Nun jam ni devis ĝisatendi la matenon!
Unuavice mi kolazionis kun Nedda inter arboj kaj floroj, en iu belega sukeraĵejo de Parizo.
Sed nenio povis malhelpi nin en tio, precipe dum tia pompa posttagmezo, ke ni kverelu, sen ni havas emon ĝuste al tio.
– Mi ne rajtas diri pli multe. Kion mi faris ĝis nun, ankaŭ tio estas preskau ĵurnalista krimo, ke ĉefartikolo, kiu aperos sekvonttage, la antŭan tagon de la apero, ĝi estu objekto de parolado. – Petro… – kaj ŝi komencis karesi mian manon.
Poste ŝi ploris iomete, sed ŝi sentis kun sia bona instinkto, ke ĉiu plua provado estas vana, ŝi do proponis, ke ni promenu en la ĝardenon Luksemburgo.
En la ĝardeno Luksemburgo, ĉar Nedda havis ian urĝan aferon, baldaŭ ni devis adiaŭi. Altirinte ŝin, mi ekkisis la junulinon, kaj ŝi forrapidis.
Poste mi staris tie sola, kaj mi pensis pri tio, kion fari ĝis mateno?
Aŭ ĝis aŭroro. Kiam la unua gazetvendisto, la unua heroo de la triumfo, efektive portos la rezulton de la venko: Mian Ĉefartikolon, en tiu urbo, kie Bourin publikas dudek jarojn!
Mian ĉefartikolon!
Sed kion fari al tiu mizera, nevenkebla, nokto da tempo? Mi havas dekmil frankojn, kvankam centmil aŭ cenmiliono da frankoj estus vana. La tempo estas mono, sed la mono ne estas tempo. La tempo estas nevenkebla. Neaĉetebla, neprokrastebla. Ties pason povus influi nek la kuna forto de la tuta mondo.
La dudek tri jara Almási vizitis dancamuzejon kun studenta timemo. La dancamuzejo estas tiu loko, kie miaspeca homo estas la plej okulfrapa en la praktiko, li estas timida gasto.
Nu bone! Tie estas la amuzejo La Poule! Ni rigardu ĝin!
Ĉio bolis ĉirkaŭ mi! Mi estis dudek tri jara! Mi skribis ĉefartikolon! Alia solena momento estis por mi, kia la unuan fojon en mia vivo, sen ĉiu financa konsidero, en publika loko, mi prenis la menukarton en mian manon! Kompreneble mi mendis tuj ĉampanon. La vespermanĝo jam okazis en pli agrabla ĉirkaŭaĵo, en tiu ĉi nekutima loko, ĉar venis la kuraĝigantoj, la helpantoj, kiuj sciis pli multe pri mi, ol mi mem, kiam mi enpaŝis: la karaj, parizaj virinoj!
Ili ĉirkaŭis min, ni trinkis kaj…
Poste la lumo turniĝis kolore, ni trinkis multe da ĉampano, sed mi preferas la brandon, do la tuto estas distriĝo, nudaj ŝultroj, juveloj, mallaŭta muziko, tie kaj ĉi tie laŭta rido, ĉio ĉi miksiĝis en ian, konfuzan, kapturnan staton.
Kaj eĉ por momento mi ne sentis, ke mi liberiĝis de la urĝa premo de la triumfa aŭroro.
Poste la kanboj venis en mian kapon. Mi pagis kaj entaksiiĝis.
– Al Frusy a Boit! Sur la placo Pigalle! – mi kriis kun turniĝanta kapo.
La ŝofor ekveturis. Estus bone viziti Reneon Kárpát. Se necese, nun mi povus helpi ilin, kaj eble ili scias ion pri Sebao. La rolo de Sebao en Parizo estas enigma. Li malaperas konstante. Krome li havas armen obejkton, kun la sepflama insigno de la legio, kiu kaŭzis tiom da komplikaĵoj…
Mi eltaksiiĝas sur la palaco Pigalle. Trankviligas min la olda placo Pigalle, kie la ĝisosta Parizano amuziĝas. Nur la ĝisosta parizano troviĝas dumtage en la proksimo de Champs Élysées aŭ Operdomo, kie svarmas eksterlandanoj, elkore mi ne ŝatas tiun ĉirkaŭaĵon. Nek la fremdulojn! Ĉi tie sur la placo Pigalle estas alie! Oni ridas bone kaj teruriĝas elkore dum la hororaj terurdramoj en malmultekostaj varieteoj. Oni evakuis ĉi tien el la urbopartoj, invaditaj fare de la eksterlandanoj sian gajecon, konservitan por sia privata vivo. Ĉar oni devas estimi la turistojn, diablo forportu ilin! Tiuj kunportas la monon, kaj ĝi estas antaŭ ĉio, do la apoteke multekosta interna urbo estu ilia. Ĉi tie estas bone, sur la simpla Pigalle, ĉi tie ili estas hejme. La piedirantoj ne estas ĉifonaj kaj ne elegantaj, nur tiel parize trivitaj, ĉar saĝa homo vestas elegante nur sian edzinon. Tiel do li trinkas bieron, kriegas ŝercojn, li eniras sen fanfaronado en kiun ajn dancamuzejon post la laboro, portante ĉiutagan vestaĵon, kaj la plej granda mokincito estas tio, ke li fajfas, se plaĉas io al li, kaj li repostulas sian monon aŭdinte falsajn sonojn.
