Aleksandro Grin LA VOJO NENIEN

Parto I

Ĉapitro I

Antaŭ ĉirkaŭ dudek jaroj en Poket ekzistis eta restoracio, tiom eta, ke vizitantojn priservadis la mastro kaj unu servisto. Entute tie estis dek tabletoj, kiuj povis samtempe nutri ĉirkaŭ tridek homojn, sed eĉ duono de tiu nombro neniam sidis ĉe ili. Tamen la ejo distingiĝis per senriproĉa pureco. La tablotukoj estis tiom blankaj, ke helbluaj ombroj de iliaj faldoj similis porcelanon, la manĝilaro estis lavata kaj viŝata skrupule, la teleroj kaj kuleroj neniam odoris per lardo, manĝaĵoj, kuirataj el bonega provizo, per sia kvanto kaj prezo devus garantii al la entrepreno armeojn da manĝantoj. Krome, ĉe la fenestroj kaj sur la tabloj estis floroj. Kvar pentraĵoj en orumitaj kadroj montradis sur la helblua tapeto la kvar sezonojn de la jaro. Tamen jam tiuj ĉi pentraĵoj estis aludantaj iun ideon, kiu, el la vidpunkto de paca animstato, necesa por trankvila digestado, estis sencela perfido. La pentraĵo, kiu havis la nomon «Printempo», montradis aŭtunan arbaron kun kota vojo. La pentraĵo «Somero» — kabanon inter neĝaj dunoj. «Aŭtuno» konsternadis per figuroj de junaj virinoj en florkronoj, dancantaj sur maja herbejo. La kvara — «Vintro» — povus pensigi nervozan homon pri rilatoj de la realo al la konscio, ĉar sur tiu ĉi bildo estis pentrita dikulo, kovrita de ŝvito en arda tago. Por ke la spektanto ne konfuzu la sezonojn, sub ĉiu pentraĵo staris subskribo, farita per nigraj algluitaj literoj, malsupre de la kadroj.

Krom la pentraĵoj, pli grava cirkonstanco estis klariganta la nepopularecon de la entrepreno. Ĉe la pordo, flanke de la strato, pendis la menuo — aspekte ordinara menuo kun vinjeto, montranta kuiriston en blanka ĉapo, ĉirkaŭmetitan per anasoj kaj fruktoj. Tamen homo, decidinta legi tiun dokumenton, kvinfoje viŝadis la okulvitrojn, se li portis ilin, se tamen li ne portis okulvitrojn, — liaj okuloj pro mirego iom post iom ricevadis amplekson de iliaj lensoj.

Jen tiu menuo en la tago de la komenco de la eventoj:

Restoracio «Abomeno»

1. Supo nemanĝebla, trosalita.

2. Konsomeo «Aĉaĵo».

3. Buljono «Teruro».

4. Plateso «Malfeliĉo».

5. Skorpeno kun tuberkulozo.

6. Rostbefo malmola, sen butero.

7. Kotleto el hieraŭaj restaĵoj.

8. Poma pudingo, ranca.

9. Kuko «Forportu!».

10. Kremaĵo lakta, kazeiĝinta.

11. Sandviĉoj kun najloj.

Sub la listo de manĝaĵoj staris eĉ malpli kuraĝiga teksto:

«En dispono de la vizitantoj estas maldiligenteco, malpureco, malhonesteco kaj malĝentileco».

La nomo de la mastro de la restoracio estis Adamo Kishlot[1]. Li estis korpulenta, moviĝema, kun grizaj haroj de artisto kaj kun velka vizaĝo. La maldekstra okulo strabis, la dekstra rigardis severe kaj plende.

Dum la malfermo de la entrepreno estis ioma amasiĝo de homoj. Kishlot sidis ĉe la kaso. La ĵus dungita servisto staris en profundo de la ejo, mallevinte la okulojn.

La kuiristo sidis en la kuirejo kaj ridis.

El la homamaso eliĝis silentema viro kun densaj brovoj. Kuntirinte la brovojn, li eniris en la restoracion kaj petis porcion da tervermoj.

— Bedaŭrinde, — diris Kishlot, — ni ne havas vermojn. Turnu vin al apoteko, kie vi povos ricevi almenaŭ hirudojn.

— Maljuna stultulo! — diris la homo kaj foriris. Ĝis vespero estis neniu. Je la sesa horo venis sanitaraj inspektistoj kaj, atente fiksrigardante en la okulojn de Kishlot, mendis tagmanĝon. Bonegan tagmanĝon oni alportis al ili. La kuiristo estimis Kishlot-on, la servisto lumis; Kishlot estis neglekta, sed ekscitita. Post la tagmanĝo unu oficisto diris al la mastro:

— Do, ĉu tio estas nur reklamo?

— Jes, — respondis Kishlot. — Mia kalkulo baziĝas sur agrablaĵo post malagrablaĵo.

La sanitaristoj pensis iom kaj foriris. Horon post ili aperis malgaja, bone vestita dikulo; li eksidis, alportis al la miopaj okuloj la menuon kaj salte ekstaris.

— Kio estas tio? Ĉu ŝerco? — kun indigno demandis la dikulo, nervoze turnante la promenbastonon.

— Kiel vi deziras, — diris Kishlot. — Ordinare ni donas la plej bonan. Senkulpa ruzo, bazita sur la sento de scivolemo.

— Malbone, — diris la dikulo.

— Sed…

— Ne, ne, bonvolu! Tio estas ege fia, indigninda!

— Tiuokaze…

— Tre, tre malbone, — ripetis la dikulo kaj eliris. Je la naŭa horo la servisto de Kishlot demetis la antaŭtukon kaj, metinte ĝin sur la verŝotablon, postulis sian konton.

— Malkuraĝulo! — diris al li Kishlot. La servisto ne revenis. Suferinte dum unu tago sen servisto, Kishlot uzis proponon de la kuiristo. Tiu konis unu junulon, nomatan Tirrey Davenant[2], kiu serĉis laboron. Interparolinte kun Davenant, Kishlot ricevis fidelan serviston. La mastro imponis al la knabo. Tirrey admiris la aŭdacojn de Kishlot. Ĉe malgranda kvanto de vizitantoj servi en «Abomeno» estis nemalfacile. Davenant dum horoj sidadis ĉe libro, kaj Kishlot pensadis, per kio li altiru la publikon.

La kuiristo trinkadis kafon, trovadis, ke ĉio iras al la bono, kaj ludadis damojn kun sia kuzino.

Tamen, Kishlot havis konstantan klienton. Li, foje veninte, venadis nun preskaŭ ĉiutage, — Ort Galeran, kvardekjaraĝa viro, rekta, seka, larĝe paŝanta, kun impona promenbastono el nigra ligno. La malhelaj vangoharoj sur lia akra vizaĝo estis malleviĝantaj de la tempioj al la mentono. La alta frunto, la kurbaj lipoj, la longa, kiel pendanta flago, nazo kaj la nigraj malestimaj okuloj sub la maldikaj brovoj altiradis atenton de virinoj. Galeran portadis larĝrandan blankan ĉapelon, grizan surtuton kaj botojn ĝis la genuoj, kaj la kolon li ligadis per flava tuko. La stato de lia vesto, ĉiam skrupule purigita, estis montranta, ke li estas neriĉa. Jam dum tri tagoj Galeran venadis kun libro, fumante pipon, tabakon por kiu li kuiradis mem, miksante ĝin kun prunoj kaj salvio. Al Davenant plaĉis Galeran. Rimarkinte amon de la knabo al legado, Galeran fojfoje alportadis al li librojn.

En konversacioj kun Kishlot Galeran senkompate kritikadis lian manieron de reklamo.

— Via kalkulo, — diris li foje, — estas malĝusta, ĉar la homoj estas stulte fidemaj. Malalta, eĉ meza menso, legante vian menuon sub la ŝildo «Abomeno», en profundo de la animo kredas tion, kion vi deklaras, eĉ se vi kiel ajn bone manĝigos tiun homon. Vortoj algluiĝas al homoj kaj manĝaĵoj. Malklera homo simple ne deziros penigi sin per pensado. Estus alia afero, se vi skribus: «Ĉi tie oni donas la plej bonajn manĝaĵojn el la plej bona provizo kontraŭ mizera prezo». Tiam vi havus tiun normalan nombron de vizitantoj, kiu konformas al tia banala allogilo, kaj vi povus manĝigi la klientojn ĝuste per tiu aĉaĵo, kiun vi deklaras nun, dezirante ŝerci. La tuta reklamo de la mondo baziĝas sur tri principoj: «bone, multe kaj senpage». Tial eblas doni malbone, malmulte kaj grandkoste. Ĉu vi havis iajn aliajn spertojn?

— Dum dek jaroj mi penas riĉiĝi, — respondis Kishlot. — Ne eblas diri, ke mi elpensadis malbone. Al mi malfortunas. En miaj planoj io mankas.

— Mankas Kishlot-oj, — ridante, diris Galeran. — Karega fantaziulo, se en la urbo estus nur du mil Kishlot-oj, vi jam delonge balanciĝadus sur kaleŝaj risortoj kaj ordonadus per mangesto. Rakontu, en kio vi malfortunis.

Kishlot svingis la manon kaj listigis siajn militirojn kontraŭ la monujo de la socio.

— Mi posedis, — diris li, — panbutikon, kafejon kaj vendejon de speguloj. La vendejo havis ŝildon: «Ĉiuj estas belaj», — kaj en afiŝo sur la fenestro estis dirite, ke el dek virinoj, aĉetintaj spegulon ĉe mi, naŭ senprokraste trovas al si edzon. Jen al vi ekzemplo de reklamo de via tipo! La afero ne progresis. Vendante bulkojn, mi deklaris, ke mi enbakas en ĉiun milan bulkon oran moneron. Estis tumulto ĉe la pordo en matenoj, sed okazis tiel, ke fine de la semajno unu monero evidentiĝis falsa, kaj mi konatiĝis kun la polico. La kafejo «Rojeto» estis aranĝita, kiel vera rojeto: inter floroj, laŭ lada fluejo fluis varmega kafo kun sukero kaj lakto. Ĉiu ĉerpadis mem. Sed ĉiuj pensis, ke matene en tiun fluejon oni balaas polvon. Nun estas «Abomeno». Mi kalkulis, ke la urbo freneziĝos pro intereso, sed anstataŭe mia komerco malprofitigas min.

— Tute kompreneble, — diris Galeran. — Mi jam eksplikis al vi mian opinion pri tio. Tirrey, alportu al mi ankoraŭ glason da kafo.

Davenant alportis la kafon kaj ekvidis, ke ĉe la restoracio «Abomeno» haltis danda veturilo, kondukata de koĉero, prisemita per brilantaj butonoj. El la veturilo eliris du fraŭlinoj akompane de akranaza kaj akrokula sinjorino, havanta perpleksan aspekton. Kishlot alkuris al la pordo kaj faris profundan riverencon. Galeran estis penseme observanta tiun scenon, kaj Davenant konfuziĝis, ekvidinte la fraŭlinojn, sendube apartenantajn al la mondumo, belajn kaj ridantajn, vestitajn en blankaj tajlorkostumoj, blankaj ĉapeloj, blankaj ŝtrumpoj kaj ŝuoj, sub ĉerizkoloraj ombreloj. La unuan el ili ankoraŭ estis frue nomi fraŭlino, ĉar ŝi aĝis dek du jarojn, sed la dua, deksepjara, neniel povis esti io alia, ol fraŭlino.

Ilia akompanantino ekkriis:

— Rohena! Elly! Mi kategorie protestas! Rigardu al la ŝildo! Mi malpermesas eniri ĉi tien.

— Sed ni jam eniris, — diris la knabino, kies nomo estis Elly. — Sur la ŝildo estas skribite «Abomeno». Mi deziras la plej abomenan!

Dum ŝi parolis, Rohena levis la ŝultrojn kaj, fiere levinte la kapon, transpaŝis la malpermesitan sojlon.

— Mi esperas, vi ne uzos forton, ĉu? — demandis ŝi la aĝan sinjorinon.

— Mi malpermesas! — senhelpe ripetis la guvernistino, trenante sin post la junulinoj.

Ridema Kishlot turnis sin al Elly:

— Se eta fraŭlino deziras, ke ŝia pli aĝa fratino venu, ŝi diru, ke «Abomeno» estas nur por aspekto, sed manĝi ĉi tie estas nura plezuro.

La guvernistino Urania Talberg, mirigita de la vortoj de Kishlot, sed ankaŭ mildigita de ili, ĉar al ŝi flatis esti almenaŭ por unu momento fratino de la beletaj junulinoj, kontraŭdiris:

— Vi eraras, kara, ĉar mi estas edukistino de tiuj ĉi kapricaj infanoj. Mi esperas, ke vi ne devigos nin inviti kuraciston post via manĝaĵo?

— Se vi eĉ invitos lin, — ekkriis Kishlot, — do nur por deklari bonegan vizaĝkoloron de la tri sinjorinoj, kaj ankaŭ ilian sensimilan pulson.

— Nu, ni vidos, — degne respondis Urania, alsidiĝante al la tablo, kie jam sidis Elly kaj Rohena. Ili ĉirkaŭrigardadis, kaj Davenant rigardis al ili, mallevinte la manojn kaj larĝe malferminte la okulojn. Tiaj estaĵoj ne povis manĝi el ordinaraj teleroj, sed en ilia restoracio malestis oraj pladoj.

Por lia savo Kishlot mem ĵetiĝis por alporti manĝaĵojn, jam revante, ke la restoracio «Abomeno» iĝis moda loko, kien kunfluas kaleŝoj kaj aŭtoj.

— Jen, ni eksidis, — diris Urania. — Kio do plu?

— Kion tio signifas? — demandis Rohena, severe almontrante la menuon, kie estis indikite: «Sandviĉoj kun najloj».

— Sandviĉoj kun najloj, — klarigis Kishlot, — tio estas tiaj sandviĉoj, en kiuj estas nenio, krom pano, butero, ŝinko, kaviaro aŭ konfitaĵo. Kaj rilate de najloj estas skribite por tiuj, kiuj estas — kiel mi diru? — kuriozemaj…

— Kiel ni, — interrompis Elly. — Vere, ni estas kuriozemaj, sed ni neniom hontas!

— Elly! — ĝemis Urania.

— Altestimata Urania Talberg, — respondis la malobeema knabino, — la paĉjo diris, ke hodiaŭ ni povas fari definitive ĉion, kion ni deziras. Estus stulte, se ni ne uzus… Mastro!

— Mi estas ĉi tie, fraŭlino.

— Ĉu digestiĝas la najloj en stomako? Kaj kian dikon ili havas?

— La mastro ŝercas, — decidis enmeti Davenant, sentanta sin tiel bone kaj ĝene, ke li ne sciis, kiel li komencu plenumi siajn devojn.

— Sed ni same ŝercas, — respondis Elly, atente rigardante al li. — Ni gajas. Do, ĉu nenio tia estos? Tre bedaŭrinde. Tiuokaze alportu al mi lakton.

— Tason da lakto! — ripetis Davenant kaj Kishlot.

— Tason da kafo kaj biskvitojn, — deklaris Rohena.

— Biskvitoj! Kafo! Lakto! — kriis Davenant kaj, ĵetiĝinte al la kuirejo, preskaŭ faligis la mastron, lasinte lin demandi, ĉu deziros ion la guvernistino. Li ensaltis en la kuirejon kaj komencis skuiĝi pro malpacienco super la kapo de la kuiristo, kiu, hastante, preterverŝis kafon kaj disverŝis lakton. Dum Davenant estis akiranta tiun nutron por feinoj, Kishlot alportis sukeron, biskvitojn, buŝtukojn kaj, meritinte de Urania Talberg odonon doni glason da malvarma akvo, aperis kun ĝi el post la verŝotablo fiere kaj severe, blovinte al la glaso nesciate por kio kaj al ĉiu movo doninte karakteron de evento. Ĉio ĉi tre amuzis la junulinojn, kaŭzante lumon de rido en iliaj vizaĝoj kaj turmentante la guvernistinon, kiu strebis kiel eble plej baldaŭ forlasi la «malĉastejon».

Davenant enkuris, trenante pleton kun kafo kaj lakto. Zorgeme dismetis li la tasojn, timante tuŝi la neordinarajn estaĵojn, apud kiuj li baraktis tiel proksime. Li deiris al la bufedo kaj komencis avide rigardi.

— Roy, — nesingardeme diris Elly al la fratino, palpebrumante al la flanko de Galeran, kiu sidis nemalproksime de la junulinoj, — jen tie estas unu el veneniĝintoj de la nutro de tiu ĉi domo.

— Veneniĝis kaj mortis, kaj oni enterigis lin, — laŭte daŭrigis ekridinta Galeran.

— Aĥ! — tremeris la guvernistino.

— Elly! — siblis Rohena.

La knabino, aŭdinte la voĉon de la mokita nekonato, formovis la kapon en la ŝultrojn, ŝiaj okuloj iĝis rondaj kaj senmovaj. Alkroĉiĝinte per la manoj al la taso, por ne ekŝriki pro ridego, ŝi kunpremis la genuojn, tordinte la piedfingrojn, kaj, ŝvitinte, superis sin.

— Uf-f! Uf-f! — apenaŭ aŭdeble elspiris Elly tra la dentoj.

Urania paliĝis.

— Sufiĉas! — deklaris ŝi, tremante pro indigno. — Kia honto!

— Pardonu, — fiere turnis sin Rohena al Galeran. — Mia fratino estas tre maldiskreta.

— Ci, perfidulino! — malĝoje flustris Elly.

— Mi ĝojas vidi la infanojn de Futroz, — bonanime respondis Galeran. — Mi ege ĝojas, ke vi estas gajaj. Mi mem gajiĝis.

— Kiel, ĉu vi nin konas?! — ekkriis Elly.

— Jes, mi scias, kiuj vi estas. Mia nomo al vi nenion diros: Ort Galeran.

Li ekstaris, riverencinte tiel senĝene, kvankam modeste, ke eĉ la pruda Urania estis devigita respondi al lia saluto per movo de la kapo. La junulinoj sidis silente. Elly pinĉis sian manon, kaj Rohena interesite ĵetis rigardon al la homo, kies simpla alparolo substrekis, kaj poste faris ŝerco la konfuzon de la knabino.

Davenant kun envio aŭskultis la subitan konversacion, malgaje pensante, ke li neniam povus imiti Galeran-on. Kia estis lia mirego, konfuzo kaj ekstazo, kiam Galeran, vidante, ke la vizitantinoj intencas foriri, turnis sin al la junulinoj tiel neatendite, ke Urania mutiĝis.

— Donacu iom da atento al tiu junulo, kiu staras tie, ĉe la vazo kun pomoj. Lia nomo estas Tirrey Davenant. Li estas tre kapabla, bona knabo, orfo, filo de advokato. Via patro havas vastajn rilatojn. Nur supraĵa peno liaflanke povus doni al Davenant okupon, pli konforman al liaj kvalitoj, ol la laboro en la kafejo.

— Kion vi diris? — kriis Davenant. — Ĉu mi vin petis?

Kishlot time eksvingis la manojn, sulkiĝante kaj balancante la kapon, li eĉ almontris per la fingro la frunton.

Sed estis jam malfrue. Davenant trafis en la lumon de ĉies atento, kaj Elly, ege kontenta pri la skandaliteco de la guvernantino, kuraĝe ridetis al la knabo, tuj flustrinte al la fratino:

— Ni estu, kiel al-Raŝid[3]. Kial ne?

— Tirrey pravas, — konsentis, neniom konfuziĝante, Galeran, — li min petis pri nenio. Tiu penso venis en mian kapon sendepende. Mi pensas, ke post tia mia elpaŝo viaj impresoj ricevos tutecon. Vere: stranga kafejo, strangaj vizitantoj, — strangeco kun strangeco donas iam ion naturan. Kaj kio povas esti pli natura ol hazardo? Kaj mi pensis: estas nenio malbona en miaj vortoj, kaj la hazardo ĉeestas. Ĉiam estas agrable fari ion bonan, ĉu ne? Jen ĉio. Prenu por vi la rolon de hazardo. Vere, tio estas nemalbone…

— Tamen… — trovis finfine forton kaj spiron por ekparoli la guvernistino, — mi estas malagrable mirigita. Ho Dio! Kia terura tago. Rohena! Elly! Estas jam tempo nepre foriri.

Senlige balbutinte flustre pri maldeco sidi plu ĉe la terura tablo dum almenaŭ unu terura minuto de la terura tago, Urania Talberg, ekstarinte, severe ekrigardis al senkonscie alirinta Davenant. Ŝi ree eksidis, trovinte tute malkonsekvence, ke tiu sovaĝeta junulo kun longaj brakoj estas sufiĉe plaĉa. La sincera vizaĝo de Davenant montriĝis al la nervoza sinjorino en la tuta sendefendeco de kaptintaj lin esperoj. La sinceraj grizaj okuloj ĉe la duoninfana linio de la buŝo kaj la regulaj trajtoj de la vizaĝo estis liaj protektantoj. En lia plaĉo malestis primitiveco de adoleskulo: komplika karaktero kaj fortaj sentoj estis rimarkeblaj por atenta rigardo, sed la junulinoj vidis, ne komprenante ĉion ĉi, simple plaĉintan al ili knabon kun maltrankviligita vizaĝo kaj belaj okuloj, malhelharan kaj malgajan.

— Kion do vi deziras? — diris Urania al Galeran. — Mi, verdire, ne scias… Tio estas tiel neatendite. Rohena! Elly!

Konfuzita Davenant kun peza koro estis atendanta elnodiĝon de la sceno, aperinta laŭ la penso de Galeran, kiun li nun estis malbenanta. Ĉiujn savis la natura takto de Elly, kiu decidis, ke ŝerca tono estos pli konvena ol ajna soleneco.

— Mi ŝategas neatenditaĵojn! — diris ŝi. — Roy same ŝatas neatenditaĵojn. Ĉu vere, kara fratino? Do, ni decidis en nia koro: ni estu la «hazardoj». Kaj vi — kial vi silentas? Ja ĉio ĉi estas pri vi!

Davenant balbute diris:

— Ekparolis ne mi. Diris Galeran, kion mi neniam pardonos al li.

— Sed ĉu li divenis? — interesiĝis Rohena per tono de plenaĝa sinjorino.

Davenant respondis ne tuj. Li forte ruĝiĝis, espriminte per rapida movo de la vizaĝo netolereblan deziron de sukceso.

— Jes. Se eblus…

Tio estis elŝiriĝinta petego pri sorto kaj indulgo. La emocio malhelpis al li diri ankoraŭ ion. Tamen kompata scivolemo de la junulinoj jam estis sur lia flanko. Interpalpebruminte, ili aliris al Davenant, parolante unu post la alia:

— Vi certe komprenas…

— Ke via amiko…

— Ke en la kafejo «Abomeno»…

— Kun manĝaĵo «Neatenditaĵo»…

— Okazis moviĝo de la koro…

— Ni ĵuras per via galerio: per la vintra somero kaj la aŭtuna printempo…

— Atendu, Roy!

— Ne interrompu, Elly!

— Mi ne interrompas. Ni hodiaŭ faras, kion ni deziras. Tampiko faros ĉion.

— Faros ĉion, kion ni deziros! — ekkriis Elly, kolere rigardante al Urania, staranta jam ĉe la pordo kaj sarkasme kunpreminta la lipojn. — Venu morgaŭ al ni. Ĉu bone? Kaj ni mem diros al la patro. Vi jam kun li mem interparolos. La Ankra strato, domo 9 — tio estas nia domo. Ne pli frue ol je la dekunua. Adiaŭ! — Elly neatendite alkuris al Galeran, ruĝiĝis, sed decidiĝis kaj finis: — Kia vi estas mirakla homo! Vi diris simple, tiel simple… Kaj tiel oni ĉiam diru. Tamen, mi al vi skribos, nun mi pensas multe kaj stulte. Kien mi skribu? Ĉu ĉi tien? En «Abomenon»? Al kiu? Ĉu al Neatenditaĵo?

— Elly! — alvokis Urania kun ĝemo kaj raŭko.

La knabino kapbalancis al ŝi. Kvietiĝinte, ŝi aliĝis al sia fratino.

Kishlot peze suspiris, gratante la brovon. Galeran estis mistere ridetanta.

Davenant moviĝis al la pordo, poste retrorigardis al la mastro kaj retroiris.

Estiĝis silento en la kafejo. La vivaj voĉoj ĉesis. Elkurinte al la brilo de la strato, la junulinoj malfermis la ombrelojn kaj, senlime fieraj pri sia aventuro, eksidis sur la sidilon de la kaleŝo.

La tirrimenoj leviĝis, streĉiĝis, kaj la puncaj floroj kun blankaj folioj forkuris en la pluvegon de lumo, inter la grizaj kolhararoj kaj glitantaj radioj. Ankoraŭfoje en la vitro de la pordo brilis la ruĝa koloro, kaj poste laŭ la malplena strato traveturis en la kontraŭa direkto grandega furgono, ŝarĝita per kestoj, el kiuj elstaris pajlo.

Ĉapitro II

Urban Futroz tiel amis siajn filinojn, ke rifuzadis al ili pri nenio: rekompence pro tio li neniam devis pripenti sian senmezuran cedemon al ajnaj petoj de la eldorlotitaj knabinoj. Futroz naskiĝis nenifarulo, kvankam lia kapitalo, racio kaj rilatoj facile povus doni al tiu sana, tute ne malvigla homo elstaran staton. Tamen Futroz havis naturan inklinon al neniu profesio, kaj ajna agado, ekde scienco ĝis fabrikado de sapo, egale ŝajnis al li ne meritanta atenton kompare kun tio, la sole grava, kio — estas strange diri — estis lia alvokiĝo: Futroz freneze amis legadon. Libro anstataŭadis por li amikojn, vojaĝon, laboron, sporton, amindumadon kaj pasion de ludo. Fojfoje li vizitadis la klubon aŭ jubileajn festenojn de siaj samaĝuloj, promociiĝintaj en iu tereno, sed, ferminte sin en la biblioteko, kun libro sur la genuoj, kun cigaroj kaj vino sur la tableto apud la kvieta fotelo, Futroz vivis tiel, kiel sole povis kaj deziris vivi: en la sortoj, skizitaj de la pensoj kaj plumoj de aŭtoroj.

Lia edzino, Flavia Futroz, estinta akra kontraŭaĵo de la kontemplema edzo, post multjaraj penoj voki en Futroz fermentadon de memamo, krakadon de vantemo aŭ almenaŭ honton de normala viro, propravole restanta nenio, eksedziniĝis de li en la kvara jaro post la nasko de la dua filino, kaj iĝis edzino de milita inĝeniero Gall. Ŝi fojfoje interŝanĝadis leterojn kun Futroz kaj la filinoj, sukcesinte doni al la novaj rilatoj decan tonon, sed ne reteninte la korojn de la infanoj. La knabinoj eĉ pli ekamis la patron, kaj kiam li sukcesis tute kompreneble por la junaj kapoj pruvi al ili neeviteblecon de tia elnodiĝo, ne juĝante la edzinon, eĉ pravigante ŝin, — ĉiujn tri kunigis egalsigno. La knabinoj malkovris, ke la patro per io similas ilin, kaj hejmigis lin en siaj koroj. Tie li okupis komfortan, eternan lokon — duone samaĝulo, duone patro.

Jen al tia homo, imagante lin farita el fero kaj oro, devis veni Tirrey Davenant. Kiam la junulinoj estis forveturantaj, li ankoraŭ dum iu tempo rigardis al la pordo eĉ post tiam, kiam la strato malpleniĝis, kaj rekonsciiĝis nur kiam li ekvidis la furgonon kun kestoj.

Suspirinte, Kishlot skeptike entiris la malsupran lipon, okupiĝinte pri forporto de la manĝilaro, kiun Davenant volonte lasus nelavita, por ke ĝi poreterne belu en kristalvitra kesto.

— Tamen vi estas kuraĝa originalulo, — diris Kishlot al Galeran. — La reputacio de mia kafejo firmiĝos nun en la mondumaj rondoj. Se ne tiel, do tiel ĉi. Se ne sandviĉoj kun najloj, do rekomenda kontoro.

— Vi ne pravas ĝuste tial, ke vi pravas rektasence, — kontraŭis Galeran, plenŝtopante la pipon. — Sed vi ne komprenos min.

— Kion mi diru: mi, certe, estas nekomprenema, — respondis Kishlot, — kaj vi estas klera homo. Ĉu vi vere konas ilian patron?

— Jes. La antaŭa ĝardenisto de Futroz estis mia kompano. Tirrey, ĉu ci ekkoleris?

— Komence mi ekkoleris, — respondis Davenant, ruĝiĝinte. — Mi ektimis.

— Kion?

— Mi ne scias.

— Bone. Kaj poste?

— Li ĝojis, certe, kial paroli! — kriis Kishlot. — Travivi la vivon, estante servisto, estas maldolĉe, sen ajna dubo. Tamen la ventkapulinoj forgesos ja diri al la patro.

— Pli ĝuste mi ne ĝojis, — klarigis Davenant, turnante sin al Galeran. — Sed subite al mi iĝis agrable spiri. Kaj dolore. Ili ne estas ventkapulinoj, — penseme daŭrigis li, senkonscie retenante la pladeton de Elly, kiun Kishlot same maŝine estis tiranta el liaj manoj. — Ho! Mi tre dezirus ĉion tian! — ekkriis Davenant. Redoninte la pladeton, li vigliĝis kaj deviŝis panerojn. — Kiel vi pensas, kio nun povos okazi?

