Bertilo Wennergren
Plena Manlibro
de
Esperanta Gramatiko
Provizora PDF-versio laŭ PMEG 15.0.9
9-a de Septembro 2019
© Bertilo WENNERGREN 2019, 2005 Ĉi tiu verko estas disponebla laŭ la permesilo
Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Tutmonda (CC BY-SA 4.0)
La internan grafikan fasonon faris Per Aarne Fritzon kaj Bertilo Wennergren.
Elektronikaj versioj troviĝas ĉe <http://bertilow.com/pmeg/>.
Tiu ĉi provizora PDF-versio de PMEG respondas al la HTML-a versio 15.0.9.
Enhavo
Enkonduko 13
Skribo kaj elparolo 17
Skribo 17
Literoj 17
Helposignoj 18
Elparolo 25
Bazaj elparolaj reguloj 25
Specialaj elparolaj reguloj 32
Ne-Esperantaj vortoj - elparolo 36
Gramatiko 39
Gramatika superrigardo 39
Vortospecoj 39
Frazoj kaj frazpartoj 40
Ĉefvortoj kaj rektaj priskriboj 43
O-vortoj 45
Bazaj reguloj por O-vortoj 45
Uzo de O-vortoj 45
Seksa signifo de O-vortoj 46
A-vortoj 53
Bazaj reguloj por A-vortoj 53
Uzo de A-vortoj 53
E-vortoj 57
Bazaj reguloj por E-vortoj 57
Uzo de E-vortoj 57
Frazpartoj 61
O-vortaj frazpartoj 61
A-vortaj frazpartoj 66
E-vortaj frazpartoj 67
Unu-nombro kaj multe-nombro 69
Bazaj reguloj por nombro 69
Uzado de unu-nombro kaj multe-nombro 69
Nombro ĉe radikoj kaj kunmetaĵoj 69
Nombro ĉe O-vortoj 70
Nombro ĉe A-vortoj 72
Nombro - specialaj okazoj 75
Difiniloj 79
Difina artikolo - la 79
La - bazaj reguloj 79
La - individuaĵoj 80
La - konateco 82
La - specoj 85
La - specialaj uzoj 87
La ĉe propraj nomoj 90
Aliaj difiniloj 97
Pli ol unu difinilo 100
Apostrofo 103
Normala apostrofado 103
Nenormala apostrofado 105
Pronomoj 107
Personaj pronomoj 107
Posedaj pronomoj 107
Unua persono 109
Dua persono 110
Tria persono 111
Si 118
Si en simplaj frazoj 118
Si en kompleksaj frazoj 120
Si en fiksitaj esprimoj 127
Rolmontriloj 129
Frazroloj sen rolmontrilo 129
Subjekto 129
Alvoko 130
Perverba priskribo 131
Identiga priskribo 131
La rolfmaĵo N 132
N - bazaj reguloj 132
N por objekto 133
N por mezuro 137
N por tempopunkto 140
N por direkto 141
N por aliaj signifoj 145
Rolvortetoj 146
Je 147
De 150
De rilate al verbo 150
De rilate al aga O-vorto 152
De rilate al ne-aga O-vorto 154
De rilate al participo 156
De rilate al A-vorto aŭ E-vorto 158
De rilate al vorteto 158
Da 159
Da - bazaj reguloj 159
Da - detalaj reguloj 160
Da - nekutimaj uzoj 163
Lokaj rolvortetoj 165
Antaŭ (kaj malantaŭ) 165
Apud 168
Ce 169
Cirkaŭ 171
Ekster 173
En 174
Inter 178
Kontraŭ 181
Post 185
Preter 187
Sub 188
Super 190
Sur 192
Tra 195
Trans 197
Direktaj rolvortetoj 198
Al 199
El 203
Ĝis 206
Aliaj rolvortetoj 208
Anstataŭ 208
Dum 210
Krom 211
Kun 214
Laŭ 218
Malgraŭ 220
Per 221
Po 224
Por 226
Pri 230
Pro 231
Sen 233
Rolvortaĵoj 234
Memstaraj rolvortetoj 236
Forlaso de rolvorteto 237
Tabelvortoj 239
Tabelvortoj - bazaj reguloj 239
Tabelvortaj postpartoj kaj ordinaraj finaĵoj 242
Ĉu ALI-vortoj povas esti tabelvortoj? 243
E-vortecaj vortetoj 247
E-vortecaj vortetoj lokaj 247
Tabelvortoj je E 247
Ĉi 249
For 252
E-vortecaj vortetoj tempaj 253
Tabelvortoj je AM 253
Ankoraŭ 256
Baldaŭ 257
Hodiaŭ, hieraŭ, morgaŭ 258
Jam 261
Ĵus 263
Nun 264
Plu 266
Tuj 267
E-vortecaj vortetoj ceteraj 268
Tabelvortoj je AL 268
Tabelvortoj je EL 270
Tabelvortoj je OM 275
Ajn 279
Almenaŭ 280
Ankaŭ 281
Apenaŭ 282
Do 283
Eĉ 284
Ja 284
Jen 285
Kvazaŭ 286
Mem 287
Nur 288
Pli, plej 290
Preskaŭ 295
Tamen 296
Tre 296
Tro 298
O-vortecaj kaj A-vortecaj vortetoj 301
Tabelvortoj je U 301
Tabelvortoj je 0 306
Tabelvortoj je A 311
Tabelvortoj je ES 313
Ambaŭ 315
Liternomoj 316
Kunligaj vortetoj 319
Kaj 319
Aŭ 322
Sed 324
Plus kaj minus 327
Kombinitaj vortetoj 329
Aŭ... aŭ 329
Ĉu... ĉu 329
Jen... jen 330
Ju... des 330
Kaj... kaj 332
Nek... nek 332
Ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj 333
Oficialaj ekkriaj vortetoj 333
Ordinaraj radikoj kiel ekkriaj vortetoj 335
Neoficialaj ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj 336
Elparolado kaj skribado de ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj 337
Neoficialaj vortetoj 339
Komparaj esprimoj 343
Kiel kaj ol 343
Uzado de kiel kaj ol 343
Kiel kaj ol kune kun rolmontriloj 345
Kiel por rolo, funkcio k.s 348
Komparaj esprimoj - ĉu mallongigitaj frazoj? 350
Tiel same kiel, same kiel, samkiel 351
Aliaj montriloj de komparo 352
Neado 355
Demandoj kaj respondoj 359
Kl-demandoj 359
Ĉu-demandoj 359
Demandoj sen demandovorto 360
Respondvortoj 361
Nombroj 367
Nombraj vortetoj 367
Nombraj vortetoj - formoj 367
Nombraj vortetoj - uzado 370
Specialaj uzoj de unu 372
O-vortaj nombrovortoj 376
Miksitaj nombroj 379
A-vortaj nombrovortoj 380
E-vortaj nombrovortoj 382
Nuanciloj de nombraj kaj kvantaj vortoj 382
Matematikaj esprimoj 386
Horoj 388
Datoj 389
Kvantaj vortoj 391
Kvantaj O-vortoj 391
Kvantaj A-vortoj 391
Kvantaj E-vortoj 392
Kvantaj vortetoj 395
Grado kaj kvanto 396
Specialaj priskriboj 399
Perverba priskribo 399
Perverba priskribo de subjekto 399
Perverba priskribo de objekto 403
Identiga priskribo 407
Apudmeto 409
Verboj 413
Neŭtrala modo: I-finaĵo 413
Reala modo 413
Nun-tempo: AS-finaĵo 413
Pasinta tempo: IS-finaĵo 414
Venonta tempo: OS-finaĵo 415
Vola modo: U-fmaĵo 416
Imaga modo: US-fmaĵo 417
I-verboj 419
I-verboj - bazaj reguloj 419
I-verboj kiel subjekto 420
I-verboj en aliaj frazroloj 421
I-verboj kune kunpovi, devi kaj voli 421
I-verboj kune kun aliaj verboj 422
I-verboj kun alia subjekto 423
I-verboj - ŝajne pluraj objektoj 426
I-verboj kiel rekta priskribo 426
I-verboj kun rolvortetoj 428
Aliaj rolvortetoj 430
I-verboj kvazaŭ ĉefverboj 433
I-verboj kaj agaj O-vortoj 434
Participoj 435
28.1. Participoj kiel A-vortoj 435
Participoj kiel E-vortoj 437
Participoj kiel O-vortoj 438
Kunmetitaj verboformoj 441
Kunmetitaj verboformoj aktivaj 441
Kunmetitaj verboformoj pasivaj 443
Nekutimaj kunmetitaj verboj 445
Pasivo 447
Pasivo - bazaj reguloj 447
Pasivo - participelekto 449
Elekto de pasiva participo - bazaj principoj 449
Elekto de pasiva participo - specialaj okazoj 450
Atismo 451
Pasivigeblaj frazoj 452
Verboj kaj frazroloj 455
Sensubjektaj verboj 455
Senobjektaj verboj 455
Objektaj verboj 456
Verboj kun al-komplemento 457
Priskribaj verboj 458
Similsignifaj verboj 458
Alternativaj frazkonstruoj 459
IG-verboj 461
IĜ-verboj 463
Pri-verboj 465
Kompleksaj verboj 466
Kelkaj gravaj verboj 467
Esti 467
Fariĝi kaj iĝi 469
Havi 469
Fari 470
Igi 471
Lasi 472
Povi, devi kaj voli 475
Povi 475
Devi 475
Voli 476
Neado depovi, devi kaj voli 478
Povus, devus kaj volus 480
Komenci, fini, daŭrigi, ĉesi 480
Frazospecoj 485
Fraztipoj kaj frazfunkcioj 485
Kompleksaj frazoj 487
Mallongigitaj frazoj 488
Subfrazoj 493
Kio estas subfrazo? 493
Ke-frazoj 494
Ke-frazoj kiel subjekto 495
Ke-frazoj kiel objekto 495
Ke-frazoj kiel komplemento 496
Ke-frazoj kiel priskribo 497
Motivantaj kaj rezultaj ke-frazoj 499
Forlaso de ke 499
Verboformoj en ke-frazoj 499
Demandaj subfrazoj 504
Rilataj subfrazoj 506
Rilataj kiu, kio kaj kies 506
Rilata kiu 506
Rilata kio 511
Rilata kies 515
Aliaj rilataj Kl-vortoj 516
Rilataj subfrazoj - forlaso de Tl-vorto 520
Se-frazoj 523
Se antaŭ I-verbo 525
Ĉar-frazoj 525
Aliaj subfrazoj - apenaŭ, dum, ĝis, kvankam, kvazaŭ, ol 526
Nerekta parolo 531
Verboformoj en nerekta parolo 532
Tempaj kaj lokaj vortoj en nerekta parolo 534
Pronomoj en nerekta parolo 535
Vortordo 537
Ordo de frazpartoj 537
Antaŭmetado de frazparto 538
Normala antaŭmetado 538
Antaŭmetado el subfrazo 539
Propraj nomoj 543
Nomspecoj 543
Ne-Esperantigitaj nomoj 543
Esperantigitaj nomoj 546
Landoj, popoloj kaj lingvoj 548
Majuskloj ĉe propraj nomoj 555
Citaĵoj 559
Vortfarado 563
Vortfaraj principoj 563
Vortelementoj kaj signifoj 563
Vortklasaj finaĵoj 566
O-finaĵo 566
A-finaĵo 566
E-finaĵo 571
Verbaj finaĵoj 572
Precizigaj antaŭelementoj 573
Vortigo de frazetoj 580
Streĉitaj formoj 584
Ŝajnaj kunmetaĵoj 585
Afiksoj 589
Kio estas afikso? 589
Sufiksoj 590
AĈ 590
AD 590
AĴ 592
AN 595
AR 595
ĈJ 596
EBL 597
EC 598
EG 601
EJ 602
EM 604
END 606
ER 607
ESTR 607
ET 608
ID 609
IG 610
IĜ 614
IL 618
IN 621
IND 623
ING 624
ISM 624
IST 626
NJ 628
OBL 629
ON 630
OP 632
UJ 633
UL 634
UM 637
Prefiksoj 639
BO 639
ĈEF 640
DIS 641
EK 642
EKS 643
GE 644
MAL 646
MIS 650
PRA 650
RE 651
Afiksecaj elementoj 653
Afiksecaj radikoj kaj kunmetaĵoj 653
Afiksecaj rolvortetoj 656
Aliaj afiksecaj vortetoj 661
39. Neoficialaj afiksoj 665
39.1. Neoficialaj sufiksoj 666
AB° 666
AC 666
AL 666
ANC 666
ARI° 667
ATOR (kaj ADOR°) 667
E° 667
ED 668
EN 668
ENZ° 668
ESK 668
1 668
IĈ° 670
IF° 670
IK 671
ILION 672
ILIARD 672
IP° 672
ISTAN° 672
IT 673
IV 673
IZ 673
J° kaj PJ° 674
NOMIAL 674
OFON° 674
OID (kaj OJD°) 675
OL 675
OLOG 675
OLOGI 676
OMETR° 676
OMETRI° 676
OTEK° 676
OZ 677
T 677
TET 677
UK° 678
39.2. Neoficialaj prefiksoj 678
AFRO° 678
ANTI 678
ARĤI/ARKI 678
AŬDIO° 679
AŬTO° 679
BIO 679
DES 679
EKO 680
EŬRO° 680
HIPER 680
INFRA 680
KO 681
KVER 681
MAKRO 681
META 681
MIKRO 682
MINI 682
MONO 682
PRE 682
PROTO 683
PSEŬDO 683
RETRO 683
SAN 684
SEMI (kaj HEMI) 684
STIF° 684
TELE 684
TERMO 685
ULTRA 685
VIDEO° 685
39.3. Internaciaj afiksoj 685
Aldonoj 689
Gramatiko en la Fundamento 689
Parencoj kaj familianoj 695
Simboloj kaj mallongigoj 699
Listo de ne-PIV-aj elementoj 701
Gramatika vortareto 711
Pri la gramatikaj terminoj en PMEG. 719
Literaturo 723
Indekso 733
Enkonduko
Tiu ĉi verko, Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (= PMEG), celas ordinarajn Esperantistojn, kiuj volas studi la gramatikon, vortfaradon, skribon kaj elparolon de la Internacia Lingvo. Ĝi estas unuavice praktika lernilo, ne teoria verko por lingvistoj.
La mallongigon PMEG multaj elparolas kiel "pomego".
PMEG provas klarigi la lingvon en facila maniero. Ĝi tial uzas netradiciajn gramatikajn esprimojn (§44), kiuj estas espereble pli facilaj ol la tradiciaj vortoj. Eĉ tiaj kutimaj vortoj kiel akuzativo, substantivo kaj prepozicio for- estas. Anstataŭe PMEG parolas pri N-finaĵo, O-vorto kaj rolvorteto. Tio ne signifas, ke la tradiciaj vortoj estas malbonaj. Ili nur ne estas bezonataj en PMEG. Pri la kialoj, ke mi uzas tiajn netradiciajn terminojn, mi parolas aparte en la aldono Pri la gramatikaj terminoj en PMEG (§45).
PMEG klarigas kaj la plej bazajn aferojn, kaj tre specialajn detalojn. Ĝi provas forlasi la kutiman Eŭropan perspektivon de multaj lernolibroj. Tial PMEG enhavas detalajn klarigojn de multaj aferoj, kiuj por iuj Eŭropanoj eble ŝajnas memkompreneblaj.
PMEG traktas kaj modernan kaj klasikan lingvouzon. Ĝi uzas por helpi al la klarigoj abundon da ekzemploj, inter kiuj estas multege da ekzemploj el la Fundamento kaj la verkaro de Zamenhof. Ĉe ĉiu tia ekzemplo la preciza fontloko estas montrata per mallongigo. Vidu tiurilate precipe la liston de literaturo (§46).
Esence PMEG estas konservema verko, kiu multloke defendas la Fun- damentan kaj Zamenhofan lingvaĵon kontraŭ diversaj reformemaj ideoj kaj uzoj, sed ĝi ankaŭ prezentas modernajn uzojn kaj evoluojn, eĉ tiajn, kiujn iuj eble opinias tro drastaj.
La Interreta versio de PMEG troviĝas ĉe
Pri la enhavo de PMEG respondecas nur mi sola, sed helpis min multaj per- sonoj. Precipe kontribuis per valoregaj konsiloj Jorge Camacho, Marcos Cramer, Birke Dockhorn, Nikolao Killing-Gtinkel, Hosomi Kazuyuki, Alen Kris, Jouko Lindstedt, Francisko Lorrain, Ken Miner, Rob Moerbeek kaj Robin van der Vliet. Pri matematikaj terminoj konsilis profesoro Christer Kiselman. Krome kontribuis multaj Interretanoj per nemalhaveblaj kritiko kaj proponoj. Pri la ellaborado de la unua HTML-a versio ege helpis min Stellan Lagerstrom kaj Per Aarne Fritzon. Al ĉiuj mi kore dankas.
Fine mi volas aparte danki al Esperanto-USA (antaŭe la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko - ELNA), kiu realigis la paperlibran eldonon de PMEG.
Versio 15.0.9
Versio 15.0.9 de PMEG, publikigita la 9-an de Septembro 2019, estas ankoraŭ unu provizora versio survoje al dua eldono kiel papera libro.
Jen la plej notindaj el la novaĵoj:
Mi ekuzis la terminon sekse neŭtrala (§4.3) anstataŭ sekse neŭtra. La antaŭa uzo estis bazita sur la difinoj de neŭtra kaj neŭtrala en PIV. Sed post diskutoj kun miaj kolegoj en la Akademio mi konkludis, ke la PIV- a difino de neŭtrala estas tro limigita kaj nekongrua kun la efektiva uzo. Fakte jam antaŭe mi uzadis en PMEG la terminojn neŭtrala modo kaj tempe neŭtrala, kie la vorto neŭtrala ne kongruas kun la difino en PIV, sed ja kun la efektiva lingvouzo.
Mi aldonis klarigon pri uzo de N-finaĵo en apudmeto, kiu estas longa listo (§25.3).
Mi aldonis sekcion pri la uzo de pli ol unu N-frazparto en la sama frazo (§12.2.1).
Mi kompletigis la klarigojn pri la kunliga vorteto aŭ (§16.2).
Mi profunde prilaboris la alfabetan indekson de PMEG (§), por ke ĝi estu pli kohera, pli kompleta kaj pli utila. Tiu laboro ankoraŭ ne estas finita. Antaŭvidu pliajn korektojn kaj ŝanĝojn de la indekso en sekvaj versioj de PMEG.
Versio 15.0.8
Versio 15.0.8 de PMEG, publikigita la 22-an de Junio 2019, estas ankoraŭ unu provizora versio survoje al dua eldono kiel papera libro.
Tiun ĉi version mi lanĉis aparte por la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK), kie mi instruos en la altnivela kurso "Lingvo kaj Grama- tiko".
Krom kelkaj korektetoj mi tralaboris la klarigojn pri perverba priskribo de subjekto (§25.1.1), precipe la sekcion pri aliaj priskribaj verboj (aliaj ol esti) (§25.1.1). Mi aldonis tien ankaŭ novan sekcion pri esprimoj kun kiel aŭ kvazaŭ (§25.1.1).
Versio 15.0.7
Versio 15.0.7 de PMEG, publikigita la 7-an de Junio 2019, estas ankoraŭ unu provizora versio survoje al dua eldono kiel papera libro.
En tiu ĉi versio mi ŝanĝis la ĉefan tiparon de la HTML-a versio al "Times New Roman", ĉar montriĝis, ke la tiparo "Junicode", kiun mi uzis antaŭe, havas gravan eraron. En la PDF-versio mi jam delonge uzas "Times New Roman", kaj per tiu ŝanĝo la HTML-a kaj PDF-a versioj de PMEG do far- iĝis eĉ pli similaj inter si. Krome mi korektis kaj plibonigis plurajn ligilojn kaj referencojn.
Jen la plej notindaj el la ceteraj novaĵoj:
Parto 2 — Gramatiko
Mi aldonis klarigojn pri la vortoj malkiel kaj maltiel (§14.3.2), kaj ĝene- rale unuecigis, kompletigis kaj plibonigis la prezentadon de aliaj ek- zemploj de vortetoj kun prefikso: malpli, malplej, maltro, malantaŭ, maltrans, ekde kaj disde.
Parto 3 — Vortfarado
En la klarigoj pri A-vortoj kun aga radikoj sed eca signifo (§37.2.2) mi aldonis mencion de la vortoj ferma kaj malferma (§37.2.2).
En la klarigoj pri Vortokunfandoj (ŝajnaj kunmetaĵoj kiel motelo, kompufono kaj Breksiĝo) (§37.6) mi aldonis mencion de karesaj nomoj faritaj per la sufiksoj ĈJ (§38.2.6) kaj NJ (§38.2.25).
Mi aldonis sekcion pri la neoficiala sufikso OMETRI (§39.1.31). Antaŭe PMEG enhavis nur la sufikson OMETR (§39.1.30), sed ne ties parencon OMETRI. Principe PMEG enhavas klarigojn nur pri tiaj ne- oficialaj afiksoj, kiuj estas almenaŭ iom uzataj kiel efektivaj Esperantaj afiksoj. Multaj aliaj nur estas parto de radikoj prenitaj kiel tuton en Esperanton. Ekzemple ...(o)ograf... kaj ...(o)ografi... (kiuj en PIVestas prezentataj kvazaŭ ili estus sufiksoj) vere nur aperas en vortoj kiel biograf(i) o, aŭtograf(i) o, fotograf(i) o k.a., kiujn oni devas rigardi kiel simplajn (internaciajn) vortojn kun ekssufikso (§39). Mi antaŭe faris similan pritakson de OMETRI, sed intertempe mi trovis kelkajn ek- zemplojn de vortoj, en kiuj OMETRI devas esti rigardata kiel efektiva Esperanta sufikso, kaj tial mi aldonis sekcion ankaŭ pri tiu sufikso (kie mi tamen konsilas ĝin ne uzi).
Krome mi aranĝis aŭtomatajn kontroladon kaj kreadon de la elŝuteblaj PDF- a kaj HTML-aj versioj de PMEG (pere de Perl, Bash kaj LibreOffice), por eviti erarojn, kiam mi lanĉas novajn versiojn de PMEG. Antaŭe tia lanĉado estis sufiĉe longa kaj pena afero, en kiu mi ĉiam riskis fuŝi iujn detalojn pro neatento. Ekde nun tio kredeble ruliĝos multe pli glate.
Bertilo Wennergren
Skribo kaj elparolo
1. Skribo 1.1. Literoj
Esperarto uzas varianton de la Latina alfabeto. Tiu varianto enhavas 28 lit- erojn. Ĉiu litero ekzistas en du formoj: majusklo (granda litero, ĉeflitero) kaj minusklo (malgranda litero):
Majuskloj: A, B, C, Ĉ, D, E, F, G, Ĝ, H, Ĥ, I, J, Ĵ, K, L, M, N, O, P, R, S, Ŝ, T, U, Ŭ, V, Z
Minuskloj: a, b, c, ĉ, d, e, f, g, ĝ, h, ĥ, i, j, ĵ, k,
l, m, n, o, p, r, s, ŝ, t, u, ŭ, v, z
Nomoj: a, bo, co, ĉo, do, e, fo, go, ĝo, ho, ho, i, jo, ĵo, ko, lo, mo, no, o, po, ro, so, ŝo, to, u, ŭo, vo, zo
La ĉi-antaŭan vicordon de la literoj oni uzas por ordigi vortojn en vortaroj, nomojn en listoj de partoprenantoj, kaj en multaj similaj okazoj. Legu ankaŭ pri alfabeta ordigo de ne-Esperantaj literoj en §1.2.
Legu pli detale pri la liternomoj en §15.6, kaj pri elparolo de mallongigoj en §2.2. Legu ankaŭ pri ne-Esperantaj literoj en §1.2.
Majuskloj kaj minuskloj
Ordinare oni uzas la minusklajn literformojn. Majusklojn oni uzas kiel unuan literon de ĉefa frazo, kaj kiel unuan literon de propra nomo, kaj en iuj mallongigoj (§2.2).
ONI IAFOJE SKRIBAS NUR PER MAJUSKLOJ, EKZEMPLE EN TITOLOJ AŬ POR EMFAZI.
okaze oni vidas tekstojn, kiuj uzas nur minusklojn. tio povas esti ekz. stila efekto. kelkaj eĉ eksperimente uzas nur minusklojn en ĉiaj tekstoj.
Iafoje majuskloj estas uzataj por montri respekton, ekz. en la vorto Dio. La pronomon Vi Zamenhof ofte skribis kun komenca majusklo (ekz. en leteroj), sed tio estas nun malofta.
Ne ekzistas devigaj reguloj pri la uzo de majuskloj kaj minuskloj. Legu tamen pri la uzo de majuskloj ĉe propraj nomoj en §35.5.
Iafoje oni renkontas la ideon, ke la litero Ŭ ne havas majusklan formon. Tiu ideo baziĝas sur la fakto, ke Ŭ ne povas aperi vortkomence en Esperanta vorto (§2.1), sed kiam oni ekz. skribas tutajn vortojn majuskle, oni devas uzi ankaŭ majusklajn Ŭ (vidu la ĉi-antaŭan ekzemplon).
17
Noto: Kiam oni parolas pri tio, ĉu litero havas sian minusklan aŭ sian majusklan formon, oni iafoje uzas la vortojn uskleco kaj usklo (= minusklo aŭ majusklo).
§1.1
Supersignoj
A, A, A A A w
Ses literoj estas unikaj por Esperanto: C, G, H, J, S kaj U. Ili havas super- signojn. La supersigno A nomiĝas cirkumflekso aŭ ĉapelo. La supersigno super U nomiĝas hoketo.
Alternativoj al la Esperantaj supersignoj
Por tiaj okazoj, en kiuj ne eblas uzi la ĝustajn supersignojn, la Fundamento (§40) difinis alternativan anstataŭan skribmanieron. En tiu skribo oni uzas postmetitan H anstataŭ la cirkumfleksoj, kaj oni tute forlasas la hoketon super U: ch, gh, hh, jh, sh, u. Ekzemple: Chiu brancho estis kvazau vasta florricha herbejo au plej charma ghardeno. = Ĉiu branĉo estis kvazaŭ vasta florriĉa herbejo aŭ plej ĉarma ĝardeno. FA3114
En komputila tekstolaboro, en retpoŝto, k.s., multaj uzas postmetitan ikson, X, anstataŭ cirkumflekso kaj hoketo: cx, gx, hx, jx, sx, ux. Ekzemple: Cxiu brancxo estis kvazaux vasta florricxa herbejo aux plej cxarma gxardeno.
