Tria ĉapitro

La kajuto estas ruiniĝinta. La profesoro estas senpova. Evelyn dormas. La leviĝanta suno ĵetas malfavoran lumon sur ilin. La bagnano malgraŭ siaj bonegaj referencoj devas serĉi alian lokon. Corned-Beef faras justan memdefendon kontraŭ ŝoforo, tiel pruvinte sian hejmecon. Gordon vizitas Budhon en ĝia loĝejo. Evelyn malmendas la vespermanĝon de sinjoro Wilmington, kaj ŝi primetas la tablon.


1

Kiam Evelyn post longa purigado liberiĝis de la surgluiĝinta koto, ŝi rapidis en la salonon. Eĉ ŝi mem ne sciis, kial ŝi embarasiĝis en la ĉeesto de la profesoro. Evelyn sentis, kiel knabineca, stulta afero ĝi estas; ŝi mallevis siajn okulojn. Post la vespermanĝo ŝi tuj iris al sia kajuto. Enlitiĝonte, ŝi tamen sidis al la fenestro kaj legis.

La unuan fojon en sia vivo ŝi veturis per ŝipo. La Maniko, kiel ĝenerale ankaŭ nun estis iom ondanta. Ŝi sentis kapturnon. Formetinte la libron, ŝi iris promeni kelkajn paŝojn en la freŝa aero. Neniu estis sur la ferdeko krom ŝi. Prema, nebula nokto peziĝis sur la Manikon.

Promeninte ĝis la poupo de la ŝipo, ŝi iom fartis bone kaj ekiris reen. La ŝipo ŝajnis senhoma, kvazaŭ ŝi veturus sur ĝi sola. Evelyn rapidis. Sed antaŭ ol alveni al sia kajuto, ŝi ekhaltis dudek paŝojn de ĝi.

Homo staris antaŭ ŝia pordo! La bagnano!

Ŝi metis sian manon sur sian bruston. Kion fari? Estas ridinde… Tiu homo tamen ne atakos ŝin ĉi tie sur la ŝipo! Sed ŝi vane klopodis trankviligi sin. La ekscitaj eventoj de la du tagoj, la nekutima mara vojaĝo, la soleco kaŭzis al ŝi histerian staton. Ŝi tutkorpe tremis…

La grandega, kalva homo staris kun disigitaj gamboj, kaj ĉe la brilanta ardaĵo de lia cigaredo videbliĝis la konturoj de lia deformiĝinta nazo por momento.

Ŝi ekiris kun subita decido. Sed tiu homo staras ĝuste antaŭ ŝia pordo senmove, vidalvide al ŝi…

Kion fari?… Dio mia!

Ŝi ekatentis pri lumigita fenestro de kajuto senpere apud ŝi. Ŝiaj dentoj interfrapiĝis pro timego, kaj ŝia korpo jam ne tremis, sed konvulsiis. Ŝi malfermis la pordon de tiu kajuto preskaŭ senkoscie, kun la instinkto de homo, falinta en panikon.

— Mi estas Evelyn Weston. Bonvolu permesi, ke mi pasigu la nokton ĉi tie ĉe vi… Iu persekutas min!


2

Mi opinias, ke la profesoro ne estintus multe pli surprizita, se la remburita rinocero, reveme staranta en lia Londona loĝejo enpaŝus en lian kajuton por inviti lin ludi amikan pokeron, se ĝia persono ne estus ĝena… Cetere tio estus pli favora okazo por Bannister, ĉar eble li pli facile trovas la konvenan voĉon kun kartludanta rinocero, ol kun tiu ĉi virio, kiu havas violkoloran piĵamon kaj pantoflon, ŝi nomiĝas Evelyn Weston, kaj iu persekutas ŝin.

Unuavice li opiniis, ke estus plej bone tuj ekstari, sed lian situacion faris malbenita lia malnova malamiko, iu membro el grandnombra familio de tetasoj, kiu utiliginte la favoran okazon, ĝi tuj falis sur la plankon. Sed la tablkovrilo, tiu abomeninda polipo, dume volviĝis ĉirkaŭ lian butono nerimarkite, per la franĝoj, pro tio poste ekiris la sukerujo, la alkohola fornelo kaj fine la libro, kuntreninte la rum-botelon en la abismon, kiel ia Tito Dugoviĉ.

Tiaĵo ankoraŭ ne okazis!

La virino venis, kaj la mebloj de la ejo estis ruiniĝintaj. Mortanta tintado de rompiĝintaj objektoj plenigis la kajuton, kaj la falinta, disŝutiĝinta plvosukero kviete agoniis en rumflaketo sur la tapiŝo

— Per kio mi povas servi? — demandis lordo Bannister malesperiĝinte. La knabino malgaje fiksrigardis la iaman meblaron de la kajuto.

— Mi petas vin… bonvolu permesi, ke mi pasigu la restintan parton de la vojaĝo ĉi tie. Ni ja alvenos baldaŭ… Iu persekutas min.

— Eble mi akompanos vin al via kajuto…

— Ne, ne! Mi ne permesas al vi elpaŝi… ke ankaŭ vi estu… insultata! Murdistoj kaŝatendas min! Iu el ili nun liberiĝis, pasiginte ses jarojn en prizono… Pardonon… mi tuj foriras… — kaj ŝi ekiris…

La profesoro vidis, ke la knabino tremas. Li ne permesis al ŝi elpaŝi el la kajuto. Li prenis ŝian manon. Ĝi estis glacimalvarma.

