Kvara ĉapitro

Jimmy konatiĝas kun la komandanto. Li fajfas pri la krizostata juĝado, kaj subite naskiĝas patrino al li.


Ili ne ripozis longe en la oazo. Ili rapidis plu, por esti kiel eble plej malproksime de tiu tombo, kie ili transdonis la studenton al la eterna ripozo.

Dum duontago ili iris pli ol kvardek kilometrojn, pri kio ili rejte povis esti fieraj. Jimmy nur konsterniĝadis en si mem, kiam li ekpensis, ke ili jam estas en malbenita, forlasita, interna profundo de Saharo.

– Mi opinias, ke ni ne estas malproskime de Mez-Afriko!

– Vi pravas. La loĝantoj de la Flava Garnizono pensadas efektivigi du planojn. Laŭ iu, ĉar ni estas proksime al ĝangaloj de la regiono de Kongo, ni trapenetros tiujn ĝis belgaj terenoj, laŭ la alia, ni marŝos plu en la dezerto orienten, kaj ni trapasos ie la limon de Saharo al Sudano. Unue nur kelkaj dizertintoj kaŝiĝis ĉi tie, ĉar poste ilia nombro plimultiĝis, ili komencis okupiĝi pri la pano de fuĝo. La vojo daŭras semajnojn tra la ĝangalo aŭ tra la dezerto, oni devas prepariĝi bone al tio. Ni faras ĉarojn, sekigas viandon, kolektas armilojn, municion, kaj ni esperas, ke baldaŭ batos la horo de ni ekiro!

– Kiu estas la orgnizanto kaj la gvidanto de la Flava Garnizono?

– La Komandanto. Ne estas permesite paroli pri li je puno de morto. Li estas mirinda karaktero. Vi estimos lin, se vi interkonatiĝos, kvankam li havas kruelan naturon. Mi estas la ŝtatsekretario.

– Tion vi tute ne povas negi. Kiel vi akiris tiun oficon?

– Ĉiu nomumas sin ĉe ni. La reelekto de la funkciuloj okazas laŭ mem-enpostenigo. La Komandanto nur aprobas tion. Ĝi estas tre saĝa sistemo, oni ne devas flataĉi, intrigi, strebadi, ĉiu nomumas sin io ĉi tie, kaj nek tio gravas, ke li estus sperta pri ĝi. Gravas, ke li ne elturniĝu el la liverado de ŝtonoj, el la lavado de teleroj kaj el aliaj laboroj.

La kvaran tagon jam ankaŭ la stiristo spiregis fajfante, kiel ia malbona kaldronego. Troviĝas unu el mil homoj, kiu eltenus tian vojon, en kvardek kvin-kvindek celsisusgrada varmego averaĝa, nokte en minus kvin gradoj, sen unusola palmo, sen akceptebla ripozloko. La kapo de Bill la Variolcikatra pendis dekstren-maldekstren. Kaj tiu folulo, kvazaŭ li farus promenrajdadon en agrabla aleo, tiel indiferente li batetas sian cigaredon al la ungo de sia dikfingro, antaŭ ol ekfumi.

La stiristo ektiris la bridon de sia kamelo.

– Mi devas halti por momento… – li stertoris. – Ĉu vi pensas, ke ĉiu havas tiel krustiĝintan haŭton, kiel vi?! Vane hardis min la vivo! Mi estis sinjorido, nu… Mi jam spiregas dum kelktaga, dezerta vojo. Nun ankoraŭ ĝi estas nenio… Sed kio okazos, se mi maljuniĝos iam?

– Kiom da jaroj vi havas?

– Kvindek sep. Sed mi ne restos kvindek sep jara eterne. Subite alvenos la aĝo, kiam oni sentas sinpezaj kaj komencas balbuti.

– La maljunuloj ne balbutas.

– Sed ili balbutas. Dufoje ili devas ekbati iun, ke tiu foje svenu. Ĝi estas la vera balbuto… Nu ek, ni iriu plu!