Mi trovas la dancamuzejon Frusy a Boit. Antaŭ ĝi estas tabulo, kiu reklamas Kolonelon Kárpát, la iaman kapitanon de la cara gvardio, kiu prezenttas originalajn, rusajn kaj kaŭkazajn popolkantojn. Kie lernis Kárpát originalajn, rusajn popolkantojn?
Tute neparolante pri kaŭkazaj?
Enpaŝinte en la ejon mi devas halti konsternite. Timige fremad, tamen bone konata homo proksimiĝas al mi, tute ne homo, sed aperaĵo, kun blonda, granda barbo, kun longa hararo ĝis la nuko, en stranga, rusa ĉemizo de sanktulo aŭ frenezulo, ĉe kies trunko pendis loze ligita ŝnuraro kun kvastaj finaĵoj. Bona Dio, ĉu li estas Reneo Kárpát? Sed kiel li aspektis?! Kiel Leo Tolstoj, la ermito de Jasnaja Poljana, aŭ eĉ plie, kiel Ripp van Winkler en la tria akto de la opero… Li petis min, ke mi ne faru sensacion, li devas roli tiel, laŭ la opinio de la orkestresrto kaj laŭkontrakte. Li estas kantisto de tango-kantisto kaj ludas sur ukulelo, en violkolora lumefekto de reflektoro, li prezentas refrenojn tra funelo, tamen li komponas operojn… Li aŭdis, ke ankaŭ mi havas laboron. Mi eksidu kaj aŭskultu lian programon.
– Mi petas vin – li diris embarasite, ruĝiĝinte ĝis la oreloj, – ankaŭ Maria Pataki estas ĉi tie… Ni kutimas kanti dueton ĉiuvespere. Se tio ĝenas vin, nur diru, mi refaros ĉion.
– Ba, oldulo mia – kaj mi frapetis lian ŝultron ridante – jam delonge ĉio estas kaputa. Mi nur povas ĝoji pro via rolo.
En la fumplena, brua, mucida, vingusta ejo ni puŝadas aliajn, kaj oni puŝadas nin. La paca, bonhumora homamaso drivas nin antaŭen.
– Petro!
Maria Pataki haltigis min.
Ŝi kutimas kanti ĉi tie, kiel la gasto de Reneo Kárpát, laŭ tiu konsento, ke eble ŝi povas eĉ vespermanĝi. Tio dependis de ŝuisto. Kaj baldaŭ vere enpaŝis silur-liphara ŝuisto, vestita parte per svetero, tute ebrie. Grandegaj manikoj pandis el sub lia jako ĝis la pinto de liaj fingroj, kaj li portis brunan artistan kravatron. Kiam Kárpát ekvidis ŝin, li diris al Maria:
– Jen estas via vespermanĝo.
Maria mendis la vespermanĝon, kaj la koncernulo tuj kriegis pugne batante la tablon, ke li volas aŭdi Volgajn kantojn.
Mi paroladis kun Maria. Objektive, amike. Nur simpla simpatio restis el la amo.
…Ĉi tie agadis ankaŭ Rudolfo Schalk Zombori, kiel rapid-desegnisto. Estas fakto, ke li desegnis eksterordinare rapide, sed li apenaŭ klopodis pri tio, ke la bildo similu iomete al la modelo. Li anstataŭgis tiun bagatelon kun tenera ĝentileco, kaj li eternigis ĉiun bela, juna, kun tia rezulto, ke ĝi signifus veran revolucion, se vi farus tion sur la tereno de kosmetikado. Malgraŭ tio, ke li cedis el siaj artistaj principoj, lia monoklo eĉ nun streĉiĝis orgojle en lia okulkavo.
– Kio estas al Ŝebao? – mi demandis de Zombori.
– De kiam li malaperis, mi ne vidis lin. Kvankam li scias bone, ke mi bezonas mian ŝalon. Mi malvarmumas facile.
