Viktor venis sur la urban placon, kaj ekvidis homojn. Ili staris sub alero sur perono de la polica administrejo - du policistoj en uniformaj pluvman- teloj, kaj eta malpurigita bubo en oleigita kombi- neo. Antaŭ la perono, - per livaj radoj sur la trotu- aro - staris malgracia kamiono kun tola kovraĵo. Unu el la policistoj estis policestro; eliginte la forte- gan makzelon li rigardis flanken, kaj la bubeto, fu- rioze gestante, pruvis al li ion per la plora voĉo. Alia policisto ankaŭ silentis kun malkontenta aspekto,

136

kaj suĉis la cigaredon. Viktor proksimiĝis al ili, kaj de distanco je malpli ol dudek paŝoj li komencis aŭdi kion diras la bubo. La bubo kriis:

Sed kiel tio koncernas min? Ĉu mi rompis la regulojn? Ne, ne rompis. Ĉu paperoj ĉe mi enordas? Enordas. La ŝarĝo estas ĝusta, jen la fakturo. Kio ja, ĉu mi unuan fojon veturas ĉi tien?

La policestro rimarkis na Viktor, kaj lia vizaĝo akceptis ekstreme malsimpatian esprimon. Li de- turniĝis kaj, kvazaŭ li ne vidas la bubeton, diris al la policisto:

Tiel do, ĉi tie vi staru. Observu ke ĉio estu en ordo. En la kajuton ne engrimpu, alie oni disŝtelos ĉion. Kaj al neniu permesu proksimiĝi al la aŭto. Ĉu vi komprenis?

Komprenis, - diris la policisto. Li estis tre malkontenta.

La policestro malleviĝis de la perono, ensidis sian aŭton, kaj forveturis. La malpurigita ŝofereto kraĉis kolere kaj rilatis al Viktor:

Nu eĉ vi diru, kulpas mi aŭ ne?

Viktor haltetis, kaj la bubon tio entuziasmigis.

Veturas mi normale. Transportas mi librojn en la zonon. Milfoje transportis mi. Sed nun, jen kiel, oni haltas min kaj ordonas veturi en policejon. Kial? Ĉu mi rompis trafikregulojn? Ne rompis. Ĉu la pap­eroj malordas? Enordas, jen la fakturo. La licencon oni forprenis, por ke mi ne forkuru. Sed kien mi forkuru?

Sufiĉas kriaĉi, - diris la policisto.

La bubo vigle turniĝis al li.

Do kion mi faris? Diru, ĉu mi superis la rapi- decon? Ne superis. Ja estos monpunata mi pro la prokrasto. Kaj jen oni la dokumenton forprenis.

Oni evidentigos, - diris la policisto. - Vere, kial vi ĉagrenas? Iru en la tavernon, ne vi estas re- spondeculo.

Jen estrare-etoj! - kriis la bubo, svinge ves- tante la vizierĉapon sur sian vilan kapon. - Nenie estas vero! Memprofite veturas mi - oni haltas, laŭleĝe veturas, - oni denove haltas, - li intencis malleviĝi de la perono, sed haltis kaj diris pete al la policisto: - Eble vi monpunon prenu, aŭ iel alie?

Iru, iru, - diris la policisto.

Sed al mi oni premion promesis pro la urĝeco! La tutan nokton mi hastis.

Iru, mi diras! - ripetis la policisto.

La bubo denove sputis, venis al sia aŭto, dufoje kalcitris la antaŭan pneŭon, poste subite ĝibetiĝis kaj, enŝovinte la manojn en la poŝojn, ekimpetis trans la placon.

La policisto rigardetis na Viktor, rigardetis la kamionon, rigardetis la ĉielon, lia cigaredo es- tingiĝis, li elsputis la stumpon kaj, demetante dum la iro la kapuĉon, foriris en la polican administrejon.

Viktor staris iome, poste malrapide ekmoviĝis ĉirkaŭ la kamiono. La kamiono estis grandega, po- tenca, sur tiaj oni veturigis ise motorizitan infante- rion. Viktor ĉirkaŭrigardis.

Je kelkaj metroj antaŭ la kamiono staris kaj malsekiĝis sub la pluvo polica motorciklo, turninte flanken la antaŭan radon; aliaj maŝinoj forestis proksime.

«Certe ili atingos min», - pensis Viktor, -

138

«sed halti min ili sendube ne sukcesos».

Al li ekestis gaje.

«Diable», - pensis li: - «fama verkisto Banev, denove ebriiĝinta, forveturigis, por dis- triĝi, malpropran aŭton. Feliĉe la okazaĵo pa- sis sen viktimoj...».

Li komprenis ke ĉio statas ne tiel simple, ke tio estas li kiu prezentas al regantoj bonaspektan oka- zon enprizonigi la maltrankviligan homon, sed li ne volis pensi, li volis obei la impulson.

«Ekstremokaze verkos mi la artikolon al la serpentaĉo», - pensis li.

Li rapide malfermis la pordeton, kaj eksidis ĉe la stirilo. La ŝlosilo forestis, do ekestis necese forŝiri dratojn de la sparkado kaj kunigi ilin. Kiam la mo- toro jam ekfunkciis, Viktor, antaŭ ol fermi la pordeton, ekrigardis malantaŭen, sur peronon de la polica administrejo. Tie staris sama policisto kun same malkontenta mieno sur la vizaĝo, kaj kun cig- aredo sur la lipo. Estis evidente ke li vidas ĉion, sed komprenas nenion.

Viktor frape fermis la pordeton, akurate surve- turis la pavimon, ŝanĝis la rapidumon, kaj ĵetiĝis en plej proksiman straton. Estis tre bone hasti sur malplenaj, sendube malplenaj stratoj, suprenigante per la radoj akvofalojn de profundaj flakoj, turnadi tutkorpe la malfacilan stirilon, - preter la konser- vaĵa fabriko, preter la parko, preter la stadiono, kie "Fratoj je racio" kiel malsekaj mekanikaĵoj senĉese piedbatis siajn pilkojn, kaj daŭre sur la ŝoseo, saltante sur la sidaĵo pro la kavoj, kaj aŭdante kiel ĉiufoje peze frapigas en la ŝargujo la malbone alligi-

. Л л

ta ŝargo.

En speguleto de malantaŭa vido persekuto ne videblis, kaj malverŝajnis ke eblas tiel rapide rimar- ki gin post tia pluvo. Viktor sentis sin tre juna, tre bezonata al iu, kaj eĉ ebria. De plafono de la kajuto lin okulumis belulinoj, eltranĉitaj el revuoj, kaj en la gantujo li trovis paketon da cigaredoj, kaj estis al li tiel bone ke li preskaŭ preterveturis la vojkrucigon, sed gustatempe bremsetis, kaj turnigis laŭ montrilo "Leprulejo - 6 km". Ĉi tie li eksentis sin eltrovanto, ĉar neniam antaŭe li veturis aŭ paŝadis sur tiu ĉi vojo. Kaj la vojo okazis bona, ne simila al municipa ŝoseo: komence tre glata prizorgita asfalto, kaj poste eĉ betonaĵo, kaj kiam li ekvidis la betonaĵon, li tuj ekmemoris pikdraton kaj soldatojn, kaj post kvin minutoj li ekvidis ĉion ĉi tion.

Unu-linia pikdrata barilo tirigis ambaŭflanke de la betonaĵo, kaj malaperis post la pluvo. La vojon baris alta pordego kun garda budo, pordo de la budo estis ovrita, kaj sur la sojlo staris jam soldato en kasko, botoj kaj pluvmantelo, el kiu elŝovig is tubo de la mitraleto. Ankoraŭ unu soldato, sen kasko, rigardis el la fenestreto.

"Ĝis nun neniam estis mi en koncentrejoj" - kantis Viktor, - "sed vi ne diru vane: dank al Dio".

Viktor lasis la akcelilon, kaj bremsis antaŭ la pordego. La soldato eliris el la gardejo kaj alvenis lin - juneta tia soldateto, lentuga, ne pli ol dek-ok- jara.

Saluton, - diris li. - kial vi malfruiĝis tiel?

Tiaj jen cirkonstancoj, - diris Viktor, mirante al tia liberalismo.

La soldateto ĉirkaŭrigardis lin kaj subite streĉiĝ is.

Viajn dokumentojn, - diris li seke.

Kiuj ja dokumentoj, - diris Viktor gaje. - Ja diras mi - cirkonstancoj!

La soldato kunpremis la lipojn.

Kion vi altransportis? - demandis li.

Librojn, - diris Viktor.

Ĉu estas enirpermeso?

Certe ne!

Ha, - diris la soldato, kaj lia vizaĝo sereniĝis. - Jen kial, ja vidas mi... Tiam atendu. Tiam vi de- vos atendi.

Sed sciu, - diris Viktor, levinte la montran fingron, - povas okazi ke mi estas persekutata.

Ne gravas, mi rapide, - diris la soldato kaj, altenante sur la brusto la mitraleton, ekfrapis per la botoj al la gardejo.

Viktor elgrimpis el la kajuto kaj, starante sur la ŝtupeto, ekrigardis malantaŭen. Post la pluvo videb- lis nenio. Tiam li revenis al la stirilo, kaj ekfumis. Estis sufiĉe krepuske. Antaŭe, post la pikdrato kaj post la pordego, ankaŭ turniĝis nebulo, diveniĝis iuj malhelaj konstruaĵoj - ĉu domoj, ĉu barakoj, ne eblis distingi tion konkrete.

«Ĉu vere ili ne invitos rigardi?» - pensis Viktor. - «Tio estos porkaĵo se ili ne invitos. Eblas, fakte, peti na Golem, nun li estas ie ĉi tie... Tiel mi faros», - pensis li. - «Ja ne vane

141

mi heroadis...»

La soldateto denove eliris el la gardejo, kaj post li - malnova konatulo, alta akna knabo-nihilisto, en nura kalsoneto, tre gaja nun, sen iu ajn spuro de tutmonda angoro. Devancante la soldaton li sur- saltis la ŝtupeton, enrigardis la kajuton, rekonis, aĥis, ekridis.

Saluton, sinjoro Banev! Ĉu tio estas vi? Jen kiel bone... Ja vi la librojn altransportis, ĉu? Sed ni atendas, atendas...

Nu kio, ĉu ĉio estas en ordo? - demandis la alveninta soldateto.

Jes, tio estas nia maŝino.

Tiam enigu ĝin, - diris la soldateto. - Kaj vi, sinjoro, devos eliri kaj atendi.

Mi volus vidi doktoron Golem, - diris Viktor.

Eblas voki lin ĉi tien, - proponis la soldateto.

Hm, - diris Viktor, kaj esprime alrigardis la knabon.

La knabo kulpe disigis la manojn.

Ĉe vi enirpermesilo forestas, - klarigis li. - Kaj sen la permesilo ili enlasas neniun. Ni estus ja ĝojaj...

Restis nenio alia ol elgrimpi sub la pluvon. Vik­tor sursaltis la vojon kaj, levinte la kapuĉon, rigardis kiel ovriĝis la pordego, la kamiono ŝiriĝis, kaj puŝmove ekrampis post la barilon. Poste la pordego fermiĝis. Tra bruo de la pluvo Viktor iom da tempo aŭdis hurlon de la motoro, siblon de la brem- silo, poste ekaŭdeblis nenio krom susuro kaj plaŭ - dado.

«Do al diablo ilin», - pensis li. Li rigardis la betonvojon. Ĝis la vojkruciĝo ses kilo- metroj, kaj de la vojkruciĝo ĝis la urbo preskaŭ dudek. Eblas, certe, de la vojkruciĝo ĝis la sanatorio - du kilometroj. Porkoj sen- dankaj... Sub la pluvo... Ĉi tie li rimarkis ke la pluvo malpliiĝis. «Ankaŭ pro tio dankon», - pensis li.

Do ĉu voki al vi sinjoron Golem? - demandis la soldato.

Na Gol em? - Viktor vigli g is.

Entute estus nemalbone irigi la maljunulaĉon sub la pluvo ĉi tien kaj reen, krom tio ĉe li estas aŭto. Kaj la botelo.

Kial ne, elvoku.

Tio eblas, - diris la soldateto. - Elvoku ni. Sed malverŝajnas ke li eliros, nepre diros li ke estas okupata.

Ne gravas, - diris Viktor. - Vi diru al li ke Banev vokas.

Banev? Bone, mi diros. Tamen tutegale li ne eliros. Sed al mi ne estas malfacile. Banev do... - kaj la soldateto foriris, simpatia tia soldateto, kare- sema, tute lentuga sub la kasko.

«Jen kiel» - pensis Viktor. - «Kaj mi?»

Nur nun li komprenis ke senprofite, ke li esperis kompreni... Penetri, tiel

Li eksentis disiluziigon. okazigis siajn heroaĵojn ne multon ekvidi kaj multon dirite, en epicentron.

Viktor ekfumis cigaredon, kaj tiam ekaŭdigiskrakado de motorcikla motoro. El la nebula vualo frenezrapide elsaltis motorciklo kun kromĉaro, alflugis kontakte la pordegon, kaj haltis. En la selo sidis sama policisto kun malkontenta vizaĝo, kaj en la kromĉaro sidis ankoraŭ unu, ĝis okuloj volvita en krudtolon.

«Komenciĝas», - ekpensis Viktor, pli alŝo- vante la kapuĉon. Sed tio ne helpis.

Policisto kun malkontenta vizaĝo degrimpis de la motorciklo, venis al Viktor kaj elbojis:

Kie estas la kamiono?

Kiu kamiono? - mire demandis Viktor, por gajni tempon.

Sed vi ne ŝajnigu, - kriaĉis la policisto. - Mi vidis vin! Vi estos juĝata! Forveturigo de arestita maŝino!

Vi ne kriaĉu min, - oponis Viktor digne. - Kial vi vulgaras? Mi plendos.

Dua policisto, devolvante dum la iro la krudto- laĵon, venis kaj demandis:

Ĉu tiu?

Certe tiu! - diris la policisto kun malkontenta vizaĝo, elprenante el la poŝo mankatenojn.

No-no-no, diris Viktor, retropaŝante. - Tio es­tas arbitreco. Kial vi aŭdacas?

Ne pligrandigu vian kulpon per la kontraŭs- taro, - konsilis la dua policisto.

Sed mi pri nenio kulpas, - impertinente deklaris Viktor, kaj ŝovis la manojn en la poŝojn. - Vi misdistingas min, knaboj.

Vi forveturigis kamionon, - diris la dua poli- cisto.

Kiun kamionon? - kriis Viktor. - Pri kiu kamiono vi parolas? Mi venis ĉi tien gasti ĉe sinjoro Golem, ĉefkuracisto. Demandu la gardistojn. Kiel ri- latas iu kamiono?

Eble ne tiu? - dubis la dua policisto.

Kial ne tiu? - oponis policisto kun malkon- tenta vizaĝo. Tenante la mankatenojn li iris al Vik­tor.

Nu, donu la manojn! - diris li afereme.

Sammomente pordo de la gardejo frapiĝis, kaj

alta penetra voĉo elkriis:

Ĉesu la kuniĝon!

Viktor kaj la policistoj ektremis. Sur sojlo de la gardejo staris la lentuga soldateto, elŝovinte el sub la pluvmantelo sian mitraleton.

Deiru de la pordego! - penetre elkriis li.

Vi tie, silenton! - diris policisto kun malkon- tenta vizaĝo. - Ĉi tie estas polico.

Kuniĝo ĉe pordego de la speciala zono je pli ol unu ekstera homo estas malpermesata! Post la tria averto mi pafas! Foriru de la pordego.

Foriru, foriru, - zorgeme diris Viktor, puŝe- tante brustojn de la ambaŭ policistoj.

Policisto kun malkontenta vizaĝo konsterne rigardis lin, deigis lian manon, kaj paŝis al la solda- to.

Aŭskultu, bubo, ĉu vi freneziĝis? - diris li. - Tiu ĉi ulo ŝtele forveturigis kamionon...

Neniuj kamionoj! - tire kaj orelbore elkriaĉis la simpatia karesema soldateto. - La-asta averto! Duopo foriru je cent metroj de la pordego!

Aŭskultu, Roĥ, - diris la dua policisto. Deiru ni, je Dio. Nenien li malaperos de ni.

Policisto kun malkontenta vizaĝo, ruĝa pro la indigno, preskaŭ malfermis la buŝon, sed tiam en pordo de la gardejo aperis dika serĝento kun ĉirkaŭmordita sandviĉo en unu mano, kaj kun glaso en la alia.

Soldato Ĝura, - diris li maĉante, - kial vi ne pafadas?

Sur la lentuga vizaĝo, sub la kasko, aperis esp- rimo de bestiĝo. La policistoj ĵetiĝis al la motorcik- lo, eksidis ĝin, turniĝis, kaj preter Viktor, kiu akcep- tis pozon de trafikregulisto, ĵetiĝis for. Ruĝvizaĝa policisto elkriis al li ion neaŭdeblan pro krakado de la motoro. Forveturinte je kvindek paŝoj ili haltis.

Proksime, - diris la serĝento malaprobe. - Kial vi rigardas? Ja estas proksime.

Pli malproksimen! - penetre kriaĉis la sol- dateto, svingante la mitraleton.

La policistoj forveturis plien, kaj ekestis nev- ideblaj.

Kutimiĝis eksteruloj ĉe la pordego amasiĝi, - informis la serĝento la soldateton, rigardante na Viktor. - Nu, en ordo, daŭrigu la servadon.

Li revenis en la gardejon, kaj la lentuga sol- dateto, poiome malvarmiĝante, kelkfoje iris tien- reen antaŭ la pordego. Atendinte kelkajn minutojn Viktor singarde informiĝis:

Mi petas pardonon, kio pri doktoro Golem?

Forestas li, - elgrumblis la soldateto.

Tre bedaŭrinde, - diris Viktor. - Do tiam foriru mi, ĉu?

Li ekrigardis la nebulon kaj pluvon, kie kaŝiĝis la policistoj.

Kiel tiel - foriru? - maltrankvile diris la sol- dateto.

Kio, ĉu ne permesatas?

Kial ne permesatas, - diris la soldateto. - Mi pri la kamiono. Se vi foriros, do kio pri la kamiono? Oni devas forveturigi kamionon de la pordego.

Sed kiel mi rilatas al tio? - demandis Viktor, eĉ pli maltrankvile.

Kiel tiel - rilatas? Vi alkondukis ĝin, do vi ĝin... tio. Ja ĉiam estas tiel, kiel alie?

«Diable», - pensis Viktor. - «kion mi faru pri ĝi?»...

De cent-metra distanco aŭdiĝis krakado de la motorcikla motoro, laboranta surloke.

Ĉu vi vere elkaptis ĝin? - demandis la sol­dateto scivole.

Jes, certe! Polico haltigis la ŝoforon, kaj mi, stultulo, decidis helpi...

Je-es, - kunsente eltiris la soldateto. - Eĉ ne scias mi kion konsili al vi.

Kaj kio se mi, ekzemple, ekiru nun? - flateme demandis Viktor. - Ĉu vi ne pafos?

Ne scias mi, - honeste konfesis la soldateto. - Ŝajne ne estas devigo fari tion. Ĉu mi demandu?

Demandu, - diris Viktor, - meditante ĉu sukcesos li forkuri al distanco de nevidebleco aŭ ne.

Ĉi-momente post la pordego ekaŭdiĝis hupo. La pordego vaste malfermiĝis, kaj el la zono malrapide elruliĝis la malbonŝanca tolkovrita kamiono. Ĝi haltis apud Viktor. La pordeto malfermigis, kaj Vik­tor ekvidis ke ĉe la stirilo sidas jam ne knabo, kiel li atendis, sed kalva gibeta malsekulaĉo kiu rigardas lin. Viktor ne movigis de la loko, kaj tiam la malsekulaĉo demetis de la stirilo la manon en nigra ganto, kaj invite frapetadis la sidlokon apud si.

«Bonvolis degni ili», - amare ekpensis Vik­tor.

La soldateto goje diris:

Jen kiel bone, ordigis ja ĉio, do veturu vi, je

Dio.

Ĉe Viktor preterbrilis penso ke se la malseku- laĉo intencas mem veturigi la kamionon en la urbon aŭ kien li volas, unuvorte se li intencas mem okupigi pri la polico, tial estus bone tuj adiaŭi kaj hasti rekte tra la kampo en la sanatorion, for de la embuskanta motorciklo.

Tie antaŭe estas polico, - diris Viktor al la malsekulaĉo.

Ne gravas, sidu, - diris la malsekulaĉo.

Temas pri tio ke mi ŝtelis tiun ĉi arestitan kamionon.

Mi scias, - tolere diris la malsekulaĉo. - Sidu.

La momento ekestis perdita. Viktor gentile kaj

tutkore adiaŭis la soldateton, engrimpis la sidlokon, kaj batfermis la pordeton. La kamiono ekmovigis, kaj post minuto ili ekvidis la motorciklon. Ĝi staris transverse, la ambaŭ policistoj staris apude kaj faris gestojn. - al la vojrando. La malsekulaĉo bremsis, malŝaltis la motoron kaj, elŝoviginte el la kajuto, diris:

Forprenu la motorciklon, vi baris la vojon.

Ek al la vojrando! - ordonis policisto kun malkontenta vizaĝo. - Kaj prezentu la dokumentojn.

Mi veturas en la polican administrejon, - diris la malsekulaĉo. - Eble ni konversaciu tie?

La policisto iom konsterniĝis kaj elgrumblis ion similan al "konas ni vin". La malsekulaĉo trankvile atendis.

Bone, diris fine la policisto. - Sed aŭton stiros mi, kaj tiu transiru en la motorciklon.

Bonvolu, sed, se eblas, en motorciklo veturu mi, - konsentis la malsekulaĉo.

Eĉ pli bone, - elgrumblis policisto kun malkontenta vizaĝo. Lia vizaĝo eĉ sereniĝis. - El- grimpu.

Ili interŝanĝis la lokojn. La policisto, malice rigardinte na Viktor, komencis ŝoviĝi kaj kurbiĝi sur la sidloko, ordigante la pluvmantelon, kaj Viktor, strabe rigardante la policiston, spektis kiel la malsekulaĉo, eĉ pli ĝibetante kaj mispaŝante, simila de la dorso grandegan malgrasan simion, iras al la motorciklo kaj engrimpas la kromĉaron. La pluvo denove ekverŝegis kiel el sitelo, tial la policisto funkciigis la glac-viŝilon. La transportiloj ekmoviĝis.

«Volus mi scii per kio tio ĉi finiĝos», - kun ioma maltrankvilo pensis Viktor.

Neklaran esperon, tamen, donis intenco de la malsekulaĉo prezentiĝi en la polica administrejo.

«Arogantiĝis nuna malsekulaĉaro, imperti- nentiĝis... Sed monpunon oni ĉiuokaze deŝiros de mi, tion mi ne evitos. Ne povas okazi ke polico preterlasos eblecon deŝiri de homo monpunon. Tamen kraĉas mi pri tio, malgraŭ ĉio devas mi malaperi de ĉi tie. Ĉio statas bone. Almenaŭ plezurigis mi mian animon...»

Li eltiris skatoleton da cigaredoj, kaj proponis ĝin al la policisto. La policisto indigne gruntis, sed prenis. La bruligilo ĉe li ne funkciis, do li devis ankoraŭfoje grunti, kiam Viktor proponis la sian.

Entute oni povis kompreni lin, tiun ĉi neju- nan viron, kvardek-kvin-jaran, verŝajne, kiu ĝis nun estas nur malaltranga policisto, eble el iamaj fi-kunlaborantoj: ne tiujn prizonigis kaj ne tiun pugon lekis, sed kiel li distingu la pu- gojn - ĉu tia ĝi estas aŭ ne tia...

La policisto fumis, kaj lia aspekto ekestis jam ne tiel malkontenta: liaj aferoj iĝis pli bonaj.

«Ho, se havus mi botelon ĉi tie», - pensis Viktor. - «Donus mi eldrinki, rakontus paron da irlandaj anekdotoj, insultus estrulojn, kiuj nur ŝatulaĉojn altigas, priridus studentojn, - kaj, certe, degelus la homo...»

Jen kiel pluvego frapas, - diris Viktor.

La policisto gruntis sufiĉe neŭtrale, sen malico.

Sed kia ja antaŭe estis klimato ĉi tie, - daŭ- rigis Viktor. - Ĉi tie ĉe li ekbrilis ideo. - Kaj jen, ri- marku, ĉe ili tie, en leprulejo, forestas pluvo, sed kiam alveturas homo la urbon, do tuj pluvegas.

Kio ja, - diris la policisto. - Bone ili komfor- tiĝis tie, en la leprulejo.

La kontakto aranĝadis. - Ili konversaciis pri la vetero - kia ĝi estis, kaj kia, diable, ekestis. Trovis ili komunajn konatojn en la urbo. Paroladis pri ĉe- furba vivo, pri mini-jupoj, pri ulcero de samsekse- mo, pri importa brando kaj kontrabandaj narkotaĵoj. Nature menciis ke ekforestis ordo - ne tio kio estis ĝis la milito, aŭ, diru ni, tuj poste. Ke esti policisto

hunda profesio, kvankam oni skribas en ĵurnaloj: bonkoraj kaj severaj gardantoj de ordo, senŝanĝe- bla rado de la ŝtata mekanismo. Sed pensian aĝon oni pligrandigas, pensiojn malpliigas, pro dumserva vundo oni donas groŝojn, kaj nun eĉ armilojn for- prenis - kiu do penados ĉe tiuj kondiĉoj... Unuvorte aperis tiaj cirkonstancoj ke, se aldoni paron da glu- toj, la policisto dirus: "Jen kio, knabo, je Dio. Mi vin ne vidis, kaj vi min ne vidis". Tamen paro da glutoj forestis, kaj momento por prezenti ruĝan mon- bileteton ankoraŭ ne maturiĝis, tial kiam la kamiono alruliĝis al enirejo de la polica administrejo, la poli­cisto denove malsereniĝis, kaj seke proponis al Vik­tor sekvi lin, kaj rapide.

La malsekulaĉo rifuzis konversacii kun la deĵo- ranto, kaj postulis ke oni tuj konduku ilin al la po- licestro. La deĵoranto respondis al li ke la polices- tro, verŝajne, akceptos lin, sed kio koncernas tiun ĉi sinjoron, do li estas akuzata pri aŭtoŝtelo, tial li ne havas kaŭzon iri al la estro, sed oni devas pride- mandi kaj protokoli lin.

Ne, - firme kaj trankvile diris la malsekulaĉo,

okazos nenio tio. Sinjoro Banev ne devos respondi al iuj ajn demandoj kaj subskribi iujn ajn protokolo- jn, pri kio ekzistas cirkonstancoj, koncernantaj nur sinjoron policestron.

La deĵoranto, al kiu estis indiferente, levetis la ŝultrojn, kaj ekiris raporti. Dum li raportis, aperis la ŝofereto en la oleigita kombinvesto, kiu sciis ne­nion, kaj estis sufiĉe ebria, pro kio li tuj komencis krii pri justeco, nekulpo, kaj ceteraj teruraĵoj. La malsekulaĉo singarde prenis de li la fakturon, kiun tiu svingadis, lokigis ĉe la bariero kaj subskribis gin. La ŝoforo, pro la mirego, eksilentis, kaj tiam na Viktor kaj la malsekulaĉon oni invitis al la estro.

La policestro renkontis ilin severe. La malseku- laĉon li rigardis malplezure, kaj na Viktor li tute evi- tis rigardi.

Kion vi bezonas? - demandis li.

Ĉu vi permesos eksidi? - informigis la malsekulaĉo.

Jes, mi petas, - devige diris la policestro post ioma paŭzo.

Ĉiuj eksidis.

Sinjoro policestro, - diris la malsekulaĉo. - Mi estas rajtigita deklari al vi proteston kontraŭ dufoja nelega halto de transportaĵoj adresitaj al la leprule- jo.

Jes, mi aŭdis pri tio, - diris la policestro. - La ŝoforo estis ebria, do ni estis devigataj deteni lin. Mi opinias ke dum la proksimaj tagoj ĉio klarigos.

Vi detenis ne ŝoforon sed la transportaĵon, - oponis la malsekulaĉo. - Tamen tio ne estas tiel grava. Dank al afableco de sinjoro Banev la trans- portaĵo venis nur post negranda malfruigo, kaj vi devas esti danka al troviĝanta ĉi tie sinjoro Banev, ĉar signifa malfruo de la transportaĵo pro via, sin­joro policestro, kulpo, povus okazi por vi fonto de gravaj malagrablaĵoj.

Tio estas amuze, - diris la policestro. - Mi ne komprenas kaj ne deziras kompreni pri kio temas, ĉar estiel persono ofica mi ne toleros minacojn. Kio koncernas sinjoron Banev, do ekzistas krimleĝaro, en kiu estas antaŭviditaj tiuj ĉi okazoj.

Li evidente rifuzis rigardi na Viktor.

Mi vidas ke vi vere ne komprenas vian staton, - diris la malsekulaĉo. - Sed mi estas rajtigita in- formi vin ke en okazo de nova haltigo de niaj trans- portaĵoj vi devos respondeci ĉe generalo Pferd.

Venis silento. Viktor ne sciis kio estas generalo Pferd, tamen al la policestro tiu ĉi nomo evidente estis konata.

Al mi ŝajnas ke tio estas minaco, - diris li necerte.

Jes, - konsentis la malsekulaĉo. - Kaj la mi- naco pli ol reala.

La policestro impete leviĝis. Viktor kaj la malsekulaĉo ankaŭ.

Mi konsideros ĉion kion mi ekaŭdis ĉi tie, - deklaris la policestro. - Via tono, sinjoro, lasas dez- iron esti pli bona, tamen al personoj, rajtigintaj vin, mi promesas ke mi evidentigos la aferon kaj, se troviĝos kulpuloj, mi punos ilin. Tio tutplene kon­cernas ankaŭ sinjoron Banev.

