OKA ĈAPITRO

La aŭtoron turmentas la nostalgio kaj amare li plendas al Zatamon. – Zatamon diras strangajn deklarojn pri lia patrio, sed la aŭtoro pruvas la pravecon de la eŭropa kulturo. – Zatamon parolas pri la behinoj, kiuj jam aspektas al la aŭtoro multe pli simpatiaj. – Li petas, ke oni enkonduku lin inter la behinojn.


Verŝajne mencii tute superfluas, ke mi preskaŭ neniom dormis. La trompiĝoj kaj la sopiro al la vivo plenigis min per granda doloro. Jam mateniĝis, kiam la elĉerpiĝo de mia forto min dronigis en dormon.

Min turmentis strangaj, konfuzaj sonĝoj. Mi ŝvebadis, apud mi, en la spaco, pendis grandaj, molaj globoj, kiuj ne havis pezon. Mi luktadis senĉese kun ia vorto, sed mi jam ne scias, kun kiu.

Mi vekiĝis posttagmeze malfrue. Mia hararo estis ŝvita,, taŭzita, mia litotolaĵo malsekega. Mi rapidis sub la duŝon, sed ankaŭ tio ne povis min trankviligi. Mi vestis min, kaj momente mi intencis eliri por iom aerumi mian kapon.

Sed ankaŭ pri tia mi rezignis. Jam la nura penso pri iliaj stratoj naŭzis min. Ĉu ne estas tute egale, ĉu mia karcero estas dudek kvadratmetroj aŭ kvindek kvadratkilometroj? Tiun aeron, kiun mia cerbo bezonas, mi ja ne trovas ĉi tie.

Mi reiris al mia ĉambro. Mi premis distrite la butonon de la manĝalportilo. El la muro elturniĝis la malgranda tablo, sur ĝi mia matenmanĝo.

Mi povis engluti nur kelkajn pecojn. La silento, la kunflua malpleno formuelis miajn nervojn. Mi saltleviĝis, tien-reen kuradis, poste laciĝinte falis sur la liton kaj ne plu sciis kion fari.

Tiam envenis Zatamon. Li estis la sola, kiu laŭofice devis interesiĝi pri ĉiu mia plendo (se mi povas entute uzi ĉi tie la vorton: "devo", antaŭ kiu mi povis montriĝi laŭ mia vera estado. Kaj vere, neniam mi bezonis elplendi mian animon tiel, kiel nun.

Kiam li envenis kaj eksidis sur la rando de mia lito, mi prenis lian manon kaj sen ia ajn kaŝemo eklarmis, petegante al li aŭskulti miajn vortojn.

Zatamon certigis, ke li jam kuracis multajn similajn malsanulojn kaj, kvankam lia sana organismo kompreneble ne povas travivi la simptomojn, sed laŭ la nuna stato de la kuraca scienco li sufiĉe konas tiujn kaj scias, ke la malsanuloj ĉi-okaze bezonas trankviligon pri la bonintenco de la kuracisto, ĉar en iliaj cerboj kreiĝas erar-ideoj. Li jam kuracis kelkajn behinojn, kiuj supozis eĉ pri la kuracisto kaziajn ecojn, iliajn cerbojn konfuzis la stranga kurento, kiun mi nomas timo kaj tia malsanulo faras fine tion, ke la aferojn li komunikas ne tiel, kiel ili estas.

– Tio estas tre stranga, kaj ĝis nun ne klarigita afero – li diris, – kion mi devas al vi ekspliki. La lingvo, – kiel ni scias, – servas por la spirita komuniko, kaj komuniki oni povas nur estantajn aferojn. Sed ili tiam forgesas, kial kreiĝis la lingvo, kaj ili provas ĝin uzi por la komuniko de neestantaj aferoj, simile, kiel se ili volus vidi per siaj oreloj aŭ lumigi per la balailo.

Vidante mian embarasan vizaĝon, li forte emfazis, ke tio jam vere okazis dum lia praktiko.

Sed min li ne bezonis admoni por sincereco. Min jam tute ne interesis, ĉu ili rigardas min behino. Malpli bona jam ne povas esti eĉ inter la frenezuloj. Mi ploris, forĵetante ĉiujn turmentajn katenojn kaj preskaŭ sufokinte pro plorsingulto, mi laŭtvoĉe eligis la ŝarĝon de mia animo.

