DEKOKA ĈAPITRO

En ĉi tiu ĉapitro fine solviĝos la sekreto de la stranga vivo de la hinoj. – Mi ekkonos, kio estas la behineco kaj la kazoo. – La aŭtoro estas profunde ofendita de Zatamon, kaj tio lin instigas al definitiva decido.


Antaŭtagmeze mi kuŝis en la sunbanejo sur la tegmento de la hospitalo, kaj senlima feliĉo de ripozo lulis miajn ekscititajn nervojn. Mi rigardis en dormem-beata humoro la kontraŭan monton, kies flankon longa, arĝentkolora ŝraŝblinio dividis en du partojn. La ŝraŭblinio rotaciis jen supren, jen malsupren. Eĉ konjekton mi ne havis pri ĝia destino. Unu estis el iliaj strangaj maŝinoj, kiujn mi vidis amase en ilia lando, sed, se mi vivus cent jarojn inter la hinoj, mi ne povus ekkoni ĉiujn iliajn kreaĵojn. Sed nun min ne interesis la esenco; nur tre agrabla, sugestiva sento estis vidi tiun mistikan perpetuum mobile. Miajn ekscititajn nervojn tio karese trankviligis.

Mi jam ĝuis de pluraj horoj la nenifaradon, kiam mi eksentis manon sur mia ŝultro.

Suprenrigardante mi ekvidis Zatamonon. Li altiris seĝon kaj sidiĝis apud mi.

– Rakontu viajn impresojn, kiujn vekis en vi la vivo inter la behinoj.

Al mia demando, kial tio estas necesa, li respondis, ke oni bezonas tion por la diagnozo de mia nuna stato.

Mi provis denove skizi per kelkaj vortoj miajn suferojn sed la vundoj de mia animo estis ankoraŭ tiel novaj, ke min malbonfartigis jam la nura rememoro. Dum mi parolis, miaj membroj denove ektremis, mia voĉo eksingultis, kaj fine mi devis lin peti, ke ni iom prokrastu la refreŝigon de la rememoroj.

– Mi estas angla ŝtatano – mi diris, – mi edukiĝis en estimo al la racia menso, tie, kie la jeso signifas kunsenton kaj la neo malaprobon. La paranojon mi nur kuracis kaj vi ja povas imagi, kion signifis al mi esti elmetita al la furiozo de tiagrada paranojo, kian ĉe ni eĉ laŭ famo oni ne konas.

Mi esprimis mian sinceran kompaton, ke tiu plej terura malsano de la mondo plagas ĝuste ilian paceman kaj bone prosperantan insulon kaj mi petis prefere klarigi pli detale la esencon de tiu malsano, ĉar min, kiel kuraciston, ĝi eksterordinare interesas. Li diris ja kelkajn vortojn jam antaŭ mia internigo pri la kosmaj radioj de la Suno, sed bedaŭrinde, pro miaj tiamaj erarideoj (kiujn mi nun ege hontas), mi ne atentis laŭ ties merito.

Mi efektive pentofaris kaj tre agrable min fartigis konfesi miajn kulpojn. Inter la saĝaj hinoj mi sentis min vere kiel infano, kiu de la batoj de la malnoblaj bubaĉoj rifuĝis inter la brakojn de sia patrino.

– Mi jam menciis al vi – komencis Zatamon – ke la funkciojn de la vivo influas la kosmaj radioj de la Suno. La fonto de ĉiu vivo estas la Suno, do ankaŭ la volo por vivi devenas el la Suno en la formo de la kosmaj radioj venantaj kune kun la varmo. Tiujn la cerbo akceptas kiel anteno kaj ĝia funkcio formiĝas laŭ maniero, difinita de la radioj. Tio estas la instinkto.

– Do, ĉu la radioj influas la funkcion de la instinktoj same, kiel la hormonoj la funkciojn de la organoj?

– Prave. Eĉ plu, parte jam ankaŭ vi konas la efikon de la kosmaj radioj al la vivo. Vi spertis la koincidojn de la protuberancoj kaj de la sunmakuloj kun kelkaj vivsimptomoj. Vin surprizis la preciza korelacio, kiun vi observis inter la sunfunkcioj kaj la fluktuado de kelkaj malsanoj, eĉ de la akcidentoj. Per la fluktuado de la vivenergio vi povas konvinkiĝi, ke tiu estas direktata tute per la kosmaj radioj de la Suno al la nervosistemo. La vivenergio kaj la instinktoj devenas el la Suno. Kaj se la instinkto restas nur instinkto sen pensado, ĉio iras laŭ sia ordo. Vi vidis la kazoan vivon de la formikoj.

