La germanoj forĵetis la armilojn kaj per suprenetenditaj brakoj kapitulacis, sed ne estis indulgo. La knaboj estis instruitaj pri germanaj kruelaĵoj, ili aŭdis pri krucumitaj kaptitoj, murditaj sanitaraj kuracistoj kaj ĉefe pri la gvidantino de la Brusela angla hospitalo, Edit Cavell , kiun la hunoj mortpafis, ĉar ŝi kaŝis fuĝintajn francajn militkaptitojn.
Post kelkaj minutoj ne restis vivanta germana soldato en la tranĉeo.
Apud William O’Cay saltis en la tranĉeon Adamson , la kvakero, kiu dum soldatiĝo suferis gravajn konscienc-riproĉojn; ĉu li rajtas mortigi, aŭ ne, sed fine venkis en li la konvinkiĝo, ke tiu, kiu ne mortigas la germanojn, nur helpas la ruinigon de la civilizacio, la murdadon de la senkulpuloj. Do, troviĝas okazoj, kiam eĉ kvakero devas mortigi por malhelpi pli grandan masakradon. Sed nur tiam, se li akcelas per tio la regnon de la kristana amo. Sed la venkitan malamikon li tuj devas reakcepti kiel fraton kaj konverti lin al la vera fratamo.
Vere, Adamson ne malutilis al kapitulacinta germano. Li mortigis nur unusolan malamikan soldaton, kiu levis la bajoneton samcele kontraŭ li. Poste li disrigardis por helpi al la kapitulacintoj, sed jam malfrue. Liaj kamaradoj jam ekstermis ilin. Adamson ĉagreniĝis kaj decidis preĝi por la posttera beatiĝo de la mortintoj. Vere, li povis fari nenion alian.
Nun, li ekvidis serĝenton William O’Cay . Ĝuste nun li distranĉis la mantelon de iu mortinta germano. Poste li faris plurajn tranĉaĵojn sur ties brusto, enŝovis la manon kaj elŝiris ties koron.
La elŝiritan koron li alten tenis, murmuris kelkajn nekompreneblajn vortojn kaj la koron terenĵetis.
Pro la terura spektaklo Adamson rigidiĝis kaj mutiĝis. Dume O’Cay iris al alia kadavro, kaj faris la saman.
– Homo! Kion vi faras?! – ekkriis fine Adamson .
O’Cay ĝuste tiam ŝovis la manon en la bruston de germana kadavro. Tute senĝene li eltiris la koron, suprentenis ĝin, murmuris ion kaj forĵetis.
Adamson alsaltis kaj ekskuis lin:
– Ĉu vi freneziĝis? Kion vi faras?
– Ne koncernas vin. Mi ekstermas la hunojn.
– Sed kial elŝiri la koron de la mortinto?
– Ne koncernas vin. Neniu preskribis, kiel mortigi la hunojn, nur ili mortiĝu. Nu, kaj vi pensas, ke la senkorigita homo povas reviviĝi?
– Sed sancerba homo ne povas fari tion!
– Infanteriisto! Kiaspeca tono estas tio ĉi! Kiel vi kuraĝas tiel paroli kun via serĝento? Mi ordonas al vi, kaj ne vi al mi! Per tiu, kiun mi mortigis, mi faras laŭ mia plaĉo.
La soldata disciplino mutigis la kvakeron, sed pro li teruriĝo forte batadis lia koro.
Dum la tuta tago li estis ŝokita. Preskaŭ li malsaniĝis pro la naŭzo. Vespere li vizitis leŭtenanton Shander .
– Pardonon, sinjoro leŭtenanto, – li diris, – mi devas malobservi la oficialan vojon kaj fari senperan raporton.
– Kaj kial malobservi?
– Bonvolu min priaŭskulti kaj vi ĉion komprenos.
Kaj li rakontis la okazintaĵon.
– Terurega afero! – diris Shander . – Ni priesploros.
Adamson petis krome, ke li estu postenigota en alian taĉmenton por eviti la eblan venĝemon de la serĝento.
– Ne timu. Mi prizorgas por vin ŝirmi kontraŭ la venĝo.
Sekvonttage silentiĝis la fronto. La germanoj komencis la retiriĝon al la rivero Aisne . Por persekuti ilin, oni ordonis aliajn, freŝajn grupojn. Leŭtenanto Shander ordonvenigis serĝenton O’Cay kaj pridemandis lin, ĉu la faro estas vera, aŭ ne.
– Vera, – li respondis sen iu ajn konsciencriproĉo.
– Sed tio estas terura! Kial vi faris? Ĉi tio meritas militjuĝistaran proceson!
– La hunojn mortigis mi mem. Se mi truigintus ilin per bajoneto, neniu riproĉus min. La germanojn mi rajtas trapiki, tranĉadi kiel pasteĉon. Eĉ pli, mi ne nur rajtas, sed devas tion fari. Proceson mi meritus nur, se mi ne pikus kaj tranĉus ilin. Mi mortigis la malamikon kaj eltranĉis lian koron. Kiel mi kulpis?
– Tiel, ke tion povas fari nur sadista frenezulo.
– Kiel, sinjoro leŭtenanto? La malamikon mortigi estas soldata virto, humana devo, sed eltranĉi la koron de la kadavro estas sadismo?
– Mi ne estas scivola pri viaj humanistaj tezoj. Ni ne estas en moralfilozofia enketo, sed en raporto. Respondu al mia demando: kial vi elŝiris la koron de la kadavro?
– Mi respondas. Hieraŭ sinjoro leŭtenanto demandis, kial mi havas irlandan nomon, kvankam mi havas indianan aspekton. Nu, mi havas indianan devenon.
– Mi ne komprenas. Kiel tio koncernas la temon?
– Paciencon, mi petas. Ĝuste tion mi klarigas. Mia prapatrino estis filino de la lasta azteka monarko, Montezuma . Post lia morto ŝi edziniĝis al hispana nobelulo. De ili devenis la Montezuma-Ocay familio, kies idino estis inter aliaj eĉ la edzino de Napoleon III, Eugenia .
– Do, vi havas ne irlandan devenon?
– Ne. Mi estas hispana-indiana hibridulo. Sed, dum la ceteraj familianoj en Hispanio jam perdis siajn indianajn trajtojn, mi eĉ hodiaŭ estas pli ol duona indiano. Nome, unu nepo de Montezuma reiris al Meksikio. Li havis ankoraŭ esperon por elpeli la hispanojn kaj reakiri la tronon de sia avo. Tio, nature, ne sukcesis, li estis enkarcerigita kaj nur pro sia nobela avo li ne estis ekzekutita, nur ekzilita al Teksas , malproksime de Tenoĉtitlan , de la iama azteka ĉefurbo. Ĉi tie li vivis kun iu indianino kaj post lia morto fariĝis tradicio en nia familio, ke ni devas subteni la indianajn kontaktojn. Do, miaj familianoj restis ĉiam indianaj hibriduloj.
– Kaj kiel vi ricevis la irlandsonan nomon O’Cay ?
– En 1848 Texas disiĝis de Meksikio, kaj ni veniĝis inter jankiojn, kiuj skribis ĉi tiel mian nomon, ĉar ĝi sonis pli konate. Sed ĉio ĉi ne modifas mian devenon.
– Nu, kaj vi eble volas legitimi vian strangan batal-manieron per via deveno?
– Jes.
– Do, indiano devas elŝiri la koron de la malamiko?
– Iome vi pravas, sed bonvolu min finaŭskulti.
– Sed indiano ne povas civiliziĝi? Laŭ mia scio vi havas universitatan diplomon.
– En la universitata Harvard mi studis la ekonomiajn sciencojn.
– Nu, tie vi neniel lernis tiun, – ni diru ĝentile, – operacion.
– La azteka kulturo komence ege superis la anglan, Tenoĉtitlan havis tricentmil loĝantojn. La pavimitajn stratojn nokte lumigis la brulantaj fajroj sur la tegmento de la tielnomita teokaji -preĝejo. Mil laboristoj okupiĝis por aspergi kaj balai la stratojn. La historio de Londono estas serio de incendioj, ĉar Londono ne havis akvodukton, tiam, kiam Tenoĉtitlan jam estis traretita per akvotuboj.
– Kaj tiaspeca kulturindiano devas elŝiri korojn?
– Ne ĉiuj. Sed Montezuma , mia prapatro, surtroniĝis el la eklezia kasto. Kaj miaj prauloj estis konvinkiĝintaj, ke ili povas danki siajn potencojn kaj kulturon al la militdio Huicilopoĉtli , por kies kulto ili arangis oferon: La pastro tranĉis la bruston de la venkita malamiko per oniksa tranĉilo, elŝiris la koron kaj metis ĝin sur la piedestalon de la altaro. Kaj Montezuma estis pastro. La hispana konkero ĉesigis la homoferojn.
Ili detruis la idolojn de Huicilopoĉtli . Tiam la dio ekmalamis nin kaj perdiĝis ankaŭ la alta civilizacio. El Tenoĉtitlan eĉ ruinoj ne restis. Ties lokon okupis la kristana kulturo. Sur la loko de la iama granda preĝejo nun staras granda ŝtonkruco, meze de la dezerto. La dezerto kaj la kruco inde reprezentas la verkon de la kristanoj.
– Kaj vi opinias, ke vi estas nur tiam kulturhomo, se vi elŝiras korojn? Al vi mankis el la azteka kulturo ĝuste nur tio?
– Mia religia konvinkiĝo estas ke ni atingos la malnovan grandecon de nia popolo nur per tiu ĉi vojo.
– Laŭesence mi ne scias, kiel mi devus paroli kun vi, sed mi provas konversacii tiel, kiel oni kutimas kun sancerbaj homoj. Do, via prapatro estis eble pastro, sed nun vi estas soldato.
– Montezuma estis ankaŭ ano de la militista kasto Kuaĉiktin .
– Min ne interesas. Nun vi estas la soldato de Onklo Sam , vi estis alportita por venki la germanojn kaj ne por buĉista laboro.
– Ĉu mi ne faras, ke mi ekstermatias ilin? Ĉu ne egalas, kiel mi tion faras?
– Mortigu vi ilin, kiel vi povas. Ĝuste tiucele vi estas nun ĉi tie kaj ne por distri nin per aztekaj paradaj spektakloj.
– Laŭ mia scio en Usono estas religia libereco. Dum paco mi ne povis vivi laŭ mia religio, sed nun, kiam la homoj aranĝas homoferojn, eĉ tiuj, kiuj ne volas, kial ĝuste mi ne povas fari? Tiu, kiun mi mem mortigis, estas mia propra viktimo. Ĉu estus pli dece forpreni la monujon, aŭ ringojn, kiel tion faras kelkaj miaj kristanaj kamaradoj?
– Havas nenian sencon diskuti. Mi kredas al vi, ke ĉi tio estas via religia konvinkiĝo, sed mi havas tute alian opinion pri la moralo. Vi nepre devas ĉesigi tiun naŭzan buĉistan laboron. Ĉu komprenite?
– Sinjoro leŭtenanto, mi estas tridekunujaraĝulo. Do, super la aĝlimo. Tamen mi soldatiĝis memvole, por ke mi nun, dum la sole libera tempo povu praktiki la religion de miaj prauloj. Mi ne konas tian paragrafon en la soldata disciplino, kiu malpermesus tion. Do, mi ne ĉesigas la oferojn. Min ne povas kondamni eĉ la militjuĝistaro.
Leŭtenanto Shander ekpensadis. Li emis malĝentile respondi, sed povas okazi, ke la serĝento ne obeos al lia ordono, la afero venos al liaj superuloj, kiuj fine rekonos la pravon de la serĝento kaj li perdos la bonan reputacion. Singardeme li respondis:
– Jen, vi pravas ke mi nun ne povas vin puni, ĉar pri tiaspeca afero ne troviĝas regulo. Sed laŭ mia opinio vi ne rajtas malpurigi la reputacion de la Usona armeo. Mi pritraktos la aferon kun la kompetentuloj. Vi ricevos la konvenan ordonon. Mi finis!
Sed pluraj raportoj ne okazis.
Nome, leŭtenanto Shander jam samtage referis pri la afero al siaj superuloj, kiuj skrapis la kapojn, sed ne povis decidi. La afero iris pli supren, ĝis ia kolonelo. Li devenis el malnova militista familio, lia avo partoprenis en la civila milito en Ameriko. Li enmarŝis al Galveston kun la soldataro de la nordaj ŝtatoj, kaj tuj li sciigis al la loĝantaro, ke la sklavoj liberiĝis kaj tiuj, kiuj hezitas pagi la kontribucion, aŭ incitas kontraŭ la liberiga armeo, tuj estos mortpafataj sen ia ajn proceso.
Nun kiam leŭtenanto Shander rakontis la okazintaĵon, la kolonelo, post kelka pripensado, respondis:
– Mi ne interesas, kiu, kaj kiel distranĉas la germanojn. Li povas eĉ dispecigi ilin al pasteĉo. El la vidpunkto de la armeo min maltrankviligas nur unu afero: dum tiu ĉi bubo tranĉadas la kadavrojn, li povus mortigi eĉ tri aliajn vivantajn germanojn. Do, per la dispecigado li malplenumas siajn patriotajn kaj soldatajn devojn.
– Laŭ la sciigoj li eltranĉis la koron de la kadavro nur tiam, kiam en la tranĉeo ne troviĝis eĉ unusola vivanta germano. Li diris, ke li mem mortigis ilin kaj faros per tiuj laŭ lia propra plaĉo. Nur tiu ĉi estas la krimo.
– Tiam krimo ne ekzistas. La tuta O’Cay afero estas Okay . Ĉu ne? – la kolonelo laŭte ridis sian spritaĵon kaj leŭtenanto Shander servoprete kunridis.
– Well , kamarado, – daŭrigis la kolonelo – kaj metis la manon sur la ŝultron de la leŭtenanto, – vi nur instigu nian aztekon produkti kiel eble multajn oferojn al tiu dio Huclipacli , aŭ, diablo scias kiel nomi la honorindan sanktulon. Diru al li, ke li rajtas eltranĉi la korojn de ĉiu de li mortigita huno. Li eĉ rajtas ĝin rosti, aŭ eĉ manĝi, se li volas. Almenaŭ li havos emon, por ke li servu fervore la stelplenan standardon per brava sinteno kaj brava laboro.
Leŭtenanto Shander pludiris ĉi tion al serĝento ’Cay , rimarkinte, ke ĉi decido ne samas al lia propra opinio, sed la sinjoro kolonelo estas konata kiel bonkora homo kaj ordono estas ordono, kiun oni ne povas kontraŭfari. Li petis nur, ke la serĝento klopodu danki la permeson per pli granda braveco; des pli, ĉar li servas per tio eĉ sian ofermanion. Dum la tagmezmanĝo serĝento O’Cay aldiris al infanteriisto Adamson :
– Via kaŭzo kontraŭ mi estis pritraktita. Post la tagmezmanĝo venu al mi por raporto!
Adamson teruriĝis. Li ne komprenis, kial lin ne transpostenigis la leŭtenanto post la okazintaĵoj. Momente li pensis, ke estis granda eraro sciigi la okazintaĵojn al la leŭtenanto, sed poste li trankviliĝis. Eble ankaŭ li mem fariĝos martiro de sia religio, kiel multaj aliaj, kiuj en Anglujo estis pendigitaj, kiam la kredantoj ankoraŭ ne elmigris al la tero de la libereco. Kaj finfine kio povas okazi? Se la serĝento estos tre kruela, li povos ankoraŭ peti protekton de la leŭtenanto. Do, li iris al la raporto.
– Vi denuncis min al leŭtenanto Shander , – diris O’Cay .
– Jes, – respondis Adamson , ĉar la kvakeroj neniam mensogas.
– Kaj eĉ se vi punos min, mi tamen opinias, ke...
– Kiu parolas pri puno? Mi diris ankoraŭ nenion.
– Jes.
– Nu, venu kun mi. Mi deziras iome konversacii kun vi. Mi invitas vin por glaso da viskio. Aŭ vi, kvakeroj ne trinkas alkoholaĵojn?
– Mi ne.
– Prave. Eĉ miaj prauloj ne devintus ĝin trinki. Sed bedaŭrinde, rekompence por niaj detruitaj urboj, ni ricevis de la blankuloj alkoholon, gonoreon kaj sifilison.
Adamson ne multe komprenis el tio.
Ili eniris la kantinon, tie O’Cay mendis kakaon kun kuko por ambaŭ.
– Eĉ mi ne trinkas alkoholon, – li diris, – kaj la kakaon mi trinkas pro tradicio. Oni diras, ke la favorata trinkaĵo de Montezuma estis la kakao. Li trinkis tage ok-dek tasojn. Tie la hispanoj ekkonis tiun aĵon kaj ankaŭ ĉi tion donis ni al la blankuloj.
Poste li rakontis ĉion, kion li parolis kun la leŭtenanto.
– Jen, – li diris fine. – Mi nun povus diri, ke vi denuncis min kontraŭjure, neglektinte la oficialan vojon. Kaj mi, kiel serĝento, povus havi eĉ alian metodon, por venĝi vian kristanan fanatismon. Sed mi ne estas kristano, ĉe ni ne estas konata la fanatismo. Ĉe ni neniam estis inkvizicio. Kiam la malgrandnombra soldataro de Cortez envenis, Montezuma kvartirigis ilin en la palacon de sia patro, regalis ilin per ĉiaspeca delikataĵo kaj kiam la hispanoj petis permeson, ke en la palaco ili povu instali kristanan kapelon, Montezuma tuj ordonis al ili eĉ laboristojn.
