Se Cezaro opiniis, ke estas pli bone esti unua en vilaĝo, ol dua en Romo, do Arturo Gray[1] povis ne envii al Cezaro pro ties saĝa deziro. Li naskiĝis ŝipestro, deziris esti ŝipestro kaj iĝis ŝipestro.
La grandega domo, en kiu naskiĝis Gray, estis morna interne kaj majesta ekstere. Al la antaŭa fasado limis florejo kaj parto de parko. La plej bonaj specoj de tulipoj — arĝente lazuraj, violkoloraj kaj nigraj kun roza ombro — sinuis en gazono per linioj de fantazie ĵetitaj kolieroj. La maljunaj arboj de la parko dormetis en difuza duonlumo super karekso de serpentumanta rojo. La barilo de la kastelo, ĉar tio estis vera kastelo, konsistis el spiralaj krudferaj fostoj, kunigitaj per fera arabesko. Ĉiu fosto estis finiĝanta supre per pompa krudfera lilio; tiuj tasegoj en solenaj tagoj estis plenigataj per oleo, flamante en nokta mallumo per vasta fajra spaliro.
La gepatroj de Gray estis orgojlaj sklavoj de sia stato, riĉo kaj de la leĝoj de tiu socio, rilate al kiu ili povis diri «ni». Unu parto de ilia animo, okupita de la galerio de la prauloj, malmulte meritas priskribon, la alia parto — imagata daŭrigo de la galerio — estis komenciĝanta per la eta Gray, kondamnita laŭ certa, anticipe farita plano travivi la vivon kaj morti tiel, ke lia portreto povu esti pendigita sur la muro sen damaĝo al la familia honoro. En tiu plano estis farita eta eraro: Arturo Gray naskiĝis kun viva animo, tute ne inklina daŭrigi la linion de la familia desegno.
Tiu vigleco, tiu plena perverseco de la knabo komencis riveliĝi en la oka jaro de lia vivo; la tipo de kavaliro de bizaraj impresoj, serĉanto kaj faranto de mirakloj, t. e. la tipo de homo, preninta el sennombra diverseco de vivroloj la plej danĝeran kaj kortuŝan — la rolon de la providenco, montriĝis en Gray jam tiam, kiam, almetinte al la muro seĝon, por atingi pentraĵon, montrantan la krucumadon de Jesuo, li elprenis la najlojn el la sangantaj manoj de Kristo, t. e. simple superfarbis ilin per blua farbo, ŝtelita disde farbisto. En tia aspekto li trovis la pentraĵon pli tolerebla. Absorbita de la siaspeca okupiĝo, li komencis jam superfarbi ankaŭ la piedojn de la krucumito, sed estis trovita de la patro. La maljunulo demetis la knabon de sur la seĝo je liaj oreloj kaj demandis:
— Por kio vi difektis la pentraĵon?
— Mi ne difektis.
— Tio estas verko de fama pentristo.
— Por mi estas egale, — diris Gray. — Mi ne povas toleri, ke en mia ĉeesto el manoj elstaru najloj kaj fluu sango. Mi tion ne deziras.
En la respondo de la filo Lionelo Gray, kaŝinte sub la lipharoj rideton, rekonis sin kaj ne punis la filon.
Gray senlace esploradis la kastelon, farante mirindajn malkovrojn. Ekzemple, en la subtegmento li trovis ŝtalan kavaliran rubaĵon, librojn, binditajn per fero kaj ledo, putrintajn vestojn kaj armeojn da kolomboj. En la kelo, kie estis konservata vino, li ricevis interesajn sciojn rilate de lafito[2], madejro, ŝereo. Ĉi tie, en malklara lumo de akrapintaj fenestroj, kunpremitaj de oblikvaj trianguloj de ŝtonaj volboj, staris malgrandaj kaj grandaj bareloj; la plej granda, en formo de plata rondo, okupis la tutan transversan muron de la kelo, la centjara malhela kverka ligno de la barelo brilis kiel polurita. Inter bareletoj staris en plektitaj korboj dikventraj boteloj de verda kaj blua vitro. Sur la ŝtonoj kaj la tera planko kreskis grizaj fungoj kun maldikaj kruretoj: ĉie estis ŝimo, musko, humido, acida, sufoka odoro. Grandega araneaĵo oris en la malproksima angulo, kiam vespere la suno rigardis al ĝi per sia lasta radio. En unu loko estis enfositaj du bareloj da plej bona Alikanto[3], kiu ekzistis en la tempoj de Kromvelo, kaj la kelisto, almontrante la malplenan angulon por Gray, ne perdadis okazon ripeti la historion de la fama tombo, en kiu kuŝis mortinto, pli viva, ol grego da vulpohundoj. Komencante la rakonton, la rakontanto ne forgesadis provi, ĉu funkcias la krano de la granda barelo, kaj deiradis de ĝi, evidente, kun faciligita koro, ĉar nevolaj larmoj de tro forta ĝojo brilis en liaj pligajiĝintaj okuloj.