Malgraŭ tio, ke li estis sinjorido, li tute bone eltenis la vojon, kaj sevan tagon aperis la Flava Garnizono malantaŭ monteto. Ĝi estis fortikaĵo, ĉirkaŭbarita per regula muro el abodoj. Tamen ĝi povis esti terura loko, ĉar eĉ unu palmo ne videbliĝis en ties proksimo. La suno bruligis la Flavan Garnizonon libere. Kial ekloĝis la dizertintoj ĉi tie? – li demandis Jimmy Foold sin mem. Alveninte en la fortikaĵon, li ricevis la responon al tiu demando. Je lia plej granda miro, li alvenis en malnovan, romian urbon. Multaj tiaj antikvaj urboruinoj restis iel en la dezerto, ne kovritaj de sablo. Certe tiuj kelkaj dizertintaj legianoj kaŝiĝis inter ĉi ruinoj, kiuj fondis tiun strangan garnizonon. Ili konstruis denove la plimulton de la enfalintaj, malnovaj domoj, sub la gvido de multaj spertaj homoj, preskaŭ rekontruinte la iamajn domojn el ties restaĵoj. Oni havis sufiĉe da ombraj lokoj. Oni trapontis la vid-al-vidajn kolonojn per tegmento, kaj en la mezo de la loko, la nemalhavebla “forumo” de la latina urbokonstruado kun la multe da kolonrestaĵoj ebligis, ke oni faru tegaĵon super granda tereno. Ĉiutage la homoj laboris ĉi tie, ankaŭ dezerta puto kun abunda akvo troviĝis en la proksimo, kiun oni rekonstruis unuarange kaj ĉirkaŭis ĝin per grandega abod-cilindro, kiel kutime en Afriko ĉie. La vivo viglis en la urbo. La timige maldikaj, skeltosimilaj homoj kun elstaraj vizaĝosto kelkloke laboris fervore, ialoke ili parolis grupe. Preskaŭ vera miksaĵo de uniformoj de la kolonia armeo kolektiĝis ĉi tie, de la striaj militistaj prizonvestaĵoj ĝis la ruĝa uniformo de la saharianoj. Pezaj soldataj jaroj, malfacilaj dezertaj bataloj, malsato kaj la morta memoro de la puntendaroj sidis sur ili neforviŝeble. Ne kun granda vigleco, sed rilate la ĝeneralan, indiferentan atmosferon, oni akceptis la novajn dizertintojn kun sufiĉe granda interesiĝo.

– Kie vi soldatiĝis? – demandis iu skeletulo raŭke ridaĉante.

Poste, kiel kutime en la militistaro, oni elektis, kiun suboficiron aŭ senrangulon oni konas en la forlasita garnizono de Jimmy.

– Iru! – diris Bill la Variolcikatra. – unuavice vi devas anonciĝi ĉe la Komandanto. Vi devus scii tion. – Poste li diris al la ĉirkaŭstarantoj. – La popolo malfermu vojon, ĉar mi piedbatos ilin.

Kia miraklo de la vivo! Pensis Jimmy. Li iris sur dumil jara, iom trivita, tamen sendifekta marmor-pavimo. Kiom da torturoj, kiom da veado kaj morto estis bezonata al tio, pene transporti tiun marmoron ĉi tien… Du-tri homoj drinkadas inter kelkaj restaŭritaj muroj, kaj jen vidu! Iu legas ian ilustritan magazinon. Kaj antaŭ ili forviŝiĝinte, sed klare legeblas la kutima surskribo de la romiaj domoj, gravurita en ŝtonon, “gardu vin de la hundo”:


“CAVE CANEM”


– Ĉu vi miras? – diris la stiristo fiere. – Ni rekonstruis tiun urbon precize. Ĝi estas pli aĝa ol mia paavo, kaj ni konstruis eĉ la kafejon sur tiun lokon, kien la grekoj gravuris tion, ke CAVE… Ĝi signifas tion, ke en tiu sama loko, kie nun kelkaj ĉefdirektoroj ŝtelas la tagon, iam la grekaj toreistoj legis la ilustritajn magazinojn…

Ili iris sur kelkaj ŝtupoj supren, irante tra tegita loĝio, kie staris kelkaj potoj da floroj, poste ili atingis grandan, rondforman ejon, meze estis ruinoj de fontano, en kiu nun kreskis ĉiamverdaj plantoj. Ĉirkaŭ ĝi estis marmoraj benkoj, multe da kuŝenetoj, tapiŝoj, librobretoj, tablo kun kelkaj bagateloj: aŭtomata fajrilo, cigaredujo, dosiero. Giganta, duonnuda negro tuj trarapidis en la najbaran, kurtenitan ĉambron, ekvidinte ilin. Tra la sama kurten-breĉo tuj aperis la Komandanto.

Jimmy gapis la enpaŝinton kun malfermita buŝo kaj preskaŭ falis surdorsen.

La Komandanto estis bela, juna virino!

En eleganta, blanka kuloto, ŝi portis lak-botojn, dekoltitan ĉemizon kun refalditaj manikoj, ŝi havis belajn, flegitajn ungojn, platen-blondan hararon.

– Ŝi estas la Komandanto de la Garnizono, nia suverena sinjoro kaj ordonanto, fraŭlino Edna Dillign. – Kun riverenco, malpraviganta lian trampecon li turnis sin al la Komandanto: – Ĉu mia ŝtatsekretaria ĉeesto estas bezonata?

– Dankon. Bill. Momente ne.

