Antaŭparolo de la redaktoro

La fontoj

La angla originalo de la verko [A1846] aperis en la jaro 1846ª; la kovrilo de ĉi tiu bitlibro estas farita el la frontispico (fare de Daniel Maclise, R.A.) de la Londona eldono de Bradbury & Evans, Whitefriars, 1866.

En sia noto «Al la legantoj» Zamenhofo rakontas, ke la Dikensan verkon li tradukis el germana traduko, sen vidi la anglan originalon. Sendube tio estis la traduko fare de Julius Seybt (voĉlegu /zajpt/), kies skanaĵo (en frakturo!) senpage elŝuteblas de GoogleBooks: Der Kampf des Lebens: Eine Liebesgeschichte, Verlag von Carl Lorck, 1847. Mi referencos ĉi tiun eldonon per K1847.

Tion, ke Zamenhofo tradukis ĝuste el la traduko de Jul. Seybt, atestas ties multaj tradukeraroj kaj devioj, fidele esperantigitaj de Zamenhofo (kaj komentitaj en piednotoj de ĉi tiu bitlibro). Mi ne asertas, ke Zamenhofo uzis nepre la eldonon K1847; ĉi tie en la Novosibirska regiona biblioteko mi trovis tekste identan Lepsikan eldonon el la jaro 1880ª. Tamen ĉar la Gugla teksto estas pli frua kaj pli facile konsultebla por la retanoj, mi uzos la referencilon K1847.

La Editora Antaŭparolo de la dua eldono [B1910] flate asertas, ke «La germana teksto estis bonega traduko»; tio estas malvera, K1847 entenas multe da tradukeraroj. Ĉe Amazono kaj ĉe Google Books aĉeteblas pli moderna versio; estkiel tradukisto estas indikita Gustav Meyrink /majrink/ — mi do referencos ĝin per KGM. Fakte tio ne estas sendependa traduko, tio estas literature polurita traduko de Jul. Seybt. Ĉiuj tradukeraroj aŭ devioj de K1847, kiujn mi kontrolis, restas en KGM — sed ili aperas en pli glata kaj moderna germana lingvo. Ekzemplon pri tia glatigo vidu ĉi-sube, en la sekcio pri «Tiraljoroj»

La zamenhofa traduko unue aperis en «La Esperantisto» (1891, februaro–novembro); la skanaĵoj de tiuj numeroj estas elŝuteblaj el la Aŭstria nacia biblioteko; tiun eldonon mi referencos per B1891. Por mia oportuno mi kolektis tiujn skanaĵojn en deĵavuan bitlibron. Ĝi estas fidele tekstigita ĉe la Projekto Gutenberg.

En la jaro 1910ª en Londono aperis la 2ª eldono, pri kies estiĝo rakontas ĝia Antaŭparolo. Ĝin mi referencos per B1910. Tie la teksto de la traduko estas multloke korektita kaj konsiderinde plibonigita. La korektoj koncernas kaj la tradukajn ĝustigojn rilate al la angla originalo, kaj la gramatikajn korektojn de lingvaĵo esperanta. Probable ilin faris ne Zamenhofo, sed la eldonintoj; tamen ili ĝenerale konformas al la stilo zamenhofa de ties matura periodo.

La esperantan tekston mi ekstraktis el la PDF-libro de Franko Luin [INKO]. Mi kontrolis ne la tutan tekston, sed nur la suspektindajn lokojn de la INKO-teksto. Atentindas, ke la INKO-bitlibro entenas kromajn ŝanĝojn kompare kun B1910; ekz‑e «plena kolekto {da [B1891, B1910] ¦ de [INKO]} krispigiloj».

La tiparaj konvencioj

En ĉi tiu bitlibro (kaj en ĉi tiu Antaŭparolo) diversaj tiparoj estas uzataj por indiki apartaĵojn tekstologiajn.[1] Por ne ĝeni la legadon, la apartigo estas kiel eble plej diskreta — kaj tamen rimarkebla por tiu, kiun ĝi interesas. Nome,

• en ĉi tiu Antaŭparolo estas apartigitaj vortoj en la nacilingvoj angla, germana, franca, rusa (русский);

• en la ĉefteksta tiparo (do, neniel apartigite) aperas la Zamenhofa traduko B1891 (kvankam iuj malnecesaj vortoj aperas trastrekite, ekz‑e «la ambaŭ»);

• la korektoj de B1910 aperas ĉi tiel: «la raspilo de muskato» (do, simile al la fremdlingvaĵoj; sed la korektoj aperas ĉirkaŭite de la teksto zamenhofa);

• ĉi tiel: «eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde» aspektas la malmultaj kromaj korektoj fare de mi, Sergio Pokrovskij, ekz‑e «Alfred kun sia juna edzino» («sia» anstataŭ la misa «lia»).

Tradukaj aferoj

Laŭvortismo

Ŝajnas, ke kiam Zamenhofo tradukis «La batalo»n, li ankoraŭ ne tute liberiĝis je la iluzio el la epoko de la «unuatempaj signetoj» pri esperantigo kiel pri pli-malpli rekta transkodado de la vortoj fontolingvaj. Eble ankaŭ la veto, al kiu ni ŝuldas ĉi tiun tradukon, instigis lin al demonstrado de kvazaŭmeĥanika transkodado.

J. Seybt tian ideologian motivon ne havis, tamen ial ankaŭ lia traduko en multaj okazoj estas meĥanike laŭvorta. Mirindas ke el la kombino de tiuj du laŭvortismoj tamen rezultis io ankoraŭ sufiĉe legebla.

Interpunkcio

Haltostrekoj kaj tripunktoj

En la angla originalo de la «Batalo» tripunkto aperas nenie — ĝian rolon plenumas haltostreko.

K1847 meĥanike imitas la anglan interpunkcion, kaj egale malkonas la tripunkton.

Zamenhofo aŭdace ekuzis 3 tripunktojn en B1891. La anglaj redaktoroj [B1910] pli atentis la esperantan interpunkcion, tiel ke INKO entenas 33 tripunktojn. En ĉi tiu bitlibro mi daŭrigis la esperantigon, kaj nun la teksto entenas 63 tripunktojn.

(KGM uzas 2 tripunktojn — sed en aliaj lokoj ol Zamenhofo; la rusa traduko [R1959] entenas 79 tripunktojn.)

Citiloj

Samkiel la rusa, la Fundamenta Ekzercaro konas du specojn de citiloj: la francecajn citilojn angulajn «–», kaj la germanecajn „–“ (en la programista ĵargono, 99–66). K1847 kaj B1891 uzas nur la germanajn; B1910 uzas la eksterfundamentajn citilojn anglajn: “–” (66–99).

La anglaj citiloj (66–99) estas la plej malkonvenaj por Esperanto (kaj por la angla), ĉar la ferma citilo kolizias kun apostrofo: “apostrof’”. Por la internaj citiloj la angla interpunkcio (kaj B1910) uzas la apostrofan paron ‘–’, ankoraŭ pli ĝenan. En ĉi tiu bitlibra eldono mi uzis la rusan konvencion: «„–“», la plej klaran kaj nemiskompreneblan. Komparu:

«Ho ne», respondis la doktoro. «Dio nin gardu de tio ĉi! Ŝi vivu kaj ridadu pri tio ĉi kiel longe ŝi povas ridi, kaj poste ŝi diru kun tiu franco: „La komedio estas finita, faligu la kurtenon.“»

„Dio nin gardu de tio ĉi! Ŝi vivu kaj … poste ŝi diru kun tiu franco: „La komedio estas finita, faligu la kurtenon.“ [B1891]

(Estas 2 malfermaj citiloj kaj nur unu ferma. Aĉ!)