— Nu, jen kio, — diradis Poldichoque[4] al Gray, eksidante sur malplenan keston kaj plenŝtopante sian akran nazon per tabako, — ĉu vi vidas ĉi tiun lokon? Tie kuŝas tia vino, pro kiu pluraj drinkemuloj permesus eltranĉi al si la langon, se oni permesus al ili drinki almenaŭ etan glason. En ĉiu barelo estas cent litroj da substanco, kiu eksplodigas la animon kaj transformas la korpon en senmovan paston. Ĝia koloro estas pli malhela, ol de ĉerizo, kaj ĝi ne fluos el botelo. Ĝi estas densa, kiel bona kremo. Ĝi estas fermita en bareloj de nigra ligno, firma, kiel fero. Sur ili estas duoblaj ringoj el ruĝa kupro. Sur la ringoj estas latina surskribo: «Min drinkos Gray, kiam li estos en Paradizo». Tiun surskribon oni interpretadis tiel multvorte kaj kontraŭdire, ke via praavo, la nobla Simeono Gray, konstruis vilaon, nomis ĝin «Paradizo», kaj intencis tiamaniere konformigi la misteran frazon kun la realo per senkulpa sprito. Sed kion vi pensas? Li mortis, tuj kiam oni komencis debati la ringojn, pro koratako, — tiel emociiĝis la maljuna frandemulo. Ekde tiam oni ne tuŝas tiun ĉi barelon. Aperis opinio, ke la valorega vino alportos malfeliĉon. Vere, tian enigmon ne faris eĉ la egipta sfinkso. Kvankam ĝi ja demandis unu saĝulon: «Ĉu mi voros vin, kiel mi voras ĉiujn? Diru la veron, kaj vi restos viva», sed eĉ tiuokaze post serioza pripensado…
— Ŝajnas, la krano denove likas, — interrompadis sin mem Poldichoque, per malrektaj paŝoj direktante sin en la angulon, kie firmiginte la kranon, revenadis kun la vizaĝo malfermita kaj hela. — Jes. Bone cerbuminte, kaj ĉefe, sen hasto, la saĝulo povus diri al la sfinkso: «Ni iru, fraĉjo, drinku, kaj vi forgesos pri ĉiuj ĉi stultaĵoj». «Min drinkos Gray, kiam li estos en Paradizo!» Kiel tion kompreni? Drinkos, kiam mortos, ĉu tiel? Strange. Sekve, li estas sankta, sekve, li drinkas nek vinon, nek simplan vodkon. Ni supozu, ke «Paradizo» signifas feliĉon. Sed se tiel staras la demando, ajna feliĉo perdos duonon de siaj brilaj plumoj, kiam feliĉulo sincere demandos sin: ĉu ĝi estas la paradizo? Jen kia afero. Por facilkore drinki el tia barelo kaj ridi, mia knabo, bone ridi, necesas per unu piedo stari sur la tero, per la alia — sur la ĉielo. Estas ankoraŭ tria supozo: ke iam Gray ebriiĝos ĝis beata paradiza stato kaj aŭdace malplenigos la bareleton. Sed tio, knabo, estus ne plenumiĝo de la antaŭdiro, sed taverna diboĉo.
Konvinkiĝinte ankoraŭfoje pri bona stato de la krano de la granda barelo, Poldichoque koncentrite kaj morne finadis:
— Tiujn barelojn alveturigis en la 1793-a jaro via praulo, Johano Gray, el Lisbono, sur ŝipo «Beagle»; kontraŭ la vino estis pagitaj du mil oraj piastroj. La surskribo sur la bareloj estis farita de armilisto Benjameno Ellian en Pondiĉero. La bareloj estas enfositaj en la grundon je ses futoj kaj superŝutitaj per cindro de vinberaj tigoj. Tiun vinon neniu drinkis, ne gustumis, kaj ne gustumos.
— Mi drinkos ĝin, — diris foje Gray, stamfinte per la piedo.
— Jen kuraĝa junulo! — rimarkis Poldichoque. — Ĉu vi drinkos ĝin en Paradizo?
