Legu ankaŭ pri (mal)proksime al/de en §12.3.5.1, pri dank' al en §10.1, kaj

pri vic' al en §12.3.6.1.

Rolvortaĵoj kun kun

Kelkaj rolvortaĵoj konsistas el E-vorto + kun (§12.3.6.4):

Kompare kun = "en komparo kun": Vi ĉiuj kompare kun mi estas ja nur mizeraj kanajloj! FA315

Kune kun estas emfaza varianto de kun: La fundamento devas resti sev- ere netuŝebla eĉ kune kun siaj eraroj. FAnt45

Rolvortaĵoj kun N-finaĵo

Rolvortaĵoj, kiuj devenas de objekta ago, povas konsisti el E-vorto + N-fin- aĵo. Ankaŭ en rolvortaĵoj, kiuj ne devenas de objektaj agoj, oni ofte uzas N- finaĵon:

Koncerne ...N estas alternativo al pri = "kiam la afero koncernas ...N":

Ĝi tamen ne havis malbonajn intencojn koncerne la malgrandan knab- inon. FA2 61

Responde ...N = responde al: Responde vian leteron mi sendas la jenan bildkarton esperante, ke ĝi plaĉos al vi.

Inkluzive ...N = inkluzive de: Jonatan deprenis la tunikon, kiu estis sur li, kaj donis ĝin al David, ankaŭ siajn militajn vestojn, inkluzive sian glavon, sian pafarkon, kaj sian zonon. Sm118 La malo estas eks- kluzive ...N.

Rilate ...N estas pli ofta ol la samsignifa rilate al: Restas al mi nur diri al vi adiaŭ kaj danki vin por la boneco kaj afableco, kiun vi montris rilate

„-• M.59

min.

Escepte ...N estas ebla alternativo al la pli ofta escepte de: Escepte la

lastan ĉapitron mi tre ŝatis la libron.

Novaj rolvortetoj?

Plurfoje aperis la ideo, ke oni povus transformi rolvortaĵojn en verajn rol- vortetojn jene: flanke de la domo ^ *flank la domo*, rilate al tio ^ *rilat tio*. La kialo estas la ŝajna simileco kun: apud la domo ^ apude de la domo, k.t.p. (kie la vortkreado tamen estas inversa, oni faris rolvortaĵon el rolvorteto). La tuta ideo estas nura fantazio. Ekzistas nenia eblo tiel krei rol- vortetojn el ordinaraj radikoj. Krome leviĝas la demando, ĉu elparoli *rilat* laŭ la baza akcentoregulo (§2.1) aŭ *rilat* kvazaŭ estus apostrofita O-vorto.

Legu tamen pri la neoficiala rolvorteto *far* en §19, kiu fakte estas kreita tiamaniere.

12.3.8. Memstaraj rolvortetoj

Post rolvorteto normale staras frazparto, al kiu la rolvorteto rilatas. Sen tia posta frazparto, rolvorteto ne havas sencon: sur la tablo, en mia domo, apud la aŭto, ekster tiu ĉi ĉambro, dum la paŭzo, anstataŭ tio, krom Petro, post la manĝo k.t.p.

Se oni volas ellasi vortojn post rolvorteto (subkompreni ilin), oni devas uzi la rolvorteton kun E-finaĵo, ĉar la rolvorteto tiam fariĝas propra frazparto, kiu rolas kiel komplemento:

Li staras apud mi. ^ Li staras apude.

Ŝi sidas ekster la domo. ^ Ŝi sidas ekstere.

Tio okazis dum la paŭzo. ^ Tio okazis dume.

Tio okazos post la kongreso. ^ Tio okazos poste.

Se tia E-vorto montras lokon, ĝi povas akcepti la finaĵon N por montri movon al la loko (§12.2.5):

Li sidas ekster la domo. ^ Li sidas ekstere. ^ Li iras eksteren. = ...al ekstera loko (al loko ekster la domo).

Se iafoje la origina frazparto rolas kiel priskribo de O-vorto (rolas A-vort- ece), oni uzas A-finaĵon post la rolvorteto:

Li loĝas en domo apud mia domo. ^ Li loĝas en apuda domo. ...en domo apuda.

Sed oni ankaŭ povas uzi lokan aŭ tempan E-vorton en tiaj okazoj (§7.1): Li

loĝas en domo apude. = Li loĝas en domo, kiu troviĝas apude.

Ial iuj rolvortetoj apenaŭ aperas praktike kun E-finaĵo aŭ A-finaĵo. Oni ekz. preskaŭ neniam diras paroli prie = "paroli pri tio", iri dee = "iri de la loko", ala veturo = "veturo al la loko", proa agado = "agado pro tio".

Legu ankaŭ pri da sen posta frazparto ("da-ismo") en §12.3.3.3. 12.3.9. Forlaso de rolvorteto

Iaj specialaj esprimoj konsistas el du samaj O-vortoj ligitaj per rolvorteto. Ekz. paŝo postpaŝo, mano en mano, tago post tago, vizaĝo kontraŭ vizaĝo. Tia esprimo aperas plej ofte en frazrolo, kiu principe bezonas ian rolmontr- ilon. Zamenhof tamen normale ne uzis rolmontilon ĉe la unua O-vorto. Li plej ofte traktis tiajn esprimojn kiel tutaĵojn, opiniante, ke la rolvorteto inter la du O-vortoj sufiĉas por montri la frazrolon de la tuta esprimo.

Nuntempe multaj preferas uzi N-finaĵon aŭ alian rolmontrilon ĉe la unua vorto, kiam la frazrolo tion postulas. Tio estas gramatike pli logika, sed la Zamenhofa dirmaniero restas bona, kaj eĉ sufiĉe eleganta alternativo. Iafoje oni povus alternative E-vortigi la tutan esprimon:

Ni paŝo postpaŝo, post longa laboro, atingos la celon en gloro. FK 299 Aŭ ...paŝonpostpaŝo..., ...perpaŝopostpaŝo...

Mano en mano la gefianĉoj promenadis. FA3 29 Aŭ manon en mano, kun mano en mano, man-en-mane.

Sur ĉevalo aŭ sur piedoj ili ĉiam estis kune, flanko ĉe flanko. FA2140

Ni dormadis kapo ĉe kapo sub la laŭra tegmento de la kabano. FA1228

Ili en longa vico dormis flankon ĉe flanko. FA315 Ĉi tie Zamenhof ja uzis rolmontrilon, N-finaĵon.

Forte batis koro ĉe la koro. Rt75 Ĉi tie la unua koro estas subjekto, kaj nepre ne havu rolmontrilon.

13. Tabelvortoj

13.1. Tabelvortoj — bazaj reguloj

En Esperanto ekzistas 45 vortetoj, kiuj estas nomataj tabelvortoj, ĉar oni povas ilin aranĝi en tabelo laŭ similaj formoj kaj similaj signifoj.

Oni povas diri, ke ĉiu tabelvorto konsistas el antaŭparto kaj postparto, sed oni tamen ne rigardu la tabelvortojn kiel kunmetitajn vortojn. La tabelvortaj partoj formas apartan, fermitan sistemon, kaj oni normale ne intermiksu ilin kun la ordinaraj vortelementoj en la lingvo. Legu ankaŭ pri tabelvortaj post- partoj kaj ordinaraj finaĵoj en §13.2, kaj pri la demando, ĉu ALI-vortoj povas esti tabelvortoj, en §13.3.

Antaŭpartoj

KI- demandovorto, rilata vorto, ekkria vorto TI- montrovorto I- nedifinita vorto

ĈI- tutampleksa vorto NENI- nea vorto

Postpartoj

-U individuo §15.1

-O afero §15.2

-A eco, speco §15.3

-ES posedanto (senca objekto, senca subjekto) §15.4

-E loko §14.1.1

-AM tempo, fojo (okazo, kondiĉo) §14.2.1

-AL kaŭzo §14.3.1

-EL maniero, grado §14.3.2

-OM kvanto (emfazita grado) §14.3.3

La ĝenerala signifo de ĉiu tabelvorto dependas de ĝiaj partoj. En la praktiko tamen iuj tabelvortoj havas pli individuajn signifojn, kiujn oni devas aparte lerni.

Klarigoj pri la tabelvortoj je U, O, A kaj ES troviĝas en la paragrafo pri "O-vortecaj kaj A-vortecaj vortetoj" (§15).

Pri la tabelvortoj je E vidu "E-vortecaj vortetoj lokaj" (§14.1).

La tabelvortoj je AM troviĝas en "E-vortecaj vortetoj tempaj" (§14.2).

La tabelvortoj je AL, EL kaj OM estas klarigitaj en la paragrafo pri "E- vortecaj vortetoj ceteraj" (§14.3).

J-finaĵoj kaj N-finaĵoj post tabelvortoj

La tabelvortoj je U kaj A povas ricevi la finaĵojn J kaj N. La tabelvortoj je O povas ricevi N, sed normale ne povas ricevi J. La tabelvortoj je AM, AL, EL, OM kaj ES ne povas ricevi J aŭ N. La tabelvortoj je E povas ricevi direktan N-finaĵon. Ili ne povas ricevi J. La tabelo

Jen la tuta tabelo de la tabelvortoj kun mallongaj difinoj. Pli detalaj difinoj troviĝas en la klarigoj pri la diversaj tabelvortaj familioj.

KI-

TI-

I-

CI-

NENI-

-U

§15.1

kiu

demandovorto pri identeco

tiu

montrovorto pri identeco

iu

nedifinita per- sono, aĵo aŭ afero

ĉiu

tutampleksa vorto pri per- sono, aĵo aŭ afero

neniu

nea vorto pri persono, aĵo aŭ afero

-O

§15.2

kio

kiu afero

tio

tiu afero

io

iu afero

ĉio

ĉiu afero

nenio

neniu afero

-A

§15.3

kia

de kiu speco

tia

de tiu speco

ia

de iu speco

ĉia

de ĉiu speco

nenia

de neniu speco

-ES

§15.4

kies

de kiu(j)

ties

de tiu(j)

ies

de iu

ĉies

de ĉiu(j)

nenies

de neniu

-E

§14.1.1

kie

en kiu loko

tie

en tiu loko

ie

en iu loko

ĉie

en ĉiu loko

nenie

en neniu loko

-AM

§14.2.1

kiam

en kiu tempo

tiam

en tiu tempo

iam

en iu tempo

ĉiam

en ĉiu tempo

neniam

en neniu tempo

-AL

§14.3.1

kial

pro kio

tial

pro tio

ial

pro io

ĉial

pro ĉio

nenial

pro nenio

-EL

§14.3.2

kiel

en kiu maniero/ grado

tiel

en tiu maniero/ grado

iel

en iu mani-

ero/grado

ĉiel

en ĉiu maniero

neniel

en neniu mani- ero

-OM

§14.3.3

kiom

kiel multe

tiom

tiel multe

iom

ne tre multe sed ankaŭ ne mal- multe

ĉiom

la tuta kvanto

neniom

nenianombre, neniakvante

KI-vortoj

La tabelvortoj je KI estas uzataj en tri manieroj:

kiel demandovortoj (§22.1)

kiel rilataj vortoj (§33.4)

kiel ekkriaj vortoj (§32.1) • Kio estas tio? Demanda kio.

Kiu kuraĝas rajdi sur leono? FE7 Demanda kiu.

Kiel vi fartas? Demanda kiel.

Fremdulo, diru, kiu kaj el kie vi estas. IT 41 Demandaj kiu kaj kie.

La fera bastono, kiu kuŝis en la forno, estas nun brule varmega. FE31 Ri- lata kiu.

Kiam mi venis al li, li dormis. FE 20 Rilata kiam.

Li estas tiu, kies monon vi prenis. Rilata kies.

Kia granda brulo! FE 31 Ekkria kia.

Fi, kiel abomene! FE 26 Ekkria kiel.

Kion mi vidas! FE17 Ekkria (kaj demanda) kio.

Tl-vortoj

La tabelvortoj je TI estas montraj vortoj. Plej ofte ili montras ion antaŭe dir- itan aŭ ion poste dirotan. Ili povas ankaŭ almontri ion rekte vidatan, aŭdatan aŭ simile:

Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera. FE 24 Tio montras antaŭe diritan aferon.

Tio estas mia hejmo. Tio montras ion vidatan (eble kune kun fingromontrado).

Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallarĝa pordo. FE 33 Tiel almontras la postan ke-frazon.

Kio estas, kio vin tiel afliktas? M55 Tiel almontras vidatan aŭ aŭdatan aferon.

Ŝi estis en tiu momento tre bela. M 56 Tiu almontras antaŭe menciitan momenton.

Tiu ĉi malfreŝa pano estas malmola, kiel ŝtono. FE 33 Tiu almontras ĉeest- antan aferon (la malfreŝan panon).

l-vortoj

La tabelvortoj je I reprezentas neprecizigitajn aŭ nekonatajn aferojn:

Gerda [...] ricevis ion por manĝi kaj por trinki. FA2 71 Oni ne diras, kion ŝi ricevis.

Venis iuj personoj, kiujn mi ne konas. Oni ne scias, kiuj estis la personoj.

Morti iam vi ja devas. FA2136 La tempopunkto estas nekonata.

Hodiaŭ estas ies tago de naskiĝo. BV 9 Oni ne diras, kies naskiĝtago ĝi estas.

Mi provis esti kudristino, sed mi ial ne sukcesis! M145 Ne estas dirite, kial ŝi ne sukcesis.

Ĉl-vortoj

La tabelvortoj je ĈI havas signifojn tutampleksajn, totalajn:

Li faris ĉion per la dek fingroj de siaj manoj. FE12 Ĉio esprimas la tuton de la aferoj, kiujn li faris.

Ĉiu homo amas sin mem. FE18 Ne ekzistas persono, por kiu ne validas tio.

Tiuj ĉi du amikoj promenas ĉiam duope. FE14 Ĉiam montras, ke ne ek- zistas fojo, kiam ili ne iras duope.

Nun ĉie regis ĝojo. FA179 Ne ekzistis loko, en kiu ne regis ĝojo.

Ofte la kunteksto limigas la amplekson de ĈI-vorto:

Ŝia fratino en ĉio estas kulpa. FE 21 Ŝi ne kulpas pri ĉio en la mondo, sed pri ĉiuj aferoj, pri kiuj temas ĝuste nun.

La bela muziko ludis ĉiam plue. FA134 Ĉiam = seninterrompe dum tiu tuta tempo, pri kiu temas.

NENI-vortoj

La tabelvortoj je NENI havas signifon nean:

La tempon venontan neniu ankoraŭ konas. FE 22 Neniu esprimas, ke ne ek- zistas persono, kiu konas la tempon venontan.

Mi nenielpovas kompreni, kion vi parolas. FE 28 Neniel montras, ke ne ek- zistas maniero, en kiu mi povus vin kompreni.

Kiam mi ien veturas, mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo. FE35 Neniam esprimas, ke ne ekzistas tia fojo, dum kiu mi prenus multon da pakaĵo al vojaĝo.

Ofte la kunteksto limigas la signifon de NENI-vorto:

Neniu iam gustumis tian supon, des pli neniu ion sciis pri la maniero de ĝia pretigado. FA3126 Neniu = neniu el la ĉeestantaj manĝantoj.

Krom la kolbasaj bastonetoj [...] absolute nenio restis. FA3126 Absolute nenio = absolute nenio manĝebla.

NENI-vorto sufiĉas por nei la tutan frazon. Legu pli pri tio en la klarigoj pri

neado: §21.

13.2. Tabelvortaj postpartoj kaj ordinaraj finaĵoj

Kelkaj postpartoj de la tabelvortoj similas al ordinaraj finaĵoj, sed la signifoj

ne estas samaj:

La ordinara O-finaĵo (§37.2.1) kaj la tabelvorta O-parto estas preskaŭ samsignifaj, sed la tabelvortoj je O normale ne akceptas la finaĵon J (§8.1).

La ordinara finaĵo U estas verba finaĵo por la vola modo (§26.3), dum la tabela U-parto montras individuojn - du komplete senrilataj signifoj.

La ordinara finaĵo A estas ĝenerala priskriba finaĵo (§37.2.2). Ĝi ofte montras ecojn kaj kvalitojn, sed ĝi ankaŭ povas montri apartenon, ri- laton, individuecon k.s. La tabela A-parto montras nur ecojn kaj specojn.

► La ordinara finaĵo E (§37.2.3) povas montri manieron, tempon, lokon, mezuron, okazon kaj ankoraŭ aliajn signifojn. La tabela E-parto montras ĉiam nur lokon.

Normale oni do ne povas uzi la tabelajn antaŭpartojn kaj postpartojn kune kun ordinaraj elementoj de la lingvo, ĉar la signifoj konfuziĝus. Principe la tabelvortoj estas nekunmetitaj, nedisigeblaj, kvankam ili ŝajnas kunmetitaj.

Ekzistas tamen manpleno da tradiciaj vortoj, kiuj miksas tabelvortajn partojn kun ordinaraj sufiksoj. Oni forigis la O-parton aŭ la A-parton de tabelvorto kaj aldonis sufikson: neniaĵo, nenieco, neniigi, neniiĝi (§15.2) kaj tiaĵo (§15.3). Ili ne kreas konfuzon, kaj estas tial ne-danĝeraj.

13.3. Ĉu ALI-vortoj povas esti tabelvortoj?

normala interalie (= inter aliaj aferoj). *Interaliel* estas tute mallogika. Ali- elistoj devus logike uzi ion similan al *interaliue* (= *inter aliuj aferoj*).

La ordinara alie povas signifi "en alia okazo": Mi ja bezonas manĝi. Alie mi povas tute maldikiĝi. ^25 Ĝi ankaŭ povas signifi "en alia maniero": Mi ankaŭ iros en la palacon, ĉar mi ne povas agi alie! FA171 *Aliel* povas sig- nifi nur "en alia maniero" (kaj eble "en alia grado"). Tamen multaj alielistoj uzas *aliel* ankaŭ por "en alia okazo". Logike ili devus tiam uzi *ali- uokaze* *aliam*: Mi ja bezonas manĝi. *Aliam* mi povas tute mal- dikiĝi. La vorto *aliel* estas do ne nur reformo, sed eĉ mallogike uzata re- formo.

El la novaj tabelvortoj povus esti iom utila nur *alies*, per kiu eblus simpl- igi iujn specojn de frazoj: Li ne uzis mian ĉambron, sed tiun de alia persono. ^ *Li ne uzis mian ĉambron, sed alies.* Por ĉiuj aliaj novaj tabelvortoj Esperanto jam havas tute bonajn esprimilojn, kaj eĉ por *alies* ekzistas tute uzinda alternativo, kiu ne postulas reformadon de la baza lingva sistemo, nome aliula (kaj eble ankaŭ aliies = ali-ies), vidu ĉi-poste. La eventualaj avantaĝoj de la nova tabelserio estas do tre malgrandaj, des pli se oni komp- aras kun la grandegaj problemoj kaj miskomprenoj, kiujn kaŭzus tia re- formo.

Tiuj ĉi reformproponoj tute ne venas de ia reala bezono, sed de la hazarda fakto, ke la radiko ALI finiĝas per "i". Se la vortoj estus ekz. *altra*, *altre*, *altro* k.t.p., tiam verŝajne venus al neniu en la kapon, ke oni bezonas tabelvortojn por tio. Oni povas kompari kun la radiko SAM, kiu estas la malo de ALI. SAM ne finiĝas per "i". Sekve neniu proponis diri: *samel*, *samam*, *sames* k.t.p., kvankam la bezono de tiaj vortoj devus esti same granda, kiel la bezono de *aliel*, *aliam*, *alies* k.t.p.

Ankoraŭ neniu praktikis la plenan tabelserion je ALI en konsekvenca mani- ero. Ekzistas nur senpripensa kaj mallogika uzado de *aliel* kaj *alies*, kaj okaze de *aliu*. Iuj uzas parte klasikan Esperanton, parte la reformitan dialekton. Kiam ili diras ekz. alie alia, oni ne povas scii, ĉu kompreni laŭ la Fundamenta lingvo, aŭ laŭ la nova dialekto. Feliĉe tamen plej multaj ankoraŭ uzas la lingvon regule kaj logike.

Iafoje oni renkontas la argumenton, ke tute ne temas pri plena tabelvortigo de ALI, sed nur pri unu aŭ du tiaj vortoj, ekz. nur *alies* aŭ nur *aliel* aŭ simile. Laŭ tiu rezonado alie, alia kaj aliu retenu sian normalan signifon, kaj ĉio devus esti en ordo. Sed ne multe gravas, kion la uzantoj de tiaj novaj vortoj intencas. Gravas, ke la nura uzo de ekz. *aliel* *alies* aŭtomate supozigas la ekziston de la plena familio de tabelaj ALI-vortoj. Komenc- anto, kiu renkontas la vorton *aliel*, lernante, ke ĝi signifas "en alia mani- ero", pro tio tute logike konkludas, ke alie devas signifi "en alia loko", kaj sekve mislernas Esperanton.

La ŝajne senkulpaj vortetoj *aliel* kaj *alies* kunportas tiom da ŝanĝoj kaj malstabiligoj, ke oni devas rigore deadmoni de ilia uzo, kaj de ĉiaj provoj vastigi la tabelon. Uzu la jam ekzistantajn tabelvortojn, kaj esprimu aliajn aferojn per ordinaraj radikoj laŭ la reguloj de la Fundamenta Esper- anto. De tiuj, kiuj volas krei novajn tabelvortojn, oni devas postuli, ke ili almenaŭ trapensu, kiajn sekvojn havus la reformo, antaŭ ol ekuzi la novajn vortojn.

Evitenda reformo

Oficiala Esperanto

*aliu*

alia, aliulo

*alia*

alia, alispeca, alieca

*alies*

de alia (persono), aliula

*alie *

aliloke

*alien*

aliloken

*aliam *

alifoje, aliokaze

*alial*

alikaŭze

*aliel*

alimaniere, alie

*aliom *

alikvante


Aliula signifas "rilata al aliulo (= alia persono)", kio laŭ la kunteksto povas esti ekz. "posedata de aŭ apartenanta al alia persono". Aliulo kaj aliula ne estas tre kutimaj vortoj, sed plene regulaj: Agu kun aliuloj tiel, kiel vi de- zirus, ke aliuloj agu kun vi. OV342 Uzo de aliula anstataŭ *alies* forigas la solan okazon, en kiu tabela ALI-vorto povus esti iom utila. Krome aliula povas porti J-finaĵon kaj N-finaĵon, kaj estas do ofte pli klara ol *alies*. La ekzemplo kun *alies* fariĝas tiam: Li ne uzis mian ĉambron, sed aliulan.

Oni ofte proponas la "kompromisajn" formojn aliio, aliiu, aliies, aliia, aliie, aliiel k.t.p. (kunmetaĵoj de la radiko ALI kun tabelvortoj je I). Tiaj vortoj ja estas regulaj, kaj ne malmultaj uzas tiujn formojn, sed bedaŭrinde ne estas facile aŭdi la distingon inter aliie kaj alie, inter aliia kaj alia, k.t.p.

14. E-vortecaj vortetoj

E-vortecaj vortetoj (aŭ E-ecaj vortetoj) rolas en frazo kvazaŭ ili estus E- vortoj. Tabelvortoj je OM povas ankaŭ roli O-vortece. La E-vortecaj vort- etoj estas ĉi tie dividitaj en tri grupojn:

Lokaj E-vortecaj vortetoj (§14.1)

Tempaj E-vortecaj vortetoj (§14.2)

Ceteraj E-vortecaj vortetoj (§14.3)

E-vortecaj estas ankaŭ la vortetoj ne (§21), jes (§22.4), ju kaj des (§17.4).

14.1. E-vortecaj vortetoj lokaj 14.1.1. Tabelvortoj je E

kie

en kiu loko

tie

en tiu loko

ie

en iu loko

ĉie

en ĉiu loko

nenie

en neniu loko

Kie


Kie estas la libro kaj la krajono? FE6 = En kiu loko estas la libro... De- manda kie.

- Kie estas la tranĉiloj? - Ili kuŝas sur la tablo. FE16 = En kiu loko estas... Demanda kie.

Mi montris al la infano, kie kuŝas ĝia pupo. FE18 Kie en demanda sub- frazo.

Li scias, kie la kankroj pasigas la vintron. PE 1386 Kie en demanda sub- frazo.

Mi volis resti tie, kie mi estis. FA3135 Rilata kie.

Kie fumo leviĝas, tie fajro troviĝas. PE 875 Rilata kie.

Tie

En la kastelo estis granda societo, tie troviĝis multe da gastoj el la ĉirkaŭaĵo. FA3 49 = ..., en tiu loko (en la kastelo) troviĝis...

La plafono tie estis malalta. M105 = La plafono en tiu loko estis malalta.

Ŝtelisto ŝteliston evitas, ĉar li tie ne profitas. PE 2392 Tie = ĉe ŝtelisto.

