Notoj

[1]

Ĉi tiujn tiparajn diferencojn vi vidos nur se (1) via bitlibroprezentilo komprenas stilfoliajn difinojn kaj (2) se la sortimento da unukodaj tiparoj instalitaj en via elektronika legilo estas sufiĉe riĉa. Rekomendataj estas (1) la prezentilo CoolReader kaj (2) iu el la tiparaj familioj Noto {Serif+Sans}, Droid {Serif+Sans}, DejaVu, Liberation. Manke de tiuj rimedoj la teksto restos legebla kiel ordinara teksto beletra, sen la filologia dismarkado de la korektoj.

[2]

When asked “You’ll have some more, won’t you?” an old Quaker replied “Friend, first thou speaks an untruth, then thou asks a question!” [M.C. Butler: Step by Step in Esperanto, §92].

[3]

Claude Piron: «Gerda malaperis!», ĉap. 16ª.

[4]

Tio estas la «parta esperantigo» laŭ la punkto 1.1.b de la «Rekomendo de la Akademio pri la uzo de propraj nomoj» (2013-10-10).

[5]

Fabeloj, «Nokta ĉapo de fraŭlo».

[6]

Post «La ombro» aperinta en la Dua libro.

[7]

Ĉi tiun noton Zamenhofo aperigis en la komenco de la libra eldono (1910). En la presaĵo mankas la apostrofo de la subskribo «Zamenhof», bone videbla sur la faksimilo de la manskriba originalo.

[8]

Angle “sabbath bells”; laŭ protestanta esprimmaniero, temas pri ĝeneraligita ŝabato, la sankta semajntago; do, sabato por la judoj, kaj dimanĉo por la kristanoj. Ĉi-okaze do, «dimanĉaj sonoriloj».

[9]

Mistraduko. La angla originalo “about a hundred years ago” (kaj ties traduko germana [K1847]) rilatigas la sekvan scenon (kaj la tutan postan rakonton) al la epoko je cent jaroj pli frua ol la tempo de la rakontanto — do, al la mezo de la 18ª jc. Do, legu: «Antaŭ cento da jaroj la ŝanĝo eble nenie estis pli granda ol…».

[10]

an old stone house with a honeysuckle porch [A1846] (malnova ŝtona domo kun perono volvekovrita de lonicero) ial iĝis einem alten steinernen Hause mit einer Jelängerjelieberlaube vor der Thür [K1847]. Ial J. Seybt tradukis porch per Laube; ĝi certe ne estas laŭbo (vidu ĝin fone sur la bildo pri Sekreta rendevuo); kaj Z ne rekonis loniceron en Jelängerjelieber.

[11]

En la moderna lingvo oni preferas uzi la pronomon tio por referenci la tutan situacion aŭ frazon.

[12]

En la angla originalo (“Well! But how did you get the music?” asked the Doctor. “Poultry-stealers, of course…”) la vortoj “the music” signifas «la muzikistoj».

[13]

ree alfortikigis, malfortikigis — ĉi-okaze pli konvenus diri refiksis, malfiksis.

[14]

«Do, la muzikistojn alsendis Alfred, ĉu?»

[15]

«Kaj la muziko plaĉis al ni tiom pli, ke la muzikistojn sendis Alfred.»

[16]

Germaneca misuzo de kun por traduki mit en la senco de perpri. Ĉi tie kaj poste la steleta referencilo sendas al pli detala komento en la «Antaŭparolo».

[17]

Laŭ la okcidenta tradicio ĉi tiu «Ne, ne!» esprimas konsenton. Kp la rusan tradukon: «„Да… да…“ — проговорила Мэрьон» (t.e. «„Jes… jes…“ eligis M.»).

[18]

Stranga misuzo de la verbo vigligi (ĉu Z celis «instigi»?). Angle kaj germane aperas la simpla peti (“I never asked him”; „Ich habe ihn nie darum gebeten“.)

[19]

Plumeraro de Zamenhofo. Legu: «Sed, kara Grace…». (En B1910 ĉi tiu loko estas miskorektita tiel, ke la frazo «Sed, kara Marion…» aperas kiel repliko de Grace — kontraŭe al la originalo kaj al la germana traduko.)

[20]

pli aĝa.

[21]

La stranga vorto esteco respondas al Wesen de la germana traduko (Aber das anspruchslose, liebende Wesen seiner älteren Tochter…). La anglan originalon (But, the home-adorning, self-denying qualities of Grace…) oni povus traduki pli simple: «Sed la mastrumemo kaj memoferemo de la pli aĝa filino…».

[22]

Perdita nuanco kalembura: «li akcidente stumblis (had stumbled, war gestoßen) kontraŭ tiu ordinara ŝtono de la saĝuloj…».

[23]

Ankaŭ ĉi tie la traduko tra la germana estas devia. La senco estas jena:

«Ŝi aĝis proksimume 30 jarojn, ŝia vizaĝo estis sufiĉe dikvanga kaj gaja, kvankam iel komike rigida. Tamen la eksterordinara mallerteco de ŝiaj irmaniero kaj movoj eklipsus ĉian ajn vizaĝon en la mondo.»

(She was about thirty years old, and had a sufficiently plump and cheerful face, though it was twisted up into an odd expression of tightness that made it comical. But, the extraordinary homeliness of her gait and manner, would have superseded any face in the world.)

[24]

… en la plej milda lumo.

[25]

Temas pri la presornamo (pattern, das Muster).

[26]

Angle a kind of dislocated tidiness, germane eine Art linkischer Gefälligkeit. — En la originalo sekvas ankoraŭ unu priskriba frazo (362 signojn longa), kiu mankas en la germana (kaj sekve ankaŭ en la zamenhofa) traduko.

[27]

… senintence misformis.

[28]

Laŭ la germana mistraduko: „den wundgestoßenen Ellbogen mit der Hand des andern Armes reibend und sie (?) sehr gelassen ansehend“ Z skribis: «…rigardante la ambaŭ brakojn»; en la originalo tamen aperas it, nemiskompreneble indikanta «tablon» (kaj tiel estas korektite en B1910).

[29]

Mistraduko: laŭ la angla originalo li leviĝis «antaŭ tagiĝo» (he was up and out by daybreak), kio iom misiĝis germane al «je tagiĝo» (schon mit Tagesanbruch aufgestanden). Kiel Z povis tiel konfuzi tagiĝon kaj sunleviĝon? — B.Moon

[30]

La poseda adjektivo «miaj» ĉi tie kaj en la sekva alineo paŭsas la germanan tradukon. Forigita en B1910.

[31]

Ĉi tie (kaj plurfoje poste) en la angla originalo aperas “Self and Craggs”, kio evidente aludas la oficialan nomon de la firmao “Snitchey & Craggs”. K1847 tiun nuancon perdis, kaj sekve Z plutradukis per la simpla «por mi kaj Craggs».

[32]

«vidi tion…». En la moderna Esperanto ni uzas ne «ĝi(n)», sed «tio(n)» por referenci tutan frazon aŭ situacion (ĉi-okaze «mi deziras»).

[33]

S-ro Snitchey apogis la paperujon kontraŭ kruro de la tablo (said Mr.Snitchey, standing a small professional blue bag against one leg of the table). Tial «la malbenita paperujo» baldaŭ trafos inter la piedojn de Clemency.

[34]

Paŭsaĵo de germana so lange sie lachen kann. En matura Esperanto devus esti «tiel longe kiel» — kio paralelas al angla as … as. — B.Moon

[35]

Rablezo, al kiu oni ofte atribuas tiun diron, probable neniam ĝin diris, kaj precipe ne sur sia mortolito.