Ni ne povis paroladi plu, ĉar oni estingis la lampojn. Aŭdiĝis aplaŭdo… La dirigento turnis sin al la publiko, kun barbo ĝiszona kaj solena vizaĝo. Li salutas la publikon kun simpla “Zdravstvujtje”. Kaj mallaŭte li anoncas la titolon:
Zarusnja, ho Zarusnja.
Kiel li scias ruse?
Ŝajnas, ke oni ŝatas tiun rusan kanton, ĉar oni interflustradas ekscitite. Sed tuj Reneo Kárpát, je mia plej granda surprizo prezentas la sekvan kanton:
Nur unu zarusnja estas en la mondo
Volgo, Volgo mia belega paro…
– Sankta Dio! – mi flustras al Zombori. – Ĝi ja estas la kanto, kies titolo estas Nur unu knabino estas en la mondo.
– Pst… Ĝi estas la kanto Zarusnja sur Pigalle! – flustras Zombori.
Kaj mi aŭskultis ĝin konsternite, miaj haroj stariĝis, kiel li daŭrigis.
La bona Dnjester, ve, kiel amas min
Ho, Zarusnja al mi vin…
Kaj malgaje muzikaĉas akompane la ukulelo, kaj la voĉo de Kolonelo Kárpát tremolas, konvene al la plendinda, rusa kanto. Freneza ovacio! La Kolonelo dankas la aplaŭdon per aldono, li metas sian dekstran manplaton sub sian nukon, kaj li kantas kun svingiĝantaj genuoj:
Sevastopolon ni devus iri
Virmeleagron ni volus akiri
Lante, trojko, truas la korb’
Elfalos la Volgo-virkok’
Kaj li aplaŭdas, piedbatas, diras, hej, li turniĝas kun krucitaj brakoj, kaj ambaŭmane li frapas sur la plankon kun la maksimumo de sia bonhumoro, fine li ĝojkrias en rapida kanto “hej, hoj, Lina, en Vladivostok’ la anas’ estis malaltpreza! Hej!”
Kaj li stamfis.
Ĝi tre plaĉis la la publiko, kvankam estis iu, kiu multe pli taksi la kanton Supre de la ondanta Volgo
La rolado de Kolonelo Kárpát komence tre surpirzis min, sed baldaŭ mi alkutimiĝis tion, kiel en Parizo, sed precipe sur Pigalle oni alkutimiĝas al la plej strangaj cirkonstancoj post paso de iom da tempo.
Dume alvenas la mondfama, hungardevena film-ĉefreĝisoro kun sia stabo, kaj kun li venas la ĉiopova ĉefdirektoro, kiu estas malata homo kun kaprobarbo. Knalas la korko de la ĉampano, flugas la neĝbuloj kaj la paperserpentinoj. Blankbarbaj, maljunaj sinjoro portas turbanon aŭ du centrimetran pajloĉapelon, kaj la reĝissoro pustulas pugne batante la tablon, ke Kolonelo Kárpát kantu la kanton, kies titolo estas Siberio surĉiele flugas hejmen trankvile, krome la ŝatatan kanton de la ĉefreĝisoro: En Orosháza ne estas Volgo, nur du. La ĉefreĝisoro vizitis ĉi tien ĝuste pro tiu kanto, ofte kun siaj elegantaj, budapeŝtaj konatoj. Antaŭ ol ili enpaŝus, li disdonis pingletojn al la membroj de la societo, kaj tiuj devas pikadi sin men dum la prezentado, ke ilia rido ne vanigu la karieron de Reneo Kárpát. Kárpát jam estas morte laca, sed li jam finas ankaŭ sian lastan programeron, laŭkutime per rapida kozaka danco, krucinte siajn brakoj, kaŭrante kaj ĝojkriante, ke “Rara Dnjester, rara muzik’, rara car’.”
Fine de la sovaga, kaŭkaza, vigla kanto Ribári diris al Zombori rekone pri la Kolonelo.
– Ĝi estas bela plenumaĵo de la kapitano. La francoj povus malsatmorti ĉe ni, ĝis oni persvadus mian avon al tiaĵo. Kvankam la olulo estas du jarojn pli juna, ol Kárpát.
Kaj tiam haltas iu kaj metas sian manon sur mian ŝultron.
– Mi serĉas vin, Petro…
Ŝebao!
– Ankaŭ mi serĉas vin jam delonge! – mi diris ekscitite.
– Kie ni povus paroladi?
– Trankvile restu ĉi tie – diris Ribári, – ĉar mi devas konsulti kun miaj sekundantoj pri la duelo.
Li tuj flankenvokis Kolonelon Kárpát kaj Zombori-on.
Sekvan tagon ni siiĝis pri la rezulto de la duelo. Ĝi okazis jen tiel:
La duelantoj staris vid-al-vide kun akra glavo. Sinjoro Vanek decidiĝinte kaj pale.