Se li scius, ke mi estas tie ĉi, li tuj venus al mi. FE20 = ...estas en tiu ĉi loko proksime de mi, li tuj... Pri ĉi vidu ĉi-poste.

Li demandis ŝin, kion ŝi faras tie ĉi tute sola. FE 21

Mi restas tie ĉi laŭ la ordono de mia estro. FE 26

Tie kaj tie en la arbaro loĝas homoj. Tie kaj tie aŭ tie kaj ĉi tie (aŭ simile) = "en kelkaj disaj lokoj".

Iafoje kiam ĉeestas rilata kie-subfrazo, tie povas esti forlasata: §33.4.3. !e

Ĉu vi loĝas ie? = Ĉu vi loĝas en iu loko?

Certe ĝi troviĝas ie ĉi tie, tion mi scias.

Ĉie

Ĉie estas varme, sed hejmeplej ĉarme. PE226 = En ĉiu loko estas...

Kion mem mi faras, tion ĉie mi flaras. PE 935

Malsaĝulo ĉie sian nomon skribas. PE1468

Ĉie, kien mi venas, troviĝas ia malbonaĵo, kiu premas la koron. FA1144

Nun ĉie regis ĝojo. FA179

Nenie

Nenie mi havis tian bonan akcepton. Rz80 = En neniu loko mi havis...

Pli bela reĝidino ol ŝi troviĝis nenie en la mondo. FA1162

Kiu kutimis ĉion juĝi, nenie povas rifuĝi. PE1027

Lokaj tabelvortoj kun rolvortetoj

Oni povas aldoni rolvortetojn al lokaj tabelvortoj por montri moviĝon k.s.:

Sonorado al li venas, sed de kie - li ne komprenas. PE2338 = ...sed de kiu loko...

For de tie ĉi! FE26 = Iru for...

Ho, se vi estus malproksime de ĉi tie! FA2 37

El kie vi estas? FA2 37 = El kiu loko...

Ĉiuj sociaj klasoj, aĝoj, nacioj puŝiĝas tie, tra kie mi intencis iri. M 39

Se la pordo de la ĝardeno estis nefermita, li povus tra tie eniri. BV 60

Direktaj tabelvortoj

Post lokaj tabelvortoj oni povas meti N-finaĵon por montri direkton (§12.2.5):

kien al kiu(j) loko(j), en kiu(j) direkto(j) tien al tiu(j) loko(j), en tiu(j) direkto(j) ien al iu(j) loko(j), en iu(j) direkto(j)

ĉien al ĉiu(j) loko(j), en ĉiu(j) direkto(j) nenien al neniu(j) loko(j), en neniu(j) direkto(j)

Kien vi iras? - Mi iras en la ĝardenon. FE 26

Kien vi vin turnos, ĉie malbone. PE 891

Fadeno iras, kien kudrilo ĝin tiras. PE 554

Rigardu tien ĉi. BV 66

Kun helpo de Dio mi trabatis al mi vojeton rekte tien, kien estis necese. ^™ 58

Kiam mi, la sonorilo [...], svingiĝadis tien kaj reen, mipovus frakasi al li la frunton. FA4 69

La malvivan korpon li ien trenis for. H113

La infano [...] turnadis ĉien la okulojn, en kiuj vidiĝis miro kaj timo. M 7

Mi nenien plu iros hodiaŭ. M128

Vortfarado

Tiea, ĉi-tiea FE 30, ĉiea k.t.p. = "troviĝanta tie, ĉi tie, ĉie" k.t.p.: Ĉiuj per- sonoj, kiuj partoprenis en la tiea kongreso, konservis pri ĝi la plej agrablan kaj plej entuziasman memoron. OV 373 Kiel urbestro de la ĉi-tiea urbo mi havas la devon zorgi pri tio, ke al la traveturantoj [...] estu nenia premado. ^29 La ĉiea pluvo detruis nian vojaĝon.

14.1.2. Ĉi

La vorteto ĉi montras proksimecon al la parolanto. Ĉi estas normale uzata kune kun tabelvorto je TI (§13.1). Ĉi povas stari ĉu antaŭ, ĉu post la tabel- vorto. Ĉi ne povas ricevi finaĵojn.

Simpla Tl-vorto ĉiam montras ion ne tute proksiman al la parolanto. TI- vorto + ĉi montras ion proksiman al la parolanto:

tie = en tiu loko ^ tie ĉi, ĉi tie = en tiu ĉi loko proksime de mi

tiu domo (for de mi) ^ tiu ĉi domo, ĉi tiu domo (proksima de mi)

tio = tiu afero (for de mi) ^ tio ĉi, ĉi tio = tiu ĉi afero

tiel = en tiu maniero ^ tiel ĉi, ĉi tiel = en tiu ĉi maniero (kiun mi montras)

Ĉi tiam tiam ĉi ne estas praktike uzataj. Anstataŭe oni uzas nun (§14.2.7).

Noto: La preciza nuanco de ĉi tiam estas malklara, ĉar ĝi apenaŭ estas uzata. Oni povus diskuti, ĉu ĉi tiam estas preferinda, kiam temas pri okazoj kaj kondiĉoj, dum nun ordinare estas tempa. Eble tempa ĉi tiam povas esti malpli forte ligita al la absoluta nuno ol nun, montrante tiun tempon, kiun la rakonto atingis.

Oni iafoje uzas ĉi ankaŭ kune kun la tabelvortoj je ĈI (§13.1). Tiam oni povus diri ke TI-vorto estas subkomprenata:

ĉio = ĉiuj aferoj ^ ĉio ĉi, ĉi ĉio = ĉiuj ĉi tiuj aferoj, ĉio tio ĉi

ĉie = en ĉiuj lokoj ^ ĉie ĉi, ĉi ĉie = en ĉiuj tiuj ĉi lokoj, ĉie ĉi tie

Ne konfuzu la vorteton ĉi kun la tabela antaŭparto ĈI (§13.1). Ili havas tute malsamajn signifojn.

Normale estas egale, ĉu oni metas ĉi antaŭ aŭ post la tabelvorto, sed iafoje la loko de ĉi estas grava. Oni prefere ne diru ekz. *tie ĉi tiu knabino loĝas*, ĉar estas malklare, ĉu ĉi apartenas al tie aŭ al tiu. Diru ekz. ĉi tie tiu knabino loĝas, tie tiu ĉi knabino loĝas, depende de la signifo.

Ĉi estas aparta vorto. Ne skribu: *ĉi-tiu*, *tiu-ĉi*, *ĉi-tie*, *tie-ĉi*, *ĉio- ĉi * k.t.p. Skribu: ĉi tiu, tiu ĉi, ĉi tie, tie ĉi, ĉio ĉi k.t.p. Se oni skribus *tiu- ĉi*, *tie-ĉi*, *ĉio-ĉi*, oni devus akcenti: *tiu-ĉi*, *tie-ĉi*, *ĉio-ĉi*, laŭ la akcentoregulo (§2.1), sed tiel neniu elparolas. Oni do ankaŭ ne skribu tiel. Sed oni povas el tiaj esprimoj fari aliajn kunmetaĵojn, kaj tiam oni ja kun- skribu, kaj ofte oni tiam uzas dividostrekon post ĉi. Vidu ĉi-poste.

Teorie eblas uzi malĉi por montri malproksimecon, sed tiu formo tute ne estas uzata. Formoj kiel tie for, tiu for estas iafoje provataj, sed restas mal- oftaj.

Memstara ĉi

Okaze oni uzas ĉi memstare. Tiam plej ofte la vorteto tie estas subkompren- ata. Ĉi restas aparta vorto. Tia uzo estas plej ofta en poezio, sed kelkaj provas ĝin ankaŭ en ordinara lingvaĵo:

Ĉi ne estas akvo! FA1150 = Ĉi tie ne estas akvo!

Neniu magazeno ĉi estas! FA1119 = Neniu magazeno ĉi tie estas. Nuntempe populariĝis uzo de memstara ĉi anstataŭ tiu ĉi, tiun ĉi, tiuj ĉitiujn ĉi. En tiaj frazoj la vorteto tiu(j)(n) estas subkomprenata:

Ĉi libron mi ŝatas. = Ĉi tiun libron mi ŝatas.

Mi tre admiras ĉi Francajn verkistojn. = Mi tre admiras tiujn ĉi Francajn verkistojn.

En tia uzo ĉi transprenis la rolon de tiu(j), kaj fariĝis mem difinilo (§9).

Iuj opinias, ke memstara ĉi anstataŭ ĉi tiu(j) estas evitinda (krom eble en poezio).

Ankaŭ en tiaj ĉi okazoj estus eraro uzi dividostrekon. Ne skribu *ĉi-libro* aŭ *ĉi-Francajn verkistojn*. Tio estus same erara kiel *tiu-libro*, *la- libro*, *tiujn-Francajn verkistojn*, *la-Francajn verkistojn*.

Ĉi = "ĵus menciita"

Oni ofte uzas ĉi por montri ĵus menciitan aferon. Temas tiam pri proksimeco en la parolo, ne pri proksimeco al la parolanto:

Tiu ĉi opinio estas tute erara. OV 245 = La opinio, kiun mi ĵus menciis estas...

- Vi estas la patro de Karolo de Moor. - De kie vi tion ĉi scias? Rt 46 = De kie vi scias tion, kion viĵus diris?

Li ellasis la kolombon, kaj ĉi tiu jam ne plu revenis al li. ^8 Ĉi tiu = la (ĵus menciita) kolombo.

Unu el la abeloj pikis lin en la mano, tiel ke li elfaligis la florpoton, kaj ĉi tiu rompiĝis. FA215 Ĉi tiu = la (ĵus menciita) florpoto.

Ofte ĉi ne estas vere necesa en tiaj frazoj, sed nur aldonas ian viglan nuancon. Iafoje, kiam oni faras distingon inter du aferoj, estas tamen grave, ĉu oni uzas aŭ ne uzas ĉi. Por la pli ĵuse menciita oni uzu Tl-vorton kun ĉi, dum por pli frue menciita afero oni uzu Tl-vorton sen ĉi:

En nia loko ne estas moro, ke oni donu la pli junan [filinon] antaŭ ol la pli maljunan. Pasigu semajnon kun ĉi tiu [= la pli maljuna], tiam mi donos al vi ankaŭ tiun [= la pli junan]. Gn 29

La vojkamarado tion aŭdis, kaj en la sama momento, kiam la reĝidino englitis tra la fenestro en sian dormoĉambron kaj la sorĉisto volis ek- flugi returne, li [= la vojkamarado] kaptis ĉi tiun [= la sorĉiston, ne la re- ĝidinon] je lia longa nigra barbo kaj dehakis al li per la sabro lian abomenindan kapon. FA178

Iafoje oni aldonas la vorton lasta(j) por maksimuma klareco:

La virino [...] ekridis per mallonga, seka rido, kies sono, kontrastante kun ŝia tuta freŝa eksteraĵo, harmoniis kun la velkinteco de la frunto kaj, simile al tiu ĉi lasta [= la velkinta frunto, ne la freŝa eksteraĵo], povis veki rilate ŝin malkonfidon aŭ kompaton. Marta videble sentis tiun ĉi lastan senton [= kompaton, ne malkonfidon]. M151

Kiam oni uzas lasta(j) oni povas forlasi ĉi: Grandaj ŝipoj povis naĝi sub la superpendantaj branĉoj, kaj en tiuj lastaj [= la branĉoj, ne la ŝipoj] loĝis najtingalo. FA2 24 Oni povas ankaŭ fari distingon per la unua kaj la lasta aŭ simile.

Nuntempe oni sufiĉe ofte mallongigas la esprimon tiu(j) ĉi lasta(j) al ĉi lasta(j): Mi renkontis Karlon kaj Petron. Ĉi lasta [= Petro] estas malnova amiko de mi. Iafoje oni vidas la skribon ĉi-lasta(j), kiu plej ofte estas erara, ĉar ne temas pri vortkunmetado, sed pri subkompreno de la vorto tiu(j). Tamen ĉi-lasta(j) povas esti senerara, se oni uzas apartan difinilon (la, lia, ilia k.s.), kaj komprenas ĉi-lasta(j) kiel vortigon de la frazeto tie ĉi laste menciita (aŭ simile): La ĉi-lastaj ekzemploj gravas. = La tie ĉi laste menci- itaj ekzemploj gravas. La ĉi-lasta [afero] estas mia. = La tie ĉi laste montr- ita [afero] estas mia.

Legu ankaŭ pri simila distingo inter tiu kaj persona pronomo en §15.1. Ĉi en kunmetitaj vortoj

Oni ofte faras A-vorton aŭ E-vorton el frazparto, kiu enhavas la vorteton ĉi. Tiam la tuta esprimo fariĝas unu vorto (§37.4). Normale la Tl-vorto mal- aperas. Por klareco oni kutimas meti dividostrekon (§1.2) post ĉi en tiaj vortoj:

ĉi tie ^ ĉi-tiea FE30: Kiel urbestro de la ĉi-tiea urbo mi havas la devon zorgi pri tio, ke al la traveturantoj kaj al ĉiuj noblaj homoj estu nenia premado. Rz29 = ...de la urbo, kiu troviĝas ĉi tie...

en tiu ĉi nokto ^ ĉi-nokte

sur ĉi tiu flanko ^ ĉi-flanke

la somero de tiu ĉi jaro ^ la ĉi-jara somero

sub tio ĉi ^ ĉi-sube: Ni donas ĉi-sube la protokolon de la lasta kunsido. = ...poste en tiu ĉi teksto...

ĉe la supro de tio ĉi ^ ĉi-supre: La ĉi-supre citita teksto estas de Privat. = La teksto cititapli supre...

kun tio ĉi ^ ĉi-kune = Bonvolu trovi ĉi-kune modestan donacon. = ...kun tiu ĉi sendaĵo...

Vi malgranda griza ĉi-landa birdo! FA1139 = ...birdo de tiu ĉi lando!

Oni povus konservi la Tl-vorton: tiu-ĉi-nokte, ĉi-tiu-flanke, tiu-ĉi-jara, k.t.p., sed tiajn vortojn oni normale ne uzas.

Principe oni tute rajtas skribi tiajn kunmetaĵojn ankaŭ sen dividostreko: ĉitiea, ĉinokte, ĉiflanke, ĉijara, ĉisube, ĉisupre, tiuĉinokte, ĉitiuflanke, tiu- ĉijara. Sed preskaŭ neniam oni vidas tian skribon en la praktiko. Rimarku, ke kunmetaĵoj kun prefikseca ĉi ĉiam havas A-finaĵon aŭ E-fin- aĵon. O-vortoj kun prefikseca ĉi ne eblas.

14.1.3. For

Mova for

Plej ofte for montras moviĝon de unu loko al alia (normale malproksima) loko:

Iru for! FE 20 = Iru de (ĉi) tie al alia (malproksima) loko.

La tuta ĝojo de la tero flugis for, kaj restis sole ĝemo! Rt75

Clemency [...] vekiĝis kaj rapidis for, por rigardi la infanojn. BV 67

Ŝi demetis la tukon for de la kapo. M169

Ĉevaloj fortiradis ilin [= la dehakitajn arbojn] de tie for el la arb- aro. FA2 43

Senmova for

For povas ankaŭ montri troviĝon en alia (malproksima) loko:

Grandaj vojaĝoj kaj longa restado for de mia hejmo estas por mi afero tre malfacila. L2 236

Marta staris jam kelke da paŝoj for de ŝi. M161

Se la alia loko ne estas montrata, for signifas normale "malaperinta", "en loko nekonata":

La pilko tute malaperis kaj plu ne revenis. La knabo serĉis kaj serĉis, sed ĝi estis kaj restis for. FA2 33

Ne eblas do uzi solan for en la signifo "malproksime, malproksima", se la kunteksto ne klare montras tion. Oni ne diru: lia hejmo estas for, se la sig- nifo estas lia hejmo estas malproksime, ĉar lia hejmo estas for kompreniĝas normale kiel lia hejmo estas malaperinta. Tamen, se oni diras ekz. lia hejmo estas tre for, oni tion povas kompreni nur kiel lia hejmo estas tre mal- proksime, ĉar "tre malaperinta" estas tro stranga ideo.

Ekkria for

For estas ofte uzata kiel ekkria vorto. Tiaj esprimoj montras, ke oni volas, ke io malaperu. Oni povas diri, ke temas pri mallongigitaj frazoj:

For de tie ĉi! FE 26 = Malaperu for de tie ĉi!

For, for de mi! [...] For de miaj okuloj. Rt29 = Iru for, iru for de mi. Iru for de miaj okuloj.

For en la balaaĵon! FA3 45 = Falu for en la balaaĵon!

For tiun ĉi bildon! Rt93 = Prenu for tiun ĉi bildon.

For la manojn! H 30 = Movu for la manojn!

Vortfarado

Fora = "malproksima": Ili venas de foraj landoj. Fora ĉiam estas sen- mova.

Fore = senmova for: La butiko estas fore je ducent metroj.

Foren = movafor: Nun ni rajdas multe da mejloj foren! FA2 80 Li eksopiris foren el sia patrujo, for, for en la malproksiman mondon. FA3 62

Fore kaj foren povas esti uzataj por fari distingon inter mova kaj senmova for. Fore estas sufiĉe malofta, dum foren estas pli ofta. Foren estas ankaŭ uzata simple kiel akcenta formo de mova for.

14.2. E-vortecaj vortetoj tempaj

14.2.1. Tabelvortoj je AM

kiam

en kiu tempo, en kiu fojo

tiam

en tiu tempo, en tiu fojo

iam

en iu tempo, en iu fojo

ĉiam

en ĉiu tempo, en ĉiu fojo

neniam

en neniu tempo, en neniu fojo

Kiam


Sed kiam tio okazis? FA2 48 Demanda kiam pri tempo pasinta.

Kaj kiam vi reiros? Rt76 Demanda kiam pri tempo estonta.

Li skribis al mi, ke li intencas ĝin eldoni, sed li ne skribis ankoraŭ kiam li ĝin eldonos. OV 493 Demanda kiam (subfraza demando) pri estonta tempo.

En unu tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto, venis al ŝi malriĉa virino. FE15 Rilata kiam.

Kiam mi venis al li, li dormis. FE 20 Rilata kiam.

Tiam

Mi ĝin vidis unu minuton, sed mi tiam estis ankoraŭ dormanta! FA2137 Tiam montras la antaŭe diritan minuton.

Post la kongreso mi estos morale pli libera, kaj tiam mi povos plenumi la deziron de la Pariza Grupo. L1158 Tiam montras la antaŭe menciitan estontan tempon.

Li vekiĝis nur tiam, kiam la suno leviĝis. FA162 Tiam almontras la postan kiam-frazon.

Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam Nikodemo estas la batanto kaj Jozefo estas la batato. FE 22 Tiam almontras la antaŭan kiam -frazon.

Iafoje kiam ĉeestas rilata kiam-subfrazo, tiam povas esti forlasata: §33.4.3.

Legu ankaŭ pri ĉi tiam en §14.1.2.

Iam

Ŝajnas al mi, ke ĉi tiun vizaĝon mi jam iam vidis! FA2111 Iam reprezentas nedifinitan pasintan tempon.

Neniu iam gustumis tian supon. FA3126 Iam reprezentas iun ajn pasintan tempon.

Ŝi estis ja la plej bela knabino, kiun li iam vidis. FA153 lam reprezentas iun ajn pasintan tempon.

Morti iam vi ja devas. FA2136 Iam reprezentas nedifinitan estontan tempon.

Ĉiam

Oni diras, ke la vero ĉiam venkas. FE16 Ĉiam = en ĉiu tempo, ĉu pasinta, ĉu estanta, ĉu estonta.

Li ĉiam diradis al mi la veron. FE 24 Ĉiam = en ĉiu pasinta tempo.

Tiu ĉi grava tago restos por mi ĉiam memorinda. FE 41 Ĉiam = en ĉiu est- onta tempo.

Karaj infanoj, estu ĉiam honestaj! FE20 Ĉiam = en ĉiu estonta tempo.

La filino iris, sed ĉiam murmurante. FE19 Ĉiam = dum la tuta irado.

Neniam

Bona koro neniam fariĝas fiera. FA2 41 Neniam = neniu tempo, ĉu pasinta, ĉu estanta, ĉu estonta.

Tion ĉi mi neniam supozis. FA1108 Neniam = neniu ajn pasinta tempo.

La kolo de botelo neniam poste povis forgesi tiun solenan momenton. FA3108 Neniam = neniu tempo post tiam.

Li pensis pri la malgranda ĉarma dancistino, kiun li plu neniam vidos. FA1156 Neniam = neniu estonta tempo.

Okazoj, kondiĉoj

AM-vortoj povas ankaŭ montri okazon aŭ kondiĉon. Tiuj du nuancoj ofte miksiĝas:

La artikolo "la" estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konataj. FE 27 Montra tiam kaj rilata kiam pri okazoj.

Tubeto, en kiun oni metas cigaron, kiam oni ĝin fumas, estas cigar- ingo. FE 40 Rilata kiam pri okazoj.

Se efektive estas tiel, tiam ni ŝin serĉu. FA3 79 Kondiĉa tiam, kiu almontras la antaŭan se-frazon.

Rompu la murojn inter la popoloj, [...] kaj nur tiam povos malaperi tiaj bestaĵoj, kiujn ni nun vidas. OV 370 Tiam = sub tiu kondiĉo, ke ni rompos la murojn.

Por enkonduki subfrazon, kiu montras nuran kondiĉon sen tempa aŭ okaza nuanco, oni ne uzu kiam, sed se (§33.5).

Rolvortetoj antaŭ AM-vortoj

AM-vortoj estas ankaŭ uzataj kun tempa rolvorteto, kiu ŝanĝas la signifon:

Tie troviĝu almenaŭ nova freŝa funebra krepo, kiam la maljunulo fermos por ĉiam siajn okulojn. FA3146 La esprimo por ĉiam montras, ke la sekvoj ĉiam restos. La fermado de la okuloj estas nur momenta, sed la sekvo, la fermiteco de la okuloj, estos eterna.

Mi estis maldungita en 1960. De tiam mi restas senlabora. De tiam = de tiu tempo.

Kiam rolvorteto aperas antaŭ demanda kiam, ĝi montras la frazrolon de la vorto kiam:

Gis kiam, ho Eternulo, mi krios, kaj Vi ne aŭskultos [...]? Hb1 Ĝis kiam = ĝis kiu (estonta) tempo.

Ŝi demandis, de kiam vi loĝas ĉi tie. De kiam = de kiu (pasinta) tempo.

Sed kiam rolvorteto aperas antaŭ rilata kiam, ĝi ĉiam montras la rolon de la tuta subfrazo:

Post kiam li manĝis panon kaj trinkis, oni selis por li la azenon. Rĝ113 Post la manĝado kaj la trinkado oni selis la azenon.

Legu pli detale pri tempaj rolvortetoj antaŭ rilata kiam en la klarigoj pri ri- lataj subfrazoj en §33.4.2.

Demandoj pri horo

Se oni demandas precize pri horo, oni ne uzas kiam, sed la vicordan de- mandvorton kioma (§23.8).

Vortfarado

Tiama k.t.p. = "tia, ke ĝi ekzistis (aŭ ekzistos) tiam": Mi bone konis la tiaman prezidanton de la klubo.

Iama = "iam antaŭe ekzistinta, eksa". Iama estas uzata nur pri pasinta tempo: Li estas iama fianĉo de mi. / Ili loĝas en iama lernejo.

Ĉiama = "ekzistanta en ĉiu tempo, en ĉiu okazo": La boneco de Dio estas ĉiama. Ps 52 Tio ĉi estas ja mia ĉiama deziro. Rt39

Porĉiama = "tia ke ĝiaj sekvoj daŭros por ĉiam, tia ke ĝi daŭros por ĉiam": Mi volas diri al vi porĉiaman adiaŭ. FA176 Tio estas ilia porĉiama posedaĵo. Lv 25

En la tago de la sankta Neniamo. PE506 (= En tago, kiu certe neniam venos. )

Malnovaj formoj

Komence la tempaj tabelvortoj finiĝis per AN: kian, tian, ian, ĉian, nenian. Zamenhof lasis unujaran periodon, dum kiu oni povis proponi ŝanĝojn en Esperanto. Post tiu jaro la sola ŝanĝo, kiu estis farita, estis ŝanĝo al AM- vortoj pro la risko de konfuzo kun tabelvortoj je A (§15.3) + N-finaĵo. La AN-vortoj ne estas plu uzeblaj, sed oni povas ilin renkonti en tekstoj de tiu unua jaro: Kian mi havos vian respondon, mi sendos al vi la libreton. UL21 Tio ĉi estas la sola iam okazinta reformo en Esperanto.

