Kvadriga ekmastrumis. Komence li prenis angu- lon de la tablo, klinis ĝin, kaj kun tintado deŝutis ĉion sur la plankon. Poste li viŝis la tablon per la malseka negliĝa mantelo, kuris ien, alportis tri kristalajn pokalojn de antikvaĵa beleco, kaj du kvadratajn botelojn. Palpebrumante pro la senpa- cienco li eltiris la korkojn kaj plenigis la pokalojn.
Estu ni sanaj, - nedistingeble elbalbutis li, kaptis sian pokalon, kaj avide premi ĝ is al ĝ i, an- taŭlevante la okulojn pro la delico.
Viktor rigardis lin, indulgeme smajlante, preparante la nesekan cigaredon. Sur vizaĝo de Kvadriga figuriĝis subite nepriskribebla mirego duone kun ofendo.
Ankaŭ ĉi tie... - diris li kun abomeno.
Kio okazis? - demandis Viktor.
Akvo, - timide eksonis la soldateto. - Nura akvo. Malvarma.
Viktor glutis el sia pokalo. Jes, tio estis akvo, pura, malvarma, eble eĉ distilita.
Per kio vi drinkigas nin, Kvadriga? - demandis
li.
Kvadriga, parolante nenion, kaptis la duan botelon kaj ekglutis. Lia vizaĝo tordiĝis. Li kraĉis, diris: "Dio mia!", kliniĝis, kaj sur la piedfingroj eliris el la ĉambro. La soldateto denove ekis plorĝemeti. Viktor pririgardis surbotelajn etikedojn: rumo, viskio. Li denove elglutis el la pokalo: akvo. Ekodoris per ordinara diablaĵo, memstare ekknaris la plankaj tabuloj, haŭto sur la dorso kuntiriĝis sub atenta rigardo de ies okuloj. La soldateto kun la kapo foriris en kolumon de grandega ĵerzo de Kvadriga, kaj enŝovis la manojn profunde en la manikojn. Liaj okuloj estis rondaj, li senĉese rigardis na Viktor.
Viktor demandis raŭke:
Nu, kial vi fiksrigardas?
Kaj vi kial? - flustre demandis la soldateto.
Ja mi nenial, sed kial vi elstreĉigis la okulojn?
Sed kial vi... Time ial, ne faru vi tiel...
«Trankvilon», diris Viktor al si - «nenio timiga. Ja superhomoj ili estas. Superhomoj eĉ ne tion scipovas. Ili, frato, ĉion povas. Akvon je vinon, kaj vinon je akvon. Sidadas ili en la restoracio kaj transformas. La bazon ili sub- fosas, fundamentan ŝtonon... Abstinuloj, pan- jon ilian...
Ĉu ektimis vi? - diris li al la soldateto. - Fekulo vi estas.
Ja estas time! - diris la soldateto vigliĝinte. - Vi ne konas tion, sed mi tie multe suferis... Staras mi nokte sur la posteno, kaj jen elflugas li el la zono, rigardas min de supre kaj - pluen... Unu ka- poralo ĉe ni eĉ malpuriĝis... La kapitano ĉiam diris: kutimiĝos vi, la servo kaj la ĵuro... Sed neniel eblas kutimiĝi. Jen, antaŭhieraŭ, alflugis unu, eksidis sur tegmenton de la gardejo kaj rigardas... Sed la okuloj ne estas ja homaj, ruĝaj ili estas, lumiĝas, kaj odoro de sulfuro disvastiĝas de li... - La soldateto elprenis la manojn el la maniko, kaj krucsignis sin.
El profundoj de la vilao denove aperis Kvadriga, same kliniginte kaj sur piedfingroj.
Nur akvo, - diris li. - Fugu ni, Viktor. La aŭto staras en la remizo, provizita, sidu ni kaj - hej! Ĉu?
Ne paniku, - diris Viktor. - Fugi ni ĉiam povos... Tamen laŭdezire. Mi ne veturos nun, sed vi agu, kaj la bubeton kunprenu.
Ne, - diris Kvadriga. - Sen vi mi ne veturos.
Do ĉesu tremadi kaj alportu ion voreblan, - ordonis Viktor. - Ĉu pano ĉe vi ne konvertigis anko- raŭ je ŝtono?
