Ĉapitro 3 Kaptitaj de mallumo

Sur oranĝkoloraj fostetoj de indikiloj de anamezona brulaĵo nigraj dikaj montriloj staris ĉe nuloj. La kurso de la stelŝipo ankoraŭ ne deflankiĝis de la fera stelo, ĉar la rapido estis ankoraŭ granda kaj la ŝipo estis senĉese proksimiĝanta al la terura, nevidebla por homaj okuloj suno.

Erg Noor helpe de la astronavigaciisto, tremante pro streĉo kaj malforteco, eksidis al la komputilo. La planedaj motoroj, malkonektitaj disde la robota stiristo, eksilentis.

— Ingrid, kio estas fera stelo? — mallaŭte demandis Kej Ber, dum tuta tiu tempo senmove starinta malantaŭ la dorso de la astronomo.

— Nevidebla stelo de spektra klaso T, estingiĝinta, sed ankoraŭ ne malvarmiĝinta fine, aŭ ne revarmiĝinta. Ĝi lumas per longondaj osciloj de la termika parto de la spektro — per nigra por ni infraruĝa lumo, kaj iĝas videbla nur per elektronika konvertilo.[13] Strigo, vidanta termikajn infraruĝajn radiojn, povus ĝin rimarki.

— Kial do ĝi estas fera?

— Ĉiuj el ili, kiuj nun estas esploritaj, en la spektro kaj en la konsisto havas multe da fero. Tial, se stelo estas granda, do ĝia maso kaj gravito estas grandegaj. Mi timas, ke ni renkontis ĝuste tian…

— Kio do estos nun?

— Mi ne scias. Vi vidas mem — ni ne havas brulaĵon. Sed ni plu flugas rekte al la stelo. Necesas bremsi «Tantron» ĝis rapido je unu milono de la absoluta, ĉe kiu eblos sufiĉa angula deflankiĝo. Se ne sufiĉos eĉ la planeda brulaĵo, do la stelŝipo poiome alproksimiĝados al la stelo, kaj finfine falos. — Ingrid nervoze skuis la kapon, kaj Ber karese glatigis ŝian nudan manon, kies haŭto spasmis.

La ekspediciestro transiris al la regpanelo kaj koncentris la atenton sur la aparataron. Silentis ĉiuj, ne kuraĝante spiri, silentis ankaŭ ĵus vekiĝinta Niza Krit, instinkte kompreninte la tutan danĝeron de la stato. Brulaĵo povis sufiĉi nur por malakcelo de la ŝipo, sed kun perdo de rapido por la stelŝipo iĝis ĉiam pli malfacile elŝiriĝi sen motoroj el kroĉa gravito de la fera stelo. Se «Tantro» ne venus tiel proksime kaj Lin komprenus ĝustatempe… Tamen, ĉu estas konsolo en tiuj vanaj «se»?

Pasis ĉirkaŭ tri horoj, kaj Erg Noor finfine decidiĝis. «Tantro» ektremis pro potencaj puŝoj de la jonaj motoroj. La iro de la ŝipo estis malrapidiĝanta dum horo, dua, tria, kvara. Nerimarkeblaj movoj de la estro kaŭzadis egan malbonfarton de ĉiuj homoj. La terura bruna suno malaperis el la antaŭa ekrano, translokiĝis sur la duan. La nevideblaj ĉenoj de gravito plu tiriĝis al la ŝipo, speguliĝante en la aparatoj. Li trenis la fustojn al si — la motoroj haltis.

— Ni elŝiriĝis! — kun faciliĝo flustris Pel Lin. La estro malrapide movis rigardon al li:

— Ne! Restis nur malpermesita rezervo de brulaĵo por orbita rivoluo kaj alteriĝo.

— Kion do ni faru?

— Atendu! Mi iomete deflankigis la stelŝipon. Sed ni pasas tre proksime. Okazas lukto inter la gravito de la stelo kaj la malkreskanta rapido de «Tantro». Ĝi flugas nun kiel luna raketo. Se ni povos deŝiriĝi de la stelo, tiam ni iros al la Suno. Tamen, tempo de la vojaĝo ege kreskos. Post ĉirkaŭ tridek jaroj ni sendos vokan signalon, kaj ankoraŭ post ok jaroj venos helpo.

— Tridek ok jaroj! — apenaŭ aŭdeble flustris Ber al la orelo de Ingrid.

Ŝi akre tirskuis lin je la maniko kaj forturniĝis.

Erg Noor malstreĉiĝis en la fotelo kaj mallevis la manojn sur la genuojn. Silentis la homoj, mallaŭte kantis la aparatoj. Alia, malagorda kaj pro tio ŝajne minaca melodio enplektiĝis en la kanton de agordo de la navigaj aparatoj. Preskaŭ fizike sentebla voko de la fera stelo, reala forto de ĝia nigra maso, persekutanta la ŝipon, perdintan sian potencon.

La vangoj de Niza Krit brulis, la koro ofte batadis. Al la junulino iĝis neeltenebla tiu senaga atendado.

…Malrapide pasadis horoj. Unu post alia en la centra stirejo aperadis vekiĝintaj anoj de la ekspedicio. La nombro de silentantoj estis kreskanta, ĝis kolektiĝis ĉiuj dek kvar homoj.

La malakcelo de la ŝipo malkreskigis ĝian rapidon, kiu iĝis malpli granda, ol la liberiga rapido.[14] «Tantro» ne povis foriri de la fera stelo. La forgesintaj pri dormo kaj manĝo homoj ne forlasadis la stirejon dum multaj malgajaj horoj, dum kiuj la kurso de «Tantro» estis kurbiĝanta ĉiam pli kaj pli, ĝis la ŝipo ekkuris laŭ fatala orbita elipso. La sorto de «Tantro» iĝis klara al ĉiuj.

Subita krio tremerigis ĉiujn. Astronomo Pur Hiss eksaltis kaj eksvingis la manojn. Lia tordiĝinta vizaĝo iĝis nerekonebla, ne simila al vizaĝo de homo de la erao de la Ringo. Timo, kompato al si mem kaj deziro de venĝo forviŝis ĉiujn spurojn de penso for de la vizaĝo de la sciencisto.

— Li, kulpas li, — ekkriegis Pur Hiss, montrante al Pel Lin, — kreteno, ŝtipo, sencerba vermo!.. — La astronomo sufokiĝis, penante rememori delonge ne uzatajn insultajn vortojn de prauloj.

Staranta apude Niza kun abomeno deŝoviĝis. Erg Noor levis sin.

— Riproĉado de kamarado helpos al nenio. Pasis tempoj, kiam eraroj povis esti intencaj. Kaj en tiu ĉi okazo, — Noor neglekte turnis fustojn de la komputilo, — kiel vi vidas, probablo de eraro ĉi tie estas tridek procentoj. Se aldoni al tio neeviteblan deprimon de fino de deĵorado kaj ankoraŭ ŝokon pro ŝanceliĝado de la stelŝipo, mi ne dubas, ke vi, Pur Hiss, farus la saman eraron.

— Kaj ĉu vi? — kun malplia furiozo elkriis la astronomo.

— Mi — ne. Mi havis okazon vidi saman monstron en la tridek sesa stela… Mi kulpas — intencante memstare stiri la stelŝipon en la neesplorita regiono, mi ne antaŭvidis ĉion, limiĝinte per simpla instrukcio.

— Kiel vi povis scii, ke ili sen vi eniros en tiun regionon?! — ekkriis Niza.

— Mi devis tion scii, — firme respondis Erg Noor, rifuzante la amikan helpon de Niza, — paroli pri tio havas sencon nur sur la Tero…

— Sur la Tero! — ekkriegis Pur Hiss, kaj eĉ Pel Lin konsternite sulkigis la brovojn. — Vi parolas tion, kiam ĉio estas perdita kaj antaŭe estas nur pereo.

— Antaŭe estas ne pereo, sed granda lukto, — firme respondis Erg Noor, malleviĝante en la fotelon antaŭ la tablo. — Eksidu! Ni povas ne hasti, ĝis «Tantro» faros unu kaj duonon da rivoluo…

La ĉeestantoj senvorte obeis, kaj Niza interŝanĝis per rideto kun la biologo — per jubila rideto, malgraŭ tuta senespereco de la momento.

— La stelo, sendube, havas planedon, mi supozas — eĉ du, juĝante laŭ kurbeco de izogravoj.[15] La planedoj, kiel vi vidas, — la ekspediciestro rapide skizis diligentan skemon, — devas esti grandaj kaj, sekve, havi atmosferon. Ni dume ne bezonas alteriĝon — ni ankoraŭ havas sufiĉe da atoma solida oksigeno.[16]

Erg Noor eksilentis, koncentrante pensojn.

— Ni iĝos satelito de la planedo, rivoluante ĉirkaŭ ĝi laŭ orbito. Se la atmosfero de la planedo montriĝos taŭga kaj ni eluzos nian aeron, planeda brulaĵo sufiĉos por alteriĝi kaj por voki, — daŭrigis li. — Dum duonjaro ni kalkulos la direkton, sendos la rezultojn pri Zirda, vokos savan stelŝipon kaj liberigos la nian.

— Se liberigos… — kurbigis la vizaĝon Pur Hiss, retenante ekbrulintan ĝojon.

— Jes, se! — konsentis Erg Noor. — Sed tio estas klara celo. Necesas streĉi ĉiujn fortojn por ĝia atingo. Vi, Pur Hiss kaj Ingrid, faru observojn kaj kalkulojn de ampleksoj de la planedoj, Ber kaj Niza, laŭ maso de la planedoj, kalkulu la liberigan rapidon, kaj laŭ ĝi — la orbitan rapidon kaj la optimuman radiuson de orbito de la stelŝipo.

La esploristoj komencis prepariĝi, por ajna okazo, ankaŭ por alteriĝo. La biologo, la geologo kaj la kuracisto estis preparantaj por deĵeto esploran robotan stacion, la meĥanikistoj estis agordantaj alterigajn lokalizilojn kaj lumĵetilojn, muntante raketon-sputnikon por sendo de mesaĝo al la Tero.

Post la travivitaj teruro kaj malespero la laboro iris speciale vigle kaj estis interrompata nur dum ŝanceliĝado de la stelŝipo en kirloj de gravito. Sed «Tantro» jam tiel forte malgrandigis la rapidon, ke ĝiaj osciloj jam ne estis mortigaj por la homoj.

Pur Hiss kaj Ingrid determinis ekziston de du planedoj. Proksimiĝon al la ekstera oni devis rezigni — grandega, malvarma, ĉirkaŭkovrita de potenca, probable, venena atmosfero, ĝi minacis per pereo. Se oni elektu specon de morto, do, verŝajne, estus pli bone forbruli ĉe supraĵo de la fera stelo, ol droni en mallumo de amoniaka atmosfero, enpikinte la ŝipon en milkilometran tavolon de glacio. Samaj teruraj gigantaj planedoj estis ankaŭ en la suna sistemo: Jupitero, Saturno, Urano, Neptuno.