14.2.2. Ankoraŭ

Ankoraŭ montras, ke ŝanĝo ne okazis ĝis la priparolata tempo. Ofte ankoraŭ estas la malo de jam. Iafoje aliaj vortoj montras, ke estis same antaŭe, kaj ankoraŭ nur emfazas tion, sed ofte ankoraŭ estas la sola, kiu montras, ke io ne ŝanĝiĝis:

Vi estas ankoraŭ malgranda infano. M 40 Vi ne fariĝis pli granda. Vi estis malgranda, kaj tio ne ŝanĝiĝis.

Ho, kiel mi lin amis! kiel mi lin ankoraŭ amas! M160 Mi ne ĉesis ami lin.

Ho, ĉu vi memoras ankoraŭ la belajn knabinojn, kiuj dancadis [...]? FA1139 Ĉu daŭras via memorado?

Li estas nur unufoja mensoginto dum vi estas ankoraŭ nun ĉiam mensoganto. FE 22 Vi ne ĉesis mensogi.

La tempon venontan neniu ankoraŭ konas. FE22 Ne ĉesis tio, ke neniu ĝin konas. Ne estas jam iu, kiu konas ĝin. Nur poste, kiam la venonta tempo fariĝos estanta tempo, oni ĝin ekkonos.

Mi ĝin ankoraŭ ne serĉis. FE20 Ne komenciĝis la serĉado. La ne-serĉado plu daŭras. Legu ankaŭ pri la evitinda esprimo ne jam en §14.2.5.

Ankoraŭ antaŭ 50 jaroj inter la Japanoj kaj Eŭropanoj ekzistis ŝajne kolosa malsameco. OV 348 Je tiu tempo ŝanĝo ne estis okazinta.

Legu pri la diferenco inter ankoraŭ kaj plu: §14.2.8.

Aldona ankoraŭ

Ofte ankoraŭ montras, ke al jam okazinta aldono aldoniĝas plia aldono, aŭ ke okazinta kresko pludaŭras, aŭ ke io, kio ŝajnas impona, tamen ne estas la plej alta ŝtupo, aŭ ke io, kio ŝajnis esti la lasta, tamen ne estas la lasta:

Ekster tio el la diritaj vortoj ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj. FE 30 Ni jam faris novajn vortojn, sed ni povas fari pliajn. Ne elĉerpiĝis la ebloj krei novajn vortojn.

La riĉeco de tiu ĉi homo estas granda, sed lia malsaĝeco estas ankoraŭ pli granda. FE35 La riĉeco ne estas la plej granda afero. La malsaĝeco estas pli granda. Ni ne atingis la maksimumon.

Ni nun ankoraŭ unu fojon ripetas, kion ni jam diris en alia loko. OV104 Al jam faritaj ripetoj aldoniĝas unu plia ripeto.

Ili iris ankoraŭ kelkan distancon. FA166 Ili jam antaŭe iris kelkan dis- tancon, kaj nun iris pli.

Tiu ĉi punkto estas en miaj okuloj tre grava kaj poste mi ankoraŭ parolospri ĝi pli vaste. DL9 Al miaj antaŭaj vortoj mi aldonos pliajn.

Li atendis ankoraŭ aliajn sep tagojn. ^8 Li jam aldonis almenaŭ unu septagan periodon al sia atendado. Nun li aldonis plian septagan per- iodon.

Mi donacos al vi la tutan mondon kaj ankoraŭ paron da novaj glit- iloj. FA2 74

Al ni venas revizoro. [...] Revizoro el Peterburgo, inkognite; kaj ankoraŭ kun sekreta ordono. ^5 Al la du unuaj, timigaj faktoj (venas revizoro, li venas inkognite), aldoniĝas tria timiga fakto (li havas sekretan ordonon).

14.2.3. Baldaŭ

Baldaŭ = "post mallonga tempo":

Estu trankvila, mia tuta ŝuldo estos pagita al vi baldaŭ. FE 25

Teatramanto ofte vizitas la teatron kaj ricevas baldaŭ teatrajn mani-

FF 37

erojn.

La tablo staras malrekte kaj kredeble baldaŭ renversiĝos. FE33

Kiam vi ekparolis, ni atendis aŭdi ion novan, sed baldaŭ ni vidis, ke ni trompiĝis. FE40

Mi foriras, sed atendu min, ĉar mi baldaŭ revenos. FE 42

Mia trijara ofico estos baldaŭ finita. BV 43

Eĉ en bona afero tro multe ofte estas malbone; pri tiu vero li baldaŭ devis konvinkiĝi. FA3119

Baldaŭ ni ĉiuj laboros kune, por atingi kiel eble plej baldaŭ nian komunan celon. L2106

Kiu tro alten rigardon direktas, tiu tre baldaŭ okulojn difektas. PE1110

Vortfarado

Baldaŭa = "tia, ke ĝi okazos aŭ okazis baldaŭ": Knut estas en plena mal- espero pro mia baldaŭa forveturo! FA3 61

Baldaŭe estas pli akcenta formo de baldaŭ: Estas pli bone forveturi plej baldaŭe. ^67

14.2.4. Hodiaŭ, hieraŭ, morgaŭ

Hodiaŭ = "en la nuna tago".

Hieraŭ = "en la tago antaŭ la nuna tago".

Morgaŭ = "en la tago post la nuna tago".

Iafoje oni konsideras, ke nova tago komenciĝas je noktomezo, je la nula horo, alifoje oni konsideras, ke tago komenciĝas ĉe la vekiĝo post nokta dormo. Ambaŭ rigardmanieroj estas eblaj, sed ĉe interparolo dumnokta povas ja iafoje okazi konfuzo.

- Kiun daton ni havas hodiaŭ? - Hodiaŭ estas la dudek sepa (tago) de Marto. FE12

Li estas hodiaŭ en kolera humoro. FE 31

Hodiaŭ estas sabato, kaj morgaŭ estos dimanĉo. FE 20

Hieraŭ mi renkontis vian filon, kaj li ĝentile salutis min. FE 20

Hieraŭ li diris al mi la veron. FE 24

Morgaŭ mi veturos Parizon. FE 28

Neniu scias, kio morgaŭ lin trafos. PE1718

Faru hodiaŭ, kion vi povas, - morgaŭ vi eble okazon ne trovos. PE 573

Verboformoj

Kun hieraŭ oni normale uzas IS-verbon, INT-participon aŭ IT-participon, ĉar temas ja pri pasinteco. Kun morgaŭ oni normale uzas OS-verbon, ONT- participon aŭ OT-participon. Sed iafoje, kiam temas pri ĉiama valida afero, oni uzas AS-formon kun morgaŭ: Beleco hodiaŭ estas, morgaŭ ne restas. PE167

Kun hodiaŭ oni plej ofte uzas AS-verbon, sed kiam temas pri antaŭa aŭ posta parto de la nuna tago, oni uzas IS aŭ OS:

Miaj fratoj havis hodiaŭ gastojn. FE18 Antaŭe hodiaŭ estis ĉe ili gastoj, sed la gastoj jam foriris.

La doktoredzino A. vizitis hodiaŭ la gedoktorojn P. FE36

Mi restos hodiaŭ dome. FE28 En la posta parto de la nuna tago mi restos dome (= hejme).

Kun ĉiuj tri vortoj eblas ankaŭ U-formo (§26.3) aŭ US-formo (§26.4), ĉar tiuj finaĵoj estas sentempaj.

Absoluta signifo

Hodiaŭ, hieraŭ kaj morgaŭ normale rilatas al la absoluta nuno, al la tempo, kiam oni diras la tutan frazon. Por montri similajn rilatojn al pasinta aŭ est- onta tago oni normale uzas tiun tagon, la antaŭan tagon, la postan tagon aŭ simile:

Marta pli atente ol la pasintan tagon ekzamenis per la rigardo la grandanombran anaron de siaj samlaborulinoj kaj samsortulinoj. M111

Lunde li venis viziti min, sedjam la postan tagon [= marde] li foriris.

En la venonta tago estis venonta en la mondon mistera gasto: nova jaro. M115

La sekvantan tagon post sia transloĝiĝo en la mansardon Marta je la deka horo matene estis jam en la urbo. M18 Oni povas en ĉi tiaj frazoj heziti, ĉu devus esti sekvanta, sekvinta aŭ eĉ sekvonta. Zamenhof uzadis sekvanta. Oni povas ankaŭ diri simple sekva, kio forigas la problemon.

En rakontoj oni tamen uzas hodiaŭ, hieraŭ kaj morgaŭ rilate al la rakonta "nuno":

Tiu ĉi malgranda cifero de hodiaŭ estis granda en komparo kun la cif-

ero de hieraŭ, kiu prezentis nulon. M110 = ...de la antaŭa tago de tiu

ĉi tago...

Morgaŭ li estis forveturonta sur belega ŝipo al malproksimaj landoj. FA3108 = La postan tagon li estis...

Ĝis morgaŭ li devis ellerni parkere ĉiujn urbojn en la provinco Zelando. FA2130 = Ĝis la posta tago li devis...

Legu ankaŭ pri nun por pasinteco en §14.2.7, kaj pri tempaj kaj lokaj vortoj en nerekta parolo en §33.8.2.

La malofta vorto ĉi-tage (= en tiu ĉi tago) normale egalas al "hodiaŭ", sed estas malpli ligita al la absoluta nuno. Gi povas emfaze montri tiun tagon, kiun la rakontado atingis: La antaŭa tago estis dimanĉo, kaj tiutage (en tiu tago) li estis libera, sed nun fariĝis lundo, kaj ĉi-tage (en tiu ĉi tago) li devis eklabori.

Kunmetaĵoj kiel pasinttage kaj sekvonttage havas tre vastan signifon: pasinttage = "en la pasinta tago, en unu el la pasintaj tagoj, en iu pasinta tago, en iuj pasintaj tagoj".

Figura uzo

Iafoje hodiaŭ, hieraŭ kaj morgaŭ estas figure uzataj pri tempoj estanta, (proksime) pasinta, kaj (proksime) venonta:

Kio hieraŭ ŝajnis sovaĝa, tio morgaŭ aperas kiel io tute natura kaj bela. °V-404 = Kio antaŭ nelonge ŝajnis sovaĝa, tio post nelonge aperas... (Aperas havas AS-finaĵon, ĉar temas pri ĉiam valida principo.)

Hodiaŭ forto, morgaŭ morto. PE 725

Hodiaŭ komputiloj estas uzataj preskaŭ ĉie. = En la nuna tempo... Nun- tempe...

Ankaŭ nun (§14.2.7) povas esti tiel uzata. Kun rolvorteto

Oni povas aldoni tempan rolvorteton, kiu modifas la signifon de hodiaŭ,

hieraŭ aŭ morgaŭ:

Ĝi komencas sian ekzistadon nur de hodiaŭ. OV111

De hieraŭ ŝi nenion manĝis. ^44

Mi havas depost hieraŭ alian laboristinon. M183 AS-formo, ĉar la havado ankoraŭ daŭras. (Prefere oni ne skribu depost, sed depost, §12.3.2.1.)

Ne prokrastu ĝis morgaŭ, kion vi povas fari hodiaŭ. PE1727

O-vorteca uzo

Hodiaŭ, hieraŭ kaj morgaŭ estas iafoje O-vortece uzataj:

Ŝi estis soleca kiel hieraŭ, malriĉa kiel hieraŭ, sed inter la hieraŭ kaj hodiaŭ staris tiu prova mateno. M38 = ...inter la antaŭa tago kaj la nuna tago...

Ĉiu morgaŭ havas sian zorgon. PE262 = Ĉiu morgaŭo...

Morgaŭ estas la amata tago de mallaboruloj. PE 1567 = La posta tago estas...

Vortfarado

Antaŭhieraŭ, postmorgaŭ = "du tagojn antaŭ aŭ post la nuna tago": Hieraŭ estis mardo, antaŭhieraŭ estis lundo. Hieraŭ estis vendredo, kaj postmorgaŭ estos lundo. FE20 Se tiu ĉi formo montriĝos erara, ni morgaŭ ĝin ŝanĝos, kaj en okazo de bezono ni ĝin post-morgaŭ ankoraŭ unu fojon ŝanĝos. FK 267 Eblas ankaŭ antaŭantaŭhieraŭ (tri tagojn antaŭ la nuna) kaj postpostmorgaŭ (tri tagojn post la nuna), k.t.p.

Noto: Estus penseble uzi la prefikson PRA (§38.3.9) en tiaj vortoj: praantaŭhieraŭ = antaŭantaŭhieraŭ, prapraantaŭhieraŭ = "kvar tagojn antaŭ la nuna", prapostmorgaŭ = postpostmorgaŭ, praprapostmorgaŭ = "kvar tagojn post la nuna".

Hodiaŭo, hieraŭo, morgaŭo = "nuna, antaŭnuna aŭ postnuna tago": Ne pensu pri la hieraŭo. Vivu en la hodiaŭo. / Kiam li vekiĝis, li rememoris la belan hieraŭon. / La morgaŭo neniam venos, ĉar kiam ĝi venos, ĝi jam estos hodiaŭo.

Hodiaŭa, hieraŭa, morgaŭa = 1. "apartenanta al la hodiaŭo/hieraŭo/morgaŭo": Ĉu tio estas la hodiaŭa vespera gaz- eto? FA1119 Lia hieraŭa parolo estis tre bela. FE-40 2. "kiu estas mem la hodiaŭo/hieraŭo/morgaŭo": Por ĉiu tago mi ricevas kvin frankojn, sed por la hodiaŭa tago mi ricevis duoblan pagon. FE14

Hieraŭo, hieraŭa, morgaŭo kaj morgaŭa estas uzeblaj ankaŭ pri la

antaŭa/posta tago sen rilato al la absoluta nuno: Li memoris la hieraŭon.

= ...la antaŭan tagon. Ŝi timispri la morgaŭo. = ...pri laposta tago. Ili legis la hieraŭan gazeton. Eble eĉ hodiaŭo kaj hodiaŭa iafoje povus esti simile uzataj.

14.2.5. Jam

Jam signifas, ke antaŭe okazis ia ŝanĝo, ekz. ekesto de nova ago aŭ stato, ĉeso de ago aŭ stato, atingo de certa kvanto aŭ longo, kaj simile. Ofte jam estas la malo de ankoraŭ. Iafoje io alia en la frazo montras ŝanĝon, kaj jam nur emfazas tion. Alifoje jam estas la sola, kiu montras, ke okazis ŝanĝo:

Mi jam havas mian ĉapelon; nun serĉu vi vian. FE18 Antaŭe mi ne havis mian ĉapelon, sed tio ŝanĝiĝis.

Ĉiu jaro potence pligrandigas niajn fortojn, kaj ni iras al nia celo jam kun plena trankvileco. OV 376 Antaŭe ni ne estis plene trankvilaj.

Tio ĉi estis jam ne simpla pluvo, sed pluvego. FE 38 Antaŭe okazis ŝanĝo de simpla pluvo en pluvegon.

Tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horo ĝi estis jam nur varma, post du horoj ĝi estis nur iom varmeta, kaj post tri horoj ĝi estis jam tute malvarma. FE 38 Post unu horo la ŝanĝo de "varmega" al "varma" estis kompleta. Post tri horoj la ŝanĝo al "tute malvarma" estis kompleta.

Kiam via domo estis konstruata, mia domo estis jam longe konstru- ita. FE25

Iafoje jam akcentas, ke pasinta ago estas efektive pasinta:

Se li jam venis, petu lin al mi. FE 26

Ĉu vi jam trovis vian horloĝon? FE20

Komencas jam vesperiĝi. M 8

Iafoje jam montras, ke io estas pli frua ol oni atendas, volas, kredas, scias aŭ simile:

Mi jam antaŭ unu horo volis paroli kun vi. BV 48 Vere tiel frue.

Vi estas ankoraŭ malgranda infano, sed vi devas jam kompreni tion, kion mi al vi diros. M 40

Ĉe daŭrolongo aŭ ripeto jam emfazas, ke pasis plene tiom da tempo aŭ rip- etoj:

Nun jam du jarojn daŭras la malsato en la lando. ^45 Du plenaj jaroj pasis.

Mi jam tridek jarojn estas tombisto. H149 Pasis plene tridek plenaj jaroj, kaj mi ankoraŭ estas tombisto.

Mi laboras en la magazeno de sinjorino N. preskaŭ jam kvin jarojn. M100 Kvin jaroj (preskaŭ) plene pasis.

Mi ripetis tion ĉi al vi jam centfoje! Okazis efektive cent ripetoj.

Iafoje jam servas por fari distingon inter du IS-verboj aŭ du OS-verboj, kiuj ne montras la saman tempon. Jam montras la pli fruan tempon. Ofte jam estas helpata de la vorto antaŭe. Alia maniero fari tian distingon estas uzi kunmetitan verboformon:

Kiam vi vidis nin en la salono, li jam antaŭe diris al mi la veron (aŭ li estis dirinta al mi la veron). FE 24

Kiam vi venos al mi, li jam antaŭe diros al mi la veron (aŭ li estos dir- inta al mi la veron; aŭ antaŭ ol vi venos al mi, li diros al mi la veron). FE 24

Ĉe OS-verboj jam povas emfazi, ke la estonta ago estas sufiĉe proksima, aŭ ke oni vidas ŝancojn, ke la ago okazos, iafoje kun nuanco de espero aŭ kuraĝigo:

La mondo dormas obstine, sed jam leviĝos baldaŭ la suno. FK300 Antaŭe restis longe ĝis la sunleviĝo, sed nun ĝi baldaŭ okazos.

Liaj filoj, oni diras, estas iom malbonkondutaj, arogantaj knaboj, sed povas esti, ke oni estas maljustaj koncerne ilin, kaj kun la tempo ili jam solidiĝos. FA294 Mi havas esperojn, ke ili solidiĝos.

Jam ne, ne jam

Kune kun nea verbo jam emfazas, ke okazinta ago ĉesis antaŭ la priparolata momento. Jam ne = ne plu:

La infano jam ne ploras. FE 6 Ĝi ĉesis plori antaŭ nun.

La blanka papero jam ne kuŝas sur la tablo. FE10 Ĝi tie kuŝis antaŭe, sed ne plu.

Eĉ se ni volus nun halti, ni jam ne povus. OV 376 La povo ĉesis antaŭ nun.

Ŝi jam plu ne kuris. M 212 Ŝi antaŭe ĉesis kuri.

En la domo estas jam nenio por manĝi. M19 Antaŭe ja estis io por manĝi en la domo.

Kune kun nea OS-verbo jam emfazas, ke atendata aŭ dezirata ago ne okazos:

Kiam mi finos mian laboron, mi serĉos mian horloĝon, sed mi timas, ke mi ĝin jam ne trovos. FE20 La ebloj trovi estas for.

La tempo pasinta jam neniam revenos. FE 22

La esprimo ne jam, en kiu jam estas neata, povas esti sencohava nur se la neo koncernas ankaŭ la ĉefverbon (aŭ alian agan vorton, al kiu rilatas jam). La signifo de ne jam + verbo principe egalas al la signifo de ankoraŭ ne + verbo: Ili ne jam alvenis. = Ne estas tiel, ke ili jam alvenis. = Ili ankoraŭ ne alvenis. Tio estas principe logika, sed praktike iom malfacile travidebla. Zamenhof tial prave konsilis, ke oni evitu ne jam uzante anstataŭe ankoraŭ ne, kaj plej multaj sekvas tiun konsilon.

Jam por sufiĉeco

Iafoje jam rilatas al certa frazparto montrante, ke la afero sufiĉas, ke oni ne bezonas serĉi alian por ke la frazo estu vera:

Jam la politiko povus ilin devigi plenumi sian vorton. Rt73 La politiko sufiĉas. Ne necesas serĉi ion alian, kio ilin devigus.

Jam de vidpunkto pure historia kaj socia ĝi [= la Biblio] devas havi grandan intereson por ĉiu homo. OV 51 La vidpunktoj historia kaj socia devas sufiĉi por veki intereson.

En ĉiu konko kuŝas brilantaj perloj, el kiuj ĉiu sola jam estus efektiva beligaĵo en la krono de reĝino. FA181 Ĉiu sola sufiĉas. Ne necesas preni plurajn. Unu sola sufiĉas.

Unu amiko kiu jam sen tio multe faris por nia afero, prenis nun sur sin la tutan financan riskon de nia gazeto. OV144 Liaj antaŭaj agoj sufiĉas por ke oni povu diri, ke li multe faris. Ne necesas konsideri la novan agon.

Kiel oni povas vidi en la ekzemploj, sufiĉeca jam povas lokiĝi jen antaŭ, jen post la koncernata afero. Por maksimuma klareco ŝajnas bone loki ĝin antaŭe.

Vortfarado

jama = "jam ekzistanta, jam farita, jam aginta" k.s.: Ni volas utiligi niajn jamajn spertojn. = ...tiujn spertojn, kiujn ni jam havas.

14.2.6. Ĵus

Ĵus = "antaŭ tre mallonga tempo, antaŭ momento":

Jus finiĝis dudek kvin jaroj de la tempo, kiam [...] aperis publike la lingvo. OV406 = Antaŭ tre mallonga tempo finiĝis...

En la "Germana Esperantisto" mi legis, ke vi ĵus festis la 70-an datrevenon de via naskiĝo. OV 567

Li ĵus starigis sian malgrandan teatron, kaj la homoj sidis ĉirkaŭe, por rigardi la komedion. FA166 = Li antaŭ tre mallonga tempo starigis...

Ŝi meditas pri laĵus aŭditaj vortoj. M 43

Ŝi alportis al li kruĉon da akvo, kiu cetere havis strangan aldonan guston, preskaŭ kiel mara akvo kvankam ĝi ĵus estis alportita el puto. FA1119

La fruktoj por nia matenmanĝo ĵus estas deŝiritaj de tiuj ĉi arboj. BV17

De ĵus mi estas membro de SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda). = Mi ĵus fariĝis membro de SAT (kaj ankoraŭ estas membro). Praktike oni tre malofte uzas de ĵus.

Ĵus ĉiam montras tempon pli fruan, pasintan, antaŭan. Ĵus do ĉiam aperu kun IS-verbo, INT-participo aŭ IT-participo, eventuale kun US-verbo aŭ U- verbo (kiuj estas sentempaj).

Kelkaj uzas ĵus en la signifo "precize en la nuna momento, precize en tiu momento". Tio estas eraro. Ĵus ĉiam almontras la pasintecon, momenton antaŭan. Ne eblas diri: *Li ĵus venas.* Necesas diri: Li ĝuste nun (precize nun, ekzakte nun...) venas. Iuj uzas ĵus en la signifo "precize, ĝuste" eĉ kiam tute ne temas pri tempo. Ankaŭ tio estas eraro. Ĵus ĉiam estas tempa vorteto. Ne eblas diri: *Mi havasĵus tiom da mono, kiom mi bezonas.* Necesas diri: Mi havas precize (ĝuste, ekzakte...) tiom da mono... Ne diru: *Li loĝasĵus apud la stacidomo.* Sed: Li loĝas tuj/ĝuste apud la stacidomo. Eĉ ĉe Zamenhof oni trovas eraran uzon de ĵus: *Kial ni devas ĵus nun paroli pri li *bv.i° = ...ĝuste nun... La frazo estas en tre frua traduko el la Germana, kie la sama vorto signifas kaj ĵus kaj ĝuste.

Vidu ankaŭ baldaŭ (§14.2.3), kaj tuj (§14.2.9). Vortfarado

Ĵusa = "ĵus okazinta": Laĵusa okazaĵo tre ŝokis min. 14.2.7. Nun

Nun = "en tiu ĉi tempo aŭ momento, en la tempo kiam mi parolas":

Mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo. FE9 = ...mi iras en tiu ĉi parola momento...

Lia filo mortis kaj estas nun malviva. FE 31

Li estas nur unufoja mensoginto dum vi estas ankoraŭ nun ĉiam mensoganto. FE 22

La fera bastono, kiu kuŝis en la forno, estas nun brule varmega. FE 31

Nun li diras al mi la veron. FE 24

Ne konfuzu nun kun nu (§18.1), kiu estas ekkria vorteto kun tute alia sig- nifo. Legu ankaŭ pri la apenaŭ uzata esprimo ĉi tiam ~ nun en §14.1.2.

Nun estas normale uzata kun AS-verboj, sed ankaŭ aliaj verboformoj povas aperi:

Nun vi plu ne ricevos kisojn! FA2 54 = En tiu ĉi momento kaj plu poste... Nun ĉi tie montras kaj la nunon, kaj la postan estontan tempon.

Nun mi fariĝis laca. Temas pri la nuna rezulto de antaŭa ŝanĝiĝo.

Nun ĝi jam malaperis. = Nun ĝi estas for.

Mi jam havas mian ĉapelon; nun serĉu vi vian. FE18 = ...nun vi komencu vian serĉadon.

Mia ora ringo ne estus nun tiel longe serĉata, se ĝi ne estus tiel lerte kaŝita de vi. FE 25 US-verboj ne montras tempon.