– Ĉu do vi admonas min al sincereco, – mi diris, – vi, kiuj ne faris alion, ol igi min mensogi?! Sed mi vin certigas, ke tio jam finiĝis, kaj mi ne kaŝos plu mian animon!

Zatamon atendis per senŝanĝe rigidaj trajtoj, kaj mi, tute liberiĝinte, daŭrigis:

– Vi devas fine ekkoni mian veran internon! Kaj se fakte troviĝas en vi bonintenco nun, en ĉi tiu minuto ne haltigu min per stultaĵoj, sed provu min kompreni kaj helpi!

– Mi ĉion komprenas.

La varmaj vortoj sonis denove tute kontraste al lia rigida voĉo, sed por mi nun eĉ tia panero estis granda, liberiga donaco kaj malfermis en mi la pluvegon de la vortoj.

– Vi estas la sola homo, kiun interesas mia sorto, do toleru, ke mi eldiru ĉion, kio sur mi pezas. Verdire mi ne koleras vin, kaj tamen mi malamas vin, la hinojn, ĉar ili senigis min de ĉio! Ho, ne interrompu, ne diru, ke en la magazenoj ĉio estis je mia dispono. Kion vi forprenis, tio estas forprenata ne per mano, sed ĝuste per tio, ke oni tute ne tuŝas per mano la viktimon. Vi elpelis min el la vivo per la plej terura mortigilo, per la indiferenteco, kaj pro tio mi vian rason malamas. Tamen mi ne estas via malamiko, nur alispeca ol vi, kaj mi ne povas neniigi mian animon. Mi ne povas forgesi mian estinton, la amatan teron, kie mi edukiĝis, mi ne povas forgesi mian patrinon, mi ne povas forgesi la tutan vivon. Mi ne povas dekutimiĝi, ke mi estas homo, ke mi naskiĝis anglo, eŭropano, kaj mi sopiregas per ĉiu mia fibro reiri al mia patrio, al la kulturo!

Li rigardis min senŝanĝe demandmiene, kaj mi daŭrigis:

– Mi timas, ke mi ne longe eltenas ĉi tiun glacian karceron!

Por ke li pli bone komprenu, mi parolis pri la varia kaj kolorplena vivo de la angla civitano, depost lia naskiĝo. Mi parolis pri la unua patrina kiso, poste pri la ĉarmaj ludoj de la infanaĝo, pri la studentvivo, pri gajaj friponetaĵoj, pri sporto, pri belegaj iluzioj de la junaĝo, pri la dolĉaj sunradiaj jaroj de la burĝonanta amo, poste pri la beata konscio de la pano akirita per honesta laboro, de la familia domo, de la "mia". Pri la ĝojoj de la varma, mola familia nesto, kiam vespere, apud la susuranta kameno sur la genuo de la patro rajdas la infano, en kiu la feliĉaj gepatroj vidas la daŭrigon de siaj vivoj, kiun ili dorlotas, edukadas, kiel la ĝardenisto la plantaĵon: la familiestro vidas, ke lia vivo estas sencoplena kaj scias, ke post lia morto lia nomo pluekzistos, liaj amikoj kaj liaj nepoj pie konservos lian memoron kaj ĉiujare minimume unufoje vizitos lian tombon por flegi la florojn per amantaj manoj kaj preĝi por sia avo.

Mi parolis pri la bataloj de la sociaj ideoj, pri disputoj de filozofoj, sciencistoj kaj politikistoj, pri la vivformanta forto de la patria tero, pri la kartludbataloj de gajaj amikaj rondoj, pri elegantaj baloj, pri interesaĵoj de la socia vivo, pri la multkoloraj stratoj, pri la monumentoj, kiujn starigis la dankema postepoko al la memoro de la granduloj, pri konkursoj, teatroj, koncertoj, pri literaturo kaj pri ĉio, kio estas resumebla en la nomo: "homa kulturo".

