Dua ĉapitro

Unuavice ili vizitas onklon Marius. Bonŝance sinjoro North ne malzorgis pri sia galŝtono, kaj tiel la arkivisto povas pensi pri tio, ke li pasigu sian ferion kun belaj virinoj sur la konteninto dum liaj maljunaj tagoj. Li plektas planojn pri rabatvendo de malnovaj, negocaj libroj. Poste li estos batita. Laŭ sinjoro Bradford la sorto estas tia, kiel ebria tajloro. Baldaŭ ĉiu forvojaĝas, kaj ankaŭ Evelyn suriras ŝipon, el flako.


1

Estintus pli oportune, se Eddy Rancig restintus ankoraŭ iomete por subaŭskulti. Ĉar la direktoro de la prizono aldonis ankaŭ privatan leteron al la testaemento:

„Mi devas informi la heredantojn, ke dum la diktado de la testemento, en la najbara ĉambro restadis krimulo, kiu poste asertis, ke li dormis. Ni sciis tiel, ke tiu malsanula ĉambro estis malplena. Ni devas supozi, ke Charles Gordon (kiu pasigas sian ses jaran punon verŝajne por falsigo de kambio) ne dormis, sed li subaŭskultis, kaj povas okazi, ke li eciiĝis pri la enhavo de la testamento. Tial ni informis vin urĝe pri tio, ĉar la nomito morgaŭ plenumos sian punon en Dartmoor, kaj liberiĝinte, li eble provos akiri la heredaĵon de Jim Hogan perforte kaj maljuste. Charles Gordon estas 1,93 metrojn alta, tute kalva, grasema homo, li havas specialan rekonilon: grandega cikatro deformas lian nazon pro malnova vundiĝo. Informinte vin pri la supre menciitaj ktp…”

Patrino kaj filino senkonsile sidis vidalvide. Ili tute ne sciis, ĉu ili ĝoju pro la heredaĵo? La juvelo estas en la interno de statuo, farita antaŭ deksep jaroj! Ĉu iu scias, kie ĝi rompiĝis, en kia fatrasejo ĝi troviĝas, se ĝi ankoraŭ ekzistas?

— Unuavice ni vizitu onkon Marius — diris Evelyn aplombe.


2

Sinjoro Marius Bradford ĵus fermis la pordon de sia provoĉambro malantaŭ la lasta kliento, kiam sinjorino Weston alvenis kun sia filino. Bradford amis sian pli junan fratinon, kaj eble eĉ pli bone Evelyn-on. De kiam mortis lia bofrato, li klopodis anstataŭgi lin ĉe la sole lasitaj familianoj. Efektive li estis la familiestro. Ĉiufoje, kiam Evelyn aŭ ŝia patrino vizitis lin, ili atribuis gravecon al tio, kion li diris. Eĉ nun li ceremonie kaj severe metis antaŭ sin la testamenton, per zorgoplena movo li elprenis la okulvitrojn el sia supra poŝo kaj atenteme tralegis la dokumenton.

— Mi opinias — li diris post longa koniderado, — ke tiu Jim Hogan estis vera laborevitulo. ¥us mi havis helpanton, kiu bonege laboris, li faris tian surtu-fasononn, ke mia ĉiu respekto estas lia, sed mi maldungis lin, ĉar li drinkis. Mi ne toleras tiaĵon. Ĝuste hodiaŭ diris lordo Peavebrook, kiu estas mia kutima kliento, ke „vidu, sinjoro Bradford, en la nuan mondo…”

— Onklo Marius — interrompis Evelyn malpacience, — ni venis al vi peti konsilon! Kion ni faru? Morgaŭ liberiĝos tiu bagnano! Estus plej saĝe, jam nun anticipi lin…

– Ĉu mi ankoraŭ ne menciis, ke la proprietulo de la firmao Longson kaj North, la maljuna North estas mia malnova kliento? Ankaŭ la kompatinda Longson pretigis siajn vestoj ĉe mi, sed li mortis antaŭ du jaroj, ĉar li malzorgis pri sia galŝtono…. Nu, bone… mi telefonos al li. Nun li certe estas hejme. Alo! Ĉi tie parolas sinjoro Bradford. Miaflanke la feliĉo, sinjoro North. Ĉu vi estas kontenta pri la intersezona mantelo?… Kiel? Pardonon, sed tio estas tute malebla, mi rekomendas tiun superkvalitan ŝtofon nur al miaj malnovaj klientoj… Tute ne pro tio, sinjoro North! Mi ŝatus demandi, al kiu vi vendis hazarde antaŭ deksep jaroj tiun statuon, kun granda diamanto?… Kiel vi pensas, sinjoro North! Neniam en mia vivo! Tial mi maldungis mian helpanton… Mi transdonas la telefonon al la filino de mia fratineto, ĉar ŝi tiregas ĝin…

Evelyn sukcesis transpreni la aŭdilon:

— Pardonu, se ni ĝenas vin, sinjoro North. Mi ŝatus peti informon de vi pri statuo jam delonge vendita. Kiel? Ĉu vi dirus la adreson de via dungito?

Evelyn notis ion sur la marĝenon de modĵurnalo, kuŝanta sur la tablo. Dume li ripetis:

— Austin Knickerbock… strato Long, numero 4… Dankon.

— Jen vidu — diris Bradford, — vi ne devas tuj timiĝi. Mi deziras aranĝi la aferon ankaŭ estonte.