La pano ne konvertigis. Ankaŭ konservaĵoj restis konservaĵoj, kaj ne malbonaj konservaĵoj. Ili mangis, kaj la soldateto rakontis kiujn timojn toleris li dum lastaj du tagoj, pri flugantaj malsekulaĉoj, pri invado da lumbrikoj, pri knabetoj, kiuj dum du tagoj igis adoltoj, pri sia amiko Krupman, dudek- jara bubeto kiu pro la timo pafe difektigis sin... Kaj ankaŭ pri tagmango kiun oni alporits en la gardejon kaj metis varmigi. Du horoj staris la tagmango sur la forno, sed ne varmigis, malvarman oni pe-mangis gin...
Kaj ĉi-vespere, je la oka, ekgardis mi, torenta pluvo kun hajlo, super la zono - malpermesataj lu- moj, muziko aŭdigas nehoma, kaj iu voĉo paro- ladas, paroladas, sed kion paroladas - kom- preneblas eĉ ne vorto. Kaj poste el la stepo eliris turnigantaj turoj, fostoj, - kaj en la zonon. Kaj tuj kiam ili eniris la zonon, malfermigas la pordego, kaj el la zono elflugas sinjoro kapitano en sia aŭto. Mi ne sukcesis eĉ saluti lin kiel decas, vidas mi nur ke sinjoro kapitano - sur la malantaŭa sidloko, sen la kaskedo, sen la pluvmantelo - batas li la ŝoforon je la kolo kaj kriaĉas: "Rapidu, hundina filo!". - "Rapidu!" Ŝiriĝis io ene de mi, kaj kvazaŭ diris iu: "fuĝu", - diras, - "saviĝu, alie eĉ ostojn oni ne tro- vos". Do ekfuĝis mi. Kaj ne sur la vojo, sed rekte, tra la stepo, trans ravinoj, preskaŭ enŝlimiĝis mi en marĉon, la burnuson ie tie lasis mi, novan, hieraŭ oni eldonis, sed venis mi en la urbon, kaj en la urbo - patroloj. Apenaŭ foriris mi de ili, ankaŭ duan fo- jon foriris, atingis mi tiun ĉi aŭtostacion, rigardas, - kuradas homoj, civilulojn oni tralasas, sed ne nin, permesilon oni postulas. Do decidiĝis mi...
Rakontinte sian historion la soldateto volviĝis sur la brakseĝo, kaj tuj ekdormis. Turmente sobra Kvadriga denove komencis insisti ke necesas fuĝi, kaj tuj.
- Jen homo, - ripetis li, montrante per la forko la endormiĝintan militiston. - Ja komprenas la homo... Sed vi estas ŝtipo, Banev, nesentebla ŝtipo. Kial vi ne sentas, mi eĉ fizike sentas kiel io de nor- do min premas... Kredu al mi... Mi scias, vi ne kredas al mi, sed nun kredu, ja mi delonge diras al vi: ne decas resti ĉi tie... Tio estas Golem kiu ŝtopigis al vi la kapon, alkoholulo grandnaza... Komprenu vi, nun la vojo estas libera, ĉiuj atendas mateniĝon, kaj poste ĉiuj pontoj ekestos ŝtopitaj, kiel en la kvardeka... Ŝtipo vi estas obstina, Banev, kaj ĉiam vi estis tia, kaj en la gimnazio estis vi tia...
Viktor postulis ke li aŭ dormu aŭ iru al diablo. Kvadriga ofendiĝis, pe-manĝis la konservaĵojn, kaj surgrimpis la divanon, volviĝinte en litkovrilon. Iom da tempo li turniĝadis, grakĝemis, balbutis apokalipsajn avertojn, poste eksilentis. Estis la kvara.
Je la kvara kaj dek la lumo palpebrumis kaj es- tingiĝis definitive. Viktor etendiĝis en la brakseĝo, kovriĝis per iuj sekaj ĉifonoj, kaj kuŝis silente, rigardante en la malluman fenestron kaj aŭskul- tante. Ĝemetis dormante la soldateto, plorĝemetis laciĝinta doktoro honoris kauza. Ie, verŝajne en la aŭtostacio, ekhurladis motoroj, nekomprene kriis voĉoj. Viktor penis kompreni kio okazas, kaj venis al konkludo ke malsekulaĉoj malpaciĝis kun generalo Pferd, elpremis lin el la leprulejo, facilanime transigis sian rezidejon en la urbon, kaj imagas ke se ili scipovas transformi vinon je akvon kaj terurigi homojn, do ili kapablas kontraŭstari nuntempan armeon... Kio ja - nuntempan policon.
