5. Ni faras ekskurson

Foje paĉjo diris:

― Dimanĉe ni faros ekskurson!

― Hura, diris Jonas kaj mi.

― Hura, ĉar ni faros ekskurson, diris Lotta.

Dimanĉe panjo surpiediĝis frue kaj bakis patkukojn kaj preparis sandviĉojn kaj faris sufiĉe da ĉokolado en termobotelo kaj kafon, kiu estis por ŝi kaj paĉjo. Ankaŭ­ ni kunhavis limonadon.

Kiam paĉjo alveturis per la aŭ­to, li diris:

― Nun ni vidos, ĉu ni havas spacon por ĉiuj en ĉi eta veturilaĉo. Nun ni vidos, ĉu mi povas enpaki panjon kaj Bruegon kaj Brueton kaj Krieton kaj dudek ses patkukojn kaj mi ne scias, kiom da sandviĉoj…

― Kaj Bamsen, diris Lotta.

Bamsen estas granda ŝtofa porko, kiun havas Lotta kaj kiun ŝi volas kunhavi ĉie. Ŝi kredas, ke ĝi estas urso, tial ŝi nomas ĝin Bamsen.

― Sed ĝi estas porko kaj ĝi ĉiam estis porko, diras

Jonas. Tiam Lotta krias kaj diras, ke ĝi estas urso.

― Ursoj ja ne estas rozkoloraj, diras Jonas. Ĉu vi kredas, ke ĝi estas blanka urso aŭ­ ordinara urso?

― Ĝi estas porkurso, diras Lotta.

Lotta povis kunpreni sian porkurson al ekskurso. Kiam ni sidiĝis en la aŭ­ton, ŝi diris jene:

― Panjo, ĉu povas porkoj havi idojn?

― Ĉu vi celas Bamsen aŭ­ verajn porkojn, kiuj estas en la vilaĝo ĉe avo kaj avino? diris panjo.

Tiam Lotta diris, ke ŝi celis verajn vivajn porkojn kaj ne tiajn ursojn, kiel Bamsen. Panjo diris, ke veraj vivaj porkoj, certe, povas havi idojn.

― Tion ili, certe, ne povas, diris Jonas.

― Tion ili, certe, povas, diris panjo.

― Ne, ili ne povas havi idojn, diris Jonas. Ili povas nur havi porketojn.

Tiam ni ridis ĉiuj kune, kaj paĉjo diris, ke ne ekzistis pli petolemaj infanoj, ol Bruego kaj Brueto kaj Krieto.

Ni veturis al malgranda lago. Paĉjo lokis la aŭ­ton sur arbarvojon, kaj poste ni portis ĉiujn sakojn kun manĝaĵo al la lago. Estis longa ponteto, kiu eliris en la lagon, kaj Jonas kaj mi kaj Lotta volis suriri la ponteton kaj rigardi, ĉu estis fiŝo en la akvo. Panjo tuj kuŝiĝis sur la herbon kaj diris al paĉjo:

― Ĉi tie mi kuŝos la tutan tagon kaj ne interrompos min eĉ por sekundo, vi devas varti la infanojn!

Paĉjo sekvis nin ĝis la ponteto, kaj ni kuŝis sur-ventre kaj vidis plenan svarmon da etetaj fiŝoj naĝi tre rapide. Kaj paĉjo faris por ni fiŝkanojn el longaj bastonoj, kiujn li plukis en la arbaro, kaj metis ŝnurojn sur ilin kaj pinglojn por hoko. Kaj ni metis panerojn sur la hokojn, kaj ni sidis longe kaj fiŝkaptis, sed ni kaptis neniun fiŝon.

Tiam ni iris en la arbaron, kvankam panjo diris, ke ni ne rajtas iri malproksimen.

Ni vidis birdeton, kiu enflugis arbedon, kaj poste elflugis denove. Tiam ni iris tien kaj rigardis, kaj inter branĉoj en la arbedo preskaŭ­ sube ĉe la grundo estis birdnesteto kun kvar bluaj ovetoj en ĝi. Ho, ili estis la plej dolĉaj ovoj, kiujn mi iam vidis! Lotta volis resti kaj kontempli la birdneston senĉese, kaj ŝi etendis Bamsen antaŭ­ sin, por ke ankaŭ­ ĝi vidu. Sed Jonas kaj mi sciis pri bona grimpebla arbo tuj apude, kaj ni volis iri kaj grimpi sur ĝin, do Lotta devis kuniri, kvankam ŝi ne volis.

Mi kuraĝas grimpi sur arbon, kaj ankaŭ­ Jonas kuraĝas. Sed ne Lotta. Ni helpis ŝin grimpi sur etetan piceon, sed tiam ŝi kriis:

― Prenu min suben, prenu min suben!