– Kun via permeso, mi zorgus pri la kameloj. Kaj li foriris. Jimmy Fool nun jam ridetante turnadis sian ĉapon en la mano. Interesa landeto ĝi estas.

– Venu pli proksimen. Kiel vi nomiĝas?

– Jimmy Fool. Sed oni jam nomis min ankaŭ Fola Skoto. Ĉar mi estas sufiĉe frenezulo. Sed tre sendanĝera.

La belvizaĝa Komandanto subpremis sian ridon. Ŝi tuj vidis, ke ŝi staras vid-al-vide al impertinentema homo.

– Sinjoro Fool – ŝi diris, ĉar ankaŭ la moknomo sufiĉas ĉi tie, se iu ne deziras sciigi sian alian nomon, - ĉi tie estas kune malfeliĉaj homoj, vipataj de la sorto, kaj mi havas eblon helpi ilin. Tial ili obeas min. Kiu vivas ĉi tie, tiu devas konsideri sin dungito de entrepreno, kaj mi estas la direktoro de tiu entrepreno. Ĉar la plimulto de la Flava Garnizono estas mia senkondiĉa adepto, mi facile bridas kelkajn malbonvolemulojn.

– Sed vi kutimas ekzekutigi neniun?

– Ne! – ŝi kriis kolere, ĉar tiu leĝera, provokema voĉo ĉikanis ŝin. – Sufiĉas al inteligenta viro, se oni hontigas lin. Kiu venas ĉi tien, tiu tuj identiĝas kun la aliaj por la komuna celo: liberiĝi de tie ĉi. Certe ĝi estas ankaŭ via plej arda deziro.

– Ah! Tute ne. Oni povus dungi min nek en Hollywood. Mi fartas bonege. Mi tuj deklaras, ke mi restos ĉi tie.

– Mi miras vin. Ĉiu laboras tage-nokte ĉi tie por fuĝi.

– Do: ĉar mi ne volas fuĝi, mi ne devas labori. Bonvolu kredi: ĉio havas sian avantaĝon. Mi petegas, kiel mi nomu vian komandanan moŝton?

– Mi opinias, ke vi havos malmulte da okazo nomi min! – ŝi diris kaj frapis kolere per la bastoneto sur la tablon. – Mi ne ŝatas konversacii en simila voĉtono. Cetere mi nomiĝas fraŭlino Dilling. Ĉu vi deziras ankoraŭ ion?

– Jes.

– Kion?

– Ne eblas diri tion.

– Antaŭ ol mi petus vin foriri, mi atentigas vin pri io: ĉi tie la plej severa esceptleĝa juĝado malpermesas proksimiĝi al mi, kiel al virino. Kaj mi povas diri al vi, ke tiuj homoj senindulge uzos la esceptleĝan juĝadon, se ĝi estas bezonata. Ĝis nun ne estis precedento al tio.

Jimmy reveme rigardis la virinon kaj diris entuziasme:

– Nun estos!

– Folulo! – ŝi kriis ruĝiĝinte pro kolero. – Foriru!

Retirinte sian iun kruron, Jimmy kliniĝis antaŭen, poste li faris graclan pirueton, sed bedaŭrinde renversiĝis nana kakto en poto, kaj li forrapidis tuj.

– Nu?! – demandis Variolcikatrulo triumfe, kiu dume prizorgis sian timitan kamelon, kaj li atendis sian amikon ekstere. – Ŝi estas bonega homo, ĉu ne? Kion ŝi diris al vi?

– Ni babilis pri bagateloj. Ĉiuokaze sendu la ekzekutiston por preni mezuron. – Kaj atendinte nek respondon, fajfante fokstroton, li ekiris promeni dancpaŝante. Post duonminuto la Kamandanto petis venigi la stiriston.

– Stiristo! – ŝi diris eĉ nun kolere. – Kun kia homo vi venis ĉi tien?

– Ĉu ne estas problemo, ke mi vensgis lin ĉi tien. Se li kondutos senkaraktere, maksimume ni mortigos lin. Je la sesa horo ni finas la laboron, poste ni havas sufiĉe da tempo… Mi rimarkas, ke la knabo plaĉas al mi, ĝuste tial, ĉar li estas infano de malriĉaj, kamparanaj gepatroj, kiujn hardis la malriĉeco malmola.

– Ne parolu stultaĵojn! Tiu homo finis lernejojn kaj tre ofte vizitis sinjorajn societojn.

