Petronio[1] vekiĝis ĉirkaŭ tagmezo, kaj kiel ordinare, tre laca. La antaŭan tagon li ĉeestis festenon ĉe Nerono,[2] daŭrintan ĝis malfrue en la nokto. De certa tempo lia sano komencis malboniĝi. Li mem diradis, ke matene li vekiĝas malvigla kaj nekapabla ordigi siajn pensojn. Sed la matena bano kaj zorga masaĝo, farata de bone trejnitaj sklavoj, iom post iom rapidigadis la cirkuladon de lia inerta sango, lin vigligadis, redonadis la konscion kaj refortigadis tiel, ke el la oleadejo,[3] t.e. el la lasta bana fako, li eliradis kvazaŭ revivigite, kun la okuloj brilantaj de spriteco kaj gajeco, rejunigita, vivoplena, eleganta kaj tiom supera, ke eĉ Otono[4] mem ne povus rivali kun li — do vere tia, kia oni lin alnomis: «la mаjstro de eleganteco», arbiter elegantiarum.
La publikajn banejojn li vizitadis malofte, nur en esceptaj okazoj — eble se oni povis tie aŭskulti furoran retoron pridiskutatan en la Urbo, aŭ kiam en la efebejoj[5] okazis speciale interesaj sportokonkursoj. En sia palaceto li havis propran banejon, kiun Celero, la fama kunulo de Severo,[6] plivastigis, alikonstruis kaj aranĝis kun tiel eminenta belgusto, ke laŭ Nerono mem ĝi superis la imperiestran, kvankam la imperiestra banejo estis pli granda kaj aranĝita senkompare pli lukse.
Do ankaŭ ĉi-foje, post la festeno dum kiu, tedite de burleskaĵoj de Vatinio,[7] li kun Nerono, Lukano[8] kaj Seneciono[9] saĝumadis pri la problemo: ĉu virino havas animon — nun leviĝinte malfrue li kiel ordinare ĝuis banon. Du grandegaj banistoj ĵus metis lin sur cipresan tablon, kovritan per neĝblanka egipta bisino,[10] kaj per manoj, trempitaj en aroma olivoleo, komencis froti lian skulptindan korpon — kaj li atendis kun fermitaj okuloj, ke la varmo de la lakoniko[11] kaj la varmo de iliaj manoj transiru en lin kaj forigu el li la lacecon.
Sed post kelka tempo li ekparolis — malferminte la okulojn, demandis pri la vetero kaj poste pri la gemoj, kiujn juvelisto Idomeno promesis alsendi hodiaŭ, por ke li ekzamenu ilin. Montriĝis, ke la vetero estas belega, kun venteto de la Albana montaro, kaj ke la gemojn oni ne alportis. Petronio refermetis la okulojn kaj ordonis transporti sin en la tepidejon[12]; sed tiam el post la kurteno aperis nomenklatoro[13] kaj anoncis viziton de la juna Marko Vinicio, ĵus veninta el Anatolio.
Petronio ordonis konduki la gaston en la tepidejon, kien ankaŭ li mem sin direktis. Vinicio estis filo de lia pli aĝa fratino, kiu antaŭ jaroj edziniĝis al Marko Vinicio, konsulo el la tempo Tiberia.[14] La juna Marko, servinte sub Korbulono[15] kontraŭ la Partoj,[16] nun post la fino de la milito revenis en la Urbon. Petronio havis al li certan simpation, preskaŭ amon, ĉar Marko estis bela junulo kun atleta korpo, scianta konservi certan estetikan mezuron eĉ en diboĉo — trajto kiun Petronio aprezis super ĉio.
— Saluton al Petronio! — diris la juna viro, enirante per elasta paŝo en la tepidejon. — Cin favoru ĉiuj dioj, precipe Asklepio[17] kaj Kipridino,[18] ĉar sub la protekto de tiuj du nenio malbona povas cin trafi.
— Bonvenon en Romo, kaj dolĉa estu al ci ripozo post la milito, — respondis Petronio, etendante la manon el la ondaj faldoj de mola teksaĵo karbasa,[19] per kiu li estis ĉirkaŭvolvita. — Kio nova en Armenio, kaj ĉu, estante en Azio, ci trafis iam en Bitinion?
Petronio estis iam provincestro de Bitinio,[20] kaj administris ĝin energie kaj juste. Tio strange kontrastis kun la karaktero de tiu homo, konata per siaj delikateco kaj sibaritismo. Tial li volonte rememoradis tiun tempon, ĉar ĝi atestis, kio li povus kaj scius esti, se tio al li plaĉus.
— Unu fojon mi estis en Herakleo,[21] — respondis Vinicio. — Korbulono min sendis tien por venigi helpajn taĉmentojn.
— Ha, Herakleo! Mi konis tie junulinon el Kolĥido,[22] por kiu mi fordonus ĉiujn ĉi-tieajn eksedzinojn, ne esceptante Popean.[23] Sed tio estas malnova historio. Prefere rakontu, kio okazas ĉe la Partuja limo. Verdire enuigas min ĉiuj tiuj Valagaŝoj, Tiridatoj, Tigranoj[24] kaj la ceteraj barbaroj kiuj, laŭ la diro de la juna Aruleno,[25] hejme ankoraŭ sin movas kvarpiede, kaj nur antaŭ ni ŝajnigas sin homoj. Sed nun oni multe parolas pri ili en Romo, almenaŭ tial, ke estas danĝere paroli pri io alia.
— Ĉi tiu milito malsukcesas, kaj sen Korbulono ĝi povus iĝi malvenka.
— Korbulono! je Bakĥo! Li estas vera dio de milito, vera Marso: granda militestro, kaj samtempe ekscitema, justa kaj malsaĝa. Mi amas lin almenaŭ tial, ke Nerono lin timas.
— Korbulono ne estas malsaĝa.
— Eble ci pravas; cetere, tio estas indiferenta. Malsaĝeco, diras Pirono,[26] neniel malsuperas saĝecon kaj neniel de ĝi diferencas.
Vinicio komencis rakonti pri la milito; sed kiam Petronio duonfermis la palpebrojn, la juna viro, vidante lian lacan kaj iom malgrasiĝintan vizaĝon, ŝanĝis la temon kaj zorgeme demandis pri lia sano.
Petronio remalfermis la okulojn.
Lia sano!… Ne. Li ne sentas sin sana. Evidente li ankoraŭ ne atingis la staton de la juna Sizeno,[27] kiu tiagrade perdis la sentopovon, ke alportate matene en banejon, li demandas: «Ĉu mi sidas?» Tamen li ne estas sana. Vinicio ĵus metis lin sub la protekton de Asklepio kaj Kipridino. Sed li, Petronio, ne fidas Asklepion. Oni eĉ ne scias, kies filo estas tiu Asklepio: ĉu de Arsinoo, aŭ de Koroniso; kaj se la patrino estas duba, kion do diri pri la patro! Kiu povas nun certi eĉ pri sia propra patro!
Ĉi tiam Petronio ekridis, post kio li daŭrigis:
— Verdire antaŭ du jaroj mi sendis en Epidaŭron tri dekduojn da vivaj turdoj kaj pokalon da oro; ĉu ci scias kial? Jen mi diris al mi: ĝi helpos aŭ ne helpos, sed certe ne malhelpos. Se homoj ankoraŭ oferdonas al dioj, mi tamen pensas, ke ĉiuj rezonas same kiel mi. Ĉiuj, eble krom la mulistoj, kiuj sin dungas al vojaĝantoj ĉe la pordego Kapena.[28] Krom Asklepio mi havis rilatojn ankaŭ kun asklepianoj,[29] kiam pasintjare mi malsanetis je la veziko. Ili noktumis por mi en la templo.[30] Mi sciis ke ili estas trompistoj, sed mi diris al mi: ne domaĝe por mi! La mondo sin bazas sur trompo, kaj la vivo estas iluzio. Sed oni havu sufiĉe da saĝo por distingi inter iluzioj agrablaj kaj malagrablaj. Mi hejtigas mian hipokaŭston[31] per cedra ligno surŝutita per ambro, ĉar en la vivo mi preferas aromon ol haladzon. Ankaŭ al Kipridino ci min rekomendis; nu, ŝian favoron mi ĝuis tiom, ke mi havas ŝirdolorojn en la dekstra kruro. Cetere, bonega diino! Mi supozas ke nun, pli aŭ malpli baldaŭ, ankaŭ ci portos ofere blankajn kolombojn al ŝia altaro.
— Jes, — diris Vinicio. — Ne atingis min la sagoj de la Partoj, sed trafis min pafo de Amoro … tute neatendite, je kelkaj stadioj de la urba pordego.
— Je lʼ blankaj genuoj de lʼ ĥaritoj![32] Ci rakontos al mi tion en libera tempo.
— Mi venis ĝuste por peti cian konsilon, — respondis Marko.
Sed en tiu momento eniris senharigistoj, kiuj sin ekokupis pri Petronio; kaj Marko, forĵetinte la tunikon, sin mergis en banujon kun mezvarma akvo, ĉar Petronio lin invitis al bano.
— Ha, mi eĉ ne demandas, ĉu cia amo estas reciproka, — diris Petronio, rigardante la junan korpon de Vinicio, kvazaŭ skulptitan el marmoro. — Se Lizipo cin estus vidinta, ci nun ornamus la pordegon de Palatino kiel statuo de Herkulo en ties junaĝo.
La juna viro kontente ridetis kaj komencis subakviĝadi en la banujo, abunde elplaŭdante la varmetan akvon sur la mozaikon, prezentantan Heron en la momento kiam ŝi petas Morfeon endormigi Zeŭson. Petronio lin observis per kontenta rigardo de artisto.
Kiam Vinicio finis kaj siavice sin konfidis al la senharigistoj, eniris legisto kun bronza skatolo sur la ventro kaj paperaj rulaĵoj en la skatolo.
— Ĉu ci volas aŭskulti? — demandis Petronio.
— Se ĝi estas cia verko, volonte! — respondis Vinicio. — Sed se ne, mi preferas interparoli. Poetoj nun kaptas homojn ĉe ĉiu stratangulo.
— Certege. Ĉe ĉiu baziliko, banejo, biblioteko aŭ librovendejo neeviteble oni ekvidas poeton, gestantan kiel simio. Kiam Agripo[33] revenis el la Oriento, li prenis ilin por frenezuloj. Sed tia estas la nuna tempo. La imperiestro versas, do ĉiuj lin imitas. Oni tamen ne verku versaĵojn pli bonajn ol la imperiestraj, kaj tial mi iom timas pri Lukano … Sed mi verkas prozon, kaj neniun per ĝi regalas, eĉ ne min mem. Kaj la legisto estis legonta la «Kodiciloj»n de tiu kompatinda Fabricio Vejentono.[34]
— Kial «kompatinda»?
— Ĉar oni ordonis al li imiti Odiseon kaj ne reveni al la hejma sojlo ĝis nova decido. Tiu Odiseado estos por li tiom pli facila, ke lia edzino ne estas Penelopo. Mi ne bezonas al ci diri, ke tiu ordono estis malsaĝa. Sed ĉi tie neniu konsideras aferojn alie ol supraĵe. La libraĉo mem estas senvalora kaj teda, ĝi ekfuroris nur post la ekzilo de la aŭtoro. Nun oni aŭdas de ĉiuj flankoj: «Skandalo! Skandalo!» kaj povas esti, ke kelkajn historiojn Vejentono elpensis; sed mi, kiu konas la Urbon, mi, kiu konas niajn moŝtajn patrojn kaj niajn virinojn, mi cin certigas, ke ĉio ĉi tio estas pli pala ol la realo. Kompreneble, nun ĉiu serĉas en la libro: sin mem, kun timo; kaj la konatojn, kun plezuro. En la librejo de Aviruno cent skribistoj laŭdikte ĝin kopias; la sukceso estas certa.
— Ĉu aperas tie ciaj aferetoj?
— Jes, sed maltrafe, ĉar mi estas kaj pli malbona kaj malpli banala ol kia li min prezentis. Vidu, jam delonge ni perdis la senton de tio, kio estas virta aŭ malvirta; al mi eĉ ŝajnas, ke fakte tiu diferenco ne ekzistas, kvankam Seneko,[35] Muzonio[36] kaj Trazeo[37] pretendas, ke ili ĝin vidas. Al mi estas egale. Je Herkulo! Mi diras, kion mi pensas! Sed mi konservis tiun superecon, ke mi scias, kio estas malbela kaj kio estas bela, kaj tion, ekzemple, nia kuprobarba poeto,[38] veturigisto, kantisto, dancisto kaj histriono ne komprenas.
— Mi tamen kompatas Fabricion! Li estis bona kamarado.
— Lin pereigis lia ambicio. Ĉiu lin suspektis, neniu bone sciis, sed li mem ne povis elteni kaj ĉiuflanken en sekreto disbabilis la aferon. Ĉu ci aŭdis la historion pri Rufeno?
— Ne.
— Ni do transiru en la fridejon,[39] tie ni senvarmegiĝos kaj tie mi ĝin al ci rakontos.
Ili transiris en la fridejon, en kies mezo ŝprucis fontano, kolorigita palroze kaj disportanta la aromon de violoj. Tie ili eksidis en niĉoj sur silkajn tukojn kaj komencis senvarmegiĝi. Kelkan tempon ili silentis. Vinicio enpensiĝinte rigardis bronzan faŭnon, kiu, fleksinte nimfon trans sian ŝultron, avide serĉis per la buŝo ŝiajn lipojn. Poste li diris:
— Ĉi tiu pravas. Jen kio estas la plej bona en la vivo.
— Pli malpli! Sed ci krom tio amas militon, kiun mi malŝatas, ĉar en la tendoj la ungoj fendiĝas kaj perdas la rozan koloron. Cetere ĉiu havas siajn plaĉojn. La Kuprobarba amas kantadon, precipe sian propran; kaj la maljuna Skaŭro, sian Korintan vazon, kiu nokte staras apud lia lito, kaj kiun li kisas, se li ne povas dormi. Li forkisis jam ĝiajn randojn. Diru al mi, ĉu ci versas?
— Ne. Neniam mi kunmetis plenan heksametron.
— Ĉu ci ludas liuton, ĉu kantas?
— Ne.
— Ĉu ci ĉarkonkuras?
— Iam mi partoprenis vetveturojn en Antioĥio, sed sen sukceso.
— Do, pri ci mi estas trankvila. Kaj kiu estas cia fanklubo? [40]
— La Verda.
— Do mi estas tute trankvila — tiom pli, ke kvankam ciaj posedaĵoj estas efektive grandaj, tamen ci ne tiom riĉas, kiel Palanto[41] aŭ Seneko. Ĉar vidu: nun ĉe ni bone estas versi, kanti ĉe liuto, deklami kaj vetveturi en cirko; sed ankoraŭ pli bone, kaj precipe pli sendanĝere, estas ne versi, nek liutludi, nek kanti, nek vetveturi en cirko. Kaj plej bone estas scipovi admiri, kiam tiojn faras la Kuprobarba. Ci estas bela knabo, do estas danĝero ke al ci enamiĝos Popea. Sed ŝi estas tro sperta por tio. Amon ŝi ĝuis sufiĉe ĉe la du unuaj edzoj, kaj ĉe la tria ŝi aspiras ion alian. Ĉu ci scias, ke tiu malsaĝa Otono ĝis nun ŝin amegas freneze … Li vagas inter la rokoj de Hispanujo kaj sopiras; tiagrade li perdis siajn antaŭajn kutimojn kaj tiom pri si malzorgas, ke nun por aranĝi la harojn sufiĉas al li tri horoj tage. Kiu povus tion atendi, precipe de Otono?
— Mi lin komprenas, — diris Vinicio. — Sed lialoke mi farus ion alian.
— Kion nome?
— Mi formus fidelajn legiojn el la tieaj montaranoj. La Iberoj estas bravaj soldatoj.
— Vinicio, Vinicio! Mi preskaŭ volus diri, ke ci ne kapablus je tio. Ĉu ci scias kial? Ĉar faronte tion oni ne parolas prie, eĉ hipoteze. Koncerne min, mi lialoke fajfus pri Popea, fajfus pri la Kuprobarba, kaj legiojn formus ne el Iberoj, sed el Iberinoj. Eventuale mi verkus kelkajn epigramojn, kiujn mi tamen konigus al neniu, malkiel la kompatinda Rufeno.
— Ci intencis rakonti al mi lian historion.
— Mi ĝin rakontos en la oleadejo.
Sed en la oleadejo la atenton de Vinicio kaptis belegaj sklavinoj, kiuj tie atendis la sinbanintojn. Du el ili, negrinoj similaj al mirindaj statuoj el ebono, komencis ŝmiri iliajn korpojn per delikataj aromaĵoj el Arabujo; aliaj, Friginoj[42] lertaj en kombado, tenis en la manoj, molaj kaj fleksemaj kiel serpentoj, poluritajn ŝtalajn spegulojn kaj kombilojn; kaj du grekaj junulinoj el Koso, similaj tutsimple al diinoj, la vestofaldistinoj,[43] atendis sian vicon por skulptinde faldi la togojn de la sinjoroj.
— Je Zeŭso la Nubkolektanto! — diris Marko Vinicio. — Kian elekton ci havas ĉi tie!
— Mi preferas kvaliton ol kvanton, — respondis Petronio. — Mia tuta domanaro[44] en Romo ne superas kvarcent homojn, kaj mi pensas, ke por persona priservado eble nur novriĉuloj bezonas pli multe.
— Pli belajn korpojn eĉ la Kuprobarba ne posedas, — diris Vinicio, disblovante la nazajn alojn.
Je tio Petronio respondis kun certa amika malavaro:
— Ci estas mia parenco, kaj mi estas nek tiel egoisma kiel Basso,[45] nek tiel severmora kiel Aŭlo Plaŭcio.[46]
Ekaŭdinte ĉi-lastan nomon, Vinicio tuj forgesis pri la belaj Grekinoj, vive levis la kapon kaj demandis:
— Kial ci ekpensis pri Aŭlo Plaŭcio? Ĉu ci scias, ke mi, elartikiginte la brakon apud la Urbo, pasigis ĉe li dekkelkajn tagojn? Okazis ke Plaŭcio alveturis en la momento de la akcidento, kaj vidante ke mi tre suferas, min kunprenis en sian hejmon; tie lia sklavo, la kuracisto Meriono, min resanigis. Ĝuste pri tio mi volis kun ci paroli.
— Kial? Ĉu hazarde ci enamiĝis al Pomponia? Se jes, mi cin kompatas: virino nejuna kaj virta! Pli malbonan kombinon mi ne povas imagi. Brrr!
— Ne al Pomponia, aĥ ne! — diris Vinicio.
— Al kiu do?
— Hm, se mi scius, al kiu! Mi eĉ ne certas pri ŝia nomo: ĉu Ligia, ĉu Kallino?[47] Hejme oni ŝin nomas Ligia, ĉar ŝi devenas el la nacio de la Ligioj;[48] sed krome ŝi havas sian barbaran nomon: Kallino. Stranga estas la domo de la Plaŭcioj: svarmoplena kaj senbrua, kiel la boskoj en Subiako.[49] Dum dekkelkaj tagoj mi ne sciis, ke tie loĝas diino. Sed foje, je tagiĝo, mi ekvidis ŝin sin lavi en la ĝardena fontano. Kaj mi ĵuras je la ŝaŭmo el kiu naskiĝis Afrodito, ke la radioj de la matenruĝo trabrilis ŝian korpon. Mi pensis, ke kiam la suno leviĝos, ŝi solviĝos antaŭ mi en la lumo kiel solviĝas la aŭroro. Poste mi ŝin vidis ankoraŭ du fojojn, kaj de tiam mi ne konas trankvilon, mi ne havas alian deziron, min ne logas la plezuroj de la Urbo, mi ne volas virinojn, nek oron, mi ne volas Korintajn kupraĵojn, nek sukcenon, nek perlamoton, nek vinon, nek festenojn, nur Ligian mi volas. Mi diras sincere, Petronio, mi sopiras je ŝi, kiel Morfeo de la mozaiko en cia tepidejo sopiras je Paziteo,[50] mi sopiras tuttage kaj tutnokte.
— Se ŝi estas sklavino, aĉetu ŝin.
— Ŝi ne estas sklavino.
— Kio do ŝi estas? Liberigitino de Plaŭcio?
— Neniam estinte sklavino, ŝi ne povis esti liberigita.
— Do?
— Mi ne scias: reĝidino, aŭ io simila.
— Ci vekas mian scivolon, Vinicio.
— Se ci degnos min aŭskulti, mi kontentigos cian scivolon. La historio ne estas tro longa. Ci eble persone konis Vanion,[51] la reĝon de la Svevoj,[52] kiu, ekzilite el sia patrujo, dum longa tempo restadis en Romo, kaj eĉ famiĝis per feliĉa kubludado kaj per lerta ĉarkondukado. Cezaro Druzo[53] ree lin surtronigis. Vanio estis kuraĝulo, komence li regis bone kaj sukcese militadis, sed poste komencis troe prirabi ne nur la najbarojn, sed ankaŭ siajn Svevojn. Tiam Vangiono kaj Sidono, liaj du nevoj kaj filoj de Vibilio, la reĝo de la Hermunduroj,[54] decidis revenigi lin en Romon … por plu provadi la ŝancon en kubludado.
— Mi memoras, tio estis sub Klaŭdio,[55] antaŭ nelonge.
— Jes! Eksplodis milito. Vanio helpvokis la Jazigojn,[56] kaj liaj karaj nevoj la Ligiojn, kiuj aŭdinte pri la riĉaĵoj de Vanio kaj avidaj je militrabo venis en tia nombro, ke eĉ Klaŭdio mem alarmiĝis pri la apudlima paco. Klaŭdio ne volis miksi sin en la militojn de la barbaroj, tamen li skribis al Atelio Histro,[57] kiu komandis la Danuban legion, ke li zorge atentu la iron de la milito kaj ne lasu rompi nian pacon. Tiam Histro postulis de la Ligioj promeson ne transpasi nian limon, kion ili ne nur konsentis, sed donis garantiulojn, inter kiuj troviĝis la edzino kaj filino de ilia militestro … Ci scias ja, ke la barbaroj militiras kun siaj edzinoj kaj infanoj … Nu, mia Ligia estas la filino de tiu militestro.
— Kiel ci eksciis tion?
— Al mi rakontis Aŭlo Plaŭcio. La Ligioj efektive ne transpasis tiam nian limon, sed la barbaroj venas impete kiel uragano, kaj same malaperas. Tiel malaperis ankaŭ la Ligioj kun siaj uraj kornoj sur la kapoj. Ili venkis la Svevojn kaj Jazigojn de Vanio; sed ilia reĝo pereis, kaj ili foriris kun la predo, lasante la garantiulinojn ĉe Histro. La patrino baldaŭ mortis, kaj ne sciante kion fari pri la knabino, Histro ŝin sendis al Pomponio, la provincestro de Ĝermanujo.[58] Ĉi tiu, fininte la militon kontraŭ la Ĥattoj,[59] revenis Romon, kie, kiel ci scias, Klaŭdio permesis al li soleni la triumfon. La knabino paŝis post la ĉaro de la triumfanto, sed kiam la soleno finiĝis, Pomponio siavice ne sciis, kion pri ŝi fari, ĉar oni ne povis trakti la garantiulinon kiel militkaptitinon, kaj fine li ŝin konfidis al sia fratino, Pomponia Grecena, la edzino de Plaŭcio. En ilia domo, kie ĉiuj estas virtaj, ekde la gemastroj ĝis la dombirdoj en la birdejo, ŝi plenkreskis, bedaŭrinde tiel virta, kiel Grecena mem, kaj tiel belega, ke apud ŝi eĉ Popea aspektus kiel aŭtuna figo apud pomo de l’ Hesperidinoj.[60]
— Kaj?
— Kaj mi al ci ripetas, ke de kiam mi vidis la sunradiojn trabrili ŝian korpon ĉe la fontano, mi freneze al ŝi enamiĝis.
— Ŝi estas do tiel diafana, kiel meduzo aŭ juna sardino?
— Ne ŝercu, Petronio, kaj se cin erarigas tio, kiel leĝere mi parolas pri mia pasio, sciu ke ofte hela vesto kaŝas profundajn vundojn. Krome necesas diri ke revenante el Azio mi noktumis en la templo de Mopso[61] por havi orakolan sonĝon. Kaj en la sonĝo al mi aperis Mopso mem kaj antaŭdiris, ke mia vivo estas draste ŝanĝiĝonta pro amo.
— Mi aŭdis Plinion[62] diri, ke li ne kredas je la dioj, sed kredas je sonĝoj, kaj eble li pravas. Malgraŭ miaj ŝercoj ankaŭ mi pensas fojfoje, ke efektive ekzistas nur unu dia estaĵo, pratempa, ĉiopova, krea: Venero la Prapatrino.[63] Ŝi kunigas la animojn, ŝi kunigas la korpojn kaj aĵojn. Eroso eligis la mondon el ĥaoso. Ĉu li faris bone, tio estas alia demando; sed ĉar tiel estas, ni devas agnoski lian potencon, kvankam ni rajtas ne beni ĝin…
— He, Petronio, pli facilas filozofi ol doni bonan konsilon.
— Diru al mi, kion do ci volas?
— Mi volas havi Ligian. Mi volas, ke miaj brakoj, kiuj nun brakumas nur aeron, povu brakumi ŝin kaj alpremi al mia brusto. Mi volas spiri per ŝia spiro. Se ŝi estus sklavino, mi donus por ŝi al Aŭlo cent junulinojn kun piedoj blankigitaj per kreto, signe ke ili estas unuafoje vendataj. Mi volas havi ŝin en mia domo ĝis kiam mia kapo blankiĝos kiel la pinto de Sorakto[64] en vintro.
— Ŝi ne estas sklavino, sed cetere ŝi apartenas al la domanaro de Plaŭcio, kaj ĉar ŝi estas forlasita infano, oni povas konsideri ŝin zorgatino. Plaŭcio povus ŝin cedi al ci, se li volus.
— Ci evidente ne konas Pomponian Grecenan. Cetere ili ambaŭ amas ŝin kiel propran infanon.
— Pomponian mi konas. Vera cipreso.[65] Se ŝi ne estus edzino de Aŭlo, oni povus ŝin dungi kiel ploristinon. De post la morto de Julia[66] ŝi ne demetis la nigran stolon,[67] kaj entute aspektas kvazaŭ jam vive ŝi estus paŝanta sur kampo asfodela.[68] Plie, ŝi estas soledzulino,[69] do inter niaj virinoj, eksedziniĝantaj kvar aŭ kvin fojojn, ŝi estas vera fenikso[71]… Sed aŭskultu! Ĉu ci aŭdis, ke laŭdire la Fenikso efektive ĵus elkoviĝis en la supra Egiptujo, kio okazas ne pli ofte ol solfoje dum kvincent jaroj?
— Petronio, Petronio! Pri la Fenikso ni babilu alifoje.
— Kion do mi diru al ci, kara Marko? Mi konas Aŭlon Plaŭcion, kiu, kvankam li mallaŭdas mian vivmanieron, havas al mi certan simpation, kaj eble eĉ estimas min pli ol aliajn, ĉar li scias, ke mi neniam estis denuncisto, malkiel ekzemple Domicio Afro,[71] Tigeleno[72] kaj la tuta bando da amikoj de Ahenobarbo.[73] Krom tio, ne ŝajnigante min stoikulo, mi tamen plurfoje malaprobis certajn agojn de Nerono, pri kiuj Seneko kaj Burro[74] fermetis la okulojn. Se ci opinias, ke mi povas iel utili al ci ĉe Aŭlo, mi pretas al ci servi.
— Mi opinias, ke ci povas. Ci havas influon je li, kaj krome cia menso abundas je neelĉerpeblaj rimedoj. Se ci esplorus la situacion kaj parolus kun Plaŭcio…
— Ci trotaksas mian influon kaj inĝeniecon, sed se en tio konsistas la afero, mi parolos kun Plaŭcio tuj kiam ili revenos en la Urbon.
— Ili revenis antaŭ du tagoj.
— Ni iru do en la trikliniejon,[75] kie nin atendas matenmanĝo, kaj poste, fortiĝinte, ni ordonos porti nin al Plaŭcio.
— Ci ĉiam estis al mi kara, — vive respondis Vinicio, — sed nun mi simple starigos inter miaj laroj[76] cian statuon tiel belan, kiel ĉi tiu, kaj dediĉados al ĝi oferojn.
Li sin turnis al la statuoj kiuj ornamis unu tutan flankon de la aromplena halo, kaj almontrante statuon prezentantan Petronion kiel Hermeson kun kaduceo[77] en la mano, li aldonis:
— Je la lumo Heliosa! Se la dia Aleksandro cin similis, oni ne miru pri Heleno![78]
En tiu ekkrio estis samtiom da sincero kiom da flato. Ĉar Petronio, kvankam pli aĝa kaj malpli atleta, estis eĉ pli bela ol Vinicio. La Romaninoj admiris ne nur lian flekseman menson kaj la guston, al kiu li ŝuldis sian alnomon la mаjstro de eleganteco, sed ankaŭ lian korpon. Tiu admiro videblis eĉ sur la vizaĝoj de la du junulinoj el Koso, nun faldantaj lian togon, el kiuj unu, nomata Eŭniko,[79] kaŝe lin amanta, rigardis en liajn okulojn humile kaj admire.
Sed li tion ne atentis kaj, ridetinte al Vinicio, citis responde la diron de Seneko pri la virinoj:
— Animal impudens…[80] k.t.p.
Kaj metinte sian brakon sur la ŝultrojn de Marko, li lin kondukis en la trikliniejon.
En la oleadejo la du grekaj junulinoj, la Friginoj kaj la du negrinoj komencis ordigi la vazetojn kun aromaĵoj. Sed en la sama momento el post la flankentirita kurteno de la fridejo montriĝis la kapoj de la banistoj kaj aŭdiĝis mallaŭta: «tsss!» — kaj responde al tio unu el la Grekinoj, la Friginoj kaj la du Etiopinoj saltleviĝis kaj malaperis malantaŭ la kurteno. En la banejo komenciĝis momentoj de petolo kaj volupto, kiujn la intendanto ne malpermesis, ĉar li mem ofte partoprenis en tiaj diboĉoj. Cetere ankaŭ Petronio suspektis tion, sed ĉar li estis indulgema kaj nevolonte punadis, li ĝin ignoris.
En la oleadejo restis sole Eŭniko. Dum kelka tempo ŝi aŭskultis la voĉojn kaj ridojn, malproksimiĝantajn direkte al la lakoniko; poste, preninte la tabureton inkrustitan per sukceno kaj eburo, sur kiu antaŭ momento sidis Petronio, ŝi alŝovis ĝin atente al lia statuo.
La oleadejo plenis je sunlumo kaj la ĉielarka brilo de la marmoroj, per kiuj estis tegitaj la muroj.
Eŭniko surpaŝis la tabureton — kaj starante samalte kiel la statuo, ŝi subite brakumis ĝian kolon; poste ŝi deĵetis malantaŭen siajn orajn harojn kaj, alŝovinte sian rozkoloran korpon al la blanka marmoro, ekstaze alpremis sian buŝon sur la malvarmajn lipojn de Petronio.
Post la tiel nomita «matenmanĝo», por kiu la du viroj altabliĝis tiam, kiam la ordinaraj mortemuloj estas jam delonge tagmanĝintaj, Petronio proponis siesti. Laŭ li estis ankoraŭ tro frue por fari vizitojn. Estas verdire homoj, kiuj komencas viziti konatojn je sunleviĝo, kaj plie konsideras tiun kutimon malnova, Roma. Sed li, Petronio, konsideras ĝin barbara. La posttagmezaj horoj estas la plej konvenaj, sed ne pli frue ol kiam la suno pasos al la templo de Jupitero la Kapitola kaj prilumos la Forumon oblikve. En aŭtuno ankoraŭ okazas varmegaj tagoj, kaj oni volonte dormas post la manĝo. Intertempe agrablas aŭskulti la murmuradon de la fontano en la atrio,[81] kaj post la nepra paŝmilo dormeti en la ruĝa lumo, penetranta tra purpura, duone surtirita velario.[82]
Vinicio agnoskis liajn vortojn pravaj, kaj ili komencis promeni, senzorge babilante pri la okazaĵoj sur Palatino kaj en la Urbo, kaj iomete filozofante pri la vivo. Poste Petronio iris en sian ĉambron, sed dormis nelonge. Duonhoron poste li eliris, ordonis alporti al si verbenon, kaj komencis ĝin flari kaj froti per ĝi siajn manojn kaj tempiojn.
— Nekredeble, — li diris, — kiel tio vigligas kaj freŝigas. Nun mi estas preta.
Palankeno atendis jam delonge, do ili sidiĝis kaj ordonis porti sin al la strato Patricia, al la domo de Aŭlo. La palaceto de Petronio situis sur la suda deklivo de Palatino, apud Karino,[83] kaj tiel la plej mallonga vojo estus malsupre de Forumo, sed ĉar Petronio volis ĉe tiu okazo viziti la juveliston Idomeno, li ordonis pasi tra la strato Apolona kaj Forumo al la Krimstrato,[84] ĉe kies angulo multis ĉiaspecaj vinejoj.
Grandegaj negroj levis la palankenon kaj ekiris, antaŭate de sklavoj nomataj kuristoj.[85] Dum kelka tempo Petronio silente levadis al la nazo siajn manojn, parfumitajn per verbeno, kaj ŝajnis mediti. Fine li diris:
— Venis al mi la ideo, ke ĉar cia arbara nimfo ne estas sklavino, ŝi povus forlasi la domon de Plaŭcio kaj ekloĝi en la cia. Ci ĉirkaŭigus ŝin per amo kaj surŝutus per riĉaĵoj, kiel mi mian adoratan Ĥrizotemison,[86] kiu, inter ni dirante, tedas min jam almenaŭ same, kiel mi ŝin.
Marko skuis la kapon.
— Ne? — demandis Petronio. — En plej malbona okazo la afero iros antaŭ la imperiestron, kaj ci povas esti certa, ke dankʼ al mia influo nia Kuprobarbulo favoros cian flankon.
— Ci ne konas Ligian, — respondis Vinicio.
— Lasu do min demandi, ĉu ci ŝin konas pli ol laŭvide? Ĉu ci al ŝi parolis? Ĉu ci konfesis cian amon?
— Unue mi vidis ŝin ĉe la fontano, kaj poste mi ankoraŭ dufoje ŝin renkontis. Memoru, ke dum mia restado ĉe Aŭlo mi loĝis en flanka pavilono, destinita por gastoj, kaj, havante elartikigitan brakon, mi ne povis partopreni la komunajn manĝojn. Nur ĉe la vespermanĝo antaŭ la tago por kiu mi anoncis mian forveturon mi renkontis Ligian, sed mi ne povis diri al ŝi eĉ unu vorton. Mi devis aŭskulti Aŭlon rakontadi pri siaj venkoj en Britujo, kaj poste pri la ruiniĝo de la malgrandaj bienoj en Italujo, kiun ankoraŭ Licinio Stolono[87] penis kontraŭagi. Entute mi ne scias, ĉu Aŭlo kapablas paroli pri io alia, kaj ne pensu, ke ni sukcesos tion eviti, krom se ci preferas aŭskulti pri la malharditeco de la nuna tempo. Ili havas en siaj birdejoj fazanojn, sed ne manĝas ilin, kredante ke formanĝo de fazano proksimigas la finon de la Roma potenco. La duan fojon mi renkontis ŝin apud ĝardena cisterno; ŝi tenis en la mano ĵus elŝiritan kanon, kies tufan finon ŝi trempadis en la akvo por poste aspergi la iridojn kreskantajn ĉirkaŭe. Rigardu miajn genuojn. Je la ŝildo de Heraklo, mi ĵuras ke ili ne tremis, kiam kontraŭ niajn maniplojn[88] avancis muĝante la hordoj da Partoj; sed ili tremis ĉe tiu cisterno. Konfuzite kiel infano ankoraŭ portanta knaban medalionon,[89] nur per la okuloj mi petegis kompaton, kaj longe ne povis eldiri eĉ vorton.
Petronio rigardis Markon iel envie.
— Feliĉulo! — li diris, — Kiom ajn la mondo kaj la vivo sinkas en la malbonon, restas en ili unu eterna bonaĵo: la juneco!
Post momento li demandis.
— Ĉu do ci ŝin ne alparolis?
— Iom rekonsciiĝinte mi diris, ke mi revenas el Azio, ke mi elartikigis la brakon apud la Urbo kaj multe suferis; sed nun, forlasonte tiun gastaman domon, mi vidas, ke suferado ĉi tie pli valoras ol ĝojo aliloke, malsano pli ol sano en alia loko. Ankaŭ ŝi estis konfuzita; ŝi klinis la kapon kaj aŭskultis miajn vortojn, desegnante ion per la kano sur la safrane flava sablo. Poste ŝi levis la okulojn, poste ankoraŭfoje rigardis la desegnaĵon; poste ankoraŭfoje min, kvazaŭ volante ion demandi… kaj subite ŝi forkuris, kiel hamadriado[90] de malsprita faŭno.
— Ŝi certe havas belegajn okulojn.
— Kiel maro; kaj mi dronis en ili, kiel en maro. Kredu al mi, Arĥipelago[91] estas malpli blua. Momenton poste alkuris la malgranda Plaŭcio kaj komencis ion demandi. Sed mi ne komprenis, kion li diris.
— Ho Ateno! — ekkriis Petronio, — malligu la rubandon per kiu Eroso vualis la okulojn de ĉi tiu knabo, aŭ li rompos al si la kapon kontraŭ kolono en la templo de Venero.
Kaj li sin turnis al Vinicio:
— Ho ci, printempa burĝono sur la arbo de l’ vivo, ci, unua verda branĉeto de vinberujo! Anstataŭ al Plaŭcio mi devus portigi cin al la domo de Gelocio,[92] en la lernejon por knaboj sensciaj pri la vivo.
— Kion do ci volas de mi?
— Nu, kion ŝi desegnis sur la sablo? Ĉu la nomon de Amoro, ĉu koron trapafitan per lia sago, aŭ ion similan, laŭ kio ci povus kompreni ke la satirusoj jam flustris en la orelon de tiu nimfo diversajn sekretojn de la vivo? Kiel ci povis ne rigardi tiujn signojn?
— De pli longe mi portas togon ol ci pensas, — diris Vinicio, — kaj antaŭ ol alkuris la malgranda Aŭlo, mi atente rigardis tiujn signojn. Ĉar mi scias, ke en Grekujo kaj en Romo junulinoj ofte skribas sur sablo konfesojn kiujn ne povas eldiri iliaj buŝoj … Sed divenu, kion ŝi desegnis?
— Se ion alian ol kion mi diris, mi ne divenos.
— Fiŝon.
— Kion ci diras?
— Mi diras: fiŝon. Ĉu ĝi signifis, ke en ŝiaj vejnoj ĝis nun malvarma sango fluas? Mi ne scias! Sed ci, kiu min nomis printempa burĝono sur la arbo de l’ vivo, ci certe povos klarigi tiun signon pli bone.
— Pri tia afero, karulo, prefere demandu Plinion. Li havas scion pri la fiŝoj. Se la maljuna Apicio[93] ankoraŭ vivus, eble ankaŭ li povus ion diri al ci pri tio, ĉar li formanĝis dum sia vivo pli da fiŝoj ol povas enteni samtempe la Neapola golfo.
Ĉe tio la interparolo rompiĝis, ĉar nun ili trafikis en svarmoplenaj stratoj, kie ĝin malhelpis la homa bruado.
Tra la strato Apolona ili sin direktis al la Roma Forumo,[94] kie en bela vetero, antaŭ subiro de la suno, kunvenadis amasoj da senokupaj urbanoj por promeni inter la kolonoj, rakonti novaĵojn kaj aŭskulti ilin, vidi eminentulojn portatajn en palankenoj, fine viziti butikojn juvelajn, librajn, monŝanĝajn, vendejojn de ŝtofoj, de bronzaĵoj kaj ĉiajn aliajn, kiuj multis en la domoj randantaj la placon kontraŭ Kapitolo.
La duono de la Forumo kuŝanta sube ĉe la abruptaĵoj de Kapitolo jam dronis en ombro, dum la kolonaroj de la pli alte starantaj temploj ankoraŭ oris en lumo kaj bluo. Tiuj situantaj pli malalte projekciis longajn ombrojn sur la marmorajn platojn, kaj ĉie ili tiel multis, ke la rigardo perdiĝis inter ili kiel en arbaro.
Ŝajnis ke por tiuj konstruaĵoj kaj kolonoj mankas spaco. Sin levante en tavoloj, vico super vico, sin etendante dekstren kaj maldekstren, ili atakis la deklivojn, sin premis al la citadela murego aŭ unuj al la aliaj; la kolonoj similis al pli aŭ malpli grandaj, pli aŭ malpli dikaj, orkoloraj aŭ blankaj arbotrunkoj — jen florantaj sub la arĥitravoj per akantaj floroj, jen volvitaj en ionikajn kornojn, aŭ finitaj per simpla dorika kvadrato. Super tiu arbaro brilis koloraj triglifoj; el timpanoj elstaradis skulptitaj figuroj de dioj; de frontonoj, flugilhavaj kvadrigoj kvazaŭ impetis en la aeron, en la serenan lazuron sternitan super tiu densa amaso da temploj.
Meze de la Forumo kaj rande fluis homrivero: amasoj promenis sub la arkadoj de la baziliko de Julio Cezaro, amasoj sidis sur la ŝtuparo de Kastoro kaj Polukso kaj svarmis apud la templeto de Vesto, similaj sur tiu grandega marmora fono al buntaj aroj da papilioj aŭ skaraboj. De supre, per la gigantaj ŝtupoj, flanke de la templo dediĉita al Jupitero la Bonega la Grandega,[95] alfluadis novaj ondoj. Ĉe la Rostroj[96] oni aŭskultis hazardajn oratorojn; tie kaj ie aŭdiĝis krioj de stratvendistoj vendantaj fruktojn, vinon aŭ akvon miksitan kun figsuko; de ĉarlatanoj, rekomendantaj mirindajn kuracilojn; de aŭguristoj, trovistoj de kaŝitaj trezoroj, interpretistoj de sonĝoj.
Kelkloke al la bruo de interparoloj kaj vokoj almiksiĝis sonoj de sistro, de egipta sambiko[97] aŭ de grekaj flutoj. Kelkloke malsanuloj, piuloj aŭ ĉagrenitoj portis oferojn en templojn. Inter la homoj, sur la ŝtonaj platoj, amasiĝadis aretoj da kolomboj, avide bekantaj la oferajn grajnojn; similaj al moviĝemaj, diverskoloraj kaj malhelaj makuloj, ili jen leviĝis supren kun laŭta flugilklakado, jen falis sur lokojn liberigitajn de la homamaso.
De tempo al tempo la homamaso disŝoviĝadis antaŭ palankeno, en kiu oni vidis delikatan virinan vizaĝon aŭ kapon de senatano aŭ kavaliro,[98] kun trajtoj kvazaŭ rigidaj kaj vivolacaj. La diverslingva amaso laŭte ripetadis iliajn nomojn, aldonante kromnomojn, mokojn aŭ laŭdojn. Inter senordaj grupoj de tempo al tempo trapuŝadis sin, marŝante mezurpaŝe, taĉmentoj da soldatoj aŭ vigiloj,[99] gardantaj la stratan ordon. La grekan lingvon oni aŭdis ĉirkaŭe same ofte kiel Latinon.
Vinicio, kiu jam longe forestis el la Urbo, rigardis kun certa scivolo tiun homan formikejon kaj la Roman Forumon, regantajn la mondan torenton, kaj samtempe tiel de ĝi inunditajn, ke Petronio, kiu penetris la penson de sia kunulo, nomis ĝin «la kvirita nesto sen kviritoj». Efektive, la indiĝena elemento preskaŭ perdiĝis en tiu amasego, konsistanta el ĉiuj nacioj kaj rasoj. Oni vidis tie Etiopojn; blondharajn grandegulojn el la malproksima Nordo — Britojn, Gaŭlojn kaj Ĝermanojn; oblikvokulajn loĝantojn de Silklando[100]; homojn el apud Eŭfrato kaj homojn el apud Induso kun barboj pentritaj brikkolore; Sirianojn el apud la bordoj de Oronto,[101] kun okuloj nigraj kaj dolĉaj; sekajn kiel osto, loĝantojn de la Arabaj dezertoj; kavbrustajn Judojn; Egiptojn kun ĉiama indiferenta rideto sur la vizaĝoj; Numidojn kaj Afrikanojn[102]; Grekojn el Greklando, kiuj egale kun la Romanoj regis la Urbon, sed regis per scienco, arto, saĝo kaj ruzo; Grekojn el la insuloj kaj el Anatolio, kaj el Egiptujo, kaj el Italio, kaj el Narbona Gaŭlujo. En la amaso da sklavoj kun truitaj oreloj ne mankis ankaŭ liberaj senokupaj indiĝenoj, kiujn la imperiestro amuzis, nutris kaj eĉ vestis — kaj liberaj fremdlandanoj, kiujn logis en la grandegan Urbon la facileco de la vivo kaj esperoj je favoro de Fortuno. Ne mankis stratvendistoj kaj pastroj de Serapo kun palmaj branĉoj en la manoj; pastroj de Izido, sur kies altarojn oni portis pli da oferoj ol en la templon de la Kapitola Jupitero; pastroj de Kibelo,[103] tenantaj en la manoj orajn rizherbojn; kaj pastroj de migrantaj dioj, kaj orientaj dancistinoj kun helkoloraj mitroj, kaj vendistoj de amuletoj, kaj dresistoj de serpentoj, kaj Ĥaldeaj magiistoj; kaj fine homoj sen okupo, kiuj ĉiusemajne venadis peti grenon el la apudtiberaj grenejoj, batalis pri loteriaj biletoj en cirkoj, pasigadis noktojn en senĉese falantaj domoj en la Transtibera[104] kvartalo, kaj tagojn sunajn kaj varmajn en portikoj,[105] en malpuraj manĝejoj en Suburo,[106] sur la ponto Milvia aŭ antaŭ palacetoj de riĉuloj, kie de tempo al tempo oni ĵetadis al ili manĝorestaĵojn de la tabloj de sklavoj.
Petronion la amaso bone konis. De ĉiuj flankoj Vinicio aŭdadis: «Jen Petronio!». Oni amis Petronion pro lia malavareco, kaj precipe lia populareco kreskis de kiam oni eksciis, ke li pledis antaŭ la imperiestro kontraŭ la mortoverdikto kondamnanta la tutan domanaron, t.e. ĉiujn, sendiference de la sekso kaj aĝo, sklavojn de prefekto Pedanio Sekundo,[107] tial ke unu el ili mortigis tiun kruelulon en momento de malespero. Verdire Petronio laŭte ripetadis, ke tio estis al li indiferenta, ke li pledis antaŭ la imperiestro nur private, kiel la mаjstro de eleganteco, kies belguston ŝokas tia barbara buĉo, inda je iaj scitoj, ne je Romanoj.[108] Malgraŭ tio la popolo, kiu indignis pro la buĉo, de tiu tempo amis Petronion.
Sed li ne atentis tion. Li memoris, ke ĉi tiu popolo amis ankaŭ Britanikon,[109] kiun Nerono venenis; kaj Agripinon,[110] kiun li ordonis murdi; kaj Oktavian, kiun oni sufokis sur Pandatario,[111] antaŭe malferminte ŝiajn vejnojn en varmega vaporo; kaj Rubelion Plaŭton,[112] ekzilitan; kaj Trazeon, al kiu ĉiu morgaŭo povas alporti mortverdikton. La amon de la popolo oni povis pli ĝuste konsideri malbona aŭguro, kaj la skeptika Petronio estis superstiĉa. La amason li malestimis duoble: kiel aristokrato kaj kiel estetikulo. Homoj, odorantaj rostitajn fabojn, kiun ili portis ĉebruste, kaj krome ĉiam raŭkiĝintaj kaj ŝvitantaj pro morao-ludado[115] ĉe la stratanguloj kaj peristiloj, ne indis laŭ li la nomon de homoj.
Respondante do nek la aplaŭdojn, nek la perfingrajn kisojn, sendatajn al li de tie kaj ie, li rakontis al Marko la aferon de Pedanio kaj mokis la ŝanĝiĝemon de la strata kanajlaro, kiu la sekvan tagon post la danĝera tumulto aplaŭdis Neronon dum lia veturo al la templo de Jupitero la Stariganto.[116] Sed antaŭ la librovendejo de Aviruno li ordonis halti kaj, elirinte, aĉetis belan manuskripton, kiun li prezentis al Vinicio.
— Jen donaco por ci, — li diris.
— Dankon! — respondis Vinicio.
Rigardinte la titolon, li demandis:
— «Satirikono»[117]? Io nova. Kiu ĝin verkis?
— Mi. Sed mi ne volas imiti Rufenon, kies historion mi intencis al ci rakonti, nek Fabricion Vejentonon: tial neniu tion scias, kaj ci al neniu tion diru.
— Ci diris, ke ci ne versas, — rimarkis Vinicio foliumante la manuskripton, — sed ĉi tie mi vidas versaĵojn, dense enplektitajn en la prozon.
— Kiam ci legos, atentu speciale la festenon ĉe Trimalĥiono. Koncerne versaĵojn: ili naŭzas min de kiam Nerono ekverkis eposon. Vidu, Vitelio,[118] volante senpezigi la stomakon, uzas eburan bastoneton, kiun li enŝovas en la gorĝon; aliaj helpas sin per fenikopteraj plumoj, trempitaj en olivoleo aŭ timiana dekoktaĵo; mi legas poeziaĵojn de Nerono, kaj la efiko estas tuja. Mi povas ilin poste laŭdi, se ne kun pura konscienco, almenaŭ kun pura stomako.
Tion dirinte, li haltigis la palankenon antaŭ la butiko de la juvelisto Idomeno, kaj, priparolinte kun li la aferon pri la gemoj, ordonis porti la palankenon rekte al la domo de Aŭlo.
— Envoje mi rakontos al ci, por montri kion signifas la aŭtora ambicio, la historion pri Rufeno.
Sed antaŭ ol li ĝin komencis, ili eniris sur la straton Patrician kaj baldaŭ troviĝis antaŭ la domo de Aŭlo. Juna kaj fortika pordisto enlasis ilin en la vestiblon; pigo, fermita en kaĝo pendanta super la sojlo, knarvoĉe bonvenigis ilin per «Saluton!».
Pasante el la vestiblo en la atrion, Vinicio diris:
— Ĉu ci rimarkis, ke la pordisto estas sen katenoj?
— Ĉi tiu estas stranga domo, — respondis duonvoĉe Petronio. — Ci scias verŝajne, ke oni suspektis Pomponian Grecenan pri konfesado de orienta miskredo, kiu konsistas en adorado de iu Ĥresto.[119] Ŝajnas, ke tiun servon faris al ŝi Krispinilla,[120] kiu ne povas pardoni al Pomponia, ke unu edzo sufiĉis al ŝi por la tuta vivo. Soledzulino!… Eĉ plado da agarikoj el Noriko[121] ne estas hodiaŭ tia maloftaĵo en Romo. Ŝi estis juĝata de hejma tribunalo.
— Ci pravas, la domo estas stranga. Mi rakontos al ci poste, kion mi ĉi tie aŭdis kaj vidis.
Ili eniris la atrion. La sklavo ĝin estranta, la atriestro, sendis la nomenklatoron por anonci la alvenon de la gastoj, kaj samtempe servistoj alŝovis al ili seĝojn kaj piedbenketojn. Petronio, kiu, konvinkite ke en ĉi tiu severa domo regas ĉiama malgajeco, neniam antaŭe estis ĉi tie, nun rigardis ĉirkaŭen surprizite kaj iel pikite, ĉar la atrio impresis plie gaje. Kolono da hela lumo, falanta de supre tra grandan malfermaĵon, estis disrompiĝanta en mil fajrerojn sur fontano. La kvadratan basenon de la fontano, nomatan pluvujo,[122] destinitan por akceptadi pluvon enfalantan dum misvetero, ĉirkaŭis anemonoj kaj lilioj. Precipe liliojn oni evidente amis en tiu ĉi domo, ĉar ili abundis tie — kaj blankaj, kaj ruĝaj; ankaŭ multis safirbluaj iridoj, kies delikatajn petalojn kvazaŭ arĝentumis akva polvo. La florpotojn kaŝis malsekaj muskoj, kaj inter la folioj vidiĝis bronzaj statuetoj, prezentantaj infanojn kaj akvajn birdojn. En angulo damaino, ankaŭ gisita el bronzo, klinis sian verdigran pro malsekeco kapon al la akvo, kvazaŭ trinkonte. La planko de la atrio estis mozaika; la muroj, parte inkrustitaj per ruĝa marmoro, parte pripentritaj per arboj, fiŝoj, birdoj kaj grifoj, logis la okulojn per riĉeco de la koloroj. La pordokadroj al flankaj ĉambroj estis ornamitaj per testuda ŝelo aŭ eĉ eburo; ĉe la muroj inter la pordoj staris statuoj de la antaŭuloj de Aŭlo. Ĉie videblis trankvila bonstato, malinklina al lukso, sed nobla kaj digna.
Petronio, kiu loĝis senkompare pli riĉe kaj elegante, tamen trovis tie nenion kio ofendus lian belguston; li ĝuste turnis sin kun tiu rimarko al Vinicio, kiam sklavo la velariisto[123] flankentiris la kurtenon apartigantan la atrion de la tabelejo,[124] kaj en la fundo de la domo montriĝis rapidpaŝe alvenanta Aŭlo Plaŭcio.
Li estis homo atinginta la vesperon de la vivo, kun kapo kovrita de blanka prujno, sed vigla, kun vizaĝo energia, iom mallonga kaj iel simila al kapo de aglo. Ĉi-okaze sur ĝi videblis surprizo kaj eĉ maltrankvilo pro la neatendita alveno de la amiko, kunulo kaj konfidato de Nerono.
Petronio estis homo sufiĉe monduma kaj penetrema por tuj rimarki tion, do post la unuaj salutoj li klarigis, verve kaj elegante, ke li venas por danki pri la zorgado kiun en tiu domo ricevis la filo de lia fratino, kaj ke sole dankemo estas la kaŭzo de lia vizito, al kiu cetere lin kuraĝigis la malnova konateco kun Aŭlo.
— Ci estas bonvena gasto, — respondis Aŭlo, — kaj koncerne dankemon, mi mem sentas min cia ŝuldanto, kvankam ci certe ne divenas la kaŭzon.
Efektive Petronio ne povis diveni tion. Vane li, levinte supren siajn nuksokolorajn okulojn, streĉis la menson por rememori plej etan komplezon, faritan al Aŭlo aŭ al iu ajn. Li rememoris neniun, krom eble la farotan al Vinicio. Pretervole ja povis okazi io simila, sed nur pretervole.
— Mi amas kaj tre ŝatas Vespazianon,[125] — daŭrigis Aŭlo, — al kiu ci savis la vivon, kiam foje lin trafis la malfeliĉo endormiĝi dum poezia recitalo de Nerono.
— Feliĉulo, — diris Petronio, — li ne aŭdis la versaĵojn; kvankam mi koncedas, ke tio povis finiĝi malfeliĉe. La Kuprobarba estis sendonta al li centuriestron kun amika rekomendo malfermi al si la vejnojn.
— Kaj ci, Petronio, lin priridis.
— Vere; aŭ, pli ĝuste, malvere: mi lin flatis. Mi diris, ke kiel Orfeo kiu per kanto scipovis dormigi sovaĝajn bestojn, li egale triumfis, endormiginte Vespazianon. Al Ahenobarbo oni ja povas kontraŭdiri, sed kondiĉe ke malgranda obĵeto entenu grandegan flaton. Nia moŝta aŭgustino, Popea, komprenas tion tre bone.
— Bedaŭrinde, tia estas nia tempo, — respondis Aŭlo. — Mankas al mi du antaŭaj dentoj, kiujn forrompis al mi ŝtono, ĵetita per mano de Brito, kaj tial mi sible parolas; tamen la plej feliĉajn tagojn de mia vivo mi pasigis en Britujo…
— Feliĉajn, ĉar venkajn, — eĥis Vinicio.
Sed Petronio, ektiminte ke la maljuna generalo komencos paroli pri siaj kampanjoj, ŝanĝis la temon. Jen en la ĉirkaŭaĵo de Prenesto[126] kamparanoj trovis mortintan lupidon kun du kapoj; kaj dum la antaŭhieraŭa ŝtormo tondro derompis angulaĵon de la templo de Luno — kio, konsiderante la malfruan aŭtunon, estas senekzempla okazo. Tion al li rakontis iu Kotta, kiu krome aldonis ke la pastroj de tiu templo antaŭdiras pro tio falon de la Urbo, aŭ almenaŭ de grandega domo, kion eviti eblus nur per eksterordinaraj oferoj.
Aŭskultinte la rakonton, Aŭlo esprimis la opinion ke tiajn signojn oni ne bagateligu. Ke la diojn povas kolerigi la supermezuro da krimoj, tio ne estas stranga — kaj ĉi-okaze propetaj oferoj estas sendube farindaj.
Petronio daŭrigis:
— Cia domo, Plaŭcio, ne estas tre granda, kvankam en ĝi loĝas eminenta homo; la mia estas verdire tro vasta por sia senvalora posedanto, tamen ankaŭ ĝi estas negranda. Sed se temas pri ruiniĝo de domo grandega, kia ekzemple la Paseja palaco,[127] ĉu ni oferdonu por preventi ĝian pereon?
Plaŭcio respondis nenion, kaj tiu singardemo eĉ ofendetis Petronion, ĉar kvankam li neniom atentis la diferencon inter bono kaj malbono, li tamen neniam estis denuncanto, kaj oni povis paroli kun li tute malkaŝe. Ankoraŭfoje ŝanĝinte la temon li laŭdis la hejmon de Plaŭcio kaj la bonan guston regantan tie.
— Ĝi estas malnova loĝejo, — diris Aŭlo, — en kiu mi ŝanĝis nenion, de kiam mi ĝin heredis.
Post la flankentiro de la kurteno inter la atrio kaj la tabelejo, la domo estis trae malfermita, tiel ke tra la tabelejo, tra la sekvanta peristilo kaj la post ĝi situanta salono, nomata ekuso,[128] la rigardo atingis la ĝardenon, kiu vidiĝis de malproksime kiel lumplena bildo en malhela kadro. Oni aŭdis gajajn infanajn ridojn venantajn de tie en la atrion.
— Generalo, — petis Petronio, — lasu nin de proksime aŭskulti tiun sinceran ridon, kiu hodiaŭ estas tiel malofta.
— Volonte, — respondis Plaŭcio ekstarante. — Tie mia malgranda Aŭlo kaj Ligia ludas pilkojn. Sed koncerne ridon, al mi ŝajnas, Petronio, ke ĝi okupas cian tutan vivon.
— La vivo estas ridinda, do mi ridas, — respondis Petronio. — Sed ĉi tie rido sonas alie.
— Cetere, — aldonis Vinicio, — Petronio ne ridas dum tutaj tagoj, kvankam ja dum tutaj noktoj.[129]
Tiel interparolante, ili trairis la domon laŭlonge kaj sin trovis en la ĝardeno, kie Ligia kaj la malgranda Aŭlo ludis pilkojn, kiujn sklavoj, nomataj sferistoj,[130] destinitaj speciale por tiu ludo, kolektadis de la tero kaj transdonadis en iliajn manojn. Petronio ĵetis mallongan, paseman rigardon sur Ligian. La malgranda Aŭlo, ekvidinte Vinicion, alkuris por lin saluti, dum tiu lasta klinis la kapon pasante antaŭ la bela junulino, kiu staris kun pilko en la mano, kun haroj parte disligitaj, iom anhela kaj ruĝiĝinta.
En la ĝardena trikliniejo, ombrite de hedero, vinberbranĉoj kaj lonicero, sidis Pomponia Grecena; do ili iris ŝin saluti. Petronio, kvankam li ne vizitadis la domon de Plaŭcio, konis ŝin, ĉar li vidadis ŝin ĉe Antistia, filino de Rubelio Plaŭto, kaj ankaŭ ĉe Seneko kaj Pollio. Li ne povis forpeli de si certan miron, kiun inspiris al li ŝia vizaĝo malgaja, sed serena, la nobleco de ŝia sinteno, gestoj kaj vortoj. Pomponia tiagrade konfuzis liajn ideojn pri la virinoj, ke tiu ĝisfunde malvirtema homo, memfida kiel neniu alia en Romo, ne nur sentis al ŝi certan specon de estimo, sed eĉ parte perdadis sian memfidon.
Tiel ankaŭ nun, dankante ŝin por la flegado de Vinicio, li intermetadis, kvazaŭ pretervole, la vorton: domina,[131] kiu neniam venis en lian menson kiam li parolis, ekzemple, al Kalvia Krispinilla, al Skribonia, al Valeria, Solena kaj aliaj mondumaninoj. Salutinte ŝin kaj espriminte la dankojn, li tuj komencis plendi, ke oni vidas Pomponian tiel malofte, ke oni povas ŝin renkonti nek en la cirko nek en la amfiteatro – al kio ŝi respondis trankvile, metinte sian manon sur tiun de la edzo:
— Ni ambaŭ maljuniĝas kaj ŝatas ĉiam pli la hejman trankvilecon.
Petronio volis nei, sed Aŭlo Plaŭcio aldonis per sia sibla voĉo:
— Kaj ni sentas nin ĉiam pli fremdaj inter la homoj, kiuj eĉ niajn Romajn diojn nomas per grekaj nomoj.
— La dioj de certa tempo iĝis nur retorikaj figuroj, — respondis Petronio, — kaj ĉar retorikon al ni instruas Grekoj, tial al mi mem pli facilas diri ekzemple «Hero» ol «Junono».
Li turnis la okulojn al Pomponia, kvazaŭ por komprenigi ke en ŝia ĉeesto li ne povis ekpensi pri alia diino; kaj poste li kontestis tion, kion ŝi diris pri la maljuneco:
— Efektive, la homoj rapide maljuniĝas, precipe tiuj, kiuj vivas tute alian vivmanieron; sed ekzistas ja vizaĝoj pri kiuj Saturno ŝajnas forgesi.
