Arthur Conan Doyle. Skandalo en Bohemio

ORIGINALA TITOLO: A SCANDAL IN BOHEMIA

el la angla tradukis Darold Booton


1

Laŭ Ŝerloko Holmso ŝi estis ĉiam la virino. Mi malofte aŭdis lin mencii ŝin sub alia nomo. Laŭ li ŝi eklipsis kaj superregis la tutan virinaron. Efektive li sentis neniun ajn emocion kiel la amon por Irena Adlero. Ĉiuj emocioj, kaj tiu aparte, estas abomenaj al lia senemocia, preciza, sed admirinde stabila menso. Mi kredas ke li estis la plej perfekta rezonanta kaj observema maŝino konata al la mondo, sed kiel amanto li estus en falsa pozicio. Li neniam parolis pri la molaj pasioj krom se li moketas. Ili estas admirindaj aferoj por la observanto – bonege por forigi la vualon fore de la motivoj kaj la homaj agoj. Sed se la lerta rezonanto permesus tiajn intrudojn eniri en la propran delikatan kaj fajne alĝustigitan temperamenton, li enkondukus distradon, kiu ĵetis dubon sur la tutan mensan procezon. Sablero en delikata instrumento aŭ fendo en unu el liaj potencaj lensoj ne pli ĝenus ol forta emocio en tia naturo kiel la lia. Kaj tamen estis nur unu virino al li, kaj tiu virino estis la forpasinta Irena Adlero de dubinda memoro.

Tiutempe mi malofte vidis Holmson. Pro mia edziĝo ni malofte trafis la alian. Mia propra ĝuo kaj la hejm-intereso, kiuj apartenas al la viro kiu majstras sian propran domanaron, sufiĉe absorbis mian atenton, dum aliaflanke Holmso, kiu malamis ĉiun formon de socio per sia tuta bohemia animo, restis en niaj ĉambroj ĉe Bakerstrato enterigita inter siaj malnovaj libroj, kaj alternis semajne post semajno inter kokaino kaj la ambicio – la somnoleco de la narkotaĵo kaj la arda energio de sia propra naturo. Li estis kiel ĉiam tre allogita per la studo de la krimo, kaj uzis siajn enormajn kapablojn kaj eksterordinaran observpovon por sekvi ĉi tiujn spurojn, kaj por malkaŝi enigmojn kiujn la oficiala polico forlasis kiel ne solveblan. De tempo al tempo mi aŭdis iujn malprecizajn raportojn pri liaj agadoj: pri lia alvoko al Odeso relate al la kazo de la Trepofa murdo, [1] pri lia solvo de la remarkinda tragedio de la fratoj Atkinsono ĉe Trinkomalio, kaj fine pri la misio kiun li sukcese entreprenis por la reĝa familio de Nederlando. [2] Tamen krom ĉi tiuj signoj de lia agado kiujn mi nur legis per la ĉiutaga gazetaro, mi sciis malmulte pri mia antaŭa amiko kaj kunulo.

Iun vesperon – la 20an de marto 1888, kiam mi revenadis de paciento (ĉar mi jam revenis al civila praktiko), mi iris laŭ Bakerstrato. Dum mi pasis la bone memoritan pordon, kiun mi ĉiam devas asocii kun mia amindumado kaj la sinistraj aferoj de la Etudo en skarlato, [3] min kaptis la avida deziro viziti Holmson denove, kaj ekscii tiel, kiel li uzas sian eksterordinarajn povojn. Liaj ĉambroj estis helegaj, kaj eĉ kiam mi supren rigardis, mi vidis lian altstaturan kaj sveltan figuron pasi dufoje kiel malhelan silueton trans la rulkurteno. Li rapide paŝis jen kaj jen en la ĉambro – avide kun la kapo sinkita surbruste kaj la manoj premitaj malantaŭe. Al mi, kiu konis ĉiujn liajn humorojn kaj kutimojn, liaj pozo kaj maniero rivelis ĉion. Li agadis denove. Li jam elleviĝis el la narkote estigitaj sonĝoj, kaj avide spurĉasis pro iu nova problemo. Mi sonorilis kaj oni kondukis min al la ĉambro, kiu antaŭe estis parte la mia.

Lia maniero ne estis emociverŝa. Estis malofte tia; sed mi opinias ke ĝojigis lin vidi min. Per preskaŭ neniu parolita vorto, sed per afabla okulo, li signis ke mi sidiĝu sur brakseĝo. Li ĵetis la cigarujon al mi kaj indikis alkoholon kaj gasogenon [4] en la angulo. Li staris antaŭ la fajro kaj rigardis min per sia unika introspekta maniero.

“La geedzeco taŭgas al vi,” li rimarke diris, “mi opinias ke vi plipeziĝis per 3½ kilogramoj, ek de kiam mi laste vidis vin.”

“Per tri!” mi respondis.

“Vere? Mi ja opinias ke estas iomete plu. Mi imagas, ke eble nur iomete, Vatsono. Kaj mi observas ke vi denove praktikas. Vi ne informis min ke vi intencis eniri vian profesion.”

“Kiel do vi tion scias?”

“Mi vidas – mi deduktas. Kiel mi scias ke vi lastatempe tre malsekigas vin kaj ke via servistino estas tre mallerta kaj malatenta?”

“Mia kara Holmso,” mi diris, “vi tro faras! Se vi vivis antaŭ kelkaj jarcentoj oni certe bruligis vin! Vi pravas. Mi vagadis en la kamparo ĵaŭdon kaj revenis hejmen tre malpure, sed mi ne portas la samajn vestaĵojn, do mi ne komprenas kiel vi tion deduktas. Rilate al Maria-Johana, ŝi estas nekorektebla kaj mia edzino jam maldungis ŝin. Sed mi ne scias kiel vi tion scias?”

Li subridis kaj kunfrotis siajn longajn nervozajn manojn.

“Tute simple,” diris li, “mi vidis per la fajrolumo sur la dekstra parto de via maldekstra ŝuo, ke oni gratis ses preskaŭ paralelajn tranĉmarkojn – evidente kaŭzitajn, kiam iu tre malatenteme forskrapis koton de la rando de la plandumo. Do vi vidas, ke mi duoble deduktas ke vi estis en aĉa vetero kaj ke vi havas aparte malignan boto-tranĉeman specimenon de la Londona sklavaro. Rilate al via praktiko, se ĝentlemano eniris mian ĉambron kaj odoras jodoforme, kun nigra makulo de arĝenta nitrato sur la dekstra montrofingro, kaj kun ŝvelaĵo en la dekstra flanko de la ĉapelo, kiu montras kie li kaŝis sian stetoskopon, [5] mi devas esti ja malsprita, se mi ne konkludas ke li estas aktiva ano de la medicina profesio.”