– Ho, mi bone scias, – mi diris ekkrie, – ke multa malbono, mizero kaj maljusto troviĝas en nia lando. Mi studadis per malfermitaj okuloj vian landon, kaj mi devas deklari, ke vi estas laŭ multaj rilatoj pli perfektaj. Sed mi volas plendi ne pri la manko de niaj malbonaĵoj, sed pri la manko de tio, ke vi vivas sen koro, sen la salo kaj enhavo de la vivo, kion kulturhomo ne eltenas, ĉar lia vivo iĝas netolerebla, kaj li mortas de soifo. Ĉar kian sencon havas vivi, ke ni estaĉu de unu tago al la alia sen celo? Diru,mi ekkriis ekstaze, – kian sencon?

– Ĉu vi nomas la vivon estaĉo? – li interrompis.Ĉu ne por la vivo vivas la homo?

Sed mi ne estis haltigebla.

– … ke ni fine mortu kiel hundoj kaj estu niaj kadavroj prilaboritaj…

– Kaj ĉu ĉe vi oni ne mortas?

– … kaj oni forbalaos nin sen tio, ke ni estus vivintaj kaj estus io, por kio ni vivis…

– Mi konjektas, – li diris, – vi ne konas la esencon de la vivo: la vivon mem.

– Ve! – mi interkriis. – Ne ripetu! Kiom da fojoj mi aŭdis ĉi tiun stultaĵon kaj fine jam estas tute egale, mi satiĝis. Mi ne volas plu el ĉi tiu vivo! Mi ne robotos plu, degradiĝinte en hom-maŝinon por ke post la monotona laboro mi rigardu la maron kaj poste mi hejmeniru enlitiĝi por ke neniam, kun neniu mi parolu, ne amu, ne entuziasmu, ne klopodu por celoj. Mi ne plu elportas la stagnantan malplenecon, ĉu vi komprenas? Espereble tio ne estas kanajlaĵo? Espereble tio ne estas kulpo? Ĝi estas la ruĝa koloro de la vivo, sen kiu ĝi ne havas sencon. Ne havas, ĉar tio ne estas vivo. Pri ĉio, kion ni faras, vi deklaras, ke ĝi ne ekzistas, sed tute male: tio ne ekzistas, kion faras vi! Jen, mi trovis la ĝustan esprimon: jen, Via vivo estas evidente neestanta, kaj ne la nia.

Zatamon longe rigardis mian ekscititan, spiregantan bruston kaj vidante, ke mi finis, trankvile ekparolis:

– Mi estas kuracisto, do mi ne miras pri viaj vortoj. Kiuj imagas pri la neesto, ke ĝi estas, tiuj povas fari tion nur, se la eston ili reciproke rigardas neesto. La fotografaparato pentras la blankon nigra, sed nur tiel povas elformiĝi bildo, ke la nigran ĝi desegnas reciproke blanka. Se ĝi prezentus ĉion blanka, ni vidus nenion.

Mi surpriziĝis. La profundaj vortoj min embarasis. Eble li tamen pravus? Eble nia mondkoncepto estas same kompleta tuto, kiel ilia? Du mondoj, inter kiuj ne estas ponto, ĉar la alia ne estas aparta estado, nur sia propra dorsflanko?…

Mi rememoris, ke kiam mi lernis pri la globformo de la tero, mi miris, kiel la amerikanaj infanoj ne defalas de la tera kaj la amerikanaj infanoj verŝajne pensis same pri ni, ĉar ni ne sciis, ke esence ne ekzistas supren kaj malsupren. Sed tiam…

Subite mi demandis:

– Jes, eble vi pravas. Sed se vi scias nur tion, ke ni vivas en kontrasta mondo, kio pruvas, ke la nia estas la negativa kaj via la pozitiva? Ni ja ne povas penetri en la mondon de la alia, ni vidas nur tion, ke ni ambaŭ travivas nian vivon, kiom ajn neebla ŝajnas al ni la alia, laŭ nia propra vidpunkto.

– La via estas la negativa – li respondis.

– La pruvon!

– Ne estas malfacile konkludi, kiu elinter la esto kaj neesto estas la pozitiva.

– Parolu vi klare! Kial ni ne vivas la realon?

