FJODOR DOSTOJEVSKIJ

KRIMO KAJ PUNO

Dostojevsidj Gravuraĵo sur ligno de Felix Vallotton, 1895

Fjodor DOSTOJEVSKIJ

KRIMO KAJ PUNO

Romano en ses partoj kun epilogo

Tradukis el la rusa Andrej PARFENTJEV

Serio "Oriento-Okcidento" 28 Sub aŭspicioj de Universala Esperanto-Asocio en konsultaj rilatoj kun UNESCO

Sezonoj 1993

Fjodor Mifiajloviĉ Dostojevskij Krimo kaj puno

La fitolo de la rusa originalo: IIpecTynjieHHe u HaKa3aHne

Redaktis kaj komentis: Aleksander Korjenkov Teknika redaktoro: Margarita Gorikova Kompostis: Natalia Kloĉlcova Enpaĝigis: Galina Cvetkova Kovrilo: Vladimir Merinov

DOSTOJEVSKIJ F.M. Krimo kaj puno: Romano / Tr. el la rusa An.Parfentjev; EnkoncL, koment AKorjenkov; Graf. V.Meri- nov. - Jekaterinburg: Sezonoj, 1993. - 488 p. - (Serio Oriento- Okcidento; U 28)

© Traduko el la rusa, enkonduko, komentario Sezonoj, 1993

Enkonduko

Fine de 1956 la Ĝenerala konferenco de UNESCO en Nov-Delhio akceptis la Grandan Projekton pri la reciproka aprezado de orientaj kaj okcidentaj kulturaj va- loroj, el kiu fontis la Programo por reciproka studo kaj aprezado de kulturoj. La Universala Esperanto-Asocio, kiu havas konsultajn rilatojn kun UNESCO kaj apogas ties strebojn por interkultura kunlaboro, kontribuis al tiu programo per lanĉo de li- teratura serio Oriento-Okcidento.

En la serio aperas verkoj aparte gravaj kaj reprezentaj de la nacilingvaj literatu- roj. Certe tiu ideo ne estas tute nova: la natura universaleco de esperanto jam in- spiris plurajn programojn por diskonigo de diverslandaj literaturoj. Tamen nek In- ternacia literaturo de Ferdinand Hirt & Sohn, nek Biblioteko tutmonda de Rudolf Mosse, nek ceteraj similaj entreprenoj kontentige realigis la projektojn de la inicia- tintoj. Iĝis klare, ke la fortoj de nur unu eldonejo apenaŭ sufiĉas por adekvata pre- zento de la interkultura rolo de esperanto (kiu eldonejo povus sole eldoni kelkdek relative dikajn volumojn, kiuj estus aĉeteblaj dum relative longa periodo?). Tial la Iibroj de Oriento-Okcidento aperas per "fortoj kunigitaj" de la esperantista komu- numo, ĉe diversaj eldonejoj, sed ĉiam sub la sama marko.

Oriento-Okcidento ebligas al la esperantista legantaro konatiĝi kun veraj litera- turaj perloj. Verkoj de Dante, Shakespeare, Goethe, Baudelaire najbaras kun tiuj de Mori oogai, Chun-Chan Jen kaj Tagore. La serio prezentas la spiritajn riĉaĵojn de verkoj religiaj, mitaj, folkloraj, entenataj en La Nobla Korano, Kalevala, mondpoezia antologio Tutmonda sonoro... Ĝis nun aperis 27 numeritaj kaj du sennumeraj vo- lumoj.

La signifo de la serio estas pli granda ol estis antaŭvidite ĉe ties komenco. La malcentra funkciado ebligis partoprenon de eminentaj tradukistoj. La sperto kaj ta- lento de W. Auld, R. Haupenthal, K. KaIocsay, Konisi gaku, J. E. LeppSkoski, Miya- moto masao kaj de aliaj esperantistaj plum-majstroj multiplikita je la valoro de la verkoj konsiderinde kontribuas al pliriĉigo de la esperanta tradukarto.

Ĝis 1991 nur unu libro reprezentis en la serio la rusan literaturon: Elektitaj fa- beloj de Ivan Krylov, aperinta ĉe TK/Stafeto. Sed en la jaro de la centenario de Miĥail Bulgakov Sezonoj eldonis lian ĉefverkon La majstro kaj Margarita en la fi- dela traduko de Sergej Pokrovskij.

Honoran lokon en la serio okupas nun ankaŭ Krimo kaj puno de Fjodor Do- stojevskij.

La romano enfokusigas plurajn problemojn de inteligenta individualisma prota- gonisto, kiu frontas la realecon de la postreforma Ruslando. La ideoj de la nihilismo, forte enradikiĝintaj en la tiutempa junularo, trovas sian respegulon en la tragedia fi- guro de Rodion Raskoljnikov, kiu penas agi racie, ne konsiderante la homan natu- ron. Sed ĉu li vere povas liberigi sin de la juraj kaj moralaj normoj de la socio? Ĉu povas liaj planataj "mil bonaj aferoj" kompensi unu krimon? (En la esperanta lite- raturo, tiun problemon relevis 120 jarojn poste Istvan Nemere per Sur kampo gra- nita). Kiomgrade pri la moralo de la homo respondecas la medio kaj la socio?

Kaj ĝuste Dostojevskij pli ol aliaj povis doni la respondon. Neniu el inter liaj samtempaj beletristoj suferis kaj spertis pli ol li. Neniu inter ili staris sur la eŝafodo, por post la sekva bagnado kaj ekzilo verki geniajn romanojn. Nur la sorto de Ĉer- nyŝevskij proksimis al la lia — sed la lastan rompis la bagno, post kiu li ne povis verki.

Kaj Dostojevskij sukcesis. Por la sukceso servis la integriĝo de la romano en la ruslandan kaj eŭropan socian, filozofian kaj religian vivojn. La kritika literaturo pri Krimo kaj puno amplcksas centojn da apartaj volumoj kaj milojn da artikoloj, rea- gantaj al la humanismaj ideoj en la romano kaj transplantantaj la starigitajn deman- dojn en la novajn kondiĉojn. La figuroj de Raskoljnikov, Svidrigajlov, Sonja Marme- ladova fariĝis metaforaj.

Malgraŭ la specifa kaj komplika lingvaĵo de Fjodor Dostojevskij la romano jam antaŭ 1890 aperis sinsekve en la lingvoj germana, sveda, franca, norvega, dana, ne- derlanda, angla, pola, serba, hungara, itala kaj finna. Poste venis (pli aŭ malpli fide- laj) tradukoj en preskaŭ ĉiuj kulture gravaj lingvoj de la oriento kaj okcidento.

Krom la teatraj scenigoj aperis pluraj kinofilmaj versioj de la romano en- kaj ek- ster-lande kaj eĉ du operoj.

Tiu ĉi eldono de Krimo kaj puno esias plia pruvo kaj pri la universala (teme, tempe kaj geografie) valoro de la romano, kaj pri la aktivado de la novgeneraciaj ruslandaj esperantistoj. Per tiu ĉi volumo la lekaterinburga eldonejo Sezonoj, situanta ĝuste ĉe la limo inter Azio kaj Eŭropo deziras fari plian kontribuon al la noblaj celoj de la serio Oriento-Okcidento.

Aleksander Korĵenkov

Parto Unua

I

Komence de julio, dum tempo eksterordinare varmega, juna viro ve- speriĝe eliris el sia ĉambreto, kiun li luis en la strateto S.!, kaj malra- pide, kvazaŭ heziteme, prenis direkton al la ponto K.2

Sur la ŝtuparo li sukcese evitis renkonton kun sia loĝejmastrino. La ĉambreto, kiun la virino luigis al li kun manĝo kaj priservo, troviĝis ĝuste sub la tegmento de alta kvinetaĝa3 domo kaj pli similis ŝrankon, ol loĝejon. Mem ŝi loĝis je unu etaĝo pli sube, en speciala apartamento, kaj ĉiufoje, elirante straten, li devis nepre pasi preter la mastrina kuirejo preskaŭ ĉiam larĝe malferma al la ŝtuparo. Kaj ĉiufoje preterirante ĝin la juna viro sentis ion malsanecan kaj timan, kion li hontis kaj pro kio li ĉiam grimacis. Senespere ŝuldante al la mastrino, li timis renkonti ŝin.

Apenaŭ li estis timema aŭ subpremita, tute male; sed de kelka tempo li troviĝis en stato nervoza kaj streĉita, tre proksima al hipokondrio. Li tiom profundiĝis en sin mem kaj tiom izoliĝis de la cetera mondo, ke nun li timis eĉ ĉian renkonton, ne nur kun la mastrino. Profunda mal- riĉo sufokis lin, kaj multajn mankojn li devis suferi, sed li ĉesis lasta- tempe ilin rimarki. Li ne plu zorgis pri la ĉiutaga pano kaj tute ne volis fari tion. Fakte, neniun mastrinon li timis, eĉ se tiu intencis denunci lin ĉe la polico. Sed por kio li haltu sur la ŝtuparo, aŭskultu absurdan la- vangon de banalegaj ĉiutagaĵoj tute fremdaj por li, kaj tiujn tedaĵojn pri lupago, minacojn, plendojn, por kio li elturniĝu, pardonpepu, mensogu — ho ne, prefere li traŝtelu sin kate preter la mastrina pordo kaj mal- aperu rimarkite de neniu.

Sed ĉifoje, kiam li eliris surstraten, la timo de renkonto kun la kre- ditorino, surprizis la junulon mem.

"A1 kia faro mi estas aŭdaconta kaj, samtempe, kiajn bagatelojn mi timas! — li pensis kun stranga rideto. — Hm... jes... ĉion la homo te- nas en siaj manoj, kaj ĉion li perdas ja sole pro nura timo... aksiome!.. Interese, kion oni timas pleje? Novan paŝon, novan vorton propran oni plej timas... Cetere, mi tro multe babilas. ĉuste tial mi faras nenion, ĉar babilas. Aŭ tiel probable: tial babilas, ĉar mi faras nenion. Tion mi dum la lasta monato ellernis: babili, kuŝante la tutajn tagojn en la an- gulo kaj pensante pri la tempo de Adamo. Nu, por kio mi iras nun? ĉu vere, mi estas kapabla al tiol ĉu vere, tio estas serioza? Ho ne, tute ne serioza. Nura fantazio por mia amuzo. Ludo de infano! Jes ja, ludo!"

En la strato varmego frenezis, aldone sufoko kaj tumulto, ĉie kalko, brikoj, skafaldoj, polvo kaj tiu specifa somerfetoro tiel bone konata al ĉiu peterburgano ne havanta monon lui someran dometon, — ĉio mal- agrable skuegis la misordigitajn nervojn de la junulo. La lastajn penik- tuŝojn sur tiun abomenan kaj tristan bildon metis netolerebla fetoro de drinkejoj, speciaie abundaj en tiu ĉi urboparto, kaj ebriuloj ĉie renkon- teblaj, malgraŭ la deĵora horo.

Sento de ekstrema naŭzo fulmis en la fajnaj trajtoj de la junulo, ce- tere, tre bela, kun ĉarmaj malhelaj okuloj, brunaj haroj, altstatura, min- ca kaj svelta.

Sed baldaŭ li mergiĝis en profundan meditadon, aŭ pli ĝuste, en somnolon; li plu iris nenion rimarkante ĉirkaŭ si kaj nenion dezirante rimarki. Nur de tempo al tempo li ion softe murmuris, ĉar kiel li ĵus konfesis al si, monologoj estis lia kutimo. Kaj li mem en tiu minuto vi- dis, ke liaj pensoj konfuziĝas kaj li estas tre malforta: ja du tagojn li manĝis preskaŭ nenion.

Li estis tiel aĉe vestita, ke eĉ ne ĉiu alkutimiĝinto kuraĝus senhonte eliri en tiaj ĉifonoj dum la taga lumo. Cetere, en ĉi kvartalo per kostumo neniun eblis surprizi. La proksimeco de la placo Sennaja, abundo de certaj amuzejoj kaj dominanta fabrika metiista loĝantaro en ĉi tiuj cen- traj stratoj kaj stratetoj de Peterburgo, fojfoje spicis la ĝeneralan pano- ramon per tiom strangaj uloj, ke renkonti sur strato mizeran ĉifonulon signifus nenion. Sed tiom da malica abomeno jam akumuliĝis en la ju- nula animo, ke eĉ malgraŭ sia, ofte tre juneca, delikateco, li tute ne hontis siajn ĉifonojn surstrate. Escepte nur de tiuj okazoj, kiam li ren- kontis konatojn aŭ malnovajn amikojn, kiujn li cetere ĉiam preferis evi- ti... Kaj tamen, kiam iu ebriulo, nekompreneble kial kaj kien veturigata en granda ĉarego per granda tirĉevalo jungita, subite kriis al li: "Hej ci, germanĉapelisto!" — kaj laŭte hurlis montrante al li permane, — tiam ia junulo abrupte haltis kaj spasme kaptis sian ĉapelon. ĉi estis alta, zimmermana4 bulĉapelo, sed forte trivita, rufiĝinta, kun multaj truoj kaj makuloj, sen ĉirkaŭrandoj kaj plej malplaĉe oblikviĝinta sur lia kapo. Tamen ne honto lin kaptis, sed tute alia sento, eĉ la timo.

— Jes, certe! — li murmuris konfuzite. — Sendube! Jen afero plej aĉa! Iu stulta bagatelo, unusola banalega detalo, povas ruinigi la tutan projekton! Jes ja! la ĉapelo tro rimarkinda... Ridinda, kaj tial rimarkin- da. A1 miaj ĉifonoj pli konvenus iu flano, eble kaskedo, ja ne ĉi kriplaĵo. Neniu portas similajn. Kun tia ĉapelo oni min de malproksime povas ri- marki. Kaj memorfiksi... Nur, kaj sufiĉas ja... por konviktaĵo. Necesas aspekti plej ordinare. Detaloj, detaloj plej gravas!.. ŝtupoj por eŝafodo estas ili...

Ne longe li devis iri; li eĉ sciis kiom da paŝoj ekde la pordego de lia domo: ekzakte sepcent tridek. Li kalkulis ilin, kiam lin foje kaptis imago. Tiam li ankoraŭ ne kredis ĝin serioza, nur sin incitis per ĝia fie- ca, sed tenta aŭdaco. Nun, post la paso de unu monato, li jam komencis pensi alimaniere. Kaj spite al la mokaj monologoj pri la propraj neka- pablo kaj malkuraĝo, li kutimiĝis konsideri iel pretervole sian "fiecan" revon kiel entreprenon, kvankam ankoraŭ ne kredis al si mem. Eĉ nun kiam li iris fari la provon de sia entrepreno, lia ekscitiĝo estis kreskanta kun ĉiu nova paŝo.

Kun la koro haltanta kaj vibrantaj nervoj li venis al tre granda domo, kies unu flanko direktiĝis al kanalo5 kaj la alia — al la strato E.* La domo konsistis el etaj apartamentoj loĝataj de ĉiaspeca metiistaro — ta- jloroj, metallaboristoj, kuiristinoj, germanaj diversfakuloj, junaj ĉiesuli- noj, pedeloj k.c. En- kaj el-irantoj kiel formikaro svarmadis sub du por- degoj kaj en du kortoj de la domo. ĉi tie servis tri aŭ kvar kortistoj. A1 sia granda kontento, la junulo renkontis neniun el ili. Rimarkite de neniu, post la pordego li tuj glitis dekstren, sur la ŝtuparon. La ŝtuparo estis obskura kaj mallarĝa — "nigra" — tion li konis jam, esplorinte ĉion pli frue. Kaj la loko tre plaĉis al li: en tia mallumo nenies scivola ri- gardo estis danĝera. "Se eĉ nun la timego ne lasas min, do kio okazus, se jen efektive, mi la aferon alirus?" — li nevole pensis veninte en la kvaran etaĝon. Tie lian vojon baris ekssoldatoj-portistoj, kiuj elportis meblaron el iu loĝejo. Li jam sciis, ke tiun loĝejon okupas familio de germana oficisto: "do la germano nun elloĝiĝas, kaj do, en la kvara etaĝo de ĉi ŝtuparplaceto provizore restas nur unu loĝata apartamento — tiu de la oldulino. Bone... por ĉiu okazo..." — li pensis kaj sonorigis al la loĝejo de la oldulino. Aŭdiĝis softa tinto, tiom malforta, kvazaŭ la so- norileto estus farita ne el kupro, sed el lado. Similajn sonoriletojn havis preskaŭ ĉiuj etaj loĝejoj en tiaj domegoj. Iam ankaŭ li ofte ĝin aŭdis. Li jam forgesis tiun apartan sonoron, kaj nun ĝi subite kvazaŭ memo- rigus kaj prezentus al li tute klare, ke... Li eĉ tremeris — ĉi-foje tro malfortiĝis liaj nervoj. Post nelonge la pordo malfermiĝis je tre streta fendo: la loĝantino per rigardo plena de senkaŝa malfido observis tra la fendeto la alveninton, el la mallumo nur ŝiaj briletantaj okuletoj vidiĝis. Sed vidinte multajn homojn en la placeto, ŝi rekuraĝiĝis kaj malfermis komplete... La junulo paŝis tra la sojlo en malluman antaŭĉambron, di- viditan per maldika vando post kiu estis tre malgranda kuirejo. La ol- dulino kun demanda rigardo silente staris antaŭ li. Ŝi estis tute eta, se- ka oldulino, ĉirkaŭ sesdekjara, k in akraj kaj malicaj okuletoj, pinta na- zeto kaj nekovrita kapo. Blonda, apenaŭ griziĝinta hararo estis abunde oleumita. Ŝian mincan kaj longan, kokinkruron similan kolon zonis fla- nela ĉifono. Sur la ŝultroj, malgraŭ la varmego, pendaĉis trivita kaj fla- viĝinta fela bluzo. La oldulino ĉiuminute tusis kaj grake ĝemis. Evidente, la junulo hazarde metis sur ŝin iom apartan rigardon, ĉar ankaŭ en ŝiaj okuloj subite refulmis la ĵusa malfidemo.

Raskoljnikov, studento. Mi estis ĉe vi antaŭ unu monato, — ra- pidis balbuti la junulo kun riverenco, rememorinte, ke necesas esti pli ĝentila.

Mi memoras, karulo, tre bone mi memoras, ke vi estis ĉe mi, — klare eldiris la oldulino, plu borante lian vizaĝon per sia demanda ri- gardo.

Do jen, refoje mi... kaj denove pro la sama afero... — daŭrigis Raskoljnikov, kun ioma konfuziĝo kaj mirante pro la oldulina malfide- mo.

"Cetere, eble ŝi ĉiam estas tia, sed mi ne rimarkis tion pasintfoje", — li pensis kun malagrabla sento.

La oldulino iom silentis, kvazaŭ meditante, poste flanken paŝis, kaj montrante la pordon de la ĉambro enlasis la gaston iri unua kaj diris:

Eniru, karulo.

La malgranda ĉambro, kiun la junulo eniris, kun flavaj tapetoj, ge- ranioj kaj muslinaj kurtenetoj ĉe la fenestroj, dum tiu minuto estis hele lumigata de la subiranta suno. "Do ankaŭ tiam same lumos la suno!.." — subite ekpensis Raskoljnikov, kaj li rapide okulumis la tutan ĉambron por laŭeble esplori kaj memorfiksi la situacion. Sed en la ĉambro estis nenio speciala, Tre malnova flavligna meblaro, konsistis el sofo kun grandega ligna konveksa dorso, ovala tablo antaŭ la sofo, tualeta tablo kun speguleto inter la fenestroj, kelkaj seĝoj ĉemure kaj du-tri ĉipaj bil- doj flave kadritaj, sur kiuj vidiĝis junaj germaninoj kun birdoj en la ma- noj — jen la tuta meblaro. En angulo ĉe ikoneto brulis lucemo. Ĉio estis tre pura: kaj la mebloj kaj la planko brilis pro diligenta polurado. "Li- zaveta fervoras", — pensis la junulo. Neniun polveron oni povus trovi en la loĝejo. "Nur malicaj kaj oldaj vidvinoj havas tian purecon", — daŭrigis interne Raskoljnikov kaj scivole strabis la okulojn al indiena kurteneto ĉe la pordo de la dua malgranda ĉambro, kie staris la oldu- linaj litoj kaj komodo, kaj kien li ankoraŭ neniam enrigardis. La tuta loĝejo konsistis el tiuj du ĉambroj.

Kion vi deziras? — severe demandis la oldulino, veninte en la ĉambron kaj denove stariĝante antaŭ li por rigardi rekte en lian vizaĝon.

Mi garantiaĵon alportis, jen! — Kaj li elpoŝigis malnovan platan arĝentan horloĝon. Sur ĝia reverso estis skizita terglobo. La ĉeneto estis ŝtala.

Sed jam venis la tempo por la antaŭaj garantiaĵoj. Antaŭ tri tagoj pasis unu monato.

Atendu iomete. Ankaŭ por la dua monato mi pagos.

Sed nun jam laŭ mia volo: atendi aŭ tuj vendi vian aĵon.

Sed kiom pro la horloĝo, Aljona Ivanovna?

Ve, kun bagateloj vi venas, karulo. Preskaŭ neniom ĝi prezas. La antaŭan fojon por la ringeto vi ricevis de mi du biletojn, kvankam ĉe oraĵisto oni povus aĉeti novan kontraŭ unu kaj duona rubloj.

Almenaŭ kvar rublojn! Estas ja la patra horloĝo — mi ĝin elaĉe- tos! Mi baldaŭ monon ricevos.

Unu kaj duona rubloj, minus interezo, se vi volas.

Unu kaj duono! — la junulo ekkriis.

Laŭ via volo. — Kaj la oldulino redone etendis al li la horloĝon.

La junulo prenis ĝin kaj tiel koleriĝis, ke estis forironta, sed li tuj ekre- gis sin rememorinte, ke li ne havas aliajn rimedojn por akiri monon. Kaj krome, lia vizito ja havis ankaŭ alian celon.

Bone! — li diris krude.

La oldulino enpoŝigis la manon por ŝlosiloj kaj iris en la alian ĉam- bron, trans la kurtenojn. La junulo, nun sola en la ĉambro, scivole streĉis siajn orelojn, kaj atendis. Li aŭdis ŝin malŝlosi la komodon. "Ver- ŝajne la supran tirkeston, — li pensis. — La ŝlosiiojn ŝi do portas en la dekstra poŝo... Ĉiuj kune, sur la ŝtalringo... Kaj unu ŝlosilo estas la plej granda, trioble, kun denta pinto, certe ĝi estas ne komoda ŝlosilo... Sekve, ankoraŭ devas esti iu skatolo aŭ ŝrankokesto... Tre interese. La ŝrankokestoj havas ĝuste tiajn ŝlosilojn... Sed kiom abomena, tamen, estas ĉio ĉi..."

La oldulino revenis.

Do jen, karuleto: se po dek kopekoj monate el ĉiu rublo, do el unu kaj duona rubloj vi ŝuldas dekkvin kopekojn por unu monato. Ankaŭ por la antaŭaj du rubloj laŭ la sama tarifo vi devas pagi dudek kopekojn. Sume, estas do tridekkvin kopekoj. Do por via horloĝo vi ricevas unu rublon kaj dekkvin kopekojn. Bonvolu ricevi.

Kiel! jam unu rublo kaj dekkvin kopekoj!

Jes, tiel.

La junulo sen plia disputo prenis la monon. Li rigardis la oldulinon kaj ne rapidis foriri, kvazaŭ li dezirus ankoraŭ ion diri aŭ fari, sed li mem ne scius kion ĝuste...

Mi, Aljona Ivanovna, baldaŭ al vi eble ankoraŭ unu ajon alpor- tos... cigaredujon... arĝentan... tre bonan... tuj kiam reprenos ĝin de amiko... — li eksilentis embarasita.

Nu, ĝuste tiam venu por paroli, karulo.

ĉis revido... Vi ĉiam solas hejme, ĉu la fratino forestas? — li de- mandis laŭeble libere, enirante en la antaŭĉambron.

Sed kion, karulo, vi havas por ŝi?

Ho, nenion specialan. Mi volis nur demandi. Kaj vi tuj... Do, ĝis la revido, Aljona Ivanovna!

Raskoljnikov eliris tre konfuzita. Kaj lia konfuzo ĉiam kreskis. Li eĉ haltis kelkfoje, kvazaŭ per io subite frapita, kiam desupris laŭ la ŝtupa- ro. Kaj fine, jam sur la strato, li ekkriis:

"Ho dio! Kia abomenajo estas ĉio ĉi! Kaj ĉu vere, ĉu vere, mi... sed ne, absurde, stultaĵo! — li aldonis firme. — Nu, kiel tia hororo povis veni en mian kapon? Kian koton tamen kapablas knedi mia koro! Tupra, putra kaj aĉa aĉa!.. Kaj mi, la tutan monaton..."

Sed nek per vortoj nek per eksklamacioj li kapablis esprimi sian emociiĝon. Sento de ekstrema naŭzo, kiu komencis premi kaj taŭzi iian koron jam ekde la ekiro al la oldulino, nun atingis tioman gradon kaj tiel lume klariĝis, ke li ne plu sciis kien eskapi el sia angoro. Kvazaŭ ebria li iris sur la trotuaro, ne rimarkante preterpasantojn kaj koliziante kun ili. Li rekonsciiĝis nur en la sekva strato. Tie li ĉirkaŭrigardis kaj trovis sin stari apud drinkejo, por veni en kiun oni devis desupri de la trotuaro per ŝtupareto en subteran etaĝon. Nun tra la pordo eliĝis du ebriuloj, kiuj subtenante kaj insultante unu la alian grimpis sur la stra- ton. Sen longa pripenso, Raskoljnikov tuj desupris. Neniam li antaŭe vizitis drinkejojn, sed nun li sentis vertiĝon kaj soifego la gorĝon bruli- gis. Li ekdeziris malvarman bieron, des pli ke sian subitan malfortiĝon li konsideris kaŭzita ankaŭ de la malsato. Li sidiĝis en malhela kota angulo, ĉe glueca tablo, mendis bieron kaj avide trinkis la unuan gla- son. Tuj sereniĝis lia animo, pensoj akiris klarecon. "Kia stultaĵo, — li diris kun espero, — embarasiĝi pro tio! Simpla fizika misagordo! Unu bierglaso, seka panpeco — kaj tuj revenas la klareco de V pensoj, reso- lidiĝas la cerbo, la intencoj firmiĝas! Kraĉ! kiaj bagatelaĵoj!.." Kaj mal- graŭ tiu malestima kraĉo, liaj okuloj gajiĝis, kvazaŭ ĵus li estus libe- riĝinta de iu terura ŝarĝo, kaj li amike ĉirkaŭrigardis la ĉeestantojn. Sed eĉ en tiu minuto li intuicie komprenis, ke lia retrankviliĝo estas same malsaneca.

Dume en la drinkejo restis nemulte da homoj. Krom tiuj du ebriuloj, kiujn li renkontis sur la ŝtuparo, post nelonge foriris brua koterio de kvin viroj kun tirharmoniko kaj junulino. Post ilia foriro iĝis kviete kaj vaste. Restis: ebrieta viro, sidanta antaŭ bierkruĉo, laŭaspekte burĝo; lia kunulo, dika grandulo, ea kurta drapa kaftano kaj kun griza barbo, forte ebriiĝinta, ekdorminta ĉe la tablo — li kelkfoje subite, kvazaŭ vekiĝinte, komencis klakadi per la fingroj disigante la brakojn, kaj saltigante sur la tablo sian bruston, sen levi de la benko la postaĵon, kaj murmurante ian galimation, penante rememori versojn:

A1 edzin' mi arde flamis,

Tuuutan jaaaron ŝin mi aaamis.

Aŭ, denove vekiĝinte, subite:

Kiam ŝi naskonta iĝis, A1 alia mi amiĝis...

Sed neniu volis dividi lian fcliĉon; lia silcntema kunulo eĉ malamike kaj malfideme rigardis tiujn eksplodojn. Ankorau unu viro ĉi tie ĉeestis, laŭaspekte simila al eksiĝinta oficisto. Li sidis aparte antaŭ sia trinkujo, de tempo al tempo glutante kaj ĉirkaŭrigardante. Ankaŭ li aspektis iom emociita.

II

Raskoljnikov ne kutimis esti en amaso kaj, kiel dirite, li evitis la so- cieton, precipe en la lasta tempo. Sed nun io subite ektiris lin al la ho- moj. En lia animo estis kreiĝanta io nova, kaj samtempe li spertis iu- specan soifon je homoj. Li tiom laciĝis pro tiu longa monato, plena de la obseda angoro kaj morna streĉiĝo, ke li deziris almenaŭ foje ekspiri aeron el alia mondo, el iu ajn mondo, kaj tial spite al malpureco de la lokalo, nun li ĝue sidis en la drinkejo.

La mastro de la drinkejo troviĝis en alia ĉambro, sed ofte li aperadis en la salono, malsuprenirante sur ŝtuparo el iu supra ejo, ĉe kio komen- ce estis aperantaj liaj dandaj gudritaj botoj kun grandaj ruĝaj refaldaĵoj. Li surhavis palton plisitan ĉe la talio kaj terure grasmakulitan nigran atlasan veŝton, sen kravato, kaj lia tuta vizaĝo aspektis kvazaŭ oleita, simile al ŝtala seruro. Knabo ĉirkaŭ dekkvarjara staris post la bufedo kaj alia knabo, pli juna, plenumis mendojn de klientoj. Sur la tabloj staris tranĉitaj kukumoj, nigraj krakenoj kaj dispecigitaj fiŝoj: ĉio fetoris. Ŝve- bis tia sufoko, ke longa restado ene estis neeltenebla, kaj ĉion tiel sa- turis vinodoro, ke ŝajnis, ke nur pro tiu aero oni povas ebriiĝi dum kvin minutoj.

Okazas foje renkontoj eĉ kun tute nekonataj al ni homoj, pri kiuj ni ekinteresiĝas de la unua rigardo, iel subite, abrupte, kiam ankoraŭ ne estis dirita eĉ unu vorto. ĉuste tiel impresis al Raskoljnikov tiu viro, kiu sidis iom flanke de ĉiuj kaj similis eksiĝintan oficiston. Poste la junulo kelkfoje rememoris tiun unuan impreson kaj eĉ konsideris ĝin antaŭsen- to. Li ĵetis oftajn rigardojn al la oficisto ankaŭ pro tio, ke la viro mem insiste rigardis lin, kaj tute klaris, ke li tre deziras komenci dialogon. La ceterajn drinkejanojn, inter kiuj ankaŭ la mastron, la oficisto rigardis iel ordinare, eĉ enue, kaj samtempe kun nuanco de iuspeca fiera neglek- to, kiel homojn de malpli altaj socia rango kaj klero, kun kiuj li povis havi neniun temon por paroli. Li estis viro pli ol kvindekjara, mezstatura kaj fortika, grizhara kun granda kalvaĵo, kun flava, eĉ verdeta, vizaĝo ŝveliĝinta pro konstanta drinkado kaj kun ŝvelaj palpebroj, sub kiuj brilis malgrandaj, kiel fendetoj, sed animitaj ruĝetaj okuloj. Estis io tre stran- ga en li; lia rigardo kvazaŭ radiis jubile, — ŝajnis, ke estas en ĝi kaj senco kaj saĝo, — sed samtempe en la okuloj fulmis ankaŭ frenezo. Li portis malnovan, tute trivitan nigran frakon, sur kiu estis nur unu bu- tono. Kaj per tiu butono la frako estis butonita, evidente, pro emo resti bontona. EI sub nankena veŝto elstaris brustotolaĵo, plene ĉifita, malpu- rega kaj priverŝita. La vizaĝo estis oficiste razita, tamen jam delonge kaj tial grizblua kreskaĵo jam aperis. Kaj vere distingiĝis en liaj movoj io oficiste digna. Sed nun maltrankvila, li taŭzis sian hararon kaj kunpre- mis kelkfoje, en sopiro, per la manoj la tempiojn, metante la kubutojn en truitaj manikoj sur la priverŝitan gluecan tablon. Fine, li metis al Ra- skoljnikov rektan rigardon kaj diris laŭte kaj firme:

ĉu estas permesite, mia kara sinjoro, ke mi adresu al vi diskretan parolon? Malgraŭ via nesufiĉe digna aspekto mia sperto distingas vin kiel homon kleran kaj al drinko ne kutiman. Mi ja respektas klerecon, kun koraj sentoj kunigitan, kaj mi mem estas titola konsilisto. Marmeladov

jenas mia familinomo. La titola konsilisto. Se permesite: ĉu vi oficas?

