Aleksandr Puŝkin La filino de la kapitano

De junaĝo gardu honeston.

(Proverbo)

Ĉapitro I La gvardia serĝento

Li estus morgaŭ jam gvardia kapitan’…

— «Ne, iom lia serv’ en la armeo daŭru».

Dirite bone! Nu, do tion li bedaŭru…

Sed kiu lia patr’?..

Knjaĵnin

Mia patro, Andreo Petroviĉ Grinjov, en sia juneco militservis sub grafo Munich kaj eksiĝis en la jaro 17… kiel «unuaranga majoro». De tiam li loĝis en sia bieno en Simbirska gubernio, kie li edziĝis je fraŭlino Eŭdonio Vasiljevna Ju…, filino de loka malriĉa nobelo. Ni estis naŭ infanoj. Ĉiuj miaj gefratoj mortis en siaj infanaj jaroj. Mi estis enregistrita kiel serĝento ĉe la Simeona regimento, dank’ al afablaj klopodoj de gvardia majoro princo B., mia proksima parenco. Mi estis konsiderata kiel forpermesita, ĝis kiam finiĝos miaj jaroj de lernado[1]. En tiu epoko la infanoj de nobeloj ne estis edukataj kiel nuntempe. De post mia 5-jara aĝo oni komisiis mian edukadon al servutulo-ĉevalisto Saveljiĉ, al kiu oni donis, konsiderante lian sobran konduton, titolon de mia vartisto. Sub lia gardo mi en mia 12-a vivjaro lernis ruslingve legi kaj skribi kaj scipovis tute senerare prijuĝi ĉiujn ecojn de leporhundo. Tiam mia patro dungis por mi francon, «musje» Beaupre[2], kiun oni alveturigis el Moskvo kune kun la porjara provizo da vino kaj olivoleo. Lia alveno tute ne plaĉis al Saveljiĉ.

«Oni danku Dion», li grumblis, «Ŝajne la infano estas lavita, kombita, nutrita. Por kio oni vane perdis la monon, dungante iun musje, kvazaŭ ne sufiĉus propraj homoj[3]».

Sinjoro Beaupre en sia patrolando estis frizisto, poste soldato en Prusujo, poste li alveturis Ruslandon «pour etre[4] outchitel[5]», ne bone komprenante la signifon de tiu vorto. Li estis bona homo, sed ventanima kaj ekstreme diboĉema. La ĉefa malfortaĵo de lia naturo estis lia ĉiama pasio por la bela sekso; nemalofte li ricevis rekompence por sia amindumado batojn, kio igis lin ĝemadi dum tutaj tagoj. Krome li ne estis (laŭ propra diro) «malamiko de botelo», t. e. (ruse parolante) li volonte drinkis pli ol estis dece. Sed ĉar en nia domo oni trinkis vinon nur ĉe tagmanĝo kaj trinkis ĝin el malgrandaj glasetoj, — kaj ankaŭ tiam ne malofte okazis, ke servisto, ĉirkaŭirante la tablon kun botelo, kvazaŭ senintence forgesis plenigi la glaseton de la instruisto, — mia Beaupre iom post iom alkutimiĝis al la rusa brando, kaj baldaŭ li eĉ preferis ĝin al la vinoj de sia patrolando, dirante, ke brando estas multe pli utila por la stomako.

Ni tuj bone aranĝis nian kunvivadon, kaj kvankam laŭ kontrakto li prenis sur sin la devon, instrui al mi «francan kaj germanan lingvojn kaj ĉiujn sciencojn», tamen sinjoro Beaupre preferis kiel eble plej rapide lerni de mi parolaĉi ruse, post kio ĉiu el ni povis jam sin fordoni al sia amata okupo. Ni vivis amike. Alian instruiston mi eĉ ne deziris. Sed baldaŭ disigis nin la sorto post jena okazintaĵo.

Foje nia lavistino Palaŝka, juna, plenkorpa servutulino kun varioldifektita vizaĝo, kaj la strabanta melkistino Akulka interkonsentinte venis kune al mia patrino, falis teren antaŭ ŝi konfesante sian pekan amon kaj ploregante plendis kontraŭ la «musje», kiu estis deloginta la nespertajn knabinojn. La patrino serioze traktis similajn aferojn, do ŝi ĉion raportis al la patro. La patro ordinare agis senŝanceliĝe. Li tuj ordonis al venigi la kanajlan francon. Oni raportis al li, ke la «musje» donas al mi lecionon. La patro eniris mian ĉambron. Sinjoro Beaupre estis dormanta en sia lito dormon de senkulpulo. Mi min okupis pri propra afero. Oni devas scii, ke por mi estis aĉetita en Moskvo geografia karto. Ĝi pendis surmure tute ne uzata kaj jam de longa tempo allogis min per sia larĝeco kaj la bonkvalita papero. Mi decidis fari el ĝi kajton, kaj profitan te la dorman staton de mia instruisto, mi ĵus komencis la la boron. La patro eniris en la momento, kiam mi estis alfiksanta bastan voston al la promontoro de Bona Espero. Vidante miajn geografiajn ekzercojn, la patro ektiris min je orelo, tuj rapide aliris al sinjoro Beaupre, vekis lin sen iu singardemo kaj superŝutis lin per riproĉoj. Tute konfuzita, sinjoro Beaupre provis levetiĝi, sed ne povis: la kompatinda franco estis morte ebria. Deko da pekoj — unu la puno! La patro prenis lin je la nuko, levis super la lito, elĵetis el la ĉambro kaj en tiu sama tago forpelis lin el la domo, nepriskribeble ĝojigante per tio mian vartiston Saveljiĉ. En tia maniero estis metita fino ankaŭ al mia edukado.

Mi kreskis tute libere, ĝuis kolomban sporton kaj ludis ĉe hardon[6] kun la kortaj bubetoj. Dume finiĝis mia deksesa jaro. Tiam mia vivo ŝanĝiĝis.

En iu aŭtuna tago la patrino kuiris en la gastoĉambro mielan konfitaĵon, dum mi, lekante la lipojn, okulumis la dolĉan ŝaŭmaĵon. La patro sidis ĉe fenestro kaj legis la «Kortegan Jarlibron», ĉiujare de li abonatan. Tiu libro ĉiam faris al li fortan impreson, neniam li legis ĝin senemocie, sed ĉiufoje tiu legado ekscitis lian galon. La patrino, bone sciante ĉiujn liajn manierojn kaj kutimojn, ĉiam penis kaŝi kiel eble plej bone la malfeliĉigan libron; tiamaniere okazis, ke la «Kortega Jarlibro» dum tutaj monatoj ne venis antaŭ la okulojn de la patro. Sed se li fine okaze trovis la libron, li tutajn horojn ne plu ellasis ĝin el la manoj. Do la patro legis la «Kortegan Jarlibron», de tempo al tempo movante la ŝultrojn kaj duonvoĉe murmurante: «generalo-leŭtenanto!.. En mia roto li ja estis serĝento!.. Kavaliro de ambaŭ rusaj ordenoj!.. Ĉu antaŭlonge ni kune?..» Fine la patro ĵetis la «Jarlibron» sur kanapon kaj enprofundiĝis en meditado, antaŭsignanta nenion bonan. Subite li sin turnis al la patrino:

«Avdotja[7] Vasiljevna, kiom aĝas Peĉjo?»

«Li komencis sian deksepan jaron», respondis la patrino; «Peĉjo naskiĝis en la sama jaro, kiam onklino Nastasja Gerasimovna difektis la okulon, kaj kiam ankoraŭ»…

«Bone», interrompis ŝin la patro. «Jam venis tempo, ke li servu. Sufiĉan tempon li perdis en la ĉambro de servistinoj kaj en kolombejoj».

La ideo pri nia baldaŭa disiĝo tiel frapis mian patrinon, ke ŝi lasis fali la kuleron en la kaserolon, kaj larmoj ekfluis sur ŝia vizaĝo.

Kontraŭe, mia entuziasmo ne estus facile priskribebla. La penso pri militista servado kuniĝis en mia kapo kun ideoj pri libereco, kun plezuroj de la Peterburga vivo. En mia imago mi estis jam gvardia oficiro, kio miaopinie estis la supro de homa feliĉo.

La patro ne ŝatis ŝanĝi siajn decidojn nek prokrasti ilian plenumon. La tago de mia forveturo estis fiksita. En la antaŭ tago la patro deklaris, ke li volas sendi per mi leteron al mia estonta estro, kaj postulis plumon kaj paperon.

«Ne forgesu, Andreo Petroviĉ», diris la patrino, «Transdoni mian saluton al princo B. Bonvolu skribi, ke mi esperas, ke li ne rifuzos sian favoron al Peĉjo».

«Sensencaĵo!» respondis la patro, kaj lia frunto sulkiĝis. «Pro kio mi skribu al princo B.?»

«Vi ja diris, ke vi volos skribi al la estro de Peĉjo?»

«Nu, jes!»

«Sed la estro de Peĉjo estas princo B. Peĉjo ja estas enregistrita ĉe la Simeona regimento».

«Enregistrita! Ĉu min interesas, kie li estas enregistrita? Peĉjo ne veturos Peterburgon. Kion bonan li lernus, servan te en Peterburgo? Diboĉadi kaj malŝpari monon! Ne, li servu en la armeo[8], li lernu tiri la ŝnuregon[9], li flaru pulvon kaj iĝu soldato, sed ne gvardia dando. Kie kuŝas lia pasporto? Donu ĝin».

La patrino iris serĉi mian pasporton, gardatan en ŝia skatolo kune kun mia bapta ĉemizeto, kaj per tremanta mano donis ĝin al la patro. La patro atente ĝin tralegis, metis ĝin antaŭ si sur la tablon kaj komencis sian leteron.

Scivolo turmentis min. Kien do oni min forsendos, se ne en Peterburgon? Mi ne deturnis la okulojn de la plumo de mia patro, sed la plumo estis movata sufiĉe malrapide. Fine, metinte la leteron kune kun mia pasporto en koverton, li sigelis ĉi-tiun, demetis la okulvitrojn kaj alvokis min, dirante: «Jen letero por Andreo Karloviĉ R., mia iama kamarado kaj amiko. Vi veturos Orenburgon por servi sub lia komando». Do ĉiuj miaj brilaj esperoj krevis. Anstataŭ gaja vivado en Peterburgo atendis min izoliteco kaj enuo en malproksima kaj sovaĝa provinco. La militista servado, pri kiu mi antaŭ momento revis kun tia entuziasmo, nun jam ŝajnis al mi granda malfeliĉaĵo. Sed ĉu estis eble protesti?

La sekvantan matenon antaŭ la doma perono jam staris kovrita vojaĝa sledo; oni metis internen mian valizon, mian vojaĝan provizoskatalon kaj paketojn kun bulkoj kaj kukoj, la lastaj memoraĵoj pri la hejma dorlotado. Miaj gepatroj benis min. La patro diris al mi:

«Adiaŭ, Peĉjo! Servu fidele al tiu, al kiu vi estos ĵurinta; obeu viajn estrojn, ne serĉu flate iliajn laŭdojn; servante ne ŝovu vin antaŭ la aliajn, sed ankaŭ ne evitu plenumadon de oficaj devoj, memoru nian proverbon: ĉiam gardu novan veston, gardu de junaĝ’ honeston».

La patrino plorante petegis min zorgi pri mia bonfarto kaj insiste ripetadis al Saveljiĉ, ke li ĉiam bone gardu la infanon. Oni vestis min per leporfela palto, surmetis krome larĝbaskan vulpofelan pelton. Mi kune kun Saveljiĉ eniris en la sledon kaj ekveturis, verŝante abundajn larmojn.

En la sama nokto ni atingis Simbirskon, kie ni estis restontaj unu tagon por akiri kelkajn necesaĵojn: la aĉetado estis komisiita al Saveljiĉ. Mi luis ĉambron en gastejo. Matene Saveljiĉ iris en butikojn. Ĉar tedis al mi rigardi tra la fenestro al kota strateto, mi ekvagis tra ĉiuj ĉambroj de la gastejo. Enirinte bilardĉambron, mi vidis altkreskan sinjoron ĉirkaŭ 35-jaran, kun longaj nigraj lipharoj, en halato[10], kun bilardbastono en la mano kaj kun pipo en la buŝo. Li ludis kun bilarda markisto, kiu gajnante ricevis glaseton da brando, sed malgajnante devis kvarpiedule rampi sub la bilardon. Mi haltis por observi la ludon. Ju pli longe ĝi daŭris, des pli ofte ripetiĝis tiuj kvarpiedulaj promenadoj, ĝis fine la markisto restis sub la bilardo. La sinjoro eldiris super li kelkajn insultojn anstataŭe de epitafo kaj proponis al mi ludi kun li. Mi rifuzis, pretekstante mian nescion. Tio videble ŝajnis stranga al la viro. Li alrigardis min iom kompate; tamen nia interparolado daŭris. Mi eksciis, ke la nomo de la sinjoro estas Ivan Ivanoviĉ Zurin, ke li, kiel husara kapitano, alvenis nun en Simbirsko pro rekrutvarbado kaj loĝas en la sama gastejo. Zurin invitis min tagmanĝi kun li senpretende, laŭ soldata kutimo. Mi volonte konsentis. Ni altabliĝis. Zurin fervore trinkis, regalis ankaŭ min per brando, insistante, ke mi alkutimigu min al mi litista servado; li rakontis armeajn anekdotojn, ĉe kio mi preskaŭ falis pro ridego, kaj la tagmanĝon ni finis jam kiel veraj amikoj. Tiam li proponis instrui al mi la bilardludon.

«Por militistoj», li diris, «Tio estas nepre necesa. Kiam ekzemple dum militiro oni venas en urbeton, kion oni havus por fari? Ja ne ĉiam estas eble buĉi hebreojn. Vole-nevole oni iras en gastejon kaj ekludas bilardon. Sed por ludi oni ja devas scipovi ludi!»

Mi estis plene konvinkita kaj komencis lerni tre fervore. Zurin laŭtvoĉe kuraĝigis min, miris pri miaj rapidaj sukcesoj kaj post kelke da lecionaj partioj proponis ludi pro mono, je unu groŝo por ĉiu ludo, sen iu mongajna celo, sed nur por ne ludi senmone, ĉar tio, liaopinie, estas plej malbona kutimo. Mi akceptis ankaŭ tiun proponon, dum Zurin ordonis alporti punĉon kaj konvinkis min gustumi ĝin, ripetante, ke oni devas sin alkutimigi al servado, ĉar ĉu servado estas ebla sen punĉo? Mi obeis. Dume mia ludado daŭris. Ju pli ofte mi albuŝigis mian glaseton, des pli kuraĝa mi fariĝis. La globoj de mi puŝataj ĉiumomente falis trans la randon; mi flamiĝadis, insultante la markiston, kiu kalkulis Dio scias kiel; ĉiuhore mi plialtigis la ludskalon, unuvorte: mi kondutis kiel knabaĉo, elŝirinta sin al libereco. Dume la tempo pasis nerimarkate. Zurin ekrigardis la horloĝon, flankenmetis la bilardbastonon kaj diris, ke mi malgajnis kaj ŝuldas al li 100 rublojn. Tio min iomete konfuzis. Mia mono troviĝis ĉe Saveljiĉ. Mi petis sinjoron Zurin min senkulpigi. Zurin min interrompis:

«Ne grave. Ne maltrankviliĝu. Mi povas atendi. Sed nun ni veturu al Arinjo!»

Kio estis por fari? La tagon mi finis same diboĉe, kiel ĝi estis komencita. Ni vespermanĝis ĉe Arinjo. Zurin ĉiumomente alverŝis vinon en mian glaseton, ripetante, ke oni devas sin alkutimigi al servado. Forlasante la tablon, mi apenaŭ min tenis sur la piedoj. Noktomeze Zurin veturigis min al la gastejo.

Saveljiĉ renkontis nin sur la perono. Li vekriis, vidante la sendubajn signojn de mia servada fervoreco.

«Kio okazis al vi, sinjoro?» li parolis plendvoĉe, «Kie do vi vin tiel peze ŝarĝis[11]? Ha, mia Dio! tia peko neniam ĝis nun okazis!»

«Silentu, maljunulaĉo!» mi diris balbute, «Eble vi mem estas ebria! Iru dormi… kaj helpu enlitigi min!»

En la sekvanta mateno mi vekiĝis kun kapdoloro, malklare rememorante la hieraŭajn okazintaĵojn. Mia meditado estis interrompita de Saveljiĉ, kiu venis en mian ĉambron kun taso da teo.

«Tro frue, Petro Andreiĉ», li komencis, balancante la kapon, «Tro frue vi komencas diboĉi. — Kiun do vi imitas? Ŝajne nek via patro nek via avo estis drinkuloj, mi jam ne parolu pri via patrino: de sia naskiĝo ŝi nenion trinkis ol kvason[12]. Sed kiu estas kulpa pri ĉio ĉi-tio? La malbeninda musje»…

Ĉiutage li tedis al Antipievna[13]: «Madame, ĵe vu pri, da vodka[14]». Jen nun ni havas «ĵe vu pri»! Mi konfesas: bonon al vi instruis la hunda filo. Oni ne devus dungi fremdulaĉon kiel vartiston. Ĉu al nia sinjoro ne sufiĉis liaj propraj homoj?

Mi sentis honton. Mi min deturnis, dirante:

«Lasu min, Saveljiĉ, mi ne volas trinki teon». Sed estis malfacile haltigi Saveljiĉon, kiam li komencis prediki.

«Jen vidu, Petro Andreiĉ, kiel agrable estas diboĉadi! La kapo doloras, apetito forestas. Drinkulo taŭgas por nenio. — Bonvolu, mia kara, trinki kukuman peklaĵakvon kun mielo! Sed ankoraŭ pli bone estus refreŝigi sin per duonglaseto da brando. Ĉu vi permesas?»

En la sama momento eniris knabo kaj transdonis al mi letereton de I. I. Zurin. Mi malfermis ĝin kaj legis jenon:

«Kara Petro Andrejeviĉ, bonvolu sendi al mi per mia servisto la 100 rublojn, kiujn vi de hieraŭ al mi ŝuldas. Mi treege bezonas monon.

Servopreta via

I. Zurin».

Nenio estis farebla. Mi ŝajnigis indiferentan mienon kaj min turnis al Saveljiĉ — mia kasisto, mia administranto pri tolaĵo kaj ĉiaj aferoj — kun la ordono, pagi al la knabo 100 rublojn.

«Kiel? Por kio?» demandis Saveljiĉ miregigite.

«Mi ŝuldas al li la monon», mi respondis kiel eble plej trankvile.

«Vi ŝuldas?» ripetis Saveljiĉ, ĉiam pli kaj pli miregante; «kiam do vi, sinjoro, havis la tempon, fari tian ŝuldon? La afero ne ŝajnas al mi bona. Ĉu vi volas aŭ ne, sinjoro, la monon mi ne donos».

Mi ekpensis, ke se en tia decida momento mi ne venkos la obstinecon de la maljunulo, estos al mi en la estonteco treege malfacile min liberigi de lia protektado. Tial mi diris, ĵetante sur lin fieregan rigardon:

«Mi estas via mastro, vi estas mia servisto. La mono apartenas al mi. Mi ĝin lude malgajnis, ĉar tia estis mia volo; mi konsilas al vi ne saĝumadi, sed fari tion, kion oni al vi ordonas».

Saveljiĉ estis tiel frapita de mia parolado, ke li frapis per la manoj kaj rigidiĝis.

«Nu, kial vi staras?» ekkriis mi kun kolero. Saveljiĉ ekploris.

«Sinjoro Petro Andreiĉ», li diris per voĉo tremanta, «Ne lasu min morti pro ĉagreno. Mia lumo! obeu min, maljunulon: bonvolu skribi al tiu rabisto, ke vi estis ŝercanta, ke ni eĉ ne havas tiom da mono. Cent rubloj! Dio kompatema! Bonvolu skribi al li, ke la gepatroj severege malpermesis al vi ludi alie ol pro nuksoj»…

«Ĉesu mensogi», mi interrompis lin severtone, «Tuj alportu la monon, aŭ mi vin puŝe forpelos».

Saveljiĉ ekrigardis min kun profunda malĝojo kaj iris por alporti mian ŝuldon. Mi sentis kompaton por la maljunulo, tamen mi volis gajni liberecon kaj vidigi, ke mi ne estas plu infano.

La mono estis forsendita al Zurin. Saveljiĉ ekrapidis por forveturigi min el la malbeninda gastejo. Li baldaŭ revenis, raportante, ke la ĉevaloj estas pretaj. Kun malkvieta konscienco kaj senparola pento mi elveturis el Simbirsko, ne adiaŭinte mian instruinton kaj ne esperante lin vidi iam poste.

Ĉapitro II La vojaĝo

Lando mia, vi landeto,

Lando nekonata!

Ne mi mem en vin eniris ja,

Kaj ne bonĉeval’ alveturigis min:

Min venigis, la junulon bravan,

Vigla juna kuraĝec’

Kaj fortega em’ al ebriec’.

Antikva popolkanto

Mia vojaĝa meditado ne estis agrabla. Mia mona malgajno estis, laŭ tiamaj prezoj, ne sensignifa. Mi ne povis ne konfesi en la animo, ke mia konduto en la Simbirska gastejo estis malsaĝa, kaj mi sentis min kulpa koncerne Saveljiĉon. Ĉio ĉi igis min suferi. La maljunulo malgaje sidis sur la konduksidloko, de mi forturnite; li silentis kaj nur grakis de tempo al tempo. Mi nepre volis repaciĝi kun li, sed mi ne sciis, per kio komenci. Fine mi diris:

«Nu, nu, ĉesu, Saveljiĉ! Ni repaciĝu! Mi estas kulpa, mi mem komprenas, ke mi estas kulpa. Certe, hieraŭ mi grave pekis, kaj ankaŭ vin mi malprave ofendis. Mi promesas de nun konduti pli prudente kaj obei vin! Nu, ne koleru plu, ni repaciĝu!»

«He, sinjoro Petro Andreiĉ», — respondis li kun profunda ekspiro, «Mi koleras kontraŭ mi mem, mi ja mem estas plej kulpa. Ĉu estis bone lasi vin sola en la gastejo? Kion fari nun? Ekregis min peko: venis al mi en la kapon la ideo viziti mian baptaninon, la edzinon de la psalmisto. Jen, kio okazis: mi venis al la baptanino kaj restis tie kvazaŭ arestita. Kia malfeliĉo! Kiel nun mi min montros antaŭ la okuloj de miaj gemastroj? Kion ili diros, eksciinte, ke la infano ludas kaj drinkas?»

Por konsoli la kompatindan Saveljiĉon mi donis al li honorvorton, ke mi neniam poste elspezos sen lia konsento eĉ unu groŝon. Iom post iom li trankviliĝis, tamen daŭrigante de tempo al tempo murmuretadon al si sub la nazon, balancante la kapon: «Cent rublojn! Ne malgranda sumo!»

Mi troviĝis jam proksime al la celo de mia vojaĝo. Ĉirkaŭ mi kuŝis malgajiga dezerta stepo kun multaj montetoj kaj terkavaĵoj. Ĉion kovris neĝo.

La suno estis subiranta. La sledo veturis laŭ mallarĝa vojo, ĝustadire laŭ postsigno, lasita de kamparana sledo. Subite la veturigisto komencis rigardi unu flankon kaj fine, demetinte la ĉapon, sin turnis al mi, dirante:

«Sinjoro, ĉu vi eble permesos al mi veturi returne?»

«Pro kio?»

«La vetero ne estas fidinda: venteto ekblovis. Jen kiel ĝi forbalaas la neĝon!»

«Kio grava ĝi estas?»

«Rigardu tien, sinjoro. Ĉu vi vidas?»

La veturigisto montris per sia vipo orienten.

«Mi vidas nenion krom blanka stepo kaj sennuba ĉielo». «Ne, sinjoro. Bonvolu rigardi tien, — jen tiun nubeton!» Efektive, mi ekvidis ĉe la horizonto blankan nubeton, kiun en la komenco mi opiniis malproksime kuŝanta monteto. La veturigisto klarigis al mi, ke la nubeto antaŭsciigas ŝtormon. Mi estis aŭdinta pri la tieaj neĝaj ŝtormoj, kaj mi sciis, ke iufoje tutaj ŝarĝveturilaroj estis tiam subneĝigitaj. Saveljiĉ, subtenante la opinion de la veturigisto, konsilis veturi returnen. Sed la vento ne ŝajnis al mi forta; mi esperis atingi la proksiman stacion antaŭ la veno de ŝtormo, kaj mi ordonis veturi pli rapide.

La veturigisto plirapidigis la ĉevalojn, ĉiam rigardante orienten. La ĉevaloj kuris akorde. Dume la vento ĉiuhore pli kaj pli fortiĝis. La nubeto aliformiĝis en blankkoloran nubegon, kiu peze sin levis, kreskante kaj ĉiam pli kaj pli multe kovrante la ĉielon. Ekneĝis, komence malgrandpece, poste ekfalis grandaj neĝaj flokoj. La vento ekmuĝis, komenciĝis ŝtormo. En unu momento la malhela ĉielo kunmiksiĝis kun la neĝa maro. Ĉio malaperis.

«Nu, sinjoro!» kriis la veturigisto, «Malfeliĉo! Neĝoŝtormo!» Mi elrigardis el sub la kovraĵo de la sledo: ĉie ĉirkaŭe estis mallumo kaj turnoblovo. La vento muĝegis tiel sovaĝe, tiel aŭtoritate, ke ĝi ŝajnis vivanta estaĵo; neĝo kovris min kaj Saveljiĉon; la ĉevaloj ekiris paŝe kaj baldaŭ haltis.

«Kial do vi ne veturas?» mi malpacience demandis la veturigiston.

«Por kio veturi?» respondis li, malsuprenirante de la konduksidloko, «Mi eĉ ne scias, kien ni venis: la vojo malestas, kaj mallumo ĉirkaŭe».

Mi komencis lin insulti. Saveljiĉ defendis lin.

«Vi devus tiam kredi al ni», li parolis kolerete, «Se ni estus revenintaj en la gastejon, vi nun, trinkinte teon, bone dormus ĝis mateno; la ventego ĉesus, kaj matene ni daŭrigus nian vojaĝon. Pro kio tiel rapidegi? Ŝajne ne pro edziĝa festeno?» Saveljiĉ estis prava. Sed nun nenio plu estis farebla. La neĝo falis kaj falis. Apud la sledo formiĝis neĝa monteto. La ĉevaloj staris kun mallevitaj kapoj, tremetante de tempo al tempo. La veturigisto promenis ĉirkaŭ ili, pro nenionfarado ordigante la jungilaron. Saveljiĉ murmuradis; mi rigardis al ĉiuj flankoj, esperante vidi postsignon de iu loĝejo aŭ vojo, sed mi ne povis vidi ion krom la nebulita turnovento. Subite mi rimarkis ion nigran.

«He, veturigisto!» mi kriis, «Jen, rigardu — kio nigra tie vidiĝas?»

La veturigisto fikse alrigardis.

«Dio scias, sinjoro», li diris, residigante sin sur la konduksidlokon, «Ŝajne ne sledo, ne arbo, sed io moviĝanta. Kredeble aŭ lupo aŭ homo».

Mi ordonis veturi al la nekonata objekto, kiu tuj ekmoviĝis renkonte al ni. Du minutojn poste apud ni estis homo.

«He, bonulo!» kriis al li la veturigisto, «Diru, ĉu vi eble scias, kie troviĝas la vojo?»

«La vojo estas ĉi-tie: mi staras sur tute firma loko», respondis la renkontito, «Sed kion ĝi utilas?»

«Aŭskultu, kamparano», mi diris al li, «Ĉu vi konas la landon? Ĉu vi eble konsentas alveturigi nin ĝis la proksima tranoktejo?»

«La lando estas konata de mi», respondis la preterpasanto, «Dankon al Dio, mi ĝin estas traveturinta kaj trapaŝinta laŭlonge kaj laŭlarĝe. Sed rigardu, kia vetero! Facile estas perdi la vojon. Mi konsilas al vi halti ĉi-tie kaj atendi: eble la ventego kvietiĝos, kaj la ĉielo sereniĝos, — tiam ni trovos la vojon per la steloj».

Lia trankvila tono min kuraĝigis. Mi jam decidis, fordonante nin al la dia volo, pasigi la nokton meze de la stepo, kiam subite la preterpasanto vive sidigis sin sur la konduksidlokon, dirante al la veturigisto:

«Nu, dankon al Dio, proksime estas loĝejo. Turnu dekstren kaj veturu!»

«Kial mi veturu dekstren?» demandis la veturigisto ne kontente, «Kie vi vidas la vojon? Kompreneble: ĉevalo — mia, jungilaro — ne via, antaŭen do, ne staru![15]»

La veturigisto, ŝajnis al mi, estis prava. «Efektive», mi interdiris, «Kial vi opinias, ke loĝejo estas proksime?»

«Ĉar vento ĵus de tie ekblovis», respondis la kamparano, «Kaj mi ekflaris fuman odoron, do — loĝejo estas proksime». Lia sagaceco kaj lia subtila flarsento min mirigis. Mi ordonis al la veturigisto veturi. La ĉevaloj peze paŝis en la profunda neĝo. La sledo malrapide estis movata antaŭen, jen suprentirata sur neĝan monteton, jen falanta en kavaĵon, alterne klinata jen al la dekstra, jen al la maldekstra flanko. Tio similis navigadon de ŝipo sur malkvietaj maraj ondoj. Saveljiĉ ĝemadis, ĉiumomente tuŝegante mian flankon. Mi mallevis la antaŭan matkovraĵon, envolvis min en la pelton kaj endormiĝis, lulata de la ventega kantado kaj de balanciĝado de malrapidega veturado.

Mi eksonĝis ion, kion mi neniam poste povis forgesi, kaj en kio mi ĝis nun vidas specon de profetaĵo, konsiderante la strangajn cirkonstancojn de mia sekvinta vivo.

La leganto senkulpigos min, kredeble sciante laŭ propra sperto, kiel multe homo inklinas sin fordoni al superstiĉoj, malgraŭ plena malŝato de antaŭjuĝoj.

Miaj sentoj kaj mia animo troviĝis en tia stato, kiam la reala vivo, cedante al dormaj revoj, kuniĝas kun ili en nebulaj fantomoj de la apenaŭ komenciĝinta dormado. Al mi ŝajnis, ke la ŝtormo ĉiam ankoraŭ furiozas, ke ni vagas meze de la neĝa dezerto. Subite mi vidis pordegon kaj enveturis en la korton de nia hejma bieno. Mia unua penso estis la timo, ke la patro koleros kontraŭ mi pro la nevola reveno sub la patrodoman tegmenton kaj povos ĝin kompreni kiel intencitan malobeon. Plena de maltrankvilo mi forsaltis de la sledo, kaj mi vidas: mia patrino renkontas min sur la perono kun mieno profunde ĉagrena. — «Ne faru bruon», ŝi diras al mi, «La patro estas morte malsana. Li deziras adiaŭi vin!» Konsternita mi sekvis ŝin en la dormoĉambron. Jen mi vidas: la ĉambro estas malforte lumigita, ĉe la lito staras homoj kun malĝojaj mienoj. Mi senbrue aliras la liton; la patrino sublevas la litkurtenon kaj diras: «Andreo Petroviĉ! Peĉjo alveturis: li revenis, eksciinte pri via malsano! Benu lin». — Mi genuis kaj levis la okulojn al la malsanulo. Kio do? Anstataŭ mia patro, mi vidas en la lito kamparanon nigrebarban, kiu min gaje rigardis. Miregante mi min turnas al la patrino, demandante: «Kion tio signifas? Li ne estas la patro. Por kio do mi petu pri beno tiun kamparanon?» — «Tute egale, Peĉjo», respondis la patrino, «Tio estas via edziĝbena patro; kisu lian manon, kaj li benu vin!» Mi ne volis obei. Tiam la kamparano salte leviĝis de la lito, eltiris hakilon de post la dorso kaj svingis ĝin al ĉiuj flankoj. Mi volis kuri, sed jam ne povis; la ĉambro pleniĝis je malvivuloj; mi falpuŝiĝis kontraŭ kadavroj kaj glitfaletis en sangan malsekaĵon… La terura kamparano afable min alvokis, dirante: «Ne timu, venu, ke mi vin benu!» Teruro kaj mirego ekposedis min. En la sama momento mi vekiĝis. La ĉevaloj staris. Saveljiĉ tenis min je la brako kaj diris:

«Bonvolu eliri, sinjoro, ni alvenis».

«Kie?» mi demandis, frotante la okulojn.

«En gastejo. Helpis sinjoro Dio, ni rekte al la korta barilo venis. Eliru pli rapide, sinjoro, varmigu vin».

Mi eligis min el la sledo. La ventego ankoraŭ blovis, kvankam kun malpli granda forto. Estis tiel mallume, ke oni povus al si elpiki la okulon[16]. La mastro renkontis nin ĉe la pordego, tenante lanternon sub la basko; li enirigis nin en ĉambron ne vastan, sed sufiĉe puran; keno[17] lumigis la ĉambron. Sur la muro pendis pafilo kaj alta kozaka ĉapo.

La mastro, urala kozako, ŝajnis viro ĉirkaŭ 60-jara, ankoraŭ freŝa kaj vigla. Saveljiĉ enportis nian skatolon kun provizoj, postulis fajron por prepari teon; neniam antaŭe teo ŝajnis al mi tiel necesa. La mastro klopode eliris.

«Kie do estas nia kondukinto?» mi demandis Saveljiĉon. «Ĉi tie, via moŝto», respondis al mi voĉo de supre.

Mi suprenrigardis al la kuŝbreto kaj vidis nigran barbon kaj du brilantajn okulojn.

«Ŝajne, amiko, vi trafrostiĝis?»

«Kiel mi povus ne trafrostiĝi, vestita per nura malnova kaftano! Mi havis pelton, sed — mi ne malkonfesu la pekon — hieraŭ mi ĝin lasis kiel garantiaĵon ĉe drinkejmastro: la frosto ŝajnis al mi ne forta».