— Bonvolu eksidi. Antaŭ ĉio trinku gluton da viskio. — Kiam ŝi sidiĝis kaj gustumis la viskion, ŝi fariĝis iom pli trankvila, sed lordo Banistes des pli maltrankvila.

— Mi ne pensas tion… tute akceptebla — li diris.

— Murdisto persekutas min… Li staras ekstere… mi kuraĝas iri nek ĝis mia kajuto… balbutaĉis Evelyn.

— Nu sed vi ne povas resti en mia kajuto tiel… ĝis mateno. Via bonfamo samtiel malpermesas tion, kiel miaj principoj!

— Vi pravas, Mylord… Evelyn ekiris al la pordo, sed ŝi aspektis tiel kompatinda pro timo, tiel plorinde malkuraĝa, ke la profesoro staris antaŭ ŝin.

— Mi ne permesas, ke vi foriru tiel. — Li nervoze iradis kaj tintigis kelkajn pencojn en sia poŝo. Mi pensas, ke nenio estas en tio, se vi, tiel incitite, pasigos kelkajn horojn en societo de kuracisto. Bonvolu sidiĝi. Baldaŭ aŭroros, kaj ni alvenos al Calais. — Li diris tion ne tro amikeme, aldoninte: — Ne prenu kiel ofendon, se mi estas nervoza. Fine ja… la vivo de ĝentilulo ne estas trapasa domo

Li estis iomete kolera. Li simple eksidis al la tablo, malfermis la libron kaj komencis legi. Evelyn tre hontis kaj malgaje atentis Bannister-on. Poste ŝi genuiĝis sur la tapiŝon kaj komencis kolektis la ruinojn de sia vizito. La profesoro senintence rigardis tien. Hm… ŝi aspektis damo. Kvankam ŝi estas ia aventuristino aŭ eĉ pli malbona.

— Lasu tion — li diris, — matene la grumo forigos ĝin.

— Sinjoro profesoro… mi treege bedaŭras…

— Nun jam ni rezignaciu. ĝi pasos post kelkaj horoj, kaj mi esperas, ke ne estos klaĉado pri la afero, ĉar mi ne ŝatus tion. Efektive kion oni volas de vi, fraŭlino Weston?

— Mi serĉas malnovan, familian juvelon. Kaj murdisto konstante estas sur mia spuro, kiu hazarde sciiĝis pri la kaŝejo de la juvelo.

— Mi tre bedaŭras. Ĝenerale mi bedaŭras la homojn, ke ili prodigas tiom da sufero kaj fortostreĉo al vantaĵoj. Mono, familia juvelo… Se vi estus lerninta filozofion, fraŭlino, tiam vi scius, kion diris Aristotelo: „Kio ne estas eterna, tio ne estas vera”.

— Mi lernis filozofion, Mylord, sed bedaŭrinde, mi scias tiel, ke ne Aristitelo diris tion, sed Hermes Trismegisto.

Fariĝis ĝena paŭzo. Lia lorda moŝto sciis ĉiam, ke la filozofio estas lia malforta flanko. Ĝuste tial lia fiasko multe pli doloris lin, ol piko, trafanta lian tiun punkton, kie li sentas sin pli defandata.

Li respondis dignoplene:

— La tempo ne konvenas intersanĝi ideojn pri scienco. Cetere mi opinias, ke mi gastigas vin ne pro tiu kaŭzo.

Kaj li denove kliniĝis super sian libron. La devo de ĝentilulo estas defendi virinojn kontraŭ laŭdira danĝero, sed ne konversacii kun ili. Precipe tiam, kiam ili ĝustigas la filozofian citon de mondfama profesoro. Kaj des pli, se ili havas sufiĉe da kuraĝo por esti pravaj. Evelyn timeme sidiĝis en iun brakseĝon malantaŭ Bannister. Poste ŝi ne ekparois.

La profesoro rigardis la libron, sed li ne legis. Li estis kolera pri tiu virino. Jam la duan fojon ŝi ŝtorme renversas lian trankvilon, per la fulmado de ŝia subite ekbrilanta, hela blondeco. Kiel la ciklono!

La ciklono.

Tio estas la ĝusta komparo. La profesoro jam travisis tiun sufoke varman, tropikan kalmon, kiam la arbofoliojj pigre ektremetas, varmega kvieto streĉas la aeron, kaj subite venas la kirlo-vento.

Kion faras nun la knabino? Iom post iom li tamen komprenis, ke li traktas tro malafable tiun tempestulinon, spertan pri filozofio. Certe ŝi sidas malgaje malantaŭ li, verŝajne ŝi ploras kaj ne kuraĝas eĉ ekmoviĝi.

Li turniĝis por diri unu amikan vorton al sia gasto.

Evelyn dormis.

Kun malfermita buŝo, ŝia kapo kliniĝis apud la seĝapogilo, ŝi dormis tiel, kiel grandega bebo.

La profesoro devis rekoni, ke tiu knabino estas tre bela tiel.

Tiurilate li mumuris ion, poste li legis plu, fojfoje ĵetinte maltrankvilan, flankenrigardon al Evelyn. Sed ŝi senĝene dormis. Ŝi estis tre laca.


3

Pasis unu kaj duon horo tiel. La knabino regule spiris, la profesoro malregule legis.

Aŭroris.

Banis fariĝis maltrankvila. Baldaŭ ili alvenos en Calais-on. Estas plej urĝa tempo, ke la knabino iru en sian kajuton, antaŭ ol la aliaj pasaĝeroj vekiĝos, kaj sur la ferdeko vigliĝos la vivo…

— Fraŭlino Weston!