— Sinjoro North diris tion — interrompis Evelyn, — ke ili havas maljunan arkiviston, kiu skribas cirkulerojn kaj vizitas la iamajn klientojn por akiri pli novajn mendojn. Tial li havas la vendolibrojn en sia loĝejo. Ni trovos ĉiun malnovan libron ĉe tiu homo. Austin Knickerboock, strato Long, numero 4. Ni tuj vizitu lin, eble li estos hejme. Ankaŭ la bagnano komencos esplori laŭ tiu spuro, se li volas akiri la diamanton.

— Tre bone — konsentis Bradford. — Kiu longe hezitadas, tiu pli facile mistajlos veston, ol tiu, kiu kuraĝe ektondas la ŝtofon.

Sinjoro Bradfor ŝatis subteni sian opinion per aforismoj, uzataj inter la tajloroj. Eĉ nun li estus dirinta maksimon pri la kunligo inter la malica homo kaj konfekcia ĵaketo, sed Evelyn rapide metis la ĉapelon sur lian kapon helpe de sinjorino Weston, kaj ili jam iris…


3

La konstruaĵo en la strato Long, numero 4, estis griza, malgranda, tri etaĝa ludomo. Sinjoro Knickerbock liuis du malbonodorajn ĉambraĉojn ĉe la korta flanko de tiu domo, en la plej malproksima parto de la malluma koridoro. Li estis olda fraŭlo kaj kronika melankoliulo, kiel ĝenerale la maljunaj arkivistoj. Li vivis inter malnovaj dosieroj kaj libroj, havanta strigosimilajn okulvitrojn, kaj li entuziasmigis neklektemajn klientojn aĉeti galanteriaĵjn, kiam li serĉadis iliajn nomojn el malnovaj vendolibroj. Li vokis ilian atenton per milda riproĉo en siaj cirkuleroj pri la flegado de vivnivelo de moderna, inteligenta homo, kies kondiĉo estas la hejmkulturo, aĉeto de artaj statuoj, elegantaj ceramikaĵoj kaj reproduktaĵoj de belegaj, ĉinaj vazoj. De tiu homo, kiu ne dekoras sian hejmon per galanteriaĵoj, la konatoj retiriĝas, kaj la amikoj ne vizitas lin.

Sinjoro Kniickerbock estis vivanta ekzemplo de tiu teorio. En lia loĝejo ne troviĝis statuetoj, la bretojn ne ornamis ceramikaĵoj, kaj li ne havis eĉ unu ĉinan vazon, sed el la malnova leda divano, sur kiu li dormis, en densaj faskoj elstaris la remburaĵo, kaj li alportigis sian vespermanĝon el vidalvida drinkejo. La komparo lamis nur en tio, ke la amikoj ne evitis lin. Li tute ne havis amikojn. Post tiuj antaŭaĵoj ne ne miru, se li iom suspekteme akceptis la gastojn, alvenintajn dum malfrua, vespera horo, sinjoron Bradford kaj liajn du parencinojn. Lia suspekto vere potenciĝis, kiam sinjoro Bradford neatendite elprenis dek ŝilingojn. La vizaĝo de la arkivisto iom longiĝis pro la monavido, kaj liaj okuloj subite ekbrilis. Sed li ne etendis sian manon por preni la monon. Li aŭskultis, pri kio temas.

— Mi bedaŭras — li diris honeste, — sed vi devas pagi multe pli da mono por tiaĵo. Jam ankaŭ aliulo interesiĝis pri ĝi! — li aldonis kun instinkta rozo, kaj li tuj vidis, ke li trafis ĝuste en la mezon.

– Ĉu vi eble transdonis ĝin?! — kiris Evelyn.

— Ne! Mi diris al li, ke mi ne povas fari tion por malpli ol kvindek pundoj. Lainteresiĝanto forkuregis dirante, ke li kunportos la kvindek pundojn.

— Jen prenu! — kriis Bradford, transdoninte la ĉekon pri kvindek pundoj.

Li ne kuraĝis pli altigi la prezon. La arkivisto kondukis ilin en la alian ĉambron, kies odoro memorigis pri romiaj katakomboj. Li serĉis sur ĝisplafone altiĝanta breto la volumon, sur kies vinjeto estis la dato 1922. La libro estis en tre foruzita stato. Ties vinjeto deiĝis kaj falis sur la plankon. Knickerbock nun jam fariĝis komplezema, ĉar li ne povis atendi novan rezulton de sia moroza konduto, kaj li serveme etendis sian manon al la gluflakono.

– Ĉu mi regluu la vinjeton?

— Ne, ne… — ili diris samtempe kaj forkuris kun la libro ekscitite. La pordo frapfermiĝis malantaŭ ili.

Knickerbock unuavice estingis la elektran lampon, por ne konsumi la kurenton vane, poste li sidiĝis sur la leda divano, kiu amare ekgrincis, kaj li ekfumis nigran, mallongan cigaron. Reveme li eligis la fumon. Ho, ĉielo! Fine oni rimarkis la malriĉan arkiviston en tiu malbenita mondo, kie ĝenerale oni tentas nur la ŝtatajn oficistojn volonte. La korupto tamen estas bela afero. Emociiĝinte li cigaris, li fariĝis revema kaj dronis en feliĉa melankolio, kiel juna patrino. Subita sonorigo vekis lin el la revado.

— Kiu estas tiu?

Unuavice li lumigis la lampon. Li iris malfermi la pordon kun stranga antaŭsento. Temperamenta junulo venis en la loĝejon. Videble li estis ekscitita kaj tuj alkriis al Knickerbock:

— Mi parolis telefone kun via ĉefo! Sinjoro North diris, ke ankaŭ aliaj homoj interesiĝis… Ĉu vi jam havis vizitantojn?!