Ne, mi studas... — respondis la junulo iom mirigita pro aparte rafinita parolstilo kaj pro tio, ke jen tiel rekte, celite, li estis alparolita. Malgraŭ tute ĵusa impulso al komunikiĝo kun iuj ajn homoj, ĉe la unuaj vortoj adresitaj efektive al li, li subite resentis sian kutiman abomenon al ĉiu fremda vizaĝo, tuŝinta aŭ nur tuŝonta lian personecon.

Sekve studento, aŭ eksigita studento! — eksklamaciis la oficisto.

ĝuste tiel mi pensis! Sperto, sinjoro, la multe provita sperto! — kaj kiel signon de laŭdo li metis fingron al sia frunto. — Studento, aŭ homo iel rilatanta sciencojn! Sed, mi petas... — Li ŝancele ekstaris, kunprenis sian botelon, glaseton, kaj sidiĝis kontraŭ la junulon, iom flanke de li. Malgraŭ la ebrio, li parolis vigle kaj klare, nur foje stumblante kaj ti- rante la vortojn. Kun ia avido li atakis Raskoljnikov-on, kvazaŭ ankaŭ li la tutan monaton interparolus kun neniu.

Kara sinjoro, — li komencis preskaŭ solene, — malriĉeco ne estas malvirto, tio estas vero. Nu, ja mi konas, ke ankaŭ drinkemo ne estas virto, kaj tio estas eĉ pli granda vero. Sed mizero, kara sinjoro, mizero estas malvirto. En malriĉcco oni ankoraŭ konservas noblecon de la de- naskaj sentoj, en ia mizero — neniu kaj neniam. Pro la mizero oni eĉ elpelas ne per bastono, sed per balailo forbalaas el la homa societo. Tiel estas pli ofende; sed juste, ĉar en la mizero eĉ mi mem, la unua, pretas ofendi min! Jen pro tio mi drinkas! Antaŭ unu monato mian edzinon tradraŝis sinjoro Lebezjatnikov, sed mia edzino ja ne estas kiel mi! Cu vi komprenas, sinjoro? Permesu ankoraŭ unu demandon, nu, tiel, pro nura scivolemo: ĉu iam vi noktumis ĉe la rivero Neva, en la pajlo-ba- rĝoj?7

Ne, ne havis okazon, — respondis Raskoljnikov. — Pri kio temas?

Nu, kaj mi de tie, jam la kvinan nokton...

Li plenigis glaseton, fortrinkis kaj enpensiĝis. Vere, sur lia vesto kaj eĉ en la haroj ie-tie vidiĝis algluiĝintaj pajleroj. Estis tre verŝajne, ke dum kvin tagnoktoj li nek senvestiĝis nek lavis sin. Precipe malpuraj estis la manoj, grasaj, ruĝaj kun nigraj ungoj.

Lia parolo allogis ĝeneralan, kvankam iom pigran atenton. La knaboj ĉe la bufedo komencis subridi. La mastro, ŝajne, intence venis el la su- pra ĉambro, por aŭskulti la "amuziston", kaj li sidiĝis iom flanke, pigre, sed gravmiene oscedante. Evidente, Marmeladov ĉi tie estis delonge ko- nata. Kaj sian inklinon al rafinita parolo li havigis al si, plej verŝajne, pro la kutimo al oftaj drinkejaj interparoloj kun nekonatoj. Tiu kutimo ĉe kelkaj drinkuloj iĝas neceso, kaj precipe, ĉe tiuj el ili, kiujn hejme oni traktas krude kaj humiligas. Tial en drinkula kompanio ili ĉiam pe- nas kvazaŭ elklopodi por si pravigon, kaj se eble, eĉ estimon.

He, amuzisto! — laŭtis la mastro. — Do kial vi ne servas, ne ofi- cas, se oficisto?

Kial mi ne servas, kara sinjoro, — efiis Marmeladov adresante nur al Raskoljnikov, kvazaŭ li demandus, kial mi ne servas? Sed ĉu mia kor' ne doloras pro tio, ke mi vivas mian sklavan vivon? Kiam sinjoro Le- bezjatnikov, antaŭ unu monato, proprapugne mian edzinon tradraŝis dum mi ebriega tiam kuŝaĉis, do ĉu mi ne suferis? Permesu, junulo, ĉu iam okazis ke vi... hm... nu almenaŭ petis prunton, sed senespere?

Okazis... Nur kio estas: senespere?

Tio estas: absolute senespere. Antaŭsciante, ke la peto vanas. Nu jen, ekzemple vi scias, anticipe kaj tutcerte, ke tiu homo, tiu noblega kaj plej respektinda civitano, nenial pruntedonos al vi monon. Ĉar kial,cetere, li donu? Ja li scias, ke vi ne redonos. Ĉu pro kompato? Sed sin- joro Lebezjatnikov, kiu sekvas ĉiujn modernajn ideojn, antaŭnelonge kla- rigis, ke kompaton en nia tempo eĉ la sciencoj prohibas, kaj tion jam oni praktikas en Anglujo, kie la politika ekonomiko. Do, mi demandas, kial li donu? Kaj sciante ke li donos nenion, vi tamen ekiras al tiu kaj...

Por kio do iri?

Se ne estas ankoraŭ iu, al kiu oni povas iri, se nenien plu eblas iri! Ja necesas ke ĉiu homo povu iri almenaŭ ien. Ĉar venas tempo, kiam oni nepre devas iri! Kiam mia kara filino unuafoje iris kun la flava bi- leto8, ankaŭ mi ekiris... ĉar mia filino havas la flavan bileton... — ak- cesore li aldonis kun certa maltrankvilo rigardante al la juna viro. — Sed ne gravas, kara sinjoro, ne gravas! — rapidis li diri, kun videbla trankvilo, kiam ambaŭ knaboj malantaŭ la bufedo ridŝprucis kaj eĉ la mastro ridetis. — Ne grave! Tiuj kapbalancadoj min ne hontigas, ĉar ĉiuj jam delonge ĉion konas. Nenio kaŝita restos nekonigita*. Kaj ne malŝate, sed kun humilo mi tion akceptas. Jes! Jes! "Jen la homo!10" Mi petas, kara junulo, ĉu vi povus... Sed ne, por esprimi pli forte kaj elok- vente: ne ĉu vi povus, sed ĉu vi kuraĝus, nun rigardante min, jese diri, ke mi ne estas porko?

La junulo ne respondis eĉ unu vorton.

Nu, — per solida voĉo daŭrigis la parolanto, ĉi-foje kun emfazita digneco, kiam ĉesis en la ĉambro novaj mokridoj. — Nu, estu mi porko, sed ŝi — la damo. Mi estas vera besto sed Katerina Ivanovna, edzino mia, estas persono klera, filino de stab-oficiro. Jes! Jes, mi estas fiulo, dum ŝi estas altkora kaj plena je sentoj naskitaj de nobla edukado. Kaj cetere... ho, se ŝi nur kompatus min! Kara sinjoro! Kara sinjoro! Sed kvankam Katerina Ivanovna estas damo grandanima, tamen maljusta... Kaj kvankam mem mi komprenas, ke kiam ŝi miajn harojn ŝiras, ŝi faras tion sole pro la korkompato (ja ŝi, mi sen honto ripetas, ŝiras al mi la harojn, kara junulo, — li konfirmis tre digne, kiam denove aŭdiĝis mo- koj), sed je Dio, se ŝi nur unu fojon... Sed ne! Ne! Ĉio vanas, kaj ne necesas paroli, ne necesas!.. Ĉar pli ol unu fojon realiĝis miaj deziroj, kaj pli ol unu fojon oni min kompatis, sed... sed tia estas mia sorto, kaj mi estas bruto denaske!

Ho, ja! — rimarkis la mastro oscedante.

Marmeladov rezolute pugnis la tablon.

17

Tia estas mia sorto! ĉu vi scias, sinjoro mia, ĉu vi scias, ke mi eĉ ŝtrumpojn ŝiajn fordrinkis? Ne la ŝuojn, sinjoro, ĉar tio almenaŭ estus

2 3aKa3 1541normala, sed la ŝtrumpojn, ŝiajn ŝtrumpojn mi fordrinkis! ŝian kaptukon el kapra lanugo, ankaŭ ĝin mi fordrinkis. Donacita ĝi estis al ŝi antaŭ nia geedziĝo, ŝia propra, ne mia. Sed loĝas ni en malvarmega ĉambro- angulo, kaj en tiu ĉi vintro ŝi malvarmumis, komencis tusi, eĉ sange. Ja tri infanetojn ni havas, kaj tial Katerina Ivanovna de la mateno ĝis la nokto devas labori, skrapi kaj lavi, la infanojn bani, ĉar de la infanaĝo ŝi kutimas al pureco, tamen ftizema kaj la brusto malsana. Mi sentas ja tion. ĉu mi ne sentas? Kaj ju pli mi drinkas des pli mi sentas tion. Ja ĝuste pro tio mi drinkas. Ne ĝojon, sed nuran aflikton mi serĉas... Mi drinkas, ĉar grandan suferon mi soifas!

Kaj li, despere, klinis sian kapon al la tablo.

2

— Kara junulo, — li daŭrigis, relevinte la kapon, — en via mieno mi legas kvazaŭ funebron. Apenaŭ vi eniris kaj mi legis ĝin, kaj tial mi tuj direktiĝis al vi. Ĉar, sternante antaŭ vi la historion de mia vivo, mi deziris ne vidigi min ĉe pilorio antaŭ tiuj vantuloj, kiuj jam ĉion scias, sed mi serĉas senteman kaj kleran animon. Do sciu, sinjoro, ke edzino mia en nobla gubernia instituto por nobelinoj edukiĝis kaj en la studfina bankedo ŝi dancis kun ŝalo antaŭ la guberniestro11 kaj ceteraj gravuloj, pro kio ŝi la oran medalon kaj honordiplomon ricevis. La medalo... nu, la medalon ni vendis... jam delonge... hm... la papero ĝis nun en ŝia kofro kuŝas, ŝi antaŭnelonge montris ĝin al la mastrino. Kvankam en senfina kverelo ŝi estas kun la mastrino, tamen ŝi deziris almenaŭ antaŭ ŝi fieri, kaj rakonti pri la pasintaj feliĉaj tagoj. Kaj mi ne mallaŭdas ŝin, ne mallaŭdas, ja nur tio estas restinta el ŝiaj rememoroj, ja ĉio cetera dronis senrevene! Jes, jes; ŝi estas damo arda, fiera kaj nefleksebla. ŝi mem lavas plankon kaj nur la nigran panon manĝas, sed tamen malre- spekti sin ŝi al neniu permesus. Nu, ja pro tio ŝi ne volis pardoni la krudaĵon de sinjoro Lebezjatnikov kaj pro tio ŝi estis batita de IL Sed ne tiom pro la draŝo kiom pro la emocio ŝi enlitiĝis malsana. ŝi jam vid- rino estis, kiam mi edzinigis ŝin. Kun tri infanetoj. Unuafoje ŝi edziniĝis al infanteria oficiro, pro amo. Kun li ŝi fuĝis el la gepatra hejmo. ŝi amis lin senlime. Sed li tro ekŝatis kartludi kaj en prizono li pasigis siajn lastajn tagojn. Laste li ofte batis ŝin. Kaj kvankam ŝi ne pardonis tion al li, pri kio mi scias aŭtente kaj el dokumentoj, sed ĝis nun ŝi rememoras lin kun larmoj, kaj ŝi prezentas lin al mi kiel imitindan ek- zemplon kaj mi ĝojas, ĝojas, ke almenaŭ en fantazioj ŝi imagas sin iam feliĉa... Do, post lia morto ŝi restis kun tri etaj infanoj en profunda pro- vinco, fora kaj brutala, kie ankaŭ mi tiam troviĝis12, kaj ŝi restis en tiom senespera mizero, ke eĉ mi tiel multe spertinta en la mondo, ne kapa- blas ĝin priskribi. La parencoj forlasis ŝin. Kaj krome ŝi tre fiera estis, tro fiera... Kaj tiam, kara sinjoro, tiam mi, same vidvo havante de la unua edzino dekkvarjaran filinon, mian manon kaj koron proponis, ĉar vidi tian suferon mi ne povis. Vi do povas imagi en kia mizero ŝi estis baraktanta, se tiel bonedukita, klera kaj nobelfamilia ŝi konsentis iri kun mi al la altaro. ŝi iris ja! Plorante kaj la manojn tordante — ŝi iris! Ĉar nenien ŝi povis iri. Ĉu vi komprenas, ĉu vi tion komprenas, kara sinjoro, kion signifas, ke oni povas iri nenien? Ne! Tion vi ankoraŭ ne komprenas... Nu do, la tutan jaron mi estis edzo pia kaj devota, ne tuŝ- ante ĝin (li fingropikis la botelon), ĉar la senton mi havis. Sed eĉ tiel mi ne povis komplezi, kaj tiom pli kiam mi la oficon perdis, ne miakulpe ja, sed pro redukto de etato, nu kaj tiam mi ĝin tuŝis!.. Antaŭ unu jaro kaj duono ni venis, finfine post vojaĝoj kaj plagoj, al tiu ĉi majesta kaj per multaj monumentoj ornamita metropolo. Ĉi tie mi trovis oficon. Tro- vis kaj denove perdis. ĉu vi komprenas, sinjoro? Jam proprakulpe mi perdis, ĉar venis jam destino mia... Do, loĝas ni nun en ĉambroangulo ĉe mastrino Amalia Fjodorovna Lippevehsel, kaj el kio ni vivas, per kio pagas, mi ne scias. Krom ni tie multaj loĝas... Sodomo, sinjoro, abome- na sodomo estas... hm... ja... Kaj intertempe elkreskis mia filinjo, de la unua edzino. Kaj kiom da suferoj ŝi akceptis, mia filinjo, de sia duon- patrino dum tiuj jaroj, pri tio mi siientas. ĉar Katerina Ivanovna, kvan- kam plena de noblaj sentoj, ŝi estas tamen damo tre flama, incitiĝema kaj ŝatanta nur sian ordon... Jes-s! Eh, prefere mi ne rememoru! Do, kiel vi imagas, Sonja ne povis akiri bonan edukon. Antaŭ ĉirkaŭ kvar jaroj mi provis instrui al ŝi geografion kaj tutmondan historion; sed ve, mi mem ne posedis firmajn sciojn kaj mankis ja konvenaj lerniloj, ĉar ĉiuj libroj kiujn ni havis... hm!.. nu, jam estas for tiuj libroj, tiel do finiĝis la tuta instruado. Ĉe Ciro, reĝo de Persujo ni haltis. Poste, jam en la matura aĝo, ŝi tralegis kelke da libroj de romantika enhavo, kaj antaŭ neloge dank' al sinjoro Lebezjatnikov, ankoraŭ unu libron — "Fi- ziologion" de Lewis13 — ĉu vi legis? — kun granda intereso ŝi tralegis, eĉ al ni kelkajn fragmentojn ŝi recitis: jen ŝia tuta kleriĝo. Kaj nun mi metas al vi, sinjoro, mian privatan demandon: ĉu multe, laŭ vi, povas lukri malriĉa, tamen honesta junulino per honesta laboro? Eĉ dekkvin kopekojn potage, sinjoro, ŝi ne perlaboros» se ŝi honestas kaj specialajn talentojn ne havas; eĉ se la tutan tagon ŝi ŝvitados! Kaj tiom pli, se ŝta- ta konsilisto Klopŝtok, Ivan Ivanoviĉ, — ĉu vi lin konas? — ne nur ri-

19

fuzas pagi ĝis nun por la kudrado de seso da holandaj ĉemizoj, sed eĉ kun ofendo forpelis ŝin, stamfis sur la planko kaj obscene sakris, pre- tekstante ke la ĉemizaj kolumoj estas kudritaj kvazaŭ mismezure kaj oblikve. Sed la infanetoj malsatas... Kaj Katerina Ivanovna, tordante la manojn, pendolas el angulo en angulon kaj ruĝaj makuloj sur ŝiaj vangoj aperas, — kio en tiu malsano estas kutima. Ŝi riproĉas: "Ci, sentaŭgu- lino! Ci nur manĝas, trinkas kaj varmon de nia hejmo konsumas, sen ajna de ci utilo!" Sed kion ŝi trinkas kaj manĝas se eĉ la malgrandaj infanoj po tri tagoj panon ne vidas! Mi kuŝis tiam... nu, kial kaŝi tion! kuŝaĉis mi ebriega jen ekaŭdante: mia Sonja parolas per voĉeto humila (obeema ŝi estas... blonda, la vizaĝeto ĉiam pala kaj maldika), do ŝi di- ras: "Nu kion fari, Katerina Ivanovna, ĉu vere mi per tio lukru?" Kaj sciu, ke Darja Francevna, virino fiintenca kaj ĉe la polico konata, eble jam trifoje helpe de la dommastrino venis. "Kial do ne? — moke respon- das Katerina Ivanovna. — Kion vi gardu? Jen kia trezoro!" Sed ne aku- zu, ne akuzu, sinjoro, ne akuzu! Ne en sana konscio tiel estis dirite, sed en la taŭzitaj sentoj, en la malsano kaj kiam ploregis la malsataj infanoj, ja tion ŝi diris por ofendi, sed ne laŭ la rekta senco... Ja tian karakteron ŝi havas, Katerina Ivanovna, ke eĉ infanojn ŝi batas, kiam ili ploras eĉ se pro malsato. Dc, jen mi vidas, ĉirkaŭ la sesa horo, leviĝis Soneĉka, surkapigis la tukon, surmetis la burnuseton kaj eliris el la loĝejo, kaj je la naŭa ŝi revenis. Revenis, kaj rekte al Katerina Ivanovna, kaj sur la tablon antaŭ ŝi tridek rublojn silente metis. Neniun vorton dirinte, eĉ ne rigardinte, ŝi prenis nian grandan drapdedaman14 verdan tukon (ni havas komunan tukon, drapdedaman), kovris per ĝi sian tutan kapon kun la vizaĝo kaj surlitiĝis, turninte sin al la muro, nur la ŝul- tretoj kaj la tuta korpo tremis... Kaj mi, ja kiel antaŭe, en la sama pozo kuŝaĉis, sinjoro... Kaj mi tiam vidis, junulo, vidis, kiel poste Katerina Ivanovna same silenta aliris al la lito de Soneĉka kaj la tutan vesperon pasigis surgenue ĉe ŝiaj piedoj starante, la piedojn kisante, rifuzis leviĝi, kaj poste ili ambaŭ endormiĝis tiel kune, en reciproka brakumo... am- baŭ... ambaŭ... jes-s... kaj mi... mi kuŝaĉis ebria, sinjoro.

Marmeladov eksilentis, kvazaŭ liaj voĉkordoj estus krevintaj. Poste li subite haste verŝis, eltrinkis kaj grakis.

— De tiam, mia sinjoro, — li daŭrigis post nelonga silento, — de tiam, post unu malagrabla okazo kaj pro fiulaj denuncoj, — al kio ĉefe estis konribuinta Darja Francevna, pro tio, ke oni ŝin kvazaŭ nesufiĉe respektus — de tiam mia filino, Sofja Semjonovna, la flavan bileton estis devigita ricevi, nu kaj pro tio ŝi ne plu povis loĝi kun ni. Ankaŭ la ma- strino, Amalia Fjodorovna, tion permesi malvolis (sed antaŭe ŝi mem ja helpadis al Darja Francevna), kaj cetere sinjoro Lebezjatnikov... hm... Ja ĝuste pro Sonja flamis tiu kverelo inter li kaj Katerina Ivanovna. De- komence li mem kroĉiĝis al Soneĉka, sed nun, jen, kiel li orgojlis: "Kiel mi, tiom klera homo, apud tia ulino en la sama apartamento povos loĝi?" Kaj Katerina Ivanovna ne eltenis tion, ekdefendis ŝin... kaj jen do, oka- zis... Kaj nun Soneĉka venas al ni kutime ĉe la krepuskoj, helpas al Ka- terina Ivanovna ĉe mastrumado kaj laŭeble per mono... Ŝi loĝas nun ĉe tajloro Kapernaumov15, luante ĉambron. Kapernaumov lamas kaj balbu- tas, kaj lia plurnombra familio ankaŭ balbutas. Ankaŭ lia edzino balbu- tas... Ili ĉiuj en unu ĉambro loĝas, kaj Sonja havas apartan post van- do... Hm, jes... Jen homoj estas malriĉegaj kaj balbutemaj... jes... Nu do, la sekvan matenon mi vekiĝis, vestis miajn ĉifonojn kaj preĝinte eki- ris al lia ekscelenca moŝto Ivan Afanasjeviĉ. Ĉu lian ekscelencan moŝton Ivan Afanasjeviĉ vi konas?.. ĉu ne? Do dian homon vi ne konas! Vak- so... li estas vakso antaŭ la dia vizaĝo; degelas kvazaŭ vakso!.. Li eĉ larmetis, min aŭskultinte. "Nu, — li diras, — Marmeladov, kvankam vi unufoje trompis jam mian fidon... Ankoraŭ unu fojon mi prenas vin sub mian personan respondecon, — ekzakte tiel li diris, — memoru do, kaj iru!" Kaj mi falis, kisante la polvon de liaj piedoj, en pensoj — ja reale li ne permesus, ĉar lia ekscelenca moŝto estas homo altranga, homo de novaj ŝtataj kaj kleraj ideoj; mi revenis hejmen, deklaris pri mia redun- giĝo kaj ke mi salajron nun ricevados, ho Dio, kio tiam okazis!..

Marmeladov denove haltis tre emociita. Tiutempe el la strato eniris granda grupo da drinkuloj jam ebriaj, kaj ĉe la sojlo aŭdiĝis sonoj de luita gurdo dum knaranta voĉeto de sepjara infano ekkantis "Bieneton"16. Iĝis brue. La mastro kaj la knaboj ekokupiĝis pri la venintoj. Marmela- dov, ignorante la enirintojn, daŭrigis la rakonton. Li estis videble jam tre febla, sed ju pli li ebriiĝis, des pli vortabunda li iĝis. La rememoroj pri la antaŭnelonga ofica sukseco revigligis lin, kaj respeguliĝis sur lia vizaĝo per iu brilo. Raskoljnikov atente aŭskultis.

— Tio okazis, mia sinjoro, antaŭ kvin semajnoj. Jes... Apenaŭ ili ambaŭ — Katerina Ivanovna kaj Soneĉka — eksciis tion, kaj ho Dio, mi ekloĝis kvazaŭ en la Regno de V Ĉielo. Antaŭe mi kuŝaĉis brute kaj aŭdis nur insultojn. Sed nun ŝi paŝas piedpinte, al la infanoj susuras: "Semjon Zaharyĉ en la ofico laciĝis kaj ripozas, ŝŝ!" Antaŭ foriri al la ofico mi estis regalata per kafo kun kremo! Kun la vera kremo kiun ĉiu- matene ŝi aĉetis speciale por mi, jene! Kaj el kio ili trovis dek unu ru- blojn kvindek kopekojn por aĉeti al mi taŭgan uniformon — nekompre- neble! Botoj, brustumo kalikota — belega, ofica frako, ĉio kontraŭ nur dek unu rubloj kaj duono en la plej ŝatinda aspekto. Kiam mi revenis la unuan tagon de la ofico mi vidis: Katerina Ivanovna kuiris du pla- dojn, supon kaj peklitan bovaĵon kun kreno, pri kio ĝis tiam eĉ temi ne povis. Preskaŭ neniujn vestojn havinte... sinjoro, neniujn vestojn, nun ŝi kvazaŭ por festa vizito bele vestiĝis, kaj ne per io speciala, sed per nenio farinte ĉion: freŝe kombita, pura kolumeto, manumoj, kaj jen ŝi aperas jam tute alia, pli juna kaj bela. Sonja, mia kolombeto, nur per mono helpadis. Sed persone, ŝi diras, dume ankoraŭ mi ne povas ofte viziti vin, ne estas dece, eble nur en la krepuskoj, por ke vidu neniu. Ĉu vi aŭdas? Do jen, mi venis por iom dormeti post la tagmanĝo kaj kion vi pensus, kvankam nur antaŭ unu semajno Katerina Ivanovna definitive malpaciĝis kun la mastrino, nun ŝi ne eltenis kaj invitis la mastrinon por trinki kafon. Du horojn ili sidadis, interflustrante: "Jen, nun Semjon Zaharyĉ oficas kaj ricevas salajron, kaj li havis personan viziton eĉ al lia ekscelenca moŝto kaj lia ekscelenca moŝto mem por li eliris, ordonis al ĉiuj atendi, kaj en sian kabineton Semjon-on Zaharyĉ preter ĉiuj je la mano kondukis". Ĉu vi aŭdas? "Mi certe, — tiel li diras, — Semjon Zaharyĉ, memoras viajn meritojn, kaj malgraŭ via malvirta drinkemo, ja tial ke nun vi promesas kaj, ankaŭ pro tio ke sen vi niaj aferoj eklamis, — ĉu vi aŭdas? tiel do, — li diras, — mi kredas je via nobla promeso". Ĉion, mi diras al vi, ŝi elpensis, sed ja ne pro la flugema fantazio, por nura fanfaronado! Ne, sinjoro! Ŝi mem ĉion kredas, per la propraj fan- taziaĵoj sin ĝuigas, je Dio tiel! Kaj mi ne akuzas ŝin, ne, pri tio mi ne akuzas!.. Kaj kiam, antaŭ ses tagoj, mi alportis mian unuan propran sa- lajron — dudek tri rublojn kvardek kopekojn — ŝi eĉ nomis min etulo: "Mia etulo!" tiel ŝi diris. Kaj tiam ni estis nur duope, ĉu vi komprenas? Nu, ĉu mi estas belulo aŭ bonas kiel edzo? Tamen, ŝi pinĉetis min ĉe la vango, kaj: "Mia etulo!" — diris.

Marmeladov ĉesis, intencis rideti, sed subite lia mentono skuiĝis. Li tamen ekregis sin. Tiu drinkejo, la diboĉa aspekto, kvin noktoj en la pa- jlaj barĝoj, botelego, kaj samtempe tiu malsaneca amo al la edzino kaj familio konfuzis la komprenon de la aŭskultanto. Raskoljnikov aŭskultis streĉe, sed kun dolora sento. Li bedaŭris pri sia veno ĉi tien.

— Kara sinjoro, kara sinjoro! — eksklamis Marmeladov, ree trankvi- la, — ho sinjoro mia, eble mi nur ridigas vin samkiel ĉiujn ceterajn, eble mi nur incitas vin per la stulto de ĉiuj ĉi mizeraj detaletoj de mia hejma vivo, nu sed min tio ne ridigas! ĉar ĉio ĉi tuŝas miajn sentojn... Kaj tiun tutan paradiran tagon de mia vivo kaj tiun vesperon, ankaŭ mi mem pasigis en flugantaj revoj, nu tio estas, pensante kiel mi ĉion ara- nĝos, por la infanoj vestojn aĉetos, al la edzino trankvilon donos, kaj mian karan filinon el la malhonoro en la hejman neston revenigos... Kaj plu, kaj plu... Tio eŝtas permesate, sinjoro. Nu, mia sinjoro (Marmela- dov subite tremerisj7, levis la kapon kaj fikse rigardis sian aŭskultan- ton), nu, kaj la sekvan tagon jam, post ĉiuj tiuj revoj (do precize antaŭ kvin tagoj) vesperiĝe, per trompo ruzega, kiel nokta rabisto, mi ŝtelis ĉe Katerina Ivanovna ŝian kofroŝlosilon, elprenis la tutan restaĵon de mia salajro, precizan sumon mi jam ne memoras, kaj jen, ĉiuj rigardu min! La kvinan tagon for de V hejmo, mi estas serĉata, kaj finiĝis mia ofico, kaj la ofica frako restis en drinkejo ĉe la Egipta ponto, anstataŭ ĝi mi tiujn ĉifonojn ricevis... kaj fino de ĉio!

Marmeladov pugnis la frunton, kunpremis la dentojn, fermis la oku- lojn kaj forte apogis sin per la kubuto surtable. Sed post unu minuto lia mieno subite ŝanĝiĝis, kaj kun ia afektita ruzo kaj artifikita arogo li ri- gardis al Raskoljnikov, ekridis kaj diris:

Kaj hodiaŭ mi ĉe Sonja estis, por peti monon por la refreŝiĝo! He, he, he!

Ĉu ŝi donis? — kriis iu el la novaj enirintoj kaj ridegis plengorĝe.

Ĉi botelo estas ĝuste je ŝia mono aĉetita, — diris Marmeladov, adresante nur al Raskoljnikov. — Ŝi tridek kopekojn alportis, per la pro- praj manoj, lastajn kopekojn, ĉion havitan, ja mi vidis... Nenion ŝi diris, nur rigardis min silente... Tiel ne en nia mondo, sed en la transa... oni pri homoj sopiras, ploras, sed ne riproĉas, ne riproĉas!.. Kaj tio estas eĉ pli dolora, pli dolora, kiam oni ne riproĉas!.. Tridek kopekoj, jes-s. Tamen, ankaŭ ŝi ilin bezonas, ĉu ne? Kiel vi pensas, kara sinjoro? Ja nun ŝi devas zorgi pri la pureco. Mono necesas por tiu speciala pu- reco... specifa, ĉu vi komprenas? Ĉu jes? Nu, pomadon necesas aĉeti, sen ĝi ile eblas, jupojn amelitajn, belajn ŝuetojn, por ne honti la piede- ton elmontri, se necesas flakon transpaŝi. Ĉu vi komprenas, ĉu vi kom- prenas, sinjoro, kion ĉi tiu pureco signifas? Nu, kaj mi, ŝia patro, tiujn tridek kopekojn aĉe forrabis por la botelo! Por drinki! Kaj fordrinkis jam! Nu, kiu kompatos tian ulon, kia mi? Ha? Ĉu vi nun kompatas min, sinjor', aŭ ne? Diru, sinjor', nu! ĉu vi kompatas min aŭ ne? He, he, he, he!

Li volis verŝi, sed la vodko ne plu estis. La botelo malpleniĝis.

He, vin kompati? — kriis la mastro, kiu denove aperis apud ili.

Aŭdiĝis rido kaj eĉ sakroj. Ridis kaj sakris ĉiuj, kaj aŭskultantoj kaj

neaŭskultantoj kiuj simple rigardis al la figuro de F eks-oficisto.

