Parto II

Ĉapitro I

La vojo el Taĥenbako al Gerton, malleviĝante el la montoj je dek du kilometroj for de Gerton, turniĝas ĉe la maro per kruta sinuo kaj eliras sur ebenaĵon. La malkovro de arĝenta erco nemalproksime de Taĥenbako transformis tiun aĉan vojon en tre nemalbonan ŝoseon.

Super kurbiĝo de la sinuo, almetiĝinte al la dorso de borda roko, staris gastejo — unuetaĝa domo el sovaĝa ŝtono kun unudekliva ardeza tegmento kaj kvarangula korteto, kie ne povis lokiĝi samtempe pli ol tri veturiloj. El la fenestroj de la gastejo videblis la oceano. Por aliri ĝin, necesis nur du minutoj.

Tiu gastejo nomiĝis «Sekaĵo kaj maro», pri kio heroldis la ligna elpendaĵo kun surskribo per flava farbo sur lazura fono, kvankam ĉiuj nomadis ĝin «la gastejo de Stomador» — laŭ la nomo de la antaŭa mastro, kiu malaperis antaŭ naŭ jaroj, ne dirinte, kien kaj por kio, kaj garantiis al la nova mastro, James Gravelot, posedon de la forlasita mastrumaĵo per laŭleĝe farita dokumento. Tiam Gravelot aĝis nur dek sep jarojn, kaj la gastejo prezentis domon el traboj kun du ejoj. Post du jaroj Gravelot tute alikonstruis ĝin.

La historio de la transdono de la gastejo fare de Stomador ne estis sekreta; ĝuste pri tio ekkonversaciis Gravelot kun Barket, pentristo de elpendaĵoj, revenanta al Gerton. Barket kaj lia filino Marta haltigis matene sian ĉevalon ĉe la gastejo, enirinte por manĝi.

La mastro havis geservistojn — unu servistinon kaj unu laboriston. La servistino Petronia regis kuiradon, provianton, purigadon kaj lavadon. Ĉion ceteran faradis la laboristo Firso. Gravelot estis konata kiel amuza fraŭlo; oni suspektadis, ke li portas ne sian veran propran nomon, kaj cerbumadis pri lia maniero de komunikado kaj konversacio, ne konformantaj al la esenco de la taverna metio. La najbaroj ankoraŭ memoris ĉies miron, kiam oni eksciis, ke la gastejon ekposedis preskaŭ knabo, kiu komence laboris sola kaj ĉion faradis mem. Li havis ŝrankon kun libroj kaj violonĉelon, ludi sur kiu li ellernis mem. Li ne flirtis kun la servistino kaj neniun sciigis pri senco de siaj urbaj vojaĝoj. Krome, Gravelot eksterordinare bonege pafadis kaj ĉiutage ekzercadis sin pri pafado malantaŭ la gastejo, kie inter la domo kaj la roko estis kojnoforma malplenaĵo. Fojfoje, se pluvis, tiu pafado okazadis en ĉambro. Tia gastejisto vokadis scivolemon, kiu de tempo al tempo estis utila por lia monujo. Gravelot plaĉis al virinoj kaj volonte ŝercis kun ili, sed ilin incitadis tiu nuanco de medita indulgemo, kun kiu li rilatis al ilia preskaŭ ĉiam infana estado. Tial li plaĉis, sed ne havis tian sukceson, kiu esprimiĝas en rekta atako de koketeco.

La konversacio pri Stomador komenciĝis de la demando de Barket: ĉu Gravelot veturos al Gerton por observi aferojn kaj amuzojn de la nupta sezono.

La gastoj kaj Gravelot sidis ĉe unu tablo. Gravelot ordonis meti sian matenmanĝon sur la komunan tablon.

— Tie estos diversaj konkuroj. Interalie, konkuro de pafado, kaj vi, kiel oni diras, estas mirakla pafisto, — diris Barket, koninta Gravelot-on, ĉar kelkfoje loĝis ĉe li, revenante el Taĥenbako.

— Plej verŝajne mi ne veturos. Mi pafas bone, — sen falsa modesteco konsentis Gravelot. — Tamen en Gerton okazas nun alispeca pafado — al ĉasaĵo, kiu ne konsentas havi eĉ grataĵon sur sia delikata haŭto. Antaŭ naŭ jaroj mi trafis ĉi tien — same en la kulmino de la nupta sezono.

— Oni diras, ke vi aĉetis la gastejon de Tom Stomador. Ĉu efektive?

— Ho ne! Ĉio okazis tre strange. Mi iris el Liss kaj haltis ĉi tie por tranokti. Matene Stomador faris proponon fordoni la gastejon al mi, — li decidis forlasi ĝin kaj transloĝiĝi al Gel-Gju. La gastejo ne donadis al li enspezon: la loko estis senhoma, la vojo estis preskaŭ dezerta, kvankam li diris, ke «la afero estas ne en tio».

— Stranga homo! — rimarkis Barket. — Ĉu li prenis de vi monon?

— Mia mono ne sufiĉis eĉ por aĉeti Stomador-an porkidon. Li nenion prenis kaj nenion postulis. «Ci estas juna homo, — diris al mi Stomador, — ci vagas sen afero, kaj se ci renkontiĝis al mi, do prenu, se ci deziras, tiun ĉi kabanon kaj metiu». Mi konsentis. Por mi estis tutegale. En la ŝranko kaj la provizejo restis iaj rezervoj, krome estis la preta ejo, du porkoj, sep kokoj. Mi povis loĝi ĉi tie kaj labori ĉe farmuloj. Pri enspezoj mi ne esperis.

— Kiel do li foriris? — demandis Marta.

— Kun sako post la dorso. La ĉevalon kaj la ĉaron li jam vendis. Nu, ni faris ĉe notario en Taĥenbako dokumenton pri transdono de la gastejo al mi. Stomador eĉ mem pagis la elspezojn kaj, adiaŭante, diris: «Mi nenion sukcesis kun «Sekaĵo kaj maro». Eble, sukcesos ci».

— Laŭ mi, tiu Stomador estas ia nenormala ulo! — rimarkis la rondvizaĝa rozkolora Marta, ŝatanta aferojn klarajn kaj ekzaktajn.

— Dubinde, — respondis Gravelot. — Li havis, eble, specialan penson. Li estis sola. Kiel oni sciu, pri kio pensas homo? Renkontis li min sovaĝe, tio estas vero; mi petis manĝon. Stomador staris ĉe fenestro, metinte la manojn post la dorson. «Mi ne deziras zorgi pri ci», — diris li. «Sed vi ja estas la mastro, ĉu?» — «Jes, kaj kio sekvas el tio?» — «Tio, ke mi devis turni min al vi, do jen mi turnis kaj petis manĝon. Mi pagos». — «Sed kial mi devas cin manĝigi? — kriis Stomador. — Kia ligo estas inter tio, ke mi estas la mastro kaj tio, ke ci estas malsata?» Mi tiel miris, ke eksilentis. Stomador trankviliĝis kaj deklaris: «Serĉu, kie ci deziras, kion ci trovos, tion manĝu». Mi decidis rekte interpreti liajn vortojn kaj eltiris el la ŝranko trans la verŝotablo tri botelojn da vino, buteron, ŝinkon, malvarman rizon kun pipro, pirogon kun rapo, ĉion transportis sur la tablon kaj silente komencis manĝi, kaj Stomador sarkasme observadis. Finfine li ekridis kaj diris: «Jen kia stultulo! Kiu ci estas?» Subite li iĝis tre zorgema pri mi, nenion demandante pri tio, kiel mi vivis antaŭe. Tiu amuza, korpulenta homo kortuŝis min ĝis larmoj. Li sternis por mi liton, devigis min lavi min per varmega akvo, kaj matene montris sian mizeran mastrumaĵon — preskaŭ nudajn murojn — kaj transdonis la gastejon sufiĉe solene. Ni eĉ drinketis pro tiu okazo. Dirinte: «Estu feliĉa!» — li foriris, kaj mi nenion plu scias pri li…

— Certe, simpla hazardo, — konfirmis Barket.

— Hazardo… Hazardo! — respondis Gravelot post mallonga medito pri la vortoj de la pentristo de elpendaĵoj. — Hazardoj estas tre multaj. Homo hazarde konatiĝas, hazarde decidas, hazarde trovas aŭ perdas. Ĉiu tago plenas de hazardoj. Ili ne ŝanĝas la ĉefan direkton de nia vivo. Sed sufiĉas, ke okazu tia hazardo, kiu tuŝas ion bazan de la homo — ĉu instinkton, ĉu konscian elementon, — kiam komencas okazi gravaj ŝanĝoj de la vivo aŭ restas profunda spuro, kiu nepre montros sin poste.

Marta kaj Barket malbone komprenis Gravelot-on, pensante:

«Jes, stranga homo estas tiu juna tavernisto, verŝajne, li estas klera homo, kaŝanta sian pasintecon».

— La rezono estas funda, — diris Barket, — sed donu, kiel oni diras, ekzemplon el praktiko.

— Jen al vi ekzemploj: viro vidas preterirantan virinon, pri tia virino li revis dum la tuta vivo, li konatiĝas kun ŝi, edziĝas aŭ pereas. Malsatulo trovas monujon en la momento, kiam li antaŭsentas, ke lin atendas gajno, eniras en klubon kaj gajnas multan monon. En vilaĝon venas maristo. Reviviĝas revoj pri vojaĝoj de iu revulo. Al li estas donita la puŝo, kaj li foriras vagadi en la mondo. Aŭ homo, iam pensinta mortigi sin, vidas horizontalan branĉon, fleksitan kun esprimo de mistera alvoko… Eblas, ke la malfeliĉulo pendumos sin, ĉar malfermiĝos liaj internaj okuloj, turnitaj al la elokvente altiranta forto de la terura arbo. Tamen ĉio ĉi preteros jenajn homojn: riĉulon — kun la trovo de monujo, sensentemulon — kun la virino, hejmsidulon — kun la maristo kaj homon, hastantan al trajno — kun la horizontala branĉo, oportuna por maŝo. Se mi antaŭ naŭ jaroj havus gravan, interesan celon, — la propono de Stomador neniel povus esti mia hazardo, mi rifuzus. Lia propono trafis al mia senelireco.

— Efektive! — ekridis Barket. — Kiel vi tion… bone priskribis.

— Atendu, atendu! — ekkriis Marta. — Li prefere diru, kiel opinii, se homo gajnis en loterio? Ne atendis gajni, sed ricevis multe, korektis siajn aferojn, riĉiĝis. Kiel, ĉu tio ne estas hazardo?

— Tiel, Marta: tiu, kiu aĉetas loterian bileton, ĉiam deziras kaj esperas gajni. Tio estas konscia peno, ne hazardo.

— Do kia estas via konkludo? — interesiĝis Barket. — Alivorte — la sumo?

— Jen kia: ĉio, kio neatendite ŝanĝas nian vivon, estas ne hazarda. Ĝi estas en ni mem kaj atendas nur eksteran pretekston por esprimiĝo per agado.

— Jen, — diris Marta, — mi mispaŝis, rompis la kruron, kio estas tio?

— Mi ne scias, — flankiĝis de respondo Gravelot, por eviti komplikan klarigon, nekompreneblan por la junulino. — Kvankam, ĉi tie estas alia nivelo de fenomenoj.

— Kiam vi stumblis, tiam tuj alia nivelo.

Ĉiuj ekridis. Poste la konversacio transiris al pridiskuto de la nupta sezono. Marta en la sekva jaro same devis iĝi edzino — de vaporŝipa maŝinisto, — kaj tial ŝi kun plezuro aŭskultis parolojn de la patro kaj Gravelot.

— La nuna sezono pasas tre vigle, — parolis Barket, — kaj mi povus nombri dekojn da familioj, kie oni aranĝas edziĝfestojn. En proksimaj tagoj edziĝas Van-Konet, la filo de la gubernatoro de Gerton, Pejvo kaj San-Fuego; oni diras, ke li mem, tiu Van-Konet, post ĉirkaŭ du jaroj ricevos postenon en Mejklo kaj Saardano.

— Mi deziras, ke la juna gubernatorino faru klopodojn nur por konfitejoj, — diris Gravelot. — Kiu do ŝi estas?

— Ŝi povus fari klopodojn eĉ por amsterdamaj briliantistoj, — deklaris Barket kun fiero de homo, havanta honoron esti sampatrujano de la fama fianĉino. — Consuelo Juárez[5] jam aĝas dek ok jarojn, sed efektive, kiel oni diras, ŝi estas ankoraŭ infano. La edziniĝo mem montras tion. Ja Van-Konet vivas malpure kaj malĉaste. Ŝi ne estas belulino, kompatinda, sed pli ĉarman estaĵon vi ne trovos ekde Poket ĝis Zurbagan.

— Estimata Barket, mi esperas, ke vi ne malbonigos por mi la tagon, dirinte, ke Consuelo estas straba, ĝiba kaj nazparolanta, ĉu? Mi estas ŝatanto de belaj paroj.

— Mi ŝin vidis, — deklaris Marta, — ŝi vere ne estas bela kaj multe ridas.

— Jen tiel ĉiam okazas al virinoj: ne ŝatas ili unu la alian, — rimarkis Barket kaj komencis klarigi. — Temas ne pri malbeleco. Mi volas diri, ke junulino kun ducent mil pundoj da doto, se ŝi ne estas blindige bela, ĉiam donos pretekston por klaĉoj. Verŝajne, oni diros, ke la fianĉo havas pli multe da racio, ol da amo. Consuelo Juárez estas tre plaĉa, ĉarma kaj ĉio tia, sed, kompreneble, ŝi ne estas perfektaĵo de senriproĉa, atika beleco. Foje mi vidis, kiel ŝi iris kun hundo laŭ strato. Ĉarma knabino, vera oranĝa floro!

Ridetinte al tia mikso de admiro kaj pedanteco, Gravelot esprimis esperon, ke la filo de la gubernatoro aprezos la virtojn de sia edzino post kiam ŝi komencos promenadi kun li kaj la hundo kune.

— Sprita konkludo, — diris Barket. — Tamen estas dubinde, ke Georgo Van-Konet aprezos tiun konsolon, kaj eble, eĉ absolvon, kiun sendas al li la sorto. Pli grandan sentaŭgulon vi ne trovos ekde Klondajko ĝis Fajrolando.

— Se estas tiel, — do kio devigas la junulinon ĵeti sin en lian brakumon?

— Ŝi amas lin. Kion vi deziras? Tio solvas ĉion.

La konversaciantoj ne konjektis, ke ili post kelkaj minutoj ekvidos la fianĉon de Consuelo Juárez. En tiu mateno Van-Konet kun sia kompanio estis revenanta el veturo al la minejoj. La proksimeco de la edziĝo devigis Van-Konet-on, por eviti fatalajn onidirojn, aranĝi sian vican orgion en la domo de konata mineja inspektoro. Trans la fenestro ekkantis sireno, kaj ĉe la pordo haltis malhel-verda aŭtomobilo. Barket ekrigardis en la fenestron. Lia vizaĝo etendiĝis.

— Jen, ni nevole vokis lin! — ekkriis Barket. — Venis Van-Konet, forfalu mia kapo, se ne estas tiel! Tio estas li!

— Vi ŝercas! — diris Marta, emociiĝante pro neatenditeco kaj respekto.

Gravelot ne kuris renkonten al la venintoj. Li trankvile sidis. La patro kaj la filino mire rigardis al li.

— Ankoraŭ ne estas eĉ la naŭa horo. Li veturas el Taĥenbako. Kion tio signifas? — balbutis Barket.

— Diboĉis dum la tuta nokto, mi pensas, — flustris Marta, pririgardante la homojn, elirantajn el la veturilo. — Tie estas Van-Konet, lia amoratino Laŭra Muldwey kaj du nekonatoj. Jam estas varmege, sed ili estas en cilindraj ĉapeloj. Ho! Ŝajne, ebrietaj.

— Ci pravas, mia saĝa filino, — diris Barket. Gravelot leviĝis por renkonti la gastojn. Li aliris la malfermitan pordon, observante la diboĉeman fianĉon. Tio estis alta nigraharulo kun senriproĉe regulaj trajtoj de la vizaĝo, aĝa tridek kvin jarojn. Lia bela vizaĝo aspektis orgojle funebra, kvazaŭ li antaŭlonge paciĝis kun la neceso vivi inter estaĵoj, malindaj je li. Tenante sin kun pena firmeco, Van-Konet estis supreniranta laŭ la ligna ŝtuparo de «Sekaĵo kaj maro», portante sur la fleksaĵo de la kubuto la subtilajn malvarmajn fingretojn de Laŭra Muldwey, lia amikino el la gaja mondo de senedzaj virinoj. La alta blonda Laŭra Muldwey, kun infana vizaĝo kaj purkoraj bluaj okuloj, per elasteco de la maldika figuro similis rubandon, flirtantan pro venteto. La verda ĵaketo, la griza ĉapelo kun blanka plumo kaj la grizaj ŝuetoj de Laŭra senspirigis Marta-n. Malantaŭe iris Snogden kaj Weiss. Snogden, kamarado de Van-Konet, ĝibeta kaj nervoza, kun malhelaj vangoharoj sur la sunbruna saĝa vizaĝo, estis ŝanceliĝanta apud Weiss, mastro de jaĥto, antaŭnelonge veninta al Gerton, efelidhava dormema viro, kies blankaj okulharoj estis kovrantaj la malfirman kaj konfuzan rigardon.

— He, bravulo! — diris Van-Konet al Gravelot, kiun ni povas nun nomi per lia vera nomo — Davenant. — La veturo estas laciga, la varmego estas terura, kaj la soifo estas granda. Snogden, mi devas restarigi la firmecon de la mano, mi postmorgaŭ subskribos la geedzan kontrakton. Mi ne deziras, kiel certigas Snogden, fari inkmakulon.

Dirante tiel, li kune kun la ceteraj eksidis al tablo, kontraŭ tiu tablo, kie sidis Barket kun la filino. Snogden aliris al la bufedo, mem elektis vinon, kaj Petronia, la servistino de Davenant, alportis kvar botelojn. Manĝi neniu deziris, kaj tial estis donitaj nur senŝeligitaj nuksoj kaj sekigitaj fruktoj.

— Jes, mi faros inkmakulon, — ripetis Van-Konet, preterverŝante vinon. — Sed mi mortpafos tiun muŝon, Laŭra, se ĝi ne ĉesos turmenti vian marmoran frunton.

Vere, unu el nemultaj muŝoj estis pene tedanta al la virino, eksidante sur la vizaĝon. Laŭra malfacile forpelis ĝin.

— Post tia nokto, — diris Snogden, — mi kuraĝus subskribi nur eble licencon pri rango de mandareno.

Iom maltrankviligita, Davenant atente observis Van-Konet-on, kiu, zorgeme forpelinte de sur la vango de Laŭra la muŝon, revenintan por tedi plu, kaj rimarkinte, kien ĝi eksidis sur la trumo, komencis celi ĝin per revolvero. Marta fermis la orelojn. Van-Konet pafis.

La spektantoj, eksilentinte, ekrigardis al la loko de la celo kaj ekvidis, ke la truo en la stuko aperis ne tre proksime al la muŝo. Tiu eĉ ne forflugis.

— Mise! — deklaris Snogden, dum la ĉasisto estis kaŝanta sian revolveron en la poŝon. — Lasu, Georgo. Tre laŭte. Ĉu vi aŭdis, — turnis sin Snogden al Weiss, — la historion de duopa memmortigo? Tio okazis hieraŭ nokte. Du homoj trafis en la fruntojn reciproke.

— Ĉu en distanco de du paŝoj?

— De kvin coloj. Al mi diris Bakle dum kartludado. En la gastejo «Ĝenovo» sin mortpafis geamantoj. La mastro estas en ĉagreno, ĉar aperis onidiro, ke pro tiuj ĉi mortoj ĉiuj geedziĝoj de la nuna jaro estos malfeliĉaj. Estas klare, ke la gastejo malpleniĝis.

— Pu! — kraĉis Van-Konet. — Ne malbonaŭguru. Antaŭdiru iu ajn kaj kiel ajn. Tamen mi edziĝos al mia simieto kaj enrampos en ŝiajn vangajn saketojn, kie estas kaŝitaj la trezoroj.

— Mi kuraĝu demandi, — respekte turnis sin Barket al la alta vizitanto. — Kiel okazis tia malfeliĉo? Filipo Barket, je via dispono, metiejo de elpendaĵoj, la Senhoma strato, 6, kaj krome reklambendoj, bengalaj fajroj, se vi permesas… Malgaja okazintaĵo!

Van-Konet volis preterlasi la demandon, sed rimarkis la rozkoloran vizaĝon de Marta kaj ne retenis sensencan impeton — tuŝi, almenaŭ per vortoj, la freŝecon de la junulino, tuŝinta lian fantazion.

— Kiel? Karulo, mi ne scias. Verŝajne, kontentiginte sian pasion, ili ambaŭ komprenis, ke la ludo ne kostas kandelojn.

