– Nu, kial ne? diris Alda . Sed kial en tiu maniero? Ĉu estas amo, se iu junulo ekŝatas la buklojn, la ĉapelon kaj la pudron de iu junulino, ŝiajn ornamaĵojn kaj vestojn kaj ŝuojn?
– Mi supozas, ke tiaj atributoj donas indikon pri la homo mem, kaj unu homo ekŝatas alian, kiam li trovas ĉe tiu la kvalitojn, kiujn li mem trovas bonaj kaj agrablaj.
– Mi ne povus afekti aŭ ornami min por esti ŝatata aŭ amata. Estus ja kvazaŭ aĉeti favoron kaj krome per falsa mono. Kaj kiel mi povus estimi homon, kiu ŝatus min ekzemple pro miaj vestoj?
– Finfine ankaŭ Ajna certe pensas tiel, ŝi nur iom revas kaj volas dece aspekti, kiel oni diras.
– Dece ja, komentis Johano. Tiel diris ankaŭ mia fratino. – Hm, murmuris Alda . Sed ni lasu tion. Ni ja preskaŭ klaĉis.
Ŝi levis la okulojn kaj subite elkriis:
– Rigardu, rigardu! La suno ekbrilis inter la nuboj, la unuan fojon post tuta monato kun kompakte griza ĉielo. La nuboj nuanciĝis en delikataj koloroj, dispeliĝis kaj fordrivis en la spaco kiel malpeza, molkontura vaporaĵo. La frostorigidaj trajtoj de la vintra pejzaĝo viviĝis en la purpura lumo de la vespersuno.
– Estas ja printempo! diris Alda , kaj ŝia vizaĝo radiis. Vidu kiel mola aspektas la aero!
– Ankoraŭ venos multaj malbonaj veteroj, diris Alekso.
– Sed tamen, diris Alda . Ĝi komenciĝis. Kaj ĝi estas plej bela, kiam oni ankoraŭ nur subsentas ĝian alvenon. Kaj vidu, la luno grimpas supren malantaŭ Gufmonto! Vespere ni skios en la arbaro, ĉu ne? Nun envenis la edzino kun kafo, kaj ili prenis lokon ĉe la tablo. La sunbrilo revivigis ilian humoron, kaj baldaŭ la tri rondanoj babilis kun Alekso en la ordinara maniero,
– Alekso, diris Alda , ĉu vi ne ŝatus relerni esperanton?
– Nu kial? diris Alekso. Ni ja bone interkompreniĝas en nia propra lingvo. Kaj societaj aferoj ne estas por mi,
– Mi pensis, ke estus agrable, klarigis Alda . Jes, inter ni. Kaj foje vi ja povus akompani nin al la klubo.
– Ĉu vi do tiom ŝatas tiun aferon?
– Nu jes.
– Kiel ekskurson al Perkolago?
– Jes, ĝuste tiel, diris Alda kaj ridis.
– Tiel. Kaj vi volas, ke mi partoprenu! ... Bone do, alportu al mi kelkajn taŭgajn librojn, kaj ni vidu, ĉu mi taŭgas por la ludo ...
*
Eriko pasigis la vesperojn en sia propra maniero. Dum la unua tempo de sia subtenlaboro li kondutis same kiel post la reveno hejmen. Post vespermanĝo li iris en la ĉambron, kaj tie li restis sidanta, silentema kaj ŝajne inerte cerbumanta, ĝis estis tempo por enlitiĝo. Foje li prenis gazeton kaj iom legis sed baldaŭ formetis ĝin.
– Vi povus almenaŭ foje eliri por amuziĝi aŭ distri vin, diris la patrino. Ne estas utile cerbumi tiamaniere.
– Mi ne emas, li respondis. Mi fartas bone tie ĉi. Cetere mi ne cerbumas, nur iom pensas. Kaj tio ne povas esti malutila. Sed iom post iom la peza esprimo de lia vizaĝo malaperis. La trajtoj viviĝis de vekiĝanta energio. Ankoraŭ li kondutis kiel solemulo kaj parolis tre malmulte eĉ kun Johano, sed lia vesperhora meditado ne plu ŝajnis inerta cerbumado sed konscia pensado. Li pli atente ol antaŭe ekzamenis la enhavon de la gazeto kaj interesiĝis pri kelkaj el la libroj, kiujn Johano pruntis de Alda kaj Alekso.
– Kial vi rigardas la knabineton tiel pripense? demandis lin iun vesperon lia fratino, kiu faris ian fliklaboron, dum ŝia filineto sidis ludanta sur lankovrilo sur la planko.
– Nu, mi pensis ... diris Eriko kvazaŭ vekiĝante. Tia eta estaĵo, ĵus veninta en la mondon ... Kio fariĝos el ŝi?
– Ĉu pri tiaj aferoj vi revas? diris Elsa kaj ekridis. Eble vi baldaŭ edziĝos? Ĉu vi do revas pri bela estonto por ŝi? Verŝajne ŝi estos ordinara homo kiel ni, nur en romanoj la sorto estas speciale favora.
– Ne tiel mi pensis, diris Eriko. Mi pensis: Kian homon faros el vi la homoj kaj la vivo kaj vi mem?
– Vi estas kurioza. Mi ne kredas, ke ŝi havas malbonajn ecojn. Certe ŝi fariĝos same bona kiel aliaj homoj.
– Kiam mi veturis hejmen hodiaŭ, mi vidis trijaran knabon kun kelkaj proksimume samaĝaj ludkamaradoj. Li koleris al la aliaj, kaj sian senton li esprimis per la plej sulfurodoraj vortoj, kiuj ekzistas, kaj per kelkaj aliaj ne pli belaj. Estis parolfragmentoj de plenkreskuloj, eble de patro kaj patrino.
– Kion vi volas diri per tio? Ĉu vi timas, ke Viola estos tia? Ni ja preskaŭ neniam blasfemas, kaj vi ja preskaŭ perdis la parolpovon, kvankam antaŭe ... Cetere, ĉu estas tiel granda peko, se nekonscia infano okaze imitas, kion plenkreskaj rajtas diri? Vi mem ...
– Mi scias. Kaj mi ne parolas pri peko ... kvankam oni en certa senco rajtus nomi peko diversajn kondutojn de plenkreskuloj rilate al infanoj. Kaj mi pensis ne precipe pri blasfemado, estas tiom da aliaj aferoj, pli signifaj. Sed kiom da stulteco indikas sole ĝi!
– Kiel parolema vi fariĝis! diris Elsa kun rido. Kaj kiel saĝa! Certe vi estos ideala patro! – Kiam Johano komencis instrui al li esperanton li fariĝis pli aktiva. Ili uzis lernolibron taŭgan por memstara lernado, kaj post la elementaj klarigoj de Johano li provis solvi la taskojn sen helpo de la frato. Sed baldaŭ la gramatikaĵoj fariĝis penigaj.
– Ŝajnas al mi, ke ni lernis iom da gramatiko en la lernejo, li diris al Johano, sed fakte mi scias nenion. Kaj mi ne scias eĉ skribi svedajn vortojn korekte. Estas ja terure!
– Ne tre gravas, se via ortografio ne estas absolute korekta, diris Johano. Ankaŭ mi faras erarojn.
– Vi diras, ke ne gravas? Povas ja esti, mi konas tre bonajn homojn, kiuj ne povus skribi unu linion korekte, kaj ili ŝajnas al mi same bonaj malgraŭ tio. Sed ... vidu, mi provis fari ordon en mia kapo, kaj mi sentas, ke tia fuŝo ne estas tolerinda. Fuŝo estas fuŝo. Mi vidis, ke vi konservas la gramatikon kaj la ortografian vortaron de la lernejo. Donu ilin al mi! En la sekvantaj semajnoj li studis krom esperanto gramatikon, kaj ofte li petis klarigojn de Johano. Sed en kelkaj aferoj tiu ne sciis pli multe ol Eriko. Tiam Eriko grimacis malkontente, kaj Johano kiel eble plej baldaŭ pliriĉigis sian scion ĉe la knabinoj aŭ ĉe Alekso.
Iun vesperon, kiam la fratoj sidis ĉe sia komuna labortablo, deklaris Eriko, ke li volas ripeti matematikon.
– Hodiaŭ mi volis fari iun kalkulon, kaj mi ne sciis kiel fari, kvankam estis simpla decimala frakcio. Estis privata kalkulo, kaj neniu rimarkis tion, sed estas ja hontinde.
– Vi ne estas la sola, kiu forgesis kalkuladon, konsolis Johano.
– Tion mi scias, sed tio ne plibonigas la aferon. Iom da fundamenta scio tamen estas necesa, se ne por haki lignon aŭ fosi teron tamen por fari ordon en la kapo.
Johano donis al li la matematikan lernolibron por la lasta lerneja klaso, kaj li komencis ripeti la pli gravajn partojn. Dum kelkaj vesperoj li tiom revivigis sian forgesitan scion, ke li kuraĝis transiri al la kurso por la daŭriga lernejo. Johano estis finanta la duan kurson de la daŭriga lernejo, kaj tial li ankoraŭ ne havis tempon ion forgesi kaj povis bone helpi Erikon.
La freŝa lernemo de Eriko unue ŝajnis al Johano iom tro pedanta, sed iom post iom li trovis la vesperajn horojn kun la frato pli kaj pli agrablaj, kaj kiam Eriko estis ripetinta la necesajn elementojn, ili komune transiris al taskoj, kiuj estis novaj por ambaŭ.
*
En la vespero de tiu februara tago, kiam la tri rondanoj vizitis Alekson, deklaris Johano al Eriko, ke li ne povas resti kun li, ĉar li interkonsentis kun la aliaj pri skiado.
– Estis ja stulta decido, li aldonis, sed mi ne pensis pri tio. Mi ja havas la tutajn tagojn por skiado kaj faras nenion utilan, dum vi sola laboras por la tuta familio.
– Ne malĝoju pro tio! Mi ĝojas, ke mi havas laboron, kaj iam venos ankaŭ via tago. Verdire mi ŝatus akompani vin, estas ja mirinda vetero. Miaj skioj certe ne aspektas konkursotaŭgaj, sed mi kredas, ke ili estas uzeblaj.
Eriko iris en la lignejon por alporti la skiojn, kaj dume venis Arne kaj Alda .
– Bonege! kriis Alda , kiam ŝi ekvidis Erikon. Mi ĝojas, ke vi ne plu timas freŝan aeron.
– Nu, knabino, da freŝa aero mi certe havas sufiĉe, diris Eriko De mateno ĝis vespero ...
– Estas vere, diris Alda kaj serioziĝis. Pardonu! Mi volis diri nur tion, ke mi ĝojas, ke vi akompanas nin.
Ili ekglitis antaŭen, sed ĉe la plej proksima stratkruciĝo ili renkontis Ajna n, kiu haltigis ilin.
– Vi volas skii? ŝi diris. Kial vi ne diris al mi? Atendu momenton, kaj mi akompanos vin!
– Ĉu vi volas? demandis Alda .
– Sed kompreneble! Kial vi demandas pri tio?
Ŝi kuris hejmen sen atenti respondon al sia demando, kaj post kelkaj minutoj ŝi revenis skiante. La aliaj senvorte ekmovis sin, kaj Johano prenis la lokon de gvidanto. Li veturis suden laŭ transversa strato, kaj post kelkaj momentoj ili troviĝis sur la malgranda ebeno sur la orienta bordo de la rivero. Li sekvis malnovan skispuron, kaj la glito estis bonega.
Kiam ili troviĝis sude de Gufmonto, haltis subite Johano kaj turnis sin al la sekvantoj.
– Ĉu vi estas varmaj? li demandis en kontente murmura tono.
– Iom, respondis Ajna . Sed estas agrable. Tamen ni ripozu por momento, estas tiel bele.
Sensona silento ĉirkaŭis ilin, la plenluno brilis potence, kaj la steloj estis molaj kaj grandaj en la printempe molblua ĉielo, sub kiu la blankaj neĝovastoj etendis sin ĝis la fora horizonto.
Ajna ripoze apogis sin sur la bastonoj, kun la supraj ekstremoj en la akseloj, kaj ŝajnis profundiĝi en revado. Alda rigardis ŝin. Ŝia ĉapo kiel kutime sidis iom oblikve, kio ne plaĉis al Alda , sed ŝia vizaĝo estis junece serena, kaj Alda eksentis iom de la antaŭa intimeco al ŝi.
– Pri kio vi revas? ŝi demandis.
– Ĉu mi revas? diris Ajna , kaj turnis sin al Alda . Mi ne scias. Estas tiel bele.
– Estas ja, konsentis Alda . Sed tiel ravita mi neniam vidis vin! La moketo havis amikan tonon, kaj Ajna ne koleriĝis. Ŝi rigardis Alda n, kaj ŝiaj okuloj havis profundan kaj klaran brilon.
– Eble, ŝi diris kaj ridis konsente al la ŝerco. Ĉio aspektas kvazaŭ tute nova al mi, kvazaŭ mi vidus ĝin la unuan fojon. Ĉu vi ne sentas tiel?
– Estas ja nature, komentis Arne . Nenio aspektas du fojojn tute same, kvankam la homoj ordinare ne rimarkas tion. Ĉio estas ĉiam nova.
Johano interrompis ilin kaj diris, ke oni daŭrigu. Ili demandis kien, kaj li deklaris, ke li volas ĉirkaŭveturi Gufmonton. En la arbaro troviĝas vintrovojoj kaj cetere skispuroj en bona tereno. Ne estos malfacile, li jam veturis tie. Oni elvenos el la arbaro ĉe la plej norda parto de Torento.
Ili konsentis, kaj Johano denove ekglitis kiel gvidanto, sekvata laŭvice de la knabinoj, Arne kaj Eriko. Eriko antaŭ kelkaj jaroj estis fervora kaj lerta skianto, kaj li sekvis la aliajn per longaj, molaj glitoj, kiuj postulis nek fortostreĉon nek atenton. Rekompence por la perdita studhoro li pense ripetis siajn akiritajn sciojn en gramatiko kaj matematiko, dum liaj okuloj duonatente observis la ĉirkaŭaĵon kaj la antaŭajn skiantojn.
Duonkonscie liaj rigardoj dum kelka tempo sekvis la molajn kaj graciajn movojn de la knabinoj, kaj dum liaj pensoj laboris pri kalkulmetodoj, li duonkonscie sentis, ke li vidas ion delikate belan, kio vekas imagon pri junaj floroj. Subite la impreso eniris lian konscion, kaj liaj pensoj forturnis sin de ripetado.
Kaj li ekmiris. Multfoje li rigardis knabinojn, kaj la molaj linioj de iliaj korpoj mistere altiris liajn sentojn, sed neniam ili faris al li tian impreson.
Ili estas tiel junaj, li pensis, eble pro tio ... Sed ankaŭ junajn knabinojn li rigardis, kaj se ilia aspekto plaĉis al li, ili estis por li kvazaŭ akirotaĵo, por li kiel por liaj kamaradoj. Oni taksis kaj donis poentojn, kvazaŭ temus pri ĉevaloj ... Sed la memoro naŭzis lin, kaj ĝi forglitis kiel senkontura ombro. Kial li antaŭe ne vidis tion, kion li nun vidas? Eble tiuj knabinoj diferencis de tiuj ĉi, eble ne ... Subite li ekpensis pri la knabineto de sia fratino. Jes, tiel estis, li ekvidis ion, kion li antaŭe ne povis percepti, eĉ se ĝi ekzistis ... Kaj li rigardis la knabinojn, kaj li sentis iun puran, sensopiran ĝojon, kiun subite disŝiris io tremige dolora. Kial la homoj ne vidas tion delikate belan, kial ili per malpuraj mensoj kaj malpuraj manoj tuŝas kaj haltigas kaj detruas tion, kion ili devus rigardi kiel sanktan, tion, kio ... Kaj li penis trovi vorton por ĝuste nomi ĝin, sed li ne sukcesis, restis nur intensa sento de io subtila kaj delikate bela, kio antaŭe ne ekzistis por li, kaj kio nun kvazaŭ revelacie aperis al li.
Ili estis en la arbaro. Post kelka tempo Johano forlasis la vojon kaj sekvis la malnovan skispuron, kiu estis kaprice kurba kaj surgrimpis multajn altaĵetojn kaj tiel donis agrablan skiadon.
Estis kiel fabela regno de silento kaj verdeflava krepusko. Bluaj ombroj kuŝis sub la majestaj piceoj, lunlumo filtriĝis inter la branĉoj kaj trunkoj, kaj la neĝokristaloj brilis kiel blankaj fajreroj en la lumigitaj lokoj. Kiel malhelaj, misteraj fantomoj venis kaj pasis sur ilia vojo la ombroj de disaj, rapide flugantaj nuboj.
Post tuthora veturado en la arbaro ekbrilis antaŭ ili la lanternoj en Torento. Alda kriis al Johano, ke li haltu. Li obeis, turnis sin kaj demandis, kion ŝi volas.
– Jen, akompanu min hejmen, kaj mi preparos teon! Patro kaj patrino estas for kaj ne revenos antaŭ la deka.
Eriko rigardis sian horloĝon kaj diris:
– Ĉu ili ne malŝatus tion?
– Kompreneble ne. Mi volis diri nur tion, ke ni estos inter ni.
Post kelkaj minutoj ili troviĝis en la hejmo de Alda . Ŝi rapide faris fajron en la kuirejo kaj faris la ceterajn preparojn, dum la aliaj sidiĝis en la interna ĉambro. Apenaŭ ili eksidis, kiam Arne turnis sin al Ajna .
– Ĉu vi bonvolus sidiĝi antaŭ la forno? Estas konvena lumo tie. Mi nome ŝatus desegni vin.
– Denove! Kaj ĝuste nun post dekkvinkilometra skiado! Lasu tion, vi jam sufiĉe desegnis nin.
– Tamen, estu afabla!
Kaj li kriis al Alda :
– Ĉu mi rajtas preni unu el la maŝinpaperoj sur la tablo? Mi volas desegni.
Ŝi jesis, kaj li elfosis krajonon el interna jakpoŝo, metis la paperon sur gazeton kaj tuj komencis.
– Vi estas kurioza, diris Ajna . Kiam vi ekhavis tiun ideon? – Kiam ni haltis sude de Gufmonto, li respondis kvazaŭ nekonscie.
– Kiam Alda diris, ke mi revas? Kaj tiam vi do perceptis “ion novan”.
– Ne babilu! li diris ordone. Kaj vi aliaj, legu aŭ babilu sed lasu min labori! Lia vizaĝo ricevis esprimon de intensa koncentriĝo kaj preskaŭ rigidiĝis, lia mano moviĝis kvazaŭ kondukus ĝin ne li mem sed iu mistera forto nevidebla.
– Sed vi ja preskaŭ ne rigardas min, diris Ajna .
– Ne babilu! ... Mi laboris la tutan vojon, vi sidas por kontrolo.
Dume Alda aranĝis por trinkado, kaj kiam ĉio estis preta, rektigis sin Arne de sia kurbdorsa pozicio, atente rigardis Ajna n dum kelkaj momentoj kaj poste la desegnon kaj faris profundan spiron kvazaŭ post pena fortostreĉo.
Ajna petis pri la desegno, kaj medite rigardis ĝin, dum la aliaj atakis la buterpanojn kaj komencis gustumi la teon.
– Ĉu vi povas rekoni vin? demandis Alda .
– Mi ja neniam vidis min mem, kiel mi prijuĝu?
Alda klinis sin al ŝi kaj rigardis la bildon.
– Bonege! ŝi diris. Neniam li faris pli bonan. Kaj ŝi alterne rigardis la portreton kaj Ajna n, kaj ŝia mieno seriozigis.
– Jes, estas tre bona ... Eriko per peta movo etendis sian manon, kaj Ajna transdonis la desegnon al li. Li rigardis unue la bildon, poste Arne n, kaj fine Ajna n. Li diris nenion, sed kapklinis aprobe al Arne .
Post la teo ili restis kune ankoraŭ iom da tempo kaj intime babilis.
– Kial vi ne plu kunestas kun ni kiel antaŭe? demandis Alda al Ajna . Ni renkontiĝas ja preskaŭ nur en la klubkunvenoj.
– Ĉu mi ne kunestas kun vi? diris Ajna kaj poste ridetis kvazaŭ iom surprizite. Jes, vi pravas, dum kelkaj semajnoj mi renkontis vin nur okaze kaj en la kunvenoj.
– Kelkaj semajnoj! Estas pli ol unu monato. Kion vi faras?
– Nenion specialan, iom mi ja helpas patrinon. Strange, fakte mi ne pensis pri tio. Ĉu vi koleras al mi?
– Ne ... sed mi pensis, ke vi eble trovis aliajn kamaradojn.
– Sed kial? ... Ajna rigardis ŝin demande.
– Mi nur pensis, vi ja iom intimiĝis kun Paŭlo kaj lia societo, almenaŭ ŝajnis tiel en la kunvenoj. Kaj kial ne?
– Jes, estas vere, mi kunestis iomete kun ili, kun Paŭlo mi eĉ estis dufoje en la kino.
– Nu vidu! Kial vi do sekretas? diris Alda bonhumore. Paŭlo kaj lia societo ne precize plaĉas al mi, sed ... Ĉu vi ŝatas ilin?
– Mi ne plu kunestas kun ili.
– Tiel. Sed kial vi do ne kunestis kun ni?
Ajna ridetis animforeste.
– Nu ... fakte mi ne pensis pri tio. Mi estis hejme la tutan tempon, helpis patrinon, iom legis. Mi ŝatis esti sola, sed mi ne pensis, ke vi kolerus al mi pro tio.
– Ni ne koleris, nur pensis, ke vi eble forlasos nian rondon ... Kiam ili prenis siajn ĉapojn por foriri, diris Alda petvoĉe:
– Ajna , ĉu vi ne volas porti vian ĉapon kiel antaŭe? Mi malŝatas tiun manieron, mi ne povas helpi tion.
Ajna iomete ruĝiĝis kaj ridetis fremdece.
– Sed kial? Ĉu estas malbele? Arne , ĉu ŝajnas malbele al vi? Vi ja devas kompreni tiajn aferojn.
Arne momente inspektis ŝin kaj diris sektone.
– Jes, ĉar aspektas afekteme. Rigardu, se mi metus ĉapon sur tiun ĉi bildon de vi, kaj metus ĝin tiamaniere, tio ja detruus la tutan aferon!
– Povas ja esti, sed ... ĉu mi ne rajtas meti la ĉapon kiel plaĉas al mi? Ĉu tiel terure aspektas, Eriko? Eriko rigardis kvazaŭ esplore rekte en ŝiajn okulojn, skuetis la ŝultrojn kaj diris:
– Mi ne scias. Sed eble vi ne devus tiel ... tuŝi viajn revojn.
La frazo sonis kiel senenhava ŝerco, sed estis en ĝi ia serioza subtono. La mieno de Ajna estis unue senkomprena kaj demanda, poste surprizite mira kaj konsternita. Ŝi mallevis la okulojn, staris senmova kvazaŭ pripensante kaj poste returnis sin al la spegulo, rigardis sin momente kaj suprenŝovis la ĉapon, ĝis ĝi sidis laŭ la deziro de Alda .
– Kion vi diris? demandis Alda al Eriko. Ŝajne ion nekompreneblan, mi ne povas esprimi min. Sed mi volis diri proksimume la samon kiel vi.
Ajna returnis sin al Eriko.
– Ĉu tiel? ŝi demandis nelaŭte kaj iel pete.
– Jes.
Ŝiaj okuloj momente renkontis la liajn, kaŝiĝeme kaj miredemande, kaj forglita rideto revbrile tuŝetis ŝiajn lipojn.
*
En la fino de marto estis belega vetero. La suno jam faris grandan paŝon returne al la nordo, kaj de mateno ĝis vespero ĝi brilis en netuŝita klareco sur la printempoblua ĉielo. Molaj ventoj venis el Sudokcidento, kaj la aero fariĝis varmeta.
Ajna leviĝis frue en la matenoj, ĉar ŝi prenis sur sin la taskon prepari kafon kaj manĝaĵon por la patro, kiu havis ĉarpentan laboron en la preĝeja vilaĝo kaj forbiciklis duonhoron post la sesa. Iun matenon, kiam ŝi post la forveturo de la patro sidis apud la fenestro kaj rigardis eksteren, ŝi ekvidis Arne n sur la strato. Li skiis sed movis sin malrapide kaj ĉirkaŭrigardis kun observema mieno.
Ajna malfermis la fenestron kaj salutis lin.
– Kien vi iras tiel frue? ŝi demandis.
– En la arbaron, estas bele tie, kiam la suno leviĝas. Li haltis por momento kaj poste ekmovis sin por pluiri. – Atendu! Mi akompanos vin.
Post kelkaj minutoj ŝi elvenis, kaj ili ekveturis. La neĝotavolo sur la strato estis iom malebena kaj duone glaciiĝinta kaj ne taŭga por skiado. Baldaŭ ili atingis la randon de la arbaro kaj suriris netuŝitan neĝon. Tie estis pli bone, sed la surfaco de la neĝo krustiĝis pro la nokta frosto, kaj la glitado sur la malmola krustaĵo ne estis same agrabla kiel en mola neĝo.
– Aĉa neĝo por skiado! rimarkigis Ajna , rompante la reciprokan silenton.
– Nu jes, sed mi eliris nur por rigardi, ne por skii, respondis Arne duonatente. La krusto ankoraŭ ne portas por piediro, kaj do estas pli bone uzi skiojn.
Kaj denove ili silentis kaj malrapide pluveturis. La suno brilis kaŝlude malantaŭ branĉoj kaj trunkoj, oblikvaj radifaskoj penetris sub la arbokronojn kaj sterniĝis sur la blanka neĝo kiel flavaj strioj, kiujn dividis la ombroj de la trunkoj. Graciaj kaj perfekte rektaj levis sin la pintrunkoj kiel altegaj kolonoj, grizaj malsupre, ruĝebrunaj pli alte kaj kun la kronsuproj karesataj de sunlumo. La aero estis freŝa, kaj la arbaro elspiris la malfortajn, nedifineblajn odorojn de la unua printempiĝo. Tie kaj tie triletis diskrete paruoj, cetere regis granda kvieto kaj sensona silento.
Dum preskaŭ du horoj ili tiel ĉirkaŭvagis, malrapide kaj prenante la direkton laŭ la inklino de la momento. Komence Ajna de tempo al tempo diris kelkajn vortojn al Arne , sed li respondis same duonatente kiel antaŭe, kaj iom post iom ankaŭ ŝi silentiĝis.
Poste ili venis al deklivo sur la suda flanko de Gufmonto, proksime al la ebeno. La neĝo jam fordegelis tie, kaj en la suno estis varme kiel en plena printempo. En la plej ripozinvita loko kuŝis tavole kelkaj trunkoj de karboligno.
– Estas bona sidejo tie! diris Ajna . Kial oni metis la trunkojn tiamaniere?
– Mi kunmetis ilin por sidi tie en la suno, estas la plej bona loko, kiu troviĝas en la tuta arbaro. Hodiaŭ estas tiel varme, ke ni bone povas sunbani nin.
Li malfiksis la piedligojn kaj starigis la skiojn kontraŭ arbo en ombra loko. Same faris ŝi kaj poste ili sidiĝis sur la trunkojn.
Ajna momente rigardis lin ekzamene kaj diris: – Ĉu vi do ofte promenas tiamaniere en la matenoj? – Jes.
Kaj ŝi denove rigardis lin kaj subite rimarkis, ke li kreskis, ke lia vizaĝo maturiĝis kaj portas esprimon tute proprekvalitan.
– Vi ja estas kiel la sovaĝa kato en la rakonto de Kipling , vi ja memoras ĝin! ŝi diris kun rideto.
Li ne respondis al tio sed diris:
– En Japanujo la homoj eliras por rigardi florojn kaj arbojn ... Vi ja legis pri tio?
– Jes, kaj ni iam parolis pri tio.
Li kvazaŭ hazarde levis la rigardon al ŝi, kaj en ŝiaj okuloj kaj en la tuta vizaĝo brilis ĉiuj impresoj de ilia silenta vagado kaj li ekridetis al ŝi.
– Vi aspektas, kvazaŭ vi volus desegni min! ŝi diris.
– Ne nun, mi volas sunbani min. Aŭ ĉu vi devas reiri hejmen?
– Ne, ne urĝas.
– Do ni sunbanu nin, ĉu ne? Ne estas danĝere. Mi iom komencis jam antaŭ kelkaj tagoj, kaj tiam la aero estis tute freŝa.
– Bone. Li komencis demeti siajn vestojn sen atenti pri ŝi. Dum kelkaj momentoj ŝi rigardis lin, kvazaŭ hezite kaj demande. Poste ankaŭ ŝi demetis la vestojn.
Kaj ili duonkuŝis tie sur la trunkoj, kun fermitaj palpebroj kaj la vizaĝoj turnitaj al la suno. La korpoj trinkis sunon kaj freŝan aeron, kaj la kvieto estis kiel dolĉa, trankviliga muziko.