Mi ne povis ne ridi pro la facileco per kiu li klarigis sian dedukton. “Kiam mi aŭdas vian klarigon,” mi rimarke diris, “ĝi ŝajnas al mi tiel simple, ke mi mem povas facile dedukti, kvankam ĉe ĉiu sinsekva etapo de via rezonado mi estas konfuzita ĝis vi klarigas, kaj tamen mi kredas ke miaj okuloj estas ĝuste bonaj kiel la viaj.”

“Jes ja,” li respondis, ekbruligis cigaredon kaj ĵetis sin sur brakseĝon. “vi vidas, sed vi ne observas. La diferenco estas klara. Ekzemple vi jam ofte vidas la ŝtupojn en la koridoro, kiuj kondukas ĝis ĉi tiu ĉambro.”

“Ofte.”

“Kiom ofte?”

“Nu, ĉirkaŭ centfoje.”

“Do kiom da ŝtupoj estas tie?”

“Kiom? Mi ne scias.”

“Precize. Vi ne jam observas. Kaj tamen vi jam vidas. Jen mia punkto. Nu mi scias, ke estas dek sep ŝtupoj, ĉar mi jam kaj vidas kaj observas. Parenteze pro tio ke vi interesiĝas pri tiaj problemoj, kaj pro tio ke vi bonvole kronikis unu-du el miaj malgrandaj kazoj, eble vi interesiĝas pri ĉi tiu. Li ĵetis al mi dikan rozkoloran notpaperon, kiu jam restis surtable. “Tiu venis per la lasta poŝto,” [6] li diris. “Laŭtlegu.”

Oni ne datis la leteron, kaj ĝi estis sen aŭ subskribo aŭ adreso.

Ĝi tekstis:

Ĝentlemano vizitos vin ĉi-vesperon je kvarono antaŭ la oka – sinjoro kiu deziras konsulti vin pri tre grava afero. Via lastatempa servado por la reĝaj domoj de Eŭropo montras ke oni povas sekure konfidi vin pri aferoj tiom gravaj ke oni ne povas troigi ilin. Ni estas ĉi tiun raporton pri vi de ĉiu fonto ricevitaj. Estu en via ĉambro je tiu tempo kaj ne ĝenu vin se la vizitanto portos maskon.

“Tiu ja estas mistero.” mi diris. “Ĉu vi povas diveni tion, kion ĝi signifas?”

“Mi ne jam havas informaĵojn. Estas grava eraro se oni teoriadas sen informaĵoj. Nepercepte oni komencas tordi la faktojn por akordi al la teorio, anstataŭ la teorion akordi al la faktoj. Kion vi deduktas pri la noto?”

Mi zorgeme ekzaminis la skribaĵon kaj la paperon.

“La skribinto estas supozeble riĉa,” mi rimarke diris, penante imiti la metodojn de mia kunulo. Paketon da tia papero oni ne povas aĉeti kontraŭ ne malpli ol duonkrono. [7] Ĝi estas kurioze forta kaj rigida.”

“Kurioza – tio estas la ĝusta vorto,” diris Holmso. “Nepre ne estas angla papero. Ekzaminu per la lumo.”

Tion mi faris kaj mi vidis la literojn “Eg”, “P” kaj “Gt” kiel filigranon.

“Kion vi opinias pri tio?” demandis Holmso.

“La nomo de la fabrikisto sendube, aŭ pli ĝuste lia monogramo.



“Tute ne. La ‘Gt’ anstataŭas la germanan vorton ‘Gesellschaft’, kiu estas la vorto ‘kompanio’ en la germana – kutima mallongigo. ‘P’, kompreneble, anstataŭas ‘Papier’. Nu – ‘Eg’. Ni konsultu la Kontinentan geografian referencon.” [8] Li prenis pezan brunan volumon de la breto. “Eglovo, Egronitzo – jen – Egrio. Egrio estas en german-parolanta nacio – en Bohemio, ne tre distance de Karlsbado. ‘Notinde kiel la loko de la morto de Valenstajno, [9] kaj de multe da vitro-fabrikoj kaj papero-manufakturoj.’ [10] Aha, mia ulo, kion vi opinias pri tio?” Liaj okuloj scintilis, kaj li eligis grandan nubon per sia cigaredo.

“Oni fabrikis la paperon en Bohemio,” mi diris.

“Ekzakte. Kaj la skribinto estas germana. Ĉu vi rimarkis la nekutiman frazkonstruon: ‘Ni estas ĉi tiun raporton pri vi de ĉiu fonto ricevitaj.’ Franco aŭ ruso ne povas verki tian. Nur la germano estas tiel malkompleza al la verbo. [11] Tamen, nur restas eltrovi tion, kion deziras tiu germano, kiu skribis sur Bohemia papero kaj preferas porti maskon anstataŭ riveli la vizaĝon. Kaj li nun alvenas, se mi ne eraras, por solvi ĉiujn niajn problemojn.”

Dum li parolis estis laŭta sono de ĉevalhufoj kaj la knaro de radoj kontraŭ la trotuarrando, sekvita per akra tiro de la sonorilo. Holmso fajfis.

“Paro laŭ la sono,” li diris. “Jes,” li daŭrigis kaj ekrigardis el la fenestro. “Fajna malgranda kaleŝo kaj paro de belaj ĉevaloj: Po 150 gineoj. [12] Estas mono en tiu kazo, Vatsono, se nenio alia.”

“Mi opinias ke mi prefere foriras, Holmso.”

“Tute ne, doktoro. Restu tie, kie vi estas. Mi malsukcesas sen mia Bosvelo. [13] Kaj tio estas promisplena. Estus domaĝe se vi forirus.”

“Sed via kliento – ”

“Ne ĝenu vin pro li. Mi deziras vian helpon, kaj eble li ankaŭ. Jen li. Sidiĝu sur tiu brakseĝo, doktoro, kaj bonvole atentu.”

Malrapida kaj peza paŝsono, kiun ni aŭdis surŝtupare en la koridoro, paŭzis tuj antaŭ la pordo. Oni laŭte kaj aŭtoritate perkutis.

“Envenu, mi petas!” diris Holmso.

Viro eniris, kiu estis preskaŭ du metrojn alta, kun brusto kaj membroj de ia Herkulo. Liaj vestaĵoj estis riĉaj ĝis la punkto ke iu anglo taksus ilin gustomanka: pezaj bendoj da astrakano trans la manikoj kaj la frontoj de la du-brustaĵa jako, malhelblua mantelo, kiun oni antaŭĵetis super la ŝultroj, kun subtego da flamruĝa silko kaj sukurita ĉe la kolo per klipo konsistanta el sola flamkolora berilo, botoj, kiuj etendis ĝis suromezo, ornamitaj ĉe supro per riĉaj brunaj peltoj. Tiuj lastaj plenigis la impreson de barbara lukso sugestita de la tuta aspekto. Li manportis larĝrandan ĉapelon kaj portis sur supro de la vizaĝo nigran maskon kiu etendis sub la vangoj, kaj kiun li ŝajne ĵus alĝustigis tiun momenton, ĉar la mano estas ankoraŭ levita kiam li eniris. Laŭ la malsupro de la vizaĝo li aspektis kiel viro de forta karaktero – dika pendanta lipo, longa rekta mentono kiu sugestis rezolutecon ĝis la punkto de obstineco.