Sinjoro Banev, - diris la malsekulaĉo. - Se ĉe vi estos malagrablaĵoj kun polico okaze de tiu ĉi in- cidento, senprokraste informu sinjoron Golem... Ĝ is

revido, - diris li al la policestro.

Ĉion bonan, - respondis tiu.

Ĉapitro oka

Je la oka vespere Viktor malleviĝis en la restoracion, kaj direktiĝis al sia tableto, kie sidis jam la kutima kompanio, kiam alvokis lin Teddi.

Saluton, Teddi, - diris Viktor, premiĝinte al la vendobreto. - Kiel vi fartas? - Tiam li ekmemoris. - Ha! Kontresumo... Ĉu multon mi kulpas pro hieraŭ?

Kontresumo, - elgrumblis Teddi, - ne estas tro granda: rompis vi spegulon kaj demovis lavabon. Sed jen la policestro, ĉu vi memoras lin?

Sed kio okazis? - miris Viktor.

Ĝuste tion mi sciis ke vi ne memoros, - diris Teddi. - Okuloj ĉe vi, frato, estis kiel ĉe kuirita porkido. Nenion vi komprenis... Do jen kiel, - li al- metis al brusto de Viktor la montran fingron, - ŝlo- sis vi lin, bedaŭrindan, en neceseja ĉelo, kontraŭa- pogis la pordon per balailo, kaj ne ellasis lin. Sed ni ne sciis kiu estas tie, li ĵus alveturis, do ni opiniis ke tie estas Kvadriga. Nu, - pensis ni, - bone, iom sidu li... Sed poste vi eltiris lin de tie, kaj komencis krii: "Ho bedaŭrinda, tuta vi malpuriĝis!" - kaj puŝi lian kapon en la lavabon. Deŝovis vi la lavabon, kaj ni, frato, penadis detirante vin.

Ĉu serioze? - diris Viktor. - Jen kial li la tutan tagon rigardas min lupe.

Teddi kunsente klinadis la kapon.

Jes, diable malagrablas, - diris Viktor. - Par- donpeti mi devus... Sed kiel li permesis al mi? Ja li estas ankoraŭ viro forta.

Mi timas ke ili alkudros krimaferon al vi, - diris Teddi. - Hodiaŭ matene jam iradis ĉi tie unu policistaĉo, pridemandis li... Sesdek-tria artikolo es­tas garantiita al vi - ofendaj agoj ĉe plipezigaj cirkonstancoj. Kaj eble eĉ pli malbone. Terorisma ago. Ĉu vi komprenas per kio odoras? Mi, sur via loko... - Tedi balancis la kapon.

Kio? - demandis Viktor.

Onidire urbestro venis al vi hodiaŭ, - diris Teddi.

Jes.

Nu, kaj kion li?

Stultaĵo. Li volas ke mi verku artikolon. Kon- traŭ malsekulaĉoj.

Ha! - diris Teddi, kaj vigliĝis. - Nu, tiam vere stultaĵo. Verku vi al li tiun ĉi artikolon, kaj ĉio estos en ordo. Se la urbestro estos kontenta, la policestro

Л I ■ 1 I 1 I Л ■ /V /V ■ . Л ■ I ■

eĉ kviviti ne kuraĝos, vi povos eĉ ĉiutage enpuŝi lin en necesabon. La policestro estas ĉe la urbestro jen kie... - Teddi montris la grandegan ostecan pugnon. - Do ĉio enordas. Tial verŝu mi al vi je kosto de la entrepreno. Ĉu la rafinitan?

Eblas rafinitan, - diris Viktor penseme.

La vizito de la urbestro prezentiĝis al li jam en tute alia lumo.

«Jen kiel ili min», - pensis Viktor. - «Je- s... Aŭ malaperu vi de ĉi tie, aŭ faru kion oni ordonas, alie ni ĉirkaŭligos vin. Fakte, ankaŭ malaperi ne estos facile. Terorisma ago, oni trovos. Kia estas vi, frateto, alkoholulo, eĉ rigardi aĉas. Kaj ne iun ajn, sed policestron. Se diri honeste, planite kaj plenumite estas ne

155

malbone».

Li memoris nenion krom la kahela planko, verŝi- ta per akvo, sed tre bone imagis tutan tiun ĉi scenon.

«Jes, Viktor Banev, porkido vi mia kuirita, opoziciulo kuireja, kaj eĉ ne kuireja sed apud- baneja, ŝatato de sinjoro prezidento... Jes, ŝa- jnas ke venis al vi tempo, tiel dirite, vendi vin. Rec-Tusov, homo sperta, ĉi-okaze diras: vendiĝi oni devas leĝere kaj multekoste - ju pli honesta estas via plumo, des pli multe kos- tu ĝi al potenculoj, do ankaŭ vendante vin vi okazigas malprofiton al la kontraŭulo, kaj oni devas peni ke la malprofito estu maksimuma»

Viktor unuglute eldrinkis pokaleton da rafinita, sentante ĉe tio neniun plezuron.

Bone, Teddi, - diris li. - Dankon. Donu la kon- tresumon. Ĉu multe?

Via poŝo eltenos, - smajletis Teddi.

Li prenis el la kaso paperfolion.

Ŝuldas vi: pro la spegulo neceseja - sepdek sep, pro la lavabo fajenca granda - sesdek kvar, re­sume, vi ja komprenas, cent kvardek unu. La plan- klampon ni forskribis je tiun pugnobatalon... Sed jen kion mi ne komprenas, - daŭrigis li, observante kiel Viktor elkalkulas la monon. - Per kio vi la speg- ulon disrompis? Fortika spegulo, je du fingroj dika. Ĉu vi per la kapo batis gin?

Per kies? - malgaje demandis Viktor.

Bone, ne malgoju, - diris Teddi, akceptante la monon. - Verkos vi la artikoleton, rerajtiĝos, la honorarieton elkaptos, kaj ĉio profitiĝos... Ĉu verŝi ankoraŭfoje?

Ne, sufiĉas, poste... Mi ankoraŭfoje alvenos, post la vespermanĝo, - diris Viktor kaj ekiris al sia loko.

En la restoracio ĉio estis kiel kutime - duonmal- lumo, odoroj, tintado de manĝilaro en la kuirejo, okulvitra juna homo kun la teko, kunulo, kaj botelo da minerala akvo; ĝibiĝinta doktoro R.Kvadriga; Pa­vor, rekta kaj ordigita, malgraŭ la nazkataro; Golem kun malkompakta nazo de profeto-alkoholulo, dis- fluiĝinta en la brakseĝo. Kelnero.

lampridojn, - diris Viktor. - Botelon da biero kaj ion viandan.

Ĝisludis vi, - diris Pavor riproĉe. - Diris mi al vi - ĉesu drinkaĉi.

Kiam vi diris tion? Mi ne memoras.

Sed al kio vi ĝisludis? - informiĝis doktoro R.Kvadriga. - Ĉu murdis, finfine, iun?

Ĉu ankaŭ vi memoras nenion? - demandis lin Viktor.

Ĉu vi pri hieraŭo?

Jes, pri hieraŭo... - Drinkis mi ĝis diabletoj en la okuloj, - diris Viktor, turniĝante al Golem, - en- pelis mi sinjoron policestron en la necesejon...

Ha-a! - diris R.Kvadriga. - Ĉio tio estas men- sogo. - Ĝuste tion mi diris al la esploristo. Hodiaŭ matene vizitis min esploristo. Ĉu vi komprenas, pirozo besteca, la kapo doloregas, sidas mi, rigar- das en fenestron, kaj jen aperas tiu ŝtipo kaj komencas kudri krimaferon...

Kiel vi diris? - demandis Golem. - Ĉu kudri?

Jes, kudri, - diris R.Kvadriga, - trapikante per imagita nadlo imagitan ŝtofon. - Tamen ne pan- talonon sed krimaferon... Mi diris al li rekte: ĉio tio estas mensogo, hieraŭ mi tutan vesperon sidis en la restoracio, ĉio estis trankvila, deca, kiel ĉiam, neni- uj skandaloj, unuvorte enuego... Elturniĝos vi, - kuraĝige diris li al Viktor. - Nenio terura. Sed pro kio vi faris tion? Ĉu vi ne ŝatas lin?

Pli bone ni ne parolu pri tio, - proponis Viktor.

Sed pri kio ni parolu? - demandis R.Kvadriga ofende. - Tiu ĉi duopo ĉiam disputas kiu kiun ne en- lasas en la leprulejon. Jen, okazis finfine io intere- sa, kaj tuj - ne parolu.

Viktor formordis duonon de la porcio, maĉis, el- drinkis la bieron, kaj demandis:

Kio estas generalo Pferd?

Ĉevalo, - diris R.Kvadriga. - Virĉevalo. Der pferd. Aŭ das.

Tamen, - diris Viktor. - Ĉu konas iu tiun ĉi generalon?

Kiam mi servis en armeo, - diris doktoro R.K­vadriga, - nian divizion komandis infanteri-generalo Arŝmann.

Kaj kio? - diris Viktor.

Arŝ - germane - postaĵo, - informis silentan- ta ĝis tiam Golem. - La doktoro ŝercas.

Sed kie vi aŭdis pri generalo Pferd? - deman­dis Pavor.

En kabineto de la policestro - respondis Vik­tor.

Kaj kio?

Jen ĉio. Do neniu scias? Bone. Simple mi volis demandi.

Kaj nomo de la serĝento estis Battoks, - deklaris R.Kvadriga. - Serĝento Battoks.

Ĉu ankaŭ la anglan vi konas? - demandis Golem.

Jes, en tiuj ĉi limoj, - respondis R.Kvadriga.

Drinku ni, - proponis Viktor. - Kelnero, botelon da konjako.

Sed por kio botelon? - demandis Pavor.

Por sufiĉu al ĉiuj.

Denove vi ordigos iun skandalon.

Lasu vi, Pavor, - diris Viktor. - Jen kia absti- nentulo.

Mi ne estas abstinentulo, - oponis Pavor. - Mi ŝatas drinki, kaj neniam preterlasas okazon drinki, kiel decas al vera viro. Sed mi ne komprenas por kio perdi la racion. Kaj tute jam ne valoras, laŭ mi, perdi la racion ĉiuvespere.

Denove li estas ĉi tie, - diris R.Kvadriga des- pere. - Sed kiam li sukcesis?

Ni ne perdos la racion, - diris Viktor, dis- verŝante al ĉiuj la konjakon. - Ni simple drinkos. Same al duono de la nacio kiu faras tion nun. Alia duono drinkaĉas ĝis perdo de la racio, kaj Dio kun ĝi, sed ni simple drinku.

Ĝuste tio problemas, - diris Pavor. - Kiam en la lando okazas totala drinkado, kaj ne nur en la lando, sed en tuta mondo, ĉiu deca persono devas konservi la prudenton.

Ĉu vi sincere opinias nin prudentaj homoj? - demandis Golem.

Ĉiuokaze civilizitaj.

Laŭ mi, - diris Viktor, - ĉe civilizitaj homoj estas pli da kaŭzoj ebriigi ol ĉe necivilizitaj.

Eble, - konsentis Pavor. - Tamen civilizita homo devas teni sin en kadroj. Civilizeco devigas... Jen sidas ni ĉi tie preskaŭ ĉiun vesperon, babilas, drinkas, ludas ĵetkubojn. Sed ĉu diris iu el ni dum tiu ĉi tempo ion, eĉ ne sagan, sed almenaŭ seri- ozan... Sole hihioj kaj ŝercetoj...

Sed kial - seriozan? - demandis Golem.

Tial ke ĉio falas en abismon, sed ni hihias kaj ŝercas. Dum pesto festenas ni. Laŭ mi tio estas honte, sinjoroj.

Nu bone, Pavor, - pacige diris Viktor, - diru vi ion seriozan. Eĉ ne sagan sed seriozan.

Ne deziras mi seriozan, - deklaris doktoro R.Kvadriga. - Hirudoj, terbuloj. Fi!

Ĉit! - diris Viktor al li. - Dormaĉu vi... Ĝuste, Golem, konversaciu ni eĉ unufoje pri io serioza. Komencu, Pavor, rakontu al ni pri la abismo.

Denove vi hihias? - diris Pavor amare.

Ne, - diris Viktor. Honeste - ne. Mi estas iro- nia - eble. Sed tio okazas ĉar tutan vivon aŭdas mi babilaĉon pri abismoj. Ĉiuj certigas ke homaro ruligas en abismon, sed pruvi ili povas nenion. Kaj, se kontroli, ĉiam okazas ke tuta tiu ĉi filozofia pes- imismo - rezulto de la familiaj problemoj aŭ de ne- sufiĉo da bankbiletoj...

Ne, - diris Pavor. - Ne... Homaro ruligas en abismon ĉar homaro bankrotigis...

Nesufiĉo da bankbiletoj, - elmurmuris Golem.

Pavor ne atentis lin. Li parolis ekskluzive al Vik­tor, parolis, klininte la kapon kaj rigardante el sub la frunto.

- Homaro bankroti ĝ is biologie - naski ĝ oj malpliiĝas, disvastiĝas kancero, demenco, neŭritoj, homoj transformiĝis je narkomaniuloj. Ili ĉiutage englutas cent-tunojn da alkoholo, nikotino, da sim­ple narkotaĵoj, ili komencis de haŝiŝo kaj kokaino, kaj finis per LSD. Ni simple degeneras. Naturon ni neniigis, kaj imita naturo neniigos nin. Daŭre, ni bankrotiĝis ideologie - ni elprovis jam ĉiujn filozofi - ajn sistemojn, kaj diskreditis ilin ĉiujn, ni elprovis ĉiujn eblajn sistemojn de moralo, sed restis samaj malmoralaj brutoj kiel trogloditoj. Plej terura estas tio ke tuta griza homa biomaso restas en niaj tagoj sama kanajlaro kia ĝi estis ĉiam. Ĝi konstante pos- tulas kaj deziregas diojn, gvidantojn, ordon, kaj ĉi- ufoje kiam ĝi ricevas diojn, gvidantojn kaj ordon, ĝi iĝas malkontenta, ĉar reale ĝi bezonas nenion, nek diojn, nek ordon, sed volas ĝi ĥaoson, anarĥion, panon kaj spektaĵojn; nun ĝi estas katenita per fera neceso ĉiusemajne ricevi koverteton kun la salajro, sed tiu ĉi neceso estas abomena al la biomaso, kaj ĝi ĉiuvespere foriras en alkoholon kaj narkotaĵojn... Sed diablo kun ĝi, kun tiu ĉi amaso da putranta fekaĵo, ĝi fetoras jam dek mil jaroj, kaj al nenio alia ĝi taŭgas, krom fetori. Teruras alio - la putro kap- tas nin, homojn majuskle, personecojn. Ni vidas tiun ĉi malkomponadon kaj imagas kvazaŭ tio ne koncernas nin, sed ĝi, tamen, venenas nin per senespero, subfosas nian volforton, enmarĉigas... Kaj jen al vi ankaŭ tiu ĉi malbeno - demokratia eduko: egalite, fraternite, ĉiuj homoj - fratoj, ĉiuj - el sama pasto... Ni konstante identigas nin kun ple- bo, kaj insultas nin se okazas al ni malkovri ke ni estas pli saĝaj ol ĝi, ke ĉe ni estas aliaj interesoj, aliaj celoj en vivo. Venis jam tempo kompreni tion kaj fari konkludojn - venis jam tempo saviĝi.

Venis tempo drinki, - diris Viktor.

Li jam bedaŭris ke konsentis pri serioza konver- sacio kun la sanitara inspektisto. Estis malagrable rigardi na Pavor. Pavor tro ekscitiĝis, ĉe li eĉ la oku- loj strabiĝis. Tio elfalis el lia personeco, sed parolis li, same al ĉiuj adeptoj de abismoj, terurajn ba- nalaĵojn. Aperis eĉ deziro diri al li: ĉesu mal- honoriĝi, Pavor, pli bone turniĝu vi profile, kaj eks- majlu ironie.

Ĉu tio estas ĉio kion vi povas respondi? - In- formiĝis Pavor.

Mi povas ankaŭ konsili. Pli da ironio, Pavor. Ne ekscitiĝu tiel. Tutegale vi povas nenion. Kaj se povus, tiam ne scius kion.

Pavor ironie eksmajlis.

Eraro. Mi scias, - diris li.

Do?

Estas nur unu rimedo ĉesi la diskomponiĝon...

Konas ni, konas, - facilanime diris Viktor. - Vesti ĉiujn stultulojn je oraj ĉ emizoj, kaj lasi ilin marŝi. Tuta Eŭropo sub niaj piedoj. Estis jam.

Ne, - diris Pavor. - Tio estas nur prokrasto. Sed solvo estas unusola: neniigi la amason.

Ĉe vi hodiaŭ estas bonega humoro, - diris Viktor.

Neniigi naŭdek procentoj de loĝantaro, - diris Pavor. - Eble eĉ naŭdek kvin. Homa biomaso plen- umis jam sian destinon - ĝi naskis el siaj profundoj eliton, kiu kreis civilizacion. Nun ĝi estas morta, kiel putra terpoma tubero, doninta vivon al nova vege- taĵo. Sed kiam mortinto komencas putri, venas tempo enterigi ĝ in.

Dio, - diris Viktor. - Kaj ĉio ĉi tio nur ĉar ĉe vi estas nazkataro, kaj forestas enirpermeso en la lep- rulejon, ĉu? Aŭ eble familiaj malagrablaĵoj?

Ne ŝajnigu stultulon, - diris Pavor. - Kial vi ne volas primediti aĵojn kiuj estas perfekte konataj al vi? Kial oni perversas plej brilajn ideojn? Pro stulte- co de griza homamaso. Pro kio militoj, ĥaoso, aĉaĵoj? Pro stulteco de griza homamaso, kiu promo- cias registarojn valorantajn ĝin. Kial ora epoko same senespere malproksimas de ni kiel en antikva tempo? Pro stulteco, inerteco kaj malklereco de griza homamaso. Principe Hitler estis prava, sub- konscie prava, li sentis ke sur Tero estas tro multe da superfluaĵoj. Sed li estis naskita per griza homamaso, kaj difektigis ĉion. Iniciati neniigon la ŭ rasa indico estis stultaĵo. Kaj, krome, li ne posedis verajn neniig-rimedojn.

Kaj laŭ kiu indico intencas neniigi vi? - de­mandis Viktor.

Laŭ indico de nerimarkeblo, - respondis Pa­vor. - Se homo estas griza, nerimarkebla, estas necese neniigi ĝin.

Kaj kiu decidos pri la nerimarkebleco?

Lasu, tio estas detaloj. Mi formulas principon, sed kiu, kio, kaj kiel - estas detaloj.

Kaj por kio vi ligiĝis kun la urbestro? - de­mandis Viktor, al kiu Pavor jam tedis.

Pri kio vi?

Al kiu diablo por vi tiu ĉi juga proceso? Vi silentas, Pavor! Sed tio ĉiam okazas pri vi, pri su- perhomoj. Vi intencas replugi tutan mondon, ne konsentas vi pri malpli ol tri miliardo da kadavroj, tamen samtempe - jen maltrankviligas vi pri la ran- goj, jen kuracigas de ŝankro, jen, pro eta profito, helpas al dubindaj homoj ordigi dubindajn aferojn.

Vi, tamen, ne tiel forte, - diris Pavor. Videblis ke li furiozigis. - Ja vi mem estas alkoholulo kaj nenifarulo...

Ĉiuokaze mi ne iniciatas blufajn politikajn procesojn kaj ne iniciatas rekonstrui la mondon.

Jes, - diris Pavor. - Vi eĉ al tio ne kapablas, Banev. Vi estas nura bohemiano, unuvorte ŝlimulo, ĉipa frazemulo kaj merdo. Vi mem ne scias kion vi volas, kaj faras nur tion, kion oni deziras de vi. Vi kontentigas dezirojn de samaj ŝlimuloj kiel vi, kaj tial imagas ke vi estas skuanto de bazoj kaj libera artisto. Sed vi simple estas merda rimisto, el tiuj kiuj surskribas publikajn necesejojn.

Ĉio tio estas gusta, - konsentis Viktor. - Be- daŭrindas nur ke vi ne diris tion antaŭe. Ekestis necese ofendi vin por ke vi diru tion. Okazas do ke vi estas fieta personeco, Pavor! Nur unu el multaj aliaj. Kaj se oni komencos neniigi, ankaŭ vin oni neniigos. Laŭ principo de nerimarkebleco: filozofan- ta sanitara inspektisto, ĉu? En fornon lin!

«Interese, kiel ni aspektas de ekstere» - pensis li. - «Pavor estas aĉa... Jen kia smajle- to! Kio okazis al li hodiaŭ? Sed Kvadriga dor- mas, kio por li kvereloj, griza homamaso, kaj

164

ĉiu tiu ĉi filozofio... Kaj Golem duonkuŝas komforte, kiel en teatro, pokaleto en la fin- groj, la mano post la brakseĝa dorso, atendas li kiu kiun frapos, kaj per kio. Ial Pavor longe silentas... Ĉu argumentojn li serĉas?»

Nu bone, - diris fine Pavor. - Konversaciis ni, kaj sufiĉas.

La smajleto ĉe li malaperis, la okuloj denove iĝis kiel ĉe ŝturmbandfjurer. Li ĵetis sur la tablon monbileton, ĝisdrinkis la konjakon kaj foriris, ne adiaŭante. Viktor eksentis agrablan disiluziiĝon.

Tamen por verkisto vi tre malbone komprenas homojn, - diris Golem.

Tio ne estas mia tasko, - diris Viktor facile. - Homojn komprenu psikologoj el departemento de sekureco. Mia tasko estas elsenti tendencojn per plialtigita intuicio de artisto... Sed por kio vi diras tion? Ĉu denove "Viktuar, ĉesu tintadi"?

Mi avertis vin: ne tuŝu na Pavor.

Diable, - diris Viktor. - Unue mi lin ne tuŝis. Li tuŝis min. Kaj due li estas porko. Ĉu vi scias ke li helpas al la urbestro ekjuĝi vin?

Mi konjektas tion.

Ĉu vin ne maltrankviligas tio?

Ne maltrankviligas. Manoj iliaj estas mallon- gaj. Mi parolas pri la urbestro kaj pri la juĝistoj.

Kaj ĉe Pavor?

Sed ĉe Pavor ili estas longaj, - diris Golem. - Tial ĉesu tintadi ĉe li. Vi ja vidas ke mi ĉe li ne tin- tadas.

Interese, ĉe kiu vi tintadas, - elgrumblis Vik­tor.

Ĉe vi mi iam tintadas. Mi sentas simpation al vi. Verŝu al mi konjakon.

Bonvolu, - Viktor enverŝis. - Eble ni vekos na Kvadriga? Vere, kial li ne defendis min de Pavor!

Ne, ne veku lin. Eku ni konversacii. Por kio vi miksiĝas en tiujn ĉi aferojn? Kiu petis vin forkondu- ki la kamionon?

Tio estis mia deziro, - diris Viktor. - Estas porkaĵo deteni librojn. Krom tio min misagordis la urbestro. Li atencis mian liberon. Ĉiufoje kiam oni atencas mian liberon, mi komencas huligani... Bonokaze, Golem, ĉu povas generalo Pferd protekti min de la urbestro?

Ternis li pri vi kaj pri la urbestro, - diris Golem. - Al li sufiĉas siaj problemoj.

Sed vi diru al li, ke li protektu. Se ne, mi verkos frakasan artikolon kontraŭ via leprulejo, pri tio ke vi uzas sangon de kristanaj beboj por kuraci okulvitran malsanon. Ĉu vi opinias ke mi ne scias por kio malsekulaĉoj allogas infanetojn? Ili, unue, suĉas sangon el ili, kaj, due, stupras ilin. Mal- honorigos mi vin antaŭ tuta mondo. Sangsuĉisto kaj stupranto sub masko de kuracisto, - Viktor kaj Golem intertuŝis la pokaletojn kaj eldrinkis. - Par- enteze, mi diras tion serioze. La urbestro igas min verki tian artikolon. Al vi, certe, ankaŭ tio estas sciata.

Ne, - diris Golem. - Sed tio ne estas esenca.

Mi vidas ke al vi ĉio ne estas esenca, - diris Viktor. - La tuta urbo estas kontraŭ vi - tio ne estas esenca. Oni intencas juĝi vin, - ne esenca. Sanitara inspektisto Pavor estas incitita per via konduto - ne estas esenca. Moda verkisto Banev ankaŭ estas in- citita, kaj pretigas la koleran plumon - ankaŭ ne es­tas esenca. Eble generalo Pferd - estas pseŭdonimo de sinjoro prezidento? Parenteze, ĉu tiu ĉi ĉiopova generalo scias ke vi estas komunisto?

Sed kial estas incitita verkisto Banev? - trankvile demandis Golem. - Nur ne kriaĉu tiel, Teddi turni ĝ as.

Teddi estas nia homo, - oponis Viktor. - Tamen anka ŭ li estas incitita - lin turmentas musoj. - Li kuntiris la brovojn kaj ekfumis. - Momenton, pri kio vi demandis min... Ha, jes. Mi estas incitita ĉar vi ne enlasis min en la leprulejon. Malgraŭ ĉio mi efektivigis honoran agon. Eĉ se ĝi estas stulta, ja ĉiuj honoraj agoj estas stultaj. Krom tio, pli frue, mi portis malsekulaĉon sur mia dorso.

Kaj batalis pro li, - aldonis Golem.

Ĝuste. Kaj batalis.

Kun faŝistoj, - diris Golem.

Ĝuste, kun faŝistoj.

Sed ĉu vi havas enirpermeson? - demandis Golem.

Enirpermeson... Jen ankaŭ na Pavor vi ne en- lasas, do li, antaŭ niaj okuloj, iĝis homofobo.

Jes, al Pavor ne prosperas ĉi tie, - diris Golem. - Entute li estas kapabla servanto, sed ĉi tie nenio prosperas al li. Mi daŭre atendas kiam li komencos fari stultaĵojn. Ŝajnas ke li komencas jam.

Doktoro R.Kvadriga levis la vilan kapon, kaj diris: - Fortike. Jen iru mi, kaj tie ni vidu. Animon for. - Lia kapo denove falis kun frapo sur la tablon.

Tamen, Golem, - diris Viktor, mallaŭtiginte la voĉon. - Ĉu tio veras ke vi estas komunisto?

Laŭ mia memoro komunista partio estas malpermesata ĉe ni, - rimarkis Golem.

Dio mia, - diris Viktor. - Sed kiu partio estas ĉe ni permesata? Ja mi demandas ne pri partio, sed pri vi...

Mi, - kiel vi vidas, estas permesata, - diris Golem.

Laŭdezire, - diris Viktor. - Al mi tio in- diferentas. Sed la urbestro... Tamen kraĉis vi je la urbestro. Sed kio se pri tio ekscios generalo Pferd...

Sed ni ja nenion diros al li, - kredeme flus- tretis Golem. - Por kio la generalo okupigu pri tiuj malgravaĵoj? Li scias ke estas leprulejo, en la lep- rulejo - iu Golem, malsekulaĉoj iuj, do sufiĉas.

Stranga generalo, - pripense diris Viktor. - Generalo de leprulejo... Tamen verŝajnas ke li, post nelonge, havos malagrablaĵojn pro la malsekulaĉoj. Mi sentas tion per plialtigita sentemo de artisto. En nia urbo ĉio akrigis kontraŭ malsekulaĉoj.

Se nur en nia urbo, - diris Golem.

Sed kial? Ja tio estas simple malsanaj homoj, kaj eĉ, ŝajne, ne infektaj.

Ne ruzadu, Viktor. Vi bonege scias ke tio estas ne simple malsanaj homoj. Eĉ infekteco ilia estas ne tute simpla.

Kiusence?

Teddi, ekzemple, ne povas infektigi de ili. Kaj la urbestro ne povas, mi ne diras eĉ pri la polices­tro. Sed iu alia povas.

Vi, ekzemple, ĉu?

Golem prenis la botelon, plezure rigardis ĝ in kontraŭ lumo, kaj disverŝis la konjakon. - Ankaŭ mi ne povas. Jam.

Kaj mi?

Mi ne scias. Ĉio tio, entute, estas hipotezo. Ne turnu la atenton.

Mi ne turnas, - malgaje diris Viktor. Kaj per kio krom tio ili estas nekutimaj?

Per kio ili estas nekutimaj? - ripetis Golem. - Vi povis mem rimarki, Viktor, ke ĉiuj homoj aparte- nas al tri grandaj grupoj. Pli ĝuste al du grandaj kaj unu malgranda... Estas homoj kiuj ne povas vivi sen estinto, ili plene troviĝas en estinto, pli-malpli mal- proksima. Ili vivas per tradicioj, kutimoj, sanktaĵoj, ili ĉerpas el estinto ĝojon kaj ekzemplon. Prenu ni sinjoron prezidenton. Kion li farus se ĉe ni forestus nia majesta estinto? Kion li citus kaj de kie li, en­tute, aperus. Krome estas homoj kiuj vivas per es­tanto, kaj ne deziras scii estonton kaj estinton. Jen vi, ekzemple. Tutan imagon pri estinto difektis al vi sinjoro prezidento, en kiu ajn estinto vi enrigardas, ĉiam ŝajniĝas al vi sama sinjoro prezidento. Kio koncernas estonton, vi havas pri ĝi tute neniun imagon kaj, laŭ mi, timas havi ĝin... Kaj, fine, estas homoj kiuj vivas per estonto. Signifaj kvantoj da ili aperis antaŭnelonge. De estinto ili, tute juste, atendas nenion bonan, kaj estanto por ili - tio estas nur materialo por konstrui estonton, krudmaterialo... Sed ili, fakte jam vivas en estonto... Sur insuletoj de estonto, kiuj aperis ĉirkaŭ ili en estanto... - Golem iel strange sma- jlante levis la okulojn al la plafono. - Ili estas saĝaj, - diris li tenere, - ili estas diable saĝaj, - kontraste al plimulto da homoj. Ili ĉiuj, kvazaŭ elek- tite, estas talentaj, Viktor. Ĉe ili estas strangaj deziroj, kaj tute forestas deziroj ordinaraj.

