Ĉi tiu konfeso de la Asistanto valoris tiel same, kiel plena vivanta traktato pri altkvalitaj spertoj, kaj eble ĝuste tial ni ĉiuj ekfalis en profundan mediton. Sed Hi- lario, kvazaŭ ne dezirante perdi la fadenon de la instruo, turnis sin al nia amiko, dirante:

Mia kara, vi diris, ke vi kune kun via patro atend- as la ĝojon denove renkontiĝi kun via vicpatrino... Kiel kompreni vian parolon? ĉu en via grado da konado de la vivo vi trafas ian malfacilaĵon, por ekscii ŝian loĝejon?

Jes, jes... - malgaje respondis la Asistanto.

Sed la Spiritoj-bonfarantoj, kiuj nun gvidas vin kaj vian patron, ĉu ili ne scias, kie ŝi troviĝas, ke ili di- rektus viajn paŝojn, por ŝin atingi?

Sendube - bonkore respondis Silas - niaj ins- truantoj estas liberaj de la nesciado, kiu min karakt- erizas pri ĉi tiu afero... Tamen, kiel okazas ĉe la homoj, ankaŭ ĉi tie iu instruisto ne povas preni sur sin la task- ojn de sia lernanto, ĉar tiam li fortenus sian disĉiplon de la merito el la leciono. Sur la Tero, kiel ajn kore ili nin amas, niaj patrinoj ne anstataŭas nin en la karcero, kiam ni devas pagi por iu krimo, kaj eĉ niaj plej bonaj amikoj ne povas arogi al si, en la nomo de la amikeco, la rajton ricevi la kripligon, per kiu nia nesingardemo punis nian propran korpon. La benoj de amo de niaj direktantoj sendube havigis al mia animo netakseblajn rimedojn... Ili naskas en mi internan lumon, por ke mi sentu kaj konfesu al mi mem miajn mizeraĵojn, kaj kunhelpas por mia rekonstruiĝo, por ke mi povu pli de- cideme kaj facile paŝi al tiu celo, kiun mi intencas trafi;

tamen, vere, mia elaĉeto estas ja tute persona kaj ne- transdonebla tasko...

Leonel kaj Klarindo lin gape aŭskultadis.

Parolante pri si mem, la Asistanto, ne vundante ilian sinamon, nerekte klopodis, por ke ili revirtiĝu; kaj efek- tive, laŭ la esprimo de iliaj okuloj, oni ja vidis, ke la du turmentantoj nun elmontras mirindan internan aliiĝon.

Hilario meditis kelke da sekundoj kaj denove inter-

metis:

Sed tiu dramo certe havas ian rilaton al pasinta- tempaj kaŭzoj...

Jes, certe - diris la Asistanto -, sed en nia turmentata regiono ekzistas nenia mensa tempo por ia miregindaĵo de la memoro. Ni estas katenitaj al la me- morado pri la proksimaj kaŭzoj de niaj afliktoj, kio mal- faciligas al ni penetri en la sferon de la kaŭzoj malprok- simaj, ĉar la situacio de nia spirito estas tia stato de homo danĝere malsana, bezonanta urĝan kuracadon por la reordigo de la organismo. La infero, kuŝanta en la malsuperaj regionoj de la Tero, estas plena de animoj, kiuj, taŭzataj kaj suferantaj, leviĝas, kriante pri helpo de la Dia Providenco kontraŭ la suferoj, kiujn ili mem kreis al si, kaj la Dia Providenco konsentas al ili la feliĉ- on labori, dum la pikiloj de kulpo kaj konsciencoriproĉo sangigas al ili la koron, por la bono de tiuj siaj viktimoj kaj fratoj, kies eraroj estas samspecaj kiel iliaj krimoj, por ke ili kiel eble plej baldaŭ reharmoniu kun la Sen- lima Amo kaj kun la Perfekta Justeco de la Leĝo... Ni estingu niajn ŝuldojn, kiuj prezentas densan ombron en niaj animoj, kaj la spegulo de nia menso, kie ajn ni troviĝas, rebrilos la lumon de la Ĉielo, la patrujo de la Dia Memoro!

Ni komprenis, ke Silas helpas al Klarindo kaj Leonel, rigardante ilin kiel kamaradojn de batalado kaj lernado, per kio li ja plivalorigis siajn proprajn meritojn.

Multego da demandoj silente elŝprucis en mia mal- vasta interna mondo... Kiu estas lia amika patro? Kie vivas lia sindonema patrino? Ĉu li pensas, ke li devas ankoraŭ longe serĉadi sian malfeliĉan vicpatrinon?

Sed la spirita grandeco de la Asistanto ebligis al ni nenian maldiskretan demandon. Mi nur kuraĝis respekte ekkrii:

Ho mia Dio, kiom da tempo ni iafoje uzas, por korekti nur unuminutan malsaĝaĵon!

Vi estas prava, Andreo - bonkore rediris Silas-, la Leĝo estas leĝo pri ago kaj reago... La agado de malbono povas esti rapida, sed neniu scias, kiom da tempo postulos la reagado nepre necesa por la restarigo de la supera harmonio de la vivo, rompita de niaj faroj kontraŭaj al bono...

Kaj ridetante:

Ĝuste tial Jesuo rekomendis al la enkarniĝintaj estuloj: "Konsentu rapide kun via kontraŭulo, dum vi estas kun li sur la vojo" ( ). Tiel estas, ĉar neniu Spi- rito eniras en la Ĉielon sen la paco de konscienco, kaj, se estas pli facile forfini kverelojn kaj reĝustigi malkon- sentojn, dum ni iras tiun saman vojon, kiel niaj viktimoj sur la Tero, estas tamen tre malfacile klopodi por solvi niajn krimajn enigmojn, kiam jam nin envolvas la infera nebulego.

Ĉi tiu rimarko estis taŭga kaj ĝusta.

Sed ni ne povis plue interparoli.

Al Leonel, kies aplombon ni konis, ĉe nia mirego est­is la okuloj malsekaj... Silas levis siajn okulojn al la Ĉielo, dankante por la beno de tiu komenciĝanta aliiĝo, kaj prenis lin en siajn brakojn.

La malfeliĉa frato de Klarindo volis paroli... Ni ri- markis, ke li intencas trakti pri la morto de Alzira sur la lago, sed la Asistanto promesis al li, ke ni revenos en la morgaŭa vespero.

Tuj poste ni revenis al la Domo, sed nek Hilario nek mi kuraĝis konversacii kun tiu brava kamarado, kiu, kun malgaja animo, enprofundiĝis en multesignifan silenton

(*-1 Laŭ Mateo, 5:25. - La Trad.

Interkompreno

En la morgaŭa vespero, post rutinaj laboroj, Silas venis al ni, por daŭrigi la komencitan taskon.

Reirante al la hejmo de Ludoviko, ni konversaciadis pri ordinaraj aferoj ekster la hieraŭaj temoj. Laŭŝajne konformiĝinte al nia mensa ondo pri reciproka respekto, Klarindo kaj Leonel akceptis nin sobre kaj afable.

Ambaŭ ŝajnis al ni rimarkinde preparitaj de la ideoj, kiujn la Asistanto sufloris en iliajn spiritojn.

Ce la bienulo la atmosfero estis ricevinta nenian

ŝanĝon.

Ludoviko kaj liaj amikoj kore babiladis, teksante konsiderojn pri la plagoj en la kamparo kaj la malsanoj de la brutoj, la multekosteco de la vivo kaj la fiaskintaj negocoj... La du fratoj tamen nun montriĝis videble fremdaj al tia ombra bildo.

Ili salutis nin kun la disradianta ĝentileco de homoj, kiuj volonte pretiĝas por nin akcepti, kaj fikse ekrigardis Silason kun neordinara interesiĝo. Oni sentis, ke ili bone notis al si la konfeson de la Asistanto por profitaj pri- konsideroj.

Videble ĝoja rimarkinte ilian aliiĝon, la estro de nia karavano eĉ ne per vorteto parolis pri la afero de Ludo­viko kaj senafekte ilin invitis akompani nin.

Elmontrante sian revirtiĝon, ili tuj alkolektiĝis al nia karavaneto, kaj, obeante la rekomendon de Silas, ili ambaŭ, kun la manoj interplektitaj kun la niaj, sukcesis facile kaj firme flugi.

Post kelke da minutoj ni venis al granda hospitalo de svarmanta surtera urbo.

En la pordistejo unu el la Spiritoj-gvidistoj afable sin turnis al Silas, farante fratan saluton, kaj nia estro lin respekte prezentis al ni:

Ĉi tio estas nia kamarado Ludoveno, kiun kon- cernas la necesa gardado de ĉi tiu hospitalo, por la bono de kelkaj malsanuloj, kies reenkarniĝo estas prizorgata de nia Domo.

Ni ĉiuj nin frate ĉirkaŭbrakis reciproke.

Tuj poste la estro de nia labortaĉmento prenis la pa- rolon, demandante:

Kio estas kun nia fratino Laŭdemira? Ni hodiaŭ ricevis pri ŝi seriozajn sciigojn...

Jes - konsentis la alparolito -, ĉio supozigas, ke tiu kompatinda virino estas submetota al danĝera ope- racio. Envolvas ŝin anestezaj emanaĵoj, kiujn kontraŭ ŝin ĵetas ŝiaj persekutantoj, dum la dormo, kaj sekve de tio ekstrema apatio forte malutilas ŝian uteran vivon. La kirurgo revenos plej malfrue post unu horo, kaj en la okazo, se la uzitaj rimedoj ne efikos, tiam li faros la necesajn aranĝojn por cezara operacio, kiu estus la kon- silinda solvo.

Nia amiko vidigis profundan zorgon, kiu sulkis lian ordinare trankvilan vizaĝon, kaj diris:

Simila operacio kaŭzus al ŝia estonteco gravan malutilon. Laŭ la programo, aranĝita por ŝia propra bono, ŝi devas akcepti ankoraŭ tri infanojn en la templon de la hejmo, por plej efike profiti de la nuna homa stadio...

La gardisto nun faris respektan mienon kaj rediris:

Mi do pensas, ke neniom da tempo ni povas perdi.

Silas tiam ekpaŝis antaŭ ni kaj kondukis nin al mal- granda malsanulejo, kie juna sinjorino ĝemadis afliktita. Simpatia blankhara matrono, kies dolĉeco travidigis pa- trinan koron, ŝin atente gardadis, karesante ŝiajn malkvietajn manojn.

Rimarkinte la esprimon de teruro, kiun montris ŝiaj larmantaj okuloj, mi turnis min al Silas, demandante lin pri la kaŭzo de tia ŝiranta suferado.

Nia fratino - li komplezeme klarigis - post ne- multaj minutoj estos refoje patrino, sed ŝi estas katenita al malfacilaj provoj. Antaŭ ol reveni en la densan karn- an korpon, ŝi longe restis en nia Domo, sed ĉiam vigle sieĝata de malamikoj, kiujn ŝi mem iam al si kreis, kiam ŝi faris uzon el sia korpa beleco por krimado. Bela vir­ino, ŝi influadis por politikaj decidoj, kiuj disruinigis la vojon de multe da homoj. Multe da jaroj ŝi suferis en la infera mallumo, inter karno kaj ombro, sed nun ŝi meritis la feliĉon renaskiĝi kun la tasko revirtiĝi, revirt- igante kelkajn el siaj kunkrimintoj, kiuj, en karaktero de ŝiaj infanoj, kun ŝi leviĝos por pli ampleksaj rege- neraj laboroj.

Silas direktis al mi esprimoplenan rigardon kaj al-

donis:

La historion pri ĉi tiu afero mi rakontos ian alian fojon. Nun estas nepre necese agi...

Ĉe la atento de Klarindo kaj Leonel, kiuj, plenaj de mirego, nin akompanis, li vokis nin ambaŭ, Hilarion kaj min, por la tuja helpo.

Ordoninte, ke ni du nin tenu en konstanta preĝado, kun la dekstra mano alpremita al la kapo de la malsan- ulimo, li komencis ekscitan magnetan procedon super la utera cerviko. Ia lakteca substanco, simila al maldensa nebulo, disradiadis el liaj manoj kaj disfluadis en ĉiujn angulojn de ŝia naskaparato. Post kelke da minutoj da peza atendo ekmontriĝis spasmoj, kiuj iom post iom far- iĝis ĉiam pli intensaj.

Silas atente kontrolis la proceson de la akuŝo tiel longe, ĝis la kuracisto envenis. Tute ignorante nian ĉe- eston, la kuracisto kontente ridetis kaj petis pri la kun- helpo de ia kompetenta flegistino. La operacio estis flank- en metita.

La Asistanto invitis nin reveni en la Domon kaj pli trankvila nin informis:

La organismo de Laŭdemira bonege reagis. Ni esperas, ke ŝi povos kun la necesa sukceso plenumadi plue la taskon, kiu ŝin koncernas.

Ni jam denove ekvojiris.

Leonel, kies akra inteligenteco pretervidis neniun el niaj movoj, respekte demandis Silason, ĉu tiuj laboroj, al kiuj ĉi tiu lasta sin donas, entenas ian preparadon por la estonteco; al tio la Asistanto senhezite respondis:

Jes, sendube. Mi ankoraŭ hieraŭ parolis al vi, amikoj, pri miaj pekoj de kuracisto, kiu praktike neniam tio estis, kaj pri mia plano estonte praktikadi medicinon ĉe la enkarniĝintoj, niaj fratoj. Sed, por meriti la feliĉ- on de tia reakiro, mi dediĉas min, en la malsuperaj re- gionoj, servantaj al mi kiel loĝejo, al la faciligo de su- feroj, kreante al mi fontojn, kiuj bone faros al miaj venontaj laboroj...

Fontojn? fontojn?! - iom mire ekkriis Klarindo.

Jes, penante propravole helpi ekster la al mi tru- ditaj devoj, en la batalado por la morala releviĝo de mi mem, mi per la Dia Beno plivastigos la kulturejon de simpatio por mi.

Kaj signife ekrigardinte nin, li emfaze daŭrigis post minuto da meditado:

Konforme al tiuj ŝuldoj, postulantaj de mi pagon, mi iam denove troviĝos inter la enkarniĝintoj kaj, por forestingi miajn kulpojn, mi ankaŭ spertos baron kaj dubon, malsanon kaj aflikton... Karitemaj kaj amikaj manoj en la nomo de Dio subtenu min de ĉi tie, ĉar neniu ajn sola sukcesas... Kaj por ke amaj brakoj al mi est­onte etendiĝu, mi ja devas nun movi la miajn en la vo- lonta praktikado de solidareco.

Ĉi tiu instruo estis altvalora ne nur por la du per- sekutantoj, kiuj ĝin miregante prenis al si, sed ankaŭ por ni, kiuj ankoraŭ unu fojon konstatis la Senliman Bon- econ de la Superega Sinjoro, kiu, eĉ en la plej senlumaj anguloj de la ombro, permesas al ni klopodi por la sen- ĉesa pligrandiĝo de bono, kiu estas la benita prezo de nia feliĉo.

Dum ni returne flugadis, Hilario, antaŭveninta al mi pri scivolemo, deklinis la konversacion al la afero de Laŭdemira. Ĉu ŝi estas malnova konatino de Silas? Ĉu ŝi do prenis sur sin tiel gravan ŝarĝon antaŭ patrineco? Kian rolon ludas ŝiaj infanoj apud ŝi? Ĉu kreditoroj aŭ ŝuldantoj?

Silas indulgeme ridetis al ĉi tiu bombardado kaj

klarigis:

Mi ne dubas, ke la elaĉeta proceso de nia amik- ino servas kiel temo, plej profunde interesanta la esplor- adon pri kaŭzo kaj efiko, pri kio vi kun ĉiu tago kolektas al vi notojn.

Li nun faris longan paŭzon, turnante sin al sia me­moro, kaj dauriĝis:

- Ni ne povas per unu ekrigardo atingi ĝis la pro- fundo de ŝia pasinteco, kaj miaflanke mi neniel povas esti maldiskreta, misuzante la konfidon, kiun la Domo havas por mi, en la plenumado de miaj devoj. Mi tamen, por nia spirita edifo, povas diri al vi, kiel unuan sciigon, ke la nunaj suferoj de Laŭdemira devenis de gravaj eraroj, kiujn ŝi faris antaŭ ne multe pli ol kvin jarcentoj.

"Alte hierarkia sinjorino en la kortego de Johana II, reĝino de Napolo, de 1414 ĝis 1435, ŝi havis du samsang- ajn fratojn, kiuj konsentis ĉiujn ŝiajn frenezajn planojn de vantamo kaj potencado. Ŝi edziniĝis, sed, sentante ĉe la edzo baron al la efektivigo de la frivolaĵoj, kiuj stampis ŝian karakteron, ŝi fine devigis lin renkonti la ponardon de ŝiaj favoratoj, pelante lin al morto. Vidvino kaj posedante grandegan havaĵon, ŝi kreskis laŭ pres- tiĝo, ĉar ŝi faciligis la edziniĝon de la reĝino, tiam vidvino de Vilhelmo, Duko de Aŭstrujo, kun Jakob de Burbono, Grafo de la Marche. De tiam, pli intime ligita al la aven- turoj de la monarkino, ŝi sin tutan fordonis al plezuroj kaj diboĉoj, en kiuj ŝi multajn honestajn virojn deklinis de la bona konduto kaj disruinigis noblajn kaj dignajn hejmojn de pluraj tiamaj sinjorinoj. Ŝi malatentis sankt- ajn oportunajn okazojn por sia propra edukado kaj pro- fito, al ŝi donitajn de la Ciela Boneco, kaj uzis la ne- firman nobelecon, por ekstravaganci en senpripensemo kaj krimado.

"Elkarniĝinte ĉe la zenito de la materia abundeco, ĉirkaŭ la mezo de la 15-a jarcento, ŝi malsupreniris en teruregajn inferajn abismojn, kie ŝi spertis la sieĝadon de brutecaj malamikoj, kiuj ne pardonis ŝiajn krimojn kaj defalojn. Pli ol cent seninterrompajn jarojn ŝi su- feradis en la densa mallumo, kun la menso alkroĉita al la iluzioj propraj al ĝi; per la interhelpo de amikoj el la Supera Tavolo ŝi reenkarniĝis kvar fojojn, baraktante en torturantaj kulpopagaj problemoj, dum kiuj, estante virino, kvankam preninte sur sin novajn devojn, ŝi terur- ajn malreespektojn kaj humiligojn ricevis de senskru- pulaj viroj, kiuj sufokadis ĉiujn ŝiajn revojn..."

Sed - demandis Hilario -, ĉiun fojon, kiam ŝi liberiĝis el la karno, en tiuj kvar ekzistadoj, pri kiuj vi parolas, ĉu ŝi estis ĉiam ankoraŭ katenita al la ombro?

Kiel do ne? - respondis la Asistanto - Kiam la kadukeco en la abismo longe daŭras, neniu el tie eliĝas per unu salto. Ŝi kompreneble eniradis tra tombo kaj eliradis tra lulilo, kunportante internajn malharmoniojn, kiujn ŝi ne povus tuj reĝustigi.

Se ŝia situacio estis tia, neŝanĝebla - rimarkis mia kolego -, por kio do ŝi reprenus la materian kor- pon? Ĉu ne sufiĉus al ŝi suferi tra la dolora ĉi tiea el- puriĝo, sen renaskiĝo en la karnosfero?

Via rimarko estas komprenebla - pacience res­pondis Silas -, tamen nia fratino, kun la helpo de sin- donemaj kamaradoj, rekomencis iom post iom pagadi siajn ŝuldojn, denove alproksimiĝinte al reenkarniĝintaj kreditoroj, ĝuante la benindan kelkatempan forgeson pri la pasinteco; per tio ŝi povis ricevi altvaloran revigliĝon.

Sed ĉu ja prosperis al ŝi iel pagi tiujn ŝuldojn, en kiujn ŝi implikiĝis?

Iamaniere, jes, ĉar ŝi ricevis terurajn batojn kon- traŭ la malhumilecon hardiĝintan en ŝia koro... Sam- tempe ŝi tamen sin ŝarĝis per novaj ŝuldoj, ĉar ŝi iafoje ne sukcesis venki la instinktan abomenon al tiuj siaj mal- amikoj, al kiuj ŝi devis servi kaj obei; por vundi la koron al la sinjorino, en kies domo ŝi servis kiel vartistino, celante venĝi sin por ricevitaj kruelaĵoj, ŝi eĉ faris la abomenan krimon dronigi infaneton, kiu apenaŭ venis sur la scenejon de la vivo. Post ĉiu elkarniĝo ŝi regule revenadis al la purigaj regionoj, el kiuj ŝi antaŭe eliris, kun kelka profito ĉe la reguligo de siaj kontoj, sed ne kun aldonitaj valoraĵoj, nepre necesaj al ŝia definitiva liberiĝo el la ombro: ni ĉiuj ja nur tre malfrue decidas pagi niajn ŝuldojn ĝis plena sinofero...

Tamen - intermetis Hilario - ĉiun fojon, kiam ŝi revenis al la spirita sfero, ŝi supozeble havis apud si tiujn bonfarantojn, kiuj penas bridi ŝiajn malsaĝaĵojn, kvankam ŝi longe restadis en la mensa mallumo...

Ĝuste tiel - jesis Silas -; neniu estas kondamn- ita al forlaso. Vi ĉiuj ja scias, ke la Kreinto helpas ĉiun kreiton pere de la kreitoj mem. Ĉio apartenas al Dio.

Eĉ la infero? - demandis Leonel, maltrankvila.

La Asistanto ridetis kaj klarigis:

Ĝustadire, la infero estas kreaĵo de ni, vere de ni, tamen ni ĝin prezentu al ni kvazaŭ ian malnoblan kaj suferplenan konstruon sur la tereno de la Vivo, Kre- aĵo de Dio. Misuzinte nian prudenton kaj klerecon en tia grado, ke ni naskas tian monstraĵon en la Dia Spaco, ni mem devas ĝin disbati, por konstrui la Paradizon sur tiu loko, kiun ĝi perforte okupas. Por ĉi tio la Senlima Amo de la Ĉiela Patro en mil manieroj nin helpas, por ke ni observu la Perfektan Justecon. Ĉu komprenite?

Ĉi tiu informo ne povus esti pli klara; Hilario tamen laŭŝajne deziris glatigi ĉian dubon kaj eble tial denove demandis:

Ĉu vi tion trovas ebla, ke ni ekscius, kiaj estis la ekzistadoj de Laŭdemira, antaŭ ol ŝi apartenis al la kortego de Johana II?

Jes - komplezeme respondis Silas -, ilin ekkoni estus facile, tamen ĉe simpla studado de tiaj aferoj ne estas oportune al ni ĝin provi, ĉar ĉi tiu objekto postulus streĉan atenton kaj longan tempon. Sufiĉas al ni es- plori ŝian supre diritan situacion, por ke ni klare pre- zentu al ni ŝiajn nunajn kulpelpagajn luktojn. Efektive, nia sidado sur ia ajn reliefa loko en la monda socio, en la sfero ĉu de prestiĝo, ĉu de financoj, ĉu de kulturo, ĉu de la ideo, servas kiel vivanta bazo por la taksado de nia nobla aŭ malnobla konduto dum la uzado de la oportunaj okazoj, kiujn la Sinjoro al ni prezentas; tiuj stadioj ja klare elmontras nian progreson en la direkto al lumo aŭ nian pli aŭ malpli longan staradon en la rond- oj de mallumo, laŭ la akiritaj virtoj aŭ la faritaj ŝuldoj.

Ĉi tiu luma parolo de Silas estis efektiva fasko da sunradioj en mian intelekton... Mia kamarado tamen insistis:

Malgraŭ via altvalora klarigo pri la memoro en la malsuperaj regionoj, estus tamen interese ekscii, ĉu Laŭ- demira, antaŭ la nuna enkarniĝo, klare memoris tiujn fazojn, kiujn ŝi travivis ĉe la malfacilaj provoj, pri kiuj vi parolis...

Nia amiko plej pacience rediris:

- Mi oficas en la Domo jam ok jarkvinojn kaj ĉe- estis ŝian engastigon en nian organizaĵon ĝuste antaŭ tridek jaroj. Ŝi estis fininta sian lastan enkarnan ek- zistadon en la komenco de ĉi tiu jarcento kaj spertinta longedaŭrajn suferojn en la malaltnivelaj regionoj. Ŝi venis en nian institucion terure freneza kaj, submetita al hipnoto, malkaŝis tiujn faktojn, pri kiuj mi ĵus ra- kontis kaj kiuj kompreneble estas registritaj sur la slipo, kie estas difinita ŝia persono, en la arkivo de la nin gvid- antaj observoj. Por helpi al ŝi, niaj instruantoj ne trovis necesa pli grandan repaŝon de ŝia rememorado, almenaŭ en la nuna momento; sed mi scias, ke, kun malordigita menso, kiel ŝi tiam troviĝis, Laŭdemira ne havis fort- ojn sufiĉajn por ĉia ajn rememoro dum la ordinara mal- dormo, des pli ke, sub la protekto de bonfarantoj, zorg- antaj pri nia organizaĵo, ŝi estis kondukita en la nunan enkarniĝon ankoraŭ mense harmonianta kun ne tute no- blaj korinklinoj tra la vojo, kiun ŝi al si elektis. Ŝi nun devas preni al si kvin el siaj iamaj kunkulpintoj ĉe la morala falo, por relevi iliajn sentimentojn direkte al la lumo per beninda longa patrineco. De ŝia sukceso en la estanteco dependos la facilaĵoj, kiujn ŝi esperas rikolti en la estonteco, por definitive liberiĝi el la ombro, kiu ankoraŭ nebuligas ŝian Spiriton, ĉar, se prosperos al ŝi prepari kvin animojn en la lernejo de bono, ŝi estos kon- kerinta brilegan premion antaŭ la amplena kaj justa Leĝo.

La afero de Laŭdemira, pri kiu ni, revenante al la Domo, diskutadis, prezentis altvaloran kontribuon al la temo "kaŭzo kaj efiko", kiun ni estis decidintaj studi.

Rimarkinte, ke nia scivolo, nun kontentigita, kviet- iĝis, Silas pli kore sin turnis al Leonel kaj Klarindo, por sondi iliajn pensojn. Certe por ekkoni iliajn esperojn, li denove parolis pri sia propra sopiro, koncerne siajn es- tontajn laborojn kiel kuracisto. Li deziris perdi neniom da tempo. Li nun soifis lerni kaj servi, por veni sur la homan kampon kun la plej riĉa spirita kapitalo, kiu mon- triĝos en lia menso, kiam li troviĝos en la karno, en la formo de inkliniĝo kaj facileco, la tiel nomata "denaska alvokiĝo".

Saĝe tuŝitaj de la parolo de la amiko, kiu kaptis ilian konfidon, ambaŭ fratoj nun sentis sin pli senĝenaj. La konfeso de la Asistanto kaj la ekzemplo de humileco, kiun li propramove donis al ni, profunde en ilin penetris.

Klarindo, impulsiĝema kaj sincera, ekparolis pri la idealoj, por kiuj li antaŭ kelke da jaroj flamadis. Li plej kore amis la grundon kaj en sia juneco li planis la orga- nizon de terkultivejo, kie li povos fari nobligajn ekspe- rimentojn. Li sopiris longe vivi en la familia bieno, kre- ante kampon kun aparta aktiveco. Tamen - li iom malĝoje konsideris, sed ne per tiu ribela tono de siaj antaŭaj konversacioj - la krima decido de Antono Olim- po disblovis liajn revojn. Li vidis sin rabita pri siaj ideal­oj, en terura fiasko, kiu trans la tombo lin senprudent- igis... Li ne sukcesis ekhavi mensan humoron por ia nova espero... Li sentis sin kvazaŭ la senespereco per- soniĝinta, kvazaŭ homo, vidanta sin nesaveble katenita al malhonora piloro...

La voĉo de Klarindo nun ricevis ploran nuancon kaj li aspektis profunde aliiĝinta homo.

Leonel, kies rafinita inteligenteco trudis al ni singar- dan respekton, stimule de Silas, komencis parolante pri sia inkliniĝo al muziko... Kiam knabo inter la homoj, li kredis sin antaŭdestinita por la supera arto. Juna, li pasie amis la verkon de Beethoven, kies biografion li sciis parkere. Li tial ne strebis nur al la diplomo pri jur- scienco, por kiu li sin preparadis, sed ankaŭ al la laŭroj de pianisto, pro kiuj li sentus sin treege feliĉa... Tamen - kaj nun lia voĉo ricevis tonon de neretenebla amar- eco - la murdo, kies viktimo li iam estis, nebuligis lian menson. En sia brusto li nutradis sole nur malamon, kiu ekregis lian ekzistadon, kaj kun la malamo en la koro li ne kapablis rekonstrui la kastelojn de siaj unuaj jaroj...

Leonel longe haltis kaj ĉe nia agrabla surpriziĝo akcente daŭrigis:

Sed dank'al niaj interparoloj dum la ĵus pasint- eaj tagoj mi ekkomprenas, ke nia enkarna provado estis forfinita en la plena florado de la korpo certe tial, ĉar nin ja ŝarĝis kulpoj, kiuj pravigis tian kruelan travivaĵ- on, kvankam tio ne liberigas Antonon Olimpon, la mal- bonan fraton, el la krimo, kiun li portas sur si, respond- ante por la abomeninda murdo, per kiu li pelis nin en la ombron.

Vere - diris Silas emociita -, via parolo atestas grandan aliiĝon...

La Asistanto ne povis paroli plu, ĉar Leonel kaŝis la kapon inter la manoj kaj ekkriis en larmoj:

Sed, ho Dio, kial ni ekkonis la virton de pardono nur tiam, kiam nin jam makulas krimo? kial tiel mal- fruis la deziro rebonigi la kampon de niaj aspiroj, kiam la venĝo jam cindrigis nian vivon en la brulego de malbono?