— Certe. Jen la paradizo!.. Mi havas ĝin, ĉu vi vidas? — Gray mallaŭte ekridis, malferminte sian malgrandan manon. La delikatan, sed firmkonturan polmon prilumis la suno, kaj la knabo kunpremis la fingrojn en pugnon. — Jen ĝi, ĉi tie!.. Jen ĝi estas, jen ree ne…
Parolante tion, li jen malfermadis, jen kunpremadis la manon kaj finfine, kontenta pri sia ŝerco, elkuris, antaŭinte Poldichoque-on, laŭ la morna ŝtuparo en la koridoron de la unua etaĝo.
Vizitado de la kuirejo estis strikte malpermesita al Gray, sed, foje jam malkovrinte tiun mirindan, flamantan pro fajroj de fornoj mondon de vaporo, fulgo, siblado, bola gluglado, tranĉila frapado kaj bongustaj odoroj, la knabo frekventis la grandegan ejon. En severa silento, kiel pastroj, moviĝadis kuiristoj; iliaj blankaj ĉapoj sur la fono de la nigriĝintaj muroj donadis al la laboro karakteron de solena di-servado; gajaj, dikaj vazlavistinoj ĉe bareloj kun akvo lavadis vazaron, sonorigante porcelanon kaj arĝenton; knaboj, fleksiĝante sub pezo, enportadis korbojn, plenajn je fiŝoj, ostroj, kankroj kaj fruktoj. Tie sur longa tablo kuŝis ĉielarkaj fazanoj, grizaj anasoj, buntaj kokoj; tie — porka korpo kun mallonga vosteto kaj bebe fermitaj okuloj; tie — rapo, brasiko, nuksoj, bluaj sekvinberoj, sunbrunaj persikoj.
En la kuirejo Gray iom timetis: al li ŝajnis, ke ĉi tie ĉion movas malhelaj fortoj, kies potenco estas la ĉefa risorto de la vivo de la kastelo; krioj sonis kiel ordonoj kaj sorĉformuloj; moviĝoj de la laborantoj, pro longa kutimo, ricevis tiun klaran, avaran precizecon, kiu ŝajnas inspiro. Gray ankoraŭ ne estis tiom alta, por povi rigardi en la plej grandan kaserolon, gluglantan simile al Vezuvio, tamen li sentis al ĝi specialan respekton; li tremetante spektis, kiel ĝin trenas du servistinoj; sur la fornon tiam elverŝiĝadis fuma ŝaŭmo, kaj vaporo, leviĝante de sur la ekbruinta forno, onde plenigadis la kuirejon. Foje da likvaĵo elverŝiĝis tiom multe, ke ĝi brogis la manon de unu junulino. La haŭto momente ruĝiĝis, eĉ la ungoj iĝis ruĝaj pro alfluo de sango, kaj Betsy (tiel nomiĝis la servistino), plorante, estis ŝmiranta per oleo la vunditajn lokojn. Larmoj nereteneble ruliĝis sur ŝia ronda timigita vizaĝo.
Gray rigidiĝis. Kiam aliaj virinoj klopodis ĉirkaŭ Betsy, li travivis senton de akra aliula sufero, kiun li ne povis sperti mem.
— Ĉu tre al vi doloras? — demandis li.
— Provu mem, kaj vi scios, — respondis Betsy, kovrante la manon per la antaŭtuko.
Kuntirinte la brovojn, la knabo grimpis sur tabureton, ĉerpis per longa kulero la varmegan likvaĵon (alvorte, tio estis supo kun ŝafaĵo) kaj verŝis sur la manradikon. La impreso evidentiĝis ne malforta, sed malforteco pro la forta doloro ŝancelis lin. Pala, kiel faruno, Gray aliris al Betsy, kaŝinte la brulantan manon en la poŝo de la pantalono.
— Al mi ŝajnas, ke al vi tre doloras, — diris li, silentante pri sia eksperimento. — Ni iru, Betsy, al la kuracisto. Ni iru do!
Li persiste tiris ŝin je la jupo, dum adeptoj de hejmaj rimedoj, interrompante unu la alian, donadis al la servistino savajn receptojn. Sed la junulino, forte suferante, ekiris kun Gray. La kuracisto mildigis la doloron, surmetinte bandaĝon. Nur post kiam Betsy foriris, la knabo montris sian manon.
Tiu sensignifa epizodo faris dudek-jaran Betsy-n kaj dek-jaran Gray-on veraj amikoj. Ŝi plenŝtopadis liajn poŝojn per kukoj kaj pomoj, kaj li rakontadis al ŝi fabelojn kaj aliajn historiojn, legitajn en siaj libroj. Foje li eksciis, ke Betsy ne povas edziniĝi al la ĉevalisto Jim, ĉar ili ne havas monon por aranĝi propran hejmon. Gray frakasis per fajroprenilo sian porcelanan ŝparmonujon kaj elskuis el tie ĉion, kio konsistigis ĉirkaŭ cent pundojn. Ellitiĝinte frue, kiam la sendotulino foriris en la kuirejon, li ŝteliris en ŝian ĉambron kaj, ŝovinte la donacon en la kofron de la junulino, kovris ĝin per mallonga letereto: «Betsy, tio estas via. Bandestro Robin Hood». Tumulto, kiun kaŭzis en la kuirejo tiu historio, iĝis tiom granda, ke Gray devis konfesi la faritaĵon. Li ne reprenis la monon kaj ne plu deziris paroli pri tio.
