La malgranda Janjo per larĝe malfermitaj okuloj rigardis la murojn. M 6

Ĉiuj konas Londonon, la ĉefurbon de Britujo, sed ne ĉiuj konas la aliajn Londonojn en Usono kaj Kanado. Londono ne havas la, ĉar ĝi estas klare difinita per si mem. La esprimo aliaj Londonoj tamen havas la pri- skribon aliaj. Oni do devas uzi la, ĉar oni parolas pri ĉiuj aliaj Londonoj.

Multaj vizitis Londonon, la ĉefurbon de Britujo, sed mi vizitis ankaŭ aliajn Londonojn. Ankaŭ ĉi tie Londono havas priskribon, sed oni ne uzu la, ĉar ne temas pri ĉiuj aliaj Londonoj, kaj la aŭskultanto ankaŭ ne povas scii, precize pri kiuj Londonoj temas.

Tio ĉi estas ne stilo de bona Esperanto, sed stilo de malklera homo. LR119 Ĉi tie mankas la, ĉar bona Esperanto ne estas uzata por identigi certan lingvon, sed por paroli pri speco de lingvaĵo.

Se temas ne pri elekto inter pluraj aferoj kun la sama nomo, sed pri diversaj partoj de unu afero, tiam oni normale ne uzas la, kvankam ĉeestas A-vorta priskribo:

Eŝvajlero situas en meza Rejnlando en Germanujo en meza Eŭropo. Ne temas pri pluraj Rejnlandoj aŭ pluraj Eŭropoj, sed pri la meza parto de Rejnlando kaj la meza parto de Eŭropo.

En orienta Azio multaj landoj evoluas tre rapide. = En la orienta parto de Azio...

Se rekta priskribo de normala propra nomo ne estas A-vorto, sed alispeca priskribo, tiam oni normale ne uzas la. Nur se tia priskribo servas emfaze por fari distingon inter pluraj individuoj kun la sama nomo, oni povas uzi la por tion klare montri:

Tio estis Kristino el la erikejo. FA3 94 El la erikejo estas rekta priskribo de la nomo Kristino, sed ĝi ne estas A-vorto.

Mi ekskribos pri ĉio al Trjapiĉkin en Peterburgo. Rz 66

Pasintjare mi vizitis Berlinon, sed ne la Berlinon de Germanujo. Mi viz- itis unu el la multaj Berlinoj en Usono. Ĉi tie temas klare pri distingo inter pluraj urboj kun la sama nomo, kaj la estas bezonata.

Mi daŭre revas promeni tra la Parizo de 1900. La parolanto pensas pri la tiama Parizo kvazaŭ alia urbo ol la nuna Parizo.

Se A-vorta priskribo mem estas parto de la propra nomo, oni normale ne uzas la:

Brazilo estas la plej granda lando en Suda Ameriko. La kontinento nomiĝas Suda Ameriko (aŭ Sud-Ameriko). La A-vorto estas parto de la nomo.

Sankta Petro. Sankta Johano. En tiaj ĉi nomoj de sanktuloj la priskribo Sankta estas kiel parto de la nomo, tial la ne estas uzata. Ĉe Zamenhof oni tamen trovas tiajn nomojn ankaŭ kun la. Kiam sanktula nomo aperas kun la, povas esti, ke fakte temas pri festotago, preĝejo aŭ simila afero, kiu estas nomita laŭ tiu sanktulo: la Sankta Bartolomeo ^24 = "la preĝejo de Sankta Bartolomeo".

Klasikaj relisiaj verkoj

Ĉe la nomoj de iaj gravaj klasikaj religiaj verkoj oni ofte uzas la, ankaŭ kiam ne ĉeestas rekta priskribo, kvazaŭ tiuj nomoj estus ordinaraj O-vortoj:

la Biblio (aŭ La Sankta Biblio), la Korano (aŭ La Nobla Korano), la Talmudo k.a. La Kristaneco montris al li en la Biblio la konsolon pri eterna vivo. FA3116 Ĉu ne tiel estas skribite en la Korano? FA4 225 Sed tute ne estas eraro uzi tiujn nomojn sen la.

Noto: Simile oni uzas la nomojn de la ne-religiaj verkoj Odiseado, Eneado kaj Iliado kun la: la Odiseado, la Eneado, la Iliado. Sed baze tiuj vortoj estas ordinaraj O-vortoj. Ili estas (iom kuriozaj) kunmetaĵoj kun la sufikso AD (§38.2.2): Odiseo (propra nomo de persono) + AD ^ odiseado (vojaĝo de Odiseo) ^ la Odiseado (nomo de rakonto pri lia vojaĝo).

Ordinaraj O-vortoj kiel propraj nomoj

Antaŭ ordinaraj vortoj, kiuj fariĝis propraj nomoj, oni normale ja uzas la, ĉar la vortoj ne per si mem montras unikaĵojn:

Li kreis la Grandan Ursinon, Orionon, kaj Plejadojn.Ij 9 Estas tri propraj nomoj de stelaroj. Ĉiuj tri estas egale unikaj. La du lastaj nomoj estas normalaj propraj nomoj, kaj ne havu la. La unua nomo tamen konsistas el ordinaraj vortoj, kaj bezonas la.

Kaj tiam la Nokto diris: "Tenu vin dekstre kaj eniru en la malluman pinarbaron, mi vidis, ke tien foriris la Morto kun via malgranda inf- ano." FA32 La nokto kaj la morto rolas en fabelo kiel personoj kun propraj nomoj (tion montras la majuskla skribo), sed nokto kaj morto estas ordinaraj O-vortoj, kaj tial bezonas la.

En unu el la domoj de la Orienta strato en Kopenhago, proksime de la Nova Reĝa Bazaro, estis iam granda gastokunveno. FA1113 Estas du propraj nomoj, kiuj konsistas el ordinaraj vortoj. Ili havas la. La tria nomo, Kopenhago, estas normala propra nomo. Ĝi ne havas la.

Dio kondukis la popolon ĉirkaŭire [...] al la Ruĝa Maro. Er13 La marnomo konsistas el ordinaraj vortoj.

Laplej sudaparto de la Afrika kontinento estas la Bonespera Kabo.

Okazas tamen, ke oni forlasas la ĉe tiaj ĉi nomoj, precipe kiam temas pri tre konataj nomoj. La uzado ne estas tute unueca:

Ĉu vi estas membro de (la) Universala Esperanto-Asocio? Oni povas uzi la, sed normale forlasas ĝin ĝuste ĉe ĉi tiu nomo, ĉar ĝi estas tiel konata. Mallongigojn de tiaj nomoj oni tamen plej ofte uzas sen la.

Multe-nombraj nomoj

Propraj nomoj, kiuj havas jam en sia baza formo J-finaĵon, ofte kondutas kiel ordinaraj O-vortoj (kun la), ankaŭ kiam fakte temas pri normala propra nomo: la Alpoj (montaro en Eŭropo), (la) Andoj (montaro en Sud-Ameriko), (la) Filipinoj (insulara ŝtato en Azio). La vorto alpo (= "alta monto kun paŝt- ejoj") estas ordinara O-vorto. Tial la Alpoj estas tute normala: La Alpoj ŝajnis al li kvazaŭ la kunmetitaj flugiloj de la tero. FA3 64 La vorto Andoj estas tamen ĉiam propra nomo, sed pro la J-finaĵo oni iel sentas, ke ĉiu unuopa monto devus esti "ando". Tial oni emas uzi la, kio estas akceptebla, kvankam la vorto *ando* ne ekzistas. Same estas pri la Filipinoj, kie la J- finaĵo kreas la impreson, ke ĉiu insulo estas "filipino", sed tia vorto ne ek- zistas.

Propraj nomoj kiel priskriboj

Kiam propra nomo aperas kiel postmetita identiga priskribo (§25.2) de ordinara O-vorto, kaj la tuta frazparto estas laŭsence difinita kaj konata, tiam oni devas uzi la, ĉar la ĉefvorto de la tuta frazparto estas ordinara ne-propra- noma O-vorto:

la rivero Nilo

la fama aŭtoro Ŝekspiro

la strato Graniczna M 4

la monato Majo FA318

Ordinare la ĉeesto de propra nomo estas sufiĉa kialo por diri, ke temas pri io difinita kaj konata. Sed eventuale, se oni volas diri, ke estas unu el pluraj kun tiu nomo, kaj se la aŭskultanto ne scias, pri kiu el ili temas, tiam oni eble povas uzi tiajn esprimojn sen la: Mi vojaĝis kune kun amiko Johano. = ...kun amiko, kiun vi ne konas, sed kiu nomiĝas Johano. Praktike oni tre malofte tiamaniere uzas propranoman priskribon ĉe O-vorto sen la. Pli ofte oni diras ekz. ...kun amiko, kiu nomiĝas Johano, ĉar tio estas pli klara.

Tia propranoma priskribo povas ankaŭ havi la formon de A-vorto:

la Mediteranea maro = la maro, kiu nomiĝas Mediteraneo = la maro Mediteraneo = Mediteraneo. La longa esprimo la Mediteranea maro estas do tute samsignifa kiel simpla Mediteraneo. La longa esprimo povas esti utila, ekz. kiam oni volas aparte atentigi, ke Mediteraneo estas maro.

la Jutlanda duoninsulo FA4 58 = la duoninsulo Jutlando = Jutlando FA419

la Atlantika oceano = la oceano Atlantiko = Atlantiko

la Esperanta lingvo = la lingvo Esperanto = Esperanto

Ial oni neniam uzas nomojn de homoj en tia maniero. Anstataŭ la aŭtoro Ŝekspiro oni neniam diras *la Ŝekspira aŭtoro*.

Titoloj

Vortojn kiel sinjor(in)o, fraŭl(in)o, doktor(in) o, profesor(in) o k.s. oni ofte uzas antaŭ propra nomo de persono. Laŭ la ordinaraj reguloj, oni tiam uzu la, ĉar la tuto estas klare difinita per la propra nomo:

La oficejo de la sinjoroj Snitchey kaj Craggs kuŝis tre oportune sur la foirejo. BV29 = ...de la sinjoroj, kiuj nomiĝis Snitchey kaj Craggs...

La doktoredzino A. vizitis hodiaŭ la gedoktorojn P. FE 36

La reĝo Johano legis en la romano pri la reĝo Arturo. FA1121

Sed kelkaj tiaj antaŭesprimoj ofte uziĝas kvazaŭ parto de la propra nomo, kaj tiam ne vere informas, kia estas la persono. Ili uziĝas pli-malpli rutine pro ĝentileco, respekto aŭ simile. En tiaj okazoj oni ofte forlasas la artikolon:

Li fianĉiĝis kun fraŭlino Berto. FE39 Oni ankaŭ povas uzi ...kun la fraŭl- ino Berto, sed tiam la vorto fraŭlino farigas pli grava, pli informoplena.

Sinjorino Zminska hieraŭ multe parolis al mi pri vi. M 41

Sekve barono Brambeus estas vi? ^46

Se nun troviĝus tiaj reĝoj, kiel reĝo Arturo, tiam troviĝus ankaŭ tiaj kavaliroj, kiel sinjoro Tvent kaj sinjoro Gaudian. FA1121

Fraŭlino Klaro kaj fraŭlino Kristino ne povas plenumi la tutan kudr- adon. M 96

Ankaŭ la vorton numero oni ofte uzas en tia titoleca maniero sen la antaŭ numeroj: Li loĝas en (ĉambro) numero 110 (= cent dek). Ĉu vi legis num- eron 12 (= dek du) de tiu gazeto?

Se titoleca antaŭesprimo havas rektan priskribon, ekz. A-vorton, tiam oni ordinare ja uzas la: Plej afable brilis la okuloj de la filino, la ĉarma fraŭl- ino Klaro. FA4185 Li fianĉiĝis kun la juna fraŭlino Berto. La genia doktoro Zamenhof kreis Esperanton. Ĉu vi legis la interesan numeron 100 de tiu

gazeto?

Se temas pri la frazrolo alparolo (§12.1.2), oni nepre ne uzu la antaŭ titolo: Sinjorino Szwejc! - ŝi diris, - mi prezentas al vi sinjorinon Marta Swicka. M108 Kara fraŭlino Klaro, - ŝi diris, - vi scias bone, kiel mi zorgas pri la sano de miaj laborantinoj. M109

Pruntitaj artikoloj

Iuj normalaj propraj nomoj havas en iuj naciaj lingvoj difinan artikolon, kiu estas kvazaŭ parto de la nomo. En Esperanto tiaj nomoj ne havu artikolon. Ekz. Hago (urbo en Nederlando) neniam havas artikolon en Esperanto, kvankam en pluraj lingvoj ĝi havas artikolon, kiu estas firma parto de la nomo (ekz. Den Haag, La Haye, The Hague, l'Aia). Same oni uzas Havro sen artikolo, kvankam en la Franca estas ĉiam Le Havre kun artikolo. Arabaj propraj nomoj ofte havas difinan artikolon en la Araba, sed en Esperanto ili ne havu artikolon: Kairo, Riado, Kuvajto k.t.p. Sed iafoje oni tamen vidas tiajn artikolojn ankaŭ en Esperanto: la Himalajo FA1188, la Atlantiko, la Mediteraneo (normale sen artikoloj). Tio estas neĝusta, sed iafoje tolerebla. Propraj nomoj ofte rifuzas tute plene Esperantiĝi.

Ĉe iuj ĉi tiaj nomoj origina artikolo fariĝis parto de la Esperanta radiko: La-

Pazo (aŭ Lapazo), La-Plato (aŭ Laplato), El-Salvadoro (aŭ Elsalvadoro, Salvadoro), Los-Anĝeleso (aŭ Losanĝeleso), Alĝero. ("La", "el" kaj "los" estas Hispanaj artikoloj. "Al" estas Araba artikolo.)

Nomoj de tempodividoj

Monatonomoj (Januaro, Februaro, Marto, Muharamo°, Ramadano, Brum- ero k.a.) estas normalaj propraj nomoj. Ili do normale ne havas la, tute laŭ la bazaj reguloj por tiaj nomoj (kaj estas skribataj kun komenca majusklo, §35.5):

Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua. FE12 Februaro estas difinita konata afero. Se ĝi ne estus normala propra nomo, ĝi nepre havus la.

Nomoj de festoj (Kristnasko, Pasko, Pentekosto, Aŝuro° k.a.) estas plej ofte traktataj kiel normalaj propraj nomoj sen la, kvankam iuj (ekz. Kristnasko) fakte estas ordinaraj O-vortoj. La uzado tamen varias:

Al Kristnasko venis letero de ŝiapatro. FA3 58 = Al la tiujara Kristnasko...

Post Aŝuro° li veturos al Teherano. = Post la ĉi-jara Aŝuro...

Ĉi tio estas la leĝo pri la Pasko. Er12

Semajntagoj (lundo, mardo, merkredo, ĵaŭdo, vendredo, sabato, dimanĉo) ne estas propraj nomoj, sed ofte ili estas uzataj propranomece sen la, kvankam difinitaj kaj konataj:

Dum la tuta semajno ŝi estis malgaja kaj ploris multe da varmegaj larmoj; sed kiam venis la dimanĉo, ŝi diris: "Vere, nun mi sufiĉe suferis kaj luktis! [...]"FA2101

Hodiaŭ estas sabato, kaj morgaŭ estos dimanĉo. FE 20 Oni ne uzas la, ĉar sabato kaj dimanĉo ĉi tie nur informas pri la speco de tago. Ne temas pri propraj nomoj.

Mi intencas veni Bulonjon ĵaŭdon. L1173 Difinita konata ĵaŭdo prezentata propranomece sen la.

"Dimanĉon ni nin vidos." [...] Venis la dimanĉo. FA3 60 Temas pri la sama dimanĉo, same konata ambaŭfoje, unuafoje propranomece sen la, duafoje kun la.

Sezonoj (printempo, somero, aŭtuno, vintro) kaj tagopartoj (mateno, tagmezo, vespero, nokto k.s.) estas ĉiam ordinaraj O-vortoj, kaj oni uzas la tute laŭ la normalaj reguloj:

En somero ni veturas per diversaj veturiloj, kaj en vintro ni veturas per glitveturilo. FE34 = En somera tempo... en vintra tempo...

En la printempo la glacio kaj la neĝo fluidiĝas. FE 39 Ĉi tiu ekzemplo estas tute simila al la antaŭa, sed ĉi tie ja aperas la. Kiam oni parolas ĝenerale pri specoj, oni ofte povas uzi aŭ forlasi la depende de la stilo. Vidu La - specoj (§9.1.4).

Tiujn fabelojn ni aŭskultos en vintro. FA296 = ...en vintra tempo. ...en iu vintro.

Fariĝis mateno. FA2131 = Fariĝis matena tempo.

La nokton ŝi pasigis ĉe sia laboro. FA1170 Temas pri certa konata nokto. Tial la estas uzata, tute laŭ la bazaj reguloj por ordinaraj O-vortoj.

Ĉirkaŭas min nokto. FA1124 ^ Ĉirkaŭas min mallumo.

Laŭ iuj gramatikistoj tiaj vortoj estas iafoje uzataj propranomece, sed temas ĉiam pri frazoj, en kiuj oni parolas pri speco de tempo, kaj en tiaj okazoj la estas ĉiuokaze nebezonata.

Lingvonomoj

Lingvonomoj (§35.4) kun O-finaĵo (ekz. Esperanto) estas tute normalaj propraj nomoj. Oni do normale ne uzu la ĉe ili (§9.1.5).

Mallongigitaj propraj nomoj

Mallongigojn de propraj nomoj faritaj el ordinaraj vortoj, oni plej ofte traktas kiel normalajn proprajn nomojn (sen la). La uzado tamen tre varias:

Mi trovis tiun vorton en (la) Plena Ilustrita Vortaro. ^ Mi trovis tiun vorton en PIV. Antaŭ la plena nomo oni povas uzi la, sed antaŭ la mal- longigo tio kutime ne okazas.

Tiujare la Universala Kongreso denove estos ekstereŭropa. ^ Tiujare (la) UK denove estos ekstereŭropa. Mallongigoj de nomoj de kongresoj iafoje estas uzataj kiel normalaj propraj nomoj (sen la), sed alifoje kiel ordinaraj O-vortoj (je bezono kun la).

Ĉu vi estas membro de Universala Esperanto-Asocio? ^ Ĉu vi estas membro de UEA. Oni povus uzi la antaŭ la plena nomo Universala Esperanto-Asocio, ĉar la ĉefvorto estas ordinara O-vorto, sed praktike tio apenaŭ okazas ĉe tiu ĉi tre konata nomo. Antaŭ la mallongigo formo UEA la artikolo la neniam aperas.

9.2. Aliaj difiniloj

Krom la difina artikolo la (§9.1), estas difiniloj ankaŭ la posedaj pronomoj, la tabelvortoj je U, A kaj ES, la vorteto ambaŭ kaj duondifina unu. Kiam ĉeestas la vorteto ĉi (§14.1.2), oni iafoje subkomprenas la difinilon tiu. Tiam ĉi kvazaŭ mem fariĝas difinilo (§14.1.2).

Posedaj pronomoj

Posedaj pronomoj (§11.2) estas mia, nia, via, lia, ŝia, ĝia, ilia, onia kaj sia (kaj ankaŭ cia).

Kiam poseda pronomo aperas kiel priskribo de O-vorto, ĝi kalkuliĝas kiel difinilo. Plej ofte la efektiva senco estas difina (la alparolato scias, pri kiu temas). Sed oni tamen ne aldonas la (§9.1.1). Se oni anstataŭigas la posedan pronomon per subfrazo, kiu esprimas la posedanton, oni plej ofte devas aldoni la:

Mia domo estas granda. = La domo, kiu apartenas al mi, estas granda.

Viaj ŝtrumpoj estas malpuraj. = La ŝtrumpoj, kiuj apartenas al vi, estas malpuraj.

Li detruis sian sanon. = Li detruis la sanon, kiun li havis.

Tamen iafoje, precipe kiam frazparto kun poseda pronomo aperas kiel per- verba priskribo (§25.1), la efektiva senco povas esti nedifina:

Li estas mia onklo. FE18 Li estas onklo de mi. Eble mi havas ankoraŭ aliajn onklojn.

Tion mi diras al vi, ĉar vi estas mia samlandano. FA4202 = ...vi estas samlandano de mi La celita senco estas nedifina.

Se iu intence mortigis sian proksimulon per ruzo, tiam eĉ de Mia altaro forprenu lin, ke li mortu. Js 2° Nedifina senco.

Se temas pri certa individuo, kiu tamen estas nekonata de la alparolato, oni povas por klareco aldoni la vorton unu: Unu mia amiko estas advokato. Unu el miaj amikoj estas advokato. Oni ankaŭ povas uzi de-esprimon kun aŭ sen unu: Amiko de mi estas advokato. Unu amiko de mi estas advokato.

Iuj provas uzi posedan pronomon kiel postpriskribon por montri nedifinan sencon: Amiko mia estas advokato. Tia uzo tamen ne estas ĝenerale akcept- ita, kaj ne ĉiuj komprenas, ke la nekutima vortordo celas montri nedifinan sencon. Normale oni do devas uzi iun el la pli klaraj esprimomanieroj montritaj ĉi-antaŭe.

Kiam poseda pronomo aperas sola (sen posta O-vorto aŭ A-vorto), ĝi ne estas difinilo. Por klare esprimi, ke oni celas difinitecon oni tiam ofte aldonas la, sed tio ne estas deviga:

Tiu ĉi libro estas mia. Ĝi estas unu el miaj libroj - nedifina senco.

Tiu ĉi libro estas la mia. Ĝi estas tiu konata libro, kiu apartenas al mi - difina senco.

Unu donis al sia florejo la formon de baleno; alia trovis pli bone, ke ŝia florejo similas je virineto de maro; sed la plej juna donis al la sia formon rondan, kiel la suno. FA182 La sia = sia florejo. Ĉiuj tri florejoj estas difinitaj. La unuaj du estas sufiĉe difinitaj per sia kaj ŝia, sed la tria estas menciita per sola poseda pronomo (sen la O-vorto florejo), kaj bezonas la.

Nu, certe mi legis la vian, kiel bone skribita! ^47 La vian = vian verkon = la verkon, kiun vi faris.

Via pano estas malpli freŝa, ol mia. FE10 Jen Fundamenta ekzemplo, en kiu ne aperas la antaŭ mia, kvankam la senco estas la pano, kiu apartenas al mi. Oni tute rajtas diri ol la mia por plia klareco, sed tio ne estas deviga.

Iafoje en poezio k.s. oni ne sekvas la normalajn regulojn por posedaj pro- nomoj. Tian uzon oni (normale) ne imitu en ordinara lingvaĵo:

Patro nia, kiu estas en la ĉielo. UL19 = Nia patro...

Ho, la profeta mia antaŭsento! H 27 = Ho, mia profeta antaŭsento!

Eraras for la penso mia. FK 310 = Eraras for mia penso.

Kaj nun, Laerto, al l' afero via!H11 = ... al via afero!

Mieno lia montris pli suferon, sed ne koleron. H19 = Lia mieno...

Duondifina unu

Iuj lingvoj uzas specialan nedifinan artikolon, kiu ofte estas vorto simila al unu. Tia artikolo ne ekzistas en Esperanto. Plenan nedifinitecon oni montras simple per neuzo de difinilo. Sed oni iafoje uzas unu kiel duondifinan artikolon. Tia unu ne montras nombron, sed individuecon. Ĝi montras, ke temas pri io, kio estas nekonata al la aŭskultanto, sed konata al la parolanto:

Unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortiĝis. FE39 La rakontanto per unu montras, ke li mem scias, en kiu tago tio okazis.

Unu vidvino havis du filinojn. FE11 Komenco de fabelo. Ankoraŭ nur la rakontanto konas la vidvinon. (Alia teorie ebla interpreto estas mate- matika: "1 vidvino havis 2 filinojn, sekve 2 vidvinoj havis 4 filinojn". Sed tute ne temas pri tia kalkulado. Temas pri prezentado de rolantoj en fabelo.)

En unu vilaĝo loĝis du viroj, kiuj ambaŭ havis la saman nomon. FA113 Ili loĝis en vilaĝo konata de la parolanto, sed ne de la aŭskultanto.

En unu tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto, venis al ŝi malriĉa virino. FE15

Unu vesperon fariĝis granda uragano: fulmis kaj tondris, forte pluvegis, estis terure. FA127

La difina artikolo la estas pli-malpli deviga, kiam temas pri io konata al la aŭskultanto. Se oni forlasas la, oni montras la malan signifon, nedifinitecon. La duondifina artikolo unu tamen neniam estas deviga. Ĝi estas nuancilo, kiun oni uzu je bezono:

Vi devas legi libron. Aŭ oni celas specan signifon, aŭ oni celas certan libron nekonatan al la aŭskultanto.

Unu libron vi devas legi, jen ĝi. La aldonita unu montras, ke ne temas pri iu ajn libro, nek pri speco de libro, sed pri certa libro nekonata al la alparolato.

Mi volas, ke vi renkontu unu amikon de mi. Unu estas uzata por emfazi, ke ne temas pri iu ajn el la amikoj de la parolanto.