La arkivisto sentis varmon ĉirkaŭ sia koro. Laŭ nekontroleblaj onidiroj la diablo ne dormas. Eble ankaŭ li venis por korupti.

— Kion vi deziras, sinjoro? — li demandis diplomate.

— Mi estas Eddy Rancing. Mi volas aĉeti la vendolibron de la jaro 1922 — kaj en lia mano estis videbla cent punda banknoto.

— Sinjoro — rimarkis sinjoro Knickerbock malkuraĝe, preskaŭ plorante, — kial vi bezonas la vendolibron ĝuste el la jaro 1922? Mi havas ĉiujn volumojn de 1878 ĝis la hodiaŭa tago, inter ili estas la libro de 1914, el la militaj jaroj, en du volumoj…

— Ne babilaĉu! Tuj serĉu la vendolibron de la jaro 1922! Mi donos al vi cent pundojn, se vi trovos ĝin.

Terura suspekto ekregis Knickerbock-on. Tiuj mizeruloj trompislin! Ili misuzis lian bonfidon! Kiu scias, kio estas en tiu libor. Sed li ne lasos la aferon tiastate! Morgaŭ li iros al la polico! Ĉiuokaze nun li provos, kiom ĝi valoras:

— Mi bedaŭras, sinjorido. Antaŭ nelonge iu estis ĉi tie kaj proponis decent pundojn por la libro. Li tuj portos la monon. Sed mi vendos la aliajn librojn malpli kare. Se vi aĉetos ĉiujn, mi kalkulos pograndan prezon.

— Vidu… — spiregis Rancing — mi donos al vi ducent kvindek pundojn, kaj mi tuj pagos…

La arkivisto konsterniĝis! Li devis gluti nevideblan bulon, pro kio li sentis dum momentoj tiel, ke li sufokiĝas. Li iros al la polico!..

— Sinjoro! — kriegis la junulo, ĉar li pensis, ke Knickerbnock pensadas — jen estas tricent pundoj, kaj tuj alportu ĝin! — Rancing timis, ke ili revenos, tiel li tuj plialtigis sian ĵus diritan sumon. — Tricent kvindek pundoj!

Knickerbock vertiĝis en la alia ĉambro tiel, kiel tiu sinjoro, rolanta en hororromano, kiu hejmenveninte al sia arbarista domo, li jam trovis nur fumantajn ruinojn anstataŭ sia loĝejo kaj familio. Ho, la friponoj! Ili ja kunportis ĝin por kvindek pundoj! Ĉar li ne sciis, kion li vendas.

Ĉu nun li scias?

Jes!

Nun li scias, ke li fordonis tricen kvindek pundojn. Li foedonis lalastan grandegan eblon de sia vivo!.. Lia revema rigardo hazarde falis sur la plankon. Tie la vinjeto alrikanis lin:


LA VENDOLIBRO DE LA JARO 1922


Li jam sciis, kion fari! Li kaptis la vinjeton, falintan sur la plankon. Li rapide prenis la unuan plej proksiman taglibron, poste li haste ŝmiris per gluaĵo la vinjeton, falintan de sur la vendita libro kaj gluis ĝin sur la alian libron tiel, ke ĝi kovris la originalan vinjeton. Tiel la jardato 1922 estis sur la taglibro el la jaro 1926. La malpura, makula vinjeto, la longe nigriĝinta inko aŭtentigas ĝian identecon. Eblas, ke en tiu libro ne estas tio, kio faras la vendolibron el la jaro 1922 tiel valora, sed se tiu junulo en la alia ĉambro rimarkos nur morgaŭ tion, li simple neos, ke li ricevis monon de li. Atendinte la sekiĝon de la gluaĵo, li elpaŝis en la mano kun la libro kaj ekparolis malgaje:

— Jen estas la libro, sed bedaŭrinde, mi donis mian voĉon al tiu homo, kiu estis ĉi tie antaŭ vi, kaj la honoro de ĝentilulo:

— Pripensu, tricent kvindek pundoj!..

— Mia honoro ne estas aĉeteblas por tricen kvindek pundoj!

– Ĉu do?

— Kvarcent pundoj. Por la honoro de gentilulo ĝi estas favora prezo.

La kvardek pundoj dum sekundoj estis en lia mano.

Kiam la junulo foriris, li jam ne havis feliĉon. Li klare vidis, ke oni misuzis lian nescion. Tiu libro verŝajne estas valorega! Sed li ekprocesos kontraŭ ili.

Poste li iel trankviliĝis, sed li jam ne enlitiĝis. Povas okazi, ke eble iu ankoraŭ venos. Bone konsiderinte la aferon, li povus aliformi la lastan ciferon al du per iom da manlerteco sur la vinjeto 1927. Ĉiuokaze estus bone deglui per trempado la vinjeton de sur kelkaj libroj kaj transskribi ĝin. Ŝajnas, ke ne malutilas, se tiaĵo estas ĉedome…

… Baldaŭ li denove ekfumis mallongan, nigran cigaron, kun tremantaj fingroj. La korupto tamen estas bela afero. Per la duono de la mono li spekulos en la borso, la alian parton li donos uzure, sed nur kontraŭ bona garantio. Onine priŝtelos lin. Li finos la tutan malpuran skribaĉon, li ja havas apenaŭ sesdek jarojn, la vivo ankoraŭ estas malfermita antaŭ li. Li vojaĝos al la kontinento por semajnfina ferio kaj konatiĝos kun belaj, junaj virinoj. Li atendis ĝis la sesa matene. Ĉar li jam ne esperis alian viztanton, li iom kuŝiĝis kaj tuj ekdormis profunde.

