V-a ĈAPITRO. La ŝlosilo de la enigmo

1

Nun jam multe pli trankviele mi legis denove tiun certajn, lastajn paĝojn de la manuskripto de Siro Ludoviko.

“Petro! Ŝajnas tiel, ke ĝi ne apartenas al la romano, ĉar Ŝebao notis sur la returnita fina flanko de la kajero, sed mi alprenis tiujn, ĉar ili estas tre interesaj. Ne maltrankviliĝu pro mi, mi estas en bona loko.”

La konfeso de Manuelo

Manuelo, sidanta sur sia lito, mi skribas ĉi tiujn frazojn je lia peto. Li deziras, ke mi montru ĝin al Ivan Gorĉev, se li resaniĝos.

“…Iam mi estis fama trompludisto. Kiam mi akiris multe da mono, mi ĉesis tion: Mi oiniis por eterne. Sed iu devigis min ludi denove. Temis ne pri tio, ke mi trompu, aŭ superruzu iun. Mi devis mortigi. Pert kartludado.

Nek la lego, nek Sharo, nek la lastas momento ĉi tie sur la morta lito povas forviŝi de antaŭ miaj okuloj la vizion de tiu reaperanta brava, kara, long-liphara, strang-brova, gaja, rusa sinjoro, kiun, cedante al la devigo, mi mortigis per la kvina flösch.

Li nomiĝis Aleksandro Gorĉev. Kaj Ivan Gorĉev, kiu estis bona al mi, kiel mia frato, estis lia filo. Ankaŭ li fariĝis viktimo de trompludo. Li rakontis al mi, tiun tagon, kiam Benguz preskaŭ mortigis lin. Kaj mi sciis, ke oni stampis lin trompludisto kun tiu sama malico, pro kio tiu kompatinda, maljuna Gorĉev, lia patro, motrpafis sin. Mi sentas mia devo rakonti la sekreton al tiu mi kara, bonkora amiko. Tiel do li eble reakiros sian honoron, kaj eble ĝi povos redoni ankaŭ al tiu mortinta homo, kiu eble paciĝos kun mi rekompence por tiom da suferoj, per kio mi pagis pro lia morto kaj honoro.

Tio okazis en Schwinemünde. Mi kartludis kun iu… kaj mi gajnis nekredeble multe da mono… ĉio sukcesis ĉe li… kaj tiam… subite evidentiĝis, ke li… ke li scias pri mi… Li perdis intence tiel altan sumon. Li atentis, ke mi trompas kaj toleris. Poste li ĉantaĝis min… Li deziris, ke mi instruu lin trompludisto, ke li veturu kun mi kaj povu atenti min. Mi devis obei. Li lernis kaj progresis kun nekredebla persistemo antaŭ miaj okuloj. Li lernis dum noktoj iujn artifikojn, kiel rekoni ĉiujn plej etajn signojn sur la kartoj dismetataj, kaj doni aliajn anstataŭ tiuj por alpreni la pli bonajn al si. Mi tre miris pri tiu homo, ĉar li havis tre multe da mono. Hazarde mi eksciis ankaŭ tion, ke li estas altranga sinjoro. Li finis la lernado post unu jaro. La lastan vesperon li kartludis kun mi. Li trompis, gajnis, kaj vane mi atentis: mi vidis nenion. Mi konfesas: li superis min. Sed ĝi estas granda afero! Poste li malaperis, kaj mi ne aŭdis pri li.