«Idiotoj. Ruinigos ili la urbon, mem pere- os, lasos homojn sen loĝejoj. Kaj infanoj... Ja pereigos ili la infanojn, kanajloj! Sed por kio? Kion ili bezonas? Ĉu denove batalo pro poten- co? Ho vi, superhomoj. Jen kiaj - saĝaj, talen- taj... Sama aĉaĵo kiel ni. Ankoraŭ unu nova ordo, kaj ju pli nova estas la ordo, des pli malbone, tio jam konatas. Irma, Diana...»
Li vigliĝis, alpalpis en la mallumo la telefonon, prenis la aŭskultilon. La telefono silentis.
«
«Kutimaj pensoj en kutima fluejo. Milfoje mi pensis jam tiel. Kutimigitaj ni estas. De in- faneco. Aŭ hura-hura, aŭ iru vi al diablo, al neniu mi kredas. Ne scipovas vi pensi, sinjoro Banev, jen kio. Kaj tial simpligas vi. Renkon- tinte sur la vojo kiom ajn komplikan socian movadon vi strebas, antaŭ ĉio, simpligi ĝin. Ĉu per kredo, ĉu per nekredo. Kaj se kredas vi, tiam eĉ ĝis sindono, ĝis fidelega hundida jelpo. Kaj se vi ne kredas, tiam kraĉas vi volupteme per la bruliga galo sur ĉiujn idealojn, kaj mis- ajn kaj verajn. Perri Mejson (Perry Mason) di- radis: Krimpruvoj ne estas timigaj, timigas malĝusta interpreto de ili. Same pri politiko: friponoj interpretas tiel kiel estas profite al ili, kaj ni, simpluloj, subkaptas la pretan interpre- ton. Ĉar ne scipovas kaj ne volas ni pensi memstare. Kaj kiam simplulo Banev, vidinta en la vivo nenion krom politika friponaro, komen- cas interpreti mem, tiam denove li fuŝas, ĉar ne estas li legoscia, ne estas instruita pensi kiel decas kaj, nature, komprenas neniun ter- minologion krom la fripona. Nova mondo, malnova mondo... Kaj tuj asocioj: noje ordnung, alte ordnung... Bone, sed simplulo Banev ekzistas ne unuan jam tagon, ion ajn vidis li, ion ellernis. Ne estas li plena marasmulo. Ja ekzistas Diana, Zurzmansor, Golem. Kial mi devas kredi al tiu faŝisto Pavor, al iu ajn naz- muka vilaĝa junulaĉo, aŭ al sobra Kvadriga? Kial nepre sango, puso, koto? Ĉu malsekulaĉoj elpaŝis kontraŭ Pferd? Bonege! Pelu lin for. Delonge jam tempas... Kaj ne permesos ili ofendi la infanojn, ne similas ke ili kapablas al tio... Kaj ne ŝiras ili veŝtojn sur si, ne vokas al nacia sinkompreno, ne malligas antikvajn in- stinktojn... Kio estas plej natura, tio malplej decas al homo - ĝuste, Bol-Kunac, bravulo... Kaj tute eblas ke tio vere estas nova mondo sen nova ordo. Time? Nekomforte? Sed ĝuste tiel devas esti. "Estonton kreas ni, sed ne por ni". Jen kiel mi ekemociiĝis kiam mi ekestis kovrita per makuloj de estonto! Kiel mi ekpetegis reen, al lampridoj, al vodko... Aĉas rememori, sed ĝuste tiel devis esti... Jes, malamas mi malnovan mondon. Stultecon ĝian malamas mi, indiferentecon, kovardecon, faŝismon... Tamen kio mi estas sen ĉio tio? Tio estas pano mia kaj akvo mia. Purigu oni la mondon ĉirkaŭ mi, faru ĝin tia kia mi volas ĝin vidi, kaj venos fino al mi. Laŭdi mi ne scipo- vas, malamas mi laŭdadon, sed estos nenio por insulti, estos nenio por malami - angoro, morto... Nova mondo, - severa, justa, saĝa, sterile pura - ne estas mi bezonata al ĝi, en ĝi mi estas nulo. Mi estis bezonata nur kiam mi batalis por ĝi... kaj se mi ne estas bezonata al ĝi, do ankaŭ ĝi ne estas al mi bezonata, sed se ĝi ne estas al mi bezonata, do kial mi batalas por ĝi?.. Ho, malnova bona tempo, kiam eblis fordoni sian vivon por konstruo de nova mon- do, sed morti en la malnova. Akcelado, ĉie la akcelado... Sed ne eblas batali kontraŭ, ne batalante pro! Do tio signifas ke kiam vi hakas arbaron, plej multe toleras la branĉo sur kiu sidas vi mem...»