“Dio nin gardu de tio ĉi! Ŝi vivu kaj … poste ŝi diru kun tiu franco: ‘La komedio estas finita, faligu la kurtenon.’” [B1910]

Cetere, atentindas sporada manko de internaj citiloj (mankas en B1891 kaj B1910):

«„Faru ion al la homoj, por ke ili nenion al vi faru“, vi kredeble pensas?» diris sinjoro Snitchey.

En la angleca interpunkcio ĉi-okaze ĝenus la citiloj malfermaj:

“‘Faru … al vi faru’ …”

Uskleco

Personigoj, nomoj

Dikenso iam uzis majusklojn por stila efekto; sed la germana skribo uzas majusklojn en ĉiuj substantivoj, kaj tiu efekto perdiĝis en K1847.

• Ekz‑e en la lasta alineo de la verko aperas personigita Tempo; pri la personigo atestas ne nur la komenca majusklo, sed ankaŭ la falĉilo, sur kiun la Tempo sin apogas; tamen Z tiun majusklon perdis [B1891].

• La oficiala informilo de la Brituja registaro, “The Gazette” iĝis «la gazeto» (ĉi tie kulpas K1847 kun sia mistraduko per „die Zeitung“).

• Iuj majuskloj estas simple bombastaĵoj (Vivo, Vero).

Viado kaj ciado (vi kaj Vi)

En la normala Esperanto, samkiel en la normala angla, ciado ne estas esprimata, la pronomon «ci» kutime anstataŭas la pronomo «vi». Sed tradukante en lingvon, kie ciado estas viva kaj kutima (interalie, en la germanan), la tradukisto devas enkonduki la ci-formojn en certaj situacioj, kie tion postulas la paroletiketo de la cellingvo. Sekve de tio, la pontteksto [K1847] distingas viadon kaj ciadon — kaj Zamenhofo ial opiniis konservinda tiun distingadon en B1891. Li faris tion ne rekte per «vi» kaj «ci», sed per majuskligo de la «vi»-formoj, respondaj al la ĝentilformaj „Sie“. Tute prave la versio B1910 tiun distingadon forigis. Ekz‑e:

«Faru ion al la homoj, por ke ili nenion al vi faru, Vi kredeble pensas?» [B1891]

«Faru ion al la homoj, por ke ili nenion al vi faru, vi kredeble pensas?» [B1910]

„Tue den Leuten etwas, damit sie dir nichts tun, wollen Sie wohl sagen?“

— Обманывай, или тебя обманут, хотите вы сказать

“Do, or you’ll be done brown, you mean”

Menciindas, ke la viadaj kutimoj malsamas en diversaj lingvoj; interalie, en la germana traduko la gesinjoroj Snitchey cias unu la alian, dum en la traduko rusa ili sin vias (kiel ĉi-sube en la jes/ne-ekzemplo).

Jes kaj ne

Apartaĵo de la angla lingvo estas la emo demandi negative kaj firme establita normo pri la signifo de la respondoj per simplaj yes kaj no. En aliaj lingvoj, kaj inter ili en Esperanto, tia normo ne estas tiom firma (aŭ ĝi estas kontraŭa). Vidu pri ĉi tiu problemo mian studaĵon «Ĉu jes aŭ ne?» (LOdE, n-ro 246/247 (2015:4/5), p. 12–15).

Supozeble en la 19ª jc la germana normo ankoraŭ ne definitiviĝis, kaj J. Seybt la anglajn yes meĥanike tradukas per ja; kaj same meĥanike Zamenhofo tradukas ja→jes, nein→ne. Sed en unu okazo J. Seybt escepte tradukas laŭ la moderna normo yes→doch — kaj Zamenhofo aŭtomate plutradukas doch→tamen. Tia idiomaĵa uzo de «tamen» povus funkcii per konvencio (kia tamen en Esperanto ne ekzistas, kaj la PIV-oj ĝin ne konas), ĝi estas evidenta por germano (pro la konvencio germanlingva), sed ĝi estas tute nekomprenebla por ekz‑e ruslingvano (por ruslingvano tia uzo de «tamen» [однако!] tute ne sonas kiel respondo, sed kiel interjekcio esprimanta surprizon aŭ indigniĝon: «Tamen [kia arogantaĵo]!» ktp).

Sed en 3 okazoj Zamenhofo deviis de la germana teksto, jen per uzo de respondovorto anstataŭ interjekcio (ĉe [192]), jen per enkonduko de nego en germane pozitivan aserton (la notoj [244], [270]). Do, en ĉi tiuj okazoj la uzo de la respondovortoj estas spontanea kaj propre zamenhofa — kaj ĝi estas la orienta! Ekz‑e:

„Den Gefährten deines Lebens; das bin ich dir freilich nicht, Mr. Snitchey“, seufzte Mrs. Snitchey.

O, ich bitte dich, liebe Frau“, tröstete ihr Gatte.

«La kolegon de via vivo; mi kompreneble ne estas tio al vi, sinjoro Snitchey», ĝemis sinjorino Snitchey.

«Ne, mi petas vin, kara edzino», konsolis ŝia edzo. [B1891]

— На вашего задушевного друга; ведь я-то вам не друг, мистер Сничи.

Нет, нет, вы мне друг, душенька, — заспорил мистер Сничи. [R1959]

“Your chosen companion; I’m no companion to you, Mr. Snitchey.”

Yes, yes, you are, my dear,” he interposed.

En B1910 la anglaj redaktoroj ŝanĝis ĉi tiun obĵetan ne al obĵeta jes, laŭ la normo angla (en ĉi tiu eldono ni reprenis la zamenhofan varianton).

La variaj anglaj demandiloj postmetitaj (an’t I? an’t it? could I? do you? don’t you? does it not? is it? is it not? was it not? ktp)[2] germane unuformiĝas en nicht wahr?, kion Zamenhofo meĥanike mistradukas per ne vere? La kreinto de la lingvo ne plene komprenis ĉiujn eblojn kaj postulojn de la de li kreita sistemo. En «ne vere?» ja mankas la demandilo, ĝia uzo en la demandila funkcio estas fremdlingva trajto, germanaĵo. Tia senĉua demandilo implicas ian «demandan intonacion», kian difinas nek la Fundamento, nek la modernaj gramatikoj (kaj je kiu oni prefere ne kalkulu). En postaj tradukoj («Revizoro», «Fabeloj», «Marta») Zamenhofo ja enmetas la mankantan ĉu (ĉu ne vere? — ĝuste kiel en la rusa «не правда ли?»); sed neniam li konscios, ke sufiĉas la simpla ĉu?, mallonga kaj klara, evitiganta la konfuzon de nega demando, kaj kutima en la moderna lingvo:

«Li do estas via blondulo, ĉu?»[3]

Tio okazos hodiaŭ, ĉu? [PMEG]

Eble Zamenhofon retenis manko de nacilingva modelo — kvankam la franca hein? ja simile funkcias (verdire, en iom familiara stilo; sed ankaŭ la Dikensaj demandiloj aperas en tia stilo):

Ça t’étonne, hein? =

That surprises you, does(n’t) it? =

Tio vin surprizas, ĉu?