Foje mi vojaĝis al Egiptio. Estis granda rikolto, sed ĝi ne apartenas al la historio. En la kazino de Kairo, kie mi ludis, subite mi ekvidis tiun homon. Li ludis kun oficiroj. Mi atentis lin el la spegulo, kaj mi vidis, ke li trompas. Sed tio estis interesa. Li trompis dum la tuta vespero kaj ne gajnis. Eĉ. Li estis perdanta. Mi ne komprenis. Angla, kolonia kolonelo, nomata Grey gajnis la plej multe. La aliaj du partneroj, iu estis milionulo kaj suker-barono, la alia konata diplomato, estis ekster iu ajn supekto. Baldaŭ mi aŭdis, ke mia disĉiplo loĝas ĉi tie duon jaron, li ludas la duan fojon. Liaj partneroj estas pasiaj kartludantoj. Mi ne komprenis. Kolonelo Grey ludis kun fabela bonŝanco. Plie ŝajntis tiel, ke li estas la trompludisto, sed mi vidis klare, ke li eĉ konjekton li ne havas pri tio. Ili ludis jam la duan tagon. Laŭ fakĵargono la kartoj verŝiĝis al la kolonelo. Ankaŭ la mono verŝiĝis al li. Kaj sekvan tagon antaŭtagmeze la kolonelo mortpafis sin.

Kiel ĝi okazis? Onidire iu ludanto riskis kaŝan suspekton, kaj la respektata persono de la kolonelo ne povis malhelpi la direkcion de la klubo, ke ili ekzamenigu la kartaron post la ludo kun la specialisto de la polico. Kaj oni trovis la “drucker-on”! Ĝi estas la gutoforma marko de la trompludisto. Unge oni ekpremas la internan flankon de la karto, ke eta tubero restu sur ties ekstera flanko. La specialisto konstatis facile, ke okazis trompludo. Estas videbla la postsigno de la ungo sur la interna flanko de la karto. Oni alvokis la kolonelon forlasi la kazinon. Tiam li mortpafis sin. Oni diris, ke lia morto estas granda perdo.

Ĉu vi komprenas? Tiu trompludisto sen la scio de la koloneo dismetis al li la gajnajn kartojn. Grey pensis tion, ke li havas mirindan fortunon. Kiu estus pensinta, ke iu multe perdinta partnero dismetas tiujn kartojn tiel?

Estis tute hazarde, kiam okazis alia sinmortigo, en Turkio, denove mi estis tie, kaj mi informiĝis, ke ankaŭ li partoprenis la partion. Duonjaron li vivis ie, ĉiam alinome, kun maskita eksteraĵo, li ludis malofte, eĉ tiam li perdis. Poste li sidis kun la viktimo komune kartludi.

Mi devus publikigi tion aŭ denunci lin. Mi ne scias, sed mi sentas tiel, ke genia inventisto de neniam ekzistanta branĉo de krimo posedas enigmajn patentojn sekrete, kaj li vivas kiel nevidebla fantomo surper la socio de honestaj homoj. Ni devas liberigi la homaron de li!

La fatala turnopunkto de mia historio okazis jene:

Mi jam ĉesis kartludi, mi ne okupiĝis pri ĝi, kiam iun tagon aperis tiu homo, kiu konis mian paseon kaj disigis min de mia familio.

Li rakontis, pri kio temas. En iu loko, kie li ne povas riski, mi devas ludi. Mi povas fari tion okulfrape, ĉar oni estas bonfidaj. Mi dismetu la kartojn tiel, ke la koncernulo gajnu altajn monsumojn dum du-tri tagoj. Temis pri la maljuna Gorĉev. Mi devis fari tion. Kaj mi ekŝatis tiun homon dum kartludado. Li estis afabla, gemuta sinjoro, kaj mi petegis pro li. Pro la maljuna Gorĉev. Sed tiu homo estis kruela kaj rezoluta. Li ne konis indulgon.

Kial li faris ĉion ĉi?

Pro Galachad. Galachad estas bel-situa insulo proksime al la bordoj de Sirio. Ĝi havas grandegan kazinon inter la palmoj super la haveno, kiu ĉiurilatei konkuras kun tiuj de Montekarlo.