Ordinaraj deziroj - tio, ekzemple, virinoj...

Iusence - jes.

Vodko, spektaĵoj?

Sendube.

Terura malsano, - diris Viktor - Ne volas mi... Sed tutegale nekomprene... Nenion komprenas mi. Tion ke saĝajn homojn oni enigas post pikdrataron, - tion mi komprenas. Sed kial oni ellasas ilin, kaj al ili oni ne enlasas...

Eble ne ili sidas post pikdrato sed vi.

Viktor smajlis. - Momenton, - diris li. - Tio anoraŭ ne tute kompreneblas. Kiel rilatas al tio, ekzemple, Pavor? Nu bone, - oni ne enlasas min, mi estas eksterulo. Sed devas iu inspekti staton de lita tolaĵo kaj de necesejoj? Eble ĉe vi tie estas kon- traŭsanitaraj kondiĉoj.

Kaj kio se lin interesas ne sanitaraj kondiĉoj?

Viktor konsterne rigardis na Golem.

Ĉu vi denove ŝercas? - demandis li.

Denove ne, - respondis Golem.

Kio do, ĉu li, laŭ vi, estas spiono?

Spiono estas tro voluma koncepto, - oponis Golem.

Momenton, - diris Viktor. - Parolu ni rekte. Kiu metis la pikdraton kaj la gardantojn?

Ho tiu ĉi drato, - suspiris Golem. - Kiom da vestaĵoj estas ŝiritaj pro ĝi, kaj tiuj ĉi soldatoj kon- stante suferas pro diareo. Ĉu vi konas plej bonan rimedon kontraŭ lakso? Tabako kun portovino. Pli ĝuste, portovino kun tabako.

Bone, - diris Viktor. - Do generalo Pferd. Aha!.. - diris li. - Kaj tiu juna homo kun la teko... Jen kio! Do tio estas simple milita labo. Kom- preneble... Kaj Pavor, do, ne estas militisto. El alia do departemento. Aŭ, eble, spiono li estas ne nia sed alilanda?

Gardu dio! - diris Golem kun teruro. - Nur tio mankas al ni.

Jen kiel... Ĉu scias li kio estas tiu bubo kun teko?

Mi opinias ke jes, - diris Golem.

Kaj tiu bubo, ĉu li scias kio estas Pavor?

Mi opinias ke ne.

Ĉu vi nenion diris al li?

Kiel tio koncernas min?

Kaj al generalo Pferd vi ne diris?

Eĉ ne pensis pri tio.

Tio ne estas juste, - diris Viktor. Oni devas

diri.

Aŭskultu, Viktor, - diris Golem. - Mi permesis al vi babili pri tiu ĉi temo nur por ke vi ektimu kaj ne ŝoviĝu en malpropran ludon. Por vi tio tute ne estas bezonate. Sen tio vi estas jam rimarkita, oni povas estingi vin, kaj vi eĉ kviviti ne sukcesos.

Ne estas problemo timigi min, - diris Viktor suspire. - Mi de infaneco estas timigita. Tamen mi neniel povas kompreni: kion ili ĉiuj bezonas de la malsekulaĉoj?

Kiu - ili? - lace kaj riproĉe demandis Golem.

Pavor. Pferd. Bubo kun la teko. Ĉiuj tiuj ĉi

krokodiloj.

Dio mia, - diris Golem. - Nu kion, en nia tempo, bezonas krokodiloj de sagaj kaj talentaj homoj? Sed mi ne komprenas kion volas de ili vi. Kial vi enŝovigas en tiujn ĉi aferojn? Ĉu ne sufiĉas al vi viaj propraj malagrablaĵoj? Ĉu ne sufiĉas al vi sinjoro prezidento?

Sufiĉas, - konsentis Viktor. - Mi estas sata gis la gorgo.

Do bonege. Veturu vi en la sanatorion, prenu kun vi paketon da papero... Ĉu vi volas ke mi donacu al vi tajpilon?

Mi verkas laŭ malnova sistemo, - diris Viktor - Kiel Heminguej (Hemingway).

Jen kiel bone. Mi donacos al vi stumpon da krajono. Laboru, amu na Diana. Eble mi donu al vi ankaŭ temon? Eble vi jam elĉerpig is?

Temoj naskigas el cirkonstancoj, - digne diris Viktor. - Mi pristudas vivon.

Je Dio, - diris Golem. Pristudu vi vivon kiom vi volas. Nur ne enmiksigu en procezojn.

Tio ne eblas, - oponis Viktor. - Aparato senevite influas rezultojn de la eksperimento. Ĉu vi forgesis fizikon? Ja ni observas ne mondon, kia gi estas, sed mondon plus influon de la observanto.

Oni jam frapis vin unufoje per pugna kaprompilo, sed alifoje oni povas vin simple pafmor- tigi.

Nu, - diris Viktor. - Unue povas esti ke tute ne per kaprompilo sed per briko, kaj due, ĉu mal- multas lokoj kie oni povas frapi min je la kranio? Oni ĉiumomente povas pendigi min, kio do, - ne

eliru mi nun el la ĉambro?

Golem mordetis la suban lipon. Ĉe li estis flavaj ĉevalaj dentoj.

Aŭskultu vi, aparato, - diris li. - Tiam vi en- miksiĝis en la eksperimenton hazarde, kaj sen- prokraste ricevis je la kapaĉo. Sed nun vi enmik- siĝas konscie...

Mi enmiksiĝis neniun eksperimenton, - diris Viktor. - Mi trankvile iris de Lola, kaj subite vidas...

Idioto, - diris Golem. - Li iras kaj vidas. Vi devis transiri sur alian flankon, korvo vi sencerba.

Kial mi transiru alian flankon?

Tial, ke unu via bona konato okupiĝis tiam per plenumo de siaj rektaj devoj, sed vi enrompiĝis tien kiel virŝafo.

Viktor rektiĝis. - Kiu tiu bona konato? Tie estis neniu konato.

La konato alrapidis de malantaŭe kun la kaprompilo. Ĉu estas ĉe vi konato kun kaprompilo?

Viktor unuglute ĝisdrinkis sian konjakon. Kun mirinda klareco li ekmemoris: Pavor kun ruĝiĝinta pro la gripo vizaĝo eltiras el la poŝo la naztukon, kaj la kaprompilo kun bruo falas sur la plankon - peza, nebrila, oportuna.

Ĉesu vi, - diris Viktor, kaj detusis. - Absurdo. Ne povis Pavor...

Mi nomis neniun, - oponis Golem.

Viktor metis la manojn sur la tablon kaj priri- gardis siajn streĉitajn pugnojn.

Kiel koncernas ĉi tie liaj devoj? - demandis li.

Al iu, ŝajne, ekestis bezonata viva malseku- laĉo. Kidneping.

Kaj mi malhelpis?

Penis malhelpi.

Do, malgraŭ ĉio, ili kaptis lin?

Kaj forveturigis. Diru dankon ke ankaŭ vin oni ne prenis - por evito de informa liko. Sorto de liter- aturo ja ne interesas ilin.

Do Pavor, - malrapide diris Viktor.

Neniujn nomojn, - memorigis Golem severe.

Hunda filo, - diris Viktor. - Bone, rigardu ni... Sed por kio al ili la malsekulaĉo?

Nu kial - por kio? Informo... Kie preni la in- formon? Vi ja mem scias - drato, soldatoj, generalo Pferd...

Do oni nun pridemandas lin tie? - diris Viktor.

Golem silentis longe. Poste li diris:

Li mortis.

Ĉu oni pe-batis lin?

Ne. Inverse. - Golem denove silentadis. - Ili, ŝtipoj, ne donis al li legi, kaj li mortis pro la mal- sato.

Viktor rapide alrigardis lin. Golem malgaje sma- jlis. Aŭ ploris pro la ĉagreno. Viktor eksentis subite teruron kaj angoron, sufokan angoron. Lumo de la surplanka lampo paliĝis. Tio similis koratakon. Vik­tor sufokiĝis, kaj pene detiris nodon de sia kravato.

«Dio mia», - pensis li, - «kia do fiaĵo li es­tas, kia aĉaĵo, bandito, malvarma murdisto... Kaj post horo lavis li la manojn, parfumis sin, prikalkulis kiujn dankojn ricevos li de la es- troj, kaj eksidis apude, intertuŝis la pokalojn, smajlis al mi, konversaciis, malnoblulo, kun mi, kiel kun kamarado, kaj mensogis, smajlis

174

kaj mensogis, delice mensogis, plezuriĝis, mokis min, hihiis li en la pugnon kiam mi de- turniĝis, okulumis al si mem, kaj poste kun- sente demandis kio ĉe mi pri la kapo...»

Kiel tra nigra nebulo Viktor vidis kiel doktoro R.Kvadriga malrapide levis la kapon, malfermegis en neaŭdebla krio la sekiĝintan buŝon, kaj komencis konvulsie palpi sur la tablotuko per la tremantaj manoj kiel blinda, kaj okuloj liaj estis kiel ĉe blindu - lo kiam li turnadis la kapon, kaj ĉiam li kriis, kriis, sed Viktor aŭdis nenion...

Kaj vere, mi mem estas merdo, al neniu bezonata hometo, je vizaĝaĉo min per la boto, kaj teni je la manoj, kaj ne doni al mi viŝi min, kaj al kiu, diable, mi estas bezonata, oni devis bati pli forte, por ke mi ne leviĝu, sed mi kiel en sonĝo kun vataj pugnoj, kaj Dio mia, je kiu diablo mi vivas, kaj je kiu diablo vivas ĉiuj! Ja tio estas tiel simple, veni de malantaŭe kaj frapi per fero la kapon, kaj nenio ŝanĝiĝos, je mil kilometroj de ĉi tie samsekunde naskiĝos alia bastardo...

Grasa vizaĝo de Golem malsanete ŝveliĝis eĉ pli, kaj ekestis nigra pro la ekvidiĝinta hirtaĵo, la okuloj tute graskovriĝis, kaj li kuŝis en la brakseĝo senmove kiel felsako kun difektiĝinta oleo, ĉe li moviĝis nur fingroj kiam li malrapide prenis pokale­ton post pokaleto, sensone derompis la piedeton, ellasis, kaj denove prenis, kaj denove rompis kaj el- lasis.

«Kaj neniun mi amas, ne povas mi ami na Diana, ĉu gravas kun kiu mi dormas, ja dormi ĉiuj scipovas, sed ĉu oni povas ami virinon kiu ne amas vin, ankaŭ virino ne povas ami kiam vi ne amas ŝin, kaj tiel ĉio turniĝas en damni- ta senhomeca rondo, turniĝas kiel serpento kiu postkuras sian voston, kiel animaloj kiuj ku- niĝas kaj diskuras... Sed animaloj ne elpensas vortojn kaj ne verkas versaĵojn, ili nur kuniĝas kaj diskuras...»

Kio koncernas Teddi do li ploris, metinte la kub- utojn sur la vendobreton, metinte la ostecan mentonon sur la ostecajn pugnojn, lia kalva frunto safrane brilis sub la lampo, kaj sur la enigintaj van- goj senhalte fluis larmoj, kaj ankaŭ ili brilis sub la lampo...

«Kaj ĉio pro tio ke mi estas ne verkisto sed merdo, kia el mi, al diablo, verkisto, se mi ne toleras verki, se verkado - tio estas okupo turmenta, honta, aĉa, simila al malsaneca fiziologia funkcio, simila al lakso, simila al el- premo de puso el furunko, malamas mi, timi- gas eĉ pensi ke mi devos okupiĝi pri tio la tu- tan vivon, ke mi estas kondamnita, ke oni jam ne ellasos, sed postulos: donu, donu, kaj mi donos, sed nun mi ne povas, eĉ pensi mi ne povas pri tio. Dio, faru ke mi ne pensu pri tio... »

Bol-Kunac staris post dorso de R.Kvadriga kaj rigardis la horlogon, svelteta, malseka, kun malseka freŝa vizaĝo, kun mirindaj malhelaj okuloj, kaj de li, disŝirante la densan sufokecon, disvastiĝis freŝa odoro - odoro de herbo kaj fonta akvo, odoro de nimfeoj, de suno kaj libeloj super lago...

Kaj mondo revenis. Nur iu neklara memoro aŭ sento, aŭ rememoro pri sento ĵetiĝis post la angu- lon: ies senespera ŝiriĝinta krio, nekomprena grin- co, sonoro, krako de vitro...

Viktor lekis la lipojn kaj etendiĝis al la botelo. Doktoro R.Kvadriga, metinte la kapon sur la tablo- tukon, raŭke murmuris: "Nenio bezonatas. Kaŝu min. Foriru ili..." Golem zorgeme forbalais de la tablo la vitrajn rompaĵojn.

Bol-Kunac diris:

Sinjoro Golem, bonvolu pardoni min. Jen letero al vi, - li metis antaŭ Golem koverton kaj de­nove enrigardis la horloĝon. - Bonan vesperon, sin­joro Banev, - diris li.

Bonan vesperon, - diris Viktor, verŝante al si konjakon.

Golem atente legis la leteron. Post la vendobre- to Teddi brue purigis la nazon per la naztuko.

Aŭskultu, Bol-Kunac, - diris Viktor. - Ĉu vi vidis kiu frapis min tiam?

Ne, - diris Bol-Kunac, rigardante liajn okulo-

jn.

Kiel tiel - ne? - diris Viktor, kuntirante la brovojn.

Li staris al mi per la dorso, - klarigis Bol- Kunac.

Vi konas lin, - diris Viktor. - Kiu estis tio?

Golem eligis nedifinitan sonon. Viktor rapide ekrigardis lin. Atentante neniun, Golem pripense disŝiris la skribaĵon je etaj pecetoj. La ŝiraĵojn li kaŝis en la poŝon.

Vi eraras, - diris Bol-Kunac. - Mi ne konas lin.

Banev, - elmurmuris R.Kvadriga. - Mi petas vin... Mi ne povas troviĝi tie sola... Iru kun mi... Tre time...

Golem leviĝis, serĉis per la fingro en poŝo de la veŝto, poste kriis:

Teddi! Enskribu al mi... Kaj konsideru ke mi rompis kvar pokaletojn... - Nu, mi iras, - diris li al Viktor. - Pripensu kaj akceptu saĝan decidon. Eblas eĉ ke pli bone estas por vi forveturi.

Ĝis revido, sinjoro Banev, - ĝentile diris Bol- Kunac. Al Viktor ŝajnis ke la knabo apenaŭ rimarke balancis nee la kapon.

Ĝis revido, Bol-Kunac, - diris li. - Ĝis revido.

Ili foriris. Viktor pripense ĝisdrinkis la kon­jakon. Venis kelnero, lia vizaĝo estis ŝvelita, tute kovrita per ruĝaj makuloj. Li komencis purigi la tablon, kaj liaj movoj estis nekutime mallertaj kaj necertaj.

Ĉu vi estas ĉi tie antaŭ nelonge? - demandis Viktor.

Jes, sinjoro Banev. De hodiaŭa mateno.

Kaj Peter, ĉu li malsaniĝis?

Ne, sinjoro Banev. Li forveturis. Ne eltenis li. Ankaŭ mi, verŝajne, forveturos...

Viktor rigardis na R.Kvadriga.

Forkonduku vi lin poste en la ĉambron, - diris

li.

Jes, certe, sinjoro Banev, - respondis la kel- nero per necerta voĉo.

Viktor kvitiĝis, adiaŭe svingis la manon al Ted­di, kaj eliris el la restoracio en la vestiblon. Li lev- iĝis sur la duan etaĝon, venis al pordo de Pavor, levis la manon por ekfrapi, staris iome, kaj, ne frap- inte, denove malleviĝis.

La akceptisto, post sia pupitro, kun mirego pririgardis siajn manojn. Liaj manoj estis malsekaj, al ili algluiĝis tufoj da haroj, lia uniforma surtuto estis superŝutita per la haroj, kaj sur la vizaĝo, sur la ambaŭ vangoj, ŝvelis freŝaj grataĵoj. Li ekrigardis na Viktor - liaj okuloj estis konsternitaj. Sed nun ne eblis rimarki ĉiujn tiujn ĉi strangaĵojn, tio estus sentakte kaj kruele, kaj des pli ne eblis paroli pri tio, estis bezonate aspektigi ke okazis nenio, ĉion tion oni devas prokrasti al poste, al morgaŭ aŭ, eble, eĉ al postmorgaŭ. Viktor demandis:

Kie loĝas tiu... Vi ja scias, juna, kun okulvit- roj, ĉiam iras kun la teko.

La akceptisto ekprokrastis. Kvazaŭ serĉante el- iron li alrigardis la ŝlosiltabulon, tamen iom poste li respondis:

En tricent-dek-dua, sinjoro Banev.

Dankon, - diris Viktor, metante monereton sur la pupitron.

Sed ili ne ŝatas kiam oni maltrankvilas ilin, - nedecide avertis la akceptisto.

Mi scias, - diris Viktor. - Mi ne intencis mal- trankvili ilin. Mi simple demandis... mi volis diveni estonton. Ĉu vi komprenas: se en la para, tiam ĉio iros bone.

La akceptisto pale smajlis.

Kiuj ja malagrablaĵoj povas esti ĉe vi, sinjoro Banev? - ĝentile demandis li.

Ĉiuj povas esti, - suspiris Viktor. - La grandaj kaj la etaj. Bonan nokton.

Li leviĝis sur trian etaĝon moviĝante nehaste, speciale nehaste, kvazaŭ por ĉion pripensi kaj pesi, kaj primediti eblajn sekvojn, kaj konsideri ĉion, je tri jaroj antaŭen sed, verdire, pensis li nur pri tio ke tapiŝon sur la ŝtuparo delonge jam oni devas ŝanĝi, senhariĝis la tapiŝo, elfrotiĝis. Kaj antaŭ frapi por- don de tricent-dek-dua ĉambro - (lukso: du dor- moĉambroj kaj gastsalono, televidilo, radioricevilo de alta klaso, fridujo kaj vinŝranko), li preskaŭ voĉe diris:

«Vi estas krokodiloj, sinjoroj! Tre agrable. Tial mi igos vin manĝegi unu la alian».

Li devis frapi sufiĉe longe: komence delikate, per ostetoj de la fingroj, kaj kiam oni ne respondis - pli decide - per la pugno, kaj kiam oni ne reagis ankaŭ al tio - sed nur knaris sub iu la plank-breto, kaj oni ekspiris en la serurtruon, - tiam, turniĝinte, per la kalkanumo, jam tute malĝentile.

Kiu estas tie? - demantis finfine voĉo post la pordo.

Najbaro, - respondis Viktor. - Malfermu por minuteto.

Kion vi bezonas?

Mi devas diri al vi kelkajn vortojn.

Venu matene, - diris voĉo el post la pordo. - Ni jam dormas.

Diablo vin prenu, - diris Viktor, koleriĝinte. -

Ĉu vi volas ke oni ekvidu min ĉi tie? Malfermu, kion vi timas?

Klakis la ŝlosilo, kaj la pordo iomete malfer- miĝis. En la fendo aperis malbrila okulo de la longa profesiulo. Viktor montris al li malfermitajn manpla- tojn.

Kelkajn vortojn, - diris li.

Eniru, - diris la longa. - Nur sen stultaĵoj. Viktor venis en la enirĉambron, la longa fermis

post li la pordon, kaj ŝaltis lumon. La enirĉambro estis malvasta, duope ili malfacile lokiĝis tie.

Nu, parolu, - diris la longa.

Li estis en piĵamo, per io malpurigita antaŭe. Mirigita Viktor eksentis ke de la altstatura dis- vastiĝas alkohola odoro. La dekstran manon li, kiel decas, tenis en la poŝo.

Do ni konversacios ĉi tie? - informiĝis Viktor.

Jes.

Ne, - diris Viktor. - Ĉi tie mi ne konversacios.

Laŭdezire, - diris la altstatura.

Laŭdezire, - diris Viktor. - Ja tio estas ne mia afero.

Ili silentis. La altstatura jam senkaŝe priserĉis na Viktor per la okuloj.

Ŝajnas ke via familnomo estas Banev? - diris

li.

Ŝajnas.

Aha! - diris la altstatura malserene. - Do kia ja najbaro vi estas? Vi loĝas en dua etaĝo.

Najbaro laŭ la hotelo, - klarigis Viktor.

Aha... Do kion vi volas, mi ne komprenas.

Mi intencas informi vin pri io, - diris Viktor. -

Ekzistas iu ajn informo. Sed mi jam komencas pripensi, ĉu valoras.

Nu, bone, - diris la altstatura. - Iru ni en la banĉambron.

Ĉu vi scias, - diris Viktor. - prefere mi foriru.

Sed kial vi ne volas en la banĉambron? Kial vi kapricas?

Ĉu vi scias, - diris Viktor, - mi ŝangis la deci- don. Prefere foriru mi. Finfine tio estas ne mia afero. - Li faris movon.

La altstatura eĉ elgrakis pro disŝirantaj lin kon- traŭsentoj.

Vi, ŝajne, estas verkisto, - diris li. - Aŭ mi misdistingas vin?

Verkisto, verkisto, - diris Viktor. - Ĝis revido.

Sed ne, atendu. Kial vi tuj ne diris tion. Iru ni. Jen ĉi tien.

Ili eniris la gastsalonon kun tre multaj kurtenoj - dekstre kurtenoj, maldekstre kurtenoj, rekte, sur la grandega fenestro, kurtenoj. Grandega televidilo en la angulo brilis per la kolora ekrano, la sono es­tis malŝaltita. El alia angulo na Viktor rigardis, su­per malfermita ĵurnalo, la okulvitra juna homo, sidanta en mola braksego sub la planklampo. Ankaŭ li estis en piĵamo kaj pantofloj. Apud li sur la gazeta tableto levig is kvarangula botelo kaj sifono. La teko videblis nenie.

Bonan vesperon, - diris Viktor.

La juna homo silente klinis la kapon.

Tio al mi, - diris la altstatura. - Ne turnu la atenton.

La juna homo silente klinis la kapon, kaj fer- miĝs per la ĵurnalo.

Bonvolu ĉi tien, - diris la altstatura. Ili eniris la dekstran dormoĉambron, kaj la altstatura eksidis sur la liton. - Jen brakseĝo, - diris li. - Sidu kaj parolu.

Viktor eksidis. En la dormoĉambro dense odoris tabakfumo kaj oficira parfumo. La altstatura sidis sur la lito kaj rigardis na Viktor, ne elprenante la manon el la poŝo. En la gastsalono kraketis la ĵur- nalo.

Bone, - diris Viktor.

Li ankoraŭ ne plene sukcesis venki la abomenon, sed se li venis ĉi tien, necesis paroli.

Mi proksimume imagas kio vi estas. Eblas ke mi eraras, kaj tiam ĉio estas en ordo. Sed se mi ne eraras, do al vi estos utile scii ke oni observas vin, kaj penas malhelpi al vi.

Supozu ni, - diris la altstatura. - Kaj kiu ob­servas nin?

Pri vi tre interesiĝas homo, nomo de kiu estas Pavor Summan.

Kio? - diris la altstatura. - Ĉu la sanitara in- spektisto?

Li ne estas sanitara inspektisto. - Jen, fakte, ĉio kion mi volis diri al vi. - Viktor leviĝis, sed la altstatura eĉ ne moviĝetis.

Supozu ni, - ripetis li. - Sed de kie vi, fakte, scias tion?

Ĉu tio gravas? - demandis Viktor.

Iom da tempo la altstatura meditis.

Supozu ni ke ne gravas, - diris li.

Tio estas via devo - kontroli, - diris Viktor. -

Kaj mi scias nenion pli. Ĝis revido.

Ja kien vi, atendu, - diris la altstatura. Li kliniĝis al la apudlita tableto, eltiris botelon kaj glason. - Vi tiel volis eniri, kaj jam foriras... Vi ne kontraŭas se el sama glaso?

Tio depende de kion - respondis Viktor kaj denove eksidis.

Skotan, - diris la altstatura. - Ĉu taŭgas?

Ĉu vera skota?

Vera. Ricevu, - li etendis la glason al Viktor.

Jen kiel homoj vivas, - diris Viktor kaj el- drinkis.

Nu, kio ni estas kompare al verkistoj, - diris la altstatura kaj ankaŭ eldrinkis. - Pli bone vi rakontus detale.

Lasu, - diris Viktor. - Al vi pro tio oni salajron pagas. Mi donis al vi nomon, la adreson vi scias mem, jen okupiĝu vi. Des pli ke mi vere scias ne­nion. Tamen... - Viktor haltis kaj aspektigis ke ĉe li aperis ideo. La altstatura senprokraste kaptiĝis je la hoko.

Nu, diris li. - Nu?

Mi scias ke li ŝtelis malsekulaĉon, kaj ke li agis kune kun urbaj legianoj. Kio li estas... Flaman- ta... Juventa...

Flamin Juventa, - sugestis la altstatura.

Jen-jen.

Pri la malsekulaĉo - ĉu tio estas certe? - de­mandis la altstatura.

Jes. Mi penis malhelpi, sed sinjoro sanitara inspektisto frapis mian kapon per kaprompilo. Kaj poste, dum mi kuŝaĉis tie, ili forveturigis lin per

ĵipo.

Jen kiel, - prononcis la altstatura. - Do tio estis Summan. Aŭskultu, ja vi estas bravulo, Banev! Ĉu vi volas ankoraŭ da viskio?

Volas, - diris Viktor.

Kion ajn li diris al si, kiel ajn li admonis kaj agordis sin, al li estis aĉe.

«Nu, bone», - pensis li. - «Ankaŭ pro tio dankon ke skota, almenaŭ ne turmentiĝos mi. Neniu plezuro, kvankam ili komencos nun vori unu la alian. Golem estis prava: vane mi en- miksiĝis tiun ĉi aferon... Aŭ Golem estas pli ruza ol mi opinias?»

Mi petas, - diris la altstatura, etendante al li plenan glason.

Ĉapitro naŭa

Kioma horo? - dorme demandis Diana.

Viktor akurate forrazis strion da sapo de la liva

zigomo, enrigardis la spegulon kaj poste diris:

Dormu, etulo, dormu. Fruas ankoraŭ.

Vere, - diris Diana. Knaretis la kanapo. - La naŭa. Sed kion vi faras tie?

Mi razas min, - respondis Viktor, derazante sekvan strion da sapo. - Ekvolis mi subite razi min. Razu mi min, ekpensis mi.

Frenezulo, - diris Diana tra la oscedo. - Ves- pere vi devis raziĝi. Tutan min gratis vi per viaj pikaĵoj. Kaktuso.

En la spegulo al li estis videble kiel ŝi levig is, venis al la braksego, surgrimpis gin kun la piedoj, kaj ekis rigardi lin. Viktor palpebrumis al ŝi. Denove ŝi estis alia, tenera-tenera, mola-mola, karesema- karesema, volvigis kiel sata katino, prizorgita, prikaresita, bonkora. Tute ne tia kia ŝi levig is ves- pere en lian ĉambron.

Hodiaŭ vi similas katinon, - diris li. - Kaj eĉ ne katinon, sed katineton... Kial vi smajlas?

Tio ne pri vi. Simple ekmemoris mi ial...

Ŝi oscedis kaj dolĉe etendigis. Ŝi dronis en piĵamo de Viktor, el la braksego, el senforma amaso da silko elrigardis nur ŝia mirinda vizago kaj la maldikaj manoj. Kiel el ondo. Viktor ekrazis sin pli rapide.

Ne rapidu, - diris ŝi. - Tranĉvundetos vi vin, tutegale mi devas jam veturi.

Ĝuste tial mi rapidas, - oponis Viktor.

Nu ne, mi ne ŝatas tiel. Tiel nur gekatoj... Kio pri miaj vestaĵoj?

Viktor etendis la manon kaj tuŝis ŝiajn robon kaj la ŝtrumpojn, dispendigitajn sur la varmiga kra- do. Ĉio estis seka.

Kien vi rapidas? - demandis li.

Sed mi diris al vi. Al Rosŝeper.

Ial mi memoras nenion. Kio okazis pri Rosŝeper?

Ja traŭmatigis li, - dirs Diana.

Ha, jes! - diris Viktor. - Jes-jes, vi diris ion. Li elfalis el io. Ĉu forte li difektig is?

Tiu ĉi stultulo, - diris Diana, - decidis subite pri suicido, kaj elĵetigis el la fenestro. Ĵetigis li kiel bovo, per la kapo antaŭen, trarompis la framon, sed ĉe tio forgesis li ke troviĝas sur teretaĝo. Difektis li la genuon, ekkriaĉis, kaj kuŝas nun.

Kial li? - indiferente demandis Viktor. - Ĉu alkohola deliro?

Io simila.

Momenton, - diris Viktor, - ĉu tio pro li, pro tiu ĉi kastrita bovo vi du tagoj ne venis al mi?

Ĝuste! La ĉefkuracisto ordonis al mi sidi apud li, ĉar li, tio estas Rosŝeper, ne povis sen mi. Nenion povis. Eĉ urini. Mi devis imiti lirlon de akvo, kaj rakonti al li pri pisujoj.

Kion vi komprenas pri tio? - elmurmuris Vik­tor. - Dum vi rakontis al li pri pisujoj, mi turmentis ĉi tie sola, kaj ankaŭ scipovis nenion, eĉ ne linion mi verkis. Vi ja scias, mi entute ne ŝatas verki, sed dum lasta tempo... Entute mia vivo, lastatempe... - Li haltis.

