La aperon de la unua eldono de La bona lingvo sekvis por mi tri surprizoj:
(1) tiu libro tre rapide disvendiĝis;
(2) mi ricevis pri ĝi pli ol centon da leteroj, kio estas alta proporcio rilate al la eldonkvanto;
(3) multaj recenzoj misatribuis al mi ideojn kaj sintenojn, kiujn mi ne havas kaj kiuj nenie troviĝas en la verko.
Naŭdek kvin elcentoj el la leteroj esprimis ĝeneralan aprobon, eĉ se pluraj ankaŭ montris malkonsenton pri tiu aŭ alia punkto. Multaj skribintoj akcentis, ke tian libron ili delonge atendis. Perceptiĝis ia senpeziĝo, kvazaŭ ili dirus: «Uf! Finfine libro pri Esperanto, kia ni ĝin uzas, konas kaj amas!» Ili montris klare, ke ili perfekte komprenas, en kiu spirito la libro estis verkita.
Des pli strange do impresis la recenzoj. Unu, ekzemple, vidis en La bona lingvo serion da «akuzoj, kulpigoj, pafoj kaj ofendoj». Alia titoliĝas «Pledo por bona lingvo». Tria diras, ke «Piron evidente konsideras sian libron samtempe defendo kaj atako kontraŭ ĉiuj tendencoj plivastigi la vortprovizon de Esperanto el ekstere». Kvara trovis, ke «plaĉas al lia orgojlo fari Prof. Waringhien la cel-tabulo de siaj atakoj kaj merdumadoj» … Kontraste al la leterskribintoj, por kiuj la verketo estis nur io priskriba kaj sentoesprima, multaj recenzintoj lokis ĝin en la sferon de potencluktoj, konfliktoj, individua konkurado kaj nepra volo influi.
Nu, kontrolinte la presprovaĵojn de ĉi tiu dua eldono, mi relegis la tekston speciale por vidi, kie mi defendas, pledas, atakas, pafas, kulpigas aŭ ofendas. Tiajn lokojn mi ne trovis. Eble estos interese, ke ankaŭ vi, kara leginto, kontrolu atente, ĉu tiuj sintenoj aperas en la libro aŭ ĉu ili troviĝas nur en la imago de la recenzintoj. Verŝajne vi konstatos, ke nenie mi rekomendas unu formon de Esperanto prefere al iu alia, nenie mi malkonsilas uzi neologismojn, neniun mi atakas aŭ volas ofendi. Mi faras kvar aferojn:
(1) Mi provas difini la spiriton de la lingvo kaj noti, kio, ĉe lego aŭ aŭdo, aperas plaĉa aŭ malplaĉa al la ordinaraj uzantoj.
(2) Mi provas analizi la faktorojn, kiuj influas la lingvon.
(3) Mi esprimas miajn sentojn kaj preferojn, ofte emfazante, ke ili estas subjektivaj.
(4) Mi diras, kien, laŭ mia subjektiva rigardo, la lingvo evoluas, t.e., kiu formo de lingvo plej probable firmiĝos, kaj kio, plej probable, elfalos el la lingvo.
Alivorte mi tenas min sur tereno priskriba, ne preskriba. Kial tiom da recenzintoj tion misperceptis?
Estis tre strange por mi malkovri, ke, kiam mi esprimas preferon aŭ opinion, kelkaj taksas ĝin rekomendo, aŭ atako al tiuj, kiuj preferas aŭ opinias kontraŭe. Kia miriga sinteno! Se mi diras: «Mi ne ŝatas la dolĉan kaŭkazan ĉampanon», tio neniel subdiras: «Neniu trinku tian ĉampanon», «Ni almilitu la kaŭkazĉampanemulojn», «Nur nekaŭkaza kaj nedolĉa ĉampano estas trinkinda». Estus komike rigardi mian gust-esprimon «pledo por franca ĉampano» aŭ el ĝi konkludi, ke «Piron evidente konsideras sian diron samtempe defendo kaj atako kontraŭ ĉiaj tendencoj plivastigi la trinkadon de dolĉa kaŭkaza ĉampano». Ke la koncerna ĉampano ne plaĉas al mi, tio estas fakto, kiun mi konstatas, kiam mi observas min. Kiam mia plej juna filino, kiu laboris en Kaŭkazo por la Internacia Ruĝa Kruco, entuziasme lirikas pri tiu por ŝi plej ĝuinda vino, venus nek al ŝia kapo nek al la mia la ideo, ke unu el ni pravas kaj la alia mal-. Por ni estas evldente, ke gusto, per sia naturo mem, ne povas validi por pli ol unu persono. Kiam mi diras. ke mi preferas malnova al olda, ke mi trovis ĝin pli bona, mi esprimas ion personan, pure informan; ke oni povas vidi en tio pledon por malnova aŭ rekomendon eviti olda estas por mi ege mistere, des pli ĉar mia subjektiveco estas ripete emfazata, plej eksplicite, en la libro. Alivorte, miaj diroj pri la lingvo estas invito dialogi: «Jen kion mi opinias, kion mi preferas. Diru al mi, kion vi opinias, kio plej plaĉas al vi; mi promesas, ke tion mi respektos, eĉ se vi pensas aŭ sentas tute malsimile.» Verŝajne mi ne estis sufiĉe klara, se tiom da recenzintoj miskomprenis min.