— Pri tio estas tro frue paroli, — diris Galeran. — Morgaŭ ni intervidiĝos, ci al mi rakontos, kiel ci iris tien kaj kio tie okazis. Mi devas iri.

— Kial vi estas tiel bonkora al mi?

— Tiajn demandojn mi ne respondas. Mi mem ne povas aranĝi cian sorton, kaj la okazo estis tenta.

Galeran foriris, kaj Davenant baldaŭ post tio ree komencis priservadi vizitantojn aŭ forpeladi scivolemulojn, enirantajn por moki kaj poste eliri, levante la ŝultrojn. Kiam Kishlot ŝlosis la kafejon, estis jam la naŭa horo vespere. Balaante la halon, la knabo ekvidis la libron, forgesitan de Galeran, kaj prenis ĝin al si, en sian ĉambretaĉon trans la kuirejo. Pro graveco de la evento, atendanta Davenant-on, — iri morgaŭ al Urban Futroz — Kishlot permesis al la junulo foresti dum tri horoj — ekde la deka de mateno ĝis la unua posttagmeze — kaj donis al li tiom da konsiloj, kiel li tenu sin, kiel parolu, kiel eniru, kiel eliru kaj tiel plu, ke Davenant simple al li ne kredis. Kishlot bildigis duoblan modelon — de humiliĝo kaj de aŭdaca defio, ne rimarkante mem, ke li miksis la principojn de la kafejo «Abomeno» kun artifikoj de larmemaj almozuloj. Davenant ĝojis, kiam liberiĝis de li. Ne baldaŭ li ekdormis, jen komencante legi en la libro pri diabla kartludisto Mofy, kiu vidis en la pupiloj de la kontraŭulo reflekton de liaj kartoj, jen plu portadante glasojn kun lakto al la sankta tablo, kie sidis la infanoj de Futroz. El du ili iĝis kvar, kaj poste pli multaj, kaj li estis en kapto de tiuj belaj vizaĝoj, favore permesantaj al li aŭskulti sian babiladon. La dormo kompatis lin finfine. Davenant dormis, sonĝante kastelojn kaj nubojn, kaj, vekiĝinte matene, komencis emociiĝi, apenaŭ frotinte la okulojn.

Li havis malnovan bluan vestokompleton, aĉetitan kontraŭ groŝoj de la unua salajro, kaj pajlan ĉapelon kun rufiĝinta rubando.

Li rektigis per tondilo la franĝon de la kolumo, purigis, kiel kupron, la ŝuojn kaj, haste glutinte kafon, malserene elaŭskultis la lastajn instrukciojn de Kishlot, kiu deziris, ke Davenant, kvazaŭ hazarde, diru al Futroz, ke «Abomeno» estas, fakte, «Agrabla seniluziiĝo» — neseninteresa por scivolemaj ĝentlemanoj, esplorantaj la morojn de la urbo.

Davenant terure bedaŭris, ke mankas Galeran, kiu venadis ne pli frue ol tagmeze, — vidi tiun homon nun egalus por li amikan deziron de bona vojaĝo.

Ankoraŭ nenio okazis, sed la kafejo «Abomeno» kun ties fajfetanta mura horloĝo kaj planko, kiu estis sub la nivelo de la strato je tri ŝtupoj, jam turmentis Davenant-on, kiel teda rememoro. La kuiristo komencis pridemandi, kien iras la servisto, vestinte sin, kiel por festo, anstataŭ la tola jaketo kaj tika antaŭtuko. Davenant kaŝis de li la veron, ĉar la kuiristo havis mokeman menson. Li klarigis, ke Kishlot kvazaŭe donis al li komision. Ekdubinte, la kuiristo incitite movis kaserolon kaj diris:

— Jen ankoraŭ ulo… kun sekretoj.

Malgraŭ tio, ke Davenant puŝadis per rigardo la horloĝajn montrilojn, por li sufiĉis tempo fari sian ordinaran matenan laboron: viŝi la fenestrojn, pendigi kontraŭmuŝajn paperetojn, skribi la menuon, kaj nur post tiam, kun maldeziro, cedanta al la evidenta neceso, la horloĝo batis la dekan. Tiutempe lia soifo de eventoj estis perdanta sian ĵaluzan purecon pro diversaj notoj de Kishlot: «Kvankam ci surmetis kravaton, tamen turniĝu pli rapide», aŭ: «Kie estas ciaj okuloj? Ĉu ili falis en la lakton por la knabinoj?..» Hazarde li ne estis ĉe la verŝotablo, kiam Davenant estis metanta la tranĉilojn kaj forkojn en la ordinaran lokon de la bufedo. Kaptinte la ĉapelon, la junulo ekiris per rapidaj paŝoj kaj komencis vagi en la urbo, malrapide kaj sencede proksimiĝante al la Ankra strato. Ankoraŭ ne estis la dekunua horo, sed li jam trovis la domon de Futroz — antikvan konstruaĵon el griza ŝtono, kun grandaj fenestroj kaj enirejo meze de la fasado. Pleniĝinte per decidemo, Davenant proksimiĝis al la grandega pordo. Al lia malkuraĝa sonoro venis severa maljuna servistino, kun io tia en la vizaĝo, kio faris ŝin parto de tiu ĉi familio, emocianta Davenant-on. Mallerte li eniris post la servistino en la salonon. Penante klarigi la kaŭzon de sia vizito, Davenant diris:

— Hieraŭ oni difinis al mi… Iu afero…

Sed la servistino interrompis lin:

— Mi jam scias tion, oni vin atendas. Eksidu kaj atendu. Mi transdonos.

Davenant eksidis sur seĝon. Antaŭ ĉio li komencis aŭskulti, ĉu aŭdiĝas ie virina rido. Aŭdante nenion tian, lasita por si mem, li kun intereso ĉirkaŭrigardis kaj eĉ suspiris pro plezuro: la salono estis loganta, kiel ilustraĵo de fabelo. Ĝiaj muroj, tegitaj per flav-ruĝa silko kun turka arabesko, mozaikoj kaj negrandaj pentraĵoj estis distrantaj eĉ la plej streĉitan atenton. Tapiŝo de tropeola koloro, kun figuroj de saltantaj oraj katoj, lustro el verda kristalvitro, pendigita en la centro de modlita finialo de koloro de malnova oro, veluraj kurtenoj, meblaro el mahagono, tegita per rozkolora stampita atlaso, tiel forte plaĉis al Davenant, ke lia timemo malaperis. La medio varmigis kaj vigligis lin. Belegaj vegetaĵoj kun brilantaj pezaj folioj staris en fajencaj vazoj kontraŭ tri grandaj fenestroj. La desegno de la vazoj montris vespertojn super krepuskaj montetoj. Vitra pordo, kondukanta al la teraso, estis malfermita; trans ĝi brilis la ĉielo kaj la ĝardeno. La pendolo de la kamena horloĝo egalmezure tuŝadis nevideblan unutonan kordon de malalta tembro.

Davenant absorbiĝis en kontemplado de la ĝoja bunteco de la salono, ne aŭdante, kiel eniris Futroz. Li salte ekstaris, nur kiam ekvidis la mastron de la domo antaŭ si. Tamen ne kolosa mona aso kun frostigantaj kornaj okulvitroj staris antaŭ li, sed homo de tre trankviliganta aspekto — nealta, maldika; liaj nigraj haroj estis malleviĝantaj vangohare ĝis la mezoj de la vangoj, donante karakteran akrecon al la pufa razita vizaĝo kun granda buŝo kaj flava kolornuanco de la haŭto. La rideto de Futroz malfermis la dentojn de perlamota pureco; ĉe tio sur liaj vangoj aperis infekte gajaj kavetoj, parencaj al la kavetoj de Elly. En liaj nigraj okuloj glitadis fajrero de ironio. Kiam Futroz paroladis, tiu fajrero ekbruladis kaj prilumadis la tutan vizaĝon, pro kio la rigardo ŝanĝiĝadis al bonanime serioza. La abrupta voĉo kompletigis tiun ĉi aspekton, krom la ne menciita de ni griza kostumo kaj la maniero tiri fojfoje per la maldekstra mano butonon de la veŝto.

Sidiginte Davenant-on kontraŭ si, Futroz diris:

— Ni rigardos, ĉu eblos fari por vi ion utilan. La knabinoj ĉion rakontis al mi, kaj mi pretas subteni ilian deziron aranĝi vian sorton. Vi ne ĝenu vin pro mi. Via mastro, kiel mi aŭdis, estas interesa originalulo. Rakontu al mi pri via vivo!

Lia simpla maniero montris senduban favoron, kaj Davenant liberiĝis de la maltrankvilo, sugestita per la konsiloj de Kishlot. Sed tuj kiam li komencis paroli, en la salonon eniris dukapa estaĵo: Rohena brakumis la fratinon de malantaŭe, metinte la mentonon sur la harojn de Elly. Rimarkinte Davenant-on, la junulinoj haltis kaj, mediteme kapsalutante lin, eliris retroe en la sama nedisigebla stato de densa brakumo. La pordo fermiĝis. Trans ĝi aŭdiĝis baraktado kaj senkaŝa rideksplodo.

Renkontinte kaj akompaninte la filinojn per riproĉa rigardo, Futroz diris al la ekluminta Davenant:

— Vi komencis paroli. Rakontu vian biografion, post kio ni okupiĝu pri diskuto de niaj ebloj.

— Vidu, — diris Davenant, nevole ĵetante rigardon al la pordo, — la plej interesa por mi estas tio, ke mia patro malaperis senspure antaŭ dek unu jaroj. Restis nesciate, kien li malaperis, ĉu li vivas aŭ mortis. Mi aĝis tiam kvin jarojn, kaj mi memoras, kiel mia patrino ploris. Li eliris vespere, dirinte, ke direktas sin al unu kliento — por ricevi ŝuldon. Lin neniu plu vidis, kaj neniu sukcesis ekscii pri lia sorto, malgraŭ ĉiaj enketoj.

— Sekve, — rimarkis Futroz, post deca silento, — via patro ne venis al la kliento, alie estus ia materialo por solvo de la mistera demando.

— Jes! Kaj eĉ plie, tiu homo forestis, — li estis forveturinta en San-Riolon. Li neniel povis veni al li.

— Efektive!

— Kiam mi elkreskis, — daŭrigis Davenant, suspirinte, — multaj ideoj venadis en mian kapon. Mi penis kompreni kaj legadis librojn pri diversaj malaperoj. Sed nur unufoje io simila al miaj pensoj imagiĝis al mi, tre stranga.

— Al mi estas interese scii, rakontu.

— Tio estis tiel: mi estis puriganta ŝuojn, iu pasis trans la fenestro, kaj mi rememoris la patron. Al mi imagiĝis nokta pluvo, vento, kaj la patro, kvazaŭ pensante, kiel li trovu monon, enpensiĝis kaj trafis en la havenon — malproksime, apud la naftaj cisternoj. Li staris, rigardis al lumoj, al la akvo, kaj subite ĉiuj lumoj estingiĝis. Kial estingiĝis? Neniu scias: tiel mi pensis. Estiĝis silento. Jen blovas vento, jen plaŭdas akvo. Kaj li aŭdis, ĉu vi scias… frapadon de tamburo: soldatoj eliris el interstrato kaj pasis preter li: «Un'-du… Un'-du…», — kaj antaŭe iris tamburisto kun malhela vizaĝo… Certe, tio estas stulta! Mi scias! — ekkriis Davenant, hastante fini la rakonton. — Sed la tamburo batis. Subite mia patro rekonsciiĝis. Li ekiris for kaj vidas — tio estas ne tiu strato. Li iras pluen — tio estas ne tiu urbo, sed iu alia. Li ektimis, kaj poste ekmalsanis kaj mortis… En hospitalo, verŝajne, — aldonis Davenant, kun faciliĝo vidante, ke Futroz aŭskultas lin sen moko. — Sed li estas viva… Mi fojfoje sentas tion. Plejparte mi scias, ke li mortis.

Kuniginte tiel sukcese la fantazion kun la sobra prudento, Davenant eksilentis.

Futroz demandis:

— Kiel vi tion faris?

— Mi ne scias. Sed tio komencis imagiĝi unu post la alia. Mi mem miris.

— Vi estas fantaziulo, — rimarkis Futroz, penseme pririgardante Davenant-on. — Dek unu jaroj estas granda tempo. Ni lasu tion dume.

Davenant rakontis sian vivon, sed prisilentis tion, ke lia patro Frank Davenant estis senespera drinkulo kaj malfortuna ludisto; la filo hontis diri malbone pri la patro, kiun li apenaŭ memoris. La malsanema patrino de Davenant dum ses jaroj bataladis kontraŭ mizero, lasita de la parencoj al arbitro de la sorto, venĝe al tio, ke ŝi neglektis bonan partion pro la malriĉa juristo. Ŝi ne sukcesis ekscii, kiel ŝi finas siajn tagojn: ĉu kiel forlasita virino aŭ kiel vidvino. Antaŭe nenion scipovinta, Cornelia Davenant lernis triki ŝtrumpojn, fari ĉapelojn, glui kadrojn kaj skatolojn el konkoj, fojfoje ŝi vendadis florojn. La vivon ŝi pasigis en malriĉo, mortis en mizero, kaj Tirrey-on en la dekunua jaro de lia vivo prenis al si vela majstro Kid, seninfana najbaro de Cornelia. Kiam Tirrey finis la urban lernejon, Kid kaj lia edzino forveturis al Liss, kie la majstro ricevis postenon de estro de metiejo ĉe granda ŝipposedanto. Davenant-on Kid lasis en Poket, ĉar lia nejuna edzino subite iĝis patrino, kaj la fremda, des pli aĝa, infano komencis ĝeni ŝin. Forveturante, Kid-oj donis Tirrey-on labori al manĝovendisto, kiu posedis kelkajn ĉaretojn por disveturigi varmegajn manĝaĵojn, kaj poste Davenant estis cedita de sia mastro al Kishlot.

Futroz, elaŭskultinte, ekkompatis la junulon, atendantan decidon de la influhava homo kun digno kaj sinĝenemo de homo suba, sed ne serĉanta favoron.

— Hieraŭ en via «Abomeno» estis iu Galeran, — komencis Futroz. — Fakte, estis li, kiu celigis la knabinojn al vi. Kio estas Galeran?

— Vidu, — respondis, plu ĵetante rigardojn al la pordo, Davenant, — tio estas homo tre bona, kaj li ofte amike konversacias kun mi, tamen mi nenion scias pri li. Nenion scias eĉ Kishlot. Galeran alportadas al mi librojn. Ĝenerale li al mi plaĉas.

— Certe, tio tute klarigas Galeran-on. Ni lasu lin. Do per kio vin altiras la vivo? Kion vi dezirus doni al ĝi kaj, memkompreneble, ankaŭ preni de ĝi?

— Mi prenus de ĝi ĉion, sed, kiel oni diras, la okulo vidas, sed la mano ne atingas. Sed… vi ja scias pli multe, ol mi.

— Kaj tial mi devas scii, kion vi deziras!!! Nu, ne, spite al vi, juna sinjoro! Pripensu kaj diru.

— Tiuokaze mi konfesu al vi, ke min altiras vojaĝoj. Mi deziras grandajn vojaĝojn, ligitajn kun iu interesa afero. Sed kion mi parolas! — ekkriis Davenant. — Vere: tio estas mia sekreta deziro, kaj ĝi estas neplenumebla, sed vi deziris, ke mi parolu sincere.

— Aŭskultu, kara mia, — diris Futroz, travidante en la interparolanto vervan koron kaj ardan kapon, — nur tio estas bona, ke vi estas sincera. Jen per kio ni finu nian konversacion: vi revenu al Kishlot, kaj al ni venadu ĉiudimanĉe. Krome, vi venos por afera interparolo postmorgaŭ, je la sama horo.

— Kion vi elpensis por mi? — demandis Davenant el la alto de la nuboj, kien pelis lin la firma, varma tono de Futroz.

— Rajta demando. Do, jen: mi havas konaton en la Geografia instituto. Kelkaj ekspedicioj estas planitaj por tiu ĉi jaro, — ekspedicioj nesendanĝeraj kaj longaj. Por vi troviĝos tie helpa laboro.

— Prave! — ekkriis Davenant. — Mi portados instrumentojn aŭ starigados tendojn. Tamen, — aldonis li grandanime, — mi tre petas vin: se vi renkontos obstaklojn, ne klopodu tiam.

— Ĉu tiele?! Bone.

— Sed tio ne en tiu senco, ke… — konfuziĝis perpleksa Davenant, — sed en la alia… Min riproĉas la konscienco.

— Bone, — Futroz enpensiĝis, rapide grumblinte al si mem: — «Mi donu lin al Starker. Li skribu taglibron sub diktado».

— Kiel vi diris? — ne distingis Davenant, pensante, ke Futroz demandas lin.

— Mi diris, — ŝerce rompis Futroz la aferan interparolon, — ke mi prenos vin per pinĉilo je la flugiletoj kaj kurigos vin laŭ la globuso.

Sentante seriozecon de la promeso, Davenant profunde suspiris, kaj Futroz sonoris kaj ordonis al la servistino diri al la junulinoj, ke li deziras ilin vidi.

— Vi vizitados nin, — diris li al Davenant, frapante lian ŝultron, — kaj vi devas zorge esplori ilin, por ke vi poste sciu, de kiu flanko vi ricevos baton. Tio estas bonaj, sed tre insidaj infanoj.

La junulinoj eniris kaj dece kapsalutis konfuziĝintan Tirrey-on.

— La serioza interparolo estas finita, — diris al ili la patro, — kaj nun Davenant estas nia gasto. Mi timas, ke li estas pli diskreta, ol vi, kaj tial ne sukcesos vin moderigi. Memoru, ke li estas sendefenda, kaj ne timigu lin. Ni lin iom post iom ŝanĝos. Rohena, ĉu mi povas esti trankvila?

— Ho jes, paĉjo! — malgaje diris Rohena, mallevante la okulojn. — Ci povas esti tute trankvila. Tiel trankvila, kiel kvieta akvo de montaj lagoj.

— Kiel enciklopedio en la antikva egipta lingvo, — trankviligis la patron Elly, malĝoje glatigante la manikon.

Futroz kun dubo ĵetis al ili rigardon kaj eliris.

La mokemulinoj tuj aliris al Davenant kaj eksidis kontraŭ li.

Elly langvore diris:

— Kia mirakla vetero!

— Ho jes! — karese ridetis Roy al ruĝiĝanta Davenant. — Sed ŝajnas, ke la barometro falas. Bonvolu diri, kia tipo de aŭtoj plaĉas al vi?

— Ĉu vi ŝatas muzikon? — demandis Elly, mordante la lipojn. — Kiu estas via ŝatata komponisto?

Plu stultumante, ili rimarkis, ke Davenant estas afliktita, kaj ekridis.

— Vi ne koleru al ni, — diris Roy. — Hodiaŭ ni ial neniel sukcesas halti. Ĉu al vi plaĉas ĉe ni?

— Jes, — diris Davenant. — Vi divenis.

— Kaj ni? — impertinente demandis Elly, saltetante sur la seĝo.

— Ni penos plaĉi al vi, — modeste promesis Rohena. — Vi vizitados nin ofte. Ĉu bone?

— Tre bone, — respondis Davenant, — tio estas la plej bona. — Pensinte iom, li aldonis: — Mi, eble, ŝajnas al vi tre serioza, sed tio estas trompa impreso. Ordinare mi ne tre seriozas.

— Mi vidas, ke ni trovos komunan grundon, — Elly palpebrumis al la fratino. — Mi ja diris al ci.

— Kion ci diris?

Ili interŝanĝis misterajn signojn kaj iom trankviliĝis.

— Ĉu vi deziras, ni ludos al vi? — proponis Elly.

— Certe! — ekkriis Davenant. Rideto ne forlasadis lin.

Aperis disputo, kiu ludu la unua. Ĝi finiĝis per tio, ke Rohena eksidis al la fortepiano, kaj Elly ekstaris apud ŝi, por turni foliojn de notoj.

— Aŭskultu «Valson de elpelito», — diris Rohena, dum ŝiaj ankoraŭ ne fortaj fingroj estis premantaj la klavojn. — Mi ĝin ankoraŭ ne funde ellernis. Tiu ĉi loko konfuziĝas dum kvin tagoj… Sed ci, Rohena, estas persista estaĵo… Ĉu vi aŭdas, kiel mi falsis? Kaj jen, nun la elpelito revenas al la hejmo.

— Li staras ĉe la fenestro malhela, kiel negro noktomeze, kaj tie, — Elly levis la okulojn, — lia filino, en floroj kaj briliantoj, alveturis el preĝejo… Ĉu mi diru? Kun sufiĉe nemalbela ulo.

— Kaj… — daŭrigis Roj, ordonante per rigardo turni la folion. — Elly, por kio ci skuas la notojn?.. Kaj la elpelito, ne dezirante malhelpi al la feliĉo de la filino, kisas la fenestran vitron. Ĉio estas finita. Li revenis en sian sovaĝan arbaron.

Davenant aŭdis ne la valson, sed ĉielan ĥoron. La manoj de Rohena, etendiĝante ĉe fortaj akordoj, kvazaŭ forpuŝadis la fortepianon, aŭ, mole mallevinte la kubutojn, ŝi kliniĝadis super la klavoj, rapide trakurante ilin, varmiĝinta, kaptita de lumo de la melodio.

De ŝi Davenant movis la rigardon al Elly. La knabino estis distrite ridetanta al li, mallaŭte subkantante al la ludo de la fratino. Nun ili estis tre similaj.

Rohena finis per sonoj, rememorigantaj malrapidan batadon de horloĝo, kaj ekstaris.

— Jen ĉio, — diris ŝi. — Ĉu vi deziras ankoraŭ?

Davenant ne sukcesis respondi, ĉar eniris Futroz kun koverto en la mano.

— Davenant, ĉu vi vidos Galeran-on? — demandis Futroz, brakuminte Elly-n, alpremiĝintan al li.

— Jes, mi pensas, — jes, — respondis Davenant, ne komprenante, kion signifas tiu ĉi demando. — Galeran venadas en… tagmanĝi ĉiutage.

— En «Abomenon», — enmetis Elly. — Ho! Mi promesis skribi al li.

— Silentu iom. Transdonu tiun ĉi leteron al Galeran, kaj poste, kiel ni interkonsentis. Mi esperas, ke mi vidos vin postmorgaŭ.

— Enigmo! — ekkriis Roy.

— Galeran enkaĉiĝis, — mallonge sciigis Elly, turniĝante sur unu piedo.

— Bone, la letero estos transdonita, — diris Davenant, kaŝante la pakaĵon.

— Tampiko, ni iras, — deklaris Elly. — Adiaŭ, Davenant! Transdonu la leteron!

— Transdonu ĝin rekte en la manojn, trans angulo, por ke neniu vidu, — konsilis Roy.

Futroz turniĝis al ili, kruciginte la brakojn kaj movinte la brovon tiel impone, ke la junulinoj konfuziĝis kaj eliris. Davenant ekvidis du nazetojn, enŝovitajn en la fendon de la pordo, poste Roy diris: «Ni iru!» — kaj la pordo dense fermiĝis. Futroz adiaŭis Davenant-on, preskaŭ bedaŭrante, ke tiu granda knabo ne estas lia filo.

Ellasita sur la straton de la respektema servistino, ĝeniĝante pro ŝi, pro la muroj, pro la pordo, pro si mem, Davenant ekiris tiel rapide, ke senspiriĝis. Rompante la kapon pri la neatendita letero al Galeran, ripetante «Geografia instituto», «la elpelito kisas la vitron», aŭdante la motivon kaj vidante la du nazetojn en la porda fendo, Davenant venis al Kishlot kun tia stranga vizaĝo, ke tiu demandis:

— Ĉu oni cin elpelis?

— Ne, ne elpelis, — distrite respondis nia heroo, ĉirkaŭrigardante. — Kaj kie estas Galeran?

— Li estas ĉi tie, se ci al li rigardas, — diris Galeran en kvin paŝoj for de Davenant, kiu ĝuste al li turnis sin kun sia lunatika demando.

Davenant tremeris.

— Aĥ, tio estas vi! Strange — mi ne rimarkis, kie vi sidas. Jen letero. Al vi.

Kishlot ĵus alportis teleron da supo por Galeran. Tiu demetis la kuleron kaj komencis pririgardi la koverton.

— Futroz mem skribis ĝin, — klarigis Davenant. Dum kelkaj minutoj la ceteraj vizitantoj de «Abomeno» — maljuna virino kaj dikmuzela komizo el viandvendejo — vane postuladis: la virino — salon, kaj la komizo — bakitan pomon. Kishlot malfermis la buŝon eĉ pli larĝe, ol Davenant. Kishlot el malproksime pririgardadis la leteron, kaj Davenant staris apud Galeran. Finfine, rekonsciiĝinte, li foriris por ŝanĝi la bluan jakon al la blanka labora jaketo kaj, apenaŭ farinte tion, elkuris por rigardi, kiel estas malsigelata la mistera letero.

Galeran kun nepenetrebla vizaĝo malfermis la koverton kaj ŝovis en ĝin du fingrojn. Subpreminte rideton, li singarde eltiris vizitkarton, ĉirkaŭskribitan per malgrandaj literoj, kaj, tenante ĝin antaŭ si en la maldekstra mano, alproksimigis al la lipoj la kuleron kun la supo. La kulero preskaŭ tuŝis liajn lipojn, sed li, elverŝinte la supon reen en la teleron, lasis la kuleron kaj, tenante nun la leteron per ambaŭ manoj, komencis legi kun ege serioza aspekto, metinte unu kruron sur la alian. Io granda, grava eklumis en la rigardo de liaj mallarĝigitaj okuloj. Galeran kaŝis la leteron kaj distrite formanĝis la supon, post kio mendis glaciaĵon.

— Ĉu vi ne manĝos ĉasaĵon? — miris Kishlot, ĵetante rigardon el trans sia verŝotablo al Galeran, kiu eĉ ekfumis ial antaŭ la glaciaĵo. — «Perdriko kun reŭmatismo», — kiel estas skribite hodiaŭ en la menuo… He-he! Verŝajne, grava estas tiu letero, de malnovaj konatoj… Davenant, alportu «glaciaĵon kun angino»!

Esperante, ke Galeran ekparolos pri la letero, Tirrey ŝtoniĝis en la pordo, levinte la piedon kaj turninte la orelon.

— Mi ne manĝos eĉ «pavon kun apendicito», — diris Galeran, — mi ne manĝos eĉ la glaciaĵon. Mi maldecidis, ĉar mi perdis la apetiton pro la eksterodinaraj novaĵoj. Unue, kreskis kosto de ŝafoj, kaj due, venis liverparto da kajena pipro, kiu estas vendata aŭkcie.

— Do ĉu ne necesas la glaciaĵo? — demandis Davenant, doninte al la maljunulino jam trian salujon.

La maljunulino tiel ofendiĝis, ke stamfis. Galeran ekstaris, vokis la knabon per movo de la kapo.

— Ĉu ci konscias, ke ci parte ŝuldas al mi? En la afero kun Futroz?

— Certe. Vi komencis la unua.

— Tiuokaze ci devas veni hodiaŭ vespere, je la deka horo, al la Norda strato, numero 24, loĝejo 33. Tio estas mia adreso. Mi atendos cin. Ci venos kaj rakontos, kiel oni renkontis cin.

— Futroz diris, ke li faros ĉion. Ĉu vi komprenas? Mi ne ŝercas. Mi venos al vi, — rapide parolis Davenant, tordante ĉiujn siajn nervojn pro sciavido pri la letero. — Sed… kion li skribis al vi? Pardonu min, certe.

— Mi povus ne respondi, vidante cian delikatecon, sed mi cin komprenas. Futroz petas min, kun tuta ĝentileco, certe, ke mi ne plu sendu al li tre sciavidajn «Tirrey-ojn» de deksesjara aĝo.

— Mi ne estas knabo, — diris Davenant, ruĝiĝinte. — Sed mi freneziĝis, jen kio. Forgesu mian insiston…

Galeran foriris, kaj Davenant komencis ordinaran laboron. Rilate de la letero li pensis, ke Futroz resendis al Galeran noton de Elly pri ŝiaj pensoj, kiel ŝi promesis. Kishlot malserene fajfetadis, ĵetante aforismojn kiel: «Kio ajn okazas en la vivo!», «Ne al ĉiu tiel fortunas!», kaj vespere iomete drinkis kaj deklaris, ke ankaŭ en lia vivo estis unu okazo, sed li ne uzis ĝin, ĉar li estas tre fiera kaj malestimas homojn, loĝantajn en palacetoj.

— Jen, se vi mem atingas ĉion, — tio estas alia afero, — diradis Kishlot, — tio ne estas teni sin ĉe aliula vosto.

