La scenejo prezentas kabineton de l’ inĝeniero. Frua mateno. Servisto Filipo dormas en la apogseĝo. Tio daŭras du minutojn.
Filipo: (vekiĝante iom post iom) F-f-fu! Ee-ee-eh! (Oscedas, rigardas mirante ĉirkaŭen, poste elpoŝigas la horloĝon.) Stranga afero! Estas jam la sepa kaj duono matene kaj mia mastro ankoraŭ ne revenis hejmen! Tio neniam okazis antaŭe. (Promenas.) Vere, li ĉiam venas tre malfrue, kiam estas la kunsidoj en la komitato de nia Esperanta societo, sed ke li forestu la tutan nokton!… tio neniam, neniam ankoraŭ estis okazinta. (Paŭzeto. Komencas ordigi la meblojn.) Mi atendis lin la tutan nokton sed fine la dormo venkis min kaj mi falis en la apogseĝon.
Mi ne scias, kion diros la sinjorino, kiam ŝi rimarkos la foreston de l’ edzo… (Pripensas.) Tamen mi devus diri al ŝi la veron, se ŝi min okaze demandos. Kontraŭe, mi diros ke la mastro devis tre frue leviĝi por iu urĝa afero kaj ke li komisiis min sciigi la sinjorinon pri la kialo, por ne malkvietigi ŝin senbezone.
Povas esti, ke mia mastro estas kulpa, aŭ ke li komencis fari tiujn… karambolojn… ekster la hejmo, tamen mia devo certe estas ilin defendi kaj savi. Dio mia, Dio mia, kio do tamen okazis? Mi estas tiel malkvieta, ĉar … ĉar kial kaŝi la sekreton … mi tre respektas kaj amas mian mastreton, malgraŭ tio, ke li estas severa turmentisto, Dio pardonu lin.
«Filipo», li foje diris, «se vi deziras al mi plene plaĉi, vi devas ne sole helpi kaj servi en mia hejmo kaj oficejo, sed vi devas ankaŭ ne forgesi» (blovite deklamas), «ke vi havas honoran postenon de la servanto ĉe la Delegito de U.E.A. kaj — ha!-ha!-ha! — vi devas perfekte, senmakule uzi Esperanton. Mi vin akceptis, pro tio ke vi iomete posedis Esperanton, sed nun vi devas uzi ĝin kiel vian (svingas per la viŝĉifono) gepatran lingvon». Kaj el tiu «devas» komenciĝas miaj ĝuoj kaj turmentoj. Se mi parolas en Esperanto sen eraroj — vespere mi ricevas bonan gluteton da brando aŭ konjako, se mi malbone uzas akuzativon (diablo ĝin prenu!) aŭ ian prepozicion (kraĉas) tuj komenciĝas skandalo! Se okaze mi kuraĝas paroli en mia hejmo mian nacian lingvon, fu! — kia batalo tuj okazas. Li frapas per la piedoj, tremigas min je miaj ŝultroj… Bone estas por Agneso, se ŝi faras eraron — ŝin ĉiam defendas la sinjorino, sed min, malfeliĉulon, neniu volas defendi…
Por diri la veron, unuatempe mi pensis, ke mia mastro estas aŭ frenezulo, aŭ ia lerta fripono, uzanta la novan, malmulte parolatan lingvon, sed nun mi vidas, ke li laboras por ideala afero kaj mi pardonas al li ĉion kaj amas lin kun ĉiuj liaj strangaĵoj, kun ĉiuj akuzativoj kaj prepozicioj.
(Movas la skribotablon) Iu venas. Mi preparu min diri pri la mastro, tion, kion mi decidis.
Agneso: (venas kun plado sur kiu troviĝas kruĉo por kafo, taso kaj paro da bulketoj) Bonan matenon, Filipo, kie estas mastro?
Filipo: (severe) Bonan matenon… (iom indigne) ne mastro, sed la mastro, vi, senartikola kapo!
Agneso: Nu, nu! Ne tro fanfaronu. Kia profesoro vi estas! Pli bone diru, kie estas la mastro? Ĉu li ne vekiĝis ankoraŭ?
Filipo: (decide) Jam antaŭ duonhoro li foriris el la hejmo. Diru al la sinjorino, kiam vi ŝin kombos, ke sinjoro majstro estis telefone vokita frumatene por tre urĝa afero. Okazis ia fervoja katastrofo, aŭ alia malbona akcidento, sed li tuj prenis la ĉapelon kaj foriris. Al mi li ordonis ke mi sciigu pri lia foresto la sinjorinon por ke ŝi ne maltrankviliĝu senbezone.