La batalo okazis por la kazino, konstruita sur la admirinde bela bordo de la insulo. Gorĉev pere de sia heredaĵo ekposedis la insulon. Li ne estis riĉa homo, kaj la kartlud-kazino pagis altan salajron kaj tantiemon, ĉar ĝi estis nekeredeble enspeziga. Malgraŭ tio li deklaris, ke li ne plilongigos la luon de la kazino post paso de la trijara kontrakto. Sed la alia heredanto, kiu estis same rusa nobelulo, ĝojis pro la luo, kaj kio ne estis publike konata, ke ankaŭ la majoritato de la akcoj de la akcia societo, luanta la kazinon, estis en lia mano. La koncernulo estis fariseo, kiu ne kuraĝis elpaŝi antaŭ la homojn, eĉ li aliĝis al Gorĉev, rilate la malvalidigon de la kontrako, kiel kunposedanto, sed fine li ekzekutis lin.

Same li agis al paŝao Emin, kiu insistis en Turkio la okupon de la insulo Galachad pro politikaj celoj, kun multaj malgrandaj insuloj. Li jam preskaŭ fariĝis ministro, kiam li implikiĝis en kartlud-skandalon. Laŭ la malverŝajna efiko de la kvina flösch oni ekzemenis la kartojn, tie estis la “drucker”, la fabela gajnaĵo, la markitaj kartoj. Kaj kuglo! Mi eksciis hazarde, ke tiu homo resaniĝis, sed la kapopafo konfuzis lian menson, tiel lia familio neniam refutis lian morton.

(Tio estis do la sekreto de paŝao Emin, kiun mi renkontis nokte. Kaj filo de Gorĉev, ŝajnas, ke li ne finis la esploradon en la afero de sia patro, pro ia pruvado li kolektis tiujn homojn. En la barokan domon. La junan fraton de la mortinta kolonelo, paŝaon Emin…)

Mi scias, ke kolonelo Grey volis eldoni dekreton, kiu malpermesus al la anglaj, koloniaj oficiroj viziti la insulon Galachad, kaj al la lŝipoj, alvenantaj el la direkto de Egiptio tuŝi ĝin… La pluraj sinmortigoj, emeritigo pro kartludŝuldo kaj degradigo devigis lin al tio. Sed antaŭ la eldono de la dekreto li mortpafis sin pro kartlud-skadalo en la kazino de Kairo, kie li mem ludis. Lia posteulo estis multe pli komprenema al la sinjoroj de la kazino. Ili sciis tion antaŭe. La dekreto ne estis eldonita.

La juna Gorĉev certe herdis de sia patro la posedrajton de la insulo, kaj eble ankaŭ la konscienco de sia patro, kio protestis kontraŭ tio, ke iuj vivu el la sangaj, malpuraj oroj, negoce skribitaj en komercan libro, forrabitaj de homoj, kiuj estis skalvoj de sia kartlud-pasio. Kaj evidente li volis denove senvalidigi la luon de la kazino, kiun post la morto de sia patro, lia tutelpatro, grofo Vlasta Semirjoviĉ nuligis.

Mi neniam povis forgesi, kiu tiu kara, afabla, maljuna sinjoro la trian tagon faris preskau perfortajn misagojn por moderigi sian fabelan gajnaĵon, sed tiam li ricevis la kvinan flösch-on. La tria komplico, nekonata por mi, je tiu nekredebla bonŝanco, kiu konsternigis ĉiun, la viktimo, ĉi-okaze Gorĉev murmuris duone suspekteman frazon, kaj li murmuris ion ankoraŭ al iu.

Estu la koncernulo paŝao Emin, kolonelo Grey aŭ la publike respektata Gorĉev, kaj fino. La amiko mortigas ilin senintence. Kiu tuj venigas la murmuranton al la direkcio de la klubo, kaj postulas, ke la ludantoj antaŭ ol forlasi la klubon, ili metu la aferon al diskreta objekto de esplorado. La klubo unue plie indigne rifuzas tian esploradon kontraŭ angla kolonelo, ŝtatsekretario aŭ kontraŭ Aleksandro Gorĉev, kiun oni konas super ĉio sinjoro, maltraŭ tio, kiom multe ili gajnis. Sed la kvina flösch, la murmuro kaj la amiko, kiu estas severa ĝentlemano, li jam ne plu lozigos la maŝon ĉirkaŭ la kolo de la kompatindulo, kaj kiam la sinjoroj ekstaras de apud la kartlud-tablo, la lakeo portas nerimarkite la kartaron en la kontoron, kie aperas la inspektoro aŭ la gruperstro de la ĉefkomandejo de la koncerna ŝtato, spertaj pri la kartlud-aferoj jam multajn jardekojn, kaj kompreneble ili trovas dum sekundoj la markojn sur la kartoj. Nun ankoraŭ estus ŝanco, se ili metus denuncon. Sed paŝao Emin, kolonelo Aleksandro Gorĉev en tia afero, kontraŭ tia konkreta akuzo ne povas defendi sin, kaj ĝuste tial, ĉar ili estas viroj kun bonega karektero, sekvas la kuglo…

