(Heleno venas helpata sub la brako de Bemol, elegante vestita sinjoro.)
Heleno: Jen estas li, la malfeliĉulo. Imagu nur, kara Bemol, ke mi leviĝis hodiaŭ en tre bona humoro — mi vidis tre belan idilian sonĝon, ke mi estis vaginta tra ĝardeno plena de floroj; imagu do mian teruron, kiam al mi venis Agneso kaj sciigis pri la funebro. Mi pensis, ke mia koro krevos pro malfeliĉo…
Bemol: Sed kiel tamen ĉio okazis? Hieraŭ mi vidis lin dum la komitata kunsido tute gajan kaj sanan. Li foriris kun s-ro Filigran en tre senzorga, intima paro. Mi tute ne komprenas, kio estis la kaŭzo de lia morto. Ĉu li havis la koron en bona ordo?
Heleno: En bonega! Ni ankaŭ ne scias, kial kaj kiam li mortis, sed la kortistoj de niaj najbaroj trovis lin ĉe la proksima stratangulo kaj alportis hodiaŭ frumatene. Verŝajne lian morton elvokis ia komplika malsano. Ni atendu kion diros la kuracistoj. Mi opinias, ke ili insistos pri la sekcado de la kadavro. Mi preferus, ke oni tion ne faru.
Koaks: (el sub la tuko, al la publiko) Ankaŭ mi preferus!
Bemol: (al si mem) Tamen ĉio okazas tiel neatendite, kvazaŭ laŭ la antaŭzorgo de Providenco. Ĉu ne estas miraklo ke tiu ĉi morto kvazaŭ malfermas por mi eliron el la labirinto, en kiu mi ĝis nun vagis?
Heleno: Pri kio vi parolas, Bemol?
Bemol: Ĵus venis al mi ideo, ke en nia vivo oni povas konstrui la feliĉon nur sur la malfeliĉo de la alia.
Heleno: Mi ne komprenas, Bemol. Kial vi subite fariĝis filozofiema?
Bemol: Pro la cirkonstancoj. En mia kapo subite aperis, kvazaŭ fajrera penso, ke jen ĉi tie rompiĝis la feliĉo de unu homo, povus naskiĝi la feliĉo de alia.
Heleno: Kial vi parolas per enigmoj?
Bemol: Ĉu vi volas, ke mi estu malkaŝa?
Heleno: Certe, vi devas. Mi esperas, ke vi ne diros tamen ion ekstreman; ne forgesu ke antaŭ vi estas malfeliĉa vidvino antaŭ la malvarma kadavro de ŝia edzo.
Bemol: Mi ne diros ion ekstreman, sed mi diros la veron. Mi opinias, Heleno, ke miaj vortoj, kvankam akraj kaj nekonvenaj, vekos en via animo ion novan, kio vin esperigos kaj helpos al vi pli facile elporti la malfeliĉon. Kaj vere, ĉu tro granda malfeliĉo ĝi estas?
Heleno: Ho, kompatu min vi, terura Bemol!
Bemol: Mi nur konstatas la veron. Ĉu vi estis plene feliĉa kun tiu ĉi iluziulo (montras la kadavron), kiu anstataŭ amuzigi sian belan kaj viglan edzinon, fordonadis la tutan sian tempon al iluzioj, al propagando de ĉiaj infanaĵoj?…
Heleno: Bemol! Bemol! Pripensu, kion vi parolas! Vi mem ja estas unu el la plej fervoraj samideanoj — Subdelegito de U.E.A.! Ĉiama helpanto de mia edzo!
Bemol: Ho, lasu tion, kara Heleno. Ĉu ne estis por vi klare, ke mi lernis kaj propagandis Esperanton kaj fariĝis Subdelegito por esti ĉiam apud vi, por vidi vin kiel eble plej ofte kaj servi al vi en via intima rondo? Mi sukcesis almiliti vian konfidon kaj, al mi ŝajnas, ke pli ol konfidon…
Koaks: (el sub la kovrilo) Jen li, fripono!
Heleno: Vi min embarasis, Bemol. Mi sentas ke en mia kapo ĉio miksiĝas…
Bemol: Do vi ne forpuŝas? Do vi komprenas? Heleno, Heleno, ĉu preferus vi tiun putrontan karnon (iras al la kadavro, frapas ĝin kaj sin duonturninte diras al Heleno) al la koro flama, kiu batas por vi en mia brusto? (Koaks donas al li baton sur la dorson) Oj! (Bemol sidiĝas kaŭre kaj ĝemas.)