“Ĉu vi ricevas mian noton?” li demandis per bruska voĉo kaj per forta germana akĉento. Mi informis vin ke mi vizitos.” Li rigardis ambaŭ el ni, kvazaŭ li ne sciis tiun, kiun li alparolis.


“Sidiĝu, mi petas,” diris Holmso. “Jen mia amiko kaj kolego, d-ro Vatsono, kiu kelkfoje bonvole helpis min pri miaj kazoj. Kiun mi alparolis?”

“Vi devu nomi min la grafo de Kramo, Bohemia nobelo. Ĉu mi subkomprenas ke tiu sinjoro, via amiko, estas honora kaj prudenta homo, antaŭ kiu mi konfidu pri aferoj tre gravaj. Se ne, mi prefere komunikas kun vi sole.”

Mi ekstariĝis, sed Holmso ekkaptis min ĉe la pono kaj sidigis min sur la seĝo. “Estas ambaŭ aŭ neniu,” li diris. “Antaŭ tiu sinjoro vi diru ĉion, kion vi diras al mi.”

La grafo ŝultrolevis, “Dekomence mi devas devigi vin ke vi absolute rivelu neniun ajn dum la venontaj du jaroj; ĉe fino de tiu tempo ne gravas. Sed nuntempe estas tre grava. Oni ne povas scii kiel tio influas la direkton de la kurso de la historio de Eŭropo.”

“Mi promesas,” diris Holmso.

“Mi ankaŭ.”

“Mi petas vian pardonon pro ĉi tiu maskon,” daŭrigis nia stranga vizitanto. “La majesta persono, kiu dungas min, deziras ke lia agento estu nekonata, kaj mi konfesu tuj ke la titolo, per kiu mi ĵus nomas min, ne estas la mia.”

“Tion mi scias,” diris Holmso rutine.

“La cirkonstancoj estas tre delikataj, oni devas antaŭzorgi ke oni subigas grandan skandalon kiu komprimitu unu el la reĝaj familoj de Eŭropo. Efektive la afero indiktus la grandan Domon de Ormstajno, heredaj reĝoj de Bohemio.”

“Tion mi ankaŭ scias,” murmuris Holmso, dum li komfortigis sin sur la brakseĝo kaj fermis la okulojn.

Nia vizitanto ekrigardis iom surprizite pro la laksa figuro de la viro, kiun oni priskribis kiel la plej incizan rezonanton kaj energian agenton en Eŭropo. Holmso malrapide malfermis la okulojn kaj rigardis senpacience la gigantan klienton.

“Se via Moŝto kompleze klarigu vian kazon,” li rimarke diris, “mi pli bone konsilu vin.”

La viro eksaltis de sur la seĝo kaj iris jen kaj jen en la ĉambro. Tiam, per signo de senespero, li forigis kaj forĵetis la maskon surplanken. “Vi pravas,” li diris; “Mi estas la Reĝo. Kial tion mi devas kaŝi?”


“Nu, vere?” murmuris Holmso. “Via Moŝto ne jam parolis antaŭ ol mi sciis ke mi alparolis al Vilhelmo Gotesrajĥo Sigismondo de Ormstajno, granda duko de Kasselo-Felŝtajno, kaj hereda Reĝo de Bohemio.”

“Sed vi povas kompreni,” diris nia stranga vizitanto, kiu denove sidiĝis kaj pasis la manon trans la alta blanka frunto, “vi povas kompreni ke mi ne kutimas tiel aferumi en mia propra persono. Sed la afero estas tiel delikata, ke mi ne povas konfidi al agento krom se li akiras potencon super mi. Mi venas inkognite de Prago por konsulti vin.”

“Do konsultu, mi petas,” diris Holmso refermante la okulojn.

“Jen la faktoj resume: Antaŭ proksimume kvin jaroj, dum longdaŭra vizito en Varsavio, mi ekkonis la bone konatan adventurulinon, Irena Adlero. Sendube vi scias la nomon.”

“Bonvolu serĉi ŝin en mia indekso, doktoro.” murmuris Holmso malfermante la okulojn. Dum multaj jaroj li adoptis indeks-sistemon. Li indeksis alineojn rilate al homoj kaj aferoj, tiel ke oni ne povas nomi temon aŭ homon pri kiu li ne tuj provizas informon. Tiukaze mi trovis ŝian biografion inter tiuj de hebrea rabeno kaj de stabo-komandoro kiu verkis monografion pri profundamaraj fiŝoj.

“Mi vidu!” diris Holmso. “Hum! Naskita en Nov-Ĵersio [14] en la jaro 1858. Kontra-aldulino – hum! La Skalo, [15] hum! Prima donna [16] de la Imperia Opera de Varsavio – jes! Emeritiĝis de la opera scenejo – ha! Loĝas en Londono – oho! Via Moŝto, kiel mi komprenas, vi implikiĝis kun ĉi tiu junulino, verkis komprimititajn notojn al ŝi, kaj nun deziras reakiri ilin.

“Ekzakte. Sed kiel – .”

“Ĉu estis sekreta geedziĝo?”

“Ne.”

“Ĉu neniuj leĝaj paperoj aŭ aktoj?”

“Ne.”

“Do mi ne povas kompreni vian Moŝton. Se tiu junulino rivelus siajn leterojn por la ĉantaĝo aŭ aliaj fiaferoj, kial ŝi pruvus ke ili estas aŭtentikaj?”

“Estas la manskribo.”

“Ha, ha! Estas falsaĵo.”

“Estas mia privata notpapero.”

“Ŝtelita.”

“Mia sigelo.”

“Imitita.”

“Mia foto.”

“Aĉetita.”

“Sed ĝi estas pri ambaŭ el ni.”

“Ho ve! Tio estas malbonega! Via Moŝto estis ja maldiskreta.”

“Mi estis malsaĝega – freneza!”

“Vi jam grave komprimitas vin.”

“Mi estis tiam nur kronprinco. Mi estis juna. Mi estas nur tridekjaraĝa nun.”

“Oni devas reakiri ĝin.”

“Tion mi entreprenis sed sensukcese.”

“Via Moŝto devas pagi. Estas aĉetenda.”

“Ŝi ne vendas.”

“Do ŝtelenda.”

“Kvinfoje mi penas. Dufoje miaj dungatoj ĝisfunde traserĉas la domon. Unufoje ni priserĉas la valizojn dum ŝi vojaĝis. Dufoje ni embuskis kontraŭ ŝi sed ĉio senruzulte.”

“Ĉu ne eĉ signo de ĝi?”

“Tute ne.”