Petronio diris tion eĉ kun certa sincereco, ĉar Pomponia Grecena, kvankam pasinta jam la tagmezon de la vivo, konservis neordinaran freŝecon de la haŭto, kaj ĉar ŝi havis malgrandan kapon kaj etan vizaĝon, ŝi faradis fojfoje, malgraŭ la malhela vesto, malgraŭ la seriozeco kaj malgajeco, la impreson de tute juna virino.
Dume la malgranda Aŭlo, kiu dum la restado de Vinicio en la domo tre amikiĝis kun li, alpaŝis la junan viron por inviti lin al pilkludo. Post la knabo en la trikliniejon eniris Ligia. Sub la kurteno de hederoj, en la ondanta suna lumpunto, ŝi ekŝajnis nun al Petronio pli bela ol ĉe la unua rigardo, kaj efektive simila al nimfo. Kaj ĉar li ankoraŭ nenion al ŝi diris, tial li sin levis, klinis antaŭ ŝi la kapon, kaj salutis ŝin ne per la kutimaj esprimoj, sed per la alparolo de Odiseo al Naŭzikao:
— Ĉu diino ci estas, aŭ fraŭlinʼ mortema?
Sed se ci apartenas al la teranaro,
Benitaj estas patro kaj patrino ciaj,
Benitaj ciaj fratoj … … … … …[132]
Eĉ al Pomponia plaĉis la eleganta galanteco de tiu mondumano. Koncerne Ligian, ŝi aŭskultis konfuzite, kun flamantaj vangoj, ne kuraĝante levi la okulojn. Sed baldaŭ petola rideto ektremis en la anguletoj de ŝia buŝo, sur la vizaĝo vidiĝis batalo inter la knabina malaŭdaco kaj la deziro respondi — kaj evidente la deziro venkis, ĉar, ekrigardinte Petronion, ŝi respondis al li per la vortoj de Naŭzikao, citante ilin unuspire kaj iomete kiel parkeran lecionon:
— Ne iu ajn ci estas — kaj havas ci saĝon!
Kaj sin turninte surloke, ŝi fuĝis for kiel timigita birdo.
Nun por Petronio venis la vico miri — ĉar li ne esperis ekaŭdi la verson de Homero el la buŝo de la junulino, pri kies barbara deveno lin informis Vinicio. Li ĵetis demandan rigardon al Pomponia, sed tiu ne povis al li respondi, ĉar tiumomente ŝi ridetante rigardis la vizaĝon de sia edzo radii fierecon.
Kaj Aŭlo ne kaŝis tiun fierecon. Unue, li amis Ligian kiel propran infanon; kaj due, malgraŭ siaj malnovromaj antaŭjuĝoj, kiuj igis lin ĵeti tondrojn kontraŭ la greka lingvo kaj ĝia disvastiĝo, li opiniis ĝin la pinto de la monduma bonedukiteco. Li mem neniam povis bone ĝin ellerni, kion li kaŝe bedaŭris, do nun li estis kontenta, ke al tiu eleganta sinjoro kaj verkisto, kiu eble emus konsideri lian domon barbara, oni respondis tie en la lingvo de Homero kaj per Homera verso.
— Ni havas hejme pedagogon, Grekon, — li diris, turnante sin al Petronio, — kiu instruas nian filon, kaj la knabino ĉeestas la lecionojn. Ŝi estas ankoraŭ birdido, sed aminda birdido, al kiu ni ambaŭ alkutimiĝis.
Petronio rigardis tra la plektaĵoj de hedero kaj lonicero en la ĝardenon kaj sur la ludantan triopon. Vinicio formetis la togon kaj en nura tuniko suprenĵetadis pilkon, kiun Ligia, staranta kontraŭe kun levitaj brakoj, penis kapti. Je la unua rigardo la junulino ne faris je Petronio grandan impreson. Ŝi ŝajnis al li tro maldika. Sed kiam li ŝin rigardis de proksime en la trikliniejo, li pensis ke tiel povus aspekti Aŭroro — kaj, kiel spertulo, li ekkomprenis, ke estas en ŝi io eksterordinara. Ĉion li rimarkis kaj ĉion li taksis: la vizaĝon rozkoloran kaj klaran, kaj la freŝan buŝon, kvazaŭ pretan al kiso, kaj la okulojn, bluajn kiel mara lazuro, kaj la alabastran blankecon de la frunto, kaj la abundon de la malhelaj haroj, rebrilantaj sur bukloj per la koloro de sukceno aŭ de Korinta kupro — kaj la sveltan kolon, kaj la «dian» deklivecon de la ŝultroj, kaj la tutan figuron flekseman, gracian, junan per la juneco de majo kaj de ĵus ekflorintaj floroj. Vekiĝis en li artisto kaj adoranto de belo — li eksentis, ke sub statuo de tiu junulino oni povus subskribi: «Printempo».
Subite li rememoris Ĥrizotemison, kaj subpremis fortan emon ekridi. Ŝi ekŝajnis al li, kune kun sia ora pudro sur la haroj kaj nigrigitaj brovoj, terure velkinta — io simila al flaviĝinta rozo perdanta la petalojn. Kaj tamen tiun Ĥrizotemison enviis al li la tuta Romo. Poste li rememoris Popean — kaj ankaŭ tiu famega Popea ekŝajnis al li vaksa, senanima masko. En tiu junulino kun Tanagraj formoj[133] estis ne nur printempo — estis ankaŭ la radia Psiĥeo,[134] trabrilanta ŝian rozkoloran korpon, kiel lumradio trabrilas el lampo.
«Vinicio pravas», li ekpensis, «kaj mia Ĥrizotemiso estas maljuna, ŝi aĝas … kiel Trojo.»
Li sin turnis al Pomponia Grecena kaj diris almontrante en la ĝardenon:
— Nun mi komprenas, domina, ke havante ilin du, vi preferas la hejmon ol la festenojn sur Palatino kaj la cirkon.
— Jes, — ŝi respondis, turnante la okulojn al la malgranda Aŭlo kaj Ligia.
Kaj la maljuna generalo komencis rakonti la historion de la junulino kaj tion, kion li aŭdis antaŭ jaroj de Atelio Histro pri la nacio de Ligioj, vivanta en la ombroj de la nordo.
La gejunuloj dume ĉesis ludi pilkon kaj kelkan tempon promenis sur la ĝardena sablo, aspektante sur la nigra fono de mirtoj kaj cipresoj kiel tri blankaj statuoj. Ligia tenis la manon de la malgranda Aŭlo.
Poste ili sidiĝis sur benko apud fiŝlageto, okupanta la mezon de la ĝardeno. Sed Aŭlo tuj eksaltis por peladi fiŝojn en la travidebla akvo, kaj Vinicio daŭrigis la konversacion komencitan dum la promeno.
— Estis tiel, — li parolis per mallaŭta, tremanta voĉo. — Mi ĵus formetis la knaban togon,[135] kiam oni sendis min en la Aziajn legiojn. Romon ni ne konis — nek la vivon, nek amon. Mi scias parkere iom da Anakreonto kaj Horacio, sed mi ne povus, kiel Petronio, citi versojn kiam la menso mutiĝas pro admiro kaj miajn proprajn vortojn ne trovas. Knabaĝe mi frekventis la lernejon de Muzonio, kiu diradis al ni, ke ĉar la feliĉo estas voli tion, kion volas la dioj, tial ĝi dependas je nia volo. Tamen mi pensas, ke ekzistas feliĉo alia, pli valora kaj granda, kiu ne dependas je la volo, ĉar ĝin nur amo povas doni. La dioj mem serĉas tian feliĉon; do ankaŭ mi, ho Ligia, mi, kiu ĝis nun ne ekkonis amon, samkiel ili serĉas tiun, kiu min feliĉigus…
Li eksilentis, kaj dum kelka tempo ili aŭdis nur malbruan plaŭdadon de la akvo, en kiun la malgranda Aŭlo ĵetadis ŝtonetojn, dispelante fiŝojn. Poste Vinicio ree ekparolis, per voĉo ankoraŭ pli mola kaj pli mallaŭta:
— Ĉu ci konas la filon de Vespaziano, Titon?[136] Oni diras ke, apenaŭ kreskinte super la knaban aĝon, li tiel ekamis Berenikon,[137] ke la sopiro preskaŭ elsuĉis el li la vivon … Ankaŭ mi povus tiel ekami, ho Ligia! Riĉeco, gloro, potenco estas nur vanta fumo! Malgravaĵo! Homo riĉa trovos alian, pli riĉan; homon gloran eklipsos alia pli glora; potenculon superos ulo pli potenca … Sed ĉu la imperiestro mem, ĉu iu el la dioj povas senti volupton pli grandan kaj esti pli feliĉa ol simpla mortemulo, kiam ĉe lia brusto spiregas brusto kara, kiam li kisas la amatan buŝon … Do amo nin egaligas al la dioj, ho Ligia!
Ŝi aŭskultis en maltrankvilo, en miro, sed ankaŭ tiel, kiel ŝi aŭskultus la sonon de greka fluto aŭ citro. Iam al ŝi ŝajnis ke Vinicio kantas mirindan kanton, kiu sorbiĝas en ŝiajn orelojn, ekscitas ŝian sangon, kaj kune plenigas la koron je langvoro, timo kaj ia nekomprenebla ĝojo … Ŝajnis al ŝi ankaŭ, ke li diras ion kio jam estis en ŝi antaŭe, sed kion ŝi ne sciis al si konsciigi. Ŝi sentis, ke li vekas en ŝi ion, kio dormis ĝis tiam, kaj ke nun la nebula sonĝo akceptas formon ĉiam pli klaran, pli logan kaj belan.
La suno jam delonge estis ruliĝinta trans Tiberon kaj staris malalte super la monteto Janikulo.[138] Ruĝa lumo fluis sur la senmovajn cipresojn kaj plenigis la tutan aeron. Kvazaŭ vekiĝinte, Ligia levis al Vinicio siajn bluajn okulojn, kaj en la vesperaj rebriloj li, klinita super ŝi kun peto tremanta en la okuloj, subite ekŝajnis al ŝi pli bela ol ĉiuj viroj kaj ĉiuj grekaj kaj Romaj dioj, kies statuojn ŝi vidadis sur la frontonoj de temploj. Tenere li prenis ŝian manon super la artiko kaj demandis:
— Ĉu ci divenas, Ligia, kial mi diras al ci ĉion ĉi tion?
— Ne! — ŝi flustris tiel mallaŭte, ke Vinicio apenaŭ ekaŭdis.
Li ne ekkredis al ŝi, kaj ĉiam pli forte tirante al si ŝian manon, li estis alpremonta ĝin al sia koro, batanta kiel martelo pro la pasio ekscitita de la ĉarma junulino, li estis rekte dironta brulajn vortojn — sed en la aleo, borderita per mirtaj kadroj, aperis la maljuna Aŭlo venanta al ili.
— La suno subiras, — li diris alveninte, — gardu vin kontraŭ la vespera malvarmo kaj ne ŝercu je Libitino…[139]
— Ne, — respondis Vinicio, — mi ne surmetis ĝis nun la togon, kaj ne sentas malvarmon.
— Rigardu, jam apenaŭ duono da sundisko vidiĝas el trans la montetoj, — diris la maljuna militisto. — Ĉi tie ne estas la dolĉa klimato de Sicilio, kie la popolo vespere kunvenas sur placoj por per ĥorkantoj adiaŭi la subirantan Febon.
Kaj forgesinte sian ĵusan averton kontraŭ Libitino, li komencis rakonti pri Sicilio, kie li havis posedaĵojn kaj grandan terkulturan bienon, sian ŝatokupon. Li menciis ankaŭ, ke iam venas al li la ideo transloĝiĝi en Sicilion kaj tie trankvile pasigi la reston de la vivo. La vintraj prujnoj malnecesas al tiu, kies kapon la vintroj blankigis. Ne falas ankoraŭ folioj de la arboj, kaj super la Urbo la ĉielo milde ridetas; sed kiam flaviĝos la vinberujoj, kiam neĝo surŝutos la Albanajn montojn kaj la dioj sendos tremigan venton en Kampanion, tiam — kiu scias? — eble li transloĝiĝos kun la tuta domo en sian kvietan kamparan restadejon.
— Ĉu ci deziras forlasi Romon, Plaŭcio? — demandis Vinicio kun subita maltrankvilo.
— Jam delonge mi tion deziras, — respondis Aŭlo, — ĉar tie estas pli trankvile kaj pli sendanĝere.
Kaj plu li laŭdis siajn fruktoĝardenojn, brutarojn, domon kaŝitan en verdaĵoj, kaj montetojn kovritajn de timiano kaj kampaj floroj, super kiuj zumas abelaj svarmoj. Sed tiu idilio ne ĉarmis Vinicion — pensante nur pri tio, ke li povas perdi Ligian, li rigardis al Petronio, kvazaŭ de tiu sola li esperus savon.
Petronio sidis apud Pomponia kaj ĝuis la vidon de la subiranta suno, de la ĝardeno kaj de la homoj starantaj ĉe la lageto. Sur la malhela fono de la mirtoj iliaj blankaj vestoj brilis orkolore en la vesperaj sunradioj. Okcidente de la ĉielo la vesperruĝo koloriĝis purpure, viole kaj variis kiel opalo; la resto de la firmamento iĝis lilia. La nigraj siluetoj de la cipresoj elstaris pli akre ol ĉe la taga lumo. En la homoj, en la arboj, kaj en la tuta ĝardeno regis vespera kvieto.
Petronion frapis tiu kvieto, precipe en la homoj. En la vizaĝoj de Pomponia, de la maljuna Aŭlo, de ilia filo kaj de Ligia estis io, kion li ne vidadis en la vizaĝoj kiuj lin ĉirkaŭis ĉiutage, aŭ pli ĝuste ĉiunokte; estis en ili ia lumo, ia harmonio kaj serena paco de la vivo, kiun ĉiuj vivis ĉi tie. Surprizite li pensis, ke povas do ekzisti belo kaj dolĉo kiujn li, ĉiam ĉasante belon kaj dolĉon, neniam konis. Ne povante kaŝi tiun senton, li sin turnis al Pomponia kaj diris:
— Mi pripensas, kiel diferencas via mondo de la mondo regata de nia Nerono.
Ŝi levis sian delikatan vizaĝon al la vespera ĉielruĝo kaj respondis kun simpleco:
— La mondon regas ne Nerono, sed Dio.
Sekvis momento da silento. El la aleo apud la trikliniejo aŭdiĝis paŝoj de la maljuna generalo, Vinicio, Ligia kaj la malgranda Aŭlo — sed antaŭ ol ili alvenis, Petronio demandis ankoraŭ:
— Ĉu do ci kredas je la dioj, Pomponia?
— Mi kredas je Dio, kiu estas unu, justa kaj ĉiopova, — respondis la edzino de Aŭlo Plaŭcio.
— Ŝi kredas je dio, kiu estas unu, ĉiopova kaj justa, — ripetis Petronio, kiam li retrovis sin en la palankeno duope kun Vinicio. — Se ŝia dio estas ĉiopova, tiam li regas la vivon kaj morton; kaj se li estas justa, li juste sendas la morton. Kial do Pomponia funebras Julian? Bedaŭrante Julian, ŝi riproĉas al sia dio. Mi devas ripeti tiun rezonadon al nia kuprobarba simio, ĉar mi opinias ke en dialektiko mi egalas Sokraton. Koncerne la virinojn, mi konsentas, ke ĉiu el ili havas du aŭ tri animojn, sed neniu havas animon prudentan. Pomponia povus mediti kun Seneko aŭ kun Kornuto[140] pri tio, kio estas ilia granda Logoso[141]… Kune ili elvoku la ombrojn de Ksenofano, Parmenido, Zenono kaj Platono, kiuj enuas ie en Kimerujo,[142] kiel fringeloj en kaĝo… Pri alia afero mi intencis paroli kun ŝi kaj Plaŭcio. Je la sankta ventro de l’ egipta Izido! Se mi dirus al ili tute simple, por kio ni venis, ilia virto probable eksonorus kiel bronza ŝildo frapita per klabo. Kaj mi ne aŭdacis! Kredu al mi, Vinicio, mi ne aŭdacis! Pavoj estas belegaj birdoj, sed ili blekas tro stride. Mi antaŭtimis kriojn… Tamen mi devas aprobi cian elekton. Vera «rozfingra Aŭroro»! Kaj ĉu ci scias, kio ankoraŭ ŝi ŝajnis al mi? Printempo! Ne la nia, de Italio, kie nur ie-tie sur pomarbo aperas floroj, kaj olivarboj plu grizas kiel ili grizis vintre; sed tia printempo, kian iam mi vidis en Helvetujo: juna, freŝa, hele-verda … Je ĉi tiu pala Seleno![143] mi ne miras cin, Marko; sciu tamen, ke ci amas Dianon, kaj ke Aŭlo kaj Pomponia estus cin disŝirontaj kiel iam la hundoj disŝiris Akteonon.[144]
Vinicio, ne levante la kapon, silentis dum momento, kaj poste ekparolis per voĉo interrompata de pasio:
— Mi avidis ŝin antaŭe, sed nun mi ŝin avidas eĉ pli forte. Kiam mi prenis ŝian manon, min ĉirkaŭblovis fajro … Mi devas ŝin havi. Se mi estus Zeŭso, mi ĉirkaŭprenus ŝin nube kiel li ĉirkaŭprenis Joon,[145] mi falus sur ŝin per pluvgutoj kiel li falis sur Danainon.[146] Mi volas kisi ŝian buŝon ĝis doloro! Mi volas aŭdi ŝian krion en miaj brakoj. Mi vols mortigi Aŭlon kaj Pomponian, ŝin forkapti kaj porti en la brakoj en mian hejmon. Mi ne dormos hodiaŭ. Mi ordonos skurĝi iun sklavon kaj aŭskultos liajn ĝemojn.
— Trankviliĝu, — diris Petronio, — ciaj deziroj indas ĉarpentiston el Suburo.
— Estas al mi egale. Mi devas ŝin havi. Mi petis cin pri konsilo, sed se ci ĝin ne trovas, mi mem ĝin trovos … Aŭlo konsideras Ligian kiel filinon, kial do mi rigardu ŝin kiel sklavinon? Do, se ne ekzistas alia rimedo, ŝi ĉirkaŭŝpinu la pordon de mia domo, ŝmiru ĝin per lupa grasaĵo, kaj eksidu kiel mia edzino, ĉe mia hejmfajro.
— Trankviliĝu, malsaĝa posteulo de konsuloj. Ne tial ni venigas barbarojn ŝnurligitaj post niaj ĉaroj, por poste al ni edzinigi iliajn filinojn. Gardu cin kontraŭ la ekstremo. Elĉerpu simplajn, honestajn rimedojn, kaj lasu al ci mem kaj al mi iom da tempo por pensi pri tio. Ankaŭ al mi Ĥrizotemiso ŝajnis filino de Jupitero, tamen mi al ŝi ne edziĝis; same Nerono ne edziĝis al Akteo,[147] kvankam oni ŝin faris filino de reĝo Atalo.[148] Trankviliĝu … Pripensu, ke se ŝi volos forlasi pro ci la domon de Aŭlo, li ne rajtos ŝin reteni, kaj ankaŭ tion sciu, ke ne ci sola brulas, ĉar ankaŭ en ŝi Eroso flamigis fajron … Mi vidis ĉi tion, kaj min oni kredu … Paciencu. Por ĉio ekzistas rimedo, sed mi jam tro multe pensis hodiaŭ, kaj tio min lacigas. Mi tamen promesas al ci, ke jam morgaŭ mi pensos pri cia amo, kaj Petronio ne estos Petronio, se li ne trovos ian rimedon.
Ili ambaŭ eksilentis. Post kelka tempo Vinicio diris pli trankvile:
— Dankon al ci, kaj malavare favoru cin Fortuno.
— Paciencu.
— Kien ci ordonis cin porti?
— Al Ĥrizotemiso …
— Feliĉa ci estas, posedante tiun, kiun ci amas.
— Mi? Ĉu ci scias, kio min ankoraŭ amuzas en Ĥrizotemiso? Tio, ke ŝi malfidelas al mi kun mia ekssklavo la liutisto Teoklo, kaj pensas, ke mi tion ne vidas. Mi amis ŝin iam, sed nun min amuzas ŝiaj mensogoj kaj malsaĝeco. Venu al ŝi kun mi. Se ŝi komencos cin koketi kaj desegni sur la tablo literojn per fingro trempita en vino, sciu, ke mi ne estas ĵaluza.
Ili portigis sin ambaŭ al Ĥrizotemiso. Sed en la vestiblo Petronio metis la manon sur la ŝultron de Vinicio.
— Atendu, ŝajnas ke mi elpensis rimedon.
— Ĉiuj dioj cin rekompencu.
— Jes! Ŝajnas, ke la rimedo estas senerara. Ĉu ci scias, Marko?
— Mi aŭskultas cin, mia Ateno…
— Post kelkaj tagoj la dia Ligia manĝos en cia domo «la grajnon de Demetro»[149].
— Ci estas pli granda ol la imperiestro! — ekkriis Vinicio ekscitite.
Petronio plenumis la promeson.
Verdire, la tutan tagon post la vizito ĉe Ĥrizotemiso li tradormis; sed vespere li ordonis porti sin sur Palatinon kaj havis konfidencan interparolon kun Nerono; sekve de kio en la tria tago antaŭ la domo de Plaŭcio aperis centuriestro kun dekkelkaj pretoriaj soldatoj.[150]
En tiu periodo de malcerto kaj timo tiaj senditoj plej ofte estis anoncantoj de morto. Tial de kiam la centuriestro ekfrapis per la martelo la pordon de Aŭlo kaj la atriestro sciigis, ke en la vestiblo sin trovas soldatoj, teruro ekregis la tutan domon. La familio tuj ĉirkaŭis la maljunan generalon, ĉar neniu dubis ke precipe super li pendas la danĝero. Pomponia ĉirkaŭbrakis lian kolon, alpremis sin al li per sia tuta forto, kaj ŝiaj bluiĝintaj lipoj rapide moviĝis, elparolante mallaŭtajn vortojn. Ligia kun vizaĝo blanka kiel tolo, kisis lian manon; la malgranda Aŭlo kroĉis sin al lia togo. El koridoroj, el servistinaj ĉambroj de la supra etaĝo, el la servistejo, el la banejo, el subaj enkelaj dormejoj, el la tuta domo estis alkurantaj sklavoj kaj sklavinoj. Aŭdiĝis ekkrioj: «Ve, ve, malfeliĉo!». Virinoj ekploregis; iuj gratis siajn vangojn, aŭ kovris la kapon per tuko.
Sole la maljuna generalo, delonge kutimiĝinta rigardi la morton rekte en la okulojn, restis trankvila; nur lia mallonga, agla vizaĝo nun ŝajnis skulptita el ŝtono.
Post momento, silentiginte la plorkriojn kaj ordoninte al la geservistoj disiri, li diris:
— Lasu min, Pomponia. Se venis mia fino, ni havos tempon por adiaŭi unu la alian.
Li milde ŝin forŝovis — kaj ŝi diris:
— Dio volu ke cia sorto estu ankaŭ la mia, ho Aŭlo!
Sin ĵetinte sur la genuojn, ŝi komencis preĝi kun tia fervoro, kian povas doni nur timo pri amata persono.
Aŭlo transiris en la atrion, kie lin atendis la centuriestro. Tio estis maljuna Gajo Hasto, lia iama subulo kaj kamarado en la britaj militoj.
— Saluton al ci, generalo, — li diris. — Mi alportas al ci ordonon kaj saluton de Cezaro[151]; jen estas la tabeletoj[152] kaj la signo, ke mi venas en lia nomo.
— Mi dankas Cezaron por la saluto, kaj la ordonon mi plenumos, — respondis Aŭlo. — Estu bonvena, Hasto, kaj diru, kun kia komisio ci venas.
— Aŭlo Plaŭcio, — komencis Hasto, — la imperiestro eksciis, ke en cia domo sin trovas la filino de la reĝo de la Ligioj, kiun la dirita reĝo, ankoraŭ dum la vivo de la dia Klaŭdio, transdonis en la romianajn manojn kiel garantion, ke la Ligioj neniam tuŝos la limojn de la imperio. La dia Nerono dankas cin, generalo, ke dum tiom da jaroj ci estis ŝia gastiganto, sed malvolante plu ŝarĝi cian domon, kaj ankaŭ konsiderante, ke la fraŭlino kiel garantiulino, devas esti zorgata de la imperiestro mem kaj de la senato, li ordonas al ci transdoni ŝin en miajn manojn.
Estkiel malnova soldato kaj hardita viro, Aŭlo ne povis responde al ordono permesi al si bedaŭron, vanajn vortojn aŭ plendojn. Kaj tamen sulko de subita kolero kaj doloro aperis sur lia frunto. Iam tia sulkiĝo de lia frunto tremigis la Britujajn legiojn, kaj eĉ ĉi-momente paliĝis la vizaĝo de Hasto. Sed antaŭ la imperiestra ordono Aŭlo Plaŭcio sin sentis malarmita. Kelkan tempon li rigardis la tabeletojn, la signon; poste, levinte la okulojn al la maljuna centuriestro, li diris trankvile:
— Atendu en la atrio, Hasto, ĝis la garantiulino estos al ci transdonita.
Post tiuj vortoj li transiris en la alian ekstremon de la domo, en la halon nomatan ekuso, kie Pomponia Grecena, Ligia kaj la malgranda Aŭlo lin atendis en maltrankvilo kaj angoro.
— Neniun minacas morto aŭ ekzilo sur malproksiman insulon, — li diris, — tamen la sendito de la imperiestro estas anoncanto de malfeliĉo. La afero koncernas cin, Ligia.
— Ligian? — ekkriis kun miro Pomponia.
— Jes! — diris Aŭlo.
Sin turninte al la junulino, li diris:
— Ligia, ci estis edukata en nia domo kiel nia propra infano, kaj ni ambaŭ, mi kaj Pomponia, amas cin kiel filinon. Sed ci scias, ke ci ne estas nia filino. Ci estas garantiulino, donita de cia nacio al Romo, kaj la zorgado pri ci apartenas al la imperiestro. Kaj nun la imperiestro cin forprenas el nia domo.
La generalo parolis trankvile, sed per stranga, nekutima voĉo. Ligia aŭskultis liajn vortojn palpebrumante, kvazaŭ ne komprenante pri kio temas; la vangoj de Pomponia paliĝis; en la pordo kondukanta el la koridoro al la ekuso, reaperis la timigitaj vizaĝoj de sklavinoj.
— La volo de la imperiestro estu plenumita, — diris Aŭlo.
— Aŭlo! — ekkriis Pomponia, ĉirkaŭbrakante la junulinon, kvazaŭ ŝi volus ŝin defendi, — por ŝi pli bone estus morti.
Ligia, sin premante al Pomponia, ripetadis: «Panjo! Panjo!» kaj ne povis, inter la plorĝemoj, eligi aliajn vortojn. Sur la vizaĝo de Aŭlo reaperis doloro kaj kolero.
— Se mi estus sola en la mondo, — li diris malserene, — mi ne fordonus ŝin viva, kaj miaj parencoj jam hodiaŭ povus oferdoni por ni al Jupitero la Liberiganto. Sed mi ne rajtas vin pereigi, cin kaj nian knabon, kiu eble ĝisvivos tempojn pli feliĉajn … Jam hodiaŭ mi iros al la imperiestro kaj petegos lin rekonsideri sian decidon. Ĉu li min aŭskultos, mi ne scias. Dume adiaŭ, Ligia, kaj sciu, ke mi kaj Pomponia ĉiam benis la tagon, en kiu ci unue eksidis ĉe nia hejma fajro.
Li metis la manon sur ŝian kapon; li penis konservi trankvilecon, sed kiam Ligia turnis al li siajn larmoplenajn okulojn kaj kaptinte lian manon ĝin alpremis al sia buŝo, en lia voĉo ekvibris doloro profunda, patra.
— Adiaŭ, nia ĝojo kaj lumo de niaj okuloj! — li diris.
Kaj rapide li reiris en la atrion por ne lasi sin ekregi de kortuŝo, malkonvena al Romano kaj militisto.
Pomponia kondukis Ligian en ŝian ĉambron kaj komencis ŝin trankviligi, konsoli, kuraĝigi per vortoj kiuj sonis strange en la domo kie plu staris la lararo[153] kaj la fajrujo sur kiu Aŭlo, fidela al la malnova moro, oferadis al la hejmaj dioj. Jen venis la horo de provo. Iam Virginio trapikis la bruston de sia filino por ŝin liberigi el la manoj de Apio;[154] ankoraŭ pli frue Lukrecia memvole sin mortigis por eskapi la malhonoron.[155] La imperiestra palaco estas kaverno de malvirto, malbono, krimo. «Sed ni, Ligia, ni scias, kial ni ne rajtas levi la manon kontraŭ nin mem!» Jes! Tiu leĝo, sub kiu ili ambaŭ vivas, estas alia, pli granda, pli sankta, ĝi tamen permesas defendi sin kontraŭ malbono kaj malhonoro, eĉ se tiu defendo kostus la vivon kaj torturojn. Kiu eliras pura el malsanktejo de malvirto, tiu havas pli grandan meriton. La tero estas tia malsanktejo; sed feliĉe la vivo estas nur momento, kaj releviĝo nin atendas transtombe, kie regas ne Nerono sed Kompato, kaj anstataŭ doloro estas ĝojo, kaj anstataŭ larmoj estas feliĉo.
Poste ŝi parolis pri si mem. Jes, ŝi estas trankvila, sed ankaŭ en ŝia brusto doloras vundoj. Ĉar la okulojn de ŝia Aŭlo plu kovras vualo, ankoraŭ ne vidas li la lumon de la Vero. Kaj ne estas al ŝi permesite eduki la filon en la Vero. Do kiam ŝi ekpensas ke tiel povas daŭri ĝis la fino de la vivo, ke povas veni momento de disiĝo de ili, disiĝo neriparebla, centoble pli terura ol ĉi tiu portempa, kiun ili ambaŭ nun priploras — ŝi eĉ ne povas imagi, kiamaniere ŝi povos esti feliĉa sen ili, eĉ en la Ĉielo. Kaj multajn noktojn ŝi jam ploris, multajn tagojn ŝi preĝis, petegante kompaton kaj favoron. Sed sian doloron ŝi oferas al Dio — kaj atendas, fidas, esperas. Kaj nun kiam nova bato ŝin frapas, kiam la ordono de la tirano forprenas de ŝi la karan estaĵon kiun Aŭlo nomis la lumo de iliaj okuloj, ŝi plu fidas, kredante ke ekzistas Potenco pli granda ol tiu de Nerono kaj Kompato pli forta ol lia kruelo.
Ankoraŭ pli forte ŝi alpremis al sia brusto la kapeton de la junulino; tiu malleviĝis al ŝiaj genuoj, kaj kaŝante la okulojn en la faldoj de ŝia peplo,[156] restis tiel longan tempon en silento; sed kiam ŝi fine sin levis, sur ŝia vizaĝo jam vidiĝis iom da trankvilo.
— Mi sopiros cin, patrino, kaj la patron, kaj la fraton; sed mi scias ke kontraŭstaro nenion helpus, nur pereigus vin ĉiujn. Sed mi promesas al ci, ke neniam mi forgesos ciajn vortojn en la palaco de la imperiestro.
Ankoraŭfoje ŝi ĵetis la brakojn ĉirkaŭ ŝian kolon, kaj poste, kiam ili ambaŭ eniris en la ekuson, ŝi komencis adiaŭi la malgrandan Plaŭcion, la maljunan Grekon, kiu estis ilia instruisto, sian vestistinon, kiu iam ŝin vartis, kaj ĉiujn sklavojn.
Unu el ili, alta kaj larĝaŝultra Ligio, kiun en la domo oni nomis Urso, kaj kiu iam inter aliaj servantoj akompanis la patrinon de Ligia en la romian tendaron, nun klinis sin al la piedoj de la junulino, poste al la genuoj de Pomponia dirante:
— Domina, permesu al mi sekvi mian sinjorinon, ke mi ŝin servu kaj gardu en la palaco de la imperiestro!
— Ci ne estas nia, ci estas servisto de Ligia, — respondis Pomponia; — sed ĉu oni cin enlasos tra la pordon de la palaco? Kaj kiel ci povos ŝin gardi?
— Mi ne scias, domina, nur tion mi scias, ke fero rompiĝas en miaj manoj kiel ligno…
Aŭlo Plaŭcio, kiu eniris en tiu momento, eksciinte pri la afero, ne nur ne kontraŭis la deziron de Urso, sed diris ke ili eĉ ne rajtas lin reteni. Ili forsendas Ligian kiel garantiulinon, kiun la imperiestro postulas — estas sekve ilia devo forsendi ŝian servistaron, kiu kune kun ŝi transiras en la imperiestran zorgadon. Ĉe tio li flustris al Pomponia, ke pretekste de la servistaro ŝi povas doni al Ligia tiom da sklavinoj, kiom ŝi trovas konvene, ĉar la centuriestro ne povas ilin malakcepti.
Por Ligia en tio estis certa konsolo; kaj ankaŭ Pomponia estis kontenta, ke ŝi povas ĉirkaŭigi ŝin per servistoj laŭ sia elekto. Krom Urson ŝi nomumis al ŝi la maljunan vestistinon, du Kipraninojn lertajn en kombado, kaj du ĝermanajn banistinojn. La elekto, kiun ŝi faris, trafis ekskluzive adeptojn de la nova instruo; konsidere ke ankaŭ Urso ĝin konfesis jam de kelkaj jaroj, Pomponia povis fidi la fidelecon de tiu servistaro, kaj samtempe ĝoji pro la penso, ke semoj de la vero estos ĵetitaj en la imperiestran palacon.
Ŝi ankaŭ skribis kelkajn vortojn, rekomendante Ligian al la zorgado de Akteo, liberigitino de Nerono. Verdire Pomponia ne vidis ŝin en la kunvenoj de la adeptoj de la nova instruo, sed ŝi aŭdis de ili, ke Akteo neniam rifuzas al ili servojn, kaj ke ŝi avide legas leterojn de Paŭlo el Tarso. Ŝi sciis cetere, ke la juna liberigitino vivas en ĉiama malĝojo, ke ŝi estas persono malsimila al ĉiuj domaninoj de Nerono, kaj ke ĝenerale ŝi estas la bona ĝenio de la palaco.
Hasto promesis meme transdoni la leteron al Akteo. Opiniante tute natura, ke reĝidino havu sian sekvantaron, li neniel kontraŭis kunpreni ĝin en la palacon, plie mirante la malmultecon de la servistoj. Sed li petis, ke ili rapidu, antaŭtimante kulpigon pri nesufiĉa diligento en plenumado de ordonoj.
Tempis disiĝi. La okulojn de Pomponia kaj Ligia denove plenigis larmoj; Aŭlo ankoraŭfoje metis la manon sur ŝian kapon; kaj post momento la soldatoj, akompanate de krioj de la malgranda Aŭlo kiu defende al la fratino minacis la centuriestron per siaj infanaj pugnetoj, forkondukis Ligian al la imperiestra palaco.
La maljuna generalo ordonis pretigi por si palankenon, kaj intertempe, sin ferminte kun Pomponia en pinakoteko najbara al la ekuso, diris al ŝi:
— Aŭskultu min, Pomponia. Mi iras al la imperiestro, kvankam mi scias ke vane; kaj malgraŭ ke por li la vorto de Seneko ne plu gravas, ankaŭ Senekon ni vizitos. Hodiaŭ pli influaj estas Sofonio, Tigeleno, Petronio aŭ Vatinio. Koncerne la imperiestron, li probable neniam aŭdis pri la nacio de la Ligioj; kaj nur tial povis li postuli transdonon de Ligia estkiel garantiulino, ke iu lin al tio instigis; facile estas diveni, kiu povis fari tion.
Ŝi prompte levis sur lin la rigardon.
— Ĉu Petronio?
— Jes.
Sekvis momento da silento, post kio la generalo daŭrigis:
— Jen kion signifas enlasi trans sian sojlon homon sen honoro kaj konscienco. Malbenita estu la momento, en kiu Vinicio eniris nian domon! Li, Vinicio, venigis al ni Petronion. Ve al Ligia, ĉar ne garantiulinon, sed amoratinon ili volas!
Lia parolo estis ankoraŭ pli sibla ol ordinare pro la kolero, senhelpa furiozo kaj la ĉagreno pri la adoptita filino. Kelkan tempon li luktis kontraŭ si mem, kaj nur la kunpremitaj pugnoj atestis, kiel malfacila estis tiu interna batalo.
— Ĝis nun mi honoris la diojn, — li diris, — sed en ĉi tiu momento mi pensas, ke ili ne ekzistas super la mondo, ke ekzistas nur unu, kruelega, furioza kaj monstra, kies nomo estas Nerono.
— Aŭlo! — diris Pomponia. — Antaŭ Dio, Nerono estas nur manpleno da putra polvo.
Sed la maljunulo paŝadis per longaj paŝoj sur la mozaiko de la pinakoteko. En lia vivo estis grandaj faroj, sed ne estis grandaj malfeliĉoj, do li ne estis al ili kutimiĝinta. La maljuna soldato amis Ligian pli multe ol li konsciis, kaj nun li ne povis akcepti la penson, ke li ŝin perdis. Krom tio li sentis sin humiligita. Ekpezegis sur lin mano kiun li malestimis, kaj li sentis ke kontraŭ ĝia forto lia forto estas nenio.
Fine li superregis la koleron kiu konfuzis liajn pensojn kaj diris:
— Mi supozas, ke Petronio ne forigis ŝin de ni por Nerono, ĉar li ne volus inciti kontraŭ si Popean. Sekve aŭ por si mem, aŭ por Vinicio … Jam hodiaŭ mi ekscios ĉi tion.
Kaj momenton poste la palankeno lin portis al Palatino. Restinte sola, Pomponia iris al la malgranda Aŭlo, kiu plu ploris pri la fratino kaj minacis la imperiestron.
Aŭlo prave supozis ke li ne estos allasita antaŭ la vizaĝon de Nerono. Oni respondis al li, ke la imperiestro estas okupita pri kantado kun la liutisto Terpno,[157] kaj ke ĝenerale li ne akceptas tiujn, kiujn li mem ne vokis. Alivorte, ke ankaŭ estonte Aŭlo ne provu lin vidi.
Seneko, kvankam malsana je febro, akceptis la maljunan generalon kun respekto al li ŝuldata; sed aŭskultinte pri kio temas, li maldolĉe ridetis kaj diris:
— Nur unu servon mi povas fari al ci, nobla Plaŭcio: neniam montri al Nerono, ke mia koro kunsentas cian doloron, kaj ke mi volus cin helpi; ĉar se Nerono ekhavus tiurilate plej etan suspekton, li ne redonus al ci Ligian, simple por spiti min.
Li ankaŭ malkonsilis al Aŭlo sin turni al Tigeleno, aŭ al Vatinio, aŭ al Vitelio. Per mono oni eble povus ion obteni de ili; kaj eble ili mem volonte spitus Petronion, kies influon ili penas ekŝanceli; tamen plej verŝajne ili perfidus al Nerono, kiom Ligia estas kara al Plaŭcio, kaj tiam Nerono certe ŝin ne redonus.
Kaj plue la maljuna saĝulo parolis kun morda ironio, ĝin turnante kontraŭ sin mem:
— Ci silentis, Plaŭcio, ci silentis dum tutaj jaroj, kaj Nerono ne ŝatas silentulojn. Kiel ci aŭdacis ne admiri lian belecon, virton, kantadon, liajn deklamadon, ĉarkondukadon kaj versaĵojn? Kial ci ne aplaŭdis la morton de Britaniko, ne diris laŭdan paroladon honore al la patrinmurdinto kaj ne gratulis lin pri la sufoko de Oktavia? Al ci mankas takto, Aŭlo, la takto kiun ni, la korteganoj, posedas en konvena grado.
Tiel parolante, li prenis vazeton kiun li portis ĉe la zono, ĉerpis akvon el la fontano de la pluvujo, refreŝigis siajn brulajn lipojn kaj parolis plu:
— Ha, Nerono havas dankeman koron. Li amas cin, ĉar ci servis al Romo kaj disportis la gloron de lia nomo al la ekstremoj de la mondo, kaj li amas min, ĉar en lia juneco mi estis lia majstro. Tial mi scias, ke ĉi tiu akvo ne estas venenita, kaj mi trinkas ĝin trankvile. Pri la vino en mia domo mi malpli certas; sed se ci soifas, trinku ĉi tiun akvon. La akvotuboj kondukas ĝin el la Albana montaro, kaj por ĝin veneni, oni devus veneni ĉiujn fontanojn en Romo. Kiel ci vidas, oni povas ankoraŭ esti sekura en tiu ĉi mondo kaj havi trankvilan maljunecon. Sendube mi estas malsana, sed malsanas plie mia animo ol la korpo.
Tio estis vera. Al Seneko mankis tia anima forto, kian posedis, ekzemple, Kornuto aŭ Trazeo, kaj tial lia vivo estis sinsekvo da koncedoj al krimo. Li mem tion sentis, li konsciis ke adepto de la principoj de Zenono el Kitiono[158] devus iri alian vojon, kaj tio lin suferigis eĉ pli ol la timo de morto.
Sed la generalo interrompis liajn maldolĉajn konsiderojn.
— Nobla Aneo,[159] — li diris, — mi scias, kiel la imperiestro rekompencis ciajn zorgojn pri lia edukado. Sed la forkapton de nia infano aranĝis Petronio. Indiku al mi rimedojn kontraŭ lin, montru influojn, kiuj je li efikas, kaj fine mem apliku al li la tutan elokventon kiun povos inspiri al ci nia malnova amikeco.
— Petronio kaj mi, — respondis Seneko, — estas homoj el du kontraŭaj tendaroj. Rimedojn kontraŭ li mi ne konas, efikas je li nenies influo. Povas esti, ke malgraŭ sia tuta malvirtemo li tamen pli valoras ol tiuj kanajloj, per kiuj Nerono hodiaŭ sin ĉirkaŭigas. Sed peni lin konvinki, ke li plenumis malbonan faron, estas vane perdi la tempon; Petronio delonge perdis la kapablon distingi malbonon disde bono. Konvinku lin, ke lia faro estas malbela — tiam li ekhontos. Kiam mi vidos lin, mi diros al li: «Cia ago indas ekssklavon». Se tio ne helpos, nenio helpos.
— Dankon eĉ pro tio, — respondis la generalo.
Li ordonis porti sin al Vinicio, kiun li trovis skermanta kun sia hejma skermisto. Kiam Aŭlo ekvidis la junan viron trankvile sin ekzerci ĵus post la atenco kontraŭ Ligia, lin ekregis terura kolero; kaj apenaŭ la kurteno refalis post la skermisto, tiu kolero eksplodis per torento da maldolĉaj riproĉoj kaj insultoj. Sed Vinicio, eksciinte ke Ligia estas forkaptita, morte paliĝis, tiel ke Aŭlo forĵetis ĉian suspekton pri lia partopreno en la atenco.
La frunton de la junulo kovris ŝvito; lia sango defluis al la koro, kaj en brula ondo refluis al la vizaĝo; liaj okuloj fulmis, la lipoj perplekse flustris demandojn. Ĵaluzo kaj furiozo lin skuis alterne, kiel kirloventego. Ŝajnis al li ke Ligia, foje transirinte la sojlon de la imperiestra palaco, estas por li perdita por ĉiam; kaj kiam Aŭlo eldiris la nomon de Petronio, suspekto fulme ekbrilis en la menso de la juna soldato: Petronio ludis per li, ĉu por akiri novajn favorojn de la imperiestro donacante Ligian al Nerono, ĉu por reteni ŝin por si mem. Vinicio ne povis imagi ke ekvidinte Ligian iu ne ekdezirus ŝin tuje.
Impetemo, hereda en lia familio, lin forportis nun kiel ekfuriozinta ĉevalo, kaj senigis je la prudento.
— Generalo — li diris per interrompata voĉo, — reiru hejmen kaj atendu min … Sciu, ke eĉ se Petronio estus mia patro, mi venĝus al li la malbonon faritan al Ligia. Revenu hejmen kaj atendu min. Nek Petronio, nek Nerono ŝin havos!
Li etendis la pugnigitajn manojn al la vaksaj maskoj starantaj sur bretoj en la atrio, kaj ekkriis:
— Je tiuj mortmaskoj! Antaŭe mi mortigos ŝin kaj min mem!
Li abrupte sin turnis, kaj ankoraŭfoje ĵetinte al Aŭlo la vortojn: «Atendu min!», li elkuris kiel freneza el la atrio kaj impetis al Petronio, dispuŝante envoje preterpasantojn.
Aŭlo revenis hejmen kun kelka espero. Li supozis, ke se Petronio instigis Neronon forkapti Ligian por ŝin fordoni al Vinicio, Vinicio rekondukos ŝin en ilian domon. Fine nemalgrave konsolis lin la penso, ke se Ligia ne estos savita, ŝi estos tamen venĝita kaj ŝirmita per morto kontraŭ la malhonoro. Li kredis, ke Vinicio plenumos ĉion, kion li promesis. Li vidis lian furiozon kaj konis la ekscitemon, denaskan en lia tuta gento. Li mem, kvankam li amis Ligian kiel patro, preferus ŝin mortigi ol fordoni al Nerono, kaj se li ne konsiderus la filon, la lastan posteulon de sia gento, li sendube tion farus. Aŭlo estis soldato; pri la stoikistoj li apenaŭ aŭdis, sed per la karaktero li ne multe diferencis de ili; al liaj ideoj, al lia fiero la morto konvenis pli facile kaj pli bone ol malhonoro.
Li penis trankviligi Pomponian, transdoni al ŝi sian esperon, kaj ili ambaŭ komencis atendi novaĵojn de Vinicio. Ĉiufoje kiam en la atrio aŭdiĝadis paŝoj, ili pensis, ke tio estas Vinicio rekondukanta al ili la amatan infanon, kaj ili pretis el la tuta animo beni ilin ambaŭ. Sed la tempo pasadis, kaj neniu novaĵo venis. Nur vespere aŭdiĝis frapoj de la martelo sur la pordon.
Post momento envenis sklavo kaj transdonis al Aŭlo leteron. La maljuna generalo, kvankam li ŝatis elmontradi sinregon, prenis ĝin per iom tremanta mano kaj legis tiel avide, kvazaŭ de tiu letero dependus la ekzisto de lia tuta domo.
Subite lia vizaĝo mallumiĝis, kvazaŭ ombrite de pasanta nubo.
— Legu, — li diris, sin turninte al Pomponia.
Pomponia prenis la leteron kaj legis la sekvan:
«Marko Vinicio salutas Aŭlon Plaŭcion.
Kio okazis, okazis laŭ la volo de la imperiestro, antaŭ kiu vi klinu la kapojn, kiel klinas mi kaj Petronio.»
Sekvis longa silento.
Petronio estis hejme. La pordisto ne aŭdacis haltigi Vinicion, kiu enkuris la atrion kiel ventopuŝego kaj, eksciinte ke la mastro estas en la biblioteko, same impete enkuris la bibliotekon; trovinte Petronion skribanta, li elŝiris la kanon el lia mano, ĝin rompis kaj ĵetis teren, poste premkaptis liajn ŝultrojn per la fingroj kaj, proksimigante sian vizaĝon al la lia, raŭkvoĉe demandis:
— Kion ci pri ŝi faris? Kie ŝi estas?
Kaj subite okazis io mirinda. La eleganta, subtila Petronio kaptis la manon de la juna atleto premantan lian ŝultron, poste kaptis lian duan manon, kaj tenante ilin ambaŭ en sia unu kiel en tenajlo, li diris:
— Mi estas malfortulo nur matene, vespere mi reakiras la antaŭan viglecon. Provu liberigi ciajn manojn. Verŝajne gimnastikon instruis al ci teksisto, kaj konduton forĝisto.
Sur lia vizaĝo ne estis kolero, nur la okulojn trakuris pala rebrilo de kuraĝo kaj energio. Post momento li ellasis la manojn de Vinicio, kiu staris antaŭ li humiligita, hontigita kaj furioza.
— Ŝtalan manon ci havas, — diris Vinicio, — sed mi ĵuras je ĉiuj dioj de la infero ke se ci min perfidis, mi enbatos ponardon en cian gorĝon, eĉ en apartamento de la imperiestro.
— Ni parolu trankvile, — diris Petronio. — Ŝtalo estas pli forta ol fero, do kvankam el unu cia brako oni povus fari du miajn, mi ne devas cin timi. Sed min ĉagrenas cia krudeco, kaj se la homa maldankemo ankoraŭ povus min mirigi, mi mirus pri la cia.
— Kie estas Ligia?
— En la malĉastejo, tio estas en la imperiestra palaco.
— Petronio!
— Trankviliĝu kaj sidiĝu. Mi petis Neronon pri du aferoj, kiujn li promesis al mi: unue, ke li eligu Ligian el la domo de Aŭlo; due, ke li donu ŝin al ci. Ĉu ci havas ponardon ie en la faldoj de cia togo? Ĉu ci ponardu min? Tamen mi konsilas al ci atendi kelkajn tagojn, ĉar oni cin ŝlosus en malliberejo, kaj dume Ligia enuus en cia domo.
Kelkan tempon Vinicio silente rigardis Petronion per mirplenaj okuloj kaj poste diris:
— Pardonu min. Mi amas, kaj la amo konfuzas mian prudenton.
— Admiru min, Marko. Antaŭhieraŭ mi diris al Nerono jenon: «Mia nevo Vinicio tiel ekamegis iun magran junulinon prizorgatan ĉe Aŭlo Plaŭcio, ke pro liaj ardaj suspiroj lia domo ŝanĝiĝis en vaporbanejon. Ci, Cezaro kaj mi, ni la admirantoj de la vera belo, ne donus por ŝi eĉ mil sestercojn,[160] sed la knabo ja ĉiam estis stulta kiel ŝtipo,[161] kaj nun li tute malsaĝiĝis».
— Petronio!
— Se ci ne komprenas ke tion mi diris por sekurigi Ligian, mi suspektos ke mi diris la veron. Mi persvadis la Kuprobarbulon ke tiom eminenta estetikulo kiel li ne povas taksi tian junulinon bela, kaj Nerono, kiu ĝis nun ne kuraĝas rigardi alie ol per miaj okuloj, ne trovos en ŝi belecon, kaj ĝin ne trovinte li ŝin ne deziros. Necesis sendanĝerigi kaj bridi la simion. Ligian nun ĝuste taksos ne li sed Popea, kaj tiu sendube klopodos kiel eble plej baldaŭ forigi ŝin el la palaco. Malserioze ni plue diris al la Kupra barbo: «Prenu Ligian kaj donu ŝin al Vinicio. Ci rajtas tion fari, ĉar ŝi estas garantiulino, kaj per tio ci ĉagrenos Aŭlon». Kaj li konsentis. Li havis nenian kaŭzon por malkonsenti, tiom pli ke mi donis al li okazon suferigi honestajn homojn. Oni faros cin oficiala gardisto de la garantiulino, oni transdonos en ciajn manojn tiun Ligiujan trezoron, kaj ci, kiel aliancano de la bravaj Ligioj kaj fidela servisto de la imperiestro, ne nur nenion perdos el tiu trezoro, sed eĉ klopodos ĝin multobligi. Pro konveneco la imperiestro tenos ŝin dum kelkaj tagoj en sia palaco, kaj poste forsendos ŝin al ci, feliĉulo!
— Ĉu vere? Ĉu nenio ŝin minacas ĉe Nerono?
— Se ŝi devus daŭre resti tie, Popea parolus pri ŝi al Lokusta[162]; sed dum kelkaj tagoj nenio ŝin minacas. En la imperiestra palaco estas dek mil homoj. Eble ke Nerono ŝin tute ne vidos, tiom pli, ke li tiagrade ĉion konfidis al mi, ke ĵus min vizitis centuriestro kiu sciigis, ke li forkondukis la fraŭlinon en la palacon kaj transdonis ŝin en la manojn de Akteo. Akteo estas bonkorulino, tial mi estis ordoninta transdoni Ligian al ŝi. Pomponia Grecena videble same opinias, ĉar ŝi skribis al Akteo. Morgaŭ estos festeno ĉe Nerono. Mi rezervis por ci lokon apud Ligia.
— Pardonu mian koleremon, Gajo,[163] — diris Vinicio. — Mi pensis, ke ci ordonis forkapti ŝin por ci mem, aŭ por Nerono.
— Mi povas pardoni cian koleremon, sed malpli facilas al mi pardoni ciajn vulgarajn gestojn, krudajn kriojn kaj la voĉon, similan al tiu de morao-ludanto. Tio ne plaĉas al mi, Marko, kaj kontraŭ tio cin gardu. Sciu, ke la peristo de Nerono estas Tigeleno; kaj sciu ankaŭ, ke se mi volus preni la junulinon por mi mem, tiam rigardante cin rekte en la okulojn mi dirus: «Vinicio, mi forprenas de ci Ligian, kaj tenos ŝin ĝis ŝi min enuigos».
Li parolis rigardante per siaj nuksokoloraj pupiloj rekte en la okulojn de Vinicio, kun esprimo malvarma kaj impertinenta. La juna viro tute konfuziĝis.
— Mi estis malprava, — li diris. — Ci estas bona, honesta, kaj mi dankas cin el la tuta animo. Permesu nur ankoraŭ unu demandon. Kial ci ne ordonis sendi Ligian rekte en mian domon?
— Ĉar la imperiestro volas observi la formojn. Oni parolos pri tio en Romo, kaj ĉar ni forprenis Ligian kiel garantiulinon, tial, tiel longe kiel oni parolos, ŝi restos en la imperiestra palaco. Poste oni senbrue forsendos ŝin al ci, kaj la afero estos finita. La Kuprobarba estas malkuraĝa hundo. Li scias, ke lia potenco estas senlima, tamen li penas trovi pretekston por ĉiu sia ago. Ĉu ci jam kvietiĝis sufiĉe por povi iomete filozofi? Ofte venis en mian menson la demando: Kial krimo, eĉ se ĝi estas potenca kiel imperiestro, kaj kiel li, certa pri senpuneco, ĉiam klopodas pri ŝajnoj de leĝo, de justeco kaj virto? Kial tiu peno? Mi opinias, ke mortigi sian fraton, patrinon kaj edzinon estas faroj, indaj je iu Azia reĝaĉo, ne je Romia imperiestro; sed se tio al mi okazus, mi ne skribus pravigajn leterojn al la senato … Sed Nerono skribas, Nerono serĉas pretekstojn, ĉar Nerono estas timulo. Tamen Tiberio, ekzemple, ne estis timulo; sed malgraŭ tio li pravigadis ĉiujn siajn farojn. Kial estas tiel? Kio estas tiu stranga, pretervola respekto, kiun Malbono esprimas al Virto? Ĉu ci scias, kio ŝajnas al mi? Laŭ mi, ĝi okazas tial, ĉar Krimo estas malbela, kaj Virto estas bela. Sekve, vera estetikulo estas samfakte virtulo. Sekve, mi estas virtulo. Mi devas hodiaŭ verŝi iom da vino al la ombroj de Protagoro, Prodiko kaj Gorgio.[164] Montriĝas, ke ankaŭ la sofistoj povas fojfoje esti utilaj. Aŭskultu min, ĉar mi parolas plu. Mi forprenis Ligian de Aŭlo por ŝin doni al ci. Bone. Sed Lizipo farus el vi belegajn grupojn. Vi ambaŭ estas belaj, sekve ankaŭ mia faro estas bela, kaj estante bela, ĝi ne povas esti malbona. Rigardu, Marko! Jen antaŭ ci sidas Virto, enkorpigita en Petronion. Se Aristido vivus, li devus veni al mi kaj min gratifiki per cent minaoj[165] por la mallonga prelego pri virto.
Sed Vinicio, homo kiun la realeco interesis pli ol prelegoj pri virto, diris:
— Morgaŭ mi vidos Ligian, kaj poste mi havos ŝin en mia domo ĉiutage, ĉiam kaj ĝis la morto.
— Ci havos Ligian, sed mi havos sur la kapo Aŭlon. Li alvokos kontraŭ mi venĝon de ĉiuj subteraj dioj. Se la sovaĝulo almenaŭ prenus antaŭe lecionon de deklamado… Sed li insultos tiel, kiel miajn klientojn insultadis mia iama pordisto, kiun cetere mi pro tio sendis en kamparan punlaborejon.
— Aŭlo estis ĉe mi. Mi promesis sendi al li sciigon pri Ligia.
— Skribu al li, ke la volo de la «dia» imperiestro estas la plej alta leĝo, kaj ke cia unua filo ricevos la nomon Aŭlo. Havu la maljunulo ian konsolon. Mi pretas peti la Kuprobarban voki lin al la morgaŭa festeno. Li cin ekvidu sur triklinio apud Ligia.
— Ne faru tion, — diris Vinicio. — Mi tamen sentas kompaton al ili, speciale al Pomponia.
Li eksidis kaj skribis la leteron kiu senigis la maljunan generalon je la lasta espero.
Antaŭ Akteo, la eksamatino de Nerono, iam klinadis sin la plej eminentaj kapoj en Romo. Sed eĉ tiam ŝi ne volis miksi sin en la publikajn aferojn, kaj se fojfoje ŝi uzis sian influon je la juna regnestro, ŝi faris tion nur por elpeti kompaton por iu. Modesta kaj milda, ŝi gajnis dankemon de multaj, kaj malamikigis kontraŭ si neniun. Eĉ Oktavia ŝin ne malamis. La enviuloj ne opiniis ŝin danĝera. Oni sciis, ke ŝi plu amas Neronon per amo malgaja kaj dolora, kiu vivas jam ne per espero, sed nur per rememoro pri la tempo kiam Nerono estis ne nur pli juna kaj amanta sed ankaŭ pli bona. Oni sciis, ke ŝi ne kapablas elŝiri la animon kaj penson el tiuj rememoroj, kaj jam nenion atendas; ĉar neniu timis ke Nerono al ŝi revenos, oni rigardis ŝin kiel estaĵon tute senarmilan, kaj tial oni ŝin lasis en paco. Popea konsideris ŝin nur kiel humilan servantinon, tiom sendanĝeran ke Popea eĉ ne zorgis forigi ŝin el la palaco.
Tamen ĉar Nerono ŝin iam amis kaj forlasis sen ofendo, en trankvila kaj eĉ iom amika maniero, oni konservis por ŝi certan respekton. Liberiginte ŝin, Nerono donis al ŝi apartamenton en la palaco kun salono kaj kelkaj servistoj. Samkiel siatempe Palanto kaj Narciso,[166] ekssklavoj sed potencaj ministroj de Klaŭdio, ne nur partoprenis en liaj festenoj, sed eĉ okupis tie honorajn lokojn, tiel ankaŭ ŝin oni fojfoje invitadis al la tablo de Nerono — eble ĉar ŝia belo estis vera ornamo de la festeno.
Cetere, koncerne la elekton de la societo Nerono jam delonge forlasis ĉiajn skrupulojn. Ĉe lia tablo ricevis lokojn plej diversa miksamaso da homoj el ĉiaj klasoj kaj profesioj. Estis inter ili senatanoj — sed precipe tiaj, kiuj pretis bufonadi. Estis patricioj, maljunaj kaj junaj, avidaj je volupto, lukso kaj vivoĝuo. Estis virinoj portantaj glorajn nomojn, sed ne hezitantaj vespere surmeti flavan perukon[167] kaj serĉi aventurojn en mallumaj stratoj. Estis ankaŭ altrangaj oficistoj kaj pastroj, kiuj ĉe plena pokalo volonte mokis siajn diojn. Apud tiuj estis ĉia kanajlaro: kantistoj, pantomimistoj, muzikistoj kaj gedancistoj; versistoj, kiuj deklamante siajn versaĵojn kalkulis kiom da sestercoj ili povos ricevi pro laŭdado de versaĵoj Neronaj; malsataj filozofoj, sekvantaj per voremaj rigardoj la surtabligatajn manĝojn; famaj ĉarkondukistoj, ĵonglistoj, magiistoj, rapsodoj, histrionoj; fine migraj friponoj, ŝuldantaj sian efemeran gloron al modo aŭ stulto, iuj el kiuj per longaj haroj kaŝis la orelojn trapikitajn signe de sklaveco.
La pli famaj el ili okupis lokojn rekte ĉe la tabloj, la malpli gravaj amuzis la festenanojn dum la manĝado, atendante la momenton kiam la servistaro permesos al ili ĵeti sin sur la restaĵojn de manĝaĵoj kaj trinkaĵoj. Tiajn gastojn liveradis Tigeleno, Vatinio kaj Vitelio, kiuj ofte devis provizi ilin je vestoj konvenaj al la ĉambroj de la imperiestro. Cetere, Nerono ŝatis tiun kompanion, en ĝi li sentis sin plej senĝene. La lukso de la kortego ĉion orumis kaj ĉion briligis. Grandaj kaj mizeraj, idoj de gloraj gentoj kaj ĉifonuloj de la urbaj pavimoj, eminentaj artistoj kaj mallertaj imitantoj — ĉiuj alfluis la palacon por satigi la ravitajn okulojn per la lukso superanta la homan imagon kaj proksimiĝi al la Disdonanto de ĉiaj favoroj, riĉaĵoj kaj bonoj, kies unu kaprico povis ja malaltigi, sed ankaŭ povis supermezure altigi.
Tiutage ankaŭ Ligia estis partoprenonta similan festenon. Timo, necerteco kaj kapturno, ne mirindaj post la subita travivaĵo, batalis en ŝi kun la deziro malobei. Ŝi timis Neronon, ŝi timis la homojn, ŝi timis la palacon, kies svarmobruo ŝin konfuzis, ŝi timis la festenojn, pri kies senhonteco ŝi aŭdis de Aŭlo, de Pomponia Grecena kaj iliaj amikoj. Ŝi estis juna fraŭlino, tamen ŝi ne estis senscia pri la vivo, ĉar la scio pri malbono frue atingadis en tiuj tempoj eĉ infanajn orelojn. Ŝi sciis do, ke en tiu palaco ŝin minacas pereo, pri kiu cetere ŝin avertis Pomponia en la adiaŭa momento. Tamen havante animon junan, nekutimigitan al malvirto, kaj fervore konfesante la instruon greftitan al ŝi de la dua patrino, ŝi promesis defendi sin kontraŭ tiu pereo: ŝi tion promesis al la patrino, al si mem, kaj ankaŭ al tiu Dia Majstro, je kiu ŝi ne nur kredis, sed kiun ŝi ankaŭ amis per sia duoninfana koro pro la dolĉeco de lia instruo, pro la maldolĉeco de la morto kaj pro la gloro de la releviĝo el la mortintoj.
