Jes ja, mia gastigantino diris, ke ŝi liberigos min nur ĉe la ĉeesto de viro, kio ŝajnis signifi, ke iu devas veni. Tiu penso redonis esperon. Sed alifoje mi diris al mi: ne; ŝi intencis iri mem al la vilaĝo peti iun veni ĉi tien kaj okupiĝi pri mi. Se mi bone vidis, ŝi ne havis telefonon.
Mi kompreneble provis malligi min. En romanoj kaj filmoj, kaptito ofte sukcesas tion fari. Estis neĝojige devi konfesi al mi, ke, kvankam la ŝnuron ligis maljuna senforta avino, mi ne kapablis malfari ŝian laboron. Sed tiel estis.
Kaj jen finfine mi aŭdis iun ekstere. Tiu frapis la pordon kaj vokis plurfoje: “Sinjorino Ada! Sinjorino Ada!” Mi krie respondis: “Help! Venu supren!”
Estis vilaĝano, kiu alportis al ŝi panon, lakton, ovojn kaj diversajn aliajn manĝaĵojn, kiujn ŝi certe antaŭe mendis.
“Liberigu min,” mi petis. “Mi tuj klarigos al vi.”
“Kiu vi estas?” li demandis. Sed li ekvidis la kuŝantan korpon, kaj, ne atendante respondon, tuj klinis sin al ĝi.
“Ŝi mortis,” li diris post atenta tuŝado. “Ne povas esti dubo.”
Nur tiam li envenis en la ĉambron.
“Liberigu, vi diris, ĉu ne?”
Li vidis, ke mi estas ligita. Sed tuj poste li rimarkis la paperon kun ŝia skribaĵo.
“Mi vin petegas, liberigu min, mi nepre devas iri al la necesejo.”
Li rigardis min sindemande.
“Kiel mi povas scii, ĉu vi estas danĝera aŭ ne? Mi havas pli bonan ideon.”
Li iris al alia ĉambro. Tute klare, li bonege konis la domon. Post nelonge li revenis kun unu el tiuj ujoj, kiujn oni uzas en malsanulejoj por la homoj, kiuj ne kapablas moviĝi kaj do ne povas senigi sin je bezonpremo en taŭga loko.
“Vi devos helpi min,” mi diris, “ĉar mi ne povas fari eĉ plej etan movon per la brakoj.”
Mi sentis min honta kaj malfeliĉa, sed li akceptis, kaj mi malplenigis min en la ujon. La senpeziĝo estis nekredeble bonvena.
“Mi devas venigi doktoron, por ke li pretigu la necesajn paperojn pri tiu morto,” li diris. “Kaj ankaŭ informi la policon.”
“Bonvolu forpreni miajn ligilojn,” mi petis. Sed liaj duboj pri mi estis tro gravaj.
“Ne. Mi unue rigardu, ĉu ŝia oro plu troviĝas sialoke.”
Li baldaŭ revenis kun serioza, neamika esprimo survizaĝe. Mi komence miris, ke li konas la lokon, sed poste mi pensis, ke en tia eta vilaĝo, ĉiuj certe konas ĉion pri ŝi. Se juĝi laŭ la antaŭa vespero, ŝi estis parolema kaj facile forgesis, kion ŝi aŭ oni ĵus diris. Tia homo verŝajne ne povas longe teni ion ne-diskonata.
“Ĝi malaperis. Plej verŝajne vi ĝin prenis kaj ie kaŝis, dum ŝi rimarkis nenion.”
“Kaj kiel mi ligis min mem?”
“Vi havas kunulon, eble. Aŭ vi trovis manieron igi ŝin tion fari. Eble dirante al ŝi, ke tiel ŝi ne timos.”
“Sed ĉi tiun komunikaĵon fiksitan al la seĝo ŝi skribis propramane. Certe tion vi rekonas.”
“Nu, mi ne scias. Ne estas mia tasko kompreni pri tiaj aferoj. Mi informos la policon.”
La doktoro venis. Li diris, ke ŝia koro estis malforta kaj verŝajne ne eltenis la timon plus la forto-streĉon necesan por bone ligi min.
Venis policano. Li diris, ke mi devos resti surloke, ĝis la esplorado pri la stranga situacio, kun mi ligita en lito kaj ŝi morta eksterĉambre, estos finfarita. Sed ĉar li ne volis lasi min sola tie, time, ke mi forkuros, kaj ĉar li opiniis, ke neniu en la vilaĝo konsentos gastigi eblan mortiginton, plus konsidere al la malmulta mono, kiun mi disponis kaj igis hotelon neebla solvo, li proponis, ke mi loĝu en la policejo, kiu troviĝis ne tre proksime, en malgranda kampara urbeto.
Tie mi restis plurajn tagojn. Pluraj vilaĝanoj memoris tre bone, kie la maljuna avino kaŝis sian oron. Ŝi ne timis la konatojn kaj jen parolis pri ĝi, jen eĉ montris ĝin. Tiu kaŝejo nun estis malplena.
La fakto, ke oni trovis reston de dormigilo en te-taso ankoraŭ ne purigita, ne faciligis la solvon de la problemo. Ĉu mi ne metis ĝin por ŝin mortigi? Kiel scii, kiom estis metita kaj kiom ŝi trinkis? Eble mi perforte devigis ŝin skribi la leteron kaj poste ligi min, sciante, ke la dormigilo ne efikos antaŭ ol duonhoro.
“Kial mi farus ion tiel malsimplan?” mi diris. “Se mi prenus ŝian oron, mi tuj forirus kun ĝi!”
“Eble tion vi intencis fari komence, sed ne povis pro la neĝo.”
“Se mi ŝtelis la oron, kien mi metis ĝin?”
“Jes. Tion vi devus sciigi al ni…”
La esplorjuĝisto, ne kontenta, ne tre certa pri si, decidis ne ellasi min.
La filo de la maljuna sinjorino vere estis plej afabla. Post kiam li klarigis al la polico, ke ĉi-foje, antaŭ ol vojaĝi for por kelka tempo, li akceptigis al sia patrino, ke ŝi lasu lin meti ŝiajn ormonerojn en sendanĝeran lokon en sia oficejo, en la urbo, kie li laboras, oni liberigis min. Li vere ne estis memcentra homo. Li tre malĝojis pri la forpaso de la patrino, sed ne preteratentis pro tio mian strangan situacion.
Li sentis sin kulpa pro la maniero, laŭ kiu lia patrino min traktis, kiom ajn komprenebla ĝi estis.
“Mi ne estas malriĉa,” li diris. “Mi havas bonan oficon, mi ne havas gefilojn kaj mia patrino preskaŭ nenion elspezis. Permesu, ke mi faru ion, por ke vi pardonu ŝin.”
Kaj li aĉetis por mi tute novan biciklon.
NOVAJ VORTOJ:
aprilo, butero, cetera, densa, dividi, fajro, ferio, fingro, flava, fumo, gasto, ial, iel, karakterizi, konstati, orelo, plus, puŝi, rado, salo, teo, tuko
NOVAJ KUNMETOJ:
esplor-juĝ-isto, forto-streĉo, mem-centra, neces-ejo, preter-atenti
26. KIAM DORSO DOLORAS
“Bela mateno, ĉu ne?”
Ĉiufoje, kiam Tejho renkontas Maevan, lia koro elsaltas el sia kutima regula, paca irado.
“Ho, Tejho, vi! Saluton. Jes, la mateno estas vere bela.”
Ĉiufoje, kiam Maeva rigardas Tejhon, ŝia koro rapidiĝas, kaj io neklarigebla, plaĉe varma, plenigas ĝin. Io poema.
“Ĉu vi fartas bone?”
“Tre bone, dankon, kaj vi?”
La vortoj glitas facile el ŝia buŝo. Nenio vidigas, ke ŝi devas streĉi la fortojn por ne tuj proksimigi la kapon al lia brusto. Kaj ĝin kisi.
“Ankaŭ mi plej bone fartas.”
Ili ekridegas.
Ŝajnas, en tiu trankvila loko, ke responde ridas ankaŭ la naturo. Birdo ekflugas gajkante. La lumo sur la maro dolĉas al la okuloj. Estas unu el tiuj tagoj, kiam la vivo vastadone disradias ĝojon.
Kiam oni estas juna, bonfarta, kun tiu beleco, kiun juneco ofte havigas al homoj viglaj kaj sanaj — eble ĉar naturo pretigas ilin por amo — oni facile sin ĝenas antaŭ persono de la alia sekso, sed tiun sinĝenon oni volas ne elmontri. Ĉu plej bona metodo por kaŝi ĝin ne estas eligi laŭtan ridon?
“Fakte, mi ne diris al vi la veron,” voĉas Tejho, post kiam la ridoj trankviliĝis, “parolante pri bonfarto. Mia dorso doloras.”
“Ĉu vere? Ĉu vi estas malsana?”
“Ne malsana. Ĉu vi scias, kie mi laboris lastsemajne?”
“Ie ĉe la haveno, ĉu ne? Ĉu vi helpis el- kaj en-ŝipigi varojn?”
“Ne, tute ne. Sed vi pravas pri la loko. Mi laboris apud la haveno, ĉe tiu ĉino, kiu vendas malnovajn objektojn el fero. Li dungis min por kelka tempo. Li bezonis iun por ordigi la amason da plej diversaj varoj el plej diversaj materialoj, kiujn li havas. Teorie, li okupiĝas pri malnovaj objektoj el metalo, ĉefe fero, sed fakte li havas multon ankaŭ el aliaj materialoj, ekzemple el ligno. Ankaŭ lignajn meblojn li vendas, ĉu vi scias? Tiu homo kapablas aĉeti kaj revendi ion ajn. Maŝinojn, aparatojn, strangajn artaĵojn, ĉion oni trovas ĉe li.”
“Ĉu vere? Sed kiel tio rilatas al via dorso? Kio okazis?”
“Nu, eble mi ne estas sufiĉe forta por tio, kion mi devis fari.”
Ne sufiĉe forta, ĉu? Ridinde! Maeva rigardas lin. Sur ĉi tiu insulo, nur la ĉinaj komercistoj, la malmultaj eŭropanoj kaj usonanoj, kaj la homoj, kiuj laboras en oficejo, en hotela akceptejo aŭ similloke, surhavas ĉemizon. Tejho neniam surmetas ion alian ol pantalonon. Ĉiufoje, kiam Maeva rigardas lin, lia aspekto tuŝas ŝian koron. Ŝi sentas ion en si, ion ne tre esprimeblan, emon tuŝi, eble, deziron, ke haŭto sentu la kontakton de haŭto. Li estas nek dika, nek speciale alta. Tiu iom bruna haŭto, tiu vizaĝo regule trankvila, tiu korpo, senvesta krom la mallonga pantalono, estas simple belaj. Ili ĉiam movas sentojn en ŝi. Ne sufiĉe forta, ĉu? Tiuj brakoj, tiu brusto, tiu dorso aperas kapablaj levi kaj porti ion ajn.
“Vi ne imagas, kiel pezaj kelkaj el tiuj varoj estas. Mi devis levi iun malnovan aparaton, kies uzon mi eĉ ne provus imagi. Li volis ekspozicii ĝin en centra loko… Ĉu vi jam vizitis muzeon?”
“Ne.”
“Mi jes, foje, en la granda insulo. Estas domo kun ĉiaspecaj objektoj. Ĉio, sed ne modernaj aĵoj. Mebloj, maŝinoj, aparatoj, manĝiloj, iloj el metalo, ŝtono, ligno, moneroj…”
“Vi ne bezonas diri. Mi neniam vidis muzeon, sed mi sidadis sufiĉe longe en lernejo por scii, kio ĝi estas. Kial vi parolas pri muzeo?”
“Ĉar unu el la konstruaĵoj, kie mi laboris por tiu ĉino, estas kvazaŭ muzeo, tiom da nekredeblaj aferoj ĝi enhavas. La tutan tagon mi devis preni aĵojn el unu loko kaj ilin porti al alia.”
“Sed kiel vi dolorigis al vi la dorson? Vi tamen ne levas objektojn kiel okcidentanoj, kiuj tenas la krurojn rektaj por preni ion de sur planko, kaj klinas nur la korpo-supron, tiel ke la dorso elportas la tutan penon, ĝis ĝi malboniĝas.” Dum ŝi parolas, ŝi klinas la dorson kaj mallevas la brakojn, tenante la krurojn rektaj. Ŝi ŝajnigas, ke ŝi prenlevas ion de sur la tero laŭ la maniero de la okcidentanoj. Ambaŭ ridegas.
“Ne, tute ne. Sed tiu stranga aparato ne estis fakte, kia ĝi aperis. Ĝi estis multe pli peza en unu flanko ol en la alia, kaj, kiam mi levis ĝin, mi sentis, ke jen ĝi glitas el miaj manoj. Nu, mi ne povis allasi, ke ĝi falu teren kaj rompiĝu, time ke la ĉino koleros kaj devigos min pagi. Kiel mi povus pagi? De kie mi prenus la monon por tia sendube multekosta aparato? Mi provis teni min egalpeze, mi sukcesis, ke la aparato ne falu, sed mi tiucele faris movon neĝustan kaj ekde tiam mia dorso iom doloras.”
“Kompatinda!” ŝi diras dolĉavoĉe, kaj sammomente trakuras ŝian tutan korpon neatendita sento, plaĉa, iom ĝua. Nur pro ĝi ŝi ekrimarkas, ke ŝi nun tuŝas lian brakon.
“Ne zorgu,” li respondas, same dolĉe. “Doloras nur iomete.”
“Tamen, tamen,” ŝi rebatas. “Ĉu ĉi tie?” ŝi demandas, promenigante sian manon sur lia dorso, laŭ la rando de la pantalono.
“Jes, tie.” Ne eblus scii, ĉu lia voĉo esprimas sufereton aŭ ĝuon. Ĉu ambaŭ? Ĉiaokaze, ĝi sonas bele, altire. “Via mano estas vere kuraca. Jes. ĝuste tie, sed ankaŭ ĉirkaŭe. Jes, tiel, plu, plu, mi petas. Viaj fingroj havas resanigan efikon. Kaj krome ili… kiel diri?… ili plej agrable poemas. Jes, jes, ne ridu. Via tuŝo havas la dolĉecon de poemo.”
Ŝia kontakto rapidigas lian koron, dum io fajra varmas ene kaj estigas plaĉajn sentaĵojn. Tiam…
Knabo, knabino. Blua maro, ĉielo sennuba, suno. Neniu bruo de maŝino, neniu veturilo, neniu homa voĉo, krom iliaj. Nur birdoj krias unu al la aliaj super la maro, nebele, nekante, kvazaŭ milite. Ili batalas pri fiŝoj.
Tejho, Maeva ne atentas ilin.
Ne estus ĝentile plu rigardi tiujn du. Ni havu konsideron pri ilia rajto soli, aŭ, pli ĝuste, ge-soli. Ni pro ĝentileco almenaŭ fermu la okulojn. Kaj se la tiela mallumo vigligas vian imagon, nu, tio estas via afero, ĉu ne?
NOVAJ VORTOJ:
aparato, ĉemizo, ĉina, dorso, dungi, ekspozicio, farti, fero, gliti, haveno, insulo, kisi, ligno, materialo, meblo, moderna, muzeo, pantalono, planko, rando, sekso, Usono, varo, vigla
27. KVINA RAKONTO PRI AFANTI
Komercisto, kiu estis amiko de Afanti, devis foriri por longa vojaĝo. Antaŭ ol ekiri for, li venis viziti sian amikon, por diri al li varman, plej amikan ĝisrevidon.
Li apenaŭ eksidis kaj komencis paroli pri sia baldaŭa vojaĝo, kiam li rimarkis, ke Afanti havas belan oran ringon ĉe la ringofingro.
“Mi tre bedaŭras, ke mi devas foriri, ĉar mi tre ŝatas nian rilatadon,” li diris. “Vi estas mia plej bona amiko, Afanti, ĉu vi tion kredas?”
“Mi certe kredas vin, kara,” Afanti respondis. “Tial mi havas por vi simplan, sed bonan, konsilon: ne foriru.”
La alia eligis profundan spiron, zorgvizaĝe.
“Mi devas, Afanti, mi devas. Miaj komercaj aferoj ne ebligas al mi ne foriri. Mi bezonas monon por vivi, ĉu ne? Por ricevi monon, mi bezonas komerci. Kaj por mia komerco mi devas vojaĝi for.”
Afanti nenion respondis.
“Sed la ideo resti tiel longatempe sen vidi vin igas min ege malĝoja. Ĝi ŝiras mian koron. Kiel mi elportos? Ne estos facile.”
Afanti plu restis silenta.
“Jen mi havas ideon,” la amiko diris kun ekbrilo en la okuloj. “Lasu min havi vian ringon. Mi metos ĝin al mia fingro, kaj konstante vidos ĝin. Ĉiufoje, kiam mi ĝin rigardos, mi sentos, kvazaŭ mi vidus vin envere. Ĝi estos mia animpacigilo.”
Afanti rigardis sian ringon. Ĝi estis bela. Ĝi estis valora.
Estis eĉ la sola valoraĵo, kiun li iam ajn havis. Per serioza voĉo li ekparolis:
“Min tuŝas la sentoj, kiujn vi esprimas. Kio estas pli valora ol amikeco? Kaj ĝuste mia amikeco al vi kaŭzas al mi problemon. Ĉar ankaŭ mi ne povos havi pacon enkore, dum vi estos for. Ankaŭ mi bezonus vidi vin.”
Same kiel lia kunulo antaŭ minuto, Afanti eligis profundan spiregon, bruan, malĝoj-espriman. Dum momento silento okupis la ĉambron. La komercisto sin demandis, pri kio pensas Afanti. Ĉi-lasta aperis profunde enpensiĝinta, kvazaŭ serĉante solvon al suferiga problemo. Sed la esprimo de Afanti subite ŝanĝiĝis: larĝa rideto formiĝis sur liaj lipoj.
“Jen! Ankaŭ mi finfine ekhavis ideon, bonan, solvan ideon. Certe vi bonvolos agi kompate al mi: lasu min konservi la ringon. Ĉiufoje, kiam mi rigardos ĝin, mi memoros, kiel mia plej bona amiko deziris ĝin havi pro varmaj amikaj sentoj al mi. Tio varmigos mian koron. Mi memoros, kiel vi petis ĝin, kiel gravis por vi havi ion, kio tenu viva en vi mian memoron, kaj kiel vi tamen plej grandanime akceptis, ke mi ĝin konservu. Tiel mi ne povos ne pensi pri vi konstante. Vi pravas. Amikeco estas io ege valora, kaj ĉi tiu ringo estos por mi porĉiama signo de nia porĉiama amikeco.”
NOVAJ VORTOJ:
ligo, ringo
NOVAJ KUNMETOJ:
en-pens-iĝi, ĝis revido, ringo-fingro
28. MI PERDIS KELKAJN BOVINOJN
— Kultura Centro Esperantista? Ĉu tio estas en la Alpoj?
— Ne. Tute ne. Estas en la plej okcidenta parto de Svislando, en la ĵurasa montaro. Ne estas tiel akraj montoj kiel la Alpoj, sed ili estas tre agrablaj por promeni. Kaj la Kultura Centro troviĝas je iom pli ol mil metroj super la marnivelo, tute proksime al naturo, rande de la plej alta urbo de Eŭropo. Mi diras “urbo”, ĉar ekzistas pli altaj vilaĝoj, sed La Chaux-de-Fonds (elparolu: La Ŝodfon’) estas vera urbo, centro de horloĝa industrio, tamen je mil metroj de alteco.
— Interese.
— Ĉu vi konas la svisan Ĵurason?
— Jes. Mi tie perdis bovinojn siatempe.
— Perdis bovinojn, ĉu vere? Kiel eblas?
— Tio okazis dum la dua mondmilito. Mi estas judo, kiel vi eble scias. Pariza judo. Mi estis dekokjara, studis pri literaturo. Por mi, kamparo estis stranga medio, nekonata, ekster mia vivo. Medio tute fremda al mi. Regionoj, kien oni iras ferii aŭ pasigi dimanĉon. Sed mi havis neniun veran kontakton kun la kampara vivo.
— Ĉu vi estis en Parizo, kiam la germanoj okupis Francion?
— Jes. Mia familio ne prenis serioze ĉion, kion oni diris pri la malamindaj idealoj de tiu frenezulo Hitler kaj pri liaj klaraj intencoj. Verŝajne ili prenis siajn dezirojn por realo. Kiam la germanoj alvenis, oni trovis por mi kaŝejon en religia lernejo, katolika. Sed tio ne povis daŭri, ĉar, almenaŭ tiuregione, la germanoj komencis kontroli tiujn lernejojn, serĉante judojn por ilin sendi al morto.
— Kiel vi elturniĝis?
— Ni havis amikojn, bonajn amikojn, kiuj ĉion aranĝis. Ili savis mian vivon. Neniam estos limo al la dankemo, kiun mi sentas al ili. Ili organizis eliron al Svislando. Mi vojaĝis ĝis la landlima regiono, kaj tie estis akceptita de franca kamparano, kiel planite. Tiu transirigis homojn de Francio al Svislando kaŝe, por mono. Estis danĝere, ĉar oftis germanaj kontroloj.
— Kiu pagis?
— La estro de tiu katolika lernejo pagis parton, tiuj amikoj alian parton. Juda organizo repagis ilin post la milito. Miaj gepatroj devis pagi antaŭ ol foriri al Svislando, kie ni devis rekuniĝi, sed iu franco raportis pri ilia kaŝejo al la germanoj, kaj ili estis kaptitaj: Mi neniam revidis ilin.
— Terure!
— Jes. Kiu ne travivis ion similan, tiu ne povas imagi.
— Almenaŭ vi saviĝis.
— Jes.
— Kia homo estis tiu translima pasiganto?
— Mi memoras nur, ke mi ne povis ekscii tiutempe, ĉu li havas homajn sentojn aŭ ne. Mi legis sur lia vizaĝo neniun kompaton, neniun komprenon pri tio, kion mi travivis. Por li, transkonduki homojn trans la landlimon, estis ia kutima laboro. Li certe ne estis idealisto, kaj mi ofte min demandis, kion kaŝas lia senvarma vizaĝo. Mi volis rakonti al li pri miaj timoj kaj esperoj, sed li silentigis min per kelkaj akraj vortoj.
— Eble vi estis por li nur mongajnilo.
— Eble jes. Mi restis kun li nur malmultajn horojn. Mi min demandis, ĉu li rigardas min speco de bovo, kiun oni iras vendi ie. Sed mi fakte opinias, ke tio estis nur lia ekstera aspekto, kaj ke sub tiu kvazaŭ senkora ŝajno kaŝiĝis homa kunsento.
— Nu, tion ni neniam scios. Sed kion pri la bovinoj, kiujn vi perdis?
— Atendu, atendu. Mi tranoktis ĉe tiu kamparano. Ege frue matene, antaŭ ol tagiĝis, li vekis min. Mi prenis la sakon, en kiu mi portis miajn kelkajn havaĵojn, kaj sekvis lin. Ni piediris unue tra kampoj, sed baldaŭ tra arbaro. Ni supreniris pli kaj pli, sufiĉe alten sur la monto.
— Ĉu ne troviĝis germanoj, kiam vi foriris?
— Tute ne. Sed ni sciis, ke ili troviĝas en la regiono. Kaj mi kolerigis mian kunulon foje, ĉar… Nu, mi devas unue diri, ke post la unua arbaro ni alvenis super la limon de la arba nivelo. Tie estis nur herbo kaj ŝtonoj. Estis la komenco de vasta herbejo, kie bovinoj pace herbmanĝis rigardante nin pasi.
— Ĉu estis bela vetero? En kiu sezono vi translimiĝis?
— Somere. Tial la bovinoj estis ekstere. Jes, la vetero estis bela. La tagoj estis sekaj tiuperiode, sed tie supre, je tiu horo, estis malvarmete kaj kelkloke renkontiĝis nebulo, fojfoje eĉ tre densa nebulo.
— Pardonu, ke mi interrompis vin per mia demando pri vetero. Vi komencis rakonti, kial vi kolerigis vian kamparanon.
— Plej simple. Ĉar mi krietis. Estis apenaŭ aŭdebla krieto, sed mi ne povis subpremi ĝin. Ni estis en nebulo kaj la ĉielo ankoraŭ estis malhela. Mi pikis min vere dolorige. Oni ne vidis bone. La limo inter tiuj herbejoj estis markita per dratoj. Pikdratoj.
— Ne estas limoj. Nur estas bariloj, por ke bovinoj ne transiru al alia loko, sed restu tie, kie ili devas.
— Ĉu vere? Kiel stulta mi estas! Kompreneble, vi pravas. Vi ne imagas, kiel ĉefurbano povas stulti pri neurbaj aferoj. Nu, mi provis pasi sub tia drata barilo. Mi faris stultan movon, iom glitis, mia nazo trafis ion lignan, mi saltetis kaj pikilo de la pikdrato eniĝis en la dorson de mia mano. Mia krieto estis vere mallaŭta, eĉ ne estis krieto, nur eligo de malakra dolorsono, sed mia gvidanto koleris.
— Kiel li povis koleri senkrie?
— Li sukcesis. Nun, kiam mi revidas lin enpense, mi trovas la situacion amuza. Sed ĝi ne amuzis min tiutempe. Li esprimis sian koleron tute silente. Nur per vizaĝaj esprimoj kaj movoj de la brakoj, de la korpo, de la kapo, de la manoj. Liaj lipoj moviĝis kvazaŭ por montri, ke li krias, sed neniu sono venis. Li imitis kriojn sen krii. Finfine, li retrovis sian trankvilon kaj ni daŭrigis nian iradon. Ni revenis al arbara regiono. Ie, meze de tre densa arbaro, li haltis, kaj signis, ke mi haltu.
— Ĉu li aŭdis germanojn?
— Mi ne sciis. Bedaŭrinde, li nenion volis aŭ povis diri al mi. Li metis fingron sur la lipojn por signi, ke mi faru neniun bruon. Se vi scius, kiel mia koro batis!
— Mi povas imagi.
— Eble. Mi pli kaj pli perdis mian trankvilon, ĉar mi ne komprenis, kio okazas. Ni tie staris silente, senmove, dum pasis minutoj, longegaj minutoj. Lia sinteno povis signifi nur, por mi, ĉeeston de danĝero, kaj mi, urbano, tute ne kutimis al danĝero. Mi ankaŭ, verdire, ne kutimis al malkomforto. Miaj piedoj estis malsekaj pro la longa marŝado en herbejo je la horo, kiam malsekeco formiĝas tie surmonte (aŭ ĉu la malsekeco formiĝas dum la tuta nokto? Kiel nescia mi estas pri naturo!). Mi estis pensanta pri miaj malvarmaj, malsekaj piedoj, kiam insekto min pikis. Kia plaĉa medio! Tio igis min eĉ pli streĉita.
— Sed kial vi longe staris tie senmove? Kio estis la danĝero?
— Fakte ne estis danĝero. Mi jam rimarkis antaŭe, ke mia kunulo havas nekredeble akrajn okulojn, kapablajn vidi tra plej malhela nokto, ĉu germanoj ie marŝis. Nu, ni estis en densnebula loko kaj li provis rigardi. Krome, per siaj same akraj oreloj li tre streĉe aŭskultis, ĉu germanoj ie proksime pasas. Ni ja troviĝis tute proksime al la landlimo. Post iu longa, lasta kontrolado senmova – plej streĉa, kredu min – li proksimigis la lipojn al mia orelo kaj elparolis la unuajn vortojn, ekde kiam ni forlasis lian domon: “Rigardu tiun vojeton” (mi apenaŭ vidis ion, sed ege mallarĝa piedvojeto trairis inter la arboj) “sekvu ĝin. Post kvin minutoj, vi estos en Svislando.”
— Ĉu estis tiel simple?
— Tiel simple estis. Simple, sed ege streĉe. La sola problemo estis ne perdi la vojeton. Feliĉe, mi baldaŭ eliris el la nebulo. Mi tiam jam estis en Svislando, sed tion ne sciis. Mi eksciis nur, kiam la vojeto finfine atingis vilaĝon.
— Sed ĝis nun en via rakonto vi nur preterpasis bovinojn, neniam ilin perdis. Kion vi diris komence? Ĉu mi misaŭdis?
— Tio estas tute alia afero. Ĝi okazis poste. La svisoj estis bonkoraj kun mi (ne ĉiam kaj ĉie tiel estis; mi estis bonŝanca). Post iom da tempo, ili sendis min al kamparano. Mi devis resti tie kaj labori kun li por pagi mian restadon en la lando. Mi do iris tien kaj la kamparano estis plej afabla. Li vere varme bonvenigis min. Li invitis min promeni en la ĉirkaŭaĵo, “por montri ĉion”, li diris. Survoje ni renkontis bovinarojn kaj li salutis la bovinojn per ilia nomo. Estis gajaj sonoj, tie, ĉar ĉiu bovino havis sonorilon ĉe la kolo, jen pezan, jen malpezan, jen kun akra sono, jen kun malakra.
— Kaj la paca muziko de tiuj sonoriloj estis tiel plaĉa al viaj oreloj de juna ĵus-foririnto el mortodanĝero, ke vi atentis ĝin pli ol la bovinojn mem!
— Ĝuste. Tute prave. Kion mi miskomprenis kiel promenon, tio estis precizigoj por la laboro. Sed, vere, li ne estis klara pri tio. Vespere, li diris al mi: “Iru al tiu kaj tiu kaj tiu lokoj, kiujn mi montris al vi posttagmeze kaj revenigu la bovinojn hejmen.”
— Kompatinda!
— Mi ne kuraĝis diri, ke mi eĉ ne estis certa, ĉu mi trovos la vojon. La loknomoj, kiujn li diris dum la posttagmeza promeno, kaj ripetis en sia ordono, kompreneble signifis nenion por mi. Mi tamen foriris. Mi feliĉe grandparte memoris, tra kie ni pasis antaŭe. Mi sukcesis atingi la bovinojn, kiujn mi opiniis liaj. Ili eĉ memvole grupiĝis, kaj mi miris, ke ili tiel facile akceptas sekvi min. Sed mi ne sciis, kiom ili devas esti. Kiam mi revidis ilian mastron, mia bovinaro estis mankhava.
— Kion li faris?
