6. Ies malfido, fido mia

Homo emas rezisti al la propra bono

Provante klarigi, kial la kunmet- kaj deriv-sistemo miskompreniĝis, mi menciis la francan obsedon pri la «ĝusta termino». Sed ni gardu nin kontraŭ la emo trosimpligi. Alia faktoro verŝajne intervenis.

Mi antaŭe montris, ke okazis mutacio, ke mutacio estas rompo, kaj ke rompo timigas. Socioj bezonas tempon por asimili radikalajn ŝanĝojn. Sekve, dum unu parto kuras antaŭen, entuziasma pri la nov-aperaĵo, alia provas ĉiuforte bremsi la progreson, por havi la tempon kutimiĝi al ĝi. Se vi havas dubon pri la natureco de tiuj reagoj, iom studu la historion de la komunistaj partioj, aŭ la reagojn al la Dua Vatikana Koncilio de la katolika eklezio, aŭ ankaŭ la reziston, kiun siatempe elvokis ĉiu nova eltrovaĵo, kiel fotografio, fervojoj aŭ la decido havigi al kamparoj elektran energion. Eĉ la metra sistemo, tiom pli facil-uza ol la tradiciaj mezurunuoj, ankoraŭ nun ne estas tutmonde akceptita.

Unu el la plej bonaj ekzemploj de tiu homa inklino rezisti kontraŭ la propra bono havigas al ni la hindaj ciferoj, kiujn en Eŭropo oni nomas arabaj, ĉar la araboj ilin konigis. Necesis pluraj jarcentoj por ke, en tiu mondoparto, ili anstataŭu la romiajn. Tamen, ili prezentis per si grandegan progreson, dank’ al la nulo kaj al la konsekvenca rilato inter la pozicio de ĉiu cifero kaj la dekuma tranĉo, al kiu ĝi apartenas. Tiaj trajtoj ege faciligas ĉiujn kalkulojn. Provu obligi CMXLVII (947) per MCDXXXI (1431)! Nur matematikistoj tion sukcesis fari. La enkonduko de la novaj ciferoj ebligis al metiistoj, infanoj, plej simplaj komercistoj kalkuli tute glate. Estis do demokratia progreso. Sed ĝi venkis nur post longa kaj akra rezisto. Eĉ unu ŝtato (Venecio, se mi ne eraras) malpermesis dum pluraj jardekoj la uzadon de la novaj ciferoj.

La rilato inter la hindaj/arabaj ciferoj kaj la romiaj estas komparebla al la rilato inter la er-kombina sistemo de esperanto kaj la enkonduko de neologismoj. Ambaŭkaze, plene konsekvenca sistemo, utiliganta minimumon da bazaj elementoj, kaj funkciiganta ĉefe inteligenton, kontrastas al sistemo malpli orda, kiu postulas pli grandan elspezon de nerva energio, kaj pli apogiĝas sur memoro aŭ sur konsulto de dokumentoj.

Ekzistas ĉe kelkaj aŭtoroj tendenco transpreni novajn radikojn por ideoj, kiuj havas bone enradikiĝintan vortigon en la lingvo. Ekzemple la iltis-a Literatura Manifesto uzas poka por esprimi la koncepton ‘malmulta’. Aliaj, eĉ malpli kompreneble, enkondukis dificila, ‘malfacila’, centenario, ‘centjariĝo’ kaj inamikainimika, ‘malamika’. Tiu inklino povas esti rigardata kiel manifestiĝo de la fortoj provantaj rezisti al la nova sistemo; ĝi estas, interne de esperanto, reprezentanto de la malnova maniero komuniki. Fakte, simile agis la «kuzoj», kiuj aperis post esperanto: Ido, Novial, Occidental, Interlingua, ktp; oni do povas rigardi ĝin ankaŭ enŝoviĝo de tia kuza lingvo en la spirite kaj strukture multe malpli latinecan esperanton.

Ĉar temas pri longdaŭraj socihistoriaj fortoj, estas normale, ke eĉ Zamenhof havis en si ambaŭ tendencojn. Ankaŭ li (probable nekonscie) rezistis al la radikala ŝanĝo. Li estis ne la mutaciulo, sed la portanto kaj eksteriganto de la sukcesonta mutacia ĝermo. Certe li havis dubojn pri ĝi. Li havis neniun rimedon scii, kiu, inter liaj disaj inklinoj, efektive pravas. Li ne povis flegi la ĝermon senkompromise. Eble indas precizigi lian rolon en la okazinta mutacio.

Longperiodaj socihistoriaj faktoroj

La homaro bezonas siajn heroojn, siajn geniulojn. Por kontentigi tiun bezonon, ĝi atribuas eltrovaĵon al unu difinita homo, kvazaŭ la aferoj disvolviĝus jene: antaŭe estis nenio, la grandulo venis, kaj poste la mondo dank’ al li estis ŝanĝita. La vero estas malpli simpla. Malkovroj okazas pli malpli samtempe diversloke, ĉar ili grandparte estas socihistoria fenomeno. Ili aperas, kiam la kondiĉoj estas por ili maturaj. Per tiu diro, mi tute ne volas malpliigi la rolon de la koncernaj individuoj: ilia personeco, ilia laboro, ilia persistemo estas tre seriozaj faktoroj en la nov-aperaĵo, kiun ili ofte stampas per propraj karakterizoj. Sed oni miskomprenas la realon, se oni rigardas ilin tro izolitaj disde la socihistoriaj fortoj, kiuj portas ilin.

Pri la lingvo internacia tiu rimarko plene validas. Ĝi aperis, kiam historio tion postulis, kiam la sociaj kondiĉoj estis pretaj por ĝi. Se ne estus Zamenhof, certe estus iu alia, eble kun prokrasto de unu aŭ du jarcentoj, eble pli malpli samjare, kiu prezentus verkon kun similaj strukturaj trajtoj, kvankam ilia konkreta formo estus malsama.

Zamenhof ne iniciatis sur fono de neniaĵo. Li respondis al sopiro. Ekzistis en parto de la tiutempa homaro intensa deziro komuniki per facila, demokratia rimedo. Eble la deziro ne estis konscia. Sed esperanto neniam sukcesus, kiel ĝi sukcesis, se ĝi ne estus respondo al atendo.

Tiun sopiron naskis serio da ŝanĝoj, kies gravecon ni, fine de la dudeka jarcento, inklinas forgesi. La mondo pli ŝanĝiĝis inter 1830 kaj 1870 ol iam ajn antaŭe. Publika instruado lernigis al ĉiuj legi, kaj gazetoj aperis, kiuj igis la mondon mense atingebla por homoj socie tenataj dum jarcentoj ekster ĉia rilato kun ĝia vasta kaj diversa mirindeco. Fervojoj rapide kovris la teron, kaj pensigis pri vojaĝoj kaj kontaktoj. Konsciiĝo aperis ĉe laboristoj pri sia digneco, kaj tio kreis ĉe multaj strebon al kulturo. Soifo ekkoni kaj kontakti disvastiĝis.

