La nevidebla mondo kaj la koloniado de la Nova Mondo
Post la eltrovo de Ameriko efektiviĝis granda klo- podo de spirita selekto, en la sino de la eŭropaj luktoj, por krei en la Nova Mondo alian direkton de evoluado.
Se la koloniantoj de la regiono de Ameriko, en la unuaj tempoj, estis la ekzilitoj kaj proskribitoj el la eŭropaj societoj, ni atentu, ke tiuj kolonianoj venis ne sole nur el la grandaj ĉefurboj de la malnova kontinen- to, laŭ ekskluziva obeado al la materia plano. Ankaŭ el la nevidebla mondo alvenis sennombraj bonvolaj animoj, enkarniĝintaj sur la novaj landoj, kiel idoj de tiuj ekzilitoj multfoje persekutataj de la maljusta justico de la homoj. Al tiuj pli-malpli evoluintaj Spiritoj aliĝis multenombraj estuloj el Eŭropo, lacaj de la negloraj luktoj de hegemonio kaj ambicio, strebante al elaĉeto ĉe klopodo, konstruanta ian novan patrolandon sur solidaj bazoj de frateco kaj amo, tiel organizante inter la amerik- aj popoloj pli perfektiĝintajn kodojn kaj sentojn, por la komprenado de la kontinenta loĝantaro. Se ni vidas en Ameriko la spiritan duoblaĵon de Eŭropo, ni konvinkiĝu, ke ĉi tiu Eŭropo estas pli saĝa kaj sperta, rilate ne nur la problemojn de internacia harmonio kaj la homan solidarecon, sed ankaŭ ĉiujn demandojn, kiuj signifas la efektivajn bonojn de la vivo.
Apogeo de la Renesanco
Tiu Renesanco, komenciĝinta en la Supro, ĵetinte sur la Teron siajn renovigajn lumojn, en ĉiujn direktojn, trafis sian apogeon, en la materia mondo, de la fino de la XV ĝis la XVI jarcento.
La elpenso de la presilo kaŭzis la plej altan progreson en la sfero de la ideoj, kreante la plej belajn esprimojn de la intelekta vivo. La literaturo prezentas ian novan vivon kaj la artoj atingas kulminojn, kiujn la posteularo ne povus trafi. Multenombraj metiistoj el malnova Grek- ujo reenkarniĝintaj en Italujo, postlasis neforviŝeblajn signojn de sia vivo, ĉe la altprezaj marmoraĵoj. Efektive ekzistas, sur ĉiuj kampoj de la artismaj aktivecoj, ia forta gusto de greka vivo, antaŭ ol la aŭsteraj disciplin- oj de la Katolikismo en la Mezepoko, kies reguloj cetere rigore atingis nur tiujn, ne apartenantajn al la kadro de la ekleziaj aŭtoritatoj.
Religia Renesanco
Tiujn reformigajn aktivecojn ne povis eviti la Eklezio, deviinta de la kristana vojo. La nevidebla mondo tiele ordonas veni en la mondon multenombrajn misiul- ojn kun la celo efektivigi la reviviĝon de la religio, por regeneri ties malstreĉintajn fortecentrojn. Tiel, en la XVI jarcento aperas la respektegindaj figuroj de Lutero, Kalvino, Erasmo, Melanĥtono kaj aliaj rimarkindaj per- sonoj de la Reformacio, en Centr-Eŭropo kaj Nederlando.
Okaze de la unuaj protestoj kontraŭ la senmezura lukso de la estroj de la Eklezio, okupis la pontifikan seĝon Leono X, kies monduma vivo malagrable impresis la sincere religiemajn spiritojn. Sub lia direktado kreiĝis en 1518 la fama "Libro de la Tarifoj de la Sankta Kancelario kaj de la Sankta Apostola Penitencial- aro" (*), kie troviĝas la prezo de absolvo por ĉiuj pekoj, por ĉiuj adultoj, inkluzive por la plej hororaj krimoj. Tiaj malaltiĝoj de la ekleziula digno motivis la predikojn de Lutero kaj ties kunuloj de apostoleco. Nenion helpis la persekutoj kaj minacoj al tiu eminenta aŭgustenano. Kelkaj historiistoj vidis en lia misio nuran esprimon de ĵaluzo pri liaj kunuloj de societo, pro la prefero de Leono X, komisianta la Dominikanojn prediki la indul- gencojn. Sed la vero estas, ke la filo de Ejsleben fariĝis
(*) Penitencialis latine estas sacerdoto, direktanta konfes- antojn; penitencialaro, eklezia tribunalo, en Romo, por privataj aferoj, forpermeso ktp. - La Trad.
instrumento de la ĝenerala protesto kontraŭ la trouzoj de la Eklezio, rilate la dogman altrudon kaj forprenon de mono. La postuloj de Lutero estis antaŭ ĉio procedo de batalo kontraŭ la romanaj absurdaĵoj, ne estante la ideala vojo de la religiaj veraĵoj. La ekstremismon de trouzo li respondis per la ekstremismo de netoleremo, malutiligante al sia propra doktrino. Sed lia klopodado prenis rimarkindan gravecon por la vojoj de la estonteco.
La Kompanio de Jesuo
La ondo da novaj lumoj feliĉigis ĉiujn konsciencojn, sed la mallumaj kaj malicaj Spiritoj, kiuj montris al la eŭropano aliajn uzojn de la pulvo, krom tiuj, kiujn la ĉinoj vidadis ĉe la beleco de artfajraĵoj, inspiris al la blindigita kaj mania cerbo de Ignaco de Lojola la fondon de la jezuitismo en 1534, por sufoki la liberecon de la konsciencoj.
La Eklezio, doninte fortan apogon al tiu ideo, inaŭ- guris unu el la plej malĝojigaj periodoj de la okcidenta historio. La tribunalo de la Inkvizicio, kun povo je vivo kaj morto, en la katolikaj landoj, faris milojn kaj mil- ojn da viktimoj, malgajigante la vojojn de la popoloj. Sangaj kaj abomenindaj spektakloj okazis en preskaŭ ĉiuj grandaj urboj de Eŭropo, la aŭtodafeoj bruligis hororajn ŝtiparojn de la Sankta Ofico, ĉie, kie ekzistis pensantaj cerboj kaj sentantaj koroj. Oni starigis la traserĉon de ĉiuj sociaj institucioj kaj la invadon en ĉiujn hejmojn. En Hispanujo oni bruligis malfeliĉulon sur publika placo; en Francujo terura nokto kaŭzis ĝeneral- ajn premsonĝojn, rilate fidon; en Irlando multe da "kred- antoj" nepre volis meti sur la altaron de Jesuo kandelon faritan el graso de la protestantoj.
Agado de la jezuitismo
La Kompanio de Jesuo, je harhirtiga memoro, ignoris la rimedojn por sole nur strebi al la malmoralaj celoj, kiujn ĝi intencis atingi.
Ĝia agado daŭris longajn jarojn da mallumo, sur la landoj de la okcidenta civilizacio, forte kontribuante por la morala malprogreso, en kiu troviĝas la "scienca homo" de la modernaj tempoj.
Ĝiaj superregantaj, avidemaj kaj ambiciemaj hord- oj ne nur martirigis la multjarcentan mondon. Ankaŭ la sinceraj pastroj multe suferis el ĝia pereiga super- regado. Kaj tio estas des pli vera, ĉar, kiam la papo Klemento XIV provis ĝin estingi en 1773 per sia brevo "Dominus ac Redemptor", li ekkriis afliktita: "Mi sub- skribas mian propran mortverdikton, sed mi obeas mian konsciencon." Efektive en Septembro 1774 la granda pontifiko transdonis al Dio sian animon meze en hororaj suferoj, pro ia letala veneno, kiu iom post iom putrigis lian korpon.
XXI
TRANSIĜA EPOKO La luktoj de la Reformacio
La Dieto de Vormso en 1521 vane kondamnis Luteron, kiel herezulon, devigante lin refuĝi en Vartburgo, ĉar la liberigaj pensoj estis ia nova lumo, disvastiĝanta kun rapideco de brulego.
La Eklezio eksuferis pli fortajn kaj dolorajn batojn, ĉar kelkaj ambiciemaj princoj profitis de la movado de la amasoj, konfiskante valorajn havaĵojn de ĝi. Multe- nombraj kamparanoj estuziasmigitaj de la rajto de pen- solibereco, iniciatis grandan kampanjon kontraŭ la uzurpanta Eklezio, postulante agrarajn kaj sociajn reformojn, en la nomo de la Evangelio.
De 1521 ĝis 1555 la kleraj eŭropaj centroj travivis angorajn momentojn da atendo, malantaŭ la kulisoj de la religia tragedio, sed post la Konkordato de Aŭgsburgo, stariĝis ia reĝimo de pli granda reciproka toleremo.