Kompati! Pro kio min kompati! — subite ekmuĝis Marmeladov, stariĝante kun la mano etendita antaŭen, en rezoluta inspiro, kvazaŭ li ĝuste tian respondon atendis. — Pro kio kompati, vi diras? Jes! pro ne- nio. Pro kio min kompati? Min krucumi necesas, sur kruco, sed ne kom- pati! Sed krucumu, juĝisto, krucumu kaj, krucuminte, kompatu! Kaj tiam mi mem al vi iros por krucumo, ĉar mi ne ĝojon soifas, sed funebron kaj larmojn! Vendisto, ĉu vi kredas, ke via botelo dolĉe gustas al mi? Funebron, funebron mi serĉis sur ĝia fundo, funebron kaj larmojn, kaj eltrinkinte, trovis. Kaj kompatos ĉiujn nin tiu, kiu ĉiujn kompatis, kiu ĉiujn kaj ĉion komprenis, Li sola, nur Li estas la juĝanto. Iun tagon Li venos demandanta: "Kie estas la filino, kiu pro la duonpatrino malica kaj ftiza, kiu pro la infanoj fremdaj, sin fordonis? Kie estas la filino, kiu sian patron surteran, drinkulon netolereblan, sen timego pri lia so- vaĝeco, kompatis?" Kaj Li diros: "Venu! Foje mi pardonis vin... Foje mi jam pardonis vin... Viaj pekoj, kiuj estas multaj, estas pardonitaj, ĉar vi multe amis...18" Kaj Li pardonos mian Sonjan, pardonos, ja mi scias, ke pardonos... Jam hodiaŭ, estante ĉe ŝi, mi tion en mia kor* eksentis!.. Kaj ĉiujn Li juĝos kaj pardonos, kaj bonajn kaj malicajn, kaj saĝajn kaj humilajn. Kaj kiam Li finos pri ĉiuj, tiam ankaŭ al ni diros: "Eliru, — Li diros, — ankaŭ vi! Eliru miaj ebriaj, eliru miaj feblaj, eliru miaj sen- hontaj!" Kaj ni ĉiuj eliros, sen honto kaj stariĝos. Kaj Li diros: "Porkoj vi! kun aspekto besta kaj kun signo ĝia; sed venu ankaŭ vi!" Sed rumo- ros la saĝaj, rumoros la raciaj: "Eternulo! Kial Vi tiajn akceptas?" Kaj Li diros: "Tial mi ilin akceptas, saĝaj, tial mi ilin akceptas, raciaj, ke neniu el ili konsideris sin inda je Mi..." Kaj Li etendos al ni siajn bra- kojn, kaj ni falos al Liaj piedoj... Kaj ploros... kaj ĉion ni komprenos! Tiam ni ĉion komprenos!.. kaj ĉiuj komprenos... kaj Katerina Ivanov- na... ankaŭ ŝi komprenos... Ho Sinjoro, venu Via Regno!

Kaj li residiĝis sur la benkon, elĉerpita kaj malforta, rigardante ne- niun, kvazaŭ forgesinte la ĉirkaŭaĵon kaj profunde enpensiĝinte. Liaj vortoj faris certan impreson; unu minuton regis silento, sed baldaŭ reaŭdiĝis la antaŭaj rido kaj insultoj:

Deliro!

Dirlididi!

Offficiiisto!

Kotopo, kotopo...

Ni iru, sinjoro, — diris subite Marmeladov, levante la kapon kaj adresante sin al Raskoljnikov, — konduku min... Domo de Kosel, en la korto. Tempas jam al Katerina Ivanovna...

Raskoljnikov delonge jam volis foriri; kaj li intencis guste helpi al Marmeladov. Li aperis multe pli febla krure ol lange. Marmeladov peze apogis sin sur la junulon. Necesis iri nur ducent-tricent paŝojn. Honto kaj timo ĉiam pli forte premis la drinkulon, kiam ili alproksimiĝis al la domo.

Mi ne Katerinan Ivanovnan timas nun, — li balbutis emociite, — kaj ne tion ke ŝi ŝiros miajn harojn. Ja kio haroj!.. bagatelo estas la ha- roj! Tion mi diras! Estas eĉ preferinde ke ŝi draŝu min, ja mi timas ne tion... mi... ŝiajn okulojn timas... jes... la okulojn... Ankaŭ la ruĝajn makulojn sur la vangoj mi timas... kaj plu — ŝian spiradon mi timas... Ĉu vi vidis, kiel en tiu malsano oni spiras... dum ekscitiĝo? Ankaŭ la infanan ploradon mi timas... Ĉar se Sonja ilin ne nutris, tiam... mi eĉ ne scias, kio okazis! mi ne- scias! Nu kaj la draŝon mi ja ne timas. Sciu, sinjor', ke tia draŝo por mi ne nur estas nedolora, sed estas eĉ ĝuo... Ja sen tio mi mem eĉ ne povus vivi. Tiel preferinde. Batu ŝi min, kon- solu ŝi sian animon... tiel preferinde... Kaj jen la domo. La domo de Kosel. De seruristo, germano, riĉulo... nu, konduku min!

De la korto ili eniris kaj venis en la kvaran etaĝon. Ju pli supre, des pli la ŝtuparo iĝis malhela. Estis preskaŭ la dek-unua horo, kaj kvankam tiutempe en Peterburgo ne okazas vera nokto, sed supre en la ŝtuparo estis tre mallume.

Malgranda fulgokovrita pordo en la ŝtuparfino, plej supre, estis mal- fermita. Kandelstumpo lumigis mizeregan ĉambron dek paŝojn longan; ĝi estis tute travidebla de la sojlo. Ĉio estis disĵetita, senorda, precipe ĉiu- specaj infanaj vestoj. La malproksiman angulon ŝirmis pendigita truplena littuko. Post ĝi, verŝajne, troviĝis lito. En la ĉambro mem staris nur du seĝoj kaj tre trivita vakstola sofo, antaŭ kiu staris malnova kuireja pin- tablo, nefarbita kaj per nenio kovrita. Sur la tablorando staris finbru- lanta kandeleto en fera kandelingo. Evidentiĝis, ke la familio de Mar- meladov lokiĝis en aparta ĉambro, kaj ne en angulo, sed la ĉambro ne estis izolita. 6i havis la duan pordon kiu kondukis en pluajn ĉambrojn, aŭ ĉelojn, je kiuj estis dispartigita la apartamento de Amalia Lippeveh- sel. Nun tiu pordo estis duone malfermita. Tie regis bruo kaj krioj. Oni ridegis. ŝajne oni ludis kartojn kaj trinkis teon. Keikfoje de tie flugis la plej frivolaj vortoj.

Raskoljnikov tuj rekonis Katerinan Ivanovnan. Ŝi estis terure maldi- kiĝinta virino, minca, sufiĉe alta kaj svelta, ankoraŭ kun belaj brunaj haroj kaj kun vangoj efektive ruĝmakulitaj. ŝi pendolis tien kaj reen laŭ sia ĉambreto, alpreminte la manojn ĉebruste, kun la lipoj sekiĝintaj, kaj malritme, intermite spiris. Ŝiaj okuloj brilis kvazaŭ pro febro, sed la ri- gardo estis akra kaj senmova, kaj dolorige impresis tiu ftiza kaj emociita vizaĝo ĉe la lasta lumo de V estingiĝanta kandelstumpo, kiu scintilis sur ŝia vizaĝo. A1 Raskoljnikov ŝi ŝajnis esti tridekjara, kaj efektive ŝi ne multe konvenis por Marmeladov... La enirintojn ŝi nek rimarkis nek aŭdis; ŝi ŝajne troviĝis en ia somnolo, nek aŭskultante, nek vidante. En la ĉambro estis sufoke, sed ŝi ne malfermis la fenestrojn; de la ŝtuparo fluis haladzo, sed la enirpordo ne estis fermita; el la internaj ĉambroj, tra la nefermita pordo flugis ondoj de tabakfumo, ŝi tusadis, sed ne fer- mis la pordon. La pli juna knabino, proksimume sesjara, dormis sur- planke, iel sjde, kurbiĝinte kaj pikinte la kapon en sofon. La knabeto, unu jaron pli aĝa, tremis en angulo per la tuta korpo kaj ploris. Evi- dente li estis ĵus batita. La pli aĝa knabino, proksimume naŭjara, alteta kaj minca kiel alumeto, vestita nur per sola maldika kaj tute disŝirita ĉemizo kaj kun kaduka drapdedama burnuso sur la nudaj ŝultroj, kudri- ta por ŝi, evidente, antaŭ du jaroj, ĉar nun ĝi eĉ ne atingis ŝiajn ge- nuojn, staris en la angulo apud la frateto, ĉirkaŭvolvinte lian kolon per sia longa brako sekiĝinta kiel alumeto. Ŝajne ŝi lin konsolis, ion flustran- te al li kaj ĉiel penis reteni lian ekploron, kaj samtempe time observis la patrinon per siaj grandaj malhelaj okuloj, kiuj ŝajnis esti ec pli gran- daj sur ŝia maldikiĝinta kaj timigita vizaĝeto. Marmeladov, sen paŝi en la ĉambron, surgenuiĝis ĉesojle, puŝinte Raskoljnikov-on antaŭen. La vi- rino, ekvidinte la nekonaton, distrite haltis antaŭ Raskoljnikov, por mo- mento rekonsciiĝis kaj kvazaŭ pensis: por kio li eniris? Sed, probable, ŝi tuj imagis, ke li volas trairi en la aliajn ĉambrojn, ĉar la ilia estis trapasebla. Kaj tiel pensinte, jam sen plua atento pri li, ŝi iris aL ia enir- pordo por fermi ĝin kaj subite ekkriis, ekvidinte la edzon genuinta sur- sojle.

— Ha! — ŝi kriis en furiozo, — li revenis! Bagnulo! Monstro!.. Kie estas la mono? Kio estas en via poŝo, montru! Ve, kaj vesto fremda? Kie estas via vesto? Kie la mono? parolu!..

Kaj ŝi impetis lin traserĉi. Marmeladov tuj obeeme kaj humile dis- etendis la brakojn en ambaŭ flankojn, por tiel faciligi la poŝtraserĉon. Eĉ unu kopeko ne restis.

Nu, kie la mono? — ŝi kriadis. — Ho Dio, ĉu li vere ĉion for- drinkis! Ja dek du rubloj restis enkofrc!.. — kaj subite, freneziĝante, ŝi kaptis liajn harojn kaj trenis lin en la ĉambron. Marmeladov mem faci- ligis ŝiajn penadojn, humile rampante post ŝi sur la genuoj.

Kaj tio por mi estas ĝuo! Tio al mi estas ne doloro, sed ĝu-o, ka-ra sin-jo-ro! — li kriis, skuata je la haroj kaj eĉ foje frapinta frunte la plankon. La infano dorminta surplanke ekploris. La knabeto en la an- gulo ne eltenis, li ektremegis, ekkriis kaj ĵetis sin al la fratino en granda timego, preskaŭ paroksisme. La plej aĝa knabino ĵus vekiĝinte tremegis kiel folieto.

Fordrinkis! ĉion, ĉion li fordrinkis! — kriis pro la despero la mal- feliĉa virino, — eĉ ia vesto fremda! Malsataj, malsataj! (tordante la ma- nojn ŝi montris al la unfanoj). Ho, damnita vivo! Kaj vi, ĉu vi hontas?

subite ŝi atakis Raskoljnikov-on. — El drinkejo! Ĉu vi drinkis kun li? Ĉu ankaŭ vi drinkis kun li? For!

La junulo rapidis foriri, neniun vorton dirante. Des pli, ke vaste mal- fermiĝis la interna pordo kaj kelkaj scivolemulaj rigardoj ĝuis la okaza- ĵon. Arogaj ridantaj kapoj kun cigaredoj kaj pipoj, en vertoĉapoj, aperis en la pordokardo. Estis videblaj figuroj en nebutonitaj negliĝoj kaj eĉ en la someraj ekstreme maldecaj kostumoj, kelkaj tenis ludkartojn. Pre- cipe gaje ili ridis, kiam Marmeladov, tirata je la haroj, estis krianta ke li tion ĝuas. Kelkaj venis eĉ en la ĉambron; fine, aŭdiĝis malica jelpo: tio estis Amalia Lippevehsel mem, trapuŝanta sin antaŭen por propra- buŝe aranĝi la ordon kaj la centan fojon timigi la malfeliĉan virinon per sakranta ordono jam morgaŭ liberigi la loĝejon. Foririnte, Raskoljnikov sukcesis elskrapi el sia poŝo iom da kupraj moneroj, restintaj al li de la rublo monerigita en la drinkejo, kaj nerimarkite metis ilin sur fenestro- breton. Nur poste jam surŝtupare li tion bedaŭris kaj ekvolis reveni.

Ah, mi faris stultaĵon, — li pensis, — ilin helpas ja Sonja, sed mi ja mem tiun monon bezonas. Sed li komprenis, ke tiu mono jam ne estas reprenebla kaj ĉefe ke li mem ĝin nenial reprenos, do li svingis la manon kaj iris al sia loĝejo. "Ankaŭ Sonja bezonas pomadon aĉeti,

li daŭrigis paŝante sur strato kaj gale rikanis, — mono necesas por tia pureco... Hm!.. Ja, Soneĉka mem riskas baldaŭ bankroti. Tielas tiu metio... ĉasado de ursoj... orminado19... kaj jen morgaŭ do, ili ĉiuj sen mia mono restus tute senhelpaj... Brave, Sonja! Kian puton, tamen, ili sukcesis elfosi! kaj ĝin uzas! Ja ili uzas ĝin! Jam kutimiĝis. Priploris kaj kutimiĝis. Jes ja, al ĉio la fiulo homo alkutimiĝas!"

Li enpensiĝis.

— Nu, kaj se mi malpravas, — subite li ekkriis kontraŭvole, — se efektive ne fiulo estas ia homo, ĝenerale la homo, do, la tuta homa fa- milio, do sekvas, ke ĉio cetera — estas nur superstiĉoj, nuraj timoj ima- gitaj, kaj do forestas baroj, nu kaj tiel do estu!..

m

La sekvan tagon li vekiĝis tre malfrue, senfort^ pro malkvieta dormo, galhumora, kolera, malica. Kun malamo en la okuloj li ĉirkaŭrigardis sian 'ĉambraĉon. ĉi estis tre malgranda kaĝo ses paŝojn longa, aspek- tanta plej mizere kun siaj flavetaj polvaj tapetoj multloke degluiĝintaj de muroj. ĉi estis tiom malalta, ke homo eĉ ne tre alta sentis en ĝi timon pro konstanta danĝero de kolizio kun plafono. La mebloj estis konformaj al la ejo: tri malnovaj seĝoj, difektitaj, en angulo farbita tablo, sur kiu kuŝis kelkaj kajeroj kaj libroj — la dika tavolo de polvo sur ili klare montris, ke jam delonge nenies mano tuŝis ilin — kaj fine, granda kru- da sofo okupanta preskaŭ duonon de V ĉambro, iam tegita per indieno, sed nun ĉifoniĝinla, servanta al Raskoljnikov kiel lito. Li ofte dormis sur ĝi sen demeti la vestojn, sen littuko, kovrante sin per malnova trivita palto studenta, kun sola eta kuseno, sub kiun li ŝovis sian tutan tolajon puran kaj malpuran, por pli alte teni la kapon. Antaŭ la sofo staris mal- granda tablo.

Estus komplike senordiĝi kaj mizeriĝi pli ol Raskoljnikov, sed por li tio estis eĉ agrabla en lia nuna humoro. Li rezolute foriris de ĉiuj ho- moj, kiel testudo kaŝas sin en la ŝelon. Eĉ la vizaĝo de 1' servistino, de tempo al tempo pro ofica devo montranta sin en lia ĉambro, elvokis en li galon kaj konvulsiojn. Tiel okazas ĉe monomaniuloj, kiuj tro koncen- tras sur io sian atenton. Lia ĉambroluigantino jam du semajnojn ne ha- vigis al li manĝon, sed li ĝis nun eĉ ne pensis pri vizito al ŝi kaj klarigo de la afero, kvankam li restis sen la tagmanĝoj. Nastasja, la kuiristino kaj la sola servistino de la mastrino, estis eĉ iom ĝoja pri tia humoro de la loĝanto, tute ĉesinte purigi lian ĉambron. Eble nur unu fojon en la semajno, hazarde, ŝi venis al li kun balailo. Nun estis ŝi, kiu vekis lin.

Vekiĝu! Sufiĉas dormi! — ŝi kriis super li, — la deka hor\ Mi teon al vi alportis. Ĉu vi volas teon? Vi ja maldikiĝis, ĉu?

Li apertis la okulojn, tremeris kaj rekonis Nastasjan.

ĉu la mastrino sendis vin kun teo? — li demandis malrapide kun malsaneca aspekto leviĝinte sur la sofo.

La mastrino?.. Forgesu!

Ŝi surtabligis antaŭ li sian propran fenditan teujon, kun teo reuzita, kaj metis du flavajn sukerojn.

Jen, Nastasja, prenu bonvole, — li diris, en poŝo palpinte (ja li dormis vestita) kaj elĉerpinte kelkajn kuprajn monerojn, — iru por aĉeti al mi bulkon. Ankaŭ kolbason aĉetu, iomete, plej ĉipan.

Bulkon mi rapide alportos, sed anstataŭ kolbaso, ĉu eble supo al vi plaĉus? Bona supo, hieraŭa. Mi hieraŭ por vi ĝin restigis, sed vi re- venis malfrue. Bona supo.

Kiam la supo estis alportita kaj li komencis manĝi, Nastasja sidiĝis spud li sur la sofo kaj ekbabilis. Ŝi estis ino vilaĝa kaj tre babilema.

Proskovja Pavlovna, jen, ŝi kontraŭ vi ĉe la polico plendi volas, — ŝi diris.

Lia buŝo tordiĝis.

Polico? Pro kio?

Ne pagas ja vi kaj el la kvartiro ne foriras. Komprene pro kio,

ĉu?

Eh, nur tiu diablo mankis! — li grincis per la dentoj. — Ne, por mi tio nun... malkonvene... Ŝi stulta! — aldonis li laŭte. — Hodiaŭ mi vizitos ŝin, ni traktos.

Ja, ŝi stulta, samkiel mi, kaj vi, saĝulo, kiel sake kuŝaĉas, nenia utilo de vi? Iam infanojn instruis, kial nun nenion faras?

Mi faras... — kontraŭvole kaj severe diris Raskoljnikov.

Kion faras?

Laboron...

Kian laboron?

Mi pensas, — li serioze respondis post paŭzo.

Nastasja eksplodis ridege. ŝi estis ino tre ridema, ŝi ridis senvoce, tremante kaj ondante per la tuta korpo, longe, ĝis apero de naŭzo.

ĉu, multan, do, monon, ĉi clpensumis? — ŝi povis fine ellasi.

Sen botoj instrui infanojn ne eblas. Cetere mi kraĉas.

Nu, ne kraĉu en puton.

Pro la infanoj oni pagas per kupro. Kion mi faru el tiuj kopekoj? — li daŭrigis nevolonte, kvazaŭ li respondus la proprajn pensojn.

Kaj vi la tutan kapitalon tuje deziras, ĉu?

Li strange ekrigardis al ŝi.

Jes, la tutan kapitalon, — li firme respondis post silento.

Ej, pli mallaŭte! ne tiel horore; mi estas timena. Sed, ĉu mi iru por bulko, aŭ ne?

Kiel vi volas.

Ah, forgesis! al vi ja hieraŭ letero venis. Vi for estis.

Letero! al mi! de kiu?

De kiu mi nc scias. Mi tri proprajn kopekojn al la poŝtisto pagis. Vi redonos, ĉu?

Portu jam, je Dio, portu! — kriis tre emociita Raskoljnikov, — ho Dio!

Post unu minuto aperis la letero. Jes, ĝuste: de la patrino, el la gu- bernio R. Li eĉ paliĝis, prenante ĝin. Delonge li ne ricevis leterojn; sed nun ankoraŭ io ekpremis lian koron.

Nastasja, foriru, je Dio; jen al vi la tri kopekoj, nur, je Dio, fo- riru jam!

La letero tremis en liaj manoj, li ne volis malfermi ĝin en ŝia ĉeesto: li volis resti sola kun tiu letero. Kiam Nastasja eliris, li rapide levis ĝin al la lipoj kaj kisis; poste li ankoraŭ longe kontemplis la skribmanieron de la adreso, la konatan kaj amatan de li malgrandan kaj oblikvetan skribmanieron de la patrino, kiu iam instruis lin legi kaj skribi. Li pro- krastis; ŝajnis ke li eĉ ion timis. Finfine, ii malfermis: la letero estis lon- ga, densa, pezanta unu uncon; du grandaj poŝtfolioj estis plenigitaj de etliteraj densaj linioj.

"Mia kara Rodja, — skribis la patrino, — pasis jam pli ol du monatoj post nia lasta konversacio perletera, pro kio mi multe su- feris kaj eĉ kelkajn noktojn maldormis pensante. Sed, verŝajne, vi ne kulpigos min pro tiu kontraŭvola mia silento. Vi scias kiel mi amas vin; sole vi estas ĉe mi kaj Dunja, vi estas nia ĉio, nia espero kaj fiero. Kiel mi estis ĉagrenita, kiam mi eksciis, ke pro malhavo de la vivtenaj rimedoj vi forlasis la universitaton, ke lecionoj kaj ceteraj viaj rimedoj ĉesis! Per kio mi, kun miaj cent dudek rubloj jare de la pensio, povis helpi al vi? La dek kvin rublojn, senditaj

al vi antaŭ kvar monatoj, mi prenis prunte, ja kiel vi mem scias, je la garantio de 1' sama pensio, ĉe nia loka komercisto Vasilij Iva- noviĉ Vafiruŝin. Li estas bonkora homo kaj amiko de via patro. Sed doninte al li rajton por la ricevo de mia pensio, mi devis atendi gis la elpago de la ŝuldo, kaj tio nur ĵus efektiviĝis, do dum tiu ĉi tempo mi povis sendi al vi nenion. Sed nun, dank' al Dio, mi ŝajne povas sendi al vi ankoraŭ iom, kaj ĝenerale ni eĉ povas nun fanfaroni pri fortuno, ĝuste pri tio mi rapidas sciigi al vi. Do, unue, ĉu vi povas konjekti, kara Rodja, ke via fratino jam unu kaj duonan monatojn loĝas kun mi, kaj ni plu neniam disiĝos unu de P alia. Dank' al Dio, finiĝis ŝiaj turmentoj, sed mi rakontu ĉion al vi laŭorde, ke vi sciu kiel ĉio okazis kaj kion ĝis nun ni kaŝis de vi. Kiam vi skribis, antaŭ ĉirkaŭ du monatoj, ke vi de iu aŭdis, ke laŭdire Dunja multe suferas pro krudeco en la domo de gesin- joroj Svidrigajlov, kaj postulis de mi precizajn klarigojn — kion mi tiam povus skribi al vi responde? Se la tutan veron mi skribus al vi, tiam vi, kredeble — mi konas ja viajn sentemon kaj karakteron — ĉion lasus kaj eĉ perpiede irus al ni, ĉar vi ne permesus ofendi vian fratinon. Ankaŭ mi estis tre afliktita, tamen kion mi povus fa- ri? Ankaŭ mi ja tiam ne la tutan veron sciis. Temas do jen pri kio: Duneĉka, dungiĝinte en ilia domo kiel guvernistino, antaŭri- cevis cent rublojn kondiĉe de ĉiumonata depreno el la salajro, kaj pro tio ŝi ne povis maldungiĝi sen finpagi la ŝuldon. Tiun sumon (mi povas nun ĉion klarigi al vi, kara Rodja) ŝi prenis ja plejparte por sendi al vi sesdek rublojn, kiujn vi tiam tre bezonis kaj kiujn vi ricevis pasintjare. Tiam ni mensogis al vi, skribinte, ke tio estas el la ŝparita mono de Duneĉka, ja tio estis malvero, nun mi do sciigas al vi la tutan veron, tial ke nun ĉio ŝanĝiĝis abrupte, kva- zaŭ per Ia dia volo, al pliboniĝo, kaj por ke vi sciu kiel Duneĉka vin amegas kaj kian oran koron ŝi havas. Efektive, komence sinjoro Svidrigajlov traktis ŝin tre krude kaj ĉe la tablo faris pri ŝi ma- lĝentilaĵojn kaj mokojn... Mi tamen ne volas priskribi tiujn pezajn detalojn por ne emocii vin vane, ja ĉio jam estas finita. Kurte, malgraŭ la bona kaj nobla rilato de Marfa Petrovna, la edzino de sinjoro Svidrigajlov, kaj de aliaj hejmanoj, Duneĉka fartis tre mal- bone, precipe kiam sinjoro Svidrigajlov, laŭ sia malnova armea ku- timo, havis iom da vaporo en la kapo. Sed kio okazis poste? Imagu: tiu ekstravaganculo jam delonge ekhavis pasion al Dunja, sed kaŝis

33

tion sub la masko de la krudeco kaj malamo al ŝi. Eble li eĉ mem hontis kaj sentis teruron pro tiuj facilanimaj aspiroj, vidante sin jam viro maljuna, patro de I' familio, kaj pro tio li kontraŭvole ko- leris kontraŭ Dunja. Aŭ eble, per sia kruda traktado kaj mokoj li nur volis ŝirmi de ĉiuj la veron. Tamen li ne eltenis kaj fine ku- raĝis fari al Dunja senkaŝan naŭzan proponon, promesante al ŝi grandajn rekompencojn kaj ke li mem ĉion lasos kaj kun ŝi forve- turos en alian vilaĝon aŭ eksterlanden. Vi do imagas ŝiajn sufe- rojn! Tuj lasi la oficon ne eblis, ne nur pro la monŝuldo, sed an- kaŭ pro la kompato al Marfa Petrovna, kiu povus ekhavi suspek- tojn, kaj sekve, semi en la familio malpacon. Cetere, ankaŭ Dunja neeviteble ricevus infamion. Ankoraŭ estis multaj kialoj, pro kiuj Dunja neniel povis liberiĝi el tiu terurejo pli frue ol post ses se- majnoj. Vi certe bone scias Dunjan, scias kiom ŝi estas saĝa kaj kian firman karakteron ŝi havas. Duneĉka kapablas multon toleri kaj eĉ en ekstremaj kazoj ŝi trovas en si tiom da noblo, ke ŝi ne perdas sian firmecon. Eĉ al mi ŝi nenion skribis, por ne ĉagreni min, kvankam ni korespondis tre ofte. La solvo20 venis subite. Mar- fa Petrovna hazarde subaŭskultis sian edzon, kiu suplikis Dunjan en la ĝardeno kaj, ĉion miskompreninte, ĝuste ŝin pri ĉio akuzis, 6piniante ĝgste ŝin la kaŭzo de ĉio. Tuj en la ĝardeno okazis te- rura sceno: Marfa Petrovna eĉ frapis Dunjan, volis aŭskulti nenion, sed ŝi mem kriadis la tutan horon kaj, fine, ordonis tuj veturigi Dunjan al mi en la urbon per simpla kampara ĉarego, en kiun oni ĵetis ŝian tutan havaĵon, tolojn, robojn, ĉion sen kunligo kaj enpa- ko. Kaj tuj ekfalis forta pluvego, kaj Dunja, ofendita kaj malhono^. rigita, estis devigita veturi kun kampulo plenajn dek sep verstojn en sentegmenta ĉarego. Do pensu, kion mi povus respondi je via letero, kiun mi ricevis antaŭ du monatoj? Mi estis tre afliktita; la veron skribi al vi mi ne aŭdacus, ĉar tiam vi iĝus tre malfeliĉa, ĉargenita kaj indignigita, kaj cetere, kion vi povus fari? Nu eble al vi mem malutili, kaj ankaŭ Dunja malpermesis skribi pri tio; sed mi ne povis pienigi leteron per bagatelaĵoj aŭ per io ajn, ĝuste kiam la animo doloras. La tutan monaton tra nia tuta urbo oni klaĉis pri tiu historio, kaj ni eĉ ne plu povis viziti la preĝejon pro P malestimaj rigardoj kaj flustroj, oni eĉ en nia ĉeesto laŭte pri- parolis nin. ĉiuj konatoj forlasis nin, ĉesis eĉ nin saluti, kaj mi eksciis tute certe, ke komercistaj intendantoj kaj kelkaj kancelaria- noj intencis funde malhonorigi nin, ŝmirinte per gudro la porde- gon21 de nia domo, kaj pro tio la domluigantoj postulis, ke ni li- berigu la domon. La kaŭzo de tio estis Marfa Petrovna kiu sukcesis akuzi kaj kotigi Dunjan en ĉiuj familioj. En nia urbo ŝi konas ĉiujn kaj tiumonate ŝi konstante vizitis la urbon, kaj pro tio, ke ŝi estas iom babilema kaj ŝatas rakonti pri siaj familiaj aferoj kaj precipe plendi kontraŭ sia edzo al ĉiuj kune kaj popersone, kio tre aĉas, tiel do ŝi distrumpetis la tutan historion dum kurta tempo ne nur en la urbo, sed ankaŭ en la distrikto. Mi malsaniĝis, Dunja ta- men estis pli firma ol mi, kaj vi ne imagas, kiel ŝi ĉion elportis kaj kiel ŝi nin subtenis kaj konsolis. Ŝi estas anĝelo! Sed Dio nin kompatis, niaj turmentoj ne estis longaj: sinjoro Svidrigajlov ekhon- tis, pentis, kaj, verŝajne, pro kompato al Dunja, prezentis al Marfa Petrovna kompletajn kaj elokventajn pruvojn pri la senkulpeco de Dunja, nome: la leteron, kiun Dunja, ankoraŭ antaŭ kiam Marfa Petrovna trafis ilin en la ĝardeno, estis devigita skribi kaj trans- doni al li, por rifuzi la intimajn dekiarojn kaj sekretajn rende- vuojn, pri kiuj li insistis, kaj kiu letero post la forveturo de Du- neĉka, restis en la manoj de sinjoro Svidrigajlov. En tiu letero ŝi plej flame kaj plej indigne riproĉis ĝuste la malnoblecon de lia konduto koncerne Marfan Petrovnan, rimarkigis al li, ke li estas patro de la familio kaj fine, kiel estas liaflanke hontinde turmenti kaj malfeliĉigi, sen tio malfeliĉan kaj sendefendan junulinon. Unu- vorte, kara Rodja, tiu letero estis tiom noblanime kaj kortuŝe skri- bita, ke mi ploregis legante ĝin, kaj ĝis nun mi ne povas legi ĝin sen larmoj. Krom tio, por senkulpigo de Dunja, aperis finfine an- kaŭ atestoj de la servistoj, kiuj vidis kaj sciis multe pli ol imagis sinjoro Svidrigajlov, kio, cetere, estas tute kutima. Marfa Petrov- na estis perpleksita kaj «denove mortigita», kiel ŝi mem konfesis al ni, tamen plene konvinkiĝinte pri la senkulpeco de Duneĉka, jam en la sekva tago, dimanĉe, alveturinte en la katedralon, sur- genue kaj larmante ŝi petegis la dipatrinon doni al ŝi la forton su- peri la novan plagon kaj plenumi sian devon. Poste, el la katedra- lo, nenien flankiĝinte, ŝi rekte alveturis al ni, ĉion rakontis al ni, amare ploris, pentis, brakumadis Dunjan kaj petis ŝian pardonon. La saman matenon, sen prokrasto, rekte el nia domo, ŝi ekiris laŭ ĉiuj domoj en la urbo kaj ĉie, per la plej flataj por Dunja esprimoj, verŝante larmojn, ŝi restarigis ŝian virtecon kaj noblon de ŝiaj sen-