La grumbladon de la maljunulo Davenant lasis sen atento kaj, distrite konsentante kun li, ĝisatendis finfine la horon de fermo de la kafejo. Baldaŭ post tio li direktis sin al la domo, kie loĝis Galeran. Tio estis malnova domo trietaĝa, staranta sur angulo de sabla dezerta loko de malbone prilumita urborando. Ne ĉiuj fenestroj de la domo lumis elinterne, sur la malpuraj ŝtuparoj necesis pririgardadi la ŝtupojn, kaj fojfoje bruligi alumeton. Davenant grimpis sur la trian etaĝon laŭ dua ŝtuparo kaj trovis la numeron de la loĝejo. Viro kun miniatura vizaĝo, enfalinta en grandegan barbon, kondukis Davenant-on al ejo fine de larĝa koridoro, kie malklare blankis vizitkarto, fiksita per prempinglo. Aŭdinte la paŝojn, Galeran eliris kaj enlasis la knabon, kaj la pordon ŝlosis per pordhoko.

— Mi ĉiam ŝlosas min, — diris Galeran, — ĉar la loĝantoj havas kutimon enrompiĝi sen frapo. Al ci malfermis senespera drinkulo, eksa studento.

La granda ĉambro de Galeran estis prilumita de gasa lampo kaj malabunde meblita per simpla meblaro, konsistanta el du tabloj — sur unu estis manĝaĵo kaj manĝilaro, sur la dua libroj kaj inkujo, — tri seĝoj, lito trans ŝirmilo kaj staminaj kurtenoj de du fenestroj. Sur kalkaj muroj pendis du malnovaj gravuraĵoj sub vitro, kopioj de Meissonier. Tiu malriĉo, substrekita de pureco de la ejo kaj de dignoplena afableco, kun kiu Galeran sidigis la gaston, kortuŝis Davenant-on; unuafoje li bedaŭris, ke li ne estas riĉa kaj ne povas sendi al Galeran orientan tapiŝon.

— Vi min tre interesigis, — diris la knabo, — mi tuttempe atendadis, kiam venos la vespero. Sed mi tutegale ege deziris veni al vi.

— Bonege. Des pli, ke mi cin tuj kondukos.

— Jes. Tio estas — kien?

— Ni interkonsentis, ke ci demandos pri nenio. Mi cin kondukos, kaj ci vidos.

— Ege interese! — ekkriis Davenant, atendante miraklojn kaj ree tremante, kiel matene en la domo de Futroz. — Mi konsentas. Kion do mi vidos?

— Ha! Ne indas paroli kun ci! Akceptu la kondiĉon sen demandoj kaj rezonoj. Nin atendas aventuro.

— Tiuokaze mi pretas, — deklaris Davenant, salte ekstarante. — Sed mi ne havas armilon.

— Ni ne bezonos armilon. Se ci deziras, armu cin per pacienco.

Galeran surmetis ĉapelon kaj prenis promenbastonon. Davenant povis nenion legi en lia senemocia vizaĝo. Ferminte la gaslampon, Galeran diris: «Ni iru», — tralasis la knabon kaj ŝlosis la pordon. Dum eliro ili renkontis la homon kun barbo, al kiu Galeran impone deklaris:

— Simpson, la seruron mi aranĝis tiel, ke la klinko nun ne deŝoveblas per pinto de tranĉilo, kaj tial ne penigu vin pririgardi mian ĉambron. Cetere, hodiaŭ tie estas nek portovino, nek brando.

— Bone, — base respondis Simpson. — Tamen, kion mi diras! Vi senmerite ofendis min!

— Mi nur avertis. Morgaŭ, eble, estos brando, do mi mem donos al vi.

Ne aŭskultante, kion krias post ilin Simpson, Galeran eliris el la domo kaj kondukis Tirrey-on sur prilumitan straton, kie ili prenis fiakron, al kies veturigisto Galeran nomis adreson, nekonatan al Davenant. Amuziĝante per emocio kaj nekompreno de Tirrey, eksilentinta pro neatenditeco kaj sidanta, enprofundiĝinte en vanajn supozojn, Galeran detale rakontis pri Simpson — kiel li kaptis lin en sia ĉambro dum ŝtelado de vino, — laŭdis novan domon kun bela fasado kaj almontris kinematografejon, kie antaŭnelonge estis incendio. Elrevigita Davenant ofendite aŭskultadis, divenante, ke Galeran amuziĝas per malpacienco de la viktimo de siaj sekretoj, kaj serĉadis en liaj vortoj aludojn al la atendanta ilin aventuro.

— Ĉu ci deziras, ke mi rakontu al ci anekdoton? — demandis Galeran.

Tamen la fiakro haltis ĉe unuetaĝa domo, kaj la anekdoto restis neniam rakontita.

— Estas iomete malfrue, — diris Galeran al maljuna germanino, malferminta la pordon kaj renkontinta la vizitantojn per sennombraj kapsignoj. — Mia juna amiko brulas pro malpacienco pririgardi la ĉambron.

Davenant tiris lian manikon, sed Galeran prenis la kubuton de la knabo kaj puŝis lin.

— Iru do, — diris li. — Mi diras veron. Futroz petis min trovi por ci ĉambron. Ci loĝos ĉi tie.

— Lia letero! — ekkriis Davenant. — Do, ĉu tion ĉi li skribis al vi?

— Jes; ankoraŭ ion.

— Oni zorgas pri la junulo, klopodas, — singarde prononcis la maljunulino kvazaŭ por si mem, sed kun evidenta celo komenci konversacion. — Bonvenu, bonvenu, tie ĉio estas preparita por vi, vi restos kontenta.

— Do, hodiaŭ mi ne ekdormos! — deklaris Davenant, enirante post Galeran en la ĉambron kun verdaj tapetoj kaj profunda niĉo, kie situis lito. Li ekvidis balancseĝon, skribtablon, seĝojn kun ledaj sidiloj, ŝrankon, kurtenojn el maŝinfaritaj puntoj.

La mastrino ne eniris en la ĉambron, sed ekstaris ĉe la sojlo, kaj Galeran senceremonie fermis la pordon.

— Hodiaŭ por ci ne estas senco transloĝiĝi, — diris Galeran, — ĉar jam estas malfrue, kaj Kishlot, verŝajne, ofendiĝos. Li siamaniere alligiĝis al ci. Tamen, kiel ci deziras. Do aŭskultu: tiu ĉi ĉambro estas antaŭpagita por tri monatoj kun plena pensiono: matenmanĝo, tagmanĝo, vespermanĝo kaj dufoje kafo. Ĉu bona aventuro?

— Per kio mi repagu al Futroz kaj vi?

— Ci repagos al Futroz per tio, ke ci ĝentile akceptos tiujn donacojn, donitajn al ci libervole, kun bonaj sentoj. Kiel ci mem komprenas, li ne havas kaŭzon kaĵoli Davenant-on. Kio koncernas min, do mia rolo estas hazarda — mi nur konsentis plenumi la peton de Futroz. Malfermu la ŝrankon!

Davenant obeis. En la ŝranko pendis vestaĵoj. Malsupre kuŝis amaso de tolaĵoj.

— Ci vidas, — daŭrigis Galeran per tono de botanikisto, klariganta formon de floro, — ci vidas ĉi tie partojn de la nova vestokompleto, konstistanta el grizaj pantalono, veŝto kaj jako — tio estas sufiĉe multekosta drapo. Apude pendas partoj de la blanka vestokompleto kaj kvar kravatoj de diversaj koloroj. Du ĉapeloj — pajla kaj felta. La ĉapelojn necesas almezuri.

Galeran prenis la molan ĉapelon kaj surmetis ĝin sur la kapon de Davenant.

— Tre bone. Mi prenis mezurojn de ciaj vestoj helpe de la kuiristo, kiu ĵuris silenti danke al sento en la polmo de agrabla metala malvarmeto. Mi esperas, li silentis, ĉu?

— Nenion li diris al mi.

— Jene. Estus malnature, se ci ne pinĉus ĉiujn ĉi belaĵojn, ĉu, Davenant? Necesas tuŝi.

Davenant sensence tuŝis la pantalonon, faligis kravaton kaj fermis la ŝrankon.

— Prefere mi ne rigardu dume, — diris li. — Mi devas alkutimiĝi. Ĉu vi ne povas diveni, kial Futroz donis al mi tiel multe da ĉio?

— Imagu — mi povas. Futroz estas tia homo, ke se li faras, do faras funde, ĝisfine, aŭ faras nenion. Bonkoreco estas aparta afero, sed tiu ĉi trajto estas tre karaktera, tiel ke se li ekmalamos cin, do ne malpli funde forgesos pri cia ekzisto. Tio estas homo de serioza ludo. La mastro de cia loĝejo estas maljuna kontisto Huberman, lia edzino — Emma Huberman, kiu malfermis la pordon, — estas diable scivolema, tial parolu nenion pri la domo de Futroz. Se oni montras belan aĵon al homoj, ne komprenantaj belon, — ĝin nepre makulos muŝoj de pensaĉoj kaj kornikoj de malico. Ĉu ci komprenis min?

— Tamen jen kio! — ekkriis Davenant. — Kiel ajn vi volu, sed mi devas vin kisi.

Antaŭ ol Galeran sukcesis defendi sin, Davenant kaptis per la manoj lian mornan kapon kaj firme kisis.

— Timu malfeliĉojn, — impone diris Galeran, prenante la ŝultron de la knabo, — ci estas tre pasiema en ĉio, cia koro estas tro malfermita, kaj impresoj forte trafas cin. Estu pli diskreta, se ci ne deziras forbruli. Soleco — jen damnita afero, Tirrey! Jen kio povas pereigi homon. Ni iru.

Emma Huberman ellasis la virojn, suspirante kaj rekantante al iliaj dorsoj pri «anĝeloj sur la tero».

— Sesdek jarojn mi vivas, — aldonis ŝi per neatendite grumbla rapidparolo, jam sen kantado kaj raviteco, — sed tia afero ne okazis. Mi ĉion komprenas, ĉion. Tre bone, estu trankvilaj.

Sur la strato Davenant diris:

— Kien vi direktas vin, permesu ekscii?

— Mi pensas, ke mi iomete drinkos, — diris Galeran, kalkulante poŝajn monerojn. — Aĥ jes! De la mono, kiun Futroz almetis al la letero, restis jen… Kiom estas ĉi tie? — Li transdonis al la knabo tri orajn monerojn kaj arĝenton. — Nu, iru…

Li eksidis en tramon, kaj Davenant venis al Kishlot, por, preninte siajn aĵojn, tuj transloĝiĝi en la novan ejon. Kishlot loĝis sen servisto. Preninte kandelon, li mem malfermis la pordon.

— Aŭskultu, vi nun tre miros, — diris Davenant, haltinte sur la sojlo. — Ĉu vi scias, kie mi loĝas?

— Mi maljunas por enigmoj. Aŭ eniru, aŭ diru, kio okazis.

— Galeran luis por mi ĉambron, — deklaris Davenant. — Mi ĵuras. Mi ĵus estis tie. Per mono de Futroz. Futroz sendis monon en la letero, kaj mi nenion sciis.

— Ci mensogas! — diris Kishlot, alportante la kandelon al la mentono de Davenant.

— Mi deziris iri tien morgaŭ, sed mi malpaciencas, — daŭrigis Davenant, maŝine deŝirante per la fingroj kandelan fulgon. — Do pardonu min. Ĉi tie mi nun ne ekdormos. Ĉu mi diru ankoraŭ, ke amaso da ĉia vesto pendas tie en la ŝranko, kaj ĉio estas por mi?!

— Mi pensis, ke ci mensogas. Do, tio ekŝutiĝis sur cin. Okazas tielaĵoj, — diris afekciita Kishlot. — Kun tio jam nenion eblas fari, — medite aldonis li per tono de stranga konsolo.

— Pro kio do, kiel vi pensas?

— Pro nenio. Ci plaĉis, kiel katido. Ĉu sen mezuro li aĉetis?

— Kion sen mezuro?

— Galeran — la frakojn kaj smokingojn?

— Tio estas simple vestokompletoj. Mi eĉ ne almezuris ilin.

Kishlot kondukis Davenant-on al si supren, eltiris el la ŝranko vinon kaj komencis paŝadi laŭ la ĉambro, alpremante la botelon al la dorso.

— Jes! — ekkriis li post silento kaj suspiroj. — Ci ekflugos alte, verŝajne. Sed ankaŭ mia lasta vorto ankoraŭ ne estas dirita. Mi trovos orejon, mi diras al ci! Frue aŭ malfrue! Estos tia ĝusta ideo, ĝi venos. Drinku glason da vino, eksidu, rakontu, diablo prenu!

Haste transdoninte al li ĉion esencan de sia historio, Davenant trinkis la vinon kaj tondris malsupren laŭ la ŝtuparo. Ĵetinte en kofreton sian nekomplikan havaĵon, li levis la kofreton sur la ŝultron kaj adiaŭis Kishlot-on, kiu, vidante lian animstaton, ne plu penis komenci konversacion, sed fosis en la poŝoj kaj donis al li lian salajron.

— Definitive riĉiĝis Davenant, — diris Kishlot, enmanigante al la eksa servisto manplenon da arĝento. — Por dek kvar tagoj! Foriraĉu!

Eliriginte la feliĉulon, li ŝlosis la pordon, kriinte:

— Venadu por tagmanĝi!

Ĉapitro III

Kvankam Davenant ege hastis, tamen li venis al Emma Huberman jam en la noktomezo, kaj la maljunulino malfermis la pordon al la loĝanto sen malplezuro: ŝi ricevis por la ĉambro multan monon. La maljunulino alportis al Davenant haste kuiritan ovaĵon, rapide formanĝinte kiun, li okupiĝis je pririgardado de siaj riĉaĵoj: almezuris la grizan vestokompleton; ĝi nenie premis, la veŝto ne estis malvasta ĉe la brusto. En la spegulo reflektiĝis iu eleganta, fremda, sen lipharoj. Demetinte la grizan kostumon, Davenant surmetis la blankan. «Magio!» — diris li, butonumante la perlamotajn butonojn. Demetinte ĉion de si, pendiginte la veston en la ŝrankon, li estingis la lumon kaj ekdormis tiel firme, ke matene li ne tuj rekonsciiĝis, aŭdinte frapadon al la pordo: la mastrino maltrankviliĝis, estis jam la dekunua horo, kaj ŝia kafkruĉo ekbolis jam sepan fojon.

Davenant ĝoje fajfis: ne necesas balai la plankon, sterni tablotukojn kaj forĵeti el vazo putrajn pomojn. La tempo apartenas al li. Odoris je pureco kaj varmo de maldikaj littolaĵoj. La nervoj ankoraŭ zumis, sed ne tiel abrupte, kiel tio estis hieraŭ. La okazintaĵo ricevis leĝecon de daŭra evidenteco. Trinkinte kafon kaj almanĝinte, Davenant vestis sin en la blanka kostumo. Tuj kiam li finis klopodi alfiksi la kravaton, venis la maljunulino.

Ronĝata de sciavido, dismovinte la manojn, balancinte la kapon signe de raviteco ĉe vido de tia ŝanĝo en la aspekto de la loĝanto, ŝi komencis eldemandi, kial la malriĉe vestita junulo kun simpla kofreto vokis al si tiom da zorga atento. Ŝin interesis, kio estas Galeran, kio estas Davenant, kiel li vivis ĝis la hodiaŭa tago, kaj ankaŭ kion li faros poste.

La maljunulino ŝajnis al Davenant tre malagrabla, des pli, ke ŝi demandis ne rekte, sed kvazaŭ respondante al siaj pensoj:

— Certe, ne ĉio estos tuj. Vi adaptiĝos, ripozos, kaj tiam, supozeble, estos por vi servo aŭ mi ne scias kio. Estas agrable vidi, kiel sinjoro Galeran vin amas, mi pensis — ĉu li ne estas la patro?! Mia edzo same nenion havis, sed li komencis labori, ŝpari…

Al tiuj aludoj Davenant respondis per silento, li turnis la konversacion al la ĉambro, sed la maljunulino penadis enrampi kun ungegoj kaj okulvitroj en lian koron.

Ne havante sperton elpeli trudiĝemajn homojn, Davenant toleris ŝian knarantan recitativon, ĝis, laciĝinte, ŝi foriris, kunpreminte la lipojn, kun malmola vizaĝo, kaj Davenant ekiris vagi en la urbo. Ĉe la elirejo li kunpuŝiĝis kun la edzo de la mastrino — morna maljunulo kun incitiĝema aspekto, kiu ŝovis siajn debilajn fingrojn en lian varmegan manon kaj raŭkis:

— Nu, do, jen. Ĉio estas en ordo, mi supozas?

La maljunulo kaŝiĝis trans la angulo, Davenant entreprenis komplikan vojaĝon, ŝanĝante buson al tramo, tramon al buso, veturante ĝis la fino de ĉiu linio, kaj dum kelkaj horoj ĉirkaŭveturis la urbon, kiel neniam antaŭe. Li rapidis, obeante al pelanta lin interna moviĝo. Sed baldaŭ rimarkis Davenant, ke li penas ne pensi pri la celo de tiu vagado, retenante kaŝitajn pensojn. Finfine li decidiĝis kaj ekiris laŭ la Ankra strato; kiam li atingis la domon de Futroz, liaj oreloj brulis, kaj la koro batis. Se tiel bone estis en tiu domo kun lia ĉeesto, do kiel ĉarma estas la vivo de ĝiaj loĝantoj, kiam ilin neniu vidas! Tiel li pensis. Antaŭ fremda homo, nature, la plej belan oni devas kaŝi. Tie io glitas, ekbrilas, sonoras, — ŝajnis al li, tie ploras pro rido kaj flugas inter ridetoj la misteraj estaĵoj, prilumitaj de lazura lumo. Intertempe, nenion sciante pri la plej perfekta el ĉiuj konstruaĵoj de la mondo, la preterpasantoj aĉetadas ĵurnalojn, ĵetadas cigaredstumpojn sub la fenestrojn, preter kiuj li iras, timante renkonti eĉ la guvernistinon Urania-n Talberg, ĉar sur ŝi same brilas delicaj radioj de la ruĝ-flava salono, plena de oraj katinoj kaj rozaj vizaĝoj.

Sed tiutempe Davenant tre deziris vidi almenaŭ Urania-n, almenaŭ la servistinon, sed sub la kondiĉo resti nerimarkita de ili.

Konsolinte sin per tio, ke morgaŭ li ree venos al Futroz, Davenant la restaĵon de la tago uzis por viziti la bestoĝardenon kaj por aĉeti kelkajn malnovajn librojn; al la matenmanĝo li malfruis, venis malfrue por tagmanĝi kaj estis malsata, pro kio li formanĝis supon, fiŝon kaj dolĉan pirogon sen restaĵo, formanĝis eĉ tutan panon, tiel ke la maljunulino longe rezonadis kun la najbarino pri la apetito de la loĝanto. Post la tagmanĝo Davenant ekkuŝis kun libro, legante romanon de Haggard, sed baldaŭ, laciĝinte pro la travivaĵoj, ekdormis. Kiam krepuskiĝis, venis Galeran kaj kondukis lin promeni sur la Lunan bulvardon.

Ili malrapide paŝadis sub foliaro de grandegaj arboj, konversaciante pri la vivo, kiun Galeran konis en ĉiuj ĝiaj manifestiĝoj, penante sugesti al la knabo fidon al propraj sentoj.

— Neniam timu erari, — parolis Galeran, — timu nek entuziasmon, nek elreviĝon. Elreviĝo estas pago pro io antaŭe ricevita, eble, iam neproporcia, sed estu malavara. Timu nur ĝeneraligi la elreviĝon kaj ne farbu per ĝi ĉion ceteran. Tiam ci ricevos forton por rezisti al la malbono de la vivo kaj ĝuste taksos ties bonajn flankojn.

Tiuj simplaj veraĵoj konformis al la karaktero de Davenant; specialan ĉarmon ili havis nun, prezentante kvazaŭ fidindan armilon por liaj troplenigitaj sentoj, donitan de la mano de kuraĝulo.

Revenante laŭ hele prilumita aleo, ili haltis apud la teraso de restoracio, altiritaj de impeta sceno: ĉifona ebria viro penis trarompiĝi al la tabloj, kriante, ke li deziras gajigi la vizitantojn per bonega kanto. Jam la servistoj kaptis lin, intencante elpuŝi for, kiam unu riĉa kompanio, dezirante amuziĝi, defendis la ĉifonulon, kaj, kolere retrorigardinte al la deirintaj kelneroj, la ĉifonulo, viŝinte la ŝvitan frunton per la mandorso, raŭke ekkantis:

Alvenis al prizono knabino Libelin' —

L' okuloj kun batbluoj, kaj jupo svingas sin.

«Mi vin, provoso brava, kunprenos kun profit':

Vi dormos ja hodiaŭ, karul', en mia lit'.

Hieraŭ mi diboĉis

Ŝilingojn du dekroĉis,

Transdoni petas vin

Al la numer' cent kvin!»

Grimacis la provoso kaj diras sen hezit':

«Mi estas ne kliento, sed virta Jonny Smith,

Konkubo cia fia ekiris al Gehen'

Pro ĉiuj siaj murdoj, hieraŭ en maten'.

Do iru ci, putino,

For de l' pordeg', kaj fino.

Aŭ mi forpelos cin.

Revenu do al vin'!»

«Aĥ, tiel, — tuj ŝi diris kaj kraĉis al l' vizaĝ'. —

Pendumi cin mi volus, dezirus kun sovaĝ'!

Hodiaŭ al mi venos vespere cia frat',

Kaj jam en mia lito lin trafos morta bat'…»

La vagabondo kantis kun emocio, afekte turniĝante, kiam li montris la prostituitinon, kaj elstarigante la bruston, severe kuntirante la brovojn, kiam al Libelino respondis la necedema provoso. Parto de la aŭskultantoj ekridegis, aliaj indigniĝis, sed la artisto tamen ricevis bakŝiŝon. Oni ne plu permesis al li kanti. Li foriris, ŝanceliĝante kaj pririgardante la monerojn sur la tremanta manplato. Poste la vagabondo rapide preteris Davenant-on, kriinte al la forŝanceliĝinta junulo: «Gardu cin, suĉinfano, alie mi cin faligos!» — kaj malaperis en aleoj. Davenant rimarkis liajn implikitajn harojn. La peza, malica vizaĝo de tiu homo ĵetiĝis antaŭ li por unu momento kaj kaŝiĝis en la ombro de la nokto.

Tiaspecajn kantojn Davenant aŭdis plurfoje, kiam li tiradis la ĉareton kun varmegaj manĝaĵoj ĉe randoj de la haveno, kaj tial li indiferente aŭskultis ĝin. Tiutempe Galeran haltis; elpreninte notlibreton, li enskribis en ĝin kelkajn esprimojn de tiu specimeno de la prizona poezio.

— Mi kompilas kolekton de strataj kantoj, — diris Galeran, — kaj esperas vendi mian verkon al iu eldonejo. Ci, verŝajne, ofte penadis kompreni, per kio mi vivas. Mi kompiladas kolektojn de plej diversaj specoj: de anekdotoj ĝis «ludoj kaj amuzoj». Mi vivus pli bone, se min ne regus la pasio de hazardludo. Mi ne povas ne ludi.

— Do, ĉu al vi ne fortunas?

— Ci estas penetrema.

— Do vi penu gajni.

— Jen konsilo de saĝulo! — ekridis Galeran. — Forlasu min kaj iru dormi. Dormi estas bone.

— Jen kio, — pensinte iom, diris Davenant, — jam en la unua fojo, kiam vi iros ludi, prenu, mi petas, tiun ĉi oran moneron kaj aligu ĝin al la sorto de viaj vetoj. Estu kio estos!

— Konsentite! — akceptis Galeran. — Mi neniam rifuzas ludi al fremda feliĉo. Venu morgaŭ en «Abomenon». Mi estos tie de la unua horo ĝis la tria.

— Jes, mi ĉiam deziras esti kun vi, — diris Davenant. — Mi estos tie, ni ion elpensos.

Kun tio ili disiris. Pasis ankoraŭ unu nokto, kaj komenciĝis tago, dirinta per radio en la okulojn:

— Hodiaŭ, hodiaŭ — tien!

Ĉapitro IV

Rohena kaj Elly estis partoprenantaj klopodojn pri sorto de juna tuberkuloza tajlorino Mely Scort, intencante sendi ŝin por kuraco al la mara bordo de Aĥuan-Skap. Mely venis nelonge antaŭ kiam eniris Davenant.

Ekvidinte ŝin en la salono humile pririgardi albumojn, Davenant riverencis al la pala, malriĉe vestita junulino kaj eksidis malproksime. Lia blanka kostumo ne trompis penetremon de Mely Scort. Ĵetinte kaŝitan rigardon al Davenant, ŝi divenis la dependan staton de la junulo kaj kuraĝis diri:

— Tia mirakla domo, ĉu ne? Ili estas tre riĉaj.

— Bonega domo, — kun entuziasmo respondis Davenant. — Diru, ĉu ankoraŭ neniu eliris?

— Ne, — Mely tusis. — Ankaŭ mi atendas. Min oni sendas al kuracloko por kuraco. Mi havas tuberkulozon. Kaj vi?

— Ĉu mi? Tie estas unu afero, — diris Davenant, iom konfuziĝinte. — Tamen, hodiaŭ klariĝos.

Lin savis de konfesoj la apero de Rohena. Ŝi eniris sen la fratino, en malhela robo, modeste kombita, kaj ŝiaj okuloj ruze brileris.

— Davenant! Mely! — ekkriis Roy. — Kiel bone! Konatiĝu, Tirrey Davenant, kun Mely Scort. Mely, kiam vi veturas?

— Mi ekveturos morgaŭ, ĉar…

— Tampiko, tio estas la patro, ĵus parolis telefone…

Roy komencis flustri al ŝia orelo, kaj Mely ruĝiĝis, kaj Davenant distingis la finon de la flustro: «…malfermu la mansaketon». Komprenante, kio okazas, li forturnis sin, rigardante al la fenestro. Rohena baldaŭ alkuris al li, dirante:

— Ni iru, eksidu sur la divano. Hodiaŭ vi ne vidos Elly-n. La kompatindulino iom malsanas. La doktoro jam rigardis la langon kaj konsilis kuŝi dum la tuta tago. Sed tio ne estas danĝera, li tiel diris. Davenant, ankaŭ al vi estas sciigo de la patro: ankoraŭ ne alveturis lia konato, kiu devos inici vin en la ordenon de geografio. Do ni babilu. Aĥ, Elly maltrankviligas min!

— Verŝajne, estas ŝanĝo de la vetero, — diris Mely. — Mi antaŭ la mateno ne povis dormi pro tusado.

Ili eksidis. Roy sidiĝis inter Davenant kaj Scort.

— Tre malglata klimato, — daŭrigis Mely.

— Jes, teruraj, teruraj ŝanĝoj. Abomene!

La juna mastrino ne stultumis, kiel hieraŭ, sed en ŝia voĉo aŭdiĝis konataj al Davenant batalaj notoj de la unua tago, kiam estis ludita la «Elpelito».

La junulinoj silentis iom. Kiam iliaj okuloj renkontiĝis, ili ridetis kaj ekridis.

— Pro kio vi ridis? — ekkriis Roy, saltetante sur la sidilo.

— Mi ne scias. Kaj pro kio vi?

— Simple, nenial. Do jen kio: ni manĝu bombonojn.

Ŝi forkuris kaj revenis kun skatolo, metinte ĝin sur la divanon inter si kaj la junulino.

— Davenant, kial vi sidas tiel ceremonie? — diris Roy. — Venu helpi.

Davenant dum ioma tempo tenis bomboneton ĉe la lipoj kaj demandis:

— Kio do estas kun Elly? Eble, ŝi estas danĝere malsana?

— Ne, ne, trankviliĝu. Ŝi, se eblas tiel diri, estas duone sana. Sed ŝi devos kuŝi dum la tuta tago.

— Kio estas ĉi tie?! — kriis ĵaluza voĉeto, kaj en la salonon eliris verda kovrilo, el kiu elstaris krispa kapo. Sur la piedoj de Elly estis grandegaj ŝuoj de Urania, kaj ŝi vigle trenis ilin, subtenante la pendantan kovrilon, kiel roban trenaĵon.

— Bonan tagon, infanoj, — diris Elly, — mi venis al vi. Kaj… Ho, donu al mi bombonon, Roy! Mi jam scias: Davenant venis al ni. Ĉu mi povis deteni min?

— Elly, iru reen! — kriis al ŝi Rohena. — Kiel ci aŭdacis?

Ne atentante ŝian maltrankvilon, Elly aliris al Mely Scort kaj alsidiĝis.

— Kiel vi pensas, — ĉu mi deziras kompanion aŭ ne? Permesu prezenti min: la minuso de la universo!!!

— Mely, diru al ŝi, ke kiam vi estas malsana, vi ne saltas en tiela kimono!

— Estu obeema, — diris Mely, donante al la knabino sian brakon, por ke tiu subtenu sin per ĝi, post kio Elly decideme eksidis sur la divanon, — eĉ malgranda trablovo estas danĝera por vi.

Elly, suspirinte, ekstaris kaj transsidiĝis al Davenant.

— Li defendos min kaj donos al mi bomboneton. Estu mia kavaliro!

— Bone, — diris Davenant, — sed, kiel kavaliro, mi donos al vi bomboneton nur laŭ permeso de la termometro.

— Ĝuste en tio estas la afero, ke mi ĵus frakasis ĝin. Mi volis pruvi, kiel mi estas sana. Kio estas hidrargo? Kiu scias?