La stiristo rakontis ilian renkontiĝon, la cirkonstancojn de ilia vojaĝo, la morton de la kompatinda Lamber, kaj… li eldiros tion, eĉ se oni premios lin, tiu homo ŝajnis bonkora, bonega amiko. Li estas forta ulo, tamen, li vidis tiel, kvazaŭ larmoguto estus ruliĝinta el lia okulo, kaj ĝi estas malofta eco ĉe tia homo, kiu farbas la oazojn blanka, kiel frenezulo iras rekte al la morto, kaj li marŝis kvar tagojn en la dezerto tiel, kvazaŭ li estus en balo.

La Komandanto iomete ekmeditis pri tio, kion ŝia aŭdis. Fine ja li diris nenion ofendan. Maksimume li ne estis tiel humila, kiel ĝenerale la aliaj… Jes, jes… Nun iomete ŝi hontis pro sia vanteco. Efektive li estis kolera tial, ĉar tiu homo parolis tiel senpere kun ŝi, kvazaŭ ili estus partoprenintaj kvina-horan tekunvenon. Li ŝercas pri ŝi. Sed ne malĝentile kaj ne impertinente. Ŝi fortiris la kurtenon de la fenestro. Ŝi vidis ĝuste la forumon… Kia diablaĵo?! Kial neniu laboras?… Jen vidu, tiu folulo staras en la mezo de la vendoplaco, li refaldas la manikon de sia jako, li klarigas ion, poste li eltiras poŝotranĉilon el sia orelo per eleganta movo… Li estas tute freneza! Ĉiu aplaŭdas… Sed kio estas vere nekutima kaj agrabla vidaĵo: oni ridas! Ridas la mumiovizaĝoj, la kurbadorse irantoj, kaj ili rigardas Jimmy-on kun gaja mieno, kiu nun prenas promenbastonon sub sian akselon kaj prezentas ian kanzoneton, promenante tien-reen, fine li metas la bastonon sur sian nazon, tenas ĝin ekvilibre kaj ŝuklak-dancas… Neniu laboras, ili ĉiuj ĉirkaŭstaras lin… kaj ridas.

Ankaŭ li mem ekridis laŭte…

Tio certas, ke Jimmy Fool kunportis iom da vivo en la Flavan Garnizonon. Li laboris tute nenion, sed oni ne riproĉis tion al li. Li iradis ĉien, ŝercis, eventuale li donis praktikajn konsilojn, kvankam li laboris nenion, ĉaír li estis sperta pri ĉio. La plej granda parto de la laboro konsistis el la prepariĝo al la fuĝo. Ducen kvindek homoj loĝis en la garnizono, ilia plimulto konstante sekigis viandon laŭ araba maniero, surŝnurigite sub la suno. La indiĝenoj portis la viandon el la proksima ĝangalo, ankaŭ ili portis la lignon, el kio la soldatoj faris ĉarojn. Krome tre multe da laboro bezonis fari ordon en la ganizono, la plenumo de la higienaj reguloj, postula de la Komandanto: lavado purigado.

Fraŭlino Dilling vivis ĉi tie duonjaron. Ŝi alvenis kun sia frato, John Dilling dume malsaniĝis, kaj oni devis transporti lin en Tibuktu-on. Edna Dilling povis vivi trankvile ĉi tie, ĉar tiuj homoj flegis nur unu veran senton en si: la entuziasman admiron al sia Komandanto. Fraŭlino Dilling meritis tion. Tiu loko estis vera rubejo, kiam ŝi alvenis kun siaj frato kaj la negroj. Ili kunportis ion ĉi tien, kio estis bezonata al la instalado. Ŝi jam dufoje veturis al Timbuktu por aĉeti rekompletigon. La stiristo, la negroj kaj kompreneble fraŭlino Edna Dilling povis trankvile trafiki en Franca Afriko. Kio estis neatingebla revo al la dizertintaj legianoj: iri kien ili volas, tio estis neniaĵo por la angla virino, havanta validan pasporton kaj la personan rekomendon de la ambasadoro el Londono.

Kial estis fraŭlino Dilling la komandanto de tiu dezerta garnizono, kiu vivnature memorigis pri la vizio, havanta la titolon “infero”, eternigita fare de alkoholistaj pentristoj? Neniu sciis tion precize, oni nur konjektis: ŝi serĉas legianon. Ĉiun, kiu alvenis en la Flavan Garnizonon, unuavice oni demandis, ĉu li ne aŭdis ion pri Allan Bruce?

Tial ŝi estis ĉi tie. Ŝi esperis en la kolektiĝejo de la dizertintaj legianoj, ke iu venos hazarde ĉi tien, kiu diros: mi konas Allan Bruce-on bone! Ni soldatservis kune! Li estas tie kaj tie… Kaj tiam certe per mono, aŭ per koruptado, aŭ iel ŝi povus liberigi tiun Allan Bruce-on. Tiom oni sciis. Sed kiu estas Allan Bruce, ĉu ŝia parenco, amanto, eksedzo, kies nomon ŝi neis? Ĉu li estas krimulo, anstataŭ kiu oni enkarcerigis iun senkulpe? Neniu sciis tion. Inter la ducen kvindek homoj eble ne troviĝas eĉ unu, kiu ne irus en la fajron por la Komandanto.