Je la sesa horo kaj kvin minutoj akra sonorigo vekis lin. Li sonĝis ĝuste pri tio, ke li estas ĝenerala direktoro de galanteriaĵ-trusto, kaj li maldungos kelkajn neglektemajn arkivistojn. Aŭdinte la sonorigon, li subite vekiĝis kaj kuregis malfermi la pordon.

La aŭrora vizitanto estis ĉirkaŭ 1,90 metrojn alta, grasiĝema, kalva persono, kies nazon deformismalnova vundiĝo. Li ŝajnis gemuta, gaja homo, al kio li havis ĉiun kaŭzon, ĉar li freŝe liberiĝinta el Dartmoor.

— Alo, oldulo! — li kriis gaje. — Kiel vi povas lui tiel flanke situantan loĝejon en tiu forlasita urboparto? Ĉi tie kiu ajn povus murdi vin trankvile.

— Kion vi deziras? — li demandis per iom malcerta voĉo, ĉar nun la unuan fojon li estas avertita pri tiu ebleco, kvankam li jam dek jarojn vivas ĉi tie en la profundo de la koridoro.

— Vidu do, oldulo, mi estos mallonga: mi bezonus la vendolibron el la jaro 1922. Mi ne domaĝus doni iom da mono por ĝi.

— Dependas de tio, kiom — respondis Knickerbock, kaj li jam imagis, kiel li transskribos la ciferon 27 al 22, en la alia ĉambro. — Oni jam proponis mil pundojn por ĝi, sed mi ne donis.

— Vi faris tion tute malbone. Vi povas ricevi maksimume tri ŝilingojn de mi. Ĉu vi scias, kion fari? Mi nuligas mian proponon pri la kontanta mono. Eĉ unu ŝilingon mi ne pagos al vi. Ĉu vi transdonos la dokumenton al mi, aŭ mi simple batos vin je la kapo. Vi povas elekti. Ĉu fronto aŭ dorso? — Kaj li kaptis la kolon de Knickerbock per leĝera movo. — Mi ĵus venis el Dartmoor, kien mi enloĝiĝis antaŭ ses jaroj. Mi jam mortigis homon ankaŭ pro distriĝo. Nu, iru! Portu la libron al mi.

La genuoj de Knickerbock fleksiĝis. Nun li eble mortos pro sia mensogo. Li ĝemetis per akuta voĉo:

— Mi diris malveron… la libro jam ne estas ĉi tie… mi vendis ilin ankaŭ al du personoj…

— Rakontu ĉion. Sed mi atentigas vin, se vi kuraĝas krii, vi mortos. Tuta bando de rabistoj atendas en la ŝtuparejo.

La maljunulo unu levis per tremanta mano al sia buŝo la glason, starantan sur la tablo kaj trinkis. Poste li rakontis ĉion. Sincere. Li sciis, ke li riskas sian vivon. Gordon bone vidis, ke la arkivisto ne mensoga. Kiam li parolis pri la falsita vendolibro, la iama bagnano apenaŭ povis reteni sian ridon. Fine li alkriis al Knickerbock kun minaca mieno:

— Vi mensogis, hundo. Kaj nun vi mortos!

Li falis sur siajn genuojn pro timego kaj kunmetis siajn manojn.

— Mi petegas, sinjoro… mi havas familion… Mi zorgas pri mia onklino en Birham of Sussex… — ĝi estis malesperiĝinta argumento, ĉar li ne vidis tiun onklinon jam ok jarojn, de kiam ili reciprokemalbenis unu la alian, pro du arĝentaj kandelingoj, kiujn post la morto de la onklo ili ambaŭ volis kunporti el la loĝejo de la karmemorulo. Sed li sentis tiel, ke nek tiu argumento sufiĉas, li do elprenis la monon:

— Sinjoro bagnano! Vidu… Kiel havus malriĉa arkivisto kvarcent kvindek pundojn, se ĉio ĉi ne estus vera, kion mi rakontis?…

La grandega mano de la bagnano kaptis la monon per rapida movo, kvazaŭ li volus ĵeti ĝin en lian vizaĝon, sed li metis ĝin subite en sian poŝon, poste li prezentis regulan, maldekstramanan knokaŭton al sinjoro Knickerbock, kiu trafis la arkivisto je la dekstra makzelo…

… Estis mateno, kiam Knickerbock rekonsciiĝis. Unue li palpadis sian vizaĝon malgaje, poste sian poŝon, multe pli malgaje. Li havis kvarcent kvindek pundojn! Provizore. Tiu fabela, mirinda sumo ripozis ĉi tie en lia poŝo. Poste li konsterniĝinte konstatis, ke la precizeco de la bagnano estis senlima, ĉar li kunportis ankaŭ tiujn du pundojn, kiuj estis amara lukro de sinjoro Knickenborck. Lia propra mono! Parto de lia salajro. Li devintus vivi el tio ĝis la unua de la sekva monato.

Perdi fabelan kvarcent kvindek pundojn estis malagorde dolora, kaj malgaja afero. Sed perdo de du pundoj estas plago! Tragedio! Tiutage Knickerbock malfermis la pordon al neniu, li skribis leteron al la domposedanto pri luĉesigo kaj decidis, ke en la futuro li ne pasigos sian semajnfinan ferion sur la kontinento.