Kaj kiam ŝi malsupreniris, ŝi rigardis tre kolere la arbon kaj diris:

― Estas ja freneze grimpi sur ĉi tian arbaĉon!

Poste panjo ekkriis, ke ni devas manĝi, kaj ni rekuris al la lago. Kaj ŝi metis plastan tukon sur la her-bon kaj eĉ metis primolojn en glason sur la tukon kaj elmetis ĉiujn sandviĉojn kaj patkukojn kaj ĉion.

Ni sidis surherbe kaj manĝis. Tio estas multe pli agrable ol sidi ĉirkaŭ­ tablo. Patkukoj estis tre frandaj, ĉar ni havis konfitaĵon kaj sukeron sur ili. Ankaŭ­ sandviĉoj estis bongustaj. Mi pleje ŝatis tiujn, kiuj havas viandobulojn sur si, kaj Jonas pleje ŝatis tiujn, kiuj havas ovon kaj kaviaron sur si, do ni interŝanĝis tiel, ke li ricevis mian kaviarsandviĉon, kaj mi ricevis lian viandobulsandviĉon. Lotta pleje ŝatas ĉiujn specojn de sandviĉoj kaj volas interŝanĝi kun neniu. Ŝi manĝas multe, Lotta. Estis nur unu fojo, kiam ŝi malsanis, tiam ŝi entute ne havis apetiton, kaj panjo tre ĉagreniĝis, ĉar ŝi ne volis manĝi. Tiam Lotta diris jene foje vespere, kiam ŝi devis legi sian vesperan preĝon:

― Kara bona Dio, faru tiel, ke mi volu manĝi denove. Kvankam ne fiŝbulojn!

Ni ĉiuj ricevis nian limonadon, Jonas kaj Lotta kaj mi. Lotta prenis iom da sablo sube ĉe la strando kaj ŝovis ĝin en sian limonadon, kaj kiam ni demandis ŝin, kial ŝi faris tion, tiam ŝi diris, ke ŝi nur volis koni, kiel ĝi gustis.

Post la manĝado paĉjo etendiĝis surherbe kaj diris:

― Kiom bele estas ĉi tie en la suno. Mi kredas, ke mi dormos iom. La infanoj mem povas varti sin iom. Sed vi ne eliros en la arbaron, tion vi bone komprenas.

Ni ne eliris en la arbaron. Sed iom pli longe for ĉe la lago estis vere altega monteto, kaj tien ni eliris. Jonas diris, ke li montrus al ni, kiel paĉjo faras, kiam li plonĝas kap-antaŭ­en.

― Jen kiel li faras, diris Jonas kaj etendis la brakojn aeren kaj faris salteton. Kaj imagu, tiam li ruliĝis en la lagon, kvankam tio ne estis intence. Kaj krome panjo estis dirinta, ke ni ne povas ankoraŭ­ baniĝi, ĉar estis tute tro malvarme en akvo.

Jonas, li sinkis, kaj Lotta kaj mi kriis per ĉiuj fortoj. Sed mi prenis branĉon, kiu kuŝis sur la monteto, kaj kiam Jonas emerĝis, li kaptis la branĉon kaj tenis ĝin. Kaj tiam Lotta ridis. Ĝuste tiam paĉjo kaj panjo alkuris, kaj paĉjo levis Jonas el la akvo.

― Jonas, kion vi elpensis, diris panjo, kiam Jonas elvenis sur la strandon tute malseka.

― Li nur estis montronta, kiel paĉjo faris, diris Lotta kaj ridis tre terure pri Jonas. Ĉar lia pantalono aspektis tre ridinde, ŝi diris.

Jonas demetis ĉiujn siajn vestojn, kaj panjo pendigis ilin sur sekigilon sur arbo. Sed kiam ni estis veturontaj hejmen, la vestoj ankoraŭ­ ne estis sekaj, do Jonas devis sidi volvita en plejdon. Kaj ankaŭ­ pri tio Lotta ridis. Sed poste ŝi vere ne ridis. Ĉar kiam ni estis veturontaj, ni ne povis trovi Bamsen. Ni serĉis kaj serĉadis ĉie, sed Bamsen estis for, kaj panjo diris, ke ni devis veturi hejmen sen Bamsen. Tiam Lotta ekkriis multe pli terure ol kiam Jonas ruliĝis en la lagon.

― Bamsen povas havi belan kaj plaĉan tempon nokte en la arbaro tute sola, diris paĉjo. Kaj morgaŭ­ mi povas reveni ĉi tien kaj trovi ĝin.

Sed Lotta nur kriis.

― Monstro povas veni kaj timigi Bamsen, ŝi diris.