En tiu momento la mastro eniris kun bolanta samovaro. Mi proponis al nia kondukinto tason da teo; li malsuprenvenis de la kuŝbreto. Lia eksteraĵo ŝajnis al mi rimarkinda. Li estis viro preskaŭ 40-jara, mezkreska, ne dika, sed larĝŝultra. En lia nigra barbo vidiĝis jam grizaj haroj; liaj vivoplenaj grandaj okuloj estis eksterordinare moviĝemaj. Lia fizionomio havis esprimon sufiĉe agrablan, sed friponecan. La kapharoj estis tonditaj cirkle[18]; li surhavis disŝiritan kaftanon kaj tataran sakpantalonon. Mi donis al li tason da teo; li gustumis, faris grimacon.

«Via moŝto, estu afabla, bonvolu ordoni, ke oni regalu min per glaso da brando: teo ne estas nia kozaka trinkaĵo».

Mi volonte plenumis lian deziron.

La mastro prenis el sia ŝranko botelon kaj glason, aliris, alrigardis lin kaj diris:

«He, he, denove vi venis en nian landon! De kie Dio vin alportis?»

Mia kondukinto signifoplene palpebrumis kaj respondis per proverbo:

«Flugis birdo super kampo, bekis ĝi kanabon, ĵetis la avino ŝtonon, — maltrafis la birdon. Nu, kiel fartas la viaj?»

«La niaj?» ripetis la mastro, daŭrigante interparolon alegorian, «Oni volis sonorigi por vespera preĝo, la edzino de la pastro ne permesis: dum la pastro gaste sidis, en tombejo diabloj ridis»…

«Silentu, amiko», respondis la vagulo, «Kiam estos pluvo, tiam estos fungoj; kiu havos fungojn, tiu korbon havos. Sed dume (li refoje palpebrumis) metu la hakilon post la dorson, ĉar jam venas arbaristo. Je via sano, Moŝta sinjoro!»

Li prenis la glason, faris krucosignon kaj unuspire eltrinkis la brandon; poste li salutis min kaj reiris sur la kuŝbreton.

En tiu vespero mi tute ne povis kompreni ilian rabistan interparolon, nur poste mi konjektis, ke ĝia temo estis la antaŭnelonge kvietigita ribelo de la urala kozaka armeo. Saveljiĉ aŭskultis, ne kaŝante grandan malplezuron. Li suspekte alrigardis jen la mastron, jen la kondukinton. La gastejo staris izolite en la stepo, malproksime de kia ajn vilaĝo, kaj tre similis rabistan nestegon. Sed nenio estis farebla. Ne estis eble eĉ pensi pri daŭrigo de la vojaĝo. La maltrankvila humoro de Saveljiĉ min amuzis. Dume mi min preparis por dormi kaj kuŝigis min sur benkon. Saveljiĉ aranĝis sian dormolokon sur la forno; la mastro kuŝigis sin sur la plankon. Baldaŭ la tuta ĉambro ekronkis; ankaŭ mi dormis ŝtonan dormon.

Vekiĝinte matene sufiĉe malfrue, mi vidis, ke la ventego kvietiĝis. La suno brilis. Neĝo per blindiga tavolo kovris la senliman stepon. La ĉevaloj estis jungitaj. Mi pagis al la mastro, kiu prenis de ni tiel moderan sumon, ke eĉ Saveljiĉ ne volis disputi kaj marĉandi laŭ sia kutimo, kaj liaj hieraŭaj suspektoj tute malaperis. Mi vokis la kondukinton, dankis lin pro la al ni donita helpo kaj ordonis al Saveljiĉ doni al li duonrublan trinkmonon. Saveljiĉ sulkigis la vizaĝon.

«Duonrublan trinkmonon?» li mire diris, «Por kio? Ĉu por tio, ke vi bonvolis alveturigi lin al la gastejo? Bonvolu agi, kiel vi volas, sinjoro, sed ni ne havas superfluajn monrublojn. Se al ĉiu ni donas trinkmonon, ni mem baldaŭ estos malsatantaj».

Mi ne povis disputi kontraŭ Saveljiĉ. Nia mono, laŭ mia promeso, troviĝis en lia plena dispono. Tamen estis al mi bedaŭrinde, ke mi ne povis dece danki la homon, kiu nin savis, se ne el malfeliĉo, almenaŭ el situacio tre malagrabla.

«Bone», mi diris tute trankvile, «Se vi ne volas doni duonrublon, alportu iun el miaj vestoj. Li ja estas vestita ne sufiĉe varme. Donu al li mian leporfelan palton».

«Kompaton, sinjoro Petro Andreiĉ!» diris Saveljiĉ, «Por kio servos al li via leporfela palto? La hundo ja fordrinkos ĝin en la unua renkontota gastejo».

«Ne estas via zorgo, maljunuleto», diris la vagulo, «Ĉu mi ĝin fordrinkos aŭ ne. Lia moŝto malavare donacas al mi sian propran sinjoran palton: tia estas lia sinjora volo, kaj via sklava devo estas ne disputi, sed obei».

«Dion vi ne timas, rabulo», kolere sin turnis al li Saveljiĉ, «Vi ja vidas, la moŝta infano ne estas ankoraŭ tute prudenta, kaj vi ĝojas, ke vi povas lin prirabi pro lia naiveco. Por kio vi bezonas la sinjoran palton? Vi eĉ ne povus ĝin surtiri sur viajn malbenindajn ŝultrojn».

«Mi petas vin, Saveljiĉ, ĉesu saĝumi», mi diris al mia vartisto, «Tuj alportu la palton!»

«Sinjoro Dio!» ĝemis nia Saveljiĉ, «La leporfela palto ja estas preskaŭ nova! Se vi al iu alia donacus, sed ne al drinkulo ĉifonvestita».

Tamen la leporfela palto aperis. La kamparano tuj ĝin prove vestis. Efektive, la palto, kiu eĉ por mi jam ne tute taŭgis, estis por li iom malvasta. Tamen li sagace trovis rimedon kaj, antaŭ ol ĝin surtiri, malkudris ĝin kelkloke. Saveljiĉ preskaŭ plorĝemis, aŭdante la krakon de fadenoj.

La vagulo estis tre kontenta, ricevinte mian donacon. Li akompanis min ĝis la sledo kaj diris kun profunda saluto: «Dankon, via sinjora moŝto! Dio vin rekompencu por via virto. Neniam mi forgesos vian malavarecon».

Li ekiris laŭ la hieraŭa vojo, dum mi ekveturis plu, donante neniun atenton al Saveljiĉ, kaj baldaŭ mi forgesis pri la hieraŭa ŝtormo, pri nia kondukinto kaj pri la leporfela palto.

Alveninte en Orenburgo, mi tuj prezentis min al la generalo. Mi ekvidis viron de alta kresko, sed jam kurbiĝintan pro maljuneco. Liaj longaj haroj estis jam tute blankaj. Lia malnova kolorperdinta uniforma surtuto rememorigis militiston el la epoko de Anna Ivanovna[19]; li parolis kun rimarkebla germana akcento. Mi enmanigis al li la leteron de mia patro. Aŭdinte tiun nomon, li rapide rigardis min:

«Mia Dio!» li diris, «ŝajne, antaŭ nelonge Andreo Petroviĉ estis en via aĝo, kaj jen: kian bravulon-filon li jam havas! Ha, tempo, tempo!»

Li malsigelis la leteron kaj eklegis ĝin duonvoĉe, farante proprajn rimarkigojn:

«„Estimata sinjoro Andreo Karloviĉ, mi esperas, ke via ekscelenco…“ Por kio tia ceremonieco! Fi, kial li ne hontas? Certe, disciplino estas afero plej grava, tamen ĉu oni skribas tiamaniere al sia malnova kamarado? — „… ekscelenco ne forgesis“… m… m… „kaj… kiam… la mortinta ĉefmarŝalo Mŭnich… la militiro… ankaŭ Karolinjon…“ He, Bruder[20], do li ankoraŭ memoras niajn tiamajn petolaĵojn?.. Nun pri la afero… „al vi mian petolulon“… m. m… „teni en erinacaj gantoj“… Kio estas tio, „erinacaj gantoj“?.. Kio estas tio, „erinacaj gantoj“? Tio, verŝajne, estas rusa proverbo… Kion signifas „erinacaj gantoj?“» ripetis li, sin turnante al mi.

«Tio signifas», respondis mi kun mieno plej senkulpa, «Trakti kun mildeco, ne tro severe, donadi pli da libereco, t. e. teni en erinacaj gantoj».

«M. m… mi komprenas… „kaj ne donadi al li multan liberecon“… Ne, videble, la „erinacaj gantoj“ signifas ion alian… „Aldone… lian pasporton“… Kie ĝi estas, via pasporto? Ha, jen… „Informi la Simeonan regimenton“… Nu, bone, bone.

Mi ĉion faros… „Vi permesos eksterrange ĉirkaŭpreni vin kaj… via maljuna kamarado kaj amiko“… he! fine li trovis la tonon… kaj t. p. kaj t. p. — Nu, mia kara!» li diris, finleginte la leteron kaj metinte flanken mian pasporton, «ĉio estos farata: vi estos transregistrata kiel oficiro en la *** regimenton. Sed por ke vi dume ne perdu la tempon, veturu morgaŭ en la Bjelogorskan citadelon, kie vi restos sub komando de kapitano Mironov, viro bona kaj honesta. Tie vi estos efektiva militisto, vi lernos disciplinon. En Orenburgo vi havas nenion por fari: distreco malutilas al junuloj. Sed hodiaŭ mi petas vin veni al mi por tagmanĝi».

«De horo al horo fariĝas al mi pli malfacile!» pensis mi; «kion utilis al mi, ke mi preskaŭ de naskiĝo jam estis gvardia serĝento? Kion mi per tio profitis? Nun mi devas veturi en la *** regimenton kaj en la dezertan citadelon, ĉe la limo de la kirgizo-kajsacaj stepoj!»

Mi tagmanĝis ĉe Andreo Karloviĉ kune kun lia maljuna adjutanto. Severa germana ekonomio regis ĉe lia tablo, kaj mi pensis, ke la timo vidi plurfoje min gasto ĉe lia fraŭla manĝotablo, estis ioma kialo de mia rapida forsendo en la garnizonon.

En la sekvanta tago mi adiaŭis la generalon kaj ekveturis al la por mi destinita oficloko.

Ĉapitro III La citadelo

Loĝas ni en fortikaĵo,

Pan’ kaj akvo nia manĝo.

Sed se venos por regal’

Malamikoj kun batal’,

Faros bonan ni festenon:

Sargos nian pafilegon.

Soldata kanto

La Bjelogorska citadelo troviĝis 40 verstojn de Orenburgo. La vojo kondukis laŭ la kruta bordo de Uralo. La rivero ankoraŭ ne estis glaciiĝinta, kaj ĝiaj plumbonigraj ondoj malgaje ruliĝis inter la unuformaj bordoj, kovritaj de blanka neĝo. Transe etendiĝis la kirgiza stepo.

Mi enprofundiĝis en meditado, plejparte malgaja. La garnizona vivo ne estis por mi alloga. Mia imago penadis fari al mi la bildon de kapitano Mironov, mia estonta estro, kaj mi prezentis lin al mi kiel severan, malbonkoran maljunulon, nenion konsiderantan krom militista servado kaj pretan, pro ĉia bagatelo teni min sub akvopana aresto. Dume iom post iom krepuskiĝis. Ni veturis sufiĉe rapide.

«Ĉu malproksime ankoraŭ estas la citadelo?» mi demandis la veturigiston.

«Proksime», li respondis, «Jen, ĝi jam estas videbla».

Mi rigardis al ĉiuj flankoj, atendante vidi minacajn bastionojn, turojn kaj remparon, sed mi vidis nenion krom mizera vilaĝo, ĉirkaŭita de traba barilo. Ĉe unu flanko staris tri-kvar amasegoj da fojno, ĉe la alia flanko kurbiĝinta ventmuelejo kun bastaj flugiloj negliĝe pendantaj.

«Kie do estas la citadelo?» mi mire demandis.

«Jen ĝi estas», respondis la veturigisto, montrante la vilaĝon. En la sama momento ni veturis internen.

Ĉe la ĉefa pordego ni vidis malnovan pafilegon el kruda fero; la stratoj estis mallarĝaj kaj kurbaj, la dometoj malaltaj kaj plejparte pajlo-kovritaj.

Mi ordonis veturi al la citadelestro, kaj post momento la sledo haltis antaŭ ligna dometo, staranta sur altaĵo, apud preĝejo, same ligna.

Neniu venis al ni renkonte. Mi eniris la vestiblon kaj malfermis la pordon de la antaŭĉambro. Maljuna invalido, sidanta sur tablo, estis kudranta bluan flikaĵon al kubuto de verda uniforma surtuto. Mi petis lin, ke li min anoncu.

«Eniru, kara sinjoro», respondis la invalido, «La domanoj estas hejme».

Mi eniris puran ĉambreton, aranĝitan laŭ antikva modo. En angulo staris ŝranko kun vazaro; surmure pendis oficira diplomo en vitrumita kadro; apude — aliaj ornamaĵoj en formo de malmultekostaj pentraĵoj, prezentantaj la venkojn ĉe Kŭstrin kaj Oĉakov, ankaŭ la elektadon de fianĉino kaj la enterigon de kato. Apud la fenestro sidis maljunulino en talivesto kaj kun tuko sur la kapo. Ŝi estis okupita per malvolvado de fadenaro, kiun tenis per la disetenditaj brakoj maljunulo kun difektita okulo, en oficira uniformo.

«Kion vi deziras, karulo?» ŝi demandis, daŭrigante sian laboron.

Mi respondis, ke mi alveturis por militista servado, kaj ke mi venas nun al sinjoro kapitano, plenumante mian ofican devon. Mi jam estis min turnonta al la unuokula maljunulo, preninte lin por la citadelestro, sed la mastrino interrompis la de mi parkere lernitan parolon.

«Ivan Kuzmiĉ ne estas hejme», ŝi diris, «Li iris viziti patron[21] Gerasim; sed tio estas por vi indiferenta, karulo: mi estas lia edzino. Bonvolu nin ami kaj favori. Sidiĝu, mi petas!»

Ŝi vokis servistinon kaj ordonis venigi policiston. La maljunulo scivole rigardis min per sia sola vidanta okulo.

«Mi kuraĝas demandi, sinjoro», li diris, «En kiu regimento vi bonvolis servi?»

Mi kontentigis lian scivolon.

«Mi kuraĝas demandi», li daŭrigis, «Pro kio vi bonvolis ŝanĝi la gvardion por la garnizono?»

Mi respondis, ke tia estas la volo de mia estraro. «Kredeble pro la por gvardia oficiro ne tute konvena konduto?» daŭrigis la senlaca demandanto.

«Ĉesu babili sensencaĵon!» sin turnis al li la edzino de la kapitano, «Ĉu vi ne vidas, ke la juna sinjoro laciĝis de vojaĝo, do ne povas nun esti por li interesa via babilado. Tenu pli rekte la brakojn… Sed vi, karulo», ŝi daŭrigis, sin turnante al mi, «Ne malĝoju, ke oni vin sendis en nian dezerton! Vi ne estas la unua nek la lasta. Iom post iom vi alkutimiĝos. Aleksej Ivanoviĉ Ŝvabrin jam antaŭ tri jaroj estis al ni sendita — pro mortigo: Dio scias, kiel li lasis la pekon lin ekposedi. Jen, bonvolu ekscii: li estis eksterurbe kun kolego-leŭtenanto; ambaŭ havis ĉe si spadojn, — kaj jen Ili komencis sin pikadi reciproke, kaj Aleksej Ivanoviĉ mortigis la leŭtenanton en ĉeesto de du atestantoj! Kio estis farebla? De peko kaj mizero estas plena la tero»…

En tiu sama momento eniris policisto, juna belstatura kozako.

«Maksimiĉ!» diris al li la edzino de la kapitano: «vi devas serĉi loĝejon por sinjoro oficiro, — ion puran».

«Jes, Vasilisa Jegorovna», respondis la policisto, «ĉu eble ni enloĝigu lian moŝton ĉe Ivan Poleĵaev?»

«Ne fantaziaĉu, Maksimiĉ», diris la edzino de la kapitano, «ĉe Poleĵaev tute mankas loko; li ja estas mia baptano kaj ne forgesas, ke ni estas liaj geestroj. Loĝigu sinjoron oficiron… kia estas via nomo kaj via patra nomo, karulo?»

«Petro Andreiĉ».

«Loĝigu do sinjoron Petro Andreiĉ ĉe Simeono Kuzov. La fripono lasis sian ĉevalon sin paŝti en mia legomĝardeno. Nu, Maksimiĉ, ĉu ĉio estas en ordo?»

«Dankon al Dio, ĉio estas en ordo», respondis la kozako, «Nur kaporalo Prohorov interbatiĝis en la ŝvitbanejo kun Ustinja[22] Pegulina pro kuveto da varmega akvo».

«Ivan Ignatjiĉ», diris la maljunulino al la unuokula maljunulo, «Bonvolu esplori la malpacon inter Prohorov kaj Ustinja, kiu el ili estas prava, kiu malprava. Sed punu ilin ambaŭ! Nu, Maksimiĉ, iru kun Dio! — Petro Andreiĉ, Maksimiĉ tuj montros al vi vian loĝejon».

Mi adiaŭe salutis. La policisto alvenigis min al dometo, staranta sur alta riverbordo, ĉe la limo de la citadelo. Duono de la dometo estis okupata de la familio de Simeono Kuzov, la duan duonon oni destinis por mi. Ĝi konsistis el unu ĉambro, sufiĉe pura, duonigita per vando, ne atinganta la plafonon. Saveljiĉ tuj sin ekokupis per aranĝado de niaj aĵoj.

Mi rigardis tra la mallarĝa fenestro. Antaŭ mi etendiĝis malgajiga stepo. Ne rekte kontraŭ nia dometo staris kelke da kamparanaj domoj; sur la strato promenis kokinoj. Maljunulino staris sur perono kun trogeto, kunvokante porkojn, kiuj respondis al ŝi per amika gruntado. Jen en kia landangulo mi estis kondamnita pasigi mian junecon. Ĉagreno ekposedis min; mi foriris de la fenestro kaj enlitiĝis, ne vespermanĝinte, malgraŭ la admonoj de Saveljiĉ, kiu ripetadis ĉagrenite: «Sinjoro Dio! La infano nenion manĝas! Kion diros nia sinjorino, se la infano malsaniĝos!»

En la sekvanta mateno, kiam mi apenaŭ komencis min vesti, la pordo malfermiĝis, kaj en la ĉambron eniris juna, ne altkreska oficiro, kun vizaĝo brunhaŭta, ne bela, sed mirige moviĝema.

«Bonvolu senkulpigi min», li diris france, «Ke mi senceremonie venas por konatiĝi kun vi. Hieraŭ mi eksciis pri via alveno; la deziro denove vidi homan vizaĝon tiel ekregis min, ke mi ne eltenis. Vi tion komprenos, kiam vi estos travivinta ĉi-tie kelkan tempon».

Mi konjektis, ke tio estis la oficiro forsendita el la gvardio pro duelo. Ni rapide interkonatiĝis. Ŝvabrin estis homo inteligenta. Liaj paroloj estis spritaj kaj interesaj. Li gajhumore priskribis al mi la familion de nia citadelestro, lian konataron kaj la regionon, en kiun venigis min mia sorto. Mi tutkore ridis; sed venis la invalido, kiu hieraŭ flikis sian uniformon en la antaŭĉambro de la citadelestro, kaj je la nomo de Vasilisa Jegorovna invitis min al ili por tagmanĝo. Ŝvabrin proponis min akompani.

Alirante la domon de la citadelestro, ni vidis sur la placo dudek maljunajn invalidojn kun longaj harligoj kaj en triangulaj ĉapoj. Ili estis starigitaj fronte. Antaŭ ili staris la citadelestro, maljunulo vigla, altkreska, en konusa ĉapeto kaj en halato. Vidinte nin, li nin aliris, diris al mi kelkajn afablajn vortojn kaj daŭrigis la komandadon. Ni iom haltis por observi la militekzercadon, sed li petis nin iri al Vasilisa Jegorovna, promesante veni tuj post ni.

«Ĉi tie», li aldonis, «Vi havas nenion por rigardi».

Vasilisa Jegorovna akceptis min maloficiale kaj bonkore; ŝi traktis min kiel sian dejarcentan konaton. La invalido kaj Palaŝka preparis la tablon.

«Kial mia Ivan Kuzmiĉ hodiaŭ tiel longe instruas?» diris la edzino de la kapitano. «Palaŝka, voku la sinjoron por tagmanĝi! Kie do estas Maŝa?»

En la ĉambron eniris junulino 18-jara, rondvizaĝa, ruĝvanga, kun helblondaj haroj, glate kombitaj malantaŭen de la oreloj, kiuj en tiu momento arde brulis. Ĉe la unua rigardo ŝi ne tre plaĉis al mi. Mi rigardis ŝin kun antaŭjuĝo. Ŝvabrin estis priskribinta al mi Maŝan, la filinon de nia estro, kiel absolutan stultulinon. Marja Ivanovna sidigis sin en angulon kaj ekkudris. Dume oni alportis brasikan supon. Vasilisa Jegorovna, ne vidante la edzon, duan fojon sendis Palaŝkan por venigi la mastron.

«Diru al la sinjoro: la gastoj jam atendas, la supo malvarmiĝas. Dank’ al Dio, ne foriros de li la instruado, li havos ankoraŭ sufiĉan tempon por satkrii».

La kapitano baldaŭ venis, akompanata de la unuokula maljunulo.

«Kion vi faras, mia kara?» diris al li la edzino, «La manĝo jam delonge estas sur la tablo, sed vin oni neniel povas alvenigi».

«Ĉar, Vasilisa Jegorovna, mi estis okupita per militekzercado: la soldatojn mi instruis».

«Bagatelo!» rediris la edzino de la kapitano, «Nuraj paroloj pri via instruado, — la soldatoj nenion de vi lernos, kaj vi ja mem ne multon komprenas pri la afero. Pli bone estus, se vi sidus hejme kaj preĝus al Dio. Karaj gastoj, bonvolu altabliĝi!» Ni sidiĝis por tagmanĝi. Vasilisa Jegorovna eĉ por momento ne ĉesis paroli kaj superŝutis min per demandoj: kiuj estas miaj gepatroj, ĉu ili vivas ankoraŭ, kie ili loĝas, ĉu riĉaj ili estas? Aŭdinte, ke mia patro posedas 300 kamparanojn, ŝi diris: «Ĉu vere? Ekzistas do ankoraŭ riĉaj homoj en la mondo! Sed ni, karulo, posedas unu solan servutulinon, jen tiun Palaŝkan; tamen, dank’ al Dio, ni ankaŭ ne malbone vivas. Unu zorgon mi havas! Maŝa estas en aĝo de edziniĝo, sed kian doton ŝi povus havi? Kombilon, elbranĉan balailon kaj tri kopekojn da mono (pardonu min Dio!): ĉio ĉi sufiĉos por sin bani en ŝvitbanejo[23]. Estos feliĉo, se troviĝos bona viro, alie ŝi restos vivdaŭra fraŭlino».

Mi ekrigardis Maŝan: ŝi forte ruĝiĝis, kaj eĉ larmeroj gutis sur ŝian teleron. Mi ekkompatis ŝin kaj rapidis ŝanĝi la temon de la interparolado.

«Mi aŭdis», mi diris ne tute ĝustaloke, «Ke baŝkiroj estas atakontaj vian citadelon?»

«De kiu vi tion aŭdis, karulo?» demandis Ivan Kuzmiĉ. «En Orenburgo oni ĝin al mi diris!» respondis mi. «Sensencaĵo!» diris la citadelestro, «ĉe ni jam delonge malestas iuj famoj pri atakado. La baŝkiroj nun estas fortimigitaj; ankaŭ la kirgizojn oni dece prudentigis. Ili certe ne kuraĝos plu nin ataki. Sed se ili tion riskos, mi instruos al ili disciplinon, tiel ke ili por dek jaroj estos kvietigitaj».

«Ĉu vi ne timas», daŭrigis mi, min turnante al la edzino de la kapitano, «Resti en la citadelo meze de tiaj danĝeroj?»

«Ni alkutimiĝis, karulo», respondis ŝi. «Antaŭ dudek jaroj, kiam oni nin el la regimento transloĝigis ĉi-tien, Dio scias, kiel mi timis tiujn malbenindajn malpiulojn! Ĉiufoje, kiam mi vidis linkofelan ĉapon aŭ aŭdis iliajn krietantajn voĉojn, kredu, sinjoro, mia koro kuntiriĝis. Sed nun mi tiel alkutimiĝis, ke mi eĉ ne moviĝas, kiam oni venas diri, ke ĉirkaŭ la citadelo rajdas malbonuloj».

«Vasilisa Jegorovna estas sinjorino kuraĝega», grave diris Ŝvabrin. «Ivan Kuzmiĉ povas tion certigi».

«Jes, jes», diris Ivan Kuzmiĉ, «La virino ne apartenas al deko da timuloj[24]».

«Ĉu Marja Ivanovna estas same kuraĝa kiel vi?» mi demandis la mastrinon.

«Ĉu kuraĝa estas Maŝa?» respondis la patrino, «Ne, Maŝa estas timemulino. Ĝis nun ŝi ne povas aŭdi pafilan sonon, ĉiam ŝi tuj ektremetas. Kiam antaŭ du jaroj Ivan Kuzmiĉ elpensis pafigi nian pafilegon en mia nomfesto, tiam ŝi, karulino, preskaŭ mortis pro teruro. De tiam ni tute ne plu pafigas la malbenindan pafilegon».

Nia tagmanĝo estis finita. La kapitano kaj lia edzino iris por dormi; mi iris al Ŝvabrin, kaj kun li mi pasigis tiun tutan vesperon.

Ĉapitro IV La duelo

Konsentite!.. Sinjoro, ekokupu vian pozicion,

Trapikos mi figuron vian tuj per spado…

Knjaĵnin

Pasis kelke da semajnoj, kaj mia vivo en la Bjelogorska citadelo fariĝis por mi ne nur tolerebla, sed eĉ agrabla. En la familio de la citadelestro mi estis akceptata kiel parenco. La geedzoj estis homoj plej respektindaj. Ivan Kuzmiĉ, filo de simpla soldato, komencis sian servadon kiel soldato kaj nur poste ricevis oficiran rangon; li estis do simplulo tute ne klera, sed homo plej honesta kaj bona. Lia edzino estris lin, kio konformiĝis kun lia senzorgemo. Vasilisa Jegorovna konsideris liajn oficajn aferojn same kiel siajn mastrumajn kaj administris la citadelon same kiel sian domon. Marja Ivanovna baldaŭ ĉesis min eviti. Ni interkonatiĝis. Mi trovis en ŝi fraŭlinon prudentan kaj senteman. Nerimarkeble mi ekamis la bonan familion, eĉ la unuokulan garnizonan leŭtenanton Ivan Ignatjiĉ, al kiu Ŝvabrin kalumnie imputis malpermesitajn interrilatojn kun Vasilisa Jegorovna, kio ne havis eĉ ombron de verŝajneco; sed por Ŝvabrin tio estis indiferenta.

Mi estis promociita oficiro. Miaj servadaj devoj ne estis tro malfacilaj. En la de Dio protektata citadelo ne okazis militparadoj, nek ekzercado aŭ gardostarado. La citadelestro iafoje propravole instruis la soldatojn, sed ĝis nun li ne sukcesis atingi, ke ili diferencigu senerare la dekstran flankon de la maldekstra. Ŝvabrin havis kelkajn francajn librojn.

Mi komencis legi, kaj en mi naskiĝis amo por literaturo. Matene mi legadis aŭ ekzerciĝis en tradukado, eĉ en verkado de versaĵoj; preskaŭ ĉiutage mi tagmanĝis ĉe la citadelestro, kie mi ordinare pasigis la reston de la tago. Vespere vizitis ilin iafoje patro Gerasim kun sia edzino Akulina Pamfilovna, la unua sciigantino de novaĵoj en la tuta ĉirkaŭejo.

Ŝvabrinon mi, kompreneble, vidis ĉiutage; sed de horo al horo la interrilatoj kun li iĝis por mi malpli agrablaj. Lia ĉiama mokado pri la familio de la citadelestro tute ne plaĉis al mi, precipe liaj ofendaj diraĵoj pri Marja Ivanovna. En la citadelo malestis kroma societo, sed mi eĉ ne deziris kroman.

Malgraŭ la antaŭdiroj, la baŝkiroj ne ribelis. Paco regis en la ĉirkaŭejo de nia citadelo. Sed tute neatendite interrompis ĝin interna malpaciĝo.

Mi jam ĉi supre menciis pri miaj literaturaj ekzercoj. Miaj provoj estis por la tiama epoko sufiĉe bonaj, kaj la poeto Aleksandr Petroviĉ Sumarokov kelkajn jarojn poste ilin tre laŭdis. Foje mi sukcesis verki kanteton, pri kiu mi mem estis tre kontenta. Konate estas, ke verkistoj iafoje sub formo de konsilanto serĉas bonvolan aŭskultanton. Do, transskribinte mian kanteton, mi portis ĝin al Ŝvabrin, kiu sola en la tuta citadelo estis kapabla taksi la valoron de la versaĵo. Post mallonga antaŭparolo mi eltiris el la poŝo mian kajeron kaj legis al li jenan versaĵon:

Ampasion forigante,

Penas ŝin forgesi mi,

Kaj, ah, Manjon evitante,

Liberiĝon serĉas mi.

Sed rigardon helradian Vidas mi en ĉiu hor';

Ĝi delogis koron mian,

Mian pacon pelis for.

Vi en mia kormalforto Ekkompatu, Manjo, min,

Min vidante en ĉi sorto Kaj ke mi adoras vin.

«Kiel vi trovas la kanteton?» mi demandis Ŝvabrinon, atendante decan laŭdon. Sed je mia ĉagreno Ŝvabrin, ordinare plena de indulgemo, ĉi-tiun fojon kategorie konstatis, ke mia kanteto ne estas bona.

«Kial?» mi demandis, kaŝante mian malkontenton.

«Ĉar», respondis li, «Tiaj versaĵoj estus indaj al mia instruisto Vasilij Kiriloviĉ Tretjakovskij[25] kaj memorigas al mi liajn amkantetojn».

Li prenis mian kajeron kaj komencis senkompate kritiki ĉiun strofon, ĉiun vorton, primokante min en plej ofenda maniero. Mi ne povis tion toleri, eltiris el liaj manoj la kajeron, dirante, ke neniam plu mi montros al li miajn versaĵojn. Ŝvabrin mokis ankaŭ pri tiu mia minaco.

«Ni vidu, ĉu vi tenos vian parolon: la versfaristoj ja bezonas aŭskultantojn ne malpli ol Ivan Kuzmiĉ bezonas karafon da brando antaŭ tagmanĝo. Sed diru al mi, kiu estas tiu Manjo, al kiu vi eldiras ampasion kaj delikatajn sentojn? Ĉu ne Marja Ivanovna?»

«Por vi devas esti tute indiferente, kiu estas tiu Manjo», respondis mi, sulkigante la frunton. «Mi ne deziras aŭdi vian opinion nek viajn konjektojn».

«Ho, ho! Ambicia versfaristo kaj modesta amanto!» daŭrigis Ŝvabrin, min incitante ĉiam pli kaj pli. «Tamen sekvu mian amikan konsilon: se vi deziras havi sukceson, mi konsilas agi ne per kantetoj».

«Kion tio signifas, sinjoro? Bonvolu klarigi!»

«Volonte. Ĝi signifas, ke se vi volas, ke Marja Ivanovna vizitu vin en vesperaj horoj, donacu al ŝi orelringojn anstataŭ viajn amkantetojn».

Mia tuta sango ekbolis.

«Kial vi havas pri ŝi tian opinion?» mi demandis, pene retenante mian indignon.

«Kial?» ripetis Ŝvabrin kun infera rideto, «ĉar mi laŭsperte konas ŝiajn kutimojn kaj morojn».

«Vi mensogas, malnoblulo!» mi kriis tute furioza. «Vi mensogas plej senhonte»…

Lia vizaĝkoloro ŝanĝiĝis.

«Tio ne pasos por vi senrezulte: vi donos al mi kontentigon».

«Volonte. Kiam vi deziras?» respondis mi ĝojigite.

En tiu momento mi estis preta lin disŝiri.

Mi tuj iris al Ivan Ignatjiĉ kaj trovis lin sidanta kun kudrilo en la manoj: plenumante la komision de la edzino de la kapitano, li surfadenigis fungojn sekigotajn por vintra uzado.

«Ha, Petro Andreiĉ!» li diris, vidante min. «Bonvenon! Pro kio Dio vin alvenigis? Pro kiaj aferoj, se mi kuraĝas demandi?»

Per malmultaj vortoj mi klarigis al li, ke mi malpaciĝis kun Aleksej Ivanoviĉ, kaj ke mi petas lin, Ivanon Ignatjeviĉ, esti mia duelatestanto. Li finaŭskultis min plej atente, fiksante sur min sian sole vidantan okulon.

«Vi bonvolis diri», li ripetis, «Ke vi volas mortpiki Aleksejon Ivanoviĉ, kaj ke vi deziras havi min kiel atestanton ĉe tio? Ĉu jes, se mi kuraĝas demandi?»

«Jes, jes!»

«Indulgu, Petro Andreiĉ! Kion vi elpensis? Vi malpaciĝis kun Aleksej Ivanoviĉ? Kio grava ĝi estas? Insulto ne algluiĝas. Se li vin insultis, vi lin same insultu; se li vin frapis sur vizaĝon, vi frapu lin sur orelon, frapu duan fojon, trian fojon, — kaj vi disiĝu; poste ni vin repacigos. Ĉar ĉu bone estas mortpiki sian proksimulon, se mi kuraĝas demandi? Se efektive vi lin mortpikos, nu bone! ni lasu lin… mi mem lin ne ŝatas… Sed povas ja okazi, ke li vin traboros! Ĉu bona tio estos? Kiu tiam restos malsaĝulo, se mi kuraĝas demandi?»

La rezonado de la prudenta leŭtenanto min tute ne ŝancelis. Mia decido estis firma.

«Kiel vi volas», diris Ivan Ignatjiĉ, «Faru, kiel vi volas. Sed por kio do mi estu via atestanto? Por kio? Du viroj interbatiĝas, — ĉu neviditaĵo tio estas, se mi kuraĝas demandi? Dankon al Dio, mi partoprenis militon kontraŭ Svedujo, kontraŭ turkoj, multon ja mi estas vidinta».

Mi komencis koncize klarigi al li la devon de sekundanto, sed Ivan Ignatjiĉ neniel povis min kompreni.