Marta ruĝiĝis sub mallarĝa rigardo al ŝi de Van-Konet kaj sen neceso movis la teleron.

— Stranga klarigo! — rimarkis Davenant, mallaŭte ridante.

Ĉiuj kun miro ekrigardis al la mastro de la gastejo, kiu aŭdacis interrompi Van-Konet-on.

Van-Konet, rektiĝinte, pensis pri la samo. Finfine, movinte la brovon, li degnis respondi:

— Per kio ĝi estas stranga? Mi trovas, interalie, ke tiu gastejo estas… stranga. Kaj ĉu vi povas trafi en muŝon? Al mi ŝajnas, ke al trafeco de viaj rimarkoj devas respondi ankoraŭ iu preciza kvalito.

Ne kompreninte la kaŝitan ebrian minacon kaj dezirante mildigi la ĝenecon, Barket kuraĝis deklari:

— Gravelot estas unuaklasa pafisto, kiu, mi pensas, ne havas egalulojn.

— Ha! Ĉu vere? Mi estas ofendita, — diris Van-Konet, komencante enui.

— Sed ankaŭ mi estas pafisto! — deklaris Weiss. Ekdezirinte pro enuo kunpuŝi ĉiujn, Laŭra turnis sin al Davenant:

— Aĥ, montru vian arton! Ja ĉiuj ili estas fanfaronuloj.

— Kiel, ĉu ankaŭ mi?! — ekkriis Van-Konet.

— Nu, vi, eble, estas ankoraŭ ne tre malbona pafisto.

— Ni ĉiuj estas pafistoj, — diris Snogden. Denove la muŝo eksidis sur la mentonon de Laŭra, kaj ŝi svingis la manon antaŭ la vizaĝo, forpelante la trudiĝeman insekton.

— Mastro! Mortpafu la muŝon de sur tiu loko, sur kiu vi staras! — ordonis Van-Konet. — Okaze de sukceso mi pagas gineon. Jen kie ĝi sidas! Sur tiu tablo.

Vere, la muŝo sidis sur la najbara malplena tablo, ĉe la muro, klare prilumata de radio.

— Bone, — obeeme diris Davenant. — Do observu.

— Vi sendube mistrafos! — kriis Snogden. De la bufedo ĝis la tablo kun la muŝo estis ne malpli ol dek kvin paŝoj. — Mi vetas ankoraŭ gineon!

Davenant ĵetis penseman rigardon al li, eltiris sian revolveron kun longa paftubo el la kasa kesto kaj momente celis. La kuglo derabotis sur la supraĵo de la tablo alte ekflugintan spliton, kaj la muŝo malaperis.

— Ĉu forflugis? — interesiĝis Weiss.

— Ho ne, — defendis Muldwey. — Mi rigardis atente. Mia muŝo solviĝis en la etero.

— La gineo estas via, — respondis Van-Konet. Morniĝinte, li ĵetis la monon sur la tablon. Snogden vokis la servistinon kaj donis al ŝi gineon por Davenant.

Ĉiuj estis iomete ĝenitaj.

Davenant prenis la moneron, kiun alportis la servistino, kaj klare diris:

— Tiun ĉi monon, kaj ankaŭ tiun, kiu kuŝas sur la tablo, vi, Petronia, povas preni por vi.

— Hazarda trafo! — kriis Van-Konet, kolerigita de la demonstro de Gravelot. — Provu ankoraŭfoje, ĉu? Por la doto de Petronia, ĉu?

— Kial ne, — diris Davenant. — Ses kugloj restis, kaj, ĉar la muŝon ni jam punis, mi enbatos kuglon en kuglon. Ĉu vi deziras?

— Ha, diable! — kriis Snogden. — Ĉu vi parolas serioze?

— Serioze.

— Vi ricevos ses gineojn, — deklaris Van-Konet.

— La ludo estas malegala, — enmiksiĝis Weiss. — Li devas same ion pagi siaflanke.

— Dek du gineojn, ĉu vi deziras? — proponis Davenant.

— Nu jen. Kaj ĉion ĉi — por Petrona, — diris Van-Konet, retrorigardante al la virino, flamanta pro feliĉo kaj sinĝeno.

La muro, kontraŭa al la bufedo, estis en distanco de dudek paŝoj. Davenant pafis kaj plu batadis per kugloj la muron, ĝis la revolvero malpleniĝis. En la stuko ne aperis novaj truoj, nur unufoje deŝutiĝis la rando de la profunde trabatita aperturo.

— Ha! — diris kun domaĝo Van-Konet post aflikta silento kaj krio «Brave!» de Laŭra, aplaŭdinta al la pafisto. — Mi, certe, ne sciis, ke mi renkontis profesiulon. Bone. Kaj ĉion ĉi — pro Petronia. Mi pagas same dek du gineojn. Mi ne estas mizerulo. Por Petronia. Ricevu la monon.

Post signo de la mastro la tremanta servistino prenis la monon, dirinte:

— Mi dankas vin. Tio estas vera miraklo.

Ŝi agitiĝis, poste ekstaris ĉe la pordo, beate kuntiriĝante, tuta kovrita de ŝvito, kun plena pugno da mono, ŝovita en la poŝon de la antaŭtuko.

Marta mallaŭte ridis. Al Van-Konet ŝajnis, ke ŝi ridas pri li, kaj li ekdeziris ŝin ofendi.

— Ĉu vi, pufvanga virgulino… — komencis Van-Konet; aŭdinte hastajn vortojn de Barket: «Mia filino, se vi permesas», — li daŭrigis: — Virta kaj senpeka infano, ĉu vi ankoraŭ ne eniris en la ludon kun sonorado kaj oranĝfloroj? Gerton plenas de stultuloj, kiuj esperas resti tiaj «ĝis la tomba ŝtono». Kaj vi? Ĉu?

— Marta edziniĝos en la sekva jaro, — respekte diris Barket, dezirante helpi al la konfuziĝinta junulino. — Hugo Burg revenos el navigado, kaj tiam ni vestos Marta-n en blankan robon… He-he!

— Patro! — ekkriis, ruĝiĝante pro sinĝeno, Marta, sed tuj aldonis: — Mi ĝojas, ke tio okazos en la sekva jaro. Eble, la morto de tiuj du, kiuj mortpafis sin, estus nun por ni malfeliĉa antaŭsigno.

— Nu, certe. Ni faros funebran bankedon, — respondis Van-Konet. — Snogden, kiaj estis la nomoj de tiuj geazenoj, kiuj truigis sin reciproke? Kial do vi ne scias? Necesas ekscii. Amuze. Ne edziniĝu, Marta. Vi gravediĝos, via edzo batados vin…

— Georgo, — interrompis la mordantan parolon Laŭra Muldwey, ŝokita de la cinikeco de la amoranto, — tempas veturi. Antaŭ la tria horo vi devas esti ĉe via fianĉino.

— Jes. Damne! Mi ĵuras, Laŭra, kiam mi akaparos la simieton, vi ludos per oro, kiel per sablo!

— E… E… — konsternite prononcis Weiss. — Kiom mi scias, via fianĉino tre amas vin.

— Ĉu amas? Sed ĉu vi scias, kio estas amo? Kraĉado en pordan fendon.

Neniu respondis al li. Laŭra, paliĝinte, forturnis sin. Eĉ Snogden kuntiris la brovojn, frotante la tempion. Barket ektimis. Ekstarinte de la tablo, li deziris forkonduki la filinon, sed ŝi elŝiris el lia mano sian manon kaj ekploris.

— Kiel fia tio estas! — kriis ŝi, stamfinte. — Ho, tio estas tre malbona!

Furiozigita de la malmilda konduto de la mastro, de la propra impertinenteco kaj de la morne antaŭdiranta kverelon rigardo de Laŭra, tiel klare karakterizita per la oraj promesoj de la diboĉanta ĝentlemano, Van-Konet tute forgesis la decon.

— Estas via feliĉo, ke vi ne estas viro! — kriis li al la ploranta junulino. — Kiam la edzo faros al vi batbluaĵojn, kiel tio konvenas en lia metio, vi kantos alie.

Elirinte el post la verŝotablo, Davenant aliris al Van-Konet.

— La celo estas atingita, — diris li per tono de decida raporto. — Vi morte ofendis la junulinon kaj min.

Pluvego, kiu ektorentus de sur la plafono, ne tiel mirigus la atestantoj de tiu sceno kaj Van-Konet-on mem, kiel la vortoj de Davenant. Barket tiris lian manikon.

— Vi pereos! — flustris li. — Silentu, silentu!

Snogden rekonsciiĝis la unua.

— Ĉu vi estas ofendita? — kriis li, ĵetante sin al Tirrey. — Vi… kiel vi nomiĝas?.. Do ankaŭ vi estas fianĉo?

— Ĉion por Petronia, — balbutis moke Weiss.

— Mi ne scias, kial silentis Barket, — respondis Davenant, ne atentante la furiozon de Snogden kaj parolante al Van-Konet, — sed ĉar la patro silentis, anstataŭ li diris mi. Ofendo al la amo estas ofendo al mi.

— Ha! Jen predikanto de romantikaj ideoj! Similas kasuaron antaŭ preĝaro!

— Lasu, Snogden, — malvarme ordonis Van-Konet, ekstarante kaj alirante al Davenant. — Karega cirka Nimrodo! Se vi senprokraste, tujege, ne petos de mi pardonon tiel funde, kiel hundo petas panpecon, mi sciigos vin pri mia humoro per sono de vangofrapo.

— Vi estas kanajlo! — laŭte diris Davenant. Van-Konet batis lin, sed Davenant sukcesis ŝirmi sin, tuj respondinte al la kontraŭulo per tia vangofrapo, ke tiu fermis la okulojn kaj preskaŭ falis. Weiss ĵetiĝis inter ilin.

En la ĉambro estiĝis silento, kiel tio okazas pro konscio de nekorektebla malfeliĉo.

— Jen kio, — diris al Weiss Muldwey, — mi eksidos en la aŭton. Akompanu min.

Ili eliris.

Snogden aliris al Van-Konet. Apud la forlasita tablo staris tri homoj: Davenant, Snogden kaj Van-Konet. Barket, haste kolektinte siajn aĵojn, kondukis Marta-n en la korton kaj ĵetiĝis jungi la ĉevalon.

Davenant aŭdis interparolon, bonege komprenante ties ofendan sencon.

— Ĉu kun tavernisto? — diris Van-Konet.

— Jes, — respondis tiu. — Tia estas la stato.

— Tro granda honoro. Sed ne en tio estas la afero. Vi scias, en kio.

— Kiel vi deziras. Tiuokaze mia rolo estos poste.

— Dankon, vi estas amiko. He, bruto, — turniĝis Van-Konet al Davenant, — ni rigardas al ci, kiel al rabia besto. Duelo ne estos.

— Se vi rifuzos duelon, — nehaste klarigis Davenant, — mi zorgos, ke via fianĉino sciu, sur kiu via vango pli bone kreskos haroj.

Tiuj reciprokaj ofendoj ne povis jam kaŭzi novan atakon kaj de unu, kaj de la alia flanko.

— Ĉu vi scias, al kiu vi parolas tiajn bonegajn aferojn? — demandis Snogden.

— Al Georgo Van-Konet mi parolas ilin.

— Jes. Kaj ankaŭ al mi. Mi estas Raulo Snogden.

— Du ĉiam aŭdas pli bone, ol unu.

— Kion ni faru? — diris Van-Konet. — Vi vidas, — tiu homo estas freneza. Jen kio: vin oni informos, koncede, vi estos honorigita per duelo.

— La loko troviĝos, — respondis Davenant. — Mi atendas tujan decidon.

— Tio estas neebla, — deklaris Snogden. — Estu kontenta pri tio, kio estas promesita al vi.

— Bone. Mi atendos kaj, se via kolero malvarmiĝos, mi uzos rimedojn, ke ĝi ree ekardu.

Estiĝis silento.

— Kanajlo!.. Ni iru, — turnis sin Van-Konet al Snogden, malrapide malsuprenirante laŭ la ŝtupoj, dum Snogden estis elprenanta monon por pagi. Ĵetinte du orajn monerojn sur la forlasitan tablon, li ekkuris al la aŭtomobilo. Eksidinte, la kompanio malaperis en polvo de la varmega mateno.

Enpensiĝinte, Davenant staris ĉe la fenestro, mallevinte la kapon kaj kontrolante sian agon, sed ne vidis en ĝi ion superfluan. Ĝi estis devigita, tiu ago.

Ĉagrenita Marta baldaŭ post tiam transdonis sian dankon per la patro, kiu jam intencis forveturi. Li estis ŝokita, maltrankvila kaj petadis Davenant-on trovi manieron pacigi la teruran aferon.

Davenant silente elaŭskultis lin kaj, adiaŭinte la gastojn, revenis al sia taga laboro.

Ĉapitro II

Dum la plej granda parto de la vojo Van-Konet silentis, malamante siajn kunulojn pro tio, ke ili estis atestantoj de lia malhonoro, sed la racio devigis lin cedi al la postuloj de la stato.

— Mi deziras eviti la diskonigon, — diris Van-Konet al Laŭra Muldwey. — Promesu diri nenion al iu ajn.

Laŭra sciis, ke Van-Konet rekompencos ŝin pro la silento. Kaj se ne rekompencos, — ŝiaj ludkartoj estis fortaj kaj ŝi povis fari sendanĝeran ludon je granda monsumo. Tiu neatendita sukceso tiel vigligis Muldwey-on, ke ŝi komencis pense danki la sorton.

— Min fidu, Georgo, — ironie kore flustris al li Laŭra. — Mi nur timas, ke tiu homo vin murdos. Ĉu ne estas pli racie fini la aferon pace? Se li pardonpetos?

— Malfrue kaj neeble, — Van-Konet enpensiĝis. — Jes, malfrue. Snogden deklaris de mia nomo la konsenton pri duelo.

— Kion do fari?

— Mi ne scias. Mi sciigos vin.

— Pro Dio, Georgo!

— Bone. Sed la risko estas neevitebla.

Van-Konet ordonis al la ŝoforo halti ĉe apudurba taverno kaj, kapsigninte al Snogden, ke tiu iru kun li, adiaŭis al Weiss, kiun li same petis silenti pri la prema okazintaĵo.

— Kara Georgo, — respondis Weiss, — por mi, mi konfesu, ŝajnas stranga via maltrankvilo pro tiaj bagateloj, kiujn indus jam tie, sur la loko, korekti per furioza batado. Sed mi silentos, ĉar vi tiel deziras.

— La afero estas multe pli komplika, ol al vi ŝajnas, — kontraŭis Van-Konet. — La karaktero kaj opinioj de mia fianĉino decidas, bedaŭrinde, ĉion. Mi devas edziĝi al ŝi.

Weiss forveturis kun Laŭra, kaj Van-Konet kaj Snogden eniris en la tavernon kaj okupis apartan ĉambron.

Snogden, ne havante kapitalon, posedis misteran kapablon bone vestiĝi, vivi en multekosta apartamento kaj subteni amikajn rilatojn kun fraŭla nobelaro. Cirkulis onidiro, ke li estas kartotrompisto kaj ĉantaĝisto, sed, neniam firmigata per faktoj aŭ almenaŭ per malrektaj pruvoj, tiu onidiro estis pli utila por li, ol malutila, pro la eco de la homa konscio admiri honeston, se oni ĝin atakas, kaj nekapteblon, se ĝi estas talenta.

Divenante, kion deziras de li Van-Konet, kiu baldaŭ devis veturi al Consuelo Juárez, Snogden kompleze metis la horloĝon sur la tablon, kaj poste ordonis alporti likvorojn kaj kafon.

— Snogden, mi pereis! — ekkriis Van-Konet, kiam la servisto foriris. — La vangofrapo estas algluita firme, kaj se ne hodiaŭ, do morgaŭ pri tio oni ekscios en la urbo. Tiam Consuelo Juárez, kun karaktera por ŝia nacio teatra abnegacio, atendos mian morton pro kuglo de tiu Gravelot, poste ŝi ploros ĝissate kaj iĝos monaĥino aŭ venenos sin.

— Ĉu vi bone ŝin konas?

— Mi ŝin sufiĉe bone konas. Tio estas miksaĵo de melaso kaj eksploda gelateno.

— Sendube, oĉjo Gravelot estas ideala pafisto, — ekparolis Snogden, post longa cerbumado kaj tute pripensinte detalojn de sia plano. — Eĉ grave vundita, se vi sukcesos pafi pli frue, Gravelot bonege trafos vian frunton aŭ nazon, kiel li deziros.

— Ne sufiĉas nur, ke vi same flirte pentru la bildon de mia entombigo.

— Akceptu tion kiel laŭtan pensadon, Van-Konet, — mi deziras nek moki vin, nek turmenti, kaj tial ni tuj analizu niajn eblojn. La paciĝo estas ekskludita.

— Kial? — rapide demandis Van-Konet, kaŝe esperinta pacigi la aferon eĉ koste de nova humuliĝo.

— Tial, ke li faris al vi vangofrapon, kaj ankaŭ tial, ke ni ne povas esti certaj pri diskreteco de Gravelot: proponinte paciĝon, ni riskas trafi rifuzon. Ja vi unua lin batis.

Van-Konet kunpremis la tempiojn, malserene rigardante en la glason. Suspirinte, li ridetis kaj drinkis.

— Mi nenion komprenas. Snogden, helpu! Savu min! Post la koŝmara nokto kun tiu Muldwey en mia kapo estas seninterrompa kriego. Mi perdiĝas.

— Georgo, — laŭte diris Snogden, skuante la ŝultron de la amiko, kiu, faliginte la vizaĝon en la polmojn, sidis duonmortinta pro timo kaj malamo, — mi vin savos.

— Pro diabloj, Raulo! Kion vi povas fari?

— Antaŭ ol diri, kion, mi postulas blindan fidon.

— Mi konsentas al ĉio.

— La blinda fido estas la ĉefa kondiĉo. Due: mi devas agi senprokraste. Por miaj agoj mi bezonas kontantan monon.

Van-Konet ne estis avara, pri kio Snogden konvinkiĝadis sufiĉe ofte. Sed, kiam Snogden nomis la monsumon — tri mil, — Van-Konet kuntiris la brovojn kaj iom perdis la entuziasmon pri la sava aŭtoritato de la amiko.

— Ĉu tiel multe? Por kio vi bezonas tiom da mono?

— Mi enskribis la nomojn de la atestantoj. Barket, lia filino, la servistino kaj Gravelot mem, — klarigis Snogden tiel serioze, ke Van-Konet ŝrumpis. — Kun ĉiuj ĉi homoj mi atingos ilian silenton. Gravelot kostos pli multe, ol la ceteraj, sed kun la ceteraj mi intencas aranĝi malpli multekoste. Weiss forveturas hodiaŭ. Laŭra silentos, esperante al posta danko. La homoj ne estas komplikaj. Alie mi jam delonge purigadus botojn al preterpasantoj aŭ verkadus romanojn por dimanĉa gazeta aldono.

— Vi pravas. Agu, — diris Van-Konet, eltirante la ĉeklibron. Skribinte la sumon, li subskribis la ĉekon kaj transdonis ĝin al Snogden.

— Nun, — diris Snogden, kaŝinte la ĉekon, — mi parolos sincere.

— Plej bone.

— Bonege. Ni estas homoj sen antaŭjuĝoj. Mi aranĝos vian aferon, sed nur en tiu okazo, se vi donos al mi tuj kambion por du monatoj, je sumo de dek mil pundoj.

Van-Konet estis ne tiom stulta, por opinii tiujn streĉitajn, firme diritajn vortojn ŝerco. Ekstere restante trankvila, Van-Konet silentis kaj subite, terure paliĝinte, bategis per la pugno la tablon kun tia forto, ke la tasoj elsaltis el la subtasoj.

— Kia malfeliĉa tago! — kriis Van-Konet. — Ĉu ĉio iris al diablo? Kaj vi — vi, Snogden, prirabas min?! Kiel mi tion komprenu? Mi scias, ke vi senhezite akceptas almozojn, mi scias pri vi pli, ol iu ajn. Sed mi ne sciis, ke vi tiel malice uzos mian malfeliĉon.

Snogden prenis la promenbastonon kaj ĵetis la ĉekon sur la tablon.

— Jen la ĉeko, — diris li, spertante grandegan plezuron de ludo, kun tuta aspekto de risko, sed kun trankviliga konscio de sendanĝereco. — Mi estas profitema, pli ĝuste, mi estas aferema. Via ĉeko ne inspiras min. Adiaŭ. Mi ne opinias tiun ĉi kverelon fina, kaj morgaŭ, se estos ankoraŭ ne malfrue, vi povos rekomenci nian intertraktadon, kiam la dek mil ŝajnos al vi ne tiom gravaj, ke pro ili indus perdi ĉion ceteran.

— Snogden, vi min perpleksigis, — diris Van-Konet, vidante, ke lia amiko direktas sin al la pordo, kaj damnante sian eksplodemon. — Ne foriru, sed aŭskultu. Mi konsentas.