La virino timiĝinte salte leviĝis Dum momento ŝi ne sciis, kie ŝi estas. Poste ŝajnis, ke ŝi tre hontas. Nur la eksterordinaraj okazaĵoj de la pasintaj du tagoj povis taŭzi ŝian nervosistemon, ke ŝi tiel troigis la noktan renkontiĝon kun Gordon.

— Bonvolu pardoni min, sinjoro profesoro.

— Mi estas klarvida pri la nervosistemo de la nunaj virinoj — li respondis mansvinge. — Nun bonvolu iri en vian kajuton, nerimarkite.

Li akompanis Evelyn-on ĝis la pordo, kaj li elpaŝis kun la knabino. Tiam okazis la katastrofo. Eĉ la diablo ne povintus pli bone kalkuli! Ĝuste vidalvide al lia kajuto, ĉe la bariero staris la urbestro kun sia parolema edzino, en la societo de redaktoro Holler, atendantaj la sunleviĝon. Ili tuj ekvidis Evelyn-on kaj la profesoron. La urbestro, lia parolema edzino, redaktoro Holler kaj la suno tiel freŝe, kiel ĝi leviĝis super la Maniko ekvidis ilin.

Evelyn havis violkoloran kimonon, la profesoro ekscitiĝon… Fariĝis momenta silento, poste la urbestro ekparolis stentore.

— Ĉu vi tamen rigardas la sunleviĝon, Mylord? Eĉ, kiel mi vidas, ĉu ankaŭ sinjorino Bannister estas estimanto de la naturo?!

Dume Holler fortografis ilin per la fotoaparato Kodak, pendanta sur lia brusto, kiam la leviĝanta suno super la Maniko, eklumis la stulte gapantan junan paron. En la sekva momento li jam paŝis al ili por prezentiĝi.

— Mi ĝojas konatiĝi kun vi, sinjorino Bannister. Mi estas redaktoro Holler…

Ankaŭ la urbestro kaj lia parolema vivparulino prezentis sin. Eĉ momenton ili ne pensis tion, ke la virino, elpaŝinta el la kajuto de la profesoro, povas esti alia, ol lia edzino. Evelyn ne kuraĝis ekparoli, kaj ankaŭ lordo Bannister nur balbutaĉis. Kiam ili ekkonscis, la trk malagrablaj naturamikoj jam diskrete foriris, klarigante al si la ĝenitecon de la juna paro, ke sinjorino Bannister estis en piĵamo. Damo ne kutimas aperi antaŭ aliuloj tiel. Holler agis malbone, ke li iris al ili, diris la parolema edzino.

— Ĉu mi nun faris ion malbonan… — demandis Evelyn timeme, kiam ili restis en duopo.

— Kara fraŭlino, vi estas tia, kiel ciklono, nur iom pli danĝera. Ĉu vi scias, kion vi faris? Mi antaŭ nelonge eksedziĝis! Kiel eble plej sekrete. Nun ili kredas tion, ke vi estas mia edzino. Kompreneble mi tuj devas klarigi al ili la eraron…

— Nu, sed Mylord! Tiam kion ili pensos pri mi?! Kaj kion ili pensos pri vi! Mi esperas, ke vi estas ĝentilulo, kiu scias, kiom li ŝuldas al la bonfamo de virino.

— Mi badaŭras, fraŭlino, sed mi ne edziĝos denove.

— Nek mi pensis pri tiel radikala solvo. Mi pensas, ke sufiĉos, se ni kune elŝipiĝos en Calais. Ĉar ni tuj alvenos tien. Kaj ili nur kredu tion, ke mi estas via edzino. Tiel ne evidentiĝos pri vi, sinjoro, ke vi eksedziĝis. En la haveno, post la foriro de la konatuloj, mi dankos vian afablecon, kaj mi promesas, ke vi neniam plu vidos min.

— Jen mia mano!

Nun jam vere nur en la haveno sekvis kelkaj ĝenaj minutoj, kiam ili adiaŭis la sinjoron redaktoron kaj la urbestron, kiuj kontante nomis Evelyn-on „Mylady”, pro kio la profesoro ruĝiĝis ĉiusekunde. Sed fine ili restis solaj. Bannister atendis, ke oni elŝipigu lian aŭtomobilon. Li aĉetis la bonegan Alfa-Romeo-n antaŭ kelkaj tagoj. Evelyn transportigis sian pakaĵon sur la trajnon, ekveturonta al Parizo, poste ili adiaŭis.

— Mi vere dankas vin, kaj mi tre hontas — diris Evelyn.

Poste ŝi lante, malgaje foriris.

La profesoro postrigardis ŝin. Kiu estas tiu knabino? Ŝi estas ne ĉiutaga virino, ĝi certas, kaj vere tre kara. Ŝi preskaŭ mankas… Ŝi kaŭzis belan renversiĝon en lia vivo. Nun jam li povas mensogi en Parizo ĉion pri tio, kie li lasis sian edzinon. Kaj Bannister malamis la mensogon. Unuavice li malamis ĝin tial, ĉar laŭ li ĝi faras la vivon de la homo malkomforta, kaj la profesoro ŝatis komforte, trankvile vivi. Tamen ŝi estas kara virino…

Kaj li denove vidis Evelynon antaŭ si, kiel la virino dormis tie, kvazaŭ ŝi estus grandega bebo; kun malfermita buŝo, kun flankenkliniĝinta kapo.


