Kvina ĉapitro

Nigra savanĝelo aperas. Jimmy sentas tiel, ke ankaŭ ambasadoro estas bezonata, poste li iras hejmen


Surpriza gasto alvenis iun tagmezon. Fulgonigra, platnaza, kolosa negro. Li venis sur kamelo, akompanate de tri negroj, ke li estis tre altranga sinjoro, tio estis evidente videbla ne nur laŭ liaj Panama ĉapelo kaj bukaj lakŝuoj, sed ankaŭ laŭ liaj medaloj, pendantaj sur lia violkolora negliĝo kun flavaj floretoj.

– Raportu al via sinjorino, ke reĝo Culunga estas ĉi tie – li diris al la gardisto, dume li detiris siajn gantojn. La ĉirkaŭstarantoj mire rigardis lin. Ĉi-regiono ĉiu homo sciis, ke Culunga havas militvagantajn taĉmentojn, varbitajn el la popolo de la ĝangalo, kaj tiuj sub la preteksto de liberecbatalo prirabas la vilaĝojn apud la rivero kelkajn jarojn. Iu urĝe solvenda tasko de la iom post iom entaŭeniĝanta franca konkero estis fortigi tiom la antaŭenŝovitaj bazojn, ke ili povu komenci likvidi la hordojn de Culunga, kiuj cetere havis tre bonajn grandindustriajn kaj politikajn kontaktojn, kaj la misteraj manoj en okazo de bezono ĉiam provizis ili per la necesaj novaĵoj, municio kaj armiloj. Ĉi-momente li ja atendis en reĝa pozo, apogiĝinte sur kalandrilon, sed oni diras, se okazos batalo, eĉ la dek kvar jaraj, negraj buboj havas unuarangajn 7,65 kalibrajn fusilojn Mauser kaj bonegan aŭtomatan pistolon en la tendaro.

Edna Dilling tiuj akceptis Culunga-on, kompreneble en la ĉeesto de la stiristo kj Jimmy Fool. La negro sciis la kutimojn, tial unuavice li transdonis belegn donacon, apenaŭ trivitan, tiel nomatan gurdon, kies krankon oni devis nur turnadi, ke ties ŝiriĝinta risorto tuj komencu brui en ĝia interno.

– Estimata Komandanto! Mi ne devas diri al vi, kiu estas reĝo Culunga, kaj ankaŭ mi scias bone, antaŭ kiel granda sinjoro mi staras vid-al-vide, pri kiu miaj spionoj jam longe rakontis, ke ŝi estas maljuna kaj saĝa, kiel elefanto.

Ĝi estis granda komplimento ĉi-regione. Jimmy sentis tiel, ke li devas respondi en la nomo de la Komandanto.

– Granda reĝo, kiu estas pli brilanta kaj nigra ol la ciro! Laŭ la kutimo de nia lando mi dankas en la nomo de mia reĝino viajn flatemajn vortoj kaj vian valoran donacon. Bonvolu sidiĝi, kaj diru al ni, kiel vi fartas?

Post tiu ceremonio komenciĝis la parolado. Evidentiĝis, ke lia reĝa moŝto ja aĉetas siajn donacojn en la ĝangalo, sed li akiras siajn informojn en Timbuktu. Tiel li sciiĝis pri tio, ke la blanka ĉefo, kiu aranĝas la aferojn de la Komandanto en Timbuktu, ŝi volas liberigi legianon el El Gao. Li scias tion de militista komisiito de potenca lando, kiu estas lia bona amiko. Li diras antaŭe al tiu ĉi societo, kiuj ĉiuj estas pli maljunaj ol multaj oldaj krokodiloj (nun ili ĉiuj klini sin, kaj la stiristo forigis la komplimenton kun modesta gesto), ke nek mono, nek grandega influo ne utilas, pri tiaĵo ne konas ŝercon la eŭropaj frip… sinjoroj. Sed li, reĝo Culunga, pri kiu ĉiu scias en la ĝangalo, ke li nur plej malofte mensogas, kaj eĉ tiam nur en la plej gravaj aferoj, laŭ la vortuzo de la diplomacio, li garantias liberigi la blankulon. Rekompence li petas nenion, eĉ li proponas gvidi ĉiun legianon el la Flava Garnizono sur anglan aŭ belgan terenon, li proponas la provizon de tiu ekspedicio, krome li proponas al la reĝino kvarcent koralperlojn kaj al ŝiaj du ĉeestantaj edzoj po unu kuboforme kunpremitan maĉtabakon, krome du dekduojn da unuarangajn ĵarterojn.

– Via propono estas tre konsiderinda – diris la stiristo – kaj tre grandanima, precipe rilate la ĵarterojn, ĉar tiuokaze ni jam bazonas nur la necesajn ŝtrumpojn. Tamen mi povas diri tion, estimata rabisto, ke via propono estas tia, kiel la kurteno: oni devas sciio, kio estas malantaŭ ĝi.

Poste li ĉirkaŭrigardis tre fiere.