Iafoje oni uzas aliajn supersignojn laŭ la ebloj, ekz. ' (dekstrakorna super- signo, akuta supersigno), kaj ' (maldekstrakorna supersigno, malakuta supersigno).
Kiam oni skribas Esperanton per Brajla skribo (skribo por blinduloj), oni uzas specialajn Brajlajn kodaĵojn por la supersignaj Esperantaj literoj.
Nur kiam la cirkonstancoj ne permesas uzi la normalajn supersignojn, kaj kiam pro apartaj bezonoj la Fundamenta H-skribo (klarigita ĉi-antaŭe) ne estas oportuna, oni povas anstataŭigi la supersignajn literojn per aliaj signoj aŭ signokombinoj.
1.2. Helposignoj
Krom literoj (§1.1) oni uzas ankaŭ helposignojn. Ne ekzistas devigaj reguloj pri ilia uzado en Esperanto. Tial ili estos ĉi tie nur supraĵe klarigitaj.
Ne-elparolataj helposignoj
Spaceto estas uzata inter vortoj. Spacetoj normale ne respondas al paŭzoj en la parolo, sed montras lokojn, kie oni povus paŭzi, se oni volus. Ne metu spacetojn antaŭ punkto, demandosigno, krisigno, komo, dupunkto, punktokomo, tripunkto kaj apostrofo.
Punkto estas uzata por montri la finon de ĉeffrazo. Oni uzas punktojn ankaŭ en mallongigoj, ekz. k.t.p. = "kaj tiel plu" (sed ktp estas same bona). Oni povas uzi punktojn por klariga dis- igado de ciferoj en altaj nombroj, ekz.: 10.000.000.000 (= "dek miliardoj"), sed estas pli bone uzi (se eble) mallarĝajn spacetojn, ekz.: 10 000 000 000. Ne uzu punkton antaŭ decimaloj en nombroj. Por tiu celo oni uzu komon. Legu pli pri matematikaj esprimoj en §23.7. Krome punktoj estas uzataj kiel disigaj signoj en diversspecaj numeroj (kie ne temas pri decimaloj), en nomoj de komputilaj dosieroj, en retadresoj k.s.: versio 3.2.4 (de pro- gramo), dokumento.txt, www.uea.org.
Demandosigno estas uzata post demandaj ĉeffrazoj (§32.1) anstataŭ punkto: Kion vi volas? Ne uzu demandosignon post de- manda subfrazo (§33.3). Oni ne metas demandosignon komence de frazo (male al la Hispana lingvo).
Krisigno estas uzata post ordonaj frazoj (§32.1) kaj emfazaj frazoj anstataŭ punkto: Ne faru tion! Oni ne metas krisignon komence de frazo (male al la Hispana lingvo).
Komo estas uzata ene de frazoj en lokoj, kie povas esti nature iom paŭzi, ekz. antaŭ subfrazo: Li diris, ke li amas ŝin. Mi vidis virinon, kiu portis paketon. Oni uzas komojn ankaŭ anstataŭ la vortoj kaj kaj aŭ (§16) en elnombrado de pluraj aferoj: Ili manĝis legomojn, panon, fromaĝon kaj fruktojn. Komoj estas ankaŭ uzataj inter kunligitaj ĉeffrazoj: Ili manĝis, sed ili ne satiĝis. Krome oni uzas komon antaŭ decimaloj en nombroj: 3,14 (= "tri komo unu kvar"). Legu pli pri matematikaj esprimoj en §23.7.
Dupunkto montras, ke sekvas detala prezento: Li diris: "Mi amas ŝin " (rekta citaĵo); Jen la menuo: legomoj, pano, fromaĝo kaj fruktoj (elnombrado); La konkludo estas: Li estas kulpa!
Punktokomo estas iafoje uzata anstataŭ punkto aŭ komo inter ĉeffrazoj, kiuj iel kunapartenas; iafoje anstataŭ komo en el- nombradoj, kie la elnombrataj aferoj ne estas unuopaj vortoj, sed plurvortaĵoj. Punktokomo disigas pli forte ol komo, sed malpli forte ol punkto. Ĉeffrazo post punktokomo normale komenciĝas per minusklo.
Tripunkto estas uzata anstataŭ punkto post nefinitaj frazoj, aŭ kie io estas ellasita, aŭ kie oni deziras iom longan paŭzon.
19
§1.2
Dividostreko estas iafoje uzata inter la partoj de kun-metita vorto por faciligi la vorto-komprenon, kaj por tranĉi vorton fine de linio. Tia uzo de dividostreko ne ŝanĝas la sencon de vorto: kafo-tablo = kafotablo. Dividostreko aperas ankaŭ en vortoj kiel Nov-Jorko (ĉar NovJorko kun majusklo tuj post minusklo aspektas iom strange, sed eblas ankaŭ Novjorko), kaj en 23-a, 15-ono k.s. (inter cifero kaj litero, sed ankaŭ 23a estas tute bona skribomaniero). Oni ankaŭ uzas dividostrekojn en iaj mallong- igoj por montri, kie mankas literoj ene de vorto: d-ro (= "doktoro"), s-ro (= "sinjoro"). Iafoje oni uzas dividostrekojn en propranomaj radikoj, ĉar la origina nomformo konsistas el pluraj vortoj: San Francisco ^ San-Francisko (aŭ Sanfrancisko), Sierra Leone ^ Siera-Leono (aŭ Sieraleono), San Marino ^ San-Marino (aŭ Sanmarino), La Paz ^ La-Pazo (aŭ Lapazo), Nova Scotia ^ Nova-Skotio° (aŭ Novaskotio). Tiaj Esperantaj formoj estu do rigardataj kiel nekunmetitaj en Esper- anto malgraŭ la dividostrekoj. Skribo sen dividostreko estas tamen preferinda. Legu ankaŭ pri dividostrekoj en kunskriboj en §25.3. Dividostreko aspektas pli-malpli same kiel minus-signo, kaj tre similas al ĝis-streko kaj haltostreko, kiuj tamen estas pli longaj (en bona tipografio).
Haltostreko estas uzata — kiel memstara signo — anstataŭ komo por montri paŭzon, anstataŭ krampo por montri paren- tezon, kaj antaŭ nova repliko en dialogo. Haltostreko aspektas simile al dividostreko, minus-signo kaj ĝis-streko, sed en preciza tipografio ĝi estu pli longa. Inter haltostreko kaj apuda vorto estu spaceto.
( ) Krampoj estas uzataj antaŭ kaj post parentezo (intermetita klar- igo aŭ komento). Oni parolas pri komenca krampo aŭ ek- krampo, kaj ferma krampo aŭ finkrampo. Alternativaj formoj estas krampoj rondaj (komento), rektaj [komento], angulaj
/ Suprenstreko estas uzata por dividi alternativojn/elekteblojn
(anstataŭ la vorto aŭ). Ekzistas ankaŭ malsuprenstreko, \, kiu apenaŭ estas uzata en ordinaraj tekstoj.
" " Citiloj estas uzataj antaŭ kaj post citaĵo, aŭ antaŭ kaj post vorto, kiu ne estas uzata en sia vera signifo. Jen kelkaj alternativaj formoj: "citaĵo", "citaĵo", „citaĵo", «citaĵo», »citaĵo«, 'citaĵo'. Oni ne metu spacetojn inter citiloj kaj citaĵo. Ne skribu do: " cit- aĵo ". Ordinare oni ne elparolas citilojn, sed por aparte atentigi pri la ĉeesto de citiloj en teksto, kelkaj elparolas komencan cit- ilon kiel cit, kaj finan citilon kiel malcit. Pli klare estas diri citaĵo - fino de citaĵo aŭ simile.
Streketoj
En la frua tempo de Esperanto oni uzis diversaspektajn streketojn inter la partoj de kunmetitaj vortoj por helpi al komencantoj: vapor\ŝip\o FG55. Tio povas ankoraŭ aperi en bazaj lernolibroj, sed en ordinaraj tekstoj oni ne plu uzas tiajn streketojn. Multaj ekzemploj de tiaj streketoj troviĝas en la sekcio Gramatiko en la Fundamento (§40). Iafoje oni konfuzas tiajn streketojn kun apostrofoj (§10.2).
Apudiĝo de helposisnoj
Helposignoj iafoje apudiĝas, ekz.: ). ") '. '? kaj simile. Tio estas tute en ordo. Iafoje fina punkto de mallongigo renkontiĝas kun komo, krisigno aŭ demandosigno: Kie vi loĝas, laboras k.t.p.? Ankaŭ tio estas bona. Sed kiam mallongiga punkto renkontiĝas kun frazofina punkto, oni normale forigas unu el la punktoj: Ĉi tie mi loĝas, laboras k.t.p.
Elparolataj helposignoj
1 2 3 4 Ciferoj (Hindaj-Arabaj ciferoj) estas simboloj por nombroj 5 6 7 8 (§23.1.1). Iafoje oni uzas anstataŭe Romajn ciferojn (I, II, III, 9 0 IV, V...), sed la Romaj ciferoj ne estas tutmonde konataj, kaj
estas evitindaj en Esperanto.
Ĝis-streko estas simbolo por la vorto ĝis (§12.3.5.3) normale kunlabore kun de (§12.3.2): Majo-Aŭgusto (= "de Majo ĝis Aŭgusto"). Ĝis-streko estas (almenaŭ en presitaj tekstoj) pli longa ol dividostreko kaj minus-signo, sed malpli longa ol haltostreko. Kutime oni ne uzas spacetojn antaŭ kaj post ĝis- streko.
Minus-signo estas simbolo por la vorto minus (§16.4): 3 - 2 (= "tri minus du"). Minus-signo aspektas pli-malpli same kiel dividostreko, kaj tre similas al ĝis-streko kaj haltostreko, kiuj tamen estas pli longaj (en bona tipografio).
+ Plus-signo estas simbolo por la vorto plus (§16.4): 2 + 3 (= "du
plus tri").
= Egal(ec)o-signo estas simbolo de egaleco: k.t.p. = kaj tiel plu
(= "k.t.p. egalas al kaj tiel plu"). Legu pli pri matematikaj esprimoj en §23.7.
& Kaj-signo estas simbolo por la vorto kaj. Ĝi normale ne estas
uzata en ordinaraj tekstoj, sed iafoje en nomoj k.s.: UEA & TEJO (= "UEA kaj TEJO"). Iafoje oni trovas la mallongigon k. (kun aŭ sen punkto) por kaj.
§ Paragraf-signo estas simbolo por la vorto paragrafo: §10
(= "paragrafo dek").
% Procento-signo aŭ elcento-signo estas simbolo por la vorto
procento (elcento), kiu signifas "centono": 100% (= "cent pro- centoj/elcentoj").
Ne-Esperantaj literoj
Latinaj ne-Esperantaj literoj povas aperi, kiam oni uzas alilingvajn vortojn en Esperanta teksto, ekz. proprajn nomojn (§35.2). Ili estas uzataj ankaŭ kiel matematikaj kaj alispecaj simboloj.
Jen la kvar plej gravaj ne-Esperantaj Latinaj literoj kun siaj Esperantaj nomoj:
Q q = kuo
X x = ikso
Y y = ipsilono
W w = duobla vo, Ĝermana vo, vavo, vuo°
Noto: El la kvar nomoj de la litero W, duobla vo estas la plej ofte uzata, sed ĝi povas esti mis- komprenata kiel efektiva duobla V: vv. El la tri malpli oftaj nomoj, vavo estas kredeble la plej ofta. Ĝi estas registrita en PIV kaj en kelkaj aliaj vortaroj. Rimarku tamen, ke ekzistas Hebrea litero, kiu nomiĝas vav (§19).
Legu ankaŭ pri elparolado de la literoj Q, X, Y kaj W en §2.3.
Iuj provas uzi la literon W kaj iafoje la literon Y en Esperantaj vortoj. Tio estas eraro. Esperantaj vortoj povas enhavi nur la 28 Esperantajn literojn (§1.1).
Kiam oni alfabete ordigas vortojn kun ne-Esperantaj Latinaj literoj, oni devas iel envicigi tiujn literojn en la Esperantan alfabetan ordon (§1.1). La literojn q, w, x kaj y oni povas tiam envicigi laŭ iliaj kutimaj pozicioj en Latin-alfabetaj lingvoj; literojn kun kromsignoj, ekz. a, e, o, 9, k.s. oni povas meti kune kun la respondaj senkromsignaj literoj; ligaĵojn kiel a kaj re oni povas trakti kiel la respondan duliteraĵon; la Germanan literon B (esceto) oni povas trakti kiel ĝian kutiman anstataŭaĵon ss; kaj tiel plu. Laŭ tiuj ĝeneralaj ideoj (kiuj ne solvas ĉiujn problemojn) povas ekesti ekz. la jena vicordo: a a a a a a a a (= ae), b, c 9, ĉ, d d, e e e e e, f, g, ĝ, h, ĥ, i i 1' 1 1, j, ĵ, k, l, m, n n, o 0 0 0 0 0 0 « (= oe), p, q, r, s B (= ss), ŝ, t ^ (= th), u ŭ ŭ fi u, ŭ, v, w, x, y y y, z.
Grekaj literoj (§19) estas uzataj en Esperanto nur kiel simboloj en mate- matiko.
Vortotranĉado
Kiam oni atingas la finon de skriblinio, oni povas je bezono tranĉi la lastan vorton en du partojn. La unuan parton oni lasas fine de la linio. Post ĝi oni metas dividostrekon. La duan parton oni metas komence de la sekva linio:
Ŝin kaptis neforpeleblaf nevenk- ebla revado. Neatenditaj, bril- antaj perspektivoj kreiĝis antaŭ ŝiaj okuloj, ŝi ne povis for- ŝiri de ili sian rigardon, lac- igitan de la mallumo.
Ne ekzistas devigaj reguloj pri vortotranĉado en Esperanto. Oni simple tranĉu tiel, ke la rezulto estu facile legebla kaj komprenebla. Multaj tial evitas tranĉojn, kiuj disigas unu solan literon de vorto aŭ vortoparto. Oni ekz. preferas tranĉi "ĉef-urbo" anstataŭ "ĉe-furbo" por ne forigi la solan lit- eron F disde la prefikso ĈEF (§38.3.2), kaj ankaŭ ĉar ofte estas pli klare, se oni tranĉas laŭ la efektivaj signifohavaj vortelementoj. Vidu ankaŭ la klar- igojn pri silaboj kaj silabolimoj (§2.2).
2. Elparolo
2.1. Bazaj elparolaj reguloj
En Esperanto ĉiu litero ĉiam estas elparolata. Ne ekzistas silentaj literoj. La literoj havas po unu bazan elparolon, kiun oni ĉiam povas uzi, sed en la praktiko ĉiu litero varias en sia elparolo.
La literoj A, E, I, O kaj U estas vokaloj. Ĉiuj aliaj estas konsonantoj. Akcento
En vortoj kun du aŭ pli da vokaloj oni elparolas unu vokalon pli forte ol la aliajn. Tiu vokalo havas akcenton. Akcento signifas normale plian laŭtecon, sed akcentata vokalo povas ankaŭ esti pli longa, kaj povas havi alian tonon ol la aliaj vokaloj, normale pli altan. Ne ekzistas devigaj reguloj, kiel oni kreu la plifortecon de akcentata vokalo en Esperanto.
La akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta vokalo (dekstrakornaj supersignoj montras akcenton ĉi tie):
tablo, neniam, rapida, taksio, familio, revolvero, krokodiloj, eskimo, diskutas, metro, metroo, apud, anstataŭ, tricent, malpli, ekde, k.t.p.
Rimarku, ke Ŭ kaj J ne estas vokaloj, sed speco de konsonantoj. Oni nomas ilin duonvokaloj.
La finaĵon O oni povas anstataŭigi per apostrofo (§10.1). Apostrofo estas kalkulata kvazaŭ vokalo (neelparolata), kaj la akcento ne ŝanĝiĝas: taksi', famih", revolver', metro'.
Legu ankaŭ pri kromakcentoj en §2.2, silaboj kaj silabolimoj (§2.2), foresto de akcento (§2.2) kaj akcentado de ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj (§18.4).
Vokaloj
Vokalo estas sono, kiu estas farata sen baro de la aerfluo, kaj kiu povas porti akcenton. La voĉkordoj faras tonon (vibrigas la aeron), kaj la lango formas la sonon. La vokaloj diferencas inter si laŭ la pozicio de la lango: laŭ vast- eco kaj laŭ antaŭeco.
Vasteco
Esperanta vokalo povas esti:
malvasta malgranda malfermaĵo inter la lango kaj la buŝa plafono (I, U) mezvasta mezgranda malfermaĵo (E, O) vasta granda malfermaĵo (A)
Antaŭeco
Esperanta vokalo povas esti:
antaŭa la malfermaĵo inter la lango kaj la buŝa plafono estas prok- sima al la dentoj (I, E)
malantaŭa la malfermaĵo inter la lango kaj la buŝa plafono estas mal- proksima de la dentoj (U, O)
La malantaŭaj vokaloj estas preskaŭ ĉiam elparolataj kun rondigitaj lipoj, sed rondeco de la lipoj ne estas grava en Esperanto.
La kvin vokaloj de Esperanto
Vokalo Priskribo Sonsimbolo laŭ la
Internacia Fonetika Alfabeto
I
malvasta antaŭa
[i]
U
malvasta malantaŭa
[u]
E
mezvasta antaŭa
[e]
O
mezvasta malantaŭa
[o]
A
vasta
[a]
Antaŭeco ne gravas ĉe la vokalo A, ĉar ĝi estas la sola vasta vokalo. Vokala variado
En lingvo kun nur kvin vokaloj la elparolo povas esti sufiĉe libera. Gravas nur, ke la elparolo de ĉiu vokalo ne fariĝu tro simila al tiu de iu alia el la kvin vokaloj. La ĝusta elparolo de vokalo ne estas preciza loko en la buŝo, sed povas libere varii inter certaj limoj. Se oni elparolas ie inter tiuj limoj, la elparolo estas bona. Sed se oni tro proksimiĝas al la limoj, aŭ transiras ilin, tiam oni riskas miskomprenon. Iaj reguloj pri diversaj variantoj de la vokaloj ne ekzistas, kaj ne estas bezonataj.
Noto: Bedaŭrinde PAG rekomendas komplikitajn regulojn pri variantoj de la vokaloj E kaj O. Tiuj rekomendoj estas plene fremdaj al Esperanto kaj tre malfacile lerneblaj. La efektiva lingvouzo ne sekvas ilin.
La longeco de la vokaloj estas en Esperanto tute sensignifa. Oni povas el- paroli ilin longe, mezlonge aŭ mallonge, laŭplaĉe. Vokalo, kiu estas akcent- ata, estas tamen normale elparolata pli longe ol senakcenta vokalo (simila). Sed se sekvas pli ol unu konsonanto, akcenta vokalo ofte ne longiĝas (rezfcti). Ankaŭ antaŭ C, Ĉ kaj Ĝ multaj elparolas akcentajn vokalojn mal- longe (reĝo).
La Esperantaj vokaloj ne estas diftongoj. Tio signifas, ke ĉiu Esperanta vokalo estas elparolata "senmove". Oni ne aŭdeble movas la langon de unu pozicio en la buŝo al alia pozicio dum la elparolo de unu vokalo. Ekz. E ne sonu kiel "ej", O ne kiel "oŭ".
Kiam I staras tuj antaŭ alia vokalo, okazas, ke oni elparolas I pli-malpli kiel "ij": mia = "mija", liuto = "lijuto", bieno = "bijeno". Tia elparolo estas mal- ĝusta, kaj oni provu eviti ĝin, sed kiam miskompreno ne povas okazi (ne ek- zistas efektivaj vortoj mija, lijuto kaj bijeno), ĝi tamen povas esti tolerata.
Sed oni nepre ne elparolu tian aldonan "j" kun tre forta frota sono (preskaŭ kiel Ĵ), ĉar tiam oni tro malproksimiĝas de la ĝusta elparolo.
Konsonantoj
Konsonantoj estas sonoj farataj per ia baro de la aerfluo. Ili diferencas inter si laŭ maniero (kiel oni baras la aeron), laŭ loko (kie en la buŝo oni baras la aeron), kaj laŭ voĉeco (ĉu la voĉkordoj vibras aŭ ne).
Tio tamen ne validas por la duonvokaloj (Ŭ kaj J). Ili estas vokaloj laŭ la elparola maniero (sen baro de la aerfluo), sed ili estas uzataj kiel konso- nantoj.
Maniero
eksplode frote ekfrote naze
duonbare
treme duonvokale
Loko
La Esperantaj konsonantoj estas farataj en ses lokoj:
La Esperantaj konsonantoj estas farataj en sep manieroj:
kompleta baro, kiun oni ekrompas per aerpuŝo (B, P, D, T, G, K)
nekompleta baro (malvastigo), tra kiu la aero fluas kun frota sono (V, F, Z, S, Ĵ, Ŝ, Ĥ, H)
kompleta baro, kiun oni ekrompas per aerpuŝo, sed nur tiom, ke la aero povas traflui kun frota sono (C, Ĝ, Ĉ)
kompleta buŝa baro, la aero iras anstataŭe tra la nazo (M, N)
baro nur en la mezo de la buŝo, la aero fluas libere flanke de la lango (L)
pluraj sinsekvaj rapidaj baroj kaj rompoj (R) mallonga vokala sono uzata kiel konsonanto (J, Ŭ)
lipe la du lipoj kune (B, P, M)
lipdente la malsupra lipo kontraŭ la supraj dentoj (V, F)
dente la lango kontraŭ la karno tuj malantaŭ la supraj dentoj, aŭ kontraŭ la supraj dentoj mem (D, T, Z, S, C, N, L, R)
gingive la lango kontraŭ la gingivo iom pli malantaŭe ol la denta pozicio (Ĵ, Ŝ, Ĝ, Ĉ)
vele la lango kontraŭ la mal^ntaŭa parto de la buŝa plafono, ĉe la
glote
tiel nomata velo (G, K, Ĥ)
ĉe la voĉkordoj en la gloto - en la gorĝo (H)
Voĉeco
Esperanta konsonanto povas esti:
voĉa la voĉkordoj vibras dum la konsonanto estas elparolata (B, D, G, V, Z, Ĵ, G, M, N, L, R)
senvoĉa la voĉkordoj ne vibras (P, T, K, F, S, Ŝ, Ĥ, H, C, Ĉ) La 23 konsonantoj de Esperanto
Konsonanto Priskribo Sonsimbolo laŭ la
Internacia Fonetika Alfabeto
B
eksploda lipa voĉa
[ b]
P
eksploda lipa senvoĉa
[ p]
D
eksploda denta voĉa
[ d]
T
eksploda denta senvoĉa
[ t]
G
eksploda vela voĉa
[ g]
K
eksploda vela senvoĉa
[ k]
V
frota lipdenta voĉa
[ v]
F
frota lipdenta senvoĉa
[ f]
Z
frota denta voĉa
[ z]
S
frota denta senvoĉa
[ s]
Ĵ
frota gingiva voĉa
[3]
Ŝ
frota gingiva senvoĉa
m
Ĥ
frota vela senvoĉa
[x]
H
frota glota senvoĉa
[h]
C
ekfrota denta senvoĉa
[ts]
Ĝ
ekfrota gingiva voĉa
[d3]
Ĉ
ekfrota gingiva senvoĉa
[tj]
M
naza lipa voĉa
[m]
N
naza denta voĉa
[n]
L
duonbara denta voĉa
[1]
R
trema denta voĉa
[r]
J
duonvokalo malvasta antaŭa
[j]
Ŭ
duonvokalo malvasta malantaŭa
[w]
Konsonanta variado
Ĉu sono estas voĉa aŭ senvoĉa gravas plej, se ekzistas du sonoj, kiuj mal- similas nur per la voĉeco, ekz. B - P kaj G - Ĉ. Por aliaj sonoj la voĉeco ne estas tre grava. Ekz. H estas normale senvoĉa, sed ĝi povas fariĝi voĉa sen ia ajn problemo, ekz. inter vokaloj (kahelo, kohera k.a.).
Kiam senvoĉa konsonanto staras tuj antaŭ voĉa konsonanto, multaj emas voĉigi ĝin: akvo ^ "agvo", okdek ^ "ogdek". Kaj inverse, kiam voĉa konsonanto staras antaŭ senvoĉa, multaj emas senvoĉigi ĝin: subtaso ^ "suptaso", absolute ^ "apsolute". Tiaj ŝanĝoj principe neniam estas regulaj, sed estas ofte tolerataj en la praktiko, se ili ne kaŭzas miskomprenojn. Aparte malfacila estas la sinsekvo KZ, kiu ofte elparoliĝas kiel GZ: ek- zemple ^ "egzemple". Tio estas neregula, sed praktike akceptata. Iafoje iuj eble emus senvoĉigi vortfinan voĉan konsonanton: apud ^ "aput", sed ^ "set", hund' ^ "hunt", naz' ^ "nas". Tiaj ŝanĝoj tamen ne estas akceptitaj, kaj oni evitu ilin.
Anoj de iuj lingvoj emas elparoli la sinsekvojn KV kaj GV kiel respektive "kŭ" kaj "gŭ": akvo ^ "akŭo", kvin ^ "kŭin", gvidi ^ "gŭidi". Ŭ neniam povas sekvi rekte post konsonanto en vera Esperanta vorto (vidu ĉi-poste), kaj tial miskomprenoj apenaŭ povas estiĝi, sed tia elparolo estas principe malĝusta.
En kelkaj lingvoj oni elparolas la sonojn P, T, K, C kaj Ĉ kun forta elspiro, kvazaŭ kun malforta H poste. En Esperanto tiuj konsonantoj estas normale sen tia elspiro, sed pri tio ne ekzistas regulo. Oni povas do elparoli kun el- spiro, se oni volas, sed oni atentu, ke la elspiro ne sonu kiel plena H.
L estas farata per parta baro ĉe la dentoj. Se oni baras nur tie, la L sonas "hele". Se oni samtempe levas la malantaŭon de la lango kontraŭ la velo, la L sonas "malhele" (u-ece). Tia malhela L estas tute bona alternativo, sed oni atentu, ke ĝi ne sonu kiel Ŭ. Tio okazas, se la ĉefa baro ĉe la dentoj mal- aperas.