Poste venis Ribári. Li kondutis tre nervoze. Li fumis cegaredon post cigaredo, kaj konstante prokrastadis la duelon, ke lia glavo tuŝis la teron, oni seninfektigu ĝin kaj konstante fiksrigardis sinjoron Vanek, kiu staris rigide, kiel statuo, en iu mano kun la glavo, en la alia sia pantalono.
Kiam aŭdiĝis la krio “ek”, kaj sinjoro Vanek stamfis, Ribári retropaŝis, mallevis sian glavon kaj diris, ke li sentas fortan korbatadon, ili atendu iomete. La domprizorgisdtaro ridetis malestime. Oni donis iom da akvo al Ribári, sidigis lin, poste li ekstaris denove… Sed Ribári forĵetis la glavon, kaj kriis, ke la sekundantoj estas friponoj, li subtenas sian vidvan patrinon, li estas ankoraŭ juna por morti, li ne lasas buĉigi sin fare de tia damaĝbesto… B. Eduardo – li kriis – ĉu vi volas mian sangon?!.. Do mortigu min, puŝu vian glavon en min, estu muranto de via plej bona amiko…
La konduto de Ribári okulvide kortuŝis sinjoron Vanek kaj diris, ke li kontentiĝos per la pardonpeto de la junulo. Ribari dankis tion, kaj pardonpetis solene, kaj la ekstere atendanta sinjorino Tourtelette ĵetis sin al la kolo de sinjoro Vanek kun la jena ekkrio “heroo mia”.
Mi do restis en duopo kun Ŝebao.
– Mi scias, ke vi lasis ĉe mi ian objekton el via pakaĵo, kion oni serĉis ĉe mi. Pri tio mi volis paroli kun vi.
– Jes, sed bedaŭrinde ĝi malaperis. Ĝi apartenas al mia vundita amiko…
– Al la frato de Nedda.
– Vi jam scias, des pli bona estas tio. La knabo vokis min, kiam li alvenis, kaj li enloĝiĝis en la teretaĝon de la vilao vundite…
– Atendu! Foje mi venigis la policon…
– Mi estis tie je duonpaŝa distanco de vi – li diris ridetante. – Tiu kompatinda cerbmalsanulo, kiun kuntrenis la frato de Nedda kaj helpis pansi Ivan-on, li sukcesis venigi vin subite. Mi vidis el malantaŭ la pordo, ke vi kuregias al la polico, tiel mi suprenportis Ivan-on kaj la frenezulon en la ĉambron de Nedda.
– Tiam mi vidis la paŝaon ĉe la fenestro denove… Ĉu via amiko mortis?
– Ne, li nur malbonfartis, mi devis transporti lin en la hospitalon, kaj tiun nokton mortis tie la juna frato de kolonelo Grey.
Mi ne plu eltenis la fumon, la atmosferon de la brua ejo. Ni adiaŭis. Mi pensis pri Nedda kaj pri la ĉefartikolo. Forlasinte la ejon ebriete, vertiĝante, mi iris rigardi la barokan vilaon. La malnovan, barokan misteron.
Mi rigardis la lavĉambron, la fenestron de Nedda kaj la etaĝajn fenestrojn. Subite mi vidas, ke lampo lumas sur la etaĝo…
– Ĉu mi neniam povas vidi tiun konstruaĵon tiel, ke ne ekbrilu malantaŭ la fenestro de iu neloĝata ĉambro tiu stranga lumo?!.. Kiel mi rigardas la fenestron el inter la malgajaj arboj en griza prilumo, ia nova, stranga sento ekregas min…
La kvina fenestro! Tie mortigis sin Aleksandro Gorĉev.
Mi staras mane kaj frunte algluiĝinte al la krado, atendante la gazetvendistojn, kvankam mi scias bone… La baroka domo nun diras, ke mi estas egoisto. Pere de ĝi mi atingis ĉion sur la tereno de mia laboro, sed la Sekreto, kiu tiomfoje tiris min al si, la sekreto estas nenie. Mia ĉefartikolo estas nenio el tio, kion ĝi postulis.
Nun la fenestro mallumiĝas. La ebrieco pasas kun malvarmiĝanta sento. Miaj kapo, piedoj peziĝas kaj torporiĝas, tiu torporiĝo rigidigis min ĝis senmoveco de la morto.
…La meza pordo malfermiĝas subite, kaj iu kun grincantaj, duraj, botaj paŝoj, tiel, ke mi pensas tiun Nedda, ekiras al la pordego.
Poste tiu malfermas la kradan prodegon, la lumo de la strata lanterno ĵetiĝas sur tiun homon.