Dum Klarindo sekvis lian eksplodon de doloro kaj ri- proĉo de konscienco, montrante konsenton, kaj Silas lin grandanime alpremis al sia brusto, ni komprenis, ke Leo- nel, sub la obsedo, kiun li kaj lia frato certe iam direktis, parolas pri la morto de Alzira.

Sed la estro de nia anaro rapidis lin konsoli, bon- kore admonante:

Ploru, mia amiko! Ploru, ĉar larmoj purigas la koron! Ne permesu tamen, ke la ploro dronigu vian sem- ejon de espero... Kiu el ni ĉi tieaj estas senkulpa? Ni ĉiuj havas pagendajn ŝuldatestojn, kaj la Fisko de la Sinjoro neniam malriĉiĝas el kompato. La tempo estas nia beno... Iam ni kolektis la mallumon ĉirkaŭ nin, kaj iam ni turnos ĝin en majestan lumon... Por tio ni tamen devas persisti en braveco kaj humileco, en amo kaj sin- oferemo. Ni ekpaŝu en la direkto al la estonteco, kun la firma decido rekonstrui niajn destinojn.

Ni rimarkis, ke Leonel tiam estis preta elverŝi an- taŭ ni sian koron. Li volis faciligi sian animon, konfesi siajn erarojn... Sed Silas, tenante lin plu en medit- ado, invitis nin foriri, promesante reveni en la morgaŭa vespero.

Tiuj du amikoj, kun tute aliaj sentoj, denove ekloĝis en la hejmo de Ludoviko, kaj ni plue iradis returne al la Domo.

Survoje la Asistanto elmontradis sian kontentecon. La afero de Antono Olimpo, al ni komisiita, feliĉe solv- iĝas. La regeneriĝo de la obsedantoj kroniĝis per sukceso.

La estro de nia grupo diris, ke li atendas por la sekv- anta vespero la intervidiĝon de Alzira kun tiuj ŝiaj est- ontaj infanoj; post tiu tempo, tiuj ambaŭ, kun sia propra konsento, estos loĝigitaj en la Domo, por prepari sian estontecon... En la domo, direktata de Druso, ili la- boros kaj reedukiĝos, trovante novajn mensajn interes- ojn kaj novajn stimulojn por la necesa rehonoriĝo...

Tuj kiam nia amiko eksilentis, Hilario interesite de­mandis:

Kiel longe Klarindo kaj Leonel ebenigos la voj- ojn por sia reveno en la materian korpon?

Probable kvaronon de jarcento...

Kial tiel longe?

Ili devas rekonstrui la ideojn en la sfero de bono kaj ilin neforviŝeble fiksi en la menso, por sin tute okupi pri la efektivigon de la novaj planoj. Ili sin fordonos al aktiva servado, helpante la ceterajn homojn, per kio ili plantos riĉajn semejojn de simpatio, kiuj morgaŭ facil- igos iliajn luktojn sur la Tero... Ĉu en laborado kaj studado, ĉu en entreprenoj de pura frateco, ili kolektos al si nepereemajn moralajn valoraĵojn; tia reedukiĝado plibonigos iliajn inklinojn, havigante al ili kapablojn por la venko, kiun ili bezonas dum la elaĉetantaj proviĝoj.

Kaj Antono Olimpo? - insiste demandis Hilario. - Kiel mi povas konkludi, li restados en la Domo multe malpli longe...

Jes - respondis la Asistanto -, post baldaŭa repaciĝo kun siaj fratoj Antono Olimpo sendube renask- iĝos post du-tri jaroj de hodiaŭ.

Kial tia granda diferenco?

Ni ne forgesu - klarigis Silas trankvila -, ke tio estis li, kiu ekteksis la kriman reton, kiun ni pridis- kutas. Tial el la grupo da reenkarniĝontoj li estos tiu malplej favorita de la Leĝo, ĉe la antaŭdifinita irado en la homan medio, pro la pligravigaj cirkonstancoj, kiuj signas lian individuan aferon. Kun sia spirito ankoraŭ ombrita de angoro kaj pento, li reaperos en tiu sama fa- milio, kiun li malutilis kiel uzuristo, sed vivos en tre mal- vastaj mensaj limoj, ĉar instinkte lia plej pikanta zorgo estos redoni al siaj fratoj, al kiuj li elŝiris la materian vivon, la monon kaj la terojn, kiujn li al ili rabis... Tial estos por li facile kleriĝi kaj perfektiĝi nur en matureco, kiam li estos kondukinta siajn filojn sur la vojon al la venko, kiun ili devas konkeri.

Tamen - konsideris mia kolego - ankaŭ Kla- rindo kaj Leonel estas murdintoj...

Kaj ili certe pagos por tio; ni tamen ne povas malkonfesi malpligravigajn cirkonstancojn ĉe ilia bedaŭ- rinda krimo... Antono Olimpo planis la krimon malvar- me, por vivi glate ĉe la materiaj profitoj, kiujn li kred- eble ĉerpus el krueleco kaj perforto; kaj liaj malfeliĉaj fratoj agis sub la jugo de malamo, frakasitaj de terura doloro... Sendube Klarindo kaj Leonel elportas korprem- atecon kaj riproĉon de konscienco, kaj en taŭga tempo ili ricevos doloran repagon, sed ili tamen estas kreditor- oj de sia frato, kiu iom bridis ilian evoluadon...

Kaj Alzira, kio estas kun ŝi en ĉi tiu afero?

Alzira jam sukcesis kolekti al si sufiĉe da amo por kompreni, pardoni kaj helpi... Ŝi tial, antaŭ la Leĝo, ĝuas la kapablon helpi same sian edzon, kiel siajn bo- fratojn, ĝis nun malfeliĉajn, ne nur al sia filo Ludoviko, ankoraŭ en la karno, sed ankaŭ al ĉiuj idoj de sia fami- lia organizo, ĉar ju pli da pura amo ĉe la Spirito, des pli grandaj la rimedoj de la animo antaŭ Dio...

Kaj turnante al ni esprimoplenan rigardon, li emfaze

aldonis:

Tiuj, kiuj efektive amas, estras la vivon.

Mi sentis min kontenta. Ĉi tiuj sciigoj ne povus esti pli klaraj. Sed Hilario, petante pardonon pro la insisto, levis alian demandon: kial Alzira spertis afliktan elkarn- iĝon en la lago?

Silas saĝe respondis:

Komprenante, ke nia amikino jam konkeris la feliĉon de la senkondiĉa pardonemeco, ido de tiu amo, kiu ne zorgas pri reciprokeco, ni agus nekonvene pli pro- funde sondante ŝian pasintaĵon, kio cetere farus nian esploron pli teda.

Kaj kun rideto:

Alzira, kompare kun ni, estas iu, jam posedanta grandan porcion da ĉielo en sia koro... La ŝin koncern- antaj aferoj devas esti ekzamenataj en la Cielo...

Ni dume venis al la Domo, kaj enfermiĝinte en nin mem, ni komencis digesti en niaj spiritoj ĉi tiujn lecion- ojn... La scenoj de amo kaj malamo, sufero kaj venĝo de la afero de Antono Olimpo estis tiaj samaj kiel en niaj personaj dramoj, reliefigante la neceson de amo kaj par- dono en niaj vivoj, por ke per pura sento ni povu eliri el la ombro en la lumon...

En ĉi tiuj profundaj konsideroj ni plej sopire atendis la morgaŭan vesperon.

Kiam venis la beninda tempo de nia studado, la Asist­anto, en longa konversacio duope kun la fratino Alzira, petis ŝin denove renkontiĝi kun ni, en difinita horo, ĉe tiu lago, kie ŝi elkarniĝis. Post tio li petis du el la serv- antinoj en la domo akompani ŝin dum ŝia irado, instrukci- ante ilin, ke tiu nia amikino venu al ni nur vokita de nia deĵoranta grupo.

Post la kutima ekskurso ni venis en la hejmon de Ludoviko, kie Klarindo kaj Leonel kun kora intereso nin atendis.

Silas ree kondukis nin en la hospitalon, kiun en la hieraŭa tago ni estis vizitintaj, kaj fluigis magnetajn emanaĵojn sur Laŭdemiran kaj ŝian ĵus naskitan infa- neton. Post ĉi tiu nelonga helpservo li kondukis nin en grandan loĝejon, ĉe kies sojlo nin afable akceptis sim- patia elkarniĝinta maljunulo.

Jen nia frato Paŭleno, kiu jam longe subtenas la laborojn de sia filo, inĝeniero sur la Tero - informis la direktanto de niaj taskoj.

Paŭleno enlasis nin en la internon de sia hejmo, kaj tie, en granda kabineto, ni ekvidis maturan sinjoron, kli- nitan super libro.

La ĝentila gastiganto prezentis lin al ni kiel sian enkarniĝintan filon, kies teknikan laboradon li sekvadis kun konstanta sindonemo. Li demandis nian estron, per kio li povos esti al ni utila, kaj Silas petis lian inter- helpon ĉe la filo, por ke ni tie ĝuu kelke da momentoj de muziko, se eble, prefere, ian komponaĵon de Beethoven.

Ni tiam mire ekvidis nian amikon alproksimiĝi al la inĝeniero kaj ion flustri en lian orelon. Tute ne rimark- inte nian ĉeeston, kvazaŭ instigita mem aŭdi muzikon, la sinjoro interrompis la legadon, direktis sin al elektra gramofono kaj el negranda diskoteko elektis la Pasto- ralon de tiu eminenta komponisto.

La ĉambro baldaŭ pleniĝis per ĉarmo kaj ĝojo, har- monio kaj belo, kiuj nin ravis.

Silas per animo kaj koro, kune kun ni aŭdadis la admirindan simfonion, kies notoj estis benoj de la kvin- tesenca Naturo.

Kun Klarindo, altirita de la kamparaj laboroj, ni mense sentis la ĉeeston de ia arbaro, plena de belkant- aj birdoj, kiuj flugas super kristalakva rivereto, fluanta sur laktoblankaj silikoj; kaj kvazaŭ la imaga pejzaĝo obeus la melodian rakonton, ni ekvidis, ke ĝi subite ali- iĝas, naskante en ni la impreson, ke la ĉielo, antaŭe blua, kovriĝas per pezaj grizaj nuboj, el kiuj krakadas fulmoj kaj tondroj, sed bladaŭ refariĝis la floranta bildo meze de kantoj kaj preĝoj... Kaj kun Leonel, pasie amanta tiun dian arton, ni rimarkis la regadon de la muziko en ĝia suverena majesteco, kiu pelis nin al la plej puraj emocioj.

Tiuj minutoj havis por ni tian saman valoron kiel benpreĝo. La notoj de la belega simfonio kvazaŭ nin alt- igis en harmoniajn mediojn de nekonata beleco, kaj al ni ĉiuj estis la okuloj plenaj de larmoj, ĉar la alfluantaj ĉarmaj akordoj kapablis mirakle lavi la plejprofundon de niaj animoj.

Kiam forsonis la lastaj notoj, ni foriris ravitaj.

Niaj pensoj vibris en plej pura konsento, kaj niaj koroj ŝajnis pli frataj inter si.

Laŭ peto de Leonel, kiu, laŭŝajne, propramove obeis la inspiron de Silas, ni direktis nin al la lago en la mal- nova bieno de la familio de Olimpo.

La plenluno punktis la kampon per arĝentaj fajr-

eraĵoj.

Estis jam malfrua nokto...

Prenante sur sin la iniciaton de la konversacio, la frato de Klarindo tiam komencis rakonti al ni tion, kion ni cetere jam sciis, kelkatempe haltante en abunda ploro, kiam li parolis pri la morto de sia bofratino, kontraŭ kiun li estis ĵetinta la sagojn de sia kolero...

Kun plej granda mirego Hilario kaj mi rimarkis la paciencan atenton, kun kiu Silas aŭskultis lian konfeson, kvazaŭ la afero estus por li mem io tute nova.

Post pli ol unu horo da parolado de nia suferanta kunulo, la Asistanto intime vokis nin al pli nobla kom- preno, klarigante al mi kaj al Hilario, ke tiu nia amiko bezonas elsarki el la vundita koro siajn dolorojn, kaj ke, kvankam konante lian internan dramon, ni ne rajtas kon- traŭstari al lia konfeso, sed ni devas ĝin frate ricevi, kun li dividante lian afliktoŝarĝon, por ke la vundoj de la penso fariĝu por li malpli suferigaj.

Tuj poste Silas envolvis ambaŭ fratojn en interes- an konversacion, proponante al ili realkonformiĝon al la Leĝo per kompensa batalado.

Ĉu ili volonte ne ekirus denove la surteran vojon? kial ili ne entreprenus novan laboron per renaskiĝo en tiu sama familio, el kiu ili iam devenis? ĉu ne estus ja pli agrable kaj facile akiri al si la repaciĝon kaj sekve reekposedi la iamajn aspirojn, irante kun ĉi tiuj, en la materia regiono, renkonte al altvaloraj ŝtupoj, konduk- antaj al la Supera Vivo?

Sed Leonel kaj Klarinto preskaŭ samtempe eklamen- tis pro la demando pri Alzira... Efektive, en la mal- espero de sia propra afero ili akceptis la inspirojn de la frenezo, ili jarojn post jaroj pasigadis disverŝante kruel- aĵojn en la mallumo; nenio tamen ilin turmentas tiel neelporteble, kiel ilia malbonago kontraŭ la edzino de Antono Olimpo, tiu virino, kiu, en timego antaŭ ilia per- sekutado, sin ĵetis en tiun akvon, pri kiu ili konservas tian teruran memoron...

Tamen..., se Alzira mem venus al ili kun sia enbrak- igo de interkompreniĝo kaj helpo? Kaj ĉar ili ekridetis de espero en la ondado de siaj propraj larmoj, la Asist- anto por kelkaj minutoj eliris kaj revenis kune kun la nobla fratino, kiu, surhavante brilegan veston, aletendis al ili siajn manojn, oferante al ili sian patrinan sinon, radiantan de amo.

Kvazaŭ morte vunditaj, Leonel kaj Klarindo falis genue, frakasitaj de timo kaj ĝojego... Sed Alzira ka- resis iliajn klinitajn kapojn kaj per kortuŝa tono diris:

Infanoj de mia animo, ni danku Dion por ĉi tiu beninda horo.

Kaj ĉar Leonel vane penis peti de ŝi pardonon, ape- naŭ eldirante unusilabajn vortojn, interrompatajn de plor- singultoj, tial la patrino de Ludoviko humile ekkriis:

Tio estas mi, kiu devas genuiĝi, petante vin am- baŭ pri karita pardono! La krimo de mia edzo estas ankaŭ mia krimo... Al vi ni forrabis la plej belajn re- vojn, kiam la surtera juneco ekridetis al vi. Nia sen- brida ambicio senigis vin je rimedoj kaj ebloj, eĉ je la ekzistado... Pardonu nin! Ni ja pagos niajn ŝuldojn. La Sinjoro helpos nin rekonstrui nian domon... Antono Olimpo kaj mi, ni baldaŭ troviĝos sur la materia kampo kaj, subtenataj de la Dia Favorkoreco, ni redonos al vi ambaŭ la bienon, kiu ja ne al ni apartenas... Konsentu, miaj infanoj, ke mia animo ricevu la honoron esti por vi amoplena patrino en la mondo... Por restarigi vian esperon kaj reflorigi vian idealon, jen mi oferas al vi mian koron... La Sinjoro donos al mi la benon ricevi vin ambaŭ en mian sinon, nutrante vin per la varmo de miaj kisoj kaj la roso de miaj larmoj... Sed por tio estas necese, ke la forgeso pri niaj ĉagrenoj naskiĝu pura el la amo, kiun ni ŝuldas unuj al aliaj... Ni forgesu ĉiajn resentojn, kaj Dio provizos nin per rimedoj, ke ni pagu niajn ŝuldojn... Stariĝu, karaj infanoj... Jesuo ja scias, ke mi deziras alpremi vin al mia brusto kaj te- nadi vin en miaj brakoj!

Alzira ne sukcesis paroli plu. Abundaj larmoj perlis sur ŝiaj vangoj, sed io kvazaŭ reteniĝis en ŝia gorĝo, sufokante ŝian voĉon.

Malgraŭ tio ni vidis la luman venkon de amo en tiuj malmultaj momentoj... El la torako de Alzira flamant- aj fajreroj elŝprucadis per sinsekvaj blue brilantaj ondoj, kio donis al ni la impreson, kvazaŭ ŝia spirita supereco aliiĝis en lumegantan fonton. Subtenataj de ŝi, Klarindo kaj Leonel stariĝis simile al du infanoj altiritaj de la patrina amo kaj en kortuŝanta plorado ŝin brakumis.

Nia kunulino, ilin danke karesante, alpremis ilin al sia brusto, kvazaŭ ŝi de tiam gardus en si du trezorojn de sia koro.

Obeante al muta signo de la direktanto de nia eks- kurso, ni helpis ŝin kiel necese, kaj post kelka tempo, portante kun ni la du novajn amikoj n, ni eniris en la grandan institucion.

Lokinte ilin en konvena departemento, diris Silas kontenta:

- Dank'al Dio nia tasko estas plenumita. Nun ni esperu, ke ĉiuj prepariĝos, ĉe la rando de sia nova batalo sur la Tero, por la savanta laboro, en kiu partoprenas amo kaj abomeno, ĝojo kaj doloro, luktoj kaj baroj, en la strebado al elpago de kulpoj.

En mia menso sintrude burĝonadis diversaj demand- oj, sed mi konprenis, ke la leĝo pri kaŭzo kaj efiko, kiel ĉiam, agos kontraŭ la personoj de nia historio, kaj mi ekmeditis pri miaj propraj ŝuldoj... Tiam, anstataŭ de- mandi, mi respekte kisis la manojn de la Asistanto, simile al lernanto, dankanta sian noblan instruiston, kaj silente mi enprofundiĝis en preĝadon, dankante Jesuon pro tiu altvalora leciono.

La templo kaj la parolejo

Post la kulmina fazo de la afero de Antono Olimpo, interesiĝante pri la daŭrigo de niaj studoj, Hilario kaj mi iris al la Instruanto Druso, kiu, nin aŭdinte, volonte konsilis:

Mi komprenas, ke la Domo mem verŝajne jam havigis al vi fundamentajn elementojn por gravaj kon- kludoj, koncernantaj la leĝon pri kaŭzo kaj efiko... Ĉi tie, en la plimulto el la aferoj, ni preskaŭ ĉiam trovas la konkretajn fruktojn de la ago. Ni ja povas proksime konstati la rikolton el la suferado en ĉiuj ĝiaj malfacilaj kaj doloraj stadioj.

Kaj ridetante, li emfaze daŭrigis:

La infera regiono estas ĉiam plenplena de mal- ovaj kontoj. Ĉi tie la avareguloj elportas la amarecon de kruelaj suferoj, la krimuloj renkontas ĉiajn afliktojn per tro malfrua riproĉo de konscienco, kaj la respon- decantajn kulpulojn surprizas mallumo, kiu pliakrigas iliajn ĉagrenojn, ĉar ja la kolektivoj de la terkultivistoj, kulpantaj pri la plantado de tiom multe da dornarbet- ĵoj, ne sufiĉe kuraĝas rikolti la venenan frukton de tiu semejo, al kiu ili koralligiĝas. Senkonsilaj kaj freneziĝ- intaj, ili protestas kontraŭ la batoj, kiuj ili mem altiris al si, kaj enfalas en la profundegaĵojn de ribelado kaj malespero... Kiel facile videble, ĉirkaŭ nia domo de re- ĝustigo kaj helpado ĉio, en preskaŭ ĉiaj cirkonstancoj, estas kontinuaj ombro kaj konflikto, simile al vasta kam- po ekbruligita de neantaŭzorgemaj homoj, kiuj do devas toleri la fajron kaj la fumon, per kiuj ili difektis la teron de sia propra vivo...

Druso nun eksilentis, iris al larĝa fenestro turnita al la ekstera nebulo, kompateme ekrigardis la malgajan pejzaĝon, kiun niaj okuloj sukcesis vidi, kaj tuj poste reveninte apud nin, diris:

- Malgraŭ ĉio estas konsilinde, ke vi ambaŭ daŭrigu plu la laboron, pri kiu vi klopodas, notante al vi la prin- cipojn pri kompenso sur pli vastaj kampoj. En ĉi tiu rilato ni rigardas kiel plej gravajn la laborojn nun farat- ajn en la karnosfero, ĉar ili estas faktoroj, naskantaj ĉielon aŭ inferon ĉe la homoj, kiuj tiujn serĉas; ni tial deziras al vi ambaŭ la plej grandan profiton el la klo- podoj, kiujn vi entreprenos sur la kampo de rilatoj inter nia domo kaj la ne malproksimaj ordinaraj homoj.

"Ni devas konfesi al ni, ke ni ĉiuj kreas nian pro- pran destinon aŭ ĝin ĉiutage reformas, sed ĉi tie la es- ploro de tia leciono estas malpli rapida, ĉar nia institucio ŝajnas pli ĝuste ia alvenostacio, kie la kulpo malrapide moviĝas. Inter la enkarniĝintaj Spiritoj montriĝas al ni pli facila la meĥanismo de la Leĝo, laŭ kiu la animo vivas en sia propra konstruaĵo. En la karnovazo la plan- to de la ekzistado elvolviĝas, floras kaj fruktas. La fi- ziologia morto plenumas la grandan falĉadon. En nia mondo fariĝas en tia maniero la natura selekto de la fruktoj. Tiuj malofttaj, kiuj montriĝas plej rafinitaj, est­as kondukataj al la kultivado de la Dia Lumo, sur la ĉielaj kampoj, por pli granda altiĝo al la granda estont- eco; sed la frakasanta plimulto el tiuj, venintaj difekt- itaj aŭ neperfektaj, longe restadas en la ombrotenejoj de la malsuperaj regionoj, kie ni troviĝas, atendante novan plantadon en la bedojn de la mondo. Tiel okazas ĉar ja ĉiu homo transiras la sojlon de tombo kune kun tiuj figuroj, kiujn li skulptis al si mem, uzante la rimed- ojn de sento, ideo kaj agado, per kiuj la vivo lin pro- vizas, disradiante la fortojn, kiujn li por si kolektis en la surteraj spaco kaj tempo. Ni do pensas, ke la studado de ĉi tiu demando estas utila al la enkarniĝintaj animoj, por ke ilia sperto pliriĉiĝu."

Ĉi tiuj paroloj, diritaj per patreca tono, min profun- de tuŝis. Druso ilin diris afable kaj malgaje, kvankam ridetante.

Kiel ĉiam ravite de lia personeco, malfacile kompren- ebla en sia tuteco, mi rediris nenion, sed Hilario, uzante la fariĝintan halton, vivece demandis:

Kion do vi proponas al ni, por ke ni efektivigu la esplorojn, pri kiuj vi parolas?

La Instruanto respondis senhezite:

Ni posedas ĉiam novan materialon por konsulto en la templo kaj en la parolejo ekstere de nia domo, kiujn kutime vizitas fratoj el la Tero, provizore for de la korpa loĝejo dank'al dormado, kaj ankaŭ elkarniĝintaj kama- radoj, vagangaj ĉirkaŭ la Domo, por trovi al si ian re- fortiĝon. Multaj el ili estas ligitaj al nia sanktejo per la fadenoj de reenkarniĝo, dum multaj aliaj venas al ni kun peto pri helpo. Ni tie havas multenombrajn ofi- cistojn, kiuj kolektas iliajn plendojn kaj registras iliajn problemojn, por ke ni kun certeco direktu nian pensadon por paco kaj kunlaboro. Estas do por vi interese dum kelkaj tagoj aliĝi al niaj servantaj taĉmentoj, laborante kun ni kaj farante diversajn notojn.

Cu ni ne povus ekhavi la helpon de Silas? - de­mandis mia kolego, parolante pri tiu kamarado, kies apudesto prezentis por ni ĝojon kaj kuraĝon.

La Instruanto nin esprimoplene ekrigardis kaj ĉe nia miro respondis:

Se alia estus la celo de la informoj, kiujn vi ĉerpas, ni ne povus permesi, ke tiu Asistanto helpu al vi ĉe via rikolto de scioj. Ni tamen scias, ke ĉi tiu labo- ro estas destinita al instruado en la regiono de niaj re- nkarniĝintaj amikoj, kaj tia tasko devigas nin prikon- sideri vian peton. Efektive, ne estas bone, ke vi perdu ian oportunan okazon aŭ tempon. Kvankam la devoj de Silas en nia domo estas nun grandegaj, mi tamen ne vid- as, kial mi de vi forprenus vian kunulon, kiu, ĉi tie, sen- dube ĝuas sur la unua loko nian plej grandan konfidon.

Tuj poste, dum ni nin donis al silenta meditado pri la trafa esplorservado, per kiu la granda bonfaranto sekvadis niajn paŝojn, Silas estis vokita al ni kaj tiam ricevis rekomendojn, por helpi al ni kiel necese.

La Instruanto kaj la Asistanto, en rapida intima konversacio, interŝanĝis impresojn, kies plenan signifon ni ne povis kapti.

Post tiu interparolo Silas difinis la ĝustan horon, kiam ni devos ree kolektiĝi, kaj ĉe tio nia intervidiĝo kun la direktanto de la Domo estis ja finita.

En la antaŭdifinita momento la Asistanto komple- zeme venis al ni. Ni estis vizitontaj la Templon de la Domo.

Ni trairis longajn vicojn da koridoroj kaj fine, tra pordeto, ni eniris en vastan prilumitan salonon. Tiu sa- lono similis grandan sanktejon, kiaj tiu konataj en la mondo. Kun la vizaĝo turnita eksteren, kruco el arĝen- ta brilanta materialo sur blanka, senornama tablo, apo- gita al la centro de la fundo, estis tie la sola religia figuro. Sed en ĉiuj flankaj muroj, rimarkinde neĝblank- aj, distingiĝis malgrandaj kavoj ĉizitaj en formo de niĉoj.

La tie reganta lumo mirinde harmoniis kun la ka- resanta melodio, kiu dolĉe resonis de la vasta navo... Kiaj nevideblaj manoj estigis tiun velurecan, mildan mu- zikon, kiu inklinigis nin al respekto kaj meditado?

Pli ol du centoj da diversaj estuloj, kiel pia tutaĵo, en preskaŭ samnombraj vicoj, preĝis antaŭ la malplen- aj niĉoj.

Mi ne scias diri, kia stranga emocio ekposedis mian tutan animon. La senartifika kredo de mia infaneco de- nove ekregis mian internaĵon. Mi rememoris pri mia pa­trino, metanta la unuan preĝon sur miajn lipojn, kaj, kvazaŭ la vibroj en tiu horo estus benata pluvo, lavanta ĉiujn angulojn de mia spirito, mi dum kelkaj momentoj forgesis la iamajn spertojn de mia vivo kaj ekpensis nur pri la Superega Sinjoro, nia Dio kaj nia Patro...

Varmaj larmoj perlis sur mia vizaĝo.

Mi ekdeziris pri io demandi la bonkoran Asistanton, tamen, ĉe tiu unua kontakto kun la ekstera sanktejo de la Domo, mi nenion sukcesis fari krom preĝi kaj ploregi. Kaj ĝuste tial, kvankam mi povis mastri la parolon, por ke ĝi ne elglitu senbride el mia buŝo, mi tamen rigar- dadis la lumantan krucon iom respekte, iom kortuŝite. Mi rememoris la Dian Senditon, kiu ĝin memofere uzis, por montri al ni la vojon de la venka reviviĝo, kaj en la plejprofundo de la animo mi ripetis:

"Patro nia, kiu estas en la ĉielo, Via nomo estu sanktigita. Venu Via regno, plenumiĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero. Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ. Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj. Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono ( ), ĉar al Vi apartenas la reĝado, potenco kaj gloro por ĉiam. Tiel estu

Mi rimarkis, ke Silas sekvas la movojn de mia animo, eĉ la plej etajn, ĉar, kiam mi finis tiun preĝon de la Sinjoro, li amike diris al mi:

Vere, Andreo, malmultaj eniras ĉi tien ne help- ante al si per la ŝildo de la preĝo.

Kaj ekrigardinte Hilarion, kiu ankaŭ forviŝis nereten- blajn larmojn, kvazaŭ same lin envolvante en la dolĉ- econ de sia parolo, li daŭrigis:

Ĉi tiun malgrandan kampon de la pensado plej alte rafinis la pento kaj la doloro de miloj da estuloj... Nenombreblaj multegoj da animoj, harditaj en suferado kaj en la fido, ĝin vizitis, plorante de pento aŭ de espero, de danko aŭ de angoro... Nia templo interna, en kies laboroj vi ambaŭ jam paratoprenis, funkcias kvazaŭ la viv- anta koro de nia domo, dum ĉi tiu ekstera sanktejo estas la simbolo de niaj manoj en preĝado.

Montrante al la estuloj, silente preĝantaj antaŭ la senfiguraj altaroj, mi kuraĝis demandi tiun komplezeman fraton:

Kion signifas ĉe tie la figuro de la kruco kaj ĉi tiuj malplenaj niĉoj?

La Asistanto tuj klarigis:

La kruco rememorigas ĉiujn vizitantojn, ke la Spi- ito de Nia Sinjoro Jesuo Kristo estas ja ĉi tie, kvankam ni troviĝas en la inferaj abismoj; kaj la malplenaj niĉoj

([1]-1 Ĝis ĉi tie laŭ Mateo, 6:9-13. - La Trad.