N estas denta naza konsonanto. Gi kontrastas al la alia naza konsonanto M, kiu estas lipa. Kiam N staras antaŭ gingiva aŭ vela sono, oni emas ŝanĝi N en gingivan sonon (malgranda diferenco), aŭ velan sonon (granda dife- renco), por faciligi la elparolon: tranĉi, manĝi, longa, banko k.a. Tio estas senproblema, ĉar ne ekzistas gingiva aŭ vela nazaj sonoj, kun kiuj N povus konfuziĝi. Simile oni emas elparoli M lipdente antaŭ alia lipdenta sono: amforo, ŝaŭmvino k.a. Ankaŭ tio estas senproblema. Sed oni atentu, ke oni ne elparolu N lipdente: infero, enveni k.a., ĉar tiam oni konfuzus N kaj M, kio ne estas akceptebla. Kompreneble oni povas ĉiam uzi la bazan elparolon de N kaj M. Nepre erare estas elparoli N kiel M (pro influo de sekvanta lipa konsonanto), ekzemple mampremo anstataŭ manpremo.
R estas trema konsonanto, kiu normale estas denta, sed fakte ne gravas, kie en la buŝo oni faras la sonon. Ekz. vela R estas tute bona alternativo. La grava afero pri R estas, ke ĝi estu trema. Do ankaŭ vela R prefere estu trema, "rulata" (tiam la uvulo tremas kontraŭ la lango). R estu same trema en ĉiaj pozicioj en la vorto. En ekz. rivero la du R estu same elparolataj. Efektive tamen oni uzas ankaŭ diversajn aliajn specojn de R-sonoj, ankaŭ netremajn, kaj tio estas sufiĉe akceptita en la praktiko. Oni tamen zorgu, ke la R-sono ne konfuziĝu kun alia konsonanto, ekz. L. Oni klare distingu inter ekz. revi kaj levi, inter maro kaj malo, k.t.p. Oni ankaŭ atentu pri R post vokalo: parko ne sonu kiel pako, karto ne konfuziĝu kun kato, k.t.p.
La longeco de la konsonantoj estas en Esperanto tute sensignifa. Oni povas elparoli ilin longe, mezlonge aŭ mallonge, laŭplaĉe.
Ekfrotaj konsonantoj
La ekfrotaj sonoj C, Ĉ kaj Ĝ tre similas al sinsekvoj de samlokaj eksplodaj kaj frotaj sonoj: TS, TŜ kaj DĴ. Tiuj sinsekvoj ekzistas nur en kunmetitaj vortoj: tut-simple, dat-ŝanĝo, kased-ĵurnalo. Estas tamen diferenco inter tiaj sinsekvoj kaj veraj ekfrotaj konsonantoj. En TS, TŜ kaj DĴ oni povas el- paroli la eksplodan sonon kun plena rompo de la baro. En C, Ĉ kaj Ĝ la baro neniam estas plene rompata. Estus eraro elparoli ekz. C kiel plenan T + plenan S. Alia diferenco estas, ke C, Ĉ kaj Ĝ kondutas kiel memstaraj unuoj en la lingvo. Ili aperas ofte kaj en plej diversaj pozicioj: ĉu, laĉo, eĉ, centro, eco, scias k.t.p. Kontraste la malofta sinsekvo DZ (ekz. edzo), kiu estas kvazaŭ voĉa C, estas en Esperanto sinsekvo de du konsonantoj, kaj oni ĉiam povas elparoli D kaj Z aparte (en rapida elparolo oni tamen plej ofte el- parolas ilin kunece, ekfrote). Ankaŭ la maloftegaj KĤ (muzikĥoro), PF (pfenigo) kaj BV (Zimbabvo) estas sinsekvoj de samlokaj (aŭ preskaŭ sam- lokaj) eksplodaj kaj frotaj sonoj. Oni povas ilin elparoli ĉu aparte, ĉu kunece (ekfrote).
Noto: Iafoje oni trovas nekunmetitajn vortojn kun TS, ekz. *tsetseo*, *Pitsburgo*, kaj *Potsdamo*. Normalaj Esperantaj formoj estas tamen ceceo, Picburgo° kaj Pocdamo°.
Duonvokaloj
La duonvokaloj J kaj Ŭ estas laŭ la elparola maniero vokaloj: Ili estas farataj sen baro de la aerfluo. Sed ili rolas en la lingvo kiel konsonantoj. Ili estas ĉiam mallongaj, kaj neniam povas ricevi akcenton. Duonvokalo ĉiam aperas kune kun vera vokalo, kaj sin apogas al tiu vokalo en la elparolo.
La duonvokalo Ŭ aperas normale nur en la sinsekvoj AŬ kaj EŬ. La sin- sekvoj OŬ, IŬ kaj UŬ estas fremdaj al Esperanto. Okaze oni vidas vortojn kun OŬ, sed por preskaŭ ĉiu OŬ-vorto ekzistas preferinda alternativo sen OŬ: poŭpo (prefere pobo), toŭfuo (prefere tofuo°). IŬ kaj UŬ neniam aperas.
La Fundamento diras, ke "Ŭ estas uzata nur post vokaloj". Escepto estas la Fundamenta liternomo (§15.6) ŭo. Ekzistas ankaŭ sonimitoj (§18.3) kiel kŭaks kaj ŭa, sed ili ne estas veraj vortoj. Vortoj, kiuj en iuj aliaj lingvoj havas komencan aŭ postkonsonantan Ŭ-sonon, havas en normala Esperanto la sonon V: akvo, kvar, lingvo, Gvatemalo, Vaŝingtono, sandviĉo, visto k.t.p. Iafoje Esperanto havas U: Eduardo, Ruando, tualeto, trotuaro.
Iuj volas uzi Ŭ en ĉiaj pozicioj. Ili kreas vortojn, kiuj havas komencan aŭ postkonsonantan Ŭ: *Gŭatemalo*, *ŭato*, *ŭesto* k.s. Oni uzu Gvatemalo, vato kaj okcidento.
Se oni uzas Esperantajn literojn por proksimume transskribi la sonon de ali- lingvaj vortoj (ekz. propraj nomoj), oni povas uzi Ŭ pli libere: Ŭakajama (Wakayama, Japana urbo), Ŭinĉestr (Winchester, Angla urbo), Ŭoŝingtn (Washington), Rŭanda (Rwanda, lando en Afriko). Tiam tute ne temas pri Esperantaj vortoj, kaj neniuj Esperantaj limigoj de literuzado validas. Se oni plene Esperantigas tiujn nomojn, oni uzu Vakajamo°, Vinĉestro°, Vaŝingtono kaj Ruando.
La duonvokalo J estas uzebla antaŭ kaj post ĉiu ajn Esperanta vokalo.
Oni klare diferencigu J kaj I. Kiam I estas akcentata, tio estas sufiĉe facila, ekz. jes - ies, jam - iam, ja - ia kaj jen - ien. Kiam I estas senakcenta, la diferenco estas pli malgranda, sed tamen grava. Distingu zorge inter ekz. mielo - mjelo kaj violo - vjolo. En tiaj vortoj I devas esti pli longa ol J, kvankam I ne havas akcenton. (Tiaj vortparoj estas tamen tre malmultaj.) En tre rapida parolo tamen ne ĉiam eblas tute klare diferencigi inter senakcenta I kaj J (§2.2). Vortoj kiel regiono ofte elparoliĝas pli-malpli kiel "regjono". Tio estas principe malĝusta, sed kiam konfuzo ne eblas (ne ekzistas ia vorto *regjono*), oni estu tolerema pri tiaj elparoloj.
Normale J estas elparolata tute kiel mallonga I, sen ĉia frota sono, sed se oni nur iom pli malvastigas la malfermaĵon inter la lango kaj la buŝa plafono, povas ekesti malforta frota sono. Tia elparolo de J estas tute akceptebla vari- anto, precipe kiam J aperas antaŭ vokalo: justa, jes, kajako, vjolo. Kiam J aperas antaŭ aŭ post I, estas preskaŭ necese elparoli kun iomete da froteco, por ke J entute estu rimarkebla: jido, jingo, Tanganjiko, ŝijaismo. Sed oni ne elparolu kun tiel forta frota sono, ke J sonas preskaŭ kiel Ĵ, ĉar tiam povas ekesti miskomprenoj. Atentu pri vortparoj kiel la jenaj: juro -ĵuro, jako - ĵako, jeto - ĵeto, majoro - maĵoro.
Iafoje oni demandas, ĉu en ekz. kajo kaj naŭa la duonvokalo apogu sin al la antaŭa aŭ la posta vokalo. Ĉu estu "ka-jo" aŭ "kaj-o"? Ĉu estu "na-ŭa" aŭ "naŭ-a"? Pri tio ne ekzistas reguloj. Oni povas elparoli laŭplaĉe. Tamen Ŭ plej ofte apogas sin al la antaŭa vokalo, al kiu ĝi tre forte apartenas. La duopoj AŬ kaj EŬ estas kvazaŭ fiksitaj sonkombinoj. Vidu ankaŭ la klar- igojn pri silaboj kaj silabolimoj (§2.2).
Ĥ kaj H
Ofte oni legas, ke la diferenco inter Ĥ kaj H estas malsama forto de elspiro. Tio estas miskompreno. Ambaŭ estas senvoĉaj frotaj sonoj. La fortecoj de iliaj "elspiroj" eble estas malsamaj, sed ili ne distingiĝas laŭ la spirado. La vera diferenco estas, ke Ĥ estas farata ĉe la velo, per la lango, dum H estas farata en la gloto, per la voĉkordoj. H fakte estas kvazaŭ senvoĉa vokalo. Se oni havas problemojn pri H, oni povas eble lerni ĝin deirante de vokalo, kiun oni poste senvoĉigas. Por lerni Ĥ oni povas deiri de K, kies malferm- aĵon oni iom post iom malfortigu tiel, ke ĝi fariĝas frota sono, Ĥ.
Alternativoj de Ĥ-vortoj
Ĥ estas la plej malofta el la Esperantaj sonoj. Multaj opinias, ke ĝi estas tro malfacila, ĉar ĝi mankas en kelkaj lingvoj. La vera kaŭzo, ke Ĥ estas mal- facila por iuj, estas ĝia maloftegeco en Esperanto. Se oni havas malfacilojn pri Ĥ, oni preskaŭ neniam havas okazon ekzerci sin pri ĝi.
De la unuaj jaroj ekzistas tendenco krei alternativojn al vortoj kun Ĥ. K estas la plej proksima sono, ĉar ĝi estas elparolata en la sama loko kiel Ĥ. Tial oni plej ofte anstataŭigas Ĥ per K en la alternativaj vortoj: ĥemio = kemio, ĥirurgo = kirurgo, ĥaoso = kaoso, meĥaniko = mekaniko, teĥniko = tekniko, k.t.p. Por ĉiu radiko, en kiu Ĥ sekvas tuj post R, ekzistas alter- nativa formo kun K: arĥeologio = arkeologio, arĥitekto = arkitekto, monarĥo = monarko.
En kelkaj okazoj simpla anstataŭigo per K kreus kolizion kun alia vorto. Tiam oni povas anstataŭigi per alia litero, ekz. Ĉ, aŭ ŝanĝi la vorton en alia maniero: Ĥino = Ĉino (kino havas alian signifon), ĥilo = ĉilo (kilo havas alian signifon), ĥolero = kolerao (kolero havas alian signifon), ĥoro = koruso (koro havas alian signifon).
Generale ambaŭ vortoj de tiaj vortparoj estas plene uzeblaj. Kaj la malnova Ĥ-formo, kaj la nova vorto sen Ĥ, estas egale bonaj. Kiun oni uzu, dependas de la propra gusto. Tamen en kelkaj okazoj la Ĥ-formo plene malaperis el la praktika uzo, kaj tiam ordinare ne estas rekomendinde reenkonduki ĝin. Ekz. Ĥino plene malaperis. Oni uzu prefere nur la formon Ĉino (krom se oni ial volas uzi malnovecan lingvaĵon).
Iuj Ĥ-vortoj ankoraŭ ne havas ĝenerale akceptitan sen-Ĥ-an alternativon. Ekz. eho kaj Ĉeho.
2.2. Specialaj elparolaj reguloj
Kromakcentoj
En longaj vortoj povas aperi, krom la ĉefakcento sur la antaŭlasta vokalo (§2.1), ankaŭ pli malfortaj akcentoj, kromakcentoj, precipe en kunmetitaj vortoj. Kromakcentoj estos ĉi-poste montrataj per maldekstrakorna super- signo: a, e, i, o, ŭ. Ĉefakcenton montras dekstrakorna supersigno kaj grasa stilo: a, e, 1, o, ŭ.
La vorto matenmanĝo povas elparoliĝi: matenmanĝo (sen kromakcento), matenmanĝo (kromakcento je e) aŭ matenmanĝo (kromakcento je a).
Oni elparolas matenmanĝo aŭ matenmanĝo, se oni sentas la vorton kiel unu tuton. Oni elparolas matenmŭnĝo, se oni volas distingi la partojn de la kun- metaĵo. Oni tiam kvazaŭ elparolas la vorton mateno, kiu havas akcenton sur E.
Regulo ekzistas nur pri ĉefakcentoj. Kromakcentoj estas ĉiam libervolaj. Oni principe povas elparoli tute sen kromakcentoj, sed kiam oni ja uzas krom- akcenton, oni povas ĝin meti, kien oni volas.
Por distingi parton de kunmetita vorto, oni en la praktiko ofte eĉ malobeas la regulon pri ĉefakcentoj. Oni povas tiom akcenti sur la E de matenmanĝo, ke ĝi fariĝas pli forta ol la ĉefakcento. Tio estas natura, kiam oni volas forte kontrastigi inter ekz. vespermanĝo kaj matenmanĝo. Tiel oni ofte emfaze akcentas la prefikson mAl, kiam oni volas forte kontrastigi ion al ĝia malo, ekz.: Tio ne estas bona, sed malbona. (Kun tre forta akcento sur MAL.) Efektive oni tiam elparolas kvazaŭ MAL estus aparta vorto: "mal bona". Tiaj okazaj rompoj de la akcentoregulo estas tute naturaj kaj permeseblaj.
Distingaj paŭzetoj
Alia rimedo por distingi la partojn de kunmetita vorto estas enmeti mallong- egajn paŭzetojn inter la partoj. Normale tiaj paŭzetoj estas uzataj kune kun kromakcentoj. Ĉi-poste la signo vertikalo, |, montras tiajn paŭzetojn:
Maten\manĝo kontrastas al ekz. vesper\manĝo.
Konk\ludo (kunmetita) kontrastas al konkludo (nekunmetita).
Ne ekzistas devigaj reguloj pri distingaj paŭzetoj. Oni nepre ne trouzu ilin, ĉar tio malbeligas la elparolon. Principe oni povas elparoli tute sen distingaj paŭzetoj.
Silaboj kaj silabolimoj
En la PMEG-aj klarigoj pri akcentoj (§2.1) kaj kromakcentoj estas parolado nur pri akcentataj vokaloj. En la vero oni akcentas ne nur vokalon, sed ankaŭ eventualajn apudajn konsonantojn, kiuj "apartenas" al tiu vokalo. Vokalo kune kun siaj konsonantoj formas tiel nomatan silabon. en kiu la vokalo kaj la konsonantoj elparoliĝas kune. Ĉiu vorto do konsistas el unu aŭ pluraj silaboj, sed ne ekzistas reguloj, kiuj difinas precizajn limojn inter silaboj en plursilabaj vortoj. Oni povas dividi la trisilaban vorton sistemo kiel sis-te-mo, si-ste-mo, sis-tem-o aŭ si-stem-o kaj eble eĉ en ankoraŭ aliaj manieroj. Ĉiuokaze nur ĉe relative malrapida elparolo eblas vere aŭdi la sub- tilajn diferencojn inter tiaj diversaj manieroj dividi vorton en silabojn. Ofte unu divido povas esti la plej natura kaj komforta, sed ofte ekzistas pli ol unu bona eblo. Kiam oni skribe distranĉas vortojn inter linioj (§1.2), oni ofte faras tion laŭ la silabolimoj.
Noto: En paragrafoj 2 kaj 3 de la Ekzercaro (en la Fundamento) estas ekzemploj de bonaj kaj re- komendindaj silabodividoj. Tie la vorto sistemo aperas kiel sis-te-mo, sed la Fundamento ne diras, ke tiu estas la sola ĝusta maniero trakti tiun vorton.
Kiam oni volas elparoli kunmetitan vorton tre klare, aparte montrante la limojn inter la vortopartoj, oni nature uzas silabodividon laŭ tiuj limoj. La malofta kunmetaĵo konkludo (= ludo per konkoj) povas do soni kiel kon-klu- do en rapida elparolo, sed kiel konk-lu-do, kiam oni volas klare montri, kiel tiu vorto estas kunmetita. Kontraste la ofta vorto konkludo (= rezulto de re- zonado) kredeble ĉiam sonas kiel kon-klu-do.
Foresto de akcento
En praktika elparolado iuj vortoj havas pli da emfazo ol aliaj pro sia senco kaj relativa graveco. Kiam vorto kun pli ol unu vokalo estas relative mal- grava en frazo kaj sekve ne havas emfazon, tiam en la praktiko oni ofte tute ne uzas akcenton. Tio plej ofte okazas pri vortetoj kiel antaŭ, ili kaj kiel, sed ankaŭ al verboj kiel esti, havi kaj fari.
Ĉi-poste graseco montras frazan emfazon de vorto, dum vokaloj kun dekstrakorna supersigno montras akcenton:
Antaŭ tri tŭgoj mi vizitis vian kuzon kaj mia vizito faris al li plezuron. FE 20 Ĉe la vortoj antaŭ, vian, mia kaj faris teorie devus esti akcento je la antaŭlasta vokalo, sed en la praktiko ili plej verŝajne estas elparolataj tute sen akcento en tiu ĉi ekzemplo, ĉar ili ne ricevas frazan emfazon. En ekz. la vorto mia la du vokaloj I kaj A sekve estas elparol- ataj ambaŭ sufiĉe mallonge, kaj apenaŭ eblas aŭdi akcenton ĉe I. Se oni parolas tre rapide, eĉ povas esti, ke la I de mia sonas pli-malpli kiel J: "mja ".
Rozo estas floro kaj kolombo estas birdo. FE 5 En tiaj ĉi frazoj oni ordin- are elparolas la verbon estas sufiĉe malforte kaj rapide, kaj sen klare aŭdebla akcento, ĉar la aliaj vortoj estas pli gravaj kaj esprimas la plejparton de la senco. Eĉ povas esti, ke la unua vokalo de estas, E, kiu teorie devus esti akcentata, praktike preskaŭ forfalas: "Rozo 'stas floro kaj kolombo 'stas birdo." Tia elparolo estas principe malĝusta, sed tamen ofte aperas en rapida parolado.
La ĉi-antaŭe montrataj elparolmanieroj ne estas la solaj eblaj, sed ili estas sufiĉe verŝajnaj. En ambaŭ ekzemploj oni povas uzi tute aliajn frazajn emfazojn, se oni volas. Tio tute dependas de la kunteksto, kaj de la nuancoj, kiujn la parolanto volas esprimi.
Duoblaj literoj
Du sinsekvajn identajn literojn oni elparolu duoble.
Duoblaj vokaloj estas oftaj. Oni devas elparoli ambaŭ vokalojn: opinii = opini-i, ĝuu = ĝu-u, treege = tre-ege, metroo = metro-o, praa = prŭ-a, maato = ma-ŭto k.t.p. Duobla vokalo ne egalas al duoble longa vokalo. Ĉiu el la du vokaloj devas esti aparte elparolata.
Duoblaj konsonantoj ekzistas en kunmetitaj vortoj kaj en kelkaj malmultaj radikoj, ĉefe propraj nomoj. Oni devas elparoli ambaŭ konsonantojn.
Ĉe duoblaj eksplodaj sonoj oni devas aŭdigi du eksplodojn, ekz.: ekkoni = ek-koni (du apartaj K-sonoj), tualettablo = tualet-tablo (du apartaj T- sonoj). Komparu kun ekz. KP aŭ PT (ekpensi, kapti...), kie ambaŭ eksplodaj konsonantoj estu plene elparolataj.
Multaj tamen simpligas la elparolon de duoblaj eksplodaj konsonantoj. Ĉe ekz. duobla T ili ne eksplodigas la unuan T-sonon, sed elparolas unu longan T (ili tenas la baron de la aerfluo pli longe). Ĉe rapida aŭ ne aparte zorga el- parolo tia simpligo estas tolerebla, sed ĉe zorga elparolo oni devas ĉiun konsonanton elparoli.
Ankaŭ ĉe duoblaj seneksplodaj konsonantoj oni devas elparoli ambaŭ sonojn plene. Sed tiaj konsonantoj ne enhavas ian paŭzon. Ĉe ekz. NN, LL,
SS, FF k.s. oni ne bezonas fari distingan paŭzon inter la du konsonantoj, ekz.: sennoma, ennaĝi, Anno FE 36, Finno, mallonga, Pollando, ellerni, Ŝill- ero FG56. En kunmetitaj vortoj povas tamen esti nature fari paŭzeton (mal- longa, Pol-lando, en-naĝi, huf-fero), sed tio ne estas deviga.
Duoblaj konsonantoj ene de radikoj
Duoblaj konsonantoj ene de radikoj estas maloftaj kaj fremdaj en Esperanto, sed tute ne malpermesitaj. Jam en la Fundamento troviĝas la nomoj Anno FE36 kaj Ŝillero FG56. Ili havas duoblajn seneksplodajn konsonantojn, kiuj estas ne tro malfacile elparoleblaj.
Ekzistas ankaŭ kelkaj malmultaj radikoj kun duoblaj eksplodaj konsonantoj: nette, vatto, Mekko k.a. Se oni uzas tian vorton, oni devas ĝin elparoli laŭ la ĉi-antaŭaj reguloj, sed ĉiam eblas trovi alternativon pli facile elparoleblan:
nete, vato, Mekao° k.s.
Estas rekomendinde uzi duoblajn konsonantojn nur en kunmetitaj vortoj kaj en propraj nomoj. Krome oni uzu en propraj nomoj prefere nur sen- eksplodajn duoblajn konsonantojn laŭ la modelo de la Fundamentaj Anno kaj Ŝillero. La popolnomo Finno ne estas propra nomo, sed popolnomoj estas similaj al propraj nomoj. En zorga elparolo oni distingu klare inter Finno kaj fino, kaj la kunmetaĵon Finnlando oni ne konfuzu kun fin-lando.
TC, TĈ, DĜ
Similaj al duoblaj konsonantoj estas la maloftaj sinsekvoj TC, TĈ kaj DĜ. Ili devas esti plene elparolataj: budĝeto = bud-ĝeto, matĉo = mat-ĉo. Ankaŭ por tiaj malfacile elparoleblaj vortoj eblas trovi pli facilajn alternativojn, ekz.: buĝeto, maĉo.
Elparolo de mallongigoj
Mallongigojn oni povas elparoli per la nomoj de la literoj (§1.1). Ĉiu litero tiam elparoliĝas kiel aparta vorto. Iajn mallongigojn oni povas elparoli kiel vortojn. Oni ankaŭ povas ĉiam elparoli per la plena ne mallongigita formo.
ILEI povas esti elparolata en tri manieroj:
ilei (kiel unu vorto, ofta elparolo)
i lo e i (per la liternomoj, kiel kvar apartaj vortoj, malofta elparolo)
Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (plene)
OkSEJT povas esti elparolata en tri manieroj:
o ko so e jo to (per la liternomoj, kiel ses apartaj vortoj)
oksejt (oni ofte akcentas la lastan vokalon en unuvorta elparolo, se la mallongigo finiĝas per konsonanto - komparu kun akcentado de fremdaj vortoj, §2.3)
Okcidenta Somera Esperantista Junulara Tendaro (plene)
k.t.p. povas esti elparolata en du manieroj:
ko to po (per la liternomoj, kiel tri apartaj vortoj)
kaj tiel plu (plene)
IJK povas esti elparolata en du manieroj:
i jo ko (per la liternomoj, kiel tri apartaj vortoj)
Internacia Junulara Kongreso (plene)
Kiam oni elparolas per la liternomoj, oni ordinare iom pli emfazas la lastan liternomon (ekz. "i jo ko"), sed oni ne kunŝovu la liternomojn en unu vorton (kvankam mallongigoj normale estas skribataj unuvortece). Se oni elparolus unuvorte, oni devus akcenti la antaŭlastan vokalon, *kotopo*, *ijoko*. Tia elparolo iafoje aperas, sed ĝi ne estas normala, nek konsilinda.
2.3. Ne-Esperantaj vortoj — elparolo
Kiam ne-Esperanta nomo (aŭ alispeca fremda vorto) aperas en Esperanta frazo, ekzistas tri manieroj elparoli:
Oni povas la nomon elparoli laŭ la origina lingvo (almenaŭ proksim- ume), kio postulas sciojn de tiu lingvo. Tio ĉiam estas ĝusta elparol- maniero, sed ne ĉiam efika maniero komuniki.
Oni povas la nomon elparoli tiel, kiel oni ĝin elparolas en sia propra lingvo (kiam tiu ne estas la origina lingvo). Tio bedaŭrinde tre ofte okazas, sed estas tre malrekomendinda, ĉar tiam eble nur parolantoj de tiu lingvo bone rekonas la nomon.
Oni povas la nomon elparoli en Esperanteca maniero. Tio estas ankoraŭ malofta, sed tre rekomendinda, ĉar ĉiuj parolantoj de Esperanto havas ŝancon rekoni la nomon.
Kiam ekzistas plene Esperantigita nomformo (§35.3), kiu estas vaste konata, uzado de tiu formo estas kompreneble la plej efika maniero komuniki. Legu pli pri ne-Esperantigitaj nomoj en §35.2.
Esperanteca elparolo
Kiam anoj de diversaj lingvoj parolas sian lingvon kaj uzas fremdajn nomojn, ili normale ne elparolas laŭ la fremda lingvo, sed spontane ŝanĝas la elparolon laŭ la elparolaj kutimoj de sia propra lingvo. Simile Esperant- istoj povas elparoli fremdajn nomojn laŭ la elparola sistemo de Esperanto. Tion oni povas nomi Esperanteca elparolo.
Esperanteca elparolo ne signifas, ke oni elparolas ĉiun literon laŭ la Esper- antaj reguloj, sed ke oni elparolas uzante kiom eble nur Esperantajn sonojn. La celo estas trovi elparolmanieron, kiu faras la nomon rekonebla por ĉiu ajn Esperantisto. Oni atentu kaj la fremdan elparolon, kaj la fremdan skribon, ĉar multaj nomoj estas pli konataj en sia skriba formo. Ofte estas bone serĉi kompromison inter la origina sono kaj la sonsistemo de Esper- anto. Kiam oni ne konas la originan elparolon, sed eble nur la skribon, oni devas improvizi. Necesas esti tre tolerema pri elparolo de fremdaj nomoj en
Esperanto. La celo ne estas montri siajn sciojn de fremdaj lingvoj, sed komuniki kiel eble plej efike.