– La ŝtatsekretario pravas – diris Edna Dilling. – Ni devas scii, kial vi faros tion?

– Mi klarigos tion. Malsupre de El Gao la kvar grandaj triboj, bivakantaj apud la rivero, atendas nur devizon. Mi diras tion, kion diris mia plej saĝa, blanka amiko, nomata Stuck, kiu estis brand-kontrabandisto: “La ĝangalo apartenas al la indiĝenoj!” Mi scias certe, ke post dek tagoj alvenos tuta regimento da senegalaj infanterianoj en El Gao-n. Tial oni konstruis nun la dezertan fervojon de oazo Nogram ĝis la ĝangalo. Ankaŭ kelkaj tre altangaj oficiroj de la ĉefstabo venos en El Gaon kun la soldatoj. Tiu friponaĵo estas preparita kontraŭ mi. Se la regimetno kantonmentos en El Gao, unuavice ili faros ordon en la regiono, duavice ĝi estos la bazo de diversaj militvagoj. Ni do, kiam la trajno atingos la insulon inter la du riverbranĉoj de Niĝero – ĝi estas tre mult-mejla kalva sablobenko, - ni eksplodigos la fervojponton. Tiel la soldatoj fariĝos niaj kaptitoj, aŭ hostaĝoj, ĉar ili estos fermitaj inter la du riverbranĉoj. Samtempe komenciĝos la ribelo sur la riverbordo. Sed El Gao estas sufiĉe forta garnizono. Ni devus batali unu semajnon, ĝis ni okupus tion. Jen estas mia plano. Mi armos vin. Via plimulto eĉ nun portas legianan uniformon. Do eksplodiginte la ponton, vi ekmarŝos al la urbo el la proksima arbaro. Oni ĝoje akceptos la blankajn legianojn, konsiderinte vin liberigantoj, kaj vi okupus la tutan puntendaron el la interno de la fortikaĵo sen eĉ unu pafo per la fusiloj. Mi ne devas daŭrigi. Tiam ribelos la tuta ĝangalo, kaj la regiono de Niĝero ĝis Gambio estos la nia.

Jimmy aŭskultis lin konsternite. Ĝi estis infera plano. Serioza frapo al la franca kolonia armeo.

– Vi forgesas – li rimarkis, - ke la francoj venos kun granda armeo puni vin.

– Sinjoro, vi estas tia, kiel la gorilo: maljuna kaj forta. Vi devas scii, ke komenci tiun pun-militiron: ĝi signifas dunjaron da sin preparo. Dume ankaŭ ni prepariĝos. Ni havos armiloj kaj blankajn oficirojn. Sed mi promesas al vi, se vi okupos la urbon, post unu semajno mi gvidos vin tien, kien vi volas. Pripensadu tion dum du tagoj, ĝis tiam mi estos via gasto.

Poste sekvis tagmanĝo, kaj ili ne plu parolis pri la afero. Post la tagmanĝo lia reĝa moŝto Colunga dorsapogiĝis en la brakseĝo, li piketis siajn dentojn per fontoplumo Winston kaj ekparolis jene:

– Kompreneble, se vi ne akceptos mian proponon, la ĝangalanoj konsideros vin, kiel malamikon, kion ni ne faris ĝis nun – Leviĝinte li ruktis kelfoje kvazaŭ adiaŭante kaj foriris en la apartamenton, kio estis rezervita por lia altranga persono.

– Ĝi estas granda problemo – diris Jimmy. – Kompreneble ni ne helpos la negrojn en tio, ke ili detruu la laboron de la civilizacio. Sed niaj municio kaj armiloj sufiĉos nek al kelkaj tagaj rezistoj.

– Sed tio certas, ke la reĝo povus liberiĝi nin, kaj transdoni ankaŭ Allan Bruce-on en nian manon – rimarkis la Komandanto. – La ribelo okazos ankaŭ sen ni, maksimume estos pli da masakrado dum la venkopreno de El Gao, se ili ne okupos ĝin per okupo.

– Ĉu vi ne imagas – diris Jimmy incitite, - ke iel ajn mi alianciĝos kun negraj rabistoj!

– Ne vi decidos sola en tiu demando, Jimmy

– Unu aferon ne forgesu, Edna. Ne ekzistas tiu eleganta angla virino, kiu evitus la mortkondamnon, se io ne sukcesus tiel…

– Ĉu vi volas influi min utiligante mian malkuraĝon?

…Diablo forportu tion! Li eliris kolere. La afero fariĝas ĉiam pli komplika. Li devas diri ĉion al Edna… Sed kiameniere? Kiel li rigardu Jimmy Wickley en siajn proprajn okulojn de nun, tute ne parolante pri la portreto de la multe da nobelaj antaŭuloj, en kies okulojn li devos rigardi hejme, se li rompos siajn ĵuron kaj honorvorton? Sed kial li devus rompi ĝin?! Se li mem malliberiĝadus tie, milfoje li prefere elektus la morton, ol akcepti tiun manieron de la liberiĝo… Nu, li montros al ŝia sinjorina moŝto, se ĝi estas nur Saharo, sed dank’ al Dio ni ankoraŭ ne estas en la ĝangalo, ke eŭropanoj estu pretaj je ĉio.