Sed la rajto pri libera esploro dividis la Reformacion en plurajn religiajn apartaĵojn, laŭ la persona orientado de ĝiaj predikantoj, aŭ de la politikaj interesoj en la medio, en kiuj ili troviĝis. En Germanujo staris Pro- testantismo laŭ la partianoj de Martino Lutero; en Svisujo kaj Francujo staris Kalvinismo kaj en Skotlando la Presbiteriana Eklezio. En Anglujo la afero fariĝis pli grava. Henriko VIII, brava defendanto de la katolika fido, pro konveneco de personaj kapricoj fariĝis estro de la religia kaj politika povo, prenante la direktadon de la Anglikana Eklezio kaj sin malligante de la Katolikismo. En Francujo la hugenotoj estis bone organizitaj, sed okazas politikaj komplikaĵoj, kaj la despota genio de Katarina de Mediĉoj ordonas la hombuĉadon de Sankta- Bartolomeo, strebante elimini la admiralon Colgny (pr. Kolinji). Tiu nigra okazintaĵo, daŭrinta 48 horojn, ko- menciĝis en la 24a de Aŭgusto 1572, kaj la Reformacio suferis unu el siaj plej amaraj batoj. Nur en Parizo kaj antaŭurboj estis eliminitaj tri mil personoj.
La senditoj de la Kristo bedaŭras tiel dolorajn okazintaĵojn, laborante por veki la ĝeneralan konsciencon, eltirante ĝin el tiu halucino je murdo kaj sango, sed ni devas konsideri, ke ĉiu homo, same kiel ĉiu kolektivo, povas plenumi siajn devojn aŭ pligravigi siajn proprajn respondecojn, en la sfero de sia relativa libereco.
La Nevenkebla Mararmeo
La luktoj en Eŭropo, dum la tuta XVI jarcento, anstataŭ plenumi celon, aliiĝis en nigrajn batalojn, dron- igante la popolojn de la Malnova Mondo en terurajn sinsekvajn reenkarniĝojn kaj dolorajn elaĉetojn.
Kvazaŭ ne sufiĉis la religiaj militoj, malfortigintaj la eŭropan organizon de antaŭ tre longe, ekaperas la persono de fanatika kaj kruela princo, en la tiama potenca Hispanujo, komplikante la politikan ekzistadon de la eŭropaj kolektivoj. La klopodoj de Filipo II, anstataŭinto de Karolo V, iel rilatis al la problemoj de la protestanta Reformacio; sed super ĉion li metis siajn ambiciojn kaj despotecon. Kuraĝigite de la venkoj super la turkoj kaj islamanoj, li penis sufoki la politikan liber- econ de Nederlando, renkontante la plej heroecan re- zistadon. Liaj malbonfaraj agoj, maskitaj per defendo de la Katolikismo, ĉien etendiĝis, devigante la spiritan mondon malpermesi liajn senmezurajn trouzojn de la povo. Tiel estis, ĉar organizinte la Nevenkeblan Mar- armeon, en la jaro 1588, konsistantan el pli ol cento da ŝtipoj ekipitaj per 2.000 kanonoj kaj 35.000 viroj, por ataki Anglujon, sen ia motivo, praviginta tian agreson, li vidis tiun potencan eskadron tute detruita de furioza tempesto. Laŭ la planoj de la nevidebla mondo, venas al la marbordoj de Anglujo nur la pacamaj spiritoj, devigitaj per la forto partopreni en la detruita mararmeo, kiuj estis tie amike akceptitaj, renkontante ian novan patrujon.
Se Henriko VIII eraris kiel homo, la angla popolo estis preta plenumi grandan mision, kaj la spiritan mondon koncernis la laboro antaŭgardi ĝiajn konkerojn pri politika libereco.
Religiaj militoj
Malgraŭ la subteno kaj helpo de la abnegaciaj sendit- oj de la Kristo, Eŭropo transiris en la XVII jarcenton, meze en teruraj luktoj, tiam pligravigitaj per la nigraj starigoj de Konfesejo. Oni preskaŭ povas aserti, ke la solaj jezuitoj, indaj je la nomo sacerdotoj de Jesuo, estas tiuj, venintaj en la nekonatajn regionojn de Ameriko, por la plenumado de la plej noblaj devoj de homa frateco, ĉar preskaŭ la tuta Kompanio, en la Malnova Mondo, dronis en oceano da politikaj malpacoj, multfoje fin- iĝintaj per krimaj tragedioj.
La esence religiaj militoj estis post longe finiĝontaj, pro ribelemo de ĉiuj elementoj, sed la senditoj de la Supro per penigaj klopodoj kondukis la eŭropajn kolek- tivojn al la traktado de Vestfalio en 1648, plifirmigante la venkojn de la protestantismo antaŭ la nepravigeblaj altrudoj de la jezuitismo.
Francujo kaj Anglujo
En tiu tempo Francujo jam estis preta por la plen- umado de sia granda misio ĉe la popoloj, kaj sub la influo de la nevidebla mondo estis kreataj la bonefikaj servoj de diplomatio. Post la kulisoj de la administra politiko firmiĝis la principoj de absolutismo sur la trono, sed ĝia granda kolektiva animo, plena de sento kaj grandanimeco, jam duonvidis la altvaloran klopodon, kiu koncernis ĝin en la estonteco. Flanke de ĝi Britujo iradis per grandaj paŝoj al la plej noblaj homaj konkeroj. Post estingiĝo de la dinastio de la Tudoroj en 1603, surtron- iĝas la reĝo de Skotlando, Jakobo I. Dezirante revivigi la absolutismajn principojn, tiu devenanto de la Stuartoj inaŭguris periodon da pereigaj persekutoj, kiujn intens- igis lia filo Karolo I, kies politikaj disponoj konsistis el la plej fortaj inklinoj al tiraneco. Malkonsentante kun la Parlamento kaj ĝin sinsekve estinginte, li vidis la po- polon de la angla ĉefurbo kun armiloj en manoj, de- fendantan siajn reprezentantojn kaj kaŭzantan la civilan militon, kiu daŭris plurajn jarojn kaj finiĝis nur per ago de Kromvelo, kiu, post interkonsento kun la Par- lamento, starigas la Respublikon, de kiu li fariĝas la "Protektanta Lordo". Kromvelo estis brava spirito, sed ebria de la nigra vino de despotismo li ankaŭ estis venĝema, fanatika kaj kruela diktatoro. Post lia morto, pro la politika nekapablo de lia filo la Stuartoj okazigas la restarigon de la trono. Sed la regado de la Stuartoj nelonge daŭras, ĉar la angloj, malkontentaj de la admi- nistrado de Jakobo II, kaj en sia tradicia amo al libereco, vokas al povo Vilhelmon de Oranĝo. La Parlamento redaktas la faman deklaracion pri rajtoj, kiu difinis la emancipiĝon de la popolo kaj limigis la reĝajn povojn, kaj tiam la revolucio de 1688 surtronigis Vilhelmon III. Anglujo estis plenuminta unu el siaj plej noblaj devoj, plifirmigante la formulojn de la parlamentismo, ĉar tiel ĉiuj klasoj estas vokitaj al kunhelpado kaj kontrolado de la registaroj.
Rifuĝejo de Ameriko
Konsiderante la movadon de la ĝeneralaj kaj apartaj respondecoj, la nevidebla mondo, sub orientado de Jesuo, kondukis en Amerikon ĉiujn sincerajn kaj laboremajn Spiritojn, kiuj ne bezonas reenkarniĝojn en la eŭropa mondo, kie individuoj kaj kolektivoj pli kaj pli ligiĝis en la ĉeno de la ekzistadoj de elaĉetaj provoj.
Al la hemisfero de la Nova Mondo alfluis ĉiuj estul- oj aklamitaj por la organizado de la estonta progreso. Multaj el tiuj estuloj estis akirintaj la senton pri frateco kaj paco post multaj luktoj en la malnova kontinento. Lacaj serĉi feliĉon en la mallarĝaj limoj de la ekskluziv- emaj sentoj, ili intime sentis la belajn floradojn de edifaj reformoj, komprenante la veran solidarecon en la uni- versala komunumo. Ĝuste tial, de sia komenco, la politik- aj organizoj de la kontinento de Ameriko fariĝis bastion- oj de paco kaj frateco por la tuta mondo. Jen kial restado sur ĝia tero kaj en la kaŝitaj lumoj de ĝia socia medio estis konsiderata de ĉiuj Spiritoj kiel beno de Dio, antaŭ la sinsekvaj malkvietiĝoj de Eŭropo.