(**:' Ĉi tiu alplenigo, kiun mi ĉi tie tradukas, troviĝas

en kelkaj antikvaj manuskriptoj, ekz-e en la anglikana el- dono, aperinta en 1611. - La Trad.

donas al ĉiu oportunan okazon turni sin al la Cielo laŭ sia propra kredo. Ĝis la animo akiros la Senliman Saĝon, ĝi nepre devas iradi la longan vojon de la simboloj de elementa instruiĝo kaj de kulturo, kiuj ĝin gvidas sur la vojo de intelekta altiĝo; kaj ĝis ĝi atingos la Senliman Amon, ĝi ja devas paŝadi sur la longaj irejoj de karito kaj pieco en la multoblaj departementoj de komprenemo, kiu asekuras al ĝi la eniron en la Superan Vivon. La Diaj Potenculoj, kiuj regas super ni, ordonas, ke ĉia sincera kaj respektinda kredo trovu ĉi tie aman estimon.

Rimarkinte, ke la malmultaj preĝantaj animoj vice sin aranĝis en diversaj pozicioj, t.e. unuj staras aŭ kom- forte sidas, dum la plej multaj genuas, Hilario faris kelk­aj n demandojn, kiujn Silas respondis resumante tiujn objektojn:

Jes, se nur oni nepre tenas la reciprokan respek- on, ĉiu povas ĉi tie preĝi tiel, kiel ŝajnas al li plej bone.

Kaj subtenante nian noblan sciemon, li montris al matrono, kiu, pacience sur la genuoj, ploradis antaŭ prok- sima niĉo, kaj diris:

Ni observu ekzemple tiun nian petegantan fra- tinon. Ni staros malantaŭ ŝi, ke ni ŝin ne ĝenu per nia ĉeesto. Kaj, envolvante ŝin en la vibrojn de nia simpatio, ni enprenos en nin ŝian mensan kampon, kaj tiel ni klare kaptos la bildojn, kiujn ŝi kreas per sia persona preĝo- procedo.

Ni lin sendiskute obeis, kaj, miaflanke, laŭgrade kiel mi koncentris mian atenton sur tiu klinita grizhara kapo, ĉiam plu ŝanĝiĝis antaŭ miaj okuloj la mallarĝa spaco de la niĉo...

Iom post iom, kvazaŭ ĝi elkreskus el la lilioblanka muro, bela vidaĵo ekmontriĝis al niaj miregantaj okuloj. Tio estis vivanta rebildigo de la ĉarma skulptaĵo de Tei- xeira Lopes (), prezentanta la Plejsanktan Patrinon, plorantan pri sia mortinta Dia Filo.

Kaj la neeldirataj frazoj de tiu preĝanta respektinda fratino resonadis en niaj oreloj:

"- Plejsankta Patrino, Dia Sinjorino de Kompat- emo, korfavoru miajn infanojn, vagantajn en mallumo! Pro via filo, oferita sur la kruco, helpu al mia suferanta spirito, por ke mi povu al ili helpi... Mi ja scias, ke dank'al fatala alkroĉiĝo al materialaj havoj ili ne hezit- is krimi. Vere, Sinjorino, ili estas malfeliĉaj murdintoj, kiujn ne vokis al si la surtera justeco... Ĝuste tial ili pli forte suferas la dramon de siaj propraj konsciencoj, implikitaj en la kulpo..."

En ĉi tiu momento de ŝia peto Silas ektuŝis niajn ŝultrojn kaj invitis nin al la necesa instruo, klarigante:

Tio estas kompatinda elkarniĝinta patrino, kiu petas por siaj infanoj, vagantaj en la ombro. Ŝi alvokas la protekton de nia Plejsankta Patrino, kiu sin prezentas kiel Sinjorino de la Kompatemo, laŭ tiu kredo, kiun ŝia koro en la nuna momento povas porti, en la kadro de ŝiaj rememoroj el la mondo...

Ĉi tio do signifas, ke tiu figuro antaŭ niaj okuloj...

Sed la rimarko de Hilario restis nefinita, ĉar Silas ĝin rapide kompletigis:

-... estas kreaĵo de ŝi mem, kopio de ŝiaj propraj pensoj, per kiuj ŝi teksas sian peton kaj kiuj alĝustiĝas al la impresiĝema substanco de la niĉo, formante la vi- brantan koloran bildon, konforman al ŝiaj deziroj.

Kaj sen ia instigo respondante la demandojn, kiujn la afero elvokis en ni, li daŭrigis:

Tio tamen ne signifas, ke la preĝon respondas la sanktulino mem. Petoj similaj al ĉi tiu leviĝas al su- peraj tavoloj kaj tie ilin ricevas senditoj de la Nazareta Virgulino, por ekzameno kaj kontentigo laŭ la vera saĝo.

Rigardante al la ĉeestantoj, li daŭrigis sian klarigon:

Ĉi tie troviĝas piuloj, fidantaj speciale plurajn grandajn heroojn de Kristanismo laŭ diversaj kredoj.

Kaj direktante ĉirkaŭen siajn okulojn, li kun sia granda sperto montris al alia preĝanta sinjorino kaj diris:

Jen nobla matrono, peteganta la protekton de Te- reza el Lisieux (), la kormilda monaĥino de la monto Karmelo, elkarniĝinta en Francujo.

Ĉu ŝia peto atingas la koron de tiu fama mona- ĥino? - demandis Hilario kun sia ĉiama optimismo.

Kial do ne? - respondis lia kunparolanto. - Post la morto de la korpo la efektive sanktigitaj estuloj renkontas la plej ŝarĝajn servodevojn en la dissemado de lumo aŭ de karito, de sciado aŭ de virto, por kiuj ili fariĝis la vivanta fonto de inspiro, dum sia lernado kiel homoj. La beata kaj ĉirkaŭfermita ĉielo ekzistas nur en la neniofarema menso de homoj, kiuj pretendas progres- on sen laboro kaj pacon sen penado. Ĉio estas kreado, belaĵo, perfektiĝado, ĝojo kaj lumo senĉesaj en la Dia verko, kiu manifestiĝas, majesta kaj senlima, pere de tiuj estuloj, altiĝantaj al la Senlima Amo. Tiel do iu koro, plantinta sur la Tero semejon de fido kaj abnegacio, ek- nutras, de el la spirita regiono, la kulturejon de la ideoj kaj ekzemploj, kiujn li postlasis al siaj kamaradoj de evolucia batalado, kulturejon, disvantiĝantan ĉe tiuj hom­oj, kiuj daŭrigas lian sanktan laboron; ĝi sekve kreskas pri klopodo kaj influo por la bono en la sfero de lumiga kaj sanktiga agado, kiun la Sinjoro al li konfidas.

Mia kamarado, kiu notis al si tiun klarigon tiel same atente kiel mi mem, delikate interrompis:

Kaj en la okazo, se la animo, konsiderata kiel sankta inter la homoj, ne estas ja sankta en la Sfero de Vero? ĉu la preĝoj, direktataj al ĝi, trafas sian celon, eĉ tiam, se la supozata sanktulo spertas akrajn provojn en la ombroregionoj?

Jes, Hilario - respondis la Asistanto. - La preĝ- oj eble ne tuj trafas la Spiriton, al kiu ili celas, sed ili atingas tiun grupon da kamaradoj, al kiuj li devus kon- ormiĝi kaj kiuj lin pro amo anstataŭas en la helpa bon- farado, en la nomo de la Sinjoro, ĉar vere ĉia amo en la Eterna Kreitaĵaro apartenas al Dio. Ni supozu, por ekzemplo, ke la dirita monaĥino momente povus doni ne- nian helpon: se tia estus la okazo, tiam la grandaj anim- oj, elprovitaj en la disciplino de la institucio, kie ŝi tiel multe distingiĝis, prenus sur sin fari anstataŭe la ne- cesan kaj justan taskon, tiel longe, ĝis ŝi povus ŝarĝi sin mem per la ŝin koncernanta apostolado.

Tamen - intermetis mia kolego -, ĉu kredeble la spirito de la kongregacioj religiaj ankoraŭ daŭras plu vivanta en la Pli Altaj Sferoj?

La Asistanto ridetis kaj respondis:

Ne en la malvasta senco de la surtera sektismo. Ju pli la animo altiĝas sur la suprojn de la vivo, des pli ĝi demetas de si la homajn konvenciojn, lernante, ke la Providenco estas lumo kaj amo al ĉiuj estaĵoj. Sed, ĝis la animo identiĝos kun la altegaj faktoroj de la kosma konscienco, la rondoj de studado kaj fido, de perfektiĝado kaj solidareco, pro la bono, kiun ili faras, kie ajn ili troviĝas, indas la plej grandan estimon de la Superaj Inteligentoj, plenumantaj la Diajn Planojn.

Tuj poste, kvazaŭ li volus fiksi en niaj spiritoj la valoron de ĉi tiu leciono, li ekrigardis al sinjorino, preĝ- anta ne malproksime de ni, kaj, ŝin iomete observinte, li kondukis nin al ŝi, petante, ke ni ŝin atentu.

Ni penis asimili ŝian menson, kaj post tiu alkonfor- miĝo ni ekvidis en la niĉo la vivantan simpatian figuron de nia abnegaciema amiko D-ro Bezerra de Menezes (), kaj samtempe ni ekaŭdis la petegon de tiu nia afliktita fratino:

"- Doktoro Bezerra, pro Jesuo, ne forlasu mian kompatindan Rikardon en la mallumo de malespero! Mia malfeliĉa edzo spertas akrajn provojn! Ho grandanima amiko, helpu nin! Ne permesu, ke li englitu en la abism- on de memmortigo! Blovu en lin kuraĝon kaj paciencon, subtenu lian bravecon! La embarasoj kaj la larmoj, lin turmentantaj en la mondo, falas sur mian animon kiel pluvo da galo!"

Silas interrompis nian meditadon, emfaze dirante:

Kiel ni ja rimarkas, ĉi tiu sanktejo taŭgas por ĉiu digna preĝo, sen iaj specialaj kultoj. Tie unu sin turnas al la protekto de la Lisieux'a monaĥino, ĉi tie alia malfeliĉa koro petas pri helpo tiun eminentan samdoktri- nanon de la brazilaj spiritistoj!

Antaŭ ol deturni mian atenton, mi fikse ekrigardis la vizaĝon de la granda kuracisto, laŭ la memorado de tiu fidplena preĝanta fratino, kaj mi ja rimarkis la ĝust- econ de la bildo, kiun ŝi eligis el sia menso. Ni tie vidis la portreton de D-ro Bezerra, tia, kia ni lin konis: serena, senafekta, bonkora, patrecamiena...

Antaŭvenante al niaj kutimaj demandoj, la Asist­anto informis:

Per pli ol kvindek sininterrompaj jaroj da serv- do al la Spiritisma Afero post sia elkarniĝo, Adolfo Bezerra de Menezes ekrajtis formi grandnombran grup- on da kunlaborantoj, kiuj servas al lia karitostandardo. Centoj da studemaj kaj bonvolaj Spiritoj obeas lian di- rektadon en la semejo de bono, kie li agadas en la nomo de la Kristo.

Estas do facile kompreni - intermetis Hilario -, kiel li agas en tiom da lokoj samtempe...

Ĝuste tiel - jesis Silas. - Kiel dissenda radio- stacio komunikiĝas kun tiuj ricevantaj, kaj kiel unu sola pensanta kapo movas milionojn da brakoj, tiel same unu granda lumomisiulo, aganta sur la kampo de bono, povas influi sur dekojn aŭ centojn da kamaradoj, kiuj obeas lian direktadon en la laboro konforma al la ordonoj de la Sinjoro. Ame alvokata en tiom da spiritismaj insti- tucioj kaj hejmoj, Bezerra de Menezes helpas en ili ĉiuj, ĉu persone, ĉu per estuloj, kiuj lin plej fidele reprezentas.

Por tio - aldonis mia kolego - li ja havas sian propran kampon de agado, simile kiel iu estro de homa laboro havas sian administran sidejon, el kiu li distribuas inter siaj subuloj la direktantan penson de la institucio...

Kial do ne? - ridetante rediris la Asistanto - La Sinjoro, kiu disponas rimedojn, por dece sidigi ĉian estron de homa laboro, eĉ ĉe la plej malgravaj provoj en la socia vivo sur la Tero, ne forlasus senŝirme la lu- momisiulojn en la Spirita Sfero.

Tiel parolante, Silas delikate igis nin iri en direkto al la pordo, kondukanta sur la eksteran korton de la templo.

Veninte al la elirejo, ni rimarkis, ke la ĉirkaŭanta lumo preskaŭ subite estingiĝis, malmultajn metrojn for de la portalo, donante al ni la impreson, kvazaŭ ĝi ricevis teruran baton de la envolvanta ombro.

En la grandega korto dense kolektiĝis nenombrebla amaso da estuloj... Pluraj grupoj laŭte konversaciis... Kaj larmoj kaj petegoj kaj ĝemoj...

Niaj okuloj, ankoraŭ neakomodiĝintaj, apenaŭ per- ceptis la konturojn de tiu granda kolektiĝo; tamen ni povis klare aŭdi parolojn kaj kriojn, varmajn petegojn kaj malesperajn alvokojn...

Rimarkinte mian miregon, la Asistanto kortuŝita

klarigis:

Ĉi tio estas la parolejo de la Domo, kien venas granda nombro da animoj sinceraj kaj suferantaj, sed kutime en profunda malespero, kiu debaras de ili la pro- fitojn el la paca preĝado...

Kaj farante esprimoplenan geston, li aldonis:

En ĉi tiu granda salono, destinita al libera pa- rolo, ni ja trovas nian vibran limon... Ekster ĝi, estas la terura, senrezignacia doloro, naskanta monstrecon kaj malekvilibron, kiuj esprimas la inferon de la ordinara re- ligia interpreto; kontraŭe, interne en nia domo, estas la pacienca, komprenanta doloro, kreanta regeneriĝon kaj reĝustiĝon al la Leĝo por la vojo al la Ĉielo...

Antaŭ tiuj korkrevigaj scenoj, kiujn ni ĉeestis, ni trovis nenian esprimon, kiu kvalifikus la mirkonstern- egon, de kiu ni sentis nin poseditaj. Ni tial instinkte ek- silentis, ĉe la kvietiĝo de la Asistanto, kiu, laŭ nia su- pozo, neaŭdeble sin turnis al la protekto de la preĝo.

Plipezigita ŝuldo

Dum aliaj funkciuloj de la institucio nin rapide preterpasadis, sendube intencante porti sian helpon, la preferata kunulo de Druso kune kun ni malsupreniris la ŝtuparojn de la templo, klarigante:

- Multaj el niaj servokamaradoj profitas ĉi tiun horon, por propramove praktiki la fratan amon. Ili ĉi tie, en ĉi tiu parolejo, aŭskultas la malesperantajn kaj la malĝojajn animoj n, kaj kiom nur eble donas al ili fleg- adon kaj konsolon, ne nur admonante ilin al kompreno kaj sereneco, sed ankaŭ ilin akompanante en la mallum- ajn regionojn aŭ en la sferon de la enkarniĝintoj, por helpi al la karuloj, kiuj maltrankviligas la koron al tiuj animoj.

En ĉi tiu momento ni faris pli rektan kontakton kun tiuj bruantaj grupoj. Nun, kun la okuloj akomoditaj al la tiea ombro, ni sukcesis distingi la kompatindajn strangajn figurojn, kiuj afliktitaj nin ĉirkaŭis... Tio est- as virinoj kun kruda vizaĝo, difektita de la mizero, kaj viroj kun mieno torturata de malamo kaj angoro.

Ni apenaŭ povis taksi ilian aĝon laŭ la surtera kal- kulo. Ilia malfeliĉo turnis ilin en dolorfantomojn, ilin preskaŭ tute egaligante en unu sama tipo de ekstera formo. Multaj havis manojn similajn al sekiĝintaj un- gegoj, kaj de preskaŭ ĉiuj la kolera aŭ tima rigardo el- montris la dolorajn ekfulmojn de menso, falinta en la abismon de frenezo.

Kortuŝantaj preĝoj miksiĝis kun teruregaj krioj de

ribelo.

Plenaj de bedaŭro vidante tiun amason kun krudaj gestoj antaŭ la malfermitaj pordoj de la trankvila sankt- ejo, ni demandis la Asistanton, kial ĝi tuta ne rifuĝas en la gastaman templon, nun preskaŭ dezertan. Montrante al la enirejo de la konstruaĵo, kiun ni ĵus forlasis, Silas ekrigardis la brilantan pordon, kiu, el la densa duonom- bro, ŝajnis al ni pli ĝuste ia tunelo turnita al la lumo kaj respondis:

Efektive, vi prezentas ja dezirindan disponon, ta- men en tiun sanktejon eniras nur tiuj, kiuj povas kun la necesa respekto elteni ĝian helecon. Preskaŭ ĉiuj frat- oj, kolektiĝintaj sur ĉi tiu placo, havas kriplaĵojn, al ili truditajn de la maliceco, aŭ portas tigrecajn sentojn, ki­ujn apenaŭ kaŝas emociaj petoj. Kun tia humoro ili ne eltenas la frapon de la tiea lumo, kiu estas ĝuste liverata laŭ specifaj fotonoj kun difinita elektromagneta enhavo, nepre necesa al la sekureco de nia domo. Multaj el niaj fratoj, ĉi tie plej altgrade konsternitaj, buŝe elkrias, ke ili sopiras la profitojn el la preĝo en la sino de la sankt- ejo; interne tamen ili forte volus tie surtreti la altegan nomon de nia Ĉiela Patro, en la kultado al ironio kaj blasfemo. Por ke tiuj fratoj ne faru konfuzon en la dia atmosfero, kiun ni devas havigi al la pura kaj revigliga preĝo, niaj estroj rekomendas, ke la lumo havu ĉiam la taŭgan intensecon kontraŭ malordoj kaj malutiloj, ja facile eviteblaj.

Miregante, Hilario rimarkis:

Ĉi tio do signifas, ke nur la sincera pento de la animo agordiĝas kun la ĉi tieaj elektromagnetaj fortoj...

Ĝuste tiel - jesis nia interparolanto. - Nia ins- titucio havas brakojn ĉiam malfermitaj n al provado kaj sufero, sed ne al ribeleco kaj malespero. Alie ĝi estus kondamnita al neniiĝo kaj senkreditiĝo en la turment- ata regiono, kie ĝi situacias.

En ĉi tiu momento interrompis nian konversacion dekoj da elsekiĝintaj brakoj kun peto pri helpo.

Silas kompatoplene ilin rigardadis, sed ne haltante, ĝis, en kelka distanco, baris niajn paŝojn rapidiranta vir- ino, kiu, spiregante, ekkriis:

Asistanto Silas! Asistanto Silas!

Nia amiko rekonis ŝin, ĉar, tuj haltinte, afable etend- is al ŝi la desktran manon kaj demandis:

Ludovikino, por kio vi venis al mi?

Jen, vizaĝo kontraŭ vizaĝo, scivolo kaj aflikto.

La elkarniĝinta sinjorino, elmontrante nebrideblan angoron, sen prologo ekkriis:

Helpon! Helpon! Mia filino, mia malfeliĉa Marina senkuraĝiĝas... Mi de longe klopodas per ĉiuj miaj fort- oj por deturni ŝin de memmortigo, sed nun mi sentas min malvigliĝinta kaj nekapabla...

La plorsingultoj sufokis ŝian gorĝon, ŝtopante al ŝi la voĉon.

Parolu! - diris per ordona tono la gvidanto de nia esplorado, kvazaŭ la alarmo de tiu momento nebul- igus al li la mensan serenecon, nepre necesan al la kom- preno de la nova situacio.

La malfeliĉa virino, nun sur genuoj, levis al li siajn larmantajn okulojn kaj petegis:

Asistanto, pardonu, ke mi tiel insiste parolas al vi pri mia malfeliĉo, sed mi estas patrino... Mia kom- patinda filino intencas sin mortigi hodiaŭ nokte, per kio ŝi do ankoraŭ pli forte ligiĝas kun la mallumo de sia konscienco!

Silas konsilis al ŝi reveni hejmen kiel ŝi povos, kaj, doninte al ni siajn manojn, invitis nin rapide flugi al la celo, pri kiu ni devis zorgi.

Dumvoje li informis:

Tio estas protektatino de la Domo, antaŭ pres- kaŭ tridek jaroj reenkarniĝinta sub la aŭspicio de nia institucio. Ni donos al ŝi la necesan helpon, kaj sam- tempe vi studos demandon pri plipezigita ŝuldo.

Rimarkinte, ke nia amiko eksilentis, mia kolego diris:

Estas ja io impresa, kiel granda estas la nombro da virinoj preĝantaj kaj helpantaj en ĉi tiu regiono...

Premata de zorgoj, kiel li ja estis, nia nobla amiko ekprovis aperigi rideton, kiu tamen ne streĉis liajn lip- ojn, kaj rediris:

Jen granda veraĵo... Maloftaj edzinoj kaj mal- oftaj patrinoj sin direktas al la feliĉaj regionoj sen la dolĉaj korligiĝoj, kiujn ili nutras en la sino. La grand- ega virina amo estas unu el la plej respektindaj fortoj en la Dia Kreitaĵaro.

Ni tamen havis jam neniom da tempo por pluaj kon- sideradoj.

Ni tiam atingis, sur la Tero, dometon kun tri sen- ornamaj malvastaj ĉambroj. La horloĝo montris kelke da minutoj post noktomezo.

Akompanante Silason, kies ĉeesto forpelis plurajn estulojn, venintajn el la ombro kaj tie kolektiĝintajn en la senduba intenco maltrankviligi tiun atmosferon, ni en- iris en humilan ĉambron.

Sen neceso de vortoj ni ekrimarkis, ke tiu demando estas ja konsternanta.

Apud afliktegita kaj senfortiĝinta juna sinjorino plo- retadis maltrankvila knabino, aĝanta du-tri jarojn... En la halucinovualitaj, senkonsciaj okuloj de la infano oni vidis la signon de homoj, stampitaj per neforigebla su- ferado jam de sia naskiĝo.

Laŭ la nekaŝebla absorba zorgo de Silas estis tamen facile konstateble, ke la kompatinda sinjorino la plej urĝe bezonis nian helpon.

La malfeliĉa, genue, varme kisadis la etulinon, el- montrante la ekstreman angoron de la homoj, por ĉiam adiaŭantaj la mondon.

Tuj poste, per rapida gesto, ŝi ekprenis glason, kie troviĝis miksturo kun ia venenaĵo, pri kiu ni ne povis dubi. Sed, antaŭ ol ŝi ĝin almetis al la ardanta buŝo, jen la Asistanto per firma tono diris al ŝi:

- Kiel vi povas pensi pri la ombro de morto sen la lumo de preĝo?

La malfeliĉa virino aŭdis lian demandon ne per la karnaj timpanoj, sed la frazo de Silas invadis al ŝi la kapon kvazaŭ fortega enblovo.

Ŝiaj okuloj ekfajreris per nova brilo kaj la glaso ektremis en ŝiaj nun ŝanceliĝantaj manoj.

Nia gvidanto etendis super ŝin siajn brakojn, envolv- ante ŝin en anestezajn emanaĵojn de kareso kaj boneco.

Nun posedata de novaj pensoj, Marina - ĉar ŝi ja estis tiu fratino, por kiu afliktita patrina koro petis pri helpo - remetis la danĝera glason sur ĝian antaŭan lokon kaj, sub la potenca influo de la direktanto de nia esplorado, subite ekstaris kaj falis sur la liton, preĝante...

"- Dio mia, Patro senlime bona - ŝi laŭte ekdiris -, kompatu min kaj pardonu mian malbravecon! Mi ne eltenas plu... Sen mia persono mem mia edzo vivos pli trankvile en la leprulejo kaj mia malfeliĉa filineto trovos karitemajn korojn, kiuj dediĉos al ŝi amon... Mi jam havas neniom da rimedoj... Mi estas malsana... Niaj kontoj min frakasas... Kiel mi venkos ĉi tiun mian for- konsumantan malsanecon, nun, kiam mi ja devas senri- poze kudradi, ĉe la edzo kaj la idineto, postulantaj de mi vartadon kaj kareson?!"

Silas ĉiam plu fluigadis sur ŝin malvigligajn eman- aĵojn kaj, instigante ŝin iomete movi la brakon, faris, ke ŝi mem per senkonscia impulso forte ekbatis la fa- talan glason, kiu, ruliĝinte sur la plankon de la ĉambro, disverŝis la mortigan fluidaĵon.

Kun abundaj larmoj la senkonsila malfeliĉulino in-

sistis:

Ho Sinjoro, kompatu min!

Rekonante en sia senkonscia gesto mem la manifest- iĝon de ia fremda forto, kiu malhelpis al ŝi la memvolan morton en tiu momento, ŝi silente ekpreĝis, montrante evidentajn timon kaj riproĉojn de konscienco; tia mensa teniĝo pli klare signis ŝian pasivecon kaj el ĝi la Asist- anto faris uzon, por ŝin arte dormigi.

Silas eligis el si fortan ŝprucon da fluideca energio sur ŝian encefalan envolvaĵon, kaj la junulino, ne pov- ante klarigi al si, kiel ia malvigleco ekinvadas ŝian nerv- aron, lasis sin peze endormiĝi, kvazaŭ trinkinte fulm- rapidan narkotikon.

La Asistanto interrompis la magnetizan procedon kaj amike diris al ni:

Ni ĉi tie staras antaŭ premanta demando pri pli­pezigita ŝuldo.

Kaj montrante en direkto al la juna patrino, nun absolute senfortiĝinta, li daŭrigis:

Marina venis al nia Domo, por helpi Georgon kaj Zildan, kontraŭ kiuj ŝi antaŭe faris al si ŝuldojn. En la pasinta jarcento ŝi sin metis inter ambaŭ, ĵus geedz- iĝintajn, kaj instigis ilin al bedaŭrindaj frivolaĵoj, kiuj rezultigis al ili teruran frenezecon en la Spirita Sfero. Post longaj suferoj kaj reciprokaj malakordoj, la Sinjoro permesis, ke multaj amikoj propetu ĉe la Superaj Povoj, ke estu rearanĝita la destino de tiuj tri personoj, kaj efektive ĉiuj tri renaskiĝis en sama socia rondo, por la korektiga laboro.

"Marina, la unuenaskitino en la hejmo de nia fratino Ludovikino, ricevis la taskon prizorgi sian malpli aĝan fratineton, kiu do kreskis ĉe la varmo de ŝiaj karesoj; sed, antaŭ kelke da jaroj, kiam jam plenaĝaj, jen, laŭ la servoprogramo, difinita antaŭ ilia reenkarniĝo, la juna Zilda renkontas Georgon kaj ambaŭ instinkte refaras la antaŭajn amligilojn. Arde ili sin reciproke amas kaj gefianĉiĝas. Sed Marina, anstataŭ plenumi la promesojn, per kiuj ŝi sin ŝarĝis en la Spirita Mondo, nome ami tiun saman viron en la silento de la konstrua rezignado, sub- tenante sian fratinon, iam forlasitan edzinon, en la pur- igaj luktoj, kiujn la nuneco prezentis al ŝi, ekforĝis malhonestajn planojn, posedita de fajra pasio.

"Tute blinda kaj surda por la admonoj de sia kon­scienco, ŝi komencis envolvadi la fianĉon de sia fratino en implikan reton da delogoj, kaj, per senprudentaj de- ziroj vokinte al sia malluma celo la apogon de kapricaj kaj mensmalsanaj Spiritoj, ŝi sekve ekmagnetizis la jun- ulon kun la helpo de tiuj elkarniĝintaj vampiroj, kies societon ŝi pretervole altiris al si... Georgo, senkonscie superregata, transiĝis de la amo al Zilda en la simpation por Marina, kaj ekrimarkis, ke la nova korligiĝo terure kreskadis en lia brusto, al kio li mem ne povis kon- traŭstari...

"Post nemultaj monatoj la geamantoj komencis kaŝ- itajn renkontiĝojn, en kiuj ili sin kompromitis unu kon- traŭ la dua per plej granda intimeco... Zilda ekrimarkis la aliiĝon de la junulo, sed penis pravigi lian indiferentecon, atribuante ĝin al laceco en la laboroj kaj malfa- cilaĵoj en la familia vivo. Tamen, kiam restis nur du semajnoj ĝis la geedziĝo, la kompatindan junulinon sur- prizas neatendita kaj konsternanta konfeso... Georgo malkovras antaŭ ŝi la vundon, kiu dismordas lian intern- on... Li ne neas, ke li portas por ŝi admiron kaj kor- inklinon, sed de longe li ja sentas, ke nur Marina devos esti lia hejma kunulino. La tiel forigita fianĉino retenas la teruran disreviĝon, kiu ŝin ekposedas, kaj ŝajne ne ekribelas, sed, introvertita kaj en malespero, en tiu sama vespero ŝi havigas al si iom da veneno, per kiu ŝi for- finas al si la enkarnan ekzistadon.

"Konsternita de doloro, Zilda, nun elkarniĝinta, ri- cevis rifuĝon ĉe nia fratino Ludovikino, kiu pli frue ol ŝi venis en nian mondon, akceptita en la Domo pro siaj patrinaj meritoj. La malfeliĉa patrino petis la protekton de niaj Mentoroj. Kiel patrino ŝi kompatis ambaŭ ju- nulinojn, ĉar, en ŝiaj okuloj, la perfidinta filino estas pli malfeliĉa ol la filino primokita, kvankam ĉi tiu lasta pren- is sur sin la pezan ŝuldon de la memmortigintoj; en ŝia okazo, tian ŝuldon ja malpligravigis la mensa konfuzo, kun tiam travivis la junulino, senkaŭze kondamnita al indigniga forlaso...