— Ho Dio! — ekparolis Snogden, same decideme revenante al sia seĝo, kiel li forlasis ĝin, kaj malleviĝante kun aspekto de elĉerpiteco. — Ho Dio! Dum tiuj kvin jaroj, kiam mi vin konas, Georgo, — komencante de via malgajno al Colbert, kiam necesis skui monujojn de ĉiuj uzuristoj kaj mi, kiel hundo, kuradis el Gerton al San-Fuego, el San-Fuego al Poket kaj ree al Gerton, — ekde tiuj tagoj ĝis la hodiaŭa mateno mi estis certa, ke en vi estas dankemo de komplico, ŝuldanta al sia kunfrato pro cirkonstancoj de tiu vivo, kiun vi vivis precipe danke al mi. Mi jam ne parolas pri la okazo kun la neplenaĝa Matilda el la virina orkestro, kiam al vi minacis juĝo. Mi ne parolas pri miaj klopodoj antaŭ via patro, pri mono por fikcia kompenso al Smith, kvazaŭe minacinta protesti falsitan kambion, kiu ne ekzistis. Ne parolas mi ankaŭ pri la spekulaĵoj, kiuj donis, denove danke al mi, al via moŝto dek mil pro kontrabando. Ne parolas mi ankaŭ pri multegaj okazoj de mia helpo al vi, trafadinta en malpurajn historiojn kun virinoj kaj ĵurnalistoj. Mi ne parolas pri Laŭra, kiun mi laŭlitere elŝiris per ungoj por vi el la alkovo de Wagren. Sed mi parolas pri la digno… Ne, permesu al mi diri ĉion. Jes, Van-Konet, homoj, similaj al mi, havas dignon, kaj tiu digno havas la nomon: «reciprokeco». Nur la sento de digno devigas min rememorigi vin pri ĝi. Nun, kiam mi povus eduki mian knabon honesta homo, ne konanta tiujn haladzajn fajrojn de la peko, en kiuj forbruligis sian vivon lia adopta patro, vi per la bato de la pugno al la tablo deklaras, ke mi estas rabisto kaj sentaŭgulo. Mi estus ridinda kaj kompatinda, se mi estus neprofitema, ĉar tio signifus mian malkapablon savi vin. Por tia afero necesas homo, simila al mi, kiun ĝenas neniaj rimedoj. Krom tio, mi estas via amiko, kaj konsentu, ke profitema amiko estas pli bona ol neprofitema malamiko. Tamen tempas al vi sobriĝi kaj veturi. Skribu la kambion.

Parolante pri la knabo, Snogden ne mensogis. Antaŭ ok jaroj, gajninte grandan monsumon, li pro kaprico aĉetis de iu strata almozulino suĉinfanon kaj dungis por li nutristinon. Poste li alligiĝis al la knabo kaj tre zorgadis pri li.

— Do jen la prezo de la muŝo! La kambion mi donos, — diris Van-Konet, al kiu, fakte, restis nenio alia, krom obei al la certeco kaj sperto de Snogden. — Ĉu vi havas formularon?

— Mi havas en rezervo praktike ĉion.

Snogden donis al Van-Konet formularon kaj, kiam servisto alportis inkon, komencis strabe observi, kion skribas Van-Konet.

Post la fino de tiu afero Snogden faldis la kambion kaj malkaŝe suspiris.

— Tiel estos pli bone, Georgo, — diris li per la rezona tono de plenaĝulo, trankviliganta infanon, — kredu min. Granda monsumo flamigas kapablojn kaj plifortigas inventemon.

— Sed, diablo prenu, sciigu do min pri viaj planoj!

— Por kio? Mi, verdire, ne ŝatas kritikon. Ĝi senentuziasmigas. Kio koncernas miajn agojn, ili estas tiel neoriginalaj, ke vi ekdubos, dum mi bonege konas min kaj estas absolute konvinkita pri sukceso.

— Ho, kiel mi ĝojos, Snogden. Ĉu mi povas trankvile veturi al Consuelo?

— Jes. Vi povas kaj devas.

— Sed, Snogden, ni supozu la nekredeblan por via memestimo — ke vi fiaskos.

— Mi redonos la kambion al vi, kaj vi en mia ĉeesto disŝiros ĝin, — firme deklaris Snogden. — Iru kaj atendu ĉe Juárez. Mi informos vin.

Van-Konet iomete trankviliĝis. Ili pagis, eliris kaj ekiris en la kontraŭaj direktoj. Snogden diris nenion pri tio, kion li intencas entrepreni, kaj Van-Konet ekveturis por bani sin en kuvo kaj vestiĝi por veno al sia fianĉino.

Ĉapitro III

La ĉarma juna fianĉino de Van-Konet, Consuelo Juárez, estis la sola infano de Pedro Juárez, riĉiĝinta per vendado de terenoj. Posedanto de tabakplantejoj kaj cigaredaj fabrikoj, deputito de la administra konsilio, homo, elirinta el la malsupraj tavoloj de la socio, Juárez iĝis tre riĉa nur en la maljuneco. Lia edzino estis filino de brutobredisto. La dekjaran Consuelo-n la gepatroj sendis en Hispanion, al parencoj de la patrino. Tie ŝi finis pensionaton kaj revenis deksepjara fraŭlino. Tiamaniere, la frivolaj moroj de gertonanoj ne influis al Consuelo. Ŝi alveturis nelonge antaŭ la ĉiujara festo de maristoj, kiun oni aranĝadis en Gerton la 9-an de junio memore de la ŝipo «Minervo», kiu venis al la gertona rodo la 9-an de junio de la 1803-a jaro. Dancante, Consuelo konatiĝis kun Van-Konet kaj baldaŭ ekamis lin, malgraŭ lia reputacio, kiun, en stranga maniero, ŝi kredis, trankvile pruvante al si kaj al la ĉagrenita patro, ne deziranta tiun geedziĝon, ke ŝia edzo iĝos alia, ĉar li amas ŝin. Laŭ la opinio de Consuelo, nenion scianta pri la vivo, forta amo povis transformi eĉ ĝisostan banditon. Nemulte ŝi eraris pri tio, kaj eble nur en tio, ke tia amo efikas nur al fortaj kaj kuraĝaj homoj.

Kiel sekvo de la rekta kaj fidema karaktero de Consuelo, estas grave rakonti, ke ŝi la unua konfesis al Van-Konet sian amon al li, kaj tiel kortuŝe, kiel tion kapablas esprimi nur nesperta estaĵo. Ajna elektito de Consuelo anstataŭ Van-Konet, sentante sin duone pardonita, forte enpensiĝus, antaŭ ol preni sur sin la gravan sindevigon gardi la vivon kaj la sorton de la junulino, donacanta la koron tiel facile, kiel oni etendas floron. Van-Konet ŝajnigis sin enamiĝinta pro la riĉa doto, iom mirante, malgraŭ ĉiuj siaj sukcesoj inter virinoj, kiel okazis, ke la ĉasaĵo mem elkuris sub lian pafon, kiam li ankoraŭ estis nur esploranta la spuron. Lia patro soifis la doton pli, ol la filo. Aŭgusto Van-Konet tiel enkaĉiĝis en ŝuldoj kaj malversacioj, ke lia ofica, kaj same la materia bankroto estis nur afero de la tempo.

Dum du monatoj la filo de la gubernatoro estis adiaŭanta la fraŭlan vivon, pli aŭ malpli sukcese kaŝante siajn aventurojn. Estis proksimiĝanta la tago de la geedziĝo, kaj hodiaŭ Van-Konet devis veni al la fianĉino por interparolo, kiun la junulino opiniis tre grava. Ŝi deziris sincere, kore diri al li pri sia amo, por poste preni de li promeson esti por ŝi fidela kaj vera amiko. Tio estis natura emocio de la junulino, malklare sentanta la tutan gravecon de sia paŝo kaj strebanta al senprokrasta impeto de ĉiuj plej bonaj sentoj tiel en si, kiel en la elektito, por anticipi per la koro la sekreton de reciproka proksimeco dum multaj jaroj, kiuj restas ankoraŭ estonte.

La familio de Juárez ordinare ne elveturadis el la apudurba bieno, sed je semajno antaŭ la geedziĝo Consuelo kun la patrino transloĝiĝis en la urban domon, kiu staris sur altaĵo trans la mallarĝa Kvarantena strato, proksime de la skvaro kaj la preĝejo de Sankta Maŭrico. La unuetaĝa domo de Juárez prezentis grupon el tri blankaj kuboj de diversaj altoj, kun plataj tegmentoj kaj ŝtona placeto de la antaŭa fasado, sur kiun oni leviĝadis laŭ ŝtupoj. Tiu placeto estis ĉirkaŭigita per gisita krado. De tie videblis parto de tegmentoj de la Kvarantena kaj aliaj stratoj, proksimaj al ĝi, ĝis foraj novkonstruitaj sepetaĝaj gigantoj. La orienta parto de la domo havis du terasojn, situantajn apude, unu super la alia. La interna korto, kun balkonoj, fontano kaj palmoj inter florbedoj, estis la plej ŝatata loko de estado de Consuelo. Tie ŝi legadis kaj meditadis, kaj tien mulata servistino kondukis Van-Konet-on, kiu venis kun kvaronhora malfruiĝo, ĉar, adiaŭinte al Snogden, li okupiĝis pri reekvilibrigo de siaj nervoj, por kio li longe sidis en la bankuvo kaj eltrinkis mentan koktelon.

Barket sukcese priskribis al Gravelot la impreson, faratan de Consuelo, kaj tial necesas nur rigardi ŝin tiel proksime, kiel ofte povis tion fari Van-Konet. Ĉe tuta sia riĉo la junulino ŝatis simplecon, per kio ŝi forte incitadis la fianĉon, kiu deziris, ke la financa potenco de la familio, flata por li, reflektiĝu en ĉiu faldo de la roboj de lia fianĉino. Por tiu ĉi rendevuo Consuelo elektis blankan bluzon kun kuspita kolumo kaj jupon, intenskoloran, kiel peonio; sur ŝiaj malgrandaj piedoj estis nigraj ŝuoj kaj blankaj ŝtrumpoj. Maldika ora ĉeneto, ornamita per granda perlo, estis brakumanta la brunetan kolon de la junulino per duobla vico, en la nigraj haroj staris testuda kombilo. Consuelo ne portadis ringojn sur la fingroj, nek en la oreloj. Ŝiaj manoj kompare kun la malgrandaj piedoj ŝajnis manoj de knabo, sed tiel en manpremo, kiel por rigardo ili donadis impreson de bonkoreco kaj virineco. Entute, tio estis beleta junulino kun afabla vizaĝo, klaraj nigraj okuloj, fojfoje tre seriozaj, kaj ĉarmaj okulharoj — kun malpeza figuro, malgranda alto, kvankam moviĝemo, svelteco kaj la knabine maldikaj brakoj faradis Consuelo-n pli alta, ol ŝi vere estis, atingante nur la mentonon de Van-Konet. Ŝia voĉo, sonante samtempe kun la spiro, havis facilan brustan tembron kaj estis tiel agrabla, ke eĉ negravaj vortoj sonis en prononco de Consuelo kun kaŝita emocio, direktita, eble, al aliaj, pli gravaj objektoj de la konscio, sed karaktera por ŝia tono, samkiel la spirado estis karaktera por ŝia parolo.

Kun tia junulino estis fianĉigita Van-Konet. Renkontita de la patrino de Consuelo, maldika virino, parte simila al la filino, en malhela silka robo, ornamita per vitraj perloj, Van-Konet donis kelkajn minutojn al la estonta bopatrino, ŝajnigante, ke lin nenio interesas, krom la fianĉino. Kvankam Vincenta Juárez havis viglajn, penetremajn okulojn, kiujn iam sonĝis multaj viroj, tamen, jesadante al la edzo kaj suspirante kune kun li, kaŝite ŝi estis sur la flanko de Van-Konet. La enkorpiĝo de eleganta malvirto, kliniĝinta antaŭ forta kaj freŝa sento, ravis ŝian romantikan naturon. Krome, al la filino de brutobredisto pekoj de eminentuloj ŝajnis ne sekvo de malbonaj inklinoj, sed nur similaĵo de bizara, riska sporto, kiun estas facile anstataŭigi per idilio.

Konversaciinte kun ŝi, Van-Konet iris al la fianĉino. Rimarkinte lin, Consuelo ekfloris, ruĝiĝis. Ŝiaj rigardoj esprimis kareson kaj malpaciencon paroli pri io neprokrastebla.

Kun enuo, estante premata de la timo de la duelo, Van-Konet, hipokritante singarde kaj humile, ekludis la rolon de amanto — unu el la plej malfacilaj roloj, se la koro de la ludanto ne estas tuŝita de almenaŭ simpatio. Se la koro ridas, kaj la amo de la junulino estas senrezerva, sukceso de la ludo estas garantiita — estas ĝeno nek en vortoj, nek en pozoj: estu trankvila, suspektinde egala, eĉ malserena kaj malvigla — la virina koro trovos klarigon al ĉio, ĉion pravigos kaj prenos la kulpon sur sin.

Van-Konet kisis la manon de Consuelo, sed ŝi brakumis lin, kisis la tempion, deŝoviĝis, prenis ĉe la mano kaj alkondukis al seĝo.

— Venu ĉi tien, eksidu… Eksidu, — ripetis la junulino, vidante, ke Van-Konet enpensiĝis por momento. — Lasu ĉiujn viajn aferojn. Vi nun estas kun mi, kaj mi kun vi.

Ili eksidis kaj turnis sin unu al la alia. Consuelo prenis ventumilon. Ventuminte sin, la junulino suspiris. Ŝiaj okuloj, ridante kaj maltrankvilante, estis direktitaj al la silentema fianĉo.

— Mi estas en terura angoro, — diris Consuelo. — Ĉu vi scias, kio okazis? Hodiaŭ la tuta Gerton parolas pri la memmortigo de du homoj. Li ege amis ŝin, kaj ŝi lin. Kiel malĝoje, ĉu vere? Al ili oni ne permesis geedziĝi, kaj ili ne eltenis tion. Nur la postmorta letero rakontas la kaŭzon de la malfeliĉo. Tie estas skribite ĝuste tiel: «Pli bonas morto, ol disiĝo». Tiel skribis ŝi. Kaj li alskribis: «Ni ne disiĝos. Se ni ne povas kune vivi, ni kune mortu». Nun ĉiuj diras, ke tio estas malbona antaŭsigno kaj ke tiujn, kiuj geedziĝos en la nuna jaro, trafos malfeliĉa fina, kaj ilia vivo mem estos abomena. Kiel vi pensas, ĉu ni eble prokrastu la geedziĝon ĝis la sekva printempo? Mi ial timas, mi ĝenerale timas ĉiajn tiajn aferojn, kaj el la kapo ne foriras tio. Ĉu vi jam aŭdis?

— Mi aŭdis tiun historion, — diris Van-Konet, prenante el la manoj de Consuelo la ventumilon kaj pririgardante pentraĵon sur la eburo. — Belega aĵo. Sed mi tiel amas vin, kara Consuelo, ke superstiĉoj ne maltrankviligas min.

— Ho, vi min amas! — mallaŭte ekkriis la junulino, kaptante la ventumilon, kaj Van-Konet retenis ĝin, tiel ke iliaj manoj proksimiĝis. — Sed tio estas vero, ĉu?

Consuelo ekridis, poste iĝis serioza, kaj ree neretenebla feliĉa rido, simila al matena ludo de folioj inter radioj, prilumis ŝin tutan.

— Ĉu tio estas vero? Kaj se tio ne estas vero? Sed mi ŝercis! — kriis ŝi, rimarkinte, ke la maldekstra brovo de Van-Konet malrapide kaj patose leviĝis. — Ja tio estas tiel mirakla, ke jen ni, du, mi kaj vi, tiel forte, forte, por ĉiam amas. Pli bona povas esti nenio, laŭ mi. Kaj kiel pensas vi?

— Mi same pensas. Al mi ŝajnas, ke vi eldiras miajn pensojn.

— Ĉu vere? Mi tre ĝojas, — malrapide prononcis Consuelo, forturniĝante kaj mallevante la kapon kun deziro voki solenan humoron, sed rideto vagis sur ŝiaj duonmalfermitaj lipoj. — Ne! Mi gajas, — diris ŝi, rektiĝante kaj suspirinte per la tuta brusto. — Mi povas sidi tiel longe kaj rigardi al vi. Ĉion ne eblas diri! Estas tuta maro da vortoj, kiel da ondoj en la maro. Do kion ni faru? Bonvolu trankviligi min.

Van-Konet deziris vigliĝi, senĝene babili, sed ne povis. La atendado de informoj de Snogden kiel nigra mano kuŝis sur lia ĝenata animo. Consuelo rimarkis la staton de Van-Konet, kaj li ekparolis en tiu momento, kiam ŝi jam decidis demandi, kio okazis al li.

— Ĉu indas zorgi? — diris Van-Konet. — La tuta afero estas en tio, ke stultaĵo, eldirita de iu sola homo, ricevas aspekton de io serioza, se ĝin ripetos cento da aliaj stultuloj. La pereintoj, kompreneble, estas kompatindaj, sed tiaj historioj okazas ĉiutage, se ne en Gerton, do en Madrido, se ne en Madrido, do en Vieno. Jen ĉio, kion mi pensas.

— Vi tiel certe parolas… Aĥ, se estus tiel! Sed se la homo turnas tion al si… se li ne forlasas malgajajn pensojn…

Consuelo konfuziĝis kaj mem interrompis sin:

— Mi baldaŭ elpensos, kiel esprimi. Vin kvazaŭ ronĝas zorgo. Ĉu mi eraras?

— Mi estas plena de vi, — diris, fervore ridetante, Van-Konet.

— Aĥ jes… Mi komprenis, kiel diri mian penson. Se la homo plenas de feliĉo kaj timas pri ĝi, ĉu ne povas aliula tragedio lasi en la animo spuron, kaj tiu spuro influos la estontecon?

— Mi ĵuras, ke mi kun plezuro revivigus la gertonajn Romeon kaj Julieta-n, por ke vin ne turmentu malbonaj antaŭsentoj.

— Jes. Sed revivigi ne eblas! Estas strange, ke mia patrino nenion diris al vi.

— Via estimata patrino verŝajne ne deziris min maltrankviligi.

— Mia estimata patrino… Via estimata patrino… Aĥ-aĥ-aĥ! — riproĉe ekkriis Consuelo, mokante la diskretan tonon de la fianĉo. — Nu, bone. Ĉu vi memoras, ke ni devas havi seriozan interparolon?

— Jes.

— Georgo, — serioze komencis Consuelo, — mi deziras paroli pri la estonteco. Postmorgaŭ okazos nia geedziĝo. Nin atendas longa kuna vivo. Antaŭ ĉio ni devas esti amikoj kaj ĉiam fidi unu al la alia, kaj krome inter ni ne estu stulta ĵaluzo.

Ŝi eksilentis. Unu afero estas prononci en soleco ardajn kaj vastajn parolojn, la alia — paroli pri siaj deziroj al la atenta, fermita Van-Konet. Kompreninte, ke ŝia elokvento elĉerpiĝis, la junulino ruĝiĝis kaj fermis la vizaĝon per la manoj.

— Nu, jen, mi konfuziĝis, — diris ŝi, sed, pensinte iom kaj malferminte la vizaĝon, karese daŭrigis: — Ni neniam disiĝos, ĉion faros kune, ĉiam: promenos, laŭtlegos, vojaĝos, kaj malĝojos, kaj ridos… Pri kio malĝojos? Tion mi ne scias, tamen tio povos okazi, kvankam mi ne deziras, ne deziras malĝoji!

— Bonege! — diris Van-Konet. — Aŭskultante vin, mi deziras aŭskulti krome neniun kaj nenion.

— Via antaŭa ne tre bela vivmaniero, — diris la junulino, — devigis min longe mediti pri tio, kial tiel estis. Mi scias: vi estis soleca. Nun vi ne estas soleca.

— Kalumnio! Nigra kalumnio! — ekkriis Van-Konet. — Ludkartoj kaj botelo da vino… Ho, kia peko! Sed al mi oni envias, mi havas multajn malamikojn.

— Georgo, mi amas vin tia, kia vi estas. Estu tio du kartludoj kaj du boteloj da vino. La afero estas en viaj amikoj. Sed vi jam, verŝajne, adiaŭis ilin ĉiujn. Se vi deziros, mi kaj vi ludos kartojn. Mi ankaŭ povos fari kompanion por duono de botelo da vino, kaj la cetero estos via.

Ŝi ekridis kaj serioze finis:

— Amiko mia, ne koleru al mi, sed mi deziras, ke vi premu mian kubuton.

— Ĉu kubuton? — miris Van-Konet.

— Jes, vi tiel forte, varmege premis mian kubuton unufoje, kiam vi helpis min transsalti rojon.