«Tantro» estis senĉese alproksimiĝanta al la stelo. Post dek naŭ diurnoj klariĝis amplekso de la interna planedo — ĝi estis pli granda, ol la Tero. Situante en proksima distanco for de sia fera suno, la planedo kun freneza rapido kuris laŭ sia orbito — ĝia jaro apenaŭ estis pli longa ol du-tri teraj monatoj. La nevidebla T-stelo, probable, sufiĉe varmigadis ĝin per siaj nigraj radioj — ĉe ekzisto de atmosfero tie povus esti vivo. En tiu okazo alteriĝo iĝus speciale danĝera…

Fremda, evoluanta en kondiĉoj de aliaj planedoj, per aliaj evoluaj vojoj, vivo en ĝenerala por la kosmo formo de albuminaj korpoj estis ege malutila por loĝantoj de la Tero. Defendaj iloj de organismoj kontraŭ malutilaj restaĵoj, kontraŭ malsanigaj bakterioj, ellaboritaj dum milionoj da jaroj sur nia planedo, estis senhelpaj kontraŭ fremdaj formoj de vivo. En sama grado aliplaneda vivo estus en danĝero sur nia Tero.

La ĉefa agado de la animala vivo: mortigante — vori kaj vorante — mortigi, okaze de kontakto de animaloj de malsamaj mondoj estis manifestiĝanta kun aflikte malkaŝa krueleco. Nekredeblaj malsanoj, fulmaj epidemioj, monstre multobliĝantaj parazitoj, teruraj lezoj akompanis unuajn esplorojn de loĝataj, sed senhomaj planedoj. Kaj ankaŭ loĝataj de pensantaj homoj mondoj faris multegajn eksperimentojn kaj anticipajn preparojn, antaŭ ol establi rektan stelŝipan komunikadon. Nian Teron, malproksiman de la centraj, vivriĉaj, densaj regionoj de la Galaksio, ankoraŭ ne vizitis gastoj el planedoj de aliaj steloj, reprezentantoj de aliaj civilizoj. La Konsilio de Stelnavigado nur antaŭnelonge finis preparon al akcepto de amikoj el proksimaj steloj el la Serpentisto, la Cigno, la Granda Ursino kaj la Paradizeo.

Erg Noor, zorgoplena pri ebla renkontiĝo kun nekonata vivo, ordonis elpreni el malproksimaj tenejoj rimedojn de biologia defendo.

Finfine «Tantro» egaligis sian orbitan rapidon kun rapido de la interna planedo de la fera stelo kaj komencis rivolui ĉirkaŭ ĝi. Malklara, griz-bruna, kun rebrilo de la grandega sang-bruna stelo, la supraĵo de la planedo — pli ĝuste, ĝia atmosfero — estis videbla nur per elektronika konvertilo. Senescepte ĉiuj ekspedicianoj estis okupitaj ĉe aparatoj.

— Temperaturo de supraj tavoloj sur prilumita flanko: tricent dudek kelvinoj!

— Rotacio: proksimume dudek diurnoj!

— La lokaliziloj indikas ekziston de akvo kaj sekaĵo.

— Diko de la atmosfero: mil sepcent kilometroj.

— La precizigita maso estas kvardek tri kaj du dekonoj de la tera.

Mesaĝoj venadis seninterrompe, kaj karaktero de la planedo iĝadis ĉiam pli klara.

Erg Noor estis kuniganta la ricevatajn datumojn, kolektante materialon por kalkulado de la orbita reĝimo. Kvardek tri kaj du dekonoj de la tera maso — la planedo estis granda. Ĝia gravitforto alpremos la ŝipon al la grundo. En senhelpajn insektojn sur gluo transformiĝos la homoj…

La ekspediciestro rememoris terurajn rakontojn — duonlegendojn, duonveraĵojn — pri malnovaj stelŝipoj, pro diversaj kaŭzoj trafintaj sur grandegajn planedojn. Tiam ŝipoj kun malgrandaj rapidoj, kun malforta brulaĵo ofte pereadis. Muĝo de motoroj kaj konvulsia tremo de ŝipo, kiu, ne kapabla elŝiriĝi, kvazaŭ algluiĝis al supraĵo de planedo. La stelŝipo restis nedamaĝita, sed krakadis rompiĝantaj ostoj de homoj — nepriskribebla teruro, sendita en fragmentaj krioj de lastaj adiaŭaj mesaĝoj…

Al la ŝipanaro de «Tantro» ne minacis tia sorto, dum ili rivoluos ĉirkaŭ la planedo. Sed se necesos alteriĝi sur ĝian supraĵon, do tiam nur tre fortaj homoj povos treni sian pezon en tiu ilia estonta restadejo. La restadejo, destinita al ili por jardekoj da vivo… Ĉu povos ili plu vivi en tiaj kondiĉoj? Sub ŝarĝo de premanta pezo, en eterna mallumo de la infraruĝa nigra suno, en densa atmosfero? Sed ĉiel ajn — tio estas ne pereo, tio estas espero al saviĝo, kaj elekto ne ekzistas!

«Tantro» estis ĉirkaŭskribanta sian orbiton proksime al la limo de la atmosfero. La anoj de la ekspedicio ne povis preterlasi la okazon por esploro de la antaŭe nekonita planedo, situanta relative nemalproksime de la Tero. La prilumita — pli ĝuste, privarmita — flanko de la planedo diferencis de la ombra ne nur per multe pli alta temperaturo, sed ankaŭ per grandegaj amasiĝoj de elektro, kiuj malhelpadis eĉ al potencaj lokaliziloj, kies indikoj estis distordataj nerekoneble. Erg Noor decidis fari esploron de la planedo helpe de bombaj stacioj. Oni deĵetis fizikan stacion,[17] kaj la aŭtomato raportis pri mirinda ĉeesto de libera oksigeno en la neon-nitrogena atmosfero, pri ĉeesto de akvaj vaporoj kaj pri temperaturo plus dek du celsiaj gradoj. Tiuj kondiĉoj estis, ĝenerale, similaj al la teraj. Nur la premo de la dika atmosfero superis la normalan atmosferan premon de la Tero je unu kaj kvar dekonoj, kaj la gravitforto pli ol du-kaj-duon-oble superis la teran.

— Ĉi tie eblas vivi! — malforte ridetis la biologo, transdonante al la estro la mesaĝon de la stacio.

— Se ni povas vivi sur tia malhela kaj peza planedo, do, verŝajne, ĉi tie jam iu vivas — malgranda kaj malutila!

Al la dekkvina rivoluo de la stelŝipo oni preparis bomban stacion kun potenca televida sendilo. Tamen la dua fizika stacio, ĵetita en la ombron, kiam la planedo turniĝis je cent dudek gradoj, malaperis, ne sendinte signalojn.

— Trafis en oceanon, — mordinte la lipon pro domaĝo, konstatis geologino Bina Led.

— Necesos palpi per la ĉefa lokalizilo, antaŭ ol deĵeti televidan roboton! Ni havas nur du da ili!

«Tantro», eligante faskon de direktitaj elektromagnetaj radioj, estis rivoluanta super la planedo, palpante malklarajn pro distordoj konturojn de kontinentoj kaj maroj. Desegniĝis formoj de grandega ebenaĵo, elŝoviĝinta en oceanon aŭ disiganta du oceanojn preskaŭ sur la ekvatoro de la planedo. La stelŝipo zigzagis per la radio, kovrante strion larĝan je ducent kilometroj. Subite la ekrano de la lokalizilo ekbrilis per hela punkto. Fajfo, vipinta la streĉitajn nervojn, konfirmis, ke tio ne estas halucino.

— Metalo! — ekkriis la geologino. — Malfermita mino.

Erg Noor balancis la kapon.

— Malgraŭ momenteco de la lumbrilo, mi sukcesis rimarki difinitecon de ĝiaj konturoj. Tio estas aŭ granda peco de metalo — meteorŝtono, aŭ…

— Ŝipo! — samtempe emiksiĝis Niza kaj la biologo.

— Fantazio! — kontestis Pur Hiss.

— Eble, realo, — replikis Erg Noor.

— Tutegale la disputo estas senutila, — ne cedis Pur Hiss. — Per nenio eblas kontroli. Ja ni ne alteriĝos.

— Ni kontrolos post tri horoj, kiam venos ree al tiu ebenaĵo. Atentu — metala aĵo troviĝas sur la ebenaĵo, kiun ankaŭ mi elektus por alteriĝo… Ni deĵetos la televidan stacion ĝuste tien. Agordu radion de la lokalizilo al ses-sekunda anticipo!

La plano de la ekspediciestro sukcesis, kaj «Tantro» duan fojon foriris por duhora ĉirkaŭflugo de la malhela planedo. Nun ĉe aliro al la kontinenta ebenaĵo la ŝipon renkontis raporto de la televida roboto. La homoj alkroĉiĝis al la ekbrilinta ekrano. Klakis, ŝaltiĝinte, kaj nerimarkeble ekĵetiĝis la vida radio, simile al homa okulo desegninta konturojn de objektoj tie, malproksime malsupre, en la milkilometra malhela abismo. Kej Ber klare imagis, kiel turniĝas simila al lumturo kapeto de la stacio, elŝoviĝinta el la malmola karapaco. En la zono, prilumita de radio de la aŭtomato, kuris laŭ la ekrano tuj fotataj malaltaj deklivoj, montetoj, nigraj sinuoj de akvospuroj. Subite tra la ekrano fulmis vizio de brilanta fiŝsimila konturo, kaj ree dissterniĝis deĵetita per la radio mallumo kun elŝiritaj el ĝi ŝtupegoj de la altebenaĵo.

— Stelŝipo! — elspiris samtempe kelkaj buŝoj. Kun malkaŝa triumfo Niza rigardis al Pur Hiss. La ekrano estingiĝis, «Tantro» ree malproksimiĝis for de la televida sendilo, sed biologo Eon Tal jam fiksis rubandon de elektronika fotaĵo. Per la fingroj, tremantaj pro malpacienco, li ŝovis la rubandon en projekciilon de duonsfera ekrano.[18] La internaj vandoj de la malplena duonsfero spegulis la pligrandigitan bildon.

Konataj cigarsimilaj konturoj de pruo, ŝvela poŭpo, alta kresto de ekvilibra ricevilo… Kiel ajn malprobabla estis tiu spektaĵo, kiel ajn nepensebla, nekredebla estis renkontiĝo sur la planedo de mallumo — tio efektive estis tera stelŝipo! Ĝi staris horizontale, en la pozicio de normala alteriĝo, apogita per potencaj piedoj, sendifekta, kvazaŭ ĵus malleviĝis sur la planedon de la fera stelo.

«Tantro», ĉirkaŭskribante siajn rondojn, tre rapidajn pro proksimeco al la planedo, sendadis signalojn, kiuj restis sen respondo. Pasis kelkaj horoj. En la centra stirejo denove kolektiĝis ĉiuj dek kvar homoj de la ekspedicio. Tiam Erg Noor, sidinta en profunda meditado, ekstaris.