La maljuna Aleksandro Gorĉev paŝas sur la straton. La mortinta d-ro Aleksandro Gorĉev!! Jes! Liaj peltmantelo, kolosa figuro, densa liphararo, oblikvaj brovoj… Tiun homon mi vidis, klare, sur foto…
Ĝi nun tiel estas vera, aŭ malvera…
La bruo de la paŝoj silentiĝas ie… Tio okazis nun, ke mi divenis la sekreton de la baroka vilao. Mortintoj vagas en ĝi.
…Mi algluiĝas al la krado nekapabla moviĝi, dum la paŝoj de la grandega homo ankoraŭ estas aŭdeblaj. Mi ne scias, ĉu dek minutojn aŭ duonhoron mi staris tie.
Poste mi klopodis sekvi tiun Gorĉevon, pri kiu mi scias, ke li estas mortinta delonge, sed li jam tute malaperis ie en la aŭrora krepusko, kaj kiel ĉiam pli heliĝis la ĉielo, tiel mi sentis, ke la parizaj gazetvendistoj scias hodiaŭ, ke mi atendas ilin, kaj tiuj ŝercadas…
Tiel plumbe pasis la tempo
La domo pravis! Mi konsideras la aferon egoisme. Mi jam ne postiras la aperaĵon, mi esploros nenion, mi nur atendas mian ĉefartikolon.
Fine! Fine! Svarmas la gazetportistoj kun la matenaj ĵurnaloj. Mi opinias, ke tiun tagon mi estis la unua gazetaĉetanto en Parizo. Mi prenas ĝin en mian manon ekscitite, poste kvazaŭ la tuta baroka domo estus falinta sur min, la mondo preskaŭ diseriĝis ĉirkaŭ mi. Jen tio estis anstataŭ mi ĉefartikolo:
SIRO LUDOVIKO LA BANKRABISTOestas la farinto de la bankrabado en la kvartalo Montparnasse
La polico jam estas sur lia spuro.
Faliginte la gazeton el miaj manoj, mi ŝanceliĝadis al la muro, sen ĉiu penso, sento kaj kompreno.
Ne la timo estis mia unua reago. Mi sentis tiel, ke mi devas ridi. Stentore kaj skuiĝante! Mi imagis la malatan, infanaspektan Siron Ludovikon kun liaj maldiketaj brakoj, pala vizaĝo, kiel li interrompas ĉe rimo traduki la poemon de Jen Ricturs, kaj li penetras bruske prirabi iun bankon en siaj manoj kun du pistoloj! Kompreneble en lia poŝo troviĝas kompleta poemaro de la afabla, pastro-poeto Benedek Virág, ke li ne embarasiĝu kaze de estrema danĝero.
Nu ne! Ĝi estas sonĝo. Kaj mi rigardas la gazeton denove. Vane: ĝi estas realaĵo. Sendube! Ĝi temas pri Siro Ludoviko. Lia lasta adreso: strato Roi Sicilie, numero 54, kaj lia antaŭa loĝejo. Kiel oni scias tion? Siro Ludoviko ja ne anoncis sin oficiale. Lia antaŭa loĝejo estis en la hotelo Portugalo antaŭ unu kaj duon jaroj, kie drinkema, facilanima pordisto anoncis lian ĉeeston, ĉar li ne sciis, kio li faras.
La novaĵo cetere estis relative mallonga, presita nur per tre dikaj literoj. Kiel la hokbastono de Siro Ludoviko. Ĉiu memoras – publikas la gazeto – tiun temeraran krimulon, kiu dum hela antaŭtagmezo, kiu penetris en la mano kun du pistoloj en la filion de la Franca Banko en la strato Billancourt, li mortpafis la kasiston kaj suboficiron, prirabinte la kontantan monon, li forfuĝis.
La novaĵo ne maltrankviligis lin eĉ por sekundo. Ĝi povas esti nur io terura kaj freneza eraro.
La bankrabado de Siro Ludoviko ne signifas grandan danĝeron. Sed malantaŭ la nepublikigo de mia artikolo povas esti io.
Maeniĝis. Nun certe ankaŭ Nedda atendas ie la gazeton. Kun mia ĉefartikolo. Mi tuj telefonas al la loĝejo de Bourin. Estas ĝenerale konata, ke li vekiĝas frue.
– Bonan matenon, ĉi tie parolas Almási…
– Kiu? – li demandis raŭke.
– Almási – mi respondas, kaj mi sentas tuj, ke estas ia problemo. – Tiu Almási, al kiu vi promesis, kies artikolon publikigos la hodiaŭ gazeto, kiel ĉefartikolon.
– Ĝi estas ia eraro – respondis Bourin heziteme, kaj sendubas, ke tio estis lia voĉo. – Mi tenas ĉiam mian promeson, se nur ia malkorekta afero ne devigas min agi alie. Ĉu vi do transdonis artikolon al la redaktejo?