Simile funkcias la angla “eh?”, plurfoje aperanta ĉe Dikenso; sed ĝiaj aperoj en la germanaj — kaj sekve ankaŭ en la Zamenhofa — tradukoj havas la same konfuzan formon:

“The marriage service, night and morning, eh?” — “No” →

„Das Trauformular, nicht wahr?“ — „Nein“ [K1847]

«La formulon edzigan matene kaj vespere, ne vere?» — «Ne» [B1910]

«Утром и вечером читаете про обряд венчания, а?» — «Нет» [R1959]

Propraj nomoj

La propraj nomoj en la tradukoj germanaj kaj esperantaj plejparte konservas sian anglan skribformon, kaj tial ne estas klare, kiel oni voĉlegu ilin? Ekz‑e se oni volas registri sondiskon.

Tradicioj en la latinalfabeta mondo estas pluraj kaj diversaj. Plej ofte oni lasas la leganton senhelpe barakti ĉe la aperoj de nemalĉifreblaj fremdaĵoj kaj muĝi ion senartikulacian anstataŭe. Tiel estas en la germana traduko [K1847], kaj tiel estas en la zamenhofa plutraduko [B1891]. Probable Zamenhofo ne certis, kiel oni voĉlegu la anglajn nomojn, kaj la plej simpla solvo estis kapitulaci.

La fontlingva prononco

Simplisma solvo estas postuli, ke oni voĉlegu la fremde skribitajn nomojn laŭ ilia fontlingva prononco. En iuj landoj oni opinias tion la plej klera kaj rekomendinda agmaniero. Kaj ĉe la nuntempa vasta kono de la angla lingvo tiu solvo povas funkcii (kiam la fontolingvo estas la angla). Por la oportuno de la legantoj preferantaj tian solvon mi aldonis la IFA-ajn Prononcindikojn.

Laŭ mia persona gusto tio estas tre malbela solvo:

1. La sonsistemo de la angla, kaj interalie ĝia artikulacia bazo tre diferencas disde la esperanta (almenaŭ por mi). Por prononci anglan vorton mi devas reakomodi miajn parolorganojn kaj prononci la sonojn alimaniere ol mi prononcas Esperanton.

2. La angla prozodio tre diferencas disde la esperanta.

3. Normale esperanta parolfluo estas troĥeeca, kun la akcentoj sur la antaŭlastaj silaboj; sporade eblas ankaŭ la lastasilabaj akcentoj apostrofaj, kvankam ili sonas iom emfaze (pro la rompo de prozodio). Sed la nomoj anglaj kutime havas la akcenton sur la unua silabo, kaj ofte estas daktilaj — do, tute malesperantaj: Álfrid, Bénĝamin, Klémensi, Mé(e)rien…

4. Longeco de vokaloj estas trajto fonetika en la angla; ĝi estas trajto intonacia en lingvoj kie ĝi ne diferencigas fonemojn.

5. Ankaŭ la angla silabado estas alia ol la (mie) esperanta.

Sekve ĉiu apero de angla nomo aspektas (sonas) kiel orelfrapa flikaĵo, rompanta la normalan parolfluon.

Jen estas specimena alineo, entenata la anglajn nomojn Alfred, Craggs, Grace, Marion, Snitchey en formo de IFA-flikaĵoj — do tiel, kiel ili devus soni en voĉlego obeanta la indikitan manieron (tuj poste mi metis la rusan tradukon en kiu la nomoj estas transskribitaj kaj implicas la artikulacion ĉeftekstan — tie do, la rusan):

“Aha!” ekkriis la doktoro kaj iris al ili renkonte. “Bonan matenon, bonan matenon! Kara [ɡɹeɪs]! ['mεəɹɪən]! Jen estas sinjoro ['snɪʧɪ] kaj sinjoro [kɹæɡz]. Kie estas ['ælfɹɪd]?”

— А! — воскликнул доктор и пошёл (…) навстречу гостям. — Здравствуйте, здравствуйте! Грейс, дорогая! Мэрьон! К нам пришли господа Сничи и Крегс, где же Элфред? [R1959]

La rusa teksto kun la nomoj adaptitaj fluas nature kaj glate. La teksto pedante flikita stumblas ĉiupaŝe. Mi tamen koncedas, ke ankaŭ la flikita teksto probable povas soni sufiĉe glate, se la esperanta ĉefteksto estas prononcata kun la angla akĉento.

Nomoj transskribitaj

Alia evidenta solvo estas aproksimi la fonemojn anglajn per la rimedoj esperantaj — esence do, fari kiel en la rusa traduko (kaj kiel oni faras ankaŭ en Esperanto tradukante el nelatinalfabetaj lingvoj)[4]:

«Aha!» ekkriis la doktoro kaj iris al ili renkonte. «Bonan matenon, bonan matenon! Kara Gres! Mérien! Jen estas sinjoro Sniĉi kaj sinjoro Kregz. Kie estas Elfred?»

Ĉi tie mi aplikis la transskribojn el B1910. Nun oni tamen preferas transskribi iom alie: Grejs, Kragz ktp. Tiajn hezitojn oni iam prezentas kiel obĵeton kontraŭ transskribo; sed preskaŭ ĉiun frazon, ankaŭ tute sen propraj nomoj, diversaj tradukistoj povas traduki diverse; laŭ tia rezonado eblus nenia traduko.

Simile oni preferas toleri hezitojn kaj variaĵojn en transskribo de la nomoj arabaj (ekz‑e Muhammad, Mohamedo, Mahometo) ol indiki la eksterduban skribformon fontolingvan.

Pli ĝentile (rilate al leganto) estus do iel transskribi la nomojn en la ĉefteksto, kaj indiki la fontlingvan skribon en aldona komento (do, fari inverse ol en B1910). Tamen en la okazo de B1910 tio estus tro granda ŝanĝo de la zamenhofa teksto. Kaj en la okazo de B1891, Z probable ne povis fari tion, ĉar li probable ne certis pri la ĝusta prononco. Oni povas dubi, ĉu ĝin certe sciis J. Seybt.

En la latinalfabeta mondo oni hontas skribi tiel, kiel oni parolas.

La tre ĝena nomo «Marion»

La nomo «Marion» estas tre ĝena durilate:

1. En Esperanto ĝi aspektas kiel akuzativo de la Fundamenta nomo «Mario». Ĉe la unua tralego de la traduko plurfoje okazis, ke mi devis relegi frazon antaŭ ol mi rekonsciiĝis, ke «Marion» estas formo nominativa.

2. La estetika impreso de tiu nomo varias internacie.

La unua konstato estas fakto objektiva kaj evidenta, pri kiu mi ne plu parolos. La dua estas tre subjektiva kaj dependa je onia kultura fono.

Grave rolas la lingva medio. La rakonton mi povas legi en la angla kaj en la rusa, kaj mia impreso de unu sama ero povas esti tute malsama. Io tria okazas, kiam mi legas en Esperanto, kie firma kaj klara kultura fono mankas aŭ ne sufiĉas.