13 1541 toj kaj de la konduto. Eĉ plie, al ĉiuj ŝi demonstris kaj legis la- ŭtvoĉe la leteron de Dunja al sinjoro Svidrigajlov kaj eĉ permesis kopii ĝin (kio, laŭ mi, estis jam troa). Tielmaniere, ŝi devis kel- kajn tagojn laŭvice ĉirkaŭveturi en la urbo ĉiujn, ĉar multaj sentis sin ofenditaj, ke ŝi ne ilin vizitas, kaj, tiamaniere do, kreiĝis vicoj, kaj en ĉiu domo oni ŝin atendis, kaj ĉiuj antaŭsciis kiam kaj kie Marfa Petrovna estos leganta tiun leteron, kaj por ĉiu relego de- nove kolektiĝis eĉ tiuj, kiuj la leteron jam kelkfoje aŭdis ĉu en sia domo, ĉu ĉe konatoj. Mia opinio estas, ke multon, tre multon ŝi faris superflue, sed ja tia estas la karaktero de Marfa Petrovna. Sufiĉas, ke ŝi plene restarigis la honoron de Dunja kaj la tuta fieco de tiu kazo kuŝiĝis per eterna malhonoro sur ŝian edzon, kiel sur la ĉefan kulpinton, tiel ke mi eĉ iom kompatas lin; eble tro severas la puno al tiu ekstravaganculo. Tuj oni komencis inviti Dunjan, ke ŝi faru en kelkaj domoj lecionojn, sed ŝi rifuzis. ĉenerale ĉiuj su- bite komencis trakti ŝin kun aparta estimo. Kaj tio pleje kontribuis ankaŭ al tiu neatendita cirkonstanco, pro kiu nun ŝanĝiĝas, eblas diri, nia tuta sorto. Do sciu, kara Rodja, ke al Dunja svatiĝis fia- nĉo kaj ŝi jam donis sian konsenton, kaj ĝuste tion mi nun rapidas al vi komuniki. Kaj kvankam tiu afero estis farita sen via konsilo, vi, kredeble, ne plendos, ĉar vi mem vidos, ke atendi kaj prokrasti ĝis alveno de via respondo estus tute maleble. Kaj cetere ne povus vi koresponde pritaksi ĉion en precizeco. Okazis do tiel. Li estas jam korta konsilisto, Petro Petroviĉ Luĵin, fora parenco de Marfa Petrovna, kies kontribuo en tiu afero estas granda. Li komencis per tio, ke per ŝi li esprimis sian deziron konatiĝi kun ni; li estis konvene akceptita, trinkis kafon, kaj jam la sekvan tagon li sendis leteron, en kiu tre ĝentile li esprimis sian proponon kaj petis ra- pidan kaj firman respondon. Li estas viro praktika kaj tre okupita kaj nun li rapidas en Pĉterburgon, do ĉiu minuto por li estas oro. Ni, kompreneble, estis komence tre frapitaj, ĉar tio okazis tro ra- pide kaj neatendite. La tutan tagon ni pripensis kaj interkonsiliĝis. Li estas viro fidinda kaj bonstata, servas en du oficoj kaj jam ha- vas la propran kapitalon. Kvankam li havas jam kvardekkvin jarojn li sufiĉe agrable aspektas kaj ankoraŭ plaĉas al virinoj. Nu kaj ĝenerale li estas viro solida kaj bonedukita, nur iom moroza kaj iom tromemfida. Sed tio, povas esti, nur ŝajnas, pro la unua ri- gardo. Mi do avertas vin, kara Rodja, kiam vi renkontiĝos kun li en Peterburgo, kio tre baldaŭ okazos, ne juĝu lin tro rapide kaj flame, kiel vi kutimas, eĉ se io en li unuavide ne plaĉos al vi. Mi tion diras al vi por okazo, se ĝuste tiel okazos, kvankam mi estas certa, ke li agrable impresos vin. Kaj cetere, por ekkoni homon bo- ne, necesas fari tion nehaste kaj atenteme, por ne fari eraron kaj eviti antaŭjuĝon, kiun poste tre malfacilos korekti kaj glatigi. Kaj Petro Petroviĉ, almenaŭ laŭ multaj trajtoj, estas homo tre estimin- da. Jam en la unua vizito li deklaris al ni, ke li estas homo kon- servativa, kvankam li multe simpatias, laŭ lia propra esprimo, kun «konvinkoj de niaj plej modernaj generacioj» kaj estas malamiko de ĉiuj superstiĉoj. Li ankoraŭ multe parolis, ja li estas iom vanta kaj tre ŝatas ke oni lin aŭskultu, sed tio apenaŭ estas malvirto. Mi, kompreneble, malmulte lin komprenis, sed Dunja klarigis al mi, ke kvankam li estas ne tro klera, sed saĝa kaj, ŝajne, bona. Vi scias la karakteron de via fratino, Rodja. Ŝi estas junulino firma, pru- denta, tolerema kaj grandanima, kvankam kun koro ekflamiĝema, kion mi studis en ŝi tre bone. Certe, kaj de ŝia kaj de lia flanko mankas ĉi tie aparta amo, sed Dunja, krom tio ke ŝi estas junulino saĝa — ŝi samtempe estas tre nobla, kiel anĝelo, kaj prenos al si kiel devon krei feliĉon al la edzo, kiu siavice zorgus pri ŝia feliĉo, kaj pri la lasto ni dume ne havas grandajn kaŭzojn dubi, eĉ spite la rapidecon, kun kiu, oni konfesu, la afero fariĝis. Cetere, li estas viro tre prudenta kaj, certe, li mem vidos, ke lia propra edza feliĉo estos des pli firma, ju pli feliĉos ĉe li Duneĉka. Kaj koncerne iujn tuberojn en lia karaktero, iujn malnovajn kutimojn kaj eĉ kelkan pensdiferencon (kio ne eviteblas eĉ inter la plej feliĉaj geedzoj), pri tio Duneĉka mem al mi diris, ke ŝi kredas je si, ke mankos pro tio problemoj kaj ke ŝi multon kapablas elteni, kondiĉe ke la pluaj interrilatoj estu honestaj kaj justaj. Li, ekzemple, ankaŭ al mi ko- mence ŝajnis iel bruska; sed tio ja povas esti ĝusta, ĉar li estas homo sincera, nu certe ja tiel. Ekzemple, en la dua vizito, jam ri- cevinte la konsenton, en interparolo li diris, ke jam antaŭ la ko- natiĝo kun Dunja, li decidis edzinigi junulinon honestan kaj sen- dotan, kaj nepre tiun kiu jam spertis mizeron; ĉar laŭ lia klarigo, la edzo devas nenion ŝuldi al la edzino, sed estus multe pli bone, se la edzino kredu la edzon sia bonfaranto. Mi aldonu, ke li espri- mis tion pli delikate kaj afable, ne kiel mi skribis forgesinte la ĝustajn esprimojn, kaj memoras nur la puran ideon, kaj, krome, li konfidencis tion tute senintence, sed evidente hazarde, kontraŭvole en la ardo de T interparolo, ĉar poste li penis eĉ korekti kaj mil- digi la diriton; sed al mi tamen tio ŝajnis iomete bruska, kaj tiel poste mi diris al Dunja. Sed Dunja eĉ agacite respondis al mi, ke «vortoj ankoraŭ ne estas agoj», kaj tio certe estas justa. Antaŭ fari la decidon, Duneĉka maldormis la tutan nokton, kaj kredante, ke mi jam estas endormiĝinta, ŝi leviĝis de 1' lito kaj dum la tuta nokto pendolis el angul' en angulon tra la ĉambro; fine, surge- nuiĝis kaj longe flame preĝis antaŭ ia ikono, kaj matene sciigis al mi, ke ŝi decidis konsenti.

Mi jam menciis, ke Petro Petroviĉ estas veturonta en Peterbur- gon. Li havas tie grandajn aferojn, kaj li intencas establi en Pe- terburgo publikan advokatan konsultejon. Li jam delonge havas ju- ristan praktikon kaj ĵus antaŭ kelkaj tagoj gajnis gravan proceson. Krome, en Peterburgon li devas iri pro iu konsiderinda afero en la senato. Tiel, kara Rodja, ankaŭ por vi li povas esti tre utila en ĉiuj flankoj, kaj mi kun Dunja opinias, ke vi jam de la nuna tago certe povus komenci vian estontan karieron kaj taksi vian sorton kiel jam tute certiĝintan. Ho, se tio realiĝus! Tio estus tia profito, ke ĝin necesus taksi nur kiel la rektan favoron de la Eternulo! Kiel Dunja revas pri tio! Ni jam riskis diri kelkajn vortojn pri tio al Petro Petroviĉ. Li respondis singarde, dirinte, ke certe, li ne povos labori sen sekretario, do, kompreneble, estus preferinde pagi sala- jron al parenco, ne al fremdulo, sed nur se tiu montriĝus kapabla por la ofico (kaj pri via kapablo dubi ne eblas!); samtempe li esprimis supozon, ke viaj universitataj studoj eble ne lasos al vi su- fiĉan tempon por labori ankaŭ en lia kontoro. Kaj ĉe tio tiam ni haltis, sed Dunja pensas nun nur pri tio. Jam dum kelkaj tagoj ŝi vere febras kaj ŝi eĉ kompilis projekton pri tio, ke vi estonte iĝos kamarado kaj eĉ kompaniano de Petro Petroviĉ en liaj juraj aferoj, des pli ke vi studas en la jura fakultato. Mi, Rodja, plene konsen- tas kun ŝi kaj kun ĉiuj ŝiaj planoj kaj esperoj, vidante ilin tre rea- ligeblaj; kaj spite la nunan tre kompreneblan evitemon de Petro Petroviĉ (ja li vin ankoraŭ ne konas), Dunja firme certas, ke ŝi ĉion sukcesos aranĝi per sia bona influo al sia estonta edzo. Kaj pri tio ŝi certas. Ni, kompreneble, estis singardaj kaj diris al Peyo Petroviĉ nenion el niaj revoj pri la estonto kaj ĉefe pri tio, ke vi estos lia kompaniano. Li estas viro konservativa, kaj li probable ri- latus al tio tre seke, ja ĉi ĉio ŝajnus al li nur fantazioj. Ankaŭ nek mi nek Dunja eĉ unu vorton ne diris al ii pri niaj aspiroj, ke li helpos al ni vivteni vin dum viaj universitataj studoj. Ni silentis pri tio, ĉar, unue, tio mem okazos iom post iom. Li kredeble sen pre- tekstaj paroloj mem proponos (ja li ne povos rifuzi tion al Dunja!) tiom pli, ke vi ja povas iĝi lia ĉefa helpanto en la kontoro, kaj vi ricevos tiun helpon ne kiel almozon, sed kiel merititan salajron. Tiel volas aranĝi Duneĉka, kaj mi komplete konsentas kun ŝi. Due, ni silentis pri tio, ĉar mi tre ŝatus starigi vin apud li, dum via okazonta renkontiĝo je la sama nivelo. Kiam Dunja admire ra- kontis al li pri vi, li respondis ke antaŭ juĝi pri la homo unue oni devas vidi lin deproksime per la propraj okuloj, kaj ke li preferas mem, ĉe persona konatiĝo, formi pri vi sian opinion. A1 mi ŝajnas, kara Rodja, laŭ kelkaj konsideroj (cetere, neniel koncernantaj Pe- tron Petroviĉ, sed simple, laŭ kelkaj miaj propraj, personaj, eble eĉ oldulinaj, virinaj kapricoj), — al mi ŝajnas, ke mi eble farus pli bone, se post ilia geedziĝo mi loĝus aparte, same kiel nun mi lo- ĝas, sed ne kun ili. Mi tute certas, ke li aperos tiom nobla kaj ĝentila, ke li mem invitos min kaj proponos ne plu disiĝi de la fi- lino, kaj ĝis nun li tion ankoraŭ ne faris nur pro tio, ĉar estas sen vortoj memkompreneble; sed mi rifuzos. Dum mia vivo mi ri- markis pli ol unu fojon, ke la vira koro ne tre ŝatas bopatrinon, kaj mi ne nur deziras kaŭzi al iu neniun embarasiĝon, sed mi vo- las mem restadi libera, dum mi havas pecon da pano kaj tiajn ge- filojn kiel vi kaj Duneĉka. Se estos eble, mi ekloĝos ie proksime de vi ambaŭ, ĉar mi, Rodja, Ia plej agrablan sciigon rezervis por la fino de la letero: sciu do, mia karulo, ke probable tre baldaŭ ni ĉiuj renkontiĝos denove kaj brakumos unu la aliajn, ĉiuj ni tri- ope, post preskaŭ trijara disiĝo! Jam estas certe decidite, ke mi kaj Dunja veturos en Peterburgon, mi ne scias kiam ĝuste, sed kom- preneble tre baldaŭ, eble eĉ post unu semajno. Ĉio dependas de Petro Petroviĉ, kiu post la establiĝo en Peterburgo tuj sciigos al ni. Li volas pro kelkaj konsideroj, plej rapide okazigi la geedziĝan ceremonion kaj eĉ, se tio eblos, festeni la nupton en la nunaj vian- dotagoj kaj se ni ne sukcesos, tiam tuj post la fasto de P Ĉieliro de Maria22. Ho, kun kia feliĉo mi alpremos vin al mia koro! Dunja jam emociiĝas pro la baldaŭa renkonto kun vi kaj foje ŝi ŝerce di- ris, ke eĉ sole pro tio ŝi iĝus la edzino de Petro Petroviĉ. Anĝelo ŝi! Ŝi nun nenion alskribas por vi, ŝi nur petis min skribi, ke ŝi tiom multe devas interparoli kun vi, tiom multe, ke nun ŝi ne ku- raĝas preni la plumon, ĉar en kelkaj linioj oni nenion povas ra- konti, sed nur ĉargeni sin. §i nur petas forte brakumi vin kaj sendi al vi multajn kisojn. Sed, spite al tio, ke ni, eble, tre baldaŭ re- vidiĝos persone, mi tamen en proksimaj tagoj sendos al vi monon, kiom mi povos. Nun, kiam ĉiuj eksciis, ke Duneĉka edziniĝos al Petro Petroviĉ, kaj mia kredito subite kreskis, mi tute certas ke Afanasij Ivanoviĉ pagos al mi, je la garantio de mia pensio eĉ sep- dek kvin rublojn, mi do sendos al vi eble dudek kvin rublojn, aŭ eĉ tridek. Mi sendus eĉ pli, sed mi timas pri la vojelspezoj. Kvan- kam Petro Petroviĉ estis tiom kompleza, prenante sur sin parton de la elspezoj de nia veturo en la ĉefurbon, nome li mem proponis je sia propra kosto veturigi niajn pakaĵojn kaj grandan kofron (iel pere de liaj konatoj), ni tamen devas kalkuli ankaŭ pri nia restado en Peterburgo, kie ne eblas aperi sen groŝo, almenaŭ en la ko- mencaj tagoj. Cetere, mi kaj Dunja jam precize kalkulis ĉion, kaj ni trovis, ke la vojaĝo kostos nemulte. De ni ĝis la fervojo estas nur naŭdek verstoj, kaj ni jam por ĉia okazo interkonsentis kun konata kampulo-veturigisto; kaj poste ni bonorde veturos en tria- klasa vagono. Do, povas esti, ke ne dudek kvin, sed verŝajne tri- dek rublojn mi povos al vi sendi. Sed sufiĉas; jam du foliojn mi ambaŭflanke dense plenigis, kaj ne plu restas loko; post nia tuta historio kun tiom multaj okazaĵoj! Kaj nun, mia karega Rodja, mi brakumas vin ĝis nia baldaŭa revidiĝo kaj benas vin per mia pa- trina beno. Amu Dunjan, vian fratinon, Rodja, amu tiel, kiel ŝi amas vin, kaj sciu, ke ŝi amas vin senfine, pli ol sin mem. Ŝi estas anĝelo, kaj vi, Rodja, vi estas nia ĉio — nia tuta espero kaj kredo. Nur estu feliĉa, kaj tiam ankaŭ ni feliĉos. Rodja, ĉu vi preĝas al Dio kiel antaŭe, kaj ĉu vi kredas je la amo de nia Kreinto kaj Re- demptoro. Timas mia koro, ke ankaŭ vin forlogis la nuntempa mo- da senkredemo? Se estas tiel, mi do preĝas por vi. Rememoru, ka- ra, kiel en via infanaĝo, kiam vivis la patro, vi pepis viajn preĝojn sur miaj genuoj kaj kiel ni ĉiuj tiam estis feliĉaj! Adiaŭ, aŭ prefere ĝis la revido! Mi brakumas vin tre forte kaj kisas multfoje.

Fidele via Pulĥeria Raskoljnikova".

Preskaŭ dum la tuta tempo, kiam Raskoljnikov legis, ekde la komen- co de ia letero, lia vizaĝo malsekis pro larmoj; sed kiam li finis, ĝi estis pala, kurba pro kramfo, kaj peza, gala, malica rikano serpentis sur liaj lipoj. Li kuŝigis sian kapon sur dika, trivita kuseno, kaj pensis, longe pensis. Forte batis lia koro, kaj forte ondis liaj pensoj. Fine, li eksentis sufokon kaj malvaston en tiu flava ĉambraĉo, simila al ŝranko aŭ kofre- go. Liaj rigardo kaj penso postulis vaston. Li kaptis la ĉapelon kaj eliris, ĉi-foje jam sen timo iun renkonti sur la ŝtuparo: li forgesis pri tio. Li direktiĝis al la insulo Vasiljevskij trans la avenuo V.23, kvazaŭ li estus hastanta tien pro afero, sed, laŭ sia kutimo, li iris sen senti teron sub la piedoj, ion flustrante kaj eĉ laŭte parolante kun si, kio tre mirigis pasantojn. Multaj prenis lin por ebriulo.

IV

La letero de la patrino elturmentis lin. Sed koncerne la plej ĉefan, la fundamentan punkton, li eĉ momentan dubon ne havis, eĉ kiam li le- gis la leteron. La esenco de la afero estis decidita en lia kapo, kaj de- cidita definitive: "Ne okazos tiu geedziĝo, dum vivas mi, ĝi ne okazos! Tiu sinjoro Luĵin iru al diablo!"

"Ĉar ta afero tute klaras, — li murmuris interne, kun rikano, kaj malice antaŭjubilis pri la sukceso de sia decido. — Ne, panjo, ne, Dun- ja, neniel vi superruzos min!.. Ili eĉ pardonpetas, ke ne petis mian kon- silon kaj sen mi la aferon decidis! Nu, certe! Ili kredas, ke nun jam rompi maleblas. Nu ni vidos — ĉu maleblas aŭ fareblas! Kian pretekston fundamentegan ili elserĉis: «ja tia, laŭ ili, okupita homo estas tiu Petro Petroviĉ, ke eĉ edziĝi li povas neniel ol sur poŝtaj ĉevaloj, preskaŭ en vagonaro». Ne, Duneĉka, ĉion mi vidas Mj komprenas, pri kio vi tiom multe intencas interparoli kun mi; komprenas ankaŭ tion, pri kio vi pen- sis la tutan nokton paŝante tra la ĉambro, kaj pri kio vi preĝis antaŭ la ikono de Kazanja Dipatrino, kiu staras en la dormoĉambro de la patrino. Ja pezas la vojo sur la Golgoton. Hm... Do estas decidite jam definitive: al aferema, racia viro vi bonvolas edziniĝi, Avdotja Romanovna, al viro havanta la propran kapitalon (jam havanta la propran kapitalon: tiel estas pli solide, impone), viro servanta en du oficoj kaj simpatianta kun la konvinkoj de niaj plej modernaj generacioj (kiel la patrino skribas) kaj «ŝajne bona», kiel rimarkas Duneĉka mem. Tiu ŝajne estas la plej brila! Kaj tiu Duneĉka al tiu ŝajne edziniĝos!... Brile! brilege!

...Estas interese, tamen, por kio la patrino pri «plej modernaj gene- racioj» al mi skribis? Ĉu simple por karakterizi personon aŭ kun plia ce- lo: klini min en la flankon de sinjoro Luĵin? Ho, ruzaj inoj! Interese estus klarigi ankoraŭ unu cirkonstancon: ĝis kioma grado ili estas sin- ceraj inter si, tiun tagon kaj tiun nokton kaj dum la tuta sekva tempo? ĉu ĉiuj vortoj inter ili estis diritaj rekte, aŭ ili ambaŭ komprenis, ke kiel ĉe unu tiel ĉe la alia en la koro kaj kapo estas la samo, kaj tial ili ne devis ion diri aŭ ion malsekretigi. Evidente, ĝuste tiel okazis; el la letero klaras: al la patrino li ŝajnis bruska, iometc; kaj la naiva patrino siajn rimarkojn komencis trudi al Dunja. Kaj tiu, kompreneble, koleriĝis kaj «agacite respondis». Nu, certe! Kiu ne iĝus freneze kolera, kiam eĉ sen naivaj demandoj la afero estas komprenebla kaj klara, kaj mankas vortoj por paroli. Nu, kaj kial ŝi skribas al mi: «Amu Dunjan, Rodja, ja ŝi amas vin pli ol sin mem», ĉu tio ne estas rimorsoj, kiuj ŝin mem kaŝe turmentas, pro tio ke ŝi oferis la filinon por la filo. «Vi estas nia espero, vi estas nia ĉio!» Ho, panjo!..." Malico pli kaj pli forte bolis en lia ani- mo, kaj se nun sinjoro Luĵin renkontiĝus al li, li verŝajne mortigus lin!

"Hm, estas vero, — li daŭrigis, sekvante la uraganon de V pensoj, turniĝanta en lia kapo, — estas vero, ke por bone ekkoni homon necesas aliri lin «nehaste kaj atenteme»; sed sinjoro Luĵin ja tute klaras. ĉefe, li estas «viro praktika kaj, ŝajne, bona»: nu, ĉu estas ŝerca afero, ke li la pakaĵojn prenis sur sin kaj je la propra kosto grandan kofregon trans- portigis! Do kial ne bona? Kaj ili, ia fianĉino kaj ia patrino, dungas iun kampulon kun ĉarego per bastmato tegita (mi scias, ankaŭ mi tiel vetu- ris!)! Ne gravas! Ja nur naŭdek verstojn, «kaj poste ni bonorde veturos en triaklasa vagono», eble mil verstojn. Estas prudente: faru la paŝojn laŭ la poŝo; sed vi, sinjoro Luĵin, kiel vi agas? Eŝtas ja via fianĉino... Kaj vi ne povis ja ne scii, ke la patrino je sia pensio por la veturo prun- teprenas monon? Certe, ĉi tie vi havas komunan komercan spezon, la entrepreno ambaŭflanke profitiga kaj egalkvota, do la elspezoj egalaj: bo- naj kunuloj, bonaj kalkuloj. Sed eĉ en tio la praktika viro ilin iom trom- petis: ilia pakaĵo ja kostas malpli ol ilia veturo, kaj verŝajne ĝi eĉ sen- page estos veturigita! Nu, ĉu ili ambaŭ ne vidas, aŭ intence tion rimarki malvolas? Kaj tamen kontentaj, kontentaj! Kaj mi kredas, ke tio estas nur floroj, ia fruktoj veraj venos poste! Ja ĉi tie kio plej gravas: ĉi tie ne avareco kaj ne monavido gravas, sed la tono de ĉio ĉi. Ja ĝi estas la estonta tono post la geedziĝo, profctaĵo... Kaj kial la patrino prodi- gas? Kun kio ŝi en Peterburgo aperos? Ĉu kun tri rubloj aŭ kun du «bi- Ietoj», kiel diras tiu... oldulino... hm! Per kio en Peterburgo ŝi poste vivi esperas? Ja ŝi jam divenis pro iuj kialoj, ke al ŝi kaj Dunja estos neeble loĝi kune post la geedziĝo, eĉ en la unua tempo? La bona homo, evidente, iel kontraŭvole konfidencis pri tio, sin malkaŝis, kvankam la patrino mem svingas kontraŭ tio per ambaŭ manoj: «Mi mem ja rifuzos». Do kion ŝi faras, je kiu ŝi esperas: ĉu ŝi vivos per la centdudekrubla pensio, el kiu ŝi debetos la ŝuldon al Afanasij Ivanoviĉ? Kaptukojn por vintro ŝi ankoraŭ trikas kaj kudras manumojn difektante la maljunajn okulojn. Sed ja la tuketoj nur dudek rublojn jare aldonas al la cent du- dek rubloj, tion mi scias. Do tamen je la noblaj sentoj de sinjoro Luĵin ili esperas: «Li mem ja proponos, admonos!» Atendu manaon de la ĉielo! Kaj tiel ĉiam okazas ĉe tiuj belaj animoj de Ŝiller: ĝis la lasta momento ili vestas homon per pavplumoj, ĝis ia lasta momento bonon, sed ne ma- von kredas; kaj kvankam scias pri la medala reverso, tamen ili neniam antaŭtempe la ĝustan vorton aldiras; naŭzas ilin eĉ sola ekpenso; per ambaŭ manoj kontraŭ vero ili svingas, ĝis tiu ĝusta tempo, kiam la homo pave ornamita foririgos la dupojn kun longaj nazoj. lnterese, ĉu sinjoro Luĵin havas ordenojn; mi vetus, ke la ordenon de Anna li portas en bu- tontruo, kiam tagmanĝas kun entreprenistoj kaj komercistoj. Verŝajne, li ankaŭ por sia edziĝfesto ĝin surmctos! Ah, cetere, li iru al diablo...

...Nu, ni lasu la patrinon, ja ŝi estas tia, je Dio, sed Dunja kial? Duneĉka, kara, mi scias ja vin! Ja vi estis jam preskaŭ dudekjara, kiam lastfoje mi vidis vin: do karakteron vian mi jam komprenis. La patrino skribas, ke Duneĉka «multon kapablas elteni». Tion mi sciis. Tion mi jam antaŭ du kaj duona jaroj sciis kaj de tiu tempo dum du kaj duona jaroj pri tio pensis, pri tio nome, ke Duneĉka «multon kapablas elteni». Ja se eĉ sinjoron Svidrigajlov kun ĉiuj konsekvencoj ŝi kapablis elteni, ŝi do vere kapablas elteni multon. Kaj nun ili imagis, la patrino kaj Dunja, ke ankaŭ sinjoron Luĵin eblas elteni, la homon kiu prezentas teo- rion pri avantaĝo de edzinoj prenitaj el mizero kaj feliĉigitaj fare de la edzoj, kaj kiu prezentas ĝin preskaŭ dum la unua renkontiĝo. Nu, ni koncedu ke li «konfidencis kontraŭvole», spite sian raciecon (eble li tute ne kontraŭvole konfidencis, sed nome havis la intencon rapide klarigi), sed Dunja, Dunja? Ja klaras al ŝi tiu homo, kaj kun li ŝi devos vivi. Ja ŝi preferos manĝi nigran panon per akvo posttrinkante, ol vendi sian animon, ol ŝanĝi moralan liberon kontraŭ komforto, eĉ kontraŭ la tuta Ŝlesvigo-Holstinio24, des pli ne kontraŭ sinjoro Luĵin. Ne, ne tia estis Dunja, kiam ni kunis, kaj... certe ŝi ne ŝanĝiĝis ankaŭ nun!... Vanas paroloj! Malfacilas Svidrigajlovoj! Malfacilas kontraŭ ducent rubloj ia tu- tan vivon esti guvernistino en provinco, sed mi tamen scias, ke mia fra- tino pli volonte servus kiel negro ĉe usona plantejestro aŭ kiel latvo ĉe bieno de baltgermano25, sed neniam ŝi enkotigus sian spiriton kaj mora- lecon per ligo kun homo kiun ŝi eĉ ne estimas, kaj kun kiu ŝi havas nenion komunan, per ligo eterna el sia sola propra profito! Eĉ se sinjoro Luĵin estus farita el pura oro aŭ el monolita brilianto, ankaŭ tiam ŝi ne konsentus iĝi leĝa kunloĝantino de sinjoro Luĵin! Kial do nun ŝi kon- sentas? Kiu mistero? Kiu solvo? Sed klaras, ke por si, por sia komforto, eĉ por sia savo el morta danĝero, ŝi neniam sin vendus, sed ja vendas sin por alia! Por la kara, por la adorata homo ŝi sin vendos! Jen do la tuta mistero; por la frato, por la patrino ŝi sin vendos! Ĉion vendos! Ho, ĉi tie mi eĉ sian moralecon humiligos; liberon, trankvilon, eĉ konscien- ĉon, ĉion, ĉion en la pulbazaron mi portos. Eh, pereu la vivo! Nur miaj amataj estaĵoj estu feliĉaj. Plie, eĉ propran kazuistikon mi elpensos, ĉe jezuitoj lerninte, kaj por tempo eble eĉ min mem trankviligos, konvin- kinte ke tiel necesas, por bona celo. Jen tia mi estas, kaj ĉio klaras, kiel la taga lumo. Klaras, ke ĉi tie, neniu alia, sed Rodion Romanoviĉ Raskoljnikov estas la ĉefa kaŭzo, la figuro en la unua plano. Nu jes ja, lian feliĉon li povas konstrui, pagi lian universitatan studadon, fari kom- paniano en la kontoro, lian tutan sorton certigi, verŝajne lin faros riĉulo, honorata kaj estiminda, eble eĉ kiel glora hom* finonta la vivon! Sed la patrino! Ah, ja estas Rodja, karega Rodja, la unuenaskito! Nu, kiel eblas por la unuenaskito ne oferi la filinon, eĉ tiel bonan! Ho, amantaj kaj maljustaj koroj! Bagatele: en tio vi eĉ la loton de Soneĉka verŝajne ne rifuzus! Soneĉka, Soneĉka Marmeladova, la eterna Soneĉka, dum ek- zistas la mondo! Ĉu la oferon, la oferon vi bone mezuris? Ĉu tiel? ĉu laŭforte? Ĉu vi scias, Duneĉka, ke la loto de Soneĉka neniel estas pli malbona ol tiu kun sinjoro Luĵin? «Mankas ĉi tie amo», — skribas la patrino. Kio do, se krom la amo mankas ankaŭ estimo, kaj kontraŭe, jam ekzistas abomeno, malestimo, naŭzo, kio do tiam? Kaj rezultas ti- am, ke denove necesos «zorgi pri la pureco». Ĉu ne tiel? Ĉu vi kompre- nas, ĉu vi komprenas, kion signifas tiu pureco? Ĉu vi komprenas ke la luĵina pureco estas egala al la pureco de Soneĉka, kaj eble ec pli aĉa, pli kota, pli fia, ĉar vi, Duneĉka, tamen, esperas je certa komforto, dum tie temas pri malsata morto! «Multe, multe kostas, Duneĉka, tiu pureco!» Nu, kaj se poste ne estos tolereble, ĉu vi pentos? Kiom da funebro, ĉagreno, damnoj, larmoj de ĉiuj kaŝataj, kiom vi havas? Ja vi ne estas Marfa Petrovna? Kaj kio okazos tiam al la patrino? Ja ŝi eĉ nun ne estas trankvila, ŝi turmentiĝas; sed kiam ŝi klare ĉion vidos? Kaj kion faru mi?.. Kion vi tamen pri mi pensis? Ne deziras mi vian oferon, Duneĉka, mi ne deziras, panjo! Ne okazos tio, dum mi estas viva, ne okazos, ne okazos! Mi malakceptas!" Li subite haltis, rekonsciiĝinte.

