Rimarkinte nian klaran teniĝon je kompreno kaj obe- emo, kiel ja ne povus ne esti, la estro de la intitucio, post nelonga halto, parolis plu per afabla tono:

- Ni prezentu al ni, ke vi esplorus la fontojn de la elprovo, kiun travivis la hodiaŭaj akcidentosuferint- oj... Vi certe trafus krimulojn, kiuj iam elĵetis sende- fendajn fratojn el la supro de tre altaj turoj, por ke ties korpoj disfrakasiĝu sur la tero; kamaradojn, kiuj en pasinta tempo faris abomenindajn krimojn sur la maro, dronigante altavalorajn vivojn; aŭ sinmortigint- ojn, kiuj sin rulfaligis de ĉielskrapantaj konstruaĵoj aŭ de minacaspektaj montpintoj, en plej granda mezuro atestante ribelon kontraŭ la Leĝo, kaj kiuj, por momen- to, nur en tia dolora epizodo trovis al si rimedon por ŝanĝi sian propran situacion.

"Kiom da miloj da enkarniĝintaj fratoj ni havas, en kies kontoj ĉe la Diaj Tribunaloj troviĝas similaj debet- oj? Ni tamen scias, ke ni, ŝuldantaj konsciencoj, ja pov­as ĉiutage plibonigi nian krediton. Kiom da surteraj mi- grantoj, en kies vojiraj planoj estas antaŭdifinitaj teruraj surprizoj, estas konvene helpataj, por ke perforta morto ne vundu iliajn korpojn dank'al la laŭdindaj faroj, al kiuj ili sin oferas? Kiom da intervenoj de varma preĝo havigas oportunajn pagoprokrastojn al homo, kies pied- oj jam staras sur la rando de la tombo? Kiom da ofer- devoj akiras por iu animo, kiu ilin volonte akceptas, grandvalorajn profitojn en la Superega Vivo, en kiu dis- ponoj estas improvizataj, por mildigi la severecon de la necesa elprovo?

"Ni ja scias, ke se unu sonondo renkontas alian tiel, ke la "krestoj" de la unua kuntrafiĝas kun la "valoj" de la dua, tiu medio sekve tie ne vibras, kaj la rezultato estas do silento. Tiel same, naskante novajn kaŭzojn per la bono, farita hodiaŭ, ni povas okazigi "interferon" inter tiuj novaj kaŭzoj kaj la kaŭzoj de la malbono, farita hieraŭ, kaj tiel ni ilin nuligas kaj reakiras nian ekvilibron. Ni tial opinias pli saĝe stimuli la praktik- adon de bono per ĉiuj niaj disponeblaj rimedoj. Karitato kaj digna studado, fido kaj bonanimeco, optimismo kaj laboro, arto kaj konstruanta meditado estas renovigaj objektoj, kies meriton ni ja devas ne ignori, en la rebon- igo de niaj ideoj kaj, sekve, de niaj destinoj."

Nia estro faris pli longan paŭzon, kaj mi, instigita de la deziro lerni, demandis Druson, ĉu li mem ne sekvis iun procedon de opa elaĉeto, en kiu la implikitaj Spirit- oj havis nenian alian rimedon ol perfortan morton, kiel elfinadon de la tagoj de la malsubtila korpo; al tio la instruanto senhezite respondis:

Mi konservas el mia sperto kelke da signifoplenaj okazoj, kiujn estas juste mencii, tamen mi rakontos nur unu el ili, ĉar nin urĝas niaj devoj.

Post nemulte da sekundoj, dum kiuj li kompreneble vekis la memoron, li afable ekparolis:

Antaŭ tridek jaroj mi ĝuis la kunevivadon de du bonfarantoj, al kies abnegacio mi multe dankas en ĉi tiu lumloĝejo. Askanio kaj Luko, Asistantoj respektataj en la Supera Sfero, estis anoj de nia taĉmento da bravaj kaj amikaj mentoroj... Kiam mi konatiĝis kun ili per- sone, ili jam antaŭe pasigis multe da jaroj helpante frat- ojn dekliniĝintajn de la virto kaj suferantajn. Kleraj kaj noblaj, ili estis senlacaj kunuloj en niaj plej bonaj entreprenoj. Tamen eĉ post tutaj jardekoj da batalado en la klopodoj de la sanktiga frateco, sopirante al sia akcepto en pli altajn sferojn, por ke plivastiĝu iliaj ideal- oj de sankteco kaj beleco, ili ne elmontris la necesan specialan kondiĉon por la dezirata ekflugo. Tute absorb- itaj de la entuziasmo instrui la vojon de bono al siaj similuloj, ili neniam ekpensis sondi sian pasintecon; vere, kiam ni raviĝas de la majesta lumo ĉe la montosupro, ni ne ĉiam inkliniĝas al ia esploro de la nebulo en la valo... Ili do sopiregis al la supreniro, sed ili sentis sin trompitaj en sia espero pro la nekonsento de la aŭto- ritatuloj, kiuj en ili ne rekonis la nepre necesan meriton.

"Ĉi tiu neagrabla situacio jam longiĝis, kiam unu el ili petis la Ĝeneralan Direkcion, al kiu ni estas submet- itaj, eldiri sian opinion. Tiu peto trairis la ordinarajn kanalojn kaj en certa momento ili ambaŭ estis vokitaj por la necesa ekzameno. Ilian nebonan personan situa- cion plej simpatie analizis teknikistoj de la Supera Re- giono, kiuj rekondukis ilian memoron al tempoj malprok- simaj. Pluraj observoslipon estis ĉerpitaj el la memoro- sfero, simile al la radiografiaĵoj de la hodiaŭa surtera Medicino, kaj el ili venis supren gravaj faktoj... Efekti- ve, Askanio kaj Luko posedis grandan krediton, akiritan tra preskaŭ kvin sinsekvaj jarcentoj da digna laborado, sume la lastajn kvin ekzistadojn en la karnorondoj kaj la stadiojn de spirita servado en la najbaraĵo de la ma­teria kampo; tamen, kiam la grada esplorado trafis iliajn farojn dum la 15-a jarcento, elkoviĝis io, kio trudis al ili doloran meditadon...

"Tiritaj el la arkivo de la memoro kaj profunde vundante iliajn spiritojn, post la magneta procedo, pri kiu ni parolis, reaperis sur la diritaj slipoj la scenoj de terura krimo, kiun ili ambaŭ faris en 1429, tuj post la liberigo de Orleano, kiam ili estis anoj de la armeo de Johana d'Arc... Soifante influon ĉe siaj militfratoj, ili ne malkuraĝis murdi du kamaradojn, elĵetante ilin en kotan fosojn el la supro de fortikaĵo en la teritorio Gatinais, kaj ebriiĝis en la vantaj honoradoj, kiuj post kelka tempo suferigis al ili turmentajn riproĉojn de la konscienco trans la tombo. Ĉe tiu ĉi punkto de la ĝena esplorado, pro sia respektindeco ili estis demanditaj de la kompetentaj aŭtoritatuloj, ĉu ili deziras, aŭ ne daŭr- igi plu tiun kuriozan sondadon, al kio ili respondis nee, preferante likvidi sian ŝuldon, antaŭ ol penetri plue en la tenejojn de la subkonscio. Tial, anstataŭ ankoraŭ in- sistadi pri leviĝo al pli altaj niveloj, ili, kontraŭe, petis pri reiro en la homan medion, kie ili ĵus elpagis tiun ŝuldon."