Tiu parto de la homaro, en kiu tiuj aspiroj vivis, estis la latenta patrino, kiu deziris naski, kaj sopiris al la viro, kiu fekundos ĝin. Ĝi estis la grundo, sen kiu la semo ne povus evolui al io vivanta. Zamenhof ĵetis la semon, kaj tiu grundo ĝin akceptis, protektis, nutris, transformis, ĝis esperanto firmiĝis kiel stabila, ekzistanta lingvo ne plu dependa de individuoj: la reala lingvo.

Eĉ nun, se mortus ĉiuj esperantistoj, la lingvo pro tio ne malaperus. Ĝi troviĝas en tro multaj bibliotekoj, estas tro da homoj, kiuj interesiĝas pri lingvoj kaj lingvoscienco, la bezono de internacia komunikilo estas tro granda, por ke ĝia ne-pluvivo daŭru longe. Iu studento, iu histori-esploranto, iu ĵurnalisto retrovus tiun mirindaĵon, kaj relanĉus ĝin. Pro sia interna taŭgeco ĝi prosperus: ĝi estas ja bona lingvo.

Esperanto estas tiel revolucia, se oni rajtas uzi similan vorton pri io plej neperforta, ke ĝi nepre devis veki fortajn kontraŭstarojn. La eksteraj estas konataj, kaj mi ilin ne priparolos ĉi tie, sed pri la internaj oni ne sufiĉe konscias. Ili estas ĉio, kio, en Zamenhof mem kaj en liaj posteuloj, nekonsciate celis forpreni el la lingvo ĝiajn revoluciajn trajtojn rilate al la demokratieco de intergenta komunikado.

Rekte rilati interkulture estas timige, ĉar tiel perdiĝas la lingva barilo, kiu agas bufre kaj moderigas la ŝokojn. Same, rilati sen superuloj kaj malsuperuloj estas io neniam spertita, kaj do terura por la parto de la psiko, kiun ĉio nekonata facile angorigas. Krome, al kelkaj homoj mankas la fleksebleco necesa por adapti sin al sistemo diferenca de tiuj, kiujn ili lernis uzi, tiel ke ili povas miskompreni la tutan novan aranĝon. Tio, miaopinie, okazis al Waringhien.

Malfido al la lingvo

En la antaŭparolo al sia unua eldono de Parnasa Gvidlibro (represita en la dua eldono, Varsovio: Pola Esperanto-Asocio kaj Heroldo de Esperanto, 1968, p. 6) li ja diras jenon:

(…) la tro ofta uzado de vortoj formitaj per la kontraŭecaj prefiksoj mal, nesen (…) malutilas en poezio, ne ĉar ili ne estas sufiĉe elvokantaj, sed ĉar ili estas elvokantaj kontraŭsence. Efektive, se oni rememoras la klasifikon de la vortoj laŭ ilia elvokiveco, oni vidas, ke tiu estas des pli malforta, ju pli abstraktaj ili estas – kaj inter la plej abstraktaj troviĝas la gramatikaj iloj; kiel tia, la negacio estas absolute sena je poezia valoro. Por ke leganto sentu la malon de unu donita impreso, ne sufiĉas kunmeti negacion kun la vortoj, kiuj ĝin esprimas; ĉar oni tiele ne forigas la evitendan bildon, oni elvokas ĝin, dum oni kredas ĝin forpeli. Tradukante poemon de Longfellow, kiu priskribas grizan vintran tagon, Grabowski skribis:

La tago malvarma, malgaja, sensuna…

verso taŭga por doni la impreson de sunplena somertago, ĉar tian bildon la tri malsen neas ja intelekte, sed ne malaperigas el la sens-imago (…)

Miaopinie, nur persono ne sentanta esperanton, kia ĝin sentas la plimulto el la ordinaraj uzantoj, povas tion skribi.

Aŭ ĉu mi estas maljusta? Ĉu ni ĉi tie trafas unu aspekton, fojfoje tragikan, de la homa estado, nome, ke homoj povas tiagrade malsami en sia maniero percepti la mondon, ke tio, kio evidentas al unu, estas nevidebla al la alia? Pro konsidero al tiu eblo mi komence de ĉi tiu libreto diris, ke eble esperanto vivos sub du formoj, kiel la angla vivas sub usona kaj brita …

Estas klare, ĉiaokaze, ke mi sentas la aferon tute malsame ol Waringhien. Se sinceri, mi diros, ke mia unua reago, kiam mi legis la ĉi-supre cititajn liniojn, estis pensi: aŭ tiu aŭtoro ne havas normalan lingvosenton, aŭ li ne estas honesta kaj friponas kun la propra reago, por povi pruvi sian tezon. Nur poste mi atingis pli tolereman pozicion, pensante: nu, eble li simple estas tre malsama ol mi.

Fakto estas, ke mi eble tridekfoje relegis la koncernan verson, diversepoke, kaj ke neniam prezentiĝis al mi impreso de sunplena somertago. Mi kunvibras kun poeto priskribanta tagon vintran, nuban, funebrecan, sen-akrecan ĝis plena grizo. Kaj mi min demandas, kiel ion alian eblas percepti. Mia toleremo, naskanta la hipotezon, ke eble Waringhien estas nek malhonesta kun si, nek homo sen lingvosento pri esperanto, rezultis el konscia peno: mi devas streĉi miajn pensofortojn por trafi tian ideon, ĉar ĝi estas absolute kontraŭnatura al mi.

Kial? Temas pri neracia reago, kiun analizi verŝajne ne eblus. Tamen mi diru, ke por mi neado tute ne estas io abstrakta. Kiam bebo forturnas la kapon disde nutraĵo, kiun oni proponas al ĝi, kaj kiu al ĝi odoraĉas, ne okazas io abstrakta, sed io plej viva, plej konkreta, plej profunde senta. Kaj tiu gesto estas la origino de ĉiuj neadoj. Miriga estas la distanco inter Waringhien kaj mi. Eĉ en la franca, mia gepatra lingvo, mi reagas same kiel en esperanto. Kiam unu el miaj konsultantoj diras: «je suis malheureux», ‘mi estas malfeliĉa’, lia frazo neniel povus elvoki en mi feliĉon. Mi ne aŭdas heureux, ‘feliĉa’, mi aŭdas nur malheureux, kio signas la malon. Fakte, mi konstatas, ke mi reagas same, kiu ajn la lingvo.

La angla frazo

he felt unhappy, unlucky, unloved

‘li sentis sin malfeliĉa, malbonŝanca, neamata’ tute ne elvokas en mi amon kaj feliĉon. Mi ne perceptas tiujn vortojn kiel ion modifitan per abstraktaĵo supozata efiki neige. Mi perceptas ilin kiel tutaĵojn, same kiel, se mi aŭdas indignan paroladon pri injustice, mi aŭdas, ke temas pri maljusteco, nenio tiuvorta elvokas al mia menso justecon.

La cititaj vortoj de Waringhien faligas min en abismojn de dubo kaj konsterno. Se lia menso funkcias tiamaniere, kiel li povas komuniki? Se kiam oni parolas pri patrino, la vorto elvokas al li patron, pri miskompreno, komprenon, pri domaĉo, domon elegantan, kiel li povas pensi en esperanto? Kiel li povas senti tiulingve, kaj do interhome rilati? Mi provas esti tolerema, kaj konvinkiĝi, ke, nu, lia menso tre diferencas de la mia. Sed mian provon tiel rezoni konstante atakas la ideo, ke li neniam sukcesis vere senti la lingvon.