Ofte nun estas uzata pli ĝenerale pri la nuna epoko, la nuna mondo:

Nun komputiloj fariĝas pli kaj pli oftaj en la mondo. Oni ankaŭ povus uzi hodiaŭ (§14.2.4).

Ofte nun montras ne nur tempon, sed ankaŭ novan situacion, novajn cirkon- stancojn:

Mi lasis ilin tute ĉirkaŭfermi, nun ili devas batali kiel malesperuloj. Rt67 = ...en la situacio, kiu nun ekestis...

Tio, kio kaŭzis la novan situacion, povas esti montrata per subfrazo kun ri- lata kiam aŭ kun ke:

Nun kiam vi alvenis, ni povas komenci.

Nun ke mi ricevis garantiojn, mi ne plu timas.

Nun pri pasinteco

En rakontoj nun ofte montras tiun tempopunkton, kiun la rakonto atingis, = "en tiu momento, je tiu tempo, tiam". Nun donas pli vivan koloron al la rakonto ol la normala tiam, kvazaŭ la aŭskultanto mem ĉeestus la okazaĵojn, kvazaŭ estus nuna tempo:

Nun ŝi aliris al la skribtablo. M178 = Tiam ŝi aliris...

Ĉiuj alte ŝatis sian imperiestron, kaj nun li estis malsana. FA2 30

Nun ĝi estis iom ripozinta. FA2 6

Legu ankaŭ pri simila uzo de hodiaŭ, hieraŭ kaj morgaŭ en §14.2.4, kaj pri tempaj kaj lokaj vortoj en nerekta parolo en §33.8.2.

Kun rolvorteto

Oni povas antaŭ nun uzi tempan rolvorteton, kiu modifas la signifon:

Mi sciigas, ke de nun la ŝuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi. FE 25 Temas pri la nuno kaj la tempo post la nuno.

Tiu reformo [...] eĉper unu haro ne vanigus la laboron de tiuj, kiuj ĝis nun ellernis Esperanton. L1180 Temas pri la tuta tempo ĝis la nuno.

Komparu kun la uzo de rolvortetoj antaŭ hodiaŭ, hieraŭ, morgaŭ (§14.2.4) kaj antaŭ tabelvortoj je AM (§14.2.1).

Vortfarado

Nuna = "okazanta aŭ estanta nun": Kun la nuna numero finiĝas la unua jaro de eldonado de nia gazeto. OV 82 La nuna situacio estas neeltenebla.

Nun(ec) o = "la nun estanta tempo": Ĝi estis kontrasto inter la pasinteco kaj la nuneco. M 69 Ŝi ĉiam vivas en la nuno, ne cerbumas pri pasintaj aferoj.

ĝisnuna = "tia, ke ĝi estis/okazis/agis... ĝis nun": En la unua kongreso de la esperantistoj estas necese diri kelkajn vortojn pri la ĝisnunaj batal- antoj de nia afero. OV363 = ...pri tiuj batalantoj de nia afero, kiuj batalis ĝis nun. / Miaj ĝisnunaj provoj ne ampleksis ja ankoraŭ la tutan rondon da diversaj homaj laboroj. M126 = Tiuj provoj, kiujn mi ĝis nun faris, ne ampleksis...

14.2.8. Plu

Plu montras, ke ago aŭ stato ne ĉesas, sed daŭras:

Tenu ankaŭ plu ĝin en sekreto. H 21 = Ne ĉesu teni ĝin en sekreto. Daŭr- igu teni ĝin en sekreto.

Danĝere estas lin lasi plu en tia libereco. H113 = Danĝere estas ne mal- liberigi lin.

Ni ne ĉesis labori, sedplu faris niajn taskojn.

Mi plu amos vin ĝis la morto.

Loka plu

Iafoje plu montras ne nur tempan, sed ankaŭ lokan daŭrigon:

Ne haltu, iru plu! La irado daŭru kaj loke kaj tempe.

Legu plu kelkajn ĉapitrojn, kaj vi komprenos ĉion. La legado daŭru tempe kaj al posta loko en la libro.

Neata plu

Se oni aldonas neon al plu, oni esprimas, ke la ago aŭ stato ne daŭras:

En la sekvanta tago oni ne_ plu parolis pri la okazintaĵo. FA3 5° Oni ĉesis paroli pri la okazintaĵo.

Kiam ni ilin revidos, ni ne_plu rekonos ilin. ^400 La rekonado ĉesos.

Ĝis ĉi tie aliru, sed ne_plu. lj 38

Mi ne povas plu instrui vian filinon, sinjorino. M 57

Mi havas nenion plu por doni! FA3 3

Ĉiu el tiuj ĉi laŭtaj projektoj restis nur projekto kaj faris nenian paŝon

plu. OV-423

Zamenhof tre ofte uzis plu ne, kiam laŭsence devus esti ne plu: Mi lin antaŭe amis, sed nun lin plu ne amas. BV82 La celita senco estas ...lin ne plu amas. Logike plu ne amas devas signifi, ke oni jam antaŭe ne amis, kaj ke la ne-amado plu daŭras. En la Zamenhofa traduko de la Malnova Testamento, li multloke origine skribis plu ne, kvankam la senco estis ne plu. Feliĉe li mem aŭ la redaktintoj sisteme korektis tion al ne plu.

Plu kaj ankoraŭ

Plu kaj ankoraŭ (§14.2.2) povas ofte esti tre similaj. La diferenco estas, ke ankoraŭ almontras la pasintecon, dirante, ke tio, kio antaŭe estis, ne ŝanĝ- iĝis, dum plu almontras la estontecon, informante, ke tio, kio estas nun, estos ankaŭ poste.

Ankoraŭ povas ankaŭ montri, ke io ripetiĝos, ke aldoniĝos io nova sam- speca, dum plu signifas, ke io daŭros senŝanĝe: Poste mi ankoraŭ parolos pri ĝi pli vaste. DL9 Al miaj antaŭaj vortoj mi aldonos pliajn. Mi nun ĉesas kanti por fari paŭzon. Poste mi plu kantos. Mia kantado daŭros poste.

Plu kaj pli

Plu kaj pli (§14.3.15) povas iafoje esti similaj, sed baze estas granda dife- renco. Plu estas tempa (kaj loka) vorteto. Pli montras gradon, komparon. Pli povas montri tempon nur se alia tempa vorto ĉeestas aŭ estas sub kompren- ata:

Li rakontis plu. = Li daŭrigis sian rakontadon.

Li rakontis pli. = Li rakontis pli multe da aferoj.

Li ne vivos plu. = Li ne vivos pli longe.

Mi pensas, ke ĝi estos konstruata pli [longe] ol tri jarojn. FE 25 Ĉi tie ne eblas plu, ĉar sekvas ol-esprimo (§2°. 1), kiu postulas pli aŭ similan vorton.

Vortfarado

Plua = "daŭronta aŭ daŭrinta plu, okazonta aŭ okazinta en posta tempo":

Kaj kia estas la plua sorto de la filino, kiu lin forlasis? BV 72 Kelke da feliĉaj ideoj [...] kuraĝigis min por plua laborado. FK231 Tiu elektra frapo en la koron malebligas al ni por ĉiam la pluan uzadon de nia korpo. FA1126

Plue estas sufiĉe ofte uzata akcenta formo de plu: Aŭskultu min plue. M158

Kiel ĝis nun, tiel ankaŭ plue, ni, esperantistoj, iros trankvile nian vojon. OV 448 La bela muziko ludis ĉiam plue. FA134

Plue estas uzata ankaŭ en direkta signifo. Por klareco oni tiam ofte aldonas direktan N-finaĵon ^ pluen:

Kelke da paŝoj plue troviĝas la tomba monumento de Alfieri. FA1215

La ŝipeto veturis pluen. FA1156

Poste li en bona humoro kaj kun kontenta spirito iris pluen tra la granda arbaro. FA163

La kofro ekflugis kun li tra la kamentubo tre alten, super la nubojn, pluen, ĉiam pluen. FA1197

Li rakontis pri siaj malliberuloj kaj precipe pri unu, kiu eldiris nepripensitajn vortojn, kiuj poste estis rakontitaj pluen kaj penetris en la popolon. FA3135 Ĉi tie nur la N-finaĵo montras, ke temas (ankaŭ) pri loka moviĝo. La vortoj per rakontado moviĝis al pli kaj pli multaj lokoj kaj homoj.

Ĉi tia direkta N-finaĵo ne estas tute logika, ĉar plu ne montras la celon de la moviĝo. Tamen la signifo estas tute klara. Kiam pluen helpas al klareco, oni ne hezitu uzi ĝin, sed ofte simpla plu plue sufiĉas. Legu pli pri tia uzo de direkta N-finaĵo en §12.2.5.

14.2.9. Tuj

Tuj = "sen prokrasto, sen atendo":

"Mi volas ke vi tien iru," diris la patrino, "kaj iru tuj!" FE19

Se li scius, ke mi estas tie ĉi, li tuj venus al mi. FE 20

La fenestro longe estis nefermita; mi ĝin fermis, sed mia ffrato tuj ĝin de- nove malfermis. FE 33

Tuj post la hejto la forno estis varmega. FE 38

Li estas tre kredema: eĉ la plej nekredeblajn aferojn, kiujn rakontas al li la plej nekredindaj homoj, li tuj kredas. FE 41

Kiam la suno estis tuj subironta, Elizo ekvidis dek unu sovaĝajn cignojn. FA1164

La infanoj ne tuj komprenis, kion ŝi diris. FA3 89

Loka tuj

Tuj estas ankaŭ uzata kun loka signifo = "tute proksime, tute apude". Iafoje

tempa kaj loka signifoj miksiĝas:

Kio estas tiu granda kastelo, tuj apud la urbo, kun la tiel altaj fe- nestroj? FA1198

Tuj malantaŭ si ŝi aŭdis viran voĉon. M12

La monto malfermiĝis, kaj la reĝidino eniris. La vojkamarado sekvis tuj post ŝi. FA174 Kaj tempa kaj loka tuj.

Vortfarado

Tuja = "tuj okazonta, okazinta, fariĝonta, fariĝinta" k.s.: Li tuj faris, kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro. FE 31

Tuje estas pli akcenta formo de tuj: Li malaperis tiel tuje, ke neniu povis vidi kien.

14.3. E-vortecaj vortetoj ceteraj 14.3.1. Tabelvortoj je AL

kial

pro

tial

pro

ial

pro

ĉial

pro

nenial

pro

Kial

Kial vi ploras? M 39 = Pro kiu kaŭzo vi ploras? Demanda kial.

Kial vi ne respondas al mi? FE20 = Pro kiu motivo vi ne respondas al mi?

Demanda kial.

Kial ne sekvi la belon kaj ĝojon! FA1194 = Pro kiu kaŭzo mi ne sekvu la belon kaj ĝojon! Kial estas ĉi tie demanda, sed la parolanto kvazaŭ de- mandas al si mem. Li ne volas respondon.

Ŝajnas al mi, ke mi komprenis, kial la viroj estas pli dezirataj, kiam la afero koncernas instruadon. M32 = ...mi komprenis, pro kiu kaŭzo la viroj... Kial en demanda subfrazo.

Ne demandu kial. BV 61 Kial en demanda subfrazo draste mallongigita. La kunteksto montras, ke la plena frazo estas: Ne demandu, kial vi foriru.

Jen estas la kaŭzo, kial mi, malgraŭ mia plej granda deziro, ne povas resti en Parizo pli longan tempon. L116° Rilata kial. Oni povus ankaŭ diri: ...la kaŭzo, ke mi ne povas... La ebloj uzi kial kiel rilatan vorton (§33.4.2) estas tre limigitaj.

Ŝia patrino insultis ŝin, kial ŝi revenis tiel malfrue de la fonto. FE17 = Ŝia patrino insultis ŝin (demandante): "Kial vi revenis tiel malfrue de la fonto?" La kial-frazo montras la motivon, ke la patrino insultis, sed sam- tempe ĝi estas demando. Kial estas ĉi tie do ia mikso de demanda kial kaj ĉar (§33.6). Temas pri formo de nerekta parolo (§33.8).

Tial

Aleksandro ne volas lerni, kaj tial mi batas Aleksandron. FE 9 = ...kaj pro tiu kaŭzo mi batas Aleksandron. Tial reprezentas la antaŭan frazon.

Tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn; tial, se mi legos en ĉiu tago po dek kvin paĝoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj. FE14

Hodiaŭ estas bela frosta vetero, tial mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti. FE 34

En la kota vetero mia vesto forte malpuriĝis; tial mi prenis broson kaj purigis la veston. FE 39

Ĉiuj ŝatis Esperanton ne tial, ke ĝi alproksimigas reciproke la korpojn de la homoj, eĉ ne tial, ke ĝi alproksimigas la cerbojn de la homoj, sed nur tial, ke ĝi alproksimigas iliajn korojn. OV 373 Ĉiu el la tri tial re- prezentas postan ke-frazon.

Rimarku la diferencon inter tial kaj ĉar (§33.6). Ĉar enkondukas subfrazon, kiu montras kaŭzon. Tial reprezentas kaŭzon. Anstataŭ ĉar oni povas uzi tial ke: Ŝi estas bela. Tial mi amas ŝin. = Mi amas ŝin tial, ke ŝi estas bela. = Mi amas ŝin pro tio, ke ŝi estas bela. = Mi amas ŝin, ĉar ŝi estas bela. Sed iafoje oni uzas tial kaj ĉar samtempe por plia klareco.

Ial

La mondo ial rigardas ilin senkonfide. M1 = La mondo pro iu kaŭzo rigardas...

Mi provis esti kudristino, sed mi ial ne sukcesis! M145

Mi vin ial ankoraŭ ne konas. M11

Ĉial

Vi demandas, kial mi amas vin. Mi respondas: ĉial! = ...pro ĉiuj kaŭzoj! En la praktiko ĉial estas apenaŭ uzata.

Nenial

Tian Regularon por nia Ligo mi nenial povus aprobi. OV77 = ...mi pro neniuj motivoj povus aprobi.

Vi povus inciti lin kiom ajn. Li nenial kolerus. = ...li pro neniu kaŭzo ko- lerus.

Nenial estas en la praktiko tre malmulte uzata.

Oni diskutis, ĉu eblas uzi nenial kun la signifo "senkaŭze". Tiam ĝi ne havus nean efikon sur la verbo: Ŝi ridis nenial. = Ŝi ridis senkaŭze. (Ŝi ja ridis, sed sen motivo.) Ekzistas tamen Fundamenta regulo, ke NENI-vortoj neas la verbon (§21). Nenial oni faru escepton por nenial. La frazo Ŝi ridis nenial povas do nur signifi, ke ŝi ne ridis (kia ajn estus la kialo por ridi). Uzu je bezono sen kaŭzo, senkaŭze, senmotive aŭ simile por la alia senco.

Vortfarado

Kialo = "kaŭzo, motivo": Mi ne komprenas la kialon de tio. La vorto kialo ne estas bazita sur demanda kial, sed sur la rilata uzo de kial (§33.4.2): la kaŭzo, kial mi agis tiel ^ la kialo de mia agado.

Noto: Iuj opinias, ke kialo estas mallogika vorto, ĉar ne temas pri demando. Ili ne komprenis, ke kialo estas bazita sur la rilata signifo de kial. Anstataŭe iuj el ili uzas *tialo*. Sed kialo vere estas tute logika vorto. Oni povas simile formi ekz. kieo (la loko, kie io estas), kielo (la mani- ero, kiel oni ion faras) k.s.

14.3.2. Tabelvortoj je EL

kiel en kiu maniero aŭ grado tiel en tiu maniero aŭ grado iel en iu maniero aŭ grado

ĉiel en ĉiu maniero neniel en neniu maniero

La EL-vortoj estas ĝeneralaj E-vortecaj tabelvortoj, kiujn oni uzas, se ne temas pri tempo/okazo (AM-vortoj §14.2.1), loko (E-vortoj §14.1.1), kaŭzo (AL-vortoj §14.3.1) aŭ kvanto/nombro (OM-vortoj §14.3.3). La EL-vortoj kovras pli-malpli ĉiujn aliajn signifojn, kiujn povas esprimi E-vorteca vorto. Grado kaj maniero estas la plej gravaj signifoj de la EL-vortoj, sed ne la solaj. Ĉi-poste maniero kaj grado estos uzataj kiel klarigoj, kvankam ili ofte ne estas tute trafaj. Pli precizaj klarigmanieroj tamen ne ekzistas.

Legu ankaŭ pri grado kaj kvanto en §24.5. Kiel

Kiel vi de tie forvenis? Rt 61 = En kiu maniero vi de tie forvenis? Demanda kiel.

Kiel do li aspektas? FA117

Kiel vi pensas pri ĉi tio? ^10 = En kiu maniero vi pensas... Kion vi pensas...

Kiel mi diros al la patrino, ke ankaŭ hodiaŭ mi ne ricevis ankoraŭ lec- ionojn! M19 = En kiu maniero mi diros... Per kiaj vortoj mi diros...

Kiel estas nomata la diablo, kiu parolas el li? Rt73 = En kiu maniero... Per kia nomo...

Kiel vi fartas? FA2139 Ĉi tie temas ne vere pri maniero, sed pli pri grado de sanstato. Kia estas via sanstato?

Kiel ĝi plaĉas al via reĝa moŝto? Rt 72 = En kiu maniero, kiagrade ĝi plaĉas...

Kiel, nur du manĝoj? to'27 = Kielpovas esti, ke estas nur du manĝoj?

Rakontu al mi per malmulte da vortoj, kiel tio okazis. FA2137 = ...en kiu maniero tio okazis. Kiel en demanda subfrazo.

Ĉu vi vidas tiun grandan nigran makulon sur la skribtablo de la patro? ... Mi memoras, kiel tio fariĝis. M 5

Kaj kiel ili dancadis! BV 8 Ekkria kiel.

Ho kiel tio min malĝojigas! FA1235 Ekkria kiel.

Mi zorgas pri ŝi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem. FE18 = ...en tiu maniero, en kiu mi zorgas... Rilata kiel.

Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, tiel same kiel agadis liaj patroj. Rĝ2 23

Iafoje kiel signifas pli-malpli "tion ke", sed restas ankaŭ maniera signifo:

Estis tre agrable rigardi, kiel la du knabinoj dancadis. BV8 ~ ...rigardi tion, ke la du knabinoj dancadis, kaj en kiu maniero ili dancadis.

Mi aŭdis, kiel la kokoj krias. FA413° = Mi aŭdis, ke la kokoj krias, kaj kia- maniere ili krias.

Tre ofte kiel esprimas nur gradon, tute ne manieron:

Kiel longe ankoraŭ tiu malnova domaĉo staros ĉi tie ĉe la strato kiel spektaklo por ĉiuj? FA2143 Demanda kiel pri grado de tempa longeco.

Kiel akurataj ili estas, tion pruvas ilia vojaĝo. FA2 94 = La gradon de akurateco pruvas ilia vojaĝo. Grada kiel en demanda subfrazo.

Tio ĉi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malriĉa vilaĝa virino, por vidi, kiel granda estos la ĝentileco de tiu ĉi juna knabino. FE15 = ...por vidi la gradon de ĝentileco...

Kiel longe ni estis en la malliberejo, tion mi ne scias. FA1229

Kiel alta estas tiu turo?

Kiel grandan pecon vi volas?

Mia Dio, kiel bela ĉi tio estas! FA2 24 Grada ekkria kiel.

Ho, kiel mi estas malnobla, kanajla, krima! M196

Mi komencis mediti pri tio, kiel granda, kiel bela kaj ruĝa ĝi estas. FA1232

Fi, kiel abomene! FE 26

Ha, kiel bele! FE 26

Vi povas aranĝi al vi feliĉon, kiel ajn malbela vi estas! FA2 37 Rilata kiel pri grado.

Se oni volas emfaze montri altan gradon, oni povas uzi kiom anstataŭ kiel: §14.3.3.

Kiel estas ankaŭ uzata por enkonduki komparajn esprimojn (§20.1). Tio estas eĉ ĝia plej ofta uzo: Tiu ĉi malfreŝa pano estas malmola, kiel ŝtono. FE 33 Ŝi estis soleca kiel hieraŭ. M 38

Legu ankaŭ pri la esprimo kiel ebleplej en §14.3.15.

En la unua tempo oni uzis kiel se kiel enkondukilon de subfrazo kun la sig- nifo de kvazaŭ (§33.7).

Tiel

Tiel estas plej ofte grada, sed povas ankaŭ esti maniera. Ofte la du nuancoj intermiksiĝas. Kiam tiel rekte priskribas A-vorton aŭ E-vorton, la nuanco estas normale nur grada. Kiam tiel rilatas al la ĉefverbo, ĝi estas pli ofte maniera:

"Se estas tiel, " diris la patrino, "mi devas tien sendi mian filinon". FE17 = Se estas en tiu maniero... Tiel montras ion antaŭe diritan. Ŝi staris tiel kelke da minutoj, kun senmova vizaĝo kaj teniĝo. M 43 = Ŝi staris en tiu maniero...

Bojas hundido, ĉar tiel faras la hundo. PE174 = ...en tiu maniero faras la hundo. ...tion faras la hundo.

Tiuj fragmentoj de interparolado [...] faris impreson de ia, se ni povas tiel diri, pepado. M80 = ...se nipovas uzi la vorton "pepado". Ne faru tiel, faru tiel ĉi!

Kial vi tielploras [...]? FA221 = ...en tiu maniero..., ...tiugrade... Mi zorgaspri ŝi tiel, kiel mi zorgaspri mi mem. FE18 = ...en tiu maniero..., ...en tia grado aŭ amplekso... Tiel almontras la postan kiel-frazon. Ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili. FE11 = ...estis tiugrade malagrablaj kaj tiugrade fieraj... Gradaj kaj manieraj tiel, kiuj almontras la postan ke-frazon.

Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon. FE15 Gradaj tiel.

Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallarĝa pordo. FE 33 Grada tiel.

La tranĉilo estis tiel malakra, ke mi ne povis tranĉi per ĝi la viandon kaj mi devis uzi mian poŝan tranĉilon. FE 34 Grada tiel.

Ŝi fariĝis tiel malaminda, ke ŝia propra patrino ŝin forpelis de si. FE 23 Grada tiel.

La ĝardeno estis tiel grandega, ke eĉ la ĝardenisto ne sciis, kie estas ĝia

ino. FA224

Mi estas tiel forta, kiel vi. FE1° Grada tiel, kiu almontras la postan komp- aran kiel-esprimon.

Eĉ naŭzas, tiel forte mi volas manĝi. ^26 Grada tiel, kiu almontras la antaŭan frazon.

Sur la trotuaroj de la ĉefaj stratoj de Varsovio neniam estas tiel multe da homoj, kiel ĝuste en tiu tempo. M 20° Tiel por grado de multeco. Kune kun multe oni tamen ofte uzas tiom (§14.3.3).

Mi ĝojas, ke vi tiel baldaŭ venis. FK101

Mia ora ringo ne estus nun tiel longe serĉata, se ĝi ne estus tiel lerte kaŝ- ita de vi. FE 25

Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron. FE 33

Kio vin tiel afliktas? M 55

Se oni volas emfaze montri altan gradon, oni povas uzi tiom anstataŭ tiel: §14.3.3.

Iafoje kiam ĉeestas rilata kiel-subfrazo, tiel povas esti forlasata: §33.4.3. Iel

Iel estas sufiĉe malofte uzata. Ĝi havas normale manieran nuancon (ĉefe ri- late al verbo), sed iafoje ankaŭ gradan (ĉefe rilate al A-vorto aŭ E-vorto):

Ĝi [...] sentis sin iel malvigla; io mankis al ĝi, sedĝi mem ne sciis, kio al ĝi mankas. FA3107 = ...en iu maniero malvigla..., ...iagrade malvigla...

Iel malfacile iras la afero ĉe mia diino! M 5° = En iu maniero malfacile..., Iagrade malfacile...

Por grada signifo oni uzas normale iom, kiu tamen montras specialan nuancon: §14.3.3.

Ĉ el

Ĉiel estas malofte uzata. Ĝi montras nur manieron:

Ili ĉiel helpis al mi. = Ili helpis al mi en ĉiuj manieroj.

Neniel

Neniel estas uzata ĉefe maniere. Ofte neniel estas uzata anstataŭ ne (§21) por emfazo:

Mi neniel povas kompreni, kion vi parolas. FE 28 = En neniu maniero mi povas... Mi tute nepovas...

Ni pri unu punkto nenielpovis interkonsenti. OV247 = ...en neniu maniero povis tute nepovis...

Ne, tio neniel devas fariĝi! FA143 = Ne, tio absolute ne devas fariĝi!

Mi neniel esperis sukceson. Rt62 = Mi tute ne esperis sukceson.