Tiel ili restis dum duonhoro. Foje ili turnis sin de flanko al flanko sed preskaŭ nenion diris dum la tuta tempo.
Sed jen Ajna sidiĝis kaj turnis sin al li. Estis iu stranga esprimo en ŝia vizaĝo.
– Arne ! ŝi diris duonflustre.
– Kio estas? li demandis mire.
– Mi nur pensis ... Supozu, ke iu preterirus tie ĉi kaj ekvidus nin ...
– Nu, verŝajne li kredus nin frenezaj. Ĉu tion vi timas?
– Ne timas, sed subite iel ekŝajnis tiel strange al mi ...
– Ĉu io stranga en tio, ke ni ŝatas sunon kaj aeron kaj sunbanas nin?
– Ne al ni, sed al ĉiuj aliaj. Mi ...
– Kaj ili konsiderus ĉion laŭ siaj kapoj, vi volas diri? Kaj ni povus respondi al ili per vorto, kiu strange fiksiĝis en mia kapo en la lernejo, kaj kiun mi ofte memoras, ĉar ĝi estas tre bela: “Ĉu vi scias, ke via korpo estas la templo de la Sankta Spirito?” Ho, tion mi volus pentri! La streĉita esprimo malaperis el ŝia vizaĝo, kaj ŝi rigardis lin preskaŭ mire, senspire silenta, kaj ŝiaj okuloj ekbrilis al li kvazaŭ antaŭ vizio.
– Kiel bela vorto! ŝi diris post ioma silento. Neniam mi pensis pri ĝi tiamaniere ...
– Sed vi interrompis min, ŝi daŭrigis. Mi pensis proksimume tiel, kiel vi ĵus diris, kaj subite estis, kvazaŭ mi rigardus min per la okuloj de aliaj homoj kaj en la sekvanta momento per miaj propraj, kaj mi ekhavis iun strangan senton, ke vi troviĝas kvazaŭ en alia mondo, kvazaŭ tiel malproksime ... kiel pasintjare ĉe la fajro sur la monto en tiu nokto ...
– Sed vi tamen ne volas reiri al la societo de Paŭlo?
– Kiel vi ĉion komprenas? ŝi diris konsternite.
Kaj ŝi iom ruĝiĝis kiel eta knabino kaj aldonis:
– Estis ja stultaj knabinpensoj ... Ĉu vi koleras al mi pro tio?
– Neniel, sed tiam mi malĝojis. Vidu, nia rondo estas kiel bildo. Ofte mi rigardis ĝin kvazaŭ tute de ekstere, kaj ĝi ŝajnis al mi bela skizo, el kiu oni povas fari belan pentraĵon. Kaj jen vi rompis la stilon, per kelkaj alistilaj strekoj detruis la bonan komponaĵon! Bona bildo nepre devas esti senafekta. Nun vi estas bela, kiam vi sidas tiel, vi aperas precize kiel vi estas. Sed jen vi prenas vian ĉapon kaj metas ĝin en tiu speciala maniero! Ĉu vi povas vidi vin mem tiamaniere, tute nuda kaj bela sed kun la ĉapo en tiu ĉarmulina maniero? Vi ja vidas, ke tio ĉion detruas. Estas abomenaĵo! Eble konvenus, se vi surhavus banveston kaj via esprimo estus alia ol ĝuste nun, tiam estus certa stilo, sed la bildo ne tre plaĉus al mi. Vere bela estas nur tio, kio montras sin precize tia, kia ĝi estas, se ĝi cetere estas bela en si mem. Oblikve sidanta ĉapo estas tiel bagatela afero, sed tamen tute esenca. Ne estas bone, se ĝi samstilas al la vizaĝo, ĉar tiam la tuta homo estas afekta. Kaj same malbone estas, se ĝi ne samstilas. Ĉu vi nun komprenas, kio estas afektemo?
– Vi estas terura punpredikanto. Sed mi komprenas vin.
– Komprenas ja. Sed ĉu vi sentas tiel?
– Jes, kaj ŝajnas strange al mi, ke mi ne sentis tion antaŭe. Kiam mi nun rigardas bildojn en gazetoj kaj revuoj, mi ofte ekhavas la senton, ke la mondo estas plena de afektemo.
– Bone, vi komencas kompreni, kia bona bildo devas esti. – Sed Arne , vi parolas, kvazaŭ ĉio estus nur objekto por pentrado! Bildo tamen ne estas vivo.
– Ne tiel, ne tiel. Mi ne interŝanĝus nian kunvivon kontraŭ ĉiuj plej belaj pentraĵoj en la mondo. Vi ja komprenas min. Bildo estas nur bildo ... Sed nun ni surmetu la vestojn kaj moviĝu. Estas tro frue por longe sunbani sin.
*
En la sekvantaj matenoj ankaŭ Alda kaj Johano partoprenis la skipromenadojn de Arne . Kiam ili renkontiĝis antaŭ la hejmo de Ajna kaj poste veturis antaŭen sur la strato, aperis tie kaj tie en la fenestroj virinaj vizaĝoj, kies mienoj kvazaŭ demandis, kion ili faras, kaj kien ili iras. Ili vidis la vizaĝojn kaj sentis la rigardojn sed nemulte atentis pri ili.
Estis la tria mateno, kiam ili ĉiuj kunestis. La rigardoj el la fenestroj tiufoje estis pli viglaj kaj scivolemaj ol antaŭe. Kiam ili atingis la arbaron diris Alda al Johano:
– Ĉu vi vidis, kion pensis la panjoj en la fenestroj?
– Nu, kion? diris Johano en indiferenta tono.
– “Kiaj stranguloj!” ili pensis. “Kial ili ne restas en siaj litoj kiel aliaj tiaj uloj, ĝis la patrino donas kafon? Ili forlasis la infanaĝon, komencas aspekti kiel gejunuloj, kaj tamen ili daŭrigas kiel antaŭe. Dio scias, kian sekreton ili havas inter si!”
– Povas esti, sed lasu ilin! Vi tro multe okupas vin pri tiaj imagoj. Estas kvazaŭ vi fierus pri ni, kvazaŭ vi opinius, ke ni estas ege prudentaj kaj ĉiuj aliaj ege stultaj kaj aĉaj. “Mi ne povas ne observi la homojn.” Jen! Li rigardis ŝin kaj ridis bonkore. En liaj okuloj ekbriletis esprimo, kiun ŝi antaŭe vidis, kiu iel revokis al ŝi ion pasintan. Subite aperis al ŝi la sceno, kiam ili antaŭ du jaroj sidis kaj interparolis post la rondiro tra la dezerta uzino.
– Nu ja, ŝi diris iom konfuzita. Ĉu vi memoras, ke vi iam diris, ke la plenkreskuloj ŝajnas al vi stultaj? Estis en tiu tago, kiam ni travagis la uzinon kaj poste sidis interparolante tie, tuj antaŭ ol venis Alekso.
– Jes, mi memoras, li respondis post momenta pripenso. Kiel vi ekpensis pri tio?
– Vi rigardis min en la sama maniero kiel tiam.
– Povas esti, li diris, kaj denove renkontis ŝin tiu intima ekbrilo en liaj okuloj. Mi diris tion, sed tiam ni parolis pri aliaj aferoj. Mi ne ŝatas, ke vi tiel parolas pri “ni” kaj pri “aliaj homoj”. Mi ofte babilis kun la panjoj, kaj ili ne estas tiel malbonaj. Vi rigardas la homojn tro multe laŭ tio, kion vi legas. Kvankam ... Sed, ni lasu tian babiladon.
– Kiam ni estis malgrandaj, vi diris multajn ne tre belajn vortojn pri via patrino, diris Ajna .
– Jes, kaj ankoraŭ ŝajnas al mi, ke mi estis prava. Sed ŝajnas al mi, ke mi pravas ankaŭ nun. Ni forlasu babiladon pri “aliaj homoj”! Ĉu ne sufiĉas al ni esti kune kaj vivi laŭ nia maniero?
– Ĉu vi volas apliki tiujn vortojn ankaŭ al tio? demandis Alda kaj etendis la manon en direkto al la uzino.
La suno lumis sur fulmonigrajn, silentajn konstruaĵon. En la hela brilo de la klara mateno ili aspektis malgaje kiel mizeruloj apud vojo de festa procesio, kaj la nigraj truoj de rompitaj fenestroj estis kiel malespero en okuloj de kadukaj almozuloj.
Johano rigardis laŭ ŝia indiko kaj restis silenta.
– Tiam vi ja revis pri tio, ŝi diris.
– Ankoraŭ mi foje pensas pri tio. Image mi aŭdas la grincadon, la marteladon kaj la zumadon, la tutan muzikon, kaj vidas la fluantan feron kaj la ruĝajn serpentojn en la lamenejo kaj la ŝvitkovritajn laboristojn. Tio plaĉis al mi ...
– Ankaŭ tio estas afero de “aliaj homoj”, diris Alda .
– Tamen alia afero ol la panjoj en la fenestroj.
– Al mi ŝajnas ke ne, stulteco kiel stulteco.
– Povas esti, diris Johano kaj rigardis ŝin pripense. Sed ... mi ne ŝatas tiun babilmanieron. Se vi iel estas pli bona ol tiuj panjoj, vi ne povas esprimi tion per memlaŭdo.
Post ĉirkaŭvagado en la arbaro ili sunbanis sin en la kutima loko. Ili kuŝis tie en la fluanta sunlumo sub la altaj piceoj, vento lulkante flustretis inter la branĉoj, kaj Torento kaj la tuta ekstera mondo estis malproksime al ili.
Johano tiam kaj tiam movetis sin, kvazaŭ li estus malkontenta pri io. Fine li kun decida mieno turnis sin al Alda .
– Ĉu mi ĉagrenis vin? Mi ja parolis al vi kontraŭe al miaj propraj vortoj, sed mi pensis, ke inter ni ... Ŝia mieno estis iom ĉagrenita, sed ŝi rigardis lin afable.
– Mi pensis pri tio la tutan tempon. Kaj vi estas prava. Sed mi ne volis iel fanfaroni aŭ moki aliajn, estis nur mia kutima senpripensa babilo. Ĉu vi kredas min?
– Tion mi ja komprenas. Mi diris tion, ĉar mi ŝatas vin, sed se vi kutimiĝus al tia babilmaniero, vi iom malplaĉus al mi.
Rideto trabreĉis la seriozan mienon de Alda .
– Tiel! Vi ja estas egoisto! Kio plaĉas al vi, tio estas bona, kio malplaĉas, tio estas malbona. Aliaj homoj povas diri tute same.
La mieno de Johano konsterniĝis, kaj li silentis dum kelkaj momentoj.
– Strange, li poste diris. Tiel precize mi ne pensis pri tio. Mi juĝas ĉion laŭ mia ŝato. Jes, estas tiel. Kaj ĉiu juĝas laŭ sia ŝato. Kaj la ŝato de unu ne povas havi pli grandan rajton ol tiu de alia ... Li faris grimacon.
– Tiamaniere ĉiu estas prava, kiel ajn li agas. La penso tiel forte frapis lin, ke li aspektis tute konfuzita.
– Kial vi diras tiajn stultaĵojn? diris Ajna . Ni ja ne deziras malbonon unu al la alia sed kontraŭe, kaj esence ni ja ŝatas la samajn aferojn.
– Tiel ja, diris Johano malrapide. Esence ŝatas la samajn aferojn ... tion ni sciis jam longe. Vidu, en mi kaj en vi do estas io ... io sama, kio kvazaŭ direktas nin.
– Ĉu vi memoras, kion Alekso diris pri spirito? demandis Alda .
– Jes. Ĉu li do volis diri tion ? Al mi sonis kiel instruista parolo pri la Sankta Spirito.
– Ĉu ankaŭ vi, diris Ajna . Kiam mi estis tie ĉi kun Arne , li citis la biblion: “Ĉu vi scias, ke via korpo estas la templo de la Sankta Spirito?” Kaj ŝi rakontis pri ilia interparolo en tiu mateno.
– Estas bele, diris Johano, kiam ŝi finis.
*
En la paska semajno revenis Brita kaj ŝia patrino al la pensiono. Brita tuj iris por viziti Alda n kaj la aliajn kamaradojn. Dum la vintro ili letere konservis sian interrilaton, kaj ili ĝojis pro la revido.
Alda kondukis ŝin en la ĉambron apud la kuirejo, kaj ŝi tuj sidigis sin komforte sur la remburitan sofon kaj metis eĉ la piedojn sur la sofon.
– Estas agrable reveni al vi, ŝi diris kun profunda spiro. Estas kvazaŭ mi venus hejmen ... Alda rigardis ŝin interkompreniĝe sed nenion diris. Post momento la alia knabino aldonis:
– Ne faru tian kompatan mienon! Mi ne estas tiel sentimentala kiel en tiu poemo, kiun mi sendis al vi kristnaske. Mi volis diri nur tion, ke mi sentas min tute hejme ĉe vi.
– Ankaŭ la nova ordo do ne plaĉas al vi?
– Mi nek malŝatas nek ŝatas ĝin. Aŭtune mi ĝojis pro la disiĝo de patro kaj pro tio, ke patrino kaj mi havos propran hejmon. Sed poste ŝi iel kvazaŭ fremdiĝis al mi, ĉio fariĝis tiel indiferenta ... kvazaŭ mi estus nur loĝanto ĉe ŝi.
– Hm. Neniu el ni havis tian hejmon, kian vi revis en via poemo.
– Sed vi havas unu la alian. Mi estas sola. Post la kunesto kun vi pasintsomere mi fariĝis ankoraŭ pli sola. Kun vi mi vivis, kiel mi ŝatas, poste mi sentis min kvazaŭ en kaĝo. La homoj aranĝas ĉion tiel diable stulte, kvazaŭ nur por enuigi kaj turmenti sin.
– Kiel vi parolas!
– Jes, foje mi blasfemis, tio plibonigas la humoron. Sed mi ne blasfemos en nia rondo, tio estis nur lasta restaĵo el la urbo. – La paskan vendredon ili faris longan ekskurson al alta monto nordoriente de Torento. Ili kolektiĝis ĉe la pensiono frue en la mateno. Brita havis karton kaj kompason, kaj la aliaj interesite rigardis, kiam ŝi serĉis la direkton kaj per kelkaj vortoj klarigis al ili la aferon.
– Post du kilometroj ni atingos tiun ĉi krutaĵon, diris Brita, montrante sur la karto, ĝuste kie kruciĝas tiu rivereto kaj tiu vojeto.
– Interese, diris Johano. Mi neniam estis tie, sed nun mi ŝatus ekscii, kiel la loko aspektas. Kaj plej interese vidi, ĉu vi sukcesos trafi ĝin.
Ili transiris kampon kaj daŭrigis rekte en arbaron. Estis bona tereno, nur iom malseka kelkloke post la rapida neĝodegelo. Tie kaj tie en ombraj lokoj kuŝis ankoraŭ malpuraj neĝorestoj. Estis agrabla mateno kun vigliga aero, kaj la suno brilis kvazaŭ rejuniĝinta en la intensa, okulkaresa bluo de la ĉielo.
Post duonhoro ili atingis la lokon. La arbaro estis densa, kaj ili nenion vidis, antaŭ ol ili staris ĉe la rivereto, trankvile fluanta sub alnoj kaj altaj piceoj. Nur dudek metrojn de ili troviĝis la renkontopunkto de la rivereto kaj la vojeto.
– Kiel lerta vi estas! diris Johano admire. Estas ja kvazaŭ magio.
– Bonŝanco, diris Brita. Kompreneble ni povus erari pri cento da metroj.
Ili transsaltis la rivereton kaj post kelkaj paŝoj troviĝis antaŭ la krutaĵo. Sunlumo filtriĝis tra la branĉaro kaj kuŝis kiel flavaj makuloj sur la muskotapiŝo. Tie kaj tie inter la diktrunkaj arboj kuŝis grandaj, muskokovritaj ŝtonoj. Kviete kiel dormo de infano fluis la akvo de la rivereto sur fundo de nigraj ŝtonoj kaj hela sablo. Ĉe la arboradikoj troviĝis bluanemonaj folioj. Floroj ankoraŭ ne estis, sed etaj lagunaj burĝonoj jam aperis el sub la protektantaj folioj. Ajna ekgenuis kaj rigardis ilin.
– Anemonaj burĝonoj estas la plej printempeca, kion mi vidis, ŝi diris. Tiel junaj kaj puraj, kvazaŭ ili venus rekte el ... Ŝi ne finis la frazon kaj Brita demandis:
– El kie?
– Mi ne scias, kiel diri. Rekte el iu bela mondo, kiun ni ne povas vidi.
Kaj ŝi ridetis kaj rigardis Britan kvazaŭ demandante, ĉu tio sonas ridinde. Brita ŝajnis ekpensi pri io kaj ne komentis la respondon. Post kelkaj minutoj ŝi denove okupis sin pri la karto.
– Ni transiros tiun ĉi altaĵon, ŝi diris, sed kvazaŭ ŝi pensus pri io alia. Post unu kilometro ni atingos la ŝoseon al nordokcidento, tuj apud Martira Fonto, mi iam estis tie. Post ankoraŭ unu kilometro ni estos ĉe la okcidenta bordo de Lupolago, kaj de tie restos kvarkilometra marŝo al la supro de Sunmonto ... Kiel ĝi ricevis tiun nomon?
– Mi ne scias, diris Alda . Eble la maljunulo estus povinta tion klarigi.
Ili surgrimpis la altaĵon. Inter la arboj ili momente distingis Lupolagon, kovritan de griznigra, solviĝanta glacio, kaj nordokcidente de ĝi ĉe la horizonto la rondan kapon de Sunmonto. Sed la arbaro tuj denove englutis ilin, Sunmonto malaperis, kaj ili revidis ĝin, nur kiam ili post horlonga, peniga marŝado proksimiĝis al ĝia supro.
La verto de la monto estis preskaŭ nuda. Grizaj likenoj kovris la rokan grundon. Tie kaj tie staris fasketoj da eriko, vakcinio kaj mirtelo, kiuj trovis iom da humo kaj akvo en la kavetoj kaj fendaĵoj de la grundo.
Atinginte la plej altan punkton de la monto ili sidiĝis por iom ripozi kaj ĉirkaŭrigardi. Sub ili etendis sin ĉiuflanke la arbaro kiel giganta, mola tapiŝo, kvazaŭ invitante al saltado kaj kurado sur la arbosuproj. Pli malproksime leviĝis montoj kaj montodorsoj unu malantaŭ la alia kiel gigantaj ondoj, ĉiu kun sia kolornuanco, de la malhele verda en la proksimo ĝis la vualece helblua, kiu en fora malproksimo kunfandiĝis kun la koloro de la ĉielo, nun pli hela ol en la frua mateno.
Tie kaj tie en la valoj kuŝis lagetoj kaj lagoj kun griznigra degelanta glacio, sed cetere estis videbla preskaŭ nur arbaro, en valoj kaj sur montoj, senfina konifera arbaro, kiu aspektis serioza kaj soleca eĉ nun sub serena ĉielo kaj radianta sunlumo.
Sudoriente estis videbla parto de la ebeno kun la preĝeja vilaĝo, kaj kontraŭ ĝi konturiĝis la pintoj de tubegoj en Torento, kvazaŭ leviĝantaj el la arbaro, sed cetere oni ne povis distingi eĉ vilaĝeton, kaj kelkaj bienetaj domoj, kiuj brilis en ruĝa koloro malproksime sur la montodeklivoj, ŝajnis senespere solecaj kaj kvazaŭ kaptitaj de la arbaro.
– Estas kiel sur la maro, same solece, diris Brita. Jen iu ŝipo, kiu vidiĝas kaj malaperas ie malproksime, jen fumstrio ĉe la horizonto, cetere nur senfina akvovasto.
– Ĉu tiu vasta regiono do estas preskaŭ senhoma?
– Tute ne, diris Johano. Troviĝas multaj bienetoj kaj domoj en la valoj kaj sur la montodeklivoj, sed vi ne vidas ilin pro la arbaro kaj la montoj. Troviĝas uzinoj en la valoj kaj minejoj sur la deklivoj. Tie nordoriente kuŝas Grandtorento. Estas paperfabrikoj, oni laboras tie, se estus labortago ni certe vidus fumon. Norde vi vidas fumnubon. Tie estas granda feruzino, multe pli granda ol Torento. Tie oni laboris dum la tuta krizo, kvankam ne multe, sed nun estas denove plenvigla laboro, ŝajne eĉ hodiaŭ. En pasinta tempo, kiam ĉiuj uzinoj kaj altfornoj funkciis, estis fumnubo apud fumnubo en ĉiu valo, kaj en malfrua aŭtuno la fumo de la karbigstakoj kuŝis kiel nebulamasoj super la arbaro kaj plenigis la tutan regionon per agrabla odoro ... Mi ja ne vidis tion, sed mi povas imagi.
– Sed ĉiuj tiuj homoj, kio fariĝis el ili? demandis Brita.
– Senlaboruloj kaj subtenlaboruloj, diris Johano.
– Kaj ĉiuj patrinoj kaj infanoj? daŭrigis Brita. Nu, kompreneble ili restas en siaj lokoj, tie kaj tie, tie kaj tie. Tiuj lokoj kuŝas en la arbaro kiel dronintaj ŝipoj sur la fundo de la maro. Sed la homoj tamen vivas ... kiel homoj en dronintaj submaraj ŝipoj.
– Ĉu vi estas socialisto? demandis Alda .
Ŝi rigardis ŝin pripense.
– Mi ne scias. Sed mi estas kun vi. Kaj ŝi levis la kapon kaj denove rigardis malproksimen.
– Kaj sur la ondoj kuŝas la grandaj urboj kiel plezurvojaĝaj ŝipoj, kun flagoj kaj brilaj lampoj. Estas festeno sur la ferdeko, muziko kaj ludado, neniuj zorgoj, pajacaj mienoj, ŝmiritaj vizaĝoj kaj ŝmiritaj animoj. Sed sube en la ŝipoj estas alia mondo ... kaj sur la fundo de la maro kuŝas dronintaj ŝipoj. Post mallonga restado sur la pinto ili iom malsupreniris sur la suda flanko kaj haltis en bona restadloko, kiun Johano eltrovis dum la supreniro. Ĝi estis iom kava, kvazaŭ kolektujo por la sunradioj el la sudo kaj bone ŝirmita kontraŭ ventoj el aliaj flankoj. Johano kuris malsupren por alporti lignon por kafofajro kaj dume la aliaj dissternis la kunportitajn lankovrilojn kaj aranĝis por manĝado.
Post la manĝo ili sunbanis sin. Estis sufiĉe varme, kaj post kelka tempo Brita leviĝis kaj iris al proksima kavaĵo kun akvo kaj rapide lavis sin. Reveninte ŝi okaze rigardis al la montosupro, kaj ŝia mieno subite konsterniĝis.
– Estas homoj sur la monto! ŝi diris kaj embarasite rigardis la aliajn.
La aliaj, kiuj kuŝis sur siaj lankovriloj, sidiĝis kaj rigardis supren. Sur la montosupro staris tri junuloj kaj du junulinoj, ĉiuj migroekipitaj, kaj iliaj okuloj estis direktitaj al la rondanoj. Por kelkaj momentoj ambaŭ grupoj restis tute senmovaj, sed subite la tri junuloj salute svingis siajn ĉapojn kaj la junulinoj gaje gestis.
La rondanoj konfuzite rigardis unu la alian, sed post momento diris Alda decide:
– Ni restu! Ili ja ne aspektas danĝeraj. Apenaŭ ŝi tion diris, kiam unu el la junuloj ekiris malsupren rekte al ili, kaj li haltis, nur kiam li troviĝis ĉe la supra rando de ilia kampejo. Estis fortikstatura, mezalta junulo kun krudtrajta sed bonkormiena vizaĝo.
– Kia agrabla renkonto! li diris kun ĝojbrila vizaĝo. Vidu, ankaŭ ni estas naturamikoj kaj nudistoj. Ni povas preni lokon apud vi kaj konatiĝi, ĉu ne? Fakte mi ne sciis, ke ekzistas en tiu ĉi regiono aliaj nudistoj ol nia modesta societo.
Ili ne respondis al lia propono, sed post momenta paŭzo li ridetis kvazaŭ interkonsente kaj aldonis:
– Ni do venos, ĉu ne? Kaj sen atendi ilian konsenton li saltpaŝe reiris supren kaj prenis sian lasitan dorsosakon kaj poste revenis kune kun la kvar aliaj.
– Mi esperas, ke vi ne trovas nin altrudaj, li diris, dum ili komencis aranĝi por si tuj apud la rondanoj. Sed estas tia ĝojo por ni renkonti samcelanojn, tute neatendite, ke ni nepre volas konatiĝi kun vi. De kie vi estas?
– El Torento, diris Ajna . Kaj vi estas el Grandtorento, ĉu ne?
– Kiel vi tion divenis?
– Pro via elparolo. Ĝi iom diferencas de la nia.
– Vi havas lingvotalenton, kamaradino. Jes, vi pravas. Dudekkvin kilometrojn ni marŝis hodiaŭ.
– Longa vojo por reiri la saman tagon, ĉu ne?
– Ni ne reiros hodiaŭ, sed restos en la naturo, nur lunde ni iros hejmen. Ni loĝos en bona karbigista kabano kvin kilometrojn norde de tie ĉi. Estas ankoraŭ tri membroj en nia societo, sed ili ne povis partopreni hodiaŭ. Kiom da membroj estas en via societo?
– Estas nur ni.
– Nur vi? li diris mire. Vi ja estas tiel junaj, ke oni apenaŭ povus kredi, ke vi tute memstare aliĝis al nia ideo. Kiu estas via gvidanto, junaj gekamaradoj? Alda ekridis kaj klarigis:
– Ni ne estas societo, kaj ni ne estas nudistoj. Ni estas nur rondo de bonaj amikoj.
– Sed kiu do instigis vin? li demandis surprizite.
– Neniu.
– Ĉu vere, ke vi nenion scias pri nudismo?
– Mi okaze legis pri tia afero en gazetoj. Sed ...
– Tiel indiferente vi diras tion! Strange, vi ja estas kiel veraj naturinfanoj. Sed vi ne devas resti pasivaj! Ni naturamikoj kaj nudistoj havas grandan mision por plenumi. Fondu societon, gekamaradoj! Societo donas moralan forton, kaj ĝi plikunligas la homojn, kiuj estas membroj de ĝi. Kaj varbu por nia ideo! Estas granda ideo. En ĉiuj landoj ni havas samcelanojn. Vidu, ni ne estas solaj! Ni en nia malgranda grupo interrilatas kun samcelanoj en multaj landoj. Nome, ni portas la verdan stelon – kaj li montris al sia brusto.
– Ĉu vi estas portantoj de tiu ĉi insigno?
– Verdire ni ne portas ĝin, diris Alda .
– Sed vi sendube scias, kion ĝi signifas?
– Jes, tion ni bone scias.
– Ho jes, benita afero estas esperanto. Pere de ĝi ni konatiĝis kun grandaj ideoj kaj kun diverslandaj kamaradoj, kiuj vivas por tiuj ideoj, kun naturamikoj, kun pacbatalantoj, kun abstinuloj, kun proletoj batalantaj por tuthomara libereco. Lernu tiun lingvon, junaj gekamaradoj, kaj aliĝu al la armeo de idealistoj, kiuj batalas por feliĉo al la homaro! Dum tiu interparolo li kaj liaj grupanoj aranĝis sian kampejon, kaj ili nun komencis demeti la vestojn por partopreni la sunbanadon de la rondanoj. Kiam li nun eksilentis, turnis sin Brita al siaj amikoj kaj diris:
– Mi pensas, ke mi ne kuraĝas sunbani min pli longe, estas la unua fojo en tiu ĉi jaro.
– Ankaŭ por ni estas sufiĉe, diris Johano. Krome estas tempo por ni reiri hejmen. Do! Kaj li komencis vesti sin, kaj same faris la aliaj.
– Vi tamen ne volas diri, ke vi tuj forlasos nin? diris la gvidanto de la societo.
– Ni devas reiri hejmen, konfirmis Alda la vortojn de Johano.
– Estas ja tre bedaŭrinde. Sed kion fari? Sed aŭdu, atendu momenton, ni almenaŭ fotografos nin kune! Estos bela memoro pri nia renkonto!
– Absolute ne! diris Alda energie kaj skuis la kapon. Vidu, ni estas kontraŭfotistoj kaj tiurilate absolute neŝanceleblaj.
Kaj ili rapide finvestis sin, repakis siajn dorsosakojn kaj kunfaldis siajn lankovrilojn.
– Nu, do ni devas foriri, diris Alda , kiam ili estis pretaj. Ne pensu malbone pri ni pro tio, ke ni tiel abrupte forlasas vin.
– Tute ne, diris la gvidanto iom konfuzite. Mi nur bedaŭras, ke vi tiel baldaŭ devas foriri. Sed donu vian adreson, por ke ni povu interrilati estonte!