Agneso: Ha! mi ne kredas… Vespere mi ne aŭdis, kiam la sinjoro revenis hejmen, matene mi ne aŭdis, kiam li foriris. Kaj mi dormas tre proksime al la enirpordo!
Filipo: Dormulino vi estas! Ambaŭ fojojn mi mem devis malfermi la pordon. Kaj vi tiel dormis, ke oni facile povus pafi el pafilo apud vi kaj vi ne vekiĝus.
Agneso: He, mi tamen ne kredas. Estas iaj sekretaĵoj. Sed ni ekscios, (minace) ni ĉion vidos! (Foriras kun la plado, kafo kaj bulkoj.).
Filipo: (prenas la balailon kaj komencas balai, ekscitite kaj moke) Sencerba ĵaluzulino! «Ni ekscios!» «Ni ekvidos!» Rostitan voston de diablo vi ekvidos, nenion plu!
(Estas aŭdata laŭta frapo sur la fenestron kaj voĉo: «Filipo, hej Filipo!»)
(La ĉi-suba dialogo kun la portistoj preferinde estu kondukata en nacia lingvo.)
Filipo: Kio okazis? (venas al la fenestro kaj enŝoviĝas en la fermaĵon) Ha! Joĉjo, Stefano, bonan matenon! Kion vi estas alportintaj?
(La voĉoj: «Malfermu do la pordon kaj enlasu nin.»)
Filipo: (forirante la alian ĉambron) Tuj — tuj…
(Post kelkaj momentoj estas aŭdataj lia laŭta ĝemado kaj krioj: «Ho-ho-ho, mia Dio! Ho, malfeliĉo, ho, malĝojo! ho-ho-o!…»)
(Du homoj, simple vestitaj, enportas la korpon de inĝeniero Koaks kaj laŭ la montro de Filipo metas ĝin sur la kanapon, kiu staras sur videbla loko, iom oblikve al la publiko. Dume Filipo sin ĵetas tien kaj aliloken, plaŭdas per la manoj, faras malfeliĉajn, sincerajn mienojn kaj laŭte ĝemas, parolante neligitajn, sensencajn frazojn.)
Filipo: (tenante sin je la kapo) Kie do vi trovis la malfeliĉulon, Joĉjo?
Unu el la portistoj: Tie, post la stratangulo. Li kuŝis tute senmova. Antaŭe ni opiniis ke li kuŝas ebria, sed poste ni vidis, ke li eĉ ne spiras. Do mi kaj Stefano prenis sinjoron inĝenieron kaj alportis ĉi tien.
Filipo: (metas en maltrankvilo la orelon al la brusto de inĝeniero Koaks): Ha! vere eĉ la koro ne batas! Ha! karuleto mia…
Portisto: Ni foriras, Filipo; akceptu niajn kondolencojn. Pardonu ke ni alportis en vian hejmon la malfeliĉon.
Filipo: Mi dankas. Dio savu vin. Ni ĉiuj restos al vi tre dankemaj. (La portistoj foriras.)
Filipo: (sola; sin klinas al la brusto de l’ mortinto. Unuan momenton li silentas, sed poste aŭdiĝas pli laŭtaj ekploretoj) Khe-khe… Karulo vi nia… Khe-khe… Senkompara vi nia… Khe-khe. Tia glora homo, tia bona inĝeniero kaj estas pereinta sur la strato kiel la plej lasta almozulo. Khe… khe. En tia juneco vi pereis. Tian belan edzinon vi lasis… Kiom da homoj ĉiam vizitadis nin. Kiaj brilaj nomoj. Kiaj riĉaj vestoj. Kiaj graciaj virinoj. Khe-khe… Kaj nun ĉio estas forfluginta. Pereos nun la tuta nia hejmo, ĉio pereos sen vi, kara nia. Kaj mi, kien nun mi iros? Kie mi trovos tiom da feliĉo, kiun mi havis ĉe vi? Khe-khe… Malgraŭ ĉiuj viaj strangaĵoj. Khe-khe… Malgraŭ ĉiuj akuzativoj kaj prepozicioj…
(Iom kvietiĝinte, sin levas kaj rigardas la korpon de supre) Kiel li ŝanĝiĝis, kompatinda! Kiel pala li estas, la nazo akriĝis, la okuloj enfalis, la lipoj kunpremiĝis, karulo nia, kiel, kiel vi ŝanĝiĝis! Tamen mi devas ja kovri la mortinton. Ne decas ke li kuŝu tia senorda kaj taŭzita. (Foriras la alian ĉambron.)