La enciklopediistoj
La XVIII jarcento komenciĝis same inter renovigaj luktoj, sed altaj Spiritoj de filozofio kaj de scienco, speciale reenkarniĝintaj en Francujo, estas kontraŭbatal- ontaj la erarojn de la socio kaj de la politiko, pereiganta la principojn de la dia rajto, en kies nomo oni faris ĉiajn barbaraĵojn.
El tiu plejado da reformantoj ni renkontas la res- pektegindajn figurojn de Voltero, Monteskjo (Montesquieu), Ruso (Rousseau), d'Alembert (pr. Dalamber), Dideroto, Quesnay (pr. Kene). Iliaj noblaj lecionoj eĥis tiel en Nord-Ameriko, kiel en la tuta mondo. El la brilaj reprezentantoj de sento kaj genio, ili estis la aktivaj instrumentoj por rebonigo de la surteraj kolektivoj. Ekzistas iaj historiistoj kun karakteriza manio de sen- sacio, kiuj ne hontas sin prezenti antaŭ publiko por aserti, ke tiuj studemaj kaj saĝaj spiritoj estis je soldo de Katarina II de Rusujo kaj de la princoj de Prusujo, kontraŭ la integreco de Francujo; sed tiaj konfesoj nur estas ofendaj kalumnioj, kiuj nur malutilas al tiuj, ilin eldirintaj, ĉar el tiuj grandanimaj koroj brilis la dia lumero de penso kaj libereco, bazo de ĉiuj sociaj konker- oj, pri kiuj fieras la modernaj popoloj.
Sendependeco de Ameriko
La nobligaj pensoj de la aŭtoroj de la Enciklopedio kaj de la novaj sociaj teorioj trovis la plej sinceran akcepton en la anglaj kolonioj de Nord-Ameriko, orga- nizitaj kaj edukitaj en spirito de libereco de la patrujo de parlamentismo.
Tiel, la nevidebla mondo uzas tiun oportunan okaz- on, decidante realigi en la novaj landoj la demokrati- ajn principojn predikitajn de la filozofoj kaj pensuloj de la XVIII jarcento. Sed dum Anglujo malrespektas ĉe siaj kolonioj la grandan principon firmigitan de ĝi mem, laŭ kiu "neniu devas pagi kontribuaĵojn, ilin ne voĉdoninte", la amerikanoj decidis proklami sian politikan sendepen- decon. Post kelkaj incidentoj kun sia metropolo, ili publikigas sian emancipiĝon en la 4a de Julio 1776, poste organizante la Konstitucion de Filadelfio, modelo de la demokratiaj kodoj de la estonteco.
XXII
LA FRANCA REVOLUCIO Francujo en la XVIII jarcento
La sendependeco de Ameriko vekis la plej vivan estuziasmon en la animo de la francoj, humiligitaj de la plej premantaj malfacilaĵoj, post la ekstravaganca regado de Ludoviko XV.
La senbrida lukso kaj la trouzoj de la klerikaro kaj de la nobelaro, en mirigaj proporcioj, ebligis la penetrad- on de ĉiuj liberaj kaj noblaj pensoj de la enciklopediistoj kaj de la filozofoj en la torturitan koron de la popolo. La situacio de la proletaroj kaj de la terkultivistoj karakteriziĝis per la plej terura mizero. La impostoj likvidis ĉiujn produktocentrojn, kaj ni devas diri, ke la nobeloj kaj la pastroj estis liberaj de tiuj devoj. De 1614, la Ĝeneralaj Ŝtatoj ne plu kunvenis, kaj la monarĥa absolutismo pli fortiĝadis.
Nenion helpis la penado de Ludoviko XVI, vokanta la pli praktikajn eminentajn spiritojn por kunlabori kun siaj administrantoj, kiaj Turgot (pr. Tirgo) kaj Ma- lesherbes (pr. Malerb). La bonkora monarĥo, kiu faris ĉion por restarigi la reĝecon el ĝia bedaŭrinda falo, pro ekscesoj de sia antaŭulo sur la trono, apenaŭ sciis, laŭ sia nemulta sperto pri la homoj kaj la vivo, ke ia nova erao komenciĝis por la politika mondo de Okcidento, per doloraj transformiĝoj, postulantaj lian propran vivon.
Kunvenintaj en Majo 1789 la Ĝeneralaj Ŝtatoj, en Parizo, plej grandaj malkonsentoj eksplodis inter iliaj membroj, malgraŭ la bonvolo kaj kunlaboro de Necker (pr. Neker), en la nomo de la Reĝo. Post kiam la kunveno transformiĝis en Konstuciantan Asembleon, post multenombraj incidentoj, komenciĝas la revolucio ins- tigata de la parolo de Mirabo (Mirabeau).
Epoko de ombroj
Post falo de la Bastilo en la 14a de Julio 1789 kaj post la fama Deklaracio pri la Homaj kaj Civitanaj Rajtoj, ia vico da reformoj okazas sur ĉiuj kampoj de la socia kaj politika vivo de Francujo.
Sed tiuj renovigoj iniciatis la plej dolorajn okazaĵ- ojn. Multenombraj familioj uzis la milithalton por serĉi rifuĝon en najbaraj landoj, kaj Ludoviko XVI mem provis transiri la landlimon kaj estis arestita en Varennes (pr. Varen) kaj rekondukita al Parizo.
Amaso da ombroj invadis la konsciencojn de la nobla Francujo, tiam vokita de la spirita mondo al la plenumado de sankta misio ĉe la suferanta Homaro. Koncernis ĝin sole nur profiti la anglajn konkerojn, por rompi la sceptron de la absoluta reĝeco kaj starigi novan admi- nistran procedon en la renovigo de la politikaj organizoj de la terglobo, laŭ la saĝaj lecionoj de ĝiaj filozofoj kaj pensuloj.
Sed, se iuj Spiritoj estis preparitaj por la heroa irado de tiu jarcento, malfeliĉe multaj aliaj personoj kaŝe atendadis en la mallumo la psikologian momenton por satigi sin je sango kaj povo. Tial, post multaj ri- markindaj figuroj de la revolucia komenco, aperis nigr- aj spiritoj, kiaj Robespiero kaj Mara (Marat). La volupto je la venko ĝeneraligis fortan ebriecon de murdado en la animo de la amasoj, ilin kondukantan al la plej abomen- aj okazaĵoj.
Kontraŭ la ekscesoj de la Revolucio
Tiel la Franca Revolucio estis tuj atakata de la aliaj nacioj el Eŭropo, kiuj sub orientado de Pitto (Pitt), ministro de Anglujo, tenis kontraŭ ĝi mortan lukton, dum longaj jaroj.
La Nacia Konvencio, malgraŭ la garantioj, kiujn la Konstitucio de 1791 donadis al la persono de la reĝo, dekretis lian morton ĉe gilotino, kaj lia ekzekuto okazis la 21 an de Januaro 1793, sur la loko, kie nun kuŝas Placo Konkordo. Ludoviko XVI vane penas pravigi sian senkulpecon al la popolo de Parizo, antaŭ ol la ekzekut- isto fortranĉis lian kapon. La plej sinceraj paroloj elfluas el liaj lipoj, kaj li meze en ondo da larmoj kaj sentoj, bolantaj en lia koro, petegas atenton de siaj subuloj, malgraŭ sia ŝajna flegmo. Renoviĝas la ordonoj al gvardianoj ĉe la eŝafodo kaj tondre bruas la tamburoj, dampantaj liajn asertojn.
Francujo altiris al si la plej dolorajn kolektivajn provojn per tiu torento da malsaĝaĵoj. Sub la angla influo, organiziĝas la unua eŭropa koalicio kontraŭ la nobla lando.
Sed ne nur en la administraj kabinetoj fariĝis rebon- igaj disponoj. Ankaŭ en la spirita mondo kunvenas la genioj de la latinaj popoloj, sub la beno de Jesuo, pet- egante liajn protekton kaj favorkorecon por la granda deviinta nacio. Tiu, kiu estis la kuraĝa kaj modesta filino de Domremi, revenas al la medio de sia malnova pa- trolando, antaŭe de grandaj armeoj da konsolantaj Spiritoj, mildigante la afliktitajn animojn kaj prilumante novajn vojojn. Multenombraj karavanoj de turmentataj estuloj, ekster sia materia korpo, estas kondukataj de ŝi al la regionoj de Ameriko por regenerantaj enkarniĝoj de paco kaj libereco.