"Zorge ekzameninte la aferon, la ministro Sanzio, kiun ni persone konas, decidis, ke Marina estu rigardata kiel respondanta por ŝuldo plipezigita de ŝi mem. Kaj tuj post tiu sia decido ili faris disponojn, ke Zilda estu revenigita en sian hejmon, por tie ricevi la merititan zorgadon. Marina fiaskis ĉe la abnegacia elprovo favore al sia fratino, kiu estis ŝia bonkora kreditoro, sed kon- damnis sin mem al sinoferado por tiu sama fratino, kiun nun la Leĝo trudis al ŝia kunvivado kiel terure sufer- antan kaj treege amatan filineton. Tiamaniere Georgo kaj Marina, liberigitaj de Zilda, geedziĝis kaj rikoltis el la Tero la aman kunestadon, al kiu ili tiel varme sopiris; du jarojn post la geedziĝo ili ricevis Zildan en puntgar- nitan lulilon, kiel tre anatan infaneton. Sed... jam de la unuaj monatoj de la adorata idino ili rimarkis ŝian doloran elprovadon. Zilda, nun nomata Nilda, naskiĝis surdamuta kaj mense kaduka dank'al la perispirita traŭ- mo, kaŭzita de ŝia morto per memvola veneniĝo. Sen- konscia kaj turmentata, en la profundo de sia "mem", de la sufokantaj rememoroj el la antaŭnelonga pasint- eco, ŝi preskaŭ tage kaj nokte ploradas... Sed, ju pli ŝi suferas, des pli da karesoj ŝi ricevas de siaj gepatroj, kiuj ŝin amas kun plej grandaj elmontroj de kompato kaj koreco...

"Ilia vivo normale fluadis, kvankam turmentata de la naturaj provoj de la difinita vojo, kiam Georgo antaŭ kelkaj monatoj estis apartigita en la leprulejon, kie li estas ankoraŭ kuracata. De tiam, inter la edzo malsana kaj la filineto malfeliĉa, Marina, portante sian plipezig- itan ŝuldon kaj, ankoraŭ plie, senĉese premata de la tento de memmortigo, spertas la marasmon, en iu ni ŝin vidas."

La Asistanto eksilentis. Min kaj Hilarion plenigis teruro kaj kortuŝiteco. Ci tiu demando estis ja dolora el la homa vidpunkto, tamen ĝi enhavis altvaloran ins- truon pri la Dia Justeco.

Silas ekkaresis la senfortan junulinon kaj per kon- vinka tono diris:

La Sinjoro helpos nin, ke vi retrovu fortojn kaj

kuraĝon.

En ĉi tiu momento la fratino Ludovikino envenis, duone deprimita kaj duone sopiranta sciigojn. Ŝi ja sci- iĝis pri ĉiuj okazaĵoj kaj dankis, viŝante la larmojn.

Sed Silas, plej deziranta doni sian helpon ĝis plen- eco, ankoraŭ aplikis al tiu malfortiĝinta patrino magn- etajn rimedojn, kaj tiam ni ĉeestis neforgeseblan scenon. Marina spirite leviĝis super la materian korpon kaj fiksis sur ni nebulan, senespriman rigardon... Sed nia direkt- anto, kvazaŭ vekante la sentojn de la Spirito, per la manoj disradiantaj lumantajn fluojn ekkaresis ŝiajn pu- pilojn, kaj subite, simile al blindulo, kiu rericevas la vi- dadon, la kompatinda virino ekvidis sian patrinon, etend- antan al ŝi siajn amikajn brakojn. Kun larmoj ŝi alpremis sin al ŝia brusto, kriante de ĝojo:

Patrino! Mia patrino! Cu do vi?!

Ludovikino ŝin dolĉe akceptis ĉe sia ama brusto, kvazaŭ malsanan infanon, kaj, malfacile retenante sian emocion, malgaje rediris:

Jes, kara filino, estas mi, via patrino! Ni danku Dion pro ĉi tiu minuto de interparolo.

Kaj kisante ŝin karese, tamen afliktita, ŝi daŭrigis:

Kial senkuraĝeco nun, kiam la lukto apenaŭ ko- menciĝas? Ĉu vi ne scias, ke doloro estas nia ĉiela gard- anto? kio estus kun ni, Marina, se la sufero ne helpus nin senti kaj rezoni por la bono? Ĝoju en la batalado, kiu nin rafinas kaj savas por la verko de Dio... Ne turnu amon en inferon por vi mem kaj ne pensu, ke vi sukcesos malplisuferigi vian edzon kaj vian filineton per la iluzio de malsaĝa forkuro. Memoru, ke la Sinjoro transformas la venenon de niaj eraroj en sanigilon efikan por la pagado de niaj kulpoj... La malsaneco de nia Georgo kaj la elprovado de nia Nilda prezentas ne sole la benitan vojon de altiĝo de ili mem, sed ankaŭ de via spirito, kiu kuniĝas kun ilia provado en la kadro de elaĉeto! Lernu suferi humile, por ke via doloro ne estu nur malhumileco vundita...

"Kion vi faris el la digno de virino kaj el la abne- gacio de patrino? Ĉu vi forgesis la praktikadon de la preĝo, kiun la hejmo instruis al vi? Ĉu vi faris al vi tian eraran opinion, ke vi akceptis malkuraĝon kiel moralan gloron? Estas tempo ankoraŭ! Leviĝu, vekiĝu, luktu kaj vivu! Vivu, por reakiri la virinan dignon, kiun vi nigrig- is per la makulo de perfido... Rememoru vian fratin- eton, foririntan sub la afliktoŝarĝo, kiun vi devigis ŝin porti, kaj pagu per amo kaj sinofero, apud via malsana infano, vian ŝuldon antaŭ la Eterna Juĝisto! Humiliĝu kaj elaĉetu vian propran konsciencon per la kosto de do- lora sed justa kulpelpago... Laboradu kaj servadu, es- perante al Jesuo, ĉar la Dia Kuracisto resanigos al vi la edzon, por ke ni kune povu konduki la velkantan etulinon en la ĝardenon de la necesa reflorado.

"Ne pensu, ke vi troviĝas tute sola dum la longaj senkunulaj noktoj, kiam vi jen maldormas, jen males- peras! Ni portas samajn revojn, ni partoprenas en samaj luktoj! Kia alia paradizo ekzistus por la patrinaj koroj, plorantaj trans la tombo, ol la ĉeesto de la karegaj in- fanoj, kvankam ĉi tiuj ofte kaŭzas al ili afliktoplenajn tagojn? Kompatu min, vian patrinon, ankoraŭ hodiaŭ kondamnitan al suferado per verdikto de la amo, kun kiu ŝi vin amas!"

Ludovikino eksilentis, ĉar senĉesaj singultoj sufokis ŝian voĉon.

Marina, nun sur la genuoj kaj ploranta, kisadis ŝiajn manojn, krie petante:

Kara patrino, pardonu min, pardonu min!

Ludovikino ŝin pene starigis kaj, iel bildigante antaŭ ni la patrinan kalvariojn, kiuj post la morto ordinare alkroĉas plu la noblajn virinojn al iliaj karuloj, kondukis ŝin, malfirme pasantan, ĝis la malsana infano. Kares- ante la frunton de la etulino, tute kovritan de ŝvito, ŝi humile petegis:

Filino kara, ne serĉu la trompan pordon de for- kuro... Vivu por via filineto tiel same, kiel mi, laŭ la permeso de la Sinjoro, ĉiam ankoraŭ vivas por vi!

La junulino, revigligita, sin ĵetis sur la malgajan knabinon, sed, kvazaŭ la emocio de tiu momento sufokus ŝian vekiĝintan menson, ŝi estis subite altirita de la kar- nokorpo, simile kiel grajneto de fero estas altirata de magneto, kaj ni vidis ŝin vekiĝi ploregante kaj senkons- cie ekkriante:

Mia filino! mia filino!

La Asistanto respekte adiaŭis Ludovikinon kaj firme

diris:

Dio estu glorata! Nia Marina releviĝas tute alia.

Ni senvorte foriris.

Ekstere, sur la ĉielo foraj nuboj kroniĝis per lumo ĉe la purpuraj ekbriloj de la aŭroro, kaj kun la animo plena de danko kaj espero mi ekmeditis pri la Senlima Boneco de Dio, kiu post ĉiu nokto elkrepuskigas la benon de nova tago.

Nepagata ŝuldo

Ni ĉiam plu donadis fratan helpon al la hejmo de Marina, inkluzive de la flegado al ŝia edzo ankoraŭ en la hospitalo, kaj tiel ni renkontis bonegajn okazojn por studado kaj observado.

Konkludoj kaj notoj sur ĉiu paŝo nin ĝojigis.

Taskoj kaj ekskursoj kiel dezirinde sukcesis, kiam, unu vesperon, venis al Silas en la parolejon afliktita ka- marado, kiu respektoplene sciigis:

Asistanto, nia fratino Poliana ŝajnas definitive fleksiĝi sub la pezo de sia grandega elprovo.

Cu ŝi ribelas? - demandis nia amiko per tono de pacienco kaj bonkoreco.

Ne - respondis la alparolito. - Nia fratino est­as malsana kaj la organa ekvilibro horo post horo de- kadencas... Malgraŭ tio ŝi tamen klopodas, por daŭre restadi apud sia mafeliĉa filo...

Silas nelonge konsideris kaj decideme diris:

Estas nepre necese ekagi senprokraste.

Kaj, kiel en antaŭaj okazoj, ni uzis la flugadon, por ŝpari tempon.

Post nemultaj minutoj ni ektroviĝis en malriĉa kaj malgaja kampara loko. En domaĉo, tute elmetita al la nokta ventego, mafeliĉa virino kuŝis envolvita en ĉifon- aĵoj sur pajla mato sternita rekte sur la tero, kaj, en la distanco de nemultaj metroj, mizera paralizita nano stulte mienis. Estis tuj konstatebla lia absoluta idiot- eco sub la vigla zorgado de la malfeliĉa malsanulino, kiu

lin fikse rigardadis samtempe afliktita kaj disreviĝinta.

Ĉirkaŭprenante ilin ambaŭ per la rigardo, nia gvid- anto komplezeme informis:

Jen ĉi tie nia fratino Poliana kaj Sabeno, la kompatinda filo, kiun la Ĉiela Povo al ŝi konfidis. Spi- rite ili ambaŭ troviĝas sub la ŝildo de la Domo, sur ŝton- plena vojo de rehonoriĝo.

Sed la nobla amiko ŝajnis pli interesita pri la pra- ktika flegado, ol pri informado.

Atente kliniĝinte super la malfeliĉan virinon, li aŭs- kultis ŝian torakon kaj iom maltrankvila klarigis:

Urĝa afero.

Invititaj al tuja kunhelpo, ni ekpartoprenis en la de- tala esplorado, kaj tiam ni rimarkis, ke la koro de la malsanulino suferas alarman perturbon de la pulso, ŝajn- ante al ni malkvieta enkarcerigito, baraktanta en la ar- terioj obstrukcitaj de strangaj surkalkaĵoj.

Ekzamenante tiun agitatan bildon de sangocirkulado, la Asistanto informis:

La kadukiĝintaj angioj de la miokardo minacas baldaŭan rompiĝon, ĉar ekstrema angoro forte ekscitas la nervojn de la malsanulino. Subita halto de la centra organo povas okazi en ĉiu momento.

Tiel parolante, li ekrigardis sur la viron-infanon, laŭ- longe kuŝantan en la distanco de du paŝoj, kaj aldonis:

Poliana tamen devas pli longe restadi en la kor­po, ĉar ŝia filo ja bezonas ĉian zorgadon. Ili estas ne nur kunjungitaj al sama elprovo, sed ankaŭ ligitaj al sama fluideca atmosfero, reciproke nutrataj de la fortoj, kiujn ili elĵetas el si sur la kampo de la pura agordiĝ- emo. Tial la elkarniĝo de la patrino morte reefikus sur la filon, kies ekzistado, en lia nuna izoleco, ĉiam ankoraŭ dependas de la patrinaj karesoj.

Korprema atendo ekfalis sur nin.

Silas kvazaŭ serĉadis en tiu domaĉo, kie ĉio mankis, ion, kio servus kiel ia helpilo, sed tie nur malnova kruĉo enhavis iometon da akvo.

La Asistanto sciigis nin, ke la malsanulino bezonas tujan kuracadon, sed konsideris, ke en tiu nokta horo ne estus facile venigi iun enkarniĝintan kamaradon en tiun izolan lokon kaj ni tie disponas je neniom da ri- medoj. Malgraŭ tio, ni vidis lin plej atente fluigi mag- netajn emanaĵojn sur ŝian gloton. Tuj poste li magnet- izis la puran akvon. Ni komprenis, ke Silas ekscitis la soifon ĉe la malsanulino, instigante ŝin trinki la simplan akvon, nun aliiĝintan en medicinaĵon.

Per granda peno Poliana forlasis la liton kaj iris al la humila kruĉo. Preninte kelke da glutoj, ŝi sereniĝis, kvazaŭ ŝi estus trinkinta forte efikan nervokvietigan medikamenton. La tiamaj obsedaj zorgoj cedis lokon al spirita trankvileco.

Jen do la direktanto de nia esplorado, karesante al ŝi la frunton, klinitan sur la ĉifonaĵojn, kiujn ŝi kunbul- igis kvazaŭ kapkusenon, enverŝis en ŝin revigligan ener- gion.

Post kelkaj minutoj Poliana montriĝis tute ekster la materia korpo, sed ne sufiĉe klarmensa por rimarki nian ĉeeston. Tamen, sub la magneta komando de Silas, ŝi aŭtomate stariĝis. Li ŝin prenis ĉirkaŭ la talion, kaj ni ilin sekvis direkte al proksima arbaro.

Tute ne konsciante la aman flegadon, kies objekto ŝi estis, la malsanulino, nun ekster la karno, kvazaŭ en revigliga sonĝo estis oportune kuŝigita de Silas sur la tapiŝon de mola herbejo kaj tiam eksentis sin trankvila kaj malpeza...

Post tio, la Asistanto kunvokis nin por preĝado kaj, turninte la okulojn al la firmamento, fajreranta per stel- oj, emocie petegis:

"- Patro Senlime Bona, Vi, kiu provizas per ĉio necesa la vermon, laŭŝajne forgesitan en la sino de la tero; Vi, kiu vestas la humilan floron, parfumante ĝian strukturon ofte sur ŝlimejo, direktu kompatan rigardon malsupren al ni, kiuj erarvagas malproksime de Via Amo!

"Speciale, Justa Patro, kompatu nian ja frakasitan Polianan! Ŝi jam ne estas, Sinjoro, tiu virino, soifanta aventuron kaj oron, preta ĵeti koton kaj mallumon sur la vojon de siaj similuloj, sed ja kompatinda laca patr- ino, bezonanta novajn fortojn por la abnegacio! Jam ne tiu vantama junulino, mokĝojanta pri la afliktoj de sia proksimulo, sed mizera almozulino, nekapabliĝinta por laborado, ploranta de domo al domo por pano, per kiu ŝi devas nutri la turmentatan idon de sia doloro kaj teni sian propran vivon.

"Ho Patro, ne lasu ŝin nun perdi tiun benon, la korpon, sur la elaĉeta vojo, sur kiu ŝi treniĝas!

"Plimultigu ŝiajn rimedojn, por ke ŝi ne interrompu la noblegan provon, en kiu ŝi troviĝas...

"Vi, kiu per la Kristo donis al ni la dian revelacion de suferado kiel gvidilon de nia rekonduko en Viajn brak- ojn, helpu ŝin reakiri la disbatitajn fortojn, por ke ŝi ne pereu, antaŭ ol trovi la novan lumon, kiu atendas ŝian koron por la supreniro al la Eterna Gloro!"

La voĉo de Silas, tuŝita de profunda fido, pelis nin al neretenebla ploro.

Indigobluaj disradiaĵoj aŭreolis lian kapon, kaj, kva- zaŭ ia respondo de la Altaj Regionoj tie, meze en la sovaĝa florado de la dezerta arbaro, ni vidis, en la mal- proksimo, kvin flamojn en diversaj lokoj de la Spaco, rapide venantajn al ni... Atinginte nin, ili sin turnis en kamaradojn, kiuj nin ĝoje salutis.

En nemultaj minutoj subtilaj fortoj de la Naturo, kunigitaj kun la vaporaĵoj el kuracaj plantoj, estis al- portitaj al nia malsanulino, kaj ŝi per plenaj pulmoj ilin ekenspiradis; ni baldaŭ vidis Polianan surprize revigliĝ- inta, preta repreni sian materian envolvaĵon por la ne- cesa resanigo.

- Surteraj riĉuloj - mi ekpensis kun larmoj -, kie la potenco de viaj ŝrankoj, plene ŝtopitaj per oro, kompare kun la simpla brilo de preĝo? Kie la grandeco de viaj palacoj, radiantaj per pompo kaj gemoj, kontraŭ nura minuto da respekta kliniĝo de animo, en harmonio kun la Patreco de Dio en la majesto de la Ĉielo?

Nekapabla por mem rezoni pri sia aliiĝo pro la inhi- bicioj, kiujn ŝi spertis en tiu kelkatempa elprovo, la mal- sanulino ne sukcesis vidi nin, tamen ridetis feliĉa, sent- ante sin pli fortika kaj facilmova.

Ree subtenata, ŝi revenis en la naŭzan domaĉon kaj ni helpis ŝin repreni sian materian ŝelon.

Dum ŝi, revigliĝinta, malfermis la okulojn, Silas

klarigis:

La pli bona stato, kiun ricevis ŝia perispirita strukturo, rapide transiĝos en la ĉelojn de la fiziologia aparato.

Kaj li emfaze rimarkis:

La surteraj kuracistoj ja scias, ke la dormo estas unu el la plej efikaj iloj de resaniĝo. Tiel estas, ĉar, for de la korpo, la animo ofte sukcesas havigi al si ekster- ordinarajn rimedojn por la refortikiĝo de la karna port- ilo, en kiu ĝi migradas en la mondo.

Post ĉi tiu klarigo li ekkaresis la grizajn harojn de la kompatinda malsanulino kaj voĉe promesis al ŝi:

Ripozu. Kiam la tago releviĝos, niaj kamaradoj alportos ĉi tien la helpon de la frata karito per iu sa- mariano el la najbaraĵo... La Sinjoro permesos, ke vi plue vivu...

Tuj poste li petis nin observi la organan kampon de

Sabeno.

Aspekte li estis ja dolora figuro de anormaleco kaj misformeco. Malgrasega, kun ne pli ol naŭdek centri- metroj da longo kaj granda kapo, tiu monstra, fiodor- anta korpo elvokis kompaton kaj naŭzon. Lia mieno est­is simieca, sed, per la senkonscia rideto kaj la duonbrilaj okuloj, li prezentis la aspekton de malgaja pajaco.

La Asistanto petis nin esplori la internan kampon de tiu mizerulo, kaj tial, post kelke da minutoj da kon- centriĝo, mi enkaptis lian menson, rimarkante en li ku- riozajn rememorojn...

Elmontrante, ke li vivas absolute for de la realo, la memoro de Sabeno dronis tuta en strangaj bildoj.

Korpiĝinte antaŭ niaj spiritaj okuloj, liaj pensoj ek- ricevis formon, por kio ni vidis lin tia, kia li reale sin sentis. Ni lin vidis en vestoj de altranga kortegano, sugestanta influhavajn homojn plenumi kaŝitajn krimojn, kiuj ĉiam kulminadas per turmentado de la popolo. Vid- vinoj kaj orfoj, humilaj laboristoj kaj mizeregaj sklavoj sinsekve preterpasadis antaŭ ni sur la ekrano de liaj komplikitaj rememoroj. Aristokrataj palacetoj kaj tabl- oj luksege kovritaj aperis kiel pompaj detaloj de la re- memoroj, kiuj svarmis en lia spirito. Kaj apud li ĉiam la sama virino, kies fierega figuro prezentis Polianan, tiun saman Polianan mem, nun senforte kuŝantan sur pajla mato. Kun sento de teruro ni rekonis ilin ambaŭ, ĉirkaŭitajn de lukso kaj oro, sed makulitajn de sango, por kiu ili tamen estis absolute nesentemaj...

Ni ne malfacile rimarkis, ke ili konservas en sia koro mallumajn interkonsentojn, per kiuj ili estas kompromite katenitaj unu al la alia per kruelaj faroj.

Sabeno, la malhumila nobelo, donis nenian atenton al Sabeno, la paralizita nano. En absoluta introspekt- ado, li revivigis la pasintecon kun ekstrema egolatrio, montriĝante kiel homo, sin iluziinta per trompa supereco antaŭ siaj similuloj.

Rimarkinte nian konfuzitecon, Silas diris:

Ni efektive ne aŭdos lian artikigitan parolon, de li, nun muta kaj surda, sed ni ja povas sondi lian pens- adon, ĉar li reagos pense, respondante niajn eldemandojn per idea konversacio. Sed por tio ni devas trakti lin kvazaŭ la personon, pri kia li pensas, ke li ĝi estas... Ni bildigu lin en nia menso kvazaŭ Baronon de S..., titol- on, kiun li havis en sia lasta ekzistado kaj kun kiu li ruinige translimiĝis en la mallumo de krimo kaj vantamo.

Rimarkinte la ruĝajn makulojn sur la vivantaj bild- oj de la klaraj rememoroj, en kiuj li sin enŝlosis, mi de- mandis kun la natura seriozeco, kiun la provo postulis:

Via barona moŝto, kial tia multo da sango sur via vojo? Ĉu eble multaj ploris pro vi?

Mi klare rimarkis, ke li ricevis mian demandon ne per la ordinaraj timpanoj, sed ĝin enkaptis sub la formo de ideo, kiun li kreis interne de si mem. Li tiam resend- is al ni jenan konsideradon tra la mensaj fadenoj, per kiuj ni estis reciproke ligitaj, sed li ne identigis min kiel sian nevideblan alparolinton.

"- Jes ja, sango kaj larmoj! Mi bezonis multegon da tia materialo por miaj entreprenoj... Kia monda venkinto ne havas sangon kaj larmojn ĉe la bazo de la piramidoj de riĉeco aŭ politika superregado, sur kiuj ili ĉiuj sin apogas? Vivo estas kvazaŭ batalado, en kiu la homaro estas dividita en du antagonismajn kampojn: tiun de la konkerantoj kaj tiun de la konkeratoj... Mi estas nobelo... Mi ne havas la inklinon perdi... Kio grava estas la afliktiĝo de la malfortaj, se la morto est- as por ili tio sama, kiel ripozo kaj favoro?"

Mi disiĝis de la mensa fokuso, kie manifestiĝis liaj pensoj, kaj, post kelke da momentoj, dum kiuj Hilario sin donis al tiu sama esplorado, kiu antaŭe tenis ĉe si mian atenton, la Asistanto klarigis:

Kiel facile konkludeble, laŭ la ordinara surtera scienco Sabeno estas paralizita idioto, surda kaj muta de sia naskiĝo... Sed en niaj okuloj li estas malliberulo ankoraŭ danĝera, katenita al la materiaj ostoj, kies strukturon li mem tute ne konscias, tia estas la nere- tenebla kreskanta egoismo, ankoraŭ nebuliganta lian ani- mon... La soifo al malnobla posedo kaj la pereiga mal- humileco difektis lian internan vivon, ligante lin al te- rurega labirinto da fatalaj eraroj, kiuj kaŭzas ĉe li absolutan apartiĝon de lia menso for de la medio en la tempo; efektive, la horloĝo antaŭeniras ĉe la kalkulado de la tagoj, sed Sabeno staradas ĉe la rememoroj, ĉe kiuj li opinias sin superreganto sur la Tero, travivante la inkubon, kiun li al si mem kreis...

Konsiderante la problemojn, kiujn elvokis tiu stud- ado, demandis Hilario kun miro:

Sed... kia ja estas la profito el tiaj suferoj?

La vizaĝon de Silas ekkovris ia ombro de malĝojo kaj li respondis:

Ni nun observadas bedaŭrindan nepagatan ŝuldon. Nia kompatinda, plorinde falinta kamarado multe kri- madis sur la Tero kaj en la Spirita Sfero, kaj jam pli ol mil jarojn pereas, vantama kaj sin neantaŭgardinta, de la ungegoj de krimo... En ĉiu ekzistado, unu post alia, li faris nenion pli ol forkonsumi la rimedojn de la materia medio, tumultigante la societojn, kie li vivis laŭ la konsento de la Sinjoro. Diversaj malfeliĉegoj, kiel mur- doj, ribeloj, eltrudoj, kalumnioj, bankrotoj, memmort- igoj, abortoj kaj obsedoj, tra longa vico da jarcentoj okazis laŭ lia instigo, ĉar nenion alian li vivadis, antaŭ si, ol sian nepre satigendan egoismon. Inter lulilo kaj tombo la senĉesa senprudenteco, kaj de tombo ĝis lulilo jen malvarma, senpripensa malico, malgraŭ la petoj de sindonaj amikoj, subtenantaj liajn novajn provojn por regeneriĝo kaj leviĝo el la ŝlimejo.

"Preskaŭ ĉiam inspirata de la pensmanieroj de Po- liana, lia ĝisnuna kunulino tra multe da migradoj, li hardiĝis kiel bedaŭrinda entreprenisto de krimoj. Ĝis tia grado ŝvelis lia senprudenteco en lia lasta ekzistado, kiu finiĝis per nerekta memmortigo sekve de la intenca en- ĵetiĝo en malvirtan vivadon, ke oni ne povis agi kon- traŭ li alie, ol per lia absoluta izolado en la karno, en- volvante lin en la nebulegon de la nuna migrado. Tiel ni lin renkontis kvazaŭ sovaĝan beston en la kaĝo de malhonoraj ĉeloj, sub la gardado de tiu virino, kiu kunhelpis al liaj sinsekvaj faloj kaj nun altiĝinta ĝis la situacio de patrineca flegantino de lia longa malfeliĉo.

"Poliana, lia kamaradino frivola kaj deviinta de bono, tiu virino, kiu kutime elektadis por si la rolon de pupo de krimaj plezuroj, vekiĝis trans la tombo, por la realaĵoj de la vivo, pli frue ol li... Ŝi vekiĝis kaj multe suferis, akceptinte la taskon helpi lian renobliĝon, por kiu ili certe uzos ankoraŭ multe da tempo..."

En la perispirita sfero de tiu enmemiĝinta nano ni rimarkis, tra lia malhelverda elspiraĵo, ke la tuta ener- gio de liaj vibraj centroj refluadis al siaj fontoj, kio aspektis al ni kvazaŭ Sabeno estas tute buliĝinta en sin mem, simile al raŭpo enfermita en la kokono, kiun ĝi mem naskis.

La demandojn, kiujn ni ne povis reteni, Silas tuj respondis:

- Tiel longe ĝis li spirite maturiĝos, por la necesa revirtiĝo, nia amiko tenadas la menson en cirkla labor- ado, t.e. li konstante pensas pri si mem, nekapabla por interŝanĝi vibrojn kun siaj similuloj, ekster Poliana, de kiu li fariĝis muta kaj observanta satelito, simile al pa- razito sur sukriĉa branĉaro. Sabeno prezentas okazon de nepagata ŝuldo, ĉar, kiste enfermita en sia propra interno, por la bono mem de Spiritoj ekster kaj en la karno, li kuŝas en spirita dormado; efektive, tiel espri- moplenaj elmontriĝas liaj materialaj kaj moralaj kulp- oj, ke lia konscia ĉeesto, ĉu sur la Tero, ĉu en la Spa- co, naskus konfuzojn kaj tumultojn kun neantaŭvideblaj sekvoj. Li do travivas batalhalton, kiel provon de for- geso, por estonte povi alfronti la sumon de la ŝuldoj, en kiujn li implikiĝis, ilin digne pagante en la plej proksi- maj jarcentoj per fera energio en memvola rifuziĝo.

Sed - demandis Hilario maltrankvila -, ĉu la Superega Spirita Regantaro ne disponas rimedojn por en- karcerigi lin ekster la karno?

Ho ne - reespondis Silas -, tio ne estas neebla. Tamen, se ni havas dolorajn karcerojn por la pagado de la krimoj, nigrigantaj la homan menson - kaj multaj mensoj aspektas kvazaŭ abismoj de mizero kaj teruro -, estas necese konsideri, ke la tie apartigitaj kulpuloj sin reciproke altiras, infektante unu alian per siaj moralaj vundoj, kreante al si la inferon, en kiu ili kelkatempe ekvivas. Aliflanke ni havas multe da institucioj, funkci- antaj kvazaŭ oranĝerioj, kie elkarniĝintoj kviete dorm- adas longan tempon, dronante en inkuboj, kiun ili en certa grado meritas, post sia transiro tra la tombo...

"Sed ĉe Sabeno estas escepta okazo de sistemaj ri- belemo kaj krimemo, en kies ombro li unu tagon eksent- is, ke liaj fortoj disfalas. Riproĉo de konscienco tra- pikis al li la koron, simile kiel mortiga kuglo frapas libere irantan tigron... La preĝo ekfulmis en lia konscienco, kaj antaŭ ol lia nova teniĝo naskus fiajn reagojn kaj venĝojn kontraŭ la homoj, kiuj lin kompaniis sur la ma- lica vojo, li estis enloĝigita en la Domon, kie kompren- eble li estis hipnotigita kaj longe ekdormadis; iam pli malfrue lin ricevis la kareso de Poliana, kiun tiam ŝia propra sinofero izolis por regeneriĝo.

"Kiel do ni vidas, tiel fortikaj estis la ligiloj de nia kamarado en la inferaj regionon, ke per favoro de Jesuo li estis kelkatempe kaŝita en ĉi tiun monstran korpon, en kiu li ne nur havas neniajn rilatojn kun la ekstera medio, sed ankaŭ estas iel nerekonebla, por sia propra utilo. Estas nepre necese, ke la tempo kune kun la Dia Boneco subtenu liajn afliktantajn kompleksajn pro- blemojn."

Kaj fiksante sur ni serenan rigardon, li aldonis:

Cu vi komprenis?

Jes, ni komprenis.

La sperto, en niaj okuloj, estis amara sed logika, terura sed justa.

Kaj povante doni al tiu malfeliĉa amiko nenion ali- an ol la koron, Silas ekkaresis lian malpuregan kapon kaj emociita donis al li la benon de preĝo.