Interalie, «Marion» povas impresi akuzative nur dum legado en Esperanto. Due, ekkonsciinte, ke ĝi estas fremda nomo, mi dum la legado en Esperanto perceptas ĝin kiel nomon francan (tio ne okazas dum legado ruslingva, kie la nomo estas transskribata laŭ la prononcoj fontolingvaj, do ĉe elangligo alie ol ĉe elfrancigo).

Mi ja sufiĉe konas la francan por scii, ke Marion estas franca diminutivo de Marie. Kaj la franca Vikipedio konstatas, ke «en la 19ª jc Marion estis unu el la plej oftaj innomoj» (en Francujo).

Min tia latinskriba Marion tute malkonvene pensigas pri franca duonmondumanino (courtisane), kiaj ManON Lescaut, MariON Delorme, NinON de Lenclos…

Cetere, d-ro Jeddler estas pentrita kiel stulteta liberpensulo — ĉu do li povus nomi sian filinon omaĝe al Marion Delorme? Tio estus tre streĉa, malprobabla supozo; mi dubas ke la angla publiko sufiĉe konis ĉi tiun francinon.

Probable por eviti tiajn francecajn asociaĵojn ĉe la rusa publiko, la malnova rusa traduko [R1847] (samjara kiel tiu de J. Seybt [K1847]) ŝanĝis tiun antaŭnomon al la angleca «Мери» (la tradicia rusa transskribo de la angla Mary).

Estkiel pluan ilustraĵon pri la kultura fono mi aldonu, ke france Marion estas antaŭnomo precipe ina, dum en la angla Vikipedio ĝi aperas kiel ina antaŭnomo 12-foje (el kiuj 6-foje kiel antaŭnomo de anglalingvanino), kaj 14-foje kiel antaŭnomo vira (ĉiufoje kiel antaŭnomo de anglalingvano). Mi ne scias, ĉu en la Dikensa epoko estis simile.

Por mia orelo nomo delikate ineca, kian probable celis Dikenso, estas Mariano (Mariana), malpli banala ol Mario/Mary el kiu ĝi devenas, retenanta ties asociaĵojn pozitivajn, sed malpli foruzita per troa ofteco. Ĝi estas hejma en la tradicioj itala, hispana portugala, rusa. Tamen eble ĝi estas nesufiĉe angleca; kaj dum por ruso tia nomo estas ina, en la mondo latinida Mariano estas nomo vira.

Georgo Vaŝington kaj Benjameno Britain

Ankoraŭ unu eblo estas traduki la antaŭnomon kaj transskribi aŭ lasi senŝanĝa la familinomon. Ekzemplon pri tio donas la Fundamenta Ekzercaro (§12): «Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro…». Kp ankaŭ Ludoviko Zamenhof’.

Tia procedo estas kutima en la tradicio pola: Karol Dickens, Michał Warden ktp. Ĉe tio en la familinomo «Dickens» la literkombino

ck
estas prononcata /k/ (malpole); dum «Warden» estas oportune legebla kaj deklinaciebla laŭ la gramatiko pola: z Michałem Wardenem. Mi supozas, ke la komencan Wa- de Warden Z voĉlegis samkiel en Vaŝington. Cetere, ankaŭ germane Warden estas deklinaciata:

die Angelegenheiten Michael Wardens, Esquire, nicht günstig standen.

Ĉi tiun procedon Z aplikas solfoje parolante pri «Benjameno Britain» (ĉe la unua apero de tiu rolulo). Vd la koncernan pecon citita ĉi-sube en nesenrilata konsidero.

Deklinacio

En akuzativo la esperantaj finaĵoj kroĉiĝas al angla vortobazo per apostrofo. Tiaj ĥimeroj estas kutimaj en la pola skribo:

trafis Craggs’on [B1891];

Jonathan’on Snitchey kaj Thomas’on Craggs [B1891].

La nomo Clemency finiĝas je vokalo: /klémensi/, kaj Z akuzativigas ĝin per nura -n, sen la substantiva -o:

la mano, per kiu ŝi tenis Clemency’n, tremis [B1891]

Tian akuzativigon Z retenis ankaŭ en siaj maturaj verkoj (ekz‑e «veni en Weimaron kaj viziti Molly’n»[5]); tamen en la Londona eldono ĝi estas korektita laŭ pli moderna kaj regula maniero, kiun multiuj (ankaŭ mi) preferas:

la mano, per kiu ŝi tenis Clemency’on, tremis [B1910]

Pri la nomoj, legeblaj laŭ la reguloj de Esperanto (ekz‑e Marion, Alfred) Zamenhofo hezitas: jen li akuzativigas kun apostrofo: «Alfred’on» (2-foje), «Marion’on» (5-foje); jen senapostrofe: «Alfredon» (3-foje), «Marionon» (7-foje).

Grace

Kuriozan problemon por la fontlingva prononco prezentas la nomo Grace. La nuntempa prononco estas [ɡɹeɪs] (grejs), tamen B1910 ial indikas la prononcon \grēs\. En la 18ª jc la praangla /a:/ ankoraŭ estis prononcata /e:/ (tial Ŝekspiro); tamen nelonge antaŭ aŭ dum la Dikensa epoko okazis la diftongiĝo /e:/ → /ei/; tiom pli tiel en 1910.

Tion, ke Zamenhofo en la angla gramatiko Fundamenta misdifinas la sonvaloron de la esperanta e per «a as in “make”», mi povus klarigi per arkaikeco de lia lernolibro pri la angla lingvo; sed kial tiu misinformo fare de la vivaj anglalingvaj eldonintoj de B1910? Ĉu la prononco [ɡɹe:s] tamen ankoraŭ estis akceptebla en 1910?

(Kp ankaŭ «Kembriĝo» [Z].)

Jen pensiga akuzativigo de tiu antaŭnomo:

lia okulo trafis Grace’n [B1891]

Se tio ne estas simpla plumeraro, tio atestus, ke en la Zamenhofa prononco de tiu antaŭnomo -e ne estis muta; eble li prononcis /gratse/, /gratsen/ (tio estus simila al la probabla voĉlego /varden/). La Londona eldono korektas:

lia okulo trafis Grace’on [B1910],

kaj tio estas kohera kun la aliloka akuzativigo

salutis antaŭe Marion’on kaj poste Grace’on [B1891].

En ĉi tiu dua akuzativigo oni povus vidi pruvon, ke «Grace’n» estas plumeraro; tamen atentante la aliajn malkoheraĵojn, oni egale bone povas supozi heziton.