Heleno: Kio okazis?
Bemol: Ŝajnis al mi… N-ne, ne povas esti! Verŝajne tio estas pro ekscitiĝo… (frotas la talion) Sed kial ĝi tiel doloras? Mi ne komprenas. Hm! Hm!
Heleno: Anstataŭ min turmenti, Bemol, telefonu al mia tajlorino, ke ŝi faru al mi plej rapide funebran veston.
Bemol: (sidiĝas al la tablo, kun la dorso al Koaks. Heleno venas enpensiĝe al la fenestro) Du — sepdek sep. Ĉu estas sinjorino Pasament? Ĉi tie — via konatulo Bemol. Mi parolas je la nomo de sinjorino inĝenieredzino Koaks. Ŝi bezonas kiel eble plej rapide funebran veston. Kian? La plej malmultekostan, simplan, tre moderan, el malkara ŝtofo. Ŝi esperas, ke ŝi ne portos ĝin tre longe! Ne, ne, mi ne ŝercas.
(Koaks trovas sub la kanapo pantoflon kaj forte ĵetas ĝin sur la dorson de Bemol.)
Bemol: (eksaltas) Oj! Jen, denove! (lasas la telefonon.)
Heleno: (kvazaŭ rekonsciiĝante) Kio vin turmentas?
Bemol: Se mi ne estus ateisto, mi kredus ke en via hejmo la diablo montras siajn ŝercojn. Denove iu min batis sur la dorson.
Heleno: Iru kaj ripozu iomete, Bemol. Videble vi ankaŭ estas tre ekscitita pro la morto de mia edzo. Mi tion vidas kaj mi ĉion komprenas. Jen vi parolas pri koraj sentoj, jen vi vidas fantomojn. Do ĝis revido. Jen al vi mia mano. Kaj restu mia amiko kiel ĝis nun.
Bemol: Mi ne komprenas, kion signifas tiuj batoj sur la dorson, sed koncerne al mia amo mi estis vera, tute vera kaj mi ne pereigos en mi la esperon…
Heleno: Do ĝis revido! (Bemol kisas ŝian manon kaj foriras.) Bone ripozu kaj venu al ni kun freŝaj fortoj por helpi.
(Bemol foriras, frotante la talion.)
Heleno: (sola) Kia terura, freneza tago! Ho, ĉielo, tiel kruele forpreninta mian feliĉon! (Kliniĝas kaj obtuze ploras.)
(Koaks jen leviĝas en embaraso, jen denove kuŝiĝas; Heleno lin ne rimarkas; aŭdiĝas paŝoj; Koaks rapide sin ŝovas sub la tukon kaj kuŝas kvieta.)
Agneso: (el la pordo) Sinjorino, sinjorino!…
Heleno: (konsciiĝinte) Kion vi bezonas, Agneso?
Agneso: Venis la esperantistoj Rabat kaj Ranunkol.
Heleno: Petu ilin.
(Eniras Rabat, kisas la manon de Heleno; Ranunkol, kun preta skribkajero en la mano, ĝentile riverencas.)
Rabat: E-e-estimata kaj kara sinjorino!… Permesu al mi persone kondolenci vian senfinan malfeliĉon. (Kore) Kredu al mi, ke via malĝojo, malĝojo de juna virino perdinta sian amatan edzon, tre, tre tuŝas min. Ĉiuokaze, estante via bona amiko, mi estas preta helpi vin ĉiel, kiel mi povas.
Heleno: Mi tre dankas, s-ro Rabat, mi estas vere kortuŝita. Mi ĉiam pensis, ke vi devas esti tre bonkora kaj nun mi tion klare vidas.
Rabat: Je la nomo de la Societo kaj je la nomo de ĉiuj U.E.A.-anoj de nia urbo mi venis vin sciigi, ke ni decidis en multonombro partopreni la enterigan procesion de via edzo.
(Koaks turniĝante sub la tolo: Tre kortuŝe!)
Nia kara sinjorino! Ni petas vin doni al ni kelkajn informetojn pri via edzo, kiujn ni bezonos por sciigi pri lia morto al Esperantaj gazetoj.