4

Evelyn malgaje sidaĉis en la angulo de la pullman-vagono. Dum ŝi estis en la proksimo de la profesoro, kvankam nur kelkajn horojn, ŝi sentis, kiel bone estas, kiam viro staras apud persekutata virino. Nun ŝi denove havis neniun.

Malmultaj homoj vojaĝis. Ŝi sukcesis trovi tian kupeon, kie sidis neniu krom ŝi. Gajaj plugkampoj, maldensaj arbaretoj alternis preter la trajno, kiu kuregis malestime fajfante pro orgojla rapideco preter malpli grandaj haltejoj.

La pordo de la kupeo frapfermiĝis.

— Ĉu estas libera loko ĉi tie?

Grandega homo enpaŝis. Li estis kalva, kaj malnova cikatro deformis lian nazon.

Mirinde, Evelyn nun ne timiĝis tiom. Latruro, kiu kaptis ŝin sur la ŝipo, estis pli la ludo de la trostreĉiteco de ŝiaj nervoj, ol efektiva malkuraĝo. Tamen ŝi timis tiun homon eĉ nun, sed ne tiom.

Ŝi kap-balancetis jese, kvazaŭ respondinte la demando, sed rifuzinte la konatiĝon. Poste ŝi denove rigardis tra la fenestro.

Kelkaj kaproj mordadis la maldensajn herbofaskojn de la taluso

— Vi agas malbone, fraŭlino Weston, se vi rifuzas la interparoladon. Ne estas malutile ekkoni tiujn, kiuj partoprenas la ludpartion.

Ŝi malvarmkondute, trankvile turnis sin al la parolanto.

— Mi ne deziras vian konatecon, ĉar mi jam konas vin. Vi estas la bagano Charles Gordon, kiu liberiĝis el Dartmoor antaŭ nelonge, kaj vi nun provas rabi la heredaĵon de la mortinta Jimm Hogan. Ĉu vi nomas tion mallonge ludpartio?

La bagnano ridetis.

— Se mi volus forrabi Budhon, tiam mi evitus konatiĝi kun vi, ĉar vi tuj povus prezenti suspektaton al la polico, okaze de krimfaro.

— Tio ŝajnis logika.

— Kion do vi volas?

La viro elprenis sian cigaredujon.

— Ĉu vi permesas, fraŭlino Weston, ke mi ekfumu?

— Jes.

— Mi proponas kompromison. Miaj spertoj kaj trovemo signifas gravan ŝancon, ol vi komencus serĉi la statuon sola. Ĉar ni devas trovi la diamanton certagrade per la rimedoj de la krimfarado, ĉu ne? La juvelo ja estas via rajta posedaĵo, kaj via klopodo ne estas kontraŭleĝa, sed vi devas akiri statuon, kiu estas alies havaĵo, malgraŭ tio, se en ĝia interno troviĝas via proprietaĵo. Mi opinias, ke vi ne informus la posedanton de Budho pri tiu fakto, do la vojo, kondukanta al la celo, tamen estas la erarigo, eventuale ŝtelo. Mi povas aserti, kiel krimulo sen malmodesteco, ke mi agadis kun bona rezulto ĝis nun, kaj Scotland Yard povas doni unuarangajn referencojn pri mi. Milde dirite estus infanaĵo rifuzi mian proponon, kio kompreneble signifas dividi la gajnon inter ni po kvindek procentoj.

— Se mi bone komprenas, ĉu vi volas fariĝi mia negocpartnero?

— Jes.

— Ĉu vi permesas, ke mi parolu sincere?

— Mian metion malofte karakterizas sentimentalismo.

— Nu. Notu bone, ke ne ekzistas en la mondo tiel belega juvelo, aŭ tiel grandega heredaĵo, pro kiu mi farus negocon kun fripono.

La bagnano reveme rigardis tra la fenstro kaj cigaredis per malrapidaj, profundaj enspiroj.

— Mi ne sciis, ke vi tiel alte taksas la etiketon.

— Sed nun jam vi scias.

La afero ankoraŭ havas vidpunkton, kiu estas konsiderinda. Mi kompreneble volas akiri la statuon eĉ tiam, se vi ne akceptos mian proponon. Mi ne elektos la rimedojn por atingi mian celon. Eble mi prirabos, batfaligos, mortigos vin aŭ tiaĵo… Fine ja la negoca etiketo devigas min al nenio, se ni ne interkonsentos.

— Povas esti. Priparolinte tion, bonvolu sidiĝi en alian kupeon.

— Mi dirus nur ankoraŭ ion…

— Ĉu tio estas certa?

La vizaĝo de la bagnano fariĝis iomete violkolora pro kolero.

— Ĉu vi vere pensas tion, ke vi povas batali kontraŭ mi?! — li kriis. — Kiel vi vidas, mi estas survoje kun vi al la celo, malgraŭ tio, ke mi estus akirinta la vendolibron!

— Ĉar vi sekvis min!

— Eĉ estonte mi sekvos vin.

Evelyn eklevis sian ŝultron.

— Mi esperas, ke mi sukcesas trompi vin pli aŭ malpli frue. Sed se ne, tiam la diamanto estu la via… — ŝi ekstaris, — ĉu vi volas, ke mi ektiru la danĝerbremson?

