AL LA LEGANTO

Estimata kaj Kara Leganto! Ĉu iam perfida malsano vin embuskis meze de agrabla ekskurso? Ĉu ĝi stumbligis viajn kalkanojn kaj izoligis vin en la soleco de gasteja ĉambro, nombrantan la lacigajn horojn dum tiuj preterpasis? Se jes, vi scipovos min kompati. Jen mi estas, interrompite dum la evoluo de mia ekskurso sur la belaj bordoj de Rejno-Rivero kaj enlitigite pro malbonfarto en tiu-ĉi malnova landlima urbo Majenco. Mi elĉerpis ĉiun distriĝrimedon. Mi konas la voĉon de ĉiu horloĝo kiu anoncas kaj la sonon de ĉiu sonorilo kiu sonoras en la loko. Mi scias precize en kiu sekundo aŭskulti la unuan ekbaton de la Prusa tamburo kiu alvokas la garnizonon al la paradejo, aŭ je kiu horo atendi la foran muzikon de la Aŭstria militbando. Ĉiuj tiuj finestiĝis lacigaj por mi. Eĉ la bone konata promenpaŝaro de mia kuracisto dum li laŭiras malrapide la koridoron, efektivigante kuracadon en la grincado mem de siaj ŝuoj, ne plu estigas plaĉan interrompon al la monotonio de mia apartamento.

Dum iom da tempo mi entreprenis ĉarmi la lacigajn horojn lernante la Germanan lingvon sub la estrado de Katarino, la bela filineto de mia gastiganto. Baldaŭ tamen mi konsciis ke eĉ la Germana ne havas sufiĉan forton por kontentigi malviglajn orelojn kaj la konjugado de la verbo _ich liebe_ povus senpotenciĝi, kiel ajn rozkoloraj estu la ĝin eldirantaj lipoj.

Mi deziris legi sed mia menso malkonsentis koncentriĝi. Mi kontrolis volumon post volumo sed ilin forĵetis kun malplezuro. "Nu, tial," diris mi tempofine, senesperigite, "se mi ne kapablas legi libron, mi verku unu."

Neniam ekkonceptiĝis pli bonŝanca ideo. Tuj ĝi havigis al mi okupiĝon kaj distriĝon. Verki libron konsideriĝis en malnovaj tempoj kiel labora kaj malfacila entrepreno, ĉar oni nomis «verko» la plej sengravecan elpensaĵaĉon kaj la mondo parolis kun miro kaj pietato pri "la laboro de la saĝemuloj". Tiujn aferojn oni pli bone komprenas hodiaŭ.

Danke al la plibonigoj okazigitaj en ĉiuj specoj de fabrikado, la librofara arto jam sin konigis eĉ en siaj plej malaltnivelaj detaletoj.

Ĉiu estas aŭtoro. La senokupuloj skribaĉas foliantojn por pasigi la tempon. Junaj ĝentlemanoj ĵetverkas paron da dozavoj dum la paŭzintervaloj de la sportsezono. La junulino estigas sian volumaron kun la sama facilo kun kiu ŝia avino fabrikis aron da seĝmalsupraĵoj.

Tial ankaŭ mi eksentis la deziron verki libron kaj la legonto konscios facile ke kontentigi la deziron ne estis malfacila afero. Mi serĉfosis mian tekon kaj serĉkontrolis inter miaj memoraĵoj tiujn ŝvebantajn materialojn kiujn homo kutime kolektas vojaĝante, kaj mi ilin aranĝis en ĉi-tiu verketo.