[36]

Tia germaneca uzo de la verbo lerni (laŭ „so lernen Sie wohl anders darüber denken“) estas evitinda. Pli klara traduko: «Se vi iam havos proceson, tiam vi probable ŝanĝos vian opinion.» (Tio, cetere, pli proksimus la anglan originalon: “perhaps you’ll alter that opinion”).

[37]

T.e. ĉarnirojn.

[38]

Pli kompreneble: «ili devus grinci sur siaj ĉarniroj» – kaj en posta linio efektive staras «sur». — B.Moon

[39]

Temas pri la «regnoj» minerala, animala kaj vegetala, laŭ la naturscienca klasifiko de Karolo Lineo.

[40]

Angle winter pippin, germane ein Zitronenapfel — kultivovario de pomoj, malfrue maturiĝantaj kaj taŭgaj por vintra konservado.

[41]

Angle stalk, germane der Stiel — do, temas pri tigo (de la metafora pomo).

[42]

Por eviti konfuzon kun la fundamenta parko PIV uzas la vorton Parco: «☼ 1. Nomo de ĉiu el la tri diinoj, kiuj ŝpinas, bobenas kaj tranĉas la fadenon de la homa vivo».

[43]

La angla “like the three weird prophets on the heath”, t.e. «kiel la tri sorĉaj profet[in]oj de la erikejo» (probable, aludo al la sorĉistinoj el la Ŝekspira «Makbeto») germane iĝis „wie die grauen Propheten in der Einöde“.

[44]

bruna: t.e. «bone trarostita» (germane braun, originale well done).

[45]

Laŭ la angla dirmaniero, ĉi tiu «jes» esprimas malkonsenton. Kp la tradukon rusan: «Ах, нет, нет, доктор Джедлер!» (La germana traduko ĉi tie imitas la anglan: „O ja, Doctor Jeddler“; sed kp la noton [96].)

[46]

havis lokon = okazis.

[47]

Konfuza, nenecese malsimpla vortumo (angle: Besides — so long ago; germane: Und dann ist’s so lange her). La germanan frazon mi tradukus per «Kaj tio okazis antaŭ tiel longa tempo» — B.Moon

[48]

Tiel Z tradukis la germanan Landfriedensbruch, konforman al la epika enkonduko. Sed ĉe Dikenso s-ro Snitchey juriste banaligas la aferon, prezentante ĝin kiel aron da deliktoj: “overrun by soldiers — trespassers every man of ’em” (ĉiu aparte kulpa je senrajta penetro en terposedaĵon).

[49]

En la nuna lingvo oni tion esprimus u‑mode: «oni levu la ŝultrojn…». Traduko pli proksima al la originalo: «oni ridas pri sia proksimulo, kiam…» (you laugh at your fellow-creatures, you know, when you think of it!).

[50]

Kontraŭ la ĝenerala regulo sed laŭ la tradicio de la okcidentaj lingvoj la vorto Dio en Esperanto kutime ne estas artikolata. Tamen kelkfoje Z malatentis ĉi tiun escepton.

[51]

Netradukebla kalemburo: la familinomo Britain (nemalofta en Britujo) anglalingve signifas ankaŭ Britujo.

[52]

Grave fuŝis ĉi tie K1847: temas ne pri tio, kion oni efektive diras, sed pri tio, kion oni povus diri (as we might say). Do, Young England estas nur hipoteza diraĵo. — B.Moon

[53]

Ĉi tie la germana traduko preterlasas tro anglecan komparon: «Ĉar por la doktoro li estis proksimume tio, kio Miles estis por la monaĥo Bacon, kaj aŭskultante ĉiun tagon…» (For, serving as a sort of man Miles to the Doctor’s Friar Bacon, and listening day after day…).

[54]

La malklare vortumita metaforo fine de ĉi tiu frazo signifas: «…la malfeliĉa Britain iom post iom sinkis en tian abismon da konfuzaj kaj kontraŭdiraj ideoj, ke la Vero, onidire kuŝanta sur la fundo de sia puto, ŝajnis flosi sur la supraĵo kompare kun Britain, profundiĝinta en siajn perpleksaĵojn». — Kp la aforismon de Demokrito: «la vero troviĝas en abismo (en senfunda puto)».

[55]

Germaneca uzo de «kun» en la signifo de «pri». Eble pli trafa situacia traduko estus «Sed ne pri tio temas.»

[56]

Pli konvenus diri «formulon geedzigan». En la originalo temas pri la geedziĝa rito legebla en la eklezia ritlibro (the marriage service → das Trauformular [K1847] → das Verheiratungsformular [KGM]).

[57]

En la originalo temas pri raspilo (nutmeg-grater), kiu en la germana (kaj sekve, ankaŭ en la zamenhofa) traduko iĝis kribrilo (das Muskatsieb). Korektite ĉi-tekste kaj en B1910.

[58]

La aferoj pri posedaĵoj de personoj mense malsanaj apartenis al la juĝkompetento de la Kanceliero.

[59]

… je ŝia konto.

[60]

Iujn povas surprizi ŝajne sensubjekta verbo «montras». Fakte la frazo estas elipsa, la subkomprenata subjekto estas «tio ĉi» ĵus dirita de Snitchey, kiu simple daŭrigas sian komenton: «Tio ĉi estas bela, montras tiom da konado…».

[61]

Pli ĝuste: «ankaŭ la opinion de „Mi kaj Craggs“» (t.e. la opinion de la firmao, plie ol opinion de du privatuloj). Kp [31].

[62]

Zamenhofo tradukis laŭ la tro abstrakta (kaj tial malklara) germana traduko. La angla originalo: “Do, or you’ll be done brown” (Trompu mem, aŭ oni vin trompos).

[63]

Ĉi-okaze la germana traduko ĝustas, sed Zamenhofo ne komprenis, pri kiu samnomulo temas (angle his great namesake, germane sein großer Namensvetter): «…resume li rompadis al si la kapon kiel lia granda samnomaĵo [t.e. Britujo] per teorioj kaj sistemoj». Supozeble ĉar Britain kaj Britujo ne formas tiom evidentan kalemburan paron alilingve.

[64]

Mistraduko en la germana teksto kiu kaŭzis mistradukon en Esperanto. La senco de ĉi tiu retorikaĵo estas: «por Marion kaj por mi estos pli bone, ke viaj fideleco kaj persistemo restu ĉi tie, zorgante pri niaj feliĉo kaj bono. Eĉ se tio iel eblus, mi ne forprenus ilin kun mi, kvankam al mi ili multe utilus!» Pli detale vidu en la Antaŭparolo.

[65]

La lastan subfrazon Z fidele tradukis el K1847, sed ĉi tiu ne tute adekvate esprimas la originalon. Pli ĝuste: «kaj kiel neelteneble estis al ni nin adiaŭi…»

[66]

La senbezone konfuza negativa demando kaj la perpleksiga respondo estas ŝuldataj al la germana traduko (Nicht wahr, Liebe?). Kp la anglan: “Shall we, dear?”, kion eblas senprobleme esperantigi per «Ĉu, mia kara?» (aŭ «Ĉu vere, mia kara?»)

[67]

La angla correspondence en K1847 iĝis Briefwechsel (leterinterŝanĝo), tamen ĉi-okaze ĝi signifas interrilatoj.

[68]

T.e. korinklinoj kaj sindevigoj (angle affections and engagements).

