2. Ni ludas dum tutaj tagoj

Jonas kaj mi, ni ludas, kaj ni ludas, kaj ni ludas dum tutaj tagoj, jes, ankaŭ­ Lotta povas kunludi, kiam ni ludas tiajn ludojn, kiuj konvenas por ludi kun ŝi. Sed fojfoje ni ludas piratojn, kaj tiam Lotta nur ĝenas. Ĉar ŝi nur falas de la tablo, kiun ni havas kiel nian ŝipon. Sed ŝi krias kaj tamen volas kunludi. Antaŭ­ kelkaj tagoj ni ludis piratojn kaj ne povis liberiĝi de Lotta, tiam Jonas diris:

― Ĉu vi scias, kiel oni faras, kiam oni ludas piratojn, Lotta?

― Oni staras surtable kaj saltas kaj estas pirato, diris Lotta.

― Jes, sed ekzistas alia maniero, kiu estas multe pli bona, diris Jonas. Oni kuŝas surplanke sub lito, tute precize senmova…

― Kial do? diris Lotta.

― Nu, oni kuŝas tie kaj estas pirato, kaj tiam oni diras senĉese tute mallaŭ­te: "Pli da manĝaĵo, pli da manĝaĵo, pli da manĝaĵo". Estas tiel, kiel faras piratoj, diris Jonas.

Finfine Lotta ekkredis, ke estis tiel, kiel faras piratoj, kaj ŝi enrampis sub sian liton kaj komencis paroli:

― Pli da manĝaĵo, pli da manĝaĵo, pli da manĝaĵo. Jonas kaj mi elmarŝis la infanĉambron kaj navigis for en la oceanon, jes, ni nur ludis, kompreneble.

La tutan tempon Lotta kuŝis sub sia lito kaj parolis "Pli da manĝaĵo", kaj ni preskaŭ­ pensis, ke estis pli amuze rigardi ŝin ol esti pirato.

― Kiom longe piratoj kuŝas sublite kaj parolas "Pli da manĝaĵo"? finfine diris Lotta.

― Ĝis kiam venos Kristnaska vespero, diris Jonas.

Tiam Lotta elrampis kaj leviĝis de la planko kaj diris:

― Mi ne volas esti pirato, ĉar ili estas stultaj.

Sed fojfoje estas bone havi Lottan, kiam ni devas ludi. Fojfoje ni ludas, ke ni estas anĝeloj, Jonas kaj mi. Ni devas gardi, kaj tiam ni devas havi iun gardeblan, kaj tiam ni prenas Lottan sub nian gardon. Ŝi devas kuŝi en sia lito, kaj ni staras apude kaj svingas la brakojn kaj ŝajnigas, ke estas flugiloj, kiujn ni svingas, kaj ni flugas tien-reen. Sed Lotta ne trovas tiun ludon amuza, ĉar ŝi devas nur kuŝi senmove. Kaj se oni pripensas, do estas ja preskaŭ­ same por ŝi, kiam ŝi ludas piratojn, nur ke tiam ŝi kuŝas sublite kaj diras "Pli da manĝaĵo", sed tamen tio similas.

Ni ludas ankaŭ­ kuracejon. Tiam Jonas estas doktoro, kaj mi estas flegistino, kaj Lotta estas malsana infano, kiu kuŝas en sia lito.

― Mi ne volas kuŝi en mia lito, diris Lotta, kiam ni volis havi ŝin finfine kiel malsanan infanon. Mi volas esti doktoro kaj ŝovi kuleron en la gorĝon de Mia-Maria.

― Vi ne povas esti doktoro, diris Jonas, ĉar vi ne scias skribi resefton.

― Kion do mi ne scias skribi? diris Lotta.

― Resefton, tiun umon, kie doktoro skribas, kiel oni devas flegi malsanan infanon, sciu, diris Jonas.

Jonas scias skribi per tipografiaj literoj, kvankam li ankoraŭ­ ne estas komencinta lernejon. Kaj li scias ankaŭ­ legi.

Finfine ni igis Lottan enlitiĝi kaj esti malsana infano, kvankam ŝi ne volis.

― Kiel fartas ĉi tiu? diris Jonas kaj sonis precize kiel oĉjo doktoro, kiu venas al ni, kiam ni malsanas kaj havas morbilon.

― Pli da manĝaĵo, pli da manĝaĵo, pli da manĝaĵo, diris Lotta. Mi ludas, ke mi estas pirato, ŝi diris.

― Ho, kiom stulta vi estas, kriis Jonas. Ĉesigu tion, vi ne devas kunludi, se vi estas tiom stulta.

Kaj tiam Lotta fariĝis malsana infano, kaj ni metis kompreson ĉirkaŭ­ ŝiajn brakojn, kaj Jonas metis grandan lignan tubon al ŝia brusto kaj aŭ­dis en la tubo, ke ŝi estis forte malsana en la brusto. Kaj li ŝovis kuleron en ŝian gorĝon kaj vidis, ke ŝi estis malsana ankaŭ­ tie.

― Mi devas injekti ŝin, diris Jonas. Ĉar kiam Jonas foje estis malsana, tiam li ricevis injekton en la brakon de la doktoro, por ke li pliboniĝu, tial li volis injekti Lottan. Kaj li ekprenis flikkudrilon, kaj ni ŝajnigis, ke ĝi estis tia injektilo, kian havas doktoroj.

Sed Lotta ne volis esti injektita. Ŝi piedbatis kaj kriis:

― Vi ne devas injekti min.

― Ho, kia stultulino, ni ja nur ŝajnigas, diris Jonas. Mi ne devas vere piki vin, komprenu.

― Mi tamen ne volas esti injektita, kriis Lotta. Tiam ni preskaŭ­ ne plu povis ludi kuracejon.

― Mi tamen devas skribi resefton, diris Jonas. Kaj

li sidiĝis ĉe la tablo kaj skribis per blua kreto sur paperaĵo. Li skribis per tipografiaj literoj, sed mi ne povis legi tion. Rigardu la sekvan paĝon, kiel mizere tio aspektas.

Jonas kaj mi pensas, ke estas amuze ludi kuracejon. Sed tion ne pensas Lotta.

Загрузка...