Certa ke nun nek Aŭlo, nek Pomponia Grecena plu responsas pri ŝiaj agoj, ŝi hezitis, ĉu estos pli bone malobei kaj ne iri al la festeno. Unuflanke timo kaj maltrankvilo laŭte parolis en ŝia animo; aliflanke kreskis en ŝi la deziro montri kuraĝon, persiston, riski torturojn kaj morton. La Dia Majstro ja tiel ordonis. Li mem donis la ekzemplon. Kaj Pomponia rakontis al ŝi, ke la plej fervoraj inter la kredantoj avidas per la tuta animo tian provon kaj petas tion en siaj preĝoj. Ankaŭ Ligian, ankoraŭ kiam ŝi estis infano, ekregadis fojfoje simila deziro. Ŝi vidis sin martirino, kun vundoj en la manoj kaj piedoj, blanka kiel neĝo, belega per supertera belegeco, portata de same blankaj anĝeloj en la ĉielan bluon, kaj ŝia animo trovis ĝuon en tiaj revoj. Estis en tiu infana revemo certa sinadmiro, kiun Pomponia malaprobis. Kaj nun, kiam la malobeo al la volo de la imperiestro povis sekvigi teruran punon, kiam la torturoj ofte imagitaj en revoj povis realiĝi, al la belaj scenoj, al la admiro, aliĝis ankoraŭ scivolo miksita kun timo — kiel oni ŝin punos kaj kian specon de torturoj por ŝi oni elektos.
Tiele hezitis ŝia duoninfana animo. Sed Akteo, eksciinte pri tiu hezito, ekrigardis ŝin tiel mirigite, kvazaŭ la junulino parolus en deliro. Malobei la volon de la imperiestro? De la unua tago riski lian koleron? Tio estas konduto de senprudenta infano. El la propraj vortoj de Ligia klaras, ke fakte ne garantiulino ŝi estas, sed knabino forgesita de sia nacio. Defendas ŝin neniu leĝo de nacioj, kaj eĉ se ĝi ŝin defendus, la imperiestro estas sufiĉe potenca por distreti ĝin en momento de kolero. Ekplaĉis al la imperiestro ŝin preni, kaj de tiam li ŝin disponas. De tiam ŝi dependas je lia volo, kiun superas neniu alia en la mondo.
— Jes, certe, — ŝi parolis plu, — ankaŭ mi legis la leterojn de Paŭlo el Tarso, kaj mi scias, ke super la tero estas Dio, kaj estas la Filo de Dio kiu leviĝis el la mortintoj, sed sur la tero estas nur la imperiestro. Memoru tion, Ligia. Mi scias ankaŭ, ke cia instruo ne permesas al ci esti tio, kio mi estis, kaj ke kiam venas elekto inter malhonoro kaj morto, vi, samkiel la stoikistoj pri kiuj rakontis al mi Epikteto,[168] rajtas nur la morton elekti. Sed ĉu ci povas certi ke cin atendas morto sen la malhonoro? Ĉu ci ne aŭdis pri la filino de Sejano,[169], knabineto kiu, laŭ la ordono de Tiberio, suferis malhonorigon antaŭ la morto, por ke respektata estu la leĝo malpermesanta mortpuni virgulinojn? Ligia, Ligia, ne incitu la imperiestron! Kiam venos la decida momento, kiam ci devos elekti inter malhonoro kaj morto, ci agos, kiel cia Vero al ci ordonas, sed ne serĉu propravole pereon kaj ne incitu pro malgrava kaŭzo la teran, kaj krome kruelan, dion.
Akteo parolis kun profunda kompato, eĉ kun ekscito. Iom miopa, ŝi proksimigis sian dolĉan vizaĝon al la vizaĝo de Ligia, kvazaŭ por kontroli, kian impreson faras ŝiaj vortoj.
Fideme kiel infano Ligia brakumis ŝian kolon kaj diris:
— Ci estas bona, Akteo.
Akteon kortuŝis la laŭdo kaj fidemo, ŝi alpremis la junulinon al sia brusto, kaj poste, liberiĝinte el la brakumo, ŝi respondis:
— Mia feliĉo pasis, kaj la ĝojo pasis, sed mi ne estas malica.
Ŝi komencis rapide paŝadi en la ĉambro kaj paroli al si mem, kvazaŭ en malespero:
— Ne! Ankaŭ li ne estis malica. Tiam li mem opiniis sin bona, kaj volis esti bona. Mi scias tion plej certe. Ĉio tio venis pli malfrue … kiam li ĉesis ami … Aliaj faris lin tia, kia li estas, aliaj … kaj Popea!
Tiam larmoj ekbrilis sur ŝiaj okulharoj. Kelkan tempon Ligia sekvis ŝin per siaj bluaj okuloj, kaj fine demandis:
— Ĉu ci lin bedaŭras, Akteo?
— Mi bedaŭras, — obtuze respondis la Grekino.
Ŝi rekomencis paŝi kunpreminte la manojn kvazaŭ de doloro kaj kun senhelpa mieno.
— Ĉu ci ankoraŭ amas lin, Akteo? — malaŭdace plu demandis Ligia.
— Mi amas … — kaj post momento Akteo aldonis: — Lin neniu amas, krom mi…
Sekvis silento. Akteo evidente penis reakiri la trankvilecon, konfuzitan de la rememoroj, kaj kiam ŝia vizaĝo fine akceptis sian kutiman esprimon de silenta malĝojo, ŝi diris:
— Ni parolu pri ci, Ligia! Eĉ ne pensu malobei la imperiestron. Tio estus frenezaĵo. Cetere trankviliĝu: mi bone konas tiun domon kaj supozas, ke flanke de la imperiestro nenio cin minacas. Se Nerono forkaptigus cin por si mem, oni ne venigus cin sur Palatinon. Ĉi tie regas Popea, kaj Nerono, de kiam ŝi naskis al li filinon, ankoraŭ pli subiĝas al ŝia influo … Jes ja, Nerono ordonis ke ci ĉeestu la festenon, sed ĝis nun li cin ne vidis, nek demandis pri ci, do ci lin ne interesas. Eble li forprenis cin de Aŭlo kaj Pomponia nur por ĉagreni ilin. Petronio al mi skribis, ke mi zorgu pri ci; ci scias, ke ankaŭ Pomponia same skribis; tial verŝajne ili interkonsentis. Eble li faris tion laŭ ŝia peto. Se tiel estas, se ankaŭ li, laŭ la peto de Pomponia, zorgos pri ci, tiam nenio cin minacas; eble eĉ, laŭ lia instigo Nerono cin resendos al Aŭlo. Mi ne scias, ĉu Nerono lin tre amas, sed mi scias, ke malofte li kuraĝas malkonsenti kun lia opinio.
— Aĥ, Akteo! — respondis Ligia. — Petronio vizitis nin ĵus antaŭ ol oni min forprenis, kaj mia patrino certis, ke Nerono ordonis la forprenon laŭ lia instigo.
— Tio estus malbona, — diris Akteo.
Sed post mallonga pripenso ŝi daŭrigis:
— Eble tamen Petronio nur elbabilis antaŭ Nerono ĉe iu noktomanĝo, ke li vidis ĉe Aŭlo la garantiulinon de la Ligioj, kaj Nerono, kiu estas ĵaluza pri sia aŭtoritato, ekpostulis cin tial, ke la garantiuloj apartenas al la imperiestro. Li cetere ne ŝatas Aŭlon kaj Pomponian … Ne! Ne ŝajnas al mi, ke Petronio, se li volus forpreni cin de Aŭlo, uzus tian rimedon … Mi ne scias, ĉu Petronio estas pli bona ol la cetera kompanio de la imperiestro, sed li estas alia … Cetere eble, krom Petronio, ci trovos ankoraŭ iun, kiu volus propeti pri ci. Ĉu ci ekkonis ĉe Aŭlo iun proksiman al Nerono?
— Mi vidadis Vespazianon kaj Titon.
— Nerono ilin ne ŝatas.
— Kaj Senekon.
— Se Seneko ion konsilas, la imperiestro faras la malon.
La blanka vizaĝo de Ligia ekruĝetis.
— Kaj Vinicion.
— Mi lin ne konas.
— Li estas parenco de Petronio, kiu antaŭ nelonge revenis el Armenujo.
— Ĉu ci pensas, ke Nerono rigardas lin favore?
— Vinicion ĉiuj ŝatas.
— Ĉu li volus propeti pri ci?
— Jes.
Akteo karese ridetis kaj diris:
— Probable ci vidos lin ĉe la festeno. Partopreni ĝin ci devas, unue, tial ke ci devas. Nur tia infano kiel ci povus pensi alie. Due, se ci volas reveni la domon de Aŭlo, ci trovos tie okazon peti Petronion kaj Vinicion, ke ili per sia influo akiru por ci permeson reveni. Se ili estus ĉi tie, ili ambaŭ dirus al ci la samon kiel mi: ke malobei estus freneze kaj pereige. Certe cian foreston la imperiestro eble ne rimarkus; sed se li ĝin rimarkos kaj ekpensos ke ci aŭdacis malrespekti lian volon, tiam por ci ne estos savo. Venu, Ligia. Ĉu ci aŭdas la bruon en la palaco? La suno jam malleviĝas kaj baldaŭ la gastoj komencos alveni.
— Ci pravas, Akteo, — respondis Ligia, — kaj mi sekvos cian konsilon.
Kiom da deziro renkonti Vinicion kaj Petronion estis en ŝia decido, kiom da virina scivolo vidi almenaŭ foje en la vivo tian festenon kaj en ĝi la imperiestron, la kortegon, la faman Popean kaj aliajn belulinojn, kaj tiun tutan senegalan lukson, pri kiu oni rakontis mirindaĵojn en Romo — tion Ligia mem ne povus diri. Sed Akteo pravis, kaj la junulino bone sentis tion. Ŝi devis iri; kaj ĉar la nepreco kaj la simpla prudento subtenis la intiman tenton, ŝi ne plu hezitis.
Akteo kondukis ŝin en sian propran oleadejon por ŝin pomadi kaj vesti, kaj kvankam en la imperiestra palaco ne mankis sklavinoj, kaj Akteo havis sufiĉe da ili por la persona priservado, tamen pro kompato al la junulino, kies senkulpeco kaj beleco ŝin kortuŝis, ŝi decidis mem vesti Ligian. Kaj tuj montriĝis, ke en la juna Grekino, malgraŭ ŝiaj malĝojo kaj diligenta legado de la leteroj de Paŭlo el Tarso, restis ankoraŭ multe el la greka animo, al kiu korpa beleco parolas pli ol ĉio alia en la mondo. Nudiginte Ligian kaj ekvidinte ŝian korpon, kune flekseman kaj plenan, kvazaŭ modlitan el perlamoto kaj rozo, ŝi ne povis deteni mirekkrion, kaj depaŝinte, rigardis kun admiro tiun senkomparan printempan figuron.
— Ligia! — ŝi ekkriis fine, — ci estas miloble pli bela ol Popea!
La junulino edukita en la severmora domo de Pomponia, kie oni gardis modestecon eĉ inter virinoj, staris — rava kiel revo, harmonia kiel kanto aŭ verko Praksitela, sed konfuzita, roza de honto, kun la genuoj kunpremitaj, la manoj sur la brusto kaj la okulharoj mallevitaj sur la okulojn. Fine, per subita movo ŝi levis la brakojn, eltiris la pinglojn subtenantajn ŝiajn harojn, kaj en unu momento, per unu kaposkuo, sin kovris per ili kiel per mantelo.
Akteo proksimiĝis kaj diris tuŝante ŝiajn malhelajn harojn:
— Ho, kiajn harojn ci havas!… Mi ne surŝutos ilin per ora pudro, oro jam trabrilas tie kaj ie iliajn ondojn. Nur kelkloke mi eble aldonu oran brilon, sed ete-ete, tiel ete, kvazaŭ sunradio tralumus ilin … Mirinda lando devas esti cia Ligiujo, kie tiaj junulinoj naskiĝas.
— Mi ĝin ne memoras, — diris Ligia. — Urso al mi rakontis nur, ke tie estas arbaroj, arbaroj, arbaroj.
— Kaj en la arbaroj floroj floras, — diris Akteo, trempante la manojn en vazo plena je verbena maceraĵo, kaj aspergante la harojn de la junulino.
Poste Akteo delikate ŝmiris ŝian korpon per aromaj oleaĵoj el Arabujo, poste ĝin kovris per senmanika, orkolora mola tuniko, sur kiun estis metota neĝblanka peplo. Sed ĉar antaŭe necesis kombi la harojn, Akteo provizore ĉirkaŭvolvis ŝin per vasta negliĝo[170]; sidiginte ŝin sur seĝon, ŝin transdonis en la manojn de sklavinoj — kaj observis de malproksime ŝian kombadon. Samtempe du aliaj sklavinoj metis sur la malgrandajn piedojn de Ligia blankajn, purpure broditajn ŝuojn, kruce ŝnurante ilin ĉirkaŭ la alabastraj maleoloj. Kiam la kombado estis finita, oni ondigis sur ŝi peplon en belegajn faldojn, post kio Akteo agrafis ŝnuron da perloj sur la kolo de Ligia, pudretis per ora polvo ŝiajn buklojn — kaj ordonis vesti sin mem, plu sekvante Ligian per ravitaj okuloj.
Sed baldaŭ ŝi estis preta, kaj kiam antaŭ la ĉefa pordego ĵus komencis aperi la unuaj palankenoj, ili ambaŭ eniris flankan portikon, el kie oni vidis la ĉefan enirejon, la internajn galeriojn kaj la korton, ĉirkaŭitan per kolonaro el Numiduja marmoro.
Ĉiam pli da homoj pasis sub la alta arko de la pordego, super kiu sublima kvadrigo de Lizipo ŝajnis porti en aeron Apolonon kaj Dianon. La okulojn de Ligia frapis tiu grandiozo, kian ŝi ne povis imagi en la modesta domo de Aŭlo. La suno estis subiranta, kaj ĝiaj lastaj radioj prilumis la flavan Numidujan marmoron de la kolonoj, kiu en tiuj lumoj brilis kiel oro kun nuanco rozkolora. Inter la kolonoj, apud blankaj statuoj de Danaidinoj kaj aliaj, prezentantaj diojn aŭ heroojn, fluis amasoj da homoj, viroj kaj virinoj, egale similaj al statuoj, ĉar ĉirkaŭfalditaj per togoj, peploj kaj stoloj, gracie fluantaj malsupren en molaj ondoj, sur kiuj estingiĝadis la briloj de la subiranta suno. Giganta Herkulo, kies kapo estis ankoraŭ en lumo, de la brusto jam dronanta en ombro ĵetata de kolono, de supre rigardis la amason.
Akteo montris al Ligia senatanojn en larĝe borderitaj togoj, en koloraj tunikoj, kun lunarkoj sur la ŝuoj; kaj kavalirojn; kaj famajn artistojn; kaj Romajn sinjorinojn, vestitajn jen Rome, jen Greke, jen per fantaziaj, orientaj vestoj, kun hararanĝo en formo de turo aŭ piramido, aŭ kombite kiel diinaj statuoj, malalte sur la kapo kaj ornamite per floroj. Akteo diris la nomojn de multaj viroj kaj virinoj, aldonante mallongajn kaj ofte terurajn historiojn, kiuj inspiris al Ligia timon, admiron, miregon. Al ŝi prezentiĝis nova mondo, kies belecon ĝuis ŝiaj okuloj, sed kies kontrastojn ŝia knabina intelekto ne povis ekkompreni. En tiu ĉiela vesperruĝo, en tiuj vicoj da senmovaj kolonoj perdiĝantaj en la malproksimo, kaj en tiuj homoj similaj al statuoj, estis ia majesta paco. Ŝajnis ke inter tiuj rektliniaj marmoroj devus vivi duondioj, sen zorgoj, en trankvilo kaj feliĉo; sed fojon post fojo la mallaŭta voĉo de Akteo rivelis ankoraŭ iun teruran sekreton de la palaco kaj de la homoj.
Jen tie for oni vidas la portikon,[171] sur kies kolonoj kaj planko ankoraŭ ruĝas makuloj de la sango ŝprucinta sur la blankajn marmorojn el la korpo de Kaligulo,[172] frapita de la glavo de Kasio Ĥereo[173]; tie oni murdis lian edzinon; tie lian filineton oni frakasis kontraŭ la ŝtonoj; tie for, sub la alo, estas la subterejo en kiu pro malsato ronĝis la fingrojn la juna Druzo 3ª;[174] tie oni venenis Druzon la 2an;[175]; tie terurite sin tordis Ĝemelo[176]; tie konvulsiis Klaŭdio; tie, Britaniko[177]; ĉie tiuj muroj aŭdis ĝemojn kaj stertoradon de agoniantoj; kaj tiuj ĉi homoj, kiuj nun rapidas al la festeno en togoj, en koloraj tunikoj, en floroj kaj juveloj, estas eble morgaŭ kondamnotaj; eble sur pluraj vizaĝoj rideto kovras timon, maltrankvilon, necertecon pri la morgaŭo; eble febro, avideco, ĵaluzo mordas ĉi-momente la korojn de tiuj ŝajne senzorgaj, florkronitaj duondioj.
La konfuzitaj pensoj de Ligia ne povis sekvi la vortojn de Akteo; kaj dum tiu rava mondo ĉiam pli forte fascinis ŝiajn okulojn, ŝian koron premis timo kaj la animon subite plenigis neesprimebla kaj senborda sopiro je la amata Pomponia Grecena kaj je la trankvila domo de Aŭlo, kie regis amo, ne krimo.
Dume de la strato Apolona alfluadis novaj ondoj da gastoj. El trans la pordego aŭdiĝadis bruo kaj ekkrioj de klientoj, akompanataj siajn patronojn. Sur la kortego, inter la kolonaroj, eksvarmis amasoj da imperiestraj sklavoj, sklavinoj, malgrandaj servoknaboj kaj pretoriaj soldatoj, garde postenantaj en la palaco. Kelkloke inter blankaj kaj brunetaj vizaĝoj nigris vizaĝo de Afrikano en plumhava kasko kaj kun grandaj oraj ringoj en la oreloj. Oni portis liutojn, citrojn, faskojn da floroj, arte kulturitaj malgraŭ la malfrua aŭtuno, manlampojn arĝentajn, orajn kaj kuprajn. Ĉiam pli laŭta bruo de interparoloj miksiĝis kun plaŭdado de fontano, kies ŝprucaĵoj, rozaj de la vesperaj briloj, falante de alte sur marmorojn, sin disbatis sur ili kvazaŭ plorĝeme.
Akteo ĉesis rakonti, sed Ligia rigardis plu, kvazaŭ serĉante iun en la amaso. Subite ŝia vizaĝo roziĝis: el inter la kolonoj elpaŝis Vinicio kaj Petronio kaj iris al la granda festenejo, belegaj, trankvilaj, similaj en siaj togoj al blankaj dioj.
Kiam Ligia ekvidis inter la fremdaj homoj tiujn du konatajn kaj amikajn vizaĝojn, precipe kiam ŝi ekvidis Vinicion, al ŝi ekŝajnis ke granda ŝarĝo defalis de ŝia koro. Ŝi eksentis sin malpli soleca. La ĵusa sopirego je Pomponia kaj la domo de Aŭlo subite ĉesis dolori. La deziro vidi Vinicion kaj paroli kun li forpelis ĉiujn zorgojn. Vane ŝi rememorigis al si ĉian malbonon, kiun ŝi aŭdis pri la imperiestra palaco, kaj la vortojn de Akteo, kaj la avertojn de Pomponia; malgraŭ tiuj vortoj kaj avertoj ŝi eksentis subite, ke partopreni tiun festenon ŝi ne nur devas, sed volas: la penso, ke post momento ŝi ekaŭdos tiun amindan kaj karan voĉon, kiu parolis al ŝi pri amo kaj pri feliĉo inda je dioj, kaj kiu ĝis nun kiel kanto sonis en ŝiaj oreloj, ŝin ravegis.
Sed subite ŝi ektimis tiun ravon. Al ŝi ekŝajnis, ke per ĝi ŝi perfidas la puran instruon en kiu oni ŝin edukis, kaj Pomponian, kaj sin mem. Iri devigite estas alia afero ol ĝui la neprecon. Ŝi eksentis sin kulpa, malinda kaj perdita.
Ŝin ekregis malespero kaj ŝi volis plori. Se ŝi estus sola, ŝi surgenuiĝus kaj sin batus la bruston ripetante: «Mia kulpo, mia kulpo!»[178] Sed Akteo ŝin prenis je la mano kaj kondukis tra internaj ĉambroj en la salonegon kie estis okazonta la festeno, kaj sur la okuloj de Ligia kvazaŭ kuŝis nebulo, en la oreloj sonis bruo de internaj emocioj kaj la korbatado sufokis la spiron. Kiel en sonĝo ŝi ekvidis mil lampojn, flagrantajn sur la tabloj, sur la muroj; kiel en sonĝo ŝi ekaŭdis la ekkrion, per kiu oni salutis la imperiestron; kiel tra nebulo ŝi ekvidis lin mem. La ekkrio ŝin surdigis, blindigis ŝin la brilo, aromoj kapturnigis, kaj perdinte la reston de la konscio, ŝi apenaŭ povis distingi Akteon, kiu, lokinte ŝin ĉe la tablo, mem okupis apudan lokon.
Sed post momento malalta, konata voĉo aŭdiĝis de la alia flanko:
— Saluton al ci, plej bela el fraŭlinoj sur la tero kaj el steloj sur la ĉielo! Saluton al ci, dia Kallino!
Iom rekonsciiĝinte, Ligia ekrigardis: apud ŝi kuŝis Vinicio.
Li ne surhavis togon, ĉar la oportuno kaj kutimo ordonis demeti togon por festenoj. Lian korpon kovris nur skarlata senmanika tuniko, surbrodita per arĝentaj palmoj. Liaj brakoj estis nudaj, laŭ orienta kutimo ornamitaj per du larĝaj braceletoj, bukitaj super la kubutoj; sube — zorgeme senharigitaj, glataj, sed tro muskolaj, veraj brakoj de soldato, kreitaj por glavo kaj ŝildo. Sur la kapo li havis kronon el rozoj. Kun siaj brovoj, kunkreskantaj super la nazo, kun la mirindaj okuloj kaj bruneta vizaĝo li kvazaŭ enkorpigis la junecon kaj la forton. Al Ligia li ekŝajnis tiel belega, ke kvankam ŝia komenca svenemo jam ĉesis, ŝi apenaŭ kapablis respondi:
— Saluton al ci, Marko…
Li plu parolis:
— Feliĉaj estas miaj okuloj, kiuj cin vidas; feliĉaj la oreloj, kiuj aŭdis cian voĉon, pli dolĉan al mi ol la voĉo de flutoj kaj citroj. Se oni lasus min elekti, kiu kuŝu apud mi dum ĉi tiu festeno, ĉu ci, Ligia, aŭ Venero, cin mi elektus, ho dia!
Li rigardis ŝin, kvazaŭ volante satiĝi per ŝia vido, brulvundante ŝin per la okuloj. Lia rigardo glitis de ŝia vizaĝo sur la kolon kaj sur la malkovritajn brakojn, karesis ŝian belegan figuron, ŝin ĝuis, ĉirkaŭprenis kaj sorbis — sed krom voluptemo brilis en ĝi feliĉo kaj amo kaj admiro sen limoj.
— Mi sciis, ke mi cin renkontos en la imperiestra palaco, — li parolis plu, — tamen, kiam mi cin ekvidis, tutan mian animon ekskuis tia ĝojo, kvazaŭ neatendita feliĉo min trafus.
Ligia, rekonsciiĝinte kaj sentante, ke en ĉi tiu amaso kaj en ĉi tiu domo li estas la sola estaĵo proksima al ŝi, komencis paroli kun li kaj demandi pri ĉio, kion ŝi ne povis kompreni kaj kio ŝin timigis. De kie li sciis, ke li trovos ŝin en la palaco, kaj kial ŝi estas ĉi tie? Kial la imperiestro forprenis ŝin de Pomponia? Ĉi tie ŝi timas kaj volas reveni al ŝi. Ŝi mortus pro sopiro kaj maltrankvilo, se ŝi ne esperus, ke Petronio kaj li propetos pri ŝi la imperiestron.
Vinicio klarigis al ŝi, ke pri ŝia forkapto li eksciis de Aŭlo. Kial ŝi estas ĉi tie, li ne scias. La imperiestro antaŭ neniu pravigas siajn decidojn kaj ordonojn. Ŝi tamen ne timu. Jen li, Vinicio, estas apud ŝi kaj restos apud ŝi. Li preferus perdi la okulojn ol ŝin ne vidi, li preferus perdi la vivon ol ŝin forlasi. Ŝi estas lia animo, do li gardos ŝin kiel sian animon. En sia hejmo li konstruos al ŝi altaron, kiel al diino, li oferados sur ĝi mirhon kaj aloon, kaj printempe anemonojn kun pomfloroj … Kaj ĉar ŝi timas la imperiestran palacon, li promesas al ŝi, ke en ĉi tie ŝi ne restos.
Kvankam li parolis elturniĝeme kaj fojfoje trompe, en lia voĉo estis sentebla vero, ĉar liaj sentoj estis veraj. Iom post iom ekposedis lin sincera kompato kaj ŝiaj vortoj penetris en lian animon tiel, ke kiam ŝi komencis danki lin kaj certigi, ke Pomponia ekamos lin pro lia boneco kaj ŝi mem estos danka al li dum la tuta vivo, li ne povis ekregi sian kortuŝon kaj ŝajnis al li, ke neniam en la vivo li povos rifuzi ŝian peton. Lia koro estis fandiĝanta de tenero. Ŝia beleco ebriigis liajn sentojn kaj li avidis ŝin, sed ankaŭ konsciis, ke ŝi estas al li tre kara kaj ke vere li povas ŝin adori kiel diinon; li sentis ankaŭ neregeblan bezonon paroli al ŝi pri ŝia beleco kaj pri sia amo al ŝi, kaj ĉar la festena bruo laŭtiĝadis, tial, alŝovinte sin pli proksimen, li komencis flustri al ŝi vortojn tenerajn, dolĉajn, fluantajn el la fundo de la animo, belsonajn kiel muziko kaj ebriigajn kiel vino.
Kaj ŝin ebriigadis liaj vortoj. Inter ĉiuj ĉi tiuj ĉirkaŭaj fremduloj, li ŝajnis al ŝi ĉiam pli proksima, pli aminda, tute fidinda kaj tutanime sindona. Li ŝin trankviligis, promesis eligi el la imperiestra palaco; li promesis, ke li ŝin ne forlasos, ke li servos al ŝi. Antaŭe, ĉe Aŭlo li parolis al ŝi nur ĝenerale pri amo kaj feliĉo kiun ĝi povas doni, kaj nun li diris jam rekte, ke li amas ŝin, ke ŝi estas por li plej kara kaj plej amata. La unuan fojon Ligia aŭdis tiajn vortojn el vira buŝo, kaj dum ŝi aŭskultis, ĉiam pli ŝajnis al ŝi, ke io en ŝi vekiĝas el dormo, ke ekposedas ŝin nekonata feliĉo, en kiu senlima ĝojo miksiĝas kun senlima maltrankvilo. Ŝiaj vangoj brulis, ŝia koro batis pli rapide, ŝiaj lipoj malfermetis kvazaŭ pro miro. Ŝi timis aŭskulti tiajn parolojn, sed ankoraŭ plie ŝi timis preterlasi eĉ unu vorton. Fojfoje ŝi mallevis la okulojn kaj poste relevis al Vinicio rigardon lumplenan, timeman kaj demandan, kvazaŭ dirante: «Parolu plu!» La bruo, la muziko, la odoro de floroj kaj la odoro de Arabaj incensoj denove komencis turni ŝian kapon. Estis en Romo kutimo kuŝi ĉe la tablo, sed hejme Ligia okupadis la lokon inter Pomponia kaj la malgranda Aŭlo; nun apud ŝi kuŝis Vinicio — juna, atleta, pasia; kaj en la ardo de li radiata, ŝi sentis volupton kaj honton. Ŝin ekregis dolĉa langvoro, ia svenemo kaj sinforgeso, kvazaŭ dormo ŝin estus kaptanta.
Sed ankaŭ lin influis ŝia apudesto. Lia vizaĝo paliĝis. La naztruoj disbloviĝis kiel tiuj de batalĉevalo. Videble ankaŭ lia koro batis sub la skarlata tuniko en neordinara ritmo, ĉar lia spiro iĝis mallonga kaj vortoj sin ŝiris en la buŝo. Ankaŭ li la unuan fojon estis apud ŝi tiel proksime. Liaj pensoj komencis konfuziĝi; en la vejnoj li sentis fajron, kiun vane li volis estingi per vino. Ankoraŭ ne la vino lin ĉiam pli ebriigadis, sed ŝia belega vizaĝo, ŝiaj nudaj brakoj, ŝia knabina brusto, ondanta sub la ora tuniko, kaj ŝia figuro, kaŝita en la blankaj faldoj de la peplo. Fine li ĉirkaŭprenis ŝian manon super la artiko, kiel li foje jam faris en la domo de Aŭlo, kaj ŝin tirante al si, ekflustris per tremantaj lipoj:
— Mi amas cin, Kallino … dia mia!
— Lasu min, Marko, — diris Ligia.
Sed li parolis plu kun la okuloj vualitaj de pasio:
— Dia mia! Amu min!…
Ĉi tiam aŭdigis la voĉo de Akteo, kiu kuŝis aliflanke de Ligia:
— La imperiestro vin rigardas.
Vinicion kaptis subita kolero tiel kontraŭ Nerono, kiel kontraŭ Akteo. Jen ŝia voĉo dispelis la sorĉon de la ravekscito. Al la juna viro eĉ amika voĉo ŝajnus en tiu momento trudema, kaj li pensis, ke Akteo intence volas malhelpi lian interparolon kun Ligia.
Do, levinte la kapon kaj rigardinte la junan ekssklavinon super la ŝultrojn de Ligia, li diris kolere:
— Pasis la tempo, Akteo, kiam ci kuŝis dum festenoj apud la imperiestro, kaj onidire cin minacas blindeco, kiel do ci povas lin vidi?
Ŝi respondis kun nuanco de malĝojo:
— Mi vidas lin tamen … Ankaŭ li estas miopa kaj vin rigardas tra smeraldo.
Ĉiun agon de Nerono singardeme atentis eĉ la plej proksimaj al li personoj, tial Vinicio maltrankviliĝis, rekonsciiĝis — kaj komencis kaŝe observi Neronon. Ligia komence de la festeno lin vidis, pro konfuzo, kvazaŭ tra nebulo; poste, absorbite de la kunesto kaj interparolo kun Vinicio, lin tute ne rigardis; nun ŝi turnis al li siajn timigitajn sed scivolajn okulojn.
Akteo diris la veron. Nerono, sin klininte super la tablo, duonferminte unu okulon, kaj ĉe la alia tenante per la fingroj rondan poluritan smeraldon kiun li konstante uzadis, ekzamenis ilin.
Por momento lia rigardo renkontis la okulojn de Ligia, kaj la koro de la junulino glaciiĝis de teruro. Iam en la infanaĝo, en la Sicilia bieno de Aŭlo, maljuna egipta sklavino rakontis al ŝi pri drakoj, loĝantaj en montaraj abismoj, kaj jen nun ekŝajnis al ŝi, ke ŝin rigardas verdeta okulo de tia drako. Ŝi kaptis per la mano la manon de Vinicio, kiel timigita infano, kaj en ŝia kapo ektumultis senordaj kaj rapidaj ideoj: Do tio estas li? La terura kaj ĉiopova? Neniam vidinte lin antaŭe, ŝi lin imagis alia. Ŝi imagis monstran vizaĝon, kun krueleco ŝtoniĝinta en la trajtoj; nun ŝi vidis grandan kapon sur dika nuko, efektive timindan, sed ankaŭ preskaŭ ridindan, de malproksime similan al kapo de infano. Tuniko de ametista koloro, malpermesita al simplaj mortemuloj, reflektis bluetan brilon sur lian larĝan kaj mallongan vizaĝon. Li havis harojn malhelajn, frizitajn laŭ la modo enkondukita de Otono, en kvar vicoj da bukloj. Barbon li ne havis, ĉar antaŭ nelonge li ĝin oferis al Jupitero, pro kio la tuta Romo esprimadis al li dankojn, kvankam kaŝe oni flustris, ke li ĝin oferdonis ĉar ĝi kreskis rufa, kiel ĉe ĉiuj viroj de lia familio. En lia frunto, forte elstaranta super la brovoj, estis tamen io Olimpa. En la kuntiritaj brovoj oni vidis konscion pri ĉiopovo; sed sub tiu frunto de duondio troviĝis vizaĝo de simio, drinkulo kaj histriono, vanta, plena je sinŝanĝaj avidoj, ŝvela de graso, kaj tamen malsanema kaj senhonta. Al Ligia li ekŝajnis malbonaŭgura, sed antaŭ ĉio abomena.
Post momento li metis la smeraldon kaj ĉesis ŝin rigardi. Tiam ŝi ekvidis liajn konveksajn, bluajn okulojn, fermetiĝantajn pro troo da lumo, vitrosimilajn, sen penso, kiel la okuloj de mortintoj.
Kaj li, turninte sin al Petronio, diris:
— Ĉu tio estas la garantiulino, kiun amas Vinicio?
— Estas ŝi, — respondis Petronio.
— Kiel nomas sin ŝia nacio?
— Ligioj.
— Kaj Vinicio opinias ŝin bela?
— Vestu per virina peplo putrintan olivarban ŝtipon, kaj Vinicio trovos ĝin belega. Sed sur cia vizaĝo, ho senkompara juĝanto, mi legas jam verdikton pri ŝi! Ci ne bezonas ĝin anonci! Jes! Tro seka, malgrasaĉa, vera papavo sur maldika trunketo, kaj ci, dia estetikulo, ŝatas en virino antaŭ ĉio la trunkon, kaj trioble, kvaroble ci pravas! La nura vizaĝo nenion signifas. Mi multe lernis de ci, sed tiel seneraran juĝon de la okulo mi ankoraŭ ne havas … Kaj mi estas preta veti kun Tulio Seneciono je lia amatino, ke kvankam dum la festeno, kiam ĉiuj kuŝas, malfacile estas juĝi pri la tuta figuro, ci jam diris al ci: «tro mallarĝa en la koksoj!»
— Tro mallarĝa en la koksoj, — respondis Nerono, duonfermante la okulojn.
Sur la buŝo de Petronio aperis apenaŭ rimarkebla rideto, kaj Tulio Seneciono, kiu ĝis tiu momento estis okupita de interparolo kun Vesteno,[179] aŭ pli ĝuste per mokado de sonĝoj, je kiuj Vesteno kredis, diris:
— Ci eraras! — mi partias kun Cezaro.
— Bone, — respondis Petronio. — Mi estis ĝuste pruvanta, ke ci havas eron da saĝo, kaj Cezaro asertas, ke ci estas kompleta azeno.
— Trafite! — diris Nerono, ridante kaj turnante malsupren la dikfingron, kiel oni faris en cirkoj, signe, ke gladiatoro ricevis baton kaj ke li estu finmortigita.
Kaj Vesteno, opiniante ke oni plu parolas pri sonĝoj, ekkriis:
— Mi tamen kredas je sonĝoj, kaj Seneko diris al mi iam, ke ankaŭ li kredas.
— La lastan nokton mi sonĝis, ke mi iĝis vestalo, — diris, sin klinante super la tablon, Kalvia Krispinilla.
Je tio Nerono komencis klaki per la manoj, aliaj sekvis lian ekzemplon, kaj dum momento ĉirkaŭe sonis aplaŭdoj, ĉar Krispinilla, kelkfoja eksedzino, estis konata pro sia nekredebla malĉasteco en la tuta Romo.
Sed ŝi, neniom konfuzite, diris:
— Kion do! Ili ĉiuj estas maljunaj kaj malbelaj. Sole Rubria aspektas home, kaj tiel ni estus du, kvankam eĉ Rubria somere ricevas lentugojn.
— Konfesu tamen, ĉastega Kalvia, — diris Petronio, — ke iĝi vestalo ci povis nur en sonĝo.
— Sed se Cezaro ordonus?
— Mi ekkredus, ke realiĝas sonĝoj eĉ plej strangaj.
— Ĉar ili realiĝas, — ekkriis Vesteno. — Mi komprenas homojn, kiuj ne kredas je la dioj, sed kiel eblas ne kredi je sonĝoj?
— Kaj aŭguroj? — demandis Nerono. — Oni iam aŭguris al mi, ke Romo ĉesos ekzisti, kaj mi regos super la tuta Oriento.
— Aŭguroj kaj sonĝoj, — tio ligas sin kune, — diris Vesteno. — Foje prokonsulo, granda nekredanto, sendis en la templon de Mopso sklavon kun sigelita letero, kiun li malpermesis malfermi por kontroli, ĉu la dio scios respondi al la demando, farita en la letero. La sklavo dormis nokte en la templo por havi aŭguran sonĝon, post kio li revenis kaj diris la jenon: «Mi vidis en sonĝo junulon, helan kiel la suno, kiu diris al mi nur unu vorton: „Nigran“». La prokonsulo, aŭdinte tion, paliĝis — kaj, turnante sin al siaj gastoj, egalaj nekreduloj, diris: «Ĉu vi scias, kio estis en la letero?»
Ĉi tiam Vesteno haltis kaj, levinte pokalon kun vino, komencis trinki.
— Kio estis en la letero? — demandis Seneciono.
— En la letero estis la demando: «Kian virbovon mi oferu: ĉu blankan, aŭ nigran?»
Sed la intereson, ekscititan de la rakonto, interrompis Vitelio, kiu, veninte jam iom ebria al la festeno, sen iu kaŭzo eksplodis subite per senpensa rido.
— Kial ridas tiu barelo da sebo? — demandis Nerono.
— Rido distingigas homojn de bestoj, — diris Petronio, — kaj li ne havas alian pruvon, ke li ne estas virporko.
Vitelio interrompis ekridon je duono, kaj, ŝmacante per la lipoj, brilantaj de saŭcoj kaj grasoj, komencis rigardi la ĉeestantojn kun tia mirego, kvazaŭ li neniam antaŭe vidus ilin.
Poste, levinte sian kusensimilan manon, li diris per raŭka voĉo:
— Mi perdis de la fingro kavaliran ringon, hereditan de la patro.
— Kiu estis ŝuisto, — aldonis Nerono.
Sed Vitelio denove eksplodis per neatendita rido kaj komencis serĉi la ringon en la peplo de Kalvia Krispinilla.
Je tio Vatinio komencis ŝajnigi ekkriojn de timigita virino, kaj Nigidia, amikino de Kalvia, juna vidvino kun vizaĝo de malĉastulino, diris laŭte:
— Li serĉas tion, kion li ne perdis.
— Kaj kio neniel al li utilos, eĉ se li ĝin trovos, — finis la poeto Lukano.
La festeno iĝadis pli gaja. Amasoj da sklavoj disportadis ĉiam novajn manĝojn; el grandegaj ujoj, plenigitaj per neĝo kaj ĉirkaŭvolvitaj per hedero, oni ĉiumomente eltiradis malpli grandajn kruĉojn kun multspecaj vinoj. Ĉiuj drinkis abunde. Sur la tablon kaj sur la festenanojn de la plafono fojon post fojo faladis rozoj.
Petronio komencis tamen peti Neronon, ke antaŭ ol la gastoj ebriiĝos, li donu brilon al la festeno per sia kanto. Ĥoro da voĉoj subtenis liajn vortojn, sed Nerono komencis rezisti. Tio ne estas nur la afero de kuraĝo, kvankam ĉiam ĝi mankas al li … La dioj scias, kiom kostas al li ĉiaj sinprezentoj … Li, vere, ne deklinas sin de ili, ĉar oni devas ja ion fari por la arto, kaj se Apolono donacis al li certan voĉon, la dian favoron ne decas ja lasi senuze. Li eĉ komprenas, ke ĝi estas lia devo rilate al la regno. Sed hodiaŭ li vere estas raŭka. Nokte li metis sur la bruston plumbajn pezilojn; sed ankaŭ tio ne helpis … Li eĉ intencas veturi en Ancion[180] por iom spiri la maran aeron.
Sed Lukano komencis lin petegi, en la nomo de la arto kaj de la homaro. Ĉiuj scias, ke la dia poeto kaj kantisto komponis novan himnon al Venero, kompare kun kiu tiu de Lukrecio estas nur hurletado de jara lupido. Estu ĉi tiu festeno vera festeno. Regnestro bona, kiel li, ne devas tiel suferigi siajn subulojn: «Ne estu kruela, Cezaro!»
— Ne estu kruela! — ripetis ĉiuj, sidantaj pli proksime.
Nerono dismetis la manojn, signe, ke li devas cedi. Tiam ĉiuj vizaĝoj alprenis la esprimon de danko, kaj ĉiuj okuloj direktis sin al li. Sed li jam antaŭe ordonis sciigi Popean, ke li kantos, kaj diris al la ĉeestantoj, ke ŝi ne venis al la festeno, ĉar ŝi ne sentis sin sana, ĉar tamen neniu kuracilo tiel helpas al ŝi, kiel lia kanto, li ne volus senigi ŝin je la okazo.
Popea baldaŭ venis, efektive. Ŝi regis ĝis nun Neronon, kiel subulon, ŝi tamen sciis, ke kiam estis koncernata lia memamo de kantisto, ĉaristo aŭ poeto, danĝere estus ĝin inciti. Ŝi eniris do, belega, kiel diino, vestita, kiel Nerono, per ametistkolora vesto kaj kolĉeno el grandegaj perloj, militrabitaj iam disde Masenseno,[181] orhara, dolĉa, kaj kvankam dufoja eksedzino, havanta la vizaĝon kaj aspekton de virgulino.
Oni salutis ŝin per ekkrioj kaj per la titolo «dia aŭgustino». Ligia neniam en la vivo vidis iun egale belan, kaj apenaŭ ŝi kredis siajn okulojn, ĉar ŝi sciis, ke Popea Sabena estis unu el plej malbonaj virinoj en la mondo. Ŝi sciis de Pomponia, ke ŝi, Popea instigis Neronon mortigi la patrinon kaj la edzinon, ŝi konis ŝin el rakontoj de gastoj kaj servistoj de Aŭlo; ŝi aŭdis, ke ŝiajn statuojn oni nokte faligadis en la Urbo; ŝi aŭdis pri surskriboj, kies aŭtorojn oni kondamnadis je plej severaj punoj, kaj kiuj tamen reaperadis ĉiumatene sur la urbaj muregoj. Dume nun, ĉe la ekvido de tiu misfama Popea, konsiderata de la adeptoj de Kristo kiel enkorpigo de malbono kaj krimo, ekŝajnis al ŝi, ke tiel povas aspekti anĝeloj aŭ ĉielaj spiritoj. Ŝi simple ne povis forturni de ŝi la rigardon, kaj el ŝia buŝo senvole elŝiris sin la demando:
— Ho, Marko, ĉu tio povas esti?
Sed li, ekscitita de vino kaj kvazaŭ senpacienca, ke tiom da aferoj malkoncentris ŝian atenton kaj forturnis ĝin de li, diris:
— Jes, ŝi estas bela, sed ci estas miloble pli bela. Ci cin ne konas, alie ci enamiĝus je ci mem, kiel Narciso … Ŝi banas sin en lakto de azeninoj, sed cin kredeble en sia lakto banis Venero. Ci cin ne konas, mia ĝojo!… Ne rigardu ŝin. Al mi turnu la okulojn, mia ĝojo!… Tuŝu per cia buŝo ĉi tiun vinpokalon, kaj poste mi samloken almetos la mian…
Li sin almovis ĉiam pli proksimen, kaj ŝi komencis sin forŝovi al Akteo. Sed en tiu momento oni ordonis silenton, ĉar la imperiestro leviĝis. Kantisto Diodoro prezentis al li liuton el la speco nomata delto[182]; alia, Terpno, akompanonta lian ludon, proksimiĝis kun instrumento nomata nablo,[183] kaj Nerono, apoginte la delton kontraŭ la tablo, levis supren la okulojn, kaj post momento en la festenejo regis silento, interrompata sole de la susuro de la rozoj, senĉese falantaj de la plafono.
Nerono komencis kanti, aŭ pli ĝuste deklami kante kaj ritme, ĉe akompano de la du liutoj, sian himnon al Venero. Nek la voĉo, kvankam iom malklara, nek la versaĵo estis malbonaj, tiel ke la kompatindan Ligian denove kaptis riproĉoj de la konscienco, ĉar la himno, kvankam gloranta la malpuran idolanan Veneron, ŝajnis al ŝi eĉ tre bela, kaj la imperiestro mem, kun sia laŭrokrono ĉirkaŭ la frunto kaj levitaj okuloj, prezentis sin al ŝi pli majesta, multe malpli terura kaj malpli abomena ol en la komenco de la festeno.
La festenanoj respondis per tondro da aplaŭdoj. La ekkrioj: «Ho, ĉiela voĉo!» aŭdigis ĉirkaŭe; kelkaj el la virinoj, levinte supren la manojn, restis tiel, signe de ravo, eĉ post la fino de la kanto; aliaj viŝis la larme malsekajn okulojn; la tuta salonego ekbolis, kiel en abelujo. Popea, klininte sian orharan kapeton, levis al la buŝo la manon de Nerono, kaj tenis ĝin longe en silento, kaj la juna Pitagoro, mirinde bela Greko, tiu sama, kun kiu poste jam duone freneza Nerono ordonis al pastroj ligi lin per edziĝa ligo, laŭ ĉiuj ritoj, nun surgenuiĝis ĉe liaj piedoj.
Sed Nerono rigardis atente Petronion, kies laŭdojn li ĉiam deziris antaŭ ĉio, kaj tiu diris:
— Koncerne la muzikon, Orfeo estas nun sendube tiel flava pro envio, kiel Lukano ĉeestanta ĉi tie, kaj rilate al la versoj, mi bedaŭras, ke ili ne estas pli malbonaj, ĉar tiam mi trovus eble konvenajn laŭdesprimojn por ili.
Lukanon neniom kolerigis la aludo pri envio — kontraŭe, li ekrigardis Petronion dankeme kaj murmuris, ŝajnigante mishumoron:
— Malbeninda fatalo, kiu faris min samtempano de tia poeto. Mi havus, forgesota homo, lokon en la homa memoro kaj sur Parnaso, se min ne eklipsus Cezaro, kiel la suno lampeton.
Siaflanke Petronio, kiu havis mirindan memoron, komencis ripeti fragmentojn el la himno, citi apartajn versojn, laŭdi kaj analizi rimarkinde bonajn pecojn. Lukano, kvazaŭ forgesinte la envion pro la ĉarmo de la poezio, aldonis al liaj vortoj siajn ravesprimojn. Sur la vizaĝo de Nerono bildiĝis plezurego kaj senlima vanteco, ne nur parenca al malsaĝeco, sed tute kun ĝi identa. Li mem sufloris al ili la versojn, kiujn li opiniis la plej belaj; kaj fine li komencis konsoli Lukanon kaj diri al li, ke li ne perdu kuraĝon, ĉar kvankam kio oni naskiĝis, tio oni estas, tamen la kulto devata al Jupitero ne malebligas respekton al aliaj dioj.
Poste li leviĝis por forkonduki Popean, kiu, efektive nebone fartante, deziris foriri. Al la festenanoj, kiuj restis, li ordonis tamen denove okupi la lokojn, kaj antaŭdiris, ke li revenos. Efektive li revenis post momento por ebriigadi sin per la fumo de incensoj kaj rigardi la pluajn spektaklojn, kiujn li mem, Petronio aŭ Tigeleno preparis por la festeno.
Denove oni legis versaĵojn aŭ aŭskultis dialogojn, en kiuj ekstravaganco anstataŭis spritecon. Poste fama mimikisto, Pariso, prezentis la aventurojn de Joo[145] la filino de Inaĥo.[186] Al la gastoj, precipe al Ligia, ne kutiminta al similaj spektaloj, ŝajnis, ke ili vidas miraklojn kaj sorĉojn. Pariso sciis per movoj de la manoj kaj de la korpo esprimi aferojn, ŝajne neesprimeblajn en danco. Liaj manplatoj nebuligis la aeron, formante nubon luman, vivan, tremantan, volupteman, ĉirkaŭantan duone svenintan knabinan figuron, skuatan de volupta spasmo. Ĝi estis bildo, ne danco, bildo klara, malkaŝanta la misterojn de amo, sorĉa kaj senhonta, kaj kiam post ĝia fino eniris kibelpastroj kaj komencis kun siriaj junulinoj, ĉe akompano de citroj, flutoj, cimbaloj kaj tamburiletoj bakĥan dancon, plenan je sovaĝaj krioj kaj de ankoraŭ pli sovaĝa malĉasto, ŝajnis al Ligia, ke viva fajro ŝin bruligos, ke tondro devus frapi ĉi tiun domon, aŭ plafono devus fali sur la kapojn de la festenanoj.
Sed el la ora retego, streĉita sub la plafono, faladis nur rozoj, kaj dume la jam duonebria Vinicio diris al ŝi:
— Mi vidis cin en la domo de Aŭlo ĉe la fontano kaj mi ekamis cin. Estis tagiĝo kaj ci pensis, ke neniu rigardas, sed mi cin vidis … Kaj mi vidas cin tia ĝis nun, kvankam la peplo kovras cin de miaj okuloj. Ĵetu for la peplon, kiel Krispinilla. Vidu! Dioj kaj homoj serĉas amon. Nenio estas, krom ĝi, en la mondo! Metu la kapon sur mian bruston kaj fermu la okulojn!
Kaj ŝiaj pulsoj batis peze en la tempioj kaj manoj. Kaptis ŝin la impreso, ke ŝi falas en ian abismon, kaj tiu Vinicio, kiu ŝajnis antaŭe tiel proksima kaj fidinda, anstataŭ savi, tiras ŝin profunden. Kaj ŝia koro premiĝis kontraŭ li. Denove ŝi komencis timi la festenon, kaj lin, kaj sin mem. Iu voĉo, simila al la voĉo de Pomponia, diris en ŝia animo: «Ligia! savu cin!», sed io parolis al ŝi ankaŭ, ke jam estas tro malfrue, ke kiun simila fajro ĉirkaŭblovis, kiu vidis ĉion, kio okazis dum ĉi tiu festeno, en kiu la koro tiel batis, kiel en ŝi ĝi batis, kaj kiun traigis tia tremo, kia ŝin traigis ĉe lia proksimiĝo — tiu estas perdita senrevoke. Ŝi sentis sin svene. Fojfoje ŝajnis al ŝi, ke ŝi perdos la konscion, kaj poste okazos io terura. Ŝi sciis, ke neniu rajtis, minacate de la imperiestra kolero, levi sin de la festeno, antaŭ ol la imperiestro sin levis, sed eĉ se ne estus tiel, ŝi ne havis jam forton por tio.
Dume la fino de la festeno estis ankoraŭ malproksima. Sklavoj alportadis ankoraŭ novajn manĝojn kaj senĉese plenigadis la pokalojn per vino, kaj antaŭ la tabloj, starantaj en formo de unuflanke malfermita cirklo, aperis du atletoj por prezenti al la gastoj luktospektaklon.
Kaj tuj ili ekbatalis. La potencaj korpoj, brilantaj de oleo, faris unu bulegon, iliaj ostoj kraksonis en la feraj brakoj, el la kunpremitaj makzeloj eliĝadis malbonaŭgura grinco. Fojfoje oni aŭdis rapidajn, obtuzajn frapojn de iliaj piedoj sur la planko, surŝutita de safrano, jen ili haltadis senmove en silento, kaj al la spektantoj ŝajnis, ke ili vidas antaŭ si grupon, skulptitan el ŝtono. La okuloj de la Romanoj kun plezuro observis la penadon de la terure streĉitaj dorsoj, kruroj kaj brakoj. Sed la lukto ne daŭris longe, ĉar Krotono, majstro kaj estro de gladiatora lernejo, ne vane ĝuis la opinion de la plej forta homo en la regno. Lia kontraŭulo komencis spiri ĉiam pli rapide, poste stertori, poste lia vizaĝo iĝis ruĝeblua, fine sango elŝprucis el lia buŝo, kaj li malstreĉiĝis.
Tondro da aplaŭdoj salutis la finon de la lukto, kaj Krotono, apoginte la piedojn sur la dorso de la kontraŭulo, krucigis la grandegajn brakojn sur la brusto kaj rigardis ĉirkaŭen tra la ĉambrego per la okuloj de triumfanto.
Poste eniris imitistoj de bestoj kaj de iliaj voĉoj, ĵonglistoj kaj arlekenoj, sed oni malmulte ilin rigardis, ĉar vino nebuligis jam la okulojn de la spektantoj. La festeno aliformis sin iom post iom en drinkan kaj diboĉan orgion. La siriaj junulinoj, kiuj antaŭe dancis la bakĥan dancon, sin miksis kun la gastoj. La muziko ŝanĝiĝis en senordan kaj sovaĝan bruadon de citroj, liutoj, armenaj cimbaloj, egiptaj sistroj, trumpetoj kaj kornoj, kaj ĉar kelkaj el la festenanoj deziris babili, oni komencis krii al la muzikistoj, ke ili iru for. La aero, saturita je odoro de floroj, plena je aromo de oleoj, kiujn belegaj servoknabetoj ŝprucigis dum la festeno sur la piedojn de la gastoj, saturita je safrano kaj per homaj elspiraĵoj, iĝis sufoka; la lampoj brilis per malfortaj flamoj, malrektiĝis la florkronoj sur la fruntoj, la vizaĝoj paliĝis kaj kovriĝis per ŝvitgutoj.
Vitelio peze falis sub la tablon. Nigidia, sin nudiginte ĝis duono de la korpo, apogis sian ebrian, infanan kapon sur la bruston de Lukano, kaj li, egale ebria, komencis forblovi oran pudron de ŝiaj haroj, levante la okulojn supren kun senlima kontenteco. Vesteno kun la obstineco de ebriulo ripetis dekafoje la respondon de Mopso al la sigelita letero de la prokonsulo, kaj Tulio, kiu mokis la diojn, parolis per voĉo longiĝema, interrompata de singulto:
— Ĉar se la Sferoso de Ksenofano[185] estas sfera, tiam, vidu, tian dion oni povas ruli antaŭ si per la piedo, kiel barelon.
Sed Domicio Afro, maljuna ŝtelisto kaj denuncisto, indigniĝis pro tiu parolo, kaj pro indigno lasis falernon[186] verŝiĝi sur sian tutan tunikon. Li ĉiam kredis je la dioj. Homoj diras, ke Romo pereos, kaj estas eĉ iuj, kiuj asertas, ke ĝi jam pereas. Certe jes! Sed se tio venos, ĝi estos tial, ke la junularo perdis la kredon, kaj sen la kredo ne povas ekzisti virto. Oni forlasis ankaŭ la iamajn severajn morojn, kaj en nenies kapon venas la penso, ke la epikuranoj ne kapablos rezisti al barbaroj. Kaj tio estas ja senduba! Koncerne lin, li bedaŭras, ke li ĝisvivis tian tempon, kaj ke en ĝuoj li devas serĉi helpon kontraŭ ĉagrenoj, kiuj alie rapide lin subigus.
Dirinte tion, li alpremis al si sirian dancistinon kaj per la sendenta buŝo komencis kisi ŝian nukon kaj dorson, kion vidante, konsulo Memmio Regulo ekridis kaj, levinte sian kalvan kapon kun flankeniĝinta florkrono, ekparolis:
— Kiu diras, ke Romo pereas?… Sensencaĵo!… Mi, konsulo, scias plej bone … La konsuloj zorgu…[187] tridek legioj gardas nian pacon Romian![188]
Ĉe tiuj vortoj li almetis la pugnojn al la tempioj kaj komencis krii tra la tuta ĉambrego:
— Tridek legioj! — tridek legioj! De Britujo ĝis la limo Partuja!
Sed subite li haltis pripense kaj, almetinte la fingron al la frunto, diris:
— Eble eĉ, pli ĝuste, tridek du…
Kaj li ruliĝis sub la tablon, kie post momento li komencis vomi fenikopterajn langojn, rostitajn agarikojn, glaciigitajn fungojn, akridojn kun mielo, fiŝojn, viandojn kaj ĉion, kion li manĝis aŭ trinkis.
Domicion tamen ne trankviligis la nombro de la legioj, gardantaj la romian pacon: «Ne, ne! Romo devas perei, ĉar pereis la kredo je la dioj kaj la severaj moroj! Romo devas perei! Domaĝe, ĉar la vivo tamen estas bona, la imperiestro favora, la vino bongusta! Ha, kia domaĝo!»
Kaj, kaŝinte la kapon inter la skapolojn de la siria bakĥistino, li komencis plori:
— Kion gravas la estonta vivo!… Aĥilo pravis, dirante, ke preferindas esti kamplaboristo en la subsuna mondo ol reĝo en Kimerujo.[189] Kaj ankaŭ tio estas demando — ĉu ekzistas iuj dioj, kvankam la nekredo pereigas la junan generacion.
Lukano estis dume disblovinta la tutan oran pudron de la haroj de Nigidia, kiu, ebriiĝinte, endormiĝis. Poste li deprenis hederajn branĉojn de vazo staranta antaŭ li, ĉirkaŭvolvis per ili la dormantinon, kaj, plenuminte tiun taskon, komencis rigardi la ĉeestantojn per okuloj kontentegaj kaj demandaj.
Post tio li ornamis sin mem per hedero, ripetante per tono de profunda konvinko:
— Mi tute ne estas homo, sed faŭno.
Petronio ne estis ebria, sed Nerono, kiu komence trinkis malmulte pro sia «ĉiela» voĉo, ĉe la fino malplenigadis pokalon post pokalo kaj ebriiĝis. Li volis kanti plu siajn versaĵojn, la grekajn ĉi-foje, sed li forgesis ilin kaj erare ekkantis kanteton de Anakreonto. Akompanis lin ĉe tio Pitagoro, Diodoro kaj Terpno, sed ĉar neniu el ili sukcesis, tial ili haltis. Nerono siavice komencis, kiel konanto kaj estetikulo, admiri la belecon de Pitagoro, kaj pro admiro kisi liajn manojn. Tiel belegajn manojn li vidis iam nur … ĉe kiu?
Kaj metinte la manplaton al la malseka frunto, li komencis rememori. Post momento sur lia vizaĝo aperis timo:
— Ah ha! Ĉe la patrino! Ĉe Agripino!
Kaj subite ekposedis lin malserenaj vizioj.
— Oni diras, — li parolis, — ke ŝi vagas nokte ĉe lunlumo apud la maro, ĉirkaŭ Bajo kaj Baŭlo…[190] Ŝi nur vagas, kvazaŭ ŝi ion serĉus — nenio pli. Kaj kiam ŝi proksimiĝas al boato, ŝi rigardas iom kaj foriras, sed la fiŝkaptisto, kiun ŝi rigardis, mortas.
— Nemalbona temo, — diris Petronio.
Kaj Vesteno, etendinte la kolon, kiel gruo, flustris mistere:
— Mi ne kredas je la dioj, sed mi kredas je la spiritoj … ho!
Sed Nerono ne atentis iliajn vortojn kaj parolis plu:
— Mi plenumis ja la lemuriojn.[191] Mi ne volas ŝin vidi! Jam estas la kvina jaro. Mi devis, mi devis ŝin kondamni, ĉar ŝi sendis kontraŭ mi mortigiston, kaj se mi ne estus antaŭaginta, vi ne aŭdus hodiaŭ mian kanton.
— Dankon, Cezaro, en la nomo de la Urbo kaj de la mondo, — ekkriis Domicio Afro.
— Vinon! Kaj oni sonigu timpanojn!
La bruo rekomenciĝis. Lukano, tuta en hedero, volante ĝin superkrii, leviĝis kaj komencis hurli:
— Mi ne estas homo, sed faŭno, kaj mi loĝas en arbaro! E…ĥo…oooo!
Fine ebriiĝis Nerono, ebriiĝis la viroj kaj la virinoj. Vinicio estis ne malpli ebria ol la aliaj, kaj krom tio ekster la pasio naskiĝis en li inklino al malpaco, kio okazadis ĉiufoje, kiam li drinkis supermezure. Lia nigreta vizaĝo iĝadis ankoraŭ pli pala kaj liaj vortoj jam konfuziĝis, kiam li parolis rapide per laŭta kaj ordona voĉo:
— Donu la buŝon! Hodiaŭ, ĉu morgaŭ, estas egale! Sufiĉe jam! La imperiestro prenis cin de Aŭlo por cin donaci al mi, ci komprenas! Morgaŭ je la krepusko mi sendos sklavojn por cin preni, ci komprenas! La imperiestro promesis cin al mi, antaŭ ol li cin prenis … Ci devas esti mia! Donu la buŝon! Mi ne volas atendi ĝis morgaŭ … donu rapide la buŝon!
Kaj li ĉirkaŭprenis ŝin, sed Akteo komencis ŝin defendi, kaj ankaŭ Ligia mem sin defendis per la lastaj fortoj, ĉar ŝi sentis, ke ŝi pereas. Vane tamen ŝi penis ambaŭmane depreni de si lian senharan brakon; vane per voĉo, en kiu vibris korpremo kaj timo, ŝi petegis, ke li ne estu tia, kia li estas, ke li ŝin kompatu. Lia vinsaturita spiro ĉirkaŭblovadis ŝin ĉiam pli proksime, kaj lia vizaĝo troviĝis tuj apud la ŝia. Li ne estis plu tiu iama, bona Vinicio, preskaŭ kara al ŝia animo, sed ebria, malbona satiruso, kiu plenigis ŝin per teruro kaj abomeno.
La fortoj tamen forlasadis ŝin ĉiam pli. Vane, forklininte sin, ŝi turnis for la vizaĝon por eviti liajn kisojn. Li leviĝis, kaptis ŝin per ambaŭ brakoj, kaj altirinte ŝian kapon al la brusto, komencis, spiregante, dispremi per la buŝo ŝian paliĝintan buŝon.