[69]

Angle office, kio germane iĝis Expedition, kion Z tradukis per «ekspedejo» (ĉi tie kaj plurfoje poste).

[70]

Laŭ la originalo: «jen en la Kanceliera juĝejo ili bombardis ies terposedaĵon» (now made a heavy charge at an estate in Chancery), kio en la germana traduko iĝis jetzt mit aller Macht über ein unter Sequester stehendes Grundstück herfielen.

[71]

Oficiala bulteno publikiganta dekretojn, leĝojn, informojn pri bankrotoj ktp. Cetere, la plia aŭ malplia gloro en la originalo rilatas ne al la homoj, sed al la batalkampoj; la Dikensa “The Gazette” was an important and profitable feature in some of their fields, as in fields of greater renown — germane iĝis Für sie war ebenso wie für berühmtere Leute die Zeitung ein wichtiges und höchst interessantes Blatt.

[72]

Angle: “so that any angry farmer inclining towards hot water, might tumble into it at once”, kio germane iĝis „so daß der erzürnte Pächter, der nach einem Prozeß verlangte, mit der größten Leichtigkeit dazu gelangen konnte“. Z ne rimarkis la humuraĵon (proksimume: «tiel ke kolera farmanto, ema trafi embarason, facile povis trafi tien»).

[73]

per ĉiu buklo (Zamenhofa mistraduko de curl → Locke).

[74]

peruko (hararo tiusence estas evitinda arkaikaĵo).

[75]

t.e. «de maldekstre dekstren kaj de dekstre maldekstren».

[76]

La germana tradukisto (kaj sekve ankaŭ Z) ŝanĝis la nombron: «Pri viaj Snitchey’oj», [diradis s-ino Craggs], senĝene uzante la plurnombron, kvazaŭ pri maltaŭgaj okulvitroj aŭ alia aĵo ne posedanta ununombron» (“Your Snitcheys indeed,” the latter lady would observe … using that imaginative plural as if in disparagement of an objectionable pair of pantaloons, or other articles not possessed of a singular number). Tiu peco mankas en K1847, eble ĉar la tradukanto ne trovis germanan ekvivalenton de tia nurplurnombra vorto.

[77]

Fidela traduko de K1847, kiu tamen ne klare respondas al la angla I hope you may never find my words come true (kaj mi deziras, ke vi neniam spertu, kiel mi pravas).

[78]

they were all very good friends in general.

[79]

Nun ni diras «la fenestro … kiu rigardis malnovan kampon de batalo».

[80]

T.e. dum asiza sesio (angle at assize time); aŭ, pli proksime al la Zamenhofa traduko, «kiam la ĵurio kunsidis».

[81]

Esquire [K1847] → nobelo [B1891] → sinjora moŝto [B1910].

[82]

La de Zamenhofo celata signifo estas «Mi ne plu vidas ian helpon». Estas do misa traduko de la germana „Ich sehe keinen Weg weiter“, kiu siavice estas mistraduko de la angla “Really there’s no other resource” (t.e. «Efektive, alia rimedo ne ekzistas»). La germana-zamenhofa traduko konstatas maleston de solvo. La angla originalo asertas ties unikecon (kaj iom poste la advokatoj ĝin prezentos: la «sinlimigado»).

[83]

T.e. lombardita.

[84]

T.e. «Sekve, [mi estas] nur perdita filo, sen patro al kiu mi povus reveni…» (aludo al la evangelio laŭ Luko, ĉap. 15ª).

[85]

Pli ĝuste: …en ia ajn figura bildigo de jure difinita situacio (angle: in any figurative illustration of a legal position).

[86]

Z perdis nuancon: «vi faris multon por tio» (t.e. por sin ruinigi). (Angle: “You have done a good deal towards it”; germane: „Sie haben zwar alles dazu getan“).

[87]

Germaneca misuzo de «kun». La celata signifo: «Al la diablo la sinlimigadon!»

[88]

Pli ĝuste: «Sinjoro Craggs», diris Snitchey, «ĉu vi bonvolos regali min per preneto da tabako?».

[89]

kun granda gusto estas en tiu frazo sensenca paŭsaĵo de K1847. Adekvata traduko de la originalo estus «kun videble granda ĝuo kaj tute profundiĝinte en la afero». — B.Moon

[90]

Z miskomprenis: laŭ la originalo kaj K1847 Snitchey forskuis de la fingroj la tabakrestaĵojn. — B.Moon

[91]

Angle to starvehungern [K1847] → ne manĝi [B1891, B1910].

[92]

En 1891 Z ankoraŭ ne pensis pri diferenco inter «funto» kaj «pundo», kaj en lia traduko estas «kelkajn centojn da funtoj da sterlingoj». Korektite ĉi tie kaj poste.

[93]

T.e. malkaŝa, senĝena, libera (angle free, germane offen).

[94]

Ĉi tie kaj poste Z tradukis laŭ K1847: „mein verehrter Freund“, „meine verehrten Freunde“. En la angla estas ironie: “my iron–headed friend(s)”, t.e. «mia(j) tenaca(j) amiko(j)».

[95]

Zamenhofe: «Ja ne enamita?». Ankaŭ ĉi-sube tiu nekutima enamita estas korektita al «enamiĝinta».

[96]

Ĉi-okaze en la germana traduko aperas „Doch!“, kion Zamenhofo paŭsas per «Tamen!». En logike simila okazo, notita ĉe [45], ambaŭ tradukistoj uzas la anglecajn „ja“/«jes». La signifo pli klaras ĉe pozitiva demando:

«Ĉu do en unu el la filinoj de doktoro Jeddler?» — «Jes!».

[97]

Germane la respondo estas la sama „Doch!“, kiel en la ĵusa respondo. La Zamenhofa traduko estas tute misgvida. La celata signifo ĉi-okaze estas «Ja en la pli junan filinon».

[98]

T.e. kontuz(aĵ)oj, (bat)bluaĵoj, ekimozoj (angle bruises).

[99]

Z fidele tradukis el K1847, sed leganto de la esperanta aŭ de la germana teksto ne povas kompreni, kial MW tie ĉi parolas pri fruktoj. Problemo estas, ke Seybt ne komprenis la idiotismon has sown his wild oats en la unua parto de la frazo: «semi sian sovaĝan avenon» signifas «diboĉe vivi», kaj se en traduko ne estas verbo «semi» aŭ similaĵo, ne sencas poste paroli pri fruktoj (aŭ, laŭ la originalo, «rikolto» – crop). — B.Moon

Iom pli komprenebla traduko: «…ĉar 10 aŭ 12 jarojn li stultumis. Ĉiel ajn, MW vivis facilanime — jen la fruktoj [de tiu vivmaniero], ili estas en ĉi tiu kesto — kaj nun li prudentiĝis…»

[100]

Kiel la kesto plena je dokumentoj pri la ruiniĝo povas enhavi ankaŭ rimedojn por plibonigo? Seybt mislegis the means (rimedoj), kie fakte staras he means (li intencas). — B.Moon

[101]

Konfuziĝo de Z en fruaj jaroj estas komprenebla, sed el nuna vidpunkto tio estas fuŝe esprimita: afero necesas, persono devas; do oni nun korektus tion al ne necesas, ke vi miksu vin… — B.Moon

[102]

Seybt perdis Dikensan humuraĵon, kaj la germana vortordo misgvidis Zamenhofon. Angle: “who presents himself (or is presented by his horse) under romantic circumstances” (kiu prezentas sin — aŭ kiun prezentas lia ĉevalo — ĉe romanaj cirkonstancoj).