Agneso: (venas kun la sama plado kaj kafo, rigardas ĉirkaŭe kaj metas la pladon sur la tablon; mallaŭte) Sinjoro, sinjoro!… Dormas… (venas pli proksimen kaj tuŝas la korpon je ŝultro; moke) Bonega li tamen estas! Tiel ebria! Ĉu mi ne diris al tiu sentaŭgulo Filipo, ke nia mastro fariĝis diboĉulo. Jen por vi la pruvo. Kuŝas kvazaŭ ŝtono. Sinjoro! (pli laŭte) Sinjoro!
Filipo: (eniras kun granda blanka tuko; moke) «Sinjoro», «sinjoro»… kion vi krias? Tute egale la mastro vin ne aŭdas kaj neniam plu aŭdos. Li pereis kiel heroo sur sia inĝeniera posteno. Venu kaj sciigu la sinjorinon pri la malfeliĉo. Sed ne uzu vian maldelikatan langon tro longe. Elektu la vortojn. Alie mi montros al vi! (minacas per la mano.)
Agneso: (kun timo, kaptas lin je maniko) Filipo, Filĉjo, ĉu vi ne ŝercas? Je Dio, ĉu estas vero?
Filipo: Ĉu oni ŝercas tiamaniere? Ĉu vi mem ne vidas? Oni ĵus alportis la mastron, mortintan sur la strato. Helpu al mi kovri lian vizaĝon. (Agneso helpas, poste ŝi kovras sian vizaĝon per manplatoj kaj ekploretas.)
Agneso: Mi preskaŭ ne kredas, ho Dio mia! Ho! mia malfeliĉa sinjorino. Kiel mi diros al ŝi la kruelan sciigon? (Foriras.)
Filipo: (prenas la telefonan aŭdilon sur la tablo kaj parolas, preferinde en nacia lingvo) Halo! Dek tri — sepdek kvar! Jes, mi dankas! Ĉu estas la entrepreno de funebraj procesioj? Bonege, bonvolu sendi tuj ĉerkon, el kverko, kun bona kaj gustoplena ornamaĵo. La adreso estas: Longa strato, ĉe inĝeniero Koaks. La pagon vi ricevos post livero de la ĉerko. Kia longeco? Mi pensas, ke dumetra longeco estas sufiĉa. Do ne malfruiĝu! (Remetas la aŭdilon.) Nun mi devas inviti Marinjon ke ŝi venu vespere por lavi la mortinton. Poste ni devas sciigi la policon pri la akcidento. Nun ni havos multe da klopodoj. (Foriras.)
Heleno: (sin ĵetante al la korpo de Koaks) Aleĉjo, mia kara! Ha! (kelkan tempon restas senmova. Agneso staras flanke, ferminte la vizaĝon per la manoj. El la pordo, kaŝeme, enpaŝas Filipo kaj rigardas. Agneso montras al li per signoj, ke li foriru, sed Filipo ne konsentas kaj ofendite montras al Agneso ke ŝi mem lasu la ĉambron.)
Heleno: (leviĝinte kun dolora mieno) Do jen! Kia amara sorto. Mi-m-mi mi estas jam vidvino… (svenas; Filipo subtenas ŝin kaj metas sur la apogseĝon; Heleno rekonsciiĝinte) Filipo kara, prenu nun la mastrumon en viajn manojn. Voku la necesajn homojn, ordigu ĉion, mendu la ĉerkon. Ni ja estas malfortaj virinoj, tute maltaŭgaj, Filipo.
Filipo: (leviĝinte kun dolora mieno) Ho ne maltrankviliĝu kaj ne zorgu, kara sinjorino. Mi jam ordonis alporti la ĉerkon kaj vokos ĉiujn necesajn helpantojn. Mi ĉion, ĉion plenumos. Mi bone scias, kiel vi estas premita per malfeliĉo kaj Agneso, ŝi ja estas virino simpla, tute maltaŭga por tiu okazo. Ŝi restu kun vi.
Agneso: (ofendite) Vi mem taŭgas por nenio, vi nur estas kapabla ĝemi kaj vei. Vi estas kulpa, ke la mastro mortis. Vi ĉiam kaŝis de la sinjorino liajn aventurojn. Se vi ne kaŝus, ŝi certe siatempe retenus la edzon de pereo.