...Ie, en grandega malplena mondo ploris knabino, plende ripetante: «Ne volas, ne volas mi, maljuste, kruele, ĉu gravas ke estos pli bone, tiam ne estu pli bone, sed restu ili; ĉu vere ne eblas fari tiel ke ili restu kun ni, kiel stulte, kiel sensence... Ja tio estas Irma», - pensis li.
- Irma! - kriis Viktor, kaj vekiĝis.
Ronkis Kvadriga, pluvo post la fenestro ĉesiĝis, kaj, ŝajne, ekestis pli lume. Viktor alportis la hor- loĝon al la okuloj. La lumiĝantaj montriloj montris kvaronon antaŭ la kvina. Sentiĝis malseka malvar- mo, estis necese leviĝi kaj fermi la fenestron, sed li envarmiĝis, forestis deziro moviĝi, kaj la palpebroj memvole surrampis la okulojn.
Ĉu en sonĝo, ĉu en realo, ie apude preteriris aŭtoj, la aŭtoj tiriĝis sur kota vojo, tra senfina kota kampo, sub griza malpura ĉielo, preter oblikviĝintaj telegrafaj fostoj kun disŝiritaj dratoj, preter dispremita kanono kun suprenigita tubo, preter ĉirkaŭbruligita forna tubo, sur kiu sidis sataj korvoj, kaj malsekeco penetris sub la krudtolon, sub la uniforman palton, kaj estis terura deziro dormi, sed dor- mi ne decas, ĉar devas preterveturi Diana, sed pordeto de la pordego estas ŝlosita, en la fen- estroj mallume, ŝi pensis ke mi ne estas ĉi tie, kaj ekveturis pluen, do li elsaltis el la fene- stro, kaj ĉiuforte ekkuris post la aŭto, kaj kriis tiel ke ŝiriĝis la tendenoj, sed ĝuste tiam iris apude tankoj, ili tondris kaj bruegis, li aŭdis eĉ ne sin mem, kaj Diana forruliĝis tien, al la vadejo, kie ĉio brulas, kie oni mortigos ŝin, kaj li restos sola, kaj tiam aperis kruela penetra jelpo de bombo, rekte en la kapon, rekte en la cerbon... Viktor ĵetiĝis en la vojdefluejon, kaj elfalis el la brakseĝo.
Jelpis R.Kvadriga. Li staraĉis antaŭ malfermita fenestro, rigardis ĉielon kaj jelpis kiel virinaĉo. Estis lume, sed tio ne estis taga lumo. Sur la fatrasita planko kuŝis diversaj klaraj rektanguloj. Viktor alkuris la fenestron, kaj elrigardis. Tio estis luno - glacia, eta, blindige hela. En ĝi estis io netolereble terura. Viktor ne tuj komprenis - kio. Ĉielo estis kiel antaŭe tegita per nuboj, sed en tiuj nuboj iu el- tranĉis ĝustan akuratan kvadrateton, kaj en centro de la kvadrateto estis luno.
Kvadriga jam perdis eblecon jelpi, kaj eligis nur malfortajn knarajn sonojn. Viktor malfacile kaptis la spiron, kaj subite eksentis koleron.
«
Kvadriga daŭ re knaris.
- Ĉesu! - ekbojis Viktor malame. - Ĉu vi
kvadratojn ne vidis? Pentristaĉo merda! Servutulo!
Li kaptis na Kvadriga je la litkovrilo kaj skuis tutforte. Kvadriga falis sur la plankon, kaj rigidi g is.
- Bone, - diris li neatendite per tre klara voĉo. - Por mi sufiĉas.