La duondifina unu troviĝas en la Fundamento, kaj Zamenhof tre ofte uzis ĝin. Ĝi estas tre utila nuancilo, se oni ĝin ne trouzas. Iuj tamen pensas, ke tia unu estas nedifina artikolo uzata pro influo de naciaj lingvoj. Tial multaj hezitas uzi duondifinan unu timante fari eraron. Pro tio la duondifina unu fariĝis iom malofta nuntempe. Multaj preferas la vortojn certa kaj iu. Sed iu montras iom alian signifon, kaj certa estas multe pli emfaza ol unu (§23.1.3). Tamen, kiam temas pri tempovortoj, oni ankoraŭ vaste uzadas duondifinan unu tute laŭ la ĉi-antaŭe montritaj ekzemploj: unu tagon..., en unu vespero..., unu fojon... k.s.

Legu pli pri specialaj uzoj de unu en §23.1.3.

Tabelvortoj je U, A kaj ES

La tabelvortoj je U, A kaj ES (§15) estas difiniloj: kiu, tiu, iu, ĉiu, neniu, kia, tia, ia, ĉia, nenia, kies, ties, ies, ĉies, nenies. Oni do ne uzu la kune kun tiaj tabelvortoj.

Ambaŭ

La vorteto ambaŭ (§15.5) estas difinilo, kiam ĝi rekte priskribas O-vorton. Oni do ne uzu la kune kun ambaŭ.

Aliaj difiniloj antaŭ propraj nomoj

Antaŭ normalaj propraj nomoj oni normale ne uzas la (§9.1.6). Aliaj difin- iloj povas tamen aperi antaŭ ĉiaj propraj nomoj, sed nur malofte estas bezono de tiaj esprimoj:

Kaj vi ankaŭ, mia Francisko, vi ankaŭ? Rt9 Mia aldonas ian amikecan nuancon.

Ĉu vi sentas teruron antaŭ tiu Karolo? Rt33 Tiu emfazas, ke temas pri la ĵus menciita Karolo.

Ambaŭ Pjotr Ivanoviĉ'oj alkuras sur la pintoj de la piedoj. ^55 Temas pri du viroj kun la sama nomo.

9.3. Pli ol unu difinilo

Normale oni ne uzu pli ol unu difinilon (§9) antaŭ frazparto. Precipe grave estas, ke oni ne uzu la (§9.1) kune kun aliaj difiniloj. Tiu baza principo tamen ne estas tute absoluta. Iafoje oni bezonas uzi du difinilojn por montri specialan signifon.

Kune kun poseda pronomo oni iafoje uzas tabelvorton je U, ambaŭ unu:

El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna. FE10

Mi perdis ĉiujn miajn fortojn. ^™ 65

Ambaŭ liaj manoj estis malpuraj.

Venis tiuj niaj amikoj, kiuj povis.

Iu mia amiko devas veni. lu nuligas la difinan sencon de mia.

Unu mia amiko venis, nome Ernesto. Unu forigas la difinan signifon de mia, kaj montras anstataŭe duondifinan signifon.

Ĉiu(j) kaj ambaŭ sufiĉe ofte aperas kune kun poseda pronomo. Cetere oni normale preferas konstruon kun la rolvorteto el: Venis tiuj el miaj amikoj, kiuj povis. Iu el miaj amikoj devas veni. Unu el miaj amikoj venis, nome Ernesto.

Se poseda pronomo staras sola sen posta O-vorto, ĝi perdas sian difinitan signifon, kaj oni uzu la je bezono (§9.2).

Oni povas iafoje uzi ĉiuj tiuj kiel duoblan difinilon: Mi vidis grupon de per- sonoj, kaj ĉiuj tiuj personoj parolis Esperanton.

En ekstremaj okazoj oni povus uzi ĉiuj ties kiel duoblan difinilon: La inf- anoj ne povis sidi sur la seĝoj, ĉar ĉiuj ties kruroj estis rompitaj. Prefere: ...ĉiuj el ties kruroj... aŭ ...ĉiuj kruroj de la seĝoj... (Se oni dirus ĉiuj iliaj kruroj, temus pri la kruroj de la infanoj, §15.4.)

Oni povas iafoje uzi ĉiuj tiaj kiel duoblan difinilon: Ekzistas tiaj homoj, kiuj malamas Esperanton. Ĉiuj tiaj homoj scias tro malmulte pri ĝi.

Ankaŭ ambaŭ tiuj kaj ambaŭ ties estas eblaj: Mi vidis du personojn. Ambaŭ tiuj personoj parolis Esperanton. La infano ne povis uzi la biciklon, ĉar ambaŭ ties radoj estis difektitaj.

10. Apostrofo

Apostrofo, ', estas signeto, kiu montras, ke parto de vorto estas forlasita. En Esperanto temas normale ĉiam pri forlasita vokalo.

10.1. Normala apostrofado

Apostrofado de O-finaĵo

La finaĵon O de O-vorto oni povas ellasi. Tiam oni skribas apostrofon anstataŭ O. Tia ellaso de O eblas tamen nur kiam ne sekvas iu el la finaĵoj J kaj N. En la parolo la akcento restas sur la sama vokalo, kvazaŭ la O ankoraŭ ĉeestus. La apostrofo estas kvazaŭ neelparolata vokalo:

turmento ^ turment' (turment')

vespero ^ vesper' (vesper')

historio ^ histori' (histoH')

metroo ^ metro' (metro'). Komparu kun metro (metro).

armeo ^ arme' (arme'). Komparu kun arme (arme).

revuo ^ revu' (revu'). Komparu kun revu (revu).

ĉielo ^ ĉiel' (ĉiel'). Komparu kun ĉiel (ĉiel).

Oni ne povas apostrofi A-vortojn. Ruĝ' egalas ĉiam al ruĝo, neniam al ruĝa. Apostrofo ankaŭ ne povas anstataŭi verban finaĵon aŭ Efinaĵon (legu tamen ĉi-poste pri la esprimo dank' al). Oni ankaŭ atentu, ke ne eblas apostrofi la finojn ON, OJ kaj OJN. Har' egalas ĉiam al haro, neniam al haron, harojharojn.

La tabelvortoj je O (§15.2) finiĝas per "o", sed tiuj "o"-vokaloj ne estas veraj O-finaĵoj (§13.2), kaj oni ne povas ilin anstataŭigi per apostrofoj. Ne eblas do *ki '*, *ti '*, *i '*, *ĉi '*, *neni '* anstataŭ kio, tio, io, ĉio, nenio. Nur en poezio oni iafoje tamen uzas tiajn nenormalajn formojn.

Apostrofado de la

La vokalo "a" en la difina artikolo la (§9.1) povas esti ellasita kaj anstataŭigita per apostrofo ^ l'. Tiun mallongigitan formon oni prefere uzu nur post rolvortetoj, kiuj finiĝas per vokalo: de l', ĉe l', je l', tra l', pri l',

pro l':

Liberigu nin Dio, de l' sovaĝaj Normandoj! FA4 27

Normale oni skribas l' kiel apartan vorton (kun posta spaceto), sed oni ĉiam elparolas ĝin kune kun la antaŭa rolvorteto kiel unu vorton, kvazaŭ "del", "ĉel" k.t.p.

Iafoje en poezio oni trovas l' ankaŭ sen tia rolvorteto: L' espero, l' obstino kaj la pacienco FK 300 Ŝi vidis ke l' sentoj plu restas. Ĉiuokaze oni uzu la mal- longigitan artikolon nur tie, kie ĝi estas elparolebla.

Ĉefe en poezio

Apostrofoj estas uzataj precipe en poezio por eviti troajn vokalojn.

Post longa migrado sur dorna la voj' Minacis nin ondoj de l' maro; Sed venkis ni ilin kaj velas kun ĝoj' Al verda haven' de l' homaro. Post longa batalo, maldolĉa turment' La stela standardo jam flirtas en vent'.

el La Tagiĝo de Antoni Grabowski

En ordinara lingvaĵo apostrofoj estas tre maloftaj. En parola lingvo apostrof- ado apenaŭ okazas entute.

Dank' al

Apostrofo estas ankaŭ tradicie uzata en la esprimo dank' al = "pro la (favora) influo de, mal-malgraŭ". Dank' al aperas en ĉia lingvaĵo, ankaŭ en parola uzo:

Jes, dank' al Dio, ĉio estas en bona ordo. ^38

Dank' al la lingvo ni tiel altiĝis super la bestoj. FK 229

Dank' al nia konstanteco kaj laborado nia afero iom post iom for- tiĝados. OV123

Dank' al la grandaj elspezoj [...] la monujo baldaŭ montris al li sian nudan fundon. OV126 Ĉi tie dank' al estas ironia. Temas fakte pri mal- favora influo.

Iuj opinias, ke dank' al estas erara, ĉar la apostrofo ne anstataŭas O-finaĵon, sed pli vere E-finaĵon. Malgraŭ tiu kritiko dank' al restas firma kaj utila parto de Esperanto. Oni povas trankvile pluuzi ĝin kiel fiksitan esprimon. Sed danke al ja estas tute bona alternativo: danke al Dio, danke al la lingvo. Ankaŭ danke + N-finaĵo eblas: Danke unu eraron en la tempo de la pre- sado, la Regularo akceptis tute alian formon ol mi pensis. OV 71

Iuj asertas, ke ja temas pri O-finaĵo: dank' al = danko (estu) al (aŭ simile). Tia klarigo funkcias, sed nur lame, en plej multaj frazoj. Tiam oni devas imagi la esprimon kun dank' al kiel apartan mallongigitan frazon: Danko estu al la lingvo: Ni tiel altiĝis super la bestoj.

un

Kiam oni kalkulas taktojn, ritmojn k.s., oni povas uzi mallongigitan apo- strofan formon de la nombra vorteto unu (§23.1.1):

Un'! du! un'! du! - La soldatoj marŝis. = Unu! du!...

"Un', du, tri, kvar", li kalkulis laŭte. = Unu, du...

Un' estas oficiale permesata de la Akademio de Esperanto (Aktoj de la Akademio II, p. 39), sed un' povas aperi nur en memstara, kvazaŭ ekkria uzo, kiel en la ĉi-antaŭaj ekzemploj. Ĝi ne povas aperi en ordinaraj frazoj.

Ne eblas ekz.: *Mi havas nur un' amikon.* Eblas nur: Mi havas nur unu amikon.

10.2. Nenormala apostrofado Gramatika apostrofado

Iafoje oni uzas apostrofojn en vortaroj aŭ en diskutoj pri gramatiko por montri, ke oni parolas pri nuraj vortoradikoj, aŭ por disigi la partojn de kun- metitaj vortoj. En tia uzado apostrofo ne egalas al O-finaĵo. Estas rekomend- inde en tiaj okazoj ne uzi apostrofojn, sed aliformajn streketojn.

Disiga apostrofado

Okaze oni uzas apostrofojn por disigi vortelementojn unuj de la aliaj, pre- cipe kiam oni uzas ne-Esperantan vortelementon kun Esperantaj finaĵoj: Ĉu vi konas Waringhien'on? Tiaj apostrofoj aperas ĉe kelkaj Hebrelingvaj vortoj en la Biblio: bat'o, kab'o, kor'o, log'o, min'o (mezurunuoj), bek'o (monero), pur'o (loto). Oni povas anstataŭe uzi dividostrekon: Waringhien- on, kab-o, log-o. Tio estas verŝajne preferinda.

En la komenca tempo oni uzis en tekstoj por komencantoj diversaspektajn streketojn por disigi la elementojn de vortoj: ŝi est\as am\at\a de ĉiujFG54. Ofte oni uzis streketojn tre similajn al apostrofoj, sed tiaj streketoj ne estas apostrofoj. Vidu ekzemplojn en Gramatiko en la Fundamento (§40).

Apostrofado de AŬ-vortoj

Okazis provoj apostrofi E-vortecajn vortetojn, kiuj finiĝas per "aŭ": hodiaŭ ^ *hodi'*, anstataŭ ^ *anstat'*, apenaŭ ^ *apen'*, k.t.p. Tia apostrof- ado estas neregula. Ĝi neniam enuziĝis, kaj nur en poezio ĝi eventuale povus esti akceptebla.

Nezorga elparolo

Iafoje oni uzas apostrofojn por montri, ke parto de vorto estas neregule for- lasita, ekz. por montri nezorgan elparoladon aŭ nenormalan lingvaĵon: 'stas = estas, sjoro = sinjoro, 'avas = havas.

Sonimitoj

Kiam oni uzas nudan radikon kiel sonimiton aŭ ekkrion (§18.2), oni iafoje aldonas apostrofon: Ho, halt'! H8 Estas preferinde ne skribi apostrofon en tiaj okazoj, ĉar ne temas pri ellasita O-finaĵo.

Forlaso de A-finaĵoj

Aperis la ideo, ke oni povus ellasi ankaŭ A-finaĵojn, sed ke oni tiam ne uzus apostrofon: diligenta knabo ^ *diligent knabo*, sincera koro ^ *sincer koro* (la ekzemploj estas de K. Kalocsay en "Lingvo Stilo Formo"). Forlaso de A-finaĵoj tamen tute ne estas ebla en Esperanto, ĉu kun apostrofo, ĉu sen apostrofo.

Neuzo de apostrofo

Kelkaj poetoj eksperimente forlasas apostrofojn supozante, ke la leganto tamen komprenos, kie mankas O-finaĵoj. Jen ekzemplo:

ŝovas harojn el okul [= okul']

de ŝlimo fingro skvama

monstra manipul [= manipul']

moko moko mok [= mok'] sen fino

el sentitola poemo de Baldur Ragnarsson

Kelkfoje tia uzado konfuzas malsamajn vortojn: ĉiel konfuziĝus kun ĉiel' (ĉielo), kaj kun kaj' (kajo), nun kun nun' (nuno), unu kun unu' (unuo), al kun al' (alo), ĉar kun ĉar' (ĉaro), krom kun krom' (kromo), por kun por' (poro), kaze kun kaze' (kazeo) k.t.p. Oni do uzu apostrofojn laŭ la Fun- damentaj reguloj.

11. Pronomoj

Pronomoj estas O-vortecaj vortetoj, kiujn oni uzas por paroli pri tute konataj aferoj. En PMEG nur dek vortetoj estas nomataj pronomoj. Iliaj bazaj formoj nomiĝas personaj pronomoj (§11.1), kvankam ili ne ĉiam montras personojn. Kun A-finaĵoj ili nomiĝas posedaj pronomoj (§11.2), kvankam ili ne ĉiam montras posedon.

Legu ankaŭ pri uzado de pronomoj en nerekta parolo en §33.8.3. 11.1. Personaj pronomoj

mi ~ la parolanto §11.3

ni ~ la parolanto kaj alia(j) persono(j) §113

vi ~ la alparolato(j) §11.4

§11.5 §11.5 §11.5 §11.5

li ~ la priparolata vira persono aŭ persono §11.5

kun nekonata sekso

ŝi ~ la priparolata ina persono

ĝi ~ la priparolata aĵo, besto aŭ infaneto

ili ~ la priparolataj personoj, aĵoj aŭ bestoj

oni ~ neprecizigita(j) persono(j)

si ~ la sama persono kiel la subjekto, se tiu §11.6 ne estas mi, ni vi (aŭ ci)

Teorie ekzistas ankaŭ la pronomo ci (§11.4) ~ "la alparolato" (unu-nombra), sed ci normale ne estas uzata. Oni uzas vi kaj unu-nombre kaj multe- nombre.

Krome ekzistas la neoficiala (proponita) pronomo ri (§11.5) ~ "la priparol- ata persono" (unu-nombra).

La personaj pronomoj povas ricevi la finaĵon N (§12.2): Mi amas vin. Ilin konas Karlo. Ĉu vi ĝin vidas? Elizabeto lavas sin en la lago.

11.2. Posedaj pronomoj

Se oni aldonas la finaĵon A al personaj pronomoj (§11.1), oni kreas posedajn pronomojn:

mia (la)... de mi §11.3

nia (la)... de ni §11.3

via (la)... de vi §11.4

lia (la)... de li §11.5

ŝia (la)... de ŝi §11.5

ĝia (la)... de ĝi §11.5

ilia (la)... de ili §11.5 onia (la)... de oni §11.5 sia (la)... de si §11.6

Teorie ekzistas ankaŭ cia (§11.4) = "(la)... de ci", sed cia normale ne estas uzata. Oni uzas via kaj unu-nombre kaj multe-nombre.

Krome ekzistas la neoficiala (proponita) poseda pronomo ria (§11.5) ~ "(la)... de ri (de la persono)" (unu-nombra).

La posedaj pronomoj estas difiniloj (§9.2). Ili enhavas normale la signifon de la.

La posedaj pronomoj povas ricevi la finaĵojn J (§8) kaj N (§12.2) same kiel aliaj A-vortoj (ĉiam J antaŭ N): mia ĉambro - miaj ĉambroj - mian ĉambron - miajn ĉambrojn.

Noto: Iafoje oni renkontas posedajn pronomojn kun la fino "es" anstataŭ A: *mies*, *vies*, *lies*, *ilies* k.t.p. La "es"-parto estas pruntita de la tabelvortoj je ES (§15.4), kiuj ankaŭ estas posedaj. Tiaj posedaj pronomformoj estas neregulaj, sed tamen kompreneblaj. Kiel ŝercajn vortojn oni povus ilin eble iafoje uzi, sed en serioza uzo ili estas nepre evitendaj.

Signifoj

Poseda pronomo similas al de + persona pronomo: mia ~ (la) de mi. Sed de (§12.3.2) havas tre multajn signifojn. La posedaj pronomoj havas nur kelkajn el tiuj signifoj:

La normala signifo de poseda pronomo estas aparteno aŭ posedo (§12.3.2.3): mia domo = "la domo posedata de mi, la domo kiu apartenas al mi", lia nazo = "la nazo kiu apartenas al li, la nazo kiu estas parto de li", ŝia lernejo = "la lernejo en kiu ŝi lernas/instruas (aŭ simile)", ilia lingvo = "la lingvo kiun ili parolas".

Poseda pronomo povas ankaŭ montri aganton (§12.3.2.2): lia agado = "la agado (farata) de li, la agado kiun li faras". Poseda pronomo povas havi tian signifon nur ĉe aga O-vorto: lia agado, iliaj klopodoj, via atingo. De povas havi tian signifon ankaŭ ĉe pasiva participo: farita de li, amata de mi.

Poseda pronomo povas kelkfoje montri sencan objekton (§12.3.2.2): ĝia uzado = "la uzado de ĝi, la ago uzi ĝin". Oni atentu, ke miskom- prenoj ne ekestu. Ekz.: ŝia admirado normale signifas: "la admirado fare de ŝi" (subjekta signifo). Se oni uzas ŝia admirado en la signifo "la ago admiri ŝin" (objekta signifo), oni ne eraras, sed oni eble riskas mis- komprenon.

En iaj frazoj pri ies korpoparto, vestaĵo aŭ simile, oni kutimas uzi al (§12.3.5)-komplementon anstataŭ poseda pronomo: Mi lavis al mi la manojn. = Mi lavis miajn manojn. Ili disŝirus al si la vestojn. FA2 88 = Ili dis- ŝirus siajn vestojn.

11.3. Unua persono

Mi

Mi estas unu-nombra (kaj tute ne montras sekson). Mi kaj mia estas uzataj de la parolanto por paroli pri si mem. En gramatiko tio estas ofte nomata "la unua persono":

Mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo. FE 9

Promenante sur la strato, mi falis. FE 22

La patro donis al mi dolĉan pomon. FE10

Tiu ĉi komercaĵo estas ĉiam volonte aĉetata de mi. FE 25

Mi amas min mem. FE18

Mi foriras, sed atendu min, ĉar mi baldaŭ revenos. FE 42

Ho ve, sinjoro, mia patrino forpelis min el la domo. FE 21

Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn. FE14

Kiam mi finos mian laboron, mi serĉos mian horloĝon. FE 20

Mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti. FE 34

Ni

Ni estas multe-nombra (kaj tute ne montras sekson). Ni kaj nia estas uzataj de la parolanto por paroli pri si mem kaj alia(j) persono(j). Ni povas signifi

mi kaj unu alia persono, mi kaj pluraj aliaj personoj, mi kaj ĉiuj aliaj per- sonoj, mi kaj vi. La pronomo ni jen inkluzivas la alparolata(j)n homo(j)n, jen ne. Kiuj personoj estas inkluzivataj, povas montri nur la kunteksto:

Ni vidas per la okuloj kaj aŭdas per la oreloj. FE 9 Ni = "mi kaj ĉiuj aliaj homoj".

Ni disiĝis kaj iris en diversajn flankojn: mi iris dekstren, kaj li iris mal- dekstren. FE 28 Ni = "mi kaj li".

Kiam vi ekparolis, ni atendis aŭdi ion novan, sed baldaŭ ni vidis, ke ni trompiĝis. FE40 Ni = "mi kaj aliaj personoj, sed ne la alparolato".

Neniam aliajpovas fariĝi pli feliĉaj, ol ni ambaŭ! FA2 32 Ni = "mi kaj vi".

Ni du laboris alterne. FA3122 Ni = "mi kaj unu alia".

Kiam vi vidis nin en la salono, li jam antaŭe diris al mi la veron. FE 24 Ni = "mi kaj li".

La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi eĉ antaŭ nia

FF 33

nazo.

La junulo aliĝis al nia militistaro kaj kuraĝe batalis kune kun ni kontraŭ niaj malamikoj. FE39

Legu ankaŭ pri ni en nerekta parolo en §33.8.3.

Iafoje ni estas uzata pri unu persono. Tio okazas en iaj stiloj de skriba lingvo, kiam la skribanto volas iel ŝajnigi, ke li tamen ne estas sola, ĉu pro modesteco, ĉu pro alia kialo:

La montritajn naŭ vortojn ni konsilas bone ellerni. FE 30 Ni ĉi tie fakte estas nur Zamenhof: unu persono. Li uzis ni por kvazaŭ inkluzivigi ankaŭ aliajn Esperantistojn.

En la venonta ĉapitro ni traktos tiun ĉi demandon pli profunde. Per ni la aŭtoro kvazaŭ inkluzivigas la leganton.

En iuj tempoj kaj kulturoj reĝo aŭ alia altrangulo iafoje priparolis sin mem per ni anstataŭ mi, por montri sian altan rangon. En Esperanto tia uzo de ni povas aperi en literaturo, precipe en tradukoj. Tiam estas ofte konsilinde aldoni klarigan noton.

11.4. Dua persono

V

Vi kaj via estas uzataj de la parolanto por paroli pri la persono(j), al kiu(j) li parolas. Vi kaj via povas inkluzivi ankaŭ aliajn personojn, kiuj iel apartenas al la sama grupo kiel la alparolato(j). En gramatiko tio estas nomata "la dua persono". Oni uzas vi egale al unu aŭ pluraj personoj. Vi estas do jen unu- nombra, jen multe-nombra. (Estus tute malĝuste diri, ke vi estas multe- nombra pronomo uzata ankaŭ unu-nombre. Vi estas dekomence sendistinge ĉu unu-nombra, ĉu multe-nombra. Estas tial absolute nenia mallogikeco en la uzado de vi por unu persono.) Vi tute ne montras sekson, kaj estas ankaŭ tute neŭtrala pri rango aŭ pozicio k.t.p.:

Sinjoro, vi estas neĝentila. FE16

Sinjoroj, vi estas neĝentilaj. FE16

Vi estas infanoj. FE16

Mia hundo, vi estas tre fidela.FE16 Oni parolas al hundo kvazaŭ al per- sono.

Vi amas vin mem. FE18

Sidigu vin [...], sinjoro! FE39

Mi rakontos al vi historion. FE18

Mi deziras al vi bonan tagon, sinjoro! FE10

Unue mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi; due mi dankas vin por la prunto; trie mi petas vin ankaŭ poste prunti al mi, kiam mi bezonos monon. FE14

Ĉu vi amas vian patron? FE41

Via parolo estas tute nekomprenebla kaj viaj leteroj estas ĉiam skribitaj tute nelegeble. FE 41

Kiam la pronomo vi estas subjekto de U-verbo en ĉeffrazo, oni plej ofte for- lasas ĝin (§32.3).

En kelkaj lingvoj oni iafoje uzas vi-pronomon pri personoj ĝenerale. Por tio oni uzas en Esperanto la pronomon oni (§11.5).

Ci

Ci estas unu-nombra alparola pronomo (kiu tute ne montras sekson). Ci kaj cia ekzistas nur teorie, kaj estas preskaŭ neniam praktike uzataj. Eblus imagi ci kiel pure unu-nombran vi, aŭ kiel intiman familiaran (unu-nombran) vi, aŭ eĉ kiel insultan (unu-nombran) vi. Sed estas fakte tute neeble diri, kian nuancon ĝi montras, ĉar ĝi apenaŭ estas uzata:

Ci skribas (anstataŭ "ci" oni uzas ordinare "vi"). FE16 Tio ĉi estas la sola frazo kun ci en la Ekzercaro de la Fundamento de Esperanto. Krome ci kaj cia estas menciitaj en la Universala Vortaro de la Fundamento, sed en la Fundamenta Gramatiko ("la 16 reguloj") aperas nek ci nek cia. Ankaŭ en la Unua Libro ili ne troviĝas.