— Li diris, ke li tuj vidis, ke mi estas urba senkapulo, al kiu oni povos nenion ordoni kun certeco, ke li plenumos la taskon. Mi aŭskultis senresponde. Kion mi povis diri? Sed io ege mirigis min. Por mi, ĉiu bovino estas nur bovino, simila al ĉiu alia bovino. Sed li tuj diris, ke mankas tiu, kaj tiu ĉi, kaj tiu alia. Laŭ la nomoj li priparolis ilin. Li devigis min iri kun li. Li trovis ĉiun laŭ la sono de ĝia sonorilo. Li ne nur konis ĉiun vizaĝon bovinan (eble ne la vizaĝon, mi ne scias, kiel li ilin rekonis), sed li ankaŭ konis ĉiujn sonorilajn sonojn. Ĉu ne mirinde?
— Tiel vi konatiĝis kun svisa Ĵuraso! Ĉu poste vi lernis voki ĉiun bovinon laŭnome?
— Ne. Mi ne havis tempon. La sekvantan tagon, mi jam estis for. La kamparano plendis pri mi. Oni sendis min al la horloĝa industrio, kaj tie mi estis brila knabo, kiu ricevis nur gratulojn. Ĉu vi sciis, kiel la israela verkisto David Ŝahar difinas la malbonon?
— Ne.
— Li diras, ke malbono estas io, kio ne troviĝas ĝustaloke. Kafo en taso, li diras, estas io bona. Kafo sur pantalono estas io malbona. Estis erare postuli, ke juna parizano okupiĝu pri bovinoj!
NOVAJ VORTOJ:
akra, Alpoj, bovo, dimanĉo, drato, franca, fremda, germana, hela, herbo, horloĝo, idealo, imiti, insekto, israela, juda, Ĵuraso, katolika, kvalito, literaturo, medio, nazo, nebulo, Parizo, piki, seka, sezono, sonori, svisa, veki
NOVAJ KUNMETOJ:
el-turn-iĝi, sia-tempe, tra-nokti
29. AMINDA FAMULO
Li estis tiel fama. Lia nomo, en grandaj literoj, legiĝis ĉie en la urbo. Li certe estis la plej populara kantisto. La stelo, kiu brilis en la nokto. La plej aminda kantisto niatempa.
Liaj muzikoj estis frenezaj, oni diris. Li kantis rapide, vigle, ĝue. Kaj liaj vigleco kaj ĝuemo iel transdoniĝis al la publiko.
Sed estis io poezia en la vortoj, kiujn li kantis. Kaj li estis kuraĝa. Malŝatantoj diris, ke li krias. Ne, li ne kriis. Li vokis. Li devis voki, ĉar li volis veki. Li alvokis nin kontraŭstari maljustecon. Li volis veki la homojn el la dormo, en kiun la moderna vivo ilin tenis. Por ke ili fariĝu aktivaj. Por ke ili agu kontraŭ ĉio malbona en nia socio. Por ke ili igu la socion progresi al pli bona vivo, al mondo pli justa.
Kiun ŝancon mi havis, mi, eta sekretariino, ke li rimarku min? Miaj ideoj estis malsaĝaj. Sed mi volis ian kontakton kun li. Mi sciis, ke nenio serioza eblas inter li kaj mi. Sed scii ne sufiĉas por forigi ideon, ĉu? Mi volis, ke li amu min.
Kiam li aperis antaŭ ĉies okuloj, en la plenplena ejo, lia kostumo brilis. Ŝajnis, ke miloj da steletoj estas kudritaj sur ĝi. Ili respegulis la lumon, kiu estis direktita de la plafono al li, en konstante ŝanĝiĝanta danco.
Dum li kantis, lia tuta korpo dancis. Li ne kantis nur per la buŝo, la lipoj, la lango. Li kantis tutkorpe. Kaj pro tio la aŭskultantoj dancis sian sidan danceton, laŭ la muziko, sur siaj seĝoj. Mi ĉiam trovis tre belaj, sur la fotoj, liajn harojn tiel plaĉ-aranĝe kombitajn. Sed dum li dance kantis tie, ankaŭ liaj haroj dancis, kaj el la bonorda kombado restis plu nenio. Strange, mi trovis lin eĉ pli aminda tiel.
Kiam li finis, mi iris atendi lin. Mi havis tri diskojn kun mi. Mi intencis peti lin subskribi sian nomon sur ili. Mi sciis, ke li eĉ ne rigardos min. Estos nur momenta renkontiĝo, interŝanĝo de kelkaj vortoj, manmovo, kiun li faris milionfoje eble, por irigi la plumon sur la centra ronda papero meze de plasta disko. Jes, mi sciis tion. Mi ne atendis ion alian. Kaj tamen mi esperis.
“Via nomo estas Vera, ĉu ne?” li demandis, rigardante min fikse, rekte en la okulojn.
“Kiel vi povas scii? Jes,” mi respondis nekomprene.
Estis nekompreneble. Kiel eblas rekoni personon, kiun oni neniam vidis?
“Mi tuj rekonis vin,” li plu diris. “Li estas bonega.”
Pli kaj pli strange!
“Kiu estas bonega?”
“Sergjo,” li respondis.
“Sergjo?” Mi konis neniun tiunoman, kaj mi aldonis: “Kiel li estas bonega? Pri kio?”
Homamaso premis min tiel forte, ke fariĝis pli kaj pli malfacile spiri. Ĉiuj deziris, ke la famulo skribu sian nomon sur iliaj diskoj, aŭ sur papero. Ili malkontentis pri tio, ke mi malrapidigis la aferon. Li rigardis ilin.
“Aŭskultu,” li amikvoĉis, “ĉu vi akceptus vespermanĝi kun mi morgaŭ?” Li enmanigis al mi karton. “Jen la adreso de la restoracio. Ekde la oka mi atendos vin. Ni ne povus paroli trankvile ĉi tie. Sed morgaŭ mi havos libertagon. Ripozigos min vespermanĝi kun vi.”
Mi jesis, dankis, foriris, apenaŭ konscia pri la multaj rigardoj, kiuj provis ekkompreni, kial la dio elektis min prefere ol iun ajn alian.
Dormi mi ne povis. Mi pasigis la nokton demandante min, kio okazis. Ĉu entute la invito estis reala? Ĝi estis apenaŭ kredebla. Post kiam mi dormetis kelkan tempon, mi post nelonge vekiĝis, kaj la pensoj plu kaj plu turniĝis en mia kapo, sen prezenti respondon al la multaj demandoj, kiuj kaptis min. Plurfoje, certa, ke la afero estis nur imagita, mi ellitiĝis por rigardi la restoracian karton. Ĝi estis reala.
Matene, mi sentis min tiel malbone post tiu preskaŭ sendorma nokto, ke mi telefonis al la oficejo, ke mi malsanas, kaj ne iros labori. Tiam okazis kvaronhora batalo inter miaj principoj kaj mia deziro. Unu el miaj principoj estas, ke dormo devas veni nature: dormigilon mi neniam uzas. Mi havas kelkajn hejme, ĉar kiam mia patrino vizitas min, ŝi ĉiam lasas iom da ili. Sed ĉi-foje miaj principoj malvenkis: mi enbuŝigis dormigilon kaj finfine glitis dormen. Mi ja bezonis esti bela, kaj sendorma nokto ne favoras beliĝon.
Kiam mi forlasis mian loĝejon tiuvespere, mi timis, ke iu el la oficejo vidos min kaj faros al si ĝustajn ideojn pri mia “malsano”. Sed mi povis nenion fari tiurilate. Mi estis preskaŭ certa, ke li ne estos tie. Kial li estus? Tiaj famuloj ne estas tre seriozaj, onidire. Dio scias, kial li havis tiun ideon pri mi.
Mi tre bedaŭrus, se li ne tenus sian promeson. Mankus al mi, ne nur la plezuro dividi manĝon kun viro, kiun mi de malproksime ege ŝatis, eble eĉ amis, sed mankus ankaŭ la respondo al la mirigaj demandoj: Kiel li povas scii mian nomon? Kiu estas Sergjo?
Fakte, kontraŭ mia atendo, sed laŭ mia espero, li tie sidis en la trinkeja parto de la restoracio, tuj ĉe la enirejo. Li direktis al mi larĝan rideton, kiam li ekvidis min.
“Venu,” li diris. “Ni havas tablon en aparta ĉambro, tiel neniu ĝenos nin. Ne estas agrable esti fama. Oni malfacile defendas sin kontraŭ scivolemuloj kaj kolektantoj de subskriboj.”
Li kondukis min al eta aparta manĝoĉambro.
“Kiel vi fartas?” li afable demandis, post kiam li mendis la manĝon.
“Mi kuŝis sendorme dum la tuta nokto. Pro vi.”
“Ĉu mi estas tiel terura?”
“Tion mi ne povas diri, ne konante vin. Oni konas homon nur post kiam oni manĝis tutan kilogramon da salo kun li aŭ ŝi. Kaj je ĉiu manĝo, kiom da salo ni enprenas? Ne vi estas terura, sed viaj nekompreneblaj sintenoj. Kiel vi povas koni mian nomon?”
“Mi diris al vi: pro Sergjo.”
“Sed mi konas neniun Sergjon.”
“Ĉu vere? Kion pri la desegn-instruisto?”
“Ha, tiu! Mi eĉ forgesis lian nomon. Jes, li estis mia instruisto en la meza lernejo. Foje li petis la permeson desegni min.”
“Ĝuste. Li estas ŝanca konato de mia frato, kaj foje mi vizitis lin. Mi vidis tiun belan desegnaĵon en lia sidĉambro. Kaj mi enamiĝis al la belega knabino sur ĝi. Kompare kun la realo, tamen, tiu desegnaĵo estas nenio.”
“Kaj dume mi enamiĝis al vi pro viaj kantoj!”
* * *
Mi estis plej malsaĝa. Pro li mi forlasis mian sekretarian laboron. Mi forlasis mian urbon. Mi sekvis lin de loko al loko, kie li kantis. Li estis freneza pri mi, mi pri li. Ĝis venis la tago, kiam ni malpacis, kiam ĉio inter ni ŝajnis subite neelporteble supraĵa, kiam ambaŭ komprenis, ke tio estas kvazaŭ ludo, aŭ pli ĝuste interludo inter la seriozaj okazaĵoj de la vivo.
Mi revenis hejmen, laca, eĉ ne konscia, ke mi almenaŭ riĉiĝis per speciala, instrua sperto…
Sed mia vivo ĉiam plenas je strangaj ŝancaj okazaĵoj. En la vagono, kie mi sidis revenante, mi ne sukcesis subpremi la plorojn. Mi provis interesiĝi pri tio, kio vidiĝas tra la fenestro, sed ne vere sukcesis. Mi sukcesis atenti nenion, ankaŭ ne la viron, kiu eksidis vid-al-vide de mi. Nur kiam li amike metis la manon sur mian brakon kaj demandis:
“Vera, ĉu vi malĝojas?”, nur tiam mi mirsaltetis: estis Sergjo!
Sergjo kaj mi vivas kune nun jam la okan jaron. Kaj ĉiutage ni feliĉas pli kaj pli. Li ofte aŭskultas diskojn aŭ kasedojn de mia iama amanto, ĉar li tre ŝatas lian manieron kanti. Ankaŭ mi. Sed mi scias, ke la vespera kantisto estas iu, kaj la viro matena, tagmeza, nokta, feria, iu tute alia.
Ankaŭ nia kantisto tion scias. Li foje diris al mi: “Kiam mi staras antaŭ publiko, kiam la lumoj en la salonego mallumiĝas, kaj nur forta, densa lumo elektra direktiĝas al mi, kaj mi ekkantas, tiam, ŝajnas, ke la ordinara “mi” iras flanken, kaj lin anstataŭas alia persono, multe pli brila, pli bona, pli sentema, pli alt-anima ol mi”.
La kantisto kaj la ĉiutagulo: du viroj loĝas en la sama korpo, kaj unu dormas, dum la alia okupas la direktejon. La unuan mi plu amas, ege forte, kaj la dua… la dua ne estas malbona knabo, sed ankaŭ ne tia viro, kun kia mi deziras vivi. Mi eĉ ne bedaŭras, ke la unua ne vivas nur por mi. Kompare kun Sergjo, li apenaŭ ekzistas.
NOVAJ VORTOJ.
aktiva, ĉies, desegni, disko, kasedo, kilogramo, kombi, kostumo, kudri, lango, litero, miliono, plafono, plasta, plumo, poezio, populara, principo, progresi, ripozi, sekretario, stelo
NOVAJ KUNMETOJ:
inter-ludo, sci-vol-ema, sub-skribi, vid-al-vide
30. MISTRAFO
“Maljusta, tio estas maljusta,” Ijabo ripetis al si, dum ŝi de malproksime rigardis Olun ordigi la aĵojn, kiujn li intencis kunporti vojaĝe al la ĉefurbo. Ŝi estis en la ĝardeno, kolektanta legomojn por la vespermanĝo. Ŝi proksimiĝis al la domo. Nun ŝi vidis lin bone, kaj lin eĉ pli malamis pro lia maniero bonorde aranĝi siajn aĵojn antaŭ ol ilin paki. Tiel ĉiam agis Olu — ordeme — kaj tial, sendube, li konstante pri ĉio sukcesis. Neniam Sule agis tiamaniere. Kaj Sule neniam sukcesis. Pensante pri sia malamo al Olu, ŝi ekpensis pri la same aĉa sento, kiun ŝi havis rilate al Jetunde, lia patrino. Tiumomente, se vi venus al ŝi kaj dirus, ke antaŭ dek jaroj la du edzinoj de Adejemi — Jetunde kaj ŝi — rilatis vere amike, ŝi ne konsentus kredi vin. Tiujn feliĉajn tagojn ŝi sukcesis plene forigi el sia memoro.
Adejemi estis sufiĉe riĉa por pagi al si du edzinojn, sed li tre ŝatis pacon en la hejmo, kaj sekve, kiam li decidis realigi sian deziron pri dua edzino, antaŭ multaj jaroj nun, li longe priparolis la aferon kun sia unua edzino, Ijabo. Ijabo plene jesis al lia elekto, kaj Jetunde fariĝis ŝia plej bona amikino.
Tiu amikeco eĉ pli fortiĝis, kiam ambaŭ samperiode naskis infanon, ĉar ambaŭkaze estis knabo. La knaboj ege amis unu la alian kaj konstante kune ludis, sen iam ajn malpaci. Havante la saman aĝon, ili interesiĝis samtempe pri la samaj ludoj, kaj nek Sule nek Olu estis pli forta ol la alia.
Adejemi estis tre religia kaj ĉiutage, farante la laŭdevajn preĝojn, dankis Dion pri la granda beno, kiun li ricevis: amoplena familio kun du bonaj edzinoj kaj du bonaj filoj, unuvorte: feliĉo.
Ĉu per sia profunda dankemo al Dio li kolerigis la diablon? Tio estas la klarigo, kiun mi aŭdis de loka saĝulo, konata de ĉiuj kiel homo plej sankta. Sed pri tio mi ne povus juĝi.
Se la diablo agis, li agis pere de la onklo de Sule. Olu timis altecon. Kiam li troviĝis ie alte, li havis la impreson, ke io tiros lin malsupren, kaj ke li falos. Tiu timo vekis kapturniĝon. Sekve, li neniam iris sur altan lokon, se ne troviĝis ĉe ties rando barilo aŭ io simila malhelpanta fali.
Iutage, Sule estis kun sia onklo sur la tegmento de domo, kiun ili kovris per materialoj por ĝin plifortigi konsidere al la baldaŭa pluvsezono. La onklo proponis al la du knaboj, ke ili helpu lin, sed li sciis, ke Olu certe ne jesos. Kaj tie supre, dum Sule samtempe amuziĝis kaj laboris, la diablo tra-onkla parolis al li:
“Mi aŭdis, ke Olu sukcesas tre bone en la lernejo.”
Sule jesis.
“Tiu knabo malakceptis veni helpi min sur la tegmento. Kia timulo!”
“Estas vere, ke li timas multajn aferojn, kiuj al mi aperas tute sendanĝeraj,” Sule respondis.
“Vidu, tia estas la vivo: ĉar li pli timas, li malpli laboras en la arboj, en la kampoj, en la domo, kaj tial li estas malpli forta ol vi. Forton oni ricevas uzante sian korpon. Jes, li estas multe malpli forta ol vi. Malpli vira.”
Sule ege kontentis. Lin iom ĝenis, ke la duonfrato ĉiam iom pli bone sukcesas en la lernejaj taskoj, kaj pro tio li sentis sin iom malsupera al li. La vortoj de la onklo redonis superecon.
“Mi konas multajn tiajn ulojn,” la onklo diable plu diris, “kiuj pli bone man-uzas krajonon ol laborilon. Ili fariĝas malfortaj kaj malkuraĝaj, kiel virinetoj.”
“Ĉu vere?”
“Jes. Ĉu vi aŭdis pri Odjo? Vi ne konis lin, ĉar li estis tiel timema, ke foje li ne sciis defendi sin, kaj li mortis. Li estis kiel Olu. Ĉiam li okupis la unuan rangon en la klaso. Per plumo, krajono kaj papero li superis ĉiujn, sed kiam ekpluvis fortege kaj la ĉielon traflugis fulmo, li iris kaŝi sin en la jupo patrina. Kiom utilas havi belajn kajerojn plenajn je bela skribo, se eĉ muŝo vin timigas?”
“Nu, Olu estas mia frato, kaj mi amas lin. Estos domaĝe por li, se li fariĝos malkuraĝa. Eble mi povus helpi lin, ĉu ne? Ofte li helpas min kompreni la aferojn en la lernejo. Kial mi ne…”
“Li eble estas via frato, sed li ne estas mia nevo,” la onklo interrompis. “Nur vi estas mia nevo, ĉar mi havas nur unu fratinon, kaj ŝi estas via patrino. Vi kaj mi havas la saman sangon, li ne. Vere, mi ne povas ne malestimi lin. Timo ne estas akceptebla ĉe viro.”
“Parolante pri sango,” Sule diris, ĉar la diabla agado iom komencis efiki en li, “estas fakto, ke Olu timas sangon. Eĉ la propran sangon. Kiam li estis eta, foje li falis, li ŝiris al si iom da haŭto, kaj sango fluis. Li ekploris kiel knabineto.”
“Nu, vi vidas! Malestiminda ulo. Ĉu vi plorus, ĉar vi sangas?”
“Ne. Vi pravas. Mi ne timas sangon.”
“Ne estas bone pasigi la vivon inter libroj kaj kajeroj, aŭ kovri multajn paĝojn per krajona aŭ pluma skribo. Kial kelkaj knaboj tion faras? Ĉu vi scias? Pro timo. Ili timas ricevi malpli da poentoj ol la kunuloj. Ili timas malsukcesi ĉe ekzameno. Ili timas, ke la gepatroj malkontentos. Sed knabo, kiu ne timas pri siaj poentoj, pri la ekzamenoj aŭ pri malkontentaj gepatroj, ne perdas la energion pri tiuj senutilaj aferoj, kaj li lernas labori pri realaĵoj, kiel vi nun faras ĉi tie sur tegmento kun mi. Labori sur tegmento, sen timo fali, tio estas maniero fariĝi vera viro.”
Ekde tiu tago, Sule pli kaj pli vizitis sian onklon kaj laboris kun li. Ili pasigis longajn horojn kune en la arbaro, aŭ ĉe la bordo de rivero. Sule sentis sin pli kaj pli supera al Olu. Kaj liaj poentoj en la lernejo pli kaj pli falis — sed Sule, kiel dirite, ne timis falon — dum lia duonfrato plu sin tenis sur rimarkinde bona nivelo lerneje.
Kaj nun, multaj jaroj jam pasis. Sule ne sukcesis la ekzamenon por eniri la mezlernejon, kaj restis en la vilaĝo, dum Olu iris studi plu. Kaj Olu pli kaj pli brile sukcesis. La du fratoj disiĝis, ĉesis amike rilati. Strange, ambaŭ sentis sin supera kaj malsupera. Sule sentis kulturan malsuperecon rilate al sia frato, kaj ne tre ŝatis aŭdi, kiel tiu bele parolas, uzante brilajn vortojn, kiuj neniam venus al li en la kapon, eĉ se li ilin konas, kaj kiel Olu povis diskuti pri io ajn, ĉar ŝajne liaj scioj kovris ĉiujn eblajn temojn en la mondo.
Olu, siaflanke, trovis Sulen pli forta, kaj eĉ pli inteligenta. Ĉar por uzi laborilon, rebonigi ion fuŝitan aŭ fari objektojn, li estis tiom pli kapabla! La onklo ne tute malpravis: Olu rigardis sian duonfraton pli vira, ol li sentis sin mem.
Ijabo, la patrino de Sule, povus kontenti pri la juna viro, kiu estis ŝia filo: bela, kuraĝa, forta, kapabla. Sed ŝi delonge komprenis, ke Olu gajnos pli da mono kaj atingos pli altan nivelon en la socio, pli altan povon. Se li fariĝos ŝtatfunkciulo, li havos povon multe superan al Sule, kiaj ajn ties korpa forto kaj realaj kapabloj.
Ĉi-vespere ŝi ne plu eltenis. Morgaŭ Olu foriros al la ĉefurbo, ĉar la ŝtato pagas al li studojn tie, tiel brila li estis en la lastaj ekzamenoj. Dum ŝia filo restos en la vilaĝo kaj vivos malriĉan vivon pene laborante ĉiutage, la filo de la kunedzino ĝuos nenifaron en bela urba oficejo, kaj per tiu senutila funkcio ricevos pli da mono ĉiumonate ol ŝi iam ajn vidis en la tuta vivo.
“Maljusta,” ŝi diris al si. “La vivo estas maljusta.”
Kaj jen, subite, ŝi sciis, kion fari. Olu tre ŝatis ŝian specialan manieron kuiri rizon kun legomoj. Kio estus pli natura ol prepari iom da ĝi por li sola, kiel signon de bondeziro antaŭvojaĝa? Ŝi do preparis la rizon. Kaj dum la akvo bolis, ŝi metis en ĝin la mortigan herbaĉon, pri kiu ŝia frato foje instruis ŝin.
Kiam la rizo estis preta, ŝi lasis ĝin en la domo kaj reiris al la ĝardeno, de kie ŝi povos bone vidi, kiu momento plej taŭgas por iri ĝin proponi al Olu. Ĉi-lasta nun estis ekster la domo. Preferindus atendi ankoraŭ iom da tempo.
Ŝi tiom atentis la movojn de Olu, ke ŝi ne rimarkis, ke ŝia filo revenas kaj eniras la domon. Kiam Ijabo reeniris la hejmon por preni la rizon kaj ĝin porti al Olu, ŝi vidis la poton malplena kaj sian filon kuŝanta kun dolorstreĉita vizaĝo. Ŝi eligis krion, teruran krion, pri kiu la tuta vilaĝo ekmiris. Tiu sengusta, senodora herbaĉo efikas tre rapide kaj la ŝanĝoj, kiujn ĝi kaŭzas en la korpo, estas nekuraceblaj. Kiam, antaŭ ne tre longe, Sule revenis hejmen kaj vidis la poton, li tuj sciis, por kiu tiu rizo estis preparita. Por ke tiu ne ĝuu ĝin, li manĝis ĉion.
Oni diris al mi, ke tuj post la krio de Ijabo aŭdiĝis lauta, sango-frostiga ridaĉo. De la diablo, oni diris al mi.
NOVAJ VORTOJ:
beni, boli, bordo, diablo, domaĝe, ekzameni, flui, fulmo, ĝardeno, jupo, kajero, kazo, kovri, krajono, muŝo, nevo, onklo, paĝo, paki, poento, rango, rizo, sango, tegmento
NOVAJ KUNMETOJ:
du-on-frato
31. PRINCIPOJ
— La homoj ĉe ni faras al si vestojn, ĉar tiuj, kiujn oni povas aĉeti, ne plaĉas al ili. Pro tio la loĝantaro de nia regiono bezonas grandan kvanton da kudriloj, tondiloj, butonoj, ktp.
— Eble, jes, sed nia plano…
— Lasu la planon ripozi en paco kaj rigardu la realon. Povas esti froste ĉi tie vintre, ĉu ne? Tiel froste, ke eĉ la rivero glaciiĝas. Kaj ĉu vi vidis, kiaj montriĝas la tute pretaj manteloj, kiujn eblas trovi magazene? Kaj krome, por tiuj aĉaj, hontigaj varoj, kiom longe oni devas atendi en vico! La homoj iel trovas la ŝtofon por tondi kaj kudri mem. Tial ili deziras tiel altan nombron da tondiloj kaj kudriloj, al kio necesas aldoni la butonojn, la fadenon, kaj kompreneble la ŝtofon.
— Jes, mi scias, ke la homoj tion bezonas. Sed ne estas mia kulpo, se tiujn oni nuntempe ne trovas en la magazenoj.
— Kompreneble ne estas via kulpo. Estas nenies kulpo. Estas la kulpo de la Plano, verŝajne. La demando ne estas, ĉu iu kulpas, kaj kiu. Sed estas multe da mono gajnebla ĉi-kampe. Gajnebla, gajninda, ĉu ne?
— Mi ne konsentas. Ni ne povas kontentigi tiujn dezirojn. Fadeno, ŝtofo, butonoj kaj similaj varoj tute ne rilatas al nia produktado.
— Mi ne parolis pri tio. Mi scias, ke pri tiaj varoj vi povas nenion fari. Sed vi produktas kulerojn, ĉu ne?
— Jes. Kuleroj, kuleregoj, tranĉiloj, forkoj troviĝas inter niaj produktaĵoj. Kune kun ĉiaspecaj kuiriloj, kiel ekzemple potoj kaj tiuj ujoj, en kiuj oni donas formon al kukoj. Se io estas farata el malpeza metalo kaj rilatas al manĝoj aŭ al kuirado, ni fabrikas ĝin. Sed butonoj…
— Ne temas pri butonoj, sed ĉefe pri tondiloj. Se vi fabrikas tranĉilojn, kial vi ne entreprenus tondil-produktadon?
— Vi perfekte scias kial. Pro la Plano. Kaj ŝanĝi nian planon ne estas simple. Vi ne imagas…
— Sed kiu parolas pri planŝanĝado? La sistemo, kiu plej gajnigas monon, ne povas esti leĝa. La projekto, kiun oni proponas al vi, estas uzi parton de viaj maŝinoj dum parto de la tempo por propra eksterleĝa kaj eksterplana produktado.
— Tion mi ne faros.
— Ĉu vi timas?
— Jes, mi timas. La kontroloj pli kaj pli oftiĝas, ekde kiam ni havas tiun novan estron ĉe la regiona partia komitato. Sed ne temas nur pri timo. Via projekto tute simple ne konvenas. Ĝi disrompus la tutan organizon de la ekonomio. Se ĉiuj tiel farus…
— Sed, precize, tiel ĉiuj faras. Ne ŝajnigu, ke vi ne scias.
— Mi ŝajnigas nenion. Mi nenion scias, kaj mi volas scii nenion. Mi akceptis principojn, kiam mi estis infano, kaj eĉ nun, kiam mi havas gravajn respondecojn en fabriko, mi kredas je tiuj principoj kaj volas ilin defendi.
— Kaj pro homoj kiel vi, la tuta popolo frostas sen taŭgaj vestoj. Multaj havas la necesan kapablon por fari al si belaĵojn por kovri sin, kaj nur pro vi kaj viaj principoj mankas al ili la bazaj iloj kiel tondiloj kaj fingringoj.
— Se la homoj ne estas kontentaj, ili povas plendi. Skribi al gazetoj. Tio estas efika. Kiam gazeto presis artikolon pri tia plendo, ofte la situacio ŝanĝiĝas.
— Mi ne komprenas vin. Kelkaj laboristoj, kiuj ĉiaokaze nenion faras, farus ion por ni. Mi scias, ke en via fabriko, laboristoj ne estas tiom okupitaj, kiom ili devus. Ili ne laboras plentempe. Se vi permesus al ili fabriki la objektojn antaŭviditajn en nia projekto, ili tre ĝojus, ĉar tio signifus krompagon. La laboristoj kontentus, ni ambaŭ kontentus, la popolo kontentus.
— Kaj kiel vi vendos la neleĝajn varojn?
— Tio ne estas via problemo. Via problemo estas produkti, via fabriko ja havas la maŝinojn kaj la laborforton. Pri la vendado miaj amikoj okupiĝas. Tio estas bone pritraktita en la projekto. Mi devos havigi al vi tiun tekston. Necesas, ke vi legu ĝin. Mi havas ankoraŭ du kopiojn. Kiam vi legos tiun projekto-tekston, vi tuj vidos, ke temas pri plej serioza organizo. Ĝin preparis homoj, kiuj scias entrepreni. Ili kune formis asocion, sen iu ajn leĝa bazo, sed ege efikan, kaj plej saĝe organizitan el ekonomia vidpunkto. Ĝia ĝenerala sekretario estas inteligenta, aktiva, plej entreprenema virino.
— Eĉ se ŝi estas, ne nur aktiva kaj entreprenema, sed ankaŭ bela kiel rozo, mi ne favoras la proponon krimi kontraŭ la ŝtato. Kaj mi eĉ ne ŝatas la ideon tiel proksime interesiĝi al via projekto. Mi klopodas plenumi mian taskon en la kadro de la leĝo, kaj tio jam ne estas facila.
— Kompreneble, ne estas facile. La leĝoj estas neplenumeblaj. La Plano estas neplenumebla. Ne diru al mi, ke vi ricevas laŭleĝe ĉiujn materialojn, kiujn bezonas via fabriko por sia produktado; mi ne kredos vin.
— Nu, ni devas elturniĝi kiel eble plej lerte, ĉar ni ne ĉiam ricevas ĉion je la ĝusta tempo, kaj la tempolimoj estas gravaj, sed ĝenerale mi sufiĉe bone sukcesas. Tamen, bonvolu ne kompari tion, kion ni faras por plenumi la planon, kun projekto entrepreni tute novan produktadon.
— Ŝajnas, ke mi ne sukcesos konvinki vin. Vi preferas la lecionojn de la ŝtato al la lecionoj de la vivo.
— Mi ne estas facile konvinkebla pri neleĝaj aferoj. Multaj eble trovas min stulta, sed pri ilia opinio mi ne zorgas. Ĝi ne koncernas min. Mi havas principojn. Unu el ili estas: neniam enmiksi min en kriman agadon.