Li kvarpiedigis, kaj de tiu ĉi pozicio, kiel sprint- ulo, ĵetigis for. Viktor denove ekrigardis el la fene- stro. En profundo de la animo li esperis ke tio nur ŝajnis al li, sed ĉio restis sama, kaj li eĉ distingis en la deksta suba angulo etan steleton, preskaŭ dron- intan en la luna brilo. Bonege videblis malsekaj ar- bustoj de siringo, kaj nefunkcianta fontano kun ale- goria marmora fiŝo, kaj ornamaĵe plektita pordego, kaj post la pordego - nigra strio de la ŝoseo. Viktor eksidis sur la fenestran breton, kaj ekfumis, zor- gante ke la fingroj ne tremu. Pretere li rimarkis ke la soldateto forestas en la halo - ĉu fug is la soldateto, ĉu kaŝigis sub la divanon kaj mortis pro la timo. La mitraleto, tamen, kuŝis sur la sama loko, kaj Viktor histerie hihiis, komparante tiun ĉi feraĉon kun fortoj kiuj faris kvadratan puton en la nuboj.
«Jen kiaj trukuloj. Ne-e, eĉ se la nova mondo pereos, al la malnova ankaŭ tute ne estos simple... Tamen estas bone ke ekzistas la mitraleto. Stulte, sed kun ĝi estas iel pli trankvile. Kaj se pripensi, - tute ne stulte. Klaras ja - antaŭvideblas majesta fuĝo, tio ja pendas en la aero, kaj kiam okazas majesta fuĝo, ĉiam estas pli bone stari flanke, kaj havi ĉe si armilon...
En la korto ekmugis motoro, el post la angulo elĵetiĝis grandega, senfine longa limuzino de Kvadriga (persona donaco de sinjoro prezidento pro la neprofitema servo per la sindona peniko), kaj, ne elektante vojon, ekimpetis al la pordego, forbatis ĝin kun krakado, elflugis sur la ŝoseon, turniĝis kaj ĉesis esti videbla.
- Do fuĝis la bruto, - elbalbutis Viktor ne sen envio.
Li degrimpis de sur la fenestra breto, pendigis sur la ŝultron la mitraleton, supren surĵetis la pluvmantelon, kaj vokis la soldateton. La soldateto ne respondis. Viktor rigardis sub la divanon, sed tie estis nur griza volvaĵo de uniformo. Viktor ekfumis ankoraŭ unu cigaredon, kaj eliris en la korton. En arbustoj de siringo, apud la forbatita pordego li tro- vis benkon de stranga formo, sed tre oportunan kaj, grave, - kun bona vido sur la ŝoseon. Li eksidis, metinte gambon sur gambo, kaj pli strikte volviĝis en la mantelon. Komence la ŝoseo estis malplena, sed poste preteriris aŭto, dua, tria - kaj li komprenis ke la fuĝo komenciĝis.
La urbo kreviĝis kiel absceso. Antaŭe fuĝis eli- to, fuĝis urbestraro kaj polico, fuĝis industrio kaj komerco, fuĝis juĝo kaj akcizo, financoj kaj popolk- lerigo, poŝto kaj telegrafo, fuĝis oraj ĉemizoj - ĉiuj, ĉiuj en nuboj da benzina fetoro, en krakado de ek- splodoj, taŭzitaj, agresaj, malicaj, stultaj, korup- tuloj, akaparuloj, servistoj de la popolo, patroj de la popolo, kun hurlo de aŭtaj sirenoj, kun histeria ĝemo de signaloj - hurlego regis sur la ŝoseo, kaj la kolosa furunko daŭre elpremiĝis kaj elpremiĝis, kaj kiam eliris la puso, ekfluis sango: popolo mem - sur plenŝtopitaj kamionoj, en kliniĝintaj aŭtobusoj, en plenpakaĵitaj etaj aŭtoj, en motorcikloj, sur bicikloj, sur ĉaregoj, piede, puŝante manĉarojn, piede, klin- iĝante sub pezo da ligaĵoj, piede kun malplenaj manoj, malserenaj, silentemaj, perdiĝintaj, lasantaj post si la domojn, siajn cimojn, sian neabundan fe- liĉon, la aranĝitan vivon, sian pasinton kaj sian es- tonton. Post popolo ekretiriĝis la armeo. Malrapide preterrampis ĉieira aŭto kun oficiroj, kirasigita transportilo, preterveturis du kamionoj kun soldatoj, niaj plej bonaj en mondo transpoteblaj kuiriloj, kaj plej lasta moviĝis duonraŭpa kirasaŭto kun mi- traloj, turnataj malantaŭen.