Kiel do? - demandis Hilario kun ekscitita scivolo.

Car ili povis elekti la specon de elprovo, dank'al la moralaj rimedoj, kiujn ili akumulis en sia interna mon- do - respondis la direktoro -, ili tial preferis taskojn en la sfero de la aeronaŭtiko, al kies evoluado ili oferis sian vivon. Antaŭ du monatoj ili revenis al niaj vicoj, spertinte tian saman mortan falon, kian ili spertigis al siaj batalkamaradoj en la 15-a jarcento.

Kaj ĉu nia kara instruanto vizitis ilin dum iliaj preparaj paŝoj por la ĵus finiĝinta reenkarniĝo? - mi respekte demandis.

Jes, mi plurajn fojojn vidis ilin antaŭ ilia foriro. Ili troviĝis kune kun granda nombro da amikaj Spiritoj en speciala departemento de reenkarniĝo, kie centoj da estuloj, havantaj ŝuldojn similajn al iliaj, sin pretigis por sia reiro en la karnon kaj tial ili prenos sur sin el- aĉetan laboron per opa kulpelpago.

Kaj ĉu ili ĉiuj povis elekti la specon de batalado, per kiu ili likvidos siajn kontojn? - mi ankoraŭ demand- is kun tute natura interesiĝo.

Ne ĉiuj - akcente diris Druso. - Tian rajton havis nur tiuj kun grandaj moralaj kreditoj, kiel la bon- farantoj, pri kiuj mi parolis. Efektive, multajn mi vidis, preparantajn sin por perforta morto favore al al pro- gresado de la aeronaŭtiko kaj inĝenierarto, de la marna- vigado kaj surteraj transportoj, de Medicino kaj indus- trio ĝenerale, sed mi rimarkis, ke la plimulto, pro siaj ŝuldoj kaj laŭ la voĉo de sia propra konscienco, ne ricevis tiun rajton: ili devis sendiskute akcepti amarajn elprov- ojn, ĉu en la infanaĝo, ĉu en la juneco, ĉu en la maljun- eco, tra diversaj akcidentoj, de simpla kripligo ĝis morto, por sin elpurigi de gravaj kulpoj.

Kaj iliaj gepatroj? - demandis mia terurita ko- lego. - En kia situacio ni trovus la gepatrojn de tiuj homoj, devantaj esti oferitaj al la progreso kaj justeco en sia propra regeneriĝo? Cu ilia doloro ne estas dece pesata de la aŭtoritatuloj, kiuj kontrolas nian vivon?

Kiel do ne? - respondis la direktoro. - La es­tuloj, bezonantaj tiajn elaĉetajn elprovojn, estas kondu- kataj al la koroj, kiuj kunkulpiĝis kun ili en bedaŭrindaj krimoj, ĉu antaŭ longe, ĉu antaŭ nelonge; aŭ, ankaŭ, al tiuj gepatroj, kiuj iam fiaskis rilate siajn infanoj n, por ke ili lernu per kruela resopiro aŭ per neesprimebla an- goro la respekton kaj sindonon, la honoron kaj korecon, kiujn ni ĉiuj ŝuldas sur la Tero al la familio. La opa doloro estas la rimedo, kiu korektas niajn reciprokajn difektojn.

Fariĝis longa paŭzo. Ĉi tiu leciono kvazaŭ igis nin penetri en nian propran mondon. Tamen Hilario, ne- kontentigita kiel ĉiam, vivece demandis:

Amika instruanto, ni prezentu al ni, ke post tiu sia venko, pri kiu vi sciigis nin, Askanio kaj Luko anko- raŭ deziros supreniri sur pli altajn etaĝojn... Ĉu por tio ili devos ree esplori sian pasintecon?

En la okazo, se ili ne montros, ke ili troviĝas en la kondiĉoj postulataj por tiu altiĝo, ili estos do de- nove submetitaj al justa sondado por la ekzameno kaj elekto de pluaj pagoj, kiujn oni konsideros necesaj.

Tio do signifas, ke neniu leviĝas al la Ĉielo, ne kvitiĝinte kun la Tero?

La kunparolanto ridetis kaj aldonis:

Ni pli ĝuste diru, ke neniu atingas la Ĉielon sen antaŭa plena kvietiĝo kun la Tero, ĉar ja nia grada altiĝo povas fariĝi, kvankam ĉiam kondiĉata al nia merito el la jamaj konkeroj. La principoj pri la relativeco trovas en ĉi tiu temo tute ĝustan lokon. Ju pli da interna ĉielo en la animo, per la sublimigo de la vivo, des pli vasta penetro de la animo en la eksterajn ĉielojn, ĝis ĝia su- perega kuniĝo kun Dio, Nia Patro. Por tio, kiel ni ĝin ja rekonas, estas nepre necese observadi justecon, kaj la Dia Justeco estas nedisigeble ligita al ni, ĉar nenia feliĉo en nia ĉirkaŭaĵo estas vera feliĉo en nia interno sen la implicita aprobo de nia konscienco.

La instruo estis profunda.

Ni ĉesigis la eldemandadon, kaj ĉar urĝa laboro pos- tulis la ĉeeston de Druso en alia loko, ni tial foriris di- rekte al la Templo de la Domo, por preĝi kaj pensi.

Sankcioj kaj helpoj

Post sia traktado kun la malsanuloj la Instruanto Druso konsentis al ni kelke da minutoj da eduka kon- versacio.

Li brile disvolvis la demandon pri la elprovoj dum la surtera spertiĝado. Li avertis nin pri la necesa mensa renoviĝo en la kadro de bono, reliefigante la neceson de studado, por la enpreno de la supera konado, kaj de serv- ado al la proksimulo, por la kolektado de simpatio, sen kiuj ĉiaj evoluovojoj montriĝas komplikitaj kaj malfa- cile ireblaj.

Apud li, dum li prelegadis, staris kurioza skulptaĵo: mirinda statuo, kopie prezentanta la homan korpon, tra- videblan por niaj okuloj kaj al kiu mankis nur la spirita blovo, por montriĝi vivanta. Tie klare vidiĝis al nia ri- gardo ĉiuj organoj kaj akcesoraĵoj de la materia anim- portilo, sub la protekto de la nerva kaj sanga sistemoj.