Iuj imagas, ke oni antaŭe uzis ci en Esperanto, kaj ke tiu uz^ poste mal- aperis. La vero estas, ke ci neniam vere estis praktike uzata. Ĝi nur aperis iafoje en eksperimenta lingvaĵo kaj en iuj malvastaj rondoj, kiuj praktikis neordinaran lingvaĵon. Origine oni ĉiam uzadis nur vi, kaj tiel estas plu en normala Esperanto.

Kelkfoje oni trovas ci en tradukoj, kie la originalo havas ci-similan pro- nomon. Tio plej ofte estas netaŭga tradukomaniero, ĉar ci apenaŭ kapablas redoni la sencon de ofte uzata normala vorto, kiam ĝi mem estas maloftega vorto, kies signifonuanco ne estas klare fiksita. Por montri ekz. nuancon de familiareco aŭ insultan sencon, oni uzu je bezono aliajn lingvajn rimedojn:

"Jes, jes!" diris la reĝo, "lunde ci ricevos nian filinon!" ĉar nun, kiel al estonta bofilo, li parolis al li "ci". FA1203 En la originala teksto aperis ci- simila pronomo, kiu montris intiman, familiaran rilaton. Oni povus alter- native traduki ekz. jene: "Jes, jes!" diris la reĝo, "lunde, kara filo, vi ricevos nian filinon!", ĉar nun, kiel estontan bofilon, li nomis lin "filo".

Tre multaj Esperantistoj ne komprenas la pronomon ci. Tial tiuj, kiuj provas uzi ci en interparolado, renkontas multajn malfacilaĵojn. En normala Esper- anto oni simple uzas ĉiam vi, ĉu oni parolas al unu persono, ĉu al pluraj, ĉu oni parolas al intime konata persono, ĉu al fremdulo, ĉu oni parolas al amiko, ĉu al malamiko. Tio funkcias tre bone. Je bezono oni povas pliprecizigi per vi sinjoro, vi amiko, vi kara, vi ĉiuj, vi amikoj, vi karaj, vi ambaŭ k.t.p.

La kunmetaĵo ci-diri (aŭ cii) povas iafoje montri uzadon de ci-simila pro- nomo en alilingva interparolo: - Kial ŝi ofendiĝis? Mi ne komprenas ilian lingvon. - Mi pensas, ke li ci-diris al ŝi, kaj tion ŝi ne permesas.

11.5. Tria persono

En gramatiko ĉio, kio ne estas mi, ni vi (aŭ ci), estas nomata "la tria per- sono". Li, ŝi, ĝi kaj ili, kaj lia, ŝia, ĝia, ilia, estas uzataj por paroli pri io kon- ata, kio estas nek la parolanto, nek la alparolato. Oni kaj onia estas uzataj por paroli pri nedifinita(j) persono(j). Si kaj sia (§11.6) anstataŭas la aliajn triapersonajn pronomojn en certaj okazoj. Krome ekzistas ankaŭ la ne- oficialaj triapersonaj pronomoj ri kaj ria.

Li kaj ŝi

Li kaj ŝi estas unu-nombraj. Li kaj lia estas uzataj, kiam oni parolas pri unu vira persono. Ŝi kaj ŝia estas uzataj pri unu ina persono:

Li estas knabo, kaj ŝi estas knabino. FE16

Mi vokas la knabon, kaj li venas. FE16

Mi vokas la knabinon, kaj ŝi venas. FE16

Li estas mia onklo. FE18

Ŝi estas mia onklino.

Li ne estas lavisto, li estas lavistinedzo. FE 36 Ŝi estas lavistino.

Li fianĉiĝis kun fraŭlino Berto. FE 39 Ŝi fianĉiniĝis.

Ĉu vi amas vian patron? Kia demando! kompreneble, ke mi lin

FF 41

amas.

Ŝiaj gepatroj volis ŝin edzinigi kun alia persono. FE39 En la salono estis neniu krom li kaj lia fianĉino. FE26 Liaj lipharoj estas pli grizaj, ol liaj vangharoj. FE31 "Jes, patrino", respondis al ŝi la malĝentilulino. FE 21 Ŝi = la patrino. Lia edzino estas tre laborema kaj ŝparema, sed ŝi estas ankaŭ tre babil- ema kaj kriema. FE 41

Li amas tiun ĉi knabinon pro ŝia beleco kaj boneco. FE35 Mi renkontis vian patrinon kaj ŝian kolegon. Mi bone konas vian fraton kaj liajn amikojn.

En unu tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto, venis al ŝi malriĉa virino, kiu petis ŝin, ke ŝi donu al ŝi trinki. FE15 La frazo enhavas du inajn personojn, knabinon kaj virinon. Ĉiuj ŝi estas la knabino, krom la lasta, kiu estas la virino.

Apenaŭ ŝia patrino ŝin rimarkis, ŝi [= la patrino] kriis al ŝi [= la filino]:

"Nu, mia filino?"FE21

Kiam oni parolas pri persono, kies sekso ne estas konata, aŭ kiam oni parolas ĝenerale pri persono de iu ajn sekso, oni tradicie uzas li:

Ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon. FE11 Li respondas ĉi tie al ĉiu, do al ĉiu persono.

Ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li. FE13

Ni povas diri "pardoni al la malamiko" kaj "pardoni la malamikon", sedni devas diri ĉiam "pardoni al la malamiko lian kulpon". FE29 Li = la malamiko. La frazo temas pri teoria persono, ĉu vira, ĉu virina.

Tia ĉi uzo de li povas esti rigardata kiel seksa diskriminacio. Eblas diri, ke li estas dusignifa: vira kaj sekse neŭtrala, sed multaj opinias, ke tia uzo ignoras virinojn aŭ prezentas virecon kiel normalan kaj virinecon kiel esceptan. Krome tiu dusignifeco ja povas iafoje kaŭzi malklaraĵojn. Tiam oni povas esprimi sin pli klare per ekz. ŝi aŭ li, tiu, tiu persono k.s. Sed tia uzo povas esti maloportuna, kaj tial aperis diversaj proponoj de nova sekse neŭtrala pronomo por homo. La sola tia propono, kiu efektive estas uzata, estas ri° (vidu ĉi-poste). Tiu nova vorto tamen ne estas parto de la oficiala kaj normala Esperanto, kaj ne ĉiuj Esperantistoj konas ĝin. Aliaj uzas ĝi tiu- sence, do ankaŭ por homo.

Ĝi

Ĝi estas unu-nombra. Ĝi kaj ĝia estas uzataj por paroli pri aĵo (konkreta aŭ abstrakta). Ĝi ne montras sekson:

La tranĉilo tranĉas bone, ĉar ĝi estas akra. FE16

Ĉu vi jam trovis vian horloĝon? — Mi ĝin ankoraŭ ne serĉis. FE2°

Kiam malriĉa virino petos de vi trinki, vi donos ĝin al ŝi ĝentile. FE17 Ĝin = la petitan trinkaĵon.

Li donis al mi monon, sed mi ĝin tuj redonis al li. FE 42

Mi disŝiris la leteron kaj disĵetis ĝiajn pecetojn en ĉiujn angulojn de la ĉambro. FE42

Tiam oni ekkantis sanktan kanton, kaj ĝi sonis tiel bele, ke ĉe Johano aperis larmoj en la okuloj. FA160

Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu uzas la lingvon Esperanto tute egale, por kiaj celoj li ĝin uzas. OV 371

Ni rigardu, kio fariĝis al la korpo de la gardisto. Senvive ĝi sidis sur la ŝtuparo. FA1127 Kiam oni parolas pri la gardisto kiel persono, oni uzu li, sed kiam oni parolas nur pri lia korpo (vivanta aŭ mortinta), oni uzu ĝi.

Oni uzas ĝi ankaŭ pri infaneto, kiu estas tiel juna, ke la sekso ne gravas. Sed oni povas ankaŭ uzi li, kiel oni faras por persono, kies sekson oni ne scias:

La infano ploras, ĉar ĝi volas manĝi. FE16

Mi montris al la infano, kie kuŝas ĝia pupo. FE18

Sed se oni volas aparte montri la sekson de infaneto, aŭ se oni parolas pri pli aĝa infano, oni kompreneble uzu li ŝi.

Ĝi estas uzata ankaŭ por paroli pri besto, eĉ kiam ĝia sekso estas konata:

El sub la kanapo la muso kuris sub la liton, kaj nun ĝi kuras sub la lito. FE 26

La birdo ne forflugis: ĝi nur deflugis de la arbo. FE 31

Mi frapos vian ĉevalon sur la kapon tiel, ke ĝi falos senviva. FA114

Nia maljuna amiko renkontiĝis kun kamparano, kiu pelis bovinon, bov- inon tiel ĉarman, kiel bovino nur povas esti. "Ĝi certe donas belan lakton!" li pensis. FA4 230

En specialaj okazoj, kiam povus esti miskompreno, oni povas uzi li ŝi pri besto. En fabeloj, kie bestoj rolas kiel personoj, estas ofte pli nature uzi liŝi, sed ankaŭ ĝi eblas:

Melku bovon senfine, li lakton ne donos. PE1508 Ĉi tie la pronomo li montras, ke oni parolas pri virseksa bovo. Oni ankaŭ povas uzi ĝi, sed tio povas kaŭzi nekomprenon, ĉar la vorto bovo ne estas per si mem nepre virseksa (§4.3). Alia eblo estas uzi virbovo anstataŭ bovo.

Klinu la kolon antaŭ la maljuna anasino tie. Ŝi estas ĉi tie la plej eminenta el ĉiuj. FA2 36 El fabelo, en kiu rolas birdoj.

Nu, la korta koko estas tute alia koko! Vidu, kiel ĝi marŝas, tio estas danco! FA4143 Temas pri virkoko, kiu rolas en fabelo. Poste Zamenhof pri la sama koko uzas li.

En fabelo oni povas uzi li ŝi eĉ pri nevivanta afero, se ĝi rolas kiel per- sono, kaj oni volas ĝin prezenti kiel viran aŭ virinan:

La historion de tiu kolumo ni nun aŭdu. Li ĵus atingis la edziĝotaŭgan aĝon, kiam li okaze trafis en lavotan tolaĵon kune kun ŝtrumpa rubando. FA3 6 Kolumo rolas viran rolon en fabelo.

Ĝi ankaŭ povas reprezenti unu-nombrajn grupvortojn kiel: familio, popolo, armeo k.s., kvankam temas pri personoj. Iafoje oni tamen uzas ili (vidu ĉi- poste):

Hodiaŭ la problemo interesas la publikon, morgaŭ ĝi povas esti indi- ferenta pri ĝi. La unua ĝi reprezentas la publikon, plurajn personojn. (La dua ĝi estas la problemo.)

En iaj specialaj kuntekstoj oni parolas pri io, kio povas egale esti aĵo aŭ viv- ulo, besto aŭ homo. Tiam oni uzas ĝi eĉ se la priparolata afero principe povas esti homo:

Mamulo naskas idojn, kiujn ĝi nutras per lakto. Ankaŭ homo estas mam- ulo, sed tamen oni uzas ĝi, ĉar en tiu ĉi kunteksto ankaŭ homo estas rigardata kiel besto.

Arhimedo diris, ke korpo estas en sia natura stato kiam ĝi estas sen- mova. Ĉi tie korpo fakte estas ĉia ajn materia objekto. La Arĥimeda ideo validas kompreneble ankaŭ por homa korpo, sed en tiu ĉi kunteksto oni rigardas homon kiel aĵon, nuran korpon, ne kiel personon.

Ĝi normale reprezentas aĵon, beston kaj alian klare difinitan aferon, kiun oni povas esprimi per O-vorta frazeto (la aĵo, la granda besto, tiu laŭta sono, lia subita amo...). Sed se oni parolas pri io abstrakta, kio estas redonebla nur per tuta frazo, oni normale uzas anstataŭe tio: Li diris al mi sekreton, sed mi forgesis ĝin (= la sekreton). Li diris al mi, kie li kaŝis la trezoron, sed mi for- gesis tion (= kie li kaŝis la trezoron). Sed Zamenhof en tiaj okazoj tamen ofte uzis ĝi:

"Mi estis apud ŝi!" "Jes, mi ĝin scias. " BV 72 = Jes, mi scias, ke vi estis apud ŝi. Oni prefere diru: Jes, mi tion scias.

Ĉu vi, kara Mario, trovas ĝin konvena, ke juna virino [...] restu la tutan tagon ĉe la sama tablo kun kelke da junaj viroj? M 88 Ĝin estas duoblaĵo de la vera objekto, la subfrazo, por helpi al la frazokonstruo. Oni povas tute forigi ĝin: ...trovas konvene, ke juna virino restu... Sed oni povas ankaŭ uzi helpan tio (§33.2.1): ...trovas tion konvena, ke juna virino restu...

En la ĉambro estis tri personoj, el kiuj unu leviĝis renkonte al Marta. Ĝi estis virino de meza aĝo. M 20 Nun oni preferas: Tio estis virino de meza aĝo. Aŭ: Ŝi estis virino de meza aĝo.

Zamenhof iafoje uzis ĝi kiel superfluan duoblaĵon de subjekto aŭ objekto, kiam la vera subjekto aŭ objekto estis I-verbo. Li ankaŭ uzis iafoje ĝi kiel superfluan duoblaĵon de subjekto de esti, kiam la vera subjekto staris post esti. Tiu uzo komplete malaperis, kaj estas nuntempe rigardata kiel eraro:

Por mi ĝi estis la plej kora ĝojo inciti la hundon. Rt19 Ĝi rolas kiel sub- jekto, sed la vera subjekto estas inciti la hundon. Oni forlasu ĝi.

Ĝi estis varmega posttagmezo. Rt83 La vera subjekto estas varmega post- tagmezo. Oni forlasu ĝi.

En kelkaj lingvoj oni iafoje uzas pronomon similan al ĝi kiel malplenan sub- jekton, kiu reprezentas nenion ajn. La koncernaj verboj vere estas sen- subjektaj. En Esperanto oni ne uzu ĝi ĉe tiaj sensubjektaj verboj (§30.1):

Hodiaŭ pluvas. Estos varme tie.

Ekde la 2010-aj jaroj iuj provas sisteme uzi ĝi kaj ĝia kiel sekse neŭtralajn pronomojn por homo, do ne nur por infaneto, tiel nomata "ĝiismo". Kelkaj tiel uzas ĝi nur por paroli ĝenerale pri persono, do anstataŭ la tradicia uzo de li: Se iu alvenos frue, diru al ĝi, ke ĝi atendu, ĝis mi alvenos. Iafoje oni pro- ponas uzi ĝi aparte por paroli pri neduumaj personoj (nek viraj nek inaj, aŭ sekse ambiguaj). Krome kelkaj tute radikale uzas ĉiam nur ĝi pri ĉiu ajn per- sono, tute forlasante la pronomojn li kaj ŝi. Ĝiismo forigas la tradician dis- tingon inter ne-infanetaj homoj kaj aĵoj, kaj estas tial sufiĉe drasta ŝanĝo de la ĝisnunaj lingvaj kutimoj en Esperanto. Ĝiismo povas impresi kiel objekt- iga kaj ofenda. Aparte ofenda tia uzo povas esti, se oni uzas ĝi pri neduuma homo plu uzante li kaj ŝi por viraj kaj inaj personoj. Vidu ankaŭ ri kaj ria.

Noto: Ĝiismo havas subtenon en du Lingvaj Respondoj de Zamenhof (Lingvaj Respondoj p. 78, n- ro 90 kaj n-ro 91). La praktika uzo tamen tute ne sekvis tiujn respondojn, sed rezervis la uzon de ĝi al bestoj kaj aĵoj laŭ la Fundamenta Gramatiko (§40), kaj al (malgrandaj) infanoj laŭ ekzemploj en la Fundamenta Ekzercaro.

Ili

Ili estas multe-nombra. Ili kaj ilia estas uzataj por paroli pri pluraj konataj aferoj aŭ personoj (kiuj inkluzivas nek la parolanton, nek la alparolaton). Ili ne montras sekson:

Kie estas la knaboj? — Ili estas en la ĝardeno. FE16

Kie estas la knabinoj? — Ili ankaŭ estas en la ĝardeno. FE16

Kie estas la tranĉiloj? — Ili kuŝas sur la tablo. FE16

Donu al la birdoj akvon, ĉar ili volas trinki. FE 9

Ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolaĵo, kvankam ili ne ĉiam estas faritaj el tolo. FE 35

Kvinope ili sin ĵetis sur min, sed mi venkis ĉiujn kvin atakantojn. FE14

Ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili. FE11

Sinjoro Petro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn; mi ankaŭ tre amas iliajn (infanojn). FE18

Johanon, Nikolaon, Erneston, Vilhelmon, Marion, Klaron kaj Sofion iliaj gepatroj nomas Johanĉjo [...], Nikolĉjo [...], Erneĉjo [...], Vilhelĉjo [...], Manjo [...], Klanjo kaj Sonjo [...]. FE38

En kelkaj lingvoj oni iafoje uzas ili-pronomon pri nedifinitaj personoj. En Esperanto oni devas tiam uzi oni.

Oni

Oni kaj onia estas nedifinitaj pronomoj, kiuj estas uzataj, kiam oni parolas pri ĉia ajn persono, multaj aŭ kelkaj nedifinitaj personoj, k.s. Oni estas normale unu-nombra, sed povas ankaŭ esti multe-nombra. Oni tute ne montras sekson:

En malbona vetero oni povas facile malvarmumi. FE 42

Kiam oni estas riĉa (aŭ riĉaj), oni havas multajn amikojn. FE16

Oni diras, ke la vero ĉiam venkas. FE16

Ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili. FE11

Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni. FE 31

Glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiun oni uzas

FF 31

por vino.

Post infekta malsano oni ofte bruligas la vestojn de la malsanulo. FE 39

La domo, en kiu oni lernas, estas lernejo, kaj la domo, en kiu oni preĝas, estas preĝejo. FE40

Normale oni montras ĉiun ajn personon, sed iafoje ĝi montras certajn per- sonojn, kiujn oni ne povas aŭ volas precizigi:

Kun bruo oni malfermis la pordegon, kaj la kaleŝo enveturis en la korton. FE 38 Tute ne estas grave, kiuj personoj malfermis.

Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron. FE33 La parolanto ne volas precizigi, kiuj malhelpis al li.

Oni alportas la tagmanĝon. ^26 Nur la tagmanĝo estas interesa, ne la portanto.

La formoj onin kaj onia estas tre malofte uzeblaj en la praktiko. Pro ilia mal- oftegeco, kelkaj sentas ilin kiel strangajn, kaj evitas ilin. Zamenhof mem ne uzis ilin, sed skribis, ke ili estas tute regulaj (Lingvaj Respondoj p. 88, n-ro 106). Je bezono oni ne hezitu uzi ilin:

La malpura aero malsanigas onin.

Kiam oni venas al tiu urbo, oni devas atentipri la krimuloj. Ili kapablas ŝteli eĉ oniajn vestaĵojn.

Ne kritiku onin, ĉar oni povas ankaŭ vin kritiki.

En iuj lingvoj, ekz. la Angla, pronomo, kiu ordinare signifas vi, estas iafoje uzata ankaŭ por esprimi sencon similan al tiu de oni. En Esperanto oni povas uzi vi en tia maniero, nur se la celita ideo vere inkluzivas la alparolatan per- sonon, t.e. se la senco estas "vi kaj aliaj personoj en simila situacio": En ĉiu lingvo vi trovos multe da substantivoj, kiuj ne havas tiun aŭ alian sekson, tiun aŭ alian kazon. FK277 ~ En ĉiu lingvo oni trovos... Sed se la alparolato mem certe ne estas inkluzivita, oni kompreneble ne uzu vi: Kiam oni stiras aŭton, oni devas esti atenta. Se oni diras tion al blindulo, kiu ne rajtas stiri aŭton, estus absurde uzi vi anstataŭ oni.

En iuj lingvoj, ekz. la Franca, oni-pronomo povas esti uzata kun la signifo "ni". Tio ne eblas en Esperanto: - Kiel vi fartas, amikoj? - Nu, *oni* sufiĉe bone vivas! Diru: ...ni sufiĉe bone vivas.

Ri°

Ri kaj ria estas neoficialaj (proponitaj) pronomoj, kiujn iuj uzas (anstataŭ li, lia, ŝi kaj ŝia) por paroli pri unu persono sendepende de ties sekso:

Se iu alvenos frue, diru al ri, ke ri atendu, ĝis mi alvenos.

Ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al ri.

lu postlasis valizon, en kiu estas riaj ŝlosiloj.

Alekso kaj ria amiko estas ambaŭ neduumaj. (Neduuma = nek viro, nek virino, aŭ sekse ambigua.)

Kelkaj uzas ri nur por paroli pri persono de nekonata sekso aŭ por paroli ĝenerale pri persono de iu ajn sekso, do ĝuste por tiuj situacioj, en kiuj oni tradicie uzas li kun sekse neŭtrala senco. Aliaj uzas ri nur kiam ili parolas pri neduuma persono. Ankoraŭ aliaj tute radikale uzas ĉiam nur ri, kiam ili parolas pri persono, tute forlasante la pronomojn li kaj ŝi.

Ri kaj ria estas neoficialaj vortoj, kaj ne ĉiuj Esperantistoj konas ilin. "Riismo" estas tamen jam sufiĉe disvastiĝinta, precipe inter junuloj, kaj multaj, kiuj mem neniam uzas ri ria, tamen komprenas la novajn vortojn. Aliflanke iuj forte kontraŭas la novajn pronomojn, opiniante, ke tia uzo estas neakceptebla reformo de la lingvo. La pronomon ri proponis plurfoje diversaj homoj sendepende. La unua propono kredeble okazis jam en 1976, sed notinda praktika uzo estas konstatebla nur post la jaro 2000.

11.6. Si

Si kaj sia estas specialaj triapersonaj pronomoj, kiujn oni en certaj okazoj devas uzi anstataŭ la ordinaraj pronomoj de la tria persono. Si estas jen unu- nombra, jen multe-nombra, depende de tio, kion ĝi reprezentas. Si per si mem ne montras sekson.

En simplaj frazoj (§11.6.1) la reguloj estas tute klaraj, sed en iaj kompleksaj frazoj (§11.6.2) la uzado ne estas fiksita.

11.6.1. Si en simplaj frazoj

Ofte okazas, ke tio, kio rolas kiel subjekto, aperas ankaŭ en alia rolo en la sama frazo. Se la subjekto estas mi, ni vi (aŭ ci), oni simple ripetas la saman pronomon:

Mi lavas min. La du mi estas la sama persono.

Mi vidas mian fraton. Mi kaj mia montras la saman personon.

Ni lavas nin. La du ni estas la samaj personoj.

Ni vidas niajn fratojn. Ni kaj nia montras la samajn personojn.

Vi lavas vin. La du vi estas la sama(j) persono(j).

Vi vidas viajn fratojn. Vi kaj via montras la sama(j)n persono(j)n.

Sed se la subjekto estas triapersona (nek la parolanto, nek la alparolato), oni devas uzi si por la alia rolo. Se oni uzas ekz. li kaj subjekte, kaj en alia rolo, tiam temas nepre pri du malsamaj viroj. La samo validas por ŝi, ĝi kaj ili:

Ŝi lavas ŝin. Unu virino lavas alian virinon.

Ŝi lavas sin. Unu virino lavas la propran korpon. Ŝi kaj sin montras la saman personon.

Ŝi vidas ŝian patrinon. Unu virino vidas la patrinon de alia virino.

Ŝi vidas sian patrinon. Unu virino vidas la propran patrinon.

La virino serĉas ŝian filon. La virino serĉas la filon de alia virino.

La virino serĉas sian filon. La virino serĉas la propran filon.

Li lavas lin. Unu viro lavas alian viron.

Li lavas sin. Unu viro lavas la propran korpon. Li kaj sin montras la saman personon.

Li vidas lian patrinon. Unu viro vidas la patrinon de alia viro.

Li vidas sian patrinon. Unu viro vidas la propran patrinon.

La viro vundis sin. La viro vundis la propran korpon.

Ĝi lavas ĝin. Unu besto lavas alian beston (aŭ aĵon).

Ĝi lavas sin. Unu besto lavas la propran korpon. Ĝi kaj sin montras la saman beston.

Ĝi vidas ĝian patrinon. Unu besto vidas la patrinon de alia besto. Ĝi vidas sian patrinon. Unu besto vidas la propran patrinon. La hundo ludas per sia pilko. La hundo ludas per la propra pilko. Ili lavas ilin. Unu grupo de personoj aŭ bestoj lavas alian grupon. Ili lavas sin. Unu grupo lavas la proprajn korpojn. Ili kaj sin montras la saman grupon.

Ili vidas ilian patrinon. Unu grupo vidas la patrinon de alia grupo. Ili vidas sian patrinon. Unu grupo vidas la propran patrinon. La naĝintoj ne trovas siajn vestaĵojn. La naĝintoj ne trovas la proprajn vestaĵojn.

Karlo lavas lin. Karlo lavas alian viron. Karlo lavas sin. Karlo lavas la propran korpon. Karlo lavas lian infanon. La infano apartenas al alia viro ol Karlo. Karlo lavas sian infanon. La infano apartenas al Karlo.