[103]

La Dikensa frazo estas malklara: “A dangerous sort of libertine,” thought the shrewd lawyer, “to seem to catch the spark he wants, from a young lady’s eyes.” Z tradukis la germanan interpreton, formale ne maleblan: „…ein gefährlicher Libertin, der das belebende Feuer, das ihm fehlt, aus eines Mädchens Augen zu gewinnen scheint.“ Aliaj tradukistoj (R1847, la franco André de Goy en 1850) simple fortranĉis ĉi tiun sensencaĵon por ne ĝeni la leganton: «„Li estas danĝera libervivulo!“ pensis la sagaca advokato.»

[104]

Ĉi tie MW ne povas diri, ke la advokatoj tenas sin for de la afero, ĉar ili ne deklaris sian starpunkton. Fakte Z sekvis mistradukon de Seybt. Temas ne pri «tiu ĉi afero» sed pri «tia ĉi afero» (aloof from all parties in such a matter). Kaj senkondiĉe (laŭ germana unbedingt) ne ekvivalentas al from all parties.B.Moon

[105]

Pli ĝuste: «Mi ne intencas peti konsenton de la doktoro, ĉar li ĝin ne donos» (germane «konsento», Einwilligung, estas ingenra, kaj tio konfuzis Zamenhofon). Traduko pli proksima al la Zamenhofa: «Mi ne demandos la doktoron, ĉu li konsentas, ĉar li ja ne konsentos».

[106]

Angle: “Nobody is injured so far” (Ĝis nun neniu estas ofendita), kio germane iĝis „Soweit wird niemand in seinem Rechte gekränkt.“

[107]

T.e. «laŭ via takso, kaj vi ne estas optimistoj». Angle: “on your showing, who are never sanguine”.

[108]

La angla “Who is injured yet?” (proksimume, «Kiu suferis maljuston?») en la germana traduko ial iĝis „Wem wird dabei zu viel getan?“

[109]

Tiel Z tradukis la germanan nach Recht und Billigkeit, kio estas kliŝa esprimo. Oni povus korekti: «laŭ juro kaj justo».

[110]

… kaj mi ne plu vin per tio embarasos.

[111]

Ĉi tie estas lakuno en la traduko de Z: «Hodiaŭ estas ĵaŭdo. Ĉu mi sukcesos, ĉu fiaskos, post monato mi forveturos.»

[112]

Oni nun diras «pri». — B.Moon

[113]

Ĉi tie la germana traduko (und es wäre schlimm, wenn dies nicht der Fall wäre) trudas al Snitchey emocian rilaton, kiu malestas en la angla teksto: he ought to, for he has bought what he does know, dear enough. Lia rilato estas ja ĝuste la mala: «Mi volus kredi, ke sinjoro Warden trompiĝis … sed li ja konas la homojn … tial [bedaŭrinde] ne estas espero ke li eraras».

[114]

T.e. «la maljuniĝinta, sed ankoraŭ fortika doktoro».

[115]

La Dikensa karesvorto “Puss” (kat[in][et]o) en la germana traduko iĝis „Mäuschen“ (museto). Tamen poste ĉiujn 5 aliajn “Puss”/„Mäuschen“ Z tradukis per «kateto». (En KGM ĉie aperas la traduko „Herzblatt“.)

[116]

Angle “to command it” (regi [la voĉon]), germane„ unterdrücken“ (subpremi [la emocion]).

[117]

Pli proksime al la angla originalo: «indulgu tiujn, kiuj deturnas sin de vi, kaj ne persekutu iliajn erarajn paŝojn tro riproĉe!»

[118]

Ĉi tie pli konvenus «ne legu plu» laŭ „lies nicht weiter“ [K1847], kvankam ankaŭ «ne legu pli» estas defendebla (angle “read no more” [A1846]).

[119]

T.e. Marion.

[120]

Kian bildon oni havas per tia frapo «sur la vangoj»? Tio ŝajnas esti vera puno! La germana singularo wie er ihr die Wange klopfte estas pli delikata, sed la originala as he patted her on the head esprimas tute alian geston, karesan tuŝon al la kapo. — B.Moon

[121]

Pli humure: Verdire, gratvundojn sur la kubutoj oni kutime ne klasas inter la speco da personaj ĉarmaĵoj nomata la belgrajnoj (Abrasions on the elbows are not generally understood, it is true, to range within that class of personal charms called beauty-spots). [Kalemburo: beauty-spot, laŭvorte «belo-makulo», signifas ankaŭ «belgrajno».]

[122]

Legu «kiam ili apudestas». Angle: “before them” (la germana „in ihrer Gegenwart“ egale bone povas signifi «en ŝia ĉeesto» aŭ «en ilia ĉeesto»).

[123]

…kion li pensu… (Angle: Doctor himself seemed alarmed, for the moment.)

[124]

Kaskadaj miskomprenoj: Z mislegis germane Tasche anstataŭ la Seybt-a Tasse (= taso), kaj Seybt ne atentis, ke en la angla estas ne cup sed saucer (= subtaso). Temas evidente pri angliaj superstiĉoj — kion aŭguras trovo de du kuleroj? — kaj laŭ iuj tradicioj kuleroj en la taso kaj en la subtaso aŭguras malsame! — B.Moon

[125]

Ĉi tie kaj poste la vortoformoj de la verbo ekscii anstataŭas tiujn de la zamenhofa sciiĝi.

[126]

Li havu …

[127]

Tio konfliktas kun la (nun) kutima signifo de trarigardis (kiel en «trarigardis libron»). Kial Z ne esprimis germanan durchschien per la rekta ekvivalento «trabrilis»? — B.Moon

[128]

Apenaŭ spureblas, al kio rilatas tiuj ĉi. Laŭ la angla originalo devus esti «ĉar tiaj pensoj…». La germana teksto [B1847] estas sintakse konfuza. — B.Moon

[129]

ankoraŭ estas fakte sensenca kaj respondas al nenio en la originalo. — B.Moon

[130]

Pli proksime al la angla originalo: «Ŝi estis prudenta malgranda virineto, mia Grace, kaj bona mastrumantino» (She was a staid little woman, was Grace, and a wise housekeeper). Seybt probable malvolis nomi knabinon «virino», tial li uzis la vortojn Hausfrau ([dom]mastrino) kaj Haushälterin (mastrumistino).

[131]

El nuna vidpunkto tre forte mankas «ĉu». Sed verdire la Seybt-a traduko (Ist das wirklich an dem?) aspektas strange apud la simpla originala vorto Indeed? (= «Ĉu vere?») — B.Moon

[132]

Angle a trust; germane: eine Pflicht (= «devo»).

[133]

Sintakse neklare – paŭsaĵo laŭ la germana (es sich nach dem Abendessen bequem machte), kion mi tradukas laŭ nuna stilo jene: «post la vespermanĝo komforte instaliĝis», dum ŝajnas al mi, ke la originala was regaling after supper (nun arkaikiĝinta uzo de tiu verbo) signifas simple «ripozis post la vespermanĝo». — B.Moon

[134]

… ja ili ĉiuj spegulis unu saman objekton laŭ sia maniero — kiel la homoj malsame perceptas unu saman fenomenon (according to their several manners of reflecting: which were as various, in respect of one fact, as those of so many kinds of men).