Vespere iom da oleo verŝiĝis sur la fajron. Alvenis el Timbuktu la grandega negro kun letero. La frato de Edna skribis en ĝi, ke Tera potenco verŝajne ne helpos Allan Bruce-on, ĝis li ne plenumos sian punon. Edna sendis iun por venigi reĝon Culunga.

– Negra reĝo! Mi decidis, kiel la Komandanto de la Flava Garnizono. Ni akceptas vian proponon, sed vi devas promesi, per sankta ĵuro, ke vi traktos bone la kaptitojn, kaj vi ne mortigos eĉ unu homon, kiu ne kontraŭstaros.

– Estos tiel, kiel vi volas, ho, avino de ĉiuj elefantoj. Cetere mi nur malofte estas sangosoifa kaj kruela.

Jimmy kaj la stiristo silentis mute.

– Iru, stiristo, kaj diru al la homoj, kiel mi decidis. – Kiam ili restis solaj, ŝi rigardis Jimmy-on. – Nu?

– Mi ne permesos, ke vi faru tiun stultaĵon. Allan Bruce restos en la infera… prizono, kion li meritas.

Terura suspekto ekideis al Edna. Jimmy dekomence estas kontraŭ tio, ke ŝi faru kion ajn por Bruce. Ĉu ne tion volas tiu homo, ke edziniginte ŝin, li akiru al Brannisford-havaĵon?… Ĉu eblas, ke tiuj sinceraj, gajaj okuloj rigardu el la kranio de ĉarlatano? Jam la unuan tagon, kiam li aŭdis la historion, li asertis, ke tiu Bruce estas ŝtelisto de mantelo…

– Jimmy Fool. Vi bedaŭros, se vi ne kunagos kun ni.

– Edna! Vi ne devus fari tion por drinkemulo…

– Sufiĉe! Diru nenion ofendan pri Allan Bruce! Mi liberigos lin, eĉ se oni pendumos min! Ĉu vi komprenas? – Kaj ŝi lasis lin tie.

Jimmy baŭmis-ŝaŭmis. Nu atendu avino de elefantoj! Vi ekscios, ke nek mi estas nun naskiĝinta krokodilo! Li promenis en la urbon. En ekscititaj grupoj oni pritraktis la okazaĵon ĉie.

Kaŝrigardante el malantaŭ la kurteno, Edna vidis lin malsupre en la korto. Tute certas, ke li estas ĉarlatano. Li volas malhelpi, ke el la mano de sia estonta edzino la Brannisford-havaĵo transiru al la rajta heredanto. Jen li irias tie! Li ridadas, kaj ankaŭ la aliaj ridadas ĉirkaŭ li. Larmoj ekfontis el ŝiaj okuloj. Aŭdinte, ŝi estus miranta, kion parolas Jimmy malsupre ridante.

Li iris de grupo al grupo kaj diris tiaĵojn:

– Ridu, knaboj, ĉar la Komandanto rigardas nin tra la fenestro. Kiomfoje mi ridas, ankaŭ vi ridu. Tiel… Dankon… Sciu, ke laŭ mi ĉiu legiano estas fia kanajlo, kiu alianciĝas kun negraj rabistoj kaj partoprenas la masakron de siaj kamaradoj… Mi restos ĉi tie kaj kraĉos sur vin, se vi faros tion… Ridu… Krome, farinte ĝin, tiu brosvizaĝa reĝo mortigos vin ĉiujn, aŭ li interŝanĝos vin, kiel negrajn kaptitojn kun francoj, kaj tiam vi ĉiuj estos pendumitaj… Ridu! Hahaha… Dankon… Pli laŭte… Tiel, ĝi estas bona… Laŭ mi, vi meritos tion, ke vi pendu… Ni devas malhelpi, ke la Komandanto faru tiun idiotaĵon… Ridu!

Edna ploris en la fenestro. Kiel ili ridas! Li arlekenas… Komediulo! Ĉarlatano…

Kaj Jimmy senlace faris la ridan agitadon, li konvinkis la legianojn kun nekredebla influa forto, ke ili kuregos en sian pereon kun la Komandanto, se ili ne akceptas lian konsilon.

Post kelkaj horoj ĉe la Komandanto okazis sceno, bone konata el historiaj dramoj. Dek homoj enpaŝis al Edna Dilling, gvidataj de Jimmy kaj la striristo.

– Kio ĝi estas?! – ŝi demandis mirante. La stiristo respondis.

– Mi raportas obeeme: ni ribelis. Kion mi faru?…

– Komandanto! – diris Jimmy kategorie. – Transdonu vian glavon. Eksplodis danĝera reibelo, kies gvidanto estas mi, vi estas la arestito de la lando, ekde nun decidos kvindek membra popolkomitato, kiu faros tion, kion mi diros.