Holmso ridis. “Estas ja bona problemo.” li diris.

“Sed tre grava al mi.” respondis la Reĝo riproĉe.

“Jes ja. Kaj kiel ŝi proponas uzi la foton.”

“Por ruinigi min.”

“Sed kial?”

“Mi estas edziĝota.”

“Tion mi jam aŭdas.”

“Al Klotilda Lotmano de Saksa-Meningino, la dua filino de la Reĝo de Skandinavio. Vi sciu pri la striktaj principoj de ŝia familio. Ŝi mem estas tute diskreta. Eĉ ombro de dubo pri mia konduto finis la aferon.”

“Kaj Irena Adlero?”

“Ŝi menacas sendi la foton al ili. Kaj tion ŝi faros. Tion mi scias. Vi ne konas ŝin, sed ŝi estas tre insista. Ŝi havas la vizaĝon de la plej bela virino, kaj la menso de la plej rezoluta viro. Prefere ol mi ediziĝas al aliulino, estas neniu limo al ŝia penado – neniu.”

“Ĉu vi estas certe ke ŝi ne jam sendis la foton?”

“Mi certas.”

“Kaj kial?”

“Pro tio ke ŝi menacas sendi kiam la fianĉiĝon oni anoncos. Tio okazos la venantan lundon.”

“Ho, ni ankoraŭ havas tri tagojn,” diris Holmso kaj oscedis. “Tio estas bonŝance, ĉar mi devas trakti du gravajn aferojn intertempe. Kompreneble via Moŝto restas en Londono, ĉu ne?”

“Certe. Mi loĝas ĉe Hotelo Langamo [17] sub la nomo grafo de Kramo.”

“Do mi sendos noton al vi por informi vin pri mia progreso.”

“Jes ja. Mi atendos.”

“Do rilate al la mono?”

“Laŭ via plaĉo.”

“Absolute?”

“Mi diras al vi, ke mi donus unu el la provincoj de mia regno por reakiri tiun foton.”

“Kaj la nuntempaj elspezoj?”

La Reĝo eligis ledan sakon de sub sia mantelo kaj prenis surtable.

“Estas 300 pundoj da ora moneroj kaj 700 da monbiletoj,” li diris.

Holmso skribis kvitancon sur paĝo de sia notlibro kaj transdonis al li.

“Kaj la adreso de la sinjorino?” li demandis.

“Briona Loĝejo, Avenuo Serpentino, Arbaro de Sankta Johano.” [18]

Holmso notigis. “Unu alia demando,” li diris. “Ĉu la foto estas mezformata?” [19]

“Jes.”


2

Je la tria precize, mi atingis Bakerstraton, sed Holmso ne jam revenis. La luigantino informis min ke li foriris la domon iomete post la oka atm. Mi sidiĝis apud la fajro, tamen, kaj intencis atendi lin kiom ajn longe li forestas. Mi jam profunde interesiĝis pri lia enketo, ĉar kvankam estas neniu el la makabraj kaj strangaj elementoj rilate al la du kazoj jam raportitaj, [20] tamen la naturo de la kazo kaj la alta rango de lia kliento donis apartan karakteron. Vere, aldone al la naturo de la kazo kiun li tiutempe enketis, mi ĝoje observis la lertecon kaj rezonadon per kiu li majstras la aferon, kaj kiel rapide li malimplikas la plej profundajn enigmojn. Mi estis tiel alkutimita pri liaj sukcesoj ke la ideo pri lia ebla malsukceso neniam eniris mian kapon.


Estis preskaŭ la kvara antaŭ ol oni malfermis la pordon, kaj ĉifone vestita, ebrie aspekta kaj malneta grumo kun vangoharoj kaj kun flamruĝa vizaĝo eniris la ĉambron. Mi kutimiĝis al la alivestaĵoj de mia amiko, sed mi devis trifoje rigardi antaŭ ol mi certis ke estas vere li. Li kapsignis kaj malaperis en la dormĉambron, de kiu li eligis post kvin minutoj vestita per tvida kompleto kaj dece aspekta kiel kutime. Li enpoŝigis la manojn, etendis la krurojn kaj ridegis kelkajn minutojn.

“Nu, vere!” li kriis, kaj li ridis tiom multe ke li devis antaŭenkliniĝi sur la seĝo.

“Kio okazis?”

“Estas tro komika. Mi certas ke vi neniam divenas tion, kion mi faris ĉi-matenon.”

“Mi ne povas imagi. Mi supozas ke vi gvatis la kutimojn kaj eble la domon de f-ino Irena Adlero.”

“Jes ja; sed la sekvaĵo estas tre nekutime. Tamen mi rakontas al vi. Mi foriris la domon iomete post la oka ĉi-matenon kiel nedungita grumo. Estas mirindaj simpatio kaj kamaradeco inter la ĉevalularo. Estu unu el ili kaj vi konas ĉion. Mi rapide trovis Brionan Loĝejon. Estas neta ekskvizita vilaeto kun ĝardeno malantaŭe, sed la du etaĝa domo estas tuj apud la vojo. Ĉuba seruro [21] sur la pordo. Granda salono dekstre, bone meblita, kun altaj fenestroj preskaŭ ĝisplanke, kaj tiuj absurdaj anglaj fenestro-seruroj kiujn eĉ infano povas kroĉe malŝlosi. Malantaŭ estas neniu rimarkinda, krom ke oni povas atingi la koridorofenestro per la supro de la remizo. Mi ĉirkaŭiris kaj ekzaminis de tiu vidpunkto, sed estis nenio interesa.

“Tiam mi lante iris laŭ la strato kaj trovis, kiel mi anticipis, ke estis stalaleo en la vojeto apud unu el la ĝardenaj muroj. Mi helpis al la ĉevalservistoj kun la ĉevaloj, kaj oni transdonis al mi du pencojn, glason da elo, [22] iom da tabako kaj tiom multe da informo kiom mi povas deziri pri f-ino Adlero – ne necesas diri pri informo rilate al iom multe de ŝiaj najboroj, pri kio oni igis min aŭdi, kvankam mi tute ne interesiĝis.

“Kaj kion pri Irena Adlero?” mi demandis.

“Ho, ŝi allogis ĉiujn el la viroj en tiu kvartalo. Ŝi estas la plej delikata homo, kiu portas kufon sur tiu ĉi planedo. Tion diris ĉiu el la Serpentina stalalearo. Ŝi vivas kviete, koncerte kantas, foriros je la kvina ĉiutage kaj revenas precize je la sepa por vespermanĝi. Malofte ŝi foriras je alia tempo, krom kiam ŝi kantas. Ŝi havas nur unu vizitanton, sed li ofte vizitas. Li estas malhela, bonaspekta kaj vigla. Li neniam vizitas malpli ol unufoje ĉiutage kaj ofte dufoje. Li estas s-ro Godfreo Nortono de la Interna Templo. [23] Ĉu vi vidas la avantaĝo de ŝoforo kiel konfidenculo. Li veturigis lin hejmen kelkfoje de la Serpentina stalaleo, kaj bone scias pri li. Kiam mi aŭskultis ĉion kion li diris, mi komencis preterpasi Brionan Loĝejon kaj pripensis mian planon.