En fremdaj vortoj ofte aperas la ne-Esperantaj literoj Q, W, X kaj Y (§1.2). Por ili oni povas uzi la sekvajn elparolojn:
Q kiel "k"; QU kiel "kv"
W kiel "ŭ" (aŭ kiel "v")
X kiel "ks"
Y kiel "j" (antaŭ aŭ post vokalo) aŭ kiel "i" (en aliaj okazoj) Ekzemploj de eblaj Esperantecaj elparoloj
La ĉi-postaj Esperantecaj elparoloj ne estas la solaj eblaj. Oni povas divers- grade atenti la originan elparolon kaj la Esperantan sonsistemon. Memoru ankaŭ, ke oni ĉiam povas uzi la originan elparolon senŝanĝe, se oni tion pre- feras.
Coca Cola ^ koka kola (Angla nomo de trinkaĵo). La "O" (diftongo) fariĝas simpla vokalo. La malklaraj finaĵvokaloj fariĝas A laŭ la skribo.
Chaplin ^ ĉaplin, ĉeplin (Usona nomo de kinartisto). La "A" elparol- iĝas Angle inter A kaj E. Verŝajne A laŭ la skribo estas preferinda, sed ankaŭ E eblas. La malklara elparolo de "I" fariĝas I.
Winchester ^ vinĉester (Angla urbonomo). La "W" (= Ŭ) fariĝas V, ĉar Esperanta Ŭ normale ne aperas vortkomence. La malklara "E" fariĝas E. La fina "ER", kiu elparoliĝas kiel vokaleca R, fariĝas ER, ĉar Esperante R ne povas esti vokalo.
Dreyfus ^ dre(j)fus (nomo de historie fama Franca oficiro). La "Y" estas neelparolata France. Ĝi povas fariĝi J aŭ malaperi. La "U" (ronda antaŭa vokalo) fariĝas U laŭ la skribo.
Honore de Balzac ^ (h)onore de balzak (Franca nomo de verkisto). La "H" estas neelparolata France. Ĝi povas resti, laŭ la skribo, aŭ malaperi. La malklara vokalo en de fariĝas E laŭ la skribo.
Changzhou ^ ĉan(g)ĝo (Ĉina urbonomo). La spira "CH" fariĝas Ĉ. La senspira "ZH" fariĝas Ĝ. La "NG" (vela naza konsonanto) fariĝas N, aŭ eventuale N + G laŭ la skribo. La diftongo "OU", kiu estas fremda al Esperanto, fariĝas O.
al-Ghurdaqa ^ (al-)hurdaka aŭ (al-)gurdaka (Araba nomo de Egipta havenurbo). Al estas difina artikolo kaj povas forfali. "GH" (= voĉa Ĥ) fariĝas Ĥ aŭ G. La ekstreme malantaŭa "Q" fariĝas K.
Haliaeetus leucoryphus ^ halieetus leŭkorifus (Latina scienca nomo de birdospeco; la Esperanta nomo estas haliaeto). La "AE" fariĝas E. La "Y" fariĝas I.
Kalocsay ^ kaloĉai (Hungara nomo de Esperanta verkisto). Hungara malhela "A" fariĝas ordinara A laŭ la skribo.
Malmo ^ malme, malmo (Sveda urbonomo). La "0" (antaŭa ronda vokalo) fariĝas E aŭ O.
Akcentado
Ekzistas tri manieroj akcenti en Esperanteca elparolo. Por ĉiu nomo oni elektu manieron, kiu ŝajnas oportuna:
Se la origina lingvo havas akcenton, oni povas konservi la originan akcenton.
Oni povas akcenti sur la antaŭlasta vokalo laŭ la Esperanta akcento- regulo. Tio estas ofte natura, kiam la nomo ŝajnas havi ian finaĵon similan al la Esperantaj finaĵoj.
Oni povas imagi finan apostrofon (§10.1) - anstataŭ O-finaĵo - kaj akcenti lastvokale.
Coca cola ^ koka kola aŭ kokakola
Chaplin ^ ĉŭplin aŭ ĉaplin
Haliaeetus leucoryphus ^ halieetus leŭkorifus aŭ halieetus leŭkorifus
Kalocsay ^ kŭloĉai aŭ kaloĉŭi
Malmo ^ mŭlmo, mŭlme (la "duobla" Sveda akcento fariĝas ordinara akcento)
Gramatiko
3. Gramatika superrigardo
Ĉi tiu superngardo klarigas, kiel la diversaj specoj de vortoj estas nomataj en PMEG. Ĝi ankaŭ klarigas la bazajn principojn de frazokonstruado kaj frazanalizado.
3.1. Vortospecoj
Ekzistas du specoj de vortoj en Esperanto: radikvortoj kaj vortetoj. Radikvortoj
Plej multaj vortoj en Esperanto estas radikvortoj. Radikvorto baze konsistas
el radiko + vortklasa finaĵo, ekz.: patro, rozo, suno, amo, sana, verda, ege, aparteni, brilas, estos.
Radikoj esprimas plej diversajn aferojn: bestojn, homojn, agojn, kvalitojn, abstraktaĵojn, konkretaĵojn k.t.p. Radiko ne povas aperi memstare kiel vorto, sed bezonas finaĵon. Ekzistas naŭ vortigaj finaĵoj: O, A, E, I, AS, IS, OS, US kaj U. Se oni aldonas iun el tiuj finaĵoj al radiko, oni kreas vorton. Ĉiu ajn radiko povas akcepti ĉiun ajn finaĵon: homo, homa, home, homi, homas k.t.p., bluo, blua, blue, blui, bluas k.t.p., kuro, kura, kure, kuri, kuras k.t.p.
Radikvortoj povas ankaŭ konsisti el pluraj radikoj + finaĵo, aŭ el vorteto + finaĵo, k.t.p.: vaporŝipo, peri k.t.p. Legu detale pri la diversaj manieroj kon- strui radikvortojn en §37.
Iuj radikoj estas uzataj ĉefe en vortokunmetado. Oni nomas ilin afiksoj (§38): EBL, UL, MAL, GE k.a.
Ekzistas pluraj miloj da radikoj, kaj daŭre aperas novaj. Ili estas nefermita klaso de lingvoelementoj. Enkonduko de novaj afiksoj estas tamen pli mal- facila, ĉar ili apartenas al la kerno de la lingvo. Afiksoj estas pli fermita klaso de lingvoelementoj.
Vortetoj
Vorteto ne bezonas finaĵon, sed povas aperi en frazo tia, kia ĝi estas. La vortetoj estas limigita grupo de vortoj, kiuj montras tre bazajn ideojn, gramatikajn rilatojn k.t.p. Jen ĉiuj oficialaj vortetoj dividitaj en grupojn:
Rolvortetoj (§12.3): al, anstataŭ, antaŭ, apud, ĉe, ĉirkaŭ, da, de, dum, ekster, el, en, ĝis, inter, je, kontraŭ, krom, kun, laŭ, malgraŭ, per, po, por, post, preter, pri, pro, sen, sub, super, sur, tra, trans.
Pronomoj (personaj) (§11): mi, ni, vi, (ci), li, ŝi, ĝi, ili, oni, si.
O-vortecaj kaj A-vortecaj vortetoj (§15): kiu, tiu, iu, ĉiu, neniu, kio, tio, io, ĉio, nenio, kia, tia, ia, ĉia, nenia, kies, ties, ies, ĉies, nenies, ambaŭ, la (§9.1) kaj la nomoj de la Esperantaj literoj (§15.6).
Nombraj vortetoj (§23.1): unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ, dek, cent, mil, nul.
Kunligaj vortetoj (§16): kaj, aŭ, sed, plus, minus, nek.
Frazenkondukaj vortetoj (§33): ke, ĉu, se, ĉar, apenaŭ, dum, ĝis, kvankam, kvazaŭ, ol.
Komparaj vortetoj (§20.1): kiel, ol.
E-vortecaj vortetoj lokaj (§14.1): kie, tie, ie, ĉie, nenie, ĉi, for.
E-vortecaj vortetoj tempaj (§14.2): kiam, tiam, iam, ĉiam, neniam, ankoraŭ, baldaŭ, hodiaŭ, hieraŭ, morgaŭ, jam, ĵus, nun, plu, tuj.
Diversaj E-vortecaj vortetoj (§14.3): kial, tial, ial, ĉial, nenial, kiel, tiel, iel, ĉiel, neniel, kiom, tiom, iom, ĉiom, neniom, ajn, almenaŭ, ankaŭ, apenaŭ, des (§17.4), do, eĉ, ja, jen, jes (§22.4), ju (§17.4), kvazaŭ, mem, ne (§22.4), nur, pli, plej, preskaŭ, tamen, tre, tro.
Ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj (§18): adiaŭ, bis, fi, ha, he, ho, hura (hu ra), nu, ve.
Kvankam vortetoj ne bezonas finaĵojn por roli vorte, oni povas aldoni fin- aĵojn kaj afiksojn por krei novajn vortojn kun aliaj signifoj: antaŭe, duma, mia, ilia, unua, due, plia, kialo, morgaŭo, ĉirkaŭi, ĝisi, treege, unuigi, pliiĝi k.t.p.
45 el la vortetoj ŝajnas havi iajn finaĵojn, ŝajnas kunmetitaj, sed estas nekun- metitaj: tio, tia, kio, kie, iu, iel, ĉiam, ĉiom, nenial, nenies k.a. Tiujn vort- etojn oni nomas tabelvortoj (§13).
Apenaŭ enkondukiĝas novaj vortetoj, ĉar la vortetoj estas stabila, sufiĉe fermita klaso de vortoj. Provoj enuzigi novajn vortetojn (§19) preskaŭ ĉiam montriĝas vanaj.
Noto: Okazis provoj ŝanĝi iujn E-vortecajn vortetojn, kiuj finiĝas per "aŭ", en radikvortojn, ekz.: hodiaŭ ^ *hodie*, ankoraŭ ^ *ankore*, almenaŭ ^ *almene*. Nur en poezio oni povus ankoraŭ renkonti tiajn formojn. En ordinara lingvaĵo oni nepre restu ĉe la normalaj formoj.
3.2. Frazoj kaj frazpartoj
Frazo estas vico de vortoj, kiuj kune esprimas penson.
Frazparto estas vorto aŭ grupo de vortoj, kiuj rolas kiel unuo en frazo.
Ĉi tie temos nur pri frazoj en aktivo, kiu estas la baza maniero konstrui frazojn. Kelkajn specojn de frazoj oni povas transformi en pasivon (§29), kiu prezentas la agon el alia perspektivo.
Ĉefverbo kaj frazroloj
La plej grava frazparto estas la ĉefverbo. Ĝi estas vorto kun iu el la finaĵoj AS, IS, OS, US kaj U (normale ne I): iras, sidis, batos, vidus, pensu k.t.p. Ĉefverbo montras, pri kia ago aŭ stato temas.
La ĉefverbo estas la centro de la frazo. Ĉiuj aliaj partoj de la frazo rilatas en diversaj manieroj al la ĉefverbo. Ili ludas diversajn frazrolojn.
Se la ĉefverbo de frazo estas batas, oni povas imagi ekz. la jenajn frazrolojn:
Tiu, kiu faras la agon, ekz. knabo.
Tio, kio ricevas la baton, ekz. ŝtono.
Tio, per kio oni faras la baton, ekz. martelo.
La tempo, en kiu okazas la ago, ekz. vespero.
La loko, en kiu okazas la ago, ekz. korto. Tiel formiĝas "frazo" kun ses frazpartoj:
*Batas knabo ŝtono martelo vespero korto.*
Tio tamen ne estas ĝusta Esperanta frazo. Oni bezonas ankaŭ rolmontrilojn, kiuj klarigas, kiajn rolojn ludas la diversaj frazpartoj:
Tio, kio faras la agon de la ĉefverbo, ricevas nenian rolmontrilon:
^ Knabo batas.
Tio, kion la ago trafas, ricevas la rolfinaĵon N:
^ Knabo batas ŝtonon.
La ilo ricevas la rolvorteton per:
^ Knabo batas ŝtonon per martelo.
La tempo de la ago povas ricevi diversajn rolmontrilojn depende de la pre- ciza signifo. Ĉi tie oni povas elekti la rolvorteton dum:
^ Knabo batas ŝtonon per martelo dum vespero.
Ankaŭ la loko de la ago povas ricevi diversajn rolmontrilojn depende de la preciza signifo. Ĉi tie taŭgas la rolvorteto en:
^ Knabo batas ŝtonon per martelo dum vespero en korto.
Tiujn frazpartojn oni povas meti en ia ajn ordo, ekz.:
Knabo batas ŝtonon per martelo dum vespero en korto.
Batas ŝtonon knabo per martelo en korto dum vespero.
Ŝtonon dum vespero per martelo knabo batas en korto.
Knabo ŝtonon per martelo batas dum vespero en korto.
La baza signifo ne ŝanĝiĝas, sed la vortordo (§34) povas nuanci la frazon kun diversaj emfazoj.
Ekzistas tri rimedoj montri frazrolon: nenio (§12.1), la finaĵo N (§12.2), kaj rolvortetoj (§12.3).
E-vortoj (vortoj kun E-finaĵo) kaj diversaj E-vortecaj vortetoj povas montri ekz. manieron, tempon aŭ lokon sen aparta rolmontrilo:
Bonaj infanoj lernas diligente. FE 9 Diligente montras manieron, sed havas nenian rolmontrilon.
Venu al mi hodiaŭ vespere. FE18 Hodiaŭ kaj vespere montras la tempon de la ago, sed partoprenas en la frazo sen rolmontriloj.
La roloj, kiujn frazpartoj povas havi, nomiĝas: subjekto, objekto, perverba priskribo, alvoko kaj komplemento.
Subjekto
Subjekto (§12.1.1) estas la plej grava frazrolo (krom la ĉefverbo). La sub- jekto faras tiun agon, aŭ estas en tiu stato, kiun esprimas la ĉefverbo:
La birdoj flugas. FE 9 La birdoj faras la agon flugas.
Li promenas kun tri hundoj. FE12 Li faras la agon promenas.
Sur la tero kuŝas ŝtono. FE 6 La agon kuŝas "faras" ŝtono.
Leono estas forta. FE J La "agon" estas "faras" leono.
Kio precize estas subjekto, tamen dependas de la verbo (§30).
Objekto
Objekto (§12.2.2) estas tio, kio estas rekte trafata de la ago:
Mi amas la patron. FE8 La patro estas rekte trafata de la ago amas.
Ludoviko, donu al mi panon. FE 8 La donado "trafas" rekte panon.
Mi vidas leonon. FEJ Leono estas rekte trafata de la vidado.
Kion precize signifas "esti rekte trafata de ago", dependas de la verbo (§30.3).
Perverba priskribo
Perverba priskribo (§25.1) montras, pere de la ĉefverbo, priskribon de la subjekto aŭ de la objekto:
Leono estas forta. FEJ La vorto forta montras priskribon de la subjekto leono. La priskribon peras la verbo estas.
La juna vidvino fariĝis denove fianĉino. FE33 Fianĉino estas priskribo de la subjekto la juna vidvino. La priskribo okazas pere de la verbo fariĝis.
Li estas hodiaŭ en kolera humoro. FE 31 En kolera humoro estas priskribo de la subjekto li.
Li opiniis sin prava. lj 32 Prava estas priskribo de la objekto sin. La pri- skribon peras la verbo opiniis. = Li opiniis, ke li estas prava.
Alvoko
Alvoko (§12.1.2) estas frazrolo, per kiu oni alvokas tiun, al kiu oni volas paroli, per eldiro de ties nomo aŭ per alia O-vorto, kiu reprezentas la alvok- aton:
Ludoviko, donu al mi panon. FE8 Ludoviko estas alvoko al la alparolato.
Sinjoro, vi estas neĝentila. FE16
Komplemento
Komplemento estas komuna nomo de ĉiuj aliaj frazroloj ol subjekto, objekto, alvoko kaj perverba priskribo. Komplemento montras diversajn cirkonstancojn de la ago.
Komplementojn oni povas nomi laŭ la signifo: loka komplemento, tempa komplemento, maniera komplemento k.t.p.
Komplementojn oni ankaŭ povas nomi laŭ la formo: N-komplemento (havas N-finaĵon), al-komplemento (havas la rolvorteton al), en-komple- mento (havas la rolvorteton en), E-komplemento (estas E-vorto) k.t.p.:
Sur la fenestro kuŝas krajono kaj plumo. FE 6 Sur la fenestro estas loka komplemento, sur-komplemento.
En la tago ni vidas la helan sunon. FE10 En la tago estas tempa komple- mento, en-komplemento.
Bonaj infanoj lernas diligente. FE 9 Diligente estas maniera komplemento, E-komplemento.
Tio daŭris nur malgrandan momenton. FA1136 Malgrandan momenton estas tempa komplemento, N-komplemento.
Multaj gramatikistoj rigardas objekton kiel specon de komplemento, sed en PMEG objekto kaj komplemento estas rigardataj kiel malsamaj frazroloj.
Subfrazoj
Frazo povas aperi kiel parto de alia frazo. Tian frazon ene de frazo oni nomas subfrazo (§33):
Diru al la patro, ke mi estas diligenta. FE 8 La subfrazo ke mi estas diligenta rolas kiel objekto en la tuta frazo.
Ordinaran frazon oni povas nomi ĉeffrazo por distingi ĝin de subfrazo. 3.3. Ĉefvortoj kaj rektaj priskriboj
Legu pli pri la diversaj manieroj rekte priskribi ĉefvorton en §7, kaj pri per- verbaj (nerektaj) priskriboj en §25.1.
4. O-vortoj
4.1. Bazaj reguloj por O-vortoj
Vorton kun la finaĵo O oni nomas O-vorto. O-vortoj rolas precipe kiel sub- jekto kaj objekto, sed ili povas roli en multaj aliaj manieroj (§4.2).
O-vortoj estas nomoj de aferoj, konkretaĵoj, abstraktaĵoj, homoj, bestoj, fenomenoj, agoj, kvalitoj, specoj, individuoj k.t.p.:
tablo = nomo de konkretaĵo
hundo = nomo de bestospeco
saĝo = nomo de kvalito
amo = nomo de sento
kuro = nomo de ago
martelado = nomo de agado
Petro = nomo de persono
Berlino = nomo de urbo
Post O-finaĵo povas sekvi J-finaĵo por multe-nombro (§8), kaj N-finaĵo por frazrolo (§12.2). Oni ankaŭ povas meti ambaŭ, sed ĉiam J antaŭ N:
tablo tabloj tablon tablojn
hundo hundoj hundon hundojn
kuro kuroj kuron kurojn
Oni povas anstataŭigi la finaĵon O per apostrofo (§10), sed nur kiam ne sekvas J aŭ N: hund' = hundo, saĝ' = saĝo, am' = amo, kur' = kuro, Berlin' = Berlino.
Legu ankaŭ pri O-vortaj frazpartoj en §7.1, kaj pri propraj nomoj en §35. 4.2. Uzo de O-vortoj
Frazparto, kies ĉefa vorto estas O-vorto, estas nomata O-vorta frazparto. O- vortaj frazpartoj rolas en frazoj precipe kiel subjekto, objekto, alvoko aŭ komplemento, sed ili ankaŭ povas roli kiel priskribo de alia vorto.
O-vortaj frazpartoj kiel subjekto
La bona virino trankviligis sian soifon. FE15
Sur la korto staras koko kun tri kokinoj. FE 33 Legu pli pri subjekto en §12.1.1.
O-vortaj frazpartoj kiel objekto
Mi prenis broson kaj purigis la veston. FE 39
Mi vidas leonon. FEJ
Legu pli pri objekto en §12.2.2.
O-vortaj frazpartoj kiel alvoko
Ludoviko, donu al mi panon. FE 8
Vi parolas sensencaĵon, mia amiko. FE 35 Legu pli pri alvoko en §12.1.2.
O-vortaj frazpartoj kiel komplemento
Sur la fenestro kuŝas krajono kaj plumo. FE 6
Li staris tutan horon apud la fenestro. FE 26
Mi veturas al Londono. LR103
Li amas tiun ĉi knabinon pro ŝia beleco kaj boneco. FE 35 Legu pli ĉe la diversaj rolmontriloj en §12.
O-vortaj frazpartoj kiel priskribo
La dentoj de leono estas akraj. FE7
Glaso da vino estas glaso plena je vino. FE 32
Pli proksime al la fenestroj [...] prenis al si lokon laboristinoj pli junaj. M112
Aŭgusto estas mia plej amata filo. FE 22
Legu pli ĉe la diversaj rolmontriloj en §12. Legu ankaŭ pri perverba pri- skribo en §25.1.
4.3. Seksa signifo de O-vortoj
Profesioj kaj diversaj homaj roloj: aktoro, fripono, geografo, heroo, kelnero, majstro, mastro, ministro, monarho, moŝto, nobelo, pasaĝ- ero, redaktoro, samurajo, sekretario, sklavo, studento, ŝoforo, tajloro, turisto, viktimo k.a.
Militistoj: adjutanto, generalo, kapitano, kaporalo, kolonelo, leŭtenanto, oficiro, soldato k.a.
Diversaj religiuloj: pastro, ajatolo, bonzo, derviŝo, diakono, episkopo, imamo, kardinalo, katoliko, papo, rabeno k.a.
Gentoj, landanoj, rasoj k.s.: Anglo, Arabo, Ĉino, Japano, Ruso, Svedo, Apaĉo, Cigano, Judo, Lapono, Slavo, indiĝeno k.a.
Viraj radikoj:
Diversaj evidente viraj radikoj: viro, masklo, bubo, fraŭlo, ĝentle- mano, knabo, sinjoro k.a.
La sufikso -ĉj-.
Familiaj radikoj: avo, edzo, fianĉo, filo, frato, kuzo, nepo, nevo, onklo, patro, vidvo k.a. (sed orfo kaj ankaŭ la ĝenerala vorto parenco estas neŭtralaj).
Nobeloj kaj similaj altranguloj: barono, caro, duko, emiro, grafo, kavaliro, princo, reĝo, ŝaho, ŝoguno k.a. (sed la ĝenerala vorto nobelo kaj la vorto monarĥo estas neŭtralaj).
Kelkaj religiuloj: abato, monaho.
Specialaj virbestaj radikoj: boko, kapono, okso, stalono, taŭro k.a.
Inaj radikoj:
Evidente ina: femalo.
La sufiksoj -in- kaj -nj-.
Mitaj aŭ fabelaj estaĵoj, kiuj laŭ la tradiciaj rakontoj estas inaj:
amazono, furio, muzo, nimfo, sireno k.a.
Diversaj sociaj roloj (plejparte historiaj): almeo, damo, hetajro, matrono, meretrico, primadono, putino, subreto k.a.
Specialaj radikoj por inseksaj bestoj: guno, pulardo k.a.
El la tri grupoj la neŭtrala estas sendube la plej granda. Ĝi estas nefermita klaso, kiu daŭre akceptas novajn membrojn. La vira grupo estas multe pli malgranda, kaj estas pli fermita. La ina grupo estas la plej malgranda. Eventuale ĝi povas akcepti pliajn membrojn.
Estas tute klare, ke ĉiuj tri kategorioj ekzistas. Sed eblas malkonsenti pri tio, precize kiuj vortoj troviĝu en kiu grupo. Tio estas tamen afero de det^loj, ne de principoj.
La klasado prezentita ĉi-antaŭe neniel pretendas esti io perfekta aŭ deviga por aliaj. La lingvo estas ĉi-kampe neunueca, kaj ne ekzistas ia simpla vero pri ĉiuj ĉi tiaj radikoj. Kompreneble ĉi tie temas nur pri Esperanto kaj Esper- antaj vortoj. En aliaj lingvoj estas alie, kaj iliaj respondaj vortoj povas havi aliajn signifojn kaj uzojn.
Seksaj afiksoj
Per la sufikso IN (§38.2.20) oni povas doni inan sekson al vorto: knabino, studentino, hundino. Se la radiko estas vira, oni devas aldoni IN, kiam temas pri ino: Ŝi estas reĝino. Ĉe neŭtrala radiko oni povas aldoni IN, se oni volas klare montri, ke temas pri ino, sed tio ne estas deviga: Ŝi estas aktor(in) o. Se jam la radiko estas ina, oni kompreneble ne aldonu IN: Ŝi estas mia damo.
Per la radiko VIR uzata prefiksece aŭ A-vorte (§38.4.1) oni povas doni viran sekson al vorto: virleono, virhundo, virhomo, vira studento. Ĉe neŭtrala radiko oni povas aldoni VIR- aŭ vira, se oni volas klare montri, ke temas pri viro: Virhundoj agas alie ol hundinoj. Tiu rolo estaspor vira aktoro. Se jam la radiko estas vira, oni kompreneble ne aldonu VlR: Li estas reĝo. Se la radiko estas ina, oni principe povas aldoni VIR- aŭ vira por krei viran sig- nifon, sed praktike tio apenaŭ okazas. Anstataŭ VIR aŭ vira iuj Esperantistoj uzas la proponitan virseksan sufikson IĈ° (§39.1.13).
Per la prefikso GE (§38.3.6) oni povas doni ambaŭseksan signifon al vorto: gehomoj, geviroj, gestudentoj, gehundoj. Se la radiko estas neŭtrala, GE normale estas superflua, sed povas esti uzata por emfazi, ke ambaŭ seksoj ĉeestas. Kutime oni ne uzas GE antaŭ inaj radikoj, sed nur antaŭ viraj aŭ neŭtralaj.
Vortoj faritaj per la sufikso ĈJ (§38.2.6) havas viran signifon. Vortoj faritaj per la sufikso NJ (§38.2.25) havas inan signifon.