Consuelo fleksis la brakon, etendinte la kubuton, kaj Van-Konet devis premi ĝin. Li premis forte, kaj Consuelo fermegis la okulojn pro plezuro.

— Jen bonas tia firma amo, — klarigis ŝi. — Ĉu scias vi, kiel mi komencis ami vin?

— Ne.

Pasis jam tri horoj post kiam Van-Konet lasis al Snogden aranĝi la mornan aferon. Lia maltrankvilo kreskis. Kun peno li sidis, premate aŭskultante la parolojn de la junulino.

— Vi staris sub la balkono kaj rigardis al mi supren, ĵetante en la buŝon bombonetojn. En via vizaĝo tiam glitis io kortuŝa. Tion mi memorfiksis, neniel povis forgesi, komencis pensi kaj eksciis, ke mi amas ekde ĝuste tiu minuto. Kaj vi?

La demando sonis neatendite, sed Van-Konet sukcese eliris el la embaraso, deklarinte, ke li ĉiam amis ŝin, ĉar ĉiam revis ĝuste pri tia junulino, kiel lia fianĉino.

Poste la afero iris malpli bone. La humoro de Van-Konet tute falis. Li penadis estigi konversacion, ekregi la emociojn, la atenton de Consuelo kaj ne povis. Nek vortojn, nek pensojn li havis. Van-Konet estis atendanta sciigojn de Snogden, malbenante la plaŭdadon de la fontano kaj aŭskultante, ĉu aŭdiĝos hastaj paŝoj, sciigantaj pri voko al la telefono.

Post kelkaj malkuraĝaj penoj vigligi la malserenan amaton Consuelo eksilentis. Pro takto ŝajnigante, ke ŝi enpensiĝis mem, ŝi rigardis flanken, ŝiaj lipetoj paŭtis kaj amare tremeradis. Se nun ŝi ankoraŭfoje demandus Van-Konet-on: «Kio okazis al li?» — do ŝi definitive ĉagreniĝus pro la propraj vortoj. Iomete dispelis la angoron apero de Vincenta, kiu deklaris, ke venis la patro. Vere, ne sukcesis Van-Konet balbuti mallertan frazon, kiam li ekvidis Pedro-n Juárez, korpulentan viron kun morna vizaĝo. Ĵetinte rigardon al la filino, li komprenis ŝian staton kaj demandis:

— Ĉu vi malpaciĝis?

Consuelo pene ridetis.

— Ne, nenio tia okazis.

— Mi kvereladis kun mia edzino sufiĉe ofte, — sciigis la maljunulo, eksidante kaj viŝante la vizaĝon per naztuko. — Estas nenio bona en tio.

Tiuj intence diritaj, akre sonintaj vortoj eĉ pli ĉagrenis Consuelo-n. Mallevinte la kapon, ŝi el sub la frunto ekrigardis al la fianĉo. Van-Konet silentis kaj senbrile ridetadis, sen fortoj koncentriĝi. Pala, pense damnante la junulinon per malpuraj vortoj kaj malbenante la malgajhumoran Juárez-on, kiu same estis en perplekso kaj ne hastis ekparoli, Van-Konet turnis sin al la patrino de Consuelo:

— Estas tre sufoke. Probable, estos fulmotondro.

— Ho! Mi ne deziras, — diris tiu, atente rigardante al la filino, — mi timas fulmotondron.

Denove ĉiuj eksilentis, pensante pri Van-Konet kaj ne komprenante, kio okazis al li.

— Ĉu vi malbone fartas? — demandis Consuelo, rapide svinganta la ventumilon kaj preta jam ekplori pro la ofendiĝo.

— Ho, mi bonege fartas, — respondis Van-Konet, ĵetinte tiom malafablan rigardon, ke la vizaĝo de Consuelo ŝanĝiĝis. — Male, ĉi tie estas tre malvarme.

Perfidinte tiamaniere, ke li ne memoras, pri kio li parolis antaŭ minuto, Van-Konet ne plu povis elteni la konfuziĝon de la patrino, la ĉagrenon de Consuelo kaj la atentan rigardon de la maljunulo Juárez. Van-Konet deziris ekstari kaj adiaŭi, kiam aperis la servistino, sciiginta pri voko de la gasto al la telefono fare de Snogden. Ne nur la sciigito, sed ankaŭ ĉiuj ĝojis al la solviĝo de la streĉita stato. Kio koncernas Van-Konet-on, do la sango ĵetiĝis en lian kapon, la koro ekbatis, la okuloj vigle ekbrilis, kaj, haste pardonpetante, li ekkuris post la servistino laŭ la interna ŝtuparo de la domo al la telefono de la trapasa ĉambro.

— Snogden! — kriis Van-Konet, tuj kiam li alportis la parolilon al la lipoj. — Donu, kion vi havas, tuj — ĉu jes aŭ ne?

— Jes, — respondis la triumfe degna voĉo, — kategoria jes, kvankam mi devis aferi kun via patro.

Van-Konet ŝrumpis: meze de la ĝojo la mencio pri la patro aludis ion kaj promesis malagrablan scenon. Tamen la «jes» superpezis ĉion en tiu ĉi momento.

— La diabloj vin kisas! — kriis li. — Sed, ĉiel ajn, la spirado revenis al mi. Atendu min post horo.

— Bone. Ĉu vi agnoskas, ke mi scias la valoron de miaj promesoj?

— Bonege. Ne fanfaronu.

Van-Konet ekridis kaj, profunde, trankvile spirante, revenis al la fontano.

La familio sidis silente, atendante lian revenon. Consuelo malgaje ekrigardis al la fianĉo, sed, rimarkinte, ke li tuta vigliĝis, ridas kaj jam el malproksime ion parolas al ŝi, ŝi ekridis mem, rozkoloriĝis. Diveninte la ŝanĝon al pli bona humoro, Vincenta Juárez ĵetis al Van-Konet dankan rigardon; eĉ la patro de Consuelo ekĝojis al la fino de tiu malviviĝo de la fianĉo, humiliga tiel por li, kiel por liaj filino kaj edzino.

— Ĉu estis io tre agrabla? — ekkriis Consuelo, pardonante Van-Konet-on kaj fierante pri lia belega afabla vizaĝo. — Vi faris al mi enigmon! Mi tiel maltrankvilis!

— Mi konfesu, — diris Van-Konet, — jes, min zorgigis unu afero, sed ĉio aranĝiĝis. Mian kandidatecon al la posteno de prezidanto de kompanio de agrikulturaj entreprenoj en Poket subtenas du influaj personoj. Ĝuste tion mi atendis, pro tio mi malserenis.

— Ho, necesus diri al mi! Ja mi estas via edzino! Mi estas la plej influa persono!

— Certe, sed… — Van-Konet kisis la manon de la junulino kaj eksidis, kontente ĉirkaŭrigardante. — Plej probable, mi kaj Consuelo loĝos en Poket, — diris li al Juárez, — kiel jam estis dirite pri tio.

— Por mi estas kara mia infano, — subite kortuŝe kaj firme diris Juárez, — ŝi estas sola ĉe mi. Mi deziras esperi je vi, jes, mi esperas je vi.

— Ĉio estos bona! — ekkriis Van-Konet, enrigardante en la humidajn okulojn de la junulino kun lumo de la ĝojo, ricevita de la interparolo kun Snogden, kaj elpensante temon por konversacio, kiu povus interesigi ĉiujn por ne pli ol dek minutoj, por hasti poste al la renkontiĝo kaj ekscii de Snogden detalojn de la bonorda solviĝo.

Ĉapitro IV

La aferoj kaj zorgoj de Snogden montriĝos sur la linio de tiu ĉi rakonto dum ties disvolviĝo, kaj tial la atento estu direktita al Davenant kaj tuŝu lian vivon pli profunde, ol li mem rakontis al Barket.

Prenita de sanitara veturilo antaŭ la teatro en Liss, Davenant estis veturigita en la hospitalon de la Ruĝa Kruco, kie li kuŝis kun cerba inflamo dum tri semajnoj. Malgraŭ la tuta graveco de lia malsano, lia sorto estis resti viva, por longe memori la flam-sunan salonon kaj la infanajn voĉojn de la junulinoj. Kiel ludon, kiel klaran kaj karesan zorgon de la vivo pri la senkulpa ĝojo de la homo imagadis li tiun sorton, kiun li senkonscie vokadis.

Post forpaso de la danĝero Davenant dum kelkaj tagoj ankoraŭ restadis en la malsanulejo, estis malforta, moviĝadis malmulte, plej grandan parton de tago kuŝadis, atendante, ĉu lin trovos Galeran aŭ Futroz. Lia sopiro komenciĝadis kun tagiĝo kaj finiĝadis per dormeto ĉe veno de nokto; liaj sonĝoj estis rememoroj pri la neforgesebla vespero kun la pafado en la celon. La arĝenta cervo kuŝis sub lia kuseno. Fojfoje Tirrey prenadis tiun luksaĵeton, pririgardadis ĝin kaj ree kaŝadis. Finfine li komprenis, ke lia estado en la fremda urbo malhavas telepatiajn ecojn, kiuj povus indiki la situon de la fuĝinto al iu ajn. Nun li estis plene en sia dispono. Li rememoradis sian patron kun tia malamo, ke liaj pensoj pri li estis plenaj de la plorado kaj la grincado de dentoj. Elirinte el la malsanulejo, Davenant ekiris perpiede suden, por foriri de Poket kiel eble plej malproksime. Dum la vojado li laboradis en farmobienoj kaj, ŝparinte iomete da mono, iradis pluen, lasante al vento elpeli lian sopiron. Kaj poste Stomador fordonis al li «Sekaĵon kaj maron».

Tiutage Davenant neniel povis sukcesi resti sola ĝis la vespero mem, ĉar estis sabato — la tago de elveturado el la minejoj en la urbon. Komercistoj veturadis por aĉeti varojn, oficistoj — por gaji kun konatoj, laboristoj, ricevintaj salajron, — por akapari dozon da urbaj plezuroj. Multaj el ili postuladis vinon, ne lasante la selon aŭ ne elirante el la veturiloj, pro kio Petronia ofte elkuradis el la pordo kun botelo kaj korktirilo, kaj Davenant mem priservadis la vizitantojn.

Dum la klopodoj kaj ĉiaspecaj kalkuloj lia kolero kvietiĝis, sed la grava ofendo, farita de Van-Konet, prilumis sin al li per tia danĝera fajro, ĉe kiu jam estas penseblaj nek paciĝo, nek forgeso. Divenante la edziĝajn malfacilaĵojn de la alta persono, kaj ankaŭ konsiderante sian scipovon trafi celon, Davenant bonege konsciis, kiom riske estas al Van-Konet akcepti la duelon; tamen alia eliro ne ekzistis, nur krom se Van-Konet toleros la vangofrapon sub tiu preteksto, ke bato de tavernisto, samkiel surstrata atako, ne povas lin malhonorigi. Por tia okazo Davenant decidis atendi dum dudek kvar horoj kaj, se Van-Konet rifuzos, publikigi la okazintaĵon en la loka ĵurnalo. Tian servon por li povus fari Night, frato de la redaktoro de la ĵurnalo «Gertonaj matenaj horoj», la homo, kiu ofte ĉasadis kun Gravelot en montoj kaj sincere estimis lin. Tamen Davenant ankoraŭ tiel malmulte konis la homojn, ke tiaj diversiaj konsideroj ŝajnis al li fantazio, reale li ne deziris dubi pri kuraĝo de Van-Konet. La sola, kion Davenant estis serioze allasanta, — tio estis devigita agnosko de la kontraŭulo pri sia kulpo antaŭ la komenco de la duelo; tiam li pardonus lin. Sed se la fiero de Van-Konet evidentiĝos pli forta, ol justeco kaj racio, do por tia okazo Davenant intencis vundi la kontraŭulon nedanĝere, pro lia tre juna fianĉino, kulpa pri nenio. Tiun junulinon Davenant ne deziris puni.

La plej seriozaj meditoj, se ilia objekto estas ankoraŭ ne okazinta evento, kondiĉita de iaj hazardaĵoj de ĝia solviĝo, estas meditoj, esence, abstraktaj, kaj baldaŭ ili iĝas monotonaj; tial, trapensinte ĉion, kion li povis, Davenant komencis atendi baldaŭan venon de sekundantoj de Van-Konet, tamen jam multfoje estis purigitaj kaj primetitaj la tabloj por vizitantoj, al kiuj Davenant nenion diris pri la eventoj de la mateno, malpermesinte babili ankaŭ al Petronia, sed la tago estis pasanta trankvile, kvazaŭ neniam ĉe la granda tablo kontraŭ la fenestro sidis Laŭra Muldwey, forpelanta la muŝon, kaj Georgo Van-Konet, ridanta kun kolera brilo de la okuloj. Ĝoja kaj mirakla estis tiu tago nur por la servistino Petronia, neatendite feliĉigita per dek ok oraj moneroj. Sed ne tiel afekciis ŝin la mono, la bruta aroganteco de Van-Konet kaj la batalo kun ŝia mastro, kiel la konduto de Gravelot, kiu batis la riĉan homon, rezignis de la gajno kaj, pro bagateloj, ekstaris bruste kontraŭ sia propra profito pro la paŭta mieno de la ploretanta dikvanga knabinaĉo, al kiu, laŭ la opinio de Petronia, estis farita granda honoro: «tia belulo, adoranto de gravaj sinjorinoj, bonvolis ŝerci kun ŝi».

Petronia servadis de nelonge. La laboristo de Davenant, maljuna Firso, pacience proksimiĝadis al ŝi, kaj ŝi komencis kutimiĝi al la penso, ke ŝi estos lia edzino. La dek ok gineoj faris ŝin nedependa de la ŝparaĵoj de Firso. Kaptinte minuton, kiam tiu alveturigis barelon da akvo, Petronia eliris al li sur la korton kaj diris:

— Ĉu vi scias, Firso, kiam vi forestis, venis la filo de la gubernatoro kun iu belulino… Kvankam ŝi estis tro maldika… Li, kaj ankaŭ du liaj amikoj, ĉiuj riĉaj, donis al mi dudek kvin pundojn.

— Tio estis en sonĝo, — diris Firso, alirante al ŝi kaj prenante ŝian malmolan brilantan manon kun la maniko, levita ĝis la kubuto.

Petronia liberigis la manon kaj eltiris el la poŝo de la jupo manplenon da oraj moneroj.

— Vi mensogas. La mastro sendas vin por aĉeti, — diris Firso. — Kaj vi elpensas laŭ la ekzemplo de Gravelot. Vi infektiĝis de li per fantazioj, agnosku! Li diris al mi antaŭ kelkaj tagoj: «Firso, kiel vi kaptis la lunon?» En sitelo kun akvo, ĉu vi komprenas, reflektiĝis la luno, do li petis, ke mi ne elverŝu ĝin sur la florojn. Notu, li ne estis ebria, ne! Mi nur turniĝis al li, kaj poste forturniĝis. Ne ŝatas mi tiajn ŝercojn. Ĉu mi estas pli stulta, ol li? Do, ĉu vi veturas en la urbon por aĉeti?

— Jes, — respondis Petronia, konsciante, ke la stato estas mirinda kaj ke Firso ne havas kaŭzon kredi al la vero de la okazintaĵo, kaj rakonti pri la pafado ŝi timis: Firso scipovis eltiradi el babiluloj detalojn, kaj tiam, se Gravelot ekscios pri ŝia maldiskreteco, li, eble, deziros repreni la monon al si.

— Petronia! — kriis Davenant el la halo, vidante, ke aperis kelkaj farmuloj.

Ŝi ne aŭdis, kaj li, elirinte serĉi ŝin, enrigardis en la kuirejan pordon. Petronia staris ĉe la lintelo, klininte la kapon malantaŭen, kaŝante la manojn post la dorso, feliĉe revante. Dum la tuta tago ŝi maltrankvile rigardadis la mastron, penante diveni, — ĉu ne freneziĝis Gravelot. Tian ŝian rigardon kaptis Davenant ankaŭ nun, sed, pensante, ke ŝi maltrankvilas pri li pro la matena sceno, ridetis. Al li plaĉis, kiel ŝi staris, floranta, alta, personigo de mastrumemo kaj sano, kaj li pensis, ke Petronia memoros tiun ĉi tagon dum la tuta vivo, kiel kaprice alflugintan fajreron de mirakla fabelo. «Ŝia tuta vivo, — pensis Davenant, — ricevos nuancon de danka rememoro kaj espero pri estonteco».

Ŝi rekonsciiĝis, kaj la mastro forsendis ŝin kaj diris al Firso:

— Ŝajne, al vi plaĉas mia servistino, Firso? Edziĝu al ŝi.

— Pluraj servistinoj plaĉis al mi, — fermite respondis Firso, maljungante la ĉevalon, — al ĉiuj ne eblas edziĝi.

— Tiuokaze al tiu, kiu ĉesos esti servistino por vi.

Firso ne komprenis kaj pensis: «Kial li pensas, ke mi havas servistinojn?»

— Ĉu mi veturu por brasiko? — demandis Firso.

— Vi veturos por ĝi morgaŭ.

Davenant revenis al la bufedo, rimarkante kun perplekso, ke la suno subiras, kaj el la urbo venis neniaj sciigoj de Van-Konet. Verŝajne, lin oni priridis kaj forĵetis, kiel oni ĵetas varmegan feron, brulvundintan la fingrojn, kiu unuavide ŝajnis senofenda. Distrite observante la vizitantojn, da kiuj restadis ĉiam malpli multe, Davenant ekvidis viron en malpura diktola palto kaj pajla ĉapelo; la scivolema, ruzeta rigardo, la kruda vizaĝo kaj la dikaj oraj ringoj elperfidis komerciston. Ĝuste tiel evidentiĝis. La homo eliris el la veturilo, jungita per paro de blankaj ĉevaloj, kaj rekte direktis sin al Davenant, kiun li komencis peti, ke tiu permesu al li lasi por du tagoj kestojn kun libroj.

— Mi havas librovendejon en Taĥenbako, — diris li, — mi renkontis kamaradon kaj eksciis, ke mi devas hasti reen al aŭkcio en Gerton, — estas profita afero, mi ne deziras preteri ĝin. Ja mi ne povas treni la kestojn kun mi! Permesu lasi tiujn librojn ĉe vi por du tagoj, postmorgaŭ mi venos por preni ilin. Du kestoj da malnovaj libroj. Ili kuŝaĉu sub la markezo.

— Kial do? — diris Davenant. — Nokte okazadas abunda roso, kaj viaj libroj humidiĝos. Mi metos ilin sub la ŝtuparon.

— Se tiel, do eĉ pli bone, — ĝojis la komercisto. — Mi dankas vin, vi tre helpis al mi. Ne vane do oni diras, ke James Gravelot estas la plej afabla tavernisto sur tuta tiu ĉi vojo. Mia nomo estas Gottlieb Wagner, je via dispono.

Poste Wagner eltiris du malbone kunnajlitajn kestojn, en kies fendoj videblis malnovaj bindaĵoj, kaj Davenant ŝovis ilin sub la ŝtuparon, kondukantan el la halo en la mezaninon, kie li loĝis. Wagner proponis pro konservado iomete da mono, sed la mastro kategorie rifuzis — la kestoj neniom ĝenis lin. Wagner eltrinkis ĉe la verŝotablo botelon da vino, kuris por eksidi en la veturilon kaj tuj forveturis.

Tio okazis kelkajn minutojn antaŭ la sunsubiro. Petronia estis puriganta la ejon, ĉar post veno de mallumo oni malofte vizitadis la gastejon, kaj ĝiaj pordoj estis ŝlosataj. Se iu venus nokte, tiam la gaston oni enlasus tra la pordego kaj la kuirejo. Kalkulinte la kason, Davenant ordonis al la servistino fermi la internajn fenestrokovrilojn kaj ekiris supren, meditante pri la malserena tago, pasigita en vana atendo de sciigoj de Van-Konet. Nur nun, sidante antaŭ sia lito, ĉe la tablo, sur kiun Petronia metis kupran kafkruĉon, tason kaj sukerujon, la juna mastro de la gastejo povis koncentriĝi sur siaj sentoj, difuzitaj de la taga vantaĵo. La ofendoj de la impertinentaj matenaj gastoj ne lasadis lin trankvila. Lerte, arte malgraŭ la ekscitiĝo estis faritaj tiuj ofendoj; li ankoraŭ neniam ricevadis tiajn ofendojn kaj, revivigante la detalojn de la fia sceno, konsciis, ke ties malpura spuro restos por la tuta vivo, se la duelo ne okazos. Plej multe ĉi tie rolis malsameco de la mondperceptoj, esprimita ne per disputo, sed per bato. Vere, tiel dolore vundi kaj tiel malpurigi la vundon povis nur homo kun malalta animo. Divenante la rolon de Snogden, Davenant atribuis malmultan gravecon al lia evidente serva agresemo: Snogden agis laŭ devo.

