DUDEKA ĈAPITRO

La aŭtoro venas en uraganon. – Li feliĉe renkontas la Terrible. – Liaj kamaradoj kore akceptas lin.


Kun mia malproksimiĝo ankaŭ mia ĝojo revenis kaj post unu horo mi denove kantis, ploris kaj dancis, eligante el mi ĉiun ĝojon, ĉagrenon kaj animon en mi sufokitan, kiu kolektiĝis en mi dum unu jaro en la karcero de la frenezuloj.

Tiel mi navigis dum du tagoj. La noktojn mi tradormis nur duone. Triatage mi konstatis per miaj instrumentoj, ke mi atingis la linion de la hindia ŝiptrafiko. Mi devis albordiĝi maksimume post du tagoj. La situacio estis des pli urĝa, ĉar mian motoron, ne taŭgan por tia senĉesa laboro, mi devis plurfoje haltigi, purigi aŭ ŝanĝi la elektrajn bugiojn.

En tiu tago okazis, ke posttagmeze sur la horizonto subite kolektiĝis nigraj nuboj kaj post duonhoro mi trafis en teruran uraganon.

La ventego per terura forto kaptis mian ŝipeton kaj estis timinde, ke ĝi dronos. Per la plena streĉo de mia forto mi ĉerpadis la akvon el la ŝipeto, kaj per plena gaso mi direktis la motoron kontraŭ la vento.

Post duonhora terura luktado mia motoro subite haltis.

Nur tio mankis al mia malfeliĉo! Mi tuj dismuntis kaj malseke ĝis la haŭto, ĉerpante per unu mano la akvon, ŝanceliĝante de laco mi laboris, ĝis mi fine povis konstati la teruran veron: du cilindroj enpremiĝis pro la varmego kaj nenia forto povis ilin ekmovi.

Mi estis tute elmetita al la kapricoj de la elementoj.

Sed nun venis la plej grava afero.

Kiam la uragano kvietiĝis, mi povis konstati per miaj instrumentoj, ke mi retrodrivis. Mi venis en la marfluon, kiu pelis min iam al la insulo de la frenezuloj.

Min kaptis nepriskribebla malespero. Sterniĝante sur la ferdeko, ŝirante mian hararon mi baraktis kaj poste surgenuiĝinte, ekscitplene mi preĝis al Dio, ke Li nur unufoje ankoraŭ savu min de la denova travivo de la teruraĵoj kaj helpu min reiri en la homan vivon. Al miaj vortoj respondis nur la muĝo de la ondoj, kaj mi decidis, ke se mi ekvidos la bordojn de la insulo, mi dronigos min en la maro.

Vespero sekvis, kaj la horizonto vestis sin per nigro, kio faris la situacion ankoraŭ pli senespera. Mi eble estus povinta bruligi lampon, ĉar mia akumulatoro estis plena, sed mi ne kuraĝis malŝpari la elektron. Pro la laciĝo jam komencis fermiĝi miaj okuloj, kiam tre malproksime, mi ekvidis lulnpunkton sur la horizonto.

La espero donis novan forton al mi, mi saltleviĝis, prenis la reflektoron, svingadis ĝin en tiu direkto kaj kriadis kiel frenezulo; kvankam mi sciis, ke tio ja ne estas tie aŭdebla.

Kvaronhoron daŭris, ĝis ili min rimarkis. Sirena muĝo respondis kaj poste mi vidis per mia teleskopo, ke la korpo de la ŝipo sin turnas al mi.

Kion mi sentis en tiu momento, miaj legantoj ja ne povas imagi kaj mi ne povas priskribi, sed ĝi restos al mi eterne neforgesebla memoraĵo. Miaj larmoj ekfluis kaj denove surgenuiĝinte mi dankis la priaŭskulton de mia preĝo al la senlime indulga Sinjoro de la ĉielo.

Post alia duonhoro la ŝipo jam staris en la plej proksimo kaj kiam mi ekvidis la surskribon, mi ekkriis de ebria ĝojo.

Ĝi estis la Terrible!


***

Kiam la savboato min atingis, mi plore ĵetis min al la ŝultroj de la unua maristo kaj kisis ambaŭ liajn vangojn.