– Jimmy! Se vi faros tion…

– Mi faros! Oni devas eltiri la venean dentegon de la elefanto! Pro via propra intereso. Vi povas iradi en la domo libere, sed mi atentigas vin, ke vi povas forlasi ĝin, se vi volas promeni sur la forumo!

La sango malleviĝis el la vizaĝo de Edna. Tiu sendanka veninto, kiun ŝi fidis kaj kredis, li forlogis tiujn homoj kun sia sorĉista konduto, pro kiuj li tiom multe faris, pri kiuj ŝi pensis, ke ili eĉ mortus por ŝi. En tiu momento enpaŝis lia reĝa moŝto. La ribeluloj anticipe venigis lin ĉi tien. Jimmy salutis lin afable.

– Ho, granda reĝo, kiu estas multe pli turpa, ol la du ĝibaj kameloj, ĉu vi scias, kio estas protezo?

– Kio okazis…? – demandis lia reĝa moŝto palpebrumante, ĉar li vekiĝis el sia dormo.

– La protezo estas artefarita maĉilo, aplikita anstataŭ elbatitaj dentoj. Tial nun lasu vin ŝnurligi, ke eĉ plu vi vivu en saĝa nescio, rilate la protezon.

La reĝo ne komprenis tion, sed li etendis sian manon al sia zono, kiam oni proksimiĝis al li. Sed la stiristo, kiu ĝis nun staris en iu angulo silente, nun li rigardis sur la Komandanton kun malgaja senkulpigo kaj ĵetis malgrandan poton da floro al la kapo de lia reĝa moŝto. La eventoj sekvis unu la alian kun drameca rapideco. Oni ŝnurligis la reĝon, bandaĝis lian kapon per gazo kaj portis lin kaj lian akompanantaron el la apartamento en malpli komfortan ejon, kiu en la malnovaj belaj tempoj estis la templo de Minerva, kaj tial ĝi havis grandegajn, bronzajn pordojn.

– Kial vi faris tion…? – demandis Edna, kiam ili restis solaj.

– Mi esperas, ke ni povos peti liberan foriron por tiu rabisto kaj por la plano de la ribelo. En la plej proksima oazo mi kontaktiĝos kun la militestraro.

– Mi komprenas… Kaj Allan Bruce restos tie, kie li estas. Kaj en tiu ĉi okazo vi pensas tion, ke mi edziniĝos al vi, kaj vi uzurpos kun mi la havaĵon de homo, puŝita en la morton. Tial vi faris ĉion!

Jimmy sentis tiel, ke li devas tuj morti. Li torporiĝis pro tiu sento. Tiaĵo tute ne venis en lian kapon. Li ekkriis malespeiĝinte:

– Kion vi kuraĝis?… Eksciu do… Eksciu do… – Sed lia gorĝo kuntiriĝis ĝis sufokiĝo. La rompo de la honoro kaj ĵuro ne eliĝis tra ĝi. Vane… Morti estus pli facile. Li nur staris tie kun malfermita buŝo kaj malesperiĝinte, ke ankaŭ Edna timiĝis pro li. Poste li turniĝis subite kaj forkregis.

– Stiristo! Ĉu venos kun mi?!

– Kien?!

– Nek mi scias tion!

– Kompreneble. Ni tuj povas ekiri.

– Knaboj! Mi nun foriros ien! Se mi ne revenos post dekkvar tagoj, sekvu la ordonojn de la Komandanto en ĉio, aliĝu al la negroj, aŭ faru tion, kion vi volas, ĉar mi jam ne vivo.

– Ĉu mi? – interesiĝis la stiristo.

– Nek vi. Ĉu tiuokaze vi ne venos?

– Kial vi kverelas? Ĉu jam ne estas permesate demandi?!

Post unu horo ili estis survoje al okcidento en la dezerto.

– Ĉu vi ne konsideros scivolemo – interesiĝis la fordiboĉanto de la Ŝanhaja Trogo, - se mi demandas, kial mi devas morti?

– Mi ne volis diri tion antaŭ la knaboj. Estas neakceptebla situacio, ke lando, kiu havas ŝtatsekretarion kaj asesoron de kuratoroficejo, ĝi ne havu ambasadoron.

– Jam ankaŭ mi pensis multe pri tio – kapjesis la stiristo.

– Nu temas pri tio. Nun ni iros misie. Ni haltigos la trajnon de la soldatoj ĉe El Gao… Kio estas al vi, ĉu vi vertiĝas?

– Ĉu vi miras pri tio? Oni tuj arestos vin, certe ankaŭ min. Sinjoro, la ŝtelo de ŝipo tre longe preskriptiĝos.

– Tio certas, ke ĝi ne estos entrepreno por dorlotita, timema sinjorido. Estus pli bone, se vi returniĝus.

– Bonvolu fermi vian buŝon!

…Dum rekorda tempo, dum du tagoj ili atignis la ĝangalon super El Gao, kaj dum duontago ili atingis la ĝangalon apud Niĝero, preterirante la oazon Arua.