— Iru ĉi tien, — Roy almetis la manon al la vango de Elly. — Ŝajne, nenio estas, sed ja Urania freneziĝos.

— Jen, ci altiris la malfeliĉon, — diris Elly, ekvidinte la enirantan guvernistinon.

— Kio estas tio! — kriis Urania, levinte la manojn. Ŝi tuj rekonis Davenant-on, sed, rekoninte, ruĝiĝis por indigno. La eduka sistemo de Futroz furiozigadis ŝin.

— Elly, ĉu vi min… murdi? Deziras min murdi, ĉu? Tuj, momente en la liton!

Elly ŝirmis la vizaĝon per la manoj kaj svingis la kapon.

— Aĥ, kiel mi maldeziras kuŝi! — simple diris ŝi. — Kion mi faru? Mi iras. Adiaŭ! Viaj stomakoj malordiĝu pro viaj bombonoj!

La kovrilo foriris, trenante la ŝuojn kaj kantetante malgajan motivon, kaj Urania deklaris al Rohena, ke ŝin atendas la instruisto de muziko, post kio ŝi eliris, levinte la kapon kaj minace spirante.

— Mi deziras al vi rapide resaniĝi, — diris Rohena, adiaŭante al Mely Scort. — La paĉjo estis en Aĥuan-Skap kaj tre laŭdas tiun lokon. Al vi tie estos bone.

— Mi antaŭ la forveturo havas diversajn malagrablajn aferojn. Mi dankas vin.

— Davenant, — diris Rohena, — dimanĉe vi estas nia gasto, ne forgesu. Ni pafos. Ĉu vi ŝatas pafi al celo?

Ŝi staris tre proksime al li, kun iomete malfermita buŝo, kaj ŝiaj brovoj ridis.

— Davenant, ĉu vi ekdormis?

— Ne, — respondis Davenant, elirante el la beata distriteco. — Mi, vidu, ŝatas pensi. Verŝajne, mi pensis.

— Ĉu tiele? Do, mi kaŭzas pensemon! Mi notu tion.

Rohena akompanis la gastojn ĝis la elirejo kaj elrigardis post ili trans la pordon, dirante:

— Kavaliro de Elly! Retrorigardu! He!

Rohena svingis la manon, poste malaperis.

Pala, blonda, kun laca feliĉa vizaĝo, Mely Scort diris al Tirrey:

— Jen kiel ili vivas! Ili havas ĉion, tute ĉion!

— Jes, certe, — konsentis Davenant, mirante, kiel povus esti alie.

Li disiris kun Mely ĉe la angulo, ne komprenante, kion ŝi parolas al li, kaj tuj forgesis pri ŝi.

Dum ioma tempo al Davenant ŝajnis, ke la rido de Rohena, la kovrilo de Elly kaj la objektoj de la salono estas disĵetitaj en la strata homamaso. Sed la impresoj kvietiĝis. Li venis en «Abomenon», kie li ekvidis Galeran-on, sidantan, kiel ĉiam, ĉe la fenestro kun ĵurnalo kaj kafo. La nova servisto, rufa, matura junulo, alvenis lin, sed, aŭdinte ekkrion de Kishlot: «Grafo Tirrey!» — divenis, ke tio estas lia antaŭulo, pri kiu la kuiristo jam elpensis luksajn fabelojn. En sia krea entuziasmo la kuiristo agnoskis Davenant-on bastardo de Futroz.

Davenant pentis, ke li venis ĉi tien. Kishlot ne povis aŭ ne deziris preni simplan tonon. Palpinte la veston de la knabo, li demetis lian ĉapelon kaj senceremonie almezuris al si, eligante rimarkojn:

— O-ho-ho! Verŝajne, ci eĉ ne sonĝis vestiĝi tiel ŝike! — Poste li ŝercis: — Nu, ek, alportu saŭcon. Ha-ha! Ne, nun ci mem mendos!

Konfuziĝinte, Davenant rapide aliris al Galeran.

— Ankoraŭ nenio estas sciata, — diris li kiel eble plej mallaŭte, por ke Kishlot ne enmiksiĝu en la konversacion. — Ankoraŭ ne venis Starker.

— Aŭskultu, Tirrey, — respondis Galeran, — iru for de ĉi tie kaj estu hejme morgaŭ matene. Ni pasigos la tutan tagon sur boato. Mi ne ludis hieraŭ, ne ricevis monon. Ĉu ci deziras preni cian oran moneron?

— Ho ne, mi ja diris.

— Bone.

Davenant volis eliri, sed la rufa servisto facile puŝis lian flankon, demandante:

— Kiom ci pagis? La ŝtofo estas luksa.

— Tion ne mi aĉetis.

— Kiel ne ci?

— Vere, ne mi.

— Eble, cia ĉambristo?

— Ne babilu stultaĵojn, Dick, — enmiksiĝis Galeran, — prefere alportu al mi tabakon.

Li donis al la rufa junulo kelkajn kuprajn monerojn, kaj Davenant, kriinte al Kishlot: «Ĝis revido!» — eliris. Jam li turnis sin post la angulon, kiam Dick vokis lin kaj baris la vojon.

— Jen mi cin instruos, — diris Dick, demetante sian jakon kaj ĵetante ĝin sur soklon. — Ekstaru do kiel decas.

— Kio? Ĉu interbatiĝi? — miris Davenant, ne tute komprenante la koleron de Dick. Sed baldaŭ li komprenis la kaŭzon de la histerio.

— Ci eĉ ne konas min, — diris li paceme.

— Ne parolu! Tro arogantiĝis ci, fiulo.

Dick levis la manikojn, sed Davenant elprenis el la veŝta poŝo arĝentan moneron kaj, ridetante, etendis ĝin al la furioziĝinta malamiko.

— Prenu al ci, — diris li, — ci bezonas monon.

— Kio-o-o! — muĝis la junulo. Kun malestimo kaptis li la moneron kaj skuis ĝin antaŭ la vizaĝo de Davenant. — Ĉu per tio ci pensas saviĝi?

— Jen ankoraŭ, — diris Davenant, etendante duan moneron.

— Do, kio? Ĉu ci malkuraĝas?

— Pensu, kiel ci deziras. Ĉu ci prenas?

— Donu ĉi tien! — Dick elŝiris la monon el liaj fingroj kaj ŝovis en la poŝon. — Hu, kanajlo!

Li kaptis la jakon kaj ekkuris por aĉeti tabakon, kaj Davenant, enpensiĝinte, direktis sin hejmen, kie lin atendis tagmanĝo. En tiu tago nenio speciala okazis poste. Davenant legis, vizitis kinematografejon kaj dormis bone.

Dimanĉe, frue matene, venis Galeran. Ili veturadis sur boato sub velo ĝis la kabo Baj, preninte kun si vinon kaj provianton; ili aranĝis lignofajron, kuiris kafon kaj kelkfoje banis sin.

Malgraŭ la tuta beleco de tiu promeno, la impresoj de ondoj, vento kaj la malproksima bordo rompis, kiel ŝajnis al Davenant, lian internan ligon kun la domo de Futroz, malgrandigis kaj stompis ĝin. Tuj post la disiĝo de Galeran, post la reveno, li ĝojis denove trafi en la urbon. Jam estis la kvara horo, kiam, ankoraŭ ne estinte hejme, paŝante de strato al strato, Davenant, kaŝe atendante tion, renkontiĝis kun Rohena kaj Elly, kiam ili estis elirantaj el vendejo. Li konfuziĝis tiel pri sia malnova vesto, en kiu li veturis al la kabo Baj, kiel pri la arde atendata neatenditeco. La junulinojn estis akompananta Urania. Davenant volis nerimarkite trairi en homamaso, post la dorso de la guvernistino, sed Roy ekvidis lin kaj faris al li mansignon. Forte emociiĝinte, Davenant aliris, farinte al la guvernistino tian respektan riverencon, ke ŝi, mildiĝinte, ĉesis okulumi lin rekte, kiel afiŝon. La brilantaj bele vestitaj junulinoj tuj atakis Davenant-on. Kuraĝiĝinte, li sciigis al ili, ke li nur antaŭ duonhoro revenis el la mara promeno.

— Kun mi estis Galeran, — aldonis li. — Ni saltadis en la akvon de sur kruta roko, ne tre alta… Tie estas belegaj gigantaj algoj.

— Ĉu vi bone naĝas? — demandis Elly. — Mi ankoraŭ ne scipovas.

— Mi havas bonajn spiradon kaj koron, mi povas longe naĝi, — diris Davenant.

— Eksidu, ni vin alveturigos, — proponis Roy. — Kien vi deziras?

Davenant tre deziris eksidi kun ili en la veturilon kaj tial rifuzis.

Eksidinte kaj kliniĝante el la veturilo, Roy diris:

— Davenant, ni vin atendas!

— Mi prefere piediros, — respondis li kaj korektis sin, — mi veturos en tramo.

— Kie vi nun troviĝas? — kriis, ridante, Elly.

Ne kompreninte la ŝercon, li diris:

— Samtie, plu en la sama ĉambro.

— Mi dubas! — deklaris Roy.

— Mi dubas! — ekkriis Elly.

Eĉ sur la vizaĝo de Urania ekserpentis io simila al rideto. Davenant konfuziĝis kaj komencis svingi la ĉapelon, ĝis la veturilo kaŝiĝis, forportante tiujn similaĵojn de ciklamenoj, ŝtelitajn for de la brua homamaso. Tio estis ne tute tiuj Elly kaj Roy, kiaj li ekkonis ilin en la mirakla flav-ruĝa salono. Ili estis tiuj, sed ne tiaj. Tie ili estis el tiu mondo, kie ĉio estas malklara kaj grava.

Plenaĝa homo ĉiam trovos, kiel mallongigi tempon kaj reteni malpaciencon, sed, eĉ se li malbone regas sin, lia imago pri la tempo estas reala. Alie estis kun Tirrey. Atendante la sepan kaj duonon de vespero, Davenant travivis lacigan korpan streĉon. Longe antaŭ la eliro el la hejmo, surmetinte la grizan kostumon, li eksidis ĉe la fenestro, pririgardante preterpasantojn. Trasidinte tri minutojn, li kaptis libron, sed legi li ne kapablis. Ne elteninte la potencon de la horloĝaj montriloj, malvarmsange rezistantaj al liaj suspiroj, rigardoj, mordado de la lipoj, ĵetiĝado el angulo en angulon, Davenant surmetis la ĉapelon kaj eliris sur la straton je la sesa kaj tri kvaronoj. Subite batado de la urba horloĝo montris, ke la horloĝo de Huberman postrestis je dek kvin minutoj. «Jen bone», — diris Davenant laŭte, altirinte al si atenton de preterpasantoj. En neniu direkto, krom nur al la Ankra strato, li povis iri, sed li decidis iri tre malrapide, por veni je la oka kaj dek minutoj. Tamen la distanco estis ne tiom granda, kaj lia malpacienco — grandega, kaj, kiel oni devus atendi, Davenant trafis apud la domon de Futroz je duonhoro antaŭ la oka. Timante veni la unua, li kontentiĝis per tio, ke komencis rigardi al la domo el malproksime kaj trastaris, ne deirante de la loko, tridek minutojn, demandante ĉiun preterpasanton:

— Kioma estas horo?

— La oka kaj kvar minutoj, — diris al li finfinte parolema viro kun rozkoloraj, faltoplenaj vangoj. — Ĝustigu vian horloĝon laŭ la mia — tio estas horloĝo de la fabriko…

Sed Davenant estis jam sufiĉe malproksime. Li kuris laŭ la rekta linio al la perono kaj trafis en la kabineton de Futroz, kien lin kondukis la ĉambristino, preter la duonmalfermita salono, kie aŭdiĝis gajaj voĉoj.

— Mi ordonis inviti vin al mi, antaŭ ol vin ankoraŭ ne implikis miaj mastrinoj, — diris Futroz, pretere pririgardinte Davenant-on. — Mi povas ĝojigi vin: alveturis profesoro Starker. Mi baldaŭ intervidiĝos kun li kaj petos lin registri vin kiel anon de la plej baldaŭa ekspedicio. Siatempe mi vin sciigos.

Poste li pridemandis Davenant-on pri la ĉambro, pri Galeran, amike konsilis butonumi la jakon per ĉiuj butonoj kaj sidigis lin en grandegan fotelon-niĉon, el kie, kiel el kavo, videblis libroŝrankoj, marmora figuro de Nokto kaj kore ridetanta Futroz.

— Mi ankoraŭ ne dankis vin, — diris Davenant. — Fojfoje al mi ŝajnas: mi vekiĝos — kaj ĉio ĉi malaperos.

— Nu-nu, — bonanime respondis Futroz, — estu pli trankvila. Nenio terura okazis.

Davenant volis rekte diri: «Mi neniam estis tiel feliĉa, kiel dum ĉiuj ĉi tagoj», — sed aŭdis alflugantajn paŝojn kaj, ne kuraĝante turniĝi al la pordo, forgesis, kion li deziris esprimi.

— Ĉu Davenant estas ĉi tie? — ekkriis, enkurante, bele vestita kaj kombita Rohena. — Jen li. Kaŝita en la fotelon.

Davenant salte ekstaris.

— Bonan tagon, — diris Elly, simila al malpligrandigita Rohena, — en mallonga robo. — Permesu al ni foririgi lin, Tampiko. Ni lin bezonas.

— Kiuj estas ĉe vi?

— Ĉiuj: Gonzac, Torton kaj Tita Alservey.

— Sole mankas vi, — diris Rohena al Davenant. — Tampiko, li estas komprenema homo. Li ne havas kion fari ĉe vi. Ĉe ni estas pli gaje, ĉu vere? Ankaŭ ci venos, ni tre petas cin.

— Ĉu vi esperas, ke mi venos al vi por rikani?

— Jes, ni esperas, — diris Elly. — La patro kaj liaj du filinoj rikanas… Tion ni inkludos en la programon.

— Mi venos poste. Davenant, obeu!

— Vi estas a-res-ti-ta! — kriis Elly, prenante Davenant-on sub la kubuto ĉe unu flanko, la alian kubuton kaptis Roy, kaj ili tiris lin en la salonon.

Pli malvasta kaj hela, ol tage, ŝajnis nun al Davenant tiu ĉi ĉambro, forte prilumita de fajroj de la lustro kaj odoranta je parfumo. Vesperaj koloroj iomete ŝanĝis ĝian aspekton; la ĉeesto en ĝi de nekonataj al Davenant — Gonzac, Torton kaj Titania Alservey — vokis en li ĵaluzan senton, farante la salonon de Futroz simila al aliaj salonoj, kiujn li fojfoje vidis el strato tra fenestro. Davenant ŝatis hele prilumitajn ejojn: apotekojn, frizejojn, vendejojn de manĝilaro, kie brilo de lumoj en multaj vitraj kaj fajencaj objektoj kreadis festajn viziojn, kompreneblajn nur por li sola.

Rohena konatigis Davenant-on kun la ceteraj gastoj. Gonzac — rufeta junulo kun akra vizaĝo, grizokula, orgojla, ne plaĉis al Davenant. Torton vokis en li etan inklinon, malgraŭ tio, ke li senceremonie pririgardis la novulon kaj demandis, kvazaŭ ne distinginte:

— Da… ve…?

— …nant, — finis Tirrey.

Torton estis malhelhaŭta, nigrahara, aĝis dek naŭ jarojn kaj havis ekaperantajn lipharojn kaj eternan rideton.

Li sen ceremonioj interrompadis ĉiun, se li deziris paroli, kaj ridis ne per la brusto, sed per la gorĝo, parolante simile al rido: «Ha-ha… Ha-ha!»

Titania Alservey, samaĝa kiel Rohena, maldika, miranta, kun longa kolo kaj orkoloraj okuloj ĉe malhelaj brovoj, movadis sin kun aspekto de tia malforteco, ke ĉiu ŝia moviĝo kriis pri helpo.

Davenant sentis sin ne libere, penante kaŝi la konfuziĝon. Li ne havis nature senĝenan sintenon, lakitajn ŝuojn, kiel ĉe Gonzac kaj Torton; lia kostumo, ŝajnis al li, havis surskribon: «Donaco de Futroz». Verŝajne, lia vizaĝo diris ion pri tiuj ridindaj kaj tragikaj sentoj de la prikaresita homo «de la strato», ĉar Elly, ĵetinte rigardon al Davenant, enpensiĝis kaj eksidis apud li. Tio estis signo, ke li estas egala. Rohena disverŝis teon. Davenant ricevis la tason dua, post Titania Alservey, kaj komencis iom post iom malstreĉiĝi.

Pene aŭskultante, pri kio ili parolas, li pririgardadis la gastojn. La konversacio temis pri homoj, nekonataj al li, en la tono de gajaj rememoroj. Finfine oni ekparolis pri Eŭropo, el kie antaŭnelonge revenis Torton kun sia patro.

Ĉe la unua paŭzo Roy diris:

— Davenant, kial vi estas tiel silentema?

— Mi pensis pri la salono, — malkonvene respondis Davenant, intence parolante pli laŭte ol kutime, por vigligi sin, kaj rimarkante, ke ĉiuj atente lin aŭskultas. — Vespere ĝi estas alia, ol tage.

— Ĉu al vi plaĉas tiu forno, en kiu ni sidas? — degne prononcis Titania.

— Jes, kiel fajro!

— Ni same ĝin ŝatas, — diris Rohena, — ni inklinas al varmegaj kaj malhelaj koloroj.

— Sendube, — konfirmis Gonzac.

— Mi indiferentas al la medio, sed mi ŝatas, kiam estas balancseĝo, — sciigis Torton.

— Estas nenio pli malbona ol rektaj seĝoj kun malmolaj dorsoj, kiel, ekzemple, ĉe Jeanne d'Archac, — rimarkis Titania.

— Kian salonon vi havos? — demandis Elly Tirrey-on. — Poste? Preterante tempojn kaj datojn?

— Saman, kiel la via, — kuraĝe deklaris Davenant.

— Tamen vi estas patrioto! — rimarkis Gonzac.

— Diru al mi, kiel vi loĝas, kaj mi diros, kio vi estas, — eldiris Torton.

— Ĉu vi vere tion mem elpens… — demandis Roy, sed Torton interrompis ŝin per unu vorto:

— Aksiomo.

— Malmulte konata, mi esperas, — respondis Alservey.

— Ĉu vi volas diri, ke mi ne estas originala? Ha-ha! Originala estas tio, ke tiel povas okazi al ajna originalulo.

— Torton, via poento estas nul. Sidiĝu, — diris Roy.

— Mi sidas. Ĉu mi silentu?

— Ho, ne, ne! Parolu plu!

— Kiel do mi vin komprenu?

— Virina ŝanĝiĝemo, — klarigis Gonzac kaj faligis kulereton.

Ĉiuj ekridis, ĉar la rido vagis en ili, serĉante unuan pretekston. Ekridis ankaŭ Davenant.

— Davenant ekridis! — ekkriis Elly. — Ho, kia miraklo!

— Vi estas sub forta protekto, — diris Gonzac al Tirrey. — Se vi ridas unu fojon dum jaro, do en tiu ĉi jaro vi elektis sukcesan momenton.

— Sed kial?

— Ĝuste tial, ke oni vin kuraĝigis.

— Fu, fu! — kriis Elly. — Tio estas ne ŝerco, tio estas tro-ŝerco. Gonzac!

— Mi obeas, tro-Elly!

— Ĉu finiĝis via intereso pri baledo? — demandis Roy al Tita Alservey.

— Ne, mi iam mortos en loĝio. Mia okazo estas nekuracebla.

Davenant senkaŝe kontemplis Rohena-n. Ŝi estis tiel ĉarma, ke li dezirus ŝin kisi. Ĵetinte rigardon maldekstren, li ekvidis la brilantajn okulojn de Elly, rigardantajn al li rekte, kuniginte la brovojn.

— Mi vin hipnotigis, — deklaris la knabino. — Vi estas nervoza. Aĥ, jen kio: ĉu vi povas min superrigardi?

— Kiel — superrigardi?

— Jen tiel: ni fiksrigardos en la okulojn reciproke, — kiu la unua ne eltenos. Nu!

Davenant akceptis la defion kaj ekrigardis kontraŭ la rigardo, kaj Elly, mordante la lipojn kaj rigardante ĉiam pli severe, penis venki lian penon. Baldaŭ en la okuloj de Davenant komencis tavoli flagrantaj rondoj. Eklarminte, li forturniĝis kaj komencis viŝi la okulojn per la poŝtuko. Lia memestimo estis tuŝita. Tamen li ekvidis, ke Elly same viŝas siajn okulojn.

— Tio estas pro tio, ke mi palpebrumis, — senkulpigis sin Elly. — Neniu povas min superrigardi.

Dum estis okazanta ilia komika duelo, Roy, Gonzac kaj Torton arde disputadis pri versaĵo de Titania, kiun ŝi ĵus prononcis per la malforta voĉo de mortanto. Rohena indigniĝis pro la esprimo: «Kaj fiŝaj naĝiloj rondiras la estingiĝintan vizaĝon…»

— Fiŝoj babilas, naĝiloj defilas, — subtenis Gonzac Rohena-n.

Titania orgojle pardonis lin per malvarma fora rigardo, kaj Torton tiel laŭte diris: «Ha-ha!» — ke Elly alkuris al la disputantoj, lasinte Davenant-on sola, en distriteco.

Dum ioma tempo, ŝajnis, ĉiuj forgesis pri li. Aŭskultante la gajajn voĉojn de Rohena kaj Elly, Davenant pensis — strange por sia aĝo: «Ili estas junaj, tre junaj, ili bezonas gajon, kompanion. Kial ili devas okupiĝi ekskluzive pri mi?» Levinte la kapon, li ekvidis pentraĵon, montrantan junan virinon dum legado de amuza letero. Davenant pasis kaj haltis kontraŭ negranda akvarelo: senhoma vojo inter montetoj en matena prilumo. Elly, jam ekscitiĝinte apud la disputantoj, alkuris lin.

— Tio estas «La Vojo Nenien», — klarigis la knabino al Davenant. — «Pro nenio» kaj «Nenien», «Al neniu» kaj «Nenial».

— Ĉu tia estas ĝia nomo? — demandis Davenant.

— Jes. Tamen… Roy, bonvolu rememori: ĉu vere la nomo de tiu pentraĵo estas «La Vojo Nenien» aŭ ni mem elpensis?

— Jes… Tampiko elpensis, ke «La Vojo Nenien».

Ĉesiginte la konversacion, ĉiuj aliĝis al Davenant.

— La vo-jo ne-ni-en! — laŭte prononcis Roy, ridetante al la pentraĵo kaj al Tirrey kaj konfuzante lin per sia disfloro, kiu estis ankoraŭ dormetanta ruze kaj karese en Elly.

— Kion do tio signifas? — interesiĝis Titania.

— Nesciate. Fantazio de la pentristo… — Roy ekridis. — Davenant!

— Kio? — demandis li, diligente penante kompreni la ekkrion.

— Nenio, — ŝi ripetis: — Do, tio estas «La Vojo Nenien».

— Nekompreneble, — diris Torton.

— Ĉu estus pli kompreneble, — murmuris tra la dentoj Gonzac, — pli kompreneble: «La Vojo Tien»?

— Kien — tien? — miris Titania.

— En tio ja estas la afero, — rimarkis Torton.

— La vojo — kien? — ekkriis Elly. — Ho, la vojo! Kien?!

— Do, jen ni kompilis, — diris Gonzac. — La vojo nenien. Kien? Tien. Kien — tien?

— Ĉi tien, — finis Davenant.

Denove la gejunulojn kaptis rido. Ĉiuj ridegis senkaŭze kaj infekte.

La bildo de la nekonata vojo inter montetoj estis altiranta, kiel puto. Davenant ankoraŭfoje ĵetis atentan rigardon al ĝi. En tiu momento aperis Futroz.

— Kaj jen Tampiko! — ekkriis Elly, ĵetiĝante al li. — Kara Tampiko, ni gajas! Ni nenion frakasis! Simple ridas!

— Kio do vin tiel ridigis? — demandis Futroz.

— Nenio, sed ni komencis prononci diversajn vortojn… Rezultis ege stulte. — Roy suspiris kaj, venkinte la ridon, almontris la pentraĵon: — La vojo nenien.

Ŝi klarigis al la patro, kiel tio okazis: «tien, ĉi tien, nenien». Sed jam ne estis ridinde, ĉar ĉiuj laciĝis ridi.

— Mi aĉetis ĝin en aŭkcio, — diris Futroz. — Tiu pentraĵo rememorigis al mi unu misteran historion.

— Kian historion? Ĉu ni ĝin konas? — ekkriis la junulinoj.

— Verŝajne, ne.

— Sed kial ci ne rakontis, Tampiko? — demandis Elly.

— Kial? Vere — kial?

— Nu, ni tion ne povas scii, — deklaris Rohena.

— Mi ŝatas historiojn pri aĵoj, — diris Gonzac. — Mi malpacience atendas la komencon.

— Ĉu mi promesis?

— Pardonu, al mi ŝajnis…

— Ĉu vi ĉiuj havas fortajn nervojn? — demandis Futroz, farante la vizaĝon mistera.

— Pri mi mi garantias, — diris Titania, eksidante iom malproksime, dorse al la fenestroj.

— Ankaŭ mi garantias — pri ci! — Roy eksidis apud la patro. — Sed ne pri mi.

Elly duone ekkuŝis sur la divanon. Davenant, Torton kaj Gonzac lokiĝis sur la foteloj. Tiam Futroz diris:

— Furiozis vento. Ĝi skuadis la murojn de kabanoj kaj renversadis centjarajn arbojn…

— Ĉu tiel estis en la realo? — spiteme interrompis Elly.

— Ve! Estis.

— Do, Tampiko, ne trompu niajn esperojn.

— La komenco estas tre nemalbona, — rimarkis Gonzac, — speciale «la muroj de kabanoj».

Futroz silentis.

— Kaj plu? — demandis Davenant, kiu estis feliĉa, kiel neniam.

— Ĉu ĉiuj trankviliĝis? — malvarmsange interesiĝis Futroz.

Sed la diablo tiradis la langojn.

— Paĉjo, — diris Roy, — rakontu tiel, ke mi komencu degeli kaj morti!

Futroz silentis.

— Nu, kio do, ĉu baldaŭ ci komencos? — plende ekkriis Elly.

— Ĉu ĉiuj silentas? — senemocie demandis Futroz.

— Ĉiuj! — kriis ses voĉoj.

— La vento hurlis, kiel aro da hienoj. En apudvojan gastejon venis viro kun sako, kun barbo, en malpura vesto kaj mendis vespermanĝon. Krom li, estis neniuj vizitantoj en tiu stranga vespero. La mastro de la gastejo enuis, kaj tial li eksidis al la tablo kaj ekparolis kun la pasanta homo — kien li sin direktas, kie li estis kaj kiu li estas? La nekonato diris, ke lia nomo estas Silas Gent, li estas ŝtonhakisto, iras en Zurbaganon por serĉi laboron. La mastro rimarkis unu strangaĵon: la okuloj de Silas Gent ne reflektadis la flamon de la kandelo. La pupiloj estis nigraj kaj brilantaj, kiel ĉe ni ĉiuj, sed ne estis en ili tiu tremetanta flava punkto, kiu aperas, se kontraŭ la vizaĝo brilas fajro…

Roy enrigardis en la okulojn de la patro.

— Eĉ du punktoj, — diris ŝi. — Kaj ĉe mi?

Elly aliris al ŝi kaj ekzamenis la pupilojn de la fratino; tiu faris la samon kun la knabino, kaj ili trankviliĝis.

— Normale! — deklaris Elly, revenante al sia loko. — Ni reflektas fajron. Pluen!

— El la observo, farita de la mastro, — daŭrigis Futroz, — vi vidas, ke la mastro estis homo revema kaj scivolema. Li nenion diris al Gent, nur surmetis la okulvitrojn kaj kun konsterniĝo, eĉ kun timo, trovis, ke la pupiloj de Gent malhavas reflekton — en ili reflektis nek la ĉambro, nek la mastro, nek la fajro.

— Kiel tio estas bona! — diris Davenant.

— Fi! — neglekte respondis Titania. — Du nigraj butonoj!

— Sed butonoj reflektas fajron, — kontraŭdiris Rohena. — Ne malhelpu al Tampiko!

— Nun estas malfacile min konfuzi, — deklaris Futroz, — sed estos pli bone, se vi ĉiuj detenos vin de rimarkoj. Silas Gent komencis demandi pri la vojo. La mastro klarigis, ke estas du vojoj: unu rekta, mallonga, sed forlasita, la dua estas duoble pli longa, sed ŝosea kaj loĝata. «Mi ne havas kaleŝon, diris Gent, kaj mi iros laŭ la mallonga vojo». Al la mastro estis tutegale; li, dezirinte al la gasto bonan nokton, kondukis lin en la ĉambron por tranokto, kaj mem iris al la edzino, por rakonti, kiajn strangajn okulojn povas havi simpla ŝtonhakisto.

Tuj kiam mateniĝis, Silas Gent malleviĝis en la bufedon, drinkis glason da brando kaj, direktinte siajn rarajn pupilojn al la mastro, deklaris, ke li foriras. Tiutempe la uragano kvietiĝis, la ĉielo brilis, kantis birdoj, kaj ĉia vojo en tia mateno estis bela.