Sed en la sama momento terura forto disigis liajn brakojn for de ŝia kolo tiel facile, kvazaŭ tio estus brakoj infanaj, kaj lin mem ŝovis flanken, kiel sekan branĉeton aŭ velkintan folion. Kio okazis? Vinicio frotis la mirigitajn okulojn kaj subite ekvidis super si la grandegan figuron de Urso, la Ligio kiun li vidadis en la domo de Aŭlo.
La Ligio staris trankvile, rigardante Vinicion per siaj bluaj okuloj tiel strange, ke al la juna viro la sango koagulis en la vejnoj. Poste li prenis sur la brakojn sian reĝidinon kaj per paŝo egalmezura, malbrua, eliris el la festenejo.
Akteo en la sama momento eliris post li.
Sekundon Vinicio sidis kvazaŭ ŝtoniĝinte, poste li saltleviĝis kaj ekkuris al la elirejo.
Sed la pasio, mirego, furiozo kaj vino subhakis liajn gambojn. Li ekŝanceliĝis foje kaj refoje, poste kaptis la nudan ŝultron de iu el la bakĥantinoj kaj komencis, palpebrumante, demandi:
— Kio okazis?
Ŝi prezentis al li pokalon da vino kun rideto en la nebulkovritaj okuloj kaj dirisлигиец:
— Trinku!
Vinicio eltrinkis kaj falegis planken.
Plimulto da gastoj jam kuŝis sub la tabloj; aliaj vagis per ŝanceliĝema paŝo tra la festenejo, aliaj dormis sur sofoj, ronkante aŭ vomante en la dormo superfluon de la vino, kaj sur la ebriajn konsulojn kaj senatanojn, sur la ebriajn kavalirojn, poetojn, filozofojn, sur la ebriajn dancistinojn kaj patriciinojn, sur tiun tutan mondon, ĉioregan ankoraŭ, sed jam senaniman, florkronitan kaj diboĉegan, sed jam estingiĝantan, el la ora retego, streĉita sub la plafono, pluvis kaj pluvis senĉese rozoj.
Ekstere komencis tagiĝi.
Urson neniu haltigis, neniu eĉ demandis, kion li faras. Tiuj el la gastoj, kiuj ne kuŝis sub la tablo, ne plu okupis siajn lokojn, do servistoj, vidante grandegulon porti sur la brakoj festenaninon, pensis, ke tio estas sklavo, elportanta sian ebrian sinjorinon. Cetere Akteo iris kun ili, kaj ŝia ĉeesto forigis ĉian dubon.
Tiel ili eliris el la festenejo en apudan ĉambron, kaj el tie en galerion kondukantan al la loĝejo de Akteo.
La fortoj forlasis Ligian tiagrade, ke ŝi kuŝis sur la brakoj de Urso kvazaŭ senviva. Sed kiam ŝin ĉirkaŭblovis malvarmeta kaj pura aero, ŝi malfermis la okulojn. Tagiĝadis ĉiam pli. Post momento, irante laŭlonge de la galerio, ili enpaŝis flankan portikon, turnitan ne al la korto, sed al la palacaj ĝardenoj, kie la pintoj de pinioj kaj cipresoj roznuancis jam de la matenruĝo. Tiu parto de la grandega konstruaĵo estis senhoma kaj la resonoj de la muziko, de la festena kriado atingis ilin ĉiam malpli klare. Al Ligia ekŝajnis, ke oni elŝiris ŝin el infero kaj elportis en la luman mondon de Dio. Do, ekzistis io ekster tiu abomena triklinio. Ekzistis la ĉielo, la matenruĝo, la lumo kaj la kvieto. La junulinon kaptis subita ploro kaj, sin premante al la ŝultro de la grandegulo, ŝi komencis ripeti plorĝeme:
— Ni iru hejmen, Urso! hejmen, al Aŭlo!
— Ni iru, — respondis Urso.
Tamen dume ili troviĝis en la malgranda atrio, apartenanta al la loĝejo de Akteo. Tie Urso sidigis Ligian sur marmoran benkon, proksime de la fontano, kaj Akteo komencis ŝin trankviligi kaj instigi al dormo, certigante, ke ĉi-momente nenio ŝin minacas, ĉar la ebriaj festenanoj dormos post la festeno ĝis la vespero. Sed Ligia dum longa tempo ne volis trankviliĝi, kaj, premante la tempiojn per la manoj, ripetadis, kiel infano:
— Hejmen! Al Aŭlo!
Urso estis preta. Certe, ĉe la pordego staras pretorianoj, sed li ja iel trairos. La soldatoj ne haltigas elirantojn. Antaŭ la arko svarmas palankenoj. Homoj komencos eliri grandare. Neniu ilin haltigos. Ili eliros kune kun la amaso kaj iros rekte hejmen. Cetere, ne li decidas pri tio! Kiel la reĝidino ordonas, tiel estu. Por tio li ja estas ĉi tie.
Kaj Ligia ripetadis:
— Jes, Urso, ni eliros.
Akteo devis havi prudenton por ili ambaŭ. Ili eliros! Jes! Neniu ilin haltigos. Sed forkuri el la imperiestra palaco estas malpermesite, kaj kiu tion faras, ofendas lian majeston. Ili eliros, sed vespere centuriestro kun taĉmento da soldatoj alportos mortverdikton al Aŭlo, al Pomponia Grecena, Ligian prenos ree en la palacon, kaj tiam restos por ŝi nenia savrimedo. Se la Plaŭcioj akceptos ŝin en sian hejmon, morto atendas ilin sendube.
La brakoj de Ligia falis. Estis nenia rimedo. Ŝi devis elekti inter la pereo de la Plaŭcioj kaj la sia. Irante al la festeno, ŝi esperis, ke Vinicio kaj Petronio elpetos ŝin de la imperiestro kaj redonos al Pomponia, nun ŝi tamen sciis, ke ĝuste ili instigis la imperiestron forpreni ŝin de Aŭlo. Estis neniu rimedo. Nur miraklo povis savi ŝin el tiu abismo. Miraklo kaj la dia potenco.
— Akteo, — ŝi diris malespere, — ĉu ci aŭdis, kion diris Vinicio, ke la imperiestro min donacis al li kaj ke vespere li alsendos sklavojn kaj prenos min en sian domon?
— Mi aŭdis, — diris Akteo.
Kaj dismetinte la brakojn, ŝi eksilentis. La malespero, kun kiu Ligia parolis, ne trovis en ŝi eĥon. Ŝi mem estis ja amatino de Nerono. Ŝia koro, kvankam bona, ne povis sufiĉe senti la hontindecon de tia rilato. Kiel eksa sklavino, ŝi tro alkutimiĝis al la leĝoj de sklaveco, kaj krom tio ŝi plu amis Neronon. Se li volus al ŝi reveni, ŝi etendus al li la brakojn, kiel al sia feliĉo. Vidante nun klare, ke Ligia devas aŭ iĝi amatino de la juna kaj bela Vinicio, aŭ elmeti sin mem kaj la Plaŭciojn al pereo, ŝi simple ne komprenis, kiel la junulino povis heziti.
— En la imperiestra palaco, — ŝi diris post momento, — ci ne estus pli sekura ol en la domo de Vinicio.
Kaj ne venis al ŝi la penso, ke kvankam ŝi diris la veron, ŝiaj vortoj signifis: «paciĝu kun la sorto kaj iĝu konkubino de Vinicio». Sed al Ligia, kiu sentis ankoraŭ sur la buŝo liajn kisojn, plenajn je besta pasio kaj brulantajn, kiel karbo, la sango ekfluis en la vizaĝon pro honto ĉe la nura rememoro pri ili.
— Neniam! — ŝi ekkriis eksplode. — Mi restos nek ĉi tie, nek ĉe Vinicio! Neniam!
Akteon mirigis ŝia eksplodo.
— Ĉu ci tiom malamas Vinicion? — ŝi demandis.
Sed Ligia ne povis respondi, ĉar denove kaptis ŝin ploro. Akteo alpremis ŝin al la brusto kaj komencis trankviligi.
Urso spiris peze kaj kunpremis la grandegajn pugnojn, ĉar, amante kun hunda fideleco sian reĝidinon, li ne povis elteni la vidon de ŝiaj larmoj. En lia duonsovaĝa koro de Ligio naskiĝis la deziro reveni en la festenejon, sufoki Vinicion kaj, se necese, ankaŭ la imperiestron. Tamen li timis proponi al sia sinjorino tian servon, malcerta ĉu tia ago, kiu komence ŝajnis al li treege simpla, konvenas al konfesanto de la krucumita Ŝafido.
Kaj Akteo, kvietiginte Ligian, komencis denove demandi:
— Ĉu ci tiel lin malamas?
— Ne, — diris Ligia, — mi ne rajtas lin malami, ĉar mi estas kristanino.
— Mi scias, Ligia. Mi ankaŭ scias el la leteroj de Paŭlo el Tarso, ke vi, kristanoj, ne rajtas malhonoriĝi, nek timi morton pli ol pekon, sed diru al mi, ĉu cia instruo permesos kaŭzi morton?
— Ne.
— Kiel do ci povas venigi venĝon de la imperiestro sur la domon de Aŭlo?
Sekvis momento da silento. Abismo sen fundo malfermiĝis denove antaŭ Ligia.
Kaj la juna liberigitino parolis plu:
— Mi demandas, ĉar mi bedaŭras cin, mi bedaŭras la bonan Pomponian, kaj Aŭlon, kaj ilian infanon. Mi longe vivas en ĉi tiu domo, kaj mi scias, per kio minacas la kolero de la imperiestro. Ne! Vi ne povas eskapi el ĉi tie. Nur unu rimedo restas al ci: petegi Vinicion, ke li redonu cin al Pomponia.
Sed Ligia malsuprenŝovis sin sur la genuojn por petegi iun alian. Ankaŭ Urso surgenuiĝis, kaj ambaŭ komencis preĝi en la imperiestra palaco, ĉe la matenruĝo.
Akteo la unuan fojon vidis tian preĝon kaj ne povis deturni la okulojn de Ligia, kiu, turnite al ŝi profile, levinte la kapon kaj la manojn al la ĉielo, kvazaŭ atendis helpon de tie. La tagiĝo verŝis lumon sur ŝiajn malhelajn harojn kaj sur la blankan peplon, speguliĝis en la pupiloj, kaj, tuta en brilo, ŝi mem aspektis kiel lumo. En ŝia paliĝinta vizaĝo, en la malfermita buŝo, en la levitaj manoj kaj okuloj oni vidis ian superteran ekstazon. Kaj Akteo nun ekkomprenis, kial Ligia povis iĝi nenies konkubino. Antaŭ la iama amatino de Nerono flankeniĝis kvazaŭ rando de vualo, kovranta mondon tute alian ol tiu, al kiu ŝi kutimis. Mirigis ŝin tiu preĝo, tie ĉi, en la domo de krimo kaj malĉasto. Antaŭ momento ŝajnis al ŝi, ke ekzistas por Ligia nenia savrimedo, sed nun ŝi ekpensis, ke povas okazi io eksterordinara, ke venos ia helpo, tiel potenca, ke la imperiestro mem ne povos ĝin rezisti, ke el la ĉielo malsuprenvenos ia flugilhava armeo helpe al la junulino, aŭ ke la suno substernos al ŝi siajn radiojn kaj tiros al si. Ŝi aŭdis jam pri multaj mirakloj inter la kristanoj, kaj pensis nun, ke videble ĉio ĉi tio estas vero, se Ligia tiel preĝas.
Fine Ligia sin levis kun vizaĝo lumigita de espero; ankaŭ Urso sin levis, kaj ekkaŭrinte apud la benko, rigardis sian sinjorinon, atendante ŝiajn vortojn.
La okuloj de Ligia nebuliĝis kaj post momento du grandaj larmoj ruliĝis malrapide sur ŝiaj vangoj.
— Dio benu Pomponian kaj Aŭlon, — ŝi diris. — Mi ne rajtas ilin pereigi, do mi neniam revidos ilin.
Poste, sin turninte al Urso, ŝi komencis paroli al li, ke li sola restis al ŝi en la mondo, ke li nun estu ŝia patro kaj zorganto. Ili ne povas serĉi rifuĝon en la domo de Aŭlo, ĉar tio altirus sur ĝin koleron de Nerono. Sed ŝi ankaŭ ne povas resti en la imperiestra palaco, nek ĉe Vinicio. Urso do prenu ŝin, konduku el la urbo kaj kaŝu ie, kie ŝin trovos nek Vinicio, nek liaj servistoj. Ŝi iros kun li ĉien, eĉ trans marojn, eĉ trans montojn, al barbaroj, kie oni ne aŭdis la nomon de Romo kaj kien ne atingas la povo de la imperiestro. Li prenu ŝin kaj savu, ĉar li sola restis al ŝi.
La Ligio estis preta kaj, signe de obeo, kliniĝinte, li brakumis ŝiajn genuojn. Sed sur la vizaĝo de Akteo, kiu atendis miraklon, bildiĝis elreviĝo. Nur tion kaŭzis do tiu preĝo? Forkuri el la imperiestra palaco signifas plenumi krimon de ofendo de lia majesto, kiu devas esti venĝita, kaj eĉ se Ligia sukcesus kaŝi sin, Nerono venĝos kontraŭ la Plaŭcioj. Se ŝi volas eskapi, ŝi eskapu el la domo de Vinicio. Tiam la imperiestro, kiu nevolonte okupiĝas pri fremdaj aferoj, eble eĉ ne volos helpi al Vinicio en la serĉado, kaj ĉiuokaze ne estos plenumita krimo de ofendo de la majesto.
Sed Ligia mem ĝuste tiel pensis. La Plaŭcioj eĉ ne scios, kie ŝi estas, eĉ ne Pomponia. Tamen ŝi eskapos ne el la domo de Vinicio, sed elvoje. Li diris al ŝi en sia ebrieco, ke vespere li sendos por ŝi siajn sklavojn. Li diris sendube la veron, kiun li ne konfesus, se li estus sobra. Supozeble li mem, aŭ eble li kune kun Petronio, parolis antaŭ la festeno kun Nerono kaj ricevis de li la promeson, ke morgaŭ vespere li ŝin transdonos. Kaj se hodiaŭ ili eĉ forgesus, ili sendos por ŝi morgaŭ. Sed Urso savos ŝin. Li venos, elportos ŝin el la palankeno, kiel li ŝin elportis el la festenejo, kaj ili iros en la mondon. Al Urso neniu kapablos rezisti. Al li ne rezistus eĉ tiu terura luktisto, kiu hieraŭ luktis en la festenejo. Sed ĉar Vinicio povas sendi tre multe da sklavoj, tial Urso iros tuj al la episkopo, Lino,[192] por peti konsilon kaj helpon. La episkopo kompatos ŝin, ne lasos en la manoj de Vinicio, kaj ordonos al kristanoj iri kun Urso kaj savi ŝin. Ili ŝin elbatalos kaj forkondukos, kaj poste Urso scios elirigi ŝin el la urbo kaj kaŝi ie de la romia potenco.
Kaj ŝia vizaĝo denove komencis kovri sin per rozkoloro kaj ridi. Kuraĝo denove ŝin plenigis, kvazaŭ la espero pri savo estus jam iĝinta realaĵo. Subite ŝi ĵetis la brakojn ĉirkaŭ la kolon de Akteo kaj, almetinte sian belegan buŝon al ŝia vango, komencis flustri:
— Ci ne perfidos nin, Akteo, ĉu ne?
— Je la ombro de mia patrino, — respondis la liberigitino, — mi ne perfidos vin, kaj petu nur cian Dion, ke Urso sukcesu cin elbatali.
Sed la bluaj, infanaj okuloj de la grandegulo brilis de feliĉo. Jen, li sciis nenion elpensi, kvankam li streĉis sian mizeran kapon, sed tian aferon li ja scipovos. Kaj ĉu tage, aŭ nokte, estas al li egale!… Li iros al la episkopo, ĉar la episkopo legas en la ĉielo, kion oni devas fari, kaj kion oni ne devas. Sed kolekti kristanojn li scius ĉiuokaze. Ĉu li ne havas sufiĉe da konatoj, sklavoj, gladiatoroj kaj liberaj homoj, kaj en Suburo, kaj trans la pontoj? Li kolektus milon, kaj du milojn da ili. Li elbatalos sian sinjorinon, kaj elkonduki ŝin el la urbo li ankaŭ scipovos, kaj iri kun ŝi li scipovos. Ili iros eĉ al la fino de la mondo, eĉ tien, el kie ili venis, kaj kie neniu aŭdis pri Romo.
Tiam li komencis rigardi antaŭ sin, kvazaŭ volante vidatingi iajn aferojn pasintajn kaj treege malproksimajn, poste li komencis paroli:
— En nian arbaregon? Ho, kia arbarego, kia arbarego estas tie!
Sed post momento li forskuis de si la viziojn:
Jen, li tuj iros al la episkopo, kaj vespere kun ia cento da homoj li jam embuskos la palankenon. Kaj konduku ĝin tiam ne nur sklavoj, sed eĉ pretorianoj!! Neniu jam prefere ŝovu sin sub lian pugnon, eĉ en fera kiraso … Ĉar ĉu fero estas tiel fortika? Se kaskon taŭge frapi, la kapo sub ĝi ne eltenos la frapon!
Sed Ligia kun grandega kaj kune infana seriozeco levis supren la fingron.
— Urso! «Ne mortigu!», — ŝi diris.
La Ligio ŝovis sian madzosimilan brakegon malantaŭ la kapon kaj komencis, murmurante, froti la nukon en granda embaraso: li ja devas elbatali ŝin … «sian lumon» … Ŝi mem diris, ke nun estas lia vico … Li atentos, kiom li povos. Sed se tio okazus senvole? Li ja devas ŝin elbatali! Nu, se ĝi okazos, li tiel pentofaros, tiel petos pardonon de la Senkulpa Ŝafido, ke la Krucumita Ŝafido indulgos lin, mizeran … Li ja ne volus ofendi la Ŝafidon, nur la manojn li havas tiel pezajn … Granda kortuŝo bildiĝis sur lia vizaĝo, sed volante ĝin kaŝi, li riverencis kaj diris:
— Do mi iras al la sankta episkopo.
Akteo brakumis la kolon de Ligia kaj ekploris…
Ankoraŭfoje ŝi vidis, ke ekzistas mondo kie eĉ en sufero estas pli da feliĉo ol en ĉiuj luksoj kaj ĝuoj de la imperiestra palaco, ankoraŭfoje fende malfermiĝis antaŭ ŝi pordo al lumo, sed samtempe ŝi eksentis, ke ŝi ne indas trairi tiun pordon.
La koro de Ligia sin premis pro sopiro je Pomponia Grecena, kiun ŝi amis per la tuta animo, kaj je la tuta domo de Aŭlo — tamen ŝia malespero pasis. Ŝi sentis eĉ certan dolĉecon, pensante, ke jen ŝi oferas por sia Vero la bonstaton kaj komforton kaj akceptas vagan, nekonatan vivon. Eble estis en tio iom da infana scivolo, kia estos tiu vivo, for, en malproksimaj landoj, inter barbaroj kaj sovaĝaj bestoj, estis tamen pli multe da profunda kaj fidanta kredo, ke ŝi agas tiel, kiel ordonis la dia Majstro, kaj ke de nun li mem zorgos pri ŝi, kiel pri obea kaj fidela infano. Kaj en tiu okazo kia malbono povas ŝin trafi? Se venos iaj suferoj, ŝi elportos ilin en lia nomo. Se venos neatendita morto, li prenos ŝin, kaj iam, kiam mortos Pomponia, ili estos kune dum la tuta eterneco. Multfoje, ankoraŭ en la domo de Aŭlo, ŝi afliktis sian infanan kapeton, ke ŝi, kristanino, povas nenion fari por tiu Krucumito, pri kiu Urso parolis kun tia kortuŝo. Sed nun la momento venis!
Ligia sentis sin preskaŭ feliĉa kaj komencis rakonti pri sia feliĉo al Akteo, kiu tamen ne povis ŝin ekkompreni. Forlasi ĉion, forlasi la domon, bonstaton, la Urbon, ĝardenojn, templojn, portikojn, ĉion, kio estas bela, forlasi la sunan landon kaj la proksimajn homojn, kaj kial? Por kaŝi sin de amo de juna kaj bela kavaliro?… Ĉio tio ne povis eniri en la kapon de Akteo. En momentoj ŝi sentis, ke tio estas prava, ke povas eĉ esti en tio ia grandega, mistera feliĉo, sed ŝi ne povis klare konsciigi tion al si, tiom pli, ke antaŭ Ligia estis ankoraŭ travivaĵo, kiu povis malbone finiĝi, kaj en kiu ŝi povis simple perdi la vivon.
Akteo estis denature timema kaj kun maltrankvilo ŝi pensis pri tio, kion la vespero povas alporti. Sed ŝi ne volis paroli al Ligia pri sia timo, kaj ĉar intertempe plenlume tagiĝis kaj la suno enrigardis en la atrion, ŝi komencis inklinigi ŝin al ripozo, necesa post la sendorme pasigita nokto. Ligia ne kontraŭstaris, kaj ili ambaŭ eniris en la dormoĉambron, kiu estis vasta kaj lukse aranĝita, pro la iamaj rilatoj inter Akteo kaj Nerono. Tie ili kuŝiĝis unu apud la alia, sed Akteo, malgraŭ la laceco, ne povis endormiĝi. Delonge ŝi estis malgaja kaj malfeliĉa, sed nun komencis ŝin kapti ia maltrankvilo, kiun ŝi neniam spertis antaŭe. Ĝis tiam la vivo nur ŝajnis al ŝi peza kaj senmorgaŭa, nun ĝi ekŝajnis al ŝi subite malnobla.
En ŝia kapo naskiĝadis ĉiam pli granda ĥaoso. La pordo al la lumo komencis denove jen fermi sin, jen sin malfermi. Sed en la momentoj, kiam ĝi sin malfermis, la lumo blindigis ŝin tiel, ke ŝi nenion vidis klare. Ŝi nur divenis pli ĝuste, ke tiu lumeco entenas ian feliĉon simple senliman, kompare kun kiu ĉio alia estas tiagrade senvalora, ke se, ekzemple, Nerono forigus Popean kaj ree ekamus ŝin, Akteon, eĉ tio estus vantaĵo. Subite venis al ŝi la ideo, ke tiu imperiestro, kiun ŝi amis kaj kiun malgraŭvole ŝi konsideris ia duondio, estas iu tiel mizera, kiel ĉiu el la sklavoj, kaj tiu palaco kun kolonaroj el Numiduja marmoro estas io ne pli valora ol amaso da ŝtonoj. Sed fine tiuj sentoj, kiujn ŝi ne povis al si konsciigi, komencis ŝin turmenti. Ŝi penis endormiĝi, sed, mordate de maltrankvilo, ne povis.
Fine, supozante ke same maldormas ankaŭ Ligia, super kiu ekpendis tiom da danĝeroj kaj necerteco, Akteo sin turnis al ŝi por paroli pri ŝia vespera eskapo.
Sed Ligia dormis trankvile. En la malluman dormoĉambron, tra nesufiĉe precize surtirita kurteno, enfalis kelkaj helaj radioj, en kiuj flugturniĝis ora polvo. Ĉe ilia lumo Akteo rimarkis ŝian delikatan vizaĝon, apogitan sur la nuda brako, la fermitajn okulojn kaj iom malfermitan buŝon. Ŝi spiris egalritme, sed tiel, kiel oni spiras en dormo.
«Ŝi dormas, ŝi povas dormi!» — ekpensis Akteo, — «ŝi ja estas ankoraŭ infano.»
Tamen post momento venis en ŝian kapon la penso, ke tiu infano preferas tamen forkuri ol iĝi amatino de Vinicio, ke ŝi preferas mizeron ol malhonoron, vagan vivon ol luksan domon ĉe Karinoj ol belajn vestojn, juvelojn kaj festenojn, sonojn de liutoj kaj citroj.
«Kial?»
Kaj ŝi komencis rigardi Ligian, kvazaŭ volante trovi respondon en ŝia dormlulata vizaĝo. Ŝi rigardis ŝian puran frunton, la serenajn arkojn de la brovoj, la duone malfermitan buŝon, la knabinan bruston movatan de trankvila spiro, post tio ŝi ekpensis denove:
«Kiel diferenca ŝi estas de mi!»
Kaj Ligia ekŝajnis al ŝi io mirinda, ia dia vizio, iu amelektita de dioj, centloble pli bela ol ĉiuj floroj en la imperiestra ĝardeno kaj ol ĉiuj skulptaĵoj en lia palaco. Sed en la koro de la Grekino ne estis envio. Kontraŭe, je la penso pri la danĝeroj, kiuj minacis la junulinon, kaptis ŝin granda kompato. Naskiĝis en ŝi ia patrina sento; Ligia ekŝajnis al ŝi ne nur belega, sed ankaŭ tre amata, kaj proksimiginte la buŝon al ŝiaj malhelaj haroj, ŝi komencis ilin kisi.
Ligia dume dormis trankvile, kvazaŭ hejme, sub la zorgado de Pomponia Grecena. Kaj ŝi dormis sufiĉe longe. La tagmezo jam pasis, kiam ŝi malfermis siajn bluajn okulojn kaj komencis ĉirkaŭrigardi tra la dormoĉambro kun grandega miro. Mirigis ŝin videble, ke ŝi ne estas hejme, ĉe Aŭlo.
— Ĉu tio estas ci, Akteo? — ŝi diris fine, rimarkinte en la krepusko la vizaĝon de la Grekino.
— Mi, Ligia.
— Ĉu jam estas vespero?
— Ne, infano, sed la tagmezo jam pasis.
— Kaj Urso ne revenis?
— Urso ne diris, ke li revenos, nur ke vespere li embuskos kun kristanoj la palankenon.
— Vere.
Post tio ili forlasis la dormoĉambron kaj iris en banejon, kie, baninte Ligian, Akteo kondukis ŝin al matenmanĝo, kaj poste en la palacajn ĝardenojn, kie oni devis timi nenian danĝeran renkonton, ĉar Nerono kaj liaj plej eminentaj korteganoj dormis ankoraŭ. Ligia la unuan fojon en la vivo vidis tiujn grandiozajn ĝardenojn, plenajn je cipresoj, pinioj, kverkoj, olivarboj kaj mirtoj, inter kiuj blankis tuta popolo da statuoj, brilis trankvilaj speguloj de lagetoj, floris tutaj boskoj da rozoj, surŝpucataj de fontana akvopolvo, kie eniron al sorĉaj grotoj ĉirkaŭkreskis hedero aŭ vinberbranĉoj, kie sur la akvoj naĝis arĝentaj cignoj, kaj inter la statuoj kaj arboj promenis malsovaĝigitaj gazeloj el dezertoj de Afriko kaj diverskoloraj birdoj, venigitaj el ĉiuj konataj landoj de la mondo.
La ĝardenoj estis senhomaj; tie kaj ie kun fosiloj en la manoj laboris sklavoj, duonvoĉe kantante; aliaj, al kiuj oni donis momenton da ripozo, sidis apud lagetoj aŭ en ombro de kverkoj, en tremantaj lumetoj, penetrantaj tra la folioj; aliaj fine surŝprucadis rozojn aŭ palviolajn safranflorojn. Akteo kaj Ligia promenis sufiĉe longe, rigardante ĉiujn mirindaĵojn de la ĝardenoj, kaj kvankam mankis al Ligia la libereco de la penso, ŝi estis ankoraŭ tro infana por povi kontraŭstari la intereson, scivolon kaj admiron. Venis eĉ en ŝian kapon la ideo, ke se la imperiestro estus bona, tiam en tia palaco kaj en tiaj ĝardenoj li povus esti tre feliĉa.
Sed fine, iom lacaj, ili sidiĝis sur benko, preskaŭ tute kaŝita en cipresa densaĵo, kaj komencis paroli pri tio, kio plej multe pezis sur iliaj koroj, tio estas pri la vespera eskapo de Ligia.
Akteo estis multe malpli trankvila ol Ligia pri la sukceso de tiu eskapo. En momentoj eĉ ŝajnis al ŝi, ke tio estas freneza plano, kiu ne povas sukcesi. Ŝi sentis ĉiam pli grandan kompaton por Ligia. En ŝian kapon venis la ideo, ke centoble malpli danĝere estus peni persvadi Vinicion. Post momento ŝi komencis demandi Ligian, kiel longe ŝi konas Vinicion, kaj ĉu ŝi opinias, ke li eble lasus sin moligi kaj redonus ŝin al Pomponia.
Sed Ligia skuis malgaje sian malhelan kapeton.
— Ne. En la domo de Aŭlo Vinicio estis alia, tre bona, sed de la hieraŭa festeno mi lin timas kaj preferas forkuri al la Ligioj.
Akteo demandis plu:
— Tamen en la domo de Aŭlo li estis al ci simpatia?
— Jes, — respondis Ligia, klinante la kapon.
— Ci ja ne estas sklavino, kia mi estis, — diris Akteo post momenta pripenso. — Vinicio povus al ci edziĝi. Ci estas garantiulino kaj filino de la reĝo de la Ligioj. Aŭlo amas cin, kiel propran infanon, kaj mi estas certa, ke ili prete akceptus cin kiel filinon. Vinicio povus al ci edziĝi.
Sed ŝi respondis ankoraŭ pli mallaŭte kaj malgaje:
— Mi preferas forkuri al la Ligioj.
— Ligia, ĉu ci volas, ke mi tuj iru al Vinicio, veku lin, se li dormas, kaj diru tion, kion mi diras nun al ci? Jes, mia kara, mi iros al li kaj diros: Vinicio, ŝi estas reĝa filino kaj amata infano de la glora Aŭlo; se ci amas ŝin, redonu ŝin al Aŭlo kaj poste prenu ŝin, kiel edzinon, el ilia domo.
La junulino tamen respondis per voĉo jam tiel mallaŭta, ke Akteo apenaŭ povis aŭdi:
— Mi preferas al la Ligioj.
Kaj du grandaj larmoj ekpendis sur ŝiaj mallevitaj okulharoj.
Sed la pluan interparolon interrompis brueto de proksimiĝantaj paŝoj, kaj antaŭ ol Akteo havis tempon vidi, kiu venas, antaŭ la benko aperis Sabena Popea kun malgranda sklavina sekvantaro. Du sklavinoj tenis super ŝia kapo tufojn da strutaj plumoj, fiksitajn sur oraj stangoj, per kiuj ili ventumis ŝin facile kaj ŝirmis kontraŭ la ankoraŭ brulanta aŭtuna suno, dum antaŭ ŝi etiopino, nigra, kiel ebono, kun pufaj mamoj, kvazaŭ ŝvelintaj de lakto, portis sur la brakoj infanon, ĉirkaŭvolvitan per purpura tuko kun oraj franĝoj. Akteo kaj Ligia leviĝis, supozante, ke Popea pasos preter la benko sen atenti ilin, sed ŝi haltis antaŭ ili kaj diris:
— Akteo, la sonoriletoj, kiujn ci alkudris al la pupo, estis malbone alkudritaj; la infano deŝiris unu kaj ekportis al la buŝo; feliĉe, Lilito rimarkis tion sufiĉe frue.
— Pardonu, dia, — respondis Akteo, krucigante la manojn sur la brusto kaj klinante la kapon.
Sed Popea komencis rigardi Ligian.
— Kiu estas ĉi tiu sklavino, — ŝi demandis post momento.
— Ŝi ne estas sklavino, dia aŭgustino, sed zorgatino de Pomponia Grecena kaj filino de la reĝo de la Ligioj, donita de li al Romo, kiel garantiulino.
— Kaj ŝi venis cin viziti?
— Ne, aŭgustino. De antaŭhieraŭ ŝi loĝas en la palaco.
— Pro kies ordono?
— Pro la ordono de la imperiestro…
Popea komencis ankoraŭ pli atente rigardi Ligian, kiu staris antaŭ ŝi kun klinita kapo, jen levante pro sciemo siajn radiajn okulojn, jen denove kovrante ilin per la palpebroj. Subita sulko aperis inter la brovoj de la aŭgustino. Ĵaluza pri sia beleco kaj pri la regado, ŝi vivis en senĉesa timo, ke iam iu feliĉa rivalino pereigos ŝin, kiel ŝi pereigis Oktavian. Tial ĉiu bela vizaĝo en la palaco vekis en ŝi suspekton. Per okulo de spertulino ŝi ekzamenis unurigarde la tutan figuron de Ligia, taksis ĉiun detalon de ŝia vizaĝo, kaj ektimis. «Ŝi estas simple nimfo», — ŝi diris al si. «Ŝin naskis Venero mem». Kaj subite venis en ŝian kapon la penso, kiu ĝis nun venis al ŝi neniam, ĉe ekvido de iu ajn belulino: ke ŝi estas multe pli aĝa! Ekvibris en ŝi la vundita memamo, kaptis ŝin maltrankvilo kaj diversaj timoj rapide trairis ŝian kapon. «Eble Nerono ŝin ne vidis, aŭ eble, rigardante tra la smeraldo, li ne ĝuste taksis ŝin. Sed kio povas okazi, se li renkontos ŝin tage, ĉe sunlumo, tiel belegan?… Plie, ŝi ne estas sklavino, ŝi estas reĝa filino, el barbara gento, vere, sed reĝa filino! Dioj senmortaj! Ŝi estas same bela, kiel mi, kaj pli juna!» La sulko inter ŝiaj brovoj iĝis ankoraŭ pli granda, kaj la pupiloj el sub la oraj okulharoj ekbrilis per malvarma brilo.
Sed, turninte sin al Ligia, ŝi komencis demandi kun ŝajna trankvileco:
— Ĉu ci parolis kun la imperiestro?
— Ne, aŭgustino.
— Kial ci preferas esti ĉi tie ol ĉe Aŭlo?
— Mi ne preferas, sinjorino. Petronio instigis la imperiestron, ke li forprenu min de Pomponia, sed mi estas ĉi tie kontraŭvole, sinjorino!
— Kaj ci dezirus reveni al Pomponia?
La lastan demandon Popea faris per voĉo pli mola kaj pli milda, do en la koron de Ligia penetris espero.
— Sinjorino, — ŝi diris, etendante al ŝi la manojn, — la imperiestro promesis fordoni min, kiel sklavinon, al Vinicio, sed ci propetu pri mi kaj revenigu min al Pomponia.
— Do Petronio instigis la imperiestron, ke li forprenu cin de Aŭlo kaj fordonu al Vinicio?
— Jes, sinjorino. Vinicio estas sendonta por mi ankoraŭ hodiaŭ siajn sklavojn, sed ci, bona, ci kompatu min.
Dirinte tion, ŝi klinis sin, kaj kaptinte la randon de la vesto de Popea, atendis ŝian vorton kun batanta koro. Popea rigardis ŝin momente kun vizaĝo lumigita de malbona rideto, post kio ŝi diris:
— Do mi promesas al ci, ke jam hodiaŭ ci iĝos sklavino de Vinicio.
Kaj ŝi foriris, kiel fantomo belega, sed malbona. La orelojn de Ligia kaj Akteo atingis nur krio de la infano, kiu ial komencis plori.
Ankaŭ la okuloj de Ligia pleniĝis je larmoj, sed post momento ŝi prenis la manon de Akteo kaj diris:
— Ni revenu. Helpon ni atendu nur el tie, el kie ĝi povas veni.
Kaj ili revenis en la atrion, kiun ili ne forlasis ĝis la vespero. Kiam mallumiĝis kaj kiam sklavoj enportis kvaroblajn meĉlampojn kun grandegaj flamoj, ili ambaŭ estis tre palaj. Ilia interparolo ŝiris sin ĉiumomente. Ambaŭ aŭskultis, ĉu iu ne proksimiĝas. Ligia ripetadis senĉese, ke kvankam kun bedaŭro ŝi forlasas Akteon, tamen, ĉar Urso jam atendas sendube en mallumo, ŝi preferus ke ĉio okazu hodiaŭ. Tamen pro emocio ŝia spiro iĝis pli rapida kaj pli laŭta. Akteo febre kolektis juvelojn, kiujn ŝi povis, kaj ligante ilin en la randon de la peplo, petegis Ligian, ke ŝi ne malakceptu tiun donacon kaj rimedon de eskapo. Iam ekregadis profunda silento, plena je aŭdotrompoj. Al ambaŭ ŝajnis, ke ili aŭdas jen ian flustron trans la kurteno, jen malproksiman ploron de infano, jen bojadon de hundoj.
Subite la kurteno de la vestiblo moviĝis sen bruo, kaj alta, malhela homo kun vizaĝo markita de variolo, aperis, kiel spirito, en la atrio. Ligia en unu momento rekonis Atacenon, liberigiton de Vinicio, kiu venadis en la domon de Aŭlo. Akteo ekkriis, sed Ataceno riverencis profunde kaj diris:
— Saluton al la dia Ligia de Marko Vinicio, kiu atendas ŝin kun festeno en la domo, ornamita per verdaĵo.
La lipoj de la junulino iĝis tute blankaj.
— Mi iras, — ŝi diris.
Kaj ŝi ĵetis adiaŭe la brakojn ĉirkaŭ la kolon de Akteo.
La domo de Vinicio efektive estis ornamita per mirta verdaĵo kaj hederoj, el kiuj oni faris plektaĵojn sur la muroj kaj super la pordoj. Kolonojn oni ĉirkaŭigis per volviĝantaj vinberbranĉoj. En la atrio, super kies malfermaĵo oni surtiris lanan purpuran kurtenon ŝirme kontraŭ la nokta malvarmo, estis lume, kiel en tago. Brulis okoblaj kaj dekduflamaj meĉlampoj, havantaj la formojn de vazoj, arboj, bestoj, birdoj aŭ statuoj, tenantaj lampojn, plenigitajn per bonodora olivoleo, skulpitaj el alabastro, el marmoro, el orumita Korinta kupro, ne tiel mirindaj, kiel la fama kandelingo el la templo de Apolono, uzata de Nerono, sed belegaj kaj skulptitaj de famaj majstroj. Kelkaj el la meĉlampoj estis ŝirmitaj per aleksandriaj vitraĵoj aŭ diafanaj teksaĵoj el apud Induso, ruĝaj, bluaj, flavaj, violaj, tiel ke la tuta atrio estis plena je diverskoloraj radioj. Ĉie sentiĝadis la odoro de nardo, al kiu Vinicio alkutimiĝis kaj kiun li ekŝatis en la oriento. La fundo de la domo, kie svarmis virinaj kaj viraj figuroj de sklavoj, egale plenis je lumo. En la trikliniejo tablo estis preta por kvar personoj, ĉar la festenon, krom Vinicio kaj Ligia, estis partoprenontaj Petronio kaj Ĥrizotemiso.
Vinicio sekvis en ĉio la vortojn de Petronio, kiu konsilis al li ne iri por venigi Ligian, sed sendi Atacenon kun la permeso, ricevita de la imperiestro, kaj mem akcepti ŝin hejme, kaj akcepti afable, eĉ kun signoj de respekto.
— Hieraŭ ci estis ebria, — li diris. — Mi vidis cin: ci kondutis al ŝi kiel ŝtonministo el la Albana montaro. Ne estu tro insista kaj memoru, ke bonan vinon oni devas trinki malrapide. Sciu ankaŭ, ke dolĉe estas deziri, sed ankoraŭ pli dolĉe — esti dezirata.
Ĥrizotemiso havis pri tio propran, iom alian opinion, sed Petronio, nomante ŝin sia vestalo kaj sia kolombineto, komencis klarigi al ŝi la diferencon, kiu estas inter lerta cirka ĉaristo kaj knabo, kiu unuafoje suriras kvadrigon. Poste, turninte sin al Vinicio, li parolis plu:
— Akiru ŝian fidon, gajigu ŝin, estu grandanima por ŝi. Mi ne volus vidi malgajan festenon. Ĵuru eĉ al ŝi je Hadeso, ke ci revenigos ŝin al Pomponia, kaj tio estos jam cia afero, ke ŝi preferu morgaŭ resti ol reveni.
Poste, montrante al Ĥrizotemiso, li aldonis:
— Mi de kvin jaroj ĉiutage kondutas pli malpli tiel same al ĉi tiu mia timema turtino, kaj mi ne povas plendi pro ŝia severeco…
Ĥrizotemiso responde frapis lin per ventumilo el pavaj plumoj kaj diris:
— Ĉu mi ne rezistis al ci, satiruso!
— Pro mia antaŭinto …
— Ĉu ci ne estis ĉe miaj piedoj?
— Por meti ringojn sur iliajn fingrojn.
Ĥrizotemiso rigardis pretervole siajn piedojn, sur kies fingroj efektive fajris briloj de juveloj, kaj ambaŭ ili ekridis. Sed Vinicio ne aŭskultis iliajn kontraŭparolojn. Lia koro batis maltrankvile sub la desegnoriĉa vesto de siria pastro, per kiu li ornamis sin por akcepti Ligian.
— Ili devus jam eliri el la palaco, — li diris, kvazaŭ parolante al si mem.
— Ili devus, — respondis Petronio. — Eble mi dume rakontu al ci pri la aŭguroj de Apolonio el Tiano, aŭ la historion pri Rufeno, kiun mi ne finis, mi ne memoras kial.
Sed Vinicion malmulte interesis Apolonio el Tiano, same kiel la historio pri Rufeno. Lia penso estis ĉe Ligia; kaj kvankam li sentis, ke pli bele estis akcepti ŝin hejme ol iri kiel virinkaptisto en la palacon, li tamen fojfoje bedaŭris, ke li ne iris, nur tial, ke li povus pli frue vidi Ligian kaj sidi apud ŝi en mallumo en dupersona palankeno.
Dume sklavoj enportis trikrurajn bovlojn, bronzajn, ornamitajn per kapoj de virŝafoj, kun ardantaj karboj, sur kiujn ili ŝutis pinĉaĵojn da mirho kaj nardo.
— Ili jam turniĝas al Karino — diris denove Vinicio.
— Li ne eltenos, elkuros renkonte kaj certe maltrafos ilin, — ekkriis Ĥrizotemiso.
Vinicio ridetis senpense kaj diris:
— Ne, mi eltenos.
Sed li komencis movi la nazflankojn kaj spiregi, kion vidante, Petronio levis la ŝultrojn.
— Neniom da filozofio estas en li, eĉ ne por sesterco, — li diris, — kaj neniam el tiu filo de Marso mi sukcesos fari homon.
Liajn vortojn Vinicio eĉ ne aŭdis:
— Ili estas jam ĉe Karino!
Dume ili efektive estis turniĝantaj al Karino. Sklavoj, nomataj torĉistoj,[193] iris antaŭe; aliaj, la kuristoj, ĉe ambaŭ flankoj de la palankeno; kaj Ataceno tuj post ĝi, estrante la irantaron.
Sed ili antaŭeniris tre malrapide — urba prilumado ne ekzistis, kaj la lanternoj nesufiĉe heligadis la vojon. Krome, la stratoj proksime de la palaco estis senhomaj — apenaŭ tie kaj ie preterpasis iu kun lanterno — sed, kontraŭe, pli malproksime ili estis neordinare movoplenaj. Preskaŭ el ĉiu flanka strateto eliradis homoj, triope, kvarope, ĉiuj sen lanternoj, ĉiuj en malhelaj manteloj. Kelkaj marŝis kune kun la irantaro, sin miksante kun la sklavoj; aliaj, en pli grandaj aroj, venadis de kontraŭe. Kelkaj ŝancelis sin, kiel ebriaj. En momentoj la irado iĝadis tiel malfacila, ke la torĉistoj komencis krii:
— Lokon por la moŝta tribunuso Marko Vinicio!
Ligia vidis tra disŝovitaj kurtenoj tiujn malhelajn arojn kaj komencis tremi pro emocio. Kaptadis ŝin alterne jen espero, jen timo. «Estas li! Urso kaj la kristanoj! Tio okazos tuj», — ŝi diris per tremantaj lipoj. — «Ho Kristo, ho Kristo, savu!» Eĉ Ataceno, kiu komence ne atentis tiun neordinaran stratmovadon, komencis fine maltrankvili. Estis en tio io stranga. La torĉistoj devis ĉiam pli ofte voki: «Lokon por la palankeno de la moŝta tribunuso!» De flanke nekonataj homoj tiel premis la palankenon, ke Ataceno ordonis al la sklavoj peli ilin for per bastonoj.
Subite krio leviĝis en la fronto de la irantaro, en unu momento estingiĝis ĉiuj lumoj. Ĉirkaŭ la palankeno iĝis interpremo, tumulto, batalo.
Ataceno ekkomprenis: tio estis simple atako. Kaj ekkompreninte, li rigidiĝis. Ĉiuj sciis, ke Nerono ofte, por sin distri, faras atakojn kun aro da aŭgustanoj,[194] tiel en Suburo, kiel en aliaj kvartaloj de la urbo. Oni sciis, ke fojfoje li rikoltis en tiuj noktaj ekskursoj tuberojn kaj kontuzojn, sed tiun, kiu sin defendis, renkontis morto, eĉ se li estus senatano. La domo de la vigiloj, kies devo estis gardi ordon en la urbo, ne estis tre malproksime, sed en similaj okazoj la gardistoj ŝajnigis, ke ili estas surdaj kaj blindaj. Dume ĉirkaŭ la palankeno bolis; homoj komencis lukti, batali, terenĵeti kaj piedpremi unu alian. La kapon de Ataceno trafulmis la penso, ke li devas savi antaŭ ĉio Ligian kaj sin mem, kaj la ceteron lasi al la sorto. Eltirinte ŝin el la palankeno, li kaptis ŝin sur la brakojn kaj penis sin forŝteli en la mallumo.
Sed Ligia komencis voki:
— Urso! Urso!
Ŝi estis blanke vestita, do facile rimarkebla. Ataceno provis per sia dua, libera mano rapide ŝin kovri per sia mantelo, kiam subite lian nukon kaptis kvazaŭ terura prenilego kaj sur lian kapon falis, kiel ŝtono, grandega, frakasanta bulo.
Kaj li falis en unu momento, kiel bovo frapita per batilo antaŭ altaro de Jupitero.
La sklavoj pliparte kuŝis sur la tero, aŭ savis sin, disbatante sin en densa mallumo kontraŭ muraj elstaraĵoj. Sur la loko restis nur la palankeno, frakasita en la tumulto. Urso forportis Ligian en Suburon, liaj kunuloj sekvis lin, grade disiĝante dum la vojo.
Sed la sklavoj komencis kolekti sin antaŭ la domo de Vinicio kaj interkonsenti. Ili ne kuraĝis eniri. Post mallonga interkonsento ili revenis al la batalloko, kie ili trovis kelkajn senvivajn korpojn, kaj inter ili la korpon de Ataceno. Ĉi tiu konvulsiis ankoraŭ, sed post momenta pli forta tremo li streĉiĝis kaj restis senmova.
Tiam ili kunprenis lin kaj reveninte, haltis denove antaŭ la pordego. Oni devis tamen konigi al la sinjoro, kio okazis.
— Gulo diru, — komencis flustri kelkaj voĉoj, — sango fluas de lia vizaĝo, kiel de la niaj, kaj la sinjoro lin amas. Por Gulo estas malpli danĝere ol por la aliaj.
Kaj Gulo, Ĝermano, maljuna sklavo, kiu iam vartis Vinicion kaj estis de li heredita de la patrino, la fratino de Petronio, diris:
— Mi diros, sed ni iru ĉiuj kune. Lia kolero ne falu sur min solan.
Vinicio komencis jam dume tute senpacienci. Petronio kaj Ĥrizotemiso priridis lin, sed li marŝis per rapidaj paŝoj tra la atrio, ripetante:
— Ili jam devus veni!… Ili jam devus veni!…
Kaj li volis iri, sed la du aliaj retenis lin.
Subite tamen en la vestiblo aŭdiĝis paŝoj; en la atrion enkuris grandare la sklavoj, kaj, rapide ekstarinte ĉe la muro, komencis ripeti per ĝemaj voĉoj:
— Aaaa!… aa!
Vinicio saltkuris al ili.
— Kie estas Ligia? — li ekkriis per terura, ŝanĝita voĉo.
— Aaaa!!!…
Tiam Gulo elpaŝis antaŭen kun sia sangokovrita vizaĝo, ekkriante rapide kaj ploreme:
— Jen sango, sinjoro! Ni defendis ŝin! Jen sango, sinjoro! Jen sango!…
Fini li ne povis: Vinicio kaptis bronzan kandelingon kaj per unu frapo frakasis la kranion de la maljuna sklavo. Poste, preminte sian kapon per la manoj, li enigis la fingrojn inter la harojn, raŭke ripetante:
— Ve al mi! Ve al mi malfeliĉulo!
Lia vizaĝo lividiĝis, la okuloj ruliĝis sub la frunton, ŝaŭmo aperis sur lia buŝo.
— Vergojn!!! — li ekmuĝis per nehoma voĉo.
— Sinjoro! Aaaa!… kompatu! — ĝemis la sklavoj.
Petronio leviĝis kun malŝata grimaco.
— Ni iru, Ĥrizotemiso! — li diris, — se ci volas rigardi viandon, mi ordonos prirabi vendejon de buĉisto ĉe Karino.
Ili eliris el la atrio; kaj baldaŭ en tiu domo, ornamita per verdaĵo de hederoj kaj preta al festeno, eksonis ĝemoj kaj fajfado de vergoj, kiuj daŭris ĝis la mateno.
Tiun nokton Vinicio tute ne enlitiĝis. Kelkan tempon post la foriro de Petronio, kiam evidentiĝis ke la ĝemoj de la skurĝataj sklavoj kvietigas nek lian doloron, nek la furiozon, li arigis iom da aliaj servistoj, kaj kun ili, jam en malfrua nokto, li elkuris por serĉi Ligian. Li vizitis la Eskvilinan kvartalon, poste Suburon, la Krimstraton kaj ĉiujn apudajn stratetojn. Post tio, ĉirkaŭirinte Kapitolon, li atingis, tra la ponto Fabricia,[195] la insulon, kaj trakuris fine la transtiberan parton de la urbo. Sed tio estis sencela kurado, ĉar li mem ne esperis trovi Ligian, kaj se li serĉis ŝin, li faris tion ĉefe por plenigi per io la teruran nokton. Efektive li revenis hejmen nur tagiĝe, kiam en la urbo jam komencis aperi veturiloj kaj muloj de legomvendistoj kaj kiam bakistoj estis jam malfermantaj siajn vendejojn. Reveninte, li ordonis forigi la korpon de Gulo, kiun neniu kuraĝis tuŝi ĝis nun, poste tiujn sklavojn, al kiuj oni forkaptis Ligian, li ordonis sendi en kamparajn punlaborejojn, kio estis puno preskaŭ pli terura ol morto, fine, ĵetinte sin sur remburitan benkon en la atrio, li komencis pensi, kiamaniere li retrovos kaj reprenos Ligian.
Rezigni ŝin, perdi ŝin, ne revidi ŝin plu ŝajnis al li neebla, kaj ĉe la nura penso pri tio kaptis lin furiozo. La memvola naturo de la juna soldato unuafoje en la vivo trafis kontraŭstaron, alian nerompeblan volon, kaj simple ne povis kompreni, kiel povas okazi, ke iu kuraĝas kontraŭmeti sin al lia pasio. Vinicio preferus eĉ, ke la mondo kaj la Urbo falu en rubojn ol ke li ne atingu tion, kion li volas. Oni forigis kalikon da volupto preskaŭ de antaŭ lia buŝo, do ŝajnis al li, ke estas plenumita io neordinara, vokanta pri venĝo al leĝoj diaj kaj homaj.
Sed antaŭ ĉio li ne volis kaj ne povis paciĝi kun la sorto, ĉar neniam li ion tiom avidis en la vivo, kiel Ligian. Ŝajnis al li, ke sen ŝi li ne kapablos ekzisti. Li ne sciis respondi, kion li farus sen ŝi morgaŭ, kiel li povus travivi la sekvontajn tagojn. Kelkfoje kaptis lin kontraŭ ŝi kolero proksima al frenezo. Li volus havi ŝin por ŝin bati, treni je la haroj en la dormoĉambron kaj turmenti ŝin, kaj jen ekregadis lin grandega sopiro je ŝia voĉo, figuro, okuloj, kaj li sentis, ke li estus preta kuŝi ĉe ŝiaj piedoj. Li vokis ŝin, mordis la fingrojn, ĉirkaŭprenis la kapon per la manoj. Li kolektis ĉiujn fortojn por igi sin pensi trankvile pri ŝia reakiro, sed li ne povis. Lian kapon trakuris miloj da pensoj kaj rimedoj, sed unuj pli frenezaj ol aliaj. Fine trabrilis ĝin la penso, ke neniu alia ŝin forkaptis ol Aŭlo, kaj ke en plej malbona okazo Aŭlo devas scii, kie ŝi sin kaŝas.
Kaj li saltleviĝis por kuri en la domon de Aŭlo. Se ili ne redonos ŝin al li, se ili ne ektimos minacojn, li iros al la imperiestro, akuzos la maljunan generalon pri malobeo kaj ricevos kontraŭ li mortverdikton, antaŭe tamen li havigos de ili konfeson, kie estas Ligia. Sed eĉ se ili ŝin redonos propravole, eĉ tiam li venĝos. Ili akceptis lin, vere, en sian domon kaj flegis, sed tio estas nenio. Per tiu sola malbonago ili liberigis lin de ĉia dankemo. Kaj lia venĝema kaj senpardona animo komencis ĝui la penson pri la malespero de Pomponia Grecena, kiam al la maljuna Aŭlo centuriestro alportos mortverdikton. Li estis preskaŭ certa, ke li ĝin ricevos. Petronio helpos lin en tio. Cetere Nerono mem nenion rifuzas al siaj kamaradoj aŭgustanoj, krom se al rifuzo lin instigas persona malsimpatio aŭ pasio.
Sed subite la koro haltis en li sub la influo de terura supozo.
Kaj se Nerono mem forkaptis Ligian?
Ĉiuj sciis, ke Nerono ofte serĉas en noktaj atakoj distron en enuo. Eĉ Petronio partoprenis kelkfoje en tiuj amuzoj. Ilia ĉefa celo estis, vere, kapti virinojn kaj suprenĵetadi ilin, ĝis sveno, sur soldata mantelo. Tamen Nerono mem nomis kelkfoje tiajn ekskursojn «perloserĉado», ĉar okazadis, ke en la fundo de la kvartaloj, okupataj de svarmanta, malriĉa loĝantaro, oni trovis veran perlon de ĉarmo kaj juneco. Tiam la sagatio, kiel oni nomis la suprenĵetadon sur soldata mantelo, ŝanĝis sin en veran forkapton kaj la «perlon» oni sendis aŭ sur Palatinon, aŭ en iun el la sennombraj vilaoj de la imperiestro, aŭ fine, Nerono cedis ŝin al iu el siaj kamaradoj. Tiel povis okazi ankaŭ al Ligia. Nerono observis ŝin dum la festeno, kaj Vinicio ne dubis eĉ por momento, ke ŝi devis ekŝajni al li la plej bela el ĉiuj virinoj, kiujn li vidis ĝis nun. Kiel do povus esti alie? Nerono havis ŝin, vere, ĉe si sur Palatino, kaj povis malkaŝe ŝin reteni, sed, kiel prave diris Petronio, Nerono ne havis kuraĝon en krimoj kaj, povante agi malkaŝe, li ĉiam preferis agi kaŝe. Ĉi-foje povis lin instigi al tio ankaŭ timo antaŭ Popea.
Al Vinicio venis nun la ideo, ke Aŭlo eble ne kuraĝus perforte forkapti la junulinon, donacitan al li de la imperiestro. Kiu cetere kuraĝus? Ĉu eble tiu grandega Ligio kun bluaj okuloj, kiu kuraĝis tamen eniri en la festenejo kaj forporti ŝin sur la brakoj el tie? Sed kien li rifuĝus kun ŝi, kien li povus ŝin konduki? Ne, sklavo ne riskus tian entreprenon. Sekve, tion faris neniu alia ol Nerono.
Ĉe tiu penso la okulojn de Vinicio vualis mallumo kaj ŝvitgutoj kovris lian frunton. En tiu okazo Ligia estis perdita por ĉiam. Nun li povis, pli prave ol antaŭe, kriadi: «Ve al mi malfeliĉa!». La imago prezentis al li Ligian en la brakoj de Nerono, kaj la unuan fojon en la vivo li ekkomprenis, ke estas pensoj, kiujn homo simple ne povas elporti. Nur nun li ekvidis, kiel li ŝin amis. Kiel dronanto en fulmrapidaj bildoj rememoras sian tutan vivon, tiel li rememoris Ligian. Li vidis ŝin, aŭdis ĉiun ŝian vorton. Li vidis ŝin ĉe la fontano, li vidis ŝin ĉe Aŭlo kaj ĉe la festeno. Denove li sentis ŝin proksime, sentis la odoron de ŝiaj haroj, la varmon de ŝia korpo, la volupton de la kisoj, per kiuj li dispremadis dum la festeno ŝian senkulpan buŝon. Ŝi ekŝajnis al li centloble pli bela, pli dezirinda, pli dolĉa, centoble pli ol iam ajn antaŭe unika, elektita el inter ĉiuj mortulinoj kaj ĉiuj diinoj. Kaj kiam li ekpensis, ke ĉion tion, kio enradikiĝis en lian koron, kio iĝis lia sango kaj vivo, povus ekposedi Nerono, kaptis lin doloro tute fizika, tiel terura, ke li volus bati per la kapo la murojn de la atrio, ĝis li ilin frakasos. Li sentis, ke li povus freneziĝi kaj ke li freneziĝus sendube, se ne restus al li ankoraŭ venĝo. Tiu sola penso estis por li ioma konsolo. «Mi estos cia Kasio Ĥereo!» — li ripetadis al si, pensante pri Nerono. Post momento, kaptinte en la manojn iom da tero el florvazoj, starantaj ĉirkaŭ la pluvujo, li faris teruran ĵuron al Hekato,[196] Erebo[197] kaj siaj hejmaj laroj, ke li plenumos la venĝon.
Kaj efektive li eksentis konsolon. Nun li sciis por kio vivi kaj per kio plenigi la tagojn kaj noktojn. Poste, lasinte la ideon iri al Aŭlo, li ordonis porti sin sur Palatinon. Dumvoje li pensis, ke se oni ne allasos lin al la imperiestro aŭ volos kontroli, ĉu li kunhavas armilon, tio estos pruvo, ke Ligian forkaptis Nerono. Tamen li ne prenis armilon. Li perdis la konscion pri siaj agoj ĝenerale, sed, kiel ordinare ĉe la homoj absorbitaj per unu penso, li konservis ĝin en tio, kio koncernis la venĝon. Li malvolis ĝin vaniĝi pro hasto. Krome, li deziris antaŭ ĉio vidi Akteon, supozante, ke de ŝi li povos ekscii la veron. En momentoj trafulmis lin la espero, ke eble li vidos ankaŭ Ligian, kaj ĉe tiu penso li komencis tremi. Eble ja Nerono forkaptis ŝin, ne sciante, kiun li forkaptas, kaj hodiaŭ redonos ŝin al li? Sed post momento li forĵetis tiun supozon. Se oni volus resendi ŝin al li, oni ŝin resendus hieraŭ. Akteo sola povis ĉion klarigi, kaj ŝin li devis vidi antaŭ la aliaj.
Konfirminte sin en sia supozo, li ordonis al la sklavoj plirapidigi la paŝojn, dumvoje pensante senorde jen pri Ligia, jen pri la venĝo. Li aŭdis, ke pastroj de la egipta diino Paĥto scipovas venigi malsanon sur kiun ajn ili volas, kaj li decidis ekscii de ili la rimedon. En Oriento oni ankaŭ diris al li, ke la Judoj konas iajn sorĉformulojn, per kiuj ili kovras per abscesoj la korpojn de malamikoj. Li havis hejme, inter siaj sklavoj, dekkelkajn Judojn, do li promesis al si, ke, reveninte, li ordonos ilin vipi, ĝis ili malkaŝos al li tiun sekreton. Kun plej granda plezuro li tamen pensis pri mallonga Romana glavo, kiu elverŝas torentojn da sango, tiajn ĝuste, kiaj elŝprucis el Gajo Kaligulo kaj lasis neforviŝeblajn makulojn sur la portika kolono. Li estis nun preta murdi la tutan Romon, kaj se iuj venĝemaj dioj promesus al li, ke ĉiuj homoj formortos, krom li kaj Ligia, li konsentus tion.
Antaŭ la arko li kolektis la tutan sobrecon de la pensoj kaj, ĉe la vido de pretorianoj, ekpensis, ke se ili eĉ en plej malgranda grado ĝenos lian eniron, ĝi estos pruvo, ke Ligia estas, laŭ la volo de la imperiestro, en la palaco. Sed la supera centuriestro ridetis al li amike, kaj, proksimiĝinte je kelkaj paŝoj, diris:
— Saluton al ci, moŝta tribunuso. Se ci deziras riverenci antaŭ la imperiestro, ci venis en malbona momento kaj mi ne scias, ĉu ci povos lin vidi.
— Kio okazis? — demandis Vinicio.
— La dia malgranda aŭgustino subite malsaniĝis hieraŭ. La imperiestro kaj la aŭgustino Popea estas ĉe ŝia lito kun kuracistoj, kiujn oni venigis el la tuta urbo.
Tio estis grava okazo. Nerono, kiam al li naskiĝis tiu filino, simple frenezis pro feliĉo kaj akceptis ŝin kun «superhoma ĝojo». Antaŭ la akuŝo la senato plej solene rekomendis al la dioj la sinon de Popea. Oni faris votojn kaj aranĝis en Ancio, kie la akuŝo okazis, grandiozajn cirkludojn, krom tio oni konstruis templon al la du Fortunoj. Nerono, kiu en nenio sciis gardi la mezuron, senmezure amis ĉi tiun infanon, kaj al Popea ĝi estis kara almenaŭ tial, ĉar ĝi konfirmis ŝian pozicion kaj faris ŝian influon nerezistebla.
De la sano kaj vivo de la malgranda aŭgustino povis dependi la sorto de la tuta imperio, sed Vinicio estis tiel okupita de si mem, per sia afero kaj sia amo, ke, preskaŭ ne turninte atenton al la novaĵo de la centuriestro, li respondis:
— Mi volas paroli nur kun Akteo.
Kaj li trairis.
