Ĉapitro 13 Anĝeloj en alta ĉiel'

Retenante la spiron, Erg Noor observis manipulojn de lertaj laborantoj. La abundo de aparatoj rememorigis pri stirejo de stelŝipo, sed la vasteco de la granda halo kun larĝaj bluetaj fenestroj tuj pelis for ajnajn pensojn pri kosma ŝipo.

En centro de la ĉambro sur metala tablo staris kamero el dikaj platoj de rufolucito — materialo, diafana kaj por infraruĝaj kaj por videblaj radioj. Araneaĵo de tuboj kaj dratoj ĉirkaŭplektis la brunan emajlon de la stelŝipa akvocisterno, entenanta du nigrajn meduzojn el la planedo de la fera stelo.

Eon Tal, rektiginte sin, kiel dum gimnastiko, kun la brako, plu senhelpe pendanta sur bandaĝo, el malproksime rigardis al malrapide turniĝanta cilindro de registrilo. Sur la frunto de la biologo super la larĝaj nigraj brovoj eliĝis gutetoj de ŝvito.

Erg Noor ĉirkaŭlekis la sekiĝintajn lipojn.

— Nenio. Dum kvin jaroj da vojo tie restis nur polvo, — raŭke rimarkis la astronaŭto.

— Se tiel, do estas granda malfeliĉo… por Niza kaj por mi, — respondis la biologo. — Necesos blinda serĉado, eble multjara, por determini karakteron de la lezo.

— Ĉu vi plu pensas, ke la organoj, mortigantaj ĉasaĵon, estas samaj ĉe la meduzoj kaj ĉe la kruco?

— Ne nur mi. Grim Ŝar kaj ĉiuj ceteraj venis al sama certeco. Sed komence estis plej neatenditaj pensoj. Mi imagis, ke la nigra kruco tute ne havas rilaton al la planedo.

— Ankaŭ mi, ĉu vi memoras, diris al vi pri tio. Al mi ŝajnis, ke tio estas kreaĵo el la diska stelŝipo kaj ĝi gardis tiun. Sed se ni pensu serioze, do kia estas senco gardi nevenkeblan fortikaĵon ekster ĝi? La peno malfermi la spiralan diskon montris absurdecon de tiaj pensoj.

— Mi imagis, ke la kruco entute ne estas viva!

— Ĉu roboto-aŭtomato, starigita por gardi la stelŝipon?

— Jes. Sed nun, certe, mi rezignis pri tiu penso. La nigra kruco estas viva estaĵo, kreitaĵo de la mondo de mallumo. Probable, tiuj kreaĵoj loĝas malsupre, sur la ebenaĵo. Ĝi aperis el flanko de la «pordego» — la trairejo en rokoj. La meduzoj, pli malpezaj kaj moviĝemaj, estas loĝantoj de la altebenaĵo, sur kiun ni alteriĝis. La ligo inter la nigra kruco kaj la spirala disko estas hazarda, simple niaj defendiloj ne tuŝis tiun ĉi foran angulon de la ebenaĵo, ĉiam restinta en mallumo malantaŭ la giganta disko.

— Kaj ĉu vi opinias la mortigajn organojn de la kruco kaj de la meduzoj similaj?

— Jes! Ĉe tiuj animaloj, loĝantaj en samaj kondiĉoj, devis aperi ankaŭ similaj organoj. La fera stelo estas termika elektra suno. La tuta dika atmosfero de la planedo estas forte saturita per elektro. Grim Ŝar opinias, ke la animaloj akumuladis energion el la atmosfero, kreante densaĵojn, similajn al niaj globaj fulmoj. Rememoru la moviĝon de brunaj steletoj laŭ tentakloj de meduzoj.

— Ankaŭ la kruco havis tentaklojn, sed ne havis…

— Simple neniu sukcesis rimarki. Sed karaktero de la lezo laŭ nervaj trunkoj kun paralizo de la respektiva supera centro — en tio ni ĉiuj estas unuanimaj — estas sama ĉe mi kaj ĉe Niza! Tio estas la ĉefa pruvo kaj la ĉefa espero!

— Ĉu espero? — vigliĝis Erg Noor.

— Certe. Rigardu, — la biologo almontris glatan linion de registraĵo de la aparato, — la sentivaj elektrodoj, metitaj en la kaptilon kun la meduzoj, nenion montras. La monstro enrampis tien kun plena ŝargo da sia energio, kiu nenien povis malaperi el la cisterno post ĝia hermetika fermo. La izola defendo de kosmaj nutraj ujoj apenaŭ povas esti penetrebla — tio estas ne niaj malpezaj biologiaj skafandroj. Rememoru, ke la kruco, lezinta Niza-n, ne malutilis al vi. Ĝia ultrasono penetris en skafandrojn de supera defendo, rompinte la volon, sed la mortigaj ŝargoj montriĝis senfortaj. Ili trabatis nur la skafandron de Niza same, kiel la meduzoj trabatis la mian.

— Sekve, la ŝargo de globaj fulmoj aŭ de io simila, kiu eniris en la cisternon, devas resti tie. Sed la aparatoj nenion montras…

— Ĝuste en tio estas la espero. Tio signifas, ke la meduzoj ne dispolviĝis. Ili…

— Mi komprenas. Enkapsuliĝis, fermis sin en ion similan al kokono.

— Jes. Simila adaptiĝo estas ofta inter vivaj organismoj, kiuj devas travivi periodojn, malbonajn por la ekzisto. Longaj glaciaj noktoj de la nigra planedo, ĝiaj teruraj uraganoj ĉe «sunleviĝoj» kaj «sunsubiroj» — jen tiaj periodoj. Sed ĉar ili relative rapide alternas, mi estas certa, ke la meduzoj povas rapide enkapsuliĝi kaj same rapide eliri el tiu stato. Se la rezono estas ĝusta, do ni povos sufiĉe simple revenigi la nigrajn meduzojn al ilia murda vivagado.

— Ĉu per restarigo de temperaturo, atmosfero, prilumo kaj ceteraj kondiĉoj de la nigra planedo?

— Jes. Ĉio estas prikalkulita kaj preparita. Baldaŭ aperos Grim Ŝar. Ni komencos trablovi la cisternon per neon-oksigen-nitrogena miksaĵo ĉe premo je tri atmosferoj. Sed komence ni konvinkiĝu…

Eon Tal konsiliĝis kun du asistantoj. Iu instalaĵo komencis malrapide alrampi al la bruna cisterno. La antaŭa rufolucita plato deŝoviĝis, malfermante aliron al la danĝera kaptilo.

La elektrodoj ene de la cisterno estis anstataŭigitaj per mikrospeguloj kun cilindraj prilumiloj. Unu el la asistantoj ekstaris ĉe la telerega panelo. Sur la ekrano aperis konkava surfaco, kovrita per grajneca tavolo kaj malklare reflektanta radiojn de la prilumilo — la vando de la cisterno. La spegulo estis glate turniĝanta. Eon Tal ekparolis:

— Per rentgenaj radioj estas malfacile travidi, tro forta estas la izolo. Ni devas uzi pli komplikan rimedon.

Turniĝo de la spegulo reflektis la fundon de la ujo kaj sur ĝi du blankajn bulojn en formo de neregulaj globoj kun poroza, fibreca supraĵo. La buloj similis fruktojn de antaŭnelonge selektita speco de panaj arboj, atingantajn sepdek centimetrojn diametre.

— Konektu la TVF-on al la vektoro de Grim Ŝar, — turnis sin la biologo al la asistanto.

La sciencisto, konvinkiĝinte pri praveco de la ĝeneralaj supozoj, tuj alkuris en la laboratorion. Miope mallarĝigante la okulojn tute ne pro malforteco de la vido, sed pro kutimo, li pririgardis la preparitajn aparatojn. Grim Ŝar ne similis al famaj sciencistoj, kiuj, plej ofte, distingiĝas per impona aspekto kaj per ordonema karaktero. Erg Noor rememoris Ren Boz-on kun lia sinĝenema knabeca aspekto, tiel malkonforma al la grandeco de lia saĝo.

— Malfermu la lutitan orlon! — komandis Grim Ŝarm.