— Mi proponas alterigi «Tantron». Eble, niaj fratoj bezonas helpon; eble, ilia ŝipo estas damaĝita kaj ne povas iri al la Tero. Tiam ni prenos ilin, prenos anamezonon kaj saviĝos mem. Alterigi savan raketon ne havas sencon. Ĝi nenion povos fari por provizi nin per brulaĵo, kaj malŝparos tiom da energio, ke ni ne havos, per kio sendi signalon al la Tero.

— Kaj se ili mem trafis ĉi tien pro manko de anamezono? — singarde demandis Pel Lin.

— Tiam ĉe ili devis resti jonaj planedaj ŝargoj — ili ne povis eluzi ĉiujn plene. Vidu, la stelŝipo sidas ĝuste — do, ili alteriĝis per planedaj motoroj. Ni prenos jonan brulaĵon, ekflugos ree kaj, leviĝinte sur orbiton, atendos kaj vokos helpon de la Tero. Okaze de sukceso pasos nur ok jaroj. Kaj se ni sukcesos akiri anamezonon — tiam ni venkis.

— Eble, ilia planeda brulaĵo estas ne jonaj ŝargoj, sed fotonaj? — ekdubis iu el inĝenieroj.

— Ni povas uzi ĝin en la ĉefaj motoroj, se remetos el la akcesoraj la kalikajn reflektilojn.

— Restas risko de alteriĝo sur pezan planedon kaj risko de estado sur ĝi, — grumblis Pur Hiss. — Estas terure pensi pri tiu mondo de obskuro!

— Risko, certe, restas, sed ĝi ekzistas en la bazo mem de nia stato, kaj ni apenaŭ pligrandigas ĝin. Kaj la planedo, sur kiun alteriĝos nia stelŝipo, estas ne tiom malbona. Ni nur konservu la ŝipon!

Erg Noor ĵetis rigardon al ciferplato de egaligilo de rapidoj kaj rapide aliris la regpanelon. Dum minuto la ekspediciestro staris antaŭ la regaj stangetoj kaj vernieroj. La fingroj de liaj grandaj manoj moviĝetis, kvazaŭ farante akordojn sur muzikilo, la dorso ĝibiĝis kaj la vizaĝo ŝtoniĝis.

Niza Krit aliris la estron, kuraĝe prenis lian dekstran manon kaj almetis per la manplato al sia glata vango, varmega pro emocio. Erg Noor danke balancis la kapon, karesis la pufajn harojn de la junulino kaj rektigis sin.

— Ni iras en la malsuprajn tavolojn de la atmosfero kaj alteriĝas! — laŭte diris li, ŝaltante signalon.

Hurlo trais la ŝipon, kaj la homoj haste diskuris al siaj lokoj, ŝlosinte sin en hidraŭlikaj naĝantaj seĝoj.

Erg Noor mallevis sin en molajn brakumojn de la alteriga seĝo, leviĝinta el luko antaŭ la regpanelo. Ektondris frapoj de la planedaj motoroj, kaj la stelŝipo kun muĝo ĵetiĝis malsupren, renkonten al rokoj kaj oceanoj de la nekonata planedo. Lokaliziloj kaj infraruĝaj reflektiloj estis palpantaj la praan obskuron malsupre, sur la skalo de alto ruĝaj lumoj brilis ĉe la difinita nombro — dek kvin mil metroj. Montoj, pli altaj ol dek kilometroj, ne estis atendindaj sur la planedo, kie akvo kaj varmo de la nigra suno laboris por glatigi la supraĵon, same, kiel sur la Tero.

Jam post la unua ĉirkaŭflugo oni trovis sur la plej granda parto de la planedo anstataŭ montojn nur negrandajn altaĵojn, iomete pli grandajn, ol sur Marso. Evidente, agado de internaj fortoj, kreantaj montajn leviĝojn, preskaŭ tute ĉesis aŭ provizore haltis.

Erg Noor movis limigilon de alto de flugo al du mil metroj kaj ŝaltis potencajn lumĵetilojn. Sub la stelŝipo etendiĝis grandega oceano — vera maro de teruro. Seninterrompe nigraj ondoj leviĝadis kaj faladis super nekonataj profundaĵoj.

La biologo, viŝante ŝviton, aperintan pro streĉoj, penis kapti reflektitan de la ondoj lumbrilon en aparaton, determinantan eĉ etegajn oscilojn de reflekta kapablo — albedo, por determini salecon aŭ entenon de mineraloj de tiu ĉi obskura maro.

La brilantan nigron de la akvo anstataŭis senbrila nigro — komenciĝis sekaĵo. Krucigitaj radioj de la lumĵetiloj estis malfermantaj mallarĝan vojon inter muroj de mallumo. Sur ĝi riveliĝadis neatenditaj koloroj — jen flavaj makuloj de sablo, jen griz-verda supraĵo de rokaj nekrutaj vicoj.

«Tantro», obeanta al la lerta mano, ekflugis super la kontinento.

Finfine Erg Noor trovis tiun ebenaĵon. Pro negranda alto ĝin ne eblis nomi altebenaĵo. Sed estis evidente, ke eblaj tajdoj kaj tempestoj de la malhela maro ne povas atingi tiun ebenaĵon, leviĝintan super malaltaj sekaĵoj je alto ĉirkaŭ cent metroj.

La antaŭa lokalizilo de la maldekstra flanko fajfis. «Tantro» celis la lumĵetilojn. Nun tute klare iĝis videbla stelŝipo de unua klaso. Kovraĵo de ĝia pruo el kristale rekonstruita anizotropa iridio brilis en radioj de la lumĵetiloj kiel nova. Apud la ŝipo ne estis videblaj provizoraj konstruaĵoj, brilis neniaj lumoj — malhela kaj senviva staris la stelŝipo, neniel reagante al proksimiĝo de la frato. Radioj de la lumĵetiloj ekkuris pluen, brileris, reflektiĝinte, kiel de blua spegulo, de kolosa disko kun spiralaj elstaraĵoj. La disko staris oblikve, sur la eĝo, parte enprofundigita en la nigran grundon. Por momento al la observantoj ŝajnis, ke malantaŭ la disko elstaras iaj rokoj, kaj poste densiĝas nigra mallumo. Tie, verŝajne, estis deklivo aŭ malleviĝo ien sur malaltaĵon…

Surdiga hurlo de «Tantro» tremigis ĝian korpon. Erg Noor deziris alteriĝi pli proksime al la trovita stelŝipo kaj avertis homojn, kiuj povis troviĝi en la mortiga zono, kun radiuso ĉirkaŭ mil metroj de la loko de alteriĝo. Aŭdebla eĉ interne de la ŝipo, traruliĝis monstra tondro de la planedaj motoroj, en la ekranoj aperis nubo de ardigitaj eroj de la grundo. La planko komencis krute leviĝi supren kaj fali malantaŭen. Sensone kaj glate hidraŭlikaj ĉarniroj turnis la seĝojn perpendikulare al la vandoj, iĝintaj vertikalaj.

Gigantaj artikaj apogiloj desaltis de la ŝipkorpo kaj, dismetiĝinte, prenis sur sin la unuan tuŝon al la grundo de la fremda mondo. Puŝo, frapo, puŝo — «Tantro» ŝanceliĝis per la prua parto kaj rigidiĝis samtempe kun plena halto de la motoroj. Erg Noor levis la manon al la regpanelo, kiu iĝis super la kapo, turnis la stangeton de malŝalto de la apogiloj. Malrapide, per mallongaj puŝoj la stelŝipo komencis malleviĝi per la pruo, ĝis ricevis la antaŭan horizontalan pozicion. La alteriĝo finiĝis. Kiel ĉiam, ĝi donis tiom fortan skuon al homa organismo, ke la astronaŭtoj devis dum ioma tempo rekonsciiĝi, duonkuŝante en siaj seĝoj.

Terura pezo ekpremis ĉiun. Kiel post grava malsano, la homoj apenaŭ povis leviĝi. Tamen la malpacienca biologo sukcesis preni provaĵon de aero.

— Taŭgas por spirado, — sciigis li. — Mi tuj faros mikroskopan esploron!

— Ne necesas, — respondis Erg Noor, malbutonumante kovrilon de la alteriga seĝo. — Sen skafandroj ne eblas forlasi la ŝipon. Ĉi tie povas esti tre danĝeraj sporoj kaj virusoj.

En kluza kamero ĉe la elirejo estis anticipe preparitaj biologiaj skafandroj kaj «saltantaj skeletoj» — ŝtalaj, kovritaj per ledo skeletoj kun elektromotoroj, risortoj kaj amortiziloj por individua moviĝo ĉe granda gravito, kiujn oni surmetadis super skafandroj.

Ĉiuj malpaciencis eksenti sub la piedoj grundon, eĉ fremdan, post ses jaroj da vagado en interstelaj abismoj. Kej Ber, Pur Hiss, Ingrid, kuracistino Luma kaj du meĥanikistoj-inĝenieroj devis resti en la stelŝipo, por deĵori ĉe radistacio, lumĵetiloj kaj aparatoj. Niza staris flanke kun helmo en la manoj.

— De kie la nedecidemo, Niza? — vokis Niza-n la estro, kontrolanta sian radistacion en la pinto de la helmo. — Ni iru al la stelŝipo!

— Mi… — La junulino konfuziĝis. — Al mi ŝajnas, ĝi estas mortinta, staras ĉi tie jam delonge. Ankoraŭ unu katastrofo, ankoraŭ unu viktimo de la senkompata kosmo — mi komprenas, tio estas neevitebla, sed ĉiam malfacila… speciale post Zirda, post «Algrab»…

— Eble, morto de tiu stelŝipo donos al ni vivon, — respondis Pur Hiss, turnante panoraman mallongfokusan teleskopon al la ŝipo, plu restanta neprilumita.

Ok vojaĝantoj eliris en la transiran kameron kaj haltis en atendo.

— Ŝaltu aeron! — komandis Erg Noor al la restintoj sur la ŝipo, kiujn jam debaris la nepenetrebla muro.

Nur post kiam aerpremo en la kamero atingis kvin atmosferojn, hidraŭlikaj krikoj elpremis la dense algluiĝintan pordon. Premo de aero preskaŭ elĵetis la homojn el la kamero, permesante al nenio malutila el la fremda mondo penetri internen de la peco de la Tero. La pordo rapidege fermiĝis. Radio de lumĵetilo sternis helan vojon, laŭ kiu la esploristoj eklamis sur siaj risortaj kruroj, apenaŭ trenante siajn pezajn korpojn. En la fino de la luma vojo altis la grandega ŝipo. Kilometro kaj duono ŝajnis nekredeble longa kaj pro malpacienco kaj pro kruela skuado de mallertaj saltoj laŭ la malglata, prisemita per ŝtonetoj grundo, tre varmigita de la nigra suno.

Tra la dika atmosfero, riĉa je humido, la steloj videblis kiel palaj, malklaraj makuloj. Anstataŭ lukse brilanta kosmo la ĉielo de la planedo montris nur aludojn al stelfiguroj. Iliaj ruĝetaj malhelaj lanternetoj ne povis lukti kontraŭ mallumo sur la grundo de la planedo.