Malkiel, maltiel

Iafoje oni uzas kiel kaj tiel kun la prefikso MAL (§38.3.7). Malkiel ("male al, malsame de, tute alie ol") estas nuntempe relative ofta vorto, dum maltiel ("en la mala maniero") aperas nur tre malofte:

Petro volonte vojaĝas, malkiel Karlo, kiu preferas resti hejme.

Malkiel en Italujo, ĉi tie tre ofte pluvas.

Mi restas ĉe mia opinio, kvankam plej multaj homoj maltiel pensas.

Kiel... tiel ankaŭ

La esprimo kiel... tiel ankaŭ (iafoje simple kiel... tiel) insiste montras, ke du aferoj estas same validaj. Tio tre similas al kaj... kaj (§17.5):

Estas domaĝe, tre domaĝe, kielpor vi tiel ankaŭ por mi. M 66 = ...kaj por vi, kaj por mi.

La kompatinda anasido [...] estis mordata, puŝata kajpersekutata kiel de la anasoj, tiel ankaŭ de la kokinoj. FA2 37

Kiel la koridoro, tiel ankaŭ la tuta ĉambro estis frotita per lardo. FA2 8 = Kaj la koridoro, kaj la tuta ĉambro estis frotitaj per lardo. Rimarku la uzon de frotita/frotitaj. La unua varianto estas mallongigo: Kiel la koridoro estis frotita per lardo, tiel ankaŭ la tuta ĉambro estis frotita per lardo. La dua ne estas mallongigo, kaj frotitaj priskribas du aferojn.

Venu Via regno, plenumiĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero. (El la Kristana preĝo Patro nia.)

Sama regularo estu por vi, kiel por la fremdulo, tiel por la indiĝeno. Nm 9

Vortfarado

Tiele estas pli emfaza formo de tiel uzata nur pri manieroj: Ho Dio, kio fariĝas en mi! Tiele mi ja neniam antaŭe pensis nek sentis! FA113 Tiele diras la Eternulo Cebaot. Zĥ1 Tiele sonas nuntempe iom formale aŭ solene. Tiele estas ankaŭ uzata en iaj tekstoj por montri, ke io stranga estas ĝuste citita: "Li havis nenio (tiele!) por manĝi." La vorto tiele ĉi tie atentigas, ke la eraro pri N-finaĵo estis jam en la originala teksto.

Tiela = "tiumaniera". Uzebla anstataŭ tia, se temas pri maniero, aŭ por emfazo: Mi sonĝis pri iaj du eksterordinaraj ratoj. Kredu al mi, tielajn mi neniam vidis: nigraj, de nenatura grandeco! Tiela estas nuntempe apenaŭ uzata.

Iele estas pli akcenta formo de iel: Iele, iome, duone malbone. PE 747 Legu ankaŭ pri la kunmetaĵo samkiel en §20.1.5.

14.3.3. Tabelvortoj je OM

kiom kiel multe, kianombre, kiakvante tiom tiel multe, tianombre, tiakvante iom ne tre multe sed ankaŭ ne malmulte ĉiom la tuta kvanto

neniom nenianombre, neniakvante, neniamezure

OM-vortoj estas uzataj kaj E-vortece (§6), kaj O-vortece (§24.4). En O-vort-

eca uzo OM-vorto ofte estas priskribata de Ja-esprimo (§12.3.3.1).

Kiom

Kiom mi ŝuldas al vi, sinjoro doktoro? FK103 = Kian kvanton mi ŝuldas al vi...? Demanda kiom.

Kiom vi volas, ĉu du aŭ tri? = Kiel multajn vi volas...

Mi volus scii, kiom de la ŝtofo ili jam pretigis!FA1108 = ...kiel multe de la ŝtofo..., ...kian kvanton de la ŝtofo... Kiom en demanda subfrazo.

Ŝi pripensis, kiom kostos al ŝi la nokta restado. FA4115 = ...kiel multe kostos... , ...kian kvanton kostos...

Ĉu vi ne scias, Schufterle, kiom estis da mortigitoj? Rt64 = ...kiel multe/kia nombro/kia kvanto da mortigitoj estis?

Kiom da homoj estas ĉi tie! Ekkria kiom.

Ĉiuj donas al mi prunte, kiom mi volas. ^93 Rilata kiom.

Tiom

Sendi 100 ekzemplerojn mi ne povis, ĉar mi nun tiom ne havas. OV 518 Tiom montras la antaŭe diritan nombron.

Malfermu la keston kaj prenu tiom da mono, kiom vi volas. FA16 Tiom almontras la postan kiom-frazon.

Ekzistis nenio krom [...] du ĉemizetoj kaj malnovaj infanaj vestetoj, por kiuj neniu donos eĉ tiom, kiom oni devas pagi por fasko da ligno. M197 Tiom almontras la postan kiom -frazon.

Li havis tiun ĉi matenon kun la preparado al la forveturo tiom da laboro, ke li jam tuj post la leviĝo de l' suno sin levis kaj eliris. BV13 Tiom almontras la postan ke-frazon, kiu esprimas la kvanton nerekte per ĝiaj sekvoj.

Pri tiom da feliĉo mi eĉ ne sonĝis, kiam mi estis ankoraŭ la malbela anasido! FA2 42 Tiom almontras la feliĉoplenan situacion.

Iafoje kiam ĉeestas rilata kiom-subfrazo, tiom povas esti forlasata: §33.4.3.

Iom

Teorie iom devus signifi "ia nedifinita kvanto", sed en la praktiko ĝi preskaŭ ĉiam montras malgrandan kvanton. La signifo estas efektive eĉ pli speciala, nome: "ne tre multe, sed tamen sufiĉe multe por esti konsiderata, por esti signifa". Iom estas uzata ne nur pri kvanto aŭ nombro, sed ankaŭ pri grado, ĉiam kun sia speciala nuanco:

La juna vidvino [...] aĉetis iom da butero. M64 = ...kvanton da butero ne tre grandan sed tamen konsiderindan.

Mi pensas, ke mi ĝin ankoraŭ iom memoras. BV43 = ...ne tre multe mem- oras, sed ankoraŭ ja memoras.

Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana- germana mi tamen komprenis iom vian leteron. FE 34

Ŝajnas al mi, ke tiu ĉi ĉambro estas iom malseka?Rz33 = ...ne tre mal- seka, sed sufiĉe malseka por ke tio estu rimarkita? Grada iom.

Tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horo ĝi estis jam nur varma, post du horoj ĝi estis nur iom varmeta, kaj post tri horoj ĝi estis jam tute malvarma. FE 38 Grada iom.

Tie supre estingiĝis la ruĝaj koloroj, dum la suno iom post iom mal- aperis. FA2 90 La esprimo iom post iom montras, ke io okazas per multaj malgrandaj apenaŭ distingeblaj ŝanĝiĝetoj.

Ne konfuzu iom kun malmulte:

Li faris iom da eraroj. Estis ne tre multe da eraroj, sed tamen sufiĉe por ke oni mallaŭdu lin.

Li faris malmulte da eraroj. La eraroj estis tiel malmultaj, ke oni devas laŭdi lin.

Trian subtilan nuancon havas kelke = "ne tre multe". Dum iom esprimas, ke nedifinita kvanto, kvankam malgranda, tamen estas konsiderinda, kelke montras, ke nedifinita kvanto, kvankam ne nula, tamen ne estas tre granda:

Sur la ŝoseo estis iom da aŭtoj. La aŭtoj estis malmultaj, sed ne neglekt- eble malmultaj.

Sur la ŝoseo estis kelke da aŭtoj. La aŭtoj estis pli ol unu, sed ne tre multaj. Nuntempe oni pli ofte diras kelkaj aŭtoj. Legu pri la distingo inter kelke/multe kaj kelkaj/multaj en §24.3.

Ĉiom

Ĉiom povas praktike esti uzata nur O-vortece kun la signifo "la tuta kvanto":

- Kiom da benzino vi volas? - Mi volas ĉiom, kiom vi havas. = ...Mi volas la tutan kvanton da benzino, kiun vi havas.

La signifo de ĉiom ofte praktike fariĝas tre simila al la signifo de ĉio (§15.2), kiun oni uzas multe pli ofte.

Neniom

El la viando, kiun vi oferbuĉos vespere en la unua tago, neniom restu ĝis la mateno. Re16 = ...nenia kvanto restu ĝis la mateno.

Neniom da oro, sed bona gloro. PE1714

Sur la mezo de la strato estas multe da radoj kaj da ĉevalaj hufoj, sed da homoj piedirantaj estas malpli, preskaŭ neniom. M 21°

Neniom estas uzata ankaŭ pri mezuro, kio proksimiĝas al grado:

Mi simpligisĝis nekredebleco lagramatikon [...] neniom deprenanteper tio ĉi de la lingvo la klarecon, precizecon kaj flekseblecon. FK 232

Tamen tio ĉi neniom malhelpas. H165

Iliaj mensoj neniom diferencos de niaj. OV 348

Aldona multe

Ofte kiom kaj tiom estas uzataj kune kun multe (aŭ multaj). Multe estas for- lasebla, sed ĝi iom emfazas la signifon. Oni povas ankaŭ uzi kiel multe, tiel multe, sed tiam ne estas emfazo:

Mi scias, kiom multe da malĝojo faras al Vi kelkaj intrigantoj. L2 6° Oni povus forigi multe, sed tiam malaperus iom da emfazo.

Ne ĉiuj esperantistoj scias, kiom multe nia afero ŝuldas al nia kara for- irinto. L2 342

Oni tie legas tiom multe pri bonfarado kaj tiom multe da senkulpaj versoj. FA3 4°

Tutan tagon daŭras ĉi tie la restado, tiom multe da tempo la multeokup- ita generacio dediĉas al la grandaj Anglujo kaj Skotujo. FA3 55

Mi havas tiom multe, ke mi ne bezonas ŝpari! FA3 98

Se oni konsideros, [...] kiom multaj centoj da miloj da elmigrantoj ĉiu- jare iras Amerikon, [...] kiom multe da germanoj vivas en Ameriko, tiam oni facile komprenos, ke lapoŝta komunikiĝo estas grandega [...]. FK205

En la tuta mondo neniu scias tiom multe da historioj, kiel la dio de dormo. FA2 2

Aldona same

Oni iafoje aldonas same post tiom por montri, ke la kvanto estas sama kiel alia kvanto:

Li penis per aparta alfabeto laŭ 33. diversaj lingvoj en tiom same da ŝlosiloj solvi la problemon por la mondo lingvista skribadi tiel, kiel oni parolas. FK248 Tiom same = 33.

Kial mia frato, se mi lin havus, povus doni lecionojn de pentrado, hav- ante tiom same da talento kaj kapablo kiel mi, kaj mi ne povas? M 36

Ĝi estis respektinda, tre klera maljuna strigo, ĝi sciis pli ol la gardisto kaj preskaŭ tiom same kiel mi. FA3135

OM-vortoj kun pli

Tre ofte OM-vorto priskribas la vortetonpli (§14.3.15) precizigante ties sig- nifon:

Ho, kiom pli bona estas via amo, ol vino! AK 4

La muziko plaĉis al ni tiom pli, ke Alfred ĝin sendis. BV10

Ju pli da laborantoj estos, tiom pli rapide estos finita la granda kon- struo. OV 312 Ĉi tie tiom kunlaboras kun ju. Tiam oni normale ne uzas tiom, sed des (§17.4).

Limisa kiom kaj tiom

Ofte kiom, kaj iafoje tiom, uziĝas por montri, ke io validas nur inter certaj limoj:

Kiom mi vidas, vi havas nur unu filon. Rt 51 = Laŭ tio, kion mi vidas, vi havas... Eble vi havas pli da filoj, sed mi ne povas vidi pli.

La kompatinda stana soldato tenis sin, kiom li povis, tute rekte. FA1156 = ...tenis sin laŭpove tute rekte. Liaj povoj teni sin rekte ne estis sen- limaj.

La kuracado devas antaŭ ĉio turni atenton al la kaŭza momento, per konforma reguligo de la komunaj kondiĉoj de la vivo, kiom tion ĉi per- mesas la profesio de la paciento. FK221 La profesio povas limigi la eblojn de reguligo.

Ili venis en vastan koridoron sub la planko, kiu estis nur tiom alta, ke ili povis veturi tra ĝi en la fingringo, ne puŝiĝante per la kapo al la plafono. FA2 7 La alteco estis limigita.

Mi kiom eble evitas tiun vorton. L2 331 = Mi laŭeble evitas... Mi tiom, kiom tio estas ebla, evitas... Ne konfuzu la limigan kiom eble kun la maksimumiga kiel ebleplej (§14.3.15).

Estu tiom feliĉa, kiom vi estos kompatema! Rt137 La feliĉo dependas de la kompatemo.

Kiom kaj tiom pri emfaza grado

Ĉi-antaŭe estis diversaj ekzemploj de OM-vortoj por mezuro, kio estas tre simila al grado. Normale por montri gradojn oni uzas kiel kaj tiel (§14.3.2). Grado estas unu el la bazaj signifoj de kiel kaj tiel. Sed por forta emfazo, oni povas anstataŭe uzi kiom kaj tiom:

La propagando de Esperanto, kiom ajn grandaj estas ĝiaj lastaj pro- gresoj, estas apenaŭ komencata. L1323

Se tamen, kontraŭ ĉia atendo, la kongreso estos tiom blindigita, ke ĝi ek- deziros ian alian lingvon, tiam [...] la vivo mem zorgos pri tio, ke la de- cido de la kongreso restu sole malviva litero. FK 286

La Esperantistoj tute ne pretendas, ke ilia lingvo prezentas ion tiom per- fektan, ke nenio pli alta jam povus ekzisti. FK 293

Estas rekomendinde utiligi tiun ĉi eblon tre ŝpare, por ke la emfaza efekto de tiom kaj kiom ne eluziĝu, kaj por ke la distingo inter kvantaj kaj gradaj vortoj ne fariĝu malklara. En ekz. la jena frazo Zamenhof uzis tiel kvankam temas pri fortega emfazo: La lumo, kiu fluis el tie, estis tiel blindiga, tiel tra- penetra, ke la animo eksaltis malantaŭen kiel de eltirita glavo. FA3 35

Legu ankaŭ pri tiom-kiom-ismo (misuzo de tiom kaj kiom por grado, kiam tute ne temas pri emfazo): §24.5.

Vortfarado

Iomete, iometo = "nur malmulte, tre malgranda kvanto": Ŝi trinkis iom- ete da vino. / Mi parolas iomete la Anglan kaj la Francan lingvojn. / Ilia ellernado por homo iomete klera estas afero eksterordinare facila. FK 234 Ĉu via iometo da kuraĝo jam elvaporiĝis? Rt 24

Iom-post-ioma = "okazanta iom post iom": Mi lasas al aliaj personoj kaj aliaj tempoj la iom-post-ioman plenan klarigadon de la homaran- ismo. OV 329

Poiome, poioma = "okazante/okazanta po iom (= iom post iom)": La

trajno bremsis la rapidan iron kaj poiome haltis. / Se vi volas poioman enkondukon en la vivon de Jesuo, tralegu la Evangelion de Marko.

Kioma = "sur kiu loko en vicordo": Kioma horo estas, gardisto? FA1127 De la kioma etaĝo vi estas? M11 Li demandas min, [...] en la kioman klason mi volas lin enirigi. Gm59 Kioma estas ofte uzata en demandoj pri horo (§23.8).

Tioma, ioma, ĉioma, nenioma = "ampleksanta tiom/iom/ĉiom/neniom": Tioma kvanto estis troa. Post tioma laboro, ili estis tre lacaj. (= Post tiom da laboro...) Ili havis ioman sukceson. (= ...iom da sukceso.) Ilia sukceso estis ĉioma/nenioma. (= ...estis totala/nula.) Tioma ankaŭ povas signifi "sur tiu loko en vicordo" (simile al kioma): Estas nun tioma horo, ke vi devus enlitiĝi. Sed tia uzo de tioma estas malpli ofta.

Rimarku, ke kioma havas vicordan signifon same kiel nombraj vortetoj kun A-finaĵo (unua, dua...) (§23.4), dum la aliaj OM-vortoj (normale) ne havas tian vicordan signifon. Teorie oni povas uzi ankaŭ kioma en ne-vicorda senco, sed tiam oni riskas miskomprenon.

14.3.4. Ajn

Ajn montras emfaze nedifinitecon aŭ indiferentecon. Ajn estas uzata kune kun tabelvortoj (§13.1), ĉefe kun rilataj KI-vortoj, sed ankaŭ kun I-vortoj kaj Ĉl-vortoj, iafoje kun NENI-vortoj. Ajn ĉiam staras post la tabelvorto:

Mi kondukos vin al ŝi, kie ajn ŝi estos trovebla! FA3 79 Ne gravas, kie ŝi estas trovebla.

Kiu ajn ŝi estos, mi deziras al ŝi feliĉon! BV 45 Ne gravas, kiu ŝi estos.

Kiel ajn senbrua kaj trankvila ĝi [= la maro] estis, ĉiam tamen ĉe la bordo estis negranda moviĝado. FA1164 Eĉ se estus tute senbrue kaj tra- nkvile, estus tamen negranda moviĝo ĉe la bordo.

Kiom ajn mi petis lin, ne helpis petoj, nek minacoj. ^™ 63

Mi donis solenan promeson, ke mi silentos, ĝis mi revenos, kiam ajn tio ĉi fariĝos. BV 74

Ĉiam ajn vi estas bonvena ĉe mi. Venu, kiam vi volas.

Kial ŝi forlasis tiun lokon, en kiu ŝi havis ian ajn eblon, por ion ajn laborenspezi? M177 Sen tiu loko tute mankas eblo.

Nenion ajn mi diros. Absolute nenion.

Antaŭ ajn Zamenhof, pro influo de naciaj lingvoj, kelkfoje uzis rilatan KI- vorton, kiam pli logike estus uzi Ĉl-vorton aŭ I-vorton. Se ne temas pri en- konduko de subfrazo, Ĉl-vorto aŭ I-vorto estas preferinda. Mi konsentas akcepti kian ajnpagon. M66 Pli bone: ...ĉian ajnpagon ...ian ajnpagon.

Noto: Iafoje oni eble povus uzi ajn ne tuj post la tabelvorto, sed post O-vorto, kiun la tabelvorto priskribas. Tiam ajn fariĝus pli emfaza pro la malkutimeco de la konstruo: Protestis neniu homo ajn. Tio estas tamen ankoraŭ apenaŭ uzata.

Vortfarado

Ajna = "ĉiu ajn, iu ajn, arbitra": Li legus ajnan stultan libron. (= Li legus ĉiun/ĉian ajn stultan libron.) Prenu ajnan nombron. (= Prenu ĉiun ajn nombron.)

14.3.5. Almenaŭ

Almenaŭ = "ne malpli ol (eble pli), ne malpli ofte ol, ne malpli multe ol, ne malpli longe ol", k.t.p.:

Lingvo arta estas almenaŭ 50 fojojn pli facila, ol natura. FK276 = ...ne malpli ol 50 fojojn (eble eĉpli ol 50 fojojn)...

La malgranda Janjo [...] bezonis nepre almenaŭ unu fojon en tago varman manĝon. M 64 = ...ne malpli ofte ol unu fojon en tago...

Mi tamen tre forte dezirus vidi la reĝidinon, almenaŭ por unu mal- granda momento! FA19

Mi devas ĉiujn [leterojn] tralegi kaj multajn eĉ respondi almenaŭ per kelkaj vortoj. L1291

Ib denove ekflamigis alumeton kaj trovis peceton da kandelo, kiun li ek- bruligis; per tio la mizera ĉambreto almenaŭ iom prilumiĝis. FA3 94

Oni povas ankaŭ uzi minimume: Ĝi estas minimume tri metrojn longa. Se oni montras supran limon per maksimume ("ne pli ol"), tiam oni uzu prefere

minimume: La manifestacion partoprenis minimume 2000 kaj maksimume 3000 personoj.

Noto: Minimume = almenaŭ, sed oni tamen neniam uzas *malalmenaŭ* por maksimume.

Ofte almenaŭ signifas "en ĉia okazo, spite al plej malfavoraj cirkonstancoj":

Ĝis nun, se ŝi ofte ploris en la tago, en la nokto ŝi almenaŭ dormadis trankvile. M176

Tiam oni devas almenaŭ per io kovri, ekzemple per tapiŝeto. ^81

Se ili ne pentos siajn malbelajn agojn, ili almenaŭ ĉesigos sian kon- stantan insultadon kaj kalumniadon. OV 471

Tio ĉi estas stranga, sed almenaŭ oni ne devas tion ĉi lasi rimarki! FA1109

Almenaŭ estas uzebla en deziraj se-frazoj (§33.5) por igi la deziran signifon pli klara: Ha, se almenaŭ la malgranda knabino sidus ĉi tie en la ŝipeto, tiam mi ne malĝojus, se eĉ estus duoble pli mallume! FA1155

Almenaŭ ofte rilatas rekte al certa frazparto montrante, ke almenaŭ ĝi val- idas, se ne pli. En tia uzo almenaŭ devas stari tuj antaŭ la frazparto, al kiu ĝi rilatas:

Mi almenaŭ tion ĉi scias, neniu scias tion ĉi pli bone! BV 71

Almenaŭ ili aprobas la bazajn principojn. Eble ankaŭ aliaj aprobas.

Ili aprobas almenaŭ la bazajn principojn. Eble ankaŭ aliajn aferojn ili aprobas.

14.3.6. Ankaŭ

Ankaŭ montras, ke la afero ne estas sola, sed ke ĝi aldoniĝas al aliaj jam menciitaj. Normale ankaŭ staras ĝuste antaŭ tio, al kio ĝi rilatas:

La balono jam delonge malaperis, kaj baldaŭ malaperis ankaŭ la botelo. FA3112 Al la jam menciita balono, oni aldonas la botelon, kiu same malaperis.

Ankaŭ ŝi estas nomata Amalio, kiel vi, afabla fraŭlino. Rt106 Vi ne estas la sola kun tiu nomo.

Ankaŭ vi donu al mi vian helpon. Rt 38 Aliaj jam donis, nun donu vi.

Se vi prenis la violonon, prenu ankaŭ la arĉon. PE 2305

Ankaŭ al vi, mia kara Hermano, li sentigos sian skurĝon. Rt41

Mi petas vin ankaŭ poste prunti al mi. FE14

Ankaŭ hodiaŭ mi ne ricevis ankoraŭ lecionojn. M19

La reĝo [...] eĉ ne permesis alporti al li manĝaĵon; kaj ankaŭ dormi li ne povis. Dn 6

Li tre bele ludas violonon, kaj li ankaŭ kantas bele.

Ŝia elparolado ne estis la plej perfekta, sed ĝi ankaŭ ne prezentis iajn tro gravajn dekliniĝojn. M 26

Postmetita ankaŭ

La principo, ke ankaŭ staru rekte antaŭ tio, al kio ĝi rilatas, estas bona ĝene- rala stila rekomendo, sed ĝi ne estas absoluta regulo. En la Fundamento, ĉe Zamenhof, kaj ankoraŭ hodiaŭ ĉe multaj Esperantistoj, ankaŭ povas stari post la koncernata esprimo. Zamenhof ofte tiel uzis ankaŭ, kiam ĝi rilatis al persona pronomo, sed ankaŭ en aliaj okazoj:

Ili ankaŭ estas en la ĝardeno. FE16 Ili estas tie aldone al aliaj personoj.

Sinjoro Petro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn; mi ankaŭ tre amas iliajn (infanojn). FE18 Mi amas (iliajn infanojn) aldone al tio, ke sinjoro Petro kaj lia edzino amas (miajn infanojn).

Ĉiu sin enmiksas, ĉiu volas montri, ke li ankaŭ estas saĝa homo. ^10

Estis ankoraŭ frue matene, kiam Johano vekiĝis. La vojkamarado ankaŭ leviĝis. FA176

Tiun ĉi eblon oni tamen ne trouzu. Se estas risko de miskompreno, oni pre- fere rearanĝu la frazon tiel, ke ankaŭ staru antaŭ la esprimo, al kiu ĝi sence rilatas: Ankaŭ ili estas en la ĝardeno. ...ankaŭ mi tre amas ke ankaŭ li

estas saĝa homo. ...Ankaŭ la vojkamarado leviĝis.

Sed kiam ankaŭ koncernas Kl-vorton, estas preskaŭ regulo, ke oni metu ankaŭ poste, ĉar Kl-vortoj tre volas esti komence de sia frazo (§34.2.1):

La esperantismo, kiu predikas amon, kaj la patriotismo, kiu ankaŭ pre- dikas amon, neniam povas esti malamikaj inter si. OV 383 Ankaŭ la patriot- ismo predikas amon.

Li staris do nun tie kun alia animo, kiu ankaŭ volis eniri. FA3151 Ankaŭ la alia animo volis eniri.