— Mi devos klopodi ĉe alia fabriko. Sed ne estos facile. Vi havas ĉion necesan ĉi tie. Ĉu… ĉu vi raportos pri mi?
— …
— …?
— Ĉu vi deziras cigaredon? Mi fumos unu.
— Dankon. Cigaredo ĉiam ricevindas. Kvankam eble estas la cigaredo por tiu, kiun oni baldaŭ juĝos kaj punos per morto, ĉu ne? La tradicia lasta cigaredo.
— Kial mi sendus vin al morto, aŭ, pli verŝajne, al ia alia puno?
— Kiu scias? Vi havas principojn. Vi apartenas al la partio. Vi havas oficialajn funkciojn. Vi estas imitinda ekzemplo por ĉiuj, oficiale. Diri en iu partia kunsido, ke vi suspektas min, aŭ mian “mantelfaran klubon”, povus fortigi vian situacion, ebligi al vi altiĝi en la partiaj aŭ ŝtataj kadroj. Sed eĉ sen konsideri vian propran intereson, se vi estas konvinkita, ke mi malutilas al la ŝtato kaj al ĝia sankta-sankta Plano, eble viaj principoj volos, ke vi diru al la ŝtato, kion mi faras. Homoj kun principoj povas esti danĝeraj en nia socio.
— Vi havas strangajn ideojn. Ĉu vi ne rimarkis, ke tiuj, kiuj raportas pri tiaj projektoj, kiel la via, malutile al la koncernatoj, estas ĝuste tiuj, kiuj ne havas principojn? Homoj, kiuj serĉas nur la propran intereson?
— Vi estas grandanima. Ne voli malutili al la ŝtato. Ne voli malutili ankaŭ al la amikoj, eĉ se ili estas malamikoj de la ŝtato. La malamikoj de viaj amikoj do tamen estas viaj amikoj! Interese. Mi gratulas kaj dankas. Kaj mi ne dubas, ke vi parolas la veron. Nu, bone, dankon, ke vi min aŭskultis. Forgesu ĉion, kion mi diris al vi.
* * *
— Kion li diris?
— Li malakceptas. Mi ne sukcesis konvinki lin.
— Domaĝe. Kial?
— Mi bedaŭras tiom, kiom vi. Pro principoj, li diris.
— Pro principoj, li, ĉu? Viro, kiu havas mirindan edzinon, sed ne hontas sinsekve “uzi” kvin sekretariinojn! Tia viro havas principojn, ĉu? Kia mondo!
— Nu, mi estas certa pri lia sincereco. Malobei la leĝon, la Planon, estus por li tiel kontraŭprincipe, ke tio igus lin reale malsana. Ne utilos klopodi plu ĉe li.
— Ĉu li havas ideeton pri tio, ke ni jam produktas tiujn varojn en lia fabriko?
— Tute ne. Se li tion suspektus, li ne povus respondi al mi, kiel li faris.
— Tio estas la bona aspekto de tiuj grandegaj fabrikoj. La estro ne povas scii, kio okazas en ili. Mi ĝojas, ke li ne suspektas, kiel mon-produkte lia maŝinaro laboras por ni. Ni do daŭrigos trankvile. Tamen estas domaĝe, ke li ne jesis. Estus malpli danĝere, se la granda ĉefo amike kovrus nian eksterleĝan entreprenon. Kia fuŝa ŝanco, ke ni troviĝas ĝuste sub la regado de homo kun principoj! Kion diras lia edzino?
— Ŝi estis certa, ke ni ne sukcesos konvinki lin. Ŝi konas lin bone kaj amas lin tian, kia li estas, eĉ kun lia bezono ĝui rilatojn kun aliaj inoj. Ŝi ne kredis je nia sukceso, sed ŝi tamen esperis ĝin.
— Kompreneble.
— Ŝi troviĝas en stranga situacio. Ŝi ne scias, kion fari el la multa mono, kiun ŝi gajnas. Ĉu vi scias, ke la tondiloj, kiujn ni kaŝe fabrikas en la laborejoj de ŝia edzo, nun bonege vendiĝas en la tuta lando? Ŝi pagas nin bonege, sed tiu entreprenema virino tiom enspezas, ke ŝi povas pagi sin ankoraŭ pli bone. Sed por ŝi estas multe pli malfacile ol por ni. Ŝi timas elspezi sian tutan monon, ĉar la edzo tion rimarkus. La monon ŝi tial enmetis en novan aferon: produktadon de manteloj. Tion ŝi faras en alia fabriko, kiel vi scias. Kaj mendoj kaŝe alfluas el ĉiuj regionoj de la lando.
— Jes, sed se mi bone komprenis, tio ne solvas ŝian problemon. Ŝi trovis iun, kiu havigas al ŝi la necesajn ŝtofojn kaj fadenon, same kiel la butonojn kaj aliajn necesajn aĵojn, kaj ŝi komencis produkti mantelojn tiel grandakvante, ke ŝi gajnas novajn milionojn, el kiuj ŝi ne scias, kion fari.
— Ŝiaj manteloj estas bonegaj kaj belegaj, tial ŝi sukcesas.
— Se ŝi havus, krom la edzo, ankaŭ amanton, li scius, kiel elspezi la monon. Mi nepre devus klopodi ŝin tiri al mi. Ni estas samaĝaj, dum ŝia edzo estas pli maljuna. Mi do eble havas ŝancojn. Ŝi ne estas bela, sed tiel vigla kaj inteligenta!
— Vi ne sukcesos. Ankaŭ mi opiniis: mi nepre devos klopodi kapti ŝin. Kaj mi konas multajn, kiuj simile provis. Ĉiuj malsukcesis. Vi ne venigos ŝin en viajn brakojn, kredu min.
— Kial vi estas tiel certa?
— Mi scias. Ŝi havas principojn.
NOVAJ VORTOJ:
artikolo, butono, cigaredo, entrepreno, fabriko, fadeno, forko, glacio, ingo, kadro, klopodi, konvinki, kopii, kuko, kulero, mantelo, nombro, projekto, regi, sincera, sistemo, suspekti, ŝtofo, teksto, tondi
NOVAJ KUNMETOJ:
en-spezi, krom-pago
32. LA ŜLOSITA ŜRANKO
Tiel longe, kiel li povis memori pri si, Pol scivolis pri la granda ŝranko en la ĉambro de la patrino. Li sciis, ke en ĝi estas nur vestoj: jupoj, roboj, eble eĉ — kiu scias? — kelkaj malnovaj ĉapeloj, kiajn la avinoj surmetis. Tamen, se estas nur vestoj, kial ŝi ĉiufoje ŝlosas ĝin? Kaj kial ŝi ĉiufoje prenas la ŝlosilon, kien ajn ŝi iras?
Sed hodiaŭ oni vokis ŝin al io lastminute kaj ŝi ege rapidis iri en la ĉambron por surmeti taŭgan robon por respondi al tiu… tiu kio? Pri kio temis? Kial la ega rapideco? Ŝi nenion diris. Pol malprecize rimarkis, ke ŝi havas iom strangan esprimon sur la vizaĝo, sed li ne starigis al ŝi demandojn. Lin interesis nur, ke ŝi havis la ŝlosilon enmane, kiam ŝi revenis vestita per serioz-aspekta robo, kaj ke ŝi ĝin metis sur mebleton, dum ŝi kontrolis kelkajn paperojn, antaŭ ol eliri. Kaj la afero fariĝis precipe interesa, kiam li rimarkis, ke ŝi forgesas repreni ĝin.
“Ĉu vi estos for longe?” la knabo demandis.
“Mi verŝajne revenos nur posttagmeze. Vi devos tagmanĝi sola. Vi povus revarmigi la rizon de hieraŭ. Metu iom da oleo, kaj kiam ĝi estos varma… nu, vi scias, kiel mi faras kutime rizon revarmigitan. Vi mem jam faris, ĉu ne? Sed ne metu tiom da oleo, kiom lastfoje. Ne estas bone, se ĝi estas tro grasa. Restas ankoraŭ iom da legomoj, kiujn vi povos enmeti. Sed pardonu min nun, mi devas vere forkuri.”
Ŝi parolis multe pli rapide ol kutime. Ne ofte ŝi tiel faris multajn rekomendojn. Pol estis sufiĉe memstara kaj ne bezonis , tian parolfluon por scii, kiel varmigi rizon jam kuiritan. Sed ne pri ĉio ĉi li pensis. Ja estos libertago, sen la patrino, sed kun la ŝranko-ŝlosilo.
Li decidis atendi dek minutojn post ŝia foriro, por certiĝi, ke ŝi ne revenos. Kial dek minutoj ŝajnis al li daŭro sufiĉe certiga, ne demandu min. Tiel funkcias la menso de knabo dekkvarjara.
Longaj ŝajnis tiuj dek minutoj, kaj kiam li prenis la ŝlosilon kaj direktis sin al la ĉambro, lia koro preskaŭ brue batis.
Li malŝlosis la ŝrankon. En ĝi, kiel antaŭvidite, pendis ĉefe roboj, jupoj, kaj aliaj vestoj. Kaj videblis ankaŭ kelkaj malnovaj ĉapeloj, vere ridindaj.
Sur la ŝranka planko li rimarkis grandan kvadratan skatolon, malnov-aspektan. Li malfermis ĝin.
Eta ora kruco, kaj insigno de iu internacia klubo aŭ societo, kuŝis sur serio da kovertoj kaj malnovaj paperoj, flaviĝintaj. La enhavo de la kovertoj ne estis interesa: fakturoj, malnova monbileto kun bela bildo de reĝo el lando, kiu delonge ne plu estis reĝlando. Alia bileto de cent francaj frankoj, kiu de eĉ pli longe ne plu estis valida, kaj diversaj aliaj paperoj, pri kiuj li nenion komprenis. Kial ŝi konservis ĉion ĉi?
En la lasta koverto troviĝis leteroj videble skribitaj de infano, jen krajone, jen plume, sur stranga malmoderna papero, ĉe kies supro estis presita rozo. Kaj kio sub la kovertoj? Tie kuŝis folioj, ĉiu kun la sama bela maldika skribo. Leteroj plejparte, sed ankaŭ aliaj tekstoj: notoj pri tio aŭ tio ĉi, vortoj de kantoj, kantoj kun muziknotoj, poemoj, kiel tiu ĉi:
Kiam mi revenis
al vilaĝo mia
ne plu estis poploj
sur la riverbordo
kie ili staris.
Kiam mi revenis
la ŝtonkruco flava
ĉe la voja rando
estis renversita
kaj la pecoj kuŝis.
Mi ne plu retrovis
kiam mi revenis
la knabinon brunan
kiu ludis kun mi:
ŝin la morto prenis.
Kaj la rozĝardeno
estas nun senflora
sur ĝi kreskas sole
la sovaĝaj herboj.
La subskribo estis “Lucien Thevenin”, kaj poste venis la vortoj: “El La vana kanto”.
Poemo kopiita el libro, ŝajnis. Kial?
La skribo estis tiu de lia patro, kiel li komprenis rigardante la subskribon de leteroj. La patro! Jen unuafoje en la vivo Pol vidis, kia aspektis la skribo de lia patro, tiu homo, kiu estis por li nur fota aŭ rakonta estaĵo. Li ja mortis, kiam Pol estis tiel juna, ke restis pri li neniu memoro, eĉ nebula. Cetere, liaj fotoj estis malmultaj, kaj lia patrino preskaŭ neniam rakontis pri li.
Nun li legis liajn leterojn. Ili estis jen amplenaj, jen ege praktikaj, ofte kun desegnaĵoj, poezio, kantoj. Longa korespondado de viro al virino, kiujn la laboro ofte apartigis. Kiel li amis ŝin! Kiel bele li esprimis siajn sentojn! Tiu legado kondukis la knabon tra la tempo al amhistorio, kiun li antaŭe ne imagis. Li ĉeestis la naskiĝon kaj disvolvon de amo. Kaj ankaŭ, verdire, multajn aliajn aferojn. Problemojn pri loĝejo. Problemojn pri laboro. Problemojn pri mono. Li trovis ege aminda la patran ŝaton al kulturo, lian elekton de poemoj, lian intereson pri ĉio bela kaj bona. Tra tiuj leteroj li ekkonis altkvalitan viron, kun videblaj mankoj, kompreneble, sed tamen tiel indan je varma, fila amo!
Kaj jen li ekkoleris. Kial ŝi tenis ĉion ĉi enŝlosita? Tiu viro estis ŝia edzo, jes ja, kaj lia morto ege suferigis ŝin. Sed li estis la patro de Pol. Neniam ŝi konsentis paroli pri li. Kial? Kial? Kial? Kiam li scivolis, kaj faris demandon, ŝi respondis lacavoĉe: “Mi petas vin, Pol…” kvazaŭ estus memkompreneble, kial similaj demandoj ne konvenas.
Komencon de respondo, eble, li trovis tuj poste. Sub la leteroj li ja trovis plian koverton, kiun li antaŭe ne rimarkis. Ĝi plenis je gazetaj eltondaĵoj. Sur ili li vidis la foton de sia patro. Teruran foton. La foton de lacega, malfeliĉega homo. Kvankam, dank’ al Dio, io tamen briletis en la rigardo. Ne estis homo sanaspekta, estis iu tenata de malfacile superebla doloro.
La grandaj literoj, kiuj ĉapelis la artikolojn, frapis la knabon rekte en la koron, tiel neatendite, ke li preskaŭ perdis la konscion. Lia patro estis krimulo. El kie Pol prenas la kuraĝon eklegi, li ne sciis. Sed li streĉis siajn fortojn, subpremis la kriojn, kiuj formiĝis en li, kaj legis, kvazaŭ estus devo. Jes, la patro mortigis homon. En plej aĉa, por-mona krimo. Pol sukcesis legi ĝis la fino, ĝis tiu momento, kiam la juĝisto elparolis la terurajn vortojn: malliberejo ĝismorta. Pol sciis, kiam lia patro mortis. Tio estis nelonge post tiu juĝdecido.
Li ekploris. Fluis liaj ploroj, daŭre, daŭre, kvazaŭ el fonto senlima, nehaltigeble, ĉe malpreciza ideo, ke lia mondo nun estas tute renversita. Sufero, kolero, honto, ĉio miksiĝis en li. Ŝajnis, kvazaŭ tiuj sentoj estus grupo da atakantoj, kiuj batus lin de ĉiu flanko, ĵetante lin de unu al la alia, de tiu alia al tiu ĉi, ĉiuj frapemaj, ĝuantaj krueli al senkulpa kaj sendefenda knabo. Io estis nun ŝirita en lia animo, io sangis, kaj io pro kolerfajro bolis.
Li tiel perdis la senton pri tempo. Li plu sidis sur la planko, tie apud la ŝranko, kiam ŝi envenis, du aŭ tri horojn pli frue ol antaŭvidite.
“Kio…?” ŝi diris. Sed ŝi ne povis fini la eldiron. La vido de la filo ploranta apud la enhavo de la kvadrata skatolo ŝiris ŝian koron. Sed en plej nekomprenebla maniero ŝi komencis jen plori, jen ridi, jen fari ambaŭ samtempe, kiel fojfoje okazas al infanoj. Ŝi ne povis paroli pro la tro forta sento-elfluo.
Finfine tamen ŝi retrovis sufiĉe da trankvilo por eligi tri vortojn eĉ pli strangajn ol ĉio antaŭa:
“Hodiaŭ, ĝuste hodiaŭ!” Kaj jen ŝi rekomencis duonplori, duonridi.
Fine, eble pro laceco, aŭ ĉar ili atingis la limon de la plor-fonto, ambaŭ ĉesigis sian por ili ĝenan, kontraŭkutiman, elmontron de sentoj.
“Nun vi scias,” ŝi diris, sed kun rideto!
Li sentis emon frapi ŝin, pro tiu nekomprenebla gaja esprimo.
“Kiel vi povas rideti?”
“Pol,” ŝi diris, kaj ŝia voĉo estis plej dolĉe serioza ol iam ajn antaŭe, “Pol, mia knabo. La honto estas finita. Hodiaŭ mi spiras vere libere unuafoje en dek tri jaroj. La tiama decido de la juĝisto ĵus estis oficiale renversita. Via patro estas lavita el terura malvero. Li ne plu estas krimulo. Ho, Pol!”
Kaj la plorfonto pliafoje malfermiĝis. Ankaŭ la knabo emis samtempe ridi kaj plori. Li silente atendis, ĝis ŝi trovos la kapablon reparoli.
“La vera krimulo,” ŝi fine klarigis, “ĵus mortis. Sed antaŭ ol mem forpasi, li venigis policanon, kaj antaŭ du personoj konfesis, ke la mortigon kaŭzis li. Li eĉ donis al la polico precizigojn, konkretajn detalojn, kiujn ĝi kontrolis, kaj dank’ al kiuj neniu dubo plu restas. Li klarigis, kiel li ĉion aranĝis, por ke oni surmetu la kulpon sur vian patron. Pol, ho, Pol!”
Kaj ree ŝi ekploris.
La okuloj de la knabo malsekiĝis, dum lia buŝo formiĝis al rideto.
“Restu trankvila ĉi tie,” li diris. “Refaru vin bela, ĉar plorado ne taŭgas al vi. Mi iras prepari la rizon.”
NOVAJ VORTOJ:
bileto, ĉapelo fakturo, folio, grasa, insigno, korespondi, koverto, krimo, kruco, kvadrato, kvalito, menso, oficiala, oleo, poplo, rekomendi, renversi, robo, rozo, sovaĝa, ŝlosi, ŝranko, valida, vana
NOVAJ KUNMETOJ:
antaŭ-vidi, el-tond-aĵo, en-ŝlosi, mem-stara, muzik-noto, reĝ-lando, sub-premi
33. ĈU PRUNTO AŬ DONACO?
La gongo sonis. Juĝisto Liang surmetis la oficialan robon kaj direktis siajn paŝojn al la juĝejo: nova kazo prezentiĝis.
“Pri kio temas?” li demandis la plendanton post la unuaj formalaĵoj.
“Altestiminda sinjoro juĝisto,” tiu ekparolis, “ĉi-homo — tio estis la formala maniero diri “mi” al ĉina oficialulo en la tempo, kiam disvolviĝis la afero ĉi tie raportata, tio estas dum Gao Tzong, el la Tang-imperifamilio, estis imperiestro — ĉi-homo, kiu nomiĝas Jen Guosjang, siatempe pruntedonis belegan altvaloran pentraĵon al s-ro Gao Ŝoŭfang, laŭ peto de ĉi-lasta, kiu deziris pendi ĝin sur muro de salono, en kiun li invitis multajn gastojn por grandega festa akcepto. Nun, tiu malkonsentas redoni la pentraĵon al mi.”
Juĝisto Liang turnis sin al Gao.
“Kion vi diras?”
“Altestiminda sinjoro juĝisto! Kontraŭe al s-ro Jen Guosjang, kiu ĵus parolis, ĉi-homo estas rektakora. Io donita restas donita. Mi ne rehavigos la pentraĵon al s-ro Jen, ĉar ĝi estas donaco. Li donacis ĝin al mi.”
Juĝisto Liang invitis Jen esprimi sin pri tio.
“Ne estas vere, altestiminda sinjoro juĝisto. Gao petis ĝin por la tempo, dum kiu li gastigos la gravajn personojn, kiujn li invitis. Mankis ja al li io, kio taŭge plibeligus lian salonon. Neniam mi diris, ke mi donacas tian altvaloraĵon al li. Io prunteprenita estas akceptita nur prunte.”
“Ĉu iu ĉeestis, kiam vi pritraktis la aferon inter vi?” la juĝisto demandis.
Du voĉoj neis samtempe.
“Kial s-ro Jen donus al vi tian multvaloran rulaĵon?” sonis la juĝista voĉo, direktita al Gao. (Kiel vi scias, tradicia ĉina pentraĵo estas farata sur rulebla, aŭ, pli ĝuste, volvebla papero, kiun oni malvolvas por fiksi ĝin al muro; tial la juĝisto nomis la pentraĵon “rulaĵo”).
“Ĉar mi faris al li grandan servon kaj li volis danki min,” Gao respondis.
Juĝisto Liang turnis la kapon al Jen.
“Ĉu vere?”
“Estas vere, ke li faris al ĉi-homo grandan servon. Ne estas vere, ke ĉi-homo donacis al li la pentraĵon.”
“Kiel vi dankis lin?”
“Poeme. Li diris al mi, ke li malakceptas, ke mi faru donacon al li. Li diris, ke servon oni ne pagu, aŭ ne plu estas servo. Mi do nenion donis, por ne ofendi lin.”
La juĝisto ĉi-foje parolis al ambaŭ:
“Eble estis miskompreno. Eble vi, s-ro Gao, komprenis, ke vi ricevas donacon, dum fakte s-ro Jen akceptis nur portempe seniĝi je la rulaĵo. Ĉu vi, s-ro Jen, akceptus lasi al s-ro Gao la pentraĵon?”
“Plej estiminda sinjoro juĝisto, mi scias, ke vi estas justa kaj mezuras ĉiun egale per egala mezuro, sed kiel mi povus? Ĝi apartenas de longe al mia familio. Ĝi estas originala pentraĵo kun multmona valoro. Mi neniam intencis donaci ĝin kaj ne donacis ĝin. Se mi farus donacon al s-ro Gao danke pri la servo, per kiu li ĝojigis min, mi donacus ion alian. Mi trovus ion belan, kies valoro rilatus al la servo, sed ne donus ĉi tiun pentraĵon, kiu estas ege ŝatata familia memoraĵo, kun historia graveco, sen simila signifo por s-ro Gao.”
“Kaj ĉu vi, s-ro Gao, pretus redoni al s-ro Jen tiun pentraĵon? Se ĝi estas donaco, ĝi apartenas al vi, kaj vi povas fari el ĝi, kion vi volas. Ĉu ne pravigus tiun donon la fakto revenigi pacon inter du alte estimataj samurbanoj, kiaj vi ambaŭ estas?”
“Plej estiminda sinjoro juĝisto, tio estus lasi malbonfaron senpuna, kaj tio estus danĝera ekzemplo. Kio estis donita, tio estis donita. Oni ne reprenu ĝin. La pentraĵo estas mia kaj mi ne donacos ĝin al s-ro Jen.”
La juĝisto restis momente silenta.
“Bone,” li poste ekdiris. “Restu ĉi tie kaj silentu, dum mi iras enprofundiĝi en Dao. Mi revenos post nelonge.” (Dao estas la principo, kiu regas la mondon laŭ la malnova ĉina pensado).
Juĝisto Liang eniris sian ĉambron, bruligis iom da bonodoraĵo antaŭ bildo de dia estaĵo, klinis sin, malplenigis sian menson je ĉia penso aŭ movo, kaj tiel restis silenta dum kelkaj minutoj.
Relevinte la kapon, li prenis paperfolion kaj rapide skribis kelkajn vortojn sur ĝin, post kio li venigis sian ĉefan kunlaboranton, Kong. Kong siatempe estis ŝtelisto, sed juĝisto Liang foje revenigis lin al rekteco. Ege dankema al la juĝisto, kiu, kaptinte lin, lin ne punis, li metis je ties servo siajn multajn kapablojn, inter kiuj rimarkindis lia korpa forto kaj scipovo batali. La juĝisto ne bezonis klarigi la kazon, ĉar Kong ĉion jam aŭdis. Li diris nur:
“Prenu ĉi tiun rajtigilon, iru al la domo de Gao kaj forprenu la rulaĵon. Sur la papero mi notis, ke se la servisto, kiu donos la pentraĵon al vi, ion diros pri ĉi tio al iu ajn, fortranĉo de kapo lin atendos. Rediru tion al li. Li rekonos la markon de la juĝejo kaj faros ĉion, kion vi ordonos. Kiam lia mastro revenos, li diru, ke li ne scias, kio okazis, ke eble spirito venis kaj forprenis la pen-traĵon.”
Liang revenis en la juĝejon. Por lasi al sia kunlaboranto la tempon iri preni la volvaĵon, li faris longan paroladon al la du kontraŭuloj. Finfine, li ellasis ilin, dirante, ke ili ne forlasu la urbon, sed atendu lian juĝon, kiu venos post kelkaj tagoj.
Al Gao li diris:
“Iru preni la pentraĵon kaj alportu ĝin ĉi tien. Ĝis la afero estos decidita, la pentraĵo restos en la juĝejo.”
Kiam ili estis for, li venigis sian amikon Tzu, kiu estis pentristo kaj fakulo pri arto.
“Ĉu vi konas la pentraĵon, kiu antaŭe pendis ĉe s-ro Jen?” li demandis.
“Li havas plurajn.”
“Temas pri malnova originalo, altvalora, kiun li ricevis de la avoj de siaj avoj.”
“Jes. Pri tiu mi scias. Mirinda artaĵo. Li foje lasis ĝin ĉe mi por iometa rebonigo de parteto, kie la papero komencis fuŝiĝi.”
“Estas do vere, ke ĝi valoras multon, ĉu ne?”
“Multegon.”
“Ĉu estas verŝajne, ke Jen donacus ĝin?”
“Se temus pri iu ajn alia, mi dirus: estus neeble. Sed Jen estas neordinara homo, kelkafoje strange donema. Mi ne povus respondi certe al via demando.”
“Ĉu eblus, ke mi ricevu sufiĉan, sed ne tro bonan, kopion de tiu originalo?”
“Jes, senprobleme. Tuj, se vi volas. Mi havas hejme tian kopion. Mi faris ĝin mem, kun la permeso de s-ro Jen, kiam li lasis la rulaĵon ĉe mi. Fakte, mi eĉ havas du kopiojn, ĉar unu el miaj lernantoj kopiis mian kopion por ekzerci sin.”
Tiumomente Kong revenis kun la pentraĵo. La tri rigardis ĝin. Ĝi estis spirhaltige bela.
La gongo eksonis.
“Certe, tio estas Gao,” juĝisto Liang pensis, kaj, kiel ofte, li estis prava.
“Estiminda sinjoro juĝisto,” diris la alkurinto, kaj tuj haltis. Per tuketo li viŝis al si la kapon kaj kolon, malsekajn pro la kuro. Li sentis malkomforton, ĉar li ne kutimis tiel rapidi piede, sed la novaĵo, kiun li volis komuniki al la juĝisto, estis tiel grava, ke li forgesis pri la neceso aspekti konvene.
“Estiminda sinjoro juĝisto,” li rekomencis. “Okazis io terura.” Kaj refoje mankis al li la spiro por paroli.
“Unue, bonvolu provi malstreĉi vin kaj trankviliĝi, mi petas,” sonis la juĝista voĉo, mem ege senstreĉa. “Ekzercu vin pri trankvilo. Videble, vi tion bezonas. Jam antaŭe en la juĝejo vi parolis tro rapide, kaj tio ne estas bona. Kaj nun vi kuris, kio ne estas tre konvena al viro kun via rango en la socio. Ekzercu vin al malrapido kaj pripensado. Mi konsilas al vi spiri profunde. Jen. Bone. Kaj nun bonvolu raporti trankvile kaj malrapide. Kio okazis?”
“Ĉi-homo petas vian pardonon, se li ne obeis la regulojn de konveneco. Sed tio, kio okazis, estas tiel neatendita! La pentraĵo malaperis, alte konsiderinda sinjoro juĝisto. Mia servisto diras, ke neniu envenis la domon. Sed kiel tio eblus? Plej verŝajne li ŝtelis ĝin. Sed antaŭ ol lin puni, mi rapidis ĉi tien por komuniki al vi la informon.”
“Ne punu vian serviston,” juĝisto Liang diris. “Ĉi tiu afero estas stranga, kaj ni ne scias, kiuj transmondaj aŭ supermondaj fortoj okupiĝas pri ĝi. Se malbona ago kreis aĉan etoson ĉirkaŭ tiu pentraĵo, ni devos tre atenti ne aldoni maljustaĵon al jama maljustaĵo. Vi bezonas malstreĉi vin. Iru vin bani, se vi bonvolos sekvi mian patran konsilon. Tio remetos ordon kaj pacon en via tro streĉita menso. Kaj post la bano ripozu. Sed ne foriru el la urbo. Mi venigos vin, kiam mi havos informojn. Cetere, se okazos io nova, ĉu al vi, ĉu al s-ro Jen, mi ne dubas, ke vi tuj venos sonigi la juĝejan gongon. Iru nun. La kunsido estas finita.”
* * *
La gongo sonis jen por tio, jen por tio alia: tia estis la vivo de juĝisto en la imperio. Sed tri tagoj pasis antaŭ ol ĝi sonis refoje pro la pentraĵa kazo.
Juĝisto Liang, certa, ke li nun vidos s-ron Gao, ridetis al si survoje al la impresa salonego, kie li oficis. Sed kiam li eniris ĝin, lia vizaĝo estis tute serioza. Tie efektive, kun estima sinteno, lin atendis Gao.
“Altestiminda sinjoro juĝisto,” tiu diris, “ĉi-homo ricevis bileton pri la pentraĵo kaj venis informi vin.”
“Diru!”
“Sur tiu paperfolio estas skribite, ke la volvaĵo estis ŝtelita kaj ke ĝin havas la reĝo de la ŝtelistoj. Li redonos ĝin kontraŭ mono. Se mi proponos sufiĉan sumon, li rehavigos la pentraĵon al mi. Se ne, li ĝin ŝiros, kaj ĝi estos perdita por ĉiam.”
En plej multaj ĉinaj urboj, tiutempe, ekzistis organizitaj ŝtelistoj, kies ĉefon oni nomis ‘reĝo de la ŝtelistoj’. Ĉi-lasta, laŭŝajne, subskribis la koncernan komunikaĵon.
“Transdonu al mi tiun bileton, ni devos esplori pri ĝi,” la juĝisto ordonis.
Gao pasigis la folion, kaj la juĝisto rapide legis ĝin. Li ŝate lasis siajn okulojn laŭkuri la liniojn skribitajn de Kong. Lia kunlaboranto perfekte imitis la skribmanieron de la loka reĝo de ŝtelistoj. Sed la juĝista vizaĝo restis senesprima.
“Kion vi intencas fari?”