[135]

kio da nova estas? — Kurioza esprimo, laŭ nunaj normoj klare erara. Kial ne simple «kio nova»? — B.Moon

[136]

gajiga estas kurioza traduko de germana lustig (angla jolly). Mi skribus «ridema». — B.Moon

[137]

El nuna vidpunkto negoco estas problemo: la UVa ekvivalento estas «negoco=Geschäft» (angle business), sed temas pri komercaj aferoj kaj oni ne nomu la laboron de juristoj «negoco». Angle estas nova job, do «laboro», «tasko», aŭ eble «afero». — B.Moon

[138]

«Ke mi estu la edziniĝontino!»

[139]

tute sincere, tute naive. Angle: “in perfect good faith”; germane: „ganz unschuldig“.

[140]

kuntrafiĝo paŭsas la germanan Zusammentreffen, mistradukon el la angla (it was) accidental. Clemency volas diri: «mi ja ne intencis vin malkvietigi, tio okazis per si mem, ververe» — t.e. la konversacio spontanee, per si mem prenis ĉi tiun tiklan direkton.

[141]

Nun oni dirus «en komforta trankvileco». Tiel jam en la maturaj verkoj zamenhofaj: «konservi komfortan trankvilecon» (Fabeloj III, «Estas tute certe»).

[142]

Laŭ la originalo (I’m greatly beholden to you) pli taŭgus «Mi estas tre ligita al vi» aŭ «Mi multon ŝuldas al vi». — B.Moon

[143]

Ĉi tiu tuta alineo mankas en la Zamenhofa traduko.

[144]

Tio tradukas la germanan ekkrion „Wirklich!“, sed estas sensenca en la rakontfadeno. La fadenon rompas la krisigno anstataŭ demandosigno. Intencita senco: «Ĉu vere?» (angle: “Did you though?”). — B.Moon

[145]

En la originalo Benjameno, por stila efekto, mencias la raspilon (ĉi tie) kaj la fingringon (tuj poste) kun nedifinaj artikoloj. Seybt rutine uzas la difinan artikolon ĉe la unua, kaj la nedifinan ĉe la dua; la sama malkohero aperas do ĉe Z.

[146]

«Kom-bi-ne» (“Com-bined,” he added gravely, “with a thimble.”)

[147]

Tio respondas al K1847, sed Seybt mistradukis la originalon, laŭ kiu Benjameno konvertiĝis pere de ŝi, danke al ŝi — kio ne signifas, ke ŝi konvertis lin.

[148]

La frazo esprimas konsenton: «Efektive, ankaŭ mi supozas ke mi ne havas.»

[149]

Tio vere ne esprimas samon kiel K1847 (Ich mag keinen = mi nenian [penson] volas), kio siavice ne bone esprimas la originalon (I don’t pretend to none = mi nenian [penson] pretendas havi). — B.Moon

[150]

Samkiel ĉe [144], tio tradukas la germanan ekkrion „Wirklich!“, sed estas sensenca en la rakontfadeno. Clemency simple demandas «Ĉu?» (angle: “Will you?”).

[151]

La ekkria «Ho» paŭsas la germanan tekston, sed denove tio rompas la rakontfadenon. La diraĵo estas konfirma, do necesas «Ho jes» aŭ simple «Jes» (angle: Yes, all abed by this time). — B.Moon

[152]

Tiel laŭ germana „Ich will dir etwas sagen“, sed angla “I tell you what” idiotisme esprimas ion alian: proksimume «mi proponas» aŭ «mi havas ideon», aŭ eble «aŭskultu» enkonduke al posta diraĵo. — B.Moon

[153]

fajrostango.

[154]

T.e. svelta figuro.

[155]

Ĉi tiu «Jes» probable rilatas al la demando («Kaj mi povas al vi konfidi…»)

[156]

Pli bone: «Ankoraŭ minuton, kaj oni vin malkaŝos» (t.e. «[Se vi restos ĉi tie] ankoraŭ minuton, oni vin malkaŝos»).

[157]

Ankaŭ en la originalo ne tute klaras, kiu diras tion, sed laŭ la rakontfadeno devas esti Marion. — B.Moon

[158]

«aŭ mi iru sola?»

[159]

Pli ĝuste: «kaj ili serioze kaj longe parolis unu kun la alia».

[160]

La Seybt-a frazostrukturo kun oder … oder malbone esprimas la originalon now trembled, now turned deadly cold, now clasped and closed on hers, kion oni traduku «jen tremis, jen malvarmiĝis …, jen premis …» — B.Moon

[161]

Angle: “and smile: though sadly:” (kaj rideti — kvankam malgaje); germane: „und lächeln – wenn auch traurig“, kion lastan nun oni esprimus per «kaj rideti — eĉ se malgaje».

[162]

T.e. la brakon de Grace. (Z preterlasis epiteton: angle “the passive arm”, germane „den willenlosen Arm“; ruse: «la brakon de la dormanta fratino»).

[163]

Ĉi tie kaj aliloke la vortobazo «bonvenig-» (la angla welcome) respondas al zamenhofa «salut-».

[164]

arbo. — Noto de Zamenhofo.

(Z skribis ilikon, vorto kiu ne plu aperas en la PIV-oj; en B1910 jam aperas ilekso, oficialigita per 2OA, kaj akompanata de la noto: «Brita emblemo de Kristnasko.»)

[165]

Oni nun diras: «ol iam ajn». — B.Moon

[166]

… ĝiaj artefaritaj floroj imitis la amatajn florojn de Alfred (angle: “its mimic flowers were Alfred’s favorites”; la epiteto perdita de la germana tradukisto).

[167]

T.e. ŝin brakumis.

[168]

La anglan “in such another home” (en alia simila hejmo) la germana tradukisto anstataŭigis per sinekdoĥo: „an einem andern solchen Herd“ (kameno = hejmo).

[169]

T.e. Marion.

[170]

Z skribis «feliĉan domecon» paŭsante la germanan „ein glückliches Häuslichkeit“, kies pli trafa traduko estas «feliĉan hejmon», kio cetere pli proksimus la anglan “a happy home”; en B1910 la malklara «domeco» ŝanĝiĝis en «dometon». Ial la germana tradukisto evitis (ĉi tie kaj ĵuse, vd [168]) la evidentan tradukon per „Heim“ (ein glückliches Heim); eĉ pli surpriza estas ke Z ne uzis ĉi tie la pli klaran tradukon per «hejmo».

[171]

Kiam li venos, la glacio jam estos rompita. (Angle: He’ll not find us with the ice unbroken.)

[172]

Ĉi tia uzo de «ĝi» estas malkonvena en la moderna lingvo. La plej flua dirmaniero estus: «La mondo plenas je sensencaĵo»; por esprimi iom desupran, filozofie klasifikan nuancon de la angla nedifina artikolo (It’s a world of nonsense) oni povus traduki «Tiu ĉi mondo estas mondo plena je…».

[173]

«mi … preskaŭ pensas» estas evidente sensencaĵo, sed kion Z povis fari pri la Seybt-a sensencaĵo ich glaube … fast außer anderem Unsinn? La originalo (I’m not clear to-night, among other absurdities, but that I’m the father of two handsome girls) ŝajne signifas: «Inter aliaj absurdaĵoj ĉi-vespere estas al mi klare nur, ke mi estas patro de du belaj filinoj». — B.Moon

[174]

Tio paŭsas la Seybt-an sie nur eine Stunde des Tages reisen lassen, sed kiel li venis al tio ekde la originalo (bring ’em on a mile or two a day = «antaŭenigi ilin je unu-du mejloj tage»)? — B.Moon

[175]

Ĉu la homoj frostiĝu en la malvarma Decembra nokto?

