— Vi denove ludas per via komputilo!
— Kial ne? Ĉu tio ĝenas vin?
— Min? Tute ne. Ludu, kiom vi volas. Kion vi faras?
— Mi uzas la informbankon pri Sovetio. La ĉefo volas, ke mi verku artikolon pri la ekonomia situacio tie, kaj mi bezonas bazajn donitaĵojn. Mi ne tre ŝatas devi verki tiun artikolon. Tio ne estas mia fako.
— Kaj kion aparte presindan vi eksciis dank’ al via komputilo, aŭ pli ĝuste dank’ al ties informfonto?
— Nenion, kio estus, kiel vi diras, presinda. Nur nombroj, nombroj, nombroj montriĝas al mi. Sovetio vendas tiom da gaso, ĝi aĉetas tiom da greno. Ĝi vendis eksterlanden tiom da ligno, el kiu tiom sub formo de tabuloj, ktp ktp.
— Verŝajne ne pri tiaj informoj soifas la publiko. Krom eble kelkaj uloj, kiuj faras sciencan esploradon.
— Vi eraras. La ĝenerala publiko ne tre interesiĝas pri tia informa materialo, sed gravuloj kun respondecoj en diversaj ekonomiaj entreprenoj, homoj, kiuj okupiĝas pri fontoj de energio, industriistoj, kiuj volas efektivigi tiun aŭ alian projekton, ĉiuj tiuj legas nian ekonomian rubrikon, eble ne kiel soifa infaneto enbuŝigas la patrinan lakton, sed almenaŭ kun intereso. Ni redaktas altkvalitan ekonomian paĝon, kiun multaj favore legas.
— Diable! Vi defendas vian gazeton kun bela energio. Nu, pardonu, mi tute ne intencis ataki vian publikigaĵon. Ĉu mi povas rigardi vian komputilon? Kio estas tio nun? Ha jes, turismo! Ŝajnas, ke la turisma sezono alportis konsiderindan gajnon. Vidu, ne nur en somero, sed eĉ en aŭtuno la hoteloj estis tiel plenaj, ke la turisma organizaĵo ne sciis, kien loĝigi la alvenantojn. Interese!
— Interese, ĉu? Ne por mi. Tiuj nombroj min frenezigas. Temas konstante pri milionoj. Milionoj da tio, milionoj da tio ĉi. Sed por mi tio signifas nenion. La intereso por mi estas nul.
— Ha-ha! Ni faru statistikon pri via intereso. Kiom da intereso por ĉiu informo? Koncerne vin, po nul!
— Ha ne! Ne rekomencu, mi petas vin. Mi vin konas. Mi vidas, kion vi celas. Vi volas refoje rekomenci vian ludon kun tiu vorteto «po». Gi min lacigas. Fakte, mi neniam vere komprenis la uzon de tiu «po».
— Ĝuste tial mi volas lude instrui vin. Ne estas malfacile. Se mi diros al vi, ke ni ambaŭ sovaĝe rompis po du vitrojn, kiom da vitroj estis rompitaj?
— Ni estas du. Kaj ni rompis po du vitrojn. Ni do, sovaĝuloj, rompis kvar vitrojn: vi rompis du kaj ankaŭ mi du. Ĉu bone?
— Ne estas bone rompi vitrojn, speciale se sovaĝe, sed via kompreno estas ĝusta kaj la kalkulo senerara. Vi vidas, ke estas simple. Vi apenaŭ bezonis pripensi por trovi ĝustan kaj precizan solvon al la problemo. Kaj nun mi diru: la dek ses turistoj trinkis po glason da biero. Kiom da glasoj da biero ili trinkis entute?
— Dek ses.
— Ĉu iu ne trinkis?
— Ne. Ĉiu trinkis.
— Ĝuste tion precizigas «po». Se mi dirus: «La 16 turistoj trinkis 16 glasojn da biero», oni scius, ke la grupo malplenigis 16 glasojn, sed oni ne scius, ĉu eble unu soifulo ne trinkis kvar, dum kvar aliaj trinkis nul. Kiam oni diras: «La 16 sovaĝuloj trinkis po glason», tio signifas, ke ĉiu sovaĝulo el la 16 trinkis unu glason. Mi supozas, ke vi perfekte komprenis nun.
— Perfekte, mi ne dirus. Mi komprenetas. Tamen, mi ĉiam sukcesas esprimi, kion mi volas, sen uzi tiun vorton. Mi trovas ĝin malfacila. Mi rekomendas ĝin al neniu, kaj mi ne reklamos pri ĝi en mia gazeto.
— Strange, ke vi tiel reagas. Mi trovas, ke tiu vorteto meritas iĝi multe pli populara ol ĝi nun estas. Aŭskultu. «Ĉiuj membroj de la asocio ricevis po etan floron el la ĝardeno de la prezidanto». Ha-ha!
— Ha-ha, ĉu? Mi konfesas, ke mi ne komprenas. Mi ne estas tre inteligenta, vi scias. Kial tiu laŭta rido?
— Po etan floron, poetan floron, floron de poeto!
— Ne tre amuze.
— Ĉu vere? Sed kion vi dirus, se mi informus vin, ke «ĉiuj polinoj amas po polon»?
— Kiun popolon?
novaj vortoj:
aŭtuno, banko, gaso, greno, komputi, nul, po, poeto, polo, redakti, Sovetio, statistiko, tabulo, turismo, vitro
novaj kunmetoj:
don-it-aĵo