– Ĉe vi la estantaj aferoj estas nur rimedoj por atingi neestantajn celojn, kiujn vi nomas ideoj, kvankam ĝuste ties inverson oni nomas realo: tion, se ni pensadas tial, ke io kreiĝu. Nur celon, estantan en la reala vivo oni povas nomi pozitiva, ĉar atingebla estas nur tio, kio ekzistas. Nu vi tamen ne por tio vivas, ke vi konstruu domon, produktu veston, aŭ nutraĵon, sed se vi efektivigas ĉiujn ĉi, vi faras ilin nur por celoj aparte starantaj, do imagitaj en la aeron kaj neatingeblaj.

– Sed tamen konstruiĝas la domo kaj bakiĝas en la forno la pano. Ĉu ne estas tutegale, kun kia celo?

– Ne, ĉar la rezulto de negativa funkcio povas esti nur negativa vivo.

– Kion vi volas diri per tio?

– La negativa vivo estas la morto. Kaj ĉu ne finiĝas per tiu ĉiuj viaj penadoj? Ĉu el viaj rakontoj ne rezultis ĉiam, ke por la religio, por la standardo, por la amo, por la belo, do, por la vortoj, oni devas ne vivi sed morti? Sed por,la konstruo de la domoj oni devas vivi, kaj mortinto ne povas rikolti la grenon de la kampoj.

Post longa paŭzo mi ekparolis:

– Parte vi eble pravas, sed vi ne povas nei, ke ni vivas realan vivon. Kion mi rakontis pri la vivo de la civitano de mia patrio, tio okazas plejparte en la mondo, kiun ankaŭ vi nomas reala, por realaj celoj. Aŭ la studento lernas, ĉu ne, por poste perlabori sian panon, aŭ la amo finiĝas, ĉu ne, en la kiso?

– Ne, ankaŭ tio estas imagita. Vi pensadas, kvazaŭ vi volus ion atingi, sed, se vi ĝin akiris, vi estas de ĝi ankoraŭ pli malproksime. La studento vivas en siaj sonĝoj pri sia estonto, la amanta junulo en siaj deziroj kaj, se li akiris sian amobjekton, ĝi ne plu kontentigas lin. Li devas generi infanon por tiun eduki, por ke nova, ankoraŭ neatingita celo donu sencon al lia vivo. La atingitajn celojn vi jam sentas sensencaj kaj la perfektecon de la vivo vi nomas senvivaĵo. Sed kial do vi strebas por ĝi, multobligas vian energion; se ĝi jam estas atingita, vi forĵetas ĝin, ĉar ĝi perdas antaŭ vi sian valoron.

– Kial laboras vi?

– Por la vivo. Sed vi por la luktado. Iam vi rakontis, kiom da ĝojo estis por vi la krucenigmoj, kaj, se vi en la klubo malfermante la ilustritan gazeton, trovis ĝin jam solvita, vi estis kolera anstataŭ ĝoji pri tio. Vi menciis, ke ia poezia stilo restas bela nur ĝis tiam, kiam la signifo de la metaforoj iĝas ĝenerale konata. Tuj, kiam vi alkutimiĝis, ke fero signifas forton, printempo junecon, vi jam ne nomas ĝin bela, ĉar ĝi estas "trouzata", "enua", kio signifas, ke vi atingis la hieraŭan celon. La celon vi puŝas ĉiam pli malproksimen, ĉar vi vivas ne por ĝi, sed por la luktado. Kaj vi mem diris ankaŭ tion, ke vi pagas ĉion por la diamanto, ĉar ĝi troviĝas en tre malmulta kvanto, dum la aero ne havas valoron, kvankam ĉi tiu estas necesa, sed tiu ne. Vi klopodas por la amo de la virino, kvazaŭ dependus ne sole de la virino, ĉu ŝi amas aŭ ne.

– Ĝuste tial ni klopodas por ĝi, – mi respondis mire.ĉar ĝi dependas de ŝi kaj ne de ni.

– Sed ankaŭ la virino estas homo, kaj vi klopodas por ia penso de la homa cerbo, kies ekzisto dependas nur de via fantazio. Murojn, desegnitajn sur la geografia karto vi sieĝas, kvazaŭ ne vi mem estus ilin desegnintaj, vi kuracas vundojn de vi mem pikitajn kaj pafitajn por ke vi denove povu vundi. Kaj vi luktadas kontraŭ la ekonomiaj krizoj, kvazaŭ ne vi mem estus haltigintaj viajn maŝinojn, vi elpensas amikecon, belon, amon, malamon, per kiuj vi mem starigas malhelpaĵon por vi mem, por estigi ion, kun kio vi povas batali, ĉar vi atribuas memstaran ekziston al la elpensitaj malhelpaĵoj.

