«Petronio. Latina satira verkisto (C. Petronius Arbiter, m. 65).» [PIV]
NeronoZ [PIV] — Romia imperiestro (54–68 p.K.).
Lat. elæothesium de gr. ἐλαιοθέσιον — la parto de vaporbanejo, kie oni oleis kaj parfumis la banantojn.
M. Salvius Otho (32–69 p.K.) — ekstravaganca amiko de Nerono ĝis la jaro 58ª kiam, puŝate de sia bela edzino Popæa Sabina, li ŝin konatigis kun tiu. Ŝi iĝis amatino de Nerono, eksedziniĝis de Otono, kaj persvadis la imperiestron forsendi Otonon kiel provincestron al Luzitanio (provinco en la sudokcidenta Iberio). En la jaro 69ª dum 4 monatoj li estos la imperiestro.
ephēbīum (lat.←gr.) — propre, gimnastikejo por efeboj (antikve, la junuloj 18–20 jarojn aĝaj). Ĉi tie temas pri parto de publika banejo (pli ofte nomata sphæristerium, «pilkejo»), kie oni ekzercis antaŭ bano.
Celero (lat. Celer), Severo (lat. Severus) — arĥitektoj kiuj post la brulego de Romo (64 p.K.) direktos konstruadon de la Ora palaco (vd [370]).
Titus Vatinius — ŝuisto, poste bufono kaj kortegano de Nerono.
Lukano [PIV] — latina poeto (M.A. Lucanus, 39–65).
Tullius Senecio — amiko de Otono kaj kortegano de Nerono, poste ano de la Pizona konspiro.
Lat. byssus — antikva ŝtofo, supozeble farita el lino aŭ kotono; ekz‑e Eliro, 25:4; Luko, 16:19.
Latine laconicum — «lakona» (= sparta) seka ŝvitejo en romia banejo.
tepidejo [PIV] — lat. tepidarium — seka mezvarma (40–45°C) ĉambro de vaporbanejo.
Latine nomenclator — «anoncisto», «nomotenisto», sklavo aŭ liberigito kies devo estis nomi al la mastro la konatojn kaj klientojn, ĉiujn sklavojn en la domo kaj anonci la surtabligotajn manĝaĵojn.
Tiberio [PIV] — la dua Romia imperiestro (m. 37 p.K.). Historia M. Vinicius, konsulo en la jaroj 30ª kaj 45ª, fakte edziĝis al Julia, pranevino de Tiberio. La juna Marko Vinicio nevo de Petronio estas figuro fikcia.
Cn. Domitius Corbulo (ĉ. 7–67) — konsulo de la jaro 39ª, la plej eminenta militestro de la orienta kampanjo de Nerono.
«(2) Parto (hist.) Ano de iama skita popolo, kiu fondis en Irano potencan imperion» [PIV].
Asklepio [PIV] (mit.) — malnovgreka dio de medicino.
Kipridino (en la pola originalo Kipryda) estas alnomo de Afrodito—Venero (alivorte «naskiĝinta ĉe Kipro», «Kiprenaskita», Κυπρο-γένεια). Lidja Z tradukis per latinaĵo: Cypria.
Latine carbassus — maldika lina ŝtofo.
Tion mencias Tacito (Analoj, 16:18). Bitinio (gr. Βιθυνία, lat. Bithynia) estis nord-orienta regiono de Anatolio.
Gr. Ηράκλεια, lat. Heraclea — urbo en Bitinio, sur la bordo de la Nigra Maro, nun Karadeniz Ereğli en Turkio.
Antikva regiono ĉe la Nigra Maro, en la sud-okcidenta Kaŭkazio.
Poppæa la Filino (30–65 p.K.), de post la jaro 63ª Poppæa Aŭgusta Sabina — edzino de Nerono, eksedzino de Otono (vd [4]).
Valagaŝo la 1ª (latine Vologæsus) — Partuja reĝo (ĉ. 57–76). Tiridato — frato de Valagaŝo, en la jaro 66ª Nerono faros lin reĝo de Armenujo. Tigrano la 6ª — posteulo de Herodo la Granda, kiun Nerono faris reĝo de Armenujo en 58 p.K.
Q. Junius Arulenus Rusticus (ĉ. 35–93 p.K.) — Roma senatano, amiko de Trazeo (noto [37]), stoikisto. Senkeviĉo (kaj Lidja Z) nomas lin Arulanus.
«Pirono. La unua el la grandaj helenaj skeptikuloj (ĉ. 200 a.K.).» [PIV] (gr. Πύρρων)
Sizeno — probable, persono fikcia, kies nomo estas malsame skribata en diversaj eldonoj: Sissena [QP1], Sisenna [QP], Sysena [QE]. Oni konas pli fruan historiiston L. Cornelius Sisenna (120–67 a.K.), kies traduko de grekaj fabeloj erotika-friponaj servis al Petronio kiel modelo por lia «Satirikono».
Suda urbopordego de Romo (lat. Porta Capena), de kiu komenciĝas la Vojo Appia, kondukanta al Kapuo.
Adeptoj de Asklepio; la greka Ἀσκληπιάδαι povas indiki personojn pretendantajn esti «Asklepiidoj», posteuloj de Asklepio (inter ili Aristotelo kaj Hipokrato); aŭ pastrojn de Asklepio kiuj (kiel ĉi-okaze) sonĝis en ties temploj por kuraci malsanulojn; aŭ ĝenerale kuracistojn.
Ili pasigis nokton en la templo por sonĝi orakolan sonĝon.
hipokaŭsto [PIV] — subplanka hejtosistemo.
Ĥaritoj (gr. Χάριτες) — malnovgrekaj diinoj de vivoĝojo kaj eleganteco (en Romo al ili respondis la gracioj).
«Agripo. Romana vira nomo» [PIV] (lat. Agrippa). Ĉi tie temas pri M. Vipsanius Agrippa (62–12 a.K.), bofilo de Aŭgusto, eminenta militestro kaj konstruinto de akvodukto kaj banejoj.
Tacito rakontas (Analoj, 14:50), ke Fabricius Vejento verkis satiran libron «Codicilli». Nerono ordonis ekzili Vejentonon kaj forbruligi lian libron.
«SenekoZ. Roma filozofo kaj tragediverkisto (L. Annæus Seneca, 4 a.K.–65)» [NPIV].
C. Musonius Rufus (lat.) — Roma stoikisto de la 1ª jc, kiu instruis filozofion dum la regado de Nerono; Epikteto estis lia disĉiplo.
P. Clodius Thrasea Pætus (m. 66 p.K.) — Roma senatano, neformala ĉefo de la «stoikula opozicio» al Nerono, devigita de tiu sin mortigi.
kuprobarba poeto — Poezio estis unu el la ĉefaj ŝatokupoj de Nerono. Kuprobarba estas traduko de la kromnomo Ahenobarbus por la domo Domicia (lat. gens Domitia), al kiu denaske apartenis Nerono. Cetere la aspekto de Nerono konformis al tiu nomepiteto.
Latine frigidarium — malvarmiga parto de vaporbanejo.
En Romio la fankluboj, aŭ «la cirkaj partioj» (lat. factiones), estis 4 asocioj da fanoj pri sporto, gladiatoraj bataloj kaj hipodromaj vetkuroj. Ili estis nomataj laŭ la koloro (blanka, ruĝa, verda, blua) portata de iliaj konkursanoj. Nerono estis verdulo.
M. Antonius Pallas (gen. Πάλλαντος, Pallantis; m. 62) — trezoristo kaj murdinto (kun Agripino) de Klaŭdio. En la PIV-oj neregule: Palaso.
Frigoj [NPIV] estis antikva popolo en la meza Anatolio.
Latine vestiplica — sklavino ordiganta faldojn de togo sur patricioj.
En ĉi tiu prilaboraĵo tiu vorto respondas al lat. familia, la doma sklavaro.
Aŭfidius Bassus — Roma historiisto, epikurano, amiko de Seneko la malnova.
Aŭlus Plaŭtius — Romia politikisto kaj militisto, kiu grave rolis en la konkero de Britujo (la jaroj 43ª–47ª). Konsulo en la jaro 29ª.