Aŭ eble li aliras ĝin laŭ tiagrade franca vidmaniero, ke li uzas iun varianton de ĝi, kiu sufiĉe diferencas de la ĝenerale uzata. Multo en PIV pri tio atestas. La difinoj de vortoj kiel kulturo, alternativo, spirito, ĵurnalo pli spegulas la lingvouzon de la respondaj francaj vortoj ol tiun de la esperantaj.

Tipe franca estas la konfuzo inter spirito kaj menso. Konstante, en la difinoj de PIV, ni trovas la vorton spirito, kiam la internacia lingvouzo postulus menso (vd ekzemple la unuan difinon de konsideri kaj de memori aŭ la kvinan de kulturo). Sed ĉar la franca ne havas vorton, kiu signifas «menso», francoj kutimas traduki la anglan mind kaj la samsencaĵojn alilingvajn per esprit, kiu etimologie parencas al la esperanta spirito. La tria difino de spirito en PIV estas «la pensanta parto de homo», sed la zamenhofaj ekzemploj tuj poste prezentitaj klare montras, ke tiu difino mistrafas: fervora, malgaja, kolerema, ne estas vortoj, kiuj taŭgas por penso; temas pri io alinivela, pli subtila, sed kion la franca intelektula kulturo ĝenerale ignoras, verŝajne ĉar ĝi havas neniun sperton pri tiu homa dimensio, kaj ne sukcesas koncepti ĝin. (Mi diras intelektula, ĉar laŭ mia sperto, multaj francoj havas spiritan dimension kaj tute bone sentas la sencon de tiu vorto, eĉ se ilia lingvo konfuzas ĝin kun «menso», sed tiu kompreno estas multe pli malofta ĉe intelektuloj, precipe senreligiaj.)

Inklino juĝi superule … kaj fali en antaŭjuĝon

Alia trajto tipa pri la franca intelektula kulturo estas la emo aŭtoritate juĝi el supera sinsituigo. (La personoj, kiuj ĉeestis la budapeŝtan konferencon pri maŝintradukado New Directions in Machine Translation, spertis la 19-an de aŭgusto 1988 bele ilustran kazon pri tio, kiam Prof. Boitet komentis la prelegon de Dietrich Weidmann, parolante per nepravigeble humiliga tono, kiu eblus en preskaŭ neniu alia kulturo kaj kiu ŝokis multajn ĉeestantojn.) Tiu supereca juĝemo disfloras en PIV.

Ekzemple, sinkretismo estas difinita kiel

konfuza kaj kompleksa kunigo de diversoriginaj ideoj (…) en ŝajne koheran tuton: spiritismo, bahaismo ktp estas ekzemploj de sinkretismo (emfazo mia).

Kion bahaanoj opinias pri sia apero tiufraze? Per sia tono, tiu PIV-a ekzemplo frape rebatas mian tezon, ke esperanto signas mutacion en homaj rilatoj, kiujn ĝi gvidas al demokratieco, toleremo kaj respekto reciproka. Jen alia ekzemplo:

Jave/o. La propra nomo de Dio en la Biblio, mistradukita per «La Eternulo».

Mi ne scias, ĉu Waringhien mem verkis tiun teksteton, sed, kiu ajn la aŭtoro, kiel ĉefredaktoro kaj unu el la du kontribuintoj pri religioj kaj biblio, li respondecas pri ĝi. Denove, mia reago estas konsterno. La redaktinto agas, kvazaŭ la vokaloj de la hebrea JHVH estus konataj, dum nur la ĉefpastroj ilin sciis, kaj tiu tradicio perdiĝis, kiam la romianoj detruis la jerusaleman templon antaŭ dumil jaroj. Kaj kiarajte li taksas la zamenhofan tradukon La Eternulo misa, kvazaŭ la longa rabena tradicio tiurilata ne ĝustus kaj ne meritus konsideron? Kie li akiris la lingvan kaj religian kompetentecon, kiun postulas tia akra kondamno? La dulingva hebrea-franca eldono de la Biblio farita sub la direktado de ĉefrabeno Zadoc Kahn ĉiufoje tradukas la hebrean JHVH per l’Eternel. Ĉu Waringhien scias pli pri la Biblio kaj la hebrea ol la religiaj gvidantoj de la franca judaro?

Kara Leganto, bonvolu indulgi al mi! Mi provas esti tolerema, sed mi ne sukcesas. Mi indignas. Mi indignas, ke homo tiel malmulte internaci-mensa havis tiom da potenco pri nia lingvo, kiel prezidanto de la Akademio, kiel ĉefredaktoro de la precipa unulingva vortaro, kiel kunaŭtoro de la Plena Gramatiko, pri kiu mi bedaŭras, ke oni ne aŭdis la averton de Zamenhof:

Ellabori plenan detalan gramatikon estas afero tute ne ebla. La verkado de tia gramatiko postulus grandan serion da jaroj, sed en la rezultato … tia gramatiko ne sole ne faciligus la lernadon de la lingvo, sed terure ĝin malfaciligus! (Lingvaj Respondoj, n-ro 140 A, vk cit., substrekis Zamenhof mem).

Obsede fantomas al mi la demando: ĉu Waringhien serioze enprofundiĝis en esperanton? Se jes, kiel li povis skribi:

sufiĉas malfermi dulingvan vortaron, por konstati, kiagrade la naciaj lingvoj estas pli precizaj ol la internacia. La sola «pinto» signifas france «pointe, bout, sommet, cime, faîte» (Parnasa Gvidlibro, vk cit., p. 6)

Tion diri oni povas nur rezigninte sian kritikan menson. Ĉu vere li ne vidis, ke oni ne povas juĝi lingvon laŭ la vortaristoj? Multegaj anglaj vortoj, kiel tape, patternright havas pli da francaj tradukoj ol tiu pinto; ĉu tio signifas, ke en la angla la vortoj ne estas precizaj? La nevalidecon de la varingjena rezono pruvas la fakto, ke oni povas returni la argumenton: ĉe simila dulingva vortaro, sed alisenca, al la sola franca condisciple oni povus apudmeti longan serion da esperantaj tradukoj, kiel samklasano, samlernejano, kunstudanto, kunlernanto, studokunulo, ktp. Same, vortaristo aplikanta lian rezonon al la franca traduire povus enmeti: latinigi, ellatinigi, ĉinigi, elĉinigi, angligi, elangligi, kaj tiel senfine. Kiu lingvo estas pli preciza ol la alia? Palas la kvin precizaj francigoj de nia pinto kompare kun tia ekzakteco!

Kaj kiamaniere verkiĝas vortaro? Ĉu ties aŭtoro devus enmeti kun la tradukota vorto ĝiajn sinonimojn, kaj diri: pinto, supro, ekstremaĵo, plejalto, ktp: pointe, bout, sommet …? Estas absurde, el tia vortara prezento, fari dedukton pri la (mal)riĉeco de unu el la du lingvoj. Cetere, ankaŭ malprecizeco, se ĝi kunekzistas kun precizeco, estas io riĉiga. Ke la franca havas nur precizajn vortojn por la diversaj objektoj uzataj por skribi, kaj mankas al ĝi ekzakta traduko de nia skribilo, certe ne estas bonaĵo, pri kiu ĝi fanfaronu.