Heleno: Volonte mi donos. Sed ĉu estas necese fari tro multe da bruo? Mia edzo ja estis ĉiam tre modesta homo.
Rabat: Kontraŭe, ĝuste pri la modestuloj ni bezonas pli vaste paroli, ĉar ili plejparte kondukas nian movadon. Sinjoro Ranunkol, bonvolu demandi la sinjorinon laŭ la rubrikoj.
Ranunkol: (tenante kajereton, kiel gazeta intervjuisto) Kara sinjorino! Kiam kaj kie naskiĝis via altestimata mortinta edzo?
Heleno: Li naskiĝis en nia urbo en la jaro 1887ª.
Ranunkol: Lia patro?
Heleno: Lia patro estis la urba arĥitekturisto.
Ranunkol: Bone! Kie li studis la sciencojn?
Heleno: Komence tie ĉi, sed la specialajn teknikojn en Lieĝo, Belgujo, kie li ankaŭ konatiĝis kun Esperanto.
Ranunkol: Bone, bone! Nun, permesu, gesinjoroj, ke mi tralegu al vi la nekrologon, kia ĝi devus aperi en la gazetoj.
Heleno kaj Rabat: Bonvolu, ni petas!
Ranunkol: (legas) Kun kora malĝojo ni sciigas la esperantistaron pri la morto de nia fame konata samideano kaj Delegito de U.E.A., s-ro inĝeniero Aleksandro Koaks. Li naskiĝis en 1887-a jaro en la familio de la urba arĥitekturisto de urbo (Zagrebo*), studis siajn teknikajn sciencojn en Lieĝo, kie li konatiĝis kun Esperanto. Li multe laboris por nia movado kaj havis grandan korespondadon kun samideanoj tra la mondo. Neniu el liaj korespondantoj povus lin iam riproĉi, ĉar li sciis esti tre punktuala en la respondoj kaj diversprezajn markojn ĉiam gluis sur la poŝtkartoj bildflanke. Eternan memoron al nia kara kunfrato! (faras riverencon.)
Heleno: (apenaŭ sin retenante de la rideto) Tre, tre kortuŝe. Mi vin kore, sincere dankas por ĉio, sinjoroj.
(Rabat kaj Ranunkol, salutante, foriras kun seriozaj mienoj. Antaŭ la foriro ili reteniĝas apud la kadavro kaj balancas kun kompato la kapojn.)
Heleno: Ho, kruela mondo! (moke) Li estis senriproĉa korespondanto, li gluis la poŝtmarkojn bildflanke! Kiam fine la esperantistaro elkreskos tiom ke almenaŭ per deca nekrologo pagu al la senlacaj pioniroj… (Foriras.)
Koaks: (sidiĝinte sur la kanapo, al la publiko) Ha! en kian tragikomedion mi trafis hodiaŭ. Vere, la konatuloj fakte estas tute aliaj, ol mi ilin prezentis al mi. Videble la poŝtmarkoj kaj bildoflanka surgluo de ili estas por multaj pli interesaj ol mia longjara laboro kaj propagando de Esperanto… (Aŭskultas) Jen, denove iu venas. S-ro Koaks, al via senfadena observejo! (Kuŝiĝas sub la tolon.)
(Agneso kaj ĉerkisto parolas preferinde nacie)
Ĉerkisto: (daŭrigante la paroladon) …Kaj mi diris ke ni havas nur je du metroj… Sed li ŝerce diris, ke mi alportu mian ĉerkon laŭ alia adreso. Tial mi venis por proprokule vidi la mortinton, mezuri lin kaj priparoli la prezon. Ĉu estas permesite elmezuri la mortinton?
Agneso: Bonvolu. Nur pri la prezo vi priparolu kun nia servisto Filipo. Li devas veni post kelkaj minutoj. La sinjorino transdonis al li la tutan mastrumadon.