Interrompita elaĉeto

Akompanante la Asistanto, ni ekkunhelpis por la reharmoniiĝo de malgranda familio, loĝanta en fora kvar- talo de multehoma ĉefurbo.

Ildeo, la domomastro, viro apenaŭ maturaĝa, hav- anta ne multe pli ol tridek kvin jarojn, trovis en Marcela la sindoneam edzinon kaj patrinon de iliaj tri infanetoj, nome Roberto, Sonja kaj Marcia; tamen, delogita de la ĉarmaĵoj de Mara, frivola, senkonsidera junulino, li ĉion eblan faris, por ke la edzino lin forlasu. Sed Marcela, edukita en la lernejo de la Devo, humiliĝis en la hejmo kaj plej penis ne travidigi sian propran doloron.

Laŭ liaj maldelikataj manieroj kaj nedeca konduto en la hejmo ŝi ja rimarkis la aliiĝon de la patro de ŝiaj infanoj, kaj, ricevante insultajn leterojn de la konkur- antino, kiu luktis kontraŭ ŝi, por ekhavi ŝian kunulon, ŝi silente ploradis kaj ilin ĵetis en la fajron, por ke ilin ne trafu la rigardo de la edzo.

Doloris nin, ĉiun vesperon, vidi ŝin preĝanta apud la infanetoj. Roberto, la unuenaskito, naŭjara, karesadis ŝian kapon, kvazaŭ sentante la plorsingultojn, retenatajn en ŝia gorĝo, kaj la du etulinoj, en sia infana nekonscio, maŝine ripetadis la preĝojn diktatajn de la nobla sinjor- ino, oferante ilin al Jesuo favore al "paĉjo".

En turmenta maldormado ĝis malfrue en la nokto, ŝia spirito afliktiĝis vidante Ildeon, diboĉulon, venant- an hejmen fiodorante per alkoholaĵoj kaj portante sign- ojn de kaŝindaj aventuroj.

Se ŝi ekparolis, turnante lian atenton al ia bezono de la infanoj, li kolere rebatis:

Ho hunda vivo! Jen vi, vi min senĉese riproĉas, ĉikanas, persekutas per admonoj kaj petaĉoj! Se vi volas monon, laboru do. Se mi scius, ke edzeco estas tio, mi estus preferinta krevigi al mi la kapon, ol subskribi kon- trakton, kiu min sklavigas por tuta ekzistado!

Kaj malmodere kriante, li prezentis al ni la ekranon de siaj rememoroj, sur kiu Mara, la deloginta junulino, aperis antaŭ lia menso kvazaŭ la ideala virino. Li kom- paradis ŝin kun la velkinta figuro de sia edzino, kiun la malfacilaĵoj de la vivo frakasis, kaj, regata de la bildo de tiu alia virino, fordonis sin al afekciantaj ekscitiĝoj, sopirante sin forpafi el la hejmo.

Marcela, kun larmoj, petegis lin esti tolerema kaj serena, firme aldonante, ke ŝi ne forrifuzas laboron. Ŝi uzadas la tempon, kiun ŝi disponas, ĉe malbone pagata kunhelpo en modesta tolaĵolavejo, sed la hejmaj devoj ne ebligas al ŝi pli multe fari.

Vi hipokrita! - kriegis la edzo, kiun la kolero frenezigis. - Kaj mi? kion vi do pretendas de mi? ĉu mi ja povas fari pli? mi dronas en ŝuldoj ĉe magazenoj kaj butikoj de necesaĵoj... Mi ŝuldas monon al ĉiuj... pro vi, nur pro via malŝparemeco... Mi ne scias, ĝis kiam mi povos toleri vin. Ĉu ne estus pli konsilinde, ke vi revenu en tiun landon, kiu estis tiel malfeliĉa kaj vidis vin naskiĝi? Viaj gepatroj ankoraŭ vivas...

La kompatinda virino, plorante, nenion rediris, sed, ĉar lia voĉo tondris, tial la malgranda Roberto preskaŭ ĉiam vekiĝis kaj alkuris helpe al sia patrineto, kiun li ankoraŭ dormema ĉirkaŭbrakis. Ildeo manbate ĵetiĝis kontraŭ la malgrandan enmiksiĝinton, kriegante kun ne- bridita kolero:

For de tie ĉi! For de tie ĉi!

Kaj kvazaŭ la etulo estus ne lia filo, sed nekaŝita malamiko, li aldonis, kun kunpremitaj pugnoj:

Mi ardas de la deziro mortigi vin! Ĉiujn vesper- ojn jen ĉi tiu sama scenaĉo! Fiulo! Histriono!

Kaj la knabeto, alkroĉita al la patrina brusto, ricevis batojn, ĝis li fine, konvulsie plorante, denove enlitiĝis.

Tamen, se la filinetoj eĉ ploretus, jen ilia patro dis- fandiĝis en karesojn, eĉ tiam, kiam tute ebria, bonkore ekkriante:

Miaj filinoj! miaj kompatindaj filinoj! Kio estos kun vi estonte? Nur pro vi ambaŭ mi ankoraŭ ĉi tie vivas, elportante la krucon de ĉi tiu domo!

Kaj ne malofte li mem iris kaj rekomfortigis ilin en ilia lito.

Silas kaj ni tiam ekagis por la bono de Marcela kaj ŝiaj infanoj.

El tiu turmentata hejmo, kiun minacis plena ruin- iĝo, ni direktis nin al aliaj laborkampoj, sed la Asist- anto ne trovis oportunan okazon por pli vasta instruado.

Tamen preskaŭ ĉiun vesperon ni pasigis en tiu hej­mo kelke da minutoj en taskoj, kiuj tuŝis la plejpro- fundon de niaj koroj. Sed, malgraŭ nia penado, la fa- miliestro ĉiutage montriĝis pli kaj pli indiferenta kaj malproksima.

Ĉiam malkontenta kaj incitiĝema, li ne faris al sia edzino eĉ la ĝentilecon de la ordinara saluto. Ensorĉita de la amorantino, li ekmalamis sian laŭleĝan kunulinon. Li intencis liberiĝi de la devo, kiun li iam prenis sur sin, kaj ekiri novan vojon... Sed, kiel solvi la demandon pri sia amo al la etulinoj? Li ekpensis en si mem:

Sincere konsiderante, mi ne amas Roberton, la filon, kies rigardo min senvorte akuzas, ĵetante al mi en la vizaĝon mian riproĉintan konduton, sed mi plej kore amegas Sonjan kaj Marcian... Kiel mi disiĝus de la filinetoj sekve de supozebla separo? Al mia edzino la leĝo certe asekurus la rajtojn de patrino... Kun nobla konduto, Marcela havus ĉe si la favoron de la tribu- naloj...

Li meditadis, meditadis...

Malgraŭ ĉio li ne rezignis la karesojn de Mara, kies potenco mastris lian kadukan sentadon. Kie ajn li trov- iĝis, tie premadis lin ŝia enŝoviĝanta influo, kiu disfendis lian karakteron kaj klinigis la nukon al li, viro, kiu, ĝis sia renkontiĝo kun ŝi, estis honesta kaj feliĉa. Iafoje li penis forskui de si tiun jugon, sed vane.

Marcela montriĝis kiel la figuro mem de la disci- plino, kiun ŝi devis observi, kaj de la devo, kiun koncern- is ŝin plenumi, kiam Mara, kun fajrantaj okuloj, allogis lin al la libereco kaj plezuro.

Naskiĝis tial pereiga ideo en lia malsaneca cerbo, nome murdi la edzinon, kaŝante sian krimon, por ke ŝia morto aperu en ĉies okuloj kiel efektiva sinmortigo.

Por tio li ŝanĝos la hejman ordon. Li penos forfini sian konduton de sistema malamikeco, ĉesigos per unu fojo la inciton, kiu lin potencas, kaj ŝajnigos amon, por gajni konfidon. Kaj post kelke da tagoj, kiam Marcela senzorge dormos, li pafos kuglon kontraŭ ŝian koron, trompante la policon mem.

Ni sekvis la evoluadon de lia freneza plano, ĉar ja estas ĉiam facile penetri en la sferon de la pensoj-form- oj, kiujn, pasioregataj kaj persistaj, la homoj iom post iom teksas ĉirkaŭ siaj paŝoj.

En sia ŝajna trankvileco Ildeo, kvankam ridetante, elmontris al niaj okuloj la abomenindan projekton, kun ĉiuj detaloj mense preparante la kriman scenon.

Sed por defendi Marcelan, kies ekzistadon protektis la Domo, kiun ni tie reprezentis, la Asistanto plifortigis la vigladon super tiu hejmo. Du zorgemaj kaj sindon- enaj el niaj kamaradoj alterne tie ekgardostaris tage kaj nokte, por tiel antaŭhaltigi la teruregan krimon.

Ni unu tagon estis donantaj nian helpon al kelke da malsanuloj, kiam la deĵoranta frato venis al ni, por maltrankvile komuniki al ni la plirapidiĝon de la okazoj. Kun la animo konfuzita de la influo de elkarnaj murdint- oj, kiuj estis kaptintaj liajn manifestiĝintajn pensojn, Ildeo intencas mortigi sian edzinon en tiu sama nokto.

Silas ne hezitis. Ni tuj direktis nin al tiu senluksa domo, kie loĝis la turmentata familio.

Farante uzon el la aŭtoritato al li konsentita, nia direktanto, kun la kunhelpo de amikaj estuloj, kutime laborantaj en la najbaraĵo, unue forpelis la elkarnajn alkoholulojn kaj krimintojn, tie kolektiĝintajn.

Malgraŭ ĉi tiu antaŭrimedo la infera plano en la kapo de nia kompatinda amiko montriĝis plene matura.

Estis profunda nokto.

Kun vivege batanta koro, timplena ĉirkaŭrigardante la nudajn murojn de la kabineto, kie li esploris la ba- releton de revolvero, kvazaŭ li konjektus nian ĉeeston, la domomastro montriĝis preta plenumi la fiaĵon.

Okupante lian tutan cerbon, ekaperis la malvarme prikalkulita sceno de la murdo, moviĝanta kiel miriga sinsekvo de bildoj...

Ho, se la enkarnuloj konscius, kiel iliaj ideoj ekster- iĝas, ili certe scius gardi sin kontraŭ la potenco de krimo!

La senkonsidera patro jam ekpensis direkti sin al la ĉambro de la infanoj, por ilin enŝlosi kaj tiel eviti ili- an ateston, kiam jen Silas subite rapidis al la lito de la knabinoj kaj, farante uzon el siaj magnetaj rimedoj vokis la malgrandan Marcian, en spirita korpo, por ek- rigardo al la pensoj de la patro. La infano, bone kom- preninte tiun teruran bildon, ricevis fortegan baton kaj tuj revenis al la materia animportilon, kriante kiel fre- neza, kvazaŭ iu, kiu liberiĝus el la potenco de sufoka inkubo:

Paĉjo!... Patreto! Ne mortigu! Ne mortigu!

Ildeo tiam staris jam ĉe la pordo, tenante la armilon per la dekstra mano kaj penante funkciigi la seruron per la mano libera.

La krioj de la knabino resonis en la tuta domo, le- vante bruegon.

Marcela fulmorapide ekstaris kaj ekvidis la edzon ĉe la filino; apude la revolvero, kiu antaŭsentigis ion nebonan.

Lia edzino, bonkora kaj tute ne suspektante liajn intencojn, antaŭzorgeme ekprenis kaj kaŝis la armilon, kaj supozante, ke ŝia edzo intencis sin mortigi, plorante petegis:

Ho Ildeo, ne mortigu vin! Jesuo estas atestanto, ke mi ĉiam honeste plenumadas ĉiujn miajn devojn... Mi ne volas la riproĉon de konscienco, ke mi estus ku- naginta por tia frenezaĵo, kiu vin alkalkuligus al la kon- damnitoj de la leĝoj de Dio! Kondutu tiel, kiel vi volos, sed ne ĵetu vin en la abismon de memmortigo. Se ĝi estas laŭ via volo, preparu novan domon, kie vi vivus kun tia virino, kiu farus vin feliĉa... Mi oferos mian ekzistadon por niaj infanoj. Mi perlaboros la panon de nia hejmo per la ŝvito de mia vizaĝo, sed... mi petegas, ne mort- igu vin!

La nobla teniĝo de tiu virino nin ĝis larmoj emociis.

Ildeo mem, malgraŭ sia ŝtoniĝinta koro, sentis sin tuŝita de kompato, interne de sia animo ĝojante pro la maniero, kiel lia edzino, digna kaj sindonema, rigardis la okazaĵojn, kies direkton li ne povis antaŭvidi. Kaj ektrovinte la elturniĝon, kiun li de longe serĉadis, ans- tataŭ aŭdi la voĉon de la konscienco, admonanta lin al vigleco, li ekkriis kvazaŭ viktimo:

Jes, efektive, mi ja ne povas elteni plu... Nun por mi restas nur du vojoj: memmortigo aŭ separo...

Helpata de la Asistanto, Marcela malŝargis la revol- veron, reendormigis la infanojn kaj enlitiĝis afliktegita. El ŝiaj malgajaj okuloj elŝprucis larmoj en la ombro, dum ŝi per peteganta voĉo preĝis en la torturata kviet- eco de sia silenta doloro: - "Ho mia Dio, kompatu min, malfeliĉan virinon! Kion mi faru, tute sola en la bata- lado, havante tri infanojn, kiuj ĉion bezonas?!"

Sed, antaŭ ol ŝia ŝiranta doloro aliiĝus en ruinigan senkuraĝecon, Silas sur ŝin fluigis kvietigajn emanaĵojn, ŝin hipnotigante, per kio la turmentata sinjorino, kiel elkorpiĝinta Spirito, ekaperis maltrankvila antaŭ ni.

Prenante nin kiel senditojn el la Ĉielo, laŭ la ĝene- rala kutimo de la enkarnuloj, ŝi genuiĝis kaj petis pro­tekton. Sed Silas bonkore starigis ŝin kaj klarigis:

Marcela, ni estas nur viaj fratoj... Rekuraĝiĝu! Vi ne troviĝas tute sola. Dio, Nia Patro, nin neniam forlasas... Konsentu, ja konsentu liberecon al via edzo, kvankam ni scias, ke devo estas dia beno, for de kiu la deflankiĝon ni kare pagas... Ildeo rompu la respekt- indajn ligilojn de siaj devoj, se li ja kredas, ke tio estas la sola maniero akiri la sperton, kiun li devas ekhavi... Tamen, kio ajn okazos, helpu lin indulge kaj kompren- eme. Tute ne deziru al li malbonon; prefere petu Jesuon lin beni kaj protekti, kie ajn li troviĝas, ĉar riproĉo de konscienco kaj pento, resopiro kaj doloro por tiuj homoj, dekliniĝintaj de la devoj, kiujn la Sinjoro al ili konfidas, sin turnas en malfacile porteblajn ŝarĝojn.

"Ni scias, ke vi al li sankte alligiĝis por entrepreno, kiu elaĉetus la antaŭnelongan pasintecon... Eĉ tiel, se li senkuraĝiĝas en la batalo, plene uzante la kapablon elekti, ne estos juste, se vi perfortos lian liberan volon, altrudante al li konduton, kies tenado nur lin koncernas. Ildeo nun defalas de la kontraktoj, per kiuj por sia pro- pra bono li sin ŝarĝis, kaj interrompas la pagadon de siaj propraj ŝuldoj... Sed eble pli ŝarĝita antaŭ la Leĝo, li iam reprenos tiujn ŝuldojn, kiujn li nun forgesas. Vi tamen ne lamentu kaj iradu ĉiam antaŭen. Kiaj ajn la luktoj, kiuj atakos vian koron, rezignaciu kaj ne timu. Faru el viaj infanetoj la firman apogiĝilon sur la vojir- ado. Ĉia edifa ofero en la mondo signas riĉiĝon de niaj animoj en la Vivo Eterna... Rezignu do pri la kara viro, respektante la kapricojn de lia koro, kaj esperplena atendu la estontecon."

Kaj ĉar Marcela ploradis, timante la venontan tem- pon, dank'al la materialaj necertaĵoj, Silas ekkaresis ŝian kapon kaj komplezeme asertis:

Al dignaj manoj neniam mankas digna laboro. Ni kalkuliĝu kun la protekto de la Sinjoro kaj ni brave marŝu. Forviŝu la larmojn kaj spirite altiĝu al la Fonto de la Superega Bono!

Intertempe elkarniĝintaj parencoj de la juna sinjor- ino amike aperis en la ĉambro, etendante al ŝi la man- ojn... Nia direktanto konfidis al ili Marcelan, plorantan, petante ilin helpi al ŝi, por ke ni ŝin vidu revigliĝinta.

Ni tuj foriris.

Tiam jen niaj demandoj nereteneble eksplodis:

Kial Marcela, mildkora kaj honesta, estas tiel forte malamata de sia edzo? Kial la prefero de Ildeo por la filinetoj ĉe tiom da malestimo kontraŭ la unuenaskito? Kaj la atendebla disiĝo de la geedzoj? Ĉu ĝi estas justa, ke nia mentoro vigligas tiun malfeliĉan patrinon al se- parado, anstataŭ instigi ŝin reakiri la amon kaj sindon- econ de sia kunulo?

La Asistanto ridetis kun videbla elreviĝo kaj saĝe respondis:

En la notoj de la Apostolo Mateo estas unu

(>) Laŭ Mateo, 19:7-8. - Noto de la Aŭtoro.

loko, laŭ kiu Jesuo asertis, ke la eksedziĝo sur la Tero estas permesita al la homoj pro la malmoleco de ilia koro. Ci tie oni devas tion ebligi tiel same, kiel oni uzas plej forte efikan medikamenton ĉe senesperigaj okazoj de organa malordo. Ce alta febro aŭ ĉe kancero, ekzem- ple, la kuracado postulas drastajn procedojn, por ke la suferkrizo ne finiĝu per frenezo aŭ tro frua morto.

"Ce la geedzaj demandoj, kiujn pligravigas la disiĝo de unu el la geedzoj aŭ eĉ la deflankiĝo de ili ambaŭ for de la plenumenda devo, eksedziĝo estas komprenebla kiel rimedo kontraŭ krimo, ĉu murdo, ĉu sinmortigo... Sed, kiel operacio rilate tumoron kaj kinino kontraŭ fe- broj estas krizokazaj rimedoj, nekapablantaj tamen el- sarki la profundajn kaŭzojn de la malsano, kiuj ĉiam ankoraŭ postulas longan, penigan kuracadon, tiel same eksedziĝo ne solvas la demandon de la elaĉeto, ĉar neniu kuniĝas kun alia per la homa geedziĝo aŭ en entreprenoj por spirita altiĝo sen ia ligilo de la pasinteco, kaj tia ligilo preskaŭ ĉiam signifas ŝuldon ĉe la Spirito aŭ vi- vantan kaj prokrastitan interkonsenton en la tempo. Cu edzo, ĉu edzino povas do peti kaj ricevi eksedziĝon kiel la plej malgrandan el la plej ruinigaj malutiloj, kiuj pov- os al ili okazi... Eĉ tiel, ili ne liberiĝas de sia ŝarĝo, ĉar ili devas, tiel baldaŭ kiel oportune, reveni por la pa- gado de siaj respektivaj ŝuldoj."

Kaj ĉar niaj multaj demandoj ŝvebis en la aero, nia nobla direktanto daŭrigis:

- En la afero de Ildeo kaj Marcela, jam detale studita en nia Domo, ekzistas du animoj, kiuj de pluraj jarcentoj penas sin reciproke alĝustigi. Por ke ni ne perdu tempon ĉe longaj esploroj, mi citu nur kelkaj n okazaĵojn el ilia lasta ekzistado, dum kiu ili ambaŭ kiel edzo kaj edzino, ankaŭ ĉi tie en Brazilo, sin submetis al malfacilaj elprovoj.

"Edziĝinte, li daŭrigis sian malkvietan vivadon, sen ia sento de prirespondeco kaj aventurema, pro kio li de- logis du junulinojn, filinojn de sama domo. Unue, for- lasinte la edzinon, kiun la Leĝo estis al li konfidinta, li delogis unu el ili. Sed de la tempo, kiam li komencis vivadi kun sia dua kunulino, kiu prizorgadis sian malpli aĝan fratineton, konfiditan al ŝi de la baldaŭ mortontaj gepatroj, Ildeo ne hezitis atendi ties floradon, por ankaŭ tiun submeti al siaj fiaj kapricoj. Tiam en absoluta mo- rala putriĝo, li ĵetis ilin en prostitucion, en kies mallum- aj katenoj la malfeliĉaj virinoj baraktadis kvazaŭ hirund- oj, algluiĝintaj al ŝlimo... La forlasita edzino, kiu tiam estis tiu sama lia nuna edzino, suferante, ne kapabla elteni en sia izoleco, post kvin jaroj da atendado kaj so- luleco akcpetis la kompanion de honesta kaj laborema sinjoro, kun kiu ŝi kvazaŭedze ekvivis...

"Tagoj tagojn sekvis, kaj kiam Ildeo, ankoraŭ rilate juna, sed tute venkobatita de malsobreco kaj diboĉado, revenis malsana al la urbo, kie li estis edziĝinta, celante la societon de sia edzino, kies karesan fidelecon li mem detruis, ne kun la deziro ŝin helpi aŭ ami, sed ja en la intenco ŝin sklavigi kiel flegantinon de lia kadukiĝinta korpo, jen li nun ŝin trovas vivanta feliĉe kun alia viro... Impulsite de ĵaluzo ja nekomprenebla, ĉar li mem for- rifuzis sian hejmon sen justa kaŭzo, li ne toleras vidi la feliĉon de sia edzino kaj murdas la elektiton de ŝia koro.

"Post nelonge la tuta grupo, kiun Ildeo malfeliĉigis, inkluzive de li mem, kolektiĝas en la Spirita Sfero, kie la justeco de la Leĝo pesas ĉies meritojn kaj malmerit- ojn... Kaj sub la protekto de abnegaciaj Bonfarantoj la personoj de tiu dolora dramo revenas por la elaĉeto per reenkarniĝo, kun Ildeo kiel la plej priresponda, ĉar la plej kulpa. Marcela konsentas helpi lin kaj reprenas sian antaŭan lokon, ĉe lia flanko, kiel fidela edzino. Ro­berto estas tiu murdita kamarado, kiu revenas kaj de kies vivo Ildeo fariĝis ŝuldanto. Sonja kaj Marcia estas tiuj du fratinoj, iam ĵetitaj de li en malvirton kaj krimon, hodiaŭ kiel liaj karegaj filinoj, atendantaj lian helpon por sia rehonoriĝo."

La Asistanto iomete haltis kaj aldonis:

- Sed vi ambaŭ ja scias, ke reenkarniĝo por el- aĉeto estas ankaŭ ia perfekta revizio. Se ni ne klopodas por nia intensa kaj radikala alliĝo por la bono, per edi- fa lernado, kiu edukas nian cerbon, kaj per amo al la proksimulo, kiu rafinas nian sentadon, ni estas hodiaŭ, same kiel hieraŭ, tentataj de niaj mizeraĵoj, ĉar ni ja nenion faris por ilin forviŝi kaj do ni kulpas pri samaj eraroj. Kiel vi rimarkas, Ildeo, malzorgema kaj surda por la avertoj de la vivo, estas tia sama antaŭa homo, serĉanta al si trompan feliĉon ekster la hejma sanktejo, malŝatanta sian edzinon, pasie ameganta siajn filinetojn, ĉe kiuj li revidas siajn iamajn kamaradinojn, kaj neniel penanta forigi de si la instinktan abomenon kontraŭ sia fileto, ĉe kiu li duonvidas sian konkurinton, viktimon de lia pereiga furiozo.

Sed - demandis Hilario -, se li ne trovas ĉe Marcela plenan amon, kial, eĉ nun, en la hodiaŭa surtera migrado, li edzinigis ŝin al si? ĉu konfido kaj karesado ne estas ja signoj de junula amo?

Jes - afable respondis Silas -, tamen ni atentu, ke ni troviĝas ankoraŭ malproksime de la eblo akiri la veran amon, la puran, superegan. Nia amo estas ĝis nun ia aspiro al eterno, sufokita en egoismo kaj iluzio, en soifo al plezuro kaj en sistema egolatrio, kiujn ni fan- tazias kvazaŭ tiun ĉielan vorton. Ĝuste tial nia surtera korligiĝo, dum la printempo de niaj unuaj revoj en la enkarna provado, estas kelkfoje tuto da mensaj statoj, kiuj simple konkretigas niajn dezirojn. Kaj niaj deziroj ŝanĝiĝas ĉiutage.

"Ni tial rekonsideru la neceson de la revizio. En tiu aŭ alia fiziologia aĝo ĉiu viro kaj ĉiu virino, sub la kon- trolado de la Leĝo, reganta niajn destinojn, renkontas tiujn personojn kaj situaciojn, kiujn ili bezonas por venki la survojajn elprovojn, nepre necesajn por la spirita fajl- ado, kiun ili ne povas eviti por la justa irado al Pli Altaj Sferoj. Pro tio ni estas altirataj de certaj animoj kaj de certaj aferoj ne ĉiam tial, ĉar ni ilin profunde amus, sed ja tial, ke la pasinteco alligas nin al ili, por ke per ili kaj ĉe ili ni akiru la sperton necesan por la ensorbo de la vera amo kaj de la vera saĝo.

"Tial la plejmulto el la homaj geedziĝoj, en la nuna tempo, estas interligiĝoj por lernado kaj sinoferado, en kiuj la geedzoj ofte sin reciproke amas kaj kune suferas terurajn konfliktojn en sia kunvivado. Al tiaj interfrap- iĝoj apartenas la rimedoj por la elaĉeto. Kiu pli decide kaj ĝuste obeas la Leĝon, ordonantan, ke antaŭ ĉio, estu tenata la bono de ĉiuj, tiu estas pli libera por trafi la vivon eternan. Ju pli da sinofero per senĉesa klopodado por la feliĉo de la koroj, kiujn la Sinjoro al ni konfidas, des pli alta la suprenirado al la gloro de la Dia Amo."

Se tiel estas - mi aldiris -, nia amiko Ildeo do nun interrompas la pagadon de la ŝuldo, en kiun li implikiĝis...

Jes, tute vere.

Kaj Marcela? - demandis Hilario -, ĉu, ans- tataŭ li, ŝi certigos la tenadon de la hejmo?

Tion ni ja esperas, kaj ni ĉion eblan faros por helpi ŝin, ĉar la edzo ankoraŭ unu fojon deviis de la kon- traktoj, kiujn li mem subskribis.

Ĉu ne estus juste kalkuliĝi matematike kun ŝia heroeco en la estrado de sia hejmo? - insistis mia ko- lego.

Kiu povus mezuri la rezistemon de aliaj? - ri- detante, rediris Silas. - Marcela estas sia propra mastr- ino kaj ĉe la defalo de la edzo ŝi estas vokita al duoblaj ŝarĝoj. Ni sincere deziras, ke ŝi estu brava kaj superu la sortovicojn de la ekzistado, sed se ŝi glitos en krimajn senprudentaĵojn, kiuj kompromitus la stabilecon de ŝia hejmo, stabilecon, en kiu ŝiaj infanoj devas kreski por la bono, pli komplikita kaj pli granda fariĝos la ŝuldo de Ildeo, ĉar la eraroj, kiujn ŝi eble faros, estos malpli- gravigitaj de la nepravigebla forlaso, en kiun ŝia edzo ŝin ĵetis. Kiu fariĝas respondeca por aliula falo, tiu spert- as en si mem la pligrandigon de siaj propraj krimoj.

Hilario nun ekmeditis, meditis... kaj daŭrigis:

Ni tamen prezentu al ni, ke Marcela kaj ŝiaj in- fanoj sukcesos venki la krizon, superante, kun la tempo, la bezonojn, kiujn ili nun amare trapasas... Ni ilin pre- zentu al ni finantaj la nunan reenkarniĝon, konkerintaj plenan moralan triumfon kontraste kun Ildeo, tro ne- evoluinta, ne pentanta, ŝuldanta... Se lia edzino kaj liaj infanoj, tiam definitive altigitaj en la lumon, jam bezo- nos nenian rilaton kun la mallumo, firmpaŝe suprenir- ante al la superaj etaĝoj de la vivo, al kiu do Ildeo pagos la sumon de la ŝuldoj, kiujn li nun pligravigas?

Silas faris esprimoplenan mienon kaj klarigis:

Kvankam ni ĉiuj, unu kontraŭ alia, estas implik- itaj en kompensado de reciprokaj kulpoj, vere tamen, an- taŭ ĉio, ni estas ŝuldantoj al la Leĝo en nia konscienco. Farante malbonon al alia, ni tiun malbonon faras al ni mem. En la okazo, se Marcela kaj ŝiaj infanoj iam su- preniros en ĉielan sferon, sed nia amiko restos plu sur la Tero, tiam Ildeo vidos ilin en sia propra konscienco, suferantaj kaj malĝojaj, kiaj li ilin faris, turmentata de la rememoroj, kiujn li mem teksis al si, kaj pagos per servado al aliaj animoj, kamaradoj de la evoluovojo, la ŝuldon, kiu ŝarĝas lian Spiriton. Tiel estos, ĉar, vund- ante alian, ni esence vundas la verkon de Dio, antaŭ kies suverenaj leĝoj ni fariĝas malfeliĉaj juĝatoj, devantaj al ili kvitiĝi kaj rekonformiĝi.

El tio do sekvas...

Sed la parolon de Hilario interrompis la Asistanto, kiu, kaptinte lian penson, firme diris:

El tio sekvas, ke, se Ildeo iam poste deziros ko- lektiĝi al Marcela, Roberto, Sonja kaj Marcia, tiam sin elaĉetintaj en la Superaj Sferoj, li ja devos havi kon- sciencon tiel nobliĝintan kaj altegan, kiel ilia, tial, ke li ne hontos sin mem; ni kompreneble supozas, ke lia edz­ino kaj liaj infanoj venkos la akrajn provojn, kiujn la estonteco al ili destinas.