“Mi ne scias. Ĉi-homo volis nur informi vin alte estimindan. Ĉi-homo baldaŭ decidos, ĉar la reĝo de la ŝtelistoj postulas baldaŭan reagon.”
La raportado de Gao okazis matene. Posttagmeze, la gongo refoje sonis. Venis ĉi-foje Jen. Li diris, ke li ricevis bileton de la reĝo ŝtelista, kun enhavo simila al tiu de Gao. Juĝisto Liang same demandis:
“Kion vi intencas fari?”
“Timigas ĉi-homon la afero, ĉar la reĝo de la ŝtelistoj havas sian ejon, laŭ ĉi tiu bileto, trans la dua mallarĝa ponto, sude de la urbo. Kaj tiu aĉfama urboparto, kie la stratetoj malbonodoras, estas plena je sovaĝuloj. Tien li petas min iri por porti la monon kaj repreni la rulaĵon. Nu, almenaŭ li rekonas min kiel tiun, al kiu la pentraĵo rajte apartenas, kvankam li forŝtelis ĝin el ĉe Gao. Jes, mi provos superi mian timon kaj iros tien. Mi proponos al li 120 arĝentajn monerojn.”
“Estas multe.”
“Multe estas, jes. Sed estas tiel grave, ke la volvaĵo restu en bona stato! Li diras, ke, se la mono ne sufiĉos, li ŝiros ĝin! Tion mi ne povus elporti.”
Nokte alproksimiĝi al la suda malbonfama urboparto ne estis tre plaĉe. Feliĉe la luno brilis, kaj ankaŭ multaj steloj, tiel ke ne estis tute mallume. Tamen, sub la mallarĝa ponto, la unua rivero nigris kiel karbo. Kaj io alia same nigris en la profundo de la koro de Jen: timo. Li premis al si la saketon, en kiu la arĝentaj moneroj troviĝis. Alia rivero renkontiĝos poste, kiun li devos transiri, kaj post tiu dua ponto la irado vere iĝos danĝera. Li ne hontis pri sia timo. Li ripetis al si, ke kuraĝon oni bezonas en la vivo, ke al kuraĝo oni sin ekzercu, kaj ke kuraĝo finfine estas ne foresto de timo, sed la kapablo iri plu antaŭen, kvankam oni timas.
Kiam io movis sin per rapida salteto malantaŭ li, glacia sentaĵo laŭfluis lian dorson. Li turnis sin. Estis nur kato, kies okuloj lumis per impresa verda lumo. Sed tiel turniĝante li rimarkis tri aŭ kvar malhelajn homformojn, kiuj vekis en li zorgon. Ili estis en la mallumo, ne tute proksime, sed ne sufiĉe malproksime, por ke li sentu sin sendanĝera. Li daŭrigis sian vojon, kaŝe rigardante de tempo al tempo. La homaj formoj plu sekvis lin, ĉiam restante en la plej malluma flanko de la stratetoj. Li elpoŝigis la tranĉilon, kiun li kunprenis, sciante, ke li iras al danĝera loko. Li estis preta kuraĝe defendi sin, sed kion li povus fari, se ili formus cirklon ĉirkaŭ li?
Kiam li alvenis apud la dua mallarĝa ponto, tiuj uloj proksimiĝis al li. Pri iliaj intencoj ne povis esti dubo, sed troviĝi ĉe l’ bordo de l’ rivero donis ideon al Jen. Li saltis en la akvon, pensante, ke bani sin en la malvarma fluo estos malkomforto, kiun priŝteli homon eble ne tre riĉan tute ne valoros.
Li pensis ĝuste, kaj neniu sekvis lin en la akvon. Li naĝis ĝis la alia flanko, kaj, kaŝe elirante el la rivero, en loko, kiun la luna lumo ne heligis, decidis atendi sur la bordo, ĝis la policaj rondirantoj alvenos. La ŝtelistoj ja povus ne deziri malsekiĝon, sed ne forlasi pro tio la ideon lin senigi je mono. Al ili sufiĉis atendi, ĝis li elakviĝos kaj revenos supren al la strato.
Li ege malvarmis, sed havis nenion por viŝi sin seka. Kiam la polica grupeto alvenis, li iris apud ĝin kaj petis ĝin kuniri ĝis la lasta strateto, en kiu troviĝis la korto, kie la reĝo de la ŝtelistoj laŭ la bileto lin atendis.
* * *
“Mi venigis vin,” juĝisto Liang seriozvoĉis, “por komuniki al vi la finan decidon de ĉi tiu juĝejo.
“Vi, sinjoro Gao, montris per via agmaniero, ke vi ne alte estimas la pentraĵon, kiu troviĝas centre de ĉi tiu kazo. Anstataŭ travivi danĝerojn por iri ĝin repreni, vi sendis serviston, kaj por tiu rulaĵo vi proponis nur 40 arĝentajn monerojn, dum vi perfekte scias, ke ĝi valoras multe pli. Kiam la reĝo de la ŝtelistoj diris, ke tio ne sufiĉas, via servisto respondis, laŭ via ordono, ke vi ne donos pli. La danĝeron, ke la rulaĵo estus ŝirita, vi ne serioze konsideris.
“Male, s-ro Jen iris mem. Li kuraĝe trapasis la timindajn pasejojn, li eĉ ĵetis sin en akvon, por ke la mono, kiun li portis, ne estu ŝtelita. Kaj kiam li troviĝis en la korto, kie la reĝo de la ŝtelistoj lin atendis, li donis al tiu altan prezon por la pentraĵo, nome 120 arĝentajn monerojn.
“Neniu povos certiĝi, ĉu temis pri pruntedono aŭ donaco. Sed havo portas kun si respondecon. Kiam kultura valoraĵo, kiu venas de la avoj de niaj avoj, troviĝas en danĝero iĝi rompita, aŭ, ĉi-kaze, ŝirita, estas la devo de homo ĉion fari por ĝin savi, eĉ je kosto de konsiderinda perdo. El la sinteno de unu kaj de la alia montriĝas, ke nur unu meritas havi la originalan pentraĵon, kaj tiu pagis la plenan prezon por ĝi.”
“Sed, alte estiminda sinjoro juĝisto,” ekparolis Gao, “la reĝo de la ŝtelistoj fine akceptis mian proponon kaj donis la pentraĵon al mia servisto! Ĉu vi do volas, ke ĉi-homo redonu ĝin al s-ro Jen? Mi ne komprenas, kion vi ĵus diris pri li.”
Juĝisto Liang ridetis.
“Ĉar ne estas ebleco scii, kiu pravas, rilate al dono aŭ prunto, vi ricevis kopion, kiu valoras la monon, kiun vi pretis pagi. La originalon s-ro Jen ricevis. Sed ĉar li montris sin inda je tiu havaĵo, ĉi tiu juĝejo redonas la 120 arĝentajn monerojn al li. Venu, sinjoro Jen, ĉi tiu mono estas via. Jen. Mi gratulas vin pri la kuraĝo, kiun vi elmontris hieraŭ. Kaj nun, la traktado de ĉi tiu kazo estas finita.”
La multaj scivolemuloj kiuj ĉeestis, ekstaris kaj komencis eliri el la juĝejo. Kune kun la publiko eliris ankaŭ Kong. Li ridetis. Li tre ŝatis juĝiston Liang. Kaj certe li neniam forgesos, kiel bone li sentis sin, ludante la reĝon de la ŝtelistoj.
NOVAJ VORTOJ:
arĝento, bani, cirklo, donaci, ekzerci, etoso, folio, formala, gongo, imperio, karbo, kato, korto, mezuri, originala, pentri, ponto, prunti, ruli, sovaĝa, sudo, viŝi
NOVAJ KUNMETOJ:
por-tempe, pri-trakti, prunte-doni, prunte-preni, sci-povi, sia-tempe, sur-meti
34. MALBENITA LISTO
— Sinjoro eldonisto, mi sukcesis verki 33 el la promesitaj rakontoj. Eble ili estas bonaj, eble ili estas tuj ĵetindaj en fajron, mi ne scias. Eĉ se verkisto relegas dekfoje sian verkon, paĝon post paĝo, li mem ne povas juĝi ĝin. Sed pluen iri mi ne povas. Vi devos, ĉu akcepti neplenumitan taskon, ĉu aldoni unu aŭ du jarojn al la dato notita sur via kalendaro por la ricevo de miaj rakontoj.
— Kial vi ne povas daŭrigi? Ĉu vi ne promesis? Ĉu vi ne prenis sur vin sindevigon rilate al mi?
— Promesis, promesis, sindevigo… Belaj grandaj vortoj ili estas tute certe, sed homo estas nur homo, kaj kiam ne eblas, ne eblas. Ĉe neebleco, promesoj kaj sindevigoj forfalas, ĉu ne?
— Kial tasko, kiun vi komence plenumis tute bone, ŝajnas, subite fariĝis malfacile efektivigebla? Vi estas mallaborema, jen ĉio.
— Ne, ne. Mi ŝatas verki. Vi scias, ke mi neniam provas eviti malfacilaĵojn. Mi tre dezirus efektivigi vian planon, sed mi ne povas. Rigardu al la listo.
— Kiu listo?
— La malbenita listo de la vortoj, kiuj restas. La listo de la vortoj, kiujn mi devas enmeti en miajn romanojn.
— Romanojn? Ĉu vi verkas romanojn nun? Ni interkonsentis, ke vi verkos difinitan nombron da rakontoj, ĉiufoje kun inter 20 kaj 25 novaj vortoj, por ke la lernanto transiru de scio de 400 signifhavaj vortopartoj al mil aŭ iom pli. Ni volas, ke la lernanto transiru senpene de baza nivelo al meza. Sed ni parolis pri rakontoj, eĉ rakontetoj, neniam pri romano.
— Pardonu min, estis eraro. Intenca eraro. “Romano” estas unu el la vortoj sur la listo.
— Sed vi jam uzis ĝin. Mi memoras, ke ĝi troviĝas en la rakonto pri la du fratoj, kiuj retroviĝas ie sur la Britaj Insuloj.
— Kian memoron vi havas! Jes, jes, mi uzis ĝin, sed ne sufiĉe. Mi devas reenmeti la vortojn post kelka tempo, por ke la leganto fiksu ilin en sia memoro sen devi speciale peni. Mi diras “sen peni” pro la sama kaŭzo, ĉar la vorton “peni” mi ne sufiĉe uzis.
— Sed tion vi faras dekomence. Kial aperas nova problemo?
— La problemo estas, ke restas pluraj vortoj, kiujn mi ne sukcesas enrakontigi, ĉar ili havas neniun rilaton inter si, kaj mi ne kapablas trovi temon komunan por ili.
— Ne perdu la kapon pro tia eta problemo. Diru al mi, kiuj estas tiuj vortoj, kaj ni ekzamenos la aferon tute trankvile. Mi devus povi helpi vin, kvankam kun mia nuna dent-doloro…
— Dent-doloro! Ĉu vere viaj dentoj doloras? Kompatinda eldonisto! Vi suferas ĉe la dentoj, kaj jen mi venas ĝeni vin pri miaj verkproblemetoj!
— Estas mia kulpo. Mi neniam brosas la dentojn sufiĉe. Jam kiam mi estis etulo, mia patrino konstante diradis al mi: “Uzu la dentbroson. Uzu ĝin dum almenaŭ tri minutoj ĉiutage. Se ne, kiam vi estos granda, viaj dentoj doloros, ili rompiĝos, ili moliĝos, kaj vi perdos ilin. Memoru mian konsilon: sendenta viro ne estas bela.”
— Tri minutojn! Diable, tio estas multa, ŝajnas al mi, kvankam verdire, mi neniam atentas pri la daŭro, kiam mi brosas al mi la dentojn.
— Certe tio estas multa. Mia patrino eĉ foje provis kontroli. Ŝi kalkulis la tempon, dum mi brosis al mi la dentojn, kaj se mi brosis triminute, ŝi tion signis sur la kalendaro. Ŝi krajone metis etan linion, iom kiel minussigno, tiel ke mi povu konstati, ĉu en la plimulto el la tagoj mi brosis miajn dentojn sufiĉe longe.
— Terure. Ĉu ŝi longtempe tion faris?
— Ne. Ŝi baldaŭ perdis la kuraĝon. Tio postulis tro da mensa energio. Post kelkaj fojoj ŝi trovis stulta la devon kontroli mian dentviŝadon. Sed ĉiaokaze, la dentisto diris al mi, ke miaj dentoj estas tre malbonaj, ĉar mi manĝas tro da sukero. Mi amas dolĉaĵojn. Mi amas dolĉecon. En unu tason da kafo mi metas tri pecojn da sukero, aŭ tri kuleretojn, laŭ la loko. Ankaŭ en teon mi enmetas saman kvanton.
— Mi ne elportus tiom sukeritan kafon.
— Mi scias, ke tio ne estas bona por la sano. Miaj dentoj ne tre bone fartas pro tiu kutimo. Sed tia mi estas: mi ŝategas sukeron, kaj ne tre ŝatas spicojn. Eble ĉar mia patrino ĉiam ege spicis la manĝaĵojn. Ŝi eĉ spicis sian teon. Mi supozas, ke ŝi metis multe da spico ĉien, por ke oni ne tro sentu la veran guston de tio, kion ŝi preparis.
— Nu, mi ne volas resti ĉi tie kaj ĝeni vin per miaj konsideroj pri verkado, dum via tuta kapo doloras pro fuŝa, malbonfarta dento. Mi…
— Ne, ne. Restu. Mi prenis kuracilon, kaj ŝajnas, ke ĝi komencas efiki. Eventuale, se la doloro revenos tre forte, mi petos vin lasi min sola kun ĝi. Sed mi ne tre kredas je tiu eventualeco. Nun, de momento al momento, mi sentas, ke la doloro pli kaj pli malaperas. Kompreneble, tio estas nur sento. La fuŝa dento plu fartas malbone kaj… Sed mi reparolu pri via problemo. Memorigu al mi: kion vi diris pri la premioj?
— Pri la premioj? Mi neniam parolis al vi pri premioj! Kiuj premioj?
— Ĉu ni ne decidis, ke la abonanto, kiu plej bele, ĝuste kaj plene sukcesis resumi la plej longan el viaj rakontoj sur duona folio, t.e. en ne pli ol dudek linioj, ricevos premion?
— Abonanto, vi diris, ĉu? Sed miajn rakontojn vi ne presos en revuo. Ne temas pri abonoj, sed pri legantoj de libro, lernantoj, eventuale eĉ ŝatantoj de literaturo.
— Ha jes, mi eraras! Mi miksas kun io alia. Tio estis ideo de mia edzino, Mi eventuale uzos ĝin foje pri aliaj tekstoj. Aŭ eĉ eventuale pri viaj, se vi konsentos, ke ili aperu en tiu revuo.
— Kiu revuo?
— LA PILKO.
— Stranga nomo por revuo. Pri kio ĝi temas?
— Pri sportoj. Pri piedpilko, korbopilko, manpilko…
— Atentu! Oni diras, ne ‘piedpilko’, sed ‘futbalo’.
— Ne, ne, ne. ‘Futbalo’ estas fuŝa misangla vorto, kiu ne impresas min. Por mi tio estas piedpilko kaj ĝi restos piedpilko.
— Laŭ via plaĉo. Mi ŝatas vian principon pri formado de vortoj, sed ne ni kreas la lingvon. Ni devas obei ĝiajn regulojn, kaj la ekzistantan vortliston, aŭ pli ĝuste, la oficialan vortaron.
— Mi ne konsentas. Vi estas verkisto, ĉu ne? La verkistoj estas tiuj, kiuj vere kreas lingvon. La verkistoj kaj la popolo. Se la ideoj de la verkistoj estas bonaj, la popolo ilin akceptas kaj ili eniras en la lingvon. Se ne, ĝi ilin malakceptas kaj la lingvo ne enhavos ilin. Kaj same, se la ideoj de la popolo estas bonaj, oni povas certi, ke verkistoj ilin alprenos. Vi neniam riskas ion proponante novan formon, ĉefe se vi havas taŭgan lingvosenton.
— Eble. Tamen mi ne komprenas, kial vi volas, ke miaj rakontoj aperu en sporta revuo. Ili tute ne rilatas al pilkoj. Mi eĉ ne sukcesis enmeti la vorton ‘pilko’ en iun ajn, kvankam ĝi kuŝas sur tiu malbenita listo. En kiu rubriko miaj rakontoj presiĝus? Nek en la piedpilka (aŭ futbala), nek en la korbopilka, nek en la piedkurada, nek en la saltada…
— Oni povus krei lingvan rubrikon. Kial sportemuloj ne interesiĝus pri lingvo? Ili interesiĝas pri ĉio, kio rilatas al movado de la korpo. Se ili movos la langon por paroli novan lingvon, ĉu tio ne estus iaspeca sporto? Oni povus premii tiujn, kiuj movas la langon plej rapide, plej forte, plej bele, plej sporte…
— Tiuj, kiuj parolos plej spice! Ha-ha!
— Ha-ha! Mi ne scias, kial mi ridas, ĉar tio ne estas tre amuza. Nu, por forgesi mian denton, plej verŝajne. Kiam mi fondis tiun revuon, mia ideo estis… Ho, diable!
— Kio okazas? Kial vi movas la piedon? Ĉu ankaŭ la piedo doloras al vi?
— Tute ne. Sed mi ĵus rimarkis, ke estas truo en mia ŝtrumpeto. Antaŭe, viraj ŝtrumpetoj estis bonegaj, nerompeblaj, netrueblaj. Kiam vi palpis ilin, vi tuj sentis, ke ili estas faritaj per bonkvalita materialo. Sed nun eĉ simpla palpo kaŭzas truon. Ili fariĝis, kiel la virinaj ŝtrumpoj. Laudire, tuj post la dua mondmilito, virinaj ŝtrumpoj estis porĉiamaj. Ili ne truiĝis. Sed la ŝtrumpa industrio ektimis, ke, se la ŝtrumpoj daŭros kaj daŭros sentrue, okazos teruraj ekonomiaj malfacilaĵoj por ĝi. Tial la grandaj ŝtrump-fabrikistoj en Norda Ameriko kaj Okcidenta Eŭropo, kaj verŝajne ankaŭ en Japanio kaj similaj landoj, ŝanĝis la materialon. Ili nun uzas ion, kio rapide truiĝas. Tiel ili vendas multege pli da ŝtrumpoj kaj ŝtrumpetoj. Nu, pri kio ni parolis antaŭe? Ne por diskuti pri ŝtrumpoj vi venis al mi, ĉu?
— Ni parolis pri tiu malbeninda vortlisto. Mi sentas min, kvazaŭ senmovigita, kvazaŭ mian vojon subite barus muro, murego. Aŭ eĉ pli bone: kvazaŭ mi estus falinta en fosaĵon, el kiu mi ne kapablas eltiri min.
— Kia stranga komparo! Mi ĉiam miras pri la bildoj, kiuj venas al homoj en la kapon, kiam ili volas belfrazi bilde anstataŭ ol uzi la kutimajn vortojn. En kian fosaĵon vi falis? Kiuj fosis ĝin?
— Ĉirkaŭ tiu malnova urbo staras muroj, sed antaŭ la muroj, laŭlonge de la tuta muraro, oni fosis longan fosaĵon, por ke la malamikoj falu en ĝin, kiam ili volas ataki la urbon kaj meti sur ĝiajn murojn la flagon de sia lando, kiel signon de sia venko. Nu, mi volas ataki tiun liston, venki ĝin. Sed mi-ne-scias-kiu fosis grandan fosaĵon por bari mian vojon. Mi falis en ĝin kaj ne kapablas eliĝi. Mi estas kaptita, kaj mia nekapablo uzi en kelkaj rakontoj vortojn, kiuj tute ne rilatas unu al la alia — uzi ilin nur pro tio, ke ili kuŝas sur via malbenita listo — tiu nekapablo suferigas min.
— Estas amuze vidi, kiel via menso funkcias. Viaj ideoj pri fosaĵo, urbo kun ĉirkaŭa muraro, malamikoj, kiuj volas planti siajn flagojn sur ĝi, dum ĉiuj hundoj de la urbo rapide movetadas sian voston tien kaj reen por signi, ke ili estas kontentaj, vere, mi neniam imagus tiajn aferojn en serioza interparolado, kiel la nia.
— Mi neniam parolis pri vostoj de hundoj. Tion vi prenis el via propra imago kaj tiu penso vere mirigas min. Kiam mi klopodas trovi komparon, por klarigi per konkretaj bildoj ion malkonkretan, mi trovas pli facile ekzemplojn en plantoj ol en bestoj. Hundoj kaj katoj ne tre interesas min, verŝajne, dum mi ŝatas arbojn, arbojn kun ĉiamaj verdaj folioj, arbojn kun folioj, kiuj flaviĝas ĉiujare kaj falas, jes mi ŝatas arbojn, arbarojn, sed ankaŭ fruktojn kaj legomojn. Ĉiujn plantojn mi ŝatas, dum bestoj ne tre interesas min.
— Domaĝe. Tamen estas tre interese. Ĉu vi scias, kial hundoj kaj katoj tiel ofte malamikas?
— Ne.
— Estas problemo de komunikado: ili miskomprenas unu la alian. Kiam hundo levas la voston por esprimi sian feliĉon, kato komprenas tion kiel danĝersignon.
— Interese. Mi eventuale enmetos tion en unu rakonton.
— Vi vidas, ke bestoj estas tre interesaj. Sed kial vi konstante uzas la vorton eventuale?
— Mi ne scias. Verŝajne, por ke la leganto lernu ĝin. Kaj por ke la anglalingvanoj komprenu, ke ĝi ne signifas la samon, kiel eventually en ilia lingvo, kio signifas ‘finfine’.
— Strange. Sed kial vi parolas pri leganto? Kial legantoj scius, kion ni diras?
— Ĉar mi intencas uzi ĉi tiun interparolon kiel tekston por mia rakontaro (kvankam ĝi tute ne estas rakonto). Tial mi ekfunkciigis mian kased-aparaton. Ĉu vi ne rimarkis?
— Ne. Ne tre ĝentile. Vi almenaŭ povus peti mian permeson. Vi lasis min paroli stulte pri miaj dentoj kaj ŝtrumpoj, se diri nenion pri la rilatoj inter kato kaj hundo. Ne diru, ke ĉio ĉi estas sur kasedo, kaj ke vi intencas transskribi niajn parolojn kaj ilin publikigi?!
— Tamen, jes, ja, tio estas mia intenco.
— Sed kial diable la legantoj interesiĝus pri nia interparolo?
— Pro la vortoj, kiujn ni uzis: broso, dento, eventuale, flago, fondi, fosi, kalendaro, listo, minus, nordo, palpi, planti, premii, romano, rubriko, spico, sukero, ŝtrumpo, vosto. Tiuj konsistigas preskaŭ 70 elcentoj el la vortoj, kiujn mi ankoraŭ devis uzi por fini la liston, aŭ por sufiĉe ripeti vortojn, nur unufoje viditajn.
— Vi do preskaŭ sukcesis, ĉu ne?
— Verki taŭgan rakonton, tute ne. Sed enmeti serion da stultaj vortoj en stultan tekston, por ke la leganto ricevu sian ĉiu-tagan aŭ ĉiusemajnan aŭ ĉiumonatan kvanton da novaj vortoj el la fama listo, tion mi nun sukcesis.
— Pri kio do vi plendas? Vi vidas, ke tio efektiviĝas facile. Iom da energio, homo, iom da energio, kaj via entrepreno atingos sian sukcesan finon. Kiel mi diris komence: vi nur estas mallaborema.
NOVAJ VORTOJ:
aboni, broso, dato, eventuala, flago, fondi, fosi, futbalo, Japanio, kalendaro, kalkuli, listo, literaturo, minus, palpi, pilko, planti, premio, resumi, risko, rubriko, sukero, suspekti, ŝtrumpo, vosto
NOVAJ KUNMETOJ:
el-doni, far-iĝi, sin-dev-igo
35. PO KIOM?
— Vi denove ludas per via komputilo! – Kial ne? Ĉu tio ĝenas vin?
— Min? Tute ne. Ludu, kiom vi volas. Kion vi faras?
— Mi uzas la informbankon pri Sovetio. La ĉefo volas, ke mi verku artikolon pri la ekonomia situacio tie, kaj mi bezonas bazajn donitaĵojn. Mi ne tre ŝatas devi verki tiun artikolon. Tio ne estas mia fako.
— Kaj kion aparte presindan vi eksciis dank’ al via komputilo, aŭ pli ĝuste dank’ al ties informfonto?
— Nenion, kio estus, kiel vi diras, presinda. Nur nombroj, nombroj, nombroj montriĝas al mi. Sovetio vendas tiom da gaso, ĝi aĉetas tiom da greno. Ĝi vendis eksterlanden tiom da ligno, el kiu tiom sub formo de tabuloj, ktp ktp.
— Verŝajne ne pri tiaj informoj soifas la publiko. Krom eble kelkaj uloj, kiuj faras sciencan esploradon.
— Vi eraras. La ĝenerala publiko ne tre interesiĝas pri tia informa materialo, sed gravuloj kun respondecoj en diversaj ekonomiaj entreprenoj, homoj, kiuj okupiĝas pri fontoj de energio, industriistoj; kiuj volas efektivigi tiun aŭ alian projekton, ĉiuj tiuj legas nian ekonomian rubrikon, eble ne kiel soifa infaneto en-buŝigas la patrinan lakton, sed almenaŭ kun intereso. Ni redaktas altkvalitan ekonomian paĝon, kiun multaj favore legas.
— Diable! Vi defendas vian gazeton kun bela energio. Nu, pardonu, mi tute ne intencis ataki vian publikigaĵon. Ĉu mi povas rigardi vian komputilon? Kio estas tio nun? Ha jes, turismo! Ŝajnas, ke la turisma sezono alportis konsiderindan gajnon. Vidu, ne nur en somero, sed eĉ en aŭtuno la hoteloj estis tiel plenaj, ke la turisma organizaĵo ne sciis, kien loĝigi la alvenantojn. Interese!
— Interese, ĉu? Ne por mi. Tiuj nombroj min frenezigas. Temas konstante pri milionoj. Milionoj da tio, milionoj da tio ĉi. Sed por mi tio signifas nenion. La intereso por mi estas nul.
— Ha-ha! Ni faru statistikon pri via intereso. Kiom da intereso por ĉiu informo? Koncerne vin, po nul!
— Ha ne! Ne rekomencu, mi petas vin. Mi vin konas. Mi vidas, kion vi celas. Vi volas refoje rekomenci vian ludon kun tiu vorteto “po”. Gi min lacigas. Fakte, mi neniam vere komprenis la uzon de tiu “po”.
— Ĝuste tial mi volas lude instrui vin. Ne estas malfacile. Se mi diros al vi, ke ni ambaŭ sovaĝe rompis po du vitrojn, kiom da vitroj estis rompitaj?
— Ni estas du. Kaj ni rompis po du vitrojn. Ni do, sovaĝuloj, rompis kvar vitrojn: vi rompis du kaj ankaŭ mi du. Ĉu bone?
— Ne estas bone rompi vitrojn, speciale se sovaĝe, sed via kompreno estas ĝusta kaj la kalkulo senerara. Vi vidas, ke estas simple. Vi apenaŭ bezonis pripensi por trovi ĝustan kaj precizan solvon al la problemo. Kaj nun mi diru: la dekses turistoj trinkis po glason da biero. Kiom da glasoj da biero ili trinkis entute?
— Dekses.
— Ĉu iu ne trinkis?
— Ne. Ĉiu trinkis.
— Ĝuste tion precizigas “po”. Se mi dirus: “La 16 turistoj trinkis 16 glasojn da biero”, oni scius, ke la grupo malplenigis 16 glasojn, sed oni ne scius, ĉu eble unu soifulo ne trinkis kvar, dum kvar aliaj trinkis nul. Kiam oni diras: “La 16 sovaĝuloj trinkis po glason”, tio signifas, ke ĉiu sovaĝulo el la 16 trinkis unu glason. Mi supozas, ke vi perfekte komprenis nun.
— Perfekte, mi ne dirus. Mi komprenetas. Tamen, mi ĉiam sukcesas esprimi, kion mi volas, sen uzi tiun vorton. Mi trovas ĝin malfacila. Mi rekomendas ĝin al neniu, kaj mi ne reklamos pri ĝi en mia gazeto.
— Strange, ke vi tiel reagas. Mi trovas, ke tiu vorteto meritas iĝi multe pli populara ol ĝi nun estas. Aŭskultu. “Ĉiuj mem-broj de la asocio ricevis po etan floron el la ĝardeno de la prezidanto”. Ha-ha!
— Ha-ha, ĉu? Mi konfesas, ke mi ne komprenas. Mi ne estas tre inteligenta, vi scias. Kial tiu laŭta rido?
— Po etan floron, poetan floron, floron de poeto!
— Ne tre amuze.
— Ĉu vere? Sed kion vi dirus, se mi informus vin, ke “ĉiuj polinoj amas po polon”?
— Kiun popolon?
NOVAJ VORTOJ:
aŭtuno, banko, gaso, greno, komputi, nul, po, poeto, polo, redakti, Sovetio,
statistiko, tabulo, turismo, vitro
NOVAJ KUNMETOJ:
don-it-aĵo
36. PERFEKTA BAKADO
Dum pluraj monatoj mi laboris en ne tre gaja havenurbo, kie oftege pluvis. La ĉielo estis konstante malhela, preskaŭ nigra pro la nuboj. Kaj kiam ĝi heliĝis, ĝi iĝis nur hele griza, neniam ĝi bluis.
Ĉu mi estas plendema homo, ne facile kontentigebla? Eble. Sed, sincere, tiu neniam suna vetero efikis preme al mia nerva sistemo.
“Kial vi fuŝas vian vivĝojon pro tiu vetero?” amiko diris al mi. “La koloro de la ĉielo ne dependas de vi. Kontraŭ aferoj neeviteblaj estas sensence batali. Ne la veteraĉo, sed via sinteno al ĝi, trafas suferige viajn nervojn.”
Mi ĝenerale ŝatas tiun samoficulon, sed fojfoje li imagas, ke li apartenas al speco de saĝuloj, komisiitaj de la dioj doni konsilojn al la tuta homaro, kaj tiuj liaj kursoj pri saĝeco ne estas ĉiam bonvenaj. Des pli, ĉar li plej ofte pravas.