[176]

T.e. la fianĉon (Alfredon).

[177]

Ĉe Seybt forfalis grava detalo: sur la turbano estis ne tuta birdo, nur unu ĝia plumo (The feather of a Bird of Paradise in Mrs. Snitchey’s turban, trembled as if the Bird of Paradise were alive again). — B.Moon

[178]

T.e. «Al mi ne volu tion kredigi!» (germane: Machen Sie mir das nicht weiß!). — Sed ne estas klare, ke Dickens tion celis: anglan “Don’t tell me!” mi tradukas jene: «Pri tio al mi ne parolu!» — B.Moon

[179]

Kaj germane (sie ist ganz wohl) kaj originale angle (she’s quite well) la frazo esprimas ion pri bonfarto pli ol pri sano. Estas apenaŭ kompreneble, kial Z ne skribis «Ŝi fartas tute bone» — verŝajne interalie pro tio, ke laŭ la teksto de Seybt li ne sukcesis kompreni la logikon de la interŝanĝo (la rakontfadenon). — B.Moon

[180]

Oni nun diras ne «returne» sed «ree[n]». Kaj en ĉi tia okazo ne «ingon» sed «ujon». — B.Moon

[181]

okulsignis (angle “it winked too, sometimes”; germane „manchmal winkte das Auge schlau“).

[182]

…kiel komprenema maljunulo al la gejunulaj flustroj… — La komparativo venas el la germana: „wenn er die Jünger in den Ecken flüstern sieht“; angle tamen estas “the youthful whisperers”. En la norma Esperanto absoluta komparativo ne ekzistas (PAG, §72, Rim.).

[183]

sendanĝeraj (angle “harmless”, germane „unschuldig“).

[184]

Kombine kun la ĵusa demando «Ĉu li foriris?», tio signifas unuavide, ke li silente foriris. Sed la rakonta realo estas alia: kaj angle (Hush!) kaj germane (Stll!) la repliko de Snitchey estas imperativa: «Silentu!». — B.Moon

[185]

Ahem! — interjekcio kopiita el K1847, responde al la angla Humph! Aliloke la interjekcio havas la kutiman por Esperanto formon hm!

[186]

Ŝlosila momento en la rakonto estas tie ĉi misprezentita. K1847 donas akcepteblan tradukon, sed Z mistradukis plurajn erojn en ĝi, kaj tiel montriĝas, ke li tute ne komprenis la situacion. La originalon mi tradukas jene: «Ŝi ne atentis lin, nek lian kolegon, sed rigardis malantaŭen al sia fratino en la fino de la salono, dum ŝi malrapide eniris la homamason kaj malaperis el iliaj okuloj.» — B.Moon

[187]

Kaj la germanan frazon, kaj la originalon (He didn’t recur to that subject, I suppose?) mi tradukas jene: «Mi supozas, ke li ne reparolis pri tio.» Ne plu paroli kaj ne reveni al la temo estas du malsamaj aferoj. — B.Moon

[188]

Plurproblema traduko. Pli proksime al la originalo: «En sia nuksoŝelo li devas malsupriĝi la riveron dum la malfluso kaj kun dorsovento li atingos la maron en ĉi tiu malluma nokto.»

[189]

Z meĥanike paŭsis angla-germanan idiomaĵon, kiu ĉi tie signifas «tuj», «tre baldaŭ» (ruse «с минуты на минуту», france «d’un moment à l’autre»). En Esperanto ĝi estas neakceptebla, kp «ĉiutage», «ĉiumonate», «ĉiun vesperon» ktp.

[190]

5-foje en ĉi tiu dialogo K1847 uzas la vorton Geschäft (kiun Z tradukas per negoco) por tio, kion ĝi antaŭe misnomadis Expedition, kaj kio laŭ la originalo estas oficejo.

[191]

Ĉi tiu «ne» esprimas konsenton.

[192]

Ĉi tiu «ne» esprimas malkonsenton. En B1910 estas ŝanĝite laŭ la angla maniero: «Jes, jes, vi tio estas, mia kara». (Germane estas nek «jes», nek «ne», do ĉi tiu orienta «ne» estas spontanee zamenhofa: „O, ich bitte dich, liebe Frau“, tröstete ihr Gatte.) Kp la tradukon rusan: «Нет, нет, вы мне друг, душенька, — заспорил мистер Сничи» («Ne, ne, vi estas por mi amiko, karulinjo» — obĵetis s-ro Snitchey).

[193]

Kaj la angla originalo, kaj la tradukoj havas ĉi tie «Ne, ne» — samsignifan, sed diversmaniere funkciantan. Por anglaligvano la edzino ripetas sian antaŭan plendon; por ruslingvano tiu respondo estas nego de la ĵusa obĵeto de la edzo.

[194]

Ĉi tie la kiel-subpropozicioj estas ruseca maniero responda al la akuzativo kun infinitivo de la angla originalo kaj de K1847. Ankaŭ en la moderna Esperanto akuzativo kun infinitivo estas norma por la perceptoverboj. Tial traduko nunlingva kaj pli proksima al la originalo estus: «…ke li vidis „siajn Snitchey-ojn“ eniri, sed ne rimarkis la kaŝemon, ruzon kaj perfidon en „tiu homo“?» (Pri la plurnombra «Snitchey-oj» vd [75].)

[195]

Kaj en la originalo, kaj en K1847 anstataŭ «rabisto» aperas malpli feroca «domŝtelisto» (burglar, Hauseinbrecher); kaj la maltrafeco de la komparo konsistas en tio, ke la ŝtelisto eniras tra la pordo. Ial tio ŝajnas absurda al la angloj, sed internacie tiu absurdeco ne evidentas. Tial Z, samkiel sendepende je li tradukistoj franca kaj rusa [R1959], anstataŭigis tion per pli klara malakordo inter brua, malkvieta enrompiĝo de rabisto — kaj la milda, kvieta enveno de s-ro Snitchey.

[196]

En la angla originalo “Doe and Roe”, ĵokeraj (anstataŭaj) nomoj por indiki procesantojn. Tiuj nomoj estis uzataj en la Brituja juro ĝis la mezo de la 19ª jc (kaj plu uzatas en Usono). La germana tradukisto anstataŭigis ilin per la latinaj nomoj, simile uzataj en la germanuja (aŭ almenaŭ en la aŭstria) juro. (Cajus [kájus] = Kajo; Semprónius = Sempronio.)

[197]

Nia bonveniga saluto lumu al li…

[198]

…kiam li ĉirkaŭveturis la angulon…

[199]

Tiel laŭ K1847. La frazo estas konfuza, ĉar Dikenso trouzas pronomojn, kaj Seybt ŝanĝis modalon. Laŭ la logiko de la rakonto temas pri deziro de la diktoro: «Li (Alfredo?) ne faru al ili surprizon». Pli klare kaj proksime al la originalo: La doktoro ne volis, ke tio estu surprizo por la domanoj.

[200]

«Malfacilas imagi, kiel ekkrio povas esti „duone“ interrompita» (B. Moon). Pli proksime al la fontoj: «duone subpremita», «per retenata voĉo».

[201]

Nek germane (Eine Schaar Menschen kam aus dem Hause gestürmt) nek angle (A crowd of figures came about them from the house) estas ajna ideo pri bruo, kaj bruo estas ankaŭ situacie maltaŭga – mi imagas, ke la homoj estis ŝokite silentaj. — B.Moon

Traduko pli proksima al la angla originalo: Ĉirkaŭ ili amasiĝis homoj venintaj el la domo.