Lia patrino estis unu el tiuj homoj, kiujn la vivo muldas en preta formo. Ŝi vivis en duondormo de prospero, kiu antaŭzorgas ajnan deziron de ordinara animo, tial por ŝi restis neniaj aferoj, krom konsiliĝi kun siaj tajlorinoj, kuracisto kaj majordomo. Sed pasia, preskaŭ religia alligiteco al sia stranga infano estis, verŝajne, la sola klapo de tiuj ŝiaj inklinoj, kloroformitaj de la eduko kaj la sorto, kiuj jam ne vivas, sed malklare vagas, lasante la volon malvigla. La nobela sinjorino similis al pavino, elkovinta ovon de cigno. Ŝi dolore sentis la belan apartecon de la filo; malgajo, amo kaj ĝeniĝo plenigadis ŝin, kiam ŝi alpremadis la knabon al la brusto, kie la koro parolis alion, ol la lango, kutime reflektanta konvenciajn formojn de rilatoj kaj pensoj. Tiel nuba efekto, bizare konstruita de sunaj radioj, penetras en simetrian internon de ofica konstruaĵo, senigante ĝin je ties banalaj meritoj; la okulo vidas kaj ne rekonas la ejon: misteraj nuancoj de lumo ene de la mizeraĵo kreas blindigan harmonion.
La nobela sinjorino, kies vizaĝo kaj figuro ŝajne povis respondi nur per silento al fajraj voĉoj de la vivo, la sinjorino, kies fajna belo estis pli forpuŝanta, ol altiranta, ĉar en ĝi sentiĝis orgojla volstreĉo, senigita je virina altiremo, — tiu Lilian Gray, restante sola kun la knabo, iĝadis simpla panjo, parolanta per amanta, milda tono ĝuste tiujn elkorajn bagatelojn, kiuj ne transdoneblas sur papero — ilia forto estas en la emocio, ne en ili mem. Ŝi absolute ne povis rifuzi al la filo ion ajn. Ŝi pardonadis al li ĉion: estadon en la kuirejo, abomenon al lecionoj, neobeemon kaj multenombrajn strangaĵojn.
Se li ne deziris, ke oni tondu la arbojn, la arboj restadis netuŝitaj, se li petis pardoni aŭ rekompenci iun, la interesita persono sciis, ke ĝuste tiel estos; li povis veturi sur ajna ĉevalo, preni en la kastelon ajnan hundon; fosi tra libroj en la biblioteko, kuri nudpiede kaj manĝi, kion li deziris.
Lia patro dum ioma tempo luktis kontraŭ tio, sed cedis — ne al la principo, sed al deziro de la edzino. Li limiĝis per forigo el la kastelo de ĉiuj infanoj de la servantoj, timante, ke pro la malnobla kompanio la kapricoj de la knabo transformiĝos en inklinojn, malfacile elradikigeblajn. Ĝenerale, li estis tute absorbita de sennombraj familiaj procesoj, kies komenco perdiĝis en la epoko de apero de paperaj fabrikoj, kaj la fino — en morto de ĉiuj ĉikanuloj. Krome, ŝtataj aferoj, aferoj de bienoj, diktado de memoraĵoj, paradaj ĉasadoj, legado de gazetoj kaj komplika korespondado tenis lin en ioma interna malproksimo disde la familio; la filon li vidis tiom malofte, ke fojfoje forgesadis, kiom li aĝas.
Tiamaniere, Gray vivis en sia mondo. Li ludadis sola — ordinare sur la malantaŭaj kortoj de la kastelo, kiuj en la antikveco havis militan valoron. Tiuj vastaj malplenaj terspacoj, kun restaĵoj de altaj fosaĵoj, kun muskokovritaj ŝtonaj keloj, estis plenaj je trudherboj, urtikoj, lapoj, prunelujoj kaj modeste buntaj sovaĝaj floroj. Gray dum horoj restadis ĉi tie, esplorante talpajn truojn, batalante kontraŭ trudherboj, embuskante papiliojn kaj konstruante el brikaj rompaĵoj fortikaĵojn, kiujn li bombardis per bastonoj kaj ŝtonoj.