La koro, simila al granda birdo en la nesto de la ar- terioj, ĉirkaŭvolvantaj la arbon de la pulmoj; la hepato, kvazaŭ ia vibranta kondensilo; la stomako kaj intestoj, ŝajnantaj teknikaj kaldronoj; kaj la renoj, kun la aspe- kto de kompleksaj filtriloj - ĉio ĉi naskis ĉe ni profund- an admiron; tamen nia plej granda interesiĝo koncentr- iĝis sur la endokrina sistemo, en kiu la glandoj elstaris, disradiante lumon. La epifizo, la tiroida, paratiroidaj kaj surrenaj glandoj, la timuso, la pankreaso kaj la ge- nerbursoj perfekte bildiĝis sur la vivanta fono de la perispiritaj centroj, kiuj aranĝiĝis inter si laŭ subtilegaj nervaj branĉoj, kurioze alĝustigitaj unu al alia, tra la plektoj; ĉiu centro eligadis propraj n radiojn, kaj la tuto prezentis harmonian kunaĵon, kiu instigis nin al ekstaza kontemplado.

Rimarkinte nian surprizon, la domestro bonkore

diris:

Ni ordinare turnas la atenton de niaj malsanuloj sur la ilojn de niaj manifestiĝoj, kiom elbe montrante al ili la rilaton inter niaj spiritaj statoj kaj la iloj, kiujn ni uzas. Estas necese kompreni, ke ĉia malbono, kiun ni konscie faras, iele signas difekton en nia konscienco, kaj ĉia tia difekto naskas perturbon aŭ kripligon en la organismo, kiu ekstere materiigas nian estecon. Sur ĉiuj tavoloj de la Universo ni estas spirito kaj manifestaĵo, penso kaj formo. Jen kial, en la mondo, la Medicino devas rigardi malsanulon kiel ian psikokorpan tuton, se ĝi ja volas esti konsiderata kiel kuracarto.

Kaj tuŝante tiun belan skulptaĵon, li daŭrigis:

El la menso lumita de la racio, el ĝi, sidejo de la superaj principoj, direktantaj la individuecon, fluas la fortoj, kiuj asekuras la organan ekvilibron per radioj ankoraŭ nekoneblaj por la homa esplorado; tiuj radioj reanimas la perispiritajn centrojn, en kies maŝoj sidas la tiel nomataj endokrinaj glandoj, kiuj siavice elĵetas rimedojn, kiuj certigas al ni la stabilecon de la ĉela kam- po. Kiel evidente, en la enkarnuloj tiuj elementoj ma- teriiĝas kiel diversaj hormonoj, kiuj tra la sango agas sur la organojn de la karna korpo. La ordinara homo, kiu jam konas la tiroksinon kaj la adrenalinon, energio- substancojn produktatajn de la tiroida kaj surrenaj gland- oj kaj kiuj decide influas la laboradon de la cirkulapa- rato, la nervojn kaj la muskolojn, ja scias ke ĉiuj ceteraj internsekreciaj glandoj naskas rimedojn, kiuj decidas pri sano kaj malsano, pri ekvilibro kaj malekvilibro ĉe la enkarnuloj. Sekve, kiel facile kompreneble, ĉiuj akci- dentaj statoj de la envolvaĵo, per kiu ni nin vestas, en la spaco kaj en la tempo, esence dependas de nia mensa komando. Tial justeco, kiel fundamenta ordorganizo en la Kreitaĵaro, senŝanĝe komenciĝas ĉe ni mem en ĉia tempo, kiam ni rompas ĝiajn principojn. La evolucio al Dio povas esti komparata al dia migrado. La bono estas signalo, permesanta vojon liberan direkte al la su- proj de la Supera Vivo, dum malbono signifas baron, kiu trudas al ni pli aŭ malpli dolorajn haltojn por rekon- formiĝo.

Profitante nelongan paŭzon, kiun li faris, Hilario

rimarkis:

Estas admirinda la eduka laborado en la malsu- peraj regionoj por la reenkarniĝo...

Jes, sendube - rediris la instruanto. - Estas necese informi ĉiujn niajn fratojn, baldaŭ reirontajn inter la homojn, ke la karna korpo, kun la ĝin koncernantaj taskoj, valoras kiel efektiva premio de la Dia Boneco, donaco, kiun oni devas ŝati. Ci tie, en la elpurigaj sferoj, ni havas tutajn multegojn da elarniĝintoj, kiuj, misuz- inte la bonaĵojn de la homa vivo, alvenis el la mondo en bedaŭrindaj halucinaj krizoj. Multaj, dank'al sia mal- feliĉa senscieco mem, sukcesis adaptiĝi al nenia religia koncepto; milionoj, tute ne respektante la patrinan kred- on, kiu klarigadis ilian menson laŭ la ŝuldiĝoj prenitaj antaŭ Dio, sin konscie donis al mensa krueleco, kreante al si ruinon kaj maldolĉon, ĉar la malbono al aliulo estis ja malbono, per kiu ili ŝarĝis sian propran kapon. Li- beriĝinte el la malsubtila materio, kelkaj do venas ĉi tien frapataj de la konsciencoriproĉo kaj pento, frakas- itaj de bedaŭrindaj fiaskoj; aliaj pli aŭ malpli longe res- tadas en punkavernoj, kie, kaptaĵoj de iamaj malamikoj aŭ de longatempaj kamaradoj en malvirto, ili suferas de plorindaj ŝanĝoj en siaj fortocentroj, montriĝantaj en la menso per pereiga malordo.

"Akceptite en nian amplenan rifuĝejon, ili iom post iom revigliĝas... La reboniga reenkarniĝo, t.e. la enfermiĝo en la karnon en anaraj kondiĉoj, sin prezentas kiel neevitebla alternativo. Estas necese renaskiĝi, por sperti terurajn barojn, starigitajn de la perispirita mal- harmonio, kiun ni mem kreis al ni. Tamen, antaŭ ol kuŝi en nova lulilo ĉe la homoj, ni devas kiel eble pli- bonigi niajn kontojn... Jen kial tiaj institucioj, kiel la niaj, funkcias sur pluraj kampoj de la malsuperaj region­oj, kiuj laŭ la malnova teologio estas samsignifaj kiel regionoj inferaj... Sed kio ja ekzistas, tio estas la vast- ega Ombrejo, situanta inter la Tero kaj la Ĉielo, dolora lando de ombroj, kreita kaj tenata de la homa menso, ordinare ribelema kaj senokupa, deliranta kaj malsan- ema (>). La elkarniĝintaj amikoj, kiuj tre malrapide vekiĝas por la respondeco vivi, rigardante en la vizaĝon la devon de la malfacila renaskiĝo en la mondo, komencas diligente labori ĉi tie, venkante terurajn barojn kaj su- perfortante ĉiaspecajn ventegojn, por konkeri la meriton, kiun ili malzorgis dum sia estado en la korpo; ili tia- maniere enradikas en sian propran spiriton la moralajn benindajn batalojn en la areno materia.

Montrante rigardon brilantan de komprenemo kaj amo, simile al klera kaj bonkora instruisto, deziranta la progreson de siaj lernantoj, la direktoro longe haltis kaj nin demandis:

Ĉu vi ĝin komprenis?

Jes ja... - ni unutempe respondis, interesitaj pri pli granda amplekso de la leciono.