La periodo da teroro
La leĝo de la kompensoj estas unu el la plej grandaj kaj vivaj realaĵoj en la Universo. Sub ĝiaj saĝaj kaj justaj disponoj la urbo Parizo ankoraŭ dum multe da tempo devis esti loko de tragediaj okazaĵoj. Tial instal- iĝis la abomeninda revolucia tribunalo kaj la tiel nomata komisiono de publika savo kun la plej nigraj spektakloj de la pendingo. La konscienco de Francujo vidis sin envolvita en densa mallumo. La tiraneco de Robespiero ordonis la murdadon de multenombraj kamaradoj kaj multaj honestaj kaj dignaj homoj. Karlota Korde (Corday) vane penis malgrandigi la ekscesojn de murdo, sin donante al la malsaĝaĵoj de krimo en la hejmo mem de Mara, celante redoni liberecon al la popolo de sia lando kaj pagante sian ekstreman agon per sia propra vivo. Estis okazoj, kiam pli ol dudek personoj ĉiutage supreniris la eŝafodon, sed Robespiero kaj liaj sekvantoj post nelonge ankaŭ devis supreniri la ŝtupojn de la pendingo, pro la reago de la sennomaj kaj suferantaj amasoj.
La Konstitucio
Post grandaj luktoj kontraŭ la regado de la ombroj, la genioj de Francujo sukcesis inspiri al ĝiaj politikuloj la Konstitucion de 1795. La leĝodonaj povoj estis destinit- aj al la "Konsilio de la kvincent" kaj al la "Konsilio de la plejaĝuloj", kaj la ekzekutivo estis konfidita al Direktorio el kvin membroj.
Tiel fariĝis pacperiodo uzata por la rekonstruado de notindaj intelektaj verkoj. La militistaj centroj luktis kontraŭ la invadodecidoj de aliaj eŭropaj potencoj, kies tronoj estis minacataj je sia stabileco, pro la alveno de la novaj pensoj de liberalismo, kaj la politikuloj sin donis al la ampleksa laboro de edifado, kaj la plej noblaj faroj prosperis el tiu klopodo.
Sed Francujo post siaj frenezaĵoj de libereco estis minacita de invado kaj dismembriĝo. Tamen ekzistas popoloj, kiuj fariĝas meritantoj de la helpo de la Supro dum plenumado de siaj altaj kompromisoj ĉe aliaj kolek- tivoj de nia planedo. Tiel, kun misiistaj devoj Napoleono Bonaparto, ido de senfama korsika familio, estis vokita al la kulminoj de la povo.
Napoleono Bonaparto
La humila korsika soldato, destinina por granda tasko ĉe la socia organizado de la XIX jarcento, ne povis kompreni la celojn de sia granda misio. Sufiĉis liaj venkoj en Arcole (pr. Arkole) kaj en Rivoli, kun la paco de Kampo-Formio en 1797, por ke vantamo kaj ambicio ombris lian penson.
Lia ekspedicio al Egiptujo, longe antaŭ la batalo apud Vaterlo, signis por la spirita mondo la nemultan efikecon de lia klopodo, pro la vantamo kaj mondregemo, mastrantaj liajn renovigajn energiojn. Sieĝita de la revo pri absoluta mondposedo, Napoleono estis ia deviinta Mahometo, de la Francujo de la liberalismo. Kiel la profeto de la Islamo nemulte alproksimiĝis al la Evan- gelio, kiun lia agado devus validigi, tiel ankaŭ la aktivec- oj de Napoleono nemulte alproksimiĝis al la noblaj pensoj, kondukintaj al la revolucio la francan popolon. Lia historio ankaŭ estas plena de brilaj kaj mallumaj faktoj, elmontrantaj, ke lia persono de generalo ŝancel- iĝis inter la fortoj de malbono kaj de bono. Per siaj venkoj li garantiis la integrecon de la franca lando, sed li dissemis mizeron kaj ruinon en la sinon de aliaj popoloj. En la plenumado de lia tasko organiziĝis la Civila Kodo, kolekto da plej belaj formuloj de la juro, sed disvastiĝis rabado kaj insulto al la sankta emancipiĝo de aliaj popoloj, per movado de liaj armeoj, ensorbantaj kaj aldonantaj aliajn popolojn.
Lia frunto de soldato povas resti aŭreolita de gloraj tradicioj, por la mondo, sed estas vero, ke li estis misiisto de la Supro, kvankam perfidita de siaj propraj fortoj;
sed en la Transmondo, lia koro plibone sentis la ampleks- on de siaj verkoj, konsiderante justa la malmultan kompaton de Anglujo, lin ekzilinta en Sankta-Helenon, post lia peto pri helpo kaj protekto. Sankta-Heleno estis por lia spirito la prologo de liaj doloraj kaj mal- gajaj meditoj, en la vivo en la Senfino.
Allan Kardec ([2])
La agado de Bonaparto, kiu invadis la aliulan kultivejon per sia movado de transformo kaj konkeroj, dekliniĝante de la funkcio kiel misiisto ĉe la reorganiz- ado de la franca popolo, instigis la spiritan mondon fari energiajn disponojn kontraŭ lia despoteco kaj fiera vantamo. Alproksimiĝis la tempo, kiam Jesuo devos sendi en la mondon la Konsolanton, konforme al siaj ĝojigaj promesoj.
Insistaj petoj estas direktataj de la protektantaj genioj de la surteraj popoloj al la Dia Majstro. Multenombraj kunvenoj okazas kaj kunfratiĝas en la spacoj, en la sferoj pli proksimaj al la Tero. Unu el la plej lumaj disĉiploj de la Kristo malsupreniris sur nian planedon, konsciante pri sia konsola misio, kaj du monatojn antaŭ ol Napoleono Bonaparto konsekris sin imperiestro, dev- igante la papon Pio VII lin kroni en la preĝejo Notre Dame, en Parizo, naskiĝis Allan Kardec, en la 3a de Oktobro 1804, kun la misio malfermi vojon al la Spi- ritismo, la granda voĉo de la Konsolanto promesita al la mondo de la favorkoreco de Jesuo Kristo.
XXIII
LA XIX JARCENTO Post la revolucio
Post kiam Napoleono estis forigita for de la politik- aj movadoj en Eŭropo, la Kongreso de Vieno de 1815 faris la plej vastajn disponojn por la reapero de la eŭropaj popoloj.
La diplomatio okazigas memorindajn farojn, pro- fitante la dolorajn spertojn el tiuj jaroj da ekstermado kaj revolucio.
Ludoviko XVIII, grafo de Provenco, frato de Lu- doviko XVI estas rekondukita sur la francan tronon, kaj restariĝis en tiu sama tempo, malnovaj dinastioj. De la granda inventaro profitis ankaŭ la Eklezio, al kiu oni redonis la Ŝtatojn, kie ĝi fondis sian pereeman regnon.
Paciga blovo reanimas tiujn kolektivojn lackonsumit- ajn de la fratmurda batalo, ebligante la nerektan inter-
venon de la nevideblaj fortoj en la landan rekonstruadon de la grandaj popoloj.
Sed multaj reformoj realiĝis post la sangaj okazaĵoj komencitaj en 1789. Precipe en Francujo, tiaj renovigoj estis pli vastaj kaj multenombraj. Krom tio, ke la regado de Ludoviko XVIII helpis sin per la angla sistemo, pluraj liberalaj principoj de la Revolucio estis adoptitaj, kiaj la egaleco de la civitanoj antaŭ la leĝo, la libereco de kultoj, kaj stariĝis flanke de ĉiuj politikaj kaj sociaj konkeroj ia reĝimo de individua respondeco en la meĥa- nismo de ĉiuj departementoj de la Ŝtato. La Eklezio mem, alkutimiĝinta al ĉiaj arbitroj, en sia dogma mieno, rekonis la limigon de siaj povoj ĉe la popolamasoj, rezignaciante pri la nova situacio.
Politika sendependeco de Ameriko
La plimulto de la popoloj el nia planedo, akompan- ante la sinsekvojn de la okazaĵoj, provis elimini la lastajn vestiĝojn de absolutismo de la tronoj, alproksi- miĝante al la respublikaj idealoj aŭ starigante la kons- titucian reĝimon kun limigo de povoj de la suverenoj.
Ameriko, destinita ricevi la sanktajn spertojn de Eŭropo, por la estonta civilizacio, penas apliki la grand- ajn principojn de la francaj filozofoj al sia politika vivo, irante al la plej perfekta emencipiĝo. Sekvante la ek- zemplon de la anglaj kolonioj, la kvar vicreĝoj de His- panujo provas lukti por sia sendependeco. En Meksikio la patriotoj ne toleras alian suverenecon, krom la propra, kaj en la Sudo, per agado de Bolivar kaj decidoj de la Kongreso de Tukumano en 1816 oni proklamis la poli- tikan liberecon de Sud-Ameriko. Brazilo en 1822, pere de Petro I, aŭdigis sian krion de emancipiĝo, kaj ni devas rimarki la klopodon de la nevidebla mondo por teni ĝian teritorian integrecon, kiam la tuta suda regiono de la kontinento disdividiĝis en malgrandajn respublikojn, atentante la mision de la brazila popolo en la civilizacio de la estonteco.