Ĉerkisto: Bone! (Elpoŝigas la centimetran mezurilon. Mezuras. Dume Koaks sub la tuko etendas la korpon kiel eble plej longe kaj el siaj pugnoj faras kvazaŭ kapon. Ĉerkisto mezuras kaj rigardas la mezurilan rubandon.) Du metroj kaj duono! Kia altulo estis la mortinto. Tio ne povas esti… Hm! hm! (Dume Koaks kuntiriĝas kiel eble plej mallonge. Agneso prenas la ĉifonaĵon kaj komencas froti la fenestron kvazaŭ viŝante la akvon.) Ni do mezuru ankoraŭfoje. Eble mi eraris? (Mezuras.) Unu metro kaj sepdek centimetroj! Kion tio signifas? Ĉu oni ne faras ian komedion je mia konto? (Koaks prenas la normalan pozon. La ĉerkisto palpas la korpon, levas la tukon kaj rigardas la mortinton.) Ne… ĉio estas en ordo… (Ree mezuras kaj krias) Du metroj!!! Kia diablo? Trifoje ĉiam la malsama! (Koaks denove longiĝas.) Nun! (Mezuras kaj rigardas) Du metroj kaj tridek centimetroj! (Sin turnante al la publiko, kun grandaj okuloj) Aj-aj — li estas sorĉisto! (kriante, rapide forkuras.)
Agneso: Ĉu li freneziĝis? Kia terura tago! Kion ni nun faros pri la ĉerko? (Foriras.)
Koaks: (sola, leviĝas kaj ordigas sin) Do la tragikomedio venas al sia fino. Plu ĝin daŭrigi ne havas la sencon. Alie oni surprizos min per tiaj surprizoj ke mi efektive perdos ĉian deziron reveni la teran mondon. Krom tio, ĉiuj turmentoj falas sur mian karan edzineton kaj mi min sentas kulpa antaŭ ŝi. Do, sinjoro Koaks, reviviĝu por pli granda gloro! Iu frapas… Ŝajne estas fremdulo, la konatulo ne frapus sur la pordon de la ĉambro, kie troviĝas mortinto. (Laŭte) Antaŭen! Bonvolu!
Willy Hju-ám-ám: (en pluvmantelo, kun valizo en la mano, rigardas kaj ridetante montras blankajn dentojn. Liaj okuloj moviĝas dekstren kaj maldekstren)
Koaks: (timiĝinte) Ĉu… ĉu… mi sonĝas?… Kion tio signifas?
Willy: Bonan matenon, sinjoro! Ĉu vi estas s-ro inĝeniero Koaks, Delegito de U.E.A.?
Koaks: Ha! Esperanto! Kie ĝi estas — ne estas la fantomoj. Bonan matenon, kara samideano! Jes,mi estas la Delegito Koaks. Kiamaniere mi povus al vi servi? Bonvolu vi senvestigi (helpas) kaj sidiĝu (donas la seĝon).
Willy: Mi estas Willy Hju-ám-ám, esperantisto el Monrovia, Liberio. Mi vojaĝas tra la mondo kaj legas la lekciojn pri mia lando, kun lumbildoj, kiuj montras la belajn pejzaĝojn kaj ne malpli belajn enloĝantojn de mia naskolando. Mi vizitas ankaŭ vian urbon por fari la samon. Ĉu vi ricevis mian leteron, kiun mi sendis al via adreso el Parizo?
Koaks: Ne, ĝis nun ankoraŭ mi ne estis ĝin ricevinta.
Willy: Tre bedaŭrinde. Alie mi tiel miris ke min neniu renkontis ĉe la stacidomo. Same ĉe vi, ĉiuj pordoj estas malfermitaj, sed neniu min renkontis. Mi do longe frapis sur la pordon, mi vidis sur ĝi tabuleton kun via nomo kaj post iom da tempo, estante tre laca, permesis al mi eniri en la loĝejon. Feliĉe ke mi renkontis vin tuj, sen ĝeno.
Koaks: Vi do intencas legi lekcion pri via lando en nia urbo. Volonte mi kaj ĉiuj lokaj samideanoj vin helpos. Ni antaŭe garantias al vi plenan sukceson.
Willy: Dankon! Mi nur petus vin, estimata sinjoro Delegito, ke vi donu al mi la adreson de iu pura hotelo, en kiu oni povus paroli se ne Esperante, do almenaŭ angle.
Koaks: Ne maltrankviliĝu, mi petas. Mia hejmo ĉiam servas kiel bona restadejo por ĉiuj fremdaj samideanoj, kiuj vizitas nian urbon. Des pli ke vi estas la unua reprezentanto de la nigra esperantistaro en nia lando.
Willy: Sed mi ne volus vin ĝeni.