Laŭkuntekste vira signifo
En la tradicia lingvouzo oni rutine aldonas la sufikson IN al la plej multaj neŭtralaj radikoj, kiam oni parolas pri ino, kvankam tio principe ne necesas. Aliflanke oni tradicie ofte ne montras virseksecon, eĉ kiam tio povus esti bezonata. Oni kontrastigas inter ekz. bovo kaj bovino, koko kaj kokino, Ĉino kaj Ĉinino, Svedo kaj Svedino, kuracisto kaj kuracistino, lernanto kaj lernantino k.t.p., tiel ke bovo, koko, Ĉino, Svedo, kuracisto kaj lernanto ŝajnas viraj. Tiam la kunteksto (kontrasto kun ina vorto) momente donas viran signifon al vorto, kiu per si mem estas neŭtrala. Tio estas eble mal- logika, sed tamen ankaŭ praktika. Temas pri ekonomia esprimomaniero. En multe-nombro tamen tiaj vortoj restas neŭtralaj: Vortoj kiel bovoj, kokoj, Ĉinoj, Svedoj, kuracistoj, lernantoj k.t.p. normale inkluzivas kaj virojn kaj inojn. Ne necesas aldoni la prefikson GE. Efektive nur ĉe la multe-nombra formo oni povas klare vidi, ĉu temas pri neŭtrala aŭ vira radiko. Firme viraj radikoj neniam estas uzataj sensekse en multe-nombro. Vortoj kiel patroj, knaboj, onkloj kaj bokoj ĉiam montras nur virojn aŭ virbestojn.
Aliflanke, multaj firme neŭtralaj vortoj, ekz. homo, persono, infano, parenco, membro, pasaĝero, demokrato, turisto, besto, formiko, muŝo k.a., apenaŭ iam estas uzataj kun virseksa signifo. Oni ne parolas pri ekz. *homo kaj homino*, *persono kaj personino*, *infano kaj infanino*, celante, ke homo, persono kaj infano estu komprenataj vire. Entute vortoj kiel homino, personino kaj infanino estas tre maloftaj. Iuj eĉ opinias, ke tiaj vortoj estas eraraj. Tio tamen estas troigo. En iaj specialaj kuntekstoj povas esti tute kon- vene paroli pri ekz. homino aŭ infanino.
Ekde la malfrua 20-a jarcento pli kaj pli da p^rolantoj ĉesis rutine aldoni IN al neŭtralaj radikoj, kiam ili parolas pri ino. Ĉe tiuj parolantoj la neŭtraleco de tiaj radikoj estas do klare rimarkebla ankaŭ en la unu-nombra uzo. Dume ĉe tiuj parolantoj, kiuj restas ĉe la tradicia kutimo rutine aldoni IN ĉiam, kiam tio estas ebla, la neŭtraleco de tiaj radikoj estas rimarkebla ĉefe ĉe la multe-nombra formo. Tiel povas ŝajni, ke la tradiciemuloj uzas multe pli da radikoj kun virseksa signifo. Tio povas krei la impreson, ke ekzistas grandskala malunueco pri la klasado de la radikoj. Sed fakte temas nur pri diversaj uzokutimoj de la sufikso IN.
Ĉiu plene rajtas daŭrigi la tradician kvazaŭ-viran uzadon de neŭtralaj vortoj, sed ĉiu ankaŭ rajtas uzadi neŭtralajn vortojn plene sensekse. La du manieroj uzi la neŭtralajn vortojn ne vere konfliktas inter si. Ili ambaŭ estas kon- formaj al la reguloj de la lingvo kaj pravigeblaj per la lingva tradicio. Temas simple pri personaj preferoj, ĉu insisti pri sekso aŭ ne. Por iuj personoj sekso ne estas nepra kaj grava informero, por aliaj ĝi tre ofte estas grava.
Malklara klasado
Ĉe iuj radikoj la efektiva lingvouzo tute klare fiksis la seksan signifon de la radiko. Ekzemple vortoj kiel patro, viro, knabo, sinjoro kaj reĝo estas klare virseksaj, vortoj kiel homo, persono, infano, parenco, membro kaj besto estas klare sekse neŭtralaj, kaj femalo kaj damo estas klare inaj. Sed la klas- ado ne ĉiam estas tiel klara.
Iuj radikoj montras homan rolon, kiu estas plej ofte okupata de viroj, kvankam nenio vere malebligas virinon en tia rolo. Tre frapa ekzemplo estas la vortoj soldato kaj pastro. Por tiuj, kiuj konas nur virajn soldatojn kaj nur virajn pastrojn, tiuj radikoj povas ŝajni per si mem klare viraj, sed en iuj landoj ja ekzistas ankaŭ inaj soldatoj kaj inaj pastroj. En la ĉi-antaŭaj listoj soldato kaj pastro estas klasitaj kiel neŭtralaj. Tiaj radikoj ekzempligas la multajn okazojn, en kiuj la klasado estas tre malfacila. Ĝenerale la ĉi-antaŭaj listoj sekvas la principon, ke radikoj kun malklara, neunueca aŭ ŝanceliĝanta signifo estas klasataj kiel sekse neŭtralaj radikoj.
Kelkaj tradiciaj sociaj roloj ĝis nun neniam estis okupitaj de virinoj, ek- zemple la roloj de papo, kardinalo, ajatolo, ŝaho aŭ ŝoguno. Kiam tiuj radikoj estas uzataj por paroli pri la efektiva realeco aŭ la oficiala historio, oni pro sociaj faktoj komprenas, ke temas pri viroj. Sed necesas distingi sociajn faktojn disde lingva signifo. Oni ja povas ankaŭ uzi la lingvon por paroli pri fikcio aŭ pri ne vaste akceptataj historiaj hipotezoj. Krome la sociaj faktoj povos ŝanĝiĝi en la estonteco. Tamen, ĉar oni tre malofte uzas tiujn vortojn por fikcioj aŭ hipotezoj, laŭ kiuj ankaŭ virinoj alprenas tiujn sociajn rolojn, ne estas klare, ĉu en tiuj situacioj estas eble uzi la radikon sen la sufikso IN (kio donas al la radiko neŭtralan sencon) aŭ ĉu oni devas aldoni IN (kio donas la impreson, ke la radiko estas virseksa). En la ĉi- antaŭaj listoj, la religiaj postenoj kiel papo, kardinalo kaj ajatolo estas pre- zentitaj kiel sekse neŭtralaj, sekvante la modelon de la vorto pastro, dum la ekster-eŭropaj nobelaj titoloj kiel ŝaho kaj ŝoguno aperas kiel virseksaj, sekvante la modelon de la klare virseksaj eŭropaj nobel-titoloj kiel reĝo kaj duko. Tamen ankaŭ eblus klasi tiajn radikojn alimaniere.
Radikoj por supernaturaj kaj fabelaj estaĵoj kiel dio, diablo, anĝelo, feo, koboldo, fantomo kaj genio havas tre varian uzon depende de la diversaj tradicioj kaj imagoj pri tiaj estaĵoj. Iuj el ili tamen forte tendencas al vireco, ekzemple dio kaj feo. Se oni parolas pri inoj, oni do normale uzas diino kaj feino. Sed la multe-nombraj formoj dioj kaj feoj ja estas sekse neŭtralaj, kaj tial oni devas rigardi la radikojn kiel sekse neŭtralajn.
Radikoj por mitaj aŭ fabelaj inaj estaĵoj kiel muzo kaj nimfo estas en la ĉi- antaŭaj listoj klasitaj kiel inaj radikoj, ĉar en la originaj mitoj ja temas ĉiam nur pri inaj estaĵoj. Sed oni uzas tiajn radikojn ankaŭ por aliaj celoj, ek- zemple por metafore paroli pri la ecoj de iu persono, aŭ por nomi similan estaĵon en nova fikciaĵo. Tiam temas pri homoj aŭ fikciaj estaĵoj, kiuj div- idas nur kelkajn el siaj ecoj kun la estaĵoj el la tradicia mito. Tiam la sekso ne nepre devas esti inter tiuj ecoj, kiuj restas el la mito. Sekve ankaŭ eblas uzi tiajn radikojn kun sekse neŭtrala interpreto.
Legu ankaŭ pri eventuala sekso de UL kaj aliaj similaj sufiksoj en §38.2.30. Evoluo
La signifo de radiko ne estas ŝtone fiksita. La lingvo povas evolui, kaj ankaŭ fakte evoluas kaj ŝanĝiĝas. Multaj vortoj, kiuj antaŭe estis uzataj preskaŭ ĉiam kun vira signifo, estas nun pli kaj pli uzataj kun neŭtrala signifo. Pre- cipe ĉe profesioj la evoluo de la modernaj socioj ĉiam pli kreas bezonon de vortoj neŭtralaj. Sed estas evidente, ke tiu evoluo ne povas trafi ĉiujn vortojn. La signifo de oftaj viraj vortoj kiel patro, viro, knabo, sinjoro, reĝo k.a., tre malfacile ŝanĝiĝos. Ili estas kaj kredeble restos viraj. Ankaŭ kelkaj inaj radikoj kiel damo kaj subreto havas tre firman signifon, kaj estas mal- facile imagi, ke ili iam fariĝos sekse neŭtralaj.
Ĝenerale estas konsilinde ne provi ŝanĝi, reformi aŭ modifi la seksan sig- nifon de radikoj, por kiuj la uzado kaj signifo estas stabilaj kaj klaraj, ĉar tio nur pliigus la konfuzon. Sed en ĉiuj okazoj, en kiuj la signifo estas malklara, neunueca aŭ ŝanceliĝanta, estas konsilinde doni al la radiko neŭtralan sig- nifon.
Multaj opinias, ke Esperanto diskriminacias virinojn, ĉar iuj vortoj estas baze viraj. Rigardante la ĉi-antaŭajn listojn oni tamen vidas, ke plej multaj vortoj estas (aŭ almenaŭ povas esti) neŭtralaj. Oni do tute rajtas diri ekz. Ŝi estas ŝoforo, ĉar la radiko ŜOFOR per si mem estas neŭtrala. Iuj tamen plu insistas ĉe tiaj vortoj ĉiam uzi IN, se temas pri ino. Tiam estas diskriminacia ne la lingvo, sed (eventuale) la lingvouzantoj.
Ĉe la sufiĉe malgranda grupo de vere viraj vortoj oni tamen devas uzi IN-su- fikson, kiam temas pri ino: edzino, fratino, reĝino k.t.p.
Ekde la 2010-aj jaroj aldoniĝis pli kaj pli al tiu ĉi diskuto la fakto, ke iuj homoj rigardas sin kiel "neduumajn", t.e. nek kiel virojn, nek kiel virinojn, aŭ eble kiel sekse ambiguajn.
Kelkaj nun eksperimente ekuzas novajn sekse neŭtralajn vortojn anstataŭ la malgranda grupo de vere viraj vortoj. Ili uzas ekzemple nove kreitajn vortojn kiel pajtro° kaj ejdzo° anstataŭ patro/patrino kaj edzo/edzino re- spektive. Aliaj ekuzas parento° kaj spozo° samcele. Tiaj novaj vortoj estas uzeblaj egale por viroj, virinoj kaj neduumaj homoj. Sed ilin ankoraŭ uzas nur malmultaj homoj. Aliaj simple donas al vortoj kiel patro kaj edzo sekse neŭtralan sencon (§39.1.13), sed tia signifoŝanĝo povas kaŭzi gravajn mis- komprenojn. Ankoraŭ aliaj uzas la prefikson GE por doni sekse neŭtralan sencon al tiaj vortoj: gepatro, geedzo (§38.3.6). Sed tio ŝanĝas la tradician kaj Fundamentan signifon de GE.
Legu ankaŭ pri la proponita virseksa sufikso IĈ° en §39.1.13, la sekse neŭtrala unu-nombra pronomo ri° (§11.5) kaj la nove proponita sufikso IP°, kiu montras, ke la persono estas "neduuma" (§39.1.18).
5. A-vortoj
5.1. Bazaj reguloj por A-vortoj
Vorton kun la finaĵo A oni nomas A-vorto. A-vortoj montras ecojn, kval- itojn, apartenojn, rilatojn k.s. A-vortoj estas uzataj por priskribi (§5.2). La A-finaĵo aldonas la ĝeneralan ideon "karakterizata de tio, kion esprimas la radiko":
longa = havanta multe da longo
ruĝa = havanta ruĝon kiel econ
bona = karakterizata de bono
inteligenta = havanta inteligenton, karakterizata de inteligento
homa = rilata al homoj
malaperinta = tia, ke ĝi jam malaperis
La signifo de A-vorto dependas kaj de la radiko, kaj de la kunteksto (§37.2.2).
Ankaŭ posedaj pronomoj (§11.2) kaj vicordaj nombrovortoj (§23.4) estas A- vortoj. En ili la A-finaĵo havas specialan signifon.
Post A-finaĵo povas sekvi J-finaĵo por multe-nombro (§8), kaj N-finaĵo por frazrolo (§12.2). Oni ankaŭ povas meti ambaŭ, sed ĉiam J antaŭ N:
longa
longaj
longan
longajn
ruĝa
ruĝaj
ruĝan
ruĝajn
mia
miaj
mian
miajn
sesa
sesaj
sesan
sesajn
Legu ankaŭ pri A-vortaj frazpartoj en §7.2. 5.2. Uzo de A-vortoj
A-vorto povas ankaŭ priskribi ion pere de verbo (§25.1):
La domo estas granda. Granda priskribas la O-vorton domo pere de la verbo estas.
Tiuj ĉi verkistoj estas famaj. Famaj priskribas la O-vorton verkistoj pere de estas.
Mi farbis mian domon blanka. Blanka priskribas la O-vorton domon pere de la verbo farbis.
A-vortoj estas uzataj ankaŭ por priskribi pronomojn (§11) kaj aliajn O-vort- ecajn vortetojn (§15), ordinare pere de verbo:
Mi estas feliĉa.
Tiu estas mia.
Tio estas bona.
Ili fariĝis koleraj.
Ambaŭ ŝajnis dormantaj.
Estu singarda(j) ! = Vi estu singarda(j). Ĉe U-verboj oni tre ofte forlasas la subjekton (§32.3), se ĝi estas la pronomo vi (§11.4).
O-vorteca uzo de A-vortoj
Kiam A-vorto rolas kiel rekta priskribo de O-vorto (§7.1), oni iafoje forlasas la O-vorton. Tiam la A-vorto kvazaŭ mem transprenas la rolon de ĉefvorto, kaj rolas O-vortece. Tio eblas, kiam la kunteksto klare montras, kiu O-vorto estu subkomprenata. Subkomprenado de O-vorto faciliĝas, se antaŭ la A- vorto aperas la aŭ alia difinilo (§9):
La palaco de la imperiestro estis la plej belega [palaco] en la mondo. FA2 24
Mi legas al vi nur la plej delikatan [parton]. Rt 6
Mi ne donos al vi manĝi, ĝis vi pagospor la antaŭa [manĝo]. ^22
Vi ne estas la unuaj [personoj], kiujn mi vidas hodiaŭ matene. BV15
Mi devis oferi la agrablan [aferon, eblon] pro la utila [afero, eblo]. OV266
Ĉiuj homoj certigis, ke ili ĝin legis kaj komprenis, ĉar alie oni ja rigardus ilin kiel malsaĝajn [homojn]. FA2 29
Rekta vojo estas pli mallonga, ol kurba [vojo]. FE 33
Ni ambaŭ volas la saman [aferon]. Se la tute ĝenerala ideo afero estas subkomprenata post la sama, oni povas anstataŭe diri la samo: Ni ambaŭ volas la samon. / Ŝi volas scii, kial, kajpor kio, kaj kiarajte, [...] kaj de- nove, kaj denove, kaj ankoraŭ unu fojon denove la samon! ^™-67
En esprimoj de horo (§23.8) kaj dato (§23.9) oni preskaŭ ĉiam forlasas la O- vortojn horo, tago kaj jaro. Tiam vicordaj nombrovortoj (§23.4) ekrolas O- vortece:
Hodiaŭ estas la dudek sepa (tago) de Marto. FE12
Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan [tagon] de Februaro. FE12
Estas la dek-unua [horo] kaj duono.
Tio okazis en Julio [de la] mil naŭcent tridek oka [jaro]. Ĉe jaresprimo oni nuntempe preferas forlasi ankaŭ la A-finaĵon: Tio okazis en Julio mil naŭcent tridek ok.
Ĉe posedaj pronomoj (§11.2) oni ofte forlasas O-vorton, se la kunteksto per- mesas:
Via pano estas malpli freŝa, ol mia [pano]. FE10
Kial al li estus permesite ekspluati por si kaj por la siaj [homoj] ĉion. M 36
Vi ankaŭ min redonu al la miaj [homoj]. m7
Pri la uzo aŭ neuzo de la antaŭ posedaj pronomoj (kun aŭ sen posta O-vorto) legu pli detale en la klarigoj pri posedaj pronomoj kiel difiniloj (§9.2).
Alia
La A-vorto alia estas ofte uzata O-vortece. Oni povus imagi subkompren- atan O-vorton, sed alia ofte komplete transprenas la rolon de O-vorto, kaj enŝovo de O-vorto estas iafoje tute superflua:
Mi ne volas tiun ĉi supon, donu al mi alian [supon]. ^27
Ŝi estas jam edzino de alia [viro]/ H15
Alian [homon] ne mallaŭdu, vin mem ne aplaŭdu. PE 34
El ŝiaj multaj infanoj unuj [infanoj] estas bonaj kaj aliaj [infanoj] estas malbonaj. FE12
Laboru en konsento kaj helpu unu [persono] al la alia [persono]. OV141 Legu pli pri la esprimo unu... (la) alia en §23.1.3.
Alia plej ofte esprimas individuecan signifon. Alia tiam tre similas al la tabelvortoj je U (§15.1). Tial iuj eĉ proponis ŝanĝi la A-vorton alia en tabel- vorton, kio estas tamen evitenda reformprovo (§13.3). La kvantaj A-vortoj multaj, malmultaj, pluraj kaj kelkaj estas ofte O-vortece uzataj (§24.2).
6. E-vortoj
Bazaj reguloj por E-vortoj
Vorton kun la finaĵo E oni nomas E-vorto. E-vortoj rolas kiel komplementoj kaj en diversaj aliaj frazroloj (§6.2). Ili montras manierojn, lokojn, tempojn, kvantojn k.s.:
rapide = en rapida maniero, kun rapido
bele = en bela maniero, kun belo
urbe = en (la) urbo(j), en urba maniero
hejme = en la propra(j) hejmo(j)
tage = en (la) tago(j)
matene = en (la) mateno(j)
lunde = en la lundoj, en lundoj, en ĉiu lundo, en iu lundo, en lunda mani- ero
normale = en normala maniero, en normalaj okazoj
multe = en granda kvanto
alveninte = post (la) alveno
La signifo de E-vorto dependas kaj de la signifo de la radiko, kaj de la kun- teksto (§37.2.3).
Ĉe lokaj E-vortoj povas aperi la finaĵo N por direkto (§12.2.5): urben = "al la urbo(j)", hejmen = "al la propra(j) hejmo(j)". Sed E-vorto neniam povas ricevi J-finaĵon.
En tempaj komplementoj lunde kaj lundon havas malsamajn sencojn: §12.2.4.
Legu ankaŭ pri E-vortaj frazpartoj en §7.3.
Uzo de E-vortoj
E-vortoj kiel komplementoj
E-vorto povas roli kiel komplemento de verbo:
Ili manĝas rapide. Rapide estas komplemento de manĝas, kaj montras la manieron de manĝado.
Urbe troviĝas multaj restoracioj. Urbe estas komplemento de troviĝas, kaj montras la lokon de la troviĝado.
E-vorta komplemento povas ankaŭ rilati al tuta frazo:
Kompreneble mi iros. Kompreneble rilatas al la tuta frazo. Ĝi ne montras la manieron de irado, sed komentas la fakton, ke mi iros. Tiu tuta fakto estas komprenebla.
E-vortoj kiel priskriboj
E-vorto povas ankaŭ roli kiel rekta priskribo de A-vorto, de alia E-vorto, kaj de E-vorteca vorteto:
Ĝi estas sufiĉe granda. Sufiĉe estas rekta priskribo de granda.
Li manĝas terure multe. Terure estas rekta priskribo de multe.
Ili revenos treege baldaŭ. Treege estas rekta priskribo de baldaŭ.
E-vorto povas ankaŭ esti perverba priskribo de I-verbo aŭ de subfrazo (§25.1.1):
Estas amuze labori. Amuze estas perverba priskribo de labori.
Multe maĉi estas necese por bona digesto. Necese perverbe priskribas multe maĉi.
Estis ĝojige, ke ili sukcesis. Ĝojige perverbe priskribas la ke-frazon.
A-vortoj kaj E-vortoj estas tre similaj. La afero, kiun oni volas priskribi, de- cidas, ĉu oni uzu A-vorton aŭ E-vorton.
E-vortoj kiel nuanciloj
Iuj E-vortoj povas direkti la atenton al certa frazparto, kaj nuanci ĝian rolon en la frazo. En tia nuanca rolo E-vorto povas rilati al tiaj vortoj, kiujn ĝi normale ne povas priskribi, ekz. O-vortoj kaj personaj pronomoj:
Unuj diris absolute nenion, aliaj diris tro multe. FA319 La objekto nenion validas senrezerve, senescepte.
Li estis tute en malespero. FA1122 Ne restis eĉ iomete da espero.
Li manĝas multajn diversajn aferojn, sed ĉefe legomojn. La plej gravaj el liaj manĝaĵoj estas legomoj.
La najbaroj disiĝis kun larmoj, kaj precipe la infanoj ploris mal- dolĉe. FA3 58 Ankaŭ aliaj ploris maldolĉe, sed la infanoj tion faris pli multe.
Ĝuste apud mia pordego floras la plej belaj rozoj. FA2132 La loka esprimo validas tute precize kaj ekzakte. Ne uzu ĵus (§14.2.6) anstataŭ ĝuste en ĉi tiaj frazoj.
Estu tre singardaj kun Viaj vortoj, ĉar alie Vi atingos ĝuste la malon de tio, kion Vi deziras atingi! L2 6 Vi atingos la malon en absoluta senco, ne nur proksimume.
La numero videble estis ĝuste tiu, kiun ŝi havis en sia memoro. M18 Ne nur proksimume tiu numero, sed tute ekzakte.
Lia tago de naskiĝo ĝuste nun estis festata. FA187 Ne iom antaŭe aŭ poste, sed vere en tiu momento mem.
La tuta ĝojo de la tero flugis for, kaj restis sole ĝemo!Rt75 = ...restis nenio alia ol ĝemo. ...restis nur ĝemo. Ĉi tia sole estas egala al nur (§14.3.14), sed nur iafoje havas alian signifon.
• Li elĵetis la tutan kupran monon kaj plenigis al si la poŝojn kaj la tornistron sole per arĝento. FA17 Per nenio alia li plenigis ilin. Iafoje povas estiĝi konfuzo inter tiu ĉi nuanca signifo de sole kaj ĝia ordinara signifo "sen akompano". Tiam oni ofte povas uzi la A-formon sola por "sen akompano": Ili iris sole tien. = Ili iris nur tien. Ili iris solaj tien. = Ili iris tien sen akompano.
E-vortecaj vortetoj kiel ankaŭ, eĉ, almenaŭ, ja kaj nur (§14.3) ofte havas
tian nuancan rolon.
O-vortecaj E-vortoj
Kvantaj E-vortoj povas esti uzataj kvazaŭ ili estus O-vortoj (§24.3): Sur la
arbo sin trovis multe (aŭ multo) da birdoj. FE 32
7. Frazpartoj
Frazparto estas grupo de vortoj, kiuj rolas kune en frazo. Frazparto konsistas el ĉefvorto kaj eventualaj rektaj priskriboj de la ĉefvorto. Depende de la ĉef- vorto oni parolas pri O-vortaj (§7.1), A-vortaj (§7.2) kaj E-vortaj (§7.3) frazpartoj:
7.1. O-vortaj frazpartoj Difiniloj
O-vorta frazparto povas havi difinilon (§9) antaŭ si. Difinilo estas vorteto, kiu precizigas aŭ malprecizigas la identecon de la tuta frazparto:
la nomo tia nomo tiu nomo ties nomo ĉiu nomo iu nomo
la nomoj tiaj nomoj tiuj nomoj ties nomoj ĉiuj nomoj iuj nomoj
la nomon tian nomon tiun nomon ties nomon ĉiun nomon iun nomon
la nomojn tiajn nomojn tiujn nomojn ties nomojn ĉiujn nomojn iujn nomojn
Nombrovortoj
Por rekte priskribi O-vorton oni povas uzi nombrajn vortetojn (§23.1), kiuj montras, pri kiom da aferoj temas:
unu tablo
du pordoj
tri hundojn
dudek kvin aŭtoj
cent mil dolarojn
A-vortoj
Por rekte priskribi O-vorton oni uzas precipe A-vortojn (§5). Se la O-vorto havas iun el la finaĵoj J kaj N, ankaŭ la rekte priskribanta A-vorto ricevas tiujn finaĵojn. Rekte priskribanta A-vorto staras normale antaŭ la O-vorto:
granda tablo
malfermita pordo
sovaĝaj hundoj
strangajn okazaĵojn
Oni povas ankaŭ uzi postmetitajn A-vortojn. Iafoje oni postmetas A-vorton por emfazi ĝin:
amo eterna
marteladon bruan
Alifoje oni postmetas A-vorton por klareco.
vortaj frazpartoj
Oni ankaŭ povas uzi O-vortan frazparton por priskribi O-vorton. Tia pri- skriba frazparto staras ĉiam post la O-vorto. La priskriba frazparto havas ĉiam rolmontrilon, plej ofte rolvorteton, sed iafoje N-finaĵon: viro kun ĉapelo junulino el Francujo instruisto pri la Japana lingvo hundo sen vosto pordo de malgranda domo kurado laŭ vojo kampara skribado per globkrajono verkado de konataj aŭtoroj verkado de la libroj verkanto de libroj iro en la preĝejon FA4166
Rimarku, ke oni ne povas priskribi O-vorton per antaŭmetita O-vorto (sen rolmontrilo). Tiaj priskriboj eblas en iuj lingvoj, ekz. la Angla, sed ne en Esperanto. Oni ne diru: *Esperanto kongreso*, *lingvo instruisto*, *Berlino Esperanto-klubo*. Oni devas uzi A-vorton aŭ postmetitan O-vorton kun rol- vorteto: Esperanta kongreso, kongreso de Esperanto, lingva instruisto, instruisto de lingvo(j), Berlina Esperanto-klubo, Esperanto-klubo de Ber- lino. Ofte oni povas alternative fari kunmetitan vorton (§37.3): Esperanto- kongreso, lingvoinstruisto.