Li estis atinganta jam sian dekduan jaron, kiam ĉiuj aludoj de lia animo, ĉiuj disigitaj trajtoj de la spirito kaj nuancoj de sekretaj impetoj kuniĝis en unu forta strebo kaj, per tio ricevinte klaran esprimon, iĝis nebridebla deziro. Antaŭ tio li kvazaŭ trovadis nur disajn partojn de sia ĝardeno — sunmakulon, ombron, floron, densan kaj pufan trunkon — en multaj aliaj ĝardenoj, kaj nun subite ekvidis ilin klare, ĉiujn — en belega, frapanta konformo.
Tio okazis en la biblioteko. Ties alta pordo kun supra malhela vitro ordinare estis ŝlosita, sed la klinko de la seruro malforte teniĝis en la nesto de la pordoklapo; premita per la mano, la pordo deŝoviĝadis, streĉiĝadis kaj malfermiĝadis. Kiam la esploremo igis Gray-on penetri en la bibliotekon, lin afekciis polva lumo, kies tutan forton kaj specifecon kaŭzis kolora arabesko de la supra parto de la fenestraj vitroj. Silento de forlasiteco staris ĉi tie, kiel akvo en lageto. Malhelaj vicoj de libroŝrankoj iuloke estis tuŝantaj la fenestrojn, ŝirminte ilin duone, inter la ŝrankoj estis pasejoj, ŝtopitaj per amasoj de libroj. Tie — malfermita albumo kun elglitintaj internaj folioj, tie — rulaĵoj, ligitaj per ora ŝnuro; stakoj da mornaspektaj libroj; dikaj tavoloj da manuskriptoj, monto da miniaturaj volumetoj, krakantaj, kiel arboŝelo, kiam oni ilin malfermas; ĉi tie — desegnaĵoj kaj tabeloj, vicoj da novaj eldonoj, mapoj; diverseco de bindaĵoj, krudaj, delikataj, nigraj, buntaj, bluaj, grizaj, dikaj, maldikaj, raspaj kaj glataj. La ŝrankoj estis plenŝtopitaj per libroj. Ili ŝajnis muroj, fermintaj la vivon en sia interno mem. En spegulaĵoj de ŝrankaj vitroj videblis aliaj ŝrankoj, kovritaj de senkolore brilantaj makuloj. Grandega globuso, katenita en kupran sferan krucon de ekvatoro kaj meridiano, staris sur ronda tablo.
Turniĝinte al la elirejo, Gray ekvidis super la pordo grandegan pentraĵon, kiu tuj per sia enhavo plenigis la sufokan senmovecon de la biblioteko. La pentraĵo montris ŝipon, leviĝantan sur kreston de mara ondego. Ŝaŭmaj strioj estis defluantaj laŭ ĝia flanko. Ĝi estis montrita en la lasta momento de ekflugo. La ŝipo estis iranta rekte al la spektanto. La alte leviĝinta busprito estis ŝirmanta la radikojn de la mastoj. La kresto de la ondego, displugita de la ŝipa kilo, rememorigis pri flugiloj de giganta birdo. Ŝaŭmo flugis en la aeron. La veloj, nebule videblaj el trans la babordo kaj super la busprito, plenaj je furioza ŝtorma forto, estis falantaj malantaŭen per tuta sia masego, por, post transiro de la ondego, rektiĝi, kaj poste, kliniĝante super la abismo, peli la ŝipon al novaj lavangoj. Disŝiritaj nuboj estis malalte tremantaj super la oceano. Malhela lumo estis senespere luktanta kontraŭ alruliĝanta nokta obskuro. Sed plej rimarkinda estis en tiu pentraĵo la homa figuro, staranta sur la teŭgo kun la dorso al la spektanto. Ĝi estis esprimanta la tutan staton, eĉ la karakteron de la momento. La pozo de la homo (li disstarigis la piedojn, svinginte la manojn) nenion propre diris pri tio, per kio li estas okupita, sed ĝi estis supoziganta ekstreman streĉon de atento, direktita al io sur la ferdeko, nevidebla al la spektanto. Falditajn baskojn de lia kaftano taŭzis la vento; la blanka harligo kaj la nigra spado etendite impetis en la aeron; riĉeco de la kostumo montris en li ŝipestron, la dancanta pozo de la korpo — la eksvingon de la ondego; sen ĉapelo, li estis, evidente, absorbita de la danĝera momento kaj krianta — sed kion? Ĉu li vidis, kiel falas ekster la ŝiprandon homo, ĉu li estis ordonanta ŝanĝi halson aŭ, superante la venton, vokis la ferdekestron? Ne pensoj, sed ombroj de tiuj pensoj elkreskis en la animo de Gray, dum li estis spektanta la pentraĵon. Subite ŝajnis al li, ke maldekstre aliris, ekstarinte apude, nevidebla nekonato; sufiĉis turni la kapon, kaj la bizara sento malaperus senspure. Gray sciis tion. Tamen li ne estingis la imagon, sed fiksaŭskultis. Sensona voĉo elkriis kelkajn abruptajn frazojn, nekompreneblajn, kiel la malaja lingvo; aŭdiĝis bruo kvazaŭ de longaj lavangoj; eĥo kaj morna vento plenigis la bibliotekon. Ĉion ĉi Gray aŭdis interne de si. Li ĉirkaŭrigardis: momente estiĝinta silento dispelis la sonoran araneaĵon de la fantazio; la ligo kun la tempesto malaperis.