– Nun mi ne volas mencii la dankon de la kristanoj, nur bonvolu imagi la samon inverse: se la soldataro de Montezuma venintus en Hispanion kaj ili petintus la permeson por instali aztekan kapelon! En la palaco de imperiestro Karlo! Sed mi nun ne sentas venĝemon. Mi ne volas paroli kun vi, kiel serĝento kun infanteriisto, sed kiel kun mia homfrato. Mi volas konvinki vin, ke la ofero estis nepre neniel pli malhumana, ol via milito. Ĉu vi paciencas aŭskulti barbaron?
– Pardonon, sinjoro serĝento, antaŭ ol respondi, mi demandas: ĉu vi permesas, ke ankaŭ mi parolu tute sincere?
– Mi ripetas: mi ne estas kristano. Vi povas diri, kion vi volas. Mi petas nur, ke vi aŭskultu ankaŭ miajn paganajn vortojn.
– Tiam mi devas deklari, ke la homoferoj de la aztekoj estis la plej terura kruelaĵo. Mi diras tion ne nur kiel kvakero, kiu neniokaze rajtas mortigi, kaj ne nur pro tio, ĉar ĝi estas pagana ceremonio, sed ĉar ĝi estis kruelaĵo. Vi amasbuĉadis la senpovajn militkaptitojn kaj ne armitan malamikon.
– Ĉu vi konas la metodon de la ceremonio? La oferon oni kuŝigis sur iu konveksa altara ŝtono el jaspo, por ke lia brusto konveksiĝu. Poste la pastro prenis tranĉilon el onikso. Similan al ĉi tiu – kaj li elpoŝigis oniksan tranĉilon. – Poste li per ĝi trapikis la bruston, ĝuste sub la koro kaj tratranĉis la ĉefan arterion. Per tio la cerbo perdis la sangocirkuladon kaj la ofero tuj perdis la konscion. La pastro elŝiris la koron. La sufero daŭris dum du-tri sekundoj. Ĉu vi kredas nun eĉ nur la centono de viaj oferitoj liberiĝas de la vivo per tiom malmulta sufero?
– Sed la kaptitojn!
– Nature, la kaptitojn! Dum la konsakrado de granda teokaji oni oferis sepdekmil homojn. Sed ne ses milionojn, kiel vi dum ĉi tiu milito!
– Neniu faras volonte, sed ni devas ĝin fari por savi la kulturon de la germana barbarismo.
– Jes. Tiel vi legis en la frontgazeto Stars and Stripes . Mi ne pridiskutas. Nu, ni, aztekoj faris la saman. Sed ni batalis vere por la pli alta kulturo kaj ne nur trumpetis pretekste kaj por inciti niajn soldatojn. Ni devis bridi la barbarajn tribojn, por subteni kaj certigi la pli altgradan aztekan civilizacion, kiu karakterizis nian landon. Nature, la diferenco estis, ke tiu estis vere pli altgrada. Ĉirkaŭ ni vivis sovaĝaj triboj en vigvamoj, kaj ĉe ni agrikulturistoj, metiistoj, artistoj en ornamitaj ŝtondomoj. Sed la germana civilizacio estas neniel pli malaltgrada ol via. La plej multaj Nobel -premiitoj estas germanoj. Niaj religiaj ritoj vere certigis la pli altan kulturon. Sed vi?!
– Ni kvakeroj, ne multe zorgas pri la religiaj formalaĵoj. Ni praktikas la religion laŭ ties pura, humana senso. Ni ne havas ceremoniojn, la tradiciojn mi ne kultivas, nur la homamon: helpi unu la alian dum ĉi tiu tera vivo. Se vi dirus tion, ke vi elŝiris la koron de mortigita malamiko kaj metis ĝin sur la piedestalon de la idolo, tiam mi tute ne estus ŝokita. Tio estus naŭza afero, sed mi, kiel kvakero, neniel kondamnus. La mortinto ne sentas doloron. Sed tion, ke vi dispecigis kadavron, mi neniel povas aprobi.
– Sed vi, en la germana tranĉeo, demandis ĝuste tion, kial mi elŝiras la koron de mortinto. Vi diris, ke sancerba homo ne faras tion.
– Jes, mi pensis tiam, ke vi ne estas sancerba. Nun, kiam vi klarigis al mi, ĝi estas por mi ne krimo, nur naŭza kaj terura afero. Krimo estas nur la mortigo, sed ni ne povas tion malhelpi. La germanoj altrudis al ni. Ni estas senkulpaj krimuloj!
– Mi ne sentas min krimulo.
– Eĉ tiam vi estas krimulo. Ni ĉiuj krimas.
– Vi ne komprenas. Sed prefere ni silentu.
– Kion mi ne komprenas?
– Lasu! Mi ne povas ĉion malkaŝi al vi. Eble post la fino de la milito. Sufiĉas, ke ni nun interkonsentis. Mian strangan kutimon vi nun rajtas rakonti al kiu ajn. Eble estas pli bone, se ili jam scias. Oni ne plu denuncos min.
– Jes. Ni interkonsentis. Sed nur tiurilate, ke mi ne malaprobas viajn oferojn. Sed la antikvan aztekan kaptitulmasakron mi eĉ hodiaŭ konsideras terura krimo.
*
Post kelkaj tagoj la regimento estis pludirektita por persekuti la retiriĝantajn germanojn. La tankoj rompis la kontraŭstaron de la germanoj kaj sekvis la atako. Serĝento O’Cay kondutis sammaniere, kiel apud Chateau Thierry . La diferenco estis nur, ke li nun eltranĉis la korojn de kvin germanaj kadavroj. La ceteraj soldatoj, kiuj jam sciiĝis pri la ofero, interesiĝe rigardis.
*
La suspekto naskiĝis en la korto de iu kamparana domo, kie vespere kaporalo Randol ekdiris al serĝento Smith :
– Kion vi diras pri tiu ĉi stranga soldato? Kiel oni povas aranĝi tian buĉistan laboron?
– Kion diri? La kolonelo decidis: se li mortigis la germanon, li rajtas eltiri la koron, almenaŭ li klopodos bone labori. Kaj vere, li finis nun per kvin germanoj.
– Ĉi tio estus bona. Sed nia kamarado O’Cay ne povis mortigi kvin, maksimume kvar hunojn.
– Kiel vi tion scias?
– Ĉar pri unu mi mem finis. Kiam mi trapafis lin, mi kursekvis alian germanon, kiu provis fuĝi. Kiam mi jam ekstermis ilin, mi revenis, ĉar mi decidis rigardi la laboron de tiu ĉi buĉisto, kaj jen, ĝuste tiam li tranĉadis la mantelon de MIA germano.
– Kiel vi scias, ke li estis la via?
– Ĉar de lia kolo pendis amuleto sur lia mantelo. Ĝi estis hela, brila. Nu, – mi pensis, – se vi kredis, ke ĉi tiu savos vin de la morto, tiam vi eraris, frataĉo, do, mi trapafis la amuleton. Li falis kaj pro certeco mi donis eĉ alian pafon en la frunton. Mi akcentas: ĉi tiu O’Cay estas granda ĉarlatano!
– Povas esti, – respondis serĝento Smith , ĉar ankaŭ al li estis suspektindaj tiuj kvin germanoj kaj ke ĉiuj kvin kuŝis unu apud la alia.
Lian suspekton li rakontis al leŭtenanto Shander . La leŭtenanto fariĝis eĉ pli ŝokita:
– Terure! Do, ĉi tiu bubo estas ne nur kadavro-buĉisto, sed li eĉ ne batalas! Al mi jam dekomence ne plaĉis tiu barbaro, sed vi konas la molan koron de la sinjoro kolonelo.
– Li estas tre humana homo.
– Jes. Li permesas ĉion al la knaboj, por ke ili havu emon por ekstermi la hunojn. Se iu diras: “Mi ventrenpikis unu germanon kaj li neniam pli manĝos kraut-wurst -on”, tiu povas esti kiom ajn sendia fripono, la kolonelo ĉion pardonas, kaj kore gratulas al li. Sed pri ĉi tiu afero mi havis ĉiam mian propran opinion, eĉ tiam, kiam mi ankoraŭ kredis, ke O’Cay tranĉadas vivantan germanon kaj nur poste li elprenas la koron. Kion diros nun la sinjoro kolonelo, se li ekscios, ke lia favorito estas eĉ ne soldato, nur buĉisto de kadavroj?
– Kontraŭ la mortinto ni devas senti nur honoron... Ni estas ja homoj kaj ne sovaĝbestoj... Sed espereble ni jam povas eltordi lian kolon.
– Ĉiuokaze ni devas priesplori lian konduton.
– Kaporalo Randol firme asertas...
– Ne sufiĉas. Temas pri gravega krimo. Tio estas jam ne nur malhonorigo de kadavro, sed grava neglekto de la soldataj devoj. Randol povas eble erari, ĉar multaj soldatoj portas amuleton. Ankaŭ mi havas unu pecon ĉe mia kolo kun sankta bildo, sed mi scias mian soldatan devon kaj trapafas nur vivantajn homojn. Do, ni devas lin zorge observi, akiri atestantojn, por ke ni iru al niaj superuloj kun tute pruvita afero.
Ili komisiis kelkajn soldatojn por kontroli la konduton de serĝento O’Cay . Ili estis plene fidindaj homoj kaj inter tiuj estis kaporalo Randol , kiu tuj kontaktiĝis kun Adamson .
– Diru: kiel okazis tiu “ofero”, kiun vi raportis iam al leŭtenanto Shander ?
Adamson rakontis precize.
– Kaj vi certe scias, ke tiujn du germanojn mortigis O’Cay ?
– Mi ne vidis, sed kial vi dubas?
– Ĉar tiu ĉi homo estas ne soldato, sed buĉisto. Tiu ĉi homo ne batalas, nur tranĉadas kadavrojn, kiujn mortigis aliuloj.
Adamson gape miregis.
– Li... li... ne batalas?
– Ne. La suspekto estas, ke li ĝis nun eĉ unusolan germanon ne mortigis, nur li tranĉadis la kadavrojn.
Adamson nun komencis kompreni, kion celis diri serĝento O’Cay , kiam li diris, ke li ne sentas sin krimulo pro hommortigo. Li mem, la kvakero, malobservis la plej sanktan postulaton de sia religio kaj tiu barbara indiano, kies religiajn ritojn eĉ aŭskulti ne decas, estas pli kvakera, ol Adamson , kiajn ajn naŭzajn aferojn li faris.
– Do, la ordono estas, – daŭrigis Randol , – ke ni devas lin priesplori. Memkompreneble ĉi tio estas sekreto. Ne malkaŝu al li.
– Jes.
En la kapo de Adamson kirliĝis la pensoj. Lin eĉ antaŭe turmentis la zorgoj kontraŭ sia konscienco, sed ĝis nun li ankoraŭ povis trankviliĝi, ke lian kulpon trudis la malamiko al li. Sed li nun devas kontroli homon, por pruvi tian krimon, kiu estas por li granda virto. Serĝento O’Cay estas sendube konfuza homo, sed, se ĉi tiu suspekto pravas, tiam li ne estas kulpa. Ne! Li ne akceptos tion!
Sed, se li ne akceptos, tiam akceptos aliuloj, kiuj prijuĝas la aferon ne el kvakera vidpunkto. Se li rifuzas la komision, li mem fariĝos suspektinda.
Do, fine li nenion respondis. Kaporalo Randol kontentiĝis, ke li ordonis al Adamson la spionadon.
La armeo trairis la riveron Aisne kaj plupersekutis la malamikon al la direkto de Laon . Antaŭ Laon la germanoj faris novajn tranĉeojn kaj denove oni devis ilin ataki. La dudekkvincentimetraj francaj kanonoj bombardis dum duontago, poste sekvis, – laŭkutime, – la tankoj kaj fine la atako kontraŭ la jam preskaŭ malplenaj germanaj tranĉeoj. La tankoj simple surtretis la pikdrataron kaj la atakantaj soldatoj jam preskaŭ ne havis taskon.
Apud serĝento O’Cay atakkuris Adamson kaj kelkaj aliaj soldatoj, kiuj spionis lin. Ili ensaltadis la tranĉeon, ĉirkaŭrigardis kaj poste diskuris por persekuti la malamikon.
Post kelkaj minutoj ili revenis. O’Cay jam sekcis la bruston de iu malamika mortinto per oniksa tranĉilo. Proksime staris Adamson , kiu ŝajne restis apud li. Smith saltis al O’Cay , ekkaptis lian brakon kaj kriis:
– Haltu! Vi estas arestita!
– Mi havas permeson! Mia ago neniel koncernas vin!
Pluraj soldatoj alvenis kaj forportis lin.
*
Kiam la kolonelo eksciis la aferon, li furiozis:
– Ĉi tiu bestio! Ĉi tiu fia kadavrovulturo! Do, li eĉ ne batalis! La danĝeran laboron li lasis al la honestaj kamaradoj, kaj li tranĉadis la kadavrojn, anstataŭ la vivantan malamikon! Al militjuĝistaro ĉi tiun friponon! Sed urĝe!
*
Al la procezo estis vokita ankaŭ Adamson .
– Ĉu en la tranĉeo vi estis apud serĝento O’Cay ? – demandis la militjuĝisto.
– Mi staris ĝuste apud li.
– Dum kiom da tempo?
– Ekde la salto en la tranĉeon, ĝis lia arestado.
– Tiam respondu: ĉu O’Cay mem mortigis tiun germanon, kies bruston li tranĉadis?
– Jes.
– Ĉu vi vidis?
– Mi vidis.
– Sed la ceteraj atestantoj ĉiuj asertas, ke tiu germano estis jam kadavro, kiam vi ensaltis.
– Ili eraras. La germano alvenis, kiam la ceteraj atestantoj jam diskuris. Sed mi restis tie kaj vidis.
– La atestanto povas ĵuri.
– Mia religio malpermesas la ĵuron.
Poste oni laŭtlegis la raporton de la sekcintaj kuracistoj, ĉar la kadavro estis tuj forportita kaj sekcita. Laŭ la medicina konstataĵo, en la kapo estis trovita grenada splito, kiu tuj mortigis la germanon. Dum tranĉado de la brusto li estis jam mortinta pli ol unu horon.
– Kion vi aldiras, serĝento O’Cay ?
– Ĉio estas pruvita kontraŭ mi. Vane mi neus. La atestantoj pravas kaj Adamson eraras. Vere, mi ne mortigis lin. Mi eĉ konfesas, ke mi neniam mortigis homon.
– Ĉu neniun? Laŭ leŭtenanto Shander vi konduti brave dum la unua atako.
– Mi diris tion al li, sed mi mensogis. Neniam mi pafis aŭ pikis vivantan homon. Mi intencis nur praktiki la religion de miaj prauloj.
– Belega religio! Kaj por tio ĉi vi soldatiĝis memvole?
– Jes.
– Do, vi sentis nenian patriotan devon?
– Mi havas nenion komunan kun la interbatado de la kristanoj.
– Mi severe admonas vin: la milito ne estas drinkeja interbatado. Aŭ kiel vi opinias?
– Vere ne drinkeja.
La pledanto proponis la priesploron de la menso de la akuzito, ĉar la krimo estis tiom terura kaj bestiala, ke sancerba homo ne povas ĝin fari. Krome, la akuzito nenion gajnis el tio, ĉar sur la batalkampo lin minacis la samaj danĝeroj, kiel la honeste batalantajn soldatojn. Do, la tranĉado de la kadavroj estis tute sencela ago, el kio li povus gajni nur malutilaĵojn. Eĉ li mem bone sciis tion kaj la sekvaĵoj pruvis la konjekton.
O’Cay protestis kontraŭ la priesploro de sia menso.
– Fortaj, tutsanaj homoj kuratakas unu la alian, por ke ili ne plu restu fortaj kaj sanaj. Kaj neniu proponas priesplori ties mensan sanon. Nature, eblas, ke ankaŭ mi mem estas freneza, sed ĉi tiun, dum la ĝenerala freneziĝo, povus konstati nur iu loĝanto de fremda planedo.
La proponon malakceptis la juĝistaro, sed ili demandis Adamson -on: kiel li kuraĝis aserti, ke la germanon mortigis O’Cay . La medicina raporto pruvis la malon kaj ties pravon akceptis eĉ la akuzito.
– Ĉar serĝento O’Cay ne mortigis homon, – respondis Adamson .
– Kaj tial vi asertis, ke li mortigis?
– Jes.
– Ĉi tion mi ne komprenas.
– Li ne mortigis, sed senkulpan homon mi povis nur tiel savi, se mi ŝajnigas lin kulpa. Bedaŭrinde, mi ne sukcesis.
Nun la prokuroro proponis esplori la menson de Adamson , ĉar lia atestado estas plene konfuza kaj liaj vortoj kontraŭas al la logiko.
Ĉi tiu propono jam estis akceptita.
Krome, Adamson estis akuzita pro falsa atestado.