Filipo: (indigne) Silentu! Kial vi malkvietigas la honoran nomon de la mortinto? Hontu antaŭ lia kadavro.
Heleno: (kun gesto) Agneso, Filipo, kion tio signifas? Ĉu vi volas fari ĵaluzajn skandalojn apud la kadavro kaj antaŭ mi, malfeliĉa vidvino? Nur tio mankis!
Filipo: Ho, mi neniun ja volis ofendi. Nur ke ŝi lasu la mastron en kvieto.
Agneso: Kaj vi lasu min kun viaj arogantaĵoj kaj pikoj.
(Sonorilo)
(Venas Ranunkol, rapide enpaŝas en la ĉambron, kisas la manon de Heleno kaj ĝentile ekparolas)
Ranunkol: Tre estimata sinjorino! Nia kortisto Joĉjo ĵus sciigis min pri la malfeliĉa morto de sinjoro via edzo. Kia granda perdo, kia malfeliĉo! Mi permesis al mi sciigi sinjoron Prezidanton de nia Societo kaj li bedaŭrinde ne povis veni tuj. Ni venos iom pli poste. Ni ĉiuj estas tre frapitaj. Je la nomo de la funebranta Societo, s-ro Rabat sendis al vi ĉi tiun karton (donas la vizitkarton al Heleno.)
Heleno: (rigardas kaj unutone, lace legas) Kara Sinjorino! Terure frapitaj, ni ĉiuj esperantistoj de la loka Esperanta Societo kun kora malĝojo funebras la perdon, kiun sendis al la Societo la sorto. Ni petas vin akcepti niajn sincerajn kondolencojn pro la morto de via altestimata edzo, kies memoro restos en niaj rondoj por eterna monumento. Ni esperas honorigi la mortintan sinjoron Delegiton per la alveno de nia multenombra verdstela anaro, kiu venos por diri al via edzo la lastan saluton. (Metas la karton sur la tablon) Tre kortuŝe, s-ro Ranunkol, tre kortuŝe. Viaj kondolencoj multe helpos al mi elporti la malfeliĉon. Venu, karaj samideanoj, en via rondo mi ne sentos min tiel sola.
Ranunkol: Do permesu al mi dume saluti vin, sinjorino, kaj mi lasos vin por ne ŝteli vian tempon, kiun vi nun tre bezonas (riverencas kaj foriras).
Heleno: (al Filipo) Do faru ĉiujn necesajn klopodojn, Filipo, invitu la konatulojn, vi ja ilin bone konas.
Filipo: Bone, ne maltrankviliĝu, sinjorino. Mi ĉion faros, mi ja ne estas Agneso. (Foriras.)
Agneso: Kaj ĉiam tiel, ĉiutage! (al la publiko) Jen kio fariĝas viro, kiam oni ne akceptas liajn amindumaĵojn.
(Heleno kaj Agneso foriras. Helenon subtenas Agneso sub kubuto.)
(La scenejo unu minuton restas malplena.)
(Inĝ. Koaks moviĝas, poste demetas la kovrilon de la brusto, elpoŝigas cigaredon kaj ekfumas. Poste leviĝas kun taŭzita mieno.)
Koaks: Fu! Kiel la kapo doloras!… (Ĉirkaŭrigardas la kabineton.)
Diablo min formanĝu, se mi ekmemorus, kiamaniere mi hieraŭ trafis mian kabineton! (Rigardas la kanapon). Jen bonulo Filipo — li eĉ kovris min per la tuko kontraŭ la muŝoj. (Sidiĝas en la apogseĝon kaj dolĉe, malrapide fumas; reveme) En la vivo de ordinara homo dudek jaroj signifas grandan periodon, sed kiom pli multe ili signifas en la vivo de esperantisto! Imagi nur, ke ĝuste antaŭ dudek jaroj studento Koaks kun sia ĉiama amiko Alfredo Filigran prenis en la manojn unuafoje la gramatikon de Beaufront por studi la internacian lingvon. Ŝajnis esti nur simpla junula scivolemo, kiu nin puŝis eklerni la lingvon. Ni ne estis tiam eĉ kredintaj ke preparante nin por la seka kariero de inĝenieroj ni daŭrigos la Esperantan laboron. Kaj jen pasis dudek jaroj kaj mi restas ĝia fervora adepto kiel ĉiam. Kiom da pura, virga ĝojo mi ricevis el tiu movado, eĉ da malĝojo kaj doloroj!