"Ĉu ne okazos? Sed kion vi faros do, ke ĝi ne okazu? Ĉu vi malper- mesos? Laŭ kia rajto? Kion vi povas al ili promesi el sia flanko, por tian rajton havi? Ĉu dediĉi al ili tutan sorton vian, tutan estonton, kiam vi finos la kurson kaj oficon akirosl Jam aŭdite, ja ĝi estas aboco, sed nun? En ĉi afero necesas jam nun ion fari, ĉu vi komprenas tion? Sed kion vi nun faras? ĉuste ilin prirabas. Ĉar la mono sendita al vi estas ilia prunto je la pensia konto kaj ŝuldoj al sinjoro Svidrigajlov. De Svi- drigajlov, de Afanasij Ivanoviĉ Vahruŝin per kio vi ilin protektos, futura milionulo, Zeŭso, per ilia sorto ludanta? Kaj post dek jaroj? Sed post dek jaroj la patrino jam blindiĝos pro la tuketoj, kaj verŝajne pro larmoj; pro fasto ŝi velkos. Kaj la fratino? Nu, pripensu, kio okazos al la fratino post dek jaroj aŭ dum dek jaroj? ĉu vi divenis?"

Tiel li sin turmentis kaj mokis per tiuj demandoj, eĉ kun ia ĝuo. Ce- tere, ĉiuj ĉi demandoj estis ne novaj, ne subitaj, sed malnovaj, jam de- longe maturiĝintaj. Jam delonge ili turmentis lin, elpreminte lian tutan koron. Jam delonge ekĝermis en li tiu ĉi nuna angoro, ĝi kreskis, aku- muliĝis, kaj lastatempe maturiĝis kaj koncentriĝis, alpreninte formon de terura, sovaĝa kaj fantasta demando, kiu elturmentis liajn koron kaj cer- bon, neeviteble postulante solvon. Nun la letero de la patrino frapis lin kvazaŭ fulmotondro. Klaras, ke nun ne angori necesas, ne suferi pasive per nuraj rezonoj pri tio, ke la demandoj ne estas solveblaj, sed nepre ion fari, kaj tuj, kaj urĝe. Je ajna prezo li dcvis nun decidiĝi, almenaŭ al io, aŭ...

"Aŭ tute rezigni la vivon! — li kriis en subita furiozo, — humile ak- cepti la sorton kia ĝi estas, unu fojon por ĉiam, kaj sufoki en si ĉion, rezigninte de ĉia rajto agi, vivi kaj ami!"

"Ĉu vi komprenas, ĉu vi tion komprenas, kara sinjoro, kion signifas, ke oni nenien povas iri? — subite li rememoris la hieraŭan demandon de Marmeladov, — ĉar necesas, ke ĉiu homo iru almenaŭ ien..."

Subite li tremeris: ankoraŭ unu penso, ankaŭ hieraŭa, denove fulmis en lia kapo. Sed li tremeris ne pro tio, ke tiu penso fuimis. Ja li scias, ii antaŭsciis, ke tiu penso nepre "trafuimos", kaj li jam atendis ĝin; ce- tere, ĝi tute ne estis hieraŭa. Sed diferenco estis en tio, ke antaŭ unu monato, kaj eĉ ankoraŭ hieraŭ, ĝi estis nur revo, sed nun... nun ĝi ve- nis subite ne kiel revo, sed en iu nova, malica kaj tute nekonata al li aspekto, kaj subite li mem tion ekkonsciis... Li sentis frapon en la kapo kaj liajn okulojn tegis mallumo.

Li haste ĉirkaŭrigardis, li serĉis ion. Li ekvolis sidiĝi kaj serĉis ben- kon; tiam li estis iranta sur la bulvardo K.26 Benko vidiĝis antaŭe, post cento da paŝoj. Li ekiris laŭeble rapide, sed sur la vojo al li okazis eta aventuro, kiu por kelkaj minutoj logis lian tutan atenton.

Okulserĉante benkon, li rimarkis antaŭ si, proksimume je dudek pa- ŝoj, irantan virinon, sed komence li haltigis sur ŝi neniun atenton, same kiel sur aliaj aperantaj ĉirkaŭ li objektoj. Jam ofte okazis tiel, ke li ve- nis, ekzemple, hejmen kaj absolute ne memoris la vojon kiun li iris, kaj ii jam alkutimiĝis tiel iri. Sed en la iranta virino estis io stranga kaj, de la unua rigardo, frapanta okulojn, ke iom post iom lia atento komen- cis al ŝi kateniĝi, — komence kontraŭvole kaj kvazaŭ agacite, sed poste pli kaj pli forte. Li subite ekvolis kompreni, kio stranga estas en tiu vi- rino? Unue, la junulino evidente estis tre juna, ŝi iris en tia varmego liberhara, sen ombrelo kaj sen gantoj, iel ridinde svingante la manojn. Sur ŝi estis silka robeto el leĝera ŝtofo, sed ankaŭ iel bizare vestita, ape- naŭ butonita, kaj dorse ĉe la talio, ĝuste super la jupo, ŝirita, granda ŝtofpeco pendis balanciĝante. Eta kaptuko estis surmetita sur la nudan kolon, sed iel oblikve kaj flanke. Fine, la junulino iris per malfirmaj kruroj, stumblante kaj eĉ ŝanceliĝante ĉiudirekten. Tiu renkonto, finfine, ekscitis la tutan atenton de Raskoljnikov. Li atingis la junulinon ĝuste ĉe la benko, sed veninte al la benko, ŝi falis sur ĝin, en angulon, ĵetis sur la benkodorson la kapon kaj fermis la okulojn, evidente pro troa la- ciĝo. Atente ŝin rigardinte, li tuj divenis ke ŝi estas tute ebria. Strange kaj absurde estis vidi tion. Li eĉ ekpensis, ke eble li eraris. Antaŭ li estis tre juna vizaĝeto, proksimume deksesjara, eĉ, povas esti, nur dek- kvinjara, — malgranda, blonda, beleta, sed tuta ardiĝinta kaj kvazaŭ ŝveleta. La knabino ŝajne jam ne multon kapablis kompreni; unu kruron ŝi metis sur la alian, eiŝovinte ĝin el sub la robo pli ol dece, kaj laŭ ĉiuj indicoj, apenaŭ konsciante, ke ŝi estas surstrate.

Raskoljnikov nek eksidis nek foriris, sed embarasite staris antaŭ ŝi. Tiu bulvardo ĉiam estis dezerta, kaj nun je la dua horo kaj en tia var- mego, sur ĝi estis preskaŭ neniu. Kaj tamen, en flanko, proksimume je dek kvin paŝoj, ĉe la bulvardorando, haltis sinjoro, kiu tre videble ankaŭ ŝatus aliri la knabinon kun iuj celoj. Ankaŭ li evidente ekvidis ŝin de malproksime kaj volis atingi ŝin, sed lin malhelpis Raskoljnikov. Li ĵeta- dis sur lin kolerajn rigardojn, penante, cetere, ke ili restu nerimarkitaj, kaj senpacience atendis sian vicon, kiam la teda ĉifonulo foriros. La afe- ro estis klara. Tiu sinjoro estis proksimume tridekjara, fortika, grasa, sane floranta, kun rozkoloraj lipoj kaj kun lipharoj kaj tre elegante ve- stita. Raskoljnikov tre koleriĝis; li subite ekvolis iel ofendi tiun grasan dandon. Li por minuto lasis la knabinon kaj aliris la sinjoron.

He vi, Svidrigajlov!27 Kion vi ĉi tie bezonas? — li kriis, pugnigante la manojn kaj ridante per siaj lipoj ŝaŭmintaj pro la kolero.

Kion ĝi signifas? — severe demandis la sinjoro, kuntirinte la bro- vojn kaj degnece mirante.

Iraĉu vi for, jen kion!

Kiel ci aŭdacas, kanajlo!..

Kaj li svingis la vipon. Raskoljnikov ĵetiĝis sur lin kun la pugnoj, eĉ ne pensante, ke la fortika viro povus venki eĉ du tiajn, kia li. Sed tuj iu forte kaptis lin de malantaŭe, inter ili ekstaris policano.

Sufiĉe, sinjoroj, bonvolu ne lukti en publika loko. Kion vi volas? Kiu vi estas? — li severe turnis sin al Raskoljnikov, rimarkinte liajn ĉifonojn.

Raskoljnikov atente rigardis lin. Brava soldata vizaĝo kun griziĝintaj lip- kaj vango-haroj kaj komprenema rigardo.

ĉuste vin do mi volas, — li kriis kaptante lian brakon. — Mi estas eksa studento, Raskoljnikov... Tion ankaŭ vi povas ekscii, — li turniĝis al la sinjoro, — sed vi venu, mi ion montros al vi...

Kaj kaptinte la policanon ĉemane li tiris lin al la benko.

Jen, vidu, ŝi, tute ebria, ĵus iris sur la bulvardo; kiu scias kio ŝi estas, tamen ne estas simile, ke laŭ profesia celo. Verŝajne, ŝi estis trin- kigita kaj trompita... unuafoje... kompreneble? Kaj tiel lasita surstraten. Vidu, kiel la robo estas ŝirita, vidu, kiel vestita: ja ŝi estis vestita, ne mem ŝi vestiĝis, kaj cetere mallertaj manoj ŝin estis vestantaj, viraj. Tio videblas. Kaj nun vidu tien: tiu dando, kun kiu mi ĵus estis luktonta, nekonata al mi, unuafoje mi vidas lin; sed ankaŭ li rimarkis ŝin survoje nun, ebrian, senkonscian, kaj li terure nun volas aliri kaj kapti ŝin, — dum ŝi estas en tiu stato, — kaj veturigi ien... Kaj tio estas certa; kre- du, mi ne eraras. Mi propraokule vidis kiel li gvatis ŝin kaj persekutis, nur mi lin malhelpis, kaj nun li atendaĉas mian foriron. Jen, li nun io- mete deiris, staras, ŝajnigante volvi cigaredon... Sed kicl ni malhelpu lin? Kiel ni povus ŝin hejmen venigi, — nu pensu!

La policano tuj ĉion komprenis. La dika sinjoro estis, certe, klara, restis la knabino. La policano kliniĝis ŝuper ŝi por ekzameni deproksime kaj sincera kompato bildiĝis en liaj trajtoj.

Aĥ, kiel domaĝe! — li diris, balancante la kapon, — ankoraŭ kiel infano. Trompita, tio certas. He, fraŭlino, — li komencis ŝin voki, — kie vi loĝi bonvolas? — La knabino malfermis lacajn ebriajn okulojn, stulte rigardis la demandantojn kaj forsendis ilin per mansvingo.

Aŭskultu, — diris Raskoljnikov, — jen (palpinte en la poŝo, li el- prenis dudek kopekojn; fcliĉe trovitajn) jen, mendu fiakron kaj ordonu veturigi ŝin laŭ adreso. Nur la adreson necesas ekscii!

Fraŭlino, he fraŭlino! — rekomencis la policano, preninte la mo- non, — mi trovos por vi fiakron kaj mem kondukos vin. Kien.veturi? ha? Kiu adreso?

Hot!.. teduF... — balbutis la knabino kaj denove svingis la ma- non.

Ah, ah, kiel malbele! Ah, kia honto, fraŭlin', kia honto! — Li de- nove balancis la kapon, hontige, bedaŭrante kaj kolerante. — Jen tasko!

li turnis sin al Raskoljnikov kaj samtempe, fluge, denove ĉirkaŭrigar- dis lin de la piedoj ĝis la nuko. Stranga, vere, ankaŭ tiu ŝajnis al li: en tiaj ĉifonoj, sed mem pagas!

Kie vi trovis ŝin? — li demandis.

Mi ja diris al vi: ŝi antaŭ mi iris, ŝanceliĝante, sur ĉi bulvardo. ĉisiris la benkon kaj falis.

Ah, kia honto nun en la mondo kreskas, Dio! Tia etulino — jam ebria! Trompita, sendube ja! Jen, eĉ la robeto estas ŝirita... Afi, kiel nuntempe malĉasto kreskas... Ŝi verŝajne estas cl nobelinoj, el iuj mal- riĉaj... Nuntempe multas tiaj. Laŭaspekte kvazaŭ el la noblaj, el moŝtaj,

kaj li denove kliniĝis super ŝi.

Povas esti, ankaŭ ĉe li kreskis tiaj filinoj — "noblaj kaj moŝtaj", kun manieroj de bonedukitaj kaj kun ĉiaj simiaj inklinoj al la modo. ,

ĉefe, — klopodis Raskoljnikov, — jen al tiu fiulo ŝin ne donu! Ja ankaŭ li ŝin malhonorigos! Kun fermitaj okuloj eblas vidi kion li ce- las; jen fiuF, ne foriras!

Raskoljnikov parolis laŭte kaj rekte indikis lin per la mano. La viro ekaŭdis kaj intencis jam rekoleriĝi, tamen bridiĝis limigante sin per mal- estima rigardo. Poste li malrapide deiris ankoraŭ dek paŝojn kaj haltis.

Ne doni ŝin estas ja eble, — respondis la suboficiro medite. — Se nur la fraŭlino estus dirinta kien ŝin veturigi, ja... Fraŭlino, fraŭlino! — ii denove sin klinis.

ŝi subite vaste malfermis la okulojn, atente rigardis kvazaŭ ion kom- preninte, ekstaris de V benko kaj ekiris al la direkto de kiu ŝi venis.

Pu, senhontaj, trudaĉas! — ŝi diris refoje svinginte. ŝi ekiris ra- pide, sed kiel antaŭe forte ŝanceliĝante. La dando iris post ŝi, sed laŭ alia aleo, sen perdi ŝin el la vido.

Ne maltrankviliĝu, mi ne permesos, sinjoro, — rezolute diris la lipharulo kaj ekiris post ilin.

Eh, kiel malĉasto nun kreskadas! — li ripetis kun laŭta suspiro.

Tiun minuton kvazaŭ io pikmordus Raskoljnikov-on; dum unu mo-

mento li kvazaŭ renversiĝus.

Aŭskultu, hej! — li kriis al la lipharulo.

Tiu returniĝis.

ĉesu! Kial vi? Lasu! Amuzu li sin (li montris la dandon). Ja kial vi havu la zorgon?

Nekomprenante, la policano rigardis lin kun rondaj okuloj. Raskolj- nikov ekridis.

E-efi! — aŭdigis la policano, svingante la manon, kaj iris post la dando kaj la knabino. Evidente li prenis Raskoljnikov-on por frenezulo aŭ eĉ pli malbone.

"Miajn dudek kopekojn li forportis, — malice diris Raskoljnikov, re- stinte sola. — Nu prenu li ankaŭ de tiu kaj la knabinon kun ii lasu, ja tia estos la fino... Nu, kial mi intervenis helpi ĉi tie! Ĉu mi povas helpi? ĉu mi havas rajton helpi? Forglutu ili unu la alian vivaj, — kial mi zor- gu? Kaj kiel mi povis fordoni tiujn dudek kopekojn. Ĉu ili estas miaj?

Malgraŭ tiuj strangaj paroloj, li subite eksentis pezecon. Li eksidis sur la lasita benko. Liaj pensoj estis distritaj... Estis peze por li pensi pri io ajn en tiu minuto. Li ŝatus sin plene forgesi, ĉion forgesi, poste vekiĝi kaj rekomenci tute novan vivon...

Malfeliĉa knabino! — li diris, rigardinte en la malpleniĝintan benk- angulon. — ŝi rekonsciiĝos, ploros, poste la patrino ekscios... ŝin draŝos komence, poste skurĝos, dolore kaj malhonorige, eble eĉ forpelos... Kaj se ne forpelos, tamen elflaros iu Darja Francevna, kaj ekruliĝos mia knabino jen al tiu jen al alia... Poste tre baldaŭ kuracejo (tio ĉiam oka- zas al la knabinoj, kiuj loĝas kun tre honestaj patrinoj, kaj iom petolas sekrete), nu kaj poste... kaj poste denove kuracejo... vino... drinkcjoj... kaj ankoraŭ kuracejo... post du-tri jaroj estas ŝi kriplulino, kaj ŝi havos nur dek naŭ aŭ dek ok jarojn de V vivo, entute... Ĉu mi tiajn ne vidis? Kiel ili fariĝis? ĉuste ja tiel ĉiuj fariĝis... Kraĉ! Estu ja! Onidire, tiel devas ĉsti. Tioma procento, onidire, devas ĉiujare foriri...28 ien... al dia- blo, verŝajne, por la ceterajn refreŝigi kaj ne ĝeni. Procento! Belajn, pra- ve, oni vortetojn elpensis: tiom trankviligaj, sciencaj. Dirite: procento, do ne maltrankviliĝu. Se alia vorto, nu tiam... eble estus malpli trankvile... Kaj se ankaŭ Duneĉka trafos en iun procenton!.. Se ne tiun, do alian?..

"Kaj kien mi iras? — li pensis subite. — Strange. Ja mi estis por io irinta. Apenaŭ traleginte la leteron, tuj ien mi iris... Sur la insulon Va- siljevskij, al Razumiĥin mi iris, jen kien, nun... mi memoras. Sed por kio, tamen? Kaj per kiu maniero la ideo iri al Razumiĥin enflugis ĝuste nun en mian kapon? Estas kurioze".

Li miris pri si. Razumiĥin estis unu el liaj malnovaj universitataj ka- maradoj. Rimarkindas, ke Raskoljnikov preskaŭ ne havis kamaradojn en la universitato, ĉiujn li evitis, neniun vizitis gaste, kaj malvolonte akcep- tis gastojn. Cetere, ankaŭ la aliaj baldaŭ forturniĝis de li. Nek en ĝene- ralaj kunvenoj nek en konversacioj nek en amuziĝoj nek en io alia li partoprenis. Studis li intense, sen kompati sin, kaj pro tio oni estimis lin, sed amis lin neniu. Li estis tre malriĉa, iel orgojla kaj nekomuni- kiĝema; kvazaŭ li estus ion kaŝanta interne. Kelkaj liaj kamaradoj pen- sis, ke li rigardas ĉiujn ilin kiel infanojn, desupre, kvazaŭ li ĉiujn ilin devancus kaj evolue kaj scie kaj konvinke kaj ke sur iliajn konvinkojn kaj interesojn li rigardas kiel sur ion malsuperan.

Kun Razumiĥin li tamen iel amikiĝis, nu ne tute amikiĝis, sed estis kun li pli parolema, pli sincera. Cetere, kun Razumiĥin ne eblis esti en alia rilato. Li estis mirinde gaja kaj komunikiĝema junulo, bonkora ĝis la simpleco. Cetere, sub tiu simpleco sin kaŝis profundeco kaj digno. La plej bonaj el liaj amikoj tion komprenis, ĉiuj lin amis. Li estis tute ne stulta, kvankam efektive de tempo al tempo kondutis simplule. Lia aspekto estis impresa — alta, magra, ĉiam malbone razita, nigrohara. De tempo al tempo li diboĉis, kaj havis famon kiel fortulo. Foje nokte, en kompanio, li per sola bato faligis iun altan gardiston. Li povis trinki kiel funelo, sed ankaŭ kapablis tute ne drinki; de tempo al tempo li petolis malpermeseble, sed kapablis ne petoli entute. Ankoraŭ tial Razumiĥin estis rimarkinda persono, ke neniuj fiaskoj lin povis konfuzi kaj neniujmalbonaj cirkonstancoj, ŝajne, povis subpremi lin. Li kapablis loĝi eĉ sur tegmento, toleri inferan malsaton kaj teruran malvarmon. Li estis tre malriĉa kaj nur mem, sola, vivtenis sin, akirante pcr iuj-tiuj laboroj la monon. Li konis tutan rozarion da fontoj, el kie li povis ĉerpi, kompre- neble, per honestaj rimedoj. Iufoje li la tutan vintron entute ne hejtis sian ĉambron, asertante ke tio estas eĉ pli agrabla, ĉar en malvarmo dormo estas pli profunda. Nun ankaŭ li estis devigita lasi la universita- ton, sed por nelonge, el ĉiuj fortoj li strebis rebonigi sian situacion, por havi la rimedojn daŭrigi la studadon. Raskoljnikov ne estis ĉe li jam ĉir- kaŭ kvar monatojn, kaj Razumiĥin eĉ ne sciis lian adreson. Foje, prok- simume antaŭ du monatoj, ili preskaŭ renkontiĝis surstrate, sed Raskolj- nikov sin deturnis kaj eĉ transiris al la alia flanko, por ke tiu lin ne rimarku. Kaj kvankam Razumiĥin lin rimarkis, li trairis pretere, ne de- zirante malkvietigi la amikon.

V

"Efektive, antaŭ nelonge mi havis intencon peti ĉe Razumiĥin iun la- boron, ke li akiru por mi ĉu lecionojn ĉu ion alian... — rezonis Raskolj- nikov, — sed kiel li nun povus helpi al mi? Nu, supozeble, li lecionojn akiros, nu, eĉ la lastan kopekon kun mi dividos, se haveblas ĉe li tiu kopeko, ke mi povu eĉ botojn aĉeti kaj la kostumon freŝigi, por iradi al la lecionojn... hm... Nu kaj plu? Kion mi faru per la kopekoj? Ĉu tio al mi nun estas necesa? Vere, estas ridinde, ke mi ekiris al Razu- miĥin..."

La demando, — kial nun li ckiris al Razumiĥin, — maltrankviligis lin pli, ol ŝajnis al li mem; li maltrankvile serĉis iun por si malican si- gnifon en tiu, ŝajne, plej ordinara ago.

"Do, ĉu la tutan aferon mi intencis sanigi per sola Razumiĥin, kaj trovis la solvon de ĉio en Razumiĥin?" — li mire demandis sin.

Li pensis frotante sian frunton, kaj, jen stranga afero, iel hazarde, subite kaj preskaŭ per si mem, post tre longa medito, en lian kapon ve- nis tre stranga penso.

49

"Hm... al Razumiĥin, — li diris subite tute trankvile, kvazaŭ trovinte definitivan solvon, — al Razumiĥin mi iros, certe... sed — ne nun...

4 3axa3 1541

Mi al li... la sekvan tagon post tio iros, kiam tio estos jam finita kaj kiam ĉio ekfluos laŭ nova maniero..."

Kaj subite li rekonsciiĝis.

"Post tioy — li krietis, saltante de sur la benko, — sed ĉu tio oka- zos? Ĉu reale okazos?

Li lasis la benkon kaj ekiris, preskaŭ ekkuris; li sentis impeton turni sin reen, al la hejmo, sed iri hejmen por li subite iĝis terura abomeno: ĝuste tie, en la angulo, en tiu terura ŝranko tio maturiĝis jam pli ol unu monaton, kaj li ekiris tien, kien liaj okuloj rigardis.

Lia nerva tremo transformiĝis en febron; li sentis eĉ malvarmon; en tia varmego li subite frostiĝis. Kvazaŭ pene li komencis, preskaŭ sen- konscie, laŭ iu interna bezono, esplori per la okuloj ĉiujn renkontatajn objektojn, kvazaŭ intense serĉante distriĝon, sed tio al li ne prosperis kaj li ĉiuminute refalis en siajn pensojn. Kiam li denove, kun tremero, relevis la kapon rigardante la ĉirkaŭaĵojn, tiam li tuj forgesis pri kio li ĵus estis pensinta kaj eĉ kie li ĵus iris. En tiu maniero, li trairis la tutan insulon Vasiljevskij, venis al la Malgranda Neva, trairis la ponton29 kaj returnis al la Insuloj. La verdaĵo kaj freŝo komence plaĉis al liaj lacaj okuloj, kutimaj al la urba polvo, kalko kaj grandegaj premantaj domoj. ĉi tie mankis sufoko, fetoro kaj drinkejoj. Sed baldaŭ ankaŭ tiuj novaj, agrablaj sentoj transformiĝis en malsanecajn, incititajn. Kelkfoje li haltis apud iu verdanta bieno, rigardis tra barilo, vidis en malproksimo, sur balkonoj kaj terasoj, belvestitajn virinojn kaj infanojn kurantajn en la ĝardenoj. Precipe logis lin floroj; li rigardis ilin plej longe. Ofte li ren- kontis ankaŭ luksajn kaleŝojn, rajdantojn kaj rajdantinojn; li postsekvis ilin per scivola rigardo sed forgesis pri ili ankoraŭ ĝis iiia malapero el la vido. Foje li haltis kaj rekalkulis sian monon: restis proksimume tri- dek kopekoj. "Dudek al la policano, tri al Nastasja por la letero... — sekve al la familio de Marmeladov mi donis hieraŭ kvardek sep aŭ kvin- dek kopekojn", — li pensis, pro io kalkulante, sed baldaŭ forgesis eĉ por kio li elpoŝiĝis la monon. Li rememoris tion, preterirante iun ĉipan manĝejon, kaj sentis, ke li volas manĝi. Enirinte li trinkis glaseton da vodko kaj manĝis kukon kun iu farĉo. Li finmanĝis ĝin survoje. Li tre delonge ne trinkis vodkon kaj ĝi tuj efikis, kvankam trinkita estis nur unu glaseto. Liaj piedoj subite peziĝis, kaj li eksentis fortan dormemon. Li ekiris hejmen; sed alirinte jam ĝis la insulo Petrovskij, haltis plene senforta, foriris de sur la vojo, enarbustiĝis, falegis sur herbon kaj tuj ekdormis.

En la malsaneca stato sonĝoj ofte distingiĝas per neordinara reliefe- co, klareco kaj elstara simileco al ia realo. Kelkfoje kunmetiĝas bildo monstrega, sed ia dekoro kaj la tuta proceso de P prezentaĵo dum tio povas esti tiom kredeblaj kaj tiom subtilaj detaloj, neatenditaj, sed arte konvenaj al la tuta amplekso de P bildo, ke en la realo ilin elpensi ne povus eĉ la sonĝanto mem, eĉ se li estus artisto sama kiel Puŝkin aŭ Turgenev. Tiaj sonĝoj, la malsanecaj sonĝoj, ĉiam longe restas en la me- moro kaj forte efikas al ŝanceliĝinta, jam incitita organismo de la homo.

4*

Teruran sonĝon vidis Raskoljnikov. Li sonĝis sian infanaĝon, ankoraŭ en la naskiĝa urbeto. Li estas sepjara kaj en festa tago, antaŭ vesperiĝo, promenas kun sia patro ekster la urbo. La tempo estas grizeta, tago su- foka, loko tute sama kian konservis lia memoro: eĉ en lia memoro ĝi pli multe glatiĝis, ol nun ĝi estis imagita en la sonĝo. La urbeto staras mal- fermita, kiel sur manplato, ŝirmata de neniu arbo; ie tre malproksime, ĉe la horizonto nigras arbareto. Je kelkaj paŝoj de la lasta urba legom- ĝardeno staras granda drinkejo, kiu ĉiam impresis lin plej malagrable, kaj eĉ timige, kiam li estis pasanta preter ĝi, dum la promenoj kun la patro. En ĝi ĉiam tumultis homamasego, oni tiel kriaĉis, ridaĉis, insultis, hide raŭke kantaĉis, ofte interbatiĝis, ĉirkaŭ la drinkejo ĉiam vagaĉis ebriuloj kun timigaj muzeloj... Dum renkontoj kun ili, li forte premis sin al la patro kaj tremis per la tuta korpo. Apud la drinkejo estas vilaĝa vojo, ĉiam polva, kaj la polvo super ĝi estas ĉiam nigra. La vojo serpen- tas kaj post tricento da paŝoj ĉirkaŭturnas dekstren la urban tombejon. Meze de la tombejo staras ŝtona preĝejo, kun verda kupolo, kiun li vi- zitis dufoje en jaro kun la gepatroj por la rekviemo pri lia avino, tre delonge mortinta, kiun ii vidis neniam. Ili ĉiam kunportis sur blanka plado, en tuketo rizan kaĉon kun rosinoj30 enpremitaj en la rizon kruce. Li ŝatis tiun preĝejon kun ĝiaj malnovaj ikonoj, plejparte sen metalaj ka- droj, kaj la maljunan pastron kun la tremanta kapo. Apud la avina tom- bo, sur kiu estis plato, troviĝis ankaŭ malgranda tombeto de Iia plijuna frato, mortinta sesmonata, kiun li tute ne konis kaj ne povis memori: sed oni diris al li ke li havis malgrandan fraton, kaj li ĉiufoje, kiam vi- zitis la tombejon, pie kaj estime krucosignis sin super la tombeto, kli- niĝis super ĝi kaj ĝin kisis. Kaj jen li sonĝas: li kun la patro iras laŭ la vojo al la tombejo kaj preteriras la drinkejon; li tenas la patran ma- non kaj kun timo rigardas al la drinkejo. Aparta cirkonstanco logas lian atenton: ĉi-foje tie ŝajne okazas popola festo, estas svarmo de belvestitaj urbaninoj, kampulinoj, iliaj edzoj kaj ĉia kanajlaro. Ĉiuj ebrias, ĉiuj kan-

51

tas, kaj apud la drinkejo staras ĉarego, sed stranga ĉarego. Gi estas unu el tiuj grandaj veturiloj tirataj de grandaj ŝarĝocevaloj, kiuj transportas varojn kaj vinbarelojn. Li ĉiam ŝatis rigardi tiujn grandegajn ŝarĝoĉeva- lojn, kun longaj krinoj, dikaj kruroj, irantaj trankvile, per ritmaj paŝoj kaj veturigantaj post si tutajn montojn, neniom laciĝante, kvazaŭ iri kun ŝarĝo por ili estus pli simple, ol sen ŝarĝo. Sed nun, jen stranga afero, al tiu granda ĉarego estis jungita malgranda, magra helbeja kun nigra vosto kampula ĉevalaĉo, unu el tiuj, kiuj — li ofte tion vidis — foj-foje trostreĉiĝas eĉ pro alta ŝarĝo da ligno aŭ pajlo, precipe se la ĉarego hal- tas en koto aŭ vojsulko, kaj pro tio kampuloj ĉiam tiom dolorige ilin vi- padas, foje eĉ sur la muzelon kaj la okulojn, kaj li tiom kompategas ilin, ke li apenaŭ ne ploras, kaj la patrino forkondukas lin de la fenestro. Sed subite estiĝas tre brue: el la drinkejo eliras kun kriegoj, kantoj, kun balalajkoj ebriegaj grandaj kampuloj en ruĝaj kaj bluaj ĉemizoj kun su- prenmetitaj kaftanoj. "Ĉiuj en la ĉaron, ĉiuj! — krias ulo, ankoraŭ juna, kun tia dika kolo kaj karnoza, karote ruĝa vizaĝo, — ĉiujn mi veturigos!"

Sed tuj aŭdiĝas ridoj kaj krioj:

Tia ĉevalaĉo, ja veturigos!

He, Mikolka, ĉu vi estas kun cerbo: tian etan ĉevalon al tiega ĉaro jungis!

Fratoj, vidu! ĝi eble dudekjaraĝas, ja nepre!

En la ĉaron, ĉiujn mi veturigos! — denove krias Mikolka, la unua saltas en la ĉaregon, prenas la kondukilojn kaj ekstaras en la antaŭo plenstature. — La beja antaŭnelonge kun Matvej foriris, — li krias de sur la ĉarego, — sed ĉevalaĉo jenna, fratoj, nur mian koron eltordas: murdenda bestaĉo, nur vane manĝas panon. Dirite: en la ĉaron! Tuj ĝi galopos! Tuj galopos! — Kaj li prenas knuton, kun delico pretiĝante vipi la bejan ĉevaleton.

En la ĉaron, do, nu! — oni ridas en la amaso. — Ĉu aŭdite: ĝi gapolos!

Galope ĝi, kredeble, dek jarojn jam ne saltadis.

Nun eksaltados!

Ne kompatu, fratoj, ĉiu prenu knuton, preparu!

Prave! Vipu ĝin!