– Mi transdonis tion al vi, sinjoro Bourin!
– Ĝi estas ia eraro… mi ne scias pri tio, ke vi estus transdoninta artikolon al mi. Ĝi estas ia eraro…
Mi ankoraŭ parolis.
Sed li demetis la aŭdilon! Li ne aŭdis eĉ unu vorton de mi.
Sed li donis fadenon en mian fanon. Io do okazis depost hieraŭ… Sed mi parolis nur kun Nedda… Nedda! Ŝi povintus rakonti ion! Ĉu tamen ŝi estis aventuristino?
Mi kuregas al ŝia loĝejo.
Nedda ne estis hejme. Sinjoro Vanek ne vidis ŝin de tagoj.
Mi kuregis plu. Mi trovis Ribári-on en la kafejo Globe. En la mezo de rondo. Li diris ekspertizon en diskuto pri briĝo, kaj oni aŭskultis lin muta atento, kiel la plej superan forumon.
– Kio okazis? – mi demandis, ekscitite flankenvokinte lin.
– Iu enlicitis kvin karoojn.
– Homo, temas pri Siro Ludoviko!
– Nu jes la bankrabado! – li mansvingis kaj oscedis. – Mi ridegis multe. Ĉu vi venos matenmanĝi ien?
– Nu, sed ni devas fari ion!
– Ĉu antaŭ matenmanĝo?
– Vi estas senkora ĉarlatano…
– Tio jam okulfrapis ankaŭ al aliaj. Vidu, se vi havus tiom da prudento, kiel malsana kokido, tiam nun vi ĝojus, ke iu via amiko faris sian fortunon. Vi estas envia.
– Se vi frenezumos eĉ plu, mi batos vin je la kapo per biliardbastono!
– Nu bone, mi do klarigos tion. Kelnero! Mi petas po du glasojn da mentola drinkaĵo. Ĉu vi trinkos, ne? Aŭskultu min! Se ankoraŭ tri tagojn oni sukcesos publikigi la nomon de Siro Ludoviko sur la titolpaĝo de la ĵurnaloj, tiel li estos sukcesa homo.
Fine mi komprenis ĝin. Ribári estas samtiel certa pri tio, ke Siro Ludoviko estas tute senkulpa, rilate la aferon, kiel mi. Nu, sed se tio evidentiĝos, kia rehabilitacio okazos!
– Mi jam parolis kun Reneo Kárpát – daŭrigis Ribári. – Ankaŭ la knaboj komprenis, ke mi prijuĝas la situacion bone. Je mia konsilo ili decidis ne tuŝi tiun grandegan reklamon en la intereso de Siro Ludoviko. – Li ĝemis. – Kiel bone mi povus ekspluati tion, se ĝi okazintus al mi!
– Mi ĝojas, ke ĝi okazis ne al vi.
– Ĉu vi tamen estas envia?
– Eĉ mi maltrankviliĝus! Mi ne scius certe, ĉu vi estas senkulpa?
Mi iris plu. Kien? Kien?
Komenciĝis la persekutado. Mi vizitis la redaktejon, kie oni diris al mi, ke Bourin akceptos min morgaŭ matene je la oka horo. Ili ne scias, kien li iris. Neniu scias pri mia artikolo.
Mi rakontis la tragikomikan historion de Siro Ludoviko al la okulvitra redaktoro, kaj mi petis lin kotroli tion, ĉar la afero tre maltrankviligas min.
Li aŭskultis min atenteme. Poste li mansvingis, kiam mi priskribis Siron Ludovikon. Li eĉ ridis.
Okazis ia neglektemo, rilate la aferon. La Fremdulkontrola Oficejo intermiksis la indikojn de Siro Ludoviko kun tiu de hungardevena krimulo, havanta similan nomon. Li transiris en alian ĉambron por telefoni.
Li tre rapide kaj serioze revenis.
– Mi povas fari nenion. Kaj ne implikiĝu, filo mia, en la aferon… Mi ne scias, pri kio temas, sed oni ankoraŭ neniam parolis kun mi tiel mallonge.
Poste mi iris denove al Nedda. Nenia rezulto. Sinjoro Vanek trankviligas min, ke ŝi estis hejme je la deka horo, sed baldaŭ ŝi forrapidis. Ne, ŝi ne lasis mesaĝon.
– Kio estas la sinjoro Wendriner? – mi demandis.