Prononcindikoj

Ĉi-sube estas listigitaj ĉiuj propraj nomoj, aperantaj en la rakonto en la angla skribo. Por ĉiu nomo estas indikitaj:

1. La angle skribita nomo; ekz‑e Alfred.

2. La IFA-a transskribo; ekz‑e ['ælfɹɪd].

3. Aproksimaĵo de la sonformo per la literoj esperantaj; ekz‑e álfrid.

4. La aproksimaĵo laŭ B1910; ekz‑e \él·frĕd\, \njūk·ăm\. (La mezalta punkto esprimas silabadon sugestatan de tiu transskribo — vd la faksimilon ĉi-sube)

5. Esperante asimilita aŭ duonasimilita nomformo (ekz‑e Alfred’)

La nomlisto

Alfred ['ælfɹɪd] álfrid, \él·frĕd\, Alfred’

Anthony ['æntənɪ] ántoni, \án·tŏnĭ\, Antoni’

Benjamin [ˈbεn(d)ʒ(ə)mɪn], [-mən] bénĝamin, \bénĵ·ĕmĭn\, Benjamen’

Betsy [ˈbεtsɪ] bétsi, \bé·tsĕ\, Betsi’

Britain [ˈbɹɪtn] britn, \brí·tĕn\, Briten’

Charles [ʧɑ:lz] Ĉarlzo

Clemency ['klεmənsi] klémensi, \klé·mĕnsĭ\, Klemensi’

Craggs [kɹæɡz] kragz’ \kregz\, Kragz’

Dickens [ˈdɪkɪnz] díkinz, Dikenso

Grace [ɡɹeɪs] grejs, \grēs\, Grejs’

Harry [ˈhæɹɪ] hári, \hérĭ\, Hari’

Heathfield [ˈhi:θfi:ld] hísfild, \hīt·fīld\, Hitfild’

Jeddler ['dʒεdlə] ĝédla, \ĝé·dlă\, Ĝedler’

Jonathan [ˈdʒɒnəθən] ĝónasan, \ĝón·ătăn\, Jonatan’

Marion ['mεəɹɪən] mé(e)rjen, \mē·rĭĕn\, Marion’

Martha [ˈmɑ:θə] mása, \mā·tă\, Marta

Michael [maɪkl] majkl, \má·jkĕl\, Majkl’

Newcome [ˈnju:kəm] njúkam, \njūk·ăm\, Njukam’

Snitchey ['snɪʧɪ] sníĉi, \snī·tĉĭ\

Thomas [ˈtɒməs] tómas, \tám·ăs\, Tomas’

Warden [wɔ:dn] vordn, \vór·dĕn\, Vorden’

La nomlisto el B1910


La lingvaĵo

Leksikaj devioj

Dismetaĵoj

Kurioza trajto de ĉi tiu traduko estas abundo de analizaj esprimoj formitaj per senakorda epiteto (do, en la formo «o de o»), por kiuj en la moderna lingvo ni kutime uzas kunmetaĵojn:

«tago de naskiĝo» (naskiĝtago),

«festo de edziĝo» (edziĝfesto),

«kampo de batalo[j]» (batalkampo),

«maniero de vivado» (vivmaniero),

«punktoj de vidado» (vidpunktoj).

Tio estas tiom pli stranga, ke Z tradukis el la lingvo germana, kie tiaj kunmetoj estas tre kutimaj (kaj kiu evidente inspiris la kunmetemon de Esperanto). Kaj iaj tiaj kunmetaĵoj ja aperadas: adiaŭdiro, aktopaperujo, juĝofarado, orelringoj, patrodomo, rostponarda rado.

Aliflanke, iuj tiaj «dismetaĵoj» (kontraste al «kunmetaĵoj») pli elegante esprimiĝas per epiteto akorda:

«mateno de aŭtuno» = «aŭtuna mateno»;

«okazo de malfeliĉo» = «malfeliĉa okazo» (t.e. akcidento).

Kvankam mallertaj, tiaj dismetaĵoj tamen ne estas eraroj, kaj en ĉi tiu eldono ili restas netuŝitaj.

La kontinueco de Esperanto

Diris la redaktoroj de B1910:

Koncerne la lingvon ĉi tiu verko pruvas sen ia dubo ke la lingva fundamento en la jaro 1891 estis sama kiel la lingva fundamento de l’ nuna jaro 1910; la verko skribita antaŭ 20 jaroj faras impreson, kvazaŭ ĝi estus skribita nun…

Ĉi tie la vortoj «lingva fundamento» aperas en sia signifo neformala, ili ne referencas nian netuŝeblan dokumenton; la oficialigo de «La Fundamento de Esperanto» okazis en la jaro 1905ª; kaj en la jaro 1891ª ankoraŭ ne estis verkita ties «Ekzercaro» (kvankam granda parto de la onta «Ekzercaro» jam aperis en la Dua libro, 1888).

«Kvazaŭ ĝi estus skribita nun…» — En la Londona eldono mi notis iom pli ol 300 redaktaĵojn (inklude malgravajn, kia la minuskligo de «Vi»). Aldonu al tio la 326 redaktaĵojn fare de mi: 300+326=626. Averaĝe do po 408/169K ≈ 3.7 ŝanĝoj en mil signoj. Ĉu tio estas multe? Ĉu Zamenhofo verkis en la sama lingvo, kiel ni?

Kvankam la asertoj de la redaktoroj de B1910 estas troigaj, tamen iasence ili pravas: la teksto zamenhofa sendube estas teksto en Esperanto; la bazaj (por ne diri «fundamentaj») strukturoj de la lingvo restis la samaj kaj mirinde stabilaj — malgraŭ tio, ke la Batalo estas nur la dua prozaĵo beletra, publikigita en Esperanto.[6] Tamen la teksto certe ne impresas «kvazaŭ ĝi estus skribita nun» — ne pli ol la teksto Dikensa, cetere.

Elrigardi kaj aspekti

La sencon de aspekti Zamenhofo ĉie esprimas per elrigardi (tiusence arkaika), kaj la radikon aspekt- li uzis nenie en la traduko. Do, al ĉiu apero de la verbo aspekti en B1891, B1910 kaj INKO respondas verba formo de elrigardi. La ŝanĝo tamen ne koncernas la 3 aperojn en la signifo «montriĝi el ie», ekz‑e

… la rivereto, la muelejo, ĉio ridetante elrigardis el la nebula griza mallumo.

La substantivo aspekto aperas responde al unu el la signifoj de vido:

esprimon…, kiu donis al ĝi {vidon¦aspekton} tre ridindan

Soniloj

Komence de la rakonto la anglan “bell” Z tradukas per «sonorilo»:

sabbath bells → Sabbatglocken → sabataj sonoriloj

sed en la posta rakonto 5-foje aperas “little bells”, al kiuj en la zamenhofa traduko respondas «(malgrandaj) sonil(et)oj»:

Mrs. Craggs’s ear-rings shook like little bells.

ĉiuj apartaj partoj de la orelringoj de sinjorino Craggs sonis, kiel malgrandaj soniloj.

Tio estas la sola respondaĵo al la traduko de G. Meyrink de mi trovita:

alle einzelnen Teile von Mrs. Craggs’ Ohrringen wie kleine Schellen läuteten [KGM];

do, ĉi tiuj «soniloj» pli trafe estas tradukendaj per «tintil(et)oj». J. Seybt, kiel ĉiam, tradukis laŭvorte:

alle einzelnen Teile von Mrs. Craggs’ Ohrringen wie kleine Glocken läuteten [K1847, 87/76].

Kompreneble, Z en 1891 ne povis konsulti la tradukon KGM, eldonitan post 1909; eble temas pri sendependa paralela precizigo. Kurioze, en KGM la traduko Schellen aperas nur en la unua apero, poste aperas nur Glöckchen (dum Z kohere plu tradukas per soniletoj).