Koaks: Kia ĝeno! Jen al vi oportuna kanapo. La unuajn minutetojn bonvolu resti tie ĉi kaj poste mi montros al vi la ĉambron. Sed vi ne faru la ceremoniaĵojn. Amike, bonvolu! (Willy sidiĝas sur la kanapon. Koaks alportas la li skatoleton da cigaredoj, botelon da brando.) Ĉu vi fumas? Ĉu vi ne estus kontraŭ unu gluteto da nia nacia fiero? (Klakas per la fingro sur la botelon. La negro ridas, montrante blankajn dentojn.)
Willy: Laŭ via permeso. (Gustumas la glaseton da brando kaj poste, ekfuminte la cigaredon, prenas oportunan pozon sur la kanapo.) Vi estas treege kompleza, s-ro Delegito!
Koaks: Estas malgravaĵo! Kara sinjoro, -e-hm-hm, kiel estas via ŝatata nomo?…
Willy: Willy Hju-ám-ám, mi petas.
Koaks: (maldecide) Do, sinjoro Hju-ám-ám, mi tiel prezentas al mi la servon, kiun mi devas por vi fari. Hodiaŭ mi kunvokos la eksterordinaran kunsidon de la Societa Komitato. Ni tuj delegos iun por lui la konvenan salonon…
Willy: (endormiĝante) Jes… b-on-n-volu…
Koaks: Poste ni faros la anoncojn en gazetoj kaj presos la afiŝojn. Niaj amikoj ĉiel kaj ĉie propagandos la vesperon. Ni invitos la urbajn kaj ŝtatajn aŭtoritatojn. Ni faros la lumreklamojn en la kinoteatroj.
Willy: (jam preskaŭ dormante) J-e-es.
Koaks: (mallaŭte al la publiko) Li endormiĝas… Kia bona eliro por mi. Nun mi povas facile kaj senĝene lasi la komedion, kiel aganta persono. (Ŝerce) Sinjoro Hju-ám-ám, transloĝiĝu nun vi al la alia mondo! (Metas liajn piedojn sur la kanapon kaj kovras lin per la tuko.) Nun estas bezone, ke mi malaperu nevidite. (Kaŝe rigardas post la pordo.) Neniu estas. (Svingas salute per la mano kaj foriras.)
Heleno: (venas kaj sidiĝas apud la tablo por skribi.) Ha, kian teruran sciigon ricevos miaj gepatroj! Tio ilin tute mortigos. Volonte mi ne sendus la telegramon. (Skribas) «Karaj miaj. Eble alveturu tuj. Aleksandro mortis. Helena.» (Ploretas.) Ho, kiel ili estos frapitaj.
Agneso: (alportas kelkajn leterojn.) Jen estas la poŝto, sinjorino! (Foriras.)
Heleno: (rigarde la kartojn kaj malfermante la leterojn.) Ho! mia kara Saĉjo, kiel malmulte koncernas vin nun tio, kion al vi skribas viaj bonaj amikoj. (Prenas sigelitan paketon kaj mire legas) El Parizo? Sigelita? Tre urĝa? Kaj la surskribo: Delegito de U.E.A. sen ia persona nomo! Strange! Ĉu ne estus pli bone se mi transdonus la leteron al la esperantistoj. Ĉar mi mem havas nek tempon, nek ian rajton por ĝin malfermi. (Prenas la telefonon.) Dek — dek tri. S-ro Ranunkol? Ne estas hejme? Do bonvolu diri al li, se li revenos, ke lin petis al sia hejmo sinjorino Koaks. Ĉu vi diros? Mi tre dankas… (Remetas la aŭdilon kaj meditas.) Eble pli bone estus, se mi transdonus la leteron al s-ro Bemol? Li ja estas nun plenumanta la postenan devon de l’ mortinta Delegito. Sed li tiel koleriĝis hodiaŭ. Parolis sensencaĵojn, eĉ kontraŭ Esperanto mem. Eble la rolo de Delegito lin iom kvietigos. (Prenas la aŭdilon) Naŭ — kvindek kvar. S-ro Bemol? Mian saluton, s-ro Bemol; mi estas tiel konfuzita, pro nia hodiaŭa interparolo… Pardonu min kore, mi nun tre bezonas vin. Vi estus tre bonvola, se vi povus veni al mi tuj. Mi transdonos al vi unu urĝan leteron… Mi dankas, dankas… Ĝis…
Filipo: (venas) Uf! Tiuj policaj hokoj! Kiom da tempo mi pereigis ĉe la komisaro… (Vidante Helenon) Kara sinjorino, ĉu vi min bezonas?