«Via volo, sinjoro», li diris, «Se mi efektive devas enmiksiĝi en ĉi-tiun aferon, eble mi iru al Ivan Kuzmiĉ kaj raportu al li, laŭ mia ofica devo, ke en la citadelo estas intencata malbonago, malutilonta la regnajn interesojn: ĉu do sinjoro citadelestro ne bonvolos preni antaŭgardajn rimedojn?»

Mi ektimis kaj petis Ivanon Ignatjiĉ nenion diri al la citadelestro; kun granda peno mi sukcesis lin konvinki: li donis honorvorton, kaj mi foriris.

La vesperon mi pasigis laŭkutime ĉe la citadelestro. Mi penis ŝajnigi gajecon kaj trankvilanimecon, por ne veki suspekton kaj eviti tedan demandadon, sed, mi konfesas, al mi mankis la anima indiferenteco, pri kiu ordinare fanfaronas homoj, troviĝantaj en mia situacio. En tiu vespero mi estis inklina al sentimentaleco. Marja Ivanovna ravis min pli ol ordinare. La penso, ke eble mi vidas ŝin la lastan fojon, estis kortuŝa. Ankaŭ Ŝvabrin ĉeestis. Mi vokis lin flanken kaj informis lin pri mia interparolo kun Ivan Ignatjiĉ.

«Por kio ni bezonas sekundantojn?» li diris seke, «Ni ja povas aranĝi la aferon sen ili».

Ni interkonsentis dueli malantaŭ la fojnamasegoj apud la citadelo kaj veni tien morgaŭ matene antaŭ la sepa. Nia interparolo laŭvide estis tiel amika, ke Ivan Ignatjiĉ pro ĝojo preskaŭ elbabilis la sekreton.

«Jen, delonge vi devus same fari, kiel nun», li diris al ni kun kontenta mieno, «Pli multe valoras paco malbona ol malpaco plej bona, kontenteco ja estas pli bona ol riĉeco».

«Pri kio vi parolas, Ivan Ignatjiĉ?» demandis la edzino de la kapitano, kiu en angulo de la sama ĉambro dismetadis kartojn, sortodivenante, «Mi ne bone aŭdas».

Ivan Ignatjiĉ rimarkis miajn signojn de malkontento kaj, rememorante sian promeson, konfuziĝis kaj ne sciis, kion respondi. Ŝvabrin tuj rapidis helpi al li.

«Ivan Ignatjiĉ», li diris, «Aprobas nian repaciĝon».

«Kun kiu vi malpacis, karulo?»

«Okazis akra disputo inter mi kaj Petro Andreiĉ».

«Pro kio?»

«Pro vera bagatelo, pro kanteto».

«Bona kialo! Kanteto? Rakontu, Aleksej Ivanoviĉ, kiel okazis la afero?»

«Jen kiel! Petro Andreiĉ antaŭ nelonge verkis kanteton kaj, hieraŭ ekkantis ĝin en mia ĉeesto, sed mi interrompis lin, ekkantante mian amatan arion:

Kapitana vifilin’

Ne promenu nokte sen fin’!

Kaj ni malpaciĝis. Petro Andreiĉ en la komenco ekkoleris, poste li konsentis, ke ĉiu estas libera, kanti kion ajn laŭ sia plaĉo. Per tio finiĝis la afero».

La senhonteco de Ŝvabrin min preskaŭ furiozigis. Sed neniu krom mi komprenis liajn trivialajn aludojn, almenaŭ neniu ilin atentis. La konversacio transiris de kantetoj al verkistoj, kaj la citadelestro diris, ke ĉiuj verkistoj estas diboĉuloj kaj drinkemuloj, kaj amike konsilis al mi ĉesigi versfaradon kiel okupon, malhelpantan bonan oficservadon kaj al nenio bona kondukantan.

La ĉeesto de Ŝvabrin estis por mi netolerebla. Mi baldaŭ adiaŭis la citadelestron kaj lian familion; reveninte hejmen, mi esploris mian spadon, ĝian akrecon kaj enlitigis, ordoninte al Saveljiĉ veki min morgaŭ antaŭ la sepa.

En la sekvanta tago mi jam staris je la destinita horo malantaŭ la fojnamasegoj, atendante mian kontraŭulon. Baldaŭ li venis.

«Oni povas nin surprizi», li diris, «Ni devas rapidi».

Ni demetis la surtutojn, restis en kamizoloj kaj elingigis la spadojn. En la sama momento de post la fojnamasegoj aperis Ivan Ignatjiĉ kaj kvin invalidoj. Li postulis, ke ni iru al la kapitano. Ni obeis kun granda bedaŭro; la soldatoj nin ĉirkaŭis, Ivan Ignatjiĉ iris antaŭen, kondukante nin kun triumfo kaj paŝante eksterordinare grave.

Ni eniris en la domon de la estro. Ivan Ignatjiĉ malfermis la pordon, solene raportante: «Jen mi alkondukis ilin!» Vasilisa Jegorovna venis renkonte al ni.

«Ha, karaj sinjoroj! Kion vi faris? Ĉu eble? Kio? Aranĝi mortigon en nia citadelo? Ivan Kuzmiĉ, tuj arestu ilin! Petro Andreiĉ, Aleksej Ivanoviĉ, tuj fordonu viajn spadojn, jes, fordonu! Palaŝka, forportu la spadojn en la provizejon. Petro Andreiĉ, tion ĉi mi ne atendis de vi. Ĉu vi ne hontas? Ni lasu Aleksejon Ivanoviĉ: li pro mortigo estas forpelita el la gvardio, li eĉ Dion ne kredas. Sed vi? Por kio vi lin imitas?»

Ivan Kuzmiĉ plene konsentis kun sia edzino kaj aldonis: «Aŭskultu do: Vasilisa Jegorovna diras la veron. Duelado estas oficiale malpermesita de la militista regularo».

Dume Palaŝka prenis niajn spadojn kaj forportis ilin en la provizejon. Mi ne povis ne ridi. Ŝvabrin konservis sian gravecon.

«Malgraŭ mia plena respekto por vi», li diris al Vasilisa Jegorovna kun mieno tute indiferenta, «Mi ne povas ne rimarkigi, ke vi vin senkaŭze maltrankviliĝas, elmetante vin al via juĝo. Lasu tion al Ivan Kuzmiĉ: tio ja estas lia afero».

«Ha, mia kara!» interrompis Vasilisa Jegorovna. «Ĉu edzo kaj edzino ne estas unu animo kaj unu karno? Ivan Kuzmiĉ, ne prokrastu! Tuj sidigu ilin en malsamajn angulojn por panakva aresto, por ke elvaporiĝu ilia tuta malsaĝo; patro Gerasim siavice surmetu sur ilin eklezian punon, por ke ili elpetu por si pardonon de Dio kaj pentu antaŭ la homoj».

Ivan Kuzmiĉ ne sciis, je kio decidiĝi. Marja Ivanovna estis tre pala. Iom post iom la ventego kvietiĝis, la edzino de la kapitano trankviliĝis kaj ordonis al ni kisi unu la alian. Palaŝka alportis niajn spadojn. Ni forlasis la domon laŭvide repaciĝintaj. Ivan lgnatjiĉ nin akompanis.

«Kiel hontinde devus esti al vi», mi diris al li indignante, «Ke vi perfidis nin al la estro, post kiam vi per honorvorto promesis, tion ne fari!»

«Je sankta Dio, mi nenion diris al Ivan Kuzmiĉ», respondis li; «Vasilisa Jegorovna ĉion divenis kaj rakontigis al si ĉion. Ŝi faris siajn disponojn sen scio de la kapitano. Cetere, ni danku Dion, ke ĉio tiel finiĝis».

Kun tiuj vortoj li sin turnis al sia hejmo, kaj Ŝvabrin kaj mi restis solaj.

«Nia afero ne povas esti finita tiamaniere», mi diris al li.

«Kompreneble», respondis Ŝvabrin, «Vi per via sango respondos al mi pro via aroganteco. Sed sendube nun ni ĉiam estos observataj. Dum kelke da tagoj ni devos hipokriti. Ĝis revido!»

Ni disiĝis, kvazaŭ nenio estus okazinta.

Reveninte al la citadelestro, mi laŭkutime sidiĝis apud Marja Ivanovna. Ivan Kuzmiĉ ne estis hejme; Vasilisa Jegorovna estis okupita per mastrumaj klopodoj. Ni interparolis duonvoĉe. Marja Ivanovna kortuŝe riproĉis min pro la maltrankvilo kaŭzita per mia malpaco kun Ŝvabrin.

«Mi preskaŭ mortis pro teruro», ŝi diris, «Kiam oni diris al ni, ke vi estas duelontaj per spadoj. Kiel strangaj estas la viroj! Pro unu sola vorto, pri kiu ili kredeble post semajno tute forgesos, ili estas pretaj dueli kaj per tio oferi ne nur sian vivon, sed eĉ sian konsciencon kaj la bonstaton de tiuj, kiuj…

Sed mi estas certa, ke ne vi estis la iniciatinto de la malpaco. Kredeble, Aleksej Ivanoviĉ estas kulpa?»

«Kial vi tiel opinias, Marja Ivanovna?»

«Kial? Ĉar li estas tia mokemulo! Mi ne ŝatas Aleksejon Ivanoviĉ. Mi sentas abomenon por li. Tamen — stranga afero — mi ne dezirus, ke mi same ne plaĉu al li. Tio por mi estus tre malagrabla».

«Kiel vi supozas, Marja Ivanovna? Ĉu vi plaĉas al li aŭ ne?» Marja Ivanovna silentis, sed ruĝiĝis.

«Ŝajnas al mi», ŝi diris iom poste, «Mi kredas, ke mi plaĉas al li».

«Kial tio al vi ŝajnas?»

«Ĉar li sin svatis je mi».

«Jes? Li sin svatis je vi? Kiam?»

«l n la pasinta jaro, du monatojn antaŭ via alveturo».

«Ĉu vi rifuzis?»

«Kiel vi vidas. Aleksej Ivanoviĉ certe estas homo inteligenta kaj el bona familio kaj ne malriĉa. Sed se mi prezentas al mi en la imago, ke mi devos lin kisi publike dum edziĝa ceremonio… ne, ne, tion mi ne povus! por ĉiuj riĉaĵoj de la mondo mi ne povus»…

La paroloj de Marja Ivanovna malfermis al mi la okulojn kaj klarigis multon. Mi komprenis nun la persistan kalumniadon, per kiu Ŝvabrin ŝin persekutadis. Kredeble li rimarkis nian reciprokan simpation, kaj li penis disintimigi nin. Lia frazo, kiu estis kaŭzinta nian malpacon, nun ŝajnis al mi ankoraŭ pli malnobla, kiam anstataŭ maldelikata, maldeca sarkasmo mi ekvidis en ĝi konscian kalumniaĵon. La deziro puni la arogantan kalumniinton fariĝis en mi ankoraŭ pli forta, kaj mi senpacience atendis favoran okazon. Mi atendis ne longe.

En la sekvanta tago, kiam mi sidis, verkante elegion, kaj mordetadis la plumon, serĉante rimon, Ŝvabrin frapis mian fenestron. Mi lasis la paperon, prenis la spadon kaj eliris eksteren.

«Ni ne prokrastu plu», diris al mi Ŝvabrin, «Oni nin ne observas nun. Ni iru al la rivero. Tie neniu nin malhelpos».

Ni iris silente. Veninte sur kruta vojeto malsupren, ni haltis ĉe la bordo mem kaj elingigis niajn spadojn. Ŝvabrin estis pli lerta ol mi, sed mi estis pli forta kaj pli kuraĝa; sinjoro Beaupre, estinta soldato, siatempe donis al mi kelkajn lecionojn de skermado, kiujn mi nun utiligis. Ŝvabrin ne supozis en mi tian danĝeran kontraŭulon. Longe ni ne povis vundi unu la alian, fine, rimarkante, ke Ŝvabrin malfortiĝas, mi vigle lin ekatakis kaj jam preskaŭ enpelis lin en la riveron. Subite mi aŭdis voĉon, laŭte min vokantan. Mi ĵetis rigardon posten kaj vidis Saveljiĉ, kurantan al mi malsupren de la kruta bordo… En tiu sama momento, mi sentis akran pikdoloron sub la dekstra ŝultro; mi falis kaj perdis la konscion.

Ĉapitro V La amo

Ah, fraŭlino vi, fraŭlino bela,

Juna vi, fraŭlin’, ne edziniĝu,

Vi, fraŭlin’, demandu lagepatrojn,

La patrinon, patron, familion.

Vi havigu al vi la prudenton,

La prudenton — saĝon kaj la doton!

Popolkanto

Se edzon vi havos pli bonan ol mi, vi min ne memoros,

Se estos li ne tiel bona,

vi min rememoru!

Popolkanto

Rekonsciiĝinte, mi kelkan tempon ne povis kompreni, kio okazis al mi. Mi kuŝis en lito en nekonata ĉambro kaj sentis grandan malfortecon. Antaŭ mi staris Saveljiĉ kun kandelo en la manoj. Iu singarde malvolvis la bandaĝon, per kiu estis ĉirkaŭligitaj miaj brusto kaj ŝultro. Iom post iom miaj pensoj pli klariĝis. Mi rememoris mian duelon kaj komprenis, ke mi estas vundita. En la sama momento knaris la pordo.

«Nu, kiel li fartas?» eksonis mallaŭta voĉeto, kiu min tremetigis.

«Ĉiam en la sama stato», respondis Saveljiĉ kun ekspiro, «ĉiam senkonscia, jam la kvinan tagon».

Mi volis min turni, sed ne povis. «Kie mi estas? Kiu estas ĉi-tie?» mi diris kun peno. Marja Ivanovna aliris mian liton kaj sin klinis super min.

«Kiel vi fartas?» ŝi demandis.

«Dankon al Dio», respondis mi per malforta voĉo, «ĉu estas vi, Marja Ivanovna? Diru al mi»… Mankis al mi la fortoj por daŭrigi, kaj mi eksilentis. Gojo ekbrilis sur la fizionomio de Saveljiĉ.

«Ha!» li murmuretis, «Jen nia sinjoro rekonsciiĝis, fine li rekonsciiĝis. Dankon al vi, Dio sinjoro. Nu, karuloj Petro Andreiĉ, kiel vi min timigis! Bonvolu imagi! Jam la kvinan tagon»…

Marja Ivanovna interrompis lin:

«Ne parolu kun li multe, Saveljiĉ: li estas ankoraŭ malforta».

Si eliris kaj senbrue fermis post si la pordon. Mia kapo estis plenplena je pensoj. Mi troviĝis do en la domo de la citadelestro; Marja Ivanovna min vizitadis. Mi volis fari al Saveljiĉ ankoraŭ kelkajn demandojn, sed la maljunulo balancis la kapon kaj mankovris al si la orelojn. Malkontente mi fermis la okulojn kaj tuj endormiĝis.

Vekiĝinte, mi vokis Saveljiĉon per la nomo, sed anstataŭe mi vidis antaŭ mi Marjan Ivanovnan; per anĝela voĉo ŝi min salutis. Mi ne povas eldiri la dolĉan senton, kiu min ekposedis en tiu momento. Mi kaptis ŝian manon kaj alpremiĝis al ĝi, superverŝante ĝin per larmoj de kortuŝeco. Maŝa ne fortiris sian manon… Subite ŝiaj lipoj tuŝetis mian vangon, kaj mi sentis varmegan freŝan kison. Fajro trakuris mian tutan korpon.

«Mia kara, mia bona Marja Ivanovna», mi diris al ŝi, «Estu mia edzino, ne rifuzu doni al mi feliĉon!»

Ŝi rekonsciiĝis:

«Pro Dio, trankviliĝu!» ŝi diris, forprenante de mi sian manon, «Vi estas ankoraŭ en danĝero, la vundo povas resangadi. Gardu vin, mi petas, almenaŭ pro mi!»

Kun tiuj vortoj ŝi foriris, lasante min en stato de plena ekstazo. La feliĉo min revivigis. Ŝi estos mia! Ŝi min amas! Ĉi tiu ideo plenigis mian tutan estaĵon.

De tiu tempo mi ĉiun horon fartis pli kaj pli bone. Min kuracis la regimenta barbiro, ĉar en la citadelo malestis alia kuracisto, kaj, dankon al Dio, li ne multe cerbumis pri mi. Mia juneco kaj la naturo pli rapidigis la resaniĝon. La tuta familio de la estro min flegis. Marja Ivanovna min preskaŭ ne forlasis. Kompreneble, ĉe la unua favora okazo mi renovigis nian interrompitan interparolon, kaj Marja Ivanovna tiam aŭskultis min jam pli pacience. Sen iu afektita sinĝeno ŝi konfesis sian amon por mi kaj diris, ke ŝiaj gepatroj sendube ĝojos pri ŝia feliĉo.

«Sed pripensu bone», ŝi aldonis, «ĉu viaj gepatroj ne malkonsentos?»

Mi enpensiĝis. Pri la kora amo de mia patrino mi ne dubis; sed, konante la karakteron kaj la pensmanieron de mia patro, mi sentis, ke mia amo tute ne kortuŝos lin kaj ke li konsideros ĝin junula malsaĝaĵo. Mi sincere konfesis tion al Marja Ivanovna, tamen mi decidis skribi al la patro en maniero plej elokventa, petante pri la gepatra beno. Mi montris la leteron al Marja Ivanovna, kiu trovis ĝin tiel konvinka kaj kortuŝanta, ke ŝi eĉ ne dubis pri ĝia favora efekto kaj sin fordonis al la postuloj de sia sentema koro kun la tuta konfidemo de juneco kaj amo.

Kun Ŝvabrin mi repaciĝis en la unuaj tagoj de mia resaniĝado. Ivan Kuzmiĉ, riproĉante min pro la duelo, diris: «He, Petro Andreiĉ, mi devus vin arestigi, sed vi jam estas punita.

Tamen Aleksej Ivanoviĉ sidas en nia grenejo sub gardo, kaj lia spado estas ŝlosita ĉe Vasilisa Jegorovna. Li meditu kaj pentu».

Mi estis tro feliĉa por konservi en la koro malamon. Mi petis pri Ŝvabrin, ke oni lin liberigu, kaj la bonkora citadelestro, interkonsentinte kun sia edzino, decidis agi laŭ mia peto. Ŝvabrin venis al mi; li eldiris profundan bedaŭron pri la okazintaĵo, konfesis, ke la tuta kulpo estas lia, kaj petis min ĉion forgesi. Estante ne venĝema laŭ naturo, mi tutkore pardonis al li nian malpaciĝon kaj la ricevitan vundon. En lia kalumnio mi vidis nun ĉagrenon pro la ofendita ambicio kaj malakceptita amo, kaj mi grandanime pardonis al mia malfeliĉa rivalo.

Baldaŭ mi resaniĝis kaj povis jam transloĝiĝi en mian loĝejon. Senpacience mi atendis leteron respondan je mia sendita letero, timante esperi kaj penante silentigi la malĝojan antaŭsenton. Kun Vasilisa Jegorovna kaj ŝia edzo mi ankoraŭ ne estis parolinta, tamen mia edziĝpropono ne devos ilin mirigi. Nek mi nek Maŝa klopodis kaŝi niajn reciprokajn sentojn, kaj ni jam estis tute certaj pri ilia konsento.

Fine iun matenon Saveljiĉ venis al mi, tenante en la mano leteron. Mi ĝin kaptis tremetante. La adreso estis skribita de la patro mem. Tio antaŭpreparis min al io grava, ĉar ordinare skribis al mi la patrino, kaj la patro sin kontentigis per alskribo de kelke da linioj. Longe mi ne malsigelis la leteron kaj kelkfoje relegis la majestan surskribon: al mia filo Petro Andreeviĉ Grinjov, Orenburga gubernio, Bjelogorska citadelo. Mi penadis, laŭ la skribmaniero diveni la animstaton, en kiu la letero estis skribata. Fine mi ĝin malsigelis, kaj tuj de la komenco mi konjektis, ke la tuta afero iris al la diablo[26]. La letero estis jena:

«Miafilo Petro! Vian leteron, en kiu vi petas nin pri nia gepatra beno kaj pri konsento je via edziĝo kun Marja Ivanovna Mironova, ni ricevis la 15-an, kaj mi ne nur ne intencas doni al vi mian benon kaj konsenton, sed mi dezirus esti ĉe vi por ordigi al vi la kapon, kiel al knabaĉo, kia vi ja restis, malgraŭ via oficira rango, ĉar vi nun pruvatestis, ke vi ankoraŭ ne meritas la honoron porti la spadon, donacitan al vi por defendi la patrolandon, sed ne por dueli kontraŭ samaj sentaŭguloj kiel vi. Mi tuj skribos al Andreo Karloviĉ kaj petos lin preni vin el la Bjelogorska citadelo kaj transmeti en lokon pli malproksiman, kie viaj malsaĝaĵoj elvaporiĝos. Via patrino, eksciinte pri via duelo, pri via vundo, malsaniĝis pro ĉagreno kaj nun kuŝas malsana. Kio el vi fariĝos? Mi petas Dion, ke via konduto pliboniĝu, kvankam mi ne kuraĝas esperi je Lia granda favorkoreco.

Via patro Andreo Grinjov»

La legado de tiu letero vekis en mi diversajn sentojn. La kruelaj esprimoj, kiujn la patro ne malŝparis, profunde min ofendis. La malrespekto, kun kiu li skribis pri Marja Ivanovna, ŝajnis al mi same maldeca kiel maljusta. La intenco ekzili min el Bjelogorska citadelo min teruris. Sed plej multe ĉagrenis min la novaĵo pri la malsaniĝo de mia patrino. Mi indignis kontraŭ Saveljiĉ, ne dubante, ke li estis informinta miajn gepatrojn pri la duelo. Paŝante tien kaj reen en mia malgranda ĉambro, mi fine haltis antaŭ li kaj diris, ĵetante sur lin rigardojn plej minacajn:

«Videble, ankoraŭ ne sufiĉas por vi, ke mi pro via kulpo estis vundita kaj kuŝis tutan monaton ĉe la rando de la ĉerko[27]: ankaŭ mian patrinon vi deziras mortigi».

Saveljiĉ estis kvazaŭ fulmotrafita.

«Pardonu, sinjoro», li diris preskaŭ ploregante, «Kion vi bonvolas paroli? Ĉu mi estas kulpa, ke vi estis vundita! Dio scias, ke mi estis kuranta por ŝirmi vin per mia propra brusto kontraŭ la spado de Aleksej Ivanoviĉ! Mia malbeninda maljuneco tion malebligis. Sed kion malbonan mi faris por via patrino?»

«Kion vi faris?» mi ripetis. «Kiu petis vin skribe min denunci? Ĉu mia spiono vi estas?»

«Vi diras, ke mi vin skribe denuncis?» respondis Saveljiĉ plorante. «Dio, Reĝo Ĉiela! Bonvolu do tralegi, kion al mi skribas mia sinjoro, tiam vi scios, ĉu mi vin denuncis».

Li elprenis el la poŝo leteron kaj legis jenon:

«Hontu, maljuna hundaĉo, ke vi, malgraŭ miaj severaj ordonoj, ne raportis al mi pri mia filo Petro Andreiĉ, tiel ke personoj fremdaj estis devigataj, informi min pri liaj petolaĵoj. Ĉu tiel vi plenumas vian ofican devon kaj la sinjoran ordonon? Mi sendos vin, maljunan hundaĉon, por paŝti porkojn pro tio, ke vi kaŝis al ni la veron, kaj pro via dorlota malsevereco koncerne la junulon. Post ricevo de ĉi-tiu tetero senprokraste skribu al mi, kiel fartas nun Petro, ĉu estas vero, ke li resaniĝis, kiel oni skribis al mi, kiuloke troviĝas lia vundo, kaj ĉu bone oni lin resanigis».

Evidentiĝis do, ke Saveljiĉ estis tute senkulpa antaŭ mi kaj ke mi maljuste ofendis lin per miaj riproĉoj kaj suspektoj. Mi petis lin pri pardono, sed la maljunulo restis nekonsolebla.

«Jen, kion mi ĝisvivis», li ripetadis, «Jen, kian favoron mi ricevis de miaj gemastroj! Mi do estas maljuna hundaĉo, paŝtisto de porkoj, mi ankaŭ estas kulpa pri via vundo!.. Ne, kara Petro Andreiĉ, ne mi estas kulpa pri tio, sed la malbeninda musje: li ja instruis al vi la interpikadon per feraj turnrostiloj kaj la piedfrapadon, kvazaŭ per tiu interpikado kaj piedfrapado oni povus sin savi kontramalica homo! Ĉu estis necese dungi musjeon, perdante caran monon?»

Tamen, kiu do estis preninta sur sin la taskon informi mian patron pri mia konduto? Ĉu la generalo? Sed, ŝajne, li ne multe zorgis pri mi, kaj ke Ivan Kuzmiĉ ne trovis necese raporti al li pri mia duelo. Mi elĉerpis ĉiujn supozojn. Fine mi eksuspektis Ŝvabrinon. Al li sola povis utili la denunco, kies sekvo devis esti mia ekzilo el la citadelo kaj la interrompo de miaj rilatoj al la familio de la kapitano. Mi iris al Marja Ivanovna por ĉion al ŝi sciigi. Ŝi renkontis min sur la perono.

«Kio okazis al vi?» ŝi demandis, vidante min, «Kiel pala vi estas!»

«Ĉio estas finita!» mi respondis kaj donis al ŝi la patran leteron. Ŝi siavice paliĝis. Leginte la leteron, ŝi transdonis ĝin al mi per mano tremanta kaj diris tremvoĉe.

«Do, ĝi ne estas mia sorto!.. Viaj parencoj ne volas akcepti min en sia familio. Estu en ĉio Dia volo! Dio pli bone ol ni scias, kion ni bezonas. Nenio estas farebla, Petro Andreiĉ! Estu almenaŭ vi feliĉa!.».

«Tio ne okazu!» mi ekkriis, kaptante ŝian manon, «Vi min amas; mi do estas preta por ĉio. Ni iru, ni falu al la piedoj de viaj gepatroj, ili estas homoj simplaj, ili ne estas malmolkoraj fieruloj. Ili nin benos kaj geedzigos… kaj poste, iom post iom, mi estas certa, ni per petado konsentigos mian patron; la patrino certe simpatias al ni, ŝi min pardonos».

«Ne, Petro Andreiĉ», respondis Maŝa, «Mi ne edziniĝos je vi sen la beno de viaj gepatroj. Sen ilia beno ni ne havos feliĉon. Ni submetiĝu al la Dia volo! Se vi trovos edzinon, por vi destinitan de la sorto, se vi ekamos iun fraŭlinon, Dio tion volu, Petro Andreiĉ, — tiam mi por vi ambaŭ preĝ»…

Ŝi ekploris kaj foriris de mi; mi volis iri post ŝi en ŝian ĉambron, sed mi sentis min ne kapabla regi min mem, kaj mi reiris hejmen.

Mi sidis profunde enpensiĝinte, kiam subite Saveljiĉ interrompis mian meditadon.

«Jen, sinjoro», li diris, prezentante al mi per skribaĵo kovritan paperfolion, «Rigardu, mi petas, ĉu mi estis la denuncinto de mia sinjoro, kaj ĉu mi klopodis fari malpacon inter la patro kaj la filo».

Mi prenis el liaj manoj la paperon; tio estis lia respondo je la ĵus ricevita letero. Jen tiu letero, de vorto al vorto:

«Sinjoro Andreo Petroviĉ, nia patro favorkora! Vian afablan leteron mi ricevis, en kiu vi bonvolas koleri kontraŭ mi, via sklavo, kaj vi skribas, ke mi hontu ne obei la sinjorajn ordonojn; sed mi ne estas maljuna hundaĉo, sed via fidela servisto, kaj viajn sinjorajn ordonojn mi obeas, kaj mi ĉiam fervore al vi servis, ĝis mi jam akiris grizajn harojn. Pri la vundo de Petro Andreiĉ mi ne skribis al vi, por vin ne maltrankviligi senbezone, ĉar, kiel mi aŭdis, nia sinjorino Avdotja Vasiljevna ja malsaniĝis pro timego. Pro ŝia sano mi preĝos al Dio. Petro Andreiĉ havas vundon surbruste, sub la dekstra ŝultro, sub la osto, vundon unu verŝokon kaj duonan profundan; li kuŝis en la domo de la citadelestro, kien ni lin estis alportintaj tuj de la riverbordo; kuracis lin nia ĉi-tiea barbiro Stepano Paramonov. Nun Petro Andreiĉ, dank’ al Dio, estas sana, do pri li mi povas skribi nenion krom bone. La estraro, laŭdire, estas pri li kontenta; por Vasilisa Jegorovna li estas kvazaŭ propra filo. Certe, okazis al li tiu malfeliĉo, sed bonvolu konsideri: „Ĉiu estis junulo, ĉiu estis petolulo“, kaj: „eĉ kvar piedoj de ĉevalo ĝin ne savas defalo[28]“. Via sinjora moŝto bonvolis skribi, ke vi al mi ordonos paŝti porkojn, nu, vi ja havas por tio vian sinjoran volon. Sed mi vin sklavhumile salutas.

Via fidela servutulo

Arhipo Saveljev»

Mi ne povis ne rideti, legante la skribaĵon de la bona maljunulo. Respondi al la patro mi ne povis, por trankviligi la patrinon sufiĉas miaopinie la letero de Saveljiĉ.

De tiam mia situacio ŝanĝiĝis. Marja Ivanovna preskaŭ ne parolis plu kun mi kaj ĉiel klopodis eviti min. La domo de la estro perdis por mi ĉian ĉarmon.

Iom post iom mi alkutimiĝis pasigi la tempon hejme en soleco. Vasilisa Jegorovna en la komenco ofte riproĉis min pro tio, sed vidante mian obstinon, lasis min trankvila. Kun Ivan Kuzmiĉ mi subtenis nur oficajn interrilatojn; Ŝvabrinon mi vidis malofte kaj ne volonte, tiom pli, ke mi rimarkis lian malsimpation por mi, kio igis min certiĝi pri miaj suspektoj. Mia vivo fariĝis netolerebla. Mi falis en malgajan melankolion, kiun subtenis mia soleco kaj la nenionfarado. Mia amo fariĝis en la soleco ĉiam pli arda kaj turmentis min pli kaj pli forte. La inklino al libroj kaj al literaturo malaperis. Mia spirito malplialtiĝis. Mi povus aŭ freneziĝi aŭ fariĝi diboĉulo. Neatenditaj okazintaĵoj, kiuj havis grandan influon je mia tuta vivo, subite donis al mia animo potencan kaj bonfaran ekskuon.

Ĉapitro VI La ribelo de Pugaĉov

Aŭskultu, vi, junuloj, nin maljunajn,

Kion ni al vi estos rakontantaj!

Kanto

Antaŭ ol mi komencos rakonti la strangajn okazintaĵojn, kies atestanto mi estis, mi diru kelkajn vortojn pri la situacio de la Orenburga gubernio ĉe la fino de 1773.

Tiu vasta kaj riĉa gubernio estis loĝata de multaj duonsovaĝaj popoloj, kiuj antaŭ nelonge subiĝis al la rusa regno. Iliaj oftaj ribeloj, ilia nesufiĉa alkutimiĝo al la juro kaj civila vivo, ilia facilanimeco kaj krueleco igis la registaron seninterrompe vigle observadi ilin por subteni necesan disciplinon. En kelkaj treege danĝeraj lokoj estis aranĝitaj citadeloj, loĝigataj precipe de kozakoj, kiuj jam delonge estis posedantoj de la bordoj de Uralo. Sed la uralaj kozakoj, devigataj gardi la sendanĝerecon kaj pacon en tiu regiono, de kelka tempo mem fariĝis regatoj ne pacaj, sed eĉ danĝeraj por la registaro. En 1772 okazis ribelo en ilia ĉefurbo. La kaŭzo de tiu ribelo estis la severaj rimedoj, aplikitaj de la ĉefgeneralo Traubenberg por atingi decan disciplinon de la kozaka armeo. Sekve de tio Traubenberg estis barbare mortigita, la tuta administrantaro estis kontraŭleĝe eksigita, kaj fine la ribelo estis registare kvietigita per kartoĉoj kaj kruelaj punoj.

Tio okazis kelkan tempon antaŭ mia alveno en la Bjelogorska citadelo. Nun ĉio estis jam kvieta aŭ ŝajnis kvieta; la registaro tro facilanime kredis je la ŝajnigata pento de la rusaj ribeluloj, kiuj kaŝe malice insidis, atendante nur favorajn kondiĉojn por renovigi la ribelon.

Mi revenas al mia rakontado.

Foje vespere (tio estis en la komenco de oktobro 1773) mi sidis en mia hejmo tute sola, aŭskultante la muĝadon de la aŭtuna vento kaj rigardante tra fenestro al nubegoj, preterkurantaj la lunon. Oni venis por voki min al la citadelestro. Mi tuj iris. Ĉe la estro mi trovis Ŝvabrinon, Ivanon Ignatjiĉ kaj la kozakan policiston. En la ĉambro forestis Vasilisa Jegorovna kaj Marja Ivanovna. La estro salutis min kun mieno zorgoplena. Li fermis la pordon, invitis nin ĉiujn sidiĝi, krom la policisto staranta ĉe la pordo, eltiris el la poŝo paperon kaj diris: «Sinjoroj oficiroj, grava novaĵo! Bonvolu aŭskulti, kion skribas lia generala moŝto». Li surmetis okulvitrojn kaj legis jenon:

«Al sinjoro citadelestro de la Bjelogorska citadelo, kapitano Mironov — konfidence.

Per ĉi-tio mi sciigas al vi, ke la Dona[29] kozako kaj skismulo Jemeljan Pugaĉov, forkurinta el la arestejo, faris nepardoneblan arogantaĵon, uzurpante por si la nomon de la mortinta imperiestro Petro III; li kunigis bandon da krimuloj, okazigis ribelon en kelkaj apuduralaj vilaĝoj kaj jam venkoprenis kaj ruinigis kelkajn citadelojn, ĉie rabante kaj mortigante. Do, post ricevo de tiu ĉi ordonskribo, vi, sinjoro kapitano, estos devigata tuj apliki la necesajn rimedojn porrebati la atakon de la dirita krimulo kaj nomuzurpulo kaj por eventuale lin plene venkobati, se li sin direktos al la de vi administrata citadelo».