La meĥanika mano distranĉis tavolon de malmola emajla maso, ne ŝovinte de la loko la pezan kovrilon. La tuboj kun gasa miksaĵo konektiĝis al valvoj. Forta lumĵetilo de infraruĝaj radioj anstataŭis la feran stelon.

— Temperaturo… gravito… premo… elektra saturiteco… — ripetadis indikojn de la aparatoj la staranta ĉe ili asistanto.

Post duonhoro Grim Ŝar turnis sin al la astronaŭtoj.

— Ni iru en la ripozejon. Estas neeble antaŭdiri tempon de viviĝo de tiuj kapsuloj. Se Eon pravas, do tio okazos baldaŭ. La deĵorantoj avertos nin.

La instituto de Nervaj Kurentoj estis konstruita malproksime de la loĝa zono, ĉe rando de stepa rezervejo. La tero ĉe fino de somero iĝis seka, kaj vento estis forfluganta malproksimen kun speciala susuro, penetranta en malfermegitajn fenestrojn kun facila odoro de herboj, sekigitaj de la suno.

La tri esploristoj en oportunaj foteloj enprofundiĝis en silenton, rigardante tra la fenestroj super larĝbranĉaj arboj al nebulo de la fora horizonto. De tempo al tempo iu malfermadis lacajn okulojn, sed la atendo estis tro streĉita, por ekdormi. Ĉi-foje la sorto ne penis elprovi paciencon de la sciencistoj. Pasis malpli ol tri horoj, kiam ekbrilis ekrano de rekta konekto. La deĵora asistanto apenaŭ retenis sin. — La kovrilo moviĝas!

Dum unu momento ĉiuj tri aperis en la laboratorio.

— Firme fermu la rufolucitan kameron, kontrolu hermetikecon! — ordonis Grim Ŝar. — Establu la kondiĉojn de la planedo en la kamero.

Mallaŭta siblo de potencaj pumpiloj, fajfetado de egaligiloj de premo — kaj ene de la diafana kaĝo aperis la atmosfero de obskuro.

— Kreskigu humidecon kaj elektran saturitecon, — daŭrigis Grim Ŝar.

Akra odoro de ozono ekfluis laŭ la laboratorio.

Nenio okazis. La sciencisto sulkigis la brovojn, ĉirkaŭante per rigardo la aparatojn kaj penante kompreni, kio estas forgesita.

— Necesas mallumo! — subite aŭdiĝis klara voĉo de Erg Noor.

Eon Tal eĉ saltis.

— Kiel mi povis forgesi! Grim Ŝar, vi ne estis sur la fera stelo, sed mi!..

— Polarizajn ŝutrojn! — anstataŭ respondo diris la sciencisto.

La lumo estingiĝis. La laboratorio restis prilumita nur per lumetoj de la aparatoj. La asistantoj ŝirmis la regpanelon per kurteno, kaj ĉio mergiĝis en mallumon. Iuloke apenaŭ flagretis punktoj de memlumantaj indikiloj.

Spirado de la nigra planedo blovis en la vizaĝojn de la astronaŭtoj, reviviginte en la memoro la terurajn kaj absorbajn tagojn de malfacila lukto.

Pasis kelkaj minutoj da silento, en kiu aŭdeblis nur singardaj moviĝoj de Eon Tal, agordanta ekranon por infraruĝaj radioj kun polariza ŝirmilo, preventanta reflekton de lumo.

Malforta sono kaj peza bato — falis la kovrilo de la akvocisterno ene de la rufolucita kamero. La konata flagrado de brunaj eklumoj — la tentakloj de la nigra monstro aperis super rando de la cisterno. Per subita salto ĝi ekflugis supren, etendiĝante kiel kovrilo de mallumo al la tuta spaco de la rufolucita kamero, kaj batiĝis je la diafana plafono. Miloj da brunaj steletoj ekfluis laŭ la korpo de la meduzo, la «kovrilo» elstariĝis kupole, kiel pro blovo demalsupre, kaj la meduzo apogiĝis je la fundo de la kamero per la tentakloj, kunigitaj en faskon. Kiel sama nigra fantomo leviĝis el la cisterno la dua monstro, nevole sugestante timon per siaj rapidaj kaj sensonaj moviĝoj. Sed ĉi tie, malantaŭ firmaj vandoj de la eksperimenta kamero, ĉirkaŭigitaj per teleregataj aparatoj, la kreaĵoj de la planedo de mallumo estis senfortaj.

La aparatoj mezuradis, fotadis, desegnadis komplikajn kurbojn, malkomponante la konstruon de la monstroj al diversaj fizikaj, ĥemiaj kaj biologiaj indikaĵoj. La homa racio ree kunigadis tiujn diverskvalitajn datumojn, ekposedante la konstruon de la nekonataj kreaĵoj de teruro kaj obeigante ilin al si.

Dum ĉiu nerimarkeble preterfluganta horo Erg Noor pli konvinkiĝadis pri venko.

Ĉiam pli ĝoja iĝadis Eon Tal, ĉiam pli vigla iĝadis Grim Ŝar kaj liaj junaj asistantoj.

Finfine la sciencisto aliris al Erg Noor.

— Vi povas foriri trankvila. Ni restos ĉi tie ĝis fino de la esploro. Mi timas ŝalti videblan lumon — ĉi tie la nigraj meduzoj ne havas rifuĝejon de ĝi, kiel sur ilia planedo. Kaj ili devas respondi al ĉio, kion ni deziras scii.

— Kaj ĉu vi scios?

— Post tri-kvar tagoj nia esploro iĝos plena por nia nivelo de scioj. Sed jam nun eblas imagi, kia estas efiko de la paraliza organo.

— Kaj kuraci Niza-n?

— Jes!

Nur nun Erg Noor eksentis, kian grandan pezon portis li en si ekde tiu nigra tago, tago aŭ nokto!.. Ĉu ne estas tutegale! Sovaĝa ĝojo plenigis tiun ĉiam moderan homon. Li kun peno retenis stultan deziron ĵeti Grim Ŝar-on en la aeron, skui kaj brakumi la malaltan scienciston. Erg Noor miregis pri si mem, trankviliĝis kaj post minuto reakiris sian ĉiaman koncentritecon.

— Kiel helpos via esploro al lukto kontraŭ meduzoj kaj krucoj en la estonta ekspedicio!

— Certe! Nun ni konos la malamikon. Sed ĉu okazos ekspedicio en tiun mondon de pezo kaj mallumo?

— Mi ne dubas pri tio!


Varma tago de norda aŭtuno ĵus komenciĝis.

Erg Noor iris sen kutima rapideco, paŝante per nudaj piedoj laŭ mola herbo. Antaŭe, sur arbara rando, verda muro de cembroj interplektiĝis kun senfoliiĝintaj aceroj, similaj al fostoj de maldensa griza fumo. Ĉi tie, en la rezervejo, la homo ne enmiksiĝadis en la naturon. Siaspeca ĉarmo estis en senordaj densejoj de altaj herboj, en ilia miksita kaj kontraŭdira, agrabla kaj akra odoro.

Malvarma rivereto baris la vojon. Erg Noor malleviĝis laŭ pado. Ventaj faldetoj sur la penetrita de suno diafana akvo ŝajnis ŝanceliĝanta reto de ondaj oraj linioj, surĵetita sur buntajn rulŝtonetojn de la fundo. Nerimarkeblaj pecetoj de musko kaj algoj naĝis en la akvo, kaj sub ili kuris laŭ la fundo makuloj de bluaj ombroj. Malantaŭ la rivero kliniĝis laŭ vento lilaj grandaj kampanuloj. Odoro de humida herbejo kaj de skarlataj aŭtunaj folioj promesis al homo ĝojon de laboro, ĉar en angulo de ĉies animo ankoraŭ nestis sperto de praa plugisto.

Hela flava oriolo eksidis sur branĉon, eligante mokan kaj memcertan fajfon.

