1. Lotta estas tre naiva

Mia frato, li nomiĝas Jonas, kaj mi, mi nomiĝas Maria, kaj nia eta fratino nomiĝas Lotta. Ŝi aĝas nur iom pli ol tri jarojn, Lotta. Paĉjo diras, ke antaŭ­ ol aperis iuj infanoj en la domo, tiam estis plena kvieto. Sed poste tie aperis kelkaj kreaĵoj. Mia frato, li naskiĝis antaŭ­ mi. Kaj paĉjo diras, ke en la domo komenciĝis bruo preskaŭ­ tuj, post kiam Jonas fariĝis sufiĉe granda, ke li povis klaki per klakilo kontraŭ­ litrandon, kiam paĉjo volis dormi dum dimanĉaj matenoj. Kaj poste Jonas bruis pli kaj pli. Do tial paĉjo nomas lin Bruego. Min li nomas Brueto. Kvankam mi tamen ne bruas same multe, kiel Jonas. Fojfoje mi estas silenta dum kelka tempo. Poste ni rice-vis plian infanon, ĝi estis Lotta. Ŝin paĉjo nomas Krieto, mi ne scias kial. Panjo nomas nin Jonas kaj Maria kaj Lotta, kiel ni nomiĝas. Kvankam fojfoje ŝi nomas min Mia-Maria, kaj ankaŭ­ Jonas kaj Lotta faras tion.

Ni loĝas en flava domo ĉe la strateto, kiu nomiĝas la strato Potfarantoj.

― Eble, loĝis potfarantoj ĉe ĉi tiu strato iam antaŭ­e, sed nuntempe ĉi tie loĝas nuraj brufarantoj, diras paĉjo. Mi kredas, ni rebaptu la straton al la strato Brufarantoj, li diras.

Lotta koleras, ke ŝi ne estas same granda, kiel Jonas kaj mi. Krome, Jonas kaj mi rajtas iri en la bazaron tute solaj, sed tion ne rajtas Lotta. Jonas kaj mi iras en la bazaron ĉiusabate kaj aĉetas karamelojn de karamelvendistinoj, kiuj staras tie kaj vendas karamelojn. Sed ni kunprenas hejmen karamelojn ankaŭ­ por Lotta, ĉar tiel ni devas.

Foje sabate pluvis tiel terure, ke ni preskaŭ­ ne povis iri en la bazaron. Sed ni prenis grandan ombrelon de paĉjo kaj tamen iris, kaj ni aĉetis ruĝajn karamelojn. Kiam ni hejmeniris, ni iris sub la ombrelo kaj manĝis karamelojn, kaj estis agrable. Sed Lotta ne povis eliri en la ĝardenon eĉ unufoje, nur ĉar pluvis tiel terure.

― Kial devas pluvi? diris Lotta.

― Por ke kresku sekalo kaj terpomoj, kaj ke ni ricevu ion manĝeblan, diris panjo.

― Kial devas pluvi en la bazaro do? diris Jonas. ― Ĉu tio estas por ke karameloj kresku?

Tiam panjo nur ekridis.

Kiam ni enlitiĝis vespere, Jonas diris al mi:

― Vi, Mia-Maria, kiam ni venos al avo kaj avino, tiam ni ne plantos karotojn en nia vilaĝa ĝardeno, sed karamelojn, tiel estos multe pli bone.

― Jes, kvankam karotoj estas pli bonaj por dentoj, mi diris. Sed ni povas akvumi ilin per mia verda akvumilo, karamelojn mi celas.

Mi tre feliĉiĝis, kiam mi rememoris mian etan verdan akvumilon, kiun mi havis ĉiam en la vilaĝo ĉe avo kaj avino. Ĝi staras surbrete en kelo.

Ni gastas ĉe avo kaj avino ĉiam, kiam estas somero.

Ĉu vi povas diveni, kion Lotta faris foje en la vilaĝo ĉe avo kaj avino? Estas granda sterkamaso malantaŭ­ bovejo, tie onklo Johansson prenas sterkon kaj ĵetas ĝin sur plugokampon, por ke tritiko kresku bone.

― Por kio oni devas havi sterkon? demandis Lotta. Kaj tiam paĉjo diris, ke ĉio kreskas bonege, se oni metas sterkon sur ĝin.

― Devas esti ankaŭ­ pluvo, diris Lotta, ĉar ŝi bone memoris, kion panjo estis dirinta, kiam pluvis tre multe tiusabate.

― Ĝuste tiel, Krieto, diris paĉjo. Posttagmeze ekpluvis.

― Ĉu estas iu, kiu vidis Krieton? diris paĉjo.

Sed ni ne vidis ŝin dum longa tempo, kaj ni ekserĉis ŝin. Unue ni serĉis ĉie en la domo kaj en ĉiuj ŝrankoj, sed tie estis neniu Krieto. Kaj paĉjo maltrankviliĝis, ĉar li estis promesinta al panjo zorgi pri ŝi. Finfine ni eliris kaj serĉis, Jonas kaj paĉjo kaj mi, en la bovejo kaj en la fojnejo kaj ĉie. Sed poste ni iris malantaŭ­ la bovejon, kaj imagu, tie staris Lotta meze de la pluvo kaj meze de la sterkamaso, kaj ŝi estis tute ĝisoste malseka.

― Sed kara Krieto, kial vi staras tie? diris paĉjo. Tiam Lotta ekploris kaj diris:

― Ĉar mi devas kreski kaj fariĝi granda, kiel Jonas kaj Mia-Maria.

Oj, kiom naiva ŝi estas, Lotta!

Загрузка...