Tamen ankaŭ Akteo estis okupita ĉe la infano kaj li devis longe ŝin atendi. Ŝi venis nur ĉirkaŭ la tagmezo, kun vizaĝo laca kaj pala, kiu ĉe la vido de Vinicio ankoraŭ pli paliĝis.
— Akteo, — ekkriis Vinicio, kaptante ŝiajn manojn kaj tirante ŝin en la mezon de la atrio, — kie estas Ligia?
— Mi volis cin demandi pri tio, — ŝi respondis, rigardante riproĉe en liajn okulojn.
Kaj Vinicio, kvankam li promesis al si, ke li pridemandos ŝin trankvile, denove premis la kapon per la manoj kaj komencis ripeti kun vizaĝo tordita de doloro kaj kolero:
— Ŝi estas for. Oni ŝin forkaptis en la vojo.
Post momento li tamen sin ekregis denove kaj, proksimiginte la vizaĝon al la vizaĝo de Akteo, ekparolis tra kunpremitaj dentoj:
— Akteo … Se cia vivo estas al ci kara, se ci ne volas esti kaŭzo de malfeliĉoj, kiujn ci eĉ ne povas imagi, respondu al mi la veron: ĉu ŝin forkaptis Nerono?
— La imperiestro ne forlasis hieraŭ la palacon.
— Je la ombro de cia patrino, je ĉiuj dioj! Ĉu ŝi estas en la palaco?
— Je la ombro de mia patrino, Marko — ŝi ne estas en la palaco kaj ne Nerono ŝin forkaptis. Hieraŭ malsaniĝis la malgranda aŭgustino, kaj Nerono ne foriĝas de ŝia lulilo.
Vinicio ekspiris. Tio, kio ŝajnis al li plej terura, ĉesis lin minaci.
— Sekve, — li diris, sidiĝante sur benkon kaj kunpremante la pugnojn, — forkaptis ŝin Aŭlo, kaj tial ve al li!
— Aŭlo Plaŭcio estis ĉi tie hodiaŭ matene. Li ne povis paroli kun mi, ĉar mi estis okupita ĉe la infano; sed li demandis pri Ligia Epafroditon kaj aliajn el la imperiestra servantaro, kaj poste li sciigis ilin, ke li venos ankoraŭ por paroli kun mi.
— Li volis deturni de si la suspektojn. Se li ne scius, kio okazis kun Ligia, li venus serĉi ŝin en mian domon.
— Li lasis al mi sur tabeleto kelkajn vortojn, el kiuj ci vidos, ke, sciante, ke Ligia estis forprenita el lia domo laŭ la peto de ci kaj de Petronio, li supozis ke ŝi estas sendita al ci, kaj hodiaŭ matene li estis en cia domo, kie oni diris al li, kio okazis.
Ŝi iris en la dormoĉambron kaj post momento revenis kun la tabeleto lasita de Aŭlo.
Vinicio tralegis kaj eksilentis; Akteo dume ŝajnis legi liajn pensojn en la malserena vizaĝo, ĉar post momento ŝi diris:
— Ne, Marko. Okazis tio, kion Ligia mem volis.
— Ci sciis, ke ŝi volas forkuri! — eksplodis Vinicio.
Ŝi rigardis lin per siaj nebulaj okuloj preskaŭ severe.
— Mi sciis, ke ŝi malvolas iĝi cia konkubino.
— Kaj ci mem, kio ci estis la tutan vivon?!
— Antaŭe mi estis sklavino.
Sed Vinicio ne ĉesis ekscitiĝi: la imperiestro donacis al li Ligian, do li ne bezonas demandi, kio ŝi estis antaŭe. Li ŝin retrovos eĉ sub la tero kaj faros ŝin ĉio, kio plaĉos al li. Jes! Ŝi estos lia amoratino. Li ordonos ŝin vipi, kiomfoje al li plaĉos. Kiam ŝi lin enuigos, li ŝin fordonos al la lasta el siaj sklavoj, aŭ devigos ŝin turnadi muelŝtonon en liaj Afrikaj bienoj. Nun li ŝin serĉos kaj retrovos nur por ŝin rompi, piedpremi kaj humiligi.
Sin ekscitante ĉiam pli, li perdis ĉian mezuron ĝis tia grado, ke eĉ Akteo ekkomprenis, ke li minacis pli ol kiom li kapablus plenumi, kaj ke per lia buŝo parolas kolero kaj sufero. La suferon ŝi kompatus, sed la superplena mezuro elĉerpis ŝian paciencon, kaj fine ŝi lin demandis, kial li venis al ŝi?
Vinicio ne tuj trovis respondon. Li venis al ŝi, ĉar li tiel volis, supozante ke ŝi donos al li iajn informojn; sed verdire li venis nur al la imperiestro, kaj ne povante paroli kun tiu, li vizitis ŝin. Ligia, forkurante, malobeis la volon de la imperiestro, do li petos la imperiestron, ke li ordonu ŝin serĉi, eĉ se oni devus uzi por tio ĉiujn legiojn kaj revizii unu post alia ĉiujn domojn en la tuta imperio. Petronio subtenos lian peton kaj la serĉado estos komencita de hodiaŭ.
Je tio Akteo diris:
— Gardu cin, ke ci ne perdu ŝin por eterne, ĝuste tiam, kiam oni retrovos ŝin laŭ la ordono de la imperiestro.
Vinicio sulkigis la brovojn.
— Kion tio signifas? — li demandis.
— Aŭskultu min, Marko! Hieraŭ mi estis kun Ligia en la ĉi tieaj ĝardenoj; tie ni renkontis Popean kaj kun ŝi la malgrandan aŭgustinon, kiun portis la negrino Lilito. Vespere la infano malsaniĝis, kaj Lilito asertas, ke ĝi estis sorĉtrafita, kaj ke la sorĉon ĵetis tiu fremdlandulino, kiun ili renkontis en la ĝardeno. Se la infano resaniĝos, oni forgesos pri tio, sed en la kontraŭa okazo Popea kiel unua akuzos Ligian pri sorĉo, kaj tiam, kie ajn oni ŝin retrovos, ne estos por ŝi rimedo de savo.
Sekvis momento da silento, post kio Vinicio ekparolis:
— Kaj eble ŝi sorĉis ŝin: ja ankaŭ min ŝi sorĉis.
— Lilito certigas, ke la infano ekploris tuj, kiam ŝi traportis ĝin preter ni. Vere estas! Ĝi ekploris. Certe oni elportis ĝin en la ĝardenojn jam malsana. Marko, serĉu ŝin mem, kie ci volas, sed antaŭ ol la malgranda aŭgustino resaniĝos, ne parolu pri ŝi kun Nerono, ĉar ci faligos sur ŝin venĝon de Popea. Sufiĉe jam ŝiaj okuloj ploris pro ci, kaj gardu nun ĉiuj dioj ŝian senkulpan kapon.
— Ĉu ci amas ŝin, Akteo? — demandis Vinicio.
Kaj en la okuloj de la liberigitino ekbrilis larmoj.
— Jes! Mi ŝin ekamis.
— Ĉar ŝi ne repagis al ci per malamo, kiel al mi.
Akteo rigardis lin dum momento, kvazaŭ hezitante aŭ penante konvinkiĝi, ĉu li parolis sincere, post kio ŝi respondis:
— Homo flamiĝema kaj blinda! Ŝi amis cin.
Sub la influo de tiuj vortoj Vinicio saltleviĝis, kiel freneza:
— Malvere!
Ŝi lin malamis. Kiel Akteo povas scii!? Ĉu post unutaga konateco Ligia faris al ŝi konfeson? Kia amo ĝi estas, se ĝi preferas vagan vivon, malhonoron de malriĉeco, necertecon pri morgaŭa tago, kaj eble eĉ mizeran morton ol florornamitan domon, kie ŝin atendas kun festeno la amato! Li prefere ne aŭdu tiajn vortojn, ĉar li povas freneziĝi. Jen, li ne fordonus tiun junulinon por ĉiuj trezoroj de tiu ĉi palaco, kaj ŝi forkuris. Kia amo ĝi estas, se ĝi timas volupton kaj naskas doloron! Kiu tion scias? Kiu povas tion kompreni? Se li ne esperus ŝin retrovi, li dronigus en si glavon! Amo sin donas, ne forprenas. Ĉe Aŭlo estis momentoj, kiam li mem kredis proksiman feliĉon, sed nun li scias, ke ŝi lin malamis, malamas kaj mortos kun malamo en la koro.
Sed Akteo, ordinare timema kaj milda, eksplodis siavice per indigno: Kiel li do penis ŝin akiri? Anstataŭ riverence peti ŝin de Aŭlo kaj Pomponia, li ruze forprenis la infanon de la gepatroj. Li volis ŝin fari ne edzino, sed konkubino, ŝin, zorgatinon de moŝta domo, ŝin, reĝidinon. Kaj li venigis ŝin ĉi tien, en la domon de krimo kaj malvirto, ofendis ŝiajn okulojn per la vido de senhonta festeno; li kondutis al ŝi, kiel al malĉastulino. Ĉu li forgesis, kio estas la domo de Aŭlo kaj kiu estas Pomponia Grecena, kiu edukis Ligian? Ĉu li ne havas sufiĉe da saĝo por diveni, ke ili estas aliaj virinoj ol Nigidia, ol Kalvia Krispinilla, ol Popea kaj ĉiuj, kiujn li renkontas en la imperiestra palaco? Ĉu, ekvidinte Ligian, li ne komprenis tuj, ke ŝi estas ĉasta junulino, kiu preferas morton ol malhonoron? De kie li scias, kiajn diojn ŝi konfesas, kaj ĉu ne pli purajn, ne pli bonajn ol la voluptema Venero aŭ ol Izido, kiun adoras malĉastaj Romaninoj? Ne, Ligia faris al ŝi nenian konfeson, sed diris, ke ŝi atendas savon de li, de Vinicio; ŝi esperis, ke li elpetos por ŝi de la imperiestro revenon hejmen kaj ke li redonos ŝin al Pomponia. Kaj parolante pri tio, ŝi flamis survizaĝe, kiel junulino, kiu amas kaj fidas. Ankaŭ ŝia koro batis por li, sed li mem ŝin teruris, fortimigis, indignigis, kaj nun li serĉu ŝin pere de imperiestraj soldatoj, sed sciu, ke se la infano de Popea mortos, sur ŝin falos la suspekto, kaj ŝia pereo estos neevitebla.
La koleron kaj doloron de Vinicio komencis trapenetri kortuŝo. La novaĵo, ke Ligia lin amis, ĝisfunde ekskuis lian animon. Li rememoris ŝin en la ĝardeno ĉe Aŭlo, kiam ŝi aŭskultis liajn vortojn kun flamoj sur la vizaĝo kaj kun okuloj plenaj je lumo. Ekŝajnis al li, ke tiam ŝi efektive komencis lin ami, kaj subite ĉe tiu penso ekregis lin sento de ia feliĉo, centoble pli granda eĉ ol tiu, kiun li deziris. Li ekpensis, ke efektive li povus havi ŝin memvolanta, kaj krom tio amanta. Jen ŝi ĉirkaŭŝpinus lian pordon, ŝmirus ĝin per lupa graso kaj poste eksidus, kiel lia edzino, sur ŝafa lano, ĉe lia hejma fajro. Jen li aŭdus el ŝia buŝo la sakramentan: «Kie ci estas Gajo, tie mi estas Gaja»[198] kaj ŝi por ĉiam estus lia. Kial li tiel ne agis? Li ja estis preta. Kaj nun li ne havas ŝin, nek povas ŝin retrovi, kaj se li retrovus, li povus ŝin pereigi, kaj eĉ se li ŝin ne pereigus, akceptos lin plu nek Aŭlo, nek ŝi mem.
Ĉe tio kolero de nove komencis hirtigi la harojn sur lia kapo, sed nun ĝi ne plu sin turnis kontraŭ Aŭlo aŭ Ligia, sed kontraŭ Petronio. Li estis kulpa pri ĉio. Se ne estus liaj konsiloj, Ligia ne bezonus nun vagi senhejme, ŝi estus lia fianĉino kaj nenia danĝero pezus super ŝia kara kapo. Sed nun tio fariĝis, kaj tro malfrue estis malfari la malbonon, kiu ne estas malfarebla.
— Tro malfrue!
Kaj ŝajnis al li, ke abismo malfermiĝis antaŭ liaj piedoj. Li ne sciis, kion entrepreni, kiel ekagi, kien sin turni. Akteo eĥe ripetis la vortojn: «tro malfrue», kio, el fremda buŝo, eksonis al li kiel mortverdikto. Li komprenis nur unu aferon — ke li devas retrovi Ligian, ĉar alie okazos al li io malbona.
Aŭtomate volvinte ĉirkaŭ si la togon, eĉ ne adiaŭinte Akteon, li jam estis forironta, kiam la kurteno apartiganta la vestiblon disde la atrio ŝoviĝis flanken, kaj subite li ekvidis antaŭ si la funebran figuron de Pomponia Grecena.
Evidente ankaŭ ŝi eksciis jam pri la malapero de Ligia kaj, supozante ke estos por ŝi pli facile ol por Aŭlo paroli kun Akteo, ŝi venis peti de ŝi informojn.
Ekvidinte Vinicion, ŝi turnis al li sian subtilan palan vizaĝon kaj post momento diris:
— Marko, Dio pardonu al ci la malbonon, kiun ci faris al ni kaj al Ligia.
Kaj li staris kun mallevita frunto, kun sento de malfeliĉo kaj kulpo, ne komprenante, kiu dio devis kaj povis lin pardoni, nek kial Pomponia parolis pri pardono, dum ŝi devus paroli pri venĝo.
Fine li eliris kun kapo perpleksa, plena je pezaj pensoj, turmenta zorgo kaj miro.
Sur la korto kaj sub la galerio staris maltrankvilaj homgrupoj. Inter la palacaj sklavoj oni vidis kavalirojn kaj senatanojn, venintaj por informiĝi pri la farto de la malgranda aŭgustino, kaj kune sin montri en la palaco kaj prezenti la pruvon de sia kunsento almenaŭ al la imperiestraj sklavoj. Evidente, la famo pri la malsano de la «diino» rapide disvastiĝis, ĉar en la pordego aperadis ĉiam novaj figuroj, kaj tra la aperturo de la arko videblis granda homamaso. Kelkaj el la venintoj, vidante Vinicion eliri el la palaco, lin retenis por demandi pri novaĵoj, sed li, ne respondante, iris rekte pluen, ĝis Petronio, veninta kiel la aliaj por informiĝi, preskaŭ puŝis lin per la brusto kaj haltigis.
Vinicio sendube ekbolus de kolero je lia vido kaj plenumus ion nepermeseblan en la imperiestra palaco, se li ne estus foririnta de Akteo kvazaŭ rompita, en la stato de tia senfortiĝo kaj premiteco, ke forlasis lin eĉ lia denatura ekscitemo. Li tamen forŝovis Petronion kaj volis preterpasi, sed tiu lin haltigis preskaŭ perforte.
— Kiel fartas la dia aŭgustino? — demandis Petronio.
La perforto denove incitis Vinicion kaj tuj lin reflamigis.
— La infero englutu ŝin kaj tutan tiun domon! — li respondis, kunpremante la dentojn.
— Silentu, malfeliĉulo! — diris Petronio kaj rapide rigardante ĉirkaŭen, aldonis:
— Se ci volas ekscii ion pri Ligia, venu kun mi. Ne! Ĉi tie mi nenion diros. Venu kun mi, mi diros al ci miajn supozojn en la palankeno.
Kaj, metinte la brakon ĉirkaŭ la junan viron, li senprokraste forkondukis lin el la palaco.
Sed tio estis lia ĉefa celo, ĉar neniajn novaĵojn li havis. Estante tamen homo helposcia, havante, krome, malgraŭ la hieraŭa indigno, multe da kompato por Vinicio, kaj fine, sentante certan respondecon pri ĉio okazinta, li jam ion entreprenis kaj, kiam ambaŭ eniris la palankenon, li diris:
— Ĉe ĉiuj pordegoj mi postenigis miajn sklavojn, doninte al ili precizan priskribon de la junulino kaj de tiu grandegulo, kiu ŝin forportis el la imperiestra festenejo, ĉar mi ne dubas, ke ĝuste li ŝin forkaptis. Aŭskultu min! Povas esti, ke Aŭlo volos ŝin kaŝi en unu el siaj kamparaj posedaĵoj, kaj en tiu okazo ni scios, en kiu direkto ili ŝin forkondukos. Kaj se ĉe la pordegoj oni ŝin ne ekvidos, tio estos pruvo, ke ŝi restis en la urbo, kaj ankoraŭ hodiaŭ ni komencos serĉadon.
— La Plaŭcioj ne scias, kie ŝi estas, — respondis Vinicio.
— Ĉu ci certas, ke tiel estas?
— Mi vidis Pomponian. Ankaŭ ili ŝin serĉas.
— Hieraŭ ŝi ne povis eliri el la urbo, ĉar nokte la pordegoj estas fermitaj. Po du el miaj sklavoj gvatas ĉe ĉiu pordego. Unu devas postiri Ligian kaj la grandegulon, kaj la alia reveni senprokraste por komuniki tion. Se ŝi estas en la urbo, ni ŝin retrovos, ĉar tiun Ligion facilas rekoni, eĉ nur per la kresko kaj staturo. Ci estas feliĉa, ke ne Nerono ŝin forkaptis, kaj mi povas cin certigi, ke tiel ne estas, ĉar sur Palatino ne ekzistas antaŭ mi sekretoj.
Sed Vinicio eksplodis, pli ankoraŭ per dolorsento ol per kolero, kaj per voĉo, interrompata de emocio, komencis rakonti al Petronio, kion li aŭdis de Akteo kaj kiaj novaj danĝeroj ekpezis super la kapo de Ligia, danĝeroj tiel teruraj, ke pro ili, trovinte la forkurintojn, oni devos gardi ŝin plej zorge kontraŭ Popea. Poste li komencis maldolĉe riproĉi al Petronio liajn konsilojn. Sen li, ĉio irus alie. Ligia estus ĉe Aŭlo, kaj li, Vinicio, povus ŝin vidi ĉiutage kaj estus hodiaŭ pli feliĉa ol la imperiestro. Kaj ekscitiĝante laŭgrade de la rakonto, li subiĝadis ĉiam pli al la emocio, ĝis fine larmoj de bedaŭro kaj furiozo komencis guti el liaj okuloj.
Petronio, kiu simple ne supozis, ke la juna viro povus ami kaj avidi ĝis tia grado, vidante tiujn larmojn de malespero, diris al si interne kun certa miro:
— Ho potenca diino de Kipro, ci sola reĝas super la dioj kaj super la homoj!
Sed, kiam ili eliris el la palankeno antaŭ la domo de Petronio, la atriestro komunikis al ili, ke neniu el la sklavoj, senditaj al la pordegoj, revenis ĝis nun. La atriestro ordonis porti al ili manĝaĵon kaj novan ordonon, ke ili, sub minaco de vippuno, zorge atentu ĉiujn, elirantajn el la urbo.
— Vidu, — diris Petronio, — sendube ili estas ĝis nun en la urbo, kaj en tiu okazo ni trovos ilin. Ordonu tamen ankaŭ al ciaj sklavoj gardi ĉe la pordegoj, nome al tiuj, kiuj estis senditaj por alkonduki Ligian, ĉar tiuj facile ŝin rekonos.
— Mi ordonis sendi ilin en la kamparajn punlaborejojn, — diris Vinicio, — sed tuj mi revokos la decidon: ili iru al la pordegoj.
Kaj, skribinte kelkajn vortojn sur vakstabeleto, li transdonis ĝin al Petronio, kiu tuj sendigis ĝin en la domon de Vinicio.
Poste ili transiris en la internan portikon kaj tie, sidiĝinte sur marmora benko, komencis interparoli.
La orhara Eŭniko kaj Iriso ŝovis sub iliajn piedojn bronzajn apogilojn, kaj poste, stariginte ĉe la benko tableton, komencis verŝi al ili vinon el belegaj mallarĝakolaj kruĉoj, kiajn oni venigadis el Volatero kaj Cecino.
— Ĉu ci havas inter ciaj servistoj iun, kiu konas tiun grandegan Ligion? — demandis Petronio.
— Konis lin Ataceno kaj Gulo. Sed Ataceno pereis hieraŭ, kaj Gulon mi mem mortigis.
— Mi bedaŭras lin, — diris Petronio. — Li vartis sur siaj brakoj ne nur cin, sed ankaŭ min.
— Mi eĉ intencis lin liberigi, — respondis Vinicio, — sed tio ne gravas. Ni parolu pri Ligia. Romo estas kiel maro…
— Perlojn oni trovas ĝuste en maro. Certe, ni ne trovos ŝin hodiaŭ, nek morgaŭ, sed ni trovos ŝin sendube. Nun ci min kulpigas, ke mi konsilis al ci tiun rimedon, sed la rimedo mem estis bona, kaj iĝis malbona nur tiam, kiam ĝi rezultigis malbonon. Ci aŭdis ja de Aŭlo mem, ke li intencas kun la tuta familio translokiĝi en Sicilion. Ankaŭ tiel la junulino estus for de ci.
— Mi postirus ilin, — respondis Vinicio, — kaj ĉiuokaze ŝi estus sekura, dume nun, se tiu infano mortos, Popea mem ekkredos kaj kredigos al Nerono, ke pri tio kulpas Ligia.
— Jes. Ankaŭ min tio maltrankviligis. Sed la bubino eble ankoraŭ resaniĝos. Kaj se ŝi mortos, eĉ tiam ni trovos iun rimedon.
En tiu momento Petronio enpensiĝis kaj diris:
— Popea konfesas, laŭdire, la religion de la Judoj kaj kredas je malbonaj spiritoj. Nerono estas superstiĉa. Se ni disvastigos la famon, ke Ligian forkaptis malbonaj spiritoj, oni ekkredos la famon, tiom pli, ke se forrabis ŝin nek Nerono, nek Aŭlo Plaŭcio, ŝi malaperis efektive mistere. Tute sole la Ligio ne povus tion plenumi. Li bezonus helpantojn, kaj kiel sklavo povus en unu tago kolekti tiom da homoj?
— Sklavoj helpas sin reciproke en la tuta Romo.
— Kiu iam pripagos tion per sia sango. Jes, ili sin interhelpas, sed ne unuj kontraŭ aliaj, kaj en ĉi tiu okazo oni sciis, ke sur la ciajn falos la respondeco kaj puno. Se ci sugestos al ciaj sklavoj la ideon pri malbonaj spiritoj, ili senprokraste konfirmos, ke ili vidis la spiritojn per siaj okuloj, ĉar tio tuj senkulpigos ilin antaŭ ci. Demandu iun prove, ĉu li vidis, kiel ili portis Ligian en la aero, kaj je la egido de Zeŭso, li tuj ĵuros, ke tiel estis.
Vinicio, kiu mem estis superstiĉa, ekrigardis Petronion kun subita, grandega maltrankvilo.
— Se Urso ne povis havi helpantojn kaj ne povis forkapti ŝin sola, kiu do ŝin forkaptis?
Sed Petronio ekridis.
— Vidu, — li diris, — oni ekkredos, se eĉ ci jam duone kredas. Tia estas nia mondo, kiu mokas la diojn. Oni ekkredos kaj ne serĉos, kaj ni dume lokos ŝin ie for de la urbo, en unu el miaj aŭ ciaj vilaoj.
— Tamen, kiu povis ŝin helpi?
— Ŝiaj samideanoj, — respondis Petronio.
— Kiaj? Kiun dion ŝi adoras? Mi devus scii tion pli bone ol ci…
— Preskaŭ ĉiu virino en Romo adoras alian dion. Estas sendube, ke Pomponia edukis ŝin en la kulto al tiu, kiun ŝi mem konfesas, sed kiun ŝi konfesas, mi ne scias. Unu afero estas certa — ke neniu ŝin vidis oferdonanta al niaj dioj en iu el niaj temploj. Oni eĉ akuzis ŝin, ke ŝi estas kristanino, sed tio estas nekredebla. La hejma tribunalo purigis ŝin de tiu suspekto. Pri la kristanoj oni diras, ke ne nur ili adoras azenkapon, sed estas malamikoj de la homa gento kaj plenumas plej malnoblajn krimojn. Sekve Pomponia ne povas esti kristanino, ĉar ŝia virto estas konata, kaj malamikino de la homa gento ne traktus siajn sklavojn tiel, kiel ŝi traktas.
— En neniu domo oni traktas ilin tiel, kiel ĉe Aŭlo, — interrompis Vinicio.
— Ci do vidas. Pomponia menciis pri iu dio, kiu estas, laŭ ŝia diro, unu, ĉiopova kaj kompatema. Kien ŝi kaŝis ĉiujn aliajn, estas ŝia afero, sed certe estas, ke tiu ŝia Logoso ne estus ja tre ĉiopova, aŭ, kontraŭe, li devus esti tre mizera dio, se li havus nur du konfesantinojn: Pomponian kaj Ligian, plus ilia Urso. Sendube ili, tiuj konfesantoj, estas pli multaj, kaj ili helpis al Ligia.
— Tiu kredo ordonas pardoni, — diris Vinicio. — Mi renkontis ĉe Akteo Pomponian, kiu diris al mi: «Dio pardonu al ci la malbonon, kiun ci faris al Ligia kaj al ni.»
— Ilia dio estas videble kuratoro tre bonvolema. Ha, li cin pardonu, kaj signe de la pardono li redonu al ci la junulinon.
— Mi oferus al li hekatombon. Mi ne volas manĝon, nek trinkon, nek banon. Mi surmetos malhelan superveston kaj iros vagi tra la urbo. Eble alivestite mi trovos ŝin. Mi estas malsana!
Petronio rigardis lin kun certa kompato. Efektive la okuloj de Vinicio subbluiĝis, la pupiloj brilis de febro; lia matene nerazita vizaĝo kovriĝis per malhela zono sur la fortliniaj makzeloj, la haroj estis en malordo kaj li aspektis vere malsana. Iriso kaj la orhara Eŭniko rigardis lin kunsente, sed li ŝajnis ne vidi ilin kaj ambaŭ, li kaj Petronio, tiel malatentis la ĉeeston de la sklavinoj, kiel ili malatentus hundojn ludantajn apud ili.
— Febro cin konsumas, — diris Petronio.
— Jes.
— Do aŭskultu min. Mi ne scias, kion konsilus al ci kuracisto, sed mi scias, kiel mi agus, estante en cia situacio. Jen, antaŭ ol tiu junulino estus retrovita, mi serĉus en alia tion, je kio senigis min la foresto de la unua. Mi vidis en cia domo belegajn korpojn. Ne neu al mi … Mi scias, kio estas amo, kaj mi scias, ke kiam oni deziras unu virinon, alia ne povas ŝin anstataŭi. Sed en bela sklavino oni ĉiam povas trovi almenaŭ momentan distron…
— Mi ne volas! — respondis Vinicio.
Sed Petronio, kiu havis por li efektivan simpation kaj vere deziris moderigi lian suferon, komencis pripensi, kiel tion fari.
— Eble la ciaj ne havas plu por ci la ĉarmon de novaĵo, — li diris post mallonga tempo, — sed (ĉi-momente li komencis rigardi alterne Irison kaj Eŭnikon, kaj fine metis la manon sur la kokson de la orhara Grekino) rigardu bone ĉi tiun ĥariton. Antaŭ kelkaj tagoj Fontejo Kapitono la pli juna[199] proponis al mi por ŝi tri belegajn knabojn el Klazomeno,[200] ĉar pli mirindan korpon certe eĉ Skopaso[201] ne kreis. Mi mem ne komprenas, kial ĝis nun mi restis indiferenta pri ŝi; ja ne la penso pri Ĥrizotemiso min detenis! Jen, mi ŝin donacas al ci, prenu ŝin.
La orhara Eŭniko, aŭdinte tion, paliĝis en unu momento kiel tolo kaj, rigardante per teruritaj okuloj Vinicion ŝajnis, sen spiro en la brusto, atendi lian respondon.
Sed li saltleviĝis subite kaj, preminte la tempiojn per la manoj, komencis paroli rapide, kiel homo, kiu, konsumate de malsano, volas pri nenio aŭdi.
— Ne! Ne! Mi ne bezonas ŝin! Mi ne bezonas aliajn! Mi dankas cin, sed mi ne volas! Kaj mi iros serĉi Ligian en la urbo. Ordonu alporti al mi gaŭlan superveston kun kapuĉo. Mi iros trans Tiberon. Se mi povus ekvidi almenaŭ Urson!
Kaj li eliris rapide. Petronio, vidante, ke li efektive ne povas resti surloke, ne provis lin haltigi. Konsiderante tamen la rifuzon de Vinicio kiel momentan malinklinon al ĉiu virino, kiu ne estis Ligia, kaj ne volante, ke lia grandanimeco perdiĝu vane, li sin turnis al la sklavino kaj diris:
— Eŭniko, banu cin, parfumoleu cin kaj ornamu, kaj poste iru en la domon de Vinicio.
Sed ŝi falis antaŭ li sur la genuojn kaj kun manoj kunmetitaj komencis petegi, ke li ne forigu ŝin el sia domo. Ŝi ne iros al Vinicio kaj preferas ĉi tie portadi lignon en hipokaŭston ol tie esti la unua inter servistoj. Ŝi ne volas! Ne povas! Kaj ŝi petegas lin, ke li ŝin kompatu. Li ordonu ŝin skurĝi ĉiutage, nur ne forsendu ŝin el sia domo.
Kaj, tremante, kiel folio, tiel de timo, kiel de emocio, ŝi etendis al li la manojn, dum li aŭskultis ŝin kun mirego. Sklavino, kiu kuraĝas peti kontraŭ plenumo de ordono, kiu diras: «mi ne volas kaj ne povas», estis io tiel senekzempla en Romo, ke Petronio komence rifuzis kredi al siaj oreloj.
Fine li sulkigis la brovojn. Li estis tro granda estetikulo por esti kruela. Al liaj sklavoj, speciale koncerne la voluptaferojn, estis permesate pli ol al aliaj, sub la kondiĉo, ke ili modele plenumadu siajn servodevojn kaj la volon de la mastro respektu egale kun la dia. Se ili ne observis tiujn du devojn, Petronio sciis tamen ne avari la punojn, al kiuj ilin subigis la ĝenerala moro. Kaj ĉar krom tio li malamegis ankaŭ ĉiajn kontraŭaĵojn kaj ĉion, kio konfuzis lian trankvilon, tial, rigardinte dum momento la genuantinon, li diris:
— Voku al mi Tirezion kaj revenu ĉi tien kun li.
Eŭniko leviĝis tremanta, kun larmoj en la okuloj, kaj foriris; post momento ŝi revenis kun la kretano Tirezio, la atriestro.
— Prenu Eŭnikon, — diris al li Petronio, — kaj donu al ŝi dudek kvin batojn, tiel tamen, ke ci ne difektu ŝian haŭton.
Dirinte ĉi tion li transiris en la bibliotekon kaj, sidiĝinte ĉe tablo el rozkolora marmoro, komencis labori je sia «Festeno ĉe Trimalĥiono».[202]
Sed la forkuro de Ligia kaj la malsano de la malgranda aŭgustino distris liajn pensojn, tiel ke li ne povis longe labori. Precipe tiu malsano estis grava okazo. En la kapon de Petronio venis la penso, ke se Nerono ekkredos, ke Ligia ĵetis sorĉon sur la malgrandan aŭgustinon, tiam la respondeco povos fali ankaŭ sur lin, ĉar oni venigis la junulinon en la palacon laŭ lia peto. Li kalkulis tamen, ke ĉe la unua renkontiĝo kun Nerono li iel persvados al li la tutan absurdecon de simila supozo, kaj iom li kalkulis ankaŭ je certa inklino, kiun sentis al li Popea, vere kaŝante ĝin zorgeme, sed ne tiel zorgeme, ke li ĝin ne divenu. Post momento li movis eĉ la ŝultrojn je siaj timoj kaj decidis malsupreniri en la trikliniejon por iom manĝi kaj ordoni ankoraŭfoje porti sin al la palaco, poste sur la Kampon de Marso, kaj fine al Ĥrizotemiso.
Sed irante al la trikliniejo, ĉe la servista koridoro li rimarkis subite, starantan ĉe la muro inter aliaj sklavoj, la gracian figuron de Eŭniko, kaj forgesinte, ke li ordonis al Tirezio nenion pli, krom ke li ŝin skurĝu, denove li sulkigis la brovojn kaj komencis serĉi lin per la okuloj.
Ne trovinte lin tamen inter la servistoj, li sin turnis al Eŭniko:
— Ĉu ci ricevis la skurĝopunon?
Ŝi duafoje sin ĵetis al liaj piedoj, kisis la randon de lia togo kaj respondis:
— Ho jes, sinjoro! Mi ricevis! Ho jes, sinjoro!…
En ŝia voĉo sonis kvazaŭ ĝojo kaj dankemo. Evidente, ŝi opiniis ke la skurĝado anstataŭis ŝian forsendon el la domo, kaj ke nun ŝi jam rajtas resti. Petronion, kiu tion komprenis, mirigis tiu pasia obstino de la sklavino, sed li estis tro sperta konanto de la homa naturo por ne diveni, ke sole amo povas esti la kaŭzo de tia obstino.
— Ĉu ci havas amaton en ĉi tiu domo? — li demandis.
Ŝi levis al li siajn bluajn larmajn okulojn kaj respondis tiel mallaŭte, ke apenaŭ aŭdeble:
— Jes, sinjoro!…
Kun tiuj okuloj, kun la haroj ĵetitaj malantaŭen, kun timo kaj espero sur la vizaĝo ŝi estis tiel bela, rigardis lin tiel petege, ke Petronio, kiu kiel filozofo mem proklamadis la potencon de l’ amo, kaj kiel estetikulo honoris la belon, eksentis por ŝi certan kompaton.
— Kiu el ili estas cia amato? — li demandis, montrante la servistaron.
Sed al tio ne venis respondo, Eŭniko nur klinis la vizaĝon ĝis liaj piedoj kaj restis senmova.
Petronio rigardis la sklavojn, inter kiuj estis belaj kaj plaĉindaj junuloj, sed en neniu vizaĝo li povis ion legi, kaj ĉiuj nur surhavis iajn strangajn ridetojn; li do rigardis ankoraŭ dum momento Eŭnikon, kuŝantan ĉe liaj piedoj, kaj foriris silente al la trikliniejo.
Post la manĝo li ordonis porti sin al la palaco, kaj poste al Ĥrizotemiso, ĉe kiu li restis ĝis malfrua nokto. Sed, reveninte, li ordonis voki al si Tirezion.
— Ĉu Eŭniko ricevis la skurĝopunon?
— Jes, sinjoro. Kaj mi zorgis ne difekti ŝian haŭton.
— Ĉu mi ordonis pri ŝi ankoraŭ ion?
— Ne, sinjoro, — maltrankvile respondis la atriestro.
— Bone. Kiu el la sklavoj estas ŝia amanto?
— Neniu, sinjoro.
— Kion ci scias pri ŝi?
Tirezio komencis paroli per iom necerta voĉo:
— Eŭniko neniam forlasas nokte la dormoĉambron, kie ŝi dormas kun la maljuna Akriziono kaj Ifiso; neniam ŝi restas en la banejo post cia bano, sinjoro … Aliaj sklavinoj ŝin priridas kaj nomas ŝin Diano.
— Sufiĉe, — diris Petronio. — Mia parenco, Vinicio, al kiu ĉi-matene mi donacis Eŭnikon, ŝin ne akceptis, do ŝi restu en la domo. Ci povas foriri.
— Ĉu ci permesas al mi, sinjoro, paroli plu pri Eŭniko?
— Mi ordonis al ci diri ĉion, kion ci scias.
— La tuta domanaro, sinjoro, parolas pri la forkuro de la fraŭlino, kiu estis loĝonta en la domo de la moŝta Vinicio. Post cia foriro Eŭniko venis al mi kaj diris, ke ŝi konas homon, kiu scios ŝin retrovi.
— Ha! — diris Petronio. — Kiu li estas?
— Mi lin ne konas, sinjoro, mi pensis tamen, ke estas mia devo komuniki al ci tion.
— Bone. Tiu homo atendu ĉi tie morgaŭ matene la alvenon de la tribunuso, kiun ci petos morgaŭ en mia nomo, ke li min vizitu matene.
La atriestro riverencis kaj eliris. Kaj Petronio komencis malgraŭvole pensi pri Eŭniko. Komence ŝajnis al li klara afero, ke la juna sklavino deziras, ke Vinicio reakiru Ligian, nur por ne devi mem anstataŭi ŝin en lia domo. Sed poste venis en lian kapon, ke la homo, kiun Eŭniko rekomendas, estas eble ŝia amanto, kaj tiu penso subite ekŝajnis al li malagrabla. Ekzistis, vere, simpla rimedo por ekscii la veron, ĉar sufiĉis nur voki Eŭnikon, sed estis jam malfrua horo kaj Petronio sentis sin laca post la longa vizito ĉe Ĥrizotemiso; li sopiris dormon. Tamen, irante en la dormoĉambron, li ial rememoris, ke hodiaŭ en la okulanguloj de Ĥrizotemiso li rimarkis sulketojn. Li ankaŭ ekpensis, ke ŝia beleco pli famas en Romo ol ĝi meritas, kaj ke Fontejo Kapitono, proponinta al li por Eŭniko la tri knabojn el Klazomeno, volas aĉeti ŝin tro malkare.
Sekvatage Petronio ĵus finis sin vesti en la oleadejo, kiam venis Vinicio, vokita per Tirezio.
Li jam sciis, ke nenia novaĵo venis de la pordegoj, kaj tiu scio, anstataŭ ĝojigi lin kiel la pruvo, ke Ligia plu estas en la urbo, ankoraŭ pli lin senkuraĝigis, ĉar li komencis supozi, ke eble Urso elkondukis ŝin el la urbo tuj post la forkapto, do antaŭ ol la sklavoj de Petronio komencis gvati ĉe la pordegoj. Verdire, en aŭtuno, kiam la tagoj mallongiĝadis, oni fermadis ilin sufiĉe frue, sed oni ja malfermadis ilin por forveturantoj, kies nombro estis fojfoje konsiderinte granda. Oni ankaŭ povis pasi ekster la muregojn per aliaj manieroj, pri kiuj la sklavoj, volantaj forkuri el la urbo, bone sciis.
Cetere, Vinicio sendis siajn servistojn ankaŭ sur ĉiujn vojojn, kondukantaj en provincon, al vigiloj en malpli grandaj urboj, kun sciigoj pri forkurinta paro da sklavoj, kun preciza priskribo de Urso kaj Ligia kaj kun anonco pri rekompenco por ilia kapto. Estis tamen dube, ĉu tiu postĉaso povos ilin atingi, kaj eĉ se ĝi atingus, ĉu la lokaj aŭtoritatuloj sentos sin rajtigitaj reteni ilin laŭ privata postulo de Vinicio, ne atestita de pretoro. Kaj por ricevi tiun ateston mankis tempo. Siaflanke Vinicio dum la tuta hieraŭo serĉis Ligian, alivestite kiel sklavo, en ĉiuj stratetoj de la urbo, li ne sukcesis tamen trovi eĉ plej etan postsignon aŭ indikon. Li vidis, vere, servistojn de Aŭlo, sed tio nur konfirmis lian opinion, ke ne servistoj de Aŭlo ŝin forkaptis, kaj ke ili same ne scias, kie ŝi estas.
Kiam do Tirezio anoncis al li, ke estas homo, kiu entreprenas ŝin retrovi, li ekrapidegis en la domon de Petronio kaj, apenaŭ lin salutinte, komencis demandi pri tiu homo.
— Ni baldaŭ lin vidos, — diris Petronio. — Li estas konato de Eŭniko, kiu tuj venos por aranĝi la faldojn de mia togo, kaj kiu informos nin pri li pli precize.
— Eŭniko, tiu, kiun ci hieraŭ volis donaci al mi?
— Tiu, kiun ci malakceptis, pro kio cetere mi cin dankas, ĉar ŝi estas la plej bona vestofaldistino en la tuta urbo.
Efektive la vestofaldistino alvenis preskaŭ antaŭ ol li finis paroli, kaj preninte togon, kuŝantan sur eburinkrustita seĝo, dismetis ĝin por ĝin ĵeti sur la ŝultrojn de Petronio. Ŝia vizaĝo estis pala, trankvila, en ŝiaj okuloj brilis feliĉo.
Petronio rigardis ŝin, kaj ŝi ekŝajnis al li tre bela. Post momento, kiam, volvinte la togon ĉirkaŭ li, ŝi komencis ĝin faldi, sin klinante por longigi la faldojn, li rimarkis, ke ŝiaj brakoj havas mirindan koloron de pala rozo, kaj la brusto kaj ŝultroj diafanajn nuancojn de perlamoto aŭ alabastro.
— Eŭniko, — li diris, — ĉu venis tiu homo, pri kiu ci parolis hieraŭ al Tirezio?
— Li venis, sinjoro.
— Kiel li nomas sin?
— Ĥilono Ĥilonido, sinjoro.
— Kio li estas?
— Kuracisto, saĝulo kaj aŭguristo, kiu scias antaŭlegi homajn sortojn kaj antaŭdiri estontecon.
— Ĉu li antaŭdiris la estontecon al ci?
— Jes, sinjoro.
— Kion li do aŭguris al ci?
— Ke trafos min doloro kaj feliĉo.
— La doloro cin trafis hieraŭ el la mano de Tirezio, devas do veni ankaŭ feliĉo.
— Ĝi jam venis, sinjoro.
— Kia?
Kaj ŝi flustris mallaŭte:
— Mi restis.
Petronio metis la manon sur ŝian oran kapon.
— Ci bone aranĝis hodiaŭ la faldojn, kaj mi estas kontenta de ci, Eŭniko.
Kaj ĉe tiu ektuŝo ŝiaj okuloj en unu momento vualiĝis per nebulo de feliĉo kaj la brusto komencis movi sin rapide.
Sed Petronio kaj Vinicio transiris en la atrion; tie atendis Ĥilono Ĥilonido, kiu, ekvidinte ilin, profunde riverencis. Sur la buŝo de Petronio, je la penso pri la hieraŭ farita supozo, ke tiu ĉi homo estas eble amanto de Eŭniko, aperis rideto. La homo, kiu staris antaŭ li, povis esti nenies amanto. En tiu stranga figuro estis io kune abomena kaj ridinda. Li ne estis maljuna: en lia malorda barbo kaj en la krispa hararo apenaŭ tie kaj ie trabrilis griza fadeno. Li havis ventron kaviĝintan, kurbigitan dorson, tiel ke unuavide li ŝajnis esti ĝiba; super tiu ĝibo sin trovis granda kapo kun vizaĝo simia kaj samtempe vulpa, kun penetrema rigardo. Lia flaveta haŭto estis makulita de pustuloj, kaj la nazo, plene kovrita de ili, povis atesti tro grandan inklinon al drinko. Lia malzorgita vesto, konsistanta el malhela tuniko teksita el kapra lano kaj samtia truhava mantelo, estis pruvo pri vera aŭ ŝajnigata mizero.
Petronio ĉe lia vido rememoris la homeran Tersiton,[203] respondante do per manklino al lia riverenco, li diris:
— Saluton, dia Tersito. Kiel fartas ciaj tuberoj, kiujn apud Trojo batis al ci Odiseo, kaj kiel li mem pasigas la tempon sur la Kampoj Elizeaj?
— Nobla sinjoro, — respondis Ĥilono Ĥilonido, — la plej saĝa el la mortintoj, Odiseo, sendas pere de mi al la plej saĝa el la vivantoj, Petronio, saluton kaj peton, ke li kovru per nova mantelo miajn tuberojn.
— Je Hekato Triforma! — ekkriis Petronio, — la respondo meritas mantelon.
Sed pluan interparolon interrompis la senpacienca Vinicio, kiu demandis rekte:
— Ĉu ci scias precize, kion ci entreprenas?
— Kiam du domanaroj en du eminentaj domoj parolas pri nenio alia, kaj post ili la novaĵon ripetas duono da Romo, ne estas malfacile scii, — respondis Ĥilono. — Hieraŭ nokte oni forkaptis fraŭlinon, edukitan en la domo de Aŭlo Plaŭcio, nomatan Ligia, aŭ pli ĝuste Kallino, kiun ciaj sklavoj, ho sinjoro, estis transkondukantaj el la imperiestra palaco en la cian. Mi entreprenas retrovi ŝin en la Urbo, aŭ, se ŝi, kio malprobalas, forlasis la Urbon, montri al ci, moŝta sinjoro, kien ŝi forkuris kaj kie ŝi sin kaŝas.
— Bone, — diris Vinicio, al kiu plaĉis la precizeco de la respondo, — kiajn rimedojn ci havas por tio?
Ĥilono ridetis ruze:
— La rimedojn havas ci, sinjoro; mi havas nur saĝon.
Ankaŭ Petronio ridetis, ĉar li estis tute kontenta de sia gasto.
«Ĉi tiu homo povas retrovi la junulinon», li ekpensis.
Dume Vinicio sulkigis siajn kunkreskintajn brovojn kaj diris:
— Mizerulo, se ci min trompas por profito, mi igos cin morti sub bastonoj.
— Mi estas filozofo, sinjoro, kaj filozofo ne povas esti avida je profito, speciale je tia, kian ci grandanime promesas.
— Ha, ĉu ci estas filozofo? — demandis Petronio. — Eŭniko diris al mi, ke ci estas kuracisto kaj aŭguristo. De kie ci konas Eŭnikon?
— Ŝi venis al mi peti konsilon, ĉar mia gloro atingis ŝiajn orelojn.
— Kian konsilon ŝi volis?
— Kontraŭ amo, sinjoro. Ŝi volis esti kuracita de senreciproka amo.
— Ĉu ci kuracis ŝin?
— Mi faris pli, sinjoro, ĉar mi donis al ŝi amuleton, kiu sekurigas reciprokecon. En Pafoso, sur Kipro, estas templo, sinjoro, kie oni konservas zoneton de Venero. Mi donis al ŝi du fadenojn el tiu zoneto, fermitajn en migdala ŝelo.
— Kaj ci igis ŝin multe pagi?
— Por reciprokeco oni neniam povas sufiĉe pagi, kaj mi, ne havante du fingrojn, ŝparas monon por aĉeti sklavon-skribiston, kiu kunskribados miajn pensojn kaj konservos mian scion por la mondo.
— Al kiu skolo ci apartenas, dia saĝulo?
— Mi estas cinikisto, sinjoro, ĉar mi havas truitan mantelon; mi estas stoikisto, ĉar mi elportas pacience mizeron; kaj mi estas peripatetiko,[204] ĉar, ne posedante palankenon, mi piediras de vinejo al vinejo kaj dumvoje instruas tiujn, kiuj promesas pagi por la kruĉo.
— Kaj ĉe la kruĉo ci iĝas retoro.
— Heraklito diris: «ĉio fluas», kaj ĉu ci povas nei sinjoro, ke vino estas fluidaĵo?
— Li ankaŭ instruis, ke fajro estas dio, kaj tiu dio flamas sur cia nazo.
— La dia Diogeno el Apolonio instruis, ke la esenco de aĵoj estas la aero, kaj ju pli varma estas la aero, des pli perfektajn estaĵojn ĝi kreas, kaj el la plej varma naskiĝas la animoj de saĝuloj. Ĉar aŭtune venas malvarmo, sekve vera saĝulo devas varmigi sian animon — per vino. Ci ja ne povas nei, sinjoro, ke kruĉo eĉ da vinaĉo el apud Kapuo aŭ Telezio disportas varmon al ĉiuj ostoj de la pereema korpo homa.
— Ĥilono Ĥilonido, kie estas cia patrujo?
— Apud Pont-Eŭkseno. Mi devenas el Mezembrio.[205]
— Ĥilono Ĥilonido, ci estas granda!
— Kaj neaprezita! — melankolie aldonis la saĝulo.
Vinicio tamen denove senpacienciĝis. Al li ekbrilis la espero, li volus, ke Ĥilono tuj ekserĉu, kaj la tuta interparolo al li ŝajnis vana tempoperdo, pro kiu li koleris kontraŭ Petronio.
— Kiam ci komencos la serĉadon? — li diris, sin turnante al la Greko.
— Mi jam ĝin komencis, — respondis Ĥilono. — Eĉ kiam mi estas ĉi tie, kiam mi respondas al ciaj afablaj demandoj, mi ankaŭ serĉas. Havu nur fidon, moŝta tribunuso, kaj sciu, ke se ci perdus ligilon de ŝuo, mi scipovus retrovi la ligilon, aŭ tiun, kiu sur strato ĝin levis.
— Ĉu antaŭe ci jam plemumis tiajn servojn? — demandis Petronio.
La Greko suprenlevis la okulojn.
— Tro malalte oni taksas hodiaŭ virton kaj scion — tial filozofo estas devigata serĉi aliajn vivrimedojn.
— Kiaj estas la ciaj?
— Ĉion scii kaj servi per informoj al tiuj, kiuj ilin deziras.
— … Kaj kiuj ilin pripagas, ĉu?
— Ha, sinjoro, mi bezonas aĉeti skribiston. Alie mia saĝeco mortos kun mi.
— Se ci ne ŝparis ĝis nun eĉ por sentrua mantelo, ciaj meritoj verŝajne ne estas eminentaj.
— Modesteco malpermesas al mi glori ilin. Sed pripensu, sinjoro, ke hodiaŭ ne plu ekzistas tiaj bonfarantoj, kiaj grandnombre ekzistis antaŭe, kaj al kiuj surŝuti per oro merititon estis tiel agrable, kiel gluti ostron el Puteolo. Ne miaj meritoj estas malgrandaj, sed la homa dankemo estas malgranda. Iafoje, se forkuras altvalora sklavo, kiu lin retrovas, se ne la sola filo de mia patro? Se sur la muroj aperas surskriboj kontraŭ la dia Popea, kiu malkovras la aŭtorojn? Kiu elserĉas ĉe librovendistoj versaĵon kontraŭ la imperiestro? Kiu konigas, kion oni parolis en la domoj de senatanoj kaj kavaliroj? Kiu portas leterojn, kiujn oni ne volas konfidi al sklavoj; kiu aŭskultas novaĵojn ĉe la pordoj de barbiroj; antaŭ kiu ne havas sekretojn vinvendistoj kaj bakistoj; al kiu fidas sklavoj; kiu scipovas travidi ĉiun domon de la atrio ĝis la ĝardeno? Kiu konas ĉiujn stratojn, vojetojn, kaŝejojn; kiu scias, kion oni parolas en vaporbanejoj, en cirkoj, sur foirplacoj, en lernejoj de skermistoj, en budoj de sklavvendistoj kaj eĉ en la sablofosejoj[206]?
— Je dioj! Sufiĉe, eminenta saĝulo! — ekkriis Petronio, — aŭ ni dronos en ciaj meritoj, virto, saĝeco kaj elokventeco. Sufiĉe! Ni volis scii, kiu ci estas, kaj nun ni scias.
Sed Vinicio estis kontenta, ĉar li ekpensis, ke tiu ĉi homo, simile al ĉashundo, foje kurigita post ĉasaĵo, ne haltos, antaŭ ol li trovos ĝian kaŝejon.
— Bone, — li diris, — ĉu ci bezonas indikojn?
— Mi bezonas armilon.
— Kian? — demandis Vinicio kun miro.
La Greko etendis unu manon kaj per la alia faris la geston de monkalkulo.
— Tia tempo nun estas, sinjoro, — li diris kun sopiro.
— Ci estos do azeno, — diris Petronio, — kiu konkeras fortikaĵon per sakoj da oro.
— Mi estas nur malriĉa filozofo, sinjoro, — humile respondis Ĥilono, — la oron havas vi.
Vinicio ĵetis al li saketon, kiun la Greko kaptis en la aero, kvankam efektive li ne havis du fingrojn ĉe la dekstra mano. Poste li levis la kapon kaj diris:
— Sinjoro, mi jam scias pli multe ol ci esperas. Mi ne venis ĉi tien kun malplenaj manoj. Mi scias, ke la fraŭlinon ne forkaptis Aŭlo, ĉar mi parolis jam kun iliaj servistoj. Mi scias, ke ŝi ne estas sur Palatino, kie ĉiuj estas okupitaj per la malsano de la malgranda aŭgustino, kaj eble mi eĉ divenas, kial vi preferas serĉi la fraŭlinon kun mia helpo ol kun la helpo de la vigiloj kaj imperiestraj soldatoj. Mi scias, ke la forkuron faciligis al ŝi servisto, devenanta el la sama lando kiel ŝi. Li ne povis trovi helpon ĉe sklavoj, ĉar sklavoj, kiuj staras unuj kun aliaj, ne helpus al li kontraŭ la ciaj. Povis nur helpi al li samkonfesantoj.
— Aŭskultu, Vinicio, — interrompis Petronio, — ĉu mi ne diris al ci la samon, vorton post vorto?
— Tio estas honoro por mi, — diris Ĥilono. — La fraŭlino, sinjoro, — li diris, denove sin turnante al Vinicio, — sendube konfesas saman dion kun la plej eminenta el la Romaninoj, respektinda matrono Pomponia. Mi aŭdis ankaŭ, ke Pomponia estis hejme juĝita pro konfesado de iuj fremdaj dioj, sed mi ne povis ekscii de ŝiaj servistoj, kiu dio estas tiu kaj kiel sin nomas ties konfesantoj. Se mi povus tion scii, mi irus al ili, iĝus la plej pia inter ili kaj akirus ilian fidon. Sed ci, sinjoro, kiu, kiel mi ankaŭ scias, pasigis dekkelkajn tagojn en la domo de la eminenta Aŭlo, eble povas doni al mi pri tio ian informon?
— Mi ne povas, — diris Vinicio.
— Vi longe min demandis pri diversaj aferoj, moŝtaj sinjoroj, kaj mi respondis la demandojn; permesu nun ke mi vin demandu. Ĉu ci vidis, moŝta tribunuso, iajn statuetojn, iajn oferojn, iajn signojn, iajn amuletojn sur Pomponia aŭ sur cia dia Ligia? Ĉu ci vidis, ke ili eble desegnis inter si iajn signojn, kompreneblajn sole por ili?
— Signojn? Atentu. Jes! Mi vidis foje, kiel Ligia desegnis fiŝon sur sablo.
— Fiŝon? Haa! Hoo! Ĉu ŝi faris tion unu fojon, aŭ kelkfoje?
— Unu fojon.
— Kaj ĉu ci certas, sinjoro, ke ŝi desegnis fiŝon? Hoo!
— Jes! — respondis Vinicio interesite. — Ĉu ci divenas, kion ĝi signifas?
— Ĉu mi divenas?! — ekkriis Ĥilono.
Kaj riverencinte signe de adiaŭo, li aldonis:
— Fortuno egale ŝutu sur vin ambaŭ ĉiajn donacojn, moŝtaj sinjoroj.
— Oni donu al ci mantelon! — diris Petronio al la foriranto.
— Odiseo esprimas al ci dankojn pro Tersito, — respondis la Greko.
Kaj, riverencinte refoje, li eliris.
— Kion ci diras pri tiu eminenta saĝulo? — demandis Vinicion Petronio.
— Mi diras, ke li trovos Ligian! — ĝoje ekkriis Vinicio, — sed mi ankaŭ diras, ke se ekzistus regno de friponoj, li indus esti ties reĝo.
— Sendube. Mi devas konatiĝi pli proksime kun tiu stoikisto, sed dume mi ordonos incensi post li la atrion.
Ĥilono Ĥilonido, volvinte ĉirkaŭ si la novan mantelon, ĵetludis sub ĝiaj faldoj per la monujo ricevita de Vinicio, kaj ĝuis samtiel ĝian pezon, kiel la sonon. Irante malrapide kaj rigardante malantaŭen, ĉu oni lin observas el la domo de Petronio, li preterpasis la portikon de Livia kaj, atinginte la angulon de Deklivo Virbia, sin direktis al Suburo.
«Mi devas iri al Sporo, — li diris al si mem, — kaj verŝi iom da vino al Fortuno. Fine mi trovis tion, kion mi delonge serĉis. Li estas juna, flamiĝema, malavara kiel la minejoj de Kipro, kaj por tiu Ligiuja kanabenino[207] pretus fordoni duonon da sia havaĵo. Jes, ĝuste tian homon mi serĉis delonge. Sed mi estu singarda kun li, ĉar tiu lia sulkigo de la brovoj antaŭdiras nenion bonan. Aĥ, la lupidoj[208] regas hodiaŭ la mondon! Malpli mi timus tiun Petronion. Ho dioj! Kial parigado estas hodiaŭ pli pagata ol virto? Ha, ŝi desegnis al ci fiŝon sur sablo? Se mi scias, kion ĝi signifas, mi sufokiĝu per peco da kaprina fromaĝo! Sed mi scios! Ĉar tamen la fiŝoj vivas en akvo, kaj serĉado en la akvo estas pli malfacila ol sur la tero, sekve: li pagos al mi por ĉiu fiŝo aparte. Ankoraŭ unu tia monujo — kaj mi povos forĵeti la almozulan sakon kaj aĉeti sklavon. Sed kion ci dirus, Ĥilono, se mi konsilus al ci aĉeti ne sklavon, sed sklavinon? Mi konas cin! Mi scias, ke ci konsentos! Se ŝi estus bela kiel, ekzemple, Eŭniko, ci mem rejuniĝus ĉe ŝi, kaj samtempe ci havus de ŝi honestan kaj certan profiton. Mi vendis al tiu kompatinda Eŭniko du fadenojn el mia propra malnova mantelo … Ŝi estas malsaĝa, sed se Petronio ŝin donacus al mi, mi ŝin prenus … Jes, jes, Ĥilono, ido de Ĥilono … Ci perdis la patron kaj la patrinon … Ci estas orfo, do konsolu cin almenaŭ, aĉetante sklavinon. Ŝi devas, vere, ie loĝi, ĉu do Vinicio luos por ŝi loĝejon? Kie ankaŭ ci trovos rifuĝon; ŝi devas sin vesti, do Vinicio pagos por ŝia vesto, kaj ŝi devas manĝi, do li ŝin nutros. Ho, kiel malfacila estas la vivo! Kie estas la tempo, kiam por obolo oni povis ricevi tiom da faboj kun lardo, kiom oni povis teni en ambaŭ manoj, aŭ pecon da kaprina kolbaso, saturita je sango, longan, kiel brako de dekdujara knabo! Sed jen tiu ŝtelisto, Sporo! En vinejo estos plej facile ion ekscii.»
Tiel parolante, li eniris la vinejon, kie li mendis por si kruĉon da malhela vino; vidante senfidan rigardon de la mastro, li elskrapis oran moneron el la monujo kaj metinte ĝin sur la tablon, diris:
— Sporo, mi laboris hodiaŭ kun Seneko de la frumateno ĝis la tagmezo, kaj jen kion mia amiko donacis al mi ĉe la adiaŭo.
Ĉe tiu vido la rondaj okuloj de Sporo ankoraŭ pli rondiĝis, kaj antaŭ Ĥilono tuj aperis la vino; trempinte en ĝi la fingron, Ĥilono desegnis sur la tablo fiŝon kaj diris:
— Ĉu ci scias, kion ĝi signifas?
— Fiŝo? Nu, fiŝo estas fiŝo.
— Malsaĝa ci estas, kvankam ci alverŝas tiom da akvo al la vino, ke povus en ĝi troviĝi eĉ fiŝo. Tio estas simbolo, kiu en la lingvo de la filozofoj signifas: rideto de Fortuno. Se ci ĝin divenus, eble ankaŭ al ci ridetus Fortuno. Respektu filozofion, mi diras al ci, aŭ mi translokiĝos en alian vinejon, kion mia persona amiko Petronio delonge al mi konsilas.
Dum kelkaj sekvintaj tagoj Ĥilono nenie sin montris. Vinicio, kiu, de kiam li eksciis de Akteo, ke Ligia lin amis, centloble pli deziris ŝin retrovi, komencis mem ŝin serĉi, ne volante, kaj ankaŭ ne povante peti helpon de la imperiestro, konsumata de maltrankvilo pro la malsano de la malgranda aŭgustino.
Senefikaj restis fine la oferoj, farataj en temploj, la preĝoj kaj la votoj, same kiel la kuracista arto kaj ĉiaj sorĉaj rimedoj, kiujn oni aplikis en la ekstrema malespero. Post semajno la infano mortis. Funebro kovris la kortegon kaj Romon. Nerono, kiu post la naskiĝo de la infano frenezis de feliĉo, nun frenezis de malespero; ferminte sin en siaj ĉambroj, dum du tagoj li akceptis nenian nutraĵon, kaj kvankam en la palaco svarmis amasoj da senatanoj kaj aŭgustanoj, kiuj rapidis tien kun signoj de bedaŭro kaj kunsento, neniun li volis vidi. La senato en eksterordinara kunsido proklamis la mortintan infanon diino; oni decidis konstrui al ŝi templon kaj nomumi por ĝi apartan pastron. Ankaŭ en aliaj temploj oni faris novajn oferdonojn honore al la mortintino, oni gisis ŝiajn statuojn el multekostaj metaloj, kaj la enterigo estis unu senmezura soleno, dum kiu la popolo admiris la malmoderajn signojn de funebro, kiujn elmontradis Nerono, ploris kun li, etendadis la manojn por donacoj, kaj, super ĉio, sin amuzis per la eksterordinara spektaklo.
Petronion maltrankviligis tiu morto. Oni sciis jam en la tuta Romo, ke Popea ĝin atribuas al sorĉo. Post ŝi ripetis tion ankaŭ la kuracistoj, kiuj tiumaniere povis pravigi la senefikecon de siaj penoj, kaj la pastroj, kies oferdonoj montriĝis senhelpaj, kaj la sorĉofaristoj, tremantaj pri sia vivo, kaj la popolo. Petronio estis nun kontenta, ke Ligia forkuris; ĉar tamen li ne deziris malbonon al Aŭlo, kaj deziris bonon al si mem kaj al Vinicio, tial, kiam oni forigis la cipreson, fiksitan signe de funebro antaŭ Palatino, li iris al akcepto, aranĝita por la senatanoj kaj aŭgustanoj, volante konvinkiĝi, kiagrade Nerono inklinas kredi la famojn pri sorĉo, kaj kontraŭagi sekvojn, kiuj povus el tio rezulti.