Pura ĉielo super la cembroj arĝentiĝis pro svingo de larĝa flugilo de ŝaŭmaj nuboj. Erg Noor profundiĝis en odorantan per amareta cembra pinglaro kaj rezino mallumon de la arbaro, trairis ĝin kaj leviĝis sur monteton, viŝante la malsekiĝintan nekovritan kapon. La rezerva bosko ĉirkaŭ la nerva kliniko ne estis vasta, kaj Erg Noor baldaŭ eliris sur vojon. La rivereto estis pleniganta kaskadon de basenoj el laktovitro. Kelkaj geviroj en banvestoj elkuris el malantaŭ vojturno kaj ekkuris laŭ la vojo inter vicoj de buntaj floroj. Apenaŭ la aŭtuna akvo estis varma, sed la kurantoj, vigligante unu la alian per rido kaj ŝercoj, impetis en la basenon, per gaja amaso denaĝante malsupren laŭ la kaskado. Erg Noor nevole ridetis. Ie en loka fabriko aŭ kampara mastrumaĵo venis tempo de ripozo…

Ankoraŭ neniam la gepatra planedo ŝajnis tiel bela al li, pasiginta la plej grandan parton de sia vivo en malvasta stelŝipo. Granda danko superplenigis Erg Noor-on al ĉiuj homoj, al la tera naturo, partoprenintaj la savon de lia rufbukla astronavigaciistino — Niza. Hodiaŭ ŝi mem venis renkonten al li en la ĝardenon de la kliniko! Post konsiliĝo kun la kuracistoj ili decidis veturi kune en polusan nervan sanatorion. Tuj kiam oni sukcesis disŝiri la paralizan ĉenon, foriginte stabilan bremsadon en la kortekso pro la sparko de tentakloj de la nigra kruco, Niza iĝis tute sana. Necesis nur revenigi la antaŭan energion post tiom longa katalepsia dormo. Niza, viva, sana Niza! Kia feliĉo! Kiel nova kaj neatendite hela estas tiu sento, superpleniginta lian animon.

Li ekvidis solecan virinan figuron, rapide irantan renkonten al li de disforkiĝo de la vojo. Li rekonus ŝin el miloj — Veda-n Kong. Veda-n, antaŭe tiel multe okupintan liajn pensojn, antaŭ ol riveliĝis malsameco de iliaj vojoj. La kutimiĝinta al komputilaj diagramoj pensado de Erg Noor imagis al si krutan, ekflugantan en la ĉielon arkon — lian strebon — kaj ŝvebantan super la planedo, mergiĝantan en profundon de ĝiaj pasintaj jarcentoj vojon de vivo kaj kreado de Veda. Ambaŭ linioj estis fore disirantaj, malproksimiĝante unu de la alia.

La konata ĝis etaj detaloj vizaĝo de Veda Kong subite afekciis Erg Noor-on per sia simileco kun Niza. Same mallarĝa, kun vaste dismetitaj okuloj kaj alta frunto, kun longaj disflugantaj brovoj, kun sama esprimo de karesa moko ĉe granda buŝo. Eĉ la nazoj de ambaŭ, iomete levitaj, mole rondigitaj kaj longigitaj, estis similaj, kvazaŭ ĉe fratinoj. Nur Veda rigardis ĉiam rekte kaj penseme, dum la obstina kapeto de Niza Krit ofte leviĝadis supren en juna impeto.

— Ĉu vi pririgardas min? — miris Veda.

Ŝi etendis al Erg Noor ambaŭ manojn, kaj tiu alpremis ilin al siaj vangoj. Veda, tremerinte, liberiĝis. La astronaŭto malforte subridis.

— Mi deziris danki ilin, tiujn manojn, flegintajn Niza-n… Ŝi… Mi ĉion scias! Necesis konstanta deĵorado, kaj vi rezignis interesan ekspedicion. Du monatojn!..

— Ne rezignis, sed malfruis, atendante «Tantron». Tutegale estis malfrue, kaj krome — ŝi estas ĉarma, via Niza! Ni ekstere similas, sed ŝi estas vera amikino de venkanto de la kosmo kaj de feraj steloj, kun sia strebo al ĉielo kaj fidelo…

— Veda!..

— Mi ne ŝercas, Erg! Vi ja sentas, ke nun ankoraŭ ne estas tempo por ŝercoj! Necesas, ke ĉio iĝu klara.

— Al mi jam nun ĉio estas klara! Sed mi dankas vin ne pro mi — pro Niza…

— Ne danku! Al mi estus malfacile, se vi perdus Niza-n…

— Mi komprenas, sed ne kredas, ĉar mi konas Veda-n Kong — tute fremdan al tia kalkulo. Kaj mia dankemo ne malaperis.

Erg Noor mankaresis la ŝultron de la juna virino kaj metis la fingrojn sur fleksiĝon de ŝia brako. Ili iris apude laŭ la senhoma vojo kaj silentis, ĝis Erg Noor ekparolis ree:

— Do, kiu li estas, la vera?

— Dar Veter.

— Ĉu la eksa estro de la eksteraj stacioj? Jen kiel!..

— Erg, vi diras iajn sensignifajn vortojn. Mi vin ne rekonas…

— Mi ŝanĝiĝis, verŝajne. Sed mi konas Dar Veter-on nur laŭ laboro kaj pensis, ke li same estas kosma revulo.

— Tio estas vera. Li estas revulo de kosma mondo, sed sukcesinta kombini stelojn kun amo al la Tero de antikva terkulturisto. Homo de scio, kun grandaj manoj de simpla metiisto.

Erg Noor nevole rigardis al sia mallarĝa manplato kun longaj firmaj fingroj de matematikisto kaj muzikisto.

— Se vi scius, Veda, mian nunan amon al la Tero!..

— Post la mondo de mallumo kaj la longa vojo kun paralizita Niza? Certe! Sed…

— Ĉu ĝi, tiu amo, ne kreas bazon de mia vivo?

— Ĝi ne povas. Vi estas vera heroo kaj tial vi estas nesatigebla en heroeco. Vi ankaŭ tiun amon portos kiel plenan tason, timante verŝi el ĝi guton sur la Teron, por fordoni al la kosmo. Sed por la sama Tero!

— Veda, oni vin punbruligus dum la Malhelaj jarcentoj!

— Oni jam diris al mi pri tio… Jen la disforkiĝo. Kie estas via piedvesto, Erg?

— Mi lasis ĝin en la ĝardeno, kiam eliris renkonten al vi. Mi devos reveni.

— Ĝis revido, Erg. Mia afero ĉi tie estas finita, venas la via. Kie ni intervidiĝos? Aŭ nur antaŭ forflugo de nova ŝipo?

— Ne, ne, Veda! Mi kun Niza forveturos en polusan sanatorion por tri monatoj. Venu al ni kaj venigu lin, Dar Veter-on.

— En kiun sanatorion? Ĉu en «Korŝtonon» sur norda bordo de Siberio? Aŭ en Islandon — en «Aŭtunajn foliojn»?

— Por la Arkta cirklo jam estas malfrue. Oni sendos nin al la suda hemisfero, kie baldaŭ komenciĝos somero, al «Blanka aŭroro» sur la Tero de Graham.

— Bone, Erg. Se Dar Veter ne iros tuj restarigi la sputnikon kvindek sep. Verŝajne, komence devas esti preparo de materialoj…

— Jen via tera homo — preskaŭ jaron en ĉielo!

— Ne ruzu. Tio estas proksima ĉielo kompare kun la neimageblaj spacoj, kiuj disigis nin.

— Ĉu vi bedaŭras pri tio, Veda?

— Por kio vi demandas, Erg? En ĉiu el ni estas du duonoj: unu impetas al novo, la alia gardas la pasintecon kaj ĝojas reveni al ĝi. Vi scias tion kaj scias, ke neniam reveno atingas la celon.

— Sed bedaŭro restas… kiel florkrono sur kara tombo. Kisu min, Veda, kara!..

La juna virino obeeme plenumis la peton, facile depuŝis la astronaŭton kaj rapide ekiris al la ĉefa vojo — la linio de elektrobusoj. Roboto-stiranto de alirinta buso haltis. Erg Noor longe vidis la ruĝan robon de Veda malantaŭ la diafana muro.