[202]

… kiu diru al mi, kio okazis?

[203]

La forstrekitaj vortoj estas elpensaĵo de Seybt – en la originalo troviĝas nur la rekta parolaĵo. — B.Moon

[204]

Kompense al la ĵusa noto [201]: ĉi tie Seybt preterlasis la anglan noise (bruo), pri kiu do Z ne povis scii.

[205]

aliaj alportis ĉevalojn aŭ torĉojn — Tiel laŭ germana: Andere holten Pferde oder Fackeln. Konsterne, ke ankaŭ ĉe Z regis tia konfuzo pri la koncepto holen: torĉon oni povas alporti, sed ne ĉevalon – tiun oni venigas. Kaj se oni rigardas la originalon (and some took horse, and some got lights,) montriĝas plia miskompreno: oni ne venigis ĉevalojn sed mem surĉevaliĝis. — B.Moon

[206]

… ke Grace estu enportita …

[207]

Germana Freudenfeuer malĝuste esprimas la originalon. Angla beacon estas «signalfajro», kaj nur kun tio la respondo en la dua parto de la frazo havas sencon. La originalon mi tradukas jene: «kvazaŭ estus ekbruligita signalfajro, kiu ricevis respondon de mil aliaj stacioj». — B.Moon

[208]

Ĉi tie kaj kelkloke poste la anglan inn (hotelo, gastejo) Seybt tradukas ĝin per Schenke (drinkejo, taverno) kio ĉe Z iĝas drinkejo. Por malkonfuzi la uzojn de drinkejo (kiu poste aperos ankaŭ responde al la angla bar), ĉiuj inn-aperoj de drinkejo estas korektitaj al gastejo.

[209]

Ĉi tie Z preterlasis subpropozicion: …kiel decas por gastejo…

[210]

kovriloj de la fenestroj — ŝutroj.

[211]

Speco de biero. — Noto de Zamenhofo.

[212]

Ĉi tiu dubinda germanismo sence devias disde la angla originalo. Pli ĝuste: …kiuj bele kontrastis la blankan fasadon.

[213]

Angle: “a proper figure of a landlord” (t.e. «la mastro mem», «la mastro proprapersone»); germane: „ein Musterbild von einem Wirt“.

[214]

La nuna oficiala nomo de tiu floro estas dalio (laŭ 2OA).

[215]

La germana vorto der Lack ĉi tie signifas ne «lako», sed «ĥejranto» (Cheiranthus cheiri), angle “wallflower”. Probable Z volis nomi la floron en Esperanto same homonime, kiel en la germana. — Cetere, la angla originalo mencias ĉi tie 3 florspecojn (eglanterioj, rozoj, ĥejrantoj), el kiuj K1847 lasis du, el kiuj Z lasis nur unu.

[216]

Germane „Zum Muskatsieb“, kion Z paŭsis per «Al la kribrilo de muskato». La prepozicio malestas en la originalo (The Nutmeg-Grater), kaj ĝi estas forigita el B1910; se tamen oni volus uzi propozicion, tiam konvenus ne «Al», sed «Ĉe» (zu Tische sitzen = sidi ĉe tablo) aŭ «Sub» (ĉe, sub la muskatraspila elpendaĵo).

[217]

Pli proksime al la angla originalo: Kaj sub ĉi tiuj dommastrumaj vortoj, sur la sama flambrila elpendaĵo, alte en la arba foliaro kaj same orlitere estis skribite: Tenata de Benjamin Britain.

[218]

La angla a very comfortable host indeed (vere tre prospera mastro) estas diverse tradukata. Laŭ Seybt: ein ganz ansehnlicher und schmucker Wirth (tute impona kaj belaspekta mastro).

[219]

Maltaŭga paŭsaĵo de la germana einkehren. Legu: «…domo, kie mi volonte engastiĝusz».

[220]

… sur sia benko, sidloko (germane auf ihrem Sitze).

[221]

Clemency unue kontrolas la kvanton, kaj por tio konvenas la numeraloj kardinalaj. Kiam ŝi malkovras mankon de unu pakaĵo, ŝi demandas pri ĝi per ties numero — do, devus esti numeralo orda: «ok, naŭ, dek, — kie estas la dek unua? Ho! mia korbo estas la dek unua!» Tamen Zamenhofo paŭsas la tekstojn anglan kaj germanan, kiuj ĉi tiun nuancon perdis. Ĉu eble tio estas trajto de la iom malklera parolmaniero de Clemency? (Kp la sekvan frazon: “How’s the children, Ben?”). Tamen ĝenerale la tradukisto germana (kaj sekve ankaŭ Zamenhofo) neŭtraligas la malregulaĵojn en la parolo de roluloj.

[222]

Ĉi tiu drinkejo respondas al la angla bar (ĉi-verke temas pri ĉambro kun verŝotablo, oni povus traduki bufedejo). En K1847, Schenkzimmer.

[223]

Oni stumblas ĉe la infano, ĉar antaŭ kelkaj linioj temis pri pli ol unu infano. En la originalo estis klare, ĉar la infano estas menciita nome: for little Clem. — B.Moon

[224]

Temas pri poneo.

[225]

La epiteto «memvola» estas ŝuldata al la germana traduko: „Verkauf durch freiwillige Subhastation“ (angle “To be sold by Auction”). Forigita en B1910.

[226]

Laŭvorta paŭsaĵo de la germana, kiu tamen iom misprezentas la originalon (intending to continue to reside abroad = kiu intencas plu loĝi eksterlande). — B.Moon

[227]

Ne klaras, kie estas «tie» (responda al la germana drüben). Klara estas la originalo (at the old house = en la malnova domo).

[228]

Oni nun diras «suspiris». — B.Moon

[229]

Miskompreno. Angle: he applied himself to putting up the bill just inside the bar window (probabla signifo: li sin okupis pri fiksado de la folio sur flankon de la embrazuro de la bufedeja fenestro); germane: (er) klebte den Zettel hinter das Buffetfenster.

[230]

T.e. prizorgi (angle: to look after, germane: um nach den Kindern zu sehen).

[231]

La angla and to conceive a flippant liking of people for their outward oddities and eccentricities perdis sian sencon en K1847. Proksimuma traduko: …kaj supraĵe ŝati homojn [nur] pro iliaj eksteraj strangaĵoj kaj apartaĵoj, dum ilia interna valoro, se ni pli profunde enrigardus, nin ruĝigus pro komparo.

[232]

T.e. konfirm*o.

[233]

La forstrekitaj vortoj estas aldono de Seybt (Schenkschrank responde al la simpla cupboard).

[234]

Misgvida «Ĝi». Legu: «La ĉambro estis bela malgranda bufedejo…». La anglan It was a very neat little bar Seybt miskomprenis kiel priskribon de la «malgranda tablo» ĵus menciita, do kiel meblon (Buffet).

[235]

duono post la kvina = duono antaŭ la sesa horo.

[236]

Kaj germane kaj angle estas klare, ke li trinkas el sia subtaso, sed ĉiuokaze – ĉu pri pladeto ĉu pri subtaso – estas el nuna vidpunkto sensence diri «sorbante ĝin». Laŭ la originalo (disposing of its contents) li trinkis la enhavon. — B.Moon

[237]

Ĉi tiu «jes» esprimas malkonsenton.

[238]

Ĉi vi bonvolos …

[239]

hazarde.

[240]

kun aparta emfazo.

[241]

Pli proksime al la angla originalo: …kaj tamen ne povis proksimiĝi al ŝia intenco.