Subite, kiel tio ofte okazas en emocia stato, disvolvanta imagon de agado en ligo ne nur kun rektaj, sed ankaŭ kun malrektaj cirkonstancoj, al Davenant aperis dubo. La riĉulo, filo de gubernatoro, fianĉo de la filino de milionulo, la homo, posedanta potencajn rilatojn kaj bonegan estontecon, — ĉu deziros tia homo riski ĉion, eĉ spertinte la frapon al la vizaĝo? Laŭ tio, kiel lia karaktero malkovriĝis en «Sekaĵo kaj maro», necesis agnoski mankon de la noblaj sentoj. Kaj en tia stato homoj malofte agas en nekaraktera maniero, eble nur se profito puŝos ilin al malsincera teatra gesto. Tiu konsidero tiel maltrankviligis Davenant-on, ke li tuj firmigis ĝin per komparo de la ĝentlemano kun la tavernisto kaj per la risko, per kiu minacis por Van-Konet la diskonigo de la kurioz-morna afero. Liaj esperoj malaperis, la pensoj implikiĝis, kaj, por distri sin, — ĉar nenio alia restis, krom atendi, kion alportos la morgaŭa tago, — Davenant demetis de sur la muro malgrandan fusilon, similan al tiu, el kiu antaŭ kelkaj jaroj li pafis en la vespero ĉe Futroz. Kutimiĝinte al celpafado, kiu per io konformis al lia soifo de triumfo de peno kaj rezulto, Davenant, jam iĝinte nekomparebla pafisto, ne lasadis tiun ekzercon, sed nun oni malhelpis al li.

Li aŭdis rapidan frapadon al la pordego, paŝojn kaj la voĉon de Petronia; poste vira voĉo diris lian nomon: «Gravelot», sed la daŭrigon Davenant ne distingis. Iu surkuris laŭ la ŝtuparo, la pordo rapide malfermiĝis, kaj li ekvidis kontrabandiston Petwek-on, kiu eĉ ne frapis al la pordo.

— Skandalo! Prepariĝu! — kriis Petwek. — Mi venis al vi rekte el Latro. Ĉi tien rapidas doganista taĉmento.

— Kio okazis, Petwek? Eksidu antaŭ ĉio. Pri kio vi krias?

— Ĉu ĉe vi estis priserĉoj?

— Ĝis nun ne estis.

— Do estos nun. Mi estis en Latro. Dek du limgardistoj ekiris al vi. Mi vidis tiujn soldatojn. Unu el ili — ne eblas diri, ke li elbabilis, sed li kun ni havas aferojn. Ĉu vi havas ion, Gravelot?

— Se vi ĝis nun ne delogis min, estas klare, ke mi mem ne kaŝos ludkartojn aŭ parfumojn. Tamen ĉu vi ne mensogas? — diris Davenant, maltrankviligita de la brua spirado de Petwek, kiu rigardis al li kun timo kaj perplekso.

— Jen kiel mi mensogas, — respondis Petwek, — mi tuj ekkuris al vi, lasinte la soldatojn fintrinki sian bieron ĉe la maljunulino Decay. Vi ja scias, ke en Latro ni havas konstantan observejon — la limgardistoj ĉiam tumultas tie. Mi kuris laŭ la mallonga pado kaj antaŭis ilin, sed post kvaronhoro vi mem parolos kun ili, tiam vi ekscios, ĉu mensogas Petwek aŭ ne mensogas.

— Jen kio, — diris Davenant, fiksaŭskultante unu penson, kiu komencis ronĝi lin. — Ni iru malsupren. Sub la ŝtuparo estas du kestoj, kaj mi deziras ekscii, per kio ili estas ŝtopitaj.

Li prenis martelon, lampon kaj haste deiris malsupren, kun Petwek, hastiganta lin post lia dorso. Eltirinte el sub la ŝtuparo unu keston, lasitan de Wagner, Davenant debatis la suprajn tabulojn. Vere, tie kuŝis malnovaj libroj, sed ili estis kovrantaj du dekojn da negrandaj kestetoj. Malpakinte unu el ili, kvankam jam sen tio senteblis tre pruva odoro de multekostaj cigaroj, Davenant ne plu dubis.

— Ni almenaŭ fumos, — diris Petwek, prenante cigaron kaj kun furiozo deronĝante ĝian finon. — Tiel! Bonaj cigaroj, Gravelot. Sed kun ni vi ne deziris havi aferon.

— Silentu, — diris Davenant. — La varon oni subĵetis al mi. Petwek, trenu tiun keston, kaj mi prenos ĉi tiun. Ni elĵetos ilin en la arbustojn.

Sed en tiu momento ekfrapis ĉevalaj hufoj. Kaŝi la fatalan portaĵon jam estis malfrue.

— Al diablo! — diris Davenant, pli forte fermante la pordan riglilon kaj provante ties firmecon. — Mi devas fuĝi, Petwek. La afero estas pli malbona, ol kvin monatoj da prizono. Sur tio oni ne haltos. Mi sola scias, en kio estas la afero. Kie staras via «Ursino»?

— Gravelot, — respondis Petwek, sentante ian pli seriozan aferon, ol du kestoj da cigaroj, — mi ne lasos vin en malfeliĉo.

Aŭdinte tion, Davenant ĵetiĝis en la ĉambron de Firso kaj per unu puŝo vekis lin.

— Ĉesu froti la okulojn, — diris Davenant, — la afero estas malbona. Mi lasas al vi la gastejon. Regu la komercon, jen al vi cent pundoj. Poste vi raportos. Mi devas provizore kaŝiĝi. Tuj oni batos la pordegon kaj la pordojn, — ne malfermu. Ili povos rompi la enirejon aŭ rampi trans la muro, sed prokrastigu ilin, kiel eble plej longe. Mankas tempo por babili.

Aŭdiĝis bato al la pordo de la gastejo. Samtempe ekbruis la pordego kaj aŭdiĝis ordonoj malfermi. Firso eksidis, mallevis la piedojn, ekstaris kaj, haste kapjesinte, kaŝis la monon sub la kusentegilon, poste elprenis ĝin kaj komencis kuradi en la ĉambro, serĉante pli fidindan lokon. Davenant forlasis lin kaj ektiris Petwek-on supren. El la ĉambro oblikva fenestro kondukis sur la tegmenton, laŭ tiu el ĝiaj flankoj, kiu estis turnita al la roko. Kunpreninte la arĝentan cervon, kaj krome la tutan monon el la tablo kaj la poŝoj de la vesto, Davenant kun revolvero en la mano elrampis tra la fenestro, almontrante al Petwek la lokon, kie salto sur la rokon de sur la tegmento estas pli mallonga. Ili saltis samtempe, ĝuste super la kapo de limgardisto, kiu staris ĉe tiu ĉi flanko de la domo, por malhelpi fuĝon. La soldato, ekvidinte la du ombrojn, transsaltintajn supre, de la tegmento sur la rokon, furioze kriis kaj pafis, sed la fuĝantoj estis jam en la arbustoj, kaj tiutempe trans la muron de la korto estis transsaltantaj la soldatoj, komencante frakasadon. La boato de Davenant staris nemalproksime de la domo; li puŝis ĝin en la akvon kaj eksidis, kaj Petwek malvolvis la velon. Modera vento ekpelis la boaton for de la danĝera tero.

— Ni ripozetu, — diris Petwek, eksidinte al la rudro kaj elprenante el la poŝo manplenon da cigaroj. Li prudente kunprenis tiom da cigaroj, per kiom li sukcesis ŝtopi la poŝojn, dum Davenant estis timiganta kaj riĉiganta Firson.

— Do, mi veturigas vin sur «Ursinon». Se estas tia afero, do ĝi jam ĉi-nokte iros al Poket. Ekfumu, Gravelot. Ĉu vi vidis iam, kiel rapide ŝanĝiĝas la vivo?

— Mi scias, — diris Davenant, jam iomete kutimiĝinta al la penso, ke li ree ekstaris sur la padon de malklara sorto. — Mi tion konas, ve! Sed mi havas fortan koron, Petwek.

— Estas bone, se fortan. Klarigu, en kio estas la afero? Por kio necesis fuĝi?

Dum ili navigis, Davenant rakontis la matenan historion, kaj, ĉiuflanke pridiskutinte ĝin, Petwek devis agnoski, ke alia eliro, krom fuĝo, ne ekzistas.

— Se estas tiel ruze elpensite kun la kontrabando, estu certa, — diris Petwek, — ke sur tio Van-Konet-oj ne haltos. La filo timas vin, kaj lia patro, nobela Aŭgusto Van-Konet, sukcesus aranĝi por vi longan loĝadon trans la krado. Tio estas forto. Vi veturos kun ni al Poket, kaj tie ni vidos, kion fari.

— Ĉu al Poket? — diris Davenant. — Do bone! Ial tio estas agrabla por mi. Mi delonge ne estis tie. Tre delonge. Jes, tio estas bone — Poket, — ripetis li, por momento sentante sin vaganta apud la domo de Futroz, kaj tiam rememoroj, unu post la alia, pasis en la mallumo de la nokto. Galeran, Elly, Rohena, la maljunulino Huberman, Kishlot, la trampa patro. Kaj en vento de ekscitiĝo de la danĝera tago ili montriĝis nun pace, nur nuanco de sopiro akompanis ilin. «Min, verŝajne, estas malfacile rekoni, — pensis li. — Strange kaj bone: mi estos en Poket. Estas bone, ke tiel okazas per si mem, sen intenco».

— Vi havis riĉan entreprenon, — diris Petwek. — Kiu povus pensi?.. Ĉu vi almenaŭ diris al iu?

— Jes. Restos Firso. Al li mi povas fidi.

— Fripono estas via Firso, — respondis Petwek. — Mi ne diras, ke li malplaĉas al mi, sed, kiam li venadas en Latron, li tuj malbone mencias pri vi. Enviema kanajlo.

— Mi lasis al li cent pundojn, — diris Davenant. — Mi ne tre dubas, sed tamen, kiam vi estos tie, observu iomete. Firso kaj Petronia devos sukcesi, ĝis mi ordigos la historion kun Van-Konet. Kaj mi ordigos ĝin. Mi ankoraŭ ne scias, kiel, sed tiun aferon mi finos.

— Prave, — konsentis Petwek, — mi vizitos la gastejon, kaj sendos al vi leteron.

La boato iris proksime al la bordaj rokoj. Ne pasis eĉ horo, kiam Davenant ekvidis «Ursinon», kiu staris ankre sen lumoj. Petwek eligis konvencian fajfon.

— Kion ci alveturigis? — kriis homo de sur la malalta ferdeko de la trivita dumasta ŝipo.

— Mi alveturigis unu cian konaton! — kriis Petwek kaj, dum Davenant estis volvanta la velon, plu klarigis: — Kun mi estas Gravelot. Necesos transĵeti lin al Poket. Jen ĉio.

Ĉiuj bordaj kontrabandistoj bone konis Davenant-on, ĉar nur en maloftaj monatoj ili ne vizitadis «Sekaĵon kaj maron» kaj plurfoje penadis adapti la gastejon por siaj celoj, sed, malgraŭ tuta profiteco de ilia propono, Davenant ĉiam rifuzadis. En tia metio lia entuziasmema karaktero baldaŭ metus finon al la libero kaj la vivo de tiu homo, memvole iĝinta elpelito, ĉar la vivo estis ĉasanta lin kun armilo en la manoj. La vivo ne ŝatis lin. Kvankam Davenant forflankiĝis de la proponoj de la vastbranĉa potenca organizo, la kontrabandistoj estimis lin kaj eĉ estis ligitaj al li, ĉar li ofte permesadis al ili konsiliĝi en sia gastejo. Do, Davenant renkontis novajn personojn kaj, enirinte en la etan kajuton de la ŝipestro Tergens, baldaŭ trovis sin ĉirkaŭita de aŭskultantoj. Petwek koncize rakontis la aferon, sed ili deziris scii detalojn. Ilia rilato al Davenant estis tiaspeca bondezira kaj indulga rilato, kian homoj montras al iu, staranta super ili, se tiu agas kun ili en egalaj kondiĉoj kaj en la sama stato. Se mankus simpatio, ĉi tie estus nemalproksime al subrido; sed en tiu ĉi okazo la kontrabandistoj agnoskis la fuĝon de Gravelot pli mirinda, ol serioza afero. Ne kaŝante kompaton al li, ili ĉiel vigligadis lin kaj ŝercis; ilin amuzis, ke Gravelot traktis Van-Konet-on, kiel ebrian koĉeron.

— Tamen, — diris Tergens, — Gravelot ne forflugis sur aero, la limgardistoj tion scias, ili priserĉos la tutan bordon, kaj, mi pensas, por ni tempas levi la ankron.

— Kion do ni faru kun Nickles? — demandis la ferdekestro Getrach.

Temis pri kontrabandisto, kiu foriris en vilaĝon al la amatino ĝis la sesa horo de mateno. Je la sepa «Ursino» devis eknavigi, sed nun aperis alia plano. Tergens timis resti, ĉar la limgardistoj, elveturinte sur vaporboato laŭlonge de la rokoj, facile povus aresti «Ursinon» kun ties kargo, konsistanta el farboj, putoraj penikoj, parfumoj kaj butonoj.

— Ne intencis mi hodiaŭ veturi sur «Ursino», — diris Petwek al la ferdekestro. — Se mi estas ĉi tie, do mi veturos. Al mi tedis restadi en Latro. En tiu ĉi semajno mi ne atendas grandajn aferojn. Tie estas Black kaj Zuav, ili du sufiĉos, por ajna okazo. Getrach, skribu al Nickles letereton, mi prenos boaton, veturigos la letereton en la arbokavon. Nickles legos kaj trankviliĝos.

Preninte la letereton, Petwek foriris, post kio la ceteraj kontrabandistoj iom post iom liberigis la kajuton, kiu servis samtempe kiel manĝejo. Getrach dormadis sur la tablo, Tergens — sur la benko. Dum Petwek estis veturanta al la bordo, Tergens malfermis la internan holdan lukon kaj kun kandelo eniris tien, por almontri al Davenant la lokon de lia noktado. Renversinte apud la mastingo vicon da stakoj kaj kestoj, Tergens aranĝis liton el pakoj, sur ĝin la ŝipestro ĵetis kusenon kaj litkovrilon.

— Ne fumu ĉi tie, — avertis Tergens la fuĝinton, — incendio en la maro estas malgaja afero. Tamen, mi alportos al vi teleron por cigarstumpoj.

Li alportis stanan teleron, fermitan lanternon, botelon da brando. Davenant malleviĝis sur la kuŝejon kaj akceptis duonsidan pozon. Forirante, Petwek donis al li ses cigarojn, do li estis provizita por komforta noktado en navigo. Drinkinte iom da brando, Davenant ekfumis cigaron, deskuante la cindron en la teleron, kiun li tenis sur la genuoj super la litkovrilo. Knabo ankoraŭ firme sidis en la sperta, multe travivinta mastro de la gastejo; al li plaĉis la odoro de la holdo — humida, rezina; la duonlumo de la lanterno kaj kurado de la ekscitita penso en kadro el la ŝipflankoj kaj la rigilaro, ie inter la kabo de «Monaĥo» kaj la malprofundaĵoj de Grinlando. Tiutempe aŭdiĝis la voĉo de reveninta Petwek kaj frapado de la kapstano, trenanta la ankron supren. Ekknaris la blokoj de la levataj veloj; la supraj velstangoj leviĝis, la veltolo peziĝis de la vento, kaj ĉiuj disiris por dormi, krom Getrach, kiu ekstaris al la rudro, kaj Tergens kaj Petwek, enrampintaj el la kajuto en la holdon, por interparoli antaŭ la dormo. La gastoj eksidis sur kestoj kaj almetiĝis al la botelo, post kio Petwek diris:

— Neniel eblis kaŝi vian boaton sur la bordo. La limgardistoj povus trovi ĝin kaj ekscii pri nia haltejo. Ja ĉi tie estas bona komunikado kun nia bazo. Mi forkondukis la boaton trans ŝtonojn kaj lasis ĝin iri laŭ vento. Kion mi povis fari!

Davenant trankvile svingis la manon.

— Se mi estos viva, — boato estos, — diris li fatalisme. — Kaj se min oni murdos, do estos nek boato, nek mi. Do, ĉu ni jam navigas, Tergens?

— Ho jes. Se la vento estos stabila — sud-sud-eosta, do postmorgaŭ antaŭ la tagiĝo ni venos al Poket.

— Ne en la havenon, mi esperas?

— Ha-ha! Ne, ne en la havenon. Tie je mejlo for de la urbo estas tiel nomata Intertrakta golfeto. En ĝi ni malŝarĝiĝos.

— Mi konas ĝin. Mi estis tie… ankoraŭ kiam mi kuradis nudpieda, — diris Davenant.

— Ĉu vi naskiĝis en Poket? — ekkriis Petwek.

— Ne, — respondis pro singardemo Davenant, — mi estis transite, kun la gepatroj.

— Stranga homo vi estas, — diris Tergens. — Vi iras, same kiel ni, sen lumoj, sen signaloj. Neniu scias, kio vi estas.

— Vi estus elrevigita, se ekscius, ke mi estas filo de eta advokato, — respondis Davenant, ridante pri la ekzamena kaj interesita esprimo de la vizaĝoj de siaj eksaj klientoj, — kaj tial mi sciigas al vi, ke mi estas eksterleĝa filo de Edisono kaj princino Aŭsterlic-Hanovera.

— Ne, efektive?! — diris Petwek.

— Nu, lasu, — rimarkis Tergens, — la afero estas ne nia. Do ĉu vi pensis, ke Van-Konet duelos kun vi?

— Li devis dueli, — serioze diris Davenant. — Mi ne sciis, kia fiulo li estas. Ja ekzistas kuraĝaj fiuloj!

— Estas interese ekscii, kiu estas tiu ulo, kiu lasis por vi la kestojn, — diris Petwek. — Kiel li aspektas?

Davenant skrupule priskribis la aspekton de la fripono, sed la kontrabandistoj neniun povis trovi por lia priskribo el tiuj, kiujn ili konis.

— Do… Ĉu vi turnu vin al juĝejo? Ja vin tuj arestos, — diris Tergens.

— Vere, — konfirmis Davenant.

— Nu, do kiel vi agos?

— Ĉu vi scias, ŝipestro, — kun emocio respondis Davenant, — kiam mi atingos Poket-on, mi, eble, trovos kaj defendantojn kaj rimedojn vaste diskonigi la aferon.

— Se tiel… Certe.

Tergens kaj Petwek sidis kun Davenant, ĝis finis la tutan botelon. Poste Tergens iris por anstataŭi Getrach-on, kaj Petwek — al la matrosoj, por kartludi. Davenant baldaŭ post tio ekdormis, fojfoje turniĝante, se eĝoj de la pakoj tre premis liajn flankojn.

Preskaŭ tutan sekvan tagon li pasigis en kuŝa stato. Li kuŝis en la kajuto sur benko, samtie li tagmanĝis kaj matenmanĝis. «Ursino» iris sur glata ondo, kun posta vento, tenante sin, por ajna malbona okazo, proksime al la bordo, por ke la ŝipanaro povu fuĝi post kiam patrolŝipo aŭ destrojero signalos halti. Tamen, krom unu kurierŝipo kaj du kargaj skunoj, «Ursino» ne renkontis ŝipojn en tiu tago. Jam komenciĝis krepusko, kiam transverse de la kurso ekbrilis lumoj de Poket, kaj «Ursino» malproksimiĝis de la bordo en la altan oceanon, por eviti problemajn renkontiĝojn.

Kiam venis nokto, la ŝipo, ĉirkaŭirinte la zonon de la haveno, ekiris ree al la bordo, kaj negranda ondado permesis al la ŝipanaro ludi «hirundon». Davenant partoprenis tiun amuzon. Ludis ĉiuj, ne ekskludante Tergens-on. Sur la malantaŭa ferdeko oni instalis malplenan keston kun ronda aperturo, farita en ĝia tabulo; ĉiu ludanto ricevis tri najlojn kun forsegitaj kapoj; gajnadis tiu, kiu povis el tri fojoj unufoje ĵeti najlon tra la mallarĝega aperturo en la kesto el tripaŝa distanco. Tiu malfacila ekzerco havis siajn rekordulojn. Tiel, Petwek trafadis pli ofte, ol aliaj, kaj kun kontenta aspekto metadis la vetojn en la poŝon.

Ju pli proksime «Ursino» estis aliranta la bordon, des pli zorgemaj iĝadis la vizaĝoj de la kontrabandistoj. Neniam ili povis certe diri, kia renkonto atendas ilin sur la loko de malŝarĝiĝo. Malgraŭ bone pripensita elekto de la borda punkto, malgraŭ fidindeco de la homoj, kaŝiĝantaj inter rokoj, atendante venon de la ŝipo, por malŝarĝi la kontrabandon kaj forveturigi ĝin sur ĉaroj al bonege aranĝitaj sekretaj tenejoj, risko estis ĉiam. La kaŭzoj de la danĝero radikis en rilatoj kun la borda gardistaro kaj en ŝanĝoj de ties anoj. Tial, tuj kiam malaperis malantaŭ la kabo la Poket-a lumturo, la ludo ĉesis kaj ĉiuj dek unu homoj, kiuj estis sur la ferdeko de «Ursino», pririgardis siajn revolverojn. Tergens metis sur la holdan lukon ok fusilojn kaj disdonis kartoĉojn.