Rigardis ankaŭ Veda tra la vitro al senmove staranta Erg Noor. En la pensoj persiste sonis refreno de versaĵo de poeto de la erao de la Disa Mondo, tradukita kaj antaŭnelonge muzikigita fare de Ark Gir. Dar Veter diris al ŝi foje responde al karesa riproĉo:

Kaj nek la anĝeloj en alta ĉiel'[51]

nek demonoj de l' marimperi'

malligos, disigos ĉi koron de l' koro

de la bela Annabel Li.

Tio estis defio de antikva viro al fortoj de la naturo, forprenintaj lian amatinon. De viro, ne paciĝinta kun la perdo kaj nenion dezirinta fordoni al la sorto!

La elektrobuso jam estis proksimiĝanta al la branĉo de la Spirala Vojo, sed Veda Kong plu staris ĉe la fenestro. Firme kroĉiĝinte al polurita manapogilo, ŝi, plenigita per hela malgajo, kantetis la mirindan romancon.

«Anĝeloj — tiel en antikveco religiaj eŭropanoj nomis elpensitajn spiritojn de la ĉielo, senditojn, proklamantajn volon de dioj. La vorto “anĝelo” mem signifas “sendito” en la helena lingvo. La vorto, forgesita antaŭ multaj jarcentoj…»

Veda rekonsciiĝis de la pensoj en la stacio, sed revenis al ili en vagono de la Vojo.

— La senditoj de la ĉielo, de la kosmo, — tiel eblas nomi ankaŭ Erg Noor-on, kaj Mven Mas-on, kaj Dar Veter-on. Speciale Dar Veter-on, kiam li estos en la proksima, tera ĉielo, en konstruado de la sputniko… — Veda ridetis petole. — Sed tiuokaze la demonoj estas ni, historiistoj, — laŭte diris ŝi, aŭskultante sonon de sia voĉo, kaj gaje ekridis. — Jes, tiel, la anĝeloj en alta ĉiel' kaj demonoj de l' marimperi'! Sed apenaŭ tio plaĉos al Dar Veter…


Malaltaj cembroj kun nigra pinglaro — malvarmrezista formo, selektita por Subantarkto, — bruis solene kaj egalmezure sub nemalfortiĝanta vento. Malvarma kaj densa aero fluis kiel rapida rivero, portante kun si neordinaran purecon kaj freŝecon, karakterizan nur por aero de malfermita oceano aŭ de altaj montoj. Tamen en montoj vento, tuŝinta eternajn neĝojn, estas seka, iom bruliganta, simile al ŝaŭmvino. Sed ĉi tie la spirado de la oceano estis sentebla kiel peza tuŝo, humide ĉirkaŭfluganta la korpon.

Domo de la sanatorio «Blanka aŭroro» estis malleviĝanta al la maro per ŝtupegoj de vitraj muroj, rememorigantaj per siaj rondaj formoj gigantajn marajn ŝipojn de pasinteco. Pal-karmezina koloro de intermuroj, ŝtuparo kaj vertikalaj kolonoj tage akre kontrastis kun kupolaj masoj de malhelaj, ĉokolad-lilaj andezitaj rokoj, tratranĉitaj per lazur-grizaj porcelanaj vojetoj el kunfandita sienito. Sed nun malfru-printempa polusa nokto heligis kaj egaligis ĉiujn kolorojn en sia speciala blanketa lumo, kvazaŭ eliranta el profundaĵoj de la ĉielo kaj de la maro. La suno kaŝiĝis por horo ie malantaŭ suda altebenaĵo. El tie kiel larĝa arko emerĝis majesta brilo, sterniĝinta laŭ la suda parto de la ĉielo. Tio estis rebrilo de potencaj glacioj de la antarkta kontinento, konserviĝintaj sur alta ĝibo de ĝia orienta duono. Ilin deŝovis volo de la homo, lasinta netuŝita nur kvaronon de antaŭa kolosa ŝildo de glaciejoj. La blanka glacia aŭroro, kies nomo estis donita al la sanatorio, transformis la tutan ĉirkaŭaĵon en kvietan mondon de facila lumo sen ombroj kaj reflektoj.

Kvar homoj malrapide iris al la oceano laŭ arĝentaj rebriloj de porcelana vojeto. Vizaĝoj de paŝantaj malantaŭe viroj ŝajnis ĉizitaj el griza granito, grandaj okuloj de ambaŭ virinoj iĝis senfunde profundaj kaj enigmaj.

Niza Krit, alpremiĝante per la vizaĝo al kolumo de peltaĵo de Veda Kong, emociite kontraŭdiris al la historiistino. Veda, ne kaŝante facilan miron, atente rigardis al tiu junulino, ekstere simila al ŝi.

— Al mi ŝajnas, ke la plej bona donaco, kiun virino povas fari al amato, estas — rekrei lin kaj per tio daŭrigi la ekziston de sia heroo. Ja tio estas preskaŭ senmorteco!

— Viroj juĝas alie pri ni, — respondis Veda. — Dar Veter diris al mi, ke li ne dezirus filinon, tro similan al la amatino — por li estas malfacila la penso foriri el la mondo kaj lasi ŝin sen si, sen kovraĵo de sia amo kaj kareso por nekonata al li sorto… Tio estas restaĵoj de antikva ĵaluzo kaj defendo.

— Sed por mi estas neeltenebla la penso pri disiĝo kun la eta, mia kara estaĵo, — daŭrigis absorbita de siaj pensoj Niza. — Fordoni ĝin por edukado, ĵus mamnutrinte!

— Mi komprenas, sed ne konsentas. — Veda sulkigis la brovojn, kvazaŭ la junulino tuŝis doloran kordon en ŝia animo. — Unu el la plej grandaj taskoj de la homaro estas venko super la blinda patrina instinkto. Kompreno, ke nur kolektiva edukado de infanoj fare de speciale elektitaj kaj instruitaj homoj povas krei homon de nia socio. Nun preskaŭ ne ekzistas freneza, kiel en la antikveco, patrina amo. Ĉiu patrino scias, ke la tuta mondo estas tenera al ŝia infano. Kaj tial malaperis la instinkta amo de lupino, aperinta el animala timo pri sia infano.

— Mi tion komprenas, — diris Niza, — sed iel nur per racio.

— Kaj mi tuta, plene, sentas, ke la plej granda feliĉo — doni ĝojon al alia estaĵo — nun estas atingebla por ĉiu homo de ajna aĝo. Tio, kio en la antaŭaj socioj estis ebla nur por gepatroj, geavoj, kaj pleje por patrinoj… Por kio nepre ĉiam esti kun la etulo — ja tio same estas postrestaĵo de tiuj tempoj, kiam virinoj nevole vivis mallarĝan vivon kaj ne povis esti kun siaj amatoj. Kaj vi ĉiam estos kune, dum amas…

— Mi ne scias, sed fojfoje estas tia freneza deziro, ke apude iru eta, simila al li estaĵo, ke mi kunpremas la manojn… Kaj… ne, mi nenion scias!..

— Ekzistas la insulo de Patrinoj — Javo. Tie loĝas ĉiuj, kiuj deziras mem eduki sian infanon.

— Ho ne! Sed mi ne povus ankaŭ iĝi edukistino, kiel tion faras homoj, speciale amantaj infanojn. Mi sentas en mi tiel multe da forto, kaj mi jam unufoje estis en la kosmo…

Veda mildiĝis.

— Vi estas enkorpiĝo de juneco, Niza, kaj ne nur fizike. Kiel ĉiuj tre junaj, vi ne komprenas, kunpuŝiĝante kun kontraŭdiroj de la vivo, ke ili estas la vivo mem, ke ĝojo de amo nepre alportas maltrankvilojn, zorgojn kaj malfeliĉojn, des pli fortajn, ju pli forta estas la amo. Kaj al vi ŝajnas, ke ĉio perdiĝos post unua bato de la vivo…

Ĉe siaj lastaj vortoj Veda subite komprenis. Ne, ne en sola juneco estis la kaŭzo de la maltrankviloj kaj avidaj streboj de Niza!