Malluma kaj malhela

Neniam en sia traduko Z uzis la vorton malhela, la germana „dunkel“ ĉiam iĝas malluma, eĉ en «mallumaj haroj», «mallumaj folioj». Fakte, el la 12 aperoj de malluma en 9 aperoj temas pri malhela. Korektite en ĉi tiu eldono.

(Simile pri mallaŭta, kiu ofte aperas anstataŭ malbrua.)

Ĉiam ankoraŭ kaj Plu

La anglan still K1847 ĉiam tradukas per immer noch, kaj Zamenhofo plutradukas laŭvorte: «ĉiam ankoraŭ». Min tio ĝenas.

Por mi la angla still havas almenaŭ du ne tute identajn daŭro-signifojn:

1. Ankoraŭ (aŭ «ĉiam ankoraŭ»).

2. Plu.

(La angla-esperantaj vortaroj agnoskas nur la 1-an.)

Ekz‑e la frazoj:

But she still appeared at once the lovelier and weaker of the two…

the Doctor, still reposing in his easy chair, … listened to the tune

ĉe Zamenhofo iĝas:

Tamen ĉiam ankoraŭ ŝi ŝajnis pli ĉarma kaj pli malforta ol la dua…

la doktoro, ĉiam ankoraŭ sidante en la apoga seĝo, aŭskultis la kanton

Mi ŝanĝis tiajn (ne ĉiajn!) «ĉiam ankoraŭ» al la pli konvena, pli simpla kaj bonstila «plu»:

Tamen plu ŝi ŝajnis pli ĉarma kaj pli malforta ol la dua…

la doktoro, plu sidante en la apoga seĝo, aŭskultis la kanton

En la Zamenhofa traduko «plu» aperas responde al la germana «weiter»:

parolis plu la doktoro ← sprach der Doktor weiterpursued the Doctor

Plurloke mi korektis mislokitan negon («mi lin plu ne amas» → «mi lin ne plu amas» ktp).

La pronomoj

La misuzoj de «ĝi»

La plej ĝena (pro sia ofteco) trajto de la zamenhofa teksto estas la troa kaj misa uzo de «ĝi». Neniu el la 28 aperoj de ĝi(n) en la Fundamenta Ekzercaro prezentas tian eraron.

Iom detale la frulingvaj misuzoj de ĝi estas komentitaj en la kritika eldono de «Georgo Dandin». Tamen menciindas, ke ne ĉiam tiaj neinternaciaj kaj nefundamentaj misuzoj estas ŝuldataj al la kutimo germana, iam ĝi aperas responde al das (= tio, tute internacia kaj responda al la Fundamento) — kiel en la jam citita peco:

„Den Gefährten deines Lebens; das bin ich dir freilich nicht, Mr. Snitchey.“

«La kolegon de via vivo; mi kompreneble ne estas {ĝi ¦ tio} al vi, sinjoro Snitchey.»

“Your chosen companion; I’m no companion to you Mr. Snitchey.”

Ambaŭ

En la Universala vortaro la vorto ambaŭ estas tradukita jene:

ambaŭ l’un et l’autre ¦ both ¦ beide ¦ оба ¦ obaj.

Ĉi tie la germana traduko ne egalas la tradukojn anglan, rusan kaj polan: krom la komuna kaj ĝusta signifo «ĉiuj du» (tous deux, tous les deux laŭ la esperanta-franca vortaro Varingjena), la germana vorto ofte havas la signifon «la du», kaj akceptas la difinan artikolon. En la traduko de J. Seybt la vorto beide aperas en ambaŭ sencoj, ofte kun la artikolo — kaj Zamenhofo paŭsas tion en sia laŭvorta traduko. Ekz‑e {vidu en la teksto}:


The difference between them, in respect of age, could not exceed four years at most; but Grace, as often happens in such cases, when no mother watches over both


Der Unterschied im Alter der beide Mädchen konnte nicht über vier Jahre sein. Aber Grace erschien, wie oft in solchen Fällen, wo keine Mutter über Beide wacht


La diferenco en la aĝo de {la ambaŭ ¦ la du} knabinoj povis esti ne pli ol kvar jaroj. Sed Grace, kiel ofte en tiaj okazoj, kie ne estas patrino zorganta pri la ambaŭ…


Laŭ PAG (§61, pĝ. 85),

Rim. I. Oni ne uzu ambaŭ anst. la dutiuj du, sed nur anst. ĉiuj du. Por kontrolo, oni metu tri anstataŭ du; se oni uzus la tri, oni uzu la du: la tri (la du) fratoj promenis kune; se oni uzus ĉiuj tri, oni uzu ambaŭ: ĉiuj tri (ambaŭ) fratoj estis lamuloj.


Por pli klare vidi la diferencon inter beide kaj ambaŭ konsideru jenajn vortarajn ekzemplojn:

alle beide = ambaŭ

eine der beiden Schwestern = unu el la du fratinoj (ne «unu el ambaŭ fratinoj» [Krause])

einer von beiden = unu el la du (ne «unu el ambaŭ» [Krause]);

keiner von beiden = nek tiu, nek la alia (ne «neniu el ambaŭ» [Krause]).

La instrumenta kun

Influate de la germana mit, Z ofte misuzis kun en la senco perpri. La plej okulfrapa ekzemplo estas la germana kaj la angla versioj de la Fundamenta gramatiko (§2), kie kun uzurpas la lokon de per, aperanta en la aliaj 3 versioj nacilingvaj kaj en la esperanta versio de FK:

La ceteraj kazoj estas esprimataj per helpo de prepozicioj (la genitivo per de, la dativo per al, la ablativo per per aŭ aliaj prepozicioj laŭ la senco).

… l’ablatif par per (par, au moyen de) ou par d’autres prépositions, selon le sens. Ex.: … per la patr·o·j ― par les pères ou au moyen des pères…

… the instrumental (ablative) by kun, “with”, or other preposition as the sense demands. E.g. … kun la patr·o, “with the father”; …

… der Ablativ durch kun (mit), oder andere, dem Sinne entsprechende, Präpositionen.

… для творительнаго ― per (посредствомъ) или другіе предлоги соотвѣтственно смыслу.

… dla narzędnika (instrumentalis) ― per (przez), lub inne przyimki odpowiednio do znaczenia.

Do, la frazo «Kiel vi min turmentas kun Alfred!» havas alian signifojn laŭ la gramatiko germana-angla (kun = per), ol laŭ la gramatikoj ceteraj (kun = kaj, do «vi turmentas {min kaj Alfredon}» aŭ eble «{vi kaj Alfredo} turmentas min»). Nacilingve estas “How you tease me about Alfred” → „Wie du mich mit dem Alfred peinigst!“.