– Sinjoro Wendriner nun vivas vere bone!.. Mi mastro asignis cent frankojn al ĝi potage… Mi asertas, ke li estas tute freneza, kiel povus elspezi leono cent frankojn potage en Parizo? Sed mi ne povas diskuti, kiel li ordonis, mi portas ĉiutage el la kafejo matenmanĝon, paketon da cigardoj, kaj la plej deliktan parfumon en la banĉambron, kun tiu instrukcio, se ĝi elĉerpiĝos, mi aĉetu alian. Sed ĝi ne elĉerpiĝas. Tiu bestaĉo eĉ ne malfemis ĝin… Ĉiu traktas tiun bestion, kiel li volas. Li povas viziti kafejon kun ĝi. Sed kial devas kadukiĝinta leono aboni la ĵurnalon Matin, tio estas tute nekomprenebla… Se mi ne estus vidinta mian mastron, kiam en Nico li stiris taksion, portante smikingon kaj pajloĉapelon, mi povus kredi, ke li freneziĝis subite. Tiel mi scias, ke li jam estas tio delonge… Vidu, mi ricevis ĝin hodiaŭ. Atentu, ĉar vi sonĝos pri tio.
Ĝi estis letero, en kiu la ĵurnalo Matin informas sian abonanton, nome sinjoron Wendriner, ke dum la lasta lotado li gajnis veran, unurangan ŝelkon el gumo. Portu ĝin feliĉe. Sinjoro Vanek mansvingis ĝemante.
– Mi ne kredas, ke mi povus persvadi ĝin al tio… Vi do povas imagi!
Mi adiaŭis sinjoron Vanek rapide. Nun mi volis serĉis Sebaon. Bulvardo Vilette, n-ro 9. Mi skribis poŝtkarton al tiu adreso.
Mi tuj sidis en aŭton, kaj post dek minutoj mi estis antaŭ la domo.
Antaŭ la pordego staris armita gardisto: la politika polico de Parizo.
Vespere mi revenis denove al la redaktejo. Ni paroladis pri Bourin. Dum la sekva balotado li certe eniros en la parlamentejon. Kaj li estas iu el la plej ŝanca ministrokandidato. Li havas multe da malamikoj, ĉar li ne toleras eĉ la plej malgrandan malkorektaĵon. Io estas preparita kontraŭ li. Multaj homoj diras tion. Tiom da malhonestaj homoj timas lin, sciante, ke ili povos esperi nenian indulgon, rilate la koruptadon, se Bourin estos ministro. Sed Bourin ne atentas pri la singardemuloj, kiuj avertas lin, ke multaj potenculoj, kiuj estas nur iomete koruptemaj, rajte timas lian ministrecon.
Mi sentis, ke tiu homo estas tre-tre proksime al mi, kaj mi ŝatintus defendi lin. Sed kiel kaj de kiu?
Mi sidis en la redaktejo kaj maltrankvilis pro Bourin. Mi havis malbonan antaŭsenton. Baldaŭ venis iu el la Kazino por la Oficiroj, li diris, ke la oldulo kartludas.
– Ĉu li kutimas kartludi?
– Jes – li respondis, – kaj li ankoraŭ neniam ludis ĝis nun tiel bonŝance. Li havis trifoje flösch-on unu post la alia… Kio estas al vi?
Ridinde. Kio estas al mi? Preskaŭ mi falis en histerian staton. Mi elŝanceliĝadis el la redaktejo. Kio strangolas kaj tolporas min pro la teruro?
Li havis bonŝancon… Sed la granda bonŝanco signifas la morton! Kia stultaĵo ĝi estas…
Mi ne sciis, kiel pasigi la tempon.
Mi iros en la hotelon kaj enlitiĝos. Mi ekscios ĉion morgaŭ.
Reveninte en mian ĉambron, kaj antaŭ ol malvesti min mi vidas, ke la tirkesto de mia noktoŝranketo estas malfermita. Multe da dokumentoj estas en ĝi. Letero kuŝas sur la unua paparfolio:
“Ne maltrankviliĝu, vi, idioto! Estas nenia problemo. Jen mi sendas la lastan daŭrigon, kaj mi brakumas vin. Ludoviko.”
Siro Ludoviko skribis!
Mi ne estas dormema. Elpreninte la romandon de Siro Ludoviko, mi komencis legi tion. Estis ĉirkaŭ noktomezo, kiam mi finis ĝin.
Venis en mian kapon, ke la politika polico eble tial serĉis la ruĝan kajeron, ĉar en tio povas esti ia militista sekreto. Komenciĝis do la persekuto por akiri la ruĝan kajeron. Kaj ili eble povis diri tion nek al Ŝebao, ke la kajero estas grava.
Kiel fulmo, tiel klariĝis la enigmo antaŭ mi!
Oni volis kapti Siron Ludovikon pro la kajero, sed ili ne rajtas publikigi tion, ili do elpensis ian mondfman krimon, suspektante lin, ke li estu arestata dum dudek kvar horoj.
Sed kie en la infero li estas?
Kiel diable trafis tiu dokumento ĉi tien?