Mateniĝis, paliĝis luno, la terura kvadrato dis- naĝis, nuboj degelis; venadis mateno. Viktor atendis kvaronhoron, ĝisatendis neniun plu, kaj eliris el la pordego. Sur la asfalto kuŝaĉis malpuraj ĉifonoj, iu dispremita valizo - bona valizo, laŭ ĉio videblis ke iu el estroj ellasis, rado de ĉaro, kaj sur la vojrando, iom malpli proksime, ankaŭ la ĉaro mem, kun malnova ŝirita divano kaj fikuso. Ĉirkaŭe estis malplene. Viktor ekrigardis flankon de la aŭ - tostacio. Ankaŭ tie estis jam eĉ ne unu aŭto, eĉ ne unu homo. En ĝardenoj ekfajfis birdoj, leviĝis suno, kiun Viktor ne vidis jam dum duonmonato, kaj la urbo - kelkajn jarojn. Sed nun ĉi tie estis neniu por rigardi ĝin. Denove ekaŭdiĝis zumo de motoro, kaj el post vojturniĝo elplonĝis aŭtobuso. Viktor deiris sur la vojrandon. Tio estis "Fratoj je racio" - ili preterflosis, sammaniere turninte al li la in- diferentajn sensencajn vizaĝojn.
«
283
drinki. Sed kie estas Diana?»
Li malrapide ekiris reen en la urbon.
Suno staris dekstre, iam ĝi kaŝiĝis post tegmentoj de apartaj domoj, iam elrigardis el inter ili, iam ĝi aspergis la varman lumon tra branĉoj de duonputriĝintaj arboj. Nuboj malaperis, kaj ĉielo estis mirinde pura. De tero leviĝis malpeza nebulo. Estis tute silente, kaj Viktor turnis la atenton al strangaj, apenaŭ aŭdeblaj sonoj, venintaj kvazaŭ el sub tero - iun malfortan kraketadon, murmuron, susurojn. Sed poste li kutimiĝis kaj forgesis pri ili. Mirinda sento de trankvilo kaj sendanĝero kaptis lin. Li iris kiel ebria, kaj preskaŭ ĉiam rigardis ĉielon. Sur avenuo de prezidento apud li haltis ĝipo.
Sidu, - diris Golem.
Golem estis griza pro laciĝo, kaj ia premigita, kaj apud li sidis Diana, ankaŭ laca, tamen malgraŭ ĉio bela, plej bela el ĉiuj laciĝintaj virinoj.
Suno, - diris Viktor, smajlante al ŝi. - Rigardu kia suno!
Li ne veturos, - diris Diana. - Mi avertis vin, Golem.
Kial ne veturos? - miris Viktor. - Veturos mi. Sed por kio hasti? - Li ne eltenis kaj denove alri- gadis ĉielon. Poste li ekrigardis malantaŭen, la malplenan straton, ekrigardis antaŭen la malplenan straton. Ĉio estis verŝita per suno.
Ie en kampo tiriĝis rifuĝintoj, bruegis retiriĝan- ta armeo, fuĝis estruloj, tie estis ŝtopiĝoj, tie pendis damnado, oni kriaĉis sensencajn ordonojn kaj minacojn, kaj de nordo sur la urbon alŝoviĝ is venkintoj, sed ĉi tie estis malplena strio da trankvi-
284
lo kaj sendanĝero, kelkaj kilometroj da malpleno, kaj en la malpleno la aŭto kaj la tri homoj.
Golem, ĉu tio venas nova mondo?
Jes, - diris Golem. Li fiksrigardis na Viktor el sub la ŝvelitaj palpebroj.
Kaj kie estas viaj malsekulaĉoj? Ĉu ili iras piede?
Malsekulaĉoj forestas, - diris Golem.
Kiel tiel forestas? - demandis Viktor. Li ekri- gardis na Diana. Diana silente deturniĝis.
Malsekulaĉoj forestas, - ripetis Golem. Lia voĉo estis premita, kaj al Viktor subite ekŝajnis ke li tuj ekploros. - Vi povas opinii ke ili ne estis. Kaj ne estos.