Mi rigardis tra la fenestro. Dikaj ŝipoj malrapide moviĝis sur la maro, sub la griza plafono, kiun oni tamen ĉi tie nomis ĉielo. Jam la kvaran monaton nun mi laboris en ĉi tiu oficejo, ĉe fenestro, kiu rigardis al la maro, kaj tiuj ŝipoj min impresis kiel en la unua tago.
Kion ili transportis? Ĉu ŝafan viandon el Nov-Zelando? Horloĝojn el Svislando, aŭ, plej verŝajne, Japanio? Ĉu komputilojn el Usono, skribmaŝinojn el Italio, sciencajn aparatojn el Germanio, grenon el Kanado, bovan viandon el Argentino, aŭtojn el ie ajn? Mi devenis de kampara regiono, interne de la lando, kaj sidi ĉe tiu apudhavena fenestro estis kvazaŭ teatraĵo, pri kiu mi neniam laciĝis. Se nur tiu malbenita vetero…
“Se vi rigardas la dancon de la ŝipoj anstataŭ progresi en via tasko, mi konas iun, kiu ne benos vin…” mia konsilema amiko diris, afable, sed ne pro tio agrable.
Mia brusto dikiĝis pro profunda spiro, kiun mi tuj malrapide kaj brue eligis. Li pravis kiel ĉiam.
Mi pene rekomencis redakti la raporton, kiun la ĉefo postulis. Sed en mia menso kvazaŭ filmo ruliĝis, kun ŝipoj, blua maro, verdfoliaj arboj, suno, insuloj… Kiel mi estus povinta supozi, ke pli ol imagado, ĝi estis ia antaŭscio?
“La ĉefo vokas vin!” Subite min vekis el pensado preskaŭ dorma la voĉo de sekretariino.
Mi suspektis, ke li esprimos sian malkontentecon pri mia tro malrapida laboro. Dum momentero min trakuris eĉ la penso, ke eble li anoncos, ke li volas maldungi min. Tio estus por mi malfacile elportebla novaĵo. La ekonomia situacio ne estis ideala, multe mankis ĝis tio, kaj dungiĝon oni ne povis esperi facile trovi. La ideo iĝi senlabora kaj longe serĉadi entreprenon, kiu dungos min, ne kondukis al rideto, dum mi paŝis al lia oficejo. Nek helpis la fakto, ke liaj unuaj vortoj estis dubsencaj:
“La etoso ĉi tie ne taŭgas al vi, ĉu?” li diris.
“La etoso? Jes ja, mi tre ŝatas la etoson en nia oficejo. Neniu estas malafabla, ĉiuj laboras precize kaj helpas unu la alian. Fakte, estas vere amika etoso. Krome, mi ŝatas la etoson de havenurbo. La ĉeesto de ŝipoj, la etaj mallarĝaj stratoj de la ĉehavena urboparto, tiuj plej diverslandaj restoracioj kaj trinkejoj, ĉio ĉi ege plaĉas al mi.”
“Mi uzis malĝustan vorton, pardonu. Mi volis diri: la vetero,” la estro diris, ridete.
“Nu, nu, jes, tiurilate vi pravas. Mi ŝatas ĉion ĉi tie, sed ne la veteron. Tiu malalta griza plafono el nuboj kvazaŭ pezas sur mi preskaŭ dolorige.”
“Nu, mi bezonas sendi iun al pacifika insulo. Temas pri traktado ĝuste en la kampo, kiun vi plej bone konas. Mi pensis pri vi. Ĉi tie baldaŭ estos aŭtuno, pluvos eĉ pli ol ĝis nun. Tie printempos. Ĉu tia eta ekskurso plaĉus al vi?”
Eta ekskurso! Kiajn vortojn li uzis! Se li ne sentas la diferencon inter transmara vojaĝo kaj aŭtobusa aŭ vagonara ekskurso, li vere estas stranga, aŭ nekredeble riĉa, aŭ…
Kaj jen mi estis tie sude. Blua ebeno de trankvila maro, invita al agrabla, malstreĉa, ripoziga bano. Maro; blua ĉielo; varma vetero, sed vento, kiu refreŝigis. En senhoma apudmara naturo mi sidis, ĝuante la ĉirkaŭan pacon. Mi demetis mian ĉemizon, por plej plaĉe baniĝi en la sunradioj.
“Gardu vin! Oni neniam estas tro singarda pri la suno ĉi-insule,” afable alparolis min brunhaŭta junulo, videble lokano, vestita nur per eksblua usondevena pantalono.
Mia haŭto, blanka kiel la luna disko, igis min senti min fremda, diferenca de ĉiuj ĉi-insule. Mi opiniis, ke mi trovis taŭgan solecan lokon, por progrese brunigi ĝin, sed konstateble tio estis eraro.
“Eble vi devus konservi la ĉemizon sur vi,” li plu diris. “La suno povas bruligi vian haŭton, tiu iĝos tute ruĝa, kaj doloros al vi.”
“Ĉu vere?”
“Mi ne scias. Blankuloj tro diferencas unu de la alia tiurilate. Kelkaj rapide fariĝas bele brunaj, ĉe aliaj la haŭto fariĝas plej amuze ruĝa. Amuze por la rigardantoj, ne por la koncerna ruĝhaŭtulo. Estas tre ridige, ĉefe, se la suno atakis la nazon. Tiuj grandaj, dikaj elstaraj nazoj, sune ruĝigitaj, estas plej ĝojiga vido.”
Mi iom ĝenis min, ne sciis, kion respondi.
“Kelkaj inaj turistoj havas tutan sistemon por defendi sian nazon kontraŭ la fajro de la suno,” li plu prelegis. “Ankaŭ tio estas ridiga: ilia nazo estas tute blanka, kiel la viando de tro kuirita kokido, dum la resto de la vizaĝo ruĝas kiel… nu… kiel ruĝa floro.”
“Aŭ fajro,” li aldonis post silenta, mensesplora momento. Dum longa senparola minuto li rigardegis min, kiel bestoscienculo beston.
“Ŝajnas al mi, ke vi apartenas al la ruĝula speco, ne al la brunula,” li diris, kun ia moka rebrilo en la okuloj. “Se vi ne volas revesti vin, almenaŭ iru en ombron. Kvankam ĉi tie…”
Mi rondrigardis. Nenie estis ombro.
Mi min demandis, ĉu remeti la ĉemizon. Eble estus pli saĝe. Sed aliflanke, mi sentis tion malvenko antaŭ tiu mokemulo, kaj ĉu mi ne riskus, ke malvenko havus kiel precipan efikon, ke lia mokemo plifortiĝus? Sed ĉu li vere volis moki min, aŭ ĉu mi misprenis por moko ion, kio estis nur speciala maniero interrilati kun fremdulo?
“Antaŭ kvindek jaroj, onidire, eŭropanoj ĉiam surhavis ĉapelon, ĉar la suno trafis al blankulo la menson tra la kapaj ostoj,” li diris, refoje kvazaŭ prelege, kaj mi refoje ne povis scii, ĉu li mokas min, aŭ nur estas animsimpla knabo, kiu ne havas la samajn regulojn pri ĝentileco kaj konveneco, kiel ni. Ofte mi aŭdis prelegi pri “interkultura komunikado”. Ĉu mi nun trafis unu el ties problemoj?
“Mi min demandas, kial ili ne plu bezonas ĉapelojn,” li serioze laŭtvoĉe pripensis. “Mi supozas, ke iliaj kapostoj fariĝis pli malmolaj. Kion vi opinias, estimata fremdulo?”
“Mi samopinias kiel vi,” mi respondis. “La blankulaj kapoj perdis sian molecon. Tial ni ne plu bezonas ombron, ni povas elporti la sudmaran sunon senĉapele. Nun ni havas ĉe la kapo malmolajn ostojn, kiuj efektive baras la efikon de viaj terure bruligaj sunradioj.”
Li ridis. Mi komencis suspekti, ke temas nek pri moko, nek pri animsimpleco, sed pri ia ŝercemo, tro diferenca de la mia, por ke mi tuj sentu ĝin. Aŭ eble mia timo esti mokata fuŝis mian naturan senton pri ŝercemo. Kiel ajn estu, per mia respondo, mi retroviĝis sur la sama ŝercnivelo kiel li.
“Ĉu vi scias, kial mi estas bele brana?” li demandis, larĝigante sian bruston per eksteren-tiro de la braksuproj, kvazaŭ por elmontri, kiel fortule konstruita li estas. Sed la brilo de liaj okuloj estis por mi tute klara nun: ne estis moko, sed la natura ŝercemo de feliĉa knabo.
“Ne,” mi respondis kun travidebla ŝerca seriozeco.
“Kiam Dio kreis la unuajn homojn, la avojn de la avoj de niaj avoj, li faris ĉiaspecajn klopodojn. Li provis jen per tiu materialo, jen per tiu alia, ĝis fine li trovis ion vere kontentigan. Per tiu materialo li unue devis fari du provojn antaŭ ol sukcesi. Li faris belan kukon kun la formo de homo kaj metis ĝin en la bakujon, sed li ne havis sufiĉe da ligno por longa fajro kaj ne lasis la kukon sufiĉe longe. Sekve, kiam li eltiris ĝin, la homkuko ne estis bone bakita. Ĝi estis ankoraŭ multe tro hela. Tiel naskiĝis la blankuloj.
“Poste li pensis: nun mi ne plu simile eraros. Li kolektis multege da ligno por fari longedaŭran fajron kaj metis duan hom-kukon en la bakujon. Sed li lasis ĝin tro longe. Tro kuirita, tro longe bakita, ĝi eliĝis tute malhela. Tiel naskiĝis la nigruloj.
“Nur post tiu dua eraro li sciis, kiel ĝuste kalkuli la daŭron de l’ bakado kaj la forton de l’ fajro. Kaj kiam li eltiris el la bakujo la trian homkukon, ĝi estis perfekte kuirita, perfekte bakita, nek tro blanka, nek brule nigra, perfekte flavbruna kiel mi. Tiel naskiĝis mia popolo.”
Li ridis longan, laŭtan, gajan ridon, kiun mi neniam forgesos.
NOVAJ VORTOJ:
Argentino, baki, gardi, Kanado, koko, nervo, Nov-Zelando, ombro, Pacifiko
NOVAJ KUNMETOJ:
de-meti, de-veni de, gardi sin, kiel ajn estu, 1′, multe mankas ĝis tio,
re-brilo, sen-labora, sin-garda, tra-vid-ebla
37. SESA RAKONTO PRI AFANTI
Estis belega aŭtuna vespero. Baldaŭ la suno subiros. La lumo estis dolĉa, la etoso plej paca. Aŭdiĝis neniu bruo, krom kelkaj birdokantoj. Afanti sidis apud sia edzino, ekstere, en la ombro. Kortuŝa sento de plaĉa geedza ama kunuleco plenigis ambaŭ. Malriĉaj ili eble estis, sed feliĉaj. Feliĉaj pro tiu granda, simpla amo.
lom post iom Afanti konsciis, ke delonge li ne manĝis. Lin kaptis malsato.
“Ĉu vi ne preparis kukojn?” li demandis, memorante pri bona odoro, kiun li sentis revenante hejmen.
“Ĉu vi ne povus kontentigi vin nur sidi ĉi tie, ĝui la naturon, kaj ame rigardi la vizaĝon de via belega edzino?” ŝi ridete respondis. Miksi amon kun ŝerco estis unu el ŝiaj favorataj amuziloj, kiun li ege ŝatis.
“Jes ja, mi povus kontentiĝi per tio,” venis la rebato, “sed, se mi manĝos bonajn kuketojn, dum mi rigardos vian luman vizaĝon, estos eĉ pli kontentige. Mi antaŭsentas, ke okazos miraĵo: via vizaĝo tiam fariĝos ankoraŭ pli bela.”
Ŝi rigardis lin kiel patrino infanon, kun io danka en la okuloj, kaj ekstaris por iri domen. Al ŝi plaĉis, kiom li ŝatas ŝian kuirarton. Afanti dume ridis silente.
‘Edzinoj estas kvazaŭ patrinoj’, li pensis, ‘por ami, ili bezonas nutri’.
Kaj dum ŝi revenis alportante la kuketojn, ŝi ridetis al si.
‘Edzoj estas kiel infanoj’, ŝi pensis, ‘por ami, ili bezonas manĝi’.
NOVAJ VORTOJ:
nutri
NOVAJ KUNMETOJ:
sub-iri
38. NE STARU TIE!
Vi demandas, kiom mi aĝis, kiam mi unuafoje flugis al Usono? Apenaŭ 25 jarojn. Ne alta aĝo. Junulo sensperta mi estis. Min timigis la propra funkcio. UN ĵus dungis min kiel tradukiston, kaj UN tiutempe estis tre alte konsiderata organizo. Mi sentis min timige malgranda rilate al la altaj taskoj, kiujn mi devos plenumi. Nek aĝe, nek laborkapable mi sentis min taŭga. Mi min demandis, ĉu mi saĝe agis akceptante tiun funkcion, des pli, ĉar mi neniam profesie tradukis eĉ unu paĝon antaŭe.
Fakte, skribe traduki ne estas tre ĝojiga laboro. Kiam vi finis transigi tekston el la originala lingvo en la gepatran, jen oni redonas al vi alian originalan tekston, kiun vi traduku. Kaj tiel plu senfine.
Tre ofte la tekstoj estas neklare redaktitaj (ĉar ilin verkis fremdaj fakuloj en lingvo, kiujn ili ne bone regas), kaj oni komprenas malbone ilian sencon. Krome — ĉu vi scias, ke la vorto ‘originala’ havas du tute malsamajn sencojn? — tiuj originalaj tekstoj plej ofte ne estis originalaj: ili estis en iu devenlingvo (tial oni nomis ilin originaloj), sed ili ĉiam temis pri la samaj aferoj sammaniere, sen ŝerco, sen vigleco, sen vivo: al ili plene mankis originaleco. Se aldoni, ke multaj estis fakaj kaj koncernis fakojn, pri kiuj mi tute ne estas fakulo, tiam vi komprenos, ke la laboro ne estis unu el la plej feliĉigaj.
Sed tamen ĉio ĉi estus akceptebla kun ĝojo kaj gajeco, se la laborkondiĉoj estus taŭgaj. Sed la laborĉambroj estis bruaj kaj neplaĉaj. Ni ofte devis labori nokte. Kaj la homa medio ne favoris la kreiĝon de plezuro. La etoso estis tre streĉa, ne tre homa — ni sentis nin objektoj, maŝinoj – plene manka je reciproka ĝentileco. Akraj malpacoj ofte estiĝis. La reciprokrajn rilatojn markis malestimo. Tiel estis almenaŭ ĉe la francaj tradukistoj, ankaŭ ĉe la rusaj. Ĉe la anglaj kaj hispanaj la etoso estis multe pli bona.
Sed ne pri mia traduka laboro mi volas rakonti. Ankaŭ tio ne estus tre originala, kaj vi meritas legi ion pli interesan. Mi rakontu pri mia unua mateno en Novjorko. Mi sidis en hotelo, ĉe tablo apudfenestra, kaj, dum mi manĝis miajn ovojn kaj panon kaj grasaĵojn trinkante kafon, kiun mi trovis aĉa, mi rigardis eksteren.
Ne estis gajige. Antaŭ ol alveni ĉi tien, mi havis mensan bildon pri Usono, kaj nur nun mi konstatis, ke ĝi neniel rilatas al realo. (Longe poste, mi komprenis, ke tiuj ideoj pri Usono venis de la filmoj, kiujn mi vidis, kaj tiuj filmoj fakte plej ofte montris Kalifornion, kiu ege diferencas de la orienta marbordo, sur kiu mi nun troviĝis).
Por mi — pro la filmoj — Usono estis lando moderna, pura, vigla, kun modernaj altegaj konstruaĵoj kaj kun tre belaj domoj. Novjorko plenis je altaj domegoj, jes ja, sed ili estis nek modernaj, nek belaj. Ŝajnis, ke la urbo estis konstruita sen ia ajn konsidero pri beleco. La stratoj estis planitaj orde, laŭ ordo tiel senkompate kvadrata, ke ĝi povus frenezigi iun ajn kun iom poezia animo. Sed la domoj mem ŝajnis konstruitaj senorde. Dikaj kaj maldikaj konstruaĵoj, altaj kaj malaltaj, strangaformaj muroj el forpuŝe malhelruĝa brikaro. Kvazaŭ ne tre lerta infaneto estus lude metinta ŝtonon sur ŝtonon, brikon sur brikon, blokon sur blokon, sen iam ajn pensi pri la formo, kiu el tia farmaniero rezultos.
Krome, multaj domoj aperis nekredeble 19a-jarcentaj. Eĉ la literoj sur la magazenaj montrofenestroj aŭ sur la netravideblaj vitroj, kiujn havis multaj oficejaj pordoj, estis tute ne modernaj, kompare kun Okcidenta Eŭropo. Kaj la strata malpureco superis ĉian kapablon de mia tamen sufiĉe kapabla imago.
Blovis glacia norda vento, vere vintra, kvankam ne estis vintro, kaj ĝi puŝis malpuraĵojn kaj gazetfoliojn, kiuj jen flugis rapide de unu stratflanko al alia, jen turniĝis surloke, formante plej malbelan vidaĵon.
Aŭ ĉu nur mia mensostato faris, ke ĉion mi vidis malbela? Eble mi devas precizigi, ke en tiu lando, kiu en mia antaŭa imago estis la lando de suno kaj pureco, mia mateno komenciĝis per renkonto kun dikaj, forpuŝaj insektoj, kiuj pace promenis sur la planko de mia nekredeble malvasta kaj malmoderna hotelĉambro.
Fininte miajn ovojn (bonajn) kaj mian kafon (forkurigan), mi ekiris al la strato. Mi provis informiĝi pri la vojo, sed la homoj tro rapidis por aŭskulti min. Anstataŭ respondi al mi, ili puŝis min por preterpasi. Ŝajnis, ke ĉiu malfruas por sia laboro, kaj ne havas tempon okupiĝi pri tiu perdita fremdulo, kiu devus kapabli trovi sian vojon mem. (Kiam 25 jarojn poste mi vizitos Kalifornion, mi faros precize malan sperton: tie la homoj ĉiam ege plej afablis kaj amike helpis min).
La homoj puŝis min, interpuŝiĝis, ne pardonpetis, aspektis atakeme. En kian medion mi enmiksis min, mi pensis. Mi paŝis sencele, sensence, perdita en la fluo de rapidega homamaso, kiu kvazaŭkuris preter… malrapidegaj veturiloj.
Estis nekredeble multe da aŭtoj kaj aŭtobusoj, tiel multaj ili estis en stratoj kaj strategoj, kiuj interkruciĝis, ke ili baris la vojon al si reciproke, kaj ne, aŭ apenaŭ, povis progresi pluen. Mi mire konstatis, ke en Novjorko oni iras pli rapide piede ol aŭte.
Marŝante kiel mi diris, provante sensukcese orientiĝi en tiu freneza urbego plena je malĝentilaj puŝemuloj, mi de tempo al tempo pasis preter strangaj specoj de restoracioj, kie sidis unu apud la alia, vice, sed ne komunikante unu kun la alia, homoj, kiuj pli malpli bovece movis la buŝon manĝante tranĉojn de pano, certe iom buterita, meze de kiuj troviĝis ĉu viando, ĉu legomoj, ĉu mi-ne-scias-kio. Min impresis, ke ĉiu rigardis rekte antaŭ sin per okuloj, kiuj ŝajnis vidi nenion, krom, eble, malĝojaj bovaj pensoj. Neniu komuneco, neniu amikeco, neniu homrilato tie ŝajnis ekzisti. Ĉiu sidis sur sia seĝo, tute proksime al alia, kaj ĉiu rigardis al iu nulo, nevidebla, nekomprenebla por mi eta eŭropano, kaj ĉiu ŝajnis malesperige sola. (Tio okazis en 1956. Nun simila etoso — apartula, senrilatula — kreiĝis en multaj eŭropaj lokoj. Kiel ofte Ameriko nur antaŭis.)
Finfine mi tamen trovis afablan usonanon ĵus alvenintan el ie sude. Li iom konis Novjorkon kaj klarigis al mi, kiun aŭtobuson mi uzu, kaj kie troviĝas la koncerna aŭtobushaltejo. Mi sentis grandan senpeziĝon. Finfine montriĝis, ke mi ne devos pasigi la tutan vivon en ĉi tiu frenezulejo, serĉante elirejon, kiu porĉiame malaperis.
Ve! La senpeziĝo ne daŭris longe. La aŭtobushaltejo estis tute proksima, jes ja, kaj mi facile trovis ĝin. Mi pretiĝis stari tie atende, kiam miaj okuloj trafis la nekredeblan surskribon. Per belaj klaraj literoj ja okulumis al mi la terura diraĵo: No standing.
Mia sango glaciiĝis en mia tuta korpo. Mi ĵus estis dungita de UN kiel profesia tradukisto. Mi, supozeble, sciis la anglan, verŝajne eĉ la usonan. Kaj laŭ mia lingvoscio, No standing ne estis dubsenca esprimo. La senco estis plej klara. No standing signifas nur: “Ne staru”, aŭ, se vi preferas, “Estas malpermesite stari” aŭ “Neniu staro allasita” (vi vidas, kiel bele ni tradukistoj kapablas ŝanĝi la vortigojn por esprimi saman ideon).
Diable!, mi pensis. Se mi ne rajtas stari por atendi aŭtobuson, kion mi faru? Sidi surtrotuare ne estis tre plaĉe, tiel malpura ĉio estis. Ne pli invita montriĝis la same malpuraj ŝtupoj de la apuda domo (multaj novjorkaj domoj havas kelkajn ŝtupojn ekstere, kondukantajn al la pordo). Kuŝi estus ankoraŭ pli strange kaj pli malagrablus. Kion fari? Mi ne komprenis. Neniu sidis aŭ kuŝis aŭ pendis tie apude, atendante aŭtobuson. Mi do povis imiti neniun. Ĉu aŭtobusojn en Novjorko oni ne atendas? Mi sentis, ke mi pli kaj pli freneziĝas.
Mi decidis ronde paŝi en la ĉirkaŭaĵo, trovante tre maltaŭgaj la kondiĉojn por kontroli, ĉu la aŭtobuso alvenas, Mi ja ofte turnis la dorson al la senco, laŭ kiu ĝi devis alveni. (Mi parolis antaŭe pri la du sencoj de la vorto ‘originala’; ĉu vi rimarkis, ke ankaŭ ‘senco’ havas du sencojn? La senco, kiu estas la direkto, laŭ kiu oni ien iras aŭ venas, kaj la senco, kiu signifas signifon).
Nur pli malfrue en la tago, kiam mi finfine atinis la ĉefsidejon de UN kaj komencis konatiĝi kun homoj helpemaj al fremduloj, nur tiam oni diris al mi, ke en la usona lingvouzo No standing signifas, ke aŭtoj ne rajtas halti tiuloke, alivorte, ke aliaj veturiloj devas lasi la lokon libera por la aŭtobusoj.
Sed la novjorkan menson mi neniam komprenos. Se tiu diro direktiĝas al aŭtoj, kaj nur al ili, kial tion ne diri klare, kial, anstataŭ simple skribi “Aŭtoj ne haltu”, oni diras “Ne staru” ĝuste ĉe loko, kie normalulo emos atende stari? Ĝuste ĉe aŭtobus-haltejo!
Mi vizitis multajn landojn en mia vivo, plurajn kun lingvoj, kiujn mi tute ne komprenis aŭ eĉ ne povis legi. Sed neniam mi sentis min tiel perdita kiel en tiu malbenita anglalingva urbego, kien mi iris por labori… tradukiste!
NOVAJ VORTOJ:
bloko, briko, Kalifomio, Novjorko, reciproke, trotuaro
NOVAJ KUNMETOJ:
al-lasi, la angla, de tempo al tempo, for-puŝa, frenez-ul-ejo, inter-kruc-iĝi, okul-umi, orient-iĝi, sen-pez-iĝo, sid-ejo
39. NE FACILAS REGI PUPOJN FADENE
La ĉi-suba teksto nur celas pli bone konigi al vi vortojn, kiujn vi ne sufiĉe ofte renkontis. Ne esperu trovi en ĝi interes-kaptajn okazaĵojn aŭ belecon literaturan. Se vi jam konas la du sencojn de ‘plumo’ kaj de ‘folio’, kaj komprenas la “novajn vortojn” listigitajn tuj post la teksto, vi povas preterlasi ĝin.
— Kio estas respondkupono?
— Estas kupono, kiun vi povas aĉeti en poŝt-oficejo, kaj kiun vi enmetas en leteron irontan eksterlanden. Tie, via korespondanto povas transdoni ĝin al sia poŝtisto kaj ricevi interŝanĝe de tiu respondkupono poŝtmarkon, kiu validas por normala letero sendota eksterlanden. Kial vi demandas?
— Pro simpla scivolemo. En nia klubo, la prezidanto diris, ke li disponas multajn respondkuponojn, kiujn li ricevis per interŝanĝo de kasedoj, kaj ankaŭ de literaturaj verkoj, kaj ke li pretas ilin dividi inter la membroj, kiuj dezirus ilin ricevi. Sed ĉar mi neniam aŭdis pri respondkuponoj antaŭe, eble mi miskopiprenis. Eble ili ne rilatas al tiu interŝanĝo de kasedoj kaj literaturaĵoj. Li diris, ke li konservis ilin dum longa periodo, kaj komence volis vendi ilin al ni je favora prezo, sed forlasis tiun ideon kaj decidis ilin simple dividi inter ni.
— Ĉu vi scias, pri kiaj kasedoj temas?
— Estis kasedoj kun muziko, sed ankaŭ kasedoj kun teatraĵoj. Li diris, ke bona rimedo lerni lingvon estas aŭskulti kaj reaŭskulti kasedon en tiu lingvo. Li havas ankaŭ tutan serion da kasedoj kun prelegoj, sed mi suspektas, ke tiuj ne estas tre rekomendindaj al neseriozaj personoj, kiel mi. Prelegojn oni rekomendu nur al seriozuloj, ĉu ne?
— Egale ĉu temas pri seriozaj aŭ neseriozaj lernantoj, estas fakto, ke oni ofte rekomendas la uzon de kasedo kiel rimedon lerni lingvon. Mi neniam provis mem, sed mi aŭdis, ke oni progresas rapide tiurimede, precipe se oni havas “bonan orelon”, t.e., se oni havas memoron, kiu funkcias pli bone aŭde ol vide.
— Mia memoro estas nek vida nek aŭda.
— Ĉu vere? Kion oni devas rekomendi al vi? Ĉu odorojn? Lerni lingvon per odora ekzercado devas esti malfacile!
— Por lerni lingvon, mi havas bonegan sistemon, kiu ideale efikas al mi. Mia memoro estas mana, mova, fingrouza. Ankaŭ buŝouza. Por memori lingvon, mi devas agi, funkciigi mian langon, miajn lipojn, miajn dentojn, miajn fingrojn, mian tutan korpon eble. Tial ideale por mi estas uzi pupteatron. Mi havas puprolulojn, kiujn mi regas per fadenoj, kaj mi ludigas al ili ĉiajn rolojn. Tiel mi memoras la frazojn kaj vortojn de la lingvo lernata.
— Sed ĉu vi povas tion fari pri ĉiaspecaj temoj?
— Ne. Domaĝe. Eble profesiulo sukcesus, sed mi ankoraŭ ne estas sufiĉe lerta. Multe mankas ĝis tio. Fari, ke pupa rolulo trinku el botelo jam ne estas facile, se oni devas regi ĉiujn movojn per fadenoj, sed botelo estas nenio kompare kun forko kaj tranĉilo, ĉe rolanto, kiu devas manĝi de sur telero. Kaj tamen, se mi volas lerni la tutan lingvon, mi devas ankaŭ paroli pri kuleroj, forkoj, tranĉiloj, teleroj, ktp, ĉu ne?
— Mi imagas, kiel malfacile tio estas. Oni devas esti tre lertfingra, kaj havi multege da praktiko.
— Jes. Mi trovis lingvoinstruan libron, kiu konsistas el serio da interparoloj, kiujn mi provis ludi pupteatre, konsidere al mia memoro, kiu funkcias plej bone per mana aktiveco, sed tio montriĝis nefarebla. Foje temis pri iu, kiu kombas sin, jen tiel, jen alimaniere. Amuza rakonto. La haroj neniam restas aranĝitaj, kiel li volas. La kombilo ne havas rektajn dentojn kaj kelkaj dentoj mankas, kio kaŭzas ĉiajn fuŝojn en la kombado, en la har-aranĝa-do. Eble ne estas tre inteligenta teatraĵeto, sed interesa el vidpunkto lingva. Bedaŭrinde, mi ne kapablis ludi ĝin pupteatre. Fari, ke miaj pup-roluloj bone kombu sin, tion mi ne sukcesis.
— Ŝajnas, ke alprenante tiun lingvinstruan libron, vi elektis ion netaŭgan por via metodo!
— Jes. En alia interparolo de tiu sama serio, la roluloj devis fumi cigaredojn. Iu virino eĉ devis uzi tiucele cigaredingon. Feliĉe, ke ne estis kudristino, kiu metas fingringon sur sian dikfingron. Aŭ ĉu sur la montrofingron oni metas fingringon, kiam oni volas kudri? Mia patrino estis kudristino, sed pri kudraj aferoj mi scias nenion.
— Ĉu en tiu serio ne estas teatraĵeto, en kiu la rolulo skribas per unu el tiuj malnovaj plumingoj? Ĉu vi memoras, kiel ili estis, antaŭ jardekoj? Kun feraj plumoj. Teni per fadenoj pup-rolulon, kiu almetas plumon al plumingo, tio certe necesigus perfektan regadon de la sistemo.
— Kaj perfektan regadon de si mem. Ne nur de la fadensistemo, sed ankaŭ de la propra nerva sistemo. Tian perfektan regadon mi ne havas. Inter tiuj rakontoj, kiujn — teorie, sed praktike tute ne — eblus ludi teatre, estis unu pri infanoj ludantaj en iu korto, kaj pri birdo, kiu faligas sur la dek infanojn po unu plumon. Veran birdplumon. Ne feran aŭ alimetalan plumon por skribi. Plumo el birda flugilo. Ĉu vi imagas? Kiel la verkinto povis pensi, ke tiaj aferoj estas teatre ludeblaj? Mi ne parolas nun pri pupteatro, sed pri simpla, normala teatro. Kiel oni povas enkonduki birdon en teatraĵon, birdon kun difinita rolo?