Konante Neronon, li ankaŭ supozis ke tiu, eĉ se li ne ekkredis je sorĉo, ŝajnigos tamen ke li kredas, tiel por trompi sian doloron, kiel por venĝi kontraŭ iu ajn, kaj fine por kontraŭagi supozojn, ke la dioj komencas lin puni por liaj krimoj. Petronio ne kredis, ke Nerono povis ami eĉ la propran infanon vere kaj profunde; kvankam Nerono amis ĝin flame, tamen Petronio certis, ke la imperiestro troafektos la doloron. Li ne eraris, vere. Nerono aŭskultis konsolojn de senatanoj kaj kavaliroj kun ŝtona vizaĝo, kun okuloj fiksitaj sur unu punkto, kaj oni vidis, ke eĉ se li efektive suferas, li tamen samtempe pensas pri tio, kiel lia doloro impresas la ĉeestantojn; li samtempe pozas je Niobo[209] kaj faras spektaklon de patra funebro, kiel ĝin farus aktoro sur scenejo. Li eĉ ne sciis ĉe tio persisti en la silenta kaj kvazaŭ ŝtonrigida doloro, ĉar iafoje li faris gestojn, kvazaŭ li ŝutus sur la kapon polvon de la tero, iafoje ĝemis obtuze, kaj ekvidinte Petronion, levis sin subite kaj per tragedia voĉo komencis paroli tiel, ke ĉiuj povu lin aŭdi:
— Ho ve! Ankaŭ ci kulpas pri ŝia morto! Laŭ cia konsilo eniris inter tiujn ĉi murojn la malbona spirito, kiu per unu rigardo elsuĉis la vivon el ŝia brusto … Ve al mi! Kaj prefere miaj okuloj ne estus vidintaj la lumon de Helioso … Ve al mi! Ho ve! Ho ve!
Kaj laŭtigante ĉiam pli la voĉon, li ŝanĝis ĝin en malesperan krion, sed Petronio en tiu sama momento decidis riski ĉion per unu ĵeto de kubo; etendinte la manon, li deŝiris rapide la silkan tukon, kiun Nerono ĉiam portis ĉirkaŭ la kolo, kaj metis ĝin sur lian buŝon.
— Sinjoro! — li diris gravatone, — bruligu Romon kaj la mondon pro doloro, sed konservu al ni cian voĉon!
Ekmiregis la ĉeestantoj, ekmiregis momente Nerono mem, nur Petronio sola restis neŝancelita. Li sciis treege bone, kion li faras. Li ja memoris, ke al Terpno kaj Diodoro estis ordonite simple kovri la buŝon de Nerono, se li, laŭtigante la voĉon, ĝin elmetus al ia ajn danĝero.
— Cezaro, — li parolis plu kun tiu sama graveco kaj malgajeco, — ni suferis grandegan perdon, restu al ni almenaŭ ĉi tiu konsola trezoro!
La vizaĝo de Nerono ektremis kaj post momento larmoj ekfluis el liaj okuloj, subite li apogis la manojn sur la ŝultrojn de Petronio kaj, metinte la kapon sur lian bruston, komencis ripeti meze de plorĝemoj:
— Ci sola el ĉiuj pri tio ekpensis, ci sola, Petronio! Ci sola!
Tigeleno flaviĝis pro ĵaluzo — kaj Petronio diris plu:
— Veturu Ancion! Tie ŝi venis en la mondon, tie venis sur cin ĝojo, tie venos konsolo. La mara aero refreŝigos cian dian gorĝon; cia brusto spiros la salan malsekecon. Ni, ciaj fideluloj, sekvos cin ĉien, kaj dum ni konsolos cian doloron per amikeco, ci nin konsolos per kanto.
— Jes! — diris Nerono per plenda voĉo, — mi verkos himnon je ŝia honoro kaj komponos al ĝi muzikon.
— Kaj poste ci serĉos la varman sunon en Bajo.
— Kaj poste, forgeson en Grekujo.
— En la patrujo de poezio kaj kanto!
Tiel la ŝtona, malserena atmosfero pasis iom post iom, kiel pasas nuboj, kovrantaj la sunon, kaj komenciĝis interparolo, ankoraŭ kvazaŭ plena je malĝojo, sed plena ankaŭ je projektoj por la estonteco, koncernantaj la vojaĝon, artistajn prezentiĝojn, kaj eĉ akceptojn, kiujn postulis anoncita vizito de Tiridato, la reĝo de Armenujo. Tigeleno, vere, provis ankoraŭ mencii pri la sorĉo, sed Petronio, jam certa pri sia venko, volonte akceptis la defion.
— Tigeleno, — li diris, — ĉu ci kredas, ke sorĉo povas malutili al dioj?
— Cezaro mem parolis pri ili, — respondis la kortegano.
— Doloro parolis, ne Cezaro, sed kion ci opinias pri tio?
— Dioj estas tro potencaj por esti trafataj de sorĉo.
— Ĉu ci do malkonfesas la diecon de Cezaro kaj de lia familio?
— Finite! — resumis Eprio Marcelo, kiu staris apud Petronio, flustrante la cirkan ekkrion[210] eligatan de la popolo kiam gladiatoro ricevas tian baton ke ne necesas lin finmortigi.
Tigeleno subpremis en si koleron. Li kaj Petronio de longe estis rivaloj antaŭ la imperiestro, kaj Tigeleno havis tiun superecon, ke Nerono malpli, aŭ, pli ĝuste, neniom sin ĝenis en lia ĉeesto; tamen ĝis tiam Petronio venkis lin en ĉiu kunpuŝiĝo per sia saĝeco aŭ spriteco.
Tiel okazis ankaŭ ĉi-foje. Tigeleno eksilentis, kaj nur enskribis en sian memoron tiujn senatanojn kaj kavalirojn, kiuj en la momento, kiam Petronio repaŝis en la fundon de la ĉambrego, grupiĝis ĉirkaŭ li, opiniante ke post tio, kio okazis, li estos nepre la unua favorato de la imperiestro.
Forlasinte la palacon, Petronio iris al Vinicio, rakontis al li la epizodon kun la imperiestro kaj Tigeleno kaj diris:
— Ne nur mi forturnis la danĝeron de Aŭlo Plaŭcio kaj Pomponia, kaj kune de ni ambaŭ, sed ankaŭ de Ligia, kiun oni ne serĉos simple tial, ke mi persvadis al la kuprobarba simio veturi en Ancion, kaj el tie en Neapolon aŭ Bajon. Li veturos, ĉar en Romo li ĝis nun ne kuraĝis prezentiĝi publike en teatro, kaj mi scias, ke delonge li jam intencas prezentiĝi en Neapolo. Por poste li revas pri Grekujo, kie li volas kanti en ĉiuj iom gravaj urboj, kaj poste, kune kun ĉiuj laŭrokronoj, per kiuj lin honoros la Grekaĉoj,[211] soleni triumfan enveturon en Romon. Dum tiu tempo ni povos libere serĉi Ligian kaj kaŝi ŝin en sekura loko. Kaj nia eminenta filozofo? Ĉu li ne venis ĝis nun?
— Cia eminenta filozofo estas trompisto. Li ne venis, sin ne prezentis kaj neniam prezentos!
— Mi tamen havas pli bonan opinion, ne tiom eble pri lia honesteco, kiom pri lia saĝeco. Li fluigis jam iom da sango el cia monsako kaj venos almenaŭ por fluigi ĝin duafoje.
— Li sin gardu, ke mi ne fluigu lian sangon!
— Ne faru tion; havu kun li paciencon, ĝis ci konvinkiĝos per pruvoj pri lia trompo. Ne donu al li pli da mono, sed promesu anstataŭe malavaran rekompencon, se li alportos al ci sciigon certan. Ĉu ankaŭ ci mem ion entreprenas?
— Du miaj liberigitoj, Nimfidio kaj Demaso, serĉas ŝin kun sesdek homoj. Al tiu el la sklavoj, kiu ŝin trovos, mi promesis liberecon. Mi sendis krom tio kurierojn sur ĉiujn vojojn kondukantaj al Romo, ke ili demandu en gastejoj pri la Ligio kaj pri la fraŭlino. Mi mem trakuras la urbon tage kaj nokte, esperante feliĉan hazardon.
— Kion ajn ci scios, konigu al mi, ĉar mi devas veturi en Ancion.
— Bone.
— Kaj se iun matenon, vekiĝinte, ci diros al ci, ke pro unu junulino ne valoras sin aflikti kaj fari pro ŝi tiom da klopodoj, tiam venu Ancion. Tie mankos nek virinoj, nek ĝuoj.
Vinicio komencis marŝi per rapidaj paŝoj, kaj Petronio sekvis lin dum kelka tempo per rigardo, fine li ekparolis:
— Diru al mi sincere, ne kiel brulkapulo, kiu ion trudas al si kaj mem sin ekscitas, sed kiel homo prudenta, kiu respondas al sia amiko: ĉu ĉiam egale ci deziras tiun Ligian?
Vinicio haltis por momento kaj rigardis tiel Petronion, kvazaŭ li antaŭe lin ne vidus, poste komencis denove marŝi. Videble estis, ke li subpremas en si eksplodon. Fine en liaj okuloj, pro la sento de sia senhelpeco, pro doloro, kolero kaj nevenkebla sopiro, ŝvelis du larmoj, kiuj ekparolis al Petronio pli konvinke ol plej elokventaj vortoj.
Do, enpensiĝinte por momento, li diris:
— Ne Atlanto portas la mondon surŝultre, sed virino, kaj iam ŝi ludas per ĝi, kiel per pilko.
— Jes, — diris Vinicio.
Kaj ili komencis adiaŭi unu la alian. Sed en la sama momento sklavo sciigis, ke Ĥilono Ĥilonido atendas en la vestiblo kaj petas, ke oni lin allasu antaŭ la vizaĝon de la mastro.
Vinicio ordonis lin tuj enlasi, kaj Petronio diris:
— Ha, ĉu mi ne diris al ci! Je Herkulo! Nur restu trankvila, alie li ekregos cin, ne ci lin.
— Saluton kaj honoron al la moŝta armea tribunuso kaj al ci, sinjoro! — parolis Ĥilono enirante. — Estu via feliĉo egala al via gloro kaj la gloro vastiĝu tra la tuta mondo, de la kolonoj de Herkulo ĝis la limoj de la Arŝakidoj.[212]
— Saluton, proklamanto de leĝoj de virto kaj saĝeco! — respondis Petronio.
Sed Vinicio demandis kun ŝajna trankvilo:
— Kion ci alportas?
— La unuan fojon mi alportis al ci, sinjoro, esperon; nun mi alportas certecon, ke la fraŭlino estos retrovita.
— Tio signifas, ke ĝis nun ci ŝin ne trovis.
— Jes, sinjoro, sed mi trovis, kion signifas la signo, kiun ŝi faris al ci: mi scias, kiuj estas la homoj, kiuj ŝin forkaptis, kaj mi scias, inter konfesantoj de kiu dio oni devas ŝin serĉi.
Vinicio volis saltleviĝi de la seĝo, sur kiu li sidis, sed Petronio metis la manon sur lian ŝultron kaj, turnante sin al Ĥilono, diris:
— Parolu plu!
— Ĉu ci estas tute certa, sinjoro, ke la fraŭlino desegnis al ci fiŝon sur la sablo?
— Jes! — eksplodis Vinicio.
— Sekve ŝi estas kristanino kaj forkaptis ŝin kristanoj.
Venis momento de silento.
— Aŭskultu, Ĥilono, — diris fine Petronio. — Mia parenco promesis al ci grandan monsumon por retrovo de la fraŭlino, sed ankaŭ ne malpli grandan nombron da batoj, se ci volos lin trompi. En la unua okazo ci aĉetos ne unu, sed tri skribistojn, en la dua la filozofio de ĉiuj sep saĝuloj, plus cia propra, ne taŭgos por balzami ciajn vundojn.
— La fraŭlino estas kristanino, sinjoro! — ekkriis la Greko.
— Pripensu iom, Ĥilono. Ci ne estas malsaĝulo! Ni scias, ke Junia Silana kaj Kalvia Krispinilla akuzis Pomponian Grecenan pri konfesado de la kristana miskredo, sed ni scias ankaŭ, ke la hejma tribunalo ŝin liberigis de tiu akuzo. Ĉu do ci volus denove ĝin ripeti? Ĉu ci volus kredigi al ni, ke Pomponia, kaj kune kun ŝi Ligia, povas aparteni al malamikoj de la homa gento, al venenistoj de fontanoj kaj putoj, al adorantoj de azenkapo, al homoj, kiuj murdas infanojn kaj malĉastas en plej senhonta maniero? Pensu, Ĥilono, ĉu la tezo, kiun ci proklamas al ni, ne antiteziĝos per batoj sur cia dorso?
Ĥilono disetendis la manojn, signe ke tio ne estas lia kulpo, poste respondis:
— Sinjoro! Diru greke la sekvantan frazon: «Jesuo Ĥresto, Dia Filo, Savinto».
— Bone. Jen mi diras: «Ἰησοῦς Χρηστὸς Θεοῦ Υἱὸς Σωτήρ». Do?
— Nun prenu la unuajn literojn de tiuj ĉi vortoj kaj kunmetu ilin en unu vorton.
— ΙΧΘΥΣ … Fiŝo! — diris Petronio mirigite.
— Jen kial fiŝo iĝis emblemo de la kristanoj, — fiere respondis Ĥilono.
Sekvis momento da silento. En la argumentoj de la Greko estis tamen io tiel frapanta, ke la du amikoj ne povis rezisti al miro.
— Vinicio, — demandis Petronio, — ĉu eble ci eraras, ĉu vere Ligia desegnis al ci fiŝon?
— Je ĉiuj subteraj dioj, oni povas freneziĝi! — ekkriis la juna viro ekscitite, — se ŝi desegnus al mi birdon, mi dirus, ke birdon!
— Sekve ŝi estas kristanino! — ripetis Ĥilono.
— Tio signifas, — diris Petronio, — ke Pomponia kaj Ligia venenas putojn, murdas infanojn kaptitajn sur stratoj, kaj malĉastas! Sensencaĵo! Ci, Vinicio, estis pli longe en ilia domo, mi estis mallonge, sed mi sufiĉe konas Aŭlon kaj Pomponian, eĉ Ligian mi konas sufiĉe por diri: absurdo kaj kalumnio! Se fiŝo estas emblemo de la kristanoj, kion efektive ne eblas nei, kaj se ili estas kristaninoj, tiam, je Prozerpino! eble la kristanoj ne estas tiaj, kiaj ni opinias ilin.
— Ci parolas kiel Sokrato, sinjoro, — respondis Ĥilono. — Kiu iam esploris kristanon? Kiu ekkonis ilian instruon? Antaŭ tri jaroj, dum mi vojis el Neapolo al Romo (ho, kial mi ne restis tie!), aliĝis al mi homo, kuracisto nomata Glaŭko, kiu onidire estis kristano, kaj malgraŭ tio mi certas, ke li estis bona kaj virta homo.
— Ĉu de tiu virtulo ci ĵus eksciis, kion signifas la fiŝo?
— Ne, sinjoro, bedaŭrinde! Envoje en unu gastejo iu ponardis la bonan maljunulon; sklavistoj forkaptis lian edzinon kaj infanojn, defendante ilin mi perdis la du fingrojn. Sed ĉar onidire inter la kristanoj ne maloftas mirakloj, mi esperas ke ili rekreskos.
— Kiel do? Ĉu ci iĝis kristano?
— De hieraŭ, sinjoro! De hieraŭ! La fiŝo min kristanigis. Ĝia potenco estas mirinda! Post kelkaj tagoj mi estos la plej fervora el la fervoraj por ke ili allasu min al ĉiuj siaj sekretoj, kaj allasite, mi ekscios kie sin kaŝas la fraŭlino. Eble tiam mia kristaneco montriĝos pli lukra ol mia filozofio. Mi ankaŭ votis al Merkuro, ke se li helpos min trovi la forkurintojn, mi oferos al li du bovidinojn, egalajn laŭ aĝo kaj kresko, al kiuj mi ordonos orumi la kornojn.
— Ĉu cia hieraŭa kristaniĝo kaj cia antaŭa filozofio ne malhelpas cin kredi je Merkuro?
— Mi ĉiam kredas tion, kion utilas kredi, tio estas mia filozofio, kaj ĝi devas plaĉi speciale al Merkuro. Bedaŭrinde, vi scias, moŝtaj sinjoroj, kiom suspektema dio li estas. Li ne kredas al promesoj eĉ de plej senriproĉaj filozofoj, kaj probable preferus ricevi la bovidinojn antaŭe; sed tio estas granda elspezo. Ne ĉiu filozofo estas Seneko, kaj la elspezo ne estas por mi ebla, se tamen la moŝta Vinicio bonvolus, antaŭpage por la sumo, kiun li al mi promesis… iom…
— Eĉ ne obolon, Ĥilono! — diris Petronio, — eĉ ne obolon! La malavareco de Vinicio superos ciajn esperojn, sed nur tiam, kiam Ligia estos trovita, tio estas, kiam ci montros al ni ŝian kaŝejon. Merkuro kreditu al ci la du bovidinojn, kvankam lia malemo min ne surprizas; en ĝi mi rekonas lian saĝecon.
— Aŭskultu min, moŝtaj sinjoroj. La malkovro, kiun mi faris, estas grandega, ĉar kvankam mi ne trovis ĝis nun la fraŭlinon, mi trovis la vojon, sur kiu oni ŝin serĉu. Jen vi dissendis liberigitojn kaj sklavojn tra la tuta urbo kaj en la provincon; ĉu iu el ili havigis al vi ian indikon? Ne! Mi sola havigis. Kaj mi diros al vi ankoraŭ ion. Inter viaj sklavoj povas esti kristanoj, pri kiuj vi ne scias, ĉar tiu miskredo disvastiĝis jam ĉien; kaj tiuj, anstataŭ helpi, vin perfidos. Malbonas eĉ tio, ke ili min vidas ĉi tie; tial ci, moŝta Petronio, ordonu al Eŭniko silenti; kaj ci, egale moŝta Vinicio, diskonigu ke mi vendas al ci ŝmiraĵon, kiu al ĉevalo per ĝi ŝmirita certigas venkon en cirko … Mi sola serĉos, kaj mi sola trovos la fraŭlinon; vi nur fidu al mi kaj sciu, ke kiom ajn mi ricevos antaŭe, ĝi estos por mi nur stimulo, ĉar ĉiam mi esperos ion plian kaj havos tiom pli grandan certecon, ke la promesita rekompenco ne preterpasos min. Ho jes! Estante filozofo mi malŝatas monon, kvankam ne neglektas ĝin Seneko, nek Muzonio, nek Kornuto, neniu el kiuj tamen perdis fingrojn defendante amikon, kaj kiuj povas mem skribi kaj konigi siajn nomojn al la posteularo. Sed krom la sklavo, kiun mi intencas aĉeti, kaj krom Merkuro, al kiu mi promesis du bovidinojn (vi scias, kiom altiĝis la prezoj de brutoj), la serĉado mem sekvigas multegajn elspezojn. Aŭskultu min pacience. Jen, dum tiuj kelkaj tagoj miaj piedoj kovriĝis per vundoj pro la senĉesa irado. Mi vizitadis vinejojn por babili kun homoj, mi vizitadis bakistojn, buĉistojn, vendistojn de oleo kaj fiŝkaptistojn. Mi trakuradis ĉiujn stratojn kaj stratetojn; mi estis en kaŝejoj de forkurintaj sklavoj; mi malgajnis pli ol cent asojn en morao-ludo; mi estis en lavejoj, sekigejoj, manĝejoj, mi vidis muelistojn kaj skulptistojn; mi vidis homojn, kiuj kuracas vezikon kaj elŝiras dentojn, mi parolis kun strataj vendistoj de sekigitaj figoj, mi estis en tombejoj … kaj ĉu vi scias por kio? Jen, por ĉie desegni fiŝon, rigardi homojn en la okulojn kaj aŭskulti, kion ili respondos al tiu signo. Dum longa tempo mi povis nenion rimarki, ĝis fine mi ekvidis foje ĉe fontano maljunan sklavon, kiu ĉerpis akvon per siteloj kaj ploris. Proksimiĝinte, mi demandis pri la kaŭzo de liaj larmoj. Al tio, kiam ni sidiĝis sur la ŝtupoj de la fontano, li respondis, ke dum la tuta vivo li ŝparis sestercon post sesterco por elaĉeti sian amatan filon, sed lia mastro, iu Panso, ekvidinte la monon, ĝin forprenis, sed la filon plu retenas kiel sklavon. «Kaj tial mi ploras», — plu parolis la maljunulo, — «ĉar kvankam mi ripetas: „fariĝu la dia volo“, mi ne povas, mi mizera pekulo, reteni la larmojn.» Tiam, puŝate de antaŭsento, mi trempis mian fingron en la sitelo kaj desegnis al li fiŝon; kaj li respondis: «Ankaŭ mia espero estas en Kristo». Mi do demandis: «Ĉu per la signo ci min ekkonis?» Li diris: «Jes, kaj paco estu al ci.» Tiam mi ektiris lin je la lango, kaj la bonulo ĉion elbabilis. Lia mastro, tiu Panso, estas mem liberigito de la granda Panso[213] kaj venigas sur Tibero en Romon ŝtonojn, kiujn sklavoj kaj dungitoj elŝarĝas el flosoj kaj portas al konstruataj domoj nokte, por ne bari la stratan trafikon. Inter ili laboras multaj kristanoj kaj lia filo, sed ĉar la laboro superas liajn fortojn, tial li volis lin elaĉeti. Sed Panso preferis reteni kaj la monon, kaj la sklavon. Tiel parolante, li komencis plori, kaj mi miksis miajn larmojn al la liaj, kion mi faris facile pro la boneco de mia koro kaj pro la doloro en la gamboj kaŭzita de troa irado. Mi komencis ĉe tio plendi, ke veninte antaŭ kelkaj tagoj el Neapolo, mi konas neniun el la fratoj kaj ne scias, kie ili kunvenas por kune preĝi. Li ekmiris, ke la kristanoj el Neapolo ne donis al mi leterojn al la Romaj fratoj; mi respondis, ke oni min priŝtelis sur la vojo. Tiam li diris, ke mi venu nokte al la riverbordo, kaj li konatigos min kun la fratoj, kiuj kondukos min en la preĝodomojn kaj al la ĉefuloj regantaj la kristanan komunumon. Ekaŭdinte tion, mi tiel ekĝojis, ke mi donis al li sumon, bezonatan por elaĉeti lian filon, esperante, ke la grandanima Vinicio duoble ĝin al mi redonos…
— Ĥilono, — interrompis Petronio, — en cia rakonto mensogo flosas sur la supraĵo de la vero, kiel oleo sur akvo. Ci alportis gravajn sciigojn, tion mi ne kontestas. Mi eĉ opinias, ke granda paŝo estas farita por retrovi Ligian, sed ci ne grasigu ciajn novaĵojn per mensogo. Kiel sin nomas la maljunulo, de kiu ci eksciis, ke la kristanoj ekkonas sin reciproke per la fiŝsigno?
— Eŭrikio, sinjoro. Kompatinda, malfeliĉa maljunulo! Li rememorigis al mi Glaŭkon la kuraciston, kiun mi defendis kontraŭ la rabistoj, kaj ĉefe tio min kortuŝis.
— Mi kredas, ke ci konatiĝis kun li kaj ke ci scios elprofiti ĉi tiun konatecon; sed monon ci ne donis. Ci ne donis al li eĉ ason, mi diras! Ci nenion al li donis!
— Sed mi helpis al li porti la sitelojn kaj parolis pri lia filo kun plej granda kunsento. Jes, sinjoro! Kio povas kaŝi sin de la penetremo de Petronio? Do, mi ne donis al li monon, aŭ, pli ĝuste, mi donis ĝin al li, sed en la animo, en la menso, kio, se li estus vera filozofo, devus al li sufiĉi … Kaj mi donis tial, ke mi konsideris tian agon necesa kaj utila, ĉar pensu, sinjoro, kiel ĝi tuj favorigus al mi ĉiujn kristanojn, kiel ĝi faciligus aliron al ili kaj kian fidon vekus en ili.
— Vere, — diris Petronio, — kaj ci devis ĝin fari.
— Ĝuste tial mi venas ĉi tien, por ke mi povu ĝin fari.
Petronio sin turnis al Vinicio:
— Ordonu dekalkuli al li kvin mil sestercojn, sed mense, en la animo.
Sed Vinicio diris:
— Mi donos al ci servanton, kiu portos la bezonan sumon, kaj ci diros al Eŭrikio, ke la servanto estas cia sklavo, kaj en lia ĉeesto ci transdonos al li la monon. Ĉar tamen ci alportis gravan sciigon, saman sumon ci ricevos por ci mem. Venu preni la servanton kaj la monon hodiaŭ vespere.
— Jen vera imperiestro! — diris Ĥilono. — Permesu, sinjoro, ke mi dediĉu al ci unu el miaj verkoj, sed permesu ankaŭ, ke hodiaŭ vespere mi venu sole por preni la monon, ĉar Eŭrikio diris al mi, ke oni elŝarĝis jam ĉiujn flosojn, kaj novaj venos el Ostio[214] nur post kelkaj tagoj. Paco estu al vi! Tiel sin adiaŭas la kristanoj … Mi aĉetos al mi sklavinon, tio estas, mi volis diri, sklavon. Fiŝojn oni kaptas per fiŝkaptilo, kaj kristanojn per fiŝo. Paco al vi![215] Paco!… Paco!… Paco!…
Petronio al Vinicio:
«Per fidata sklavo mi sendas al ci el Ancio ĉi tiun leteron, al kiu, mi esperas, ci respondos per la sama sklavo sen troa prokrasto, kvankam cia mano pli kutimas al glavo kaj lanco ol al plumo. Mi lasis cin sur bona vojo kaj plenan je espero, do mi supozas, ke ci aŭ jam la dolĉan pasion kvietigis en la brakoj de Ligia, aŭ ĝin kvietigos antaŭ ol la vera vintra vento blovos sur Kampanion de la supro de Sorakto. Ho mia Vinicio! Estu al ci majstrino la ora diino de Kipro, kaj ci estu majstro al tiu Ligiuja Aŭroro, kiu forkuras de la suno de amo. Ankaŭ ĉiam memoru, ke marmoro per si mem, eĉ plej multekosta, estas nenio, kaj ke veran valoron ĝi ricevas nur kiam en ĉefverkon ĝin transformas la mano de skulptisto. Estu tia skulptisto, karulo! Ami ne sufiĉas, necesas scii ami kaj necesas scii instrui amon. Volupton sentas ja eĉ la plebo, kaj eĉ bestoj, sed vera homo — ĝuste per tio de ili diferencas, ke li ĝin kvazaŭ ŝanĝas en noblan arton, kaj, ĝuante, scias tion, ĝian tutan dian valoron klare konscias en penso, kaj tiel ne nur la korpon, sed ankaŭ la animon satigas. Nemalofte, kiam mi pensas ĉi tie pri la vanteco, necerteco kaj enuo de nia vivo, venas en mian kapon la penso, ke ci eble eĉ pli bone elektis, ke ne la imperiestra kortego, sed milito kaj amo estas la du solaj aferoj por kiuj penvaloras naskiĝi kaj vivi.
En milito ci estis feliĉa, estu do feliĉa ankaŭ en amo, kaj se cin interesas, kio okazas en la imperiestra kortego, mi sciigos cin pri tio de tempo al tempo. Jen ni sidas en Ancio kaj flegas nian ĉielan voĉon; ni plu sentas la ĉiaman malamon al Romo, kaj por la vintro ni intencas iri en Bajon por prezentiĝi publike en Neapolo, kies loĝantoj, estante Grekoj, pli bone scios nin taksi ol la lupina idaro, loĝanta ĉe la bordoj de Tibero. Homoj alkuros el Bajo, el Pompejo, el Puteolo, el Kumo, el Stabio,[216] ne mankos al ni aplaŭdoj, nek laŭraj kronoj, kaj tio kuraĝigos nin al la intencata iro en Aĥajon.[217]
Kaj la memoro pri la malgranda aŭgustino? Jes! Ni ŝin ankoraŭ priploras. Ni kantas himnojn de ni mem komponitajn, tiel belege, ke sirenoj pro envio sin kaŝis en la plej profundajn kavernojn de Amfitrito.[218] Aŭskultus nin, anstataŭe, delfenoj, se ilin ne malhelpus la bruado de la maro. Nia doloro ĝis nun ne kvietiĝis, do ni ĝin montras al la homoj en ĉiuj figuroj konataj en la skulptarto, zorge atentante ĉe tio, ĉu ili nin alaspektas kaj ĉu la spektantoj kapablas aprezi tiun belecon. Ho, mia kara! Ni mortos kiel arlekenoj kaj histrionoj.
Ĉeestas ĉi tie ĉiuj geaŭgustanoj, sen paroli pri kvincent azeninoj, en kies lakto sin banas Popea, kaj dek mil servistoj. Iafoje estas eĉ gaje. Kalvia Krispinilla maljuniĝas; oni diras, ke ŝi elpetis de Popea la permeson sin bani tuj post ŝi. Lukano vangofrapis Nigidian, suspektante ŝin pri rilato kun gladiatoro. Sporo malgajnis la edzinon en kubludo kun Seneciono. Torkvato Silano proponis al mi por Eŭniko kvar kaŝtankolorajn ĉevalojn, kiuj eksterdube venkos ĉi-jare en vetkuro. Mi rifuzis! Ĉi-okaze mi cin dankas, ke ci ŝin malakceptis. Cetere, Torkvato Silano eĉ ne divenas, kompatindulo, ke li estas jam plie ombro ol homo. Lia morto estas decidita. Kaj ĉu ci scias, kion li kulpas? Li estas pranepo de la dia Aŭgusto. Por li malestas savo. Tia estas nia mondo!
Ni atendis ĉi tie, kiel ci scias, Tiridaton; dume Valagaŝo skribis ofendan leteron. Ĉar li konkeris Armenujon, li petas ke ni lasu ĝin al li por Tiridato; kaj se ni ne lasos, li tutegale ĝin ne redonos. Puraj mokoj! Do ni decidis militon. Korbulono ricevos tian povon, kian dum la milito kontraŭ la maraj rabistoj havis la granda Pompeo.[219] Estis tamen momento, ke Nerono hezitis: li timas videble la gloron, kiun en okazo de venko povas akiri Korbulono. Oni eĉ konsideris, ĉu ne oferi la ĉefkomandon al nia Aŭlo. Kontraŭstaris tion Popea, kiun la virto de Pomponia videble incitas kiel salo en la okulo.
Vatinio promesis al ni iajn eksterordinarajn luktojn de gladiatoroj, aranĝotajn de li en Benevento.[220] Vidu, kion malgraŭ la diro: ne sutor supra crepidam,[221] atingas ŝuistoj en nia tempo! Vitelio, kiu estas posteulo, kaj Vatinio senpera filo de ŝuisto. Eble li eĉ mem iam alenkudris! La histriono Alituro mirinde prezentis hieraŭ Edipon. Mi ankaŭ demandis lin, kiel Judon, ĉu la Judoj kaj la kristanoj estas la samo? Li respondis al mi, ke la Judoj havas sian religion de jarmiloj, dum la kristanoj apartenas al nova sekto, kiu antaŭ nelonge estis kreita en Judeo. Oni krucumis tie dum la regado de Tiberio iun homon, kies konfesantoj multiĝas tagon post tago kaj konsideras lin dio. Ŝajnas, ke iujn aliajn diojn, precipe la niajn, ili ne volas koni. Mi ne komprenas, kiel tio povus al ili malutili.
Tigeleno jam elmontras al mi malkaŝan malamikecon. Ĝis nun li ne povas min superforti, sed li havas avantaĝon en unu afero. Jen li pli zorgas pri la vivo kaj ankaŭ estas pli granda fripono ol mi, kio lin proksimigas al Ahenobarbo. Tiuj du interkompreniĝos pli aŭ malpli frue, kaj tiam venos mia vico.
Kiam tio estos, mi ne scias, sed, ĉar ĉiuokaze ĝi devos iam esti, la dato ne gravas. Dume oni amuziĝu. La vivo per si mem ne estus malbona, se ne estus la Kuprobarba. Dankʼ al li homo iafoje abomenas sin mem. Vane estas konsideri la bataladon pri liaj favoroj kiel ian cirkan vetkuron, kiel ian ludon, ian lukton, en kiu venko flatas la memamon. Mi vere ofte tiel prezentas al mi la aferon, tamen iafoje ŝajnas al mi, ke mi estas ia Ĥilono kaj neniu pli bona ol li. Kiam ci ĉesos lin bezoni, sendu lin al mi. Mi ekŝatis liajn edifantajn interparolojn. Salutu de mi cian kristaninon, aŭ pli ĝuste, petu ŝin en mia nomo, ke ŝi ne estu por ci fiŝo. Sciigu min pri cia amo, sciu ami kaj instruu ami. Adiaŭ.»
Marko Gajo Vinicio al Petronio:
«Ligia ĝis nun ne estas trovita! Se mi ne esperus baldaŭ ŝin retrovi, ci ne ricevus respondon, ĉar kiam la vivo iĝas teda, oni ne emas skribi. Mi volis kontroli, ĉu Ĥilono min ne trompas, kaj en la sama nokto, kiam li venis preni la monon por Eŭrikio, mi kovris min per militista mantelo kaj sekvis ne rimarkite lin kaj la knabon, kiun mi aldonis al li. Kiam ili venis en la difinitan lokon, mi observis ilin de malproksime, kaŝite post havena kolono, kaj mi konvinkiĝis, ke Eŭrikio ne estas elpensita figuro. Malsupre, ĉe la rivero, kelkdek homoj elŝarĝadis ĉe torĉoj ŝtonojn el grandega floso kaj metadis ilin ĉe la bordo. Mi vidis, kiel Ĥilono proksimiĝis al ili kaj komencis interparoli kun iu maljunulo, kiu post momento falis al liaj piedoj. La aliaj grupiĝis ĉirkaŭ ili, eligante ekkriojn de miro. Antaŭ miaj okuloj la sklavo transdonis la sakon al Eŭrikio, kiu, kaptinte ĝin, komencis preĝi kun suprenlevitaj okuloj, kaj apud li surgenuiĝis iu alia, videble lia filo. Ĥilono parolis ankoraŭ ion pli, kion mi ne povis aŭdi, kaj benis tiel la genuantojn, kiel la aliajn, farante ĉe tio en la aero signojn en la formo de kruco, kiun ili videble adoras, ĉar ĉiuj fleksis la genuojn. Mi sentis emon veni malsupren al ili kaj promesi tri tiajn sakojn al tiu, kiu transdonos al mi Ligian, sed mi timis malhelpi al Ĥilono en liaj planoj kaj, post momenta konsidero, mi foriris.
Tio okazis almenaŭ dek du tagojn post cia forveturo. De tiu tempo li vizitis min kelkajn fojojn. Li mem rakontis al mi, ke li akiris grandan influon inter la kristanoj. Li diras, ke se li ne trovis Ligian ĝis nun, tio estas tial, ke la kristanoj estas jam sennombre multaj en Romo mem, do ne ĉiuj konas sin reciproke kaj ne povas scii ĉion, kio okazas inter ili. Ili estas ankaŭ singardemaj kaj ĝenerale neparolemaj, li tamen certigas, ke se li nur atingos la ĉefulojn, kiujn oni nomas «presbiteroj», li scios eligi de ili ĉiujn sekretojn. Kelkajn li jam konis kaj penis ilin esplori, sed gardeme, por per rapido ne veki suspektojn kaj ne malfaciligi la laboron. Kaj, kvankam malfacile estas atendi, kvankam mankas al mi pacienco, mi sentas, ke li pravas, kaj mi atendas.
Li eksciis ankaŭ, ke ili havas komunajn preĝolokojn, ofte ekster la urbaj muregoj en malplenaj domoj kaj eĉ en sablofosejoj. Tie ili gloras Kriston, kantas kaj festenas. Tiaj lokoj estas multaj. Ĥilono supozas, ke Ligia intence vizitas aliajn ol Pomponia, por ke la lasta, en okazo de juĝo kaj esploro, povu purkonscience ĵuri, ke ŝi ne konas ŝian kaŝejon. Povas esti, ke la presbiteroj konsilis al ŝi tiun singardemon. Kiam Ĥilono ekkonos jam tiujn lokojn, mi vizitados ilin kune kun li kaj, se la dioj permesos al mi ekvidi Ligian, mi ĵuras al ci je Jupitero, ke ĉi-foje ŝi ne forkuros el miaj manoj.
Mi pensas senĉese pri tiuj preĝolokoj. Ĥilono ne volas, ke mi iradu tien kun li. Li timas, sed mi ne povas sidi hejme. Mi rekonos ŝin tuj, eĉ alivestitan aŭ vualitan. Ili kunvenas tie nokte, sed mi rekonos ŝin eĉ nokte. Mi rekonus ĉie ŝian voĉon kaj sintenon. Mi mem iros alivestita kaj atentos ĉiun, kiu eniros kaj eliros. Mi pensas pri ŝi senĉese, do mi ŝin rekonos. Ĥilono devas veni morgaŭ, kaj ni iros. Mi kunprenos armilon. Kelkaj miaj sklavoj, senditaj provincen, revenis kun nenio. Sed nun mi estas certa, ke ŝi estas ĉi tie, en la urbo, eble eĉ ne malproksime. Mi ankaŭ mem vizitis multajn domojn, pretekstante luon. Ĉe mi estos al ŝi centoble pli bone, ĉar tie vivas tutaj amasoj da malriĉuloj. Mi ja nenion al ŝi avaros.
Ci skribas, ke mi bone elektis, sed jen mi ja elektis zorgojn kaj ĉagrenojn. Ni iros unue en tiujn domojn, kiuj estas en la urbo, poste ekster la pordegojn. La espero atendas ion de ĉiu morgaŭo — alie oni ne povus vivi. Ci diras, ke oni sciu ami; mi ja sciis paroli kun Ligia pri amo, sed nun mi nur sopiras, nur atendas Ĥilonon kaj hejme min sentas neelteneble. Adiaŭ».
Ĥilono tamen ne montris sin sufiĉe longe, tiel ke Vinicio fine ne sciis, kion pri tio opinii. Vane li ripetadis al si, ke la serĉado, se oni deziras sukcesajn rezultojn, devas esti malrapida. Same lia sango, kiel lia ekscitema naturo, ribelis kontraŭ la voĉo de prudento. Nenion fari, atendi, sidi kun senage kunmetitaj manoj, estis io tiel kontraŭa al lia karaktero, ke neniel li povis akcepti tion. Trakurado de la urbaj stratetoj en malhela, sklava mantelo, pro tio mem, ke ĝi estis vana, ŝajnis al li nura trompado de sia senfareco kaj ne povis lin kontentigi. Liaj liberigitoj, homoj spertaj, al kiuj li ordonis entrepreni apartajn serĉadojn, montriĝis centoble malpli lertaj ol Ĥilono.
Dume, krom la amo, kiun li sentis al Ligia, naskiĝis en li ankaŭ la obstino de ludisto, kiu volas venki. Vinicio ĉiam estis tia. De siaj plej junaj jaroj li ĉiam celatingis kion li volis, kun pasio de homo kiu ne komprenas, ke io povas malsukcesi, aŭ ke oni devas ion rezigni. La militista rigoro, vere, disciplinis por iom da tempo lian memvolon, sed kune enradikigis al li la konvinkon, ke ĉiu ordono, kiun li direktas al homoj malpli altrangaj, devas esti plenumita, kaj la longa restado en Oriento, inter homoj fleksemaj kaj kutimantaj al sklava obeado, konfirmis en li la kredon, ke por lia «mi volas» ne ekzistas limoj. Nun do sangis dolore ankaŭ lia memamo. En tiuj kontraŭaĵoj, en tiu rezisto kaj en la forkuro mem de Ligia estis, krome, io por li nekomprenebla, ia enigmo, por kies solvo li mortlace streĉis la kapon.
Li sentis, ke Akteo diris la veron kaj ke li ne estis por Ligia indiferenta. Sed se tiel estis, kial ŝi preferis vagan vivon kaj mizeron ol lian amon, ol liajn karesojn kaj restadon en lia luksa domo? Al tiu demando li ne sciis trovi respondon, li nur akiris, anstataŭe, ian malklaran senton, ke inter li kaj Ligia kaj inter iliaj ideoj, inter la mondo de li mem kaj Petronio kaj la mondo de Ligia kaj Pomponia Grecena ekzistas ia diferenco, ia miskompreno, profunda, kiel abismo, kiun nenio povos plenigi kaj ebenigi. Tiam ŝajnis al li, ke li devas perdi Ligian, kaj ĉe tiu penso li perdadis la reston de la anima ekvilibro, kiun Petronio volis en li konservi. Estis momentoj, kiam li mem ne sciis, ĉu li amas Ligian aŭ ŝin malamas, li nur komprenis, ke li devas ŝin retrovi kaj ke li preferus, ke la tero lin englutu, ol ke li neniam ŝin revidu kaj ekposedu. Dankʼ al la forto de la imago li vidadis ŝin kelkfoje tiel precize, kvazaŭ ŝi starus antaŭ li; li rememoris ĉiun vorton, kiun li diris al ŝi kaj kiun li de ŝi aŭdis. Li sentis ŝin proksime, li sentis ŝin ĉe la brusto, en la brakoj, kaj tiam la pasio ekregadis lin, kiel flamo. Li amis ŝin kaj vokis ŝin.
Kaj kiam li pensis, ke li estis de ŝi amata kaj ke ŝi povis prapravole plenumi ĉion, kion li de ŝi deziris, kaptadis lin doloro premega, senmezura, kaj granda sentemo plenigadis lian koron, kvazaŭ senlima ondo. Sed li havis ankaŭ momentojn, kiam li paliĝadis pro furiozo kaj ĝuis pensojn pri humiligo kaj suferoj, kiujn li kaŭzos al Ligia, kiam li ŝin retrovos. Li volis ne nur ŝin havi, sed havi ŝin kiel piedpremitan sklavinon; kaj kune li sentis, ke se oni lasus lin elekti: ĉu esti ŝia sklavo, aŭ revidi ŝin neniam plu en la vivo, li preferus esti ŝia sklavo. Estis tagoj, kiam li pensis pri signoj, kiujn sur ŝia rozkolora korpo postlasus vipo, kaj samtempe li volus kisi tiujn signojn. Ankaŭ venis en lian kapon, ke li estus feliĉa, se li povus ŝin mortigi.
En tiu konfuzo, en tiu laceco, necerteco kaj aflikto li perdadis sian sanon, kaj eĉ la belecon. Li iĝis ankaŭ senindulga kaj kruela mastro. Liaj sklavoj, kaj eĉ liberigitoj, proksimiĝadis al li kun tremo, kaj ĉar sen iuj kaŭzoj trafadis ilin punoj, same senkompataj, kiel malpravaj, ili komencis lin kaŝe malami. Li, sentante tion kaj sentante sian forlasitecon, tiom pli venĝis kontraŭ ili. Li moderigadis sin sole kun Ĥilono, timante, ke ĉi-lasta ĉesus la serĉadon; kaj la Greko, rimarkinte tion, komencis lin superregi kaj iĝi ĉiam pli postulema. Unue dum ĉiu sia vizito li certigadis Vinicion, ke la afero iros facile kaj rapide; nun li komencis mem eltrovi malfacilaĵojn, ne ĉesante, vere, garantii la senduban bonrezulton de la serĉado. Li ne kaŝis tamen, ke tio devas ankoraŭ longe daŭri.
Li venis fine, post longaj tagoj de atendado, kun vizaĝo tiel malserena, ke la juna viro paliĝis je lia vido kaj, saltinte al li, apenaŭ havis la forton demandi:
— Ĉu ŝi ne estas inter la kristanoj?
— Ŝi estas, sinjoro, — respondis Ĥilono, — sed mi trovis inter ili Glaŭkon, la kuraciston.
— Pri kio ci parolas, kaj kiu li estas?
— Do ci forgesis, sinjoro, pri la maljunulo, kun kiu mi migris el Neapolo al Romo kaj kiun defendante, mi perdis tiujn ĉi du fingrojn, kies perdo ne lasas min preni plumon en la manon? La rabistoj, kiuj forkaptis lian edzinon kaj infanojn, frapis lin per ponardo. Mi lasis lin agonianta en gastejo apud Minturnoj kaj longe mi lin priploris. Bedaŭrinde mi konvinkiĝis, ke li vivas ĝis nun kaj apartenas al la kristana komunumo en Romo.
Vinicio, kiu ne povis kompreni, pri kio temas, konceptis nur tion, ke tiu Glaŭko prezentas ian baron en la serĉado de Ligia, li do subpremis la koleron, kiu kreskis en li, kaj diris:
— Se ci lin defendis, li devus esti dankema kaj helpi al ci.
— Ha, moŝta tribunuso! Eĉ dioj ne ĉiam estas dankemaj, kion do diri pri homoj. Jes, li devus esti al mi dankema. Malfeliĉe, li estas tamen maljunulo kun malforta menso, maklarigita de la aĝo kaj ĉagrenoj, kaj tial li ne nur ne estas al mi dankema, sed, kiel mi eksciis ĝuste de liaj samkonfesantoj, li akuzas min, ke mi interkonsentis kun la rabistoj kaj ke mi estas la kaŭzo de liaj malfeliĉoj! Jen mia rekompenco por la du fingroj!
— Mi estas certa, fripono, ke estas tiel, kiel li rakontas, — diris Vinicio.
— Ci do scias pli multe ol li, sinjoro, — respondis digne Ĥilono, — ĉar li nur supozas, ke tiel estis, kio tamen ne malhelpus al li kunvoki kristanojn kaj kruele venĝi kontraŭ mi. Li tion farus sendube, kaj la aliaj same sendube helpus al li. Feliĉe li ne konas mian nomon, kaj en la preĝodomo, kie ni renkontiĝis, li min ne rimarkis. Mi tamen tuj lin rekonis kaj en la unua momento mi volis min ĵeti ĉirkaŭ lian kolon. De tio min detenis nur la prudento kaj kutimo pripensi ĉiun paŝon, kiun mi intencas fari. Mi komencis post la eliro el la preĝodomo demandi pri li, kaj tiuj, kiuj lin konas, diris al mi, ke tio estas homo, kiun perfidis kunvojaĝanto envoje el Neapolo … Alie mi ja ne scius, ke li tion rakontas.
— Tio min neniel interesas! Parolu, kion ci vidis en la preĝodomo.
— Cin tio ne interesas, sinjoro, sed min tio interesas tiom same, kiom la tuto de mia propra haŭto. Kaj ĉar mi volas, ke mia instruo postvivu min, mi preferas rezigni la rekompencon, kiun ci promesis al mi, ol riski la vivon por la vantaj riĉaĵoj de tiu ĉi mondo, sen kiuj, kiel vera filozofo, mi scios vivi kaj serĉi la dian veron.
Sed Vinicio proksimiĝis al li kun malbonaŭgura vizaĝo kaj komencis paroli per obtuzigita voĉo:
— Kaj kiu al ci diris, ke morto pli certe trafos cin el la mano de Glaŭko ol el la mia? De kie ci scias, hundo, ĉu oni cin tuj ne enterigos en mia ĝardeno?
Ĥilono, kiu estis timulo, rigardis Vinicion kaj en unu sekundo ekkomprenis, ke se li diros malprudente unu vorton pli, li pereos senrevoke.
— Mi serĉos ŝin, sinjoro, kaj mi trovos ŝin! — li ekkriis momente.
Sekvis silento, dum kiu oni aŭdis nur la rapidan spiradon de Vinicio kaj malproksiman kantadon de sklavoj, laborantaj en la ĝardeno.
Nur post momento la Greko, rimarkinte, ke la juna patricio jam iom trankviliĝis, komencis paroli:
— La morto pasis preter mi, sed mi rigardis ĝin kun tia trankvilo, kiel Sokrato. Ne, sinjoro! Mi ne diris al ci, ke mi rezignas la serĉadon de la fraŭlino, kaj mi nur volis al ci diri, ke tiu serĉado estos nun ligita kun pli granda danĝero por mi. Ci dubis antaŭ kelka tempo, ĉu en la mondo ekzistas Eŭrikio, kaj kvankam per ciaj okuloj ci konvinkiĝis, ke la filo de mia patro diris al ci la veron, ci suspektas nun, ke mi elpensis al ci Glaŭkon. Ve! Se li estus nur elpensaĵo, se mi povus kun plena sekureco iradi inter la kristanojn, kiel mi antaŭe iradis, mi cedus por tio la mizeran, maljunan sklavinon, kiun mi aĉetis antaŭ tri tagoj, ke ŝi prizorgu mian aĝon kaj kriplecon. Sed Glaŭko vivas, sinjoro, kaj se li min foje ekvidus, ci ne vidus min plu, kaj en tiu okazo kiu retrovus por ci la fraŭlinon?
Li eksilentis kaj komencis viŝi larmojn, poste li parolis plu:
— Sed dum Glaŭko vivas, kiel mi ŝin serĉu? Ĉiumomente mi povas lin renkonti; kaj se mi lin renkontos, mi pereos; kaj kun mi pereos mia serĉado.
— Al kio ci celas? Kion ci konsilas? Kaj kion ci volas entrepreni? — demandis Vinicio.
— Aristotelo instruas al ni, sinjoro, ke oni oferu aferojn malpli grandajn por la pli grandaj, kaj la reĝo Priamo ofte diris, ke maljuneco estas peza ŝarĝo. Jen la ŝarĝo de maljuneco kaj malfeliĉoj premas Glaŭkon de longe kaj tiel peze, ke morto estus por li bonfaro. Ĉar kio, laŭ Seneko, estas morto, se ne liberigo?
— Spritadu kun Petronio, ne kun mi. Diru, kion ci volas?
— Se virto estas spritaĵo, tiam la dioj lasu min sprita la tutan vivon. Mi volas, sinjoro, forigi Glaŭkon, ĉar dum li vivas, tiel mia vivo, kiel la serĉado estas en senĉesa danĝero.
— Dungu do homojn, ke ili lin mortbatu per bastonoj, kaj mi ilin pagos.
— Ili igos cin tropagi, sinjoro, kaj poste ĉantaĝos pri la sekreto. En Romo estas tiom da friponoj, kiom da sableroj sur areno, sed ci ne kredus, sinjoro, kiel postulemaj ili estas, se honesta homo bezonas dungi ilian friponecon. Ne, moŝta tribunuso! Kaj se vigiloj kaptus la murdistojn ĉe la mortigo? Ili sendube konfesus, kiu ilin dungis, kaj ci havus embarason. Sed min ili ne montros, ĉar mi ne diros al ili mian nomon. Ci malbone faras, sinjoro, ke ci ne fidas al mi, ĉar, ne parolante jam pri mia honesteco, memoru, ke la afero koncernas du aliajn aĵojn: mian propran haŭton kaj la rekompencon, kiun ci al mi promesis.
— Kiom ci bezonas?
— Mi bezonas mil sestercojn, ĉar konsideru, sinjoro, ke mi devas trovi honestajn friponojn kiuj, ricevinte antaŭpagon, ne malaperos kun ĝi sen ia scio. Por bona laboro — bona pago! Ankaŭ por mi utilus sumeto por sekigi la larmojn, kiujn mi elverŝos pro Glaŭko. La diojn mi alvokas ateste, kiel mi lin amis. Se mi ricevos hodiaŭ mil sestercojn, post du tagoj lia animo estos en Hadeso, kaj nur tie, se la animoj konservas memoron kaj pensokapablon, li komprenos, kiel mi amis lin. Jam hodiaŭ mi trovos la homojn kaj avertos ilin, ke, ekde morgaŭ, por ĉiu tago de vivo de Glaŭko, mi malgrandigos ilian rekompencon je cent sestercoj. Mi havas ankaŭ certan planon, kiu ŝajnas al mi senerara.
Vinicio ankoraŭfoje promesis al li la postulatan sumon, sed malpermesis paroli plu pri Glaŭko; li demandis, anstataŭe, kiajn aliajn novaĵojn li alportas, kie li estis dum tiu tempo, kion li vidis kaj kion malkovris. Sed Ĥilono ne povis komuniki al li multajn novaĵojn. Li estis en ankoraŭ du preĝodomoj kaj atente observis ĉiujn, precipe la virinojn, sed rimarkis neniun similan al Ligia. La kristanoj tamen konsideras lin kiel sian homon, kaj de la tempo, kiam li donis la monon por elaĉeti la filon de Eŭrikio, ili respektas lin kiel homon «irantan la vojon de Ĥresto». Li ankaŭ eksciis de ili, ke granda leĝodonanto, iu Paŭlo el Tarso, sin trovas en Romo, malliberigite pro akuzo farita de Judoj, kaj li decidis konatiĝi kun li. Sed plej multe lin ĝojigis alia novaĵo, nome, ke la ĉefpastro de la tuta sekto, kiu estis disĉiplo de Kristo kaj al kiu tiu lasta konfidis la regadon de la tutmonda kristanaro, estas ankaŭ venonta en Romon en plej proksima tempo. Ĉiuj kristanoj kompreneble volos lin vidi kaj aŭdi liajn instruojn. Okazos grandegaj kunvenoj, kiujn partoprenos ankaŭ li, Ĥilono, kaj plie, ĉar en amaso facile estas sin kaŝi, li enkondukos ankaŭ Vinicion. Tiam ili certe trovos Ligian. De kiam oni forigos Glaŭkon, tio eĉ ne estos tre danĝera. Koncerne venĝon, venĝus kompreneble eĉ la kristanoj, sed ĝenerale ili estas trankvilaj homoj.
Kaj Ĥilono komencis rakonti kun certa miro, ke li neniam rimarkis ilin malĉastadi, veneni putojn kaj fontanojn, malamiki la homan genton, adori azenon aŭ sin nutri per la viando de infanoj. Ne! Tion li ne vidis. Sendube, li trovos inter ili ankaŭ iujn, kiuj por mono mortigos Glaŭkon, sed ilia instruo, kiom li scias, instigas al neniaj krimoj — kontraŭe, ordonas pardoni ofendojn.
Ĉe tio Vinicio rememoris, kion ĉe Akteo diris al li Pomponia Grecena, kaj ĝenerale la rakonton de Ĥilono li aŭskultis kun ĝojo. Kvankam lia sento al Ligia fojfoje similis malamon, li plezuris aŭdante ke la instruo konfesata de ŝi kaj Pomponia estas nek krima nek malĉasta. Sed en li estiĝis malklara antaŭsento, ke ĝuste ĉi tiu instruo, ĉi tiu al li nekonata kaj mistera kulto de Kristo, kreis la abismon inter li kaj Ligia — kaj tial li komencis timi tiun instruon kaj ĝin malami.
Por Ĥilono efektive gravis forigi Glaŭkon, kiu, kvankam en maljuna aĝo, tute ne estis kadukulo. En tio, kion Ĥilono rakontis al Vinicio, granda parto estis vera. Li konis iam Glaŭkon, perfidis lin, sklavigis al rabistoj, senigis je la familio kaj havaĵo, kaj elmetis al murdo. La memoro pri tiuj okazoj tamen ne pezis al li, ĉar li lasis sian viktimon agonianta ne en gastejo, sed en kampo apud Minturnoj, kaj ne antaŭvidis nur unu aferon — ke Glaŭko resaniĝos de la vundoj kaj venos en Romon. Tial, ekvidinte lin en la preĝodomo, li efektive teruriĝis kaj en la unua momento vere volis rezigni la serĉadon de Ligia. Sed aliflanke Vinicio teruris lin ankoraŭ pli. Li komprenis, ke li devas elekti inter la timo antaŭ Glaŭko kaj persekuto kaj venĝo de la potenca patricio, kiun sendube subtenus alia, ankoraŭ pli potenca, Petronio. Konsiderinte tion, Ĥilono ĉesis heziti. Li ekpensis, ke pli bone estas havi malamikojn malgrandajn ol grandajn, kaj kvankam lia timema naturo tremis antaŭ sangaj rimedoj, li tamen akceptis kiel nepra mortigon de Glaŭko per fremdaj manoj.
Nun li klopodis nur pri elekto de la homoj, kaj ĝuste ilin koncernis la plano, pri kiu li menciis al Vinicio. Pasigante plej ofte la noktojn en vinejoj kaj noktante tie inter homoj senrifuĝaj, sen konscienco kaj honoro, li povis facile trovi tiajn, kiuj entreprenus ĉian faron, sed ankoraŭ pli facile tiajn, kiuj, elflarinte ĉe li monon, komencus la laboron de li mem, aŭ, ricevinte antaŭpagon, eldevigus de li la tutan sumon, minacante transdoni lin en la manojn de la vigiloj. Cetere de kelka tempo Ĥilono abomenis la ĉifonularon, la fiajn kaj terurajn figurojn, kiuj nestis en suspektindaj domoj en Suburo, aŭ en Transtibero. Mezurante ĉion per sia mezurilo kaj ne konante sufiĉe la kristanojn, nek ilian instruon, li kalkulis ankaŭ inter ili trovi volemajn ilojn, kaj ĉar ili ŝajnis al li pli honestaj ol la aliaj, li decidis sin turni al ili kaj prezenti la aferon tiel, ke ili entreprenu ĝin ne nur por mono, sed ankaŭ pro fervoro.
Tiucele li iris vespere al Eŭrikio, pri kiu li sciis, ke li estas tutanime sindona al li kaj faros ĉion por lin helpi. Estante tamen laŭnature singardema, li neniel intencis konfidi al li siajn verajn planojn, kiuj cetere klare malakordus kun la opinio de la maljunulo pri la virto kaj pieco de Ĥilono. Li volis havi homojn pretajn al ĉio kaj nur kun ili pritrakti la aferon tiel, ke ili, pro si mem, konservu ĝin eterne en sekreto.
La maljuna Eŭrikio, elaĉetinte sian filon, luis unu el tiuj malgrandaj butiketoj, kiuj svarmis apud la Granda cirko por vendadi tie oleon, fabojn, senfeĉajn kukojn kaj akvon dolĉigitan per mielo, al spektantoj venantaj al vetkuroj. Ĥilono trovis lin hejme, aranĝanta la butikon, kaj, salutinte lin en la nomo de Kristo, komencis paroli pri la afero, kiu lin ĉi tien venigis. Jen, farinte al ili komplezon, li esperas, ke ili repagos al li per dankemo. Li bezonas du aŭ tri homojn, fortajn kaj kuraĝajn por forturni danĝeron, kiu minacas ne sole al li, sed al ĉiuj kristanoj. Li estas, vere, malriĉa, ĉar preskaŭ ĉion, kion li havis, li donis al Eŭrikio, tamen tiajn homojn li rekompencus por iliaj servoj, kondiĉe, ke ili fidu al li kaj plenumu fidele ĉion, kion li ordonos al ili plenumi.
Eŭrikio kaj lia filo, Kvarto, aŭskultis lin kiel sian bonfarinton, preskaŭ surgenue. Ili ambaŭ deklaris, ke ili pretas plenumi ĉion, kion li postulos de ili, ĉar sendube homo tiel sankta ne postulos agojn malakordajn kun la instruo de Kristo.
Ĥilono certigis ilin, ke tiel estas kaj, levinte supren la okulojn, ŝajnis preĝi; sed efektive li konsideris, ĉu li akceptu ilian proponon, kio ŝparus al li la mil sestercojn. Tamen post momenta pripenso li ĝin malakceptis. Eŭrikio estis maljunulo, ne tiom eble premita de la aĝo, kiom de zorgoj kaj malsano; Kvarto estis nur deksesjara; dum Ĥilono bezonis homojn lertajn kaj antaŭ ĉio fortajn. Koncerne la mil sestercojn, li esperis, ke dankʼ al ideo, kiu al li venis, li sukcesos ĉiuokaze ŝpari el ili grandan parton.
Ili insistis dum kelka tempo, sed kiam li decide rifuzis, ili cedis. Kvarto diris tiam:
— Mi konas bakiston Demason, sinjoro, ĉe kies muelŝtonoj laboras sklavoj kaj dungitoj. Unu el tiuj dungitoj estas tiel forta, ke li povas egali ne du, sed kvar homojn, ĉar mi mem vidis, kiel li levis ŝtonegojn, kiujn kvar viroj ne povis movi de la loko.
— Se li estas homo pia kaj ema oferi sin por la fratoj, konigu lin al mi, — diris Ĥilono.
— Li estas kristano, sinjoro, — respondis Kvarto, — ĉar ĉe Demaso laboras plejparte kristanoj. Estas tie noktaj kaj tagaj laboristoj, kaj tiu homo apartenas al la noktaj. Se ni nun irus, ni venus dum ilia vespermanĝo kaj ci povus laŭvole paroli kun li. Demaso loĝas apud Emporio.[222]
Ĥilono konsentis tre volonte. Emporio situis malsupre de Aventino, sekve ne tre malproksime de la Granda cirko.[223]
Oni povis, ne ĉirkaŭirante la montojn, iri laŭlonge de la rivero, tra la Portiko Emilia, kio konsiderinde mallongigis la vojon.
— Mi estas maljuna, — diris Ĥilono, kiam ili subiris la kolonaron, — kaj mia memoro iafoje malklariĝas. Jes! Nia Kristo ja estis perfidita de unu el siaj disĉiploj! Sed la nomon de la perfidulo mi ne povas ĉi-momente rememori.
— Judaso, sinjoro; li sin pendumis, — diris Kvarto, iom mirante en la animo, ke iu povis forgesi tiun nomon.
— Ha jes! Judaso! Mi dankas cin, — diris Ĥilono.
Kaj dum certa tempo ili iris en silento. Veninte al Emporio, kiu jam estis fermita, ili preterpasis ĝin kaj, ĉirkaŭirinte la grenejojn, kie oni disdonadis grenon al la popolo, ili direktis sin maldekstren, al la domoj, kiuj etendis sin laŭlonge de la Vojo Ostia, ĝis la monto Testacio kaj la Forumo Panista. Tie ili haltis antaŭ ligna konstruaĵo, el kies interno aŭdiĝadis bruo de muelŝtonoj. Kvarto eniris, kaj Ĥilono, kiu ne ŝatis montri sin al granda nombro da homoj kaj timis senĉese, ke hazardo povus lin renkontigi kun Glaŭko la kuracisto, restis ekstere.