En ĉirkaŭanta profundega mallumo la ŝipo kontrastis speciale reliefe. Dika tavolo de borazon-zirkonia lako iuloke forfrotiĝis sur la ŝelo. Verŝajne, la stelŝipo longe vagis en la kosmo.

Eon Tal eligis ekkrion, reeĥintan en ĉiuj telefonoj. Li almontris per la mano al malfermita pordo, oscedanta kiel nigra makulo, kaj al mallevita malsupren malgranda lifto. Sur la grundo apud la lifto kaj sub la ŝipo elstaris, sendube, kreskaĵoj. Dikaj tigoj levis sur preskaŭ metran alton nigrajn, parabolajn kalikojn, dentigitajn ĉe rando, kiel dentoradoj, — ĉu foliojn, ĉu florojn. La aro da nigraj senmovaj dentoradoj aspektis malbonaŭgure. Ankoraŭ pli multe timigis la muta oscedo de la pordo. La netuŝitaj kreskaĵoj kaj la malfermita pordo — sekve, jam delonge homoj ne uzas tiun vojon, ne gardas sian malgrandan teran mondeton kontraŭ la fremda.

Erg Noor, Eon kaj Niza eniris en la lifton. La estro turnis startan stangon. Kun facila knaro la meĥanismo ekfunkciis kaj obeeme levis la tri esploristojn en larĝe malfermitan transiran kameron. Poste leviĝis ankaŭ la ceteraj. Erg Noor sendis al «Tantro» peton estingi la lumĵetilon. Momente la grupeto de homoj perdiĝis en abismo de mallumo. La mondo de la fera suno alŝoviĝis proksimege, kvazaŭ dezirante solvi en si la malfortan neston de tera vivo, alpremiĝintan al la grundo de la grandega malhela planedo.

Oni lumigis lanternetojn, turniĝantajn sur pintoj de la helmoj. La pordo el la transira kamero internen de la ŝipo estis fermita, sed ne ŝlosita kaj facile cedis. La esploristoj eniris en la mezan koridoron, libere orientiĝante en mallumo de pasejoj. La konstruo de la stelŝipo diferencis disde «Tantro» nur en negravaj detaloj.

— La ŝipo estas konstruita antaŭ kelkdek jaroj, — diris Erg Noor, alproksimiĝante al Niza.

La junulino retrorigardis. Tra silikolo[19] de la helmo la duone prilumita vizaĝo de la estro ŝajnis mistera.

— Jen neebla penso, — daŭrigis Erg Noor, — ĉu tio estas…

— «Velo»! — ekkriis Niza, forgesinte pri la mikrofono, kaj ekvidis, ke ĉiuj turniĝis al ŝi.

La skolta grupo penetris en la ĉefan ejon de la ŝipo — la bibliotekon-laboratorion kaj poste pli proksimen al la pruo, en la centran stirejon. Lamante en sia skeleto, ŝanceliĝante kaj frapiĝante je muroj, la ekspediciestro atingis la ĉefan energidistribuan panelon. La prilumo de la stelŝipo estis ŝaltita, sed la kurento malestis. En mallumo de la ejoj plu lumis nur fosforeskantaj montriloj kaj signoj. Erg Noor trovis porakcidentan klemon, kaj tiam, por ĉies miro, ekbrilis malhela, ŝajninta blindiga lumo. Verŝajne, ĝi ekbrilis ankaŭ ĉe la lifto, ĉar en la telefonoj de la helmoj eksonis voĉo de Pur Hiss, demandinta pri stato de la esploro. Al li respondis Bina, la geologino. La estro rigidiĝis sur sojlo de la centra stirejo. Sekvinte lian rigardon, Niza ekvidis supre, inter antaŭaj ekranoj, duoblan skribaĵon — en la tera lingvo kaj per la kodo de la Granda Ringo — «Velo». Malsupre sub streko estis la galaksia kodo de la Tero kaj la koordinatoj de la suna sistemo.

La malaperinta antaŭ okdek jaroj stelŝipo troviĝis en la antaŭe nekonata sistemo de nigra suno, kiun oni tiel longe opiniis nur malhela nubo.

Pririgardo de ejoj de la stelŝipo ne helpis kompreni, kien malaperis la homoj. Oksigenaj rezervoj ne estis elĉerpitaj, rezervoj de akvo kaj nutraĵo povis sufiĉi ankoraŭ por kelkaj jaroj, sed nenie estis spuroj, nek restaĵoj de la ŝipanaro de «Velo».

Strangaj malhelaj likvospuroj videblis ie en koridoroj, en la centra stirejo kaj en la biblioteko. Sur la planko en la biblioteko same estis makulo — ĝi ŝvelis per plurtavola filmo, kvazaŭ ĉi tie sekiĝus io verŝita. En la poŭpa maŝinejo antaŭ malfermita pordo de malantaŭa vando pendis ŝiritaj kabloj, kaj masivaj apogiloj de malvarmigiloj el fosfora bronzo estis forte fleksitaj. Ĉar cetere la ŝipo estis tute nedamaĝita, do tiuj damaĝoj, postulantaj potencan baton, restis nekomprenitaj. La esploristoj penegis, sed ne trovis ion, kio povus klarigi malaperon kaj senduban pereon de la ŝipanaro de «Velo».

Krome venis alia, gravega malkovro — rezervoj de anamezono kaj de planedaj jonaj ŝargoj, konserviĝintaj sur la ŝipo, garantiis starton de «Tantro» de sur la peza planedo kaj vojon al la Tero.

Tuj sendita al «Tantro» mesaĝo forigis la konscion de kondamniteco, regintan la homojn post la kapto de ilia ŝipo fare de la fera stelo. Malaperis neceso de longa laboro por sendo de mesaĝo al la Tero. Anstataŭe iĝis necesa grandega laboro pri transŝarĝo de konteneroj kun anamezono. La malfacila per si mem tasko ĉi tie, sur la planedo kun preskaŭ triobla tera gravito, transformiĝis en aferon, postulantan grandan inĝenieran inventemon. Sed homoj de la epoko de la Ringo ne timis malfacilajn mensajn taskojn, sed ĝojis pri ili.

La biologo elprenis el magnetofono en la centra stirejo nefinitan bobenon de fluga taglibro. Erg Noor kun la geologino malfermis hermetike ŝlositan ĉefan gardoŝrankon, konservintan rezultojn de la ekspedicio de «Velo». La homoj ektrenis sur si grandan pezon — multajn volvaĵojn de foton-magnetaj filmoj, taglibrojn, astronomiajn observaĵojn kaj kalkulojn. Mem estante esploristoj, la ekspedicianoj ne povis eĉ por mallonga tempo lasi tiom valoregan trovaĵon.

Apenaŭ vivaj pro laco, la skoltoj renkontiĝis en la biblioteko de «Tantro» kun la kamaradoj, ardaj pro malpacienco. Ĉi tie, en la kutima medio, ĉe oportuna tablo sub hela lumo, la tomba mallumo de ĉirkaŭanta obskuro kaj la senviva, forlasita stelŝipo iĝis vizio de nokta koŝmaro. Nur ĉiun premis eĉ por sekundo ne ĉesanta gravito de la terura planedo, kaj ĉe ĉiu movo jen unu, jen alia esploristo sulkiĝadis pro doloro. Sen granda praktiko estis tre malfacile kunordigi propran korpon kun moviĝoj de stangoj de ŝtala «skeleto». Pro tio paŝadon akompanis puŝoj kaj kruela skuado. Eĉ post mallonga vojo la homoj revenis kiel forte batitaj. Geologino Bina Led, probable, ricevis facilan cerboskuon, sed ankaŭ ŝi, peze alpremiĝinte al la tablo kaj kunpremante la tempiojn, rifuzis foriri, ne aŭdinte la lastan bobenon de la ŝipa taglibro. Niza atendis de tiu registraĵo, dum okdek jaroj konservita en la mortinta ŝipo sur la terura planedo, ion nekredeblan. Ŝi imagis raŭkajn vokojn pri helpo, kriojn de sufero, tragikajn adiaŭajn vortojn. La junulino tremeris, kiam el la aparato aŭdiĝis laŭta kaj malvarma voĉo. Eĉ Erg Noor, la granda konanto de ĉio, kio koncernis interstelajn flugojn, konis neniun el la ŝipanaro de «Velo». Kompletigita ekskluzive per junularo, tiu ĉi stelŝipo komencis sian senfine kuraĝan vojaĝon al Vego, ne transdoninte al la Konsilio de Stelnavigado ordinaran filmon pri homoj de la ŝipo.

La nekonata voĉo eksponis eventojn, okazintajn je sep monatoj post la sendo de la lasta mesaĝo al la Tero. Je kvaronjarcento antaŭ tio, dum trairo de zono de kosma glacio ĉe rando de la sistemo de Vego, «Velo» estis damaĝita. La truon en la poŭpa parto oni sukcesis ripari, sed ĝi rompis precizegan agordon de la defenda kampo de la motoroj. Post lukto, daŭrinta dudek jarojn, la motorojn oni devis haltigi. Ankoraŭ dum kvin jaroj «Velo» flugis inercie, ĝis deflankiĝis pro natura malprecizeco de la kurso. Tiam estis sendita la unua mesaĝo. La stelŝipo estis sendonta la duan mesaĝon, kiam trafis en la sistemon de la fera stelo. Poste okazis same, kiel al «Tantro», nur kun tiu diferenco, ke la ŝipo sen ĉefaj motoroj, foje malakceliĝinte, tute ne povis forflugi. Ĝi ne povis iĝi satelito de la planedo, ĉar la akcelaj planedaj motoroj, kiuj troviĝis en la poŭpo, malfunkciis same, kiel la anamezonaj. «Velo» bonorde alteriĝis sur la malaltan plataĵon apud maro. La ŝipanaro ekis plenumi tri starintajn antaŭ ili taskojn: peni ripari la motorojn, sendi vokon al la Tero kaj esplori la nekonatan planedon. Oni ankoraŭ ne sukcesis munti raketan tureton, kiam homoj komencis nekompreneble malaperadi. Senditoj por serĉo same ne revenis. La esploradon de la planedo oni ĉesigis, forlasadis la ŝipon por konstruado de la tureto nur ĉiuj kune kaj longe sidadis en la hermetike ŝlosita ŝipo en paŭzoj de la laboro, nekredeble senfortiga pro la gravito. Hastante sendi la raketon, ili eĉ ne entreprenis esploron de la fremda stelŝipo proksime de «Velo», kiu, probable, troviĝis ĉi tie jam delonge.