Alie estas, se ankaŭ rilatas al tuta subfrazo aŭ tuta plurvorta esprimo, kiu komenciĝas per Kl-vorto. Tiam oni nepre ne metu ankaŭ post la Kl-vorto:

Li parolas ankaŭ kiam li manĝas. / La gramatikaj finiĝoj estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortoj. FK 241

Emfaza akcentado

En la parolo oni normale emfaze akcentas tiun frazparton, al kiu ankaŭ ri- latas, se ankaŭ staras rekte antaŭ ĝi: Ankaŭ mi amas vin. Emfaza akcento je mi. Sed se ankaŭ staras post la koncernata frazparto, la emfaza akcento trafas anstataŭe ankaŭ: Mi ankaŭ amas vin. Emfaza akcento je ankaŭ. Tia ĉi akcentado tamen ne sekvas devigajn regulojn, sed dependas de la preferoj de la parolanto.

14.3.7. Apenaŭ

Apenaŭ montras, ke estas nur tiom, certe ne pli, eble eĉ iomete malpli. Apenaŭ povas rilati al kvanto aŭ mezuro:

La enspezo de la abona mono kovras apenaŭ duonon de la elspezoj. OV126 La enspezoj atingas nur maksimume unu duonon de la elspezoj, certe ne pli.

Ili troviĝis en malproksimeco de apenaŭ kelke da paŝoj de la ŝtuparo de la Sanktkruca preĝejo. M143 Certe ne estis pli granda distanco.

Ŝi aĝas apenaŭ dek kvin jarojn. Ŝi havas aĝon de maksimume dek kvin jaroj, eble eĉ iomete malpli.

Apenaŭ povas rilati al ago. Tiam apenaŭ egalas al preskaŭ ne, kaj apenaŭ ne egalas al preskaŭ:

La malfeliĉa imperiestro apenaŭ povis spiri. FA2 30 Li preskaŭ ne povis spiri. Nur malfacile li spiris.

Ŝajnis, ke ŝi apenaŭ aŭdas. BV 82 = Ŝajnis, ke ŝi preskaŭ ne aŭdas.

Lapordisto [...] respondis kun apenaŭ kaŝata malkontenteco. M10

"Mi pensas, ke mi ĝin ankoraŭ iom memoras," [...] "sed nur apenaŭ[...]." BV43

Apenaŭ ne falŝanceliĝis miaj piedoj, preskaŭ elglitis miaj paŝoj. Ps 73 = Preskaŭ falŝanceliĝis miajpiedoj...

Apenaŭ kaj preskaŭ

Apenaŭ kaj preskaŭ (§14.3.16) estas similaj, sed ne samsignifaj.

Ĉe kvantesprimoj apenaŭ montras, ke certe ne estas pli, dum preskaŭ esprimas, ke mankas iomete: Ĝi estas apenaŭ unu metron alta. = La alteco ne superas unu metron. Ĝi estas preskaŭ metron alta. = La alteco ne tute atingas unu metron.

Ĉe agoj la diferenco inter apenaŭ kaj preskaŭ estas tre granda: Li apenaŭ sukcesis envagoniĝi. Li ja sukcesis envagoniĝi (kvankam nur malfacile). Li preskaŭ sukcesis envagoniĝi. Li finfine tamen devis resti sur la kajo.

Tempa apenaŭ

Apenaŭ povas ankaŭ esti enkondukilo de tempa subfrazo (§33.7) kun la sig- nifo "tuj post kiam, preskaŭ samtempe kiam".

14.3.8. Do

Do montras, ke la diraĵo iel estas konkludo aŭ sekvo de antaŭa afero:

Vi vidas do, [...] ke vi ne devas kulpigi min. M 90

Mi finas do per la jenaj vortoj: [...] FAnt49

Ha, kia fripono li do estas! ^70

Kartezio diris: Mi pensas, do mi estas.

Pli klare konkluda estas sekve: La surtuto estas aĉetita de mi, sekve ĝi apartenas al mi. FE 25

Do estas ankaŭ uzata kiel emfaza vorto en demandoj kaj ordonoj. Iafoje la konkluda signifo restas, alifoje la nuanco estas nur emfaza:

Kio do fariĝis kun la gesinjoroj? FA3 31

Kio! vi ne sciis do tion? de kie do vi venas? M 31

Kial do ili manĝas kaj mi ne manĝas? Kial do, diablo vin prenu, mi ne povas ankaŭ? Ĉu ili ne estas tiaj samaj vojaĝantoj kiel mi? ^27

Nu, venu do al mi post unu horo... bone? M146

Nu, aŭdu do, vi faru jenon: [...] ^18

PIV kaj PAG proponas je bezono uzi do por montri, ke subfraza Kl-vorto estas demanda, kaj ne rilata (§33.4): Rigardu tra la fenestro, kiu do troviĝas tie. = ...por vidi, kiu troviĝas tie. (Se kiu estus rilata, la signifo estus: ...tra la fenestro troviĝanta tie.) Tio povas ofte funkcii, sed ankaŭ konkluda do povas iafoje aperi ĉe rilata KI-vorto, ekz.: Li scias nur la Anglan lingvon. Lian demandon, kiu do estos farata en la Angla, mi poste interpretos en Esperanton. Malgraŭ do la vorteto kiu estas ĉi tie rilata, ne demanda.

montras, ke io estas surpriza, ke oni ne atendus, ke ĝi validas:

La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi antaŭ nia nazo. FE 33 Oni povus supozi, ke almenaŭ antaŭ la nazo oni ion vidus, sed ne.

Timulo timas sian propran ombron. FE 37 Estas surprize, ke li timas sian propran ombron, sed tiel ja estas.

Li estas tre kredema: la plej nekredeblajn aferojn, kiujn rakontas al li la plej nekredindaj homoj, li tuj kredas. FE 41 Oni supozus, ke almenaŭ tiajn aferojn li ne kredus.

Li estas tre purema, kaj unu polveron vi ne trovos sur lia vesto. FE 41

Per unueco ni pli aŭ malpli frue nepre venkos, se la tuta mondo batalus kontraŭ ni. OV-41°

La pozicio de

staru ĉiam ĝuste antaŭ tio, kion ĝi koncernas. Vidu ekzemplojn ĉi-antaŭe. Sed, kiam rilatas al subfrazo kun se, Zamenhof ofte metis post se, verŝajne por bonsoneco. Tio estas iom mallogika, sed ĉar miskompreno praktike ne eblas, ne necesas kondamni tian uzadon:

La fundamento de nia lingvo devas esti absolute netuŝebla, se ŝajnus al ni, ke tiu aŭ alia punkto estas sendube erara. FAnt47

Ja

Ja estas emfaza vorto, kiu insistas pri la vereco de la diraĵo:

Vi ja aŭdis per oreloj propraj. H133

Morti iam vi ja devas. FA2136

Ankoraŭ hodiaŭ en la nokto povas ja fali hajlo kaj ĉion forbati. Rt8°

Lia sento de aŭdado estis tro forta, li aŭdis ja, kiel la herbo kreskas. FA3119

En la mondo ekzistas ja Dio. Gm 51

En pozitivaj frazoj ja estas la malo de ne. Ĝi emfazas, ke la frazo estas pozitiva. Sed ja povas ankaŭ esti uzata kune kun nea vorto. Tiam ja akcentas la neadon:

La floroj ja ne povoscias paroli! FA132

Mi havis de post la musa reĝo la dudek-unuan lokon, kaj tio estas ja ne malgranda honoro! FA3126

Ne konfuzu ja kun jes (§22.4), kiu estas pozitiva respondvorto. Iafoje oni emfaze respondas per Jes ja! (§22.4) Tiam ja rilatas al subkomprenata ĉef- verbo, ekz.: Jes, tiel ja estas.

14.3.11. Jen

Jen servas por altiri la atenton al io, por prezenti ion, = "rigardu ĉi tion!, rigardu ĉi tie!, atentu ĉi tion!, aŭskultu ĉi tion!" kaj simile:

Jen la suno subiras, venas la nokto. FA2 89 = Vidu! La suno subiras...

Krak'! jen ĝi falis de la ŝranko, kuŝis sur la planko en mil pecetoj. FA3 86

Jen la akvo iris jam super la kapon de la soldato. FA1156

Unu vesperon li sidas en sia ĉambro, kaj jen subite oni frapas tre mal- laŭte je la pordo. FA2136

Vi ne bezonas rigardi ilin. Vi havas ekzemplojn aliajn - antaŭ vi estas via patrino. Jen tiajn ekzemplojn vi devas sekvi. ^77

Post du jaroj Faraono havis sonĝon, ke jen li staras apud la Rivero. ^41

Ofte jen anstataŭas ĉi tie, iafoje ĝi anstataŭas tio, tiu, tiam aŭ simila esprimo, ĉiam aldonante sian atentigan nuancon:

Jen estas pomo. FE 6

Jen estas la pomo, kiun mi trovis. FE 6

Jen kuŝas la ĉapelo de la patro. FE 8

Vidu, jen estas la pantalono! jen estas la surtuto! jen la mantelo! FA111° = ...ĉi tie estas la mantelo. Tre ofte oni subkomprenas estas aŭ troviĝas en frazoj kun jen.

"Sed jen estas ankaŭ, kaj jen estas denove!" ili ĉiuj ekkriis; kien ajn ili rigardis, troviĝis krucoj sur la pordoj. FA111

Beleco, mildeco, modesteco, obeeco kaj pieco, jen estas la virtoj, kiuj konvenas al virino. M139 Jen = ĉi tiuj + atentigo.

Jen kion diris Ahitofel. Sm217 = Jen (estas) tio, kion diris Ahitofel!

Jen venis la aŭtuno. FA1209 = Jen tiam venis la aŭtuno. Jen... jen havas specialan signifon: §17.3.

Vortfarado

Jene = "ĉi tiel kiel mi jen montros": La demando, kiun ni metis, devas esti respondita jene: [...] OV1°8

Jena = "tiu ĉi kiu jen sekvas, tiu ĉi kiun mi jen donas aŭ montras": Mi

finas do per la jenaj vortoj: [...] FAnt49 Mi havas la intencon prezenti al la Akademioprojekton de regularopri la tri jenajpunktoj: [...] L2212

Jeno = "tio ĉi kio jen sekvas, tio ĉi kion mi jen donas aŭ montras": Por

solvi la taskon vi bezonas la jenon: paperon, du krajonojn kaj abundan tempon. / Al via demando mipovas respondi jenon: [...] OV559

Oni iafoje hezitas, ĉu uzi la antaŭ jena kaj jeno. Ili similas laŭ la signifo al tabelvortoj je TI, antaŭ kiuj oni neniam uzas la, sed jena kaj jeno estas ordinaraj A-vorto kaj O-vorto, kaj do devus akcepti la. En la ĉi-antaŭaj ek- zemploj la iafoje aperas, alifoje ne. En la praktiko tio ne gravas. Oni povas agi laŭplaĉe.

Jene, jena kaj jeno montras ofte antaŭen al io, kio sekvos. Tabelvortoj je TI montras kutime reen al io, kio jam estas dirita: Karlo, Elizabeto kaj Petro. Tiuj estas miaj amikoj. / Miaj amikoj estas la jenaj: Karlo, Elizabeto kaj Petro. Tio tamen ne estas regulo. Vidu ĉi-antaŭe la Zamenhofan ekzemplon pri beleco, mildeco k.t.p., kiu kontraŭas la kutimon.

14.3.12. Kvazaŭ

Kvazaŭ = "proksimume, ŝajne, iamaniere, laŭaspekte". Ĝi montras nereal- econ, ŝajnon:

Li kvazaŭ volas ion komuniki nur al vi sola. H 29 = Li ŝajne volas ion komuniki...

"Ĉu vi ne amas min pli ol ĉiun?" kvazaŭ paroladis la okuloj de la re- ĝidineto. FA199 Ne vere paroladis, nur ŝajnis tiel.

La konscio kvazaŭ lin forlasis. FA1216 Li havis tian senton, kiu tre similis al tio, ke la konscio lin forlasis.

Du skerminstruistoj [...] renkontis sin ĉi tie kvazaŭ hazarde kaj kun ŝajna kolero atakis unu la alian. ^23 Ne vere estis hazarda renkontiĝo.

Ili vidas en mi personon, kiu kvazaŭ ludas la rolon de ia reĝo. OV 390

Kvazaŭ povas esti nuancilo de O-vorta frazparto montrante, ke ĝi estu komprenata nur kiel ŝajno. Ĉi tia kvazaŭ staru ĝuste antaŭ tio, al kio ĝi ri- latas:

Ha! mi eksentis kvazaŭ pikon tra la koro! FA2 52 Tio, kion mi eksentis, ne vere estis piko, sed ŝajnis tiel.

En la malaltaj tonoj de lia voĉo sonis kvazaŭ malkontenteco, mildigata de sincera kompato! M135 Eble ne vera malkontenteco.

Ŝi retiriĝis kvazaŭ antaŭ ia terura fantomo. M172 Ne vere estis fantomo antaŭ ŝi, sed ŝi agis tiel.

La sono de la nomo de la homo amita kaj perdita ekpikis la vundon de ŝia koro kvazaŭ per la pinto de ponardo. M 95 Ponardo ne vere estis uzata.

Preskaŭ kaj kvazaŭ

Ne konfuzu kvazaŭ kun preskaŭ (§14.3.16). Kvazaŭ montras nerealecon, ke io ŝajnas ia, kvankam ĝi vere estas (tute) alia. Preskaŭ montras nesufiĉecon (malgravan), ke io estas ja tiaspeca, sed ke mankas iomete: Li estis kvazaŭ pikita per ponardo. Ŝajnis kiel ponardopiko, sed tute ne estis. Li estis preskaŭ pikita per ponardo. La ponardopiko maltrafis lin.

Enkondukilo de subfrazo

Kvazaŭ ankaŭ estas enkondukilo de subfrazo (§33.7): En la ventro estas tia krakado, kvazaŭ tuta regimento ekblovus trumpetojn. ^21 Ni ŝajnigu, kvazaŭ ni tute ne scias, kia homo li estas. ^32

Komparilo

Kvazaŭ povas ankaŭ enkonduki komparajn esprimojn (§20.2) simile al kiel: La varmo de la ĉambro kaj la delikata bonodoro de la floroj ebriigis ŝin kvazaŭ drinkaĵo. M148

Kiel se

En la plej unua tempo kvazaŭ ankoraŭ ne ekzistis. Tiam oni anstataŭe uzis kiel se aŭ nur kiel, sed nur por enkonduki subfrazojn: §33.7.

14.3.13. Mem

Identeca mem

Identeca mem staras post vorto, kaj montras, ke oni parolas ĝuste pri tiu afero, ne pri alia. Mem atentigas pri la identeco de la afero. Identeca mem plej ofte staras post personaj pronomoj, sed ankaŭ post aliaj O-vortecaj vort- etoj, post difinitaj O-vortoj aŭ post propraj nomoj:

Mi longe interne batalis kun mi mem. L2186 Mi ne batalis kun alia persono (aŭ aliaj personoj), sed kun mi. La aldona mem emfazas tion.

Mia frato diris al Stefano, ke li amas lin pli, ol sin mem. FE18

Mi zorgas pri ŝi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem; sed ŝi mem tute ne zorgas pri si kaj tute sin ne gardas. FE18

Mi kredeble ne povos veni al vi hodiaŭ, ĉar mi pensas, ke mi mem havos hodiaŭ gastojn. FE 41

Mi eĉ mem jam de longa tempo uzas ilin de tempo al tempo. LR 85 Mem ri- latas al mi, kaj eĉ emfazas mem.

Kiu kritikas kuraĝe, [tiu] mem agas malsaĝe. PE 1025 Mem rilatas al sub- komprenata tiu.

Fizikiston oni ne povas nomi fiziko, ĉar fiziko estas la nomo de la

FF 32

scienco mem.

Ili ne forgesu, ke tio ĉi estus danĝera por la afero mem. DL12

La knabo staris respektege, kvazaŭ li staris antaŭ la reĝo mem. FA3 73

En la mezo mem de Italujo li estis, inter Florenco kaj Romo. FA1142

Kiam mi furiozas, mi fariĝas kiel Satano mem. ^31

Pli pene observinte la vizaĝon, oni povus veni al la konvinko, ke en la pordo staris neniu alia, ol Benjamin Britain mem. BV 64 Mem plifortigas la signifon de neniu alia.

Senhelpa mem

Mem ankaŭ povas signifi "sen helpo de alia, per propra volo, sen ekstera

devigo". Kun tia signifo mem povas lokiĝi libere en la frazo:

Mia opinio estas: prenu mem akvon, se vi volas trinki. FE19 Mi ne intencas helpi vin.

Li mem foriris, li ne estis forvokita! FA1145 Li iris propravole.

Li devis mem brosadi al si siajn botojn. FA18 Neniu alia faris tion por li.

La laboristino [...] foriĝis de ĉi tie mem kaj propravole. M171 Ŝi foriĝis sen devigo kaj pro propra volo.

Vortfarado

memo = "(mensa) persono konscia pri si mem kaj pri sia propra individu- eco": La animo de la individuo estas la sidejo aŭ loko de lia aŭ ŝia per- soneco, memo kaj konscio.

Mem estas ofte uzata prefiksece en kunmetaĵoj kiel memvole, memestimo

k.s: §38.4.3.

14.3.14. Nur

Nur havas diversajn limigajn signifojn. Ĝi kutime staras ĝuste antaŭ tio, al

kio ĝi rilatas.

Ne pli ol

Plej ofte nur signifas "ne pli ol":

Mi havas nur unu buŝon, sed mi havas du orelojn. FE12 = Mi ne havas pli ol unu buŝon...

Li estas nur unufoja mensoginto dum vi estas ankoraŭ nun ĉiam mensog- anto. FE 22

En la ĉambro sidis nur kelke da homoj. FE 32

Post la patro restis al ni nur malgranda dometo sur la strato Solna. M102

Ne pli longe ol

Antaŭ tempodaŭro nur signifas "ne pli longe ol":

Ŝi staris nur kelke da sekundoj kaj ekkuris denove rekte antaŭen. M 212 = Ŝi staris ne pli longe ol kelke da sekundoj...

Mi havis mian suspekton, sinjoro; sed nur de ses monatoj mi scias la veron. BV 74

Marta hezitis dum sekundo, sed nur dum sekundo. M182

Neĝo kaŝas nur ĝis printempo. PE1660

Ne pli frue ol

Antaŭ tempopunkto nur signifas "ne pli frue ol, ne antaŭ":

- Ĉu la Hetmano tion ĉi scias? - Nur hieraŭ li tion eksciis. Rt6° = ...Ne pli frue ol hieraŭ Ne antaŭ hieraŭ...

Nur nun ŝi eksentis, kiel forte lacigita ŝi estas. M148

Tiam la vastigantaro ankoraŭ ne ekzistis, ĝi komencas sian ekzistadon nur de hodiaŭ. OV111

Li vekiĝis nur tiam, kiam la suno leviĝis. FA162

Nur post kelka pripenso kaj kvazaŭ post iom da ŝanceliĝado ŝi komencis plue paroli per iom nekuraĝa voĉo. M103

Nur elirinte sur la straton, ŝi forigis la rigardon de la tero kaj rapidigis siajn paŝojn. M 37 = Ne pli frue ol kiam ŝi eliris sur la straton...

Teorie oni povus uzi maljam por "ne pli frue ol, ne antaŭ", sed maljam ne enuziĝis. Ankaŭ aliaj proponoj por anstataŭigi nur en tiu ĉi signifo ne sukcesis. Nur estas tute bona.

Nenio alia ol

Nur povas montri, ke ia afero estas la sola, ke neniu aŭ nenio alia rolas en ĝia rolo:

Via vino estas nur ia abomena acidaĵo. FE 35 Ĝi estas nenio alia. Ĝi estas nenio pli bonkvalita ol tio.

Esperanto estas nur lingvo. OV 371 Nenio alia ĝi estas.

En nia lando sin ne trovas montoj, sed nur montetoj. FE 38 Neniaj aliaj montoj ol montetoj tie troviĝas.

Li, kaj nur li, sciis la tutan veron de kelkaj jaroj. BV 74 Neniu alia sciis.

Tiam mi vidis nur ŝin, pensis nur pri ŝi. FA1235 Neniun alian mi vidis, pri neniu alia mi pensis.

Mi venas nur kun mia edzino, sed sen mia frato. L1172 Mi venas kun neniu alia.

Tage kaj nokte li nur lernadis kaj ripetadis! ^™-57 Nenion alian li faris.

La diablo ĝin scias, kio ĝi estas, nur ne rostaĵo. Ĝi povas esti ĉio ajn krom rostaĵo.

Fariĝis trankvile kaj mallaŭte sur la ŝipo, nur la direktilisto staris apud la direktilo. FA1104 La direktilisto staris apud la direktilo. Nur tio okazis. Nur rilatas al la tuta posta frazo. Se nur rilatus nur al la direktilisto, la signifo estus, ke la direktilisto estis la sola, kiu staris apud la direktilo.

Mi rakontos la sekreton nur se vi promesas nenion diri al iu alia. En neniu alia okazo mi rakontos. Nur rilatas al la tuta posta se-frazo.

Antaŭ tempopunkta esprimo oni normale por klareco devas uzi sole por la signifo "neniu alia", ĉar nur tiam ordinare signifas ne pli frue ol: Mi iris tien sole dimanĉe. = Mi ne iris tien en alia(j) tago(j). Mi iris tien nur dimanĉe. = Mi iris tien ne pli frue ol dimanĉe.

"Oni ne povus pli"

Iafoje nur estas uzata ĉe povi, deziri, voli (kaj eble aliaj similaj verboj) kun la speciala emfaza signifo "oni ne povus pli". En tia uzo nur kutime staras antaŭ la verbo, sed povas pli libere lokiĝi:

Uzante la lastajn fortojn, mi tenis min tiel longe, kiel mi nur povis; sed al ĉiu ebleco estas limo, kaj nun la limo venis. OV126 Mi neniel povus teni min pli longe.

Ili estas teksistoj kaj teksas la plej belan ŝtofon, kiun oni nur povas al si prezenti. FA1107 Neniu povus imagi pli belan.

Ĉiuj ekkuris tiel rapide, kiel ili nur povis, por helpi al mi. FA3152 Ili streĉis siajn fortojn maksimume.

Ĉie, kien vi nur povas rigardi, vi estas ĉirkaŭfermita de niaj rajd- antoj. Rt70 Kiom ajn vi rigardus, vi ne vidus direkton, en kiu mankus niaj rajdantoj.

Li amis ŝin, kiel oni povas nur ami bonan belan infanon. FA199 Ne eblus ami pli.

Nur en deziraj subfrazoj

Nur estas uzebla en se-frazoj por esprimi deziran sencon (§33.5)

Simile nur iafoje aperas en deziraj memstaraj ke-frazoj kun nea U-moda verbo (§26.3).

Vortfarado

Nura = "nur de la montrita speco, pura": Tio estis nura hazardo. (= Ĝi ne estis io alia ol hazardo.) Lia nura alproksimiĝo kompromitis vir- inon. M168 (Ne necesis pli ol alproksimiĝo por kompromiti.) Ne konfuzu nura kun sola, kiu signifas "ne akompanata": Ŝi sidas hejme sola en sia ĉambreto. Rn17 La nombro 2 estas la sola para primo.

Ununura = "sola en sia speco, unika": Tio devas esti nia ununura leĝo. (Alia tiuspeca leĝo ne ekzistu.) Ne konfuzu ununura kun nura.

14.3.15. Pli, plej

Por montri gradojn de komparado oni uzas pli kaj plej, kiuj normale pri- skribas A-vortojn aŭ E-vortojn, sed ankaŭ aliajn vortojn.

Pli

Pli montras, ke la priskribata eco, maniero, ago aŭ simile, superas ion alian, kun kio oni komparas:

La papero estas tre blanka, sed la neĝo estas pli blanka. FE10 La blankeco de la neĝo superas la blankecon de la papero.

Lakto estas pli nutra, ol vino. FE1° La nutreco de lakto superas la nutrecon de vino.

Mi havas pli freŝan panon, ol vi. FE1° La freŝeco de mia pano superas la freŝecon de via pano.

Multaj birdoj flugas en la aŭtuno en pli varmajn landojn. FE 32 La varm- eco de tiuj landoj superas la varmecon de la landoj, de kiuj ili flugas.

Nu, iru pli rapide! FE26 Via rapideco superu la nunan rapidecon.

Du homoj povas pli multe fari ol unu. FE12 La kvanto, kiun povas fari du homoj, superas la kvanton, kiun povas fari unu homo.

Mia ffrato diris al Stefano, ke li amas lin pli, ol sin mem. FE18 La frato amas kaj Stefanon, kaj sin mem, sed lia amo al Stefano superas lian memamon.