Heleno: Ne, vi estas libera. Vizitis nin la ĉerkisto, kiun vi invitis, sed io okazis. Demandu Agneson, ŝi estis dum lia vizito. (Vokas) Agneso!
Agneso: (venas) Kion vi bezonas, sinjorino?
Heleno: Kio okazis al la ĉerkisto?
Agneso: Mi ne scias. Li venis tien ĉi, poste mezuris la mortinton kaj subite ekkriinte, forkuris.
Filipo: Forkuris? Ĉu li ne estis ia ŝtelisto, fripono?
Agneso: Mi ne scias. Li venis laŭ via invito.
Filipo: (maltrankvile) Eble li ŝtelis ion? Ni vidu, ĉu la monujo de sinjoro inĝeniero estas ankoraŭ en lia poŝo. (Venas al la mortinto, demetas la tukon iom flanken kaj elprenas la monujon) Dank’ al Dio. Estas tie ĉi! (Rigardas en la monujon) Kiel multe da dolaroj, rigardu, sinjorino, kiom multe da ili!
Heleno: Dolaroj? De kie estas la dolaroj? Mia edzo neniam tre interesiĝis pri valuto kaj borso.
Filipo: (donante al ŝi la monujon) Tamen vidu!
Heleno: (rigardante) Efektive! Kial li neniam diris al mi ke li havas tiom da dolaroj? (Dume Filipo forportas la valizon kaj veston de Willy en la alian ĉambron, poste revenas.)
(Aŭdiĝas frapo kaj venas S-ro Ranunkol.)
Ranunkol: (al Heleno) Jen estas mi, sinjorino. Vi min vokis.
Heleno: Jes, mi dankas, s-ro Ranunkol. Mi ricevis inter la cetera poŝto, ankaŭ leteron el Parizo, kun surskribo «tre urĝa», adresitan al Delegito U.E.A. kaj mi ne scias kion fari kun ĝi. Malfermi mi ĝin ne aŭdacis, tial mi telefonis al vi kaj al s-ro Bemol por konsilo. Kion mi devus fari pri la letero, laŭ via opinio?
Ranunkol: Estas nepre bezone transdoni la leteron al s-ro Bemol. Li, kiel Subdelegito, certe rajtas malfermi la leteron kaj atenti ĝian enhavon.
Heleno: Jen, jen, mi pensis same. Mi vin tre dankas…
Filipo: (ordigas la tukon, malfermas okaze la vizaĝon de la kadavro, vidas ke ĝi estas nigra, krias) Oj — oj — helpu! Ĥolero, ĥolero! Helpu!…
Ĉiuj: (konsternite) Kio okazis? (turniĝas al la negro, vidas la nigran vizaĝon) Aj!
Willy: (leviĝas kaj stariĝas sur la piedojn. Palpas sian bruston. Krias en negra lingvo ian sensencaĵon, poste) Kie estas mia monujo? Kiu ŝtelis la monujon? (atake venas kontraŭ Filipo, kiu sin premas al la angulo) Diru! (poste rigardas la aliajn; vidas sur la tablo sian leteron) Jen estas mia letero! Kaj tiu sinjoro diris ke li ĝin neniam ricevis. Kien mi trafis? Kie estas mia valizo? (Paŝas minace tra la ĉambro; ĉiuj sidas kaŭre, timigataj nenion komprenante. Filipo sur kvar piedoj ŝtele eliras tra la pordo.) Ĉu oni klarigos al mi, aŭ ne? Kiu vi estas, sinjoro? (stariĝas apud Ranunkol.)
Ranunkol: M-mi estas la sekretario de la loka Esperanta Societo, s-ro Ranunkol.
Willy: Do, esperantisto! Kie estas mia monujo?
Heleno: (trankviliĝante) Jen estas via monujo. Kiu vi estas mem, sinjoro? Kiel vi trafis nian ĉambron, sur la kanapon, sur kiu antaŭ kelkaj momentoj kuŝis mia mortinta edzo?
Willy: Mortinta edzo? Mi nenion komprenas, gesinjoroj. Ĉu mi ne trafis okaze frenezulejon?