Malfacilas eviti la konkludon, ke la kono de esperanto, ĉe Waringhien, estas elekstera, kaj ke li havas antaŭjuĝojn kontraŭ ĝi, kiel evidentigas ambaŭ ĉi-supre prezentitaj citaĵoj el Parnasa Gvidlibro. Multaj eldiroj liaj ja montras, ke li havas akran kritikan menson (vd sinkretismo kaj Javeo ĉi-supre). Kial li rezignas ĝin taksante esperanton malpreciza laŭ tezpruve elektita ekzemplo, se ne ĉar tion postulas lia antaŭe alprenita sinteno, alivorte antaŭjuĝo? Li ne profundiĝis sufiĉe en la lingvon por ĝin plene senti kaj malkovri ĝian riĉon. Li aliras ĝin el juĝista kaj supereca pozicio. Mankas la du kondiĉoj, kiuj ebligas koni ion vivantan: sento pri sia nescio, kaj respekto. La mutacia aspekto de esperanto ne tuŝis lin.

Certe mi estas ege partia kaj subjektiva. Mi sendube respertis, rilate al tiu sinjoro, la abruptan desupriĝon, kiun mi travivis, kiam, adoleskanto, mi renkontis miajn unuajn esperantistojn, kaj ŝiris min la doloro ekvidi, kiom perdis la lingvo, kompare kun tiu, kiun mi ĝue uzis dum miaj junaj jaroj antaŭe.

Sed mia konsterno kaj indigno ne signifas, ke mi ion riproĉas al Waringhien, al lia persono. Disvolviĝas ja vastega historia evoluo, kun sociaj fortoj tiel potencaj, ke individuoj estas grandparte senhelpaj rilate al ili. Ne mi elektis mian starpunkton pri esperanto, neologismoj, ktp. La vivo ĝin trudis al mi. Simile, plej verŝajne, ne li elektis sian. Ĉar la vivo de ĉiu el ni malsamas, ĝi trudas al ĉiu el ni malsaman rigardmanieron. Mi ne neas la rolon de nia libera volo, sed mi opinias ĝin, ĉi-okaze, ege limigita.

Ke Waringhien ne konscias la riĉecon de esperanto, kaj ke li sentas abstraktaj tiel konkretajn vortŝanĝilojn, kiel mal, nesen, tion, miaopinie, kaŭzis nevola engluto fare de la kontraŭmutaciaj fortoj agantaj en la socio. Estus nekredeble, ke ĉion trankvile konsiderinte, li libere elektis.

Pli probable, li estis kaptita en socihistoria kontraŭfluo. La juĝista kaj preskriba tono de multaj eroj en PIV kaj PAG apartenas al la sama tendenco: bezono, ke rilatoj okazu inter superuloj kaj malsuperuloj. Alitipa rilatado estas neimagebla por kelkaj homoj, kies menso strukturiĝis en juĝa, aŭtoritata etoso. Kaj, se kredi la priskribojn, kiujn mi ofte aŭdis, pasi tra la francaj lernejoj kaj universitatoj estas submeti sin al tiom da ekzemploj pri la ĉioscia, juĝpova instruisto, ke ne estus home rezisti la influon de tiuj kondutmodeloj, kiam oni mem profesoriĝas.

Du sublingvoj

Ke mutacio vekas kontraŭmutacian reziston, tio estas plej normala. Vivo postulas ekvilibron inter du kontraŭaj emoj: emo konservi senŝanĝa, emo revolucii, t.e. rapide ŝanĝi ĉion nekontentigan. Se la unua mankas, la ŝanĝoj okazas tro rapide, kaj ĉio ŝanceliĝas. Se mankas la dua, regas kvazaŭmorto, la organismo rigidiĝas kaj perdas la kapablon adaptiĝi al la evoluanta medio. Tiu leĝo validas por ĉiu tutaĵo povanta plu daŭri nur per propra adapto: dum tablo aŭ aŭto ne bezonas kaj ne povas prizorgi mem sian adapton al medioŝanĝoj, aliaj estaĵoj devas tion fari: organo de via korpo, ekzemple, aŭ via tuta korpo, sed ankaŭ same societo, tuta lando (pensu pri la sovetia historio), kaj … lingvo.

Esperanto travivas streĉiĝojn kaŭzatajn de tri disaj tiroj. Potencaj evoluigaj fortoj strebas al du malaj direktoj: disvolvi plejplej konsekvence ĝiajn enaĵojn unuflanke, igi ĝin radik-riĉe okcidenteca aliflanke. Samtempe agas tria speco de fortoj: tiuj provas malhelpi ĉian evoluon. Mi diras fortoj kaj ne homoj, ĉar unu persono povas esti puŝata de fortoj malsamdirektaj. Ekzemple, Waringhien estas konservema pri ami kaj ŝati, sed revoluciema pri la mal-vortoj (vd PAG, par. 420, pp. 506‒507).

Kion mi ĵus diris, tio rilatas nur al la internaj fortoj, kiuj agas, kia ajn la evoluo de la ĉirkaŭa mondo. Sed krome la lingvo devas adaptiĝi al ties ŝanĝado: aperas novaj aĵoj, kiuj postulas nomon: ĉu ni diru komputero, komputoro, komputilo; kaseto, kasedo? Esperanto, kiel ĉiu vivanta lingvo, hezitas, kaj povas bezoni jardekojn por stabiliĝi ĉe unu kontentiga vorto. La kunagado de enaj ŝanĝofortoj kaj de la neceso adaptiĝi al ekstera evoluo estigas malsamajn lingvoformojn, kiujn mi proponas nomi sublingvoj.

La ekzemploj pri ministerio / ministrejo kaj fakultato / fakultejo, viditaj en la antaŭa ĉapitro, ilustras la kunekziston de du tiaj sublingvoj esperantaj. Tia duobleco ne timigu nin. Estas normala fenomeno ĉe lingvoj. Kiam mi estis en Norvegio, mi rimarkis en tramo, kiu kondukis min de la studenta domo al la centro de Oslo, ke la nomo de la haltejoj estas malsame skribitaj en la tramo kaj ĉe la stacioj. Kaj oni tie rakontis al mi la anekdoton pri la ulo, kiu «parolas dek lingvojn, inkluzive de naŭ norvegaj». Estas fakto, ke multaj lingvoj prezentiĝas plurforme, kaj ke tio ne tre ĝenas komunikadon.

Rilate al esperanto estas klare, ke la lingvaĵo trovebla en la tradukoj de Diego aŭ en la iltis-a Literatura Manifesto situas ĉe unu poluso, pro la abundo de neologismoj eĉ por esprimi konceptojn, por kiuj la reala lingvo havas tradician vorton (ekzemple poka anstataŭ malmulta, aŭ konstituas anstataŭ formas), dum tiu de Mondo kaj Ni (antaŭe UN kaj Ni) situas ĉe la alia, pro aparte persista uzado de derivitaj kaj kunmetitaj formoj (elcento anstataŭ procento, buŝtradukisto anstataŭ interpretisto, ktp).