Tial ni ĉiuj - li daŭrigis - por rekomenci niajn enkarnajn luktojn, petas pri la reĝimo de sankcioj, aŭ iu, kiam ni tion ne rajtas mem, ĝin elserĉas al ni, propet- ante por ni la superajn aŭtoritatulojn.

Reĝimo de sankcioj? - demandis Hilario sur-

prizita.

Tute ĝuste. Mi ĉi tie ne parolas pri la moral- karakteraj disponoj, per kiuj ni kompreneble alfrontas, ĉe la samsangaj familianoj aŭ en la miksbatalado, la dua- fojan alproksimiĝon al tiuj Spiritoj, al kiuj ni ŝuldas

() Nia menso kreas objektivajn aĵojn kaj estulojn, bonajn kaj malbonajn, sed pli proksime de la terkrusto tiaj kreaĵoj estas ordinare malbonaj, ĉar la plej multaj homoj estas malsuperaj Spiritoj; tial inter la Tero kaj la Ĉielo ekz- istas malluma regiono, loĝata de niaj krudaj kreaĵoj. Laŭ la kredo de ĉiu, tia regiono estas diverse nomata: Infero, Purgatorio, Hadeso, Ŝeol, Ombrejo, k.a. Pri tiu "Ombrejo" la sama Aŭtoro de ĉi tiu verko parolas pli vaste en sia libro "Nosso Lar", kies Esperanta traduko ("Nia Hejmo") estas jam eldonita. - La Trad.

paciencon kaj karesemon, toleron kaj oferon, por elpagi iujn debetojn, kiuj ombras nian vojon; mi parolas ja pri rebonigaj paŝoj, kiujn ni petas por nia bono kaj en ni mem, kiel denaskaj mankoj, kun kiuj ni reaperas en la materia lulilo, post multe da refarataj faloj ĉe samaj eraroj kaj deflankiĝoj.

"Tiuj, kiuj plurfoje preterlasis grandajn oportunajn okazojn por labori sur la Tero pro la sistema englutado de korodaĵoj, kiaj estas alkoholo kaj aliaj venenoj de la organismaj fortoj, kiel ankaŭ la hardiĝintaj amantoj de manĝemado, preskaŭ ĉiam transiras la riveron de la morto kvazaŭ nerektaj sinmortigintoj; vekiĝinte por la reĝustigaj laboroj, al kiuj ili nepre devas submetiĝi, ili petas pri sia reiro en la karnon en korpoj jam de la in- fanaĝo inklinaj al la stenozo de la piloro, al la ulceriĝo de la stomako, al malordoj de la pankreaso, al kojlito kaj al la multaj intestomalsanoj, kiuj trudas al ili ĉiam- aj kvankam sufereblajn turmentojn dum ilia tuta vivo.

"Eminentaj inteligentuloj, ofte defalintaj de la mo- ralo per la frivoleco, kun kiu ili profitis sporton kaj danc- on, dissemante malesperon kaj malfeliĉon en amemaj kaj sentemaj koroj, petas pri organismaj formoj minacataj de paralizo kaj reŭmatismo, frapataj de diversaj kaduk- aĵoj kaj neoplasmoj.

"Homoj, kiuj ĉe multaj okazoj lasis sin veneni per la okuloj kaj oreloj, kompromitante sin en vasta reto de krimo per kalumniado kaj klaĉado, petas pri fiziologiaj animportiloj, suferantaj de neperfektaj vidaj kaj aŭdaj organoj, kiuj antaŭgardus ilin de fatalaj rekulpiĝoj.

"Intelektuloj kaj artistoj, kiuj uzas sanktajn rimed- ojn de la spirito por korupti la homajn sentojn, kreante malpli dignajn bildojn, petas pri cerboj kun gravaj kaj doloraj inhibicioj, por ke, per meditado dum sia kelka- tempa izoliteco, ili povu disvolvi la forgesitajn ecojn de la koro.

"Viroj kaj virinoj, kiuj ekspluatis siajn fizikajn na- turdotojn, manovrante kun la beleco kaj perfekteco de siaj formoj, por inokuli frenezon kaj suferon al tiuj, kiuj akceptadis iliajn falsajn promesojn, petas pri korpoj tra- feblaj por ĝenaj dermatozoj, kiel ekzemo kaj haŭtotu- moriĝo, aŭ kun misfunkcianta tiroido, kiu trudus al ili konstantan edukan bataladon.

"Grandaj oratoroj, kiuj mokis la dian celon de la parolo, konfuzante multegojn da homoj aŭ frenezigante nesingardajn animojn, petas pri malsanoj ĉe la voĉkord- oj, por ke, spertante periodajn afoniojn, ili rezignu tu- multigi la spiritojn per brilanta parolo.

"Kaj miloj da homoj, kiuj transformis la sanktejon de la sekso en fokuson de malordo en aliula vivo, ruin- igante hejmojn kaj malfeliĉigante konsciencojn, petas pri organismoj taŭzataj de gravaj lezoj en la seksa sektoro, jam de sia puberiĝo travivante ovariajn kaj testikajn perturbojn.

"Blindeco, muteco, surdeco, paralizo, kancero, lepro, epilepsio, diabeto, pemfigo, frenezeco kaj ĉiaj malfacile resanigeblaj malsanoj signifas sankciojn kreitajn de la Dia Favorkoreco en la kadro de la Universa Justeco, verdiktojn, kiuj kontentigas niajn petojn mem, por ke ni ne perdu la eternajn benojn de la spirito, preferante bedaŭrindajn homajn iluziojn."

Sed ĉu ekzistas specialaj institucioj, prizorgantaj ekzemple la organismajn malordojn, petitajn por la re- enkarniĝo? - demandis mia miregante kolego.

Nia grandanima kunparolanto signifoplene ekridetis kaj respondis:

Jes, Hilario, la Boneco de la Sinjoro estas sen- lima kaj konsentas la ni la favoron peti pri tiaj difektoj, ĉar la memkonfeso de niaj malfortaj flankoj kaj mal- obeoj faras bonege al niaj ŝuldoŝarĝitaj spiritoj. Humil- eco, en ĉia situacio, ekbruligas lumon en niaj animoj, naskante ĉirkaŭ ni benindajn fontojn de frata simpatio. Tamen eĉ se ni ne petus la punon, kiun ni bezonas, nia stato ne ŝanĝiĝus, ĉar malbonago tuj vundas nian kon- sciencon, kiu, ekperdinte sian harmonion, rompas mem la harmonion inter la fortocentroj, en kiuj ĝi sin tenas. Tiamaniere niaj labororganizoj por reenkarniĝoj kunhelp- as, por ke ni ĉiuj ricevu sur la scenejo de la Tero la merititan karnvestaĵon.

Nu, kion do utilas ia peto pri tiu aŭ tiu dispono, koncernanta nian reedukadon?