– Ne gravas! Ni ne estas societo, nur amika rondo, kaj niaj interesoj estas malmultaj. Sed mi promesas, ke mi skribos al vi, se ni fondos naturamikan societon.
– Ho jes, kaj tion faru baldaŭ, li diris ĝoje kaj aldonis siajn nomon kaj adreson.
Kaj la rondanoj mansvingis adiaŭe kaj malsupreniris. Ili ne plu uzis karton kaj kompason sed sekvis la arbarajn vojetojn, kiuj kondukis en proksimume ĝusta direkto, agrablajn multkurbajn vojetojn kun mola tapiŝo el brunaj pinpingloj. Odoretis de vekiĝanta tero, kaj la formikoj fervore kuradis sur siaj stakoj.
Sed ili rapide marŝis antaŭen kaj malmulte atentis pri la aspekto de la tereno. Neniu el ili diris ion krom okaza vorto pri vojelekto aŭ simila bagatelo. Post duonhoro ili venis al suna kaj invita loko, kaj tiam Brita proponis, ke ili haltu kaj manĝu la oranĝojn, kiujn ŝi ankoraŭ portis en sia dorsosako. Ili sidiĝis kaj unuafoje post la foriro de Sunmonto rigardis unu la alian plenvizaĝe. Kaj ĉiuj ekridetis, sed iel la rideto estis malgaja.
– Stranga afero, diris Alda . Fakte mi preskaŭ malbonfartas. Estis tiel agrable antaŭe, kaj jen ... Ŝi hezite rigardis Johanon, kaj lia mieno aprobis ŝian opinion, sed li diris:
– Jes. sed ni ne parolu pri tio, almenaŭ ne nun. Ni manĝu la oranĝojn kaj babilu pri io alia! Post ioma restado ili pluiris, kaj la vojetoj rekondukis ilin al la loko apud la rivereto, kiun ili trapasis en la mateno. Sub la piceoj brilis diskrete kelkaj bluanemonoj, kaj Ajna , kiu iris unua, tuj ekvidis ilin.
– Vidu, ŝi diris montrante, ili jam vekiĝis kaj rigardas en la mondon kiel bluaj infanokuloj. Ni restu iomete tie ĉi.
Ili konsentis kaj denove dissternis siajn lankovrilojn kaj tagmanĝis tie kaj poste restis ĝis la vesperiĝo.
Estis same kviete kaj serene kiel en la mateno. La ruĝeta sunlumo sur brunaj trunkoj kaj verdaj branĉoj sentigis la vesperiĝon, sed samtempe la varme hela ĉielo, la freŝaj anemonoj, la terodoro kaj la briltonaj triloj de la kantoturdoj sentigis la naskiĝon de la printempo. Nevideble ĝi ĉion trapenetris, vibretanta de juna vivo, plena de sopiro kaj atendo.
Brita sidis iom for kaj tiam kaj tiam skribis en malgranda notlibro. Fine ŝi fermis ĝin kaj returnis sin al la aliaj.
– Ĉu ni iru hejmen?
– Vi faris novan poemon? diris Alda .
– Estas nura krajonaĵo en mia notlibro.
– Ĉu vi ne volas laŭtlegi ĝin?
– Ĝi ne konvenas por laŭtlegado. Sed ne gravas, mi ja tamen povas legi ĝin al vi.
Ŝi remalfermis la notlibron kaj legis: “Ĉu vi aŭdas la kanton, amikoj? Ĝi sonas kiel flustra melodio, malproksima kaj samtempe proksima. Ĝi sonas kiel kanto de alaŭdoj super kampoj atendantaj semadon. Ĉu vi aŭdas la kanton de la floroj, ĉu vi aŭdas la himnon de la steloj, ĉu vi aŭdas la flustran melodion de arboj kaj akvoj kaj ŝtonoj? Ĉu vi aŭdas la kanton pri la vivo, kiu sonas kiel kanto de alaŭdoj super kampoj atendantaj semadon? Malproksima kaj tamen proksima ĝi sonas en nia interno, kiel voĉoj pro ĝojo vibrantaj, kiel vokoj sopire tremantaj. Ho, amikoj, ĉu vi aŭdas la kanton, kiu sonas kiel kanto de alaŭdoj super kampoj atendantaj semadon?”
– Jen ĉio, ŝi diris post paŭzeto. Mi volis ion aldoni, sed ...
III.
En la fino de aprilo aperis en Torento kelkaj fremdaj sinjoroj, kiuj inspektis la uzinojn. Poste venis aliaj. La kontoro reviviĝis, telefonoj sonoris, skribmaŝinoj klakadis, inĝenieroj laboris pri desegnoj kaj kalkuloj. Grupo post grupo da laboristoj estis revokata al la hejmo. El nordo kaj sudo, el oriento kaj okcidento ili venis. Gaje kiel infanoj salutis sin malnovaj kamaradoj, kiuj dum jaroj ne renkontis unu la alian. Denove klakadis lignoplandaj pantofloj sur la stratoj, denove oni ellitiĝis kaj manĝis kaj trinkis kafon laŭ la horloĝo.
Sur la fervojo inter la stacio kaj la uzino venis trajnoj kun brikoj kaj ligno, kun karbo kaj ferŝtono, kaj la rustintaj relsurfacoj denove komencis ŝtalbrili en la suno. Ĉarpentistoj, masonistoj kaj centoj da aliaj laboristoj estis intense okupitaj en ĉiuj partoj de la uzino.
La homoj plivigliĝis, acidaj kaj inertaj mienoj kvazaŭ sorĉe malaperis, inter la laboristoj regis amika kaj kora spirito kiel neniam antaŭe. En la vesperoj la kortoj kaj la peronoj estis plenaj de homoj, kiuj babilis kaj diskutis.
– Ke ni sukcesis ĝisvivi tiun ĉi momenton! oni diris. Oni apenaŭ kuraĝas kredi, ke tio ĉi estas vera.
– Sed klarigu, diris aliaj, kial ni povas ricevi laboron nun sed antaŭe ne povis! Panon ni ja ĉiam bezonas.
– Ĉu vi kredas, ke la sinjoroj zorgas pri nia pano? La konjunkturoj pliboniĝis, iu vidas eblecon gajni monon, jen la afero. La mondo estas regata de mono, ne de panbezono. Kaj konjunkturoj ... oni bezonas pli da militŝipoj, pli da kanonoj, pli da pafiloj, pli da tankoj kaj flugmaŝinoj. La sinjoroj bezonas nian helpon, kiel ili bezonas la helpon de miloj kaj centmiloj da laboristoj en aliaj lokoj, en tiu ĉi lando kaj en aliaj landoj.
– Do nia pano donos morton al kamaradoj en aliaj landoj! – Eble, eble eĉ al ni mem, ni ne konas la estonton. Sed kion fari? Panon ni ja devas havi.
– Estas tiel. Vole-nevole ni povas diri nur tiel, kiel iam preĝis vespere iuj marbordanoj: Dio ĉiopova, kompatu nin kaj lasu ŝipon en tiu ĉi nokto surfundiĝi ĉe nia malriĉa bordo! Tiel oni rezonis, sed tamen regis gaja humoro. La granda mondo, fremdlandaj kamaradoj kaj gravaj mondokazoj estis palaj imagoj kompare al la fakto, ke oni denove havas eblecon por kontentiga vivteno.
Kaj iun vesperon en la mezo de majo leviĝis la unuaj fumnuboj el la tuneloj de la lamenejoj. Estis belega tago kun blua ĉielo kaj sunlumo sur juna verdaĵo, sed pri la belo de la printempo neniu atentis. Ĉe fenestroj, sur kortoj kaj stratoj estis homoj, kiuj en solena silento rigardis al la uzino. Ekstere ĉio aspektis ĉiutageca, sed en la animoj regis tremiga atendo kaj sento de granda festo.
Kvazaŭ sankta bensigno suprenglitis la unuaj fumvualoj en la kvieta aero, kaj baldaŭ la tubegoj komencis elpuŝi nubojn da fumo, kiu estis nigra kaj dika kaj bole moviĝis sub la blua ĉielo kaj poste disglitis super la tutan valon.
*
Arne estus ŝatinta tiun scenon, sed li ne troviĝis inter la rigardantoj. En tiu momento li kaj Paŭlo en malhela uzina magazeno ŝarĝis brikojn sur relĉaron. Jam de la mateno ili estis okupitaj per briktransportado, kaj Paŭlo blasfemis pro siaj preskaŭ detruitaj ledgantoj, sed Arne estis ankoraŭ pli malfeliĉa, ĉar li ne posedis gantojn kaj nur nun spertis, ke ili foje estas necesaj. Malgraŭ la ĉirkaŭvinditaj sakĉifonoj liaj manoj doloris kvazaŭ pro brulvundoj, ĉar la haŭto estis tiom forfrotita, ke sangogutoj trapenetris ĝin.
Kiam ili finŝarĝis, Paŭlo rigardis sian horloĝon kaj diris, ke estas tempo por trinki kafon. Preninte siajn varmbotelojn ili sidiĝis sur la brikamason. Arne forprenis la ĉifonojn kaj rigardis siajn detruitajn manojn.
– Krajono kaj kretoj estas pli agrablaj por la manoj ol brikoj, ĉu ne? diris Paŭlo duone ŝerce duone kompate.
– Certe, sed finfine ne tre gravas. Brulvundita infano evitas la fajron. Vespere mi aĉetos gantojn.
Paŭlo per malgrandaj glutoj trinkis de la varmega kafo kaj kun pripensa mieno rigardis al Arne .
– Se mi havus vian talenton, mi ne longe restus tie ĉi.
– Ĉu vi malŝatas la laboron?
– Ne. Ni havas ja sufiĉe agrablan laboron. Sed se mi povus gajni same multe aŭ eĉ multe pli da mono en pli agrabla maniero, mi ja estus stulta, se mi ne farus tion. Ĉu Greta Garbo ne estus freneza, se ŝi ankoraŭ restus nekonata kaj senmona frizeja knabino anstataŭ esti tiu Greta , kiu ĝi nun estas. Estas ja klare. Sed oni devas havi talenton.
– Vi do opinias, ke mi povus fariĝi io simila al Greta Garbo?
– Ne precize tiel, diris Paŭlo kaj ridis. Por fariĝi tiel riĉa kaj tiel fama oni certe bezonas neordinare grandan talenton. Sed talenton vi ĉiuokaze havas, kaj vi estus stulta se vi ne utiligus ĝin. Iam mi legis en gazeto, ke Zorn gajnis terure multe da mono per sia pentrado, ricevis dekmilojn da kronoj por nur unu portreto. Eble vi ne fariĝos tiel eminenta, sed tamen ... Se oni havas talenton, oni devas uzi ĝin.
– Nu ja ... diris Arne meditmiene kvazaŭ li pripensus la konsilon de Paŭlo. Sed ankaŭ vi ja havas talenton. Kaj vi havas belan vizaĝon kaj bonan figuron. Kial ne fariĝi filmaktoro?
– Tion mi ne malŝatus. Sed ... vidu, mia talento sufiĉas por amuzi la klubanojn per kantoj kaj anekdotoj kaj mimiko, sed ĉu ĝi sufiĉus por gajni monon per ĝi, tion mi ne scias. Sed estu certa, ke mi ne preterlasus okazon, se ĝi proponus sin! Paŭlo bruligis cigaredon kaj kun kontenta mieno duonkuŝe etendis sin sur la brikoj. Arne ankoraŭ trinkis kafon, kaj dume li silente kaj ŝajne animforeste rigardis Paŭlon.
– Ĉu mi ne pravas? demandis Paŭlo kun rideto.
– Pravas? diris Arne kvazaŭ vekiĝante el revoj. Aha, tiel! Mi ne pensis pri tio. Ĝuste nun mi ŝatus desegni vin, se mi rajtus fari laŭ propra plaĉo.
– Desegni min! Terure stulta vi estas. Talenton vi havas sed vi ankaŭ devas esti prudenta. Hieraŭ post laborfino vi ja desegnis du laboristojn, kiuj ŝovis pezan relĉaron supren al la gisejo. Certe bone, oni vidas, kiel ili streĉas la tutajn korpojn. Sed vi povas desegni la tutan uzinon kun ĉiuj laboristoj kaj ĉiuj laboroj kaj fari tion perfekte talente, sed vi tamen ne havos sukceson. Kiu homo aĉetus ion tian? Oni devas uzi la talenton por tio, kion la homoj ŝatas, alie ĝi restas senvalora. Desegnu belajn knabinojn kaj virinojn kiel tiu Zorn kaj kiel la desegnistoj de la semajnaj gazetoj, tiajn, ke la riĉaj sinjoroj sentos plezurtremon en la tuta korpo, kiam ili vidos ilin. Aŭ ion alian, egale kion, se ĝi nur estos tre agrabla por la homoj. Ĉu vi kredas, ke oni ŝatus miajn prezentadojn en la klubo, se mi kantus tedajn strofojn pri laborantaj homoj aŭ rakontus pri nia briktransportado? Paŭlo estingis sian cigaredon, elaste saltleviĝis kaj komencis fajfi la lastan popularan melodion. Arne vindis la sakĉifonojn ĉirkaŭ siajn manojn, kaj ili prenis lokon malantaŭ la ĉaro kaj ekŝovis.
– Vidu, jam estas fajro en la fornoj! diris Paŭlo post elveno el la magazeno kaj per la kapo faris geston al la suproj de la tubegoj.
Arne rigardis supren kaj ekvidis la fumnubojn.
– Jes, estas bone, ke ili denove funkcias, li diris kvazaŭ konstate. Li ekpensis pri la iamaj interparoloj inter la rondanoj. Tiam eĉ li entuziasme partoprenis en la revoj de Johano, sed nun li sentis sin preskaŭ indiferenta.
Arne nun laboris jam de du semajnoj. Kiam oni komencis la preparajn laborojn, li iris al la kontoro kaj petis pri okupo. Tie oni sendis lin al la estro de la eksteraj laboroj, kaj tiu tuj akceptis lin.
Kiam li anoncis tion al la patrino, ŝi ekĝojis sed nur momente.
– Kaj via desegnado? ŝi diris preskaŭ malgaje. Tion vi volas pli ol ion alian, kaj mi sentas, ke vi pravas. Vidu, ankaŭ via patro havis la saman inklinon, jes, via patro. Sed kion vi povos fari, se vi restos en la uzino?
– Mi ne povos resti hejme sen monakiro, kiam patro revenos. Cetere ni bezonas la monon, tre bezonas. Kaj mi ja ne devos resti tie por ĉiam.
– Jes, mi komprenas, ke momente estas necese. Sed ne tro longe! Ŝi rigardis lin kun kortuŝita mieno, kaj ekmovis la brakojn kvazaŭ por ĉirkaŭbraki lin.
– Vidu, mi tiel ĝojus, se vi sukcesus, eĉ se vi gajnus nur modestan vivtenon. Fari belajn bildojn estas bela vivo ...
– Ĉu vi iam vidis verajn pentraĵojn? demandis Arne .
– Nur kelkajn, kiujn pentris via patro. Post kelkaj tagoj la patro revenis por rekomenci sian laboron ĉe la rostforno. Li venis vespere, kaj Arne estis hejme. Kiel ordinare li tre malmulte parolis sed estis en ekvilibra humoro. Post la vespermanĝo li direktis siajn okulojn al Arne kaj fiksrigardis lin dum kelkaj momentoj.
– Nu ... kiel statas por vi? li demandis.
– Mi komencis labori antaŭhieraŭ.
La vizaĝo de la patro iomete heliĝis, kaj li faris aproban kapklinon.
– Bone. Pri via salajro ni povos poste paroli. Dank’ al Dio, ke normalaj cirkonstancoj revenas! Kaj kiel antaŭ la krizo li denove faris siajn laborperiodojn, dormis aŭ ripozis dum la liberaj horoj, foje grumbletis, sed ĝenerale ŝajnis tute kontenta pri sia vivo. Kiam li en iu vespero vidis, ke Arne okupas sin pri desegnado, li malestime rikanetis.
– Ĉu ankoraŭ vi okupas vin pri tiuj infanaĵoj? Nu ja, por mi estas egale, se vi nur fidele zorgos pri via laboro.
Feliĉe por Arne lia laboro estis sufiĉe varia. Preskaŭ ĉiutage renkontis lin novaj okupoj, li malofte bezonis resti longe en unu loko sed migris kun relĉaroj de unu angulo al alia en la industriejo, kaj dum nur du semajnoj li havis ses diversajn laborkamaradojn. Unu tagon li laboris kune kun samaĝa knabo, kiu de mateno ĝis vespero edifis lin per sporto, temo malmulte interesa por Arne . Sed li estis bona kamarado kaj ne kondutis kiel tiu, kiu en alia tago estis lia kunulo kaj konstante provis faciligi sian laboron je la kosto de Arne , rekompencante lin per la plej naŭzaj priknabinaj oratoraĵoj. Kiel savanto el la malfeliĉo venis religia, brilokula kaj bonkora maljunulo kiu dum tri tagoj je konvenaj okazoj instruis lin pri la bona vojo kaj cetere rakontis multajn agrablajn historiojn. Poste la laborestro kunigis lin kun junulo, kiu predikis kontraŭ alkoholo kaj fervore klopodis anigi Arne n al la bontemplanoj. Lin anstataŭis poste agrabla, malmultevorta knabo, kiu per korespondkursoj preparis sin por mezlerneja ekzameno. Ili fariĝis tre bonaj amikoj, kaj Arne bedaŭris, kiam li devis disiĝi de li por labori kune kun Paŭlo. Paŭlon li ne ŝatis, sed post kelkaj laborhoroj kune kun li, li trovis, ke Paŭlo estas bona laborkamarado kaj ŝajne ne tiel malbona kiel li antaŭe imagis.
Li spertis, ke la komuna laboro rilatigas la homojn unu al la alia en tute alia maniero ol la eksterlabora vivo. En la kuna okupo la kamaradoj vole nevole kaj nekonscie preskaŭ tuj aperigis siajn bonajn kaj malbonajn kvalitojn. Kelkajn el siaj kunuloj li konis jam antaŭe, sed nun li dum unu tago pli intime konatiĝis kun ili ol antaŭe dum jaroj. Kaj li konstatis, ke ĝenerale ili estas pli simpatiaj, ol li antaŭe estus supozinta, kaj eĉ ĉe tiuj, kiujn li ne ŝatis, li trovis almenaŭ iun bonan flankon, kiu agrabligis la provizoran kunlaboron. La plej multaj estis etpensaj, havis limigitan komprenpovon, sed esence ili ne estis malbonaj aŭ malagrablaj homoj.
Ofte li pensis pri siaj kamaradoj en la rondo kaj sopiris al ilia societo. En la rondo troviĝis ia sento, ia anima vasteco, ia nedifinebla sed memkomprenebla senco de komuna vivo. Tion li ne trovis en la kunesto kun siaj laborkamaradoj.
Kiam Alekso deĵoris, Arne tiam kaj tiam dum liberaj minutoj faris mallongan viziton al la elektra stacio. Alekso jam preparis siajn florbedojn, kaj la unuaj folietoj komencis elŝovi sin el la tero.
– Ili havas fidon kiel la sinapa semo en la parabolo, sed mi dubas, ĉu la fido sufiĉos por vivteni ilin en la nuna medio, diris Alekso.
– Ĉu vi ne ŝatas la novan staton, demandis Arne , vidante la mienon de Alekso.
– Parte ŝatas, parte ne. Por mi la silentaj jaroj havis sian agrablon.
Kaj li ridetis kaj rigardis en la okulojn de Arne .
– Finfine oni devas adapti sin al tio, kio estas necesa ... malgraŭ tio, ke la floroj ne same bone kreskas.
– Estis ja pli agrable antaŭe, kiam ni tie ĉi rigardis la stelojn, konsentis Arne .
– Certe. Sed stelrigardado ne donas panon al la homoj. Kaj estas utile por vi ricevi sperton ankaŭ pri teraj aferoj.
*
Johano fariĝis helpanto en la forĝejo. Tio pli bone respondis al lia ideo pri laboro ol lia ĝardenlaboro en la pasinta jaro. La maljunulo, kiu mortis en la pasinta aŭtuno, foje rakontis al la rondanoj pri siaj spertoj kiel forĝista helpanto en la malnova tempo. Estis severa laboro, ofte senĉesa martelado de mateno ĝis vespero, dum dek du longaj horoj kaj foje pli, ĝis la fingroj rigidiĝis ĉirkaŭ la martelega tenilo kaj apenaŭ estis forigeblaj de ĝi, kiam venis la paŭzeto post la martelado. La brakmuskoloj doloris kaj malmoliĝis ĝis laborrifuzo, la manoj pleniĝis de vezikoj. Kaj dume la forĝisto kolere insultis kaj blasfemis pro sia mallerta helpanto, kiu neniam lernas frapi sur la ĝustan lokon aŭ teni la martelegon en la ĝusta maniero.
Estis multaj tiaj aferoj en la forĝejaj rakontoj de la maljunulo, sed malgraŭ tio la fantazio de Johano trovis la forĝejan laboron agrabla, ĉar fortan laboron li ne timis.
Sed la forĝejo, kie Johano komencis lerni la fundamentojn de la metio, estis pli moderna, kaj li ne bezonis trostreĉi siajn fortojn. Multaj mekanikaj martelegoj de diversaj dimensioj kaj kun diversaj nomoj staris tie kaj tie en la vasta ejo. Varmiginte pli grandan ferpecon la forĝisto tuj kuris al unu el ili sen atenti pri la laborpreteco de Johano. Tio ne plaĉis al Johano, li sentis sin kvazaŭ superflua. Foje li akompanis la forĝiston por rigardi lian laboron, foje li restis ĉe la amboso rigardante la montrilojn de la granda murhorloĝo. Malgraŭ la ok forĝistoj kaj iliaj helpantoj, malgraŭ la flamantaj fajroj, la ĉiama bruado, la laboro kaj la okazaj babiloj kun la kamaradoj, malgraŭ tio kaj ĉio alia, kio estis nova por li, li tiam kaj tiam rigardis al la horloĝo kaj deziris, ke la montriloj moviĝu iom pli rapide. Aŭ li rigardis tra la altaj fulgokovritaj fenestroj, vidis sunbrilon kaj peceton de blua ĉielo, kaj lia penso vagis for al lagoj kaj arbaroj, al agrablaj horoj inter la rondanoj.
– Lasu tiun ĉi pecon al mi! li foje petis, kiam la forĝisto estis preta foriri al iu el la mekanikaj marteloj. La forĝisto rigardis lin kun kurioza mieno, kaj se la laboro ne estis tro urĝa, li eble konsentis.
– Vi estas stranga knabo, li poste diris. Ĉu estas tro malmulte da laboro por vi?
– Preskaŭ, konsentis Johano. Mi volas senti, ke miaj brakoj moviĝas.
– Iom neordinare, murmuris la forĝisto kaj ridetis aprobe. Vi estas bona forĝistmaterialo.
La laŭdo ne malplaĉis al Johano, sed iel la vorto forĝistmaterialo subite ŝajnis al li malagrabla. Li foje aŭdis tiajn ŝercajn vortojn pri junuloj aŭ knaboj por indiki iliajn kvalitojn kaj ordinare li trovis ilin bona ŝerco. Sed la forĝisto elparolis la vorton kun certa nuanco de metiista fiereco, kaj tiu nuanco kaptis la atenton de Johano, kaj li pensis pri ĝi kaj eksentis ioman ribelemon.
Tiel do! Li estas materialo, el kiu oni povas fari forĝiston, pli malpli kun lia konsento kompreneble, sed tamen materialo. Kaj esti forĝisto, kun ĉiuj bonaj kvalitoj de forĝisto, estos do la enhavo kaj senco de lia vivo, se li konsentos. Ĉio alia estos flankaĵoj. La gejunuloj estas materialo el kiu formiĝas forĝistoj, ĉarpentistoj, lamenistoj kaj aliaj laboristoj ĉiuspecaj. Li estos forĝisto kaj Eriko kaj Arne estos aliaj -istoj, kaj Ajna , Alda kaj Brita estos iaj -istinoj, edzinoj eble, hejmistinoj ... dum tagoj kaj jaroj ĝis griza maljuniĝo ili plenumos siajn rolojn, kaj ĉio alia estos flankaĵoj kompare al tio.
Kaj kvazaŭ por serĉi pruvon por siaj pensoj li lasis siajn rigardojn iri de fajrejo al fajrejo. Jes, esti forĝisto estas la vivrolo de tiuj homoj, kaj ili eĉ konscias pri tio kaj kun certa fiereco plenumas sian rolon. Ilia signifo donas al iliaj mienoj kaj parolo certan dignon, kiu ordinare mankas ĉe la eksterprofesiaj laboristoj, kaj kiu cetere ne estas malagrabla. Sed se tiu digno dependus ankaŭ de io alia ol ilia forĝisteco, ĝi ŝajnus al li pli agrabla. Esti forĝisto estas la ĉefa senco de ilia vivo, kaj ĉio alia estas flankaĵoj.
Ĉio alia? Kio do estas ĉio alia ... eble nur sentoj de malbonhumora knabo? Sed tamen ... Kaj liaj pensoj iris al liaj geamikoj en la rondo kaj al ilia komuna vivo. Tamen ekzistis io alia, io ... kio ŝajnas al li pli grava kaj pli sencoplena ol esti forĝisto, kaj kio devus havi la unuan lokon en la homa vivo. Alekso ... Alekso estas elektristo, sed finfine tiu kvalito estas ĉe lia flankaĵo, troviĝas ĉe li io pli grava.
Li memoras siajn iamajn revojn pri laboro kaj memstareco, revekiĝas en li bildo de sablejo kun ludantaj infanoj, li kaj Arne estis laboristoj. Ajna mastrumis ... kaj li tiom ĝojis pro estonta laboro. Sed nun la laboro ne estas tio, kio ĝi estis en liaj revoj, la revita memstareco fariĝis ligiteco, ligiteco por la tuta vivo ... Tiamaniere li tiam kaj tiam pensas dum la longaj tagoj. Ordinare la vagado de liaj pensoj finiĝas per tio, ke li iom ekhontas pri siaj sentoj, kaj li demandas sin ĉu li eble estas malkuraĝa, maltaŭga, nelaborema. Ne, ne, laboro estus agrabla, kaj li ne estas malkuraĝa, sed ... laboro en alia maniero, sen tiu ligiteco.
Kiel do sentas la aliaj junuloj? Ĉu li sola havas tiajn pensojn? Certe ili ne ŝatas sian ligitecon, tiom li povas vidi, sed ili ankaŭ ne montras rektan malŝaton, ŝajne ĝi estas por ili io memkompreneble necesa sed cetere indiferenta. Kaj la plenaĝuloj? Ili ŝajnas kontentaj, kvazaŭ ili nenion rimarkus. Eble oni iom post iom povas alkutimiĝi. Sed kutimiĝi ... al vivolonga ligiteco ... trovi tion natura kaj memkomprenebla, esti forĝisto kaj rigardi tion kiel la sencon de la vivo! Li memoras la ĝardeniston. Neniu povus suspekti, ke li ne sentas sin feliĉa inter floroj, legomoj kaj fruktarboj. Tamen li foje dum ilia kuna laboro malkaŝis, ke li ne estas kontenta. Havigi al si propran ĝardenon estis lia revo. Laborante kiel dungito oni nur duone sentas sin kiel vera homo, li diris.
Eble ankaŭ la ŝajne kontentaj laboristoj havas la saman senton, eble ankaŭ al ili la montriloj de la horloĝo ŝajnas tro malrapide proksimiĝi al la horo de manĝopaŭzo aŭ laborfino. Sed por ili revado pri io propra estus nur sensenca fantazio. Ili dependas de la uzino, dependas de dungantoj ... Sed baldaŭ devas esti manĝopaŭzo ... Li momente forgesas la horloĝon sur la muro kaj elprenas el la poŝo sian propran, kiu iam apartenis al la patro, kaj kiun Eriko kaj Ejnar ne volis porti, ĉar ĝi ŝajnis al ili tro simpla, tro malmoderna. Li rigardas ĝin sed subite forgesas, ke li volis ekscii la tempon. Tiu malnova horloĝo ... dum tagoj kaj jaroj, dum tuta homvivo ĝi elmezuris por la patro senfinan ĉenon de minutoj kaj horoj de penado kaj ligiteco ĝis lia fino. Nun ĝi transiris al la filo, kaj dum tagoj kaj jaroj ... Sed denove li ekhontas pri siaj sentoj.
Diable! li diras interne kaj perforte forskuas la malgajajn pensojn. Vi estas malkuraĝulo! Oni devas akiri monon por siaj bezonoj, kaj ĉar la mondo estas tia, vi devas adapti vin al ĝi kaj iel, iel ... Li levis la kapon kaj renkontis la rigardon de la forĝisto, kiu ĉe la fajrejo atendis la varmiĝon de la fero.