Ofte, formoj apartenantaj al du malsamaj sublingvoj troviĝas kune en unu publikigaĵo. En Kontakto, n-ro 111 (1988, 5), oni legas, supre de la dua paĝo, la vorton redaktoro, dum malsupre de la 15ª la sama koncepto esprimiĝas per redaktanto. Simile, sur la frontpaĝo de la n-ro 3/4 de 1988 de Norvega Esperantisto okulfrapas la konsilo Mendu vidbendojn Esperantajn! kun referenco al paĝo 28. Sur ĉi-lasta paĝo, sub la titolo Vidbendoj proponiĝas al la leganto videokasetoj. Klare temas pri la sama objekto, nomita jen laŭ unu sublingvo, jen laŭ la alia.

Kiu el la du sublingvoj estas la «reala lingvo»? Mi dirus, ke ambaŭ ne ekstremaj lingvoformoj kune konsistigas ĝin. Vidbendo certe apartenas al la reala lingvo, sed ne malpli certe ankaŭ videokaseto, videobendo kaj videokasedo. Same, ne eblas dubi, ke redaktoro kaj redaktanto ambaŭ estas parto de la lingvo ordinare uzata, alivorte, de la reala. Kontraste, vortoj kiel poka, ‘malmulta’, aŭ kompano, ‘kunulo’, troviĝas ekster ĝia kampo. Estas granda diferenco inter fremdvorto uzata de persono priparolanta ion novan, kion li ne scias, kiel nomi en esperanto, kaj vorto uzata en ordinara kunteksto anstataŭ perfekte samsenca tradicia esprimo, tiel ke la leganto (praktike, neniam temas pri aŭdanto) sin demandas: kial tiu ne esprimas sin normale?

La lingvaĵo de Mondo (UN) kaj Ni plejparte apartenas al la reala lingvo, sed kelkaj apartaĵoj situas ekster ĝi (ekzemple Japanlando anstataŭ la reallingvaj Japanio kaj Japanujo, aŭ japanlingvo anstataŭ la reallingva la japana); tiuj strangetaĵoj speciale okulfrapas, ĉar ili ofte aperas titole en tiu periodaĵo.

Ĉu esperanto evoluos kiel la angla, en kiu pluraj sublingvoj klare kunekzistas, kiel evidentigas la ofteco de pluraj vortoj por koncepto havanta nur unu vortigon en la plimulto el la lingvoj (freedom / liberty, ‘libereco’; unavoidable / inevitable, ‘neevitebla’; brotherly / fraternal, ‘frata’, ktp.), aŭ ĉu unu el la sublingvoj iom post iom konkeros la teritorion de la alia? Nur la estonta historio povos respondi.

Multo tiurilate dependos de la maniero, laŭ kiu la lingvanaro evoluos. Povos okazi, ke la konsisto de la esperantistaro aliiĝos kaj ke homoj el nehindeŭropaj lingvoj fariĝos la plej multaj. Tio povus konduki al prefero por pli er-kunglua lingvoformo. Unu el la faktoroj, kiuj kaŭzas lingvoŝanĝon ja estas tio, kion lingvistoj nomas «subtavolo» (aŭ, en la alia sublingvo, «substrato», kvankam strato ĉi tie signifas ne straton, sed tavolon): temas pri la fakto, ke, kiam homoj alprenas novan lingvon, la strukturoj de ilia gepatra lingvo plu aktivas en ilia nekonscia menso, dum ili uzas la due lernitan.

Ekzemple, se anglalingvano diras scienca serĉado, anstataŭ la normallingva scienca esploro, tio okazas, ĉar la angla vorto research ĉeestis subsojle de la konscio, en la subtavolo. Same, se franco diras «la kelnero servis bieron al li» anstataŭ la laŭnorma «la kelnero servis lin per biero», aŭ «la kelnero alportis bieron al li», li tion faras influate de la subtavolo (en la franca, la verbo servir povas signifi ‘disponigi ion konsumotan’).

Vortoj kiel la ĉi-supre menciitaj redaktoro kaj videokaseto signas la intervenon de eŭropa subtavolo. Fakte, ĝuste pro la influo de eŭropa subtavolo en la menso de Zamenhof troviĝas en esperanto multaj formoj, jen gramatikaj, jen vortaj, kiuj ne kongruas kun liaj diversloke klare esprimitaj intencoj rilate al la facileco, logikeco kaj internacieco de la lingvo. La plej influa subtavolo en esperanto ĝis nun estis eŭropa, sed tio povus facile ŝanĝiĝi.

Verdire, eĉ se la konsisto de la lingvanaro, kaj do la subtavolo, ne aliiĝos, povos okazi evoluo favora al pli alglua lingvoformo – al elinternismo – se la uzantoj pli bone konscios la esencon de la kunmeta kaj deriva sistemo. Oni ja ne forgesu, ke sub la unua, nacilingva subtavolo, troviĝas pli profunda: la mensaj meĥanismoj, kiuj regas spontanan sin-esprimadon. Tiuj, kiel ni vidis en la tria ĉapitro, favoras er-kombinadon. Mia impreso estas, ke tiusenca konsciiĝo nun komencis aperi, ĉefe inter la junuloj, sed temas nur pri plej subjektiva sento, kaj mi ne scias, kiamaniere kontroli ĝian eblan pravecon.

Motivoj de ni nekonataj igas nin preferi tion aŭ tion ĉi

Ni ĉi-supre konsideris la diversajn fortojn agantajn en la lingvo nur el la vidpunkto de prilingvaj ideoj kaj de la neceso adaptiĝi al konstante modifiĝanta socio. Sed lingvo estas homa fenomeno, kaj en ĉio homa enplektiĝas psikaj motivoj, el kiuj la plejparto ne estas konata de la aganta individuo. Psikologia esplorado pruvis, ne nur la ekziston de tiaj nekonsciaj fortoj, sed ankaŭ alian interesan fakton, nome, ke homo same nekonscie emas atribui neĝustan, aŭ nur parte ĝustan, klarigon al siaj nekonscie elektitaj agoj. Tiun psikan meĥanismon oni nomas raciecigo, ĉar ĝi celas doni raciecan motivadon al ago, kies ĉefajn motivojn racio fakte ne regis.

Iom komplike, ĉu ne? Eble vi komprenos pli facile, se mi aplikos tiun veron al mia kazo. Kial mi ege favoras elinternismon? Vi trovos en ĉi tiu verketo multajn klarigojn. Sed la veron mi ne scias. La motivoj, kiujn mi atribuas al mi, povas esti veraj, sed ili ankaŭ povas esti trompaj, kvankam mi estas sincera. Io en mi povas trompi min. La ideoj, kiujn mi havas pri la racia bazo de mia starpunkto, povas esti simplaj raciecigoj: argumentoj, kiuj ebligas al mi akcepti mian vidpunkton kiel nestultan, sed kiuj eble tute ne rilatas al la aŭtentaj kaŭzoj de mia prefero. Homo neniam scias vere, kial ĝi preferas tion kaj ne tion ĉi. Sed ĝia psiko protektas ĝin, dirante trompe-lule: ne havu zorgojn, vi prave elektis, vi agis pro ĉi tiu kaj tiu ĉi kaj tiu alia kaŭzoj, kiuj estas tute bonaj.