Allan Kardec kaj liaj kunlaborantoj
La XIX jarcento prezentadis al la mondo torenton da lumoj, preparantaj ĉiujn landojn por la utilaj kaj altvaloraj reformoj.
La sanktaj lecionoj de la Spiritismo estis aŭdotaj de la suferanta Homaro. Jesuo, laŭ sia grandanimeco, dispartigos la sanktan panon de espero kaj kredo kun ĉiuj koroj.
Sed Allan Kardec, en sia klariga kaj konsola misio, estis akompanata de plejado da kunuloj kaj kunlaborantoj, kies regenera ago manifestiĝos ne nur ĉe la doktrin- aj problemoj, sed ankaŭ sur ĉiuj kampoj de la intelekta aktiveco en la XIX jarcento. La Scienco en tiu tempo altigas siajn suverenajn flugojn, kiuj kondukos ĝin sur la kulminojn de la XX jarcento.
La progreso de la presarto sukcesas interesi ĉiujn nukleojn de homa laboro, kaj fondiĝas cirkulantaj bi- bliotekoj, revuoj kaj multenombraj ĵurnaloj. La ko- munikofacileco per telegrafio kaj fervojoj estigas la rektan interŝanĝon inter popoloj. La literaturo pleniĝas de notindaj kaj senmortaj esprimoj. La laboratorio definitive apartiĝas de la sakristio, pliigante la komfort- aĵojn de la civilizacio. Konstruiĝas la kolonpilo, eltrov- iĝas la magneta induko, aperas telefono kaj fonografo. Aperas la unuaj sulkoj sur la kampo de la senfadena telegrafio, troviĝas la spektra analizo kaj la ero de la fizikaj energioj de la Naturo. Oni studas la atoman teorion kaj la fiziologio ĵetas definitivajn bazojn kun la kompara anatomio. La artoj atestas ian novan vivon. La pentrarto kaj muziko montras rafinitan guston de alta spiriteco.
La ĉiela dono de interŝanĝo inter la videbla kaj nevidebla mondoj venas sur nian planedon, meze en tiu ondo da neesprimeblaj lumoj. Konsolanto de la Homaro, laŭ la promesoj de la Kristo, la Spiritismo venis prilumi la homojn, preparante ilian koron por la perfekta uzo de tiom da riĉaĵoj el la Ĉielo.
La sociaj sciencoj
La kampo de la filozofio ne restis for de tiu renoviga torento. Aliĝante al la fizikaj sciencoj, la sciencoj de la animo ne toleras la altrudon de la absurdaj dogmoj de la Eklezio. La kristanaj kredoj, turmentataj kaj di- viditaj, travivis en siaj temploj ian mortan malpacon. Anstataŭ praktiki tiun fratecon de la Dia Majstro, ili sin donis al ĉiuj sektaj ekscesoj. La Filozofio tiam retiriĝis en sian transcendan negativismon, aplikante al siaj manifestoj la samajn principojn de la racia kaj materialisma scienco. Ŝopenhaŭro (Schopenhauer) estas elokventa montro de ĝia pesimismo kaj la teorioj de Spencer kaj de Comte (pr. Kont) klarigas niajn asert- ojn, malgraŭ la sincereco, kun kiu ili estis ĵetitaj sur la vastan kampon de la ideoj.
La Roma Eklezio estis kulpa pri tiaj devioj. Po- tencante per fero kaj fajro, konformiĝinte al la estroj en la mondo, ĝi ne klopodis fondi la spiritan imperion de la koroj, en sia akceptema ombro. Ne sekvante la ekzempladon de la Nazaretano, ĝi amasigis neutilajn trezorojn, pliigante la bezonojn de la suferantaj popol- amasoj. Ĝi forprenis, anstataŭ doni, tenante la nekler- econ, anstataŭ disvastigi la lumon de kono.
La tasko de la misiisto
La tasko de Allan Kardec estis malfacila kaj kom- pleksa. Li devis reorganizi la ruiniĝintan konstruaĵon de la kredo, rekondukante la civilizacion sur ĝiajn solidajn religiajn bazojn.
Konsidere la mision de konkordo kaj frateco de Ameriko, la nevidebla mondo tie starigis la unuajn tuŝeblajn manifestaĵojn de la spirita mondo, en la fama vilaĝeto Hydesville (pr. Hajdsvil), naskante la plej vast- ajn agitadojn de opinio. La fajrero venis de la amerikaj regionoj, kiel ankaŭ venis de ili la plifirmigo de la demo- kratiaj konkeroj.
Eŭropo penas disvastigi la novajn kaj noblaj pens- ojn, kiuj renkontas la disĉiplon sur lia posteno de preĝo kaj viglo, pretan elaŭdi la vokojn de la Sinjoro. Multenombraj pli proksimaj kunlaborantoj de lia tasko helpas lian sanktan penadon, disvolvante liajn resumojn en glorigajn kompletigaĵojn. La terglobo kun siaj sociaj kaj politikaj institucioj atingis periodon de grandiozaj transformiĝoj, kiuj konsumis pli ol jarcenton da doloraj kaj elaĉetaj luktoj, kaj la Spiritismo estos la esenco el tiuj novaj konkeroj, rekondukante la korojn al la mil- da Evangelio de la Kristanismo.
Kolektivaj provoj en Francujo
Ni devas rimarki la dolorajn provojn de Francujo post ĝiaj ekscesoj en la Revolucio kaj dum la napoleon- aj kampanjoj. Post la revolucioj en 1830 kaj 1848, per kiuj efektiviĝis penigaj elpagoj, fare de individuoj kaj de kolektivoj, eksplodas la franca-prusa milito en 1870. La granda latina nacio, pro kaŭzoj nur konataj de la spirita mondo, estis dispremita kaj venkita de la fiera Germanujo de Bismarko, kiu siavice ebria kaj blindigita de la triumfo, estis suferonta la amarajn dolorojn en l914-l918.
Parizo, ĉeestinta kun ia indiferenteco la dolorojn de la kondamnitoj de la Teroro, irante al la nigraj spektakl- ojn de la eŝafodo kaj aplaŭdante la subpremantojn, su- feras mizeron kaj malsaton en 1870, antaŭ ol fali en la manojn de la senkompataj malamikoj, en la 28a de Januaro 1871. La politikaj altrudoj de la imperiestro Vilhelmo en Versajlo kaj la ĝenerala sufero de la franca popolo en la tagoj de la malvenko, signifas elpagon pro la devioj de la granda latina nacio.
Provoj de la Eklezio
Kiam alproksimiĝas la jaro 1870, kiu signis la falon
de la Eklezio per la deklaracio de la papa neeraremo,
tiam la Katolikismo suferas amarajn kaj dolorajn provojn.
Lackonsumite de ĝiaj altrudoj, ĉiuj kleraj popoloj en Eŭropo vidis nenion alian en ĝiaj institucioj, ol religiajn lernejojn, limigante iliajn edukajn celojn kaj kontrolante ilian meĥanismon de aktiveco.
Komprenante, ke la Kristo penis akapari nenian teritorion de la terglobo, la italoj memkompreneble pledis por siaj rajtoj sur la kampo de postuloj, provante or- ganizi tiun unuon de Italujo, sen la protekto de la Vatikano. De 1859 fariĝis la lukto, kiu longe estis nutr- ata, pro decido de Francujo, kiu tenis tutan armeon en Romo por garantii la pontifikon de la Eklezio. Sed la situacio en 1870 devigis la francan popolon postuli la revenon de la gvardianoj ĉe la Vatikano, kiam triumfis la pensoj de Kavuro (Cavour) kaj la papo seniĝis je ĉiuj materialaj povoj kaj malpliiĝis lia materiala posedo.
Komenciĝas detempe de Pio IX la granda leciono de la Eklezio.
La periodo de la grandaj transformiĝoj estis ko- menciĝinta, kaj ĝi, kiu ĉiam diktis ordonoj al la estroj de la mondo, en sia soifo je regado, estis fariĝonta instrumento de premado en la manoj de la potenculoj.
Oni vidas interesan fenomenon. La Eklezio, neniam memoranta doni reĝan titolon al la figuro de la Kristo, tuj kiam ĝi vidis disfali la tronon de la absolutismo per la venkoj de la Respubliko kaj de la Juro, konstruis la bildon de la Kristo-Reĝo por la supro de siaj altaroj.
