1

Trepofa murdo – S-ro Rolfo Bosvelo (Rolfe Boswell) vage legante tra “Muskovy Reader” trovis referencon por iu Fydor Fyodorovich Trepoff, 1803-1899, kiu estis milita policisto. “Mi scivolas,” scribis s-ro Bosvelo, “kia rilato estas inter li kaj la alvoko de Ŝerloko Holmso al Odeso”.

2

Filoj Atkinsono… reĝa familio de Nederlando – Kompreneble Holmso ne vizitis Cejlonon, sed eble britaj diplomatoj en Hago kontakis lin dum li helpis la reĝa familio de Nederlando. Trinkomalio [laŭtekste, Trincomolee] estas apudmara urbo en Cejlono. En la tempo de Holmso la reĝo de Nederlando estis Vilhelmo III, 1817-1890.

3

Etudo en skarlato – La unua romano en kiu Ŝerloko Holmso aperis, eldonita en 1887.

4

Gasogeno – dispencilo por selzer-akvo.

5

Stetoskopo – Tiu ne estas la du-orela stetosokopo de la moderna kuracisto, sed la unu-orela speco. Ĝi estas tubo 15 centimetrojn longa.

6

Poŝto – En la kvartalo de Bakerstrato oni ricevis poŝton sesfoje ĉiutage krom dimanĉo. En aliaj kvartaloj de Londono oni ricevis dekdufoje ĉiutage.

7

Duonkrono – 30 pencoj.

8

Kontinenta geografia referenco – Supozeble tiu estas la Gazetteer of the World eldonita en 1885.

9

Valenstajno – Albrecht Wenzel Eusebius von Wallenstein, 1583-1634, duko de Fridlando [Friedland], Sagaŭo [Sagau] kaj Meklenbergo [Mecklenberg]. Bohemia generalo dum la tridekjarlonga milito.

10

Papero-manufakturoj – Tiaj komercejoj malabundas en Bohemio. Profesoro Jay Finley Christ humore sugestis ke eble la reĝo uzis la tutan paper-produkton de sia Regno por siaj propraj korespondaĵoj.

11

Verbo – En la germana la participon oni kutime trovas ĉe fino de la propocizio.

12

Gineo – Gineo estis 21 ŝilingoj.

13

Bosvelo – James Boswell, 1740-1795, verkis biografion “The Life of Samuel Johnson”. Johnson verkis la unuan plenan vortaron de la angla lingvo.

14

Nov-Ĵersio – Iu sugestas ke Irena Adlero estas kaŝnomo por la konata “Jersey Lily” [Ĵersio-lilio] – f-ino Lillie Langtry, kiu naskiĝis en la Insulo Ĵersio unu el la markolaj insuloj, sed aliaj sugestas ke Irena Adlero estas kromnomo por Clara Stephen kiu naskiĝis en Trentono, Nov-Ĵersio.

15

La Skalo – [Itale, La Scala] estas mond-konata operadomo en Milano, Italio.

16

Prima Donna – Itale, ĉefa kantistino en opera kompanio.

17

Langamo – [Angle, Langham Hotel] La Langamo estis unu el la plej luksaj hoteloj en Londono. La Langamo enhavis pli ol 600 ĉambroj kaj la manĝejo estas sufiĉe granda por 2000 manĝantoj. Iam la konstruaĵo estis oficejo por la BBC [Brita Elsendo-korporacio], sed nun estas la “Langham Hotel Hilton”.

18

Arbaro de Sankta Johano – [Angle, St. John’s Wood] estas mezklasa antaŭurbo de Londono.

19

Mezformata – [Angle, Cabinet] Laŭ la fotografistoj tiutempaj estis tri fotoformatoj: “Carte de visite” – malgrandformata, “Cabinet” – mezformata kaj “Boudoir” – grandformata. La mezformata foto estas 9,8 kontraŭ 14 centimetroj.