Vesperiĝis. Edna kuiris tenon, kaj malfermita libro estis apud ŝi sur la tablo, sed ŝi ne legis. De ie aŭdiĝis kanto de agrable sonoranta vira voĉo:


“Viaj okuloj estas nigraj, kiel la nokto

Venu kaj ne timu…”


Oni senintence zumkantis la trogurditan ŝlagron post li. Nun vespere la malnova kanto iel ŝajnis al ŝi bonetosa. Ŝi viŝis sian vizaĝon per sia mano. Estis infera varmego. Tiu homo rajte povas opinii ŝin ridinda. Ŝi kondutis tiel, kiel carino. Stulte. Li diris al la negro, kiu staris en la angulo de la loĝio, kiel ia staturo:

– Tiu homo venu ĉi tien, kiu alvenis hodiaŭ

Post kvin minutoj aŭdiĝis planŝovo de dancpaŝoj, kaj iu proksimiĝis fajfante. Li haltis antaŭ la pordo. Aŭdiĝis, ke li ekspiras profunde. Poste li enpaŝis dece. Ŝajnis, ke li timas iomete Edna-n.

– Mi petas vian plej humilan pardonon pro mia konduto posttagmeze. Senkulpigu min tiu fakto, ke mi ne estas normala.

– Lasu tion, sinjoro Fool. Vi estas tre normala. Mi rekonas, ke posttgmeze eble alvens siroko, aŭ io simila, mi estis iomete nervoza. Sed nek vi kondutis ĉiurilate tiel, kiel ĝentlemano kutimas proksimiĝi al virino dum la unua renkontiĝo.

– Mi konfesas tion.

– Bonvolu sidiĝi, nun mi ŝatus parolo kun vi serioze.

– Mi estos en mia elemento. Bonvolu demandi.

– Ĉu vi aŭdis ion pri Allan Bruce?

– Hola! Jes, kompreneble! Pasintjare apud la rivero Niĝero mi vangofrapis lin tiel, ke dum unu semajno oni konsideris lin diklipranda negro. Li estas terura ulo!

Edna Dilling ekstaris kaj spiradis pli rapide.

– Mi tre petas vin ne ŝerci! Por mi estas tre, tre…

– Mi certigas vin, fraŭlino Dilling – li diris sincere, kiam li vidis, ke ĉiu sango malleviĝas el la vizaĝo de Edna, - mi tute ne volas ŝerci. Allan Bruce kaj mi tendumis kune dum punekspedicio. Li estis ĉe la saharianoj. De tie li venis en la puntendaron.

– Kien… – diris la virino plie kun la movo de siaj lipoj, ol kun voĉo.

– Hazarde mi scias tion, ĉar oni laŭtlegis ĝin en tagordono pro ekzemplodono… Ĉar Bruce batis serĝenton, kaj oni ne volis, ke tio fariĝu ĉiutaga afero. Tial oni laŭtlegis por ambaŭ kompanioj, ke la milita tribunalo kondamnis Allan Bruce-on al trijara severa punlaboro pro rompo de disciplino, farita en ebria stato, kaj li estis sendita al la bagno El Gao, troviĝanta apud la rivero Niĝero en la ĝangalo. Ĝi estas mizera riverborda haveno. Tre mizera. Ĝi respondas al la la plej severa punlaboro.

– Dankon… – malrapide ŝi residis en la brakseĝon. Strange, ke ĝuste vi… kiun mi akceptis tiel malbele… ĝuste vi portis tiun sciigon, pro kio duonjaron, preskaŭ seninterrompe, mi vivas ĉi tie.

– Ankaŭ mi mem jam en la unua momento estis klarvida pri tio, ke tia renkontiĝo okazis ĉi tie, kiu tute ŝanĝos la direkton de mia ĝisnuna vivo…

– Kiam vi ĉesos… tiun eternan ŝercadon?

– Fraŭlino Dilling – respondis Jimmy Fool tre mallaŭte, sincere kaj serioze, - neniam estis pli malproksime de mi la ŝercado, ol nun.

Ili silentis.

– Kion vi pensas… kiel eblas liberigi tiun homon de tie?

– Neniel. Mi scias pri tia kazo, kiam oni provis liberigi la kronprincon, sed ĝi ne sukcesis.

– Mi devas liberigi lin?

– Diru… kaj bonvolu pardoni min pro la demando: kian rilaton vi havas al tiu homo, kiu estas tie?