— Ne maltrankvilu, — diris li al Davenant, kiu demande ekrigardis al li, — tielaĵo ĉe ni estas kutima afero. Necesas esti ĉiam preta. Sed malofte necesas pafi, eble nur en ekstrema okazo. Pro pafado oni povas pendumi. Tamen vi ja havas revolveron, ĉu? Prefere ne enmiksiĝu, ja kun via lerta pafado vi ne evitos punlaboron, se ne ion pli malbonan. Vi estas simple nia pasaĝero.

— Estas tiel, — diris Davenant. — Tamen mi ne havas malhonestan intencon sidi malantaŭ via dorso.

— Kiel vi deziras, — rimarkis Tergens aspekte indiferente, kvankam li tuj iris kaj diris al la ferdekestro pri la vortoj de Gravelot. Getrach demandis:

— Ĉu?

Ili aprobe subridis, dirante nenion plu, sed restis kun agrabla sento. En imago ili bataladis pli ofte, ol en la realo.

Tiutempe kelkaj boteloj kun brando estis transirantaj el manoj al manoj: preparante sin al la elŝipiĝo, la kontrabandistoj drinkis por kuraĝo, pli ĝuste — por trankvilo, ĉar ĉiuj ili estis tute ne malkuraĝuloj. Nur nun por ĉiuj iĝis klare senteble, ke la kargo, kostanta dudek mil pundojn, promesas al ĉiuj solidan profiton. «Ursino» turnis sin al la bordo, nevidebla, sed aŭdebla laŭ susuro de la surfo; la vento malkreskis. La matrosoj forigis la velojn; la ŝipo kun sola ĵibo altiriĝis al la malklaraj montetoj kun apenaŭ distingebla antaŭ ili ŝaŭma linio de sablo. Plaŭdis la mallaŭte ĵetita ankro; la ĵibo falis, kaj de sur la takelo surakviĝis la savboato. En ĝin eksidis kvar homoj: Davenant, Getrach, Petwek kaj sesdekjaraĝa grizhara kontrabandisto Outlander. Tuj kiam ili alremis al la bordo, iĝis klare, ke sur la bordo estas neniu, kvankam ilin devis renkonti propraj homoj.

— Nu, kion vi nun faros? — diris Petwek al Davenant, elsaltante sur la sablon kune kun li. — Ni restos ĉi tie. Mi iros serĉi niajn knabojn, kiuj, verŝajne, ekdormis nemalproksime en unu domo, kaj por vi la vojo estas konata: tra la montetoj kaj dekstren, vi neniel eraros, rekte eliros sur la ŝoseon.

La kontrabandisto estis jam zorgigita de siaj propraj aferoj. Getrach estis malpacience atendanta lin, por ekiri. Davenant, ege kontenta pri la bonorda fino de la navigo, same intencis foriri, li eĉ ekiris, — kiam li kaj ĉiuj ceteraj haltis, aŭdinte plaŭdon de remiloj inter la bordo kaj «Ursino». Pensinte, ke restinta en la boato Outlander por io direktis sin al la ŝipo, tiel kovrita de la obskuro, ke eblis distingi nur, kaj eĉ tion kun peno, la pintojn de ĝiaj mastoj, Petwek kriis:

— He, maljuna Out! Kien ci?

Samtempe kriis Outlander, kvankam liaj timaj vortoj ne rilatis al Petwek.

— Tergens, fuĝu! — kriegis li kaj, levinte al la lipoj la fajfilon, fajfis mallonge trifoje, kio sufiĉis, por ke sur la ferdeko ektondru tumulto.

Unu dogana boato, plenŝtopita de limgardistoj, ekstaris inter la bordo kaj «Ursino», la alia atakis ĉe la malfermita flanko de la maro, el trans la montetoj aŭdiĝis pafoj — kaj iĝis maleble nek navigi, nek iri ien. Dum ambaŭ doganaj boatoj estis kaptantaj «Ursinon», malhelaj figuroj de doganistoj, aperinte el la borda embusko, kriis:

— Kapitulacu, negocistoj!

Davenant rapide ĉirkaŭrigardis. Rimarkinte grandan ŝtonon kun profundaj fendoj, li ŝovis en unu el la fendoj la monpaperujon kun mono kaj leteroj, kaj ankaŭ sian cervon, kaj sukcesis superŝuti tion per rulŝtonetoj. Poste li alkuris al Outlander, estante preta al ĉio.

— Rebatu! — kriis Tergens de sur la ferdeko tiam, kiam la momento de perplekso jam forpasis kaj ĉiuj, kvazaŭ iliajn piedojn vipis varmego, komencis rezisti. Estis malfacile scii, kiom da soldatoj estis ĉi tie. Trovante nenion pli bonan, Petwek, Getrach kaj Davenant ĵetiĝis en la boaton de Outlander, kie, almenaŭ, la tumulto povus savi ilin, permesinte iel forgliti al la nemalproksimaj rokoj, kaj sub ilia defendo — en la maron. Tiel okazis, tia estis akorda humoro de ĉiuj, ke komenciĝis fervora pafado pro savo de la valora kargo kaj eĉ pli pro la subiteco de la tuta afero, kvankam, eble, jam kelkaj pentis, sciante, kiom multe pagos pro la pafado tiuj, kiuj restos vivaj. Deirinte de la bordo, la boato balanciĝis sur la ondoj, kaj al ĝi oni jam estis pafantaj de sur la bordo. La kugloj fajfis, penetrante la akvon aŭ batante la boatflankon per malbonaŭgura klako. La mallumo malhelpis al celado. Outlander, tremante pro ekscitiĝo, ekstaris kaj stare pafadis al la bordo, Petwek kaj Getrach penis faligi doganistojn, sidantajn en la boato, aliĝinta al la flanko de «Ursino». Davenant kaptis la revolveron, pli danĝeran en liaj manoj, ol fusilo en la manoj de soldato, kaj mortigis unu malamikon.

— Sed vi ja… por kio? — kriis Gerlach, sed jam forgesis pri Davenant, pafante mem al arbustoj, kie estis ŝanĝiĝantaj la konturoj de la obskuro.

Tiutempe sur la ferdeko de la ŝipo eksonis sabroj, per tio montrante miksbatalon. Samtie estis la estro de la taĉmento; anhelante, li ripetadis:

— Prenu ilin! Prenu!

Tire ekkriinte, la komandanto per ŝanĝiĝinta voĉo diris:

— Nun estas tutegale. Batu ilin senkompate!

— A ha! Aĉo! — kriis Tergens.

«Se mi ĵetos min sur la bordon, — pensis Davenant kun stranga singardemo kaj atento al ĉio, kio sonis kaj vidiĝis ĉirkaŭe, — se mi diros, kiu mi estas, kial mi estas kun la kontrabandistoj kaj pro kio min persekutas Van-Konet, ĉu tio helpos? Same min mokos la doganistoj, kiel Van-Konet. Ĉio ĉi estas etaj Van-Konet-oj. Jes. Tio estas ili!» — diris li ankoraŭfoje kaj kun la vorto «ili» sendis kuglon al unu el la malhelaj figuroj, kurantaj sur la sablo. La soldato ekturniĝis kaj falis kun la vizaĝo en la akvon.

Tiutempe sur «Ursino» oni ĉesis pafi; tie elĉerpite kaj sekrete kuŝis la obskuro, kvazaŭ ĝi sufokiĝis pro la batalo.

— Kaptitaj! Kaptitaj! — kriis Tergens. — Ĵetu, Gerlach, al diablo la fusilojn kaj fuĝu, se vi povas!

Sed jam estis malfacile haltigi Petwek-on kaj Outlander-on. La doganaj boatoj, liberiĝinte post «Ursino», ekatakis la kontrabandistojn de la dekstra kaj la maldekstra flankoj.

— Jen pereo nia! — diris Outlander, pafante al la proksime alirinta boato.

Li faligis la fusilon kaj apogis sin al la boatflanko per la mano. Kuglo trabatis lian bruston.

— Mi estas traborita, — diris Outlander kaj falis al la piedoj de Getrach, kiu estis same vundita, sed negrave, en la kolon.

Tamen Getrach pafadis, kaj Davenant senhalte disdonadis kuglojn al la korpoj de doganistoj, kuŝante sub defendo de la boata flanko. La boatoj estis balanciĝantaj unu kontraŭ la alia, plonĝante kaj turniĝante sen ajna rego, ĉar la soldatoj estis ekstreme kolerigitaj kaj same absorbiĝis de la batalo. Davenant pafadis al la bordo kaj al la boatoj. Eliginte ĉiujn kartoĉojn de la revolvero, li levis la fusilon de Outlander, kaj Petwek ŝovis al li manplenon da kartoĉoj, kunpreminte kune kun ili la manon de Davenant tiel forte, ke tute esprimis siajn sentojn kaj rompis al tiu la ungon. Por Davenant sufiĉis skuiĝo de nokta ombro en la mallumo, por ke li trafu ĝian centron mem. Kvankam li mortigis jam multajn kaj mem ricevis vundon ĉe la genuo, li restis trankvila, nur super la brovoj kaj en la tempioj premadis la pulso.

— Petwek! — diris Davenant por io, sed Petwek jam kuŝis apud Outlander; li estis nur malfermanta la buŝon kaj movanta la manon.

— Kaptu tiun ĉi! — kriis la doganistoj. Tamen Davenant ne rilatigis la krion al si, — dume li ne estis komprenanta vortojn. Finfine al li ne restis kartoĉoj, kiam Tergens laŭte diris:

— Lasu, Gravelot, ili vin murdos!

Li ne havis, per kio pafi, kaj li, kompreninte, diris:

— Jam lasis.

Kun tio Davenant ĵetis la fusilon en la akvon kaj vere lasis kapti sin al la malamiko, atakinta de du flankoj, sentante, ke per io li pravigis la rememoron de la ruĝ-flava salono kaj honore defendis la lumon de suna radio sur la hela tapiŝo kun saltantaj oraj katoj, eĉ se pri tio sciis neniu, krom li.

— Ĉu finiĝis? — demandis ligita Tergens, sidanta sur la holda luko, kiam sub fusilaj paftuboj Davenant surgrimpis sur la ferdekon, por, siavice, sperti manpremon de mankatenoj.

— Finiĝis, — respondis Davenant en ĉies bruo, plena de soldata sakrado.

— Se mi estos viva, — diris Tergens, — mi estos via per la korpo kaj la animo, sciu tion.

— Mi estas vundita, — diris Davenant, etendante la manon al serĝento, kiu fermis ĉirkaŭ liaj manradikoj la maldikan ŝtalon.

— Jes, kio estis tio? — suspiris Tergens. — Ni ĉiuj vere kvazaŭ freneziĝis. Ne timu, — eligis li tra la dentoj. — Ni penos. Ni vidos.

Davenant eksidis. La soldatoj komencis levi kadavrojn sur la ferdekon kaj kuŝigi ilin. Outlander ankoraŭ ĝemis, sed estis sen konscio. La ceteraj estis navigantaj al la tombo.

La doganistoj, alkroĉinte trenkablojn al la boatoj, levis la velojn, por konduki sian trofeon al Poket. Da ili estis kvindek homoj, restis dudek ses.

Plena de kadavroj kaj de valoregaj varoj, «Ursino» ĉe la tagiĝo venis al Poket, kaj gazetaj raportistoj ricevis sensacian materialon, tuj disŝovinte ĝin al kompostiloj.

Dum ili navigis, Davenant sekrete interkonsentis kun Tergens, ke la kontrabandistoj kaŝos la kaŭzojn de lia apero sur «Ursino».

Ĉapitro V

Snogden renkontis Van-Konet-on en sia loĝejo kaj parolis kun li kiel homo, preninta sur sin la taskon de la providenco. Ĉirkaŭiginte per vorta garnaĵo siajn nekomplikajn, kvankam tute krimajn agojn, kies rezulton jam scias la leganto, elpensinte multajn obstaklojn por ilia efektivigo, Snogden prezentis la aferon kiel malfacilan malimplikadon de nodiĝinta volvaĵo kaj speciale emfazis tion, kian penon kvazaŭe kostis al li persvadi la majstron de elpendaĵoj Barket-on. Pri Barket ni havos eblon ekscii poste, sed la ĉefa afero estis ne nur elpensaĵo de Snogden: Barket, praktikema homo, donis al Snogden promeson silenti pri la skandalo, kaj lia filino, kiun tiel arde defendis Tirrey, unue ekploris, poste laŭmerite taksis la elokventan arabeskon de la bankaj biletoj, transdonitaj de Snogden al ŝia patro. Snogden donis al Barket tricent pundojn kun gaja rekteco de divido de neatendita trovaĵo, kaj kiam Barket, dirinte: «Mi prenas la monon tial, ke vi estu trankvila», — akceptis la donacon de Van-Konet, interalie, tre konvenan pro la cirkonstancoj de la nebona stato de lia metiejo, Snogden petis skribi ricevateston pri kvincent pundoj. «Ĝi estas por tio, — diris Snogden, rigardante rekte en la okulojn de la metiisto, — ke la fikciaj ducent pundoj proksimume post monato iĝu vere viaj, kiam ĉio solviĝos bonorde».

Ne kontraŭante al tiu paŝo, fartante eĉ pli facile, ĉar li egaliĝis kun Snogden en fieco, Barket kapjesis kaj donis la ricevateston.

Kiam li foriris, Marta longe silentis, penseme fingrumante la monon, kuŝantan sur la tablo, kaj malgaje diris:

— Malbone ni faris. Kiel oni diras, vendis niajn animojn.

— Monon ni bezonas, diablo prenu! — ekkriis Barket. — Nu, kaj se mi ne prenus ĝin, — kio ŝanĝiĝos?

— Vi, certe, pravas, sed…

— Aŭskultu, racia filino, — ni ne povas konkuri aristokrataron en demandoj de digno. Kaj tiu fierulo Gravelot, laŭ mi, strebas esti ia aparta homo. Tavernisto dueldefiis Georgon Van-Konet-on! Ridegi eblas super tia historio, se pripensi.

— Gravelot defendis min, — deklaris Marta, viŝante larmojn de honto, — kaj mi neniam estis tiel ofendita, kiel hodiaŭ.

— Bone. Li agis noble — mi ne disputas… Sed la duelo ne okazos. Tie estas io insidita kontraŭ Gravelot, se, tuj kiam ni alveturis, Snogden venis por peti nin silenti kaj, esence, perforte devigis nin preni tiujn tridek pundojn.

— Mi ne deziris… — diris Marta, forte kunpreminte la lipojn, — sed kio estas farita, tio estas farita. Mi neniam pardonos al mi.

— Dekalkulu tuj, Marta, okdek pundojn, mi pripagos la kambion al Tomson. La ceterajn necesas trati al Platter por mendo de emajlaj tabuloj. Sed tion mi faros morgaŭ.

— Lasu por mi dudek kvin pundojn.

— Por kio do?

— Por tio… — diris Marta, ridetante kaj sinĝeneme ekrigardante al la patro. — Divenu. Tamen, mi diros: mi devas kudri, prepariĝi: ja baldaŭ alveturos mia fianĉo.

— Jes, — respondis Barket kaj aldonis jam pri alio: — La iro mem de la afero venĝis pro vi: Van-Konet malkuraĝas, estingas la skandalon, timas gazetojn, ĉion, malŝparas. Vidu, kiel li estas punita!

Se Snogden ne povis rakonti tiun scenon al Van-Konet, do anstataŭe li prezentis kaj ellaboris en natura dialogo necedemon, indignon de Barket kaj lia filino; fine Snogden montris konton, kalkulantan elspezon de mono, la plej multan monon, laŭ lia klarigo, li devis pagis al la fikcia Gottlieb Wagner, malklara persono, konsenta fari multon pro multo. Poste, kvazaŭ rememorinte negravan, sed interesan detalon, Snogden diris, ke la cirkonstancoj devigis lin havi intertraktadon kun la patro de Van-Konet, kies enmiksiĝo sole povus pereigi Gravelot-on, laŭ tiuj negravaj krimatestoj, kiuj estis subsenditaj en la «Sekaĵon kaj maron» en aspekto de kestoj da malnovaj libroj.

Ne atendinta tian konfeson, Van-Konet kun peno detenis sin de akra insultado, ĉar lin atendis agaca interparolo kun la patro, la homo de malsincera moralo, tamen metanta super ĉio la eksteran dignon de sia nomo.

— Tamen, se estas tiel, — furioze kriis Van-Konet, — en tiela maniero ja ankaŭ mi povus aranĝi ĉion ne pli malbone ol vi!

— Ne! — Snogden abrupte kaptis la manon de la kamarado, kiun li kvankam tuj elŝiris, tamen komencis aŭskulti. — Ne, Georgo, ne kaj ne, — mi al vi diras. Nur mi povis prezenti al via patro la aferon en tiu ĝia aspekto, pri kiu ni parolis, pri kiu ni estas certaj, kiun necesas juĝi malvarme kaj subtile. Kun mi via patro devis paroli sobre, ĉar ankaŭ li multon ŝuldas al mi. La afero koncernas ne nur la areston de Gravelot, sed ĉefe — kiel agi kun li post la aresto. Juĝafero estas nepensebla, kaj mi trovis eliron, mi donis konsilon, kiel ĉesigi la tutan aferon, sed kiam pasos jam ne malpli ol monato kaj vi kun la edzino estos en Poket. Ĝis nun mi ankoraŭ premadas ĉiujn risortojn, por ke plej baldaŭ okazu via enpostenigo kiel direktoro de la akcia societo de agrokulturaj entreprenoj en Poket. Mi laboras per la kapo kaj per la lango, kaj vi, tiel pasie strebanta ricevi tiun postenon, ne povas negi…

— Mi ne povas negi, — interrompis Van-Konet, — ke vi transpasis ĉiujn mezurojn. Mi ripetas — mi mem povus aranĝi la aferon per la patro.

Li eksilentis, ĉar li bonege konsciis, kiel multe faris Snogden, kiel neeviteble lia patro devus turni sin al la sama Snogden, por efektivigi tiun ĉi intrigon, kiu, ĉe ties tuta simpleco, postulis specialajn ligojn. Van-Konet-on atendis abomena interparolo kun la patro.

— Ĉu vi estas certa, almenaŭ, ke tiu ĉi stulta historio estas finita?

— Jes, mi estas certa, — respondis Snogden tute trankvile. — Ha, Vilĉjo, kara mia! Kion ci deziras diri?

Enkuris knabo, aĝa ĉirkaŭ sep jarojn, en velura jaketo kaj kun malhelaj bukloj, ĉarma kaj delikata, kiel knabino. Ekvidinte Van-Konet-on, li konfuziĝis kaj, kliniĝinte, komencis korekti la ŝtrumpon; poste li ĵetis al Snogden esprimriĉan rigardon kaj komencis movi la fingron laŭ la lipoj, ne kuraĝante ekparoli.

La filo de la gubernatoro kun ĉagreno kaj pensemo rigardis al la knabo; la humoro de Van-Konet estis rompita de tiu ĉi sceno, kaj li kun subrido ekrigardis al la vizaĝo de Snogden, espriminta nekutime mildan por tiu moviĝon de la koro.

— Vilĉjo, endas diri, kio okazis, aŭ foriri, — diris Snogden.

— Bone! — subite deklaris la knabo, alkurante al li. — Diru, kio estas «intri… glantoj» — «intrigantoj»? — korektis sin Vilĉjo.

La brovo de Snogden facile tremeris, kaj li intencis forsendi la knabon kun promeso poste klarigi tiun ĉi vorton, sed ironia zumado de Van-Konet vokis en lia animo deziron resti si mem, kaj por li sufiĉis kuraĝo venki la falsan honton.

— Kiel ci eksciis tiun vorton? — demandis Snogden, furiozante, ke liaj manoj tremas pro la konfuzo.

— Mi legis en libro, — diris knabo, singarde pririgardante Van-Konet-on kaj, evidente, ĝeniĝante pro li. — Tie estas skribite: «Intri… gantoj ĉirkaŭis reĝon Karolon, kaj kavaliro Alfredo… kaj kavaliro Alfredo… — rapide ekparolis Vilĉjo en espero, ke li kure transsaltos la reziston de la memoro. — Kaj ka… Alfredo…» Mi ne memoras, — ĉagrenite suspiris li kaj komencis puŝi la vangon per la lango elinterne. — Kaj «intri… gantojn» mi ne komprenas.

— Jen problemo al Snogden, — ne retenis sin Van-Konet, malice observante la interne konfuziĝintan kamaradon.

La rekta rigardo de la knabo helpis al Snogden malfermi la sekretan angulon de sia animo. Neniom pensante, li respondis al la edukato:

— Intriganto, Vilĉjo, — tio estas homo, kiu por sia profito pereigas aliajn homojn. Kaj pli detale mi klarigos al ci poste. Ĉu ci komprenis?