«Apliki la necesajn rimedojn», relegis la estro, demetis la okulvitrojn kaj kunvolvis la paperon. — «Tio estas facile direbla. La krimulo, videble, estas forta, dum ni posedas nur 30 homojn, ne enkalkulante la kozakojn, ne tute fidindajn, ne ofendiĝu, Maksimiĉ! (la policisto ekridetis). Tamen, nenio estas farebla, sinjoroj oficiroj! Estu ĉe vi ĉio bonorda! Ni aranĝu gardostaradon tagan kaj noktan; en okazo de atako ni fermu la pordegon kaj elirigu la soldatojn. Maksimiĉ, vigle observu viajn kozakojn. Oni kontrolu la pafilegon kaj bone purigu ĝin. Sed — kio estas la plej necesa afero, — bonvolu teni ĉion en absoluta sekreto, por ke neniu en la citadelo povu pri tio ekscii antaŭtempe».

Disdoninte tiujn ordonojn, Ivan Kuzmiĉ permesis al ni foriri. Mi eliris kune kun Ŝvabrin, pridiskutante la ĵus aŭditan novaĵon.

«Kio estas via opinio, per kio tio finiĝos?» mi demandis. «Dio scias», li respondis. «Ni rigardu. Nenion gravan mi vidas ĝis nun. Sed se»…

Li enpensiĝis kaj distrite ekfajfis francan arieton.

Malgraŭ ĉiuj niaj antaŭgardaj rimedoj la novaĵo pri Pugaĉov disvastiĝis tra la citadelo. Kiom ajn Ivan Kuzmiĉ respektis sian edzinon, li por nenio en la mondo malkaŝus al ŝi la sekreton, konfiditan al li laŭofice. Kiam li estis ricevinta tiun ordonskribon de la generalo, li lerte liberiĝis de sia Vasilisa Jegorovna, dirante al ŝi, ke patro Gerasim ĵus ricevis el Orenburgo iajn mirigajn novaĵojn, kiujn li tenas en granda sekreto. Vasilisa Jegorovna, kompreneble, tuj ekdeziris viziti la edzinon de la pastro kaj, laŭ konsilo de Ivan Kuzmiĉ, kunprenis Maŝan, por ke ŝi ne ekenuu, restante hejme. Ivan Kuzmiĉ, post ilia foriro, tuj venigis nin, enferminte Palaŝkan en la provizejo, por ke ŝi ne povu nin subaŭskulti.

Tamen Vasilisa Jegorovna, ne sukcesinte ion ekscii en la pastra domo, revenis hejmen, kaj jen ŝi aŭdas, ke dum ŝia foresto ĉe Ivan Kuzmiĉ okazis interkonsiliĝo, ke Palaŝka sidis enŝlosita en la provizejo. Ŝi konjektis, ke ŝia edzo ŝin trompis, kaj tuj alpaŝis al esplorado de la afero. Sed Ivan Kuzmiĉ estis jam sin preparinta por la atako. Tial li tute ne konfuziĝis kaj vigle respondis al sia scivolema edzino:

«Niaj kozakinoj elpensis hejti fornojn per pajlo, sed ĉar ĝi povus kaŭzi malfeliĉon, mi eldonis severan malpermeson, kaj ili estonte hejtadu per seka branĉajo».

«Sed kial vi enŝlosis Palaŝkan?» demandis la edzino. «Kial la malfeliĉa knabino sidis en la provizejo ĝis ni revenis?»

Por tiu demando Ivan Kuzmiĉ ne sin estis preparinta: li implikiĝis en klarigado kaj ekbalbutis ion sensencan. Vasilisa Jegorovna komprenis la ruzecon de la edzo, sed sciante, ke nun ŝi nenion de li ekscios, ĉesigis la demandadon kaj ekparolis pri peklitaj kukumoj, kiujn Akulina Pamfilovna preparas en sia propra maniero. Dum tiu tuta nokto Vasilisa Jegorovna ne povis dormi kaj neniel povis diveni, kio okazas en la kapo de la edzo, pri kio ŝi ne rajtas scii.

En la sekvanta mateno, revenante el la preĝejo, ŝi vidis Ivanon Ignatjeviĉ eltiranta el la pafilego ĉifonojn, ŝtonetojn, lignaĵetojn, ostojn kaj ĉiuspecan balaaĵon, enŝovitan internen de la loka infanaro. «Kion povas signifi tiuj ĉi militaj preparoj?» ŝi pensis. «Eble oni atendas kirgizan atakon. Sed dubeble Ivan Kuzmiĉ estus kaŝinta al mi tian bagatelon».

Ŝi alvenigis Ivanon Ignatjiĉ kun la firma decido eldemandi la sekreton, kiu suferigis ŝian scivolan virinan naturon.

Vasilisa Jegorovna faris al li kelkajn rimarkigojn pri la mastrumado, komencante, kiel sperta juĝa esploristo, per demandoj tute flankaj, alcelante per tio tuj de la komenco paralizi la singardemon de la juĝato. Post kelkminuta silentado ŝi profunde ekspiris kaj diris, balancante la kapon: «Dio sinjoro! Kiaj novaĵoj! Kio el tio fariĝos?»

«Bonvolu ne maltrankviliĝi, sinjorino», diris Ivan Ignatjeviĉ, «Dio estas favorkora. Ni havas sufiĉajn soldatojn, multan pulvon, la pafilegon mi ĵus purigis. Sendube, ni sukcesos rebati Pugaĉovon. Dio ne perfidas, se homo lin fidas».

«Sed diru, kia homo estas tiu Pugaĉov?» demandis la edzino de la kapitano.

Tiam la maljuna leŭtenanto komprenis, ke li elbabilis la sekreton, kaj volis nenion diri plu. Sed estis jam tro malfrue. Vasilisa Jegorovna devigis lin malkaŝi ĉion, promesante al neniu ion rakonti. Ŝi plenumis la promeson, kaj al neniu diris eĉ vorton, escepte de la edzino de la pastro, al kiu ŝi ne povis ne diri ion, ĉar la pastra bovino ankoraŭ sin paŝtis en la stepo kaj riskis esti kaptota de la ribelintoj.

Baldaŭ ĉiuj ekparolis pri Pugaĉov. La onidiroj estis diversaj. La citadelestro sendis la policiston kun la komisio plej bone esplori, kio estas parolata en apudaj vilaĝoj kaj citadeloj. La policisto revenis post du tagoj kaj raportis, ke en la stepo, je distanco de 60 verstoj, li vidis multajn fajrojn, kaj ke li aŭdis de baŝkiroj pri alproksimiĝo de nekonata militistaro. Cetere li povis komuniki nenion pozitivan, ĉar rajdi pli malproksimen li ne riskis.

En la citadelo estis rimarkata eksterordinara ekscitiĝo inter la kozakaro: sur ĉiuj stratoj ili grupe kunvenadis, mallaŭte interparolante kaj tuj disirante, kiam aliris dragono aŭ garnizona soldato. Al la kozakoj estis alsenditaj militspionoj. Baptita kalmiko Julaj vizitis la kapitanon por fari al li gravan raporton: la lasta raporto de la policisto, laŭ la certigo de Julaj, estis falsa, ĉar, reveninte el sia esplorekskurso, la ruza kozako rakontis al siaj kamaradoj, ke li estis ĉe la ribelantoj, estis parolinta kun ilia estro, kiu bonvolis permesi al li kisi lian manon kaj longe interparolis kun li. La citadelestro tuj arestis la policiston, anstataŭigante lin per Julaj. Tio vekis inter la kozakoj evidentan malkontenton. Ili malkaŝe plendis, kaj Ivan Ignatjiĉ, la plenuminto de tiu kapitana ordono, per propraj oreloj aŭdis, kiel oni parolis: «Atendu, vi havos, kion vi meritas, garnizona rato!» La citadelestro intencis esplordemandi sian arestiton en la sama tago, sed la policisto forkuris el la arestejo, verŝajne helpata de siaj samideanoj.

Nova cirkonstanco plifortigis la maltrankvilon de la kapitano: oni militkaptis baŝkirojn kun ribeligaj proklamaĵoj. La citadelestro denove kunvenigis siajn oficirojn kaj por tio ree estis eldomigonta Vasilisan Jegorovnan per bonŝajna preteksto. Sed ĉar Ivan Kuzmiĉ estis homo plej sincera, plej verema, li trovis neniun alian rimedon krom la unufoje jam uzita.

«Aŭskultu, Vasilisa Jegorovna», li diris tusetante, «Patro Gerasim, laŭdire, ricevis el la urbo»…

«Ĉesu mensogi, Ivan Kuzmiĉ», interrompis lin la edzino, «Videble vi denove bezonas aranĝi interkonsiliĝon kaj en mia foresto interparoli pri Jemeljan Pugaĉov; sed ĉi-tiun fojon vi min ne trompos».

Ivan Kuzmiĉ larĝe malfermis la okulojn:

«Nu, patrino»[30], li diris, «Se vi jam ĉion scias, restu, mi petas: ni povas interparoli en via ĉeesto».

«Jes, jes, patro», respondis ŝi, «Ne por vi ekzistas ruzeco. Bonvolu kunvenigi la oficirojn!»

Ni refoje kunvenis. Ivan Kuzmiĉ en ĉeesto de sia edzino legis al ni la alvokon de Pugaĉov, skribitan de iu duone analfabeta kozako. La rabisto proklamas sian intencon senprokraste ataki nian citadelon, invitas la kozakojn kaj soldatojn aliĝi al lia bando; la estrojn li admonas, ke ili submetiĝu, minacante per ekzekuto en okazo de kontraŭstaro. La alvoko estis verkita en vulgara, sed potenca stilo kaj sendube devis danĝere impresi niajn simplulojn.

«Kia fripono!» indignis la edzino de la kapitano. «Kion li arogas proponi al ni! Eliri renkonte al li kaj meti la standardojn al liaj piedoj? Ha, hunda filo! Ĉu li ne scias, ke ni militservas jam 40 jarojn kaj, dankon al Dio, ni jam ĉion estas vidintaj? Ĉu iuj citadelestroj jam obeis la rabiston?»

«Dubeble», diris Ivan Kuzmiĉ, «Tamen laŭdire la rabisto jam konkeris multajn citadelojn».

«Do efektive en lia posedo estas granda militista forto», diris Ŝvabrin.

«Ni tuj tion ekscios», diris la estro. «Vasilisa Jegorovna, donu al ni la ŝlosilon de la grenejo. Ivan Ignatjiĉ, bonvolu alvenigi la baŝkiron, kaj ordonu al Julaj alporti skurĝojn». «Atendu, Ivan Kuzmiĉ», diris la edzino de la kapitano leviĝante, «Lasu min forkonduki Maŝan, alie ŝi, aŭdante kriojn, ektimos. Por diri la veron, ankaŭ mi ne ŝatas perskurĝan esploradon. Bonan sukceson!»

En tiu epoko torturado estis tiel forte enradikiĝinta en la moroj, ke la bonfara leĝo ĝin nuliganta, ankoraŭ longtempe restis neaplikata. Oni kredis, ke propra konfeso de krimulo estas necesa, por lin definitive kulpatesti, — ideo ne nur ne vera, sed eĉ tute kontraŭa al la ĝusta jurkoncepto; ĉar se la malkonfeso ne estis rigardata kiel pruvatesto pri senkulpeco de juĝato, kiom malpli lia konfeso devus esti pruvatesto pri lia kulpeco. Eĉ nun mi aŭdas iafoje maljunajn juĝistojn plendi kontraŭ nuligo de tiu barbara kutimo. Sed en nia epoko ne ekzistis eĉ dubo pri la neceso de torturado, nek inter la juĝistoj, nek inter la juĝatoj mem. Do la ordono de nia estro neniun el ni mirigis nek maltrankviligis.

Ivan Ignatjiĉ iris por venigi la baŝkiron, kiu sidis enŝlosita en la grenejo de Vasilisa Jegorovna, kaj post kelkaj minutoj oni enkondukis la malliberulon en la antaŭĉambron. La citadelestro ordonis prezenti la enkondukiton al li.

La baŝkiro kun granda peno transpaŝis la sojlon (li surhavis piedhaltigilon) kaj, demetinte sian altan ĉapon, haltis ĉe la pordo. Mi alrigardis lin kaj ektremetis. Neniam mi forgesos tiun viron. Li estis verŝajne 70-jara. Li havis nek nazon nek orelojn. Lia kapo estis razita, anstataŭ barbo pendis kelke da grizaj haroj de sur lia vizaĝo; li estis de malalta kresko, maldika, kurbiĝinta, sed liaj mallarĝaj okuloj ankoraŭ fajre brulis.

«He, he!» diris la estro, rekonante en li laŭ la teruraj postsignoj unu el la ribeluloj punitaj en 1741, «Videble vi, maljuna lupo, jam estis en nia kaptilo. Certe vi ne ribelas jam unuafoje, ĉar via kapaĉo estas tiel glate razita. Venu pli proksimen, diru, kiu vin sendis?»

La maljuna baŝkiro nenion respondis, rigardante la kapitanon kun aspekto de plena nekompreno.

«Kial do vi silentas?» daŭrigis Ivan Kuzmiĉ. «Ĉu eble vi tute ne konas la rusan lingvon? Julaj, demandu lin en via lingvo, kiu alsendis lin en nian citadelon?»

Julaj ripetis la demandon de la estro en tatara lingvo. Sed la baŝkiro rigardis lin kun la sama vizaĝesprimo kaj nenion respondis.

«Bone!» diris la kapitano, «Vi tuj ekparolos. Soldatoj! demetu de li la arlekenan striitan kaftanon kaj strivipu lian dorson! Nu, Julaj, bone lin vipu!»

Du invalidoj komencis senvestigi la baŝkiron. La fizionomio de la kompatindulo vidigis nun maltrankvilon. Li ĉirkaŭrigardis al ĉiuj flankoj, kvazaŭ besteto kaptita de infanoj. Sed kiam unu invalido prenis liajn brakojn, metis ilin ĉirkaŭ sian kolon kaj levis la maljunulon sur siajn ŝultrojn, kiam Julaj prenis skurĝon kaj eksvingis ĝin, — la baŝkiro ekĝemis per voĉo malforta, peteganta kaj, skuante la kapon, malfermis la buŝon, en kiu anstataŭ lango moviĝis mallonga stumpo.

Kiam nun mi rememoras, ke tio okazis dum mia vivo, kaj ke nun mi ĝisvivis la humanan regadon de imperiestro Aleksandro[31], mi ne povas ne miri pri la rapida progresado de la civilizacio kaj pri la nuna disvastiĝo de humanaj ideoj. Junulo! se mia memorskribo venos en viajn manojn, rememoru, ke plej bonaj, plej firmaj reformoj estas tiuj, kiuj devenas de plimildigataj moroj sen iu perforta agado.

Ĉiuj estis konsternitaj.

«Nu!» diris la citadelestro. «Videble, ni havos de li neniun utilon. Julaj, rekonduku la baŝkiron en la grenejon. Sed ni, sinjoroj, interparolu ankoraŭ!»

Ni pridiskutis nian situacion, kiam subite Vasilisa Jegorovna spiregante eniris la ĉambron, treege ekscitita.

«Kio estas al vi?» demandis la mirigita estro.

«Malfeliĉo, patro!» respondis la virino. «La citadelo Niĵneozerna estas hodiaŭ prenita de la uzurpulo. ĵus revenis de tie laboristo de patro Gerasim. Li vidis la batalon. La citadelestro kaj ĉiuj oficiroj estas pendigitaj, ĉiuj soldatoj — militkaptitaj. Ciumomente la rabistoj povas esti ĉi-tie».

La neatendita novaĵo treege nin frapis. Mi konis la estron de la Niĵneozerna citadelo, delikatan, modestan junan oficiron: antaŭ du monatoj li, preterveturante el Orenburgo kun sia juna edzino, gastis ĉe Ivan Kuzmiĉ. La Niĵneozerna citadelo troviĝis proksimume dudek verstojn de nia. Do ĉiuhore ni povis atendi atakon de Pugaĉov. La sorto de Marja Ivanovna vive pentriĝis antaŭ miaj okuloj, kaj mia koro kunpremiĝis.

«Aŭskultu, Ivan Kuzmiĉ!» mi diris al la kapitano. «Nia devo estas defendi la citadelon ĝis nia lasta spiro, pri tio ne penvaloras eĉ paroli. Sed ni devas zorgi pri la sendanĝereco de la virinoj. Lasu ilin veturi Orenburgon, se la vojo ankoraŭ ne estas okupita, aŭ eble en iun pli fidindan malproksiman citadelon, kien la rabistoj ankoraŭ longe ne povos penetri».

Ivan Kuzmiĉ sin turnis al la edzino kaj diris:

«Prave diras Petro Andreiĉ: efektive, patrino, eble estus pli bone sendi vin ien pli malproksimen, ĝis kiam ni venkobatis la ribelulojn?»

«Bagatelo!» ŝi diris. «Kie troviĝas tia citadelo, en kiun penetrus neniu kuglo? Kial nia Bjelogorska citadelo ne estas fidinda? Dankon al Dio, la dudekduan jaron ni en ĝi loĝas. Ni vidis baŝkirojn kaj kirgizojn. Sendube, ankaŭ kontraŭ Pugaĉov ni ĝin ŝirmos».

«Nu, bone, patrino, restu», diris Ivan Kuzmiĉ, «Restu, se vi esperas je nia citadelo. Sed kion ni faros kun Maŝa? Estos bone, se ni sukcesos elteni la sieĝon aŭ ricevos helpon, sed se la rabistoj nin venkobatos kaj prenos la citadelon?»

«Nu tiam»… Vasilisa Jegorovna ne finis la frazon kaj eksilentis kun videbla granda ekscitiĝo.

«Ne, Vasilisa Jegorovna», daŭrigis la kapitano, vidante, ke lia parolo havis ĝustan efikon eble unuafoje en lia vivo, «Maŝa ne restu ĉi-tie. Ni forveturigu ŝin Orenburgon al ŝia baptopatro: tie ili havas multajn soldatojn, sufiĉe multajn pafilojn kaj ŝtonajn muregojn. Al vi mi ankaŭ konsilas forveturi; kvankam vi estas maljunulino, mi ne dezirus vidi, kio okazos al vi, se ili venkobatos nian citadelon».

«Bone», diris la edzino de la kapitano, «Mi konsentas, ni forveturigu Maŝan. Sed min ne petu eĉ en sonĝo, mi ne forveturos; ne decas al mi en miaj maljunaj jaroj forlasi vin kaj serĉi senfamilian tombon en fremda lando. Kune ni vivis, kune ni mortos!»

«Vi estas prava», diris la estro. «Nu, ni ne prokrastu. Tuj iru por prepari ĉion por la vojaĝo de Maŝa. Morgaŭ frumatene ŝi forveturos; ni liveros al ŝi eskorton, kvankam ni ne havas superfluajn homojn. Kie do estas Maŝa?»

«Ĉe Akulina Pamfilovna: ŝi sentis kapturniĝon, eksciinte pri la falo de la Niĵneozerna citadelo; mi timas pro ŝi, ke ŝi malsaniĝos. Dio Sinjoro, kion ni ĝisvivis!»

Vasilisa Jegorovna iris por aranĝi la forveturon de la filino. La interkonsiliĝo ĉe la estro daŭris, sed mi ĝin ne partoprenis kaj nenion plu aŭdis. Marja Ivanovna venis al la vespermanĝo pala kaj kun plorruĝaj okuloj. Ni manĝis silente kaj pli rapide ol ordinare; adiaŭinte la tutan familion, mi iris hejmen, — sed mi intence forgesis mian spadon kaj revenis por ĝin preni; mi antaŭsentis, ke mi trovos Marjan Ivanovnan sola. Efektive, ŝi venis renkonte al mi kaj transdonis al mi la spadon.

«Adiaŭ, Petro Andreiĉ», ŝi diris plorante, «Oni forveturigos min Orenburgon. Vivu kaj estu feliĉa! Eble Dio volos, ke ni vidu ankoraŭ unu la alian. Se ne»…

Ŝi ekploregis. Mi ĉirkaŭprenis ŝin.

«Adiaŭ, mia anĝelo!» mi diris. «Adiaŭ, mia kara, mia aspirata! Kio ajn okazu al mi, kredu, ke mia lasta penso, mia lasta preĝo estos por vi!»

Mi ploregis ŝin alpremante al mia brusto. Mi varmege ŝin kisis kaj rapide elkuris el la ĉambro.

Ĉapitro VII La atako

Kapo mia kapo,

Kapo de soldato!

Servis mia kapo

Tridek kaj tri jarojn.

Ne akiris mi, servante,

Gojon nek profiton,

Ne akiris mi laŭdadon,

Nek honoran rangon,

Kaj nenion mi meritis,

Nur du altajn trabojn,

Kaj transtrabon el acero

Kun maŝo el silko.

Popolkanto

En tiu nokto mi ne dormis kaj eĉ ne demetis la veston. Mi intencis ĉe matenrugo iri al la citadela pordego, el kiu Marja Ivanovna estis forveturonta, kaj tie lastfoje adiaŭi ŝin. Mi sentis en mi grandan ŝanĝon: mia nuna ekscitiĝo estis por mi multe malpli turmenta ol la melankolio, kun kiu mi vivis antaŭ nelonge. Kun malĝojo de disiĝo kuniĝis en mi ne klaraj, sed dolĉaj esperoj, malpacienca soifo je danĝeroj kaj sento de nobla gloramo.

La nokto pasis nerimarkite. Mi jam estis elironta, kiam mia pordo malfermiĝis kaj venis kaporalo kun anonco, ke niaj kozakoj en tiu nokto forlasis la citadelon, perforte kunprenante Julajon, kaj ke apud la citadelo vagas nekonataj rajdantoj. La penso, ke Maŝa ne povos elveturi, min teruris; rapide mi faris al la kaporalo kelkajn ordonojn kaj tuj rapidegis al la citadelestro.

Jam tagiĝis. Mi rapide kuris tra la strato, kiam mi aŭdis ies alvokon. Mi haltis.

«Kien vi rapidas?» demandis Ivan Ignatjiĉ, kuratingante min. «Ivan Kuzmiĉ estas sur la remparo kaj sendis min por vin alvenigi. Pugaĉov venis».

«Ĉu Marja Ivanovna forveturis?» mi demandis kun kortremo.

«Ne!» diris Ivan Ignatjiĉ, «La vojo al Orenburgo jam estas barita, la citadelo estas ĉirkaŭita. Malbonega afero, Petro Andreiĉ!»

Ni nin direktis al la remparo, laŭnatura altaĵo, fortikigita per palisaro. Tie jam amasiĝis ĉiuj logantoj de la citadelo. La garnizonaj soldatoj staris kun pafiloj, la pafilego estis transportita tien jam hieraŭ. La citadelestro marŝis antaŭ sia nemultenrombra fronto. La proksima danĝero vigligis kaj entuziasmigis la maljunan militiston. En la stepo, je kelka distanco de la citadelo, rajdis ĉirkaŭ dudek viroj. Ŝajne ili estis kozakoj, sed inter ili troviĝis ankaŭ baŝkiroj, facile rekoneblaj laŭ linkofelaj ĉapoj kaj sagujoj. La citadelestro ĉirkaŭiris sian taĉmenton, dirante al la soldatoj: «Nu, miaj infanoj, ni batalu hodiaŭ pro nia imperiestrino; ni montru al la tuta mondo, ke ni estas homoj bravaj kaj ĵurfidelaj».

La soldatoj aklame atestis sian fervorecon. Ŝvabrin staris apud mi kaj fikse rigardis al la malamiko.

La viroj en la stepo, rimarkinte la movadon en la citadelo, kunrajdis grupe kaj ŝajne interkonsiliĝis. La kapitano ordonis al Ivan Ignatjiĉ direkti la pafilegon al ilia grupo kaj li mem ekbruligis la meĉon. La kuglego ekzumis kaj flugis super la malamikojn, al neniu malutilinte. La rajdantoj tuj disiĝis, ekgalopis returne kaj baldaŭ malaperis el la vido, tiel ke la stepo senhomiĝis.

Nun venis sur la remparon Vasilisa Jegorovna kun Maŝa, kiu ne volis postresti.

«Nu?» demandis la edzino de la kapitano, «Kiel iras la batalo? Kie do estas nia malamiko?»

«La malamiko estas proksime», respondis Ivan Kuzmiĉ, «Volu Dio, ke ĉio estu bona. Nu, Maŝa, ĉu vi ne timas?»

«Ne, paĉjo!» ŝi respondis, «Mi pli multe timas hejme, kiam mi restas sola».

Ŝi ekrigardis min kaj sindevige ekridetis. Mi nevole kunpremis la tenilon de mia spado, kvazaŭ volante jam defendi la amatan fraŭlinon, rememorante, ke tiun spadon mi ricevis hieraŭ el ŝiaj manoj.

Mia koro brulis. Mi imagis min ŝia kavaliro. Mi soifis montri min inda je ŝia konfido kaj malpacience atendis la decidigan momenton.

En la sama tempo de post la monteto, troviĝanta je duonversto de la citadelo, montriĝis novaj grupoj da rajdistoj, kaj baldaŭ la stepo svarmis je multego da viroj, armitaj per lancoj kaj sajdakoj[32]. Inter ili rajdis sur blanka ĉevalo viro en ruĝa kaftano kun nudigita sabro en la mano: tio estis Pugaĉov mem. Li haltis; oni lin ĉirkaŭis kaj, videble, laŭ lia ordono kvar viroj galope ekrajdis al la citadelo. Ni ekkonis niajn perfidulojn. Unu el ili tenis super la kapo paperfolion, la dua havis ĉe la pinto de sia lanco la kapon de Julaj, kiun li svingĵetis al ni trans la muron. La kapo de la malfeliĉa baŝkiro falis al la piedoj de la citadelestro. La perfiduloj kriis:

«Ne pafu! Eliru ĉiuj al la imperiestro. La imperiestro estas ĉi-tie».

«Tuj vi havos regalon», kriis Ivan Kuzmiĉ. «Pafu, karuloj!» Niaj soldatoj salve ekpafis. La kozako tenanta la leteron ekŝanceliĝis kaj falis de la ĉevalo, la aliaj ekgalopis returne. Mi ekrigardis Marjan Ivanoviĉ. Konsternita de la vido de la sanganta kapo de Julaj, surdigita de la salvo, ŝi ŝajnis senkonscia. La kapitano alvokis la kaporalon kaj ordonis al li preni la paperfolion el la manoj de la mortigita kozako. La kaporalo eliris sur la kampon kaj revenis, kondukante per la brido la ĉevalon de la mortinta kozako. Li enmanigis al la citadelestro la leteron. Ivan Kuzmiĉ legis ĝin silente kaj tuj pecete ĝin disŝiris. Dume la malamikoj videble sin preparis al batalo. Baldaŭ kugloj ekfajfis ĉirkaŭ niaj oreloj, kaj kelke da sagoj eniĝis apud ni en la teron kaj en la palisaron.

«Vasilisa Jegorovna», diris la kapitano, «Tio ne estas afero por virinoj. Forkonduku Maŝan, vi ja vidas, la knabino estas nek mortinta, nek vivanta»[33].

Vasilisa Jegorovna, malkuraĝigita per la kugloj, alrigardis la stepon, kie estis rimarkebla vigla movado, poste ŝi sin turnis al la edzo kaj diris:

«Ivan Kuzmiĉ, nia vivo kaj morto estas en la manoj de Dio. Benu Maŝan! Maŝa, aliru la patron!»

Maŝa paliĝis kaj tremetante aliris al Ivan Kuzmiĉ, ekgenuis kaj klinis antaŭ li la kapon ĝistere. La maljuna kapitano krucosignis ŝin trifoje, poste li ŝin levis, kisis kaj diris per ŝanĝita voĉo:

«Nu, Maŝa, estu feliĉa! Preĝu al Dio. Li vin ne forlasos. Se troviĝos bona fianĉo, Dio donu al vi ambaŭ reciprokan amon kaj konkordon. Vivu same, kiel mi kun Vasilisa Jegorovna vivis. Nu, adiaŭ, Maŝa! Vasilisa Jegorovna, rapidu forkonduki ŝin!»

Maŝa ĉirkaŭprenis lian kolon kaj ekploregis.

«Ni ankaŭ kisu nin reciproke», plorante diris la edzino de la kapitano. «Adiaŭ, mia Ivan Kuzmiĉ! Bonvolu min pardoni, se mi estas koleriginta vin per io!»

«Adiaŭ, adiaŭ, patrino», diris la kapitano, ĉirkaŭprenante sian maljunulinon, «Nu, sufiĉe, iru hejmen, se eble, vestu Maŝan per sarafano»[34].

La edzino de la kapitano kaj ŝia filino foriris. Mi rigardis al la foriranta Marja Ivanovna, ŝi sin returnis kaj kapsalutis min.

Ivan Kuzmiĉ min aliris, kaj de nun lia plena atento alcelis la malamikon. La ribeluloj kunrajdante ĉirkaŭis sian estron kaj subite komencis malsupreniĝi de la ĉevaloj.

«Nun staru firme», diris al ni la citadelestro, «Tuj komenciĝos la atako!»

En la sama momento eksonis akra krietado kaj laŭtaj krioj; la ribeluloj ekkuregis al la citadelo. Nia pafilego estis ŝarĝita per kartoĉoj; la citadelestro lasis la malamikojn alkuri ĝis plej malgranda distanco kaj tiam denove ekpafigis nian pafilegon. La kartoĉoj falis en la mezon de la atakanta trupo. La ribeluloj sin ĵetis al ambaŭ flankoj kaj pasis iom returne. Ilia ĉefo sola restis antaŭe. Li svingadis la sabron, videble, kun vervo ilin admonante… La kriado, por momento silentiĝinta, renoviĝis.

«Nu, infanoj», diris la citadelestro, «Nun malŝlosu la pordegon kaj tamburu. Soldatoj, antaŭen! Sekvu min! Eksteren el la citadelo!»

La citadelestro, Ivan Ignatjiĉ kaj mi post momento jam estis ekster la remparo, sed la malkuraĝigita garnizono staris senmove.

«Kial do vi staras, infanoj?» kriis Ivan Kuzmiĉ. «Se ni devas morti, ni mortu, tio estas ja nia ofica devo».

En tiu sama momento la ribeluloj jam alkuris al ni kaj penetris en la citadelon. La tamburisto ĉesis bati; la garnizono ĵetis la pafilojn teren; min oni faligis, sed mi tuj leviĝis kaj kune kun la ribeluloj eniris en la citadelon. La citadelestro, vundita je la kapo, staris en la grupo de krimuloj; oni postulis, ke li donu la ŝlosilojn. Mi volis helpi al li, sed kelkaj fortaj kozakoj min kaptis kaj kunligis per zono, parolante: «Atendu, oni dece regalos vin, la carajn malobeulojn!» Oni trenis nin tra la stratoj; la loĝantoj eliris el siaj domoj kun pano kaj salo. Eksonis preĝeja sonorigado. Subite el la amaso da popolo aŭdiĝis la krio, ke la imperiestro sur la placo atendas la militkaptitojn por juĝi pri ili. La tuta popolo sin ĵetis sur la placon; ankaŭ nin oni pelis tien.

Pugaĉov sidis en apogseĝo sur la perono de la kapitana domo. Li surhavis ruĝan kozakan kaftanon, borderitan per galonoj. Alta zibelfela ĉapo kun oraj faskoj estis surŝovita ĝis la brilantaj okuloj. Lia fizionomio ŝajnis al mi konata. Lin ĉirkaŭstaris la kozaka estraro. Patro Gerasim, pala kaj tremanta, staris apud la perono kun krucifikso en la manoj kaj kvazaŭ senparole petegis la estron por la ĉeestantaj minacatoj. Sur la placo oni urĝe konstruis pendigilon. Kiam ni alproksimiĝis, la baŝkiroj dispuŝegis la popolamason kaj prezentis nin al Pugaĉov. La preĝeja sonorado ĉesis; ekregis profunda silento.

«Kiu estas la citadelestro?» demandis la uzurpulo.

Nia policisto elpaŝis el la popolamaso kaj fingromontris Ivanon Kuzmiĉ. Pugaĉov minace alrigardis la maljunulon kaj diris:

«Kiel vi arogis kontraŭbatali min, vian regnestron?»

La kapitano, suferanta pro la vundo, kolektis siajn lastajn fortojn kaj respondis per firma voĉo:

«Vi ne estas mia regnestro, vi estas rabisto kaj uzurpulo. Ĉu vi aŭdas?»

Pugaĉov minace sulkigis la vizaĝon kaj eksvingis sian blankan tukon. Kelke da kozakoj kaptis la maljunan kapitanon kaj tiregis lin al la pendigilo. Sur ĝia transtrabo jam rajde sidis la kripligita baŝkiro, kiun ni hieraŭ esplordemandis. Li tenis en la mano ŝnuregon, kaj post momento mi vidis la malfeliĉan Ivanon Kuzmiĉ jam pendanta en la aero. Tiam oni alkondukis al Pugaĉov Ivanon Ignatjiĉ.

«Juru al via regnestro Petro Fedoroviĉ!» diris Pugaĉov.

«Vi ne estas nia regnestro», ripetis Ivan Ignatjiĉ la parolon de sia kapitano, «Vi bubego, estas rabisto kaj uzurpulo». Pugaĉov svingis la tukon, kaj la bonkora leŭtenanto ekpendis apud sia maljuna estro.

Venis mia vico. Mi sentime rigardis al Pugaĉov, estante preta ripeti la respondon de miaj altanimaj kunuloj. Je mia nedirebla surprizo mi ekvidis inter la ribelula estraro Ŝvabrinon, tondita laŭ kozaka modo kaj vestita per kozaka kaftano. Li aliris Pugaĉovon kaj diris al li ion en la orelon.

«Oni pendigu lin!» diris Pugaĉov, eĉ ne rigardinte min. Oni ĵetis maŝon ĉirkaŭ mian kolon. Mi silente legis preĝon, sincere pentante antaŭ Dio pro ĉiuj miaj pekoj kaj petante Dion savi ĉiujn, kiuj al mi estis karaj. Oni min altrenis ĝis la pendigilo.

«Ne timu, ne timu!» ripetadis al mi la ribeluloj, eble efektive volante min kuraĝigi.