La kuglo, kiu mortigis Gorĉev-on, mortigis ankaŭ min. Neniam plu mi prenis karton en miajn manojn, kaj ĝi okazis laŭvorte tiel. Mi disŝiris la papermon-faskon, signifanta riĉecon je slipoj malantaŭ la kazino. Neniam plu mi povis reveni al mia familio.

Benguz, mi rekonis lin, estis trompludisto, kaj li servis tiun terurulon. Ŝajnas, ke li sendis Benguz-on post min, ĉar li timis, ke mi rakontos lian teruran kaj kaŝindan sekreton al iu. Post la Gorĉev-afero li estis malkonfida al mi. Li ordonis al Benguz, ke tiu mortigu min.

Mia kara filo, Bradieux dungiĝis al la legio sub pseŭdonomo. Li serĉis min dum jaroj, kaj fine, kiam li estus trovinta min, Borodi, tiu bruto motigis lin. Sed nun antaŭ mia morto mi pardonas Borodin-on, li aranĝu la aferon de mia kompatinda filo kun sia surtera kaj ĉiela juĝisto, kiel li povas. Sed ankoraŭ en la momento de mia morto mi pensas kun senindulga malamo al tiu malbenita homo, kiu donis mian filon al la mano de Borodin, min venigis al la morta lito, kaj homojn kun bonega karaktero ĝuste tial, ĉar ili estis bonegaj, li murdis fie, inside, senigite ilin se ilia honoro.

Grafo Vlasta Semirjoviĉ! Ĝis mia lasta forto, ĝis mia lasta penso mi petas la Dion nur je tio, ke li punu lin per tia malbeno, kian turmentegon mi petegas kaj postulas por li en mia lasta preĝo. Amen.”

Jen tio estis la konfeso, kiun Manuelo subskribis propramane, kaj li propramane skribis tien ankaŭ la nomon de la farinto: grafo Semirjoviĉ Vlasta.


2

Ni ĉiuj sidis kune en la salono de la baroka domo, inter ni ankaŭ sinjoro Wendriner, kiu kuŝis malgaje sur la persa tapiŝo. Aŭ li misdigestis, aŭ – ĉar li tiel multe palpebrumis al la angulo – perdis sian poŝmonon kaj bedaŭris sian kompletan matenmanĝon, ĉar la reveninta Gorĉev, laŭdis la korektan kaj saĝan procedon de sinjoro Vanek, ke tiu plenumis la aferojn, petitajn letere, li forprenis ilin de ĝi.

– Kiel vi sciis, ke tiu bestio ne estas en la bestĝardeno?

– Mi jam tute ne scias tion. Eblas, ke mi mortpafis ĝian iun parenco en la dezerto, kaj tiu parolis pri ĝi antaŭ sia morto. Ĉiuokaze mi ĝojas, ke vi plenumis mian deziron tiel bele. Mi maltrankvilis, ke eble vi ne trovos taŭga la kompletan matenmanĝon, aŭ vi grumblos pro la cigaredo…

– Sinjoro, tiaĵo ne ekzistas ĉe mi! Mi komprenas el unu frazo, kion vi deziras…

– Mi pensis, ke vi komprenos, kial mi deziras cigaredojn al la besto…

– Komence mi ne komprenis tion, sed bestkuracisto klarigis al mi, ke oni kuracas en Afriko leonojn kontraŭ peneŭmonopatio per flarigado de tabakpulvoro. Tiel do ne doloris mia kapo pro la afero…

– Mi dankas la bestkuraciston, ke li ĉesigis vian kapdoloronon.