Slavon tiu nomo pensigas pri kalina, t.e. ‹viburno›. Tamen Senkeviĉo skribis Callina [QP1], kio aspektas kiel latinigita formo de la greka innomo Καλλίνη /kallínē/.
Temas pri Lugioj (lat. Lugii, gr. Λοῦγοι) kiuj loĝis en la okcidenta parto de la nuna teritorio de Pollando. Senkeviĉo sekvis la nun arkaikan germanan nomon die Lygier.
Sublacum, Subiacum, itale Subiaco.
Gr. Πασιθέα — la plej juna el la ĥaritoj.
Latine Vannius (regis en la jaroj 19–50 p.K.). La historion raportas Tacito («Analoj», 12:29–30), krom la epizodon pri la knabino.
Grupo da ĝermanaj triboj (latine Suevi, Suebi, Suavi, Suevians).
Drusus Julius Cæsar, aŭ Druzo la nova (13 a.K. — 23 p.K.) estis filo kaj heredonto de Tiberio (li tamen mortis pli frue ol Tiberio).
Hermunduroj, lat. Hermunduri — ĝermana tribo kiu plejparte loĝis sur la teritorio de la nuna Turingio.
KlaŭdioZ [PIV] — Romia imperiestro (41–56 p.K.; lat. Claŭdius).
Jazigoj, gr. Ἴασυγες — sarmata hordo, kies parto venis de la bordo de la Azova maro en la teritorion de la nuna Hungario.
Latina nominativo: Atelius Hister.
Publius Pomponius Secundus estis provincestro de la Supra Ĝermanujo.
La Ĝermanoj (latine Chatti, germane Chatten) kiuj vivis en la nuna Hesio.
Laŭ malnovgreka mito, Hesperidinoj (Έσπερίδες) estas nimfoj, filinoj de patrino Vespero (Ἑσπερίς /hesperís/), gardantinoj de la oraj pomoj donantaj eternan junecon.
Greke Μόψος — heroo de la Troja milito, fondinto de orakolejo sciiganta la estontecon per sonĝoj.
Plinio la Malnova (lat. Plinius Major), natursciencisto (23–79 p.K.).
Latine Venus Genitrix. Julio Cezaro komencis kulti la diinon kun ĉi tiu epiteto kiel prapatrinon sia gento Julia kaj poste de la tuta Roma popolo, devenanta de Eneo la filo de Venero. Petronio reinterpretas la epiteton en la senco «la naskanta, la kreanta, la fondanta».
Lat. Mons Soracte, it. Monte Soratte — monto je 45 km norden de Romo.
Ĉe la Romanoj cipreso simbolis funebron.
Temas pri kuzino de Pomponia Grecena, filino de Druzo (Julia Drusi Cæsaris Filia), ekzekutita sub Klaŭdio je la 43ª jaro sekve de akuzo fare de agento de Mesalino. Dum la sekvaj 40 jaroj Pomponia ŝin funebris, kion oni rigardis defio al la imperiestra reĝimo.
stolo [PIV] (lat. stola) — longa vesto de Romaj patriciinoj.
T.e. en la regno de mortintoj.
Latine univira, t.e. virino solfoje edziniĝinta.
Ĉi tie «fenikso» estas uzita figure por la senco ‹mirinda unikaĵo›.
Cn. Domitius Afer (m. 59 p.K.) — eminenta oratoro kaj senatano, fifama pro siaj denuncoj.
C. Sophonius Tigellinus (ĉ. 10–69 p.K.) — prefekto (la estro) de la pretoriana gvardio dum la regado de Nerono.
Ahenobarbus (lat.) — laŭvorte «Kuprobarba», la familia kromnomo de Nerono (kp [38]).
Sextus Afranius Burrus (m. 62) — prefekto de pretorianoj (51–62), dum la unuaj jaroj de la Nerona regado kune kun Seneko mentoris la junan imperiestron.
Latine triclinium, greke τρικλίνιον — manĝoĉambro kun triklinio, t.e. tri trilokaj sofoj laŭantaj tri flankojn de kvadrata manĝotablo, sur kiuj oni duonkuŝis dum manĝado.
laroj (lat.) — ĉe la Romanoj, hejmaj diaĵoj protektantaj.
«kaduceo 1 Vergo provizita per du flugiletoj, ĉirkaŭ kiu volviĝas du serpentoj, atributo de Hermeso aŭ Merkuro» [PIV].
Temas pri la Troja reĝido Pariso alnomita Aleksandro, kaj Heleno la edzino de Menelao.
Transskribo de la greka nomo Εὐνίκη; kp en la Londona Biblio: «via patrino Eŭnike» [2Tim 1:5].
Miscito kiu signifas «animalo senhonta». Fakte Seneko skribis ne impudens (senhonta), sed imprudens (malprudenta, senracia). — «De constantia sapentis», I, 14:1.
Latine atrium — en Roma domo, interna korto kiu rolis kiel salono.
Latine velarium — antikva speco de tolmarkezo, kurteno ŝirmanta kontraŭ sunradioj.
Latine Carinæ — aristokrata kvartalo en la sudokcidenta parto de la centro de Romo, inter Palatino kaj Eskvilino.
Latine Vicus Sceleratus, tiel nomita ĉar tie okazis la murdo de reĝo Servio Tulio aranĝita de lia pli juna filino, kiu poste surveturis en ĉaro la kadavron de sia patro kaj revenis tute makulita de lia ŝprucinta sango.
Latine pedisequi.
Ĥrizotemiso, greke Χρυσόθεμις — innomo, ekz‑e de filino de Agamemnono.
C. Licinius Calvus Stolo — popoltribunuso, en la jaro 367ª a.K. kune kun Lucio Sekstio Laterano akceptigis leĝojn favorajn al plebo kaj kamparanoj.
maniplo (lat. manipulus) — taktika unuo de romia armeo, konsistanta el 120–200 homoj (aŭ 2 centurioj).
Latine bulla — knaba medaliono kun amuleto, ofte en formo de globeto aŭ koro.
«Nimfo, kiu naskiĝis, vivis kaj mortis kun sia unuanima arbo» [PIV].
Antikva nomo de la Egea Maro [PIV].
En tiu domus Gelotiana situanta sur Palatino funkciis lernejo por kortegaj paĝioj. Konserviĝis grafitioj de la lernejanoj, inter ili la karikaturo prezentanta krucumitan Kriston kun azena kapo kaj junulon kun adore levita brako, kaj la surskribo: «Aleksameno (Αλεξαμενος) adoras [sian] dion». La grafitio estis malkovrita en 1857.
M. Gabius Apicius — duonmita Roma frandemulo de la epoko Tiberia. Sub lia nomo estis publikigita fama libro kulinara.
Latine Forum Romanum, aŭ simple Forum situas sur la sud-okcidenta deklivo de Kapitolo.
Latine Ædes Jovis Optimi Maximi (Capitolini), la plej grava templo de la antikva Romo, situanta sur Kapitolo.
«Rostroj (hist.) Tribuno sur la Roma forumo, ornamita de ŝiprostroj» [PIV].
sambiko (gr. σαμβύκη, lat. sambuca) — muzikilo, triangula harpo.
Kavaliro [PIV] — Roma civitano apartenanta al la dua ordumo, meza inter la pleba kaj la senatana (lat. eques).
Latine vigiles urbani — Urbaj gardistoj (policanoj) kaj fajrestingistoj.
Lat. Serica, Sericum — ‹[lando de] silkaĵoj›, t.e. Ĉinio.
Antikva nomo (gr. Ὀρόντης, lat. Orontes) de rivero fluanta Norden tra la modernajn Libanon kaj Sirion kaj enfluantan Mediteraneon en Turkio.
Numidoj estas latineca nomo de Berberoj. Romia provinco Numidujo situis proksimume samkie la moderna Alĝerio. Afrikanoj ĉi tie estas la enloĝantoj de la Romia provinco Afriko (inter Numidujo kaj Egiptujo).
Kibelo (gr. Κυβέλη) — Frigia diino, patrino de la dioj, akceptita en la malnovgrekan kaj Roman panteonojn, asociata resp. kun la greka Rejo (Ῥεία, la edzino de Krono) kaj la Roma Opso (la edzino de Saturno).
«Situanta sur la dekstra bordo de Tibero» [NPIV].