*
La juĝistaro deklaris, ke la akuzo estas prava. Kiel mildigan fakton ili menciis la memvolan konfeson de la akuzito. Same, ili kalkulis mildiga fakto, ke la akuzito rekonis, ke la milito ne estas drinkeja interbatado. Sed ĉio ĉi ne malpezigas la krimon kaj la verdikto estis mortpuno.
Ĉi tio okazis jam post la germana kapitulaco, do, ili estis proponitaj al senpunigo. Post duonjaro, la ĝenerala amnestio koncernis ankaŭ serĝenton O’Cay .
La direktoro de la karcero manpremis kun li kaj promesigis, ke li neniam plu tranĉados mortintan malamikon, nur vivantan.
Kompatinda Adamson pli malbonsortis. La esploro deklaris lin freneza. Vane li akcentis, ke li faris ĉion per pura kaj sobra kapo, surbaze de siaj principoj. Oni respondis, ke temas ĝuste pri tio kaj li estis enhospitaligita.
Honorigo
– Yel Palva! – laŭtlegis la notario.
Palva , vestite nur en kalsono, enpaŝis. Transdonis sian rekrutalvokan leteron. Siajn suprajn vestojn metis sur seĝon.
La kuracisto esplore rigardis la korpon de Palva . Ties okulojn kaŝis per siaj manplatoj, poste li forprenis la manojn, observante la refleksojn.
– Ĉu vi ne estas miopa? – li demandis.
– Tute ne! – protestis Palva . – Mi legas ĉiam sen okulvitroj.
– Ĉu vi legas multe?
– Absolute ne! Mia profesio okupas min per tute aliaj laboroj.
– Mi atentigas vin, ke misinformi la rekrutkomisionon estas komunum-ofenda ago. Hodiaŭ, kiam la friponaj malamikoj de la homaro minacas per finpereo ĉies feliĉon, la patrio bezonas bravajn, batalemajn soldatojn.
Palva ankoraŭ ne estis starigita antaŭ la tubon de la falsometro, do li respondis senemocie.
– Se mi estos honorigata per soldatiĝo, mi plenumos mian ornamplenan honoron per la plej granda entuziasmo, sed tamen mi devas rimarki, ke mi sentas min tute sana.
Nun li estis starigita en la rentgenaparaton. La aparato susuris, la kuracisto atente observadis la ekranon.
– Nu, – li kontraŭĵetis triumfe, – tiu ĉi koro tamen ne estas nomebla tute sana!
– Kio do! – protestis Palva . – Mi loĝas sur la sepa etaĝo kaj mi neniam atendas lifton. Mi laboras en la albuminfabriko numero 112 eĉ hodiaŭ pezan korplaboron.
– Tio estas nur via persona aserto.
La komisionestro interdiris:
– Ni devas ebligi al la kandidato pruvi sian aserton. Ĉu vi havas dokumentojn?
Palva paŝis al siaj vestoj, elpoŝigis kaj transdonis peceton da papero. La komisionestro tralegis, iom meditadis, kaj ekdiris al la kuracisto:
– Ceteraĵo?
– Ne estas ceteraj rimarkindaĵoj.
– Do, li vidiĝas sufiĉe fortika homo. Ne verŝajnas iaspeca malsano. Nu, bonvolu enskribi, – li turniĝis al la notario, – ke li estas korpe netaŭga por militservo. Sekvos la spirita rekrutado!
Palva estis starigita antaŭ tabulon. Vidalvide al li, la tubo de la falsometro, direktita al li.
La profesoro funkciigis la aparaton, la tubo komencis fosforeski.
– Jen la kreto, – diris la profesoro. – Bonvolu skribi la formulon de la rotacia parasfero en kazo de hiperbole rapidiĝaj protonoj.
Palva alpaŝis la tabulon kaj komencis skribi:
rot y =
Poste li ekhaltis.
– Nu? – demandis la profesoro. – Kion vi intencas kun tiu rotacio? Ĉar io rondiras, ĝia formulo ne nepre komenciĝas per “rot”. Mi petas, skribu la matriksojn!
– Tiujn mi ne scias.
La signallampo de la falsometro akre ekfulmis, okazigante ĝeneralan ridon.
– Do, vi tre bone scias, – respondis la profesoro. – Jes, antaŭ cent jaroj, ĉirkaŭ 1950, oni ankoraŭ povis mensogi sendanĝere, sed hodiaŭ la aparato jam malkaŝas la mensogulon. Kiom da mensogpocento? – li demandis la aparatiston.
– Naŭdeksep , – li legis el la bendo.
La profesoro paŝis al Palva kaj metis la manon sur lian ŝultron.
– Vi estas spirite taŭga, kara amiko. – La armeo bezonas soldatojn, kiuj ne estas sufiĉe fortaj por la peza laboro de la civila lando, sed kiuj taŭgas al la altaj spiritaj pretendoj de la militado. Vane vi provus eskapi, vi taŭgas. Soldatiĝi estas granda kaj bela honorigo, kiun ni ĉiuj akceptas ĝojplene kaj danke.
Nun li subite ekpensis, ke li eble staras en la radio-kampo de la aparato. Ektime li alrigardis, sed jam malfrue. La lampo ekbrilis.
Rapide li forpaŝis kaj la lampo estingiĝis. La komisionuloj restis ŝajne senemociaj, ili kondutis, kvazaŭ ili nenion estus rimarkintaj. Eĉ Palva ne kuraĝis rideti. Li nur deklaris:
– Se mi estos honorigata per soldatiĝo, mi plenumos mian ornaman devon per la sama ĝojo, kiel vi, profesoro.
La lampo restis senluma.
Nun sekvis mallonga diskuto. La civillanda komisaro ne volis transcedi Palvan.
– Jam nun ni povas plenumi niajn taskojn nur la plej malfacile, – li diris. – La kandidato estas forta homo. Li purigas la bestejojn, portas la sterkon. Tia forta homo devas resti en sia profesio.
La profesoro, aŭdante la vortojn, pleniĝis per envio. Lia unika filo antaŭ unu monato heromortis.
– Malnobla laboro, – li diris per kolertremanta voĉo. – Kaj tia eminenta homo aŭdacis sekreti pri siaj kapabloj, kiam li povus esti honorigata!
La civillanda komisaro denove ekprovis reteni Palvan sed la komisionestro finis:
– Mi fermas la diskuton. La kandidaton ni honorigas per soldatiĝo. Mi petas la notarion enskribi la nomon de Yel Palva en la ornamalbumon de la rajtigitaj al gloro. Li rajtas aniĝi al la grupo “Pacamo”.
*
Vespere li rendevuis kun Minda en la parko.
– Nu? – ŝi demandis ekscitite. – Kio okazis, Yel ?
– Mi estas honorigita.
Minda senforte falsidiĝis sur la benkon.
– Kaj al kiu grupo vi estis direktita?
– Al la “Pacamo”
– Ne parolu rebuse! Mi jam scias, ke la grupo “Mizerikordo” manipulas per la ALFA-ĵetmaŝinoj, per kiuj ili kripligas la irison de la okuloj, blindigante la malamikajn soldatojn, la grupo “Bonkoreco” direktas la ultrason-maŝinojn por disfaligi la ĉelon de la histoj de la korpo, sed kion signifas “Pacamo”?
– Tiu estas la grupo de la sekvatoroj.
– La satanoj! – ekkriis Minda . – Tiu estas la plej danĝera.
– Nu, jes. Neniu intencas ekstermi la civilularon de la malamiko, ĉar la celo de la milito estas ĝuste konkeri subjugitajn laborantojn. Kaj kiel la ŝtatestroj profitus el tio, se ili jam komence neniigus la vivantan produkt-materialon? Tial estis eltrovita la sekvatoro, por ke ni ekstermu nur la militistan elitaron de la malamiko. La palpatoroj esploras la individuajn ondolongojn de la malamikaj militestroj, poste ni ekirigas la sekvatoran raketon, kiu alvenante disfaligas la ganglionojn ĝuste de la nervaro de la celitulo.
– Sed la malamiko ĝuste pro tio atakas plej forte la sekvatoristojn.
– Tute ne mirinde. Ankaŭ ili scias, ke tiu ĉi estas la plej danĝera militilo kontraŭ la militestroj, kaj ĝi bezonas la plej grandan scion. La nunan militon batalas nur sciencistoj kontraŭ sciencistoj. Sanan, fortan kaj stultan homon oni ne soldatigas.
– Do, ili nun forrabas vin de mi!
– Ankoraŭ necerte. Nun jam ne troviĝas frontoj. La atakoj estas direktataj el la interna lando kontraŭ la interno de la alia lando, eĉ tie nur kontraŭ militistaj celoj por ne disrompi la konkerotajn urbojn, fabrikojn kaj laboristaron. Oni atakas nur la militajn nodaĵojn, kiuj estas dissemitaj en la tuta lando, zorge apartigite de la produktado, kaj vi nepre scias, ke ĝuste apud ni troviĝas unu el la nodaĵoj. Eble mi posteniĝos tie.
– Eble! Eble! – mansvingis dolore Minda . – Kiel tio utilus al mi? Mi jam esperis travivi nian junecon unu apud la alia. En via sesdekjara aĝo oni forportu vin, ĝis tiam ni povus vivi bele.
– Ho, jes. La sesdekjara homo estas korpe malforta, por genero jam apenaŭ taŭga, li ne povas plenumi la civillandan fortostreĉon, sed aliflanke li havas vastajn spertojn, multon li scias. Por sidi, kalkuli, observi la aparatojn, eksperimenti en la laboratorioj li estas tre taŭga, do li estas la plej uzebla materialo por militservo.
Minda senpacience interdiris:
– Ho Yel , Yel , kial vi trompis min?
– Ĉu mi? Ĉu vin? Sed Minda , mia dolĉa Minda !
– Jes, vi! Ĝuste vi! Kiomfoje mi diris al vi, kiam vi amindumis al mi, ke mi deziras nur sanan kaj stultan viron! Ĉu mi ekamu lin kaj ili forrabu lin de mi? Vi ĵuris, ke vi estas stulta kiel kukurbo, kaj mi kredis al vi. Mi ekamis vin, kaj jen – nun alvenis via mortkondamno, kio estas same ankaŭ mia morto. Ho Yel , kial vi trompis min?
Plorsingulte ŝi kliniĝis sur lian ŝultron. Li tenere karesis ŝian kapon.
– Mi ne trompis vin, anĝeleto. Mi certigas vin, ke mi plenforte klopodis en la lernejo por nenion ellerni. Se nur tiu damnita falsometro ne estus eltrovita!
– Ne, Yel , mi jam nenion kredas al vi, – plorsingultis la knabino. – Se vi estus stulta, kial ili povis pruvi, ke vi scias? Ĉar korpe vi estas forta, mi ja scias tion. Preskaŭ vi premrompas min, se vi brakumas.
– Bone vi scias, koreto mia, ke jam en la lernejo ne eblas tute nelerni. Ankaŭ tie estas falsometro. Se mi diras: “Mi lernis, sed mi ne scias”, la aparato tuj signalas, la lampo ekbrulas, kaj la profesoro tuj donas la “elkoran apogadon”: duhora dentdoloro en la dento-nerv-enradianta kamero. Ho Minda , kiomfoje mi sidis en tiu! Lastfoje mi ricevis jam triagradan dentdoloron kiel elkoran apogadon, ke mi jam hurlis pro la inferaj turmentoj kaj mi petegis indulgon. Je tiaj okazoj mi decidis, ke mi ĉiam lernos bone, ĉar mi jam ne havis kuraĝon por nelerni.
– Satanaj ekzekutistoj!
– Ne malbenu la profesorojn, ho Minda . Ankaŭ ili raportas antaŭ falsometro al la direktoro, kaj se ili dirus, ke “la nelernintojn mi laŭregule apogis”, kvankam ili ne punis la nelernintojn, tiam la falsometro eklumus, kaj vi scias, ke ili estas eĉ pli severe punataj. Kaj la direktoro estas same kontrolata, kiel ĉiu homo sube, supre, kaj pli supre, tute ĝis la Plejamata Ŝtatpatro. Li estas la sola, kiu dependas de neniu, kaj en kies manoj koncentriĝas ĉiu suferigo...
Yel subite eksilentis kaj ektime li ĉirkaŭrigardis, sed Minda furioze interkriis:
– Jes, diru nur la veron! Suferigo! Jes, suferigo! Ĉiam nur suferigo! Ne silentigu min! – ŝi diris, vidante, ke Yel time klopodas ŝian kapon tiri al sia brusto. – Ĉi tie ne estas mikrofono, kaj por mi estas jam tutegale, eĉ, se mi estos portata sur ŝtiparon! Kial ni nomus ankaŭ inter ni la suferigon “elkora apogado” kaj “amika helpo”?
Yel klopodis flankenigi la diskuton.
– Do, post la dentdoloroj mi jam devis iom lerni la lecionojn.
– Do, vi tamen lernis! – diris Minda riproĉe. Denove ŝi ekploris. Yel elprenis poŝtukon el la retikulo de Minda kaj sekigis ŝiajn okulojn.
– Ne ploru, kara! Ĉi tio estas pli dolora sufero por mi, ol ĉiaspeca elkora apogo. Mi ĵuras, ke mi provis ĉion eblan por ke mi lernu sed ne sciu, ke ili ne povu min disigi de vi. Ne nur por via intereso, sed por mia feliĉo. Tiu estas vi mem. Mia feliĉo!
Minda levis sian kapon kaj ekridetis tra la larmoj. Ŝi donis aerfacilan kiseton sur lian okulon.
– Ho, mia eta pseŭdostultulo! Kiel do tamen vi ellernis la lecionojn?
– Mi ĵuras al vi, Minda , – kaj mi bedaŭras, ke nun ni ne ĉehavas falsometron por kredigi miajn vortojn – do mi ĵuras al vi, ke mi provis ĉion eblan ankaŭ post la dentdoloroj. Lernante la lecionojn mi klopodis ĉiam pensi pri vi. Anime mi ĉiam estas kune kun vi, sed dum lecionlerno mi klopodis per ĉiuj miaj nervofibroj kroĉiĝi al vi, por ke mi ne komprenu la legataĵon. Tiamaniere mi povis diri trankvile al la profesoro: “Mi lernis, sed mi ne scias”. Pli poste, dum la lecionlernado mi eĉ kalkulis mute, en mia kapo: “Unu-du-tri-kvar-kvin...” Sed tiu ĉi metodo jam estis iom perfortita, kaj dum la raporto la lampo iom ekbriletis. Do, la kalkuladon mi ne daŭrigis. Pensi pri vi ĉiam estas facile kaj tio sufiĉis. Dum la ekzameno mi estis reĵetita kaj mi fariĝis purigisto en la albumin-fabriko. Multaj miaj enviantoj preskaŭ krevis.
– Sed kiel vi tamen sciis dum la rekrutigo?
– Ĉar mi havas damnite malbonan cerbon. Vane mi klopodas nescii, io tamen engluiĝas. Tiun formulon, kiun ili demandis pri la rotacia parasfero, mi legis ĝuste post terura dentdoloro. Tiam mi estis frakasita, mortsuferigita. Mi jam povis pensi pri nenio, mi ne povis jam sufiĉe nelerni, kaj tiel, iamaniere la formulo tamen ŝoviĝis en mian kapon.
– Kaj ili demandis ĝuste tion! Kian fatalon vi havas, mia kompatinda Yel !
– Mi devas konstati, ke miaj kvalitoj iom post iom degeneriĝas. Kiel ajn mi klopodas mallerni, tamen multaj engluiĝas en mian kapon, kaj mi jam ne povas sufiĉe perfekte forgesi. Certe miaj kapabloj malperfektiĝis.
– Kompatinda mia Yel ! Kaj depost kiam vi rimarkis tion?
– Antaŭ du jaroj. Kaj depost tiam mi eĉ pli admiras vin anĝeleto, ĉar vi ne havas tiaspecajn malperfektaĵojn. Ho Minda ! – li ekkriis, – mi scias, ke vi jam malrespektas min, sed tamen vi ne forpelu min! Mi ne eltenas la vivon sen vi!
La knabino mole sin alpremetis.
– Kiel vi imagas, mia trezoreto? Mi ekamis vin kaj mi ne povas jam vin forlasi.
Post longa silentado Yel ekparolis:
– Se almenaŭ mi estus ĉe la grupo “Humanismo”
– Kio estas tio?
– Tie estas la radiiloj, kiuj ĵetas la stultigajn radiojn al la malamiko. Foje, – kvazaŭ mi farus tute hazarde – mi saltus en la radifaskon. Sed ĝi estas jam severe gardita kaj jam tute ne utila.
– Kial?
– Okazis, ke ankaŭ la maŝinistoj mem ensaltis, por esti eligotaj el la armeo. Fine la ŝtato superruzis ilin kaj planigis tiaspecajn maŝinojn, kiujn eĉ stultaj homoj povas direkti kaj nun ili uzas nur stultulojn. Por tiuj ĉi nenion utilas la ensalto.
– Do, nenia eskapo! Yel , mia kara Yel , almenaŭ ni mortu kune!