Tie ili ekvidis la mallarĝan relparon, kiu penetris en la ĝangalon. Tiam ili turniĝis norden por haltigi la trajnon en la dezerto post la oazo Mogram. Ili bivakis du tagojn, kiam aperis la refletkoro el la malproksimo.

…En Morgam la etŝpura trajno de Saharo, per kiu la senegala regimento veturis, haltis por duonhoro. La oficiroj de la ĉefstabo spiregis en la salonvagono. Sur la kaduka, prove konstruita nova fervojo, la trajno longe ripozi en tiel malgranda oazo. Oni frapetis la radojn, oleis, prenis akvon kaj hejtmaterialon.

– Nom du nom… – diris divizia generalo Frederiko. – Estas varme… Sed mi opinias, ke ĝi meritos la penon… La maltrankviligaj informoj, kiujn ni ricevis de iuj triboj, baldaŭ ĉesos. Ni zorgos pri tio…

– Alvenis la tempo neniigi tiun rabistan neston ĉe Niĝero – diris majoro Thiers. – Nia amiko Culunga faros ankoraŭ multe da problemoj.

La etŝpura trajno komencis skuĝadi malrapide. Poste ĝi veturis sufiĉe rapide en la nokto. La lokomotivo, hejtita per ligno ĵetadis la fajrerojn el la fumtubo, kiel bengalan fajron. La trajno subite bremsi. Pakaĵoj defalis, la homoj puŝiĝis unu al la alia. Kio okazis?! La soldatoj elrigardis scivoleme, sed ili ne rajtis forlasi la vagonojn sen ordono. Sed la oficiro tuj desaltadis. Grandega fajro flagris inter la reloj. Du homoj kaŭris apud ĝi.

– Kial vi ekbruligis fajron?! – kriis la majoro.

– Por ke ĝi lumu – respondis tre trampa, blankhara, variolcikatra homo. – Mi nomiĝas Manfredo, kaj tiu sinjoro, mia amiko, Rolando Edmundo, volas paroli kun la sinjoroj oficiroj.

– Mi raportas obeeme – diris Jimmy soldatece, - la fervoja ponto estas subminita ĉe El Gao. Tial ne estus bone, se la trajno veturus plu, ĉar la eksplodo estus tre danĝera, rilate la pasaĝerojn.

Post kvin minutoj Jimmy kaj la stiristo estis en la salonvagono. Post aliaj kvin minutoj la plimulto de la regimento kun fusiloj ekmarŝis silente en la nokto al El Gao.

– Kiuj vi estas?

– La pesonaro de la Flava Garnizono sendis nin, kiel delegacion.

– Vi do estas dizertintoj! Mi arestas vin…

– Pardonon, sed tio ne eblas. En la historio de la franca armeo ankoraŭ ne okazis, ke oni arestu parlamentarion, alvenintan kun mesaĝo. Ĉu dizertintaj soldatoj, ĉu arabaj rabistoj sendis lin…

La oficiroj silentis. Ĝi estis speciala situacio. Malgraŭ tio, Jimmy rakontis ĉion sincere. La proponon de la negra reĝo kaj la konduton de la Flava Garnizono. Nur la personon de Edna Dilling li prezentis alie.

– Nia komandantino ŝajne konsentis la planon de la reĝo, sed, kiam Culunga foriris, ĉar ni tamen ne kuraĝis aresti lin…

– Estas domaĝe… – murmuris iu oficiro riproĉe.

– Sinoro divizia generalo, ankaŭ la temerareco havas limon. Ni riskis nian vivon sufiĉe, kiam evitinte Culunga-on, ni staris je la flanko de la kolonia armeo, kiel unu homo.

– Ĉio ĉi estas tre bela. Se tio estas vera, kion vi diris, tiel vi faris grandan servon por Francio.

Oni regalis la du venintojn per manĝaĵo kaj trinkaĵo, poste oni ordonis, ke la trajno ekveturu malrapide. Aŭrore ili renkontiĝis kun la revenantaj soldatoj. Ili kunportis ĉirkaŭ kvindek ŝnurligitajn indiĝenojn. Ili ĉirkaŭfermis la ponton el ambaŭ direktoj kaj kaptis tiujn multe da ŝtelumantaj negroj, havantajn bonegajn armilojn. Ambaŭ flankoj de la ponto estis subminitaj per nekredeble alta kvanto da dinamito.

Sinjoroj! – diris la divizia generalo al Jimmy kaj al la stiristo. – Revenu al tiuj, kiuj sendis vin delegacie. Diru al viaj amikoj, ke tiu via ago estos treege aprecata.

– Sinjoro divizia generalo! Vi devas certigi plenan amnestion kaj liberan foriron por la Flava Garnizono.

– Juna amiko mia, la amnestio ne apartenas al la agosfero de la ĉefstabo.