— Ne. Mi tuj iras. Mi atentigas vin, ke estus pli prudente, se vi transdonus la vendolibron al mi, kio estas ĉe vi. — Li jam ne diris tion, ke li vidis la libron en la malpli granda, flava valizio, kiam oni malfermis la pakaĵon de Evelyn dum la dogankontrolo. — Tiuokaze mi proponas al vi kvindek procentojn…

— Mi kalkulos ĝis tri, poste mi ektiros la danĝerbremson.

La bagnano, kiel memkonscia rolulo en la finalo de opereto, kunfrapis siajn kalkanojn:

— Ĝis la revido.

— Unu… du…

La pordo de la kupeo frapfermiĝis.

La bagnano serĉis sian amikon en malproksima, triaklasa vagono. Ĉar liaj du malnovaj komplicoj partoprenis la aferon, kiuj venis kun li el Londono.

— La knabino estas obstina — diris Gordon al sia komplico, numero unu. — Kiel ni priparolis tion, Rainer.

Rainer estis blankhara sinjoro kun malgaja vizaĝo, portanta nazumon, kiu aspektis komerca vojaĝisto, kvankam li estis rabmurdisto, li respondis per plorema, malbonhumora voĉo.

— Nu, bone… ni aranĝos tion. Ĉu vi ne havas hazarde hodiaŭan ĵurnalon?


5

… Evelyn interne ne akceptis tiel aplombe la vortojn de la bagnano, kiel ŝi montris tion. Estis tre verŝajne, ke ŝi ne havas multe da ŝanco lukti kontraŭ Charles Gordon, kiu havas unurangajn referncojn rilate la rabmurdon.

Sed kion fari? Ĉu ŝi kunlaboru kun rekulpiĝanto por akiri sian rajtan heredaĵon? Kion kutimas diri onklo Bradford? „La honoro estas tia, kiel la vera tajloro por sinjoroj, ĝi ne konas marĉandon.”

Ne gravas, kio okazos! Ŝi batalos!

Ĉie estas plico, ĉie troviĝas ĝentilulo, kiu defendos virinon en donita okazo. Ĉu se ne? Venu denove la malriĉeco.

Fine ja kion ili povas fari kontraŭ ŝi?

… Kiam la trajno alvenis en Parizon, ŝi ricevis la respondon ankaŭ al tiu demando. Malalta, blankhara pakaĵportisto kaptis la unua ŝian malpli grandan, flavan valizon, kaj li kuregis al la elirejo.

Evelyn atendis lin apud la alia pakaĵo, ke li denove anonciĝu.

Sed la pakaĵportisto eĉ post pli ol dek minutoj ne revenis. Efektive tiu pakaĵportisto neniam plu revenis. Li kunportis la flavan valizon, en kiu estis la vendolibro. Se Evelyn eventuale estus koninta ankaŭ la pasaĝerojn en la triaklasa vagono, tiam ŝi sciintus, ke la pakaĵportisto estas identa kun Rainer, kiu ĵus antaŭ ŝia alveno, helpe de ĉapo kaj kamizolo aliigis sian eksteraĵon, ke li estu sufiĉe erariga al la improvizita rolo.

„Estas bone — pensis Evelyn, — ke mi ŝiris la gravan folion el la vendolibro, kaj mi metis ĝin en mian dosieron, tion en mian valizon.”

Gordon jam ne torvis la aferon tiel bona, kiam li diligente trafoliumis la libron, ĝuste tiu folio mankis, sur kiu estis notita ankaŭ la vendodato de Budho inter la enskriboj de la monato majo.

— Mi ne komprenas — diris Rainer, post kiam li atenteme rigardis dum kelkaj minutoj, ke Charles Gordon batas sian frunton ambaŭpugne, — kial vi estas tiel nervoza? Ni tenos niajn okulojn sur la knabino eĉ plu, kaj fino. Pli-malpli frue evidentiĝos, kiun ŝi serĉas en Parizo, kaj tiu homo posedas la diamanton.

— Ho, vi optimisto! De kie vi scias, ke ŝi ne trompos nin sekvontfoje?

— Mi pensas. Nun Corned-Beef sekvas ŝin. Eble ĉe la baldaŭa paŝo ni jam tute ne bezonos la adreson, kion ni ne povis ekkoni, ĉar vi liberiĝis kelkajn horojn poste. Ĝi estas la malavantaĝo de la prizona vivo: oni ne povas forlasi la instituton, kiam oni volas. Kie vi tagmanĝos?

Nervoatako kaptis la bagnanon iafoje pro liaj neatenditaj kaj ĝenerale banalaj demandoj.

— Dankon! Mi jam satmanĝis!

— Tiam mi proponas trinki kafon en la Café Rome, sed iru sur la etaĝon, ĉar turkino kuiras ĝin tie, kaj… Nu! Kial vi ĵetis tion al mi?!

Granda libro flugis preter lia kapo je hardistanco.

Post la tagmanĝo li telefonis al Reiner en la Café Rame-on:

— La virino uzis proksimume kvardek diversajn veturilojn — raportis Corned-Beef, — ŝajnas, ke ŝi konjektis, ke ni sekvas ŝin, kaj ŝi volis vojerarigi nin tiel. Kompreneble ne sukcesis tio. Fine ŝi iris en la straton Mazarini, numero 7, de tie en la straton Salpetrié, numero 12, al la direktoro de la vojaĝoficejo „Kolumbo”. Nun ŝi traktadas tie, kaj mi parolas el la vidalvida telefonbudo, mi vidas, se ŝi elvenos dume, kaj mi restos sur ŝia spuro. Diru al Gordon, ke la knabino interesiĝis pri vidva sinjorino Brandes en la strato Mazarin, numero 7, kaj ŝi eksciis, ke nur Edward Wilmington, la dorektor de la vojaĝoficejo „Kolumbo” vivas en tiu loĝejo. La statuo eble estas ĉe li, aŭ ni povas trovi ĝin helpe de li. Estus bone, se Gordon vizitus tiun Wilmington-on, kaj li interesiĝus pri la statuo.