Gray kelkfoje venadis por spekti tiun ĉi pentraĵon. Ĝi iĝis por li tiu necesa vorto en la konversacio de la animo kun la vivo, sen kiu estas malfacile kompreni sin. En la malgranda knabo iom post iom estis metiĝanta la grandega maro. Li parenciĝis kun ĝi, fosante en la biblioteko, eltrovante kaj avide legante tiujn librojn, trans kies ora pordo malfermiĝadis blua brilo de oceano. Tie, semante post la poŭpoj ŝaŭmon, iradis ŝipoj. Parto de ili perdadis velojn, mastojn kaj, kovrata de ondo, sinkadis en obskuron de la abismo, kie briletas fosforeskaj fiŝaj okuloj. Aliaj, kaptitaj de surfo, batiĝadis kontraŭ rifojn; kvietiĝanta ondiĝo minace ŝanceladis la ŝipkorpon; la senhomiĝinta ŝipo kun ŝirita rigilaro longe agoniadis, ĝis nova ŝtormo plene frakasadis ĝin. Triaj estis bonorde kargataj en unu haveno kaj malkargataj en la alia; la ŝipanaro, sidante ĉe taverna tablo, prikantadis la vojaĝon kaj ame drinkis vodkon. Estis tie ankoraŭ ŝipoj-piratoj, kun nigra flago kaj terura, svinganta per tranĉiloj anaro; ŝipoj-fantomoj, brilantaj per morta lumo de blua aŭreolo; militaj ŝipoj kun soldatoj, kanonoj kaj muziko; ŝipoj de sciencaj ekspedicioj, esplorantaj vulkanojn, vegetaĵojn kaj animalojn; ŝipoj kun malbona mistero kaj ribeloj; ŝipoj de malkovroj kaj ŝipoj de aventuroj.
En tiu ĉi mondo, nature, altis super ĉio la figuro de la ŝipestro. Li estis la sorto, la animo kaj la racio de la ŝipo. Lia karaktero determinadis la laboron kaj la amuzojn de la ŝipanaro. La ŝipanaro mem estis elektata de li persone kaj en multaj aspektoj konformis al liaj inklinoj. Li sciis kutimojn kaj familiajn aferojn de ĉiu homo. Li havis en la okuloj de la subuloj magian scion, danke al kiu li certe iris, ekzemple, el Lisbono al Ŝanhajo, tra senlima spaco. Li rebatadis tempeston per kontraŭago de sistemo de komplikaj penoj, mortigante panikon per mallongaj ordonoj; li navigadis kaj haltadis, kie li deziris; estris eknavigon kaj ŝarĝadon, riparon kaj ripozon; pli granda kaj pli racia potenco en viva afero, plena de seninterrompa movado, estis malfacile imagebla. Tiu potenco per fermiteco kaj pleneco egalis al la potenco de Orfeo.
Tia imago pri ŝipestro, tia aspekto kaj tia vera realeco de lia stato okupis, laŭ rajto de animaj eventoj, la ĉefan lokon en la brilanta konscio de Gray. Neniu profesio, krom tiu, povus tiel sukcese kunfandi en unu tutaĵon ĉiujn trezorojn de la vivo, konservinte netuŝebla delikatan plektaĵon de ĉiu aparta feliĉo. Danĝero, risko, potenco de la naturo, lumo de fora lando, mirakla nekono, ŝaŭma amo, floranta per rendevuo kaj disiĝo; absorbanta bolo de renkontoj, vizaĝoj, okazaĵoj; senlima diverseco de la vivo, dum alte en la ĉielo staras jen la Suda Kruco, jen la Ursino, kaj ĉiuj kontinentoj estas en la atentaj okuloj, kvankam via kajuto plenas je neforlasanta patrujo kun ties libroj, bildoj, leteroj kaj sekaj floroj, ĉirkaŭvolvitaj per silka harbuklo en ŝama amuleto sur la malmola brusto.