Kaj tiel en multaj lokoj:

Clemency, kiu {kun ¦ pri} libroj ne multe sin okupas.

nuboj, kiuj malrapidis ankoraŭ {kun ¦ pri} sia forflugo

{Kun ¦ Per} tiu ĉi rimarko li kontentigis sin …

Nun tia uzo de kun estas subnorma: PAG ĝin malaprobas (§206 B Rim. III, pĝ. 277); PV kaj la PIV-oj mencias ĝin nur en rimarko kiel «severe/nepre evitenda»n.

kuneveni, kuneesti …

La prefikso kun-, uzata en verbo, povas indiki kunecon kiel celon (kunveni = veni kunen) aŭ staton (kunesti = esti kune). Ĉe kelkaj aliaj prefiksoj oni tiajn signifoj distingas, ekz‑e

antaŭeniri (iri, celante antaŭen) — antaŭiri (iri antaŭ iu aŭ io)

tamen pri kun- oni nun normale tion ne faras. PAG tamen rimarkigas (§391):

Rim. I. La dusencecon de kun- (x-e kaj x-a) Z. rigardis difekto de la lingvo, pri kiu oni devus helpi. Kelkfoje li uzis kune- anstataŭ kun-, tamen — strange! — li ne utiligis tiujn du formojn por meti diferencon inter la du sencoj, sed aplikis kune- sendistinge (kunesido, kunevivado, kuneeduki; kunekroĉi, kunekalkuli, kunepreni), verŝajne sub la influo de la germana, kiu havas mit- (x-e) kaj zusammen (x-a), sed uzas ofte la lastan en la senco de mit-. En la “neologismaj” projektoj, Z. proponis por la dua senco diversajn solvojn (ko-, kum-), fine, en la dua volumo de la Andersen-fabeloj lanĉis kunkun- (kunkunvoki). Neniu el tiuj iniciatoj estis imitata.

Verdire, mi ne vidas koheran sistemon en la Zamenhofa uzado de kune-/kun-. Jen ekzemploj pri kune-:

¶ nian longan kaj amikan kunevivadon — unser langes und freundschaftliches Beisammenleben

¶ esceptinte la kuneservantan Clemency N. — Ausgenommen die mitbedienende Clemency N.

¶ malrapide kunesilabis la surskribon: … — buchstabierte langsam die Inschrift zusammen:

kunebatis la manojn — schlug die Hände zusammen

¶ Mi kunevenis kun sinjoro Warden — Ich traf mich mit Mr. Warden

¶ tiu ĉi ĉiutaga kuneestado — Ich fühlte, daß ich handeln mußte, ehe dieser tägliche Ungang erneuert würde.

Kaj jen simplaj kun-:

kunsentanta amo — mitfühlende Liebe

kuntrafiĝo de la tago de l’ adiaŭdiro kun duobla tago de naskiĝo — dies Zusammentreffen des Abschiedstages mit einem doppelten Geburtstage

¶ li rigardis la du advokatojn kiel kunkaŭzantoj de lia stato — betrachtete er die beiden Advokaten als Miturheber seines Gemütszustandes

kuntiradus la brovojn — die Brauen … zusammenzöge

¶ kunligita — zusammengebunden

¶ turni al sia kunsidanto nur la okulojn — seinem Gefährten die Augen zuzuwenden

Akuzativa predikativo

Temas pri tiaj frazoj:

oni lin vidis vagantan kaj insultantan la mondon

[B1891][INKO]

En la moderna lingvo ili estas subnormaj:

Rim. I. Kun tiuj predikativoj, la uzado estis longatempe ŝanceliĝema, kaj en la primitiva literaturo oni trovos multajn ekzemplojn de predikativaj participoj en akuzativo; tio estas severe evitinda. Frazo kiel: ŝi ekvidis siajn fratinojn leviĝantajn el la maro[Z] (1889) ŝajnus hodiaŭ nekorekta kaj devus esti ĝustigita en: leviĝantajleviĝi.

PAG, §172 Rim.I (pĝ. 235)

Tradukaj kuriozaĵoj

La Juna Anglujo

Kelkaj pecoj postulas scion pri la soci-kultura historio, ekz‑e {la loko en la teksto}:

Benjameno Britain — nomata iafoje Malgrand-Britain por diferenco de Grand-Britanujo (Great Britain), kiel oni diras Juna Anglujo por per diferenco pli klare esprimi la Maljunan Anglujon…

Jen la responda peco Dikensa:

Benjamin Britain — sometimes called Little Britain, to distinguish him from Great; as we might say Young England, to express Old England with a decided difference

La triviala kalemburo pri la familinomo Britain estas netradukebla, kvankam facile divenebla pro la ĝenerala konateco de la anglalingva vorto. Sed ĉi tiu malinĝenie aranĝita (angle mi dirus “contrived”) vortludo aperas kiel preteksto por multe pli sprita observaĵo pri la Juna Anglujo (fakte, observaĵo tro sprita por la ĝenerala publiko).

Juna Anglujo (Young England) estis efemera politika grupo (ĉ. 1835–1850) romantikisma (ĝia eminenta membro estis la juna Benjamin Disraeli), kiu prezentis al la socio idealan feŭdisman projekton kun absoluta monarko kaj forta eklezio.

La nomon inspiris la tiamaj naciismaj movadoj la Juna Irlando, la Juna Italujo, la Juna Germanujo — malgraŭ ke ĉi tiuj, kontraŭe ol «la Juna Anglujo», estis progresemaj, liberalaj kaj reale popularaj.

Unu paradokso pri la Juna Anglujo estas, ke la nova (juna) generacio strebis revivigi malnovegan (feŭdisman) reĝimon. Alia amuzaĵo estas ŝuldata al la anglalingva konfuzo inter malnova kaj maljuna, kiujn ambaŭ esprimas la adjektivo “old”; interalie, la kliŝo “(Merry) Old England”, t.e. «la (Feliĉa) Malnova Anglujo», rilatas al tiu antaŭkapitalisma epoko, kiun revis la romantika grupo.

Ĉi tiun «malnovan Anglujon» oni povus ankaŭ koncepti kiel junan nacion, kiel socian organismon en ties juna aĝo; kaj la Anglujo kapitalisma estus tiusence la maljuna Anglujo. Tial la Dikensa kalemburo, ke “Young England” formale povus signifi “Old England”.

La germana lingvo konfuzas la signifojn malnova kaj maljuna tute same, kiel la angla, tial la rekta traduko de K1847 formale estas samsignifa:

Benjamin Britain — zuweilen Klein-Britannien genannt zum Unterschied von Großbritannien; wie man sagt Jungengland, um Altengland mit einer Variation auszudrücken

Ĉi tiu formala ĝusteco tamen ne garantias, ke germana leganto ĝuste komprenas la pecon (Zamenhofo ĝin ne komprenis). Ĉar en la kontinenta Eŭropo «la Juna Germanujo» ktp ne celis la malnovan staton, sed havis idealon progreseman; temis ne pri «frutempa Germanujo», sed pri «Germanujo revata de la juna generacio» (pli klare kaj sukcese tio evidentiĝos poste, en la Zamenhofa epoko, per «la junaj turkoj» (Jön Türkler, les Jeunes Turcs, die Jungtürken, младотурки), kiuj revis ne pri reveno al la frutempa Osmana Imperio, sed pri modernigo kaj eŭropigo). Forme similaj, la terminoj «la Juna Germanujo» kaj «la Juna Anglujo» estas sence malsamaj, eĉ kontraŭaj (almenaŭ, en la Dikensa prezento): la unua estas metonimio (la junulara Germanujo), dum la dua estas metaforo (Anglujo juna simile al juna organismo).