– Kio? – mi demandis surprizite, ĉar li jam foje uzis ĉi tiun metaforon. – Kiel venas la senmensa animalo al la kazoo, kiu estas la komplikita vivregularo de la mensaj estaĵoj de la hina socio?

– Nur tiu regulo estas komplikita, kiu ne estas la vivo mem, ekzemple la maniaĵoj de la behinoj. La vivo estas simpla kaj komprenebla per si mem. Ĝi estas konvene travivebla nur unumaniere kaj malkonvene travivi estas ne nur malfacila, sed tute ne eblas. En la naturo ne troviĝas kontraŭdiro, ĉar la kontraŭdiroj neniigas sin mem kiel vi jam spertis ĉe la behinoj. Mi diras ekzemplon: inter la bestoj la multiplikiĝo de la longe vivantaj kaj vivenergiaj bestoj estas la plej malgranda. Kontraŭe, la mallongvivaj kaj malfortikaj rasoj estas tre multobliĝemaj. Kompreneble vi admiras en ĉi tiu la aranĝan forton de la naturo. Tamen ĝi estas nenio alia, ol la kazoo, simpla matematika realaĵo. Fakto, kiu eĉ ne povas esti aliel: se la leporoj ne havus tiel grandan multobliĝemon, jam absolute ne vivus leporo en la mondo, ĉar ili estus ekstermiĝintaj.

– Nun, vi jam povas imagi, ke ankaŭ homoj ne vivus, se kontraŭdiro kreiĝus en ilia vivo ekzemple per tia fuŝopinio, ke oni devas sin nutri ne per nutraĵo, sed per ŝtonero aŭ per tranĉilo. Vi povas konvinkiĝi, ke tia speco de homoj same pereus, kiel la leporo sen la granda multobliĝemo. Ĉe vi la pli raciaj mensoj nomas tion "natura selektado".

– Kaj ĉu ĝi ne estas tio?

– Ne. Multe pli simpla. Matematika formulo: a – a = 0. T.e.: se mi vivas kaj mi ne subtenas mian vivon, mi mortos. Tio estas simple la estanta realo, la kazoo, kiun do ni ne devas lerni. La kazoo simple estas tiel. Per si mem.

Iom min afliktis, ke li parolas tiel, kvazaŭ mi tute ne konus la elementojn de la aritmetiko, kaj mi menciis, ke mi bone scias la tezojn de la matematiko.

– Ni ne parolu pri tezo, – li respondis – ĉar tio jam signifas ian spiritan kreajon, dum la kazoon ni ne devas kompreni, ĉar nia vivo tute ne aliel estas imagebla.

Mi ĝentile petis lin paroli pri la behineco.

– Laŭ tio – mi diris, la behineco tamen havas ion komunan al la senkapablo pri la elementa aritmetiko, kiam oni ne povas solvi eĉ la plej simplan subtrahadon.

– Vi preskaŭ pravas; tamen iu estas behin ne pro sia senkapablo pri la aritmetikaj procedoj, sed ĉar li ne havas percepton pri la signifo de la nombroj. La behin imagas, ke la nemanĝado estas vere manĝado, kaj ke la tranĉilo ne ĉesigas, sed akcelas la vivon.

– Kaj de kie venas en ilian cerbon tiaj teruraj erarideoj?

– El la cerbo mem. La cerbo de la homo estas pli komplikita akceptaparato, ol la nervosistemo de la formikoj, do ĝi elradias ankaŭ memvibradon, kiu miksiĝas kun la kosmaj radioj de la Suno. Kaj la cerbo jam akceptas tiun miksaĵon de la du radioj, per kiu la opiniado de la homo pri la aferoj deformiĝas kaj liaj vivfunkcioj elglitas el la reloj de la kazoo. Krom la realaj celoj la cerbo mem produktas celojn por si mem: ketnion, kipuon, bruhuon, bikbamon kaj mil ceterajn neestantajn aferojn, per kio ilia estado sin mem pereigas kaj ŝanĝiĝas en neeston.