Ĉar sinjoro Vanak tute ne konjektis, ke Gorĉev estis en la domo, eĉ li loĝis ĉi tie. Oficiro de la sekreta servo persvadis lin ludi la rolon de kolonelo Grey.

– Mi ne forgesos pri la ekstra premio pro via devoscio. Ĉar mi vidas tiel, ke ĉio estis en ordo ĉi tie, dum mi ne estis hejme.

– Mi do zorgis pri tio, ke nenio okazu en la domo. Fremduloj ne venis ĉi tien, escepte fraŭlinon Nedda kaj mian protektaton Almási. Tiel do estis trankvilo kaj ordo. Nur tio estis nervoziga afero, ke mi ne povis persvadi la laktoportiston pri la singarda uzo de siaj kruĉoj, ĉar iuloke li difektis la farbaĵon de la barilo preskaŭ ĉiutage.

Gorĉev teruriĝis kaj rektigis sin.

– Ĝi estas senekzempla! Mi ne povas forlasi la domon tiel, ke ne okazu teruraj aferoj dum mia foresto!

Sinjoro Vanek mallevis siajn okulojn, ĉar rilate tiun unusolan punkton li preterlasis sian cirkonspekton kaj singardemon, kiujn devas havi domprizorgisto.

Li flustris al mi, ke mi prisilentu antaŭ Gorĉev la vizitojn de sinjorino Tourtelette, ĉar li ne ŝatus, se lia mastro pensus tion, ke okazis io en la domo, malgraŭ lia vigla kaj moroza cerbera agado

Poste apud te-trinkado ĵetiĝis lumo ankoraŭ sur kelkajn malklarajn aferojn.

– Kiam mi aranĝis la aferon de la dekkvar karata aŭto, oni alvokis min, ke soldatiĝinte, mi dungiĝu al la sekreta servo. Mi plenumis volonte tiun alvokon.

Sed neniam eĉ por momento mi ĉesis zorgi pri la tragedio de mia patro, ĉar mi konjektis, de kie blovas la vento, kvankam mi eĉ imagon ne havis pri la vero, mi tuj malvalidigis la kontrakton de la kazino.

Sed kiel ajn mi atentis, mi rimarkis nenion, ĝis iun tagon mi staris antaŭ tiu situacio, ke mi estas trompludisto. Mi raportis tion al miaj superuloj, sed mi raportis ankaŭ mian suspekton, petante, ke ekster mia servo, ĝis la afero klariĝos, mi agadu. Mi kondutis tiel, kvazaŭ la tragedio estus kaŭzinta mian pereon, kaj mi vojaĝis al Aleksandrio. Tie mi elspuris la historion de kolonelo Grey kaj paŝao Emin. Mi petis la junan fraton de kolonelo Grey, kiu similis al sia frato, ke li loĝu sekrete en mia domo ĝis mi aranĝos la aferojn, kie mia fratineto zorgos pri li. Sed la kompatindulo mortis pro tuberkulozo, ĉar sinjoro Vanek tre similis laŭaspekte al la sinmortiginta kolonelo Grey, ni uzis lin tiel, ke li povis miksiĝi nerimarkite inter la homoj de la kazino por oficiroj, pri kio sciis la sekreta servo. Sinjoro Vanek solvis sian taskon bonege.

– Ĝi estas preskaŭ ne menciinda – rimarkis sinjoro Vanek, – mi jam pruvis mian lertecon plurfoje… Pardonon.

Hazarde li depuŝis kubute japanan vazon, kiu disrompiĝis.