«Interesas min tiu Herkulo, kiu laboras kiel muelisto», li diris al si mem, rigardante la hele lumantan lunon. «Se tio estas fripono kaj saĝa homo, li iom kostos al mi, se tamen li estas virta kristano kaj malsaĝa, li faros senpage ĉion, kion mi de li postulos.»
Lian pripensadon interrompis la reveno de Kvarto, kiu eliris el la konstruaĵo kun alia homo, vestita nur per ekzomido,,[224] ĥitono surmetita tiamaniere, ke la dekstra brako kaj la dekstra brustoflanko restas nudaj. Tian veston, lasantan plenan liberon de movoj, portadis precipe laboristoj. Ĥilono, rigardinte la veninton, ekspiris kontente, ĉar neniam antaŭe en sia vivo li vidis tian brakon kaj tian bruston.
— Jen estas, sinjoro, — diris Kvarto, — la frato, kiun ci volis vidi.
— La paco de Kristo estu kun ci, — ekparolis Ĥilono, — kaj ci, Kvarto, diru al ĉi tiu frato, ĉu mi meritas kredon kaj fidon, poste iru reen, en la nomo de Dio, ĉar ci ne devas lasi cian maljunan patron en soleco.
— Tio ĉi estas sankta homo, — diris Kvarto, — kiu fordonis sian tutan havaĵon por min, nekonatan de li, elaĉeti el sklaveco. Donu al li por tio nia Sinjoro, la Savinto, ĉielan rekompencon.
La grandega laboristo, aŭdinte tion, kliniĝis kaj kisis la manon de Ĥilono.
— Kiel oni cin nomas, frato? — demandis la Greko.
— Ĉe la sankta bapto mi ricevis la nomon Urbano, patro.
— Urbano, mia frato, ĉu ci havas tempon por libere paroli kun mi?
— Nia laboro komenciĝas je noktomezo, kaj nun oni nur preparas por ni vespermanĝon.
— Estas do sufiĉe da tempo, — ni iru al la riverbordo, kaj tie ci aŭskultos miajn vortojn.
Ili iris kaj sidiĝis sur ŝtona ĉebordaĵo, en silento, interrompata nur de la malproksima bruo de la muelŝtonoj kaj de murmurado de la ondoj fluantaj malsupre. Tie Ĥilono fiksis la rigardon sur la vizaĝo de la laboristo, kiu malgraŭ iom severa kaj malgaja esprimo, kian ordinare havis la vizaĝoj de barbaroj loĝantaj en Romo, ŝajnis al li tamen bonkora kaj sincera.
«Jes! — li diris interne al si mem. — Tio estas homo bona kaj malsaĝa, kiu senpage mortigos Glaŭkon.»
Poste li demandis:
— Urbano, ĉu ci amas Kriston?
— Per la koro kaj per la animo mi amas, — respondis la laboristo.
— Kaj ciajn fratojn, kaj ciajn fratinojn, kaj tiujn, kiuj instruis al ci la veron kaj kredon je Kristo?
— Mi amas ankaŭ ilin, patro.
— Paco do estu kun ci.
— Kaj kun ci, patro.
Denove sekvis silento — nur malproksime bruis la muelŝtonoj, kaj malsupre murmuris la rivero.
Ĥilono fiksis la rigardon sur la hela brilo de la luno kaj per malrapida, mallaŭta voĉo komencis paroli pri la morto de Kristo. Li parolis kvazaŭ ne al Urbano, sed kvazaŭ al si mem, li rememoris tiun morton, aŭ ŝajnis konfidi la sekreton pri ĝi al tiu dormolulata urbo. Estis en tio io kortuŝa kaj samtempe solena. La laboristo ploris, kaj kiam Ĥilono komencis ĝemi kaj plendi, ke en la momento de la morto de la Savinto ĉeestis neniu, kiu lin defendus, se ne de la krucumo, tiam almenaŭ de la ofendoj de la soldatoj kaj Judoj — la grandegaj pugnoj de la barbaro kunpremiĝis pro doloro kaj subpremata furiozo. La morto nur movis lian koron, sed ĉe la penso pri tiu popolaĉo mokanta la ŝafidon najlitan al la kruco, ribelis lia animo de simplulo kaj ekregadis lin sovaĝa venĝo-deziro.
Kaj Ĥilono demandis subite:
— Urbano, ĉu ci scias, kiu estis Judaso?
— Mi scias, mi scias! Sed li sin pendumis! — ekkriis la laboristo. Kaj en lia voĉo estis kvazaŭ bedaŭro, ke la perfidulo mem punis sian krimon kaj ne povas jam trafi en liajn manojn.
Sed Ĥilono parolis plu:
— Se li tamen ne estus pendiĝinta kaj se iu el la kristanoj renkontus lin sur kontinento aŭ sur maro, ĉu li ne devus venĝi la suferon, sangon kaj morton de la Savinto?
— Kiu ne venĝus, patro!
— Paco estu kun ci, fidela servanto de la Ŝafido. Jes! Ni rajtas pardoni malbonagojn, faritajn al ni, kiu rajtas tamen pardoni la malbonagon kontraŭ Dio? Sed kiel serpento naskas serpenton, kiel malbono malbonon kaj perfido perfidon, tiel el la veneno de Judaso naskiĝis alia perfidulo, kaj kiel la unua transdonis al la Judoj kaj romiaj soldatoj la Savinton, tiel ĉi tiu, kiu vivas inter ni, intencas transdoni liajn ŝafojn al lupo, kaj, se neniu kontraŭagos la perfidon, se neniu polvigos antaŭtempe la kapon de la serpento, nin ĉiujn atendas pereo, kaj kune kun ni pereos la gloro de la Ŝafido.
La laboristo rigardis lin kun grandega maltrankvilo, kvazaŭ ne konsciigante al si tion, kion li aŭdis, kaj la Greko, kovrinte la kapon per la rando de sia mantelo, komencis ripeti per voĉo, kvazaŭ venanta el sub la tero:
— Ve al vi, servantoj de la vera Dio, ve al vi, kristanoj kaj kristaninoj!
Kaj denove sekvis silento, denove oni aŭdis nur la bruon de la muelŝtonoj, obtuzan kantadon de la muelistoj kaj murmuradon de la rivero.
— Patro, — demandis fine la laboristo, — kiu estas tiu perfidulo?
Ĥilono mallevis la kapon. Kiu estas tiu perfidulo? Filo de Judaso, filo de lia veneno, kiu ŝajnigas sin kristano kaj vizitas la preĝodomojn nur por akuzi la fratojn antaŭ la imperiestro, ke ili ne volas konfesi la imperiestron, ke ili venenas fontanojn, murdas infanojn kaj volas detrui la Urbon tiel, ke ne postrestu ŝtono sur ŝtono. Jen post kelkaj tagoj estos ordonite al la pretorianoj, ke ili malliberigu ĉiujn maljunulojn, virinojn kaj infanojn kaj konduku ilin je pereo, same kiel oni kondukis je morto la sklavojn de Pedanio Sekundo. Kaj ĉion tion faris tiu dua Judaso. Sed se la unuan neniu punis, se neniu venĝis kontraŭ li, se neniu defendis Kriston en la horo de lia martirigo, kiu volos puni tiun ĉi perfidulon, kiu polvigos la serpenton, antaŭ ol la imperiestro lin elaŭskultos, kiu defendos de pereo la fratojn kaj la kredon je Kristo? Kaj Urbano, kiu ĝis tiam sidis sur la ŝtona ĉebordaĵo, leviĝis subite kaj diris:
— Mi tion faros, patro.
Ĥilono leviĝis ankaŭ, rigardis dum momento la vizaĝon de la laboristo, lumigitan de la lunbrilo, poste, etendinte la brakon, metis malrapide la manon sur lian kapon.
— Iru inter la kristanojn, — li diris solene, — iru en la preĝodomojn kaj demandu la fratojn pri Glaŭko, la kuracisto, kaj kiam oni montros lin al ci — en la nomo de Kristo, mortigu.
— Pri Glaŭko? Ripetis la laboristo, kvazaŭ volante fiksi tiun nomon en sia memoro.
— Ĉu ci konas lin?
— Ne, mi ne konas. Miloj da kristanoj estas en la tuta Romo, kaj ne ĉiuj konas sin reciproke. Sed morgaŭ en Ostriano[225] kunvenos nokte la fratoj kaj fratinoj, ĉiuj senescepte, ĉar venis la granda apostolo de Kristo, kiu tie instruos, kaj la fratoj montros al mi Glaŭkon.
— En Ostriano? — demandis Ĥilono. — Tio ja estas ekster la urbaj pordegoj. La fratoj kaj ĉiuj fratinoj? Nokte? Ekster la pordegoj, en Ostriano?
— Jes, patro. Tio estas nia tombejo, inter la vojoj Sala kaj Nomentana. Ĉu ci ne sciis, ke tie instruos la granda apostolo?
— Mi ne estis hejme dum du tagoj, tial mi ne ricevis lian leteron kaj mi ne sciis, kie estas Ostriano, ĉar antaŭ nelonge mi venis el Korinto, kie mi administras la kristanan komunumon. Sed tiel estas! Kaj se Kristo tiel cin inspiris, iru nokte, mia filo, en Ostrianon, elserĉu tie inter la fratoj Glaŭkon kaj mortigu lin dum la reveno al la urbo, por kio pardonitaj estos al ci ĉiuj pekoj. Kaj nun paco estu kun ci.
— Patro …
— Mi aŭskultas cin, servanto de la Ŝafido.
Sur la vizaĝo de la laboristo bildiĝis embarasiteco. Jen antaŭ nelonge li mortigis homon, eble du homojn, kaj la instruo de Kristo malpermesas mortigi. Li ne mortigis ilin tamen por defendi sin mem, ĉar ankaŭ tio estas malpermesita! Li ne mortigis, Dio gardu, por profito … La episkopo mem donis al li fratojn, ke ili lin helpu, sed mortigi li malpermesis, li tamen malgraŭvole mortigis, ĉar Dio punis lin per tro granda forto … Kaj nun li ege pentas … La aliaj kantas ĉe la muelŝtonoj, sed li, malfeliĉa, pensas pri sia peko, pri la ofendo de la Ŝafido. Kiom li jam preĝis, kiom li ploris! Kiom li petis pardonon de la Ŝafido! Kaj ĝis nun li sentas, ke li ne pentis sufiĉe. Nun denove li promesis mortigi la perfidulon. Bone! Nur siajn ofendojn oni rajtas pardoni, do li mortigos lin, eĉ antaŭ la okuloj de ĉiuj fratoj kaj fratinoj, kiuj morgaŭ estos en Ostriano. Sed Glaŭko estu antaŭe kondamnita de la ĉefuloj de la frataro, de la episkopo aŭ de la apostolo. Mortigi ne estas malfacile, kaj mortigi perfidulon estas eĉ agrable, kiel mortigi lupon aŭ urson, sed se Glaŭko pereus senkulpe? Kiel preni sur sian konsciencon novan mortigon, novan pekon kaj novan ofendon de la Ŝafido?
— Por juĝo mankas tempo, mia filo, — respondis Ĥilono, — ĉar la perfidulo rekte el Ostriano iros al la imperiestro, en Ancion, aŭ rifuĝos en la domon de unu patricio, kies pagato li estas, sed jen mi donos al ci signon; kiam ci montros ĝin post la mortigo de Glaŭko, tiel la episkopo, kiel la apostolo benos cian faron.
Dirinte tion, li eligis moneron, poste komencis serĉi ĉe sia zono tranĉilon, kaj trovinte ĝin, skrapis per la akraĵo sur la sesterco la signon de kruco kaj donis la moneron al la laboristo.
— Jen la verdikto je Glaŭko kaj signo por ci. Kiam, foriginte Glaŭkon el la mondo, ci montros ĝin al la episkopo, li absolvos al ci ankaŭ tiun antaŭan mortigon, kiun ci malgraŭvole plenumis.
La laboristo etendis la manon por preni la moneron, sed, havante tro freŝe en la memoro la unuan mortigon, li spertis kvazaŭ senton de timo.
— Patro, — li diris per preskaŭ petega voĉo, — ĉu ci prenas sur cian konsciencon tiun faron kaj ĉu ci mem aŭdis Glaŭkon perfidi la fratojn?
Ĥilono ekkomprenis, ke li devas prezenti iajn pruvojn, diri iujn nomojn, ĉar alie en la koron de la grandegulo povas enŝteliĝi dubo. Kaj subite feliĉa penso ekbrilis en lia kapo.
— Aŭskultu, Urbano, — li diris, — mi loĝas en Korinto, sed mi devenas el Koso, kaj ĉi tie, en Romo, mi instruas la instruon de Kristo al unu servantino el mia patrujo, nomata Eŭniko. Ŝi servas kiel vestofaldistino en la domo de amiko de la imperiestro, iu Petronio. Kaj en tiu domo mi aŭdis kiel Glaŭko devigis ŝin perfidi ĉiujn kristanojn, kaj krom tio promesis al alia konfidato de la imperiestro, Vinicio, ke li trovos al li inter la kristanoj junulinon.
En tiu li momento li interrompis kaj mirege rigardis la laboriston, kies okuloj ekbrilis subite, kiel okuloj de sovaĝa besto, kaj la vizaĝo alprenis la esprimon de terura kolero kaj minaco.
— Kio estas al ci? — li demandis preskaŭ kun timo.
— Nenio, patro. Morgaŭ mi mortigos Glaŭkon!…
La Greko eksilentis; post momento, preninte la laboriston je la ŝultroj, li turnis lin tiel, ke la lumo de la luno falu rekte sur lian vizaĝon, kaj komencis rigardi lin atente. Videble estis, ke Ĥilono hezitas en la animo, ĉu demandi lin plu kaj igi ĉion malkaŝa, aŭ kontentiĝi ĉi-momente per tio, kion li eksciis aŭ divenis.
Fine tamen lia denaska singardemo venkis. Li ekspiris profunde, foje kaj refoje; poste, metinte denove la manon sur la kapon de la laboristo, demandis per solena kaj emfaza voĉo:
— Ĉe la sankta bapto oni ja donis al ci la nomon Urbano?
— Jes, patro.
— Paco do estu kun ci, Urbano.
Petronio al Vinicio:
«Plorinda estas cia stato, karulo! Venero evidente konfuzis cian prudenton, cin senigis je la saĝo, memoro kaj kapablo pensi pri io ajn ekster amo. Tralegu iam tion, kion ci respondis al mia letero, kaj ci vidos, kiel cia menso indiferentiĝis al ĉio, kio ne estas Ligia, kiel ĝi nur pri ŝi okupiĝas, al ŝi senĉese revenas kaj rondflugas super ŝi, kvazaŭ akcipitro super ĉasata rabaĵo. Je Polukso! Trovu ŝin pli rapide; alie, se la fajro ne transformos cin en cindron, ci ŝanĝos cin en la egiptan Sfinkson, kiu, onidire, ekaminte la palan Izidon iĝis al ĉio surda, indiferenta kaj atendas nur nokton por povi rigardi la amatinon per la ŝtonaj okuloj.
Trakuradu vespere, alivestite, la urbon, vizitadu kun cia filozofo la kristanajn preĝodomojn. Ĉio, kio vekas esperon kaj pasigas la tempon, estas laŭdinda. Sed, pro amikeco al mi, faru unu aferon: tiu Urso, la sklavo de Ligia, estas laŭdire eksterordinare forta homo, dungu do Krotonon kaj faradu la serĉojn triope. Tiel estos pli sendanĝere kaj pli prudente. La kristanoj, se apartenas al ili Pomponia Grecena kaj Ligia, ne estas verŝajne tiaj friponoj, kiaj oni ilin ĝenerale opinias, ili pruvis tamen ĉe la forkapto de Ligia, ke kiam la afero koncernas unu el ilia ŝafaro, ili scias ne ŝerci. Kiam ci ekvidos Ligian, mi scias, ke ci ne kapablos cin deteni kaj ekdeziros ŝin tuj forkonduki, sed kiel ci tion plenumos sole kun Ĥilonido? Krotono tamen cin helpos, se ŝin eĉ defendus dek tiaj Ligioj, kiel tiu Urso. Ne lasu cin ekspluati de Ĥilono, sed por Krotono ne avaru monon. El ĉiuj konsiloj, kiujn mi povas al ci sendi, ĉi tiu estas la plej bona.
Ĉi tie oni jam ĉesis paroli pri la malgranda aŭgustino kaj pri tio, ke ŝi mortis pro sorĉo. Popea ankoraŭ aludas ilin iafoje, sed la menson de Nerono okupas io alia; cetere, se estas vere, ke la dia aŭgustino estas denove graveda, tiam ankaŭ en ŝi la memoro pri tiu infano malaperos sen iaj postsignoj. Ni estas jam de dekkelkaj tagoj en Neapolo, aŭ, pli ĝuste, en Bajo. Se ci kapablus pensi pri io ajn, tiam la eĥoj pri nia restado ĉi tie devus atingi ciajn orelojn, ĉar la tuta Romo parolas sendube pri nenio alia. Ni do iris rekte en Bajon, kie unue atakis nin rememoroj pri la patrino kaj riproĉoj de la konscienco. Sed ĉu ci scias, al kio Ahenobarbo jam venis? Jen al tio, ke eĉ la patrinmortigo servas al li nur kiel temo por versaĵoj kaj lud-okazo de arlekene-tragikaj scenoj. Li sentis iam verajn riproĉojn de la konscienco nur tiom, kiom li estas malkuraĝulo. Nun, kiam li konvinkiĝis, ke la mondo estas, kia ĝi estas, sub liaj piedoj, kaj neniu dio venĝis kontraŭ li, li nur ŝajnigas ilin, por kortuŝi la homojn per sia sorto. Fojfoje li saltleviĝas nokte, certigante, ke lin pelas Furioj, li vekas nin, rigardas post sin, alprenas la sintenon de aktoro ludanta la rolon de Oresto, kaj plie de aĉa aktoro, li deklamas grekajn versaĵojn kaj rigardas, ĉu ni lin admiras. Kaj ni, kompreneble, lin admiras! Kaj anstataŭ diri al li: „Iru dormi, arlekenaĉo!“ — ankaŭ ni agordiĝas al la tono de tragedio kaj defendas la grandan artiston de la Furioj.
Je Kastoro! Sendube atingis cin almenaŭ la famo, ke li prezentiĝos publike en Neapolo. Oni kunpelis ĉiujn grekajn sentaŭgulojn el Neapolo kaj el la najbaraj urboj; ili plenigis la arenon per tiel malagrabla odoro de ajlo kaj ŝvito, ke mi dankis al la dioj, ke anstataŭ sidi en la unuaj vicoj, inter la aŭgustanoj, mi estis kun Nerono malantaŭ la scenejo. Kaj — ĉu ci kredos tion? — li timis! Li vere timis. Kelkfoje li prenis mian manon kaj metis ĝin al sia koro, kiu efektive batis pli rapide. Lia spirado iĝis mallonga, kaj en la momento, kiam estis tempo eniri, li paliĝis, kiel pergameno, kaj ŝvitaj gutoj kovris lian frunton. Li ja sciis tamen, ke en ĉiuj vicoj sidas pretaj pretorianoj, armitaj per bastonoj, per kiuj, se bezone, ili estis stimulontaj la fervoron. Sed ne necesis. Neniu aro da simioj el la ĉirkaŭaĵoj de Kartago scipovas tiel hurli, kiel hurlis tiu aĉularo. Mi diras al ci, ke la odoro de ajlo venis eĉ en la scenejon, kaj Nerono riverencis, premis la manojn al la koro, sendis mankisojn kaj ploris. Poste li enkuris inter nin, kiuj atendis post la scenejo, kiel ebria, vokante: „Kio estas ĉiuj triumfoj kompare kun ĉi tiu triumfo mia?“ Kaj tie la aĉularo plu hurlis kaj aplaŭdis, sciante, ke ĝi elaplaŭdas al si favoron, donacojn, festenon, loteriajn biletojn kaj novan spektaklon kun la imperiestro-arlekeno. Mi eĉ ne miras ilin, ke ili aplaŭdis, ĉar tion oni ĝis nun ne vidis. Li dume ripetadis ĉiumomente: „Jen kio estas la Grekoj! Jen kio estas la Grekoj!“ Kaj ŝajnas al mi, ke de tiu momento lia malamo al Romo kreskis ankoraŭ pli. Malgraŭ tio en Romon estas senditaj specialaj kurieroj kun sciigoj pri la triumfo, kaj ni atendas en la proksimaj tagoj dankesprimojn de la senato.
Tuj post la debuto de Nerono okazis ĉi tie stranga akcidento. Jen la teatro subite falis en ruinon, sed tiam, kiam la homoj jam estis elirintaj. Mi estis tie kaj ne vidis, ke oni eĉ unu kadavron eligus el sub la ruboj. Multaj, eĉ inter la Grekoj, rigardas tion kiel koleron de la dioj pro la profanado de la imperiestra aŭtoritato, sed li, kontraŭe, asertas, ke tio estas favorsigno de la dioj, kiuj evidente ŝirmas per sia gardo lian kantadon kaj tiujn, kiuj lin aŭskultas. El tio sekvas oferdonoj en ĉiuj temploj kaj grandaj danksolenoj, kaj por li — nova kuraĝigo al la vojaĝo en Aĥajon. Antaŭ kelkaj tagoj li tamen diris al mi, ke li timas, kion diros pri tio la Roma popolo kaj ĉu ĝi ne ekscitiĝos, tiel pro amo al li, kiel pro maltrankvilo pri la disdonado de greno kaj pri la cirkludoj, kiujn ĝi povus perdi en la okazo de pli longa foresto de la imperiestro.
Ni veturas tamen en Beneventon por rigardi la ŝuistajn luksaĵojn, per kiuj sin glorigos Vatinio, kaj de tie, zorgate de la diaj fratoj de Heleno[226] — en Grekujon. Koncerne min, mi rimarkis unu aferon, ke kiam oni estas inter homoj frenezaj, ankaŭ oni mem freneziĝas, kaj plie, oni trovas ian ĉarmon en frenezaĵoj. Grekujo kaj vojaĝo kun milo da citroj, triumfiro de Bakĥo meze de nimfoj kaj bakĥantinoj kronitaj per mirta verdaĵo, per folioj de vinberujo kaj lonicero, veturiloj kun aljungitaj tigroj, floroj, tirsoj,[227] laŭrokronoj, ekkrioj «evoe!»[228], muziko, poezio kaj aplaŭdanta Grekujo — ĉio tio estas bona, sed ni havas ĉi tie ankoraŭ pli kuraĝajn intencojn. Ni volus krei orientan, fabelan imperion, regnon de palmoj, suno, poezio kaj de realo transformita en sonĝon, kaj de vivo transformita en unu volupton. Ni volus forgesi pri Romo, kaj la ĉefpunkton de la mondo loki ie inter Grekujo, Azio kaj Egiptujo, vivi la vivon ne de homoj, sed de dioj, ne scii, kio estas ĉiutageco, vagi en oraj galerioj, sub la ombro de purpuraj veloj, tra Arĥipelago, esti Apolono, Oziriso kaj Baalo en unu persono, esti roza kun matenruĝo, esti ora kun la suno, esti arĝenta kun la luno, regi, kanti, revi … Kaj ĉu ci kredos, ke mi, kies prudento valoras ankoraŭ sestercon, kaj la juĝo — ason, tamen ankaŭ mi lasas min forporti de tiuj fantazioj, kaj mi lasas min forporti tial ke, eĉ se ili estas neeblaj, ili estas almenaŭ grandaj kaj neordinaraj … Tia imperio fabela estus tamen io, kio iam, post multaj jarcentoj, ŝajnus al homoj sonĝo. Kiam Venero ne prenas sur sin la formon de ia Ligia aŭ almenaŭ de tia sklavino kia Eŭniko, kaj se la vivon ne ornamas arto, tiam la ekzistado estas naŭza kaj ofte havas la vizaĝon de simio. Sed la Kuprobarba ne realigos siajn projektojn, eĉ nur tial, ke en tia fabela regno de poezio kaj Oriento ne estus loko por perfidoj, malnoblaĵoj kaj morto, dum en li sub la masko de poeto sidas aĉa aktoro, malsprita veturigisto kaj banala tirano.
Kaj intertempe ni mortigas homojn, se ili nin iel ĝenas. La kompatinda Torkvato Silano jam estas ombro. Li malfermis siajn vejnojn antaŭ kelkaj tagoj. Lekanio kaj Licinio kun timo akceptas la konsulajn oficojn, la maljuna Trazeo ne evitos morton, ĉar li kuraĝas esti honesta. Tigeleno ne sukcesis ĝis nun havigi por mi la ordonon, ke mi malfermu miajn vejnojn. Mi estas ankoraŭ bezona, ne nur kiel la mаjstro de eleganteco, sed ankaŭ kiel homo, sen kies konsiloj kaj gusto la ekskurso en Aĥajon povus ne sukcesi. Ofte mi tamen pensas, ke pli aŭ malpli frue la fino devas esti tia, kaj ĉu ci scias, kion mi tiam deziras? Jen, ke la Kuprobarba ne ricevu tiun mian vazon el Murho,[229] kiun ci konas kaj admiras. Se en la momento de mia morto ci estos apud mi, mi donos ĝin al ci, se ci estos for, mi ĝin frakasos. Sed dume ni havas ankoraŭ antaŭ ni la ŝuistan Beneventon, la olimpan Grekujon kaj la Parcoj, preparantaj al ĉiu sorton nekonatan kaj neantaŭvideblan.
Restu en sano kaj dungu Krotonon, aŭ oni duafoje forrabos de ci Ligian. Ĥilonidon, kiam ci lin ne plu bezonos, sendu al mi, kie ajn mi estos. Eble mi faros el li alian Vatinion kaj eble konsuloj kaj senatanoj iam tremos antaŭ li, kiel nun ili tremas antaŭ tiu kavaliro de l’ Aleno.[230] Valorus ĝisvivi tiun spektaklon. Kiam ci reakiros Ligian, sciigu min pri tio, por ke mi oferu por vi ambaŭ paron da cignoj kaj paron da kolomboj en la ĉi-tiea ronda templeto de Venero. Iam mi vidis en sonĝo Ligian en ciaj brakoj, serĉanta ciajn kisojn. Zorgu ke la sonĝo estu aŭgura. Neniaj nuboj estu sur cia ĉielo, kaj se ili estos, havu ili la koloron kaj aromon de rozo. Restu en sano. Adiaŭ!»
Apenaŭ Vinicio finis legi, en la bibliotekon mallaŭte sin enŝovis Ĥilono anoncita de neniu, ĉar al la servistoj estis ordonite enlasi lin je ĉiu horo de tago kaj nokto.
— La dia patrino de cia grandanima praulo Eneo, — li diris, — estu al ci tiel favora, sinjoro, kiel al mi favora estis la dia filo de Majo.[231]
— Tio signifas? — demandis Vinicio, saltleviĝante de la tablo, ĉe kiu li sidis.
Ĥilono levis la kapon kaj diris:
— Eŭreka! [232]
La juna patricio tiel emociiĝis, ke dum longa tempo li ne povis eldiri eĉ vorton.
— Ĉu ci ŝin vidis? — li demandis fine.
— Mi vidis Urson, sinjoro, kaj mi parolis kun li.
— Kaj ci scias, kie ili sin kaŝis?
— Ne, sinjoro. Iu alia pro nura memamo komprenigus al la Ligio, ke li divenis, kiu li estas, iu alia penus esplori de li, kie li loĝas, kaj aŭ ricevus pugnobaton, post kiu ĉiuj teraj aferoj iĝus al li indiferentaj, aŭ vekus malfidon de la grandegulo kaj kaŭzus tion, ke oni serĉus jam en la sama nokto alian kaŝejon por la fraŭlino. Mi tion ne faris, sinjoro. Sufiĉas al mi scii, ke Urso laboras apud Emporio, ĉe muelisto kiu sin nomas Demaso, kiel cia liberigito, sinjoro, kaj tio sufiĉas al mi tial, ke nun iu ajn el ciaj fidataj sklavoj povas matene postiri lin kaj eltrovi ilian kaŝejon. Mi nur alportas al ci, sinjoro, la certecon, ke se Urso sin trovas ĉi tie, tiam ankaŭ la dia Ligia estas en Romo, kaj alian novaĵon, ke la hodiaŭan nokton ŝi estos preskaŭ certe en Ostriano…
— En Ostriano? Kie tio estas? — interrompis Vinicio, evidente volante tuj kuri al la indikita loko.
— Tio estas malnova hipogeo[233] inter la vojoj Sala kaj Nomentana. La ĉefpastro de la kristanoj, kiun mi menciis al ci, sinjoro, kaj kiun oni atendis multe pli malfrue, jam alvenis, kaj hodiaŭ nokte li baptos kaj instruos en tiu tombejo. Ili kaŝas sin kun sia instruo, ĉar kvankam ĝis nun estas neniaj ediktoj, kiuj ĝin malpermesus, la popolo ilin malamas, do ili devas esti singardemaj. Urso mem diris al mi, ke ĉiuj senescepte kunvenos hodiaŭ en Ostriano, ĉar ĉiu volas vidi kaj aŭdi tiun, kiu estis la unua disĉiplo de Kristo, kaj kiun ili nomas Sendito. Kaj ĉar la virinoj egale kun la viroj aŭskultas ĉe ili la instruojn, tial el la virinoj forestos eble sole Pomponia, ĉar ŝi ne povus pravigi antaŭ Aŭlo, adoranto de la malnovaj dioj, kial ŝi forlasas nokte la domon, tamen Ligia, kiu estas prizorgata de Urso kaj de la ĉefuloj de la komunumo, ho sinjoro, venos kun aliaj virinoj sendube.
Vinicio, kiu vivis ĝis nun kvazaŭ en febro, subtenate sole de la espero, nun, kiam tiu espero ŝajnis realiĝanta, eksentis subite tian senfortiĝon, kian sentas homo post superforta vojaĝo ĉe sia celo. Ĥilono rimarkis tion kaj decidis tion profiti.
— La pordegoj estas, vere, gardataj de ciaj sklavoj, sinjoro, kaj la kristanoj certe tion scias. Sed ili ne bezonas la pordegojn. Ankaŭ Tibero ilin ne bezonas, kaj kvankam de la rivero al tiuj vojoj estas malproksime, valoras longigi la iradon por vidi la «grandan apostolon». Cetere ili povas havi milojn da rimedoj por transiĝi ekster la muregojn. Kaj mi scias, ke ili havas rimedojn. En Ostriano ci trovos, sinjoro, Ligian, kaj eĉ se, kion mi ne supozas, ŝi forestus, estos tie Urso, ĉar li promesis al mi mortigi Glaŭkon. Li mem diris al mi, ke li ĉeestos, kaj ke li mortigos tie Glaŭkon, ĉu ci aŭdas, moŝta tribunuso? Nun, aŭ ci iros post li kaj ekscios, kie Ligia loĝas, aŭ ci ordonos al ciaj sklavoj kapti lin, kiel mortiginton, kaj havante lin en ciaj manoj, ci havigos de li konfeson, kie li kaŝis Ligian. Mi faris mian taskon! Iu alia, ho sinjoro, dirus al ci, ke li eltrinkis kun Urso dek kruĉojn da plej bona vino, antaŭ ol li havigis de li la sekreton; iu alia dirus al ci, ke li malgajnis mil sestercojn, ludante kun la Ligio je triktrako,[234] aŭ ke li aĉetis la sekreton por du mil … Mi scias, ke ci redonus tion al mi duoble, sed malgraŭ tio, unu fojon en la vivo … mi volis diri: kiel ĉiam en la vivo, mi estu honesta, ĉar mi ne dubas, ke, kiel diris la grandanima Petronio, ĉiujn miajn elspezojn kaj esperojn superos cia malavareco.
Sed Vinicio, kiu estis soldato kaj kutimis ne nur konservi kuraĝon en ĉiaj okazoj, sed ankaŭ agi, tuj ekregis la momentan malfortecon kaj diris:
— Ci ne elreviĝos pri mia grandanimeco, tamen antaŭe ci iros kun mi en Ostrianon.
— Mi, en Ostrianon? — demandis Ĥilono, kiu neniel deziris tien iri. — Mi, moŝta tribunuso, promesis al ci trovi Ligian, sed mi ne promesis ŝin forkapti … Juĝu mem, sinjoro, kio okazus al mi, se tiu Ligiuja urso, disŝirinte Glaŭkon, tuj ekpensus, ke ne tute prave li lin disŝiris? Ĉu li ne konsiderus min (cetere malprave) la kaŭzinto de la plenumita murdo? Memoru, sinjoro, ke ju pli homo estas profunda filozofo, des pli malfacilas al li respondi la malsaĝajn demandojn de la simpluloj; kion do mi respondu, se Urso demandos min, kial mi akuzis Glaŭkon la kuraciston? Se ci tamen suspektas, ke mi cin trompas, mi diros al ci: pagu al mi nur tiam, kiam mi montros al ci la domon, en kiu Ligia loĝas, kaj hodiaŭ montru al mi nur parteton de cia malavareco, por ke, se cin, sinjoro (de kio cin gardu ĉiuj dioj!), trafus ia akcidento, mi ne restu tute sen rekompenco. Ja tion cia koro ne eltenus.
Vinicio paŝis al kiraskesto staranta sur marmora postamento, prenis tie saketon kaj ĵetis ĝin al Ĥilono.
— Ĉi tie estas skriploj,[235] — li diris; — kiam Ligia estos en mia domo, ci ricevos samtiom da aŭreoj.
— Jupitero!!! — ekkriis Ĥilono.
Sed Vinicio kuntiris la brovojn.
— Ĉi tie oni donos al ci por manĝi, post kio ci povos ripozi. Ĝis la vespero ci ne forlasos la domon, kaj kiam noktiĝos, ci min akompanos en Ostrianon.
Dum momento sur la vizaĝo de la Greko bildiĝis hezito kaj timo, poste li tamen trankviliĝis kaj diris:
— Kiu povas cin kontraŭstari, sinjoro! Akceptu tiujn vortojn kiel bonan aŭguron, kiel la similajn akceptis nia granda heroo[236] en la templo de Amono. Koncerne min, ĉi tiuj skriploj (ĉi tion dirante, li skuis la sakon) superpezis miajn skrupulojn, ne parolante jam pri cia societo, kiu estas por mi feliĉo kaj ĝuo…
Sed Vinicio malpacience lin interrompis kaj komencis demandi pri detaloj de la interparolo kun Urso. Unu afero montriĝis klare el ili: nome, ke aŭ ili trovos la kaŝejon de Ligia ankoraŭ en tiu ĉi nokto, aŭ povos forkapti ŝin mem en la revenvojo el Ostriano. Kaj ĉe tiu penso Vinicion ekposedis supehoma ĝojo. Nun, kiam li havis la certecon, ke li reakiros Ligian, la kolero kaj la ofendosento, kiujn li havis kontraŭ ŝi, malaperis. Por tiu ĝojo li pardonis al ŝi ĉiujn kulpojn. Li pensis nur pri ŝi, kiel pri kara kaj dezirata persono, kaj li havis la impreson, kvazaŭ ŝi estus revenonta post longa vojaĝo. Li sentis la deziron kunvoki siajn sklavojn kaj ordoni al ili ornami la domon per girlandoj. En tiu momento eĉ kontraŭ Urso li ne koleris. Li pretis ĉion al ĉiuj pardoni. Ĥilono, al kiu ĝis nun, malgraŭ la servoj de la Greko, li sentis certan abomenon, la unuan fojon ekŝajnis al li homo amuza kaj kune neordinara. Lumiĝis lia domo, lumiĝis liaj okuloj kaj lumiĝis la vizaĝo. Li komencis denove senti la junecon kaj la plezuron de la vivo. Lia antaŭa malserena sufero ankoraŭ ne lasis lin sufiĉe mezuri, kiel li amis Ligian. Li ekkomprenis tion nur nun, kiam li esperis ŝin havi. La sopiro je Ligia vekiĝis nun en li, kiel printempe vekiĝas la tero varmigita de la suno, sed liaj dezirsentoj estis nun kvazaŭ malpli blindaj kaj sovaĝaj, kvazaŭ pli ĝojaj kaj kortuŝaj. Li ankaŭ sentis en si energion sen limo kaj estis konvinkita, ke de kiam li ekvidos Ligian per siaj okuloj, ŝin ne reprenos de li ĉiuj kristanoj de la tuta mondo, nek eĉ la imperiestro mem.
Kuraĝigite de lia ĝojo, Ĥilono reprenis la parolon kaj komencis konsiladi. Laŭ li oni ankoraŭ ne konsideru la aferon gajnita kaj agu kun plej granda singardemo, sen kio la tuta laboro povas fiaski. Li ankaŭ petege admonis Vinicion, ke li ne forkaptu Ligian el Ostriano. Ili tien iru kun kapuĉoj sur la kapoj, kun vualitaj vizaĝoj kaj kontentiĝu per observado de ĉiuj ĉeestantoj el iu senluma angulo. Kaj kiam ili ekvidos Ligian, plej sendanĝere estos sekvi ŝin, vidi, en kiun domon ŝi eniras, kaj morgaŭ, je la tagiĝo, ĉirkaŭigi ĝin per amaso da sklavoj kaj forpreni ŝin en luma tago. Ĉar ŝi estas garantiulino kaj apartenas ĝuste al la imperiestro, oni povas tion fari, ne timante la leĝan persekuton. En la okazo, se ili ŝin ne trovus en Ostriano, ili sekvos Urson kaj la efiko estos la sama. En la tombejon ili ne povas iri kun granda nombro da homoj, ĉar tio povus altiri al ili atenton, kaj tiam al la kristanoj sufiĉus nur estingi ĉiujn lumojn, kiel ili faris ĉe la unua forkapto, kaj disiĝi aŭ kaŝi sin en la mallumo, en kaŝejojn konatajn nur de ili mem. Aliflanke, ili devas sin armi kaj kio estas eĉ pli konsilinda, kunpreni du homojn fidindajn kaj fortajn, por eventuale havi ilin kiel defendantojn.
Vinicio konfesis lin tute prava kaj rememorante ankaŭ la konsilojn de Petronio, ordonis al siaj sklavoj, ke ili venigu al li Krotonon. Ĥilono, kiu konis ĉiujn en Romo, multe trankviliĝis, aŭdante la nomon de la fama atleto, kies superhoman forton li plurfoje admiris sur areno, kaj deklaris ke li iros en Ostrianon. La saketo da aŭreoj ŝajnis al li pli facile akirebla kun la helpo de Krotono.
Li sidiĝis do kun esperplena menso al la tablo, al kiu post kelka tempo lin invitis la atriestro.
Dum la manĝado li rakontis al la sklavoj, ke li havigas al ilia mastro mirindan ŝmiraĵon, per kiu sufiĉas ŝmiri la hufojn de plej sentaŭgaj ĉevaloj, ke ili restigu malproksime post si ĉiujn aliajn. Prepari tiun ŝmiraĵon instruis lin unu kristano, ĉar la kristanaj ĉefuloj estas multe pli lertaj en sorĉoj kaj mirakloj ol eĉ la tesalianoj, kvankam Tesalio famas pro siaj sorĉistinoj. La kristanoj havas al li grandegan fidon, kaj kial ili ĝin havas, facile divenos ĉiu, kiu scias, kion signifas la fiŝo. Tiel interparolante, li atente rigardis la vizaĝojn de la sklavoj, esperante, ke li eble malkovros inter ili kristanon kaj sciigos pri li al Vinicio. Kiam tamen tiu espero montriĝis vana li komencis manĝi kaj trinki treege abunde, ne avarante laŭdojn al la kuiristo kaj certigante, ke li klopodos aĉeti lin de Vinicio. Lian gajecon konfuzis sole la penso, ke nokte li devos iri en Ostrianon, li konsolis sin tamen, ke li iros alivestite, en mallumo, kaj en la kompanio de du homoj, el kiuj unu, kiel fortegulo, estas idolo de la tuta Romo, kaj la alia — patricio kaj armea tribunuso. «Eĉ se ili rekonus Vinicion», li diris al si, «ili ne kuraĝos levi kontraŭ lin la manon; kaj koncerne min, ili estos saĝaj, se ili ekvidos eĉ la pinton de mia nazo».
Poste li komencis rememori la interparolon kun la laboristo kaj tiu rememorado lin plenigis je nova espero. Li havis neniun dubon, ke tiu laboristo estis Urso. Li sciis el rakontoj de Vinicio kaj de tiuj, kiuj estis transkondukantaj Ligian el la imperiestra palaco, pri la eksterordinara forto de tiu homo. Kaj ĉar ĉe Eŭrikio li demandis pri homoj escepte fortaj, estis nenio mirinda, ke oni montris al li Urson. Poste la konfuzo kaj ekscito de la laboristo ĉe la aludo pri Vinicio kaj Ligia ne lasis dubi, ke tiuj personoj speciale lin interesas; la laboristo menciis ankaŭ pri pento pro mortigo de homo, kaj Urso mortigis ja Atacenon; fine la aspekto de la laboristo tute konformis al tio, kion Vinicio rakontis pri la Ligio. Sole la ŝanĝita nomo povis nur veki dubon, sed Ĥilono jam sciis, ke la kristanoj ofte ricevas ĉe bapto novajn nomojn.
«Se Urso mortigos Glaŭkon», Ĥilono diris al si, «tiel pli bone estos, kaj se li ne mortigos, ankaŭ tio estos bona signo, ĉar ĝi pruvos, kiel malfacile estas al la kristanoj mortigi. Mi ja prezentis tiun Glaŭkon kiel propran filon de Judaso kaj perfidanton de ĉiuj kristanoj; mi estis tiel elokventa, ke ŝtono kortuŝiĝus kaj promesus fali sur la kapon de Glaŭko, tamen mi apenaŭ inklinigis tiun Ligiujan urson, ke li promesu al mi meti sur lin sian manegon … Li hezitis, ne volis, rakontis pri sia bedaŭro kaj pento. Probable inter ili tio ne konvenas … Siajn proprajn ofendojn oni devas pardoni, venĝi la fremdajn oni ne tre rajtas, sekve, konsideru, Ĥilono, kio povas cin minaci? Glaŭko ne rajtas venĝi kontraŭ ci … Urso, se li ne mortigos Glaŭkon por tiel granda kulpo, kiel perfido de ĉiuj kristanoj, tiom pli ne mortigos cin por kulpo tiel malgranda, kiel perfido de unu kristano. Cetere, kiam mi foje montros al tiu voluptama virkolombo la neston de tiu turtino, mi lavos la manojn for de ĉio kaj translokiĝos ree en Neapolon. Ankaŭ la kristanoj parolas pri ia forlavo de la manoj, tio estas do videble maniero, en kiu, se oni havas kun ili aferon, oni povas ĝin finfine solvi. Bonaj homoj estas tiuj kristanoj, kaj tiel malbone oni parolas pri ili! Ho dioj! Tia estas la justeco en la mondo. Plaĉas al mi tamen tiu instruo, ĉar ĝi ne permesas mortigi. Sed se ĝi ne permesas mortigi, ĝi certe ankaŭ ne permesas ŝteli, nek trompi, nek false atesti, sekve mi ne povas diri, ke ĝi estas facila. Ĝi instruas evidente ne nur honeste morti, kiel instruas la stoikistoj, sed ankaŭ honeste vivi. Se mi akiros iam riĉaĵojn kaj havos tian domon, kiel ĉi tiu, kaj tiom da servistoj, eble ankaŭ mi iĝos kristano por tiel longe, kiel tio estos al mi oportuna. Ĉar riĉulo povas permesi al si ĉion, eĉ virton … Jes!! Tio estas religio por riĉuloj, kaj tial mi ne komprenas, kiamaniere estas inter ili tiom da malriĉuloj. Kion ili profitas el tio kaj kial ili permesas, ke la virto ligu iliajn manojn? Mi devos iam prikonsideri tion. Dume gloron al ci, Hermeso, ke ci helpis al mi retrovi tiun melon … Sed se ci tion faris por la du bovidinoj, blankaj samaĝulinoj kun orumitaj kornoj, en tiu okazo mi ne rekonas cin. Hontu, Argusmortiginto![237] Tia saĝega dio — kiel ci ne antaŭvidis de la komenco, ke ci nenion ricevos! Anstataŭe mi oferas al ci mian dankon; kaj se ol mian dankon ci preferas du brutojn, tiam ci mem estas la tria, kaj en plej bona okazo, ci devus esti paŝtisto, ne dio. Gardu cin ankaŭ, ke mi ne pruvu al la homoj, ke ci ne ekzistas, ĉar tiam ĉiuj ĉesus oferdonadi al ci. Kun filozofoj oni prefere vivu en paco.»
Tiel parolante kun si mem kaj kun Hermeso, li etendiĝis sur benko, submetis sian mantelon sub la kapon kaj, kiam la sklavoj forprenis la manĝovazojn, li endormiĝis. Li vekiĝis, aŭ pli ĝuste oni vekis lin, kiam alvenis Krotono. Tiam li iris en la atrion kaj kun plezuro komencis rigardi la potencan figuron de la luktomajstro, eksgladiatoro, kiu per sia grandeco ŝajnis plenigi la tutan atrion. Krotono jam estis interkonsentinta pri la prezo de la entrepreno kaj ĝuste li parolis al Vinicio:
— Je Herkulo! Bone, Sinjoro, ke ci turnis cin al mi hodiaŭ, ĉar morgaŭ mi iros en Beneventon, kien invitis min la moŝta Vatinio, por ke mi tie antaŭ la imperiestro luktu kun Sifako, la plej forta negro, kiun iam naskis Afriko. Ĉu ci imagas, sinjoro, kiel lia vertebraro krakos en miaj brakoj, sed krom tio mi frakasos per pugno lian nigran makzelon.
— Je Polukso! — respondis Vinicio. — Mi estas certa, ke ci tion faros, Krotono.
— Kaj ci bonege agos, — aldonis Ĥilono. — Jes!… Krom tio frakasu lian makzelon! Tio estas bona ideo kaj inda je cia faro. Mi pretas veti, ke ci frakasos lian makzelon. Dume tamen oleu ciajn membrojn, mia Herkulo, ĉar sciu tion, ke kun vera Kako[238] vi povas renkontiĝi. La homo, gardanta la fraŭlinon, kiun serĉas la moŝta Vinicio, posedas laŭdire eksterordinaran forton.
Ĥilono parolis tiel nur por eksciti la ambicion de Krotono, sed Vinicio diris:
— Jes, mi ne vidis tion, sed oni rakontis al mi pri tiu Ligio, ke kaptinte virbovon je la kornoj, li povas ĝin treni, kien li volas.
— Ho! — ekkriis Ĥilono, kiu ne imagis, ke Urso povis esti tiel forta.
Sed Krotono ridetis malestime.
— Mi devigas min, moŝta sinjoro, forkapti per ĉi tiu mano kiun ci ordonos, per la alia defendi min kontraŭ sep tiaj Ligioj kaj alporti la fraŭlinon en cian domon, eĉ se ĉiuj kristanoj de la tuta Romo postkuros min, kiel kalabriaj lupoj. Se mi tion ne sukcesos, mi lasos min skurĝi ĉe tiu ĉi pluvujo.
— Ne permesu al li tion, sinjoro! — ekkriis Ĥilono. — Oni komencos ĵeti ŝtonojn sur nin, kaj tiam kion helpos lia tuta forto? Ĉu ne estos pli bone forpreni la fraŭlinon el la domo kaj riski pereon nek por ŝi, nek por ni mem?
— Tiel estu, Krotono, — diris Vinicio.
— Cia mono, cia volo! Memoru nur, sinjoro, ke morgaŭ mi veturos en Beneventon.
— Mi havas kvincent sklavojn en la urbo mem, — respondis Vinicio.
Poste li donis al ili signon, ke ili foriĝu, iris mem en la bibliotekon kaj sidiĝinte, skribis al Petronio la sekvantajn vortojn:
«Ĥilono trovis Ligian. Hodiaŭ vespere mi iros kun li kaj kun Krotono en Ostrianon kaj forkaptos ŝin tuj, aŭ morgaŭ el la domo. La dioj verŝu sur cin ĉiajn bonojn. Restu en sano, karega, la ĝojo ne lasas min skribi plu.»
Formetinte la kanon, li komencis promeni per rapidaj paŝoj, ĉar krom la ĝojo, kiu plenplenigis lian animon, konsumis lin febro. Li diris al si, ke la morgaŭan tagon Ligia estos en tiu ĉi domo. Li ne sciis, kiel li agos kun ŝi, li tamen sentis, ke se ŝi volos lin ami, li estos ŝia sklavo. Li rememoris la certigojn de Akteo, ke li estis amata, kaj kortuŝiĝis ĝisfunde. Do la afero konsistos nur en subpremo de ia virgulina honto kaj de iaj ĵuroj, kiujn videble ordonas la kristana instruo? Sed se tiel estas, do, kiam Ligia foje troviĝos en lia domo kaj subiĝos al persvado aŭ perforto, tiam ŝi devos diri al si: «tio fariĝis!» kaj poste estos jam cedema kaj amanta.
Eniro de Ĥilono interrompis tamen la fluadon de tiuj dolĉaj pensoj.
— Sinjoro, — diris la Greko, — jen kio venis ankoraŭ en mian kapon: eble la kristanoj havas iajn ĵetonojn,[239] sen kiuj neniu estos enlasita en Ostrianon? Mi scias, ke en la preĝodomoj tiel okazas, kaj tian ĵetonon mi ricevis de Eŭrikio; permesu do, ke mi iru al li, sinjoro, informiĝu precize kaj provizu nin per tiuj signoj, se ili montriĝos necesaj.
— Bone, eminenta saĝulo, — gaje respondis Vinicio, — ci parolas, kiel prudenta homo kaj meritas pro tio laŭdon. Iru do al Eŭrikio, aŭ kien plaĉas al ci, sed kiel garantion lasu sur tiu ĉi tablo la sakon, kiun ci ricevis.
Ĥilono, kiu ĉiam malvolonte disiĝis de mono, ekgrimacis, li konformiĝis tamen al la ordono kaj eliris. De Karino al la Cirko, apud kiu situis la butiko de Eŭrikio, ne estis tre malproksime, tial li revenis longe antaŭ la vespero.
— Jen estas la signoj, sinjoro. Sen ili oni nin ne enlasus. Mi ankaŭ bone informiĝis pri la vojo, kaj samtempe diris al Eŭrikio, ke mi bezonas la signojn nur por miaj amikoj kaj mem mi ne iros, ĉar tio estas por mi tro malproksime, fine ke morgaŭ mi vidos la grandan apostolon, kiu ripetos al mi la plej belajn fragmentojn el sia parolado.
— Kiel do: ci ne iros? Ci devas iri! — diris Vinicio.
— Mi scias, ke mi devas, sed mi iros bone kapuĉkovrita, kaj mi konsilas al vi fari la samon, aŭ ni povas fortimigi la birdojn.
Baldaŭ efektive ili komencis sin prepari, ĉar ekstere jam iĝis krepusko. Ili prenis gaŭlajn mantelojn kun kapuĉoj, ili prenis lanternojn; krome Vinicio armis sin mem kaj siajn kunulojn per mallongaj, kurbaj ponardoj. Ĥilono, plie, surmetis perukon, per kiu li provizis sin envoje al Eŭrikio, kaj ili eliris, rapidante por atingi la malproksiman pordegon Nomentanan ankoraŭ antaŭ ĝia fermo.
Ili iris tra la strato Patricia, laŭlonge de Viminalo,[240] al la iama Viminala pordego, apud la ebenaĵo, kie poste Diokleciano konstruigis grandiozajn vaporbanejojn. Ili preterpasis la restaĵojn de la murego de Servio Tulio kaj tra lokoj jam pli malplenaj atingis la vojon Nomentanan; poste, direktinte sin dekstren al la Salaria, troviĝis inter montetoj plenaj je sabloprenejoj, kaj ialoke de tomboj.
Intertempe iĝis tute mallume, kaj ĉar la luno ankoraŭ ne leviĝis, estus al ili sufiĉe malfacile trovi la vojon, se, kiel antaŭvidis Ĥilono, ne montrus ĝin la kristanoj mem.
Efektive — dekstre, maldekstre kaj antaŭe oni vidis malhelajn figurojn, singarde rapidantajn al la sablaj kavegoj. Kelkaj el tiuj homoj portis lanternojn, kovrante ilin tamen laŭeble per la manteloj; aliaj, pli bone konantaj la vojon, iris en mallumo. La ekzercitaj okuloj de Vinicio distingis laŭ la movoj pli junajn virojn disde maljunuloj, sin trenantaj kun helpo de bastonoj, kaj de virinoj, zorgeme envolvitaj en longajn stolojn. Maloftaj pasantoj kaj kamparanoj, reveturantaj el la urbo, konsideris videble tiujn noktajn migrantojn kiel laboristojn, rapidantajn al la sablofosejoj, aŭ kiel membrojn de enterigaj korporacioj, kiuj fojfoje aranĝadis inter si bankedojn en nokto. Laŭgrade tamen, kiel la juna patricio kaj liaj kunuloj antaŭeniĝadis, ĉirkaŭe flagris ĉiam pli multaj lanternoj kaj grandiĝadis la nombro de la personoj. Kelkaj el ili kantis per mallaŭtaj voĉoj kantojn, kiuj ŝajnis al Vinicio kvazaŭ plenaj je sopiro.
Iafoje atingis lian orelon apartaj vortoj aŭ frazoj, kiel ekzemple: «Leviĝu ci, kiu dormas» aŭ «Leviĝu el mortintoj», alifoje la nomo de Kristo ripetiĝadis en la buŝoj de la viroj kaj virinoj. Sed Vinicio malmulte atentis la vortojn, ĉar lian kapon trakuris la penso, ke eble iu el tiuj malhelaj figuroj estas Ligia. Kelkaj, preterpasante proksime, diris: «Paco al vi!» aŭ «Gloro al Kristo!» kaj lin ekregadis maltrankvilo kaj lia koro ekbatadis pli forte, ĉar ŝajnis al li, ke li aŭdas la voĉon de Ligia. Similaj figuroj aŭ similaj movoj erarigadis lin en la mallumo ĉiumomente, kaj nur konvinkiĝinte kelkfoje pri sia eraro, li komencis ne fidi al la okuloj.
La vojo al li ŝajnis longa. La ĉirkaŭaĵon li konis bone, sed en la mallumo li ne povis tie orientiĝi. Ĉiumomente ili trafadis jen iajn mallongajn pasejojn, jen partojn de muroj, jen iajn konstruaĵojn, kiujn li ne memoris apud la urbo. Fine la rando de la luno aperis el super amasiĝintaj nuboj kaj prilumis la ĉirkaŭaĵon pli bone ol la flagrantaj lanternoj. Io komencis fine brili de malproksime, kvazaŭ fajro aŭ flamo de torĉo. Vinicio sin klinis al Ĥilono kaj demandis, ĉu tio estas Ostriano. Ĥilono, kiun la nokto, la malproksimeco de la urbo kaj tiuj figuroj, similaj al fantomoj, videble forte impresis, respondis per iom necerta voĉo:
— Mi ne scias, sinjoro, neniam mi estis en Ostriano. Sed ili ja povus glori sian Kriston ie pli proksime al la urbo.
Kaj post momento, sentante la bezonon paroli kaj plifortigi sian kuraĝon, li aldonis:
— Ili kunvenas kiel rabistoj, kaj tamen ne estas al ili permesite mortigi, krom se tiu Ligio fie min trompis.
Ankaŭ Vinicion, malgraŭ ke li pensis pri Ligia, mirigis tiu singardemo kaj sekreteco, kun kiu ŝiaj samkonfesantoj kunvenis por aŭskulti sian ĉefpastron; li do diris:
— Kiel ĉiuj religioj, ankaŭ ĉi tiu havas inter ni siajn simpatiulojn, sed la kristanoj estas ja juda sekto. Kial ili kunvenas ĉi tie, se en Transtibero staras judaj temploj, kie en plenluma tago la Judoj faras oferdonojn?
— Ne, sinjoro. La Judoj estas ĝuste iliaj plej grandaj malamikoj. Oni diris al mi, ke jam antaŭ la hodiaŭa imperiestro okazis preskaŭ milito inter la Judoj kaj ili. La imperiestron Klaŭdion tiel tedis tiuj maltrankviloj, ke li ekzilis ĉiujn Judojn, nun tamen la edikto estas nuligita. Sed la kristanoj kaŝas sin de la Judoj kaj de la popolo, kiu, kiel ci scias, atribuas al ili krimojn kaj malamegas ilin.
Dum kelka tempo ili iris en silento, post kio Ĥilono, kies timo kreskis laŭmezure kiel ili malproksimiĝadis de la urbo, diris:
— Revenante de Eŭrikio, mi pruntis ĉe unu barbiro perukon kaj metis en la nazon du fabojn. Ili ne devus min rekoni. Kaj eĉ se ili rekonos, ili min ne mortigos. Ili ne estas malbonaj homoj! Ili eĉ estas tre honestaj homoj, kiujn mi amas kaj estimas.
— Ne favorigu ilin al ci antaŭtempe per laŭdoj, — respondis Vinicio.
Ili eniris nun mallarĝan fosaĵon, fermitan deflanke kvazaŭ per du remparoj, kiujn unuloke transsaltis akvedukto. La luno elŝovis sin dume de post la nuboj kaj ĉe la fino de la fosaĵo ili ekvidis muron, abunde kovritan de hederoj, arĝente brilantaj en la lunlumo. Tio estis Ostriano.
La koro de Vinicio ekbatis pli vive.
Ĉe la pordego du fosistoj forprenadis la signojn. Post momento Vinicio kaj liaj kunuloj troviĝis en spaco sufiĉe vasta, de ĉiuj flankoj fermita de muro. Kelkloke staris tie apartaj monumentoj, kaj en la mezo oni vidis la hipogeon mem, aŭ kripton, kuŝantan per sia suba parto sub la tersupraĵo, en kiu estis la tomboj; antaŭ la eniro en la kripton plaŭdis fontano. Estis tamen evidente, ke tre granda nombro da personoj ne povus lokiĝi ene de la hipogeo, Vinicio do facile divenis, ke la rito okazos sub la libera ĉielo, en la korto, kie baldaŭ kunvenis tre multenombra amaso.
Kien ajn la okulo povis atingi, ĉie lanterno flagris apud lanterno, kvankam multaj el la venintoj tute ne havis lumon. Krom kelkaj kapoj ĉiuj, ĉu timante perfidulojn, aŭ malvarmon, restis kapuĉkovritaj, kaj la juna patricio kun maltrankvilo pensis, ke se ili restos tiel ĝis la fino, tiam en tiu amaso, ĉe tiu malforta lumo, neeble estos por li rekoni Ligian.
Sed subite ĉe la kripto oni bruligis kelkajn peĉtorĉojn, kiujn oni kunmetis en malgrandan ŝtiparon. Iĝis pli lume. La amaso komencis post momento kanti, unue mallaŭte, poste pli laŭte, ian strangan himnon. Vinicio neniam en la vivo aŭdis similan kanton. Tiu sama sopiro, kiu jam frapis lian atenton en la kantoj duonvoĉe sonigataj de unuopaj homoj envoje al la tombejo, reaŭdiĝis ankaŭ nun en tiu himno, nur multe pli klare kaj pli forte, ĝis fine ĝi iĝis tiel korskua kaj grandega, kvazaŭ kune kun la homoj komencus sopiri tiu tuta tombejo, la montetoj, fosaĵoj kaj ĉirkaŭaĵo. Povis ŝajni ĉe tio, ke estas en ĝi ia vokado en nokto, ia humila peto pri savo en vojperdo kaj mallumo.
La kapoj, levitaj supren, ŝajnis vidi iun malproksime, alte, kaj la manoj — alvoki, ke li venu malsupren. Kiomfoje la kanto eksilentis, sekvis kvazaŭ momento da atendo, tiel korskua, ke eĉ Vinicio kaj liaj kunuloj malgraŭvole rigardis al la steloj, kvazaŭ timante, ke okazos io eksterordinara kaj ke vere iu malsuprenvenos.
En Anatolio, en Egiptujo kaj en Romo mem Vinicio vidis multegajn diversajn templojn, ekkonis multegajn religiojn kaj aŭdis multegajn kantojn, tamen nur ĉi tie li unuafoje ekvidis homojn alvoki sian dion per kanto ne tial, ke ili volis plenumi per tio fiksitan riton, sed el la koro, el tia vera sopiro al li, kian povas havi infanoj al sia patro aŭ patrino. Oni devus esti blinda por ne rimarki, ke tiuj homoj ne nur adoris sian dion, sed ankaŭ amis lin tutanime, kaj tion Vinicio vidis ĝis nun en neniu lando, en neniuj ritoj, en neniu templo, ĉar en Romo kaj en Grekujo tiuj, kiuj observis ankoraŭ la kulton al la dioj, faris tion por sekurigi al si ilian helpon, aŭ pro timo, sed al neniu eĉ venis en la kapon, ke oni povus ilin ami.
Kvankam lia penso estis okupita pri Ligia, kaj serĉado de ŝi meze de la amaso absorbis lian atenton, li ne povis tamen ne vidi tiujn strangajn kaj eksterordinarajn aferojn, kiuj okazis ĉirkaŭe. Dume oni alĵetis kelkajn torĉojn al la fajro, kiu verŝis ruĝan lumon sur la tombejon, malfortigante la briladon de la lanternoj, kaj en tiu sama momento el la hipogeo eliris maljunulo, vestita per mantelo kun kapuĉo, sed kun malkovrita kapo, kaj surpaŝis ŝtonon, kuŝantan proksime al la ŝtiparo.
La amaso sin ekbalancis ĉe lia vido. Voĉoj apud Vinicio komencis flustri: «Petro! Petro!». Iuj surgenuiĝis, aliaj etendis al li la brakojn. Sekvis silento tiel profunda, ke oni aŭdis ĉiun karbopeceton, falantan de la torĉoj, malproksiman radbruon de la Nomentana vojo kaj murmuradon de vento en kelkaj pinioj, kreskantaj apud la tombejo.
Ĥilono klinis sin al Vinicio kaj flustris:
— Jen li! La unua disĉiplo de Ĥresto, la fiŝkaptisto!