«Tiu disko!» — glitis en la kapo de Niza. Ŝi renkontis la okulojn de la estro, kaj tiu, kompreninta ŝiajn pensojn, kapjesis. El la dek kvar anoj de «Velo» restis ok vivaj. Poste en la taglibro sekvis proksimume tritaga paŭzo, post kiu la mesaĝon registris alta juna virina voĉo:

«Hodiaŭ, la dekduan de la sepa monato de la tricent dudek tria jaro de la Ringo, ni, ĉiuj restantoj, finis preparon de la raketo-sendilo. Morgaŭ je la sama tempo…»

Kej Ber instinkte rigardis al horaj gradoj laŭlonge de la transvolviĝanta rubando — la kvina horo laŭ tempo de «Velo» kaj kiu scias kioma laŭ tiu ĉi planedo…

«Ni sendos fidinde kalkulitan… — La voĉo interrompiĝis, poste reaperis, pli mallaŭta kaj malforta, kvazaŭ la parolintino forturniĝis de la sonricevilo. — Mi ŝaltas! Ankoraŭ!..»

La aparato eksilentis, sed la rubando plu estis transvolviĝanta. La aŭskultantoj interŝanĝis maltrankvilajn rigardojn.

— Io okazis! — komencis Ingrid Ditra.

El la magnetofono ekflugis hastaj, sufokitaj vortoj: «Saviĝis du… Laik ne ĝissaltis… la lifto… la pordon ne sukcesis fermi, nur la duan! Meĥanikisto Saĥ Kton ekrampis al la motoroj… ni batu per la planedaj… ili, krom furiozo kaj teruro, estas nenio! Jes, nenio…»

La rubando dum kelka tempo turniĝis sensone, poste la sama voĉo ekparolis denove:

«Ŝajne, Kton ne sukcesis. Mi estas sola, sed mi elpensis. Antaŭ ol mi komencos, — la voĉo firmiĝis kaj eksonis kun konvinka forto: — Fratoj, se vi trovos “Velon”, mi avertas, neniam forlasu la ŝipon».

La parolintino laŭte suspiris kaj diris nelaŭte, kvazaŭ al si mem:

«Necesas ekscii pri Kton. Mi revenos, klarigos pli detale…»

Klako — kaj la rubando plu transvolviĝadis ankoraŭ dum ĉirkaŭ dudek minutoj ĝis fino de la bobeno. Sed vane atendis la atentaj oreloj — la nekonatulino nenion klarigis, samkiel, verŝajne, ankaŭ ne revenis.

Erg Noor malŝaltis la aparaton kaj turniĝis al siaj kamaradoj:

— Niaj pereintaj gefratoj savas nin! Ĉu ne sentas vi manojn de la forta homaro de la Tero! Sur la ŝipo troviĝis anamezono. Nun ni ricevis averton pri morta danĝero, insidanta nin ĉi tie! Mi ne scias, kio estas tio, sed probable tio estas fremda vivo. Se tio estus kosmaj fortoj, ili ne nur mortigus la homojn, sed damaĝus ankaŭ la ŝipon. Ricevinte tian helpon, al ni nun estus hontinde ne saviĝi kaj ne alporti al la Tero malkovrojn de «Velo» kaj la niajn. Grandaj penoj de la pereintoj, ilia duonjarcenta lukto kun la kosmo ne malaperu vane.

— Kiel do vi pensas provizi la brulaĵon, ne elirante el la ŝipo? — demandis Kej Ber.

— Kial ne elirante el la ŝipo? Vi scias, ke tio ne eblas, kaj ni devos eliradi kaj labori ekstere. Sed ni estas avertitaj kaj uzos defendajn rimedojn…

— Mi divenas, — diris biologo Eon Tal, — baraĵon ĉirkaŭ la loko de laboro.

— Ne nur, sed ankaŭ ĉirkaŭ la tuta vojo inter la ŝipoj! — aldonis Pur Hiss.

— Certe! Ĉar ni ne scias, kio nin insidas, do la baraĵon ni faros duobla — per radiado kaj per kurento. Ni etendos dratojn, laŭ la tuta vojo kreos luman koridoron. Malantaŭ «Velo» staras la neuzita raketo — en ĝi sufiĉos energio por tuta tempo de laboro.

La kapo de Bina Led kun frapo falis sur la tablon. La kuracisto kaj la dua astronomo alŝoviĝis, venkante la graviton, al la senkonscia kamaradino.

— Estas nenio serioza! — deklaris Luma Lasvi. — La cerboskuo kaj trostreĉiĝo. Helpu al mi treni Bina-n al la lito.

Eĉ tiu simpla afero povus forpreni tro multan tempon, se meĥanikisto Taron ne elpensus adapti aŭtomatan robotan ĉareton. Helpe de ĝi ĉiujn ok skoltojn oni disveturigis al la litoj — necesis ripozi, alie trostreĉiĝo de neadaptita al la novaj kondiĉoj organismo iĝos malsano. En la malfacila momento de la ekspedicio ĉiu homo iĝis neanstataŭigebla.

Baldaŭ du aŭtomataj ĉaretoj por universalaj transportoj kaj vojaj laboroj, kunkroĉitaj pare, komencis glatigi la vojon inter la stelŝipoj. Potencaj kabloj trairis laŭ ambaŭ flankoj de la planita vojo. Apud ambaŭ stelŝipoj oni instalis observajn turetojn kun dikaj kloŝoj el siliciboro.[20] En ili sidis observantoj, sendantaj de tempo al tempo laŭ la vojo faskojn de mortigaj radioj el pulsaj kameroj. Dum tuta labortempo eĉ por sekundo ne estingiĝis lumo de fortaj lumĵetiloj. En la kareno de «Velo» oni malfermis la ĉefan lukon, malmuntis vandojn kaj preparis por mallevo sur ĉaretojn kvar kontenerojn kun anamezono kaj tridek cilindrojn kun jonaj ŝargoj. Ilia ŝarĝado sur «Tantron» estis multe pli komplika tasko. La stelŝipon ne eblis malfermi, kiel la senvivan «Velon», kaj per tio enlasi en ĝin ĉiujn sendube mortigajn kreaĵojn de la fremda vivo. Tial la lukon oni nur preparis kaj, malferminte internajn vandojn, transportis el «Velo» rezervajn ujojn kun likva aero. Laŭ la plano ekde la momento de malfermo de la luko kaj ĝis la fino de ŝarĝado de la konteneroj la akceptan ŝakton endis senĉese priblovi per forta fluo de kunpremita aero. Krome, la ŝipkorpo estis kovrata per kaskada radiado.

La homoj poiomete trejniĝis labori en la ŝtalaj «skeletoj», iom kutimiĝis al la preskaŭ triobla gravito. Malfortiĝis netolereblaj doloroj en ĉiuj ostoj, komenciĝintaj baldaŭ post la alteriĝo.

Pasis kelkaj teraj tagoj. La mistera «nenio» ne aperis. Temperaturo de la ĉirkaŭanta aero komencis abrupte fali. Venis uragana vento, plifortiĝanta ĉiuhore. Tion kaŭzis subiro de la nigra suno — la planedo turniĝis, kaj la kontinento, sur kiu staris la stelŝipoj, estis foriranta al la «nokta» flanko. La malvarmiĝo, danke al konvektaj fluoj, varmo de la oceano kaj la dika atmosfera «peltaĵo», estis neakra, sed tamen meze de la planeda «nokto» venis forta frosto. La laboron oni daŭrigis kun ŝaltitaj varmigiloj de la skafandroj. La unuan konteneron oni sukcesis mallevi el «Velo» kaj alveturigi al «Tantro», kiam ĉe «sunleviĝo» ekfuriozis nova uragano, multe pli forta, ol la sunsubira. Temperaturo rapide kreskis super nulo, strioj de densa aero portis grandegan kvanton da humido, fulmoj tremigadis la ĉielon. La uragano tiom plifortiĝis, ke la stelŝipo komencis tremeradi pro premo de la monstra ventego. Ĉiuj penoj de la homoj koncentriĝis sur fiksado de la kontenero sub la kareno de «Tantro». Timiga muĝo de la uragano kreskis, sur la altebenaĵo ekturniĝis danĝeraj fostaj kirloj, tre similaj al teraj tornadoj. En la luma strio elkreskis grandega trombo el neĝo kaj polvo, tuŝanta per la funela pinto la makulan kaj malhelan malaltan firmamenton. Sub ĝia premo kabloj de alttensia kurento ŝiriĝis, bluaj lumeksplodoj de kurtumoj ekbrilis inter ringiĝantaj dratoj. La flava lumo de la lumĵetilo, metita apud «Velo», estinĝiĝis, kiel forblovita de vento.

Erg Noor ordonis kaŝiĝi en la ŝipo, ĉesiginte la laboron.

— Sed tie restis observanto! — ekkriis geologino Bina Led, montrante al apenaŭ rimarkebla lumeto de la silicibora tureto.

— Mi scias, tie estas Niza, kaj mi tuj iros tien, — respondis la ekspediciestro.

— La kurento malŝaltiĝis kaj la «nenio» nun estas libera, — serioze kontraŭdiris Bina.

— Se la uragano efikas nin, do, sendube, ĝi efikas ankaŭ tiun «nenion». Mi estas certa, ke, dum la tempesto ne malfortiĝas, danĝero ne estas. Kaj mi ĉi tie estas tiel peza, ke mi ne estos forblovita, se mi rampos, alpremiĝinte al la grundo. Mi jam delonge deziris kapti la «nenion» en la tureto!

— Permesu al mi iri kun vi? — alsaltis al la estro la biologo en sia «skeleto».

— Iru, sed nur vi — neniu krome.

La du homoj longe rampis, kroĉiĝante al malglataĵoj kaj fendoj de ŝtonoj, penante ne trafi al vojo de kirlaj fostoj. La uragano obstine penis deŝiri ilin de la grundo, renversi kaj ekruli. Unufoje ĝi tion sukcesis, sed Erg Noor kaptis ruliĝantan Eon-on, falis sur lin per la ventro kaj kroĉiĝis per la manoj en ungegaj gantoj al rando de granda ŝtono.

Niza malfermis lukon de sia tureto, kaj la rampintoj vice traŝoviĝis en ĝin. Ĉi tie estis varme kaj mallaŭte, la tureto staris firme, fidinde fortikigita pro saĝa antaŭvido de tempestoj.

La rufbukla juna astronavigaciistino kaj malkontentis kaj ĝojis pri la veno de la kamaradoj. Niza honeste konfesis, ke pasigi diurnon sole kun tempesto sur la fremda planedo estus malagrable.

Erg Noor sciigis «Tantron» pri la bonorda transiro, kaj la lumĵetilo de la ŝipo estingiĝis. Nun en la praa obskuro lumis nur la malforta fajreto interne de la tureto. La grundo tremis pro impetoj de la tempesto, pro batoj de fulmoj kaj pro defilado de minacaj tromboj. Niza sidis sur turniĝanta seĝo, apogiĝinte per la dorso je reostato. La estro kaj la biologo eksidis ĉe ŝiaj piedoj sur ringan elstaraĵon de la bazo de la tureto. Dikaj en siaj skafandroj, ili okupis preskaŭ tutan spacon.

— Mi proponas dormi, — nelaŭte aŭdiĝis en la telefonoj la voĉo de Erg Noor. — Ĝis la nigra mateno restas ankoraŭ tutaj dek du horoj, nur tiam la uragano kvietiĝos kaj iĝos varme.