Veda faris tipan por multaj eraron — opinii, ke vundoj de animo saniĝas samtempe kun korpaj lezoj. Estas tute ne tiel! Longe, longe restas ankoraŭ vundo de psiko, profunde kaŝita sub fizike sana korpo, kaj ĝi povas malfermiĝi neatendite, iam pro tute negrava kaŭzo. Tiel estas ankaŭ ĉe Niza — la kvin jaroj da paralizo, kvankam tute senkonscia, sed lasinta memoron pri si en ĉiuj ĉeloj de la korpo, la teruro de la renkonto de la monstra kruco, preskaŭ pereiginta Erg Noor-on.

Diveninte la direkton de la pensoj de Veda, Niza obtuze diris:

— Post la fera stelo min ne lasas stranga sento. Ie en la animo estas maltrankvila vakuo. Ĝi ekzistas kune kun certa ĝojo kaj forto, ne ekskludante ilin, sed ankaŭ ne estingiĝante mem. Sed lukti kontraŭ ĝi mi povas nur per tio, kio devas absorbi min tutan, ne lasante min sola kun ĝi… Nun mi scias, kio estas la kosmo por soleca homo, kaj des pli mi klinas min antaŭ memoro de la unuaj herooj de stelnavigado!

— Mi, ŝajne, komprenas, — respondis Veda. — Mi estis sur perditaj en oceano malgrandaj insuletoj de Polinezio. Tie dum horoj de soleco antaŭ maro vin tutan kaptas senfina malgajo, kiel trista kanto, dissolviĝanta en monotona foro. Probable, la antikva memoro pri praa soleco de la konscio diras al la homo, kiel malforta kaj kondamnita li estis antaŭe en sia ĉelo-animo. Nur komuna laboro kaj komunaj pensoj povas savi de tio — venas ŝipo, ŝajne, eĉ malpli granda, ol la insulo, sed la senlima oceano jam estas alia. Manpleno da kamaradoj kaj la ŝipo — tio jam estas aparta mondo, strebanta al atingeblaj kaj obeantaj al ĝi foroj. Sama estas ankaŭ ŝipo de la kosmo — stelŝipo. En ĝi vi estas kun kuraĝaj kaj fortaj kamaradoj! Sed soleco antaŭ la kosmo… — Veda tremeris. — Apenaŭ homo kapablas elteni ĝin.

Niza alpremiĝis al Veda eĉ pli forte.

— Kiel ĝuste vi diris, Veda! Ĝuste pro tio mi deziras ĉion tuj…

— Niza, mi ekamis vin. Nun mi pli konsentas kun via decido… Ĝi ŝajnis al mi freneza.

Niza silente kunpremis la manon de Veda kaj enpikis la nazon en ŝian vangon, malvarman pro vento.

— Sed ĉu vi eltenos, Niza? Tio estas tiel nekredeble malfacila!

— Pri kia malfacileco vi diras, Veda? — turniĝis, aŭdinte ŝian lastan ekkrion, Erg Noor. — Ĉu vi interkonsentis kun Dar Veter? Li jam duonhoro persvadas min doni al junularo mian sperton de astronaŭto, sed ne foriri en flugon, el kiu oni ne revenas.

— Kaj kio, ĉu sukcesis la persvado?

— Ne. Mia sperto de stelnavigado estas eĉ pli necesa, por konduki «Cignon» ĝis la celo, tien, — Erg Noor almontris la helan senstelan ĉielon, kie sub la Malgranda Magelana Nubo, sub la Tukano kaj la Hidro devis brili la hela Aĥernaro, — konduki laŭ vojo, trairita ankoraŭ de neniu ŝipo de la Tero aŭ de la Ringo!

Ĉe la lasta vorto de Erg Noor malantaŭ lia dorso ekbrilis rando de la elŝoviĝinta suno, kies radioj forbalais tutan misterecon de la blanka aŭroro.

La kvar amikoj aliris la maron. La oceano spiris per malvarmo, rulante sur la malkrutan bordon vicojn da senŝaŭmaj ondoj, pezajn ondojn de ŝtorma Antarkto. Veda Kong kun intereso rigardis al la ŝtala akvo, rapide malheliĝanta en profundo kaj sub radioj de la malalta suno akceptinta liletan koloron de glacio.

Niza Krit staris apude en helblua peltaĵeto kaj en sama pelta ronda ĉapeto, el sub kiu elŝoviĝis maso da malhel-rufaj haroj. Laŭ kutimo, la junulino iom levetis la kapon. Dar Veter, rigardante al ŝi, sulkigis la brovojn.

— Veter, ĉu al vi ne plaĉas Niza? — kun troigita indigno ekkriis Veda Kong.

— Vi scias, ke ŝi ravas min, — morne respondis Dar Veter. — Sed nun ŝi ŝajnis al mi tia malgranda kaj frakasebla kompare kun…

— Kun tio, kio min atendas? — defie demandis Niza. — Ĉu nun vi transportis la atakon disde Erg al mi?..

— Mi tute ne intencas tiel agi, — serioze kaj malgaje respondis Dar Veter, — sed mia ĉagreno estas natura. Bela kreaĵo de mia kara Tero devas malaperi en abismoj de la kosmo kun ĝia mallumo kaj terura malvarmo. Tio estas ne bedaŭro, Niza, sed malgajo de perdo.

— Vi sentis same kiel mi, — konsentis Veda, — hela lumeto de vivo — Niza — kaj glacia senviva spaco!

— Ĉu mi ŝajnas frakasebla floro? — demandis Niza. Stranga intonacio de ŝia voĉo maltrankviligis Veda-n.

— Kiu pli ol mi ŝatas ĝojon de lukto kontraŭ malvarmo? — Kaj la junulino deŝiris la ĉapeton, skuinte la rufajn buklojn, demetis la peltaĵeton.

— Kion vi faras, Niza? — unua komprenis Veda Kong, ĵetante sin al la astronavigaciistino.

Sed Niza surkuris sur rokon, pendantan super la ondoj, rapide malvestis sin kaj transdonis al Veda siajn vestaĵojn.

Malvarmaj akvoj akceptis Niza-n, kaj Veda tuta tremeregis, imaginte al si senton de tia bano. Niza estis trankvile fornaĝanta malproksimen, per fortaj puŝoj penetrante ondojn. Leviĝinte sur eĝon de ondo, ŝi komencis mansvingi al la restintoj sur la bordo, defie invitante sekvi sin.

Veda Kong observis ŝin kun admiro.

— Veter, Niza estas amikino ne al Erg, sed al polusa urso. Ĉu vi, nordulo, retiriĝos?

— Laŭ la deveno mi estas nordulo, sed mi preferas varmajn marojn, — vee diris Dar Veter, sen deziro proksimiĝante al plaŭdoj de maraj ondoj.

Malvestinte sin, li tuŝis la akvon per la piedo, kaj kun kriego «hu!» ĵetis sin kontraŭ ŝtalan ondegon. Per tri larĝaj svingoj li surflugis sur pinton de la ondo kaj glitis en malhelan kavon de la dua. Nur multjara trejnado kaj tutjara sinbanado savis la prestiĝon de Dar Veter. Lia spirado interrompiĝis, kaj ruĝaj rondoj ekturniĝis en la okuloj. Per kelkaj abruptaj plonĝoj kaj saltoj li revenigis la kapablon spiri. Dar Veter alnaĝis reen bluiĝinta, frostotremanta kaj ekkuris supren kune kun Niza. Post kelkaj minutoj ili ĝuis varmon de la peltaj vestaĵoj. Eĉ la frostiga vento, ŝajnis, nun portis spiron de koralaj maroj.

— Ju pli mi ekkonas vin, — flustris Veda, — des pli mi konvinkiĝas, ke Erg Noor ne eraris en elekto. Vi, kiel neniu alia, vigligos lin en malfacila horo, ĝojigos, konservos…

La sensunbrunaj vangoj de Niza dense rozkoloriĝis.

Dum matenmanĝo sur alta, vibranta pro vento vitra teraso Veda ofte renkontis penseman kaj teneran rigardon de la junulino. Ĉiuj kvar estis silentemaj, kiel ordinare estas homoj antaŭ longa disiĝo.