Aŭtune, en la dekkvina jaro de la vivo, Arturo Gray kaŝe forlasis la hejmon kaj penetris trans la oran pordegon de la maro. Baldaŭ el haveno Dubelto eliris en Marsejlon skuno «Anselmo», forveturigante ŝipknabon kun malgrandaj manoj kaj aspekto de alivestita knabino. Tiu ŝipknabo estis Gray, la posedanto de eleganta vojaĝsako, de maldikaj, kiel ganto, lakitaj botetoj kaj de batista subvesto kun teksitaj kronoj.
Dum jaro, kiam «Anselmo» vizitadis Francion, Amerikon kaj Hispanion, Gray fordisipis parton de sia havaĵo al kukoj, pagante per tio tributon al la pasinteco, kaj la ceteran parton — por la nuno kaj la estonteco — forkartludis. Li deziris esti «diabla» maristo. Li, sufokiĝante, drinkadis vodkon, kaj dum baniĝo, kun haltanta koro, saltadis en la akvon la kapon malsupren de sur duklafta alto. Iom post iom li perdis ĉion, krom la ĉefa — sia stranga fluganta animo; li perdis la malfortecon, iĝinte larĝŝultra kaj fortika muskole, la palecon li anstataŭigis per malhela sunbruno, la rafinitan senzorgecon de moviĝoj fordonis kontraŭ certa precizeco de laboranta mano, kaj en liaj pensantaj okuloj reflektiĝis brilo, kiel ĉe homo, rigardanta al fajro. Kaj lia parolo, perdinte malglatan, orgojle sinĝeneman fluon, iĝis konciza kaj preciza, kiel bato de mevo en strion de tremanta fiŝa arĝento.
La ŝipestro de «Anselmo» estis bona homo, sed severa maristo, preninta la knabon pro ioma malicemo. En la despera deziro de Gray li vidis nur ekscentran kapricon kaj anticipe jubilis, imagante, kiel post du monatoj Gray diros al li, evitante rigardi en la okulojn: «Ŝipestro Hop, mi gratvundis la kubutojn, grimpante laŭ ŝnuroj; al mi doloras la flankoj kaj la dorso, la fingroj ne malfleksiĝas, la kapo krevas, kaj la kruroj tremas. Ĉiuj ĉi malsekaj ŝnuroj, okdek funtojn pezaj, sur la manoj; ĉiuj ĉi ralikoj, vantoj, vindasoj, haŭseroj, topmastoj kaj topoj estas kreitaj por turmenti mian delikatan korpon. Mi deziras al panjo». Aŭskultinte pense tian deklaron, ŝipestro Hop faradis, same pense, jenan parolon: «Iru do kien vi deziras, mia birdido. Se al viaj sentemaj flugiletoj algluiĝis gudro, vi povas forlavi ĝin hejme — per odekolono “Rozo-Mimozo”». Tiu elpensita de Hop odekolono pleje ĝojigis la ŝipestron, kaj, fininte la imagatan rebaton, li laŭte ripetadis: «Jes. Iru al “Rozo-Mimozo”».
Tamen la impona dialogo venadis en la kapon de la ŝipestro ĉiam pli kaj pli malofte, ĉar Gray iris al la celo kun kunpremitaj dentoj kaj paliĝinta vizaĝo. Li eltenadis ĝenan laboron kun decida volstreĉo, sentante, ke al li iĝas ĉiam pli kaj pli facile, dum la severa ŝipo enrompiĝadis en lian organismon, kaj nescipovon anstataŭigadis kutimo. Okazadis, ke maŝo de ankra ĉeno faligadis lin, batante kontraŭ la ferdekon, ke kablo, nefiksita sur bito, elŝiriĝadis el liaj manoj, forgratante la haŭton de sur la polmoj, ke vento batadis lin al la vizaĝo per malseka angulo de velo kun enkudrita en ĝin fera ringo, kaj, mallonge dirante, la tuta laboro estis torturo, postulanta streĉitan atenton, sed, malgraŭ tio, ke li peze spiris kaj malfacile povis malfleksi la dorson, malestima rideto ne forlasadis lian vizaĝon. Li silente toleradis priridojn, mokojn kaj neeviteblan sakradon, ĝis iĝis en la nova sfero «sia», sed post tiam li nepre respondadis per bokso al ajna ofendo.
Foje ŝipestro Hop, vidinte, kiel li majstre ligas velon sur jardon, diris al si: «Venko estas sur via flanko, fripono». Kiam Gray malleviĝis sur la ferdekon, Hop vokis lin en sian kajuton kaj, malferminte eluzitan libron, diris:
— Aŭskultu atente! Ĉesu fumi! Ni komencas fari el hundido ŝipestron.