“Tiu Godfreo Nortono estas evidente grava faktoro en la kazo. Li estas advokato. Tio ŝajnas minace. Kiel ili interrilatas la alian, kaj kiun li celas pro siaj oftaj vizitoj? Ĉu ŝi estas lia kliento, lia amiko aŭ lia amorantino? Se la unua ŝi eble transdonis la foton al li, se la ĉi lasta estas ne tiel probabla. Rilate al tiu demando dependis ĉu mi restas ĉe Briona Loĝejo aŭ turnas mian atenton al liaj ĉambroj en la Templo. Estas delikata punkto kiu larĝigu la kampon de mia enketo. Mi petas vian pardonon, se mi enuigas vin per tiuj detaloj, sed vi devas konstati miajn problemetojn se vi komprenas la aferon.”

“Mi tre interesiĝas,” mi respondis.

“Mi pripensadis la aferon en mia menso kiam kabrioleta kabo alvenis al Briona Loĝejo kaj sinjoro salte elveturiĝis. Li estis rimarkinde belaspekta viro – malhela, kun lipharoj – evidente la viro mem. Ŝajnis ke li rapidegas. Li kriis ke la koĉero devu atendi. Li ignoris la servistino ĉe la pordo, kiel viro kiu estas tute ĉehejme.

“Li estis en la domo ĉirkaŭ duonan horon, kaj mi povas ekvidi lin tra la salonfenestroj. Li paŝis jen kaj jen, parolis ekcitiĝeme kaj svingis la brakojn. Mi ne povis vidi ŝin. Baldaŭ li eligis kaj aspektis eĉ pli agitita ol antaŭe. Li alproksimiĝis al la kabo, elpoŝigis oran horloĝon kaj mienis serioze. ‘Veturigu kiel la diablo,’ li kriis, ‘unue al Groso kaj Hankeo [24] en la Regentstrato tiam al la preĝejo de Sankta Monika [25] en la Vojo Edĝvaro. [26] Duongineon se vi tion atingos en dudek minutoj!”

“Ili tuj foriris. Mi ĵus konsideris ĉu mi devas sekvi kiam laŭ la vojeto venis malgranda landaŭo – la koĉero kun jako malbutonita kaj kravato sub la orelo, kaj li ankaŭ ŝajne nur duone pretigis la ĉevalojn kaj la landaŭon. Li haltis antaŭ la pordo kaj ŝi rapidege eniris la veturilon. Mi nur ekvidis ŝin tiun momenton, sed ŝi estas belega virino kun vizaĝo por kiu oni mortu.

“‘La preĝejon de Sankta Monika, Johano,’ ŝi kriis, ‘kaj duonpundon, se vi atingos ĝin en dudek minutoj.’

“Tio estis tro bone kaj mi ne volis mistrafi, Vatsono. Mi ĵus decidis ĉu mi pli bone kuras aŭ ĉu mi ŝtelveturiĝas malantaŭ ŝia landaŭo kiam preterpasis kabo. La kabisto rigardis min dufoje kaj taksis min aĉan pasaĝeron, sed mi salte eniris antaŭ ol li povas protesti. ‘Al la preĝejo de Sankta Monika,’ mi diris, ‘kaj duonpundon se vi atingas ĝin en dudek minutoj.’ Estis dudek kvin minutoj antaŭ meztago, kaj kompreneble mi certas pri tio, kio okazos.

“Mia kabisto rapide veturigis min. Mi opinias, ke mi neniam vojaĝis tiom rapide, sed la aliaj alvenis antaŭ mi. La kabo kaj la landaŭo kun ŝvitemaj ĉevaloj staris antaŭ la pordo kiam mi alvenis. Mi pagis kaj rapide eniris la preĝejon. Estis neniu tie, krom la paro kaj surplise vestita kleriko, kiu ŝajne protestis al ili. Ili staris kune antaŭ la altaro. Mi lantis laŭ la flanknavo kiel alia lantemulo kiu vagade eniru preĝejon. Subite al mia surprizo la triopo turnis kaj alfrontis min kaj Godfreo Nortono kuregis en mia direkto.

“‘Dank’ al Dio,’ li kriis, ‘Vi taŭgas. Venu! Venu!’

“‘Kion?’ mi demandis.

“‘Venu, ulo, venu, nur tri minutojn, aŭ ne estas laŭleĝe.’ [27]

“Li preskaŭ trenis min ĝis la altaro, kaj antaŭ ol mi konstatis, mi murmuris respondojn kiujn oni flustris en mian orelon, kaj mi certigis aferojn pri kiuj mi sciis nenion, kaj ĝenerale helpis en la geedziĝo de Irena Adlero, fraŭlino, kaj Godfreo Nortono, fraŭlo. Ĉio okazis dum momento. Ambaŭ la viro kaj la virino dankis al mi, dum la kleriko ĝojbrilis. Estas la plej absurda situacio en kiu mi iam trovis min kaj mi ekridis ĵus nun kiam mi pripensis tion. Ŝajnis ke estis iu neregula pri la licenso, kaj la kleriko tute rifuzis geedzigi ilin sen ia atestanto, kaj pro mia bonŝanca apero la fianĉo ne devis ekeliri en la straton por serĉi fianĉamikon. [28] La novedzino transdonis al mi oran pundon, kaj mi intencas porti tion sur mia horloĝĉeno por memori la okazon.”

“Tio estas tute ne antaŭvidita,” mi diris; “kaj tiam kio okazis?”

“Nu, mi trovis ke mian planon oni grave menacis. Ŝajnis ke la paro tuj foriros, kaj mi devas tuj agadi. Ĉe la pordo ili foriris malsamdirekten, kaj mi foriris por formi mian propran planon.”

“Kio estas tio?”

“Mi manĝas iom da rostbefo kaj trinkas glason da biero,” li respondis kaj sonorilis. “Mi estis tro okupata kaj mi ne pensis pri manĝaĵo, kaj probable mi estas eĉ pli okupata ĉi-vesperon. Parenteze, doktoro, mi bezonos vian helpon.”

“Tio ĝojigas min.”

“Ĉu vi ne kontraŭas agi kontraŭleĝe?”

“Tute ne.”

“Aŭ riski ke oni arestu vin?”

“Ne, se pro bona motivo.”

“Ho, la motivo estas bonega!”

“Do mi konsentas.”

“Mi certis ke mi dependu de vi.”

“Sed kion vi deziras?”