«Ĉu tio koncernas ŝin?» - pensis li. - «Ku- niĝis ni kaj diskuris»

Ha, aŭskultu... Kiam, vi diras, Rosŝeper difek- tiĝis?

Antaŭhieraŭ, - respondis Diana.

Ĉu vespere?

Jes, - diris Diana, ronĝante biskviton.

Je la deka vespere, - diris Viktor. - Inter la deka kaj dek-unua.

Diana ĉesis maĉi.

-Ĝuste, - diris ŝi. - Sed de kie vi scias? Ĉu vi akceptis lian telepatian krion?

Momenton, - diris Viktor. - Mi rakontos al vi

ion interesan. Sed komence - kion vi faris tiam?

Kion mi faris?... Ha, jen. Tiuvespere, memo- ras mi, atakis min psiĥozo. Kunvolvis mi la pans- bendojn, kaj subite tia angoro ekpremis min, kiel kapdoloro, suicida angoro. Enŝovis mi la vizaĝon en tiujn ĉi pansbendojn kaj ploregas, sed kiel! - mult- larme, de la infaneco mi ne ploris tiel...

Kaj subite ĉio pasis, - diris Viktor.

Diana enpensiĝis.

Jes... Ne... Tiam subite Rosŝeper ekkriaĉis ekstere, mi ektimis kaj elsaltis...

Ŝi volis diri ankoraŭ ion, sed oni ekfrapis la pordon, ekŝiris la manilon, kaj voĉo de Teddi el- raŭkis el la koridoro:

Viktor! Viktor, vekiĝu! Malfermu Viktor!

Viktor rigidiĝis kun la razilo en la mano.

Viktor! - raŭkis Teddi, - malfermu! - kaj li freneze turnadis la manilon.

Diana eksaltis, kaj turnis la ŝlosilon. La pordo vaste malfermiĝis, kaj enrompiĝis Teddi, malseka, fuŝvestita, en la mano li tenis fusilon.

Kie estas Viktor? - raŭke elbojis li.

Viktor eliris el la banĉambro.

Kio okazis? - demandis li. Ĉe li ekfrapis la koro... - Aresto... Milito...

Infanoj foriris, - peze spirante diris Teddi. - Vesti ĝ u, infanoj foriris!

Momenton, - diris Viktor. - Kiuj infanoj?

Teddi ĵetis la fusilon sur la tablon, sur amason

da skribita, strekita papero.

Forlogis ili la infanojn, bastardoj! - ekkriaĉis li. - Forlogis, serpentaĉoj! Nu, fino! Sufiĉas, toleris

ni... Sed nun fino!

Viktor komprenis ankoraŭ nenion, li vidis nur ke Teddi estas furioza. Tian li vidis Teddi nur unufoje, kiam dum granda skandalo en la restoracio oni, dum la tumulto, rompis la kason. Viktor konsterne palpebrumis, Diana kaptis de la brakseĝo la ves- taĵojn, englitis la banĉambron, kaj fermis post si la pordon. Kaj ĉi-momente akre kaj nerve ekknaris la telefono. Viktor kaptis la aŭskultilon. Tio estis Lola.

Viktor, - lamentis ŝi. - Mi komprenas nenion, Irma malaperis ien, lasis skribaĵon ke ŝi neniam revenos, kaj ĉirkaŭe oni diras ke infanoj foriris el la urbo... Mi timas! Faru ion... - Ŝi preskaŭ ploris.

Bone, bone, momenton, - diris Viktor. - Donu la pantalonon vesti.

Li ĵetis la aŭskultilon kaj turniĝis al Teddi. La koktelisto sidis sur la malordigita lito, kaj murmu- rante terurajn vortojn verŝis en glason restaĵojn el ĉiuj boteloj.

Momenton, - diris Viktor. - Sen paniko. Mi tuj...

Li revenis en la banĉambron, kaj ekis haste ĝis- razi la sapumitan mentonon. Li tuj kelkfoje tranĉvundetis sin, al li forestis tempo akrigi la razilon, kaj Diana dum tio elsaltis el sub la duŝo, kaj eksusuris post lia dorso per la vestaĵoj; ŝia vizaĝo estis kruda kaj decida, kvazaŭ ŝi prepariĝis al pugnobatalo, sed ŝi estis tute trankvila...

...Kaj infanoj iris per senfina griza kolono sur grizaj disfluitaj vojoj, iris stumblante, gli- tiĝante kaj falante sub la pluvego, iris klin- iĝinte, malsekiĝintaj ĝisoste, enpremante en la

189

bluiĝintaj manetoj kompatindajn malsekiĝinta- jn pakaĵetojn, iris etaj, senhelpaj, nekom- prenantaj, iris plore, iris silente, retrorigar- dante, iris intertenante la manojn, sed sur flankoj de la vojo paŝadis morozaj nigraj fig- uroj sen vizaĝoj, kaj anstataŭ la vizaĝoj estis nigraj tukoj, kaj super la tukoj senkompate kaj fride rigards nehomaj okuloj; kaj manoj, vesti- taj en nigrajn gantojn, kunpremis mitraletojn, kaj la pluvo verŝiĝis sur la nigran ŝtalon, kaj gutoj tremis kaj ruliĝis sur la ŝtalo... «Stul~ taĵo», - ekpensis Viktor, - «stultaĵo, tio estas tute ne tio, tute ne nun, jes, mi vidis tion, tio estis tre delonge, sed nun tute ne tiel...»

... Ili foriris gaje, kaj la pluvo estis amiko por ili, ili gaje plaŭdis sur la flakoj per la varmegaj nudaj piedoj, ili gaje babilis kaj kan- tis, kaj ne retrorigardis, ĉar ili forgesis jam ĉion, ĉar ĉe ili estis nur estonto, ĉar ili por ĉiam forgesis sian ronkantan kaj snufantan an- taŭmatenan urbon, kuniĝon da cimaj kavoj, neston da etaj pasioj kaj etaj deziroj, ventre­gon gravedan per teruraj krimoj, senĉese eli- ganta krimojn kaj krimajn intencojn, same al formika reĝino kiu senĉese eligas la ovojn; ili foriris pepante kaj babilante, kaj malaperis en nebulo, dum ni, ebriaj, sufokiĝis en la premita aero, trafitaj per aĉaj koŝmaroj kiujn ili neni­am vidis kaj neniam vidos...

Li vestis la pantalonon, saltante sur unu piedo kiam la vitroj ektintadis, kaj densa mekanika mugo penetris la ĉambron. Teddi haste ĵetigis al la fene-

190

stro, ankaŭ Viktor alkuris la fenestron, sed post la fenestro estis sama ĉiama pluvo, malplena malseka strato, kaj nur preterveturis iu per biciklo, malseka krudtola sako, pene movanta la piedojn. Kaj la vit- roj daŭre tintadis kaj sonoretis, kaj la malalta ango­ra muĝo daŭriĝis, kaj post minuto al ĝi aldoniĝ is abruptaj plendaj fajfegoj.

Iru ni, - diris Diana. Ŝi estis jam en la plu- vmantelo.

Ne, atendu, - diris Teddi. - Viktor, ĉu vi havas armilon? Pistolon iun, aŭ mitraleton... ĉu?

Viktor ne respondis, li kaptis sian pluvmantelon, kaj ili triope enkuris per la ŝtuparo la vestiblon, tute jam malplenan, sen la pordisto kaj la akceptisto. Ŝajnis ke en la hotelo restis neniu, nur en la restoracio sidis ĉe la tablo R.Kvadriga, nekomprene turnanta la kapon kaj, ŝajne, delonge jam atendan- ta la matenmanĝon. Ili elsaltis sur la straton, kaj engrimpis ŝarĝaŭton de Diana - ĉiuj tri en la ŝo- foran kupeon. Diana eksidis ĉe la stirilo, kaj ili ekhastis en la urbo. Diana silentis, Viktor fumis, penante kolekti la pensojn, kaj Teddi daŭre eligis neverŝajnajn sakraĵojn, kaj eĉ Viktor ne komprenis signifon de multaj vortoj, ĉar tiujn vortojn povis scii nur Teddi - orfeja rato, edukito de havenaj mizerk- vartaloj, poste spekulisto pri narkotaĵoj, poste elĵetisto en bordelo, poste soldato de entombiga brigado, poste bandito kaj marodisto, kaj poste bufedisto, bufedisto, bufedisto kaj denove bufedis- to.

En la urbo homoj preskaŭ ne videblis, nur sur angulo de Suna strato Diana haltis por preni en la ŝarĝujon konsternitan geedzan paron. Basa muĝo de alarm-sirenoj kaj altsonaj fabrikaj fajfilegoj ne ĉesiĝis, kaj estis io apokalipsa en tiu ĉi ĝemo de la mekanikaj voĉoj super la senhoma urbo. Ĉio pre- miĝis interne, estis deziro kuri ien kaj ĉu kaŝiĝi, ĉu pafadi, kaj eĉ "Fratoj je racio", sur la stadiono, puŝadis la pilkon sen kutima entuziasmo, kaj kelkaj el ili, malferminte la buŝojn, ĉirkaŭrigardis, kvazaŭ penante kompreni ion.

Sur la ŝoseo, post la limkvartaloj, estis pli kaj pli multe da homoj. Iuj el ili iris piede, sufokiĝante en la pluvo, bedaŭrindaj, timigitaj, malbone kom- prenantaj kion ili faras kaj por kio. Aliaj ruliĝis per bicikloj, kaj ankaŭ ili perdis jam la fortojn, ĉar ili devis veturi kontraŭ la vento. Kelkfoje la kamiono preterveturis lasitajn aŭtojn, ĉu difektiĝintajn, ĉu senkarburaĵajn pro la hasto, kaj unu aŭto enveturis defluejon. Diana haltadis kaj prenis ĉiujn, do, post nelonge, la ŝarĝujo ekestis ŝtopita komplete. Viktor kaj Teddi ankaŭ relokiĝis en la ŝarĝujon, lasinte lokojn al virino kun eta bebo kaj al iu duonfreneza maljunulino. Poste restis neniu loko ankaŭ en la ŝarĝujo, kaj Diana jam ne haltis, kaj la kamiono hastis antaŭen, devancante kaj superverŝante per torentoj da akvo dekojn kaj centojn da homoj, tir- iĝantaj al la leprulejo. Kelkfoje la kamionon devan- cis leĝeraj aŭtoj, ŝtopitaj per homoj, motorcikloj, kaj ankoraŭ unu ŝarĝaŭto atingis ilin, kaj ekveturis post ili. Diana kutimiĝis veturigi konjakon por Rosŝeper aŭ peli la malplenan aŭton en ĉirkaŭaĵoj por propra plezuro, tial en la ŝarĝujo estis time. Sidi povis ne ĉiuj, ne estis loko, kaj la starantoj kroĉiĝ is unu je alia, kaj je kapoj de la sidantoj, kaj ĉiu penis ne esti proksima al la rando, kaj oni diris nenion - ĉiuj nur spiregis kaj sakris, kaj unu virino senĉese ploris, kaj iris pluvo - tia, kiun Viktor vidis neniam en sia vivo, li eĉ ne imagis ke en mondo okazas tiaj pluvoj - densa tropika pluvego, tamen ne varma sed frida, miksita kun hajlo, kaj forta vento pelis ĝin oblikve kontraŭ la trafiko. Videbleco estis aĉa - dek kvin metroj antaŭe kaj la dek kvin malantaŭe, kaj Viktor tre timis ke Diana, aldone al ĉio, renver- sos iun sur la ŝoseo aŭ frapiĝos je bremsintan aŭ - ton. Sed ĉio pasis bonorde, nur oni forte premis piedon de Viktor, kiam ĉiuj en la ŝarĝujo lastfoje falis unu sur alian, kaj la kamiono haltis abrupte antaŭ grandega kuniĝo da aŭtoj kontraŭ pordego de la leprulejo.

Verŝajne tuta urbo kolektiĝis ĉi tie. Pluvo forestis, kaj ŝajnis ke la urbo fuĝis ĉi tien saviĝante de diluvo. Dekstre kaj maldekstre de la ŝoseo, ĝ is kiom estis videble, distiriĝis laŭ la pikdrato milhoma amaso, en kiu dronis disĵetitaj, senorde starantaj malplenaj aŭtoj - luksaj longaj limuzinoj, eluzitaj personaŭtoj kun krudtolaj suproj, kamionoj, busoj, kaj eĉ unu aŭtogruo, sur levstango de kiu sidis kelkaj homoj. Super la homamaso pendis obtuza bruo, iam aŭdiĝis penetraj krioj.

Ĉiuj elsaltis el la ŝarĝujo, kaj Viktor tuj perdis el la vido na Diana kaj na Teddi, ĉirkaŭe estis nur nekonataj vizaĝoj, mornaj, senkompataj, embara- sitaj, plorantaj, kriantaj, kun suprenĵetitaj pro sveno okuloj, nuddentaj... Viktor penis trabatiĝi al la pordego, sed post kelkaj paŝoj li senespere ŝtopiĝis. Homoj staris per densa muro, kaj neniu deziris cedi sian lokon, oni povis puŝi ilin, piedbati, ili eĉ ne retrorigardis, ili nur entiris la kapojn en la ŝultrojn, kaj ĉiam penis ŝoviĝi antaŭen, pli proksi- men al la pordego, pli proksimen al siaj infanoj. Ili leviĝis sur la piedfingroj, ili eltiris la kolojn, sed post la ondiĝanta amaso da kapuĉoj kaj ĉapeloj videblis nenio.

Dio, pro kio? Pri kio ni pekis, Dio?

Kanajloj! Delonge oni devis fortranĉi ilin. Ja diris saĝaj homoj...

Sed kie estas la urbestro? Pri kio, diable, li okupiĝas? Kie estas polico? Kie estas ĉiuj tiuj ĉi grandventruloj?

Sim, oni pe-premos min... Sim, mi sufokiĝas! Ho Sim...

Kion ni rifuzis al ili? Pri kio avaris? De ni deŝiris ni pecon, vivis kiel trampoj por vesti ilin...

Premu ni ĉiuj samtempe - kaj la pordego al diablo...

Sed mi lin neniam eĉ per la fingro tuŝis. Mi vidis kiel vi la vian vergis, sed ĉe ni en la domo tio ne okazis...

Ĉu vi vidis la mitralojn? Kion tio signifas, ĉu en propran popolon ili pafos? Pro niaj ja infanoj?

Munĉjo! Munĉjo! Munĉjo! Munĉjo mia! Munĉjo!

Sed kio estas tio, Dio? Ja tio estas frenezaĵo! Kie oni vidis tion?

Ne gravas, la legianoj montros al ili... Ili de malantaŭe, ĉu vi komprenas? Malfermos ili la pordegon, kaj tiam ni ekpremos...

Sed ĉu vi vidis la mitralojn? Jen kia afero...

Enlasu! Ja enlasu vi min! Mia filino estas tie!

Ili delonge intencis, ja vidis mi, sed time estis demandi.

Sed eble tio ne estas terura? Kio, ĉu ili vere estas bestoj? Ja malgraŭ ĉio ili ne estas okupantoj, ja ne por mortpafi oni kondukis la infanojn, ne por en fornojn...

S-sangon! Per la dentoj ŝiros mi!

Jes, ŝajne ni vere merdigis, se niaj propraj in­fanoj foriris de ni al la infektuloj...

Ĉesu, ili memvole foriris, neniu pelis ilin per- forte...

Hej, ĉe kiu estas fusiloj? Eliru! Ĉe kiu fusiloj estas, mi diras? - Eliru al mi, ĉi tien, jen mi estas!

Tio estas miaj infanoj, estimata sinjoro, mi ilin naskis, do mi komandos pri ili laŭ mia deziro!

Sed kie estas polico, ho Dio!

Oni devas sendi telegramon al sinjoro prezi­dento! Kvin mil subskriboj - tio ne estas ŝerco!..

Virinon vi premis! Deŝovigu, bastardo! Ĉu ne vidas vi?

Munĉjo mia! Munĉjo, Munĉjo!

De tiuj peticioj, diable, estas tute neniu utilo. Ĉe ni oni ne ŝatas peticiojn. Frapos ili per tiu peticio la cerbojn...

Malfermu je kukolo la pordegon!.. Malseku- laĉoj favaj, serpentaĉoj!

Pordego!

Malfermu la pordegon!

Viktor ekgrimpis malantaŭen. Tio estis mal- facile, kelkfoje oni lin batis, tamen li elgrimpis, penetris al la kamiono, kaj denove engrimpis la

ŝarĝujon.

Super la leprulejo staris nebulo, je dek metroj trans la barilo videblis jam nenio. La pordego estis fortike fermita. Antaŭ ĝi restis malplenejo, kaj en tiu ĉi malplenejo staris ĉirkaŭ deko da soldatoj de interna servo en la kaskoj, ŝovitaj sur la okulojn. Ili dismetis la piedojn, kaj celis la mitraletojn en la homamason.

Sur perono de la gardeja budo staris oficiro. Leviĝante pro la streĉiĝo sur la piedfingrojn li plen- voĉe kriis ion en la homamason, sed li ne estis aŭdebla. Super tegmento de la gardeja budo altiĝis en la nebulon ligna turo, kiel grandega etaĝero. Sur ĝia supra placeto staris mitralo kaj moviĝis homoj vestitaj grize. Poste tie, trans la pikdrato, preter- ruliĝis laŭ la barilo duonraŭpa blendaŭto, preskaŭ neaŭdeble tintante per la fero; ĝi saltetis kelkfoje sur la terbuloj, kaj malaperis en la nebulo. Ĉe vido de la blendaŭto la homamaso silentiĝis ĝis tiom ke ekestis eĉ aŭdeblaj penaj kriaĉoj de la oficiro: "...Trankvilo... Mi havas ordonon... En la hejmojn...", poste la homamaso denove ekzumis, ekgrumblis, ekmuĝis.

Antaŭ la pordego komenciĝis moviĝo. Inter malhelaj, bluaj, grizaj pluvmanteloj ekbrilis konataj ĝ is naŭzo kupraj kaskoj kaj oraj ĉemizoj. Ili aperadis en la homamaso kiel makuloj da lumo, tra- puŝiĝis en la malplenejon, kaj tie kunverŝiĝis en flav-oran amason. Fortegaj buboj en oraj ĝis-la- genuaj ĉemizoj, zonigitaj per armeaj oficiraj pez- bukaj zonoj, en la poluritaj kupraj kaskoj, pro kiuj la legiulojn oni nomis simple fajrobrigadistoj, kun kurtaj masivaj klaboj, kaj ĉiu estas makulita per emblemoj de la Legio - emblemo sur la buko, em- blemo sur la liva maniko, emblemo sur la brusto, emblemo sur la klabo, emblemo sur la vizaĝaĉo, sur sporteca muskola muzelo kun lupaj okuloj... kaj ĵetonoj, konstelacioj da ĵetonoj, ĵetono de Avangar- da Pafanto, ĵetono de Avangarda Paraŝutisto kaj Avangarda Subakvisto, kaj ankoraŭ ĵetonoj kun portretoj de sinjoro prezidento kaj de lia bofilo, fondanto de la Legio, kaj de lia filo, superĉefo de la Legio... Kaj en ĉies poŝo - bombo kun larmiga gaso, kaj se eĉ unu el tiuj ĉi ŝtipoj ĵetos la bombon, pro impeto de huligana entuziasmo, - ekfrapos mitralo sur la turo, ekfrapos mitraloj de la blendaŭto, ek­frapos mitraletoj de la soldatoj, kaj ĉiuj sur la homamason, sed ne sur la orajn ĉemizojn. Legiuloj liniiĝis spalire antaŭ la soldatoj, kaj antaŭ la spaliro impetis Flamin Juventa, la neveto, kaj Viktor komencis jam malespere ĉirkaŭrigardi, ne sciante kion fari, sed tiam al la oficiro oni elportis el la gardejo megafonon, kaj la oficiro ege ekĝojis, eks- majlis eĉ, kaj ekmuĝis per tondra voĉo, sed li sukcesis elmuĝi nur: "Mi petas atenton! Mi petas la kuniĝintojn..." Sed poste la megafono, ŝajne, den­ove difektiĝis; la oficiro, paliĝante, komencis kun duobla fervoro kuradi kaj svingadi per la megafono, sed subite la homamaso minace ekmuĝis - ŝajnis ke ekkriis ĉiuj kune, kaj tiuj kiuj jam kriis antaŭe, kaj tiuj kiuj antaŭe silentis aŭ simple konversaciis aŭ ploris, aŭ preĝis, kaj ankaŭ Viktor ekkriis, teruriĝin- ta pro penso kio okazos.

- Forigu la ŝtipojn! - kriis li. - Forigu la fajro- brigadistojn! Tio estas morto! Ne faru tion! Diana!

Ne estis sciate kiu kaj kion kriis en la homama- so, sed la homamaso ĝis tiam senmova, komencis egalritme balanciĝi, kaj la oficiro, ellasinte la mega- fonon, blanka, kun ruĝaj makuloj, ekis retroiri al pordo de la gardejo; vizaĝoj de la soldatoj sub la kaskoj hirtiĝis kaj bestiĝis, kaj supre, sur la turo, oni ne moviĝis plu, tie oni rigidiĝis kaj celis. Kaj tiam ekaŭdiĝis Voĉo.

Ĝi estis kiel tondro, ĝi venis de ĉiuj flankoj samtempe kaj ĝi tuj superis ĉiujn aliajn sonojn. Ĝi estis trankvila, eĉ melankolia, iu senmezura enuo aŭdiĝis en ĝi, senmezura indulgemo, kvazaŭ parolis iu grandega, malestimanta, tromemfida, staranta dorse al la bruanta homamaso, parolis trans la ŝul- tro, deŝiriĝinte por momento de siaj gravaj okupoj al tiu ĉi malgravaĵo, finfine incitinta lin.

- Ja ĉesu vi kriaĉi, - diris la Voĉo. - Ĉesu svin- gi la manojn kaj minacadi. Ĉu vere estas tiel mal- facile ĉesi la babiladon kaj dum kelkaj minutoj trankvile mediti? Ja vi perfekte scias ke viaj infanoj foriris de vi laŭ propra deziro, neniu devigis ilin, neniu tiris ilin je la kolumoj. Ili foriris ĉar vi ekestis netolereble malagrablaj al ili. Ne volas ili vivi plu tiel kiel vivas vi, kaj vivis viaj antaŭuloj. Vi tre ŝatas imiti la antaŭulojn, kaj opinias tion homa avantaĝo, sed ili - ne. Ne volas ili elkreski drinkuloj kaj malĉastuloj, ekesti hometoj, sklavoj, kon- formeculoj, ne volas ke oni faru el ili krimulojn, ne volas ili viajn familiojn kaj vian regnon.

La voĉo eksilentis por minuto. Kaj dum tuta tiu ĉi minuto oni aŭdis neniun sonon, - nur iun susuron, kvazaŭ susuris la nebulo, rampanta super la tero. Poste la voĉo ekparolis denove:

Vi povas esti tute trankvilaj pri viaj infanoj. Al ili estos bone - pli bone ol ĉe vi, kaj multe pli bone ol al vi mem. Hodiaŭ ili ne povas akcepti vin, sed de morgaŭa tago venu. En Ĉevala valeto estos ordigita domo por renkontoj, post dek-kvina horo venu eĉ ĉiutage. Ĉiutage de la urba placo deiros tri grandaj busoj. Tio estos malmulte, almenaŭ morgaŭ; via urbestro prizorgu la aldonajn transportilojn.

La voĉo denove eksilentis. La homamaso staris senmove kiel muro. Homoj kvazaŭ timis movigi.

Sed konsideru, - daŭrigis la voĉo. - De vi mem dependas ĉu volos la infanoj renkontigi kun vi. Dum unuaj tagoj ni ankoraŭ povos devigi la infanojn venadi por la renkontoj, eĉ se ili ne volos, sed poste... Do pripensu. Kaj nun disiru. Vi malhelpas kaj al ni, kaj al la infanoj, kaj al vi mem. Kaj mi tre rekomendas al vi: pensu, penu pripensi kion vi po­vas doni al la infanoj. Rigardu vin mem. Vi naskis kaj kripligas ilin, farante ilin konformaj al vi. Pripensu tion, kaj nun disiru.

La homamaso restis senmova, eblas ke gi penis pensi. Viktor ekpenis. Tio estis pensŝiraĵoj. Ne pen- soj eĉ, sed simple ŝiraĵoj de elmemoroj, pecoj de iuj konversacioj, stulte kolorigita vizago de Lola...

Sed eble pli bone estos abortigi? Por kio nun tio al ni... La patro kun tremantaj pro la furiozo lipoj... Mi faros el vi homon, hundido vi aĉa, mi haŭton de vi deŝiru... Ĉe mi aperis dek-du-jara filino, ĉu vi povas ŝin lokigi ien dece?... Irma scivole rigardas duonvestitan

199

Rosŝeper... Ne na Rosŝeper, sed min... al mi, fakte, estas honte, sed kion ŝi komprenas, nazmukulino?.. Huŝ sur sian lokon!.. Jen pupo al vi, bona pupo!.. Ankoraŭ estas frue, elkreskos - komprenos vi...

Nu, kial vi staras? - diris la tondra Voĉo. - Disiru!

Atakis rigida malvarma vento, ĝi frapis la viza- ĝon kaj trankviliĝ is.

Iru ja! - diris la Voĉo.

Kaj denove atakis vento, jam tute kompakta, kiel peza malseka manplato - ĝi apogis la vizaĝon, ekpuŝis kaj malaperis. Viktor sekigis la vangojn, kaj ekvidis ke la homamaso ekis retroiri. Iu vokis laŭte, ekaŭdiĝis krioj, sonantaj nekonvinke, ĉirkaŭ aŭtoj kaj busoj aperis etaj vorticoj. En ŝarĝujon de la kamiono oni ekgrimpis de ĉiuj flankoj, kaj ĉiuj ekrapidis, depuŝante unu la alian, grimpis en pordetojn de la aŭtoj, netolereme distiris biciklojn, kunkroĉitajn per la stiriloj; ekkrakadis la motoroj, kaj multaj foriris piede, ofte retrorigardante, sed ne la soldatojn, ne mitralon sur la turo, ne la blendaŭ - ton, kiu alruliĝis kun fera klakado kaj ekstaris vide- bla al ĉiuj. Viktor sciis kial ili retrorigardas kaj kial rapidas, ĉe li brulis la vangoj, kaj se li timis ion, do tion ke la Voĉo denove diros: "Iru!" kaj denove la malseka peza manplato abomenmaniere puŝos lian vizaĝon. Grupeto da stultuloj en la oraj ĉemizoj ĝ is nun nedecide tretiĝis surloke antaŭ la pordego, sed ili ekestis jam malpli multaj, kaj al la restintoj venis la oficiro kaj bojis sur ilin, impona, decida, plenu- manta sian devon, kaj ankaŭ ili ekretroiris, poste

200

turniĝis kaj ektiriĝis for, dum la iro levante de la tero la grizajn, bluajn, malhelajn pluvmantelojn, kaj jen restis jam eĉ ne unu ora makulo, kaj pretere ruliĝis busoj, leĝeraj aŭtoj, kaj homoj en la ŝarĝujo, maltrankvile-senpacience ĉirkaŭrigardis, demandis unu la alian: "Sed kie estas la ŝoforo?"

Poste de ie elplonĝis Diana, Diana Furioza. Ŝi leviĝis sur la ŝtupeton, enrigardis la ŝarĝujon, ekkriis kolere:

- Nur ĝis la vojkruciĝo! La aŭto iras en la sana- torion! - kaj neniu kuraĝis oponi, ĉiuj estis neku- time kvietaj kaj konsentaj pri ĉio. Teddi ne aperis. Verŝajne lin prenis alia aŭto. Diana turnis la kamionon, kaj ili ekveturis sur la konata betona ŝoseo, devancante grupojn da piedirantoj kaj bicik- listojn, kaj ilin devancis troŝarĝitaj personaŭtoj, peze kaŭrantaj sur la amortiziloj. Pluvo forestis, es­tis nur nebulo kaj ŝutiĝis etetaj gutoj. Pluvo komen- ciĝis nur kiam Diana venigis la kamionon al la vo- jkruciĝo; la homoj elgrimpis el la ŝarĝujo, kaj Viktor residis en la kajuton.

Ili silentis ĝis la sanatorio mem. Diana tuj foriris, laŭ ŝiaj vortoj al Rosŝeper, kaj Viktor, liber- iĝinte de la pluvmantelo, falis en sia ĉambo sur la liton, ekfumis, kaj ekrigardis la plafonon. Dum horo aŭ du li senĉese fumis, turniĝis, leviĝis, vagadis en la ĉambro, sensence transrigardis la fenestron, kunŝovis kaj denove disŝovis la kurtenojn, trinkis akvon el la krano, ĉar lin turmentis soifo, kaj den­ove falis sur la liton.

«... Humiligo», - pensis li. - «Jes, certe. Oni vangofrapis, nomis ŝlimulo, forpelis kiel

201

tedan almozulon; tamen tio estis patroj kaj patrinoj, kaj ili amis siajn infanojn, batis ilin, sed estis pretaj fordoni la vovojn por ili, malĉastigis ilin per sia ekzemplo, tamen ne speciale, sed pro la malklereco... La patrinoj naskis ilin en turmentoj, kaj la patroj nutris kaj vestis ilin, kaj fieris pri siaj idoj, fanfaro- nis pri ili, ofte malbenante ilin, sed ne ima- gante sian vivon sen ili... kaj vere ilia vivo tute malpleniĝis nun, restis tute nenio. Do ĉu decas rilati ilin tiel kruele, tiel malestime, tiel malvarme, tiel racie, kaj eĉ bati, adiaŭe, la vizaĝaĉojn...

