La aŭtoro komencis sian laboron super tiu ĉi verko en la jaro 1935. Baldaŭ venis al li la ekkono, ke la ĝenerale humana tendenco antaŭdestinas la libron al esperanta eldono, kaj tial li tuj komencis verki ĝin esperantlingve. La plej danĝera formo de l'malamikeco estis laŭ lia konvinko la Naciismo. La ekzisto de la nacioj estas la plej murda veneno de la homaro. La vivo de l'homaro povus komenciĝi kun la morto de la nacioj. Esperanto estas laŭesence la antipodo de l'militemularo. Oni ja povas mensogi eĉ Esperante; sed la reciproka interkompreniĝo de la homaro povas alporti nur bonajn rezultojn kaj la venkon de la vero super la mensogo.
Post pluraj prilaboroj en 1938 la esperanta teksto jam estis preta por eldono. La eldonejo "Literatura Mondo" en Budapeŝto akceptis ĝin, kaj Kolomano Kalocsay reviziis kaj korektis la tekston laŭ lingva vidpunkto. Nu, la disvastiĝo de l'hitlerismo malebligis la ekziston de l'eldonejo nomita, kaj en 1939 iu amiko elmigrante al Francio kunportis la manuskripton al SAT, kiu inklinis jam tiutempe al eldono ĝia. Sed la milito renversis ĉiujn planojn.
Tiam la aŭtoro serĉis eblecon por hungarlingva eldono, – Hungario ankoraŭ restis ekster la mitita kirliĝo. Unu konata verkisto hungara, Karinthy, favoris lian libron, sed li mortis; pluraj eldonistoj interesiĝis, sed devis submeti la manuskripton al la cenzuro; fine ĝi aperis, en kripligita formo (la plej bonaj partoj estis forstrekitaj), en 1941 en 3500 ekzempleroj. Reeldono ebliĝis nur postmilite, en 1946: plej granda malhelpo estis papermanko. La dua eldono estis pli ampleksa, la forstrekitaj partoj estis ree enskribitaj, kaj aldonitaj estis pluraj novaj ĉapitroj, ĉar multaj legantoj miskomprenis, ĉe la unua eldono, la celon de tiu Iibro.
La dua eldono anknŭ rapide elĉerpiĝis, kaj la ŝtatigitaj eldonejoj ne entreprenis trian eldonon (ja eĉ la vendado de la libro estis malpermesita). La tria eldono, en malgrandn eldonkvnnto, fine tamen aperis en 1957, dum SAT decidis favore al la eldono de la originala, nome esperanta verko.
Mi ne dubas, ke al la esperantistaro plaĉos tiu ĉi libro, kiu en sagaca formo kritikas la statojn kaj kondiĉojn en nia socio. Kaj ili facile rekonos, en la priskribo de tiuj aŭ aliaj homtipoj, la karakterotrajtojn troveblajn en ĉiuj popoloj senscepte; ja la aŭtoro ne celis ofendi tiun aŭ alian popolon, sed kiel kuracisto koncscienca atakis la radikon de l'malbonoj plantitan funde ĉe ĉiuj loĝantaroj de la tero.
La aŭtoro, jam en la jaro 1935, klare antaŭvidis la progresojn de la tutmonda scienco; Julio Verne imagis la lunvojaĝon per kanono, Mor Jokai la aeroplanon kun frapadantaj flugiloj, kiujn movis statika elektro. Szathmari nur malmulte eraris: li korekte antaŭvidis ankaŭ la uzadon de l'aluminio por konstruado de domoj, la vastiĝon de uzado de artefaritaj materialoj por vestoj, mebloj, ktp. Kaj ŝajnas al ni konvene publikigi ĉi-loke fragmenton el la post-parolo al tiu verko de Dezso Keresztury:
"Menciinde estas, ke la romano en 1935 intencis prezenti la teknikan civilizacion de la hinoj pli progresinta je ĉirkaŭ unu jarcento rilate al nia. La du jardekoj pasintaj de tiam superis ĉiun tiaman fantazion: La trotuaro moviĝanta en tri rapidogradoj, la pordo malfermiĝanta per si mem pere de nevidebla radio, la plastika kino, la telefono kiu fiksas la sciigon sur rubandon, la tipvesfaĵo kudrita per kungluado, la gumrada reltramo, – jam ĉio realiĝis. La antibiotika radioforno estas jam proksime al realiĝo en la antibiotikaj medikamentoj same kiel la vidanta telefono en la televido. Sur fotoj ni vidis jam tian aparaton, kiu dum kor-operacio anstataŭas la laboron ne nur de la koro, sed ankaŭ tiun de la pulmo… "
Ni ne dubas, ke tiu ĉi romano, tiel proksima al niaj ideoj, trovos plaĉon de ĉiuj esperanto-legantoj en la mondo.
La eldonantoj.
Parizo, en februaro 1958.