Identigaj priskriboj
Post O-vorto povas aperi rekta priskribo, kiu identigas la aferon. Normale temas pri la propra nomo de la afero. Tia identiga priskribo (§25.2) ne havu N-finaĵon aŭ alian rolmontrilon:
sinjoro Petro FE18
la urbo Barcelono OV 391
la monato Majo FA318
mia fratino Anastazio FA1229
la gazeto New York Times
tiu libro Ĉu vi kuiras ĉine? (la libro nomiĝas Ĉu vi kuiras ĉine?)
Neniam uzu la vorton "amo". OV 383
verboj
O-vorto povas havi I-verbon kiel rektan priskribon (§27.4), precipe se la O- vorto havas agan signifon:
la povon labori M 38
forta deziro venki
ĝojo esti la unua
la neceso eduki infanon
Komparaj esprimoj
Oni povas priskribi O-vorton per kompara kiel-esprimo (§20.1). Tia pri- skribo staras ĉiam post la O-vorto:
haroj kielplumoj de korvo M141
vizaĝo kiel lakto kaj sango FA2105
En ĉi tiaj esprimoj oni ne uzu kia (§20.1.4). Ne diru *haroj kiaj plumoj de korvo*.
Subfrazoj
Por priskribi O-vorton oni povas uzi subfrazon (§33). La subfrazo ĉiam staras post la O-vorto:
Jen estas la pomo, kiun mi trovis. FE 6
Li rakontis la novaĵon, ke ŝi finftne alvenis.
Lokaj kaj tempaj E-vortoj
Lokaj, direktaj kaj tempaj E-vortoj (kaj E-vortecaj vortetoj) povas aperi kiel postmetita priskribo de O-vorto. Tiam oni subkomprenas kiu estas, kiu trov- iĝas, kiu okazas, estanta, troviĝanta, okazanta aŭ similan esprimon:
La floroj supre sur la tero odoras. FA183 = La floroj, kiuj troviĝas supre...
El la preĝejo tute apude penetris al li la sonoj de orgeno. FA3 63 = El la preĝejo, kiu estis tute apude... El la tute apudapreĝejo...
La pordo kontraŭe estis ankaŭ malfermata vespere. FA2134 = La pordo, kiu troviĝis kontraŭe [= en la kontraŭa domo]... La kontraŭapordo...
La vesperon antaŭe la tuta urbo estis iluminita. FA1203 = La vesperon, kiu estis antaŭe... La antaŭan vesperon...
Sur mizera lito tie kuŝis la patrino de la infano. FA3 93 = Sur mizera lito, kiu troviĝis tie... Sur tiea mizera lito...
Alie la malfeliĉa blindulino ja neniam povus trovi la vojon hejmen. FA3123 = ...la vojon, kiu kondukas hejmen.
La sola afero, kiun ni devas fari, estas, certigi al nia afero regulan sen- haltan iradon antaŭen. OV123 = ...iradon, kiu direktiĝas antaŭen.
Ŝi kuraĝis entrepreni la vojaĝon ĉi tien. FA4152 = ...la vojaĝon, kiu kon- dukis ŝin ĉi tien.
Ofte oni ankaŭ povas uzi postmetitan A-vorton kiel lokan aŭ tempan pri- skribon de O-vorto: la preĝejo tute apuda, la pordo kontraŭa, la vesperon antaŭan, mizera lito tiea. Iafoje tio estas pli klara.
Rimarku, ke A-vorta priskribo povas stari ĉu antaŭ, ĉu post la O-vorto, dum tia ĉi E-vorta priskribo nur povas stari post la O-vorto: la antaŭan vesperon,
la vesperon antaŭan, la vesperon antaŭe, sed nepre ne *la antaŭe ves- peron*.
Postmetita loka, direkta aŭ tempa priskribo de O-vorto ofte mem havas pre- cizigan priskribon kun rolvorteto. Tiam oni por klareco preferas E-vortan formon: la floroj supre sur la tero, la regionoj sude de Parizo (ili troviĝas sude de Parizo), la vesperon antaŭe de la geedziĝo (la geedziĝo okazos en la posta tago). Se oni uzas A-vorton, oni iafoje povas miskompreni tiel, ke la preciziga priskribo rilatas al la O-vorto, kio povas tute ŝanĝi la sencon: la re- gionoj sudaj de Parizo = la sudaj regionoj de Parizo (la regionoj apartenas al Parizo), la vesperon antaŭan de la geedziĝo = la antaŭan vesperon de la geedziĝo (la geedziĝo okazas en tiu vespero). En la lasta ekzemplo eblas el- turnigi per al anstataŭe de: la vesperon antaŭan al la geedziĝo (la geedziĝo okazos en la tago post tiu vespero).
Ordo de priskriboj de O-vorto
En O-vorta frazparto la rektaj priskriboj ordinare sekvas la jenan ordon: difinilo • kvantaj priskriboj • antaŭpriskriboj • ĉefvorto • postpriskriboj
Ekzemple: la du novaj tenisaj pilkoj en tiu kesto. Tie pilkoj estas ĉefvorto, la estas difinilo, du estas kvanta priskribo, novaj kaj tenisaj estas antaŭ- priskriboj, kaj en tiu kesto estas postpriskribo.
Difinilo
Difinilo = la, tabelvorto, poseda pronomo, ambaŭ, unu.
Normale oni uzas samtempe nur unu difinilon: la domo, tiuj tri domoj, kies grandaj domoj, miajn lignajn domojn, ia stranga domo, ambaŭ domoj.
La difinilo tia iafoje aperas post kvanta priskribo: multaj tiaj homoj, kelkaj tiaj arboj. La vorteto tia iafoje eĉ troviĝas en postpriskriba pozicio, precipe kiam ĝi mem havas subfrazon kiel priskribon: La arbo de la suno estis bel- ega arbo tia, kian ni neniam vidis. FA3114 Tia estas difinilo de arbo. La sub- frazo kian ni... priskribas tia. Ĝi estis komercejo tia sama, kiaj estas ĉiuj aliaj komercejoj. M 20 Ankaŭ kiam tia staras en tiaj pozicioj, ĝi estas difinilo, kaj oni ne uzas la kune kun ĝi.
Kvantaj priskriboj
Kvantaj priskriboj estas ĉefe nombraj vortetoj kaj vicordaj nombrovortoj (§23): la tridek ruĝaj domoj, la dek tri ruĝaj domoj, la uniia domo, mia tria ruĝa domo.
Ankaŭ iuj tre bazaj A-vortoj, kiel tuta, alia, (mal)sama, pluraj, (mal)multa, kelka, (antaŭ) lasta kaj cetera, aperas en la pozicio de kvantaj priskriboj: la tuta ŝtona domo (ne *la ŝtona tuta domo *), la alia ŝtona domo (ne *la ŝtona alia domo*), la sama ŝtona domo (ne *la ŝtona sama domo*).
Se oni uzas du aŭ pli da kvantaj priskriboj samtempe, la reciproka ordo normale ne gravas: la lastaj dek jaroj aŭ la dek lastaj jaroj, la aliaj du knaboj aŭ la du aliaj knaboj. Sed se oni uzas kaj nombran vorteton, kaj vicordan nombrovortojn samtempe, oni normale metu la vicordan nombro- vorton unue por klareco: la unuaj dek jaroj.
Antaŭpriskriboj
Antaŭpriskriboj estas ordinaraj A-vortoj: la ruĝa domo, la du grandaj domoj. O-vorto povas havi plurajn antaŭmetitajn A-vortojn: tiuj dek grandaj nigraj Hindaj ĉemizoj. Oni tiam normale metas ĝeneralajn A-vortojn unue (grandaj), kaj specialajn A-vortojn laste (Hindaj).
Iafoje poseda pronomo aperas en la pozicio de ordinaraj A-vortoj. Tiam la poseda pronomo ne estas difinilo: Krom mi restis ĉe la patrino du miaj pli junajfratoj. M101 Oni povus ankaŭ diri: ...du elmiajpli junaj fratoj.
Antaŭmetita A-vorto povas siavice havi priskribon. Se tiu priskribo staras post la A-vorto, la esprimo ofte fariĝas neklara: la farita el ligno domo. El ligno priskribas la A-vorton farita, kiu priskribas la O-vorton domo. Pli bone estas meti la priskribon de la A-vorto antaŭ ĝi: la el ligno farita domo. Sed plej bone estas meti la A-vorton kiel postpriskribon de la O-vorto: la domo farita el ligno. Se tia priskribo de A-vorto estas tre longa, oni nepre metu la A-vorton post la O-vorto: la domo farita el multekosta Brazila ligno de tre alta kvalito.
Postpriskriboj
Postpriskribo = A-vortoj, I-verbo, kiel-komparo, identiga priskribo, fraz- parto kun rolmontrilo, subfrazo, loka aŭ tempa E-vorto, loka vorteto.
Postpriskriboj estas tre diversspecaj. Por klareco oni malofte uzas pli ol unu postpriskribon samtempe. Se oni tamen uzas pli ol unu postpriskribon, la re- ciproka ordo dependas de klareco. Se oni ekz. uzas samtempe subfrazon kaj frazparton kun rolmontrilo, tiam la frazparto kun rolmontrilo normale staru antaŭ la subfraz^, sed tia konstruo povas tamen esti malklara: domo el ligno kiun mi aĉetis. Ĉu mi aĉetis la domon aŭ la lignon? Por aldona klareco oni povas uzi la difinilon tiu. Ĝi montras, al kiu O-vorto la subfrazo rilatas: tiu domo el ligno kiun mi aĉetis, domo el tiu ligno kiun mi aĉetis. (En tiu ĉi ek- zemplo eblas elturniĝi ankaŭ per ligna domo, kiun mi aĉetis / domo ligna, kiun mi aĉetis, se la senco estas, ke mi aĉetis la domon.)
Nekutima vortordo
Iafoje oni deflankiĝas de la kutima vortordo por speciala emfazo k.s. Tio eblas, kiam la diversaj finaĵoj klare montras, kiuj vortoj kunapartenas:
Ĉevalojn ili tie ĉi havas tre bonajn. ^67 = Ili tie ĉi havas tre bonajn ĉevalojn. La N-finaĵo ĉe bonajn klare montras, ke ĝi estas rekta priskribo de ĉevalojn malgraŭ la nekutima vortordo.
Pli da mono ŝi ne havis, kaj laborenspezon ŝi havis nenian. M178 = ...kaj nenian laborenspezon ŝi havis.
Unu el la plej ekstremaj ekzemploj de tia ĉi vortordo troviĝas en la Esper- anta himno "La Espero": Ne al glavo sangon soifanta ĝi la homan tiras familion. FK 298 = Ne al glavo soifanta sangon (kiu soifas/deziras sangon) ĝi tiras la homan familion. Tian vortordon oni nepre ne uzu en ordinara lingv- aĵo.
7.2. A-vortaj frazpartoj Priskribo per E-vortoj aŭ vortetoj
Por priskribi A-vorton oni uzas normale E-vorton aŭ E-vortecan vorteton. La priskribo staras preskaŭ ĉiam antaŭ la A-vorto:
vere feliĉa
ekstreme longa
mirinde bela
tre feliĉa
tiel bela
pli bela
iom varma
apenaŭ komprenebla
Sed se la priskribata A-vorto estas participo (§28), priskribanta E-vorto aperas ĉu antaŭ ĝi, ĉu post ĝi:
pekinta senintence FE 22
multe drinkinta
O-vortaj frazpartoj
Oni povas uzi O-vortan frazparton por priskribi A-vorton. La priskribanta frazparto havas ĉiam rolvorteton aŭ N-finaĵon. Se ĝi havas rolvorteton, ĝi staras normale post la A-vorto. Se ĝi havas N-finaĵon, ĝi staras normale antaŭe:
longa je dek metroj
legebla sen helpo
scivolema pri ĉio ajn
plena de akvo
farita de mi
legata de multaj homoj
skribita per krajono
mil metrojn alta
kelkajn paŝojn distanca
Se A-vorto esprimas objektan agon, N-finaĵa priskribo montras la objekton de tiu ago (§12.2.2):
esprimanta grandan inteligentecon M 41
dirinta la veron FE 24
Komparaj esprimoj
Oni povas priskribi A-vorton per kompara esprimo kun kiel aŭ ol (§20.1). Tia priskribo staras ĉiam post la A-vorto:
longa kiel serpento
stulta kiel azeno
feliĉa kiel infaneto
longa kiel tiu ĉi ŝnuro
sama kiel mi
pli longa ol serpento
pli stulta ol azeno
pli feliĉa ol li
Subfrazo aŭ I-verbo
Por priskribi A-vorton oni ankaŭ povas uzi subfrazon (§33) kaj I-verbon (§27.4). Tia priskribo staras ĉiam post la A-vorto:
Mi estas feliĉa, ke mi vin akceptos. LR 93
Ili estis aŭdintaj, ke la reĝo venos viziti.
Mi estas kapabla instrui nur la francan lingvon. M 57
7.3. E-vortaj frazpartoj
Priskribo per E-vortoj aŭ vortetoj
Por priskribi E-vorton oni uzas unuavice alian E-vorton aŭ E-vortecan vort- eton (§14). La priskribo staras preskaŭ ĉiam antaŭ la priskribata E-vorto:
vere rapide
tre rapide
ekstreme tede
pli rapide
tiel tede
iom tede
O-vortaj frazpartoj
Oni povas uzi O-vortan frazparton por priskribi E-vorton. La priskribanta frazparto havas ĉiam rolvorteton aŭ N-finaĵon. Tia priskribo staras normale post la E-vorto:
rilate al tio
rilate tion
pere de li
kaŭze de la akcidento
fare de ili
Se E-vorto esprimas objektan agon, N-finaĵa priskribo montras la objekton de tiu ago (§12.2.2):
subtenante la kruĉon FE15
elĵetante unu serpenton kaj unu ranon FE 21
trovinte pomon FE22
Se O-vorta priskribo de E-vorto montras mezuron, ĝi staras normale antaŭ la E-vorto:
je cent decibeloj laŭte
cent decibelojn laŭte
Komparaj esprimoj
Oni povas priskribi E-vorton per kompara esprimo kun kiel aŭ ol (§20.1). Tia priskribo staras ĉiam post la E-vorto:
longe kiel hieraŭ
tede kiel en la lernejo
same kiel mi
pli longe ol hieraŭ
pli tede ol mia instruisto
Subfrazo aŭ I-verbo
Por priskribi E-vortan participon oni ankaŭ povas uzi subfrazon (§33) kaj I- verbon (§27.4). Tia priskribo staras ĉiam post la E-vorto:
Vidante, ke ŝi estas tiel bela, li demandis ŝin, kion ŝi faras tie ĉi tute sola. FE 21
Aleĉjo staris momenton apud la pordo, kvazaŭ ŝanceliĝante, ĉu li devas resti aŭ iri post la kuzino. M 49
Forgesante diri adiaŭ al la du virinoj, li elkuris en la antaŭĉambron. M 60
8. Unu-nombro kaj multe-nombro 8.1. Bazaj reguloj por nombro
Ĉe O-vortoj (§4) kaj A-vortoj (§5), kaj ĉe tabelvortoj je U kaj A (§13), oni devas fari distingon inter unu-nombro kaj multe-nombro. Unu-nombro signifas, ke temas pri unu afero. Multe-nombro signifas, ke estas pli ol unu afero.
Gramatikan multe-nombron oni montras per la finaĵo J. Manko de J-finaĵo montras unu-nombron:
Unu-nombro Multe-nombro
(unu) tago (pluraj) tagoj
(unu) granda domo (tri) grandaj domoj
ilia granda domo iliaj grandaj domoj
alia homo aliaj homoj
la unua tago la unuaj tagoj
iu iuj
tiu homo tiuj homoj
tia speco tiaj specoj
La kato estas nigra. La katoj estas nigraj.
Ĝi estas granda, sed bela. Ili estas grandaj, sed belaj.
Vi estas bela. Vi estas belaj.
Ĉiu miris pri tio. Ĉiuj miris pri tio.
Kia estis la respondo? Kiaj estis la respondoj?
Eventuala N-finaĵo staras post J: tagojn, grandajn, aliajn, nigrajn, iliajn, tiujn, neniajn.
Iaspecan multe-nombrecon esprimas ankaŭ la sufikso AR (§38.2.5). 8.2. Uzado de unu-nombro kaj multe-nombro
8.2.1. Nombro ĉe radikoj kaj kunmetaĵoj
Radiko (§37.1) povas montri jen unu aferon, jen plurajn aferojn:
okula = rilata al okulo aŭ okuloj. La radiko OKUL mem ne esprimas ian nombron.
okule = rilate al okulo aŭ okuloj
okulkavo = kavo de okulo
okulkuracisto = kuracisto de okuloj
kolora = havanta unu aŭ plurajn kolorojn,
samideano = ano de la sama ideo aŭ de la samaj ideoj
69
marteli = bati per unu martelo aŭ per pluraj marteloj
§8.2.1
libroverkado = verkado de libro aŭ libroj
Oni do ne uzas J-finaĵojn ene de kunmetitaj vortoj. Oni ne diras:
*okulojkuracisto*, *librojvendejo*, *ŝipojhaveno*, *senharojigi* aŭ simile, sed okulkuracisto, librovendejo, ŝiphaveno kaj senharigi, kvankam temas ja klare pri multe-nombraj signifoj: kuracisto de okuloj, vendejo de libroj, haveno por ŝipoj, forigi harojn.
J-finaĵo povas tamen aperi en kunskriboj kiel membroj-abonantoj (§25.3).
Grupaj radikoj (§8.2.2) kiel FAMILI (aro da parencoj) kaj ARME (aro da soldatoj) montras ĉiam multe-nombron de tio, el kio konsistas la grupo, sed ili ne per si mem montras, ĉu estas unu aŭ pli ol unu tia grupo:
familia = rilata al familio aŭ familioj (rilata al unu aro da parencoj aŭ al pluraj aroj da parencoj)
armea = rilata al armeo aŭ armeoj (rilata al unu aro da soldatoj aŭ al pluraj aroj da soldatoj)
8.2.2. Nombro ĉe O-vortoj
Plej multaj O-vortoj estas nomoj de individuecaj aferoj, kiuj povas esti nombrataj. Povas esti unu aŭ pli multaj de la afero: tablo, domo, knabino, ĉevalo, vintro, metro, iro, preno.
Kiam estas pli ol unu, oni aldonas la finaĵon J: tabloj, domoj, knabinoj, ĉevaloj, vintroj, metroj, iroj, prenoj.
Se alia vorto jam montras la multe-nombrecon, oni devas tamen uzi J: du
domoj, tri domoj, multe da katoj, du kilogramoj da legomoj.
Se oni anstataŭigas O-finaĵon per apostrofo (§10), la unu-nombreco restas:
okul' = okulo (neniam okuloj).
Nenombreblaj O-vortoj
Multaj O-vortoj estas nomoj de neindividuecaj aŭ substancecaj aferoj, kiuj ne povas esti nombrataj. Oni ne parolas pri unu aŭ pluraj, sed pri pli aŭ malpli multe: akvo, lakto, rizo, metalo, sablo, muziko, veturado, atendado.
Tiaj O-vortoj normale ne ricevas J-finaĵon, ĉar la distingo inter unu-nombro kaj multe-nombro estas fremda al ili. Sed iafoje oni parolas pri diversaj specoj de ia neindividueca afero. Tiam oni povas je bezono uzi J-finaĵon:
metalo ^ metaloj = pluraj specoj de metalo
muziko ^ muzikoj = pluraj specoj de muziko
Hejme li regalas sin per dolĉaj bonegaj vinoj. Rt31 Temas pri pluraj specoj de dolĉa vino.
Krom la Eŭklida geometrio eblas elpensi aliajn geometriojn kun aliaj reguloj. Oni parolas pri diversaj geometri-sistemoj.
Ĉe nenombreblaj aferoj oni povas montri la kvanton per mezurunuoj. Tiaj unuoj estas nombreblaj: tri litroj da akvo, du hektogramoj da metalo, unu sitelo da sablo, tri horoj da muziko.
Iuj vortoj por manĝeblaj aferoj, kiuj normale nomas individuaĵon, povas tamen iafoje ricevi substancecan signifon, kiam temas pri kuiraĵo, ekz. fiŝo, kolbaso k.a. Normale oni parolas pri unu, du aŭ pli da fiŝoj aŭ kolbasoj, sed ankaŭ eblas diri ekz.: Tiu manĝaĵo estas farita el fiŝo/kolbaso. (Ne gravas, ĉu estas unu aŭ pluraj fiŝoj/kolbasoj.) Sed en tiaj okazoj, kiam preskaŭ certe estas pli ol unu, oni ja uzu J-finaĵon: Tofuo° estas manĝaĵo farita el sojfaboj. (Apenaŭ povus esti nur unu sojfabo.) Pli ofte oni tamen diras: Tio estas fiŝaĵo/kolbasaĵo. Tofuo° estas sojfabaĵo. Kiam oni mencias la nombron, oni ĉiuokaze devas uzi J-finaĵon, se estas pli ol unu: Li manĝis du fiŝojn. Ŝi povis manĝi nur du fabojn.
Ĉe O-vortoj kun AĴ-sufikso la nombrebleco ofte ne estas fiksita: §38.2.3. Grupaj O-vortoj
Iuj nombreblaj O-vortoj montras grupon. Tia O-vorto montras ion, kio kon- sistas el individuoj, ekz.: familio (pluraj personoj), arbaro (pluraj arboj), klaso (pluraj samspecaj aferoj), vico (pluraj aferoj en ia ordo), kaj multegaj aliaj. Kun J-finaĵo tia vorto montras plurajn apartajn grupojn: familioj (pluraj grupoj de personoj), arbaroj (pluraj grupoj de arboj) k.t.p.
Agoj
O-vorto, kiu estas nomo de ago, montras sen J-finaĵo unu okazon de tia ago. Kun J-finaĵo ĝi montras plurajn apartajn okazojn de la ago. Longan agadon aŭ ripetadon de ago oni normale montras per la sufikso AD (§38.2.2). AD + simpla O-finaĵo montras unufojan agadon aŭ ripetadon. Ad + OJ estas pluraj apartaj longaj agadoj, aŭ pluraj ripetadoj:
krio = unu laŭta voko
krioj = pluraj laŭtaj vokoj
kriado = longa krio, pluraj krioj farataj dum certa tempo
kriadoj = pluraj longaj krioj, plurfoja kriado
Atentu pri la signifo
Oni atentu pri la signifo de la Esperantaj vortoj. Jen estas kelkaj ekzemploj de vortoj, kiuj povas esti problemaj por iuj:
Li vestis sin per blanka kalsono kaj nigra pantalono. Por tiaj vestaĵoj oni uzas en multaj lingvoj multe-nombrajn vortojn, ĉar origine temis pri po du vestaĵoj, po unu por ĉiu kruro.
Mi elspezis mian tutan monon. ^60 En kelkaj lingvoj oni uzas multe- nombran vorton por mono, ĉar ĝi konsistas el pluraj moneroj kaj monbil- etoj.
La asocio ricevis novan statuton. La vorto statuto estas kelklingve ĉiam multe-nombra, ĉar ĝi konsistas el pluraj paragrafoj.
71
Li malsaniĝis je variolo. Malsanoj kiel variolo, varicelo kaj morbilo havas en iuj lingvoj multe-nombrajn nomojn, ĉar ili kaŭzas plurajn pust- ulojn k.s. sur la haŭto.
§8.2.2
Per tondilo ni tondas. FE 34 La vorto tondilo estas en iuj lingvoj multe- nombra, ĉar ĝi konsistas el du kunmetitaj partoj.
Tiu muzikisto ludas drumon. Por la kompleksa instrumento drumo oni uzas en multaj lingvoj multe-nombran vorton, ĉar ĝi konsistas el pluraj tamburoj kaj cimbaloj ludataj de unu sola muzikisto.
Usono estas grandega lando. La lando Usono havas en multaj lingvoj multe-nombran nomon, ĉar ĝi estas unuiĝo de pluraj ŝtatoj.
Ili loĝas en Nederlando. La lando Nederlando havas en iuj lingvoj multe-nombran nomon, ĉar la nomo origine priskribis grupon da re- gionoj ("la Malaltaj Landoj"), kiuj estis poste kunigitaj.
Tiun semajnon mi ne laboros, ĉar mi havos feriojn. Ferio estas en Esper- anto unu libera tago. Se estas pli ol unu tago, oni diru ferioj aŭ uzu la vorton feriado.
Ŝi portas novajn okulvitrojn. Por tia ilo oni uzas en multaj lingvoj unu- nombran vorton, ĉar temas pri unu ilo, kiu tamen konsistas el du vitroj.
Noto: Iafoje aperas la ideo, ke okulvitroj estu traktata kvazaŭ ĝi estus unu-nombra malgraŭ la J-fin- aĵo: *Mi havas unu okulvitrojn. * *Ŝi portas malnovan okulvitrojn. * Tio estas eraro. Ĉiu vorto kun J-finaĵo estas nepre multe-nombra. Oni diru: Mi havas unu paron da okulvitroj. Ŝi portas mal- novajn okulvitrojn. Ŝi portas malnovan paron da okulvitroj. Iuj volas anstataŭigi okulvitroj per nova unu-nombra vorto. Tio estus teorie farebla, sed verŝajne praktike ne sukcesus.
8.2.3. Nombro ĉe A-vortoj
A-vorto havu J-finaĵon, se ĝi priskribas ion multe-nombran:
granda domo = unu domo, kiu estas granda
grandaj domoj = pluraj domoj, kiuj estas grandaj
krajona noto = unu noto farita per krajono aŭ krajonoj
krajonaj notoj = pluraj notoj faritaj per krajono aŭ krajonoj
Rimarku, ke la vortoj krajona kaj krajonaj neniel montras, kiom da krajonoj estas. La uzo de J en krajona noto kaj krajonaj notoj dependas nur de la noto-nombro.
Multe-nombra estas kompreneble ĉiu vorto, kiu havas J-finaĵon, sed ankaŭ personaj pronomoj (§11) povas esti multe-nombraj. La pronomoj ni kaj ili estas ĉiam multe-nombraj. Vi kaj si estas jen unu-nombraj, jen multe- nombraj. Oni estas normale unu-nombra, sed povas esti multe-nombra. Mi estas ĉiam unu-nombra (kaj ankaŭ ci). La vorteto ambaŭ (§15.5) estas ĉiam multe-nombra:
Mi estas feliĉa.
Ŝi sentas sin feliĉa.
Vi estas feliĉa(j).
Oni estas feliĉa(j).
Ni estas feliĉaj.
Ili estas feliĉaj.
Ili sentas sin feliĉaj.
Ambaŭ estas feliĉaj.