– Vi aspektas tiel malgaja ... kvazaŭ vi sopirus rekuri al panjo, diris la forĝisto. Fajfu strofeton kaj gajigu! Forĝisto ne devas havi tian mienon.
*
Sed la sento de ligiteco ne estas forigebla per momenta fajfado. Ĝi foriras, sed ĝi revenas, malpli forta sed tamen premanta. Kiam Johano en iu vespero sidis hejme kune kun Eriko, li komencis vortigi siajn sentojn al la frato. Li ne plendis, kaj li ne ŝajnis malgaja. Li parolis pri laboro kaj laboristoj ĝenerale, en sia ordinara babila maniero, kvazaŭ la tuta afero estus nur temo por rezonado kaj ne koncernus lin mem.
Eriko laboris en la lamenejo, li ŝajnis tute kontenta pri sia okupo. Dum la liberaj horoj li daŭrigis sian studadon aŭ legis laboristajn gazetojn kaj diversajn librojn. Tre okupis lian intereson kelkaj libroj pri socialismo, kiujn Jern pruntis al li. Li atente kaj interesite aŭskultis la vortojn de Johano.
– Jes, jes, kompreneble vi pravas, li diris, kiam Johano finis.
– Ĉu vi havis tiun senton, tiujn pensojn, kiam vi unue komencis labori? demandis Johano.
– Malmulte. Mia laboro ne estis tro peniga, kaj en mia kapo estis aliaj aferoj. Mi ne pensis ... Kompreneble mi pli ŝatis liberecon kaj amuziĝon ol laboron, sed cetere mi ne cerbumis pri la afero.
– Kaj nun? Eriko ridetis, kaj la firma, celkonscia esprimo de lia vizaĝo ŝajnis firmiĝi ankoraŭ pli.
– Nun. Trankvile antaŭen, trankvile antaŭen! Iam ni havos nian propran, verdire kune sed tamen nian propran. Sed pri tio vi ja scias same bone kiel mi.
Johano rigardis lin pripense.
– Tiam laboro estos io alia ol nun, ĉu ne?
– Certe, diras Johano kaj kapklinas konsente, sed indiferente.
Li silentas, kaj Eriko komencas legi sian gazeton. Post kelkaj momentoj Johano leviĝas kaj diras preterpase:
– Mi volas ripari mian reton. Estus agrable iri al Perkolago iun sabatvesperon.
*
La komerco estas vigla en la gazetvendejo, kaj Alda pasigas preskaŭ la tutajn tagojn malantaŭ la vendotablo, kiu estas kovrita de sensacirubrikaj taggazetoj, semajnaj gazetoj kun alloga eksteraĵo de multkolora romantiko aŭ impona fotarto, kajeroj diversnomaj kun “veraj rakontoj el la vivo”, filmgazetoj, radiogazetoj, sportgazetoj, loteriaj gajnolistoj.
– Kiel feliĉa vi estas, kiu povas senkoste legi ĉiujn interesajn rakontojn, diris al Alda konatino el la klubo, kiu ĉiusemajne aĉetis iun “familian” gazeton kaj kelkajn kajerojn kun “noveloj”.
Alda faris grimacon.
– Eble legaĵo estas por vi, kio estas kukoj por infano de sukeraĵisto. Sed se mi estus en via loko, mi certe forgesus la klientojn por la gazetoj kaj la libroj.
– Mi tre ŝatas legi, diris Alda . Vidu, tie ĉi ni havas kelkajn sufiĉe bonajn librojn! Ankaŭ kelkaj esperantaj libroj troviĝas tie.
Kaj ŝi montris al la interna ekstremo de la vendotablo, kie la patro elmetis specialan kolekton de libroj, kiujn li trovis valoraj, sociaj kaj socialismaj verkoj kaj kelkaj socitendencaj romanoj.
La knabino iris tien, rigardis la librojn, foliumis en kelkaj kaj legis peceton tie kaj tie. Post kelkaj minutoj ŝi revenis al Alda .
– Ĉu iuj homoj aĉetas de tiuj libroj? ŝi demandis.
– Verdire oni tre malmulte aĉetas de tiuj.
– Mi supozis tion. Eble ili estas valoraj, sed interesaj ili ne ŝajnas al mi. Ŝajne tiuj romanoj temas pri vivo de laboristoj. Tion ni ja konas el propra sperto. Estas la ne ordinaraj aferoj, kiuj estas interesaj, kaj rakontoj pri medioj, kiuj estas pli agrablaj ol tiu de laboristoj. Ĉu ne? Alda ekrigardis ŝin. La mallerte pudrita vizaĝo, la multbukle frizitaj haroj kaj la kurioza tutmoderna ĉapelo subite ŝajnis al ŝi kiel stranga maskaĵo de malgranda infano, kiu ŝatas fantazii kaj ludi, sed ankoraŭ ne estas klare konscia pri sia konduto.
– Mi komprenas ... Sed tiun esperantan romanon vi povus aĉeti. Mi estas certa, ke ĝi same interesus vin kiel la noveloj kiujn vi ŝatas.
– Povas esti, tio estas, se mi povus legi ĝin.
– Vi ja havas vortaron.
– Jes. Sed kial tiom klopodi, se ekzistas same interesaj rakontoj en nia propra lingvo? Eble poste, kiam mi pli bone scios esperanton.
– Ĉu esperanto interesas vin?
– Ho jes! La kunvenoj plej ofte estas agrablaj, eĉ amuzaj, kaj kiam oni ne havas ion alian por fari ... Sed Jern havis opinion tute kontraŭan al tiu de tiu knabino. Iam starante apud la vendotablo kaj ekzamenante la diversajn publikaĵojn li turnis sin al la patro de Alda kaj eksplodis:
– Ĉu via konscienco vere permesas al vi trankvilanime disvendi tiom da stultaĵoj al senprijuĝaj homoj? La patro levis la ŝultrojn kaj ridetis acide.
– Amiko, ĉu vi konas la maksimojn de la Rochefoucauld ? li diris post momenta silento. Inter ili troviĝas ankaŭ tiu ĉi, la grandioza kvardekdua: “Ni ne havas sufiĉe da forto por tute sekvi nian racion” ... Mi kraĉas al la stulto de la homoj, sed finfine mia vivteno dependas de tiuj homoj. Oni rezignas ... Sed rigardu tiun ĉi semajnan gazeton!
– Mi konas ĝin. Ĝi estas bona, per ĝi ni iom post iom povos venki potencon de la cetera stultigaĵo.
– Se mi ne vendus ĝin, mi estus aĉulo, ĉu ne?
– Mi konsentas.
– Amiko, vi diferencigas aferojn unu de la alia laŭ nomoj, ne laŭ enhavo. Tiu ĉi gazeto estas eldonata sub la suspicoj de kelkaj gvidantoj de la popolkleriga movado kaj gvidantaj socialdemokratoj, kaj per ĝi oni celas, laŭdire, doni bonan legaĵon al la laboristoj kaj plibonigi ilian literaturan guston. Sed se vi prijuĝe studas ĝin, vi trovas en ĝi la saman laboristklasan romantikon kiel en ceteraj kapitalisteldonejaj semajnaĵoj, la samajn stultajn rakontojn, la samajn stultajn desegnaĵojn, la samajn stultajn bildseriojn por infanoj. Estas la sama stultigaĵo kiel en aliaj semajnaj gazetoj, sed tie ĉi kun la sankcio de laboristorganizaj eminentuloj.
– Nu, verdire ĝi havas mankojn, sed tamen estas diferenco inter tiu kaj aliaj. Vi ĉiam kritikas ĉion, kio ne koincidas kun viaj anarkistaj ideoj. Se vi estus socialdemokrato, vi certe estus pli komprenema por tiu gazeto.
La patro de Alda brue ekridis.
– Jes, jes, povas esti. Pripensu la kvardekduan: Ni ne havas sufiĉe da forto por tute sekvi nian racion ... La plej multaj aĉetantoj ne restas pli longe ol bezonate kaj ne diras pli ol necese, sed ekzistas tuta aro da regulaj klientoj, kiuj vizitas la vendejon pli por babili kaj diskuti kun la posedanto aŭ samemuloj ol por ion aĉeti, kaj ili malavare disdonas siajn diverstemajn opiniojn. Komence tiuj diskutoj kaj multaj el tiuj homoj tre kaptis la intereson de Alda . Estas ja viglaj homoj, ŝi pensis, homoj kun ideoj kaj pensoj. Kaj ĉiutage troviĝis io nova por komenti. Se mankis lokaj novaĵoj kaj problemoj oni ĉiam trovis freŝan materialon en la gazetoj.
Sed iom post iom malfortiĝas ŝia intereso por iliaj diskutoj. Post kelkaj semajnoj ŝi scias ĉion parkere kaj povus mem anstataŭigi kiun ajn el ili por ludi lian rolon, de la juna fervora komunisto ĝis la faŝismoinfektita kontoristo.
Certe ili estas sinceraj, certe multaj el ili pravas, foje pri tio, foje pri tio. Sed tamen ĝi perdas la intereson. Iel ilia diskutado ŝajnas al ŝi kiel teatraĵo. Farinte siajn replikojn pri la stato de la mondo ili denove fariĝas homoj okupitaj de sia laboro kaj de siaj ĉiutagaj zorgoj, ĝojoj kaj ĉagrenoj.
Sed ŝia atento ne tute forlasas tiujn homojn. Ŝiaj pensoj komencas okupiĝi pri ili mem anstataŭ pri iliaj diskutoj. Iel ili similas al tiu knabino, kiu ŝatas la romantikajn rakontojn. Ŝi revas pri la feliĉo, ili revas pri plibonigo de la mondo. Jes, ĉar iliaj diskutoj estas revado, estas kvazaŭ momenta forkuro el la realo de ilia ĉiutaga vivo. Konkrete ili nenion faras por efektivigi la esprimitajn pensojn, eĉ ne en la etaj aferoj de la ĉiutaga vivo, kie ili eble povus ion fari. Ili vivas kvazaŭ en du mondoj apartigitaj unu de la alia, unu ne kontentigas ilin, sed ili ne povas forlasi ĝin, la alia estas agrabla, sed ĝi estas konstruita nur el revoj, kaj ili nur momente kaj fantazie povas resti en ĝi ... Kaj ekster la pordo preskaŭ ĉiam troviĝas grupeto de aliaj junuloj kaj viroj, tie estas ilia renkontejo dum iliaj liberaj horoj. Ili rigardas la gazetafiŝojn kaj la gazetojn en la montrofenestro, fumas siajn cigaredojn aŭ pipojn kaj inerte interbabilas. En la vesperoj Alda kaj la patro laboras en la ĝardeno. Ne estas multe por fari, ĉar la ĝardeno estas malgranda, sed la patro laboras pedante zorge kaj intence malrapide, ĝuante tiun okupon kvazaŭ infano, kiu manĝas sian kukon kiel eble plej malrapide.
Tio ŝajnas kurioza al Alda , ĉar en antaŭaj jaroj la patro preskaŭ neniom zorgis pri la ĝardeno sed lasis tion al Alda kaj ŝia patrino. Ŝi rimarkigas tion al li.
– Ho jes, li diras, la homoj foje ŝanĝiĝas. Nun tio ĉi ŝajnas al mi agrabla. Sed vi povas iri al viaj kamaradoj, se vi deziras, estas ja nemulte da laboro.
Sed ŝi ne foriras, ĉar ŝajne li ŝatas labori kune kun ŝi. Ankaŭ cetere li iom ŝanĝiĝis. Li ordinare restis hejme en la vesperoj anstataŭ kiel antaŭe pasigi duonon de la noktoj ĉe siaj konatoj, kaj li preskaŭ ĉesis oratori pri siaj sociaj ideoj. Post sia ĝardenlaboro li eniras, faras al si malfortan grogon kaj ekripozas en la sofangulo, foje kun iu libro, foje meditante kaj iom babilante kun la edzino kaj la filino.
Li ŝatas babili kun Alda , petas ŝin traduki la leterojn de ŝiaj eksterlandaj geamikoj, demandas ŝin pri ŝiaj kamaradoj en la rondo kaj pri diversaj aliaj aferoj, kiuj okupas ŝian intereson. Kaj jen li prenas gluton el sia glaso, bruligas cigaredon kaj silente rigardas ŝin. Lia mieno fariĝas revema, en liaj okuloj aperas karesa brilo.
*
En la hejmo de Ajna troviĝas ankoraŭ la bildo de la bona paŝtisto. Ĝi pendas meze sur la muro super la otomano en la ĉambro, kaj ĝia najbaro estas bildo de la granda, jam longe mortinta socialistgvidanto.
La patrino de Ajna protestis, kiam la patro pendigis la bildon tie.
– Ĉu vi ne estas prudenta? ŝi diris indigne. Meti tiun bildon apud Jesuon! Kion la homoj pensos pri ni, kiam ili vidos tion? – Kiaj imagoj! diris la patro kaj ridis. Jesuo ne bezonas honti pro sia najbaro. Ankaŭ Branting estis tre bona paŝtisto. Verdire mi ŝatus meti lin en la lokon, kie sidas Jesuo, sed bedaŭrinde la portreto estas tro malgranda kompare al la paŝtisto, tio ne aspektus tute bone.
La patrino devas rezigni. Dum du, tri tagoj ŝi faris malbelan mienon, kiam ŝi foje preterpasis la bildojn, sed poste ŝi forgesis la tutan aferon, kaj nek al Jesuo nek al Branting ŝi donis pli da atento ol al la flordesegnaĵo de la tapetoj.
Jam de jaroj ili nun pendas tie, kaj ankaŭ la aliaj familianoj malmulte atentas pri ili. Kiam la patro havas kamaradojn en la hejmo kaj oni diskutas politikon, li esceptokaze ekmemoras sian bildon kaj etendas la manon al ĝi dirante: “Jen tamen vera viro! Se tian homon ni havus! Jes, kompreneble mi parolas pri la dekstra bildo!” Kaj post la lasta frazo li bonhumore ekridas. – Kiam Greta , la fratino, estis malgranda, ŝi tre admiris la bonan paŝtiston kaj precipe la belajn ondojn de liaj longaj haroj, sed nun ŝi estas dektrijara, kaj la harojn de la bona paŝtisto ŝi forgesis pro siaj propraj, kiujn ŝi per la simplaj hejmaj rimedoj provas laŭpove similigi al tiuj de la preferataj filmsteloj, – kaj la malgranda frato malgraŭ la instruprovoj de la avino, neniam montris intereson por la bona paŝtisto. Liajn pensojn okupas tute liaj aŭtoj kaj flugmaŝinoj kaj liaj sampensaj samaĝuloj sur la korto.
Sed Ajna ankoraŭ tiam kaj tiam rigardas la bonan paŝtiston. Kiam ŝi en liberaj momentoj sidas en la ĉambro por legi aŭ skribi, la libro foje perdas sian intereson, kaj la pensoj ne volas formi konvenajn frazojn por la skribaĵo. Ŝi ekrevas animforeste, kaj ŝiaj rigardoj sencele vagas tien kaj reen, ĝis ili fine haltas ĉe la bona paŝtisto. Tie ili restas, kaj la bildo iel kolektas ŝiajn pensojn kaj direktas ilin jen tien, jen tien, al aferoj, kiuj ŝajnas al ŝi kiel sekreto inter ŝi kaj la bona paŝtisto.
Kiam ŝi rigardas la bildon, ĝi foje kvazaŭ ŝanĝiĝas, kaj ŝi vidas similan sed tamen iom diferencan paŝtiston, kiu apartenas al ŝiaj unuaj memoroj. La avino rakontis pri li kaj rakontis pli tiu homo, kiun la paŝtisto prezentas, kaj tiuj rakontoj plenigis ŝin per sento de feliĉo. La bona paŝtisto fariĝis ŝia bona amiko, al kiu ŝia rilato estis pli intima ol eĉ al avinjo. Kiam vekiĝis ŝiaj unuaj malklaraj sentoj de senpatreco, la bona paŝtisto estis ŝia silenta konsolanto, al kiu ŝi rifuĝis kiel al patraj brakoj. Ne temis plu pri la pentrita bildo, sed en la bildon kvazaŭ eniris Jesuo kaj diris al ŝi, ke li volas esti ŝia patro, kaj ke ŝi ne malĝoju.
Enirinte sian novan hejmon ŝi sentis fremdecon kaj malĝojon, sed la bona paŝtisto akompanis ŝin, kaj kiam ŝi vespere kaj matene silente faris siajn preĝojn en la lito, ŝi direktis siajn okulojn al li, kaj li donis al ŝi konsolon kaj kuraĝon.
Iom post iom la kamaradoj kaj la kunesto kun ili pli kaj pli okupis ŝian menson, novaj pensoj kaj sentoj naskiĝis en ŝi, kaj la bona paŝtisto fariĝis malpli signifa. Ŝi ĉesis viziti la dimanĉan lernejon, fine ŝi ankaŭ ĉesis fari siajn preĝojn. Sed en solecaj kaj malgajaj momentoj ŝi tamen foje rigardis la bildon. Ŝi ne vidis plu la bonan paŝtiston de siaj fruaj infanjaroj, sed en tiaj momentoj la bildo tamen fariĝis vivoplena kaj iel konsola.
Ŝi komencas fariĝi junulino, ŝiaj pensoj vagas en revomonda printempiĝo, ŝi rigardas sian bildon en la spegulo kaj belaranĝas siajn harojn kaj metas la ĉapon oblikve. Pri la paŝtisto ŝi ne plu pensas. Sed subite li reviviĝas. Kiam ŝi estis en la societo de Paŭlo kaj li komencis tro altrudi al ŝi siajn petolaĵojn, ŝi subite ekmemoris la momenton, kiam la patro volis altrudi al ŝi likvoron. Kaj kiel tiam ŝi malgajiĝis kaj foriris, kaj la bona paŝtisto ankoraŭ havis iom da konsolo por ŝi.
Kaj ankoraŭ nun ŝi foje rigardas la bildon. La paŝtisto ne plu parolas al ŝi kiel antaŭe, sed la bildo estas plena de vivo, de ŝia propra vivo, kiel malnova taglibro.
En tia momento vekas ŝin el ŝiaj pensoj la voĉon de la avino.
– Ĉu vi ankoraŭ ŝatas la bonan paŝtiston? Avinjo estas maljuna. La vizaĝo ŝrumpis kaj havas multajn sulkojn, la okuloj havas la saman korvarmon sed la brilo estas malforta, ŝiaj manoj estas malgrasaj kaj rigidaj.
– Jes, diras Ajna duonlaŭte, kaj ŝia rigardo al avinjo estas plene sincera.
– Estas bone, diras avinjo kaj momente lasas sian ŝtrumpflikadon. Sed vi neniam iras al preĝejoj kaj neniam legas la rakontojn pri la bona paŝtisto.
– Tion mi ne faras, konfesas Ajna iom retiriĝeme.
– Mi ne volas admoni vin, diras avinjo kaj amo brilas en la malfortaj okuloj. Kelkaj iras al preĝejoj kaj kelkaj ne, sed finfine dependas de io alia ... Sed vi ne forgesos la rakontojn pri la bona paŝtisto?
– Ne, ilin mi ne forgesos. Kaj ankaŭ vin mi ne forgesos.
Rigardante la avinon ŝi sentas strangan kortuŝon. Iam avinjo aspektis altstatura, kaj ŝi mem estis malgranda, sed nun avinjo estas malgranda, kaj kiam ili staras unu apud la alia, avinjo kiel infano levas la kapon, kiam ŝi rigardas la vizaĝon de Ajna . Iam avinjo komprenis kaj povis klarigi ĉion, pri kio Ajna volis demandi, kaj Ajna senĝene faris siajn demandojn, sed nun la malgranda avinjo ne plu komprenas ĉion, kaj Ajna ne povas pri ĉio demandi ... Ajna etendas la manon kaj karesas la blankajn harojn de la maljuna kapo.
– Avinjo. ... Sed avinjo ridetas.
– Jes, jes. Nun vi estas granda kaj mi malgranda, sed ankoraŭ vi estas mia knabineto ... Kelkajn tagojn post la rekomenco en la uzino la patro, venante hejmen en la vespero, diris al Ajna :
– Jen, knabino, mi havigis laboron por vi! Kaj ŝi rakontis, ke iu juna inĝeniero okaze parolante kun li menciis, ke lia edzino deziras junan knabinon por helpi ŝin en la hejmaj laboroj.
– Kaj kompreneble mi tuj proponis vin, kaj morgaŭ matene vi komencos. Ĉu ne bone?
– Sed mi ja nenion scias pri mastrumado krom pri nia hejma! diris Ajna .
– Vi ne bezonas. Ili ne deziras jam perfektan servistinon, la sinjorino deziras nur iom da helpo por pli simplaj laboroj, kaj krome ŝi iom post iom instruos vin pri kuirado kaj tiel plu. Estu feliĉa, knabino! Estas ja bonegaj kondiĉoj. La salajro estos malalta, sed tio ne gravas, ĉar vi ja lernos ion, kaj krome tri virinpersonoj kaj unu laboranta viro ne estas bona proporcio en hejmo.
– Sed patro! Vi tamen ne povas postuli laboron de avinjo! – Ne, ne, tion mi ne volis diri, sed finfine vi tamen estas tri, kaj panjo sufiĉas por la hejmaj laboroj.
– Tamen ŝi estas tre juna, nur deksesjara, diris la patrino. Iom oni povus atendi, certe estus agrable por ŝi havi sian liberon ankoraŭ unu someron ... La patro ekridis.
– Nu, nu, ĝuste pri tiu libero mi pensis, sed mia vidpunkto ŝajne estas kontraŭa al la via. Cetere ŝi ja estas libera en la vesperoj kaj povos iri danci kaj amuzi sin tute laŭplaĉe. Sed estas sensence babili pri tio. Mi promesis al la inĝeniero, ke morgaŭ ŝi komencos, kaj vole nevole ŝi devas fari tion.
*
En dimanĉa vespero iom post la mezo de majo la esperanta grupo havis finfeston en malgranda salono en la popola domo.
Alda vizitis Alekson kaj invitis lin al partopreno.
– Ĉu vi kredas, ke tio interesos min? demandis Alekso ŝajne skeptike.
– Eble ne ... Sed estus agrable ...
– Kiel ekskurso al Perkolago?
– Jes, kial ne. Kaj nun vi jam iom studis.
– Pli ol vi supozas. Jen rigardu, tio estis deĵortempa furaĝo dum la lastaj monatoj.
Li montris al certa loko en libroŝranko. Alda aliris kaj ekvidis dudekon da esperantaj libroj, kaj krome kuŝis sur la libroj specimenoj de diversaj gazetoj.
– Ĉu vi volas diri, ke vi ĉion tion tralegis? demandis Alda konsternite.
– Nu jes, mi ja havas tempon por legi, kiom ajn mi deziras. Dum kelkaj deĵoraj noktoj mi tralegis la lernolibron, kiun vi donis al mi, sed tiu tuta lingva afero malmulte interesis min! kvankam ĝi ŝajnis al mi tre prudenta kaj utila elpensaĵo. Sed poste mi en alia el viaj libretoj legis la unuan kongresparoladon de Zamenhof. En tiu nokto mi legis nur tiun paroladon, sed leginte ĝin mi eksentis deziron ekscii iom pli pri la afero, kaj iom post iom mi havigis al mi tiujn librojn kaj gazetojn.
– Kaj malgraŭ tio vi ne emas partopreni nian kunvenon? – Ne malgraŭ tio, sed pro tio, ke ĉion tion mi tralegis ... – Ĉu ĝi ne plaĉis al vi?
– Ho, certe plaĉas, diris Alekso varme. Sed vi ja scias, ke mi ne tre ŝatas societan vivon.
– Ankaŭ ne la nian!
– Vi ja ne estas societo en tiu senco ... Sed bone, mi partoprenos la kunvenon, almenaŭ tiun ĉi fojon.
Estis kunveno pli malpli simila al tiaj kunvenoj en aliaj lokoj en la mondo. Enkonduke oni kantis la himnon. La grupanoj kantis firme kaj bone kaj ŝajne entuziasme. Ajna staris apud Alekso, kaj dum la kantado ŝi tiam kaj tiam rigardis lin. Meditmiene li aŭskultis la kantadon, dum liaj rigardoj duonatente direktiĝis jen tien jen tien al la grupanoj ĉirkaŭ la longa tablo. Dum la momenta bruo de la sidiĝo li turnis sin al Alda .
– Bele ... li diris kaj kapklinetis al ŝi. Jern leviĝis de sia loko ĉe la ekstremo de la tablo, prenis lokon malantaŭ sia seĝo kaj komencis paroladon. Li estis bona parolanto, kun multa ekzerco el societa vivo kaj el diskutoj kaj paroladoj ĉe popola altlernejo, kaj la ioma malrapideco de liaj esperantaj frazoj ne malfortigis la impreson de lia esprimkapablo.
– Kaj nun, li diris post kelkaj enkondukaj frazoj, mi volas iom memorigi vin pri la grava laboro de niaj kvar junaj pioniroj. Dank’ al ili nia grupo estas tia, kia ĝi hodiaŭ estas.
Ĉu vi memoras nian unuan kunvenon? Ni ne sciis kion fari, kaj ĉio ŝajnis fiasko, verdire pro nia stulto, sed tiam ili aperis kaj savis la situacion. Ili komencis ludi kun ni, kaj iel ili sukcesis dresi nin kaj krei iom da ordo.
Kaj ĉu vi memoras la kvinan kunvenon. Estis grava kaj decida momento. Post la kvara kunveno ni ricevis vortarojn kaj librojn, kaj ni interkonsentis lerni unu paĝon hejme por la posta kunveno. Sed en la kvina kunveno ni ĉiuj balbutis kaj malsukcesis, neniu estis bone lerninta. Unu post la alia ni montris nian stulton, kaj la mieno de Alda ĉagreniĝis. Fine kelkaj el vi komencis ridi kaj ŝerci kaj diris: “Kial vi ne turnas vin al Ajna aŭ Johano aŭ Arne , certe ili povas traduki.” Sed Alda formetis sian libron kaj rigardis nin kun stranga mieno, kaj ni eksilentis. Kaj tiam ŝi diris: “Estas tute sensence daŭrigi hodiaŭ. Al mi estas egale, ĉu vi volas lerni esperanton aŭ ne, sed se vi volas lerni, vi devas mem labori, alia metodo ne ekzistas. Se vi ĝis la venonta kunveno perfekte lernos la du unuajn paĝojn kaj poste daŭrigos en la sama maniero, mi restos en la grupo, sed alie mi forlasos ĝin.” Kaj poste ŝi trankvile diris ĝisrevidon kaj foriris kun siaj gekamaradoj, nur dudek minutojn post la komenco. Estis la plej bona leciono, kiun Alda faris dum la tuta vintro. Post tio ni komencis labori, kaj baldaŭ ni trovis, ke lernado estas eĉ interesa kaj agrabla. Kaj Alda demandis, ĉu ni ne povas prepari pli longajn taskojn, kaj ni konsentis. Ni notis novajn vortojn, ripetis gramatikajn aferojn, komencis babili inter ni. Ĉiu plenumis la sian kaj multaj faris pli, ni komencis konkuri.
Vidu, dank’ al niaj junaj pioniroj mi nun povas fari tiun ĉi paroladon esperante, kaj multaj el vi certe povus fari la samon. Aliaj eble ne povas, sed ĉiu el vi tamen povas bone kompreni min. Kaj la plej grava estas, ke ni lernis, kiamaniere oni devas lerni, kaj ke ni nun ŝatas lerni per laboro.
Persone kaj en la nomo de miaj kunlernantoj mi kore dankas vin, junaj kamaradoj. Samideanoj, ili vivu!
Jern signe levis la manon, kaj kvar potencaj vivukrioj eksonis.
– Kaj ni esprimas nian dankon ankaŭ al nia amiko Paŭlo. Per siaj kantoj kaj rakontoj li en la fino de niaj kunvenoj tre agrable spicis la pli pezan nutraĵon de la lecionoj. Kaj eble plej grave, li ankaŭ instruis al li kantadon. Li vivu! Kiam jam forsonis la novaj vivukrioj, Jern faris paŭzeton kaj poste daŭrigis:
– Sed, amikoj, eble vi ne pripensas, kial vi lernas, ne pensis pri la celo de nia lernado. Certe, ni jam scias, ke ni povas havi grandan plezuron kaj utilon de esperanto. Multaj el ni jam korespondas kun eksterlandanoj, kaj du, tri el ni eble partoprenos eksterlandan vojaĝon en la somero. Sed, la ĉefa celo devas esti pli granda. Antaŭ kelkaj tagoj mi aŭskultis, eble ankaŭ vi, radioparoladon de nia instruministro. Li parolis pri popola memregado kaj popola memklerigo, kaj inter alie li diris, ke popola memklerigo estas necesa kondiĉo por popola memregado, kaj ke ĉiu klerigo kaj ĉiu klero devas servi al socio. Jen, amikoj, la ĉefpunkto! Ni ĉiuj estas, aŭ devus esti, servantoj de la socio. Ni devas plibonigi ĝin kaj gardi ĝin kontraŭ danĝeroj de diktaturaj ideoj. Sed por povi tion fari ni devas klerigi nin, devas lerni. Ni lernas ne nur por ni mem, kvankam tio estas agrabla, sed antaŭ ĉio ni lernas por servi al la socio. Ankaŭ nia esperanta lernado devas servi al tio. Ni plivastigas nian scion pri la mondo, ni akiras pli grandan komprenon pri multaj aferoj, kiujn estas necese kompreni, ni evoluas, ni fariĝas pli bonaj civitanoj. Jen! Kaj per nia esperanta laboro ni servas ne nur al nia propra socio, ni helpas ankaŭ, laŭ niaj modestaj fortoj, fari fundamenton por pli vasta socio, por la tutmonda socio.