“Kiam s-ino Turnero [29] jam portas la pleton, mi klarigas ĉion. Nu,” li diris dum li malsate turnis al la manĝaĵoj provizitaj de nia luigantino, “mi devas diskuti dum mi manĝas, ĉar ne estas sufiĉe da tempo. Estas preskaŭ la kvina. Post du horoj mi devas esti sur la kampo da la agado. F-ino Adlero, aŭ prefere s-ino, revenas de sia veturo je la sepa. Ni devas esti ĉe Briona Loĝejo por trafi ŝin.

“Kaj do?”

“Mi ĉion jam antaŭzorgas. Mi jam aranĝas tion, kio okazos. Mi insistas pri nur unu punkto. Vi devas ne interveni, kio ajn okazos. Ĉu vi komprenas?”

“Mi devas esti neŭtrala, ĉu?”

“Faru nenion ajn. Probable estos malgranda tumulto. Ne participu. Tiu finiĝos kiam oni portas min en la domon. Post kvar-kvin minutoj oni malfermos la salonfenestron. Vi postenos vin proksime al la fenestro.”

“Jes.”

“Vi rigardos min, ĉar mi estos videbla al vi.”

“Jes.”

“Kaj kiam mi levos la manon – tiele – vi ĵetos ion en la ĉambron kaj samtempe laŭtkrios, ‘Fajr’!’ Ĉu vi komprenas?”

“Tute.”

“La ĵetaĵo ne estas terura,” li diris kaj prenis longan cigarforman volvaĵon el sia poŝo. “Jen estas ordinara tubista fumraketo kun kapsuloj ĉe ambaŭ finoj do ĝi estas membruliganta. Via tasko konsistas nur el tio: Kiam vi fajrkriegos, multaj homoj ankaŭ komencos krii. Tiam vi iros ĝis fino de la strato kaj ni rendevuos post dek minutoj. Ĉu mi klarigas ĉion?”

“Mi devas resti neŭtrale, proksimiĝi al la fenestro, rigardi vin kaj ĉe via signo ĵeti tiun objekton, fajrkrii, kaj atendi vin ĉe la stratangulo.”

“Precize.”

“Vi tute dependu de mi.”

“Bonege. Mi opinias, ke estas preskaŭ la tempo ke mi preparas por mia nova rolo.”

Li malaperis en la dormĉambron kaj revenis post kelke da tempo en la rolo de amikeca kaj naiva nekonformema pastoro. [30] Lia larĝranda nigra ĉapelo, lia loza pantalono, lia blanka kravato, lia simpatia rideto kaj la ĝenerala aspekto de strabanta kaj bonfarema scivolemeco estas tiuj ke nur s-ro Johano Haro [31] povas egali. Holmso ne nur surmetis la vestaĵojn. Lia esprimo, lia maniero, eĉ lia animo mem ŝajnis ŝanĝi en ĉiu el liaj roloj. La teatro perdis fajnan aktoron, eĉ kiel la scienco perdis akran rezonanton, kiam li iĝis fakulo pri la krimo.

Estis kvarono post la sesa kiam ni foriris Bakerstraton, kaj estas dek minutoj antaŭ la sepa kiam ni trovis nin en Avenuo Serpentino. Jam krepuskis, kaj oni ĵus eklumigis la stratlampojn dum ni preterpasis Brionan Loĝejon, atendante la alvenon de la enloĝanto. La domo estis kiel mi imagis de la konciza priskribo de Ŝerloko Holmso, sed la loko aperis malpli privata ol mi anticipis. Male, por mallonga strato en kvieta najbarejo estis rimarkinde homplene. Aro de ĉifone vestitaj uloj fumis kaj ridis en angulo. Estis faktoto kun akrigilo. Du soldatoj flirtis kun vartistino. Kelkaj bone vestitaj junuloj lantis jen kaj jen kaj fumis cigarojn.

“Vidu,” diris Holmso, dum li ree paŝis antaŭ la domo, “la geedziĝo tute simpligas aferojn. La foto nun iĝas dutranĉa armilo. Probable ŝi egale deziras ke Godfreo Nortono ne vidas ĝin, samkiel nia kliento ke la princino. Ni devas demandi, kie estas la foto.”

“Jes ja.”

“Estas ne probable ke ŝi portadas ĝin. La foto estas mezformata – tro granda por facile kaŝi per la virinaj vestaĵoj. Ŝi scias ke la Reĝo kapablas embuski kontraŭ ŝi kaj priserĉi. Dufoje li jam penis. Estas certe ke ŝi ne portas la foton.”

“Kie do?”

“Ĉe ŝia bankisto aŭ ŝia advokato. Jen de ebloj. Mi emas opinii ke laŭnature la virino estas sekretema kaj preferas gardi la proprajn sekretojn. Kial ŝi transdonas ĝin al iu ajn alia? Ŝi fidas al si mem. Ŝi ne povas certi pri la politika premo, kiu influus komerciulon aŭ advokaton. Krome memoru ke ŝi decidis uzi ĝin post nur kelkaj tagoj. Do ĝi estas proksime. Ĝi estas en ŝia propra domo.

“Sed oni dufoje priserĉis.”

“Ts! Oni fuŝis.”

“Sed kiel vi priserĉos?”

“Mi ne priserĉas.”

“Kio do?”

“Mi igos ŝin montri min.”

“Sed ŝi rifuzos.”

“Ŝi ne povas rifuzi. Sed mi aŭdas la sonon de radoj. Jen ŝia kaleŝo. Nu faru laŭ miaj ordonoj laŭlitere.”

Dum li parolis la lumo de la kaleŝolampoj ĉirkaŭiris la kurbon de la avenuo. Neta malgranda landaŭo klakete alvenis antaŭ la pordo de Briona Loĝejo. Kiam la landaŭo haltiĝis unu el la lantemuloj rapidis por malfermi la pordon esperante gajni pencon, sed alia samcela lantemulo kabutumis lin. Tio kaŭzis grandan bruegon al kiu alliĝis la du soldatoj unuflanke kaj la faktoto aliaflanke. Oni batis, kaj tuj la sinjorino, kiu ĵus elveturiĝis, estis meze en la tumulto de batalantoj, kiuj batis la aliajn sovaĝe per pugnoj kaj bastonoj. Holmso kuregis en la amason por protekti la sinjorinon, sed ĵus kiam li atingis ŝin li laŭtkriis kaj falis ĝisgrunden kun sango survizaĝe. Pro tio la du soldatoj forkuregis kaj ankaŭ la lantemuloj aliadirekten, dum la bone vestitoj, kiuj spektis la bruegon, sed ne partoprenis, amasiĝis por helpi la sinjorinon kaj la vunditon. Irena Adlero (kiel mi ankoraŭ nomas ŝin) rapide supreniris la ŝtupojn; sed staris tie kun sia belega figuro siluetita kontraŭ la koridora lumo, kaj rigardis en la straton.

“Ĉu la povrulo estas tre vundita?” ŝi demandis.

“Li mortas.” kriis kelkaj voĉoj.