— Estas amare ekkoni tiajn homojn kaj tuj adiaŭi ilin! — subite ekkriis Dar Veter.

— Eble, vi?.. — komencis Erg Noor.

— Mia libera tempo finiĝis. Tempas grimpi alten! Grom Orm atendas min.

— Tempas ankaŭ por mi, — aldonis Veda. — Mi mergiĝos en mian abismon, en antaŭnelonge malkovritan kavernon — konservejon de la erao de la Disa Mondo.

— «Cigno» estos preta ĝis mezo de la sekva jaro, kaj ni komencos prepariĝon post ses semajnoj, — mallaŭte diris Erg Noor. — Kiu nun estras la eksterajn staciojn?

— Dume Junio Ant, sed li ne deziras forlasi la memormaŝinojn, kaj la Konsilio ankoraŭ ne konfirmis la kandidaton Emb Ong-on — inĝenieron-fizikiston de labradora F-instalaĵo.

— Mi ne konas lin.

— Oni lin malmulte konas, ĉar li okupiĝas en la Akademio de Limoj de Scio pri demandoj de megaonda meĥaniko.

— Kio estas tio?

— Grandaj ritmoj de la kosmo — gigantaj ondoj, malrapide propagiĝantaj en la spaco. En ili, ekzemple, manifestiĝas kontraŭdiroj de frontaj lumaj rapidoj, donantaj relativajn valorojn pli grandajn ol la absoluta unuo. Sed tio ankoraŭ tute ne estas ellaborita…

— Kaj Mven Mas?

— Verkas libron pri emocioj. Li same havas nemultan tempon en persona dispono — la Akademio de Stokastiko kaj Antaŭdiro de Estonteco faris lin konsilisto pri flugo de via «Cigno». Tuj kiam oni preparos materialojn, li devos forlasi la libron.

— Domaĝe! La temo estas grava. Nun venis tempo por ĝuste kompreni realecon kaj forton de la mondo de emocioj, — respondis Erg Noor.

— Mi timas, ke Mven Mas apenaŭ kapablas al malvarma analizo, — diris Veda.

— Ĝuste tiel devas esti, alie li verkos nenion elstaran, — kontraŭis Dar Veter kaj levis sin, por adiaŭi.

— Ĝis revido! Finu pli baldaŭ viajn aferojn, alie ni ne intervidiĝos, — etendis la manojn Niza kaj Erg.

— Ni revidiĝos, — certe promesis Dar Veter. — En ekstrema okazo ni faru tion en la dezerto El Homra, antaŭ la ekflugo.

— Antaŭ la ekflugo, — konsentis la astronaŭtoj.

— Ni iru, anĝelo de alta ĉiel'. — Veda Kong enŝovis sian manon sub la kubuton de Dar Veter, afekte ne atentante sulkon inter liaj brovoj. — Al vi, verŝajne, tedis la Tero?


Dar Veter staris, larĝe dismetinte la piedojn, sur ŝanceliĝema bazo de apenaŭ fiksita konstrua skeleto kaj rigardis malsupren, en teruran abismon inter disiĝintaj tavoloj de nuboj. Tie videblis la supraĵo de la planedo. Ĝia giganteco, kun sinuaj grizaj konturoj de kontinentoj kaj malhel-lilaj konturoj de maroj, estis akre sentebla eĉ el distanco je kvin ĝiaj diametroj.

Dar Veter rekonis la konturojn, konatajn ekde la infaneco laŭ fotoj el sputnikoj. Jen konkava linio kun direktitaj transverse de ĝi malheliĝantaj strietoj de montoj. Dekstre brilas maro, kaj rekte sub la piedoj estas mallarĝa antaŭmonta valo. Hodiaŭ fortunis al li: nuboj disiris super tiu loko de la planedo, kie nun loĝas kaj laboras Veda. Tie, ĉe piedo de rektaj ŝtupegoj de krudfere grizaj montoj, situas ie antikva kaverno, per vastaj etaĝoj forirante en profundon de la Tero. Tie Veda elektas el mutaj kaj polvaj rompaĵoj de la pasinta vivo de la homaro tiujn erojn de historia vero, sen kiuj oni povas nek kompreni la nunon, nek antaŭvidi la estontecon.

Dar Veter, kliniĝinte de sur la platformo el gofritaj lamenoj de zirkonia bronzo, sendis pensan saluton al la dubinde divenita punkto, kaŝiĝinta sub alrampanta el la okcidento flugilo de plumecaj, netolereble brilantaj cirusoj. Nokta mallumo staris tie kiel muro, prisemita per brilado de steloj. Tavoloj de nuboj estis elŝoviĝantaj kiel gigantaj flosoj, pendantaj unu super la alia. Sub ili en la malheliĝanta abismo la supraĵo de la Tero ruliĝis sub la muron de mallumo, kvazaŭ por ĉiam forirante en neekziston. Kovraĵo de milda zodiaka lumo vestis la planedon ĉe la ombrita flanko, lumante en nigro de la kosma spaco.

Super la prilumita flanko de la planedo sterniĝis lazura nuba kovraĵo, reflektanta la potencan lumon de la ŝtal-griza Suno. Ĉiu, kiu rigardus al la nuboj sen malheligaj filtriloj, perdus la vidkapablon, samkiel tiu, kiu devus turniĝi al la minaca suno, troviĝante ekster la defendo de mil kilometroj da tera atmosfero. Mallongondaj malmolaj radioj de la Suno — la ultraviolaj kaj la rentgenaj — verŝiĝis per potenca torento, mortiga por ĉio vivanta. Al ili aldoniĝis oftaj pluvoj de kosmaj partikloj kaj konstanta radiado de la zono de Van Allen. Nove eklumintaj steloj sendadis en la spacon mortigajn radiojn. Nur fidinda defendo de skafandro savadis la laborantojn de pereo.

Dar Veter transĵetis la gardan ŝnuregon sur alian flankon kaj ekmoviĝis laŭ apoga trabo direkte al la brilanta ĉerpilo de la Granda Ursino. Giganta tubo estis muntita laŭ la tuta longo de la estonta sputniko. Ĉe ambaŭ ĝiaj ekstremaĵoj elstaris akraj trianguloj, subtenantaj grandegajn diskojn de radiiloj de magneta kampo. Kiam oni instalos bateriojn, transformantajn bluan radiadon de la Suno en elektran kurenton, eblos liberiĝi disde ŝnuroj kaj moviĝi laŭ magnetaj fortolinioj kun direktantaj platoj sur brusto kaj dorso.

— Ni deziras labori nokte, — subite eksonis en lia helmo voĉo de juna inĝeniero Kad Lajt. — La lumon promesis doni la estro de «Altajo»!

Dar Veter rigardis maldekstren kaj malsupren, kie, kiel ekdormintaj fiŝoj, pendis kelkaj kunkroĉitaj ŝarĝaj raketoj. Pli supre, sub plata ombrelo — defendo kontraŭ meteorŝtonoj kaj la Suno, — ŝvebis muntita el lamenoj de interna ŝelo provizora platformo, kie oni dismetadis kaj muntadis pecojn, venintajn en la raketoj. Tie, kiel malhelaj abeloj, kolektiĝis laborantoj, ekbrilantaj lampire, kiam reflekta surfaco de skafandro elŝoviĝas el ombro de la defenda ombrelo. Araneaĵo de ŝnuregoj estis disiranta de nigre gapantaj aperturoj en flankoj de la raketoj, el kie tra demetita ŝelo oni estis malŝarĝantaj grandajn pecojn. Pli alte, rekte super la muntita skeleto, grupo da homoj en strangaj, ofte ridindaj pozoj klopodis super grandampleksa maŝino. Nur unu ties ringo el berilia bronzo kun borazona kovraĵo pezus sur la Tero ne malpli ol cent tunojn. Ĉi tie tiu grandaĵo obeeme pendis apud la metala skeleto de la sputniko sur maldika ŝnuro, kies celo estis egaligi integrajn rivoluajn rapidojn ĉirkaŭ la Tero de ĉiuj ĉi ankoraŭ ne muntitaj partoj.