Ĉu veras, al diablo, ke ĉio animal-devena estas aĉa? Eĉ patrineco, eĉ smajlo de madonoj, iliaj karesaj molaj manoj, prezentan- taj mamon al la bebo... Jes, certe, instinkto, kaj tuta religio, konstruita sur instinkto... verŝajne problemas tio ke tiun ĉi religion oni penas disvastigi ankaŭ pluen, sur edukon, kie laboras jam neniuj instinktoj, kaj se laboras, do nur por malutili... ĉar lupino diras al siaj lupidoj: «Mordu kiel mi», kaj tio sufiĉas, kaj leporino instruas la leporidojn: «Forkuru kiel mi», kaj ankaŭ tio sufiĉas, tamen homo in­struas homidon: «Pensu kiel mi», sed tio estas jam krimo... Sed tiuj ĉi - malsekulaĉoj, infek­tuloj, serpentaĉoj, kio ajn sed ne homoj, min- imume superhomoj - kiel ĉe ili? Komence: «Rirgardu kiel oni pensis antaŭ vi, rigardu kio okazis pro tio, ja tio malbonas ĉar tio kaj tio, dum devis esti tiel kaj tiel. Ĉu rigardis vi? Kaj nun komencu pensi mem, pensu kiel fari por ke ne okazu tio kaj tio sed okazu tiel kaj tiel. Sed mi ne scias kio estas tiuj ĉi "tio-tio" kaj "tiel-tiel" kaj, entute, ĉio tio jam estis, ĉion tion oni jam elprovis; jes, rezultiĝis apartaj bonaj homoj, sed ĉefa amaso marŝaĉis malno- van vojon, turniĝante nenien, niamaniere, simplamaniere... sed kiel li eduku sian idon se lia patro ne edukis lin sed instruaĉis: «Mordu kiel mi, kaŝiĝu kiel mi», kaj same instruaĉis avo de lia patro, kaj la avon - la praavo, kaj tiel ĝis profundo de kavernoj, ĝis harkovritaj pikileg-portantoj kiuj voris mamutojn. Jes, mi kompatas ilin, tiujn ĉi senharajn posteulojn, kompatas ilin ĉar mi kompatas min mem. Sed al tiuj, - al tiuj ni estas indiferentaj, tute ne estas ni bezonataj al ili, kaj ne intencas ili reeduki nin, ne intencas ili eĉ eksplodi malno- van mondon, ne interesiĝas ili pri la malnova mondo, ĉe ili estas siaj problemoj, kaj de mal­nova mondo ili postulas nur tion - ke oni ne tedu ilin. Nun tio ekeblis, nun oni povas komerci ideojn, nun estas potencegaj aĉetan- toj de ideoj, kaj ili gardos vin, tutan mondon enpelos ili post pikdraton, por ke ne malhelpu al vi malnova mondo, oni nutros vin, oni pri- zorgos vin... Oni per plej antaŭvida maniero akrigos la hakilon, per kiu vi hakas branĉon sur kiu ili pompe sidaĉas, brilante per la pasamentoj kaj ordenoj...

...Kaj, diablo prenu, tio estas si-maniere grandioze - oni provis jam ĉion, nur tion oni ne provis: malvarman edukon sen rozaj naz- mukoj, sen larmoj... kvankam kion mi balbu- tas, de kie mi scias kiu eduko estas tie ĉe ili... tamen tutegale - krueleco, malestimo... ja videblas tio. Nenion ili sukcesos, ĉar bone, - racio, meditu, lernu, analizu, sed kio pri patri- naj manoj, karesaj manoj kiuj forigas doloron kaj faras mondon varma? Kaj pika hararo de patro, kiu ludas pri milito kaj tigro, instruas bokson kaj estas plej forta, kaj scias plej multe en la mondo? Ja ankaŭ tio estis! Ne nur akutkriaj (aŭ silentaj) kvereloj de la gepatroj, ne nur leda zono kaj ebria balbuto, ne nur senorda orelŝirado, kiun subite kaj nekom- prene anstataŭas konvulsia donacado de bom- bonoj kaj kupro por kino... Tamen de kie mi scias - eble ĉe ili estas ekvivalento al ĉio bona kio estas en patrineco kaj patreco... Kiel Irma rigardis tiun malsekulaĉon!.. Kia do oni devas esti por ke oni rigardu onin tiel... Tamen ĉi- uokaze nek Bol-Kunac, nek Irma, nek la akna nihilisto-akuzanto vestos iam orajn ĉemizojn. Ĉu tio estas malmulte? Ne, diablo prenu, - de homoj mi bezonas nenion pli!..»

«

Je la dua venis Diana, Diana Gaja Ordinara, en strikte zonigita blanka robo, kosmetigita kaj hararanĝita.

Kiel la laboro? - demandis ŝi.

Brulas, - respondis li. - Forbrulas mi, lumante al aliaj.

Jes, fumo multegas. Kial vi ne malfermis la fenestron... Ĉu vi volas vori?

Jes, diablo prenu! - diris Viktor. Li ekmemoris ke ne matenmanĝis.

Tiam, diablo prenu, iru ni!

Ili malleviĝis en la sanatorian manĝejon. "Fratoj je racio", malhelaj pro la fizika laciĝo, dece kaj silente glutis ĉe longaj tabloj la dietan supon. La dika trejnisto, vestita en striktan bluan ĵerzon, iradis post iliaj dorsoj, frapetis la ŝultrojn, taŭzis la hararojn, kaj atente enrigardis la telerojn.

Nun mi konatigos vin kun unu homo, - diris Diana. - Li tagmanĝos kune kun ni.

Kio li estas? - malplezure informiĝis Viktor. Li preferus silenti dum la manĝado.

Mia edzo, - diris Diana. - Mia estinta edzo.

Kio ja, - diris Viktor. - Kio ja... tre agrablas.

«Kial tio venis al ŝi», - pensis li malgaje. - «Kaj kiu bezonas tion».

Li plende ekrigardis na Diana, sed ŝi jam rapide kondukis lin al ofica tableto en la malproksima an- gulo. La edzo leviĝis renkonten al ili - flavvizaĝa, ĝibnaza, en malhela kostumo kaj en nigraj gantoj. Li ne donis al Viktor la manon, sed simple klini ĝ is kaj nelaŭte diris:

Saluton, mi estas ĝoja vidi vin.

Banev, - prezentiĝis Viktor kun falsa bonko- reco, kiu atakis lin ĉe vido de edzoj.

Ni, fakte, estas jam konataj, - diris la edzo. - Mi estas Zurzmansor.

Ha jes! - eksklamaciis Viktor. Jes, certe. Mia memoro, devas mi diri al vi... - Li eksilentis. - Mo- menton, - diris li. - Kiu Zurzmansor?

Pablo Zurzmansor. Vi, verŝajne, legis min, kaj antaŭnelonge vi eĉ sufiĉe energie defendis min en la restoracio. Krom tio ni ankoraŭfoje renkontigis en unu loko, ankaŭ ĉe malfeliĉaj cirkonstancoj... Sidu ni. Viktor eksidis.

«Nu, bone», - pensis li. - «Estu tiel. Do sen la tuko ili aspektas tiel. Kiu povis imagi? Pardonu, sed kie estas la "okulvitroj"? Ĉe Zurzmansor, kiu estas ial edzo de Diana, kaj ankaŭ ĝibnaza dancisto, ludanta danciston kiu ludas danciston, kiu efektive estas malseku-

I /V I/ Л I III Л Ж I/ Л I .

laĉo, aŭ eĉ kvar malsekulaĉoj, aŭ eĉ kvin, enkalkulante la restoracian, - ne estas ĉe Zurzmansor "okulvitroj", ili kvazaŭ disfluis sur la tuta vizaĝo kaj farbis la haŭton en flavetan sudamerikan koloron.

Diana kun stranga, iel patrina smajlo rigardis jen lin, jen sian edzon. La estintan edzon. Kaj tio estis malagrable, Viktor eksentis ion, kvazaŭ ĵalu- zon, kion li neniam sentis antaŭe, renkontante ed- zojn. Kelnerino alportis supon.

Irma transdonas saluton al vi, - diris Zurz­mansor, rompante pecon da pano. - Ŝi petas ne maltrankviligi.

Dankon, - reeĥis Viktor aŭtomate.

Li prenis la kuleron kaj komencis mangi, ne sentante guston. Zurzmansor ankaŭ manĝis, rigardetante na Viktor el sub la frunto - sen smajlo, sed kun iu humura esprimo. La gantojn li ne depre- nis, sed en tio kiel li agis per la kulero, kiel ele­gante rompis la panon, kiel uzis la buŝtukon, sen- tiĝis bona eduko.

Do vi estas, tamen, sama Zurzmansor, - diris Viktor. - Filozofo...

Mi timas ke ne, - diris Zurzmansor, viŝante la lipojn per la buŝtuko. - Mi timas ke al tiu fama filo­zofo mi havas nun sufiĉe malproksiman rilaton.

Viktor ne trovis kion diri, kaj decidis prokrasti la konversacion.

«Ja ne mi estas inicianto de la renkonto, tio estas li kiu volis min vidi, do li komencu...»

Oni alportis duan pladon. Penante konduti sin digne Viktor komencis atente tranĉi la viandon. Ĉe la longaj tabloj akorde kaj simpleanime ŝmacis "Fratoj je racio", tondrante per la tranĉiloj kaj forkoj.

«

Certe koncernas. Sed kio okazas? Ili forprenis de mi la filinon, sed mi ĵaluzas pri tio ne kiel patro. Ili forprenis de mi virinon, sed mi ĵaluzas pri Diana ne kiel viro... Diable, kiuj vortoj! Forprenis virinon, forprenis filinon... Filinon kiu ekvidis min unuafoje post dek du jaroj da vivo... Aŭ ŝi estas jam dek-tri-jara? Virinon, kiun mi konas kelkajn tagojn... Tamen, rimarku, ĵaluzas mi, - sed ne estiel patro aŭ viro. Jes, estus multe pli simple se li dirus nun: «Estimata sinjoro, mi scias ĉion, vi makulis mian honoron. Kio pri la satisfakcio?»

Kiel statas laboro pri la artikolo? - demandis Zurzmansor.

Viktor malserene ekrigardis lin. Ne, tio ne estis moko. Kaj ne monduma babilado por komenci kon- versacion. Ŝajnis ke tiu ĉi malsekulaĉo vere volas scii kiel progresas laboro pri la artikolo.

Neniel - diris li.

Estus interese legi ĝin, - informis Zurzman­sor.

Ĉu vi scias kia ĝi, tiu ĉi artikolo, devas esti?

Jes, ni imagas. Sed vi ne verkos tian.

Kaj kio se oni igos min? Min generalo Pferd ne defendos.

Ĉu vi scias, - diris Zurzmansor, - artikolo kiun atendas sinjoro urbestro tutegale ne sukcesos al vi. Eĉ se vi tre penos. Ekzistas homoj kiuj aŭto- mate, sendepende de siaj deziroj transformas laŭ si iun ajn taskon kiun oni donas al ili. Vi apartenas al tiaj homoj.

Ĉu tio estas bone aŭ malbone? - demandis

209

Viktor.

De nia vidpunkto - bone. Pri homa personeco estas sciate tre malmulte, se ne prikalkuli tiun par- ton de ĝi kiu prezentas kolekton da refleksoj. Fakte amasa personeco enhavas en si preskaŭ nenion alian. Do des pli valoras tiel nomataj kreemaj per- sonecoj, prilaborantaj informojn pri la estanto indi- vidue. Komparante konatan kaj bone pristuditan fenomenon kun respegulo de tiu fenomeno en kreaĵoj de tiu ĉi personeco ni povas multe ekscii pri la psika aparato, kiu prilaboris la informon.

Ĉu ne ŝajnas al vi ke tio sonas ofende? - diris Viktor.

Zurzmansor ekrigardis lin, strange grimacinte la vizaĝon.

Ha, mi komprenas, - diris li. - Kreanto, sed ne eksperimenta kuniklo... Sed vidu, mi informis vin nur pri unu cirkonstanco, kiu valorigas vin en niaj okuloj. Aliaj cirkonstancoj estas vaste konataj - tio estas vereca informo pri objektiva realo, aparato da emocioj, rimedo por eksciti fantazion, kontentigi bezonojn pri kunsento... Fakte mi volis flati al vi.

Tiuokaze mi estas flatita, - diris Viktor. - Tamen ĉ iuj ĉ i paroloj havas neniun rilaton al skribo de pamfletoj. Oni prenas lastan paroladon de sin­joro prezidento kaj reskribas ĝin tutan, anstataŭante vortojn "Malamikoj de libero" per "Tiel nomataj malsekulaĉoj", aŭ "Pacientoj de sanga dok­toro", aŭ "Vampiroj el sanatorio"... do mia psika aparato ne partoprenos en tiu ĉi afero.

Tio nur ŝajnas al vi, - oponis Zurzmansor. Vi legos tiun ĉi artikolon, kaj antaŭ ĉio trovos ke ĝi es- tas malbela. Stilistike malbela, mi konsideras. Vi komencos korekti la stilon, serĉos pli precizajn esp- rimojn, eklaboros la fantazio, naŭzigos la mucidaj vortoj, venos deziro fari la vortojn vivaj, ŝanĝi la fiskan mensogon per aktualaj faktoj, kaj vi mem ne rimarkos ke komencis verki veron.

Povas esti, - diris Viktor. - Ĉiuokaze mi ne volas nun skribi tiun ĉi artikolon.

Sed verki ion alian - ĉu vi volas?

Jes, - diris Viktor, rigardante okulojn de Zurzmansor. - Mi plezure verkus kiel infanoj foriris el la urbo. Pri nova Gammel-urba ratkaptisto.

Zurzmansor kontentiĝe klinis la kapon.

Bonega ideo. Verku.

«

Diana, - diris Viktor. - Ĉu eblas ĉi tie drinki

ion?

Diana silente leviĝis kaj foriris.

Krom tio mi plezure verkus pri kondamnita urbo, - diris Viktor. - Kaj pri la nekomprena barak- tado ĉirkaŭ la leprulejo. Kaj pri malicaj sorĉistoj.

Ĉu ĉe vi forestas mono? - demandis Zurz­mansor.

Dume estas.

Konsideru ke vi, verŝajne, estos laŭreato de literatura premio de la leprulejo por pasinta jaro. Vi venis en lastan rondon kune kun Tusov, sed ĉe Tusov estas malpli da ŝ ancoj, tio estas evidente. Do vi havos monon.

Jen kiel, - diris Viktor. - Tio ankoraŭ ne

okazis al mi. Ĉu multe da mono?

Proksimume tri mil... Mi ne memoras ĝuste...

Revenis Diana, kaj same silente metis sur la

tablon botelon kaj unu glason.

Ankoraŭ unu glason, - petis Viktor.

Mi, fakte... Hm... - diris Zurzmansor.

Ankaŭ mi ne drinkos, - diris Diana.

Ĉu tio pro "Plago"? - demandis Viktor, verŝante.

Jes. Kaj pro "Katino". Do por ĉirkaŭ tri mona- toj vi estos provizita. Aŭ malpli?

Por ĉirkaŭ du monatoj, - diris Viktor. - Sed mi ne pri tio... Jen kio: mi volus viziti la leprulejon.

Nepre, - diris Zurzmansor. - La premion oni enmanigos al vi ĝuste tie. Sed vi disiluziiĝos. Mirak- loj forestos. Estos libertago. Deko da dometoj kaj kuraceja konstruaĵo.

Kuraceja konstruaĵo, - ripetis Viktor. - Sed kiun oni kuracas tie?

Homojn, - diris Zurzmansor kun stranga voĉ- modulado.

Li eksmajlis, kaj subite io terura okazis pri lia vizaĝo. La dekstra okulo malleviĝis ĝis la mentono, la buŝo ekestis triangula, kaj liva vango kun la orelo departiĝis de la kranio kaj ekpendis. Tio daŭriĝis nur momenton. Diana ellasis la teleron, Viktor aŭ - tomate retrorigardis, kaj kiam li denove ekis fiksri- gardi na Zurzmansor, tiu estis jam kiel antaŭe - fla- va kaj ĝentila.

«Kio okazis?» - pensis Viktor. - «Aŭ nur ekŝajnis al mi?..»

Li haste elpoŝigis paketon da cigaredoj, ekfumis kaj komencis rigardi en la glason.

"Fratoj je racio" kun granda bruo levig is de ĉe la tabloj, kaj ekti rig is al la eliro laŭte interkriante. Zurzmansor diris:

Entute ni volus ke vi sentu vin trankvile. Vi devas timi nenion. Vi verŝajne konjektas ke nia or- ganizaĵo havas konkretan staton kaj disponas konkretajn privilegiojn. Ni faras multon, kaj pro tio oni multon permesas al ni: estas permesataj eksperimentoj pri klimato, permesatas preparo de la anstataŭanta generacio... kaj tiel plu. Ne valoras tro multe paroli pri tio. Kelkaj sinjoroj imagas kvazaŭ ni laboras por ili, kaj ni ne penas ŝangi ilian opinion. - Li silentetis. - Verku pri kio vi volas kaj kiel vi volas, Banev, ne turnu la atenton sur hundojn bo- jantajn. Se ĉe vi estos malfacilaĵoj pri eldonejoj, aŭ monaj malfacilaĵoj, ni subtenos vin. Ekstremokaze ni mem eldonados vin. Por ni, certe. Do viaj lampri- doj estos por vi garantiitaj.

Viktor eldrinkis kaj balancis la kapon.

Estas klare, - diris li. - Denove oni aĉetas

min.

Vi estas libera opinii tiel, - diris Zurzmansor. - Gravas ke vi konsciu: estas aro da legantoj, dume ne tro multnombra, kiu estas sufiĉe interesata pri via laboro. Vi estas bezonata al ni, Banev. Kaj vi es­tas bezonata al ni tia kia vi estas. Ni ne bezonas na Banev kiu estas nia aliancano kaj nia kantisto, tial ne meditu sur kies flanko vi estas. Estu sur via flanko, kiel decas al ĉiu kreema persono. Jen estas ĉio kion ni bezonas de vi.

Tre-e, tre favoraj kondiĉoj, - diris Viktor. - Blanketa pag-ordono kaj stakoj da marinitaj libroj en perspektivo. En perspektivo kaj en mustarda saŭco. "Ĉu ekzistas vidvin' kiu neus al li?"... Aŭskul- tu Zurzmansor, ĉu iam okazis al vi vendi la animon kaj la plumon?

Jes, certe, - diris Zurzmansor. - Kaj, ĉu vi scias, oni pagis aĉe malmulte. Sed tio estis antaŭ mil jaroj, kaj sur alia planedo. - Li denove silen- tetis. - Vi ne pravas, Banev, - diris li. - Ni ne aĉe- tas vin. Ni simple volas ke vi restu vi mem, ni timas ke oni ĉifos vin. Ja multaj jam estas ĉifitaj... Moralaj valoraĵoj ne estas vendataj, Banev. Oni po­vas ruinigi ilin, aĉeti ilin ne eblas. Ĉiu konkreta morala valoraĵo estas bezonata nur al unu flanko, ŝteli aŭ aĉeti ĝin ne havas sencon. Sinjoro preziden­to opinias ke li aĉetis pentriston R.Kvadriga. Tio es­tas eraro. Li aĉetis fuŝulon R.Kvadriga, sed la pen- tristo trafluis inter la fingroj kaj mortis. Sed ni ne volas ke verkisto Banev trafluu inter ies fingroj, eĉ inter niaj, kaj mortu. Ni bezonas artistojn, sed ne propagandistojn.

Li leviĝis. Ankaŭ Viktor leviĝis, sentante em- barason kaj fieron, nekredemon kaj humiliĝon, dis- iluziiĝon kaj respondecon, kaj ankoraŭ ion, kion li ankoraŭ ne povis kompreni.

Estis tre agrable konversacii, - diris Zurzman­sor. - Mi deziras al vi sukcesan laboron.

Ĝis revido, - diris Viktor.

Zurzmansor kurte kliniĝis kaj foriris, suprenĵet- inte la kapon, larĝe kaj firme paŝante. Viktor rigardis lin forirantan.

Ĝuste pro tio mi amas vin, - diris Diana.

Viktor falis sur la seĝon kaj etendiĝis al la bote-

lo.

Pro kio? - distriĝe demandis li.

Pro tio ke vi estas bezonata al ili. Pro tio ke vi, virhundo, alkoholulo, malpuremulo, skandalulo, ŝlimulo, estas tamen bezonata al tiaj homoj.

Ŝi kliniĝis trans la tablon kaj kisis lin je la van- go. Tio estis ankoraŭ unu Diana. Diana Enamiĝinta - kun grandegaj sekaj okuloj. Maria el Magdala, Di­ana Rigardanta de Supre Malsupren.

Jen kiel, - elbalbutis Viktor. - Intelektuloj... Novaj kalifoj por horo...

Tamen tio estis nur vortoj. Efektive ĉ io estis ne tiel simpla.

Ĉapitro deka

Viktor revenis en la hotelon sekvonttage, post matenmanĝo. Por ke li nutru sin Diana enŝovis en lian manon ujon: oni alsendis al Rosŝeper, el ĉefur- ba oranĝerio, dudek kilogramojn da frago, kaj Diana rezone decidis ke Rosŝeper, malgraŭ sia anomala voremo, ne sukcesos memstare venki tiun amason da beroj.

Moroza pordisto malfermis antaŭ Viktor la por­don. Viktor regalis lin per la frago. La pordisto pre­nis kelkajn berojn, metis ilin en la buŝon, maĉis kiel panon kaj diris:

Okazis ja ke mia hundido estis inicianto ĉe ili.

Nu, kial vi tiel, - diris Viktor. - Li estas sim- patia knabeto. Saĝulo, kaj edukita li estas bone.

Ja ne unufoje vergaĉis mi lin! - diris la

215

pordisto, vigliginte. - Penis mi... - Li denove mo- rozigis. - La najbaroj tedaĉas, - informis li. - Sed mi kio? Mi ja sciis nenion...

Kraĉu vi pri la najbaroj, - konsilis Viktor. - Tion ili pro envio. Knabeto ĉe vi estas ĉarmulo. Mi, ekzemple, tre gojas ke mia filino amikadas kun li.

Ha! - diris la pordisto, denove viglig inte. Do povas okazi ke iam parencigos ni, ĉu?

Kio ja, - diris Viktor. - Tre povas okazi. - Li imagis na Bol-Kunac. - Kial ne...

Ili ridis pri tiu ĉi ebleco, ŝercis.

Ĉu vi aŭdis hieraŭ pafadon? - demandis la pordisto.

Ne, - diris Viktor, streĉinte la atenton. - Sed

kio?

Tiel do okazis, - diris la pordisto, - ke post kiam ĉiuj ni disiris de tie, iu ja ne disiris, trovigis ja kurageguloj, ili tranĉis la pikdraton, kaj - internen. Kaj sur ilin el mitraloj.

Jen diablaĵo, - diris Viktor.

Mi mem ne vidis, - diris la pordisto. - Homoj rakontas. - Li singarde ĉirkaŭrigardis, logis al si na Viktor kaj diris al li flustre en la orelon: - Teddi nia okazis tie, oni vundis lin. Tamen neniu dangero. Hejme li nun kuŝadas.

Bedaŭrinde, - balbutis Viktor, ĉagreniginte.

Li regalis per la frago la akceptiston, prenis la ŝlosilon, kaj levig is al si. Antaŭ senvestigi li telefo- nis al Teddi. Bofilino de Teddi informis ke ĉio entute ordigis, oni trapafis al li molaĵon, kuŝas li sur la ventro, sakras kaj suĉas vodkon. Kaj ŝi mem inten­cas veni nun en domon de la renkontoj, viziti la filon. Viktor petis transdoni al Teddi saluton, prome- sis veni, kaj metis la aŭskultilon. Estis necese tele- foni ankaŭ al Lola, sed li imagis tiun ĉi konversa- cion, riproĉojn, ekkriojn, kaj ne telefonis. Li demetis la pluvmantelon, rigardis la fragon, malleviĝis en la kuirejon kaj elpetis boteleton da kremo. Kiam li revenis, en la ĉambro sidis Pavor.

Bonan tagon, - diris Pavor, blindige sma- jlante.

Viktor venis al la tablo, enŝutis la fragon en va- zon, superverŝis ĝin per la kemo, surŝutis la suker- pulvoron, kaj eksidis.

Nu saluton, saluton, - diris li morne. - Kion vi diros?

Li ne volis rigardi na Pavor. Unue Pavor estis fa- traso, kaj, due, okazis ke estas malagrable rigardi homon kiun vi denuncis. Eĉ se il estas fatraso, eĉ se vi denuncis pro plej senriproĉaj kaŭzoj.

Aŭskultu, Viktor, - diris Pavor. - Mi estas pre- ta peti pardonon. Ni ambaŭ kondutis sin stulte, sed mi - aparte. Ĉio tio pro la oficaj malagrablaĵoj. Mi sincere petas pardonon. Al mi estus diable mala­grable se ni diskverelus pro tiu ĉi stultaĵo.

Viktor miksetis la fragon per kulereto kaj komencis manĝi.

Je Dio, ĝis tiom mi lastatempe malsukcesas, - daŭrigis Pavor, - tutan mondon mi sakrus. Kaj neniu kunsento de iu ajn, kaj neniu subteno... urbestro tiu, bruto, enlogis min en la malpuran historion...

Sinjoro Summan, - diris Viktor. - Ĉesu vi mensogadi. Ŝajnigi vi scipovas bone, sed mi, feliĉe, komprenis vin, tial mi havas neniun plezuron ob- servi viajn aktorajn talentojn. Ne difektu al mi la apetiton, iru vi.

Viktor, - diris Pavor riproĉe. - Ni estas ja adoltaj homoj. Ne atribuu ni tian signifon al la ĉetabla babilado. Ĉu vere vi imagis ke mi predikas tiun stultaĵon kiun mi elbuŝigis? Kapdoloro, mala- grablaĵoj, nazkataro... Ja kion vi volas de homo?

Mi volus ke la homo ne batu mian kranion de la dorso per kaprompilo, - klarigis Viktor. - Sed se li batas - okazas la cirkonstancoj, - tiam li ne ludu poste amikon-kamaradon.

Ha, jen vi pri kio, - diris Pavor pripense. Lia vizaĝo kvazaŭ griziĝis. - Aŭskultu, Viktor, mi ĉion klarigos. Tio estis pura hazardaĵo... Mi tute ne sciis ke tio estas vi. Kaj krom tio... Ja vi mem diras ke okazas cirkonstancoj.

Sinjoro Summan, - diris Viktor, ĉirkaŭlekante la kulereton. - Mi ĉiam ne ŝatis homojn de via pro- fesio. Unun mi eĉ pafmortigis - li estis tre kuraĝa en la stabo, kiam akuzis oficirojn pri nelojaleco, sed kiam oni sendis lin al la fronto... Entute iru vi for.

Tamen Pavor ne ekiris for. Li ekfumis cigaredon, metis piedon sur la piedo kaj komfortiĝis en la brakseĝo.

«Kompreneblas ja - fortega viro, ĵudon verŝajne konas, kaj kaprompilon li havas... Es­tus bone ekkoleriĝi nun. Vere, kial li mala- grabligas al mi la frandaĵon...»

Mi vidas ke vi scias multe, - diris Pavor. - Tio malbonas. Mi konsideras - por vi. Tamen bone. Ĉi- uokaze vi ne scias ke mi plej sincere estimas kaj ŝatas vin. Nu ne ŝiriĝu kaj ne faru aspekton ke tio naŭzas vin. Mi diras serioze. Mi plezure pretas es- primi bedaŭron pro la incidento kun la kaprompilo. Mi eĉ konfesu ke sciis kiun mi frapas, sed mi ne havis alian eblecon. Post angulo kuŝaĉas unu ates- tanto, poste vi alvenaĉis... Do, entute, sola afero kiun mi povis fari estis frapi vin laŭeble delikate, kaj mi faris ĝuste tion. Akceptu plej sincerajn par- donpetojn. - Pavor faris aristokratan geston.

Viktor rigardis lin kun iu eĉ scivolo. Io en tiu ĉi situacio estis freŝa, neelprovita kaj mafacile imaga- ta.

- Tamen peti pardonon pro tio ke mi estas ano de konata al vi departemento, - daŭrigis Pavor, - mi ne povas kaj, fakte, ne volas. Bonvolu ne imagi ke tie, ĉe ni, kolektiĝis nur sufokantoj de libera pensa- do kaj ŝlimuloj-karieristoj. Jes, mi estas kontraŭs- pionulo. Jes, laboro ĉe mi estas malpura. Tamen laboro ĉiam estas malpura, pura laboro ne ekzistas. Vi, en viaj romanoj, elverŝas subkonscion, tiel no- matan libidon vian, sed mi - alimaniere... Detalojn mi ne povas rakonti al vi, sed vi, verŝajne, mem konjektas ĉion ĉi tion. Jes, observas mi la leprule- jon, malamas mi tiujn ĉi malsekulaĉojn, timas mi ilin, kaj timas mi ne nur pri mi, pri ĉiuj mi timas, kiuj eĉ ion valoras. Pri vi, ekzemple. Ja vi kompre­nas nenion. Vi estas libera artisto, emociulo... aĥ, oĥ, - kaj nur konversacioj. Sed temas pri sorto de la sistemo. Se vi volas, - pri sorto de homaro. Jen insultas vi sinjoron prezidenton - diktatoro, tirano, stultulo... Sed alŝoviĝas tia diktatoreco pri kiu vi, liberaj artistoj, eĉ ne sonĝis. Tiam, en la restoracio, mi multe da stultaĵoj elparoladis, sed ĉefa grajno estas gusta: homo estas besto anarkia, kaj anarkio pe-voros gin se la sistemo ne estos sufiĉe kruda. Do jen kio: viaj ŝatataj malsekulaĉoj promesas tian kruelecon, ke por ordinara homo jam ne restos loko. Vi ne komprenas tion. Vi opinias ke se homo citas na Zurzmansor aŭ na Gegel, do tio estas - ho! Sed tiu homo rigardas vin kaj vidas amason da merdo. Li ne kompatas vin, ĉar vi estas merdo kiel la ŭ Zurzmansor, tiel laŭ Gegel. Merdo laŭ difino. Kaj tio kio estas preter limoj de tiu ĉi difino - lin ne intere­sas. Sinjoro prezidento, pro sia natura limigeco - nu, bojos sur vin, nu, ekstremokaze, ordonos pri- zonigi, kaj poste, antaŭ festo, amnestios vin pro pleneco da sentoj, kaj eĉ invitos al si tagmangi. Sed Zurzmansor rigardos vin per lupeo, kaj klasifikos: fekaĵo hunda, por nenio taŭga, kaj pripense, pro la grandega menso, pro komuna filozofio, forsvingos vin en rubujon kaj forgesos pri tio ke vi ekzistis...