Jen vidu! Ankoraŭ du apartaj paperfolioj troviĝas en la tirkesto. Mi elprenas kaj komencas legi tiujn. Mi paliĝas, la sango malleviĝas el mia vizaĝo, kaj kunpremiĝas mia gorĝo pro ekscitiĝo. Oh, Sinjoro! Jen ĝi estas!
Je la kvarona horo post noktomezo mi kuradis, kiel amoklo tien-reen por voki taksion, kaj mi diris al la ŝoforo:
– Kazino por la Oficiroj! Vi ricevos mil frankojn, se vi zorogos nek pri puno, nek pri nenio.
Jen estas la Kazino. Mi suprenkuras. Estas ia balo. Mia spiro haltas en la vestiblo. Mi freneziĝis. Kio ĝi estas?
En angala uniformo staras tie… kun balteo kaj ordenoj.
Sinjoro Vanek!?
Kiel?!.. Mi ne kuraĝas alparoli lin… Sed nun estas nenia dubo, li levas alten sian manplaton kun majesta movo:
– How do you do, mi sweetheart? Ĉu ankaŭ vi kutimas viziti ĉi tien?
Mi frotas miajn okulojn. Ĉu eble la ŝoforo veturigis min al la maskobalo de la domprizorgistoj? Mi volas eniri en la halon. Iom kuspanaza junulo kun infana vizaĝo alpaŝas min kaj prenas mian brakon. Sankta Dio! Li rompos ĝin.
– Ne moviĝu, faru nenion, ĉar mi frakasos vin!
– Sed…
– Mi estas Ivan Gorĉev… Vi povas eniri malrapide. – Ni eniris kun sinjoro Vanek! Rimarkinte min, Bourin mire rigardas al mi. Multaj homoj atentas la ludantojn ĉe tiu tablo. Oni ludas riskante nekredeblan altan monsumon, kaj la ejo estas bura pro la bonŝanco de Bourin. Nun subite proksimiĝas iu al la tablo, alta, civile vestita homo inter la multe da vesperfestaj roboj kaj uniformoj. Gorĉev ekprenas la brakon de sinjoro Vanek, kiel startigisto, kiam li signalas kaj diras: “Nun!”
Sinjoro Vanek paŝas al la tablo, samtempe la civile vestita homo eksidas:
– Pardonon… Jes, mi pensas, pardonon – li diras kaj rigardas al Gorĉev, ĉar tiu verdiĝas pro kolero, li diras tion mallaŭte. – Bone, bone… ĉu eblas nek demandi? – Ĉiu turnas sin ce la tablo al li, kaj li ekparolas jene: – Mi, se mi memoras bone, estas kolonelo Grey, kaj mia frato mortpafis sin post simila ludpartio. En Kairo… Jes, mi pensas, ke Kairo estas en ordo…
Vlasta – li estis la viro en civila vestaĵo – balbutaĉis ion.
Sed tiam jam li staris blanka, kiel la muro. Kaj li rigardas sinjoron Vanek dirante:
– Ĉu vi kuraĝas min, ĉu kuraĝas min…
Sed nun jam oni ne povas reteni min, mi kaptas amason da ludkartoj:
– Per tiuj vi kutimas murdi, vi, fiulo!
Kaj mi batas tutforte ne lian vizaĝon kun la ludkartoj.
La ordo ĉesis, Vlasta saltante estis ĉe la vitra pordo
Sed li haltas! Li ambaŭmane kaptas al sia gorĝo kaj ekŝrikas! Kaj li staras tie, kvazaŭ mense konfuzita:
Aleksandro Gorĉev enpaŝas tra la pordo!
Kun siaj brovoj, barbo, cikatro, similaj al tiu de Mefisto, majeste, kia li estis iam en la realo.
Ankaŭ mi sentas ian tute malvarman frostiĝon. Vlasta dorseniras…
Ŝajnas, ke li freneziĝas. Li ekŝrikas kaj… En la konsterniĝo de terura tintego li saltas kapantaŭen al la malfermita fenestro kaj falas sur la straton…
Du virinoj svenas, kaj multaj homoj staras falve, kiel vakso, kiuj konis la maljunan Gorĉev-on, kaj tiam Ivan Gorĉev fine ekkrias stentore:
– Jen tiu ĉi homo estas mia amiko, nomata Stefano Ŝebao, aktoro, en la masko de mia patro.
Miaj genuoj fleksiĝas, kaj mi eksidas. Kiuj ĉeestis tiun scenon, tiuj neniam forgesos ĝin…
Kaj sub la fenestro, kuŝis Vlasta mortinte.
– Ĉu estas mirinde, se iu fariĝos nervoza? – diris sinjoro Vanek apud mi mallaŭte.