– Ĉu do ne la amo, malamo, belo, unuvorte la varieco donas sencon al la vivo? Ĉu ne tial ni sopiras el la vilaĝo al la urbo, ke tie nin plezurigu la mil variaĵoj de la socia vivo? Ĉu ne por tio estas destinita la arto, ke ĝi igu la vivon elportebla? Kaj ĉu ne por tio estas destinita la religia kredo, ke ĝi mildigu la suferojn ke ĝi donu enhavon kaj celon en nian vivon, sen kiuj ĝi estus nur nuda skeleto kaj malplena intervalo inter la naskiĝa kaj morto?

– Kiu volas elveni el la akvo, tiu devas kapti la bordon kaj ne sin mem. Progreso estas efektivigebla nur tiamaniere, ke ni apogas nin al la reala mondo.

– Jes, mi scias, ke laŭ vi ekzistas nur materio kaj bonstato. Sed sciu, ke ni kroĉas nin ankaŭ al la bordo. Multaj niaj filozofoj laboras pro la klerigo de la homaro kaj serĉas tiun sistemon de regado, kiu celas progreson al la eterna paco kaj justa materia vivo.

Mi klarigis al li la ŝtaton de Platon, la ideojn de Sankta Tomaso de Akvino pri la dia komuneco de la laborfruktoj, la laborkomunon de la kataroj kaj de la husitoj, la falansteron de Furiero (1) , la Utopion de Tomaso Moro, la popolbankon de Prudhono, la naciajn laborejojn de Ludoviko Blanko, la komunecajn ŝtatojn de la dominikanoj kaj de la jezuitoj en Sudameriko. Fine mi trairis al la scienca socialismo, al la plej novaj teorioj de Markso, Lenino, Bakunino, Bernŝtejno, Kropotkino, Kaŭckio kaj Pleĥanovo, al la teknokratismo, al la demokrata socialismo de la Fabian-Societo, de Velso kaj de la geedzoj Vebo. Sed mi parolis krome pri la laborteorio de la merkantilismo kaj fiziokratismo, pri la liberalismo de Adamo Smito, pri la trade-union-oj, kaj mi ne preteriris ankaŭ la nerealiĝintajn ideojn, ekzemple la georgismon, sindikatismon kaj anarkismon.

Neniel li provis enkapigi, kiel eblas kunfantazii tiom multspecajn ideojn pri tiom simpla afero, kiom la vivo.

– Nur la vortoj kaj la nomoj de la teorioj estas varieblaj – li respondis, – sed ne la vivo, kiu estas jam tute difinita per nia komune egala organismo. Kaj kiu imagas al la vortoj kreantan estadon, tiu estas malsana kaj somnambulo.

– Sed el tiuj vortoj naskiĝas ekonomiaj reĝimoj – mi kontraŭdiris.

– Ĉu ne estas tute egale, sub kia reĝimo vi estas malsanaj? Ĉiam ja restos al vi viaj animoj, kiuj fortiras vin de la natura vivo.

– Kiel vi aŭdacas diri tion? La sentimento naskiĝas kune kun ni, ĝi estas natura eco. Travojaĝu la mondon kaj vi ne trovos popolon sen religio, sen arto, amo, aŭ malamo.

– Do, ĉu mi ne diris, ke vi estas fundamente malsanaj, kion ne ŝanĝos vortoj nek klerigo? Vi sonĝas, kaj vane vi diras unu al la alia, kio estas bona, ĉar vi sonĝas eĉ la koncepton de la bono mem, kaj ankaŭ viaj filozofoj estas sonĝfiguroj. Vi senĉese batalos kun vi mem, starante ĉiam sur la sama loko. Via vivo estas stagnanta, dezerta roboto por la roboto mem, en kiu ne estas progreso, nur senfina, enuiga monotoneco, kiun progresema homo ne povas elteni.

Mi konsterniĝis pro la aŭdaco, ke li povas senkonscience kaj cinike kalumnii nian socion per la kulpoj de ilia socio.

– Do, laŭ vi la pli superaj celoj ne havas ekzistorajton?