Viktor eĉ ĉesis mangi. Stranga spektaĵo estis tio, neatendita. Pavor nervozigis, liaj lipoj ŝirigetis, la vizagon lasis la sango, li eĉ sufokigis. Li sendube kredis tion pri kio parolis, en liaj okuloj fi ksi g is timega vidaĵo de la terura mondo.

«Nu, nu», - diris al si Viktor. - «Ja tio es­tas malamiko, aĉulo. Aktoro li estas, aĉetas li vin...» - Subite li komprenis ke li perforte depuŝiĝas de Pavor. - «Ne forgesu ke tio estas burokrato. Ĉe li ne povas esti ideaj konsideroj - la estraro ordonis, do perlaboras li sian kompoton. Se oni ordonos al li defendi malsekulaĉojn - li defendos ilin. Konas mi tiun

220

ĉi kanajlaron, vidis jam...»

Pavor ekposedis sin kaj smajlis.

Scias mi kion vi pensas, - diris li. - Laŭ viza- ĝo via videblas ke vi penas diveni: kial tiu ĉi ulaĉo algluiĝis, kion li bezonas de mi; sed imagu, nenion mi bezonas de vi. Mi sincere volas averti vin, mi sincere volas ke vi komprenu, por ke elektu vi ĝus- tan flankon... - Li malsane nudigis la dentojn - Mi ne volas ke vi estu perfidulo de homaro. Poste vi bedaŭros, sed estos malfrue... Mi jam ne diras pri tio ke entute vi devas malaperi de ĉi tie, fakte mi venis por insisti pri tio. Proksimiĝas malfacila tem­po, ĉe estraro - atako da servemo, al iu oni aludis jam ke malbone vi laboras, sinjoroj, ke forestas ja ordo... Sed tio ne tiel gravas, tio estas malgravaĵo, pri tio ni ankoraŭ konversacios. Mi volas ke vi kom­prenu plej gravan. Sed gravas ne tio kio okazos morgaŭ. Morgaŭ ili ankoraŭ sidos ĉe si post la pik- drato sub gardo de tiuj kretenoj... - Li denove nudigis la dentojn. - Sed kiam pasos deko da jaroj...

Viktor ne sukcesis ekscii kio okazos post deko da jaroj. Pordo de la ĉambro malfermiĝis sen frapa- do, kaj eniris duopo en samaj grizaj pluvmanteloj, kaj Viktor tuj komprenis kio estas ili. Ĉe li kutime premiĝis interne, kaj li obeeme leviĝis, sentante naŭzon kaj senfortecon. Sed ili diris al li "sidu", kaj al Pavor diris "leviĝu".

Pavor Summan, vi estas arestita.

Pavor blanka, kaj eĉ ia bluete-blanka, kiel lakta separaĵo, leviĝis kaj raŭke diris:

Mandaton.

Ili donis al li rigardi iun paperon, kaj dum li rigardis ĝin per nevidantaj okuloj, ili prenis lin je la brakoj, elkondukis, kaj fermis post si la pordon. Viktor restis sidi, tuta moliĝinta, rigardanta la tablon kaj ripetanta mense: ili manĝegu unu la alian, ili manĝegu unu la alian... Li atendis ke sur la strato ekbruos aŭto, frapiĝos la pordetoj, sed ne ĝisatendis. Poste li ekfumis, kaj, sentante ke ne po­vas plu sidi ĉi tie, sentante ke necesas konversacii kun iu, iel malstreĉiĝi aŭ, almenaŭ, drinki kun iu vodkon, li eliris en la koridoron.

«Interese, kiel ili eksciis ke li estas ĉe mi. Ne, tute ne estas interese...»

Sur la ŝtupara placeto promenadis la altstatura profesiulo. Estis tiel nekutime vidi lin sola, ke Viktor ĉirkaŭrigardis - kaj vere: en angulo, sur divano, sidis la juna homo kun la teko kaj malfermadis ĵur- nalon.

- Ha, kaj jen li mem, - diris la altstatura. La juna homo ekrigardis na Viktor kaj komencis faldi la ĵurnalon. - Ni ĝuste al vi, - diris la altstatura. - Sed se okazis tiel, iru al ni, tie estas pli trankvile...

Al Viktor estis indiferente kien iri, kaj li obeeme ektiriĝis sur trian etaĝon. La altstatura longe malŝlosis pordon de tricent-dek-dua ĉambro. Ĉe li estis ligaĵo da ŝlosiloj kaj li, ŝajne, provis ilin ĉiujn; dume Viktor kaj la juna homo kun la okulvitroj staris apude, kaj la juna homo havis enuantan viza- ĝesprimon, kaj Viktor pensis kio okazus se li frapus nun lian kapaĉon, elkaptus la tekon, kaj ekhastus sur la koridoro. Poste ili eniris la ĉambrojn, kaj la juna homo tuj foriris en dormoĉambron maldek- stran, kaj la altstatura diris al Viktor: "Momenton", kaj foriris en dormoĉambron dekstan. Viktor eksidis ĉe la ruĝligna tablo kaj komencis movi la fingrojn sur raspetaj ringoj, kiujn lasis glasoj kaj pokaloj sur ĝia polurita surfaco. Tiuj ĉi ringoj estis multegaj, oni ne ceremoniis pri la tablo, kaj ne aprezis ke la ligno estas ruĝa, sur lin oni metis brulantajn ciga- redojn kaj, almenaŭ unufoje, deskuis la fonto- plumon. Poste el la dormoĉambro denove eliris la juna homo, ĉi- foje sen la teko kaj sen la jako, en hejmaj pantofloj, kun ĵurnalo en unu mano kaj kun plena glaso en la alia. Li eksidis sian brakseĝon sub la planka lampo, kaj tuj, el sia dormoĉambro, aperis la altstatura kun pleto kiun li tuj metis sur la tablon. Sur la pleto staris komencita jam botelo da viskio, glaso, kaj kuŝis granda kvadrata skatolo, te- gita per blua marokeno.

Komence formalaĵojn, - diris la altstatura. - Kvankam ne, atendu, komence dua glaso. - Li ĉirkaŭrigardis, prenis de la skribtablo glaseton por krajonoj, enrigardis ĝin, enblovis, kaj metis sur la pleton. - Do, formalaĵoj, - diris li.

Li rektiĝis, soldate mallevis la manojn kaj se­vere elstreĉis la okulojn. La juna homo demetis la ĵurnalon, kaj leviĝis, enue rigardante muron. Tiam ankaŭ Viktor leviĝis.

Viktor Banev! - deklaris la altstatura per fiske-multsignifa voĉo. - Estimata sinjoro! De nomo kaj laŭ speciala ordono de sinjoro prezidento mi havas honoron enmanigi al vi medalon "Arĝenta Tri- folio de Dua Grado" estiel rekompencon pro spe- cialaj meritoj okazigitaj per vi al departemento, kiun mi havas honoron prezenti ĉi tie!

Li malfermis la bluan skatolon, solene elprenis el ĝi medalon sur blanka muara rubando, kaj komencis alpingli ĝin al brusto de Viktor. La juna homo ĝentile ekaplaŭdis. Poste la altstatura en- manigis al Viktor la atestilon kaj la skatoleton, premis manon de Viktor, repaŝis, admiris, kaj ankaŭ ekaplaŭdis. Aplaŭdetis ankaŭ Viktor, sentante sin idioto.

Kaj nun ni pridrinku tion, - diris la altstatura.

Ĉiuj eksidis. La altstatura disverŝis viskion kaj

prenis al si glaseton por krajonoj.

Je la kavaliro de "Trifolio"! - deklaris li.

Ĉiuj denove ekstaris, interŝanĝis la smajlojn, eldirnkis kaj denove eksidis. La juna homo kun okulvitroj tuj prenis la ĵurnalon kaj ŝirmiĝis per ĝi.

La trian gradon vi, ŝajne, jam havas, - diris la altstatura. - Nun se vi havos ankaŭ la unuan, do esos vi plena kavaliro. Senpaga veturado kaj tiel plu. Pro kio vi kaptis la trian?

Mi ne memoras, - diris Viktor. - Estis io tia, verŝajne murdis mi iun... Ha, memoras. Tio pro Kitĉigana atakejo.

Ho! - diris la altstatura, kaj denove disverŝis viskion. - Sed mi ne militis. Ne sukcesis mi.

Vi prosperis - diris Viktor. Ili eldrinkis. - Inter ni parolate mi ne komprenas pro kio oni donis al mi tiun ĉi aĵon.

Ja mi diris: pro apartaj servoj.

Ĉu pro Summan? - prononcis Viktor, ĉagrene smajlante.

Ĉesu vi! - diris la altstatura. - Ja vi estas grava persono. Ja vi estas tie, en rondoj... - li nekonkrete svingis la fingron ĉe la orelo.

En kiuj ja rondoj... - diris Viktor.

Scias ni, scias! - ruzete kriis la altstatura. - Ĉion ni scias! Generalo Pferd, generalo Pukki, kolonelo Bambarĥa... Vi estas bravulo.

Unuafoje mi aŭdas, - diris Viktor nervoze.

Komencis tiun ĉi aferon la kolonelo. Neniu, vi mem komprenas, kontraŭis - ja ne eblis! Nu, kaj poste generalo Pferd estis kun raporto ĉe la prezi­dento kaj alŝovis al li dokumenton pri vi... - La longstatura ekridis. - Amuzaĵo, onidire, okazis. La maljunulo ekkriaĉis: "Kiu Banev? Ĉu la versaĵisto? Neniam!" Sed la generalo diris al li tiel strikte: "necesas, via ekscelenco!". Unuvorte ordigis ĉio. La maljunulo kortuŝigis, bone, diras, pardonas mi. Kio okazis inter vi??

Tiel ja, - nevolonte diris Viktor. - Pri liter- aturo disputis ni.

Ĉu vi vere verkas librojn? - demandis la alt­statura.

Jes. Kiel kolonelo Lourens (Lawrence).

Ĉu oni bone pagas?

Ne malbone. Eblas vivi.

Ankaŭ mi devus provi, - diris la altstatura. - Sed forestas libera tempo. Ĉu tio, ĉu alio...

Jes, forestas tempo, - konsentis Viktor. Ĉe ĉiu lia movo la medalo balancigis kaj frapis la ripojn. Li sentis ke gi kvazaŭ bruligas la haŭton. Estis deziro demeti, kaj tiam tuj venos faciligo.

Ĉu vi scias, mi iru, - diris li levigante. - Venis

jam tempo.

La longstatura tuj saltleviĝis.

Certe, - diris li.

Ĝis revido.

Adiaŭ, - diris la altstatura.

La juna homo kun la okulvitroj mallevetis la ĵurnalon kaj klinis la kapon.

Viktor eliris en la koridoron kaj tuj deŝiris de si la medalon. Ĉe li estis forta deziro ĵeti ĝin en bal- aaĵujon, sed li katenis sin, kaj en ŝ ovis ĝ in en la poŝon. Li sobiĝis en la kuirejon, prenis botelon da ĝino, kaj kiam li iris reen, lin vokis la akceptisto:

Sinjoro Banev, sinjoro urbestro telefonis al vi. Jam dufoje. En via ĉambro vi forestis, do mi...

Kion li deziras? - malserene demandis Viktor.

Li petis ke vi tuj telefonu al li. Ĉu vi iras al vi? Se li telefonos ankoraŭfoje...

Sendu lin en pugon, - diris Viktor. - Mi nun malŝaltos la telefonon, kaj se li telefonos al vi, do transdonu ĝuste tion: sinjoro Banev, kavaliro de "Trifolio de Dua Grado" sendas vin, sinjoro urbestro, en pugon.

Li ŝlosiĝis en la ĉambro, malŝaltis la telefonon kaj, ial kovris ĝin per kuseno. Poste li eksidis ĉe la tablo, enverŝis ĝinon, kaj, ne diluante, eldrinkis un- uglute la tutan glason. La ĝino bruligis la gorĝon kaj la ezofagon. Tiam li kaptis la kuleron, kaj komencis vori fragon kun la kremo, ne rimarkante la guston, ne rimarkante kion li faras.

«Ŝufiĉas, sufiĉas por mi», - pensis li. - «Nenion mi volas, nek ordenojn, nek generalo- jn, nek honorariojn, nek donacaĉojn viajn,

226

vian atenton, vian koleron, kaj nek ŝaton vian. Lasu min sola, ĝis gorĝo mi estas sata per mi mem, kaj ne enmiksigu vi min en viajn afero- jn... »

Li kaptis la kapon per la manoj por ne vidi an- taŭ si blank-bluan vizaĝon de Pavor, kaj tiujn senkolorajn senkompatajn muzelojn en samaj plu- vmanteloj.

«Generalo Pferd estas kun vi, generalo Battoks. Generalo Arŝmann kun siaj ordenpor- tantaj brakumoj, kaj Zurzmansor kun degluan- ta vizaĝo...» Li daŭre penis kompreni al kio tio ĉi similas. Li elsuĉis ankoraŭ duonglason, kaj komprenis ke li kaŝiĝas konvulsiante sur fundo de tranĉeo, kaj sub li turniĝadas tero, tutaj geologiaj tavoloj, gigantaj masoj da granito, bazalto, lafo, ili fleksas unu la alian, rompas unu la alian, ĝemante pro la streĉiĝo, ŝveliĝas, elĝibiĝas, kaj, interalie, elpremas lin supren, pli kaj pli alten, elpremas lin el la tranĉeo, levas sur pli altan ĝian randon, sed la tempo estas malfacila, ĉe la estraro estas atako de servemo, oni aludis al iu ke malbone laboras vi, sed li - jen li estas, sur la tranĉea rando, nudeta, la okulojn li kovris per la manoj, sed tuta li estas videbla.

«Ho se mi povus fundiĝi», - pensis li. - «Ekkuŝi sur fundo mem, por ke oni ne aŭdu kaj ne vidu min. Kuŝus mi kiel submara ŝipo» - ekpensis li, kaj iu sugestis al li: - «kuŝus silente, sen signalad». Jes, jes, kuŝus mi kiel ŝipo submara, sen kri' pri helpo, sen signalad'. Kaj neniun mi informu pri mia lokiĝo. Forestas, forestas mi. Silentas. Penu vi mem kompreni kio okazas kaj kion fari. Dio, kial mi neniel povas ekesti cinikulo?.. «

Li enverŝis ĝinon, kaj drinkis.

«Ne volas mi kanti kaj skribi. Kie estas la banĝo», - ekpensis li. - «Kien mi enŝovis la banĝon?» - Li grimpis sub la liton, kaj eltiris la banĝon. - «Kraĉas mi pri vi ĉiuj», - pensis li. - «Ho, ĝis kiu grado indiferentas al mi ĉio! Kuŝus mi kiel ŝipo submara, kuŝus silente sen signalad'».

Li ritme batis la kordojn, kaj dum tio komence la tablo, poste la tuta ĉambro, kaj poste ankaŭ tuta mondo komencis pied-bati akorde kaj moveti la ŝul- trojn. Ĉiuj generaloj kaj koloneloj, ĉiuj malsekaj homoj kun defalantaj vizaĝoj, ĉiuj departementoj pri sekureco, ĉiuj prezidentoj, kaj Pavor Summan, al kiu oni tordas la brakojn kaj batas la muzelon...

«Sata mi estas ĝis la mentono, tedis drinkaĵoj, tedis kantad'». Ne tedis, fakte, sed tedas, sed "te­dis" - tio estas bone, do estas tiel... «Kuŝus mi kiel ŝipo submara, kuŝus silente, sen dissendad'». Ŝipo submara... vodko amara... Estu ĉi tie iu virino... Kaj

koncentrejo ne estas onklino... Jen kiel, jen kiel.

En la pordon oni jam delonge frapis, pli kaj pli laŭte, kaj Viktor finfine ekaŭdis, sed li ne ektimis, ĉar tio estis ne tia frapo. Tio estis ordinara gajiga frapado de paca homo, kiu koleras ĉar oni ne malfermas al li. Viktor malfermis la pordon. Tio es- tis Golem.

Gaju vi! - diris li. - Oni arestis na Pavor.

Scias mi, scias, - diris Viktor gaje. - Sidu, aŭskultu...

Golem ne eksidis, sed Viktor tutegale ekfrapis la kordojn kaj ekkantis:

Sata mi estas ĝis la mentono Tedis drinkaĵoj, tedis kantad' Kuŝus mi kiel ŝipo submara Kuŝus surfunde, sen signalad'

Daŭrigon mi ankoraŭ ne verkis, - kriis li. - Poste estos vodko, juna virino... Koncentrejo ne es­tas onklino... Kaj poste - aŭskultu:

Inoj, drinkaĵoj, tute ne helpas: Postebriiĝo, kaj degradad'... Kuŝus mi kiel ŝipo submara Sen kri' pri helpo, sen signalad'

Satas mi plene, ĝis la laringo Ho kiel tedis drinka tornad' Funde mi kuŝus, funde kaŝiĝus

Kuŝus silente, sen signalad' [5]

Ĉio, - kriis li kaj ĵetis la banĝon sur la liton. Li eksentis grandegan faciliĝon, kvazaŭ io ŝanĝiĝis, kvazaŭ li ekestis subite ege bezonata tie, sur la tranĉea rando, videbla al ĉiuj, - deŝiris li siajn manojn de la fermitaj okuloj, kaj ĉ irka ŭ rigardis la ŝliman kampon, rustan pikdraton, grizajn sakojn, kiuj antaŭe estis homoj, enuegan malhonoran agadaĉon, kiu antaŭe estis vivo, kaj de ĉiuj flankoj sur la tranĉeajn randojn leviĝis homoj kaj ankaŭ ĉirkaŭrigardis, kaj iu demetis la fingron de la ellasi- lo...

Envias mi, - diris Golem. - Sed ĉu ne venis tempo verki la artikolon?

Neniokaze, - diris Viktor. - Vi ne konas min, Golem, - kraĉas mi pri ĉiuj. Ja sidu vi, diablo vin prenu! Mi estas ebria, kaj ankaŭ vi ebriiĝu! Demetu la pluvmantelon... Demetu, mi diras al vi! - ekkri- aĉis li. - Kaj sidu. Jen la glaso, drinku! Vi nenion komprenas, Golem, kvankam vi estas profeto. Kaj mi ne permesos al vi. Ne kompreni - tio estas mia prerogativo. En tiu ĉi mondo ĉiuj tro bone kompre­nas kio devas esti, kio estas kaj kio estos. Kaj ege mankas homoj kiuj ne komprenas. Kial, laŭ vi, mi estas valoraĵo? Nur tial ke mi ne komprenas. Antaŭ mi oni disvolvas perspektivojn - sed mi diras: ne, mi ne komprenas. Oni stultigas min per teorioj ek- streme simplaj - sed mi diras: ne, nenion mi kom­prenas... Ĝuste tial mi estas bezonata... Ĉu vi volas fragon? Tamen mi formanĝis ĉion. Tial fumu ni...

Li leviĝis, kaj promenis en la ĉambro. Golem kun glaso en la mano rigardis lin, ne turnante la kapon.

Tio estas mirinda paradokso, Golem. Estis tempo kiam mi komprenis ĉion. Mi estis dek-ses- jara, mi estis supra kavaliro de Legio, mi komprenis absolute ĉion, kaj mi estis bezonata al neniu. En unu pugnobatalo oni trarompis al mi kapon, dum monato kuŝis mi en malsanulejo, kaj ĉio iris siavice

Legio venke iris antaŭen sen mi, sinjoro preziden­to senkompate iĝis sinjoro prezidento ankaŭ sen mi. Ĉiuj bonege kontentiĝis sen mi. Poste ĝuste samo ripetiĝis en la milito. Mi oficiris, kaptis ordenojn, kaj dum tio, nature, komprenis ĉion. Oni trapafis mian bruston, mi trafis hospitalon, kaj kio - ĉu iu mal- trankviliĝis kie estas Banev, nia kuraĝa, ĉion kom- prenanta Banev? Diable, nenio simila! Tamen kiam

■ /V ■ I ■■ ■ I . ■ Л ■ Л Л i Л i

mi ĉesis kompreni ion ajn - ho, tiam ĉio ŝanĝiĝis. Ĉiuj ĵurnaloj rimarkis min. Amaso da departementoj rimarkis min. Sinjoro prezidento persone honorigis... Ha? Ĉu vi imagas kia maloftaĵo estas tio

nekomprenanta homo! Oni konas lin, lin prizorgas generaloj kaj mortint... E-e... koloneloj, li estas treege bezonata al malsekulaĉoj, oni opinias lin personeco, koŝmaro! Pro kio? Pro tio, gesinjoroj, ke li komprenas nenion. - Viktor eksidis. - Ĉu mi estas tre ebria? - demandis li.

Ne sen tio, - diris Golem. - Sed tio ne gravas,

daŭrigu.

Viktor disigis la brakojn.

Ĉio, - diris li kulpe. - Mi elĉerpigis... Ĉu mi kantu al vi?

Kantu, - konsentis Golem.

Viktor prenis la bangon, kaj komencis kanti. Li pe-kantis "Ni - kuragaj buboj", poste "Uraniaj ho­moj", poste "Pri paŝtisto, al kiu bovo elpikis unu okulon kaj kiu rompis ŝtatan limon pro tio", poste "Sata mi estas", poste "Indiferenta urbo", poste "Pri vero kaj mensogo", poste denove "Sata mi estas", poste li ekkantis la ŝtatan himnon per melodio "Kia- jn piedetojn havas la bubino!", sed forgesis la vor- tojn, konfuzis la strofojn kaj demetis la bangon.

Denove elĉerpigis mi, - diris li malgaje. - Do, diras vi, oni arestis na Pavor?... Sed mi scias tion. Li sidis ĉe mi, guste kie vi sidas... Ĉu vi scias kion li volis diri, sed ne sukcesis? Ke post dek jaroj la malsekulaĉoj ekposedos tutan terglobon, kaj ĉ iujn nin sufokos. Kion vi opinias?

Malverŝajnas, - diris Golem. - Por kio oni su- foku nin? Ni mem pe-sufokos unu la alian.

Kaj malsekulaĉoj?

Eble ili ne donos al ni pe-sufoki unu la alian... Malfacilas diri.

Ĉu eble ili helpos? - diris Viktor kun ebria rido... - Ĉar ni eĉ sufoki ne scipovas. Dek mil jaroj sufokas ni kaj ne venas la fino... Aŭskultu, Golem, sed kial vi mensogis al mi ke vi kuracas ilin? Ili tute ne estas malsanaj, ili ĉiuj estas samaj al vi kaj mi, sed ial flavaj...

Hm, - diris Holem. - De kie ĉe vi tiu informo?

Mi ne sciis tion.

Bone, bone, vi ne trompos min plu. Mi kon- versaciis kun Zur... kun Zu... kun Zurzmansor. Li rakontis al mi ĉion: sekreta instituto... Ili volviĝis per la tukoj por konservi... Ĉu vi scias, Golem, ili imagas tie ke povos uzadi generalon Pferd senfine. Sed en realo - nur kalifoj por horo. Voros li ilin kune kun la tukoj kaj gantoj, kiam ekmalsatos... Uf, diable, ĝis kiom mi estas ebria - ĉio naĝas...

Sed li ruzetis. Li bone vidis antaŭ si la dikan ruĝetan vizaĝon kaj etajn, nekutime atentajn okule- tojn.

Kaj Zurzmansor diris al vi ke li estas sana?

Jes, - diris Viktor. - Fakte ne, ne memoras mi... Plej verŝajne ne. Sed videblas ja...

Golem gratetis la mentonon per rando de la glaso.

Bedaŭrindas ke vi estas ebria, - diris li. - Tamen eblas ke tio estas bone. Ĉ e mi hodia ŭ estas bona humoro. Ĉu vi volas ke mi rakontu al vi ĉion kion mi konjektas kaj kion mi pensas pri la malsekulaĉoj?

Agu, - konsentis Viktor. - Sed ne mensogu

plu.

La okulvitra malsano, - diris Golem, - tio es­tas tre kurioza afero. Ĉu vi scias kiun trafas la okul­vitra malsano? - Li eksilentis. - Ne, nenion mi rakontu al vi.

Lasu, - diris Viktor. - Vi jam komencis.

Do stultulo mi estas ke komencis, - oponis Golem. Li alrigardis na Viktor kaj eksmajletis. - Demandu, - diris li. - Se la demandoj estos stultaj, mi volonte respondos... Demandu, demandu, se ne, mi denove ŝanĝos la opinion.

Oni frapis la pordon.

Iru al diablo! - elkrieĝis Viktor. - Mi estas okupata!

Pardonu, sinjoro Banev, - diris timema voĉo de la akceptisto. - Al vi telefonas la edzino.

Mensogo! Mi havas neniun edzinon... Tamen, pardonon. Mi forgesis. Bone, mi tuj telefonos al ŝi, dankon. - Li kaptis glason, plenigis ĝisrande, ŝovis al Golem kaj diris: - drinku kaj pensu pri nenio. Mi tuj.

Li ŝaltis la telefonon, kaj kunmetis numeron de Lola. Lola parolis tre seke:

Pardonu ke mi malhelpis, sed mi intencas ve- turi al Irma, ĉu vi bonvolos partopreni?

Ne! - diris Viktor. - Ne bonvolos. Mi estas okupata.

Tamen tio estas via filino! Ĉu vere vi falis ĝis tiu grado...

Mi estas okupata! - elbojis Viktor.

Kaj ĉu vin ne maltrankvilas kio okazas pri via filino?

Ĉesu aspektigi, - diris Viktor. - Vi, ŝajne, vo­lis liberiĝi de Irma. Vi liberiĝis. Kion ankoraŭ vi be- zonas?

Lola komencis plori.

Ĉesu, - diris Viktor, grimacante. - Al Irma es­tas bone tie. Pli bone ol en plej bona edukpensiono. Veturu vi kaj konvinkiĝu...

Vi estas kruda senanima egoisma virporko, - deklaris Lola kaj metis la aŭskultilon.

Viktor sakris flustre, denove malŝaltis la tele- fonon, kaj revenis al la tablo.

Aŭskultu, Golem, - diris li, - kion vi faras tie pri miaj infanoj? Se vi preparas tie alternaron, do mi ne konsentas.

Kiun alternaron?

Nu, kiun... Ankaŭ mi demandas: kiun?

Ĝis kiom mi estas informita, - diris Golem, - la infanoj estas tre kontentaj.

Ne tio gravas... Ankaŭ sen vi mi scias ke ili estas kontentaj. Sed kion ili faras tie?

Ĉu ili ne diris al vi?

Kiu?

Infanoj.

Kiel ili povis diri al mi se mi estas ĉi tie, kaj ili - tie?

Ili konstruas novan mondon... - diris Golem.

Ha... Jes, tion ili diris al mi. Sed tio estas nur vortoj, filozofio... Kial vi denove mensogas al mi, Golem? Kiu nova mondo povas esti post pika drato? Ĉu nova mondo sub komando de generalo Pferd?.. Kaj kio se ili infektigos tie?

Per kio? - demandis Golem.

Per okulvitra malsano, nature!

Mi jam sesan fojon ripetas ke genetikaj mal- sanoj ne estas infektaj.

Sesan, sesan... - grumblis Viktor, perdinte fadenon de la konversacio. - Kaj kio gi estas en- tute, tiu ĉi okulvitra malsano?

Malsano.

Kio doloras pro gi? Aŭ, eble, tio estas sekre-

Ne, tio estas ĉie publikita.

Do rakontu, - diris Viktor. Nur sen terminoj.

Komence - ŝanĝoj de haŭto. Aknoj, vezikoj, precipe sur brakoj kaj gamboj, iam - pusaj ulceroj...

Aŭskultu, Golem, ĉu tio gravas?

Por kio?

Por la esenco.

Por esenco - ne, - diris Golem. - Mi opiniis ke tio interesas vin.

Mi volas kompreni la esencon! - diris Viktor plensente.

Sed la esencon vi ne komprenos, - diris Golem, iom laŭtiginte la voĉon.

Kial?

Unue ĉar vi estas ebria...

Tio ankoraŭ ne estas kaŭzo, - diris Viktor.

Kaj due ĉar tion tute ne eblas klarigi.

Tio ne povas okazi, - deklaris Viktor. - Vi simple ne volas diri. Sed mi ne ofendiĝas. Subskri- bo, diskonigo, milita tribunalo... Jen Pavor estas arestita... Dio kun vi. Sed mi ne komprenas kial in- fano devas konstrui novan mondon en leprulejo. Ĉu oni ne trovis alian lokon?

Oni ne trovis, - respondis Golem. - En la lep­rulejo loĝas konstrukciistoj. Kaj entreprenistoj.

Kun mitraletoj, - diris Viktor. - Vidis mi. Ne­nion mi komprenas. Iu el vi mensogas. Aŭ vi aŭ Zurzmansor.

Certe Zurzmansor, - senpasiece diris Golem.

Kaj eblas ke vi ambaŭ mensogas. Sed mi kredas al vi ambaŭ, ĉar estas en vi io... Vi nur diru

al mi, Golem, kion ili volas? Nur honeste.