Liaj kamaradoj volonte konsentis. Ŝarĝitaj per triobla pezo, ĝibiĝintaj en la skafandroj, kunpremitaj per la malmildaj skeletoj, en la malvasta tureto, tremigata de la tempesto, la homoj dormis — tiom grandaj estas adapteblo de la homa organismo kaj kaŝitaj en ĝi fortoj de rezisto.

De tempo al tempo Niza vekiĝadis, sendadis al deĵoranto sur «Tantro» trankviligajn mesaĝojn kaj dormetadis plu. La uragano rimarkeble malfortiĝis, tremoj de la grundo ĉesis. Nun povis aperi la «nenio», aŭ pli ĝuste, «io». La observantoj de la tureto glutis PA-ojn — pilolojn de atento, por vigligi la subpremitan nervan sistemon.

— Min maltrankviligas la fremda stelŝipo, — konfesis Niza. — Mi tiel deziras ekscii, kiuj estas «ili», de kie, kiel trafis ĉi tien…

— Ankaŭ mi, — respondis Erg Noor. — Jam delonge laŭ la Granda Ringo oni sendis rakontojn pri feraj steloj kaj pri iliaj planedoj-kaptiloj. Tie, en la pli loĝataj partoj de la Galaksio, kie ŝipoj flugadis jam delonge kaj ofte, estas planedoj de pereintaj stelŝipoj. Multaj antikvaj ŝipoj algluiĝis al tiuj planedoj, multajn mirindajn historiojn oni rakontas pri ili — nun preskaŭ mitojn, legendojn pri malfacila konkerado de la kosmo. Eble, sur tiu ĉi planedo estas stelŝipoj eĉ de pli antikvaj tempoj, kvankam en nia maldense loĝata regiono renkontiĝo de tri ŝipoj estas tute escepta okazo. En la ĉirkaŭaĵo de nia Suno ĝis nun ne estis konata eĉ unu fera stelo — ni malkovris la unuan.

— Ĉu vi intencas entrepreni esploron de la diska stelŝipo? — demandis la biologo.

— Nepre! Kiel povas sciencisto pardoni al si perdon de tia eblo! Diskaj stelŝipoj en la najbaraj kun ni loĝataj regionoj estas nekonataj. Ĝi estas ia fora, eble, vaginta en la Galaksio dum kelkaj jarmiloj post pereo de la ŝipanaro aŭ post nekorektebla damaĝo. Eble, multaj elsendoj laŭ la Ringo iĝos al ni pli kompreneblaj post ricevo de tiuj materialoj, kiujn ni prenos el tiu ŝipo. Ĝi havas strangan formon — diskan spiralon, eĝoj sur ĝia supraĵo estas tre elstaraj. Tuj kiam ni finos la transŝarĝadon de «Velo», ni okupiĝos pri la fremdulo — nun dume ne eblas forpreni eĉ unu homon.

— Sed ni esploris «Velon» dum kelkaj horoj…

— Mi pririgardis la diskon per stereoteleskopo. Ĝi estas fermita, nenie videblas ia aperturo. Penetri internen de ajna kosma ŝipo, fidinde defendita kontraŭ fortoj, multe pli potencaj, ol ĉiuj teraj fortoj, estas tre malfacile. Provu trabatiĝi en fermitan «Tantron», tra ĝia kiraso el metalo kun rekonstruita interna kristala strukturo, tra la supra borazona kovraĵo — tio estas tasko pli komplika ol sieĝo de fortikaĵo. Estas eĉ pli malfacile, kiam ŝipo estas tute fremda, kun nekonataj principoj de konstruo. Sed ni penos ĝin diveni.

— Kaj kiam ni rigardos al la trovita en «Velo»? — demandis Niza. — Tie devas esti interesegaj observaĵoj de tiuj belaj mondoj, pri kiuj temis la mesaĝo.

La telefono alportis bonkoran subridon de la estro:

— Mi, revinta pri Vego, pleje brulas pro malpacienco. Sed por tio ni havos multan tempon dum vojo hejmen. Antaŭ ĉio ni devas elŝiriĝi el tiu ĉi obskuro, el la fundo de geheno, kiel oni diris antikve. La esploristoj de «Velo» ne alteriĝis, alie ni trovus multajn aĵojn el tiuj planedoj en la kolektaj tenejoj de la ŝipo. Rememoru, ni trovis, malgraŭ skrupula pririgardo, nur filmojn, mezuraĵojn kaj registraĵojn, provojn de aero kaj ujojn kun eksploda polvo…

Erg Noor eksilentis kaj fiksaŭskultis. Eĉ la sentivaj mikrofonoj ne alportis ventan bruon — la tempesto kvietiĝis. Ekstere tra la grundo estis aŭdebla knaranta susuro, transdonata al la muroj de la tureto.

La estro movis la manon, kaj kompreninta lin sen vortoj Niza malŝaltis la lumon. Mallumo en la tureto, varmigita per infraruĝaj radioj, ŝajnis densa, kiel nigra likvaĵo, kvazaŭ la konstruaĵo staris sur fundo de oceano. Tra diafana firmaĵo de la silicibora kloŝo ekflagris lumoj de brunaj fajretoj, klare videblaj de la homoj. La fajretoj eklumadis, por sekundo kreante malgrandan steleton kun malhel-ruĝaj aŭ malhel-verdaj radioj, estingiĝadis kaj ree aperadis. La steletoj etendiĝis per ĉenoj, kiuj fleksiĝadis, volviĝadis en ringojn kaj okojn, sensone glitadis laŭ la glata, malmola, kiel diamanto, supraĵo de la kloŝo. La homoj en la tureto eksentis strangan tranĉon en la okuloj, akran momentan doloron laŭlonge de grandaj nervoj de la korpo, kvazaŭ mallongaj radioj de la brunaj steletoj per pingloj pikis la nervajn trunkojn.

— Niza, — flustris Erg Noor, — movu la reguligilon al plena ardo kaj tuj ŝaltu la lumon.

La tureto prilumiĝis per hela blua tera lumo. La blindigitaj de ĝi homoj vidis nenion — pli ĝuste, preskaŭ nenion. Niza kaj Eon sukcesis rimarki, aŭ tio nur ŝajnis, ke mallumo ĉe la dekstra flanko de la tureto ne tuj malaperis, sed por momento restis ia disbranĉita, kovrita per tentakloj densaĵo. Tiu «io» fulmorapide enmetis en sin la tentaklojn kaj desaltis malantaŭen kune kun la muro de mallumo, deĵetita per la lumo. Erg Noor nenion vidis, sed ne havis kaŭzojn ne fidi al rapida reago de siaj junaj kamaradoj.

— Eble, tio estas fantomoj? — supozis Niza. — Fantomaj densaĵoj de mallumo ĉirkaŭ ŝargoj de ia energio kiel, ekzemple, niaj globaj fulmoj, sed tute ne vivoformoj? Se ĉi tie ĉio estas nigra, ankaŭ ĉi-tieaj fulmoj same estas nigraj.

— Via konjekto estas poezia, — kontraŭdiris Erg Noor, — sed ĝi apenaŭ estas ĝusta. Antaŭ ĉio la «io» evidente atakis, strebante al nia viva karno. Ĝi aŭ ĝiaj fratoj neniigis la homojn de «Velo». Se ĝi estas organizita kaj stabila, se ĝi povas moviĝi en necesa direkto, akumuli kaj eligi ian energion, tiuokaze, certe, ne povas temi pri ia aera fantomo. Tio estas kreaĵo de viva materio, kaj ĝi penas nin vori!

La biologo aliĝis al la argumentoj de la estro:

— Al mi ŝajnas, ke ĉi tie, sur la planedo de mallumo, mallumo nur por ni, kies okuloj ne sentas infraruĝajn radiojn de la termika parto de la spektro, aliaj radioj — flavaj kaj bluaj — devas tre forte efiki al tiu kreaĵo. Ĝia reago estas tiel momenta, ke la pereintaj kamaradoj el «Velo» ne povis ion rimarki, prilumante la lokon de atako… Kaj kiam ili rimarkis, tiam estis malfrue kaj la mortantoj jam ne povis ion rakonti…

— Nun ni ripetos la eksperimenton, spite al malagrableco de proksimiĝo de «tio».

Niza malŝaltis la lumon, kaj ree la tri observantoj sidis en netravidebla mallumo, atendante la kreaĵon de la mondo de obskuro.

— Per kio ĝi estas armita? Kial ĝia alproksimiĝo sentiĝas tra la kloŝo kaj la skafandro? — demandis la bilogo. — Ĉu ia speciala speco de energio?

— Specoj de energio estas tre malmultaj, kaj tiu, sendube, estas la elektromagneta. Sed plej diversaj modifoj de ĝi, sendispute, ekzistas multegaj. Tiu ĉi estaĵo havas armilon, efikantan nian nervan sistemon. Eblas imagi, kiel efikos tuŝo de tia tentaklo al nedefendita korpo!

Erg Noor ĝibetiĝis, kaj Niza Krit interne ektremis, rimarkinte ĉenojn de brunaj lumetoj, rapide alproksimiĝantajn el tri flankoj.

— Tiu estaĵo estas ne sola! — mallaŭte ekkriis Eon. — Probable, ni ne permesu al ili tuŝi la kloŝon.

— Vi pravas. Ĉiu el ni turniĝu per la nuko al la lumo kaj rigardu nur en sia direkto. Niza, ŝaltu!

Ĉi-foje ĉiu el la esploristoj sukcesis rimarki apartan detalon, el kiuj konstruiĝis ĝenerala imago pri la estaĵoj, similaj al gigantaj plataj meduzoj, naĝantaj sur negranda alto super la grundo kaj svingantaj malsupre densan franĝon. Kelkaj tentakloj estis mallongaj kompare kun amplekso de la estaĵo kaj longis ne pli ol metron. En akraj anguloj de la romba korpo serpentumis po du tentakloj multe pli longaj. Ĉe radikoj de la tentakloj la biologo rimarkis grandegajn vezikojn, facile lumantajn elinterne kaj kvazaŭ dissendantajn laŭ la tentaklo stelformajn eklumojn.

— Observantoj, kial vi ŝaltas kaj malŝaltas lumon? — subite aperis en la helmoj la pura voĉo de Ingrid. — Ĉu vi bezonas helpon? La tempesto finiĝis, kaj ni komencas laboron. Ni tuj venos al vi.

— Neniuokaze! — strikte ordonis la estro. — Estas granda danĝero. Voku ĉiujn!

Erg Noor rakontis pri la teruraj meduzoj. Konsiliĝinte, la vojaĝantoj decidis elŝovi sur ĉareto parton de planeda motoro. Fajraj strioj, longaj je tricent metroj, ekflugis super la ŝtoneca ebenaĵo, forbalaante ĉion videblan kaj nevideblan sur sia vojo. Ne pasis eĉ duonhoro, kiam la homoj ektrenis la ŝiritajn kablojn. La defendo estis restarigita. Iĝis evidente, ke la anamezono devas esti ŝarĝita antaŭ veno de la planeda nokto. Je kosto de nekredeblaj penoj oni sukcesis tion fari, kaj la senfortigitaj vojaĝantoj, hermetike ferminte la lukojn, kaŝiĝis malantaŭ la nefrakasebla kiraso de la stelŝipo, trankvile aŭskultante ĝian tremetadon. Mikrofonoj estis alportantaj elekstere muĝon kaj bruon de la uragano, kaj pro tio la malgranda hele prilumita mondeto, neatingebla por fortoj de mallumo, iĝis eĉ pli komforta.