— Bone. Mi diros ĉion al Gordon. Baldaŭ li estos ĉi tie.

— Mi iras! La virino elvenis…

— Alo!.. Atendu…

— Kion vi volas?

— Ĉu vi ne scias hazarde: ĉu estos ĉevalkuro hodiaŭ?

Corned-Beef demetis la aŭdilon senvorte.


6

Malgaja informo atendis Evelin-on en la domo sub la adreso: strato Mazarin, numero 7. La patrino de veselkapitano Brandes jam estis enterigita antaŭ duon jaro. Anakŭ ŝia filino, sinjorino Wilmington mortis post nelonge. De tiam la direktoro vivas sola en la loĝejo. Oni pensas lin malfeliĉa homo. Li perdis siajn bopatrinon kaj edzinon dum mallonga tempo…

Evelyn komence uzis diversajn veturilojn, se la bagnano sekvus ŝin, tiel malaperinte inter la tumultantaj pasaĝeroj, sed ŝi vidis Goron-on nek unu fojon.

Ŝajnas, ke ŝi sukcesis lin devojigi.

Sed ŝi eraris.

Ĉar Corned-Beef konstante postiris ŝin. Tial Evelyn vane retrorigardis, ŝi neniam ekvidis la bagnanon. Sed ŝi ne konis tiun distaturan, monoklan homon en akrakolora vestaĵo, kiu transdonis pilkon al infano kun patra rideto sur la kontraŭa trotuaro. Kvankam tiu afabla sinjoro estis corned-beef, kiun oni nomis pri la fridigita bovoviando tial, ĉar li estis frida kaj stulta.

Evelyn tuj rapidis el la strato Mazarin al la vojagoficejo „Kolumbo”, kaj post nelonge ŝi sidis antaŭ sinjoro Wilmington.

La direktoro estis maldika, delikatmaniera, elegante vestita, okulfrape blu-okula, blankhara homo, kaj spite al tio li havis junan aspekton. Li do estas la bofrato de la kompatinda veselkapitano Brandes, kaj facile eblas, ke li estas la posedanto de la statueto, valoranta unu milion da pundoj.

— Mi estas Evelyn Weston.

— Per kio mi povas servi, fraŭlino Weston?

— Mi serĉas malnovan, familian memorobjekton. Ĝi estas kvadratforma, ornamita malgranda kaseto, sur kiu sidas ceramika Budho-statuo kun klinita kapo.

— Mi konas tiun figuron.

— Mi scias tiel, ke sinjoro veselkapitano Brandes aĉetis ĝin antaŭ dekkvin jaroj, post sinjorino Brandes heredis ĝin, kiu mortis antaŭ nelonge…

— Mi jam konjektas, pri kio temas. Tiu ceramikaĵo troviĝos inter la artobjektoj de mia mortinta bopatrino. La kompatindulino preferis tiujn galanteriojn. Nun ŝia ĉiu havaĵo estas en mia loĝejo

Evelyn parolis kun peno kaj paŭzoj, ĉar ŝi devis pli rapide spiri pro ekscitiĝo.

— Jes, jes… Mi ŝatus aĉeti la statueton… Ĝi estas malnova, familia…

— Mi tre bedaŭras, fraŭlino Weston, sed mi ne vedas la memorobjekton, hereditan de mia karmemora bopatrino.

– Ĉu vi do havas tiun Budho-statuon?

— Mia bopatrino preferis la artobjektojn, kaj ŝi heredigis multajn similajn ornam-figuretojn al mi. Karaj, familiaj memoraĵoj, kaj mi disiĝus de tiuj por neniom da mono. Tiaĵo ne estas kutimo ĉe altrangaj, anglaj familioj…

— Se mi bone scias, sinjoro veselkapitano Brandes havas tiujn objektojn.

— Mi absolute ne ŝatus tuŝi la memoron de mia kompatinda bofrato. Nek la Budho-statuo, nek aliaj objektoj estas vendataj. — Dume oni vokis lin al la telefono, li priparolinte rendevuon kun iu vespere, li donis instrucion al sia tajpistino mendi malvarman vespermanĝon por du personoj ĉe Felikso Potein. La knabino do eksciis nek tion, ĉu Wilmington efektive posedas la serĉatan Budho-statuon?

Estis verŝajne, ke la statuo, se ĝi ankoraŭ ekzistas, staras ie en la loĝejo de Wilmington.

Malesperiĝinte ŝi paŝis sur la straton. Ŝi do devas ekhalti ĉi tie antaŭ la celo senpove. Ŝi ne rezignacios pri tio! Eble la spiriti de la maljuna bagnano subite venis por helpi ŝin, aŭ estas pli verŝajne: ŝi ekhavis hazarde praktikan ideon, kiel filozofino! Ne! Milfoje ne! Ŝi trovos la manieron eniri en la loĝejon de Wilmington. Ŝi rompŝtelos!

Ŝi teruriĝis…

Ŝi telefonis el la proksima telefonbudo al Felikso Potain.