Kamaradoj, la studsezono finiĝis. Niaj kunvenoj ĉesis, kaj en la somero la grupo kunvenos nur unufoje monate. Sed ne forgesu daŭrigi vian lernadon. Preparu vin por la aŭtuno. Vidu, Torento reviviĝis. Ankaŭ la homoj devas reviviĝi. En la aŭtuno nia klerigsocieto denove eklaboros plenforte, kaj en ĝia laborskemo troviĝos ankaŭ kursoj en esperanto. Por ion atingi ni devas lerni kaj labori sisteme kaj organizite. Kaj estas nia devo tion fari. Niaj fortoj kaj kapabloj devas servi al la komuna bono, devas servi al la socio. Nur tiam nia lernado kaj laboro havos veran sencon ... Kiam ĉesis la entuziasmaj aplaŭdoj, kiuj sekvis post lia parolado, li anoncis, ke sekvos paroladoj de aliaj grupanoj.
– Sed ili estos nur kvinminutaj, li diris. Jam pasis la plej peza parto de la programo, kaj iom post iom ĝi fariĝos pli kaj pli malpeza, ĝis ... Li tranĉis la frazon kaj ridetis brilhumore.
– ... ĝis ... ni ŝvebos. Ridado kaj aplaŭdoj salutis lian ŝercon. Post malgrandaj paroladoj de kvin aliaj grupanoj leviĝis Jern denove.
– Mi tre ekĝojis, li diris svede, kiam Alda diris al mi, ke Alekso deziras ĉeesti nian kunvenon, kaj ankoraŭ pli ĝojis, kiam mi eksciis, ke li sufiĉe multe studis esperanton. Alekso estas tre pasiva homo, sed laŭ mia impreso li samtempe estas tre saĝa, kaj tial mi tre ĝojus, se ankaŭ nia ŝatata gasto bonvolus diri kelkajn vortojn. Eble estas strange peti gaston paroli, sed ni tre ĝojus aŭdi kelkajn vortojn de vi, kaj poste la programo, kiel mi diris, fariĝos pli kaj pli malpeza. Kompreneble vi povas paroli svede, se vi tion deziras.
Oni streĉite rigardis Alekson, kiu restis sidanta dum kelkaj sekundoj, ŝajne hezitante. Poste li leviĝis sed restis silenta, dum liaj rigardoj kvazaŭ esplore rondiris inter la vizaĝoj ĉirkaŭ la tablo. Fine li ekridetis bonhumore kaj diris esperante: – Vi petas min paroli. Mi volas esti tute sincera, kaj tial mi konfesas, ke mi ordinare ne ŝatas paroladojn, kaj mem paroli mi tute ne ŝatas.
Sed mi ja rimarkis, ke mi nun venis en mondon tute kontraŭan al la ordinara. En la ordinara mondo homoj lernas kaj ekzercas sin por fariĝi kapablaj fari paroladojn, kaj kiam ili sukcesas, ili estas tre feliĉaj. Sed tie ĉi estas tute male. Tie ĉi oni paroladas por lerni kaj perfektiĝi. Tiu ĉi utiligo de la homa parolkapablo por instrui kaj perfektigi la homojn, por servi al la socio kaj la grandaj ideoj estas io vere grandioza.
Kaj imagu, amikoj! Kia ne estos la estonto de la esperantista agado, se tia estas la komenco! Mi legis, ke jam ekzistas grandaj oratoroj en esperanto. Sed kiaj estos la esperantaj oratoroj de la estonto, tion ni eĉ ne povas imagi. Kompare al ili la plej grandaj oratoroj de la naciaj lingvoj estos balbutantoj.
Kaj vidu! Nun eĉ mi, kiu vere estas tre pasiva homo, faris paroladon. Verdire ĝi estas mallonga, sed se tia estas la komenco ... ĉar estas komenco, efektive tio ĉi estas la unua parolado en mia tuta vivo.
Mi tre ĝojas, ke vi povas tiel bone paroli, kaj mi esperas, ke vi pli kaj pli perfektigos vin, kaj mi deziras al vi grandan sukceson! Alekso sidiĝis, kaj granda aplaŭdobruo atestis pri la sukceso de lia surpriza paroladeto.
Nun venis la programpunkto de Paŭlo. En maniero de aplomba artisto li dum dudek minutoj bone amuzis siajn aŭskultantojn per kelkaj kantetoj kaj anekdotforma, iom fantazia resumo pri la gruplaboro kaj la grupanoj.
Sekvis komuna kantado, kaj poste Jern anoncis kafon. La serioza parto de la programo estis finita, oni komencis libere babili kaj ŝerci. Ankaŭ la antaŭe silentaj komencis manifesti sian parolkapablon, kvankam ofte nacilingve, kaj post nelonge ilia aktiveco tute superregis tiujn de la aliaj.
Post la kafo oni formetis la tablon kaj la seĝojn, kaj junulo kun tirharmoniko transprenis la prezidon por la lasta parto de la programo.
Alekso diris dankon kaj ĝisrevidon kaj komencis surmeti sian mantelon.
– Vi volas foriri? demandis Ajna .
– Nu jes, la resto de la programo ne interesas min.
– Min ankaŭ ne. Mi akompanos vin.
Sed jam staris ankaŭ la aliaj rondanoj ĉe la pordo apud Alekso. La aliaj, starante dancopretaj, ekrigardis al la grupo ĉe la pordo, kaj la zumado silentiĝis.
– Ĉu vi forkondukas niajn plej bonajn anojn, demandis Jern ŝerce kolere.
– Ne, ne, diris Alekso, mi estas tute pasiva. Restu kaj amuziĝu, amikoj!
– Ajna , kriis Paŭlo petvoĉe kaj petolrigarde, restu ankoraŭ iomete! Mi tiel ŝatus iomete promenami kun vi post la danco!
– Ne estas kamaradece forkuri tiamaniere meze en la kunveno, diris iu el la grupanoj.
Sed la rondanoj atentis nek pri la pasiva peto de Alekso nek pri la iom malkontenta mieno de la grupanoj.
– Ĉu vi restos? demandis Johano al Eriko.
– Jes, mi restos, respondis la frato. Mi volas babili kun Jern . Alekso kaj la rondanoj eliris. La printemponokta krepusko estis sufiĉe forta, ĉar densaj nuboj kovris la ĉielon. Pluvo ne falis, sed la aero estis malseka. Vento susuris inter branĉoj kaj folioj.
Ili iris silente, ĝis ili atingis unu el la ĉefstratoj. Tie haltis Alekso kaj diris:
– Nu amikoj, ĉu ni do diru ĝisrevidon?
– Mi ŝatus fari promenon, diris Arne . Norden. La vento bele sonas en la arbaro.
– Ĉu arbarromantiko kaptis vin? diris Alekso kaj ridis. Sed bone, por duonhoro. Ankaŭ mi ŝatas la sonon de vento en arbaro.
La tri aliaj konsentis, kaj ili ekmarŝis. Estis multe da gejunuloj sur la stratoj, vagantaj aŭ starantaj en malgrandaj grupoj. Vespera stratgajo regis inter ili, kelkaj el la junuloj estis iom ebriaj, knaboj kaj knabinoj krude interflirtadis.
Kiam ili atingis la ŝoseon kaj havis malantaŭ si la lastajn stratlanternojn kaj antaŭ si la duonmalluman vojon, ili malrapidigis la paŝojn.
– Ĉu Jern ne troigis iomete, kiam li parolis pri la grupanoj? demandis Alekso enpense.
– Jes, rilate al duono el la grupanoj, respondis Alda .
– Kaj kiom granda parto el la junularo apartenas al tiu speco, kiun ni ĵus vidis sur la strato?
– Naŭdek procentoj, diris Alda senhezite.
– Jes, verŝajne ... minimume.
Kaj denove ili silentis.
Post kvaronhoro haltis Alekso kaj murmuris:
– Eble ni reiru, amikoj?
Ili ne respondis sed restis starantaj sur la soleca vojo. La vento iom plifortiĝis, kaj senĉesa, kvazaŭ riverege fluanta susuro plenigis la arbaron. Kiel vastaj ondoj ĝi preterpasis, aŭdiĝis en malproksimo kiel io alvenanta, kreskis kaj venis pli kaj pli proksimen, ĝis ĝi en potenca muĝo kiel ŝvelondo moviĝis antaŭen super ili kaj poste malfortiĝis kaj fluis for en la mallumo de la nokto.
– Ĉu ne tiel sonas la maro? demandis Ajna .
– Jes ... respondis Alekso. Estas la sama kanto, estas la sama granda moviĝo ... Ĉu vi memoras, Alda , kiel vi iam diris: tiel trankvile, tiel trankvilige. Foje la moviĝo fariĝas frakase furioza, sed eĉ tiam estas en ĝi io trankvila, eĉ timtremante oni povas senti tion.
– Foje mi sidas en la arbaro, diris Arne , kaj nur aŭskultas la susuron kaj la muĝon de la vento ...
– Kaj? diris Alekso.
– Mi demandas min: Kial la homoj ne eliras por aŭskulti?
– Amiko, la plej multaj mirus pri vi kaj konstatus: Tio estas ja nur sono de moviĝanta aero ... Ili ne vidas, kiel iras la steloj, kaj ili ne aŭdas la voĉon de la eterna moviĝo ... Kaj denove ili staris silentaj, kaj neniu el ili faris paŝon por reiri.
– Alekso! diris Ajna kun subtremo de hezito en la voĉo.
– Nu, kio estas?
– Mi rigardis vin en la kunveno, kaj mi vidis, kiel vi rigardis nin ...
– Ĉu estis io stranga en tio? Ankaŭ la aliajn mi rigardis.
– Jes, sed kiam vi rigardis nin, estis en viaj okuloj iu certa esprimo, kiu kaptis min, kaj subite mi komprenis vin ... ŝi prenis lian manon kaj premis ĝin kaj diris tremvoĉe:
– Alekso, vi estas nia amiko en alia maniero ol ĉiuj aliaj, vi amas nin kiel patro, kaj tamen vi estas unu el ni.
– Nu, nu, knabino, murmuris Alekso. Kio okazis al vi?
– Nenio okazis, ŝi diris kun eta ekrido. Estas nur tio, ke mi ekkomprenis, kion vi pensas kaj sentas rilate al ni.
– Ĉu tion vi antaŭe ne komprenis?
– Mi komprenis vin kiel infano komprenas bonan onklon kaj bonan kamaradon, sed nun mi komprenas pli multe, mi komprenas vian ... sopiron.
– Mian sopiron vi komprenas, amikino? diris Alekso kviete. Ĝin vi povas kompreni, nur se ĝi troviĝas ankaŭ ĉe vi.
– Kaj viaj okuloj diris, ke vi timetas, ke viaj amikoj eble ne povas vin kompreni ...
– Nu, nu, knabino ... Sed nun ni tamen iru hejmen Ni ja devas ĉiuj frue ellitiĝi morgaŭ matene ...
*
Iun dimanĉon fiŝanta junulo vidis la kvar rondanojn bani sin en la rivero. Estis sude, proksime al la fervoja ponto, kie preskaŭ neniam troviĝis homoj, kaj ili ne surmetis banvestojn. La junulo troviĝis malproksime de ili, sed li rekonis ilin, kaj la sekvantan tagon la afero estis konata de preskaŭ ĉiuj homoj en Torento.
Kiam Johano post la tagmanĝa paŭzo revenis al la forĝejo, la forĝistoj kaj la helpantoj staris en grupo kaj babilis. Johano aliris al la grupo, sed tiam ili eksilentis. Ĉiuj rigardis lin en stranga maniero, kaj kelkaj kurioze ridetis.
– Oni diras, ke vi hieraŭ banis kun knabinoj, kaj ke vi ĉiuj estis nudaj, diris unu el la helpantoj. Johano dum momenta silento rigardis la vizaĝojn antaŭ si.
– Jes, estas vera, li poste diris, kaj lia mieno estis same trankvila kiel antaŭe. Ĉu iu vidis nin kaj sentis sin ofendita?
– Verŝajne, respondis la helpanto, kaj multaj ekridis. Ĉu vi ofte faras tiel?
– Jes, kiam ni ne ĝenas iun.
– Mi kredis, diris la forĝisto de Johano kaj li ne ridis, ke vi estas solida junulo kaj fariĝos bona forĝisto, sed se vi tiel kondutas ...
– Ĉu tio malhelpas min fariĝi bona forĝisto?
– Eble ne. Sed tia strangaĵo! ...
– Kial strangaĵo? demandis Johano, kvazaŭ li ne komprenus.
La ridetoj de la ĉirkaŭstarantoj malaperis, iliaj mienoj iel konsterniĝis, kaj ili rigardis unu la alian kvazaŭ en silenta reciproka ekkompreno.
La vaporfajfilo signalis laborkomencon, kaj ĉiuj iris al siaj laborlokoj, sed tiam kaj tiam iliaj okuloj direktiĝis al Johano. Lia propra forĝisto dum la proksimaj horoj tiam kaj tiam faris kun li disputsimilan konversacion, sed li ne komprenis la simplajn vidpunktojn de Johano, kaj Johano ne aprobis liajn, kaj finfine li deklaris, ke Johano estas la plej naiva estaĵo, kiun li renkontis. Simile okazis al Arne . Lia laborkamarado en tiu tago estis la sama, kiu iam edifis lin per priknabinaj historioj. Aŭdinte la aferon de iuj samaĝuloj li subite ekmontris certan respekton al Arne kaj diris al li preskaŭ admire:
– Diable! Kiu povus imagi tion pri vi? Sed estas bedaŭrinde, ke vi ne estis pli singarda. Tiaj aferoj ne estas por la publiko.
Kaj li faris al Arne multajn stultajn demandojn, sed Arne respondis proksimume kiel Johano en la forĝejo, kaj baldaŭ la kamarado komprenis, ke Arne tute ne meritas lian admiron.
– Stultulo kaj strangulo vi estas! li konkludis. Nudbaniĝi kune kun knabinoj kaj ne kompreni la esencon de la afero! Kial vi do faris tion? Estas ja ridinde.
Kiam ili ŝovis sian ĉaron tien kaj reen, aliaj laboristoj tiam kaj tiam per vokvorto altiris la atenton de Arne kaj ĵetis al li pikajn demandojn pri logaĵoj de junaj knabinoj. Tagmeze envenis Jern en la gazetvendejon. Alda estis sola en la butiko, kaj aĉetinte gazeton li restis staranta apud la vendotablo kaj rigardis ŝin hezitmiene.
– Nu? diris Alda .
– Estas malagrabla historio, diris Jern . Tuta Torento klaĉas pri vi kaj viaj tri gekamaradoj. Miaparte mi estas absolute konvinkita, ke neniu el vi faris ion maldecan, kvankam via konduto estis stranga.
Kaj li rakontis pri tio, kion diris la homoj.
Alda ekridis.
– Nu jes, ŝi diris, ŝajne oni rakontas nur la simplan veron. – Nur la simplan veron, sed ĝi sufiĉas por krei skandalon. Mi plene fidas al vi, sed mi tamen devas averti vin. Vi ĉiuj estas bonaj, sed ŝajne vi havas kelkajn strangajn ideojn. En tio ĉi vi certe ne havis malbonan motivon, kaj ekzistas ja nudistoj en nia lando, sed oni rigardas ilin kiel ridindulojn, kaj krome vi estas ja preskaŭ nur infanoj. Oni ne devas fari tiel.
– Kial ne?
– Vi demandas, kial ne ... Jes, vi havas kelkajn strangajn ideojn. Sed pripensu miajn vortojn! Li foriris, kaj post kelkaj momentoj envenis la patro.
– Patro, diris Alda , nia rondo faris skandalon. Tuta Torento bruas pro ni.
– Pro vi? Sed kial? Alda rakontis, kaj la patro silente aŭskultis. Li palpebrumis kaj la vizaĝmuskoloj moviĝis, kaj kiam ŝi finis, li subite metis sian brakon ĉirkaŭ ŝian kolon kaj ame rigardis en ŝiajn okulojn.
– Knabino, mi ne scias, kion diri, sed mi fidas vin, kaj mi kredas, ke vi scias, kion vi faras ... Se homo havas forton sekvi sian racion ...
Li ne finis la frazon, sed Alda demandtone aldonis: tiam tiu homo sekvu sian racion.
– Jes, ŝajnas al mi tiel, li diris kaj pripense kapklinis. Sekvi sian racion estas stranga eksperimento, sed tamen ... Kiam Ajna venis hejmen en la vespero regis granda ekscitiĝo en la hejmo. Kiam ŝi malfermis la pordon, la patro tuj venis renkonte al ŝi, kun ruĝa vizaĝo kaj terura rigardo, kaj li eksplodis bruvoĉe:
– Kion vi faris, diabla stultulino? Ho ... idiotino, mi devus vipi vin kiel hundon!
– Kion mi faris? diris Ajna senkomprene.
– Kion vi faris? Ĉu vi ne banis vin hieraŭ kune kun tiuj, tiuj ... vi scias mem kiamaniere. Iu vidis vin. Tuta Torento klaĉas pri vi, pri ni, ridindigas nin, rigardas vin kiel ... Diabloj, kia historio! Kial vi faris tian idiotaĵon?
– Mi ne faris ion malbonan, diris Ajna trankvile sed iom retiriĝeme.
– Nenion malbonan! La skandalo tute sufiĉas ankaŭ sen io tia. Cetere, kiel vi povas tion pruvi? Kia diabla historio! Mi estas membro de la lerneja estraro, membro de la komunuma estraro, prezidanto en la konstrulaborista sindikato. Kaj la filino tiel kondutas! Li eligis sonon kvazaŭ kolera hundo kaj poste daŭrigis:
– Kiu instigis vin al tiu frenezaĵo?
– Neniu instigis nin. Ni ĉiam banas nin tiel, kiam ni estas solaj.
– Ĉiam? ... Por momento li perdis la parolkapablon.
– Tio ja estas neimagebla. Sed mi komprenas ... tiuj, tiuj gekamaradoj, tiu knabinaĉo de la anarkisto, tiu Alekso.
– Ne parolu malbone pri ili! diris Ajna . Ni faris tiel tute simple pro tio, ke ĝi ŝajnis natura al ni.
– Idiotino! Ĉu vi do ne komprenas, ke tio estas la plej malnatura, kion vi povus elpensi? Li silentis por kelkaj monetoj, kaj la patrino interŝovis plorvoĉe:
– Jes, jes, Ajna , grandan ĉagrenon vi faris al ni. Ĉu mi ne diris al vi ĉiam, ke vi evitu la societon de tiuj gekamaradoj. Ili estas strangaj. Mi tiel ĝojis, kiam vi komencis kunesti kun Paŭlo kaj liaj gekamaradoj. Li estas vere bonkonduta junulo. Kial vi forlasis ilin? Ajna iris al la sofo kaj sidiĝis apud avinjo. Avinjo demande rigardis en ŝiajn okulojn, kaj Ajna ne evitis la rigardon.
– Ĉu ion hontindan vi faris? demandis avinjo mallaŭte. – Ne, diris Ajna kaj melankolie ridetis.
– Viaj okuloj atestas, ke vi diras la veron, diris avinjo. Do ne estas tiel malbone, kvankam eble iom strange, mi ne scias ...
– Ĉu vi volas diri, avinjo, ke tio ne estas hontinda? diris la patro. Strangan moralon vi havas! Jen tian, jen tian! ... Sed kion vi nun faros, knabino? Ĉu vi kredas, ke vi povos labori ĉe la inĝeniero post tiu ĉi historio, ĉu vi kredas, ke ili volas rilati al tia frenezulino? Fakte mi ŝatus forpeli vin el la hejmo, se la socio tion permesus. Sed finfine mi devas iri al la inĝeniero kaj paroli kun li kaj la sinjorino pri tiu ĉi malbenita historio. Eble ili rifuzos reakcepti vin, sed ili almenaŭ ne kredu, ke mi protektas viajn stultaĵojn. Sed ĉiuokaze, de nun estas finita via kunestado kun tiuj gekamaradoj, kaj tiaj frenezaĵoj ne plu okazos. Ĉu komprenite? Ajna iom rektigis sin kaj firme rigardis la patron.
– Mi komprenas vin, ŝi diris. Sed rilate al miaj kamaradoj kaj nia kunvivo mi havas alian opinion ol vi, kaj mi ne rompos la interrilaton kun ili.
– Aha! Nu nu, tio ordiĝos sendepende de viaj opinio kaj volo. Kie vi lernis tian memstarecon? Ajna rigardis lin trapenetre kaj diris malrapide kaj kun certa akcento:
– En mia frua infanaĝo mi lernis memstarecon. En la unua momento li ne komprenis ŝin, sed subite li ruĝiĝis.
– Hontu! li diris abrupte. Nu, nun mi iros al la inĝeniero. La patrino de Johano salutis lin per gaja rido, kiam li venis hejmen.
– Ĉu vi aŭdis, kion oni rakontas pri vi kaj viaj kamaradoj? Ĉu estas vere?
– Jes, diris Johano, kondiĉe ke oni ne aldonis ion aĉan.
– Ion aĉan oni ne diris pri vi, diris la patrino kaj denove ekridis. Ŝajne via konduto per si mem ŝajnis al la homoj sufiĉe aĉa. Neniam antaŭe mi aŭdis pri tia afero. Eble mi devus insulti vin ... sed finfine vi kvar estas ja tute kiel gefratoj, kaj ... jes, fakte mi ne vidas ion hontindan en tiu afero.
– Ĉu ne? diris Johano mirigite.
– Fakte ne.
– Sed patrino! interrompis Elsa . Kiel vi povas paroli tiel? Se mi tiel kondutus, mi poste ne kuraĝus montri min al konataj homoj.
– Trankvilon, fratino! diris Johano. Certe vi ne povas tiel konduti, kaj vi ne bezonos honti tiel terure. Kaj nun vi ja ricevis novajn ŝuojn kaj novan robon kaj retrovis vian fianĉon kaj li edzinigos vin, kaj ĉio estos en bona ordo, kaj mian konduton vi lasu al mi.
Sed Eriko parolis serioze kun Johano, kiam ili post la vespermanĝo sidis kune en la interna ĉambro.
– Mi ja konas vin ĉiujn tre bone, kaj mi kredas, ke mi komprenas, kial vi tiel kondutis. Sed estas infanaj fantazioj, vi ĉiam estis kune, kaj vi havas kelkajn naivajn ideojn ...
– Kial nia konduto estis naiva? demandis Johano.
– Nu, eble ĝi ne estis naiva, se mi provas rigardi la aferon el via vidpunkto. Sed kiom signifas via vidpunkto kompare al tiu de ĉiuj aliaj homoj? Vidu, oni devas pli malpli adapti sin al la ĝeneralaj vidpunktoj de la homoj. Estu saĝa, kaj ne instigu plu la homojn al ridado kaj klaĉado pri vi. Tiu bankutimo estas nur fiksa ideo ĉe vi, finfine ĝi ja estas sensignifa, en si mem nek malbona nek bona. Do forlasu ĝin! Kontraŭkutime Johano malmulte kontraŭdiris. La patro de Ajna iris al la inĝeniero, kaj en granda ekscitiĝo rakontis al li kaj lia edzino la tutan banhistorion, kaj same emfaze kiel en la hejmo kondamnis la konduton de la filino.
– Mi neniel povas pretendi, li finis, ke vi toleru ŝin en via hejmo post tiu ĉi okazo, sed mi volis almenaŭ senkaŝe rakonti la aferon al vi.
La gesinjoroj nenion diris dum lia rakontado, kaj iliaj vizaĝoj ne perfidis, kion ili pensas pri sia servistino.
– Do estas tiel, ke ili banis sin kune sen banvestoj, sed nenio alia okazis? diris demande la inĝeniero, tiel trankvile ke la patro de Ajna iom ekhontis pro sia ekscitiĝo.
– Ŝajne jes, sed tio estas ja sufiĉa skandalo. – Iom neordinara konduto, certe, diris la inĝeniero. Li faris paŭzeton kaj ŝajnis pripensi.
– Mia edzino kaj mi tre ŝatas Ajna n, li daŭrigis. Iel ŝi ajnas al ni neordinara knabino. Mi kredas, ke la afero ne estas tiel terura. Ĉiuokaze ŝi revenu morgaŭ kiel ordinare. Mi parolos kun ŝi.
– Vi estas tiel afabla, ke ŝajnas al mi ke preskaŭ tro, diris la patro de Ajna , kaj se vi povos per taŭga traktado ŝanĝi ŝian manieron kaj ŝi povos resti ĉe vi, mi ne povos sufiĉe danki vin pro tio. Ŝi bezonas pli severan dresadon ol mi supozis. Ne forgesu tion, kiam vi parolos kun ŝi! Ankaŭ ŝiaj gekamaradoj bezonus bonan lecionon, sed tio estas ja alia afero.
– Mi parolos kun ŝi, okaze eble ankaŭ kun la knaboj. La patro de Ajna estis pli trankvila, kiam li revenis de sia vizito al la inĝeniero, sed lia opinio pri la filino estis same severa kiel antaŭe.
– Vi povos iri al via laboro kiel ordinare, li diris al Ajna , kaj eble vi povos resti. La inĝeniero parolos kun vi, kaj mi deziras al vi tre bonan akcepton. Espereble vi ekkomprenos, ke via opinio ne estas la sola mezurilo por via konduto.
En la sekvanta tago la patro de Ajna , kvazaŭ por defendi sian propran reputacion kontraŭ malbona famo, rakontis al siaj laborkamaradoj pri sia interparolo kun la inĝeniero, kaj tio donis novan stimulon al la klaĉado. Ajna kaj la inĝenierfamilio fariĝis centro por la intereso, kaj oni malpacience atendis solviĝon de la drameto.
Ajna atendis, ke la promesita akcepto renkontos ŝin tuj post apero en la hejmo de la inĝeniero, sed la mastro jam foriris, kiam ŝi alvenis, kaj la mastrino nenion diris pri la afero sed kondutis same afable kiel antaŭe. Post nelonge la inĝeniero venis hejmen por matenmanĝi, sed li nenion menciis al Ajna pri la interparolo kun la patro kaj ne atentis pri ŝi pli ol ordinare. Kaj tiel pasis la tuta tago. Nur en la vespero, kiam Ajna jam estis preta por iri hejmen, vokis ŝin la inĝeniero kaj petis ŝin enveni en lian laborĉambron. Li petis Ajna n sidiĝi apud malgranda tablo kaj mem li eksidis kontraŭ ŝi aliflanke de la tablo.
– Vi scias, ke via patro estis ĉe mi hieraŭ kaj parolis pri vi, ĉu ne? li demandis en trankvila tono.
– Jes, mi scias, respondis Ajna kaj senkaŝe renkontis lian rigardon.
– Hodiaŭ mi preterpase parolis iomete kun la du knaboj, viaj kamaradoj. Ili plaĉis al mi. Vi tre ŝatas ilin, ĉu ne?
– Jes, kaj same Alda n, nian kamaradinon, eble patro menciis pri ŝi.
– Kun ŝi mi neniam parolis, sed mi okaze vidis ŝin en la gazetvendejo, kaj ankaŭ ŝi faris al mi bonan impreson.
Li silentis por kelkaj momentoj, kaj Ajna rigardis lin atendante la daŭrigon de lia parolo. Li havis inteligentan, noblan vizaĝon, kaj iel Ajna sentis animan parencecon al li sed samtempe sentis ĉagrenon pro tio, ke li eble malŝatas ŝin.
– Tiu Arne – li ja nomiĝas tiel? – ŝajnas havi intereson por desegnado. Li okaze diris kelkajn vortojn pri tia afero, kaj ŝajnis al mi, ke li havas komprenon por arto. Ĉu vi vidis desegnaĵojn de li? Ajna komencis rakonti, unue iom hezite, sed novaj demandoj de li vigligis ŝin, kaj baldaŭ ŝi preskaŭ forgesis la malagrablan kaŭzon de la interparolo kaj komencis rakonti, kvazaŭ ŝi havus antaŭ si Alekson sed ne la inĝenieron.
Poste li faris similajn, ŝajne same senintencajn demandojn pri la aliaj, kaj Ajna same volonte kaj same sincere rakontis pri ili, pri la ekskursoj kaj pri la cetera kunvivo kaj eĉ pri la interparoloj kaj la pensmanieroj en la rondo.