Ingrid kaj Luma disŝovis la stereoekranon. La filmo estis elektita sukcese. Blua akvo de la Hinda oceano ekplaŭdis ĉe la piedoj de la sidantoj en la biblioteko. Okazis la ludoj de Pozidono — tutmonda konkurado pri ĉiuj specoj de akva sporto. En la epoko de la Ringo ĉiuj homoj amikis kun maro tiel proksime, kiel tion povis nur popoloj de ĉemaraj landoj en la pasinteco. Saltoj, naĝado, plonĝado sur motoraj tabuloj, sur velaj flosetoj. Miloj da belaj junaj korpoj, kovritaj per sunbruno. Sonoraj kantoj, rido, solena muziko de finaloj…

Niza kliniĝis al la sidanta apude biologo, profunde enpensiĝinta kaj forfluginta per la animo en senfinan foron, al la tenera hejma planedo kun ĝia obeigita naturo.

— Ĉu vi partoprenis tiajn konkurojn, Eon?

La biologo rigardis al ŝi per nekomprenantaj okuloj.

— Ha, ĉu en tiuj? Ne, neniam. Mi enpensiĝis kaj ne tuj komprenis.

— Ĉu vi pensis ne pri tio? — La junulino almontris la ekranon. — Ĉu vere, neordinare freŝiĝas percepto de beleco de nia mondo post obskuro, tempesto, post elektraj nigraj meduzoj?

— Jes, certe. Kaj pro tio eĉ pli kreskas deziro akiri tian meduzon. Mi ĝuste estis rompanta la kapon pri tiu tasko.

Niza Krit forturniĝis de la ridanta biologo kaj renkontis rideton de Erg Noor.

— Ĉu ankaŭ vi estis pensanta, kiel kapti tiun nigran teruron? — moke demandis ŝi.

— Ne, sed mi pensis pri esploro de la diska stelŝipo.

Ruzaj fajreroj en la okuloj de la estro preskaŭ kolerigis Niza-n.

— Nun mi komprenas, kial en la antikveco la viroj okupiĝis pri milito. Mi pensis, ke tio estas nur fanfaronado de via sekso… kiun oni opiniis la forta en la nearanĝita socio.

— Vi ne tute pravas, kvankam parte komprenis nian antikvan psikologion. Sed ĉe mi estas tiel — ju pli bela kaj amata estas mia planedo, des pli mi deziras servi al ĝi. Planti ĝardenojn, mini metalojn, akiri energion, nutraĵon, krei muzikon — tiel, ke mi pasu kaj lasu post mi realan pecon de io, farita per miaj manoj, per mia kapo. Mi scias nur la kosmon, la arton de stelnavigado kaj per tio mi povas servi al mia homaro. Sed la celo estas ne flugo mem, sed akiro de nova scio, malkovro de novaj mondoj, el kiuj ni iam faros samajn belajn planedojn, kiel nia Tero. Kaj vi, Niza, al kio servas? Kial ankaŭ vin tiel altiras la mistero de la diska stelŝipo? Ĉu nur pro sola scivolo?

La junulino per impeta streĉo superis pezon de la lacaj manoj kaj etendis ilin al la estro. Tiu prenis ilin en siajn grandajn manplatojn kaj karese glatigis. La vangoj de Niza ruĝiĝis, la laca korpo pleniĝis per nova forto. Kiel tiam, antaŭ la danĝerega alteriĝo, ŝi alpremiĝis per la vango al la mano de Erg Noor, pardoninte ankaŭ al la biologo lian ŝajnan perfidon al la Tero. Por definitive pruvi sian konsenton kun ambaŭ, Niza proponis nur ĵus venintan en ŝian kapon ideon. Faru sur unu el akvaj cisternoj memfermiĝantan kovrilon. Metu tien kiel logaĵon vazon kun freŝa sango, sed ne kun konservita el la kuracista rezervo. Sangon donos iu ajn el la astronaŭtoj. Se nigra «io» penetros tien kaj la kovrilo fermiĝos, do tra anticipe preparitaj kranoj endas trablovi la ujon per inerta tera gaso kaj hermetike veldi randojn de la kovrilo.

Eon-on ravis la inventemo de la «rufhara knabino».

Erg Noor estis umanta kun agordo de homsimila roboto kaj preparanta potencan elektrohidraŭlikan tranĉilegon, helpe de kiu li intencis penetri internen de la spirala disko el fora stelo.

En la jam kutima mallumo kvietiĝis tempestoj, la froston anstataŭis varmo — venis naŭdiurna «tago». Da laboro restis por kvar teraj tagoj — ŝarĝado de jonaj ŝargoj, de kelkaj rezervoj kaj de valoraj instrumentoj. Krome, Erg Noor opiniis necese preni iujn personajn aĵojn de la pereinta ŝipanaro, por post skrupula desinfekto transporti ilin sur la Teron kiel memoraĵon por parencoj. En la epoko de la Ringo homoj ne troŝarĝadis sin per aĵoj, tial transportado de ili al «Tantro» ne faris ĝenon.

En la kvina tago oni malŝaltis kurenton, kaj la biologo kune kun du volontuloj — Kej Ber kaj Ingrid — fermiĝis en la observa tureto apud «Velo». La nigraj estaĵoj aperis preskaŭ tuj. La biologo adaptis infraruĝan ekranon kaj povis observi la murdajn meduzojn. Jen al la cisterno-kaptilo aliris unu el ili; kunmetinte la tentaklojn kaj kunpremiĝinte en rondan bulon, ĝi komencis rampi internen. Subite ankoraŭ unu nigra rombo aperis ĉe la malfermita aperturo de la cisterno. La unua monstro dismetis la tentaklojn — eklumoj de stelformaj fajretoj ekpulsis kun nekaptebla rapido, iĝante strioj de vibranta malhel-ruĝa lumo, kiuj sur la ekrano de nevideblaj radioj ekbrilis kiel verdaj fulmoj. La unua deŝoviĝis, tiam la dua momente kunvolviĝis en bulon kaj falis sur la fundon de la cisterno. La biologo etendis la manon al butono, sed Kej Ber haltigis ĝin. La unua monstro same kunvolviĝis kaj sekvis la duan. Nun en la cisterno troviĝis du teruraj meduzoj. Eblis nur miri, kiel ili povis ĝis tia grado malpligrandigi sian vidatan amplekson. Premo de la butono — la kovrilo frapfermiĝis, kaj tuj kvin aŭ ses nigraj monstroj ĉirkaŭgluiĝis ĉiuflanke al la grandega ujo, tegita per zirkonio. La biologo ŝaltis lumon, sendis al «Tantro» peton ŝalti la defendon. La nigraj fantomoj dissolviĝis laŭ sia kutimo momente, sed du el ili restis kaptitaj sub la hermetika kovrilo de la cisterno.

La biologo aliris al la cisterno, tuŝis la kovrilon — kaj ricevis tian penetran nervan pikon, ke ne retenis sin kaj ekkriis pro furioza doloro. Lia maldekstra brako ekpendis paralizita.

Meĥanikisto Taron surmetis defendan alttemperaturan skafandron. Nur tiam oni sukcesis trablovi la cisternon per pura tera nitrogeno kaj veldi la kovrilon. La kranojn oni same lutis, ĉirkaŭigis la cisternon per peco de rezerva ŝipa izolilo kaj metis en la kolektan ejon. La venko estis atingita je granda prezo — la paralizo de la brako de la biologo ne ĉesis, malgraŭ penoj de la kuracisto. Eon Tal tre suferis, sed eĉ ne pensis rezigni pri vojaĝo al la spirala disko. Erg Noor, estimante lian nesatigeblan strebon al esploroj, ne povis lasi lin sur «Tantro».

La spirala disko — la gasto el foraj mondoj — situis pli malproksime for de «Velo», ol tio ŝajnis al la vojaĝantoj unue. En malklariĝinta en malproksimo lumo de lumĵetiloj ili malĝuste taksis amplekson de la ŝipo. Tio estis vere kolosa konstruaĵo, ne malpli ol kvarcent metrojn diametre. Oni devis demeti kablojn de «Velo», por etendi la defendan sistemon al la disko. La mistera stelŝipo ekpendis super la homoj kiel kruta muro, foriranta malproksime supren kaj perdiĝanta en makula mallumo de la ĉielo. Karbe nigraj nuboj pufis, kovrante la supran trionon de la giganta disko. Malakite-verda maso estis kovranta la ŝipkorpon. Ĝia forte disfendiĝinta tavolo havis dikon ĉirkaŭ metro. En oscedoj de fendoj el sub ĝi montriĝis lazura metalo, lumanta blue en la lokoj, kie defrotiĝis la malakita tavolo. La turnita al «Velo» flanko de la disko havis spirale volvitan remparosimilan elstaraĵon, kun dudek-metra diametro kaj alto ĉirkaŭ dek metroj. La alia flanko de la stelŝipo, dronanta en netravidebla mallumo, ŝajnis pli konveksa, prezentante kvazaŭ tranĉon de globo, aligitan al disko de tridekmetra diko. Laŭ tiu flanko same fleksiĝis spirale alta elstaraĵo, kvazaŭ sur la supraĵon eliris ekstera flanko de enprofundigita en la ŝipkorpon spirala tubo.

La kolosa disko profunde dronis per sia rando en la grundo. Ĉe la bazo de la kruta metala muro la homoj ekvidis fanditan ŝtonon, disfluintan, kiel densa peĉo.

Multajn horojn malŝparis la esploristoj por serĉado de ia luko. Sed ĝi aŭ estis kaŝita sub la malakita krusto, aŭ entute estis ŝlosita tiel lerte, ke ne lasis spurojn sur la supraĵo de la ŝipo. Ne trovis ili ankaŭ aperturojn de optikaj aparatoj, nek kranojn de trablova sistemo. La metala roko ŝajnis kontinua. Antaŭvidinta tion Erg Noor decidis malfermi la korpon de la ŝipo per la elektrohidraŭlika tranĉilego, venkanta la plej malmolajn kaj viskozajn kovraĵojn de teraj stelŝipoj. Post mallonga konsiliĝo ĉiuj konsentis distranĉi pinton de la spirala elstaraĵo. Ĝuste tie devis pasi ia malpleno, tubo aŭ ringa pasejo laŭ la ŝipo, tra kiu oni eble povus atingi internajn ejojn de la stelŝipo sen risko trafi al vico da sekvantaj vandoj.