XXIV
SPIRITISMO KAJ LA GRANDAJ TRANSIĜOJ Estingiĝo de la sklaveco
La XIX jarcento karakteriziĝas per siaj multenombr- aj konkeroj. Kune kun la grandaj fenomenoj de la scienca kaj industria evoluado, kiuj skuis ĝin, oni ankaŭ ri- markas politikajn okazaĵojn de plejgranda graveco, kiuj renovigas la sociajn vidpunktojn de ĉiuj popoloj de la blanka raso.
Unu el tiuj grandaj faktoj estas la estingiĝo de la sklaveco. Plenumante la ordonojn de la Dia Majstro, liaj senditoj el la nevidebla mondo agadas ĉe la administraj kabinetoj, por faciligi la venkon de la libereco.
La decidoj de la Kongreso de Vieno, malaprobantaj la trafikon de liberaj homoj, profunde eĥis en ĉiuj landoj. En 1834 la angla parlamento decidas abolicii la sklavecon en ĉiuj kolonioj de Britujo. En 1850 Brazilo malpermesis la trafikon de afrikaj negroj. Okaze de la militribelo de 1848 Francujo decidas estingi la sklavecon en siaj teritorioj. En l861 Aleksandro II de Rusujo deklaras liberaj ĉiujn kamparanojn, kiuj laboradis sub reĝimo de servuteco, kaj de 1861 ĝis 1865 abomena milito ruinigas la gastaman regionon de la Amerikaj Ŝtatoj de la Nordo, dum la lukto por la sekvonta ŝtatregado, kiu finiĝis per la venko de la libereco kaj de la progresemaj ideoj de la granda nacio de Ameriko.
La socialismo
Grandaj ideoj floras en la tiama menso. Tie reaperas la malnovaj doktrinoj pri absoluta egaleco. Aperas so- cialismo, proponanta radikalajn kaj tujajn reformojn. Kelkaj idealistoj aludas al la Utopio de Tomaso Morus aŭ al la perfekta Respubliko laŭ Platono. Fondiĝas aliancoj por anarkio, la societoj kun universala karak- tero. Ia sociologia revolucio kun neantaŭvideblaj sekvoj minacas la stabilecon de la civilizacio mem, kondamnante ĝin al la plej kompleta detruiĝo.
La ĵus pasinta jarcento estas la scenejo de tiuj sengloraj luktoj. Ĉiuj socialaj sciencoj estas vokataj al la grandaj debatoj, efektiviĝintaj inter kapitalismo kaj laboro. Kie do troviĝas la moralaj fortoj, kapablaj realigi la grandan miraklon prilumi ĉiujn spiritojn? La Roma Eklezio, nutrinta la okcidentan civilizacion, ekde ĝia lulilo, estis danke la cirkonstancojn la institucio indikita por solvi la grandan problemon.
Sed post la deklaroj en la Silabo (*) kaj post la fama diskurso de la episkopo Strossmayer (pr. Ŝtrosmaer) en 1870, en la Vatikano, kiam Pio IX dekretis la pon- tifikan neeraremon, tia solvo fariĝis malfacila al la Eklezio. Sed Leono XIII venis kun la encikliko "Rerum Novarum" sur la kampon de lukto, provante estigi la harmonion inter laboro kaj kapitalo, al ĉiu el ili indik- ante la plej sanktajn devojn. Se la efiko de tiu dokumento havis konsiderindan gravecon por la klasoj plej kleraj de la Malnova kaj Nova Mondoj, ĝi tamen nenion helpis ĉe la klasoj plej malfavoritaj, jam saturitaj de vortoj.
Restarigante la veron
Tiel la Spiritismo venis en la psikologia horo de la grandaj transformiĝoj, kuraĝigante la homan spiriton, ke ne perdiĝu la sankta frukto de ĉiuj, kiuj laboris kaj suferis ĉe la peniga klopodo de la civilizacio. Ree semante la eternajn instruojn de la Kristo en la koron de la homoj, ĝi per pruvoj de postvivado, restarigis la Krist- anismon, kiun la Eklezio falsis. Per la veraĵoj de reen- karniĝo ĝi eksplikis la absurdon de la teorioj pri absoluta egaleco, kunlaborante por restarigo de la vera vojo de la homa progreso. Metante la Socialismon en la kadr- on de la kristanaj principoj, ĝi ne iluzias sin per la eksteraj reformoj, por veni al konkludo, ke la sola valora renovigo estas tiu de la interna homo, vivanta ĉelo de la socia organismo de ĉiuj tempoj, luktante por intensigi la edukajn movadojn de la homo, laŭ la eterna lumo de la Evangelio de la Kristo. Instruante la leĝojn de la kompensoj sur la vojo de saviĝo kaj de la individua kaj kolektiva provoj, ĝi starigas reĝimon de respondeco, en kiu ĉiu spirito devas riĉigi la provizon de siaj propraj valoroj. Ĝi ne eraras pri utopioj de la absoluta egaleco, pro la konoj de la leĝo de klopodo kaj de la individua laboro, kaj ĝi ne aliiĝas en instrumenton de premado ĉe la magnatoj de ekonomio kaj povo, konsciante la devojn de la homa solidareco. Indiferenta por ĉiuj re- volucioj, ĉar nur la evoluado estas ĝia kampo de aktiveco kaj spertado, for de ĉiuj militoj pro kompreno de la fratecaj ligiloj, reunuigantaj la universalan socion, ĝi instruas la puran fratecon al la homoj kaj al la patroland- oj, al la familioj kaj al la grupoj, pliigante la vidpunktojn de la ekonomika justeco kaj korektante la spiriton ekscititan de la ekstremismaj ideologioj.
En ĉi tiuj doloraj tempoj, kiam la plej penigaj transiĝoj sin prezentis al la homa spirito, nur la Spiritismo povas reprezenti tiun moralan valoron, kie trov- iĝas la necesa apogo por konstruado de la estonteco. Dum la utopiistoj de la ekstera reformo sin donas al la protekto de la senkompataj diktatoroj, kiaj tiuj de la Rusujo kaj Germanujo, en iliaj nigraj revoluciaj aventur- oj, ĝi, la Spiritismo, daŭrigas sian edukan laboron ĉe la intelektaj klasoj kaj ĉe la sennomaj kaj suferantaj amasoj, preparante la morgaŭan mondon per la senmort- aj lumoj de la leciono de la Kristo.
Dekadenco de la Katolika Eklezio
De 1870, jaro signinta por la homo la dekadencon de la Eklezio, pro ĝia defalo de la plenumado de la grandaj devoj al ĝi konfiditaj de la Sinjoro, en la apostol- aj tempoj, iu periodo de profundaj transiĝoj markas ĉiujn homajn aktivecojn.
La mondo vane atendis la kristanajn verkojn ko- mencitajn en la imperio de Konstanteno. Aliĝinte al la Ŝtato kaj vivante ĉe la tablo de ĝiaj ekonomikaj interes- oj, la Eklezio zorgis nenion alian ol sian pereeman regn- on. Forgesinte Dion, ĝi neniam penis alniveligi la evoluon de la fizika homo al tiu de la spirita homo, sin katenante al malaltaj kaj malŝatindaj interesoj de la pasema politiko. Tial nun ŝvebas sur ĝia frunto la plej nigraj profetaĵoj.
Renovigaj luktoj
La XX jarcento aperis sur la horizonto de la terglobo, kvazaŭ ampleksa areno por renovigaj luktoj. La sociaj teorioj daŭrigas sian vojon, multfoje atingante la danĝeran kurbon de la ekstremismo, sed la revelacioj de la transmondo malsupreniras al la animoj, kvazaŭ ne- materia roso, preparante la pacon kaj lumon de iu nova erao.
Multenombraj transformiĝoj estas atendataj kaj la Spiritismo prilumas la korojn, rebonigante la spiritan memecon de la homoj por la alproksimiĝanta estonteco.
La ruso-japanaj militoj kaj la eŭropa de 1914-1918 estis komencoj de pli granda batalo, kiu ne longe malfruos, kiam nia planedo forpelos ĉiujn Spiritojn ri- belemajn kaj ŝtoniĝintajn en la krimado, kiuj ne sciis uzi la donon de la multenombraj jarmiloj, en la sankta posedaĵo de la tempo.
Tiam la Tero, same kiel tiu fora mondo de Kapelo, liberiĝos de la estuloj, malmoliĝintaj en malbono, ĉar, la homo samtempa de la radiotelefonio kaj de la trans- atlantikaj vojaĝoj bezonas animon kaj senton por ne perversigi la sanktajn akirojn de la progreso. Restados en la mondo tiuj, kiuj povos kompreni la lecionon de amo kaj frateco sub la egido de Jesuo, kies favorkoreco estas la fonto de vivo kaj lumo, ekde la komenco.