Kiam ŝi jam rakontis ĉeftrajte preskaŭ ĉion pri si kaj siaj gekamaradoj, ŝi subite ruĝiĝis kaj mallevis la okulojn.
– Pardonu! ŝi diris mallaŭte. Mi ne devus tiom babili.
– Mi tre ĝojas, ke vi tiom babilis. Cetere estas ja mi, kiu per miaj demandoj igis vin paroli.
Poste li longe silentis kaj atente rigardis ŝin.
– Mi ne volas esti juĝanto en la afero, pri kiu parolis al mi via patro, li fine diris, kaj mi volas doni nek admonojn nek konsilojn. Tio restu afero inter via patro kaj vi. Miaparte mi ĝojas havi tian knabinon kiel vin en mia hejmo, kaj mia edzino ŝatas vin same kiel mi. Sed nun vi eble volas iri hejmen? Ajna hezite levis sin, kaj kiam ŝi rigardis lin, aperis subite larmoj en ŝiaj okuloj.
– Vi do ne ... mi do ne ĉagrenis vin?
– Ĉu nur tion vi timis?
– Jes, mi ne volus ĉagreni vin aŭ la mastrinon.
– Sed eble via patro ĉagreniĝis.
– Li ne ĉagreniĝis, li nur koleriĝis, tio estas alia afero. Ajna havis pripensan mienon, kiam ŝi venis hejmen, kaj kiam la patro ekvidis ŝin, li diris preskaŭ gaje:
– Nu, knabino, mi esperas, ke la inĝeniero bone regalis vin. Kion li postulis de vi?
– Nenion li postulis.
Kaj Ajna mallonge rakontis pri la interparolo.
– Mi supozas, ke vi ne mensogas, diris la patro malhelmiene, kvankam mi atendis ion alian. Hm! Stranga homo! Kaj tamen estas inĝeniero kaj sinjoro! Mi ne povas kompreni ... Sed do bonvolu aŭskulti miajn postulojn. ...
Vole-nevole Ajna devis aŭskulti liajn postulojn, sed liajn ordonojn ŝi ne plenumis. Kiam tempo permesis, ŝi daŭrigis kunesti kun siaj gekamaradoj kiel antaŭe, kaj ili ne ŝanĝis siajn manierojn. La torentanoj scivoleme rigardis ilin, atendante la kulminon de la historio. Sed nenio okazis, kaj iom post iom silentiĝis la klaĉado.
– Ili estas nudistoj, sed cetere ili ŝajnas normalaj, oni konstante konkludis preskaŭ indiferente. Eĉ la patro de Ajna iom post iom trankviliĝis, kvankam li ne pardonis al la filino ŝian obstinon.
– Eble vi ne estas malbona, li deklaris, sed duone freneza vi estas, kaj mi ĝojos, kiam vi forlasos la hejmon.
*
Kaj denove proksimiĝis somermezo, kun abunda verdaĵo kaj odoroj de floroj kaj folioj kaj vivoplena kvieto en sennoktaj vesperoj.
En dimanĉa antaŭtagmezo la rondanoj iris al sia banejo ĉe la fervoja ponto. Ankaŭ Brita kunestis. Ŝi kaj ŝia patrino revenis jam antaŭ unu semajno, sed nur malmulte ŝi kunestis kun siaj gekamaradoj, ĉar ili ne havis multe da libera tempo. Estis vigla vivo ĉe la rivero. Ĉe la golfeto estis amaso da infanetoj, kiuj ludis en la akvo kaj kriis kiel sovaĝuloj, kaj pli sude, ĉe la ordinara banloko, estis granda aro da gejunuloj kun kompleta ekspozicio de ĉiuj koloroj kaj modeloj de la plej modernaj knabinoj banvestoj.
Sed en ilia propra soleca loko troviĝis neniu, kaj eĉ la bruo de la aliaj ne estis aŭdebla.
– Torento ne estas la sama kiel en la pasinta somero, diris Brita, kiam ili post la bano kuŝis sur la herbo apud la bordo. – Ĉu ankaŭ ni aliiĝis? demandis Johano.
– Ne tiel. Sed nun vi ĉiuj estas ligitaj de laboro, kaj mi estas sola la tutajn tagojn. Se mi almenaŭ povus partopreni vian laboron!
– Laboro estas ja necesa, diris Johano. Kaj finfine ni ja ne disiĝis, kvankam ni ne povas ĉiam esti kune.
Sed baldaŭ Brita komencis paroli pri aliaj aferoj, kaj revenis la intima harmonio de ilia kunesto en la pasinta somero.
Sed tiam subite aperis inter la alnaj densejoj kvar junuloj deksep-, dekokjaraj. Kiam ili ekvidis la knabinojn, ili momente haltis, kvazaŭ hezitante, sed poste tuj proksimiĝis. La knabinoj forturnis sin de la entrudantoj, kaj Arne kaj Johano provis per siaj rigardoj haltigi ilin, sed tio neniel efikis. Nur je kelkmetra distanco de la rondanoj ili haltis, kaj unu el ili, la sama kiu iam edifis Arne n per priknabinaj historioj, afekte salutis, dum ĉiuj kvar fripone glate ridetis.
– Ni ne sciis, ke vi estas tie ĉi, diris tiu, kiu salutis, sed mi esperas, ke ni ne ĝenas vin. Ni ĉiam ŝatas bani nin tie ĉi, estas tre agrabla loko. Kaj vi, knabinoj, ne bezonas forturni vin, kvazaŭ vi volus forkuri. Ni ne estas kanibaloj.
Subite Alda turnis la kapon kaj demandis:
– Kion vi volas?
– Stranga demando! diris la junulo kaj rikane ridis. Kompreneble ni volas bani nin.
– Nun vi mensogas, diris Alda strange trankvile. Vi volas rigardi nudajn knabinojn, sole pro tio vi venis. Kun tiaj homoj ni ne interrilatas. Atendu momenton, kaj ni vestos nin kaj foriros, poste vi povos bani vin laŭplaĉe.
– Ne prediku tiamaniere, bela knabino! admonis dolĉvoĉe la junulo. Restu nur! Ni ne ĝenos vin, kaj estas ja loko por ni ĉiuj. Ni estos same ĝentilaj kiel ... Li turnis la rigardon al la knaboj kaj abrupte silentiĝis, frapita de la aspekto de Johano. Johano sidis silenta kun forte kunpremitaj lipoj, kaj lia vizaĝo estis strange rigida. La muskoloj tremis sub lia haŭto, kaj subite li kvazaŭ ĵetiĝis de sia loko kontraŭ la kvar junulojn. Ili estis pli fortaj ol li, sed lia duonfreneza aspekto tiom teruris ilin, ke ili forkuris kvazaŭ de rabia hundo. Dum kelkaj sekundoj li persekutis ilin, sed kiam li komprenis, ke ili efektive forkuras, li haltis kaj malrapide reiris.
Li tuta korpo tremis, kaj li sidiĝis kvazaŭ tute elĉerpita.
– Tiuj diabloj! li flustris. Tiuj diabloj!
– Trankviliĝu! diris Alda mole. Vi ja preskaŭ freneziĝis.
– Jes ... se ili ne estus forkurintaj. Ni foriru de tie ĉi! Li komencis rapide vesti sin, kaj la aliaj sekvis lian ekzemplon. Ili forlasis la bordon, kaj la aliaj sendemande akompanis Johanon. Li iris rekte trans la herbejon, kaj ili atingis la sudan deklivon de Gufmonto. Dum kelka tempo ili sencele kaj silente vagis en la arbaro, sed poste Johano komencis grimpi supren, kaj fine ili atingis la plej altan punkton, ĉe la vojeto al Perkolago.
Tie ili sidiĝis. Profunde sub ili kuŝis Torento, kaj ĝi estis bela en sia somera ornamo. Bela estis la tuta valo kaj la ebeno en la sudo, belaj la montoj kaj la seriozaj arbaroj okcidente kaj norde.
Silento regis en la rondo, sed la loko vekis memorojn, kaj Ajna provis vigligi la kamaradojn.
– Iam ni sidis tie ĉi kaj manĝis oranĝojn, en aŭtuna vespero, la unuan fojon survoje al Perkolago. Ĉu vi memoras?
– Certe, diris Johano. Kaj iam ni staris tie ĉi en malluma nokto, ĉe la restoj de forbrulinta fajro, kaj ni kaptis la manojn unu de la alia, ĉar ekregis nin stranga sento de soleco, la unuan fojon.
– Sed neniam estis tie ĉi pli bele ol nun, diris Ajna .
– La lando estas bela, konsentis Johano. Estus bona lando, se la loĝantoj similus al ĝi.
– Sed tiaj homoj kiel tiuj kvar tamen estas esceptaj, diris Ajna .
– Eble ĝuste tiaj estas esceptaj. Sed la spirito estas pli malpli la sama. Oni ŝatas detrui kaj ĉagreni. Ĉu vi memoras, kiel vi ĉe la lernejo faris neĝofigurojn, kaj kiel la knaboj disfrapis ilin per neĝobuloj kaj rikanis kaj intense ĝuis vian malĝojon? Vi ludis per pilkoj, kaj ili prenis la pilkojn kaj forĵetis ilin, vi faris dancludojn, kaj ili alkuris kaj disbreĉis la rondon. Kaj kiam ili fariĝas junuloj, ili ankoraŭ ŝatas detrui kaj ĉagreni. Eble estas feliĉe, ke ili iom post iom fariĝas laborsklavoj, alie la plenkreskuloj certe farus ankoraŭ pli da satanaĵoj.
– Ĉu malpli? diris Brita. Ĉu ne estas iamaj knaboj, kiuj faras la mondon batalejo, kiuj igas la homojn mortigi unu la alian kaj disfrapi virinojn kaj infanojn same kiel la knaboj iam disfrapis la neĝofigurojn de Ajna ?
– Jes, vi pravas, diris Johano, pri tio mi ne pensis. Certe estas la sama afero.
*
La someraj semajnoj rapide forpasis. Iun vesperon en la fino de julio, kiam Arne ĵus venis hejmen de sia laboro, aperis tute neatendite Brita kaj diris, ke ŝi deziras, ke li faru promenon kun ŝi. Feliĉe lia patro ne estis hejme.
La patrino de Arne iom konfuziĝis pro la propono de la knabino, sed Brita trankviligis ŝin.
– Ne timu, panjo! Mi volas paroli kun Arne pri lia pentrado, kaj mi havas gravan proponon. Vi poste ekscios, sed unue mi volas paroli kun li.
– Ho, tiel, diris la patrino, kaj ŝia mieno heliĝis. Mi nenion komprenas, neniel povas helpi al Arne , sed vi ja estas edukita kaj bone komprenas, kaj mi tre ĝojus, se vi povus ion elpensi.
Arne rapide manĝis, lavis sin kaj ŝanĝis vestojn, kaj ili kune foriris.
– Jes, mi havas proponon, diris Brita, kiam ili forlasis la laboristajn domojn kaj povis pli senĝene interparoli. Venis pentristo al la pensiono, vera pentristo, kaj li havas pentrolernejon en la ĉefurbo. Mi multe babilis kun li dum la lastaj tagoj, kaj ni amikiĝis. Hodiaŭ matene mi komencis rakonti pri vi kaj demandis, ĉu li ne povas ion fari por vi. Li onklece ridetis pri mia fervoro, sed mi ne lasis miajn atakojn, kaj fine li diris, ke mi povas alkonduki la knabon kune kun liaj artaĵoj, kaj fine mi sukcesis persvadi lin akcepti vin kiel nepagantan lernanton, se li trovos, ke vi meritos tion.
– Kaj se jes? diris Arne trankvile. Mi ne havas monon por loĝado kaj ceteraj necesaj aferoj.
– Mi scias. Kaj tial mi atakis ankaŭ patrinon, kaj okazis la stranga afero, ke mi eĉ ne bezonis persvadi ŝin. Ŝi tute de si mem interesiĝis pri vi, kaj post miaj klarigoj, ŝi mem demandis, ĉu mi ne ŝatus, ke ni zorgus pri tio, ĉe ni. Kaj kompreneble mi konsentis.
– Do senpage? diris Arne .
– Sed kompreneble!
Arne longe rigardis ŝin, preskaŭ malgaje.
– Nu? diris Brita.
– Mi ne scias, diris Arne , kaj la voĉo iom tremis. Estus strange nur akcepti kaj nenion doni, kvazaŭ almozpetanto ...
– Sed Arne !
– Jes, jes. Se temus nur pri helpo de vi ... vi ja estas mia kamaradino. Via patrino tamen estas al mi fremda homo. Estus malfacile akcepti bonfaron.
– Ni sidiĝu kaj parolu trankvile, diris Brita decide. Vi ja kuras, kvazaŭ vi volus forkuri de mi.
Ŝi kaptis lian brakon kaj tiris lin al la rando de la ŝoseo. Ili transsaltis la drenfosaĵon kaj sidiĝis.
– Mi komprenas vin, daŭrigis Brita. Verŝajne mi mem same sentus en tia kazo. Sed aliflanke, ĉu vi mem ne volonte donus tian helpon, se vi povus?
– Certe.
– Kial do ne mem akcepti? Kaj kion fari, se ne troviĝas alia vojo?
– Provizore mi ja povas resti en la uzino.
– Vere ŝajnas, ke vi povus tion fari malgraŭ la propono kaj eĉ malgraŭ via deziro libere sekvi vian propran vojon. Sed aŭskultu, Arne , mi tiel ĝojus, se vi konsentus. Nia hejmo fariĝus alia, se vi estus tie, mi ne estus sola plu.
Arne ankoraŭfoje longe rigardis ŝin, kaj poste li decide diris:
– Bone, mi konsentas. Kaj li kaptis ŝian manon kaj forte premis ĝin, sed poste li ekridis.
– Finfine ni iom trorapidas. Ni ankoraŭ ne aŭdis la opinion de la pentristo.
En la sekvanta vespero Brita prezentis sian amikon al la pentristo. Tiu esplore rigardis la knabon kaj dume faris diversajn demandojn, sed li neniel montris, kion li pensas pri la afero.
– Sed nun malfermu vian grandan pakaĵon, kaj ni iom rigardu viajn kreaĵojn! Arne malfermis la pakaĵon kaj metis sur la tablon antaŭ la sinjoro amason da paperoj kun desegnaĵoj kaj akvareloj, kelkajn skizlibrojn kaj dekon da olepentraĵoj faritaj sur masonito.
La kvanto ŝajne iom surprizis la sinjoron, sed li nenion diris, nur prenis la skizlibrojn kaj komencis foliumi. Pri Arne kaj Brita, kiuj sidis apude, li neniom atentis. Li sufiĉe longe rigardis la bildojn, ofte kun pripensa mieno.
Nur post duonhoro li finis sian ekzamenon. Li levis la kapon kaj rigardis Arne n.
– Ĉu vi estas konscia pri la enhavo de viaj kreaĵoj, mi volas diri, ĉu vi intencis esprimi ion per ili?
– Jes. Preskaŭ ĉiuj estas el la lasta jaro, antaŭe mi ne komprenis tion.
– Strange. Li ekstaris kaj premis la manon de Arne .
– Mi ĝojas, ke mi konatiĝis kun vi, kaj mi volonte akceptas vin kiel lernanton. Vizitu min morgaŭ vespere, kaj tiam ni iom babilos pri la afero. Mi supozas, ke Brita nun volas konduki vin al sia patrino. Dankon, Brita, vi bone faris, kiam vi konatigis vian amikon al mi.
*
Veninte hejmen li rakontis ĉion al la patrino. Pli da ĝojo li neniam vidis ĉe ŝi. Sed li mem estis malpli entuziasma, ŝajnis eĉ iomete hezita.
– Mi nun iros al Alekso, volas iom paroli kun li.
– Vi volas rakonti tion al li? Certe li ĝojos. Sed revenu baldaŭ, estas jam malfrue.
Alekso estis interne en la elektra stacio, sed kiam Arne venis, li eliris, kaj ili sidiĝis sur la kutiman lokon. Nun en la vespero estis multe pli trankvila ol dum la tagoj. Venis bruo el la lamenejo kaj aliaj lokoj, sed al tiuj sonoj Arne jam delonge kutimiĝis.
Arne rakontis pri la propono de Brita kaj pri la okazoj en la sama vespero.
– Estas ja bonege, diris Alekso. Sed vi parolas pri la afero, kvazaŭ ĝi donus al vi pli da ĉagreno ol ĝojo. Kio ankoraŭ premas vin?
– Mi komencis pensi pri certa afero, diris Arne kaj serioze rigardis Alekson. Vi ja konas nian rondon ...
– Sufiĉe bone, mi kredas.
– Iel venis al mi la penso, ke vivo estas pli ol arto. Vidu, per linioj kaj koloroj mi provas esprimi tion, kion mi trovas plej bela, plej ŝatinda. Kaj fariĝas bildo de mia ideo pri la vivo, pri la homoj. Sed ĉu ne estus pli bone esprimi siajn ideojn pri la vivo ĝuste per sia propra vivado, en la kunvivo kun la homoj?
Ĉu la arto ne estas surogato por vivado? Vidu, mi forlasas la vivon de nia rondo por fari bildojn de ĝi!
– Malfacilajn demandojn vi faras, diris Alekso.
Poste li longe silentis kaj Arne atente rigardis. Fine li demandis:
– Ĉu vi ĉesus desegni kaj pentri, se vi restus inter viaj kamaradoj?
– Certe ne.
Kaj denove Alekso silentis, sed nun estis li, kiu rigardis Arne n, kaj Arne , kiu pripense mallevis la okulojn.
– Mi supozas, ke vi estas tiel kreita, daŭrigis Alekso. Kaj rilate al via rondo ... Vidu, post kelkaj jaroj ĝi ne ekzistos plu. Unu iros tien, alia tien. Eĉ se vi ĉiuj restus en la sama loko, viaj vojoj pli malpli disiĝus.
– Verŝajne vi pravas, diris Arne . Sed kio poste restos?
– Malfacilajn demandojn vi faras hodiaŭ. Kio restus, se vi restus tie ĉi? Arne ne respondis sed cerbume rigardis al la suda ĉielo. Post kelka tempo li subite ekridetis.
– Alekso, tie en la sudo staras la sama stelo, kiun ni observis antaŭ unu jaro. Ĉu vi memoras?
– Certe. Kaj same trankvile ĝi moviĝas ... tiel trankvile, tiel trankvilige ...
*
En iu vespero Johano iris al Alda por redoni pruntitan libron. Li trovis ŝin en la ĝardeno, kie ŝi kolektis ribojn. Ŝi demandis, ĉu li deziras alian, kaj kiam li jesis, ŝi volis tuj eniri por doni ĝin al li.
– Lasu tion, mi helpos vin. Tiujn ĉi malmultajn arbustojn ni rapide senberigos. Ĉu poste vi estos libera? Ŝi jesis.
– Bone. Do ni povos poste iom babili, mi volus serĉi kelkajn aferojn en la enciklopedio de via patro.
– Sed ne estas bona ordo, ke vi helpas min. Vi jam laboris la tutan tagon en la forĝejo.
– En la forĝejo, jes. Sed estas granda diferenco inter deviga laboro kaj libera. Cetere tio ĉi estas ja nur ludo, post dudek minutoj ni estos pretaj.
Ili rapide laboris, ŝi sur unu flanko de la arbustoj, li sur la alia, kaj dume ili babiletis pri diversaj aferoj, kiuj okaze kaptis ilian intereson. Estis kvieta vespero kun alta ĉielo kaj sento de frua aŭtuniĝo. La someraj pomoj jam brilis ruĝe sur la arboj, kaj la astroj portis grandajn burĝonojn. Palore falis la vespera sunlumo sur verdajn foliojn kaj grandajn, diafane brilruĝajn bergrapolojn.
La lasta arbusto estis preta. Ili rektigis sin, kaj Johano kapklinis al si.
– Nu, jen ni do estas pretaj, kaj ...
Iliaj rigardoj renkontiĝis, kaj Johano subite haltis meze en la frazo. Dum kelkaj momentoj ili staris senspire silentaj kaj senmovaj, rigardante unu la alian kvazaŭ konsternitaj. Iliaj vizaĝoj fariĝis reve seriozaj. Sed subite aperis rideto sur iliaj lipoj, rideto apenaŭ videbla. La okuloj momente malleviĝis, kaj poste la rigardoj denove renkontiĝis. Kaj denove ili ekridetis, silente, konsternite.
Johano ekmovis sin kaj prenis sian korbon, kiu staris apud la arbusto.
– Jen ni do estas pretaj, li ripetis preskaŭ flustre. Ĉu ni eniru?
– Jes, tuj, ŝi diris molvoĉe, same mallaŭte kiel li. La berojn ni metos en la kuirejon, patrino preparos ilin morgaŭ.
Kiam ili venis al la perono, Johano subite haltis.
– Kia stultulo mi estas. Mi ja kunportis libron, ĝi ankoraŭ restas sur la herbo apud la arbustoj.
Ili rigardis unu la alian, kaj Alda ekridis.
– Nu jen! diris Alda . Ĝin ankaŭ mi forgesis.
*
Etiopujo falis, eksonis jam la unuaj pafoj de nova batalo en Hispanujo. La popoloj forĝas armilojn, estas tempo de alta konjunkturo. Plenkapacite laboras uzinoj kaj minejoj, sed eĉ la tuta kapacito ne sufiĉas por plenumi la mendojn.
En la komenco de aŭgusto oni metis Arne n en novan laborgrupon. Sur la orienta bordo de la rivero oni alkonstruos novan, grandan lamenejon.
Kaj la grupo atakas la densejon de junaj, sovaĝe kreskantaj arbetoj ĉe la alta latbarilo, kaj baldaŭ ĝi estas for, sed la loko tamen ne sufiĉas. Oni atakas ankaŭ la barilon kaj forigas grandan parton de ĝi, kaj anstataŭe oni alkonstruas novan barilparton, pli proksime al la laboristaj domoj, kaj la infanoj en la malgranda sablejo devas forlasi sian ludlokon, ĉar nun ĝi apartenas al la uzina tereno.
Arne fosas truojn por la palisoj de la nova barilparto. Flanke de la sablejo staras la infanetoj kaj interesite rigardas la ŝvitkovritajn laboristojn. Siajn fosiletojn kaj ĉaretojn kaj aliajn ludilojn ili forportis. Estas veraj fosiloj kaj veraj ĉaroj kaj veraj laboristoj, kiuj nun okupas la lokon kaj faras fundamenton por vera konstruaĵo.
Kaj jen nova afero altiras iliajn rigardojn. Venas du viroj kun hakiloj kaj granda segilo. Ili iras al la du altaj piceoj, ili iom ĉirkaŭrigardas, kaj poste unu el ili rapide faras malgrandan hakaĵon ĉe la radikoj de la arboj. La viroj ekgenuas ĉe unu el la piceoj, almetas la segilon kaj ekmovas ĝin. Per zuma sono kaj kvazaŭ lude ĝi tramordas la lignon. La granda krono ektremas, la supro ŝanceliĝas, kvazaŭ senforte la arbo kliniĝas kaj falas. Momente la viroj ripozas sed poste ili tuj atakas la alian.
Ankaŭ Arne alrigardas kaj forgesas labori. Iam li kaj Johano ludis tie en la sablo. Ili ŝarĝis ĉareton per ŝtonoj kaj sablo, kaj brava ĉevaleto kun rompita kruro tiris la ŝarĝon al la altforno. Ajna kaj Greta mastrumis apude, kaj jen la voĉo de Ajna anoncis manĝotempon. Kaj tie sub la arboj ili kolektis piceajn konusojn kaj faris bovinojn kaj ĉevalojn ... Kaj iam estis vintra vespero, kristnaska vespero, malvarmo, lunlumo, blanka neĝo, kaj sub la altaj piceoj staris malgranda, tremanta knabo, kaj liaj okuloj estis plenaj de larmoj, kaj tra la larmoj ekbrilis la lunlumo en plej belaj koloroj ... Eksonis apud li ordonotona voĉo:
– Kial vi staras tiamaniere? Ne forgesu vian laboron! En la vespero li prenis krajonon kaj paperon kaj reiris al la laborloko. Li sidiĝis kaj rigardis la lokon. Ĉiuj laboristoj estis for kaj nenio desegninda troviĝis tie. Kun medita mieno li rigardis la konfuzan miksaĵon de teramasoj, tabuloj, ĉaroj kaj aliaj diversaj objektoj.
Sed fine li tamen komencis desegni ... Maldekstre staras la malnova latbarilo, malantaŭ ĝi konturiĝas la lamenejo. En la mezo estas la sablejo, netuŝita de fosiloj de plenkreskuloj, nur kvar etuloj troviĝas tie, ĉevaleto kun rompita kruro tiras ĉareton, du knabinetoj per kelkaj skatoloj aranĝas manĝotablon, en la fono levas sin kvazaŭ protekte du altaj piceoj, kaj sub ili troviĝas malgranda saktendo ...
*
La vespera alsuda trajno haltas por du minutoj ĉe la stacio de Torento. Brita kaj ŝia patrino kaj Arne suriras la peronon de la vagono, la ŝoforo de la pensiono enportas pakaĵon en la kupeon. Apude sur la kajo staras la patrino de Arne kaj lia fratino, ankaŭ Alda kaj Johano kaj Alekso troviĝas tie.
Manoj renkontiĝas, oni diras ĝisrevidon.
– Kaj ne maltrankvilu, diras la patrino de Brita al la patrino de Arne , mi bone zorgos pri via filo!
– Tion mi jam scias, diras la patrino de Arne . Neniel mi maltrankvilas, estos nur iom strange por mi, kiam li estos for.
– Kaj salutu al Ajna , diras Arne .
– Jes, jes. Kaj skribu baldaŭ! respondas Alda kaj Johano. – Longajn, longajn leterojn mi skribos, diras Brita, kaj Arne ilustros ilin.
Ekmoviĝas la trajno, oni mansvingas, post kelkaj sekundoj la forveturantoj ne estas videblaj plu.
Alekso, Alda kaj Johano kune forlasas la stacion. Silente ili iras antaŭen, ĝis ili atingas la vojon, kiu kondukas al la laboristaj domoj.
– Mi ŝatus iom promeni, diras Alda kaj haltas. Johano konsentas, kaj ŝi demande rigardas Alekson. – Ĉu vi? Kaj Alekso rigardas ilin medite, kaj poste li ridetas.
– Ne, mi iros hejmen. Sed ĉu vi ne volus kuniri kaj trinki tason da teo ĉe ni. Nur por akompani min. Poste vi ja povos fari promenon.
– Bone, diras Alda . Ankoraŭ ja ne estas malfrue. Unue ni akompanos vin hejmen.
Vivo vokas
Tria libro en la Torento-trilogio
Verkis: Stellan Engholm
Eldonado: Inko Tyresö 2001
Grandeco: 179 p.
Proksimuma verkojaro: 1946
Kreis la Esperantan tekston: Engholm
I.
Johano daŭrigas sian laboron en la forĝejo, Eriko estas en la gisejo kaj Ejnar inter la konstrulaboristoj.
Ilia labortago finiĝas je la kvina en la vesperoj, kaj ili venas hejmen proksimume samtempe. Ĉiuj tri demetas siajn laborvestojn, pendigas ilin en angulo de la kuirejo kaj estas pretaj por lavi sin.
En la komenco Ejnar faris grandan bruon dum tiuj minutoj. Pro manko de loko ili devis lavi sin laŭvice, kaj Ejnar ĉiam pretendis, ke estas lia vico lavi sin unua.
– Estis pli simple en mia junaĝo, diris la patrino dum tia lavdisputo. Tiam multaj laboristoj lavis sin nur sabate aŭ dimanĉe. Ili ne ŝanĝis vestojn vespere kaj la dentojn ne brosis dum la tuta vivo.
– Tamen almenaŭ Ejnar devas lavi sin kaj ŝanĝi vestojn, diris Johano. Nuntempaj knabinoj estas multe pli pretendaj, eĉ en labortagaj vesperoj.
– Jen, jen! replikis Ejnar moke. Ankaŭ malgrandaj potoj havas orelojn.
Tamen la tri fratoj kaj la patrino vivis relative komforte kaj pace en la kuirejo kaj la alia ĉambro. Estis pli da ĝeno, kiam Elsa ankoraŭ estis hejme kun sia knabineto. La knabineto ĉiam kriis en ne konvena tempo kaj havis diversajn kvalitojn, kiujn infaneto ne devus havi.
Ofte Elsa mem pli ol ŝia knabino detruis la trankvilon. La junuloj ĝenis ŝin jen en la kuirejo, jen en la ĉambro. Iliaj laborvestoj kaj laborŝuoj en la kuirejo malbonodoris kaj prenis tro multe da loko. Iliaj aliaj vestoj kaj ŝuoj ne lasis lokon al ŝiaj. Jen ili ĝenis la knabinon per babilo, jen ŝin per silento.