La laborantoj iĝis lertaj kaj certaj, kiam kutimiĝis al malesto — pli ĝuste, al malgrandegeco — de gravitforto. Sed tiujn spertajn laborantojn baldaŭ necesos anstataŭigi per novaj. Longa fizika laboro sen pezeco kondukas al rompo de sangocirkulado, kiu povus iĝi persista kaj ĉe reveno sur la Teron fari homon invalido. Tial ĉiu laboradis sur la sputniko dum ne pli ol cent kvindek laborhoroj kaj revenadis sur la Teron, ripozinte sur stacio «Intera», rivoluanta sur alto je naŭcent kilometroj super la planedo, kaj pasinte kuracan regravitigon en la Palaco de Ekstera Atmosfero en Karakorumo.

Dar Veter, estranta la muntadon, penis ne submeti sin al fizika streĉo, malgraŭ sia deziro iam plirapidigi tiun aŭ alian aferon. Li devis resti ĉi tie, sur alto je kvindek sep mil kilometroj, dum kelkaj monatoj.

Doni konsenton pri nokta laboro signifis eĉ pli proksimigi la tempon de forsendo de siaj junaj amikoj malsupren sur la planedon kaj pli frue voki novan skipon. La dua planedŝipo, donita al la konstruado, — «Barjono», troviĝis en la Arizona ebenaĵo, kie ĉe televidaj ekranoj kaj regpaneloj de registraj maŝinoj sidis Grom Orm.

La decido labori sen paŭzoj por glacia kosma nokto ege plirapidigis la muntadon. Dar Veter ne povis rezigni tiun eblon. Ricevinte konsenton, la homoj de sur la munta platformo disŝutiĝis ĉiuflanken kaj ekis treni eĉ pli komplikan araneaĵon de ŝnuroj. La planedŝipo «Altajo», kiu servis kiel komunloĝejo por laborantoj de la konstruado kaj senmove pendis ĉe ekstremaĵo de la apoga trabo, subite malkroĉis ŝnuregojn kun pulioj, ligantajn ĝian eniran lukon kaj la skeleton de la sputniko. La grandega korpo de la ŝipo turniĝis sensone kaj rapide. Eĉ eta bruo ne aŭdiĝis tra vakuo de la interplaneda spaco. La lerta estro de «Altajo» bezonis nur kelkajn batojn de motoroj, por leviĝi sur kvardekmetran alton super la konstruejo kaj turniĝi per siaj alterigaj lumĵetiloj al la munta platformo. Inter la ŝipo kaj la skeleto oni ree aranĝis vojkondukajn ŝnuregojn, kaj tuta maso da diversspecaj objektoj, pendintaj en la spaco, ricevis relativan senmovecon, daŭrigante samtempe sian rivoluon ĉirkaŭ la Tero kun rapido ĉirkaŭ dek mil kilometroj dum horo.

Distribuo de nubaj masoj montris al Dar Veter, ke la konstruejo pasas super la antarkta regiono de la planedo kaj, sekve, baldaŭ eniros en la ombron de la Tero. Perfektigitaj varmigiloj de skafandroj ne povis plene deteni glaciigan spiradon de la kosma spaco, kaj ve al tiu vojaĝanto, kiu senpripense elĉerpos energion de siaj baterioj! Tiel pereis antaŭ monato arkitekto-muntisto, kaŝiĝinta de subita meteorŝtona pluvo en malvarma korpo de malfermita raketo kaj ne ĝisatendinta venon sur la sunan flankon… Ankoraŭ unu inĝeniero estis mortigita de meteorŝtono — tiujn okazojn eblis nek antaŭvidi plene, nek preventi. Konstruado de sputnikoj ĉiam prenas siajn viktimojn — kaj kiu estos la sekva?.. La leĝoj de stokastiko, kvankam malmulte aplikeblaj al unuopaj sableroj, kiel apartaj homoj, diras, ke la plej grandan probablon esti la sekva havas li, Dar Veter… Ja li pli longe ol ĉiuj troviĝas ĉi tie, sur tiu alto, malfermita al ĉiuj hazardaĵoj de la kosmo… Sed la petola interna voĉo sufloris al Dar Veter, ke kun lia moŝta persono nenio povas okazi. Kiel ajn absurda estu tiu certeco por matematike pensanta homo, ĝi ne forlasadis Dar Veter-on kaj helpadis al lia trankvila ekvilibrado sur traboj kaj latisoj de la nedefendita skeleto en abismo de la nigra ĉielo.

Muntadon de konstruaĵoj sur la Tero faradis specialaj maŝinoj, nomataj embriotektoj, ĉar ili funkciis laŭ principo de kresko de viva organismo. Certe, molekula konstruado de vivaĵo, farata de genetika kibernetika meĥanismo, estis nekredeble pli komplika, obeanta ne nur al fizikoĥemia selekto, sed ankaŭ al ankoraŭ ne divenita onda ritmo. Tamen vivaj organismoj kreskis nur en kondiĉoj de varmaj solvaĵoj de jonigitaj molekuloj, dum embriotektoj laboris ordinare en polarizitaj kurentoj, lumo aŭ magneta kampo. Markoj kaj ŝlosilindikoj, metitaj sur muntendajn partojn per radioaktiva taliumo, estis ĝuste orientantaj pecojn, kunigatajn fare de maŝinoj, kaj muntado iris kun mirinda por laiko precizeco kaj rapideco. Ĉi tie, sur alto, tiaj maŝinoj ne estis, kaj ne povis esti. La muntado de la sputniko prezentis eksmodan konstruadon helpe de manoj de vivaj homoj. Malgraŭ ĉiuj danĝeroj, la laboro ŝajnis tiom interesa, ke ĝi altiris milojn da volontuloj. Elprovaj psikologiaj stacioj estis apenaŭ sukcesantaj testi ĉiujn dezirantojn deklari al la Konsilio sian pretecon esti sendita en la interplanedan spacon.

Dar Veter atingis fundamentojn de sunaj maŝinoj, kiuj etendiĝis ventumile ĉirkaŭ grandega nabo kun aparato de artefarita gravito, kaj konektis sian dorsan baterion al enira klemo de kontrola cirkvito. En la telefono de lia helmo eksonis nekomplika melodio. Tiam li paralele konektis vitran platon kun skemo, surmetita sur ĝin per maldikaj oraj linioj. Aŭdiĝis sama melodio. Turnante du vernierojn, Dar Veter kongruigis tempajn punktojn kaj konvinkiĝis pri malesto de malkongruo ne nur en la melodio, sed ankaŭ en tonalo de la agordo. La gravan parton de la estonta maŝino oni muntis senriproĉe. Eblis komenci instaladon de radiaj elektromotoroj. Dar Veter rektigis la ŝultrojn, laciĝintajn pro longa portado de la skafandro, kaj iom turnis la kapon. La movo eĥis per knaro en la kolaj vertebroj, rigidiĝintaj pro longa senmoveco en la helmo. Estas bone almenaŭ, ke Dar Veter evidentiĝis rezistema al psikozoj, disvastigitaj inter laborantoj ekster la tera atmosfero, — al la ultraviola dorma malsano kaj al la infraruĝa rabio, alie li ne sukcesus ĝisfine plenumi la honoran mision.

Baldaŭ la unua ŝelo defendos la laborantojn kontraŭ aflikta soleco en malfermita kosmo, super la abismo sen ĉielo kaj grundo!

De «Altajo» disiĝis malgranda sava taĉmento, kiel sago fluginta preter la konstruejo. Tio estis sendita trenŝipo por aŭtomataj raketoj, kiuj portis nur ŝarĝon kaj haltis sur difinita alto. Ĝustatempe! Amaso da ŝvebantaj en la spaco raketoj, homoj, maŝinoj kaj materialoj estis foriranta sur la noktan flankon de la Tero. La trenŝipo revenis, trenante post si tri longajn, blue rebrilantajn fiŝsimilajn obusojn, kiuj pezus sur la Tero po cent kvindek tunoj, ne kalkulante brulaĵon.