Ho, ne kreu al vi tian problemon! - severe ek- kriis Druso. - Preĝo, por tiu celo, pri kiu ni parolas, estas ĉiam signo de bonvolo kaj komprenemo ĉe la atest- ado de nia stato de ŝuldantaj spiritoj. Sendube ĝi ne kapablas modifi la vojon de la leĝoj, antaŭ kiuj ni far- iĝas kulpuloj, submetitaj al diversaj punoj, tamen ĝi re- novigas nian estecon, utilante ne nur kiel beninda semado de solidareco por nia bono, sed ankaŭ kiel antaŭrimedo kontraŭ la refarado de malbono. Krom tio, la preĝo ebl- igas al ni alproksimiĝi al la grandaj bonfarantoj, kiuj kontrolas niajn paŝojn, kaj helpas al ni organizi novan planon por sekura irado.

Mia kamarado respekte notis al si la lecionon kaj konsideris:

Kara instruanto, el via klarigo ni konkludas, ke reenkarniĝante, ni kunportas la restaĵojn el niaj eraroj, kiuj akompanas nian renaskiĝon en la fiziologia orga- nismo kvazaŭ denaskaj radikoj de la malbonoj, kiujn ni mem plantis...

Perfekte! - akcente jesis la amika mentoro -. Niaj dispozicioj por tiu aŭ alia malsano en la surtera korpo reprezentas zonojn de magneta altiro, kiuj signas niajn ŝuldojn kontraŭ la Eternaj Leĝoj kaj elmontras eksteren la neperfektaĵojn de niaj spiritoj.

Druso ekmeditis kelkajn sekundojn, kvazaŭ pesante en la animo la gravecon de la temo, kaj rekomencis:

Miaj asertoj sendube ne esceptas la neceson de asepso kaj higieno, de medikamentado kaj konvena pri- zorgado, en la kuracado de ĉiakaŭzaj malsanoj. Mi dezir- as emfazi nur tion, ke ĉiu animo reaperas en la materia korpo kunportante siajn neperfektaĵojn, rebildiĝantajn sur la karna vestaĵo kiel kampoj favoraj por la elromp- iĝo de certaj malsanoj, kiel grundoj taŭgaj por la nask- iĝo de sennombraj virusoj, baciloj kaj bakterioj, povant- aj peli la animon al plej gravaj suferoj, laŭ ĝiaj ŝuldoj; sed, de alia flanko, ĝi portas kun si la kapablon krei en sia propra organa mondo ĉiajn antikorpojn, imunigante sin kontraŭ la altrudoj de la karno, kapablon, kiun ĝi povas treege pligrandigi per preĝado, per la korektantaj ekzercoj, al kiuj ĝi sin dediĉos, per mensa kontraŭstaro aŭ per servado al la proksimulo, per kio ĝi altiras por sia bono altvalorajn rimedojn. Ni ne forgesu, ke bono estas la vera aganto kontraŭ malbono.

Tamen - aldiris Hilario - estus juste memorigi, ke ankaŭ la bestoj suferas diagnozeblajn malsanojn, kiel la afta epidemio, rabio, pneŭmonio...

Kaj same la vegetaĵoj, kun siaj propraj malsanoj, postulas grasigaĵojn kaj fungodetruilojn - alplenigis la mentoro, ridetante.

Kaj li aldonis:

Doloro estas el la plej gravaj elementoj de la ekonomio de la disvolviĝanta vivo. Fero sub martelego, semo en kavo, besto buĉata, kiel ankaŭ infano ploranta, nepriresponda aŭ duonkonscia, por disvolvi siajn organ- ojn - ĉiuj spertas la doloron-evolucion, kiu agas el eks- tere internen, perfektigante la estaĵon, kaj sen kiu ne ekzistus progreso. Sed en nia studado ni esploras la doloron-elpagon, kiu venas el interne eksteren, markante la homon tra la jarcentoj, retenante lin en implikitaj afliktolabirintoj, por lin korekti koncerne la Justecon... Estas ja tre malsame...

Kurioza afero! - ekkriis Hilario - Mi neniam antaŭe ekpensis pri similaj komprenaĵoj... Doloro-evo- lucio, doloro-elpago...

Kaj al tio ekzistas ankoraŭ la doloro-helpo - bonvole aldonis Druso.

Kio do!

Rimarkinte la surprizon, stampitan sur niaj vizaĝoj, la direktoro plue parolis:

Ce multe da okazoj, dum la homa batalado, la animo sin ŝarĝas per ŝuldiĝoj pezaj laŭ tia aŭ tia senco. Ordinare ni rikoltas profitojn en iuj sektoroj, sed en aliaj ni perdas. Kelkafoje ni vive interesiĝas pri la perfekt- iĝo de la proksimulo, sed forgesas nian propran plibon- iĝon. Tial, dank'al la interveno de amikoj, sin dediĉantaj al nia feliĉo kaj venko, ni ricevas la benon de doloraj longedaŭraj malsanoj en la materia envolvaĵo, celantaj ĉu evitigi al ni falon en la abismon de krimo, ĉu pretigi nin por la elkarniĝo, por ke ni ne estu trafitaj de iaj frakasantaj surprizoj ĉe la transiro en la morton. In- farkto, trombozo, hemiplegio, pene elportata kancero, tro frua senileco kaj aliaj frapoj de la vivo iafoje estas do- loroj-helpoj, por ke la animo liberiĝu de certaj eraroj, kiujn ĝi faris dum la ekzistado de la karna korpo; tia- maniere, per longa meditado kaj bonfaranta disciplino, ĝi fariĝas kapabla por la respektinda eniro en la Spi- ritan Vivon.

Sed Druso estis nun vokita al aliaj laboroj kaj lasis nin okupitaj de niaj propraj pensoj.

Kortuŝanta surprizo

Dum tri jaroj ni preskaŭ ĉiutage estis en la "Domo Paco", prenante altvalorajn lecionojn kaj lernante servi. Tie, apud Druso, en la frata kunvivado kun Silas kaj inter aliaj servemaj amikoj, ni rikoltis superbelajn prov- ojn kaj notojn.

Vere sufero, en tiu ŝirmejo turmentata de grandeg- aj klopodoj, estis la konstanta noto en ĉiuj fakoj. La domo ofte tremadis ĉe sia fundamento per nepriskrib- eblaj magnetaj skuoj; aliajn fojojn, sub la atako de sova- ĝaj legioj, ĝi similis fortikaĵon en la stato de maltran- kviliga sieĝo, al kiu nur la Dia Favorkoreco povus porti savon. Tamen en ĉiaj cirkonstancoj Druso kunvokis nin ĉiujn al preĝado, kaj niaj preĝoj neniam restis sen res- pondo. Provizoj kaj helprimedoj, disponoj kaj balzamoj konstante venadis el la Superaj Tavoloj, kontentigante nian bezonon aŭ forpelante nian heziton.