Zamenhofo probable ne sciis pri la Disraelia «Juna Anglujo», kaj misinterpretis la ĉi-pecan “Old England” metonimie, laŭ la kontinenta modelo: «por esprimi la Maljunan Anglujon» (certe ne temis pri «maljunulara Anglujo», ĉar la tiamaj maljunuloj jam plene apartenis al la industria epoko). Kompreni la celatan signifon estas tiom pli malfacile, ke la Dikensa komparo lamas:

“Little Britain” ≠ “Great Britain”

ne similas al

“Young England” = “Old England”.

Sence ĝusta, sed senkalembura traduko estus «kiel oni dirus „Juna Anglujo“ aludante ties rilaton al kaj diferencon de „Malnova Anglujo“»; aŭ eblus uzi la egale konfuzan neologismon «olda».

La konfuza „sie“

Alfredo diras al Grace {vidu en la teksto}:

Angle: “Marion and I had better have your true and steadfast qualities serving us here (…). I wouldn’t carry them away, to sustain myself, if I could!”

Germane: „doch ist es besser für Marion und für mich, wenn uns dein beständiges und getreues Gemüt hier hilft (…). Selbst wenn ich es vermöchte, würde ich sie nicht meinetwegen mitnehmen.“

Z: «tamen estas pli bone por Marion kaj por mi, se via senŝanceliĝa kaj fidela animo nin tie ĉi subtenas (…). Eĉ se mi povus, mi ŝin ne pro mi forprenus»

La Dikensa metonimio “your true and steadfast qualities” supozeble estas akceptebla en la angla, sed ekz‑e ruse (kaj probable ankaŭ germane) ĝi sonas kiel ĝena malkleraĵo. J. Seybt do ŝanĝis «kvalitoj»n en «karaktero»n, vorton por kiu tia metonimia uzo estas pli kutima; kaj Z eĉ pli rektigis la frazon, rilatigante la epitetojn al la «animo», kien ili pli konvenas.

Tamen konsekvenco de tiaj korektoj estas la ŝanĝo de la nombro: la plurnombro angla (qualities) iĝis ununombro en la tradukoj (das Gemüt [K1847], animo [B1891]). J. Seybt preteratentis tion, kaj lasis sie (respondan al “them” = ilin). Siavice Z ne povus interpreti tiun sie alie ol «ŝin» (germane tiuj pronomoj koincidas). Rezultis io stranga, sence malklara. Nek B1910, nek KGM korektis tion.

(La rusa traduko [R1959] disigas la kvalitojn: «viaj fideleco kaj persistemo», tute forigante la ĝenan metonimion kaj konservante la pronomon «ilin».)

Tiraljoroj

Iam, antaŭ multe da jaroj, foliumante PIV-on, mi hazarde trafis la ekzotan vorton tiraljoro:

tiraljor/oZ [MIL] Izolita pafisto en armeo: malvolvi trupon tiraljore (aranĝi ĝin tiel, ke ĉiuj soldatoj estas malproksimaj unu de la aliaj).

Nun mi scias, ke ĝi aperis en la dua frazo de la Dua parto de B1891 (temas pri la procesoj kondukataj de la jurista firmao Snitchey & Craggs):

Kvankam oni propre ne povis diri, ke tiuj ĉi bataloj estus facilaj kaj vivaj bataloj de tiraljoroj — ĉar ordinare ili iradis tre malrapide kaj malfacile — oni tamen la partoprenon de la firmo en tiu rilato povis klasifiki sub tiu speco de skermado, ke ili jen ĵetadis pafon sur tiun ĉi plendanton, poste kuglon sur tiun defendanton, jen kun la tuta forto superfaladis sur teran propraĵon starantan sub sekvestracio, kaj poste denove havis batalon kun neregula korpuso de malgrandaj ŝuldantoj, ĝuste kiel estis la okazo kaj kiel la malamiko sin starigis kontraŭ ili.

Tiu teda satiraĵo estas fidela traduko el la germana:

Obgleich man eigentlich nicht sagen konnte, daß diese Kämpfe leichte und muntere Tirailleurgefechte waren – denn sie verliefen in der Regel sehr langsam und schwerfälig – so konnte man doch den Antheil der Firma daran insofern unter dieser Fechtart classifizieren, als sie jetzt einen Schuß auf diesen Kläger, dann eine Kugel auf jenen Vertheidiger absandten, jetzt mit aller Macht über ein unter Sequestration stehendes Grundstück herfielen, und dann wieder ein Scharmützel mit einem irregulären Corps kleiner Schuldner hatten, gerade wie sich die Gelegenheit darbot und der Feind sich ihnen entgegenstellte.

La fremdvorton Tirailleur enkondukis J. Seybt en provo raciigi la malklaran frazon Dikensan:

Though it could hardly be said of these conflicts that they were running fights — for in truth they generally proceeded at a snail’s pace — the part the Firm had in them came so far within the general denomination, that now they took a shot at this Plaintiff, and now aimed a chop at that Defendant, now made a heavy charge at an estate in Chancery, and now had some light skirmishing among an irregular body of small debtors, just as the occasion served, and the enemy happened to present himself.

La originala frazo estas malorda, ne klaras, pri kio Dikenso grumblas: komence temas pri la procesoj kiel tutoj, kaj tion sekvas lavango da mokoj pri la taktiko de la firmao. Se Dikenso volis inciti min per tiu ĥaoso, tiam li plene sukcesis.

Evidente, la unua parto prezentas kalemburon surbaze de “running fights”. Probable ĝi estas ia termino aŭ parolkliŝo, eble la jena (ĉu?):

Running fight: a fight in which the enemy is continually chased; also, one which continues without definite end or result. (Webster-1913)

Evidenta estas la vortludo bazita sur la laŭvorta interpreto: running fights — snail’s pace (ĝin la germana traduko perdis); dum por la alia senco la kontrastigo fiaskas: «senfinaj bataloj — testuda iro» ne prezentas kontraŭon. La kalemburo funkcias do nur duone, nur por unu el la kalemburaj paroj — samkiel ĉi-supre pri la Juna Anglujo. Ambaŭ kalemburoj impresas min kiel logike difektaj, mallerte konstruitaj; aŭ eble mi ne komprenas la anglan humuron.

La germana traduko estas tre proksimuma aŭ eĉ erara (ekz‑e skirmishing → Fechtart → skermado). KGM ne korektas la tradukajn deviojn, ĝi nur iom modernigas la germanan esprimmanieron; tiel, la ekzota Tirailleurgefechte (bataloj de tiraljoroj) iĝas pli simpla Schützengefechte (bataloj de pafistoj / infanterianoj); sed la ideo de la traduko restas senŝanĝa.

Ankaŭ la rusa tradukistino [R1959] iom deviis disde la originalo, ŝi koherigis la frazon, sed konservis almenaŭ la kontraŭmeton:

«Pri ili [Snitchey & Craggs] apenaŭ eblus diri, ke ili kure atakas — male, kutime ili avancis testude; tamen la rolo de la firmao en la lukto ja tre similis militadon: jen ili pafis al ĉi tiu plendanto, jen ili celis tiun defendanton; jen en la Kanceliera juĝejo ili bombardis ies terposedaĵon, jen ili bataletis kontraŭ neregula areto da ŝuldetantoj…»

Загрузка...