Kiel nun mi memoras la impreson, kiun mi ricevis, leginte la raporton pri la Unua Kongreso de Bulonjo sur Maro, pri la paroladoj de nia Majstro, de entuziasmulo Michaux kaj de aliaj… Kaj poste, la atako de Markizo Luis, lia perfido, foriro de multaj bonaj samideanoj, la herezo de René de Saussure — ho, kiom Esperanto multajn kordojn ektuŝas en mia koro ĉi tiuj paĝoj de nia movado.
Kaj mia propra laboro, kies fruktojn mi vidas sur ĉiu paŝo.
Miaj gramatikoj de Esperanto estas vendataj ĉie tra la lando. Mi devus havi dudek manojn por laŭfingre elkalkuli ĉiujn kursojn, kiujn mi gvidis. Ĉiu en mia hejmo, eĉ la servistoj, parolas fluan Esperanton… Min vizitis kiel Delegiton jam dekoj da alilandaj samideanoj… Tiel ili forpasis, la dudek jaroj…
(Stariĝas kaj promenas, gaje) Do ne estas mirinde, ke hieraŭ, kiam ni renkontiĝis kun Alfredo ĉe la komitata kunveno en la Societo, ni tuj rememoris la dudekjaran datrevenon de mia esperantiĝo. Niaj animoj moliĝis, ni prenis unu la alian, brako ĉe brako, kaj iom poste trovis intiman anguleton en la restoracio «Ora Korno». La ĉampana ŝaŭmo baldaŭ estingis nian entuziasmon kaj pro ĝi ankaŭ rompiĝis mia memorkapablo. Bone mi memoras, kiel ni pagis, kiel ni eliris kun Alfredo sur la straton, kiel agrable tuŝis miajn vangojn la malvarma aero kaj… stop! Poste mi kvazaŭ falis en abismon! Nun mi vidas min kuŝanta ĉi tie sur la kanapo; vestita, makulita per koto. Certe Filipo rakontos al mi la mankantan en mia memoro parton de miaj hieraŭaj aventuroj. Mi lin tuj vokos… (iras al la pordo; telefono sonoras; Koaks paŝas al ĝi; [parolas] preferinde en nacia lingvo) Ha lo! Tie ĉi estas inĝeniero Koaks. Kio?… Ĉerkon?… Entrepreno de funebraj procesioj?… Ĉu vi ne eraris je numero?… Vi ne havas je du metroj longan ĉerkon, sed ĉu min tio koncernas? (al la publiko) Videble Alfredo aŭ alia spritulo volis ŝerci pri mi kaj telefone mendis por mi ĉerkon! Ha-ha-ha! (en telefonon) Kion al vi diri?… Certe, kiu nun bezonas la ĉerkon estas sinjoro inĝeniero Alfredo Filigran, Kurba strato, n-ro 7… jes, jes, numero sep… Bonvolu… Ĉiujn bonaĵojn… (lasas la aŭdilon)
Kia infana ŝerco! Videble Alfredo venis hejmen pli sobra ol mi.
Tamen, kial neniu venas? Jen staras la kafo (gustumas). Fi! ĝi estas tute malvarma. (vidas kaj prenas la karton) La karto de s-ro prezidanto Rabat, datita hodiaŭ… Ĉu li ankaŭ faras ŝercon?
«Kara Sinjorino! Terure frapitaj, ni ĉiuj esperantistoj de la loka Esperanta Societo kun kora malĝojo funebras la perdon, kiun sendis al la Societo la sorto. Ni petas vin akcepti niajn sincerajn kondolencojn pro la morto de via altestimata edzo, kies memoro restos en niaj rondoj por eterna monumento. Ni esperas honorigi la mortintan sinjoron Delegiton per la alveno de nia multenombra verdstela anaro, kiu venos por diri al via edzo la lastan saluton.»
Ha! tio jam ne odoras kiel ŝerco! Nia seriozulo Rabat neniam permesus al si fari similajn ŝercojn, des pli ke li sin turnas al mia edzino! Kion ĉio ĉi signifas? Aŭ eble oni ĉion akceptas jam kiel plenumiĝintan fakton; ke mi jam ĉe ĉiuj estas registrita mortinta! Stranga situacio! Mi ne scias kion fari (hezitas).
Ha, iu venas… Mi do daŭrigu iomete la komedion, kaj mi elektu por la reviviĝo de Lazaro pli konvenan momenton. Sinjoro Koaks bonvolu forveturi al alia mondo (kovras sin per la tolaĵo kaj kuŝas kviete).