“Ne, ne, li ankoraŭ vivas!” kriis alia, “sed li mortos antaŭ ol vi portas lin al malsanulejo.”

“Li estas bravulo,” diris iu virino. “Ili ŝtelus la retikulon kaj la horloĝon de la sinjorino, krom se li intervenis. Ili estas danĝera bando. Ha, li spiradas.”

“Li ne povas kuŝi en la strato. Ĉu mi portu lin en la domon, sinjorino?”

“Certe. Portu lin en la salonon. Estas komforta sofo. Sekvu min, mi petas!”

Malrapide kaj solene oni portis lin en Brionan Loĝejon kaj kuŝigis lin en la ĉefa ĉambro dum mi observis de mia loko apud la fenestro. Oni lumigis la lampojn, sed la kurtenon oni ne fermis, tiel ke mi povis vidi Holmson kiel li kuŝis sursofe. Mi ne sciis, ĉu pentosento kaptis lin en tiu momento, sed mi sentis min neniam pli honta pro mia rolo, kiam mi vidis la belulinon, kontraŭ kiu mi konspiris, aŭ la gracon kaj bonkorecon per kiuj ŝi flegis la vunditon. Kaj tamen estus la plej grava perfido al Holmso, se mi ne partoprenas en la afero. Mi hardis min kaj prenis la fumraketon de sub la surtuto. Mi pensis, ke post ĉio, mi ne nocis ŝin, kaj ni malebligis tion, ke ŝi nocas alian.

Holmso eksidiĝis, kaj mi vidis lin signi ke li bezonas aeron. Servistino haste iris trans la ĉambro kaj malfermis la fenestron. Tiam mi vidis ke Holmso levis la manon, kaj ĉe tiu signo mi ĵetis mian raketon en la ĉambron kaj kriis “Fajr’!” Tuj la amaso de spektantoj – bone kaj malbone vestitaj – ĝentlemanoj kaj servistoj – ekkriegis, “Fajr’!” Densa nubo de fumo kirlis tra la ĉambro kaj el la aperta fenestro. Mi ekvidis figurojn hastantajn, kaj post momento mi aŭdis de interne la voĉon de Holmso certigi ke estas falsa alarmo. Mi ŝteliris tra la kriantaro kaj iris al la stratangulo, kaj post dek minutoj mi ĝojas vidi mian amikon, kaj foriri tiun tumultan lokon. Li iris rapide kaj silente dum kvin minutoj ĝis ni atingis unu el la kvietaj stratoj, kiu kondukis al la Vojo Edĝvaro.

“Vi agis bone, doktoro,” li diris. “Vi ne povus agi pli bone. Ĉio estas bone.”

“Ĉu vi havas la foton?”

“Mi scias, kie ĝi estas.”

“Kaj kiel vi trovis ĝin?”

“Ŝi montris al mi, kiel mi jam diras.”

“Mi ankoraŭ ne komprenas.”

“Mi ne deziras igi misteron.” li ride diris. “La afero estas tute simple. Kompreneble vi scias ke ĉiuj en la strato estis komplicoj dungitaj por la evento.”

“Tion mi divenis.”

“Tiam, kiam ektumultis, mi havis iomete de ruĝa farbo en la manplato. Mi antaŭen kuris, falis, tuŝis la vizaĝon per la farbo kaj iĝis povrulo. Tio estas malnova ruzo.”

“Tion mi ankaŭ povas kompreni.”

“Tiam oni portis min en la domon. Ŝi rezolutiĝis, ke ŝi flegas min. Kiel alian ŝi povas fari? – kaj en sia salono, la ĉambro, kiun mi suspektis. Estis aŭ la salono aŭ la dormĉambro, kaj mi intencis scii tiun, kiu estas la ĝusta. Oni kuŝigis min sursofe, kaj mi signis ke mi bezonas aeron, do oni devis malfermi la fenestron, kaj tiam vi havas la oportunon.”

“Kiel tio helpas vin?”

“Estis tute grave. Kiam virino opinias, ke ŝia domo estas bruligota, ŝi instinkte protektas sian plej valoraĵon. La impulso tute subigis ŝin. Pli ol unufoje mi elprofitis per tiu ruzo. Mi tiel ruzis en la kazo pri la Darlingtona anstataŭada skandalo, kaj ankaŭ en la afero pri la kastelo Arnsvorto. Edzino ekprenis sian bebon – needzinito ekprenis la juvelujon. Nu, mi certis ke la sinjorino taksas nenion en la domo pli valora ol tio, kion ni serĉas. Ŝi hastis sekurigi ĝin. La fajralarmo estis bone farita. La fumo kaj la kriadoj estis sufiĉe por maltrankviligi iun ajn. Ŝi respondis bonege. La foto estas en niĉo malantaŭ sekreta panelo tuj super la tenilo por la sonorilo. Ŝi tuj estis tie, kaj mi ekvidis ŝin duone malkaŝi ĝin. Kiam mi laŭtkriis ke estas falsa alarmo, ŝi rekaŝigis ĝin, ekrigardis la raketon, kaj haste eliris la ĉambron, kaj mi ne plu vidis ŝin. Mi ekstariĝis, kaj ekskuzis min, kaj eskapis la domon. Mi hezitis, ĉu mi penis tuj preni la foton; sed la koĉero alvenis, kaj li zorgeme rigardis min, do ŝajnis pli bone ke mi prokrastas. Se mi hastigas la aferon, ĉio estas runigita.

“Kio nun?” mi demandis.

“Nia serĉo preskaŭ finiĝas. Morgaŭ la Reĝo kaj mi vizitos, kaj kun vi, se vi deziras. Oni kondukos nin en la salonon por atendi la sinjorinon, sed probable kiam ŝi malsupreniros, ŝi trovos nek nin nek la foton. Eble kontentigas la Reĝon, se li regajnas la foton per la propra mano.”

“Kaj kiam vi vizitos?”

“Je la oka atm. Ŝi ne jam ellitiĝos, tiel ke ni havas bonan oportunon. Krome, ni devas senprokrasti, ĉar la geedziĝo eble ŝanĝas ŝiajn vivmanieron kaj kutimojn. Mi devas tuj kontakti la Reĝon.”

Ni atingis Bakerstraton kaj haltis antaŭ la pordo. Li priserĉis la poŝon por la ŝlosilo kiam iu preterpasanto diris:

“Bonan vesperon, s-ro Ŝerloko Holmso.”

Estis kelkaj homoj sur la trotuaro, sed la salutanto ŝajne estis svelta junulo en surtuto, kiu rapide preterpasis.

“Mi antaŭe aŭdis tiun voĉon,” diris Holmso dum li rigardis laŭ la malhela strato. “Nu, mi scivolemas pri kiu diable, tiu estas.”


3

Tiun nokton mi dormis ĉe Bakerstrato, kaj mi manĝis toaston kaj kafon la venontan matenon, kiam la Reĝo de Bohemio haste eniris la ĉambron.