En kia malbenita, demoraliĝinta mondo ni vivas! La korupto tamen ne estas bela afero. Nur venu iu al li por korupti!

Sed li vane atendis. Neniu venis al li.


4

Kiel akiris Eddy Rancing la fabelan sumon, pro kiu la maljuna Knickerbock trafis el unu mirsurprizo en la alian? Li konvinkis sian onklon. Sinjoro Rancing, la plejaĝulo, estis provinca homo, ĝuste tial li havis suspekton rilate siajn malriĉajn, ĉefurbajn parencojn. Lia suspekto atingis la maksimumon en la persono de sia nevo. Aŭskultinte la fantazian rakonton de la pli juna Rancing pri la subaŭskultita testamento, li longe iradis tien-reen enpensiĝinte, poste li telefonis al Dartmoor. Li prezentis sin, kiel parenco de Jim Hogan. Oni diris al li, ke la maljuna bagnano mortis, kaj li eksciis ankaŭ tion, ke Jim Hogan postlasis testamenton, kiun la instituto sendis al la heredanto pere de la notario. Tio efikis. La juvelŝtono, valoranta unu milionon da pundoj vekis la entreprenemon de la riĉa, sed bagatelema parenco. Kaj ĝuste la bagatelemaj homoj riskas plej multe, kiam oni sukcesas elmovi ilin el la suspektema izoliteco.

— Vidu, onklo Arturo — klarigis la junulo, — fine jen estas afero, konvena al mi. Geniulo estas bezonata al tio. Mia cerbo, mordinte la spuron, portos al vi la diamanton, kiel ĉashundo la pafitan koturnon. Sed tio multekostas. Povas esti, ke ĝi daŭros monatojn, dum mi atingos celon, eble mi devas korupti, eventuale reprezenti, verŝajne vojaĝadi; du mil pundoj bezonatas al tio, ol unu ŝilingo. Se vi financos min, mi akceptos vin, kiel kvindek procentan negocpartneron.

— Ĉu se vi superruzos min?

— Onklo Arturo! Vi ja konas min!

— Ĝuste tial mi demandas.

— Atentu min! Vi ricevos de mi kreditletron pri kvincent mil pundoj. Trovinte la diamanton, mi volas ĝui la monon. Mi fondos entreprenon, mi aĉetos domon aŭ bienon, kaj vi ĉiumaniere povas kapti min per la kreditletro. Trovinte la diamanton, mi ne kaŝos ĝin sub la teron, sed utiliginte ties prezon al io, vi povas efektivigi viajn rajtojn. Sed ĉio ĉi estas ekskludite. Mi estas samtiel honesta, kiel vi, vi do povas fidi mian rabistan honoron.

Okazis tiel, ke la sorto fine favoris Rancing-on per la granda ebleco, kaj li iris al la arkivisto en la poŝo kun du mil pundoj, de kie li feliĉe kunpotis la libron, tute ne konjektante, ke ĝi efektive estas la vendolibro de la jaro 1926. Nur ties vinjeto estas originala. La apartenanta libro el la jaro 1922 estas ĉe Evelyn. Hazarde ankaŭ en la jaro 1926 oni faris „Meditantan Budhon”, adaptitan sur kaseton. Jen tio estis la nomo de la altvalora statuo, kiun artindrustiisto, nomata Thompson liveris al la firmao. Relative malmulte. Ĉiujare maksimume du-tri pecoj estis venditaj el la modelo de la „Meditanta Budho”. Kiam oni vendis unu el ĝi, Thompson faris alian. Je la malbonŝanco de Rancing, oni vendis en majo unu ekzempleron el la „Meditanta Budho”, sidanta sur kaseto, laŭ la vendolibro, falsita por li. La 27-an de majo ĝi estis sendita kun la statuo, nomata „Rikoltanta paro” al Mügli am See, en la kastelon de teknika konsilisto Wollishoff, laŭ la indikoj de la libro.

Devancinte ĉiun, Eddy Rancing flugis per aeroplano al Zuriko, por atingi de tie la pitoreskan Mügli am See-on sur la plej mallonga vojo.


5

Dume Evelyn eksciis el la originala vendolibro de la jaro 1922, ke la 20-an de majo oni liveris la malgrandan kaseton kun la ceramika ornamaĵo, nomata „Meditanta Budho”, al veselkapitano Harry Brandes, loĝanta en la strato Westminster, numero 4, laŭ lia mendo. Jam estis malfrua nokto, sed Evelyn volis ekspluati sian kelkhoran avantaĝon, ĝis la bagnano, kiu eble scias ĉion, ekagos.

Estis noktomezo, kiam la patrino kaj ŝia filino alvenis de la loĝejo de la notario al la strato Westminster per taksio. Bradford jam hejmeniris. Evelyn sonorigis, kaj en la pordo aperis blankhara, piĵama homo, ĝis la genuoj en respektinda, orumita surtuto, ĝis la maleoloj blanke vestita, portanta klakantajn pantoflojn.

— Al kiu vi bonvolas veni?

— Al sinjoro veselkapitano Brandes.

La pordisto gapis al ŝi tiel, kvazaŭ ŝi interesiĝus pri Kristoforo Kolumbo inter la loĝantoj de la domo.

— Kiel vi bonvolas kompreni tion?…

— Kial?… — demandis Evelyn maltrankvile. — Ĉu sinjoro veselkapitano jam transloĝiĝis?