– Ĉar ili ne komprenas la matematikon…

– Mi ripetas: la kazoon oni ne devas kompreni, ĉar ĝi estas per si mem tiel. Unu plus unu estas du, kaj la formulo: 1 + 1 = 3 ne nur sencon ne havas, sed ĝi absolute ne estas. Kazio. La kazoo estas la estanta, la kazio la neestanta kaj kiu volas kazimaniere vivi, tiu jam eĉ ne vivas. Nek la tranĉilo, nek la enaeren cerbumitaj "enspiroj" de la mufruk, nek la flava ŝtonero estos iam ajn nutraĵoj. Ĉiuj ĉi estas neestantaj aferoj, kaj la rezulto estas same la neestanta vivo. la morto, kiel vi ja vidis: por la boeto, kvadrato, ketnio kaj anebao oni devas ne satiĝi kaj vivi, sed malsati kaj morti. Tuta ilia historio pasis nur plena de iliaj senĉesaj interbuĉadoj. Sed por la realaj celoj oni devas vivi: nek la domon konstrui, nek rikolti la grajnon povas la mortinto.

Mi longe pripensadis pri liaj vortoj, kiuj sonis al mi konatŝajne, kiujn mi jam aŭdis iam, sed mi nun ne cerbumis pri tio. Min interesis la esenco.

– Ĝi estas tute komprenebla – mi diris – sed vi menciis, ke la homa cerbo pro sia komplikeco estigas konfuzajn memvibrojn. Kiel do estas, ke tiuj konfuzas la cerbojn de la behinoj, dum viaj cerboj estas imunaj kontraŭ ili?

Biologiaj esploroj pruvis, ke la praloĝantoj de nia insulo ĉiuj estis behinoj. Tamen aferoj disharmoniaj kun la kazoo – aŭ laŭ vi, kun la naturo – ne povas daŭre ekzisti, sed ili pereas kaj restas la harmoniaj. Per tio evoluas la sole ekzistebla, kazoa organismo. Vi bone scias, ke en la sango evoluis la fagocitoj, kiuj formanĝas la bacilojn kaj subtenas la ekvilibron de la kazoo. Aliel la homo jam delonge ne vivus. Kaj kio estis la atako de la baciloj, tio sama estis en la primitiva stadio de la scio la memradiado. La bataloj, kreiĝantaj por la aeren imagitaj celoj konstante pereigis la prahinon, aŭ behinon, ĝis fine evoluis en ili la antitoksino.

– Kaj kio ĝi estas?

– Tio, ke en la cerbo evoluis elektraj konduk-tavoloj, kiuj la memradiadon ombroŝirmas. Pro tio la memradioj ne povas efiki elekstere kaj ne povas konfuzi la kosmajn radiojn. La tiamaniere evoluintaj estaĵoj estas la hinoj. Nun jam vi komprenas ankaŭ tion, kial ni konsideras la behinojn tute aparta raso.

– Kaj kial ekzistas ankoraŭ nun behinoj?

– La behinan staton kaŭzas recesiva geno, kiu troviĝas ankoraŭ same en ni, sed ni ne ekkonas ĝin. Per la nupto de hinoj, ŝarĝitaj per tiaj genoj, povas okazi, ke en la zigoton eniĝas el ambaŭ gepatroj la geno de la behineco. Tiuokaze en la cerbo de la ido mankas la elektra konduktavolo kaj de la hinaj gepatroj devenas behina ido.

– Do, la frenezeco de la behinoj estas laŭesence atavisma retropaŝo al la prastato?

– Prave. Retropaŝo al la disharmonio de la prastato. Vi jam komprenas, kial ni apartigas la behinojn kaj kial ni malebligas ilin sekslabori kun ni. Per la senĉesa elselektado de la malsana raso ni esperas malaperigi tiun regresigan genon dum kelkaj jarcentoj.

En tiu momento multegaj aferoj eklumiĝis al mi.

– Do tial la behinoj ne estas homoj? – mi demandis.

– Tial. La behino estas prahino. Arkaiĝinta, praepoka raso. Ĉu vi jam komprenas nian kazoan vivon? Ĉu vi komprenas, kiel eblas la preciza kunfunkciado de la formikoj ankaŭ inter pensantaj homoj?

– Do, ĉu vi revenis al la naturo?

– Ni ne revenis, ĉar oni ne povas el la kazoo eliri, nur neniiĝi, se ni eksperimentas la eliron. Ni estas la memkomprenebla rezulto de matematika procedo. Ni evoluiĝis el la sin ekstermanta behina raso, kiel la sole konstanteca solvo. Alimaniere ne estas imagebla la evoluo.