La raketoj estis aliĝantaj al la similaj ĉirkaŭ la munta platformo. Dar Veter per puŝo transflugis sur alian flankon de la skeleto kaj trafis inter kuniĝintajn en rondeton teĥnikistojn, kiuj regis malŝarĝadon. La homoj estis pridiskutantaj la planon de nokta laboro. Dar Veter kunsentis kun ili, sed postulis anstataŭigon de ĉiuj individuaj baterioj al la freŝaj, garantiantaj tridek horojn da seninterrompa varmigo de skafandroj, krom provizado per elektro de lampoj, aerfiltriloj kaj raditelefonoj.

La tuta konstruejo plonĝis en noktan mallumon, kiel en abismon, sed ankoraŭ longe la milda cindra zodiaka lumo de sunaj radioj, difuzitaj fare de gasoj de la supraj atmosferaj zonoj, prilumadis la skeleton de la estonta sputniko, frostiĝintan ĉe cent okdek gradoj sub la nulo. Eĉ pli, ol tage, komencis malhelpi superkondukeco. Eĉ plej eta rompiĝo de izolo en instrumentoj, baterioj aŭ akumulilo ĉirkaŭkovradis proksimajn aĵojn per blua lumo de kurento, disverŝiĝanta rekte laŭ la supraĵo, kiun ne eblis transsendi en necesa direkto.

La profundega mallumo de la kosmo venis kune kun plifortiĝinta malvarmo. Steloj lumis furioze, pikante kiel helaj bluaj pingloj. Nevidebla kaj neaŭdebla flugo de meteorŝtonoj nokte ŝajnis speciale timiga. Sur la supraĵo de la malhela globo, malsupre en fluoj de la atmosfero brileradis diverskoloraj nuboj da elektra lumo, sparkoj de giganta longo aŭ strioj de difuzita lumo longaj je miloj da kilometroj. Uraganaj ventoj, pli fortaj, ol ajna tera tempesto, estis traflugantaj tie, malsupre, en la superaj tavoloj de la aera ŝelo. Saturita per radiado de la Suno kaj de la kosmo, la atmosfero daŭrigis viglan kirladon de energio, ege malfaciligante ligon de la konstruejo kun la gepatra planedo.

Subite io ŝanĝiĝis en la mondeto, perdita en mallumo kaj terura malvarmo. Dar Veter ne tuj komprenis, ke eklumis prilumiloj de la planedŝipo. Eĉ pli nigra iĝis la mallumo, malheliĝis la ferocaj steloj, sed la platformo kaj la skeleto senteble kontrastis en la blanka hela lumo. Post kelkaj minutoj «Altajo» malgrandigis la tension. La lumo iĝis flava kaj malpli intensa. La planedŝipo ŝparis energion de siaj akumuliloj. Ree, kiel tage, ekmoviĝis kvadratoj kaj elipsoj de ŝelaj lamenoj, latisoj de ĉevronoj, cilindroj kaj tuboj de rezervujoj, poiomete trovante sian lokon sur la skeleto de la sputniko.

Dar Veter palptrovis la transversan trabon, prenis puliajn tenilojn sur ŝnuroj kaj, depuŝinte sin per la piedo, ekflugis supren. Ĉe la luko mem de la planedŝipo li kunpremis bremsojn, troviĝantajn en la teniloj, kaj haltis ĝustatempe, por ne batiĝi kontraŭ la fermita pordo.

En la transira kamero oni ne subtenis normalan teran aerpremon, por malpligrandigi perdon de aero ĉe eniroj kaj eliroj de granda nombro da laborantoj. Tial Dar Veter, ne demetante la skafandron, paŝis en la duan, provizore konstruitan akcesoran kameron kaj tie malkonektis la helmon kaj la bateriojn.

Ekzercante la korpon, laciĝintan pro la skafandro, Dar Veter estis firme paŝanta laŭ la interna ferdeko, ĝuante revenon al duono de normala gravito. La artefarita gravito de la planedŝipo funkciis seninterrompe. Estas neesprimeble agrable senti sin homo, firme staranta sur grundo, sed ne malpeza muŝeto, flirtanta en ŝanceliĝema kaj malfidinda vakuo! Milda lumo, varma aero, oportuna fotelo logis sterniĝi kaj fordoniĝi al senpensa ripozo. Dar Veter estis travivanta la ĝuon de siaj prauloj, iam mirigintan lin en antikvaj romanoj. Post longa vojo en malvarma dezerto, malseka arbaro aŭ glacikovritaj montoj homoj eniradis en varman loĝejon — domon, terkabanon, feltan jurton. Kaj tiam, kiel ĉi tie, maldikaj muroj estis disigantaj ilin disde la grandega kaj danĝera mondo, malamika al la homo, konservante al li varmon kaj lumon, permesante ripozi, restarigi fortojn, pripensi postajn aferojn.

Dar Veter rezignis la tenton de fotelo kaj libro. Li devis komunikiĝi kun la Tero — la prilumo, ŝaltita en la alto por tuta nokto, povis timigi observatoriajn observantojn de la konstruejo. Krome, necesis averti, ke novaj laborantoj necesos pli frue, ol estis planite.

Hodiaŭ la komunikado estis sukcesa — Dar Veter parolis kun Grom Orm ne per koditaj signaloj, sed per TVF, tre potenca, kiel en ajna interplaneda ŝipo. La eksa prezidanto restis kontenta kaj tuj zorgis pri kompletigo de nova labora skipo kaj pri pli intensa liverado de pecoj.

Elirinte el la stirejo de «Altajo», Dar Veter iris tra la biblioteko, nun farita dormoĉambro per instalitaj laŭ la muroj du etaĝoj da litoj. Kajutojn, manĝejojn, kuirejon, flankajn koridorojn kaj antaŭan halon de motoroj oni same provizis per aldonaj litoj. La planedŝipo, transformita en konstantan bazon, estis troplenigita. Dar Veter iris, apenaŭ trenante la piedojn, laŭ koridoro, tegita per brunaj platoj el palpe varma plasto, kaj pigre malfermadis kaj fermadis pezajn hermetikajn pordojn.

Li estis pensanta pri astronaŭtoj, pasigintaj jardekojn ene de simila ŝipo sen ajna espero forlasi ĝin kaj eliri eksteren antaŭ mortige longa limdato. Li vivas ĉi tie sesan monaton, ĉiutage forlasante malvastajn ejojn kaj laborante en premanta vasto de la interplaneda vakuo. Kaj li jam sentas sopiron pri la kara Tero — pri ĝiaj stepoj, maro, pri bolantaj per vivo centroj de la loĝaj zonoj. Sed Erg Noor, Niza kaj ankoraŭ dudek homoj de ŝipanaro de «Cigno» devos pasigi en la stelŝipo naŭdek du dependajn jarojn, aŭ cent kvardek terajn jarojn, kalkulante kun reveno de la ŝipo al la gepatra planedo. Neniu el ili povos vivi tiom! Iliaj korpoj estos forbruligitaj kaj entombigitaj tie, en senfina foro, sur la planedoj de la verda zirkonia stelo…

Aŭ ilia vivo finiĝos dum la flugo, kaj tiam, ŝlositaj en sepultan raketon, ili forflugos en la kosmon… Tiel fornaĝadis en maron sepultaj boatoj de liaj foraj prauloj, forportante sur si mortintajn batalantojn. Sed tiaj herooj, kiuj kuraĝas dumvivan fermitecon en la ŝipo kaj forflugas sen espero al persona reveno, ankoraŭ ne estis en la historio de la homaro. Ne, li ne pravas, Veda riproĉus lin! Ĉu li forgesis pri sennomaj luktantoj por justeco kaj libero de la homo en antikvaj tempoj, kiuj kuraĝis multe pli teruran — dumvivan malliberon en humidaj keloj, terurajn torturojn. Jes, tiuj herooj estis pli fortaj kaj indaj, ol eĉ liaj samtempanoj, prepariĝantaj fari la plej grandan flugon en la kosmon, al esploro de foraj mondoj!

Kaj li, Dar Veter, kiu ankoraŭ neniam forlasis por longe la gepatran planedon, estas eta homo kompare kun ili kaj tute ne anĝelo en alta ĉiel', kiel lin moke nomas la senfine kara Veda Kong!

Загрузка...