– Inter homoj ne estas imageblaj transhomaj celoj, kaj tiaj tute ne povas ekzisti.

– Ne transhomaj, nur pli superaj. Aŭ ĉu la literaturo ne temas pri la homa sorto kaj pri la realo?

– Via tuta vivo estas imagita. Kaj se pri tiu imagita vivo vi verkas rakonton, kiu ankaŭ mem estas imagita, per tio vi nur malproksimiĝas de la realo.

– Sed ĝi edukas nian intelekton. Ĝi donas novan enhavon, novan celon kaj pli klaran vidon al nia spirito. Sed ni supozu la pravon de via opinio: ni supozu, ke en la aferoj, kiujn vi nomas realoj, ni ne progresis kaj ni malŝparis nian energion por idealaj aferoj. Sed unu fakton vi ne povas refuti: tion, ke almenaŭ en ĉi tiuj oni devas konstati nepran progreson, ĉar la kulturo evoluigas en ni ĉiam novajn problemojn, novajn manierojn kaj novan stilon. Aŭ ĉu vi ne konstatas progreson de Platono ĝis Markso, aŭ de Fidiaso ĝis Rodeno? Ĉu ne estas pli progresinta la spirita vivo hodiaŭ ol antaŭ dumil jaroj?

– Vi konstruas por vi turniĝantan kaĝon, kiun intence vi imagas senfina horizonto, por ke la rekono ne rompu vian iluzion pri grandadistanca vetkuro.

Mi diris ĉagrene, ke verŝajne mi ne povas esperi eĉ eron da kompreno, kvankam li komence asertis, ke li ĉion komprenos.

– Vi vidas la komprenon en aprobo, sed deklaron, devenantan el malsano povas aprobi nur nekompreno, la misekkono de la esenco de la aferoj.

Mi rezigne mansvingis kaj eksidis, decidante, ke mi ne daŭrigos. Sed tuŝite de subita ideo mi saltleviĝis.

– Jes! mi diris vigle. – Povas esti, ke se ni volus nur ‹I›esti‹/I› sur la tero, ni devus vivi kiel vi. Sed diru: kion ni faru pri nia koro, se ĝi jam ekzistas?

– Kial vi uzas nomon de organo ekzistanta en la naturo por signi per tiu neekzistantan aferon?

Mi sentis, ke Dio donis lin en mian manon kaj mi rericevis mian ekvilibron. Du paŝojn mi retroiris, kaj metante miajn manojn al mia kokso, decide mi alkriis:

– Ĉar ĝi estas! Ĉar ĝi ekzistas!

– Kio ne estas en la naturo, tio tute ne estas…

– Diru, – mi diris galhumore, – kial vi manĝas?

– Ĉar ni estas malsataj.

– Kial vi trinkas? Kial vi dormas? Ĉu ne, ĉar vi soifas kaj estas dormemaj?

– Vi pravas.

– Nu, sekve vi vivas por la satigo de viaj deziroj, kaj tiuj deziroj troviĝas en vi, en homoj, do, en la naturo. Sciu do, – mi daŭrigis laŭtvoĉe, – ke nin pelas tia sama manksento al la kulturo. Se tiu deziro bezonas vortojn, ni nutras nin per vortoj, sed tio, ke ian soifon oni estingas ne per akvo, sed per muziko, poezio, amo, aŭ entuziasmo, tio pruvas nur la ekziston de tiu soifo:

– Sed la vorto ne estas realaĵo…

– Ne gravas! – mi interrompis. – Gravas nur, ke tiuj niaj deziroj ekzistas!

– En la mondo ekzistas nur estantaj aferoj…

Mi mansvingis superece. Neniam mi estis tiom certa pri mi mem. Mi pikis en lin preskaŭ volupte la vortojn:

– Se mi deklarus pri via manĝado-trinkado, ke ĝi estas stultaĵo, mi farus tion per pli da rajto, ĉar ni konas ankaŭ la materiajn dezirojn, sed vi tute ne havas koncepton pri la kulturaj bezonoj. Tiu deziro estas nia propraĵo, dume vi malhavas ĝin, do, ni estas en tiu rilato pli riĉaj ol vi. Jes, ja pli riĉaj, ĉar kio estas en vi, tio estas ankaŭ en ni, sed vi posedas nur parton de niaj sentoj. Kiel aŭdacas aserti la kolorblindulo, ke ekzistas nur glataj kaj malglataj surfacoj, sed ne ekzistas koloro?