― Se Bamsen renkontos monstron, tiam estas monstro, kiu pleje ektimos, diris paĉjo.

― Rememoru, kiam vi havis Bamsen laste, demandis panjo.

Lotta pripensis.

― Proksimume je la dekdua, ŝi diris.

Kvankam Lotta ne komprenas pri horoj eĉ iomete, do tio estis nura blago. Paĉjo diras, ke Lotta estas ĝisfunde blagema infano, kiu muelas per sia lango ion ajn.

Sed mi rememoris, ke Lotta havis Bamsen, kiam ni estis ĉe la birdnesto. Ni revenis ĉiuj kune al la grimpebla arbo, ĉar Jonas kaj mi sciis, ke la birdnesto estis tie, tuj apude.

Kaj apud la arbedo kun la birdnesto, tie vere sidis Bamsen, kaj Lotta prenis ĝin kaj kisis ĝin sur la muzelon kaj diris:

― Eta Bamsen, ĉu vi estis ĉi tie dum la tuta tempo kaj sidis sur tiuj dolĉaj, dolĉaj ovoj?

Jonas diris, ke tiu povra birdpatrino, certe, ne kuraĝis reveni al siaj ovoj dum la tuta tago, ĉar porkursoj estas la plej bonaj birdtimigiloj, kiuj ekzistas, diris Jonas.

Tiam Lotta ekkoleris kaj diris:

― Bamsen tuŝis nenion. Ĝi nur sidis kaj rigardis tiujn dolĉajn, dolĉajn ovetojn.

Poste ni veturis hejmen, kaj Jonas sidis en la plejdo la tutan tempon.

Panjo kaj paĉjo venis en la infanĉambron por diri 'bonan nokton' al ni vespere, kiel ili kutimis fari. Kaj paĉjo lokis sin apud la lito de Lotta, kie ŝi kuŝis kun sia malpuraĉa Bamsen apud si.

― Nu, Krieto, diris paĉjo, kio estis hodiaŭ­ la plej amuza dum la tuta tago? Estis, certe, kiam ni trovis Bamsen?

― Ne, plej amuze estis, kiam Jonas ruliĝis en la lagon, diris Lotta. 6. Ni veturas al avino kaj avo

Kiam venas somero, ni veturas kun panjo al avino kaj avo en vilaĝon. Ankaŭ­ paĉjo venas tien, kiam li havas feriojn. Al avino ni vojaĝas per trajno, ĉar panjo ne scias stiri aŭ­ton.

― Nun vi devas esti obeemaj en la trajno, por ke panjo ne ricevu malfacilaĵojn, diris paĉjo, kiam ni estis veturontaj ĉi-somere.

― Ĉu ni devas esti obeemaj nur en trajno? diris Jonas.

― Ne, ĉie, diris paĉjo.

― Vi diris, ke estas nur en trajno, kie ni devas esti obeemaj, diris Lotta.

Sed ĝuste tiam venis trajno, kaj paĉjo sukcesis nur mansvingi al ni, kaj ni mansvingis al li kaj kriis 'adiaŭ­'.

Ni sidis preskaŭ­ solaj en eta kupeo. Tie sidis ankaŭ­ maljuna oĉjo, li estis la sola, kiu ricevis spacon. Lotta kunhavis sian Bamsen, kaj mi kunhavis mian plej grandan pupon, kiu nomiĝas Maud Yvonne Marlene[1] . Tiu oĉjo havis verukojn sur la mentono, kaj kiam li elvenis kaj lokis sin ĉe fenestro en la koridoro por iom, tiam Lotta flustris tute laŭ­te al panjo:

― Tiu oĉjo havas verukojn sur la mentono…

― Ĉit, flustris panjo, li povas aŭ­di tion. Tiam Lotta mienis tre surprizite kaj diris:

― Ĉu li mem ne scias pri tio, ke li havas verukojn sur la mentono?

Poste venis kondukisto kaj tondis biletojn. Estis nur panjo kaj Jonas, kiuj havis biletojn, ĉar Lotta kaj mi vojaĝas senpage dumtempe.

― Kiom aĝas ĉi knabineto do? demandis la kondukisto kaj montris al mi. Mi diris, ke mi devis fariĝi sesjara.

Li ne demandis, kiom aĝis Lotta, ĉar li povis, certe, vidi, ke ŝi estis tro malgranda por bezoni bileton. Sed Lotta diris:

― Mi aĝas kvar jarojn, kaj panjo ― tridek du. Kaj jen Bamsen. Tiam kondukisto ridis kaj diris, ke en ĉi trajno ĉiu Bamsen vojaĝas senpage.