Kaj li komencis legi, pli ĝuste, paroli kaj krii, laŭ la libro antikvajn vortojn de la maro. Tio estis la unua leciono de Gray. Dum jaro li ekkonis navigacion, ŝipkonstruadon, maran juron, ŝipgvidadon kaj kontadon. Ŝipestro Hop manpremadis lin kaj diradis: «Ni».
En Vankuvero Gray-on kaptis letero de la patrino, plena de larmoj kaj timo. Li respondis: «Mi scias. Sed se vi vidus, kiel mi: rigardu per miaj okuloj. Se vi aŭdus, kiel mi: almetu al la orelo konkon: en ĝi estas bruo de eterna ondo; se vi amus, kiel mi — ĉion, en via letero mi trovus, krom amo kaj la ĉeko, — rideton…» Kaj li plu navigadis, ĝis «Anselmo» venis kun kargo en Dubelton, de kie, uzante la halton, la dudek-jara Gray direktis sin por viziti la kastelon.
Ĉio estis la sama ĉirkaŭe; same nedetrueble en detaloj kaj en ĝenerala impreso, kiel antaŭ kvin jaroj, nur pli densa iĝis la foliaro de junaj ulmoj; ĝia arabesko sur la fasado de la domo deŝoviĝis kaj diskreskis.
La servistoj, alkurintaj al li, ekĝojis, vigliĝis kaj rigidiĝis en la sama respekto, kun kiu, kvazaŭ antaŭ ne pli longe ol hieraŭ, ili renkontadis tiun ĉi Gray-on. Oni diris al li, kie estas la patrino; li trairis en la altan ejon kaj, mallaŭte ferminte la pordon, sensone haltis, rigardante al la grizhariĝinta virino en nigra robo. Ŝi staris antaŭ krucifikso: ŝia pasia flustro estis sonora, kiel plena batado de koro. «Kaj benu marirantojn, vojaĝantojn, malsanantojn, suferantojn kaj kaptitojn», — aŭdis, mallonge spirante, Gray. Poste estis dirite: «kaj mian knabon…» Tiam li diris: «Mi…» Sed ne plu povis ion eldiri. La patrino turniĝis. Ŝi maldikiĝis: en la orgojleco de ŝia maldika vizaĝo lumis nova esprimo, simila al reveninta juneco. Ŝi impete aliris al la filo; mallonga elbrusta rido, retenita ekkrio kaj larmoj en la okuloj — jen ĉio. Sed en tiu ĉi minuto ŝi vivis pli forte kaj pli bone, ol dum la tuta vivo. «Mi tuj rekonis vin, ho, mia kara, mia eta!» Kaj Gray vere ĉesis esti plenaĝa. Li aŭskultis pri la morto de la patro, poste rakontis pri si. Ŝi atentis sen riproĉoj kaj kontraŭdiroj, sed interne de si — en ĉio, kion li asertadis, kiel la veron de sia vivo, — ŝi vidis nur ludilojn, per kiuj amuzas sin ŝia knabo. Tiuj ludiloj estis kontinentoj, oceanoj kaj ŝipoj.
Gray estis en la kastelo dum sep tagoj; en la oka tago, preninte grandan monsumon, li revenis en Dubelton kaj diris al ŝipestro Hop: «Dankon. Vi estis bona mentoro. Adiaŭ do, mia kamarado, — ĉi tie li firmigis la veran sencon de tiu ĉi vorto per terura, kiel vajco, manpremo, — nun mi navigados aparte, sur propra ŝipo». Hop ruĝiĝis, kraĉis, elŝiris la manon kaj ekiris for, sed Gray, atinginte, brakumis lin. Kaj ili eksidis en gastejo, ĉiuj kune, dudek kvar homoj, inklude la ŝipanaron, kaj drinkis, kaj kriis, kaj kantis, kaj eltrinkis kaj formanĝis ĉion, kio estis en la bufedo kaj en la kuirejo.
Pasis ankoraŭ malmulta tempo, kaj en la haveno Dubelto vespera stelo brileris super nigra linio de nova masto. Tio estis «Sekreto», aĉetita de Gray; trimasta galioto[5] je ducent sesdek tunoj. Tiel, estante ŝipestro kaj proprulo de la ŝipo, Arturo Gray navigadis ankoraŭ kvar jarojn, ĝis la sorto venigis lin al Liss. Sed li jam por ĉiam enmemorigis tiun mallongan elbrustan ridon, plenan de kora muziko, per kiu li estis renkontita hejme, kaj dufoje dum jaro vizitadis la kastelon, lasante al la virino kun arĝentaj haroj nefirman certecon pri tio, ke tia granda knabo, verŝajne, sukcesos regi siajn ludilojn.