Feliĉon, - diris Golem.

Por kiu? Por si?

Ne nur.

Sed je kies konto?

Por ili tiu ĉi demando ne havas sencon, - malhaste diris Golem. - Je konto de herboj, je kon­to de nuboj, je konto de fluanta akvo... Je konto de steloj.

Ĝuste kiel ĉe ni, - diris Viktor.

Tute ne, - oponis Golem. - Tute ne tiel.

Kial? Ankaŭ ni...

Ne tiel, ĉar ni eltretas herbojn, dispelas nubo- jn, bremsas akvon... Vi komprenis min sen- metafore, sed tio estas analogio.

Mi ne komprenas, - diris Viktor.

Mi avertis vin. Mi mem ne komprenas multon, sed mi konjektas.

Ĉu estas iu kiu komprenas?

Ne scias mi. Malverŝajnas. Eble la infanoj... Sed eĉ se ili komprenas, do si-maniere. Tre si- maniere.

Viktor prenis la banĝon kaj tuŝis la kordojn. La fingroj ne obeis lin. Li metis la banĝon sur la tablon.

Golem, - diris li. - Jen vi estas komunisto. Kion, diable, faras vi en la leprulejo? Kial vi ne sur barikado? Kial vi ne ĉe mitingo? Moskvo ne laŭdos vin.

Mi estas konstrukciisto, - trankvile diris Golem.

Kia konstrukciisto vi estas, se vi, diable, komprenas nenion? Kaj entute, kial vi miskondukas min? Ni penadas jam pli ol horo, kaj kion vi diris al mi? Voras vi ĝinon kaj venigas nebulon. Hontu, Golem. Kaj mensogas vi senhalte.

Ne tiom senhalte, kvankam ne sen tio. Ne okazas ĉe ili pusaj ulceroj.

Redonu la glason, - diris Viktor. - Jam ebri- iĝis vi. - Li plaŭdis el la botelo, kaj pe-drinkis. - Diablo vin komprenu, Golem. Ja por kio al vi tio ĉi? Se vi povas rakonti, - rakontu, sed se tio estas sekreto, - vi ne devis komenci.

Estas tre simple klarigi tion, - bonanime diris Golem, etendante la gambojn, - Ja mi estas profe­to, vi mem nomis min tia. Sed ĉiuj profetoj estas en tia situo: ili scias multe, kaj ili volas rakonti - in- formi agrablan konversacianton, fanfaroni por altigi sian staton. Sed kiam ili komencas rakonti, aperas iu sento de maloportuneco, embaraso, - do ili zu- madas kiel Dio, kiam oni demandis lin pri la ŝtono.

Laŭdezire, - diris Viktor. - Veturos mi en la leprulejon kaj ekscios ĉion sen vi... Sed jen kio, profetu vi ion.

Li kun intereso observis kiel la manoj kaj la piedoj perdas sentemon, kaj pensis ke estus bone drinki ankoraŭ glason por kompleto, ekkuŝi dormi, kaj poste vekiĝi kaj veturi al Diana. Ĉio okazos ne tiel malbone. Kaj entute ĉio estas ne tiel malbona. Li imagis kiel li kantos al Diana pri la submara ŝipo, kaj al li ekestis tute bone. Li prenis malsekan remilon, kiu kuŝis sur la poŭpo, kaj depuŝiĝis de la bordo, kaj la boato tuj ekbalanciĝis. Estis neniu pluvo, eĉ nuboj forestis, estis ruĝa sunsubiro, kaj li ekremis rekte al la sunsubiro, kaj la remiloj deŝir- igis de la ondaj suproj. Kuŝus mi sur la fundo... Kaj li ekkuŝus, sed estis maloportune, ĉar super la orelo maldiligente zumis voĉo de Golem:

...Ili estas tre junaj, ĉio ĉe ili estas antaŭe, sed ĉe ni antaŭe - nur ili. Certe homo ekposedos kosmon, sed tio ne estos rugvanga atleto kun muskoloj, kaj certe homo venkos sin mem, sed komence li ŝangos sin mem... Naturo ne trompas, gi plenumas la promesojn, sed ne tiel kiel ni opiniis, kaj ofte ne tiel kiel ni volus...

Zurzmansor, kiu sidis sur la pruo, turnis la kapon, kaj ekestis videble ke li ne havas vizagon, la vizagon li tenis en la manoj, kaj la vizago rigardis na Viktor - bona vizago, honesta, sed gi venigis naŭzon, sed Golem daŭre ne ĉesis, kaj daŭre zumis...

Kuŝu vi dormi, - elbalbutis Viktor, etendigante sur fundo de la boato. La boatripoj dolorigis liajn flankojn, kaj estis maloportune, sed li tre volis dormi. - Kuŝu vi dormi, Golem...

Ĉapitro dek-unua

Vekiginte li trovis ke ku ŝ as en lito. Estis mal- lume, en la fenestron kun tambura krakado torentis pluvo. Li pene levis la manon kaj etendigis al la noktolampo, sed la fingroj stumblis je malvarman glatan muron.

«Strange» - pensis li. - «sed kie estas Di­ana? Aŭ ĉu tio ne estas sanatorio?»

Li penis leki la lipojn, sed la dika raspa lango ne obeis lin. Li tre volis fumi, sed fumi

eblis neniokaze... «Ha, fakte, mi volas trinki».

- Diana, - vokis li.

«

Subite li ekmemoris pri Pavor kaj eksidis, sed eksentis vomemon, kaj denove ekkuŝis sur la dor- son.

«

Li grimaciĝis, kaj komencis grati per la ungoj la maldekstran manon.

«

Li furioze ekfrotis dorsan flankon de la dekstra mano je la lana litkovrilo.

«Malfacilaj tempoj proksimiĝas...» Ne, tio el Pavor... Ha, tio el Golem: «ĉe ili ĉio estas antaŭe, kaj ĉe ni antaŭe estas nur ili». Kaj genetika malsano... Kio ja, tute eblas. Iam tio devis okazi. Eblas ke delonge okazis jam. Ene de speco naskiĝas nova speco, sed ni nomas tion genetika malsano. Malnova speco - por ĝisnunaj kondiĉoj, nova speco - por aliaj. An- taŭe estis bezonataj potencaj muskoloj, fekundeco, frostrezisteco, agresemo kaj, tiel dirite, praktika inĝenieco... Fakte ankaŭ nun tio bezonatas, sed precipe pro inercio... Oni povas neniigi milionon kun praktika inĝenieco, kaj okazos nenio esenca. Tio ja ĝustas, mult- foje elprovite. Kiu diris ke se oni elprenus el historio kelkajn dekojn... Nu kelkajn centojn da homoj, tiam ni tuj okazus en ŝtona epoko. Nu, estu tio kelkaj miloj... Kio ili estas, tiuj ĉi homoj? Tio, frato, estas tute aliaj homoj. Kaj tute eblas: Njuton (Newton), Ejnŝtejn (Ein­stein), Aristotel - ili estis mutantoj. Kondiĉoj, certe, estis ne tro favoraj, kaj tre eblas ke amaso da tiaj mutantoj pereis, ne elmontrante sin, kiel tiu knabeto el rakonto de Ĉapek... Ili certe estis specifaj: ili havis nek praktikan sagacon, nek normalajn homajn bezonojn... Aŭ, eble, tio nur ŝajnas? Simple spirita flanko estas tiel hipertrofiita ĉe ili, ke ĉio cetera ne rimarkeblas. - Nu, tion vi vane, - diris li. - Ejnŝtejn diris ke plej bone estas labori prizor- gante lumturon. - Tio ja mem montras multon... Kaj entute, interese estus imagi kiel en niaj tagoj naskiĝas homo supera. Bona temo... Diable, la brakoj jukas netolereble... Estus bone verki tian utopion en stilo de Orvel (Orwell) aŭ Bernard Volf (Wolff). Tamen estas malfacile imagi tiun superhomon: grandega kalva kranio, malfortaj manetoj-piedetoj, im- potento... banalaĵo. Sed, entute, devas esti io simila al tio. Entute - deŝoviĝo de bezonoj. Vodko ne bezonatas, voraĵo ne devas esti iel specifa, neniu lukso, ankaŭ inoj, entute... Tiel nur, por la trankvilo kaj pli bona koncentriĝo. Ideala objekto por ekspluatado: apartan kabi- neton al li, tablon, paperon, amason da libroj... Aleeton por altaj meditoj, kaj kontraŭ tio li produktas ideojn... Ne, neniu utopio oka- zos - kaptos lin militistoj, jen tuta utopio. Faros ili sekretan instituton, ĉiujn tiujn super- homojn alveturigos tien, metos la gardiston, kaj jen la fino.»

Viktor levig is gemetante, paŝante per la nudaj piedoj sur la malvarma planko. Li venis en la banĉambron, malfermis la kranon, kaj kun plezurego sattrinkis, ne ŝaltante la lumon. Timigis eĉ penso - ŝalti la lumon. Poste li denove revenis sur la liton, kaj iom da tempo gratigis, sakrante cimojn.

«Entute por la temo tio estas eĉ bone: sekreta instituto, gardistoj, spionoj... Patrio- tismo de patrioteca purigistino Klara... Malica fuŝaĵo. Malfacilas imagi ilian laboron, ideojn, eblecojn - ne taŭgas mi por tio... Tio tute ne eblas. Ĉimpanzo ne povas verki romanon pri homoj. Kiel mi povas verki romanon pri homo ĉe kiu estas neniuj bezonoj krom la spiritaj? Certe ion ajn mi povas imagi. Atmosferon, sta- ton de senĉesa krea ekstazo. Sento de sia ĉiopoveco, independeco... foresto de komplek- soj, absoluta sentimeco. Jes, por verki tian aĵon oni devas leki LSD. Entute emocia sfero de superhomo imagiĝus, al ordinara homo, kiel patologio. Malsano... Vivo - malsano de mate- rio, racio - malsano de vivo. Okulvitra mal­sano», - pensis li.

Kaj subite ĉio prenis siajn lokojn.

«Do jen kion li konsideris!» - ekpensis Vik­tor pri Golem. - «Saĝaj kaj ĉiuj senescepte talentaj. Kio do okazas? Okazas ke ili jam ne estas homoj. Zurzmansor simple mensogis al mi. Do komenciĝis jam... Nenion oni eblas kaŝi», - pensis li kun kontentiĝo. - «

Lin kaptis febra ekscitiĝo. Ĉiu sekundo estis his- toria, kaj bedaurindas ke li ne sciis tion hieraŭ, ĉar hieraŭ, antaŭhieraŭ, kaj antaŭ semajno ĉiu sekundo ankaŭ estis historia.

Li saltleviĝis, ŝaltis lumon kaj, grimacante pro ĝi, komencis palpe serĉi siajn vestaĵojn. La vestaĵoj forestis, sed poste la okuloj kutimiĝis al la lumo, li kaptis la pantalonon, pendantan sur la litokapo, kaj subite ekvidis sian brakon. La brako ĝis la kubuto estis kovrita per ruĝa ekzantemo kun morte-blankaj tuberetoj. Kelkaj tuberetoj sangis pro la gratado. Sur alia mano estis samo.

«Diable», - pensis li, malvarmiĝante, ĉar li jam sciis kio estas tio. Li ekmemoris: ŝanĝoj de la haŭ - to, ekzantemo, vezikoj, iam pusaj ulceroj... Pusaj ulceroj ankoraŭ forestis, sed li kovriĝis per malvar- ma ŝvito kaj, ellasinte la pantalonon, eksidis sur la liton.

«Ne povas esti», - pensis li. - «Ankaŭ mi. Ĉu vere ankaŭ mi?»

Li singarde karesis per la manplato la haŭton kovritan per la buletoj, poste fermis la okulojn kaj, detenante la spiron, ekaŭskultis sin. Brue kaj mal- ofte batis la koro, en la oreloj alte sonoris la sango, la kapo ŝajnis grandega, malplena, estis neniu do- loro, forestis vata pezeco en la cerbo.

244

«Stultulo», - pensis li smajlante. - «Kion mi esperas rimarki? Tio devas esti kiel morto - antaŭ sekundo vi estis homo, preterbrilis kvanto da tempo - kaj ekestas vi dio, sed vi ne scias tion kaj scios neniam, same kiel stul­tulo ne scias ke li estas stultulo, kiel saĝulo, se li vere estas saĝa, ne scias ke li estas saĝu- lo... Tio verŝajne okazis kiam mi dormis. Ĉi- uokaze, ĝis kiam mi ekdormis, esenco de malsekulaĉoj estis por mi ekstreme nebula, sed nun mi vidas ĉion kun ega precizeco, kaj atingis tion per pura logiko, eĉ nerimarke...»

Li feliĉe ekridis, surpaŝis la plankon, kaj, krakante per la muskoloj, venis al la fenestro.

«Mia mondo», - pensis li, rigardante tra la verŝita per la akvo vitro, kaj la vitro mala- peris. En malproksima subo dronis en la pluvo la urbo, rigidiĝinta en la teruro, kaj la grande- ga malseka lando, kaj poste ĉio demoviĝis, forflosis, kaj restis nur eta blua globeto kun longa blua vosto, kaj li ekvidis grandegan lent- similan galaksion, oblikve kaj morte pendan- tan en pulsanta senfundaĵo, ŝiraĵojn da luman- ta materio, torditajn de fort-kampoj, kaj sen- fundaĵojn kie forestis lumo; tiam li etendis la manon kaj enigis ĝin en pufan blankan kernon, kaj eksentis malpezan varmon, kaj kiam li streĉis la pugnon, la materio trairis inter la fingroj kiel sapa vezikaro.

Li denove ekridis, klakis perfingre sian respegu- lon en la vitro, kaj karese movis la manplaton sur tuberetoj de sia haŭto.

- Pro tiu okazo necesas drinki! - diris li laŭte.

En la botelo restis ankoraŭ iom da ĝino, be- daŭrinda olda Golem ne sukcesis ĝisdrinki, be- daŭrinda olda misprofeto...

«Ne pro tio li estas misprofeto ke profe- taĵoj liaj ne estas veraj, sed ĉar li estas ne pli ol parolanta marioneto. - Mi ĉiam ŝatos vin, Golem», - pensis Viktor, - «vi estas bona homo, vi estas saĝa homo, sed vi estas nur homo... »

Li verŝis la restaĵon en la glason, per kutima movo enverŝis la alkoholaĵon en la gorĝon kaj, ankoraŭ ne sukcesinte pe-gluti, ĵetiĝis en la banĉambron. Li vomis.

«Diable», - pensis li, - «kia aĉaĵo».

En la spegulo li ekvidis sian vizaĝon - ĉifitan, iom velke ŝvelintan, kun nenature grandaj kaj nena- ture nigraj okuloj.

«Do venis la fino», - pensis li, - «do venis la fino, Viktor Banev, drinkulo kaj fanfaronulo. Ne drinkos vi plu kaj ne kriaĉos kantojn, ne ridegos pro stultaĵoj kaj ne balbutos vi gajajn sensignifaĵojn per la ligna lango, ne pugnobat- alos, ne diboĉos kaj ne huliganos, ne timigos pasantojn, ne konfliktos kun polico, ne mal- paciĝos kun sinjoro prezidento, ne enrompiĝos en noktajn drinkejojn kun bruanta akompanaro

da junaj admirantoj...»

Li revenis sur la liton. Deziro fumi forestis. Li volis nenion, ĉio naŭzis, kaj venis melankolio. Sento de perdo, komence malpeza, nur iomete rimarkinda, kiel tuŝo de araneaĵo, diskreskis, morozaj vicoj da pika drataro ekstaris inter li kaj la mondo, kiun li tiel amis.

«Ĉion oni devas pripagi», - pensis li, - «nenion oni akceptas senpage, kaj ju pli vi ricevis, des pli oni devas pagi, pro nova vivo oni devas pagi per malnova vivo...»

Li furioze gratis la manojn, kaj ne rimarkis tion.

Diana eniris ne frapante, deĵetis la pluvman- telon, kaj haltis apud li, ridanta, alloga, kaj levis la manojn, ordigante la harojn.

Malvarmas mi, - diris ŝi. - Ĉu vi enlasos varmigi?

Jes, - diris li, malbone komprenante kion ŝi diras.

Ŝi malŝaltis la lumon, kaj nun li ne vidis ŝin, nur aŭdis kiel la ŝlosilo turnigis en la serurtruo, krakadon da disigantaj butonoj, susuron de la ves- taĵoj, kaj kiel la ŝuo falis sur la plankon, kaj poste ŝi okazis apude, varma, glata, bonodora.

Sed li daŭre pensis pri tio ke al ĉio venis nun fino - ĉiama pluvo, morozaj domoj kun truigitaj tegmentoj, fremdaj nekonataj homoj en malseka nigra vestaĵo, kun malsekaj tukoj sur la vizaĝoj. Kaj jen ili demetas la tukojn, demetas la gantojn, demetas la vizaĝojn, kaj

247

metas ilin en specialajn ŝranketojn; kaj brakoj iliaj estas kovritaj per pusaj ulceroj - angoro, teruro, soleco...

Diana premiĝis al li, kaj li per kutima movo brakumis ŝin. Ŝi estis sama, sed li, li jam ne estis sama, li nenion scipovis plu, ĉar li bezonis nenion.

Kio pri vi, karulo? - karese demandis Diana. - Ĉu vi drinkis tro multe?

Li singarde deprenis ŝiajn manojn de sia kolo. Nun li eksentis teruron.

Atendu, - diris li. - Atendu.

li leviĝis, pe-palpis ŝaltilon, ŝaltis lumon, kaj kelkajn sekundoj staris dorse al ŝi, ne decidante turniĝi, tamen li turniĝis. En ordo, ŝi estis belega. Ŝi estis verŝajne eĉ pli bela ol kutime, sed tio estis kiel pentraĵo. Tio ekscitis fieron pri homo, ravon pri homa perfekteco, sed tio ekscitis nenion alian. Ŝi rigardis lin, mire levante la brovojn, kaj poste ŝi ŝa- jne ektimis, ĉar subite ŝi eksidis rapide, kaj li ek- vidis ke ŝiaj lipoj moviĝas. Ŝi diris ion, sed li ne aŭdis.

Atendu, - ripetis li. - Tio ne povas esti. Aten-

du.

Li vestiĝis kun febra hasto, kaj daŭre diris: atendu, atendu, sed li ne pensis pri ŝi, temis ne nur pri ŝi. Li elsaltis en koridoron, stumblis je ĉambro de Golem, je la fermitan pordon, ne tuj komprenis kien nun, kaj poste deŝiriĝis kaj ekkuris soben, en la restoracion.

Ne volas, - ripetadis li, - ne volas mi tion, ne petis mi.

Dank al Dio, Golem troviĝis sur sia kutima loko.

248

Li sidis, metinte la manon post dorson de la brak- seĝo, pririgardante kontraŭ lumo pokaleton da kon- jako. Sed doktoro R.Kvadriga estis ruĝa, agresema, kaj, ekvidinte na Viktor, diris laŭte je la tuta halo:

Tio estas malsekulaĉoj. Merduloj. For!

Viktor falis en sian brakseĝon, kaj Golem, di-

rante eĉ ne vorton, verŝis al li konjakon.

Golem, - diris Viktor. - Aĥ, Golem, mi infek- tiĝis!

Ŝprucado! - deklaris R.Kvadriga. - Ankaŭ al

mi.

Drinku la konjaketon, Viktor, - diris Golem. - Ne nervoziĝu vi tiel.

Iru al diablo, - diris Viktor, kun teruro rigar- dante lin. - Ĉe mi estas okulvitra malsano. Kion fari?

Bone, bone, - diris Golem. - Vi tamen drinku. - Li levis la fingron kaj kriis al kelnero: - Sodan akvon! Kaj ankoraŭ konjakon.

Golem, - diris Viktor malespere. - Vi ne kom­prenas. Mi ne povas. Mi ekmalsanis, diras mi al vi! Tio estas malhoneste... Mi ne volis... Ja vi diris - ne infekte...

Li teruriĝis pro penso ke parolas tro senlige, ke Golem ne komprenas lin kaj opinias ke li estas sim­ple ebria. Tiam li ŝovis sub nazon de Golem siajn manojn. La pokaleto renversiĝis, ruliĝis sur la tablo, kaj falis planken.

Golem komence haste retrokliniĝis, poste ekri- gardis, kliniĝis antaŭen, prenis manon de Viktor per finaĵoj de la fingroj, kaj komencis pririgardi la grati- tan tuberetan haŭton. Liaj fingroj estis malvarmaj

kaj firmaj.

«Jen estas la fino», - pensis Viktor, - «Jen estas unua medicina pririgardo, kaj poste es­tos aliaj pririgardoj kaj mensogaj promesoj ke estas ankoraŭ espero, kaj trankviligaj mik- sturoj, kaj poste mi kutimiĝos, kaj estos jam neniaj pririgardoj, kaj oni transportos min en la leprulejon, kovros la buŝon per nigra tuko, kaj ĉio estos finita.»

Ĉu vi manĝis sovaĝan fragon? - demandis Golem.

Jes, obeeme diris Viktor. - La ĝardenan.

Voris, ŝajne, ĉirkaŭ du kilogramojn, - diris Golem.

Kiel rilatas la frago? - ekkriaĉis Viktor, elŝi- rante la manon. - Faru ion! Ne povas esti ke estas malfrue. Ja ĵus komenciĝis.

Ĉesu kriaĉi. Ĉe vi estas alergio. Ne estas rekomendinde al vi vori tiom da frago.

Viktor ankoraŭ ne komprenis. Pririgardante la manojn li balbutis: "Ja vi mem diris... Veziketoj... Ekzantemo..."

Veziketoj ankaŭ pro cimoj okazas, - diris Golem edife. - Vi estas sentema al kelkaj substan- coj. Kaj imago via ne konformas al la racio. Same kiel ĉe plimulto da verkistoj. Ankaŭ vi tien - en malsekulaĉojn...

Viktor eksentis ke li reviviĝas.

«Preterpasis», - frapiĝis en lia kapo. - «Preterpasis, ŝajne. Se preterpasis, mi ne

scias kion mi faros... Fumi ĉesos...»

Ĉu vi ne mensogas? - diris li plende.

Golem smajletis.

Ja drinku vi la konjaketon, - proponis li. - Ĉe alergio estas malpermesate drinku konjakon, sed vi drinku. Ĉar tro bedaŭrindas via aspekto.

Viktor prenis lian pokaleton, fermis la okulojn kaj drinkis.

«Nenio! Iom naŭzetas, sed tio, oni devas kompreni, pro la postebriiĝo. Tuj pasos».

Kaj ĉio pasis.

Kara verkisto, - diris Golem. - Por ekesti konstrukciisto veziketoj ne sufiĉas.

Venis la kelnero kaj metis sur la tablon kon­jakon kaj sodan akvon. Viktor profunde kaj liberig e suspiris, enspiris la konatan restoracian aeron, kaj eksentis belegajn odorojn de tabaka fumo, de marinita cepo, de iom bruligita oleo kaj de rostita viando. La vivo revenis.

Amikego, - diris li al la kelnero. - Botelon da gino, limonan sukon, glacion, kaj kvar porciojn da lamprido en la ducent-dek-sesan. Kaj rapide!..

Alkoholuloj, - diris li al Golem kaj R.Kvadriga. - Aĉaj restoraciaj ratoj. Drinkaĉu vi ĉi tie gis perdo de la konscio, sed mi iros al Diana. - Li estis preta kisadi ilin.

Golem diris, rilatante al neniu:

Bedaŭrinda belega anasido!

Por unu sekundo Viktor eksentis bedaŭron. Aperis kaj malaperis rememoroj pri iuj gigantaj neefektiviĝintaj eblecoj. Sed li nur ekridis, deŝovis la brakseĝon, kaj ekpaŝadis al la eliro.

Ĉapitro dek-dua

Pasis jaro post la milito. Leŭtenanto Bo es­tis malmobilizita pro la vundiĝo. Sur lin oni pendis medalon "Viktorio", enŝovis en la den­tojn unumonatan monprovizon kaj kartonan keston kun donaco de sinjoro prezidento: botelon da trofea ŝnapso, du ladskatoletojn da strasburga pasteĉo, du rondojn da fumaĵita ĉevala kolbaso, kaj trofeajn silkajn kalsonojn por ordigo de familia vivo.

Reveninte en la ĉefurbon la leŭtenanto ne senkuraĝiĝas. Li estas bona mekanikisto, lin oni ĉiumomente prenos labori en universitata- jn metiejojn, de kie li foriris volontule, sed li ne rapidas - li restarigas malnovajn konateco- jn, ordigas la novajn, kaj inter tio fordrinkas la fatrason, elprenitan de la malamiko je konto de la reparacioj. En unu festeneto li renkontas virinon nomo de kiu estas Nora, tre similan al Diana. Priskribo de la festeneto: eluzitaj an- taŭmilitaj gramofondiskoj, brulalkoholo de hejma purigo, usonaj viandkonservaĵoj, silkaj ĉemizetoj sur nuda korpo, kaj ĉiuforme preparita karoto. La leŭtenanto, tintante per la medaloj, momente dispelas diversajn civilulo- jn, senlace almetantaj al Nora kuiritan karo- ton, kaj komencas regulan sieĝon. Nora kon- dutas strange. De unu flanko ŝi videble ne kontraŭas, sed de dua flanko ŝi donas al li

252

kompreni ke ligiĝi kun ŝi estas danĝere. Tamen la eksleŭtenanto, varmigita per la bru- lalkoholo volas scii nenion. Ili lasas la festene- ton, kaj iras al Nora. La postmilita ĉefurbo nokte: maloftaj lanternoj, la pavimo estas kavetita, ĉirkaŭbaritaj ruinoj, ne pe-konstruita cirko, en kiu putras ses-milo da militkaptitoj sub gardo de du invalidoj, en tute jam mal- luma interstrateto oni rabas iun. Nora loĝas en antikva trietaĝa domo, la ŝtuparejo estas abomenigita, sur unu el la pordoj - kreta surskribo: "Ĉi tie loĝas ŝafhundo". En longa koridoro, amasigita per diversa fatraso, de- flankiĝas en ombron mucidaj personoj. Nora, bruante per multnombraj ŝlosiloj, malŝlosas sian pordon kun mirakle konserviĝinta brila leda tegaĵo. En la enirĉambro ŝi faras ankoraŭ unu averton, sed Bo, opiniante ke temas nur pri iu krimaĵo, respondas ke li iradis en ĉe- valaj linioj kontraŭ tankoj. La loĝejeto estas ne laŭtempe purta kaj komforta, grandega sofo, Nora rigardas la leŭtenanton kun iu be- daŭro, foriras por neloge kaj revenas kun komencita botelo da konjako, vestita plejgrade alloge. Okazas ke en ilia dispono estas nur duonhoro. Post la duonhoro kontentiĝinta leŭ- tenanto foriras kun espero renkontiĝi denove. En fino de la korodoro oni jam atendas lin - du mucidaj homoj en ombro. Malagrable sma- jlante ili baras la vojon, kaj proponas konver- sacii. La leŭtenanto sen superfluaj paroloj komencas bati ilin, kaj akiras neatendite facilan venkon. La faligitaj mucidaj homoj plo- rante kaj aĉe hihiante klarigas al leŭtenanto Bo ties situacion. Eksleŭtenanto batis siajn. Ili ĉiuj estas nun siaj. Nora estas ne simple allo- ga virino, Nora estas reĝino de ĉefurbaj cimoj. "Venis fino al vi, sinjoro oficiro, ni renkontiĝos en 'Atakam', ni ĉiuj renkontiĝas tie ĉiunokte. Iru vi hejmen, kaj kiam vi ne povos jam toleri, venu, ĉe ni estas malfermite ĝis mateno..."

En okcidenta limkvartalo en luant-loĝeja domo apud kemia fabriko loĝas multinfana konsiliano Bo. Speciale detala kaj speciale enua priskribo de cirkonstancoj de la heroo: tri ĉambretoj, kuirejo, enirĉambro, eluzita edzino, kvino da verdetaj infanoj, forta malju- na bopatrino, veninta el vilaĝo. La kemia fab­riko fetoras, tage kaj nokte super ĝi staras fostoj da diverskolora fumo, pro la venena fe- toro mortas arboj, flaviĝas herboj, sovaĝe kaj strange mutacias muŝoj. La konsiliano dum kelkaj jaroj gvidas batalon por malsovaĝigi la fabrikon: koleraj postuloj adresitaj al la ad- ministraro, larmaj peticioj en ĉiujn instancojn, frakasaj felietonoj en ĉiujn ĵurnalojn, senfruk- taj penoj organizi strikpostenojn ĉe la fabrik- enirejo. Tamen la fabriko staras kiel bastiono. Sur bordostrato antaŭ la fabriko falas mort- venenitaj gardistoj; mortas hejmaj bestoj; tu- taj familioj lasas la loĝejojn kaj foriras vaga- di; en ĵurnaloj aperas nekrologoj pri frua mor­to de direktoro de la fabriko. Ĉe konsiliano Bo mortas edzino, infanoj unu post la alia ekmal- sanas pri bronka astmo. Foje vespere, so- biĝinte en la kelon por preni hejtlignon, li malkovras tie grenadĵetilon kaj grandegan kvanton da grenadoj, restintaj de tempo de la Rezistmovado. Samnokte li transportas ĉion tion en la subtegmentejon, kaj malfermas la fenestreton. La fabriko kuŝas antaŭ li videbla bonege: en tranĉa lumo de lumĵetiloj svarmas laboristoj, kuradas vagonetoj, flosas flav-ver- daj buloj da venenaj vaporoj.