– Mi pensadis multe pri tio, mia. Fine do, ĉiu cerbumas pri tio. Sed kiel morti? Vi nenie ricevas rapid-efikan venenon, ja ĉio estas en la manoj de la Plejamata Ŝtatpatro. Kuirgaso jam delonge ne estas. Malrapidaj venenoj valoras nenion, ĉar se vi iutage ne venas en vian laborejon, la personradaro tuj palpserĉas vin, vi estos trovata kaj sanigota. Riveren-salti? La personradaro ankaŭ tie trovos vin kaj vi ja scias, ke oni povas revivigi eĉ la tritagan droninton. La etaĝaj fenestroj jam ne estas malfermeblaj, la ventoladon faras la kondicionatoro kaj la ŝtalvitron de la fenestroj vi ne povas rompi eĉ per sieĝa trabego. La ŝtuparejo estas tiom malvasta, ke vi ne havas spacon por desalti. Pafilo jam delonge ne estas. Ĉu la tranĉilo? Se vi trapikas vian koron mem, vi ricevas motoran korprotezon kaj artefaritan sangon, por ke vi pluvivu kriple, kaj vi rezultigos, ke vi estos soldatigata, kiel kriplulo. Ĉu elektra frapo? Tiu nur svenigas, sed oni revivigas vin, por ke ili poste havigu al vi la plej teruran elkoran apogon pro la krimo de mortdizerto.
Kelkajn minutojn ili ambaŭ profundiĝis en malgajan silenton. Poste Yel daŭrigis:
– Ja estas precize organizita la Gardistaro de la Feliĉa Sano! La popolleĝo de la Vivdevo preskaŭ tute ekstermis la antaŭe disvastiĝintajn mortdizertojn.
Minda ekĝemis.
– Do, estas nenia rifuĝo!
– Sed estos, mia kara! Vi nepre scias la proverbon: “Ili tamen ne povas nin novnaski”. Kiom ajn multe ni suferas, tamen ni havas sume nur unusolan vivon, kiu foje tamen finiĝos kaj kiom ajn multe valoras por ili la homo, foje tamen ili perdas lin. Sed almenaŭ dum ni amu unu la alian. Ĉi tiun senton ili neniel povas forrabi.
– Jes, vi pravas. Yel , ni estas esence tre riĉaj, ĉar ni amas. Amu ni unu la alian, Yel , tiom pli, ĉar morgaŭ fariĝos ĝojtago.
Yel dolore demandis:
– Do, morgaŭ mi ne vidos vin?
– Bedaŭrinde, estos ĝojtago en nia laborejo. Ni devos eniri je la sesa matene, labori ĝis la dudeka horo vespere, kaj ni devas plenumi kvardekkvin-pocentan superprodukton. Tiom ni devis oferproponi. Post la dudeka, ĝis la dudektria horo okazos ĝojkunveno, dum kiu mi devas celebri la ceremonion de la Popolfeliĉo, kaj mi estis honorigita por prelegi la laŭdon de la Plejamata Ŝtatpatro. Sed ne ektimu, mi jam verkis la apoteozon, por ke mi nun estu tute via. Venu, trezoreto!
– Ni iru, kara. Sed sekigu viajn okulojn por ne montri larmojn. Kaj hejme vi ne forgesu laŭtediri la formulon: “Egemifeliĉas-ho-plejamata-patromia”, ĉar tie jam troviĝas mikrofono kaj telefoto.
Ili ekstaris kaj ekiris tra la “Vivulaliberfeliĉahomsocieto”-strato al ilia komuna litejo.
La fluidumo de la ĉiovido
Pythius , la profesia animvidisto kaj aŭguristo dormis profunde en sia ĉambro. La horloĝo batis la dekduon. Apenaŭ la bim-bamoj forsonis, ekaŭdiĝis veaj ĝemoj, poste striga ululo, fine ĉentintado per kreskanta forto. Majstro Pythius vekiĝis. La ĉambron trasiblis malvarma vento.
– Kio ĉi? – diris severe la majstro. – Kial tiu trablovo? – kaj li subite ekkriis: – Rabisto!
La veĝemoj kaj ĉentintado daŭris. Kaj nun eksonis mistika, tirita voĉo:
– Ho, vi mortemulo! Venis al vi kompatinda, peka animo!
– Ankaŭ mi konjektas, ke vi ne venis bonintence, – diris la majstro, lumigante. – Ho! Vi survestis mian littukon! Tuj demetu kaj forportu vin! Forta, sana homo, ĉu vi ne hontas?
Sed la tomba voĉo plutremadis:
– Mi ne estas rabisto-o-o! Vaganta spirito-o-o mi estas!
– Nur vagu tuj for de ĉi tie, sed sen mia littuko, dum mi ne alarmos la domon!
La vento denove eksiblis. Pythius ĉirkaŭrigardis.
– Kaj kian trablovon vi faris! Sed kiel vi enrampis tra la duetaĝa fenestro?
Pythius nur nun ekvidis, ke la fenestro estas fermita. La pordo same.
– Sed la fenestro... – li balbutis. – Sed tiam ŝajnas, ke vi vere ne estas rabisto...
– Mi ja diris, mortemulo, ke mi estas kompatinda, peka animo. El la transmondo mi venis.
– Do fantomo?
– Tute laŭ viaj vortoj.
– Fine do! – ekspiris Pythius per granda faciliĝo.
– Vi tute timigis min. Mi ja kredis vian rompŝtelisto.
La maltimiĝo malgajigis la fantomon.
– Do, ankaŭ la nuna ne sukcesis! – li diris, jam per ne tombeca, sed despli malgaja tono. – Ĉu tie ĉi jam neniu timas min? Kia malfeliĉa distrikto!
– Kial mi timu? Vi mem asertis, ke vi jam mortis.
– Ĉu vere? – diris la fantomo per surprizita kaj tute ordinara voĉo. – Ĉu la vivantoj faras pli efike la ve-ĝemon kaj ventosiblon?
– Pri la vivantoj nur bonon, aŭ nenion. Cetere ni estas iurilate kolegoj.
– Fakte? Ĉu vi povas eligi kadavrodoron?
– Tiu ne koncernas la aferon. Sed mi estas animvidisto.
– Mi estis komercisto, sed antaŭ 50 jaroj mi bankrotis kaj kapenpafis min.
– Tiam ni estas duoble kolegoj, ĉar ankaŭ mi vivas el la klientoj. Al ili mi divenas la estanton kaj aŭguras la estonton. Mi povus diri, ke mi komercas en la estonto-fako.
– Kaj kiam vi kapenpafos vin?
– Kiel mi sciu?
– Ho! Do, vi ne scias eĉ vian propran estonton? Mi jam estas scivola, kiel vi tamen divenas. Ĉu vi permesas eksidi?
– Bonvolu! – kaj Pythius alŝovis seĝon.
– Dankon, ĝi estas iom malmola. Prefere mi sidos sur tiu lumfasko.
– Ĉu vi venas de malproksime, kolego?
– Nur el la najbaraĵo. Siriuso. Mi ne kutimas ĉi tiel fantomadi, nur anstataŭas. Sed la deĵoro estas tre laciga. Kvar-kvin klientojn viziti ĉiunokte, ululi, sibli, ĉentintigi, kelodorigi... Ah!
– Ĉu mi rajtas servi glaseton de brando?
– Dankon. Mi ne estas alkoholisto. Eble iom da nektaro... aŭ astralfluidumo.
– Bedaŭrinde mi ne havas hejme. Eble morgaŭ mi ekprovos aĉeti.
– Vi ne sukcesos. Tiu ĉi estas spirita nutraĵo.
– Tiam ĉe la ŝtata literatura eldonejo.
– Mi jam diris, ke tiu ĉi estas spirita nutraĵo, do havas nenian komunan al via literaturo.
– Ho jes! Prave. Kaj kiel via negoco funkcias, kara kolego?
La fantomo rezigne mansvingis:
– Pli bone ne paroli pri tio. Sed nur foje mi ekvidu tiun friponon!
– Kiun?
– Sveĉjon.
– Pri kiaspeca Sveĉjo vi parolas?
– Pri tiu Swedenborg , kiun mi nur anstataŭas. Li diris al mi, ke li estas elsendita al la Andromeda Nebulo, do, mi bonvolu transpreni lian distrikton por kelkaj minutoj.
– Nu, tio baldaŭ finiĝos.
– Jes. Tiu faras ĉe la homoj sescent jarojn. Sed mi jam scias, kial li elsendigis sin!
– Kial?
– Ĉar tiu ĉi distrikto estas terura. Ĉi tie oni ne povas produkti. La kompatinda laboranta fantomo ĉi tie povas malsatmorti.
– Kial?
– Fi! La kompatinda peka animo venas por distriktvizito. Ĉe la kliento li ululas, siblas, kadavrodoras, ĉentintas, produktas ĉion eblan ĝis mortlaciĝo kaj la rezulto? Nenio! La kliento vekiĝas ekterure, li demandas per malkuraĝa, tremanta voĉo: “kion vi deziras kamarada moŝto?” Post tio mi eligas kelodoron kaj tombvoĉe mi recitativas: “kompatinda, peka spirito venis al vi...” kaj tiam la kliento tuj ekridas: “kial vi teruras min, paĉjo?” Mi ne povas plenumi mian planon. Apenaŭ mi atingis tridek procentojn.
– Kion?
– 30-procentan produkton. Jen nia labortakso. Terurkrio faras kvin poentojn, sveno dek poentojn, har-blankiĝo tridek poentojn, freneziĝo cent poentojn. Kiel mi povus kunlabori dum tri monatoj kvincent poentojn? Sed tiom estas la postulata kvanto. Mia normo. Kaj krome, mi jam devis omaĝe proponi dekprocentan superplenumon por la honoro de la ĉijara fantorakongreso. Sed ne! Tute neeble! Kaj krom ĉiu ĉi malagrablaĵo baldaŭ sekvos la maldungoj kaj mi eble devos plandi de oficejo al oficejo, ĝis fine iu anĝelo dungos min kiel aŭreolpoluriston. Kun mia fakklereco! Do, tiu ĉi laboro fakte ne estas eldorado.
– Ĉu vi ne estas tro pesimista? Ĉu vere ne troviĝus alia ofico por vi?
– Vi estas tro optimisto. Bedaŭrinde, la teraj klientoj ĉiam donas al mi tiaspecajn naivajn konsilojn. Se mi plendas al la kliento, li aŭskultas dum kelkaj minutoj, poste oscedas kaj deklaras: “iru al la infero!” Sed ĉu mi havas hejtistan diplomon? Se mi estus almenaŭ finlerninta la astralkonservatorion, mi nun povus iri al la Sferoj, kie nun oni serĉas muzikistojn.
– Mi tre kompatas vin. Mi volonte helpus.
– Vi? Ĉu vi eble havas kontakton kun la Ministerio de Fantomvizitaj Aferoj?
– Ne. Mi havas kontakton nur kun la terloĝantoj.
– Mi tre kompatas vin. Sed tiam kiel vi volis helpi?
– Mi pensis nur pri via normo. Nome, viajn klientojn mi konas pli bone ol vi.
– Nu, vi jam diras ion realan, – ekinteresiĝis la fantomo. – Rakontu nur!
– Kio estas via distrikto?
– Eŭropo.
– Bone. Nu, sur la tero ekzistas religioj, partioj kaj aliaj movadoj. Ĉiuj fiksis al si la ideojn de iu malnova profeto. Filozofo, aŭ ekonomiisto.
– Jes. Ankaŭ mi scias tion.
– Do, vi vizitas la gvidantojn de la nunaj eklezioj, aŭ aliaj movadoj, vi iras al la politikistoj, ŝtatestroj, kiuj nun predikas la principojn de la iamaj fondintoj.
– La afero fariĝas ĉiam pli interesa. Daŭrigu nur!
– Nu, kaj vi prezentos vin, kiel la spirito de la fondinto.
– Kaj se ili demandos, kion mi volas?
– Tiam vi respondos: “Mi revenis, ĉar mi estis ĝis nun forigita kaj kaŝita kaj, se vi permesas, mi restos ĉi tie, por ke mi iome prosperiĝu en la movado”.
– Brave! – ekkriis la fantomo – vi savis min, amiko. Mi forgesis diri: apopleksio ducent poentoj!
– Krome: vi bone scias, ke ni havas statuojn pri niaj granduloj. Do, vi vizitos la skulptistojn, kiel la spirito de la karmemora grandulo kaj deklaras, ke vi intencas iom konversacii pri la arta valoro de via statuo.
– Eĉ pli genia ideo!
– Aŭ vi vizitos la direktoron de la Ŝtata Elita Teatro. Vi prezentos vin kiel la spirito de Shakespeare kaj komunikas, ke vi intencas fari kelkajn intimajn rimarkojn pri la Hamletprezentado.
– Grandioze! Kaj la novaj teatraĵoj?
– Vi vizitos ties verkistojn kaj vin prezentas. Vi diros nur: “Mi estas la spirito”. Kaj ne pli.
– Mi ne komprenas.
– Poste vi demandos: “Kial mi ne troviĝas en via dramo?”
– Ah, mi jam komencas kompreni. Kaj se li emos doni al mi rolon en lia verko?
Pythius superece ridetis.
– Tiom aŭdaca verkisto ne troviĝas. Nur li ŝokiĝas.
– Do, dek kvin poentoj. Mi tre dankas. Vi savis min, kolego kaj mi ne estos maldankema.
– Kiel? Ĉu vi havas kontakton kun la teraj ministerioj?
– Ne. Sed vi asertis, ke vi estas animvidisto. Eble mi povos helpi vin. Do, malkaŝu al mi: kiel vi vidas la animojn?
– Ĉu mi malkaŝu? Kaj ĝuste al la konkurenco?
– Ho, mi en tute aliaj regionoj... nenia konkurenco...
– Nu bone. Mi malkaŝos. Do, la kliento en la antaŭĉambro devas dikti sian nomon kaj profesion al la sekretario. Ni supozu por ekzemplo, venas al mi juna virino. Mi tuj legas el ŝia animo, ke ŝi pensas sopire pri iu viro, kiu ŝin traktas malvarme.
– Interese. La komencon mi komprenas, ĉar kial ŝi venus al vi, se ŝi ne revadus pri viro kun sopiro. Sed la malvarmon kiel vi divenas?
– Nenia magiaĵo. Kial ŝi revadus sopire viron, kiu ŝin traktas varme?
– Bravisime! Sed ŝi petas evidente konsilon por varmigi la viron.
– Tiam mi respondas: “Vi gajnos amon de la viro, se vi tute rezignos”. Tiam la virino foriras kaj dum kelkaj semajnoj ne postkuras la viron. Se la viro ekĵaluziĝas kaj proksimiĝas al la virino, mi jam pravas. Sed eble la viro tamen ne revenas. Tiam ŝi venas al mi, kaj plendas. Responde mi eksplikas, ke ŝi ankoraŭ ne tute rezignis lin en sia animo. Kaj fakte, se ŝi plendas, tio estas evidenta, ĉu ne? Aŭ se ŝi rezignis, tiam li jam ne venas plendi.
– Kaj se la viro revenus antaŭ ol la virino rezignis lin?
– Tiaspeca viro ne troviĝas.
– Tre interese. Kaj, se venas al vi komercisto, simila al mi?
– Ĉu vi pensas privatan negociston?
– Tiaspecan.
– Nu, ties pensojn ne estas malfacile diveni.
– Vi tute pravas, – diris la fantomo enpensiĝinte, sed Pythius daŭrigis.
– Kaj se venas al mi altranga politikisto...
– Ĉu vere? – demandis la fantomo surprizite. – Kial ilin interesas la venonto, kiun ili mem preparas.
– Tiam ili ne venus al mi. Kaj tio estas mia feliĉo. Iliaj vizitoj garantias al mi la simpation kaj toleremon de la magistratoj.
– Kaj kion vi diras al la politikisto?
– Mi divenas, ke li havas multajn akrajn malamikojn, precipe en sia propra partio.
– Kaj se ili postulas nomojn?
– Tial mi malkaŝas, ke lia plej obstina malamiko estas iu malalta, bruna, okulvitra, kiu iomete lamas per la maldekstra piedo.
– Kio do! Kiel priskribon mi donas, – ridetis Pythius . – Inter la malamikoj de altranga politikisto nepre troviĝas ankaŭ tiaspeca. Ĝis nun ĉiu mia politikisto ekkriis: “Fakte! Mi jam delonge suspektis tiun friponon!”
– Kaj kion vi diras pri iliaj futuroj?
– Nenion.
– Kompreneble. Ĉar vi ne scias.
– Kontraŭe! Ĉar mi bone scias. Kial mi kolerigu ilin?
– Ho, jes. Do al oficialaj instancoj vi tute ne kutimas aŭguri la futuron?
– Kontraŭe! Ĉu vi ne kutimas legi la ĉiutagajn meteorologiajn bultenojn? “kelkloke bela vetero, aliloke malbela”. Aŭ: “kelkloke la temperaturo ŝanĝiĝos”. Nu, tiujn komunikaĵojn mi mem liveras al la instituto.
– Sed finfine tio estas esence ĉarlatanaĵo. Ĉu vi ankoraŭ ne estis akuzita?
– Ĝis nun ĉiu mia kliento estis tute kontenta. Mi divenis nur verŝajnajn kaj neĉagrenajn aferojn.
– Mirinde, kiom grandajn sukcesojn vi povas akiri per tiom primitivaj metodoj.