[242]

T.e. Grace sendis respondajn leterojn al Marion.

[243]

T.e. «ŝvebas».

[244]

Zamenhofo enkondukis negon en la frazon (estas mortinta → ne vivas), kaj ĉi tiu «jes» iĝis orientmaniera. (Germane: „Er widerschprach ihr nicht, ja, sie war tot!“) Kp la noton [270].

[245]

Ĉi tie Seybt perdis gravan pecon: …kiel oni min persvadadis kaj petegis fari neeblan…

[246]

«… en la nomo de „Mi kaj Craggs“…» Kp [31].

[247]

Devio en la zamenhofa traduko. La parentezo de Snitchey estas pli vastsignifa: (mi notis, kion vi tiam diris).

[248]

«Mi plu diras: „Mi kaj Craggs“…» Kp [31].

[249]

T.e. ŝuŝado.

[250]

Ĉi tie Z transsaltis parentezon: …kiun de tempo al tempo interrompis terura klako, kvazaŭ ĝi ricevus mortan kapvundon en momento de vertiĝo.

[251]

Temas pri la doma enirejo (the porch), «volvekovrita de lonicero», kiel komentite en [10].

[252]

T.e. pejzaĝ*o (germane „die Landschaft“, angle “the landscape”).

[253]

Mistraduko venanta el la germana („Nicht hier. Nicht da.“, kion moderna redaktoro «precizigis» al „Nicht hier. Nicht dort.“). Ĝusta traduko estus ripeto: «Ne ĉi tie. Ne ĉi tie.» aŭ «Ne tie. Ne tie.» (tiel en B1910, laŭ la angla “Not there. Not there.”).

[254]

Pli proksime al la angla originalo: en siaj deĵoradoj ĉe lito de malsanulo.

[255]

Seybt forlasis kelkajn gravajn vortojn el la originalo, kaj pro tio Z miskomprenis la situacion. La originalon mi tradukas jene: «Ne. Aŭskultu min tiel! – kaj tion dirante li delikate remetis ŝian levitan kapon sur sian ŝultron.» T.e. ĉe la unua «aŭskultu!» ŝi nature levis la kapon (por rigardi al li en la vizaĝon), kaj tion li kontraŭis. — B.Moon

[256]

T.e. la ombrita (kovrita de la lonicero) enirejo de la domo. Angle staras la sama “the porch” (kiun Z antaŭe tradukis per «laŭbo»); K1847 escepte havas ĉi tie „der Pforte“.

[257]

La enkrampa peco perdiĝis en K1847.

[258]

Tiel laŭ la germana, sed la Seybt-a teksto estas sensenca kompare kun la originalo, kiun mi tradukas jene: «antaŭ ol mi komprenis, ke mi havas koron doneblan al li». — B.Moon

[259]

rifuziĝoj en la nuna lingvo estas apenaŭ komprenebla. Tiel Z tradukis la germanan Entsagung, kion oni nun esprimas per «abnegacio» aŭ «rezigno». Sed en la originalo (Thinking more and more upon the great endurance cheerfully sustained) apenaŭ troveblas io tia: endurance = «eltenemo». — B.Moon

[260]

T.e. akcident²e.

[261]

Grace.

[262]

Angle kaj germane la kombinoj kia «onklino Martha» escepte malhavas artikolon. Z plejparte sekvas la pli regulan sistemon latinidan (la onklino Martha), sed ĉi tie (kaj ankoraŭ unu fojon poste) ĝermanece preterlasas la artikolon.

[263]

T.e. «Bone, mi ne daŭrigos».

[264]

T.e. «ĝis kio ne povas longe daŭri». Aŭ pli konversacie, kiel en la rusa traduko: «tion ne longe restas atendi». — Angle: “until then (it will not be very long, I dare say)”; germane „wenn sie heiratet (was doch nicht lange dauern kann)“.

[265]

«Tiu ĉi mondo estas mondo plena je [amantaj] koroj…» (kp [172]). — Ĉe Dikenso «koroj» aperas sen epiteto (It's a world full of hearts), kio logike eblas por la signifo «mondo plena je pasioj»; la tradukoj rusa kaj franca tamen supozas alian penson: «plena je bonaj koroj» (france), «plena je amantaj koroj» (ruse).

[266]

… kiun ni ne moku …

[267]

Kp Genezo 1:26: «Ni kreu homon laŭ Nia bildo, similan al Ni».

[268]

Tiel laŭ la germana (eine tiefgewurzelte Neigung), sed Neigung ĉi-okaze ne estas simpla «inklino»: laŭ la originalo (some love, deep–anchored, is the portion of all human creatures) temas pri «ia amo». — B.Moon

Ebla traduko: …la vivo, en kiu ĉiu homo estas dotita je sia, profunde radikanta, amo.

[269]

El nuna vidpunkto apenaŭ komprenebla uzo de «malhelpi». Ĝentilan (sed nun arkaikan) kliŝon de la originalo (have I liberty to come in?) Seybt tradukis per simila tiutempe ĉiutaga kliŝo „Darf ich stören?“ Z evidente ne disponis pri jam establita ŝablonaĵo, sed estas strange, ke li ne uzis «ĝen/». — B.Moon

[270]

Z enkondukis negon en la frazon (estas mortinta → ne vivas), kaj ties «jes» iĝis orientmaniera. (Germane: „Ja, meine Liebe, er ist gestorben“.)

[271]

Legu: «Nur pri tio ĉi mi vin petas.» (Duobla rektobjekta akuzativo estas misgramatika en Esperanto.)

[272]

Tiel laŭ K1947. Angle estas pli klare: «Ne flatu vin.»

[273]

«…tiel okazis, ke ni ambaŭ…» (it happens that we both…).

[274]

La angla an old friend germane iĝis eine alte Bekanntschaft (t.e. «konataro» ĝenerale, sed ankaŭ eventuale — kiel ĉi-okaze — «konato»). Supozeble la germana etiketo ne permesis al eksterulo nomi eksservantinon «amikino» de ŝia eksmastrino. Simile en R1947 aperas «vian malnovan konatinon»; franca traduko tamen ne hezitas pri «malnovan amikinon».

[275]

Pli ĝuste, «akompanate de sia edzo». — Angle: “escorted by her husband”; germane „am Arm ihres Gatten“.

[276]

Pli ĝuste: «malgaja», «afliktita» (angle: doleful, germane: kläglich).

[277]

Malfacile tradukebla nuanco: “Now, Mistress” estas alparolo al malsuperulino — do, ĉi-okaze al Clemency.

[278]

Oni nun diras: «ankoraŭ pli okulfrapa». — B.Moon

[279]

Oni nun diras: «proprietulo». — B.Moon

[280]

Angle tavern.

[281]

Tiuepoke la voĉdonrajton havis nur domposedantoj aŭ loĝejluantoj kiuj pagis ne malpli ol 10 pundojn da jara lupago.

[282]

En la angla originalo la vorto Time aperas majuskle kaj senartikole, kiel nomo de tempo personigita. La germana traduko tiun nuancon esprimi ne sukcesis, tial ankaŭ en la gazeta (1891) publikaĵo de la esperanta plutraduko ĝi mankas. La majusklo tamen aperas en la libra eldono (1910).

[283]

senĝene (angle: easily, germane: nachlässig).

[284]

Pro la ĵus indikita personigo, la angla originalo ĉi tie havas la ulan posedpronomon his (do, «al liaj rakontoj»). Tamen tio ne estas divenebla el la germana traduko.

Загрузка...