A-vorto, kiu priskribas subkomprenatan O-vorton, havu J-finaĵon, se tiu O- vorto havus J-finaĵon:
Estis partoprenantoj el la tuta mondo. La Aziaj estis plej multaj. = La Aziaj partoprenantoj estis plej multaj.
Kiam A-vorto priskribas nombran vorteton (sen posta O-vorto), oni uzu J- finaĵon, se estas pli ol unu:
Alvenis tri knabinoj. Unu el ili estis konata al mi, sed du estis nekonataj. Oni povus diri, ke la vortoj knabino kaj knabinoj estas subkomprenataj post la nombraj vortetoj unu kaj du.
Nombraj vortetoj iafoje montras abstraktan nombron, kaj nenia O-vorto estas subkomprenata. Tiam oni normale uzas E-vorton kiel priskribon. E- vortoj neniam povas havi J-finaĵon: Mil estas multe. Du multiplikite per du estas kvar. Se oni uzas A-vorton en tia frazo, oni komprenus, ke ia O-vorto estas subkomprenata: Dek estas difektitaj. = Dek aŭtoj/maŝinoj/seĝoj... estas difektitaj.
Kiam A-vorto priskribas plurajn O-vortojn, ĝi havu J-finaĵon, ĉar la signifo estas multe-nombra:
La tablo kaj la seĝo estas eluzitaj. Unu tablo kaj unu seĝo estas du aferoj. Ambaŭ estas eluzitaj.
En la ĉambro estis verdaj seĝo kaj tablo. Tie estis (unu) verda seĝo kaj (unu) verda tablo.
Li kaj lia amiko estas same kulpaj. Ambaŭ estas kulpaj.
Nek li nek lia amiko estas ĝojajpro la severapuno. Ambaŭ malĝojas.
Ŝia blanka kolo kaj ŝia brusto estis kovritaj per granda ĉenaĵo de mal- novaj kaj novaj moneroj. FA1234 Unu kolo kaj unu brusto estas du.
J nur se fakte temas pri pluraj aferoj
Iafoje A-vorto rilatas al O-vorto kun J-finaĵo, sed priskribas laŭsence nur unu el la pluraj aferoj. Tiam la A-vorto ne havu J-finaĵon:
Tie staris pluraj grandaj kaj unu malgranda tabloj. Kvankam mal- granda rilatas al la vorto tabloj, ĝi estu sen J, ĉar ĝi priskribas nur unu el la tabloj.
Mi volas verdan kaj ruĝan krajonojn. = ...unu verdan krajonon kaj unu ruĝan krajonon.
Ĉiuj damoj, la karoa, kera, trefa kaj pika, sidis en la unua vico. FA2106 Estis nur po unu damo el ĉiu speco. Efektive la A-vortoj priskribas la unu-nombran vorton damo, kiu estas subkomprenata post ĉiu el ili: ...la karoa damo, kera damo, trefa damo kajpika damo...
Venis Franca kaj Germanaj gastoj. = Venis unu Franca kaj pluraj Germanaj gastoj.
Du partoprenantoj estis respektive Japana kaj Korea. Estis unu Japana partoprenanto kaj unu Korea partoprenanto.
Por tiaj ĉi komplikitaj signifoj oni elektu facile kompreneblan esprimo- manieron. La ĉi-antaŭaj frazoj estas ĉiuj gramatike ĝustaj, sed iuj el ili povus esti pli klaraj. Ekz. anstataŭ Franca kaj Germanaj gastoj estas pli klare diri
unu Franca kaj pluraj Germanaj gastoj.
Evito de miksitaj formoj
Multe-nombra A-vorto kune kun pluraj unu-nombraj O-vortoj povas iafoje ŝajni kiel stranga miksaĵo, kvankam tio estas tute logika. Zamenhof ofte evitis tian mikson, uzante unu-nombran A-vorton, precipe kiam la A-vorto estis poseda pronomo, aŭ kiam temis pri pluraj abstraktaj O-vortoj:
mia frato kaj fratino FE 36 = miaj frato kaj fratino. Oni povus diri, ke mia estas subkomprenata antaŭ fratino: mia frato kaj mia fratino.
La pli maljuna estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo. FE11 Sia estas priskribo kaj de karaktero, kaj de vizaĝo. Oni povus diri, ke sia estas subkomprenata antaŭ vizaĝo.
la simpla lernado kaj uzado de Esperanto OV378 Simpla estas sub- komprenata antaŭ uzado. Alternative oni povas diri, ke lernado kaj uzado kune estas unu ideo.
Onipovasproponi [...] ekzemple internacian monsistemon, horsistemon, kalendaron k.t.p. OV379 Internacian estas subkomprenata antaŭ horsist- emon kaj kalendaron.
Same Zamenhof ofte evitis uzi plurajn unu-nombrajn A-vortojn kune kun unu multe-nombra O-vorto:
Estis inter la sepa kaj oka horo vespere. M200 = ...la sepa kaj (la) oka horoj...
Atentu al kio rilatas A-vorto
Iafoje oni riskas erare rilatigi A-vorton al ia vorto, kiu staras pli proksime ol tiu, kiun la A-vorto vere priskribas:
Iu el tiuj malŝatindaj friponoj certe estas kulpa. Ne *kulpaj *, ĉar kulpa estas priskribo de iu, ne de friponoj.
Unu el miaj plej bonaj amikoj estis elektita en la Akademion. Elektita priskribas la vorton unu, ne la vorton amikoj.
Iuj en tiu granda nedistingebla homamaso estis alvenontaj al la sama celo kiel ni. Alvenontaj priskribas la subjekton iuj, ne la vorton homamaso.
Speco de
Ĉe esprimoj kun speco de povas iafoje ekesti hezito inter unu-nombro kaj multe-nombro:
Tiaj specoj de vino estas tre multekostaj. Multekostaj gramatike pri- skribas la vorton specoj, kvankam ĝi sence rilatas ankaŭ al vino.
A-vortecaj vortetoj
Vortetoj, kiuj povas roli A-vortece (§15), kaj kiuj povas ricevi J-finaĵon, sekvas la samajn regulojn pri J-finaĵo kiel A-vortoj.
tiu domo ^ tiuj domoj
tia domo ^ tiaj domoj
tiuj kato kaj hundo = tiu kato kaj tiu hundo
tiuj kato kaj hundoj = tiu kato kaj tiuj hundoj
Jen la kato kaj la hundo, kiu apartenas al mi. Nur la hundo apartenas al mi.
Jen la kato kaj la hundo, kiuj apartenas al mi. Kaj la kato, kaj la hundo apartenas al mi.
Jen la kato kaj la hundoj, kiuj apartenas al mi. La frazo estas dusenca. Verŝajne nur la hundoj apartenas al mi, sed povas esti, ke ankaŭ la kato estas mia.
Jen la hundoj kaj la kato, kiuj apartenas al mi. Kaj la hundoj kaj la kato apartenas al mi.
8.2.4. Nombro — specialaj okazoj
La kunliga vorteto aŭ (§16.2) normale montras ekskluzivan sencon (devas esti nur unu el la alternativoj), sed iafoje ĝi estas inkluziva (povas validi pluraj alternativoj samtempe). Kiam pluraj aferoj estas ligitaj per aŭ, la uzo de J-finaĵo dependas de la senco:
Karlo aŭ Petro estas kulpa. Nur unu estas kulpa.
Aŭ la Angloj aŭ la Francoj estos unuaj sur la scenejo. Nur unu el la alternativoj povas validi, sed ĉiu el ili estas per si mem multe-nombra.
Aŭ mi aŭ miaj kontraŭuloj estas prava(j). Ĉi tie nek gramatika logiko, nek la senco povas solvi la konflikton inter unu-nombro kaj multe- nombro. Oni elektu laŭplaĉe. Verŝajne plej multaj elektus pravaj pro la proksimeco al la vorto kontraŭuloj. Plej bone estas verŝajne revortigi la frazon por eviti la problemon: Aŭ mi estas prava, aŭ miaj kontraŭuloj (estas pravaj). En tiu ĉi okazo la plej simpla solvo estas: Aŭ mi aŭ miaj kontraŭuloj pravas.
Iafoje oni povas aŭ rigardi ĉiujn membrojn de grupo kune, aŭ rigardi ĉiun individuon aparte:
Unu velo post la alia estis levataj. FA188 Zamenhof pensis pri ĉiuj veloj kune, sed se oni pensas pri ĉiu aparta levo de velo, oni povas forlasi la finaĵon J, sed tiam oni ankaŭ ŝanĝu levataj al levita (§29.2.2).
Iafoje du (aŭ pluraj) unu-nombraj esprimoj montras la saman aferon. Malgraŭ ŝajna plureco, temas pri nur unu:
Gaston Waringhien, ĉefaŭtoro de Plena Ilustrita Vortaro, kaj kunaŭtoro de Plena Analiza Gramatiko, estas prave rigardata kiel unu el la majstroj de Esperanto. Supraĵe povas ŝajni kiel tri homoj, sed estas vere nur unu, kiun oni nomas en tri manieroj. Sekve estu rigardata (ne rigardataj).
Tiu ĉi strando, aŭ plaĝo, estas perfekta por niaj bezonoj. La aldono aŭ plaĝo ne priparolas alian lokon, sed la saman per preskaŭ samsignifa vorto.
Iafoje apud unu ĉefa afero aperas alia en flanka komparo, necerteca aldono, aŭ simile. Tiam oni konsideru normale nur la ĉefan esprimon. Pri tiaj frazoj tamen ne ekzistas firmaj reguloj, ĉio dependas de la senco:
La instruistino, same kiel ŝiaj lernantoj, estis post kvartaga intensa instruado tre laca. Laca estu normale unu-nombra, ĉar ĝi priskribas ĉefe la instruiston, sed ne estus eraro diri lacaj, se oni volas klare inkluzivigi ankaŭ la lernantojn.
Elizabeto, kaj eble ankaŭ ŝia edzo, estos verŝajne invitita(j). Oni diru invitita aŭ invititaj depende de la verŝajneco, ke ankaŭ la edzo estos invitita.
Sofio, sed ne ŝia fratino. estas bonvena al la festo. Ĉi tie bonvena laŭsence ne priskribas la fratinon, kaj estus do erare diri bonvenaj.
Speco
Kiam oni parolas ĝenerale pri ia speco (§9.1.4), la distingo inter unu-nombro kaj multe-nombro ofte fariĝas malgrava:
Infano ne estas matura homo. FE 6 = Infanoj ne estas maturaj homoj.
En domo kaj milit' la viro regas. 1T6 = En domoj kaj militoj la viroj
regas.
Grupo kun po unu
Kiam oni parolas pri du grupoj, kaj ĉiu el la unua grupo rilatas al po unu el la dua grupo, estas plej bone uzi multe-nombron por la unua grupo, kaj unu- nombron por la dua. Ofte tiaj frazoj estas teorie dusencaj, sed plej ofte tamen praktike unu-sencaj:
En tiu kvartalo troviĝas domoj kun bela pordo. La domoj estas pluraj, tial oni diras domoj en multe-nombro. Ankaŭ la belaj pordoj estas pluraj, sed ĉiu domo havas nur po unu (ĉefan) pordon, kaj tial oni diras bela pordo en unu-nombro. Teorie la frazo povas ankaŭ signifi, ke ĉiuj domoj havas nur unu komunan pordon (malverŝajne). Se oni dirus belaj pordoj, la frazo estus normale komprenata tiel, ke ĉiu domo havas plurajn belajn pordojn. Por ekstrema klareco oni povas diri ekz. ...domoj, el kiuj ĉiu havas belanpordon aŭ ...domoj kunpo unu belapordo.
La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi eĉ antaŭ nia nazo. FE 33 Kvankam estis pluraj nazoj, oni uzas nia nazo en unu-nombro, ĉar ĉiu el ni havis po unu nazon. Teorie la frazo povas ankaŭ signifi, ke ni havis nur unu komunan nazon (absurde). Se oni dirus niaj nazoj, la frazo estus normale komprenata tiel, ke ĉiu el ni havis plurajn nazojn, kvankam tio estas absurda. Por ekstrema klareco oni povus diri ekz. ...ke neniu el ni ion povis vidi eĉ antaŭ sia nazo.
Tiuj, kiuj voĉdonas por la propono, levu la dekstran manon. Kvankam temas (verŝajne) pri pluraj dekstraj manoj, oni uzas unu-nombron, ĉar ĉiu levu nur po unu dekstran manon, la propran.
Pli ol unu, malpli ol du
Post la esprimo pli ol unu oni povus teorie uzi multe-nombron, sed oni uzas ĉiam unu-nombron pro la ĉeesto de unu. Ankaŭ post malpli ol unu oni uzas unu-nombron:
Mi perlaboras nur iom pli ol unu dolaron en tago. FK104
Mi povas nutri pli ol unu familion! FA2137
Malpli ol unu tagon Antono uzis, por veni returne al Eisenach. FA3144
Noto: Zamenhof uzis ankaŭ pli-ol-unu (kun dividostrekoj) = pluraj. Tiam li uzis multe-nombron poste. Nuntempe oni neniam uzas pli-ol-unu tiumaniere, sed nur la vorton pluraj, kiu ne estas Zamenhofa (ĝi aperis nur en 1904). Zamenhof uzis ankaŭ kelkaj kaj kelke + da-esprimo por "pluraj", sed tian signifon kelkaj kaj kelke ne plu havas (kvankam kompreneble en la praktiko la diferenco inter "kelkaj" kaj "pluraj" estas tre subjektiva afero).
Post malpli ol du oni povus teorie uzi unu-nombron, sed pro la ĉeesto de du oni uzas ĉiam multe-nombron: En malpli ol du horoj mi revenos.
Nul kaj malpli
Kiam nul (§23.1.1) estas uzata kiel nombra priskribo (§23.1.2), oni povas heziti, ĉu uzi unu-nombron aŭ multe-nombron, ĉar nul estas nek unu, nek pluraj. Oficiala regulo ne ekzistas. Oni povas rezoni en du manieroj:
Aŭ oni uzas J nur por nombroj super unu, do ne por ekz. nul aŭ 0,5.
Aŭ oni uzas J por ĉiuj (pozitivaj) nombroj krom ekzakte unu, do ankaŭ por nul kaj por nombroj inter nul kaj unu, ekz. 0,5.
Ambaŭ aliroj estas egale logikaj:
Post tio restos nul homo(j). Ĉi tia uzado de nul aperas preskaŭ nur en poezio k.s. Normale oni dirus neniu homo (aŭ neniuj homoj).
Mi aĉetis nul komo kvin kilogramo(j) n da rizo.
Negativajn nombrojn oni traktas same kiel la respondajn pozitivajn nombrojn:
En Laponujo -40 (minus kvardek) celsiaj gradoj ne estas nekutima temperaturo.
La akvo estas malvarma je minus nul komo du grado(j).
Restas al li minus unu eŭro. Tio signifas, ke li ŝuldas unu eŭron.
Neniu, neniuj, ĉiu, ĉiuj
Kaj neniu kaj neniuj (§15.1) principe egalas al nul, sed neniu estas grama- tike unu-nombra, dum neniuj estas multe-nombra:
Neniu homo estas perfekta.
Neniuj homoj estas perfektaj.
Kaj ĉiu kaj ĉiuj (§15.1) principe estas laŭsence iel multe-nombraj, sed ĉiu estas gramatike unu-nombra, dum ĉiuj estas multe-nombra:
Ĉiu homo estas mortema.
Ĉiuj homoj estas mortemaj.
Onoj
Ĉe ON (§38.2.27)-vortoj oni uzas unu-nombron, kiam temas pri unu ono, kaj multe-nombron, kiam estas pli ol unu ono:
Nu, kio estos, se almenaŭ unu duono de tio, kion li parolis, estas vero? Rz50
Du duonoj faras unu tuton! FA3 73
Li trinkis duonan litron da lakto. = ...unu duonan litron..., ...unu duonon de litro...
Ni disiĝas kiel duonaj parencoj. BV17 La A-vorto duonaj havas J-finaĵon, ĉar ĝia ĉefvorto, parencoj, havas J-finaĵon.
9. Difiniloj
Difiniloj estas specialaj vortoj, kiujn oni metas antaŭ O-vorta frazparto por difini la identecon de la afero:
La plej grava difinilo estas la difina artikolo la (§9.1).
Aliaj difiniloj estas tabelvortoj je U, A kaj ES, posedaj pronomoj, ambaŭ, kaj unu (§9.2).
Iafoje oni uzas pli ol unu difinilon (§9.3).
9.1. Difina artikolo — la 9.1.1. La — bazaj reguloj
La vorteton la oni nomas difina artikolo. Ĝi montras, ke oni parolas pri certa afero konata de la alparolato. Tia konateco (§9.1.3) povas tamen esti tre diversspeca.
Oni ne aldonas finaĵojn al la. Ĝia formo ne varias, ĉu la frazparto estas unu- nombra, ĉu multe-nombra, ĉu la frazparto havas N-finaĵon, ĉu mankas N- finaĵo:
la domo = tiu de vi konata domo
la bela junulino = tiu de vi konata bela junulino
la domo kun bela pordo = tiu de vi konata domo kun bela pordo
la junulinoj = tiuj de vi konataj junulinoj
la altaj montoj = tiuj de vi konataj altaj montoj
la domoj kun bela pordo = tiuj de vi konataj domoj kun bela pordo
la ruĝajn krajonojn = tiujn de vi konatajn ruĝajn krajonojn
Oni povas en iaj okazoj uzi la mallongigitan apostrofan formon l' (§10.1).
La staras antaŭ aliaj priskriboj de la O-vorto. Eventualan rolvorteton oni metas antaŭ la:
en la domo
ĉe la bela junulino
pri la altaj domoj
super la domoj kun belaj fenestroj
Ne diru do *en tuta la mondo*, sed en la tuta mondo. Ne diru: *Li ronkis tutan la nokton. * Sed: Li ronkis la tutan nokton.
Tamen en iuj specialaj nomesprimoj, precipe de reĝoj kaj aliaj altranguloj, oni tradicie metas la post la O-vorto antaŭ A-vorta priskribo:
Karolo la Kvina
Luizo la Dek-kvara
Vilhelmo la Silentema
Timuro la Lama
Oni povas diri, ke en tiaj okazoj temas pri du frazpartoj. La unua estas la propra nomo, kaj la dua estas mallongigita apudmeto (§25.3): Karolo, la kvina reĝo kun tiu nomo / Luizo, la dek-kvara reĝo kun tiu nomo / Vilhelmo, la silentema reĝo / Timuro, la lama sultano.
En poezio oni ofte uzas la en nenormalaj manieroj. Oni ekz. metas A- vortojn antaŭ la (§10.1), aŭ uzas la kune kun poseda pronomo (§9.2). Tia nenormala uzo povas iafoje esti arta, sed oni ne tro malproksimiĝu de la ordinaraj reguloj.
En la Fundamenta Gramatiko estas skribite, ke personoj, por kiuj la uzado de la artikolo prezentas malfacilaĵon, povas tute ĝin ne uzi. Tiu permeso val- idas nur por komencantoj.
Malpermesoj de la
En kelkaj okazoj simplaj reguloj malpermesas la:
Ne uzu la ĉe frazparto, kiu havas alian difinilon (§9.2). Aliaj difiniloj estas la posedaj pronomoj (kiam ili estas uzataj kune kun O-vorto), la tabelvortoj je U, A kaj ES, la vorteto ambaŭ, kaj duondifina unu:
Mia dorso doloras. Ne: *La mia dorso doloras.*
Tiu domo estas granda. Ne: *La tiu domo estas granda.*
Ĉiuj gastoj jam venis. Ne: *Ĉiuj la gastoj jam venis.*
Mi ŝatas ĉiajn legomojn. Ne: *Mi ŝatas la ĉiajn legomojn. *
Kies gasto mi estas, ties feston mi festas. Ne: *La kies gasto... la ties festo... *
Mi legis ambaŭ librojn. Ne: *Mi legis la ambaŭ librojn.*
Ne uzu la ĉe vorto, kiu per si mem estas propra nomo:
Pasintjare mi vojaĝis al Kanado. Ne diru: *...al la Kanado.*
Kie estas Francisko? Ne diru: *Kie estas la Francisko?*
Sed ĉe ordinaraj vortoj, kiuj fariĝis propraj nomoj, oni normale ja uzas la (§9.1.6).
Ne uzu la ĉe la frazrolo alvoko (§12.1.2):
Kelnero, alportu al mi glason da biero! Ne diru: *La kelnero, ...*
Individuaĵo aŭ speco
La uzo de la tre dependas de tio, ĉu oni parolas pri certa individuaĵo (§9.1.2), aŭ oni parolas ĝenerale pri speco (§9.1.4).
9.1.2. La — individuaĵoj
Kiam temas pri individuaĵoj (ne pri speco), la signifas, ke la parolanto supozas, ke la alparolato konas la aferon. La tiam signifas pli-malpli "vi scias, pri kiu(j) mi parolas".
Foresto de la (aŭ alia difinilo) signifas, ke la parolanto supozas, ke la alparolato ne konas la aferon. Manko de difinilo signifas pli-malpli "vi ne
scias, pri kiu(j) mi parolas". Manko de difinilo povas ankaŭ signifi, ke la identeco ne gravas.
Neuzo de la estas do same grava kiel uzo de la. Ekzemploj
La rozo apartenas al Teodoro. FE 5 La parolanto supozas, ke la aŭskult- anto povas kompreni, pri kiu rozo temas.
Al Teodoro apartenas rozo. Nun temas pri rozo, kiun la aŭskultanto ne konas.
La infanoj kolektis florojn. La aŭskultanto ne scias, pri kiuj individuaj floroj temas.
La infanoj kolektis la florojn. Ili kolektis tiujn florojn, kiujn la aŭskult- anto konas.
Infano ploras. Iu nekonata infano ploras.
La infano jam ne ploras. FE6 La parolanto supozas, ke la aŭskultanto komprenos, kiu infano estas. La infano estas kvazaŭ okaza propra nomo de certa konata infano.
Donu al la birdoj akvon, ĉar ili volas trinki. FE9 Oni parolas pri konata grupo de birdoj.
Domo brulas! Individua domo brulas, sed la parolanto ne estas certa, ĉu la aŭskultanto scias, pri kiu domo temas.
La domo brulas! La parolanto volas informi, ke nun brulas tiu certa domo, kiun la aŭskultanto supozeble konas (eble lia hejmo).
Dum la du fojoj, ke vi vizitis min, mi estis tre feliĉa. La parolanto uzas la frazparton la du fojoj por identigi du fojojn, kiujn la aŭskultanto konas. (Legu ankaŭ pri la uzo de ke post fojo en §33.2.4.)
La multaj gastoj restis ĝis noktomezo. La parolanto ne volas informi, ke la gastoj estis multaj, sed parolas pri ili per la okaza nomo la multaj gastoj supozante, ke la aŭskultanto jam aŭdis pri ili.
Vi diris tion jam du fojojn. Ĉi tie la identeco de la fojoj ne gravas. Oni ne volas identigi la fojojn, sed nur nombri ilin. La frazo povas respondi al la demando: Kiel ofte (kiom da fojoj) mi diris tion?
Venis multaj gastoj al via festo, ĉu ne? La gastoj ja estis certaj individuoj, sed ĉi tie la frazparto multaj gastoj nur servas por informi pri la kvanto de gastoj. Iliaj identecoj ne gravas.
9.1.3. La — konateco
Konateco povas ekesti en diversaj manieroj.
Antaŭe menciita
Normale io estas konata, ĉar oni jam antaŭe menciis ĝin. La tiam signifas, ke oni denove mencias ion jam antaŭe priparolitan. Neuzado de la signifas, ke oni enkondukas en la rakonton nova(j)n persono(j)n aŭ afero(j)n:
Mi havas grandan domon. La domo havas du etaĝojn. Ĉe la unua mencio la aŭskultanto ankoraŭ ne scias, pri kiu domo temas. Tial la parolanto ne uzas la. Ĉe la dua mencio la parolanto aldonas la por montri, ke temas pri la ĵus menciita domo. Se li tiam ne uzus la, la aŭskultanto devus supozi, ke temas pri alia domo ol la ĵus menciita.
En tiu ĉi skatolo estas frukto. La frukto estas ronda. Unue frukto (sen la) enkondukas novan aferon. La aŭskultanto do scias, ke ekzistas frukto en la skatolo. Poste la parolanto povas daŭrigi paroli pri tiu sama frukto per la vortoj la frukto.
Mi havas tri infanojn. La infanoj ofte ĝojigas min. La montras, ke temas denove pri la jam menciitaj infanoj.
Sur la strato iris tri viroj. Ili aspektis kiel friponoj. Subite la tri friponoj malaperis en bankon. Ŝajnis, ke la banko estas prirabota. Post la unua mencio de la tri viroj, kaj la informo, ke ili aspektas kiel friponoj, oni povas simple nomi ilin la (tri) friponoj. La frazparto la (tri) friponoj servas kiel okaza propra nomo de ĝuste tiuj tri viroj. Post la unua mencio de la banko oni povas nomi ĝin la banko.
Ne necesas uzi precize la samajn vortojn por povi paroli pri la sama afero kun la:
Tre malproksime de ĉi tie [...] loĝis reĝo, kiu havis dek unu filojn kaj unu filinon, Elizon. La dek unu fratoj [...] iradis en la lernejon kun stelo sur la brusto kaj sabro ĉe la flanko. FA1159 Kvankam oni unue mencias ilin per la vorto filoj, oni povas poste nomi ilin la (dek unu) fratoj. Oni senprobleme komprenas, ke estas la samaj homoj.
Nerekte menciita, divenebla
Ofte io estas konata, ĉar alia antaŭe menciita afero komprenigas ĝian ek- ziston, aŭ ĉar la aŭskultanto havas la necesajn sciojn pri la mondo. Ofte oni antaŭsupozas tre detalajn sciojn:
Mi aĉetis aŭton, sed la motoro ne funkcias. La motoro mem ne estas rekte menciita antaŭe, nur la aŭto, sed ĉar ĉiu aŭto normale havas motoron, la aŭskultanto povas kompreni, ke temas pri la motoro de la ĵus menciita aŭto. Oni povus ankaŭ diri ĝia motoro, kio estus eĉ pli klara.
Tie vi rimarkos tri pordojn. Vi povas ilin malfermi, la ŝlosilo sidas en ili. FA15 Unue la tri pordoj estas menciitaj. Pordo normale havas seruron, kaj por seruro normale ekzistas ŝlosilo. Oni do komprenas, ke la ŝlosilo estas la speciala ŝlosilo de ĉiu el la jam menciitaj pordoj.