La domestro estis en niaj okuloj la plej alta modelo de morala netuŝebleco, malgraŭ la humileco, laŭ kiu li kondukis ĉiujn siajn teniĝojn. Ni neniam vidis de li eĉ la plej malgrandan agon ne konforman al la nobla kaj vasta mandato, pri kiu li disponis. Li estis firmkarak- tera sen krudeco, justa sen partieco. Li ŝatis ne nur la konsilon de la grandaj Spiritoj, kiuj vizitadis nian Rond- on, sed ankaŭ la humilan parolon de la kompatindaj su- ferantoj, kiuj venadis al ni kun peto pri helpo. Li kon- servadis koran respekton al la superadministrantoj de la Domo, kies avertojn li senhezite plenumadis, tiel same, kiel li elmontradis la plej grandan korecon en la senĉesa prizorgado de tiuj malfeliĉuloj, kiuj petis de ni kunhelp- on kaj komprenemon. Li kvazaŭ havis mil brakojn. Li ne limigis sin je la respektinda rolo de centra administr- anto, al kiu ni ŝuldis konstantan honoradon, sed estis ankaŭ la atenta konsilanto de ĉiuj asesoroj, la kuracisto de niaj gastoj, la estro de niaj ekspedicioj, la toler- ema, simplanima flegisto ĉiam, kiam la cirkonstancoj ĝin postulis.

Tamen, kie ni vidis lian plej impresan vizitadon, tio estis ĝuste ĉe la litoj de la malfeliĉaj fratoj, prenitaj el la mallumaj intermontoj, kie staris la institucio. Ĉiu- nokte, ĉiam, kiam ni deziris, ni povis apud Silas sekvi liajn magnetajn laborojn; tie ni vidis kompatindajn est- ulojn, kiuj, vagante en la mallumo, jam ne sin mem rekonis, freneziĝinte de malvirtiĝo aŭ delirante pro sia propra malespero.

Estis ĉiam dolore rigardi tiujn misformajn kaj ne- rekoneblajn fratojn, kiujn la mensa skurĝado senpru- dentigis. Pli ol unu fojon Hilario kaj mi ekploregis antaŭ tiuj timegigaj mienoj, kiujn la ekstrema mensmalordo senmovigis ĝis terura prostracio aŭ ribeligis en krizoj de frenezo.

Sed Druso sin klinadis super ĉiuj tiuj malfeliĉuloj kun ĉiam sama koreco. Post la kutima preĝo li aplik- adis revigligajn magnetajn fluojn kaj tuj poste, kun la konvena firmeco, li eldemandadis la ĵusgastigitojn; ni dume faris al ni plurajn notojn, rilatajn al la kunlabor- ado, kiu nin koncernis.

Du, tri, kvar horojn li persone dediĉadis ĉiunokte al tiu helplaboro, kiun li konsideris sankta kaj en kiu neniu el niaj kamaradoj iam trovis okazon lin anstataŭi. Es- cepte de li, ni ĉiuj interŝanĝadis nin en petita aŭ mem- vola kunlaborado, en helpado kaj eldemandado de tiuj fratoj, kiujn frenezigis la amasa enabismiĝo en la ombron.

Unu nokton, por ni neforgeseblan, kompatinda ka- davraspekta virino estis kondukita de la flegistoj en la ĉambron de niaj ordinaraj laboroj por la necesa pri- zorgado.

La taŭzata korpo, kiun apenaŭ kovris malpuregaj ĉifonaĵoj, la manoj, kies fingroj finiĝis per ungegoj, kaj la vizaĝo, tute misformita de terura hipertrofio, senvorte parolis pri la longaj turmentoj, kies viktimo ŝi iam estis.

Kvankam antaŭe prizorgita de la flegistaro de la Domo, la malfeliĉa virino elspiris naŭzan odoron; tamen Dru- so, kiel ĉe aliaj okazoj, karesis al ŝi la frunton kun patra amo.

Fininte la preĝon, per kiu li signigis la komencon de la helptasko, li ekfluigis sur ŝin fluidecaĵojn, por veki ŝiajn fortojn. Poste, rimarkinte profundajn ĝemojn el ŝia brusto, tiu sindonema amiko koncentris la tutan pov- on de sia magneta forto sur la cerbo de la kompatinda virino, kiu, subite revigliĝinte, komencis sin movi. Oni klare vidis, ke Druso agadis sur la encefalan kortikon, instigante ŝin al la necesa vekiĝo.

Tiam la rigida buŝo, hipnote trudita al moviĝo, iom- ete malfermiĝis kaj ekkriis:

Druso! Druso! kompatu min!

Miregante, ni ekvidis la estron de la Domo ŝanceliĝi, preskaŭ svene, kvazaŭ frapita de nevideblaj radioj de angoro kaj morto. Sed la perpleksiĝo ne lin solan trafis: Silas, palega, kuris al li kaj ĉirkaŭprenis lian buston, kvazaŭ timegante, ke li neeviteble falos. Tie fariĝis io stranga, kies signifon ni ne tuj sukcesis kompreni.

Penante sin regi, la respektinda direktoro en kvieta plorado turnis siajn okulojn al la Cielo kaj alvokis la dian inspiron per la lingvo de la silenta preĝo, per kiu la animo komunikiĝas sola kun Dio, kaj post nelonge de- mandis la malfeliĉan:

Fratino, kion vi havas, por diri al ni?

Ŝi malfermis la okuloj n, kiuj turniĝadis en la or- bitoj sen ia esprimo de mensklareco, kaj ŝajne timante kaŝitajn malamikojn, ekkriis malĝoja:

Alportu mian ekzon! Druso min pardonos... Mi estas laca, venkita... Pro Dio, liberigu min... Liberigu min! Mi volas aeron... aeron puran! Cu mi ne sufiĉe pagis por mia krimo? Mi ne kredas, ke Dio kreis nin por la senfina infero. Se mi konscie eraris, ŝarĝante min per la granda kulpo, mi tamen ja scias... ke mia re- boniga punado... estis ĉiam terura! Konduku min an- taŭ mian edzon... por ke mi genuiĝu... Druso forpre- nos min el la loko de la damnitoj... Li komprenos, ke mi ne estas tiel kruela, kiel oni obstine min rigardas...

Mia edzo estis ekstreme bonkora, traktis min kvazaŭ pa­tro! De kiom da jaroj mi suferas, ho Sinjoro!? Vi, kiu resanigis leprulojn kaj demonhavantojn, etendu al mi vi- ajn amantajn brakojn! Prenu min el la infero, en kiun mi estis pelita! Helpu al mi, ho Kristo! Konsentu, ke mi ricevu de la edzo, kiun mi humiligis, la pardonon, kiun mi bezonas, por ke mia konscienco povu fervore preĝi! La konsciencoriproĉo estas fajro, kiu min konsumas! Kompaton! Kompaton! Kompaton!

Ĉe la spontanea interrompo, kiu sekvis, ni vidis, ke la granda kondukisto ploras varmegajn larmojn.

La unuan fojon antaŭ niaj okuloj Silas partoprenis en la magneta helpo. Malgraŭ la mirego videbla en lia vizaĝo li, kun la senvorta konsento de la estro, kiu si- lente cedis al li sian lokon, demandis maltrankvila kaj hezitanta:

Kia estas via nomo?