— Eble ankaŭ el inter la vivantoj. Ĉu la fraŭlino neniam legas ĵurnalon? Antaŭ unu jaro la ĵurnaloj ĉiutage skribis pri li.

La knabino donis unu ŝilingon al la ĝisgenue respektinda, blankhara pordisto. — Mi pensas, ke ĝi evitis mian atenton. Bonvolu diri per kelkaj vortoj, kio okazis al veselkapitano Brandes.

— Efektive neniu scias la puran veron. Onidire li ŝtelis tre gravajn militistajn dokumentojn. Kvankam li ŝajnis ege honesta loĝanto. Ĉiu tre estimis lin. Mi, kiel pordisto, estas profesia homkonanto, kaj mi tuj devas vidi pri la enpaŝanta fremdulo, ke li deziras viziti la artistinon sur la tria etaĝo, aŭ li estas nur elegante vestita englitanta ŝtelisto, mi diras persone, kiel pordisto de granda ludomo, mi estas universitata profesoro pri la scienco, analizanta la eksteraĵon, eĉ mi eraris rilate la sinjoron veselkapitanon.

La knabino ĝoje pensis pri tio, ke ne onklo Bradford parolas kun la pordisto, ĉar mateniĝus dum ilia interparolado.

– Ĉu sinjoro Brandes miksiĝis en ian krimon?

— Jes, kompreneble. Mi, kiel pordisto…

— Mi jam scias tion: ankaŭ vi eraris pri li.

— Jes. Ĝi povas okazi ankaŭ al pordisto. La ĉevalo havas kvar piedojn, tamen ĝi eraras. Nu kaj pordisto, nur kun du piedoj. Mia onklo, ankaŭ kiu estis pordisto…

Evelyn ĝemis.

— Mi vidas tiel, ke familia tradicio estas tiu metio ĉe vi.

— Ne tute. Ekzemple mia avo estis ĉefstalisto ĉe Earl of Derby, neparolante pri miaj parencinoj, kiuj ne povis praktiki tiun belan profesion eĉ pro ilia sekso, ĉar la feminista movado nur nuntempe postulas, ke oni malfermu la pordistan profesion antaŭ la virinoj. Sed mi opinias, ke ĝi estas ankoraŭ miziko de la malproksima futuro. Viroj estas bezonataj al tio. Saĝaj, talentaj viroj.

— Jes, jes… Nun mi ŝatus ekscii ion pri sinjoro veselkapitano Brandes.

– Ŝajne li estis la plej honesta homo, sed iun tagon li ŝtelis militistajn dokumentojn, de tiam li malaperis.

— Mi supozas, ke li devis rapide fuĝi, kaj tiel li lasis sian havaĵon ĉi tie?

— Okazis tiel. Liaj mebloj kaj ceteraj aĵoj ankoraŭ longe restis en la loĝejo, fine lia patrino, sinjorino Brandes kunportis tiujn.

– Ĉu vi ne scias hazarde, kie mi povus paroli tuj kun sinjorino Brandes?

— En nia epoko ĝi estas preskaŭ neebla. Dum la problemo de la trafiko per raketo ne estas solvita, vi, fraŭlino ne povas paroli tuj kun sinjorino Brandes, ĉar momente ŝi restadas en Parizo.

– Ĉu ŝi — ĝemis Evelyn, — tansloĝiĝis en Parizon?

— Jes — respondis la pordisto, tirinte seĝon el malantaŭ iu alo de la pordo, li sidiĝis kaj ekfumis cigaredon. — Parizo estas sufiĉe rapide alirebla depost la invento de la aviadilo. Mi memoras tiujn tempojn, kiam ĝi ankoraŭ estis longa vojaĝo.

– Ĉu mi povus eksciis de vi la Parizan adreson de sinjorino Brandes?

La poristo plans-ŝove eniris en la domon. Reveninte, li portis drat-nazumojn antaŭ liaj okuloj kaj serĉadis en notlibro, kiu havis kvadratitan kovrilon.

— Trovite!.. Ni sendis la meblojn al tiu ĉi adreso. Ĉu vi bonvolus skribi?… Estas bone noti tiaĵon, nur tial, por ne koleradi, forgesinte ĝin. Do: Parizo… Ĉu skribite?… strato Mazarin, numero 7…

— Dankon. Ĝis revido, mi tre rapidas.

— Mi ankoraŭ restos iomete ĉi tie kaj fumos.

— Agrablan sidadon.


6

… Nokte ili ne fermis la okulojn por dormi. Granda problemo estas ĉe la familio Weston: veturi al Parizo! Vojaĝkosto, hotelo, restoracio… „Dio mia, kiel?” — ĝemis la vidvino. Iam ŝajnis sensignifa sumo la elspezo de tiu ekskurso.

Iam! Kiam la kompatinda, karmemora sinjoro Weston senpripense miksiĝis en tiun malbonŝancan areaj-spekulado, ili havis eĉ aŭtomobilon.

— Jes, nur Marius povas helpi nin denove — ĝemis sinjorino Weston.

— Mi opinias, ke ni povas kalkuli je la helpo de la onklo.

Kaj ili ne trompiĝis. La sekvan tagon antaŭtagmeze Evelyn staris en la bela provosalono, kie agrabla odoro de freŝe gladitaj vestoj donis la atmosferon de la antaŭtagmeza laboro. Sinjoro Bradford staris antaŭ provkudrita mantelo, metita sur provpupon, kaj li rigardadis ĝin kun vizaĝo kiel sertulo pri arto.