Plurloke en QP1 aperas la vorto «kryptoportyk» (lat. cryptoporticus), kiam laŭkuntekste temas pri portiko. En tiaj okazoj la ĝustigita traduko estas kursivigita.
Vigla malriĉula kaj misfama urbokvartalo (lat. Subura, Suburra). Ĝi situis inter la montetoj Kvirinalo, Viminalo kaj Eskvilino.
Lucius Pedanius Secundus (m. 61 p.K.) — senatano, vickonsulo en 43 p.K., urbestro (prefekto) de Romo ekde la jaro 56ª. Pikmortigita de sia sklavo.
Tamen ĝuste tion preskribis leĝo Aŭgusta: se sklavo mortigis sian mastron, ĉiuj ties sklavoj kiuj ĉeestis sub la sama tegmento kaj ne malhelpis la mortigon estis ekzekutendaj. Ĉi-okaze la Romanojn ŝokis la nombro de ekzekutotoj (ĉ. 400).
Ti. Claŭdius Cæsar Britannicus (41–55 p.K.) — filo de imperiestro Klaŭdio kaj Mesalino, vicfrato de Nerono.
«Agripino. Virina nomo, i.a. de la patrino de Nerono.» [NPIV] (lat. Agrippina)
Insulo apud la Kalabria marbordo, ekzilejo; nun la italia Ventotene.
C. Rubellius Plaŭtus (33–62 p.K.) — Roma nobelo, kiu per sia patrino parencis kun la Julia dinastio (kion Nerono opiniis danĝera).
morao [PIV], lat. micatio — Hazardudo, en kiu ludanto devas diveni nombron de la fingroj, sammomente rektigitaj de ĉiuj kunludantoj. Petronio ĝin mencias en sia «Satirikono».
Tiu templo (lat. ædes Jovis Statoris) situis sur deklivo de la Palatina monteto. Laŭ legendo, Romulo votis ĝin al Jupitero se tiu haltigos la Roman militistaron fuĝontan de la atakantaj Sabenoj (kuraĝigos ilin kontraŭstari la malamikon). Krome, Jupitero starigis (fondis) la Romajn instituciojn kaj tenas la Roman potencon staranta.
Lat. Satyricon — satira verko de Petronius Arbiter.
A. Vitellius Germanicus (15–69 p.K.) — manĝegemulo, kortegano de Kaligulo, Klaŭdio kaj Nerono; onta imperiestro (dum 8 monatoj) en «la 4-imperiestra jaro» (69 p.K.).
La vorto «Kristo» devenas el la greka Χριστός /ĥristós/, t.e. «(sankt)oleito», «ŝmirita (per oleo)», laŭvorta grekigo de la hebrea «maŝiaĥ» (t.e. «mesio»). Tiu nocio ne estas konata ekster la juda-kristana tradicio, kaj «ŝmirito» sonas kiel moknomo, tial la Romanoj konfuzis ĝin kun simila greka vorto χρηστός /ĥrēstós/, «bona, justa, utila», pli konvena kiel nomo propra (kp la latindevenan Justus). Tial ekz‑e Tacito en siaj «Analoj» nomas kristanojn adeptoj de iu «Chrestus» (/ĥrestus/, latinigo de Χρηστός).
Kalvia Krispinilla (lat. Calvia Crispinilla) — Roma matrono kiu aranĝadis orgiojn por Nerono.
Latine Noricum — Romia provinco, la teritorio de la nunaj Aŭstrio kaj Slovenio.
Latine impluvium.
Latine velarius, sklavo kiu zorgas pri kurtenoj kaj velarioj.
Latine tablinum, tabulinum — la kabineto kaj akceptejo de la dommastro, kie estis tenatata la arkivo de familiaj dokumentoj (la tabeloj).
Vespaziano [PIV] lat. T. Flavius Vespasianus, batalis en Britujo komandate de A. Plaŭcio; onta Romia imperiestro (69–79 p.K.).
Latine Præneste, nun Palestrina — urbo je 37km orienten de Romo.
Latine Domus transitoria, palaco de Nerono, situanta inter la piedoj de la montetoj Palatino kaj Eskvilino, kvazaŭ pasejo inter ili (forbrulinta en la incendio de Romo kaj poste rekonstruita kiel la «Ora palaco», Domus aŭrea [370]).
Latine œcus — ĉi tie: speco de verando, granda salono aŭ halo rigardanta ĝardenon.
Tacito, Analoj, 16:18.
Latine spheristæ.
Sinjorino, mastrino (lat.).
«Odiseado», kanto 6ª (la komenco de la parolo de Odiseo al Naŭzikao).
T.e. similaj al la formoj de la terakotaj statuetoj, kiaj estis farataj en la iama Grekuja urbo Tanagro (Τάναγρα). Pliparton da Tanagraj statuetoj oni trovis dum prifosado en 1874, kaj ili restis scienca kaj arta aktualaĵo kiam la romano aperis (1894–1896).
Belega mita princino (gr. Ψυχή, personigo de la animo), amata de Eroso.
Latine toga prætexta — blanka purpure borderita togo, kian i.a. portis infanoj ekde 14 ĝis 17 jaroj.
«Tito. Vira nomo, i.a. de Romia imperiestro, filo de Vespaziano (reginta 79–81)» [NPIV] (lat. Titus)
Bereniko (gr. Βερενίκη) — fratino de Herodo Agripo la 2ª, la lasta nominala reĝo de Judujo, amatino de Tito. Menciita en la Agoj (25:13, 23; 26:30).
Monteto en Romo sur la dekstra bordo de Tibero. En la Nerona tempo ĝi estis ekster la urbomuroj, do oni ne alkalkulas ĝin al «la sep montetoj de Romo».
Libitino — diino de morto kaj entombigo.
Lucius Annæus Cornutus — Roma filozofo (stoikisto) de la 1ª jc.
Logoso, gr. λόγος — en la greka filozofio: la plej baza, esenca strukturo de la estado, la kosma racio; en kristanismo: la Vorto (Johano 1:1), kiu estas Jesuo Kristo.
Latine Cimmeria, greke Κιμμέρια — la mita «lando de kimeroj» (Κιμμέριοι), kien ne penetras sunradioj kaj kie situas la enirejo en Hadeson («Odiseado», 11:13–19); laŭ alia mito, iam la kimeroj deklaris, ke ili ne bezonas la diojn; indignigite de la blasfemo, Hadeso englutis Kimerujon.
T.e. «Mi ĵuras per ĉi tiu Luno sur la ĉielo» (Seleno estas malnovgreka diino de Luno, kiel la Roma Diano, cetere responda al Artemiso).
Laŭ greka mito, Akteono estis ĉasisto kiu hazarde vidis Artemison/Dianon sin bani, pro kio ŝi lin transformis en cervon, kiun liaj ĉashundoj disŝiris kiel ĉasaĵon.
Joo, gr. Ἰώ (ankaŭ Iono [QE], Io [NPIV], Ioa [PIV]) estis reĝidino el la greka urbo Argo, amoratino de Zeŭso kaj praulino de Heraklo. Zeŭso seksumis kun Joo sin ŝanĝinte en nubon.
Danaino, gr. Δανάη — amatino de Zeŭso, kiu ŝin gravedigis, alpreninte la formon de ora pluvo.
Akteo (gr. Ακτή) — liberigitino kaj eksamoratino de Nerono.
Greke Ἄτταλος — nomo de pluraj reĝoj Pergamiaj. Anakronismo: la lasta reĝo Pergamia, Atalo la 3ª, testamentis sian reĝujon al Romio kaj mortis en la jaro 133ª a.K.
«Grajno de Demetro»: pano (Iliado, 21:76). Demetro (gr. Δημήτηρ) — diino de la naturo kaj rikolto.
pretoria soldato, pretoriano — ano de pretorio (lat. prætorium), la imperiestra gvardio.
Rememore pri Julio Cezaro, Cezaro estis imperiestra titolo.
Vakstabelo (lat. tabula cerata) — ligna aŭ ebura plateto, sur unu surfaco kavigita kaj tegita per tavolo da malhela vakso, sur kiu la Romanoj desegnis literojn per la pinta ekstremo de skribilo (grifelo) kaj eventuale forglatigis ilin per la alia, plata ekstremo. (Do, antaŭ la disvastiĝo de papero ĝi estis uzata anstataŭ papiruso aŭ pergameno por skribi leterojn, ordonojn aŭ malnetojn).