Silas Gent pendigis sian sakon post la dorson, aliris la pordon, sed haltis, ree aliris la mastron kaj diris: «Aŭskultu, Piggins, mi havas antaŭsenton, pri kiu mi ne deziras multe babili. Do, se vi ne ricevos de mi en la kvina tago leteron, mi petas vin pririgardi la vojon. Eble, sur ĝi mi atendos vin».

La mastro tiel konsterniĝis, ke povis nek kompreni, nek moki Gent-on, kaj tiam tiu eliris kaj malaperis. Dum la tuta tago la vortoj de la stranga ŝtonhakisto ne eliradis el la kapo de la tavernisto. Li pensis pri ili, kiam kuŝiĝis por dormi, kaj ankaŭ en la sekva mateno, kaj, vekiĝinte, konfesis al la edzino, ke Silas Gent faris al li enigmon, kiu staras en lia cerbo, kiel kombilo en haroj. Speciale afekciis lin lia frazo: «Eble, mi atendos vin».

Lia edzino ne havis tempon por enprofundiĝi en homajn ekstravagancojn, ŝi akre deklaris, ke, verŝajne, li drinkis kun la ŝtonhakisto, tial ili ambaŭ malbone komprenis, kion ili diras. Ekkolerinte, siavice, kaj dezirante liberiĝi de la obsedo, la tavernisto eksidis sur ĉevalon kaj ekrajdis laŭ tiu vojo, kien iris Gent, por ne plu pensi pri tiu strangulo, kaj se kun li io okazis, do, ekstremokaze, por helpi al li.

Li enveturis en la arbaron, plenan de ŝtonoj kaj kavoj, kaj post horo da rajdado ekvidis, ke Gent pendas sur arbo…

Torton nerimarkeble etendis la manon al la muro kaj estingis la elektron.

Ĉiuj salte ekstaris. La junulinoj ekkriis, kaj la malvarmsanga Titania, kriante pli laŭte ol la ceteraj, postulis ĉesigi stultajn ŝercojn.

Dirinte:

— Jene! Ha-ha! — Torton ŝaltis la lumon. Ĉiuj havis grandajn okulojn. Roy tenis la manon sur la koro.

— Tion faris Torton, — perfidis lin Gonzac.

— Ĉu oni rajtas tiel fari! — severe ekkriis Elly. — Estas same, kiel verŝi en vian kolumon malvarman akvon!

— Mi ne plu faros, — diris Torton.

— Davenant, observu vian najbaron, — petis Roy. — Tamen, transsidiĝu, Torton. Kien?! Tien, nenien, ĉi tien.

Torton obeis.

Futroz ne hastis. Li bone fartis hejme, li observadis la tumulton kun bonanimeco de birdobredanto, observanta saltojn de rubekoloj kaj kardeloj.

— Nu, — diris li, — ĉu mi povas fini? Sed al mi restis nemulte… Silas Gent pendis sur silka virina skarpo, brodita per ora arabesko. Sub li sur plata ŝtono estis diligente dismetitaj instrumentoj de lia metio, kvazaŭ antaŭ la morto li aŭ iu alia trovis forton por terura mistifiko. Inter tiuj aĵoj estis papereto, ĉirkaŭskribita de la memmortiginto. Kaj jen, atentu, kiel strange li skribis:

«Ĉiu, kiu decidos veturi aŭ iri laŭ tiu ĉi vojo, memoru pri Gent. Sur la vojo multo okazas kaj okazos. Gardu vin».

Kial pereis Gent, restis por ĉiam enigmo. Sed ekde tiam se iu ajn, malatentinte la averton, ekiradis laŭ tiu vojo, li nepre malaperadis senspure. Estis tri okazoj — kun kiu ĝuste, mi ne memoras, sed la tria okazo estas speciale menciinda: laŭ tiu vojo ekkuris ĉevalo, ŝirinte la rimenon, per kiu ĝi estis alligita, kaj, malgraŭ ĉiuj penoj, ĝin oni ne trovis.

— Tampiko, ci dense, dense alfantaziis! — diris Elly, kiam la aŭskultantoj ekmoviĝis. — Tiuj, kiuj serĉis la ĉevalon, devis mem iri sur la misteran vojon, kaj se ili revenis, do… Faru konkludon!

— Mi ne pravigas min, — respondis Futroz. — Ĉiuj implikitaj aferoj estas iom absurdaj en la fino. Ekvidinte la pentraĵon, mi rememoris Gent-on kaj aĉetis ĝin.

— Kion do ĉio ĉi signifis? — demandis Davenant. — Speciale — la okuloj, reflektantaj nenion? Sed li ne estis blinda! Unu ĉasisto havis okulojn tute malgrandajn, kiel pizoj, tamen li povis legi ĵurnalon tra granda ĉambro kaj bonege pafadis.

— Aĥ, jen kio! — diris Roy. — Ni pafu al celo. En la antaŭa fojo Gonzac malhonoriĝis. Gonzac, ni donos al vi revanĉon. Ankaŭ Elly deziras lerni. Davenant, vi devas bone trafadi, — vi havas tiajn firmajn okulojn.

Pafado delonge altiradis Davenant-on kiel ekzerco, postulanta konkuran precizon. Al tiaspecaj amuziĝoj inklinas ĉiuj ardaj naturoj. Tamen ĝis nun li sukcesis pafi nur dufoje, en pagata pafejo, konforme al siaj malabundaj monrimedoj.

— Mi aliĝas, — diris Futroz. — Ni estas sep, kvankam Elly estas nekalkulinda, ĉar ŝi ĝis nun plu fermas la okulojn…

— Kia malnoblaĵo! — ekkriis Elly.

— Certe. Ni faru liston kaj difinu premion, — ne du, ne tri premiojn, sed unu, por ke ne estu kompataj konsoloj. La premio devas esti donata de la damoj. Tiel estas skribite en ĉiuj libroj pri turniroj kaj aliaj konkuroj.

— Ĉar la premion ricevos mi, — deklaris Torton, — ĉu oni permesos al mi mem elpensi la rekompencon? Ha-ha!

— Ne, tio estas tro! — indignis Titania. — Mi pafas ne malpli bone ol vi kaj, spite al vi, prenos la premion.

Post reciprokaj riproĉoj, ili decidis jenon: se venkos damo, ŝi rajtas postuli kion ŝi deziras de la plej malbona pafisto-viro, se okazos inverse, al la venkinto oni donos premion de Titania kaj Rohena, kiun ili devas prepari kaŝe kaj teni en sekreto.

Futroz prenis paperan folion kaj skribis:

Konkuro de fanfaronuloj.

— Numero unu. Kiu do estos la unua?

— Permesu al mi esti la lasta, — turnis sin al li Davenant, emociiĝante kaj pasie deziregante ricevi la premion.

— La lasta deziras esti la unua, — divenis Titania.

— Ho Davenant, elpaŝu la unua! — proponis Roy. Sed li ne konsentis, malgraŭ tio, ke li dezirus fari ĉion, kion petos Roy, Elly aŭ Futroz. Li deziris gajni, kaj tial — firme scii, kiajn sukcesojn de aliaj partoprenantoj li devos superi.

— Iĝas interese, — rimarkis Gonzac. — Kelkaj el ni estas sufiĉe fervoraj. Kio koncernas min — mi elpaŝos sub ajna numero, kiun oni al mi difinos.

Finfine la listo kreiĝis. Titania estis la unua, Roy — la dua, Torton — la tria, Gonzac — la kvara kaj Davenant — la kvina numero. Antaŭ ĉiuj oni decidis permesi al Elly pafi trifoje, ĉar ŝi tre petis.

Rohena kun Titania foriris en alian ĉambron por pridiskuti la premion kaj revenis kun simplanimaj vizaĝoj, metinte sur la tablon ion ĉirkaŭvolvitan per ĵurnalo, malgrandan kaj pezan. Poste ili ekrigardis unu al la alia kaj gravmiene mallevis la rigardojn.

— Ĉu iu insido? — demandis Futroz, intencante palpi la volvaĵon. Sed leviĝis krio:

— Tampiko, tio estas malhoneste!

Futroz sonoris kaj ordonis al la servisto alporti la celtabulon, kaj ankaŭ la etkalibran fusilon, kies kuglo estis ne pli dika ol krajono de notlibreto. La celtabulon oni lokigis sur la teraso, malferminte la vitran pordon de la salono. Pafi oni devis, ekstarinte ĉe la interna pordo, je ĉirkaŭ dudek paŝoj for de la celtabulo. Tio estis kvadrata kartono en la supro de tripieda postamento; koncentraj rondoj de la kartono havis ciferojn ekde la centro al la periferio: 500, 250, 125 k. t. p., kaj la centro — nigra rondeto kun diametro je unu colo — signifis milon.

— Nu, Elly, — diris Futroz, ŝargante la fusilon, — iru ĉi tien. Ekstaru tiele.

— Ho paĉjo, mi bonege ĉion scias. — Elly, kunpreminte la lipojn, kuntirinte la brovojn kaj almetinte al la ŝultro la fusileton, larĝe demetis la piedon antaŭen, sed pro subita timo forgesis ĉiujn lecionojn, kiel oni devas celi, kaj, premante per la fingro preter la ĉano, ekfermis la okulojn. La paftubo de la fusilo leviĝis supren, ŝanceliĝis, kaj, kun firme fermitaj okuloj, penante ne aŭdi ŝrikon de la spektantoj, forkurintaj post ŝian dorson, Elly trovis la ĉanon kaj pafis en la orumitan kornicon.

Estiĝis profunda, humiliga silento.

— Kio? Ĉu mi trafis? — diris Elly, poste, tuta ruĝa, kun larmoj en la okuloj, singarde metis la fusileton sur la tapiŝon kaj foriris al la divano, kie ŝi eksidis, kaptis la ŝultron de la patro kaj, kaŝinte la vizaĝon sur lia brusto, ekridegis.

— Ĉu ci deziras provi ankoraŭfoje? — demandis Futroz. — Sed nun kun miaj konsiloj?

— Dankon. Provu iu same, kiel mi.

— Efektive! — diris Roy.

— Aĥ, aĥ! Ci pafas eĉ pli malbone, ol mi!

— Numero unu! — heroldis Gonzac. — Titania Alservey!

Titania ekstaris sur la lokon (ĉiu devis fari sep pafojn), degne ĉirkaŭrigardis kaj kun aspekto de homo, faranta gracian favoraĵon, pigre ŝargante kaj pafante, forklakis sian porcion, preskaŭ ne celante. Aŭdiĝis nur glitanta metala sono de la kulasbloko kaj nelaŭtaj frapoj de pafoj. Ŝi transdonis la armilon al Rohena, kaj ĉiuj ekiris pririgardi la celtabulon.

Du truoj estis en 250, unu en 125 kaj kvar de diversaj valoroj, sed malpli grandaj; laŭ suma kalkulo entute sepcent kvindek poentoj. Tiujn aperturojn oni trastrekis per ruĝa krajono.

— Tion mi penis fari por Torton, — deklaris Titania. — Nun mi vidos, ĉu li tiel certas pri si, kiel li diris.

— Sed tamen — ha-ha! — vi ne elfrapis milon! — rimarkis Torton.

— Bone, bone, ni vidos!

Venis la vico de Roy. Davenant komprenis, ke ŝi emociiĝas kaj penas. Li pense helpadis al ŝi, streĉiĝante antaŭ premo de la ĉano, retenante la spiron kaj flustrante: «Pli ĝuste, pli ĝuste».

— Ne rigardu al mi, — diris Roy. — Kaj ne ridigu min.

Tio rilatis al Gonzac, kiu obeeme forturnis sin. Rohena celadis longe, sed en la momento de la pafo la paftubo facile tremis. Ĉiufoje, komencante celi, ŝi milde deŝovadis per la mano la harojn de sur la frunto kaj, elmetinte antaŭen la mentonon, almetadis la vangon al la fusto per speciala, nur al ŝi karaktera, intima moviĝo.

La kalkulon de la poentoj faris Davenant, kalkulante evidente partiece, ĉar unu aperturon sur la linio 250–125 li deklaris kiel 250, per kio mirigis kaj ridigis la junulinon.

— Vi estas tre bonkora, Davenant, — diris ŝi, — tamen mi tion ne bezonas. Subtrahu do cent dudek kvin.

Evidentiĝis, post skrupula kontrolo de Elly kaj Torton, ke Roy elpafis kvincent kvindek.

— Ho, nemalbone! — diris Futroz. — Des pli, ke en la pasinta fojo la kompatindulino haltis sur cent kvindek.

— Jene! — ekkriis Roy, turniĝante kaj svingante la fusileton. — Kiu suferos la sekva? Torton, vi.

— «Ĉe ĉies profunda silento, — diris Gonzac, — la Atlasa pafisto enbatis per kugloj najlon en distanco de kvindek metroj».

— Bone ridas la lasta, — respondis Torton. Li prenis la fusileton en la maldekstran manon kaj, levinte ĝin kiel pistolon, tio estas ne almetante al la ŝultro, pafis per la etendita mano.

— Sur la rondo kun cifero 500, — deklaris li, fiksrigardinte, poste pafis per la dekstra mano.

— Nur du manoj, — penis ŝerci Gonzac, kiu enviis.

— Por ni sufiĉas. Ha-ha!

Prenante alterne la fusileton per la dekstra kaj la maldekstra manoj, Torton ĵetis siajn kugletojn en la celtabulon kaj riverencis al ĉiuj flankoj, kiel aktoro ĉe la scenejrando.

— Kiela impertinenteco! — diris Titania.

— Vi, Titania, devas trastreki miajn trafojn, — severe deklaris Torton, — ĉar vi mokadis min, dum mi observadis viajn fierajn ekzercojn.

Mordante la lipon, Titania prenis la krajonon kaj ekiris al la celtabulo.

Torton elpafis naŭcent dudek poentojn, ne trafinte en la centron, kaj ĉiuj aĥis; sed evidentiĝis komploto.

— Tio estas hazarda, — diris Roy, kun kompato rigardante al la perpleksiĝinta pafinto, — tio estas ne pli, ol feliĉa hazardaĵo.

— Kompreneble, hazardaĵo, — subtenis Gonzac.

— Freneza, absurda hazardo! — enŝovis Tita Alservey. Futroz ridis.

— Paĉjo, pro kio ci ridas? — demandis Elly, enkaviginte la vangojn kaj pririgardante Torton-on per malgajaj okuloj. — Torton eraris. Li ne deziris trafi. Ĉu vere, vi ja ne deziris tion?

— Lasu! — furioze kriis Torton. — Naŭcent dudek. Kion vi deziras ankoraŭ?

— Sed ne mil kvincent, — rimarkis Titania.

— Torton, ne ĉagreniĝu, — konsolis lin Roy, — en la sekva fojo vi trafos reale, laŭ via volo.

— Ho mizeraj, enviemaj animoj! — muĝis Torton. Lin oni mokis ankoraŭ iom kaj lasis en trankvilo.

— La fakto estas, ke mi ricevos la premion, — deklaris li kaj eksidis kun triumfo sur la divano.

La sekva elpaŝis Gonzac. Li pafadis, sardone ridetante, malbone trafadis kaj estis tiom partieca al si mem, ke liajn tricent poentojn oni devis rekalkuli kelkfoje. Krome li kredigadis, ke al li oni subŝovis kartoĉojn kun duone elŝutita pulvo.

— Davenant, estas via vico, — diris Futroz. — Mi timas, ke post Torton vi estas en senespera stato, same kiel mi.

Davenant ekvidis la nigrajn okulojn de Roy, ĝenite ekrigardinta al lia fermita vizaĝo.

— Davenant! Mi petas, Davenant! — kriis Elly.

— Kion vi deziras? — demandis li, ridetante en la nebulo, kie brilis direktitaj al li ĉies okuloj.

— Ho Davenant! Mi deziras… — Elly premfermis la buŝon per la mano, kaj per la alia tuŝis la ĵurnalan volvaĵon. — Estu nur trankvila!

— Estu, estu trankvila! — kriis la ceteraj.

— Mi ne sciis, ke la juĝistoj estas partiaj! — diris Torton.

— La juĝistoj estas kiel ĉiuj juĝistoj, — rimarkis Gonzac. — Kaj jen, ankoraŭ oni diras, ke virinoj devas okupadi juĝistajn postenojn.

— Silenton! — diris Roy.

Ekstarinte sur la lokon, Davenant tiel emociiĝis, ke liaj manoj komencis tremi. «Ĉu vere mi deziras esti la unua?» — pensis li, mem mirante, kiel pasie li strebas ricevi la enigman premion. Li vidis, ke lia streĉiĝo transdoniĝis al ĉiuj. Per sia arda emocio li nevole atendigis pri strangaj aferoj kaj devis pravigi la atendon. Li ektimis, rigidiĝis kaj komencis celi. Tuj kiam li ekcelis kaj ekvidis trans la pinto de la celgrajno la nigrajn rondojn, similajn al transversa tranĉo de bulbo, lia timo malaperis, kaj la celtabulo komencis proksimiĝi, ĝis ekstaris kvazaŭ sur la fino mem de la paftubo, kiu tuŝis ĝin. Li almovis la celgrajnon al la malsupra linio de la centra punkto kaj ekvidis, ke li eraras. La ecoj de la fusilo estis en lia animo. Li vidis la celgrajnon kaj la celon tiel klare, kvazaŭ ili estus kunigitaj kun liaj fingroj. Sentinte, ke li eraris, Davenant formovis la celgrajnon al la maldekstra linio de la centra punkto kaj ree eraris, ĉar nun la kugleto devis trabati la rondon kun la cifero 500. Li ne sciis, kial li scias, sed tio estis ĝuste tiel, ne alie. Tiam, movinte la celgrajnon al la dekstra rando de la punkto, iomete sub ties centro, sed ne samnivele kun ĝi, kaj ne plu sentante dubojn en la mano, kies fingro estis alpremanta la ĉanon, Davenant, mem interne ekfluginte en la celon, premis la ĉanon kaj ekvidis, ke li trafis en la centron, ĉar sur ĝi brileris aperturo. Nenion vidante, krom nur la aperturon, kaptita de malvarma, kiel brilanta glacio, ekstazo kaj en plena certeco, fariĝanta sufera, kiel ĉe miraklo, Davenant eligis la ceterajn kuglojn unu post la alia, kaptante nur tiun sekcon de la momento, en kiu aŭdiĝis «tiel», kaj, nenion konsciante, ekiris al la celtabulo, spirante, kiel post batalo, kun subita korbatado.

— Hu ra! — kriis Roy, la unua alkurinta la celtabulon, kaj, turninte sin al Davenant, kaptis liajn ŝultrojn, puŝante, por ke li rigardu. — Ĉu vi vidas, kion vi faris?

— Kio estas tie? — kriis interesiĝinta Futroz.

— Li trafis en la milon! — ekkriis Elly.

— Ĉiuj en la centro, — diris Titania per tono de ĝentila indigno.

Futroz ekstaris kaj ekiris por rigardi. Davenant, silente ridetante, ĉirkaŭrigardadis, finfine aliris kaj haltis kontraŭ la celtabulo. Tio estis vere heroaĵo flanke de la komencanta pafisto. Du aperturoj eĉ kuniĝis per la randoj, kreinte similaĵon de gitaro, la tria estis iomete sube kaj la kvar ceteraj estis ĉe la rando mem de la centra rondeto ĉe ties interna flanko.

Tiu plena kaj neatendita triumfo de Davenant kolektis ĉiujn apud li. Elly skuis lian manon. Roy prenis de li la fusilon kaj starigis al la muro, Gonzac, ofte palpebrumante, rigardis rekte al la venkinto, kaj Torton, subpreminte la envion, demandis:

— Kiel tio povis esti? Do, ĉu vi estas rekordulo?

— Nenio simila, — respondis Davenant, kiun konsternis ĉies emocio. — Mi rakontos al vi. Mi pafis nur kelkajn fojojn en la vivo, ne pli bone, ol Roy…

— Mi dankas vin, — diris la junulino, moke riverencante.

— Ho, mi ne deziris… — maltrankviliĝis Davenant, sed, ricevinte trankviligan signon, daŭrigis: — Mi pafadis malbone, sed hodiaŭ io venis al mi. Mi mem ne komprenas, kredu, mi miras ne malpli ol vi.

— Mi konas tiun senton, Davenant, — diris Futroz: — La kapo brulas kaj en la stomaka kavo estas histeria malvarmo, ĉu?

— Simile.

— Kaj ĉu vi tre deziris? — serioze demandis Rohena, ordonante per la rigardo respondi same serioze.

— Jes, tre, — konfesis Davenant kaj ruĝiĝis. — Tamen ĉiuj deziris tion.

— Vi pravas. Ricevu vian premion. Kiu divenos, kio estas ĉi tie?

Dirante tiel, ŝi prenis la volvaĵon kaj, vidante, ke Gonzac kliniĝis, permesis al li flari.

— Ĉu parfumo? — diris li.

— Kio-o-o?!

— Ĉu horloĝo kun surskribo? — diris Torton.

— Roy, montru al ili! — ekkriis Elly.

— Certe, ne indas turmenti Davenant-on, — rimarkis Futroz.

Tirrey ricevis la volvaĵon kaj sinĝeneme malvolvis ĝin. Tie estis malgranda arĝenta cervo sur piedestalo el fumkvarco. La cervo staris, verŝajne, en densa arbaro; levinte la kapon, etendinte la kolon, ĝi estis aŭskultanta aŭ vokanta — ne eblis kompreni, sed ĝiaj kornoj preskaŭ tuŝis la dorson. La cervon la junulinoj trovis inter bagatelaĵoj, restintaj post la patrino.

— Serioza premio, — diris Futroz, pri io meditante.

— Ho, mi ne atendis, ke ĝi estas tiel bela! — naive raviĝis Tirrey.

— Nun vi posedas la cervon, — diris Elly, vidante la plezuron, kun kiu Davenant akceptis la beletan bagatelaĵon.

Preskaŭ tuj post la enmanigo de la premio Titania forveturis hejmen, akompanata de Gonzac kaj Torton. Davenant ne deziris eliri kun ili, kaj li restis, sed, eksciinte, ke proksimiĝas jam la dekdua horo, finfine same ekstaris. Se eblus, li trasidus ĝis la mateno.

— Jen kio, — diris Roy, — ĉu vi deziras eliri mistere? Tiel bone estos post ĉio. Kaj tio konvenas al vi. Ni havas en la ĝardeno Sezamon, kaj la ŝlosilon de Sezamo la paĉjo portas kun si.

— Jes, — diris Futroz, retenante oscedon, — tiu ŝlosilo estis farita el la glavo de Rikardo la Leona Koro, hardita en sango de drako, kaj malfermas la pordon nur ĉe la vorto: «Argazantur'».

— Nu, do, donu al ni la «Argazanturon»! — Elly etendis la manon. — Tampiko, donu!

— Eble, Davenant preferas tiun pordon, per kiu li eniris?

— Ne respondu al li, — ordonis Roy, — paĉjo vin konfuzos. Ĉu ci prenis la ŝlosilon, Elly?

La ĉambristino alportis la ĉapelon de Tirrey. Li adiaŭis kun Futroz kaj eliris tra la teraso en la ĝardenon.

La junulinoj iris apud li, petolante kaj ridante. Iliajn vizaĝojn li ne povis distingi. La ĉarma malhela vojo en la malnova ĝardeno estis plena de mistera kaj pura emocio. Davenant iris tute feliĉa; al li estus eĉ pli bone, se li restus sidi ĉi tie, kiam ĉiuj ekdormos, sub arbo, ĝis la mateno.

Ili turnis sin, trairis inter arbustoj al la muro, kie estis alta niĉo, fermita per fera pordeto. El trans ĝi, el la interstrateto, aŭdiĝis veturado kaj paŝoj.

Roy komencis malŝlosi, sed ne sukcesis kaj faligis la ŝlosilon en la herbon. Laŭ la sono de la falo de la ŝlosilo Davenant tuj trovis ĝin, kovrinte la ŝlosilon per la mano.

Tuj kiam li ekkriis: «Trovis!», du malvarmiĝintaj pro roso junulinaj manoj tuŝis lian manon kaj premis ĝin.

— Mi trovis, sed vi la unua kaptis. — Roy penis deŝovi liajn fingrojn, anstataŭ ili ŝi trafis al la mano de Elly. — Ho, — diris ŝi, — kie do estas via mano?

— Ĝi estas ĉi tie.

— Jen ĝi, sub la mia! — Elly forte alpremis la manon de Tirrey. — Mi jam tuŝis la ŝlosilon, Roy, honestan vorton, kaj li ruzis!

La tri manoj kuŝis en la humida herbo, reciproke varmigante unu la alian, finfine, la ŝlosilo iamaniere trafis al Roy, kaj ŝi kun triumfo salte ekstaris.

— Permesu, mi malŝlosos! — proponis Davenant.

— Nu, malŝlosu. «Argazantur'»! — un'!

— «Argazantur'»! — du! — pepis Elly.

— Kaj «Argazantur'»! — tri! — diris Davenant, venkante la rigidan seruron.

Li detiris la feran pordon kaj eliris, sed, returninte, haltis.

— Iru, iru! — ekkriis la junulinoj kaj, ferminte la pordeton, findiris en la fendon: — Bonan nokton!

— Bonan nokton! — respondis Davenant.

La seruro klakis.

«Nun ili haste kuras reen», — pensis Tirrey kaj laŭ vojo el radioj kaj floroj ekiris hejmen.

Ĉapitro V

Kiel ĉiam, al Davenant malfermis la maljunulino Huberman, kiu ĉiam strebadis subrigardi, ĉu la loĝanto ne kisas ĉe la sojlo iun knabinon. Ĉi-foje alia afero estis en ŝia kapo, kaj Tirrey-on atendis evento tiom malbona, ke, se li scius pri ĝi, li preferus tute ne veni hejmen.

En la grizaj okuloj de Huberman kaŝiĝis neretenebla scivolemo, avido flari, ronĝi aliulan vivon. Profundpense kaj hipokrite suspiris ŝi, malferminte la pordon. Kaptinte per la malmola manego la ŝultron de Davenant, la maljunulino ekflustris:

— Kompatinda knabo! Estu firma! Dio sendis al vi ĝojon! Li venis, atendas vin jam dum du horoj en via ĉambro. Li estas tia kompatinda, malfeliĉa. Kolektu viajn fortojn.

— Kiu atendas? — maltrankvile diris Davenant, sensence pensante pri Galeran kaj forflankiĝante, ĉar la maljunulino spiris siajn strangajn vortojn rekte al lia vizaĝo. — Diru, kiu venis? Ĉu venis?

— Ho Dio, helpu al li! Via patro!

— Ne povas esti!

— Aĥ, ne emociiĝu tiel! La providenco gvidas nin. Iru, iru al la patro!

Davenant ĵetiĝis antaŭen kaj malfermis la pordon.

Ĉe la tablo sidis ĉifona grizhara homo kun peza, acerba vizaĝo, ebrieta kaj ĝibetiĝinta. Ekstarinte, li patose etendis la manojn.

Huberman malrapide fermis la pordon, ne povante deiri de ĝi.

— Filo?! — diris la nekonato.

Davenant forŝanceliĝis. Li rekonis la plenuminton de la prizonaj kantoj en la restoracio sur la Luna bulvardo. La vorto «filo» murdis lin. Sentante atenton malantaŭ si, Davenant turniĝis al la pordo, kie la ruĝa, larma nazo de Huberman kaŝiĝis en la ombro.

— For! — diris li. La pordo abrupte frapfermiĝis.

— Kia filo? — demandis Davenant. — Kiu vi estas?

— Grava momento! — respondis la ĉifonulo. — Mia filo estas ci, Tirrey Davenant. Mi estas cia patro.

— Mi pensis, ke vi mortis, — diris Davenant, perpleksiĝante kaj tremante, kvazaŭ en atendo de verdikto. — Tamen, per kio vi tion pruvos?

— Malagrable, ĉu? — diris Frank.

— Mi ne scias. Kion mi povas fari?

Frank levis la ŝultrojn.

— Ankaŭ mi nenion povas fari, — deklaris li. — Sekve, la renkontiĝo ne sukcesis. Mi devus veni en aŭtomobilo. La plej senfrukta afero estas imagi al si renkontiĝon post multaj jaroj. Kial ci tremas?

— Mi deziras pruvojn, — kun despero diris Tirrey, kvankam la instinkto de parenceco kaj rememoroj pri portretoj de la patro difinis la amaran veron, al kiu li rezistis per tuta sia animo. Antaŭ li staris ne la revulo, trafinta en alian mondon sub trilo de magia tamburo, sed malpura fripono.

— Vi kantis en la ĝardeno, kiel almozulo, — diris Tirrey. — Kaj nun vi venis.

— Aĥ, jen kio? Do ci min vidis, sed ne rekonis? Damne! — siblis Frank, perdante la deziron ludi moralan emociiĝon. — Mi kutimas tagmanĝi, ĉu ci komprenas? Unuvorte, ni interkonatiĝis. Iam ci estis kvinjara. Tiuj ciaj trajtoj videblas eĉ nun. Amuze! Kien ci iras? Ni ankoraŭ nur komencis konversacii.