— Ĉi tie parolas la sekretariino de sinjoro Wilmington el la vojaĝoficejo „Kolumbo”. Mi ĵus mendis vespermanĝon por du personoj, en la nomo de mia ĉefo… Jes, jes… strato Mazarin, numero 7… Bonvolu do nuligi la mendon… Verŝajne morgaŭ… Dankon…

Ŝi demetis la aŭdilon.

Nun ŝi ekvidis homon sur la kontraŭa trotuaro tra la vitro de la telefonbudo. Li estis malata, dika sinjoro en akrakolora vestaĵo, kun monoklo… Ŝi jam vidas lin la trian fojon hodiaŭ… Antaŭ nelonge li tranddonis la pilkon al knabeto en la strato Mazarin…

Ŝi tuj konsciis, ke li sekvas ŝin. Ho, kiel stulta ŝi estis. Ja estas evidente, ke la bagnano serĉis homon, kiun ŝi ne konas, kaj li trankvile povas sekvi ŝin sen tio, ke ŝi konjektus…

Ĉu tiu homo sekvas ŝin aŭ ne, ŝi devas liberiĝi de li.

Elpaŝinte el la budo, ŝi rapidis plu, kvazaŭ nerimarkinte Corned-Beef-on. Ŝi sidis en taksion ĉe la startangulo kaj diris al la ŝoforo la adreson de sia hotelo. Poste ŝi rigardis tra la malantaŭa fenestro de la veturilo. Aŭtomobilo sekvis ŝin. Verŝajne la homo en akrakolora vestaĵo sidas en ĝi. Ŝi diris al la ŝoforo:

— Sinjoro… Jen estas dek frankoj… Stratulaĉo sekvas min per taksio. Turniĝu dekstren ĉe la plej baldaŭa stratangulo kaj premsu tiel, ke mi povu elsalti. Poste veturu plu sur zigzaga vojo dum iom da tempo, postlogante mian persekutanton.

La ŝoforo transprenis la monon rikanante. Turniĝinte dekstren ĉe la plej baldaŭa stratangulo, li tuj bremis, sed ne haltis.

Evelyn elsaltis el la aŭto kaj kuris en la profundon de pordego.

La ŝoforo akcelis per gasallaso kaj veturis plu.

Ĉio ĉi okazis dum du sekundoj. La alia aŭtomobilo kun Corned Beef turniĝis tuj post ilin. La truko sukcesis. La persekutanto sensuspekte atentis la antaŭe veturantan aŭton, el kiu Evelyn ĵus elsaltis. Ĉar la ŝoforo de la malplena taksio bezonis oleokranon, ĉar la ŝraŭbo ofte loziĝis sur la benzinujo, li veturis, sekvate de Corned-Beef, al malmultekosta riparejo, troviĝanta transla pordego Vincennes, preskaŭ ĉe la mondfama tombejo Pére-Lachaise.

Corned-Beef tie jam konjektis, ke estas problemo. Elaŭtiĝinte, li resendis sian taksion kaj rapidis al la alia veturilo. Ĝi vere estis malplena.

— Kie estas via paseĝero? — li demandis la ŝoforon.

— Ĉu ŝi ne estas en la taksio?

— Ŝi ne estas.

— Rigardu pli bone, eble ŝi kaŝiĝis sub la sidejo.

— He! Ĉu vi ŝercas pri mi?!

— Momente jes — respondis la ŝoforo minacante, levinte la pezan, alĝustigeblan ŝraŭbŝlosilon tiel, kvazaŭ ĝi estus tomahoko. Corned-Beef ŝatis interbatadi, kaj li vidis, ke nun temas pri rajta memdefendo, sed tiel li ne multe ekscius de tiu homo, li do faris bonan mienon al la afero.

— Vidu, amiko, jen estas dek frankoj…

La alĝustigebla ŝraŭbŝlosilo lante malleviĝis, perdinte sian tomahokan karakteron, ĝi pendis denove en la mano de la ŝoforo, kiel komunutila objekto.

— Kie do elaŭtiĝis la virino?

— Kiam mi turniĝis de la bordo al la Boul’Mich, mi bremis, kaj ŝi elsaltis. Ĉar ŝi diris, ke vi estas stratulaĉo. Mi kredis tion.

— Ĉu nun, post kiam vi ekkonis min?

— Nun jam mi certe scias tion.

Corned-Beef informiĝis pri tio, kio gravis al li, li do decidis bati la ŝoforon! Vane! Rajta memdefendo estas rajta memdefendo, eĉ tiam, se oni ne haste faras tion. Li do prenis la alĝustigeblan ŝraŭbŝlosilon de la ŝoforo kaj forĵetis ĝin, poste li batis lin dum kelkaj minutoj, tenante lin ĉe la kolo per sia etendita brako, forte preminte lin al la muro por domaĝi sian akrakoloran vestaĵon. Ĉar tiel li povis bati nur per unu mano, por anstataŭ tiun mankon, kelkfoje li moment-inspire piedbatis la taksiŝoforon je la genuoj.

La blankhara proprietulo de la riparejo fortiris la olekruĉon el ilia proksimo kaj eksidis sur ĝin por rigardi la instruan okazaĵon kvazaŭ el loĝio. Corned-Beef forlasis la sangantan ŝoforon kaj forigis du fingre etan kalkmakulon de sur sia jako.

— Ĉu vi vere opinias, ke mi estas stratulaĉo?

La ŝoforo snufetis sangon.

— Hm… nun, pli bone rigardinte vin, kvazaŭ vi impresus pli hejmeca.