Latine lararium, kolekto da laroj (statuetoj de hejmaj dioj), kaj la loko (lararejo) por ili.
Laŭ Tito Livio (3:44–50) L. Virginius, respektinda plebano, publike ponardis sian filinon por savi ŝian honoron atentatan de decemviro Appius Claudius (449 a.K.).
Laŭ legendo, Seksto Tarkvinio, filo de la lasta Roma reĝo Tarkvinio la Fiera, seksperfortis la edzinon de sia parenco Lukrecian, kiu sin mortigis pro la honto. Ŝia morto kaŭzis ribelon kaj abolon de la reĝa reĝimo en Romo (510–509 a.K.).
peplo [PIV] (lat. peplum) — senmanika virina mantelo, kiun oni agrafis sur la ŝultro.
Lat. Terpnus, Terpnos [QP, QE] (gr. Τερπνός?). Vd Svetonio, «12 Cezaroj», 6:20.
Gr. Ζήνων ὁ Κιτιεύς, Zenono el la Kipra urbo Kitiono (Κίτιον), ĉ. 336–262 a.K., malnovgreka filozofo, fondinto de la stoikismo.
La genta nomo de Seneko (lat. Lucius Annæus Seneca).
«sesterc·o (hist.) Arĝenta, poste bronza monunuo en Romo (4 asoj).» [PIV].
En la originalo: «głupi jak trójnóg», t.e. «stulta kiel tripiedo», kio internacie aspektas strange. Probable tio estas «latinigo» de la pola kliŝo «głupi jak noga stołowa» (stulta kiel piedo de tablo), tial la traduko «malsaĝa, kiel tripieda tablo» [QE] — kio tamen restas enigma en Esperanto.
Locusta aŭ Lucusta (lat.) — fama Roma venenistino (m. 69) per kies venenoj estis mortigita Klaŭdio kaj Britaniko.
Lat. Cajus/Gajus, la antaŭnomo de Petronio.
Protagoro [PIV] (Πρωταγόρας), Prodiko (Πρόδικος) kaj Gorgio [PIV] (Γοργίας) — malnovgrekaj filozofoj de la 5ª jc a.K., fondintoj de la sofista skolo.
minao (gr. μνᾶ, lat. mina) — antikva mezurunuo de pezo (ĉ. funto, ĉ. 500 g), poste monunuo. En la sumera-babilonia 60-uma sistemo, 1 talanto = 60 minaoj. En la Londona Biblio minʼo, en la PIV-oj mino.
Ti. Claŭdius Narcissus (m. 54 p.K.) — ekssklavo de Klaŭdio, kiu partoprenis en konvikto de Mesalino; unu el la unuaj viktimoj de Nerono.
Latine flava coma (laŭvorte «blonda hararo», pli poezie «orharulino») estis esprimo aludanta facilmoran virinon.
«Epikteto. Helena stoika filozofo, sklavo en Romo (50–ĉ. 125)» [NPIV].
L. Ælius Sejanus — favorato de Tiberio, konviktita pri konspiro kaj ekzekutita kun siaj du infanoj (31 p.K.). Pri la cirkonstancoj raportas Tacito (Analoj, V, 9).
En la originalo synthesis [síntezis].
QP1 ĝuste nomas tion «kryptoportyk» (laŭ Svetonio crypta), do duonkava pasejo «mallarĝa kaj mallumeta» (laŭ Jozefo Flavio); tio ne konvenas kuntekste, Senkeviĉo evidente priskribas portikon.
«Kaligulo. Romia imperiestro post Tiberio, duonfreneza tirano (12–41)» [NPIV]. Kurioze, Jozefo Flavio mencias, ke tiam Kaligulon akompanis i.a. Marko Vinicio, kiu (laŭ la romano) estus bofrato de Petronio kaj la patro de la protagonisto (Judaj antikvaĵoj, 2:19:14).
C. Cassius Chærea (m. 41 p.K.) — tribunuso de la pretoriana gvardio, precipe konata kiel mortiginto de Gajo Kaligulo.
Tiel Tiberio mortigis siajn du nepojn, la pli aĝajn filojn de Ĝermaniko, Druzon III (8—23 p.K.) kaj Neronon (la tria frato estis Gajo Kaligulo).
Drusus II minor (13–23) — filo de Tiberio venenita de sia edzino Livila la Malnova sekve de intrigo fare de Sejano.
Ti. Julius Cæsar Nero Gemellus (19–37) — filo de Druzo la 2ª [175], mortigita laŭ ordono de sia kuzo Kaligulo. (Lia ĝemela frato mortis infanaĝe.)
En la originalo Germanik (Ĝermaniko). Uzata sole, sen precizigo, tiu hereda kromnomo tradicie indikas la faman fraton de Klaŭdio (Ti. Drusus Nero Germanicus, 16 a.K.–19 p.K.), kiu tamen mortis en Antioĥio. En la kunteksto ĉi tie laŭvice devas veni la filo de Klaŭdio, naskita en 41 p.K. kiel Ti. Claŭdius Germanicus; sed ekde 43 p.K. kiam lia patro ricevis la honoran kromnomon Britannicus (kiun cetere Klaŭdio mem ne uzis), lia nomo iĝis Ti. Claŭdius Cæsar Britannicus; sub tiu kromnomo li mortis, kaj per ĝi li estas tradicie indikata en la historio, ankaŭ ĉi-supre en ĉap. 2ª kaj 5ª.
Latine mea culpa!, «per mia kulpo!» — formulo de pekkonfeso kaj pentofaro ĉe la katolikoj ekde la 11ª jc.
M. Julius Vestinus Atticus (m. 41 p.K.) — Romia politikisto, amiko de Nerono, konsulo de la jaro 65ª.
Latine Antium, nun la itala Anzio, havenurbo sur la bordo de Tirena maro, 50 km suden de Romo. En tiea imperiestra palaco naskiĝis Kaligulo kaj Nerono.
Berbere Masensen, Latine Massinissa (m. 148 a.K.) — la unua reĝo de Numidio.
delta, deltoZ — la greka litero Δ, grafike triangula; ĉi tie do, liuto deltoforma.
Fenica harpo, greke νάβλα; inverse ol pri delto, la matematikistoj eknomis sian simbolon ∇ laŭ la greka nomo de tiu muzikilo.
«Inaĥo (mit.) La unua reĝo de Argo.» [NPIV]
La malnovgreka poeto, humuristo kaj filozofo Ksenofano (gr. Ξενοφάνης, ĉ. 570–478 a.K.) mokis antropomorfismon kaj hierarkion inter la dioj; ĉiuj dioj devas esti egalaj, ĉar alie nur la plej grava meritus la rangon de Dio; tial la aron da dioj oni metafore konceptu kiel sferon (nomeblan Sferoso) kies punktoj egale distancas disde la centro.
«Falerno. Italia regiono…: Falerna vino.» [NPIV]
Komenca formulo de senata dekreto enkondukanta krizokazan staton, latine «Dent operam (aŭ Videant) consules ne quid respublica detrimenti capiat», t.e. «La konsuloj zorgu (aŭ vidu) ke la ŝtato ne suferu damaĝon».
Latine Pax Romana, Pax Aŭgusta — la interna paco en Romio, ekde la venko de Oktaviano Aŭgusto (27 a.K.) ĝis la morto de la lasta «bona imperiestro» Marko Aŭrelio (180 p.K.).
Pli ĝuste, «…ol reĝo en la regno de lʼ mortintoj» (t.e. en Hadeso) — vd «Odiseado», 11:488–491.
Latine Bajæ kaj Baŭli — La murdo de Agripino okazis dum ŝia reveno el Bajo; kaj apude (ĉe la Averna lago) latinaj poetoj lokis enirejon en Hadeson kaj la mitan «urbon de kimeroj» Cimmerium.
Latine lemur(al)ia (lat.) — oferoj por animoj de mortintoj.
Latine Linus (m. 76 p.K.) — la unua papo de Romo (aŭ la dua, laŭ la pli malfrua tradicio kalkuli de Petro). Sub la nomformo Lino li aperas en la Londona Biblio (2Tim 4:21).