"Mi murdos vin", - flustras la konsiliano kaj komencas pafadi. Ĉi tage li ne iras en la oficejon, ankaŭ sekvonttage. Li ne dormas, ne manĝas, li sidas kaŭre ĉe la fenestreto, kaj pafadas. Tempo de tempo li faras paŭzojn por malvarmiĝu tubo de la grenadĵetilo. Li surdiĝis pro la pafoj kaj blindiĝis pro la pulvora fumo. Iam ŝajnas al li ke la kemia fetoro malpliiĝas, kaj tiam li smajlas, lekas la lipojn kaj flustras: «Mi murdos vin». Poste li falas senforta kaj ekdormas, sed vekiĝinte li vidas ke la grenadoj finiĝis - restis nur tri pecoj. Li elpafas ilin, kaj elŝoviĝas el la fenestreto. Vasta korto de la fabriko estas dissemita per la grenadfuneloj, faŭkas elrompitaj vitroj, sur flankoj de gigan- taj gasujoj malhelas enpremaĵoj, la korto es­tas fosita per komplika sistemo da tranĉeoj, en la tranĉeoj, per mallongaj kuroj, moviĝas la­boristoj, pli rapide ol antaŭe ruliĝas vagone­toj, ŝoforoj de la elektrotransportiloj estas gardataj per feraj platoj, kaj kiam vento forŝovas nubojn da venenaj vaporoj, sur brika muro de la fabrikadministrejo videblas freŝa blanka surskribo: "Atenton! Dum pafado tiu ĉi flanko estas plej danĝera"...

Viktor pe-legis la lastan paĝon, ekfumis, kaj ekrigardis folion, troviĝantan en la tajpilo. Tie estis nur unu kaj duono da linioj:

«

Viktor tute precize sciis kio okazis poste pri ĵur- nalisto Bo, sed li ne scipovis skribi plu. La horloĝo montris la duan kvardek kvin. Viktor leviĝis, kaj vaste malfermis la fenestron. Sur la strato estis tre mallume, kaj ene de la mallumo brilis pluvo. Viktor ĝisfumis ĉe la fenestro la cigaredon, forĵetis la stumpon en la malsekan nokton, kaj telefonis al la akceptisto. Resonis nekonata voĉo. Viktor informiĝis kiu tago de la semajno estas hodiaŭ. La nekonata voĉo, prokrastinte, informis ke nun estas nokto de vendredo al sabato.

Viktor palpebrumadis, metis la aŭskultilon, kaj decide elŝiris la folion el la tajpmaŝino. Sufiĉas. Du noktotagoj seninterrompe, ne rektiĝinte, vidinte neniun, parolante kun neniu, malŝaltinte la tele- fonon, ne respondante al frapadoj sur la pordon, sen Diana, sen drinkaĵoj, ŝajne eĉ sen manĝo, nur tempo de tempo grimpante sur la liton, por ekvidi sonĝe reĝinon de cimoj, kiel ŝi sidas super la pordo kaj movas la nigrajn lipharetojn... Sufiĉas.

«<Ĵurnalisto Bo atendos sur la kajo kiam

256

venos trajno kun surskribo "Envagoniĝo malpermesatas". Nenio okazos al li. Kaj mi dume manĝetos, meritas mi tion, je Dio...»

Viktor demetis la tajpilon, metis la manuskrip- ton en la tablokeston, kaj palpis en la malplena ŝranketo. Poste li maĉis malfreŝan bulkon kun marmelado, kaj tre bedaŭris ke forverŝis duon- botelon da brando en la lavabon, por eviti la tenton, kaj ĝojis ke rakontaro "Post kulisoj de granda urbo" malgraŭ ĉio estas komencita, kaj komencita ne malbone, bonege komencita. Kvankam, verŝajne, bezonatos reskribi ĉion.

«Strange tamen», - pensis li, - «kial tiuj ĉi rakontoj efektiviĝis ĝuste nun? Kial ne an- taŭ jaro, antaŭ du jaroj, kiam mi elpensis ilin? Nun mi devus verki pri malfortulo, imaginta sin superhomo, jen pri kio. Ja mi komencis de tio. Cetere tio okazas pri mi ne unuafoje. Sed se mi ekpensu kaj detale ekmemoru, tio okazas ĉiam. Kaj ĝuste tial ne eblas verki laŭ mendo. Komencas mi verki romanon pri junaj jaroj de sinjoro prezidento, kaj rezultiĝas - pri insulo kie loĝas strangaj simioj kiuj nutras sin ne per bananoj, sed per pensoj de suferintoj pro ŝiprompiĝo... Tamen ĉi tie la ligo estas videbla. He, kio ja, ĝi ĉiam ekzistas. Oni devas nur serĉi, sed kiu volas serĉi nun post dutaga abstinado. Sobiĝu mi, ĉe la akceptisto ĉiam troviĝas drinkaĵo. Jen pe-maĉos mi nun kaj sobiĝos...»

Viktor ektremis kaj ĉesis maĉi. El nigra abismo post la fenestro, tra plaŭdo de pluvo, ekaŭdigis sono: kvazaŭ oni batis tabulon per martelo.

"Oni pafas" - mire ekpensis Viktor.

Iom da tempo li streĉe aŭskultis...

«Nu bone, sed kion la aŭtoro volis diri per tiu ĉi sia verkaĵo? Por kio li decidis revivigi malfacilan postmilitan tempon, kiam ie-tie ankoraŭ renkontiĝis cimoj kaj ventkapaj viri- noj? Eble la aŭtoro volis montri heroecon kaj rezistemon de la ĉefurbo, kiu sub gvido de lia ekscelenco... Ne okazos tio, sinjoro Banev! Ne permesos ni! Tuta mondo scias ke laŭ rekta ordono de la sinjoro prezidento posedantoj de kemiaj entreprenoj malpurigantaj aeron en la ĉefurbo estis punataj je sumoj... Ke dank al persona kaj senĉesa zorgo de sinjoro preziden­to pli ol cent mil infanoj de la ĉefurbo ĉiujare elveturas en eksterurbajn ripozejojn... Kaj ke laŭ tabelo de rangoj ranguloj malpli altaj ol 7- klasaj ne havas rajton kolekti subskribojn sub peticioj...»

Kaj tiam la lumo estingig is.

Ha! - diris Viktor voĉe, kaj la lampo ekfunkci- is denove, sed duonarde.

Kio estas tio? - diris Viktor, sed pli lume ne ekestis.

Viktor atendis iomete, kaj poste telefonis al la akceptisto. Neniu reagis.

«Eblas telefoni en elektrostacion, sed por tio oni devas trovi telefonan libron, sed kie ĝin serĉi, kaj tutegale venis tempo enlitiĝi. Sed antaŭe necesas drinki.»

Viktor leviĝis, kaj subite ekaŭdis iun susuron. Iu movadis sur la pordo siajn manojn. Poste oni komencis puŝiĝi je la pordo.

Kiu estas tie? - demandis Viktor, sed oni ne respondis al li, aŭdiĝis nur ke oni enpuŝiĝas kaj na- zosiblas.

Viktor eksentis teruron. La muroj, ruĝetaj pro la duonlumo ŝajnis fremdaj kaj nekutimaj, en la angu- loj densiĝis tro multe da ombro, kaj post la pordo moviĝis io granda, stulta kaj sensenca...

Per kio mi ĝin - ekpensis Viktor, ĉirkaŭrigar- dante, sed tiam post la pordo oni diris per raŭka flustro:

Banev, he, Banev, ĉu vi estas ĉi tie?

Dirinte duonvoĉe "idioto", Viktor venis en la enirĉambron kaj turnis la ŝlosilon. En la ĉambron enrompiĝis R.Kvadriga. Li estis en negliĝa mantelo, liaj haroj estis viligitaj, la okuloj vigle moviĝis.

Dank al Dio ke apenaŭ vi estas surloke, - tuj ekparolis li. - Ĉar mi tute freneziĝis pro la timo... Aŭskultu, Banev, necesas forkuri... Iru, ĉu? Iru ni de ĉi tie, Banev... - Li kaptis na Viktor je la ĉemizo, kaj ektiris lin en la koridoron. - Iru ni, ne eblas plu...

Stultiĝis vi, - diris Viktor, elŝiriĝante. - Iru dormi, strangulo. Estas la tria nokte.

Sed Kvadriga denove kaptis lin lerte je la ĉemi- zo, kaj Viktor mire evidentiĝis ke la doktoro honoris kauza estas tute sobra kaj eĉ senodora.

259

Oni ne povas dormi, - diris Kvadriga. - Oni devas forkuri el tiu ĉi malbenita domo. Ĉu vi vidas kio pri la lumo? Pereos ni ĉi tie... Kaj entute oni devas fuĝi el la urbo. Ĉe mi en la vilao staras aŭto. Iru ni. Mi forveturus sola, sed mi timas eliri...

Ĉesu, ne kaptiĝu vi, - diris Viktor.- Trankvil- iĝu antaŭe.

Li entiris na Kvadriga en la ĉambron, sidigis lin en la brakseĝon, kaj ekiris en la banĉambron por glaso da akvo. Kvadriga tuj saltleviĝis kaj postkuris lin.

Ni estas solaj ĉi tie, neniu restis, - diris li. - Golem forestas, la pordisto forestas, la direktoro forestas...

Viktor malfermis la kranon. En la tuboj ekaŭdiĝis grumblo, elverŝis kelkaj gutoj.

Kio, - diris Kvadriga, - ĉu vi akvon bezonas? Iru, ĉe mi estas plena botelo. Nur rapide. Kaj kune.

Viktor skuis la kranon. Elverŝis ankoraŭ kelkaj gutoj, kaj la grumblo ĉesiĝis.

Kio okazis? - demandis Viktor fridiĝante. - Ĉu milito?

Kvadriga svingis la manon.

Kiu ja milito... Oni devas forkuri dum ne estas malfue, sed li - milito...

Viktor deŝovis lin per la kubuto, eliris el la ĉambro kaj direktiĝis soben, al la akceptisto. Kvadriga etpaŝe sekvis lin.

Aŭskultu, - balbutis li. - Iru ni tra la rezerva eliro... Nur foriri, sed tie ĉe mi estas aŭto. Jam pretigita, ŝarĝita... Mi kvazaŭ antaŭsentis, je Dio... Vodketon drinku ni kaj ekveturu, ĉ ar ne restis ĉi tie

vodketo...

En la koridoro nehele, kiel ruĝaj steletoj lumiĝis plafonlampoj, sur la ŝtuparo tute forestis lumo, ankaŭ en la vestiblo, nur super skrib-pupitro de la akceptisto lumetis lampo. Tie sidis iu, sed tio ne es­tis akceptisto.

Iru ni, iru, - diris Kvadriga kaj ektiris na Vik­tor al la eliro. - Tien ne iru, tie estas malbone...

Viktor liberiĝis, kaj venis al la skrib-pupitro.

Kial ĉe vi tiu ĉi malordaĉo... - komencis li, kaj eksilentis.

Ĉe la skrib-pupitro sidis Zurzmansor kaj rapide skribis en dikan kajeron.

Banev, - diris li ne levante la kapon. - Jen es­tas fino, Banev. Adiaŭ. Kaj ne forgesu nian konver- sacion.

Sed mi ne intencas forveturi, - refutis Viktor. Lia voĉo deŝiriĝis. - Mi intencas ekscii kio okazas pri la elektro kaj akvo. Ĉu tio estas via laboro?

Zurzmansor levis la flavan vizaĝon.

Ne, - diris li. - Ni ne laboras plu. Adiaŭ, Banev. - Li etendis trans la skrib-pupitro la manon en la ganto.

Viktor aŭtomate prenis tiun ĉi manon, eksentis manpremon kaj premis mem.

Tia estas vivo, - diris Zurzmansor. - Ni kreas estonton, sed ne por ni. Vi, ŝajne, jam komprenis tion. Aŭ komprenos post nelonge. Tio koncernas vin pli ol nin. Adiaŭ. Li kapklinis kaj denove ekskribis.

Iru ni! - siblis Kvadriga super la orelo.

Nenion mi komprenas, - laŭte, je la tuta vestiblo diris Viktor. - Kio okazas ĉi tie?

Li ne volis ke en la vestiblo estu silente. Li ne volis senti sin eksterulo ĉi tie. Ne li estas ĉi tie ek- sterulo, kaj ne sidu ĉi tie Zurzmansor je la tria nok- te ĉe skrib-pupitro de akceptisto. Kaj ne timigu min, ja mi ne estas al vi Kvadriga...

Sed Zurzmansor ne aŭdis aŭ ne volis aŭdi. Tiam Viktor demonstre levis la ŝultrojn kaj direktiĝis en la restoracion. Ĉe la pordo li haltis.

En la halo duonlumis la planklampoj, duonlumis la lustro, duonlumis la murlampoj, kaj la halo estis plena. Ĉe la tabletoj sidis malsekulaĉoj. Ili ĉiuj estis samaj, sed sidis en diversaj pozoj. Iuj el ili legis, aliaj dormis, kaj multaj, kvazaŭ rigidiĝinte, sen- move rigardis nenien. Heliĝis nudaj kranioj, staris odoro de malsekeco kaj medikamentoj. La fenestroj estis vaste malfermitaj, sur la planko malhelis akvo. Aŭdeblis neniu sono, nur de ekstere aŭdiĝis plaŭdo de pluvo...

Poste antaŭ Viktor aperis Golem, streĉita, zorgigita, tute maljuna.

Kial vi ĝis nun estas ĉi tie? - demandis li duonvoĉe. - Foriru, ne estu ĉi tie.

Kion signifas - ne estu? - diris Viktor denove incitiĝinte. - Mi volas drinki.

Pli mallaŭte, - diris Golem. - Mi opiniis ke vi jam forveturis. Mi frapis vian pordon. Kien vi nun?

En mian ĉambron. Prenu mi botelon kaj iru en la ĉambron.

Ĉi tie forestas alkoholaĵoj, - diris Golem.

Viktor silente montris per la fingro la ŝrankon,

kie duonlume brilis vicoj da boteloj. Golem retrori- gardis.

Ne, - diris li. - Ho ve!

Mi volas drinki! - ripetis Viktor obstinvoĉe.

Sed li ne sentis en si obstinecon. Li kuragaĉis.

La malsekulaĉoj rigardis lin. La legantoj mallevis la librojn, la rigidigintoj turnis la kraniojn, kaj nur dormantoj daŭrigis dormi. Dekoj da brilantaj okuloj, kvazaŭ pendantaj en la rugeta mallumo, rigardis lin.

Ne iru vi en la ĉambron, - diris Golem. - Foriru el la hotelo. Al Lola... Aŭ al la doktoro en la vilaon... Sed mi devas sciu kie vi trovigas. Mi alve- turos preni vin... Aŭskultu, Viktor, ne kontraŭu, faru kion mi diras. Forestas nun tempo rakonti, kaj maldecas tio. Bedaŭrindas ke Diana forestas, ŝi konfirmus.

Sed kie estas Diana?

Golem denove retrorigardis, kaj rigardis la hor- logon.

Je la kvara... Aŭ kvina... Ŝi estos apud aŭt- busa stacio ĉe Suna pordego.

Kaj kie ŝi estas nun?

Nun ŝi estas okupata.

Tiel do, - diris Viktor, kaj ankaŭ ekrigardis la horlogon. - Je la kvara aŭ kvina ĉe Suna pordego. - Li tre volis foriri. Estis netolereble stari tiel, en atent-fokuso de tiu ĉi kvieta kunigo.

Eblas ke je la sesa, - diris Golem. Iru vi en la vilaon kaj atendu tie.

Ŝajnas ke vi simple volas forigi min, - diris Viktor.

Jes, - diris Golem. Subite li kun intereso fik- sis la okulojn sur vizagon de Viktor. - Viktuar, ĉu vere vi tute-tute ne volas malaperi de ĉi tie?

Mi volas dormi, - malzorge diris Viktor. - Mi ne dormis du noktojn. - Li prenis na Golem je la bu- tonon kaj elkondukis lin en la vestiblon.

Bone, mi foriros, - diris li. - Sed kiu ja panoptiko estas ĉi tie? Ĉu ĉe vi estas kongreso?

Jes, - diris Golem.

Aŭ vi ekribelis?

Jes, - diris Golem.

Ĉu eble komenciĝis milito?

Jes, - diris Golem. - Jes, jes, jes, jes. Mala- peru de ĉi tie.

Bone, - diris Viktor. Li turniĝis por iri, sed haltis. - Kaj Diana? - demandis li.

Al ŝi minacas nenio, - diris Golem. - Ankaŭ al mi. Al neniu el ni minacas io. Ĉiuokaze ĝis la sesa. Eble ĝis la sepa.

Vi respondecas al mi pri Diana, - diris Viktor mallaŭte.

Golem elprenis la naztukon kaj viŝis la kolon.

Mi respondecas pri ĉio, - diris li.

Ĉu? Mi preferus ke vi respondecu nur pri Di­ana.

Vi tedis al mi, - diris Golem. - Ho kiel vi tedis al mi, belega anasido. Diana estas kun la infanoj. Al Diana minacas tute nenio. Foriru do. Mi devas la- bori.

Viktor turniĝis kaj ekiris al la ŝtuparo. Zurz­mansor forestis ĉe la skrib-prupitro, restis nur lam- po, duonlumanta super la dika laktole bindita ka- jero.

Banev, - vokis R.Kvadriga el iu malluma an- gulo. - Kien vi? Iru ni!

Ja ne povas mi tiriĝi sub la pluvo en la pantofloj! - kolere reeĥis Viktor, ne turniĝante.

«Forĵetis», - pensis li, - «Ili forĵetis nin el la hotelo. Eblas ke ankaŭ el la urbestraro ili forĵetis nin. Kaj eble el la urbo... Kaj kio poste?»

En sia ĉambro li rapide revestiĝis, kaj surmetis la pluvmantelon. Kvadriga senevite malhelpis moviĝi

Ĉu vi iros tiel, en la negliĝa mantelo? - de­mandis Viktor.

Ĝi estas varmiga, - diris Kvadriga. - Kaj hejme estas ankoraŭ unu.

Ŝtipo, iru vestiĝi.

Ne iros mi, - firme diris Kvadriga.

Iru ni kune, - proponis Viktor.

Ne. Ankaŭ kune mi ne volas. Ja ne timu vi, mi tiel... Mi kutimiĝis...

Kvadriga estis kiel pudelo, ŝiriĝanta promeni. Li saltis surloke, enrigardante la okulojn, laŭte spiris, tiris je la vestoj, alkuris la pordon kaj revenis. Estis senutile konvinki lin. Viktor ŝovis al li sian malno- van pluvmantelon, kaj enpensi ĝ is. Li prenis el la tablo dokumentojn kaj monon, disŝovis ilin en la poŝojn, fermis la fenestron, kaj malŝaltis la lumon. Poste li fordonis sin al volo de Kvadriga.

Doktoro honoris kauza, klininte la kapon, im- pete tiris lin sur la koridoro al serva ŝtuparo, preter malluma malvarma kuirejo, elpuŝis lin tra la pordo sub torentan pluvon, en plenan mallumon, kaj el- saltis post li.

Dank al Dio, eskapis, - diris li. - Kuru ni!

Sed kuri li ne scipovis. Lin turmentis anhelo, kaj mallume estis tiel ke ili devis iri preskaŭ palpe, ten- ante sin je la muroj. Komunan direkton ili povis di- veni nur laŭ la noktaj lanternoj, lumantaj duonarde, kaj laŭ spacetoj en fenestaj kurtenoj, tra kiuj en kelkaj lokoj penetretis rugeta lumo.

La pluvo batis senhalte, sed la stratoj estis ne tute dezertaj; iu konversaciis duonvoĉe, miaŭis suĉinfano, dufoje preterveturis pezaj kamionoj, iu ĉaro pretertondris sur la asfalto per la feraj radben- doj.

Ĉiuj kuras, - balbutis Kvadriga. - Ĉiuj fugas. Nur ni tirigas.

Viktor silentis. Sub la piedoj plaŭdis, la ŝuoj malsekigis, sur la vizago rampis malklareta akvo. Kvadriga kroĉig is kiel iksodo, ĉio tio estis aĉa, sen- valora, kaj ili devis tirigi tra la tuta urbo, kaj fino al tio ne videblis. Li stumblis je pluvtubo, io krakis, Kvadriga deŝirigis, kaj tuj plore ekkriaĉis je la tuta urbo: - Banev! Kie vi estas? - Dum ili palpis en malseka mallumo, serĉante unu la alian, super la kapoj frapis fenestreto, kaj sufokita voĉo in- formigis:

Nu, kio nova?

Mallume, tiel kaj ne tiel... - respondis Viktor.

Ĝuste! - entusiasme respondis la voĉo. - Kaj akvo forestas... Bone ke ni sukcesis la kuvon pleni- gi.

Sed kio estos? - demandis Viktor, haltigante na Kvadriga kiu ŝirigis antaŭen.

Post ioma silento la voĉo prononcis:

Oni evakuon deklaros, ne povas alie... Ho,

vivo nia!

Kaj la fenestreto frape fermiĝis.

Ili ektiriĝis pluen. Kvadriga, tenante je Viktor per la ambaŭ manoj, komencis senorde rakonti kiel li vekiĝis pro teruro, sobiĝis, kaj ekvidis tie tiun ĉi teruran kuniĝon... Ili stumblis je kamiono, palpe preteriris ĝin, kaj trafis homon kun iu ŝarĝo. Kvadriga denove ekkriaĉis.

Kio okazis? - furioze demandis Viktor.

Batas li, - ofende informis Kvadriga. - Je la hepaton. Per kesto.

Sur trotuaroj troviĝis malorde metitaj aŭtoj, fridujoj, ŝrankoj, densejo da enpotaj kreskaĵoj. Kvadriga trafis en malfermitan spegulan ŝrankon, poste li komplikiĝis en biciklo. Viktor poiome bestiĝis. Sur iu angulo oni haltis ilin lumigante per lanterneto. Briletis malsekaj soldataj kaskoj, kruda voĉo kun suda prononco deklaris:

Milita patrolo. Prezentu la dokumentojn.

Ĉe Kvadriga dokumentoj, nature, forestis, kaj li tuj komencis krii ke li estas doktoro, ke li estas laŭreato, ke li persone estas konato de... La kruda voĉo diris malestime:

Civiluloj. Tralasu ilin.

Ili trairis la urban placon. Antaŭ la polica ad- ministrejo amasiĝis aŭtoj kun lumantaj lumĵetiloj. Sensence tumultis or-ĉemizuloj, brilante per kupro de siaj estingistaj kaskoj, aŭdiĝis laŭtaj nekompre- naj ordonoj. Videblis ke centro de la paniko estas ĉi tie. Iom da tempo la vojon lumigis relumo de la lumĵetiloj, poste denove ekestis mallume.

Kvadriga ne balbutis plu, sed nur anhelis kaj ĝemetis. Kelkfoje li falis, tirante kun si na Viktor. Ili malpuriĝis kiel porkoj. Viktor tute stultiĝis kaj jam ne malbenis, vualo de humila apatio tegis la cerbon, estis necese iri, forpuŝi nevideblajn renkontulojn, denove kaj denove levi na Kvadriga je kolumo de lia ŝveliĝinta negliĝa mantelo, ne eblis nur halti, kaj neniokaze eblis iri reen. Io memoriĝis al li, io estin- ta jam delonge, malhonora, amara, nereala, tamen tiam estis fajrorebrilo kaj homa kaĉo sur stratoj, kaj malproksime aŭdiĝis pafegoj kaj eksplodoj, malan- taŭe estis teruro, kaj ĉirkaŭe estis malpleniĝintaj domoj kun fenestroj, surgluitaj per kruc-strioj, kaj en la vizaĝon flugis cindro kaj fetoro de brulanta papero, kaj sur peronon de bela aparta domo kun giganta nacia flago eliris alta kolonelo en luksa reĝ- husara uniformo, demetis la kaskedon, kaj mort- pafis sin, kaj ni, ŝirvestitaj, sangantaj, venditaj, perfiditaj, ankaŭ en husara uniformo, sed jam ne husaroj sed preskaŭ dizertintoj, ekfajfis, ekridegis, ekkriaĉis, kaj iu ĵetis en kadavron de la kolonelo rompaĵon de sia sabro.

Halt! - oni diris flustre el la mallumo, kaj ap- ogis en la bruston ion konatan.

Viktor aŭtomate levis la manojn.

Kiel vi aŭdacas! - ekjelpis Kvadriga post lia dorso.

Silenton! - diris la voĉo.

Polico! - elkriaĉis Kvadriga.

Silentu, stultulo, - diris al li Viktor. - Kapitu- lacias mi kapitulacias, - diris li en la mallumon, de kie oni peze spiris kaj apogis en lian bruston mi- traleton.

Mi pafos! - time avertis la voĉo.

Ne valoras, - diris Viktor. - Ja ni kapitulacias. - Lia gorĝo sekiĝis.

Nu, senvestiĝu! - ordonis la voĉo.

En kiu senco?

La botetojn demetu, la pluvmantelon demetu, la pantalonon...

Por kio?

Rapide, rapide, - siblis la voĉo.

Viktor pririgardis, mallevis la manojn, paŝis flanken kaj, kaptinte la mitraleton, turnis la tubon supren. La rabisto elpepis, ŝiriĝis, sed ial ne pafis. La ambaŭ pene ĝemis, elturnante unu de alia la armilon.

Banev! - kie vi estas? - senespere kriaĉis Kvadriga.

Laŭpalpe kaj laŭodore homo kun la mitraleto estis soldato. Iom da tempo li ankoraŭ ŝiriĝis, sed Viktor estis multe pli forta.

Ĉio, - diris Viktor tra la dentoj. - Ĉio... Ne ŝiriĝu vi, alie je muzelaĉon ricevos.

Sed vi ellasu! - siblis la soldato malforte rezistante.

Por kio al vi mia pantalono? Kio vi estas?

La soldato nur spiregis.

Viktor! - kriegis Kvadriga jam de mal- proksime. - A-a-a!

El post angulo elturniĝis aŭto, porsekunde lu­migis per la lumĵetiloj konatan lentugan vizaĝon, rondajn pro la timo okulojn sub la kasko, kaj forimpetis.

He, sed mi konas vin, - diris Viktor. - Kial vi

homojn rabas? Fordonu la mitraleton.

La soldato humile elgrimpis el la rimeno, kroĉigante je la kasko,.

Do por kio al vi mia pantalono? - demandis Viktor. - Ĉu vi dizertas?

La soldato nazosiblis. Simpatia tia soldateto, lentuga.

Nu, kial vi silentas?

La soldato ekploris - malalte, kun hurletoj.

Tutegale al mi nun... - ekbalbutis li. - Tute­gale mortpuno. De la posteno mi foriris. Forkuris mi de la posteno, lasis mi la postenon, kien mi ŝovigos nun... Liberigu vi min, sinjoro, ĉu? Ja mi ne pro malico, ne estas mi iu krimulo, ne transdonu vi min, ĉu?

Li ploris kaj purigis la nazon, kaj en la mallumo, verŝajne, li viŝis la nazmukojn per maniko de la uni- forma palto, - mizera, kiel ĉiuj dizertuloj, timigita kiel ĉiuj dizertuloj, preta je ĉio.

Bone, - diris Viktor. - Iru kun ni. Ne trans- donos ni vin. Vestaĵoj trovigos. Iru, sed ne postrestadu.

Li ekiris antaŭen, kaj la soldateto ektirigis post li, daŭre plorgemante.

Laŭ hunda hurlo ili trovis na Kvadriga. Nun sur kolo de Viktor pendis mitraleto, je liva lia mano konvulsie kroĉigis la plorgemanta soldateto, je la dekstra - mallaŭte hurlanta Kvadriga. Deliro.

«Eblas, certe, redoni la senkugligitan mi­traleton al tiu ĉi knabaĉo, kaj doni al la naz- mukulo piedbaton. Ne, bedaŭrindas. La naz- mukulon bedaŭras mi, kaj la mitraleto eble

270

utilos... "Ni konsiliĝis ĉi tie kun la popolo, kaj estas opinio ke ne venis tempo senarmiĝi. La mitraleto povas ekesti utila en atendantaj nin bataloj..."»

Vi, ambaŭ, ĉesu hurli, - diris Viktor. - Pa- troloj alkuros.

Ili eksilentis, kaj post kvin minutoj, kiam an- taŭe ekvideblis neklaraj lumetoj de la aŭtobusa sta- cio, Kvadriga ektiris na Viktor dekstren, ĝoje balbu- tante:

Dankon al vi, Dio, venis ni...

Ŝlosilon de la pordeto Kvadriga, certe, forgesis en la hotelo, en la pantalono. Damnante ili trans- grimpis la barilon, damnante ili komplikiĝis iom da tempo en la malseka siringo; preskaŭ falis en la fontanon; atingis, fine, la eniron, forbatis la pordon, kaj enrompiĝis en la halon. Klakis la ŝaltilo, kaj la halo duonlumiĝis malhelruĝe. Viktor falis en plej proksiman brakseĝon. Dum Kvadriga kuradis en la domo, serĉ ante bantukojn kaj sekajn vestaĵojn, la soldateto vigle senvestiĝis ĝis la subvesto, kun- volvis la uniformon kaj ŝovis ĝin sub la kanapon. Post tio li iom trankviliĝis, kaj ĉesis plorĝemeti. Poste revenis Kvadriga, kaj ili longe kaj furioze viŝis sin per la bantukoj, kaj alivestiĝ is.

En la halo regis kaoso. Ĉio estis renversita, dis- ĵetita, malpurigita. Libroj kuŝaĉis mikse kun polva tolaĵo kaj volvitaj toloj. Sub piedoj krakis vitro, senorde kuŝaĉis elpremitaj tubetoj de farboj, telev- idilo rigardis per malplena kvadrato de la ekrano, kaj la tablo estis okupata per malpura manĝilaro kaj per putraj manĝrestaĵoj. Ne videblis nur tio kio

271

amasiĝis, aŭ ne amasiĝis en la mallumaj anguloj. Fetoro en la domo estis tia ke Viktor ne eltenis, kaj vaste malfermis la fenestron.

Загрузка...