Edna pensadis por momento, ĉu ŝi respondu. Ili rigardis rekte en la okulojn unu de la alia.

– Neniam en mia vivo mi vidis tiun homon. Mi havas unu kaŭzon por reakiri ĉiumaniere lian liberecon: li venis en la legion pro mi.

– Ĉu vi ne provus serĉi alian celon en la vivo? – li demandis aplombe.

– Bonan nokton, sinjoro Fool. Ne forgesu la esceptleĝan juĝadon… Kaj ni estu bonaj amikoj.

Jimmy ĝemis kaj diris tragike:

– Jam estas malfrue. Ekzekuto estos el ĝi. Mi asertas tion.

Li ĉirkaŭrigardis, ĉu ne estas florpoto en la proksimo, kaj li malaperis el la ĉambro per bela pirueto. Edna longe rigardis post lin. Ĉio renversiaĝis en ŝia kapo… La subita ekapero de Allan Bruce… tiu stranga, kara homo, kiu efikas ŝin tiel nekutime… Poste ŝi eklevis sian kapon mirante. Kvazaŭ iu donus serenadon sub la fenestro de la loĝio, aŭdiĝis fajfado: “Viaj okuloj estas nigraj, kiel la nokto…” Ŝi eliris singarde kaj fortirinte la moskitovualon, ŝi rigardis malsupren. Jimmy sidis sub la balkono, kiel ia trobaduro, li fajfis kun fermitaj okuloj kaj dirigentis al tio per siaj manoj. Tiu stranga homo efikis ŝin kun neklarigebla, subita forto. Edna Dilling ankoraŭ neniam estis amanta. Nun ŝi sentis konsternite, kiel timige, kiel ia subite altiĝanta temperaturo, ekregas ŝin ia danĝera, nervoziga sento… Ŝi elkliniĝis tra la balustrado

– Sinjoro Fool! Kion vi faras…?!

– Mi fajfas…

– Pensu pri la esceptleĝa juĝado…

– Mi fajfas ĝuste pri tio.


*

La ceteraĵo jam estis evidenta. Ili enamiĝis unu al la alia. Kaj ĉiu jesis tion. Ankaŭ la kameloj kapjesis. Bela paro, ni devas rekoni tion. Tiu kuspnaza, kara, ridetema viro, kiu ŝercadas kaj kantas ĉiam, kaj tiu serioza, reĝina knabino, ili estas du belaj homoj kun kontaŭa naturo. Ve estus al la ordo kaj disciplino de la garnizono, se ĝis nun iu ajn vekus intereson en la Komandanto. La entuziasmo al ŝia persono estis la konstitucio, la morala bazo kaj ordo de la lando. Kio estus el ili, se tiu idealo finiĝus, se komenciĝus la konkurado, la envio, kaj kompreneble la interbatado per tranĉilo? Sed alia estas la situacio al tiu Jimmy, pri kiu oni rekonis, ke li estas alia, ol la ceteruloj. La aŭtoritato ne detruiĝis, ĝi nur duobliĝis.

Ĉiu benis ilin, kaj ili estis feliĉaj. Kiel eble iu povas esti en tiu ĉi loko. Ĝi koncernas precipe Edna Billing-on, kiu ne povas liberigi sian konsciencon de la ŝarĝo de Allan Bruce. Ili parolis plej ofte pri tio dum trankvilaj vesperoj. Edna Dilling eĉ la tagon de la informiĝo skribis longan leteron kaj sendis ĝin kun la negro al sia frato en Timbuktu-on. Kion ŝi povos fari kun mono kaj influo, ŝi faros tion. Ŝi atendis lian respondon malpacience.

– Edna, ne restu plu ĉi tie… La dezerto atakos vian organismon pli aŭ malpli poste.

– Mi devas fari ĉion, Jimmy… Cetere mi neniam povus esti feliĉa.

Kiel bela estas la dezerto ĉi tie, se tiu virino diras, ke “Jimmy”. Ĉiuokaze li sentas sin pli feliĉa, ol kiam li estis lordo Austin Brannisfor.

– Mi elpensis la tuton tiel bone… – li diris al Edna. – Ni havas malriĉiĝintan, per ŝuldoj ŝarĝitan, malnovan nobelan bienon en Skotlando. Mi edzinigus vin, kaj ni mastrumadus.

– Ĝi estas belega… Mi iros kun vi, kien vi volas… Sed mi devas savi Allan Bruce-on.

– Mi petas vin pro Dio, diru al mi, kian rilaton vi havas al tiu terurulo!

– Sciu, ke tiu terurulo estas kompatinda, nobela grandsinjoro…

– Ĝi estas malnova historio en la legio…

– Ĉu vi scias, kiu estas tiu Allan Bruce? Li estas neniu alia, ol lordo Austin Brannisford!