Dio mia! - ekkriis Hilario malĝoja -, kiom da tempo do por tia entrepreno! Kaj kiom da malfacilaĵoj por ilia nova renkontiĝo, se liaj karuloj ne volontiĝos lin atendi!

Jes, vere - konfirmis Silas -, kiu laŭ sia pro- pra volo malfruiĝas, tiu ne povas plendi kontraŭ iu, kiu antaŭeniras. "Al ĉiu laŭ liaj faroj" (), instruis la Dia Direktanto, kaj neniu ajn en la Universo sukcesas eviti la Leĝon.

Profunde tuŝitaj de ĉi tiu leciono, mi kaj Hilario kon- fuzitaj eksilentis, por preĝi kaj pensi.

(*-1 Laŭ Mateo, 16:27. - La Trad.

Saĝaj rimarkoj

La problemoj en la hejmo de Ildeo havigis al ni opor- tunan okazon por altvalora esplorado en la pura sfero de la animo. Tial, revenante al la Domo kune kun la Asistanto, ni uzis la tempon, por demandi lian klaran kaj saĝan opinion pri gravaj aferoj, bolantaj en nia menso.

Hilario la unua rompis la longan paŭzon, demand-

ante:

Mia kara Silas, ĉu en tiu afero de Roberto kaj Marcela ne montriĝas vera bildo de la tiel nomata kom- plekso de Edipo, kiun la freŭda psikanalizo pretendas vidi en la infana psikologio?

Nia amiko ridetis kaj respondis:

La granda aŭstria kuracisto povus esti atinginta konsiderindajn altojn de la spirito, se li estus malferm- inta pordon al la studado de la leĝo pri reenkarniĝo. Sed, bedaŭrinde, tenante sin ĉe la sciencaj formalaĵoj, li ne estis sufiĉe kuraĝa por transpasi sian observadon de la fiziologia kampo, rigide konsiderata, kaj do li restadis en la malumaj regionoj de la nekonscio, kie la "mi" en- ŝlosas siajn provojn, aŭtomatigante la impulsojn. Mar­cela kaj Roberto, kiel patrino kaj filo, ne povus kaŝi la reciprokan simpation, kunportatan el la pasinteco ĝis la nuneco, tiel same, kiel Ildeo, Sonja kaj Marcia ne sukce- sus evitigi al si la korinklinon, kiu ilin de longe inter- ligis. Ĉi tio estas demando pri agordiĝemo en ĝia esenca strukturo: agordiĝemo ĉe ŝuldoj, postulantaj elpagon.

Mi tiam ekmemoris la troan gravecon, kiun oni kelk- foje atribuas al la teorio de libido, tiu energio, por kiu, laŭ la freŭda skolo, la seksa instinkto elmontriĝas en la menso, kaj teksis kelkajn konsideradojn pri ĉi tiu temo, speciale pri la infana amnezio, al kiu tiu fama sciencisto donas plej elstaran rolon, por klarigi la procedojn de la nekonscio.

Silas ĝentile kompletigis sen hezito:

Sufiĉus kompreni, kio estas, en la surtera enkar- na stato, iu Spirito, uzanta materian korpon, por veni al la konkludo, ke amnezioj nature naskiĝas el la kelka- tempa neadaptiĝo de la animo al la ilo servanta al ĝi. Dum infaneco la egoo, materiiĝanta, elĵetas rememorojn kaj opiniojn, simpatiojn kaj malamojn per instinktaj ma- nifestiĝoj, kiuj travidigas ilian pasintecon; tiujn spertojn ĝi apenaŭ memoros en la plej proksima estonteco, ĉar ĝi ja nun funkciigas la disvolviĝantan cerbomaŝinon, kiu devas servi al ĝi nur dum kelka tempo kaj por iaj di- finitaj celoj; io sama okazos en la alta maljunaĝo, kiam la parolo kvazaŭ eliĝas el la memorbildoj, elmontrante ŝanĝiĝojn de la organo de pensado, difektita pro kon- sumiĝo.

Kaj la tezo pri libido, kiel seksa soifo karakteriza en ĉiu vivuloj? - mi insistis scivola.

Freud - diris Silas - estas laŭdinda pro la brav- eco, kun kiu li esploris la plej kaŝitajn labirintojn de la homa animo, por la vundojn de la sentado eltrovi kaj kun la ebla kriterio diagnozi. Kun li tamen oni ne pov- as rigorsence konsenti pri tio, ke li pretendis iamaniere klarigi la homan emocian kampon per la sola mezurado de la erotikaj sensacioj.

La Asistanto iom haltis kaj daŭrigis:

Kreado, vivo kaj sekso estas aferoj esence inter- konformiĝintaj, kies origino perdiĝas en la sino de la Dia Saĝo. Tial ni tute ne kapablas ilin kvalifiki laŭ fiks- aj teknikaj difinoj. Ni do ne povas limigi je la homaj frenezaĵoj la funkcion de sekso, ĉar ni agus tiel same malsaĝe, kiel iu, kiu preferus studi la lumon de la suno sole nur en ia kamero.

"Ekzamenata kiel aganta forto de la vivo ĉe la sen- ĉesa kreado, la sekso ĝustadire vibras en ĉio, ekde la kuniĝo de la subatomaj eretoj ĝis la reciproka altirado de la astroj, ĉar tiam ĝi esprimas forton de amo, nask- itan de la senfina amo de Dio. La kombiniĝo de oksi- geno kun hidrogeno estas, sur la ĥemia kampo, sekvo de ĉi tiu principo, kaj el tio rezultas akvo, per kiu la Naturo sin nutras. La harmonia moviĝado de la suno, tenanta en ekvilibro la familion el la mondoj en la ĉiela spacego, kaj ankaŭ daŭriganta ilian ekzistadon, certe de- venas de tiu sama energio en la kosma sfero. Kaj ĉu la influo mem de la Kristo, kiu lasis sin krucumi pro sin- oferemo por ni, liaj surteraj zorgatoj, por fekundigi per lumo nian menson, celante nian reviviĝon, ĉu ĝi esence ne estas tiu sama principo, manifestiĝanta en la plej alta grado da rafiniteco?

"La sekso ne povus do manki en la spirita regno, konata al ni, ĉar ĝi estas el mensa substanco, mense di- finante tiujn formojn, per kiuj ĝi montriĝas. Ĝi estas tial ne ia fiksa energio de la Naturo, kiu prilaborus la animon, sed ja variema energio de la animo, per kiu ĉi tiu prilaboras la Naturon, en kiu ĝi evoluas, polurante sin mem. Tiun energion ni do rigardu kiel forton de la Kreinto en la kreito, destinitan disvastiĝi per verkoj de amo kaj lumo por la riĉigado de la vivo kaj same sub- metitan al la leĝo de prirespondeco, kontrolanta niajn destinojn."

Hilario, kiu atente aŭdadis ĉi tiujn klarigojn, ri-

markis:

Tia rezonado kondukas nin al la konkludo, ke la seksa forto ne estas destinita nur por generado kaj naskado...

Ne agrable impresis min ĉi tiu rimarko, kiun mi opiniis tute neĝustatempa ĉe la alteco kaj transcendeco, sur kiun Silas lokis la studatan temon, sed la Asistanto bonhumore ridetis kaj rediris:

Hilario, mia amiko, sur la Tero oni ordinare lokas ĉi tiun gravan aferon ĉe la organoj generaj de la viro kaj naskaj de la virino; sed oni ne forgesu, ke ni paro- las pri la sekso kiel pri forto de amo sur la fundamento de la vivo, forto, entenanta la tutan gloron de la kreado.

"Tio estis ankaŭ Sigismundo Freud, kiu difinis la celon de la seksa impulso kiel strebadon al plezuro... Vere, ĉi tiu aserto estas ja respektinda, se nur ni parolas pri la primaraj provoj de la Spirito en la materia mondo; ni tamen nepre devas plivastigi tiun difinon, por forigi ĝin el la erotika sfero, kie ĝi estis ĉirkaŭlimigita. Per la kreanta energio de amo, kiu asekuras la stabilecon de la tuta Universo, ĉiu animo, perfektiĝante, ĉiam celadas al pli noblaj plezuroj. Ekzistas ja la plezuro helpi, el- trovi, purigi, elaĉeti, klerigi, studi, lerni, altigi, konstrui kaj tuta senfina serio da plezuroj, konvenantaj al la plej nobligaj stadioj de la Spirito. Estas animoj, kiuj pro- funde sin amas reciproke, produktante netakseblajn va- loraĵojn por la plialtiĝo de la mondo, tamen neniam fi- ziologie tuŝante unu la duan, kvankam ili konstante interŝanĝas la kvintesencajn radiojn de amo por la estigo de la verkoj, al kiuj ili sin fordonas.

"Digna hejmo, sanktejo, kie la vivo manifestiĝas per la nasko de benata korpo por la spertado de iu animo, sendube estas respektinda institucio, sur kiu koncentr- iĝas la atento de la Dia Providenco; sed krom ĝi ekzistas ankaŭ grupoj da estuloj, kiuj kuniĝas per la plej puraj sentoj je la servo de karitaj kaj edukaj organizaĝoj. La kapabloj de amo ja naskas superbelajn formojn por la enkarniĝo de animoj sur la Tero, sed ankaŭ kreas la trezorojn de la arto, la riĉaĵojn de la industrio, la mir- indaĵojn de la Scienco, la brilaĵojn de la progreso... Kaj la posedaĵojn de la evoluado neniu amasigas tute sola. En ĉiuj entreprenoj de la morala rafinado ni renkontas Spiritojn parencajn, kiuj sin reciproke altiras kaj tiel kunigas siajn personajn kapablojn, en entreprenoj, kiuj altigas la homaron de sur la Tero al la Ĉielo... " Post nelonga paŭzo li akcente daŭrigis: - La Kristo mem, Nia Sinjoro, por cementi la fun- damenton de sia elaĉeta apostolado, vokis al si la kun- batalontojn de la Bona-Novaĵo; kvankam en la komenco ne kompreninte lian superecon, ili tamen fariĝis liaj brav- aj apostoloj, sigelinte kun la Neforgesebla Majstro in- terligon de koro al koro, per kiu ili metis la fundament- ojn por la Dia Regno sur la Tero. Tio estis verko de abnegacio kaj sinofero, kiu estas, ĝis hodiaŭ, la plej ku- raĝa entrepreno de amo en la mondo.

Nun, dum sia elkora parolado, la Asistanto iom pli longe haltis; sed, vidante, ke plaĉus al ni pli vaste aŭdi lin pri la sekso, kiel ĝin prezentas al si la homoj, li re- prenis la parolon, celante konkludojn alkonformajn al nia studado pri kaŭzo kaj efiko, jene:

Ci tiuj miaj konsideradoj pri tia vasta temo laŭ la plej alta aspekto, kiun nia menso kapablas ĉirkaŭ- preni, ne liberigas min de la devo reliefigi la neceson sublimigi la emocioprovon inter la homoj. Ni scias, ke la sekso, analizata en sia esenco, estas la sumo de la virinaj aŭ viraj ecoj, kiuj karakterizas la menson; tial estas nepre necese rigardi ĝin el la spirita vidpunkto, enmetante ĝin en la sferon de la diaj donoj, kiujn ni devas agigi kun respekto kaj por la efikeco de la produkt- ado de bono. Mi komprenas, ke vi ambaŭ dezirus pli profundan instruon sur ĉi tiu kampo, sed mi opinias ne- necesaj detalojn pri ĉi tiu objekto, ĉar vi ja scias, ke ju pli alta la grado da prudento de la spirito, des pli ŝarĝaj fariĝas liaj devoj antaŭ la vivo. La sekso en la homa korpo estas ia altaro de amo pura, kiun ni ne povas forĵeti en ian kotejon, ĉar tiel ni farus la plej monstr- ajn mensajn kruelaĵojn, kies efikoj nin nepre akompanus trans la tombon...

Mia kolego, kiu ardis de la deziro pliprofundigi siajn esplorojn, respekte demandis:

Silas amika, ni en la mondo ĉeestas multegon da sentimentaj konfliktoj, kiuj iafoje kulminas per terurega krimo... Viroj formetas de si la sanktajn hejmajn dev­oj n, virinoj defalas de la nobligaj ŝuldoj kontraŭ la fa- milio... Patroj forlasas siajn infanojn... Patrinoj for- ĵetas apenaŭ naskitajn idetojn aŭ eĉ ilin malnoble murd- as... Cio ĉi pro la soifo al seksaj plezuroj, kiuj ne malofte pelas ilin sur la mallumajn vojon de la krimo... Cu ĉiuj tiuj deflankiĝoj iras kune kun la Spirito trans la karnan envolvaĵon, kiun la morto forkonsumas?

Kial do ne? - respondis malgaja la Asistanto. - Cia konscienco estas kreaĵo de Dio kaj ĉiu enkarniĝo estas sankta ero de la ĉeno de la vivo, en kiu Dio vibras kaj manifestiĝas. Ni respondas por ĉiaj detruaj frapoj, per kiuj ni vundas aliulan koron, kaj ni ne konsentos al ni ripozon tiel longe, ĝis ni brave repagos al la ofen- dito nian ŝuldon.

Absorbita de la temo, mia kamarado insistis:

Ni prezentu al ni la okazon, ke iu viro, por nura sensa plezuro, pelis junulinon al sekskuniĝo kun li, pro- mesante al ŝi decan edziĝon, sed satiginte sian deziron, li ŝin malnoble forlasis al la propra elreviĝo... En sia seniluziiĝo, sen iaj rimedoj por sin savi en dignan labo- radon, jen la kompatinda virino sin fordonas al prosti- tuado. Konsiderante, ke li ne iris tute sola al tia aven- turo, ĉu oni povus diri, ke la viro respondas por la mal- saĝaĵoj, kiujn lia malfeliĉa kamaradino eble iam faros?

Estas necese konfesi, ke ĉiu respondas por siaj faroj - klarigis la aldemandito -; tamen, en la pripa- rolata okazo, se la viro ne respondas por la eraroj, en kiujn eble falos la malfeliĉa virino, li sendube estas la kaŭzinto de ŝia malfeliĉeco. Kiam li elkarniĝos sub la konsciencoriproĉo por lia perfido, ju pli la lumo fariĝos en lia menso, des pli akra estos lia ĉagreno pro sia eraro. Li do klopodos por ŝin levi el la abismo, en kiun ŝi sin ĵetis pro tio, ke ŝi lin plenfide sekvis, kaj rekondukos ŝin en reenkarniĝon, en kies ligiloj li kelkan tempon rest- os; tiam li akceptos ŝin kiel edzinon aŭ filinon, por doni al ŝi la promesitan puran amon, suferos por rebonigi ŝian perturbitan menson kaj tiel purigos sian konscienc- on iam makulitan de la kulpo.

Tiel same - aldiris Hilario - ni vidas en la sur- tera socio virojn ruinigitajn de mallojalaj virinoj, kiuj ilin ĵetis en malvirtecon kaj krimecon...

La procedo de rebonigo estas tia sama. Virino, kiu pelis sian kamaradon en la ombron de malbono, vek- iĝinte en la lumo de bono ne ripozos, ĝis ŝi lin relevos por la morala digno antaŭ la Leĝoj de Dio. Kiom da patrinoj ni vidas en la mondo, gloriĝintajn pro la mal- facileco de la vojo kaj pro sia abnegacio, mortantajn ĉiutage ĉe afliktoj kaj sinoferoj, por prizorgi monstr- ajn infanojn, kiuj torturas ŝian animon kaj karnon? Sur multaj el ĉi tiuj teruraj, emociaj bildoj estas kaŝitaj, en sia dia esenco, la laboro de regenerado, kiun nur la tempo kaj doloro sukcesas plenumi.

Ĉio ĉi, mia amiko - rediris Hilario kun videbla amara sento -, devigas nin konfesi, ke ĉe la malsukces- oj en la genera sfero ni devas preni en kalkulon antaŭ ĉio la mensajn kruelaĵojn, kiujn ni faras en la nomo de amo...

Ĝuste tiel - jesis la Asistanto. - Strebante al la plezuro de la sentumoj, ni ordinare plektas la plej fi- ajn insidojn kontraŭ la nesingardaj koroj, nin aŭdant- aj... Tamen, forturniĝante de nia ligita vorto aŭ ne plenumante niajn ŝuldiĝojn kaj promesojn, ni nin ne an- taŭgardas rilate la respondoleĝon, kiu rebatas kontraŭ nin la tutan malbonon, kiun ni faris, kaj laŭ kiu la benoj de la supera konado pligravigas niajn dolorojn, ĉar ja, en la brileco de la spirita lumo, ni ne pardonas al ni la makulojn kaj vundojn ĉe nia animo. Estus menciindaj ankaŭ la pasiokrimoj, kiujn en la homa socio ĉiutage faras la trouzoj de la seksaj kapabloj, destinitaj por krei la familion kaj por la edukado, la bonfarado, la arto kaj la beleco inter la homoj. Tiuj trouzoj respondas ne nur por longaj turmentoj en la inferaj regionoj, sed ankaŭ por multaj malsanoj kaj monstraĵoj, kiuj mallum- as la surteran vivon. Tiuj sekskrimuloj, kiuj murdis ma- turaĝulojn aŭ infanojn, tiuj, kiuj pelis aliajn al frenezo, memmortigo, bankroto aŭ frakasas aliajn, ili revenas en la karnon sub la potenco de la perturbantaj vibroj, kiujn ili agigas kontraŭ sin mem; ilin tial ofte trafas denaska mutilo, alieneco, paralizo, tro frua senileco, diversaj ner- vomalsanoj, nekuraceblaj patogenaj okazoj kaj multego da malbonaĵoj, venantaj de la perispirita traŭmo, kiu naskante malordojn en la delikataj fibroj de la animo, postulas longan kaj komplikitan rebonigadon, manifest- iĝantan per maltrankvilo, angoro, malsano, aflikto, mal- feliĉo, idioteco, sufero, mizero. Cetere, multe pli frue ol la pompa terminaro de la hodiaŭaj psikanalizaj skoloj, kiuj permesas al si aŭdacajn konjektojn pri la mensaj torturoj, Jesuo antaŭ preskaŭ dudek jarcentoj instruis al ni, ke "ĉiu, kiu faras pekon, estas sklavo de peko" ( ); ni povas aldiri, ke por sanigi de la malbono la koron, kiun ni al ĝi sklavigis, ni nepre devas traelporti la el- purigadon, kiu ĝin eliminas.

Ŝajnis, ke la konversacio fariĝas malpli vigla, sed Hilario, kun la interesiĝo solvi la dubojn, bolantajn en lia kapo, reprenis la parolon kaj rekte demandis:

Kaj la zorgiga problemo de aliseksiĝo?

Silas rapidis klarigi:

Longa parolado pri tio ne estas necesa. Se ni konsideras, ke la sekso estas esence la sumo de la kvali- toj pasivaj aŭ aktivaj de la homa mensa kampo, estas do nature, ke forte inkaraktera spirito jarcentoj post jar- centoj iradas la evoluovojojn de virino, kaj ke nete mas- la spirito longe restadas en la travivaĵoj de viro. Ta­men ĉe multo da okazoj, nome, kiam viro tiranas virinon, senigante ŝin je ŝiaj rajtoj kaj farante ekscesojn en la nomo de sia pseŭdo-supereco, li sin mem konfuzas ĝis tia grado, ke sen memkonscio kaj mensa ekvilibro li est­as kondukata de la agentoj de la Dia Leĝo al dolora renaskiĝo en virina korpo, por ke en la grandega interna malkomforto li lernu respekti en virino sian fratinon, kunulinon, filinon aŭ patrinon antaŭ Dio. Same estas kun krima virino, kiu, entirinte viron en diboĉon kaj krimon, kreas al si mem teruran alienecon trans la tombo: ŝi devas tial preskaŭ ĉiam ricevi korpon viran, por ke en la reto de la malfeliĉo de sia sentemeco ŝi sciu konstrui en si mem la respekton, kiun ŝi ŝuldas al la viro antaŭ la Sinjoro. En ĉi tiun kadron ni ne enkalkulas la grand- ajn korojn kaj la belajn karakterojn, kiuj, ĉe multaj okazoj, reenkarniĝas en korpojn, ne alkonformiĝantajn al iliaj plej profundaj sentoj; tian staton petas ili mem, ne nur por pli sekure kaj brave sin morale perfektigi, sed ankaŭ por plenumi specialajn taskojn tra danĝeraj provotempoj de soluleco favore al la surtera socia kampo, kiu tiel uzas ilian konstruan abnegacion, por akceli sian iradon en la komprenado de la vivo kaj en la spirita progresado.

(*) Evangelio laŭ Johano, 8:34. - Noto de la Aŭtoro.

Ni konstatis, ke Silas brile sukcesis klarigi al ni, per senartifikaj vortoj farante plastikan resumon de vasta temo, kiu, laŭ sia prezento al nia menso, certe postulus plurajn volumojn por deca analizado.

Dezirante studi ĉiujn flankojn de ĉi tiu afero, mia kolego tamen rekomencis siajn demandojn:

Car nun, en la sfero de la seksologio, ni profunde pritraktas la leĝon pri kaŭzo kaj efiko, kiel do rigardi la decidon de geedzoj, ne naski infanojn, de tiuj ĉiuas- pekte dignaj, respektindaj geedzoj, kiuj sisteme uzadas kontraŭkoncipajn rimedojn?

Silas strange ekridetis kaj respondis:

Se ili ne enfalas en la krimon de aborto, ili estas ofte neantaŭzorgemaj laboruloj, kiuj, soifante al tuj a komforto, preferas ŝpari sian ŝviton. Malfacile por ili mem, ili nur prokrastas sublimajn farojn, al kiuj ili nepre devas reveni, ĉar en la familio ekzistas taskoj kaj klo- podoj, kiuj estas la neevitebla prezo de nia revirtiĝo. Ili ĝuas la vivon, senutile penante trompi sin mem, sed la nepardonema tempo ilin atendas, igante ilin scii, ke elaĉeto postulas de ni la plej grandan penon. Rifuzante akcepti plu infanojn, preskaŭ ĉiam difinitajn por ili an- taŭ ilia reenkarniĝo, ili implikiĝas en la frivolaĵoj kaj antaŭjuĝoj de malsuperaj spiritoj, kaj trans la tombo vekiĝas kun malvarmo en la koro...

Kaj la abortigo, Asistanto? - demandis Hila- rio forte interesita. - Ce la seriozeco, per kiu via pa- rolo stampas ĉi tiun aferon, ĝi supozeble estas grava dekliniĝo...

Grava dekliniĝo?! Pli bone dirite, plorinda krimo. Elŝiri idon el patrina ventro estas nemalkonfesebla in- fanmurdo. Virino, kiu ĝin faras mem aŭ ĝin konsentas, estas devigata de nenuligeblaj leĝoj sperti deprimajn ŝanĝojn ĉe la naska centro de sia animo kaj sekve sin ordinare antaŭdisponas al doloraj malsanoj, kiel vagin- ismo, inflamo, doloroj kaj infarkto de la utero, kanceraj tumoroj; kun tiaj suferoj ŝi ofte elkarniĝas direkte al la Transtombo, por antaŭ la Dia Tribunalo respondi pri sia krimo. Nur tiam ŝi konscias pri sia reviviĝo, sed malsana kaj malfeliĉa, ĉar, dank'al la senĉesa rememor- ado pri sia abomeninda faro per la konsciencoriproĉo, ŝi longe havos degenerintajn naskofortojn.

Kaj kiel ŝi revigliĝos de tiaj bedaŭrindaj malfe-

liĉaĵoj?

La Asistanto momente ekpensis kaj respondis:

Prezentu al vi, miaj amikoj, matricon stumpitan aŭ misformitan sur stablo de ceramikaĵoj. La argilaĵ- isto ĝin certe ne uzos por modeli riĉan vazon, sed por fari dua- aŭ triaklasajn eksperimentojn... Virino, mem- vole difektinta sian naskan centron, siatempe akceptos en sin animoj n, kiuj malbonigis sian propran formon, kaj estos patrino de reenkarniĝantaj krimuloj kaj mem- mortigintoj; ŝi regeneros la delikatajn energiojn de la perispirito per la nobliga sinofero, kun kiu ŝi sin dediĉos al la torturataj kaj malfeliĉaj idoj de sia karno, kaj lernante preĝi, servadi noble kaj krei al si la koncepton pri la patrineco pura, kiun ŝi fine reakiros je la kosto de justaj suferado kaj laborado...

Hilario neklarigeble eksilentis, kaj ĉe la logikeco de la notoj de Silas mi ne kuraĝis demandi plu, timante tro enprofundiĝi en terenon, kie mi fine trafus la malpur- aĵojn de miaj propraj eraroj; mi do preferis silenti, por relerni kaj pensadi.

Malplipezigita ŝuldo

En nia studado de la leĝo pri kaŭzo kaj efiko ni ne forgesos Adelinon Correia (), la fraton kun frateco pura.

En la antaŭtago de bela okazaĵo, kiun mi permesos al mi ĉi tie rakonti, ni lin vizitis en akompano de Silas, kiu prezentis nin al li dum la laboroj de kristana spirit- isma domo.

Ni aŭdis lin, farantan altvalorajn komentariojn de la Evangelio sub la inspiro de kleraj instruantoj, kies mensajn fluojn li ensorbadis kun la konfidanta obeemo de homo, profunde kutiminta al preĝado.

Li majstre paroladis, eltirante al ni larmoj n pro la emocio, per kiu li tuŝis niajn plej internajn fibrojn. Sim­ple vestita, li elmontris la staton de laborulo en malfa- cilaj provoj. Sed la provostadio, en kiu laŭŝajne li ba- raktis, estis pli ampleksa. Forta ekzemo disvastiĝis sur la videbla haŭto de Adelino. Parto de la kapo, la oreloj kaj multaj lokoj de la vizaĝo estis okupitaj de ruĝaj plakoj, sur kiuj formiĝis amasetoj da sango; la ceteraj lokoj de la epidermo montriĝis fenditaj, signante longe kronikiĝintan haŭtafekcion. Krom tio, sinĝena kaj mal- gaja, li travidigis kaŝitajn turmentojn, kiuj superregis lian menson; tamen sur la mirinde lumaj okuloj li portis la stampon de humileco.

(' La duan nomon pron. "Korreja", la "rr" kiel en "Pirro". - La Trad.

Pluraj spiritaj amikoj lin atente asistis.

Mildmiena elkarniĝinta maljunulineto alproksimiĝis al ni kaj, montrante, ke ŝi estas intima kun la direktanto de niaj ekskursoj, afable alparolis:

Amika Asistanto, mi venis por peti de vi helpon favore al la farto de nia Adelino. Mi rimarkis, ke de kelka tempo lin pli suferigas la doloro de la ne cikatr- iĝintaj vundoj...

Jes, jes... - kore respondis Silas. - Lia afero ja meritas de ni ĉiuj specialan zorgon.

Car li pensas pri la bezonoj de aliaj, sed ne pri siaj propraj... - aldiris la kortuŝita maljunulino.

La asesoro de Druso daŭrigis kun koreco:

Du el niaj kuracistoj atente zorgas pri li ĉiam, kiam li troviĝas ekster la materiala envolvaĵo per la dormo.

Kaj karesante al ŝi la kapon:

Estu trankvila. Correia estos baldaŭ plene re- saniĝinta.

La multaj laboroj de la domo efike disvolviĝadis, kaj Adelino, meze en ili, altiradis nian atenton pro sia spirita firma konduto.

Cirkaŭita de la disradiantaj vibroj de siaj pensoj, koncentritaj sur la sankta celo de bono, li aspektis al ni kiel ia kunbatalanto vestita per lumo.

Kelkajn minutojn, post kiam la maljunulino foriris, venis al ni, ankaŭ jam liberiĝinta de la materiala envolv- aĵo, simpatia junulo, kiu, salutinte nin, respekte petis nian direktanton:

Permesu, ke mi petu de vi alte ŝatindan kom-

plezon...

Parolu sen timo.

Kaj la ĵus veninta junulo, kun malsekaj okuloj,

klarigis:

Mia kara Asistanto, mi scias, ke nia Adelino de iom longe travivas kelkan financan krizon... Pro sia multa helpado al aliaj li malzorgas siajn proprajn bezon- ojn. Pro lia senĉesa helpado al mia konpatinda patrino, ankoraŭ en la karno, mi insistas pri la subteno de via amikeco, ke li estu favorata. Ankoraŭ en la pasinta semajno, aŭdinte la petegojn de mia vidva patrino en ekstrema senhaveco de rimedoj por la kuracado de du el miaj malsanaj fratoj, mi plorante, iris al li kaj mense petis lin helpi al ni; senhezite, opiniante, ke li obeas sian propran impulson, li vizitis nian hejmon kaj donacis al mia suferanta patrineto la monon, kiun ŝi bezonis... Ho mia Asistanto, mi petas vin pro Jesuo! Ne forlasu en embaraso homon, kiu tiel multe nin helpas!

Ridetante kaj bonvoleme, Silas akceptis lian peton

kaj diris:

Ni estu trankvilaj. Adelino staras ĉiam ankoraŭ en la reto de la frata amikeco, kiun li teksis por azil- ado de si mem. Multe da amikoj havas la komision pro- vizi al li la rimedojn nepre necesajn al la tasko, kiun li volonte plenumas. La cirkonstancoj en la materiala lu- kto aranĝiĝos favore por li, konsidere al liaj konkeritaj meritoj.

Efektive, la propravola laborado por la kora defendo de tiu servema kaj fidoplena amiko, kiun ni tie vidis, estis studinda temo pri amikeco kaj dankemo.

Ŝajnas - rimarkis Hilario kun miro -, kvazaŭ ĉiuj laboruloj, servantaj en ĉi tiu domo, estas ŝuldantoj de tiu nia frato...