– La sonĝo ne povas esti realo, – li respondis obstine.

– La sonĝo estas la memnaskita portreto de la cerbo…

– Aŭskultu: vi asertas, ke ne povas esti deziro, kiu celas ion, starantan ekster la realo. Sed en mi ja tamen vivas la deziro, kaj mi asertas, ke ĝi tamen povas ekzisti. Kion ĉi tio pruvas?

Zatamon atente esploris mian vizaĝon. Post mallonga paŭzo li ekparolis:

– Ke vi estas behino.

En la unua momento mi volis salti al lia gorĝo. Min, la ŝtatanon de Granda Britio li aŭdacas cinike ofendi!

Minutoj pasis, ĝis mi, profunde trapensinte la naturon de la hinoj, povis venki mian ekscitiĝon. La cerbo, kutimiĝinta al la animhava, sentema eŭropa atmosfero, nur malfacile povas digesti, ke ĉe ili ne ekzistas ofenda aŭ dorlota intenco, nur la objektiva signifo de la vortoj.

"Vi estas behino!" Tiujn vortojn li diris same, kvazaŭ li trempus la lakmuspaperon en la glason kaj dirus: "ĝi estas acido".

Kiam mi iom trankviliĝis, mi povis mediti pri la sencoj de la antaŭaj vortoj kaj subite eklumis en mia cerbo, ke laŭ tio la behinoj eĉ ne povas esti aliaj, ol animhavaj homoj, kiujn la nekomprenemo de ĉi tiuj homaŭtomatoj ekskomunikis el inter si. Kiel eĉ povus esti alimaniere, ol, ke la frenezuloj rigardas la klaran pensadon cerbmalsano?

– Do, – mi diris kun interesiĝo, -kio estas la behineco?

– Ĝi estas cerbomalsano, bedaŭrinde ĝis nun ne kuracebla, de kiu provizore ni konas nur la kaŭzojn.

– Paroiu! Kio estas ĝia esenco?

– Por tio mi devas klarigi la naturan funkcion de la cerbo, direktatan de la kosmaj radioj de la Suno.

– Kaj kiel?

– Vi devas scii, ke la Suno eligas kosmajn radiojn kaj la cerbo funkcias kiel anteno kiu sub la influo de la radioj faras sian funkcion laŭ la celo de la vivo, kiun vi nomas "naturaj instinktoj". En la naturo ne ekzistas kontraŭdiroj, ĉar ĉio estanta evoluis per si mem dum miliardoj da jaroj kaj la elementoj de la grandega mekanismo, ĉiam frotante unu la alian, kunpoluriĝis. Do, la kosmaj radioj de la Suno induktas en la antenon de la cerbo la funkciojn de la natura vivo. Sed ni scias, ke la radioaparatoj kreas, laŭ sia grandeco, ankaŭ memvibradon. La tuboj vibrigas sin mem, kaj tiuj vibroj, sen la necesa ŝirmado, influas ankaŭ la antenon, kiu tiamaniere kaptas groteskajn ondojn: la aparato fajfas, knaras, bruas, ĉar ĝi kriadas sian propran voĉon. Ĉe malgrandaj aparatoj tio ne estas sentebla, same, kiel la malgranda cerbo de la bestoj ne konfuzas sin mem, sed ili elvivas sian naturan vivon. Jam ĉe la pli grandcerbaj bestoj kelkfoje manifestiĝas nervomalsano…

– Parolu pri la behinoj! – mi interrompis senpacience.

– La cerbojn de la behinoj influas tute ties memvibrado kaj ilia vivo direktiĝas ne laŭ la naturaj, sed laŭ la el interne venantaj, artefaritaj celoj. Tiuj ondoj de internaj fantasmagorioj renversas la vivon, kiu ofte neniigas sin mem. Ties kuracado estas ankoraŭ en eksperimenta stadio, ĉar oni devus elmeti la tutan cerbon, kio ankoraŭ estas tre danĝera operacio kaj ni ankoraŭ ne povis ĝin provi ĉe homo. Tiel ni provizore ne povas helpi al la malfeliĉuloj, ni nur lasas ilin vivi inter si kaj zorgas pri iliaj vivbezonoj.