De la unuaj jaroj de ĉi tiu jarcento, periodo da amaraj luktoj, la milito konstante loĝis en preskaŭ ĉiuj regionoj de nia planedo. La Ligo de Nacioj, la Traktato de Versajlo kaj ankaŭ la paktoj por sekureco de la paco estas nenio alia ol fenomenoj de la milito mem, kiuj nur elfiniĝos post la apogeo de tiuj fratmurdaj bataloj, en la proceso de fina selekto de la spiritaj esprimoj de la surtera vivo.
Ameriko kaj la estonteco
Kvankam devigite partopreni en la proksimaj lukt- oj (*), pro determinismo de la cirkonstancoj de sia politika vivo, Ameriko estas destinita ricevi la sceptron de la civilizacio kaj de la kulturo, en la orientado de la estontaj popoloj.
Ĉirkaŭ ĝiaj ekonomikaj provizejoj kolektiĝos la eŭropaj spertoj, profitante la penigan klopodon de tiuj, kiuj falis en la verko de la civilizacio de Okcidento por edifado de la spirita homo, kiu ja devos esti supera ol la karna homo de nia planedo, rilate la plenan konon pri la grandaj problemoj pri la esto kaj destino.
Por tiu grandioza aspiro, la spirita mondo sin pre- paras por klarigado de la noblaj kontinentaj devoj. La
(*) Ni rimarku, ke ĉi tiu libro estis skribita en 1938, unu jaro antaŭ la eksplodo de la Dua Grand-Milito. - La Trad.
sincera klopodo de kunhelpo en la laboro kaj de kons- truado de la paco ne estas tie ia utopio, kiel en Eŭropo saturita de multejarcentaj prijuĝoj.
Jesuo
Ekzistas en la mondo iu neniam vidita movado por armiĝoj kaj municioj. Ĉu ĝi do komenciĝis en ĉi tiu momento? Ne. La konkuro en armiĝado de la XX jarcento komenciĝis antaŭ la batalo ĉe Porto-Arturo en 1904. La militaj industrioj atingas neantaŭviditajn kulminojn. La kampoj restas sen homoj. La homoj iris sur la zonojn de trupkoncentrado, atendante la mal- amikon, ne sciante, ke ilia kontraŭulo estas en ilia spirito mem. Eŭropo kaj Oriento estas vasta kampo de agresado kaj terorismo, esceptinte la Demokratiajn Respublikojn, kiuj vidas sin devigitaj efektivigi grandaj n programojn de rearmiĝado, antaŭ la Moloko de la ekstremismo. Kie do la moralaj valoroj de la Homaro? La eklezioj estas silentaj pro ekonomikaj kaj politikaj cirkonstancoj. Nur la Spiritismo, malhavante ĉiujn surterajn garanti- ojn, faras la grandegan klopodon teni lumanta la lampon de la fido, en tiu delikata barko de homo senscia pri sia glora destino, barko provanta reveni al la fluoj de forto kaj perforto, for de la prilumitaj regionoj de la Racio, de la Kulturo kaj de la Juro.
Estas grave rimarki, ke la klopodo de la Spiritismo preskaŭ superas siajn proprajn fortojn, sed la mondo ne estas je la dispono de la surteraj diktatoroj. Jesuo estas ĝia sola direktoro sur la kampo de la senmortaj realaĵoj, kaj nun, kiam la mondo sin donas al ĉiaj angor- aj atendoj, la spacoj pli proksimaj al la Tero moviĝas favore por la restarigo de la vero kaj de la paco, por iu nova erao.
Abnegaciaj kaj prilumitaj Spiritoj parolas al ni pri ia baldaŭa kunveno de la societo de la anĝelaj estul- oj de la suna sistemo, de kiu Jesuo estas unu el la diaj membroj. Ree kunvenos tiu ĉiela societo, je la tria fojo, en la surtera atmosfero, de kiam Kristo ricevis la sanktan mision subteni kaj savi nian Homaron, plian fojon decidonte pri la destinoj de nia mondo.
Kio do rezultos el tiu renkontiĝo de Anĝeloj de la Senfino? Dio ĝin scias.
En la grandaj transiĝoj de la forpasanta jarcento, ni fidu liajn amon kaj favorkorecon.
XXV
LA EVANGELIO KAJ LA ESTONTECO
Modesta resumo de la Historio igas nin duonvidi la eternajn fadenojn, kiuj ligas ĉiujn generaciojn en la evoluaj periodoj de niaj planedo.
La scenejo de la civilizacioj multfoje estis ŝanĝita, kaj ĝiaj dekoracioj ricevis profundajn renovigojn, sed la aktoroj estas la samaj, irante en la purigaj luktoj direkte al la perfekteco de Tiu, kiu estas la Lumo, ekde la komenco.
La unuajn tempojn de la Homaro, la surtera homo estis nature kondukita al la eksteraj laboroj, glatigante la vojon de la naturo por la solvo de la problemo de la vivo, sed estis tempo, kiam lia spirita plenaĝeco estis proklamita de la saĝeco de Grekujo kaj de la romanaj organizoj.
En tiu tempo, la veno de la Kristo sur nian planedon signus la plej grandan eventon por la mondo, ĉar la Evangelio estus la eterna mesaĝo de la Ĉielo, ligante la
Teron kun la lumplena regno de Jesuo, en la okazo de ĝia asimilado fare de la spirita homo, rilate ĝiajn diajn instruojn. Sed la pureco de la Kristanismo ne sukcesis resti senmakula, tuj kiam revenis en la nevideblan mondon la helpantoj de la Sinjoro, reenkarniĝintaj sur la terglobo por glorigo de la apostolaj tempoj.
La sieĝo de la mallumo ekposedis la koron de la
homoj.
Tri jarcentoj post la sanktigaj instruoj de Jesuo, aperis falso kaj perfido, adaptiĝante al la interesoj de la politikaj povoj, tordante ĉiujn liajn principojn favore por la doktrinoj de la oficialigita perforto.
La Dia Majstro vane sendis siajn misiistojn kaj plej karajn disĉiplojn al la medio de la surteraj luktoj. Kiam ili ne estis barbare mortigitaj de la krimaj popolamasoj aŭ de turmentistoj de konsciencoj, tiam ili estis devigitaj kapitulaci antaŭ la neklereco, atendante la foran juĝon de la posteularo.
De tiu tempo, kiam la evangelia mesaĝo vastigadis la sferon de la homa libereco, pro sia matureco kompreni la belajn kaj konsolajn veraĵojn de la ekzistado, la spirita homo haltas sur siaj ŝtupoj de progreso, nekapa- bla akompani la karnan homon en ties irado sur la vojoj de kono.
Ĝuste tial, en la tempo de grandegaj aviadiloj kaj de la radiotelefonio, ligantaj ĉiujn kontinentojn kaj land- ojn de la nuneco, indikantaj la imperativojn de la leĝoj de homa solidareco, ni vidas la koncepton pri civilizacio insultatan de ĉiuj izolismaj doktrinoj, dum la popoloj sin preparas por ekstermado kaj detruado. Ankoraŭ ĝuste tial, en la nomo de la Evangelio oni faras ĉiajn absurdojn en la tiel nomataj kristanaj landoj.
Estas vero, ke la okcidenta civilizacio eĉ ne krist- aniĝis. En Francujo oni havas gilotinon, en Anglujo pendingon, en Germanujo hakilon kaj en Ameriko mem, lando de frateco kaj konkordo, la elektran seĝon, kaj ni menciis sole nur la supercivilizitajn naciojn de nia planedo. Ĉu Italujo ne efektivigis sian agreson kontraŭ Abisenujo en la nomo de la kristana civilizacio de Okci- dento? Ĉu la italaj pastroj ne benis la kanonojn kaj la konkerajn mitralojn en la nomo de la Evangelio? En la nomo de la Kristo oni dissemis dum ĉi tiuj dudek jarcentoj ĉiajn malpacojn kaj ĉiajn amaraĵojn en la mondo.
Sed estas veninta la tempo de reĝustigo de ĉiuj homaj valoroj. Kiam la doloraj kolektivaj elaĉetoj anonc- as la periodon de la lastaj "ĝemoj" de la Apokalipso, tiam la spirita mondo devas penetri en la organizojn de la karna homo, ilin kondukante por la bono de la tuta Homaro.
La Spiritismo, en sia misio de Konsolanto, estas la subteno de la mondo en ĉi tiu jarcento da devioj, de ĝia Historio; nur ĝi en sia mieno de reviviĝinta Kristanismo povas savi la religiojn, malaperantajn inter la ekbatoj de forto kaj ambicio, de egoismo kaj superregado, in- dikante al la homo ties verajn vojojn. El ĝia torento da klarigoj oni povas trinki la kristalklaran akvon de konsolantaj veraĵoj de la Ĉielo, kaj la animoj sin pre- paras por la nova erao. Estas venintaj la tempoj, kiam la fortoj de malbono estas devigitaj forlasi siajn lastajn poziciojn de superregado en la surteraj medioj, kaj iliaj lastaj triumfoj estas vere la signo de ia kuraĝa kaj malfeliĉa reago, akcelanta la realigon de la nigraj profet- aĵoj, pezantaj sur ilia pereema imperio.