Oni ne forgesas facile sian unuan amon. FE18 Ŝi kombas al si la harojn per arĝenta kombilo. FE 34 La malfeliĉa infano forkuris kaj kaŝis sin en la plej proksima arbaro. FE21 Sur tiuj ĉi vastaj kaj herboriĉaj kampoj paŝtas sin grandaj brutaroj. FE 34 En tiuj ĉi boteletoj sin trovas diversaj acidoj. FE 35 Sur la arbo sin trovis multe [...] da birdoj . FE32 Ŝi nomis ŝin sia filino. FE17

Niaj fratoj eliris kun la gastoj el sia domo [= la domo de niaj fratoj] kaj akompanis ilin ĝis ilia domo [= la domo de la gastoj]. FE18

Ŝi edziniĝis kun sia kuzo. FE 39

Ŝi rakontis al li sian tutan aventuron. FE 23 La aventuro estis de la virino.

Ŝteliston neniu lasas en sian domon. FE 37

Grandega hundo metis sur min sian antaŭan piedegon. FE 38

El ĉiuj siaj fratoj Antono estas la malplej saĝa. FE10

Tiu (§15.1) kaj ties (§15.4) iafoje estas uzataj por reprezenti ion, kio antaŭe aperis en nesubjekta rolo. Ili tiam estas kvazaŭ la maloj de si kaj sia.

Si ne povas esti subjekto

Si ne povas esti mem subjekto, nek parto de subjekto, ĉar tiam si reprezentus sin mem. Same sia ne povas esti parto de subjekto. Ne eblas frazoj kiel: *Si

manĝas.* *Mi kaj si dancas.* *Petro kaj si fiŝas.* *Mia kaj sia fratoj estas samklasanoj.* *Sia edzino estis kisata de li.* Ne diru do: *Karlo kaj sia frato promenas en la parko.* Se oni dirus tian frazon, oni verŝajne intencus, ke sia reprezentu Karlon, sed la subjekto ja ne estas Karlo, sed *Karlo kaj sia frato*. Diru: Karlo kaj lia fratopromenas en laparko.

Tamen oni povas uzi si, se oni ŝanĝas la frazon jene: Karlo kun sia frato promenas en la parko. Nun la subjekto estas Karlo, kaj sia ĝuste reprezentas Karlon. La frazparto kun sia frato ne estas parto de la subjekto, sed kun- komplemento.

Tamen en kompleksaj frazoj (§11.6.2), kie la subjekto mem estas subfrazo aŭ io simila al subfrazo, si kaj sia ja povas aperi en la subjekto.

Si estas ĉiam triapersona

Si ne povas reprezenti la unuan aŭ duan personojn: mi, ni vi (aŭ ci). Ne diru: *Mi venis kun sia frato.* Diru: Mi venis kun mia frato. Sed kiam oni uzas sin prefiksece en kunmetitaj vortoj (§38.4.3), ĝi perdas sian ligon al la tria persono: sindefendo, sinmortigo k.s.

Si en pasiva frazo

Si kaj sia reprezentas la gramatikan subjekton. Tio validas ankaŭ en pasivaj frazoj (§29), kvankam la gramatika subjekto ne estas aganto en tiaj frazoj:

La juna viro estis sendita de sia reĝo kiel ambasadoro al la imperiestra kortego de Rusujo. FA4159

Ŝi estas amata por si, ne por la doto.

Ŝi estas amata de siaj instruistinoj.

Karlo estis akompanata de Petro al sia domo. = ...al la domo de Karlo.

Karlo estis akompanata de Petro al lia domo. = ...al la domo de Petro.

Li sendas leteron al sia kuzo. ^ Letero estas sendata de li al lia kuzo. En la pasiva frazo oni ne povas diri al sia kuzo, ĉar tiam temus pri la kuzo de la letero.

11.6.2. Si en kompleksaj frazoj

Kompleksa frazo estas frazo, en kiu aperas krom la ĉefverbo ankaŭ alia aga vorto. Povas esti, ke la du agoj havas malsamajn subjektojn. Se si sia tiam rolas kune kun la ne-ĉefverba agovorto, povas ekesti duboj, kiun sub- jekton si reprezentu.

Subfrazo

La ĉefverbo de subfrazo (§33) havas propran subjekton. Se oni uzas sisia en subfrazo, ĝi reprezentu ĉiam la subjekton de la subfrazo, neniam la subjekton de la ĉeffrazo:

Elizabeto rigardis la viron, kiu, kombis al si la harojn. La viro kombis la proprajn harojn (ne tiujn de Elizabeto). Si reprezentas la subjekton de kombis, nome kiu (kaj kiu reprezentas la viron).

Karlo kaj Petro diris, ke la infanoj jam vestis sin. La infanoj vestis la proprajn korpojn (ne tiujn de Karlo kaj Petro).

Li vidis, ke la hundo ludas per sia pilko. La pilko apartenas al la hundo (la subjekto de la subpropozicio).

Dio scias, kion en efektiveco pensis en si la granda buldogo. FA167 Si re- prezentas la subjekton de pensis.

El la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo, eliras vaporo. FE25 Sub- jekto de trovas estas bolanta akvo. Subjekto de eliras estas vaporo.

Abimeleh, la reĝo de la Filiŝtoj, rigardis tra la fenestro, kaj vidis, ke Isaak amuziĝas kun sia edzino Rebeka. Gn26 Rebeka estas la edzino de Isaak (la subjekto de amuziĝas), ne de Abimeleĥ (la subjekto de vidis). Se estus la edzino de Abimeleĥ, oni dirus lia edzino.

Mia avo diris, ke l_i tre amis sian patrinon. Sian reprezentas la subjekton de amis, kiu povas esti identa al mia avo, sed kiu ankaŭ povas esti alia viro.

Ke li vundis sin, ne surprizas min. Ĉi tie sin aperas ene de subfrazo. Tiu subfrazo mem rolas kiel subjekto de surprizas: Tio, ke li vundis sin, ne surprizas min. Kiam la subjekto mem estas subfrazo (aŭ io simila al sub- frazo, ekzemple I-verbo aŭ aga O-vorto), si kaj sia ja povas esti parto de tiu subjekto.

Si ne povas esti mem subjekto. Ankaŭ ne eblas uzi si kiel subjekton de sub- frazo, nek kiel parton de la subjekto de subfrazo, kun la celo, ke si re- prezentu la subjekton de la ĉeffrazo. Ne eblas: *Karlo diris, ke si venos morgaŭ.* Nek: *Karlo diris, ke sia frato venos morgaŭ.* Tiaj konstruoj eblas en iuj lingvoj, sed en Esperanto si en subfrazo ĉiam reprezentas la sub- jekton de la subfrazo mem. La subfrazaj subjektoj tie ĉi estas si kaj sia frato respektive. Tio signifas, ke si reprezentas sin mem, kio ne estas ebla. Oni devas diri: Karlo diris, ke li venos... / ke lia frato venos... Ankaŭ ne eblas: *Ŝi sentis, ke pluvas sur sin.* Oni devas diri: Ŝi sentis, ke pluvas sur ŝin. La subfrazo pluvas sur ŝin havas sensubjektan verbon (§30.1).

I-verbo

Se oni uzas si sia kune kun I-verbo, si reprezentas la sencan subjekton de la I-verbo (§27.1). Plej ofte tiu senca subjekto estas la sama kiel la subjekto de la ĉefverbo, sed ne ĉiam:

Ĉiu homo devas zorgi pri si mem. Si reprezentas la subjekton de zorgi. Ĝi estas identa al la subjekto de devas.

Kiam estas varme, li ŝatas bani sin en malvarmega akvo. La subjekto de bani estas identa al la subjekto de ŝatas.

La sinjoro ordonis al la servisto vesti sin. La subjekto de ordonis estas la sinjoro. La senca subjekto de vesti estas la servisto. Sin reprezentas la serviston.

La sinjoro ordonis al la servisto vesti lin. La servisto ne vestu sin mem, sed alian viron, plej verŝajne la sinjoron.

Ili ne permesas al li lavi sin tie. Li ne lavu la propran korpon tie.

Ne estas permesite lavi sin tie. Neniu lavu sin tie. Sin reprezentas la sencan subjekton de lavi, kiu povas esti ĉiu ajn persono. La tuta I-verba esprimo lavi sin tie rolas kiel subjekto de la ĉefverbo estas. La I-verba esprimo estas kvazaŭ propra subfrazo, kaj sekve sin rajtas aperi ene de tiu subjekto.

Se la senca subjekto de I-verbo ne ĉeestas en la frazo, kaj se ĝi tute ne estas grava, oni normale lasas al si reprezenti la subjekton de la ĉefverbo:

La reĝo sendis voki sian kuraciston. La senca subjekto de voki ne ĉeestas en la frazo, kaj estas malgrava. Sia tial povas reprezenti la reĝon. Oni traktas sendis voki kiel unu verbon kun nur unu subjekto, la reĝo.

La reĝo sendis la serviston voki lian kuraciston. Ĉi tie la subjekto de voki (la servisto) ĉeestas. Se oni dirus sian kuraciston, la servisto devus voki sian propran kuraciston, ne tiun de la reĝo.

Tiel oni ofte traktas frazojn kun lasi + I-verbo. Se la senca subjekto de la I- verbo estas forlasita, oni traktas lasi + I-verbo (§31.6) kiel unu verbon:

Pacience ŝi lasis sin levi sur la dorson de la ĉevalo. FA4 42 Sin reprezentas la subjekton de lasis. Se oni enmetas la sencan subjekton de levi, oni devas ŝanĝi sin al ŝin, ekz.: Pacience ŝi lasis al ili ŝin levi... Pacience ŝi lasis ilin levi ŝin... Pacience ŝi lasis, ke ili ŝin levu...

Ĉu mia alte fluganta spirito devas lasi alligi sin per ĉeno al la limaka

irado de la materio? Rt37 = ...devas lasi ion alligi ĝin per ĉeno devas

lasi, ke io alligu ĝin per ĉeno...

Normale oni do ne konsideras la sencan subjekton de I-verbo, se ĝi ne ĉeestas en la frazo, sed tio ne estas deviga. Jen Zamenhofa ekzemplo, kiu ne sekvas tiun principon: La imperiestro tuj elsaltis el la lito kaj sendis voki lian konstantan kuraciston. FA2 29 Temas pri la kuracisto de la imperiestro. Estas rekomendinde uzi sian anstataŭ lian, ĉar la senca subjekto de voki for- estas.

Vidu ankaŭ ĉi-poste ĉe "IG-verbo - du agoj en unu verbo". Aga O-vorto

Frazparto, kies ĉefvorto estas aga O-vorto, povas esti traktata kvazaŭ ĝi estus subfrazo kun propra subjekto:

lia dormado en sia propra lito funkcias simile al li dormis en sia propra lito. Tiu frazparto enhavas kiel ĉefvorton la agan O-vorton dormado, kiu estas kvazaŭ verbo. Krome tiu frazparto enhavas la posedan pronomon lia, kiu laŭsence estas subjekto de dormado. Krome ĉeestas la loka esprimo en sia propra lito, en kiu sia reprezentas la sencan subjekton de dormado.

la reveno de Karlo al sia familio = Karlo revenis al sia familio. Ĉi tie de Karlo montras la sencan subjekton de la O-vorto reveno.

Jen ekzemploj de tia uzo:

Petro pacience aŭskultis la plendadon de Karlo pri ĉiuj siaj problemoj. Karlo plendis pri ĉiuj siaj problemoj. La problemoj estas de Karlo (la senca subjekto de plendado), ne de Petro (la subjekto de aŭskultis).

Karlo parolis kun Eva pri ŝia vojaĝo al siaj gepatroj. Eva vojaĝis al siaj gepatroj.

Karlo rakontis pri sia vojaĝo al siaj gepatroj. Karlo vojaĝis al siaj ge- patroj.

Oni plendis al Karlo pri lia vojaĝo al siaj gepatroj. Li vojaĝis al siaj ge- patroj.

Karlo parolis kun Eva pri ŝia vojaĝo post sia operacio. Ĉi tiu ekzemplo estas dusenca, ĉar post sia operacio povas rilati al paroli (= Post sia operacio Karlo parolis kun Eva pri ŝia vojaĝo.), sed ĝi ankaŭ povas rilati al vojaĝo (= Ŝi vojaĝis post sia operacio.). La dua interpreto estas multe pli verŝajna, ĉar post sia operacio staras tuj post vojaĝo. Tiam sia en sia operacio reprezentas Evan, la sencan subjekton de vojaĝo. Sed principe ankaŭ la unua interpreto estas ebla.

Lia vojaĝo al sia patrino estis malfacila. La frazparto lia vojaĝo al sia patrino rolas ĉi tie kiel subjekto de la ĉefverbo estis. La subjekto estas kvazaŭ subfrazo (li vojaĝis al sia patrino), kaj tial sia rajtas aperi ene de tiu subjekto.

Sed ofte la senca subjekto de aga O-vorto ne ĉeestas ene de tia O-vorta fraz- parto. En tiaj okazoj si kaj sia prefere reprezentu la subjekton de la ĉefverbo laŭ la bazaj reguloj. La praktika uzado estas tamen tre diversa:

Ŝi observadis la enportadon de siaj kofroj. Ĉi tie siaj reprezentas la sub- jekton de la ĉefverbo, ĉar la senca subjekto de enportado ne ĉeestas. Oni povus diri ŝiaj kofroj, sed tio estas malpli bona, ĉar oni povus pensi, ke estas la kofroj de alia virino.

La gepatrojplendispri la malbona traktado de sia filino. Aŭ ...de ilia fil- ino. (Oni malbone traktis ilian filinon.)

Nenio por homo estas pli malutila, ol [estas] nekonado de siaj propraj posedaĵoj. M 73 Ĉi tie la senca subjekto de nekonado ne ĉeestas en la O- vorta frazparto, sed ĝi aperas antaŭe: homo. Oni povas uzi anstataŭe la propraj posedaĵoj, sed uzo de siaj estas tute en ordo ĉi tie. La frazparto nekonado de siaj propraj posedaĵoj rolas ĉi tie kiel subjekto de sub- komprenata estas. La subjekto estas kvazaŭ subfrazo (simila al ke oni ne konas siajn proprajn posedaĵojn ne koni siajn proprajn posedaĵojn). Tial sia ja rajtas esti parto de tiu subjekto.

Fanfaronado pri si mem estas tre hontiga. La senca subjekto de fanfaronado forestas (ĝi estas ĝenerala oni), sed si tamen reprezentas ĝin ĉi tie. Pli bone oni diru fanfaronado pri oni mem. Rimarku, ke oni nepre dirupri si mem, se oni uzas la I-verbon fanfaroni: Fanfaroni pri si mem estas tre hontige.

Ŝparo de sia mono estas iafoje konsilinda, alifoje malsaĝa. Principe estas pli bone diri Ŝparo de onia mono..., sed la vorto onia (§11.5) estas mal- ofta, kaj multaj evitas ĝin. La rekomendinda solvo estas Ŝparo de la propra mono... Sed kun I-verbo oni ja uzu sian (ne onian): Ŝpari sian monon/la propran monon estas iafoje konsilinde, alifoje malsaĝe.

Participo

Participo kun A-finaĵo (§28.1) ĉiam estas rekta aŭ perverba priskribo de io. Se si sia aperas kune kun tia participo, si ĉiam reprezentas tion, kion la participo priskribas. La participo kaj ĝia rekta priskribo estas kvazaŭ sub- frazo:

Li ekvidis la anĝelon de la Eternulo, starantan sur la vojo kun elingigita glavo en sia mano. Nm 22 La anĝelo staris kun glavo en sia mano.

Karlo promenis kun virino vestita per sia plej bela vesto. Ŝi estis vestita per sia plej bela vesto. Vestita priskribas la virinon. Sia do reprezentas la virinon.

*Karlo laŭtlegis poemon verkitan de sia patrino.* = ...poemon, kiu estis verkita de sia patrino. La poemo estas subjekto de estis verkita, kaj si do reprezentas la poemon. La intencita senco tamen estas, ke la poemo estis verkita de la patrino de Karlo. Estu do ...verkitan de liapatrino.

La viro staranta tie apud sia aŭto nomiĝas Karlo. = La viro, kiu staras tie apud sia aŭto... Subjekto de nomiĝas estas la viro staranta tie apud sia aŭto. La participa priskribo de la viro rolas kvazaŭ subfrazo. Tial sia povas esti parto de la subjekto.

Participo kun E-finaĵo (§28.2) ĉiam havas la saman subjekton kiel la ĉef- verbo:

Lavinte siajn vestaĵojn Karlo kuiris vespermanĝon. Karlo estis lavinta siajn vestaĵojn.

Karlo promenis kun virino vestite per sia plej bela vesto. Karlo estis vestita per sia plej bela vesto, kiam li promenis kun virino.

Participo kun O-finaĵo (§28.3) preskaŭ ĉiam montras personon. Kvankam tiaj participoj enhavas ankaŭ agan signifon, oni tamen traktu ilin kiel neagajn vortojn, uzante si kaj sia tute laŭ la bazaj reguloj:

Elizabeto parolis kun la lernantoj de sia patro. Temas pri la patro de El- izabeto.

Eliris el inter vi homoj sentaŭgaj kaj forlogis la loĝantojn de sia urbo. Re13 Temas pri la urbo de la homoj sentaŭgaj. Se oni anstataŭe uzas A-finaĵan participon, ĉio ŝanĝiĝas: Eliris el inter vi homoj sentaŭgaj kaj forlogis la homojn loĝantajn en ilia urbo.

Seir estos submetito de siaj malamikoj. Nm 24 Temas pri la malamikoj de Seir.

Kompara esprimo kun kiel ol

Komparaj esprimoj enkondukitaj de kiel ol (§20.1) ofte reprezentas frazan ideon kun subkomprenata verbo. Si ene de tia kompara esprimo re- prezentu la subjekton de tiu subkomprenata verbo:

Ŝi amas lin (same) kiel sin mem. = Ŝi amas lin, kiel ŝi amas sin mem.

Ŝi amas lin (same) kiel li mem. = Ŝi amas lin, kiel li mem amas sin.

Lipunis ilin same kiel siajn fratojn. = ... same kiel lipunis siajn fratojn.

Ŝi estas (tiel) saĝa kiel ŝia fratino [estas saĝa].

Ili ne estu, kiel iliaj patroj [estis], generacio ribela kaj perfida. Ps 78

Eble li ankaŭ mortos, kiel liaj fratoj [mortis]. 01138

Ŝi amas lin pli ol [ŝi amas] sin mem.

Ŝi amas lin pli ol li mem [amas sin].

Ili denove fariĝis pli malbonaj ol iliaj patroj [estis]. Jĝ 2

La patroj punis la fremdajn knabojn pli ol [ili (la patroj) punis] siajn proprajn filojn.

Tiu domo havas fenestrojn pli grandajn ol ĝia pordo [estas granda].

Rimarku, ke esprimoj kiel kompare kun..., en komparo kun... k.s. ne funkcias kiel apartaj subfrazoj: Kompare kun sia patro Elizabeto estas tre alta. = ~ Elizabeto estas pli alta ol ŝia patro. Sed: Se oni komparas kun ŝia patro, Elizabeto estas tre alta.

Kompleksa priskribo

Ofte kompleksa priskribo de O-vorto funkcias kiel subfrazo kun sub- komprenata verbo. Tiam si reprezentas la subjekton de la subkomprenata verbo. Tiu subjekto estas ĉiam identa al la priskribata O-vorto:

Ili vizitis muzeon faman pro siaj belaj pentraĵoj. = ...muzeon, kiu_ estas fama pro siaj belaj pentraĵoj. La pentraĵoj apartenas al la muzeo. La esprimo faman pro siaj belaj pentraĵoj estas rekta priskribo de muzeon.

Picasso vizitis muzeon faman pro liaj pentraĵoj. = ...muzeon, kiu estas fama pro liaj pentraĵoj. La pentraĵoj estas de Picasso.

Ŝi rimarkis [...] la reĝon de la maro kun sia krono sur la kapo. FA199 = ...la reĝon de la maro, kiu sidis kun sia krono sur la kapo. La tuta kun- esprimo estas rekta priskribo de la reĝon de la maro (§7.1).

Ĉiuj dormis, krom la direktilisto apud sia direktilo. FA1101 = ...krom la direktilisto, kiu staris apud sia direktilo.

Ŝi [= Marta] kaptis tiun solan kaj laŭ ŝia opinio lastan tabulon de savo. M 24 = Marta kaptis tiun tabulon de savo, kiu estis sola kaj laŭ ŝia opinio lasta. Temas pri la opinio de Marta. La tuta kompleksa A-vorta priskribo de tabulon rolas kvazaŭ subfrazo. Se oni uzus sia opinio, temus pri la opinio de la tabulo.

Iafoje Zamenhof traktis ankaŭ aliajn frazpartojn kvazaŭ ili estus frazoj kun propra verbo kaj propra subjekto:

Ĉiu el la Izraelidoj devas resti fortike ĉe la posedaĵo de la tribo de liaj patroj. Nm 36 = ...ĉe la posedaĵo, kiu apartenas al la tribo de liaj patroj. Prefere estu siaj patroj (si reprezentas la subjekton de la ĉefverbo devas).

125

Ĉiuj estis ensorĉitaj de ĝi, aparte la reĝido, kiu nomis la reĝidinon lia amata trovitino. FA198 ~ ...la reĝido, kiu diris, ke la reĝidino estas lia amata trovitino. Prefere estu sia amata trovitino (si reprezentas la sub-

§11.6.1

jekton de nomis). Komparu kun la modela frazo en la Fundamento: Ŝi nomis ŝin sia filino. FE17

laŭ-esprimoj

Esprimoj kun laŭ (§12.3.6.5), kiel laŭ li, laŭ ili, laŭ ŝia opinio, laŭ lia rak- onto (ankaŭ ŝiaopinie, liarakonte...) ofte estas uzataj por esprimi li opinias, ke..., laŭ ŝia opinio estas tiel, ke... kaj simile. Ekzemple: Laŭ ŝi estas tro varme. = Ŝi opinias, ke estas tro varme. Tiaj laŭ-esprimoj ofte rolas kvazaŭ apartaj frazoj, kaj sekve oni tendencas eviti si kaj sia en ili:

Laŭ ŝi, Esperanton ŝi eklernis nur hieraŭ. = Laŭ ŝiaj klarigoj estas tiel, ke Esperanton ŝi eklernis nur hieraŭ. Ne estas konsilinde uzi Laŭ si, ... (kun la simpla pronomo si) en tiaj ĉi okazoj.

Laŭ Zamenhof, li kreis Esperanton por la tuta homaro. = Laŭ tio, kion Zamenhof skribis, li kreis Esperanton por la tuta homaro. Prefere ne: Laŭ si, Zamenhof kreis...

Laŭ lia opinio, li agis tute honeste. = Laŭ lia opinio estas tiel, ke li agis tute honeste. Kiam temas pri poseda pronomo, oni tamen pli ofte uzas sia ol lia/ŝia/ĝia/ilia en tiaj ĉi esprimoj: Laŭ sia (propra) opinio, li

agis...

Laŭ iliaj asertoj, ili nenion vidis. = Laŭ iliaj asertoj, estas tiel, ke ili nenion vidis. Ankaŭ eblas Laŭ siaj asertoj, ili...

Liaopinie [= laŭ lia opinio], li certe venkos. Aŭ Siaopinie.

Rimarku, ke oni ofte apartigas tiajn esprimojn per komo.

126

Atentu, ke laŭ-esprimo ne ĉiam havas tian sencon kvazaŭ ĝi estus aparta frazo. La jena ekzemplo estas dusenca: Laŭ sia opinio li ĉiam agas. Ĝi povas signifi Li opinias, ke li ĉiam agas. Tiam oni povas ankaŭ diri Laŭ lia opinio... Sed ĝi ankaŭ povas signifi: Li ĉiam agas laŭ sia opinio (= kon- forme al sia opinio). En tiu dua senco laŭ sia opinio estas tute ordinara maniera komplemento, kaj oni uzu si kaj sia laŭ la bazaj reguloj.

§11.6.1

IG-verbo - du agoj en unu verbo

Se oni faras IG-verbon el alia verbo, oni kreas vorton, kiu esprimas sam- tempe du agojn: lavi ^ lavigi = "igi (iun) lavi". En lavigi estas du agoj: igi kaj lavi. Ĉe tiaj verboj si kaj sia reprezentu la subjekton de la tuta verbo (= la subjekto de igi), tute laŭ la bazaj reguloj: La grafo lavigis (al la serv- istoj) siajn vestaĵojn. Temas pri la vestaĵoj de la grafo, ne tiuj de la servistoj. Alie estas, se oni disigas lavigi en du verbojn, igi lavi, menciante eksplicite la sencan subjekton de lavi: La grafo igis la servistojn lavi liajn vestaĵojn. Se oni tie dirus siajn vestaĵojn, temus pri la vestaĵoj de la servistoj (la senca subjekto de lavi). Se oni uzas igis lavi, sed ne mencias la servistojn, oni pre- fere uzu siajn: La grafo igis lavi siajn vestaĵojn. Vidu la ĉi-antaŭajn klar- igojn pri si kaj sia ĉe I-verboj.