Jimmy alkroĉiĝis al la seĝo. Posteli subite diris nur tion:

– Nu ne!

– Ĉu vi estas surprizita?

– Kompreneble jes! Kiel vi bonvolis akiri tiun informon?

– Mi scias. Mi scias plej bone tion.

Ĝi estas bela. La Komndanto scias la plej bone tion. Kiel freneza situacio. Liaj ĵuro kaj honoro ligas lin, ke li neniam plu eldiru, ke li, Jimmy Foll, estas lordo Austin Brannisford. Nek tion li rajtas diri, ke li estis tiu! Ke li havas kian ajn komunan… Malbenita afero.

– Mi petegas: ĉu ne eblas, ke vi eraras?

– Ekskludite. Mi devas scii tion.

– Kaj kial, se estas permesate demandi ĝin?!

Ŝi ĉirkaŭrigardis. Poste ŝi diris mallaŭte kaj malgaje:

– Mi estas lia patrino.


*

…Ne! Tiaĵo ankoraŭ ne okazis! La “forumo” turniĝis ĉirkaŭ li… Se Trajano kaj Julio Cezaro estus aperintaj subite el malantaŭ kolono barak’ en brako, nun jam nek tio estus surpizinta lin. Kiel?! Ĉu do la Komandanto estas lia patrino?! Senkonsidere de tio, ke ŝi estas pli juna ol li, sed ankaŭ li devus scii pri tio…

– Vidu – li komencis, - aŭskultu min, kara mamm… kara mamzell… Vi certe eraras. Nek de malproksime vi impresas tiel, ke viaj infanoj estus sovaĝaspektaj, senrangaj soldatoj.

– Jimmy, nun mi rakontos ĉion al vi. La tuta historio komenciĝis antaŭ unu kaj duono da jaroj. Mia frato havas liberaeran lernejon en la strato Kensing. Mi instruis en tiu lernejo. Ĉar mi estas instruistino.

– Mi povintus pensi tion…

– Mi petas vin, nun ne ŝercu. Dum karitata, kristnaska solenaĵo lordo Brannisford estis la protektanto, tie li konatiĝis kun ni, kaj poste li kaptis ĉiun okazon renkontiĝi kun mi. Mi opiniis lin kara, maljuna sinjoro, mi volonte akceptis lin, kiam li vizitis la lernejon, kaj li rigardis la multe da gajaj infanetoj kun pasio de saĝaj homoj. Foje li plendis, ke li interkverelis kun sia filo, kiu ĵuris, ke li forĵetos lian nomon, li prineos, ke iam li estis lord Brannisford. Mi bedaŭris la maljunan lordon. Post nelonge okazis la granda surprizo. Li petis mian manon… Kio estas al vi, ĉiu io ekpinĉis vin?

– Jes… Kompreneble… – li respondis kaj residis.

– Do lordo Brannisford petis mian manon. Kompreneble, kiel takte ĝi eblis, sed mi diris al li tre kategorie, ke mi neniel estos lia edzino. Li petis, ke mi permesu al li viziti la lernejon ankaŭ en la futuro, kaj mi konsentis ĝoje. Mi bedaŭris la karan, maljunan lordon. Poste li komencis malgrasiĝi, preskaŭ de semajno al semajno malboniĝis lia sanstato. Subite li ĉesis veni. Kelkajn semajnojn mi ne aŭdis pri li, poste li skribis karan leteron, ke li estas en sanatorio proksime la Londono, mi vizitu lin. Li havis nur spireton da vivo, kiam mi revidis lin. Li sidis en granda brakseĝo, li preskaŭ perdiĝis inter la plejdoj. Skirbaĵoj kuŝis antaŭ li sur tableto. Tiam li rakontis ĉion al mi sincere. Se li neniam elmontris, li tre ŝatis sian adoptitan filon. Foje li faris ŝerceman aludon antaŭ la knabo pri edziĝo, kaj Austin respondis tiaĵon, el kio eble erare, sed li konkludis tion, ke la knabo ne aprobus tiun paŝon. Cetere li timis venigi pli junan edzinon en la domon, ol sia filo, krome li timis eĉ tion, ke Austin ne estos tro respektoplena… Li do konfesis al mi sincere, ke li preskaŭ intence forpelis la kompatindan junulon el la domo. La pasio senigis lin de sia sana juĝkapablo kaj firma karaktero… Li tute ne pensis pri tio, ke mi rifuzos lin. Kiam ĝi okazis, li havis konsciencriproĉon. Kio okazis al la knabo? Li mobilizis ĉiun detektiv-kontoron en Eŭropo. La sekvan tagon de ilia interkverelo oni konstatis el la pasaĝerlisto de ŝipo ekveturinta al Francio, ke lordo Austin Brannisford vojaĝis al Parizo. Poste la polico arestis homon, kiu miksiĝis en tre malbelan interbatadon, ĉe kiu oni trovis la dokumentojn de lordo Brannisford, sed li konfesis sincere, ke li akiris la paperojn hazarde kun surtuto, kaj lia vera nono estas Allan Bruce. Ĝis nin koincidas ĉio. La filo plenumis sian ĵuron kaj honorvorton: spite al la plej devigaj cirkonstancon li ne portis sian nomon, plie li entreprenis la rolon de ŝtelisto de surtuto, ĉar la fabelo pri la surtuto, per kio iu kovris lin dum dormo, cetere ĝi modifiĝis tiel en la koncepto de la polico. La pariza polico ne povis teni lin tie, ĉar je lia bonŝanco aŭ malbonŝanco, la antaŭan tagon li dungiĝis al la legio, tiel oni devis konsideri lin, kiel militiston, kaj oni akompanis lin de la policejo al la kazerno. De tiu tago lordo Austin Brannisford, aŭ Allan Bruce estis en ne alirebla loko por la privataj detektivoj. Vi povas imagi, kion mi sentis. Se nerekte, sed mi puŝis homon en pereon, en katastrofan staton. La maljuna lordo diris tion, mi promesu, se li mortos, mi serĉigu la knabon plu. Li ŝatus, se Austin ekscius iam, kiom li pentis tion, kion li faris, kaj eble sia filo pardonos lin…