Mi manĝas per la buŝo kaj flaras per la nazo. FE 8 La aŭskultanto scias, ke la parolanto estas homo, kaj ke homo havas buŝon kaj nazon. La buŝo kaj la nazo do egalas al mia buŝo kaj mia nazo. Oni povus eble forlasi la, sed tiam iomete sonus kvazaŭ la parolanto dubus, ke la aŭskultanto scias, ke homo havas buŝon kaj nazon.
Ĉiuj sonoriloj de la preĝeja turo sonorvokis en la preĝejon, la homoj estis orname vestitaj kaj iris kun la kantolibro sub la brako, por aŭskulti la predikon. FA113 Antaŭe oni nur informis, ke la aferoj okazas en vilaĝo dimanĉe (temas cetere pri fabela vilaĝo, kiun la leganto do ne povas koni). Oni ne parolis antaŭe pri preĝejo, preĝeja turo, homoj, kantolibroj aŭ prediko. La rakontanto tamen supozas, ke la leganto scias, ke en vilaĝoj troviĝas homoj kaj preĝejo kun turo, kaj ke en dimanĉo la homoj iras al la preĝejo, kie okazas prediko, kaj ke la homoj posedas kanto- librojn. La uzo de la-oj do diras al la leganto kvazaŭ: "Vi ja scias, ke tiaj aferoj kutime okazas en vilaĝoj dimanĉe." Se oni rakontus tion ĉi al homo, kiu eble ne scias ĉion tion, oni ne uzus la.
Plene priskribita
Frazparto povas havi priskribojn, kiuj komprenigas, pri kiu temas:
Jen kuŝas la ĉapelo de la patro. FE 8 La priskribo de la patro klarigas, pri kiu ĉapelo temas. Oni subkomprenas, ke ekzistas nur unu ĉapelo de la patro. Se oni ne uzus la, oni do devus supozi, ke ĝi estas nur unu el pluraj ĉapeloj de la patro. Povas ankaŭ esti, ke la aŭskultanto scias, ke unu el pluraj ĉapeloj apartenas al la patro (dum la aliaj apartenas al aliaj personoj), kaj ke nun la parolanto montras ĝuste tiun ĉapelon.
Li sentis sin tiel malfeliĉa, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis nask- ita. FE 33 La subfrazo en kiu li estis naskita plene klarigas, pri kiu tago temas. Ja ne povas ekzisti pli ol unu tia tago.
Por la hodiaŭa tago mi ricevis duoblan pagon. FE14 La vorto hodiaŭa plene klarigas, pri kiu tago temas.
La kanto de la birdoj estas agrabla. FE 9 La priskribo de la birdoj klar- igas, pri kiu kanto temas. La birdoj havas la, ĉar ili estas alimaniere kon- ataj, eble ĉar la aŭskultanto povas mem aŭdi ilin.
Mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi. FE14 La subfrazo kiun vi pruntis al mi plene klarigas, pri kiu mono temas. Tamen povus esti, ke antaŭe okazis pluraj pruntoj. Tiam oni normale ne uzus la, ĉar tiam la priskribo ne sufiĉus por identigi la prunton. Povus ankaŭ esti tiel, ke la aŭskultanto jam forgesis pri la prunto. Se la parolanto scius tion, li ne uzus la.
Tio ĉi estis la unua fojo, ke ŝi nomis ŝin sia filino. FE17 La priskriboj
unua kaj ke ŝi nomis ŝin sia filino plene klarigas, pri kiu fojo temas. Sen la ŝajnus, ke ekzistus pluraj unuaj fojoj de tio, kvankam tio estus absurda.
Nomata
Se post O-vorto aperas propra nomo kiel identiga priskribo (§25.2), oni ordinare aldonas la antaŭ la O-vorto, ĉar propra nomo normale sufiĉas por plene identigi ion:
Mi vojaĝis al la urbo Parizo. La nomo Parizo plene identigas la urbon.
La sufikso "um" ne havas difinitan signifon. FE42 Per "um" oni rekte informas, pri kiu sufikso temas. La sufikso kvazaŭ nomiĝas "um".
Legu pli detale pri la kaj propraj nomoj kiel priskriboj en §9.1.6. Rekte vidata
Afero povas esti konata pro tio, ke la aŭskultanto rekte vidas ĝin, aŭ ali- maniere rimarkas ĝin:
La domo estas vere bela. Tiel oni povas diri, kiam la interparolantoj ambaŭ vidas la domon.
La floroj odoras tre bone. Tiel eblas diri, kiam la aŭskultanto mem vidas aŭ flaras la florojn, kaj do facile komprenas, pri kiuj floroj temas.
Atentu pri la ŝtono! La alparolato mem povas vidi la ŝtonon, aŭ la parol- anto almenaŭ supozas, ke la aŭskultanto pro la averto rigardos kaj ek- vidos la ŝtonon.
"Ĉu vi vidas tie la grandan arbon?" diris la sorĉistino, montrante arbon, kiu troviĝis apud ili. FA15 Temas ambaŭfoje pri la sama arbo. Unue parolas la sorĉistino. La persono, al kiu ŝi parolas, povas mem vidi la arbon (ŝi ja eĉ fingromontras ĝin). Tial la sorĉistino uzas la. Poste parolas la verkinto de la fabelo, sed li ne uzas la, ĉar la leganto ne povas vidi la arbon.
Ĝenerale konata, unika
Afero povas esti konata, ĉar ĝi estas tute unika, ĉar ekzistas nur unu tia afero, aŭ ĉar ĝi estas tiel elstara aŭ speciala, ke povas temi nur pri ĝi:
La ĉielo estas blua. FE6 Ĉiuj scias, ke ekzistas ĉielo. Oni povas do nomi ĝin simple la ĉielo.
La suno brilas. FE 5 Ja ekzistas multaj sunoj, sed kompreneble temas pri la suno de nia planedo. Ofte oni eĉ uzas la Suno (kun majusklo) kiel propran nomon (§9.1.6) de nia suno.
La filo de la reĝo [...] ŝin renkontis. FE21 La parolanto supozas, ke la aŭskultanto scias, ke ekzistas reĝo en la priparolata lando. Pro la uzo de la la aŭskultanto komprenas, ke temas pri ĝuste tiu reĝo. La aŭskultanto eble ne scias, kiom da filoj havas la reĝo, sed ĉar la parolanto diris la filo la aŭskultanto povas kompreni, ke li havas nur unu filon (aŭ eble nur unu atentindan filon), kaj ke ĝuste tiu filo ŝin renkontis.
La prezidanto de Usono diris, ke... La parolanto supozas, ke la aŭskult- anto scias, ke Usono havas ŝtatprezidanton, kaj nur unu. Pro tio eblas nomi lin simple la prezidanto de Usono. Se oni dirus prezidanto de
Usono sen la, tiam la aŭskultanto komprenus, ke temas pri iu el la antaŭaj prezidantoj de Usono, sed certe ne la nuna (ĉar, se estus la nuna, oni nepre uzus la).
La Eŭropanoj ekkonis Amerikon en la dek-kvina jarcento. Supozeble ĉiuj scias, ke ekzistas Eŭropanoj. Supozeble ĉiuj ankaŭ scias, ke ekzistis dek-kvina jarcento. Se tamen hazarde la aŭskultanto ne konus la Eŭrop- anojn, li tamen pro la uzo de la informiĝas, ke ekzistas nur unu tia grupo, kaj temas pri (pli-malpli) ĉiuj el ili.
9.1.4. La — specoj
Ofte O-vorto estas uzata por paroli pri speco, por diri kia io estas. Oni povas tion fari en diversaj manieroj: sen la, kun la, unu-nombre aŭ multe-nombre. Ofte oni povas uzi ĉiun ajn manieron laŭplaĉe aŭ laŭ la stilo.
Speco kvazaŭ nekonata individuo
Plej ofte oni ne uzas difinilon, kiam oni parolas pri speco. Oni kvazaŭ rigardas la specon kiel unu nekonatan individuon, aŭ kiel individuon, kies identeco ne gravas. Oni prezentas specojn sen difinilo, kiam la diraĵo val- idas, ĉu pri ĉiuj de la speco, ĉu pri unuopa membro de la speco:
Leono estas besto. FE 5 Oni volas diri, ke leono estas unu el la multaj bestospecoj, ne plantospeco aŭ alia afero. La ideo validas, ĉu oni pensas pri ĉiuj leonoj kune, ĉu oni pensas pri unuopa leono.
Rozo estas floro kaj kolombo estas birdo. FE 5 Temas pri specoj, ne pri individuoj.
Karlo estas kuracisto. La vorto kuracisto ne servas por identigi, sed por diri, kian profesion havas Karlo.
Elizabeto estas patrino de tri infanoj. La frazparto patrino de tri infanoj estas uzata ne por montri, kiu Elizabeto estas, sed por informi, kia homo ŝi estas.
Tio estas ŝtono. Oni ne volas diri, ke tio estas certa individua ŝtono, sed oni volas informi, ke tio apartenas al la speco ŝtonoj.
Gitaro estas instrumento kun ses kordoj. Oni parolas ĝenerale pri speco de instrumento.
Vi vere loĝas en bela apartamento! La frazparto bela apartamento ne servas por identigi certan apartamenton, sed por montri, kia estas la loĝ- ejo.
Akvo bolas je cent gradoj. Oni ne parolas pri certa kolekto de akvo, sed pri la substanco akvo ĝenerale.
Ĉevalo estas pli utila ol hundo. Temas pri du bestospecoj.
Speco kvazaŭ konata individuo
Iafoje oni rigardas specon kiel unu imagan konatan individuon, kaj uzas la. Tio estas sufiĉe ofta en formala aŭ filozofieca stilo. En tiaj okazoj temas klare pri la tuta speco:
La gitaro estas tre populara instrumento. Oni prezentas instrumento- specon kvazaŭ temus pri unu certa konata instrumento. Ankaŭ eblus: Gitaro estas...
La kato preferas varman klimaton. Oni prezentas bestospecon kiel unu konatan individuan beston. Oni ankaŭ povus diri: Kato preferas...
La urso troviĝas kaj en Eŭropo kaj en Ameriko. La diraĵo ne povus val- idi pri unu sola urso. Tial ne eblas diri: *Urso troviĝas kaj en Eŭropo kaj en Ameriko.*
La lupo estas formortanta en Eŭropo. La tuta bestospeco estas malaper- anta. Oni do ne povus diri: *Lupo estas formortanta en Eŭropo. * La cel- ita signifo validas nur, se oni pensas pri ĉiuj lupoj en Eŭropo.
Kian profiton havas la homo de ĉiuj siaj laboroj, kiujn li laboras sub la suno? Pr1 La homo = ĉiu homo, la homoj, ĉiuj homoj, la homaro.
La saĝulo havas siajn okulojn en la kapo, kaj la malsaĝulo iras en mal- lumo. ft-2 La saĝulo = ĉiuj saĝuloj. La malsaĝulo = ĉiuj malsaĝuloj.
En la printempo la glacio kaj la neĝo fluidiĝas. FE 39 La printempo = ĉiuj printempoj.
La invento de la rado revoluciis la mondon.
Se oni ĉi tiel prezentas specon uzante la, oni devas atenti, ke ne estiĝu kon- fuzo, ĉu oni parolas pri efektiva individuaĵo, aŭ pri speco prezentata kvazaŭ individuaĵo.
Se O-vorto aperas kiel perverba priskribo, oni nepre ne uzu la, se temas nur pri speco: Karlo estas advokato. Se oni diras Karlo estas la advokato, tiam la signifo estas "Karlo estas tiu certa advokato, kiun vi konas" aŭ "Karlo estas tiu advokato, pri kiu ni nun parolas" aŭ simile.
Speco prezentata multe-nombre
Se temas pri nombrebla afero, oni ankaŭ povas prezenti specon per multe- nombra vorto. Kiam oni parolas pri specoj, la diferenco inter unu-nombro kaj multe-nombro ofte estas malgrava:
Leonoj estas bestoj. = Leono estas besto.
Rozoj estas floroj kaj kolomboj estas birdoj.
Angloj ĝenerale parolas pli malrapide ol Hispanoj.
Ursoj troviĝas kaj en Eŭropo kaj en Ameriko.
Gitaroj estas instrumentoj kun (po) ses kordoj.
Ĉevaloj estas pli utilaj ol hundoj.
Sed ne eblas diri: *Karlo estas kuracistoj.* Karlo estas nur unu homo, kaj li ne povas esti pluraj kuracistoj.
Oni ankaŭ povas uzi multe-nombran vorton kun la, se temas emfaze pri la tuta speco. Sed nepre ne, se la O-vorto rolas kiel perverba priskribo:
La leonoj estas bestoj. Sed ne: *La leonoj estas la bestoj.*
La rozoj estas floroj kaj la kolomboj estas birdoj.
La Angloj ĝenerale parolas pli malrapide ol la Hispanoj.
La ursoj troviĝas kaj en Eŭropo kaj en Ameriko.
La lupoj estas formortantaj en Eŭropo. Temas klare pri la tuta besto- speco. Tial lupoj sen la ne taŭgas.
La gitaroj estas instrumentoj kun (po) ses kordoj.
La ĉevaloj estas pli utilaj ol la hundoj.
9.1.5. La — specialaj uzoj La anstataŭ poseda pronomo
Ofte oni uzas la anstataŭ poseda pronomo (§11.2), se la kunteksto klare montras, kiu la posedanto estas. Tio aparte ofte okazas, kiam oni parolas pri korpopartoj, vestaĵoj aŭ parencoj. Tiam oni tre ofte preferas la:
Li levis la kapon. = Li levis sian kapon.
Mi montrisper la fingro, kien li iru. = ...per mia fingro...
Ŝi lavis al si la piedojn. = Ŝi lavis siajn piedojn.
La vojkamarado balancis la kapon kaj estis tre malĝoja. FA173 = ...balancis sian kapon...
La randon de la ĉapelo li ofte ektuŝas per la mano. M167 = ...de sia ĉapelo ... per sia mano.
Kien vi volas iri, ke vi metis sur vin la festan surtuton?FA396 = ...vian festan surtuton?
Diru al la patro, ke mi estas diligenta. FE 8 La patro = mia patro (la patro de la parolanto). Oni tamen ofte uzas la vortojn Patro kaj Patrino (kun komenca majusklo) kvazaŭ proprajn nomojn sen la. Tiel oni ofte parolas ene de familio. Se la parolanto kaj la aŭskultanto estus samfamilianoj, la frazo do povus esti: Diru al Patro, ke mi estas diligenta. La karesformojn paĉjo (§38.2.6) kaj panjo (§38.2.25) oni ĉiam uzas propranomece sen la, kiam oni parolas pri la propraj gepatroj: Diru al Paĉjo/paĉjo, ke...
La anstataŭ ĉiuj
Kiam ne estas risko pri miskompreno, oni povas uzi la anstataŭ ĉiuj, sed la ne estas same insista kiel ĉiuj:
La gastoj eksidis ĉe la tablo. ~ Ĉiuj gastoj eksidis... Ĉiuj insistas pri tio, ke neniu gasto mankis. Kun la povus esti, ke eble mankis iu, sed tion oni opinias malgrava.
Ĉi-vespere la Angloj prezentos teatraĵon en la kongresejo. La Angloj ~ ĉiuj Angloj. La situacio (kongreso) tamen limigas la sencon de ĉiuj Angloj. Temas pri (pli-malpli) ĉiuj Angloj, kiuj partoprenas en la kon- greso, kaj ne pri ĉiuj Angloj de la mondo. Alia interpreto estas, ke temas pri grupo, kiu kvazaŭ reprezentas ĉiujn Anglojn en la kongreso.
Ofte, kiam oni parolas ĝenerale pri speco (§9.1.4), la egalas pli-malpli al ĉiu
aŭ ĉiuj.
La antaŭ lingvonomoj
La estas uzata antaŭ lingvonomoj (§35.4), kiuj konsistas el A-vorto plus la vorto lingvo (ofte subkomprenata). Oni uzas la, ĉar oni rigardas la lingvojn kiel unikaĵojn: la Angla (lingvo), la Ĉina (lingvo), la Nederlanda (lingvo) k.a. Ekzistas nur unu Angla lingvo, nur unu Ĉina k.t.p. (Efektive ekzistas ofte pluraj variantoj de tiaj lingvoj, sed normale oni ignoras tion.)
Oni tamen ne uzu la ĉe tiuj malmultaj lingvoj, kiuj havas propran O-vortan nomon, ekz. Esperanto, Latino, Sanskrito, Ido, Volapuko k.a.
La antaŭ plej kaj malplej
Kiam plej aŭ malplej (§14.3.15) ĉeestas, temas normale pri io unika, kaj sekve oni uzas la:
La malfeliĉa infano forkuris kaj kaŝis sin en la plej proksima arbaro. FE 21
Li estas tre kredema: eĉ la plej nekredeblajn aferojn, kiujn rakontas al li laplej nekredindaj homoj, li tuj kredas. FE 41
El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas laplej juna [infano]. FE10
Kelkaj homoj sentas sin laplej feliĉaj [homoj], kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj. FE 32
Se temas pri komparo inter du individuaĵoj aŭ du grupoj, oni uzas kutime la (mal)pli anstataŭ la (mal)plej:
Unu vidvino havis du filinojn. La pli maljuna [filino] estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo, ke ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon. FE11
Ĉu tiam via plej aĝa filino ne havus la devon subtenadi la ekzistadon, zorgi pri la edukado kaj bona direktado de la malpli aĝaj gefratoj? M 87 Oni faras komparon inter unuflanke la pli aĝa filino kaj aliflanke ĉiuj ŝiaj malpli aĝaj gefratoj.
Kelkfoje plej ne montras ion unikan, sed plej altan gradon de eco aŭ mani- ero. Tiam oni ne uzu la:
Eĉ vulpo plej ruza fine estas kaptata. PE 425 Ne temas pri certa konata vulpo, sed pri iu ajn vulpo maksimume ruza.
Li ekaŭdis bruan tonon, kiu povis ektimigi la koron eĉ de plej kuraĝa viro. FA1156 Temas ne pri certa difinita kuraĝa viro, sed pri la kategorio de plej kuraĝaj viroj.
Ĉiuj floroj brilis en plej belegaj koloroj. FA2135 Temas pri speco de koloroj. Se oni aldonus la, temus pri ĝuste tiuj koloroj, kiuj estas plej belaj, kaj la parolanto supozus, ke la aŭskultanto scias precize, kiuj estas tiuj koloroj.
Li estas plej laca en la mateno. Ne temas pri komparo inter diversaj per- sonoj, sed pri komparo inter diversaj lacecoj de unu sama persono en diversaj tempoj.
Kiu venas plej frue, sidas plej ĝue. PE1119 Plej ne staras antaŭ O-vorta frazparto, sed antaŭ E-vorta frazparto.
Ŝi hontis siajn larmojn kaj deziris kaŝi ilin kiel eble plej rapide. M 25
La eĉ estas tiel ofta antaŭ plej, ke oni ofte uzas ĝin pro nura kutimo, eĉ kiam ne temas vere pri io konata aŭ unika:
Por vi mi en la plej malluma nokto irus al la fino de la mondo. M 8 Ne temas pri difinita unika nokto, sed pri iu ajn nokto maksimume malluma. Pli bone estus sen la.
Zamenhof eĉ uzis la plej ĉe E-vortaj frazpartoj:
Malsupre en la domo estas la plej bele kaj tie oni sin sentas la plej oportune. FA186 Zamenhof uzis plej, ĉar temas pri komparo inter pluraj belecoj kaj oportunecoj. En la domo troviĝas do la plej bela el ĉiuj bel- ecoj, kaj la plej oportuna el ĉiuj oportunecoj. Nuntempe oni tamen pre- feras ne uzi la ĉe E-vortaj frazpartoj. Zamenhof en la komenca tempo uzis la tiamaniere eĉ ene de O-vorta frazparto, kiu jam havis la: *la sonojn la plej multe komunajn al ĉiuj plej gravaj lingvoj* LR 49. Tia uzo estas evitinda.
Imagata difiniteco
Kiam oni parolas pri imagata okazo, oni ofte uzas la, kiam temas pri certa individua afero, kiu apartenas nur al tiu imagata okazo, kaj kiu estas kvazaŭ konata ene de tiu imagata situacio:
Propran nomon oni povas nun skribi tiel, kiel ĝi estas skribata en la ge- patra lingvo de ĝia posedanto. LR55 En ĉiu unuopa okazo estas nur unu certa lingvo. En ĉiu aparta okazo, la lingvo estas do konata. Se oni ne uzus la, oni komprenus, ke iuj posedantoj havas plurajn gepatrajn lingvojn.
Ĉiun fojon, kiam mortas bona infano, anĝelo de Dio malleviĝas sur la teron, prenas la mortintan infanon sur siajn brakojn [...] FA221 Oni parolas pri ĝenerala principo, sed oni devas uzi la por montri, ke la anĝelo ĉiufoje prenas ĝuste tiun bonan infanon, kiu estas mortinta tiu- foje. Se oni ne uzus la, oni supozus, ke la anĝelo ĉiufoje prenas iun ajn mortintan infanon.
La komence de rakonto
En literaturo oni ofte uzas la tuj en la komenco de rakonto, kvankam la leg- anto tute ne scias pri la aferoj:
La matena simfonio de la kazernoj vekadis la svene dormantan urbon. Komenco de Sur Sanga Tero de Julio Baghy. La leganto ne povas scii, pri kiu urbo temas, kaj ne scias ion pri la matena simfonio, kaj tute ne pri la kazerno, ĉar la rakonto apenaŭ komenciĝis.
La urbestro staris ĉe la malfermita fenestro. FA3 73 Komenco de fabelo.
Tia ĉi nenormala uzo de la donas al la leganto la impreson, kvazaŭ li mem ĉeestas, kaj povas vidi la okazaĵojn per propraj okuloj.
Oni ofte uzas ankaŭ personajn pronomojn (§11.1) ĉi tiel komence de rak- onto: Post jarmiloj ili alflugos sur la flugiloj de la vaporo tra la aero trans la monda oceano! La junaj loĝantoj de Ameriko vizitos la maljunan Eŭropon. FA3 54 Komenco de fabelo. Nur en la dua frazo oni ekscias, kiuj "ili" estas.
Konciza lingvaĵo
En poezio kaj proverboj, kie oni deziras tre mallongajn frazojn, oni iafoje forlasas la: Al ĉevalo donacita oni buŝon ne esploras. PE15 Buŝon = la buŝon, ĝian buŝon.
Citaĵoj
Iafoje oni uzas la antaŭ vortetoj, kiuj ne havas sian normalan frazrolon, sed estas iel cititaj. La tiam vere rilatas al subkomprenata O-vorto antaŭ la citaĵo.
La "tuj" de sinjoroj estas multe da horoj. PE 1282 = La vorto "tuj" signifas por sinjoroj "multe da horoj". Legu pli pri citaĵoj en §36.
9.1.6. La ĉe propraj nomoj
Ĉe propraj nomoj (§35) la uzado de la estas bedaŭrinde iom malsimpla, kaj ne tute klare fiksita.
Oni faras distingon inter normalaj propraj nomoj, ĉe kiuj oni normale ne uzas la, kaj ordinaraj O-vortoj kiel propraj nomoj, ĉe kiuj oni normale ja uzas la. (En multaj lernolibroj oni trovas la trosimpligitan regulon: "antaŭ propraj nomoj oni ne uzas la". Tiu simpligo ne estas prava.)
Ankaŭ aliaj difiniloj povas uziĝi ĉe propraj nomoj (§9.2). Normalaj propraj nomoj
Normalaj propraj nomoj estas vortoj kaj esprimoj, kiuj estas per si mem propraj nomoj. Pri tio decidas la ĉefvorto de la nomo. Ekz. Norda Ameriko estas normala propra nomo, ĉar la ĉefvorto Ameriko ĉiam estas propra nomo per si mem.
Normalaj propraj nomoj ne bezonas la, ĉar ili ĉiam nomas ion, kion oni supozas konata de la alparolato. Teorie ili nomas unikaĵojn. Multaj propraj nomoj tamen ne estas vere unikaj, sed efektive nomas plurajn individuojn, sed kiam oni uzas propran nomon, oni normale pensas pri unu certa individuo, kaj supozas, ke la aŭskultanto komprenos, pri kiu temas. Normale estus eraro aldoni la al tiaj nomoj:
Morgaŭ mi veturos Parizon. FE 28 Parizo estas propra nomo de la ĉefurbo de Francujo. Ĝi ĉiam nomas unikan difinitan urbon, kaj ne havu la.
Aleksandro ne volas lerni, kaj tial mi batas Aleksandron. FE 9 Aleksandro estas propra nomo de knabo. Uzante ĝin oni ĉiam celas certan difinitan knabon, kiun la alparolato konas. Oni ne uzu la. Efektive ja ekzistas multaj Aleksandroj, sed kiam oni uzas tian nomon, oni ĉiam celas unu certan el ili, kiun la aŭskultanto konas.
Zamenhof kreis Esperanton. Zamenhof estas ĉiam propra nomo. Ĝi ne havu la. Esperanto estis unue kaŝnomo de Zamenhof. Nun ĝi estas propra nomo de lia lingvo. La vorto esperanto estas ordinara vorto (= "persono, kiu esperas"), sed la lingvonomo estas rigardata kiel tute alia vorto.
Ĉiuj landonomoj (§35.4) estas traktataj kiel normalaj propraj nomoj. Ili do ne havu la:
La rusoj loĝas en Rusujo kaj la germanoj en Germanujo. FE 40
Fremdlingvaj propraj nomoj (§35.2) estas traktataj kiel normalaj propraj nomoj (sen la). Ankaŭ citaĵaj nomoj (de libroj k.s.) (§36) ordinare estas tiel traktataj.
Nomo kun rekta priskribo
Iafoje normala propra nomo havas A-vorton kiel rektan priskribon. Se tiu A- vorto ne estas mem parto de la propra nomo, oni normale ja uzas la, kvazaŭ temus pri ordinara O-vorto. Tion oni faras precipe, kiam temas pri elekto (reala aŭ ŝajna) inter pluraj aferoj kun la sama nomo:
Duoble montriĝis la bildo de Venero, de la surtera Venero. FA1213 Venero estas propra nomo de diino. Unue Venero aperas sen la, laŭ la bazaj reguloj por normalaj propraj nomoj. Poste ĉeestas la rekta priskribo sur- tera, kaj oni devas uzi la por montri difinitecon. Temas kvazaŭ pri du malsamaj Veneroj, la ĉiela Venero kaj la surtera Venero.