ĉiuj grimpas en la ĉaregon de Mikolka, ridegante kaj spritante. Ses homoj enĉariĝis, kaj ankoraŭ restis lokoj. Ili prenas kun si unu dikan ruĝvangan virinon. Ŝi estas feste vestita en ruĝa robo, ĉapo kun bidoj, sur la piedoj varmaj botoj, ŝi dente rompas nuksetojn kaj ridas. ĉirkaŭe en la amaso oni ankaŭ ridas, ĉar jes, kial ne ridi: apenaŭ spiranta ĉeva- laĉo tian ŝarĝegon veturigos galope! Du junuloj en la ĉarego tuj prenas knutojn, por helpi Mikolkan. Aŭdiĝas: "hoto!M, la ĉevalaĉo plenforte ek- tiras, sed ne nur galope, eĉ paŝe ĝi apenaŭ povas ekiri, nur trotas sur- loke per la piedoj, krakadas kaj kliniĝas al la tero pro la batoj de tri knutoj, ŝutataj sur ĝin kiel pluvo. La rido en la ĉarego kaj en la amaso duobliĝas, sed Mikolka koleras, kaj en furiozo vipadas per oftigitaj batoj la ĉevaleton, kvazaŭ li vere kredus ĝin galope ironta.

Enlasu ankaŭ min, fratoj! — krias unu ardiĝinta junulo el la ama-

so.

Ĉiuj en la ĉaron! Ĉiuj! — krias Mikolka, — ĉiujn ĝi veturigos. Aŭ mi murdvipos! — Kaj li vipas, vipas, kaj eĉ ne scias per kio bati pro sia furioziĝo.

Paĉjo, paĉjo, — li krias al la patro, — paĉjo, kion ili faras! Paĉjo, malfeliĉan ĉevaleton batas ili!

Ni iru, iru! — diras la patro, — ebriuloj, petoias, stultaj. Iru, ne rigardu! — kaj li volas forkonduki lin, sed li elŝiriĝas el la manoj de la patro kaj, sin forgesinte, kuregas al la ĉevaleto. Sed la malfeliĉa ĉevaleto jam fartas malbone.

Vipu ĝis mort'! — krias Mikolka, — se tiel! Murdvipu!

Ĉu la kruco sur ci mankas, he, la diablo! — krias iu oldulo el la amaso.

Ĉu estas vidite, ke tia ĉevaleto tioman ŝarĝegon tirus, — aldonas alia.

Vi ja mortigas ĝin! — krias tria.

Ne tuŝu! Mia havaĵ'! Kion mi volas tion do faras. En la ĉaron! Ankoraŭ! Mi deziras, ke ĝi nepre galopu!..

Subite la ridego salve eksplodas, ĉion superkovrante: la ĉevalaĉo ne elteninte la oftiĝintajn batojn, pro senforteco komencis kalcitri. Eĉ la ol- dulo ne retenis angoran rideton. ĉar jes: tiom senspira ĉevalaĉo tamen kalcitras!

Ankoraŭ du uloj el la amaso prenas po knuto kaj kuras al la ĉevalo por vipadi ĝin deflanke.

La muzelon, la okulojn vipu, la okulojn! — krias Mikolka.

Ni kantu, fratoj! — krias iu en la ĉarego, kaj ĉiuj en la ĉarego konsentas. Aŭdiĝas gaja kanto, ektintas tamburino, fajfo en la refrenoj. La virino plumanĝas nuksetojn kaj ridas.

...Li kuras apud la ĉevaleto, li alkuras antaŭen, li vidas kiel oni vi- padas ĝiajn okulojn, la okulojn vipadas! Li ploras. La koro en li leviĝas, la larmoj fluas. Unu el la vipantoj hazarde tuŝas lian vizaĝon; li ne sen- tas, li tordas siajn manojn, kriegas, sln ĵetas al la grizhara oldulo kun griza barbo, kiu balancas la kapon, malaprobante la aferon. Iu virino prenas lin je la brako kaj volas forkonduki, sed li elŝiriĝas kaj reen ku- ras al la ĉevaleto. Tiu jam elĉerpas siajn lastajn fortojn, tamen ankoraŭ foje komencas kalcitri.

Diablo vin! — furioze ekkrias Mikolka. Li forĵetas la knuton, kli- nas sin kaj prenas el fundo de la ĉarego longan kaj dikan timonon, pre- nas ĝian pinton per ambaŭ manoj kaj pene eksvingas super la ĉevaleto.

Nun fino! — oni krias ĉirkaŭe.

Li mortigos!

Mia havaj'! — krias Mikolka kaj plensvinge mallevas la timonon. Aŭdiĝas peza frapo.

Vipadu ĝin, vipadu! Kial vi haltis! — krias la amaso.

Mikolka eksvingas la duan fojon, kaj la dua bato plensvinga falas sur la dorson de la povra ĉevalaĉo. ĉi eksidas per la tuta postaĵo, sed de- nove saltas kaj ektiras, tiras ei ĉiuj lastaj fortoj diversflanken, por elve- turigi; sed el ĉiuj flankoj ĝin renkontas ses knutoj, dum la timono de- nove leviĝas kaj falas la trian fojon, poste !a kvaran, ritme, plensvinge. Mikolka frenezas, ke per unu bato li ne povis mortigi.

Vivema! — oni krias ĉirkaŭe.

Nun ĝi nepre falos, fratoj, kaj tio estos la fino! — krias el la amaso iu spektanto.

Prenu toporon, nu! Finu per unu svingo, — krias tria.

Eh, kuloj murduloj! Iru dis! — freneze krias Mikolka, forĵetas la timonon, denove klinas sin en la ĉaregon kaj elprenas feran rompstan- gon. — Gardu vin! — Li krias kaj el ĉiuj restintaj fortoj kraŝigas ĝin plensvinge sur sian povran ĉevaleton. La bato falegis; la ĉevaleto ekŝan- celiĝis, malleviĝis, faris impulson por ektiri, sed la rompstango plensvin- gite refoje kuŝiĝas sur ĝian dorson, kaj ĝi falas surteren, kvazaŭ oni for- tranĉis ĉiujn ĝiajn kvar krurojn samtempe.

Finbatu! — krias Mikolka, kaj forsaltas en furiozo de sur la ĉare- go. Kelkaj junuloj, same ruĝaj kaj ebriaj, kaptas kio estis submane — knutojn, bastonojn, la timonon — kaj kuras al la agonianta ĉevaleto. Mi- kolka ekstaras deflanke kaj komencas marteli per la rompstango la dor- son. La ĉevalaĉo etendas la muzelon, kaj peze ĝeminte mortas.

Li mortigis! — oni krias el la amaso.

Sed kial ĝi ne galopis!

Mia havaĵ'! — krias Mikolka, tenante la rompstangon en la manoj kaj kun sangaj okuloj. Li staras, kvazaŭ bedaŭrante, ke ne plu estas io batebla.

Nu vere, mankas la kruco sur ci! — jam multaj voĉoj krias el la amaso.

Sed ia povra knabeto jam sin ne memoras. Kun kriego li trapenetras la homan amason al la ĉevaleto, brakumas ĝian mortan, sangan muzelon kaj kisas ĝin, kisadas la okulojn, la lipojn... Poste abrupte eksaltas kaj freneze ĵetiĝas kun siaj pugnetoj kontraŭ Mikolkan. En tiu momento la patro, kiu jam delonge lin postkuris, kaptas lin, fine, kaj elportas el la amaso.

Venu! venu! — li diras, — venu hejmen!

Paĉjo! Pro kio ili... la povran ĉevaleton... mortigis! — singultas ii, sed li ne povas spiri, kaj la vortoj kiel krietoj ŝiriĝas el lia premita brusto.

Ebriaj, petolas. Ne estas nia afero, venu! — diras la patro. Li ĉir- kaŭbrakumas la patron, sed io premas lian bruston. Li volas respiri, ek- krii, kaj li vekiĝas.

Li vekiĝis tute ŝvita, kun haroj malsekaj pro la ŝvito, sufokiĝanta, kaj leviĝetis kun teruro en la okuloj.

Dank' al Dio, nur sonĝo! — li diris, eksidante sub arbo kaj pro- funde respirante. — Sed kial? Ĉu eble febro komenciĝas: tia turpa so- nĝo!

Lia tuta korpo estas kvazaŭ frakasita; la animo tenebras. Li metis ia kubutojn sur la genuojn kaj ambaŭmane apogis la kapon.

Ho, Dio! — li ekkriis, — do ĉu estas vere, ĉu vere, ke mi efektive prenos hakilon, batos per ĝi la kapon, frakasos ŝian krflnion... glitos en la glueca, varma sango, rompos la seruron, ŝtelos kaj tremos; kaŝiĝos tute sangmakulita... kun hakilo... Ho, Dio, ĉu vere?

Li tremis kiel folio, dirante tion.

Nu kion mi faras! — li daŭrigis, mallevinte la kapon, kaj kvazaŭ en profunda mirego, — ja mi sciis, ke tion mi ne eltenos, do kial ĝis nun mi turmentis min? Jam hieraŭ ja, hieraŭ, kiam mi iris fari tiun... provon, jam tiam mi perfekte komprenis, ke mi ne eltenos... Nun kial mi daŭrigas? Kial ĝis nun mi dubis? Jam hieraŭ ja, desuprante sur ia ŝtuparo, mi mem al mi diris, ke tio estas kovarda, hida, abomeninda... ja tiu sola ekpenso min naŭzis kaj hororigis...

— Ne, mi ne eltenos, ne eltenos! Jes, jes, eĉ se ncniun eraron havos mia plano, eĉ se ĉio, kion mi pripensis dum la monato, klaras kiel tago, justas kiel aritmetiko. Ho, Dio! Ja mi nenial audacos! Mi ne eltenos ja, ne eltenos! Kial do, kial mi ĝis nun...

Li ekstaris, surprizite ĉirkaŭrigardis, kvazaŭ li mirus ankaŭ tion, ke li vcnis ĉi tien, kaj ekiris sur la ponton T. Li estis pala, liaj okuloj fa- jris, laciĝo regis ĉiujn liajn membrojn, sed lia spiro subite faciliĝis. Li sentis, ke li jam forĵetis de si tiun hororan ŝarĝon, kiu premis lin tiom longe, kaj lia animo subite iĝis facila kaj paca. "Dio! — li preĝis, — montru al mi vojon mian, kaj mi rezignos tiun malbenitan mian revon!"

Irante sur la ponto, li trankvile kaj kviete rigardis al Neva, al la hela subiro de I' brila, ruĝa suno. Malgraŭ sia malforto, li eĉ ne sentis en si laciĝon. Kvazaŭ la absceso sur lia koro, ŝveliĝanta dum la tuta mo- nato, subite krevis. Libero, libero! Nun li estas libera de tiuj logoj, de sorĉo, ravo, de I' obsedaĵo!

Poste, kiam li rememoris tiun tempon kaj ĉion okazintan al li dum tiuj tagoj, minuton post minuto, punkton post punkto, strekon post stre- ko, lin superstiĉe konsternis ĉiam unu cirkonstanco, kvankam esence ne tro eksterordinara, sed kiu konstante ŝajnis poste al li kvazaŭ iu an- taŭdestino de lia sorto.

Nome: li neniel kapablis kompreni, klarigi al si, kial li, laca, turmen- tita, al kiu estus prudente reveni hejmen per la plej kurta kaj rekta vojo, iris hejmen trans la placo Sennaja, en kiun iri li tute ne bezonis. La deflankiĝo estis ne granda, sed evidenta kaj komplete malnecesa. Jes, kelkdekajn fojojn okazis al li reveni hejmen sen memori la stratojn kiujn li iris. Sed kial, ĉiam li poste demandis, kial do tia grava, tia decida por li kaj samtempe tia ekstreme hazarda renkonto sur Sennaja (iri al kiu li tute ne bezonis), koincidis ĝuste kun tiu horo, tiu minuto de lia vivo, ĝuste kun tiu agordo de lia spirito kaj ĝuste kun tiaj cirkonstancoj, nur ĉe kiuj povis ĝi, tiu renkonto, plej draste kaj plej definitive efiki lian tutan sorton? Kvazaŭ ĝi speciale lin atendis tie!

Estis proksimume la naŭa horo, kiam Ii iris sur Sennaja. Ĉiuj ven- distoj tablaj, kolportaj, butikaj kaj butiketaj ŝlosis siajn vendejojn aŭ de- metis kaj stokigis siajn varojn, disironte hejmen, same kiel la aĉetantoj. Apud ĉipaj manĝejoj en la teretaĝoj, en la malpuraj kaj fetoraj kortoj de domoj de Sennaja, kaj precipe ĉe drinkejoj, aniasiĝis multe da diver- saj kaj ĉiuspecaj metiuloj kaj ĉifonuloj. Raskoljnikov precipe ŝatis tiujn lokojn, same kiel ĉiujn proksimajn stratetojn, kiam li faris siajn sence- lajn promenojn surstrate. Ĉi tie liaj ĉifonoj logis nenies superecan aten- ton, kaj li povis promeni en iu jan aspekto, sen fari skandalon. En la strateto K.31, ĉe angulo, iu urbano kaj virino, lia edzino, vendis varojn el du tabloj: fadenojn, zonojn, indienajn tukojn k.c. Ankaŭ ili estis iron- taj hejmen, sed prokrastiĝis, ekparolinte kun alirinta konatino. Tiu ko- natino estis Lizaveta Ivanovna, aŭ simple, kiel ĉiuj nomis ŝin, Lizaveta, la plijuna fratino de tiu oldulino Aljona Ivanovna, kolegia registristino kaj uzuristino, ĉe kiu hieraŭ Raskoljnikov estis kun celo lombardi ĉe ŝi la poŝhorloĝon kaj fari sian provon... Li jam delonge ĉion sciis pri tiu Lizaveta, kaj eĉ ŝi iom konis lin. Ŝi estis alta, mallerta, timida kaj hu- mila ino, preskaŭ idiotino, tridekkvinjara, estanta en la kompleta skla- veco sub sia fratino, laboranta por ŝi tutajn tagojn kaj noktojn, tremanta antaŭ ŝi kaj toleranta eĉ ŝiajn draŝojn. Ŝi staris medite kun ŝtofa sako antaŭ la viro kaj la virino, atente ilin aŭskultante. Tiuj kun ardo penis ion komprenigi al ŝi. Kiam Raskoljnikov subite ekvidis ŝin, ia stranga sento, simila al ekstrema miro, ekregis lin, kvankam nenio miriga estis en tiu renkonto.

Vi, Lizaveta Ivanovna, prefere mem tion pritraktu, — la viro laŭte parolis. —• Venu do morgaŭ, je la sepa hor\ Ankaŭ ili alvenos.

Morgaŭ? — penseme diris Lizaveta per la voĉo tirata, hezitante.

—' Eh, kiel Aljona Ivanovna vin timigis! — komencis rapide babili la

edzino, vigla virino. — Rigardas mi vin: ververa infano vi estas. Ja ŝi eĉ ne rekta fratino por vi estas, sed duonfratino, tamen kiel forte ŝi vin tenas.

Ĉi-foje al Aljona Ivanovna diru nenion, — interrompis la edzo, — jenas mia konsil': venu al ni sen la peto al ŝi. La afer' estas profita. Ankaŭ la fratino mem poste tion vidos.

Ĉu veni?

Je la sepa, morgaŭ; kaj de ili oni venos; kaj persone vi intertrak-

tos.

Kaj samovaron ni preparos, — aldonis la edzino.

Bonc, mi venos, — diris Lizaveta, daŭre meditante, kaj malrapide ekmovis sin por foriro.

ĉe tiuj vortoj Raskoljnikov jam preteriris, nenion plu aŭdante. Li estis preteriranta mallaŭte, nerimarkeble, penante malkapti neniun vor- ton. Lia komenca mirego iom post iom ŝanĝiĝis je teruro, kaj kvazaŭ fro- sto trakurus lian spinon. Li eksciis, li subite, abrupte kaj tute neatendite eksciis, ke morgaŭ, ekzakte je la sepa horo vespere, Lizaveta, la fratino de P oldulino kaj ŝia sola kunloĝantino, hejme forestos kaj la oldulino, sekve, ekzakte je la sepa vespere, restos hejme sola.

ĉis lia loĝejo restis nur kelkaj paŝoj. Li eniris, kiel mortkondamnito. Li pensis pri nenio kaj eĉ ne kapablis pensi; sed per sia tuta spirito li subite perceptis, ke li ne plu havas la liberon de P menso, nek la fir- mecon de P volo, sed subite ĉio definitive solviĝis.

Certe, eĉ se li devus dum multaj jaroj atendi konvenan okazon, var- tante sian intencon, eĉ tiam li verŝajne ne povus esperi jc pli bona paŝo al sukceso de la intenco, ol tiu, kiu nun subite prezentiĝis. Ĉiukaze estus komplike ekscii anticipe kaj certe, kun pleja precizeco kaj malpleja risko, sen ajnaj danĝeraj esploroj kaj demandoj, ke morgau, je la certa horo, la certa oldulino, kontraŭ kiu estas preparata atenco, estos hejme tute sola.

VI

Poste Raskoljnikov hazarde eksciis, nome por kio la viro kun la ed- zino invitis Lizavetan al si. La afero estis tute ordinara kaj enhavis fie- nion apartan. Malriĉiĝinta familio veninta ei provinco disvendis. poseda- jojn, robojn kaj simile, ĉion virinan. Ĉar vendi en bazaro estus mala- vantaĝe, ili do serĉis revendiston, kaj Lizaveta tion praktikis. Ŝi brokantis, vizitis klientojn hejme kaj havis grandan praktikon, ĉar ŝi estis tre honesta kaj ĉiam diris nur la faktan prezon: kiun prezon ŝi diris tiu do restis. Ŝi parolis ĝenerale malmulte, kaj kiel jam menciite, estis humila kaj timema...

Sed Raskoljnikov lastatempe iĝis superstiĉa. La spuroj de P superstiĉo restis en li ankoraŭ longe, preskaŭ neforviŝeble. Kaj en la tuta ĉi afero poste li ĉiam kredis vidi kvazaŭ iun strangon, misteron, kvazaŭ ĉeeston de iuj specialaj influoj kaj koincidoj. Ankoraŭ vintre lia studenta konato, Pokorev, forveturonte al Ĥarjkov, foje sciigis al li en interparolo la adre- son de oldulino Aljona Ivanovna, por tiu okazo, se li devos ion lombardi. Li longe ne iris al ŝi, ĉar dume li havis lecionojn kaj iel-tiel por la vivo sufiĉis. Antaŭ unu monato kaj duono li rememoris pri la adreso; li havis du lombardeblajn aĵojn: malnovan patran arĝentan poŝhorloĝon kaj mal- grandan oran ringon kun tri iuj ruĝaj gemetoj, kiun la fratino donacis al li adiaŭante, por memoro. Li decidis porti la ringon. Trovinte la ol- duiinon, li unuavide, ankoraŭ nenion specialan sciante pri ŝi, oksentis al ŝi nevenkeblan naŭzon, li prenis de ŝi du "biletojn" kaj iaŭvoje vizitis iun aĉan gastejon. Li mendis teon, eksidis kaj forte enpensiĝis. Stranga ideo komencis aperi en lia kapo, kiel birdido el ovo tre, tre interesante lin.

Preskaŭ apude ĉe najbara tablo sidis studcnto, kiun li tute ne konis kaj ne memoris, kaj juna oficiro. Ludinte bilardon ili komencis trinki te- on. Subite li aŭdis, ke la studento rakontas al la oficiro pri uzuristino Aljona Ivanovna, kolegia sekretariino, kaj diras al li ŝian adreson. Jam sole tio ŝajnis al Raskoljnikov iel stranga: li ĵus venis de tie, kaj ĉi tie temas ĝuste pri ŝi. Certe, hazardo, sed li jen ne povas liberiĝi nun de tre neordinara impreso, kaj ĝuste tiam iu kvazaŭ servus lin: la studento subite komencis rakonti al la oficiro pri tiu Aljona Ivanovna diversajn detalojn.

ŝi estas bona, — li diris, — ĉe ŝi oni ĉiam povas monon akiri. Riĉa kiel judo, ŝi povas tuj doni kvin milojn, tamen ŝi ne rifuzas ankaŭ rublan garantiaĵon. Multaj inter ni vizitas ŝin. Terura kanajlo ŝi estas...

Kaj li komencis rakonti, kia ŝi estas malica, kaprica, ke se oni al- menaŭ unu tagon prokrastas elaĉeton, la lombardaĵo vanuas. Ŝi pagas kvaronan prezon de la aĵo, sed aldonas kvin aŭ eĉ sep procentojn mo- nate ktp. La studento babilemiĝis kaj sciigis, cetere, ke Ia oldulino havas fratinon Lizaveta, kiun ŝi, tiom eta kaj fia, konstante draŝas ĉiuminute kaj tenas en perfekta sklaveco, kiel infanon, kvankam Lizaveta altas du kaj duonan arŝinojn.

Jen fenomeno! — kriis la studento kaj ekridegis.

Ili ekparolis pri Lizaveta. La studento rakontis pri ŝi kun ia aparta plezuro, ĉiam ridante, dum la oficiro kun granda intereso aŭskultis kaj petis la studenton venigi al li tiun Lizavetan por tolriparo. Raskoljnikov ellasis neniun vorton, kaj tuj eksciis ĉion: Lizaveta estas la plijuna, duo- na (ili havis diversajn patrinojn) fratino de P oldulino, kaj ŝi aĝis jam tridek kvin jarojn. Ŝi laboris por la fratino tutajn tagojn kaj noktojn, ser- vis en la hejmo anstataŭ kuiristino kaj lavistino, kaj, krom tio, ŝi kudris por vendo, eĉ dungiĝis lavi plankojn, kaj la tutan monon ŝi fordonis al la fratino. Neniun mendon kaj neniun laboron ŝi povis akcepti sen per- meso de la oldulino. La oldulino jam faris sian testamenton, tion ankaŭ Lizaveta mem sciis, ke ŝi laŭ la testamento ne ricevos eĉ unu groŝon, krom la moveblaĵo, seĝoj kaj cetero: la tuta mono estis destinita al mo- naĥejo en la gubernio N., por la eterna preĝado pri ŝia animo. Lizaveta estis burĝino, ne oficistino, fraŭlino kun la korpo tute mallerta, rimar- kinde altstatura, kun longaj, kvazaŭ elŝraŭbitaj kruregoj, ĉiam en trivitaj kaprofelaj ŝuoj, ŝi ĉiam tenis sin pura. Kaj la ĉefa, pri kio miris kaj ridis la studento, estis tio, ke Lizaveta estis konstante graveda.

Ha, ja ĵus vi estis dirinta, ke ŝi turpas? — rimarkis la oficiro.

Jes, tre brunhaŭta, kvazaŭ soldato virine vestita, sed notu, tute ne turpa. Ŝi havas mildajn vizaĝon kaj okulojn. Eĉ tre. La pruvo — ŝi plaĉas al multaj. Kvieta, milda, konsenta, pri ĉio konsenta. Kaj ŝia ri- deto estas tre ĉarma.

Ha, ja ankaŭ al vi ŝi plaĉas? — ridis la oficiro.

Pro la strangeco. Tamen jen kion mi diru. Tiun damnendan ol- dulinon, mi murdus kaj prirabus, kaj estu certa, ke mi farus tion sen ajna rimorso, — arde aldonis la studento.

La oficiro denove ridegis, dum Raskoljnikov tremeris. Kiel stranga estis tio!

Permesu, mi volas fari al vi seriozan demandon, — pasiiĝis la stu- dento. — Nun mi certe ŝercis, sed vidu. Unuflanke: stulta, sensenca, nulsignifa, malica, malsana oldulino, al neniu necesa kaj, eĉ al ĉiu noca, kiu eĉ mem ne scias por kio ŝi vivas, kaj kiu jam morgaŭ mortos per natura morto. Nu, ĉu vi komprenas? Ĉu?

Jes, mi komprenas, — respondis la oficiro, fiksante atentan rigar- don al sia bolanta kamarado.

Aŭskultu plu. Aliflanke: junaj, freŝaj fortoj, vane pereantaj sen subteno, kaj da ili estas miloj, ili estas ĉie! Cent, mil bonaj aferoj kaj entreprenoj, kiujn eblas aranĝi aŭ sanigi per la oldulina mono, kondam- nita al monaĥejo! Centoj, miloj da ekzistoj metitaj sur la vojon de ia vero, dekoj da familioj savitaj el mizero, el demoralizo, el pereo, el mal- ĉasto, el venereaj kuracejoj, — ĉio ĉi nur per ŝia mono. Murdu ŝin kaj prenu ŝian monon, kaj poste per ĝia helpo dediĉu vin al servado por la homaro kaj komuna afero: kiel vi opinias, ĉu unu etan krimaĉon ne kompensos miloj da bonaj faroj? Kontraŭ unu vivo — miloj da vivoj, sa- vitaj el putro kaj demoralizo. Unu morto kaj cent vivoj kompense — sim- pla aritmetiko! Kaj kion signifas sur la komuna pesilo la vivo de tiu fti- za, stulta kaj malica olda fiulino? Ne pli ol vivon de pediko, blato, eĉ tion ĝi ne valoras, ĉar la fiulino estas noca. Ŝi fremdan vivon forronĝas: antaŭ kelkaj tagoj en kolero ŝi mordis fingron al Lizaveta, oni apenaŭ ne amputis ĝin!

Jes, ŝi ne indas la vivon, — rimarkis la oficiro, — sed ja la na- turo.

Eh, frato, la naturon la homo direktas kaj korektas, ja sen tio oni dronus en superstiĉoj. Sen tio neniu eminenta homo naskiĝus. Oni diras: "devo, konscienco", — mi nenion volas diri kontraŭ devo kaj kon- scienco, — sed kiel ni iiin komprenas? Stop, mi faros al vi plian de- mandon. Aŭskultu!

Ne, vi stop; mi vin demandos. Aŭskultu!

Nu!

Jen vi parolas kaj oratoras, sed diru al mi: ĉu vi mem murdos la ulinon aŭ ne?

Kompreneble, ne! Mi nur por la justo... Ne pri mi temas...

Kaj laŭ mi, se mem vi ne aŭdacas, neniu justo en tio estas! Ni venu ludi plian partion!

Raskoljnikov estis ekstreme emociita. Certe, tio estis la plej ordinaraj kaj la plej oftaj junulaj paroloj kaj pensoj, ofte aŭditaj de li, nur alifor- maj kaj alitemaj. Sed kial ĝuste nun li subaŭskultis ĝuste tian interpa- rolon kaj tiajn pensojn, kiam en iia propra kapo ĵus naskiĝis... tute sa- maj pensojl Kaj kial ĝuste nun, apenaŭ li elportis la ĝcrmon de sia pen- so el la loĝejo de 1' oldulino, li trafas tiun interparolon pri la oldulino?.. Tiu koincido ĉiam ŝajnis al li stranga. Tiu sensignifa gasteja interparoio draste efikis sur lin dum la posta evoluo de la afero: kvazaŭ en tio efek- tive estus iu destino, iu signo...

Reveninte de Sennaja, li ĵetiĝis sur la sofon kaj la tutan horon sidis senmova. Intertempe venis krepusko; li ne havis kandelon kaj li eĉ ne pensis pri lumo. Poste li neniam povis rememori: ĉu li pensis pri io dum tiu tempo? Fine, li sentis la antaŭan febron, frostotremon, kaj kun ĝuo komprenis, ke eblas ekkuŝi sur la sofo. Baldaŭ forta, plumba dormo falis sur lin, alpreminte.

Li dormis neordinare longe kaj sen sonĝoj. Nastasja, veninta al li je la deka horo, la sekvan matenon, pene eldormigis lin. ŝi alportis por li teon kaj panon. La teo estis denove reuzita kaj denove en ŝia propra teujo.

— Li dormas! — ŝi kolere kriis, — ĉiam li dormas!

Li kun peno leviĝetis. La kapo doforis lin, li apenaŭ surpiediĝis, sed turniĝinte en sia ĉambreto tuj refalis sur la sofo.

Ree vi dormas! —. kriis Nastasja, — he, ĉu vi malsana?

Li nenion respondis.

ĉu teon?

Poste, — li pene eldiris, refermis la okulojn kaj turniĝis al la mu- ro. Nastasja staris super li.

Nu ja, eble malsana, — ŝi diris, turnis sin kaj foriris.

Ŝi denove venis je la dua horo, kun supo. Li kuŝis kiel antaŭe. La teo restis netuŝita. Nastasja eĉ ofendiĝis kaj kun kolero komencis skui lin.

ĉesu dormaĉi! — ŝi kriis, rigardante lin kun abomeno. Li leviĝe- tis, eksidis, sed nenion dirante al ŝi, rigardis teren.

Malsana aŭ ne? — demandis Nastasja, kaj denove ne ricevis re- spondon.

Prefere vi irus straten, — silentinte ŝi diris, — almenaŭ vento vin priblovus. Do, ĉu vi manĝos, ja?

Poste, — malforte li diris, — foriru! — kaj svingis la manon.

ŝi iom staris, kompate lin rigardis kaj foriris.

Post kelkaj minutoj li levis la okulojn kaj longe rigardis la teon kaj supon. Poste li prenis la panon, prenis la kuleron kaj ekmanĝis.

Li formanĝis malmulte, sen apetito, tri-kvar kulerojn, kvazaŭ maŝine. La kapo doloris malplie. Post la tagmanĝo, li denove sterniĝis sur la so- fo, sed li ne plu povis ekdormi, sed kuŝis senmove, surventre, pikinte sian vizaĝon en la kusenon. Li revis, kaj tiuj revaj sonĝoj tre strangis: plej ofte li imagis sin esti ie en Afriko, en Egiptio, en iu oazo. La ka- ravano ripozas, kviete kuŝas la kameloj; ĉirkaŭe ringe kreskas la palmoj, ĉiuj tagmanĝas. Kaj li daŭre trinkas akvon, rekte el rojo, kiu ĝuste apud li, ĉe lia flanko, fluas lirlante. Kaj li sentas tepidon, kaj la akvo estas mirinde-admirinde blua, friska, ĝi kuras sur buntaj ŝtonoj kaj sur pura sablo kun oraj briloj... Subite li klare aŭdis, ke sonoras horloĝo. Li tre- meris, rekonsciiĝis, levetis la kapon, rigardis en la fenestron, konjektis la tempon kaj subite saltis tute maldorma, kvazaŭ iu forŝirus lin de sur la sofo. Piedpinte li aliris la pordon, softe ĝin malfermetis kaj komencis aŭskulti desupre la ŝtuparon. Lia koro freneze bategis. Sed la ŝtuparo estis kvieta, kvazaŭ ĉiuj dormus. Sovaĝe kaj strange ŝajnis al li, ke li kuŝis en siaj sonĝoj ekde la hieraŭa tago kaj nenion ĝis nun faris, ne- nion preparis... Kaj neordinare febra, ia konfuza klopodemo ekregis su- bite lin, anstataŭ dormo kaj stuporo. Cetere, la preparoj ne multis. Li streĉis ĉiujn fortojn, por ĉion pripensi kaj nenion forgesi; dum la koro ĉiam batis, frapis tiel ke lia spirado malfaciliĝis. Unuc, li devis fari ma- ŝon kaj kudri ĝin al la mantelo, — minuta faro. Li ŝovis manon sub la kusenon kaj trovis en la tolaĵo amasigita sub ĝi iun sian tute ĉifonan malnovan, nelavitan ĉemizon. El tiuj ĉifonoj li elŝiris strion, du colojn larĝan kaj pli ol dek longan. Tiun strion li faldis duoble, demetis de si sian someran mantelon vastan, fortikan, bombazinan (lia sola supra ve- staĵo) kaj komencis alkudri ambaŭ finojn de 1' strio sub la livan akselon interne. Liaj manoj dum la kudrado tremis, sed li sukcesis, kaj tiel, ke kiam li denove surmetis la mantelon, nenio estis videbla de ekstere. La kudrilo kun la fadeno jam delonge estis pretaj kaj kuŝis en la tableto, volvitaj en papero. Kio koncernis la maŝon, tio estis lia propra tre lerta elpenso: la maŝo servis por hakilo. Li ne povis ja surstrate porti hakilon en la manoj. Kaj se li kaŝus hakilon sub la mantelo, necesus subteni ĝin per la mano, kio estus rimarkebla. Nun, kun ia maŝo, sufiĉas nur ŝovi en ĝin la hakilon, kaj ĝi pendos trankvile, subaksele interne, la tu- tan vojon. Kaj ŝovinte manon en la flankpoŝon de 1' mantelo, li povis teni la pinton de la hakiltenilo, ke ĝi ne baianciĝu, kaj ĉar la mantelo estis tre vasta, vera sako, ne estus rimarkeblc deekstere, ke li permane, tra la poŝo, subtenas ion. Ankaŭ tiun maŝon li elpensis jam antaŭ du semajnoj.