Sed en la komenco de septembro ŝi edziniĝis kun sia kavaliro kaj kune kun la knabino transloĝis al propra hejmo.
Post la vespermanĝo Ejnar ordinare malaperas. La patrino komencas siajn vesperajn okupojn en la kuirejo. Eriko kaj Johano iras en la ĉambron. Tiu estas preskaŭ aparta por ili. Nek Ejnar nek la patrino faras pretendojn pri ĝi. La patrino sentas sin plej hejme en la kuirejo. Ejnar estas hejme nur kiam li dormas, kaj tion li faras same volonte en la kuirejo kiel en la ĉambro.
La patrino sarkasme nomis la ĉambron studĉambro. Iun fojon Eriko grumbletis pro tuŝitaj paperoj. Post tio ŝi baptis ĝin sanktejo.
La tablon en la mezo de la ĉambro ili okupis por si. Tie kuŝas libroj, skribkajeroj, paperoj kaj skribiloj. Ankaŭ malgranda tablo apud la lito de Eriko estas simile ŝarĝita.
Inter la libroj sur tiu tablo estas dika notlibro en nigra vakstolo. Johano okaze rigardis ĝin kaj trovis, ke Eriko uzas ĝin ne por ordinaraj notaĵoj sed kiel taglibron. Sur la unua paĝo li skribis la vorton “Paŝoj”. La enhavo konsistas el seninterrompa sekvo de datoj kaj post ĉiu dato staras kelkaj vortoj pri tio, kion Eriko legis, skribis, pensis aŭ cetere faris dum la vespero.
– Kial vi notas tion? demandis Johano.
– Estas helpo por mia konscienco, respondis Eriko kun rideto kaj iom ĝenite. Mi volas, ke neniu tago forpasu sen iom da utilo farita de mi.
Veninte en la ĉambron Eriko unue legas tagan gazeton, foje kelkajn. Dume li tiam kaj tiam babilas kun Johano, serĉas fremdvortojn en malgranda vortaro, rigardas landkartojn. Je la sepa horo li lasas la legadon por aŭskulti la radiajn novaĵojn. La novaĵoj estas kvazaŭ ilustraĵoj al la seke formulitaj aferoj, kiujn li lernas en siaj ŝatataj libroj. Temas pri armado, pri paroladoj de popolgvidantoj, pri minacoj de ŝtato al ŝtato.
Ĉiun tagon oni mencias la batalon en Hispanujo. Pri tiu batalo ĉiuj homoj havas intereson, eĉ la patrino, kiu nenion scias pri tiu lando. Per gazetoj, radio, paroladoj kaj libroj eĉ simpluloj ricevis la senton, ke la tuta mondparto estas en danĝero de milito. Se ĝi ie komenciĝos, ĝi povos rapide etendi sin al ĉiuj partoj de la kontinento.
Tiuj novaĵoj forte efikas al Eriko. Li vivas pli multe en siaj pensoj kaj ideoj ol inter konkretaj, proksimaj aferoj. Ankaŭ tiu malproksima batalo estas kunligita kun liaj ideoj. Tial ĝi estas por li tiel grava, kvazaŭ ĝi okazus antaŭ liaj okuloj.
Sed nenion aŭ malmulton li diras. Li nur kunpremas la lipojn, kaj la vizaĝo heliĝas aŭ malheliĝas laŭ la sciigoj. Post la fino de la novaĵoj li tuj foriras kaj ĝis la lasta novaĵelsendo lasas la radion kaj la kurirejon por plena dispono al la patrino.
Foje Eriko kaj Johano studas kune, sed plej ofte Eriko laboras memstare. Li dediĉas sin al siaj taskoj kun tiaj energio kaj celkonscio, en kiuj Johano ne povas sekvi lin. Se li bezonas studkonsilojn, li nun turnas sin ne al Johano sed al Jern , la prezidanto en la esperanta klubo, kiu havas la saman postenon ankaŭ en la socialdemokrata junulara klubo kaj en la laborista klerigasocio.
Tamen Johano pasigas multajn vesperojn kune kun la frato. Foje li ion legas, foje skribas kaj jen kaj jen babilas kelkajn vortojn kun li. Pli ofte li nenion faras, nur sidas aŭ kuŝas sur la sofo, ripozante post la taga laboro. Sed ĉiam la kunesto kun la frato estas agrabla.
– Ĉu vi povas klarigi, kiel vi fariĝis tia, kia vi nun estas? demandis Johano iun fojon, kiam li en plena ripozo rigardis la diligentan laboron de la frato.
Eriko skuis la kapon.
– La ŝanĝo ne estas granda, li diris. Mi ne estas pli inteligenta nun ol antaŭe, kaj malfacile mi lernas. La diferenco ŝajne estas en tio, ke antaŭe mi ne vidis ion por lerni kaj ne trovis ion por fari. Mi nur kvazaŭ ĉirkaŭvagis sen senco kaj celo. Li pripense rigardis Johanon kaj aldonis:
– Kial vi ne faras ion? Ne lasu la lacon tro regi vin! Vi povus fariĝi inerta.
– Diligenta mi ne estas, sed ankaŭ ne inerta. Mi volas havi iom da tempo ankaŭ por propraj pensoj kaj fantazioj.
Foje Johano forlasas Erikon, sidas en la kuirejo kaj aŭskultas radion, iom babilas kun patrino.
La horoj pasas. Patrino ordigas iliajn litojn por la nokto. Je la deka venas la lastaj novaĵoj. Poste oni fermas la pordon inter la du ĉambroj. Patrino kaj Ejnar , se li jam estas hejme, baldaŭ enlitiĝas. Ankaŭ Johano kaj Eriko iras en la litojn. Johano baldaŭ dormas, sed Eriko ne.
Jam silentas la radioaparatoj en najbaraj loĝejoj, silentiĝis bruo de interparoloj, silentas la akra voĉo de la bandokantisto, kiu loĝas super ili, kaj la ĝemoj de lia havaja gitaro.
Eriko faris el kartono dometsimilan ŝirmilon por sia tablolampo. Ĝi tralasas nur iom da lumo por li mem, cetere estas mallumo en la tuta ĉambro. Johano povas bone dormi malgraŭ la studemo de Eriko.
En la matenoj Eriko havas ruĝajn okulojn, kaj estas facile vidi, ke li tro malmulte dormis.
– Vi denove forgesis rigardi la horloĝon, diras Johano admone.
– Povas esti. Sed kie preni tempon kaj por lego kaj por dormo? Sed ne ĉiujn vesperojn li pasigas en tiu maniero. Post la konatiĝo kun Jern , li fariĝis membro de la junulara klubo. Eriko estas fervora, kaj oni provizas lin per diversaj taskoj. Kelkaj taskoj estas bonaj kaj interesaj, aliaj ne plaĉas al li. La amuzkunvenojn li ne ŝatas.
– Jen mi devas ĉirkaŭkuri por aĉeti kafon, sukeron, panon kaj diversajn aferojn, devas aranĝi amuzojn kvazaŭ por malgrandaj infanoj! li diris riproĉe al Jern . Pli bone mi povus uzi la tempon.
– Certe, respondis Jern . Sed tia ofero de propra intereso estas necesa kaj ne sensenca. Al miloj kaj miloj da silentaj plenumantoj de tiaj servoj la laboristoj ŝuldas pli da danko pro sia progreso, ol oni ordinare komprenas. Ili donis necesan oleon al la maŝino. Via tasko estas ja nenio! Kiam vi fariĝos membro de la estraro por la popola domo kaj la popola parko kaj devos aranĝi plezurprogramojn en granda skalo por ĉiuj sabatoj kaj dimanĉoj en la tuta somero kaj foje ankaŭ por aliaj vesperoj – jen vi spertos! Sed tio estas necesa por olei la maŝinon.
Se temas pri gazetvendado, pri monkolektado por ia celo, pri varbado de gazetabonantoj – jen tasko por Eriko. Tiel li ricevas ion por fari kaj por la kunvenoj kaj por la intertempoj.
Jern volas, ke li zorgu ankaŭ pri sia mensa evoluo. La laborista kleriga asocio havas multe da studgrupoj. Kunvenoj okazas en ĉiuj vesperoj krom sabate kaj dimanĉe. Neniu persono kapablas partopreni en ĉiuj, sed Jern diras, ke Eriko devas partopreni almenaŭ en du, eble tri.
Li apartenas ankaŭ al la esperanta klubo. Ĝi kunvenas dufoje monate. Eriko ne ĉiam partoprenas, tamen ofte. Hejme li konstante kaj sisteme dediĉas iom da tempo al lernado kaj korespondo.
Tiel Eriko pasigis sian liberan tempon, ĉiam okupita, ĉiam aktiva.
La patrino ne alte taksis la novajn interesojn de Eriko. Jen kaj jen ŝi esprimis sian opinion. Ŝi estis babilema, sed Eriko ne atentis pri ŝiaj oratoraĵoj.
– Pli bone paroli al muro ol al vi, ŝi diris malkontente. La silento de la muro ne estas incita.
– Mi ne povas helpi, ke mi ne estas tiel babilema kiel vi, respondis Eriko indiferente. Pri kio mi parolu?
– Tute egale, se vi jen kaj jen nur dirus kelkajn vortojn. Ŝajne vi fariĝis tro klera por paroli kun mi. Antaŭe vi almenaŭ povis insulti min.
– Ĉu tio estis pli bona? demandis Eriko same indiferente. – Jes. Tiam mi almenaŭ sentis, ke mi havas ian homan rilaton kun vi. Nun vi estas kvazaŭ pensionloĝanto ĉe neatentinda mastrino.
– Kiu tamen akurate pagas al vi. Tio ne ĉiam okazis antaŭe. – Estas vero. Tamen vi povus foje malfermi vian buŝon por kelkaj vortoj, ĉu bonaj ĉu malbonaj.
Reciproka insultado ofte okazis inter ŝi kaj Ejnar . Ŝajne la vortbataloj bone efikis al ŝi, ĉar post ili ŝi ĉiam estis en bona humoro. Al Ejnar ŝi estis eĉ dorlota.
Kiam li jen kaj jen venis hejmen ebria, ŝi unue riproĉis, sed poste la tono kaj vortoj ŝanĝiĝis. Eriko, kiu ankoraŭ kuŝis legante, aŭdis ŝian voĉon el la kuirejo:
– Ho, kompatinda knabo, en kia mizera stato vi troviĝas. Vi ja povus amuziĝi sen tiel malbonfartigi vin. Jen mi helpos vin, mizera etulo! Kaj en la sekvanta mateno ŝi montris al Ejnar mirindan indulgon, se li estis en malbona humoro, kaj se Eriko aŭ Johano kritikis la konduton de Ejnar , ŝi eĉ defendis lin.
Foje malpleniĝis la monujo de Ejnar . Tiam li sekreteme interflustris kun la patrino, kaj post kelkaj riproĉoj de ŝi li ordinare sukcesis elpremi la bezonatan sumon. En la salajrotago li ofte donis al la patrino nur parton de la pagota sumo, kaj la reston ŝi ricevis post ankoraŭ du semajnoj.
Eriko eksciis pri tiuj manipuloj kaj severe admonis la fraton kaj ankaŭ la patrinon.
– Vi ne bezonas insulti lin nek min, ŝi respondis. La mastrumado estas mia afero. Se mi konsentas prokraston de la pago, tio ne koncernas vin.
Kiam ŝi pro mankanta pago de Ejnar devis antaŭpeti monon de Eriko, ŝi ne povis nei, ke tio koncernas ankaŭ Erikon. Malgraŭ tio ŝi trovis defendon por Ejnar .
Tamen Ejnar estis al ŝi pli malĝentila ol afabla, kaj li eĉ ne parolis kun ŝi pli multe ol Eriko. Iun fojon, kiam Johano kaj ŝi estis solaj hejme, Johano sugestis, ke Eriko efektive kondutas al ŝi multe pli bone ol Ejnar .
– Ejnar havas mankojn, ŝi konsentis. Mi insultis kaj insultis lin pro liaj kvalitoj. Li tro amuzas sin, postkuras knabinojn,
ŝatas alkoholon, malbone zorgas pri mono, malbone kondutas al mi. Sed tiujn aferojn mi povas kompreni, mi povas pardoni lin kaj poste konduti al li kiel al homo simila al mi mem. Sed Eriko! Li estas bonkonduta, donas akurate la pagon, donas ankaŭ kroman monon, aĉetas donacojn, aĉetis la radion. Sed mi ne komprenas lin. Tiu ĉiama legado, tiuj fiksaj ideoj, tiu cerbumado kaj tiu silento! Li estas kvazaŭ homo el fremda lando, kiu ŝajnas al mi nur stranga estaĵo. En mia junaĝo ofte trapasis tie ĉi migrantaj eksterlandaj muzikistoj. Ili ne povis paroli kiel ni, ne aspektis kiel ni. Ili en multo similis al ni, tamen estis strangaj estaĵoj. Same estas rilate al Eriko.
Johano demandis, ĉu ŝi antaŭe pli bone komprenis Erikon. – Verdire ne, ŝi diris. Tiam li vivis proksimume kiel Ejnar . Tamen estis ĉe li io stranga kaj nekomprenebla.
– Mi komencas timi vin, ŝercis Johano. Eble ankaŭ mi ŝajnas al vi stranga kaj nekomprenebla?
– Estas granda diferenco. Sed ankaŭ vi havas ion specialan. Jen kaj jen viaj rigardoj fariĝas tiel esploraj kaj observaj. Vi povas maltrankviligi kaj timigi per viaj okuloj. Oni diris, ke mia avino povis sorĉi. Eble vi havas iom de ŝi.
Johano ekridis.
– Vi fantazias! Ĉu vi kredas, ke ekzistas homoj, kiuj povas sorĉi?
– Eble ankoraŭ troviĝas iuj povantoj, kvankam ili ne volas aŭ ne kuraĝas ion fari. Ĉiuokaze ekzistis. Sed mi ne ŝatas tiajn aferojn. Mi ne povas kompreni ilin, same kiel mi ne komprenas la konduton de Eriko kaj viajn rigardojn.
– Vi tamen ne opinias, ke mi povas sorĉi aŭ volas fari ion malbonan?
Nun ekridis la patrino.
– Vere ne. Bona knabo vi estas. Ankaŭ Eriko estas bona. Sed alispecaj ol mi.
Verdire la patrino kaj Johano estas bonaj amikoj. Kun Ejnar ŝi ofte malpaciĝas. Kun Eriko ŝi ofte provas malpaciĝi, kvankam ŝi nuntempe preskaŭ neniam sukcesas, sed inter ŝi kaj Johano vortbataloj neniam okazas. Se ŝia tono foje fariĝas incitita en parolo kun li, ŝi tuj bridas sin kaj fariĝas trankvila.
Pli facile ol la aliaj li trovas kontakton kun ŝi. Jen kaj jen en la vesperoj li molpaŝe kaj nerimarkata de Eriko elglitas el la studĉambro, senbrue fermas la pordon kaj sidigas sin sur la sofon. Li komencas babili pri io ajn, rakontas iun epizodon el la tago. Tio efikas al ŝi kvazaŭ turno de butono al elektra lampo. Ŝi komencas mem babili tiel fervore, ke li bezonas nenion plu diri. Se li foje interŝovas iujn jes aŭ ne, ŝi estas konvinkita, ke ili tre vigle interparolis. Ŝia babilo ofte estas interesa ŝi rakontas pri pasintaj tempoj, pri si mem, pri la patro de Johano kaj pri aliaj homoj. Se okaze ŝiaj temoj estas tedaj, li per iu aludo gvidas ŝin al pli interesa kampo.
Johano iras al la forno kaj palpas la kafpoton.
– Ĉu iom restas? ŝi demandas vigle. Donu tason ankaŭ al mi! Kaj Johano elprenas tasojn el la ŝranko, varmigas la kafon, se ĝi malvarmiĝis, eĉ kuiras novan, se nenio restas en la poto. Kiam ili poste sidas apud siaj tasoj, ŝi estas brile kontenta. Ŝia lango laboras, kaj Johano povas kiom ajn rigardi ŝin, kaj ŝi eĉ ne rimarkas liajn rigardojn.
Ofte li observas ŝin, kiam li interesite aŭskultas ŝiajn rakontojn. Kiam ŝi rakontas pri sia junaĝo, li provas imagi, kiel tiam aspektis tiu vizaĝo kaj tiu figuro. Sed nur se li forturnas la okulojn kaj provas sole per sia fantazio krei la bildon, li sukcesas en tio. Se li konstante rigardas ŝin, la maljuniĝanta vizaĝo restas tia, kia ĝi estas, aŭ li komencas imagi, kiel ĝi iom post iom ankoraŭ pli maljuniĝos, ĝis la vivo fine malaperos el ĝiaj trajtoj.
Sed jen li ne vidas plu la vizaĝon, kaj li ne distingas plu, kion ŝi diras. Liaj pensoj disvagas. Fine li forgesas eĉ ŝajnigi, ke li aŭskultas.
– Vi estas laca, diras la patrino. Iru dormi! Foje ŝi pravas, foje ne. Kiam li forlasas la patrinon, li iam ankoraŭ prokrastas la enlitiĝon, sidante en medito. Tute trankvile li povus sidi tiel dum horoj. Eriko malofte rimarkas, kion faras Johano.
*
Ofte li vizitas Alda n. Li sentas sin hejme tie. La patrino estas afabla, kaj la patro kondutas al li kiel kamarado.
– Venu al ni, kiam vi volas, li diris. Estas agrable por mi, estas agrable por Alda , kaj espereble estas agrable ankaŭ por vi.
Plej ofte Johano kaj Alda ne longe restas hejme, sed faras promenon. Li pasigis la tutan tagon en la forĝejo, ŝi en la butiko kaj la kuirejo, kaj ambaŭ sopiras moviĝon kaj freŝan aeron.
Ekster la domo, en la stratangulo, staras la ĉiama grupo de junuloj kun la manoj en la pantalonpoŝoj. Krudaj ridoj kaj ŝlimaj ŝercoj ofte salutas ilin, kiam ili preterpasas la grupon. Ili forlasas Torenton kaj sekvas iun el la kamparaj ŝoseoj, jen norden al la arbaroj, jen suden al la preĝeja vilaĝo kaj la diversaj vilaĝetoj sur la ebeno, jen orienten laŭ la fervojo kaj la norda rando de la ebeno.
Elirante el Torento ili sentas sin kiel liberaj migrantoj, kun la vojoj de la tuta mondo antaŭ si. Foje la luno lumigas ilian vojon, foje nur pala lumo de la steloj. Alifoje la vespero estas nigra, nebula, pluveta. Sed ĉiam estas same agrable ekmarŝi, estas kvazaŭ printempo ĉirkaŭ ili, la dormanta naturo ŝajnas plena de vivo kaj atendo.
Sed dum la marŝado foje revenas pensoj kaj sentoj de la tago. Johano starigas bilancon de sia ĝisnuna laborista vivo:
– Mi vekiĝas duonhoron post la sesa, glutas tason da kafo kun buterpano kaj kuras al la uzino. Je la sepa mi staras preta kiel laboraparato kaj poste funkcias kiel tia ĝis la kvina vespere escepte la manĝopaŭzojn. Por kio? Por ke mi ricevu tiujn kelkajn kronojn, por kiuj mi aĉetas manĝaĵon, vestojn kaj ceterajn necesajn aferojn. Kaj mi manĝas kaj vestas min kaj cetere zorgas pri mia farto, por ke mi povu labori plu. Labori kaj ebligi al mi labori plu, jen la senco! Ses monatojn mi estis tie. Sed tiel pasas tago post tago, monato post monato. Somero, aŭtuno, vintro kaj printempo sin sekvas denove kaj denove, kaj mi estas kaj restas nur tia laboraparato. Kaj la eksterlabora vivo estas esence nur kiel oleado kaj zorgado al la aparato, por ke ĝi povu funkcii plu. La forĝistoj martelas de junaĝo ĝis kadukiĝo kaj aspektas, kvazaŭ ili estus venintaj en la mondon sole por tiu martelado. Ili malaperas, kaj la tuta rezulto kaj senco de ilia vivo estas kelkaj ferpecoj, kiuj disrustas en domoj, ĉaroj, pontoj kaj aliloke. Kaj eble kelkaj filoj, kiuj daŭrigas la marteladon, kelkaj filinoj, kiuj zorgos pri la hejmoj de aliaj forĝistoj kaj naskos novan forĝistmaterialon.
Tia vivo ne havas multe pli da senco ol tiu de laborĉevalo, kiu tagon post tago tiras sian ĉaron, ricevas iom da furaĝo kaj havas stalon por la nokto. Ĝi ne havas multe pli da senco ol la funkcio de rado sub la ĉaro, kiun tiras tiu ĉevalo ...
*
Dum la aŭtuno Ajna renkontis siajn amikojn nur en klubaj kunvenoj. Eĉ tiujn ŝi ne povis ĉiam partopreni. Post ŝia laboro en la inĝeniera familio restis nemulte da tempo por ŝi mem en la vesperoj. Du vesperojn en ĉiu semajno ŝi instruis esperanton al komencantoj.
Estis vespero en la fino de novembro, en tempo kun densaj nuboj kaj duonhelaj tagoj, kiam la okuloj laciĝas pro ĉiama lampolumo. Survoje al klubkunveno Ajna trovis akompanon kun Alda .
– Vi aspektas laca, diris Alda .
– Same observema vi restas. Iomete, jes.
– Tro da laboro? Laboro ne agrabla?
– Mi kuiras, bakas, aranĝas manĝotablojn, lavas, flegas malgrandajn infanojn. Ne troa laboro kaj ne sen intereso.
– Sed via kurso estas troa.
– Tio estas miaj plej agrablaj horoj dum la tuta semajno. Tiam mi denove sentas min kvazaŭ en nia rondo ... Ŝi interrompis sin. Dum kelkaj momentoj ili iris silentaj. Subite ŝi kaptis la manon de Alda kaj forte prenis ĝin.
– Ĉu vi ne foje sentas vin tiel ... tiel sola? La homoj estas kiel fremduloj, ĉio estas korprema?
– Mi havas alian temperamenton ol vi, kaj mi ne estas tiel sola. Sed se mi estus en via situacio, mi certe sentus kiel vi.
Ŝi forte respondis la manpremon de Ajna.
Ili alvenis kaj kune kun la aliaj sidigis sin ĉirkaŭ la longa tablo. Multaj membroj forestis, kelkaj okaze, aliaj laŭ kutimo. Jern kun la sekretario apud si prezidis ĉe unu ekstremo de la tablo. Antaŭ li kuŝis kelkaj cirkuleroj, longaj kaj ne interesaj. Li legis kaj legis kaj foje mem parolis. Jern ĉiam atentis, ke ĉiuj aferoj estu zorge konsiderataj, ankaŭ malgravaj.
Post duonhora cirkulertraktado sekvis kelkaj prokrastitaj demandoj. Tiuj estis same negravaj kaj seninteresaj, sed Jern zorge ripetis ilin, kaj ili okupis pluan duonhoron.
La gejunuloj fariĝis malviglaj. Tiu kaj tiu oscedis. La influo de la forestantoj estis pli granda ol la reciproka vigligo de la ĉeestantoj. Multaj pensis, ke estus bone, se la kunveno baldaŭ finiĝus.
Fine la traktado estis preta. La sekvanta punkto estis mallonga parolado de Eriko. Por ekzerco ili laŭvice faris tiajn paroladojn dum la kunvenoj.
Eriko levis sin, kvazaŭ vekiĝante el propraj pensoj, kaj starigis sin malantaŭ sian seĝon. Eĉ li estis malmulte atentinta pri cirkuleroj kaj prokrastitaj demandoj.
Li komencis paroli. Lia temo estis la homara batalo por libero kaj frateco. Malrapide li parolis, kvazaŭ tirante la vortojn el la profundo de sia interno. La vortoj kaj la frazoj estis senornamaj kaj senarte aranĝitaj, sed ili estis liaj propraj, kaj ili estis plenaj de la sama retenita energio, kiu vivigis lian vizaĝon, kaj ili bone esprimis tion, kion li volis komuniki al siaj aŭskultantoj.
Liaj okuloj estis direktitaj al ili. Sed nur kvazaŭ tra vualo li vidis ilin, ĉar li vidis antaŭ si la homaron klopodantan tra jarcentoj kaj jarmiloj, pionirojn en peniga kaj sinofera laboro, multmilionajn amasojn, kiuj devas vekiĝi el inerto al konscio pri sia propra vivo. Tion li klare kaj animkaptite vidis, kaj lia voĉo fariĝis kiel voĉo de vokanto.
La inerto malaperis el la mienoj, estis silente ĉirkaŭ la parolanto, kaj oni havis senton de solena festo. Liaj vortoj montris al ili ion subliman kaj grandiozan en malproksimo. De la nealta sed fortika figuro antaŭ ili ŝajnis elradii viviga, kreopova forto, kiu transiris al la aŭskultantoj.
Li finis per tio, ke ĉiu unuopa homo en sia ĉiutaga vivo devas realigi la grandan taskon, kaj ĉiu el ili sentis, ke ĝuste ŝi kaj li estas respondaj.
Kiam li finis kaj residigis sin, fariĝis silento, antaŭ ol ili komencis aplaŭdi. Jern estis emociita, kiam li dankis pro la parolado.
Regis alia atmosfero ol antaŭ duonhoro. Kaptitaj de la sama sento ili komencis foliumi la kantlibrojn, kaj la kanto sonis pli forta kaj gaja, ol dum longa tempo.
La tri rondanoj kaj Eriko kune iris hejmen. La tri parolis inter si. Eriko kiel kutime silentis.
Ajna forturnis sin de la kamaradoj kaj vokis lian atenton. – Eriko! ŝi diris mole, per la tono kvazaŭ petante pardonon pro altrudo.
– Kion vi volas?
– Ĉu vi kredas, ke mi povus ion utilan fari en via junulara klubo?
– Kompreneble. Ĉu vi ŝatus aliĝi.
– Jes.
– Antaŭ nelonge Jern demandis vin, sed tiam vi ne volis.
– Jes. Sed post via parolado mi pli bone komprenas, kaj ankaŭ mi volas kunhelpi, se mi povos.
– Ĉiu povas, ĉiu devus. Vi estas bonvena!
Lia vizaĝo heliĝis, kaj per sentinspirita movo li etendis al ŝi la manon. Ŝi donis la sian, kaj li forte premis ĝin.
Sed subite lia vizaĝo serioziĝis, peziĝis, iom ruĝiĝis. Lia mano perdis sian forton kaj elglitis el ŝia. Post momento renkontis ŝin pardonpeta rigardo el liaj okuloj. Kun malĝoja rideto li diris:
– Pardonu! Mi ekpensis, ke vi rajtas diri: “Kiu estas vi, ke vi tiel kondutas kiel majstro?” Mi subite memoris, kiel vi iam diris al mi: “Ĉu plaĉas al vi tie ĉi?” Ĉu tion vi memoras? Ŝi pripensis dum kelkaj momentoj.
– Verŝajne estis ĉe Perkolago, dum nia unua kunesto?
– Jes. Mi ŝuldas tre multe al vi, al vi ĉiuj en la rondo. Vi akceptis min kiel kamaradon, unue Johano, poste vi ĉiuj. Sen vi mi eble estus irinta alian vojon. Sed mi esperas, ke mi neniam plu faros ion, pro kio mi devos honti antaŭ vi ... Ajna per rapida movo rekaptis lian manon kaj preme skuis ĝin.
– Ne parolu tiel! Nun ni kune laboru!
*
La duonpatro de Arne ne tro grumblis, kiam oni decidis, ke Arne forveturu por viziti artan lernejon. La afero estis subtenata de tiaj personoj, kontraŭ kiuj li ne kuraĝis kontraŭstari, kaj oni ne postulis monon de li. Sed en la hejmo li deklaris, ke la afero estas stulta.
Jam en sia unua letero frue en la aŭtuno la patrino parolis pri revido dum kristnasko. Tion ŝi ripetis en ĉiuj leteroj. Pasis nun la pli granda parto de la aŭtuno, kaj ŝiaj simplaj frazoj vibris de la sama atendo, kiun en la antaŭkristnaska tempo sentas la infanoj.
Arne por la unua fojo estis for el la hejmo. Malgraŭ ĝojo pro laboro kaj lernado ankaŭ li sopiris al kristnasko kaj hejmiro. Ili loĝis en nova urboparto ĉe la rando de la urbo. Estis grandaj, libere starantaj domoj en helaj koloroj kun la muroj kovritaj de balkonoj kaj gajkoloraj markezoj. Inter la domvicoj estis vastaj lokoj kun arboj, herbotapiŝoj, florbedoj, ludlokoj en sablo kaj akvo, fontanoj. Tie infanoj en banvestoj kaj tute nudaj etuloj vivis paradizan vivon, kiam tion ankoraŭ permesis la varmo.