Subite mi aŭdis krion: «Atendu! malbenitoj, atendu!» La ekzekutistoj haltis. Jen mi vidas: Saveljiĉ kuŝas ĉe la piedoj de Pugaĉov: «Estu patro!» parolis la kompatinda vartisto. «Kion utilos al vi la morto de mia sinjorido! Liberigu lin; vi ricevos por li elaĉeton, sed se vi nepre deziras iun pendigi, por ekzemplo kaj fortimigo, bonvolu pendigi min, maljunan!»

Pugaĉov mansignis, kaj oni tuj min malligis kaj lasis libera.

«Nia patro vin korfavoras», oni diradis ĉirkaŭe.

Mi ne povas diri, ke en tiu momento mi ĝojis pri mia liberiĝo, nek bedaŭris pri ĝi. Miaj sentoj estis tro malklaraj. Oni denove alkondukis min al la uzurpulo kaj starigis min surgenue antaŭ li. Pugaĉov etendis al mi sian muskolan manon:

«Kisu la manon! Kisu la manon!» oni parolis ĉirkaŭe.

Sed mi preferus la plej kruelan ekzekuton al tia malnobla humiliĝo.

«Kara Petro Andreiĉ!» murmuretis al mi Saveljiĉ, starante post mi kaj tuŝetante min, «Ne obstinu! Kion ĝi kostas al vi! Kraĉu sed kisu la manon de la krim… (fi!)… lian manon».

Mi ne moviĝis. Pugaĉov mallevis sian manon, dirante kun rideto:

«Lia moŝto videble malsaĝiĝis pro ĝojo. Levu lin!»

Oni min levis kaj lasis libera. Mi rigardis la daŭrigatan teruran spektaklon.

La loĝantoj faris sian ĵuron. Unu post la alia ili aliris, kisis la krucifikson kaj sin klinis antaŭ la uzurpulo. Tie staris ankaŭ niaj garnizonaj soldatoj; la rota tajloro, armita per malakra tondilo, fortranĉadis iliajn harligojn. Forskuante harerojn de siaj vestoj, ili aliris al la mano de Pugaĉov, kiu donis al ili sian pardonon kaj akceptis ilin en sian bandon. Ĉio ĉi daŭris proksimume tri horojn. Fine Pugaĉov sin levis de la seĝo kaj malsupreniris de la perono, akompanata de kozakaj estroj. Oni alkondukis por li blankan ĉevalon en riĉa jungilaro. Du kozakoj, subtenante Pugaĉovon sub la brakoj, helpis lin surĉevaliĝi. Pugaĉov diris al patro Gerasim, ke li tagmanĝos ĉe li. En la sama momento aŭdiĝis virina kriado. Kelkaj el la rabistoj tirtrenis sur la peronon Vasilisan Jegorovnan, tute nudan, kun disligitaj haroj; unu el ili jam sin vestis per ŝia talivesto; aliaj elportadis kusenegojn, kestegojn, tevazaron, tolaĵon kaj ceteran domaĵaron.

«Karuloj!» kriis la kompatindulino, «Lasu min pentofari[35]. Patroj! Konduku min al Ivan Kuzmiĉ!»

Subite ŝi ĵetis rigardon sur la pendigilon kaj rekonis sian edzon.

«Rabistoj!» kriis ŝi kvazaŭ freneza, «Kion vi al li faris? Mia lumo, Ivan Kuzmiĉ, bravula soldata kapo! Ne tuŝis vin rusaj bajonetoj nek turkaj kugloj; ne en honora batalo vi finis vian vivon, vi pereis de la mano de krimulo forkurinta!»

«Kvietigu la maljunan sorĉistinon!» diris Pugaĉov. Juna kozako sabrofrapis ŝin sur la kapon, kaj ŝi falis senviva sur la ŝtupojn de la perono.

Pugaĉov forrajdis; la popolamaso sin ĵetis post li.

Ĉapitro VIII La malbonvena gasto

Gast’ en tempo malĝusta Estas ŝtono sur brusto[36].

Proverbo

La placo senhomiĝis. Mi staris ankoraŭ samloke kaj ne povis rekolekti miajn pensojn, malordigitaj de la teruraj impresoj.

Nesciado pri la sorto de Marja Ivanovna plej multe min teruris. Kie ŝi estas? Kio okazis al ŝi? Ĉu ŝi sukcesis kaŝi sin? Ĉu fidinda estas ŝia rifuĝloko? Plena de korŝirigaj pensoj mi eniris la kapitanan domon… La ĉambroj estas malplenaj: ĉiuj seĝoj, tabloj, kestegoj estas disrompitaj, la vazaro — dispecigita, ĉio — disĵetita. Mi suprenkuris la mallarĝan ŝtuparon, kondukantan en la subtegmentejon, kaj unuafoje mi eniris la ĉambreton de Marja Ivanovna. Mi vidis ŝian liton, videble traserĉitan de la rabistoj; la ŝranko estis disbatita, ĉio el ĝi forrabita; lampeto lumetis ankoraŭ antaŭ la kadroj, el kiuj ĉiuj sanktpentraĵoj estis malaperintaj. Sendifekta restis speguleto inter du fenestroj. Kie do estis la loĝantino de ĉi-tiu modesta virgulina ĉelo? Terura penso trakuris mian kapon: mia imago pentris al mi ŝin en la manoj de rabistoj… Mia koro kuntiriĝis… Mi maldolĉe, maldolĉe ekploris kaj laŭte eldiris la nomon de mia kara Marja Ivanovna…

En tiu momento aŭdiĝis malforta brueto, kaj de post la ŝranko eliris Palaŝka, pala, tremetanta. — «Ha, Petro Andreiĉ!» ŝi diris kunfrapante la manojn. «Kia tago! Kiaj teruraĵoj!»

«Kie estas Marja Ivanovna?» mi demandis malpacience. «Kio okazis al ŝi?»

«Nia fraŭlino estas vivanta», respondis Palaŝka; «ŝi sin kaŝas ĉe Akulina Pamfilovna».

«Ĉe la edzino de la pastro!» kriis mi terurite. «Mia Dio! Tie ja estas nun Pugaĉov!»

Mi rapide elkuris eksteren kaj kuregis al la pastra domo, nenion vidante nek sentante! De tie aŭdiĝis kriado, ridegado, kantado… Pugaĉov festenis kun siaj kamaradoj. Ankaŭ Palaŝka kuris post mi al la pastra domo. Mi petis ŝin nerimarkeble elvoki al mi Akulinan Pamfilovnan. Post momento la edzino de la pastro venis al mi en la vestiblon kun malplena brandbotelo en la manoj.

«Pro Dio! Kie estas Marja Ivanovna?» mi demandis kun nepriskribebla maltrankvilo.

«Si kuŝas, mia karulino, en mia lito, tie, malantaŭ la vando!» respondis la edzino de la pastro.

«Nu, Petro Andreiĉ, preskaŭ okazis malfeliĉo, sed dankon al Dio! ĉio feliĉe pasis. Apenaŭ la rabisto sidiĝis ĉe la manĝotablo, ŝi, la kompatinda knabino, regajnis la konscion kaj ekĝemis! Mi preskaŭ mortis pro timego! Li aŭdis… „Kiu tie ĉe vi ĝemas, maljunulino?“ Mi humilege salutis la rabiston, ĝiszone kliniĝante: „Mia nevino estas malsana, via imperiestra moŝto!“ — „Vidigu al ni vian nevinon, maljunulino!“ Ekbatis mia koro, sed estis nenio farebla. — „Se vi volas, via imperiestra moŝto. Sed la knabino ne povas leviĝi kaj al vi veni“. „Ne grave, maljunulino, mi mem iros por ŝin vidi“. Kaj li ekiris, la malbenito, malantaŭ la vandon, flankentiris la kurtenon, rigardis al la lito per siaj akcipitraj okuloj, — kaj nenion plu! „Helpis al mi Dio! Bonvolu kredi, mi kaj la pastro tiam jam estis preparitaj al morto martira. Feliĉe, la kompatindulino ne rekonis lin. Sinjoro Dio! Ĝisvivis ni tiajn festotagojn[37]! Teruraĵo! La kompatinda Ivan Kuzmiĉ! Kiu povus tion supozi? Kaj ankaŭ Vasilisa Jegorovna! Kaj Ivan Ignatjiĉ! Pro kio ankaŭ li? Pro kio vi estas indulgita? — Kion vi diros pri Ŝvabrin, Aleksej Ivanoviĉ? Jen li jam tondigis al si la harojn laŭ kozaka kutimo kaj nun festenas tie kun ili. Vere, lertulo, oni povas diri! Kiam mi diris pri mia malsana nevino, kredu al mi, li alrigardis min, kvazaŭ volante tranĉi mian koron, tamen li ne perfidis ion, dankon al li!“»

En tiu momento aŭdiĝis ebriaj krioj de la gastoj kaj la voĉo de patro Gerasim. La gastoj postulis brandon, la pastro vokis la edzinon. Tiam la edzino de la pastro ekrapidis:

«Iru hejmen, Petro Andreiĉ, nun mi ne povas kun vi paroli. Jen la rabistoj diboĉas. Okazos malfeliĉo, se ili en ebria stato vin vidos. Adiaŭ, Petro Andreiĉ! Estu kio estos! Ni esperu, ke Dio nin ne forlasos».

La edzino de la pastro foriris. Iom trankviligita, mi iris en mian loĝejon. Preterirante la placon, mi vidis ĉirkaŭ la pendigilo kelkajn baŝkirojn, kiuj, sin interpuŝegante, fortiris botojn de la pendigitoj. Kun granda peno mi forpremis mian indignon, sentante tutan senutilecon de mia nuna enmiksiĝo. Tra ĉiuj stratoj kuris rabistoj, prirabante la oficirajn loĝejojn. Ĉie sonis krioj de ebriaj ribeluloj. Mi venis en mian hejmon. Saveljiĉ renkontis min ĉe la sojlo.

«Dankon al Dio», li kriis, vidante min, «Mi jam estis timanta, ke la rabistoj vin denove kaptis… Kara Petro Andreiĉ, bonvolu kredi! ĉion ĉe ni la friponoj forrabis: vestojn, vazaron, ĉiujn aĵojn, nenion oni por ni lasis. Nu, ne grave! Ni danku Dion, ke vin oni lasis vivanta! Karulo, ĉu vi rekonis la hetmanon?»

«Ne. Kiu do li estas?»

«Do vi ne rekonis?.. Ĉu vi forgesis la drinkulon, kiu en la gastejo elpetis por si vian palton? palton leporfelan, tute novan; surtirante ĝin, la kanajlo eĉ la kunkudrojn krevigis». Mi ekmiris. Efektive, la simileco inter Pugaĉov kaj mia iama kondukinto estis okulfrapa. Mi estis certa, ke Pugaĉov kaj tiu viro estas la sama persono, kaj nun mi komprenis la kaŭzon de mia ĵusa pardoniĝo. Mi ne povis ne miri pri tiu stranga kunĉeniĝo de la cirkonstancoj: la infana palto, iam donacita de mi al vagulo, nun liberigis min de pendigila maŝo; drinkulo kiu iam vagadis tra gastejoj, en la nuna tempo sieĝas citadelojn kaj skuegas la regnon.

«Ĉu vi ne deziras manĝi?» diris Saveljiĉ, senŝanĝa pri siaj kutimoj. «Hejme ni nenion havas, sed mi tuj iros por serĉi ion kaj kuiros por vi».

Restante sola mi enprofundiĝis en meditado.

Kion nun mi devas fari? Resti en la citadelo, subiĝinta al la krimulo, aŭ aliĝi al lia bando — tio ne konvenis al oficiro. Mia ofica devo postulis, ke mi urĝe direktu min tien, kie mia servado povos ankoraŭ utili al la patrolando en la nunaj malfacilaj cirkonstancoj… Sed mia amo potence postulis, ke mi restu apud Marja Ivanovna, estu ŝia protektanto kaj defendanto. Kvankam mi antaŭvidis senduban kaj baldaŭan ŝanĝon de la cirkonstancoj, tamen mi ne povis ne tremi, prezentante al mi ŝian danĝeran situacion.

Miaj meditoj estis interrompataj de alkuranta kozako, kiu venis por anonci al mi: «Lia imperiestra moŝto postulas vin al si».

«Kie li nun estas?» mi demandis, preta obei.

«En la domo de la citadelestro», respondis la kozako. «Post la tagmanĝo lia moŝto bonvolis viziti ŝvitbanejon, kaj nun li dormas. Jen, via moŝto, laŭ ĉio estas videbla lia alta deveno: tagmanĝante li bonvolis formanĝi du rostitajn porkidojn, kaj en la ŝvitbanejo li ordonis hejti tiel varmege, ke eĉ Taraso Kuroĉkin ne eltenis, fordonis la branĉan balailon al Tomĉjo Bikbaev kaj kun peno reakiris la spiron, surverŝinte sin per malvarma akvo. Jes, mi konfesas, ĉiuj liaj manieroj estas tiel gravaj… Sin lavante en la ŝvitbanejo, li montris siajn carajn stampsignojn, kiujn li havas sur la brusto: ĉe unu flanko dukapan aglon, grandan kiel kvinkopeka monero, ĉe la dua lian propran portreton».

Mi ne trovis necese refuti la opiniojn de la kozako kaj mi iris kune kun li en la kapitanan domon, antaŭpentrante al mi mian intervidiĝon kun Pugaĉov kaj penante diveni, kia estos ĝia rezulto. La leganto certe bone prezentas al si, ke mi ne estis tute trankvila.

Krepuskiĝis, kiam mi aliris la domon de la citadela estro. La terura pendigilo kun siaj viktimoj konturiĝis kiel nigra silueto. La kadavro de la kompatinda edzino de la kapitano ankoraŭ kuŝis ĵetita sub la perono, antaŭ kiu garde staris du kozakoj. Mia akompananto eniris por anonci min kaj, tuj reveninte, enirigis min en la ĉambron, en kiu mi hieraŭ tiel emocie adiaŭis la karan Marjan Ivanovnan.

Mi ekvidis scenon neordinaran. Ĉirkaŭ la tablo, kovrita per tablotuko kaj surŝargita per boteloj kaj glasoj, sidis Pugaĉov kun dekkelko da kozakaj ĉefoj en ĉapoj kaj diverskoloraj ĉemizoj, ĉiuj jam varmegigitaj per brando, kun ruĝaj vizaĝaĉoj, kun brilaj okuloj. Inter ili ne estis Ŝvabrin, nek nia policisto, la novebakitaj perfiduloj.

«Ha, Moŝta sinjoro», diris Pugaĉov, vidante min, «Bonvenon; honoron al vi kaj lokon! Estu bonvena!»

Liaj kunuloj iom kunŝoviĝis. Mi silente sidiĝis ĉe la rando de la tablo. Mia najbaro, juna kozako, bonstatura kaj bela, enverŝis por mi glason da brando, kiun mi eĉ ne gustumis. Scivole kaj atente mi observis la kunvenintojn. Pugaĉov okupis la ĉefan lokon, kubutapoginte kaj subtenante la nigrabarban mentonon per sia potenca pugno. Liaj regulaj kaj sufiĉe agrablaj vizaĝtrajtoj tute ne vidigis kruelecon. Li ofte alparolis viron proksimume 50-jaran, nomante lin jen grafo, jen Simofejiĉ, iafoie eĉ onklo. Ĉiuj sin traktis reciproke kiel kamaradoj kaj montris neniun humilan preferon por sia hetmano. La konversacio koncernis la matenan atakon, la progresadon de la ribelo kaj la estontan agadon. Ĉiu sin laŭdegis, faris proponojn kaj senĝene kritikis la opiniojn de Pugaĉov. Ĉi tiu stranga milita konferenco faris la decidon marŝi kontraŭ Orenburgo, arogantaĵo, kiu preskaŭ estis kronata de bedaŭreginda sukceso. La militiro estis destinita por la morgaŭa tago.

«Nu, fratoj, antaŭ ol iri dormi, ni kantu nian amatan kanton! Ĉumakov! komencu!»

Mia najbaro alttenore ekkantis malgajsonan burlakan[38] kanton; ĉiuj aliaj hore kunkantis:

Verda kverkarbaro, ho, ne bruu,

Ne malhelpu min bravulon meditadi;

Ĉar mi iros morgaŭ al juĝisto,

Juĝist’ plej severa, ĉar li estas car’!

Estos min la caro demandanta:

«Kune kun kiu vi ŝtelis kaj rabadis?

Ĉu grandnombra estis via kunular’?»

«PIenan veron mi rakontos al vi tuj,

Al vi, respektinda nia pia car’:

Kvar kunulojn karajn nur posedis mi:

La unua estis mallumega nokt’,

Kaj la dua estis mia tranĉileg’,

Mia tria estis mia rajdĉeval’,

Mia kvara estisforta pafilark’.

Akraj saĝoj estis mia senditar’». —

«Gloron al vi, brava kamparan’!

Brave rabis vi, brave respondas nun.

Kaj pro tio nun donacos mi al vi

Altan konstruaĵon meze de la kamp’,

El du traboj kun supra transtrab’».

Ne estas eble rakonti, kiel forte emociigis min tiu popolkanto pri pendigilo, kantata de homoj, destinitaj al pendigo. Iliaj minacaj mienoj, la agorda kantado, la malgajiga nuancado de la teksto, per si mem plensignifa, ĉio ĉi plenigis mian poetan animon per vere tremiga teruro.

La gastoj trinkis ankoraŭ po unu glason da brando, leviĝis kaj adiaŭis Pugaĉovon. Mi volis eliri kun ili, sed Pugaĉov diris:

«Residiĝu! mi volas kun vi paroli».

Ni restis okulo kontraŭ okulo.

Dum kelke da minutoj daŭris nia ambaŭflanka silentado. Pugaĉov fikse min rigardis, de tempo al tempo fermetante la maldekstran okulon kun esprimo de friponeca ironio. Fine li ekridis kun tia sincera gajeco, ke ankaŭ mi, vidante tion, same ekridis, ne sciante pro kio.

«Nu, konfesu, via moŝto!» li diris. «Ĉu forte vi ektimis, kiam miaj bravuloj ĵetis al vi ŝnuron ĉirkaŭ la kolon? Certe, la ĉielo ŝajnis al vi ŝafofelo[39]? Jes, jes, vi nepre balanciĝus nun sub la transtrabo, se tiam ne estus alkurinta via servisto. Mi lin tuj rekonis, la maljunulaĉon. Ĉu venis al vi en la kapon, via moŝto, ke la viro, kiu vin alkondukis al gastejo, estis la imperiestro mem? (Li penis sin ŝajnigi grava kaj mistera.) Vi grave kulpiĝis antaŭ mi», daŭrigis li, «Tamen mi indulgis vin pro via virto, pro tio, ke vi faris al mi servon, kiam mi estis devigata min kaŝi al miaj malamikoj. Ĉu nur tion vi vidos? Ĉu, nur tiel mi rekompencos vin, kiam mi rericevos mian regnon? Ĉu vi promesas servi al mi fervore?»

La demando de la rabisto kaj lia aroganteco ŝajnis al mi tiel amuzaj, ke mi ne povis ne rideti.

«Pri kio vi ridetas?» li demandis, sulkigante la frunton. «Ĉu eble vi ne kredas, ke mi estas la imperiestro? Diru malkaŝe!» Mi konfuziĝis. Nomi la vagulon imperiestro, mi neniel povis: tio ŝajnis al mi nepardonebla kuraĝmanko. Sed se mi nun nomus lin uzurpulo, mi elmetus min al certa pereo; tamen, tio, por kio mi estis preta sub la pendigilo, antaŭ la okuloj de la tuta popolo, en la unua flamo de indigno, tio nun estis konsiderata de mi senutila fanfaronaĵo. Mi hezitis. Pugaĉov kun severa mieno atendis mian respondon. Fine (eĉ hodiaŭ mi kun kontentiĝo rememoras la tiaman momenton) la devosento eksuperis en mi la homan malfortecon. Mi respondis: «Aŭskultu! mi diros al vi la tutan veron. Konsideru mem, ĉu mi povas kredi, ke vi estas la imperiestro. Vi, homo prudenta, tuj mem komprenus, ke mi ruzas».

«Kiu do mi estas, laŭ via konsidero?»

«Dio scias! Sed kiu ajn vi estas, vi faras danĝeran ŝercon». Pugaĉov fluge min alrigardis.

«Do vi ne kredas, ke mi estas la caro Petro Fedoroviĉ? Nu, bone. Sed ĉu homo kuraĝa ne atingas ĉion? Ĉu Griŝka Otrepjev[40] ne iam estis caro? Pensu pri mi kion ajn, sed ne forlasu min. Ĉio cetera estu por vi indiferenta. Ĉiu pastro estas patro[41]. Servu al mi kun plena fideleco, kaj mi vin nomos princo Potjomkin kaj ĉefmarŝalo. Kion vi opinias pri tio?»

«Ne», respondis mi firme, «Mi estas naskita nobelo, mi ĵuris fidelecon al nia imperiestrino; servi al vi mi ne povas. Se vi efektive deziras fari al mi bonaĵon, permesu al mi foriri Orenburgon».

Pugaĉov enpensiĝis.

«Sed se mi vin nun foririgos», li diris, «Ĉu vi promesas almenaŭ ne servi kontraŭ mi?»

«Kiel mi povas tion promesi?» mi respondis. «Vi ja mem scias, ke tio ne okazos laŭ mia volo: se oni sendos min kontraŭ vin, mi iros, nenio restos al mi por fari. Jen vi mem nun estas hetmano, vi mem postulas obeadon de viaj subuloj. Kio okazus, se mi ne plenumus mian militservan devon, kiam mia servo estos postulata? Mia kapo estas en viaj manoj: se vi liberigos min, mi vin dankos; se vi ekzekutos min, Dio vin juĝu; tamen mi diris al vi la veron».

Mia sincereco videble mirfrapis Pugaĉovon.

«Estu tiel!» li diris, frapante min sur la ŝultron, «Laŭ mia volo, mi punas, laŭ mia volo — indulgas. Iru al ĉiuj kvar flankoj[42], faru kion vi volas. Morgaŭ venu por adiaŭi min, sed nun iru dormi; ankaŭ mi sentas min dormema».

Mi forlasis Pugaĉovon kaj eliris eksteren. La nokto estis senventa kaj frosta. La luno kaj steloj forte brilis, lumigante la placon kaj la pendigilon. La citadelo staris silenta kaj senluma. Nur en la trinkejo vidiĝis lumo kaj bruis malfruiĝintaj diboĉuloj. Mi alrigardis la pastran domon. La fenestrokovriloj kaj pordego estis ŝlositaj. Sajne en la domo ĉio estis trankvila.

Mi venis en mian loĝejon kaj trovis Saveljiĉon malĝojegan pro mia foresto. La sciigo pri mia liberiĝo lin nedireble ĝojigis.

«Dankon al vi, Sinjoro Dio!» li diris, farante signon de kruco, «Morgaŭ en la plej frua mateno ni forlasu la citadelon kaj ni iru, kien la okuloj rigardas[43]. Mi preparis al vi ion por manĝi, karulo; manĝu kaj poste dormu ĝis mateno kvazaŭ en Dia sino»[44].

Mi sekvis lian konsilon kaj, vespermanĝinte kun grandega apetito, mi ekdormis sur la nuda planko, laca korpe kaj anime.

Ĉapitro IX La disiĝo

Dolĉa estis la kurtiĝo Nia, kara belulin’,

Tre malgaja — la disiĝo.

Kvazaŭ kor’ forlasus min!

Heraskov

Frumatene vekis min tambursonoj. Mi min direktis al la kunvenejo. Tie, apud la pendigilo, jam aranĝis sin laŭ militista maniero la bando de Pugaĉov. La kozakoj estis surĉevale, la infanteriaj soldatoj staris ĉe pafilo. Standardoj flirtis. Kelke da pafilegoj, inter kiuj mi rekonis ankaŭ nian, estis metitaj sur militirajn afustojn. La tuta loĝantaro amasiĝis tie, atendante la uzurpulon. Ĉe la perono de la kapitana domo kozako tenis je la brido belan blankan ĉevalon de kirgiza speco. Mi serĉis per la okuloj la kadavron de la edzino de la kapitano. Ŝi estis forportita iom flanken kaj kovrita per mato. Fine Pugaĉov eliris el la domo. Ĉiuj demetis la ĉapojn. Pugaĉov haltis sur la perono kaj salutis la popolon. Unu el la kozakoj donis al li sakon kun kupraj moneroj, kaj Pugaĉov plenmane disĵetadis ilin. La popolo kriegante kolektis la monerojn, kaj ne mankis kripligoj. Pugaĉovon ĉirkaŭis liaj ĉefaj kunkulpuloj. Inter ili staris ankaŭ Ŝvabrin. Niaj rigardoj renkontiĝis; en mia li povis legi malestimon; kaj li sin deturnis kun esprimo de nekaŝata malamo kaj ŝajniga mokemo. Pugaĉov, rimarkinte min en la popolamaso, kapsignis al mi, ke mi aliru.

«Aŭskultu», li diris, «Iru tuj Orenburgon kaj anoncu, laŭ mia komisio, al la guberniestro kaj al la generaloj, ke ili atendu min en la urbo post semajno. Konsilu al ili, ke ili akceptu min kun infana amo kaj obeemo, alie ili ne evitos kruelan ekzekuton. Feliĉan vojaĝon, via moŝto!»

Poste li sin turnis al la popolo, montrante Ŝvabrinon.

«Jen via nova citadelestro, infanoj! Obeu ĉiujn liajn ordonojn, li respondas antaŭ mi por vi kaj por la citadelo!» Konsternite mi aŭdis tiujn vortojn. Ŝvabrin fariĝas citadelestro, Marja Ivanovna restas en liaj manoj, Dio! Kio estos al ŝi!

Pugaĉov malsupreniris de la perono. Oni alkondukis lian ĉevalon. Li vigle surseliĝis, ne atendante la kozakon, kiu estis lin helpanta.

En la sama momento mi vidis, ke el la popolamaso iras mia Saveljiĉ rekte al Pugaĉov kaj prezentis al li paperfolion. Mi ne povis diveni, kio sekvos.

«Kio ĝi estas?» grave demandis Pugaĉov.

«Bonvolu legi, tiam vi scios», respondis Saveljiĉ. Pugaĉov prenis la paperon kaj longe pririgardis ĝin kun mieno signifoplena.

«Tro sagace vi skribis», li diris fine, «Miaj klaraj okuloj nenion povas deĉifri. Kie estas mia ĉefsekretario?»

Junulo en kaporala uniformo rapide alkuris al Pugaĉov.

«Legu laŭte!» ordonis la uzurpulo, donante al li la paperon. Mi estis tre scivola scii, pri kio mia vartisto elpensis skribi al Pugaĉov.

La ĉefsekretario laŭte eksilabis jenon: «Du halatoj, unu el kruda kalikoto, alia el striita silko, sume 6 rublojn»…

«Kio tio estas?» diris Pugaĉov, sulkigante la frunton.

«Bonvolu ordoni legi plu», trankvile respondis Saveljiĉ.

La ĉefsekretario daŭrigis:

«Uniforma surtuto el maldika verda drapo 7 rublojn. Blanka drapa pantalono — 5 rublojn. Dekdu ĉemizoj el holanda tolo kun manumoj — 10 rublojn. Vojaĝa skatolo kun tevazaro — 2 rublojn kaj duonan»…

«Kia mensogaĵo tio estas?» interrompis Pugaĉov. «Kiun intereson mi havas pri iuj vojaĝskatolo kaj pantalono kun manumoj?»

Saveljiĉ ekgrakinte komencis klarigi:

«Tio estas, karulo, registro de la sinjora havaĵo, ŝtelita de la rabistoj»…

«De kiuj rabistoj?» minace demandis Pugaĉov.

«Mi petas pardonon, mi eraris, via moŝto: ne rabistoj, sed viaj bubegoj ĉion traserĉis kaj forrabis. Bonvolu ne koleri: eĉ kvar piedoj de ĉevalo ne savas ĝin de falo. Ordonu finlegi, via moŝto!»

«Legu plu!» diris Pugaĉov.

La sekretario daŭrigis:

«Katuna litkovrilo, alia kovrilo, silka, vatita — 4 rublojn. Vulpofela pelto kovrita per ruĝa sateno — 40 rublojn. Krom tio la leporfela palto, donacita al via moŝto en la gastejo — 15 rublojn».

«Kio ĝi estas fine?» ektondris Pugaĉov, briligante siajn flamajn okulojn.

Mi devas konfesi: en tiu momento mi ektimis pro mia malfeliĉa vartisto. Li estis rekomenconta siajn klarigojn, sed Pugaĉov lin interrompis.

«Kiel vi arogis tedi min per tiaj bagateloj?» kriis li, eltiris la paperon el la manoj de la sekretario kaj ĵetis ĝin al Saveljiĉ en la vizaĝon. «Malsaĝa maljunulo! Oni vin prirabis? Kia malfeliĉo! Vi devus, maljunulaĉo, eterne petegi Dion por mi kaj por miaj homoj, pro tio, ke vi kun via sinjoro ne pendas tie ĉi kune kun miaj malobeuloj… Leporfela palto! Mi montros al vi leporfelan palton! Ĉu vi scias, ke mi havas la povon ordoni, ke oni senhaŭtigu vin vivanta kaj el via haŭto faru felpalton?»

«Kiel vi volas», respondis Salveljiĉ, «Sed mi estas servutulo, mi devos respondi pri la havaĵo de mia sinjoro».

Pugaĉov videble havis paroksismon de grandanimeco. Li sin forturnis kaj ekrajdis, ne dirinte vorton. Ŝvabrin kaj la kozaka estraro sekvis lin. La bando en plena ordo formarŝis el la citadelo. La popolo ekkuris post ili. Mi restis sur la placo sola kun Saveljiĉ. Mia vartisto tenis en la manoj sian registron kaj rigardis ĝin kun profunda bedaŭro.

Vidante miajn konkordajn rilatojn kun Pugaĉov, li certe estis dezirinta utiligi ilin, sed lia sagaca entrepreno malsukcesis.

Mi insultis lin pro lia neĝustloka servista fervoro, sed mi ne povis min deteni de rido.

«Ridu, sinjoro, ridu! Sed kiam ni devos denove aranĝi nian mastrumaĵaron, tiam vi vidos, ĉu ridinda ĝi estos!»

Mi kuris en la pastran domon por vidi Marjan Ivanovnan. La edzino de la pastro venis renkonte al mi kun malĝoja sciigo. Nokte Marja Ivanovna malsaniĝis je forta febro. Ŝi kuŝas nun senkonscia kaj deliras. La edzino de la pastro enirigis min en ŝian ĉambreton. Senbrue mi aliris la liton. Ŝia ŝanĝiĝinta vizaĝo min frapis. Ŝi ne rekonis min. Longe mi staris antaŭ ŝi, ne aŭdante, kiel patro Gerasim kaj lia edzino min konsoladis. Malĝojegaj pensoj ekposedis min. La situacio de la kompatinda orfino, sendefenda, forlasita inter la kanajlaj ribeluloj, mia propra senforteco min teruris. Ŝvabrin plej turmentis mian imagon. Ricevinte regadpovon el la manoj de la uzurpulo mem, li, la estro de citadelo, en kiu restas la kompatinda knabino — la senkulpa objekto de lia malamo — li povos fari al ŝi kian ajn malbonaĵon. Kio restis al mi por fari? Kiamaniere helpi al ŝi? Kiamaniere liberigi ŝin el la manoj de la kanajlo? Restis unu sola rimedo: mi decidis senprokraste veturi Orenburgon por plirapidigi la rekonkeron de la citadelo. Mi do adiaŭis la pastron kaj lian edzinon, varmege komisiante al iliaj zorgoj tiun, kiun mi jam konsideris mia edzino. Mi prenis la manon de la knabino kaj kisis ĝin, verŝante larmojn.

«Adiaŭ!» diris al mi la edzino de la pastro, kiam ni kune eliris el la domo, «Adiaŭ, Petro Andreiĉ. Ni esperu, ke ni revidos unu la alian en pli bona tempo. Ne forgesu nin, skribu ofte. La malfeliĉa Marja Ivanovna nun havas neniun konsolanton krom vi, neniun protektanton».

Sur la placo mi haltis momenton, alrigardis la pendigilon, pie klinis antaŭ ĝi la kapon, forlasis la citadelon kaj ekiris laŭ la vojo al Orenburgo, akompanata de Saveljiĉ, kiu penadis ne postresti.

Mi paŝis enprofundiĝinte en meditado, kiam subite mi aŭdis post mi ĉevalan piedfrapadon. Mi rigardis returne kaj vidis: el la citadelo galope postrajdas al mi kozako, tenanta baŝkiran ĉevalon je la brido kaj de malproksime faranta al mi signojn. Mi haltis kaj baldaŭ rekonis nian policiston. Alrajdinte, li malsupreniris de sia ĉevalo kaj transdonis al mi la kondukilojn de la dua ĉevalo, dirante:

«Via moŝto! Nia patro-imperiestro donacas al vi la ĉevalon kaj sian propran pelton (al la selo estis alligita ŝafofela pelto). Krom tio», balbute aldiris la policisto, «Lia moŝto bonvolis donaci al vi duonrublon, sed mi ĝin perdis rajdante, — bonvolu pardoni al mi».

Saveljiĉ deflanke lin alrigardis kaj murmuris: «Perdis rajdante? Kio do tintas en via surbrustaĵo? Senhontulo!»

«En mia surbrustaĵo?» ripetis la policisto tute ne konfuzita. «Gardu vin Dio, maljunulo! Tintas ne moneroj, sed la brido»…

«Bone!» interrompis mi la disputon, «Transdonu mian dankon al tiu, kiu vin sendis: la perditan duonrublon penu retrovi, rajdante returne, kaj prenu ĝin kiel trinkmonon».

«Multajn dankojn al via moŝto!» li diris, returnante la ĉevalon, «Eterne mi estos preĝanta al Dio por via moŝto!»

Li ekgalopis returne, tenante per unu mano la surbrustaĵon, kaj post momento malaperis el la vido.

Mi min vestis per la pelto, kaj ni duope surĉevaliĝis.

«Jen vi vidas, sinjoro», diris la maljunulo, «Ne vane mi prezentis mian petskribon al la kanajlo: honton li eksentis. Kvankam la baŝkira longkrura ĉevalaĉo kune kun la ŝafpelto ne valoras eĉ duonon de tio, kion la kanajlaro de ni ŝtelis, kaj de tio, kion vi mem estas al li donacinta, tamen eĉ tio ĉi nun estos utila: de ŝafo senlana eĉ lanero taŭgas».