Nu, miskomprenado estas io ofta kaj neevitebla en homaj rilatoj. Mi do nenion riproĉas al tiuj, kiuj misperceptis mian sintenon. Mia reago estis nur granda miro, ĉar ion similan mi tute ne atendis.
Tamen, kvankam mi esence tenas min je la samaj ideoj kiel en 1989, se mi verkus hodiaŭ, la libro estus plurrilate malsama. Ekzemple mi komentus multe pli mildavorte tion, kion mi perceptas kiel la misjuĝojn de Kalocsay kaj Waringhien. Dank’ al pluraj leteroj, mi vidas pli klare hodiaŭ, kiel ilin markis ilia medio, en kiu la greklatina kulturo aperis klare supera, kvazaŭ evidenta modelo. Al tiu ili deziris kiel eble plej multe tiri Esperanton, ĉar ili timis, ke ĝi ne sukcesos teni sin viva sub la lavango de intelektulaj kritikoj pri ĝia «barbara» naturo, kiun oni do civilizu, t.e. greklatinigu.
Fakte, pri Waringhien grandparte temis la kritikaj partoj de la leteroj, kiujn mi ricevis. Kelkaj korespondantoj ne rimarkis, ke mi esprimas miajn reagojn, ne pri lia persono, sed pri liaj starpunktoj kaj pri la potenco, kiun la Esperanto-kolektivo havigis al li. Feliĉe, Waringhien estis iu anime tre granda. En letero de la 28ª de decembro 1990, li esprimis al mi sian estimon kaj, per plej klara frazo – «Min ne vundis via libro» – forigis miajn dubojn pri tio, ĉu, kiel pluraj skribis al mi, mi ofendis lin. Li klare akceptis, ke la fakto veki indignon ĉe iu ne signifas, ke la indignanto ĉesas respekti kaj alte taksi. Por Waringhien kiel por mi, estas grandega diferenco inter kritiko kaj atako, inter forta esprimo de negativa sento pri limigita aspekto de ies agado, kaj malica, venenplena insulto al persono, kiun oni surtretas, sinaltige. Kritiko egalas al atako nur por iu, kiu sentas sin perfekta. Kiu akceptas, ke fuŝo estas io normale homa, kion plene eviti ne eblas, tiu trovas normala, ke aperu kritiko, egale ĉu tiu estas prava aŭ malprava. Ke Waringhien trovis min malprava, kaj mi lin, tio ne gravas: disopinio ne rompas amikan rilaton. Kaj tamen mi bedaŭras la tonon, kiun mi uzis pri li en la sesa ĉapitro. Kvankam mi konservas la saman opinion pri tio, ke pri multaj punktoj li mistaksis Esperanton, se mi nun reverkus la libron, mi esprimus min alistile. Nu, se legantoj indignos pri la maniero, laŭ kiu mi traktis lin, mi akceptos ilian reagon komprene, kaj certe ne ofendiĝos.
Eble la leganto sin demandos, ĉu entute havas sencon verki libron subjektivan, en kiu esprimiĝas nur gustoj, sentoj kaj ideoj nepruveblaj. Mi opinias, ke sur la kampo de lingvo, jes, tio havas sencon. Ĝuste ĉar sur tiu tereno estas ege malfacile objektivi, eble eĉ nefareble, komparo de la malsamaj subjektivecoj ŝajnas al mi la sola maniero iom progresi al rigardo objektiva. Multaj juĝoj pri la lingvo troveblaj en PIV, en PAG, en Parnasa Gvidlibro, en multaj lernolibroj kaj similaj verkoj fakte estas subjektivaj, kvankam ofte ili prezentiĝas kun aŭtoritata tono. Prezento de alia subjektiva vidpunkto povas helpi konsideri ilin laŭ pli ĝusta, relativa perspektivo.
Cetere, la tre favora akcepto, kiun la Esperanto-publiko havigis al la unua eldono, montras, ke ĝi ne taksas senutila tian subjektivan aliron. Sed egale ĉu vi, kara leginto, aprobas aŭ ne tiun manieron fari, mi esperas, ke vi ĉerpis el ĉi tiu verketo plezuron kaj mensan stimuladon. Eble eĉ, leginte ĝin, vi pli amos nian lingvon kaj havos pli grandan fidon al ĝia estonteco. Se tiel, mi sentos min des pli danka al la eldonisto, kiu instigis min verki.
Claude Piron