Mi profunde enpensiĝis. Eble Njuton sentis simile al mi, kiam antaŭ li defalis la pomo, kaj en li naskiĝis la leĝo de la ĝenerala gravitado. Mi sentis, kvazaŭ mi ŝanĝiĝus dum unu minuto. Antaŭ miaj spiritaj okuloj aperis kolosaj perspektivoj, mondoj turniĝis aliflanken. Subite ĉio staris aliel kaj klare antaŭ mi. La aferoj simpliĝis kaj disvolviĝis. La flamo de la brulanta dornarbusto min eklumigis, kaj subite aperis al mi la nekonata trunko de la arbo de la vivo, el kiu mi ĝis nun vidis nur la foliojn kaj nur la plej grandaj biologoj povis palpe reiri ĝis la branĉoj.

Post longa cerbumado alia demando venis al miaj lipoj.

– Mi tamen miras, ke al la behinoj ne eblas komprenigi la simplajn realaĵojn. Nome ilia cerbo estas sufiĉe akra. Ili scias kalkuli, eĉ eminentajn matematikistojn mi trovis inter ili kaj tamen, ili ĝuste la plej simplajn aferojn…

– La cerbo de la behinoj ne distingas la memradiadon de la kosmaj radioj kaj se la akceptanta aparato deformigas pli komplike, tio nur pliforte pruvas la fakton de la deformigo. Ju pli multe ili scias, des pli malracie ili pensadas. Ju pli malsataj ili estos, des pli multan manĝaĵon ili elverŝos. Per jupli malmulta penado oni povas produkti la ĉiutagan panon, des pli furore ili murdados por ĝi unu la alian, kaj se ili suferos malsaton, malsanon kaj turmenton, ili esperos reakiri siajn fortojn de la flava ŝtonero, de la kipuo, boeto, de la graco de la trancilo, aŭ de la "enspiraĵoj" de la mufruko.

– Sed tamen troviĝis eĉ tute inteligentaj behinoj – mi interdiris. – Mi aŭdis pri iu Bikru…

– Jes, troviĝas, kies menso komprenas la neceson de la kazoo, sed tamen, eĉ ties individuo estas behin kaj tiu stato malperfektigas lian menson kaj malhelpas al li la perfektan konsciiĝon.

– Kiel kompreni ĝin?

– La behinojn karakterizas iliaj maniaĵoj. La imagitaj erarideoj.

– Kaj ĉu la bikruo?

– Vi ne parolu pri "la" bikruo. Ne kredu, ke ili havis nur unu bikruon. Multaj ekzistis. Eble eĉ vi estus fariĝonta bikruo.

– Ĉu vere? – mi demandis surprize.

– Ho, jes. Ĉe ili la bikrueco komenciĝas per la ŝtiparmorto. Poste ili rekonas la bruligiton, ĉar, – kiel vi mem spertis, – ili havas cerban talenton, ili konjektas ion, nur la memradiado malebligas ĝian puran efektiviĝon kaj se la sana penso realiĝas en vortoj aŭ en agoj, ĉio renversiĝas en ili. La bikruoj posedis la kapablon pure realigi siajn pensojn, sed – kiel mi jam menciis, – ilia individuo estas behina kaj ili ne povas liberiĝi de la malperfektaĵoj kaj de la maniaĵoj.

– Maniaĵoj? Kio estas tiu maniaĵo de la bikruoj?

– La bikrueco estas laŭesence ankaŭ manio: la erarideo, ke ĉe la behinoj ekzistas ligilo inter la aŭditaj vortoj kaj la cerbo. Bikruo estas tiu behino, kies sola behina karaktertrajto estas, ke li ne ekkonas sian medion, ĉar, ĉu ne, ekkonante la behinan malsanon, neimageble estas, ke iu ajn tamen provus klarigi la realaĵojn al ili.

Sekvis profunda, preĝeja silento, en kiun miksiĝis nur la kanto de la birdoj kaj la susuro de la malproksime ondanta maro.

Zatamon ekstaris, lian dekstran manon li etendis al la Suno:

– Nur la kazoo ekzistas!

Alrigardate el mia kuŝado, li aspektis tie, en la luminundo de la printempa suno, kiel la statuo de la ektrovita vivo. La facilajn faldojn de lia vestaĵo flirtigis la venteto, lia alta, bronza frunto brilis en la lumo, dum liaj okuloj senpalpebrume akceptis la radiojn.

Vidalvide, sur la monta deklivo, la florplenaj arboj, la supren-reen serpentanta, arĝentkolora ŝraŭblinio, la maro, la birdoj, malsupre la preterfulmanta elektra vagonaro kaj tiu senmova statuo de la sano kunfandiĝis en iu mirinda harmonio al la nedissolvebla tuto de iu pura mondo, sub la brilado de la kazoo.