Diktatoroj, armeoj, ekonomikaj hegemonioj, ŝanĝ- iĝemaj kaj senkonsciaj popolamasoj, negloraj militoj, jarcentaj organizoj forpasos, kiel ĉagreno de premsonĝo.
La venko de la forto estas heleco de artfajraĵo.
La tuta realaĵo estas tiu de la Spirito kaj la tuta paco estas tiu el kompreno de la regno de Dio kaj el ties justeco.
La forpasanta jarcento efektivigos la dividon de la ŝafoj de la grandega grego. La bastono de la paŝtisto kondukos la suferon en la peniga tasko de selekto kaj la doloro plenumos la laboron, kiun la homoj ne akceptis kun amo.
Tempesto da amaraĵoj balaos la tutan Teron. La filoj de la Jerusalemo de ĉiuj jarcentoj devas plori, rigardante la pluvon da larmoj kaj sango, kiu ekfalos el la pezaj nuboj de siaj nigraj konsciencoj.
Kondamnite de la nenuligeblaj verdiktoj de siaj sociaj kaj politikaj eraroj, la eŭropa supereco malaperos por ĉiam, kiel la Roma Imperio, transdonante al Ameriko la frukton de siaj spertoj, por la estonta civilizacio.
Nun, sur la Tero, oni travivas krepuskon, kiun sekvos profunda nokto; kaj la XX jarcenton koncernas la misio elfini tiujn terurajn okazaĵojn.
Sed, estante humilaj laborantoj de la Kristo, ni aŭdu lian voĉon en la interno de nia animo:
"Feliĉaj estas la malriĉaj en spirito, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo! Feliĉaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon, ĉar ili satiĝos! Feliĉaj estas la plorantaj, ĉar ili konsoliĝos! Feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj!" (>
Jes, ĉar post mallumo venos aŭroro. Konsolaj lumoj envolvos la tutan terglobon rebonigitan de la bapto de sufero. La spirita homo estos unuigita al la karna homo por la glora irado en la Senlimo, kaj la Spiritismo estos eltirinta el sub iliaj ruboj la dian animon de la religioj, kiujn la homoj perversigis, ilin ligante en la akceptema brakumo de la Kristanismo restarigita.
Ni laboru por Jesuo, eĉ kiam nia laborejo estu lokita en la dezerto de la konsciencoj.
Ni ĉiuj estas vokitaj al la granda tasko kaj nia plej alta devo estas respondi al la invitoj de la Elektito.
Rememorante la bildojn de la Historio de la mondo ni sentas tranĉantan malvarmon en ĉi tiu dolora krepusko de la okcidenta civilizacio. Ni memoru la favorkorecon de la Patro kaj ni faru niajn preĝojn. La nokto baldaŭ venos kaj meze en ĝia densa mallumo, ni ne forgesu
r) Mateo, 5:3, 6, 4 kaj 9. - La trad.
Jesuon, kies senfina kompatemo estos, kiel ĉiam, la senmorta heleco de la estonta matenruĝo el paco, frateco kaj savo.
Konkludo
Miaj amikoj, Dio donu al vi multe da paco.
Mi dankas vian kunlaboradon ĉe tiu ĉi plia humila klopodo de nia grupo por disvastigi la grandajn princip- ojn de la evangelia Spiritismo, kiel ankaŭ la dian fa- vorkorecon por la benata okazo, kiu estis al ni konsentita. Dum nia modesta studo de la Historio unu sola celo orientadis nian laboron - nome elmontri la sanktan influon de la Kristo ĉe la organizado de ĉiuj progresoj de la civilizacio de nia planedo, ekde ĝia geologia formado.
Nia kontribuo povas peki kontraŭ la normo pro ekscesa resumo, sed ni ne pensis fari plian aŭtopsion de la Historio de la Terglobo en ĝiaj sociaj kaj politikaj esprimoj, kaj nur montri ankoraŭ unu fojon la mistikajn fortojn, kiuj regas la centrojn de la homa progreso, en ĉiuj ĝiaj apartaĵoj.
Mi sentas min feliĉa pro via sindona kaj amika kunlaborado. Iun tagon Dio konsentos al mi la ĝojon paroli pri la ligiloj nin kunigantaj de tre foraj tempoj, ĉar ne sen motivo ni troviĝas kunvenintaj kaj kunfrat- igitaj en la samaj laboro kaj idealo.
Mi ĉi tie renovigas mian kortuŝitan kaj sinceran
dankon.
Kiam, tie ekstere, la mondo sin preparas por la luktoj pli doloraj kaj pli krudaj, ni devas danki Jesuon por la feliĉo, ke ni estas pace en nia laborejo, sub la egido de lia dia amo. Mi promesas verki eseon kun romana formo, kiel eble plej baldaŭ (#). Dio permesos, ke ni estu feliĉaj. Mi ĝin tiel esperas, ĉar mi ne dubas pri lia senfina favorkoreco.
Dio vin gvidu kaj benu, tenante la sanktan tran- kvilecon de viaj hejmoj kaj koroj.
Emmanuel.
(Mesaĝo ricevita en 21-9-1938.)
(*) Emanuelo aludas al la "romano" pri sia vivo de roma
patricio kaj de delegito en Judujo, en la tempo de la Kristo,
libro jam elfinita kaj publikigita en du volumoj, nome "Antaŭ du mil jaroj..." kaj "50 jaroj poste". - La Eldonistoj.
I-*-1 Unuagrandeca stelo de la konstelacio de Koĉero. - La
Trad.
l-*-1 Inter la supraj konsideroj kaj tiuj el la antaŭa ĉapitro, ni devas taksi la intertempon de multe da jarcentoj. Cetere, pri la historieco de la rasoj de Adamo estas juste profunde mediti pri la fiksado de la rasaj karakteroj. Prezentante mian humilan penson, mi penis montri la grandajn eksperimentojn, kiuj la servantoj el la Nevidebla Mondo faris ĉe la ĉelaj kompleksoj, asertante la neeblecon de la mendelista penso en tiu epoko de nia planeda evoluo. Nekalkulebla tempo kostis al la misiistoj de Jesuo por fiksi la homan tipon.
Tiel do dirinte pri la ekzilo de la elmigrintoj el "Capella", mi devas klarigi, ke en tiu tempo, la "primata hominis" jam formis multenombrajn tribojn. Post la grandaj eksperimentoj, tiam la migrantaroj de Pamiro disiris tra la terglobo, laŭ la sanktaj itineroj planitaj en la Supro.
Koncerne la fakton, ke okazis reenkarniĝo de Spiritoj tiel progresintaj pri scioj, en korpojn de primitivaj rasoj, tio ne devas kaŭzi abomenon al nia kompreno. Ni memoru, ke pura metalo, kia la oro ekzemple, ne aliiĝas pro la cirkonstanco, ke ĝi troviĝas en malpura aŭ misforma vazo. Ĉia okazo realigi bonon estas sankta. Cetere, kion fari kun la senatenta laboristo, kiu dispecigas en malbono ĉiujn perfektajn ilojn al li konfidit- ajn? Lia rajto al aparatoj pli multekostaj suferos rompon de la kontinueco. La nobla kaj justa edukado ordonos loki liajn klopodojn ĉe neperfekta maŝinaro, ĝis kiam li scios taksi valor- aĵojn ĉemane. En ĉiu tempo maŝino devas esti laŭ la servemo de laboristo, ke la plenumita devo estu malfermita vojo al pliaj rajtoj.
l-*-1 Latina vorto kun la senco de loko aŭ natura medio propra al elvolviĝo de kreskaĵo, besto ktp. - La Trad.
I-*-1 Ĉi tiu libro estis skribita en 1938, dek jarojn antaŭ
ol oni fondis Izraelion en Palestino. - La Eldonistoj.
l-*-1 Latine "Rhamnenses", "Titienses" kaj "Lucerenses". -
La Trad.
l-*-1 Listo de eraroj kondamnitaj de papo. - La Trad.
I-*-1 Nun "Ljuŝun". - La Trad.
I-**"1 "Moloch", idolo de la amonidoj, al kiu oni horore oferis la unuenaskitojn, ĉi tiujn ĵetante sur ardantajn karbojn. - La Trad.
[1] Greka imperiestro en 602, detronita kaj murdita de Heraklo en 610. - La Trad.
[2] La lastan nomon legu Kardek. - La Trad.