Hezito inter la unua aŭ dua persono kaj la tria persono

Iafoje vorto, kiu principe estas triapersona, povas pro speciala frazkonstruo tamen esti duapersona laŭsence. Tio okazas tamen tre malofte. Oni povas uzi vi si laŭplaĉe por reprezenti tian vorton:

Ho, vi Diano, kiu vian fraton amegas pli ol ĉion en la mondo.IT 65 Oni povus uzi sian anstataŭ vian, ĉar kiu estas per si mem triapersona, sed kiu egalas ĉi tie al vi Diano, kaj estas tial ankaŭ duapersona.

Ĉu nun estos paco, ho Zimri, mortiginto de sia sinjoro? Rĝ29 La mortig- into estas Zimri, la alparolato. Tial oni povus ankaŭ uzi via.

Simile povas iafoje okazi pri la unua persono:

Mi ĉiam estis persono, kiu, bone zorgis pri siaj/miaj bestoj. Siaj rilatas al kiu, kiu reprezentas la vorton persono, kiu tamen laŭsence egalas al mi, kaj tial oni ankaŭ povas uzi miaj anstataŭ siaj.

Ni ĉiam estis personoj, kiuj bone zorgis pri siaj/niaj bestoj.

11.6.3. Si en fiksitaj esprimoj

En kelkaj fiksitaj esprimoj si ne obeas al la ordinaraj reguloj.

siatempe = "en tiu tempo, en la priparolata tempo, en konvena tempo". Kiam siatempe havas tiun ĉi specialan signifon, oni diras ĉiam siatempe sendepende de la subjekto: Mi volis siatempe proponi regulon. LR 83 Mi ankoraŭ bone rememoras la grandan timon [...], kun kiu mi rigardis sia- tempe tiujn heroojn. IT 4S

O-vorto + en si = "...tia, kia ĝi estas". Kiam temas pri tiu ĉi speciala sig- nifo, oni uzas si eĉ se tio, kion si reprezentas, ne estas subjekto: Se oni

rigardas la aferon en si, oni vidas... = Se oni rigardas la aferon tia, kia ĝi estas...

per si (mem) (§12.3.6.7) = "per propra efiko, sen ia rimedo". Oni uzas ĉiam si senkonsidere de la subjekto: Oni komprenas liajn gestojn per si mem.

inter si = "reciproke, unu kun la alia". En tiu esprimo si estas ofte uzata pri afero, kiu ne estas subjekto: "Lingvo Internacia" kaj "lingvo

tutmonda" estas du tute malsamaj objektoj, kiujn miksi inter si oni neniel devas. FK 259

sia = "ĝia propra, kiu apartenas al ĝi aparte". Tian signifon havas sia ĉefe en proverboj. Tiam sia estas uzata ankaŭ por nesubjektaj aferoj: Al

ĉiu sia propra estas ĉarma kaj kara. PE 20 Ĉio sia estas plej ĉarma. PE 233 Sia estas kara pli ol najbara. PE231412. Rolmontriloj

Frazo konsistas el ĉefverbo kaj frazpartoj (§3.2), kiuj ludas diversajn rolojn rilate al la ĉefverbo. Por montri la frazrolojn de frazpartoj oni uzas rolmontr- ilojn. La rolmontriloj estas de tri specoj:

Nenio (§12.1). Kelkaj frazroloj, precipe subjekto, rekoneblas per tio, ke ili ne havas rolmontrilon. Manko de rolmontrilo estas do mem rol- montrilo.

La finaĵo N (§12.2). La frazrolo objekto, kaj ankaŭ kelkaj aliaj roloj, re- koneblas per la rolfinaĵo N.

Rolvortetoj (§12.3). Tre multaj diversspecaj frazroloj rekoneblas per diversaj rolvortetoj.

La elekto de rolmontrilo ne estas ĉiam rigore difinita. En multaj okazoj oni havas plurajn eblojn.

Iafoje oni uzas por esprimi tre precizan signifon, duoblajn rolmontrilojn: du rolvortetojn aŭ rolvorteton kune kun N-finaĵo (§12.2.5).

Iafoje E-vorto kunlaboras kun rolmontrilo tiel, ke la E-vorto ŝajnas esti rol- montrilo. Tion oni povas nomi rolvortaĵo (§12.3.7).

12.1. Frazroloj sen rolmontrilo

Manko de rolmontrilo povas montri kvar malsamajn rolojn:

Subjekto (§12.1.1)

Alvoko (§12.1.2)

Perverba priskribo (§12.1.3)

Identiga priskribo (§12.1.4)

12.1.1. Subjekto

Subjekto estas tiu, kiu faras la agon de la ĉefverbo. La subjekto de ĉefverbo estu ĉiam sen rolmontrilo. La preciza senco de la rolo subjekto tre dependas de la verbo. Jen kelkaj ekzemploj:

Aganto — tipa subjekto

Tipa subjekto estas aganto, kiu aktive plenumas agon aŭ (vole) kaŭzas ian okazaĵon:

La gefianĉoj promenadis sub la freŝa superpendanta laŭba tegmento. FA3 29

La soldato dehakis al ŝi la kapon. FA18

Gerda karesis al ŝi la vangojn. FA2 75

Subite granda hundo alsaltis el inter la arbetaĵoj. FA1171

En tiu momento el la ĝardeno venis du malgrandaj knaboj. FA1149

Mi bele kovris mian liton per multkoloraj teksaĵoj el Egiptujo. SS 7

129

La patro donis al mi dolĉan pomon. FE10 Komparu kun ricevi.

§12.1.1

Malpli tipaj subjektoj

Ofte tamen subjekto ne estas aktiva konscia aganto aŭ kaŭzanto, sed mal- aktiva aganto, aŭ rimedo, aŭ io kio simple troviĝas ie, aŭ io kio moviĝas senvole, aŭ io kio havas ian econ, aŭ io kio nur ekzistas, k.t.p.:

Ĉu vi aŭdis jam la historion pri la malnova strata lanterno? FA2117 Oni ne "plenumas" aŭdadon. Tio simple okazas.

Fine krevis unu ovo post la alia. FA2 34 La krevado okazis al la ovoj. La folioj faladis de la arboj. FA3 59 La falado okazis al la folioj. Sur ĉiuj kampoj ĉirkaŭe kreskis greno, sekalo, hordeo kaj aveno. FA2 20 Estis iam malgranda knabino. FA2 98 La knabino ne faris agon, ŝi simple ekzistis.

Avineto estas tre maljuna. FA2 90 La avineto havas econ. La sovaĝa vinberbranĉo havis sur si bluajn kaj ruĝajn berojn. FA1188 La branĉo ne agis. Ĝi estis la loko, kie la beroj troviĝis. Tapiŝoj kovris la plankon. FA3 59 La tapiŝoj troviĝis sur la planko. Ha, jen kuŝas ja paro da galoŝoj! FA1123 La galoŝoj troviĝas ie. Ora ŝlosilo ĉiun pordon malfermas. PE1841 La ŝlosilo estas ilo por la mal- fermado. Normale malfermi havas la veran aganton kiel subjekton. Sed se la vera aganto tute ne estas menciita, ofte la ilo anstataŭe aperas kiel subjekto.

Vespere antaŭ la pordo haltis veturilo. FA2148 Vera aganto estas la homo, kiu veturigis la veturilon.

De la patro mi ricevis libron. FE 9 Vera aganto estas la patro. Mi estas la celo de la donado. Komparu kun doni, ĉe kiu la vera aganto estas sub- jekto.

Pasis jaroj. FA3103 La subjekto ne estas aganto, sed tempo. La verbo decidas

Por ĝuste uzi subjektojn oni devas por ĉiu verbo scii, kio povas aperi kiel subjekto de ĝuste tiu verbo. Vidu kelkajn ekzemplojn de veftoj kaj frazroloj (§30).

12.1.2. Alvoko

La frazrolo alvoko montras, al kiu aŭ kiuj oni direktas la eldiraĵon. Alvoko tipe estas la nomo de la alparolato, eldirata aparte por veki ties atenton, sed oni ankaŭ povas uzi titolon aŭ alispecan O-vorton, kiu reprezentas la alvok- aton. Alvoko estas normale apartigita de la resto de la frazo per komo aŭ komoj, aŭ aperas skribe eĉ kiel aparta frazo.

Alvoko estu ĉiam sen rolmontrilo:

Karlo, venis poŝto por vi. Karlo estas la nomo de la alparolato.

130

Elizabeto, ĉu vi scias, kie la hundo estas?

§12.1.2

Mi konstatis, kara Petro, ke vi ne estis en la lernejo hodiaŭ.

Mi deziras al vi bonan tagon, sinjoro! FE10 Oni titolas la alparolaton per la vorto sinjoro.

Sinjoroj, vi estas neĝentilaj. FE16

Karaj infanoj, estu ĉiam honestaj! FE 20

Estimata prezidanto, mi ŝatus fari jenan proponon.

Patrino, mi pensas, ke mia sano denove reboniĝas! FA3 69

Sinjorinoj kaj sinjoroj! Ĉe la malfermo de nia kongreso vi atendas de mi ian parolon. OV 369

Oni neniam uzu la artikolon la antaŭ alvoko (§9.1.1).

Iaj ekkriaj esprimoj tre similas al alvoko:

Infero kaj diablo! Rt16

Dio, savu min! Rt122

Mil diabloj!

Voko al potenco, kiu iel donu forton al la eldiro, povas aperi kun rolvorteto, ekz. per (§12.3.6.7), pro (§12.3.6.11) aŭ je (§12.3.1). Gramatike tiam ne temas pri la frazrolo alvoko: Pro la ĉielo, havu kompaton! Rt57

Perverba priskribo

Perverba priskribo estas frazparto, kiu priskribas la subjekton aŭ la objekton pere de la ĉefverbo. Perverba priskribo normale estas frazparto sen rolmontrilo:

Ŝi estis terure malbela. FA15 Terure malbela estas priskribo de ŝi. La pri- skribo estas perata de la verbo estis.

La juna vidvino fariĝis denove fianĉino. FE33 Fianĉino estas priskribo de la juna vidvino pere de la verbo fariĝis.

La ĝojo kaj surprizo faris lin muta! FA3 90 Muta priskribas lin pere de la verbo faris.

Ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolaĵo. FE35 Tolaĵo estas perverba priskribo de la objektoj (ĉemizojn, kol- umojn...). La priskribon peras la verbo nomas.

Legu detale pri perverba priskribo en §25.1.

Identisa priskribo

Identiga priskribo estas postmetita rekta priskribo de O-vorto. Ĝi montras la identecon de la afero. Identigaj priskriboj estu sen rolmontrilo:

Li fianĉiĝis kun fraŭlino Berto. FE 39 Berto estas identiga priskribo de la vorto fraŭlino.

En la lingvo "Esperanto" ni vidas la estontan lingvon de la tuta mondo. FE22 La nomo Esperanto estas identiga priskribo de la vorto lingvo.

Ili vizitis la insulon Gronlando.

Legu detale pri identiga priskribo en §25.2.

12.2. La rolfinaĵo N 12.2.1. N — bazaj reguloj

La finaĵo N povas almetiĝi kiel finaĵo de diversspecaj vortoj.

O-vortoj (§4): domo ^ domon, hundo ^ hundon, virino ^ virinon, seĝoj ^ seĝojn, vidoj ^ vidojn

A-vortoj (§5): ruĝa ^ ruĝan, granda ^ grandan, virina ^ virinan, verdaj ^ verdajn, knabaj ^ knabajn

personaj pronomoj (§11.1): mi ^ min, ĝi ^ ĝin, ili ^ ilin, oni ^ onin

tabelvortoj (§13.1) je U, O, A kaj E: kiu ^ kiun, iu ^ iun, ĉiuj ^ ĉiujn, kio ^ kion, ĉio ^ ĉion, ia ^ ian, nenia ^ nenian, tiaj ^ tiajn, tie ^ tien, ie ^ ien

lokaj E-vortoj (§6.1): urbe ^ urben, strande ^ stranden (E-vortoj sen loka signifo ne povas ricevi N-finaĵon)

Legu ankaŭ pri N-finaĵo ĉe ne-Esperantigitaj nomoj en §35.2.

La finaĵo N staras ĉiam post eventuala J-finaĵo: domojn, hundojn, virinojn, ruĝajn, grandajn, virinajn, kiujn, kiajn.

Se O-vorto havas la finaĵon N, tiam ankaŭ ĉiuj A-vortoj kaj tabelvortoj je U kaj A, kiuj estas rektaj priskriboj de tiu O-vorto, havu la finaĵon N:

grandan domon

domon ruĝan

tiun domon

tiajn domojn

tiun domon grandan

tian malgrandan domon antikvan

la malgrandajn domojn

domojn sen ĉiu ajn dubo tre antikvajn

Perverba priskribo (§25.1.2) de O-vorto tamen ne havu N-finaĵon: Mi re-

farbis la flavajn seĝojn blankaj.

Signifo

N-finaĵo povas montri:

objekton (§12.2.2)

mezuron (§12.2.3)

tempopunkton (§12.2.4)

direkton (§12.2.5)

aliajn signifojn (§12.2.6)

Kiam frazparto kun N-finaĵo (N-frazparto) montras ion alian ol objekto, ĝi rolas kiel komplemento (N-komplemento) aŭ kiel priskribo (N-priskribo). Tradicie oni diras, ke la N-finaĵo de N-komplemento aŭ de N-priskribo estas anstataŭaĵo de la rolvorteto je (§12.3.1). Ofte oni ja povas alternative uzi rol- vorteton.

Se oni pasivigas (§29) frazon, la objekto fariĝas subjekto. N-komplementoj kaj N-priskriboj tamen ne estas objektoj, kaj ne povas fariĝi subjekto de pasiva frazo.

N kune kun rolvorteto

N-finaĵo povas kunlabori kun loka rolvorteto (§12.3.4). Tiam N montras direkton (§12.2.5).

Iafoje N-finaĵo kunlaboras kun la rolvortetoj anstataŭ (§12.3.6.1) kaj krom (§12.3.6.3). Tiam N montras objekton (§12.2.2).

Rolvortaĵoj kun N-finaĵo

Ofte N-finaĵo kunlaboras kun E-vorto en rolvortaĵo (§12.3.7): responde vian leteron, rilate tion.

Pli ol unu N-frazparto

Povas esti en frazo samtempe pli ol unu frazparto kun N-finaĵo. Ekzemple povas esti du aŭ pli da rektaj objektoj (§12.2.2) de la sama verbo: Mi havas bovon kaj bovinon. FE 33 Aŭ povas esti ekz. tempa mezuro (§12.2.3) kaj rekta objekto: Eĉ unu momenton oni ne lasis min trankvila. FA3 7 Aŭ povas esti tempopunkto (§12.2.4), rekta objekto kaj mezuro (§12.2.3): Tiun vesperon ili alportis keston pezan pli ol cent kilogramojn. Estas multaj ebloj.

Sed oni ne uzu samtempe plurajn rektajn objektojn kun malsamaj rilatoj al la verbo. Ekzemple oni povas diri li min petis pri helpo li petis helpon de mi, sed ne *li min petis helpon*. Legu pli pri verboj kun alternativaj objektoj en §30.7.

12.2.2. N por objekto

Objekto montras tion, kio estas rekte trafata de ago.

En multaj situacioj iu aŭ io agas rilate al iu aŭ io alia. Iel oni devas montri, kiu agas, kaj kiu estas trafata de la ago. Se oni parolas ekz. pri hundo kaj kato, kaj uzas la verbon mordas, tiam estas tre grave scii, kiu faras la mordon, kaj kiu suferas la mordon. En Esperanto oni faras distingon inter la aganto (kiu havas nenian rolmontrilon, §12.1) kaj la objekto (kiu havas N- finaĵon, §12.2). La vortordo (§34) ne ŝanĝas la bazan signifon:

Kato mordas hundon.

Kato hundon mordas.

Mordas kato hundon.

Mordas hundon kato.

Hundon kato mordas.

Hundon mordas kato.

Pro la N-finaĵo, ĉiu el la ses samsignifaj variantoj estas klare komprenebla. La unua varianto kun la ordo "subjekto - ĉefverbo - objekto" estas la plej ofta vortordo en Esperanto, sed ĉiuj variantoj estas tute eblaj. Ili donas diversajn nuancojn kaj diversajn emfazojn.

Mi amas vin.

Mi vin amas.

Vin mi amas.

Vin amas mi.

Amas mi vin.

Amas vin mi.

Ĉiuj ses variantoj havas la saman bazan signifon: La agon amas faras "mi", kaj la amo iras al "vi".

Signifo

La preciza senco de la rolo objekto tre dependas de la verbo. Jen kelkaj ek- zemploj:

Tipaj objektoj

Plej tipa objekto estas io, kio neniel kaŭzas la agon de la ĉefverbo, nek mem agas iel, sed kio estas iel rekte "trafata" aŭ "tuŝata" (en konkreta aŭ abstrakta senco) de ago, kiun faras aŭ kaŭzas la subjekto. La ago do iras de la subjekto (aktiva aganto) (§12.1.1) al la objekto (pasiva ricevanto de la ago):

Mi batas Aleksandron. FE 9 Aleksandro estas konkrete, korpe trafata de la batoj.

Infano, ne tuŝu la spegulon! FE 20 La spegulo estus konkrete tuŝata.

Mi amas lapatron. FE 8 La amo "trafas" la patron en abstrakta senco.

Li amas min, sed mi lin ne amas. FE18 La N-finaĵo montras la celon de la amo.

La patro donis al mi dolĉan pomon. FE10 La pomo estis "trafita" de movo. Ĝi estis movita de li al mi.

La patro ne legas libron, sed li skribas leteron. FE 9

Jen estas la pomo, kiun mi trovis. FE 6

Malpli tipaj objektoj

Ofte objekto ne estas vere trafata de ago. Ĉe multaj verboj la objekta rolo estas alia. Ĝi povas esti ekz. posedaĵo (havi, posedi, teni, aĉeti...), perceptaĵo

(vidi, aŭdi, flari, gustumi, senti, legi, rigardi, aŭskulti, atendi, atenti, serĉi, trovi...) aŭ kreaĵo (fari, krei, produkti, ripari, difini...):

En la tago ni vidas la helan sunon. FE10 Efektive la lumo venas de la suno al niaj okuloj. La suno do iel kaŭzas la vidadon. Tamen la suno aperas gramatike kiel objekto, ĉar tiel funkcias la verbo vidi.

Unu vidvino havis du filinojn. FE11 La filinoj apartenis al la vidvino. Ili troviĝis ĉe ŝi.

De la patro mi ricevis libron. FE 9 La libro moviĝis al la subjekto.

En rapideco ili preterpasis ŝin je kelke da paŝoj. M 202 Ŝi estas kvazaŭ loko, preter kiu okazis moviĝo.

Dio kreis la homon el la tero. FA3117 La objekto ne vere estis trafita de la krea ago, ĉar ĝi eĉ ne ekzistis antaŭ la ago.

Li kantas tre belan kanton. FE40 La objekto ne vere estas io, kion la ago trafas, sed montras la enhavon de la ago.

En la lasta tempo ni faris malgrandan vojaĝon. FA1225 La objekto estas la ago mem. La ĉefverbo fari (§31.4) ne montras mem ian klaran signifon. Nur per la objekto malgrandan vojaĝon oni ekscias, kiu estis la efektiva ago.

Objekto kiel priskribo

Normale objekto estas memstara frazparto, kiu rilatas al verbo. Sed objekto ankaŭ povas esti priskribo de A-vorto aŭ E-vorto, kiu montras objektan agon:

Trovinte pomon, mi ĝin manĝis. FE 22 = Post kiam mi trovis pomon, mi ĝin manĝis.

Ili venos al la ĉi tie starantaj monumentoj kaj al la sian brilon perdintaj lokoj. FA3 54 La frazo estus pli klara kun alia vortordo: ...al la lokoj per- dintaj sian brilon. = ...al la lokoj, kiujperdis sian brilon.

Koncerne la muzikon [...] mi devas scii la gradon de via artisma kler- eco. M26 ~ Kiam la afero koncernas la muzikon...

Li vidis ĉaron tirantan bovon. = Li vidis bovon, kiu tiris ĉaron. Eble pli bone: Li vidis bovon tirantan ĉaron. Estas plej bone eviti N-finaĵan objekton de A-vorto, kiu mem havas N-finaĵon, ĉar la rilatoj inter la vortoj fariĝas malklaraj.

Li estos dirinta al mi la veron. FE 24 La veron estas objekto de la A-vorto dirinta. Ofte oni tamen diras, ke esprimo kiel estos dirinta rolas kiel unu verbo. La objekto tiam rilatas al tiu tuta kunmetita verbo (§28.4).

N-finaĵa objekto ankaŭ povas esti priskribo de aga O-vorto, kvankam tia uzo estas ekstreme malofta: La tirado la ĉaron estis malfacila por la bovo. La ĉaro estas objekto de la tirado. Dankon pro la elekto min. Normale oni tamen uzas de por montri la objekton de aga O-vorto (§12.3.2.2): La tirado de la ĉaro estis malfacila por la bovo. Dankon pro la elekto de mi.

Pasivigo

Frazon kun objekto oni povas transformi en pasivan frazon (§29). Tiam la objekto fariĝas subjekto.

Ne uzu N-finaĵon ĉe perverbaj priskriboj

Esti kaj similaj verboj ne estas agoj, kiuj direktiĝas al io. Frazparto, kiu ri- latas al esti, ne estas objekto, sed perverba priskribo (§25.1), kiu neniam havas N-finaĵon: Tio estas tri seĝoj. Mi estas kuracisto. Ŝi fariĝis doktoro. Mia patro nomiĝas Karlo.

Ankaŭ ne uzu N-finaĵon ĉe perverba priskribo de objekto (§25.1.2): Mi

trovis la filmon tre bona.

Ne uzu N-finaĵon ĉe postmetita subjekto

La subjekto de verbo povas stari ankaŭ post la ĉefverbo. Ĉe iuj verboj tia vortordo estas tre ofte uzata, ekz. okazi, manki, resti kaj aperi. Ne uzu N-fin- aĵon ĉe tiaj postmetitaj subjektoj:

Hieraŭ okazis grava afero. (= Grava afero okazis hieraŭ.) Subjekto de la ago okazis estas grava afero. Ne diru: *Hieraŭ okazis gravan aferon.* Se oni aŭdas tian frazon, oni devas sin demandi, "kio okazis la gravan aferon". Sed "okazi" ne estas ago, kiu iras de aganto al io, kio estas tra- fata de tiu ago. La verbo "okazi" havas nur unu (ĉefan) rolanton. Tio estas la okazaĵo. La okazaĵo ĉiam aperas kiel subjekto de la verbo okazi, kaj do ne havu N-finaĵon.

Mankas pano. (= Pano mankas.) La pano faras la agon "manki". Ne diru: *Mankas panon.*

Restis nur unu persono. (= Nur unu persono restis.) La persono faris la agon "resti". Ne diru: *Restis nur unu personon.*

Aperis nova eldono de la libro. (= Nova eldono de la libro aperis.) Ne diru: *Aperis novan eldonon de la libro.*

Objekto sen N-finaĵo

Sufiĉe ofte la rekta objekto de frazo estas io, kio ne povas havi N-finaĵon, ekz. ne-Esperantigita nomo aŭ alia fremda vorto (§35.2), citaĵo (§36), kvanta vorteto (§24.4), kvanta E-vorto (§24.3), ambaŭ (§15.5), I-verbo (§27.3), ke-frazo (§33.2.2) aŭ demanda subfrazo (§33.3). En tiaj okazoj oni devas el la kunteksto kompreni, kio estas objekto. Kelkaj eksperimentas per objekta rolvorteto por tiaj okazoj. Iuj provas por tiu celo uzi la rolvorteton je (§12.3.1), dum aliaj eksperimentas per la nova objekta rolvorteto *na*° (§19).

"Nerekta objekto"

En kelkaj lingvoj oni distingas apud (rekta) objekto ankaŭ nerektan objekton. La nerekta objekto estas tiu, kiu ricevas ion, aŭ tiu, kiu profitas aŭ malprofitas de la ago. En Esperanto oni uzas ĉefe la rolvorteton al (§12.3.5.1) por montri tiajn signifojn: Al leono ne donu la manon. FE7 La re- ĝidino donis al li glavon. FA1198 Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron. FE 33

Ĉe iuj verboj ricevanto/profitanto/malprofitanto povas aperi aŭ kiel al- komplemento, aŭ kiel objekto kun N-finaĵo. Tiaj verboj havas alternativajn frazkonstruojn (§30.7).

12.2.3. N por mezuro

Mezuraj komplementoj kaj priskriboj ofte havas N-finaĵon. Plej ofta estas tempa mezuro, sed aliaj mezuroj funkcias tute same.

Tempa mezuro

N-finaĵo ĉe tempa esprimo povas montri mezuron de tempolongo, tempodaŭro aŭ ofteco. Tiaj esprimoj respondas al la demandoj: kiel longe?, (dum) kiom da tempo?, kiel ofte? k.s.

Plej ofte tempomezura N-frazparto estas komplemento de verbo:

Mi veturis du tagojn kaj unu nokton. FE29 = ...dum du tagoj kaj unu nokto.

Kiam li estis ĉe mi, li staris tutan horon apud la fenestro. FE26 = ...dum tuta horo.

Li nenion manĝis la tutan tagon kaj la tutan nokton. Sm128

Pri via fideleco al nia afero mi kompreneble ne dubas eĉ unu minuton. OV 531

Li estas morte malsana, li ne vivos pli, ol unu tagon. FE 31

Volu sidiĝi kaj atendi momenton, ĝis mi finos la interparoladon kun tiuj sinjorinoj. M 20

La edziĝa festo daŭris ok tagojn. FA112

Tio daŭris nur malgrandan momenton. FA1136

Ŝi ploris antaŭ li dum la sep tagoj, kiujn daŭris ĉe ili la festeno. Jĝ14 La festeno daŭris sep tagojn.

Tiu ĉi malfeliĉa infano devis du fojojn en ĉiu tago iri ĉerpi akvon en tre malproksima loko. FE13 Por montri, kiom da fojoj io okazas, oni uzas normale nur N-finaĵon. Oni povus uzi je (§12.3.1), sed tio estas malofta.

Ŝi aĝis tridek jarojn. Moderna esprimo. Zamenhof dirus: Ŝi havis aĝon de tridek jaroj.

La horloĝo malfruas kvin minutojn. = ...per kvin minutoj. ...je kvin minutoj.

Tempomezura N-frazparto povas ankaŭ esti priskribo de A-vorto aŭ E- vorto:

Li estis dudek du jarojn aĝa. = ...je dudek du jaroj aĝa.

La horloĝo estas kvin minutojn malfrua.

Mi aŭskultis paroladon de la prezidanto du horojn longan. La A-vorto longan estas rekta priskribo de paroladon. La mezuro du horojn estas rekta priskribo de la vorto longan. La N-finaĵo de longan estas objekta. La N-finaĵo de du horojn montras mezuron de la longeco. En tiaj okazoj, kiam rekontiĝas du malsamsignifaj N-finaĵoj, povas esti pli bone uzi je (§12.3.1) por la mezuro: ...paroladon je du horoj longan. Se la A-vorto staras post sia O-vorto, povas esti pli klare, se oni metas la mezuron post la A-vorto: ...paroladon longan je du horoj.

Unu momenton poste ŝi malaperis malantaŭ ili. FA1194 Unu momenton montras la kvanton de tempo, kiu pasis post io.

Unu tagon antaŭe ni per niaj spionoj eksciis, ke Roller estas bone enpeklita. Rt62 Unu tagon montras tempan distancon. Unu tago pasis de la eksciado ĝis tiu tempo, kiun montras antaŭe (= "antaŭ tiam", "antaŭ tio", "antaŭ tiu tago" k.s.).

Rimarku, ke ne eblas uzi Unu tagon *antaŭ* ni per niaj spionoj eksciis... Antaŭ estas rolvorteto (§12.3.4.1), kaj devas stari antaŭ io, kies frazrolon ĝi montras.

Eblas uzi antaŭ kiel rolmontrilon de la tempodaŭro (§12.3.4.1) mem, sed tio donas iom alian sencon: Antaŭ unu tago ni eksciis... = Unu tagon antaŭ nun ni eksciis... = Hieraŭ ni eksciis... Tute simile oni uzas post kaj poste: Unu momenton poste ŝi malaperos. (= Unu momenton post tiam ŝi malaperos.) Post unu momento ŝi malaperos. (= Unu momenton post nun ŝi malaperos.)

Tempomezura N-frazparto povas ankaŭ esti priskribo de E-vorteca vorteto:

Ŝi estas du jarojn kaj tri monatojn pli aĝa ol mi. Rimarku, ke N-pri- skribo de pli malpli montras diferencon: Dek jarojn aĝa montras aĝon. Dek jarojn (mal)pli aĝa montras aĝodiferencon.

Mi tre bedaŭras, ke mi ne sciis Vian intencon kelkajn monatojn pli ffrue. L1322

Mi alvenis duonan minuton tro malfrue, kaj tial maltrafis la trajnon. Duonan minuton montras diferencon.

Tempomezura N-frazparto povas ankaŭ kunlabori kun tempa post-komple- mento aŭ tempa antaŭ--komplemento por kune montri tempon. Tia N-fraz- parto iamaniere priskribas la tutan postan komplementon (kune kun ĝia rol- montrilo):

Du tagojn post tio ŝi forveturis Norvegujon. FA4186 Pasis du tagoj post "tio".

Longan tempon post kiam la Eternulo donis al Izrael ripozon kontraŭ ĉiuj iliaj malamikoj ĉirkaŭe, Josuo maljuniĝis, atingis profundan

" Ts 23

aĝon.

Ĉiu diskutota demando estas ja publikigita tri monatojn antaŭ la kon- greso. 0V 460

Komparu kun tempomezura komplemento kiel priskribo de poste antaŭe:

Du tagojn poste ŝi forveturis... Longan tempon poste Josuo publikigita

tri monatojn antaŭe.

Oni uzas N-finaĵon ankaŭ por montri tempopunkton (§12.2.4). Diversaj mezuroj

Aliaj mezuroj funkcias tute same kiel tempaj mezuroj. Povas esti mezuro de spaca longeco, alteco, larĝeco, distanco, profundo, pezo, kosto k.t.p. Ili re- spondas al la demandoj kiom?, kiel multe, kiel malproksime?, kiel longe?, kiel alte?, kielprofunde?, kielpeze? k.s.:

Kvar metroj da tiu ĉi ŝtofo kostas naŭ frankojn. FE14 Naŭ frankoj ne estas objekto, sed mezura komplemento, kiu montras koston.

Li [...] ŝanceliĝis kelkajn paŝojn returne kaj denove falis sur la teron. BV61 = ...per/je kelkajpaŝoj...

Vi devas kuri pli ol cent mejlojn. FA2 71

Kiam ili forveturis, mi sekvis ilin kelkan distancon. FA1228

La kampoj de tiuj urboj, kiujn vi donos al la Levidoj, devas etendiĝi mil ulnojn ekster la muroj de la urboj ĉirkaŭe. Nm 35

La vojo larĝis dudek metrojn aŭ iom pli.

La maljuna paŝtisto ne pezis eĉ duonon de tio, kion pezis la malgranda Niko. FA123

La monto Everesto estas ok mil okcent kvardek ok metrojn alta. La mezuro estas priskribo de la vorto alta.

Ŝi kondukis Elizon kelkan distancon pluen ĝis deklivo. FA1163

Ili staris nur kelkajn metrojn for de mi.

La domo estis ducent metrojn distanca. Ducent metrojn estas mezura priskribo de la vorto distanca.

Dek kvin ulnojn pli alte leviĝis la akvo kaj kovris la montojn. Qanl Dek kvin ulnojn montras diferencon de alteco, ĉar ĝi priskribas la vorton pli.

Ŝia pakaĵo estis tridek kilogramojn peza, sed la lia estis ankoraŭ dek kilogramojn pli peza.

Ili konstruis ducent metrojn altan turon. = ...turon altan je ducent metroj.

Se ni havus materialajn rimedojn, nia afero irus cent fojojn pli rap- ide. OV102

Mia ringo valoras tri kaj duonon da spesmiloj, sed vi donis al mi kvar. Mi sekve ricevis duonon da spesmilo tro multe. M192 Duonon (da spesm- ilo) ne estas objekto, sed mezura priskribo de tro. Vera objekto estas tro multe (§24.3).

Se oni montras distancon per mezura komplemento sen mencii la lokon, de kie oni mezuras la distancon, oni ne uzas N-finaĵon, sed ĉiam je (§12.3.1): Je cent metroj staris alia homo. = Cent metrojn for "de la priparolata loko"... La urbo situas je dekkilometra distanco. = ...dek kilometrojn for_ "de la priparolata loko".

Distancmezura N-frazparto povas kunlabori kun (loka) komplemento, kiu havas ian rolvorteton, por kune montri precizan lokon. Iasence tia N-fraz- parto estas priskribo de la tuta posta komplemento (kune kun ĝia rolmontr- ilo):

Kelkajn paŝojn malantaŭ Eva staris fremda viro. La mezura N-frazparto kelkajn paŝojn precizigas la lokan komplementon malantaŭ Eva montr- ante la distancon inter Eva kaj la viro.

Unu metron sub la akvosurfaco naĝis ŝarko.

La tegmento elstaris almenaŭ tri metrojn trans la rando de la verando.

Elizabeto parkis la aŭton unu metron de la trotuaro.

Nur unu klafton sub la akvo staris la ŝiprompitaĵo. FA4111 1 klafto ~ 2 metroj.

Mezura priskribo de O-vorto

Mezura priskribo de O-vorto havas la rolvorteton de (§12.3.2.3): aĝo de

dudek jaroj, longo de du metroj. Oni povas ankaŭ uzi A-vorton: dumetra longo.

Mezuro sen rolmontrilo

Mezuro povas ankaŭ aperi en frazrolo, kiu ne havu rolmontrilon:

Dek du monatoj estas longa tempo. Dek du monatoj estas ĉi tie subjekto.

Pasis cent jaroj. FA3 47 (= Cent jarojpasis.) Centjaroj rolas kiel subjekto.

La longo de ĉiu tapiŝo estu dudek ok ulnoj, kaj la larĝo de ĉiu tapiŝo estu kvar ulnoj. Er26 La mezuroj estas perverbaj priskriboj (§25.1) de la subjektoj la longo kaj la larĝo.

12.2.4. N por tempopunkto

Frazparto kun N-finaĵo povas esti komplemento, kiu montras tempopunkton. Tia N-komplemento respondas la demandojn: kiam?, kiudate?, kiutage?, kiujare?, kiufoje? k.s. Ofte oni povas alternative uzi rolvorteton, ekz. en:

Unu tagon estis forta pluvo. FA2152 = En unu tago...

Unu vesperon venis Aftanido, gracia kiel kano, forta kaj bruna. FA1232

De tiu tempo ili vizitadis ŝin ĉiun nokton. FA199

Marta pli atente ol la pasintan tagon ekzamenis per la rigardo la grandanombran anaron de siaj samlaborulinoj kaj samsortulinoj. M111

Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua. FE12 = En la dudek dua tago de Februaro...

La tagon de sankta Marteno estis farita pri ŝi edziĝanonco. FA3 92

La unuan fojon en ŝia vivo en la brusto de Marta leviĝis ondo de flam- anta indigno. M140

La sekvantan dimanĉon Knut denove iris tien. FA3 61 = En la sekvanta dimanĉo...

Ĉe nomoj de semajntagoj, O-formo kun N-finaĵo ofte montras precizan kon- atan tagon: dimanĉon = "en certa konata dimanĉo", eĉ se oni ne uzas la. En tiaj okazoj la tagonomoj estas uzataj propranomece (§9.1.6):

Mi [...] alvenos en Lyon lundon la 30-an de Aŭgusto. L2250 Temas pri unu klare difinita lundo.

Merkredon mi kantos, kaj, se vi havas tempon, mi sendos al vi bil- eton. FA3 61 = En la sekva merkredo...

En la komenco de letero oni ofte uzas N-finaĵon por montri la daton (kaj iafoje la semajntagon) kvazaŭ la dato estus tempa komplemento de frazo: (ĵaŭdon) la 12-an de Majo 1994. Ofte oni tamen mallongigas la skriban formon, ekz. 12. Majo 1994.

En hor-esprimoj (§23.8) oni uzu je (§12.3.1), precipe se la vorto horo estas forlasita, por ne konfuzi horon kun dato (§23.9):

Tio okazis la dekan. = Tio okazis en la deka tago de la monato.

Tio okazis je la deka. = Tio okazis je la deka horo de la tago.

Tempopunkto sen rolmontrilo

Tempopunkto povas ankaŭ aperi en frazrolo, kiu ne havu rolmontrilon:

Hodiaŭ estas sabato, kaj morgaŭ estos dimanĉo. FE 20 Sabato kaj dimanĉo rolas kiel subjektoj (aŭ eble kiel perverbaj priskriboj de nenio, §25.1.1).

La sekva tago estis vendredo. La sekva tago estas subjekto. Vendredo estas perverba priskribo de la subjekto.

Tio ĉi estis la unua fojo, ke ŝi nomis ŝin sia filino. FE17 La unua fojo, ke... estas perverba priskribo de tio.

12.2.5. N por direkto

La finaĵo N povas montri direkton de movo, responde al la demandoj al kiu loko?, en kiu direkto? k.s. Kiam direkta N estas uzata post O-vorto aŭ O- vorteca vorteto, ĝi montras efektivan atingon de la celo. Komparu kun la rolvorteto al (§12.3.5.1), kiu havas similan sencon, sed ne nepre esprimas atingon de la celo.

Direkta N-finaĵon ĉiam esprimas almovon, neniam demovon. Oni do ne uzu N, kiam laŭsence estu de (§12.3.2) aŭ el (§12.3.5.2). Iafoje oni tamen uzas frazojn kiel: Ili eliris la buson. En tiaj okazoj temas pri objekta N-finaĵo, la buso estas objekto de la ago "eliri". Estas tamen plej klare kaj preferinde diri: Ili eliris el la buso.

Direkta N kun loka rolvorteto

Direkta N-finaĵo povas uziĝi kune kun loka rolvorteto (§12.3.4), ekz. en (§12.3.4.6), sur (§12.3.4.13) kaj sub (§12.3.4.11). Kiam loka rolvorteto montras simplan pozicion, oni uzas ĝin sen la finaĵo N. Sed se oni volas montri, ke io moviĝas al tia loko, oni devas aldoni alian rolmontrilon, kiu montras direkton. Oni povus uzi al (al en, al sur, al sub k.a.), sed en la prak- tiko oni uzas ĉiam direktan N-finaĵon:

sur la tablo = en pozicio sur la tablo ^ sur la tablon = al pozicio sur la tablo, al sur la tablo

sub la granda lito = en loko sub la granda lito ^ sub la grandan liton = al loko sub la granda lito, al sub la granda lito

La birdo flugas en la ĉambro (= ĝi estas en la ĉambro kaj flugas en ĝi). FE 26

La birdo flugas en la ĉambron (= ĝi estas ekster la ĉambro kaj flugas nun en ĝin). FE 26 La birdo flugas al la interno de la ĉambro.

Marta metis la libron sur la tablon. M128 Ĝi estis en alia loko, kaj ŝi movis ĝin al la tablosurfaco.

Mi jam devas iri en la regnon ĉielan! FA123 Mi nun ne estas en la regno ĉiela, sed mi jam devas iri al la interno de tiu loko.

Sed li enligis sian tutan monon en ŝian antaŭtukon, prenis ĝin sur la dorson, kiel paksakon, metis la fajrilon en la poŝon kaj iris rekte en la urbon. FA18

Direkta N-finaĵo estas nepra nur kiam la loka rolvorteto rilatas al esprimo, kiu estas klare mova, kaj se klare temas pri moviĝo al la priparolata loko:

La vento forblovis de mia kapo la ĉapon, kaj ĝi, flugante, pendiĝis sur la branĉoj de la arbeto. FE39 Oni povus diri sur la branĉojn, sed pendiĝi ne estas klare mova vorto, kaj tial N-finaĵo ne estas deviga.

Li sidiĝis sur seĝo apud la juna virino. M 45 La verbo sidiĝi precipe esprimas ŝanĝon de korpopozicio, ne movon, kaj tial Zamenhof preskaŭ ĉiam uzis ĝin sen N-finaĵo por direkto. Sed se oni volas esprimi aŭ emfazi, ke la sidiĝanto moviĝas al la sidloko, oni ja povas diri sidiĝi sur seĝon, sidiĝi en fotelon, k.s.

Moseo prenis sian edzinon kaj siajn filojn kaj sidigis ilin sur azeno. Er 4 Sidigi ne estas klare mova, sed oni ankaŭ povas diri sur azenon.

Sur la koverto ŝi skribis unu el la grafaj familinomoj. M 22 En esprimoj kiel skribi ion sur papero, noti ion en libro k.s. la ideo de movado estas tre malforta, kaj oni normale ne uzu direktan N-finaĵon. Sed se oni volas emfaze esprimi tian direktan nuancon, oni ja povas uzi N: Baruĥ enskribis en libron-rulaĵon sub diktado de Jeremia ĉiujn vortojn de la Eternulo. Jr36 Enskribi estas pli moveca ol simpla skribi.

Karlo parolis en mikrofono. La ideo de movado estas ĉi tie tre malforta, sed ankaŭ eblas diri en mikrofonon.

Eĉ se la verbo estas mova, ne nepre temas pri moviĝo al la loko montrita per la loka rolvorteto:

Se vi vidos, ke azeno de via malamiko falis sub sia ŝarĝo, ne forlasu ĝin, sed alportu helpon kune kun li. Er 23 Fali estas ja mova verbo, sed la azeno jam troviĝis sub la ŝarĝo. Poste ĝi tie falis.

Ankaŭ ĉe aliaj lokaj rolvortetoj ol la plej oftaj en, sur kaj sub oni uzas direktan N-finaĵon laŭ la samaj principoj:

Gardu vin, ke vi ne venu plu antaŭ mian vizaĝon. Er10 = ...al loko antaŭ mia vizaĝo. ...al antaŭ mia vizaĝo.

Ĝian kropon kun ĝiaj plumoj li forigu kaj ĵetu ĝin apud la altaron. Lv1 = ...al (loko) apud la altaro.

La virino subite leviĝis kaj ĵetis ambaŭ brakojn ĉirkaŭ la kolon de la knabino. M 8 = ...al (pozicio) ĉirkaŭ la kolo...

Oni elkondukis lin ekster la urbon kaj priĵetis lin per ŝtonoj. Rĝ121 Li estis en la urbo, sed oni movis lin al loko ekster la urbo.

Li metis ĝin [= la nukson] inter la pordon kaj sojlon kaj alpremis la pordon; la nukso krakis kaj rompiĝis. FA3 89 Li metis la nukson en lokon inter la pordo kaj la sojlo.

Morgaŭ mi venos ĉe vin. Tradicie oni preferas: Morgaŭ mi venos al vi. (§12.3.4.3)

Vidu cetere la klarigojn pri la unuopaj lokaj rolvortetoj (§12.3.4). Subkomprenata celo

En iaj okazoj oni kutimas ne uzi direktan N-finaĵon, ĉar la vera celo estas subkomprenata esprimo. Tiu esprimo havus N-finaĵon, se oni enmetus ĝin:

Jakob enfosis ilin sub la kverko. ^35 Oni ne diras sub la kverkon, ĉar la vera celo estas la grundo: Jakob enfosis ilin en la grundon sub la kverko.

Oni metis antaŭ mi manĝilaron. FE34 Mankas direkta N post mi, ĉar oni povus diri: Oni metis sur la tablon antaŭ mi manĝilaron.

Tamen ne estas eraro diri sub la kverkon kaj antaŭ min, ĉar ankaŭ tiuj esprimoj povas esti rigardataj kiel celoj en tiuj frazoj.

Ĉe la verbo alveni oni povas uzi en kun aŭ sen direkta N-finaĵo:

Fine ili alvenis en la varmajn landojn. FA151 La celo de la vojaĝo estis la varmaj landoj.

En la sekvanta tago [...] ni alvenis en Kopenhago. FA4131 La alvenado al la preciza celloko okazis en Kopenhago.

Figura direkto

Lokaj rolvortetoj estas ofte uzataj en figura senco. Io abstrakta, neloka, estas esprimata kvazaŭ loko. Ankaŭ tiam oni povas uzi direktan N-finaĵon por esprimi figuran direkton. Ekz. en estas uzata figure pri statoj kaj formoj (§12.3.4.6). En + N-finaĵo do povas montri statoŝanĝon, moviĝon de unu stato aŭ formo al alia: Mi ŝanĝos ilian malĝojon en ĝojon. Jr 31 La popolo Izraela dividiĝis en du partojn. Rĝ116

Rolvortetoj, kiuj mem montras direkton

Kelkaj rolvortetoj per si mem montras direkton: al, ĝis, el (§12.3.5) kaj de (§12.3.2). Tiuj rolvortetoj neniam montras pozicion. Post ili oni ne uzu N- finaĵon: al la urbo, ĝis la fino, el la lernejo, de la komenco, disde la patrino, ekde Februaro, de post la somero, for de Tokio (ne *al min *, kio signifus *al al mi*).

Direkta N post lokaj E-vortoj

Oni povas meti la finaĵon N ankaŭ post lokaj E-vortoj por montri direkton al ia loko:

hejme = en la hejmo ^ hejmen = al la hejmo

urbe = en la urbo ^ urben = al la urbo

ekstere = ekster io ^ eksteren = al la ekstero de io

Ni veturas Romen. = Ni veturas al Romo.

Tra la malgrandaj fenestroj oni povis rigardi internen en la salonojn. FA1153 Internen = al la interno, en la internon.

N-finaĵo povas aperi post E-vortoj nur por montri direkton, neniam por montri objekton, mezuron aŭ tempopunkton. Iafoje kvantaj E-vortoj rolas kiel objekto (§24.3), sed ili tamen ne povas ricevi N-finaĵon.

Ankaŭ tabelvortoj je E (§14.1.1) montras lokon, kaj povas ricevi N-finaĵon por direkto:

tie = en tiu loko ^ tien = al tiu loko, en tiu direkto

kie = en kiu loko ^ kien = al kiu loko, en kiu direkto

ĉie = en ĉiu loko ^ ĉien = al ĉiu loko, en ĉiu direkto

ie = en iu loko ^ ien = al iu loko, en iu direkto

nenie = en neniu loko ^ nenien = al neniu loko, en neniu direkto

Ni iru, sinjorino, ien aliloken. M109 = ...al iu alia loko.

Kiam direkta N uziĝas post E-vortoj kaj tabelvortoj je E, la senco estas simila al la rolvorteto al (§12.3.5.1). Tio signifas, ke ne nepre temas pri atingo de la montrita loko.

Sola direkta N-finaĵo ĉe O-vorto

Oni ankaŭ povas montri movan direkton per N-finaĵo ĉe O-vorto, kiu ne havas alian rolmontrilon:

Morgaŭ mi veturos Parizon. FE28 = ...al Parizo. Temas pri veturo por atingi kaj eniri en la urbon.

Devas ekzisti okcidenta vojo Hindujon. FK254 = ...vojo, kiu atingas Hind- ujon.

La vagonaro kuras de Hanovero Berlinon. FK 209

Praktike oni tiamaniere uzas solan direktan N-finaĵon preskaŭ nur ĉe propraj nomoj de urboj, landoj k.s., kiel en la ĉi-antaŭaj ekzemploj, kaj nur kiam temas pri iro al la interno de la loko. Oni do ne diru ekz. *Mi metis la seĝon la salonon.* Oni diru: Mi metis la seĝon en la salonon.

Entute tia ĉi uzo de sola direkta N-finaĵo ĉe O-vorto estas nuntempe tre mal- ofta, preskaŭ arĥaika. Oni ĝenerale preferas uzi la rolvorteton al (§12.3.5.1):

al Parizo, al Hindujo.

Mallogika uzo de direkta N

Direkta N aperas ankaŭ en vortoj kiel pluen, renkonten, tiudirekten, reen k.s., kie la N-finaĵo principe estas mallogika, ĉarplu (§14.2.8), renkonte, tiu- direkte kaj ree ne montras lokon. Iafoje tia mallogika uzo tamen helpas al klareco, kaj tiaj esprimoj ne estas nepre evitendaj. Ili estas tradiciaj kaj facile kompreneblaj. Normale tamen simpla plue, renkonte kaj tiudirekte sufiĉas, sed en reen la N-finaĵo estas neevitebla, ĉar simpla ree signifas denove, re- foje, plian fojon:

Ŝi kondukis Elizon kelkan distancon pluen ĝis deklivo. FA1163

Mi ekiris renkonten al ŝi. Simpla renkonte sufiĉas.

La ŝtelistoj kuris tiudirekten. Tiudirekte estas pli logika, sed eble iom malpli klara.

La pendolo ĉe la granda horloĝo iradis tien kaj reen. FA2146

Atentu, ke en vortkunmetaĵoj reen iafoje povus esti miskomprenata kiel la prefikso RE (§38.3.10) + la rolvorteto en: reeniri = "iri reen" aŭ "denove eniri". Ordinare la kunteksto tamen malebligas miskomprenon.

12.2.6. N por aliaj signifoj

N-komplementoj kaj N-priskriboj montras plej ofte mezuron (§12.2.3), tempopunkton (§12.2.4) aŭ direkton (§12.2.5), sed iafoje tia N-frazparto montras alian rolon, por kiu oni normale uzas rolvorteton:

Mi ridas je lia naiveco. FE 29 = Mi ridas pro lia naiveco. FE 29 = Mi ridas lian naivecon. FE 29

Neniam ŝi miros pri/pro/je sia propra malaltiĝo. ^ Neniam ŝi miros sian propran malaltiĝon. M178

Teorie oni povas ĉiam anstataŭigi la rolvorteton je (§12.3.1) per N, laŭ regulo en la Fundamenta Gramatiko (§40).

Pozicio

N-finaĵo estas sufiĉe ofte uzata por montri pozicion de parto (ofte korpoparto). Teorie N tiam anstataŭas la rolvorteton je (§12.3.1), sed prak- tike la alternativo al N estas kun (§12.3.6.4) en tiaj esprimoj. Tia N-komple- mento ĉiam kunlaboras kun esprimo de pozicio aŭ direkto:

Ĉu vi permesos al mi pendigi tiun ĉi kanajlon sub la ĉielo la kapon mal- supren? Rt70 = ...kun (aŭ je) la kapo malsupren.