Latine lampadarii — portantoj de torĉoj (lat. lampadēs).
Latine augustiani — sekvantaro de Nerono, junuloj el kavaliraj familioj, kiuj agis kiel lia fan-klubo kaj aplaŭdistaro.
Latine pons Fabricius — la ponto inter la Marsa Kampo kaj la orienta bordo de la Tiberinsulo (insula Tiberina); konstruita en 62 a.K. de iu Lucius Fabricius.
Hekato [NPIV] (gr. Ἑκάτη) — malnovgreka diino triforma, luna, mara kaj infera.
Erebo [PIV] (gr. Έρεβος) — (mit.) personigo de la infera mallumo, filo de Ĥaoso kaj frato de Nokto.
Latine Ubi tu Gajus (ibi) ego Gaja — geedziĝrita formulo prononcata de la fianĉino (je kio la fianĉo respondis per la simetria Ubi tu Gaja ego Gajus). Senkeviĉo donas la formulon pole, kun ĝusta interpunkcio (gdzie ty Kajus,…); en QE la virnomo aperas kiel alparolo: «kie vi, Caius, tie mi, Caia», kio estas eraro, ĉar Caius / Gajus estas nominativo (la vokkazo estus Gāī latine, Gajuszu pole). Ĝia probabla senco estas «Kie ci estas la edzo, mi estas la edzino»; aŭ laŭ Plutarĥo («Romaj demandoj», 30): «Kie ci estas sinjoro kaj mastro, tie mi estas sinjorino kaj mastrino» (ekzistas ankaŭ aliaj interpretoj).
Probable Fonteius Capito, onta konsulo de la 67ª jaro. Gajo Fontejo Kapitono, konsulo de la 59ª jaro, estis lia parenco, eble pli aĝa frato.
Malnovgreke Κλαζομεναί, lat. Clazomenæ, nun la turka Urla (gr. Βουρλά) — antikva urbo sur la okcidenta bordo de Anantolio apud Smirno (İzmir).
Malnovgreka arĥitekto kaj skulptisto (Σκόπας, 4ª jc a.K.).
Malkoheraĵo: en ĉap. 2ª Petronio jam donacis al Vinicio la tutan «Satirikono»n, kaj speciale rekomendis ties parton pri la festeno.
Greke Θερσίτης — en «Iliado», la plej malbela, malice babilema kaj aroganta el la Grekoj sieĝantaj Trojon.
T.e. aristotelano. Onidire la nomo peripatetiko (gr. περιπατητικός, «promenemulo») aludas la kutimon de Aristotelo instrui promenante kun la disĉiploj.
Pont-Eŭkseno [NPIV] Antikva nomo de la Nigra Maro. Mezembrio, gr. Μεσημβρία — urbo en Tracujo, la nuna Bulgaria Несебър.
Latine arenaria, fosejoj de kie oni prenis sablon.
kanaben²o — Specio de kardelo, birdeto kun malhele ruĝa brusto.
T.e. Romanoj; laŭ legendo, la fondintojn de Romo, Romulon kaj Remon, mamnutris lupino.
Niobo [NPIV] gr. Νιόβη — (mit.) Filino de Tantalo, naskinta 14 gefilojn, ĉiujn sagmortigitajn de Apolono.
Latine: Peractum est!
Latine Græculi.
Arŝakidoj — Partuja dinastio.
Anakronismo. «La granda Panso» ne povas esti iu alia ol C. Vibius Pansa, amiko de Julio Cezaro kaj konsulo de la 43ª jaro, kiu pereis en tiu sama 43ª jaro, do pli ol jarcenton antaŭ la priskribataj eventoj.
Lat. Ostia; la ĉefa marhavena urbo de la antikva Romo, kaj ĝia unua kolonio ĉe la enfluejo de Tibero en Mediteraneon.
Latine Pax vobiscum!, liturgia saluto paŭsanta la hebrean שלום עליכם /ŝalom ale(j)ĥem/.
Bajo, PompejoZ, Puteolo, Kumo, Stabio (lat. Bajæ, Pompeji, Puteoli, Cumæ, Stabiæ) — urbetoj en Kampanio, detruotaj de erupcio de Vezuvio en la 79ª jaro.
Lat. Achæa ← gr. Αχαΐα — tiuepoke, romia provinco entenanta la plej grandan parton de Grekujo (la tuta Peloponezo kaj la meza Grekujo ĝis Makedonio kaj Epiro).
Malnovgreka diino de la maro, edzino de Pozidono.
«Pompeo. Romana nomo, i.a. de generalo kaj regnestro, malamiko de Cezaro (C. Pompeius, 106–48 a.K.)» [NPIV]
Lat. Beneventum — urbo en la suda Italio.
Ŝuisto ne juĝu super ŝuo (lat.). Proverbiĝinta diro el malnovgreka anekdoto rakontita en la «Natura historio» de Plinio la Malnova (ĉap. 35), ĉi tie citita en la formo Renesanca laŭ la «Proverbaro» de Erasmo.
Lat. Emporium — apudhavena bazaro en Romo. Kp la dubindan difinon en la PIV-oj: «emporio (hist.) Granda komerc-urbo».
Lat. Circus Maximus — fakte la hipodromo, pli granda ol iu ajn proprasenca cirko de la antikva Romo.
ekzomido ← lat. exomis, exomidis ← gr. ἐξωμίς, ἐξωµίδος, t.e. «ŝultro ekstere». («Ekzo-» kiel en «ekzotika»; «-do» kiel en «ĥlamido».)
Latine Ostrianum — unu el la tombejoj en Romo.
la diaj fratoj de Heleno — Kastoro kaj Polukso.
«tirso 1 (mit.) Bastono, finiĝanta per pinfrukto kaj ĉirkaŭvolvita de hedero kaj vitobranĉo, atributo de Bakĥo kaj Menadoj…» [NPIV] (lat. thyrsus).
Ĝojkrio dum Bakĥa festo.
Lat. Murrha, Myrrha estas nekonata loko orienta el kiu devenis iuj eksterodinare valoregaj vazoj kia la pokalo de Petronio.
Petronio mokas pri la ŝuista deveno de Titus Vatinius (vd la noton [7]).
Majo (lat. Maja ← gr. Μαία) — la plej aĝa el la Plejadoj, la patrino de Hermeso. Al ŝi estas dediĉita la monato majo.
Eŭreka! (gr. Εύρηκα) — mi trovis!
hipogeo [PIV] gr. ὑπόγαιον — prahistoria aŭ antikva duone subtera tombo aŭ kultejo.
Latine scripta duodecim — antikva surtabla ludo, speco de triktrako: oni movas ludmarkojn sur tabulo, dividita en 3 vicojn po 12 fakoj, laŭ poentoj akiritaj per ĵetkuboj (tial la latina nomo «XII linioj»).
Scripulum aŭ scrupulum (lat.) — malgranda ora monero, egala al triono da ora denaro, aŭ aŭreus {→ aŭreo}. (Noto de la aŭtoro.) — Alia latina nomo, scriplus, pli oportunas por esperantigo.
T.e. Aleksandro la Granda, kiu en la templo de Amono aŭdis profetaĵon pri siaj potenco kaj gloro.
Nomepiteto de Hermeso, kiu mortigis la centokulan giganton Arguso.
Gr. Κάκος → lat. Cacus — en malnovgreka mito, monstra giganto sputanta fajron kaj fumon, filo de Hefesto kaj Gorgono Meduzo.
Lat. tessera — plateto, monerforma disko, kubeto ktp uzata i.a. kiel bileto aŭ rekonilo.
Latine collis Viminalis — la plej malgranda el la 7 klasikaj montetoj de Romo, inter Kvirinalo kaj Eskvilino.
La vortoj ĉiopova, plejbono, plejvero, plejamo respondas al pola serio kun la prefikso wszech-, simila al la latina omni-, kiu same konfuzas la ideojn pri «ĉio» kaj «plejo» (omnipotent; omnibenevolence).
demiurgo [PIV], gr. δημιουργός — en la antikva filozofio, diaĵo kreinta la materian mondon.
la lando de la lotofagoj — en «Odiseado», lando kies enloĝantoj (Λωτοφάγοι) manĝis lotuson, kio kaŭzis forgeson.