– Nu, vi vidas la animojn pli perfekte, ĉu ne?
– Memkompreneble, ĉar ankaŭ mi mem estas animo. Ekzemple mi povas tute precize priskribi vian opinion pri la mondsituacio.
– Pst! ... Silentu! Cetere, se vi scias nur tiom multe, kial la memmortigo?
– Vi havas 45 jarojn; edzo. La edzino ferias, dum vi pasigas la tempon kun blondulino. Pardonon, ĉu mi estas tro maldiskreta?
– Nur iom tro laŭta. Sed via kapablo estas vere mirinda!
– Nu, permesu, ke mi rekompence donu al vi iom da astralfluidumo. Ĝi vin kapabligas reale vidi la animojn, ellegi ĉiun penson kaj ekvidi ĉion, kio ie ajn okazas. Por vi ne estos kaŝita penso kaj kaŝita okazaĵo.
– Ĉu vere? Sed tiam vi faras min neimageble riĉa kaj potenca! Mi tre dankas! Ĉu mi alportu glason por la fluidumo?
– Ne necesas. Intertempe mi jam transverŝis ĝin en vian animon. Sed uzu ĝin prudente!
La horloĝo batis unu.
– Ho, jam la unua! – ekkriis la fantomo. – Ĝis kokokrio mi havas du vizitojn!
– Kien vi rapidas? – Mi vizitos literaturhistoriiston, kiel la spirito de Sándor Petőfi .
– Do, vi jam utiligas miajn konsilojn. Bonan sukceson!
– Dankon! Mi tre bedaŭras, ke mi ne povis vin timi.
– Ne gravas. Eble sekvontokaze.
– Bonan nokton!
La fantomo ventsiblis kaj malaperis.
*
Matene la sekretario eniris la laboratorion de majstro Pythius . La muroj estis kovritaj per hieroglifoj, sorĉinsignoj kaj sorĉofrazoj de antikvaj magiistoj. En la ĉambro astrolabo, desur la plafono pendis remburita krokodilo kaj vespertoj. Sur la tablo: magikristalo, egiptaj statuetoj de bestokapaj dioj, skaraboj kaj vastaj kodeksoj, binditaj en hundledon.
– Bonan matenon! – li salutis.
– Bonan matenon! – respondis Pythius . Sed kial vi envenas je la naŭa, anstataŭ la oka?
– Bedaŭrinde, la malbenita vekhorloĝo jam denove ne funkciis.
– Nu, ne moku mia amiko! La vekhorloĝo precize sonoris je la sepa, sed vi pludormis kaj nur post la oka vekiĝis, kiam la poŝtisto jam pugnobatis la pordon por almanigi la registritan leteron.
La sekretario ekpaliĝe gapis.
– Sed... sed majstro... Kiel vi tion scias?
– Kia demando? Ĉu mi ne estas animvidisto? Kial vi gapas, amiko? Ĉu ne vi mem reklamas ĉie, ke antaŭ mi la animo estas malfermita libro, kotopo.
– Nu jes, sed tion nur eksteren... al la publiko, nur tiel...
– Kiel? – kriis la majstro. – Ĉu vi opiniis min ĉarlatano?
– Ho, tute ne, nur... nur...
– Nenia nur! Enkonduku la gesinjorojn, kiuj nun atendas en la antaŭĉambro.
– Pardonon, sed en la antaŭĉambro estas neniu.
– Ili venis dum nia nuna interparolado.
La sekretario kapturniĝis.
– Sed kiel vi...
– Ne miregu, sed enkonduku ilin. Kaj venonte, vi ne demandu pri profesio. La viro estas librotenisto, la edzino instruistino.
– Nek... nek... nekredeble...
– Ne nekneku amiko, sed iru kaj plenumu vian devon.
La sekretario ŝanceliĝe ekiris, sed eĉ la pordon li mistrafis. Post kelkaj momentoj envenis la klientoj.
Post la reciprokaj salutoj la viro komencis:
– Niaj konatoj proponis al ni viziti la majstron...
– Pri kiu ĉiu laŭde parolas, – interdiris la virino.
– Oni asertas, ĉiu via vorto estas vera vero, – daŭrigis la viro. – Kaj ni ne estos sendankaj, se vi diros kelkajn vortojn pri ni kaj nia sorto.
– Tre volonte, – respondis la majstro. – Pri la honorario vi mem decidos. Se mi nur unu vorton eraras, vi nenion pagas.
– Mirege! – entuziasmiĝis la virino. – Tio estas karakteriza pri la majstro.
– Do, ni povas komenci. Rigardu al miaj okuloj sinjorino... Bone... Do, vi estas orfa. Vi havas du fratojn. Unu estas kuracisto, en Szeged , la alia: elektristo en Bulgario. Ĉi tiu sinjoro estas via edzo.
– Ĉiu vorto pravas! – fanatikis la virino. – Mi eĉ ne povas esprimi, kiel efikas al mi viaj vortoj!
– Vi loĝas en du ĉambroj en la Jókai strato. Unua etaĝo. Via murhorloĝo haltis kaj vi intencas ĝin porti al horloĝisto. Ne necesas. Vi devas nur ekpuŝi la pendolon.
– Dio! Vera dio! – kriis ekstaze la virino.
– Cetere vi naskiĝis en Arad , vi havas 38 jarojn.
– Ĉu... ĉu certe...? Ĉu vi ne eraras majstro?
– Ne! – deklaris superece la majstro. La edzo ekridis.
– Sed Matilda ! Antaŭ la majstro kaj mi tute ne bezonas...
– Nu bone, – konsentis hezite la virino. – Sed eble pri alia temo...
– Laŭ via deziro, – kapjesis la majstro. – Vi perdis dekstran ganton.
– Tutprave! Kaj vane mi cerbumas, ne scias, kie.
– Tiam vi venis al bona loko. Mi indikas al vi precize: ĵaŭde vespere vi pendis, sed vi trankviliĝu: la sinjoro zorge gardas ĝin.
Al tiuj vortoj la edzo ekatentis.
– Kiu sinjoro?
– Li loĝas en Pomo-strato. Numero 36. Maldekstre de la ŝtuparo. Tie la sinjorino ĝin perdis.
– Kio do? – konsterniĝis la viro, sed eĉ pli nervoziĝis la virino.
– Absurdaĵo, majstro! Tute absurdaĵo! La eraro ŝoviĝis en viajn pensojn.
– La afero komencas fariĝi interesa, – diris malice la edzo. – Do, Pomostrato 36. Maldekstre.
– Sed tute neeble, Eŭgeno! – histeriis la edzino. – Mi ĵuras al vi, tie estas mia tajlorino... Tute neeble!
– Nur trankviliĝu, Matilda , – daŭrigis jam minace la edzo.
– Alta, bruna viro li estas. Hodiaŭ li vespermanĝos ĉe vi. Li alportos la ganton.
– Ah! – triumfis la viro. – Do, vespere venos koramiko! Nu jen, la ĉarma Karlo! Kaĉjo! La kavalira, eleganta Kaĉjo! Nia familia amikego!
– Sed Eŭgeno kara! Ĉiu lia vorto mensogas! Kaj mi ne emas plu...
– Trankviliĝu nur, Matilda ! Hejme ni ĉion aranĝos! – li diris multkonjektigante. – Majstro, bonvolu nur diri, ĉu Kaĉjo, aŭ ne Kaĉjo?
– Eĉ ne unu vorton! Mi malpermesas! – kriis Matilda . – Ĉiu lia vorto estas aĉa mensogo kaj mi ne restos eĉ unu minuton ĉi tie!
– Sed kara Matilda , tiu, kiu havas puran animon, ne forkuras. Tiu ĉi via konduto estas iom stranga kaj nur fortigas la suspekton, ke vi eble tamen povus...
– Ne! Mi ne plu emas! Mi ne toleras tiujn kalumniojn.
Pythius jam enuis kaj volis fini.
– Por mi estas tutegale, – li interdiris. – Tiam eble mi pristudos vian edzon, ĉu ne?
La edzo tuj perdis sian superecon.
– Mi...? Ĉu min?
Kaj Matilda regajnis sian ekvilibron:
– Jes, jes, vin! Nun sekvos vi! Eksidu nur kaj rigardu al la okuloj de la majstro.
– Sed karulino, vi mem diris, ke ĉiu lia vorto estas mensogo.
– Kaj vi tamen scivolis lian opinion. Nu, aŭskultu nur! Se vi kredas al li, tiam vi aŭskultos. Kaj krome, ankaŭ mi estas scivola! – Ŝi aldonis minacvoĉe. – Kiu havas puran animon, tiu...
Eŭgeno jam tute moliĝis.
– Mi ne asertis, ke li diras la veron, nur ke mi estas scivola. Sed via bona eksento certe pravis, ke li mensogas kaj tiuokaze vere ne havas sencon pluparoli kun li.
– Sed vi supozis, ke mi kun Karlo en 36. de Pomo strato...
– Absolute ne! Mi ja scias, ke tie loĝas via tajlorino.
– Nu, fine revenas via prudenta menso, karulo!
– Tiam... Do ni ne plu restu, ĉu ne?
– Sed estimataj gesinjoroj! – interdiris nun la majstro. – Mi ne povas alimaniere fari.
– Sed mi! – tondris la viro. – Mi atentigos la magistratojn pri viaj finegocoj!
– Kaj la honorario?
– Haha! Por la mensogoj? Vi ja ricevos indan rekompencon, nur atendu! Bontag !
Ili forkuris kaj tondre frapfermis la pordon.
Pythius dum kelkaj momentoj senmove rigardis en la aeron.
– Freneziĝo! Vera freneziĝo! – li murmuris kaj sonorigis al la sekretario.
– Via deziro, majstro?
– En la antaŭĉambro sidas fotisto.
La sekretario jam ne konsterniĝis:
– Mirinde. Mi ne demandis profesion.
– Ankaŭ mi ne demandis vian opinion. Ne miradu, sed ensendu lin, ĉar li ĝuste nun ŝtelas viajn cigaredojn.
– E...e...e... mi kuregas.
Li elkuris kaj post momento envenis la fotisto.
– Bonan tagon, majstro!
– Bonan tagon! Do, vi volas scii, kial tiu ruĝharulo peticiis vian loĝejon ĉe la loĝejoficejo?
La neatendita komenco ŝokis la fotiston.
– Sed majstro! – balbutis. – Tio jam estas pli ol magia. Pri tio mi ankoraŭ... al neniu...
– Kial vi miras? Tio estas mia profesio... Do, aŭskultu: tiu ruĝharulo dum la sieĝo de la urbo elrabis juvelistan vendejon kaj la predon li foris en la kelon de forlasita domo... Sed intertempe vi enloĝiĝis kaj okupis ĝuste tiun loĝejon, kiu havas la koncernan kelon, kaj li nun ne povas akiri la juvelojn. Ĉu vi jam komprenas?
– Ho! Ne eklumiĝas al mi! Kaj eksciu majstro, tiu ruĝhara rabistestro, tiu publikmalamiko numero unu, tiu provis min komence subaĉeti. Li proponis al mi grandan sumon, se mi elloĝiĝos. Poste, kiam mi ne akceptis, li komencis ĉantaĝi. Li distrumpetis, ke mi aĉetis la loĝejon el mono, akirita per banditismo: mi senvestigis la stratkantojn en la flankstratoj. Nu, ĉu mi povus toleri tiun kalumniadon?
– Jes, mi scias. Sed ni devas koncedi, ke io prava tamen troviĝas en la vortoj.
– Kiel? – demandis konsternite la fotisto. – Kiel mi komprenu?
Pythius nur nun ekkonis la situacion. Tuj li retiriĝis:
– Mi volis diri nur, ke tiu kalumnio estas vere netolerebla.
– Ho jes! Tute netolerebla. Sed fine nun ĉi tiu bandito venis en mian manon, venkos la justo kaj la pura moralo! Sed diru majstro, – alturniĝis li subite. – Kian valoron havas la juveloj?
– Ĉirkaŭ ducentmil forintojn.
La fotisto saltleviĝis.
– Ducentmil? Ĉu mi bone aŭdis?
– Jes. Tiom.
– Majstro! Kiel mi rekompencu? – li elpoŝigis sian monujon. – Kiom mi havas? Tri, kvar, kvin... ĉu sescent forintoj sufiĉos?
– Ho, mi tute ne meritas tiom...
– Ne unu vorton, majstro! – li interrompis. – Pardonu, ke mi povas nun nur tiom... – kaj li demetis sescent forintojn. – Mi kuregos. Se mi revenos, vi ricevos multe pli...
La majstro sonorigis al la sekretario:
– Via deziro, majstro?
– La fotisto forkuris kaj mi jam ne povis sciigi lin, ke la juveloj jam ne troviĝas en la kelo. Se mi ne sciigas lin, li konsideros min ĉarlatario. Mi donos al vi lian adreson, bonvolu revoki lin por ke mi sciigu, kiu elfosis kaj vendis la juvelojn.
– Ĉu li donis sian adreson al la majstro?
– Kiom multe mi devas ankoraŭ akcenti, ke mi estas animvidisto. Antaŭ mi ne estas sekreto.
– Jes, jes. Nur alkutimiĝi estas iom malfacile. Sed ĉu ni devas tiel rapidi kun la reveko? Se li ne trovos juvelojn, nepre li revenos.
– Sed li ne revenos. Unue li atakdemandos la ruĝharulon, kiam li forŝtelis la juvelojn el la tero. Li citos miajn vortojn kaj nomos la ruĝharulon rabisto. La alia deklaros, ke la tutan historion elpensis nur mi por eltiri 600 forintojn el lia monujo. Tiun respondon la fotisto kredos kaj ili ambaŭ atakos min. Fariĝos granda skandalo kaj finfine, apud la du rabistoj mi estos la sola krimulo, ĉarlatano kaj kalumnianto.
– Mi timas, ĉio ĉi havos malbonan finon.
– Kio?
– Via ĉiovida kapablo. Antaŭe la klientoj ĉiuj laŭdis vin kaj neniu nomis vin ĉarlatano. Sed nun...
– Ne timu. Mi scias ĉion pri ili. Mi antaŭvidos iliajn agojn kontraŭ mi kaj mi ĉiam forigos la danĝeron. Tial vi revoku lin.
– Jes. Mi petas la adreson.
– Tuj. Mi nur intencas kelkajn vortojn diri pri la talismano, kiun vi vendis antaŭ kelkaj minutoj.
– Al la librotenisto?
– Jes, Dum mi konversaciis kun la fotisto. Vi povas sperti, ke mi scias ankaŭ tion.
– Ni ĉiam kutimas vendi talismanojn.
– Tute regule! Sed kiam la librotenisto forkuris, li minacadis ankaŭ al vi, ke li ja aranĝos radikale miajn aferojn ĉe la magistratoj, ĉar mi faras publikdanĝeran funkcion, mi kalumnias honestajn virojn, kotopo.
– Sed tion mi rifuzis.
– Tre bone, vi pledis por mi. Vi akcentis, ke mi ne kalumnias kaj mia ĉiovido nur utilas al la klientoj, ĉar mi povas doni valorajn konsilojn.
– Do, mi kondutis tute lojale, ĉu ne?
– Sed poste li deklaris, ke des pli danĝera homo mi estas kaj oni devas liberigi la socion de mia malutila funkcio. Post tiuj vortoj vi tuj vendis al li talismanon por defendi lin kontraŭ mia magio. Nu, ĉu vi opinias tion ĉi honesta konduto? Jen, vi ruĝiĝis.
– Nome, mi pensis, ke...
– Nome, vi pensis, ke depost nun la dekforintan talismanon vi vendos al miaj ektimintaj klientoj por dudek forintoj, eksplikante, ke miajn sekretojn konas nur vi kaj scias, ke la talismano ŝirmas ankaŭ kontraŭ mia magio. Nu, ĉu vi ne respondas... kara amiko, mi ne envias la dek-forintan gajnon al vi, sed mia sekretario ne rajtas vigligi la suspekton pri magio. Tiun konduton mi ne povas toleri. Ĉu vi ne respondas?
La sekretario nur staris senvorte, tremante kaj kap-malleve. Pythius daŭrigis:
– Kaj nun, en ĉi tiu momento vi time pensas, ke mi eble scias pri la 2000 forintoj. Jes, mi memkompreneble scias.
La sekretario ekterure levis la kapon. Liaj lipoj ekvibris. Pythius daŭrigis:
– Vi ricevis la monon de via amiko por aĉeti el li radioaparaton. Vi aĉetis por mil kvincent kaj diris al li du mil.
El la sekretario nun eksplodis la vortoj:
– Estimata majstro...
– Superflue, – interrompis Pythius . – Vi nun intencas sciigi vian maldungiĝon. Sed tute superflue. Kaj malutile. Mi enspezos abunde per miaj kapabloj kaj ankaŭ vi bone salajros.
– Sed, se ĉiam okazos la sama...
– Nature, ĉiam kaj la sama. Depost kiam mi vidas ion, mi atentos, ke mia sekretario estu mia kunlaboranto sen iu ajn kaŝinteco kaj mia unua devo estas ĉion diri al li. Nu, kial vi ekscitiĝas?
– Unu minuton mi ne restas ĉi tie! – li ekkriis kaj foriris.
*
– Via nomo? – demandis la anĝelo.