La maljunulo levis supren la manon kaj per signo de kruco benis la kunvenintojn, kiuj tiufoje falis sur la genuojn. La kunuloj de Vinicio kaj li mem, ne volante sin perfidi, sekvis la ekzemplon de la aliaj. La juna viro komence ne povis konsciigi al si siajn impresojn, ĉar ŝajnis al li, ke tiu figuro, kiun li vidis antaŭ si, estas kune sufiĉe simpla kaj eksterordinara, kaj plie, ke tiu eksterordinareco venas ĝuste el ĝia simpleco. La maljunulo havis nek mitron sur la kapo, nek kverkfolian kronon ĉirkaŭ la tempioj, nek palmon en la mano, nek oran tabulon sur la brusto, nek veston stelbroditan aŭ blankan, unuvorte neniun el tiuj insignoj, kiujn portadis pastroj orientaj, egiptaj, grekaj aŭ Romaj.
Kaj denove frapis Vinicion tiu sama diferenco, kiun li sentis, aŭskultante la kristanajn kantojn, ĉar ankaŭ tiu «fiŝkaptisto» ekŝajnis al li ne ĉefpastro, lerta en ceremonioj, sed kvazaŭ simpla, aĝa kaj treege respektinda atestanto, kiu venas de malproksime por rakonti pri iu vero, kiun li vidis, kiun li tuŝis, kiun li ekkredis, kiel oni kredas evidentaĵon, kaj ekamis ĝuste pro tio, ke li ekkredis. Estis ankaŭ en lia vizaĝo tia forto de konvinko, kian posedas la vero mem. Kaj Vinicio, kiu, estante skeptikulo, ne volis subiĝi al lia ĉarmo, subiĝis tamen al ia febra scivolo, kio do elfluos el la buŝo de tiu kunulo de la mistera «Ĥresto» kaj kia estas tiu instruo, kiun konfesas Ligia kaj Pomponia Grecena.
Dume Petro komencis paroli kaj parolis unue kiel patro, kiu admonas siajn infanojn kaj instruas, kiel ili devas vivi. Li ordonis al ili, ke ili rezignu luksojn kaj voluptojn, ke aliflanke ili amu malriĉecon, ĉastajn morojn, veron, ke ili elportadu pacience maljustaĵojn kaj persekutojn faratajn al ili, obeu siajn estrojn kaj ĉefulojn, sin gardu de perfido, hipokriteco kaj klaĉemo, kaj fine, ke ili donadu ekzemplon tiel unu al alia inter si, kiel eĉ al la idolanoj.
Vinicion, por kiu estis bona ĉio, kio povus revenigi al li Ligian, kaj malbona ĉio, kio disigus ilin kiel baro, ofendis kaj kolerigis kelkaj el tiuj konsiloj, ĉar ŝajnis al li, ke rekomendante ĉastecon kaj batalon kontraŭ la voluptodeziroj, tiu maljunulo aŭdacas per tio ne nur mallaŭdi lian amon, sed malinklinigas Ligian de li kaj ŝin konfirmas en la kontraŭstaro. Li ekkomprenis, ke se ŝi ĉeestas inter la kunvenintoj, se ŝi aŭskultas tiujn vortojn kaj prenas ilin en la koron, ŝi devas en tiu momento pensi pri li kiel pri malamiko de ĉi tiu instruo kaj malnoblulo.
Ĉe tiu penso lin kaptis kolero: «Kion do novan mi aŭdis?», li diris al si. «Ĉu tio ĉi estas do tiu nekonata instruo? Ĉiu tion scias, ĉiu tion aŭdis. Malriĉecon kaj limigon de la bezonoj rekomendas ja ankaŭ la cinikistoj, virton rekomendis ja ankaŭ Sokrato, kiel aferon malnovan, sed bonan; ja ĉiu ajn stoikisto, eĉ ia Seneko, posedanta kvincent citronlignajn tablojn, gloras moderecon, rekomendas veramon, paciencon en malbonsorto, firmecon en malfeliĉo, kaj ĉio tio estas jam kvazaŭ longe kuŝinta greno, kiun musoj manĝas, sed kiun homoj jam ne volas manĝi, ĉar pro malnoveco ĝi odoras ŝimon.»
Kaj krom koleron li spertis ankaŭ senton de elreviĝo, ĉar li esperis malkovron de nekonataj, sorĉaj misteroj kaj atendis almenaŭ, ke li aŭdos iun retoron, mirigantan per sia elokvento; dume li aŭdis sole vortojn treege simplajn, tute senornamajn. Mirigis lin nur tiu silento kaj tiu profunda atento, kun kiu la amaso aŭskultis.
Sed la maljunulo parolis plue al tiuj homoj, ensorĉitaj per liaj vortoj, ke ili devas esti bonaj, humilaj, justaj, malriĉaj kaj puraj, ne por havi trankvilon dum la vivo, sed por post la morto vivi eterne en Kristo, en tia ĝojo, en tia gloro, florado kaj feliĉo, kiajn neniam iu atingis sur la tero.
Kaj nun Vinicio, kvankam malamike agordita antaŭ momento, ne povis ne rimarki, ke tamen estas diferenco inter la instruo de la maljunulo kaj tio, kion diris la cinikistoj, stoikistoj aŭ aliaj filozofoj, ĉar tiuj rekomendis bonon kaj virton kiel aferon prudentan kaj sole praktikan en la vivo, dum li promesis por tio senmortecon, kaj ne ian senvaloran senmortecon sub la tero, en enuo, vanteco kaj malpleno, sed grandiozan, egalan preskaŭ al la stato de la dioj. Li parolis pri tio, krome, kiel pri afero tute certa, do kontraŭ tia kredo la valoro de virto iĝadis simple senlima, kaj la sortobatoj de la vivo aperis kiel io senkompare malgrava, ĉar suferi dum momento por senmezura feliĉo estas tute alia afero ol suferi nur tial, ke tia estas la ordo de la naturo. Sed la maljunulo parolis plu, ke virton kaj veron oni devas ami pro ili mem, ĉar la plej alta bono kaj pratempa virto estas Dio; tial kiu ilin amas, tiu amas Dion kaj pro tio mem iĝas lia amata infano.
Vinicio ne komprenis tion bone, li sciis tamen jam antaŭe el la vortoj, kiujn Pomponia Grecena diris al Petronio, ke tiu Dio estas laŭ la konvinko de la kristanoj unu kaj ĉiopova, kiam do nun li ekaŭdis ankoraŭ, ke li estas plejbono kaj plejvero,[241] li ekpensis malgraŭvole, ke kompare kun tia demiurgo[242] liaj Jupitero, Saturno, Apolono, Junono, Vesto kaj Venero aspektas kiel bando da ventkapuloj, en kiu misagas ĉiuj kune kaj ĉiu aparte. Sed plej granda mirego ekposedis la junan viron, kiam la maljunulo komencis instrui, ke Dio estas ankaŭ plejamo, kiu do amas la homojn, tiu plenumas ties plej altan ordonon. Ne sufiĉas tamen ami la homojn de sia nacio, ĉar Dio-homo por ĉiuj verŝis sian sangon kaj inter la idolanoj trovis jam tiajn siajn elektitojn, kia Kornelio la centuriestro; kaj ke ne sufiĉas ami tiujn, kiuj bonfaras al ni, ĉar Kristo pardonis eĉ al la Judoj, kiuj transdonis lin por ekzekuto, kaj al la romiaj soldatoj, kiuj alnajlis lin al la kruco; do al tiuj, kiuj agas al ni maljuste, oni ne nur pardonu, sed amu ilin kaj pagu al ili per bono por malbono; kaj ne sufiĉas ami bonulojn, sed oni amu ankaŭ malbonulojn, ĉar nur per amo oni povas elradikigi el ili la malbonon.
Ĥilono ĉe tiuj vortoj ekpensis, ke lia laboro estas vane perdita kaj ke Urso neniam en la vivo kuraĝos mortigi Glaŭkon, nek en ĉi tiu nokto, nek en iu alia. Li tamen tuj konsolis sin per alia konkludo, eltirita el la instruoj de la maljunulo: nome, ke ankaŭ Glaŭko ne mortigos lin, eĉ se Glaŭko lin malkovros kaj rekonos.
Vinicio ne plu opiniis, ke en la vortoj de la maljunulo estas nenio nova, sed kun mirego demandis sin mem: «Kia Dio tio estas? Kia instruo tio estas? Kio estas tiuj homoj?»
Ĉio, kion li aŭdis, neniel povis eniri lian kapon. Tio estis por li senekzempla turno de ideoj. Li sentis, ke se li, ekzemple, volus sekvi ĉi tiun instruon, li devus meti sur oferŝtiparon sian pensmanieron, kutimojn, karakteron, sian tutan ĝisnunan naturon, ĉion tion bruligi en cindron kaj sin plenigi je tute alia vivo kaj je tute nova animo. La instruo, kiu ordonis al li ami la partojn, sirianojn, Grekojn, Egiptojn, Gaŭlojn kaj Britojn, pardoni malamikojn, pagi al ili bonon por malbono kaj ami ilin, ekŝajnis al li freneza, sed samtempe li havis la senton, ke tamen en ĝia frenezeco mem estas io pli potenca ol en ĉiuj ĝisnunaj filozofioj. Li ekpensis, ke pro sia frenezeco ĝi estas neplenumebla, kaj pro la neplenumebleco — dia. Li malakceptis ĝin en la animo; sed li sentis, ke eliĝas de ĝi, kvazaŭ de herbejo plena je floroj, kapturna odoro, kiun foje enspirinte, oni devas, kiel en la lando de la lotofagoj,[243] forgesi ĉion alian kaj nur al ĝi sopiri.
Ŝajnis al li, ke estas en ĝi nenio reala — kaj kune, ke kontraŭ ĝi la realo estas neatentinda vantaĵo. Malfermiĝis al li iaj spacoj, kiajn li ne antaŭdivenis, iaj gigantaĵoj, iaj nubegoj. La tombejo komencis lin impresi kiel kunvenejo de frenezuloj, sed ankaŭ kiel loko mistera kaj timinda, kie, kvazaŭ sur mistika kuŝejo, naskiĝas io, kio ĝis nun ne ekzistis en la mondo. Li rekonsciigis al si ĉion, kion de la unua momento la maljunulo parolis pri la vivo, vero, amo, Dio, kaj liaj pensoj blindiĝadis de brilo, kiel la okuloj blindiĝas de fulmoj senĉese sekvantaj unu alian.
Kiel ordinare homoj, kies vivo ŝanĝiĝis en unu pasion, li pensis pri ĉio tio tra sia amo al Ligia, kaj ĉe la lumo de tiuj briloj li klare ekvidis unu aferon: ke se Ligia ĉeestas en la tombejo, se ŝi konfesas tiun ĉi instruon, aŭskultas kaj sentas, neniam en la vivo ŝi iĝos lia amatino.
La unuan fojon de kiam li ekvidis ŝin ĉe Aŭlo, Vinicio eksentis, ke eĉ se tuj li ŝin retrovos, eĉ tiam ŝi restos por li perdita. Nenio simila venis ĝis nun en lian kapon; kaj eĉ nun li ne povis tion al si konsciigi, ĉar ĝi estis ne tiom klara kompreno, kiom malklara sento de iu neriparebla perdo kaj de iu malfeliĉo. Naskiĝis en li maltrankvilo, kiu tuj ŝanĝis sin en uraganon da kolero, kontraŭ la kristanoj ĝenerale kaj kontraŭ la maljunulo speciale. Tiu fiŝkaptisto, kiu unuarigarde ŝajnis al li homo tre simpla, nun inspiris al li preskaŭ timon kaj impresis kiel mistera potenculo, senindulge kaj tragike decidanta la sorton de la tribunuso.
Unu el la fosistoj nerimarkeble metis ankoraŭ kelkajn torĉojn en la fajron; la vento ĉesis murmuri en la pinioj; maldika flamlango leviĝis rekte al la steloj brilantaj sur la belvetera ĉielo, kaj la maljunulo, rememorinte la morton de Kristo, nur pri li plu parolis. Ĉiu haltigis la spiron en la brusto kaj la silento iĝis ankoraŭ pli granda ol antaŭe, tia, ke oni povis preskaŭ aŭdi la batadon de la koroj. Tiu homo vidis! Kaj li rakontis kiel iu, al kiu ĉiu momento tiel fiksiĝis en la memoro, ke, fermante la okulojn, li ankoraŭ vidas. Li rakontis do, kiel, veninte de la Kruco, li sidis kun Johano dum du tagoj kaj du noktoj en la ĝardeno, kiel ili restis tie ne dormante, ne manĝante, en doloro, timo, ĉagreno, tenante siajn kapojn per la manoj kaj pensante, ke Li mortis. Oh, aĥ! Kiel dolore estis! Kiel dolore! Jam la tria tago ekmatenis kaj la tagiĝo blankigis la urbajn murojn, kaj li kun Johano sidis tiel ĉe muro, senkonsilaj kaj senesperaj. Se nur dormo iafoje ilin kaptis (ĉar ankaŭ la nokton antaŭ la krucumo ili pasigis sendorme), tuj ili vekiĝis kaj komencis denove lamenti. Kaj apenaŭ la suno leviĝis, enkuris Marjamo el Magdalo, anhele, kun disligitaj haroj kaj kun la krio: «Oni forprenis la Sinjoron!» Kaj ili, ekaŭdinte ĉi tion, sin levis kaj ekkuris al la loko. Sed Johano, homo malpli aĝa, alkuris unua; li ekvidis la tombon malplena kaj ne kuraĝis eniri. Nur kiam ili estis triope ĉe la eniro, li, kiu tion rakontas al ili, eniris, ekvidis sur la ŝtono la viŝtukon kaj la tolaĵojn, sed la korpon li ne trovis.
Do timo ilin ekregis, ĉar ili pensis, ke la pastroj forkaptis Kriston, kaj ambaŭ revenis hejmen en ankoraŭ pli afliktite. Poste alvenis aliaj disĉiploj kaj lamentis, jen ĉiuj kune, por ke pli facile ekaŭdu ilin la Sinjoro de Armeoj,[244] jen laŭvice. La spirito en ili duonmortis, ĉar ili esperis, ke la Majstro elaĉetos Izraelon, sed jen estis la tria tago, de kiam li mortis, do ili ne komprenis, kial la Patro forlasis la Filon, kaj ili preferus ne vidi la tagon kaj morti, tiel peza estis la ŝarĝo.
La rememoro pri tiuj teruraj momentoj ankoraŭ nun elpremis el la okuloj de la maljunulo du larmojn, kiujn oni bone vidis ĉe la lumo de la fajro guti de la griza barbo. Lia maljuna kapo senhara komencis tremi, kaj la voĉo estingiĝis en lia brusto. Vinicio diris al si interne: «Ĉi tiu homo parolas veron kaj ploras pro ĝi», kaj la simplakorajn aŭskultantojn kortuŝo kaptis je la gorĝo. Ili jam plurfoje aŭdis pri la krucumo de Kristo kaj sciis, ke ĝojo sekvos la malĝojon; sed, ĉar tion rakontis la apostolo kiu vidis, tial impresite ili plektis la manojn, plorĝemis, aŭ batis la bruston.
Sed iom post iom ili trankviliĝis, ĉar venkis la deziro aŭskulti plu. La maljunulo duonfermis la okulojn, kvazaŭ volante pli bone vidi en la animo la malproksimajn aferojn, kaj daŭrigis:
— Dum ili tiel lamentis, denove enkuris Marjamo el Magdalo, kriante, ke ŝi vidis la Sinjoron. Pro la brilego ŝi ne povis klare lin vidi, ŝi pensis, ke tie estas la ĝardenisto; sed li diris: «Marjam’!» Tiam ŝi ekkriis: «Raboni!»[245] kaj falis al liaj piedoj; li ordonis al ŝi iri al la disĉiploj, kaj poste malaperis. Sed ili, la disĉiploj, ne kredis al ŝi, kaj kiam ŝi ploris, iuj admonis ŝin, pensante, ke ŝia menso difektiĝis pro la ĉagreno, ĉar ŝi ankaŭ diris, ke ŝi vidis en la tombo anĝelojn, dum ili, alkurinte duafoje, vidis la tombon malplena. Poste vespere alvenis Kleopo,[246] kiu kune kun la aliaj iris en Emauson,[247] kaj ili revenis rapide, dirante: «Vere, la Sinjoro leviĝis el la mortintoj». Kaj ili komencis kontraŭparoli unu la alian ĉe la fermita pordo, timante la Judojn. Subite li ekstaris inter ili, kvankam ne knaris la pordo, kaj kiam ili rigidiĝis, li diris: «Paco al vi!»
— Kaj mi vidis lin, kiel vidis lin ĉiuj, kaj li estis kiel lumo kaj kiel feliĉo de niaj koroj, ĉar ni ekkredis, ke li leviĝis el la mortintoj kaj ke maroj sekiĝos, montoj ŝanĝiĝos en polvon, sed lia gloro ne pasos.
— Kaj post ok tagoj Toma’ (la Ĝemelo)[248] metis la fingrojn en liajn vundojn, tuŝis lian flankon, kaj poste falis al liaj piedoj kun ekkrio: «Mia Sinjoro kaj mia Dio!» — al kio li respondis: «Ĉar ci ekvidis min, ci ekkredis. Benitaj estas tiuj, kiuj ne vidis, kaj tamen ekkredis». Kaj ni aŭdis ĉi tiujn vortojn kaj niaj okuloj rigardis lin, ĉar li estis inter ni.
Vinicio aŭskultis, kaj al li okazis io stranga. Subite li forgesis, kie li estas, perdis la senton de realo kaj mezuro, prudenton kaj juĝokapablon. Li frontis du neeblaĵojn: li ne povis kredi la diratan de la maljunulo — kaj tamen li sentis, ke necesus esti blinda kaj stulta por opinii, ke tiu homo, kiu diris: «Mi vidis», mensogas. Estis io en lia kortuŝo, en liaj larmoj, en lia tuta sinteno kaj en la detaloj de la okazoj kiujn li rakontis, kio faris ĉian suspekton ne ebla. Al Vinicio ŝajnis kelkmomente, ke li sonĝas. Sed ĉirkaŭe li vidis silentan amason; la fulgodoro de la lanternoj plenigis lian nazon; je kelka distanco de li flamis la torĉoj; kaj apude, sur la ŝtono, staris kaduka maljunulo kun iom tremanta kapo, ateste ripetanta: «Mi vidis!»
Kaj ĉi tiu rakontis al ili ĉion pluan, ĝis la Ĉieleniro. Iafoje li ripozis, ĉar li parolis tre detale, sed oni sentis, ke ĉiu plej eta detalo tiel gravuriĝis en lia memoro, kiel sur ŝtono. La aŭskultantojn ekregis ekstazo. Ili forĵetis la kapuĉojn de la kapoj por aŭdi pli bone kaj por preterlasi neniun el tiuj vortoj, kiuj estis por ili senprezaj. Ŝajnis al ili, ke superhoma forto transportas ilin en Galileon, ke ili paŝas kune kun la disĉiploj en la tieaj boskoj kaj ĉe la akvobordoj, ke ĉi tiu tombejo sin ŝanĝas en la Tiberiadan lagon,[249] kaj sur la bordo, en matena nebulo, staras Kristo, kiel li staris kiam Johano, rigardante el la boateto, diris: «Jen la Sinjoro!» kaj Petro ĵetis sin naĝe, por pli rapide atingi la amatajn piedojn. En la vizaĝoj oni vidis ravitecon sen limoj kaj forgeson pri la vivo kaj feliĉon kaj senmezuran amon. Videble estis, ke dum la longa rakontado de Petro kelkaj havis viziojn, kaj kiam li komencis rakonti, kiel en la momento de la Ĉieleniro nubetoj komencis sin ŝovi sub la piedojn de la Savinto kaj kovri lin kaj kaŝi antaŭ la okuloj de la apostoloj, ĉiuj kapoj malgraŭvole sin levis al la ĉielo, kaj sekvis momento da atendo, kvazaŭ tiuj homoj esperus ekvidi lin ankoraŭ, kvazaŭ ili esperus, ke li malsuprenvenos reen el la ĉielaj kampoj por vidi, kiel la maljuna apostolo paŝtas la ŝafojn al li konfiditajn, kaj beni lin kaj lian ŝafaron.
En tiu momento kaj por tiuj homoj ekzistis nek Romo, nek la furioza imperiestro, nek temploj, dioj, idolanoj, ekzistis nur Kristo pleniganta la teron, la maron, la ĉielon, la mondon.
En malproksimaj domoj, disĵetitaj laŭlonge de la Vojo Nomentana, kokoj komencis krii, anoncante noktomezon. En tiu momento Ĥilono ektiris Vinicion je la rando de lia mantelo kaj ekflustris:
— Sinjoro, tie, proksime al la maljunulo, mi vidas Urbanon, kaj apud li fraŭlinon.
Vinicio rekonsciiĝis kvazaŭ vekite de dormo kaj, turninte sin en la direkton montratan de la Greko, ekvidis Ligian.
La sango ekbolis en la juna patricio ĉe ŝia vido. Li forgesis pri la amaso, pri la maljunulo, pri sia miro pro la nekompreneblaj aferoj, kiujn li aŭdis, kaj vidis antaŭ si nur ŝin solan. Jen fine post la tuta penado, post la longaj tagoj da maltrankvilo, baraktado, ĉagrenoj — li ŝin retrovis! Unuafoje en la vivo li spertis, ke ĝojo povas ataki la bruston, kiel sovaĝa besto, kaj premi ĝin ĝis perdo de la spiro. Li, kiu ĝis nun opiniis, ke Fortuno havas kvazaŭ la devon plenumadi ĉiujn liajn dezirojn, nun apenaŭ kredis al siaj okuloj kaj al sia feliĉo. Se tiu nekredo lin ne detenus, lia ekscitiĝema naturo povus puŝi lin al iu malprudenta paŝo; sed li volis antaŭe konvinkiĝi, ĉu tio ne estas daŭrigo de tiuj mirakloj, kiuj plenigis lian kapon, kaj ĉu li ne sonĝas. Sed tio estis senduba: li vidis Ligian kaj apartigis lin de ŝi distanco de apenaŭ dekkelkaj paŝoj. Ŝi staris en plena lumo, do li povis ĝui ŝian vidon, kiom li volis. La kapuĉo deŝoviĝis de ŝia kapo kaj malordigis la harojn; ŝia buŝo estis iom malfermita, la okuloj levitaj al la apostolo, la vizaĝo aŭskultofiksita kaj ravita. En mantelo el malhela lano, ŝi estis vestita, kiel junulino el la popolo; tamen Vinicio neniam vidis ŝin pli belega, kaj malgraŭ la tuta pensokonfuzo en li estiĝinta, frapis lin kontraste al tiu preskaŭ sklava vesto la nobleco de ŝia mirinda, patricia vizaĝo. Amo trakuris lin, kiel fajro, amo grandega, miksita kun stranga sento de sopiro, adoro, kulto kaj pasio. Li sentis volupton, kiun kaŭzis al li la nura vido de ŝi, kaj ĝuis ĝin, kiel refreŝigan akvon post longa soifado. Starante apud la grandega Ligio, ŝi ŝajnis al li pli malgranda ol ŝi estis antaŭe, preskaŭ infano; li rimarkis ankaŭ, ke ŝi maldikiĝis. Ŝia vizaĝo estis preskaŭ travidebla; ŝi impresis lin kiel floro kaj animo. Sed tiom pli li deziris ekposedi tiun estaĵon, tiel diferencan de ĉiuj virinoj, kiujn li vidis aŭ posedis en Oriento kaj en Romo. Li sentis, ke li fordonus por ŝi ilin ĉiujn, kaj aldone al ili Romon kaj la mondon.
Li rigardus ŝin plue, ĝis senkonsciiĝo, se Ĥilono ne ektirus lin je la rando de la mantelo, timante, ke Vinicio faros ion, kio povus ilin endanĝerigi. La kristanoj dume komencis preĝi kaj kanti. Post momento ektondris «Maranata!»[250], kaj poste la granda apostolo komencis bapti per la fontana akvo tiujn, kiujn presbiteroj prezentis, kiel preparitajn por akcepti la bapton. Al Vinicio ŝajnis, ke tiu nokto neniam finiĝos. Li volis nun plej baldaŭ sekvi Ligian kaj kapti ŝin envoje aŭ el ŝia loĝejo.
Fine kelkiuj komencis forlasi la tombejon. Ĥilono tiam flustris:
— Ni eliru, sinjoro, antaŭ la pordegon, ĉar ni ne deprenis la kapuĉojn kaj oni nin rigardas.
Tiel estis efektive. Kiam dum la parolado de la apostolo ĉiuj forĵetis la kapuĉojn por pli bone aŭdi, ili ne sekvis la ĝeneralan ekzemplon. La konsilo de Ĥilono prezentiĝis al li kiel prudenta. Starante ĉe la pordego, ili povis atenti ĉiujn elirantojn, kaj Urson ne estis malfacile rekoni laŭ liaj figuro kaj kresko.
— Ni sekvu ilin, — diris Ĥilono, — kaj vidu, en kiun domon ili eniros, kaj morgaŭ, aŭ pli ĝuste, jam hodiaŭ, ci ĉirkaŭigos, sinjoro, ĉiujn enirejojn de la domo per sklavoj kaj forprenos ŝin.
— Ne! — diris Vinicio.
— Kion ci volas fari, sinjoro?
— Ni eniros post ŝi la domon kaj tuj ŝin forkaptos; ja ci, Krotono, cin devontigis pri tio, ĉu?
— Jes, — respondis Krotono, — kaj mi mem min sklavigos al ci, sinjoro, se mi ne rompos la sakron al tiu bubalo ŝia gardisto.
Sed Ĥilono komencis malkonsili kaj petegi ilin pro ĉiuj dioj, ke ili tion ne faru. Krotono ja devis esti prenita nur por defendo, por la okazo, se oni ilin rekonus, ne por forkapti la fraŭlinon. Prenante ŝin nur duope, ili riskos morton kaj, plie, povas ellasi ŝin el la manoj, post kio ŝi kaŝos sin en alian lokon aŭ forlasos Romon. Kaj kion ili faros? Kial ne agi sekure, kial elmeti sin mem al pereo kaj la tutan entreprenon al malcerteco de la sukceso?
Vinicio, kvankam li detenis sin kun plej granda fortostreĉo, por tuj en la tombejo ne kapti Ligian en la brakojn, sentis tamen, ke la Greko pravas, kaj li sekvus liajn konsilojn, se ne enmiksus sin Krotono, kiu timis pri sia rekompenco.
— Sinjoro, ordonu silenti al ĉi tiu maljuna sentaŭgulo, — li diris, — aŭ permesu al mi mallevi la pugnon sur lian kapon. Foje en Buksento,[251] kien min venigis al cirkludoj Lucio Saturneno, atakis min en gastejo sep ebriaj gladiatoroj, kaj neniu restis sen rompitaj ostoj. Mi ne diras, ke ni forkaptu la fraŭlinon nun, ĉar ili povus ĵeti ŝtonojn sub niajn piedojn, sed kiam ŝi foje estos hejme, mi forkaptos ŝin kaj portos, kien ci volas.
Vinicio ekĝojis, aŭdante tiujn vortojn, kaj diris:
— Tiel okazu, je Herkulo! Morgaŭ ni povus hazarde ne trovi ŝin hejme, kaj se ni alarmus ilin, ili forkondukus ŝin sendube.
— Tiu Ligio ŝajnas al mi terure forta! — ekĝemis Ĥilono.
— Ne al ci oni ordonas teni liajn manojn, — respondis Krotono.
Ili devis tamen longe ankoraŭ atendi, kaj kokoj komencis krii tagiĝon, antaŭ ol ili ekvidis Urson eliri el la pordego, kaj kun li Ligian. Akompanis ilin kelkaj aliaj personoj. Al Ĥilono ŝajnis, ke li rekonas inter ili la grandan apostolon; apud li paŝis alia maljunulo, multe malpli altkreska, du nejunaj virinoj kaj knabo, kiu prilumis la vojon per lanterno. Post ĉi tiu areto iris amaso, nombranta proksimume ducent personojn. Vinicio, Ĥilono kaj Krotono miksiĝis kun la amaso.
— Jes, sinjoro, — diris Ĥilono, — cia fraŭlino trovas sin sub potenca gardo. Jen li estas kun ŝi, la granda apostolo! Ĉar vidu, kiel la homoj surgenuiĝas antaŭ li en la fronto.
La homoj efektive surgenuiĝadis, sed Vinicio ne rigardis ilin. Ne perdante eĉ por momento Ligian el la vido, li pensis nur pri ŝia forkapto kaj, kutimiĝinte en militoj al ĉiaspecaj ruzoj, li preparis en la kapo la tutan planon de la forkapto. Li sentis, ke la paŝo, kiun li entreprenis, estis riska, sed li bone sciis, ke riskaj paŝoj ordinare sukcese finiĝas.
La vojo estis tamen longa, do en momentoj li pensis ankaŭ pri la abismoj, kiujn inter li kaj Ligia elfosis tiu stranga instruo, kiun ŝi konfesis. Li komprenis nun ĉion, kio okazis en la pasinteco, kaj komprenis, kial tio okazis. Li estis por tio sufiĉe penetrema. Jen li ĝis nun ne konis Ligian. Li vidis en ŝi la plej belan el ĉiuj junulinoj, al kiu ekflamis lia pasio, kaj nun li ekkomprenis, ke tiu instruo faris el ŝi estaĵon diferencan de aliaj virinoj, kaj ke la espero, ke ankaŭ ŝin allogos pasio, avido je riĉaĵoj, volupto, estas vana iluzio. Li ekkomprenis fine tion, kion li kune kun Petronio ne komprenis, ke tiu nova religio inokuladis en la animojn ion nekonatan al ĉi tiu mondo, en kiu li vivis, kaj ke Ligia, eĉ se ŝi lin amus, oferos pro li nenion el siaj kristanaj veroj; ke se ekzistas por ŝi volupto, ĝi estas tute alia ol tiu, kiun aspiris li kaj Petronio, kaj la imperiestra kortego kaj la tuta Romo. Ĉiu alia virino, kiun li konis, povus iĝi lia amatino, tiu ĉi kristanino povus esti nur viktimo.
Kaj pensante pri tio, li spertis brulan doloron kaj koleron, kaj sentis kune, ke tiu kolero estas senpova. Forkapti Ligian ŝajnis al li afero ebla kaj pri tio li estis preskaŭ certa, sed li estis same certa, ke kontraŭ tiu instruo li mem, lia braveco, lia potenco estas nenio kaj ke li estas senhelpa kontraŭ ĝi. Li, romia armea tribunuso, konvinkita, ke tiu forto de glavo kaj pugno, kiu ekregis la mondon, regos ĝin eterne, unuafoje en la vivo ekvidis, ke ekster ĝi povas ekzisti ankoraŭ io alia, do kun mirego li demandis sin mem: kio tio estas? Kaj li ne sciis klare respondi al si, lian kapon nur trakuradis bildoj de la tombejo, de la kunveninta amaso kaj de Ligia, tutanime aŭskultofiksita de la vortoj de la maljunulo, rakontanta pri la sufero, morto kaj leviĝo el la mortintoj de Dio-homo, kiu elaĉetis la mondon kaj promesis al ĝi feliĉon trans Stikso.
Kaj kiam li pensis pri tio, en lia kapo estiĝadis ĥaoso.
Sed el tiu ĥaoso eligis lin plendado de Ĥilono, kiu komencis vei sian sorton: li ja estis dungita por trovi Ligian, kiun li, malgraŭ vivdanĝero, trovis kaj montris. Sed kion pli oni volas de li? Ĉu li interkonsentis ŝin forkapti, kaj kiu povus eĉ postuli ion similan de kriplulo, senigita je du fingroj, de homo maljuna, absorbita de meditado, scienco kaj virto? Kio okazos, se sinjoro tiel moŝta, kiel Vinicio, suferos ian kontuzon, forkaptante la fraŭlinon? Sendube, la dioj devus ŝirmi siajn elektitojn, sed ĉu ne okazas iafoje tiaj aferoj, kvazaŭ la dioj ludus damojn, anstataŭ rigardi, kio fariĝas en la mondo? Fortuno, kiel oni scias, havas bandaĝon sur la okuloj, sekve ŝi ne vidas eĉ tage, kion do oni esperu de ŝi nokte? Okazu nur akcidento, tiu Ligiuja urso ĵetu sur Vinicion muelŝtonon, barelon kun vino, aŭ, pli malbone, kun akvo, kaj kiu garantias, ĉu la mizeran Ĥilonon, anstataŭ rekompenco, ne trafos respondeco? Li, mizera saĝulo, ekamis ankaŭ la moŝtan Vinicion, kiel Aristotelo Aleksandron Macedonan, kaj se almenaŭ la moŝta Vinicio donus al li la monsakon, kiun antaŭ liaj okuloj li fiksis post la zono, elirante el la domo, li havus eblon, en okazo de malfeliĉo, tuj alvoki helpon aŭ pacigi la kristanojn mem. Ho! Kial ili ne volas aŭskulti la konsilojn de maljunulo, diktatajn de prudento kaj sperto?
Vinicio, aŭdinte tion, eligis la monsakon el post la zono kaj ĝin ĵetis al Ĥilono:
— Prenu kaj silentu.
La Greko eksentis, ke ĝi estis neordinare peza, kaj lia kuraĝo kreskis.
— Mia tuta espero estas en tio, — li diris, — ke Herkulo kaj Tezeo plenumadis agojn eĉ pli malfacilajn, kaj kio estas mia persona, plej intima amiko Krotono, se ne Herkulo? Cin, moŝta sinjoro, mi ne nomas duondio, ĉar ci estas kompleta dio kaj ne forgesos ankaŭ plue pri cia servisto, malriĉa sed fidela, kies bezonojn oni devas prizorgi de tempo al tempo, ĉar li mem, se li foje profundiĝas en librojn, tute pri nenio zorgas … Negranda ĝardeno kaj dometo kun eĉ plej eta portiko, donanta ombron somere, estus io inda je tia donacanto. Dume mi admiros de malproksime viajn heroajn agojn, alvokos Jupiteron, ke li vin favoru, kaj en okazo de bezono mi faros tian bruon, ke duono da Romo vekiĝos kaj alkuros vin helpi. Kia malbona kaj malebena vojo! La oleo en mia lanterno elbrulis, kaj se Krotono, kiu estas tiom nobla, kiel forta, volus preni min sur la brakojn kaj porti ĝis la pordego, unue mi ekkonus, ĉu li facile forportos la fraŭlinon, due, li agus, kiel Eneo, kaj fine li favorigus al si ĉiujn pli honestajn diojn en tia grado, ke pri la rezulto de la entrepreno mi estus tute trankvila.
— Mi preferus porti kadavron de ŝafo, mortinta je pustuloj antaŭ monato, — respondis la gladiatormajstro, — sed se ci donos al mi tiun ĉi monsakon, kiun ĵetis al ci la moŝta tribunuso, mi portos cin ĝis la pordego.
— Ci elartikigu cian piedan dikfingron! — respondis la Greko. — Tiom do ci profitis el la instruoj de tiu respektinda maljunulo, kiu prezentis malriĉecon kaj kompatemon kiel la du plej ĉefajn virtojn? Ĉu li ne ordonis klare al ci ami min? Mi vidas, ke neniam mi faros el ci eĉ malplej bonan kristanon, ĉar pli facile estus al la suno penetri tra la murojn de la Mamertina malliberejo[252] ol al la vero tra cian hipopotaman kranion.
Kaj Krotono, kiu posedis bestan forton, sed aliflanke posedis neniajn homajn sentojn, diris;
— Ne timu! Mi ne iĝos kristano! Mi ne volas perdi mian panpecon!
— Jes, sed se ci havus eĉ nur elementajn sciojn pri la filozofio, ci scius, ke oro estas vantaĵo.
— Alpaŝu min kun la filozofio, tiam mi donos al ci nur unu kapobaton sur la ventron, kaj ni vidos, kiu venkos.
— La samon povus diri bovo al Aristotelo, — respondis Ĥilono.
Tagiĝo grizigis la mondon. Brilo pale kolorigis la suprojn de muroj. Apudvojaj arboj, konstruaĵoj kaj tie kaj ie disĵetitaj tomboŝtonoj komencis elprofundiĝi el la krepusko. La vojo ne plu estis tute senhoma. Legomvendistoj rapidis al la baldaŭ malfermotaj pordegoj, kondukante azenojn kaj mulojn, ŝarĝitajn per legomoj; ialoke knaris veturiloj, sur kiuj oni portis ĉasaĵojn. Sur la vojo kaj ambaŭflanke de ĝi kuŝis maldensa nebulo, anoncanta belveteron. Homoj, vidate de iom granda distanco, aspektis en tiu nebulo kiel spiritoj. Vinicio fikse rigardis la gracian figuron de Ligia, kiu, laŭgrade kiel la matenlumo kreskis, iĝadis ĉiam pli arĝenta.
— Sinjoro, — diris Ĥilono, — mi ofendus cin, se mi antaŭvidus, ke cia malavareco iam elĉerpiĝos, sed nun, kiam ci pagis al mi, ci ne povas suspekti, ke mi parolas nur por mia profito. Mi do konsilas al ci ankoraŭfoje, ke ci, eksciinte, en kiu domo loĝas la dia Ligia, revenu hejmen por preni ciajn sklavojn kaj palankenon kaj ne aŭskultu tiun ĉi elefantan rostron Krotonon, kiu nur tial entreprenas forkapti sola la fraŭlinon por monelpremi cian monujon, kiel sakon da kazeo.
— Mi promesas al ci pugnobaton inter la skapolojn, tio signifas, ke ci pereos, — diris Krotono.
— Mi promesas al ci kruĉon da Kefalonia[253] vino, tio signifas, ke mi estos sana, — respondis la Greko.
Vinicio nenion respondis, ĉar ili proksimiĝis al la pordego, ĉe kiu stranga bildo frapis iliajn okulojn. Nome du soldatoj surgenuiĝis, kiam la apostolo estis pasanta, kaj li tenis dum momento la manojn sur iliaj feraj kaskoj, poste faris super ili la signon de kruco. Al la juna patricio neniam venis ĝis nun la ideo, ke jam eĉ inter la soldatoj povas esti kristanoj, kaj kun mirego li pensis, ke kiel en brulanta urbo flamoj kaptas ĉiam novajn domojn, tiel tiu instruo tagon post tago kaptas evidente novajn animojn kaj disvastiĝas nekredeble rapide. Tio lin frapis ankaŭ pro Ligia, ĉar li konvinkiĝis, ke se ŝi volus forkuri el la urbo, troviĝus gardistoj, kiuj mem sekrete faciligus al ŝi la eliron. Li dankis ĉiujn diojn, ke tiel ne okazis.
Pasinte la malplenajn lokojn ekstermuregajn, la kristanaj aretoj komencis disiĝadi. Nun necesis sekvi Ligian de pli malproksime kaj pli singarde por ne turni al si atenton. Ĥilono komencis plendi pri vundoj kaj doloro en la piedoj kaj restis ĉiam pli malantaŭe, kion Vinicio ne kontraŭis, opiniante ke nun la timeman kaj malfortan Grekon li ne plu bezonos. Li eĉ permesus al li foriĝi, kien li volus; tamen kvankam la eminentan saĝulon detenis prudento, sed puŝis lin evidente scivolo, ĉar li sekvis ilin senĉese kaj iafoje eĉ proksimiĝadis, ripetante siajn antaŭajn konsilojn kaj esprimante supozon, ke la maljunulo, akompananta la apostolon, se lia kresko ne estus tro malalta, povus esti Glaŭko.
Ili tamen iris ankoraŭ sufiĉe longe ĝis Transtibero, kaj la suno jam preskaŭ supreniris, kiam la areto, en kiu estis Ligia, disiĝis. La apostolo, la maljuna virino kaj la knabo sin direktis laŭlonge de la rivero, dum la malpli alta maljunulo, Urso kaj Ligia sin turnis en mallarĝan strateton kaj, irinte ankoraŭ ĉirkaŭ cent paŝojn, eniris la vestiblon de domo, en kiu estis du vendejoj: la oliva kaj la birdaĵa.
Ĥilono, kiu iris eble kvindek paŝojn post Vinicio kaj Krotono, tuj haltis, kvazaŭ fiksite en la teron, kaj, sin preminte al la muro, komencis sible voki, ke ili revenu al li.
Kaj ili faris tion, ĉar necesis interkonsiliĝi.
— Iru, — Vinicio diris al Ĥilono, — kaj vidu, ĉu ĉi tiu domo havas de malantaŭe elirejon al alia strato.
Ĥilono, kvankam antaŭ momento li plendis pri vundoj en la piedoj, ekkuris tiel vigle, kvazaŭ li havus ĉe la maleoloj la flugiletojn de Merkuro.
— Ne, — li diris, — ĉi tiu elirejo estas la sola.
Poste li kunmetis la manojn:
— Je Jupitero, Apolono, Vesto, Kibelo, Izido kaj Oziriso, je Mitro, Baalo kaj ĉiuj dioj de Oriento kaj Okcidento, mi petegas cin, sinjoro, lasu tiun ĉi planon… Aŭskultu min…
Sed subite li haltis, ĉar li rimarkis, ke la vizaĝo de Vinicio paliĝis de emocio kaj liaj okuloj fajris, kiel pupiloj de lupo. Sufiĉis lin rigardi por kompreni, ke nenio en la mondo lin detenos de la entrepreno. Krotono komencis plenblovi sian herkulan bruston per spiro kaj balanci ambaŭflanken sian primitivan kranion, kiel faras ursoj en kaĝo. Cetere sur lia vizaĝo ne vidiĝis eĉ plej eta maltrankvilo.
— Mi eniros unua! — li diris.
— Ci sekvos min! — diris Vinicio per ordona voĉo. Kaj post momento ili ambaŭ malaperis en la malluma vestiblo.
Ĥilono ekkuris al la angulo de plej proksima strateto kaj komencis, rigardante de post la angulmuro, atendi kio okazos.
Vinicio nur en la korto ekkomprenis la tutan malfacilecon de la entrepreno. La domo estis granda, kelketaĝa, unu el tiuj domoj, da kiaj oni konstruis milojn en la tuta Romo, por havigi al si profiton el luigado de loĝejoj, kaj ordinare oni konstruis ilin tiel haste kaj tiel malzorge, ke preskaŭ ĉiujare kelkaj el ili falis sur la kapojn de siaj loĝantoj. Tio estis veraj abelujoj, tro altaj kaj tro mallarĝaj, plenaj je ĉeloj kaj kameretoj, en kiuj nestis loĝantaro malriĉa, kaj samtempe tre multnombra. En la urbo, en kiu multaj stratoj ne havis nomojn, tiuj domoj ne havis numerojn; la posedantoj komisiis kolektadon de la luopago al siaj sklavoj, tiuj tamen, ne devigate de la urba registaro prezenti la nomojn de la loĝantoj, ofte mem ilin ne konis. Informiĝi pri iu en tia domo estis treege malfacile, precipe se ĉe la pordego ne estis pordisto.
Tra longa vestiblo, simila al koridoro, Vinicio kaj Krotono eliris sur malvastan korton, kvarflanke baritan de konstruaĵoj, ion en la speco de atrio komuna por la tuta domo, kun fontano en la mezo, kies akvo ŝprucfalis en ŝtonan pladegon, enmasonitan en la teron. Ĉe ĉiuj muroj levis sin internaj ŝtuparoj, parte ŝtonaj, parte lignaj, kondukantaj al galerioj, el kiuj oni eniris en loĝejojn. Ankaŭ malsupre estis loĝejoj, kelkaj provizitaj per lignaj pordoj, aliaj apartigitaj de la korto nur per lanaj, plejparte ĉifoniĝintaj, truhavaj aŭ flikitaj kurtenoj.
La horo estis frua kaj sur la korto ne videblis eĉ unu vivanto. Evidente en la tuta domo ĉiuj ankoraŭ dormis, krom la revenintoj el Ostriano.
— Kion ni faros, sinjoro? — demandis Krotono haltante.
— Ni atendu ĉi tie; eble iu aperos, — respondis Vinicio. — Oni ne vidu nin en la korto.
Sed samtempe li pensis, ke la konsilo de Ĥilono estis praktika. Se li havus kelkdek sklavojn, li povus sieĝi la pordegon, kiu ŝajnis esti la sola elirejo, kaj traserĉi ĉiujn loĝejojn; dume nun ili devis tuj trafi la loĝejon de Ligia, ĉar alie kristanoj, kiuj certe estis kelknombraj en tiu domo, povus ŝin averti, ke oni ŝin serĉas. Ankaŭ tial estis danĝere demandi fremdajn homojn.
Vinicio pripensis dum momento, ĉu li revenu por preni siajn sklavojn, kiam subite de post unu el la kurtenoj de la plej malproksmaj loĝejoj eliris homo kun kribrilo en la mano kaj alpaŝis la fontanon.
La juna viro tuj rekonis Urson.
— Tio estas la Ligio! — flustris Vinicio.
— Ĉu mi tuj rompu liajn ostojn?
— Atendu.
Urso ne rimarkis ilin, ĉar ili staris en la ombro de la vestiblo; li komencis trankvile lavi en la akvo legomojn plenigantajn la kribrilon. Evidente, post la tuta nokto, pasigita en la tombejo, li intencis prepari matenmanĝon el ili. Post momento, fininte sian laboron, li prenis la malsekan kribrilon kaj malaperis kun ĝi post la kurteno. Krotono kaj Vinicio ekiris post li, certaj ke ili trafos rekte en la loĝejon de Ligia.
Granda do estis ilia miro, kiam ili ekvidis, ke la kurteno apartigis de la korto ne loĝejon, sed alian malluman koridoron, en kies fino oni vidis ĝardeneton, konsistantan el kelkaj cipresoj, kelkaj mirtaj arbustoj kaj malgrandan dometon, kroĉitan al senporda posta muro de alia konstruaĵo.
Ili ambaŭ tuj ekkomprenis, ke tio estis cirkonstanco favora por ili. En la korto povus okazi tumulto de ĉiuj loĝantoj, dum la flanka situo de la dometo igis la entreprenon pli facila. Rapide ili finos la aferon kun defendantoj, aŭ pli ĝuste kun Urso, post kio same rapide ili atingos kun la forkaptita Ligia la straton, kaj tie la resto estos facila. Probable neniu ilin haltigos, kaj se oni ilin haltigos, ili diros, ke la afero koncernas forkurintan garantiulinon de la imperiestro; en plej malbona okazo Vinicio sin konigos al la vigiloj kaj alvokos ilian helpon.
Urso estis jam preskaŭ eniranta la dometon, kiam bruo de la paŝoj turnis lian atenton, li do haltis kaj, ekvidinte du homojn, metis la kribrilon sur balustradon kaj reiris al ili.
— Kion vi serĉas ĉi tie? — li demandis.
— Cin! — respondis Vinicio.
Poste, sin turninte al Krotono, li komandis per rapida, mallaŭta voĉo:
— Mortigu!
Krotono eksaltis kiel tigro, kaj en unu momento, antaŭ ol Urso povis ekkonscii aŭ rekoni la malamikojn, kaptis lin en siajn ŝtalajn brakojn.
Vinicio estis tro certa pri superhoma forto de Krotono por atendi la finon de la batalo — pasinte preter ili, li ekkuris al la pordo de la dometo, ĝin puŝis kaj troviĝis en duonluma ĉambro, iom heligata de fajro brulanta en kameno. La brilo de tiu flamo falis rekte sur la vizaĝon de Ligia. Alia persono, sidanta ĉe la fajro, estis la maljunulo, kiu akompanis la junulinon kaj Urson envoje de Ostriano.
Vinicio enkuris tiel subite, ke antaŭ ol Ligia povis lin rekoni, li kaptis ŝin je la talio kaj, levinte supren, resaltis al la pordo. La maljunulo, vere, sukcesis bari ĝin per si mem, sed Vinicio, alpreminte la Ligian per unu brako al la brusto, lin forpuŝis per la alia.
La kapuĉo falis de lia kapo kaj tiam, ĉe la vido de tiu vizaĝo, bone konata kaj ĉi-momente terura, la sango de Ligia glaciiĝis pro teruro kaj la voĉo mutiĝis en ŝia gorĝo. Ŝi volis voki helpon, sed ne povis. Same vane ŝi penis kapti la pordokadron por kontraŭstari. Ŝiaj fingroj deglitis de la ŝtono kaj ŝi perdus la konscion, se ne frapus ŝiajn okulojn terura bildo, kiam Vinicio elkuris kun ŝi en la ĝardenon.
Urso tenis en la brakoj iun homon, tute fleksitan malantaŭen, kun kapo klinita flanken kaj kun sangoplena buŝo. Ekvidinte ilin, li frapis ankoraŭfoje per la pugno tiun kapon kaj en unu sekundo eksaltis, kiel furioza besto, al Vinicio.
«Morto!» — ekpensis la juna patricio.
Kaj post tio li ekaŭdis, kvazaŭ en sonĝo, ekkrion de Ligia: «Ne mortigu!» — poste li eksentis, ke io, kvazaŭ tondrobato, malvolvis liajn brakojn, per kiuj li ŝin ĉirkaŭtenis, fine la tero turniĝis kune kun li kaj la lumo de la tago estingiĝis antaŭ liaj okuloj.
Ĥilono tamen, kaŝite malantaŭ la stratangula domo, atendis, kio okazos, ĉar la scivolo batalis en li kontraŭ la timo. Li pensis ankaŭ, ke se ili sukcesos forkapti Ligian, tiam bone estos por li esti apud Vinicio. Urbanon li ne timis plu, ĉar ankaŭ li certis, ke Krotono mortigos tiun. Aliflanke li kalkulis, ke en la okazo ke en la ĝis nun senhomaj stratoj komenciĝos tumulto, se kristanoj aŭ iuj ajn homoj volos kontraŭstari al Vinicio, tiam li alparolos ilin kiel reprezentanto de la regna aŭtoritato, kaj se necesos, alvokos la vigilojn helpe al la juna patricio kontraŭ la strata kanajlaro, kaj tiamaniere sekurigos al si novajn favorojn.
En la animo li plu opiniis, ke la ago de Vinicio estas malprudenta; konsiderante tamen la teruran forton de Krotono, li supozis, ke ĝi povos sukcesi.
«Se ilia situacio estos malbona, la tribunuso mem portos la junulinon, kaj Krotono trabatos por li la vojon».
Tamen la tempo ŝajnis al li longa; maltrankviligis lin silento en la vestiblo, kiun li rigardis de malproksime.
«Se ili ne trafos en ŝian kaŝejon kaj faros bruon, ili foralarmos ŝin.»
Kaj cetere, la penso pri tio ne estis al li malagrabla, ĉar li komprenis, ke en tia okazo Vinicio denove lin bezonos kaj denove li sukcesos elpremi el lia sako konsiderindan nombron da sestercoj.
«Kion ajn ili faros», li diris al si mem, «tion ili faros por mi, kvankam neniu el ili divenas tion. Dioj, dioj, lasu min nur…»
Kaj subite li haltis, ĉar ŝajnis al li, ke io sin elŝovas el la vestiblo; do, sin preminte al la muro, li komencis rigardi, retenante la spiron en la brusto.
Kaj li ne eraris, ĉar el la vestiblo duone elŝoviĝis kapo kaj komencis rigardi ĉirkaŭen.
Post momento ĝi tamen malaperis.
«Tio estas Vinicio aŭ Krotono», ekpensis Ĥilono, «sed, se ili kaptis la junulinon, kial ŝi ne krias kaj kial ili rigardas en la straton? Homojn ili ja ĉiuokaze devas renkonti, ĉar antaŭ ol ili venos ĝis Karino, la stratoj iĝos movoplenaj. — Kio estas tio!? Je ĉiuj senmortaj dioj!…»
Kaj subite ĉiuj restintaj haroj hirtiĝis sur lia kapo.
En la pordo montriĝis Urso kun la korpo de Krotono pendanta trans lia ŝultro kaj, rigardinte ĉirkaŭen ankoraŭfoje, li komencis kuri kun ĝi tra la malplena strato al la rivero.
Ĥilono sin faris tiel plata ĉe la muro, kiel peco da stukaĵo.
«Mi pereos, se li min ekvidos!» li ekpensis.
Sed Urso kuris rapide preter la stratangulo kaj malaperis post la sekvanta domo. Ĥilono, ne plu atendante, komencis kuri laŭlonge de diagonala strateto, klakante per la dentoj pro teruro kaj kun rapido kiu mirigus eĉ en junulo.
«Se li, revenante, min ekvidos de malproksime, li min atingos kaj mortigos», li parolis al si. «Savu min, Zeŭso, savu Apolono, savu Hermeso, savu Dio de la kristanoj! Mi forlasos Romon, reiros en Mezembrion, sed savu min el la manoj de tiu demono!»
Kaj tiu Ligio, kiu mortigis Krotonon, efektive ŝajnis al li ĉi tiam estaĵo superhoma. Kurante li pensis, ke tio eble estas iu dio surpreninta la formon de barbaro. En tiu momento li kredis je ĉiuj dioj de la mondo, kiujn li mokis alitempe. Lian kapon trakuris ankaŭ la penso, ke Krotonon mortigis eble la dio de la kristanoj, kaj denove la haroj hirtiĝis sur lia kapo, ke li ekmalpacis kun tia potenco.
Nur trakurinte kelkajn stratetojn kaj ekvidinte iujn laboristojn, irantajn renkonte de malproksime, li iom trankviliĝis. En lia brusto jam mankis spiro, do li sidiĝis sur sojlo de domo kaj per la rando de la mantelo komencis viŝi la ŝvitkovritan frunton.
«Mi estas maljuna kaj bezonas trankvilon», li diris.
La homoj, irantaj renkonten, sin turnis en iun flankan strateton kaj denove ĉirkaŭis lin soleco. La urbo ankoraŭ dormis. Matene la stratmovado komenciĝadis pli frue en la pli riĉaj kvartaloj, kie sklavoj de riĉaj domoj estis devigataj leviĝi antaŭ la plentago; kaj en tiuj, kiujn okupis loĝantaro libera, nutrata je la regna kosto, sekve senfarema, oni vekiĝis, precipe vintre, sufiĉe malfrue.
Ĥilono, sidinte dum kelka tempo sur la sojlo, eksentis penetran malvarmon, li do leviĝis kaj, certiĝinte, ke li ne perdis la sakon ricevitan de Vinicio, sin direktis per paŝoj jam malpli rapidaj al la rivero.
«Eble mi vidos ie la korpon de Krotono», li parolis al si. «Dioj! Tiu Ligio, se li estas homo, povus en la daŭro de unu jaro gajni milionojn da sestercoj, ĉar se Krotonon li sufokis, kiel hundidon, kiu rezistos al li? Por ĉiu ludo sur areno oni donus al li tiom da oro, kiom li mem pezas. Li gardas tiun junulinon pli bone ol Cerbero la inferon. Sed englutu do lin tiu infero. Mi ne volas havi aferon kun li. Li estas tro malmolosta. Kion mi tamen faru? Okazis terura afero. Se al tia Krotono li rompis la ostojn, certe ankaŭ la animo de Vinicio plorplendas super tiu malbenita domo, atendante enterigon. Je Kastoro! Tio ja estis patricio, amiko de la imperiestro, sinjoro konata en la tuta Romo kaj armea tribunuso. Lia morto ne estos al ili lasita senpune … Kaj se mi, ekzemple, irus en la tendaron de la pretorianoj, aŭ al la vigiloj?…»
Ĉe tio ĉi li eksilentis kaj komencis mediti, sed post momento diris:
«Ve al mi! Kiu enkondukis lin en tiun domon, ĉu ne mi? Liaj liberigitoj kaj sklavoj scias, ke mi venadis al li, kelkaj eĉ scias por kiu celo. Kio estos, se oni min kulpigos, ke mi intence montris al li la domon, en kiu lin trafis morto? Eĉ se poste montriĝus en juĝejo, ke mi tion ne volis, oni diros ĉiuokaze, ke mi estas la kaŭzo de tio … Kaj li ja estis patricio, do neniel mi restos senpuna. Sed se mi kaŝe forlasos Romon kaj translokiĝos ien malproksimen, mi nur pligrandigos la suspekton.»
Kaj tiel, kaj alie estis malbone. Li nur penis elekti la malpli grandan malbonon. Romo estis grandega urbo, tamen Ĥilono eksentis, ke ĝi povas esti tro malvasta por li. Ĉar ĉiu alia povus simple iri al la prefekto de la vigiloj, rakonti, kio okazis, kaj eĉ se falus sur lin ia suspekto, trankvile atendi la esploradon. Sed la tuta pasinteco de Ĥilono estis tiaspeca, ke ĉia pli proksima konatiĝo, ĉu al la prefekto de la urbo, aŭ al la prefekto de la vigiloj, povus kaŭzi al li tre gravajn embarasojn kaj kune doni bazon al ĉiaj suspektoj, kiuj povus veni en la kapojn de la oficistoj.
Aliflanke, forkuro pensigus Petronion ke Vinicio estis perfidita kaj murdita sekve de komploto. Petronio estis homo potenca, kiu povis havi al sia dispono la policon en la tuta regno kaj kiu sendube klopodus elserĉi la kulpulojn, eĉ en la ekstremoj de la mondo. Tamen al Ĥilono venis la ideo, ĉu plej bone estus sin turni al li kaj rakonti, kio okazis. Jes! Tio estis la plej bona maniero. Petronio estis homo trankvila kaj Ĥilono povis esti certa almenaŭ pri tio, ke li aŭskultos ĝis la fino. Konante la aferon ekde la komenco, Petronio pli facile ol la prefektoj ekkredus je la senkulpeco de Ĥilono.
Tamen por iri al Petronio necesis scii certe, kio okazis pri Vinicio, kaj Ĥilono tion ne sciis. Li vere vidis la Ligion ŝteliri al la rivero kun la korpo de Krotono, sed nenion pli. Vinicio povis esti mortigita — aŭ li povis esti vundita aŭ kaptita. Nur nun venis al Ĥilono la ideo, ke la kristanoj certe ne kuraĝus mortiĝi homon tiel potencan, aŭgustanon kaj altan armean oficiston, ĉar tia ago povus sekvigi kontraŭ ili ĝeneralan persekuton. Pli verŝajne estis, ke ili retenis lin perforte, por doni al Ligia tempon refoje sin kaŝi en alia loko.
Tiu penso rekuraĝigis Ĥilonon.
«Se tiu Ligiuja drako ne disŝiris lin en la unua impeto, li estas viva, kaj se li estas viva, li mem atestos, ke mi lin ne perfidis, kaj tiam ne nur nenio min minacos, sed (ho Hermeso, denove kalkulu je la du bovidinoj!) antaŭ mi malfermiĝos nova kampo … Mi povas sciigi al unu el liaj liberigitoj, kie li serĉu la sinjoron; kaj ĉu li iros al la prefekto aŭ ne, tio estas lia afero, gravas ke mi ne iru tien … Kaj mi povas iri al Petronio kaj kalkuli je rekompenco … Mi serĉis Ligian, nun mi serĉos Vinicion, kaj poste denove Ligian … Tamen antaŭe necesas ekscii — ĉu li vivas, ĉu pereis.»
Ĉe tio li ekpensis, ke li povus nokte iri al la bakisto Demaso kaj demandi pri Urso. Sed li tuj forlasis tiun ideon. Li preferis ne havi aferon kun Urso. Li povis prave supozi, ke ĉar Urso ne mortigis Glaŭkon, lin probable avertis iu el la kristanaj ĉefuloj al kiu li malkaŝis sian intencon, — avertis, ke tio estas afero nepura kaj ke al ĝi lin instigis iu perfidulo. Cetere, ĉe la sola rememoro pri Urso Ĥilonon trakuris tutkorpa tremo. Li decidis, anstataŭe, ke vespere li sendos Eŭrikion en la domon, kie okazis la akcidento, por ricevi informojn. Dume li bezonis iom manĝi, sin bani kaj ripozi. La sendorma nokto, la vojo al Ostriano kaj la forkuro el Transtibero ekstermezure lin lacigis.
Unu afero konstante lin konsolis: nome tio, ke li havis ĉe si du sakojn — tiun, kiun Vinicio donis al li hejme, kaj tiun ĵetitan al li dum la reveno de la tombejo. Pro tiu feliĉa cirkonstanco, kaj pro la grandaj emocioj de li travivitaj, li decidis matenmanĝi pli abunde kaj trinki iom da vino pli bona ol ordinare.
Kaj kiam venis la horo de malfermo de vinejoj, li plenumis tion je tia grado, ke li forgesis pri bano. Antaŭ ĉio li sentis dormemon, la dormemo lin senfortigis, kaj per tute ŝanceliĝemaj paŝoj li revenis en sian loĝejon en Suburo, kie lin atendis sklavino, aĉetita por la mono de Vinicio.
Tie, enirinte en sian dormoĉambron, malluman, kiel vulpa kavo, li ĵetis sin sur la liton kaj endormiĝis en unu momento.
Li vekiĝis nur vespere, aŭ pli ĝuste lin vekis la sklavino, dirante ke iu serĉas lin kaj volas lin vidi en urĝa afero.
La akrasenta Ĥilono tuj rekonsciiĝis, haste surtiris mantelon kun kapuĉo kaj, ordoninte al la sklavino flankeniĝi, li antaŭ ĉio singarde rigardis tra la pordo.
Kaj li rigidiĝis! Ĉar tra la pordo de la dormoĉambro li ekvidis la grandegan figuron de Urso.
Ĉe tiu ĉi vido li eksentis, ke liaj piedoj kaj kapo iĝas malvarmaj, kiel glacio, la koro ĉesas bati, la sakron kvazaŭ tiklas aroj da formikoj … Dum kelka tempo li ne povis paroli; poste tamen, klakante per la dentoj, li diris, aŭ pli ĝuste elĝemis:
— Sira! Mi forestas … mi ne konas … ĉi tiun bonan homon…
— Mi diris al li, ke ci estas hejme kaj ke ci dormas, sinjoro — respondis la sklavino — sed li postulis, ke mi cin veku…
— Ho dioj!… mi ordonos cin…
Sed Urso, kvazaŭ senpacienciĝinte pro la prokrasto, proksimiĝis al la pordo de la dormoĉambro kaj, sin klininte, enŝovis internen la kapon.
— Ĥilono Ĥilonido! — li diris.
— Paco al ci! Paco, paco! — respondis Ĥilono. — Ho, plej bona el la kristanoj! Jes, mi estas Ĥilono, sed tio estas eraro… Mi cin ne konas!
— Ĥilono Ĥilonido, — respondis Urso, — cia sinjoro, Vinicio, cin vokas, ke ci venu al li kune kun mi.