Fininte tion, li ŝovis la fingrojn en etan fendon inter lia "turka" sofo kaj la planko, palpis apud la liva angulo kaj elprenis la garantiaĵon, de- longe preparitan kaj kaŝatan tie.

Tiu garantiaĵo, cetere, estis tute ne garantiaĵo, sed simpia ligna, gla- te rabotita tabuleto, ne pli granda ol arĝenta cigaredujo. Tiun tabuleton li trovis hazarde dum unu el siaj promenoj en iu korto, kie, en alo, lo- kiĝis iu metiejo. Kaj iom poste al ia tabuleto li aldonis glatan kaj mal- dikan feran strieton — evidente iun derompaĵon — kiun li trovis sur- strate en la sama tago. Kunmetinte ambaŭ tabuletojn, el kiuj la fera estis malpli granda ol la ligna, li kunligis ilin tre fortike, krucnode, per fadeno; poste akurate kaj elegante volvis per pura blanka papero kaj ĉir- kaŭligis tiele, ke nur pene eblis ĝin malnodi. Per tio li celis gajni mi- nuton, forloginte la atenton de la oldulino kiam tiu komencos ŝviti super la nodo. La fera plato estis aldonita por pezo, ke la oldulino almenaŭ dum la unua minuto ne divenu, ke la MaJoH estas ligna. Ĉio ĉi estis kon- servata ĉe li ĝis la konvena horo sub la sofo. Apenaŭ li elprenis la ga- rantiaĵon, subite en la korto iu kriis:

— La sepa hor* delonge!

— Delonge! Mia Dio!

Li impetis al la pordo; streĉis la orelojn, kaj kaptinte la ĉapelon ko- mencis desupri siajn dek tri ŝtupojn, singarde, neaŭdeble, kicl kato. Li staris antaŭ la plej grava afero — ŝtcli hakilon en la kuirejo, li jam de- longe decidis, ke la afero estu farita per hakilo. Li havis ankoraŭ fal- deblan ĝardenan tranĉilon; sed pri la tranĉilo, kaj ĉefe pri siaj fortoj, li ne havis fidon, kaj pro tio li decidis pri hakilo dcfinitive. Cetere, ni ri- marku unu specifaĵon pri ĉiuj definitivaj decidoj, kiujn li jam akceptis en tiu afero. Ili havis unu strangan econ: ju pli definitivaj ili iĝis, des pli turpaj, absurdaj iii iĝis ankaŭ en liaj okuloj. Spite la tutan turmentan internan batalon, li neniam dum tiu tuta tempo eĉ por unu momento po- vis ekkredi la plenumeblon de siaj intencoj.

Kaj se iam okazus tiel, ke jam ĉion ĝis la lasta detalo li pripensus kaj decidus definitive, kaj se ne plu restus la duboj, — ĝuste tiam li subite rezignis ĉion, kiel de absurdo, monstraĵo kaj maleblaĵo. Tamen ankoraŭ restis granda abismo da nesolvitaj punktoj kaj duboj. Kio kon- cernas tion, kie li prenu hakilon, tiu bagatelo neniom lin maltrankviligis, ĉar estis tute facile. Ja efektive, ke Nastasja, precipe vespere, ĉiam estis for de la hejmo: jen ŝi kuris al najbaroj, jen al butiko, kaj ĉiam ŝi lasis la pordon aperta. Nur pro tio la mastrino koleris kontraŭ ŝi. Do, necesis nur ĝustatempe veni en la kuirejon sen bruo, preni la hakilon, kaj poŝt unu horo (kiam ĉio estos jam finita), reveni kaj remeti ĝin. Sed prezen- tiĝis ankaŭ duboj: li, supozeble, post unu horo venos, por remeti la ha- kilon, sed Nastasja jam surlokos, reveninta. Certe, necesos preteriri kaj ĝisatendi kiam ŝi eliros denove. Sed se ŝi intertempe subite bezonos la hakilon? Ŝi komencos serĉi ĝin, kriaĉos? Jam do suspekto, aŭ almenaŭ kialo por suspckti.

Sed tio estis nur bagateloj, pri kiuj li ne komencis pensi, cetere man- kis tempo. Li pensis pri la ĉefa, lasante la detalojn ĝis kiam li konvin- kiĝos pri ĉio. Sed la lasta ŝajnis absolute malrealiĝebla. Almenaŭ tiel li kredis mem. Li neniel povis, ekzemple, imagi, ke iam li ĉesos pensadi, stariĝos kaj — simple iros tien... Eĉ sian antaŭnelongan provon (la vi- ziton kun celo definitive esplori la lokon) li nur provis fari, kaj tute ne serioze, sed tiel: "tedis revaĉi — mi iru kaj provu!" — kaj li ne eltenis, kraĉis kaj forkuris en indigno pro si mem. Kvankam ŝajnis, ke la tuta analizo, en senco de morala solvo de la problemo estis de li jam finita: lia kazuistiko akriĝis kiel klingo, kiu fortranĉis el lia animo ĉiun kon- sciencan obĵeton. Sed en la lasta kazo li simple ne fidis al si, kaj per-siste, sklave, serĉadis obĵeton deflanke kaj palpe, kvazaŭ iu lin devigus kaj tirus al tio. Kaj la lasta tago, tiel surprizinta kaj ĉion per unu fojo decidinta, efikis preskaŭ tute mekanike: kvazaŭ iu prenus lian manon kaj tirus post sin, senrebate, blinde, kun forto supernatura, nerefuteble. Kvazaŭ lia vestofaldo trafus en radon de maŝino, kaj ia maŝino komen- cus entiri lin.

Komence — cetere jam tre delonge — lin okupis unu demando: pro kio tiel facile oni malkaŝas ĉiujn krimojn kaj tiel evidente rimarkiĝas la spuroj de preskaŭ ĉiuj krimuloj? Iom post iom li alvenis al ampleksaj kaj kuriozaj konkludoj, kaj, laŭ lia opinio, la plej ĉefa kialo konsistas ne tiom en la materia malebleco kaŝi krimon, kiom en la krimulo mem; la krimulo, kaj preskaŭ ĉiu krimulo, dum la momento de la krimago sufe- ras regreson de volo kaj racio, anstataŭataj, male, per infane fenomena malprudento, kaj ĝuste en tiu momento, kiam plej necesas la racio kaj singardemo. Laŭ liaj ideoj sekvis, ke tiu konfuziĝo de la racio kaj re- greso de la volo kaptas la homon kiel malsano, ĝi evoluas iom post iom kaj atingas sian kulminon ne longe antaŭ la faro de 1' krimo, ĝi daŭras tiel dum la krima momento mem kaj ankoraŭ kelkan tempon post ĝi, depende de individuo; poste ĝi foriras same kiel ĉiu malsano. Do solvi demandon — ĉu malsano naskas krimon, aŭ krimo mem laŭ sia esenco ĉiam estas akompanata de io simila al malsano? — li ankoraŭ ne sentis sufiĉan forton.

Veninte al tiuj konkludoj, li decidis, ke persone al li, en lia afero, ne povas okazi similaj malsanecaj inversoj, ke la racio kaj la volo restos kun li, nedisigeble, dum la plenumado de la plano, sole pro tiu kaŭzo, ke lia plano estas — "ne krimo"... Nijlasu tiun pensprocedon per kiu li venis al la definitiva rezulto, sen tio ni tro avancis... Ni aldonu nur, ke la faktaj, pure materiaj embarasoj de la afero ĝenerale ludis en lia cerbo nur akcesoran rolon. "Sufiĉas nur konservi super ili la tutan volon kaj la tutan racion, kaj ili en necesa momento, ĉiuj estos venkitaj, kiam ne- cesos konatiĝi kun la plej subtilaj nuancoj de la detaloj de la afero..." Sed la afero ne estis komencata. A1 siaj definitivaj decidoj li kredis mal- plej ol al ĉio cetera, kaj kiam venis la horo, ĉio okazis tute ne tiel, sed iel hazarde, eĉ preskaŭ neatendite.

65

Unu plej malgrava cirkonstanco embarasis lin, ankoraŭ ĝis kiam li estis desuprinta la ŝtuparon. Pasante ĝuste preter la mastrina kuirejo, kiel ĉiam vaste aperta, li singarde strabis internen, por anticipa priri- gardo: ĉu estas tie, en la foresto de Nastasja, la mastrino mem, kaj se

5 3axai 1541tiu ne estas, do ĉu bone estas fermita la pordo en ŝia ĉambro, ke ŝi ne povu iel vidi lin, kiam li venos por preni la hakilon. Sed kia estis lia mirego, kiam li subite vidis, ke Nastasja ne nur ĉi-foje estas hejme, en la kuirejo, sed eĉ laboras: ŝi prenis el korbo tolajojn kaj dispendigis ilin sur ŝnuro! Ekvidinte lin, ŝi ĉesis pendigi, sin turnis al li kaj daŭre lin rigardis, dum li estis preterpasanta. Li deturnis la rigardon kaj preteri- ris, kvazaŭ nenion rimarkante. Sed la afero estis fuŝita: la hakilo man- kis! Li estis terure frapita!

"Kaj kial mi kredis, — li pensis, venante al la pordo, — kial mi kre- dis, ke en tiu minuto ŝi nepre estos for? Kial, kial, kial mi estis tiom certa pri tio?" Li estis premfrakasita, eĉ humiligita. Li volis rikani pri si pro kolero... Obtuza, besta malico ekbolis en li.

Sub la pordego li haltis, medite. Iri straten nur por ŝajnigi ke li pro- menas, estis por li naŭze, reveni hajmen — des pli naŭze. "Kian okazon mi por ĉiam perdis!" — li murmuris sencele starante sub la pordego, rekte kontraŭ la malhela ĉambreto de la kortisto, ankaŭ aperta. Subite li tremeris. En la kortista ĉambro, situanta je du paŝoj de li, el sub ben- ko dekstre io ĵetis fulmeton en liajn okulojn... Li ĉirkaŭrigardis — estis neniu. Li piedpinte aliris la kortistejon, desupris du ŝtupojn kaj nelaŭte vokis la kortiston. "Jes, li forestas! Ie proksime, cetere, en la korto, ĉar la pordo estas tute aperta". Li impetis kiel linko al la hakilo (ĝi estis hakilo) kaj tiris ĝin el sub la benko, kie ĝi kuŝis inter du ŝtipoj; sam- loke, antaŭ eliri, li kroĉis ĝin en la maŝo, ambaŭ manojn ŝovis en la poŝojn kaj eliris el la kortistejo; neniu rimarkis lin! "Se ne la racio, do la satano!" — li pensis, kun stranga mokrido. Tiu okazo kuraĝigis lin eksterordinare.

Li iris la vojon trankvile kaj dignopaŝe, sen hasti, por ne veki su- spektojn. Li malmulte rigardis preterpasantojn, eĉ penis tute ne rigardi vizaĝojn kaj esti laŭeble nerimarkita. Ĉi tiam li rememoris pri la ĉapelo. "Mia Dio! Ja mi havis monon antaŭhieraŭ, kaj ne ŝanĝis ĝin je kaske- do!" Damno ŝiriĝis el lia animo.

Hazarde enrigardinte, okulrande, en iun butikon, li vidis ke murhor- loĝo montris jam dek minutojn post la sepa. Li devis kaj hasti kaj sam- tempe fari rondiron, por veni al la domo malrekte, de la alia flanko...

Antaŭe, kiam okazis al li nur imagi tion, li pensis, ke li tre timos. Sed nun li ne tre timis, eĉ tute ne timis. Lin distris en tiu momento eĉ iuj flankaj pensoj, sed ĉiam nur nelonge. Irante preter la ĝardeno de Jusupov, li estis eĉ tre sorbita de penso pri aranĝo de altaj fontanoj,kaj pri tio, kiel ili bone freŝigus la aeron sur ĉiuj placoj. Iom post iom li venis al ideo, ke se oni vastigus la Someran ĝardenon sur la tutan Marsan kampon kaj eĉ kunigus kun la kastela ĝardeno Mifiajlovskij, tiam estiĝus afero belega kaj utilega por la tuta urbo. Ĉi tiam li subite ek- scivolis: kial nome en ĉiuj grandaj urboj la homo ne nur sole pro bezo- no, sed ĉefe pro inklino loĝas nome en tiuj urbopartoj, kie estas nek ĝardenoj nek fontanoj, kie estas nur koto, haladzo kaj ĉia fiaĵo. Ĉi tiam li rememoris siajn proprajn promenojn sur Sennaja, kaj li por unu mi- nuto rekonsciiĝis. "Kia absurdo, — li pensis. — Ne, prefere entute ne pensi!"

"Tiel verŝajne kondamnitoj, eskortataj por la ekzekuto, algluiĝas per pensoj al ĉiuj objektoj, kiujn ili renkontas survoje32," — trakuris en lia kapo, sed nur trakuris, fulmrapide; li mem tuj urĝe estingis tiun pen- son... Sed estas jam proksime, jen estas la domo, jen la pordego. Ie horloĝo subite sonoris unu fojon. "Ĉu vere? Jam la sepa kaj duono? Neeble, la horloĝo rapidas!"

Por lia feliĉo, ii bonorde trairis la pordegon. Eĉ pli, kvazaŭ speciale, ĝuste unu momenton antaŭ lia eniro, en la pordegon enveturis granda ĉarego da pajlo, komplete ŝirmanta lin dum la tuta tempo kiam li estis trairanta la pordegejon, kaj apenaŭ la ĉarego venis en la korton, li unu- momente glitis dekstren. E1 trans la ĉarego aŭdiĝis krioj kaj disputoj de kelkaj voĉoj, sed neniu rimarkis lin kaj neniun li trafis renkonte. Multaj fenestroj, kiuj rigardis al tiu granda kvadrata korto, en tiu minuto estis apertaj, sed li ne levis la kapon — mankis la fortoj. La ŝtuparo al la oldulino estis proksime, tuj dekstren post la pordego. Jam li staris sur ĝi...

Reakirinte la spiron kaj preminte la batantan koron permane, sam- tempe palpinte kaj refoje alĝustiginte la hakilon, li komencis singarde senbrue alsupri laŭ la ŝtuparo, konstante streĉante la orelojn. Sed ankaŭ la ŝtuparo tiuhore estis tute vaka; ĉiuj pordoj estis fermitaj; li neniun renkontis. En la dua etaĝo unu vaka loĝejo, tamen, estis tute aperta, kaj en ĝi laboris farbistoj, sed tiuj en lian flankon eĉ ne rigardis. Li iom staris, pensis, kaj plu iris. "Certe, estus pli bone, se ili tute forestus ĉi tie, sed... Super ili ankoraŭ estas du etaĝoj."

5*

Sed jen la kvara etaĝo, jen la pordo, jen la loĝejo kontraŭe, ĝi vakis. En la tria etaĝo, laŭ ĉiuj signoj, la loĝejo, kiu estas sub la oldulina, an- kaŭ estas vaka: estas forprenita la nomkarto fiksita per du najloj — do, oni forveturis... Li sentis teruran sufokon. Por unu momento en lia cer-

67

bo trafulmis penso: "Eble mi foriru?" Sed li ne donis al si respondon, kaj komencis priaŭskulti la pordon de V oldulino: tomba silento.

Poste li ankoraŭfoje streĉis la orelojn al la ŝtuparo, li aŭskultis longe, atente... Poste li ĉirkaŭrigardis lastfoje, rektiĝis, ordigis sin kaj ankoraŭ foje provis la hakilon en la maŝo. "Ĉu mi ne palas... tre? — li pensis, — ĉu ne estas mi tro emociita? ŝi estas malfidema... Eble mi ankoraŭ atendu ĝis la koro kvietiĝos?.."

Sed la koro ne trankviliĝis. Kontraŭe, kvazaŭ intence ĝi batis pli kaj pii forte... Li ne eltenis, malrapide etendis la manon al la sonorilo kaj tintigis. Post tridek sekundoj li sonorigis ankoraŭ pli laŭte.

Neniu respondo. Plu sonorigi estis superflue, des pli ke ii mem ne emis. La oldulino, kompreneble, estis hejme, sed ŝi estas suspektema kaj sola. Li iom konis ŝiajn kutimojn... kaj ankoraŭ foje alpremis al la pordo sian orelon. Ĉu liaj sensoj estis tiom akraj (tiu supozo estis tre malpro- babla), aŭ ĉu efektive estis bone aŭdeble, sed li subite aŭdis kvazaŭ sin- gardan susuron de mano ĉe la seruranso kaj kvazaŭ flustron de robo frotanta la pordon. Iu kaŝeme staris ĉe la seruro mem kaj samkiel li ĉi tie ekstere, priaŭskultis, gvatante interne kaj, ŝajne, same premis orelon al la pordo...

Li intence ekmoviĝis kaj iom laŭte balbutis, por ne montri ke li sin kaŝas; poste li sonorigis la trian fojon, sed malforte, digne, kaj sen ajna malpacienco. Rememorante pri tio poste, klare, bildece, — tiu minuto stampiĝis en li poreterne — li ne povis kompreni de kie li prenis tiom da ruzo, des pli ke iia saĝo estis sporade estingiĝanta, kaj sian korpon li preskaŭ ne sentis... Unu momenton poste, li aŭdis, ke oni formetas la riglilon.

vn

La pordo, same kiel antaŭe, malfermiĝis je tre streta fendo, kaj de- nove du akraj malfidemaj okuloj pikis lin el malhelo. Raskoljnikov kon- fuziĝis kaj preskaŭ faris gravan eraron.

Timante, ke ŝi ne kuraĝos resti kun li duope, kaj ne esperante ke lia aspekto forigos ŝian malfidon, li prenis la anson kaj tiris al si la por- don, ke la oldulino ne povu refermi ĝin. ŝi nek retiris la pordon al si, nek ellasis la anson, kaj pro tio li preskaŭ eltiris ŝin kune kun la pordo al la ŝtuparo. Vidante, ke ŝi staras en la kadro de la pordo barante la vojon, li ekiris rekte kontraŭ ŝin. Tiu time desaltis, volis diri ion, sed ne povis kaj rigardis lin per rondaj okuloj.

Bonan vesperon, Aljona Ivanovna, — li komencis iaŭeble senĝene, sed la voĉo malobeis lin, rompiĝis kaj ekvibris, — por vi... mi alportis aĵon... sed prefere ni venu ĉi tien... al lumo... — Kaj lasinte ŝin, li sen invito eniris la ĉambron. La oldulino kuretis post lin; ŝia lango malno- diĝis.

Dio! Por kio vi?.. Kiu vi estas? Kion vi volas?

Pardonu, Aljona Ivanovna... via konato... Raskoljnikov... jen mi alportis la garantiaĵon, kiun mi antaŭ nelonge promesis... — Kaj li eten- dis al ŝi la garantiaĵon.

La oldulino apenaŭ rigardis la garantiaĵon, sed tuj fiksis siajn oku- lojn rekte al tiuj de V nevokita gasto. ŝi rigardis atente, malice kaj mal- fide. Pasis ĉirkaŭ unu minuto. A1 li ŝajnis, ke en ŝiaj okuloj nestas iu rikano, kvazaŭ ŝi jam divenus ĉion. Li sentis konfuziĝon, li preskaŭ ti- mis, li timis tiom, ke, ŝajne, ii forkurus, se ŝi almenaŭ duonan minuton daŭrigus rigardi tiel, ne dirante eĉ unu vorton.

Kial vi rigardas tiel, kvazaŭ vi ne rekonus min? — subite ankaŭ li ekparolis malice. — Prenu se vi volas, se ne — mi iros al aliaj, mi rapidas. Li ne intencis diri tion, la vortoj eldiriĝis mem.

La oldulino rekonsciiĝis, kaj la firma voĉo de la gasto evidente ku- raĝigis ŝin.

Bone, karulo, sed pro kio tia subito... kio ĝi estas? — ŝi demandis rigardante la garantiaĵon.

La arĝenta cigaredujo: ja mi parolis lastfoje.

Ŝi etendis la manon.

Sed kial vi estas tiel pala... Jen ankaŭ la manoj tremas! ĉu vi fastis, karulo?

Febro, — li respondis abrupte. — Certe oni palas... se manĝas nenion, — li aldonis, apenaŭ prononcante la vortojn. La fortoj denove estis lasantaj lin. Sed la respondo ŝajnis versimila, la oldulino prenis la garantiaĵon.

Kio ĝi estas? — ŝi ripetis, refoje kroĉante sian atentan rigardon al Raskoljnikov kaj pesante la garantiaĵon per la mano.

La aĵo... cigaredujo... arĝenta... vidu.

Tamen, kvazaŭ ne arĝenta ĝi estas... Kial vi ĝin envolvis.

Penante malnodi la ŝnureton de la envolvaĵo ŝi turnis sin al la fene- stro, al la lumo (ĉiuj fenestroj ĉe ŝi estis fermitaj malgraŭ la sufoko) kaj por kelkaj sekundoj entute lasis lin post sia dorso.

Li malbutonis la mantelon kaj liberigis la hakilon el la maŝo, sed ne elprenis gin entute, tenante ĝin per la dekstra mano sub la vesto. Liaj brakoj estis tre feblaj, li sentis kiel ili kun ĉiu nova sekundo sensentiĝas kaj plu rigidiĝas. Li timis, ke li ellasos la hakilon sur la plankon... Su- bite li vertiĝis...

— Ja kion li ĉi tie vindaĉis! — domaĝe eksklamis la oldulino kaj mo- viĝetis en lian flankon.

Ne plu eblis prokrasti eĉ unu momenton. Li komplete elŝovis la ha- kilon, per ambaŭ manoj levis ĝin apenaŭ sentante sin, kaj preskaŭ sen forto, preskaŭ aŭtomate mallevis la hakilnukon sur la kapon de la oldu- lino. Li preskaŭ ne aplikis sian forton. Sed kiam nur li mallevis la ha- kilon, tuj naskiĝis en li la forto.

La kapo de la oldulino, kiel ĉiam estis nekovrita. ŝiaj blondaj, kelk- loke griziĝintaj, haroj — laŭkutime abunde oleumitaj — estis kunplekti- taj en rat-vostan ligon kaj fiksitaj per splito de korna kombilo elstaranta sur ŝia nuko.

La unua bato frapis precize la verton, al kio helpis ŝia malalta sta- turo. ŝi ekkriis, sed tre malforte, kaj tuj tutkorpe sidiĝis al la planko, kvankam ŝi ankoraŭ sukcesis levi la manojn al la kapo. Per unu mano ŝi ankoraŭ tenis la "garantiaĵon". Tiam li plenforte frapis la duan fojon kaj la trian, ĉiam per la hakilnuko kaj ĉiam sur la verton. La sango ek- fluis kiel el faligita glaso kaj la korpo falis planken. Li depaŝis, lasante ĝin fali kaj tuj klinis sin al ŝia vizaĝo: ŝi estis jam morta! Ŝiaj okuloj estis streĉe apertaj, kvazaŭ elorbitiĝonte, la frunto kaj la tuta vizaĝo estis sulkitaj kaj kramfe torditaj.

Li metis la hakilon sur plankon apud la mortintino kaj rapide ŝovis la manon en ŝian poŝon, penante resti nemakulita de la fluanta sango, — ĝuste en tiun dekstran poŝon, el kiu ŝi pasintfoje prenis la ŝlosilojn. Lia menso klaris, li ne plu sentis senkonsciiĝon nek vertiĝon, nur la ma- noj ankoraŭ tremis. Poste li rememoros, ke li tiam estis tre atenta, sin- garda, li daŭre zorgis por ne makuliĝi... La ŝlosilojn li rapide elŝovis; ili samkiel antaŭe estis kune sur la ŝtala ringo. Tuj li kuris kun ili en la dormejon. ĉi estis tute eta ĉambro, kun granda ikonoŝranko ĉe unu el la muroj. Ĉe la alia muro staris granda lito, tre pura, kun silka, vata kovrilo farita el ŝtofpecoj. ĉe la tria muro staris komodo. Sed strange: apenaŭ li komencis provadi la ŝlosilojn al la komodo, apenaŭ li ekaŭdis ilian tintadon — tuj kvazaŭ konvulsio trakuris tian korpon. Denove li vo- lis lasi ĉion kaj foriri. Sed tio daŭris nur unu momenton; estis tro mal- frue por foriri. Li eĉ mokis sin, sed subite alia alarma penso ekskurĝis lian cerbon. A1 ii ekŝajnis, ke ŝi eble ankoraŭ vivas kaj ankoraŭ povas rekonsciiĝi! Lasinte la ŝlosilojn kaj la komodon, li impetis reen, al la korpo, kaptis la hakilon, svingis ĝin ankoraŭfoje super ia oldulino, sed ne mallevis ĝin — ŝi sendube mortis. Kliniĝinte kaj esplorante ŝin refoje deproksime, li klare ekvidis, ke la kranio estis frakasita kaj eĉ iom tor- dita flanken. Li volis palpi ĝin fingre, sed tuj retiris la manon; ankaŭ sen tio ĉio klaris. Intertempe la sango formis flakon. Subite li ekvidis sur ŝia kolo ŝnureton, li tiris ĝin, sed ĝi estis fortika kaj ne deŝiriĝis; krome, ĝi malsekiĝis pro la sango. Li provis elpreni ĝin sen disŝiri, ta- men io malhelpis, ĝin tenis kroĉe. En malpacienco li eksvingis la hakilon denove, por dishaki la ŝnureton tuj sur la korpo, sed li ne kuraĝis, kaj pene, makulinte la manojn kaj la hakilon, post duminuta baraktado, dis- tranĉis la ŝnureton sen tuŝi la korpon per la hakilo, kaj demetis ĝin; li ne eraris — estis monujo. Sur la ŝnureto estis du krucoj, cipresa kaj ku- pra, kaj krom tio emajlita ikoneto; kaj apud ili pendis negranda, ŝama, grasmakulita monujo kun ŝtalaj rando kaj ringeto. La monujo estis ple- nŝtopita; Raskoljnikov ne ekzameninte ŝovis ĝin en sian poŝon, la kru- cojn li ĵetis sur la bruston de la oldulino kaj, kunpreninte ĉi-foje ankaŭ la hakilon, impetis reen en ia dormejon.

Li terure hastis, kaptis la ŝlosilojn kaj denove komencis umadi kun ili. Sed ĉiam ial sensukcese: ili ne taŭgis por la seruroj. Ne pro tio, ke liaj manoj tremis — ja ii ĉiam eraris: ekzemple, eĉ vidante ke ŝlosilo ne taŭgas, li daŭre penis enŝovi ĝin. Subite li rememoris kaj komprenis, ke tiu granda ŝlosilo kun la denta pinto, kiu pendas inter la aliaj malgran- daj, nepre apartenas ne al la komodo (kiel pasintfoje li decidis), sed al iu ŝrankokesto, kaj ke ĝuste en tiu kesto, probable, ĉio estas kaŝita. Li lasis la komodon kaj tuj rampis sub la liton, sciante ke oldulinoj kutimas meti ŝrankokestojn sub litoj. ĉuste tiel: tie staris ampleksa ŝrankokesto longa pli ol unu arŝinon, kun konveksa kovrilo, tegita per ruĝa marokeno fiksita per ŝtalaj najletoj. La dentopinta ŝlosilo perfekte eniĝis kaj mai- ŝlosis la keston. Supre, sub blanka litotuko kuŝis leporfela pelto kovrita de ruĝaj tolaĵoj; sub ĝi estis silka robo, poste ŝalo, kaj ĝis la fundo ŝajne plu kuŝis nuraj ĉifonoj. Antaŭ ĉio li komencis viŝi per la ruĝa garnituro siajn sange makuiitajn manojn. "Ruĝa... kaj sur la ruĝa sango malfacile rimarkeblas", — li rezonis kaj subite rekonsciiĝis. "Dio! Cu mi frene- ziĝas?" — li ekpensis timigite.

Sed apenaŭ li movis la ĉifonojn el sub la pelto subite elglitis ora hor- loĝo. Li komencis ĉion impete kirli. Efektive, inter la ĉifonoj estis mik- sitaj oraĵoj — evidente garantiaĵoj, elaĉetitaj kaj neelaĉetitaj — bracele- toj, ĉenetoj, orelringoj, pingloj k.c. Kelkaj kuŝis en skatoletoj, aliaj sim- ple volvitaj en gazeta papero, sed akurate kaj zorge, en duoblaj folioj kaj rubande ĉirkaŭligitaj. Sen ajna prokrasto li komencis ŝtopi per ili la poŝojn de la pantalono kaj de la mantelo ne elektante kaj ne ovrante la volvaĵojn kaj skatoletojn; sed li ne sukcesis preni multe...

Subite en la ĉambro, kie kuŝis la oldulino, aŭdiĝis paŝoj. Li haltis kaj rigidiĝis kiel mortinto. Sed ĉio kvietis, do halucino. Subite li klare aŭdis leĝeran ekkrion, aŭ kvazaŭ iu softe kaj abrupte suspirus kaj si- lentiĝus. Poste denove ekregis silento por unu aŭ du minutoj. Li kaŭris apud la kesto kaj atendis apenaŭ reakirinte la spiron, sed subite ii sal- tis, kaptis la hakilon kaj elkuris el la dormejo.

Meze de la ĉambro staris Lizaveta kun granda ŝtofa sako en la manoj kaj stupore rigardis la motigitan fratinon, neĝe blanka, ne havanta for- ton eĉ por krio. Vidinte lin elkuri, ŝi ektremis kiel folio kaj ŝian tutan vizaĝon trakuris kramfoj; ŝi levctis manon, malfermis la buŝon, tamen ne ekkriis kaj komencis lante forpaŝi de li en angulon, fikse rigardante lin kaj ĉiam restante muta, kvazaŭ por ekkrii al ŝi mankus aero. Li ĵetiĝis sur ŝin kun la hakilo; ŝiaj lipoj tordiĝis tiel plende, kiel ĉe tute etaj infanoj, kiam ili ektiminte, fikse rigardas al la objekto timiganta ilin kaj estas ekkriontaj. Kaj tiu mizera Lizaveta estis tiom simpla, subpre- mita kaj timigita, ke ŝi eĉ ne levis la manojn por ŝirmi sian vizaĝon, kvankam tiam ĝi estus la plej necesa-natura gesto, ĉar la hakilo estis levita ĝuste super ŝia vizaĝo. Ŝi nur iom levetis sian liberan livan manon, malproksime de la vizaĝo, kaj lante etendis ĝin antaŭen al li kvazaŭ for- movante lin. Li frapis ekzakte sur la kranion, per la klingo, kaj dishakis la tutan supraĵon de la frunto, preskaŭ ĝis la verto. Ŝi tuj falis. Komence Raskoljnikov entute perdis sian kapon: li ekkaptis ŝian sakon, li ĵetis ĝin reen kaj kuris en la antaŭĉambron.