— Eble birdo el plasta materialo kaj sistemo kun multaj nevideblaj fadenoj…
— Sed tiu birdo devis flugi al arbobranĉo kaj tie sidi, kaj folioj devis fali de la arbo. Verdaj folioj, ne flavaj. Freneze! Kompreneble temas pri arbfolioj, ne pri paperfolioj. Ĉu vi rimarkis, ke la vortoj ‘plumo’ kaj ‘folio’ ambaŭ havas du sencojn? Unu sencon pri naturo, alian sencon pri skribado.
— Pri plumoj, la kaŭzo estas konata. Estis tempo, kiam en sufiĉe granda parto de la mondo, oni skribis per birdplumoj. Sed ni revenu al via serio de teatraĵoj. Vi diris, ke temas pri lingvo-lernado. Ofte la lernantoj memoras pli bone, se ili gaje amuziĝas, kaj se la rakontoj estas tute neverŝajnaj.
— Jes, sed tiam, oni ne diru, ke tiuj interparoloj estas ludeblaj teatre. En tiu kun la birdo sur la branĉo devis esti ankaŭ fulmo. Mi ne memoras ĉion, sed estis insektoj, kiuj ektimis pro la fulmo, arbo, kiu perdis la foliojn, kaj birdo siajn plumojn. La roluloj ege aktivis, mi certigas al vi. Neniu ripozis longe. Konstante okazis io. Sed mi eĉ dubas, ĉu la vortoj tiel lernataj estas vere utilaj praktike. Tiuj verkistoj de lernolibroj, eĉ.por progresantoj – kiel ĉi tiu Vere aŭ Fantazie, ĉu vi konas? – ofte fŭnkcias nur teorie. Ili ne konscias, ne atentas la praktikajn problemojn.
— Ĉu nenion el tiu libro, tiu kun la serio de teatrecaj interparoloj, vi povis prezenti per via pupteatro?
— Tamen jes. Estis bonaj facilaj partoj. Ekzemple unu, en kiu homoj de ambaŭ seksoj multe kisas unu la alian. Tion mi facile povas aranĝi regante la movojn per miaj fadenoj. Prezenti gejunulojn, kiuj kisas sin reciproke, aŭ teatraĵon, en kiu la roluloj de la vira sekso donacas rozojn al tiuj de la ina sekso, kaj formiĝas feliĉaj paroj, tio estas simpla eĉ per mia ne tre disvolvita sistemo.
— Kio alia estis facila?
— Estis unu, iom malfacila, sed tamen realigebla, pri la vorto ‘tuko’. En ĝi oni uzas littukojn, naztukon…
— Naztukon, ĉu? Mi opiniis, ke oni devas diri ‘poŝtuko’.
— Naztuko, poŝtuko, estas egale. Ambaŭ vortoj signifas la samon. Krome estas rolulo, kiu viŝas sian buŝon per buŝtuko, alia, kiu purigas meblojn per viŝtuko, tria, kiu preparas tablon por manĝo, kaj komence metas sur ĝin tablotukon. Pri tablotuko, ne estas vera problemo, ĉar ĝi havas sufiĉan grandecon. Sed pri la aliaj estas pli malfacile, ĉar miaj pupoj estas etaj. Mi solvis la problemon uzante grandajn tukojn ĉiufoje. Tio montriĝis efika: tio ridigas la publikon.
— Ĉu vi ludas antaŭ publiko?
— Jes. Mi provas trovi publikon por la plej belaj pecoj. Se mi sukcesas kunmeti bonan programon kun belaj kostumoj kaj altkvalitaj lumaj aranĝoj, tio devigas min bone scii la tekston, kaj tiel la lingvo enkapiĝas en mi. Ankaŭ miaj lango kaj lipoj ekzercas sin. Sed vi ne imagus, kiom da tempo postulas la preparado de tia programo.
— Ĉu vi faras tion sola?
— Komence mi estis sola. Sed nun feliĉe mi sukcesis trovi du kunlaborantojn. Ju pli ni regas nian arton, des pli ni amuziĝas. Unu el la du belege imitas plej diversajn voĉojn kaj lokajn parolmanierojn. Tio estas ideala por tia laboro. Fakte ni amuziĝas multe pli dum niaj ekzercoj ol la publiko, kiam ni prezentas la programon.
— Kiam vi prezentos tian programon? Ĉu baldaŭ?
— Mi ne povas diri. Ni havas tre belan, ridvekan tekston, kiu taŭgus ideale, se insektoj ne ludus en ĝi gravan rolon. Kaj, kredu min, pupteatre prezenti historion de batalo inter homoj kaj insektoj starigas kelkajn ne facile solveblajn problemojn. Des pli, ke la afero disvolviĝas nokte. Estas bela brila plenluno, jes ja, kaj ankaŭ multaj steloj, sed ne tiuj sufiĉas por vidigi insektojn sur la pupteatro!
— Ĉu vi planas foje veturi al Zagrebo?
— Al Zagrebo? Kial?
— Ĉar en Zagrebo (Jugoslavio) okazas ĉiusomere internacia pupteatra festivalo, kies lingvo estas esperanto. Pupteatristoj el multaj landoj venas, kaj la publiko estas ege multenombra. Dekoj da miloj venas rigardi kaj aŭskulti. Vi devus iri tien. Viaj insektoj certigas al vi brilan sukceson!
— Ludi antaŭ dekmiloj! Ne, ne. Mi ne estas freneza. Kaj tamen… Eble, foje. Interesa ideo. Mi komunikos ĝin al miaj kunlaborantoj.
NOVAJ VORTOJ:
festivalo, Jugoslavio, kupono, -ont-, -ot-, pupo, rolo, telero, Zagrebo
NOVAJ KUNMETOJ:
al-preni, dik-fingro, egale ĉu, inter-ŝanĝi, montro-fingro, mult-nombra, peco (muziko, teatra, poezia), poŝt-marko, star-igi (problemon)
40. KARA SUGA!
Kiel ofte okazas en “evolu-landoj” (kia stranga esprimo!), nur unu individuo estis grasa en nia vilaĝo. Al li apartenis la plej granda parto de la vilaĝa tero. Sed precipe, se li povis meti bute-ron kaj oleon en siajn manĝojn sen mezuri ilin, en kvanto, kiu impresis nin ĉiujn, tio estis, ĉar li pruntedonis monon.
Ĉiu vilaĝano ŝuldis ion al li, kaj la sumo de tiuj ŝuldoj certe atingis nivelon trans la kapablo de nia imago. Fojfoje pluvoj ne venis en la ĝusta sezono, kaj la grenkolekto de la jaro estis perdita: ĉiuj familioj depruntis de li por povi vivi plu kaj fariĝis liaj ŝuldantoj. Alifoje venis registara fakulo pri “evoluigo de la postrestintaj kamparoj”, kiel oni diris, kaj la fakulo rekomendis planti fruktarbojn. La monon por tio ni ricevis de la ŝtato, sed, kiam la arboj kreskis sufiĉe por produkti, necesis mono por paki la fruktojn kaj ilin sendi al la urbo, kaj tiam la registaro ne plu havis monon por ni, kaj ni depruntis de la dika grasulo, tiel ke la ŝuldoj grandiĝis.
Aŭ okazis geedziĝo. Se vi sumigos ĉiujn kostojn: la festmanĝon, la monon por la bofamilio, la pastron, la ŝtofon por la festaj vestoj, ktp, vi alvenos al bela sumo. Kion fari, se ne viziti la grasulon… kaj vidi la ŝuldon salti alten, alten.
Stranga vilaĝo (ĉu stranga aŭ normala? fakte, mi timas, ke sufiĉe normala): ĉiuj viroj estis tiel malgrasaj, ke videblis ĉiuj ostoj ĉe la brusto kaj flankoj; sed unu estis tiel grasa, ke lia haŭto brilis, kvazaŭ sur ĝi fluus oleo. Li konstante viŝis al si la vizaĝon per poŝtuko, kaj tiu tuko grasis, kvazaŭ ĝi fakte uziĝus por paki buteron.
Li estis ĉiam plej afabla kun mi, kaj mi ŝatis lin. Li ja permesis, ke mi gardu liajn bestojn. Estis ĉefe bovinoj, sed ankaŭ azenon li havis. Nia regiono estas monta, kaj ofte mi iris kun unu el liaj bestoprizorgantoj gardi la bovinojn en la supraj herbejoj. La azeno plaĉis al mi, ĉar ĝiaj longaj oreloj iel kortuŝis min, kaj min amuzis ĝia maniero eligi strangan maŝinan sonon, kiam ĝi koleris, ĉar mi tiris ĝian voston. Sed ĝi ĉiam restis malsupre ĉe la grasulo. La bovinojn ni kondukis ofte al tre vasta ebena loko, da kiaj ekzistas malmulte en nia malebena landoparto. Laŭ la diro de la bestprizorganto, la herbo sur tiu ebenaĵo estis aparte bonkvalita. Ĝi efektive havis pli belan verdon ol la herbo malsupre. Kaj tiu ebenaĵo estis tiel vasta, ke la bovinoj povis tie plenigi sin per herbo senmezure, kiom ili volis. Estis pli da muŝoj ol en pli altaj lokoj, sed tio ne vere ĝenis nin, kaj la bovinoj uzis sian voston por ilin flugigi for.
Vintre, sed ankaŭ kelkfoje en aŭtuno, povis okazi, ke blovis norda vento tre rapida kaj malvarma. Tiam estis neeble iri al tiu vasta ebenaĵo, ĉar nenio baris la vojon al la glacia vento. Tiam ni iris al aliaj lokoj, kiuj troviĝis interne de eta montaro, kiujn la kruela vento ne povis atingi.
Fojfoje la grasulo komisiis min konduki sola la bovinojn supren, ĉar la respondeca bovingardisto malsanis, aŭ havis alian komision por plenumi. Tiu respondeco al mi ege plaĉis.
Ne estis lernejo en nia vilaĝo. Poste, kiam mi vivis en la urbo, mi konstatis, ke vizitadi lernejan klason ne sufiĉas por ricevi bonan edukon. La geknaboj ĉe ni estis pli bone edukitaj ol multaj homoj, kiuj kapablas skribi kaj legi. Ni parolas ĝentile kaj afable, ni konsideras la sentojn de la aliuloj, ni ne blovas cigaredfumon en la vizaĝon de nia apudulo, ni estas helpemaj, ni lavas nin, por esti konstante puraj. Oni devus mezuri edukitecon, ne per la daŭro de la lernejvizitado, sed per la kvalitoj de la koro, ĉu ne? Tiujn patrinoj transdonadis, ĉe ni.
Kvankam ni ofte manĝis nur kelkajn legomojn freŝe kolektitajn el la propra ĝardeno, ĉar nenio grena plu disponeblis, kaj ni ne havis monon por aĉeti panon aŭ alian manĝaĵon — ni do ofte malsatis — tamen ni estis feliĉaj. La legomoj estis freŝaj, ĉar ni iris kolekti ilin en la ĝardeno tuj antaŭ ol manĝi. Nun en ĉi tiu malbenita urbego, kiom mi dezirus manĝi simile freŝajn legomojn kaj fruktojn! En nia regiono kreskas bonegaj pomarboj. Simile bonajn pomojn mi neniam trovis aliloke. Kaj mi ne parolis pri la lakto. La grasulo almenaŭ permesis, ke mi reportu hejmen bovinan lakton, kaj tio ege helpis. Se ni, la infanoj, ne trinkis ĉion, mia onklino faris el ĝi buteron. Ŝi eĉ kelkfoje buteron metis en sian teon, kion mi trovis stranga, ĉar ĉe ni neniu tiel faras. Tio estas tibeta kutimo, ne nia.
Konstante, ĉe ni akvo bolis, por la teo. Ni estis bonŝancaj vivi en la montaro, sufiĉe norde, ĉar tie akvo neniam mankis. Ni ne manĝis viandon, eĉ kokidan, dum en aliaj partoj de nia lando, multaj ne manĝas “ruĝajn viandojn”, kiel ili nomas bovaĵon aŭ ŝafaĵon, sed akceptas “blankajn”: kokidaĵon kaj fiŝojn. Neniu en la vilaĝo trinkis alkoholaĵon, vinon, aŭ bieron. Tiuj estis simple nekonataj ĉe ni.
Poste, en la urbo, mi mire konstatis, ke ekzistas homoj, kiuj trinkas tiom da vino aŭ da grenalkoholaĵo, ke ili ne plu konscias, kion ili faras, kaj al senkulpuloj diras atakeme vortaĉojn, kiuj povas nur dolorigi. Kiel stulta estas tia malbona edukiteco! Kiel ili povas ne kompreni, ke la vivo estas multe pli agrabla por ĉiuj, se ĉiuj ĝentile sin tenas, kiel estis ĉe ni en la vilaĝo? Nur post longaj jaroj da vivado enurba mi komprenis, ke mi ne rajtas kompari. En nia montara vilaĝo, ĉio estis komuneca; en la urbego, konstantas ĉe multaj soleco. Soleco emigas trinki forgesige, kaj oni ĉesas konsideri la aliulojn.
Unu el la bovinoj estis al mi tre kara. Mi ĉiam havis specialajn favorojn por ŝi. (Ĉu mi devus diri ĝi? Ŝi estis mia amikino, ne neŭtralseksa amiko). Mi nomis ŝin Suga. Ŝia lakto estis la plej bona. Kiam mi iris sidi sur ŝia kolo, ŝi aperis tute kontenta. Kiam mi palpis ŝiajn flankojn aŭ ŝian kolon, aŭ metis la manon al ŝia nazo aŭ buŝo, ŝi direktis al mi belajn okulojn kun saĝula, profunda rigardo. Se iufoje mi ricevis de unu el la servistoj de la grasulo iom da pano, mi dividis mian panon kun ŝi. Ŝi ĉiam paŝis apud mi, ĉu en la unua rango de la vico, ĉu en la lasta rango. Kiam mi parolis al ŝi, ŝi tuj komprenis. Mi neniam devis eĉ frapeti, por komprenigi al ŝi, kien ni iru. Mi nur dolĉe elparolis la vortojn, kaj ŝi obeis.
Se muŝoj ariĝis ĉe ŝiaj okuloj, mi ilin foririgis kaj ŝi rigardis al mi danke. Ŝi perfekte sciis, ke niaj rilatoj estas diferencaj de la rilatoj kun la aliaj en la bovinaro. Kiam ŝia lango malsekigis mian manon, kvazaŭ kise, mia koro iom pli rapide batis. Mi estis feliĉa. Profunde interne de mia koro mi sentis, ke mi vere amas ŝin.
Kaj jen, kiam mi aĝis dekunu jarojn, la terura novaĵo trafulmis mian vivon:
“Ni ne plu restos ĉi tie,” mia patro diris. “Ni ŝuldas tro multe da mono al nia ole-vizaĝa samlokano. Li scias, ke ni ne povos repagi per mono aŭ objektoj. Li postulas repage nian etan terpecon kaj la domon. Kaj li ne povus preni min inter siajn kamplaboristojn, ĉar da ili li jam havas sufiĉe. Ne estas alia rimedo solvi la problemon, ol foriri urben.” ,
Estis terure. Ni pakis niajn kelkajn havaĵojn en ŝtofajn sakojn. Ni foriris nokte longe antaŭ ol kriis la unua koko, kaj marŝis ĝis la sunleviĝo, irante malsupren laŭ rivero de sur la montoj, kie nia vilaĝo staris. Fine ni atingis lokon kun vagonara stacio.
Neniam mi vidis ion similan. Estis multkoloraj reklamoj pri aferoj, kiujn mi ne konis. Sur unu vidiĝis grandega botelo. Sur alia paketo kun blankaj rulaĵetoj. Sur tria monto neĝe blanka. Tiel oni reklamas pri biero, pri cigaredoj, pri glaciaĵoj, iu informis min, sed mi eĉ ne sciis, kio tiuj estas. Mi neniam vizitis kurson de legado kaj do ne komprenis la strangajn signojn — literoj oni ilin nomis — kiuj rigardis min de sur tiuj reklamoj.
Homoj sidis, aliaj staris. Familioj, paroj, unuopuloj. De plafono pendis ronda objekto kun strangaj signoj kaj montriloj, kaj mi demandis de iu, kiu sidis tie apude, kio ĝi estas. Li respondis:
“Horloĝo. De kie vi venas, ke vi ne scias, kio estas horloĝo? Ĉu la tempon ĉe vi oni ne mezuras?”
Mi ne povis imagi, ke tempo estas mezurebla, kaj tute ne komprenis lian diron. Li ne estis malamika. Sed en lia supereco mi sentis ion, kion mi neniam sentis vilaĝe. Eĉ la grasulo ne alparolis nin tiel. Ni sentis, ke li estas riĉa kaj multpova. Verŝajne li havis pli bonan sintenon en antaŭa vivo, tiel ke li naskiĝis bonŝancule en ĉi tiu, sed lia maniero superi ne similis tiun: ni ĉiam sentis, ke li havas konsideron al ni, eĉ se li devis forpreni nian tutan monon pro la ŝuldoj.
Ĉe tiu stacio estis strangaj floroj kaj verdaj plantoj, kiajn mi neniam vidis. Estis varme. Mi rigardis la du ŝajne senfinajn metalajn liniojn, kiuj trapasis la stacion. Sur tiuj pasas vagonaroj, klarigis mia patro, tion oni nomas fervojo.
Estis uloj, kiuj aktivis kurante kaj kriante de unu flanko al la alia, portante pezajn ujojn aŭ skatolojn aŭ mi-ne-scias-kion. Venis virinoj kun korboj, plenaj je nevideblaĵoj. La plej multaj homoj havis pakojn apud si. Patrino lavis infaneton ĉe fonteto. Maljunulo atendis la vagonaron kun ŝafino, kies kolon lia mano konstante palpadis. Pluraj junaj viroj trinkis strangajn trinkaĵojn el brunaj boteletoj aŭ eĉ el ruĝaj metalaj skatoloj, longaj ujoj, rondaj ĉirkaŭe kaj ebenaj ĉe la du flankoj. Kokino paŝis, rigardate de neniu.
Kaj jen sonorilo eksonoris. Malrapide alvenis fumanta maŝino, kiu ruliĝis sur radoj, kaj tiris post si longan vicon da veturiloj. Tiujn, mi tiam eksciis, oni nomas vagonoj. Kun okuloj vaste malfermitaj pro miro, mi rigardis tiun vagonaron, kaj precipe la radojn, kiuj ruliĝis sur la vojo fera. Ili estis tiel perfekte oleitaj, ke ŝajnis, ke ili nur glitas. Sed kiam la vagonaro ekmalrapidis, tiuj radoj faris akran braon, kiu dolorigis al mi la orelojn.
Dum ĉirkaŭe sonis ĉiaspecaj bruoj kaj krioj, ni envagoniĝis. Post iom longa tempo, la vagonaro ekiris for.
Ju pli ni restis en ĝi, des pli estis varme. Kompreneble. Ni foriris matene el norda monta regiono, kaj ju pli ni antaŭen veturis, des pli ni iris suden, kaj des pli proksimiĝis tagmezo. Sur la vagonplafono estis fiksita ventumilo, sed ĝi apenaŭ efikis. Ĝi nur movis la varmegan aeron.
Ne estis sidlokoj por ni. Interne de la vagono, sur la sidlokoj, troviĝis du virinoj kun longaj koloraj jupoj, kaj ankaŭ, inter aliaj personoj, tre malgrasa individuo kun stranga insigno sur siaj vestoj, kiu legis gazeton. Li trafoliumis la gazeton, legis artikolon sur unu paĝo, transiris al alia paĝo por legi alian artikolon, kaj tiel plu dum horoj. La tutan tempon li movis la lipojn silente (“tio estas legi”, mi pensis), kaj li konstante viŝis al si la kolon per malpura eksblanka poŝtuko.
Mi ne vizitadis lernejon, sed mi tamen sciis multon pri la ekstera mondo. Mi sciis pri bibliotekoj, magazenoj, filmoj, bankoj. Mi eĉ sciis pri karbo. Karbo estas nigra materialo, kiu brulas, kaj kiun oni uzas en malvarmaj lokoj por varmigi domojn, por boligi akvon aŭ por kuiri rizon kaj legomojn. Kiam ni ankoraŭ loĝis en la vilaĝo, foje venis al ni iu, kiu parolis pri la urbo. Li montris al mi libron kaj klarigis, ke en urbo estas grandaj domoj kun multegaj libroj, kiujn oni povas legi tie aŭ eĉ prunte preni hejmen. Bibliotekoj, oni tiujn nomas. Kaj estas aliaj domoj, kien oni iras, kaj subskribas paperon, kaj ricevas monon, se oni rajtas (ni ne rajtus). Ilin oni nomas bankoj. Tiu persono demandis, kiel mi nomiĝas, kaj skribis por mi mian nomon sur papero, kiun mi ĉiam konservis. Eĉ ĉi tie mi havis ĝin kun mi en la vagono.
‘Domaĝe, ke mi ne scias legi’, mi pensis. ‘Mi ŝatus vizitadi klason kaj sekvi kurson de legado kaj skribado. Ĉu povus esti, ke en la urbo tio eblos?’
Tiaj pensoj, kaj la ebleco rigardi al tiom da novaj aferoj tra la fenestro helpis min elteni la suferon forlasi la lokojn, kiujn mi plej amis en la mondo. Mi rigardis trafenestre kaj vidis, kiel ĉie homoj aktivas en kampoj, kiel mia patro. Kiam ni pasis sur ponto super rivero, la radoj faris resonan bruon, kiu plaĉis al mi.
Foje la vagonaro haltis en stacio, kie regis apenaŭ elportebla odoraĉo.
“Kial tiel aĉe odoras?” mi demandis mian patron, sed la respondon li ne sciis. Iu maljuna sinjoro, kiu staris apud mi, diris:
“Tiu karakteriza odoro venas de la fabriko de plastaĵoj. Oni fabrikas ĉi tie plastan materialon, kaj el la plasta materialo oni fabrikas ĉiajn objektojn. Tio riĉigis ĉi tiun urbeton, alportis laboron al multaj, sed kun laboro ankaŭ tiun karakterizan, plej malplaĉan odoron. Kaj la viroj ĉi tie eĉ komencis trinki alkoholaĵojn.”
“Mia nepo laboris ĉi tie,” li reparolis post momenteto. “Li estis bona knabo, kiam li estis malriĉa, sed nun… Ne sufiĉis al li havi loĝejon plenan je plastaj objektoj, kiujn li… Eĉ plastajn me blojn li havas, almenaŭ plastajn seĝojn mi vidis ĉe li. Mi ne komprenas. Urbo kelkfoje tiel efikas al bonedukitaj homoj, ĉar mi certigas al vi, ke li estis bone edukita. Ni edukis lin ne fumi, ne trinki alkoholaĵon, ne manĝi viandon, sed rezulte…” (mi miris, ke tiu individuo neniam finis siajn frazojn). “Li estas tre aktiva kaj inteligenta. Li iradis al bona lernejo, ĉiam ricevadis la unuan rangon en la ekzamenoj en sia klaso, ĉe ĉiuj kursoj. Li eĉ studis literaturon kaj anglan lingvon. Post kiam ĉi tiu plastaĵa fabriko lin dungis, li rapide progresis kaj iom post iom… Ne sufiĉis al li perlabori bonan monon, ĉar li bezonis… Li havis televidon, li povis rigardi filmon ĉiuvespere. Ne sufiĉis al li. Li volis ankaŭ la inojn, kiujn li rigardis televide. Sed tiajn televidulinojn oni ne povas havigi al si tiel facile, eĉ kun bona laboro en plastaĵa fabriko… Tiu televido… Tiu televido ŝanĝis lian manieron pensi, liajn gustojn, liajn sentojn. Li komencis vizitadi virinaĉojn. Ĉiesulinojn. Ili trinkis vinon, kaj la diablo scias… Kaj nun, nun… Estas priplorinde havi tian nepon, kiu eĉ… Jes, estas priplorinde esti la avo de tia nepo, ĉar…”
Li ne precizigis, kio okazis, kaj mi ne kuraĝis demandi.
“Imagu, nepo mia, filo de mia filino…! Havi propran nepon en malliberejo, kia honto!”
Mi ne kuraĝis demandi, kial la nepo estas en malliberejo. Estis strange, ke, se li hontas, li rakontas la aferon. Eble li bezonis rakonti al knabo, ĉar li ne povis paroli pri ĝi kun plenkreskuloj.
Tiel pasis la tempo. Mi rigardis, pensadis, aŭskultis.
Finfine ni atingis la urbon, la urbegon, en kiu, laŭdire, eblos trovi laboron kaj do ricevi monon por vivi.
Mi sentis, ke mia patro timas. La vojaĝo estis akceptebla, ĉar tiam la urbo estis nur bildo en niaj mensoj. Sed la realo trafis nin, kiam la tuta familio elvagoniĝis. Ne plu estis pensoj nun, sed komenco de nova vivo. Mi ne trovis ĝin bela. Ne plu estis unu el tiuj etaj stacioj kun plantoj apude, kiajn ni vidis grandnombre laŭ la vojo, sed vera vastega stacidomo, verdire en ne tre bona stato, sed impresa per sia grandeco, kun tre alta tegmento, kontraŭ kiu ĉiuj bruoj plej forte resonis.
Estis tiom da aktivado ĉiuflanke, ke interne de mia kapo, ŝajnis, ke ĉio turniĝas kaj ruliĝas. Homoj kun korboj kaj sakoj, ŝtofaj plejparte, sed jen kaj jen plastaj, kaj ĉiaspecaj, ĉiaformaj, ĉiamaterialaj pakaĵoj rapidis ĉiuflanken. Konatoj retroviĝis kaj brakumis unu la alian. Homoj kisis sin reciproke, fojfoje kvazaŭ iom malproksime, fojfoje kun forta palpa kuneco. Iu religiemulo, sidanta ĉe muro, laŭte preĝkantis tute sola, ŝajne tute nekonscia pri la ĉirkaŭa ega aktiveca. Oni aŭdis vokojn. Homoj en divers-regionaj kostumoj paŝis tien kaj reen. Ĉiaj lingvoj sonis, sed malofte mi aŭdis frazon en la kara lingvo el la nordo. Nepoj retrovis geavojn, amikoj amikojn, nevojn onkloj, kaj soluloj iris unuope, senfamilie, senĝoje, kun rigardo de perditoj.
Mia patro lasis nin en angulo, ĉe la rando de gazet- kaj cigared-vendejo, kaj diris:
“Mi iras informiĝi. Atendu min ĉi tie.”
Li malaperis sur larĝega ŝtuparo, kaj mia koro ŝiriĝis. Mi antaŭsentis, ke neniam plu mi revidos lin. Mi malpravis. Post longa tempo (ĉu vere longa? mi ne povus diri, ĉu duonhoro, ĉu pli, ĉu malpli: tiuperiode, tempo ne estis por mi io mezurebla), li revenis.
“Ne estas eble tranokti en la stacidomo,” li diris, “ni iru eksteren. Sur la strato, sur trotuaro, ni faros al ni lokon.”
Se la stacidomo estis impresa, kiom pli la strato! Estis milionoj da homoj, kiuj surtrotuare preterpasis, aŭ sidis, aŭ kuŝis, aŭ staris kaj interparolis, aŭ rigardis montrofenestron aŭ reklamon. Estis miloj da bruoj, homaj, maŝinaj, bestaj. Pasis bovinoj, pasis azenoj, pasis aŭtoj, aŭtobusoj, portveturiloj ĉiaspecaj. Estis grandegaj reklamoj kun grandega virina vizaĝo, aŭ kun flugmaŝino, aŭ kun objektoj, kiujn mi neniam vidis. Kaj ĉie surskriboj, surskriboj, surskriboj, per divers-aspektaj literoj, tiel diversaj kelkfoje, ke ili ŝajnis deveni de malsamaj mondoj, kaj ili rigardis min, sed diris al mi nenion.
Ni devis serĉi longe antaŭ ol trovi lokon, sed ni estis bonŝancaj. Ni ne dormis sur trotuaro, kiel multaj, sed trovis aĉ-odoran, parte malkonstruitan domon, kie multaj familioj jam loĝis, kaj en kies korto ni trovis angulon por ni.
Mi estis ege laca, kaj, kiam mi kuŝiĝis sur la malmola ŝtona planko, mi opiniis, ke mi tuj endormiĝos. Sed dormo ne venis. Venis nur la bildo de kara, plej kara bovino, kies lakto estis senkompara. Venis ankaŭ ploroj, kiuj glitis malsupren ĝis miaj lipoj kun karakteriza sala gusto.
“Suga!” mi apenaŭ aŭdeble ekplendis. Mi provis plori kiel eble plej silente, por ne maltrankviligi mian patrinon, kiu jam havis sufiĉe da zorgoj sen mi.
Nur tiam mi vere ekkonsciis, ke mian amikinon bovinon mi neniam plu revidos.
Tiel mi dekunujara kampara montarano ekkomencis la vivon en urbego.
NOVAJ VORTOJ:
nepo, neŭtrala, -op-, pomo, ŝuldi, Tibeto
NOVAJ KUNMETOJ:
brak-umi, foli-umi, vent-umi, vent-um-ilo, ĉies-ul-ino, de-prunti, evolu-igi, evolu-lando, fer-vojo, glaci-aĵo, montr-ilo, per-labori, post-resti, reg-ist-aro, re-soni, sen-kompara, sum-igi, sun-lev-iĝo, sur-skribo, unu-op-ulo
41. MI TRO TIMAS
En tiu ebena regiono, ĉe la suda rando de Saharo, kie vivas la Zafiaŭoj, la gepatroj de knabino ĝenerale postulas, por fordoni sian filinon al edziĝ-deziranto, monsumon tiel altan, ke ĝi superas la eblojn de normala juna viro.
Kiel neriĉa knabo povus realigi la projekton fondi familion en tiaj kondiĉoj? Estas ja simple neeble al junulo enspezi sufiĉe da mono por pagi la prezon de bona vivkunulino. Tial estas tradicie, ke juna viro, deziranta edziĝi, iras en alian vilaĝon por kapti junulinon kaj de tie forkondukas ŝin al sia hejmo. Efektive, por lerta junulo, tio estas la plej efika sistemo eviti senĉesajn diskutojn kun la estonta bofamilio. Plej ofte, la kapto estas aranĝata interkonsente kun la knabino.