Jes - pacience konsentis Silas -, la kreditoj de Adelino estas ja grandegaj malgraŭ la debetoj, al kiuj li estas ankoraŭ katenita... Li tamen tenadas vivanta la feliĉon substancigi la fidon kaj la superan konadon, kiujn al li konfidas la Kurieroj de Jesuo, per verkoj de vera frata amo, kaj tiuj verkoj ĝuigas al li la dankon de multaj.

Tuj poste la amika mentoro rekomendis al ni uzi la minutojn por frata agado en la evangelia domo, kie ni troviĝis, ĝis ni povos pli intime konatiĝi kun tiu serv- anto, kies nuna ekzistado pasadis sub la aŭspicio de la Domo, kiu patronis niajn studojn.

Dank'al la simpatio, kiun Adelino ankaŭ ĉe ni vekis, ni alproksimiĝis al li, por iamaniere helpi lin per niaj fortoj ĉe la fluigado de magnetaj emanaĵoj, kiujn li nun aplikadis sur kelkajn malsanulojn.

Estis kurioze, kiel ni mem, ĉe la unua okaza ren- kontiĝo, eksentis nin pretaj partopreni en liaj laboroj, sole nur altirite de lia disradianta bonkoreco.

Abnegacio estas ĉie kaj ĉiam superbela stelo; ĉe ĝia sola elmontriĝo ĉiuj ekgravitas ĉirkaŭ ĝia lumo.

Post la vesperaj laboroj Silas kaj ni akompanis lin en lian hejmon. Atendis lin ĉe la sojlo lia patrino, vid- eble aĝanta pli ol sesdek jarojn. Silas ŝin tuj prezentis al ni, klarigante:

Jen nia fratino Leontina, la amplena patrino de Correia, patrino kaj amikino, zorganta lian ekzistadon.

Rimarkinte la solidan maturecon de tiu amiko, kiu fiksis sur si nian atenton, mia kolego demandis:

Ĉu Adelino ne estas edzigita?

Ho ne, nia frato estas ja edzigita, sed li ne havas ĉe si la edzinon.

Ĉi tiu respondo igis nin kompreni, ke nia amiko travivas elprovaĵojn, kiuj postulis de ni respektan dis- kretecon.

Kaj dum patrino kaj filo dolĉe interparoladis, Silas kondukis nin en proksiman ĉambron. Apud la enirpordo vice staris tri litoj, sur kiuj kuŝis po unu infano. Blonda knabineto, laŭaspekte aĝanta naŭ ĝis dek jarojn, apud du brunhaŭtaj etuloj, memorigis Neĝulineton inter du el la nanoj. Ĉiuj tri dormadis trankvile.

Karesante la vivantan pupon, la Asistanto informis:

Ĉi tio estas Mariza, la filineto de Correia, infano, de kiu la patrino definitive disiĝis antaŭ ses jaroj...

Tuj poste montrante al la du neblankrasaj knabetoj,

li aldiris:

Kaj ĉi tiuj etuloj estas Mario kaj Raulo, du for- lasitoj, kiujn Adelino prenis al si kiel filojn de sia koro.

Konjektante la kaŝitajn afliktojn, certe svarmant- ajn en la vivo de la domomastro, Hilario kaj mi intence eksilentis, en respekta atendo.

Kompreninte nian sintenadon, Silas komencis pli lon- ge paroladi pri tiu afero, klarigante:

Por plej alte starigi la sanktigan penadon de amiko, celante al tio, ke ni kune studu proceson de mal- pligravigita ŝuldo, mi permesas al mi diri ion pri la freŝa pasinteco de la kamarado, kiun ni vizitas kaj kiu nun klopodas por sia elaĉeto.

Kvazaŭ dezirante kunvoki ĉiujn rimedojn de sia me- moro, li dum momentoj silentis kaj fine daŭrigis:

- Ĉirkaŭ la mezo de la lasta jarcento Adelino est- is bastarda filo de tre riĉa junulo, kiu lin ricevis el la manoj de la patrino sklavino, elkarniĝinta tuj post la akuŝo. Marteno Gasparo, tiu bienposedanta junulo, lia fraŭla patro, estis viro kun hardiĝinta koro, jam de tre frua tempo kutiminte al tirananta malhumileco dank'al la malzorgeco de la hejmo, kie li naskiĝis. Li perfort- adis la virgajn sklavinojn kaj ĉe multaj okazoj vendis ilin kune kun siaj propraj ĵus naskitaj infanojn, por ne aŭdi iliajn plorojn kaj petojn je proprieto. Timata en la sinjora domo, kies absoluta estro li fariĝis sekve de la morto de la maljuna patro, kiu vane penis tro malfrue kontroli liajn instinktojn, li senkompate uzadis la pun- ŝtipon kaj vipon. Li estis malamegata de la plej multaj servistoj kaj incensata de tiuj, kiuj ricevadis liajn fa- vorojn interŝanĝe kontraŭ rampanta flatado; tamen al la filo Marteno - tiu sama nuna Adelino - lia amemo kaj sindonado ne sciis limon. Neklarigeble por li mem, li amis sian infanon kun plej interesplena koreco en tia grado, ke li elzorgis por Marteno altan instruadon en la bieno mem. Inter la patro kaj la filo estis tiele forĝitaj la plej sanktaj korligiloj. Ili estis sendisiĝaj kunuloj en ludoj kaj studoj, en laboroj kaj ĉasado. Kruela kontraŭ la ceteraj idoj de sia propra karno, en la suferantaj sen- zaloj (), Gaspar tial ne hezitis agnoski lin antaŭ la tiutempaj aŭtoritatuloj, farante lin partoprenanto en lia nomo kaj postlasotaj havaĵoj.

"La patro aĝis kvardek tri jarojn kaj la filo dudek unu, kiam jen Gasparo, kvankam matura fraŭlo, decidis edziĝi en granda ĉefurbo, kaj por tio li prenis kiel edz- inon Marian Emilian, frivolan dudekjaran junulinon, kiu, kondukita en la riĉan biendomon, strange ensorĉis la

(' Senzalo, en la portugala lingvo "senzala": grupo da loĝejaĉoj de sklavoj. Vd. pĝ. 156, de "Nia Hejmo". - La Trad.

edzofilon. Marteno, ekstreme amata de sia patro, sed enlogita de la virinaj ĉarmaĵoj de sia vicpatrino, nun ekspertis torturajn sentkonfliktojn. Li, kiu sin opiniis la plej bona amiko de Gasparo, ekmalamis la patron. Li ne toleris, ke ĉi tiu posedas tiun virinon, kiun li de- ziras, sciante, ke ŝi mem brulas de deziro al li, ĉar, pre- tekstante tian aŭ alian bezonon, Maria Emilia scipovis preni lin solan kun si por diversaj vojaĝoj, dum kiuj ŝi flamegigis lian junulan korinklinon. Ambaŭ estis tiel lertaj kaj antaŭforigis de si ĉian suspekton pri ili; kaj tute fordonite al tiu lin altiranta pasio, la juna Marteno neantaŭgardeme ekplanis la abomenan patromurdon, en kiun, por sia propra malfeliĉo, li implikiĝis. Rimarkinte, ke la patro kuŝas malsana je la hepato, li ekprenis la kunhelpon de du laborestroj, Antono kaj Lucidio, ĝuant- aj lian tutan konfidon kaj same turmentantoj de junaj sklavinoj, kaj unu nokton, kun la konsento de la vic­patrino, donis al li narkotan pocion... Apenaŭ la mal- sanulo endormiĝis, li, kun la helpo de siaj du kunkulp- uloj, kiuj malamis sian mastron, disŝutis rezinsubstanc- ojn sur la patra lito kaj tuj poste ŝajnigis brulon, en kiu la kompatinda Gasparo en teruraj suferoj forflugis de sia korpo.

"Entombiginte sian patron kaj ekposedinte ties ha- vaĵojn, li klopodis pri la feliĉo ĉe Maria Emilia, sed la elkarniĝinta patro, flamante de kolero, envolvis lin en nubojn da fajraj fluidecaĵoj, kontraŭ kiuj la malfeliĉa ne havis defendorimedojn... Alkroĉita al la amo de sia kamaradino, Marteno penis dormigi la konsciencon kaj forgesi... forgesi... Li konfidis la bienon al ambaŭ kunhelpintoj en la abomeninda krimo kaj, en akompano de tiu virino, ekveturis Eŭropon, serĉante al si ripozon kaj distriĝon. Cio ĉi estis vana... Post kvin jaroj da rezistado li falis frakasita, sub la potenco de la patra Spirito kiu, kvankam nevidebla, lin tamen senĉese sieĝ- adis. Lia haŭto disfendiĝis en ulcerojn, kvazaŭ kaŝitaj flamoj lin konsumus. Katenita al sia lito de doloro kaj konstante pikata de la konsciencoriproĉo, li mense re- bildigis al si la morton de la patro, hurlante en sovaĝa martireco... Li do faris nenion alian ol plori, delire elkriante sian penton, kaj tial lin rigardis kiel frenezan lia kamaradino mem, kiu rapidis rekoni lian alienecon, por tiel senkulpigi sin antaŭ la amikoj kaj servistoj. En tiu premanta turmentado Marteno estis mokata kaj forlasita en sia propra hejmo, kaj fine faris sian lastan elspiron en terura animskurĝado.

"Marteno Gasparo, la murdita patro, atendis lin ĉe la tombo kaj lin trenis en la inferan mallumon, kie li ekricevis plej kruelan venĝon... La malfeliĉa elkarn- iĝinta filo spertis terurajn humiligojn kaj nepriskribebl- ajn turmentojn dum dek unu seninterrompaj jaroj en mallumkarceroj, ĝis la momento, kiam, helpata de kurier- oj de Jesuo, kiuj sukcese ellaboris lian elaĉeton, li venis en nian domon, kiel mi eksciis, en bedaŭrinda stato. Agordiĝinte kun sia patro, soifanta venĝon, tra la mens- aj breĉoj de la konsciencoriproĉo kaj de tro malfrua pento, li estis hipnotigita de malicaj genioj, kiuj igis lin senti sin potencata de torturaj flamoj. Kun la menso fiksita sur tia sceno de angoro, Marteno mem per sia kulpa penso nutradis tiujn flamojn, en kiuj li turment- iĝis, tamen ne konsumiĝante, ĝis lin konvene malplisu- ferigis kaj helpis niaj instruantoj per magnetaj rimedoj, kiuj rebonigis lian doloran perturbon.

"Nun pli bone fartante, li sin donis al la plej pen- igaj laboroj de nia institucio kaj kun la tempo rikoltis riĉajn laŭrojn, kiuj havigis al li la ŝancon reveni en la homan sferon, kun la rajto pagi tiun pezan ŝuldon, per kiu li malprudente sin ŝarĝis. Pie praktikante la preĝ- adon pro la renoviĝo de sia interna mondo, li renaskiĝis inklinita al la religia fido, arda kaj aktiva, kaj en la Spiritismo kun Jesuo, sub la influado de la elkarniĝintaj amikoj, lin subtenantaj, li trovis altvaloran kampon por morala fortiĝo kaj digna laboro; sur tiu kampo, laŭ- dinde uzante la tempon, li estas tiel lerta kaj ĉiam pli- ampleksigas sian agadon per edifa studado kaj per ka- ritato pura, kaj tiel li altiras al si la plej profundan simpation de enkarniĝintaj kaj elkarniĝintaj fratoj, kiuj ŝuldas al li dankon pro lia grandanimeco kaj koreco.

"Ĵetita en grandegajn materialajn malfacilaĵojn, de frua infaneco li kreskis kiel senpatra orfo, ĉar ja li en la pasinteco ne laŭdeve ŝatis la patran amon, kaj barakt- adis en ekstrema malriĉeco kaj konstanta malsaneco... Sed gardata de bonfarantoj el ni Domo, li, ankoraŭ tre juna, estis kondukita en spiritisman kultejon, kie, ĉe la kuracado de la inflamita epidermo, li konatiĝis kun nia Renoviga Doktrino... La legado de la spiritismaj prin- cipoj, en la lumo de la Evangelio de la Sinjoro, estis por li natura rememorado de la instruoj, kiujn li asimilis en nia domo antaŭ sia reenkarniĝo. De tiam li noble akceptis la respondecon vivi kaj super ĉio ekpenis apliki al si mem la regenerantajn kondutnormojn de la kredo, kiun li adoptis. Li sin mem submetis al severa disci- plino. Li sincere honoris siajn devoj n kaj, malgraŭ la organismaj malhelpoj, ankoraŭ tre juna sin dediĉis al komerca reprezentado, el kies laboroj li ĉerpas la ben- indajn rimedojn, kiujn li saĝe dividas kun multenombraj mizeruloj, rezervante por si sole nur tion nepre necesan. Li estas ĝustadire ne ia riĉulo de la Tero, sed laboranto de la frateco, kiu scias doni sian propran koron kune kun tio, kion li disdonas.

"Irante la vojon de la simplanimeco kaj de la edifa abnegacio, li ŝanĝis la intencojn de multaj el liaj iamaj kamaradoj, kiuj en la malsuperaj mallumtavoloj fariĝis liaj persekutantoj kaj malamikoj; observante liajn nov­ajn ekzemplojn, tiuj obsedantoj sentis sin morale mal- armitaj por la konfliktoj, kiujn ili intencis tenadi. Li tiele ja elpagas siajn kulpojn, elportante ilian ŝarĝon sur si mem. Tamen dank'al la meritoj, kiujn li kolektas al si, per la sindonado al la aliula bono, li elaĉetas sian pasintecon, ĝin kiel eble plifaciligante, kaj tiel li gajnas tempon kaj havigas al si novajn benojn. Helpante al aliaj, li tago post tago disskrapas la monton de siaj ŝuld- oj, ĉar la Favorkoreco de la Ĉiela Patro ja permesas, ke niaj kreditoroj mildigu la rigorecon de siaj repostuloj ĉiam, kiam ili vidas, ke ni donas al mizera proksimulo tion, kion ni ŝuldas al ili..."

Silas momenton haltis, sed Hilario, same kiel mi, ra- vita de lia klara kaj saĝa parolo, petis, soifante instruon:

- Daŭrigu, Asistanto. Ĉi tiu viva leciono lumas al ni per espero... Kiel klarigi, ke Adelino gajnas tempon?

Nia amiko ekridetis kaj respondis:

Correia, kiu ne meritis la feliĉon de hejmo trank- vila, ĉar li ja ruinigis la patran hejmon, edziĝis kaj su- feris la forlason de la edzino, kiu ne konprenis lian koron.

Paŝante al la aminda Mariza, kiu dormis, li akcente

diris:

Danke la utilan vivadon, al kiu li sin dediĉas, kaj la senĉesan bonfaradon, kiun li komencis praktiki, li do altiris al si, kiel filinon de sia karno, la iaman vicpatrin- on, kiun li delogis de la brakoj de sia patro; hodiaŭ ŝi troviĝas reenkarniĝinta ĉe lia flanko, por sin reeduki ĉe la varmo de liaj noblaj ekzemploj, suferante la doloron scii, ke ŝi estas filino de kompatinda virino, kiu forneis la edziĝan liton, simile kiel ŝi mem ĝin malŝatis en an- taŭnelonga pasinteco. Sed... ne nur tio estas la pro- fito de Adelino...

Silas delikate apogis sian dekstran manon sur la profunde dormantajn etulojn kaj daŭrigis:

Per korpo kaj animo sin donante al sia revirtiĝo kun la Kristo, nia amiko prenis al si kiel adoptitojn si­ajn ambaŭ kunkulpuloj en la abomeninda patromurdo, la iamajn laborestrojn Antono kaj Lucidio, tiujn samajn, kiuj, perfortante humilajn sklavigitajn virgulinojn, al kiuj ili rabadis la infanojn, por ilin mortigi aŭ vendi, ne ek- havis alian lulilon ol bordelon; nun, kun la afrika sango, kiuj ili tiel fie malhonoris, ili venis en la aman rondon de sia pasintatempa kamarado, por de li ricevi la mo- ralan helpon al la necesa renobliĝo.

Dum ni ricevadis edifon el ĉi tiu altvalora instruo, Silas rimarkigis:

Kiel facile konstateble, nia frato per la kristana spiritisma prirespondeco, ĝuste komprenita kaj praktik- ata, konkeris la feliĉon retrovi la ligilojn de la krima pas- inteco por la necesa reĝustigo de la aferoj, dum se li rezignus batali kaŭze de la senprudentaĵoj de sia edzino aŭ se li fermus la pordon de sia koro kontraŭ du malfe- liĉaj infanoj, li estus prokrastinta ĝis estontaj jarcentoj tiun noblan laboron, kiun li faras jam nun...

Ni intencis fari pluajn demandojn, sed Correia jam adiaŭis sian patrinon kaj venis al modesta lito, ne mal- proksime de la infanoj.

Elmontrante respektindajn kutimojn, li sidiĝis por preĝi. Tiam Silas, rekomendante al ni kunhelpon, alpro- ksimiĝis al li kaj verŝis sur lin magnetajn fluidecaĵojn; tuj poste li klarigis al ni:

Ankaŭ pro la utileco, kiun li scias havigi al siaj tagoj, Adelino meritis limigon de lia denaska malsano. Longe suferinte de la perispirita traŭmo de la konscien- coriproĉo pro tio, ke li bruligis la korpon de sia propra patro, li tial nutris en si mem strangajn mensajn flam- ojn, kiuj, kiel mi jam diris al vi, lin forte punis trans la tombo... Sekve de tio li renaskiĝis kun epidermo turmentata de brulkonsumantaj vibroj, kiuj baldaŭ ma- nifestiĝis, sur la nova materia envolvaĵo, kiel malbon- speca ekzemo... Konsiderante la ŝuldon, per kiu li sin ŝarĝis, tiu malsano devis kovri lian tutan korpon tra mul- te da jaroj da kruela suferado; tamen dank'al la merit- oj, kiujn li iom post iom havigas al si, tiu malsano ne fariĝis tiel grava, ke ĝi malhelpus lin lerni kaj labori, kaj efektive, pro sia strebado al la konstanta dissemado de bono, li ricevis la feliĉon servadi plu, dank'al sia mem- vola instigo konstante dissemadi bonon.

En tiu momento, eble tial, ke la domomastro sin pret- igis enlitiĝi, la Asistanto invitis nin foriri kune kun li.

Sur la vojo returne al la Domo nia aminda mentoro reprenis la parolon, teksante elokventajn konsideradojn pri la "amo, kiu kovras amason da pekoj" (>), kiel ins- truis la Apostolo, kiam Hilario, interpretante miajn es- plordemandojn, subite rimarkis:

Asistanto, ĉar vi tiel klare disvolvas ĉi tiun temon, estas do pravigebla nia deziro ekscii kelkajn detalojn pri ĝi. Ĉu ni povus informiĝi pri la situacio de Marteno Gas- paro, tiu patro, kiu en sia propra karno suferis la mar- tirigon de la fajro?

(*) Laŭ I. Petro, 4:8. Similan instruon jam Salomono donis en Sentencoj, 10:12, nome: "Sed amo kovras ĉiujn pek- ojn". - La Trad.

Car Silas sin tenis silente, nia kolego tial daŭrigis:

Cu li ja scias pri la renoviga laboro de Adeli­no? Cu li ankoraŭ portas kontraŭ ĉi tiu malestimon kaj malamon?

Marteno Gasparo - fine respondis la aldemand- ito -, iam nesatigeble krudagema, estis ankaŭ tuŝita de la ekzemploj de nia amiko. Rimarkinte ties ŝanĝiĝon al bono, li forlasis la nekonvenajn societojn, al kiuj li alkonformiĝis, kaj antaŭ kelke da jaroj petis pri azilo en nian institucion, kie li submetiĝis al severa reedukado.

Kaj kie li nun staras? - sopire insistis Hilario. - Cu ni povus ricevi la permeson vidi lin, por noti al ni liajn ŝanĝiĝojn?

Sed en tiu momento ni eniris en la sanktejon de niaj devoj, kaj Silas, jam ne povante paroladi plue, karesis la ŝultrojn al nia kamarado, dirante:

Kviete, Hilario. Ni eble reprenos ĉi tiun temon post nemulte da horoj.

Ni adiaŭis lin kaj konservis niajn notojn kvazaŭ in- terrompitan studadon, kiu atendus sian daŭrigon.

En la sekvanta tago agrabla surprizo vizitis niajn

korojn.

Kiam la horloĝo montris mafruan nokton en la vas- ta planeda zono, kie staris nia loĝejo, la Asistanto servo- prete venis al ni por nova ekskurso. Ni iros al la karna sfero, sed, en tiu tempo, kune kun Druso, la direktoro de la institucio.

Ni ekĝojis, kvankam scivolaj.

Tio estis la unua fojo, ke ni veturos apud la granda mentoro, kiu jam havigis al si nian plej profundan res­pekton. Kaj se de unu flanko tiu honoro min ĝojigis, de la dua flanko ni demandis nin mem, kial li forestiĝis de tiu domo, kiu ne povis forhavi lian ĉeeston. Sed ne montriĝis oportuna okazo por longaj konsideradoj.

En akompano de Druso, post kiu sekvis Silas, du el la fratinoj havantaj sur si grandan respondecon pri la- boroj en la Domo, kaj ni ambaŭ, ni uzis la plej rapidan rimedon por tiu ekskurso, kies celon ni ne sciis, ĉar la plej alta aŭtoritatulo en la ordinaraj laboroj de tiu ins- titucio certe ne disponis tempon por veturado, kiu ne est- os kiel eble plej malongedaŭra.

Granda estis mia deziro elvoki la parolon de Silas al la eduka konversacio pri la problemo, kiun ni pritraktis en la lasta verpero, sed la ĉeesto de Druso kvazaŭ de- tenis nian inklinon ektuŝi ĉian temon, kiu venus ne de li mem, kies alta rango ja ne malpermesis al ni libere paroli, tamen trudis al ni nekontraŭeblan respekton.

Efektive, tra la mallonga irado ni aŭdis lian ĝusta- tempan kaj saĝan konceptadon pri multaj demandoj de justeco kaj laboro, ĉiam pli admirante lian kulturon kaj bonkorecon.

Kun miro mi konstatis, ke nia teĉmento haltis ĉe la pordo de la hejmo de Adelino, el kie ni hieraŭ eliris. Du helpantoj, kiujn ni proksime konis, atendis nin ĉe la sojlo. Post reciprokaj salutoj unu el ili antaŭenpaŝis al Druso kaj respektplene sciigis:

Direktoro, la ĵus naskita etulo troviĝos ĉe ni en la daŭro de duonhoro.

La granda mentoro dankis kaj nin invitis akom-

pani lin.

En tiu hejmo, kiun ni intime konis, la horloĝo mon- tris la duan kaj dudek minutojn post noktomezo.

Mirkonfuzitaj ni sekvis la direktoron, kiu estis antaŭ- iĝinta al la grupo, kaj eniris en la ĉambron, kie Adelino, kiom mi povis supozi, apenaŭ endormiĝis. Druso dum momentoj karesis lian frunton kaj tiam ni ekvidis, ke Correia, kvazaŭ movata de potencaj magnetoj, leviĝas el la karna korpo kaj falas en la brakojn de la granda direktoro, simile al kortuŝita kaj feliĉa infano.

Mia amiko - diris al li Druso per tono duone serioza, duone karesa -, jen venis la tempo de la re- renkontiĝo...

Correia timplena komencis plori, ne sukcesante for- ŝiriĝi de tiuj brakoj, en kiujn li rifuĝis.

Ni preĝu ĉiuj kune - aldiris la bonkora amiko.

Kaj turninte la okulojn al la Supera Alto, Druso, ĉe nia profunda atento, petegis:

Bona Dio, senfine amanta Patro, Vi, kiu kreis la tempon kiel senlacan gardanton de niaj animoj, des- tinitaj al Via sino, fortigu nin por nia necesa reboniĝo!

"Vi, kiu scias niajn krimojn kaj defalojn, konsentu al ni la benon de la doloroj kaj de la horoj, por ke ni ilin elpagu; favoru nin per la kompreno de Viaj leĝoj, por ke ni ne forpuŝu de ni la oportunajn okazojn de nia elaĉeto!

"Vi donis al ni la trezorojn de laboro kaj sufero kiel favorojn de Via kompatemeco, por ke ni dediĉu nin al nia dolora sed justa rehonoriĝo...

"Ni, la katenitoj de la kulpo, estas ankaŭ forĝantoj de nia liberiĝo ĉe la blovo de Via amo.

"Ho Patro, inspiru al ni kuraĝon, por ke forgesiĝu niaj malfortaĵoj; ekflamigu en nia spirito la sanktan entuziasmon de la bono, por ke la malbono ne estingu niajn bonajn intencojn; kaj konduku nin laŭ la vojo de la abnegacio, por ke nia menso ne disiĝu de Vi!

"Ni povu preĝi tiel, kiel Jesuo, la Dia Majstro, kiun Vi sendis en niajn korojn, por ke ni absolute cedu al viaj planoj!"

Post nelonga paŭzo li kun larmoj eldiris la Sinjor-

preĝon:

"Patro Nia, kiu estas en la ĉielo, Via nomo estu sanktigita. Venu Via regno, plenumiĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero. Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ. Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj. Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono, ĉar al Vi apartenas la reĝado, potenco kaj gloro por ĉiam. Tiel estu." (>)

Kiam li silentiĝis, profunda emocio nin neesprimeble

regis.

Rekondukita en la karnan envolvaĵon, Adelino vek- iĝis ploregante... Lia interna ĝojo estis ja rimarkebla, kvankam li ne povis plene konscii, ke li estis inter ni.

Post kelkaj rapide pasantaj minutoj da atendo ni ekaŭdis, venantan de ekster la domo, la spasman ploron de infaneto...

n Vd. paĝ. 134. - La Trad.

Cirkaŭbrakite de Druso, la domomastro ellitiĝis kaj tuj malfermis la pordon, kondukantan sur la trotuaron, sur kies plataj ŝtonoj, zorgate de amikoj el la Domo, kompatinda ĵusnaskito aflikte ploretadis...

Trafite de surprizo, Correia genuiĝis, dum la granda direktoro per firma tono diris al li:

Adelino, jen la ofendita patro, kiu, forlasita de la patrina koro, kiun li ankoraŭ ne meritis, venis ren- konte al la regenerinta filo!

Lian parolon Correia ne aŭdis per la karna organo, sed registris en la mensa sanktejo kiel peton de la ĉiela amo, kiu portis en lian koron ankoraŭ unu forlasitan malfeliĉan infanon... Ekposedita de ia por li neklar- igebla ĝojo, li per neretenebla amelverŝo brakumis la etulon kaj preminte lin al la brusto, revenis en la domon, ĝojege kriante:

Mia filo! mia filo!

Silas inter Hilario kaj mi, emociita sciigis al ni:

Marteno Gasparo jen revenas al la provado en la materio, rifuĝante en la brakojn de sia filo, kiu lin iam forpuŝis de si.

Sed ni ne havis plu okazon por pli longa konversacio. Viŝante la larmojn, Druso laŭte admonis nin, kvazaŭ pa- rolante en sia animo:

Dio volu, ke kiam ni denove troviĝos profunde en la nebulego de la karno, ni povu, ankaŭ ni, malfermi la koron al la pura amo de Jesuo, por ne fiaski en la necesaj elprovoj!

Tian profundecon kaj tian angoron travidigis tiu ri- gardo, kiu jam kutimigis nin al la plej dolĉa kortuŝiteco kaj al plej profunda respekto, ke, irante returne al la Domo, neniu el ni kuraĝis rompi la doloran kaj esprimo- plenan silenton de Druso.

Estingiĝanta ŝuldo

Estos nun en hospitalo, en malgaja pavilono de mi- zeruloj, la nova leciono, kiun Silas difinis por ni. Tie pluraj kamaradoj nin ĝentile akceptis; kaj post amikaj salutoj unu el ili, la Helpflegisto Lago, direktis sin al la gvidanto de niaj studoj kaj sciigis lin:

- Asistanto, ŝajnas, ke ĉe nia Leo forkonsumiĝas la lastaj rimedoj de rezistado...

Silas dankis lin por la informo kaj klarigis, ke ni venis ja, por kunhelpi la ripozon, kiun Leo meritis.

Preterpasinte longan vicon da malriĉaj litoj, sur kiuj kuŝis suferantaj malsanuloj apud kelke da elkarnuloj en helpa laborado, ni haltis ĉe angoranta palega malsanulo.

Ĉe la malforta lumo de lampeto destinita por la nokta gardado, ni vidis Leon, kiun pulma tuberkulozo peladis al la ŝtipo de la morto. Malgraŭ la dispneo, liaj okuloj estis trankvilaj kaj klaraj, kaj li elmontris abso- lutan alkonformiĝon al la suferoj, kiuj kondukadis al la fino de tiu elprovado.

Silas rekomendis al ni observi lian korpon, sed tie estis ne multo aparte notinda: la pulmoj, preskaŭ el- detruitaj pro sinsekve formiĝintaj kavernoj, tiel disbatis lian organismon, ke tiu animenvolvaĵo antaŭ ni jam estis nenio alia ol ia karna ĉifonaĵo, nun elmetita al la mult- obliĝado de ruinigaj baciloj, kiuj, aliĝinte al diversaspe- caj mikrobaj armeoj, superforte svarmis en la profunda interno de la histoj; tio estis kvazaŭ senkompataj mal- amikoj, kiuj ekposedis ĝiajn restaĵojn, mastrante ĉiujn ĉefpostenojn de la defensivo.

Leo do troviĝis en la densa animportilo en tia sama situacio, kiel homo senapelacie kondamnita al perforta forlaso de sia propra domo.

Ĉiuj simptomoj de la morto evidentiĝis seniluzie. La laca koro similis forkonsumiĝintan motoron, jam ne povantan tenadi plu la cirkuladon de la sango, kaj ĉiuj organoj de la spiraparato senfortiĝadis en malordo, sub fatala asfiksio.