— Mi bezonas, — diris Tirrey, mem ne sciante, por kio li strebas eliri. — Mi baldaŭ revenos.

— Tiuokaze alportu al mi botelon da vino. Ĉu monon ci havas? Al mi ŝajnas, ke ci elkreskis senkompata. Do, rigardu kaj rezignu: mi estas cia patro.

Tirrey ĵetis obtuzan rigardon al li kaj eliris sen ĉapelo en la koridoron, kie, forgesinte la direkton, li alproksimiĝis al la malfermita pordo de la gastoĉambro. Tie, ĉe la tablo, sidis Huberman kun sia edzino. Malferminte la buŝojn, ili ambaŭ tutaj estis aŭdo kaj atento. Rimarkinte la loĝanton, Huberman-oj faris moviĝon por ekstari, sed retenis sin, okulumante al Tirrey tiel atente, kvazaŭ li irus laŭ ŝnuro. Nege balancinte la kapon signe, ke li eraris, Davenant trovis la eliran pordon kaj trafis sur la straton.

Li ne havis lokon, kien li povus foriri, li ne havis aferon ene de la laŭta interparolado de preterpasantoj. Li malgaje malfermis la pordon, dezirante reveni, sed rememoris pri la vino kaj transiris la straton; poste li dum ioma tempo staris en la vendejo meze de tumulto de aĉetantoj, kiu estis peze distranta lin disde kontemplado de la doloro, batinta lin tiel kruele. La impreso de la vespero ĉe Futroz ankoraŭ pulsis, kiel nerva tiko, en lia animo, sed tiuj emocioj jam malaperis; la reveno de la patro ludis rolon de perfida bato, post kiu homo, puŝita en akvon, strebas ne al ĝojoj de ĉeborda promeno, sed nur al saviĝo.

Tirrey revenis, penante vigliĝi kaj ripetante: «Ja li estas mia patro!» Sed la signifo de tiuj ĉi vortoj nur pli forte premadis lin. Parte savis Tirrey-on lia natura scivolemo — la malgaja scivolemo de prizonulo, kies dolora konscio post la sono de la ŝlosilo en la pordo de la kamero, estiganta porvivan entombigon, komencas iom post iom interesiĝi pri aranĝo de la kamero kaj pri vido el la fenestro tra la krado.

Davenant revenis, ĉi-foje enlasita de la servistino, ĉar eĉ la maljunulino Huberman ne kuraĝis ankoraŭfoje vidi la afliktitan vizaĝon de la loĝanto, en kies ĉambro estis okazanta tiom rara kaj peza sceno.

— Mi alportis la vinon, — diris Davenant, metante la botelon sur la tablon. — Kiel vi min trovis? Vi devas scii, ke mi vin preskaŭ ne memoras. Nun, rigardante al vi, mi ion rememoras. Ĉu al vi ne fortunis? Kial vi forlasis nin?

Dum Frank mallonge silentis, Tirrey atente pririgardis lin, eksidinte sur seĝo en angulo de la ĉambro. La trampo, fragmente, sed atente observante la filon, estis konservanta inter siaj malpuraj lipharoj longan rideton, kiu markis la esprimon de lia vizaĝo per sovaĝa kaj subtila, tute ne konforma al la momento dubsenceco. Lia malnova kepo el malhela ŝevioto kuŝaĉis sur la tablo kun la subŝtofo supren, kaj en tiu kepo kuŝis ronda ladaĵo kun tabako. Sur ĝia kovrilo estis montrita nuda virino kun luksaj haroj. Vestita en ŝirita matrosa jako de iam blua, sed nun malpure lazura flanelo, nigra pantalono el malaltpreza kotonaĵo, flikita sur la genuoj per kvadratoj, enkudritaj zorge, sed kurbe, kiel flikas viroj, devigitaj de la sorto porti en la poŝo kudrilon kaj fadenon, Frank Davenant, fleksiĝinte, sidis ĉe la tablo. Trans la malbutonumita kolumo de lia jako estis elstarantaj ŝirpecoj de la subvesto, de malfacile imagebla koloro. Sur liaj piedoj estis malnovaj ledaj galoŝoj. Parolante, li elprenis pipon kun prironĝita beko kaj ŝtopis ĝin per miksaĵo de cigaraj stumpoj, kolektitaj surstrate. Enpreminte la tabakon en la pipon per la flava, kiel cepa ŝelo, ungo de la dikfingro, la patro ankoraŭfoje ĵetis rigardon al la filo super la brulanta alumeto, alportita al la pipo, deĵetis ĝin kaj, turninte sin al la botelo, eltiris la korkon per la korktirilo de sia faldebla tranĉilo. Davenant donis glason.

— Ho Dio! Kio okazis al vi? — demandis Tirrey, skuiĝante pro malgajo kaj kolero.

— Mi falis, — Frank eltrinkis glason da vino kaj prisuĉis la lipharojn. — Tiel oni diras, tia estas la publika opinio. Sed antaŭe mi diros, kiel mi cin trovis. Vidu, Tiry…

Ĉe tiu karesa nomo «Tiry», per kiu ĉiam nomadis lin la patrino, Tirrey eksentis ion similan al toleremo. La reveno de Frank komencis ricevi realan karakteron. Rimarkinte liajn sentojn, Frank ripetis:

— Jes, Tiry, estis ĝuste mi, kiu elpensis al ci tian nomon. Cornelia deziris nomi cin Trery… Tamen, estas tutegale… Do, mi eniris en la domon, kie ni loĝis tiam. Tie plu loĝas Pigal, lin ci devas memori: li foje donacis al ci lignan kanonon. Nu, li ne plu servas en la kontoro de la fervojo, sed simple… Kvankam… Jes, pri kio do mi? Lia filino servas en banko. Aĥ jes! Do, jen, li al mi rakontis, ke ci trenadas ĉareton ĉe Henderson, kaj Henderson direktis min al Kishlot. Do, ci tuj iĝis rimarkita sur la horizonto de mia serĉado.

— Ĉu Kishlot eksciis de vi, ke vi… Ke mi estas via…

— Ja kiel alie?! Li sciigis min pri ciaj aferoj. Ĉu favorato?! Kiel ci tion sukcesis? Tiry, saĝeta kvietulo, ja ci kaptis grasan oston kaj povas ricevi riĉan edzinon, ĉu ne? Kiun do el la du? Unu jam maturiĝis… Kvankam kiom ĝisfine ci devas esti saĝa, por akapari tiun peceton! La gepatroj de cia patrino neniom dotis Cornelia-n, kaj pro tio miaj aferoj ŝanceliĝis. Kvankam… Jes, mi tamen amis tiun kompatindan grandokululinon, cian patrinon, sed min oni prirabis.

Aŭskultante la parolon de la patro, en kiu restaĵo de la antaŭa maniero, esprimata per la voĉo, ankoraŭ ne tute mallerninta kunigi la penson kun la intonacio, tiel strange akompanis la sencon de la vortoj, Davenant rigidiĝis. Lin ĉirkaŭkaptis impertinenta fetoro.

— Do ĉu kun tio vi venis al mi? Vi, patro? — kriis Davenant, retenante larmojn de kolero. — Ne aŭdacu paroli ion tian kaj pri Futroz, kaj pri la patrino! Mi ĵus venis de Futroz. Tie estis al mi bone kaj neniam, — ĉu aŭdas vi, patro? — neniam estis tiel bone, kiel tie! Sed vi tion ne komprenos. Kaj mi ne povas rakonti, kaj eĉ ne deziras, — aldonis li, el sub la frunto rigardante al Frank Davenant, kiu, peze duonferminte la okulojn, aŭskultis, kaptante en tiuj vortoj de la filo trajtojn de la karaktero, kiuj povus taŭgi.

— Mi aŭdas, filo, — acerbe respondis Frank. — Komence mi pensis, ke ci ne estas sentimentala. Tio estas malbona. Tamen, ni ankoraŭ nur komencis nian kunproksimiĝon. Poste ni vidos.

— Mi ne estas aĵo, — diris Davenant. — Kaj kion vi deziras fari?

— Ha-ha! Nenion, Tiry, tute nenion.

— Por kio vi revenis?

— Kara, mi estas ĉi tie transite el Gel-Gju. Mi, propradire, ne plaĉis al la ŝipestro de «Delfeno», ĉar mi pruvis al li, ke, el la jura vidpunkto, manko de bileto ne estas preteksto opinii min ekskludita el la nombro de pasaĝeroj. Mi intencis doni al li skriban sindevigon pagi post unu jaro, sed tiu bruto nur muĝis. Por kio mi revenis? Mi ne revenis, Tiry. Tiu homo, kiu antaŭ dek unu jaroj foriris el la hejmo, por riĉiĝi en fremdaj landoj kaj reveni kiel riĉulo, ne plu ekzistas. Mi estas cia patro, sed mi ne estas tiu homo.

— Ĉu por riĉiĝi?

— Jes. Romantika impeto. Mi skribis al Cornelia. Ĉu ŝi ne ricevis mian leteron? Mi ne havis respondon de ŝi.

— La letero ne estis, — diris Tirrey. — Mi scias ĉion: kiel oni vin serĉis, kiel… Ne estis, ne venis la letero.

— Nu, do tiu letero malaperis. Vere, mi komisiis ĵeti ĝin en la keston al unu homo… A ha! Li povis, certe, perdi la leteron. Sed, ĉiel ajn, mi opiniis min malbenita. Kaj mi konis la forton de la karaktero de Cornelia, mi sciis, ke ŝi kuraĝe eltenos du-tri jarojn, pro kio ŝi estos rekompencita. Sed… Jes, al mi malfortunis. Kvankam… La tempo pasis. Mi renkontis alian virinon, kaj… Tiamaniere, la vivo disfalis.

Frank Davenant mensogis, sed Tirrey pli probable povus kredi al tiu versio, ol — pro nescio de animaj favoj — al la vera kaŭzo de la stranga ago de la patro. Frank foriris pro malsaneca deziro pruvi al si mem, ke li povas foriri. Tia perverso de anima energio estas karaktera por malfortaj homoj kaj malkuraĝuloj, fojfoje despere kuraĝaj pro malestimo al la propra malkuraĝo. Tiel oni ĵetiĝas en abismon, tiel oni perfidas, tiel oni faras sovaĝajn, fatalajn paŝojn. Tiu memturmentado, ne malhavanta amaran poezion de la vortoj: «malaperinta senspure», — komenciĝis ĉe Frank per nure kapa maniero. Se li havus iom pli da amo al la edzino kaj la infano, li restus vivi kun ili, sed lia alligiteco al ili pro la ebria vivo, obskura jurista praktiko kaj malriĉeco ricevis koleran guston; en tiu alligiteco jam kaŝiĝis antaŭsento de forgeso. Tamen li devis fari grandegan penon, por decidiĝi foriri kun malgranda vojaĝsako renkonten al vakuo kaj pento, kun tiu sola konsolo, ke li povas nun kontempli la tragikan koloron de tiu, esence malnobla, ago. Sed tiun veraĵon Tirrey opinius sensenca mensogo; nenion kompreninte, li restus konvinkita, ke lia patro freneziĝas. Siaflanke, Frank timis fari al la filo tiujn konfesojn. Do, li mensogis. Tirrey ne kredis al la patro, sed iele kredis pri la peno riĉiĝi. Davenant nenion diris al la patro. Decidinte konduki lin en tavernon, por manĝigi lin tie, la knabo faris respektivan malserenan proponon.

— Ci estas bonkora, tio estas same… Hm… Ne tute bona… Kvankam… Mi vere deziras manĝi. Do, ĉu ci estas riĉa, fripono? Kaj ĉu ci scias, ci ja estas bela knabo, Tiry! Montru, kiom da mono ci havas?!

— Ĉu vi bezonas monon?

— Donu, donu al mi monon! Mi deziras monon!

— Prenu, — Tirrey donis al li oran moneron.

— Ho benata rondeto! Kiel delonge mi ne vidis vin! — ekkriis la patro, kaŝante kun kontenta aspekto la monon en la brustan poŝon de la bluzo. — Kokido, do ĉu ci eligas orajn ovojn? Kaj kio estos, se ci iros al Futroz kun mi, kiam mi kortuŝos lin per mia sorto! Ho! Mi havas planojn, mi povas…

— Pri Futroz-oj forgesu! — tremante, diris Tirrey. — Ne faru min malfeliĉa! Ja ĉio finiĝos, mi jam estos alia! Komprenu, se vi estas mia patro!

— Nu, nu, bone, ni iru, tion mi diris tiel, pro ĝojo… Kvankam… Mi tranoktas ĉe unu ulo, li frekventas tavernon «Rostro», tien ci konduku min.

Surmetinte la kepon kaj ŝovinte la tabakujon en la poŝon de la pantalono, Frank Davenant, peze apoginte sin al la rando de la tablo, leviĝis kaj eliris post Tirrey, moke riverencante al la maljunulino Huberman, kiu elflugis al la sono de la paŝoj kun lastaj esperoj informiĝi. Iom orgojle ŝi diris al la trampo:

— Bonan nokton, iru, iru, mi vin komprenas, mi mem estas patrino, ĉio aranĝiĝos bone. Kaj vin, juna sinjoro, kiam vi ordonos atendi? Jam estas noktomezo.

— Mi venos matene, — neatendite respondis Tirrey.

— Kompreneble, ni parolados dum la tuta nokto! — subtenis Frank. — Pardonu, mi lacigis vin per konversacio, per longa atendo… Sed jen mia knabo, mia Tiry, mi trovis lin. Cia maljuna patro ĉiam sopiris pri ci, Tiry. Jes, estas tiel. Miraklo! Ĉio ĉi estas miraklo, mi diras.

Tirrey, ruĝiĝinte, eliris. Frank, ebriiĝinta kaj vigliĝinta, rapide atingis lin kaj komencis peti la filon, ke tiu nenion diru al Huberman pri lia vera sorto.

— Ĉar, — diris Frank, — ci mem komprenas, ŝi ne trinkigus min per kafo. Sed ŝi trinkigis min. Mi pagis al ŝi per plendoj pri malico de la homoj kaj rakontis, ke mi devis kaŝiĝi el la hejmo pro feliĉo de mia edzino, kiu, tio estas Cornelia, kvazaŭe amis aliulon, do, mi «misvojiĝis» kaj… tiel plu. Mi mensogis… Ne gravas. Mi mem aŭskultis min kun plezuro. Ŝi ankoraŭ estos utila por ni, tiu maljunulino.

Sur la vojo li haltadis ĉe prilumitaj vitrinoj de fermitaj vendejoj, pririgardante malaltprezajn kostumojn, kiel homo, havanta monon, fojfoje balbutante:

— Jes, jes, mi povus nun aĉeti ĉi tiun buntan, se la filo iomete aldonus al mi. La ĉefa estas ŝuoj. Jen bonaj ŝuoj, ĉu ci vidas, Tiry? Ili kostas malmulte. El tio, kion ci donis, mi povas aĉeti ŝuojn kaj ŝtrumpetojn. Nu, ni iru. La urbo diable riĉiĝis dum la dek unu jaroj!

Ili iris laŭ la plej mallonga vojo, tra interstratetoj, falantaj per ŝtuparoj, al la haveno, apud kiu troviĝis «Rostro». La elpendaĵo, fleksita super la enirejo en la angulo ĉe ambaŭ flankoj de la fasado, estis montranta elefantan kapon; en la levita rostro estis elstaranta la korno de abundo[4]. Post la unua, granda, ĉambro, odoranta, kiel bazaro en malseka tago, kaj hele prilumita, kie tumultis multegaj kompatindaj aŭ kruelaj personoj, unuiĝintaj en io simila al komuna kria ekscitiĝo, troviĝis ĉambro malpli granda. Tirrey ekvidis viron en malpura blanka ĉemizo, kun malgaja vizaĝo kaj dika malsupra lipo; liaj humidaj okuloj, metitaj malantaŭ la trianguloj de la subokulaj ŝvelaĵoj, lumis per ebria rido.

Frank Davenant direktis sin al tiu homo, kiu, gratinte la kolon, silente pririgardis Tirrey-on de la piedo ĝis la kapo kaj diris:

— Kio, Frank, ĉu vi trovis la fileton? Ĉu tio ĉi estas li? Tragedio de patroj kaj filoj! Juĝante laŭ lia kostumo, ci dormos hodiaŭ en lito kun baldakeno!

— Ne stultumu, Gemas, — respondis la eksa advokato, eksidante sur tabureton ĉe la tablo kaj glatigante la vizaĝon per la mano. — Eksidu, Tiry. Do, ĉu ci regalas min? Regalu ankaŭ Gemas-on. Li estas elstara homo, Tiry, iam li donadis la tonon.

— Estis tagoj! — diris Gemas. — Kristina!

Venis la servistino, kalkulante monon en la mano. Ŝi distrite ekrigardis, ekvidinte la tri fingrojn de Frank, levitajn supren, kaj, kapjesinte, alportis tri fajencajn kruĉojn da blanka vino, post kio Frank postulis du porciojn da kotletoj, kaj Tirrey rifuzis manĝi.

— Ĉu ci drinkos, Tiry? — turnis sin la patro al la filo. Nebulo de malespero tiel ĝenis la spiradon de Davenant, ke, ekdezirinte vinon, li kapjesis kaj tuj eltrinkis duonon de kruĉo.

Frank ĵetis atentan rigardon al li, sed, konvinkiĝinte, ke en la ago de la filo kaŝiĝas nek eksplodo, nek defio, ekrigardis kun subrido al Gemas. Tiu signife mallevis la palpebrojn. La kamaradoj pene rompadis la kotletojn per la kurbaj forkoj, altrinkante la manĝaĵon per piroziga malmultekosta vino.

Tirrey drinkis ankoraŭ. La animo iĝis pli kvieta, nur en la afekta malordo de la hele prilumita ebria taverno maltrankvile naĝis la ruĝ-flavaj koloroj de la salono de Futroz, kaj malproksima ridegado de virinoj krime rememorigadis pri la pura rido de Elly kaj Roy.

— Kiel do ci vivis, knabo? — demandis Frank, fininte manĝi. — Ĉu vi komprenas, Gemas, ĉio ĉi estas kvazaŭ renkontiĝo en sonĝo. Rakontu!

— Vi ne tre memoris pri ni, do kial vi demandas?

— Ho, jen kiel, vidu… Sed tamen?

— Ni vivis, — diris Tirrey. — Vivis tiel kaj ĉi tiel. Malriĉis. Kaj kio?

— Via filo pravas, — deklaris Gemas. — Ne eblas tuj pri ĉio interparoli. Mi aŭdis, ke al vi fortunis? — turnis sin Gemas al la junulo per tono de petola intereso. — Vi havas protekton de influaj personoj, ĉu?

Tirrey intencis akre respondi al Gemas, sed lin antaŭis Frank, dirinte:

— Ne hastu, Gemas. Mi mem. Tiry, ĉu ci deziras helpi al mi?

— Parolu, — diris Tirrey. — Mi ne scias, pri kio vi pensas.

— Kara, tio estas tre simpla. Parolu pri mi kun Futroz. Diru, ke jen neatendite troviĝis cia patro, senvesta, nudpieda… Ci estas ŝokita. Nu, unuvorte, diri ci povos. La patro, diru, estis kontoristo en teaj plantejoj, ekmalsanis, dum jaro kaj duono kuŝis en hospitalo kaj mizeriĝis. Ni tion ellaboros poste. En tiu okazo…

— Vi vane esperas, — interrompis Tirrey. — Mi neniam faros tion. Mi ne povas.

— P-ss! — mire respondis Gemas.

— Kiel — «ne povas»? — diris Frank. — Kial ci ne povas?

Tirrey, kuntirinte la brovojn, silentis, rigardante malsupren.

— Ci ne deziras, — suspiris Frank, — ne deziras pro cia stulta obstino. Aŭskultu, ja al ci neniu malutilas, male, ci gajnos, montrante cin zorgema filo. Ja mi ĵuras al ci, ke Futroz mem deziros min vidi, kiam ci sciigos lin pri tia okazintaĵo!

— Mi ne scias, — kun peno respondis Tirrey. — Parolu kion ajn. Mi diros nenion al Futroz, mi prefere mortu. Ne devigu min diri al vi ankoraŭ ion, al vi estos malbone.

— Do jen kiel… — malrapide diris Frank. — Ĉu vere ci ne komprenas, ke cian feliĉan okazon la sorto sendis por mi, sed ne por ci?

— Vi aŭdis mian respondon. Nenio helpos.

Gemas kun malestimo pririgardis Tirrey-on kaj svingis la kruĉon. La servistino plenigis denove ĉiujn kruĉojn, kaj Frank unuglute eltrinkis la sian, tenante ĝin per la mano, tremanta pro kolero.

— Nu bone, — deklaris li, suĉante la lipharojn. — Tiuokaze mi mem iros al Futroz.

— Estas bone, ke vi tion diris al mi, — firme prononcis Tirrey, kaj liaj larmoplenaj okuloj respondis al la ekzamena, mallarĝa rigardo de la patro per tia despera defio, ke Frank ŝovis la manojn en la poŝojn kaj forŝanceliĝis sur la seĝo kun senzorga aspekto, dirante:

— Nu do, ekploru vere, sentimentala idioto.

— Se vi iros al Futroz, — daŭrigis Tirrey, — do mi antaŭos vin. Mi diros, ke oni vin ne akceptu. Mi rakontos pri la renkontiĝo sur la Luna bulvardo kaj pri tio, kio vi estas nun.

Estiĝis silento. Gemas, aĉe ridetante, movadis la fingron sur la tablo en flaketo de verŝita vino, kaj Frank Davenant penseme ŝtopadis la pipon, fojfoje subite ĵetante rigardojn al la filo, kiu siavice pririgardadis lin tiel, kiel oni rigardas al falinta kaj frakasiĝinta aĵo.

— Kio do estas tiu «mi», kaj des pli «nun»? — ironie demandis Frank.

— Evidente, vi estas krimulo, — senprokraste respondis Tirrey. — Mi ne eraros, se mi diros, ke vi estis en prizono. Mi ĉion komprenis.

— Nu, jen diris! — diris Gemas. Frank malrapide levis la brovojn; dolorplena kaj insida rideto oblikvigis lian ŝanĝiĝintan vizaĝon.

— Tiry, mi kulpas, — prononcis li kun solena esprimo. — Mi forgesis diferencon de niaj vivospertoj. Dio estu kun ci. Morgaŭ matene mi venos al ci.

— Ne venu al mi. Ie en alia loko.

— Aĥ, ĉu tiel? Bone… Kvankam… Tiam venu ĉi tien.

— Kiam?

— Venu matene, je la deka horo.

— Bone. Mi venos.

— Bonege, fileto. Mi konversacios detale; ci ekscios, kiel mi vivis… Kiel vivis ci… Ni enprofundiĝos en rememorojn. Ĉu ci foriras? Nu, kaj ni ankoraŭ sidos iomete, du malnovaj ŝuoj… He-he!

Tirrey pagis al la servistino kaj, kapadiaŭinte, direktis sin al la haveno, por iradi tie ĝis plena senfortiĝo — iri hejmen por dormi li ne povis. Eĉ pli, al li ŝajnis, ke li neniam plu deziros dormi.

Sencele ĉirkaŭirante angulojn de suspektindaj interstratetoj aŭ sidante sur ŝtonaj ŝtuparoj de ĝardenoj, Davenant kun tristo atendis la tagiĝon, por veni al Galeran kaj ĉion rakonti al li. Li kredis, ke Galeran savos lin. La minaco de Frank ĉantaĝi Futroz-on, deklarinte sin la patro, estis murdanta Tirrey-on. La rilato de tiu ĉi familio al li devis neeviteble iĝi singardema kaj nefidema. Tirrey bonege komprenis diferencon inter la varmega kompato al li persone kaj la neceso, trudita — pro li — kompati la senbridan friponon, trovintan en sia filo fonton de profito. Sufiĉus, ke Futroz-oj eksciu pri la ekzisto de Frank Davenant, kaj Tirrey ne plu kuraĝus aperi antaŭ iliaj okuloj. Kaŝi, kaŝi kaj kaŝi devis li la revenon de sia patro, kaj li decidis matene peti Frank-on, pro la memoro de la patrino, petegi, se necesos, sur la genuoj, ke la patro lasu sian ideon. Helpe de Galeran Tirrey esperis trovi iom da mono por forveturo de Frank en alian urbon kaj persvadi la patron, ke tiu veturu per trajno aŭ vaporŝipo.

En tiaj meditoj, interrompataj malofte de malgaja sonoro de horloĝo, pasis la terura nokto, kaj, kiam mateniĝis, Davenant hastis al Galeran, sed eksciis tie, ke Galeran ne tranoktis hejme. Unuafoje penso pri aparteco de ĉiu homa vivo, strebanta al siaj interesoj kaj ne devanta scii, kiel pasie atendas de ĝi saviĝon alia homo, montriĝis al Tirrey kun tuta senkulpa amareco de ĝia senco. Perpleksiĝinte, — ĉar li nur nun eksentis, kiom soleca li estas kun sia malfeliĉo, — Davenant ekiris serĉi Galeran-on sur stratoj, plu esperante, ke li renkontos lian altan figuron inter similaj figuroj. Laciĝinte ĉirkaŭrigardadi ĉiuflanken, Davenant finfine venis hejmen, kaj, malkontenta pri la frua sonoro, lin enlasis la servistino kun postdorma aspekto. Li eniris en sian ĉambron kun tia sento, kvazaŭ li ne estis en ĝi dum kelkaj jaroj. Malplena botelo de vino kaj glaso, farbita ĉirkaŭ la fundo per acidiĝinta vino, estis eligantaj putran odoron. Ĉi tie sidis la patro, ĉi tie Davenant regalis lin. Tirferminte la fenestran kurtenon, ĉar la blindigaj sunaj radioj estis trompantaj, brilante sen konsolo, kaj varmigantaj, ne donante varmon, elturmentita Davenant ekkuŝis sur la liton kaj preskaŭ tuj ekdormis. Kiam venis la tempo, la servistino enportis kafon kaj vekis la dormanton, li diris: «Bone», — kaj ree ekdormis same firme, sen konscio de sia mallonga vekiĝo. Dum la tuta tempo li sonĝis la patron, kaj li parolis kun tiu pri pezaj aferoj. Finfine Davenant vekiĝis. Ekstarinte, li penis kompreni la sencon de la maltrankvilo, kaptinta lin, sed ne tuj rememoris pri tio, kio okazis hieraŭ. La kafo antaŭlonge malvarmiĝis. Ĵetinte rigardon al la horloĝo, Tirrey rekonsciiĝis, ĉar estis proksimiĝanta la tagmezo.

Suferante pro timo, ke, laciĝinte atendi en «Rostro», la patro povas tuj veni ĉi tien, kaj eĉ, eble, ne sola, sed kun Gemas, Tirrey komencis haste butonumi sin. Kaptinte la ĉapelon, li serĉadis per la okuloj ion, mem ne sciante kion, ripetante:

— Nur mi eliru el la pordo… Tuj eksonoros…

Vere eksonis sonoro, kaj Tirrey aŭdis ĝin en la momento, kiam li estis malfermanta la pordon de sia ĉambro. Rigidiĝinte, li tuj demetis la ĉapelon kaj deiris al la tablo, jam sciante, ke venis Frank Davenant. Li aŭdis lian flateman dankon al la maljunulino Huberman, trenanta siajn pantoflojn en la antaŭĉambro, kaj ŝiajn mensogajn suspirojn. Tiam Tirrey malfermis la pordon, ne atendante frapon, kaj Frank certe eniris en la ĉambron kun neglekta ebria gesto, per kiu li kvazaŭ invitis la mondon malfermiĝi antaŭ lia bonanimeco.

Per la unua rigardo Tirrey rimarkis, ke la patro estas ebriega kaj, verŝajne, ne dormis. Kvankam li estis razita, lavita, tamen lia maljuna, kovrita de ruĝaj vejnetoj vizaĝo plu sugestis nenian fidon.

— Mi atendis, — diris Frank, prenante per ambaŭ manoj la manon de la filo kaj frapetante ĝin. — Verŝajne, ci fordormis? Nu, certe, ci havas postdorman aspekton. Kio, Tiry, kiel?! Ĉu ci tre koleriĝis hieraŭ?

— Jes, mi fordormis, sed…

— Sed kion fari, se venis tiu sentaŭga maljuna patro?! Ha-ha! Mi kaj Gemas forte drinkis hieraŭ. Sciu, ci plaĉis al li. Tiu homo havas kapon. Li diras: «Mi komprenas vian filon, sed li flugas kaj plu flugos, kiel papilio al fajro, ĝis forbruligos la flugilojn». Kaj — aldonu mi mem — ĝis, mortante en kramfoj, malbenos ĉiujn ruzajn fajrojn de la mondo!

Tirrey verŝis al si glason da malvarma kafo, poste eltrinkis unuglute, sen sukero, la adstringan trinkaĵon, por almenaŭ iomete forpeli la aflikton.

— Ĉu vi trinkos malvarman kafon? — demandis Tirrey. — Kaj vinon mi ne havas.

— Ĉu kafon? Dubinde… Kvankam… poste mi trinkos vinon. Mi jam manĝis, Tiry. Nu jen, mi eksidu. Aŭskultu, Tiry, ci estas preskaŭ plenaĝa homo, kaj mi deziras tuŝi, notu — nur tuŝi, la tiel malsukcese levitan hieraŭ demandon pri Futroz kaj liaj belaj etulinoj. Tamen… ne en tio estas la afero… Kvankam… Sed, vidu, mi devas eldiri.