– Faras nenion. Mi abomenas tiun vazon. Vi divenis mian penson, kiam li depuŝis ĝin – daŭrigis Gorĉev. – Mi persvadis la proksimulojn de paŝao Emin sendi la malsanulon ĉi tie, je mia deziro. Dume mi vagadis kun trompludistoj ĉie, ĝis mi trovis Manuelon. Li rolis en la kartludpartio de mia patro, kiel bulgara bienposedanto Mulenko. Mi eksciis, ke li estas en la legio, kaj kiam mi dungiĝis por trovi lin, samtempe miaj superuloj komisiis min, ke mi provu malkovri la tiranismon de la suboficiroj. Mi sukcesis unuigi la du aferojn. Kiam la kompatinda Manuelo, kiun mi ekŝatis dume, kiu ja estis senpova ilo en la mano de sia komisianto, mortis, mi povis rakonti la sekreton nur al Ŝebao. El lia konfeso evidentiĝas, kiu estis Benguz, pri kies prijuĝo ankaŭ mi eraris, ĉar mi ne kalkulis, ke troviĝas tiel kruela murdisto inter la cetere bohemaj krimuloj de la trompludistoj. Preskaŭ ruiniĝis ĉio, sed la lerteĉo kaj honesto de miaj amikoj parte Ŝebao, parte Almási helpis min tiel, kiel tuta polica organizaĵo. Alveninte en Parizon, ĉar mi tro frue forlasis la malsanulan liton, mia vundo ŝiriĝis.

Dume paŝao Emin, kiu esence estis bonvola frenezulo, li venis en la domon pere de Ŝebao kaj Nedda. Ili flegis min. Al mia juna fratineto estis malpermesate scii pri la aferoj, ĉar mi ne povis fidi ŝian lertecon kontraŭ Vlasta kaj la gangsteroj de la kazino de Galachad. Mia febro altiĝis, kaj mi fartis pli bone nur en la militista hospitalo. Jam tiam mi menciis al Ŝebao la gravecon de la ruĝa kajero, en kiu estis ankaŭ milita sekreto. Bedaŭrinde la konfeso de Manuelo pruviĝis malmulta kontraŭ Vlasta, kaj ni esperis konfesigi lin per la blufo de la reviviĝintaj homoj, kiujn oni pensis mortitaj. Tiam jam ankaŭ mi fratineto sciis, ke ŝi miskonis Vlasta-on, sed kompreneble ŝi devis daŭrigi la komedion de bona amikeco. Ĉar ni serĉis la kajeron singarde, la situacio fariĝis tre malfacila, precipe pro la malapero de nia amiko Siro Ludoviko. Por trovi lin fulmrapide, kaj tamen ne venu en lian kapon legi la kajeron, ni aranĝis tiel, ke oni suspektu lin, rilate nekmalkovritan krimon, kie ajn li estas, ni tuj povu trovi lin. Mi pensas, ke li kontentiĝos per kelkmil frankoj pro la kompromito.

– Tio povas okazi facile – mi rimarkis.

– Sed tiu sinjoro kaŝiĝis tiel bone, diablo scias, kial, eĉ nun ni ne trovas lin. Bonŝance li sendis la kajeron al Almási. Unue mi pensis tion, ke Almási amindumas mian fratineton komisiite de la kaŝance li sendis la kajeron al Almási. Komence mi pensis tion, ke Almási amindumas mian fratineton komisiite de la kazino aŭ Vlasta, kaj li akiris la kajeron. Mi opiniis tiel malgraŭ ĉiu protesto de mia fratineto. Pro tio ankaŭ mia fratineto intervenos pardonpeti lin, mi esperas, kun sukceso. Fine ni tute ne konjektis, ke el Bourin, kiu plurfoje fulminis en sia ĵurnalo kontraŭ la kazino de Galachad, antaŭ ol li estus elektita, oni volis fari viktimon. Tiel ni sukcesis kapti lin je feŝa faro, kaj dank’ al la neforgesebla rolo de Ŝebao puni la friponon laŭmerite. Kompreneble ankaŭ la bonegan artikolon ne devis reteni pro komuna intereso, sed mi pensas tiel, ke nun jam iom kompletigante tion, ĝi vekos eĉ pli grandan sensacion.