– Sinjoro divizia generalo! – diris Jimmy tre aplombe – nek la savo de la vivo de la ĉefstabo apartenis al la agosfero de la Flava Garnizono. Se mizeruloj tiom transpaŝis sian agosferon, mi ne kredas, ke altrangaj sinjoroj oficiroj povus fari malpli multe.

Sekvis longa silentado. Poste la divizia generalo ekparolis mallaŭte:

– Mi opinias, ke vi pravas… Diru al viaj amikoj, ke la oficiraro ne restos ŝultanta al vi, rilate la esksperimentadon de la transpaŝo de la agosfero. Ni nun veturos plu. Adiaŭ.

La oficiroj unu post la alia prenis la manon de Variolcikatrulo kaj Jimmy. Sed la skoto subite eturniĝis el la pordo de la kupeo:

– Sinjoro divizia generalo: negoco!

– Kiel?

– Mi havas negocon por la sinjoroj. Kion vi donos, se mi transdonos al vi la ŝnurligitan Culunga-on, tiun malagrablan, maljunan elefanton?

– Tridek mil frankoj estas anoncitaj por lia kapo…

– Mi ne akceptos eĉ unu centimon, laŭ la kutima maniero mi inteŝanĝos ĝin por arestito.

– Dependas de tio, kiu estas la arestito. Sed se vi vere povos kapti Culunga-on…

– Mi entreprenos tion devige. Se vi transdonos la senrangulon Allan Bruce, tenitan en kaptiteco en la bagno apud El Gao, kiu estas kondamnita pro rompo de disciplino, tiam mi transdonos al vi la ŝnurligitan Culunga-on, la reĝon de la rabistoj.

– Eh, bone! Tiun tagon, kiam vi trandonos al ni Culunga-on, mi ordonos meti Allan Bruce-on en liberan staton.

– Nu do. Ni povas fari la interŝanĝon. Ĉar la Flava Garnizono devas timi la venĝon de la adeptoj de Culunga. Sinjoro divizia generalo sendu plotonon da soldatoj helpi aŭ aresti ilin, ĉar tiu formalaĵo estas nemalhavebla okaze de amnestio. Tiuj kunportu Allan Bruce-on, kaj se mi donos vizitkarton al ili, ke ili venis de mi, tiam oni transdonos al ili Culunga-on, kiun ni tenas en kaptiteco. Ĉar ni ne lasis libera Culunga-on, kiel mi diris ĵus, sed ni batis, ŝnurligis kaj fermis lin.

– Brave! Ĉu vi temeraris fari tion?

– Sinjoro divizia generalo! La temereareco ne havas limon!

…Ili galopis kune en la dezerto kun oficiro kaj kun kompanio da soldato al El Gao por liberigi Allan Bruce-on.

– Sinjoro sendito – diris Variolcikatrulo sincere, - vi vere estas freneza homo.

– Via ekscelenco flatas min. La ceterajn vi jam scias. Nun mi lasos vin sola kun la franca armeo, kaj mi foriros.

– Ĉu vi ne revenos en la garnizonon?

– Ne.

– Kial?

– Oni ofendis min. Mi havis la honoron.

– Homo! Kien vi volas iri tiel, kun ununura kamalo?

– Mastrumadi en la skotlanda Feney Creek. Adiaŭ al vi.

Kaj li forgalopis. Sur ununura kamelo. Li nur simple turnis sian dorson al la tuto, kaj li iris, kiel la fajra fulmo, ne kredante, ke ankaŭ al li povas okazis malbono. Variolcikatrulo longe rigardis post lin tre serioze, kaj liaj lipoj tremis iomete.

Poste li sekvis la trupon kaj longe murmuris ankoraŭ en si malbonhumore. Por hundoj estas jam la tuta Saharo… Ĉiu honesta homo forlasa ĝin. Ankaŭ li foriros de tie ĉi, reen al la flavaj akvoj. Se iu ja havas ankoraŭ kvindek sep jarojn, tiu ne nenifaradu ĉi tie komforte, pro la sinjora vivo kaj bona pozicio…

La loĝantoj de la garnizono ariĝis timiĝinte, ekvidinte la brilantajn stiletojn en la dezerto. La soldatoj tendumis iom pli malporksime, poste homo sur kamelo eliĝis el ili. Variolcikatrulo!

Fulmorapide, ornamite kun la bezonataj troigoj, li rakontis ĉion. La plej malgranda plenumaĵo de Jimmy estis tio en lia rakonto, kiam li saltis sur la veturegantan trajnon, kaj per sia iu mano li kaptis la gorĝon de la maŝinisto, per la alia li bremsis la sovaĝe kuegantan lokomotivon.

Post nelonge la oficiro, la stiristo kaj la barbostopla Allan Bruce kun ŝanceliĝanta irado, kun idiota rigardo aperis antaŭ la Komandanto.

– Fraŭlino Dilling – diris la oficiro, kiam li prezentis sin, - la franca armeo estas dankema pro via boneco. Ĉi-momente tiuj homoj estas miaj arestitoj, sed post nelonge ili ĉiuj estos liberaj.