Bonege, - diris Viktor. - Iru, promenu ni.
Ĉu vi veturos aŭ ne? - senemocie diris Golem.
Mi veturus, - diris Viktor, smajlante, - sed mi devas eniri la hotelon, preni la malneton... Kaj entute rigardi... Ĉu vi scias, Golem, al mi plaĉas ĉi tie.
Ankaŭ mi restas, - diris subite Diana, kaj el- grimpis el la aŭto. - Kion mi faros tie?
Kaj kion vi faros ĉi tie? - demandis Golem.
Mi ne scias, - diris Diana. - Ja ĉe mi estas jam neniu krom tiu ĉi homo.
Nu bone, - diris Golem. - Li ne komprenas. Sed vi komprenas...
Sed li devas rigardi, - oponis Diana. - Ja ne povas li forveturi ne rigardinte...
Ĝuste tiel, - subkaptis Viktor. - Al kiu diablo estas mi bezonata se mi ne rigardos? Ja tio estas mia profesio - rigardi.
Aŭskultu, infanoj, - diris Golem. - Ĉu vi kom- prenas al kio vi iras? Viktor, ja oni diris al vi: restu sur via flanko, se vi volas esti utila. Sur via flanko!
Mi tutan vivon estas sur mia flanko, - diris Viktor.
Ĉi tie tio ne eblos.
Vidos ni, - diris Viktor.
Dio, - diris Golem. - Kvazaŭ mi ne volas resti! Sed oni devas mediti eĉ iomete! Oni devas kompreni, diable, kion oni volas kaj kion oni devas... - Li kvazaŭ konvinkis sin mem. - Ho vi... Restu do. Mi deziras al vi agrable pasigi la tempon. - Li enŝaltis la rapidumon. - Kie estas la kajero, Diana? Ha, jen gi estas. Do mi prenas gin al mi. Vi ne bezonas gin.
Jes, - diris Diana. - Ĝuste tion li volis.
Golem, - diris Viktor. - Sed kial vi fugas? Vi ja volis tiun ĉi mondon.
Mi ne fugas, - severe diris Golem. - Mi ve- turas. De tie kie mi ne estas jam bezonata tien kie mi ankoraŭ estas bezonata. Ne kiel vi. Adiaŭ.
Kaj li forveturis. Diana kaj Viktor interprenis la manojn, kaj ekiris supren sur avenuo de sinjoro prezidento en la malplenan urbon, renkonten al proksimigantaj venkintoj. Ili ne konversaciis, ili plenbruste enspiris nekutime puran freŝan aeron, duonfermis la okulojn rigardante la sunon, smajlis unu al la alia kaj timis nenion. La urbo rigardis ilin per la malplenaj fenestroj, gi estis miriga, tiu ĉi urbo - kovrita per ŝimo, per iuj malignaj glitaj makuloj, putra, kvazaŭ trafita per ekzemo, kvazaŭ gi multe da jaroj trovigis sur mara fundo, kaj jen, fine, oni elakvigis gin por ke suno primoku gin, kaj
suno, satmokinte, komencis detrui la urbon.
Digelis kaj vaporiĝis tegmentoj, lado kaj tegoloj fumis per koroda vaporo, kaj malaperis antaŭ la okuloj. En muroj kreskis degelaĵoj, ili disvastiĝis, malfermante eluzitajn tapetojn, litojn kun multloke defalinta farbo, meblaron sur kriplaj piedetoj, pal- iĝintajn fotografaĵojn. Mole rompiĝinte kliniĝis stratlanternoj, dissolvis en aero kioskoj kaj reklamtabuloj - ĉio ĉirkaŭe kraketis, mallaŭte siblis, susuris, iĝis poreca, travidebla, transformiĝis en dunojn da ŝlimo, kaj malaperis. Malproksima turo de la urbestraro ŝanĝis la trajtojn, iĝis ŝancela, kaj kunfluiĝis kun bluo de ĉielo. Iom da tempo en ĉielo, aparte de ĉio, pendis antikva tura horloĝo, poste malaperis ankaŭ ĝi...