Ĉu vi pensas, ke Dio permesos, ke unu sola homo [...] renversu ĉion la supron malsupren? Rt130

Oni povus ankaŭ diri, ke havante, tenante, metinte aŭ simile estas sub- komprenata. Tiam temas pri objekto:

Li sidis (havante) la brakojn kunmetitaj.

Li haltis dum momento, (tenante) la kapon klinita iom flanken.

Se la posta pozicia esprimo estas A-vorto (klinita, kunmetitaj), ĝi ne havu N- finaĵon, ĉar ĝi estas perverba priskribo de la objekto (§25.1.2), kvankam la verbo (en participa formo) estas subkomprenata.

12.3. Rolvortetoj

Rolvorteto estas vorteto, kiun oni uzas antaŭ frazparto por montri la fraz- rolon: sur la tablo, pri aliaj temoj, al mia kuzo.

Frazparto kun rolvorteto povas esti komplemento de verbo: Ĝi kuŝas sur la tablo. La prezidanto ekparolispri aliaj temoj. Ŝi donis ĝin al mia kuzo.

Frazparto kun rolvorteto ankaŭ povas esti priskribo de alia frazparto: Ni for- manĝis la manĝon sur la tablo. Ni eklegis libron pri aliaj temoj. Karlo estas simila al mia kuzo.

Rolvorteto normale staras antaŭ O-vorto aŭ O-vorteca vorto (§15), sed ankaŭ I-verboj (§27.5), subfrazoj (§33.2.3), kvantaj E-vortoj (§24.3) kaj kvantaj E-vortecaj vortetoj (§24.4) povas roli O-vortece, kaj tiam havas iafoje rolvorteton antaŭ si.

Iafoje oni uzas rolvorteton antaŭ loka aŭ tempa E-vorto (§6.1) aŭ E-vorteca vorteto (§14) por pliprecizigi la lokan aŭ tempan signifon: de ekstere (= "de la ekstero"), ĝis malsupre (= "ĝis la malsupro"), de matene (= "de la mateno"), de tie, ĝis tiam, por ĉiam k.s.

Grupa divido

Tri bazaj rolvortetoj estas aparte klarigitaj:

Je (§12.3.1)

De (§12.3.2)

Da (§12.3.3)

La ceteraj rolvortetoj estas dividitaj en tri grupojn:

Lokaj rolvortetoj (§12.3.4)

Direktaj rolvortetoj (§12.3.5)

Aliaj rolvortetoj (§12.3.6)

Multaj rolvortetoj havas plurajn signifojn, kaj apartenas al du grupoj, aŭ eĉ al ĉiuj tri grupoj. Tiuj rolvortetoj troveblas en tiu grupo, kiu respondas al la ĉefa signifo.

Legu ankaŭ pri:

Rolvortaĵoj en §12.3.7 = E-vortoj, kiuj kunlaboras kun rolvorteto

Memstaraj rolvortetoj (§12.3.8)

Forlaso de rolvorteto (§12.3.9)

Nuanciloj de nombraj kaj kvantaj vortoj (§23.6) estas rolvortetoj kun speci- ala funkcio antaŭ nombraj kaj kvantaj vortoj.

Krome ekzistas kelkaj neoficialaj rolvortetoj (§19). Du rolmontriloj samtempe

Ofte oni uzas ĉe frazparto unu lokan kaj unu direktan rolmontrilon, kiuj kun- laboras por montri moviĝon al aŭ de ia pozicio. Aparte grava estas la uzo de direkta N-finaĵo kune kun lokaj rolvortetoj (§12.2.5). Sed oni uzas ankaŭ ekz. de kaj el kune kun lokaj rolvortetoj. Ĉe ĉiu loka rolvorteto aperas klar- igoj de eventuala uzado kune kun direktaj rolmontriloj.

Ankaŭ anstataŭ (§12.3.6.1) kaj krom (§12.3.6.3) povas kunlabori kun alia rolmontrilo.

12.3.1. Je

Je estas rolvorteto sen difinita signifo. La origina intenco estis, ke oni uzu je en ĉiuj abstraktaj okazoj, por kiuj ne ekzistas alia rolvorteto. Tial en la frua tempo oni uzis je tre multe. Nuntempe je estas pli malofta, kaj montras pre- cipe horon kaj mezuron, sed ĝi aperas ankaŭ en diversaj aliaj okazoj.

Ĝenerale oni evitu je, se pli bona alternativo ekzistas.

Ofte oni povas uzi N-finaĵon anstataŭ je, precipe por mezuro (§12.2.3) kaj tempopunkto (§12.2.4).

Tempopunkto

Je plej ofte montras horon:

Li promesis reveni al ni akurate je la oka horo. Rt109

Ni prenos la buson je dudek (minutoj) antaŭ la deka (horo). Legu pli detale pri horoj en §23.8.

Tempopunkta je uziĝas iafoje ankaŭ ĉe nomoj de festoj:

Je Pasko okazis tie Esperanta festivalo. = En Pasko....

Je Kristnasko mi vizitos mianpatrinon. = En Kristnasko...

La rolvorteto al havas ĉe festonomoj specialan signifon (§12.3.5.1).

Ankaŭ aliajn tempopunktojn oni iafoje montras per je:

Je la lasta fojo mi vidas lin ĉe vi. FE29

Li revenos hejmen je la plenluno. SS 7 Ĉi tie je helpas montri, ke la plenluno estu komprenata kiel tempa vorto: = ... je la tempo de la plenluno. N-finaĵo anstataŭ je tute ne funkcius en tiu frazo.

Kiam je la vespero la fratinoj tiel mano en mano sin alte levis tra la maro, tiam la malgranda fratino restis tute sola. FA186 Nun oni ordinare uzas en la vespero.

Mezuro

Je povas montri mezuron, sed N-finaĵo estas pli kutima (§12.2.3). Mezura je

estas tamen sufiĉe ofta ĉe mezuraj priskriboj de pli malpli, ĉe tre longaj

mezuresprimoj, kaj ĉe vortoj, kiuj ne povas akcepti N-finaĵon:

Mi sekve estas je unu jaro pli juna, kaj tamen je kiom mi estas pli saĝa ol vi! M155 Anstataŭ je unu jaro oni povas uzi unu jaron. La vorteto kiom tamen ne povas ricevi N-finaĵon. Eventuale oni povus diri simple kiom (sen je), sed je kiom estas pli klara.

La fratoj rajdis tiel rapide, kiel ili povis, kaj antaŭiĝis al li je tuta horo. FA3 97 Je tuta horo mezuras la distancon inter la rajdantoj. Ĉi tie oni povus ankaŭ uziper (§12.3.6.7).

En rapideco ili preterpasis ŝin je kelke da paŝoj. M 202 Kelke ne povas ricevi N-finaĵon.

Legu ankaŭ pri matematika uzo de je en §23.7. Mankaĵo, abundaĵo, sopiraĵo

Ĉe diversaj esprimoj de manko, abundo kaj sopiro, je ofte montras tion, kio

mankas aŭ abundas, aŭ tion, al kio oni sopiras:

Ĝi estas libera je mankoj. Aŭ ...de mankoj.

Eĉ sian patrinon Maaha li senigis je ŝia titolo de reĝino. Rĝ115

Abram estis tre riĉa je brutoj, arĝento, kaj oro. Gn13

La ĉielo kovriĝis je nuboj. FA185 Aŭ ...per nuboj.

Glaso da vino estas glaso plena je vino. FE32 Aŭ ...plena de vino.

Mi sopiras je mia perdita feliĉo (aŭ: mian perditan feliĉon). FE 29

Kiam ŝi unu fojon gustumis inkon, ŝi fariĝis soifa je ĝi, kiel la tigro, kiu eklekis sangon. BV 26

Korpa aŭ anima stato

Je povas pliprecizigi diversajn esprimojn de korpa aŭ anima stato:

La laboristoj en fabrikoj [...] suferas tre ofte je kronika konjunktiv- ito. FK219 Ankaŭ eblas ...de/pro kronika konjunktivito.

Ŝi gravediĝis je ĝemeloj.

La reĝo de la lando malsaniĝis je tre profunda melankolio. FA3 72

Junuloj ofte tro suferas je absoluta manko de singardo. H 46

Korpoparto tuŝata aŭ malsana

Je estas la normala maniero montri korpoparton iel tuŝatan de preno, kapto, malsano k.s.:

Li kaptis min je la brako. Je la brako montras mian brakon. Por montri lian brakon (kiun li uzas por kapti min), oni uzu per.

La hundoj ĵetis sin sur la juĝistojn kaj sur la tutan konsilistaron, kaptis unu je la piedoj, alian je la nazo, kaj ĵetis ilin. FA112

La cikonio certe ne malsuprenflugos kaj ne mordos min je la piedoj. FA115

En la tridek-naŭa jaro de sia reĝado Asa malsaniĝis je siaj piedoj. &216 La malsano "kaptis" la piedojn.

Li estas malsana je la brusto.

Li estis lama je siaj ambaŭ piedoj. Sm2 9

Diversaj komplementoj kaj priskriboj

En mia infaneco mi kredis je Dio kaj je senmorteco de l' animo. OV 358 Kredi je iu je io = "kredi, ke tiu aŭ tio vere ekzistas". Kredi ion, al io, pri io = "kredi, ke tio estas vera". Kredi al iu = "kredi, ke tiu diras la veron".

Li edziĝis je ŝi. FE23 Nun oni uzas kutime al aŭ kun: Ŝi edziniĝis kun sia kuzo. FE39

La reĝo vetis kun li je ses berberaj ĉevaloj. H163 Se li venkos en la veto, li gajnos la ĉevalojn.

La pozon duonkuŝan ŝi ŝanĝis je pozo sida. M152 = ...al pozo sida, ...en pozon sidan.

Ŝi ne malvolonte ŝanĝus lin je nova amanto. BV 36 Por ricevaĵo post inter- ŝanĝo oni uzas normale kontraŭ (§12.3.4.8).

Mi povas kalkuli je la helpo de multaj geamikoj. = En miaj kalkuloj (= planoj) mi povas inkluzivi la pretecon de multaj geamikoj helpi min. Ankaŭ eblas diri ...kalkulipri la helpo....

Je mia miro la afero sukcesis. = La afero sukcesis, kio mirigis min.

Je Jupitero! Distrumpetu alarmon! En ĉi tiaj alvokoj de supera potenco oni uzas ankaŭpro (§12.3.6.11) kaj per (§12.3.6.7).

Objekto

Iuj eksperimente uzas je por indiki rektan objekton, kiam la rekta objekto estas io, kio ne povas havi N-finaĵon, aŭ al kio oni malemas aldoni N-finaĵon (§12.2.2), kvazaŭ renversante la regulon, ke oni povas uzi N-finaĵon anstataŭ je (§12.2.6): Li amas je Elisabeth. (= Li amas Elisabeth-on.) Ĉu vi legis je "Cent jaroj da soleco"? (= Ĉu vi legis la libron "Cent jaroj da sol- eco"?) Tio estas nenorma uzo de je. Komparu kun la neoficiala objekta rol- vorteto *na*° (§19).

12.3.2. De

La rolvorteto de havas tre multajn signifojn. La signifo dependas interalie de tio, al kio de rilatas. Pro tiu multsignifeco povas iafoje ekesti malklaraĵoj. Tiam oni povas aldoni diversajn klarigajn esprimojn, aŭ elekti alian rol- vorteton.

Iafoje oni uzas ekde (§38.3.4) (kun la prefikso EK) kaj disde (§38.3.3) (kun la prefikso DIS).

Legu ankaŭ pri elektado inter de kaj da en §12.3.3.2, kaj pri de kiel nuancilo de nombraj kaj kvantaj vortoj en §23.6.

12.3.2.1. De rilate al verbo Formovo

Kiam de rekte rilatas al verbo, ĝi normale montras lokon, kie komenciĝas movo:

Mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo. FE 9 La moviĝo komenc- iĝis ĉe la avo, iris for de li, kaj direktiĝas nun al la onklo.

La vento forblovis de mia kapo la ĉapon. FE 39

Mi saltadis la tutan tagon de loko al loko. FE 40

Mi volis lin bati, sed li forkuris de mi. FE18

Por klareco oni povas je bezono uzi for de disde: La polico prenis la ŝtel- itan monon for de la rabisto / disde la rabisto. Se oni dirus: ...la ŝtelitan monon de la rabisto, oni povus eble pensi, ke temas pri apartena de (§12.3.2.3): "...la ŝtelitan monon, kiu apartenis al la rabisto."

Origino

Rilate al verbo, de povas montri originon, kio estas simila al formovo:

De la patro mi ricevis libron, kaj de la frato mi ricevis plumon. FE 9

Saĝa filo lernas de la patro. SS13

La hebreoj estas Izraelidoj, ĉar ili devenas de Izraelo. FE 36 Izraelo estas ilia prapatro.

Donu al mi manĝi de ĉi tiu ruĝa kuiraĵo. ^25

Kaŭzo

Rilate al verbo, de povas montri kaŭzon, ĉar kaŭzo similas al origino:

Li paliĝis de timo kaj poste li ruĝiĝis de honto. FE39 = ...pro timo... pro honto.

Mi eksaltis de surprizo. FE 40

Por kaŭzo oni tamen normale uzaspro (§12.3.6.11) kaj iafoje el (§12.3.5.2).

Malsimileco k.t.p.

Rilate al verbo, de povas montri malsimilecon, distingon, apartecon, mal- proksimecon, disecon:

Per kio diferencas via amato de aliaj amatoj [...]? AK5

Mi povus diferencigi la saĝajn de la malsaĝaj! FA1107

Kial Vi kaŝas Vian vizaĝon de mi? Ps88

Nun mi iom liberiĝis de la plej urĝaj el miaj kolektiĝintaj laboroj. L1184

Trankviliĝu de l' batado, ho, mia kor'! FK 303

Tempo

Rilate al verbo, de povas montri la komencan momenton de daŭra ago aŭ stato:

Tempa de povas stari antaŭ esprimo de tempopunkto:

Li laboras de la sesa horo matene.

Ŝi tion kapablas de la naskiĝo.

Mi sciigas, ke de nun la ŝuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi. FE 24

De la mateno mi nenion manĝis. Rz13 Mi laste manĝis en la mateno. La vorto mateno estas ĉi tie uzata por tempopunkto, kvankam mateno ja havas daŭron.

Tempa de povas stari ankaŭ antaŭ esprimo de tempodaŭro. Tiam la daŭro de la tempa esprimo kaj la daŭro de la verba ago/stato komenciĝas pli-malpli samtempe:

Nur de ses monatoj mi scias la veron. BV 74 La sciado komenciĝis en la komenco de la sesmonata periodo.

Mi konas lin de longa tempo. FA2 94

Ĝi komencas sian ekzistadon nur de hodiaŭ. OV111

Por montri klare, ke temas pri tempo, kaj por pli precize montri la tempan nuancon, oni povas uzi ekde de post:

ekde = "de la komenco de" de post = "de la fino de"

Se temas pri tempopunkto, apenaŭ estas diferenco inter ekde kaj de post, sed se temas pri tempodaŭro, la diferenco estas ja granda: de post ŝia vivo = ekde ŝia morto.

Ekde ŝia vizito li ŝajnas multe pli feliĉa.

Mi promesas ekde hodiaŭ ne fumi plu.

Multe ŝanĝiĝis de post tiu tempo, kiam ni kiel infanoj ludis unu kun la

alia. FA3143

Estis tre gaje de post la subiro de la suno en la daŭro de la tuta nokto, dum la plenluno disvastigis lumon preskaŭ tagan. FA3128

De post la tempo, pri kiu mi rakontos al vi, pasis jam multe da jaroj. FA2 24

Bedaŭrinde Zamenhof tre ofte uzis de post ĉe esprimoj de daŭro ankaŭ en okazoj, en kiuj ne vere temis pri la signifo "de la fino de tiu daŭro", sed simple pri tempa de. Iafoje la efektiva senco eĉ estis "de la komenco de la daŭro": Depost la vespero de la dek-kvara tago de la unua monato manĝu macojn ĝis la vespero de la dudek-unua tago de la monato. Er12 Fakte oni manĝu ekde tiu vespero.

Zamenhof ofte skribis depost kiel unu vorton: Depost la tago, en kiu Varsovio salutis la novan jaron, pasis ses semajnoj. M132 Nenio pravigas tian kunskribadon, sed se oni tamen uzas ĝin, oni atentu pri la akcento: depost.

Zamenhof uzis ankaŭ deloke de kaj detempe de por fari distingon inter loka kaj tempa de, sed tiuj esprimoj ne estas oftaj:

Li mezuris la larĝon deloke de la malsupra pordego ĝis la ekstera rando de la interna korto. 40

Al tio [= longa kuŝado en la lito] ŝi alkutimiĝis detempe de sia infan- eco. FA4149

12.3.2.2. De rilate al aga O-vorto Subjekto aŭ objekto

De-esprimo, kiu priskribas agan O-vorton, normale montras la sencan sub- jekton (la aganton) aŭ la sencan objekton de la ago:

La kanto de la birdoj estas agrabla. FE 9 La birdoj kantas. De montras subjekton.

Du ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma ĉielo. FE 40 Fulmo ekbrilis. De montras subjekton.

Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana- germana mi tamen komprenis iom vian leteron. FE34 Vortaro hispana- germana helpis. De montras subjekton.

Li tuj faris, kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro. FE 31 Li plenumis mian deziron. De montras objekton.

Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj. FE 27 Oni kunligas vortojn. De montras objekton.

Multe da homoj ne faras malbonon pro timo de mallaŭdo kaj agas bone pro deziro de laŭdo. M153 Ili timas mallaŭdon, kaj deziras laŭdon. De montras objektojn.

De povas do montri jen sencan subjekton, jen sencan objekton. Normale la signifo estas tute klara el la kunteksto, sed kiam povas esti konfuzo, oni povas uzi diversajn rimedojn por eviti miskomprenon.

Por certigi, ke temas pri senca subjekto, oni povas uzi fare de:

Hodiaŭ posttagmeze okazos akcepto fare de la urbestro. La urbestro akceptos iun.

Okazis vizito al nia klubo fare de eksterlandaj gastoj.

Iuj mallongigas fare de al *far* (§19).

Por certigi, ke temas pri senca objekto, Zamenhof iafoje anstataŭ de uzis N- finaĵon:

La Ligo internacia de Esperantistoj havas la celon zorgadi pri la dis- vastigado kaj enkondukado en la tuta mondo unu neŭtralan lingvon. OV 65 Ĝi disvastigu kaj enkonduku unu neŭtralan lingvon.

Tre grava por la progresado de l' lingvo internacia estas diligenta uzado ĝin en korespondado.AD17 Oni diligente uzu ĝin.

Sed tiun tute logikan solvon oni apenaŭ plu uzas. Anstataŭe oni preferas trovi ian taŭgan rolvorteton:

aboni gazeton ^ abonado al gazeto

admoni iun ^ admonado al iu

ami iun ^ amo al iu

demandi iun ^ demando al iu

ŝirmi ion ^ ŝirmo al io

taksi ion ^ taksado pri io

deklari ion ^ deklaro pri io

moki iun ^ mokado je iu

penetri ion ^ penetro en ion

Kompreneble oni ne hezitu uzi de, kiam ne estas risko de malklareco. Rilate al aga O-vorto de estas la normala rolmontrilo kaj por subjekto, kaj por objekto.

Aliaj signifoj

Rilate al aga O-vorto, de povas montri ankaŭ formoviĝon, malsimilecon, distingon, komencan tempopunkton k.t.p. (same kiel de rilate al verbo, §12.3.2.1):

Lia fuĝo de la malamikoj estis kuraĝa ago.

Mia vojaĝo de Parizo al Londono estis tre laciga.

La dioj destinas tre multajn konfuzojn kaj por li preparas skuantan transiron de ĝoj' al doloro. 1T 68

Iafoje eblas konfuzo kun subjekta aŭ objekta de. Tiam oni uzu ian rimedon por klarigi la signifon:

Distingado de bono disde malbono ne ĉiam estas facila afero. La unua de montras objekton. Se oni uzus de ankaŭ antaŭ malbono, la signifo far- iĝus tre malklara.

Post la falo de la tegmento li estas handikapita. Oni normale kom- prenus, ke falis la tegmento (subjekta de). Se la signifo estu, ke li falis de la tegmento (formova de), oni povus uzi disde: Post la falo disde la tegmento... Plej klara kaj preferinda estas tamen: Post sia falo de la

tegmento li estas handikapita. Tiam sia montras la sencan subjekton, kaj de nur povas montri formovon.

Ĉe aga O-vorto, de povas montri ankaŭ apartenon (kiel ĉe ne-agaj O-vortoj, §12.3.2.3), se la kunteksto permesas:

Ni ĉerpu kuraĝon kaj forton por la laboroj de la jaro venonta. OV 392 = ...la laboroj, kiuj apartenas al la jaro venonta. = ...kiuj okazos en la jaro venonta.

En la ĉerko kuŝis li mem en sia kvieta dormo de la morto. FA1144 La dormo apartenis al la morto.

12.3.2.3. De rilate al ne-aga O-vorto

De-esprimo, kiu rolas kiel priskribo de ne-aga O-vorto, povas montri multajn diversajn signifojn. Ĝenerale de montras ian rilaton inter la priskrib- ata afero kaj la de-esprimo.

Aparteno

Plej ofte de-esprimo montras apartenon ĉe ne-aga O-vorto. La vorto "aparteno" havas tiam tre vastan signifon. Povas esti posedo, havo, apudeco, alligiteco, parteco, parenceco aŭ alia formo de aparteno:

Jen kuŝas la ĉapelo de la patro. FE 8 La ĉapelo apartenas al la patro kiel posedaĵo aŭ havaĵo.

Jen estas la kajero de la juna fraŭlino. FE10 La kajero apartenas al la fraŭlino kiel posedaĵo.

La dentoj de leono estas akraj. FE 7 La dentoj apartenas al leono kiel korpopartoj.

Li faris ĉion per la dek fingroj de siaj manoj. FE12 La fingroj apartenas al la manoj kiel korpopartoj.

Sur la bordo de la maro staris amaso da homoj. FE 32 La bordo apartenas al la maro, ĉar ĝi troviĝas tuj apud ĝi.

Januaro estas la unua monato de la jaro. FE12 Monatoj estas partoj de jaro.

La dudeka (tago) de Februaro estas la kvindek-unua tago de la jaro. FE12

La kuiristino direktis sin en la internajn partojn de la loĝejo. M180

La filo de la reĝo [...] ŝin renkontis. FE21 La filo apartenas al la reĝo kiel parenco.

Mi legos poemon de Zamenhof. La poemo apartenas al Zamenhof, ĉar li verkis ĝin.

Tio verŝajne estas speco de ĝardena kreskaĵo! FA3 70 La speco apartenas al la klaso "ĝardena kreskaĵo".

Meze sur la muro pendis portreto de bela juna kaj vivema virino FA2145 La portreto apartenas al la virino, ĉar ĝi montras ŝian aspekton.

Glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiun oni uzas por vino. FE 32 La glaso apartenas al vino, ĉar ĝi estas uzata por vino.

Ŝi estas profesoro de matematiko. La profesoreco apartenas al la fako matematiko. Oni povas ankaŭ uzi pri.

La riĉeco de tiu ĉi homo estas granda. FE35 La riĉeco apartenas al la homo, ĉar ĝi estas unu el ties ecoj.

Tiu ĉi vorto havas signifon de mezuro. FE 32 La signifo apartenas al la ideo "mezuro".

Eco

De rilate al ne-aga O-vorto povas montri econ:

virino de meza aĝo M20 = "mezaĝa virino".

haroj de nedifinita koloro M20 La haroj havis kiel econ nedifinitan koloron.

Proksime de ili staris ankoraŭ alia figuro de triobla grandeco. FA2105 La figuro estis trioble granda.

Konsisto

De rilate al ne-aga O-vorto povas montri konsiston:

Li donis al ŝi bukedon de rozoj. La bukedo konsistis el rozoj (bukedo da rozoj havus iom alian signifon, §12.3.3.2).

Tie malsupre kuŝas Germanujo, kiu iam estis kovrita de plej densa reto de fervojoj kaj kanaloj. FA3 55 La reto konsistas el fervojoj kaj kanaloj.

La ŝipoj staris envolvitaj en fumo de pulvo. FA2110 La fumo konsistis el pulvo.

Origino

De rilate al ne-aga O-vorto povas montri originon aŭ devenon:

Francisko de Asizo = tiu Francisko, kiu devenas de la urbo Asizo

= Francisko el (§12.3.5.2) Asizo

De la flanko (de iu), kaj similaj esprimoj, povas montri originon kun nuanco

de respondeco:

Mi respondis al li, ke mi tion ĉi ne povas konsenti, ĉar ĝi estus mal- modestaĵo de mia flanko. L1153 Mi farus malmodestaĵon (pri kiu mi devus respondeci).

Vi ne rigardos ja ĝin kiel maldelikatecon de mia flanko, se [...] mi de- mandos pri kelkaj neeviteblaj detalaĵoj. M125

Mezuro

Ĉe ne-aga O-vorto, de povas montri mezuron:

La knabo havis la aĝon de nur ses jaroj. FA4 208 La aĝo estis granda je nur ses jaroj.