Ĉar mi konscias ke ni vivas en rakontdira kaj rakontlega epoko kaj ke la mondo ŝatas instruiĝi pere de apologio, mi kunresumas en kelkajn rakontojn la lecionojn kiujn plaĉus al mi transdoni. Povas esti ke ili ne havas distripovon, malsame kiel la rakontoj kiujn raportas multaj el miaj samepokuloj. Tamen mi alttaksas ilin pro la solida moralaĵo kiun enhavas ĉiu el ili. Eblas ke tio ne videblas en la unuaj legmomentoj sed la leganto certe konscios pri tio ilin finleginta. Mi preferas sanigi la mondon per mildaj aliigaĵoj, ne per perfortaj dozoj. Efektive, necesas ke la malsanulo neniam konsciu pri tio ke li prenas dozon. Mi lernis almenaŭ tion rezulte de miaj spertoj submane de la estimata Hipokrato de Majenco.

Mi ne favoras tial tiujn nudvizaĝajn rakontojn portantajn siajn moralaĵojn sursurface, fiksrigardantajn senpere la vizaĝon de la leganto. Ili sufiĉas por forturni la ofendiĝeman leganton. Tute kontraŭe, mi ofte kaŝis mian moralaĵon, kamuflante ĝin laŭeble plej multe per sukeraĵoj kaj spicaĵoj por ke, dum la ordinara leganto aŭskultas kun malfermita buŝo fantom- aŭ amrakonton, li ricevu en la gorĝon solidan moralecboluson tien ruzenŝovitan sen iam konscii pri la ruzo.

Pro tio ke la publiko emas scivoli pri la fontoj el kiuj aŭtoro ĉerpas siajn rakontojn, ne certante ĉu ĝi rajtas nek ĝis kiu punkto ilin fidi, mi informu ke Aventuro de la Germana Studento, aŭ la lasta parto de ĝi, baziĝas sur anekdoto transdisponigita al mi el, laŭraporte, Franclingva fonto. Efektive, oni diris al mi, post kiam mi jam verkis ĝin, ke Angla aŭtoro estigis genian samfonte bazitan rakonton. Mi neniam vidis tamen presitan ekzempleron aŭ de la unua aŭ de la dua. Kelkaj cirkonstancoj de Aventuro de la Mistera Pentraĵo kaj de Rakonto de la Juna Italo estas svagaj memoraĵoj pri anekdotoj rakontitaj al mi antaŭ kelkaj jaroj sed mi ne scias el kiuj fontoj mi ilin akiris. Aventuro de la Juna Pentristo inter la banditoj pruntepreniĝis preskaŭ entute de aŭtenta manuskripta rakontaĵo.

Pri la ceteraj rakontoj enhavataj en ĉi-tiu verko, kaj efektive pri miaj rakontoj ĝenerale, mi povas starigi nur unu komenton. Mi estas maljuna vojaĝanto. Mi iom legis, aŭdis kaj vidis pli, kaj pleje revadis. Mia cerbo tial plenas je multegaj diversaĵoj. Kiam mi vojaĝas, tiuj heterogenaj temoj miksiĝas en mia menso, same kiel vestaĵoj miksiĝas en malbone pakita ekskursokofro. Tial kiam mi entreprenas eltiri fakton mi ne certas ĉu mi legis, aŭdis aŭ revis ĝin. Kaj mi ĉiam dubas pri kiom el miaj propraj rakontoj mi rajtas kredi.

Atentinte tiujn informojn, vi nun eklegu, estimata legonto, kun bona deziro, kaj preter ĉio, kun bona humoro, la kolektaĵon kiu ĉi-tie prezentiĝas. Se finestiĝas malbonaj la rakontoj per kiuj mi vin provizas, almenaŭ ili finestiĝas mallongaj. Tial neniu laciĝos dum longa tempo legante ununuran rakonton. "Malsameco ĉarmas," deklaras iu poeto.

Ŝanĝo trankviligas, eĉ se la ŝanĝo iras de malbono al plimalbono. Kiel mi multofte konsciis vojaĝante en diliĝenco, eblas al la sidanto iom sin komfortigi ŝanĝante sidpozon kaj kontuziĝante en nova parto de la korpo.

Ĉiam via,

Ĝofredo Krajono

Datigita ĉe Hotel-Darmŝtato kontraŭvide de Hotel-Parizo Majnco, alie nomiĝanta Majenco

Загрузка...