Traduko de la nomformo responda al «la Eternulo Cebaot» de la Londona Biblio (ekde 1Sam 1:3).
«Ŝi sin turnis, kaj diris al li Hebrelingve: Raboni; tio estas Majstro» [Johano, 20:16].
Disĉiplo de Jesuo, greke Κλεόπας (Luko 24:18); eble grekigo de la aramea nomo אפולק
Emauso [PIV] ← gr. Ἐμμαούς ← heb. סואמא — vilaĝo en Judujo (Luko 24:13–27).
Temas pri la apostolo ofte (mis)nomata «Tomaso Didimo». Tomaso estas adaptaĵo de Θωμᾶς, grekigita transskribo de la aramea vorto ‹Tʾōmā›, por la Romanoj ankoraŭ nekutima; Didimo estas adaptaĵo de la greka δίδυμος; ambaŭ signifas ‹ĝemelo›, en la greka teksto (Johano 20:24) la dua tradukas la unuan, klarigante la alnomon, kaj ĉe elgrekigo estas plutradukenda (kiel en la Slavona Biblio: δίδυμος → близнєцъ). Malprobablas ke Petro, galileano komprenanta tiojn, uzus tian pleonasmon kiel unu dupartan nomon.
Tiberiada lago [PIV] — granda nesalakva lago Galilea (Israelo), trafluata de Jordano.
Ambigua kunfanda transskribo (Μαραναθα) de 2 arameaj vortoj — ĝi povas signifi «Venu, Sinjoro!» (= Marana ta, את אנרמ), aŭ eble «Nia Sinjoro venis!» (= Maran ata, אתא ןרמ). La Londona Biblio donas la duan interpreton (Maran ata) en 1Kor 16:22.
Lat. Buxentum — marborda urbo en sudokcidenta Italio (nun la itala urbeto Policastro Bussentino).
Mezepoka nomo de la plej malnova malliberejo de Romo (propre, Carcer Tullianum).
La plej granda el la Ioniaj insuloj okcidenten de la kontinenta Greklando; novgreke Κεφαλλονιά (PIV-e Cefalonio).
Crispus — Latina nomo, interalie de unu el la apostoloj el la sepdekopo (Agoj, 18:8), en la Londona Biblio esperantigita per Krispo.
Latine sica — larĝa ponardo traca-daka-iliria, disvastiĝinta en la tuta Romio.
Aedono, ŝanĝita en najtingalon (Noto de la aŭtoro).
Laŭ mito, Aedono (Ἀηδών), la edzino de la Teba heroo Zeto (Ζήθος), pro envio provis mortigi la plej aĝan filon de sia bofratino Niobo, sed eraris kaj mortigis sian solan filon Itilon (Ἴτυλος). Kompatante ŝian doloron la dioj ŝin ŝanĝis en najtingalon.
La aramea nomo [kēpā], grekigite Κηφᾶς (Kefas [Joh 1:42, 1Kor, Gal]), latinigite Cephas (en QP1 Cefas).
«Nemorena reĝo» (lat. Rex Nemorensis) estis pastro de Diano kaj de la sankta bosko ĉe la Nemorena lago (lat. Nemorensis lacus, itale Lago di Nemi). Kutime tiun funkcion plenumis eskapinta sklavo aŭ jure persekutata krimulo; la ofico lin imunigis. Tamen ĉiu ajnulo ratis lin mortigi en duelo kaj sukcedi (kaj tiel akiri rifuĝon).
Bestisto (lat. bestiarius) — gladiatoro luktanta kontraŭ sovaĝaj bestoj, aŭ servisto prizorganta ilin.
Laŭvorte: «ŝi surhavis nur alfiguran tunikon, nomatan de la antikvuloj capitium, strikte kovrantan la bruston». Tamen laŭ la aŭtoritataj vortaroj, virina capitium estas mamvesto, maksimume speco de korsaĵo, tial malprobablas ke Ligia surhavus nur tiom da vestaĵoj. En ĉap. 43ª ĉi tiu vestopeco reaperas kiel «malvasta vestaĵo, kiun la virinoj portis senpere sur la korpo».
Latine compeditus — homo kun la piedoj katenitaj.
cilícium (lat.) — teksaĵo el kapraj aŭ kamelaj haroj, kiu estis uzata por fari sakojn kaj pentovestojn; Biblie nomata sakaĵo (ekz‑e Jona 3:6). Tiucele oni bredis kaprojn en Kilikio (gr. Κιλικία → lat. Cilicia), de kie la latina nomo.
Tradicie, laŭ la opinio de Gregorio la 1ª, la Roma eklezio identigis Marjamon el Magdalo la mirhoportantinon (Mar. 16:9, Joh. 20) kun la anonima pentanta pekulino (Luko 7) kaj kun la samnoma fratino de Lazaro. La ortodoksa tradicio, laŭ Johano la Orbuŝa, ilin diferencigas. En 1969, papo Paŭlo la 6ª abolis la identigon.
Veni, vidi, vici (lat.) = «mi alvenis – ekvidis – venkis»: la fama raporto de Cezaro al la Senato pri lia rapida venko kontraŭ Farnako (Φαρνάκης), reĝido de Ponto.
Veni, vidi, fugi (lat.) = «mi alvenis – ekvidis – fuĝis».
Kaledonio [PIV] — antikva nomo de Skotlando. Hibernio [PIV] — latina nomo de Irlando.
Lat. Trasumennus/Trasimennus lacus, it. Lago Trasimeno — granda (15 km longa) lago je 150 km norden de Romo.
Lat. theurgus [tĕ&ūrgus] ← gr. θεουργός — sorĉisto, vidiganta diojn kaj fantomojn.
proh pudor! — ve, honto!
C. Verres (120–43 a.K.) treege riĉiĝis per prirabado de Sicilio, kiun li misregis en 73–71 a.K. Cicerono komencis sian publikan karieron per siaj 5 akuzaj paroladoj «Kontraŭ Verreso» (In Verrem).
La ritmo kaj esprimmaniero de tiu repliko sonas versece. La redaktoro de la INKO-eldono tion ne rimarkis kaj banaligis: «trovis amon loĝantan en simila formo».
Mirono (gr. Μύρων) — malnovgreka skulptisto kaj bronzisto de la mezo de la 5ª jc a.K., aŭtoro de la «Diskobolo».
Panopo (gr. Πανοπεύς) — urbo en Fokido (gr. Φωκίς, Φωκίδος, parto de Greklando norden de la Korinta golfo).
Pesinunta (lat. Pessinuntica) — nomepiteto de Kibelo (vd la noton [103]), laŭ la templo de la diino en la (ne plu ekzistanta) Anatolia urbo Pesinunto (lat. Pessinus ← gr. Πεσσινούς).
Ateo (gr. Άτη) — malnovgreka diino de kolerego, furioza frenezo.
(Lat. pronuba.) Matrono kiu akompanis fianĉinon kaj ŝin instruis pri la devoj de edzino. (Noto de la aŭtoro.)
A. Persius Flaccus (34–62) — Roma kavaliro, satira poeto, filozofo kaj lernanto de Lukano.
«Sozio. Helena vira nomo…» [NPIV] (lat. Sosius).
La knabaj medalionoj [89] estis el oro ĉe la infanoj el la familioj de plenrajtaj civitanoj, ladaj aŭ ledaj ĉe la ceteraj.
Periodoniko (gr. περιοδονίκης lat. periodonica) estas malnovgreka titolo de atleto venkinta en ĉiuj 4 «Tuthelenujaj ludoj» («periodoj»). Nerono sin proklamis periodoniko.
Via Littoralis. (Noto de la aŭtoro.)
«Briareo (mit.) Centbraka giganto» [PIV].
formingo, gr. φόρμιγξ — malnovgreka korda muzikilo, praa formo de liro.
Ĝermana aŭ kelta popolo kiu loĝis ĉe la rivero Sigo (germane Sieg [zi:k]), dekstra alfluanto de Rejno.
La loĝantoj de Italio estis ankoraŭ de Aŭgusto liberigitaj de militservo, pro kio la t.n. cohors Italica, postenanta ordinare en Azio, konsistis el volontuloj. Ankaŭ en la pretoria gardistaro, se ĝi ne konsistis el alilandanoj, servis volontuloj. (Noto de la aŭtoro.)