Alveninte al la ŝipo oni min kondukis al la ŝipestro. Tie mi ne plu estis bridebla. Surgenue mi kisis la anglan standardon, poste stariĝinte, en preskaŭ senkonscia ebrio, mi kantis la anglan himnon, dum ĉirkaŭe la ĉapoj deflugis de la kapoj, kaj en la okuloj aperis larmoj.

Neniu sciis, sed ĉiu sentis, kio okazis al mi, kaj neniu min ĝenis.

Nur poste mi ekpensis, ke mi devas min prezenti.

Per kelkaj mallongaj vortoj mi skizis la cirkonstancojn, post kio la ŝipestro min sendis al la admiralo akompane de leŭtenanto.

Mi trovis la admiralon en la manĝosalono, kie la oficiraro ĝuste sidis ĉe vespermanĝo. Ekvidante lian ornaman epoleton mi rigidiĝis en streĉa salutpozo kaj mallonge min prezentis. La admiralo manpremis kun mi kaj miaj okuloj denove pleniĝis per larmoj.

Sed li kun afabla mangesto proponis al mi sidiĝi. La tablaservistoj alportis novan servicon, kies ĉiun pecon ornamis la angla reĝa blazono, poste oni donis glaseton da viskio.

Ĉion ĉi mi jam ne vidis, ne gustumis de unu jaro! (Aŭ pli? Mi jam ne scias). Pro la ĝojo mi povis nur malfacile rekonsciiĝi kaj ja vere daŭris longe, ĝis mi povis malsuprenigi la unuan manĝopecon tra mia gorĝo, kiun la ploremo kuntiris.

Post la vespermanĝo la admiralo mem petis min, ke mi, se mia sentimenta farto jam ebligas, rakontu iom pri miaj travivaĵoj.

Kun granda enspiro mi komencis ĉion rakonti. Mi eĉ ne devas mencii, ke post kelkaj minutoj sur la lipoj de miaj kamaradoj – malgraŭ ilia bonvolo – mi devis ekvidi la dubon. Por ke mi ne estu rigardata frenezulo aŭ mensogulo, mi klopodis demonstri miajn vortojn per objektivaj dokumentoj. Feliĉe, mia ŝipeto estis enlevita, kaj el tiu mi povis prezenti kelkajn ekzemplerojn de la gazeto "Teksindustrio", uzitajn de mi por pakado kaj kiuj enhavis bildojn pri la fabrikado. Nur kiam mi flue ĝin laŭtlegis kaj klarigis la bildojn, ili komencis min konsideri serioze, sed nun jam ĉiu sidis ĉirkaŭ mi kaj soife aŭskultis mian historion. La preĝejan silenton nur malofte interrompis la spontane eruptanta rido, kiam mi menciis iun frenezaĵon de la hinoj aŭ behinoj, kaj tiu rido nur tiam silentiĝis kaj ŝanĝiĝis en kamaradan kompaton, kiam mi menciis, ke la pasiva subjekto de ĉio ĉi estis mi.

Eksterordinaran bonhumoron vekis, kiam mi parolis pri la kapto de la piedo, pri la vake-vakeo kaj pri la kuprokubo de la betiko, kaj vere fierigis min, ke mi povis havigi gajajn minutojn precipe al la admiralo, kiu pri la nekredeblaj frenezaĵoj kaj sencelaj stultajoj ridegis tiel bonguste ke laŭte tintis sur lia brusto liaj ordenmedaloj.

Entuziasmigite de la afero ankaŭ mi mem pleniĝis per bonhumoro kaj gajo; mi fervore parolis pri la flavaj ŝtoneroj, pri la senorellobaj virinoj, pri la bikbamo, pri la neelkalkuleblaj ketnioj kaj kipuoj, pri la fantasmagorio de la bruhuo, pri la kvadrato kaj cirklo kaj pri la boeto. La gajo leviĝis de minuto al minuto kaj ĝian kulminon atingis, kiam mi rakontis, ke mi vane priskribis ĉion ĉi, Zemoki en mia vojaĝpriskribo ne ekkonis sin mem kaj ridis pri la tuta sia historio. Tiam mi devis interrompi mian rakonton, ĉar la ventromuskoloj de miaj aŭskultantoj ekdoloris.