Se vi scius, kiu li estas, vi lin pli estimus. FE 26 La estimo tiam superus la nunan estimon.

Por montri, kionpli-esprimo superas, oni uzas la vorteton ol (§20.1).

Iafoje pli rilatas samtempe al la ĉefverbo kaj al O-vorta frazparto montrante, ke la O-vorta frazparto validas pli ol io alia:

Mieno lia montris pli suferon, sed ne koleron. H19 La mieno montris diversajn aferojn, sed suferon ĝi montris pli multe.

Vi ja, mi pensas, veturas pli pro propra plezuro? ^32 Estis diversaj motivoj de veturado, sed propra plezuro estis pli influa ol la aliaj.

Legu pri la diferenco interpli kaj plu en §14.2.8. Plej

Plej montras, ke la priskribata eco, maniero, ago aŭ simile, superas ĉiujn aliajn, kun kiuj oni komparas. Povas esti ĉiuj aliaj, kiuj ekzistas, aŭ ĉiuj aliaj ene de la kunteksto:

Aŭgusto estas miaplej amata filo. FE22 Ne ekzistas filo, kiun mi amas pli.

Ŝi prenis la plej belan arĝentan vazon, kiu estis en la loĝejo. FE19 Pli bela vazo tie ne ekzistis.

El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna. FE1°

Kelkaj homoj sentas sin la plej feliĉaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj. FE 32

Li estas tre ekkolerema kaj ekscitiĝas ofte ĉe la plej malgranda bagatelo. FE41

Li ekaŭdis bruan tonon, kiu povis ektimigi la koron eĉ de plej kuraĝa viro. FA1156

Plej profunde en la koro li kaŝis sian malĝojon. FA3 63

Plej bone estos, se mi prenos droŝkon! FA1118

Oni tute bone povas uzi plej rekte kun verbo, sed oni normale uzas multe, forte aŭ alia E-vorto, kiunplej priskribas:

Plej multe li amas, ke oni lin bone akceptu, ke la regalado estu bona. to-53 = Liplej amas, ke...

Zamenhof ankaŭ uzis pleje en tiaj okazoj.

Por montri tiun grupon, ene de kiu validas plej-esprimo, oni uzas normale la rolvorteton el (§12.3.5.2): Ŝi estas la plej saĝa el ĉiuj, kiujn mi konas. Iuj uzadas en tiaj esprimoj el inter anstataŭ el. Tio estas peza kaj senbezona.

Oni povas ankaŭ montri, kie plej-esprimo validas, per en, sur, inter aŭ alia loka rolvorteto: Ĝi estas la plej alta montaro en Azio. FA1188 Sed eĉ inter tiuj tre malmultaj supozeblaj ŝanĝoj la plej gravaj estas nur plibonigo ŝajna. OV 398

Antaŭ plej-esprimoj oni ofte uzas la artikolon la, ĉar ordinare temas pri io unika: §9.1.5.

La dua plej k.t.p.

Oni ankaŭ povas paroli pri dua plej, tria plej, kvara plej k.t.p.:

Ŝi estas la dua plej rapida kuranto en mia grupo. Ekzistas nur unu, kiu kuras pli rapide ol ŝi.

Ateno estas mia tria plej ŝatata urbo en la mondo. Ekzistas nur du urboj, kiujn mi ŝatas pli ol Atenon.

Jupitero estas la plej granda planedo, kaj Saturno estas la dua plej granda [planedo].

En tiaj esprimoj la vicorda nombrovorto (dua, tria...) rilatas al la tuto de plej rapida kuranto, plej ŝatata urbo k.s. Oni ankaŭ povas uzi la dua el la plej rapidaj, la tria el miaj plej ŝatataj, la due plej rapida, la trie plej ŝatata k.s., sed la ĉi-antaŭaj dirmanieroj estas pli kutimaj, kaj tial pli klaraj.

La pli, la plej

Kiam oni komparas ekzakte du aferojn, malaperas la diferenco inter la pli kaj la plej. Se unu afero el du estas pli granda ol la alia, ĝi estas aŭtomate ankaŭ la plej granda el ili:

Ĝi estas la pli bona el la du. = Ĝi estas la plej bona el la du.

Se oni diras la pli, normale nur povas esti du komparataj aferoj, kaj oni ne bezonas aldoni "el la du":

Ŝi estas la pli aĝa. = Ŝi estas la plej aĝa el la du.

Sed en iaj kuntekstoj ne nepre estas nur du: Ĉu tiu estas unu el viaj malpli aĝaj fratinoj? Ne, ŝi estas la pli aĝa. Ŝi estas tiu el miaj multaj fratinoj, kiu estas pli aĝa ol mi.

Multaj eĉ opinias, ke oni devas uzi la pli, kiam oni komparas du aferojn, kaj ke la plej tiam estas erara. Ĉiuokaze estas ofte pli elegante uzi la pli.

Malpli, malplej

Por kompari oni ankaŭ povas uzi la formojn malpli kaj malplej:

Via pano estas malplifreŝa, ol mia. FE10 ~ ...pli malfreŝa...

Li [...] direktis al la eniranta virino rigardon malpli serenan, malpli bonan kaj afablan ol antaŭe. M178 ~ ...pli malserenan, pli malbonan kaj malafablan...

La amaso kuris malpli rapide ol la veturilo, kiu ruliĝis tre rapide. M 212 ~ ...pli malrapide...

Ĝuste tie troviĝas unu loko, kiu, estante malplej facile komprenebla,

malplej bone aperis en la traduko. M133 ~ ...plej malfacile plej mal-

bone...

Tiu estas la malplej taŭga el ĉiuj. ~ ...plej maltaŭga...

Li estas la malpli aĝafrato (el la du fratoj). ~ ...laplijuna...

Iafoje oni povas movi la MAL-prefikson laŭplaĉe en tiaj ĉi frazoj, sed ofte estas nuanca diferenco. Iafoje estas eĉ grandega diferenco: Li estas malpli bela ol vi. Li estaspli malbela ol vi. La unua varianto estas komplimento. La dua estas insulto.

Kiel eble plej

La esprimo kiel eble plej montras volon maksimumigi ion. Ĝi montras, ke oni uzu ĉiujn eblojn por atingi plej altan gradon:

La vortaro devis havi amplekson kiel eble plej malgrandan. L1245 Ju pli malgranda, des pli bone.

Diru kiel eble plej rapide, per kio mi povas esti utila al vi! M 83 Uzu vian maksimuman rapidecon.

Baldaŭ ni ĉiuj laboros kune, por atingi kiel eble plej baldaŭ nian komunan celon. L2106

Zamenhof uzis ankaŭ kiel eble pli, sed tio estas nuntempe apenaŭ uzata:

Estas bone uzadi la vorton "je " kiel eble pli malofte. FE29 Alia varianto, kiu populariĝis, estas plejeble: Faru tion plejeble rapide!

Atentu pri la nuancita diferenco inter kiel eble plej kaj la simila esprimo kiom eble (plej/pli). Dum kiel eble plej instigas al maksimumo, kiom eble (pli/plej) esprimas esence la samon, sed en pli singarda maniero, emfazante, ke ekzistas gravaj limoj de la ebloj:

Estas dezirinde, ke ĉiuj uzu la novajn vortojn kiom eble egale. LR 38 Tute plena egaleco verŝajne ne estas ebla.

Mi kiom eble evitas tiun vorton. L2 331 = Mi vere provas eviti tiun vorton, sed povas esti, ke tio ne ĉiam eblas.

Li devas - kiom tio estas ebla - uzi lingvon kiom eble plej neŭtralan. L2 33°

Alia varianto kun limiga nuanco estas laŭeble plej.

Memstara pli plej

Pli estas sufiĉe ofte uzata memstare:

Ĝi eĉ unu minuton pli ne povus elteni. BV 8 Pli = pli longe.

Restas ĉirkaŭ dek personoj, ne pli. ^43 Pli = pli multaj.

Li ne vivos pli, ol unu tagon. FE 31 Pli montras kune kun ol unu la nombron de tagoj. Rimarku, ke oni uzas tagon en unu-nombro (§8.2.4).

Laŭ la projekto de la inĝenieroj tiu ĉi fervojo estas konstruota en la daŭro de du jaroj; sed mi pensas, ke ĝi estos konstruata pli ol tri jarojn. FE25 La nombro superos tri. Pli ol tri montras la nombron de jaroj.

Iafoje ankaŭ plej estas uzata memstare:

Plej timu la homo, Se dioj lin levis! 1T 86 Plej = Plej multe.

Memstara pli plej povas esti uzata O-vortece (§24.4), kiam la senco estas kvanta: Mi volas pli! Pli rolas kiel objekto.

Legu ankaŭ pripli ol kiel nuancilo de nombro aŭ kvanto en §23.6. Pli kaj plej en ŝajne mallosika uzo

Ofte oni uzas esprimojn kiel pli perfekta, plej perfekta, pli unika, plej unika, pli sola, plej sola k.s. Tiaj esprimoj estas ofte kritikataj kiel mallogikaj kaj absurdaj. Oni asertas, ke vortoj kiel perfekta kaj unika montras absolutajn ecojn, kiuj ne ekzistas en pli aŭ malpli alta grado.

Baze perfekta signifas "sen ia ajn manko". En tiu absoluta senco oni ne povas imagi uzon de pli plej. Aŭ io estas senmanka, aŭ ĝi ne estas sen- manka. Sed perfekta havas en reala lingvouzo ankaŭ la relativan signifon "sen konsiderindaj mankoj": Li en la daŭro de kelkaj tagoj perfekte el- lernis nian lingvon. °VJ0 Certe ne absolute senmanke, verŝajne nur tiel sen- manke kiel oni povas postuli. Tiam pli plej fariĝas tute logikaj: pli per- fekta = "kun malpli da mankoj", plej perfekta = "kun malplej da mankoj".

Simile unika baze signifas "ununura de sia speco". En tia rigora senco ne eblas uzi pli plej. Sed unika havas en la praktiko ankaŭ la signifon "sen konsiderindaj komparaĵoj". Tiam pli kaj plej estas bone uzeblaj: pli unika = "kun malpli da konsiderindaj komparaĵoj", plej unika = "kun malplej da konsiderindaj komparaĵoj".

La kritiko kontraŭ tiaj kaj similaj esprimoj estas do malprava. Tia uzado estas nek erara, nek mallogika. Homoj bezonas uzi vortojn kiel perfekta kaj unika ne nur en absoluta senco, sed ankaŭ en relativa senco:

En li mi ĉiam vidis [...] modelon de laplejperfekta viro. 1T22

Ŝia elparolado ne estis la plej perfekta, sed ĝi ankaŭ ne prezentis iajn tro gravajn dekliniĝojn. M 26

Ĉiuj naciaj lingvoj estas ja multege malpli per fektaj ol Esperanto. L2110

Ŝi jam bonege parolas nian lingvon, sed volas ankoraŭ pliperfektiĝi.

La plej sensencan bagatelon la tuta amaso de l' mondo baldaŭ akceptas, se ĝi nur estas en modo. OV 85

Tiu ĉi ekzemplero estas pli-malpli unika.

Hodiaŭ mi sentas min malpli sola ol hieraŭ.

Vortfarado

Plia = "kroma, aldona": Mi volas du pliajn aferojn.

Plie = "krome, aldone": Unu paro de manoj plie ne montriĝis superflua por revuo, kiu bezonis vastan kunlaboradon. M 65

Pleja = "plej granda": La pleja bono de la lingvo, estas ĝia facileco. Oni uzas plej antaŭ A-vorto aŭ E-vorto, kaj normale plej granda antaŭ la re- sponda O-vorto: plej bona, plej bone, plej granda bono. Pleja estas ebla, sed malofte uzata alternativo antaŭ O-vorto.

Pleje = "plej multe, plej ofte, plejparte, ĉefe": Por kia okupo vi sentas vin pleje kapabla kaj taŭga? M125 Ĉi tie ankaŭ simpla plej estus uzebla. Oni ĝin [= ŝian ĉapeton] nur malofte povis vidi sur tiu loko, kiun tiu ĉi vestaĵo pleje okupas ĉe aliaj homoj. BV13 Li verkis gramatikon kaj vort- aron, kiu pleje konsistas el vortoj unusilabaj. FK 248

14.3.16. Preskaŭ

Preskaŭ = "ne multe malpli ol, ne tute sed mankas nur malmulte, ne vere sed la diferenco estas tre malgranda". Preskaŭ staras kutime ĝuste antaŭ tio, kio ne plene validas, sed iafoje ĝi aperas en alia pozicio:

Pasis semajno, pasis preskaŭ du semajnoj. FA3 28 = Unue pasis sep tagoj, poste pasis iom malpli ol sep tagoj.

Preskaŭ la tuta financa pezo de nia afero kuŝas nun sur la ŝultroj de unu oferema amiko. OV163 Iomete kuŝas sur la ŝultroj de alia persono, sed tio estas nur malmulte.

Li rigardis la virinon, kiu staris antaŭ li, per rigardo atenta, preskaŭ esplora. M123 Ne vere esplora sed nur atenta, sed la diferenco estis tre malgranda.

Mi preskaŭ mortis de timo. ^49 Mi estis tre proksima al morto.

La arboj preskaŭ rompiĝas sub sia multego da fruktoj. Rt8°

Marta ne donis eĉ la plej malgrandan atenton al la nekonata homo, ŝi preskaŭ lin ne vidis. M134

Estis jam preskaŭ noktomezo. M177 Nur malmulte da tempo restis ĝis noktomezo.

Ŝi estis ankoraŭ preskaŭ infano, delikata kaj malgrasa. FA3 45 Ŝi estis nur iomete pli aĝa ol infano.

De tiu obstina batalado ŝi ricevis nenion, aŭ preskaŭ nenion. M 53

Nun ŝia laboro estis ja preskaŭ finita. FA1175

Li estis malsana kaj preskaŭ sveninta. FA1217

Ŝia voĉo sonis tre afable, dolĉe, preskaŭ ame. M108

Preskaŭ ĉiun nokton ili havas balon. FA129

Ŝi preskaŭ ĉiam estis kun li. FA3 87

Li preskaŭ sen vivo estis pelata de la ondoj. FA191

Estis tie tiel lume, preskaŭ kiel dum la tago. M 200

Ne konfuzu preskaŭ kun apenaŭ (§14.3.7). Ankaŭ preskaŭ kaj kvazaŭ (§14.3.12) estas similaj.

Tamen

Tamen = "malgraŭ tio, kontraŭe al tio". Tamen montras kontraston al jam esprimita afero:

Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana- germana mi tamen komprenis iom vian leteron. FE 34 Tamen = malgraŭ tio, ke mi ne scias la lingvon hispanan.

Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem. FE 39 Tamen = malgraŭ tio, ke li ne mortis per natura morto.

Kiel ajn facilanima kaj nekonstanta li estas, li tamen konas la mondon kaj la homojn. BV 38 Tamen = malgraŭ la facilanimeco kaj nekonstanteco.

De tiu tempo restis inter ni rilatoj se ne de amikeco, tamen almenaŭ de bona konateco. M 77 Tamen = malgraŭ la manko de amikeco. Ĉi tie estas draste mallongigitaj subfrazoj: ...rilatoj, kiuj, se ili ne estis rilatoj de amikeco, estis tamen almenaŭ rilatoj de bona konateco.

La lekanto sentis sin tiel feliĉa, kvazaŭ tiam estus grava festotago, kaj tamen tiam estis nur simpla lundo. FA1147 = ...kaj kontraŭe al tio, tiam estis nur simpla lundo.

Ofte la kontraston jam montras sed (§16.3). Tiam tamen ne estas necesa. Ĝi nur plifortigas la kontraston.

Ofte la malhelpaĵo estas esprimita per kvankam-frazo (§33.7). Ankaŭ tiam tamen ne estas necesa, sed povas helpi al klareco: Kvankam la pasintaj tagoj povis ŝin prepari al tia sorto, ĝi tamen estis surprizo. M111 Kvankam = "malgraŭ tio ke" (§12.3.6.6). Tamen = "malgraŭ tio". La vorteto kvankam enkondukas subfrazon, kiu montras malhelpaĵon. Tamen reprezentas antaŭe diritan malhelpaĵon.

Iuj uzas tamen kiel pozitivan respondvorton ĉe neaj demandoj (§22.4).

Tre

Tre = "en alta grado". Tre plifortigas la signifon de A-vortoj, E-vortoj, E- vortecaj vortetoj kaj verboj. Tre preskaŭ ĉiam staras antaŭ tio, kion ĝi pri- skribas kaj plifortigas.

A-vorto aŭ E-vorto

Plej ofte tre priskribas A-vorton aŭ E-vorton:

Li kantas tre belan kanton. FE 4° La acideco de tiu ĉi vinagro estas tre malforta. FE 35 Via ago estas tre laŭdinda. FE 41

Tiu ĉi malfeliĉa infano devis du fojojn en ĉiu tago iri ĉerpi akvon en tre malproksima loko. FE13

Lia edzino estas tre laborema kaj ŝparema, sed ŝi estas ankaŭ tre babil- ema kaj kriema. FE 41

Ni ĉiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon. FE 42 La alteco de tiu monto ne estas tre granda. FE 35 La pafado daŭris tre longe. FE 4° Ŝi vidis unu sinjorinon, tre riĉe vestitan. FE19 "Tre volonte, mia bona," diris la bela knabino. FE15 "Estus tre bele," respondis la filino malĝentile, "ke mi iru al la fonto!" FE19 La frazo estas ironia. Efektive la filino opinias, ke tio tute ne estus bela afero.

Se temas ne pri alta grado, sed pri kvanto aŭ ofteco, oni uzu multe (§24.5): Ŝi etendis al la venintino la manon blankan, tre malgrasan, kun fingroj multe pikitaj de kudrilo. M106

E-vorteca vorteto

Iafoje tre povas priskribi E-vortecan vorteton. Praktike temas nur pri baldaŭ kaj iafoje tre mem:

Nu, pri tio ni tre baldaŭ konvinkiĝos! FA127

Mi estas tre tre seniluziigita, ke vi mensogis. La unua tre plifortigas la duan, kiu plifortigas seniluziigita. Tia ĉi ripetado aperas precipe en parola lingvaĵo.

Verbo

Tre povas ankaŭ doni pli fortan signifon al verbo:

Lia heroeco tre plaĉis al mi. FE 35

Sinjoro Petro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn; mi ankaŭ tre amas iliajn (infanojn). FE18

Mi vin tre dankas. ^60

Ĉe verboj oni tamen pli ofte uzas multe (§24.5), kiu montras grandan kvanton aŭ oftecon: Mi multe dankas vin por via gastameco. ^80 Ŝi multe pensis pri tio. FA133

Ne tre, tre ne

Ne tre estas ofte uzata en speciala maniero por iel mildigi, aŭ por doni ironian nuancon. La efektiva senco estas "tute ne":

Mi estas sendato, kiu alportas al vi sciigojn verŝajne ne tre agrablajn. M72 = ...verŝajne tute ne agrablajn.

La maloftega esprimo tre ne havas tute alian signifon. Ĝi montras plifortig- itan neon: La sunon kaj la belajn florojn li tre ne amis. FA146 = ...li forte/de- finitive ne amis.

Vortfarado

Treege estas pli forta varianto de tre: Mi nun treege bezonas monon. L152 Mi estas nun treege, treege okupita. L155

La formo trea estas teorie ebla por priskribi O-vorton: Ŝi havas trean multon da mono. En la praktiko oni tamen neniam uzas trea, sed diras ŝi havas tre grandan kvanton da mono, ŝi havas tre multe da mono. Iafoje oni povas renkonti la strangan formon *tre multo*, sed tre ja ne povas priskribi O-vorton. Oni diru tre multe tre granda kvanto.

14.3.19. Tro

Tro = "pli ol devus esti". Tro plifortigas la signifon de A-vortoj, E-vortoj, E- vortecaj vortetoj kaj verboj. Tro preskaŭ ĉiam staras antaŭ tio, kion ĝi pri- skribas kaj plifortigas:

La tro multa parolado lacigas lin. FE 40 Li parolis pli ol li devus.

La pordo estis tro malalta. FA3149 Ĝi devus esti pli alta.

Kiu tro multe deziras, nenion akiras. PE1114 Pli multe da deziro ol devus esti, aŭ pli multe ol sufiĉus.

Ŝvarcvalda horloĝo kun plumbaj peziloj faradis "tik-tak" kaj ĉiam iris tro frue. FA2120 Ĝi ĉiam montris horon pli fruan ol vere estis.

Mia ringo valoras tri kaj duonon da spesmiloj, sed vi donis al mi kvar. Mi sekve ricevis duonon da spesmilo tro multe. M192

Se sako tro pleniĝas, ĝi baldaŭ disŝiriĝas. PE2295

Tro + klariga esprimo

Tro ofte aperas kun klariga esprimo, kiu montras, kiel estus, aŭ kio povus okazi, se la troeco ne ekzistus. La klariga esprimo povas esti subfrazo kun ke por ke. Tiaj subfrazoj havas normale ĉefverbon en U-formo, malofte en US-formo:

Ilian domon [...] oni [...] malkonstruis, ĉar ĝi estis tro kaduka, por ke oni povu lasi ĝin stari. FA3 23 Se la domo ne estus tiel kaduka, oni povus lasi ĝin stari.

Fariĝis vespero, kaj estis tro malproksime, por ke oni povu antaŭ plena noktiĝo atingi la urbon aŭ veni returne hejmen. FA114

Ŝi estis tro pia kaj senkulpa ke la sorĉa arto povu havi forton sur ŝi. FA1161

La aero tie estas ja multe tro peza, ke prudenta ekzistaĵo tie povu vivi. FA1127

La ideo de lingvo tutmonda estis tro altiranta, por ke la homoj tute rifuz-

■ ~ ■ ~ ■ OV 259

iĝus je ĝi.

La klariga esprimo povas ankaŭ esti por + I-verbo:

Estas tro mallume, por povi malproksime vidi, kaj tro multe da bruo en la domo, por povi ion aŭdi. BV 59 Se ne estus tiel mallume, oni povus mal- proksime vidi. Se ne estus tiom da bruo, oni povus ion aŭdi.

Ĝi ne estos tro malfacila por traduki. M127 Se ĝi estus pli malfacila, oni eble ne povus ĝin traduki.

Maltro, ne tro

Maltro = "malpli ol devus esti, malsufiĉe, ne sufiĉe": Karlo tro manĝas kaj maltro ekzercas sin. Ni havas maltro da manĝaĵoj.

Ne tro estas ofte uzata en speciala maniero. La efektiva senco estas maltro, ne sufiĉe. Oni uzas ne tro por iel mildigi la diron, aŭ por doni ironian nuancon: Li havas cerbon ne tro potencan. PE 1342 = ...cerbon ne sufiĉe potencan.

Memstara tro

Anstataŭ tro multe oni ofte uzas nur tro. Tiam tro povas roli O-vortece (§24.4), kaj povas esti priskribata de da-esprimo:

Tro da kuiristoj kaĉon difektas. PE2468 = Tro multe da kuiristoj...

Vortfarado

Troa = "en tro granda kvanto, en tro alta grado". Oni uzas troa anstataŭ tro por priskribi O-vorton: Troa festeno estas veneno. PE 246° Troa petolo estas danĝera por la kolo. PE 2464 Li aĉetis troan multon da luksaĵoj. = ...tro multe da luksaĵoj. Iafoje oni vidas la formon *tro multo*, sed tro ne povas priskribi O-vorton. Oni diru troa multo, aŭ pli normale tro multe.

Troi = "esti troa": Troas mia am'! La verbo troi estas sufiĉe malofta, kaj aperas precipe en poezio k.s.

Troigi = 1. "ŝajnigi ke io estas pli granda, pli ampleksa, pli danĝera... ol ĝi vere estas": Vi troigas, mia kara. M152 Kiam ŝi rakontas pri siaj aventuroj, ŝi ĉiam troigas, eĉ ne duono estas vero. 2. "fari tiel ke io estu troa": Kiam li trinkas alkoholaĵojn, li ĉiam troigas, kaj fariĝas tute ebria.

15. O-vortecaj kaj A-vortecaj vortetoj

O-vortecaj vortetoj (aŭ O-ecaj vortetoj) rolas en frazo kvazaŭ ili estus O- vortoj (§4). Kelkaj el ili similas al personaj pronomoj (§11.1), ĉar ili ansta- taŭas ne nur O-vortojn, sed tutajn O-vortajn frazpartojn. Oni povas nomi ilin pronomecaj vortetoj. A-vortecaj vortetoj (aŭ A-ecaj vortetoj) rolas same kiel A-vortoj (§5). O-vorteca kaj A-vorteca frazroloj tamen ofte intermiksiĝas.

La tabelvortoj je U (§15.1) estas pronomecaj kaj A-vortecaj.

La tabelvortoj je O (§15.2) estas O-vortecaj kaj pronomecaj.