— Jes, vi devas eldiri, — kun amaro deklaris Tirrey. — Kredu, mi aŭskultos vin tre atente.

— Ĉu tiele? Bonege, — Frank prenis tabakon. — Tiuokaze ni ekfumu la malnovan bonan pipon de la saĝulo de la vivo. Mi, Tiry, iĝis saĝulo. Jes, la pasinteco, la bonkora stulteta Cornelia, la esperoj promociiĝi, riĉiĝi — ĉio ĉi nun por mi estas kiel io bona, tintanta, sed preskaŭ nereala. Ekzistas du manieroj esti feliĉa: leviĝo kaj falo. La vojo al leviĝo estas malfacila kaj laciga. Ci devas duonon de la vivo fordoni al lukto kontraŭ konkurantoj, mensogadi, flatadi, ŝajnigadi sin, kombinadi kaj pacienci, kaj kiam rekompence al tio cia kapo komencos griziĝi kaj doktoroj deziros ricevadi de ci konstantan renton pro tio, ke ci estas trae malsana, jen tiam ci sentos, kian prezon ci pagis pro la alto de cia stato, kaj, certe, pro la mono. Jes, do pro kio ci tiel kripligis cin? Pro propra domo, virinoj kaj plezuroj. Ci ankoraŭ povas konsoli cin, ke kelkaj rampantaj supren stultuloj fervore ripetados cian nomon, ĝis ili alrampos por eksidi aŭ apud ci, aŭ eĉ pli alte. Tiam ili kraĉos sur cian kapon. Ĉu ci komprenas, pri kio mi parolas?

— Mi komprenas. Vi estas malsukcesulo.

— Ĉu malsukcesulo, Tiry? Jen, kiel ci turnis… Ci eraris. Mia konkludo estas alia. Jes, mi estas malsukcesulo — el la vulgara vidpunkto, — sed la afero estas ne en tio. Do kiu vojo estas pli facila al ĝuoj kaj plezuroj de la vivo? Ĉu rampi supren aŭ fali malsupren? Sciu do, ke malsupre estas la samo, kio estas supre: samaj virinoj, sama vino, samaj ludkartoj, samaj vojaĝoj. Kaj por tio necesas neniaj diablaj spasmoj. Necesas nur kompreni, ke la tiel nomataj honto, konscienco, malestimo de la homoj estas simple krudaj ĉifonfiguroj, disstarigitaj sur legomĝardenoj de ajna «alto» por timigi tiajn, kiel mi, kiuj komprenis la ludon. Ĉu ci flaris la konsciencon? Tenis en la manoj la honton? Manĝis la malestimon? Tio estas nur vortoj, Tiry, eligataj de la laringo kaj la lango. La vortoj siavice estas nur skuo de la aero. Ekzistas dolĉo en la falo, mia amiko, tiun dolĉon oni devas sperti, por ĝin kompreni. La plej profunda malsupro kaj la plej alta supro estas la finoj de unu ĉeno. Trampo, malakceptito — mi mem malakceptis ĉiujn, mi vojaĝas, posedas virinojn, ludas kartojn kaj ruleton, fumas, drinkas vinon, manĝas kaj dormas en kvar muroj. Malgraŭ tio, ke miaj virinoj estas malpuraj kaj ebriaj, la vino estas malaltpreza, la ludo estas je malgranda mono, la vojaĝoj kaj veturoj okazas sub vento, sur ferdeko aŭ sur vagona tegmento — ĉio ĉi estas la samo, kion posedas milionulo, la sama, diablo prenu, vivo, kaj, eĉ se rigardi al ĝi el la estetika vidpunkto, — ĝi, verdire, ne malhavas originalan koloron, kion pruvas inklino de multaj pentristoj, verkistoj al montro de malĉastejoj, mizeruloj, prostituitinoj. Kiaj tie estas sentoj, pasioj, deziregoj! La elĉerpiĝinta socio de decaj vizaĝaĉoj eĉ ne imagas, kiom vivaj estas tiuj sentoj, kiom ili plenas de kordoj, nekonataj al la «alto»! Aŭskultu, Tiry, paŝu al ni! Kraĉu al ciaj filantropoj! Ci ludas humiligan rolon de ligna bastoneto, kiun oni rabotas pro enuo kaj, kiam ĝi tedos, ĵetas ĝin trans la ŝultron.

La ebria voĉo de Frank sonis, kiel altrudiĝema deliro, sed li mem, delonge ne farinta tiom longajn parolojn, opiniis la prenitan de li tonon sufiĉe konvinka por efiko al Tirrey, kiu, laŭ lia opinio, neniam povus mem veni al la tiom brila revelacio. La obtuzigita de alkoholo cerbo de Frank estis en potenco de primitivaj kalkuloj.

— Ĉu indas daŭrigi? — esplore demandis li, vidante, ke Tirrey silentas. — Al mi restis fari al ci praktikan proponon, doni konsilon… Kvankam… Unuvorte, mi deziras al ci bonon.

— Parolu. Por mi estas tutegale.

— Nu, aŭskultu, kaj tiu penso dum kelkaj tagoj maturiĝu en ci. Ci povas nun nenion decidi. Futroz havas du filinojn, ambaŭ estas beletaj. Unu estas tute knabino, sed la alia estas preskaŭ plenaĝa. Ci — mi diru rekte — estas bela, interesa knabo. Se ci alruliĝus al tiu… la pli aĝa… Ĉu ci komprenas? Ĉu ci komprenas, kiaj estas perspektivoj? Se ci kun ŝi havus kaŝajn rilatojn, ŝi eltirus el la patro tiom da mono, kiom ci eĉ ne sonĝis… ĉu ci scias, kiel oni tion faras? Ĉu ci deziras, mi cin instruos?

Por ajna okazo Frank prepariĝis al tio, kio povis sekvi lian demandon. Tirrey ekstaris, etendis al la patro lian ĉapon kaj mallaŭte diris:

— Iru for kaj neniam venu al mi! Se vi ne estus mia patro, mi sufokus vin sen ajna pento. Foriraĉu, ci, maljuna kanajlo!

Frank malklare ekrigardis al la filo kaj senforte pendigis la kapon. Liaj piedoj disrampis, la mano falis de sur la tablo, la korpo, penante teniĝi rekte, estis tremeranta kaj velkanta.

— Mi tu-te eb-ri-as, — balbutis li, ŝajnigante, ke li penas ekstari. — Kvar b-bo-teloj… sen-man-ĝe… f-fu!

— Kio estas al vi?

— D-dormi, — diris Frank. — Par-donu… eb-brian.

Kredinte, ke la patro iĝis senhelpa, Tirrey enpensiĝis kaj malgaje suspiris. Forpeli la mizeran estaĵon, kiu falus trans la pordo, li ne povis. Iele li alkondukis la patron al la sofo kaj kuŝigis lin, kaj tiam Frank peze falis, kvazaŭ mortinta, kaj Tirrey devis levi al li la piedojn. Pensante, ke la patro dormos almenaŭ ĝis la vespero, Davenant ankoraŭfoje iris serĉi Galeran-on kaj ree ne renkontis lin. Reveninte, li estis renkontita de la maljunulino Huberman, kiu sciigis lin, ke Frank foriris. Ŝi aldonis:

— Ĉu vi eble ŝanĝos la ĉambron? Por vi estos ĉe mi maloportune vivi duope, kaj mi diros al vi unu tre bonan adreson.

— Kiel vi deziras, — indiferente respondis Tirrey. — Mi ne kulpas.

Li eniris en sian ĉambron kaj ekvidis la malfermitan ŝrankon; la blanka kostumo kaj la subvestoj malaperis. Ene de la ŝranko kuŝaĉis la malnova jako de Tirrey, lasita de Frank al la filo nur tial, ke li ne povis ĝin kunpreni. Ĉio cetera estis ĉirkaŭvolvita de li ĉirkaŭ la korpo, sub la bluzo. Tiamaniere la servistoj nenion rimarkis.

Ĉapitro VI

Ekde tiu minuto Tirrey iĝis ekstere trankvila, sed lin kvazaŭ oni batis al la okuloj. Dum ioma tempo li vidis malbone, malklare ĉirkaŭ si. Li kuntiradis la brovojn kaj palpebrumadis, penante elvoki en si almenaŭ iun akran senton, kaj ne povis, kaj li mem estis simila al malplena ŝranko. Eksidinte, Tirrey prenis de sur la tablo iun fadenon, eble, lasitan de Frank. Li komencis volvi ĝin ĉirkaŭ la fingro kaj ŝiri. Tiel li sidadis dum ioma tempo, imagante vicon de drinkejoj, rimarkitaj hieraŭ, kie li povus nun atingi la patron. Davenant decidiĝis al tio kun profunda abomeno kaj preskaŭ sen ajna espero. Ŝlosinte la ĉambron, por ke neniu sciu la veron de lia stato, Davenant eliris por serĉado de la ŝtelinto kaj, skrupule pririgardinte «Rostron», kie estis nek Gemas, nek Frank, direktis sin al unu angulo apud la haveno, kie troviĝis sep drinkejoj. Post irado de unu pordo al alia, li finfine ekvidis sian patron en kompanio de Gemas kaj tri vangostaj vaguloj en ŝiritaj ĉapeloj. Ĉe ilia tablo sidis du virinoj. Intense ŝminkitaj, ĝis la tempioj mem, tiuj ebriaj furioj maltrankviliĝis la unuaj, ekvidinte Tirrey-on; diveninte, ke la knabo kun afliktita vizaĝo estas la filo de la malavara mecenato, ili diris ion al Frank, kiu estis gaje verŝanta vinon en tiu ĉi momento. Frank ĵetis rigardon, morne mallevis la palpebrojn, kuntiris la brovojn kaj metis la kubutojn sur la tablon.

— A-ha-ha! Jen amuzo, — diris Gemas, kun intereso atendanta skandalon.

Ĉiuj silentis, kaj Tirrey aliris, pririgardata ekde la piedoj ĝis la kapo, kiel amuza malamiko, kiu baldaŭ foriros.

— Patro, — diris Tirrey, — mi venis… Mi devas diri al vi kelkajn vortojn.

— Jam vendita! — deklaris Frank. — Ci vane krios!

— Mi ne krios. Deiru por paroli kun mi.

— Hm… Tiel estas pli bone por ci. Ni parolu.

Frank ekstaris kaj, dispuŝinte la najbarojn, renversinte la tabureton, eliris de la tablo al la filo. Kvankam li tenis sin defie, fiere tirante supren la zonon kaj ludante per la brovoj, li ne povis kaŝi maltrankvilon. Li parolis troigite firme, kun elkrio, kiel megalomaniulo.

La patro kaj la filo eliris sur la straton.

— Kiel vi povis? — mallaŭte demandis Tirrey.

— Tiel, infano mia. Kial tiuj aĵoj devas esti ciaj, sed ne miaj? Vere! Ĉu ci perlaboris ilin? Aĉetis? Ne! La vojo, sur kiun mi cin vokas amike, konas kompaton nek al propraj aĵoj, nek al la fremdaj. Tiel necesis, en la supera senco, en la senco de… falo kaj sufero!

— Estu tiel, — diris Tirrey, — al mi jam estas turmente paroli pri tio. Sed ne iru al Futroz! Eĉ ne skribu al li! Pro Dio!

— Mi nepre iros. Tiry, mi ĵuras al ci pri tio per la cerbo kaj la hepato de Futroz. Tio estas senmaltrafa ideo! Mi celos tion, ke Futroz eksentu al mi tiel nomatan «abomenon», por ke li pro ci, tiela romantikulo, donu al mi cent pundojn da kompensaĵo. Kaj li donos! Tiam mi forveturos en San-Fuegon. Poket estas aĉega.

— Ĉi vi vere tiam forveturos?

— Jes… Kaj kio?

— Mi, vi scias, ne havas monon… Mi… simple demandis.

— Nu, do anstataŭ cia «simple» mi parolos kun Futroz morgaŭ matene. Tio estas bonega morna skizo por pentraĵo: «Diablaj fajroj de la falo de Frank Davenant».

Li eksilentis, poste elprenis naztukon, purigis la nazon kaj ĵetis indulgan rigardon al Tirrey.

— Patro, — diris la junulo. — Kio vi estas?

— Ĉu mi diru?

— Diru.

— «Mi vin, provoso brava, kunprenos kun profit': vi dormos ja hodiaŭ, karul', en mia lit'», — malrapide prononcis Frank, atente rigardante al la okuloj de la filo. — Ĉu ci komprenis?

Sed Tirrey komprenis ne tuj. Kompreninte, li depaŝis kaj kapjesis.

— Ĉu ci komprenis, larma ulaĉo? — kriis Frank. — Iru for!

Tirrey estis nerve ridanta, penante reteni la larmojn, pri kiuj li hontis, kiel pri lasta humiligo.

Frank faris per la mano antaŭ sia vizaĝo gravan geston kaj foriris en la tavernon. Disvolvante absurdan subitan penson, Davenant ekiris serĉi vendejon de malnovaj vestoj. Li estis sub influo de la ideo vendi sian grizan kostumon kaj gajni per kartludo cent pundojn, por ke lia patro, ricevinte la monon, forlasu la urbon.

Tirrey trovis vendejon, interkonsentis vendi la kostumon kontraŭ du pundoj kaj, reveninte hejmen, alivestis sin en la malnovan veston, kaj la grizan kostumon ĉirkaŭvolvis per ĵurnalo kaj forportis en la vendejon. Tiamaniere, malaperis ĉiuj novaj belaj vestaĵoj, li ree estis vestita same, kiel en la fina tago de la servo en la kafejo. De la tiel flame brilinta fabelo restis sur li nur la subvesto kaj la ĉapelo. Davenant manĝis en taverno pecon da ŝafaĵo kaj ekiris al Kajeno — tiel nomiĝis la kvartalo, kie kabaredoj kaj ludejoj reciproke subtenadis unuj la aliajn. Li antaŭe pasadis tiun kvartalon, sed neniam eniradis eĉ en unu helan enirejon kun blankaj lanternoj, neniam ludis. En la Orgena interstrato da tiaj enirejoj estis du, kun aĵuraj orliteraj elpendaĵoj, kiuj nokte transformiĝadis en transflugantan arabeskon de verdaj lampetoj. La ludejo, kien eniris Davenant, nomiĝis «La arbara reĝo». Inter tapiŝoj kaj floroj, prilumitaj tiel hele, ke, ŝajnis, estis videblaj eĉ esperoj kaj malesperoj en la animoj de la palaj homoj, tumultantaj laŭlonge de bevelitaj speguloj, Davenant fordonis sian ĉapelon al la pordisto kaj trairis en altan pordon, kie kelkaj grupoj amasiĝis ĉe ludaj tabloj.

Davenant aliris al relative libera rando de unu tablo kaj, ne komprenante la ludon, ne sciante, kia estas tiu ludo, komencis rigardi, kiel oro kaj bankaj biletoj moviĝas sur la verda tapiŝo sub observo de trankvile laboranta krupiero. La krupiero fojfoje paroladis milde kaj nekompreneble, per tono de facila amuzo, al kiu kvazaŭe ĝojas ĉiuj, kunirintaj al la tablo. Tamen pro tiuj liaj neglektaj rimarkoj la vizaĝoj de la ludantoj ekbriladis aŭ velkadis, kaj kelkaj, senhelpe ĉirkaŭrigardinte, abrupte eliradis el la rondo for kaj, suspirinte, viŝadis per naztuko la ŝvitkovritan frunton.

— Nun, — diris al si Davenant, vidante, kiom multaj manoj etendiĝis por ĵeti monon sur la tablon. Li elprenis el la poŝo ĉion, kio restis al li, kaj metis sian vetaĵon, nenion lasinte por rezervo. La mano de la krupiero, kalkulante la vetaĵojn vice, tuŝis la monon de Tirrey. Li ĵetis atentan rigardon al la knabo, levis la brovon kaj deprenis malgrandajn arĝentajn monerojn, deŝovante ilin al Davenant kaj dirante:

— Prenu, tio ne taŭgas.

Konfuziĝinte, Davenant forprenis la monerojn. La kartoj kuŝiĝis, esprimis sian, nekompreneblan por li rilaton al liaj kaj aliulaj esperoj, sed nenio ŝanĝiĝis: neniu forprenadis monon, neniu vetis ankoraŭ. Ree la banktenanto krakigis la kartaron kaj disĵetis la kartojn.

Tirrey demandis malhelhaŭtan viron, starantan apud li:

— Kio estas? Kial oni ree ludas?

— La ludo estis nula, — diris tiu kaj ĵetis rigardon al Tirrey. — Kaj nun… A ha! Vi gajnis.

— Ĉu vere? — diris Davenant.

Efektive, lia vetaĵo duobliĝis, kaj li prenis ĝin tiel mallerte, haste, ke la eĝoj de la moneroj elstaris inter liaj fingroj. «Kion do mi faru plu?» — pensis li, ne rimarkante, ke li parolas, kvankam mallaŭte, sed klare. La malhelhaŭta junulo interesite ekrigardis al li.

— Kiel mi ludu, por plej rapide gajni? Mi ne scias…

— Deiru, — diris subite la malhelhaŭta nekonato al Tirrey, — mi deziras vin savi.

Tirrey miris, sed obeis. En tiu fatala loko li atendis ajnajn miraklojn. Deirinte en la mezon de la halo, la nekonato diris:

— Aŭskultu: ludante tiel, vi post kvin minutoj restos sen groŝo. Ĉu vi deziras partopreni bankon? Mi intencas veti bankon je dek mil, kaj vian monon mi povas preni por la ludo, kaj vi ricevos vian parton. Okaze de sukceso — kelkcent pundojn.

Li parolis trankvile, serioze, estis bonege vestita, sed Davenant hezitis. Tiutempe aliris korpulenta viro kun cigaro en la dentoj kaj, eksciinte de la malhelhaŭtulo, pri kio temas, neglekte eligis:

— Ho la, Gordon! Ĉu vi deziras preni la junulon sub vian protekton? Do, estas via afero… Vi denove riĉigos novulon. Mi konsilas fordoniĝi al la volo de Gordon, — diris la dikulo al Tirrey. — Gordon estas tiel riĉa, ke li ludas, kiel leono, kaj al li infere fortunas. Ne preteru la okazon. Gordon havas inklinon al novuloj. Li bonkoras, kiel maljuna vartistino.

Ridante pro ekscitiĝo kaj espero, la junulo enmanigis sian monon al Gordon. Tiu, frapinte la ŝultron de Davenant, konsilis al li atendi rezulton de la ludo en unu el la salonoj, kiun li tre antaŭzorgeme almontris. Tirrey iris tien, eksidis en fotelon kaj komencis atendi. En tiu ĉambro kun mallevitaj kurtenoj sidis, krom li, neniu, sed ĉi tien de tempo al tempo eniradis du-tri homoj, pridiskutante siajn aferojn, pasie parolante aŭ petante pri io unu la alian. Malofte eksidadis la enirantoj — la suferado de la ludo baldaŭ peladis ilin en la halojn, al la lumo de la alta pordo, trans kiu, en fumo kaj radioj, haste trakuradis de tablo al tablo homoj kun inspiritaj aŭ ĉirkaŭrigardantaj vizaĝoj. Davenant ekvidis du virinojn. Ili eksidis en la salono kaj komencis plori, konsolante unu la alian. Tiuj nejunaj dikaj virinoj, interflustrinte, decideme viŝis la okulojn, pudris sin kaj, demetinte de siaj manoj ringojn, foriris, laŭte suspirante. Enkuris junulo kun rozkolora vizaĝo kaj taŭzita kravato. Li ekstaris meze de la salono, ĉirkaŭpalpis la veŝtajn poŝojn, fajfis, turniĝis sur la kalkanumoj kaj malaperis. Eniris tri altaj viroj kun masivaj vizaĝoj. Tenante la manojn en la pantalonaj poŝoj, ili longe iradis laŭ la salono, laŭte parolante, kun ridego kaj entuziasmo; tiuj homoj estis rememorantaj la ludon. Ili gajnis kaj interkonsentis veturi en restoracion.

Davenant-on neniu atentis. Li sidis, metinte la kruron sur la kruron kaj direktinte la rigardon al la pordo, kondukanta en la halon, por rimarki aperon de Gordon kaj ekscii laŭ lia vizaĝo la rezulton. Finfine li laciĝis sidi, laciĝis ŝanĝadi la kruron kaj pensi. La horloĝo sur la kameno batis jam dufoje; kiam ĝi batis la okan horon, Davenant decidis iri serĉi la grandan ludiston. Iom maltrankvilante, sed ne tiom, ke li estus certa pri ŝtelo de sia negranda monsumo fare de la homo, ludanta je dekmiloj, Davenant ĉirkaŭiris ĉiujn grupojn de la halo, rigardis al ĉiuj vizaĝoj, sed Gordon tie ne estis. La junulo penetris en la duan halon kaj tie ekvidis la dikan homon, kiu antaŭe parolis kun Gordon. La dikulo staris malproksime de la ludantoj, trarigardante sian monujon. Rimarkinte Davenant-on, li faris moviĝon, penante foriri, sed Davenant jam ridetis al li.

— Aĥ jes! — diris la dikulo. — Do kiel? Ĉu Gordon riĉigis vin?

— Mi lin serĉas, — diris Davenant, — mi estis ĉie, ĉe ĉiuj tabloj. Ĉu vi lin vidis?

— Atendu unu minuton, — deklaris la dikulo, — verŝajne li tenas bankon. Mi tuj lin venigos.

Li rapide foriris, kaj Davenant restis stari kaj staris, ĝis en lian orelon kriis diveno: «Tio estas friponoj». Ekvidinte oficiston, Davenant rakontis al li pri Gordon kaj petis almontri, kie sidas la malhelhaŭta junulo.

Al ili aliris alia oficisto.

— Ja tio, verŝajne, estas Gutman-Tondisto, — diris li, eksciinte de Tirrey la aspekton de la ŝtelisto. — Denove la sama historio! Kiu lin enlasis? Estis ordono enlasi nek Gutman-on, nek Duon-Fajfon.

La unua oficisto dismovis la manojn.

— Diablo scias, — diris li. — Mi ĵus anstataŭigis Ventur-on. Ĉu vi deziras veni en la direkcion?

— Kaj kio? — demandis Davenant, komprenante nun la okazintaĵon, sed trompante sin. — Ĉu Gordon estas tie?

— Vin oni priŝtelis, — diris la dua oficisto, — sed vi povas skribi plendon.

— Ne, ne indas.

— Vere, ne indas. Tutegale via mono malaperis.

— Jes, mi vidas nun.

Davenant turniĝis kaj eliris el la klubo. Ne hastante, li venis hejmen, indiferenta jam pri la opinio pri si de la mastrino, kiu vidis, malfermante la pordon, lian malnovan kostumon, la senfortigitan vizaĝon kaj, certe, jam rimarkis la malplenigitan ŝrankon.

— Morgaŭ mi transloĝiĝos, — diris Tirrey al la maljunulino, kiam li eniris.

— Bonvolu, — moke respondis Huberman, — al vi estos pli bone, estu certa, tiu ĉi ĉambro estas tro granda por vi, kaj tro multekosta, verŝajne.

— Bone. Kaj vi redonos al mi la monon. Mi loĝis nur dum semajno.

— Kiu al mi pagis, al tiu mi redonos. Sed ankoraŭ estas demando, kion fari kun mia edzo. Karl malsanas pro viaj parencoj. Li timas, ke ni estos prirabitaj. Do, tribunalo ankoraŭ povos agnoski, ke vi devos elspezi al la kuracado, al doktoroj.

Davenant ne respondis. Li trairis en la ĉambron kaj ekkuŝis, ne bruligante la lumon, sur la liton. Liaj pensoj estis similaj al dolorplenaj tumoroj. Kelkaj imagoj suferigadis lin tiel forte, ke li levetiĝadis, demandante la obskuron: «Kio do estas tio? Kial?»

Lia malvarma tagmanĝo staris sur la tablo. Nelonge antaŭ la mateniĝo Davenant formanĝis la malvarmiĝintan manĝaĵon kaj ekkuŝis ree. Nun komencis alkuradi dormo, sed eĉ eta moviĝo de la penso forpeladis ĝin. Davenant ofte ekstaradis kaj trinkadis akvon; finfine li ekdormis kaj vekiĝis je la dekunua horo antaŭtagmeze.

Ne sciante, kio al li okazos, li por ajna okazo prenis el tirkesto de la skribtablo la arĝentan cervon kaj kaŝis ĝin en la internan poŝon de la jako, poste forlasis la loĝejon kaj trovis apotekon, kie estis aŭtomata telefono.

De tie, intencante averti Futroz-on, Davenant vokis lian numeron laŭ la libro de abonantoj. Dum tiu tempo, kiam la stacio estis konektanta lin kun la loĝantoj de la ruĝ-flava salono, Davenant iom ripozis anime — li ree estis tuŝanta la elŝiritan el lia vivo belan domon. Aŭdinte la voĉon, respondantan al li, Davenant tuta ektiris sin al la aparato kaj komencis rideti, sed kun li parolis Urania Talberg.

Ŝi lasis al li diri nenion. Eksciinte de li, kiu parolas, la guvernistino diris:

— Kiel sovaĝe viaflanke! Por kio vi sendis tiun homon? Li diris, ke li estas via patro kaj ke vi sendis lin. Kiu li estas?

— Mi neniun sendis, — respondis Davenant, paliĝinte pro honto. — Pro Dio… Mi deziras klarigi… Deziras diri al ĉiuj… Sinjoro Futroz…

— Sinjoro Futroz kaj la knabinoj forveturis en Liss-on hodiaŭ per la ok-hora trajno. Ili revenos post tri tagoj.

— Ĉu forveturis?

— Jes. Al spektakloj de Clavering kaj Meran. Ĝis revido.

La telefono silentis. Davenant eliris el la apoteko. Sur ties pordo pendis afiŝo, nun li vidis ĝin. Li bezonis ĝin, kaj li tralegis ĝin ekde la komenco ĝis la fino, kaj poste ekiris al Galeran. Tio estis lia lasta peno trovi defendon.

Ĉapitro VII

Afiŝoj pri la gastrolo en Liss de la famaj geaktoroj Leon Clavering kaj Leoncalle Meran estis disgluitaj en la urbo. Des pli al ili estis garantiita sukceso ĉe bonhava loĝantaro, ke la teatro de Poket estis nur ankoraŭ finkonstruata. La deklaritaj tri elpaŝoj de la gastrolantoj: «Kean», «Hugenotoj» kaj «Somernokta sonĝo» — sekvis unu post la alia la 3-an, la 4-an kaj la 5-an de aŭgusto. Davenant devis trafi en Liss-on jam hodiaŭ vespere aŭ vespere de la sekva tago. En la unua okazo li povus veturi en aŭtomobilo, kiun li ne posedis, en la dua — veturi per la matena trajno. Nur matene estis ekveturanta la trajno al Liss, sed por bileto li ne havis monon. Ne vidante alian eliron, li ĵetiĝis al Galeran kaj eksciis de la loĝantoj, ke Galeran plu ne estas hejme. «Al li tio fojfoje okazas, — klarigis al Davenant Simpson. — Okazis, ke li eĉ dum sep tagoj forestis, do, se vi tre bezonas lin trovi, iru en la restoracion de Kishlot, sur la Polvan straton, tie Galeran frekventas, tie oni lin konas». Ne finaŭskultinte, Davenant forlasis Simpson-on tiel haste, ke tiu ne sukcesis elpeti de li kelkajn monerojn prunte. Kun amaro pensis Davenant pri Kishlot, iri al kiu priŝtelita kaj elĵetita li ne povus eĉ sub minaco de morto. Tamen ne ekvidi lastfoje la homojn, kiuj faris por li tiel multe, li same ne povis. La penso renkonti ilin apud la teatro, imagante ilian miregon, kiu diros al ili ĉion pri lia fideleco kaj alligiteco al ili, — emocios, eble, kaj devigos ilin firme, signe de eterna flama amikeco premi lian manon, — ricevis malsanecan amplekson; ekster tio ekzistis por li nenio, kaj, se oni lin nun ŝlosus aŭ ligus, li neeviteble kaj danĝere ekmalsanus. Tio estis krio de pereanto, la lasta espero saviĝi, post kiu, se ĝi ne realiĝis, venas kvieto, pli malbona ol morto.

«Jen ili revenos, — cerbumadis Davenant. — Kiam mia patro abomena venos al ili, ĉio iĝos klara. Sed estos malfrue jam. Ili komprenos, pro kio mi kaŝas min kaj foriras por ĉiam, por ke eĉ ombro de dubo ne estu en ili pri mi. Kia mi estis, tia mi foriras».