Ĉapitro X La sieĝo de Orenburgo

Post kiam li okupis montojn kaj herbejojn,

Li kiel aglo nun la urbon rigardadis De l’supro de la monto;

Post la tendaro li aranĝis bastionojn,

Por el tie nokteĵeti fulmojn al la urbo.

Heraskov

Apud Orenburgo ni vidis aron da punlaboristoj kun razitaj kapoj, kun vizaĝoj kripligitaj per ekzekutista mano. Ili laboris ĉe la fortikaĵo sub gardo de garnizonaj invalidoj. Iuj en ĉaretoj forveturigis rubon el la fosaĵo, aliaj per fosiloj elfosadis teron; masonistoj alportadis brikojn sur la remparon, riparante la urban muregon. Ĉe la pordego nin haltigis la gardostarantoj kaj postulis niajn pasportojn. Aŭdinte, ke ni venas el la Bjelogorska citadelo, la serĝento tuj kondukis min en la domon de la generalo.

Mi trovis lin en lia ĝardeno. Li esplorrigardis siajn pomarbojn, senfoliigitajn de la aŭtuno, kaj helpate de maljuna ĝardenisto, zorge envolvis ilin per pajlo. Lia mieno spiris trankvilecon, bonfarton kaj bonkorecon. Li ĝoje min akceptis kaj petis rakonti pri la teruraj okazintaĵoj, kies atestanto mi estis. Mi rakontis al li ĉion. La maljunulo aŭskultis min atente, samtempe fortranĉante sekajn branĉojn.

«Malfeliĉa Mironov!» li diris, kiam mi finis mian malĝojan rakonton, «Kia domaĝo! Li estis brava oficiro! Ankaŭ sinjorino Mironova estis bona sinjorino kaj majstre peklis fungojn. Sed kie do estas Maŝa, la filino de la kapitano?»

Mi respondis, ke ŝi restis en la citadelo, sub zorgado de la edzino de la pastro.

«Ne bone, ne bone», rimarkigis la generalo, «Oni tute ne povas fidi je ilia rabista disciplino! Kio fariĝos al la kompatinda fraŭlino!»

Mi respondis, ke la Bjelogorska citadelo ja ne estas malproksima, ke certe lia ekscelenco senprokraste sendos taĉmenton por liberigi la malfeliĉan loĝantaron. La generalo malkonfide balancis la kapon.

«Ni vidu, ni vidu!» li diris, «Pri tio ni ankoraŭ poste parolos. Bonvolu viziti min por trinki tason da teo: hodiaŭ mi aranĝas militan interkonsiliĝon. Vi povos doni al ni precizajn sciigojn pri la sentaŭgulo Pugaĉov kaj pri lia armeo. Dume iru ripozi!»

Mi iris en la loĝejon al mi destinitan, kie Saveljiĉ jam mastrumis, kaj mi malpacience atendis la horon de la kunveno. La leganto povas bone prezenti al si, ke mi ne prokrastis aperi antaŭ la konsilantaro, kiu estis havonta tian influon je mia sorto. Je la destinita horo mi jam estis ĉe la generalo.

Mi trovis tie urban oficiston, ŝajne doganestron, dikan kaj ruĝvangan maljunulon en orŝtofa kaftano. Li demandis min pri la sorto de Ivan Kuzmiĉ, kiun li nomis baptano, kaj interrompadis mian rakonton per multaj aldonaj demandoj kaj moralaj sentencoj, kiuj evidentigis en li ne nur homon kompetentan pri la milita scienco, sed atestis ankaŭ pri lia saĝo kaj natura prudento. Dume kunvenis la ceteraj invititoj.

Kiam ĉiuj sidiĝis kaj ĉiu ricevis tason da teo, la generalo klare kaj detale raportis pri la temo de la interkonsiliĝo.

«Nun, sinjoroj», daŭrigis li, «Estas necese decidi, kiel ni agu kontraŭ la ribelintoj, ĉu atake aŭ defende? Ĉiu el ambaŭ manieroj de agado havas sian profitan kaj sian malprofitan flankon. Atakado prezentas pli grandan esperon je pli baldaŭa ekstermo de la malamiko; defendado estas rimedo pli certa kaj pli sendanĝera. Do ni kolektu la voĉojn laŭ leĝa ordo, t. e. komencante de la plej malaltrangaj oficiroj. Sinjoro signojunkro!» li sin turnis al mi, «Bonvolu eldiri vian opinion!»

Mi leviĝis kaj per malmultaj vortoj rakontis pri Pugaĉov kaj lia bando; poste mi kategorie certigis, ke la uzurpulo ne povos kontraŭstari la regule aplikatan militforton.

Mia opinio estis akceptata de la oficistaro kun evidenta malbonvolo. Oni vidis en ĝi junulan senpripensemon kaj arogantecon. Oni ekmurmuris ĉirkaŭ mi, kaj mi klare aŭdis la duonvoĉe diritan epiteton «flavbekulo». La generalo kun rideto min alparolis:

«Sinjoro signojunkro! La unuaj voĉoj en ĉiuj militaj konsiliĝoj ordinare subtenas atakadon: tia jam estas la kutimo! Ni daŭrigu la voĉdonadon. Sinjoro kolegia konsilanto! vian opinion mi petas».

La maljunulo en orŝtofa kaftano rapide fintrinkis sian trian tason da teo kun sufiĉa almikso de rumo kaj respondis:

«Mi opinias, ekscelenco, ke ni devas agi nek atake, nek defende».

«Kiel do, sinjoro kolegia konsilanto!» demandis la mirigita generalo, «La taktiko ja ne havas aliajn manierojn de agado: aŭ atakado aŭ defendado»…

«Via ekscelenco, bonvolu apliki subaĉetadon».

«He, he, he! via opinio estas tre prudenta. Subaĉetado estas permesata de la taktiko, kaj ni uzos vian konsilon. Oni povas promesi por la kapo de la uzurpulo… 70 rublojn… eĉ 100 rublojn… el la sekreta sumo».

«Kaj tiam», interdiris la doganestro, «Estu mi ne kolegia konsilanto, sed kirgiza virŝafo, se tiuj ribeluloj ne perfidos sian hetmanon, ne alveturigos lin al ni kun katenitaj kruroj kaj brakoj!»

«Ni tion ankoraŭ pripensos kaj priparolos», respondis la generalo. «Tamen ĉiuokaze oni devas apliki militajn rimedojn… Sinjoroj, bonvolu voĉdoni laŭ la leĝa ordo!»

Ĉiuj opinioj montriĝis kontraŭaj al mia. Ĉiuj oficistoj parolis pri nefidindeco de la armeo, pri necerteco pri sukceso, pri singardemo kaj t. p. Ĉiuj opiniis, ke estos pli prudente resti malantaŭ la fortikaj masonitaj muroj sub la ŝirmo de pafilegoj, ol elprovi la fortunon sur batalkampo. Fine la generalo, aŭskultinte ĉies opiniojn, forŝutis cindron el sia pipo kaj diris jenon: «Sinjoroj! Mi devas sciigi al vi, ke mi plene aliĝas al la opinio de sinjoro signojunkro, ĉar tiu opinio estas bazita sur ĉiuj reguloj de prudenta taktiko, kiu preskaŭ senerare preferas atakan movadon ol la defendan».

Li haltis, ŝtopante sian pipon. Mia ambicio triumfis. Mi fiere rigardis la oficistojn, kiuj dume intermurmuretis kun videbla malkontento kaj maltrankvilo.

«Sed, sinjoroj», daŭrigis li, elspirinte densan tabaknubon: «Mi ne kuraĝas preni sur min tiel grandan respondecon, kiam temas pri la sekureco de la provinco, komisiita al mi de ŝia imperiestrina moŝto mem, de nia korfavora regnestrino. Do mi konsentas kun la plimulto da voĉoj, kiu decidis, ke plej prudente kaj plej sendanĝere estas atendi sieĝon inter la urbaj muregoj kaj rebatadi malamikajn atakojn per nia artileria forto kaj, se eble, per eliratakado».

Nun la oficistoj siavice moke rigardis min. La konsilantaro disiĝis. Mi ne povis ne bedaŭri pri la fortomanko de tiu respektinda militisto, kiu, malgraŭ sia propra konvinko, decidis agi laŭ la opinioj de homoj nekompetentaj kaj nespertaj.

Kelke da tagoj post tiu rimarkinda interkonsiliĝo ni eksciis, ke Pugaĉov, plenumante sian promeson, alproksimiĝas al Orenburgo. Mi jam vidis la ribelulan armeon de la supro de la urba murego. Al mi ŝajnis, ke ilia nombro dekobliĝis de post la lasta atako, kies atestanto mi estis. Ili kunveturigis la pafilegojn, prenitajn de Pugaĉov en malgrandaj citadeloj de li venkitaj. Memorante la decidon de la konsilantaro, mi antaŭvidis longdaŭran sieĝadon de la urbo kaj preskaŭ ploris pro ĉagreno.

Mi ne intencas priskribi la sieĝon de Orenburgo, ĉar tio estas objekto de historio pli multe ol tiu de familia memorskribo. Mi diros nur per malmultaj vortoj, ke tiu sieĝado, pro la nesingardemo de la loka estraro, montriĝis pereiga por la loĝantaro, kiu devis terure suferi pro malsato kaj ĉiuspecaj mizeroj. Oni facile imagas, ke la vivo en Orenburgo estis tute netolerebla. Ĉiuj malgaje atendis la decidon de sia sorto; ĉiuj plende ĝemadis pro kareco, kiu efektive estis terura. La loĝantoj alkutimiĝis al kugloj, enflugantaj en iliajn kortojn; eĉ la atakado de Pugaĉov ne altiris plu grandan scivolemon. Mi preskaŭ mortis pro enuo. La tempo pasis. El la Bjelogorska citadelo mi tute ne ricevis leterojn. Ĉiuj vojoj estis baritaj. La malkuna vivado kun Marja Ivanovna fariĝis por mi netolerebla. Nesciado pri ŝia sorto min suferigis. Mia sola distriĝo estis rajdsporto. Dank’ al Pugaĉov mi posedis bonan ĉevalon, kun kiu mi dividis mian malabundan nutraĵon kaj sur kiu mi ĉiutage elrajdis ekster la urbon por reciproka interpafado kun rajdistoj de Pugaĉov. En tiu interpafado la rabistoj, sataj, ebriaj kaj bonĉevalaj, ordinare havis superecon. La malforta Orenburga rajdistaro ne povis ilin venkobati. Iafoje eliris eksterurben ankaŭ nia malsata infanterio, sed profunda neĝo malhelpis al ĝi sukcese agi kontraŭ disaj malamikaj rajdistoj. La artilerio senrezulte tondris de la supro de la remparo, sed elirante sur la batalkampon, ĝi dronis en neĝo kaj ne moviĝis antaŭen pro niaj malbone nutrataj ĉevaloj. Tia estis nia militista agado. Jen kian agadon la Orenburgaj oficistoj estis nomintaj singarda kaj prudenta!

Foje, kiam mi sukcesis iamaniere disrajdigi kaj forpeli sufiĉe grandan taĉmenton, mi rajdatingis kozakon, restintan malantaŭ siaj kamaradoj; mi estis jam fraponta lin per mia turka sabro, kiam li subite demetis sian ĉapon kaj kriis: «Bonan tagon, Petro Andreiĉ! Ĉu vi bone fartas?»

Mi rekonis nian policiston. Mi nedireble ekĝojis.

«Bonan tagon, Maksimiĉ!» mi diris. «Ĉu antaŭ longe vi estis en la Bjelogorska citadelo?»

«Ne, Petro Andreiĉ, nur hieraŭ mi venis de tie. Mi havas letereton por vi».

«Kie ĝi estas?» mi kriis ruĝiĝante.

«Ĉi tie, mi ĝin kunprenis», diris Maksimiĉ, metante la manon en sian surbrustaĵon, «Mi promesis al Palaŝka trovi rimedon por transdoni al vi la letereton».

Li transdonis al mi falditan paperon kaj tuj forgalopis. Mi malvolvis ĝin kaj tremetante legis la sekvantajn liniojn:

«Dio volis senigi min samtempe je miaj patro kaj patrino. Mi ne havas nun sur la tero parencojn nek protektantojn. Mi min turnas nun al vi, sciante, ke vi ĉiam deziras al mi la bonon kaj ke vi ĉiam estas preta helpi al ĉiu. Mi petegas Dion, ke atingu vin ĉi-tiu mia letero. Maksimiĉ promesis liveri ĝin al vi. Palaŝka aŭdis de Maksimiĉ, ke li ofte vidas vin dum eliratakoj, kaj ke vi vin tute negardas kaj ne pensas pri tiuj, kiuj plorante preĝas al Dio por vi. Longe mi estis malsana. Kiam mi resaniĝis, Aleksej Ivanoviĉ, kiu nun estas nia komandanto anstataŭ mia karmemora patro, devigis patron Gerasimon elliveri min al li, minacante per Pugaĉov. Mi loĝas en nia estinta domo subgardo. Aleksej Ivanoviĉ devigas min fariĝi lia edzino. Li diras, ke li savis al mi la vivon, ĉar li ne perfidis la trompaĵon de Akulina Pamfilovna, kiam ŝi estis diranta al la rabisto, ke mi estas ŝia nevino. Sed por mi estus pli facile morti, ol fariĝi edzino de tia homo, kia estas Aleksej Ivanoviĉ. Li traktas min kruelege kaj minacas, ke se mi ne ŝanĝos mian decidon kaj ne konsentos, li forveturigos min en la tendaron de Pugaĉov, kaj tie mi havos la saman sorton kiel Elizabeto Ĥarlova. Mi petis lin lasi min pripensi. Li konsentis atendi ankoraŭ tri tagojn, sed se mi post tri tagoj ne edziniĝos je li, li min plu ne indulgos. Kara Petro Andreiĉ! vi sola estas mia protektanto. Defendu min, malfeliĉan! Petegu la generalon kaj ĉiujn estrojn plej urĝe sendi al mi helpon, kaj ankaŭ vi mem alveturu ĉi-tien se eble.

Via plej humila malfeliĉa orfino

Marja Mironova»

Leginte la leteron, mi preskaŭ freneziĝis. Mi ekgalopegis en la urbon, senkompate spronante mian ĉevalon. Rajdante, mi trapensis tion kaj jenon por savi la kompatindan knabinon, sed nenion mi povis elpensi. Galopinte ĝis la urbo, mi tuj direktis min al la generalo kaj vive enkuris en lian domon.

La generalo paŝis tien kaj reen en la ĉambro, fumante sian pipon. Vidinte min, li haltis. Kredeble mia vizaĝesprimo lin frapis: li kompate informiĝis pri la kaŭzo de mia urĝa veno.

«Via ekscelenco!» mi diris, «Mi venas al vi kvazaŭ al mia propra patro. Pro Dio, ne malakceptu mian peton: tio koncernas la feliĉon de mia tuta vivo!»

«Kio okazis, mia kara?» demandis la maljunulo mirigite, «Kion mi povas al vi fari? Parolu do!»

«Via ekscelenco, permesu al mi kunpreni roton da soldatoj kaj duoncenton da kozakoj kaj lasu min liberigi la Bjelogorskan citadelon!»

La generalo atente min alrigardis, kredeble pensante, ke mi freneziĝis. (Tio estis ja preskaŭ vera.)

«Kiel? Liberigi la Bjelogorskan citadelon?» li demandis fine. «Mi garantias al vi sukceson», mi respondis kun ardeco, «Nur donu al mi permeson tien veturi».

«Ne, junulo», li diris, balancante la kapon, «Je tia granda distanco la malamiko facile povos disigi nin de la komunikiĝo kun la ĉefa strategia punkto kaj plene nin venkobati. La barita komunikiĝo»…

Mi ektimis, vidante lin enprofundiĝanta en taktikaj konsideroj, do mi rapide interrompis lin:

«La filino de kapitano Mironov skribis al mi leteron. Ŝi petas pri helpo. Ŝvabrin devigas ŝin edziniĝi je li!»

«Ĉu vere? Ha, tiu Ŝvabrin estas vera „Schelm“[45], kaj se li iam venos en miajn manojn, mi ordonos juĝi lin en 24 horoj, kaj ni lin mortpafos sur nia remparo. Sed dume oni devas alpreni paciencon[46]»…

«Alpreni paciencon!» kriis mi indignite, «Sed li ja edziĝos je Marja Ivanovna!»

«Ho!» rediris la generalo, «Tio ankoraŭ ne estos malfeliĉo. Si estu dume edzino de Ŝvabrin. Li povas protekti ŝin, sed kiam ni lin mortpafis, tiam kun Dia helpo troviĝos por ŝi alia fianĉo. Amindaj vidvinoj ne longe restas needziniĝintaj, t. e. mi volis diri, ke vidvino pli facile ol fraŭlino trovas por si edzon».

«Prefere mi konsentus morti!» kriis mi furioze, «Ol cedi ŝin al Ŝvabrin»…

«He, he, he!» diris la maljunulo. — «Nun mi komprenas… Vi certe estas enamiĝinta je Marja Ivanovna… Tiukaze la afero ŝanĝiĝas. Vi kompatindulo!.. Tamen mi ne povas doni al vi roton da soldatoj kaj duoncenton da kozakoj. Tia ekspedicio estus malprudenta. Mi ne povas preni sur min la respondecon».

Mi mallevis la kapon; malespero ekposedis min. Subite trakuris mian kapon ideo: kia ĝi estis, la leganto ekscios el la sekvonta ĉapitro, kiel parolis antikvaj verkistoj de romanoj.

Ĉapitro XI La ribelula antaŭurbo

Satega estis tiutempe la leono,

Kvankam leono estas denature kruelega.

«Pro kio vi nun venas en kavernon mian?»

Demandis ĝi afable.

Sumarokov

El la domo de la generalo mi rapidis en mian loĝejon. Saveljiĉ akceptis min kun sia kutima admonado.

«Por kio vi, sinjoro, batalas kontraŭ la ebriaj rabistoj? Ĉu tio konvenas al bojara filo? Ĉio povas okazi: pereos vi pro nenio! Se vi almenaŭ kontraŭ turkoj aŭ svedoj batalus, sed nun — estas honto eĉ diri — kontraŭ kiu».

Mi interrompis lian paroladon per demando, kiom da mono mi havas.

«Sufiĉos por vi», li diris kontente, «Kvankam la friponoj ĉion traserĉis, tamen mi sukcesis kaŝi ĝin al ili!»

Li eltiris el la poŝo trikitan monujon, plenan je arĝentaj moneroj.

«Saveljiĉ», mi diris al li, «Donu nun al mi la duonon, la reston prenu por vi. Mi rajdas en la Bjelogorskan citadelon». «Kara Petro Andreiĉ!» diris la bona vartisto per tremanta voĉo. «Timu Dion! Kiel vi kuraĝas vojaĝi nun, kiam la tuta ĉirkaŭejo estas okupita de rabistoj! Kompatu almenaŭ viajn gepatrojn, se vi vin mem ne kompatas! Kien vi bezonas rajdi? Por kio? Atendu iomete: alvenos al ni nova taĉmento, kaptos ĉiujn friponojn, tiam forrajdu, kien ajn vi volos».

Sed mia intenco estis neŝancelebla.

«Vane vi perdas la vortojn», mi diris al la maljunulo, «Mi devas esti en la Bjelogorska citadelo, kaj mi estos tie. Ne malĝoju, Saveljiĉ! Dio estas favorkora. Eble ni ankoraŭ revidos unu la alian. — Nun pri vi: ne ĝenu vin kaj ne avaru. Aĉetu, kion vi bezonos, eĉ se altpreze. Ĉi tiun monon mi donacas al vi. Se post tri tagoj mi ne revenos»…

«Kion vi parolas?» interrompis min Saveljiĉ, «ĉu mi lasos vin rajdi sola? Pri tio vi min eĉ en sonĝo ne petu! Se vi jam efektive decidis forrajdi, mi sekvos vin, eĉ se piede, mi vin ne forlasos. Ĉu vi volas, ke mi sidu sen vi malantaŭ la urbaj muroj? Ĉu vi freneziĝis? Ĉu vi volas aŭ ne volas, mi vin ne forlasos, kara sinjoro!»

Mi sciis, ke disputi kontraŭ Saveljiĉ estas senutile, do mi permesis al li sin prepari por la vojaĝo. Post duonhoro mi jam sidis sur mia bona ĉevalo kaj Saveljiĉ sur maldika lamanta ĉevalaĉo, kiun senpage fordonis al li iu urbano, al kiu mankis furaĝo por la ĉevalo. Ni alrajdis al la urba pordego, la gardistaro nin ne retenis, kaj ni forlasis Orenburgon.

Vesperiĝis. Mia vojo kondukis preter la Berda antaŭurbo, la tiama loĝloko de Pugaĉov. La ĉefa vojo estis superŝutita de neĝo, sed tra la tuta stepo estis videblaj ĉevalaj postsignoj, ĉiutage renovigataj. Mia ĉevalo rapide ektrotis. Saveljiĉ pene povis sekvi min je sufiĉe granda distanco kaj ĉiumomente kriis al mi:

«Pli malrapide, pro Dio, pli malrapide. Mia malbenita ĉevalaĉo ne povas kuratingi vian longkruran diablon. Kien vi rapidas? Ĉu por festeno? Eble eĉ sub hakilon?.. Petro Andreiĉ… sinjoro Petro Andreiĉ… Dio Sinjoro, pereos la sinjora infano»…

Baldaŭ ekbrilis la lumoj de la antaŭurbo. Ni alrajdis al la terkavaĵoj, la natura fortikaĵo de la antaŭurbo. Saveljiĉ ne perdis min el la vido, ne ĉesante min plende petegi. Mi esperis feliĉe ĉirkaŭrajdi la antaŭurbon, kiam subite, en la mallumo antaŭ mi, mi vidis kvin kamparanojn, armitajn per bastonegoj; tio estis la antaŭgvardio de la tendaro de Pugaĉov. Oni alvokis min. Ne konante la signalfrazon, mi volis silente preterrajdi, sed ili min tuj ĉirkaŭis, kaj unu el ili prenis mian ĉevalon je la brido. Mi elingigis la sabron kaj frapis la viron sur la kapon; lia ĉapo savis lin, tamen li ŝanceliĝis kaj ellasis la bridon el la mano. La ceteraj konfuziĝis kaj kuris flanken; mi uzis la momenton, spronis mian ĉevalon kaj forgalopis.

La komenciĝinta nokta mallumo povus savi min de kia ajn danĝero, sed subite, rigardinte posten, mi konstatis, ke Saveljiĉ ne estas post mi. La kompatinda maljunulo sur sia lama ĉevalaĉo ne povis forgalopi de la rabistoj. Kion mi devis fari? Atendinte lin dum kelke da minutoj kaj certiĝinte, ke li efektive estas militkaptita, mi galopigis la ĉevalon returne por lin liberigi.

Atingante la terkavaĵon, mi de malproksime aŭdis bruon, kriojn kaj la voĉon de mia Saveljiĉ. Mi rapidigis la ĉevalon, kaj baldaŭ mi denove estis apud la samaj gardostarantaj kamparanoj, kiuj antaŭ kelkaj minutoj min haltigis. Saveljiĉ troviĝis en ilia mezo. Ili jam detiris la maljunulon de la ĉevalaĉo kaj estis lin ligontaj. Vidante min, ili ekĝojegis, kriante sin ĵetis sur min kaj en unu momento forŝiris ankaŭ min de la ĉevalo. Unu el ili, videble ilia ĉefo, anoncis, ke oni tuj kondukos nin al la regnestro.

«Nia patro bonvolu ordoni», aldonis li, «Ĉu oni vin pendigu hodiaŭ aŭ morgaŭ».

Mi ne kontraŭstaris; Saveljiĉ imitis mian ekzemplon, kaj la gardostarantoj triumfe ekkondukis nin.

Ni transpaŝis la terkavaĵon kaj eniris en la antaŭurbon. En ĉiuj domoj estis lumoj. Ĉie aŭdiĝis bruado, kriado. Sur la stratoj mi renkontis multegon da homoj, sed en la mallumo neniu nin rimarkis, neniu rekonis en mi Orenburgan oficiron. Oni kondukis nin rekte al domo, staranta ĉe vojkruciĝo.

Ĉe la pordego mi vidis kelkajn brandobarelojn kaj du pafilegojn.

«Jen la cara palaco!» diris unu el la kamparanoj, «Tuj ni anoncos vin!»

Li iris en la domon. Mi rigardis Saveljiĉon, la maljunulo faradis signojn de kruco, silente preĝante. Mi longe atendis, fine la kamparano revenis kaj diris al mi: «Venu, nia patro ordonis enirigi la oficiron».

Mi eniris la vilaĝan domon, aŭ palacon, kiel ĝin nomis la kamparanoj. Ĝi estis lumigata per du sebaj kandeloj, la muroj estis tapetitaj per ora papero; cetere benkoj, tabloj, lavujo pendanta sur ŝnuro, mantuko sur najlo, potprenilo en angulo kaj larĝa antaŭforna plataĵo kun potoj, ĉio estis kvazaŭ en ordinara vilaĝa domo. Pugaĉov gravmiene sidis sub la sanktaj pentraĵoj en ruĝa kaftano, en alta ĉapo, kun la manoj ĉe la koksoj. Apud li staris kelkaj el liaj ĉefaj kunbatalantoj kun signoj de ŝajniga humileco. Videble, la novaĵo pri militkaptita oficiro el Orenburgo vekis inter la ribeluloj grandegan scivolon, kaj ili pretiĝis por imponi al mi per sia akcepto. Pugaĉov rekonis min je la unua rigardo. Lia ŝajnigita graveco tuj malaperis.

«Ha, via moŝto!» li sin turnis al mi kun viveco, «Kiel vi fartas? Por kio vin Dio alportis?»

Mi respondis, ke mi estis preterrajdanta pro miaj propraj aferoj, kaj ke liaj homoj min haltigis.

«Pro kiuj aferoj?» li demandis.

Mi ne sciis, kion respondi. Pugaĉov, supozante, ke mi ne volas paroli ĉe atestantoj, sin turnis al siaj kamaradoj kaj ordonis al ili eliri. Ĉiuj obeis, krom du, kiuj ne moviĝis de la loko.

«Parolu sentime en ilia ĉeesto», diris Pugaĉov, «Al ili mi nenion kaŝas».

Mi ĵetis flankan rigardon al la favoratoj de la uzurpulo. Unu el ili, maldikega kurbiĝinta maljunulo kun griza barbeto, prezentis nenion rimarkindan, krom la helblua rubando, metita ĉirkaŭŝultre super lia griza kamparana kaftano. Sed neniam en mia vivo mi forgesos lian kamaradon. Li estis altkreska, plenkorpa kaj larĝoŝultra kaj ŝajnis al mi proksimume kvardekkvinjara. Densa flavruĝa barbo, grizaj brilantaj okuloj, nazo sen naztruoj kaj iaj ruĝetaj makuloj sur la frunto kaj vangoj havigis al lia varioldifektita larĝosta vizaĝo nepriskribeblan esprimon. Li surhavis ruĝan ĉemizon, kirgizan halaton kaj kozakan sakpantalonon. La unua (kiel mi poste eksciis) estis forkurinta kaporalo Bjeloborodov; la dua estis Afonasij Sokolov, nomata Ĥlopuŝa, ekzilita krimulo, kiu jam tri fojojn forkuris el siberiaj minejoj. Malgraŭ mia grandega ekscito, la societo, en kiu mi min tiel neatendite vidis, distris mian imagon. Sed Pugaĉov revenigis min al la realaĵo per sia demando:

«Diru do, pro kiuj aferoj vi forlasis Orenburgon?»

Stranga ideo venis al mi en la kapon: al mi ŝajnis, ke la Providenco, duan fojon alkondukante min al Pugaĉov, donas al mi la okazon efektivigi mian intencon. Mi decidis eluzi la okazon kaj, ĉar mankis al mi la tempo por primediti tion, je kio mi ĵus decidiĝis, mi tuj respondis al Pugaĉov:

«Mi rajdas al la Bjelogorska citadelo por liberigi la orfinon, kiun oni tie ofendas».

La okuloj de Pugaĉov ekbrilis:

«Kiu el miaj homoj arogas ofendi orfinon?» kriis li. «Estu li kiom ajn saĝa, li ne evitos mian juĝon. Diru, kiu estas la kulpulo?»

«Tio estas Ŝvabrin», mi respondis. «Li tenas en sklaveco tiun knabinon, kiun vi vidis malsana ĉe Ia edzino de la pastro; li deziras perforte edziĝi je ŝi».

«Mi lin punos!» minace diris Pugaĉov, «Li sciu, ĉu iu rajtas en mia regno fari perfortaĵon kaj ofendi mian popolon. Mi ordonos pendigi lin!»

«Permesu al mi diri vorton», diris Ĥlopuŝa per raŭka voĉo, «Vi trorapidis, nomante Ŝvabrinon citadelestro, nun vi trorapidas, volante lin pendigi. Vi jam ofendis la kozakojn per tio, ke vi donacis al ili nobelon kiel estron; ne fortimigu do nun la nobelojn, ekzekutante Ŝvabrinon pro nura kalumniaĵo!»

«La nobelaro ne meritas kompaton», diris la maljunulo kun la helblua rubando; «ne gravas, se oni ekzekutos Ŝvabrinon; sed estas necese orde esplordemandi la sinjoron oficiron: pro kio lia moŝto venis al ni? Se li ne konsideras vin regnestro, pro kio do li serĉas nun vian juĝon? Sed se vi estas por li regnestro, pro kio li ĝis hodiaŭ sidis en Orenburgo, kun viaj malamikoj? Ĉu vi ne ordonos preni lin en la oficejon kaj elprovi lin per fajro: ŝajnas al mi, ke lia moŝto estas spionsendita al ni de la Orenburgaj estroj».

La argumentado de la maljuna rabisto ŝajnis al mi sufiĉe konvinka. Frosto trakuris mian dorson, kiam mi pensis, en kies manoj mi nun troviĝas. Pugaĉov rimarkis mian konfuziĝon.

«Ĉu vi aŭdis?» okulsignante li diris al mi, «ŝajne, mia ĉefmarŝalo prave parolas. Kiel vi opinias pri tio?»

La moka parolo de Pugaĉov redonis al mi la kuraĝon. Mi trankvile respondis, ke mi estas nun en lia potenco, kaj ke li havas plenan liberecon agi kun mi laŭ sia plaĉo.

«Bone», diris Pugaĉov, «Nun diru, en kia stato estas via urbo?»

«Dankon al Dio», respondis mi, «En plena bonstato».

«Ĉu en bonstato?» rediris li; «sed la homoj ja mortas pro malsato».

La uzurpulo parolis la veron, sed, memorante mian ĵurdevenan devon, mi penis nun kredigi al li, ke tio estas falsaj onidiroj, kaj ke Orenburgo posedas sufiĉe da ĉiaspecaj provizoj.

«Jen, vi vidas», interdiris la maljunulo, «Li senhonte vin trompas. Ĉiuj forkurintoj el Orenburgo unuanime rakontas, ke en Orenburgo regas malsatego kaj mortiga epidemio, ke tie oni manĝas mortintaĵon kaj ĝojas, se oni ĝin trovas, — kaj jen lia moŝto volas kredigi al ni, ke tie oni havas sufiĉon da ĉio… Se vi volas pendigi Ŝvabrinon, bonvolu kune pendigi ankaŭ ĉi-tiun bravulaĉon, por ke ne fariĝu maljustaĵo!»

La parolo de la malbeninda maljunulaĉo ŝajne igis Pugaĉovon ŝanceliĝi. Je mia feliĉo, Ĥlopuŝa sin montris kontraŭa al la opinio de sia kamarado.

«Ĉesu, Naumiĉ»[47], li diris, «Ĉiam vi volas nur pendigi kaj senkapigi. Kia heroo, oni bonvolu rigardi! Apenaŭ vivanta laŭaspekte, vi ja vere rigardas jam en vian tombon[48], tamen vi ĉiam estas preta pereigi aliulojn. Ĉu ne sufiĉe da sango jam ŝarĝas vian konsciencon?»

«Ĉu eble vi mem estas sanktulo?» respondis Bjeloborodov; «pro kio via hodiaŭa kompatemo?»

«Vi estas prava», respondis Ĥlopuŝa, «Ankaŭ mi estas peka: ĉi-tiu mano (li pugnigis sian malmolan manon kaj, suprenlevinte la manikon, nudigis la haroriĉan brakon) ankaŭ estas kulpa pri verŝado de kristana sango. Sed mi pereigis malamikojn, ne gastojn; mi mortigis en nigra arbaro aŭ meze de la vojo, sed ne hejme sidante post la forno; mi mortigis per hakilo kaj kistenjo[49], sed mi ne aŭskultis virinaĉajn kalumniojn». La maljunulo sin forturnis, murmurante: «disŝiritaj naztruoj»…

«Kion vi tie murmuras, maljunulaĉo?» kriis Ĥlopuŝa; «mi montros al vi la disŝiritajn naztruojn; atendu, venos ankaŭ via tempo: se Dio volas, vi ankaŭ konatiĝos kun la varmega pinĉilo… Dume, gardu vin, ke mi ne elŝiru vian barbaĉon»… «Sinjoroj generaloj!» gravmiene diris Pugaĉov, «Ĉesu interdisputi. Ne estus malfeliĉo, se ĉiuj Orenburgaj hundaĉoj balancus la piedojn sub unu pendigila transtrabo, sed estus malfeliĉo, se niaj virhundoj sin intermordus. Nu, nu, repaciĝu!»

Ĥlopuŝa kaj Bjeloborodov, ne dirante vorton, malafable rigardis sin reciproke. Mi trovis necese fari finon al la interparolado, kiu povus havi por mi la plej malfavoran rezulton; do mi min turnis al Pugaĉov kaj diris gajaspekte:

«Ha! mi preskaŭ forgesis danki vin pro la ĉevalo kaj la pelto: sen via komplezo mi dubeble estus atinginta Orenburgon; certe mi estus frostmortinta survoje».

Mia ruzaĵo efikis: Pugaĉov gajiĝis.

«Servo postulas reservon», li diris, palpebrumante kaj fermetante la okulojn. «Sed diru, mi petas, kial vin interesas la knabino, kiun Ŝvabrin ofendas? Ĉu eble via moŝto enamiĝis?» «Ŝi estas mia fianĉino», mi respondis al Pugaĉov, vidante la favoran ŝanĝon de la vetero kaj ne trovante necese kaŝi la veron.