«Pizono. Familia nomo de pluraj Romaj politikistoj» [NPIV] (lat. Piso)
En la tempo de la imperio legio kalkulis pli ol 12'000 6'000 homojn. (Noto de la aŭtoro.)
Senkeviĉo skribis Anniusza Gallona (akuzative) kio en QE iĝis Anniuson Gallon. Supozeble temas pri Aneo Galiono (vd la noton [294])
Afranius Quintianus — senatano, ekzekutita pro partopreno en la Pizona konspiro.
Pons Æmilius — la plej malnova ŝtona ponto de Romo, de kiu nun postrestas nur unu arko (itale Ponte Rotto).
Komerca kvartalo inter Kapitolo kaj Palatino (lat. Velabrum).
Laŭrento (latine Laŭrentum) — antikva marborda havenurbo de la regiono Latio, sudoriente de Ostio.
Deŭkaliono [PIV] (mit. gr.) — filo de Prometeo, kiu por rekrei la homaron ĵetadis malantaŭ sin ŝtonojn, el kiuj leviĝis homoj.
M. Annæus Gallio, greke Γαλλιων — Pli aĝa frato de Seneko, menciita en la Agoj, 18:12–16 (esperantigita per Galiono en la Londona Biblio): prokonsulo de Aĥajo en 51/52 p.K., li malakceptis akuzojn kontraŭ apostolo Paŭlo en Korinto. La kromnomon Gallio, -onis li ricevis post kiam lin adoptis la retoro L. Junius Gallio. Sin mortigis en 65 p.K.
Troilo [PIV] — Troja reĝido, filo de Priamo. Ĥrizidino (Χρυσηίς, Χρυσηίδα) — filino de Ĥrizo (Χρύσης), pastro de Apolono. Legendo pri amo inter Troilo kaj Ĥrizidino estiĝis en la okcidenteŭropa mezepoko, kaj ĝia mencio en la romano estas anakronismo. (En la okcidentaj transskriboj la nomo Ĥrizidino akceptis diversajn formojn, ekz‑e Crisyde, Cresseida ktp; Lidja Z transskribas Kresido, kio en Esperanto aspektas kiel patronomo vira: «filo de Kreso»).
«Spartako. Roma sklavo, kiu kun samsortanoj organizis ribelon kontraŭ Romo (71 a.K.)» [NPIV] (lat. Spartacus)
Brennos aŭ Brennus estis la militestro de Gaŭloj, kiuj en la jaro 390ª aŭ 387ª a.K. venkoprenis kaj forbruligis Romon.
Latine Porta Trigemina, ofte menciata de la antikvaj aŭtoroj, situis sur la Ostia vojo ĉe la suda deklivo de Aventino. La pordego ne plu ekzistas; supozeble ĝi havis 3 pasejojn, pro la granda trafiko kun la haveno Ostia.
Latine Bona Dea — en la Roma mitaro, diino de ĉasteco kaj fekundeco de la Romaninoj. Ŝia vera nomo estis tabuita, «la Bona Diino» estas eŭfemismo (la antikvaj aŭtoroj indikis diversajn identigojn). La lokon de ŝia templo nun okupas la preĝejo Santa Balbina all’Aventino.
La Fostoponto (lat. Pons Sublicius), la plej malnova ponto de Romo konstruita sur fostoj (lat. sublica). Ĝi ne plu ekzistas.
«do miasteczka zwanego Vicus Alexandri» — Aŭgusto disdividis Romon en kvartalojn nomatajn per sia ĉefa strato (vicus).
Artefarita lageto en Transtibero, aranĝita laŭ ordono de Aŭgusto por prezenti naŭmaĥiojn (gladiatorajn ŝipbatalojn, de la greka ναυμαχία).
Gr. Νέσσος — la centaŭro kies venenita tuniko mortigis Heraklon.
T.e. Koloseo.
Lat. Lucina, epiteto aŭ sinonimo de Junono (aŭ iam de Diano), «la Lunluma diino», protektanta la akuŝantinojn.
En la latina Juppiter Liberator, la epiteto Liberator signifas ne nur «liberiganto» (kiu liberigas el mallibero), sed ankaŭ «savanto» (kiu savas el malfeliĉo, plago).
La urbopordego Porta Cælimontana, kiu situis sur la monteto Celio (Cælius Mons).
Pincio (lat. Mons Pincius), aŭ «la Ĝardena monteto», situas en la norda parto de Romo.
«Lukulo. Roma generalo (1ª jc a.K.), famiĝinta pro sia emo al lukso kaj gastronomio» [NPIV] (lat. Lucullus)
Monteta tereno (lat. Ager Vaticanus) kun la Vatikana Cirko; nun tie situas la baziliko de s-ta Petro.
Fakte la tieaj «Ĝardenoj de la Acilioj» (lat. Horti Aciliorum) aperis en la 2ª jc p.K.
Kiel indikas ĝia nomo, la pordego Septimiana estis konstruita sub Septimo Severo (la jaroj 146–211).
Ido (gr. Ἴδη /idē/, lat. Ida) — greka nomo de du montoj en la antikva Helenujo: la unu en Frigio, kaj la alia en Kreto. En la grekaj mitoj tiu nomo rilatas al montoj dediĉitaj al la pramalnova Patrindiino (la Granda Diino), kies kulto venas el la epoko antaŭgreka.
Lat. syrma — vesto kun longa trenaĵo, kian uzis i.a. aktoroj-tragediistoj.
«Mecenaso. (hist.) Amiko de Aŭgusto, protektanto de Horacio kaj Vergilio» [NPIV] (lat. Mæcenas)
Lat. ĕpĭlimma ← gr. ἐπάλειμμα — malkara aromaĵo kun forta odoro.
Latine Domus Tiberiana — palaco konstruita de Tiberio sur la nordokcidenta parto de Palatino.
Anakronismo? La Azena pordego (lat. Porta Asinaria) apartenas al la Aŭrelia Murego, konstruita en la jaroj 271–275 p.K., do 2 jarcentojn post Nerono.
Latine nymphæ Libethrides — unu el la nomoj de la muzoj, rilata al la fonto Libetro (gr. Λιβηθριασ) en Tracujo.
T.e. Gajo Kaligulo (lat. C. Caligula).
T.e. «Apolono», kies tradicia nomepiteto estas ἀργυρότοξος (arĝentpafarka).
Jam antikve la nomo ‹Trimalĥiono› estis antonomazie uzata pri vulgaraj novriĉuloj.
Coa vestis [koa vestis] (lat.) — vesto el insulo Koso (greke Κως), farita el tiea «sovaĝa silko», produktata el la kokonoj de sovaĝa silkraŭpo; ĝi estas pli kruda ol la ĉinia silko (kiu ĵus aperis en Romio sub Aŭgusto, kaj estis ankoraŭ malmulte konata), sed la romianojn ĝi impresis kiel preskaŭ travidebla vesto admirinda kaj malĉasta.
La plej malalta parto de la malliberejo, kuŝanta tute sub la tero, kun unu sola malfermaĵo en la plafono. Tie mortis pro malsato Jugurtha. (Noto de la aŭtoro.) — Latine Carcer Tullianum.
Latine mirmillo, -onis — gladiatoro en la peza gaŭla kiraso kun figureto de fiŝo sur la pinto de la kasko.
Latine piacula.
Selisteria aŭ Lectisteria. (Noto le la aŭtoro.)
Quintus Cornelius Pudens — Roma senatano kaj frua kristano.
Lat. puticuli — apertaj kavoj, averaĝe 3×4 m grandaj, 10 m profundaj, uzataj kiel amastomboj de malriĉuloj kaj rubujoj. La traduko kombinas 2 proponitajn etimojn: puteus (puto, ŝakto) kaj putescere (putri).
Latine cuniculum cuniculus, subtera irejo.
Apokalipsa monstro («la besto el la abismo», 11:7 k.a.), tradicie identigata kun Nerono.
Senkeviĉo nomas ĝin pileolus, la vorto per kiu nun oni nomas la papan vertoĉapon.
Latine spoliarium — ejo kie oni senvestigis mortigitajn gladiatorojn.
edilo — oficisto zorganta pri konstruaĵoj kaj ordo en la urbo; «(hist.) Roma magistratano» [NPIV].