“Ripozu pace, oldulo – pensis Jimmy, - vi tute ne konjektas, ke mi jam delonge pardonis vin…”

– Poste li petis ankoraŭ ion. Ke mi estu lia edzino. Tiel mi ricevos lian havaĵon, kaj mi havos sufiĉe da mono por trovi Austin-on. Krome ne disipu lian havaĵon laŭ li malicaj, malproksimaj parencoj. Mi konsevos ĝin por Austin. Li deziris nenion de mi, nur edziniĝi al li, kaj iafoje mi vizitu lin por paroli kelkajn vortojn kun li, ĉar li jam ne vivos longe… Bedaŭrinde ankaŭ la kuracisto samopiniis. Mi edziniĝis al lordo Arturo Brannisford…

…Ho, sinjoro, kiel granda vi estas! Kia reĝisoro perdiĝis en la sorto. Estas frenezige, ke pro la sankteco de la ĵuro kaj honoro li devas nun silenti stulte, kvankam li povus klarigi ĉion kun kvindek vortoj, sed li nek tion povas diri, ke li aŭdis iam la nomon Brannisford. Hieno ridis malice, raŭke ie en la malproksimo, kaj nekredeble brilaj tropikaj steloj lumis super ili senmove.

– Mi devis akcepti tiun ŝajnan geedziĝon. Mia devo estis savi la havaĵon de la kompatinda Austin Brannisford, kaj mi bezonis multe da mono por trovi lin. La parencoj kompreneble apenaŭ enterigis la maljunan lordon, oponis la testamenton procesante, sed la respekto de lordo Brannisford venis antaŭ ĉiu juĝista forumo. Fine ja egalas. Se mi liberigos Allan Bruce-on, eĉ unu pencon mi ne bezonos el lia havaĵo. Ni povas labori, Jimmy. Se mortos tiu homo, unue mi rezignos la heredaĵon. Ĉu vi komprenas nun jam, ke mi devas liberigi tiun homon?

Li pensadis. Fine ja, kiel ne liberigu Edna tiun ebrian friponon, se jam la sorto volis tiel? Li neniel rompos sian ĵuron. Prefere li mortos.

– Ĉar mi eksciis de vi, kie estas Allan Bruce, mi informas mian fraton en Timbuktu. Li nun faros ĉion, kio estas atingebla per mono kaj kontaktoj. Ni atendos ĝin ĉi tie…

– Laŭ mia opinio facile eblas, ke Allan Bruce ne estas identa kun lordo Brannisford…

– Mi ekskludas tion! Krome, Jimmy, ni tamen devas resti pro io. Ni ne rajtas lasi la soldatojn de la Flava Garnizono ĉi tie. La Eternulo konfidis al ni elkonduki tiujn kompatindulojn el Saharo.

– Vi pravas. Vi tute pravas pri tio.

– Mizeraj, forlasitaj homoj renkontiĝis ĉi tie. Mi sentas tiel, kvazaŭ mi havus familion, konsistantan el dudek kvindek membroj. Mi respondecas al ili. Via amiko unusola mortis, vi estis senpova kaj soleca homo, kiam vi venis ĉi tien…

– Kaj nun jam mi ne sentas min orfa – diris Jimmy, sed tre melankolie.


Загрузка...