Leo mortanta, estis vojaĝonto kun ĉio en ordo por la granda migrado, nur en atendo de la ekirsignalo. Li tamen estis trankvila kaj sin brave tenis. Tiel forta mon- triĝis lia mensa penetrokapableco, ke li apenaŭ ne ri- markis nian ĉeeston.

Silas, kiu karesadis lian frunton per sia dekstra ma- no, komplezeme diris al ni:

Ĉar vi venis, por noti al vi aferon pri estingiĝ- anta ŝuldo, vi tial povus pri io demandi nian amikon, kies memoro plej eble montriĝas konscia kaj vigla.

Sed ĉu li aŭdus? - demandis Hilario, duone surprizita, duone kortuŝita.

Ne per la karnaj timpanoj, tamen li ĉian nian demandon ricevus en sian spiriton - afable klarigis la Asistanto.

Posedite de varma simpatio kaj altirite de la fido, kiu briligis liajn pupilojn, mi kliniĝis super la frato en malfacila elprovo kaj, ĉirkaŭbrakante lin, voĉe demandis:

Amiko Leo, ĉu vi konscias, ke vi staras ĉe la sojlo de la vera vivo? Ĉu vi scias, ke vi forlasos vian korpon post nemulte da horoj?

Kredante, ke li rezonas memstare, la aldemandito ri- cevis mian demandon vorto laŭ vorto, kvazaŭ ĝi estus sendata en lian cerbon per nevideblaj dratoj. Kaj kvazaŭ li parolus al si mem, li diris en sia penso:

Ho jes, la morto! Mi ja scias, ke eble ĉi tiun nokton mi trafos la justan finon...

Daŭrigante nian dialogon, mi aldonis:

Ĉu vi ĝin ne timas?

Mi povas timi nenion... - li tute trankvila res- pondis sen parolo.

Kaj pene movante la okulojn, li serĉis per la rigardo skulptaĵeton de la krucumita Kristo, pendantan sur la blanka muro de la malsanulejo, kaj diris al si mem:

Mi nenion povas timi apud la Kristo, mia Sav- into... Ankaŭ li estis malŝate traktita kaj forgesita... Sur la kruco de sia martireco li certe vomis sangon, li, pura, travundita de nedankemo... Kial do mi ne rezig- nacius pri la kruco de mia lito, senplende elportante la sangelĵetojn, kiuj iam kaj iam antaŭdiras al mi la mort­on, mi, pekulo, bezonanta la dian indulgemon?!

Ĉu vi estas romkatoliko?

Jes...

Mi ekmeditis pri la superbeleco de la kristana sento, viva kaj sincera, kia ajn la religia skolo, laŭ kiu ĝi ma- nifestiĝas, kaj daŭrigis, karesante lian prematan bruston:

En ĉi tiu horo, tiel grava por via vojo, mi ri- markas la foreston de viaj homaj familianoj...

Ha, miaj familianoj..., miaj karaj... - li res- pondis, mense parolante. - Miaj gepatroj kredeble est- us miaj solaj amikoj, sed ili iris en la tombon, kiam mi estis nur malsana junulo... Disigite de mia patrino, mi fariĝis kaptaĵo de organismaj malordoj... Tuj poste mia frato Henriko ne hezitis deklari min nekapabla konduki mem mian vivon... Laŭ la rajto pri la heredaĵo apar- tenus al mi granda havaĵo, sed, tirante profiton el mia malfeliĉo, mia frato, ja ĉe mia konsento mem, ekhavis de la justico la dokumentojn, per kiuj li fariĝis mia ku- ratoro... Sed apenaŭ li havigis al si tian decidon, jen li sin turnis kontraŭ mi en kruelan turmentanton... Li proprigis al si ĉiujn miajn rimedojn..., enfermis min en frenezulejon, kie mi traelportis tutajn amarajn jarojn de izoleco... Mi multe suferis... Mia pano estis sor- bigita de galo, kiun la mondo destinas por tiuj, kiuj trans- paŝas ĝian pordon kiel malbenitoj jam detempe de la lulilo, ĉar la mensa perturbo min persekutadis ekde mia plej frua infanco... Apenaŭ mi iom pli bone ekfartis, mi estis devigita forlasi la frenezulejon. Mi frapis ĉe lia pordo, sed li min senkompate forpelis... Atakis min teruro, mi estis frakasita... Ho Dio mia, kiel iu kuraĝas moki malsanan, malfeliĉan fraton! Mi vane petis la tri- bunalojn pri justeco. Laŭ la leĝo Henriko estis ja la sola mastro de la havaĵoj de nia domo... Plena de honto, mi foriris al aliaj lokoj... Mi provis ricevi dignan laboron, sed mi trovis al mi nur la oficon de noktogard- isto ĉe granda komerca domo, dank'al la helpo de karit- ema sinjoro, kortuŝita de mia malsato... Sed la nokta malvarmo trafis min neŝirmitan kaj baldaŭ atakis min insida febro, kiu min iom post iom ekkonsumadis... Mi ne scias, kiel longe mi tiel troviĝis, premata de nees- primebla malvigleco... Foje mi laca falis sur marĉeton de sango, elfluanta el mia buŝo, kaj piaj homoj elserĉis al mi ĉi tiun liton, sur kiu mi humile kuŝas...

Kaj kian opinion vi havas pri Henriko? Cu vi memoras lin kun ia resento?

Kvazaŭ li penetrigus la memoron en ondojn da ka- resemo kaj resopiro, Leo lasis, ke larmoj verŝiĝu el liaj okuloj, en dolora morala kvieteco. Tuj poste li parolis en sia animo:

La malfeliĉa Henriko! Cu mi prefere ne bedaŭru lin? Cu ankaŭ li ja ne mortos? Kion helpis al li la sen- rajta alproprigo, se li siavice estos iam senigita je sia korpo? Kial do mi ekpensus pri ia pardono, se li ja estas pli malfeliĉa ol mi mem?

Kaj denove fiksinte la okuloj n sur la figuro de la Kristo, li daŭrigis:

Jesuo, mokata kaj vergata, forgesis ofendojn kaj defalojn... Krucumita, li ne kriis kontraŭ siaj amikoj, kiuj puŝis lin al humiliĝo kaj sufero... Nenian riproĉan vorton li eldiris pri siaj brutalaj ekzekutantoj... Ans- tataŭ ilin akuzi, li petis la Cielan Patron pri ama pro- tekto al ĉiuj... Kaj Jesuo estis ja la Sendito de Dio ĉe la homoj... Per kia rajto mi do juĝus mian propran fraton, se mi, animo bezonanta lumon, ne kapablas pe- netri la Diajn Juĝojn de la Providenco?

Leo en larmoj kvietiĝis kaj nun penis konduki la menson en la amtemplon de la preĝo.

La humileco, en kiun li sin retiris, tuŝis al mi la koron. Mi stariĝis kun okuloj malsekaj de ploro.

Por sondi lian animgrandecon, ni ne bezonus daŭr- igi plu la eldemandadon.

Hilario, ĝislarme kortuŝita, rezignis pri ĉia konsulto kaj nur demandis la Asistanton, ĉu la mortanto reen- karniĝis sub la aŭspicio de la Domo; pri ĉi tio Silas komplezeme informis:

Jes, Leo vivas sub la protekto de nia domo. Ce- tere, kelkcent homoj, kvakam en la karna materio, estas ankoraŭ ligitaj al nia institucio per la katenoj de siaj ŝuldoj; entute ili ĉiuj staras en malfacilaj stadioj de re- generiĝo, ĉar kulpuloj, realkonformiĝantaj al la Leĝo. Ili renaskiĝas en la mondo sub la zorgado de nia helpor- ganizo, sed, kompreneble, ankoraŭ iamaniere alkroĉitaj al siaj pasintatempaj samrondanoj, kun kies influo ili kontaktiĝas; tiam ili per unu fojo firmigas tiujn moral- ajn ecojn, kiujn ili bezonas per la internaj konfliktoj, kiujn ni povus kvalifiki kiel la forĝejon de la tento.

Kiel bele estas konsideri la patran amon de Dio, kiu ĉion prizorgas ĝiatempe! - ekkriis Hilario.

Sendube - saĝe rediris Silas -, la leĝo de Dio ordonas progreson kaj dignon por ĉiuj. Vi ja scias, ke la elkarnuloj, gastantaj en la Domo, estas ordinare krim- aj kaj malvirtaj Spiritoj...

Kaj ŝanĝante la tonon, li aldiris:

-... kiel mi mem. Tie ni ricevas komplezojn kaj karesaĵojn, prizorgadon kaj esprimojn de bonkoreco, kaj ni reedukiĝas iafoje tra multe da jaroj... Aliflanke, estas rimarkinde, ke, ricevante la grandanimeco de niaj bonfarantoj kaj instruantoj, kiuj asekuras al ni tiun ri- pozejon de amo, ni nur amasigas al ni ŝuldojn kontraŭ la nemeritita protekto, ŝuldojn, kiujn ni devas elpagi an- kaŭ per servado al la proksimulo. Sed, por fariĝi ka- pablaj por la taskoj de la vera bono, ni nepre devas elpurigi nian malsuperecon, pligravigitan per kulpiĝo, ĉar ja la alta sciado, akirita en nia organizo, valoras pre- ferece kiel nobliga teorio, pri kiu koncernas nin substanc- igi ĝin en la responda praktiko, por ke ĝi definitive en- korpiĝu en nia morala kapitalo. Jen kial, post pli aŭ malpli longa lernado en nia institucio, ni estas denove enfermataj en la karnosferon; tie, evidente, kvankam protektataj de niaj mentoroj, ni tamen devas sperti la alproksimiĝon de niaj antaŭaj kunkulpuloj, por pruvi, ke ni profitis kaj asimilis la ricevitan helpon.

Dume, Leo apud ni travivis la lastajn minutojn en la materia animportilo, kaj ni rimarkis, ke la Asistanto ne deziris forlasi lian aferon, por ke ni konservu ties lecionon.

Eble pro tio mem Silas enfluigis al li novajn fortojn en la elsuĉitan bruston per kvietigaj fluidecaĵoj kaj tuj poste diris al ni:

Vi aŭdis la mensajn konsiderojn de nia adiaŭ- anta amiko...

Hilario, kiu ardis de sciemo tiel, kiel mi soifis pluajn klarigojn, respekte demandis:

En kia grado oni povus rigardi la nunan elkarn- iĝon de Leo kiel estingiĝantan ŝuldon?

Nia dialoganto faris signifoplenan geston kaj in­formis:

Mi certe ne parolos pri la tuta konto de nia ami­ko antaŭ la Leĝo. Mi ne posedas mem informojn sufiĉajn, por denombri lian debeton kaj krediton tra la tempoj. Mi do rakontos sole nur pri tiu kulpo, kiu lin turment- adis, kiam li venis en nian domon, laŭ tiuj notoj, kiujn ni tie povos legi.

La agonianto, kun la nervoj kvietigitaj de la mag- neta helpo, nun ŝajnis nin iomete aŭdi.

Subtenante lian ŝvitkovritan frunton, Silas ĝentile daŭrigis, post nelonga paŭzo:

Leo mense preterpasigis antaŭ ni la amarajn re- memorojn el la ĵusaj tagoj, kiujn li travivis, reliefigante speciale la malsanon, kiu lin torturas de post lia naskiĝo, la turmentojn en la frenezulejo kaj la kruelecon de frato, kiu lin kondamnis al la ekstrema mizero... Sed ni serĉu al ni la kaŭzon de la doloroj, per kiuj li punas sin mem kaj kial li meritis la feliĉon elpagi por ĉiam sian propran ŝuldon, la nunan objekton de nia studado...

"En la komenco de la lasta jarcento li estis plej amata filo de bonstataj urbaj nobeloj, kiuj, frue elkarn- iĝinte, al li konfidis lian malsanan fraton, la junan Fer- nandon, kies ekzistadon stampis nekuracebla idioteco. Sed, apenaŭ ektroviĝinte sen la ĉeesto de siaj gepatroj, Er­nesto - ĉi tiu estis la nomo de nia Leo en la ĵus pasinta ekzistado - rapidis forpeli la fraton for de si, avidante mastri absolute la grandegan riĉaĵon, kiun ili ambaŭ heredis. Krom tio, junulo kutiminta al la liatempaj ves- perfestoj, li ŝatis la rafinitajn invitokunvenojn, por kiuj la palaceto de la familio malfermis siajn blazonitajn pordojn al la eleganta konataro, kaj, fierante pro la hej- ma mieno, li hontis stari apud sia frato, al kiu li mal- permesis ĉeesti ĉe liaj mondumaj bankedoj. Sed, ĉar Fernando, idiota, ne obeadis liajn ordonojn, dank'al sia nekapableco ilin kompreni, li tial farigis kraditan kar- ceron en la fundo de la loĝejo, kie la malsana junulo estis eksigita el al familia societo. Enŝlosita kaj tute sola, ĝuante nur la intimecon de kelkaj sklavoj, Fernando komencis vivi enkaĝigita, kvazaŭ ia kompatinda besto.

"Dum tio, Ernesto, edziĝinte, malavare kontentigadis la kapricojn de sia edzino per longaj plezurvojaĝoj, en kiuj li disperdadis sian havaĵon per monludoj kaj ekstra- vagancoj. Post kelka tempo, elĉerpinte la tutan monon, kiun li povis disponi, li sukcesus rebonigi siajn financ- ojn nur ĉe la morto de la nerespondeca frato; sed la mensmalsana junulo havis fortikan aspekton, malgraŭ iom da kronika bronkito, kiu lin forte suferigis. Rimark- inte la malordon de lia spirado, Ernesto planis konduki lin al pli serioza malsano, esperante pli rapide ekspedi lin en la tombon; por tio li rekomendis al siaj servistoj lin ĉiunokte forliberigi sur grandan korton, kie Fernando dormus en la malsekeco de la nokto. La junulo tamen montris grandegan rezistemon; kvankam, elmetita al la malbona vetero, li suferis sinsekvajn krizojn de sia mal- sano, li dum preskaŭ du jaroj brave eltenis tiun elprovon.

"Intertempe Ernesto baraktadis en la sieĝo de ĉiam pli serioza ekonomia malabundeco, kiun povus solvi nur la monparto de Fernando, konfidita, laŭ la patra volo, al la admininstrado de malnovaj amikoj. Tial, brutigita de la soifo al oro, li unu vesperon liberigis du krimint- ajn sklavojn, katenitajn en lia domo, kun la kondiĉo, ke ili elmigru en malproksimajn landojn; vidinte ilin foriri en la densa nokta nebulo, li iris al la lito de sia frato kaj trapikis per ponardo lian sendefendan bruston... En la morgaŭa mateno, ĉe la plorado de la servistoj, kiuj montris al li la kadavron, li igis ilin kredi, ke la murdintoj estis la forkurintaj sklavoj, kaj ruze senkulp- iĝante, li ekposedis la iaman havaĵon de la mortinto, ĉe la plena konsento de la surteraj juĝistoj. Sekve de tio, malgraŭ la larĝa kaj luksa vivado en la karno, li, ven- inte en la transtombon, traelportis multe da provoj por elpagi siajn kulpojn.

"Fernando, la malfeliĉa frato, kun absoluta grand- animeco forgesis liajn ofendojn; tamen, skurĝata de ri- proĉoj de la konscienco, Ernesto ligiĝis al senkompataj agentoj de la mallumo, kiuj lin plej kruele torturadis, ĉar li rifuzis akompani ilin en iliaj inferaj agoj. Kon- servante en la plejprofundo de la animo memoron pri sia viktimo, per la mensa frapado de la pento sur la peris- piritaj centroj, li freneziĝis de doloro kaj dum multe da jaroj vagadis tra mallumaj regionoj, ĝis la momento, kiam, kondukita en nian institucion, li tie estis konvene flegata pro la necesa realĝustiĝo.

"Kvankam li estis nun revirtiĝinta, la rememoroj pri la krimo tamen absorbis lian spiriton en tia grado, ke, por rekomenci la norman evolumarŝon, li petis pri sia reveno en la karnon, por sperti tian saman honton, tian saman necesbezonon kaj tiajn samajn elprovojn, kiujn li suferigis al sia sendefenda frato, ĉar tiel li retran- kviligus sian konsciencon. Subtenata de eminentaj ins- truantoj pri sia decido sin elaĉeti, li reiris en la materian medion portante en sia animo la malordojn, kiujn li enprenis trans la tombo kaj kun kiuj li renaskiĝis kiel alienulo, en tia stato, kiel Fernando mem en la ĵusa pasinteco; li do suferis, en karaktero de Leo, ĉiujn mal- feliĉaĵojn, kiujn li iam trudis al sia kompatinda kadu- ka frato.

"Li tial reenkarniĝis malfeliĉa kaj malsana. Li konis orfecon en frua infanaĝo, estis surprize trafita de la korsekeco kaj malnobleco de senprudenta frato, kiu lin izolis en malluma frenezulejo, kaj, por ke manku nenia detalaĵo de la elpaga bildo, li spertis kiel noktogardisto malvarmon kaj fulmotondrojn tiajn samajn, al kiaj li elmetis sian sendefendan viktimon... Tamen, pro la hu- mileco kaj pacienco, kun kiuj li saĝe akceptadas la re- bonigajn frapojn, li konkeris la feliĉon definitive for- streki tiun ŝuldon, pri kiu ni parolas."

Ĉar eksilentis la direktoro, okupita per prizorgado de la agonianto, kiun nun kovris la ŝvito, karakterizanta la morton, tial Hilario demandis:

Asistanto, kiel kompreni, ke nia amiko likvidas tiun ŝuldon?

Nu, ĉu vi do ĝin ne vidas? - rimarkis Silas kun miro.

Kaj montrante al la granda komenciĝanta hemoptizo, li aldonis:

Kiel Fernando, elkarniĝinta kun torako trapikita de mortiga fero, tial same Leo foriĝas el la korpo kun disŝiritaj pulmoj. Tamen pro sia ĝusta konduto antaŭ la Leĝo li traelportas tian saman torturon, sed sur lito sen detruaj skandaloj, kvankam elverŝante el la buŝo sian propran sangon, tute same, kiel estis kun lia pre- megita kaj venkita frato. Plenumiĝas do la verdikto de la Tribunalo, nur kun tiu diferenco, ke anstataŭ la fera glavo agas ĉi tie tutaj regimentoj da mortigaj ba- ciloj...

Eble tial, ke li rimarkis nian miregon ĉe tiu ĉi le- cionon, li, kvankam okupita per prizorgado de la mortanto, tamen elfinis kun seriozoplena akcento:

Kiam nia doloro ne naskas novajn dolorojn kaj nia aflikto ne elvokas afliktojn ĉe niaj samrondanoj, tiam nia ŝuldo troviĝas sur la vojo al elfiniĝo. Lito de su- fero ĉe la homoj ofte estas beninda altaro, apud kiu ni sukcesas estingi abomenindajn ŝuldiĝojn, elpagante niajn kontojn en tia maniero, ke nia elaĉeto malutilu jam al neniu. Kiam malsanulo scias rezignacie kaj humile obei al la Ĉielaj Decidoj, li portas sur si la signon de esting- iĝinta ŝuldo...

Sed Silas ne povis paroli plu. Leo, preĝante, agitiĝ- adis en la stertoroj de la morto. La Asistanto lin am- plene brakumis kaj vokis al la Dia Helpo, kvazaŭ tiu malfeliĉa malsanulo estus infano de lia koro.

Envolvita en la mildaj radioj de la preĝo, Leo antaŭ niaj larmoj endormiĝis.

Nian demandon, kial ni lin tuj ne forprenu el la ka- davra animportilo, por konduki lin en la Domon, la Asist- anto koncize respondis:

- Ni ne havas sufiĉan aŭtoritaton por disigi lin de la korpo. Tia respondeco ne nin koncernas.

Kaj sciiginte la gardantojn, ke post nemulte da ho- roj venos komisiitoj de liberigo, helpe al tiu nia ripozanta kamarado, li enpensiĝe kaj emociite invitis nin al re- turna vojirado.

Kolektivaj elaĉetoj

Ni konversaciis kun Silas pri diversaj demandoj, kiam jen signifoplena alvoko de Druso kunvenigis nin al la direktoro de la domo en lia aparta laborkabineto.

La parolado de la estro de la Domo estis konciza kaj klara. Urĝa alvoko de la Tero petis pri helpo al viktimoj de aviada akcidento.

Ne dronante en detaloj, li diris, ke la peto refariĝos post kelke da momentoj, kaj estas konsilinde atendi, por ke ni esploru la aferon kun la necesa profito.

Efektive, apenaŭ li finis paroli, jen signaloj similaj al tiuj de la morsa telegrafo montriĝis en kurioza apa- rato. Druso kontaktigis ŝaltilon kun proksima konekt- ingo kaj ni vidis malgrandan funkciantan televidilon, kiu per potenca lenso projekciis moviĝantajn figurojn sur proksiman ekranon, zorge enfiksitan en muro, nemulte distancanta de ĝi.

Kvazaŭ ni sekvus mallongan sciigon sur sonfilmo, ni kun miro rigardadis la teran pejzaĝon.

Sub la kresto de apika sovaĝa montaro rompitaĵoj de granda aerŝipo tenis ĉe si la viktimojn de la akcidento. Oni povus konjekti, ke la piloto, certe erarigita de la perfida oceano da densa nebulo, ne sukcesas eviti la frap- on kontraŭ la granitajn pintojn, kiuj elstaris el la monto, silentaj kaj senindulgaj, kvazaŭ timegigaj turoj de se- vermiena fortikaĵo.

Meze en maltrankviliga sceno, elkarniĝinta maljun- ulo, kun nobla, dignoplena mieno, kortuŝe petis la Domon alsendi ekzercitan taĉmenton por forkonduki ses el la dek kvar estuloj, elkarniĝintaj en tiu dolora akcidento.

Dum Druso kaj Silas kombinis inter si disponojn por la helpa tasko, Hilario kaj mi kun miro rigardadis tiun spektaklon, kiun ni ambaŭ neniam antaŭe vidis.

La konsternanta sceno ŝajnis disvolviĝi tie, sur la ekrano mem.

Ok el la elkarniĝintoj kuŝis en ŝoka stato, alkroĉitaj al siaj korpoj, el kiuj unuj estis stumpigitaj; kvar ĝem- adis, katenitaj al siaj restaĵoj, kaj du el ili, kvankam ankoraŭ en la karnaj vindaĵoj, kriadis en malespero kaj senkonscie. Sed spiritaj amikoj, sinoferemaj kaj bravaj, tie staris garde, trankvilaj kaj atentaj.

Kvazaŭ kaskado da lumo, elverŝata el la Ĉielo, la helpo de la Superaj Regionoj serveme venadis kiel ben- inda torento da amo.

Tiu tragedia bildo aspektis antaŭ niaj okuloj tiel reala, ke ni povis aŭdi la ĝemojn de tiuj, kiuj vekiĝis senfortaj, la preĝojn de la helpistoj kaj la konversaciojn de la flegistoj, rapidece aranĝantaj inter si koncernajn paŝojn...

Kun premata animo ni vidis malaperi la televiditan sciigon, dum Silas kun mirinda efikeco plenumadis la or- donojn de la estro de la institucio.

Post nelonge pluraj laboristoj de la domo ekiris di- rekte al la detale priskribita loko.

Reveninta en la kabineton, kie ni lin atendis, Silas dum kelke da minutoj paroladis kun la direktoro pri ĉi tiuj laboroj. Hilario kaj mi tiam demandis, ĉu ne estos al ni permesite partopreni en ĉi tiu helpado, sed tion Druso, en patreca tono, ne konsentis klarigante, ke tiuj laboroj havas tre specialan karakteron kaj tial postulas plej ekzercitajn homojn.

Sciante, ke la nobla mentoro povas nun doni al ni atenton por pli longa tempo, ni uzis la okazon por pri- trakti la demandon pri la opaj elprovoj.

Hilario komencis la debaton respektoplene demand- ante, kial oni petis pri helpo por forporti ses el la el- karniĝintoj, se la viktimoj estis ja dek kvar. Druso per serena kaj firma tono respondis:

La helpado al la akcidentosuferintoj en tiu aviad- ilo estas distribuita sendistinge, tamen ni ne povas for- gesi, ke se la akcidento estis unu sama por ĉiuj, kiuj fal- is, la morto estas ja malsama por ĉiu. En ĉi tiu momento estos prenitaj el la karno sole nur tiuj, kies interna vivo rajtigas al ili tujan liberiĝon. Koncerne la ceterajn, kies nuna stato ne favorigas al ili rapide elŝiriĝi el la ma- teria envolvaĵo, tiuj ankoraŭ kelkan tempon estos ligitaj al siaj restaĵoj.

Kiom da tagoj? - demandis mia kolego, ne pov- ante bridi la emocion, kiu lin posedis.

Tio dependas de la grado da animaleco de la fluidecaĵoj, kiuj alforĝas iliajn spiritoj n al la aktiveco de la korpoj - respondis la mentoro. - Unuj estos re- tenataj kelkajn horojn, aliaj eble tagojn post tagoj... Kiu scias? Korpo inerta ne ĉiam signifas animon liberan. La maniero de vivado, kiun ni kondukas dum la mate­ria tempo, difinas la verajn kondiĉojn de nia morto. Ju pli longe ni enŝlimigas nian "mem" en la fluojn el mal- noblaj iluzioj, des pli da tempo ni uzas por forkonsumi la vivofortojn, kiuj nin katenas al la primitiva densa materio, el kiu konsistas nia fiziologia konstruo, starante ĉe la malsuperaj mensaj kreaĵoj, al kiuj ni alkonform- iĝas kaj en kiuj ni trovas nutraĵon por longedaŭraj erar­oj en la mallumo de la ĝustadira karna kampo. Kaj ju pli obeeme ni submetas nin al la skurĝo de la spirito, kiu instigas nin al ekvilibro kaj altigo de la animo, tiom pli grandan facilecon ni ekhavas, por liberiĝi el la karno en ĉia kriza situacio, kiun ni ne povas eviti dank'al niaj ŝuldoj antaŭ la Leĝo. Tial "morto de korpo" ne estas tio sama kiel "liberiĝo de spirito".

Ĉi tio tamen - mi konsideris - ne kuntrenas, ke la ceteraj akcidentosuferintoj staras senhelpe, kvankam devante kelkan tempon ankoraŭ restadi apud siaj ka- davroj.

Tute ĝuste - rediris la nobla amiko -, neniu ja vivas sen protekto. La senlima amo de Dio ampleksas la Universon. Tiuj fratoj, longe baraktantaj en pli mal- alta stadio de enkarna spertiĝado, grade komprenos la helpon, pri kiu ili montriĝas kapablaj ĝin ricevi.

Tamen - rimarkis Hilario - ĉu ili ne estos al- logitaj de elkarniĝintaj estuloj kun malica inteligento, ĉar ili ja ne povas esti tuj ŝirmitaj?

Druso faris signifoplenan mienon kaj respondis:

Nu, en la okazo, se ili estos surdaj por la bono, tiam ili eble kapitulacos antaŭ la sugestioj de la mal- bono, por ke pro la turmentoj de la malbono ili sin turnu al la bono. Ci tie tamen estas konsiderinde, ke la tento estas ĉiam ia ombro, turmentanta al ni la vivon el la interno eksteren. La kuniĝo de nia animo kun la infer- uloj, fariĝas en rilato kun la infero, kiun ni jam portas en nia interno.

Pli bona klarigo ne ekzistus.

Eble pro tio, iom konfuzita ĉe la rekta klarigo, mia kompaniulo, kiu, tiom kiom mi, ne deziris perdi oportunan okazon por pli longe konversacii, humile diris:

Nobla instruanto, ni sendube ne rajtas kvereli pri ia ajn ordono de via aŭtoritateco; mi tamen volonte ekscius, kial estas al ni malpermesite kunhelpi ĉe la opa elaĉetado. Cu do ni ne povus kune kun la laboruloj de ĉi tiu domo partopreni en la entreprenoj por helpo al viktimoj de diversaspecaj akcidentoj, por la celo esplori ties kaŭzojn? Respondante por pluraj aferoj, per kiuj ĝi sin ŝarĝis, la Domo certe plenumas similajn taskojn ĉiutage...

Preskaŭ ĉiutage - tuj korektis Druso.

Kaj fiksante sur Hilario strangan rigardon, li al-

donis:

Mi devas rimarkigi, ke vi ambaŭ kolektas al vi lernan materialon, por veki niajn enkarniĝintajn fratojn, kiuj preskaŭ ĉiuj travivas gravan fazon de batalado, re- guligante siajn kontojn kun la Dia Juĝisto. Analizante tiujn elaĉetojn, vi nepre estus kondukitaj al la ekzameno de situacioj kaj problemoj, kiuj povus krei detruajn bild­ojn en la animo de multaj homoj, kiujn vi intencas helpi.

Farante supraĵan rideton, tra kiu li travidigis la humilecon, kiu ornamis lian elektitan spiriton, li aldiris:

Ŝajnas al mi, ke ni ne estas kapablaj komentarii grandmezuran akcidenton en la sfero de la homoj, ne enblovante en ilin la viruson de timo, kiu tiel ofte al- portas senkuraĝigon kaj morton.

La serena, evangelia parolo de nia direktanto re- ĝustigis niajn malpli edifajn impulsojn.

Neneigeble la Tero estas plenplena de homoj, tiaj kiel ni, alforĝitaj al komplikitaj ŝuldiĝoj kaj bezonantaj kontinuan agadon por la necesa reekvilibro. Ne estus do pravigeble turmenti ilin per pensoj pri timo kaj pre- mateco, se per la bono, sentata kaj praktikata, ni povas en ĉiu tempo forpeli de nia ĉielo la nubojn de probablaj suferoj.

Загрузка...