– Kaj kiel… kiel okazis… – demandis Edna, dume ŝi nur atendis, sed vane, ke proksimiĝus ankaŭ konataj dancpaŝoj. La stiristo rakontis, ke ili haltigis la trajnon, kaj sukcesis malhelpi la atencon, pro kio la divizia generalo promesis al Jimmy, ke li helpos ilin.

– Kie estas… sinjoro Fool?

– Li diris… – kaj li glutis, - ke li iros hejmen en Skotlando mastumadi en Feney Creek-on… ĉar oni ofendis lin. Cetere li kun mirinda genio liberigis kaj venigis Allan Bruce-on ĉi tien. Li estas tiu homo… He, ne dormu starante, kiel la ĉevaloj!

Allan Bruce! Kaj li venigis lin! Li liberigis lin, poste li forrajdis. Ŝia koro doloras, sed ŝi ankaŭ ĝojas. Doloris, ke ŝi estis maljusta kaj kruda al Jimmy, sed ŝi estis feliĉa, ke la gajaj okuloj rigardis al ŝi ne el la kranio de ĉarlatano.

– Stiristo… Ordou transdoni la rabistojn al la soldatoj. Mi volas resti sola kun tiu ĉi homo.

– Stranga gusto – diris Variolcikatrulo profunde kliniĝinte kaj foriris. La oficiro sekvis lin. Edna longe silentante rigardis la homon kun enkvaiĝintaj okuloj, kun malalta frunto, kies preskaŭ sensentiĝintaj vizaĝnervoj donis al li larvosimilan aspekton. Ĉu tio fariĝis el lordo Austin Brannisford?

– Kiu vi estas?

– Allan Bruce… Mi petas vin, sinjorinja moŝto… donu al mi cigaredon.

Li poponis cigaredon al li. Hm… Impresas tre primitive, kiel li parolas. “Sinjorinja moŝto”, tiun vorton uzas nur la plej simpla popoltavolo. Ĉu tiu homo edukiĝis inter la elegantaj muroj de la historia Oksfordo?

– Iam oni pensis pri vi, ke vi estas identa kun lordo Brannisford.

– Tio estis bonega… – li diris plenbuŝe ridaĉante. – Mi kaŝiĝadis en Londono, ĉar mi pikadis iun per tranĉilo, krome mi ne kuraĝis surŝipiĝi pro la policistoj, sed mi volis veturi en Parizon. Iun tagon mi vekiĝis je tio, ke oni kovris min per surtuto, ties ĉiuj poŝoj estis plena de juveloj kaj mono… Ĉu vi bonvolas vidi? De tiam mi havas tiujn horloĝon kaj cigaredujon… La sekvan tagon mi aĉetis vestaĵon el la multe da mono kaj vojaĝbileton ĝis Parizo laŭ tiu nomo, kaj mi tuj kaŝiĝis en mia kajuto. Mi pensis, se vidos mian nomon policisto sur la nomlisto de la pasaĝeroj, li ne kuraĝos ĝeni la elegantulon… Poste en Parizo oni arestis min pro la tranĉilpikado kaj trovis ĉe mi… Oni kredis, ke mi ŝtelis la dokumentojn, la horoloĝon kaj la cigaredujon. Ĉar mi jam dungiĝis al la legio, tuj post la tranĉilpikado, la policistoj do akompanis min al la kazerno kaj redonis ĉion, ĉar ili ne volis skribi akton pri legiano…

Kaj li ridaĉis denove… Ne! Tiu homo ne povas esti angla lordo! Nek la plej fama aktoro de la mondo povas fari tian komedion. Ho, kompatinda Austin Brannisford. Li do en la realo foĵetis ĉion, kio ligiĝis al lia nomo, kaj li sternis tion ĝuste sur tiun ĉi vagabondon. Nun ŝi staras ĉi tie post tiom da suferoj kaj malhelpoj; ŝi liberigis ĝisostan krimulon. Sed kiel konjektis tion Jimmy Fool…?

– Vidu, aiko mia, mi liberigis vin helpe de tre saĝa, bonanima homo. Nek de nun mi lasos vin en peklo. Mi veturigos vin hejmen en Londonon, kaj tie ni parolos pri la futuro. Bonvolu vendi al mi la valoraĵojn de tiu kompatinda lordo, la horloĝon kaj la cigaredujon.

…Ne perdiĝu ĉe vagabondo la blazona juvelo de Brannisford. La vagabondo transdonis malnovmodan, oran horloĝon kun duobla fermoplato kaj cigaredujon. En ambaŭ objektojn estis gravurita la blazono.

– Bonvolu scii, ke ili estis miaj amuletoj. Tamen mi vendos tiujn al via sinjorinja moŝto pro dankemo. Precipe mi ŝatis la horloĝon, ĉar en ties fermoplato esta la bildo de du viroj, tio certas, ke iu estis tiu, kiu helpis min…

Edna klak-malfermis la fermoplaton.

Sur la fermoplato de la horloĝo estis en emajlon ĉizita arta kopiaĵo de familia bildo: kun la portret-foto de la maljuna kaj la pli juna lordo Brannisford.