Ekde la mateno mem Davenant ne estis hejme kaj nenion manĝis; tute ne dezirante manĝi, li tamen aĉetis panon, por ne senfortiĝi, sed manĝi li ne povis; envolvinte la panon en ĵurnalon, li eliris sur la ŝoseon, laŭ kiu li devis pasi cent sepdek mejlojn. Lin mirigis nek la distanco, nek evidenta neeblo trairi ĝustatempe tian grandegan vojon. Li sciis, ke li devas esti ĉe la teatro en Liss ne pli malfrue ol je la oka horo de vespero de la 5-a de aŭgusto. Kiel oni artifikas veturi en vagono sen bileto, li pri tio ne havis eĉ etan ideon. Ĉiuokaze por li tio estis nevenkebla problemo. Li pasis unu aŭ du mejlojn, plu tenante la panon sub la akselo netuŝita. Fojfoje, ekvidinte atingantan lin aŭtomobilon, Davenant haltadis kaj levadis la manon. Pririgardinte lin, la ŝoforo kraĉadis aŭ malestime kurbigadis la vizaĝon, la preterveturantoj retrorigardadis al la pala vojaĝanto kun nekompreno, fojfoje moke svingante la manojn, pensis, ke li estas ebria, kaj vere, neniel eblis kompreni laŭ lia aspekto, kion deziras diri tiu stranga junulo kun larĝe malfermitaj okuloj. Dum horo traglitis en lia konscio ok aŭtomobiloj. Malsukcesinte kun unu, li silente levadis la manon al la alia, tria kaj tiel plu, fojfoje dirante: «Haltu. Mi petas vin, veturigu min». Ĉe la vorto «petas» la aŭto jam polvis tiel malproksime antaŭe, ke ĝi ŝajne eĉ ne estis preterinta lin.

La suno estis subiranta, kaj dum ioma tempo la vojo estis malplena. Ekaŭdinte vican bruon malantaŭ si, dirantan pri sava rapideco, malmulte konsciante, kion li faras, kaj riskante esti kripligita aŭ eĉ mortigita, Davenant ekstaris meze de la vojo, kun la vizaĝo al la aŭtomobilo, kaj levis la manon. Li ne tremeris, ne moviĝis eĉ je colo, kiam la aŭtomobilo haltis kontraŭ lia brusto. Li ne aŭdis malpuran sakradon de la perpleksiĝinta ŝoforo kaj aliris la pordeton de la veturilo, rigardante rekte al la vizaĝoj de tri ebrietaj viroj, kiuj malfermegis la buŝojn. Iliajn demandojn kaj kriojn Davenant estis aŭdanta, sed ne komprenanta.

— Mi petas nur unu aferon, — diris li al dika viro en diktola palto kaj leda kaskedo. — Pro via patrino, fianĉino, edzino aŭ viaj infanoj, prenu min kun vi en Liss-on. Se vi tion ne faros, mi mortos. Mi devas esti morgaŭ je la oka horo tie, kien vi veturas, en Liss. Sen tio mi ne povas vivi.

La parolis mallaŭte, sufokiĝante, kaj tiel klare esprimis sian staton, ke la pasaĝeroj de la aŭtomobilo en hezito interrigardis.

— Al la knabo io okazis, — diris maldika homo kun ĉifita vizaĝo. — Lin tutan skuas tiko. He, junulo, por kio ci bezonas Liss-on?

— Kial ci scias, kien ni veturas? — demandis la tria, la mastro de la aŭtomobilo kun nigraj lipharoj kaj ruĝaj vangoj.

— Ĉu vi veturas ne al Liss?

— Jes, ni veturas al Liss, — kriis la dikulo, — sed ja laŭ frapado de niaj hufoj tion ne eblas ekscii. Evans, ĉu ni veturigu lin?! Kion ci havas sub la akselo? Ĉu ne bombon?

— Tio estas pano.

— Sed kial ci ne veturis per trajno? — demandis la homo kun nigraj lipharoj.

Davenant silentis.

— Mi ne sukcesis trovi monon, — klarigis li, kompreninte finfine la sencon de la demando.

— Li eksidu kun Walter, — decidis la mastro de la veturilo, rememorinte, por feliĉo de Davenant, siajn proprajn vagadojn de la juna aĝo. — Eksidu al la ŝoforo, knabo.

Davenant tiel ekĝojis, ke kaptis la kubuton de la nigraliphara homo kaj premis ĝin, ridante pro admiro. Eksidinte apud Walter, li plu ridis. La ŝoforo per abrupta movo sendis la rigidiĝintan aŭton gliti inter vesperaj montetoj kaj diris al Davenant:

— Ĉu ci ridas?! Ĉu gajas? Hu, virkapro! Ekstaris, kiel virkapro. Mi bedaŭras, ke mi ne faligis cin pro tia impertinenteco. Jen, drinku, virkapro!

Li etendis al li botelon, kiun ŝovis de malantaŭe la mastro. Davenant, plu tremante pro laco de la despera impeto, kiun anstataŭis beata sento de rapideco de irado de la multekosta nova aŭto, trinkis kelkajn glutojn. Al li oni transdonis pecon de kokaĵo, fromaĝon kaj oranĝon. Li ĉion formanĝis, poste, ekaŭdinte, ke de malantaŭe oni ion krias, turniĝis. La maldika homo kriis: «Kial ci tiel hastas en Liss-on?» — kaj ne distinginte lian senligan respondon: «Mi ne povas, ne sukcesos al vi klarigi, kredu min…», — indulge svingis la manon, okupiĝinte pri la botelo, kiu rondiradis el unuj manoj al la aliaj.

La ŝoforo ne plu konversaciis kun Davenant, pri kio Davenant ĝojis, ĉar li deziris sen malhelpo fordoniĝi al la amara plezuro de la kurado al la lasta momento de sia nelonga bona pasinteco.

La suno subiris, sed en la krepusko ankoraŭ videblis ŝtonoj de la ŝoseo kaj deklivoj de montetoj kun herbo, balancata de vento. Laŭ tiu ŝoseo li nun estis pense paŝanta kaj beate kontemplanta etapojn de la imagataj paŝoj, striantajn malantaŭen kun rapideco de akvofalo. Sidante sur la balanciĝanta aŭtomobilo, li multfoje antaŭis sin mem, paŝantan ie tie, flanke, tiel malrapide kompare kun la rapideco de la veturo, ke li povus esti opiniata senmova. Sed baldaŭ li laciĝis pensi kaj kompari, nur rememorante, ke morgaŭ li estos en Liss, absorbite koncentriĝadis sur tiu certeco.

La homoj, prenintaj lin kun si, estis muelistoj de Poket, veturantaj al adjudiko pri liverado de faruno al armeo. Kompatinte Davenant-on, ili manĝigis lin kaj baldaŭ trankviliĝis rilate de lia ĉeesto, reveninte al aranĝo de komerca komploto kontraŭ aliaj entreprenistoj.

La bonega cementita ŝoseo inter Poket kaj Liss ebligis veturi kun rapideco de kvardek mejloj dum horo. Antaŭ la dekdua horo, trafluginte tra Vilton, Krens, Blek, Laveraz, Rulpost kaj Dakkar, la aŭtomobilo haltis en Zearn, mineja urbeto el tri stratoj kaj dek drinkejoj.

— Ĉu tio estas Liss? — diris Davenant, ekvidinte la lumojn kaj turnante sin al Walter.

— Ĉu Liss? Ci mem estas Liss, — respondis Walter, lace ruligante la aŭton al hele prilumita unuetaĝa gastejo. — De ĉi tie restas ankoraŭ kvindek mejloj.

Dum preskaŭ kvar horoj sidis Davenant kun levita kolumo de la jako, retenante la ĉapelon sur la kapo per la frostiĝinta mano. Li tremis pro malvarmo, lia korpo rigidiĝis, sed la halto ne ĝojigis, sed maltrankviligis lin. Li komencis timi, ke la aŭtomobilo restos ĉi tie por longe. La muelistoj nomiĝis: la mastro de la aŭto — Evans, la dika — Lake kaj la maldika — Berganz. Ili tiris Davenant-on kun si en la gastejon, kie estis multaj homoj kaj tiel multe da fumo en hela lumo, ke tavoloj de la fumo estis montrantaj literojn S. Parte ĝojante al la varmo, Davenant trairis en la ejon, tenante sin malantaŭ Berganz, kiun li demandis:

— Ĉu eble, vi ne veturos pluen?

— Kio? — kriis Berganz kaj, haltiginte Evans-on, almontris al tiu longan tablon apud la kuireja pordo. — Kien do alie? — diris li. — Tie ni ĉiuj eksidos.

Davenant ne kuraĝis redemandi, sed Berganz, rememorinte lian demandon, diris:

— Ja necesas ripozi, strangulo. Ni deziras vespermanĝi. Ĉu ci tre malpaciencas? Ho! — ekkriis li, fiksrigardinte al grandega viro kun punca vizaĝo, alirinta al la grupo de alvenintoj. Lia kapo estis enmetita en kolumon el graso kaj tolo. — Mi kvazaŭ sentis. Tromp mem.

La sangaj okuloj de Tromp brilis pro plezuro.

— Ja mi elveturis por vin renkonti, — diris li, premante la manojn. — Jen frapo al via nazo, Evans, kaj al Lake same: la adjudiko estas nuligita.

— Kiel, kia absurdo?!

— Venu, vi ĉion ekscios. Nun… Kiel nomiĝas tiu alciono? Ĉu li estas kun vi? Kiu estas?

— Simple… li petis, — sen deziro sciigis Lake, hastante pridiskuti la adjudikon. — Io tragika. Nu, ni tuj eksidu. Jes, al tiu tablo.

— Se ci deziras, — diris Berganz al Davenant, kiu ĉiam pli maltrankvile rigardis al la malagrabla grandega Tromp, — do iru, mendu al ci bieron kaj eksidu, kie ci deziras, ni devas interparoli.

La kvar aferistoj ektondris ĉirkaŭ la tablo, kaj, kiel muŝoj, komencis flugi antaŭ iliaj vizaĝoj, krudigitaj de vento, la manoj de la servistoj, trenantaj botelojn kaj telerojn, kaj Davenant kun premata koro aliris la verŝotablon. Li deziris trinki bieron, por trankviliĝi. Mem pripaginte la bieron, Davenant penis aŭskulti la interparolon de la komercistoj, sed estis tia bruo, ke li distingis nenion.

Tromp ion paroladis, ekscitite transĵetante la forkon de unu loko al la alia; strabante al li, Lake estis maĉanta sandviĉon; Evans, mallevinte la okulojn, kuntiris la brovojn; Berganz, ĉirkaŭrigardante, glatigadis la lipharojn. Dum Davenant estis finanta sian kruĉon, ĉe la tablo, evidente, estis decidita io trankviliga kaj amuza, ĉar Tromp kisis la pintojn de siaj fingroj kaj la kamaradoj ekridegis.

Lake turniĝis, trovis per rigardo Davenant-on kaj ion diris al Evans. Tiu enpensiĝis, sed, levinte la ŝultrojn, faris al Davenant geston, ke tiu aliru.

— Aŭskultu, — diris Evans al li, rigidiĝinta en maltrankvila antaŭsento, — ni ne veturos al Liss. Ni havas aferon ĉi tie.

— Jes! Jes! — ripetadis Davenant, ne trovante vortojn.

— Li ĝisiros perpiede! — ekkriis Tromp. — Sana, juna knabego… Mi iradis en lia aĝo eĉ ne tiajn distancojn. Se li akceliĝos… — he, ci! Ĉu ci aŭdas, kion mi diras?! — do eĉ ne rimarkos, kiel alflugos!

— Certe, — maŝine diris Davenant.

— Jes, do pardonu, — balbutis Berganz. — Ni deziris helpi al ci, sed jen kia afero. Ci mem komprenas.

— Mi komprenas.

— Do bone, do iru kun Dio, — diris Lake, komencante koleri. — Por ci restis kvindek mejloj. Iel ci ĝisiros.

— Jes, mi iros, — Davenant suspiris per la tuta forto de la pulmoj, por dissolvi la pezon de tiu premanta neatenditeco. — Mi dankas vin.

— Ne dankinde, — diris Evans. — Ĉu ci iras? Do iru. Nu, do jen tiel, — turnis li sin al Tromp, — do, tiele. Kion do ni kunprenu? Ĉu vinon?

Davenant forlasis la gastejon kaj pridemandis preterpasantojn, kiel li eliru al la ŝoseo al Liss. Al li oni indikis la direkton, laŭ kiu li ekiris, tenante la volvaĵon sub la akselo kaj ĉirkaŭliginte la levitan kolumon de la jako per la naztuko por defendo kontraŭ akra nokta vento.

Davenant ne ofendiĝis al la muelistoj, forlasintaj lin, li estis kontenta jam pri tio, ke restis nur kvindek mejloj — kruela laŭ tempo sed tamen atingebla distanco.

La karaktero de la travivaĵoj de Davenant dum la lasta diurno estis tia, ke post la dimanĉa vespero ĉe Futroz, ŝajnis al li, pasis multa tempo. Nun li estis faranta transiron el unu vivo en la alian, de esperoj — al malcerteco, de renkontiĝo — al adiaŭo. Galeran serĉos lin, sed neniam trovos. Eble, malgaje enpensiĝos Futroz. Elly kaj Rohena kun larmoj komencos rememoradi pri li, kiam klariĝos, kial li kaŝiĝis, nenion klarigante, ne plendante, kaj ĉiuj komprenos, ke li ne kulpas pri la malpuraj insidoj de la patro. Tiu, certe, venos al ili, petos monon. Tiam ĉio malkovriĝos.

Ardigita de tiuj pensoj — ĉiam pri la samo el diversaj flankoj, — Davenant ne sentis malvarman venton. Paŝante inter valoj kaj montetoj, preter dormantaj domoj, aŭskultante bojadon de hundoj kaj la sonon de siaj paŝoj, kiuj iĝis neforprenebla parto de tiu ĉi nokto, Davenant atingis la staton, en kiu la anima agado jam ne obeas al la volo. Liaj sentoj kaj pensoj aperadis memvole, li povis nek reteni, nek estingi ilin. Liaj imagoj atingis klarecon de kolora desegno sur nigra papero. Li estis eniranta en la salonon de Futroz, precize vidante ĉiujn arabeskojn kaj ombrojn, ĉiujn aĵojn kaj la situon de la mebloj tiel klare, ke li povus skribi per ciferoj, sen eraro, la distancojn inter ili, povus pense tuŝi la lakon kaj veluron. Tiu salono vokadis en li sopiron per forto de tiuj perturbitaj emocioj, per kiuj li mem plenigis ĝin. Per nesciate kia ligo de la vido kun la senkonsciaĵo la varmega ruĝ-flava ĉambro iĝis reflekto de liaj nespertaj deziroj. Li rememoris, kiel la ses manoj serĉis en la herbo la ŝlosilon, kaj, haltinte, ne sukcesis silente elteni la vivan rememoron.

Davenant diris:

— Adiaŭ, la manoj kaj la ŝlosiloj. Adiaŭ ankaŭ ci — mi mem, kiu estis tie, — ankaŭ al ci adiaŭ. Estis tro bone, por ke tiel povu esti longe, ĉiam.

Memorante, kion li aŭdis pri piedirado, Davenant iris ne eksidante, por eviti laciĝon, neeviteble venantan post mallonga ripozo, ĉar rompiĝas la inercio de muskolaj streĉoj, akordigita kun la spirado kaj la kora ritmo. Li iris risorte kaj egalmezure, pelata de la cifero de la distanco. Ĝis la mateniĝo Davenant trairis dudek kvar mejlojn, obsedata de deliro pri neebleco agi alie. Lia konscio iĝis la spaco; li povis nek pensi, nek senti ion alian. Fojfoje en vilaĝoj lin vokadis virinoj, starantaj sur sojloj, dezirante ekscii, ĉu iu persekutas tiun knabon kun inflamanta vizaĝo, retrorigardanta kvazaŭ intence strange. Homoj, preterveturantaj en ĉaroj, kuntirante la brovojn, vipadis la ĉevalojn, se Davenant petis veturigi lin, malbone regante la voĉon, raŭkiĝintan pro vento kaj polvo. Li demandis farmulon, fosantan kanaleton, ĉu multe restis ĝis Liss, kaj eksciis, ke restis ankoraŭ dudek kvin mejloj. Malproksime antaŭe videblis hela blua monto, altanta super nuboj, — la plej alta loko de la horizonto, — kaj la farmulo diris: «Ĉu ci vidas tiun monton? Kiam tiu ĉi monto iĝos malantaŭ ci, tiam kalkulu ankoraŭ dek mejlojn, tie estos Liss».

Tiuj vortoj alkatenis la tutan atenton de Davenant al la monto, kiu videblis esperige proksime, — laŭ la eco de ĉiuj montoj, se la aero estas diafana. Pri ĝia minaca malproksimeco diris nur arbaro sur ĝiaj deklivoj, similanta grizan pluŝon, sed Davenant komprenis tion nur post horo da irado, kiam la pluŝo iĝis iomete pli loza aspekte. Laŭ la direkto de la vojo la monto estis maldekstre, kaj ĝi iĝis por Davenant la ĉefa penso de tiu ĉi tago.

Ĉiam li vidadis ĝin antaŭ si jen en hela brilo de la ĉielo, jen en ombro de nubo, glitanta laŭ la deklivoj, kiel vaporo de spiro sur glata vitro.

La suno varmigis Davenant-on. Post la rezisto al la nokta malvarmo lia koro, malfortiĝinta pro sendormeco kaj irado, elpeladis el li ŝviton, kiel akvon el spongo, sed li, sufokiĝante, iradis, rigardante al la malrapide ŝanĝiĝantaj konturoj de la monto. Peze cedadis tiu monto al lia senfortiĝanta malglata paŝado. Jam komencis li rimarki en la pseŭda monotoneco de ĝia supraĵo konveksaĵojn kaj kavojn, valojn, malleviĝantajn en arbarojn, ŝtonajn ŝtupegojn kaj krutaĵojn; la monto montriĝis nun al li ne translime bilda mondo, kiel la nuba horizonto, sed giganto el multaj kompareblaj formoj.

Baldaŭ Davenant estis traironta preter ĝia maldekstra deklivo, kie malsupre inter boskoj kaŝiĝis starantaj blankaj domoj. La ŝoseo komencis turniĝi, ĉirkaŭirante kuŝantan dekstre grandan monteton, ĉar inter la monto kaj la vojo malkovriĝis valo kun brilanta maldika streko de rivero; de la rivero estis leviĝanta vaporo, kaj la verda fundo de la valo montriĝis al la vojaĝanto, kiel al fluganta birdo. Al roko alpremiĝis kruda negranda domo kun tegmento el plataj ŝtonoj. Antaŭ la enirejo staris lavanta sin virino, kaj Davenant ekdeziris trinki. La virino, viŝante la vizaĝon, rigardis al li, dum li estis petanta akvon, kaj foriris, dirinte, ke li atendu.

Davenant eksidis sur ŝtupeton ĉe la pordo. Kiam antaŭ lia vizaĝo aperis kruĉo kun akvo, li alpremiĝis al ĝi kun tia avido, ke ĉirkaŭverŝis sin.

— Ĉu ankoraŭ? — diris la virino, enpensiĝinte super lia malsana aspekto.

Davenant kapjesis.

Eltrinkinte la duan kruĉon, li malvolvis sian panon, sorbigitan de polvo, kaj kun dubo ekrigardis al ĝi.

— Necesas manĝi, — diris li.

— Kien vi iras? — demandis la virino, ree aperante kun botelo da brando.

— Al Liss. Ĉu estas malproksime ankoraŭ? — demandis Davenant, metante en la buŝon iomete da pano kaj tuj elprenante ĝin, ĉar li ne povis maĉi.

— Malproksime, dek tri mejloj. Drinku brandon.

— Ĉu brandon? Mi ne scias. Kioma estas horo?

— Baldaŭ estos la dekdua. Drinku brandon kaj ekkuŝu sub la markezo. Se vi tradormos horon, do pli baldaŭ ĝisiros. Mi vekos vin.

— Vidu, bona virino, — diris Davenant, penante leviĝi, — se mi ekdormos, do mi ne vekiĝos longe. Mi iris el Zearn dum la tuta nokto, sed mi ree devas iri.

— Do drinku la brandon. Ĉu vi ne konscias, kio okazis al vi? Vi forbrulis!

— Ĉu forbrulis?

— Nu jes, tio okazas al ĉevaloj kaj al homoj. La pulmoj ekbrulis.

— Mi komprenas. Sed ne nur la pulmoj. Bone, donu la brandon, mi pagos al vi.

— Li freneziĝis! Ĉu pagi al mi?! Ja vi mem estas mizerulo!

Davenant eltrinkis el la gorĝo kelkajn glutojn kaj, ripozinte, komencis trinki plu, ĝis aperis frapado en la tempioj. Redoninte la botelon, li levetiĝis, rigidiĝante pro doloro en la sakro, ekridis kaj eksidis.

— Nu, ek sub la markezon! — diris la virino. Ŝi havis variolmarkitan rapidokulan vizaĝon kaj afablan rideton.

— Ne gravas, — respondis Tirrey, ruliĝante sur la tero en vanaj penoj leviĝi. — Mi nur ekstaru. Mi devas iri.

Li kaptis la pordon kaj rektiĝis, skuiĝante pro lacego, rompanta la tutan korpon, sed, ekstarinte, kunpremis la dentojn kaj malrapide ekiris.

La virino ĝemis, angore balancante la kapon kaj kriante:

— Iru do, malfeliĉulo, kaj estu al vi pli bone tie, ol ĉi tie! Kion mi povas? La koro krevas, rigardante al li!

Perforte devigante sin iri, Davenant kun paŝo post paŝo sentis restarigon de la kapablo moviĝi. Ne pasis eĉ dek minutoj, kiam li eliris el la turmenta stato, sed lia paŝado iĝis malglata.

Venis la plej varmegaj horoj de la tago, en kies polva kaj ŝvita fluo Davenant multfoje turnadis sin por rigardi al la monto; ĝi malantaŭadis lin apenaŭ rimarkeble, ricevante la antaŭan aspekton de la blua fora mondo, — kun formo de nubo sur la horizonto.

Jam ne estis leviĝoj kaj vojturnoj, ĉirkaŭirantaj altaĵon; la ŝoseo kondukis malsupren, kaj antaŭ la sunsubiro Davenant ekvidis malproksiman ebenaĵon sur mara bordo, prikonstruitan per domoj. Tio estis Liss, brilanta kaj fumanta, kiel tavolo de ardaj karboj.

Pensante, ke li iras pli rapide, ekscitita de la proksimeco de la celo, Davenant efektive estis moviĝanta per la lastaj fortoj, ne plene konsciante, kio okazas, kaj tiel malrapide, ke la lastajn du mejlojn li trairis dum tri horoj.

La urbo kelkfoje kaŝiĝadis trans montetoj kaj, kiam jam komenciĝis krepusko, ĝi malkovriĝis sur la deklivo de la ĉirkaŭanta ĝin altaĵo per linioj de lumoj, okupantaj la tutan videblan horizonton. Iĝis aŭdebla zumado de homamaso, sonorado de la pruferdekaj sonoriloj sur vaporŝipoj, batantaj la sepan kaj duonon, pensemaj fajfegoj de sirenoj. Davenant devigis sin iri tiom rapide, kiom permesis doloro en la kruroj kaj la ŝultroj. Aŭtomobiloj antaŭadis lin, kiel birdoj, flugantaj laŭ unu linio, sed li jam vidis nemalproksime domojn kaj baldaŭ penetris en malvastajn stratojn de la urborando, odorantajn je humideco kaj bruligita butero.

Multfoje preterpasantoj indikadis al li la vojon al la teatro, sed li ĉiam vojeraradis, trafante jen sur malhelan placon de vartenejoj, jen al ŝtuparoj de interstratetoj, forkondukantaj de la urba centro. La pano en la trivita ĵurnalo malhelpis al li imagi sin en luksa teatra halo. Davenant metis la panon sur soklon. Finfine la du lastaj vojturnoj elkondukis lin sur grandegan straton, kie la varmega vespero brilis per miloj da lumoj, kaj la trafiko de veturiloj prezentis armeon da nigraj vizaĝoj kun fajraj okuloj, ekbatalintaj kontraŭ la homamaso. La levitaj kapoj de ĉevaloj kaj la postaĵoj de aŭtomobiloj glitadis sur la sama nivelo kun virinaj vizaĝoj; vitrinoj flamis, estis hele, timige kaj ekstaze. Sed tiu tondranta mondo helpis al Davenant en lia lasta lukto kontraŭ la venanta konsciperdo.

— Kie estas la teatro? — demandis li junulon, kiu ekzamene ekrigardis al li, dirinte:

— Vi staras kontraŭ la teatro.

Davenant fiksrigardis; vere, sur la transa flanko de la strato estis kvaretaĝa domo kun incendio interne, elŝiriĝanta el la fenestroj per brilo de elektraj lustroj. Malsupre ĉirkaŭgluitaj per afiŝoj blankaj arkoj kaj kolonoj de galerioj estis plenaj de publiko; homoj eniradis kaj eliradis el vitraj pordoj. Tiam Davenant demandis orgojlan maljunulinon:

— Ĉu jam estas la oka horo?

— Estas kvin minutoj antaŭ la oka, — diris ŝi, elirigita el malestima hezito — ĉu respondi aŭ ne — nur de tio, ke Davenant ne deiradis de la loko, rekte rigardante al ŝi.

La maljuna sinjorino tuŝis sian mansaketon kaj, konvinkiĝinte, ke nenio estis ŝtelita, impetis per la ŝultro antaŭen, kaj Davenant ĵetiĝis al la enirejo de la teatro. Li ekvidis la kason, sed la kaso estis fermita. La malhela giĉeto heroldis per grandaj literoj, ke la biletoj estas disvenditaj.

Davenant ekstaris en la centro de la vestiblo, malhelpante al la publiko pasi, ĉirkaŭrigardante kaj serĉante per la okuloj tiujn, pro kiuj li eltenis ĉiujn ĉi turmentojn. La grandega pordo en la halon de la teatro estis duone malfermita, tie brilis oro, lumo, hele prilumitaj vizaĝoj el la bela kaj neatingebla mondo ridis sur la fono de la kurteno, montranta bluan lagunon kun veloj kaj birdoj. Mallaŭte ludis muziko. Granda spegulo reflektis ĝibiĝintan figuron kun pala vizaĝo kaj buŝo, nigra pro polvo. Tio estis Davenant, sed li ne rekonis sin.

— Ĉu mi povas eniri? — demandis Davenant maljunan teatran serviston, kiu staris ĉe la pordo. — Mi venis el malproksime. Mi petas, enlasu min.

— Kiel do?! — respondis la servisto. — Kion vi balbutas? Kie estas via bileto?

— La kaso estas fermita, sed mi tutegale donos la monon.

— Tamen vi estas ŝerculo, — diris la servisto, pririgardinte la vizitanton kaj flankenigante lin, por enlasi grupon da spektantoj. — Foriru, aŭ cin oni elirigos.

— Kio estas? — aliris dua servisto.

— Ebriulo aŭ frenezulo, — diris la unua, — deziras iri en la halon sen bileto.

— Pro Dio! — diris Davenant. — Min oni atendas. Mi devas eniri.

— Wilton, elirigu lin.

— Iru! — ordonis Wilton, prenante Tirrey-on ĉe la kubuto.

— Mi ne povas foriri.

— Nu, ni helpos. Ek, rampu for!

Wilton elirigis Tirrey-on ekster la pordon, facile puŝinte lian dorson, kaj diris al la pordisto:

— Snook, ne enlasu.

Davenant eliris sur la trotuaron, deiris de ĝi, ĉirkaŭrigardis, kuntiris la brovojn kaj komencis fiksrigardi la rondiradon de veturiloj antaŭ la teatro. En malespero li estis preskaŭ certa, ke Futroz kaj liaj infanoj jam okupis siajn lokojn. Subite en kruciĝo de vesperaj radioj post malhela kolhararo glitis la viglaj vizaĝoj de Rohena kaj Elly. Futroz sidis dorse al Davenant.

— Saluton! Saluton! — kriis Tirrey, ĵetante sin kun krevanta koro tra la homamaso, inter radoj kaj homoj, al la preterinta lin veturilo, poste ne sukcesis reteni sin kaj falis.

Tuj kiam liaj okuloj fermiĝis, antaŭ ili ekstaris telegrafaj dratoj kun sidantaj sur ili birdoj kaj ektrenis sin montetoj.

— Iu ekkriis! — diris Elly, retrorigardante al la krio. — Tampiko, ridu, se ci deziras, sed al mi ŝajnis la voĉo de Davenant. Li vokas nin, en Poket. Vere, ja estas hontinde, ke ni ne kunprenis lin, ĉu?

Futroz ne trovis, kion respondi. Ĉiuj tri forlasis la veturilon kaj kaŝiĝis en la lumo de la enirejo. Rohena mokis la fantaziemon de la fratino, kaj ankaŭ Elly agnoskis, ke ŝi «verŝajne, diris stultaĵon». Poste venis la plezuro pririgardi fremdajn tualetojn kaj kompari ilin kun siaj delikataj roboj.

Davenant restadis en la fermita mondo de deliro, el kiu li eliris ne baldaŭ. Li estadis en la domo de Futroz, kaj lin senĉese vokadis jen la pli aĝa, jen la pli juna fratino: ripari akvokondukan kranon, pendigi pentraĵon, laŭtlegi libron, fermi fenestron aŭ doni fotelon. Li faradis ĉion ĉi volonte, entuziasme, kuŝante sur lito de la hospitalo de Ruĝa Kruco kun cerba inflamo.

Загрузка...