Aida... - estis ŝia respondo, kiu pli streĉigis nian atenton.

Celante ekhavi pluajn informojn, kiel eble plej preci- zajn, la Asistanto ankoraŭ demandis per tremanta voĉo:

Aida, se vi estas la edzino de Druso, kiel vi kred- igas al ni, ĉu vi do ne memoras iun alian personon? ankoraŭ iun, kiu en la mondo eble estis parto de via vivo en la hejmo?

Ho, mi memoras... - ŝi respondis kun neesprim- ebla koreco -, mi ja memoras... Mia edzo portis kun si filon el sia unua edzino, junan kuraciston, nomatan Silas...

Kaj elmontrante la ekstreman mensfiksecon, al kiu ŝi alĝustiĝis, ŝi murmure demandis:

Kie estas Silas, kiu ankaŭ ne aŭdas min? Ko- mence... li estis malkontenta de mia ĉeesto... , sed... kun la tempo... li fariĝis ia ido de mia koro, indulgema amiko... Silas! Ho jes, jes... Kiu rememorigas al mi la tempon pasintan?

Ĉiam pli kreskis nia ĝenanta surprizo.

Ankaŭ helpistoj falis sur la genuojn kun nereten- eblaj larmoj.

Momente mi ĉion komprenis, rememorante tiun ne- forgeseblan nokton, en kiu Silas ion diris al ni pri sia kortuŝanta historio. Tiu ĉi kompatinda frenezulino estis Aida, tiu suferanta vicpatrino. Nur nun ni rimarkis, ke la Instruanto kaj la Asistanto iam estis, inter la homoj, patro kaj filo... El tio venis la diskreta intimeco, kun kiu ili pretervole ligiĝis unu kun la dua en ĉiaj laboroj. Certe - mi ekpensis en mi - ili prenis sur sin aflikto- plenan mision en ĉi tiu persekutata karitodomo, ne nur por servi al malfeliĉaj elkarnuloj, sed ankaŭ por nobla celo de la koro.

Sed mi ne povis longe doni liberan kuron al mia imagemo, ĉar Druso, nin ĉiujn kortuŝante, prenis en si­ajn protektemajn brakojn la malfeliĉan virinon kaj, al- preminte ŝin al la brusto, surgenue ekkriis al la Ĉielo per voĉo sufokita de larmoj:

- Dankon, Sinjoro! Ankaŭ la pekuloj, kiel mi, hav- as sian tagon de danko! Nun, kiam vi redonis al mia krima koro mian edzinon, kiun mi venenis en la mondo, havigu al mi forton, por ke mi povu levi ŝin el la sufer- abismo, en kiun ŝi falis per mia kulpo!

Estis rimarkebla lia penado por voki pli la Ĉielan Kompatemon, sed la plorsingultoj tute sufokis lian voĉ- on, dum safirblua lumo dense elverŝiĝis el la tegmento, kvazaŭ la Senfina Boneco tuj respondis la kortusantan petegon.

Silas, ekstreme deprimita, helpis lin stariĝi, kaj am- baŭ foriris, kunportante tiun ĉifonaĵon, sed ne virinon, kun la triumfa emocio de iu, kiu konkeris altvaloran trofeon.

Informite, ke la magnetaj laboroj ne daŭros plu en tiu nokto, ni foriris en nian apartan ĉambron kaj ko­mencis studadi niajn impresojn.

En la sekvanta tago Silas venis al ni. Posedis lin ia mistera ĝojo, kvazaŭ li solvis longe turmentantan pro- blemon; kaj rememorigante al ni la Leĝon pri Kaŭzo kaj Efiko, li rapide klarigis la aferon.

Druso kaj li estis patro kaj filo dum sia lasta ekzist- ado, kaj, ricevinte la permeson klopodi por trovi Aidan, kies pereon ili mem kaŭzis, ili ambaŭ sin dediĉas al la laboroj en la Domo kun la konsento de amikoj en la

Supera Sfero. Je la kosto de teruraj luktoj por sia pro­pra regeneriĝo, ili sukcesis havigi al si solidan rondon da amikoj kaj grandan sperton; tamen la memoro pri tiu junulino, fariĝinta ilia viktimo, estis venena dorno en la faldoj de iliaj animoj. Tial, por plialtiĝi en la Senlima Lumo, ili devas pagi tiun malhoronigan ŝuldon.

Kaj esperplena, li akcente diris, kun rigardo disra- dianta nekonatan feliĉon:

Post tri tagoj de hodiaŭ mia patro abdikos de sia funkcio de direktoro de nia institucio kaj fine altiĝos apud mian patrinon, por ke ili ambaŭ ricevu baldaŭ la reenkarniĝon, kiu ilin atendas, sub la gardo de kelkaj niaj amikoj. Mia patro foriros la unua, post nelonge sekvos lin mia sindona patrino por la envolviĝo en la karnon, kaj post kelka tempo, kiam ili geedziĝos inter la homoj, ili ricevos min en la brakojn, kiel sian unue- naskiton, por ke ni tri akceptu la suferantan Aidan en niajn korojn. Jesuo konsentos al ni la feliĉon elpagi tiun grandegan ŝuldon, ĉe la ama helpo de mia patrino, kiu rezignis por nia bono la ĝojon de tuj a plialtiĝo... Kiel vi povas vidi, ni mem, laŭ la Leĝo, serĉas la Jus- tecon meminiciate.

La Asistanto elmontris en sia mieno la ravitecon de feliĉa infano.

Kaj vi? - subite demandis Hilario. - Ĉu vi ankoraŭ restados ĉi tie?

Ne - respondis la nobla amiko. - Ĉe la for- iro de mia patro mi havigis al mi la permeson eniri en grandan edukejon, kie mi spertiĝos por la novaj taskoj de la homa medicino, celante mian plej proksiman sur- teran migradon.

Ĉi tiu sciigo ŝanĝis nian programon. Ni devis do el- fini nian studadon en tiu komplezema institucio, ĉar Dru­so kaj Silas, ekde la unua momento, estis tie nia senduba kaj fidela apogo.

Mi enbrakigis la Asistanton, jam anticipe suferante de lia foresto. Silas estis ankoraŭ unu amiko, de kiu mi devis disiĝi. Mi gratulis lin pro lia venko, kaj kune kun li ni konsideris ankaŭ la devon de nia adiaŭ. La ŝanĝiĝo de la administrado de la domo ne kuraĝigis nin por ia

prokrasto; ankaŭ por ni la foriro estis neprokrastebla.

La brava kamarado ĉirkaŭbrakis nin kun neretenebla koreco, kaj larmoj de plej pura danko jen elŝprucis el niaj okuloj.

Kiu pensas, ke disiĝo estas malĝoja floro sole nur sur la tero de la homoj?

Kiam pasis tri tagoj super nia lasta konversacio, ni troviĝis en la plej vasta salono de la granda institucio por spirita helpado. La Instruanto kaj la Asistanto estis adiaŭantaj siajn amikojn.

La grandega salono estis plenplena.

Sur la larĝa estrado, kie distingiĝis la direkcio, sidis Druso, havante ĉe unu flanko la Instruanton Arando, al kiu li transdonos la direktadon de la institucio, kaj ĉe la dua flanko sian karan edzinon, tiun virinon, kiu en la mondo ĝuigis al li la dolĉajn revojn de la unua edziĝo kaj kies serenaj okuloj disradiis bonecon.

Aliaj bonfarantoj, inkluzive de nia kara Silas, ankaŭ tie estis, atentaj kaj emociitaj. Inter la multego de la aŭdantoj estis ni, flanko ĉe flanko kun la asesoroj kaj oficistoj de tiu granda hospitalo-lernejo, apud pli ol tri- cent gastoj.

Ĉiuj malsanuloj, enloĝigitoj kaj servantoj venis, por elmontri al Druso sian dankon.

Seninterrompe sekvis unu alian kortuŝantaj mani-

festacioj.

Dum milda muziko sonis el kaŝitaj instrumentoj, duonlaŭte disvastiĝante, ĉiuj malsanuloj, en moviĝanta vico, deziris paroli al la sindona Instruanto, kiu ilin grandanime engastigis. Tremantaj maljunuloj benis lian nomon; fratinoj, kies aspekto atestis penigan reboniĝon, oferis al li la taŭzatajn, malgajajn florojn, kiujn la mal- trankviliga klimato ĉe la Domo kapablis produkti; di- versaj estuloj, kiuj regeneriĝis sub la influo de lia sen- laca abnegacio, eldiris al li respektajn kaj amikajn esprimojn; sennombraj junuloj kisis liajn manojn...

Al ĉiu Druso diradis iun frazon, kiu esprimis kortuŝ- itecon kaj simpation.

Diskretaj larmoj ŝprucadis tie kaj tie...

Ni ĉiuj ŝuldis al tiu admirinda mentoro mensklar- econ kaj esperon, energion kaj konsolon.

Post la simpla ceremonio de la transdono de funkcio la nova estro stariĝis kaj promesis direkti la domon kun lojaleco al Nia Sinjoro Jesuo Kristo. Por diri la veron, mi tamen ne kredas, ke la Instruanto Arando, ĵus ven- inta, povis en tiu momento altiri de ni pli streĉan atent- on, kaj apenaŭ li residiĝis sur la brakseĝo, kiun la soleno rezervis por li, Druso leviĝis kaj petis la permeson preĝi ĉe tiu adiaŭo.

Ciuj fruntoj kliniĝis silente, dum lia voĉo altiĝis al la Senlima Spaco, simile al melodio traplektita per larmoj.

- Sinjoro Jesuo! - li humile ekkriis - En ĉi tiu momento, kiam ni oferas al vi niajn korojn, konsentu, ke niaj animoj adorkliniĝu, por danki vin por la lumbenoj, kiujn via senfina boneco donis al ni ĉi tie dum kvindek jaroj da amo!

Vi, Majstro, kiu starigis Lazaron el lia tombo, ankaŭ min levis el la mallumo al la elaĉeta aŭroro, surverŝante la inferon de mia kulpo per la roso de via kompatemo!

Vi etendis viajn amikajn brakojn al mia spirito, dro- ninta en la marĉejo de krimo.

Vi kondukis min de la punŝtipo de la konsciencori- proĉo al la servado de la espero.

Vi revigligis min, kiam miaj fortoj jam svenis...

En la tagoj de aflikto vi estis mia kuraĝigilo en mia korpremateco; sur pli malglataj vojoj vi estis, en ĉiaj cirkonstancoj, mia fidela kamarado.

Vi senbrue instruis min, ke nur per la rericevo de la respekto al mi mem, ĉe la pagado de miaj ŝuldoj, mi povos klopodi por reakiri mian pacon...

Kaj vi, Sinjoro, konfidis al mi la laboron en ĉi tiu regenera loĝejo, kiel konstantan helpon de via senlima bonvolemo, por ke mi povu elveni el la nokta mallumo en la lumon de nova tago!

Mi do dankas vin por la instruantoj, kiujn vi havigis al mi kaj al kies elkora sindono mi estis ĝis nun tiel peza, por la noblaj kamaradoj, kiuj tiom da fojoj elportadis miajn postulojn, kaj por la malsanaj fratoj, kiuj donis al mia koro tiom da altvaloraj instruoj!

Kaj nun, Sinjoro, kiam la mondo de la homoj denove malfermos al mi siajn pordojn, akompanu min, kiel al- donon de favorkoreco, per la graco de via beno.

Ne permesu, ke la komforto de la mondo igu min forgesi vin kaj devigu min al la kunvivado kun la humil- eco, por ke la fiero min ne sufoku.

Donu al mi la edifan lukton kiel instruanton de mia elaĉeto kaj ne deklinu vian rigardon for de miaj paŝoj, eĉ se por tio konstanta suferado devus stampi miajn tagojn.

Kaj, se eble, konsentu, ke la ĉi tieaj fratoj subtenu min per siaj pensoj kaj helpopetoj, por ke, sur la ŝton- plena vojo de la regeneriĝo, kiun mi bezonas, mi ne la- ciĝu laŭdi vian superegan amon por ĉiam!

Druso eksilentis en larmoj.

En la salono pluvis lumineskaj floketoj, ŝajnantaj etaj steloj, kiuj delikate disfumiĝis, apenaŭ tuŝinte niajn fruntojn...

Ekster la domo furiozis tempesto per timegigaj kon- vulsioj; sed interne regis en ni la certeco, ke, trans la regiono de mallumo, la senlima ĉielo eterne lumradias...

Ni kolektiĝis al Silas kaj kun li ni iris al la sindona Instruanto por la lasta saluto, ĉar ankaŭ ni ambaŭ, Hi­lario kaj mi, devis foriri pro la elfiniĝo de nia tasko.

Druso nin patre ĉirkaŭprenis kaj, eble tial, ke ni lon- ge daŭrigis tiun elkoran brakumon, provante elmontri al li nian grandegan estimon, li fiksis sur ni siajn okulojn kaj diris emociita:

- Dio nin benu, miaj infanoj! Ni iam unu alian de­nove renkontos.

Kun voĉo sufokita de emocio ni kisis lian dekstran manon en profunda silento, ĉar ja nur larmoj povus iel esprimi nian dankon kaj tuŝitecon en tiu neforgesebla adiaŭ...

FINO

l-*-1 Sankta Tereza de la Infano Jesuo, laŭ la Katolika Eklezio, elkarniĝinta sur la monto Karmelo, ĉe Lisieux, Franc­ujo, en la 30-a de Septembro 1897. - Noto de la Aŭtoro.

(' D-ro Adolfo Bezerra de Menezes, apostolo de la Kristana Spiritismo en Brazilo, elkarniĝinta en la urbo Rio de Janeiro la 11-an de Aprilo 1900. - Noto de la Aŭtoro.


[1] Antonio Teixeira Lopes, eminenta portugala skulpt- isto. - Noto de la Aŭtoro.

Загрузка...