Sed kiam mi alvenis al la lasta, al la buĉado, furiozanta pro la kvadrato kaj cirklo, la trajtoj subite serioziĝis kaj la admiralo rimarkis, ke li ja ne dubas pri mia verdiremo, sed ĉi-koncerne mi observis ion eble malbone, ĉar ke homoj por frenezaj maniaĵoj kaj por geometriaj figuroj komencu sovaĝbestan interbuĉadon, tio supozus la plenan mankon de la cerbo, kio ne nur pri homoj, sed eĉ pri senmensaj bestoj ne estas kredebla. Ankaŭ tio ne estas verŝajna, ke oni nomu ekstermisto kaj bruligisto ĝuste tiun, kiu kun klara logiko predikas la realaĵojn kaj la sanan menson; kaj estas nekredeble, ke tia homo estus portata al ŝtiparo, kiel la malamiko de la ordo kaj civilizacio. Tio eble tamen estas troigo kaj nekredebla ne nur por la eŭropa logika, sed eĉ por ĉia imago. Ion mi certe observis malbone aŭ miaj suferoj konfuzis mian klaran vidon.

La dubo pri miaj vortoj min preskaŭ incitis al tio, ke mi kontraŭdiru, forgesante la devigan respekton. Jam balancigis sur miaj lipoj denove rakonti la tutan buĉadon kiam mi konsterniĝis.

Nome, kiam mi nun denove trapensis la tutan, tie, en tiu medio eĉ mi mem opiniis ĝin tiom nekomprenebla, ke tiuvespere mi opiniis ĝin sonĝo. Nur la sekvantataga tralego de miaj vojaĝnotoj konvinkis min ree, ke ĝi estis vero. Sed tiuvespere mi ne kuraĝis plu rakonti. Kaj pri tio mi jam definitive rezignis, ke mi rakontu la historion pri la doktrinoj de la bikruo, kiun ankoraŭ nun mi ne povas tute kredi.

Multe pli mallaŭte mi respondis, ke ankaŭ mi mem ne estas certa pri tio kaj mi preferus, se nun, post la hodiaŭaj ekscitiĝoj mi estus absolvita el la rememorigo de la frenezaĵoj, kaj ni eble transirus al raciaj kaj agrablaj aferoj, pri kiuj mi jam tiom delonge ne povis aŭdi de miaj ĉarmaj samnacianoj.

Miajn vortojn ili akceptis per konsento, poste la admiralo stariĝis kaj tenante la glason, komencis paroli.

Li salutis min per senperaj vortoj, esprimis sian ĝojon ke mi feliĉe revenis elinter la frenezuloj al la kulturmondo kaj ke mi jam povas meti miajn fortojn denove en la servon de mia adorata patrio.

Li parolis per entuziasmaj vortoj pri la grandeco de nia patrio kaj pri ties speciala destineco, kiu ĝin faris gardanto de la paco kaj de la kristana civilizacio. Kaj la konfidato de tiu edifa pacdestineco estas la armeo, kiu certigas la ekvilibron de la mondo, la vivon de la krista justo kaj ne malpli la trankvilan vivon kaj kreantan laboron de la angla civitanaro.

Kun sentplena mieno, laŭtvoĉe li deklaris, ke ne estas pli edifa scio, ol aparteni al la angla standardo, ĉar tiu donas la veran animan perfektecon, kiu plenigas la anglan statanon per fiereco kaj levas sin super ĉiuj aliaj ŝtatanoj de la mondo.

Ĝis la alto de ĉi tiu beata sento – li diris, – povas leviĝi nur la vivanta kaj varma patriota koro, en kiu ankoraŭ vivas la sankta respekto de la idealoj kaj tradicioj, dum la vaka kaj dezerta animo malproksime postrestas kaj erarvagadas en la dezertaĵoj. La respekto de la standardo kaj de la Biblio estas la rokfirma bazo, kiu donas enhavon kaj celon al nia vivo; tiu distingas nin de la senanimaj bestoj, tiu ŝtale hardas niajn brakojn en la noblaj bataloj, faras heroojn el la filoj de la nacio, kiuj senhezite oferdonas siajn vivojn por la honoro kaj por la gloro de la heroa morto.