Simile, multaj homoj, kiuj, sciante nenion pri esperanto, trovas ĝin dekomence forpuŝa, tute ne konas la kaŭzon de sia malŝato, sed tiun nekonon ne konscias: ili povas klarigi al vi multkiale, konvinke, racie, kie fontas ilia sinteno.

Rilate al nia bona lingvo, ĉu gravas, ke ni ne konas la motivojn de niaj prilingvaj preferoj kaj povas iluzii nin pri ili? Iom, eble, sed fundamente ne. La sociaj fortoj, kiuj portas esperanton, kaj la lingvo mem estas multe pli potencaj ol individuoj. La lingvo prizorgos mem sian ekvilibron, per nekonsciaj rimedoj, kiel konstante faras normala homa korpo. Tiu kompensas mankojn, defendas sin ĉe mikrobaj kaj virusaj atakoj, vundojn riparas, forĵetas troaĵojn, adaptas sin kiel eble plej bone, ne sciante, kiel ĝi tion faras. Kompreneble, tiu maniero prizorgi sian ekvilibron sukcesas plene nur, se la koncerna korpo estas sana kaj fortika, alivorte: se ĝi estis sufiĉe rezista, kiel plej eta etulo, por travivi sendifekte malfacilajn kondiĉojn, kaj tiajn renkontis sufiĉe por disvolvi en si taŭgan kapablon rezisti kaj venke bonfarti ĉe ĉiaj premoj kaj streĉado. La centjara historio de esperanto rivelis, ke ĝi estas organismo sana kaj fortika, kapabla transvivi plej premajn cirkonstancojn, gravedajn je morto. Ni do povas fidi ĝin. Bona lingvo ĝi pruvis sin ankaŭ laŭ rezistokapablo.

Greklatina kontraŭ propre esperanta, aŭ la tento «aristokrati»

Mi diris ĉion ĉi por prepari vin ekkoni suspekton mian. La advokatoj de eleksterismo havas argumentojn, je kies valideco ili certe sincere kredas. Sed oni rajtas tiun pridubi, same kiel ili rajtas pridubi la validecon de la miaj. Sian motivaron ili ne pli konas, ol iliaj kontraŭuloj konas sian. Tia estas la homa estado.

Mia suspekto estas jena: ke sub la prefero por eleksterismo, en okazoj, kiam tute sufiĉas la elementoj de la ordinara lingvo, kaŝiĝas nekonscia deziro superi. Laŭ tiu hipotezo, la ŝatantoj de tia sublingvo probable nekonscie deziras krei en esperantujo ian nobelan klason, distancan de la amaso. Inter orientaj azianoj, mi renkontis similan preferon nur ĉe homoj, kiuj, ial, bezonis montri sin (verŝajne ĉefe al si mem) superaj al la ĝenerala lingvanaro. Estas al tiu regulo escepto: El Popola Ĉinio, ĉe kiu, ŝajnas al mi, temas pli pri erara supozo, ke estas saĝa politiko adapti sin al la lingvaĵo de la okcidentanoj, kia la tradukistoj ĝin imagas laŭ la publikigaĵoj, manke de kontaktoj kun la vivanta, reala, spontane ŝprucanta lingvo.

Estas klare, ke tiu, kiu tuj komprenas eleksteran vorton, havas avantaĝon super tiu, kiu devas traserĉi vortaron aŭ foliumi la libron serĉe al glosaro. Li estas kiel riĉa nobelo rilate al kamparano senmona, povanta atingi samaltan nivelon nur multapene kaj labore. Aŭ, se vi memoras la ekzemplon pri kuro, ĉiu ekstere ĉerpita vorto ne apartenanta al la reala lingvo estas kvazaŭ alta roko baranta la vojon, sur kiu vi kuras. Tra la roko ekzistas pasejo, sed ĝi ne estas tuj trovebla por ordinarulo. Nur privilegiuloj senhezite trapasas. Se vi diras malfrua, ĉiuj lingve maturaj esperantistoj tuj komprenos vin, ĉar la vorto apartenas al la reala lingvo: ne staras baraĵo. Se vi samsence diras tarda, alta proporcio el la lingvanaro haltos, devante serĉi, kiamaniere pasi transen por retrovi vin kaj povi plu sekvi.

En la granda plimulto el la kazoj, la avantaĝo estas donita al tiuj, kiuj komprenas la latinan aŭ iun latinidan lingvon, plus tiujn grekajn radikojn, kiuj firmiĝis en la lingvaĵo de kleruloj okcident-eŭropaj.

Tiurilate, kelkfoje aperas strangaj misperceptoj. En artikolo, kiun li publikigis («Kio akorde ne sonas, tio rimon ne donas», Fonto, 1981, 2, 13, pp. 35‒38) rebate al mia teksto «La Okcidenta Dialekto», aperinta en Esperanto (1977, julio–aŭgusto, p. 125), de Diego ironiis pri mia aludo al la sperto travivita de Kiotaro Deguĉi ĉe la Sofia Kongreso, kiam, provante sekvi la prelegojn de Internacia Somera Universitato, la juna japano bedaŭre konstatis, ke la tro multaj eŭropdevenaj fakterminoj baras lian komprenon. Diego rebatas, ke ankaŭ li ne konas la specialvortojn, kiam temas pri kampo, kun kiu li ne familiariĝis. Ankaŭ li ne povus sekvi.

Li misinterpretis min. Kio malhelpis komprenon ĉe la japano, tio estis, ne vortoj tiel fakaj, ke ili signifus nenion al meza okcidentano, sed vortoj, kiujn ĉi-lasta sufiĉe renkontadis en la propra lingvo por povi sekvi ĝeneralan tem-prezentadon, en kiu ili aperas. Temas ja pri vortoj kiel pediatro, miokardio, diakrona, aŭtoktono, monokromata, eŭfonie k.s. Tiaj vortoj havas, se mi ne eraras, tre proksiman formon en la hispana, tiel ke klera hispanlingvano tuj scias, kion ili signifas, aŭ almenaŭ al kiu sfero ili apartenas. Li povas samrapide kiel la gvidanto sekvi la vojon.

Por ĉino aŭ japano, male – kaj ankaŭ por multaj usonanoj socie nefavoritaj, aŭ, kvankam iom malpli, por rusoj (el la ses cititaj vortoj, nur pediatro kaj aŭtoktono havas similforman tradukon en la ĝeneralrusa vortaro de Oĵegov) – ĉiu tiutipa vorto baras la vojon; ĝi estas mistero, kiun necesas solvi foliume. Tion provis fari Kiotaro Deguĉi dum la koncerna prelegaro, sed li ne sukcesis sekvi la aperritmon de la nekonataj radikoj: la ISU-instruoj estis por li fermitaj. Por de Diego, tiel ne estus. Kaj tamen, por atingi tiun nivelon, de Diego certe penis multe malpli ol la japano.