Tian kapton decidis efektivigi Jajo, kiam li atingis la aĝon de 18 jaroj. Jajo estis ege kuraĝa. Entreprenema, plena je energio, timanta nenion kaj neniun, li restis egalanima antaŭ ĉiuj danĝeroj, kaj eĉ la plej sovaĝaj bestoj ne sukcesis impresi lin.
Jajo havis bonan, sinceran amikon, samaĝan, kies nomo estis Adum. Tiuj du knaboj ne povus pli diferenci. Adum ja tiom timis, kiom kuraĝis Jajo. La vido de sango, ekzemple, tuj kreis en Adum egan malkomforton, nura penso pri sovaĝaj bestoj igis liajn harojn ekstari, kaj ĉio nova efikis kvazaŭ preme al lia koro.
Domaĝe, ke tiu timo baris al Adum tiom da ebloj, ĉar, cetere, li estis plej kapabla knabo. Foje, iu fremda scienculo, kiu faris esploron tiulande, petis ĉiujn junulojn de la vilaĝo provplenumi malfacilan taskon, ĉar li bezonis helpanton kun specialaj kapabloj manaj, kun aparte bona vido kaj kun inteligenteco supera al tiu de la meznombro. El la tuta vilaĝo, nur Adum sukcesis. Li havis eksterordinare akrajn okulojn, pli lertis fingre ol la ceteraj lokaj knaboj kaj lia menso funkciis aparte klare kaj vigle. Kontenta finfine trovi iun vere kapablan lin helpi, la scienculo proponis al Adum trimonatan dungiĝon ĉe li.
Sed kvankam tiu dungo estis plej interesa, kun tre bona pago kompare kun ĉio, kion eblas ricevi tiuregione, Adum malakceptis. Dungiĝo ja devigus lin iri al alia, sufiĉe malproksima loko, kaj li nepre volis eviti kontakton kun fremduloj. La tuta vilaĝo rekomendis al li jesi, sed li kapneis energie, kun la lipoj forte premataj kaj ĉiuj linioj de la vizaĝo streĉataj al esprimo malkontenta. Kiam oni demandis lin, kial li ne akceptas tiun eksterordinare favoran dungproponon, li ne respondis. Li perfekte konis la kaŭzon de sia malkonsento, sed timis ĝin diri, ĉar oni mokus lin. Lin teruris ne nur la ideo gasti plurmonate ĉe fremduloj, sed precipe la fakto, ke tien li devus veturi aŭte. Neniam li sidis en aŭto, kaj li intencis neniam fari tion. Por ni plej ordinara veturila bruo estis por li malkomforte timiga.
Timema estis Adum, sed ankaŭ lerta, inteligenta, bonkora kaj bone edukita. Krome, la amikeco inter Jajo kaj li estis plej profunda kaj sincera. Tial venis la propono:
“Mi bezonas vian helpon,” Jajo diris al li. “Mi intencas edziĝi. Mi rimarkis knabinon en la brun-fonta vilaĝo. Mi konatiĝis kun ŝi. Ŝi plaĉas al mi, mi al ŝi. Mi iros kapti ŝin, sed tion mi ne povus fari sola. Mi bezonos helpanton.”
Adum ege antaŭtimis tian danĝeran entreprenon, sed li ankaŭ timis perdi la estimon de Jajo. Ĉi-lasta timo estis pli forta: li jesis.
La du amikoj surkamele ekiris, unu trankvila, la alia kun koro batanta pro timo. La kapto okazis senprobleme. Gajis la etoso en la triopo, kiam ĝi ekiris revene. La knabino estis ridema, kaj Adum ŝin tuj ŝatis.
Sur la revena vojo, kiam alvenis la horo ripozi kaj sensoifiĝi, Jajo petis de Adum:
“Iru preni akvon, bonvolu.”
En tiu regiono, riveroj ne estas riveroj kiel en la cetero de la mondo. Videblas, jes ja, du bordoj, kiuj laŭiras specon de fosaĵo, natura fosaĵo. Efektiva rivero tie fluas somere dum du monatoj, post la pluva sezono, sed dum la ceteraj monatoj de la jaro, oni ne vidas akvon inter tiuj riverbordoj, nur grandegajn arbojn, kiuj sukcesas tiri por si akvon el la subtera profundo.
Tra truoj, ofte fortigitaj per tabulaj muroj, kiuj malhelpas disfalon, ankaŭ la homoj povas atingi la subteran akvon kaj ĝin preni por siaj ĉiutagaj bezonoj. Tion Jajo petis, ke Adum faru.
“Mi timas,” Adum respondis, “mi konas tiun akvoprenejon: ĝi estas fama pro la leonoj, kiuj ĝin vizitadas.”
Tiu reago amuzis Jajon, kaj kiam li apartigis la lipojn ridete, liaj dentoj tiel radie blankis ĉe la nigra vizaĝo, ke la knabino sentis sian koron moliĝi: kia bonŝanco esti elektita de tiel aminda junulo!
“Nu, bone,” Jajo respondis, “ŝajnas, ke vi kaj mi kaŭzas ĉe leonoj malsamajn reagojn. Eĉ plej sovaĝa leono ĝenerale evitas min. Tuj kiam mi montriĝas, tiuj bestoj forkuras kaŝi sin en iu senhoma angulo. Ili tuj konscias mian superecon, ŝajnas. Restu do ĉe mia amatino; al akvo iros mi.”
Sed ankaŭ resti sola ĉe la knabino timigis kompatindan Adum, kaj tion li vigle esprimis.
“Kial vi ne ambaŭ irus?” demandis la junulino. “Mi povas resti sola. Mi ne timas. Mi gardos la kamelojn kaj la pakaĵojn.”
La du amikoj kune do malproksimiĝis.
Kiam ili atingis la riverbordon, Jajo proponis al Adum, ke ĉi-lasta malsupreniru ĝis la truo, por preni akvon.
“Kial mi?” Adum respondis. “Eble vi volas uzi tiun tempon, dum mi pene iras malsupren, por rapidi al via ino kaj forkameli kun ŝi, lasante min sola. Nun vi havas amatinon kun vi, vi ne plu solas, vi ne plu bezonas min. Mi ege timas. Krome, ne estus juste. La penan laboron, kial faru nur mi?”
“Adum, kio al vi okazas? Ĉu vi ne estas mia amiko? Ĉu mi ne ĉiam estis justa al vi? Por montri, ke mi tute ne volas lasi al vi sola la penajn taskojn, mi iros mem.”
“Sed tiam mi restos sola ĉi tie supre!” preskaŭ plore plendis Adum. “Kio okazos al mi, se leonoj venos? Ili estas akradentaj, kaj mi ilin timas!”
“Adum, Adum mia kara, vi ne estas kunulo, kun kiu vivo facilas. Feliĉe, ke vi estas mia bona amiko, kaj ke mia patrino edukis min agi helpeme. Ni iru kune, kaj kune revenu supren.”
Efektive, la malsupreniro estis pena, kaj eĉ pli pena la reveno al la bordosupro, kun la akvo, kiu pezis, kaj kiun plej singarde necesis porti. Sed ĉio disvolviĝis plej bone, kaj vigle diskutante pri leonoj, ili revenis al la loko, kie la junulino sidis.
“Jam estas vespero,” Jajo diris. “Ni tranoktu ĉi tie. Morgaŭ ni daŭrigos la vojaĝon.”
Ili manĝis kaj trinkis, manĝigis kaj trinkigis la kamelojn, elprenis la kovrilojn kaj aranĝis la pakaĵojn por komforte pasigi la nokton.
“Ni bone doimos ĉi tie,” Jajo diris, kontente rigardante la lokon. “Ni kuŝu, mi ĉi-flanke, vi tiuflanke, kaj ŝi inter ni.”
“Ho Jajo, kiel vi povas tion proponi?” Adum zorgvizaĝe demandis. “Se mi kuŝos ekstere, leono venos sensoifiĝi per mia sango, satiĝi per mia viando.”
Jajo kaj lia amatino interŝanĝis signifplenan rigardon.
“Ne gravas al mi,” la knabino diris. “Adum, kuŝu meze, inter ni.”
Tiel estis aranĝite, kaj la tri baldaŭ endormiĝis.
Sed meze de la nokto, Jajo kaj la junulino vekiĝis, dum Adum plu dormis profunde. La geknaboj ridetis al si, ĝojaj konstati, ke ambaŭ vekiĝis samtempe. En tiu fakto ili vidis, ke io ligas ilin, iu ligilo jam forta, eĉ se ilia amo ankoraŭ estas tre freŝdata.
Jajo puŝis for sian kovrilon, ekstaris, kaj signis al la amatino, ke ŝi venu al li. Ankaŭ ŝi forpuŝis la kovrilon kaj alproksimiĝis al la knabo.
“Mi havas ideon,” Jajo diris tiel mallaŭte, ke ŝi apenaŭ povis aŭdi. “Ni faru ŝercon al Adum. Kiam mi iris preni akvon, mi konstatis, ke sur la riverbordo troviĝas sekaj arboj, kiuj falis foje, verŝajne trafite de fulmo. Inter ili estas kelkaj samgrandaj kiel vi kaj mi. Ĉu vi bonvolos veni kun mi ĝis tiu bordo kolekti du? Ni kuŝigos ilin ambaŭflanke de Adum kaj metos sur ilin niajn kovrilojn. Tiel li imagos, ke estas vi kaj mi. Ni tuj foriros surkamele. Kiam tagiĝos kaj la sunradioj vekos nian timulon, tio estos leciono por li. Li konstatos, ke li dormis tute sola, kaj ke neniu leono lin manĝis!”
Ŝi ridis silente.
“Ŝercema vi estas, Jajo, ŝercema! Al mi tio plaĉas!”
Tion ili faris evitante fari bruon aŭ movojn, kiuj povus veki Adum, ĝojaj pri la sento de komuneco, de agrabla kunlaboro en ŝerco. Kaj, meze de la bela stelplena nokto, ili surkamelis for.
Kiam Adum vekiĝis, li terure konstatis, ke liaj gekunuloj foriris kaj ke… leono staras tuj apud li. La leciono pri nedanĝero leona vere estis fuŝita!
Lin kaptis tia timego, ke, ne plene konscia, kion li faras — eble li ankoraŭ duondormis — li saltis sur la dorson de l’ leono kaj ekkaptis ties du orelojn. Sentante iun sur si, ne sciante, kion fari, la leono ekkuris tra la senhomejo.
Tenante ĝiajn orelojn, Adum rimarkis, ke li kapablas direkti ĝin. Li ĝin turnis jen al tiu direkto, jen al tiu alia, ĝis li kondukis ĝin al sia vilaĝo.
Kiam li alvenis en la vilaĝon, Jajo kaj la knabino ankoraŭ ne estis revenintaj. Ili ĝuis sian kuneston for de ĉiuj ceteraj homoj, kaj tute ne deziris rapidi hejmen. Vidante Adum eniri fulmrapide la vilaĝon, side sur kuranta leono, la vilaĝanoj apenaŭ povis kredi al la propraj okuloj. Krioj sonis:
“Estas Adum! Kia kuraĝulo! Kiu diris, ke li estas timema? Rigardu! Kia neordinara kuraĝo! Li sidas sur leono kaj direktas ĝin!”
“Li indas fariĝi nia ĉefo!” iu proponis. La antaŭa vilaĝestro antaŭ nelonge mortis, kaj oni ankoraŭ ne estrigis iun, kiu anstataŭu lin.
“Jes! Adum nia ĉefo! Adum estu nia ĉefo!” ĉiaj voĉoj laŭtis. Ili ne konsciis, ke Adum estas preskaŭ morta pro timo. Sed ĉi-lasta bezonis helpon.
“Amikoj! Mortigu ĉi tiun leonon,” li kriis per voĉo, kiun markis timo. Sed oni ĉiam aŭdas laŭ tio, kion oni imagas, kaj anstataŭ timon aŭdi, la vilaĝanoj aŭdis venkosenton. Kiel, se ne venke, povus reagi viro kapabla vojaĝi sur leono? Jam ili sentis lin superulo kaj deziris lin obei. Ili do mortigis la leonon. Nur tiam Adum sukcesis deiĝi de sur la sovaĝa, plej timiga besto. Tiel li fariĝis vilaĝestro.
Kiam Jajo kaj lia amatino alvenis, la vilaĝanoj anoncis al ili, ke nova estro ĵus estis elektita: Adum.
“Adum, ĉu vere? Ĉu vi ŝercas? Kia nekredebla anonco!” Jajo ekmiris.
Oni klarigis, ke tute ne temas pri ŝerco, sed pri la efektiva, de ĉiuj konstatita, kuraĝo de Adum, alveninta side sur leono. Pri tiu antaŭe ne imagebla evoluo, la du geamantoj ne sciis, kion pensi. Sed ĉar temis pri bonkora kaj certe plej sincera amiko, ili plezure akceptis lin kiel ĉefon.
Ĉiuj ekaktivis por prepari grandan feston kaj prikanti la novan ĉefon kaj lian historian grandfaron. Oni kuiris bonajn viandojn, trinkis, laŭ la tradicio, multe da tre sukerita teo, kaj lasis gliti tra la lipoj, ĝue, tiun grenbieron, kiun, laŭ la religio, oni devus ne trinki, sed… nu, Islamo alvenis ĉi tien ne antaŭ tiel longe, kaj ĝi ne sukcesis plene forpuŝi la antaŭajn kutimojn.
Ekde tiu tago, Adum neniam plu timis. Ĉiuj rigardis lin kuraĝulo. Kion li povis fari, krom agi kuraĝe? Tion farante, li rimarkis, ke ne estas tiel terure, ke li efektive povas: kuraĝo iom post iom fiksiĝis en li. Kaj ĉar li estis lerta, inteligenta, kunsentema, li montriĝis bonega vilaĝestro.
Nur kiam li mem iris ŝteli edzinon, li diris al ŝi (ĉar ambaŭ amis unu la alian sincere, kaj li ne volis kaŝi for de ŝi la veron):
“Ĉu vi scias, kial mi alvenis ĝis la vilaĝo surleone?”
“Ne,” ŝi scivole respondis.
Eĉ al amata edzino ne estis facile klarigi.
“Ĉar mi… nu, pro timo mi… mi… mia korpo eligis ĉion superfluan, ĉu vi komprenas? Mi malsekiĝis. Nu… ĉio, kion mi antaŭe manĝis kaj trinkis, elfluis kaj elglitis tra la malsupraj korpo-truoj. Pro la suno kaj la varmo, la forĵetaĵoj duone resekiĝis kaj formis kvazaŭ gluaĵon, tiel ke mi restis glue fiksita al la dorso de tiu leono. Pro tio ĝis la vilaĝo mi restis sur ĝi!”
NOVA/ VORTOJ:
glui, Islamo, kamelo, Saharo, zafiaŭo
NOVAJ KUNMETOJ:
egal-anima, est-onta, freŝ-data, kovr-ilo, mez-nombro, speco de, super-flua
42. LA FAKTURO DE FRAŬLINO GUDULA
Kompare kun multaj aliaj, tiu vintro de 1720 ne estis speciale terura. Sed dum juna Janĉjo laŭiris la neĝkovritajn stratojn de Namuro, li ne ĉesis vortaĉi al si plende. Vintron li malamegis.
Li atingis parkon, kaj pasis en ĝin. Li sin demandis, ĉu iri dekstren aŭ maldekstren, sed ambaŭ ebloj estis egale senesperigaj. Li iris maldekstren parolante al si preskaŭ sensone.
“Dio mia, Dio mia!” li alvokis la Plej-Altulon. Ĉu li ŝercis, ĉu li seriozis, li mem verŝajne ne povus diri. Se estis preĝo, ĝi estis iom stranga.
“Laŭ nia pastro,” plu parolis la apenaŭ aŭdebla voĉo, “vi kreis la mondon, kun multo bela en ĝi, kaj ankaŭ, verdire, multo malbela. Vi kreis montojn kaj ebenaĵojn, riverojn kaj teron, arbojn kaj florojn, pomojn kaj terpomojn. Nu, bone, konsentite. Mi komprenas, ke vi kreis printempon, someron kaj aŭtunon; Iom da vetera diferenco agrablas al ni ĉiuj. Sed kreante vintron, vi troigis. La diferenco kun la aliaj sezonoj estas tro akra. Rlgardu! Jen refoje neĝpezaj nuboj kovras la ĉielon.”
Li ĉesis dum momento paroli. Odoro de freŝe bakita pano trafis lian nazon. Li nun paŝis sur parka vojo, kiu troviĝis ĉe la rando de strato, sur kies alia flanko fama panbakejo staris. Sed li havis enpoŝe eĉ ne unu moneron. La penson pri bona buterita pantranĉo li forĵetis malproksimen de si. Li rekomencis alparoli Dion:
“Rigardu, kiel malsekaj miaj ŝuoj estas! Tiu neĝo eniĝas en ilin, kaj miaj ŝtrumpoj, kvankam dikaj kaj ame faritaj propramane de mia patrino, nun impresas, kvazaŭ ili estus tuttage restintaj en fonto. Mi eĉ min demandas, ĉu unu el miaj bonaj ŝtrumpoj ne komencas havi truon. Tiu glacia akvo tenas miajn karajn piedetojn en konstanta frosto. Kompatindaj miaj piedoj, kiuj tiom ŝatas komforton, jen ili glaciiĝas ĝis-oste.”
En la parko troviĝis neniu. Post kelkminuta silenta marŝado, la knabo rekomencis frazigi sian memkompaton, ĝis la sinsekvo de pensoj kondukis lin al jena diro:
“Tion mi ne meritas, ĉu? Kion mi faris por… meriti… tian… punon?”
Ke la vortofluo en la menso de la 16-jarulo subite malrapidiĝis, tiel ke la sonoj kvazaŭ ne plu povis klare formiĝi, tio havis precizan kaŭzon: lasante siajn pensojn flui tiamaniere, Janĉjo plej akre resentis la memoron pri ĵusa puninda misfaro. Li iĝis klare konscia, ke li efektive meritus la koleron de la Ĉielaj Superuloj.
Kial, vi cetere demandas, la knabo trapromenis la urbon kaj ĝiajn parkojn de unu rando al alia malsekigante al si la ŝuojn, kaj sekve la piedojn, malplaĉe marŝante sub tiu grizplafona ĉielo? Ĉar li ne kuraĝis reveni hejmen. Kaj kial li malvolis hejmeniĝi? Ĉar… Sed por tion klarigi, ni devas reiri iom pli fruen en la tempo.
Mastro Pikar, la patro de Janĉjo, estis lignaĵisto kaj meblisto. Bona laborulo, ĉiam ema al plej perfekta kvalito, kaj kun menso kreema, li pli kaj pli sukcesis en sia profesio.
En la momento, kiam ni ekrigardas lin, li paŝas tre kontente, tute ne rimarkante la neĝon, la grizajn nubojn nek la frostan veteraĉon. Li ĵus estis en eta, sed bonfama hotelo, kie li plezure pritraktis gravan mendon: la hotelestro deziras modernigi sian meblaron kaj mendis ĉe Mastro Pikar tutan serion da litoj kaj ŝrankoj, kaj ankaŭ tablojn kaj seĝojn por la restoracio, kiu dependas de la hotelo. Tiu homo estas riĉa. Li bone pagos. Kaj la beleco de la mebloj certe estos por Mastro Pikar reklamo, kiu alportos al li aliajn aĉetontojn. La venontaj monatoj prezentiĝis plej bone: multe da laboro, multe da enspezo. Jes ja, necesos tempo por pretigi ĉiujn varojn, sed pri tio ili priparolis realisme kaj la mendinto akceptas trankvile atendi. En Namuro, cetere, oni neniam rapidas.
Rulante en sia menso plaĉajn pensojn pri la dikaj enspezoj, kiujn tiu grava mendo alportos al li, Mastro Pikar do estis plej gaja kaj kontenta. Li mallaŭte kantetis al si kanton revenante hejmen. Sed la kanteto frostiĝis sur liaj lipoj, kiam li eniris sian laborejon. Oj oj oj oj oj! Kiel eblas fari tiajn fuŝajn lignajn kadrojn! Li preskaŭ ploris vidante, kiel terure lia filo Janĉjo fuŝis sian laboron.
Janĉjo ja helpis sian patron prilabori lignaĵojn, sed nun montriĝis, ke li fuŝis la serion da fenestrokadroj, kiujn li devis prepari por la nova librovendejo sur Ferstrato.
“Janĉjo! Janĉjo! Janĉjo! Kie sin kaŝas tiu fuŝulo?” li ekkriis kolere.
La knabo provis forkuri el la domo, sed la patro vidis lin, lin kaptis, kaj, preskaŭ perdante la kapon pro kolero, prenis longan lignopecon kaj ek! Punaj batoj pluvis sur la junan fuŝulon.
“Ĉu mi ne instruis al vi?” la patro diris batante. “Ĉu vi ne povas aŭskulti, kion mi klarigas al vi, rigardi, kion mi montras? Vi ne atentas la laboron! Jen mi fariĝas pli kaj pli bonfama pro la alta kvalito de mia laboro, sed vi faraĉas ion ajn, iel ajn. Ĉu vi neniam lernos esti preciza, kalkuli ĝuste, zorge rekomenci ion miskomencitan, ĝis la rezulto estas perfekta, vendinda? Ligno estas valora materialo, kiun oni estimu. Oni ne traktu ĝin iel ajn. Ĉi tiu domo produktas altkvalitajn varojn, ĉu vi komprenas?, altkvalitajn. Oni mezuru, kontrolu, kalkulu, refaru…”
Dum li tiel parolis, li plu batis kaj batis, ĝis liaj ostoj komencis dolori same suferige, kiel la tuta korpo doloris al la filo.
Ne estas facile eduki filon. Anstataŭ konduki Janĉjon al deziro pli bone labori por estontece eviti similajn punojn, la batado kreis en la knabo nur deziron mem puni la patron pro tiu troa puno, kiu preskaŭ odoris je malamo.
La ideo, kiun lia kreema menso baldaŭ proponis al li, tuj forgesigis la doloron.
Mastro Pikar ne sciis skribi kaj legi. Li apenaŭ kapablis skribi sian nomon, per malrapida manmovo, ege mallerta. Janĉjo, siaflanke, antaŭe vizitadis lernejon kaj sciis skribi, legi kaj kalkuli. Estis li, kiu tenis la enspez- kaj elspez-librojn de la patro, notis ĉion notindan, faris la necesajn monkalkulojn (pri kiuj, male al la patro, li pli lertis ol pri la lignomezuraj) kaj pretigis la fakturojn. Kaj ĝuste nun li devis skribi fakturon por fraŭlino Gudula.
Riĉa, f-ino (= fraŭlino) Gudula antaŭ ne longe mendis ĉe Mastro Pikar kelkajn meblojn, kiujn ŝi donacis al nevo okaze de ties edziĝo. Janĉjo sciis, ke lia patro mem portos la fakturon al f-ino Gudula por tuj ricevi la monon, aŭ almenaŭ parton de la kalkulita sumo.
Malfacile alprenante plej seriozan esprimon — ĉar lia patrino troviĝis en tiu sama ĉambro, kie staris lia skribtablo, kaj li ne povis permesi al si, ke ŝi ion suspektu — pene subpremante fortan emon ridi, la junulo skribis fakturon vere originalan. Kaj ĝin fininte, li iris al la laborejo, kie lia patro finfaris seĝon.
“Mi petas vian pardonon pri la fuŝitaj fenestrokadroj,” li diris per voĉo de senvalora subulo.
“Mi punis vin, mi vin batis, la afero nun estas finita, ni ne plu parolu pri ĝi,” diris Mastro Pikar, iom honta pri la tro forta kolero, kiu antaŭ nelonge igis lin bati la filon pli kruele, ol tiu efektive meritis.
“Dankon pri via bona koro, patro. Mi venis peti vin subskribi la fakturon al f-ino Gudula.”
“Ha jes, dankon, ke vi ĝin preparis. Mi iros transdoni ĝin al ŝi tuj, post kiam mi estos fininta ĉi tiun seĝon.”
La faktoj ĉi-supre raportitaj okazis en la mateno. Kaj nun, posttagmeze, Janĉjo promenas sencele, ĉar li timas revidi la patron. Tiu ja certe iris al f-ino Gudula kaj la diablo scias, kiel ŝi reagis al lia fakturo. Sed ne nur la diablo tion sciu. Ankaŭ vi, kara leganto, rajtas esti informita.
Kun sia tro longa verda jupo, siaj tro malgrandaj okulvitroj kaj sia tro alta hararanĝo, f-ino Gudula aspektis iom strange, sed la lignaĵisto elmontris nenion el sia sento pri ŝia ridindeco. Plej ĝentile li salutis ŝin. Ŝi reciproke salutis plej afable.
“Ho, Mastro Pikar! Ĉu vi fartas bone? Envenu, mi petas. Vi certe alportas al mi la etan fakturon.”
Ŝi kondukis lin al sidĉambro.
“Bonvolu sidiĝi. Tiu seĝo ne estas tiel komforta, kiel viaj, sed ĝi taŭgos.”
Apenaŭ Mastro Pikar havis la tempon eksidi, jam ŝi direktiĝis al meblo, el kiu ŝi prenis metalan skatolon.
“Mia mono estas en ĉi tiu skatolo, mi tuj pagos vin, tiel mia ŝuldo estos nuligita, kaj mi ne ŝatas ŝuldi monon. Tiu serio da mebloj, kiun vi faris por mia nevo, estas belega. Hieraŭ ankoraŭ mi rekomendis vin al amiko, kiu bezonas farigi mi-ne-memoras-kian lignaĵan laboron.”
Mastro Pikar ridetis. Li ŝatis homojn pretajn tuj pagi, kaj plaĉis al li gratuloj kaj buŝ-al-orela reklamado.
Dum li interŝanĝis kelkajn vortojn pri la vintro, ŝi metis la fingrojn al sia brusto. Eta ŝlosilo tie pendis, fiksita al fadeno aŭ ŝnureto, kiu rondiris ŝian kolon. Ŝi tiris la ŝnureton, prenis la ŝlosileton, malŝlosis la metalan skatolon kaj rigardis Mastron Pikar demande. Li transdonis la fakturon al ŝi.
“Mi scias, ke vi estas serioza homo, kaj ne riskas prezenti fuŝan kalkulon, sed permesu, ke ne nur la sumon mi rigardu, sed kontrolu ĉiun eron. Mi ne dubas pri vi, sed eĉ plej bonintencaj homoj fojfoje faras erarojn en kalkulado, ĉu ne? Ĉu vi scias, kial mi estas iom riĉeta? Ĉar mi ĉiam plej precize kalkulas.”
“Sendube, sendube,” trankvile respondis la lignaĵisto.
Sed tuj kiam ŝi komencis legi, ŝiaj lipoj premiĝis kaj ŝia vizaĝo koloriĝis sange.
“Kiel eblas?” ŝi diris kaj ekrigardis lin nekomprene. La ruĝa koloro sur ŝia vizaĝo fariĝis pli malhela.
“De kie vi prenis la fikuraĝon enmanigi al mi tiun… tiun… nu, mi ne povas kompreni,” ŝi plu diris, kaj ŝiaj okuloj disĵetis fulmojn.
“Nu, kio okazas, estimata fraŭlino? Mi estas certa, ke ĉio estas en ordo, kaj ke ĉiu prezo estis plej ĝuste kalkulita.”
“Hontinde, hontinde!” ŝi elparolis tra lipoj preskaŭ fermitaj.
“Neniam mi legis ion simile malkonvenan.”
“Pardonu min, estimata fraŭlino, sed mi ne komprenas. Se enestas eraro, bonvolu precizigi al mi, pri kio temas.”
“Neniam oni traktis min tiel fie. Kia fiaĵo! Tio igas min… Nun, jen subite mi ne plu bone fartas. Mi timas, sinjoro… Mi ti-mas, ke necesos voki doktoron. Mi apenaŭ povas spiri.”
“Se vi fartas malbone, mi plezure servos vin irante voki kuraciston, sed via subita malbonfarto ne povas rilati al mia fakturo. Eble, antaŭ ol venigi doktoron, mi donu al vi glaseton da vino aŭ alkoholaĵo. Tio efikos refortige.”
Dum tiu fraz-interŝanĝo ŝi staris. Nun ŝi preskaŭ falis sur seĝon.
“Foriru, foriru,” ŝi ordonis akravoĉe. “Neniam plu mi mendos ion ĉe vi. Mi…”
Dume, Mastro Pikar trovis botelon da fruktalkoholaĵo kaj plenigis glaseton por ŝi.
“Trinku, estimata fraŭlino, trinku, tio helpos vin retrankviliĝi.”
Ŝi ne sciis, ĉu akcepti aŭ ne la proponon de tiu fiulo, sed fine ŝi tamen konsentis malsekigi siajn lipojn per la trinkaĵo.
Ŝi rigardis Mastron Pikar. Kiam ŝi vidis lian obeulan, zorg-plenan, seriozan vizaĝon, iĝis klare al ŝi, ke li ne povas esti kulpa. Li sentis tiun ŝanĝon en ŝi, kaj demandis dolĉavoĉe:
“Klarigu al mi. Kial mia fakturo efikis malsanige? Mi certigas al vi, ke mi vere ne komprenas.”
“Legu mem,” ŝi diris. “Aŭ ĉu vi ne scias, kion vi skribis?”
“Pardonu min, estimata fraŭlino, sed mi estas simpla laboristo, kiu neniam iris al lernejo, krom por alporti tablojn kaj tabulojn, rebonigi fuŝitajn fenestrokadrojn, aŭ loki ŝrankon. Mi ne scias skribi, nek legi. La fakturojn ĉiam preparas mia filo Janĉjo kaj…”
“Via filo! Do estas li! Kia hontindulo! Vi ne scipovas legi, vi diris. Nu, bone, mi legos por vi. lomete. Car ĝis la fino mi verŝajne ne povos.”
“Bonvolu.”
“Jen. ‘Gudula estas stultulino: 25 guldenoj’ (‘Guldeno’ estis la nomo de la mono uzata en Belgio tiuperiode).