– Pardonon, – diris Pythius , – sed...
– Vi nun estas en la ĉielregno de la sinmortigintoj, en la kancelario por nove venintoj. Temas pri formalaĵoj. Via nomo, do?
– Majstro Pythius .
– Profesio?
– Animvidisto.
– Mortospeco?
– Morfino.
– Kaŭzo?
– Iu fantomo donacis al mi astralfluidumon kaj...
– La nomo de la fantomo?
– Nomon li ne diris.
– Sed tiun indikon ni nepre devas enskribi. Vi provizore eniros la spiritaron, sed vi devas tuj serĉi la spiriton, kiu al vi donis la fluidumon.
– Kiel mi trovos lin inter la multaj spiritoj?
– Tre facile. Ni havas nur du bilionojn da spiritoj...
– Du bilionoj?! Kiel mi inter tiom...
– Ne interrompu. Vi devas forte fiksi viajn pensojn al li kaj renkontiĝo efektiviĝos tre rapide. Notarianĝelo, bonvolu akompani la novicon!
La notarianĝelo venis, turniĝis al Pythius . – Kandidato, koncentru viajn pensojn al la serĉitulo!
Pythius fermis la okulojn kaj forte pensis pri la fantomo. Li tuj ekflugis per terura rapideco. Ĉirkaŭ li furiozis ventego, Pythius kapturniĝis.
– Ho, kiom da uragano! Kiaspeca forto tiregas min, kara notarianĝelo?
– Ni flugas per la flugiloj de la penso. Sed vi pensu nur pri la serĉatulo.
– Jes, mi pensegas... Jen! Rigardu!... Tie, tie!... Hola! Kolego! Kolego-o-o!
La vento ĉesis blovi. La fantomo staris vidalvide al Pythius .
– Ho, ĉu vi, kolego? – li demandis surprize. – Ĉu ankaŭ vi faris finon al via vivo? Kial?
– Ĝuste vi demandas tion? Vi, kiu donis al mi tiun damnitan astralfluidon?
– Sed kio okazis?
– Kio? Tio, ke mi vidis ĉion, kion mi ne devis vidi. Ke mi diris ĉiam la veron. Ĉio malkaŝiĝis, kio ne estis destinita por la publiko: amsekretoj, arseniko, trompoj, falsigoj, defraŭdoj, la pasintoj de publike konataj, honestaj viroj, malpuraĵoj malantaŭ la kulisoj, la veraj motivoj de politikaj bombastoj. Ĉu mi devas multe klarigi la rezulton? Mi fariĝis la celpunkto de koncentrita atako. Oni kriakuzis min kalumniisto, venenisto, ribelanto, perfidulo, ĉiaspeca fripono kaj fine mi fariĝis la krimulo pro ĉiu malkaŝiĝinta krimo.
– Interese. Sed se vi vidis ĉion, kial vi ne vidis la persekutajn agojn de viaj malamikoj?
– Mi ja bone vidis.
– Kaj kial vi ne povis forfuĝi?
– Mi faris nenion alian, nur fuĝis kaj fuĝis. Komence mi eĉ rebatis. Se mi ekvidis, ke iu intencas min ruinigi, subfosi mian prestiĝon, ankaŭ mi malkaŝis liajn malpuraĵojn. Mi eĉ vidis la aktojn, la ordonojn por aresti min. Mi sciis, kiu kaj kiel min persekutas kaj mi fuĝis. La landlimojn mi facile trapaŝis, ĉar mi sciis, kie estas la gardistoj. Tiel mi migris de regno al regno, mi jam povis fuĝi nur al unusola regno: al la ĉielregno. Ho, tiu damnita fluidumo! Kiom multe mi atendis, ke vi foje aperos kaj reprenos ĝin! Sed vane!
– Mi tre bedaŭras, sed mi devas rimarki, ke vi mem agis malprudente.
– Kiel tion kompreni?
– Ĉu vi pensas, ke vi estis la sola sur la Tero, kiu posedis la astralfluidumon?
– Kiel? Ĉu eble estis ankaŭ aliuloj, kiuj vidis ĉion laŭ ĝia nuda realo?
– Estis kaj estos.
– Kaĵ kiuj estas tiuj malfeliĉuloj?
– Nu, ne tute malfeliĉuloj. Ili estas plejparte ĝenerale estimataj publikestroj, ŝtatgvidantoj, bankieroj, fabrikposedantoj, industriaj magnatoj, diplomatoj.
– Sed tio estas absurdaĵo! Ĝuste tiuj?
– Ĝuste tiuj. Nur ili uzas la fluidumon racie.
– Racie? Kiel?
– Neniokaze tiel, kiel vi uzis.
– Mi petas vin ne trostreĉi miajn nervojn. Malkaŝu fine, kiel eblas uzi racie tiun kapablon, kiu povas akiri nur malamikojn?
– Vi eraras, kolego. La astralfluidumo malkaŝas al la posedanto la aferojn laŭ ilia nuda realeco kaj kapabligas lin scii, pri kio li devas silenti , respektive, pri kio li devas paroli tiel, kvazaŭ estus ne tiel, sed inverse. Sed vi agis tute kontraŭe, vane mi atentigis vin, ke vi uzu ĝin prudente.
Liriko
Mi babiladis en antikva, malgranda kafejo kun psikanalizisto, mia amiko, pri lia fako. Mi ne kaŝis mian malalte-taksan opinion pri lia fako.
– Via analizado taŭgas nur al poetinoj, – mi diris – aŭ ĝenerale por histeriulinoj, kiuj perversas, se ili havas okazon elpaki siajn animajn malpuraĵojn. Tion, kion la deco aŭ morala obstaklo malpermesas, ili distrumpetas en poemo al la publiko aŭ konfesas al la psikiatro. Kaj la psikistoj parolas al ili pri “ extravert-sexual-libidinal aj kompleksoj”, pri latentaj traŭmoj, finfine nur malplenajn bombastajn vortojn. Esence vi vestas la viktimon nur per la friponaĵoj de via propra, bone konata psika memo, kaj vi ne povas imagi, ke alia homo povas havi diferencan anoman strukturon.
– Vi opinias tiel, ĉar vi ankoraŭ ne spertis la sukcesojn de la psikoanalizo. Permesu, ke mi analizu vin.
– Kelkhora konfesigo estus superflua tempoperdo por ni ambaŭ.
– Nur kvaronhoro. Kaj mi ne turmentos vin per konfesigo.
– Malgajno estos ĉiu minuto.
– Vin obsedas antaŭjuĝo, aŭ vi havas vere kaŝindajn animajn traŭmojn.
En mi ondis la indigno. Mi vere ne havas sadismajn instinktojn nek ion alian. Li ne kaptu min.
– Nu, komencu! – mi diris. – Sed nur kvaronhoron!
– Eĉ malpli!
Li donis papereton al mi:
– Sur tiun ĉi papereton notu viajn pensojn. Sen iu pripenso, nur kiel la flugantaj vortoj venas el via cerbo. Skribu ĉion, kio vekiĝas en via animo. Komencu, mi ne plu parolos.
Li eklegis gazeton.
Mi komencis noti: “flugantaj vortoj”. “Ĉio, kio vekiĝas en mia animo”. Mi ĉirkaŭrigardis en la multkolora, antikveca volba salono. Antaŭ mi pendis malnova, kupra lustro. En la kafejo viglis la laŭta vivo. Homoj iris – venis. Tabakfumo ŝvebis nebule.
La kelnero alportis la kafporciojn. Mi sukerumis, kirlis singarde la kafon por ne malutili al valora punto sur la tablo, konvena al la antikvema salono. Muŝo flugis zumante kaj ekpuŝis mian frunton. Mi forpelis ĝin.
Mi ĵetis rigardon al la strato. En tiu momento brila nebulo ekkaŝis la sunon. Tramoj bruadis. Subite ekpluvis.
Transflanke ĉifona almozulo apatie tordis la gurdon kaj muzikaĉis: “Ho, plezura, grandioza arbar’!”
Bremso ekgrincis, iu kriis, sed nenia danĝero: la aŭto haltis, nur la ŝoforo blasfemadis: “Damnu vin patrinsufer’!”
Interne maljuna laboristo riparis la hejtotubojn. Nun la kelnero donis al li brandon. Hm. Ĉu ĝi ne malutilos al lia koro?
Apud mi iu ekstaris: “Ni rapidu, ne malfruu!”
Intertempe mi notis la vortojn, kiel ili venis al mia cerbo. Post dek minutoj mi jam ekenuis. Jen venis la kelnero:
– Kelnerŝanĝo, sinjoroj. Mi petas pagi.
Mi pagis kaj transdonis ankaŭ la paperon al la psikisto:
– Nu diru, kia mi estas.
Sur la papero estis jenaj vortoj:
flugantaj vortoj
ĉio kio vekiĝas
en mia animo
lampo
kolonoj, volboj
ŝvebas nebule
bunta svarmo
sub nigra likvaĵo kuŝas la dolĉo
kirlu kaj ĝi supreniĝos
sed lante, singardeme
makuliĝas la punto
kostas multe kaj ne estas via
tra la pordo el-en, el-en
laŭta vivo
zumas, pikas la frunton
brila nebulo
bruas
elektra
pluvo
tordas la gurdon
ĉifona malriĉo
en arbar’ grandioza
ve
grinco
furiozas: patrinsufer’
venenon trinkas
ebria hejtisto, malsana koro
rapidu, ne malfruiĝu!
jam mi enuas
pagi la nigraĵon
mi transdonas
kiu mi estas?
Mi estis tre scivola pri miaj subkonsciaj monstraĵoj, malkaŝitaj de li, sed mi eraris. Li respondis tute simple normale:
– Tiuj vortoj karakterizas homon, kiu nur observadas la objektivajn eksteraĵojn, sed havas nur tre malgrandan internan sentimentan memon. Vi estas volema ĉion scii, sed apenaŭ havas elanimajn sentojn kaj absolute nenian lirikan kapablon. Vi ekvidis la hejtiston, trinkantan brandon, vi kompatis lian koron, el kio videblas ia reala helpemo, humanismo, sed vi tute ne rimarkis tiujn amantajn gekorojn en la angulo, premantajn reciproke la manojn. Vi do ne havas psikajn kompleksojn, sed ankaŭ poeto iĝos vi neniam. Vi estas la tipo de la lirika maltalento.
Mi devis konfesi, ke li pravas.
– Jen la analizo – li diris. Vi povas vidi, ke ĝi ne estas mistifiko. Nature, mi konkludas tute alimaniere el la flirtado de histeriulino.
*
Antaŭ kelkaj tagoj vizitis min konato.
Dum interbabilo li ekprenis paperon, kiu kuŝis sur mia skribotablo, tralegis ĝin kaj demandis:
– Kaj kio estas la titolo?
– Kies titolo?
– De tiu ĉi poemo. Ĝi enhavas tre bonajn eksentojn, kaj ankaŭ la maniero de la interpretado estas tre efike transplantebla. Ĝi donas veran travivaĵon.
Kun surprizo mi vidis mian psikoanalizan paperon. Mi ne kuraĝis malkaŝi la veran situacion, ĉar mi scivolis, kio en ĝi plaĉis al li. Mi demandis, kio en ĝi estas bela.
– La tuta lirika intuicio, radianta el ĝi – li respondis kaj jam komencis deklami: “en mia animo lampo, kolonoj, volboj. Ŝvebas nebulo bunta varmo sub nigra likvaĵo”. Kaj tiu ĉi: “pikas la frunton brila nebulo, bruas elektra pluvo”. Kiom da dinamiko-altigo estas en la antaŭenĵetita verbo! Kaj en la fino ĉi tiu belega, laca rezigno: “jam mi enuas pagi. La likvaĵojn mi transdonas”.
Hezita mi demandis:
– Do, la senco estas klare komprenebla?
– Tute klare. Se mi ne scius, ke vi verkis ĝin, eĉ tiam mi rekonus vin pro tiu ĉi sarkasmeta supereca viv-malestimo. Mi tre ĝojas, ke fine vi eklaboris en tiu ĉi subtila artospeco kaj ne okupiĝas nur pri senspritaj ŝercoj. Tiu ĉi estas nepre publikigenda. Mi donas ĝin al la redaktoro, sed kreu al ĝi titolon.
– Pri titolo mi ne pensis ankoraŭ.
– Kion do! Ĝin mem inspiras la etoso de la poemo. Ekzemple: “Vesperiĝo”. Ne, ĝi estas iom banala, sed estu: “Pasis”. Ĝi entenas pli da dinamiko. Aŭ eble laŭ vi pli taŭgas “Konfeso”? Eble tiu lasta tamen pli bone konvenas al la pasiva kontemplemo de la poemo. Se vi konsentas, mi pripensos la aferon.
Mi konsentis. Post kelkaj tagoj la poemo aperis kun la titolo: “Ĉe la fino de la vojo”. Memkompreneble la konfuzeco de la poemo (aŭ kiel mia poeta amiko esprimis, ĝia “ditiramba intermitado”) okazigis du preserarojn: anstataŭ “zumas, pikas” oni kompostis “sunatikas”, kaj anstataŭ “patrinsufer’” fariĝis “patrin’ super’”.
Sed la kritiko estis tre favora. La recenzoj akcentis la introspektivajn belaĵojn de la poemo, la delikatpatinan vivnegacion, per kio la laca animo skeptike retrospektas kaj dolore serĉas la sencon de la tuta, foriĝinta vivorbito.
– La poeto travivas la pasinton tra la vualo de la melankolia dubo, – li skribis. – Kiel muzikanta horloĝo en lavend-odora, malvarmeta ĉambro en antikva kastelo, tiel sonoras obtuze la pastelaj vortoj: “flugantaj vortoj, ĉio kio vekiĝas”. La laŭta vivo nur “sunatikas la frunton”, la “buntan svarmon” kovras “nigra likvaĵo, kiu makuliĝas”. Kaj ĉio vanas, ĉar la “punto kostas multe kaj ne estas via”. El la altaĵo de la troŝarĝita supereco li transdonas al ni tiun revelacie sonantan amaran mondvidon: “tordas la gurdon ĉifona malriĉo en arbar’ grandioza. Vegrinco furiozas, patrin’ supervenenon trinkas”. Kia majstra kontrasto! La furiozo de la vivo estas nur vegrinco (kiom majstra estas mem tiu ĉi vorto), mortodanco, al kiu la malriĉo tordas la gurdon, kaj la grandioza arbaro estas nur ĉifona kuliso. Do, nenio havas sencon! “Jam mi enuas pagi la nigraĵon. Mi transdonas!” Pluportu aliuloj, kiuj ankoraŭ esperas! Fine la poeto demandas: “Kiu mi estas?” Jes, li estas la sama, kiel ni ĉiuj, ĉar li tenas antaŭ mi la sangan spegulon: jen, tiu vi estas, tiaj kompleksoj kaj traŭmoj mordadas vian internon, aŭ laŭvorte: “sunatikas la frunton”. Kaj ni devas konfesi, ke vere, tiuj laŭtaj sentoj sunatikas nin malantaŭ la frunto, sub la peze ŝvebantaj volboj de la kolonoj.
Al li tre plaĉis la vorto “sunatiki”, kiel sprita ĝemel-vorto de “lunatiki”, esprimante la kapricon de la sun-luma, reala “laŭta vivo”.
*
Poste mi renkontis la kunlaboranton de provinca gazeto. Li petis poemon de mi. Li pretendis nur, ke ĝi estu juneca, plena de espero, radianta optimismo.
Bedaŭrinde li bezonis ĝin tre urĝe, mi donis do la saman manuskripton, nur la titolon mi ŝanĝis je “Juneco”. (Eble province oni ne konas mian poemon).
Post ĝia aperigo en provinca gazeto mi povis legi la kritikon:
– Kiom da viglo, kiom impeta vivemo! La glora majesto de la kreema juneco esperplene brilas el tiuj vortoj: “Vekiĝas el mia animo la pompo, kolonoj, volboj, ŝvebas nebula bunta svarmo”. La danĝerspitaj kuraĝaj paŝoj de la junularo frapsonas en tiu frazo: “sub nigra likvaĵo kuŝas la dolĉo, kirlu kaj ĝi supreniĝas.“ Kelkaj similaj pentrilmovoj sentigas al ni la esperplenon de la vivo, se ni per plena koro ĵetas nin en la karuselon. Ni devas nur atenti, ke ni “ĝuu lante, singardeme”, ĉar “la punto kostas multe kaj ne estas via”. Nin ne ĉagrenigu la malĝojo, ĉar “supervenenon trinkas ebria hejtisto, malsana koro”. Ni nur “rapidu, ne malfruiĝu” Fine la poeto demandas: “Kiu mi estas?” Bela oratora demando, kiu jam enhavas la respondon: “Tiu mi estas, jes, ĝuste, kiel vi ĉiuj, karaj junuloj, plenkreda, vivdezira, karne-sange vera homo”.
*
Mi do ankaŭ nun sukcesis, kaj mi konvinkiĝis, ke mi absolute ne bezonis kaprompi por alia poemo.
Baldaŭ poste okazis, ke la kulturgvidanto de granda fabriko petis de mi deklam-taŭgan poemon, kiu devas konformiĝi al la partimovadaj deziroj. Do, mi donis al la poemo la titolon: “Partizanaj herooj”.