Filipo: (venas rapide, tenas pafilon en la mano) Ha, kanajlo! Cedu, vi estas kaptita. Nun mi vidos, kiu estas pli forta!
Willy: (levas la manojn supren) Sed mi nenion komprenas!
(Venas Koaks. Ĉiuj denove kaŭras. Heleno staras senmove. Nur la negro venas al li renkonten.)
Willy: Diru, kara s-ro Koaks, kian komedion vi faris el mia ĉeesto en via hejmo. Se ĝi estas ŝercaĵo, volonte mi mem ridos pri ĝi, alie mi ne komprenas…
Koaks: Ho! Certe ĝi estas ŝercaĵo. Same kiel la vaŭdevilo kun mia ŝajna morto.
Filipo: (akre krias kaj dance saltas) Viva, viva, vivanta! (Ĉirkaŭprenas Agneson kaj dancas kun ŝi — ŝi lin vane repuŝas.)
Heleno: Aleksandro! Mi neniel imagus… (falas sur lian bruston.)
Willy: Sed pardonu, karaj sinjoroj, mi nenion tamen komprenas! Kie estas la komenco kaj kie la fino de tiu ĉi komedio?
Koaks: Nun estas la fino. La komenco konsistas el tio, ke festenante hieraŭ mian dudekjaran esperantistan jubileon, mi permesis al mi tragluti iom pli da ĉampano ol mi povis. Miaj piedoj ne eltenis, mi falis sur la strato. Oni alportis min ĉi tien, opiniante ke mi estas mortinta. Ĉu ne tiel, Filipo?
Filipo: Jes, jes, ĝuste tiel, sinjoro!
Koaks: Antaŭ via alveno mi divenis la sekreton kaj ĉar mi bezonis eliri el la akcidento senmakula, mi do uzis vin kiel anstataŭanton.
Willy: (ridante) Kiamaniere?
Koaks: Mi estis kuŝinta sur tiu ĉi kanapo, kovrita per la tuko. Kiam eniris vi, kiu ne konis la situacion, mi volis simple rompi la tutan komedion kaj klarigi al ĉiuj, ke mi estas viva. Sed ĉar vi estis ekdorminta sur mia kanapo, mi eksentis grandan tenton pli surprize fini la komedion.
Ĉiuj: Ha-ha-ha!
Koaks: Nu, sinjoroj, permesu prezenti al vi mian karan gaston, s-ro Hju-ám-ám, samideano el Liberio, vizitas nian urbon por tralegi lekcion pri sia bela naskolando.
Ĉiuj: Ha! tre interese. Kiel bele!
Koaks: Mi petas vin, karaj samhejmanoj ke vi pardonu al mi la nevolajn dolorojn kaj klopodojn, kiujn mi kaŭzis pro mia pseŭdomorto.
Filipo: Nun ĉio estos denove kiel antaŭe.
Koaks: Ne, ne ĉio!
(Venas s-ro Bemol. Vidante s-ron Koaks vivanta, li tremas kaj reteniĝas ĉe la pordo)
Koaks: Tre trafe! Bonan vesperon, s-ro Bemol! Bone, ke vi venis. Mi ĵus intencis paroli, ke post mia reviviĝo tuta mia vivo fluos kiel antaŭe. Nur… nur mi laboros plu sola, sen la Subdelegito.
Bemol: Kial?
Koaks: Ĉar, kiel mi vidas, sinjoroj Subdelegitoj tre ofte volas anstataŭi siajn Delegitojn eĉ en ilia familia vivo kaj ke por ili Esperanto ofte estas nur ŝirmilo.
Bemol: (severe ekrigardinte Helenon) Kiu al vi tion diris?
Koaks: Neniu. Mi mem aŭdis tion, kuŝante sub la tuko, kiam vi interparolis kun mia edzino.
Bemol: Do, vi min spionis.
Koaks: Ne nur. Mi ankaŭ vin instruis per la batoj sur vian dorson.
Bemol: (forirante, indigne) Komediantoj! Bone, mi priskribos ĉion okazintan por fari el tio komedion. Mi montros al vi! (Foriras minacante.)
Koaks: Ne forgesu enmeti en la komedion ankaŭ vin kiel agantan personon… Kaj la batojn!…
Ĉiuj: (ridas.)
(Kurteno)