Kaj kiam mi rememoris pri la senespera kaj kripla luktado de la pasintaj tagoj, eĉ mi mem aŭtomate etendis mian manon al la suno kaj el mi eliĝis malpeza ĝemo de la renaskiĝo.

En mia animo muzikis la majesto de la kazoo. Post malsanaj kaj malhelaj suferoj malfermiĝis la pordoj antaŭ mi, kaj mi, ebriiĝinte pro la ekkono, beate sorbis la lumon.

Zatamon residiĝis apud mi.


***

Mi nur bedaŭris, ke mi lernis tian aferon, kion mi ne povas utiligi por mia patrio. Unue, ĉar la behina malsano estas nekuracebla, due, ĉar ĉe ni feliĉe ĝi ne troviĝas.

Rememorinte pri la teruraĵoj de iliaj atavismaj cerboj, ilia tragika sorto jam ŝajnis al mi aŭtomata laŭregulaĵo. Mi tute konvinkiĝis, ke la ĉesigo de la behinoj ne estis malhumanaĵo, sed la bezonata procedo mem, la kazoo, kiu povis kaj devis nur tiel okazi.

– Kiel bone, – mi ekkriis – ke vi elportis min, homon, kutimiĝintan al la racia angla medio el tiu mondo, por mi tiel terura!

Zatamon longe rigardis reve en la malproksimon kaj poste meditante diris.

– La homo propre ne konas sian voĉon, ĉar li aŭdas ĝin elinterne, tra sia kranio…

Mi turniĝis al li senkomprene.

– Kion vi volas diri per tio?

– Kiam mi aŭdis unuafoje mian voĉon el parolmaŝino, ankaŭ mi ne rekonis ĝin. Ĝi ŝajnis al mi fremda.

– Al kio rilatas ĉi tio?

– Al tio, ke ankaŭ vi ne rekonis vian propran voĉon inter la behinoj, ĉar vi unuafoje aŭdis ĝin elekstere.

– Kiel? – mi elikriis konsternite. – Espereble vi ne volas diri per tio, ke…

– Vi ne rekonis vian propran medion inter ili, ĉar via kulturo diferencas de la behinoj laŭ la formo. Ilia vivo pereigas sin per aliaj vortoj ol la via, kvankam ambaŭ estas samaj: la behineco. Aŭ ĉu ne, vi mem diris iam al mi, ke la esenco de la vivo ne estas la hospitalo, fabriko pano, sano, sed la animo?

Mi saltleviĝis. Ĉiuj miaj membroj tremis.

– Espereble vi ne diras tion serioze?-! – mi kriis. – Espereble vi ne intencas kompari nin kun ŝtonerportantaj kaj kuprokubon adorantaj frenezuloj?

– … kaj neniam vi ekvidos vin mem – li daŭrigis per senŝanĝa tono, – kiel vi vane vojaĝis ankaŭ en Liliputo. Via behina raso nur la infanojn distras per la amuzplena "ekzotikaĵo". Kaj vi vane vojaĝis ankaŭ ĉi tie. Vi ĉiuj ne havas intelekton. Atavisma, transira raso, kiu antaŭe devas sin elimini el la estanta mondo, por ke la kazoo povu evoluigi la harmonian rasformon.

Mi estis dum kelkaj momentoj proksime al tio, ke per miaj manoj mi sufokos la insultvortojn en lia gorĝo. Vane mi sciis, ke mi parolas kun senintelektaj aŭtomatoj, kies gramofonsimilan klaĉon saĝa homo ne devas preni serioze. Tiu insulto jam trafis mian nacion, pro kio angla ĝentilhomo devigas ĉiuokaze preni rehonorigon.

Jen, mi estis proksime al tio, ke mi lin batos. Li ja ne rebatos min! Vere estis miraklo de memrego, ke mi povis tamen bridi mian indignon. Nome, mi ekpensis, ke ili eble fermos min en la behin-kolonion, aŭ eĉ ĉesigos min. Finfine inter la hinoj ne ekzistas juro, justo kaj registaro al kiu oni povus sin turni por ripari la maljustaĵojn, kiuj min trafis.

Post momenta hezitado mi rigardmezuris lin kun profunda malestimo, min turnis kaj eĉ por respondo ne trovante liajn vortojn indaj, mi foriris.

Kaj li stulte gapis post mi.

Загрузка...