Ilia loĝejo havis tri ĉambrojn kaj kuirejon. Ankaŭ tie ĉio estis same bela, hela, komforta kaj racie farita kiel ĉio ekstera en tiu nova urboparto. Sed la mebloj kaj aliaj objektoj grandparte devenis el iama altklasa medio, kaj en la komenco Arne sentis, kvazaŭ li ŝtelirus en medio malpermesita al li. Tiuj malnovaj objektoj estis tre belaj, kaj li ĝojis, kiam li rigardis ilin, sed ili samtempe kvazaŭ riproĉis lin: “Kial vi enŝtelis vin en nian regnon? Vi ne apartenas al nia medio. Estus por vi pli bone reiri tien, de kie vi venis.” Ofte li pensis: “La homoj, kiuj apartenas al tia medio, ne povas kompreni la krudkondutajn kaj simplanimajn homojn en laborista loĝejo en Torento.” Iom post iom malaperis tiu sento de fremdeco. Li kontentige konatiĝis kun antaŭe nekonataj aferoj, kiuj komence ĝenis lin. Sed restis kaj plifortiĝis la impreso, kiun lasis en li la medio de lia infanaĝo.
Sidante en la bela, moderna apartamento, li ofte ekvidis image sian hejmon. Rigardante la modernajn domojn kun belaj, vastaj interspacoj, kie ludis gajaj, belvestitaj infanoj – ĉio kvazaŭ bildo de estonta, feliĉa socio – li subite ankoraŭ pli klare vidis en sia imago la laboristajn domojn en Torento sub la betuloj kaj la blasfemantajn kaj kverelantajn bubojn sur la malgrandaj kortoj. En la lernejo, kie liaj novaj kamaradoj bruis kaj petolis en la laborpaŭzoj, li ekpensis pri siaj laborkamaradoj en la uzino kaj sia penado kune kun ili.
En tiaj momentoj travibris lin forta sento de kunligo kun la hejma loko, kaj la memorbildoj revokis lin tien.
En la posttagmezo de la antaŭkristnaska tago li denove staras sur la perono de la stacio en Torento, kune kun Brita kaj ŝia patrino. Ili kiel kutime pasigos la libertempon en la pensiono.
Kiam ili eniris en la aŭton, li prenis sian valizon kaj diris al ili ĝisrevidon. Li volas iri hejmen piede, li diris. Ili rigardis lin ne komprenante.
– Mi volas iri malrapide kaj rigardi, kiel ĉio aspektas. Ĉu vi ne permesas tion al mi? li diris kun peta voĉo.
– Se estas tiel, ni ne devigos vin veturi, diris la patrino. La aŭto ekmoviĝis kaj malaperis. Arne malrapide sekvis la saman vojon. Liaj rigardoj ĉirkaŭvagis kaj ĉion atentis.
En la nokto kaj la antaŭtagmezo falis neĝo, kaj la pejzaĝo havis decan kristnaskan aspekton. Ĉiun detalon en la bildo li rekonis, kaj li miris, ke ĉio aspektas, kvazaŭ li estus reveninta post unutaga foresto. Tamen la loko ne estis tute sama por li. Iel ĝi aspektis malpli granda, malpli signifa. Li tremis pro ĝojo, kiam li ĉion revidis, sed samtempe li iel sentis sin fremdulo en la hejma loko.
En la mola krepusko li iris sur sia hejma strato. Venis kelkaj knaboj kun kristnaskaj arbetoj. Kelkaj infanoj ludis en la nova neĝo, sed la plej multaj estis interne. Tra la fenestroj li vidis la lastajn preparojn por la festo. Iuj rekonis lin, salutis, faris iun demandon kaj deziris feliĉan feston.
Post kvarmonata foresto li denove malfermis la pordon de la hejmo. Patrino staris ĉe la forno kun ladplato kun novbakitaj bulkoj, kiun ŝi ĝuste elprenis. Kiam ŝi ekvidis lin, ŝi formetis la platon, ĉirkaŭbrakis lin kaj silente ploris.
El la ĉambro venis Eta. Ŝi estis ornamanta la kristnaskan arbon, kaj ŝi gaje kaj bubmaniere salutis. Elvenis ankaŭ la patro, kun sapita vizaĝo kaj razaparato en la mano. Li scivole rigardis Arne n, diris bonvenon kaj poste reiris.
La patrino petis lin eksidi ĉe la tablo kaj donis al li kafon kaj freŝajn bulkojn. Ŝi ŝajnis kontenta.
– Vi multe kreskis, ŝi diris, kaj vi ne estas malgrasa. Certe vi havas bonan mastrinon.
Li lavas sin kaj iom okupas sin pri sia pakaĵo. Kaj jen restas nenio por fari. Li iras el la kuirejo en la ĉambron kaj denove en la kuirejon, sidas jen sur la sofo, jen sur iu seĝo, rigardas la okupiĝon de Eta kaj kiel la patrino komencas prepari la manĝaĵon por la vespero. Patrino multe demandas, kaj ankaŭ Eta faras kelkajn demandojn, sed li trovas malmultajn vortojn por respondi.
Denove li iras al sia valizo kaj elprenas longan kaj larĝan sed maldikan paketon.
– Patrino, mi forkuros por duonhoro, li diris.
– Kial? ŝi demandis konsternite. Apenaŭ vi venis hejmen, kaj estas kristnaska vespero. Tamen vi volas forkuri.
– Nur por duonhoro. Estas donaco al Alekso. Mi tre volas transdoni ĝin nun.
– Certe vi povos tion fari same bone en alia tago.
– Eble, sed mi tamen volas. Mi rapide revenos.
Kiam li denove estis sur la strato, li duonkuris sur la senhoma vojo, ĝoja pro baldaŭa renkonto kun Alekso kaj samtempe kun sento de malĝojo.
Alekso kaj lia edzino estis ambaŭ hejme. Ĉiuj preparoj por la festo estis finitaj. Ambaŭ sidis en la libroĉambro apud la fajro kaj aŭskultis la radion, kiu senbrue kaj intimvoĉe faris sian servon.
Ili kun ĝojo salutis lin kaj donis lokon al li apud si. Li transdonis sian donacon. Estis akvarelo, kaj ili tuj metis ĝin sur la muron.
Ili sidis kune apud la fajro, kaj Alekso kaj la edzino faris multajn demandojn. Nun li facile respondis kaj mem multe demandis. Li vidis la trankvilan, firman rigardon de Alekso kaj la bonkoran brilon en la okuloj de la sinjorino. Subite li rimarkis, ke li sentas sin tiel hejme inter ili, ke li ŝatus resti ĉe ili la tutan vesperon. Sed pasis pli ol duonhoro post lia foriro el la hejmo. Li diras ĝisrevidon kaj promesas reveni alian tagon.
Post ankoraŭ unu horo la gepatroj, Eta kaj li sidis en la ĉambro ĉirkaŭ tablo kun la tradiciaj manĝaĵoj. La elektra lumo estis estingita. Sur la tablo brulis du blankaj kandeloj, kiuj donis kontentige da lumo por la tablo, sed lasis la ceteran parton de la ĉambro en solenimpresa krepusko.
Ili malmulte parolis. La tradicia manĝaĵo estas grava afero, kaj oni ne ĝenas la festan atmosferon per banala babilo. La patro plenigis sian glaseton per brando kaj levis ĝin al la buŝo, sed subite remetis ĝin kaj turnis sin al Arne .
– Eble ankaŭ vi ŝatus glaseton? li demandis. Arne ĝentile rifuzis. La patro ne trudis sed eltrinkis sian glason. Post kelka tempo li trinkas ankoraŭ unu glaseton, sed poste ne pli.
La du glasoj tamen efikis. Li volas paroli kaj turnas sin al Arne .
– Nu, knabo, ĉu vi havas sukceson en via lernejo? li demandis preskaŭ afable.
– Mi kredas ke jes, respondis Arne , mirante pri la demando.
– Tio tre ĝojigas min, diris la patro. Antaŭe mi eble tro malestimis vian strekadon kaj ŝmiradon, sed povas esti, ke tio estas la plej bona vojo por vi, jes, jes.
– Kiel vi ricevis tiun opinion, demandis Arne ankoraŭ pli mire.
– Okazis antaŭ kelkaj semajnoj, eble monato, ke inĝeniero Brink trairis la rostfornon, vi scias, estas tiu, ĉe kiu servas tiu via kamaradino Ajna, kaj li komencis demandi min, kiel fartas vi, kaj ĉu vi venos hejmen dum kristnasko, kaj ke li havas grandan intereson por vi, ĉar vi estas talenta. Sed ĉu vi kredas, sinjoro inĝeniero, demandis mi, ke li vere povos vivteni sin per tia sinjoreca metio? Certe, certe, diris la inĝeniero kaj ridis al mi, kvazaŭ mi estus tre naiva. Li povas gajni multe da mono, kaj li fariĝos fama, diris la inĝeniero. La famo malmulte gravas, diris mi, sed estas bone, ke li povos vivteni sin. Sed ĉu ne estus pli honeste, ke li restus laboristo? Laboristo devas resti laboristo, fari sian taskon kaj pri nenio alia okupi sin, tio estas plej honesta, diris mi. La inĝeniero denove ridis kaj diris, ke tio estas ja simpla kaj honesta vidpunkto, sed povas esti, ke ankaŭ laboristaj infanoj foje konvenas pli bone por tia sinjoreca metio ol por krudlaboro, kaj rilate al vi tio estas tute certa, li diris. Kaj mi supozas, ke li estas homo, kiu scias, pri kio li parolas.
Li eksilentis kaj palpebrumis al Arne , kvazaŭ li volas montri, ke nun li komprenas la sekreton.
Patrino kaj Eta forportis ĉion de la tablo. Eta bruligis la kandelojn sur la arbo, kaj ili malfermis la ricevitajn donacojn. Post reciproka dankado kaj iom da babilo venis denove silento.
La patro prenis grandan glason, plenigis ĝin per varma akvo kaj enmiksis iom da konjako kaj sukero. Li trinkis gluton, metis la glason sur malgrandan tablon, sur kiu staris cindrujo kaj skatolo kun cigaroj. Li sidigis sin en brakseĝon apud la tablo, prenis cigaron en la skatolo, zorge bruligis ĝin kaj faris kelkajn dikajn fumnubojn. Poste li klinis sin malantaŭen en la seĝo kaj ŝajnis tute kontenta.
– Jen, jen, li diris al Arne post kelka silento, certe vi sukcesos. Eble mi foje estis severa al vi, sed estis nur bona volo, vi scias mian opinion pri laboristo. Mi esperas, ke vi ne tro atentis pri tio, se tiel estis, kaj ke vi ne forturnos vin de viaj gepatroj, kiam vi fariĝos riĉa kaj fama. Mi estas ja verdire nur via duonpatro, kiel vi scias, sed tamen, tamen, verŝajne la diferenco inter patro kaj duonpatro ne estas tre granda.
– Jes, certe mi ne forturnos min de vi, asertis Arne . La patro kontente murmuris kaj poste definitive silentis. Silentis ankaŭ la patrino. Ŝi sidis senmova kun la fingroj interplektitaj kvazaŭ por preĝo. Ŝi rigardis per lacaj okuloj jen la brilantajn kandelojn sur la arbo, jen Arne n, kiu sidis en angulo de la sofo. Silentis ankaŭ Eta. Kiam ŝi ĝis kontento rigardis la kristnaskan arbon, ŝi komencis legi en siaj kristnaskaj gazetoj kaj ne plu atentis pri io alia.
Ankaŭ Arne rigardis la brilon de la arbeto, kaj foje liaj rigardoj iris al la patrino, al la patro kaj la fratino. Sed dume liaj pensoj vagis en aliaj lokoj. Jen ili iris al Alekso kaj lia edzino. Estis agrable ĉe ili. Prema sento kaptas lin. Patrino estas bona, kaj ŝi volas ĉion fari por li. Tamen li nun ne sentas sin proksima al ŝi.
Li ekpensas pri siaj kamaradoj en la rondo, kiujn li ankoraŭ ne renkontis, pri Brita, kiu nun havas kristnaskofeston en la pensiono. Volonte li estus kune kun ŝi.
Jen liaj pensoj estas en la urbo, inter la kamaradoj en la lernejo, ĉe lia laboro kaj liaj aspiroj, jen en la hejmo de la moderna domo, jen en la ĉefurbaj stratoj, kiuj nun estas bele ornamitaj kaj iluminitaj por la festo.
Liaj pensoj revenas al la ĉambro, kie li sidas. Li memoras antaŭajn kristnaskojn, kiam li sidis tie en la sama maniero, memoras tiun kristnaskon antaŭ longe, kiam la patro timigis lin kaj li elkuris. Preskaŭ indiferente li memoras tion, sed tamen sentas sufokan premon en sia interno.
La patro levis sin kaj rigardis la horloĝon sur la muro. Li ekmemoris pri la vesperaj novaĵoj kaj volis funkciigi la radion. En la sekvanta momento li memoris, ke oni ne sendas novaĵojn en la kristnaska vespero.
– Kaj tio povas esti egala, li diras. Ili havu pacon en Hispanujo almenaŭ en tiu ĉi nokto. Sed nun ni enlitiĝu, ĉar en la rostforno estos labortago ankaŭ morgaŭ.
La patrino levis sin, lumigis la elektran lampon kaj komencis aranĝi por la nokto.
– Panjo, mi eliros promeni iomete, diris Arne duonlaŭte al la patrino.
– Iri promeni nun en la kristnaska nokto? Kiel stranga vi estas! Ĉu vi ne povos sufiĉe promeni dum la tuta libertempo? – Certe. Tamen mi volas. Mi volas havi iom da freŝa aero. – Nu, faru kiel vi volas, sed fakte mi ne komprenas tiajn kapricojn, diris la patrino.
La strato estis tute senhoma kaj netuŝite blanka en la lumo de la lanternoj kaj de la duonluno, kiu brilis en sudokcidento inter senmovaj nubstrioj. Arne rigardis al la okcidenta ekstremo de la strato. Strieto da lumo elŝtelis sin ĉe la fenestrorando en la hejmo de Johano. Se li povus eniri kaj saluti! Johano ne malŝatus sed eble la aliaj.
Li iom staras, poste pluiras. Elglitas lumstrio ankaŭ el la hejmo de Ajna. Li ankoraŭ pli malrapide iras, kiam li preterpasas, kaj preskaŭ en atendo li rigardas al la korto.
Li venas al la gazetvendejo. Ankaŭ tie estas neniuj homoj. El la du montrofenestroj de la vendejo brilas lumo super diversaj ekspozataj objektoj, kaj li vidas lumon ankaŭ de la porda lampo en la ĝardeno.
Li haltas antaŭ la montrofenestroj kaj senatente rigardas. Eble ankaŭ la kaprica Alda ekhavus la ideon fari promenon. Li povus eniri. La gepatroj certe ne malaprobus. Sed io retenas lin. Soleco premas lin, kaj li krius pro ĝojo, se Alda venus, sed samtempe li sentas deziron resti sola.
Post kvin minutoj li forlasis la fenestrojn kaj iris norden. Finiĝis la vicoj de lanternoj, finiĝis ankaŭ ilia lumo. Nemiksita kaj pura kuŝis la lunlumo sur neĝokovrita tero kaj neĝokovritaj arboj.
Malrapide kaj aŭtomate li iras sur la strio de forte premita neĝo, kiun postlasis la larĝaj radoj de ŝarĝaŭtoj, kaj rigide liaj okuloj rigardas antaŭen.
Li haltis kaj kvazaŭ vekiĝis. Jam li estis en profunda arbaro, almenaŭ kvar kilometrojn de Torento. Nenio estis videbla krom neĝo kaj arboj kaj steloj. Neniu sono estis aŭdebla krom la susuro de la sango en liaj oreloj, kaj tiu sonis, kvazaŭ ĝi venus de ekstere, kvazaŭ la silento mem kantus kaj plenigus per sia kanto la tutan mondspacon.
Li longe restis staranta kaj poste same malrapide reiris.
II.
Iom post novjaro Johano laŭ propra peto ricevis laboron inter la transportlaboristoj anstataŭ en la forĝejo. En la hejmo li ne parolis pri tio antaŭe. Kiam Eriko eksciis pri la ŝanĝo, li fariĝis malkontenta.
– Vi devus pli bone pripensi tian aferon, li diris. Kiel forĝisto vi havus sekuran pozicion, kaj forĝado estas bona laboro. Se tio pli plaĉus al vi, vi povus daŭrigi kiel mekanikisto de iu speco. Estas bonaj metioj kaj bona pago. Kaj tiaj homoj estas solidaj homoj.
– Mi fariĝos nek forĝisto nek mekanikisto de iu speco, respondis Johano. Mi ankaŭ ne restos transportlaboristo. Sed en tiu laboro mi gajnas duoble pli multe ol en la forĝejo. Momente tio estas la ĉefa afero.
– Mi neniam rimarkis, ke vi havas grandan bezonon de mono. Kio vi volas fariĝi, cetere? Johano rigardis kvazaŭ al malproksimo. Li malmulte atentis pri la demando sed diris post kelkaj momentoj:
– Tion mi ankoraŭ ne eltrovis. Proksimume kiel Eriko parolis ankaŭ la patrino. Sed poste ŝi aldonis:
– Cetere la diablo scias, kio estas pli prudenta. Antaŭ nur unu jaro multaj mekanikistoj kaj forĝistoj estis same senvaloraj subtenlaboruloj kiel plej simpla taglaboristo. Estas saĝe perlabori monon, se oni komprenas ŝpari ĝin. Vi ankoraŭ havas tempon por elekti.
*
Johano kaj Alda iris sur la silenta vojo al nordokcidento. Neĝo kaj steloj donis sufiĉe da lumo por distingi la proksiman ĉirkaŭaĵon, kaj en la okcidento tritaga novluno pendis kvazaŭ ora ŝipeto glitanta tra la nigra spaco.
Ili ĝojis pro la luno. Ĝi estis por ili kvazaŭ bona amiko kaj membro de ilia rondo. Kiel fidela kamarado ĝi akompanis ilin dum vesperaj promenoj kaj skiekskursoj. Kiel fidela gardiranto ĝi paŝis sian vojon tra la alto, kiam ili tranoktis ĉe la lago, kaj silente ili sekvis ĝian moviĝon same kiel en tiu vespero, kiam ili unuafoje observis la moviĝon de la steloj.
Samtempe ĝi estis por ili dieca aperaĵo. Ĝi sentigis al ili senfinecon de spaco kaj tempo, la misteron de la universo. Kun ĝojo ili salutis ĝin ĉiun fojon, kiam ĝi renaskita aperis en la paliĝanta postlumo de la sunsubiro.
– Por tiuj sinjoroj, kiuj konsideras sin dioj sur la tero, estus utile studi astronomion kaj rigardi la stelojn, diris Johano rigardante la oran ŝipeton.
– Se ili tion komprenus, jes, diris Alda .
– Eble ili ne komprenus. Ni rigardas la stelojn kaj trovas nin tre malgrandaj. Ili rigardas sin mem kaj trovas la universon malgranda.
Liaj pensoj denove iris al la ora ŝipeto.
– Se oni nur pripensas, ke tiel la luno velis tra la spaco dum jarmiloj kaj centoj da jarmiloj, oni jam sentas sin tre malgranda Nun ĝi staras tie en okcidento, kaj estas ni, kiuj rigardas ĝin. Tute same ĝi staris tie en iu vespero antaŭ mil jaroj en la vikinga tempo, kaj estis homoj, kiuj rigardis ĝin kiel ni nun. Tute same ĝi naĝis tie, kiam ŝtonepoka homo rigardis la vesperan ĉielon. Tiu homo verŝajne havis tre kuriozajn pensojn pri ĝi, sed certe pensis same serioze kiel ni, certe ĝi estis por li pli granda miraklo ol por ni.
Same kiel nun ĝi naĝis inter la okcidentaj nubstrioj, kiam dezerto de glacio ankoraŭ kovris la tutan landon, kaj neniuj rigardis ĝin en tiu ĉi regiono. Same kiel nun ĝi brilis en sia ĉiama velado, kiam estis maro, kie nun estas tero, aŭ kiam kreskis la ŝtonkarbaj arbaroj kaj homoj ankoraŭ tute ne ekzistis. Kaj same ĝi staros tie kaj velos tra la spaco en la epokoj de la estonto, kiam la nuna mondo ne ekzistos plu.
Kaj en tiu ĉi momento estas ni, kiuj rigardas ĝin. Ĉiuj antaŭaj rigardantoj forpasis, ĉiuj estontaj ankoraŭ ne venis. Kie estas la pasintaj, kie la estontaj? Kaj de kie venis ni, de kie venis niaj imagoj, revoj, pensoj, ideoj pri la vivo? La miraklo estas same granda por ni kiel por la ŝtonepoka homo.
Kaj dume la homoj fervore dediĉas sin al siaj kuriozaj penadoj. Ĉiu devas fariĝi io grava, io eminenta. La krudlaboranta knabo fariĝas mekanikisto, la filo de la mekanikisto fariĝas inĝeniero. Membro de loka organizo fariĝas gvidanto en federacio, fariĝas parlamentano, ano de la registaro.
Iu fariĝas plej eminenta en kurado, alia en naĝado, tria en ŝakludo, kvara en preĝejvizitado, kvina en membeligo. Kaj ili estas kontentaj en sia eminenteco, kaj jen ĉio. Centoj kaj centoj da generacioj faris la samon, venis kaj forpasis, dum la luno trankvile iris sian vojon. – Subite Johano ŝanĝis temon.
– Mi havis strangan travivaĵon hodiaŭ. Kiam nia laborgrupo faris momentan paŭzon, ni subite ekvidis junulinon antaŭ ni. Estis en la mallarĝa loko inter la altforno, la ŝtalfarejo kaj la forĝejo. Muroj kaj tero kaj aero estas plenaj de fulgo kaj karbopolvo. Subite aperis dek metrojn antaŭ ni junulino, dek ok, dudekjara. Ŝajne ŝi sentis sin fremda en la medio. Ŝi hezite haltis kaj rigardis al diversaj direktoj. Ŝi estis bele vestita kaj freŝvizaĝa kaj cetere aspektis simpatia, kaj en tiu uzina medio ŝi por momento efikis kiel aperaĵo el alia mondo.
– Ĉu estas tiel strange, ke virino aperas en uzino?
– Certe ne. Sed mi antaŭe neniam vidis virinon tie, kaj kiam tiu neatendite aperis, la bildo tute frapis min.
– Kaj kio poste okazis?
– Nenio menciinda. Iu kriis al ŝi kaj demandis, kion ŝi serĉas – estis laborista knabino, kaj kelkaj konis ŝin, kvankam mi ne. Ŝi ricevis la informon, kiun ŝi deziris, kelkaj kriis al ŝi iujn ŝercojn, kaj ŝi pluiris kaj malaperis. Sed dum pluraj horoj mi pensis nur pri tiu afero.
– Pri tiu junulino?
– Ne pri ŝi. Sed jen kion mi pensis. Estas kurioza afero, mi komencis fantazii, ke ni, multaj centoj da laboristoj, pasigas niajn tagojn de frua mateno ĝis vespero en ekskluzive vira medio. Tio rilatas ne nur al kelkaj tagoj, sed al ĉiuj labortagoj de la tuta vivo. Virinoj kiel realaĵoj ne ekzistas en la labortempa vivo de la uzinanoj. Preskaŭ la tutan agotempon de sia vivo ili pasigas en aparta, ekskluzive vira mondo. Virinojn ili renkontas nur flanke de la ĉefokupo de sia vivo, kiel estaĵojn, kiuj kuiras, flikas, trikas, purigas kaj cetere kiel flirtulinojn, amatinojn, edzinojn.
– Ĉu vi volas, ke en la uzino laboru same multe da virinoj kiel da viroj?
– Mi nur konstatas, lasas la pensojn libere iri ... Kaj tiel formiĝas unu aparte vira kaj alia aparte virina medio, kaj vole aŭ senvole oni preskaŭ superstiĉe respektas la limojn kaj la proprecojn de tiuj du medioj.
Malgrandaj knaboj kaj knabinoj ordinare kondutas kiel egaluloj, se grandaj homoj ne instruis al ili ion alian. Sed kiam ili fariĝas ok, naŭjaraj, ili disiĝas kaj englitas en siajn specialajn mediojn. Plenkreskaj homoj diras al knabo: “Nun vi kondutas kiel knabino, kaj la knaboj ridos pri vi”, aŭ: “Vi ne devas simili al knabino sed fariĝi brava knabo kaj brava viro”. Al knabino oni diras: “Nun vi kondutas kiel knabo. Neniam vi fariĝos bona kaj taŭga knabino, se vi tiel daŭrigos.” Same mokas kaj diras pli aĝaj knaboj kaj knabinoj.
Knaboj komencas honti pri kunesto kun knabinoj, evitas ludon kun ili, evitas ilian societon, komencas taksi ilin kiel malsuperajn estaĵojn, kiuj ne valoras seriozan konsideron. Same estas rilate al la knabinoj, almenaŭ ili hontas esti kune kun knaboj.
La knaboj vivas en sia medio, kun siaj sentoj, pensoj, interparoloj kaj okupoj. Same la knabinoj vivas en sia. Nur supraĵe ili havas ion komunan. Esence ili estas tute fremdaj unu al alia.
Sed dum tio la knaboj inter si parolas pri la knabinoj, kaj de kamaradoj kaj viroj ili lernas pri knabinoj, sed nur tiom ili lernas, ke ili estas inoj. Pli multe tiuj ne povas instrui, ĉar pli multe ili ne scias.
Tiel la knaboj rigardas la knabinojn kiel malsuperajn estaĵojn, foje kun bonvolo sed pli ofte kun malestimo. Ili volas havi nenion komunan kun ili. Sed samtempe ili fantazias pri ilia kvalito de inoj.
La knaboj kreskas, kaj jen ili estas junuloj. Ili estas grandaj, devas konatiĝi kun la inoj. Ili fine proksimiĝas al tiuj estaĵoj, kiuj nun fariĝas tre gravaj kaj atentindaj. Ili estas atentindaj kiel inoj, kiel objektoj por seksaj deziroj. Cetere ili estas same malsuperaj kiel antaŭe. Ekster nia rondo mi ja estas ano de vira medio, kaj tial mi ne aŭdis junulinojn paroli pri tiaj aferoj, sed mi supozas, ke ili proksimume same proksimiĝas al la vira medio.
Tiel renkontiĝas tiuj du personoj, kiuj estas same fremdaj unu por la alia kiel fianĉo kaj fianĉino en malnova Ĉinujo. Eble ili iom post iom povas konatiĝi kaj rigardi unu la alian kiel egalulojn. Sed ŝajnas al mi, ke la viroj ordinare restas anoj de ekskluzive vira medio kaj la virinoj de virina.
Dum la mallonga tempo, kiun mi pasigis inter la transportlaboristoj mi vole nevole pensis pri tiuj aferoj. Tiajn interparolojn, kiuj okazas inter ili, kaj tian ĉiamecon de tiaj interparoloj mi antaŭe eĉ ne imagis. Dum la tuta tempo pasis neniu tago sen plej krudaj historioj pri seksaj aferoj. Hieraŭ diris unu el ili, kvindekjara, post iom da politika rezonado: “En tre stranga tempo ni vivas. Fakte ni parolas pri Hitler kaj Mussolini kaj Hispanujo preskaŭ same multe kiel pri virinoj, kiuj ja en ĉiuj tempoj estis ĉeftemo por babilado.” Ankoraŭ pli malagrablaj estas la junuloj. La necesejoj de la uzino estas plenaj de desegnoj de nudaj virinoj kaj viroj en diversaj pozoj, eĉ lerte faritaj. Skribitaj vortoj kaj frazoj estas same aĉaj. Multaj eĉ notas tre fiere, kiam ili havis seksan kuniĝon kun tiu aŭ tiu knabino. Kaj – tio kurioze aspektas –
miksite kun tiuj desegnoj kaj notaĵoj estas notitaj la rezultoj de preskaŭ ĉiuj piedpilkaj vetludoj ĉi tie dum la lastaj jaroj.
– Kaj tiaj homoj ekzistas en Torento en la jaro 1937, diris Alda , kiam ni havas tiom da studrondoj, kluboj, fakaj organizoj, abstinencaj grupoj, kristanaj kaj aliaj movadoj de diversaj specoj.
– Ĉu la cetera mondo estas pli bona? Ĉu tio ne estas la ĉeftemo por filmoj, por dancokantoj, por semajnaj gazetoj, por klaĉado de malriĉuloj kaj altuloj, por la plej multaj distraj prezentoj, tio ke la viro el sia virmondo kaj la virino el sia medio renkontiĝas?
– Estas ja. – Iam mi legis ion de iu, kiu pretendis, ke estas tiel granda diferenco inter viroj kaj virinoj, ke tiuj medioj estas nepra afero, kaj ke viroj kaj virinoj vole nevole restas membroj de siaj specialaj medioj. Kaj same determinita estas laŭ li la karaktero de ilia renkontiĝo kaj kunvivo. Tion mi ne rimarkis inter ni, sed tiel li skribis.