– La respekto de la soldataj virtoj kaj de la nacia idealo estas la fonto de la vivo de la nacioj, sen kiu nia sorto estus morto kaj pereo. Ni flegu do en niaj koroj ĉi tiujn plej altajn idealojn, nian firman – sindonon al la Biblio kaj al la patrio, ĉar angla patrioto vivas aŭ mortas kune kun sia glavo kaj honesto.

– Provizore ni ne scias, ĉu en la estonta milito ni devos batali kontraŭ la germanoj, francoj aŭ japanoj, sed tio estas certa, ke kien ajn nin alvokas la ordono de Lia Majesta Moŝto, ni rapidos sen pensado aŭ hezito al la defendo de la standardo.

– Mi certe kredas, ke se eksonos la trumpeto, ĉiu ŝtatano ĝoje oferas sian vivon por la ideo sen aĝa aŭ seksa diferenco ĉar eĉ, se ni ĉiuj mortos, Granda Britio kaj la idealo vivos eterne!

Li eltrinkis sian glason je la sano de Lia Majesta Moŝto, poste, levante la malgrandan standardon starantan sur la tablo, li kriis trifojan hip-hip huraon je la insigno de nia nacio.

Nun sekvis emocia sceno.

La oficiraro saltleviĝis, en la okuloj ekbrilis larmoj kaj sur la lipoj de ni ĉiuj eksonis la God save the King ("Dio gardu la Reĝon").

Post finiĝo de la lasta akordo la oficiroj brakumis unu la alian kaj daŭris dum minutoj, ĝis ĉiu okupis denove sian seĝon.

Nun la oficiraro volis min aŭdi. Mi volis inde danki por la ebria feliĉo, kiu post tiom longa soifo min plenigis inter ilia medio.

Mi stariĝis, sed la glaso tremis en mia mano, kaj apenaŭ mi povis ekparoli pro kortuŝiteco.

– Nun, – mi balbutis, – denove en la rondo de miaj kamaradoj… sen pensado aŭ hezito… sen pensado…

Mi ne povis daŭrigi. Mia gorĝo kuntiriĝis kaj fine mi povis nur krii:

– Nian vivon por la ideo kaj standardo!

La ceterajn vortojn sufokis mia ekploro kaj la tondra vivukrio de miaj kamaradoj.

La admiralo etendis sian manon al mi.


***

Hejmenvenante al Redriff, mi retrovis mian edzinon kaj miajn gefilojn en bona sano.

Mia edzino ekvidante min preskaŭ mutiĝis pro ĝojo de la revido kaj nur post minutoj ŝi diris ekplore, ke min jam ĉiuj kredis mortinto.

Per karesaj vortoj mi provis ŝin konsoli, ke mi jam fartas tre bone, post kio ŝi singulte konfesis, ke ŝi jam ricevis la vivasekuran monon kaj eĉ elspezis ĝin por subteni la respekton de la familio, inde al mia memoro. Pro tio ŝi rekomendis al mi eble revojaĝi al Kazohinio kaj tie ĝisatendi la tridek jarojn, bezonatajn por la jura preskripto de la afero.

Bedaŭrinde tion mi ne povis akcepti, parte, ĉar tio jam estus trompo, kiu kontraŭas al la angla civitana honesto, parte ĉar mian alvenon jam konis la tuta oficiraro.

Do mi klopodis ŝin trankviligi, ke mi eldonos mian vojaĝ-priskribon kaj el ties enspezo mi abunde repagos la vivasekuran sumon. Finfine miaj travivaĵoj estas tiom instrumeritaj, ke ilian eldonon kaj disvastigon ĉiaspeca registaro nepre apogos, por ke la civitanoj ellernu altetaksi sian socion, komparante ĝin kun la behinoj, gvidataj de malmorala, stulta kaj malbonintenca betikaro.

Kaj kiam mia ĝentila, sed firma deziro foririgis el mia domo ankaŭ la pargetdanciston, eĉ kun mia edzino restariĝis la paco, kio estas tiel ĉarma karaktertrajto de la intima kaj varma angla familia hejmo.


FINO
Загрузка...