«Via fianĉino?» kriis Pugaĉov, «Kial vi tion ne diris antaŭe? Ni vin geedzigos, ni festenos okaze de via geedziĝo!» Kaj sin turnante al Bjeloborodov: «Aŭskultu, ĉefmarŝalo! Mi kaj lia moŝto estas malnovaj amikoj, do ni altabliĝu nun kaj vespermanĝu. Post dormo trankvila ja venos bona konsilo! Morgaŭ ni vidu, kion ni devos fari por li».

Mi volonte forrifuzus la proponitan honoron, sed nenio estis farebla. Du junaj kozakinoj, filinoj de la dommastro, kovris la tablon per blanka tablotuko, alportis panon, fiŝsupon kaj kelkajn botelegojn da brando kaj biero, kaj la duan fojon mi estis manĝonta kun Pugaĉov kaj liaj teruraj kamaradoj.

La orgio, kies nevola atestanto mi estis, daŭris ĝis malfrua nokto. Fine ebrieco ekposedis la kunfestantojn. Pugaĉov side dormetis. Liaj kamaradoj leviĝis kaj per signoj komprenigis al mi, ke mi lin forlasu. Mi kune kun ili eliris el la domo. Laŭ ordono de Ĥlopuŝa la gardostaranto kondukis min en la oficejon, kie mi trovis Saveljiĉon, kaj kie oni nin ambaŭ enŝlosis. Mia vartisto estis tiel mirigita de ĉio okazinta, ke li eĉ pri nenio min demandis. Li kuŝiĝis en la mallumo kaj longe maldormis, ofte ekspirante kaj ekĝemante, fine li ekronkis, dum mi enprofundiĝis en meditado, kio ne permesis al mi dormeti eĉ por momento.

Matene oni venis kaj vokis min al Pugaĉov. Mi ekiris. Ĉe lia pordego staris sledo kun tri aljungitaj tataraj ĉevaloj. Sur la strato amasiĝis la popolo. En la vestiblo mi renkontis Pugaĉovon, porvojaĝe vestitan per pelto kaj kirgiza ĉapo. Liaj hieraŭaj kunuloj estis apud li, sed hodiaŭ ilia konduto estis plaĉa, tute kontraŭa al ĉio, kies atestanto mi estis hieraŭ vespere. Pugaĉov gaje min bonmatenigis kaj ordonis al mi sidiĝi apud li en la sledo. Ni ambaŭ enigis nin.

«En Bjelogorskan citadelon», diris Pugaĉov al la larĝeŝultra tataro, kiu starante en la sledo direktis la ĉevalojn.

Mia koro forte ekbatis. La ĉevaloj ektrotis, la sonoriletoj ektintis, la veturilo rapide ekglitis…

«Haltu, haltu!» aŭdiĝis voĉo, bone de mi konata, kaj mi vidis Saveljiĉon kuranta renkonte al ni. Pugaĉov ordonis halti.

«Sinjoro Petro Andreiĉ!» kriis mia vartisto, «Ne forlasu min maljunulon meze inter tiuj ĉi frip»…

«Ha, maljunulaĉo!» diris al li Pugaĉov, «Denove Dio nin kunvenigis. Nu, sidiĝu sur la konduksidloko!»

«Dankon, via imperiestra moŝto, dankon mia patro, Dio donu al vi sanon por cent jaroj pro tio, ke vi eĉ maljunulon atentis kaj trankviligis. Eterne mi preĝos al Dio por vi, kaj pri la leporfela palto mi neniam plu parolos»…

Tiu leporfela palto povos fine serioze kolerigi Pugaĉovon. Feliĉe li aŭ ne aŭdis, aŭ intence malatentis la neĝustlokan aludon. La ĉevaloj trotegis; ĉiuj sur la strato haltis kaj salutis, kliniĝante ĝiszone. Pugaĉov ambaŭflanken kapsalutis. Post momento ni forlasis la antaŭurbon kaj rapide glitis sur la glata vintra vojo.

Miaj tiamaj sentoj estas facile imageblaj. Post kelke da horoj mi estis vidonta la fraŭlinon, kiun mi jam konsideris por mi perdita. Mi prezentis al mi la momenton de nia revido. Mi pensis ankaŭ pri la viro, en kies manoj troviĝis nun mia sorto kaj kiu, dank’ al stranga interplektiĝo de la cirkonstancoj, estis mistere kun mi kunligita. Mi rememoris la senpripensan kruelecon, la sangavidajn kutimojn de tiu, kiu nun sin proponis kiel liberigonto de mia amata fianĉino! Pugaĉov ne sciis, ke ŝi estas filino de kapitano Mironov; Ŝvabrin kolerante povos tion malkaŝi al li; Pugaĉov povos ekscii pri tio ankaŭ alimaniere. Kio estos tiam kun Marja Ivanovna? Frosto trakuris miajn membrojn, miaj haroj stariĝis…

Subite Pugaĉov interrompis mian meditadon, sin turnante al mi kun demando:

«Pri kio vi enpensiĝis, via moŝto?»

«Kial ne enpensiĝi?» mi respondis, «Mi estas oficiro kaj nobelo; ankoraŭ hieraŭ mi militis kontraŭ vi, kaj jen mi sidas en via sledo, kaj la feliĉo de mia tuta vivo dependas de vi». «Nu?» li demandis. «Ĉu vi timas, via moŝto?»

Mi respondis, ke post kiam mi unu fojon jam estis de li amnestiita, mi ankaŭ nun esperas ne nur lian indulgon, sed eĉ lian helpon.

«Vi estas prava, je Dio, prava!» diris la uzurpulo. «Vi vidis, ke miaj kunuloj ne afable vin alrigardis; la maljunulo ankoraŭ hodiaŭ insistis pri tio, ke vi estas spiono, ke oni devus vin torturesplori kaj pendigi. Sed mi ne donis mian konsenton», daŭrigis li per mallaŭtigita voĉo, por ke ne aŭdu lin Saveljiĉ kaj la tataro, «Memorante vian glason da brando kaj la leporfelan palton. Vi vidas ja, ke mi ne estas tia sangavidulo, kiel min pentras viaj sampartianoj».

Mi tuj rememoris la almiliton de la Bjelogorska citadelo, sed mi ne trovis necese refuti lian parolon, do mi nenion respondis.

«Kion oni parolas pri mi en Orenburgo?» li demandis post mallonga silentado.

«Oni parolas, ke ne facile estas vin venkobati. Jes, oni devas konfesi, vi vere famiĝis».

Lia mieno vidigis kontentigitan ambicion.

«Jes», li diris gajmiene, «Mi ne malbone militas. Ĉu oni scias ĉe vi en Orenburgo pri la batalo apud Juzeeva? Kvardek generaloj estis mortigitaj, kvar armeoj militkaptitaj. Kiel vi opinias, ĉu la prusa reĝo povus konkuri kun mi?»

La fanfaronado de la rabisto ŝajnis al mi amuza. «Sed kion vi mem opinias», mi demandis, «ĉu vi povus venkobati Frederikon?»

«Ĉu mi povus? Kial ne? Mi ja venkobatas viajn generalojn, kiuj estas lin venkintaj pli ol unu fojon. Ĝis nun miaj bataliloj portis al mi feliĉon. Atendu: ne tio ankoraŭ estos, kiam mi militmarŝos al Moskvo».

«Ĉu vi intencas marŝi kontraŭ Moskvo?»

La uzurpulo post pripenso diris duonvoĉe:

«Dio scias. Mia strato estas mallarĝa. Mi ne havas sufiĉan liberecon. Miaj homoj ne estas facile disciplineblaj. Ili estas rabuloj. Mi devas esti tre singarda: ĉe mia unua malsukceso ili elaĉetos sian vivon per mia kapo».

«Jen, vi ja mem vidas!» mi diris, «ĉu ne estus preferinde senprokraste ilin forlasi kaj peti la imperiestrinon pri indulgo?»

Pugaĉov maldolĉe ekridetis.

«Ne», li diris, «Tro malfrue jam estas por pentofari. Indulgon mi ne povos ricevi. Mi daŭrigu tion, kion mi komencis. Kiu scias? Eble mi havos sukceson. Griĉjo Otrepjev ja regis super Moskvo».

«Sed vi ja scias, per kio li finis? Oni lin ĵetis el la fenestro, senkapigis, forbruligis la kadavron, kaj per la cindro ŝargis pafilegon!»

«Aŭskultu!» diris Pugaĉov kun ia sovaĝula emfazo, «Mi rakontos al vi fabelon, kiun mi kiel infano aŭdis de maljuna kalmikino[50]. Foje aglo demandis korvon: „diru, korvo, pro kio vi vivas 300 jarojn, sed mi nur 33 jarojn?“ — „Pro tio, patro,“ respondis la korvo, „ke vi trinkas sangon de vivuloj, kaj mi min nutras per mortintaĵo!“ La aglo pensis: „mi provu min nutri sammaniere“. Konsentite. Ekflugis la aglo kaj la korvo. Jen ili vidis ĉevalan kadavron, malsuprenflugis kaj sidiĝis sur ĝi. La korvo manĝis kaj laŭdis. Li aglo bekpikis unu fojon, du fojojn, svingis la flugilojn kaj diris al la korvo: „ne, frato-korvo, prefere mi unu fojon sattrinku sangon de vivulo, ol mi dum 300 jaroj min nutru per mortintaĵo. Poste estu, kion Dio volas!“ — Ĉu plaĉas al vi la kalmika fabelo?»

«Sagaca fabelo», mi respondis. «Sed, miaopinie, vivi per mortigado kaj rabado egalas manĝadon de mortintaĵo». Pugaĉov mire min alrigardis kaj nenion respondis. Ni ambaŭ silentis, ĉar ĉiu el ni enprofundiĝis en propra meditado. La tataro per tirata voĉo kantis malgajsonan kanton; Saveljiĉ dormetante balanciĝis sur la konduksidloko. La sledo flugkuregis sur la glata vintra vojo… Subite mi vidis ĉe la kruta bordo de Uralo vilaĝeton kun traba barilo kaj sonorilejo, — post kvaronhoro ni enveturis en la Bjelogorskan citadelon.

Ĉapitro XII La orfino

Kiel pomarbeto nia Staras senpinta, senbranĉa,

Same princidino nia Vivas sen paĉjo, sen panjo:

Por edziĝsoleno, kiu do ornamos ŝin?

Kiu donos benon al la fianĉin’?

Edziĝa kanto

La sledo haltis ĉe la perono de la kapitana domo. La loĝantaro rekonis la sonorileton de Pugaĉov kaj amase kuris post ni. Ŝvabrin atendis sur la perono. Li estis vestita kiel kozako, eĉ barbeton li por si kreskigis. La perfidulo helpis al Pugaĉov eliĝi el la sledo, per humilegaj vortoj esprimante siajn ĝojon kaj fervoron. Vidinte min, li iom konfuziĝis, sed tuj sin regis, etendis al mi la manon kaj diris:

«Ankaŭ vi apartenas al ni! De longe vi devus tion fari».

Mi min forturnis, nenion dirante.

Mia koro ekdoloris, kiam ni eniris la de longe konatan ĉambron, kie surmure pendis ankoraŭ la diplomo de la mortinta citadelestro kiel malgaja epitafo de la pasintaĵo. Pugaĉov sidiĝis sur la sama kanapo, sur kiu iam dormetadis Ivan Kuzmiĉ, enlulata de murmurado de sia edzino. Ŝvabrin mem enverŝis por li brandon. Pugaĉov trinkis glaseton kaj diris: «Regalu ankaŭ lian moŝton!»

Ŝvabrin aliris al mi kun sia pleto, sed mi la duan fojon min forturnis de li. Li videble sentis sin ĝenata. Kiel homo ne malsaĝa, li konjektis, ke Pugaĉov estas pri li ne kontenta. Li timis Pugaĉovon, kaj min li rigardis kun forta malfido. Pugaĉov informiĝis pri la stato de la citadelo, pri la famoj koncerne la malamikon kaj t. p. Subite li demandis lin tute neatendite:

«Diru, mi petas, kiun knabinon vi havas ĉi-tie arestita? Montru ŝin al mi!»

Ŝvabrin morte paliĝis.

«Via imperiestra moŝto», li diris per tremanta voĉo, «Via imperiestra moŝto, ŝi ne estas arestita, ŝi estas malsana, ŝi kuŝas en la subtegmenta ĉambro».

«Konduku min al ŝi», diris la uzurpulo leviĝante.

Ne estis eble malobei. Ŝvabrin kondukis Pugaĉovon en la subtegmentan ĉambreton de Marja Ivanovna. Mi sekvis ilin.

Ŝvabrin haltis sur la ŝtuparo.

«Via imperiestra moŝto! Vi rajtas postuli de mi ĉion, kion vi volas, nur bonvolu ne permesi, ke flanka persono eniru la dormoĉambron de mia edzino».

Mi ektremetis.

«Do vi estas edziĝinta»… mi diris al Ŝvabrin, preta lin disŝiri.

«Trankvilon!» interrompis min Pugaĉov, «Tio estas mia afero. Sed vi», li sin turnis al Ŝvabrin, «Ne saĝumu kaj ne afektu: ĉu ŝi estas aŭ ne estas via edzino, tio por mi estas indiferenta, mi enirigos al ŝi tiun, kiun mi volas. Via moŝto, bonvolu sekvi min!»

Ĉe la pordo de la ĉambro Ŝvabrin ree haltis kaj diris per interrompata voĉo:

«Via imperiestra moŝto, mi avertas vin, ke ŝi havas fortan febron kaj jam la trian tagon seninterrompe deliras».

«Malŝlosu!» ordonis Pugaĉov.

Ŝvabrin palpserĉis en siaj poŝoj kaj diris, ke li ne kunprenis la ŝlosilon. Pugaĉov piedpuŝis la pordon, la seruro forsaltis, la pordo malfermiĝis, ni eniris.

Mi rigardis kaj rigidiĝis. Sur la planko sidis Marja Ivanovna, pala, maldika, kun senorde pendantaj haroj, en ĉifonita kamparanina vesto. Antaŭ ŝi staris kruĉo da akvo, kovrita per peco da pano. Vidante min, ŝi ektremis kaj ekkriis. Kion mi tiam sentis, mi nun ne memoras.

Pugaĉov rigardis Ŝvabrinon kaj diris kun maldolĉa rideto: «Belan malsanulejon vi havas!» Poste, alirante al Marja Ivanovna, li demandis: «Diru, karulino, pro kio via edzo vin tiel punas? Kio estas via kulpo?»

«Mia edzo?» ŝi ripetis; «Li ne estas mia edzo. Mi neniam estos lia edzino. Mi decidis prefere morti, kaj mi mortos, se oni min ne liberigos».

Pugaĉov minace alrigardis Ŝvabrinon.

«Vi arogis trompi min», li diris, «Ĉu vi ne scias, sentaŭgulo, kion vi meritas?»

Ŝvabrin falis surgenuen. En tiu momento malestimo silentigis en mi malamon kaj koleron. Kun abomeno mi vidis nobelon kuŝanta ĉe la piedoj de forkurinta kozako. Pugaĉov mildiĝis.

«Mi indulgas vin ĉi-tiun fojon», li diris al Ŝvabrin, «Sed sciu, ke ĉe via unua kulpo plia mi ne forgesos ankaŭ ĉi-tiun». Poste li karese diris al Marja Ivanovna: «Eliru, belulino, mi donacas al vi liberecon. Mi estas la imperiestro».

Marja Ivanovna fluge rigardis lin kaj komprenis, ke antaŭ ŝi estas la mortiginto de ŝiaj gepatroj. Ŝi kovris la vizaĝon per ambaŭ manoj kaj falis senkonscia. Mi min ĵetis al ŝi, sed en la sama momento enkuris en la ĉambron mia iama konatino Palaŝka kaj ekflegis sian fraŭlinon. Pugaĉov eliris. Ni triope malsupren venis en la gastoĉambron.

«Nu, via moŝto!» ridante diris Pugaĉov, «Jen ni savis la belulinon. Kiel vi opinias, ĉu ni eble venigu la pastron kaj ordonu al li fari la geedziĝan riton por vi kaj lia nevino? Mi volonte konsentas esti via edzbena patro, Ŝvabrin estu fianĉokunulo, ni drinkadu, festenadu, la pordegon ni fermadu[51]

Nun okazis tio, kion mi time estis atendanta.

Ŝvabrin, aŭdinte la proponon de Pugaĉov, perdis la ekvilibron.

«Via imperiestra moŝto!» li diris preskaŭ freneza, «Mi estas kulpa: mi mensogis al vi, sed ankaŭ Grinjov vin trompas. Ĉi tiu knabino ne estas nevino de la ĉi-tiea pastro, ŝi estas filino de Ivan Mironov, ekzekutita dum la venkobato al nia citadelo».

Pugaĉov fiksis sur min siajn fajrajn okulojn.

«Kio ĝi estas?» li demandis miregigite.

«Ŝvabrin diris la veron», respondis mi per firma voĉo.

«Sed vi ja tion al mi ne diris antaŭe», rimarkigis Pugaĉov, kaj lia vizaĝo malsereniĝis.

«Konsideru mem, mi petas», mi diris al li, «ĉu estis eble konigi al vi antaŭ viaj homoj, ke la filino de Mironov vivas? Ili ja estus pereigintaj ŝin. Nenio povus ŝin savi».

«Prave vi diras», ridante jesis Pugaĉov, «Miaj drinkuloj ne estus indulgintaj la kompatindulinon. Bone faris tiam la edzino de la pastro, trompante ilin».

«Aŭskultu», mi daŭrigis, vidante lian bonvolon, «Mi ne scias, kiel oni devas vin nomi, kaj mi eĉ ne volas tion scii… Sed Dio vidas, ke mi per mia vivo pagus al vi pro tio, kion vi por mi faris. Nur ne postulu de mi tion, kio estus kontraŭa al mia honoro kaj kristana konscienco. Vi estas mia bonfaranto. Bonvolu finigi tion, kion vi komencis: permesu al mi kaj al la kompatinda orfino forveturi tien, kien Dio nin alvokas. Ni ambaŭ ĉiun tagon preĝos al Dio por via peka animo, kie ajn vi estos kaj kia ajn estos via sorto».

Ŝajne lia kruda animo estis kortuŝita.

«Estu laŭ via volo!» li diris. «Aŭ plej severe ekzekuti, aŭ plene korfavori, — tio estas mia ĉiama kutimo. Nun prenu vian belulinon, veturigu ŝin, kien vi volas, kaj Dio donu al vi ambaŭ prudenton kaj amon».

Poste li sin turnis al Ŝvabrin kaj ordonis, ke li senprokraste preparu por mi paspermeson por ĉiuj vojoj kaj citadeloj, regataj de Pugaĉov. Ŝvabrin staris rigida, preskaŭ neniigita. Pugaĉov iris por revizi la citadelon. Ŝvabrin lin akompanis; mi restis en la domo sub preteksto, ke mi devas min prepari por la vojaĝo.

Mi kuris en la subtegmentan ĉambreton. La pordo estis ŝlosita. Mi ekfrapis.

«Kiu venas?» demandis Palaŝka.

Mi diris mian nomon. La kara voĉeto de Marja Ivanovna eksonis post la pordo:

«Atendu, Petro Andreiĉ, mi min alivestas. Bonvolu iri al Akulina Pamfilovna, ankaŭ mi tuj venos al ŝi».

Mi obeis kaj iris en la pastran domon. La pastro kun la edzino elkuris renkonte al mi: Saveljiĉ jam estis ilin informinta.

«Bonan tagon, Petro Andreiĉ», diris la edzino de la pastro, «Dio volis, ke ni refoje renkontiĝu! Kiel vi fartas? Ĉiutage ni rememoris pri vi. La kompatinda Marja Ivanovna tiom suferis en via foresto!.. Unue, diru, karulo, kiamaniere vi aranĝis viajn rilatojn kun Pugaĉov? Pro kio li ne mortigis vin? Dankon al la rabisto, almenaŭ pro tio!»

«Ĉesu, maljunulino», interrompis ŝin patro Gerasim, «Ne ĉion diru, kion vi scias. Multe paroladi ne estas bonfaradi. Kara Petro Andreiĉ, eniru, mi petas! Estu bonvena! Kiel longe mi vin ne vidis!»

La edzino de la pastro regalis min per io kaj alio, seninterrompe babilante. Ŝi rakontis, kiel Ŝvabrin devigis ilin fordoni al li Marjan Ivanovnan; kiel Marja Ivanovna ploris kaj ne volis ilin forlasi; kiel ili dum la tuta tempo interrilatis kun Marja Ivanovna per Palaŝka (knabino energia, kiu eĉ la policiston scias obeigi al ŝi); kiel ŝi, la edzino de la pastro, konsilis al Marja Ivanovna skribi al mi leteron, kaj t. p. Miavice mi rakontis al ŝi per malmultaj vortoj mian historion. Ambaŭ geedzoj komencis sin signadi kruce, aŭdinte ke Pugaĉov scias pri ilia mensogo.

«Gardu nin Dio krucumita!» parolis Akulina Pamfilovna. «Dio preterportu la nubegon! Jen kia malbonega homo estas Aleksej Ivanoviĉ!»

En la sama momento la pordo malfermiĝis, kaj Marja Ivanovna eniris kun rideto sur la pala vizaĝo. Ŝi estis formetinta sian kamparaninan veston kaj estis vestita kiel antaŭe, modeste, sed bele.

Mi kaptis ŝian manon kaj longe ne povis eldiri eĉ vorton. Ni ambaŭ silentis pro pleneco de niaj koroj. Niaj gemastroj eksentis, ke ili nun estas por ni superfluaj, kaj forlasis nin.

Ni restis solaj. Ĉio estis forgesita. Ni longe interparolis, kaj ĉiam ankoraŭ ŝajnis al ni nesufiĉe. Marja Ivanovna rakontis al mi ĉion, kio al ŝi okazis de post la falo de la citadelo; ŝi priskribis al mi ĉiujn siajn terurajn travivaĵojn, ĉiujn suferojn, al kiuj la malnobla Ŝvabrin ŝin estis elmetinta. Ni rememoris la iaman feliĉan tempon… Ni ambaŭ ploris… Fine mi klarigis al ŝi miajn planojn. Ŝi ne restu en la citadelo, regata de Pugaĉov kaj administrata de Ŝvabrin. Ŝi ankaŭ ne povus veturi Orenburgon, kie oni suferas ĉiujn mizeregojn de sieĝado. Ŝi ne havis eĉ unu parencon en la tuta mondo. Mi proponis al ŝi veturi al miaj gepatroj. En la komenco ŝi ŝanceliĝis: timigis ŝin la konata malfavora opinio de mia patro pri ŝi. Mi ŝin trankviligis. Mi sciis, ke la patro konsideros sia feliĉo kaj devo rifuĝigi en sia domo filinon de meritoplena militisto, pereinta pro la patrolando.

«Kara Marja Ivanovna», mi diris fine, «Mi konsideras vin mia edzino. Mirigaj cirkonstancoj kunligis nin nerompeble; nenio en la mondo nin povos disigi».

Marja Ivanovna aŭskultis min senafekte, sen ia ŝajnigita sinĝenemo, sen ceremoniaj elturniĝoj. Ŝi sentis, ke de nun ŝia sorto estas kunligita kun mia. Tamen ŝi ripetis, ke ŝi estos mia edzino nur post kiam ni ricevis la konsenton de miaj gepatroj. Mi ne kontraŭparolis. Ni kisis unu la alian varmege, tutkore, kaj tiamaniere ĉio inter ni estis decidita.

Post unu horo la policisto alportis al mi la paspermeson, subskribitan de Pugaĉov per iuj fuŝliteroj, kaj diris, ke Pugaĉov invitas nin al si. Mi trovis lin jam preta por forvojaĝi. Mi ne povas klarigi, kion mi sentis, adiaŭante la teruran viron, kiu por ĉiuj krom mi estis malbonegulo, monstro. Ĉu mi devas kaŝi la veron? En tiu momento sincera simpatio altiris min al li. Mi sentis ardan deziron elŝiri lin el la kompanio de rabuloj, kiujn li estris, kaj savi lian kapon, dum estis ankoraŭ tempo. Ŝvabrin kaj la homoj, amase sin interpuŝantaj ĉirkaŭ ni, malhelpis al mi eldiri ĉion, de kio estis superplena mia koro.

Ni disiĝis amike. Pugaĉov, rimarkinte en la popolamaso Akulinan Pamfilovnan, fingrominacis al ŝi kaj plensignife palpebrumis, poste li eniĝis en la sledon kaj ordonis veturi al la Berda antaŭurbo, kaj, kiam la ĉevaloj ektrotis, li ankoraŭ unu fojon elŝoviĝis el la veturilo kaj kriis al mi:

«Adiaŭ, via moŝto! Eble ni ankoraŭ intervidiĝos». Efektive, ni intervidiĝis… sed en kiaj cirkonstancoj!.. Pugaĉov forveturis. Longe mi rigardis al la blanka stepo, tra kiu galopegis lia ĉevaltrio. La popolamaso disiĝis. Ŝvabrin foriris. Mi revenis en la pastran domon. Ĉio estis preta por nia forveturo: mi ne volis ĝin prokrasti plu. Nia tuta havaĵo estis pakita kaj metita en malnovan kapitanan sledon. La veturigistoj unumomente jungis la ĉevalojn. Marja Ivanovna iris por adiaŭi la tombojn de siaj gepatroj, enterigitaj malantaŭ la preĝejo. Mi volis ŝin akompani, sed ŝi petis, ke mi lasu ŝin sola. Post kelke da minutoj ŝi revenis, senparole verŝante maldolĉajn larmojn. La sledo staris tute preta. Patro Gerasim kaj lia edzino eliris sur la peronon. Ni triope eniĝis en la sledon: Marja Ivanovna, Palaŝka kaj mi. Saveljiĉ surgrimpis la konduksidlokon.

«Adiaŭ, Marja Ivanovna, adiaŭ, mia kara! Adiaŭ, Petro Andreiĉ, nia kara falko!» parolis la edzino de la pastro. «Feliĉan vojaĝon! Dio bonvolu doni feliĉon al vi ambaŭ!»

Ni ekveturis. Ĉe la fenestro de la kapitana domo mi vidis Ŝvabrinon. Lia mieno vidigis nigran malamon. Mi sentis neniun deziron triumfi super mia neniigita malamiko, kaj mi turnis la okulojn al la kontraŭa flanko. Fine ni traveturis la citadelan pordegon kaj forlasis la Bjelogorskan citadelon por ĉiam.

Ĉapitro XIII La aresto

«Bonvolu ne koleri, ĉar plenumas mi la devon,

Sinjoro, mi vin devas tuj aresti».

«Mi servopreta estas, sed esperas mi,

Ke la aferon rajtas mi klarigi!»

Knjaĵnin

Tiel neatendite kunigita kun la aminda fraŭlino, pri kiu mi ankoraŭ hodiaŭ matene tiel dolore suferis, mi ne kredis al mi mem, kaj ĉio okazinta ŝajnis al mi nura sonĝo. Marja Ivanovna enpense rigardis jen min, jen al la vojo kaj ŝajne ankoraŭ ne plene konsciis la okazaĵojn. Ni silentis. Niaj koroj estis tro elturmentitaj. Tute nerimarkeble ni post du horoj estis jam en la plej proksima citadelo, ankaŭ regata de Pugaĉov. Tie oni ŝanĝis la ĉevalojn. Laŭ la maniero jungi la ĉevalojn, laŭ la humilega komplezemo de la longbarba kozako, promociita de Pugaĉov, estro de la citadelo, mi komprenis, ke dank’ al nia babilema veturigisto oni konsideris min favorato de la kortego de Pugaĉov.

Ni veturis plu. Krepuskiĝis. Ni proksimiĝis al urbeto, kie, laŭ la diro de la longbarba citadelestro, troviĝis forta taĉmento, kuniĝonta kun la armeo de la uzurpulo. Nin haltigis la gardostarantoj. Aŭdinte la demandon: «Kiu veturas?» nia veturigisto laŭtvoĉe respondis: «La imperiestra baptano kun sia edzino». Tuj amaso da husaroj nin ĉirkaŭis, kaj oni superŝutis nin per teruraj insultkrioj. «Eliru, diabla baptano!» sin turnis al mi liphara ĉefsoldato. «Atendu, baldaŭ oni havigos banon al vi kaj al via edzino!»

Mi eliris el la sledo kaj postulis, ke oni konduku min al ilia estro. Vidinte mian oficiran uniformon, la soldatoj ĉesis insulti. La ĉefsoldato kondukis min al la majoro. Saveljiĉ iris post ni, parolante duonvoĉe: «Jen ni vidos, kion signifas esti imperiestra baptano! Malantaŭe mizero, antaŭe malespero! Dio Sinjoro, per kio ĉio ĉi finiĝos?» La sledo malrapide treniĝis post ni.

Kvin minutojn poste ni venis al dometo hele lumigita. La ĉefsoldato lasis min sub gardo de la soldatoj kaj iris por anonci min. Baldaŭ li revenis, dirante al mi, ke lia moŝto nun ne povas min akcepti, ke li estas okupita, ke li ordonis forkonduki min en la arestejon, sed la sinjorinon venigi al li.

«Kio?» kriis mi tute furioze. «Ĉu li eble freneziĝis?»

«Mi ne povas scii[52], via moŝto», respondis la ĉefsoldato. «Sed la moŝta majoro ordonis forkonduki vian moŝton en la arestejon, kaj ŝian sinjorinan moŝton lia moŝto ordonis venigi al si, jen ĉio, via moŝto!»

Mi min ĵetis en la domon. La gardostarantoj havis neniun intencon min haltigi, kaj mi enkuris rekte en la ĉambron, kie ses husaraj oficiroj ludis bankon[53]. La majoro ankaŭ kunludis. Kia estis mia mirego, kiam mi rekonis en li Ivanon Ivanoviĉ Zurin, pro kies kulpo mi iam malgajnis monon en la Simbirska gastejo.

«Ĉu eble?» ekkriis mi, «Ivan Ivanoviĉ, ĉu estas vi?»

«Ha, Petro Andreiĉ! Kiamaniere? De kie vi venas? Ĉu vi bone fartas? Ĉu vi volas kunludi?»

«Mi dankas. Prefere ordonu, ke oni destinu por mi loĝejon».

«Por kio loĝejon? Restu ĉe mi».

«Ne eble. Mi ne estas sola».

«Nu, kunvenigu vian kunulon».

«Mi ne havas kunulon: tie restis sinjorino»…

«Sinjorino? Kie vi ŝin kaptis? He, he, frato!»

Ĉe tiuj vortoj Zurin ekfajfis tiel plensignife, ke ĉiuj ekridegis, dum mi tute konfuziĝis.

«Nu, bone», daŭrigis Zurin, «Estu laŭ via volo! Vi havos loĝejon. Tamen domaĝe estas… Ni povus iom diboĉeti, laŭ la iama maniero. He, homo!.. Kial do oni ne venigas ĉi-tien la baptaninon de Pugaĉov? Ĉu ŝi obstinaĉas? Oni diru al ŝi, ke ŝi ne timu: la sinjoro ja estas bona kaj faros al ŝi nenion malbonan, — kaj oni dece pugnopuŝu ŝin je la kolo»…

«Kion vi parolas?» mi diris al Zurin, «Kiu baptanino de Pugaĉov? Ŝi estas la filino de mortinta kapitano Mironov. Mi liberigis ŝin el la kaptiteco, kaj nun mi veturigas ŝin en la bienon de mia patro, kie mi ŝin lasos!»

«Kiel? Do pri vi oni ĵus al mi raportis! Bonvolu pardoni! Kion ĉio ĉi signifas?»

«Poste mi ĉion al vi rakontos. Sed nun pro Dio trankviligu la kompatindan fraŭlinon, kiun viaj husaroj jam estas timigintaj».

Zurin tuj faris siajn ordonojn. Li mem eliris sur la straton por peti Marjan Ivanovnan pri pardono pro la kontraŭ lia volo okazinta malkompreniĝo kaj tuj ordonis veturigi ŝin en la plej bonan loĝejon de la urbeto. Mi restis por tranokti ĉe li.

Ni vespermanĝis kaj, kiam ni restis solaj, mi rakontis al li mian aventuron. Zurin aŭskultis min tre atente. Kiam mi finis, li balancis la kapon kaj diris:

«Ĉio tio estas bona, amiko, sed jen kio estas malbona: pro kiu diablo vi volas edziĝi? Mi estas honesta oficiro, mi ne deziras vin trompi; kredu do al mi, edziĝo estas malsaĝaĵo. Nu, ĉu konvenas al vi zorgi pri edzino, varti infanojn? Ne, kraĉu je tio[54]… Bonvolu min obei: forlasu la filinon de la kapitano. La vojo al Simbirsko estas jam de mi sendanĝerigita. Morgaŭ lasu ŝin sola veturi al viaj gepatroj, sed vi mem restu en mia taĉmento. Vi ne bezonas reveni Orenburgon, ĉar vi povus ankoraŭ fali en la manojn de la ribeluloj, kaj ĉi-tiun fojon vi dubeble sukcesus vin elturniĝi. Tiamaniere la amula malsaĝeco elvaporiĝus el vi, kaj ĉio estos bona!»

Kvankam mi ne plene samopiniis kiel li, tamen mi sentis, ke mia oficira devo postulas mian estadon en la armeo de la imperiestrino. Mi decidis sekvi la konsilon de Zurin: Marja Ivanovna veturu sola en nian bienon, kaj mi restu en lia taĉmento.

Saveljiĉ venis por senvestigi min; mi diris al li, ke morgaŭ li estu preta daŭrigi la vojaĝon kun Marja Ivanovna. En la komenco li protestis:

«Kion vi elpensis, sinjoro? Ĉu mi povas vin lasi sola? Kiu do zorgos pri vi? Kion diros viaj gepatroj?»

Konante la obstinecon de mia vartisto, mi preferis konsentigi lin per karesoj kaj sincereco.

«Mia kara amiko, Arhipo Saveljiĉ», mi diris. «Bonvolu ne rifuzi, estu mia bonfaronto. Servistoj ne mankos al mi ĉi-tie, sed mi ne restos trankvila, se Marja Ivanovna veturos sen vi. Servante al ŝi, vi servos ankaŭ al mi, ĉar mi definitive decidis edziĝi je ŝi tuj, kiam tion permesos la cirkonstancoj».

Tiam Saveljiĉ kunfrapis la manojn kun aspekto de nedirebla mirego.