Vojon de tri tagoj ni iros en la dezerton. Er8 La vojo estas tiel longa, ke daŭras tri tagojn iri ĝin.

En la daŭro de kelke da minutoj mi aŭdis du pafojn. FE 40 La daŭro estis longa je kelke da minutoj.

Formovo, aparteco

Iafoje de povas montri formoviĝon aŭ apartecon, kiam ĝi rilatas al ne-aga O- vorto:

Rekta linio estas la plej mallonga vojo de unu punkto al alia. La vojo kondukas for de unu punkto.

En unuhora distanco de nia kabano [...] staris la malgranda pre- ĝejo. FA1232 La kabano kaj la preĝejo estas apartaj je unu horo.

Perverba priskribo de ne-aga O-vorto

Ĉi-antaŭe ĉiuj de-esprimoj rilatis al O-vortoj kiel rektaj priskriboj de ili, sed rilate al ne-agaj O-vortoj de-esprimo ankaŭ povas aperi kiel perverba pri- skribo (§25.1.1) de subjekto:

Tiu libro estas de Karlo. De montras apartenon, posedon. Pli ofte oni uzas aparteni + al: Tiu libro apartenas al Karlo.

Tiuj du arboj estas de malsamaj specoj. De montras ecojn.

Feliĉa vi estas, ho lando, se via reĝo estas de nobla deveno. ft10 De montras originon.

12.3.2.4. De rilate al participo Aktiva participo

Ĉe aktiva participo (§28) kun A-finaĵo aŭ E-finaĵo, de-esprimo havas la samajn signifojn kiel ĉe verbo (§12.3.2.1):

Ni estis vojaĝantaj de lando al lando. = ...vojaĝis de lando al lando.

Ruĝiĝinte de honto ŝi forkuris. = Post kiam ŝi ruĝiĝis de honto...

Neparolu al li antaŭ ol li estos trankviliĝinta de la ŝoko. = ...antaŭ ol li trankviliĝos de la ŝoko.

Aktivaj participoj kun O-finaĵo (§28.3) montras personon (iafoje aĵon), kiu faras, faris aŭ faros agon. Ĉe tiaj vortoj de-esprimo ĉiam montras la sencan objekton de la ago:

Venu, ni atendas vin, Savonto de la mondo. FE 22 La savanto savos la mondon. De montras objekton.

La konfesantoj de unu religio estas samreligianoj. FE37 Ili konfesas unu (saman) religion.

Ĉiuj loĝantoj de regno estas regnanoj. FE 37 Ili loĝas la regnon.

Pasiva participo

Rilate al pasiva participo (§29.1), de plej ofte montras sencan subjekton, aganton:

Ŝi estas amata de ĉiuj. FG 54 Ĉiuj amas ŝin.

Tiu ĉi komercaĵo estas ĉiam volonte aĉetata de mi. FE 25 Mi aĉetas la komercaĵon.

La surtuto estas aĉetita de mi, sekve ĝi apartenas al mi. FE 25 Mi aĉetis la surtuton.

La ŝuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi. FE 25 Mi ne pagos la ŝuldojn.

Li staras kvazaŭ frapita de fulmo. Rt 92 Ŝajnis, kvazaŭ fulmo frapis lin.

La montoj estis kovritaj de neĝo. FA1211 Neĝo kovris la montojn.

La tempo fluis ne rimarkate de ili. FA2146 Ili ne rimarkis la fluon de la tempo.

Ili estas konatoj de mi. Ili estas personoj, kiujn mi konas.

Oni ankaŭ povas uzi fare de, se oni volas tre klare montri, ke temas pri aganto: La infano estis forprenita fare de lapatrino. Sed tio malofte necesas ĉe pasivaj participoj.

Se oni volas uzi alisignifan de-esprimon ĉe pasiva participo, oni ordinare devas tion montri klare per disde, for de, el de, ekde aŭ simile:

La infano estis forprenita disde la patrino. Oni forprenis ĝin de la patr- ino.

Tiuj riĉaĵoj estas hereditaj el de ŝia avo. Se oni uzus simplan de, la senco estus, ke ŝia avo heredis la riĉaĵojn, sed la intencita senco estas, ke iu heredis ilin de li.

La oficejo estas malfermita ekde la naŭa horo. Ĉi tie ankaŭ simpla de bone funkcius, ĉar apenaŭ eblus miskompreni.

Kiam la aganto estas spertanto (sentanto), oni ofte uzas al anstataŭ de (§12.3.5.1), precipe ĉe la participo konata.

Sed se la kunteksto malebligas miskomprenon, simpla de povas esti uzata ĉe pasiva participo ankaŭ por alia signifo ol senca subjekto:

Tiam alvenis birdoj nesciate de kie. FA3 29 De montras originon.

Naŭ deprenite de dudek estas dek-unu. M116 De montras formovon.

La hospitalo estas apartigita de la strato per sufiĉe alta krado FA1128 De montras apartigon. Disde la strato estus pli klara ĉi tie.

De rilate al A-vorto aŭ E-vorto

De-esprimo, kiu rilatas al A-vorto aŭ E-vorto, povas havi diversajn el tiuj signifoj, kiujn de povas havi ĉe verboj (§12.3.2.1), ĉe agaj O-vortoj (§12.3.2.2) kaj ĉe ne-agaj O-vortoj (§12.3.2.3):

Mia projekto estis tre multe diferenca de tiu ideo pri plibonigoj, kiun Vi havas. L1330 La projekto diferencas de tiu ideo. De montras apartecon.

Ĉu ankaŭ ĉiuj viroj devas posedi ian perfektecon, por akiri al si staton liberan de grandaj suferoj kaj mizero. M 35 De montras apartecon.

Bona estas Romo, sed tro malproksima de nia domo. PE179 De montras apartecon.

Mi, ebria de feliĉo, alkroĉiĝis al lia kolo. Rt104 De montras kaŭzon.

Niaj okuloj estis plenaj de larmoj. Rt46 De montras kaŭzon kaj enhavon.

Tio estis prudenta de la flanko de la jura konsilisto. FA1123 De montras originon.

La marŝo daŭris sep horojn ekskluzive de lapaŭzoj. = ...ekskluzivante la paŭzojn. La marŝodaŭro ne inkluzivis la paŭzojn. De montras sencan objekton. Oni ankaŭ povus uzi la finaĵon N: ...ekskluzive lapaŭzojn.

Li scias ĉiujn latinidajn lingvojn escepte de la Rumana. = ...se oni esceptas la Rumanan. De montras sencan objekton. Eblas ankaŭ diri ...escepte la Rumanan.

Ĉiuj aliaj loĝantoj de la lando staris ĉirkaŭe de lapalaco. FA3 97 = ...en la ĉirkaŭo de la palaco. De montras apartenon, apudecon.

Mi salutas vin nome de mia frato. = ...en la nomo de mia frato. De montras apartenon, posedon.

Ĉe participoj (§12.3.2.4) de tamen havas pli precize limigitajn signifojn.

Ofte E-vorto + de formas esprimon, rolvortaĵon (§12.3.7), kiun oni uzas kvazaŭ unu rolvorteton: dekstre de, escepte de, fare de, fine de, inkluzive de, interne de, ene de, kaze de, kaŭze de, meze de, norde de, sekve de, supre de k.t.p.

De rilate al vorteto For

De rilate al for (§14.1.3) montras formoviĝon aŭ apartecon:

For de tie ĉi! FE 26

For de miaj okuloj! Rt29

Ŝi demetis la tukon for de la kapo. M169

Grandaj vojaĝoj kaj longa restado for de mia hejmo estas por mi afero tre malfacila. L2 236

Pronomoj, pronomecaj vortetoj

De-esprimoj povas priskribi personajn pronomojn (§11.1) kaj pronomecajn vortetojn (§15), normale pere de verbo, sed iafoje rekte. La signifoj estas la samaj kiel ĉe ne-aga O-vorto (§12.3.2.3):

Li estas de meza kresko. FE 33 Eco.

Ĝi estas de mi. Aparteno, posedo. Pli ofte oni diras: Ĝi estas mia. Ĝi apartenas al mi.

Ili estas de Francujo. Deveno.

Tiuj estas de ŝi. Aparteno, posedo.

Ambaŭ estas de Japanujo. Deveno.

Mi preferas tiun de Karlo. Posedo.

Tabelvortoj je OM

De-esprimoj povas ankaŭ priskribi tabelvortojn je OM (§14.3.3) montrante konsiston:

Mi volus scii, kiom de la ŝtofo ili jam pretigis! FA1108 La de-esprimo montras, el kio konsistas la kvanto pridemandata.

12.3.3. Da

12.3.3.1. Da — bazaj reguloj

La rolvorteto da ligas kvantan aŭ mezuran esprimon al O-vorta frazparto, kiu montras ion "substancecan" (ion nelimigitan kaj nedifinitan). La kvant- esprimo montras, kiom troviĝas de la substanceca afero:

kvanto "substanco"

unu kilogramo da pano litro da lakto skatolo da rizo amason da komencantoj du milionoj da rubloj iom da valizoj tiom da feliĉo multe da problemoj

Ŝi aĉetis faskon da ligno, iom da nigra pano, [iom] da malbonspeca faruno kaj [iom] da lakto. M182 La vortoj fasko kaj iom montras kvantojn. La da-esprimoj montras, el kio konsistas la diversaj kvantoj.

Por ĉiu aĉetita funto da teo tiu ĉi komercisto aldonas senpage funton da sukero. FE 31

Ha, Dio nin gardu! Kia grandega amaso da oro! FA17

Sur la arbo sin trovis multe (aŭ multo) da birdoj. FE 32

Mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo. FE 35

La riĉulo havas multe da mono. FE 37

Li havas pli da mono, ol li povas kalkuli. PE1352

Nur nun ŝi eksentis, [...] kiom da fortoj forprenis de ŝi la malvarmo. M148

Tiu ĉi rivero havas ducent kilometrojn da longo. FE 32

Da-esprimo neniam estas komplemento de ĉefverbo, sed ĉiam rekta pri- skribo de ĉefvorto. Oni ne povas uzi memstarajn da-esprimojn, ekz.: *Sur la tablo troviĝas da butero.* *Ŝi aĉetis da faruno.* Oni devas diri ekz.: Sur la tablo troviĝas iom da butero. Ŝi aĉetis iom da faruno. (Plej ofte oni tamen diru simple: Sur la tablo troviĝas butero. Ŝi aĉetis farunon. )

Nombrovortoj kaj da-esprimoj

Nombraj vortetoj (§23.1.2) aperas normale sen da kiel rekta priskribo de ĉefvorto:

Tie loĝas du Esperantistoj.

Mi havas cent pomojn.

Tiu ĉi vilaĝo havas du mil loĝantojn.

Nombrovortoj kun O-finaĵo (§23.2) kiel miliono, miliardo, deko kaj cento tamen bezonas da. Ili aperas kiel ĉefvorto kun da-esprimo kiel priskribo:

Mi havas centon da pomoj. FE14

Tiu ĉi urbo havas milionon da loĝantoj. FE14

Li ĝin forblovas por dudeko da rubloj.

Ne uzu N-finaĵon post da

Post da oni ne povas uzi N-finaĵon, ĉar da-esprimo neniam estas mem objekto. La kvanta esprimo antaŭ da tamen povas esti objekto: Li portas multon da valizoj.

Sed la kvanta esprimo ofte estas kvanta E-vorto (§24.3) aŭ kvanta vorteto (§24.4), kiu ne povas ricevi N-finaĵon, eĉ kiam ĝi rolas kiel objekto:

La riĉulo havas multe da mono. FE 37 = La riĉulo havas multon da mono. (Nepre ne: *La riĉulo havas multe da monon.*)

Kiom da pano vi volas? = Kiel grandan kvanton da pano vi volas? (Nepre ne: *Kiom dapanon vi volas?*)

12.3.3.2. Da — detalaj reguloj

Por uzi da necesas du aferoj:

La antaŭa esprimo devas montri kvanton. Ĝi povu esti respondo al la demando "kiom?".

La posta esprimo devas esti laŭsence nelimigita kaj nedifinita.

Alie oni elektu alian rolvorteton, plej ofte de (§12.3.2), sed ankaŭ ekz. el (§12.3.5.2) kaj je (§12.3.1) povas uziĝi, depende de la kunteksto.

Se tute ne temas pri kvanto, mezuro aŭ nombro, sed ekz. pri speco, oni ne uzu da, sed ordinare de (§12.3.2):

Ni manĝis specon defiŝo. La vorto speco neniam povas esprimi kvanton, mezuron aŭ nombron. Do neniam diru *speco da...*.

Ĉe ni estas manko de akvo. La vorto manko neniam esprimas kvanton, mezuron aŭ nombron.

Pro perdo de kuraĝo ili ne venis. La vorto perdo neniam esprimas kvanton, mezuron aŭ nombron.

Neniam uzu da rilate al A-vorto, eĉ se ĝi esprimas kvanton, mezuron aŭ nombron:

Ni renkontis multajn homojn. (= Ni renkontis multe/multon da homoj.) Kvantaj A-vortoj, multa(j), kelka(j), pluraj k.a., ligiĝas rekte al la mez- urata O-vorto kiel rekta priskribo sen da.

La botelo estas plena de/je akvo. La A-vorto plena ĉiuokaze ne esprimas kvanton, sed staton. Ankaŭ la E-vorto plene ne esprimas kvanton: Tie estasplene de/je homoj. Neniam diru *plena da...* *plene da...*.

Tie ni trovis ĉambron plenan de/je rubaĵoj.

Frazparto kun difinilo (§9) (la, tiu, ĉiu, poseda pronomo...) estas difinita, do limigita kaj individueca (ne-substanceca). Sekve ne uzu da antaŭ tia fraz- parto, sed anstataŭe de el:

Ni manĝis iom de/el la pano.

Ili aĉetis kelkajn botelojn de/el tiuj vinoj.

Persona pronomo (§11.1) ordinare montras unu aŭ plurajn difinitajn individuojn. Tial ne uzu da antaŭ persona pronomo, sed anstataŭe de el:

Ni manĝis iom de/el ĝi.

Ili aĉetis kelkajn botelojn de/el ili.

Se la kvanto aŭ nombro jam estas montrata per nombra vorteto (§23.1) aŭ A-vorto, oni ne uzu da, sed de el:

Ŝi pagis kotizon de cent eŭroj. La vorto kotizo ĉiuokaze ne esprimas kvanton. Sed ja eblas diri ŝi pagis cent eŭrojn da kotizo.

Ni gustumis tre multe de unu vino.

Ili manĝis ĉiom de/el tuta bovo.

Li trinkis iom de/el kelkaj bieroj.

Se unu-nombra O-vorto jam per si mem esprimas klare limigitan kvanton, oni ne uzu da:

Unu tago estas tricent-sesdek-kvinono aŭ tricent-sesdek-sesono de jaro. FE14 Jaro montras per si mem klare limigitan tempon.

Ili fortranĉis duonon de centimetro.

Iuj vortoj foje esprimas kvanton, foje ion alian. La intencita senco decidas, ĉu oni uzu da aŭ alian rolvorteton:

Glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiun oni uzas por vino; glaso da vino estas glaso plena je vino. FE 32 Glaso jen montras individuaĵon, jen kvanton.

Ili konstruis grandan reton da/de komputiloj. Se la esprimo grandan reton montras, kiom da komputiloj estis, tiam oni diru da komputiloj. Sed se grandan reton montras, kiamaniere la komputiloj interrilatas (en la formo de granda reto), tiam oni diru de komputiloj.

La uzo de da do dependas de tio, kion la parolanto volas diri. Por helpi sin, oni povas imagi demandon, al kiu la frazo povus respondi:

Kiom da soldatoj estis? - Estis grupo da soldatoj!

Kia grupo ĝi estas? - Ĝi estas grupo de soldatoj!

Kiom da rozoj vi volas? - Mi volas bukedon da rozoj!

Kian bukedon vi volas? - Mi volas bukedon de rozoj!

Necesas ofte atenti, ĉu la posta vorto estas pli grava (^ da), aŭ la antaŭa vorto (^ de). Grupo da soldatoj estas unuavice soldatoj (en grupa kvanto). Grupo de soldatoj estas unuavice grupo (kiu konsistas el soldatoj). Bukedo da rozoj estas rozoj (en bukeda kvanto). Bukedo de rozoj (aŭ bukedo el rozoj) estas bukedo (kiu konsistas el rozoj).

Ekzemploj kun da, de kaj et

Alportu al mi metron da nigra drapo (Metro de drapo signifus metron, kiu kuŝis sur drapo, aŭ kiu estas uzata por drapo). FE 32 Metro estas jen kvanto, jen unu metron longa mezurilo.

Sur tiuj ĉi vastaj kaj herboriĉaj kampoj paŝtas sin grandaj brutaroj, pre- cipe aroj da bellanaj ŝafoj. FE 34 Aroj ĉi tie montras kvanton.

Antaŭ nia militistaro staris granda serio da pafilegoj. FE38 Granda serio ĉi tie montras kvanton.

Tri estas duono de ses. FE14 Ses estas preciza limigita nombro.

Mi volus scii, kiom de la ŝtofo ili jam pretigis. FA1108 La ŝtofo havas la, kaj montras do individuan limigitan ŝtofon.

La pastro prenos iom el la sango. Lv 4 La sango havas la, kaj montras individuan sangokvanton. Zamenhof tial elektis el. Oni povus ankaŭ uzi de, sed en la Biblio el estas konsekvence uzata en tiaj ĉi frazoj.

Oni ne devas restigi iom el ĝi ĝis la mateno. Lv7 Ĝi montras individuaĵon.

Tie malsupre kuŝas Germanujo, kiu iam estis kovrita de plej densa reto de fervojoj kaj kanaloj. FA3 55 Plej densa reto montras la aspekton, ne la kvanton, de la fervojoj kaj kanaloj.

Mi citos al vi pecon de unu el tiuj leteroj. Peco ĉi tie montras aŭ individuaĵon aŭ kvanton, sed la posta esprimo estas limigita per la vorto unu, tial oni devas uzi de.

Marta [...] rigardis la pecon da ĉielo videblan tra la malgranda fe- nestro. M133 Ĉi tie peco montras kvanton.

Radio da varma sango elŝprucis trans la glacion kiel fontano. FA1182 Radio normale ne montras kvanton, sed pro da ĝi ricevas tian signifon tie ĉi.

En ilia profundo [= en ŝiaj okuloj] estis iom da tia kunsento, kun kia homo matura, [...] rigardas naivan infanon. M 35 Tabelvortoj je A montras specon, ion nelimigitan.

12.3.3.3. Da — nekutimaj uzoj Memstaraj da-esprimoj

Normale da-esprimo staras tuj post sia kvantesprimo, sed okaze da-esprimo staras sola. Tiam normale la kvantesprimo troviĝas en alia loko de la frazo (nekutima vortordo). Iafoje tamen la kvanta vorto estas subkomprenata:

Da reĝidinoj estis sufiĉe multe. FA127 = Estis sufiĉe multe da reĝidinoj.

Da ŝafoj kaj bovoj li havis multe. &2'32 = Li havis multe da ŝafoj kaj bovoj.

Da homoj piedirantaj estas malpli, preskaŭ neniom. M 210 = Estas malpli, preskaŭ neniom, da homojpiedirantaj.

Da pulvo ni havas kiom vi volas. Rt66 = Ni havas tiom da pulvo, kiom vi volas.

Specialaj okazoj

Normale oni ne uzu da antaŭ frazparto difinita per la, tiu(j), ĉiu(j) aŭ poseda pronomo, ĉar tia frazparto montras ion limigitan kaj individuan. Ankaŭ per- sonaj pronomoj reprezentas difinitajn individuojn: ili = la viroj, la knaboj aŭ simile; ĝi = la tablo, la infano, la muziko aŭ simile. Tamen iafoje, en mal- oftaj frazoj, tia frazparto aŭ persona pronomo tamen montras specon. Tiam, tute logike, eblas uzi da, ĉar la uzo de da ne vere dependas de formalaj reguloj, sed de la efektiva senco:

Provajn numerojn ni elsendos, kiam ni havos sufiĉan nombron da ili. OV160 Ili reprezentas ĉi tie provaj numeroj, ne la provaj numeroj. Ili estas do ĉi tie nelimigita, kaj da estas ĝusta. Ĉi tia uzo de persona pro- nomo pri nedifinita, nelimigita, afero estas tamen sufiĉe malofta. Plej ofte oni do ne uzas da antaŭ personaj pronomoj.

Kvar metroj da tiu ĉi ŝtofo kostas naŭ frankojn. FE14 Ĉi tie temas pri ŝtofospeco (nelimigita afero). Per tiu ĉi oni almontras specimenon de tiu ŝtofospeco. La specimeno estas limigita, sed oni parolas pri la ŝtofospeco ĝenerale, ne nur pri la specimeno. Tial da estas taŭga. Oni povas ankaŭ renversi la klarigon, dirante, ke ĝuste la ĉeesto de da devigas kompreni la frazparton tiu ĉi ŝtofo kiel specan esprimon malgraŭ la difinilo tiu. (Efektive tiu similas ĉi tie al tia, kaj oni povus eble opinii, ke ...da tia ĉi ŝtofo estus preferinda.)

Malnova uzo

En la komenca tempo la reguloj por da estis ankoraŭ nefiksitaj. Tial oni povas en malnovaj tekstoj trovi ekzemplojn, kiuj ne sekvas la regulojn pri

da en PMEG: La nigra maro levis la grandajn pecegojn da glacio alte supren kaj briligis ilin en la forta fulmado. FA185 Pli bone: la grandajn pec- egojn de glacio. Ne temas pri tio, kiom da glacio estis, sed pli vere pri tio, el kio konsistis la grandaj pecegoj. En la sama alineo estis ankaŭ la jena frazo

kun de: Ĉirkaŭe naĝis grandaj montoj de glacio, el kiuj, laŭ ŝia rakonto, ĉiu elrigardis kiel perlo. FA185

"Da-ismo"

En parola Esperanto disvastiĝis malĝusta maniero uzi da, kiun oni povas nomi "da-ismo". En tiu uzo da ne havas postan esprimon, kies rolon ĝi povus montri. Da ĉesis esti rolmontrilo. Tiam da nur montras, ke la antaŭa esprimo estas kvanta:

*Mi havas multe da.*

*Kiom da vi volas?* Da ĉi tie ne rilatas al la posta vi.

*lli kunportis tiom da, ke ĉiu povis ricevi iom da.* Iuj diras, ke temas pri ordinara subkompreno:

Mi havas multe da mono. ^ *Mi havas multe da.*

Kiom da viando vi volas? ^ *Kiom da vi volas?*

En tia subkomprenado oni tamen normale forlasas ankaŭ la rolvorteton: Li estas instruisto de lingvoj. ^ Li estas instruisto. Ne: *Li estas instruisto de.* Tial, se oni volas forlasi la vorton post da, tiam oni forlasu ankaŭ da.

Oni do diru simple: Mi havas multe. Kiom vi volas? Ili kunportis tiom, ke ĉiu povis ricevi iom. Vortoj kiel multe, tiom kaj iom estas kvantaj per si mem. Ili neniel bezonas da por povi esprimi kvantan signifon. Nur se oni volas montri, el kio konsistas la kvanto, oni uzu da, sed tiam nepre kun fraz- parto poste.

Eventuale oni povus akcepti esceptokazajn uzojn de memstara da post vortoj, kiuj ne estas per si mem kvantaj, se tio helpas eviti miskomprenon. Ekz.: Mi volas skatolon da. = Mi volas tiom, kiom enhavas skatolo. / Mi volas skatolon. = Mi volas tian ujon. Sed konstanta uzo de memstara da post ĉiu kvantesprima vorto nur pezigas kaj malbeligas la lingvon. En la skriba lingvo memstara da apenaŭ aperas, ĉe bonaj aŭtoroj neniam.

Noto: Tamen indas mencii la poemon "La Velŝipo Magdalena" de William Auld (sendube unu el la "bonaj aŭtoroj"), en kiu aperas (en versio de la poemo verkita aparte por la muzikgrupo Kajto) la da-ismaĵo "trio da" en la buŝoj de krudaj maristoj, de kiuj oni atendas nekleran kaj nenorman lingv- aĵon.

Ŝajnas, ke da-ismo estas simptomo de pli profunda miskompreno. Uzo de memstara da montras, ke oni pensas, ke da apartenas al la antaŭa esprimo, ne al la posta. Tiam la posta esprimo estas ĉefvorto: mi havas multe da mono. Konsekvence oni volas uzi N-finaĵon en tiaj ĉi frazoj, ĉar mono estas nun objekto: *mi havas multe da monon* (simile al: mi havas multan monon). Kaj efektive frazoj kiel *mi havas multe da monon* relative ofte aperas. Kulpas pri tio ĉi interalie multaj lernolibroj, kiuj instruas da kvazaŭ ĝi apartenus ĉefe al la antaŭa vorto. La da-ismo eble rilatas al la tiom-kiom- ismo (§24.5) - ĉiama uzado de kiom kaj tiom anstataŭ kiel kaj tiel por montri gradojn. Eble por la tiom-kiom-istoj (kiuj ofte estas ankaŭ da-istoj) kiom kaj tiom estas unuavice gradaj, kaj tial ili eble sentas, ke necesas aldoni da por montri, ke temas pri kvanta signifo.

Загрузка...