Kie estis Siro Ludoviko? Mi eksciis tion nur post paso de tempo. Ribári persvadis sinjorinon Tourtelette (vidvan foirvendistinon de brazilia plantejposedanto, al kiu li havis suspektindan amrilaton, kaj kiu kredis la fabelon, kaŝitan malantaŭ la majusklaj titoloj de la gazetoj), kaŝi la gangsteron, dum la afero mildiĝos, kaj tiuokaze ili ĉiuj vojaĝos al Sud-Ameriko, kie ili dividos inter si la altan monsumon, rabitan fare de Siro Ludoviko. Sinjorino Tourtelette kaŝis Sir Ludovikon, kiu dikiĝis dumtempe, kaj Ribari portis la ĵaketon de la mortinta plantejposedanto, kiel li asertis tial, ke li masku sian eksteraĵon. Sinjorino Tourtelette ja ne komprenis tion, sed ŝi ĉiam hontis elmontri, ke ŝi estas stulta, ŝi do donis la ĵaketon al li, per kio Ribári ankoraŭ longtempe maskis sin.

En Parizo ili enhospitaligis la kompatindan paŝaon Emin, kies familio plie asertis, ke li mortis, ol oni eksciu la veron.

La ŝlosilo de la aliaj enigmoj estas tre simpla. Ŝebao kaj Gorĉev, kiam ili alvenis en Parizon, kun la freneza paŝao Emin sekrete kaŝiĝis en salono de la baroka vilao. Tiu kadavro, kiu vere kuŝis mortinte, estis la kompatinda, tuberkoluza, juna frato de kolonelo Grey, kiu alvenis el Kairo en Parizon laŭ la letero de Gorĉev, kaj same, kiel paŝao Emin, ankaŭ li kaŝiĝis ĉi tie. Sed li mortis pro la malsano, de ĉi tie oni liveris lin silente en la kadavrejon, kaj la angla ambasadejo organizis lian enterigon. Tio estis mia nokta aventuro, kiam mi vidis elporti kadavron el la enigma, baroka vilao.

Kaj solviĝis ankaŭ la plej granda enigmo, ke estas stultaĵo kredi tion, ke ni naskiĝas por arto, triumfo, kariero aŭ alia bagatelo.

Baldaŭ edziĝis al Nedda, kaj tial estis inde naskiĝi. Estos inde morti, eĉ vivi. La ceteraj estas stultaĵo. Por uzi la koncernan aksiomon de sinjoro Vanek:

– La vivo estas tia, kiel la fumo. Ĝi forflugas, antaŭ ol vi estus vere feliĉa.

Kaj fine oni rekonis ankaŭ Ŝebaon. Li aperis en la ĵurnaloj, portante la maskon de Aleksandro Gorĉev, kaj estis ankaŭ lia originala fotografaĵo. Apud si mem oni jam rekonis ankaŭ lin. Li fariĝis fama aktoro, kaj ili geedziĝis samtempe kun Anna Balázs, kiam mi edziĝis al Nedda.

Kelkfoje aperis ĉe Gorĉev maldika, nervoza homo, kiu nomiĝas Abu ben Pulovro, kaj diablo scias kial, li nun ne estis menciita, ĉar Gorĉev – kiu jam transloĝigis hejmen sian familion el Svislando – aĉetis belegan luphundon, kaj kiam ĝi la unuan fojon kuris antaŭ lin svingante sian voston, li subite malbonfartis.

Duope, kiuj scias ĉion, neniam parolas pri tio, kaj ili gardas eterne kelkajn detalojn de tiu terura, komika kaj stranga historio:

Iu estas la eleganta baroka domo kun siaj ĵaluziaj fenestroj, la alia estas sinjoro Wendriner, kiu kelkfoje sin trenas pene sub la sunon por sunbaniĝi, sed nur tiam, kiam oni ĉenas la hundon, ĉar same, kiel sinjoro Pulovro, ĝi timas tiun beston.


Загрузка...