Unue ni sidis senmove kaj rigardis tra la fenestro, sed poste ni laciĝis pro tio. Jonas kaj mi eliris en la koridoron kaj en aliajn kupeojn, kaj ni parolis kun homoj, kiujn ni ne konis. Sed fojfoje ni revenadis al panjo, por ke ŝi ne maltrankviliĝu. Panjo sidis kaj rakontis ĉiujn eblajn fabelojn al Lotta, por ke Lotta sidu senmove. Ŝi ne volis, ke Lotta eliru en la koridoron, ĉar oni neniam scias, kion Lotta povas elpensi, diris panjo.

― Rakontu pri la tri kaproj Brusk[2] , alie mi elvenos en la koridoron, diris Lotta.

Ni manĝis sandviĉojn kaj trinkis limonadon en la trajno. Subite Lotta prenis tranĉaĵon da punktita kolbaso el sia sandviĉo kaj metis ĝin firme sur la fenestron. Panjo tre ekkoleris kontraŭ­ ŝi pro tio kaj diris:

― Kial vi ŝmiraĉas kolbason sur la fenestron?

― Jes, ĉar ĝi gluiĝas firme kaj multe pli bone ol viandobuloj, diris Lotta.

Tiam panjo eĉ pli ekkoleris kontraŭ­ ŝi. Kaj panjo devis froti la fenestron per papertuko longe-longe, antaŭ­ ol ĝi fariĝis pura post la kolbaso de Lotta.

Foje, kiam la trajno haltis ĉe stacio, Jonas elpensis, ke li kaj mi devas eliri por promeneto kaj ricevi iom da freŝa aero. Ni ne povis malfermi la pordon, sed estis onklino, kiu helpis nin.

― Ĉu vere vi devas eliri ĉe tiu stacio? ŝi diris.

― Jes, ni diris. Ĉar ni ja devis eliri, sed ni ja devis reveni, kompreneble.

Kiam ni eliris la trajnon, ni foriris al la lasta vagono, kaj ĝuste antaŭ­ ol la trajno estus startinta denove, ni ensaltis en la lastan vagonon kaj iris tra la tuta trajno, ĝis kiam ni venis al nia propra kupeo. Kiam ni venis tien, ni ekvidis panjon kaj la damon, kiu es-tis helpinta nin pri la pordo, stari kaj interparoli kun la kondukisto, kaj panjo kriis:

― Vi devas haltigi la trajnon, ĉar miaj infanoj for trotis. Sed ĝuste tiam ni alvenis, kaj Jonas diris:

― Kvankam ni retrotis.

Tiam panjo ekploris, kaj la kondukisto kaj la damo, kiu estis helpinta nin malfermi la pordon, kriis al ni. Kvankam kial la onklino kriu, kiam estis ŝi, kiu estis helpinta nin?

― Nun vi iros kaj sidiĝos en kupeo kun Lotta kaj ne elvenos eĉ por sekundo, diris panjo.

Sed Lotta ne estis en la kupeo. Ŝi estis malaperinta. Tiam panjo preskaŭ­ rekomencis plori. Ni iris ĉiuj kune kaj serĉis Lottan. Kaj finfine ni trovis ŝin en kupeo multe pli longe for, tie ŝi rakontadis al amaso da homoj. Ni aŭ­dis ŝin diri jene:

― En nia kupeo, tie ni havas oĉjon, kiu havas verukojn, sed li mem ne scias pri tio. Tiam panjo firme kaptis Lottan kaj trenis ŝin for kun si al nia propra kupeo. Kaj tie ni devis sidi tute, tute senmovaj, ĉar panjo koleris kontraŭ­ ni kaj diris, ke estus pli facile varti plenan aron da sovaĝaj bovidoj, ol varti nin.

Tiam mi ekpensis, ke mi baldaŭ­ ekvidos bovidojn ĉe avino kaj avo. Kaj mi tre feliĉiĝis.

Avino kaj avo staris sur verando kaj renkontis nin, kiam ni venis. Kaj ilia hundo, kiu nomiĝas Lukas, bojis kaj saltis, kaj odoris somerece en la ĝardeno.

― Ĉu estas miaj oraj infanetoj, kiuj venas? diris avino.

― Jes, estas belaj oraj infanetoj, diris panjo.

― Morgaŭ­ vi povos rajdi al Blacken[3], diris avo.

― Kuniru suben al draŝejo, tiam vi vidos katidojn de Murra, diris avino. Lotta ektiris antaŭ­tukon de avino kaj diris:

― Ĉu vi havas karamelojn restintaj en ŝranko, avino?

― Ho, jes, tio ja povas okazi, diris avino. Kelkaj etajn karamelojn, eble, mi havas en ŝranko, ŝi diris. Tiam ni eksentis, ke ni estis venintaj hejmen al avo kaj avino.

Загрузка...