…Allan Bruce timiĝinte kriis de sur la verando:

– Bonvolu veni! La sinjorinjo falis sur la plankon.


*

…La Komandanto vespere sidis malgaje en sia loĝio. Nekutime gaja bruo de ĝojsolenaĵo aŭdiĝis de malsupre. Nun ŝi kompenis ĉion. Kiel sciis Jimmy Fool antaŭe, ke Allan Bruce estas fripono. Ŝi tre ofendis lin, la knabo pravis pri tio. En la malvarma dezerta vespero, kvazaŭ ĝi estus ia forlasita tombejo, torsoj kaj marmorŝtonoj brilis en la lunlumo. Jimmy Fool, aŭ lordo Brannisford nun certe galopas sola inter la sablodunoj, dronintaj en la mallumo kaj kantas per sia sonoranta voĉo:


“Viaj okuloj estas nigraj, kiel la nokto,

Venu kaj ne timu…”


Ŝi klinis sian kapon sur la malvarman ŝtono kaj ploris silente.


*

Sub la aŭtuna ĉielo migraj birdoj flugis kun pigre moviĝantaj flugiloj, malalte. La malpuraĵo de la aŭtuna velkado sursidas sur la kotajn kampojn kun brunaj, kadavraj lividaĵoj, kaj la vento grincigis la duone deŝiriĝintan pordon de kampgardista kabano, farita el lignotabuloj. Jimmy dum la tuta tago vagadis sur la stoplejo, havtante sian fusilon surŝultre, en la societo de sia halthundo, sed li neniam kunportis ĉasaĵon hejmen kaj neniam pafis per sia fusilo. Li nur promenetis en tiu malseke nuba, skota, vilaĝa regiono kaj neniam kantis.

Nur lia frato vivis ankoraŭ, kiam li alvenis. Li sidis apud la kameno kun siaj pipo kaj ĵurnalo, kie li vidis lin lastfoje antaŭ jaroj. La bona, olda Roberto… Li jam longe ĝojis tiel. Li kaj lia halthundo. La senprudenta besto nur kuradis tien-reen, ĝi saltis ĝis lia vizaĝo por leki tion, poste ĝi sidis sur siajn malantaŭajn piedojn kaj tirbojis tiel amare pro la doloro de la neeldirebla ĝojo, ke estis malbone aŭskulti tion. De tiam reduktiĝis iomete ilia ĝojo. Li estis la trian monaton hejme, sed sendube: la fola, kantema Jimmy fariĝis moroza homo. Sur tiu malriĉiĝinta, malnova bieno de la familio Wichley, li ludadis en sia infanaĝo, de tie oni forportis lin por fari lordon el li, el etnobelulo, kaj forĵetinte la aristokratan nomo, li revenis ĉi tien, kiel erarinta malriĉegulo.

Vespere li alvenis hejmen. El la manĝoĉambro Roberto venis por akcepti lin.

– Via iu superulo estas ĉi tie el la tempo, kiam vi soldatservis en Afriko kaj preterveturinte venis viziti vin.

– Kiu estas tiu…

La komandanto de la Flava Garnizoni venis renkonte al li. Jimmy ekhaltis, kaj dum momento antaŭenkliniĝinte li rigardis Edna-on kun elstariĝintaj okuloj. Poste mansvinginte li diris lakone:

– Mi ne konas vin!

Edna staris senpere antaŭ lin kaj metis sian manon sur lian ŝultron

– Ĉu ĝi estas tutcerta, sinjoro Wichley?

Jimmy tre ruĝiĝis.

– Aŭ… kvazaŭ mi jam estus vidinta vin ie…

Roberto fermis la pordon silente malantaŭ si.

– Jimmy! Mi konfesas, ke mi estis maljusta al vi, kaj mi venis nur por peti pardonon.

– Se venis nur tial, mi ne pardonos vin. – Kaj subite akriĝis lia voĉo. – Vi suspektis min pri tiu friponaĵo…

– Kaj vi arestigis min en mia propra lando. Ni estas kvitaj!

– Se vi estus viro, pro tio mi interbatadus kun vi, ĝis mi mortigus vin!

– Ĉar mi estas virino, vi nur kisos min. – Kaj ŝi ĉirkaŭbrakis lian kolon. Jimmy ekkisis ŝin. Poste Roberto ekatentis pri delonge ne aŭdita fajfado. Jimmy reakiris sian voĉon…

– Kaj vi devas akcepti kompatindan ulon en vian bienon – diris Edna poste. – Allan Bruce-on. Li estas tiu, sur kiun vi sternis vian surtuton, kiam vi forĵetis la nomon Brannisford.

– Kian nomon?… Jam denove tiun Bratis-on… Ankoraŭ neniam en mia vivo mi aŭdis tiun nomon. Sed se sinjoro Komandanto volas tiel, mi volonte akceptos iun en mian bienon

Poste li ekdancis kun Edna kaj kantis…

Загрузка...