Serioza esploro de la spirala disko povis esti plenumita nur fare de speciala ekspedicio. Por sendo de ĝi sur tiun danĝeran planedon oni devis pruvi, ke ene de la gasto el foraj mondoj konserviĝis netuŝitaj aparatoj kaj materialoj, ke restis aĵoj de tiuj, kiuj kondukis la ŝipon tra tiaj abismoj de la spaco, antaŭ kiuj vojoj de teraj stelŝipoj estis nur unua malkuraĝa prova eliro al vastaĵoj de la kosmo.

La spirala elstaraĵo sur la alia flanko de la disko estis aliranta rekte al la grundo. Tien oni altrenis lumĵetilon kaj alttensiajn kablojn. Blueta lumo, reflektita de la disko, kiel malhela nebulo difuziĝis laŭ la ebenaĵo kaj atingis malhelajn altajn objektojn kun neklaraj konturoj, probable rokojn, tratranĉitaj per pordego de senfunda nigro. Nek brilo de nebulaj stelaj makuletoj, nek radioj de la lumĵetilo donis senton de grundo en tiu pordego de obskuro. Probable, ĝuste tie estis malleviĝo al la malalta ebenaĵo, rimarkita dum la alteriĝo de «Tantro».

Base kaj mallaŭte muĝante, alrampis aŭtomata ĉareto, elŝarĝinta la solan sur la ŝipo universalan roboton. Nesentiva al la triobla pezo, ĝi rapide moviĝis al la disko kaj ekstaris ĉe la metala muro, simila al dika homo kun mallongaj kruroj, longa korpo kaj grandega, minace klinita antaŭen kapo.

Obeante al regado de Erg Noor, la roboto levis per siaj kvar supraj ekstremaĵoj la pezan tranĉilegon kaj rigidiĝis, larĝe dismetinte la krurojn, preta al plenumo de la danĝera entrepreno.

— Regos la roboton nur Kej Ber kaj mi en skafandroj de supera defendo, — ordonis telefone la ekspediciestro. — La ceteraj, en malpezaj biologiaj skafandroj, deiru pli malproksime…

La estro stumblis. Io pasis tra lia konscio, vokis frakasan triston en la koro, devigis fleksi la genuojn. La fiera volo de la homo svenis, anstataŭiĝinte per malsprita obeemo. Tuta en glueca ŝvito, Erg Noor senvole paŝis al la nigra pordego. Krio de Niza, resoninta en lia telefono, rekonsciigis lin. Li haltis, sed la malhela forto, aperinta en lia psiko, ree ekpelis lin antaŭen.

Kune kun la estro same malrapide, haltadante kaj, evidente, luktante kun si mem, ekiris Kej Ber kaj Eon Tal — tiuj, kiuj staris ĉe limo de la luma rondo. Tie, en la pordego de obskuro, en nebulo aperis moviĝo de formo, neesprimebla por homa imago kaj des pli teruranta. Tio ne estis jam konata meduzosimila kreaĵo; en griza duonombro estis moviĝanta nigra kruco kun larĝaj aloj kaj konveksa elipso centre. Sur tri ekstremaĵoj de la kruco videblis lensoj, rebriletantaj en lumo de la lumĵetilo, kun peno trabatanta nebulon de humidaj vaporoj. La bazo de la kruco dronis en mallumo de neprilumita profundaĵo de la grundo.

Erg Noor iris pli rapide ol la aliaj, alproksimiĝis al la nekonata objekto je cent paŝoj kaj falis. Antaŭ ol la rigidiĝintaj homoj povis kompreni, ke temas pri vivo kaj morto de la estro, la nigra kruco ekstaris pli alte ol la rondo de etenditaj dratoj. Ĝi kliniĝis antaŭen, kvazaŭ tigo de vegetaĵo, evidente intencante fleksiĝi trans la defendan kampon kaj atingi Erg Noor-on.

Niza kun frenezo, doninta al ŝi forton de atleto, alsaltis al la roboto kaj ekturnis regfustojn sur ĝia nuko. Malrapide kaj kvazaŭ malcerte la roboto komencis levi la tranĉilegon. Tiam la junulino, malesperiĝinte pri sia scipovo regi la komplikan maŝinon, saltis antaŭen, ŝirmante per si la estron. El la tri ekstremaĵoj de la kruco elflugis iaj serpentumantaj helaj strioj aŭ fulmoj. La junulino falis sur Erg Noor-on, larĝe dismetinte la brakojn. Sed, feliĉe, la roboto jam turnis funelon de la tranĉilego kun kaŝita interne akraĵo al la centro de la nigra kruco. Tiu konvulsie fleksiĝis, kvazaŭ falegante, kaj malaperis en netravidebla mallumo apud rokoj. Erg Noor kaj ambaŭ liaj kamaradoj tuj rekonsciiĝis, levis la junulinon kaj retiriĝis malantaŭ la randon de la spirala disko. La rekonsciiĝintaj kamaradoj jam estis alrulantaj la improvizitan kanonon el la planeda motoro. Kun nespertita antaŭe sento de feroca furiozo Erg Noor direktis la detruan strion de radiado al la roka pordego, speciale zorge balaante la ebenaĵon kaj penante ne preterlasi eĉ unu kvadratan metron da grundo. Eon Tal ekstaris sur la genuojn antaŭ senmova Niza, nelaŭte demandante telefone kaj penante ekvidi detalojn de ŝia vizaĝo sub silikolo de la helmo. La junulino kuŝis senmove, kun fermitaj okuloj. Signojn de spirado la biologo sukcesis nek aŭdi telefone, nek senti tra la skafandro.

— La monstro murdis Niza-n! — amare ekkriis Eon Tal, ĵus rimarkinte venintan Erg Noor-on.

Tra la mallarĝa vidfendo de la helmo ne eblis vidi la okulojn de la estro.

— Tuj transportu ŝin sur «Tantron», al Luma! — En la voĉo de Erg Noor pli ol ĉiam sonis metalaj notoj. — Helpu ankaŭ vi kompreni karakteron de la lezo… Ni restos sesope kaj finos la esploron. La geologo iru kun vi kaj kolektu ĉiajn ŝtonajn ekzemplerojn laŭ vojo de la disko al «Tantro» — ni ne povas plu resti sur tiu ĉi planedo. Ĉi tie necesas fari esploron en tankoj de supera defendo, kaj ni nur pereigos la ekspedicion. Prenu la trian ĉareton kaj hastu!

Erg Noor turniĝis kaj, ne retrorigardante, direktis sin al la diska stelŝipo. La «kanonon» oni elmetis antaŭen. Ekstarinta ĉe ĝi inĝeniero-meĥanikisto ŝaltadis riveron de fajro dum ĉiuj dek minutoj, ĉirkaŭirante tutan duonrondon ĝis la rando mem de la disko. La roboto alportis la tranĉilegon al eĝo de dua ekstera spiralero de la spirala elstaraĵo, kiu ĉi tie, ĉe la enprofundigita en la grundon rando de la disko, troviĝis sur nivelo de la brusto de la aŭtomato.

Laŭta zumado penetris eĉ tra la skafandroj de supera defendo. Laŭ la elektita zono de la malakita tavolo eksinuis etaj fendoj. Pecoj de tiu malmola maso estis deflugantaj, sonore batiĝante je la metala korpo de la roboto. Flankaj movoj de la tranĉilego disigis tutan platon de la tavolo, nudiginte grajnecan supraĵon de lazura koloro, agrabla eĉ en lumo de la lumĵetilo. Skizinte kvadraton, sufiĉan, por tralasi homon en skafandro, Kej Ber devigis la roboton per energia premo fari en la lazura metalo profundan tranĉon, kiu ne trabatis tutan ĝian dikon. La roboto strekis duan linion sub angulo al la unua kaj komencis movi la akraĵon de la tranĉilego tien kaj reen, pligrandigante premon. La tranĉo en la metalo profundiĝis je pli ol metro. Kiam la meĥanika asistanto strekis la trian flankon de kvadrato, tiam la tranĉoj komencis disiri, fleksiĝante eksteren.

— Gardu vin! Ĉiuj malantaŭen! Falu! — ekkriegis en la mikrofonon Erg Noor, malŝaltante la roboton kaj forŝanceliĝinte.

La dikega peco de metalo subite forturniĝis, kiel kovrilo de konservujo. Strio de neimageble hela plurkolora flamo batis el la truo tanĝe laŭ la spirala elstaraĵo. Nur tio savis la malsukcesajn esploristojn, kaj ankoraŭ tio, ke la blua metalo tuj fandiĝis kaj refermis la tratranĉitan truon. De la potenca roboto restis bulo da fandita metalo, el kiu kompatinde elstaris mallongaj metalaj kruroj. Erg Noor kaj Kej Ber restis nevunditaj nur danke al la antaŭvideme surmetitaj skafandroj. La eksplodo deĵetis ilin malproksime de la stranga stelŝipo, disĵetis la ceterajn, renversis la «kanonon» kaj ŝiris la alttensiajn kablojn.

Rekonsciiĝinte de la ŝoko, la homoj komprenis, ke ili restis sendefendaj. Feliĉe, ili kuŝis en lumo de la restinta lumĵetilo. Neniu estis vundita, sed Erg Noor decidis, ke por ili estas sufiĉe. Lasinte nenecesajn instrumentojn, kablojn kaj la lumĵetilon, la esploristoj ŝarĝiĝis sur la nedifektitan ĉareton kaj haste retiriĝis al sia stelŝipo.

La sukcesa koincido de cirkonstancoj dum la nesingarda malfermo de la fremda stelŝipo tute ne dependis de antaŭvidemo de la estro. Dua provo fari tion devus finiĝi multe pli plorinde… Kaj Niza, kara astronavigaciisto, kiel ŝi?.. Erg Noor esperis, ke la skafandro devis malfortigi la mortigan forton de la nigra kruco. Ja la biologon ne murdis la tuŝo al nigra meduzo. Sed ĉi tie, malproksime de potencaj teraj kuracistaj institutoj, ĉu povos ili venki la efikon de nekonata armilo?..

En la transira kamero Kej Ber alproksimiĝis al la estro kaj almontris la malantaŭan flankon de la maldekstra surŝultraĵo. Erg Noor turniĝis al speguloj, kiuj ĉiam troviĝis en transiraj kameroj por nepra pririgardo de si mem dum reveno el fremda planedo. Maldika folio de la zirkoni-titana surŝultraĵo estis distranĉita. El la ŝirita truo elstaris peco da ĉielblua metalo, enpikiĝinta en la izolan tavolon, sed ne trapikinta la internan tavolon de la skafandro. Li kun peno sukcesis elŝiri la metalan pecon. Je prezo de granda danĝero, kaj finfine hazarde, specimeno de la mistera metalo de la spiraldiska stelŝipo nun estos liverita sur la Teron.

Finfine Erg Noor, liberigita de la skafandro, sukcesis eniri — pli ĝuste, engrimpi sub premanta gravito de la terura planedo — en sian ŝipon.

La tuta ekspedicio atendis lin kun grandega malpacienco. La katastrofon ĉe la disko oni observis per stereovideofonoj, kaj ne necesis demandi pri rezultoj de la provo.

Загрузка...