— Ho jes! — diris Vilĉjo. — Nun mi iros ree legi.

Li ĵetis rigardon el sub la frunto al la botoj de Van-Konet, malrapide ekiris al la pordo kaj subite forkuris.

— Tamen… — rimarkis Van-Konet, mokante la konfuziĝon de Snogden, kies vizaĝo, perdinte la akran koncentritecon, estis saltanta per ĉiu muskolo. — Tamen vi havas kuraĝon… aŭ arogantecon. Ĉu vi tiel ĉiam klarigas al la knabo?

— Ĉiam, — nervoze ekridinte, sen deziro diris Snogden.

— Kaj por kio?

— Ne gravas. Tio estas mia afero, — respondis li, jam ekregante sin kaj kunpremante per du fingroj la malsupran lipon.

— Magdaleno[6]… — mallaŭte eligis Van-Konet.

— Tial, — komencis Snogden, ree ekposedante la antaŭan tonon, kiu jam komencis soni en liaj rapidaj, imponaj vortoj, — via patro estas preparita. Per tio ĉio estos finita.

Van-Konet ekstaris kaj, malestime kantetante, foriris el la loĝejo.

Li ne ŝatis puŝojn de sentoj, antaŭlonge forĵetitaj de li, kiel floroj per pinto de boto, tamen Gravelot, Consuelo kaj Snogden puŝis lin per bonkoraj sentoj, ĉiu en sia maniero. Li povis ripozi en la interparolo kun sia patro. Pri tio li estis certa.

La venĝo de la gubernatoro esprimiĝis per fermita rideto kaj per scivolema esprimo de la sensanga vizaĝo; liaj maljunaj nigraj okuloj rigardis tiel, kiel rigardas grandsperta virino al junulino, perdinta sen speciala bezono la unuan literon de sia alfabeto.

— Infera tago! — diris la juna Van-Konet, malgaje observante la patron. — Ĉu vi jam ĉion scias?

— Malplej multe mi scias vin, — respondis la maljuna Van-Konet. — Sed estas vane paroli kun vi, ĉar vi kapablas faraĉi eĉ pli malbonajn aferojn ĝuste antaŭ la edziĝo.

— Ne ekzistas garantio kontraŭ atako de frenezulo.

— Ne konvenas, karulo. Vi kondutis, kiel fripono.

— Estas via feliĉo, ke vi estas mia patro… — komencis Van-Konet, paliĝante kaj farante moviĝon, por ekstari.

— Ĉu feliĉo? — ironie interrompis la gubernatoro. — Pensu pri viaj vortoj.

— Bonege. Skoldu. Mi sidos kaj aŭskultos.

— Mi agnoskas malfacilecon de la stato, — diris la patro kun malbone kaŝata incitiĝo, — kaj, diablo prenu, oni fojfoje devas toleri eĉ vangofrapon, se ĝi kostas tion. Tamen vi ne devis sendi al mi tiun Snogden-on. Vi devis senprokraste veni al mi, — mi en certa senco valoras ne malpli, ol Snogden.

— Kiu sendis Snogden-on! — ekkriis Georgo. — Li venis al vi, nenion dirinte al mi. Mi nur antaŭnelonge eksciis tion!

— Ĉu tiel aŭ ne tiel, mi pasigis kelkajn agrablajn minutojn, aŭskultante rakonton pri la drinkejo kaj la bato.

— La afero okazis…

— Imagu, Snogden estis kortuŝe sincera, do vi bezonas neniun alian version.

Van-Konet ruĝiĝis.

— Pensu ĉion, kion vi deziras, — diris li, impertinente oscedinte. — Kaj plej baldaŭ esprimu vian malestimon al mi, kaj ni finu, pro Dio, la scenon de moralinstruo.

— Vi devas scii, kiel niaj malamikoj pasie deziras malhelpi vian edziĝon, — ekparolis la maljuna Van-Konet. — Se Consuelo Juárez nenion diras al vi, do mi anstataŭe bonege scias, kiaj rimedoj estis uzataj, por konfuzi ŝin. Klaĉoj kaj anonimaj leteroj estas ordinara afero. Oni penis subaĉeti vian Laŭra-n, por ke ŝi venu en la horo de la subskribo de la geedza kontrakto kaj afiŝu, en la franca gusto, vian konatecon kun ŝi. Sed tiu saĝa virino estis ĉe mi kaj atingis pli pozitivajn promesojn.

— Estas bone, ke tiel, — subridis la fianĉo.

— Bone kaj multekoste, multekoste kaj lacige, — daŭrigis la gubernatoro. — Vi ne devos rememorigi ŝin pri tio. Ricevinte la monon, ŝi forveturos. Tia estis la kondiĉo. Nun aŭskultu pri alio. Moderigu, reduktu vian furiozan soifon de diboĉo! Almenaŭ unu monaton da deca vivo — rigardu al tiu neceso, kiel al ofero, se vi deziras, — kaj vi havos en la manoj senlimajn eblecojn. Lasu min venki la registaran kontrolon, disĵeti koruptaĵojn, fondi propran ĵurnalon, kaj vi tiam estos libera fari ĉion, kion vi deziros. Sed se via edziĝo fiaskos, — nek mi, nek vi evitos amarajn minutojn! Gardu vian edziĝon, Georgo! Vi per via malpacienco vivi rememorigas katon en vianda vendejo. Amen.

— Ĉu ĉio estas aranĝita? — ekstarante, malserene demandis Georgo.

— Ĉio. Mi esperas, ke ĝis postmorgaŭ vi ne sukcesos ricevi ankoraŭ unu vangofrapon, tiel pro la malgranda tempo, kiel pro via propra estonteco.

— Do ĉu vi ne koleras plu?

— Male. Sed la emociojn mi ne povas regi. Dum kelkaj tagoj vi estos abomena al mi, poste tio ĉesos.

Van-Konet eliris de la patro kun definitive malbona humoro kaj pasigis la restintan tagon en kompanio de Laŭra Muldwey, en ŝia loĝejo, kien baldaŭ venis Snogden, kaj post unu tago je la dekunua de mateno li alvenigis al la pordo de la solene ornamita halo de la gubernatora domo la junulinon, al kiu li promesis dum la tuta vivo esti amiko kaj edzo. Kun granda kredo je forto de amo iris kun li Consuelo, ridetante al ĉiuj rigardoj kaj gratuloj. Ŝi estis tiel trankvila, kiel reflekto de verda herbo en kvieta akvo. Kaj, lerte ŝajnigante, ke li estas kaptita de la alta sento, serioze, milde rigardis al ŝi Van-Konet, aspektanta eĉ pli bela kaj nobla pro la proksimeco al li de la grandanima junulino kun blankaj floroj sur la malhelaj haroj.

La rideto ne forlasadis ŝin. Respondante al la notario, Consuelo prononcis «jes» tiel grave kaj karese, ke, cedinte al ĉarmo de ŝia animo, la invititaj gastoj kaj atestantoj por kelkaj minutoj ekkredis je Georgo Van-Konet, kvankam ili tre bone konis lin.

La civila kaj la eklezia ritoj pasis bonorde, sen peripetioj. La novgeedzoj pasigis tri tagojn en la bieno de Juárez, la patro de Consuelo, kaj poste forveturis al Poket, kie Van-Konet-on atendis aferoj pri la enpostenigo de li kiel direktoro de la agrokultura akcia kompanio; li povis nun akiri la necesan kvanton da akcioj.

Post semajno, laŭ sekreta interkonsento kun sia amoranto, tien venis Laŭra Muldwey, kaj poste venis ankaŭ Snogden, sen kiu al Van-Konet estus malfacile plu vivi laŭ siaj kutimoj.

Ĉapitro VI

La kapton de «Ursino» la doganejo ŝuldis ne al Nickles, kiel dum iu tempo pensis Tergens, havante por tio proprajn konsiderojn, sed al kontrabandisto, kies subaĉeto kaj nomo baldaŭ iĝis konataj, tiel ke li ne sukcesis elveturi kaj estis murdita en unu el malhelaj noktoj sub aspekto de ebria interbatiĝo.

En la unua pridemando Davenant nomiĝis «Gantrey», ne dezirante interesigi iun el la malnovaj konatoj kaj pri la nomo «Tirrey Davenant», kiu povus iĝi konata per gazeta artikolo, kaj pri la nomo «Gravelot», danĝera pro Van-Konet. Tamen sur «Ursino» Tergens kelkfoje hazarde nomis lin Gravelot, kaj tial en oficialaj dokumentoj li estis nomata duece — Gantrey-Gravelot; tial laŭ la ligo de la krimatestoj — la fuĝo de la mastro de «Sekaĵo kaj maro», la mortiga trafkapablo de la homo, ial troviĝinta inter la kontrabandistoj de «Ursino», lia aspekto kaj la klare skribita, kvankam konvencia, nomo Gravelot — Van-Konet, sciante de la patro ĉion, tuj zorgis uzi rimedojn. Al li helpis la gubernatoro, kaj tial la plua rakonto tuŝos tiujn anticipajn notojn pli detale — per la tuta disvolviĝo de la intrigo.

La prizono de Poket staris ĉe la rando de la urbo, kie en la lastaj jaroj aperis komenco de strato, transiranta post kelkaj domoj en montetan dezerton kun limantaj tiun stratkomencon komencoj de du interstratoj, finiĝantaj: la unua — per ravino, la dua — per ŝosea taluso, tiel ke sur la plano de la urbo ĉio, kune prenita, similis aparte elstarantan branĉon kun flankaj vergetoj. La pordego kaj la antaŭa fasado de la prizono estis turnitaj al kuŝanta kontraŭ ĝi longa unuetaĝa domo, loĝata de prizonaj oficistoj kaj konvojistoj; je unu domo post la kazerno la vicon de domoj estis fermanta manĝovara butiko kun du fenestroj kaj pordo inter ili, kies klientoj estis preskaŭ sole la prizonuloj kaj la prizonaj oficistoj. Matene la prizongardistoj laŭ specialaj listoj aĉetadis en la butiko kontraŭ mono de la arestitoj, konservata en la kontoro de la prizono, diversajn nutraĵojn, permesatajn de la prizona instrukcio. Okazadis, ke en bulko troviĝis pakaĵeto da kokaino, opio, en pano — ludkartaro, en melono — flakono da alkoholo, sed la gardistoj, pripensantaj liveron de tiuj malpermesitaj aĵoj, agis akorde, kaj tial neniu tiris en juĝejon kaj la mastron de la butiko, kaj la provosojn. Du kameroj, destinitaj por kontrabandistoj, estis ĉiam plenaj. Tiu publiko, disponanta decajn monrimedojn, ne rifuzadis al si plezurojn. Krome, la kontrabandaj ĉefoj, konsistigantaj ion similan al neŝanĝebla ministraro, ĉiam havis inter provosoj fidelan homon, pedanton de la prizona reĝimo rilate de ĉiuj prizonuloj, krom la siaj. Se tiun homon oni kaptadis ĉe elportado de leteroj aŭ ĉe aranĝado de fuĝo, — lin oni tuj anstataŭigadis per alia, agante tiel per subaĉeto, kiel per ĉantaĝo aŭ per protektado fare de diversaj konatoj. Tia kaŝita vivo de la prizono aspekte neniel reflektiĝis en la oficiala flanko de la afero; ŝanĝado de deĵorantoj, gardantoj, horoj de promenoj, kancelaria raportaro kaj komunikado de enketistoj kun la prizona administracio fluis kun klareco de militservo, kaj arestito, ne havanta utilajn ligojn en la prizono aŭ ekster ĝi, eĉ ne suspektis, kiajn aferojn povas fari homo, sidanta apude, en la najbara kamero.

Desupre la prizono aspektis kiel kvadrato de muroj, meze de kiu staris malpli granda kvadrato. Ĝi estis duoble pli alta ol la muro. Tiu kvaretaĝa konstruaĵo ĉirkaŭis la internan korton, kien estis turnitaj la fenestroj de ĉiuj kameroj. Ekster la konstruaĵo, krom la fenestroj de la kancelario en la malsupra etaĝo, sur la muroj de la domo estis neniuj fenestroj kaj aperturoj. La prizono pli similis fuorton, ol domon. La eksteran flankon, dekstre de la pordego, limis interne de la barilo unuetaĝa domo de lazareto; maldekstre de la pordego situis la domo de la prizonestro, ĉirkaŭigita per gazono, florbedoj kaj ombraj arboj; krome, heĝo de volviĝantaj rozoj estis ornamanta la domon, farante ĝin aparta mondo de kvieta familia vivo sur la teritorio de la infero.

Dum tiu tempo, kiam «Ursino» iris al Poket, la kruro de Davenant ŝvelis, kaj lin post nekomplikaj formalaĵoj oni ŝlosis en la lazareto. La ceterajn oni forkondukis en la konstruaĵon. Adiaŭante Gravelot-on, la kontrabandistoj tiel esprime kapsalutis lin, ke li komprenis ilian opinion pri sia sorto kaj la deziron vigligi lin, — en iliaj manoj estis eblecoj aranĝi al li se ne fuĝon, do almenaŭ komunikadon kun la ekstera mondo. Estis jam mateno — la deka horo. En la ambulatorio la prizona kuracisto pansis al Davenant la kruron, pafvunditan trae, kun kontuzo de la tendenoj, kaj li estis metita en unuopan kameron, kie kruda malsanuleja meblaro, pale prilumata de la blanke farbita fenestro, odoris per kuraciloj. Krado, per dikeco taŭga por tigro, estis ŝirmanta la fenestron. Davenant, demetinte sian veston, vestis sin en prizonan drapan jakon kaj ekkuŝis; liaj pensoj falis. Li estis en la koro mem de halto de la viva moviĝo, en la senmova punkto de la akso de la furioze rotacianta rado de la ekzistado. Gardisto alportis lakton kaj panon. Fumi estis malpermesite, tamen al la demando de Davenant pri fumado la provoso diris:

— Atendu iomete, poste ni parolos.

Pro tiuj senvaloraj vortoj, signifantaj, eble, ne pli, ol permeson fumi, direktante la fumon en iun aertruon, Davenant iomete gajiĝis kaj ĉe apero de milita enketisto, administranta aferojn pri kontrabando, eksidis sur la lito, preta lukti per respondoj kontraŭ demandoj.

Enirinte en la kameron, la enketisto kun scivolemo ekrigardis al Davenant, atendante, laŭ la anticipa informo, ekvidi ferocan, bagnotipan bataliston, kaj estis konsternita de la aspekto de la prizonulo. Tiu hele, penseme rigardanta al li homo malplej konvenis al la muroj de la malgaja loko. Tamen malantaŭ lia simpatia aspekto staris la nokta afero, tute senprecedenca laŭ kvanto da viktimoj. Kaj ĉar la restintaj vivaj soldatoj estis ŝokitaj de lia trafkapablo, forgesinte, ke pafis ne li sola, do ili precipe akuzadis lin. La enketisto metis sian tekon sur la malsanulejan tablon kaj, alŝovinte la tabureton, eksidis, preparante meĥanikan plumon. Li estis diketa, malalta viro kun forglitanta rigardo de la grizaj okuloj, iam duonfermitaj, iam malfermitaj larĝe, hele kaj celitaj kun defia forto, kalkulita por ĝeni. Per tia artifiko la enketisto kvazaŭ volis diri: «Malkonfesado estas senutila. Rigardi tiel, rekte kaj severe, povas nur mi, travidanta ĉiun moviĝon de penso». Inter plezuroj, kiujn donas al si diversaj specialistoj, nemalgrandan rolon ludas artifiko de pozo — amuzo, kiun ili bezonas tiel cele de memestimo, kiel ankaŭ pro estetikaj impulsoj; ĉio ĉi plejparte estas senkulpa, tamen en la cirkonstancoj de enketado por komprenema arestito ĝi per fluidoj, eligataj de detaloj, ofte donas indikon, kiel li kondutu.

Streĉita parolo sonas plej nature, se la ekzamenata persono estas okupita per io fremda al la pridemandado. Davenant prenis la kruĉon kun lakto, komencis manĝi la panon kaj trinki la lakton, samtempe respondante al la oficisto.

— Ni komencu la pridemandadon, — ekis la enketisto, levante la plumon super la papero kaj rigardante al la mano kun la kruĉo. — Respondu, nenion kaŝante, ne penu stompi iun cirkonstancon. Se vi estas kulpa, tuj konfesu ĉion, per tio vi plifaciligos vian sorton. Kia estas via nomo?

— James Gantrey.

— Aĝo?

— Dudek ses jaroj.

— Via profesio? Ĉu kontrabandisto?

— Vi eraras. Mi estas ne kontrabandisto.

La enketisto gravmiene ekrigardis al Tirrey, kaptis per la fingroj la mentonon, streĉiĝis kaj, neatendite ekstarinte, alproksimiĝis al la pordo sur la piedpintoj. Poste li kapjesis al si mem, trankviligite movis la manon kaj revenis kun rideto.

— Neniu subaŭskultas, — diris la enketisto, eksidante kaj ĵetante afablan rigardon al mirigita Davenant. — Ne timu min. Mi estas membro de via organizaĵo. Rakontu plej detale la historion de la batalo, por ke mi havu eblon pesi la krimatestojn, levatajn de la doganejo, kaj, kune kun vi, pridiskuti la karakteron de la defendo.

— Konfidencon kontraŭ konfidenco, — diris Davenant. — Vi ne estas enketisto, kaj mi ne estas kontrabandisto; krome, en miaj manoj eĉ ne estis armilo, kiam la limgardistoj kaptis «Ursinon».

— Ĉu vi ne pafis?

— Certe. Mi ne scipovas pafi.

— Estas strange, ke vi ne kredas al miaj vortoj, — diris la enketisto. — La tempo pasas, kaj Tergens rekte komisiis al mi helpi al vi.

— Bone, — malgaje ekridis Davenant, — ni forgesu pri la malbona ludo. Mi petas vin, daŭrigu la pridemandadon.

La enketisto mallarĝigis la okulojn, subridinte orgojle kaj memame, kiel malbona aktoro, metanta sian propran opinion pri si super tiu de la malestiminda publiko, kaj ŝanĝis la tonon.

— Arestito, nomanta sin «James Gantrey», vi estas akuzata pri armita rezisto al dogana kontrolo, kies sekvo estis mortaj pafaj vundoj al jenaj funkciuloj…

Li listigis la murditojn, indikante la nomon de ĉiu, poste daŭrigis:

— Krom tio, vi estas akuzata pri transportado de kontrabando kaj pri peno debiti la kargon sur la teritorio de la haveno, estanta sub gardo kaj sub valido de la leĝoj de milita tempo, kio apartenas al la kompetenco kaj jurisdikcio de la milita tribunalo en la urbo Poket. Ĉu vi agnoskas vin kulpa?

Ĉe la mencio pri la milita tribunalo Davenant komprenis, ke al li minacas mortekzekuto. Timante Van-Konet-on, li decidis kaŝi la veron kaj malfermi ĝin nur dum la juĝo, kio, laŭ lia opinio, kaŭzus revizion de la juĝafero kontraŭ li; nun estis antaŭtempe paroli pri la eventoj en «Sekaĵo kaj maro». Iomete pensinte, Davenant respondis al la enketisto tiel, por garantii al si favoron de la tribunalo:

— Necesos iom da aritmetiko. Mi ne negas, ke mi pafis, ne negas, ke mi estis sur la ŝipo «Ursino», kvankam pro kaŭzoj, ne rilatantaj al kontrabando. Mi pafis… Mi havis sep kartoĉojn en la revolvero kaj naŭ fusilajn kartoĉojn; mi scias tion tial, ke, preninte la fusilon de Outlander, mi tuj ŝargis la magazenon, kiu entenas, kiel vi scias, dek kartoĉojn, — ilin donis al mi najbaro en la boato. Do, mi memoras, ke mi ĵetis unu restintan kartoĉon en la akvon, — ĝi malhelpis al mi. Tiamaniere, naŭ kaj sep donas precize dek ses. Mi povas preni sur mian responson dek ses doganistojn, sed neniel dudek kvar.

— Verŝajne, vi estas bona pafisto, — rimarkis la enketisto, finante registri la depozicion. — Kio estis kaŭzo de via partopreno en la interbatalo?

Davenant nenion respondis.

— Nun klarigu, — diris la enketisto, ege kontenta pri la precizeco de la respondo pri pafado, — klarigu, kiaj kaŭzoj devigis vin aliĝi al la kontrabandistoj.

— Pri tio mi diros dum la juĝo.

La enketisto penis ekscii la kaŭzojn de la rifuzo paroli, sed Davenant decideme kontraŭis kaj nur aldonis:

— Dum la juĝo iĝos sciate, kial mi nenion povas diri pri tio nun.

La oficisto finis la pridemandon. Davenant subskribis siajn konfesojn, kaj la enketisto foriris, ege interesita pri la persono de la arestito, tiom malsimila kaj al kontrabandisto, kaj al krimulo.