“Vi vere havas la foton!” li kriis, dum li kroĉis Holmson ĉe la ŝultroj kaj rigardis en lian vizaĝon.

“Ankoraŭ ne.”

“Sed ĉu vi esperas!”

“Mi esperas.”

“Do, venu. Mi malpacience volas iri.”

“Ni devas akiri kabon.”

“Ne, mia kaleŝo atendas.”

“Tio simpligas aferojn.” Ni malsupreniris kaj tuj foriris al Briona Loĝejo.

“Irena Adlero edziniĝas.” rimarke diris Holmso.”

“Edzinigita! Kiam?”

“Hieraŭ.”

“Sed kiu estas la novedzo?”

“Angla advokato nomita Nortono.”

“Sed ŝi ne povas ami lin.”

“Mi esperas, ke male.”

“Kaj kial vi tion esperas?”

“Ĉar savas vian Moŝton de venontaj ĉagrenoj. Se la sinjorino amas la edzon, ŝi ne amas vian Moŝton, kaj ŝi ne malhelpas la planon de via Moŝto.”

“Vere. Kaj tamen – nu! Mi deziras ke ŝi estas de mia rango! Kia reĝino ŝi iĝus!” Li ree silentiĝis, kaj ne plu parolis ĝis ni alvenis en Avenuo Serpentino.

La pordo de Briona Loĝejo malfermiĝis, kaj maljunulino staris sur la ŝtupoj. Ŝi rigardis nin per sardona okulo dum ni elveturiĝis.

“S-ro Ŝerloko Holmso, ĉu?” ŝi diris.

“Mi estas s-ro Holmso,” respondis mia kunulo iom surprizite.

“Vere! Mia mastrino diris al mi ke vi eble vizitos. Ŝi foriris ĉi-matenon kun sia edzo per la 5:15a trajno de Ĉaring-Kruco al la kontinento.”

“Kio!” diris Holmso tute surprizite. “Ĉu vi volas diri ke ŝi foriras Anglion?”

“Ŝi neniam revenos.”

“Kaj la paperoj?” raŭke diris la Reĝo, “ĉio estas perdita.”

“Ni vidu.” diris Holmso, kiu preterpasis la servistinon kaj hastis en la salonon dum ni sekvis. La mebloj estis senordaj kun malplenaj bretoj kaj apertaj tirkestoj, kvazaŭ la sinjorino rapide ĝisfunde traserĉis antaŭ ol ŝi eskapis. Holmso kuregis al la sonorilo, malfermis la kaŝejon, plonĝis la manon internen kaj eligis foton kaj leteron. La foto estas pri Irena Adlero mem formale vestita. Oni adresis la leteron al “Ŝerloko Holmso, eskviro, kiam li alvenas.” Mia amiko ŝire malfermis, kaj ni tri legis kune. Oni datis je meznokto de la antaŭa nokto kaj ĝi tekstis:

MIA KARA S-RO ŜERLOKO HOLMSO:

Vere vi faras bone. Vi tute ruzis min. Ĝis post la fajra alarmo, mi ne suspketis. Sed tiam, kiam mi trovis kiel mi perfidis min mem, mi komencis pensi. Antaŭ kelkaj monatoj oni avertis min kontraŭ vi. Oni diris al mi, ke se la Reĝo dungas agenton, tiu estas certe vi. Kaj oni donis al mi vian adreson. Tamen, post ĉio, vi igis min riveli tion, kion vi volas scii. Eĉ post kiam mi suspektis, mi malfacile fiopinias pri tia kara, bonkora pastoro. Sed, vi scias ke mi estas aktorino. La vira vestaĵo estas konata al mi. Mi ofte ekspluatas la liberecon provizitan de tia vestaĵo. Mi sendis Johanon, la koĉeron, por gvati vin, dum mi supren iris, surmetis la virvestaĵojn kaj malsupren iris ĵus kiam vi eliris.

Nu, mi sekvis vin ĝis via pordo, kaj tiele mi certigis min ke la eminenta s-ro Ŝerloko Holmso interesiĝas pri mi. Tiam mi tre malprudente deziras al vi bonan vesperon kaj ekiris al la Templo por renkonti mian edzon.

Ni ambaŭ opinias ke la plej bona plano estas tio, ke ni eskapas, se tia imponega antagonisto postkuras min; do vi trovos ke la nesto estas vaka, kiam vi vizitos morgaŭ. Rilate al la foto, via kliento restu trankvile. Mi amas kaj estas amata de pli bona viro ol li. La Reĝo faru ion ajn, kaj mi, kiun li kruele mistraktis, ne intervenos. Mi retenas la foton por sekurigi min kaj por preservi armilon, kiu ĉiam protektas min. Mi postlasis foton, kiun li volu posedi; kaj mi restas, mia kara s-ro Ŝerloko Holmso,

VIA,

IRENA NORTONO, naskita ADLERO.

“Kia virino – ho, kia virino!” kriis la Reĝo de Bohemio, kiam ni finlegis la epistolon. “Ĉu mi ne diris al vi kiel vigla kaj rezoluta ŝi estas? Ĉu ŝi ne iĝas admirinda reĝino? Domaĝe ke ŝi ne estas de mia rango!”

“De tio, kion mi vidis, la sinjorino estas certe ne samnivale kun via Moŝto,” diris Holmso impertinece. “Mi bedaŭras ke mi ne sukcese konkludas la aferon de via Moŝto.”

“Male, mia kara sinjoro,” kriis la Reĝo. “Nenio estus pli sukcese. Mi scias ke ŝia vorto estas sankta. La foto estas tiel sekura kiel se oni bruligus ĝin.”

“Mi ĝojas tion aŭdi.”

“Mi grandege ŝuldas vin. Diru al mi, mi petas, kiel mi povas rekompenci vin. Tiun ringon – ” li diris kaj formetis smeraldan serpentforman ringon de la fingro kaj metis sur la manplato.

“Via Moŝto havas ion, kion mi pli multe estimas,” diris Holmso.

“Vi devas nur diri.”

“Tiun foton!”


La Reĝo fiksrigardis pro miro.

“La foton pri Irena!” [32] li kriis, “Certe, se vi deziras.”

“Mi dankas al via Moŝto. Do la afero finiĝas. Estas mia honoro adiaŭi vin.” Li riverencis, turnis sin kaj ŝajne ne observis la etenditan manon de la Reĝo. Ni foriris la ĉambron.

Kaj jen la skandalo, kiu minacis la Regnon de Bohemio, kaj kiel la plej bonan planon de s-ro Ŝerloko Holmso venkis la intelekto de virino. Li antaŭe rikanis la virinan spritecon, sed nun mi ne tion aŭdas de li. Kaj kiam li priparolas Irenan Adleron aŭ la foton, estas ĉiam sub la honorinda titolo de la virino. [33]


Загрузка...