Se, anstataŭ la cititaj vortoj, la preleganto aŭ verkanto uzas vortojn kiel, respektive, infankuracisto, kormuskolo, tratempa, praloĝanto, unukolora, belsone, ne necesas aparteni al la greklatina kulturmondo por tuj kompreni: ĉesas distingiĝi la klasoj lingve nobela (hispanoj, francoj, italoj, kleraj anglalingvanoj …), grandburĝa (germanoj, skandinavoj), burĝa (rusoj kaj slavoj ĝenerale), etburĝa (hungaroj, nekleraj homoj diverslandaj …) kaj popola (azianoj, afrikanoj …): la rilato demokratiiĝis.

Tia maniero esprimi sin konformus al la celo de Zamenhof. En sia teoriumado pri la lingvo internacia, tiu ja forĵetis la sistemojn, kiuj havigus

ne lingvon internacian en la vera senco de tiu ĉi vorto, sed nur lingvon internacian por la pli altaj klasoj de la socio. («Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia», Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto, Parizo: Esperantista Centra Librejo, 1927, p. 299)

Kontraste al tio, li taksis venkonta tian lingvon, kiun

post kelke da monatoj povus bonege posedi jam per unu fojo la tuta mondo, ĉiuj sferoj de la homa socio, ne sole la inteligentaj kaj riĉaj, sed eĉ la plej malriĉaj kaj senkleraj vilaĝanoj. (Samverke, p. 300; kursivigo zamenhofa en ambaŭ citaĵoj. La vorto inteligenta verŝajne havas la sencon de la rusa intelligent, ‘intelektulo’.)

Certe la esprimo post kelke da monatoj ne estas realisma. Sed ju pli ni uzas vortojn ne formitajn el la baza radikaro, des pli ni aldonas monatojn kaj jarojn da lernado aŭ da lingva malkomforto al kunhomoj, kiuj, eĉ estante plej kleraj en la propra kulturo, ne havas rimedon diveni, pri kio temas niaj greklatinaĵoj. La zamenhofa celo de lingvo por «ĉiuj sferoj de la homa socio» tiel forlasiĝas. Por kio? Ĉu por io alia ol la plezuro aristokrati? Ĉu eĉ eble por nenio, nur ĉar konscio mankas? Lingvo, kiu respektus la celon de Zamenhof (eĉ se tiu, nesufiĉe klarvidinte, parte respondecas pri la problemo) estus pli bona lingvo ol komunikilo ignoranta kaj la klerulojn, kaj la amasojn, kies kultura fono ne estas okcidenta.

La problemo pri la grekaj elementoj

Unu el la problemoj de esperanto, se ĝi estu bona lingvo ne-nur-eŭropa, fontas el la fakto, ke tiom da terminoj, ekster la ĉiutaga lingvo, uzas grekajn elementojn, kiuj samsonas kiel bazaj esperantaj radikoj. Ni vidis en la unua ĉapitro la ekzemplon pri teologo, en kiu la greka radiko teo-, signifanta «dio», kolizias kun nia vorto por la konata trinkaĵo. Multaj similaj formaĵoj min ege ĝenas. La lingvo estus pli konsekvenca, pli konformus sian esencan spiriton, se mono signifus nur «pagilo», kaj ne devus transpreni, en grekdevenaj vortoj, la signifon «unu».

Same pri homo en la senco «sama». PIV registris, kiel ĝi devis, ĉar temas pri efektiva uzo, la vorton homoseksuala. Tiu signifas nenion alian ol «samseksema», kaj, kiel kutime ĉe greklatinaĵoj, ĝi estas pli longa. La inklino densigi estas tute normala, kaj ĝi nature kondukas al la pli oportuna homoseksa, kiun mi foje aŭdis. Sed tiu fariĝas neklara, ĉefe por neeŭropanoj, pro la ekzisto de la radikoj hom kaj seks.

Simile netaŭga mi taksas neo en la senco «nova». Al mi, neologismo estas vorto, kiu tute ne plaĉas (vi ne miras, ĉu?). Mi flaras en ĝi la logon de neo, de neniaĵo, tiel ke ĝi odoras iom diable. Mi preferas vorton, kiu sekvu la principojn de mia infana formo de la lingvo: novformo, novvortonovradiko mi tiam dirus, kaj mi fakte ankaŭ utiligas tiujn formojn, kvankam mi sentas min devigita kompromisi kaj do ankaŭ uzas la grekaĵon. Mi sinceru: ĉi-lastan mi eldiras nur kun piko de la konscienco, kvazaŭ mi ne estus tute honesta, aŭ perfidus ion sanktan …

Preterpase mi notu, ke, se, laŭ mia konvinko, la lingvo evoluos al pli intensa ekspluato de la riĉaĵoj kaŝe kuŝantaj en ĝia baza vortprovizo, ĝi servos al si per sistemo, relative malofte uzata, sed kies ebla fekundeco estas ege granda: la prefiksa uzo de kelkaj radikoj plej ofte uzataj adjektive. De longe oni diras bonfari, bonvoli, novedzo, etindustrio, etburĝo, grandsinjoro, belartoj, belsoneco, ktp. Mi opinias, ke pli vasta apliko de tiu sistemo povus serioze riĉigi la lingvon, respektante ĝiajn demokratiajn tendencojn. Tiu sistemo havigas la tri ĉi-supre cititajn sinonimojn al neologismo, kaj laŭ mia sento, vorto kiel klarvidi ne tute samsignifas kiel klare vidi, sed havas sencon pli proksiman al «ĝuste percepti». Kiam mi verkis novelojn per limigita vortprovizo, mi plurfoje uzis tiajn formojn kaj ili montriĝis bone akceptitaj de la publiko.

Vorto do necesas por la koncepto «neologismo», sed se novformo aŭ io simila sufiĉas, kial devigi ampleksan parton de la homaro encerbigi al si plian, pli malfacile memoreblan sonĉenon? Ia ŝpara principo regas en la plimulto el la lingvoj. Ne en ĉiuj, konsentite. La angla, ekzemple, tute ne havas ĝin: ĝi amasigas sinonimojn kaj tavolojn diversepokajn sen honto kaj hezito, tiel larĝigante la distancon inter la sociaj klasoj.

Sed ĝi estas escepta. La plimulton el la lingvoj regas kvazaŭ-ekonomiaj reguloj, kiuj konstante forbalaas la superfluaĵojn. En la franca, ekzemple, faillir, en la senco ‘manki’, choir, ‘fali’, kaj tistre, ‘teksi’ (el kiu restas nur la participo tissu, kun la senco ‘teksaĵo’) paralele uziĝis, dumtempe, kun la sinonimaj manquer, tomber kaj tisser. Sed la ĝenerala ekonomio de la lingvo kondukis al forlaso de la unuaj formoj, pli neregulaj, pli komplikaj, favore al la verboj postulantaj malpli da nerva elspezado. Ankaŭ ĉi-aspekte regas konkuro: inter diversaj kuzaj formoj, por esprimi difinitan ideon, fine venkas la plej taŭga. La principo pri neceso kaj sufiĉo aplikiĝas.