— Vi vojaĝos al la kontinento — li diris, tenante kelkajn pinglojn inter siaj lipoj, li klinis sian kapon iomete flanken, elprenis el sia vestopoŝo platan, rondan kreton por difini la lokon de la butonoj.

— Ni pene akiros la monon por ĝi. Ni devas finesplori tiun aferon, ĉu ĝi estos fruktodona aŭ ne. La sorto estas tia, kiel ebriema tajloro: kiam li ektondas la ŝtofon, ankoraŭ ne estas sciata ĉu ĝi estos surtuto aŭ pantalono? Mi havas ducent pundojn en kontatnta mono, infano mia, mi donas tion al vi por la vojaĝo. Mi opinias, ke la volo de Dio estis en la testamento de tiu bagnano, kvankam laŭ mi, tiuj homoj estas nefidindaj. Nek mi povus trankvile dormi plu, se vi ne provus trovi la diamanton. Kaj ĉe tajloro gravas la trankvila dormo, ĉar la mensa laboro bezonas tion.

Sed Evelyn ne atentis pri sia onklo.

Hazarde malsuprenrigardinte tra la fenestro, ŝi ekvidis altan, kalvan homon kun deformiĝinta nazo sur la kontraŭa trotuaro.


7

Lordo Bannister, la eminenta scienculo travivis tre malagrablan surprizon vespere en la haveno, kiam li haltis kaj elaŭtiĝis el la belega, granda Alfa-Romeo. ¥urnalistoj kaj fotografistoj svarmis ĉirkaŭ la ŝipo, ekveturonta al Calais. La lordo, kiel Generale la scienculoj, estis modesta kaj timema homo. Li malamis la publikecon, kiu ne evitas eĉ naturscienculon post atingo de iuj rezultoj. Lordo Bannister, kvankam li estis malpi ol kvardek jara, faris belan karieron, kaj onidire, li ricevos Nobel-premion pro la meritoj, akiritaj en la kuracado de la dromomalsano. Lastatempe la angla reĝo mem fiksis sur lian frakon iun el la plej gravaj ordenoj, kaj la populareco de liaj esploroj atingis la plej altan rekonon: kiam oni faras sensacion el iu scienca teorio, el kiu, esence, eĉ unu vorton ili ne komprenas. La dormomalsan-teorio de lordo Bannister (pri la antaŭdestinitaj specioj) eniris sub la triumfa standardo de mensa snobismo en la kafejojn, en festenetojn kaj en la vorttrezoron de la bankoficistoj, suferantaj pro rolad-maniero, apud la psikoanalizo kaj relativeco, de kie jam nur unu paŝo dividas la malfeliĉan teorion de la dimanĉa suplemento de iu ĵurnalo.

Li estis ekveturonta al Parizo por fari prelegon, invitite de la universitato Sorbone. De tie li vojaĝos en Marokon, kie li havas eksperimentejon por esplori la tropikajn malsanojn, en vilao, simila al belega kastelo. Li kutimas pasigi tie la grandan parton de la jaro. Li jam sopiris la tropikan solecon.

Li estis enfermiĝema, serioza homo, krome modesta kaj timema.

Akcesore kelkaj familiaj tragedioj kaŝiĝis ie en la profundo de lia vivo. Oni diris pri li, ke li estas malbonŝanculo. Liaj fratoj mortis junaj, kaj lia nuna vojaĝo havas kunligon kun la feliĉa fino de lia malbona geedzeco: tiutage oni eldiris la disigan verdikton en lia divorc-proceso. Li ĝojis, ke li sukcesis sekretigi tiun ĝenan aferon. Li konstante timegis, ke iu ĵurnalisto, ĉar ili ĉiam are sekvis lin, tamen divenos, ke li eksedziĝas.

Estas kompreneble, ke lordo Bannister timiĝinte ekhaltis antaŭ la kraketanta, magnezia salvo de la fotoapartaoj, tiel timiĝinte, ke retropaŝinte, li hazarde stumbligis virinon, rapidantan malantaŭ li, kaj ŝi tutkorpe falis en la mezon de kotlageto kun siaj ĉapelujo kaj mansaketo. La ĵurnalistoj forfuĝis, timiĝinte pro la sekvo de ilia faro. La lordo ne sciis, kion fari. Analoga situacio ankoraŭ ne okazis al li dum liaj esploradoj. La elegante vestita virino pene levis sin, kaj ŝi rigaridis al la scienculo kiel martiro.

— Pardonon… — balbutaĉis la lordo, — mi kompensos ĉiujn viajn perdojn… Mi estas lordo Bannister.

— La scienculo! — kriis la virino entuziasme, forgesinte pri sia subita ŝanĝiĝo al kamenpurigistino. — Mi tre ĝojas konatiĝi kun vi, Mylord.

— Miaflanke… — balbutaĉis la profesoro, kaj iom sinreginte, li prenis la etenditan, kotkovritan manon de la entuziasma virino. — Ankaŭ mi ĝojas, aŭ mi bedaŭras…

Tre ĉagrenite li klopodis transbarakti la tumulton. Kvankam li volis atendi la surŝipigon de sian aŭto. Sed li jam zorgis nek pri tio. Li estis tre kolera pri tiu mallerta virino. Eblas, ke la ĵurnaloj skribos ankaŭ tion. Ho, Sinjoro! Kion skribos la ĵurnaloj?! Feliĉe ili ne elflaris lian divorc-proceson. Nur ne estu konatulo sur la ŝipo. Ĝi ne estis malreala deziro, ĉar Bannister ŝpareme akiris konatojn. Li konatiĝis nur en deviga situacio. Li ja estis bonulo, tiel do li ne povis konduti malamikeme.