— Bone. Tiam veturigu min al Café Rome.

La riparejestro transdonis la konvenan ole-kranon, li pumpis benzinon en la benzinujon, la ŝoforo sidis sur sian lokon, frapferminte la pordon li ekveturis al la centro kun la monokla pasaĝero, portanta akrakoloran vestaĵon.

Corned-Beef ekscitite kuregis en la kafejon.

Sinjoro Rainer, la rabmurdisto, ĝuste nun ŝakludis kun ĉefkuracisto.

— Pardonon — li diris ekvidinte sian negoc-partneron kaj ekstaris, — mi sekvos paŝi en la ludo.

Aŭskultinte la malgajan rakonton de la dikulo, plena de senkulpigoj, li ekparolis jene:

— Interese! Gordon antaŭsentis, ke la virino estas pli prudenta ol vi. Laŭ mia opinio aŭ la virino ne estas komencantino, aŭ vi maljuniĝas. Ŝajnas, ke la tempo indulgas nek la rabistojn, kiuj havas modestan vivmanieron. Gordon vizitis tiun vojaĝoficejon „Kolumbo”, pri kiu vi telefonis. Ni atendos lin ĉi tie. Ĝi estas la tagordo.

— Neniu estus kredinta, ke la virino estas tiel insida — lamentadis Corned-Beef.

— Ĝi estis sentakta ago kontraŭ bonfida krimulo. Tio estas vera. Bonvolu diri, kiom kostas veturi per taksio nuntempe ĝis Pére-Lachaise?

Gordon revenis ekscitite.

— Ĉu la knabino?

— Sinjoro Gordon… — balbutaĉis Corned-Beef — la knabino fuĝis… ŝi saltis el la aŭto.

Gordon grincadis per la dentoj.

— Stultulo! Nun iru serĉi lordon Bannister, kaj tenu viajn okulojn sur li. Verŝajne li renkontiĝos kun fraŭlino Weston. La profesoro loĝas en la hotelo Ritz, eble ni denove trovos la spuron de la knabino helpe de li. Mi atendas vian informon ĉi tie. Rainer, vi estos la interligulo. Mi devas foriri.

— Kien?

— Por trovi Budhon. Ĝia loĝejo estas en la strato Mazarin, numero 7.

— Anticipe trinku almenaŭ nigran kafon — proponis Rainer.

— Idioto.


7

Evelyn, liberiĝinte de la akompananto, ŝi iris reen sur la bordo de Sejno. Ŝi haltis antaŭ la vendejo de malnovaj vestoj. Rigardinte la montorfenestrojn, ŝi eniris.

— Mi petas nigran vestaĵn de cambristino, kaj donu al ĝi punt-ornamaitan antaŭtukon, kia troviĝas en la montorfenestro.

Ŝi ŝanĝis siajn vestojn tie. En proksima vendejo ŝi aĉetis malgrandan lakitan valizon, metinte en ĝin sian vestaĵn kunfaldite. Kiam ŝi estis preta per tio, ŝi serĉis en la proksimo delkataĵvendejon laŭ Felikso Potain. Tiuj troviĝas en ĉiu parto de Parizo. Ĉe Potain ŝi petis malvarman vespermanĝon por du personoj, poste ŝi rapidis en la straton Mazarin, al la domo numero 7 kaj sonorigis ĉe la loĝejo de Wilmington. La purigistino malfermis la pordon.

— Mi venis de Felikso Potain. Mi portis vespermanĝon.

— Jes, mi scias… — murmuris la mastrumistino. — Bonvolu demeti ĝin.

— Se vi permesas, mi pretigos la tablon kaj aranĝos la pletojn. Vespermanĝo laŭ Potein estas bela nur tiam, kiam oni faksperte surtabligas ĝin.

— Bone…

— Evelyn rapide kaj lerte pretigis la tablon kaj aranĝis ĉion, dum la mastrumistino agaĉis en iu interna ĉambro. Evelyn ekspluatis tiun okazon. Rapidinte en la antaŭĉambron, ŝi laŭte frapfermis la pordon, sed ŝi ne foriris. Ŝi kaŝiĝis en iu angulo, inter la ŝranko kaj la muro. La purigistino malrapide elvenis piedŝove kaj premis la klinkon, ĉu ĝi estas bone fermita, poste ŝi denove reiris. Pasis duon horo. Mallumiĝis. Evelyn eĉ nun staris senmove. Ĉi-foje fortuno favoris ŝin. La purigistino eelvenis portante mantelon kaj ĉapelon, en la mano ŝi tenis malgrandan retikulon kaj pluvombrelon. „Ŝajnas, ke ŝi estas okaza servistino, kaj nun ŝi iras hejmen” — pensis Evelyn feliĉe. Estis tiel.

Ŝi restis sola en la loĝejo!

Ŝi rapidis en la salonon kaj ŝaltis la lampon. Ŝi haste spiregis pro timo kaj ekscitiĝo. Tri vitrinoj staris en la salono, plenaj de diversaj ornam-figuretoj. Ŝi rigardis ilin unu post la alia. Budho ne estis inter ili. La pordo de la menĝoĉambro estis malfermita, kaj Evelyn povis rigardi en la alian ĉambron tra la manĝejo. Nun iu fenestro de tiu malgranda salono malrapide malfermiĝas. Unue aperis du manoj super la kornico, poste kalva kapo kun deformiĝinta nazo…

La bagnano estis tiu! Gordon!..

Evelyn paraliziĝis pro timego.


Загрузка...