Post la prezentado gratulis al mi la reportero de la partia fakgazeto:
“Ĝi estis belega. Belege estas, kiel vi pritraktas la konspiran laboron de iama subtera movado. Eble iu povus skribi pri ‘katakomba vivo’, sed tio ne estus sufiĉe poezia. Kiom pli kolorriĉaj estas viaj skizecaj vortoj, ilustrantaj la memorojn, vekitajn en vi: ‘Lampo, kolonoj, volboj, ŝvebas nebule’. Kiel majesta ilustrado de la sufoka atmosfero de la partizana vivo, premita subteren! Kaj tuj poste la pulsanta kontrasto de la ĉioriska batalo: ‘bunta svarmo sub nigra likvaĵo’. Kiel firme reliefiĝas la kredo pri la proletara venko, kiam vi diras: ‘sube la dolĉo, kirlu kaj ĝi supreniĝos’. Kelkaj fulmantaj vortoj ilustras la iaman mizeran laboristan sorton: ‘patrin’ supervenenon trinkas, ebria hejtisto, malsana koro’. Sed plej plena de revolucia tensio: ‘brila nebulo bruas, elektra pluvo tordas la gurdon, ĉifona malriĉo, en arbar’ grandioza vegrinco furiozas’. Kaj ĉu mi devas akcenti la entuziasman etoson de la alarmvortoj: ‘rapidu, ne malfruiĝu!’ ‘Mi enuas pagi la nigraĵon’. Jen socialista-realista poeto, do tute superflue demandi: ‘Kiu mi estas?’”
*
Pli poste la poemon oni deklamis en literatura vespero kun la titolo: “Mi sopiras vin!” Sub ties influo iu poetino petis min enskribi propramane la poemon en sian memorlibron, ĉar neniu esprimis pli bele la suferplenan kaj tamen belegan amon en tiuj kelkaj vortoj: “Sub nigra likvaĵo kuŝas la dolĉo, kirlu, kaj ĝi supreniĝos”.
– Kaj tiu delikateco, – ŝi daŭrigis, – kiam vi elsonĝas la softan animan komponenton de la amo: “sed lante, singardeme, makuliĝas la punto, kostas multe kaj ne estas via”. Kaj kiam vi priskribas la nevenkeblan sopiron al malfidela, flirtema virino: “tra la pordo el-en, el-en, laŭta vivo sunatikas la frunton: brila nebulo”. Kaj poste: “ĉifona malriĉo en arbar’ grandioza: ve, grinco furiozas”. Kaj kiam vi fine nomas la neestingeblan, pelantan sopiron ebria hejtisto, kaj vi ekkrias, ke la senespera, malsana koro trinkas supervenenon, tio do estas ĉielmiraklo! Nu, enskribu, majstro, sed aldonu, ke vi dediĉas ĝin al mi.
*
Mia poemo aperis sub aliaj titoloj. Kiam ĝi havis la titolon “Printempo”, oni laŭdis ĉi-parton: “vekiĝas en mia animo lampo, kolonoj, volboj. Ŝvebas nebula bunta svarmo”.
Oni skribis pri vido “per vere kosmaj proporcioj: giganta katedralo volbanta la ekĝemantan, odorplenan printempan vivon”.
Post la apero sub la titolo: “Aŭtuno” oni citis la saman frazon kiel la esprimon de la bunta nebulo de la senĉese falanta foliaro dum la mortmarŝanta somero, kiu animskue projekcias al niaj okuloj la kriptoatmosferon de la haladzoplena aŭtuna ĉielvolbo.
*
Sed mia poemo aperis ankaŭ kun jenaj titoloj:
Sur montopinto – Mi ektrovis vin – Kial vi forlasis min? – Pacbatal’ – Krepuske – Narkoto – Spitemo – Rezigno – Buŝ’ al buŝe – Sur la vojo al la komunismo – Kvankam – Laŭ – Vertebro.
Ĝi rikoltis ĉiam grandan sukceson, kaj ĉiuj ĝiaj frazoj iĝis proverbe popularaj. Oni ekzemple ekkriis: “Vi devas vidi tiun filmon, amiko. Mi povas deklari, ke elektra pluvo tordas la gurdon!” Se iu alia vidis malbonan filmon, li mansvingis malestime: “Ĝi ne valoras la enirpagon. Aĉa. Elektra pluvo tordas la gurdon!”
Sed la plej grandan popularecon akiris tiu frazo: “sub nigra likvaĵo kuŝas la dolĉo. Kirlu, kaj ĝi supreniĝos”. Oratoroj salutis la solenitojn per tiuj vortoj. Oni gratulis okaze de naskiĝo, geedziĝo k.c., kondolencis kaj konsolis en malbona sorto, skribis en memorlibrojn kaj ĉizis sur piedestalojn.
*
Aperis la literatura revuo “Sunatiko”, establiĝis la literatura rondo: “Junaj Sunatikuloj”, kies honorprezidanto estas mi mem. Postmorgaŭ estos solena festo, parte por bankedi mian okdekan naskiĝtagon, parte pro la dua datreveno, de la okazo, kiam mi kreis la novan literaturan furoron, la sunatikismon per mia mondkonata poemo.
Enciclopeditis
Mi ne scias, ĉu Vi jam aŭdis pri “enciclopeditis” ? Eble tiuj, kiuj nun aŭdas ĝin unuafoje, pensas, ke al niaj multaj malsanoj akompaniĝis nova epidemio por turmenti la homaron.
Ne. Enciklopedito estas jam tre malnova malsano. Ĝian esencon povas eble plej bone proksimi la vorto: “litertoksiĝo”, kiun kaŭzas precipe la enciklopedioj. La simptomaron de la malsano mi povas plej precize ilustri per mia propra kazo.
*
Mi estas malnova estimanto de la sciencoj. Hieraŭ mi aĉetis tre saĝan fizikan libron. Hejmenveninte mi elprenis el mia aktujo kaj foliumadis ĝin. Mia edzino ekvidis kaj evoluiĝis inter ni jena dialogo:
– Ĉu denove vi alportis libron? Ĉu ĝi estas almenaŭ bona?
– Tre bona kaj interesa.
– Mi jam nun ridas. Mi jam konas viajn “interesaĵojn”.
– Nu, ĝi estas signifplena verko. “La polarizado de la lumo”.
Ŝi miris.
– Ho! Vere interesa! Ĉu vere, la poloj jam pafas tiom multajn kosmoraketojn al la Luno?
Nun mi ekmiris.
– Ĉu?... Kiel?...
– Nu, por koloniigi la Lunon per poloj oni bezonas multegajn kosmoraketojn.
Mi ne ridetis. (Hejme mi ne kuraĝas), nur klarigadis:
– Polarizi estas alia afero, mia Koro. Ĝi signifas: ebenigi la lumvibradon.
– Kiel gladi la lumon?
– Per reflektiloj.
Ŝi mansvingis:
– Jes. Ĉiuj niaj librobretoj estas plenaj per tiaspecaj prefektilaĵoj.
– Ne prefektilo, mia Koro, sed reflektilo.
– Lasu min! Mi volas diri nur, ke vi plenigas ĉiujn bretojn per tiaspecaj treplektaĵoj, anstataŭ hejmenporti iaspecan valoran libron.
– Kion kompreni sub “valora libro”?
– Tian, kian hieraŭ donis al mi Elza .
– Kaj kia estis tio?
– Ruĝa.
– Ĉu ruĝa? Ĝi vere devas esti tre bela. Kaj la titolon ĉu vi ne malkaŝus?
– Titolo? Mi jam ne memoras, sed en ĝi estas iaspeca “printempo”.
– Kiu verkis?
– Ĉu mi sciu? Mi ne kutimas legi la nomon. Kiome mi fariĝus pli saĝa, se mi ekscias, ke ĝin skribis, – ni supozu, – iu Barnabo de Nepomuk? Min interesas la libro mem.
– Kaj ĉu vi jam legis iom el ĝi?
– Nun mi legas la finon.
– Ĉu jam la finon?
– Ankoraŭ la finon.
– Kial “ankoraŭ”?
– Ĉar la komencon mi jam legis hieraŭ. Nun mi legas la finon kaj morgaŭ mi komencos la mezon.
– Hm. Kaj tiel estas pli oportune?
– Nu, kial ne? Kial mi ekscitiĝu pri la problemo, ĉu Kazimiro povos pardoni al Rozalinda, aŭ ne? Mi prefere ellegas la finon kaj posttagmeze ni trankvile povos iri kun Elza por viziti gesinjorojn Halmi.
– Kie ili loĝas?
– Kiel mi sciu?
– Ĉu vi ne scias, kien vi iros?
– Hodiaŭ ne.
– Kiel kompreni “hodiaŭ ne”?
– Hieraŭ nomiĝis “Kokino-strato”, sed vi scias, ke nuntempe ĉiutage estas rebaptataj kelkaj stratoj. Mi ne komprenas, kial oni ne povas doni konstantajn nomojn al la stratoj. Tiajn nomojn, kiujn oni neniam devos modifi.
– Pri kiaj nomoj vi pensas?
– Ekzemple: “Nuna ministroprezidanto-strato”. Ĉi tiu estus ĉiam aktuala, aŭ: “Feliĉa nuno-placo”, aŭ: “Fineniatingis-kajo”.
– Kaj kie situas tiu Kokino-strato?
– Vidalvide al la Maŭzoleo de Helenaj Artoj.
– Kial “maŭzoleo”? Muzeo, kara, muzeo!
– Ĉu ĝi estas ankaŭ rebaptita?
– Ne, Koreto. La kolektaĵo de artaĵoj ĉiam estis nomita muzeo, sed vi konfuzas kun la vorto maŭzoleo, kiu estas la nomo de tre malnova tombkonstruaĵo, en kiu kuŝis reĝo, pri kiu ĝi ricevis la nomon.
– Reĝo? Kiu reĝo?
– Kiu?... Nu, tion mi jam forgesis. Eble li nomiĝis Mauzol ? Aŭ lia edzino nomiĝis Maŭzola?... Nome, la edzino konstruigis... Tuj mi legos en la enciklopedio...
– Nu, min ne interesas tiu maŭzaĵo. Mi surtabligas la tagmanĝon.
Ŝi iris al la kuirejo kaj mi prenis la enciklopedion.
Nu, ni malfermu la literon mo! Mi legas: “Majoliko”, “Makako”, “ Makart Hans ”.
– Hm! Li estis interesa homo. Famega pentristo en sia epoko.
El la artikolo mi ekscias, ke li vivis en Vieno, furoris, kiel virtuozo de la pompaj koloroj, sed lia valoro tuj post la morto eklipsiĝis.
Sed ho! Ne tion mi serĉis! Sed kion nu?... Jes! Maŭzoleo!
Mi plufoliumas. Jen, ĉi tie estas: “Makimono”. Ej, kiaspeca mono ĝi estas? Aŭ kimono? Mi legas, kaj ekscias, ke ĝi estas japana pentraĵo sur longa silkrubando. Ĉe la fino de la artikolo estas: “vidu: ĉina kaj japana arto”.
Sed tio estas en alia volumo. Jen, la volumo “Cemento – Dosiero”! Mi malfermas. “Cerealoj, Cervo, Ciklono, Chamberlain ”. Ho, li estis angla politikisto, fama pro lia ombrelo. Sed kiom multaj Chamberlain -oj estis! Huston Stewart , Joseph Austen , Neville . Jen, vere li estis Neville !
Sed ni ne disipu la tempon! Kion mi serĉis?... Jes! Ĉina arto!
Mi foliumas.
Kiaspecaj skaraboj estas ĉi tiuj? Ho, “Cimoj”. Jen tiu estas longa kiel alumeto kaj tamen ĝi estas cimo! Mi ne sciis. “Ĝian ekstermon vidu sub DDT-pulvoro” – diras la artikolo. Nu, ni vidu la DDT-on!
Kiom stranga maŝino estas ĉi tiu? Subskribite: “Ĉokoladmaŝino”. Interese. Similas al la presmaŝino.
Subite mi aŭdas la voĉon de mia edzino.
– Lasu jam kaj veni manĝi!
– Tuj, Koreto. Uni minuton! – mi respondas.
Nur konfuze briletas en mia kapo, ke mi serĉis ion en la enciklopedio por ŝi. Sed kion?... Jen! Mi jam scias! DDT!... Sed tamen ne!
Sed kion do?... Fine mi rememoras: “ĉina arto”!
Sed kial ŝi bezonas la ĉinan arton?... Mi jam scias! Ŝi intencas aĉeti tapiŝon. Verŝajne tial mi intencis serĉi. Sed kial ĝuste ĉinan tapiŝon? Ni serĉu rekte la titolon “Orientaj tapiŝoj”! Sed jam ni neniokaze flankenvojiĝu kaj perdu la tempon!
Per granda animforto mi foliumas al la titolvorto kaj tie mi legas, ke la persan tapiŝarton ni konas ekde la dinastio “Safida” kaj dum la sekvintaj epokoj influis ĝin multaj eksteraj motivaĵoj, venintaj el Ĉinio kaj el Italio. Mi ekkonas la teksmetodon de la turkaj kaj hindaj tapiŝoj.
Do, ni legu la “Hinda arto”-n!
Mi prenas la volumon “Gurdo – Horacio” kaj sub titolo ”Ĝardeno” mi ekscias la diferencon inter la geometria kaj natureca ĝardenoj. Menciita estas la ĝardeno en Versailles . Do, mi pluiras al litero vo, sed ĉe titolo “Varti” min ekkaptas la bildo de renesanca lulilo, do, mi trairas al “Renesanco”. Memkompreneble mi haltas ĉe “Porcelano”, kiu min atentigas pri “Bötger” . Mi reiras al bo, sed sub “ Dupont ” min surprizas, ke tiun nomon havis tridek unu famuloj. La dekoka estis mebloplanisto, do, mi trafoliumas al “Meblo”, sed ĉe la urboplano de Melbourne mi haltas kaj prenas la unuan volumon por serĉi Aŭstralion. Ĉe “Apsido” mi fariĝas scivolema pri la astronomio, tamen mi stumblas en la vorto “Argano”, ĉe la bildo de altega levmaŝino. Do, mi foliumas al “Ferlatiso”.
Intertempe mallumiĝas, mi intencas bruligi lampon, sed kiam mi ekstaras, ekbriletas en mia cerbo, ke mi per iaspeca celo malfermis la enciklopedion. Pale eĉ lumetas, ke mi intencis ion serĉi al mia edzino, sed mi neniel povas memori, kion.
Eh! Ni lasu! Prefere mi ventolas mian kapon. Mi trairas al la alia ĉambro. Mia edzino jam denove estas hejme kaj ŝi diskutas kun Elza pri la prezaltiĝo de la ovoj. Laŭ Elza ĝin kaŭzas, ke la ovo estas sezona artiklo kaj nun la kokinoj ne ovumas. Sed mia edzino kontraŭdiras, kial do ili tamen ovumas por du forintoj?
Sed kiam mi enpaŝas, ŝi rompas la diskuton:
– Nu, vi sentaŭgulo, ĉu vi fine vekiĝis? Mi ne faras apartan surtabligon! Kiu ne venas ĝustatempe, manĝu nur maŭzoleon!
– Hop! Jen! Do: maŭzoleo! Mi rekuras, malfermas la enciklopedion ĉe litero mo. Eĉ mencii superfluas, ke mi ekhaltas ĉe “Medici” , poste mi tralegas la militiron de Jeanne d’Arc , trakuras la titolvortojn “Kanari-aj Insuloj”. Sed ĉe la vorto “Kukurborabotilo” mi jam forte dormemiĝas.
Kioma horo povas esti?
– Kiel do? Nur la dua? Sed jam estas mallume! Kaj la horloĝo funkcias.
Mi ekscias la teruran realon: dua horo post noktmezo!
Rapide enlitiĝi! Sed kion mi volis serĉi? Lumetas, ke al mia edzino mi intencis ion. Sed kion?
Ne gravas! Morgaŭ mi demandos kaj elserĉos.
Piedpinte mi trapalpadas al la dormoĉambro kaj senvestiĝas. Feliĉe, la stratlampo enĵetas ioman lumeton kaj mi povas eviti, ke mi stumble falu sur ŝin. Eĉ pensi estas terure la rezultojn! Mi eksentas, ke mia kapo turmente doloras kaj eĉ pli kruele mi malsatas. Sed eĉ al la kuirejo mi ne kuraĝas iri. Kion ŝi diros morgaŭ, se ŝi ekvidus, ke mi taŭzaĉis la manĝaĵon, kiam ni ne kunmanĝis. Malsati estas pli tolereble.
Fine mi sukcesas enlitiĝi sen familia katastrofo.
Nu, karaj Gesinjoroj, ĉi tio estas la “enciclopeditis” . La kapdoloro kaj akuta malsatsento estas nur akcesoraj simptomoj. Krom ĉi tiu la malsanulo perdas la vidon, aŭdon kaj memorkapablon. Li vidas nur la literojn. Kaj por la infekto sufiĉas la enpenetro de unusola titolvorto en la cerbon. Tie ĝi tuj komencas multobliĝi per dividiĝo: ĝi naskas du titolvortojn, poste fariĝas kvar, ok, ktp. Laŭ potencprogresio, tute ĝis la kompleta senfortiĝo de la malsanulo.