Ĉi foje li ne havis bonŝancon sur la ŝipo. Kiel la prema Dek Plagoj, unuavice aperis redaktoro Holler kun sia larĝa vizaĝo kaj ora nazumo. Potenculo de la gezetaro, unu el tuij, kiuj jam multfoje aprecis la agadon de la lordo. Kaj kiel malbonŝance! Ankaŭ li vojaĝas al Maroko, ĉar li ĉiam pasigas sian ferion en Afriko. Li devis paroli kun Holler almenaŭ dek minutojn, kaj la malfeliĉo malofte venas sola, ankaŭ la urbestro de Parizo revenas hejmen per la sama ŝipo, post sia vizito en Londono, kiu konas Bannister-on, ĉar li ĉeestis, kiam oni proklamis la lordon honora doktoro en la universitato Sorbone, tiel li devis plilongigi la dek minutojn al duon horo, severigante ĝin per trinko de koktelo kaj kun la eksterordinare parolema vivkunulino de la Pariza urbestro. La lordo havis specialan antipation rilate la parolemajn vivkunulinojn.

La urbestro ĝoje rakontis, ke oni elektos verŝajne ankaŭ lin en tiun asicion, defendanta la morojn, kies patrono estis lordo Bannister. La lordo deklaris, ke li sentas sin feliĉa, se la urbestor estos lia kolego. Holler promesis, ke li interromos sian vojaĝon en Parizo kaj skribos pri la prelego de Bannister. Maksimume li veturos per aviadilo al Maroko.

Kelkaj abomenindaj truduloj petis aŭtogramon. Kia frenezaĵo estas ankaŭ tio! Doni aŭtogramon! Dume ili rikanas al li kaj senhonte okulmezuras lin, kiel stratulaĉoj la

fieregan adoleskantinon. Sed li devis afable rerigardi al ili. Lia kapo zumis, kaj ŝvito perlis sur lia frunto.

— Ĉu vi jam vidis, Mylord, sunleviĝon super la Manika markolo?

Kompreneble Holler demandis tiun idiotaĵn. Kaj li devas respondi. Ne estas pardono.

— Ĉu la sunleviĝon?… — pensadis la scienculo pri ia respondo. — Mi ankoraŭ ne vidis ĝin. Sed mi opinias, eventuale…

— Ni priparolis kun sinjoro redaktoro Holler — interrompis la urbestro, — ke ni ne dormos dum la sekvaj tri kaj duon horoj, sed frumatene ni rigardos la sunon, kiam ĝi leviĝos super la Manika kanalo.

— Ĉar ni estas naturamikoj — motivis la parolema vivkunulino ilian fiksan ideon.

— Mi elkora ĝojas pro tio — ĝemis la lordo kun serioza mieno.

— Ĉu sinjorino Bannister ne partoprenos la vespermanĝon? — demandis la redektoro, ĉar dume oni eksonigis la gongo, kaj la gastoj iris en la manĝosalonon. La profesoro ruĝiĝis. Jen kio ankoraŭ mankis!

— Ĉu la sinjorino?… Mi pensas… — li senkonsile ĉirkaŭrigardis. — Laŭ mia opinio, ŝi ne partoprenos la vespermanĝon…

— Komence de la vojaĝo estas pli bone resti en la kajuto — rimarkis la urbestro

„Kia idiotaĵo ĝi estas? — li pensis afliktita, kiel ia mensoganta bazlernejano. — Mi povintus diri eĉ tion, ke mia edzino restis hejme. Sed absolute, kial mi devas mensogi?”

… Dum la vespermanĝo ĉiu klopodis interŝanĝi almenaŭ unu vorton kun la fama scienculo. Kiam li iris sur la ferdekon kun vertiĝanta kapo, la urbestor brakumis lin, kaj pro grava afero li invitis la profesoron en sian kajuton por momento. Ĉe la turniĝejo ekflamis magnezio; Holler fotografis lin! La lordo lasas sin trenigi, lia kapo zumis, ringoj dancis antaŭ liaj okuloj, kaj li jam ne sveis eĉ pro tio, en tiu apatia, somnambula stato, kiam la vortabunda vivkunulino malbutonumis sian bluzon antaŭ li kaj montris sian haŭton, ĉar somere, minimume sunbrunigitie, neeltenebla jukado turmentas ŝin, kaj poste ŝi ne povas manĝi viandaĵon dum semajnoj. Ĝi certe estas ofta simptomo en la tropiko, kaj kian medikamenton oni kutimas preskribi tie por kuraci tiaĵon?

… Estis noktomezo, kiam lordo Bannister ŝanceliĝiante eniris en sian kajuton. Fine! Fine!

Elĉerpiĝinte li falis en fotelon, faris teon por si (li neniam fidis tion al aliulo), ekfumis cigaron kaj komencis legi por trankviligi siajn taŭzitajn nervojn. Post nelonge li ekdormis sidanta, morte laca.

… Tiam malfermiĝis la pordo de la kajuto, tiu certa virino enpaŝis en violkolora piĵamo, kun kiu li konatiĝis inter malagrablaj cirkonstancoj, ŝi forte skuis lian ŝultron kaj ekparolis jene:

— Mi estas Evelyn Weston. Bonvolu permesi, ke mi pasigu la nokton ĉi tie ĉe vi…


Загрузка...