20

Du kazoj raportitaj – Etudo en skarlato kaj La signo de la kvar.

21

Ĉuba seruro – Speco de seruro inventita de Karlo Ĉubo [Charles Chubb] kiu mortis en 1845. La Ĉuba kompanio ankoraŭ manufakturas serurojn en Britio.

22

Glaso de elo – [Laŭtekste, Half and Half] Tiu estas miksaĵo de portero kaj elo.

23

Interna Templo – [Angle, Inner Temple] La Interna kaj Meza Temploj apartenas al du leĝaj societoj samnomaj kaj estas du el la kvar anglaj “Inns of Court” en kiuj oni trovas advokatojn kaj leĝajn studentojn. Grejzeno kaj Lincolnzeno [Gray’s Inn and Lincoln Inn] estas la du aliaj societoj. La nomo “Inn” [gastejo] devenas de la tempo kiam leĝaj studentoj loĝis surterene kiel universitataj studentoj loĝas en kolegioj ĉe Oksfordo kaj Kembriĝo. La nomo “Templo” devenas de la Mezepoko kiam la tereno apertenas al ordeno de religiaj kaj militaj kavaliroj nomitaj la Temploj [Angle, Knights Templar].

24

Groso kaj Hankeo – [Angle, Gross and Hankey] Kompreneble juvela komercejo, sed tiutempe ekzistis neniu kompanio sub la nomo en Regentstrato.

25

Sankta Monika – Ekzistas neniu preĝejo en la vojo Edĝvaro sub tiu nomo. Se la geedziĝo estis romkatolika, eble estas en la preĝejo de Sankta Agneso en apuda strato.

26

Vojo Edĝvaro – Tiu preskaŭ rekta ĉefa vojo de Londono estas parto de la malnova Vatlingstrato [Watling Street] unu el la antikvaj romaj vojoj en Britio.

27

Ne estas laŭleĝe – Antaŭ majo 1886 laŭ angla leĝo, oni ne povas edziĝi posttagmeze, sed post tiu tempo oni povas laŭleĝe inter 8 atm kaj 3 ptm. La eventoj supozeble okazis dum 1888, kial Godfreo Nortono, advokato, tion ne sciis?

28

Fianĉamiko – La priskibita geedziĝo estis nek laŭleĝe nek laŭkutime. Sen speciala licenco de la Arkiepiskipo la geedziĝon oni devas antaŭanonci dum kelkaj semajnoj, sed eble Vatsono eligis iujn detalojn.

29

S-ino Turnero – kiu estas la mistera s-ino Turnero? Ĉiuj legantoj de la kanono bone scias ke la luigantino ĉe 221B Bakerstrato estas s-ino Hudsono. Multajn klarigojn oni sugestas, sed la tradukinto sugestas ke la simpla klarigo estas tio, ke ŝi estas la kuiristino – servistino de s-ino Hudsono.

30

Nekonformema pastoro – en la tempo de Holmso estis kontrauleĝe se Holmso alivestas kiel kleriko de la ŝtata eklezio.

31

Johano Haro – [John Hare, 1844-1921] Kavalirigita en 1907 – konata angla aktoro en la teatro de Sankta Jakobo inter 1879 kaj 1888.

32

Foto pri Irena – Holmso malsubtile refuzis la smeraldan ringon sed poste ricevis multkostaĵojn de aliaj klientoj.

33

La originalo de ĉi tiu novelo estis en la biblioteko de la Universitato de Teksaso en Aŭstino, Teksaso. Por la numero de marto 1927 de la “Strand Magazine” kavaliron Arthur Conan Doyle oni petis fari liston de liaj propraj preferataj rakontoj pri Ŝerloko Holmso (ne inkludante la rakontojn de la Kazolibro pro tio ke ĉi tiujn rakontojn oni tiutempe ne kolektis libroforme). Doyle elektis dek du, el kiuj li rangigis ĉi tiun rakonton numero 5.

Загрузка...