Dum liaj vortoj mi ne povis reteni mian rideton. Antaŭ miaj vidantaj okuloj rolaĉis senpova, blinda hometo kaj emfaze klarigis, kio povas kaŭzi la manion de la lumo kaj de la koloroj kaj kiel ĝi estas kuracebla.

– Kaj tamen kion faras la behinoj?

– Neestantajn aferojn. La lingvo taŭgas nur komuniki estantajn, do mi eĉ ne povas diri ilian esencon, sed tiom mi certe povas aserti, ke iliaj agoj tre similas al tiuj de viaj patrianoj. Ekzemple iu farbis sian ŝuon, kvazaŭ la farbo pliigus la utilecon de la ŝuo, dum kontraŭe: ĝi plenŝtopas la kapilarojn de la materialo kaj la piedo ne povas aerumi. Ankaŭ la vestojn ili ne surmetas en la formo, kiel nia fabriko produktis, sed ili transformas tiujn, ĉiu aliel, per multa, sencela laboro.

La antaŭa scienca grandeco de Zatamon ŝrumpis por mi ĝis nulo. Mi tute ne plu atentis liajn vortojn; min interesis nur tio, kiel mi povus eniri inter la behinojn, por larmokule premi la manojn de miaj malfeliĉaj, ekskomunikitaj, animhavaj homfratoj.

– Kie estas la behinoj? – mi demandis.

Li rakontis, ke ili vivas malantaŭ la hospitalo sur grandetenda teritorio, kiu estas ĉirkaŭata de muro. Inter la muroj ili loĝas en normalaj loĝejoj. Pri ilia vestaĵo zorgas la hinoj, sed cetere ili vivas tute laŭ siaj "maniaj" kutimoj, ĉar la hinoj en nenio sin intermiksas, krom se ili interbatiĝas. Antaŭe la hinoj eĉ en tia okazo ne intervenis, sed la interbatadoj pliakriĝis, kaj tio necesigis la aranĝon. Sed la behinoj ne nur eltenas sian societon reciproke, sed ili eĉ ne povus vivi ĉi tie, ekstere. La internigo ne estas puno, kiun la hinoj ja ne konas, nur apartigo, dezirita de ambaŭ homnaturoj.

– Kiel mi povas iri inter ilin? – mi demandis.

Mia peto iom surprizis Zatamonon, kaj zorgeme li atentigis min pri la "frenezaĵoj", al kiuj oni estas elmetita inter la "maniuloj" kaj kiujn normala cerbo ne eltenas. Li rimarkis, ke oni kutimas enporti iun nur en okazo de grava cerbmalsano, kaj verŝajne estus pli rekomendinde provi provizore aliajn kuracmanierojn. Eble ankoraŭ "ekzistas espero".

Mi deklaris, ke mi sentas min mem en tute "senespera" stato kaj postulis, ke mi estu portota inter la behinojn.

– Mi devas vin atentigi ankoraŭ pri unu afero, – li diris. Kiu eniras, tiu devas pasigi interne sesmonatan provtempon, ĉar povas ekzisti homo, kiu – pro la strangaĵoj – kredas, ke li tamen ne apartenas al ili, sed malgraŭe, post iom da tempo, li rekonas inter ili sin mem. Se antaŭ la ĝusta tempo ni ellasus tian homon, ĉi tie, ekstere neniam li alkutimiĝus.

Mi trankviligis lin, ke mi timas nenion, post kio li konsentis, ke se eblas, morgaŭ li enportos min al la behinkolonio, li nur devas antaŭe detale trastudi la simptomojn de mia malsano.

Li alportis injektilon, suĉis sangon el mia brako, kelkajn miajn harfadenojn li detondis kaj foriris.

Kaj mi denove pasigis sendorme la nokton, sed nun jam pro ĝojo. Antaŭ mia animo, sekiĝinta en la dezerta lando de la hinoj, pli kaj pli ruĝe ekkrepuskis la espero de la delonge ne gustumita, varma, kolorplena homa vivo.

Ho, se tiam mi estus konjektinta la sekvojn!

Загрузка...