La tabelvortoj je A (§15.3) estas ĉefe A-vortecaj, sed iafoje pronomecaj.

La tabelvortoj je ES (§15.4) estas A-vortecaj.

La vorteto ambaŭ (§15.5) estas pronomeca kaj A-vorteca.

La liternomoj (§15.6) estas O-vortecaj.

O-vortecaj estas ankaŭ la personaj pronomoj (§11). A-vortecaj kaj O-vort- ecaj estas la nombraj vortetoj (§23). Krome la difina artikolo la (§9.1) estas iom A-vorteca.

15.1. Tabelvortoj je U

kiu Demandas pri la identeco de unu el pluraj kon-

ataj personoj, aĵoj aŭ aferoj.

tiu Montras unu certan el pluraj konataj personoj,

aĵoj aŭ aferoj.

iu Montras nekonatan aŭ nedifineblan individuan

personon, aĵon aŭ aferon.

ĉiu Montras unuope kaj senescepte la individuojn de

grupo da personoj, aĵoj aŭ aferoj.

neniu Neas la individuojn de grupo da personoj, aĵoj aŭ aferoj.

La tabelvortoj je U montras individuecon kaj identecon. Ili estas la plej bazaj el ĉiuj tabelvortoj (§13.1). La klarigoj de preskaŭ ĉiuj aliaj tabelvortoj estas en PMEG esprimataj per la U-tabelvortoj.

La tabelvortoj je U povas akcepti N-finaĵon, kaj J-finaĵon. Kun J-finaĵo ili montras plurajn individuojn.

La tabelvortoj je U povas roli A-vortece kiel rekta priskribo de O-vorto, ĉu persona O-vorto, ĉu aĵa, ĉu alispeca. Ili povas ankaŭ aperi memstare, kaj tiam oni ĉiam subkomprenas ian postan O-vorton, laŭ la kunteksto aŭ situacio. Se nenio en la kunteksto montras alian subkomprenaĵon, oni normale supozas, ke temas pri la vorto "persono(jn)".

La tabelvortoj je U estas difiniloj (§9). Tial oni ne povas uzi la (§9.1) kune kun ili.

Kiu

Kiu kuraĝas rajdi sur leono? FE 7 Demanda kiu. Kiu = kiu persono. Kiujpovas esti tiuj fremduloj? FA2 92 Demanda kiuj. Kiuj = kiuj personoj. Kiun daton ni havas hodiaŭ? FE12

Se vi scius, kiu li estas, vi lin pli estimus. FE 26 Kiu en demanda subfrazo.

Jen estas la pomo, kiun mi trovis. FE 6 Rilata kiu.

Mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi. FE14

Tio ĉi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malriĉa vilaĝa vir- ino. FE14

Ŝi prenis la plej belan arĝentan vazon, kiu estis en la loĝejo. FE19 El la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo, eliras vaporo. FE 25 Oni metis antaŭ mi manĝilaron, kiu konsistis el telero, kulero, tranĉilo, forko, glaseto por brando, glaso por vino kaj telertuketo. FE 34 Kiu okupas sin je mehaniko, estas mehanikisto, kaj kiu okupas sin je hemio, estas hemiisto. FE32 = Tiu, kiu okupas... Kiu rilatas al subkompren- ataj tiu.

Tiu

La alteco de tiu monto ne estas tre granda. FE35 Tiu montras individuan vidatan monton.

Tiu ĉi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon. FE13

En tiu sama tempo ŝi havis teruran malamon kontraŭ la pli juna. FE13

Tiu ĉi urbo havas milionon da loĝantoj. FE14

Tiuj ĉi du amikoj promenas ĉiam duope. FE14

Tiuj estas miaj filinoj. Tiuj montras iujn el pluraj knabinoj.

Kiun el la libroj vi volas? - Mi volas tiun. Tiu montras unu el pluraj libroj.

Iafoje kiam ĉeestas rilata kiu-subfrazo, tiu povas esti forlasata: §33.4.3. Tiu(j) anstataŭ li, ŝi, ĝi ili

Kiam li, ŝi, ĝi ili (§11.5) povus esti miskomprenata, oni povas uzi tiu(j) kiel alternativon. Tiam li, ŝi, ĝi ili priparolas persono(j)n, kiu(j) en antaŭa frazo estis subjekto, dum tiu(j) priparolas alia(j)n persono(j)n en la antaŭa frazo:

Jakob alproksimiĝis al sia patro Isaak, kaj tiu lin palpis. Gn 27 Tiu = Isaak. Lin = Jakob.

Li rakontis al sia edzino pri la malnova domo kaj la maljuna viro kaj pri la stana soldato, kiun li sendis al tiu. FA2149 Tiu = la maljuna viro.

Laŭ la sama principo oni uzas ties (§15.4) anstataŭ lia, ŝia, ĝia ilia. Oni ankaŭ faras similan distingon per la vorteto ĉi (§14.1.2).

Tiu(j) anstataŭ ripeto de O-vorto

En iaj frazoj oni uzas tiu(j) anstataŭ difinita O-vorto. En tiaj frazoj oni jam uzis ian O-vorton, kaj volas ĝin ripeti kun distinga priskribo, kiu ne estas A- vorto, sed O-vorto kun rolvorteto. Anstataŭ ripeti la O-vorton oni uzas tiu(j):

Estas neniu pli fidela koro en la mondo ol tiu de Alfred!BV10 = ...ol la koro de Alfred! Tiu anstataŭas la koro.

Ĉu vipreferas la hajkojn de Buson aŭ tiujn de Issa? = ...aŭ la hajkojn de Issa?

Ili loĝas jen en tiu ĉi domo, jen en tiu sur la monteto. = ...jen en la domo sur la monteto.

Se la distinga priskribo estas A-vorto, oni ne uzas tiu(j), sed simple forlasas la O-vorton: Estas neniu pli fidela koro en la mondo ol la lia [koro]. Ĉu vi preferas la verdan teon aŭ la nigran [teon].

Iu

Subite li aŭdis, ke iu alrajdas de la vojo al la domo. FA115 Iu = "iu per- sono, persono nekonata".

Estis jam ĉirkaŭ vespero, kiam li vekiĝis per tio, ke iu lin skuis. FA1217

Ĝi amis ilin tiel, kiel ĝi neniam antaŭe iun amis. FA2 40

Ili ja ne sciis, ke li estas iu alia ol efektiva porkopaŝtisto. FA218

Ĉiufoje, kiam iu malpli altranga ekparolis al li aŭ kuraĝis demandi lin pri io, li respondadis nenion krom "P!". FA2 25

Iu estas uzata preskaŭ nur memstare. Povas aperi aliaj rektaj priskriboj, sed la priskribata O-vorto estas normale nur subkomprenata. Se la O-vorto ja aperas, oni plej ofte forlasas iu, ĉar la nedifinitecon montras sufiĉe bone la manko de difinilo (§9.1.2). Sed oni ja povas uzi iu kune kun O-vorto, se oni volas aparte emfazi la nedifinitecon:

Ĉiu ŝanĝo postulus de la lernantoj iun aldonan laboron, iun tuŝon de la jam akirita alkutimiĝo. L1245

Mi faros miraklojn, kiuj neniam ekzistis sur la tuta tero nek ĉe iuj gentoj. Er 34

Iu iom similas al individueca aŭ duondifina unu (§23.1.3). Anstataŭ iuj oni povas ankaŭ uzi kelkaj (§24.2), se la ideo de kvanto aŭ nombro estas pli grava.

En maloftegaj okazoj iu povas aperi kvazaŭ ordinara O-vorto same kiel io (§15.2).

Ĉiu

Ĉiu(j) estas ĉiam multe-nombra laŭsence, sed oni tamen faras distingon inter

ĉiu kaj ĉiuj.

Oni uzas ĉiu, se oni konsideras la individuojn aparte.

Oni uzas ĉiuj, se oni pensas pri la tuta grupo kune.

Iafoje tiu distingo ne estas grava, sed alifoje la diferenco estas granda:

Por ĉiu tago mi ricevas kvin frankojn. FE14 = Por ĉiu aparta tago...

Ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li. FE13 = Ĉiu aparta homo amas...

Al ĉiu el la infanoj mi donispo tri pomoj. FE14 = Al ĉiu aparta infano...

La hundo [...] havas du okulojn, el kiuj ĉiu estas tiel granda, kiel ronda turo. FA16 Ĉiu aparta okulo estas tiel granda.

Ne ĉiu kreskaĵo estas manĝebla. FE 41 Aldono de J-finaĵo ne farus multe da diferenco ĉi tie.

Kvinope ili sin ĵetis sur min, sed mi venkis ĉiujn kvin atakantojn. FE14 = ...mi venkis la tutan grupon. Ĉi tie J estas necesa, ĉar oni mencias la nombron kvin. Sed oni povus alternative diri: ...mi venkis ĉiun el la kvin atakantoj. Sed tiam oni ne parolas pri unu batalo kontraŭ tuta grupo, sed pri kvin pli-malpli apartaj bataloj.

Post la kurado ĉiuj estis terure lacaj. Oni parolas pri la tuta grupo de kurintoj. Eblas ankaŭ: ...ĉiu estis terure laca.

El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna. FE10 = El la tuta grupo de miaj infanoj...

Nun mi legas, vi legas kaj li legas; ni ĉiuj legas. FE 20 Ni estas multe- nombra vorto. Tial ĉiuj nepre devas havi J.

Neniu

Memstara neniu aperas kutime sen J-finaĵo:

La tempon venontan neniu ankoraŭ konas. FE 22 Neniu = neniu persono.

En la salono estis neniu krom li kaj lia fianĉino. FE 26

Mi konas neniun en tiu ĉi urbo. FE 28

Neniu, krom la reĝo, havas la permeson venadi al ŝi. FA18 Ankaŭ kun posta O-vorto oni normale uzas neniu sen J:

Neniu libro estas tiel konata en la tuta civilizita mondo, kiel la Biblio. OV 51

Ŝi ne vidis eĉ la ĉielon, ĉar ĝi estis kovrita de nuboj kaj neniu stelo en ĝi brilis. M17

Ho ve, nun mi plu havas neniun ĉevalon! FA114

Oni povas tamen uzi neniuj, se oni volas iel montri kontraston kun la ideo "pli ol unu", sed tion oni faras normale nur kiam sekvas O-vorto:

Ĉe la fenestro restis plu neniujfloroj. FA134 Antaŭe estis tie multaj floroj.

Diferenco inter tabelvortoj je A kaj U

La tabelvortoj je A montras econ aŭ specon, dum tabelvortoj je U montras identecon. Ĉe kia/kiu kaj tia/tiu la diferenco normale estas klara. Ĉe ia/iu, ĉia/ĉiu kaj nenia/neniu estas iafoje nur malgranda diferenco:

Kia homo li estas? Oni volas karakterizon de la homo.

Kiu homo li estas? Oni volas ekz. la nomon de la homo por ekscii lian identecon.

Tia opinio estas tute erara. LR119 Ĉiuj opinioj de tiu speco estas eraraj.

Tiu opinio estas tute erara. La diskutata opinio estas erara. Aliaj similaj opinioj eble estas ĝustaj.

Ni devas enloĝiĝi en ia hotelo. OV562 = ...en hotelo de iu el la diversaj specoj de hoteloj.

Ni devas enloĝiĝi en iu hotelo. = ...en iu el la diversaj individuaj hoteloj, kiuj troviĝas ĉi tie. Normale oni simple forlasas iu en tia frazo.

Ofte la diferenco inter U kaj A respondas al uzo kaj neuzo de la:

Ĉu vi vidis la ĉambriston aŭ la kuiriston? - Neniun serviston mi vidis. La demandanto interesiĝas pri du konataj individuoj. La respondanto ne vidis iun el tiuj du individuoj.

Ĉu vi vidis ĉambriston aŭ kuiriston? - Nenian serviston mi vidis. La de- mandanto interesiĝas pri du specoj de servistoj. La respondanto ne vidis serviston, ĉu de ĉambrista speco, ĉu de kuirista speco, ĉu de alia speco.

Oni povus tamen en ambaŭ okazoj uzi nenian en la respondo, ĉar se oni eĉ ne vidis ian specon de servisto, tiam oni ja ankaŭ ne vidis iun individuon. Kaj oni povus ankaŭ uzi neniun en ambaŭ respondoj, ĉar se oni vidis neniun individuon, oni ja ankaŭ vidis nenian. La diferenco inter tabelvortoj je A kaj U ne ĉiam estas grava. Iafoje oni povas elekti laŭplaĉe sen grava diferenco.

Diferenco inter tabelvortoj je U kaj O

La tabelvortoj je O estas memstaraj frazpartoj. Ili ne povas priskribi O- vorton. Ili respondas al U-tabelvorto + afero (objekto/aĵo...):

Kio estas tio? = Kiu afero estas tiu afero?

Tio estas speco de meblo. = Tiu afero estas speco de meblo.

Ĉio restis kiel antaŭe. = Ĉiu afero restis kiel antaŭe.

Kion bonan vi trovis tie? = Kiujn bonajn aferojn vi trovis tie?

Nenion interesan mi trovis. = Neniun interesan aferon mi trovis.

La tabelvortoj je U normale priskribas O-vorton, sed la O-vorto povas esti subkomprenata. Se nenio en la kunteksto montras alie, oni supozas, ke temas pri persono(j):

Kiu libro estas via? ^ Kiu estas via?

Tiu seĝo ŝajnas bona. ^ Tiu ŝajnas bona.

Ĉiu homo devas pensi mem. ^ Ĉiu devas pensi mem.

Kiu persono venis? ^ Kiu venis?

Ĉu estas iu [persono] en la kuirejo? - Jes, Paŭlo estas tie.

Jen kelkaj bonaj libroj. Kiun [libron] vi volas legi? - Mi volas tiun [libron].

Ĉu vi havas krajonon? - Neniun [krajonon] mi havas.

15.2. Tabelvortoj je O

Ho, Dio! kion vi faras! FE 26

La malfeliĉa infano rakontis al ŝi naive ĉion, kio okazis al ŝi. FE17 Rilata kio. Kio reprezentas la vorton ĉion en la ĉeffrazo.

Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera. FE 24

Ŝi estas ĉio, kio restis al mi sur la tero. M 31

La sola, kion ili deziras, estas nur ke oni lasu ilin trankvile vivi. OV 370

Ili estis forte lacaj, pri kio certe neniu miros. FA2107

Li tuj faris, kion mi volis. FE31 Kion rilatas al subkomprenita tio: ...faris tion, kion mi volis.

Ili ne havas, kion manĝi, ili ne havas, per kio hejti la fornon. M102 = Ili ne havas ion, kion ili povus manĝi, ili ne havas ion, per kio ili povus hejti la fornon.

Kio pri mia frato? = Kio estas pri mia frato? Kio okazis/okazos/okazu pri mia frato?

Absoluta kio

Zamenhof uzis komence kio(n) en malpreciza E-vorteca rolo, kiu ne estas klarigebla per ordinaraj reguloj. Nun oni povas iafoje uzi tiajn frazojn kiel fiksitajn esprimojn, sed normale oni esprimu sin per aliaj vortoj:

"Kio tuŝas mian foreston hodiaŭ vespere, mia kara," [...] "la malfeliĉo estis tute sur mia flanko." BV57 = Kiam temaspri mia foresto...

Kio ĝi min interesas? ^30 = Kiel ĝi min interesas?

Kion ni estas kulpaj? Rt14 = Ĉu vere ni estas kulpaj? Pri kio ni estas kulpaj?

Tio

Mi pagos al ŝi por tio ĉi! FE21 = ...por tiu ĉi afero. Tio montras ion okaz- intan aŭ okazantan.

Tio ĉi estis jam ne simpla pluvo, sedpluvego. FE 38 Tio montras la veteron.

Tio tiel kortuŝis la soldaton, ke li estis preta plori. FA1157 Tio montras ion okazintan.

Tio ĉi estis feino. FE15

Ia figuro staris antaŭ lia lito, tio estis la fantomo de lia mortinta edz-

ino. FA314

La esperantismo celas nur al tio, ke ia taŭga kaj vivipova komprenilo inter la popoloj ekzistu. OV382

La floroj mallevis siajn kapojn pro tio, ke ili estis lacaj de la nokta danc- ado. FA133

La reĝido, kiu vidis, ke el ŝia buŝo eliris kelke da perloj kaj kelke da diamantoj, petis ŝin, ke ŝi diru al li, de kie tio ĉi venas. FE 23

Antaŭ ol mi transiros al la klarigo de tio, kiel mi solvis la supre diritajn problemojn, mi devas peti la leganton mediti iom pri la signifo de tiuj ĉi problemoj. FK232

Ĉu mi iam revenos al mia projekto aŭ ne - tion mi nun ne povas antaŭ- vidi. L2 201

La pli juna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco kaj honesteco. estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi. FE11

Certe, mi alportis arĝentan vazon speciale por tio, por doni trinki al tiu ĉi sinjorino! FE19

Ne estas vera eĉ duono de tio, kion ili diras. ^78

Por ĉiu tago mi ricevas kvin frankojn, sed por la hodiaŭa tago mi ricevis duoblan pagon, t. e. (= tio estas) dek frankojn. FE14 Tio estas enkondukas draste mallongigitan frazon: ...tio estas: mi ricevis dekfrankojn.

Iafoje kiam ĉeestas rilata kio-subfrazo, tio povas esti forlasata: §33.4.3. Tio kaj ĝi

Iafoje oni povas heziti inter tio kaj ĝi (§11.5). Normale oni uzas tio pri io nedifinita, kion oni ne povas aŭ volas nomi per preciza O-vorto. Nepre oni uzu tio por reprezenti ion, kio estis esprimita per tuta frazo. Oni uzas ĝi por io difinita, kiun oni antaŭe esprimis per O-vorto, kaj kion oni povus ripeti per la sama O-vorto kun la aŭ alia difinilo:

Ŝi rakontis belan fabelon. Tio estis tre amuza. Amuza estis tio, ke ŝi rak- ontis fabelon. Tio reprezentas la tutan antaŭan frazon.

Ŝi rakontis belan fabelon. Ĝi estis tre amuza. Amuza estis la fabelo. Ĝi reprezentas la frazparton la (bela) fabelo.

Ĉu tio estis vi, kiu tusis, Janjo? M193 La parolanto aŭdis sonon nesciante, kio kaŭzis ĝin. Tio do reprezentas malfacile difineblan aferon.

Mi aŭdis, ke branĉo rompiĝas. Ĉu ankaŭ vi aŭdis tion.

Mi aŭdis strangan sonon. Ĉu ankaŭ vi aŭdis ĝin? Zamenhof iafoje uzis ĝi, kiam oni nuntempe preferas tio: §11.5.

Io

Io okazis! FA2 92 = Ia afero okazis.

Neniu ion sciis pri la maniero de ĝia pretigado. FA3126

Mi havas ion por diri al vi, Hermano. Rt 39

Gerda denove varmiĝis kaj ricevis ion por manĝi kaj por trinki. FA2 71

Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras. PE1791

Kiam vi ekparolis, ni atendis aŭdi ion novan, sed baldaŭ ni vidis, ke ni trompiĝis. FE 40

Saĝulo scias ion, sed neniu scias ĉion. PE 2185

Tiam oni devas almenaŭ per io kovri, ekzemple per tapiŝeto. Rz 81

Ĉio

Li faris ĉion per la dek fingroj de siaj manoj. FE12

Ŝia fratino en ĉio estas kulpa. FE 21

La reĝido konsideris, ke tia kapablo havas pli grandan indon, ol ĉio, kion oni povus doni dote al alia fraŭlino. FE 23

Ne ĉio utilas, kio brilas. PE1613

Ĉio estis mensogo! Rt34

Ne ĉio brilanta estas diamanto. PE1610 Ĉio t io

Oni uzas kutime ĉio (ĉi) tio anstataŭ ĉiuj (ĉi) tiuj aferoj (aŭ anstataŭ ĉiom de [ĉi] tio), kvankam tio estas gramatike iom stranga. Normale du O-vortoj aŭ du tabelvortoj je O ne povas tiel priskribi unu la alian:

Geografio, universala historio, historio de la pola literaturo... iam mi lernis ĉion ĉi tion. M 32

Ŝi parolis ĉion tion ĉi kiel monologon. BV 41

Sciu do, ke ĉio tio, kio ĉiutage estas alportata al vi de la gazetoj sub la laŭta nomo de "novaj lingvoj internaciaj ", estas nur projektoj. FK 283

Anstataŭ ĉio tio ĉi oni povas ankaŭ uzi ĉio ĉi ĉi ĉio (§14.1.2). Nenio

La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi eĉ antaŭ nia

FF 33

nazo.

En la eldiritaj vortoj ŝi aŭdis nenion krom moka maljustaĵo. M 205

La postulo de la mastrino de la informa oficejo havis en si nenion, kio povus esti rigardata kiel ofenda. M 26

Nenio armis min kontraŭ malriĉeco, nenio instruis min labori. M 88

Unuj diris absolute nenion, aliaj diris tro multe. FA319

Li estis homo de gaja, pri nenio zorganta vivo. M 45

En la domo estas jam nenio por manĝi. M19

Por meti finon al tiu ĉi akra korespondado, mi decidis paroli jam plu nenion pli pri tiu ĉi temo. L168

Ekzistas nenio certa sur la tero, krom tio, kion la homo posedas en sia propra brusto kaj kapo. M15

Nenio = "io senvalora aŭ malgrava"

Ofte nenio estas uzata figure pri senvaloraĵo, malgravaĵo aŭ neglekteblaĵo:

Miaj scioj en la regiono de la sciencoj naturaj estas tiel supraĵaj, ke ili estas preskaŭ nenio. M 59

En komparo kun tio la korpa sufero estis nenio. FA1172

Kiu havas nenion, estas nenio. PE1007

Kulo nenion valoras, sed ĝia piko doloras. PE1206

Tabelvortoj je O kun J-finaĵo

Normale tabelvortoj je O ne akceptas J-finaĵon, ĉar ili esprimas ĝeneralan nenombreblan tuton. Sed iuj tamen uzas iafoje la formojn tioj kaj kioj por paroli pri pluraj apartaj aferoj (nepersonaj):

Oni ŝtelis la monon kaj la kasisto malaperis: Tioj (= tio kaj tio) tre mal- faciligas la situacion. Ĉi tie simpla tio estas ebla, sed tiam oni prezentas la du malfeliĉaĵojn (la ŝtelon kaj la malaperon) kiel unu solan pro- blemon.

Kioj estas viaj devoj?

En tiaj frazoj tiuj ili ofte ne estas taŭgaj, ĉar ili pensigas pri personoj. Oni povus uzi tiuj problemoj, tiuj du cirkonstancoj, kiuj agoj aŭ ion similan, sed tio devigas trovi ian taŭgan O-vorton, kio ne ĉiam estas facila kaj en iaj okazoj nur ĝena. Uzo de tioj kaj kioj estas ofte tute logika elturniĝo, se oni volas prezenti plurajn ne precize nomeblajn aferojn kiel apartajn. Sed tia uzo de J-finaĵo post tabelvorto je O estas netradicia kaj ankoraŭ nekutima.

Kiel ordinaraj O-vortoj

Iafoje, tre malofte, oni uzas tabelvortojn je O kiel ordinarajn O-vortojn. La plej ofta okazo estas io uzata ne por iu afero, sed por afero (kun nuanco de nedifinebleco). En tia uzo la tabelvortoj je O kapablas ricevi J-finaĵon, artikolon, antaŭmetitajn priskribojn k.t.p.:

Sed kio estis la aldona io, pri kiu vi parolis? FA3130 = ...la aldona afero, pri kiu... Oni uzas ĉi tie kiu rilate al io, ĉar io ne estas ordinara tabelvorto plu.

Lia potenco konsistas el diversaj ioj, el kiuj ĉiu aparte per si mem estas ne grava, sed ĉiuj kune donas al li grandan forton. LR89 = ...el diversaj nedifineblaj aferoj...

Se iu ion okupas [...], tiam en tiu momento la io estas okupata de la iu. LR 91 Ĉi tie ankaŭ iu estas uzata kiel ordinara O-vorto kun la.

Vortfarado

Neniaĵo = "afero simila al nenio, senvaloraĵo": Viaj kontraŭuloj fariĝos neniaĵo kaj pereos. Jes 41

Nenieco = "eco esti kiel nenio, neekzistado": Ĉu vi pensas, ke de la brako de la redonanto vi savos vin en la dezerta regno de la neni- eco? Rt130 Ĉu vi pensas, ke vi eskapos de Dio post la morto?)

Neniigi, neniiĝi = "igi nenio, detrui, iĝi nenio, detruiĝi": Mi neniigos vin, kaj vi ne plu ekzistos. -^26 Kie ne estas konsilo, tie la entreprenoj neni- iĝas. SS15 La ĉielo disneniiĝos kiel fumo. Jes 51

Загрузка...