«
Ĉirkaŭe jam forestis la urbo - elstaris ie-tie sensukaj arbustoj, restis malsanaj arboj kaj maku- loj da verda herbo, nur malproksime, post nebulo, diveniĝis ankoraŭ iuj konstruaĵoj, restaĵoj de kon- struaĵoj, fantomoj de konstruaĵoj, kaj proksime al iama pavimo sidis Teddi, sur ŝtona perono kiu gvidis nenien, sidis etendinte la vunditan kruron kaj met- inte apud si la lambastonojn.
Saluton, Teddi! - diris Viktor. - Do restis vi,
ĉu?
Jes, - diris Teddi.
Kial?
Tiel ja, - diris Teddi. - Ŝtopiĝis ili kiel haringoj en barelon, ne restis loko por etendi la kruron, mi diras al la bofilino, nu por kio al vi, stul - tulino tiu ĉi ŝranko? - Kaj ŝi min insultadas... Kraĉis mi pri ili kaj restis.
Ĉu vi iros kun ni?
Ne, iru vi, - diris Teddi. - Mi sidos. Malbona paŝanto mi estas nun, kaj mia min ne preteriros...
Ili ekiris pluen. Iĝis varmege, kaj Viktor deĵetis sur la teron la pluvmantelon, forskuis de si karodi- tajn restaĵojn de la mitraleto, kaj ekridis pro la malpeziĝo. Diana kisis lin kaj diris "Bone!". Li ne kontraŭis. Ili iris kaj iris sub la blua ĉielo, sub var- maj sunradioj, sur tero kiu ekverdis jam per juna herbo, kaj ili venis al loko kie estis la hotelo. La hotelo tute ne malaperis - ĝi staris estiel giganta griza kubo el kruda raspa betono, kaj Viktor ekpen- sis ke tio estas monumento, aŭ eble limsigno inter malnova kaj nova mondoj. Kaj apenaŭ li ekpensis tion, el post la betona bloko senbrue elglitis ĉas- avio kun ŝildo de Legio sur la fuzelaĝo, ĝi sensone preterbrilis super la kapo, same sensone ekturniĝis ie apud suno, kaj malaperis, kaj nur tiam atakis in- fera fajfanta hurlo; ĝi batis la orelojn, vizaĝon, an- imon...
Sed kontraŭe iris jam Bol-Kunac, adoltiĝinta, vastŝultra, kun paliĝintaj lipharetoj sur la sun- brunigita vizaĝo, kaj iom poste iris Irma, ankaŭ preskaŭ adolta, nudpieda, en simpla malpeza robo, kun vergeto en la mano. Ŝi ekrigardis post la ĉas- avio, levis la vergeton, kvaza ŭ celante, kaj diris: "kĥ-ĥ!".
Diana ekridis. Viktor ekrigardis ŝin, kaj ekvidis ke tio estas ankoraŭ unu Diana, tute nova, kia ŝi
neniam estis antaŭe, li eĉ ne antaŭvidis ke tia Diana eblas - Diana Feliĉa. Kaj tiam li minacis al si per la fingro kaj ekpensis:
«Ĉio ĉi tio estas belega, sed jen kio, ne forgesu ja mi reveni».
1967.
[1] smajlo: utilas por indiki ĝoj-esprimon mienan, sen- sonan, kontraste al rido, kiu estas ĝoj-esprimilo sona: smajlo, smajleto, smajlego; rido, rideto, ridego. (Propono).
[2] pe-: Prefikso pe utilas por indiki kompletan plenu- mon, realigon, efektivigon de la ago: konstruis pe-kon- struis; kuiros pe-kuiros; kuracus pe-kuracus. Propono.
[2] lamprido: granda mara fiŝo, tre bongusta (PIV).
16
[3] lemnoj: tre malgrandaj flosantaj verdaj plantoj (PIV)
[3] honoris kauza (honoris causa): vortoj aldonitaj al la scienca titolo, se ĝi estas alproprigita sen la defendo.
26
[4] Temas pri ofic-rangoj, kie rango unua estas plej alta.
27
[4] Temas pri metala plata pezaĵo kun por-fingraj truoj.
33
[4] Averto de soveti-tempa malliberul-eskortisto.
52
[5] Aŭtoro de la kanto estas Vladimir Visotskij (ruse: Высоцкий; angle: Vysotsky 1938 - 1980), ne tro per- mesata sed tre populara soveti-tempa kanzonisto. La kanton provu aŭdi en: