“Mi surŝipiĝos ĉe la insularo Ĵaŭdo. Ĝis tiam diru al ĉiu sur la ŝipo, ke mia radigramo refutis la informon pri mia morto. Mi skribas tiun ĉi leteron kuŝante en tre malbona korpopozicio, sur strikta loko, tial ĝi estas tiel malbela skrapaĉo. Vi estas terure turpa homo, miaj ŝultroj eĉ nun estas bluaj. Sinjorino Bahr.”
Jen tio estis skribita sur la papero.
– Montru ĝin… – diris la scienculo.
Ho ne! “Miaj ŝultroj eĉ nun estas bluaj” – Ne mankas al li ĵaluza edzo en la ŝranko.
La homoj iomete trankviliĝis. Theo sidis sur la poŭpo kaj rigardis la buŝharmonikon faritan el osto. Ĉirkaŭ li estis la bone prilumigita, plata ferdeko. Ĝi gravas el la vidpunkto de la okazaĵoj.
Malpli porksime la edzino de la futbaljuĝisto paroladis kun la anatomo. Ŝi rakontis, ke ili loĝis en la domo apud la sportejo kaj luis la bufedon. Ŝi ekkonis sian edzon dum nacia futbalmatĉo. Dekkvin mil homoj prezentis lin iun posttagmezon. Ili diris pri la futbaljuĝisto, ke li estas idiota, azeno, ĉarlatano, paralizulo, sed ŝia edzo fajfis pri ili, kaj li montris sur punpunkton. Oni ŝotis golon, kaj tiam ŝi enamiĝis al li. Li sendis floron de al ŝi sur la angul-linio. Tiu sovaĝa sportisto poste engrimpis tra ŝia fenestro. En la malluman dormoĉambron! Li estis tiel freneza knabo. La virino diris timiĝinte al la futbaljuĝisto, se li kompromitos kaj ne edzinigos ŝin, sia patro mortpafos lin. La amanta futbaljuĝisto tuj petis ŝian manon en la mallumo. – Ĝi okazis tiel – finis la virino. – Tiu estis sportista geedziĝo.
– Jes – kapjesis la anatomo, – la futbalo estas danĝera korpekzercado.
– Mi amas la sportistojn. Ĉu vi scias, kian koron ili havas?
– Jes! – li mansvingis supereme. – Aritmia kaj la limoj tre vastiĝis. Mi konis faman futbaliston, kiu nomiĝis Wichmann, kaj li amindumis mian iun nevinon. Liam li havis dudek jarojn lia aorto jam vastiĝis dubola. Li havis tre valoan koron. Mi havas ĝin ie en mia hejmo.
Estis tre bela nokto. Kiel ĉiam, kiam okazis io terura.
Ofelia Pepita staris kun klinita kapo apud la mutisto kaj flustris tion:
– Onidire… se ni pensas ion… kaj ni rigardas sur bonŝancan stelon, tio plenumiĝas… Ĉu vi kredas tiaĵon?
– …Ekzistas multe da stangaĵoj. Iun nokton la bildo de mia avo falis de la muro, kaj post monato mi fiaskis en la borso… De tiam mi kredas, ke devas esti io… – kaj li paŝis pli proksimen. – Ni elektu stelon…
– Mi jam elektis – flustris Ofelia kun mallevitaj okuloj, kaj hazarde ŝia mano ektuŝis la manon de sinjoro Borges.
Kaj tio nun okazis. Ĝi daŭris nur momenton:
…Theo faligis la buŝharmonikon. Dume li etendis sian manon por ĝi, li rigardis sekundon al la mezo de la ŝipo, poste li volis levi la buŝharmonikon…
Kaj la buŝharmoniko malaperis!
Ĉirkaŭe estis la prilumigita, glata poŭpo, nenie staris eĉ unu homo. Kio ĝi estas?
Post kvin minutoj estas plena la paniko kaj histerio!
Ie en la alia fino de la ŝipo, poste en ties mezo, aŭdiĝas mallaŭtaj, etaj sonoj de harmoniko. Kaj komenciĝas ĉio denove…
– Tiu ŝipo ekveturis sub malbona konstelacio! – kriis Vasiĉ.
La matrosoj denove rigardas unu la alian pale.
– Fred la Malpura sciis tion antaŭe… – ili murmuris.
Theo, kiel frenezulo iradis trae-retrae sur la ŝipo, en la bilĝo, en la kameroj por trovi tiun virinon. Li vagadis dum la tuta nokto, serĉante la spurojn de Lilian, poste li stumblis pro io en la interferdeko.
…Kaj subite frostotremo trakuris lian dorson.
…Borck, la gorilo-simila matroso kuŝis antaŭ liaj piedoj.
Iu mortpikis lin!