Ŝi parolis tre mallaŭte, kvazaŭ ŝi timus la sonojn, kiujn ŝia buŝo ellasos.
“25 guldenoj, tio estas por la eta vestoŝranko.”
“Vi ne aŭdis min, Mastro Pikar.” Ŝi laŭtigis sian voĉon. “Estas skribite: ‘Gudula estas stultulino: 25 guldenoj’.”
“Ĉu vere?” Li ankoraŭ ne kredis al siaj oreloj.
En f-ino Gudula, la fakto laŭtlegi frazon, kiun ĝis tiam ŝi aŭdis nur enmense, kreis miksaĵon el honto kaj kolero, kiu ekrapidigis la sangofluon. Sed dum ŝia vizaĝo rekoloriĝis ruĝe, tiu de Mastro Pikar iĝis morte blanka.
“Atendu la sekvon. Mi plu legas: ‘lito por ŝia amanto: 25 guldenoj’.”
“Kion?”
” ‘Seĝeto por ripozigi ŝiajn malbelajn piedojn: 10 guldenoj; ‘Skatolo por pri-seksaj revuoj: 5 guldenoj; ‘Libroŝranko por malkonvenaj romanoj: 25 guldenoj; ‘Kadro por bildoj pri nokta vivo enparka: 2 guldenoj’.”
“Nekredeble, nekredeble! Kompatinda fraŭlino! Kiel mi povos pardonigi min?”
Kaj Mastro Pikar, konata en la tuta urbo kiel egalanima gajulo, ekploris unuafoje ekde la aĝo de ok jaroj.
F-ino Gudula rigardis lin. Dum la longa, peza silento, kiu sekvis, ŝiaj sentoj pli kaj pli evoluis al kompata. Ŝi ekstaris, prenis glaseton kaj ĝin plenigis per la sama frukta alkoholaĵo.
“Trinku, kara sinjoro, bonvolu trinki. Ĝi estas iom forta, ĝuste tian alkoholaĵon vi bezonas.”
Li trinkis senpense.
“Mi ne scias, kion diri. Mi hontas. Mi terure hontas. Kiel eblas tiel malbone eduki sian filon?” Kaj jen la plorfonto ree malfermiĝis.
“Ĉu vi akceptus pecon el kuko tute freŝe bakita?” ŝi demandis, kaj levis sin denove. El la apuda kuirejo ŝi revenis kun granda ronda pomkuko, kaj tranĉis ĝin. Ŝi donis al li pecon kaj prenis unu por si mem.
Li viŝis al si la okulojn kaj manĝetis la kukpecon. Li trinkis iom pli el la alkoholaĵo. Liaj fortoj iom post iom revenis.
“Fi-romanoj! Nekonvenaj revuaĉoj! De kie li prenis tiajn ideojn? Je lia aĝo! Li povas prepari sin al plej terara puno. Jes, mi promesas al vi, fraŭlino. Lia krimo ne restos senpuna, bonvolu kredi min.”
Nun estis la vico de f-ino Gudula pardonpeti. Ŝi diris, ke ŝi devus scii, kia homo li estas, kaj ke li ne povus kulpi pri tia stulta ŝerco, se ŝerco oni povas tion nomi. Ŝi promesis, ke ŝi plu turnos sin al li, se ŝi bezonos servojn de lignaĵisto, kaj eĉ — ĉar la vido de tiu patra sufero pli kaj pli ŝire tuŝis ŝian koron — ke ŝi klopodos havigi al li mendojn de personoj, kiujn ŝi konas. Ili disiĝis bonamike.
Janĉjo ne dubis, ke lia patro gardostaras ĉe la hejma pordo kaj pretas lin bati eĉ pli kruele ol en la mateno. Sed nun jam estis nokto, kaj li sin demandis, kiamaniere reveni hejmen evitante la patran koleron.
Kiam oni marŝas sencele dum tuta duontago kun truitaj ŝuoj kaj pli kaj pli traataj ŝtrumpoj sur trotuaroj kovritaj de neĝo, memoroj pri la ĝuo malstreĉi sin en komforta varma lito facile okupas la tutan menson. La piedoj de Janĉjo estis tiel malsekaj, ke li antaŭsentis la unuajn signojn de malsano. Eviti malvarmumon en tiaj kondiĉoj estus neeble. Se li nur povus trovi rimedon senriske reeniri hejmen…
Dum li sensukcese esploris sian menson serĉe al solvo al tiu malbenita problemo, jen kure alproksimiĝis junulo, kies paŝoj montriĝis necertaj. Videble, tiu trinkis bieron aŭ vinon, aŭ eĉ ion pli fortan, pli ol li devus, kaj li ne plu estis en plene konscia stato.
“Helpu min!” li alvokis Janĉjon. “Policanoj postkuras min.” Li parolis malfacile, kvazaŭ lia lango estus peza kaj liaj lipoj ne respondus al la ordonoj de la menso (se entute lia menso plu funkciis).
El liaj neklaraj frazoj, Janĉjo tamen sukcesis kompreni, ke tiu junulo, kun menso nebula pro troa vinĝuo, havis, antaŭ kelkaj minutoj, la amuzan ideon voli tondi la harojn de sia hartondisto, kiu ŝance ankaŭ troviĝis en la sama gastejo. La hartondisto ne konsentis, ke tiu fŭsmova vinplenulo uzu akran tondilon ĉe lia kapo, kaj, por senigi sin je li, finfine vokis la policon. La homoj en la gastejo provis bari al li la vojon, sed li estis tre forta kaj sukcesis trapasi tiun homan baraĵon. Tamen, laŭ tiu junulo, tuta grupo da policanoj nun serĉas lin.
Ke lin ne haltigis homa baraĵo, sufiĉis lin rigardi por tion tuj kompreni. Li ja estis mirinde alta kaj forta. Krome, oni povis suspekti, ke ankaŭ la barantaj homoj sufiĉe vinis aŭ bieris. Ju pli li rigardis lin, des pli Janĉjo komprenis la eblan utilon de tiaj grandeco kaj forto.
“Venu kun mi,” li proponis, kaj kure li kondukis sian novan kunulon al la muro, kiu ĉirkaŭas la ĝardeneton de la familia hejmo.
“Vi estas granda kaj forta,” li diris. “Ĉu vi povus teni min tiel, ke mi atingu la supron de la muro? Mi scias, kie ŝtupetaro troviĝas aliflanke. Se vi levos min tien, mi tuj alportos ĝin al vi. Vi tiam facile povos ŝtupeti al la mursupro, kaj de tie en la ĝardenon. La polico ne komprenos, kien vi malaperis. Ili pasos preter la domo rimarkante nenion.”
Kvankam la egalpezo de la vinplenulo estis neideala — multe mankis ĝis tio – tamen li sukcesis altigi Janĉjon ĝis la supro de la muro. Post kelkaj momentoj, la juna Pikarido malsupren saltis aliflanke. Fakte, li ne bezonis serĉi la ŝtupetaron. La bruo de policaj paŝoj, pli kaj pli proksimaj, igis la junulon tutforte provi savi sin. Altkreska li estis, kaj unusalte li sukcesis teni sin ĉe la mursupro. Fortabraka, li facile tiris sin supren, kaj baldaŭ saltis apud Jan-ĉjon en la pikara ĝardeno.
“Venu,” simple diris la knabo, “vi estas savita.”
Senbrue enirante, li konstatis, ke lia patro ne gardostaras. Mastro Pikar certe gardis la pordon dum parto de la nokto, sed li verŝajne laciĝis kaj fine decidis iri dormi. Janĉjo kondukis sian kunulon al sia ĉambro, kaj la vinplena fortulo senpeziĝe, plezure, ekkuŝis sur lian liton. Janĉjo, kiu konis sian patron, opiniis pli saĝa kuŝi sub la lito.
Samtempe honta kaj kolerega, Mastro Pikar malprofunde doimis.
“Mi ĵus aŭdis bruon,” li diris al la edzino. “Certe estas tiu krimulo Janĉjo.”
Li ellitiĝis, prenis sian lignan batilon, kaj rapidis al la ĉambro de l’ filo. La fenestrokovriloj estis fermitaj kaj nenio videblis en tiu densa nokto, en kiu, cetere, nuboj kaŝis la lunon, sed li ne bezonis lumon. Li perfekte sciis, kie la lito troviĝas.
Ne necesis do pli ol kelkaj momentoj, por ke li staru ĉe la lito kaj komencu bati, kriante vortaĉojn al la kuŝanto. Sed – ho miraĵo! — apenaŭ post du batoj jen sin levis el la lito vasta, grandega homformo, tute ne simila al la 16-jara, maldika kaj mallarĝa Janĉjo.
“Eeeeeeej,” sonis el tiu moviĝanta formo voĉo apenaŭ (aŭ tute ne) homa, malakre, neklare.
“Kiu vi estas?” Mastro Pikar demandis. Sed tro da nekutimaj aferoj okazis ĉi-tage, li ne ripozis sufiĉe por havi klaran menson, kaj li ne plu estis certa, ĉu li vekiĝis aŭ dorme bildigas al si teruraĵojn.
“La dia-a-a-a-a-a-blo,” diris la fortulo, kaj, prenante ion el sia poŝo, daŭrigis: “Jen mi havas tondilon. Se vi plu atakos min, mi tondos viajn harojn. Plej neregule. Plej fuŝe. Vi estos tiel malbela, ke vi ne plu kuraĝos eliri al la strato.” Li palpis sian pantalonon. “Cetere, ankaŭ tranĉilon mi havas, tio povos helpi…”
Mastro Pikar ne atendis la finon de la frazo. Li forkuris al sia ĉambro kaj ŝlosis ties pordon.
“La diablo estas en la ĉambro de Janĉjo,” li diris al la edzino, spiregante. “Li volas tondi kaj tranĉi. Dio mia, Dio mia!” Kaj, kiel bona katoliko, li faris sur si krucosignon.
“Venu dormi, anstataŭ diri stultaĵojn,” respondis la edzina voĉo, dormepeza. Time, Mastro Pikar, streĉante la orelojn por provi aŭde kompreni, kio plu okazas, repaŝis al la gea lito.
En la fila ĉambro, Janĉjo plej mallaŭte gratulis sian kunulon:
“Vi agis belege. Ĉu vi ofte teatras? Vi ludis vian rolon perfekte. Mi des pli gratulas, ĉar ni ne havis la tempon interkonsenti pri tio, kiel vi rolu. Kiel freŝbakita diablo, vi estis rimarkinda. Nu, vi estas libera nun. La polico certe ĉesis serĉi vin. Mi rekondukos vin eksteren. Sed atentu, gardu vin fari eĉ plej etan bruon, aŭ vi riskos, ke tiu frenezulo, kiu vekis vin batile, rekomencos frapi. Normale, la duan fojon, li estas pli danĝera. Mi rekomendas al vi eliri tuj.”
Senbrue ili paŝis ĝis la stratpordo, kaj, farinte mokan soldatan saluton, la juna fortulo malaperis en la formiĝanta nebulo.
La sekvantan matenon, kiam la patrino de Janĉjo vekis sian filon, ŝi demandis:
“Ĉu vi scias, kio okazis hieraŭ? Via patro estis en terura stato, sed li volas klarigi nenion al mi. Kaj eĉ dumnokte ŝajnas al mi, ke li iom freneziĝis. Mi aŭdis ion, mi, kiu ĉiam dormas tiel profunde. Jes, mi aŭdis, kvazaŭ okazus frapoj kaj krioj.”
“Mi scias nenion, patrineto,” malveris Janĉjo kun vizaĝo de obeema, plej sincera infano. “Mi dormis en mia lito trankvile la tutan nokton.”
Tiumomente, la patro eniris la dormĉambron de sia filo.
“Ĉu vi ne hontas?! Fari tian krimon kontraŭ via patro! Mi ĉi-foje batos vin ĝismorte!” li ekkriis.
Sed la knabo restis tute trankvila.
“Kiun krimon, patro?” li demandis kun plej senkulpa esprimo.
“La fakturo de f-ino Gudula… Kiam mi transdonis ĝin al ŝi… ho, kia honto! Kiel vi havis la ideon…” Li tro koleris por kapabli bonorde vortigi siajn pensojn. Janĉjo interrompis:
“Vi certe ne transdonis la fakturon de f-ino Gudula al ŝi. Tiu fakturo ankoraŭ kuŝas sur mia skribotablo. Mi vidis ĝin hieraŭ, kiam mi revenis hejmen.”
“Kion? Sur via skribotablo, sed… Ni iru kontroli.”
“Jen, rigardu,” Janĉjo diris enirinte la skribĉambron. “Vi eĉ ne subskribis ĝin.”
La antaŭan tagon, antaŭ ol verki la specialan fakturon, li preparis la veran kaj intence ĝin lasis sur la skribotablo. Ĉar lia patro ne sciis legi, li riskis nenion.
“Maria!” Mastro Pikar vokis sian edzinon. “Vi, kiu kelkfoje diras, ke vi iomete konas la literojn. Ĉu vi kapablus legi eĉ nur unu vorton de ĉi tiu malbenita skribaĵo?”
Ŝi prenis la paperfolion.
“Mi povas legi la nomon. Estas skribite: ‘F-ino Gudula’, kaj unu alian vorton mi rekonas: ‘seĝo’. Pri la aliaj mi eble povus, sed estus tro lacige.”
La patro nenion plu komprenis.
“Kio estas la papero, kiun vi donis al mi hieraŭ?”
“Mi donis al vi neniun paperon, patreto,” la knabo respondis, plu konservante la saman senkulpan, bonknaban esprimon.
“Vi batis min, ĉar mi fuŝis la fenestrokadrojn, kiujn ni devis prepari por la nova librovendejo. Kaj tiam, ŝajnas al mi, vi perdis la kapon. Vi tiom batis min, ke vi ne plu sciis, kion vi faras. Mia impreso estis, ke diablo ekokupis vian menson.”
“La diablo!” kriis la patro.
Li refoje krucosignis.
“Pardonu min, filo,” li diris. “Mi kuras al la preĝejo. Ŝajnas, ke efektive diablo venis ĉi tien. Mi eĉ renkontis lin dumnokte. Dum la tago, certe, li baris normalan disvolvon de la laboro. Li metis malordon en la rilatojn. Li lokis min en hontovekan situacion. Li fuŝis mian tutan tagon.”
Kure li foriris.
“Kompatindulo!” Janĉjo diris al la patrino.
Kaj nur kiam ŝi estis for, li ellasis el si la senkompatan, sed gajan, tro longe subpremitan ridon.
NOVAJ VORTOJ:
Belgio, fi, guldeno, -ism-, Namuro, oj
NOVAJ KUNMETOJ:
alt-kreska, la diablo scias, est-ont-eco, fenestro-kovrilo, fin- (fin-fari), freŝ-bak-ita, gardo-stari, gast-ejo, konsent-ite, kruco-signo, mal-varm-umi, okul-vitroj, real-ismo, sia-flanke, ŝtup-et-aro, ter-pomo, tro-igi, turni sin al iu, ven-onta
43. KOKINO, MI, ĈU VERE?
Koko vekis min. Estis ankoraŭ nokto, sed rapida rigardo al mia brakhorloĝo montris, ke la koko ne eraras: baldaŭ tagiĝos. Kiel tiuj birdoj povas tiel ĝuste scii pri baldaŭa sunleviĝo, mi neniam komprenos.
Preskaŭ ĉiuj aliaj vojaĝantoj plu dormis. Ni troviĝis sub vasta branĉa tegmento, kiun subtenis senbranĉigitaj eks-arboj, kaj kies normalan uzon mi ne povis imagi. Ĉu ĝi estis aŭtobusa stacio? Tiuloke, meze de sovaĝa naturo, tio ne estis verŝajna. Eble ĝi iam utilis kiel vendejo de azenoj aŭ ĉevaloj. Aŭ ĉu oni uzis ĝin kiel teatron? Se jes, kial tiel malproksime de la vilaĝo, kiu troviĝis plurajn kilometrojn for?
Je kelkaj centoj da metroj, sur la tera vojo, videblis nia fuŝita aŭtobuso. Hieraŭ vespere, kiam ĝi subite ĉesis funkcii, tiel ke ni devis halti en ĉi tiu ne antaŭvidita loko, neniu el la vojaĝantoj miris, neniu plendis. Male. Ĉiuj fakte ĝojis, ke la kutima fuŝo okazis ĉi-foje proksime al tiu stranga senmura konstruaĵo. Ne ĉar ni bezonus tegmenton kontraŭ pluvo; ĝi ne venos ĉi-somere. Sed ĉar la senherba tero, sur kiu eblis kuŝi, verŝajne estis pli senriska, rilate al insektoj kaj aliaj malplaĉaj bestetoj, ol medio plene natura. Por eviti tiujn ĝenantojn, la sola solvo estus tranokti en la aŭtobuso, sed dormi sur seĝo plaĉas al neniu.
La taga lumo alvenis tre rapide, kaj iom post iom la vojaĝantoj vekiĝis. Ili salutis unu la alian ridete, kelkfoje eĉ ride. Por ili, ŝajnis, la aŭtobusa nekapablo plu iri estis pli ŝerco ol malfeliĉo. Ĉi tie, verdire, tempo havas tute alian valoron ol en mia horloĝ-fabrika lando, kaj, ĉar komforto estas maloftaĵo, la fakto devi pasigi nokton sur malmola tero ne aperis eksterordinara.
Mi ĉirkaŭrigardis. Estis kvazaŭ pentraĵo pri la vivo, aŭ, pli ĝuste, vivteatro, en kiu plej diversaj roloj ludiĝis. Viro ekbruligis cigaredon. Knabineto premis al sia brusto pupon, kaj ne estis klare, kiu gardas kiun kontraŭ kiu danĝero. Alia individuo tiris el unu el siaj pakaĵoj boteleton, kiun li tuj portis al sia buŝo. Ĉu tiel frumatene li jam komencis trinki alkoholaĵon? Mi memoris lin: en la aŭtobuso, li dormis la tutan tempon, kun sia flava sunĉapelo kovranta la vizaĝon ĝis la nazo kaj la ĉemizo malfermita, vidiganta dikan, graspezan bruston. Virino, metinte speguleton sur aron da pakaĵoj, kiujn ŝnuro helpis teni fermitaj, zorge kombis sin. Soldato preme kisis la amatinon. Juna virino senvestigis sian bruston por nutri infaneton patrinlakte.
Ĉie staris korboj, plastaj kaj ŝtofaj sakoj, ujoj plej diversaj. Inter ili ruliĝis pilko, kiun du knabetoj postkuris. Unu el ili kun-puŝiĝis kun virino, kiu, se mi bone vidis, pretigis sin por kudri butonon al la ne tre pura ĉemizo de sia apudulo. Ŝi pikis sian fingron, la viro provis kapti la kulpulon, sed, ne sukcesinte, ĵetis al li aron da plej malbelaj vortaĉoj, dum la virino, etigante siajn okulojn, penis pasigi la fadenon tra la kudrila trueto. La du knabojn la kolerulo ne impresis, kaj ili kuris plu, interpuŝiĝis, kaj renversis aron da pakaĵoj, metitaj unu sur la alia en verdire facile rompebla egalpezo, kaj, vidante, ke ili tiel kreas eĉ pli da malpaco, fine opiniis pli saĝa malaperi eksteren.
Ie aŭdiĝis muziko. Iu ŝajne kunportis etan radio-aparaton aŭ simplan kased-aŭdigilon. Knabeto, tute ne ĝenata de la ĉirkaŭaj bruoj aŭ movoj, tenis en la mano maldikan longan feraĵon kaj uzis ĝin skribile por desegni sur la griza tero. Ĉiaspecaj bazaj homaj agadoj prezentiĝis sub ĉi tiu branĉa plafono: oni amis, laboris, manĝis, trinkis, ludis, arte kreis, ĝuis muzikon, palpis pakaĵojn kaj vestojn, interrilatis jen malafable, jen kun dolĉaj, kortuŝaj vizaĝesprimoj…
Apudulino mia, ege maljuna virino, direktis al mi sendentan, sed ne pro tio malpli radian, rideton. Ŝi proponis al mi frukton, kiun ŝi ĵus tiris el sako. Mi akceptis, reciproke ridetante kun plej dankaj okuloj. Miavice, mi malfermis mian feran skatolon plenan je sekaj kuketoj kaj proponis ilin al ŝi. Ŝi trovis tion plej amuza, ŝajne, sed plezure prenis unu.
Post nelonge, mi decidis iri paŝi ekstere. La nokto en tiu nekomforta ejo ja tute ne estis ripoziga, kaj mi sentis bezonon refreŝigi min en la malvarmeta matena aero. Mi marŝis sencele dum kelkaj minutoj, ĝis, vidinte, iom pli altan ol la vojo, ŝtonan formaĵon, de kie oni certe havos belan vidon al la ĉirkaŭaĵo, mi direktis miajn paŝojn al ĝi. La loko estis plaĉa, la vidaĵo efektive bela, kaj mi tie sidis, ĝuante la ankoraŭ ne tro varman sunon.
Du viroj — kunvojaĝantoj miaj — alvenis sur la vojo. Ili sidiĝis sur falintan arbon, kiu kuŝis vojrande, kaj, kvankam ili troviĝis tre proksime, ili ne vidis min, ĉar inter ni staris sufiĉe densa aro da kreskaĵoj. Se mi ne vidus ilin alveni, mi ne povus scii, ke ili sidas tie, sed miaj okuloj senpene ilin sekvis, kaj nun, tra la folioj kaj branĉoj, mi duonvidis ilin. Kaj bone aŭdis.
Mi atendis ion ajn, sed ne tion, kio prezentiĝis: ili parolis… pri mi! Unue mi ne kredis je miaj oreloj kaj dum momento estis konvinkita, ke min kaptis ia memcentreco, kiu misformis la aŭdatajn sonojn. Ilian lingvon mi ne flue parolis, kaj kvankam mi komprenis ĝin sufiĉe bone, tamen misaŭskulto povus facile okazi. Sed iom post iom la afero fariĝis tute klara. Kelkaj precizaj detaloj, kiujn ili elvokis, ne lasis lokon al dubo. Mi estis la momenta temo de ilia interparolo. Kaj ne nur ili parolis pri mi, sed unu eĉ ĵus nomis min “kokino”!
Tion mi trovis plej stranga. Komparon kun koko mi even-tuale komprenus — ĉar, mi forgesis tion al vi diri, mi apartenas al la vira sekso — sed kokino! Kia stranga ideo! Mi spertis etan senpeziĝon, kiam mi konstatis, ke ne nur al mi la komparo estis malklara:
“Kial vi nomas lin kokino?” la pli juna demandis.
“Ĉiuj tiuj uloj estas kokinoj, ĉu mi neniam klarigis al vi?”
Mi streĉis la orelojn, kaj provis sidi iom pli komforte, penante ne fari bruon.
“Ni ĉi tie en la sudo estas fiŝoj, vi jam aŭdis tiun rakonton, ĉu ne? Oni moke diras pri mi, ke ĝi estas mia plej ŝatata prelego!”
“Jes, tiun komparon mi konas. Ĝi rapide disvastiĝis en ĉiuj lokaj grupoj de aktivuloj. Tiuj el la nordo, la blankuloj, kiuj diras, ke ili volas helpi nin, estas birdoj. Ili faras belajn planojn, ili ekzamenas ĉion de alte. Tie supre, ili ekhavas ideojn, ili imagas solvojn al ĉiu problemo. Ili elpensas proponojn kaj projektojn. Ili havas, kiel alta birdo, universalan rigardon al la situacio. Por ili ĉio estas facila, ĉar ili estas malpezaj kaj ne renkontas kontraŭstaron de la medio, tute male: eĉ la aero ilin portas. Ili rapidege transflugas de loko al loko, kaj diras al ni: ‘Jen kiel vi faru. Ni studis, ni trovis solvon, faru kiel ni’. Ili forgesas nur unu punkton, nome…”
“… ke ni estas fiŝoj. Ni ne povas vojaĝi tiel malproksimen en tiel malmulta tempo. Ni ne povas vidi ĉion de alte. Ni iras pene, marapide, en akvo plena je danĝeroj kaj kontraŭstaroj. Akvo ne tre pura, ĝenerale. Kaj anstataŭ kompreni nin, ili nin malestimas, ĉar ni progresas tro malrapide. Ili volas evoluigi nin al siaj ideoj. Ili volas, ke ni imitu ilin, kvazaŭ fiŝo povus imiti birdon!”
“Jes, mi tre ŝatas tiun komparon. La tuta problemo pri tio, kion ili nomas evolulando bele esprimiĝas en ĝi. Kaj ankaŭ la problemo de la streĉiĝoj inter urbo kaj kamparo. La homoj en la registaroj loĝas en urbo, kaj tial ili vidas la problemojn birde, sed ni naĝas en tiuj kiel fiŝoj. Nu, bone, la komparo estas bela, sed al ĝi sumiĝas tio, kion mi aŭdis. Neniam oni parolis al mi pri kokinoj en tiu kunteksto.”
“La kokinoj estas kiel tiu ulo kun la UN-pasporto, kiu vojaĝas en nia aŭtobuso kaj pri kiu ni parolis antaŭe.” (Oj, mi pensis, kion ili nun diros pri mi? Sed jam li daŭrigis). “Ili estas birdoj, sed ili eĉ ne kapablas flugi! Al la birdoj, pri kiuj ni parolis antaŭe, tute mankas realismo, ĉar ili rigardas ĉion de tro alte por vidi la konkretajn detalojn, kaj ili estas tiel facilmovaj, ke por ili ĉio simplas. Sed almenaŭ ili havas vastan, universalan rigardon al la mondo, kaj ili provas fari ion. Male, tiuj etaj funkciuloj… Ili estas kokinoj, ili kredas sin superaj al la fiŝoj, ĉar birdoj ili estas. Sed fakte ili eĉ ne vidas nin fiŝojn. Kaj, kvankam birdoj, ili ne kapablas flugi kaj kompreni la problemojn el alta, vast-rigarda vidpunkto. Ĉu vi jam aŭdis la bruon de granda kokinejo? Kluk-kluk-kluk klulĉ-kluk-kluk kluk-kluk-kluk. La tutan tagon tiel. Kluk-kluk-kluk-kluk-kluk. Ili nur kapablas vorti.”
Mi faris mallertan movon, kiu faligis ŝtonon. Ili rigardis supren.
“Ĉu estas iu tie?”
Sed mi restis nevidebla pro la foliplenaj branĉoj.
“Kaj vorti sensignife,” li finis.
NOVAJ VORTOJ:
kluki, pasporto
NOVAJ KUNMETOJ:
mem-centr-eco, kun-teksto
44. FINA LETERO
Nun mi povas konfesi al vi, ke mi celis altan celon. Verkante ĉi tiun rakontaron, mi iel deziris, ke ĝi estu kvazaŭ eta-eta esperanto-biblioteko, komenco de biblioteko. Se ĉi tiu estas via unua libro en esperanto, la vorto “biblioteko” ne taŭgas, ĉar, kiel vi scias, biblioteko estas iom vasta libraro. Sed imagu, ke anstataŭ aĉeti ĉi tiun rakontaron sub formo de unu libro, vi povus aĉeti ĉiun rakonton aparte. Imagu ankaŭ, ke ĉiu estus presita sur tre dika papero per grandegaj literoj. Tiam vi havus bibliotekon kun 43 libroj!
(Ĉu vi opinias, ke mi diras sensencaĵojn? Vi certe rimarkis, ke tio estas ĉe mi malnova kutimo, ho ve! Sed, bonvolu pardoni, mia tasko ankoraŭ ne estas tute plenumita, kaj mi devas iom daŭrigi.)
Alia karakterizo de biblioteko estas, ke en tia libraro la pritraktitaj temoj estas tre diversaj. Tiun principon, ke regu diverseco, mi provis obei en ĉi tiu rakontaro. Mia deziro estis, ke la tekstoj de ĉi tiu libro spegulu plej diferencajn aspektojn de la vivo. Mi provis elekti temojn sufiĉe universalajn, por ke la legantoj komprenu ilin kaj interesiĝu pri ili, kiaj ajn iliaj deveno, medio kaj kulturo, sed ankaŭ sufiĉe lokaj, por ke ili havu ian realan, konkretan, bongustan etoson.
Mia tasko, se paroli sincere, ne estis facila. Mi devis prizorgi, ke de rakonto al rakonto vi konstante progresu en la kompreno de la vortoj. Tiucele mi konstante devis kontroli, ĉu tiu aŭ alia vorto jam estis enkondukita, kiom da fojoj mi uzis ĝin, kaj okupiĝi pri aliaj redaktaj punktoj, kiujn oni ne atentas en normala verkado.
Se, ekzemple, mi nun demandos vin, ĉu, viaopinie, mia rakontaro estas sufiĉe bona spegulo de la diverseco de homaj travivaĵoj aŭ ĉu vi ne trovas neakcepteble stulta la komparon de ĉi tiu verketo kun tuta biblioteko, vi suspektos, ĉu ne?, ke tiujn vortojn mi ne uzis nur pro tio, ke mia imago ŝance prezentis ilin al mi. Kaj vi pravos. Kiel vi prave suspektis, mi uzis ilin laŭplane. La vortoj ‘biblioteko’ kaj ‘spegulo’ ankoraŭ ne aperis sufiĉe ofte por bone fiksiĝi en via memoro — mi pensas precipe pri neeŭropanoj, al kiuj longa vorto kiel ‘biblioteko’ povas aperi tro fremd-aspekta por facile memoriĝi — kaj mi ne sciis, en kiun rakonton ilin meti. Do jen ili estas, en ĉi tiu fina letero al vi.
Mi esperas, ke tiu devo uzi difinitajn vortojn kaj aperigi ilin laŭ difinita nombro da fojoj ne igis miajn rakontojn tro malnaturaj. Sed, sincere, mi dubas, ĉu eblis sukcesi. Mi timas, ke mi celis tro altan celon. Eble vi vin demandas, kial vi aĉetis ĉi tiun libron, anstataŭ iri regule al klaso, sidi antaŭ nigra tabulo (aŭ, se via klaso estas tre moderna, antaŭ verda aŭ blanka tabulo), kaj krajone noti ĉiufoje en via kajero aŭ notlibro la novajn vortojn, kiujn la kursgvidanto notas sur la tabulo.