«Edziĝi?» ripetis li. «La infano volas edziĝi! Sed kion diros la patro, la patrino?»

«Ili konsentos, sendube konsentos», mi diris, «Kiam ili konatiĝos kun Marja Ivanovna. Mi esperas ankaŭ je vi. Miaj gepatroj fidas je vi. Vi estos nia propetanto, ĉu ne, Saveljiĉ?» La maljunulo estis kortuŝita.

«Ho, sinjoro Petro Andreiĉ», li diris, «Kvankam tro juna vi volas edziĝi, sed efektive Marja Ivanovna estas tiel bona fraŭlino, ke estus peko, preterlasi la okazon. Estu laŭ via volo! Mi alveturigos ŝin, la dian anĝelon, kaj mi sklave raportos tie pri ŝi, ke tia fianĉino estos bona eĉ sen doto».

Mi dankis Saveljiĉon kaj kuŝiĝis por dormi en la sama ĉambro kun Zurin. Pro granda ekscitiĝo mi ne povis ĉesi babili. Zurin en la komenco partoprenis la interparoladon, sed iom post iom liaj respondoj fariĝis malpli oftaj, malpli trafaj; fine li, anstataŭ respondi iun el miaj demandoj, eksonigis raŭkan fajfadon. Tiam ankaŭ mi eksilentis kaj baldaŭ sekvis lian ekzemplon.

En la sekvanta mateno mi iris al Marja Ivanovna. Mi konigis al ŝi mian planon. Ŝi trovis ĝin prudenta kaj tuj donis sian konsenton. La taĉmento de Zurin estis forlasonta la urbeton en la sama tago. Neniu prokrasto estis ebla. Mi tuj adiaŭis Marjan Ivanovnan, komisiis ŝin al la zorgoj de Saveljiĉ, doninte al ŝi leteron por miaj gepatroj. Marja Ivanovna ekploris. «Adiaŭ, Petro Andreiĉ!» ŝi diris mallaŭtvoĉe; «ĉu ni povos intervidiĝi, ĉu ne, Dio, sola tion scias. Sed mi neniam vin forgesos, ĝis mia morto vi sola restos en mia koro!»

Mi nenion respondis. Tuj ĉirkaŭis nin fremdaj homoj. Mi ne volis en ilia ĉeesto vidigi la sentojn, kiuj bolis en mia koro. Fine ŝi forveturis. Mi revenis al Zurin malĝoja kaj silentema. Li volis min gajigi, mi ankaŭ deziris min distri, do ni pasigis tiun tagon gaje kaj bruege; vespere nia taĉmento jam ekmarŝis.

Tio okazis en la fino de februaro. La vintro, kiu multe malfaciligis la militistan aferon, estis finiĝanta, kaj niaj generaloj sin preparis por konkorda kunagado. Pugaĉov ankoraŭ ĉiam staris apud Orenburgo. Dume ĉirkaŭ Orenburgo niaj taĉmentoj interproksimiĝis, alirante al la rabula nestego. La ribelintaj vilaĝoj, ĉe la vido de nia militistaro, tuj fariĝis obeemaj; bandoj da rabistoj ĉie forkuris pro ni, ĉio antaŭpromesis baldaŭan kaj feliĉan finon.

Baldaŭ princo Golicin venkobatis Pugaĉovon ĉe la citadelo Tatiŝĉeva, dispelis liajn bandojn, liberigis Orenburgon kaj ŝajne finis la ribelon per lasta decidiga ekbato. Tiam Zurin estis sendita kune kun lia taĉmento kontraŭ bando da ribelintaj baŝkiroj, kiuj diskuris antaŭ ol ili nin vidis. Printempo sieĝis nin en tatara vilaĝeto. Disfluis ĉiuj riveretoj, la vojoj farigis netraireblaj. En nia senokupa vivo konsolis nin la penso pri baldaŭa finiĝo de la enuiga kaj mizera milito kontraŭ rabuloj kaj sovaĝuloj.

Tamen Pugaĉov ankoraŭ ne estis kaptita. Li reaperis en siberiaj fabrikoj, kolektis tie novajn bandojn kaj renovigis siajn kruelajn atakojn. Ree disvastiĝis famoj pri liaj sukcesoj. Ni sciiĝis pri ruinigo de siberiaj fortikaĵoj. Baldaŭ venis la novaĵo, ke Pugaĉov konkeris Hazanjon[55] kaj marŝas kontraŭ Moskvo, kaj tio maltrankviligis niajn senzorge kaj apatie vivantajn militestrojn, esperantajn je senforteco de la malŝatinda ribelulo. Zurin ricevis la ordonon transveturi Volgon.

Mi ne intencas priskribi nian militan marŝadon kaj la epilogon de tiu milito. Mi diru nur per malmultaj vortoj, ke niaj suferoj atingis la ekstremon. Administrantaro ĉie forestis; lokaj taĉmentoj sin kaŝis en arbaroj. Rabistaj bandoj ĉie furiozis; estroj de apartaj taĉmentoj aŭtokrate disdonis punojn kaj favorojn; la stato de tiu vasta teritorio, sur kiu furiozis la incendio[56], estis terura… Gardu nin Dio vidi rusan ribelon, sensencan kaj senindulgan!

Pugaĉov forkuris, persekutata de Ivan Ivanoviĉ Mihelson. Baldaŭ ni sciiĝis, ke li estas definitive venkobatita. Fine Zurin ricevis la sciigon, ke Pugaĉov estas militkaptita, kaj la ordonon haltigi nian marŝadon. La milito estis finita. Fine mi estis povonta veturi al miaj gepatroj. La penso ĉirkaŭpreni ilin, vidi Marjan Ivanovnan, pri kiu mi havis neniujn sciigojn, min entuziasmigis. Mi saltis kiel infano. Zurin ridetis kaj parolis, levante la ŝultrojn: «Ne, vi ne plu estas savebla! Vi edziĝos kaj pereos pro nenio!»

Tamen stranga sento venenis mian ĝojon: la penso pri la malbonulo, surŝprucita per sango de tiom da senkulpaj viktimoj, pri la ekzekuto lin atendanta, maltrankviligis min kontraŭ mia volo. «Emelĉjo, Emelĉjo!» pensis mi ĉagrenite, «Kial vi ne igis vin trapiki per bajoneto aŭ vundi per kartoĉo? Nenion pli bonan vi povus por vi elpensi». Kion mi devis fari? La penso pri li estis en mi nedisigebla de la rememoro pri tio, kiel li en unu el la plej teruraj momentoj de mia vivo min indulgis kaj kial li liberigis mian fianĉinon el la manoj de la malnobla Ŝvabrin.

Zurin donis al mi forpermeson. Post kelke da tagoj mi estis ree vidonta mian familion, mian Marjan Ivanovnan… Subite trafis min neatendita malfeliĉo.

En la tago destinita por mia forveturo, en la momento mem de mia elveturo, Zurin eniris mian loĝejon kun papero en la mano kaj kun mieno zorgoplena. Io kvazaŭ pikis mian koron. Mi eksentis timon, ne sciante mem kial. Li foririgis mian servosoldaton kaj diris, ke li havas por mi aferon.

«Kio okazis?» mi demandis maltrankvile. «Malgranda malagrablaĵo», li respondis, donante al mi la paperon, «Legu, kion mi ĵus ricevis!»

Mi legis: tio estis konfidenca ordono, adresita al ĉiuj taĉmentestroj, aresti min, kie ajn mi estus trovata, kaj senprokraste sendi min al Kazanjo, al speciala propugaĉova esplorkomisiono.

La papero preskaŭ elfalis el miaj manoj.

«Nenio estas farebla!» diris Zurin. «Mia devo estas plenumi la ordonon. Kredeble la famoj pri via amika vojaĝado kun Pugaĉov iamaniere atingis la orelojn de la registaro. Mi esperas, ke la afero ne havos malbonajn sekvojn, kaj ke vi senkulpigos vin antaŭ la komisiono. Ne malĝoju, sed veturu tuj!» Mia konscienco estis pura; la juĝon mi ne timis, sed teruris min la perspektivo prokrasti la dolĉan intervidiĝon eble ankoraŭ por multaj monatoj.

La veturilo estis preta. Zurin amike min adiaŭis. Mi eniĝis en la veturilon, apud mi sidiĝis du husaroj kun nudigitaj sabroj, kaj ni ekveturis laŭ la ĉefvojo.

Ĉapitro XIV La juĝo

Famoj mondaj estas maraj ondoj.

Proverbo

Mi estis certa, ke ĉion kaŭzis mia propradecida nereveno al Orenburgo. Mi povis min tre facile senkulpigi: en tiu epoko oni ne nur ne malpermesis, sed eĉ ĉiel aprobadis similan militistan agadon de izolaj rajdistoj. Oni povis imputi al mi troan fervoron, sed ne malobeon. Tamen miaj amikaj rilatoj kun Pugaĉov povus esti priatestataj de multaj personoj kaj devis ŝajni almenaŭ tre suspektindaj. Dum la tuta vojaĝo mi meditis pri la esplordemandado min atendanta, mi preparis miajn respondojn, decidinte deklari al la juĝistaro la puran veron, konsiderante tian manieron de senkulpigo plej simpla kaj samtempe plej fidinda.

Mi enveturis Kazanjon, dezertigitan kaj bruligitan. Sur la stratoj anstataŭ domoj kuŝis amasoj da karbo kaj staris fumnigrigitaj muroj sen tegmentoj kaj fenestroj. Tiaj estis la postsignoj lasitaj de Pugaĉov.

Oni veturigis min en la fortikaĵon, restinta nedifektita meze de la forbrulinta urbo. La husaroj transdonis min al deĵoranta gardoficiro. Li ordonis venigi forĝistojn. Oni metis sur miajn piedojn katenojn kaj kunforĝis ilin. Poste oni forkondukis min en malliberejon kaj lasis min sola en malvasta malluma kamero kun nudaj muroj kaj malgranda fenestreto kun fera krado.

Tia komenco antaŭdiris nenion bonan. Tamen mi ne perdis kuraĝon, nek esperon. Mi uzis la kutiman konsolan rimedon de ĉiuj suferantoj: unuafoje en mia vivo mi sentis la tutan dolĉecon de preĝado fluanta el koro pura, sed disbatita; poste mi trankvile ekdormis, ne zorgante pri tio, kio sekvos.

En la sekvanta mateno la mallibereja gardisto min vekis kaj raportis, ke oni vokas min en la komisionon. Du soldatoj kondukis min tra la korto ĝis la domo de la estro; tie ili restis en la antaŭĉambro kaj lasis min sola iri en la internajn ĉambrojn.

Mi eniris salonon sufiĉe grandan. Ĉe tablo, kovrita per paperoj, sidis du viroj: nejuna generalo kun severa kaj rigida aspekto kaj juna gvardia kapitano ĉirkaŭ 28-jara kun fizionomio impona, kun sintenado senĝena kaj plena de gracio. Ĉe fenestro, antaŭ aparta tablo, sidis protokolisto kun plumo inter la orelo kaj la kapo, kliniĝante super la paperoj, preta skribi miajn respondojn. Komenciĝis esplordemandado. Oni demandis, min pri miaj nomo kaj rango. La generalo deziris scii, ĉu mi estas filo de Andreo Petroviĉ Grinjov. Ricevinte mian jesan respondon, li diris: «Domaĝe estas, ke tia respektinda homo havas tian malindan filon». Mi respondis trankvile, ke, kia ajn estus la akuzo min ŝarĝanta, mi esperas forigi ĝin per sincera konfeso de nura vero. Mia konvinkiteco ne plaĉis al la generalo.

«Tro memfida vi estas», li diris, sulkigante la brovojn, «Sed por ni tio ne estas io nova».

Nun la juna oficiro sin turnis al mi, demandante, kial kaj kiam mi ekokupis oficon ĉe Pugaĉov kaj por kiaj komisioj mi estis de li uzata.

Mi indignite respondis, ke mi, kiel oficiro kaj nobelo, ne povis okupi kian ajn oficon ĉe Pugaĉov aŭ plenumi kiajn ajn komisiojn de li.

«Kial do!» daŭrigis mia esplordemandanto, «La oficiro kaj nobelo sola estis indulgata de la uzurpulo, dum ĉiuj liaj kamaradoj estas kruele mortigitaj? Kial tiu sama oficiro kaj nobelo amike festenis kun la ribeluloj, akceptis el la manoj de ilia ĉefo donacojn: pelton, ĉevalon kaj duonrublon? Kio estas la kialo de tiu stranga amikeco? Je kio ĝi povis bazi krom perfido aŭ almenaŭ malnobla kaj krima kuraĝomanko?»

Mi sentis min profunde ofendita per la parolo de la gvardia oficiro kaj komencis flame klarigi mian senkulpecon. Mi rakontis, kiel komenciĝis mia konateco kun Pugaĉov en la stepo dum ŝtormo; kiel li min rekonis kaj indulgis ĉe lia invado en la Bjelogorskan citadelon. Mi konfesis, ke mi ne hontis akcepti de la uzurpulo donace ĉevalon kaj pelton, sed mi certigis, ke mi ĝis la lasta ebleco defendis la citadelon kontraŭ la invadintoj. Fine mi petis informiĝi ĉe mia generalo, kiu povus atesti pri mia fervora militista agado dum la malfeliĉa Orenburga sieĝado.

La severaspekta maljunulo prenis de la tablo leteron kaj legis ĝin voĉe:

«Je la oficiala demandoj de via moŝto pri la signojunkro Grinjov, kiu laŭdire partoprenis la lastan ribelon kaj havis kun la uzurpulo rilatojn kontraŭajn alĵurdevo kaj nepermeseblajn poroficiro, mi havas la honoron raporti, ke la dirita signojunkro Grinjov servis en Orenburgo de oktobro de la pasinta 1773-a jaro ĝis la 24-a defebruaro de la nuna jaro, je kia dato li forlasis la urbon kaj ne revenis plu sub mian komandon. De kelkaj forkurintoj ni aŭdis, ke Grinjov estis en la tendaro de Pugaĉov, ke li kune kun Pugaĉov vizitis la Bjelogorskan citadelon, en kiu li antaŭe estis servinta; pri lia konduto mi povas»…

Ĉi tie li interrompis sian legadon kaj diris al mi severe: «kion vi diros nun por vin senkulpigi?»

Mi volis daŭrigi la komencitan klarigon pri mia amo al Marja Ivanovna tiel same sincere, kiel ĉion alian, sed subite mi sentis nevenkeblan abomenon. Mi pensis, ke se mi nomus ŝin, la komisiono postulus, ke ankaŭ ŝi estu esplordemandata, kaj la perspektivo enmiksi ŝian nomon en la malnoblan kalumnion de miaj spionoj kaj meti ŝin okulo kontraŭ okulo kun ili, — tiu terura perspektivo konsternis min tiel, ke mi ekŝanceliĝis kaj konfuziĝis.

Miaj juĝistoj, ŝajne jam inklinaj aŭskulti miajn respondojn kun ioma bonvolemo, vidante mian konfuziĝon, ree min eksuspektis. La gvardia oficiro postulis, ke oni metu min okulo kontraŭ okulo kun la ĉefa denuncinto. La generalo ordonis voki la «hieraŭan malbonulon». Mi vivece min turnis al la pordo, atendante mian aperontan akuzanton. Post kelke da sekundoj eksonis katenoj, la pordo malfermiĝis kaj eniris… Ŝvabrin. Min mirigis lia ŝanĝiĝinta aspekto. Li estis terure maldika kaj pala, liaj haroj, antaŭ nelonge korvonigraj, estis nun tute grizaj, lia longa barbo estis distaŭzita.

Li ripetis sian akuzon per voĉo malforta, sed maltima. Li certigis, ke mi estis sendita de Pugaĉov kiel spiono, ke mi ĉiutage partoprenis militajn ekskursojn por transsendi al Pugaĉov skribajn informojn pri ĉio, kio okazis en la urbo; ke fine mi malkaŝe min fordonis al Pugaĉov, vojaĝis kun li el citadelo en citadelon, penante ĉiamaniere malutili al miaj kamaradoj-perfiduloj por okupi ilian oficon kaj ricevi donacojn de la uzurpulo. Mi silente lin aŭskultis kaj estis kontenta pri ununuro: la nomo de Marja Ivanovna ne estis elparolita de la malnoblulo, ĉu pro tio, ke lia ambicio suferis ĉe la nomo de tiu, kiu malŝate lin estis forpuŝinta, ĉu pro tio, ke en lia koro ankoraŭ bruletis fajrero de tiu sama sento, kiu ankaŭ min igis hodiaŭ silenti. Ĉiuokaze, la nomo de la filino de la kapitano ne estis menciita dum la esplordemandado. Mi ankoraŭ plifirmiĝis en mia intenco, kaj kiam la juĝisto demandis, per kio mi povas refuti la akuzon de Ŝvabrin, mi respondis, ke mi min tenas je mia unua klarigo kaj ke mi povas aldoni nenion kroman por min senkulpigi. La generalo ordonis foririgi nin. Ni eliris kune. Mi trankvile alrigardis Ŝvabrinon, sed nenion al li diris. Li malice ekridetis kaj, levinte sian katenon, antaŭigis je mi kaj plirapidigis la paŝojn. Oni min denove forkondukis en la malliberejan ĉelon, kaj de tiam neniufoje oni min vokis por esplordemandado.

Mi ne estis atestanto de ĉio, pri kio mi ankoraŭ devas informi la legantojn, sed mi tiel ofte aŭdis rakontojn pri tio, ke ĉiuj plej malgrandaj detaloj engravuriĝis en mia memoro, tiel ke ŝajnas al mi, ke mi mem nevidate tion ĉeestis.

Marja Ivanovna estis akceptita de miaj gepatroj kun tiu sincera gastameco, kiu distingas la nomojn antikvamorajn. Ili vidis Dian benon en la okazo, laŭ kiu ili povas rifuĝigi kaj bonvenigi la malfeliĉan orfinon. Baldaŭ ili ŝin kore ekamis, ĉar ne estis eble ŝin ekkoni kaj ne ekami. Mian amon la patro ne plu rigardis kiel malsaĝan infanaĵon; la patrino eĉ deziregis, ke ŝia Peĉjo edziĝu je la aminda filino de la kapitano.

La sciigo pri mia aresto korfrapis mian tutan familion. Marja Ivanovna tiel sincere estis rakontinta al miaj gepatroj pri mia miriga konatiĝo kun Pugaĉov, ke tio ilin ne nur ne maltrankviligis, sed eĉ igis ilin tutkore ridi. Ili ne volis kredi, ke mi povus esti partopreninta la malnoblan ribelon, kies celo estis tronrenverso, kaj neniigo de la tuta nobelaro. La patro severe esplordemandis Saveljiĉon. La vartisto ne malkonfesis, ke mi vizitis Emelĉjon Pugaĉov, ke la uzurpulo min ĉiam favore akceptis, sed li ĵuris, ke neniam li aŭdis pri kia ajn perfido. La gemaljunuloj trankviliĝis kaj senpacience atendis bonajn sciigojn. Marja Ivanovna estis profunde ekscitita, sed ŝi silentis, ĉar ŝi estis treege modesta kaj delikatsenta fraŭlino.

Pasis kelkaj semajnoj. Subite la patro ricevis leteron el Peterburgo de nia parenco, princo ***. La princo skribis pri mi. Post la kutima antaŭparolo li informis la patron, ke bedaŭrinde la suspektoj pri mia partoprenado en la ribelo de Pugaĉov montriĝis tro bazitaj, ke min minacas ekzekuto, sed ke la imperiestrino, honorante la meritojn kaj la agon de mia maljuna patro, decidis amnestii lian kriman filon kaj anstataŭigi la senhonorigan ekzekuton per mia ekziliĝo por eterno en malproksiman regionon de Siberio.

Ĉi tiu neatendita frapo estis preskaŭ mortiga por mia patro. Lia tuta forteco ekŝanceliĝis, kaj lia ĉagreno (ordinare senparola) elverŝiĝis per maldolĉa plendado.

«Kiel?» li ripetadis indignante, «Mia filo partoprenis la kriman agadon de Pugaĉov! Dio favorkora! Kion mi ĝisvivis! La imperiestrino bonvolis liberigi lin de ekzekuto! Ĉu tio povas malpezigi mian koron? Ne la ekzekuto teruras: mia praavo mortis sur eŝafodo, defendante tion, kion li konsideris sanktaĵo de sia konscienco; mia patro estis suferanta kune kun Volinskij kaj Hruŝĉov[57]. Sed se nobelo rompas sian ĵurpromeson, kuniĝas kun rabistoj, murdistoj kaj forkurintaj servutuloj… Honto kaj malhonoro por nia familio!»

La patrino, timigita de lia malespero, ne kuraĝis plori en lia ĉeesto kaj penadis rekuraĝigi lin, parolante, ke la famoj povas esti falsaj, ke la homa opinio ŝanĝiĝas. La patro restis nekonsolebla.

Marja Ivanovna suferis plej multe. Estante tute certa, ke mi povus min senkulpigi, se mi volus, ŝi divenis la veron kaj konsideris sin mem kulpa pri ĉiuj miaj malfeliĉoj. Ŝi zorge al ĉiuj kaŝis siajn larmojn kaj suferojn kaj dume senĉese primeditis rimedojn por min savi.

Foje vespere la patro sidis sur kanapo, turnante la foliojn de la «Kortega Jarlibro», sed liaj pensoj estis malproksime, kaj la legado ne efikis kiel kutime. Li fajfetadis malnovmodan militmarŝon. La patrino silente trikis lanan kamizolon, kaj de tempo al tempo larmoj gutis sur ŝian trikaĵon. Subite Marja Ivanovna, kiu apude sidis kun manlaboro, eldiris, ke neceso igas ŝin veturi Peterburgon, ŝi do petas faciligi al ŝi la forveturon. La patrino ekmalĝojis:

«Por kio vi veturos Peterburgon?» ŝi diris. «Jen ankaŭ vi volas nin forlasi!»

Marja Ivanovna respondis, ke ŝia tuta estonta sorto dependas de tiu vojaĝo, kiun ŝi entreprenas por serĉi protekton kaj helpon de homoj potencaj, kiel filino de homo, kiu pereis pro sia fidela servado.

La patro mallevis la kapon: ĉiu vorto, memoriganta la kvazaŭan krimon de lia filo, estis por li korŝiranta kaj ŝajnis akra riproĉo.

«Veturu, mia kara», li diris ĝemspirante, «Ni ne volas malhelpi vian feliĉon. Dio donu al vi bonan edzon, ne senhonorigitan perfidulon».

Li leviĝis kaj eliris el la ĉambro.

Marja Ivanovna, restante sola kun mia patrino, parte klarigis al ŝi siajn planojn. La patrino, plorante kaj ĉirkaŭprenante ŝin, petegis Dion pri bona sukceso de la entrepreno. Oni preparis ĉion por la vojaĝo de Marja Ivanovna, kaj post kelke da tagoj ŝi forveturis kun la fidela Palaŝka kaj kun Saveljiĉ, kiu, perforte disigita de mi, sin konsolis almenaŭ per la ideo, ke li servas al mia fianĉino.

Marja Ivanovna feliĉe alvenis en Sofio[58] kaj, sciiĝinte, ke la kortego troviĝas en Carskoje Selo, decidis tie resti. Oni luigis al ŝi ĉambreton post maldika vando. La edzino de la administranto tuj konatiĝis kun ŝi, rakontis, ke ŝi estas nevino de kortega hejtisto, kaj sciigis al ŝi ĉiujn misterojn de la kortega vivo. Ŝi rakontis, je kioma horo la imperiestrino ordinare vekiĝas, trinkas kafon, promenas, kiuj grandsinjoroj sin trovas ĉe ŝi en tiuj taghoroj; kion ŝi bonvolis hieraŭ paroli en sia manĝoĉambro, kiun ŝi bonvolis akcepti hieraŭ vespere. Unuvorte, la konversacio kun Anna Vlasjevna egalis multajn paĝojn de historiaj memorskriboj kaj estus valora por posteularo. Marja Ivanovna aŭskultis plenatente. Ili iris en ĝardenon. Anna Vlasjevna rakontis la historion de ĉiu aleo, de ĉiu ponteto, kaj, kun plezuro promeninte, ili revenis en la poŝtstacion, tre kontentaj pri si reciproke.

En la sekvanta mateno Marja Ivanovna vekiĝis, sin vestis kaj senbrue iris en la ĝardenon. La mateno estis belega, la suno lumigis la suprojn de tilioj, jam flaviĝintaj sub la freŝa spirado de aŭtuno. La granda lago senmove brilis. Vekiĝantaj cignoj grave elnaĝis el sub la arbetaĵo, ĉirkaŭkreskanta la bordon. Marja Ivanovna promenis en aleo apud la bela herbejo, kie antaŭ nelonge estis starigita monumento je honoro de la lastaj venkoj de grafo Petro Aleksandroviĉ Rumjancev. Subite hundeto de angla speco ekbojis kaj kuris renkonte al ŝi; Marja Ivanovna timeme haltis. En la sama momento ŝi aŭdis belsonan virinan voĉon:

«Ne timu: ĝi ne mordos».

Kaj Marja Ivanovna vidis sinjorinon, sidanta sur benko kontraŭ la monumento. Marja Ivanovna sidiĝis sur la dua ekstremaĵo de la benko. La sinjorino rigardis ŝin tre atente; siaflanke Marja Ivanovna per nemultaj flankaj rigardoj sukcesis ĉirkaŭrigardi la sinjorinon de la kapo ĝis la piedoj. La sinjorino surhavis blankan matenan robon, noktan kufon kaj taliveston. Ŝi estis proksimume 40-jara. Ŝia vizaĝo, rondeta kaj ruĝvanga, esprimis trankvilecon kaj gravecon, ŝiaj bluaj okuloj kaj la malforta rideto havis nepriskribeblan ĉarmon. La sinjorino unue interrompis la silenton.

«Videble, vi ne estas el Carskoje Selo?»

«jes, sinjorino: nur hieraŭ mi alveturis el la provinco». «Ĉu vi alveturis kun viaj parencoj?»

«Ne, sinjorino, mi alveturis sola».

«Ĉu sola? Sed vi estas ankoraŭ tiel juna»…

«Mi havas nek patron nek patrinon».

«Kredeble vi estas ĉi-tie pro iuj aferoj?»

«Jes, sinjorino: mi alveruris por direkti petskribon al la imperiestrino».

«Vi estas orfino: kredeble vi plendas pri maljusteco kaj ofendo».

«Ne, sinjorino: mi alveturis, por peti pri favoro, ne pri justeco».

«Ĉu vi bonvolos diri, kiu vi estas?»

«Mi estas filino de kapitano Mironov».

«De kapitano Mironov? De tiu sama, kiu estis citadelestro de unu el la Orenburgaj citadeloj?»

«Jes, sinjorino».

La sinjorino estis videble kortuŝita.

«Bonvolu pardoni», ŝi diris per voĉo ankoraŭ pli karesa, «Se mi min enmiksas en viajn aferojn. Sed mi vizitas la kortegon. Klarigu do al mi, en kio konsistas via peto, kaj eble mi sukcesos vin helpi».

Marja Ivanovna leviĝis kaj respektplene dankis la sinjorinon. Ĉio en la nekonata sinjorino nevole altiris la koron kaj vekis konfidon. Marja Ivanovna elprenis el la poŝo falditan paperon kaj transdonis ĝin al sia nekonata protektontino, kiu silente eklegis.

En la komenco ŝi legis kun mieno atenta kaj bonvolema, sed subite okazis ŝanĝo, kaj Marja Ivanovna, sekvanta per la okuloj ĉiujn ŝiajn movojn, ektimis pro la severa esprimo de tiu vizaĝo, antaŭ momento tiel alloga kaj trankvila.

«Vi petas pri Grinjov!» ŝi diris malvarmtone. «La imperiestrino ne povas lin amnestii. Li aliĝis al la uzurpulo ne pro neklereco aŭ facilanimeco, sed kiel malmorala kaj danĝera sentaŭgulo».

«Ne, tio estas malvera!» ekkriis Marja Ivanovna.

«Kiel malvera?» rediris la sinjorino ruĝiĝante.

«Malvera, je Dio, malvera! Mi scias ĉion, mi ĉion al vi rakontos. Pro mi sola li sin elmetis al ĉio, kion li trasuferis. Certe, li ne estas sin praviginta antaŭ la juĝo nur pro tio, ke li ne volis enmiksi min en la aferon!»

Kaj ŝi kun vervo rakontis ĉion, kion la legantoj jam scias. La sinjorino plej atente aŭskultis ŝin ĝis la fino.

«Kie vi loĝas?» ŝi demandis poste kaj, sciiĝinte ke Marja Ivanovna luis ĉambron ĉe Anna Vlasjevna, aldonis kun rideto:

«Jes, mi scias… Adiaŭ! Al neniu parolu pri nia konversacio. Mi esperas, ke vi ne longe estos atendanta respondon je via letero».

Kun tiuj vortoj ŝi sin levis kaj eniris la kovritan aleon, kaj Marja Ivanovna revenis al Anna Vlasjevna, plena je ĝojaj esperoj.

La mastrino riproĉis al ŝi la frumatenan aŭtunan promenadon, kiu ŝiaopinie povus malutili la sanon de juna fraŭlino. Ŝi alportis samovaron kaj dum tetrinkado estis jam rekomenconta siajn senfinajn rakontojn pri la kortego, kiam subite kortega kaleŝo haltis antaŭ la perono, kaj kortega lakeo anoncis enirinte, ke ŝia imperiestrina moŝto bonvolas inviti al si fraŭlinon Mironova.

Anna Vlasjevna ekmiris kaj ekklopodis.

«Ha, mia Dio!» ŝi maltrankviliĝis, «Ŝia imperiestrina moŝto bonvolas inviti vin al la kortego! Kiel ŝi eksciis pri vi? Kiel do vi vin prezentos antaŭ la imperiestrino? Kredeble vi ne scias eĉ paŝi laŭ kortega ceremoniaro? Ĉu mi prefere akompanu vin? Mi ja povas vin instrukcii almenaŭ iomete… Ĉu en via vojaĝa vesto vi veturos? Eble mi sendu al nia akuŝistino kaj prunteprenu ŝian flavan robon?»

La lakeo anoncis la volon de la imperiestrino, ke Marja Ivanovna veturu sola, ne ŝanĝinte la veston. Kion oni devis fari?

Marja Ivanovna sidiĝis en kaleŝo kaj ekveturis en la palacon, sekvata de multaj konsiloj kaj benoj de Anna Vlasjevna.

Marja Ivanovna antaŭsentis la decidon de sia sorto; ŝia koro forte batis kaj tremis. Post kelke da minutoj la kaleŝo haltis antaŭ la palaco. Marja Ivanovna tremante supreniris la ŝtuparon. La pordo antaŭ ŝi larĝe malfermiĝis. Ŝi trairis longan, belegan, malplenan ĉambraron; la lakeo montris al ŝi la vojon. Fine, alirinte pordon fermitan, li klarigis, ke li tuj ŝin anoncos kaj lasis ŝin sola.

La penso, ke tuj ŝi vidos la imperiestrinon, tiel teruris ŝin, ke ŝi apenaŭ povis sin teni sur la piedoj. Post momento la pordo malfermiĝis, kaj ŝi eniris la tualetejon de la imperiestrino.

La imperiestrino sidis antaŭ sia tualeta tablo. Kelke da korteganoj ĉirkaŭis ŝin kaj respektoplene disiĝis nun por lasi vojon al Marja Ivanovna. La imperiestrino karese alparolis ŝin, kaj Marja Ivanovna rekonis en ŝi la saman sinjorinon, kun kiu ŝi tiel sincere interparolis en la mateno. La imperiestrino vokis ŝin al si kaj diris ridetante:

«Mi estas ĝoja, ke mi povis resti fidela al mia vorto kaj plenumi vian peton. Via afero estas finita. Mi konvinkiĝis pri la senkulpeco de via fianĉo. Jen letero, kiun vi bonvolu mem transdoni al via estonta bopatro».

Marja Ivanovna akceptis la leteron per tremanta mano, plorante falis al la piedoj de la imperiestrino, kiu ŝin levis kaj kisis. La imperiestrino faris al ŝi kelkajn demandojn:

«Mi scias, ke vi ne estas riĉa», ŝi diris, «Sed mi ŝuldas dankon al la filino de kapitano Mironov. Ne maltrankviliĝu pri via estonteco. Mi mem zorgos pri via materiala vivo».

Karese akceptinte la orfinon, la imperiestrino ŝin foririgis.

Marja Ivanovna forveturis en la sama kortega kaleŝo. Anna Vlasjevna, malpacience atendinta ŝian revenon, superŝutis ŝin per demandoj, je kiuj Marja Ivanovna respondis distrite. Anna Vlasjevna, kvankam ne kontenta pri ŝia forgesemo, klarigis ĉion per provinca konfuziĝemo kaj pardonis grandanime.

En la sekvanta tago Marja Ivanovna forveturis en la kamparon, eĉ ne interesiĝinte pri la vidindaĵoj de Peterburgo…

* * *

Ĉi tie estas interrompita la memorskribo de Petro Andreiĉ Grinjov. El familiaj rakontoj ni scias, ke li estis liberigita en la fino de 1774 laŭ imperiestrina ordono; ke li ĉeestis la ekzekuton de Pugaĉov, kiu rekonis lin en la popolamaso kaj signis al li per la kapo, kiu post momento, morta kaj sangokovrita, estis montrata al la popolo. Baldaŭ poste Petro Andreiĉ edziĝis je Marja Ivanovna. Ilia posteularo havas feliĉan vivon en la Simbirska gubernio. Je tridek verstoj de *** troviĝas vilaĝo, apartenanta al dek bienposedantoj. En unu el la flankaj biendometoj oni montras propramanan leteron de Katarino II-a subvitre enkadrigitan. ĉi estis skribita al la patro de Petro Andreiĉ kaj enhavas plenan amnestion por lia filo kaj laŭdojn pri la koro kaj saĝo de la filino de kapitano Mironov. — La manuskripton de P. A. Grinjov ni ricevis de unu el liaj nepoj scianta, ke ni prilaboras la epokon, priskribitan de lia avo. Ni decidis, ricevinte permeson de la parencaro, eldoni la manuskripton aparte, aldonante al ĉiu ĉapitro konforman epigrafon kaj permesinte al ni nur ŝanĝi kelkajn proprajn nomojn.

Загрузка...