Ĝi havas unusolan profilaktikan antidoton: ne rigardu en enciklopedion!
Se vi ion ne konas, tio estas ankoraŭ la malpli granda malbono. Sed se vi malfermas la enciklopedion, vi ekscios, kiel ekstermi la kulojn, kioma Henriko aŭ Ludoviko franca reĝo diris, ke “vintre estas malvarme, somere varme”, vi ekscios, kiom da semaforoj kaj kiom da barbiroj troviĝas en Meksikio kaj kiom da semaforoj havas unu barbiro. Vi ekkonos la edziĝan ceremonion de la Haŭ-Haŭ negrotribo kaj la matematikan formulon de la hiperbolo. Ĉion vi ekscios, nur sole unu ne: tion, pro kio vi malfermis la enciklopedion.
Budapeŝta ekzameno
Z: Zamenhof
1: Unua profesoro
2: Dua profesoro
L: Lernanto
Ĉambro, meze iom oblikve staranta tablo, ĉe kies maldekstra flanko staras du seĝoj. Fone, meze pordo. Apud, dekstre, antaŭ la fona muro, seĝoj.
Kiam la kurteno leviĝas, Lernanto tenas en sia mano libron kaj iradas tien-reen. Kelkfoje suprenrigardas al la plafono. Liaj lipoj moviĝas, li provas parkeri. Post kelkaj sekundoj tra la pordo enpaŝas Zamenhof, vestita en la kutima longa, nigra jako, amelitaj manumoj kaj kolumo.
Z:
Bonan tagon!
L:
(leĝere, preskaŭ ne ekvidante lin) Bonan tagon!
Z:
(postrigardas lin, kiu senŝanĝe iradas tien-reen, neatentante; fine ekparolas) Pardonon... pardonon... Ĉu mi ne ĝenas vin, se mi demandas ion?
L:
Bonvolu nur demandi. (ekhaltas) Mi jam ne povas multe lerni. Post kelkaj minutoj komenciĝas la ekzameno. Ĉu ankaŭ vi venis al la ekzameno?
Z:
Jes, sed ne por ekzameniĝi. Mi multe aŭdis pri la vigla hungara esperantista literatura vivo. Pri la Budapeŝta Skolo. Pri la gazeto “Literatura Mondo”, pri la eminentaj hungaraj verkistoj kaj bonegaj lingvistoj. Mi intencas propraorele aŭdi, kiel la hungaroj kultivas nian lingvon.
L:
Mi tamen proponas al vi akiri hungarlandan diplomon.
Z:
(ridete) Mi pensas, ke mi jam sufiĉe konas la lingvon.
L:
Sed la Budapeŝta diplomo havas sur la tuta mondo grandan respekton. El multaj fandoj venas samideanoj ĉi tien por ricevi hungaran diplomon. Ĉu vi scias, ke Hungarlando havas la plej multajn diplomitajn esperantistojn?
Z:
Mi gratulas.
L:
De kie vi venis?
Z:
El tombo.
L:
Ĉu el Tombo? Kie situas tiu urbo?
Z:
En Polujo.
L:
La poloj estas bravaj esperantistoj. Kaj ĉu vi permesas demandi vian nomon?
Z:
Ludoviko Lazaro Zamenhof.
L:
Zamenhof? Ĝi estas germana nomo, ĉu ne?
Z:
(surprizite) Ĉu vi ne aŭdis ankoraŭ mian nomon?
L:
Mi korespondas kun multaj polaj amikoj, sed ili havas polajn nomojn.
Z:
Kaj ĉu vi nun ekzameniĝos? Budapeŝte?
L:
Jes. Sed bonvolu diri, kion signifas laŭvorte Zamenhof?
Z:
Laŭvorte tradukite: Semkorto.
L:
Ĝi sonas multe pli bele. Nia lingvo men estas pli bela, ol ĉiuj nacilingvoj, ne?
Z:
Eble vi pravas.
Ekstere la voĉoj de Profesoro 1 kaj Profesoro 2:
“Bonvolu antaŭen... Nur post vi!”
L:
Venas la profesoroj! (Lernanto kaj Zamenhof retiriĝas malantaŭen)
1 kaj 2:
(enpaŝas) Bonan tagon!
L kaj Z:
Bonan tagon! (1 kaj 2 sidiĝas apud la tablo, sur la seĝoj)
1:
Do, ni komencu la ekzamenon! (paŝas al la tablo) Pardonu samideano, sed vi estas la pli juna. Ĝentileco postulas, ke unue venu la pli aĝa kandidato. (al Zamenhof) Bonvolu veni!
Z:
Pardonon, sinjoroj, sed mi ne intencas ekzameniĝi.
1:
Ĉu vi jam havas diplomon?
Z:
Mi... mi ankoraŭ ne havas.
1:
Kaj vi scias nenion el nia lingvo?
Z:
Mi ja scias. Mi parolas ĝin.
1:
Kiel?
Z:
Sufiĉe bone.
1:
Tiam des pli ne forlasu la okazon akiri diplomon. Esperantisto sen diplomo valoras nenion! Bonvolu sidiĝi ĉi tien!
Z:
Sed mi...
1:
Nenio “sed mi”! (ekstaras, iras al Zamenhof, ekkaptas lian jakon, tiras al la tablo) Vi ne konas la valoron de la budapeŝta diplomo. Ĉu vi ne aŭdis pri la bonega reputacio de la Budapeŝta Skolo? Niaj verkistoj havas la plej bonan lingvouzon.
Z:
Jes, ĝuste tial mi venis, sed...
1:
Kun nia diplomo vi estos ĉie respektata esperantisto. Bonvolu nur sidiĝi. (intertempe senĉese tiras lin kaj premas en la seĝon. Reiras al sia loko kaj sidiĝas. Al Lernanto) Samideano, bonvolu iom atendi, ĉu ne?
L:
(indigne al Zamenhof) Ekzamenhof ! (kolere foriras)
1:
(prenas grandan paperfolion kaj plumon) Nomo?
Z:
Ludoviko Lazaro Semkorto.
1:
(skribas sur la paperfolion) ...korto. Loĝloko?
Z:
Tombo.
1:
(skribas) Tom /bo. Lando?
Z:
Polujo.
1:
(skribas. Emfaze) Po/LI/o.
Z:
Ne Polio! Polujo!
1:
(suprenŝovas la okulvitron) Ĉu VI instruas min, aŭ MI instruas vin?
2:
(tro afabla kaj aplomba) Ni haltu iome! Polujo estas iom arkaiĝinta vorto. Ĉe ni oni nomas ĝin Polio , aŭ Pol /lan/do. Ĉi lasta estas la plej oficiala kaj Zamenhofa formo.
Z:
Mi ne sciis.
2:
Ne gravas, karulo. Kontraŭ komencantoj ni ne estas severaj.
1:
Naskiĝjaro?
Z:
Mi estis naskata je dekkvina decembro en mil okcent kvindek naŭ.
1:
(konsternite) Ki...el?
Z:
En mil okcent kvindek naŭ. Ne miru. Mi estas iom maljuna, sed mi diris, ke mi venis el tombo.
1:
(frapetadas la tablon per la krajono) Min ne interesas, kiom maljuna vi estas, sed vi diris eĉ aliajn vortojn, tre malkorekte. Vi diris: “Mi estis...” Nu?
Z:
Ho jes. Mi estis naskata.
1 kaj 2:
(konsternite alrigardas unu la alian)
1:
Ĉu nas/KATA?
Z:
Jes. Tiam komenciĝis mia vivo.
1:
Sed ĉu nas/KATA?
Z:
Jes. Ne edziĝanta, ne mortanta, sed naskata.
1:
(manplate kovras siajn orelojn) Ĉu edzi/ĜANTA, mor/TANTA?
Z:
(embarase) Ne. Naskata. (1 kaj 2 kunrigardas)
2:
Ĉi tio jam estas granda eraro, kara. Ĉu via patrino naskis vin dum la tuta jaro?
Z:
Mi ne komprenas la demandon.
1:
Ĉu vi estas atisto?
Z:
Ki...isto?
1:
Atisto!
Z:
Kio estas tio?
1:
La plej kontraŭzamenhofa tendenco. Eksciu, ke viaj vortoj estas tute kontraŭzamenhofaj.
Z:
Mi ne sciis.
1:
Bedaŭrinde. Zamenhof mem skribis: “Mi estis nas/KITA en mil okcent kvindek naŭ”.
Z:
(ekvigle) Ho, mi jam komprenas! Je la komenco de mia naskiĝjaro mi estis nas/KOTA, dum la jarfino mi estis nas/KITA, sed je la dekkvina de decembro mi estis nas/KATA. Ĉu ne?
1:
(frapas la tablon) Terure! Se vi estas atisto, vi ne venu Budapeŝton por ekzameniĝi. Tio ĉi estas jam ne eraro, sed krimo!
2:
(ekkaptas la brakon de 1) Ne tiel laŭte! Eble sinjoro akademiano Stop Bowitz sidas ĉi tie!
1:
(suprenŝovas la okulvitron, esplore rigardas la spektantaron) Bone. (al Zamenhof) Sed vi ne faru pluajn similajn kontraŭzamenhofajn erarojn.
Z:
Mi petas pardonon.
1:
Komprenu fine: vi neniam estis “nas/KATA”.
Z:
Kaj kiel mi tamen estiĝis?
1:
Komprenu: ĈI TIE, en Budapeŝto vi ne povis esti nas/KATA.
Z:
Mi ne estis naskata en Budapeŝto.
1:
Do, eĉ ne estu!
Z:
Verŝajne, mi eĉ ne estos. Mi promesas.
1:
Nu, ni komencu la ekzamenon. Ni prenu kelkajn gramatikajn demandojn: ĉu infinitivo povas funkcii kiel adjekto?
Z:
E...eble.
1:
Kial “eble”? Ĉu vi scias, aŭ ne?
Z:
Mi ankoraŭ ne pensadis pri tio.
1:
Domaĝe. Nu, mi helpas: jes, infinitivo povas funkcii kiel adjekto. Dumaniere. Bonvolu nomi la manierojn! (Zamenhof silentas) Ĝi povas esti rekta aŭ nerekta. Ĉu ne?
Z:
Verŝajne.
1:
Kial “verŝajne”? Ĉu jes, aŭ ne?
Z:
Se vi asertas, tiam nepre.
1:
Bonvolu diri, kia estas la nerekta infinitiva adjektivo?
Z:
(pensante, iome kolere) Eble... eble... kurba infinitiva adjektivo. (1 kaj 2 ŝokite kunrigardas)
1:
Terure! Nu, mi diras al vi ekzemplan frazon: “Li faras nenion, krom turmenti min”.
Z:
(ekflagre) Ĝuste la saman mi volis diri!
1:
Sed vi ne diris.
Z:
(ridete) Mi ne kuraĝis.
1:
Konfesu, ke vi ne sciis.
Z:
Sed mi jam scias. Perfekte.
1:
Vi ne diru “perfekte”, ĉar perfekto estas tute alia gramatika koncepto. Tio signifas la finitan aspekton de la verbo. Ekzemple: “Mi plen ŝtopis mian cerbon per s-s-s...” Nu? Per stu... stu...
Z:
Stultaĵoj!
1:
(frapas la tablon) Studoj! Do, en tiu ĉi frazo “plen” signifas la plenumitecon. Alia ekzemplo: “Mi ellegis la libron”. Ĉu vi ankaŭ povus diri perfektan frazon kun alia vorteto, simile al “plen” kaj “el”?
Z:
Jes. Ekzemple: “Mi finlegis la libron”.
1:
(ektime) Kion vi diris?
Z:
Mi finlegis la libron.
1:
St! St! (ĉirkaŭrigardas la spektantaron. Al Zamenhof flustre) Eble sinjoro akademiano Kalocsay povas sidi inter la spektantoj!
Z:
Ĉu li estas idisto?
1:
Ne. IT/isto!
Z:
Ĉu eĉ pli danĝera? (1 mansvinge signas, ke estas pli danĝera) Ĉu nova lingvoprojekto?
1:
Tute ne! La plej Zamenhofa tendenco. Zamenhof estis pura itisto.
Z:
(ŝultrolevante) Mi ne sciis.
1:
Ni ne flankiĝu. Diru al mi: kion havas la verboj?
Z:
Ili havas radikon kaj finaĵon.
1:
Kaj krome? (Zamenhof silentas) La verboj havas dek du tempojn, tri modalojn, tri modojn, kvar voĉojn kaj kvin aspektojn. Ĉu ne?
Z:
Nepre.
1:
Bonvolu mencii kelkajn voĉojn!
Z:
(iom pensante) Tenoro, baritono...
1:
(frapante per la krajono) Ekzistas aktiva, pasiva, faktitiva kaj mediala voĉoj.
Z:
Terure!
1:
Kial?
Z:
Ĉu tiom malfacila lingvo estas Esperanto? Zamenhof intencis krei facilan lingvon.
1:
Ni pritraktas la lingvon je scienca nivelo. La Budapeŝta Skolo postulas altan scion. Ni estas rigoraj. Do, ni reiru al la voĉoj. Ekzemple: kion signifas la pasiva voĉo?
Z:
Pasivon. Ĉu ne?
1:
Ne sufiĉas. Pli precize! (Zamenhof silentas) Do, la pasiva voĉo signifas agon, kiun la subjekto suferas. Menciu ekzemplon pri suferata ago!
Z:
Ekzemple: Vi ekzamenas min.
1:
Ĉi tiu estas aktiva voĉo.
Z:
Sed suferplena.
1:
Diru la saman pasive.
Z:
Mi estas ekzamenata.
1:
Nu fine! Kio estas ĉi tie la ago?
Z:
Ekzameni.
1:
Kaj kiu suferas?
Z:
Mi.
1:
Kaj kiu suferigas?
Z:
(dolore) La Budapeŝta Skolo!
1:
Do, mi nun transdonas la rolon al mia kolego. Li faros kelkajn demandojn el la sintakso.
2:
Nu, diru sinjoro kandidato, kiel oni povas dividi la verbojn en la frazo?
Z:
Mi ankoraŭ ne pensadis pri tio.
2:
Al predikataj kaj ne predikataj verboj. Kiel nomiĝas la nepredikata verbo? (Zamenhof silentas) Predikativo! Kia povas esti la predikativo? (Zamenhof silentas) Ĝi povas esti adjektiva kaj substantiva. Ekzemple: “Budapeŝto estas nia kara urbo”. Ĉu ne?
Z:
Vere kara. Mi konstatis.
2:
Do, diru al mi: en vortkunmetoj la ĉefelemento kiel efikas al la flankelemento? Unue per adverbigo. Kaj due? (Zamenhof silentas) Per adjektivigo. Ĉu vi povas diri ekzemplon? (Zamenhof silentas) Nu, ekzemple: “satmanĝi”.
Z:
“Satmanĝi”? Ĉu en Budapeŝto?
2:
Nu, bedaŭrinde, vi eĉ unusolan demandon ne povis respondi. Mi jam ne scias, kion demandi... Bonvolu diri, kion vi entute scias?
Z:
Mi povas paroli.
2:
Nu, ni ekzamenu. Bonvolu al mi respondi, sed per kompleta frazo; kion mi faras? (per krajono imitas skribadon) Nu... La profesoro..
Z:
La profesoro...
1:
NU? La profesoro... sss...
Z:
(subite) Siblas!
1:
Nu ne! Kion mi nun faras? (imitas la skribadon) Per mia mano! La profesoro s-s-s...
Z:
Svingadas la krajonon!
1:
Damne! Kion mi faras? S-s-s...
Z:
Streĉas!
1:
(surprize) Kion mi streĉas?
Z:
Miajn nervojn.
1:
Do, ni finis la ekzamenon. (al 2) Sinjoro kolego, kiel vi opinias pri la kapablo de sinjoro Semkorto?
2:
Li scias nenion.
1:
Vere nenion. Do, ni donu al li diplomon, ĉu ne?
2:
Memkompreneble.
1:
(ekstaras, kune kun 2) Nu, kara sinjoro Semkorto, vi ekzameniĝis sukcese kaj nun akceptu nian diplomon. (prenas la grandan paperfolion kaj transdonas)
Z:
Ĉu ĝi jam estas preta?
1:
Antaŭ dek minutoj mi skribis viajn personajn indikojn sur la diplomon. Vi mem vidis.
Z:
Ĉu jam antaŭ la ekzameno?
1:
Jes. Ni ne kutimas perdadi la tempon.
Z:
Sed mi ne povis respondi al unusola demando kaj vi diris, ke la ekzameno estas rigora.
2:
Ĉu por vi ĝi ne estis sufiĉe rigora?
Z:
Kaj tamen mi ricevas diplomon?
1:
Vi taŭgis por niaj pretendoj. Vi sciis tiom, kiom la ceteraj. Kaj ni devas plenumi nian ĉijaran edukplanon. Ne forgesu, ke ni, hungaroj, havas la plej multajn diplomitajn esperantistojn.
Z:
Kaj kio okazus, se mi estus bone respondinta al viaj demandoj?
1:
(demandeme rigardas al 2, kiu levas la ŝultron, poste iom meditante al Zamenhof) Nu, tiaspeca okazo ankoraŭ ne troviĝis, sed ni verŝajne eĉ tiam donus diplomon.