Lia timo pli kaj pli kreskis, precipe post la dua, tute neatendita mur- do. Li deziris plej rapide forkuri de ĉi tie. Kaj se en tiu minuto li ka- pablus korekte rigardi kaj pensi, se li nur povus kompreni ĉiujn kompli- kaĵojn de sia situacio, la tutan desperon, la tutan abomenon kaj la tutan absurdon de ĝi, se li povus kompreni kiom da baroj kaj eble da mali- caĵoj li ankoraŭ devos superi kaj fari, por eskapi de ĉi tie kaj reveni hej- men, tiam probable li efektive ĉion lasus kaj irus mem denunci sin, kaj ii farus tion eĉ ne pro la timo pri si mem, sed sole pro la teruro kaj la abomeno pri ĉio kion li faris. Precipe abomeno leviĝis kaj kreskis en li kun ĉiu minuto. Nun li nenial irus al la kesto kaj eĉ des pli ne en la ĉambrojn.

Sed ia distriĝemo, eble eĉ enpensiĝemo, komencis iom post iom regi lin: por kelkaj minutoj li perdis la memoron, pli ĝuste, li perdis la me- moron pli la ĉefa kaj gluiĝis al detaloj. Cetere, rigardinte en la kuirejon li trovis tie sur benko sitelon, duone plenan de akvo, kaj li komprenis, ke necesas lavi la manojn kaj la hakilon. Liaj manoj estis gluecaj pro sango. Li metis la hakilon en la akvon, ekkaptis pecon da sapo, kiu kuŝ- is en fendita telereto sur fenestrobreto kaj komencis, ĝuste en la sitelo, lavi siajn manojn. Lavinte ilin, li elprenis ankaŭ la hakilon, iavis la fe- ron, kaj longe, ĉirkaŭ tri minutojn, forlavis la sangon de la iigno, for- lavante ĝin eĉ per la sapo. Poste li viŝis ĉion per ia tolaĵo kiu sekiĝis apude sur ŝnuro etendita tra ia kuirejo, kaj poste longe, atente, ekza- menis la hakilon ĉe la fenestro. Li ne trovis spurojn, nur ia tenilo estis ankoraŭ humida. Li diligente enmetis la hakilon en la maŝon, sub la mantelo. Poste, kiom permesis la malheia kiurejo, ii pririgardis la man- telon, pantalonon, botojn. Unuavide sur ili estis nenio speciala; nur la botoj surhavis makulojn. Li akvumis ĉifonon kaj viŝis la botojn. Cetere li sciis, ke li ekzamenas malbone, ke eble ankoraŭ restas io okulfrapa, kion li ne rimarkas. En medito li haltis meze de la ĉambro. Turmenta, nigra penso estis kreskanta en li — la penso ke li demencas kaj en tiu minuto ne povas racie pensi, nek helpi sin, ke eble necesas fari tute ne tion kion li nun faras... "Dio! Necesas fuĝi, fuĝi!" — li balbutis kaj ĵetiĝis en la antaŭĉambron. Sed tie atendis iin tia teruro, kian li certe ankoraŭ neniam spertis.

Li staris, rigardis kaj ne kredis al la propraj okuloj: la pordo, la enirpordo, ĝuste tiu ĉe kiu li antaŭnelonge sonorigis kaj tra kiu li eniris, la pordo ne estis ŝlosita kaj eĉ aperta je tuta polmolarĝo: nek serurita, nek riglita, la tutan tempon, la tutan tiun ĉi tempon! La oldulino ne ŝlo- sis post li eble pro singardemo. Sed Dio! Ja poste li vidis Lizavetan! Kial do li povis ne konjekti, ke ŝi ja de ie venis! Ja ne tra la muro!

Li ĵetiĝis al la pordo kaj riglis ĝin.

Ho ve, denove ne tiel! Necesas iri, iri...

Li malriglis, malfermis la pordon kaj komencis aŭskulti la ŝtuparon.

Li aŭskultis longe. Ie fore, sube, verSajne apud la pordego, ies du voĉoj laŭte kaj akute kriis, disputis kaj kverelis. "Pro kio ili?.." Li aten- dis pacience. Fine ĉio abrupte silentiĝis, kvazaŭ fortranĉitc; ĉiuj disiris. Li jam volis eliri, sed subite je unu etaĝo pli sube pordo malfermiĝis al la ŝtuparejo, kaj iu komencis desupri murmurante iun melodion.

"Kiel ili ĉiuj bruas!" — fulmis en lia kapo. Li denove fermis ia por- don kaj iom atendis. Finfine ĉio silentiĝis, neniu homo estis... Li jam metis piedon sur la ŝtuparon, kiam subite denove aŭdiĝis ies paŝoj.

Tiuj paŝoj aŭdiĝis ankoraŭ tre malproksime, en la komenco de la ŝtu- paro, sed li tre bone kaj klare komprenis, ke li de la unuaj sonoj ial eksuspektis, ke oni iras ĝuste ĉi tien, en ia kvaran etaĝon, al la oldulino. Kial? ĉu la sonoj estis iaj specialaj, rimarkindaj? La paŝoj estis pezaj, ritmaj, senhastaj. Jam li preteriris la unuan etaĝon, jen alsupris ankoraŭ iom; ĉiam pli kaj pli laŭte. Aŭdiĝis peza anheiado de la iranto. Li jam iris al la tria etaĝo. ĉi tien! Raskoljnikov subite sentis, ke li stuporiĝas, kvazaŭ en sonĝo kiam vi vidas, ke oni vin persekutas, proksimiĝas, volas mortigi, — sed vi kvazaŭ gluiĝus al la loko ne povante eĉ movi siajn brakojn.

Nur kiam la gasto komencis la vojon al la kvara etaĝo, li skuis sin kaj sukcesis rapide kaj lerte gliti el la ŝtuparejo en la loĝejon kaj fermi post si la pordon. Li ekkaptis la riglilon kaj mallaŭte, neaŭdeble, ŝovis la hokon en la hokingon. Lin helpis la instinkto. Farinte tion li senspire rigidiĝis ĉe la pordo. Ankaŭ la nevokita gasto jam staris antaŭ la pordo. Nun ili staris unu kontraŭ la alia, kiel antaŭnelonge li staris kontraŭ la oldulino, kiam nur la pordo disigis ilin kaj li atentis.

La gasto faris kelkajn pezajn spirojn. "Verŝajne granda kaj dika", — pensis Raskoljnikov, premante la hakilon enmane. Vere, ĉio estis kvazaŭ en sonĝo. La gasto kaptis la sonorileton kaj forte sonorigis.

Apenaŭ aŭdiĝis la ladeca sono de T sonorileto, al li iel ekŝajnis ke io moviĝis en la ĉambro. Kelkajn sekundojn li tre atente aŭskultis. La nekonato sonorigis ankoraŭ foje, iom paŭzis kaj subite, en malpacienco, komencis plenforte tiri la pordoanson. Terurite Raskoljnikov rigardis kiel saltas en la hokingo la riglila hoko kaj kun obtuza timego atendis, ke ĝi tuj elsaltos. Tio ŝajnis ebla: tiel forte la pordo estis tirata. Li preskaŭ decidis teni la riglilon mane, sed ja tiu povis diveni. Li denove ekhavis kvazaŭ turniĝon. "Tuj mi falos" — brilis en lia kapo, sed la nekonato ekparolis kaj li tuj rekonsciiĝis.

— Ja kion ili faraĉas tie: ĉu dormas aŭ iu strangolis ilin? Inferruli- noj! — muĝis li kiel barelo. — Hej, Aljona Ivanovna, diablino olda! Li- zaveta Ivanovna, ĉarmulino senegala! Malfermu! Uĥ, inferulinoj, ĉu ili dormas?

Kaj denove li furioze tiris la sonorileton dekfoje. Certe li estis viro ordonema kaj bone konata ĉi tie.

En ia sama minuto subite oftaj, hastaj paŝoj eksonis proksime sur la ŝtuparo. Venis ankoraŭ iu. Komence Raskoljnikov ne aŭdis lin.

ĉu vere estas neniu? — sonore kaj gaje kriis la alveninto, rekte turnante sin al ia unua vizitanto ankoraŭ daŭranta tiri la sonorileton. — Saluton, Kofi!

"Li ŝajnas tre juna, laŭ la voĉo", — subite pensis Raskoljnikov.

Diablo ilin scias! Mi preskaŭ rompis la sonorileton, — respondis Kofi. — Sed kiel vi konas min?

Jene! Ĉu estis ne mi kiu antaŭ tri tagoj, en "Gambrinus", gajnis ĉe vi tri partiojn de bilardo?

Ja-a-a...

Ĉu ili for? Strange. Kaj eĉ tre stulte. Kien la oldulino povus foriri? Mi havas aferon.

Ankaŭ mi, karulo, havas aferon!

Nu, kion ni faru? Do, reen! Afi! Kaj mi esperis ricevi iom da mo- no! — la junulo krietis.

Certe reen, sed kial ŝi fiksis por mi tiun tempon? Mem ŝi, dia- blino, fiksis la horon. Ja ŝi devas scii, ke por ŝi mi faras longan rond- iron. Damne, kie ŝi vagas, mi ne povas kompreni! Tutan jaron la dia- blino sidas hejme, putras, — la piedoj ŝin doloras kaj ĝuste hodiaŭ —■ promenas!

Eble ni demandu la kortiston.

Pri kio?

Kien ŝi povis foriri kaj kiam revenos.

Hm... damne... demandi... Ja ŝi nenien iras... — kaj li ankoraŭ foje tiregis la tenilon. — Damne, restas nenio, do ni iru!

Stop! — subite kriis la junulo, — rigardu: ĉu vi vidas kia fendo estiĝas, kiam vi ektiras?

Kaj do?

Do, ĝi estas ne ŝlosita, sed riglita, hokita do! Ĉu vi aŭdas, kiel klakas la riglilo?

Kaj do?..

Kiel vi ne komprenas! Tio signifas, ke iu el ili estas hejme! Se forirus ĉiuj, tiam la pordo estus ŝlosita deekstere per la ŝlosilo, sed ne per ia riglilo deinterne. ĉi tie, — ĉu vi aŭdas kiel kiakas la riglilo? Por rigii la pordon deinterne, oni devas esti ene, ĉu vi komprenas? Do oni estas hejme kaj ne maifermas!

Ba! Ja vere! — kriis mirigita Kofi. — Sed kial? — Kaj li furioze komencis tiri la pordon.

Stop! — denove kriis la junulo, — ne tiru. Io ne estas en ordo ĉi tie... vi ja sonorigis kaj tiradis, sed neniu malfermas; do, aŭ ili am- baŭ svenis aŭ...

Aŭ kio?

Jen kio: ni iru al la kortisto, li mem ilin veku.

Bonege! — ambaŭ ekiris malsupren.

Stop! Vi restu ĉi tie, kaj mi kuros malsupren por la kortisto.

Kial mi restu?

Ja ĉio povas okazi...

Vi pravas...

Ja mi studas por iĝi enketa juĝisto! Evidente, tre e-vi-den-te ke ĉi tie io ne estas en ordo! — pasie eksklamaciis la junulo kaj kure im- petis laŭ la ŝtuparo malsupren.

Koĥ restis, ankoraŭfoje tiris la sonorileton, tiu unufoje gongis; poste li softe kvazaŭ pripensante kaj ekzamenante, komencis movi la pordan anson, tirante kaj puŝante ĝin, por ankoraŭfoje konvinkiĝi, ke la pordon tenas nur la riglilo. Poste kun peza spirado li klinis sin kaj rigardis en la ŝlosiltrueton, sed nenion ekvidis, ĉar interne ĝin ŝtopis la ŝlosiio mem.

Raskoljnikov staris premante la hakilon. Li kvazaŭ delirus. Li pretiĝis batali kun ili, kiam ili venos. Kiam oni frapis kaj interkonsentis, kelkfoje en lian kapon venis la penso ĉesigi ĉion kaj krii al ili el trans la pordo. Li volis komenci insulti, blasfemi kaj inciti ilin ĝis kiam ili malfermos. "Pli rapide ili!.." — li pensis.

Kiam do li, damne...

La tempo pasadis, unu minuto, la alia — neniu iris. Koĥ komencis moviĝi.

Damne!.. — li subite kriis kaj malpacience, lasinte sian deĵoron, ankaŭ ekiris malsupren, hastante kaj bruante sur la ŝtuparo per la botoj. La paŝoj silentiĝis.

Ho Dio! Kion mi faru?

Raskoljnikov mairiglis, ovris la pordon — aŭdeblis nenio, kaj subite, jam tute senpripense, li eliris, refermis plej strikte la pordon post si kaj impetis malsupren.

Li trapasis jam tri ŝtuparojn, kiam subite aŭdigis laŭta bruo sube, — kien eskapi? Nenie eblis kaŝiĝi. Li volis jam kuri reen, denove en la loĝejon, sed subite iu kriis malsupre: "Hej, diablo! Kaptu lin!" kaj elŝiris el iu loĝejo kaj ne kuris, sed preskaŭ falis malsupren, laŭ la ŝtuparo, freneze blekante:

— Mitjka! Mitjka! Mitjka! Mitjka! Mitjka! Diablo vin kaptu!

La krio finiĝis per ŝriko; la lastaj sonoj venis jam el la korto; kaj ĉio silentiĝis. Sed samtempe, kelkaj viroj, laŭte kaj abunde interparolante, komencis iri supren laŭ la ŝtuparo. Ili estis tri aŭ kvar. Li distingis la sonoran voĉon de la junulo. "Ili!"

Tute despere li ekiris renkonte al ili: okazu io ajn! Se oni haltigas lin — li pereis, se preterlasos — li egale pereos: ja oni memorfiksas lin. Ili jam estis renkontiĝontaj, nur unu ŝtuparo restis inter ili, kaj subite — savo! Kelkajn ŝtupojn de li, dekstre, estis vaka kaj vaste malfermita loĝejo, tiu loĝejo en la dua etaĝo, en kiu farbis laboristoj kaj el kiu nun, kvazaŭ speciale, ili foriris. Verŝajne ĝuste ili ĵus elkuris kun la kriegoj. La plankoj freŝe farbitaj, meze de la ĉambro staras bareleto kaj poto kun farbo kaj peniko. Unumomente li glitis tra la aperta pordo kaj kaŝiĝis post la muro, ja ĝustatempe: ili jam staris sur la ŝtuparplaceto. Poste ili turnis sin supren por sekva ŝtuparo kaj iris preter li en la kvaran eta- ĝon, laŭte interparolante. Li iom atendis, piedpinte eiiris kaj ekkuris malsupren.

Neniu sur la ŝtuparo! En la korto ankaŭ. Rapide li trairis Ia porde- gejon kaj direktiĝis maldekstren laŭ la strato.

Li tre bone sciis, li perfekte sciis, ke en tiu sekundo, ili estas jam en la loĝejo; ke iii tre miris vidante la pordon malriglita, sed ĵus ĝi estis ja fermita, ke ili jam rigardas la korpojn kaj post ne pli ol unu minuto ili divenos kaj bone komprenos, ke la murdinto ĵus estis ĉi tie kaj suk- cesis ie kaŝiĝi, traŝteli sin preter ili, fuĝi; evidente ili divenos ankaŭ, ke li sidis en la vaka loĝejo, dum ili trapasis ĝin. Kaj tamen li neniel ku- raĝis troe akceli siajn paŝojn, kvankam ĝis la proksima angulo restis cento da paŝoj. Eble mi glitu en iun pordegejon kaj atendu iom en iu fremda ŝtuparo? Ho ne — pesto! Au mi forĵetu ien la hakilon? Aŭ mi luu fiakron? Pesto! Pesto!

Finfine, la unua vojkruco; li turnis sin apenaŭ viva. Ĉi tie li estis duone savita kaj li komprenis tion: ĉi tie oni malpli suspektos lin, des pli ĉi tie svarmis homoj, kaj li estis inter ili kicl sablcro en maro. Sed tiuj ĉi turmentoj tiom senfortigis lin, ke li apenaŭ povis movi sin. ŝvitaj gutoj kovris la haŭton; tuta lia kolo estis malseka. "Drinkinta kiel bare- lo!" — iu kriis al li kiam li venis al la kanalo.

Ju pli li iris, des pli malbone li memoris sin. Tamen li memoris, ke subite veninte al la kanalo, li ektimis pro malmulteco de homoj kaj ke li ĉi tie pli rimarkeblas, kaj li volis reveni laŭ la strateto. Tamen mal- graŭ tio ke li apenaŭ tenis sin sur la kruroj, li faris longan kurbon kaj revenis hejmen el tute aliadirckto.

Preskaŭ ne konsciante sin ii trairis la pordegon de sia domo, kaj li jam venis en ia ŝtuparon kaj nur tiam ii rememoris pri la hakilo. Nun antaŭ li staris ege grava tasko: plej eble nerimarkite meti la hakilon re- en. Certe, li jam ne havis fortojn por kompreni ke estus pli prudente, se ii entute rezignus meti la hakilon sur la lokon, kaj forĵetu gin, eĉ post ioma tempo, ien en fremdan korton.

Sed ĉio pasis sukcese. La pordo de la kortistejo estis fermita, sed ne ŝlosita, do, plej evidente la kortisto estis hejme. Sed li jam tiele perdis ĉian kapablon pensi pri io ajn, ke li rekte iris al la kortistejo kaj mal- fermis la pordon. Se la kortisto demandus lin "por kio vi venis?" — li eble simple donus al tiu la hakilon. Sed la kortisto denove forestis, kaj li suksecis remeti la hakilon sur ĝian antaŭan lokon sub la benkon; eĉ kovris ĝin per ŝtipo kiel estis antaŭe. Neniun, tute ncniun li renkontis revenante al sia ĉambro. La pordo de la mastrino estis fermita. Enirinte al si, li ĵetiĝis sur la sofon ne demetinte la vestojn. Li ne dormis, li estis en sveno. Se tiam iu venus en lian ĉambron, li tuj eksaltus kaj ek- krius. Fragmentoj kaj splitoj de iuj pensoj kirliĝis en lia kapo; sed ne- niun el ili li povis ekkapti, ĉe neniu penso li povis halti, malgraŭ la streĉo.

Parto Dua

I

Tiel li kuŝis tre longe. Estis okazoj, kiam li preskaŭ vekiĝis, kaj en tiuj minutoj li rimarkis, ke jam delonge venis nokto, sed li ne havis pen- son leviĝi. Laste li rimarkis, ke lumas jam kiel tage. Li kuŝis sur la sofo vizaĝe malsupren, ankoraŭ stupora pro la antaŭnelonga sveno. Liajn ore- lojn atingis de la strato desperaj, timigaj krioj, kiujn, cetere, li ĉiunokte kutimis aŭdi sub sia fenestro je la tria horo. Nun tiuj krioj vekis lin. "Ha! jam la ebriaj eliras el la drinkejoj, — li pensis, — estas la tria horo, — kaj subite li saltis, kvazaŭ iu forŝirus lin de sur la sofo. — Ĉu! Jam la tria!" Li eksidis sur la sofo, — kaj tuj ĉion rememoris! Subite, en unu sekundo li rememoris ĉion!

En la unua monento li pensis, ke li freneziĝos. Terura frosto ĉir- kaŭkaptis lin; sed li frostis ankaŭ pro la febro, kiu jam delonge komen- ciĝis en la dormo. Sed nun subite lin trafis tia frostotremo, ke liaj den- toj preskaŭ elsaltis; forta tremado skuis lian korpon. Li malfermis la pordon kaj komencis aŭskulti, en la domo ĉio dormis. Kun mirego li ĉir- kaŭrigardis sin kaj la tutan ĉambron nekomprenante: kiel li povis hieraŭ enirinte ne rigli la pordon per la hokeco kaj ĵetiĝi sur la sofon ne nur sen demeti la vestojn, sed eĉ en la ĉapelo, kiu deglitiĝis planken kaj kuŝis tie apud la kuseno. "Se iu enirus, kion li pensus? Ke mi estas ebria, sed..." Li impetis al la fenestro. La lumo estis sufiĉa, kaj li urĝe komencis esplori sin, sin tutan, de la piedoj ĝis la kapo, ĉiujn siajn ve- stojn serĉante spurojn. Sed tiel estis maleble: tremante pro la frosto, li komencis senvestiĝi kaj pririgardi ĉiun veston aparte. Li turnis ĉion, ĉiun ĉifonon kaj fadenon, kaj malfidante sin, ripetis la esploradon trifoje. Sed estis nenio, ŝajne forestis spuroj. Nur en tiu loko, kie la pantalono mal- supre ŝiriĝis kaj pendis franĝe, sur tiu franĝo restis densaj spuroj de koaguliĝinta sango. Li kaptis grandan poŝtranĉilon kaj fortranĉis la fra- nĝon. Plu ŝajne estis nenio. Subite li rememoris, ke la monujo kaj la aĵoj, kiujn li elŝovis el la oldulina kofro, ĉio ĝis nun kuŝas en liaj poŝoj! Li eĉ ne pensis ĝis nun iiin elpoŝigi kaj kaŝi. Tion li ne rememoris eĉ kiam esploradis la veston! Nu, kial? Li tuj rapidis elpoŝigi ilin surtablen. Ĉion elŝovinte, eĉ elturninte la poŝojn, por konvinkiĝi, ke ne plu io re- stas, li tiun tutan aron portis en la angulon. Tie, en la angulo mem, malsupre, en unu loko, estis disŝirita degluiĝinta tapeto. Li tuj komencis ŝovi ĉion en tiun truon, sub ia paperon. "Eniĝis! Ĉion for de 1* okuloj! Ankaŭ la monujon!" — ĝoje ii pensis, restariĝinte kaj stulte gapante en la angulon, al la tapeta ŝvelaĵo. Subite li tremeris per la tuta korpo pro teruro: "Mia Dio, — li flustris pro maiespero, — kio okazis al mi? Ĉu ili estas kaŝitaj? Ĉu tiel oni kaŝas?"

Li ne antaŭvidis aĵojn; li pensis ke estos nur mono, kaj tial li ne antaŭpreparis kaŝlokon, — "ja nun, kial nun mi ĝojas? — li pensis. — Ĉu tiel oni kaŝas? Vere mia cerbo iris promeni!" Pro konsumiĝo li re- sidiĝis sur la sofo, kaj tuj netolerebla frostotremo refoje ekskuis lin. Li maŝine tiris al si sian varman studentan ĉifoniĝintan vintromantelon kiu kuŝis apude sur seĝo, kovris sin per ĝi kaj la dormo kun deliro denove tuj kaptis lin. Li ekdormis.

Post ne pli ol kvin minutoj li resaltis kaj tuj, furioze, denove rapidis al siaj vestoj. — "Kiei mi povis ree ekdormi, kiam eĉ nenio estas farita! Nu jen, nu jen: la maŝon sub la akselo mi ĝis nun ne forigis! Forgesis, pri tia afero mi forgesis! Tia konvinktaĵo!" Li plukis ia maŝon kaj ko- mencis rapide disŝiri ĝin, ŝovante la pecojn sub la kusenon inter la to- laĵojn. "Pecoj de ŝirita tolo neniukaze vekos suspekton; ŝajne tiel, ŝajne tiel!" — li ripetis, starante meze de V ĉambro. Kun ĝisdoiore streĉita atento li denove komencis ekzameni ĉion ĉirkaŭe, sur la planko kaj ĉie: ĉu ne forgesis li ankoraŭ ion? La kredo, ke ĉio, eĉ la memoro, eĉ la simpla komprenemo iasas iin, komencis iin netolerebie turmenti. "Ve, ĉujam komenciĝas, ĉu alvenas jam la ekzekuto? Jen, jen, ja ĝuste!" Efek- tive, la franĝ-tranĉaĵoj, kiujn li fortranĉis de la pantalono, kuŝis sur la planko, meze de P ĉambro, bone videblaj por ajna enirinto! "Sed kio al mi okazas!" — li denove kriis tute perpleksita.

Ĉi tiam stranga penso subite venis en lian kapon: eble ĉiuj liaj vestoj estas sange makulitaj, eble la makuloj estas multaj, sed li ilin ne vidas, ne rimarkas, ĉar malfortiĝis lia penskapablo, frakasita... konfuziĝis la cerbo... Subite li rememoris, ke ankaŭ sur la monujo estis la sango. "Ba! Do, ankaŭ en la poŝo estas sango, ĉar tiam mi ŝovis en la poŝon ankoraŭ malsekan monujon!" Li tuj eltumis la poŝon, kaj — tute ĝuste — sur la poŝa subŝtofo estis spuroj, makuloj! "Do ne tute lasis min ankoraŭ la racio. Mi do ankoraŭ posedas la konscion kaj la memoron, se mi mem rememoris, divenis! — li pensis triumfe, kun profunda kaj facila enspiro, — nur febra malfortiĝo, momenta deliro por minuto min regis", — kaj li forŝiris la tutan subŝtofon el la liva poŝo de la pantalono. En tiu mi- nuto sunradio lumigis lian livan boton: sur la ŝtrumpeto, vidiĝinta tra truo en la boto, ŝajne aperis spuroj. Li formetis la boton: "efektive spu- roj! La tuta pinto de la ŝtrumpeto estas sangsaturita", verŝajne li preter- atente paŝis en tiun flakon, tiam... "Sed nun kion mi faru al tio? Kien mi metu tiujn ŝtrumpeton, franĝon, poŝon?"

Li rastis ĉion ĉi en la manon kaj staris meze de 1' ĉambro. "Ĉu en la fornon? Sed en la forno oni unue serĉados. Ĉu bruligi? Cetere kiel bruligi? Eĉ alumetoj mankas. Ne, prefere mi iru ien kaj ĉion forĵetu. Jes! prefere mi forĵetu! ĉi-minute! urĝe!.." Sed anstataŭe lia kapo ree kliniĝis sur la kusenon; ree glaciigis lin la netolerebla frostotremo, ree li tiris sur sin la kapoton. Kaj ankoraŭ longe, dum kelkaj horoj, li kelkfoje vi- ziis impetojn: "tuj iri ien, ne prokrasti, kaj ĉion forĵeti, for de P okuloj, urĝe, urĝe!" Kelkfoje li penis leviĝi de la sofo, sed li ne povis jam. Lin definitive vekis forta frapado ĉe la pordo.

Malfermu! ĉu estas viva vi, ĉu ne? Li denove dormaĉas! — kriis Nastasja, pugne frapante la pordon, — la plenajn tutajn tagojn, kiel hundaĉo, dormaĉas! Jes, hundaĉo! Malfermu, ja. La dekunua hor'.

Eble, ne hejme! — diris vira voĉo.

"Ba! la voĉo de la kortisto... Kion li bezonas?"

Saltinte, li eksidis sur la sofo. La koro batadis tiel, ke li eĉ doloron eksentis.

81

Sed, kiu do per la hoko riglis? — kontraŭdiris Nastasja, — jene, jam li cnŝlosiĝas! Kvazaŭ iu forportus lin! Malfermu, kapulo, vekiĝu!

6 3aKai1541

"Kion ili bezonas? Kial la kortisto? Do, ili scias. ĉu rezisti aŭ mal- fermi? Ve!..H

Li iom leviĝis, kliniĝis antaŭen kaj demetis la hokon. Lia tuta ĉambro estis tiel eta, ke la hokon eblis demeti sen forlasi la liton.

Jes fakte: staras la kortisto kaj Nastasja.

Nastasja iel strange lin ĉirkaŭrigardis. Li kun defia kaj malespera aspekto ekrigardis la kortiston. Tiu silente etendis al li grizan, duoble falditan paperon, sigelitan per botela sigelvakso.

Avizo, el la kontoro, — tiu diris, donante la paperon.

E1 kiu kontoro?..

Policen do, oni vin vokas, kontoren. Klaras, kiu kontoro.

Policen!.. Pro kio?..

Mi kial sciu? Vin oni postuias, vi do iru. — La kortisto ĵetis al li atentan rigardon, flugrigarde esploris la ĉambron kaj returniĝis fori- ronte.

Jam tute malsana, ĉu? — rimarkis Nastasja, fiksinte sur li la oku- lojn. Ankaŭ la kortisto por minuto returnis al ii la kapon. — De T hie- raŭa tago vi febras, — ŝi aldonis.

Li ne respondis, kaj tenis en la manoj la paperon, ne malsigelante.

Nu jam ne ekstaru do, — daŭrigis Nastasja, eksentinta kompaton vidante lin surplankigi la piedojn. — Se malsana, ne iru ja; la afero ne brulas. Kio en via mano?

Li rigardis: en la dekstra mano li tenis ia detranĉitajn franĝopecojn, ŝtrumpeton kaj ĉifonon de 1' deŝirita poŝo. Li eĉ dormis kun ili. Jam po- ste, meditante pri tio, li rememoris, ke ankaŭ duonvekiĝe en ia febro, ii forte-fortege premadis ĉion tion en la mano, kaj tiel denove endor- miĝis.

Jen li ĉifonojn plukis de ie kaj dormas kun ili, kiel kun trezoro. — Kaj Nastasja eksplodis per sia malsane nerva rido.

Unumomente li ŝovis ĉion sub la kapoton kaj per akra rigardo tra- pikis ŝin. Kvankam en tiu minuto li apenaŭ povis bone rezoni, li sentis, ke ne tiel oni traktas la homon, alveninte aresti lin. "Sed... la polico?"

Teon vi trinkos? ĉu? Mi portos; restis...

Ne... mi iros; tuj mi iros, — li murmuris, stariĝante sur la pie- dojn.

He, eĉ la ŝtuparon vi ne desupros!

Mi iros...

Laŭvole.

ŝi foriris post la kortisto. Tuj li ĵetiĝis al la lumo por ĉirkaŭrigardi la ŝtrumpeton kaj la franĝon: "Makuloj estas, sed ne tute rimarkeblaj; Ĉio malpuriĝis, forfrotiĝis kaj perdis jam la koloron. Kiu ne antaŭscius, tiu nenion rimarkos. Nastasja do, demalproksime rimarki povis nenion, dank' ai Dio!" Tiam li kun tremo malsigelis la leteron kaj eklegis; longe li legis kaj fine komprenis. Estis ordinara avizo el la distrikta policejo veni en tiu ĉi tago, je la naŭa kaj duono, en la kontoron de la distrikta inspektoro.

"Jen novaĵo! Mi havas neniujn aferojn kun la polico! Kiai ĝuste ho- diaŭ? — li pensis en turmenta malkompreno. — Dio, finiĝu ĉio rapide!" Kaj li preskaŭ falis surgenuen por preĝo, sed tuj eĉ mem ekridis, — ne pri la intenco preĝi, sed pri si mem. Li komencis haste vestiĝi. "Se mi devas perei, mi do pereu, egale! La ŝtrumpeton necesas surmeti! — li subite decidis, — ĝi plifrotiĝos en polvo kaj malaperos la spuroj". Sed apenaŭ surmetinte, li tuj deŝiris ĝin kun abomeno kaj teruro. Deŝiris, sed, kompreninte ke alia mankas, li surmetis ĝin reen — kaj denove ekridis. "ĉio ĉi estas nur konvencia, relativa, ĉio estas nur formo, — li pensis pretere, pensorande, dum li tremegis per la tuta korpo, — ja sur- metis mi ĝin! Jen, mi ĝin surmetis!" La rido, cetere, tuj ŝanĝiĝis al mal- espero. "Ne, estas super miaj fortoj..." — li pensis. Liaj kruroj tremis. "Pro la timo", — li murmuris interne. Li sentis vertiĝon kaj kapdoloron pro febro. "Tio estas ruzaĵo! Tiel ili volas logi min per la ruzaĵo kaj su- bite konfuzi min en ĉio, — li daŭrigis mediti, elirante al la ŝtuparo. — "Malbonas, ke mi preskaŭ deliras... mi kapablas elbalbuti iun stulta- ĵon..."

Загрузка...