Voĉlegu [andabate].
Peractum est.
Saluton Cezaro, armeestro! Mortontoj cin salutas!
Non te peto, piscem peto,
quid me fugis, Galle?
Meocio, lat. Palus Mæotis, Mæotius — la marĉarbaroj de la delto de Dono kaj la Azova maro, kiuj antikve estis opiniataj malsaniga loko.
Latine «Christus regnat» — katolika himno.
Perifrazaj nomoj de Apolono, uzataj de Homero. Latono: titanidino, patrino de Apolono kaj Diano. Tenedo [PIV] Insulo en la Egea maro, kontraŭ Trojo. Killo (gr. Κίλλα): alia insulo aŭ urbo proksima al Trojo. Ĥrizo (gr. Χρύση): mita insulo dediĉita al Apolono.
Gr. ἀργυρό-τοξος — nomepiteto de Apolono, aludanta lian arĝentan pafarkon.
Gr. Σμινθεύς /smintéŭs/, «musa dio» — alnomo de Apolono. Laŭ unuj, ĉar en iuj mitoj Apolono ekstermas musojn, kaj ĝenerale protektas la grenon kontraŭ ili; laŭ la aliaj, ĉar muso estas profeta, orakola besto. Homero mencias templon de Apolono Sminteo apud Ĥrizo.
La ekssklavo Akrato (lat. Acratus de gr. Ἄκρατος) kaj Sekundo Karinato (Secundus Carrinas, gen. Carrinatis), pri kies misio Tacito, tre malaprobe, rakontas en siaj Analoj (15:45, 16:23).
Sen armilo kaj sen arto (lat.).
Lat. xystus lat. ← gr. ξυστός — interna galerio en domo.
Gr. Οίτη (malnovgreke [ojtē], novgreke [iti]), lat. Œta, Ojta — monto en la mezo de Greklando (38°49′43″N 22°17′19″Or).
Dedalo, kiu laŭ aliaj mitoj sukcesis flugi de Kreto Sicilion, en la Romaj amfiteatroj pereadis same, kiel Ikaro. (Noto de la aŭtoro)
Gr. Δίρκη, lat. Drice — en greka mito: Dirkeo, la edzino de Teba reĝo Liko dum multaj jaroj molestis Antiopon, amatinon de Zeŭso. Kiam la filoj de Antiopo kaj Zeŭso elkreskis kaj konkeris Tebon, ili ekzekutis Dirkeon alliginte ŝin al la kornoj de sovaĝa bovo.
Gājus Mūcĭus Scævŏla — heroa juna patricio, kiu intence metis sian manon en fajron por montri al Etruska reĝo malamika la kuraĝon de la Romanoj (6ª jc a.K.).
Du signifoj:
a) Laŭvorte: «senkulpaj, sendanĝeraj korpoj» — do, ĉi-okaze «senkulpaj viktimoj».
b) Frutempa (poste forlasita) nomo de la kristanoj (la prapekon de kies korpoj forlavis Kristo).
Esprimo, signifanta: «Jen la plej granda stultulo». (Noto de la aŭtoro)
(Abdera, Tracuja urbo; laŭ Juvenalo: patrujo de malsaĝuloj kaj kruduloj.)
Tanat(os)o (gr. Θάνατος) — en la greka mitaro, dio de la morto kaj la morto mem.
Lat. Via Tecta — supozeble tegmentita (portika) kaj (aŭ) pavimita strato en la Marsa Kampo.
Supozeble temas pri la verko «Laŭreolus» de iu Katulo (samnomulo de la fama poeto), en kiu la rabisto Laŭreolo (el la tempo de imperiestro Kaligulo) iĝas krucumita kaj lasita al la formanĝo per sovaĝaj bestoj. La imperiestro Domiciano foje ekzekutigis kondamnitan krimulon, lasante lin reale plenumi la rolon de Laŭreolo (kiel en la ĉi-suba epizodo).
Vd Agoj 9:36.
Flavius Scævinus — pretoriana tribunuso kaj kvestoro, ano de la Pizona konspiro. Laŭ Tacito (Analoj, 16:18), Petronion oni akuzis pri amikeco kun Sceveno.
Fænius Rufus — kolego de Tigeleno, ano de la Pizona konspiro. Ekzekutita en 65 p.K.
Plaŭtius Lateranus — nevo de Aŭlo Plaŭcio (noto [46]).
Antonius Natalis — Roma kavaliro, ano de la Pizona konspiro. Arestite inter la unuaj, li perfidis la ceterajn konspiranojn, pro kio ricevis pardonon. — Subrius Flavius — pretoriana tribunuso, ano de la Pizona konspiro. Ekzekutita en 65 p.K. — Sulpicius Asper — centuriestro de pretoriana kohorto. Ekzekutita en 65 p.K.
Horacio, Odoj I, 3:
Sic te diva potens Cypri,
sic fratres Helenæ, lucida sidera,
ventorumque regat Pater …
Laŭ Homero («Odiseado», 10, 1–75) Eolo, la dio de la ventoj, regis sur la insulo Eolio, kiun Odiseo vizitis ŝipirante hejmen al Itako. Eolo favore akceptis la vojaĝantojn, kaj donacis al Odiseo felsakon da ventoj. Kiam la ŝipo preskaŭ atingus Itakon, la kamaradoj de Odiseo, scivolaj pri la enhavo de la felsako, profitis lian dormon kaj ĝin malligis; la ventoj eliĝis, kaj la tempesto pelis la ŝipon reen al Eolio. Tamen tiufoje Eolo rifuzis helpon al Odiseo kaj lin forpelis.
Pons Triumphalis. (Noto de la aŭtoro.)
Konstruaĵo en la Kampo de Marso, kie la civitanoj kunvenis por voĉdoni.
Al la Urbo [t.e. Romo] kaj la mondo (lat.) — formulo per kiu en la antikva Romio komenciĝis gravaj proklamoj. Almenaŭ de la 13ª jc tiel nomiĝas la «apostolaj benoj» donataj de la papo de Romo en gravaj okazoj.
Latine Aquæ Salviæ — loko en Romo kie nun situas la preĝejo «S-ta Paŭlo ĉe la Tri Fontoj» (itale San Paolo alle Tre Fontane).
Titus Flavius Sabinus (m. 69 p.K.) — la pli aĝa frato de Vespaziano, konsulo de la jaro 47ª. Laŭ kristana legendo, lia edzino estis Plaŭcia (Plaŭtia), filino de Aŭlo Plaŭcio; kaj tial la nomo Plaŭtilla por ilia filino, la nepino de la Plaŭcioj.
1Kor 13:1.
2Tim 4:7–8.
Latine Domus aŭrea — grandega palaca-parka komplekso en Romo, kiun Nerono konstruigis post la brulego de la 64ª jaro.
ʼΩκεανός (gr.) — La mita riverego ĉirkaŭfluanta la teron.
symposion (t.e. gr. συμπόσιον) — drinkadfesteno, dum kiu oni ankaŭ kantis drinkkantojn, aŭskultis flutmuzikon kaj ĝuis dancojn de dancistinoj.
Laŭ sia naskiĝo (do, ĝis la adopto fare de Klaŭdio) Nerono apartenis al gens Domitia (la familio Domitii Ahenobarbi).
Greke πυρρίχιος (de «[fajre] ruĝa») — malnovgreka militdanco kun rapida temporitmo, kion atestas la parenca termino poetika: «pirik/o ♧ Verspiedo konsistanta el du mallongaj silaboj» [PIV2002].
gallos (lat.): «kokojn» aŭ «Gaŭlojn» (akuzativo plurnombra de gallus = «koko» kaj «Gaŭlo»).
epinikio, gr. ἐπινίκιον — glorkanto honore al venkinto.
Servius Sulpicius Galba (3 a.K. – 68 p.K.) — Roma nobelo, kiu iĝis imperiestro kaj regis en «la jaro de kvar imperiestroj» de 68-06-06 ĝis 69-01-15.
La celo de tiu trompo estis malhelpi la sinmortigon: la centuriestro volis kapti Neronon viva.
«Kien ci iras, Sinjoro?» (lat.) — citaĵo el la latina versio de «Agoj de Petro», la apokrifo entenanta la epizodon el ĉap. 70ª.