La ekonomia principo ankaŭ prizorgas tion, ke la mankoj estu ŝtopitaj. Zamenhof nomis «komercan entreprenon» ankaŭ firmo. Sed ĉar tiu vorto koliziis kun la adjektivo firma, kiu havas tute alian sencon, kaj disponi adjektivon rilatan al komerca entrepreno, ne konfuzeblan kun firmeco, estis oportune, la lingvo riĉiĝis per firmao. Firma decido kaj firmaa decido tiel fariĝis distingeblaj.

Esperanto celas peri komunikadon interkulture. Estus konforme al tiu celo, kaj ankaŭ, verdire, al la deziro de granda parto de la kolektivo, kiu vivigas ĝin, respekti tiujn ekonomiajn principojn. Ili prizorgus ekvilibron en la kreskado. Se oni larĝigas sen egale profundigi, oni ricevas tiel maldikan tavolon, ke ĝi fariĝas danĝere rompebla. Transpreni radikojn el ekstere estas etendiĝi horizontale. Disvolvi la kaŝitajn, subsupraĵajn riĉojn estas kreski vertikale, akiri fortikigan profundecon. Oni estas des pli stabila, ju pli profunda la pezocentro.

Tiadirekta evoluo estas sufiĉe probabla. Neologismoj kaj grekaĵoj grandparte estas skafaldo. Ili utilis, dum la lingvo estis konstruiĝanta, tro malforta por disflori surbaze de la propra havaĵo, sed nun, post kiam ĝi fortikiĝis kaj interne amasigis la rimedaron necesan por teniĝi mem, la skafaldo verŝajne malaperos: la konstruaĵo ne plu bezonas ĝin. La lingvo iĝis memstara.

La skafaldo tamen kelktempe plu restos. Multaj lingvouzantoj, en okcidento, ankoraŭ ne sufiĉe distanciĝis de la naciaj dirmanieroj, por vere asimili la lingvosistemon de esperanto kaj konscii ĝian bonecon. Pri tio oni indulgu ilin. Nia lingvo havas trompan aspekton: ĝi aperas multrilate tiel simila al la okcidentaj, ke ordinara okcidentano ne havas facilan rimedon scii, kio apartenas al esperanto, kaj kio ne.

Tamen, longperspektive, estos malfacile (kaj sensence) kontraŭbatali la bon-ekonomian principon. Se preni la vorton aŭtodidakte, ekzemple, kian avantaĝon ĝi havas rilate al memlernememinstrue? Ĝi estas pli longa, pli peza, kaj signifas ekzakte la samon: aŭto estas la greka formo de «mem» kaj didakt la greka formo de «instru». Kial paroli greke, se eblas sin esprimi en esperanto? Tio estas kontraŭa al la naskokialo de la lingvo.

La vorto autodidacte necesas en la franca, ĉar tiu ne povas ĉi-sence formi vorton bazitan sur pure francaj rimedoj: la franca estas konstruita tiamaniere, ke la vorto por «mem», soi-même, neniam povas uziĝi prefikse, oni do tiufunkcie diras auto (aŭ self). Transpreni en esperanton la bonajn kvalitojn de alia lingvo havus sencon, sed la mankojn? Por kio do? Tio estas tro absurda por daŭri en la kondiĉoj de tutmonda komunikado.

Efektive, konsciiĝo konstateblas: antaŭ dudek jaroj, okcidentaj komencantoj malofte kritikis la konstantan uzon de grek- kaj latinaĵoj en esperanto. Iliaj nunaj posteuloj reagas malsame; ili demandas: «Kial oni akceptis aŭtodidakte, dum memlerne kaj meminstrue ekzistas?» Antaŭ tia demando, la kursgvidanto sentas sin kiel instruisto pri la angla, al kiu lernanto diras: «Kial oni ne povas traduki mi povos per I will can?» Kiel ni vidis, en la angla kurso la respondo povas esti nur: «Estas tiel», kio subkomprenigas: «Tia estas la forto-rilato inter la anglalingvanoj kaj ni». Sed ĉu io simila akcepteblus pri esperanto? Ne. Oni venas al esperanto-kurso ĝuste por lerni lingvon eksteran al forto-rilatoj. La sola ebla reago estas honeste konfesi: tio estas la nuna stato de la lingvo, kiun Zamenhof mem rigardis provizora, almenaŭ pri la simila kazo de vortoj pseŭdosufiksaj:

Ni povas esperi, ke pli aŭ malpli frue la (…) vortoj «fremdaj» fariĝos arkaismoj kaj cedos sian lokon al vortoj «pure Esperantaj»; ni povas eĉ konsili tion; sed postuli tion ni ne povas. (Lingvaj Respondoj, n-ro 52, vk cit., p. 34‒35; Zamenhof mem kursivigis.)

Ni do povas klarigi al la lernantoj, ke esperanto estas libera lingvo, en kiu oni ne rajtas postuli. Sed oni rajtas esperi kaj konsili. Tiu zamenhofa respondo ĝenerale kontentigas. La klaso denove spiras libere. Mi havas neniun eblon taksi, kio okazas en la mondo ĝenerale, sed mia impreso estas, ke la nunaj lernantoj pli bone sentas la lingvon ol iliaj antaŭuloj, verŝajne ĉar la kursgvidantoj mem pli bone sentas ĝin. Estus do ne mirige, se la evoluo kondukus al laŭgrada forlaso de la senutilaj grekaĵoj.

Kompreneble, tiu evoluo plu vekos reziston. Leginte la ĉi-supran paragrafon pri memlerne, kelkaj diros: «mi ne sentas la du vortojn ekzakte samaj; kvankam mi ne povas difini, kio, estas io plia en aŭtodidakte». Kompreneble estas io plia: ĝi havigas pli altan memtakson. Oni sentas sin pli altnivela – nobela, aŭ, grekece, aristokrata – se oni parolas greke, ol se oni parolas la normalan, ĉiutagan lingvon, tiun de la «plej malriĉaj kaj senkleraj vilaĝanoj». Kaj la deziro senti sin pli alta estas tre potenca forto en homaj aferoj. Tial eble dum longa tempo ambaŭ formoj de lingvo kunekzistos.

Kaj eble mi plene malpravas, kaj komplete venkos la grekeca esperanto, konkerante iom post iom la tutan mondon ĝis nun fremdan al ĝi … Se tiel, tio signifos, ke la mutacio okazis tro frue, aŭ ke entute ne temis pri mutacio. Ke la bezono senti sin supera estis tro forta ĉe tro multaj, por ke egalecaj rilatoj havu ŝancon prosperi.

Kelkaj jarcentoj pasos, jarmiloj eble. Kaj la konfuza, nebula sopiro homara al demokratiaj rilatoj plu agos en la ombro, subkonscie, ĝis ĝi enkarniĝos en nova lingvo kapabla realigi ĝin, lingvo konforma al la psikolingvikaj leĝoj de egaleca homa komunikado. Kontraŭaj fortoj provos dispremi ĝin aŭ devojigi ĝin de ĝia vojcelo. Sed al ili ĝi rezistos: ĝi ekzistos, ĝi persistos. Sub tute alia formo, eble, ĝi provizos la homaron per bona lingvo.

Загрузка...