La provoso, ellasinta la enketiston, ŝlosis la kameron, sed post kelkaj minutoj ree enmetis la ŝlosilon en la seruron kaj, ŝovinte al Tirrey negrandan volvaĵon, diris:

— Fumu en la vazistason.

Li haste eliris, nege balancante la kapon signe, ke mankas tempo por paroli. Tirrey ekvidis kvin pundojn da mono, pipon kaj manplenon da tabako. Kaŝinte la tabakon sub la kusenon, li deŝraŭbis la buŝtubon de la pipo. En la aperturon de la tubo estis enŝovita letereto de Tergens: «Tenu vin, mi komencis esplori la grundon, ni faros ĉion, kio estos ebla. Terg.»

Ĉapitro VII

Post veno de la nokto la butikisto ŝlosis la pordon elinterne per bolto, post kio li eliris per la malantaŭa pordo tra la malgranda korto, obstrukcita per malplenaj kestoj kaj bareletoj, kaj pendigis ekstere sur la pordon seruron, sed ne turnis la ŝlosilon. Al la butikisto aliris alta viro en pajla ĉapelo kaj lina jako, surĵetita sur la ŝultrojn. El post la leda zono de tiu homo elstaris kupra tenilo de tranĉilo. La homo estis maldika, variolmarkita, kun severa rigardo kaj en bonega animstato, ĉar li drinkis jam du botelojn da loka flava vino ĉe inferaspekta virino, nomata Katarina la Rufa, loĝanta proksime; nun li deziris regali Katarina-n je sia propra konto.

— Oĉjo Stomador, — diris la kontrabandisto, karese gratante la butikiston malantaŭ la orelo, kaj poste senceremonie metante la kubuton sur lian ŝultron kaj apogante sian flankon, kiel li faradis tion en scenoj kun Katarina, — prokrastu kalkuli la kason.

— Vi neelteneble odoras per cepo, Botredge[7]. Deiru sen kisoj.

— Kio? Sed kion mi faru, se mi fatale amas cepon! — kontraŭdiris Botredge, tamen liberigis la ŝultron de Stomador. — Ĉu ĉe vi troviĝos por mi cepo kaj du boteloj da pipra vodko? Per cepo mi ĝin almanĝas.

— Sed ĉu ne tempas dormi? — penseme demandis la butikisto. — Mi ankoraŭ intencis rekuiri la konfitaĵon, kiu kandiĝis.

— Ne, maljuna venenisto, dormi estas malutile. Ni eniru, mi drinkos kun vi. Mi ĵuras per tiu ĉi domo, kiu staras kontraŭ via butiko, kaj per la animo de la kompatinda Tergens, — al mi plaĉas via mistera, larĝa vizaĝo.

Stomador ĵetis rigardon al Botredge, kortuŝite ridetis, kiel ridetas homoj, ŝatantaj drinki en kompanio, se aperas okazo, kaj decideme klakis per la ŝlosilo.

— Ni eniru tra la korto, — diris Stomador. — Vin, verŝajne, atendas Katarina, ĉu?

— Ŝi atendu, — respondis Botredge, sekvante Stomador-on tra la pasejo inter kestoj al la lumanta porda fendo. — Mi kun Katarina havas firmajn rilatojn. Estas agrable drinki kun viro, speciale kun tia saĝa homo, kiel vi.

Ili eniris sub la malaltan plafonon de la malantaŭa ĉambro de la butiko, kie Stomador loĝis. Ĉe la pieda parto de la lito staris tablo, kovrita per laktolo; kelkaj pezaj seĝoj, fusilo sur la muro, sakoj en la anguloj, kestoj kun bombonoj kaj makaronioj apud la muro kaj antikva pentraĵo, montranta ĉasadon al tigro, konsistigis la meblaron de tiu duonŝedo, malglate tegita per platoj de flava briko.

— Tamen, — avertis Stomador, — almanĝi per cepo mi malpermesas: tre odoraĉas. Ni trovos ion pli bonan.

La butikisto iris en la malhelan butikon kaj revenis el tie, batiĝinte per la kapo al la lintelo, kun du boteloj da ruĝa pipra vodko, skatolo da seka fiŝo kaj karvia pano; poste, metinte la alportitan sur la tablon, li elprenis el la mura ŝranketo tranĉilon, du mallarĝajn glasojn kun dika fundo kaj eksidis kontraŭ Botredge, fumante bonkvalitan cigaron, da kiaj li aĉetadis multe kontraŭ negranda mono ĉe siaj kamaradoj kontrabandistoj.

La ruĝa tuko kun helbluaj rondetoj, per kiu Stomador kutimis ĉirkaŭligi la kapon hejme, per unu angulo pendis sur la orelo, donante al la larĝa, pala pro la sufoka atmosfero vizaĝo de la maljunulo rozan kolornuancon. La grizaj okuloj, la ruzesprimaj lipoj, la ronda, duobla mentono kaj la malakra nazo konsistigis, ĝenerale, la aspekton de korpulenta monaĥo, kiel en bildoj, kie monaĥo sidas apud barelo kun kruĉo da biero. La antaŭtuko, ligita sub la akseloj, la levitaj manikoj de la griza bluzo, la mallonga malhela pantalono kaj la ledaj ŝuoj — ĉio estis oportuna sur Stomador, ĉio konvenis al lia vizaĝo. Sole la grandegaj pugnoj de tiu homo ŝajnis apartaj nudaj estaĵoj, pro sia grandeco. Stomador parolis laŭte, iomete raŭke, ĝisparolante frazon ĝis la fino, kiel sorĉformulon, kaj ne miksadis vortojn.

Kiam unuaj du glasetoj verŝiĝis en la malfermitajn blankdentajn buŝojn, Stomador maĉis fiŝeton kaj deklaris:

— Se vi scius, Botredge, kiel mi bedaŭras, ke mi ne fariĝis kontrabandisto! Tia metio konvenas al mia animo, mi ĵuras per rostbefo kaj agarika saŭco!

— Jes, al ni okazas sukcesaj tagoj, — respondis, diligente senŝeligante fiŝeton, Botredge, — tamen kiam komenciĝas malfeliĉoj, tiam la afero estas aĉa. Jen ekzemple kun «Ursino». Sep homoj estas murditaj, la ceteraj sidas en la prizono kontraŭ via butiko kaj rezonas kun si mem: ĉu naskos en la tago de la juĝo la edzino de la milita prokuroro aŭ tiu afero prokrastiĝos. Oni diras, ke ĉia tia feliĉa patro iradas sur la piedpintoj — bonkora kaj flustras al ĉiuj: «Ŭa-ŭa!» Mi ne scias, mi ne estis patro.

— Vere, kun «Ursino» vi fiaskis. Mi aŭdis, ke iu homo, kiu veturis sur «Ursino» el Gerton, mortpafis preskaŭ la tutan doganejon.

— Jes, ankaŭ li mem estas vundita, sed ne danĝere. Tio estas — ĉu vi scias, kiu? Fremdulo. La mastro de la gastejo sur la Taĥenbaka vojo. James Gravelot.

Stomador pro miro falis per la brusto sur la randon de la tablo. La tablo moviĝis kaj puŝis Botredge-on, kiu mirigite deŝovis sian seĝon.

— Kiel vi bele saltis! — diris Botredge, retenante ŝanceliĝintan botelon.

— Ĉu James Gravelot?! — ekkriis Stomador. — Pala, deksepjara, simila al serioza knabino? Mi ĵuras per fumo kaj rumo, vian respondon mi bezonas pli frue, ol vi tramaĉos la fiŝeton!

— Se mi ne konus Gravelot-on, — kontraŭdiris konsterniĝinta Botredge, — do mi pensus, ke Gravelot havas filon. Per kiu flanko li similas knabinon? Ĉu vi povas al mi diri? Aŭ ne povas? Permesu demandi: ĉu povas knabino havi lipharojn longajn kvar colojn, de koloro de kruda kanabo?

— Vi pravas! — kriis Stomador. — Mi forgesis, ke pasis naŭ jaroj. Ĉu «Sekaĵo kaj maro»?

— Jes, ja mi vizitadis ĝin.

— Botredge, — diris post streĉita meditado emociita Stomador, — kvankam ni estas konatoj nedelonge, sed se vi havas memoron pri iuj komplezoj miaflanke, via Katarina hodiaŭ devos atendi vin pli longe, ol ĉiam.

Li verŝis, por helpi al cerbumado, po glaso da pipra vodko por si kaj por la kontrabandisto, kiu, trinketinte, demandis:

— Ĉu vi maltrankvilas?

— Mi fordonos la butikon, fordonos la enspezon, kiun mi ricevis de la prizono, mi mem, finfine, pretas enprizoniĝi, — diris Stomador, — se pro tiuj miaj oferoj Gravelot estos savita. Kiel li enmiksiĝis en viajn aferojn?

— Tion mi ne scias, sed tamen, eblas ekscii. Kio vin vipis, patro?

— Mi ĉiam atendas ĉiajn tiajn aferojn, — mistere diris Stomador. — Mi atendas ilin. Mi atendis ilin sur la Taĥenbaka vojo kaj atendis ĉi tie. Ja vi ne pensas, ke mi aĉetis tiun ĉi butikaĉon pro sola profito, ĉu?

— Kiel mi povas pensi ion ajn, — diplomate kontraŭdiris interesita Botredge, — se delonge ĉiuj scias, ke vi, Stomador, estas homo sperta kaj, se eblas tiel diri, homo de supera saĝo?!

— Jen ĝuste tion mi diras. Ekzistas superaj celoj, — serioze respondis Stomador. — Mi transdonis antaŭ naŭ jaroj la aĉan kabanon al la juna vagulo. Kaj li sukcese ekregis tiun aferon. Ĉu vi pensas, ke mi ne sciis, ke baldaŭ malkovriĝos la minejoj? Sed mi forlasis la gastejon, ĉar mi havis aliajn planojn.

Dirante tiel, Stomador mensogis: ne nur li, sed eĉ iu ajn en la regiono ne povis scii tiam, kia malkovro estos farita en la montoj per hazarda esploro. Sed, obsedata de soifo de intrigo, kreanta strangulojn kaj heroojn, la butikisto ofte traktadis faktojn amikece.

— Tiu knabo, — daŭrigis Stomador, — treege kortuŝis min. Do, ni komencu agi. Kion vi proponas?

— En kiu senco?

— En la senco de establo de komunikado.

— Tio estas ne malfacila, — diris, pensinte, Botredge. — Tamen vi devas firme silenti pri tio, kion vi ekscios de mi.

— Probable mi kuros en la prizonan kancelarion kun detala raporto.

— Lasu, — kuntiris la brovojn Botredge, — la afero estas serioza. En tiu okazo mi devas tuj iri al Katarina kaj…

En tiu momento la parolon de Botredge interrompis mallaŭta frapo al la pordo, finiĝinta per laŭta plaŭdo de la polmo al tabulo.

— Klaras, tio estas ŝi, — diris Botredge sen aparta ĝojo.

Stomador deŝovis la riglilon kaj ekvidis rufan junan virinon, en malfermita blanka bluzo, kun ruĝaj makuloj sur la vangoj.

— Do kio estas tio? Mi plu restas sola, — diris Katarina, paŝinte al Botredge per longa kruro en trivita ŝuo, — kaj ci sidaĉas ĉi tie?!

— Kat, kara, — paceme deklaris Botredge, — mi ĵus deziris iri al ci pro grava afero. Necesas transdoni letereton en la gastejon. Fakreged… Kiel li?

Katarina ĵetis al Stomador tiun sovaĝan rigardon, opiniatan nerezistebla inter prizonaj gardistoj kaj kontrabandistoj, tamen ne kun la celo delogi, sed nur por kompreni: ĉu ne mokas ŝin Stomador kaj Botredge.

Signife ekrigardinte al ŝia vizaĝo per grandaj okuloj, Stomador rekte mallevis en ŝian manon du orajn monerojn, kaj la ruĝaj makuloj de la vangoj de Katarina ĝisrampis la tempiojn.

— A ha! — diris ŝi tuj, afereme kuntirinte la brovojn kaj ekfuminte cigaredon, kiu antaŭ tiam sidis malantaŭ ŝia orelo. — Do jen kio! Nu, kion pri Fakreged! Li hodiaŭ estas libera. Tio ne konvenos.

— Do pensu! — ekkriis Botredge.

— Kioma horo? — demandis Katarina Stomador-on, forte enspirante fumon kaj eligante ĝin tra la naztruoj.

— Restas dek minutoj ĝis la noktomezo, — respondis tiu, eltirinte el la poŝo grandan oran horloĝon.

— Je la noktomezo ĉe la ekstera pordego ekstaros Cravar, — laŭte pensis Katarina, prenante la neeltrinkitan glason de Botredge. — Ĉe la interna pordego ekstaros Hurtay. — Ŝi eltrinkis la glason kaj eksidis sur la seĝon al la muro, kurbigante la lipojn kaj mordante ilin, kun ĉiuj signoj de streĉita cerbumado. — Skribu letereton.

Tuj debutonuminte la antaŭtukon, Stomador demetis ĝin, eltiris el la poŝo de la bluzo notlibreton, krajonon kaj, malalte kliniĝinte super la tablo, komencis skribi la letereton. De tempo al tempo Botredge rimarkadis:

— Skribu per presaj literoj. Ne subskribu. Al kiu vi skribas, — ties nomon same ne skribu. Por ke ĉio estu komprenebla al li kaj al neniu krome.

— Jes, gardu vin, — konfirmis Katarina. — La adreson ni transdonos buŝe.

Komuna pridiskuto de la letereto, kiun Stomador laŭtlegis, kontentigis ĉiujn. Volvinte la letereton tube, Katarina enpuŝis ĝin en la harojn kaj direktis sin al la pordo.

— En la lazareton, — malrapide recitis ŝi la lecionon, — James Gravelot. Ĉu vi ne eraris?

— Tute ĝuste, — trankviligis ŝin Botredge, — kion mi scias, tion mi scias.

— Atendu, — ĵetis ŝi, pafante la blankan bluzon en la malhelan nokton.

— Serpentuma virino, — diris Botredge. — Se ŝi ne faros, do neniu hodiaŭ faros. Pasis naŭ tagoj post ilia aresto, post ses tagoj en la lazareto deĵoros ĝuste tiu Fakreged… do en la antaŭtago ni al li… Ĉu vi komprenis?

Katarina eliris sur la straton kaj, ĉiam ĉirkaŭrigardante, sinuante, kiel leporo alproksimiĝis al la fera pordo en la traa fera pordego, hele prilumita per elektra lanterno. Trans ĝi staris la diketa, malalta Cravar. Lia punca vizaĝo kun grizaj brovoj montriĝis inter feraj stangoj. Rekoninte Katarina-n, la gardisto facile fajfis pro miro.

— Kiel malfrue vi promenas! — diris Cravar per palpa tono, kaj ankaŭ kun malklara espero, ke Katarina turnos sin al li kun ia peto: neniam li vidis ŝin nokte antaŭ la prizono.

Katarina haltis en la ombro de la ŝtona fosto de la prizona pordego kaj almetis la fingron al la lipoj.

— Kial vi ĉiam rondiras, rondiras? — karese kaj obtuze balbutis la provoso, etendante la manon tra la stangoj, por kapti Katarina-n super la kubuto. — Kun mi vi ankoraŭ ne parolis eĉ fojon. Mi estas tro maljuna, ĉu?

Cravar ĵetis retrorigardon al Hurtay, staranta dorse al li trans la interna pordego, kaj, tirinte la kaskedon je la viziero, korektis la brilantan lakitan rimenon, strikte ligantan la dikan ventron.

— Ne babilu stultaĵojn, — diris Katarina, apogante sin per la ŝultro al stango kaj ridetante per ardiĝinta vizaĝo tiel nature, ke Cravar komencis snufi. — Por mi, mi al vi diros sincere, ĉiuj viroj estas egalaj.

— Ĉu vere? Ĉu tiel? — diris Cravar, penseme almetante al la lipoj la ŝlosillangon. — Do ĉu vi iras el rendevuo kun «egalulo»? Aŭ al rendevuo?

— Provu diveni.

— Katarina, mi venos al ci morgaŭ, ĉu? Mi ĵuras. Vi scias, ke mi estas pozitiva homo.

— Ha! Vi delonge al mi tion diradas. Tamen Rimma jam ricevis de vi jupon kaj ŝuojn, sed por mi vi avaras eĉ malplenan nukson.

— Kat! — diris la provoso, kaptinte ŝin ĉe ambaŭ brakoj super la kubutoj. — Ja tio estas tial, ke vi min malestimas. Mi multon donus… jes, sed vi interesiĝas ĝuste pri la krima mondo. Por kio vi venis? Diru!

Katarina liberigis la brakojn kaj, depaŝinte, elprenis el la haroj la paperan tubeton.

— Aŭskultu, Cravar, — flustris la tentantino, kunpreminte per la varmega mano la ŝvitan manon de la emociiĝinta gardisto, — se vi transdonos la letereton, vi povos tiam ankaŭ al mi aĉeti ŝuojn.

— Jen! Du plezurojn samtempe: letereton al amoranto kaj ankoraŭ ŝuojn pro tio! Vi estas… ruza anserino, Kat, je Dio.

— Jen tuj videblas, kia vi estas pozitiva homo. Mi ne havas amoranton en la prizono, mi ĵuras per kio vi deziras! Simple unu malnova amiko deziras informi sian konaton.

— Ja vi trompos min, Kat, ĉu?

— En tiaj okazoj oni ne trompas.

Cravar sciis, ke Katarina ne mensogas. En tiaspecaj okazoj la reguloj de la ludo estas plenumataj tre strikte.

— Timas mi… — komencis Cravar kaj eksilentis, atente rigardante al la streĉiĝinta vizaĝo de la virino kun karesa suspektemo. Li silentis, pensis, finfine diris: — Ĉu mi povas rigardi, kio estas skribita?

— Certe! Jen. Legu, bonvole, nenio speciala tie estas.

Cravar prenis la papereton, ĵetis rigardon malantaŭen al rigardanta al li Hurtay, kapsignis al tiu kaj legis jenon:

«Saluton, amiko James, ĉu ci memoras nian renkontiĝon antaŭ naŭ jaroj sur la Taĥenbaka vojo? Kiel vigle ci voris tiam pirogon kun rapo kaj vinon. Mi aŭdis, ke ciaj aferoj poste iris bone. Kun ci tiam sidis Tom Ador. Jes, estis afero. Li transsendas al ci saluton. Sciigu, ĉu ci bezonas ion. Resaniĝu. Cia Bill».

— Nu, jes, simpla letereto, — diris Katarina, observante esprimon de la vizaĝo de Cravar, kiu, flaresplorinte, ĉu la papero ne odoras per cepa saŭco, anstataŭanta nevideblan inkon, ankoraŭ, por certeco, bruliginte alumeton, varmigis la papereton sur la flamo, — tie estas nenio. Mi scias.

Cravar elstarigis la malsupran lipon, decideme turniĝis kaj aliris al Hurtay. Ili duope longe pririgardadis la letereton. Lasinte ĝin ĉe Hurtay, Cravar turniĝis al Katarina.

— Al kiu ni ĝin transdonu? — demandis Cravar.

— Al James Gravelot, en la lazareton. Li tuj sendu al mi respondon.

— Katarina, mi cin amas, tio estas vero, sed ci mem komprenas: se mi kaj Hurtay… tio estas unu afero, sed en la lazareto estas alie. Necesas mono.

— Do prenu, — ŝi donis al Cravar unu oran moneron. — La mono estas ne mia, klare.

— Ni ĉiuj ĉi tie estas saĝuloj, — respondis Cravar. — Mi dum ses jaroj vidis kaj scias multon. Atendu. Prefere promenu, sed malproksime ne foriru. Mi tintos per la ŝlosilo.

Tiutempe Davenant estis dormanta kaj sonĝis malhelan akvon, surverŝantan noktajn kampojn. Lia kruro fartis nek pli, nek malpli bone, la genuo ne fleksiĝadis, kaj tial estis dolore aliradi al la vazistaso por fumi, kaj li, kiom povis, detenadis sin de fumado.

La provoso, deĵoranta interne de la lazareto kun dek unu unuopaj kameroj, sensone malfermis la pordon kaj, enirinte, abrupte skuis la arestiton je la ŝultro. Davenant ĉesis spiri kaj malfermis la okulojn.

Al lia mentono falis la letereto.

— Skribu respondon, — flustris la provoso, tuj forirante kaj ŝlosante la pordon el la ekstera flanko.

La seruro mallaŭte klakis.

Davenant apogis sin al la kubuto kaj tralegis la letereton, momente kompreninte la strangan tekston laŭ la asocioj de «naŭ jaroj», «Tom Ador» kaj «la Taĥenbaka vojo». Ne sciante, kie estas Stomador, Davenant vidis, ke al li skribas ĝuste tiu homo, ĉion bone sciante pri li.

Li eksentis obeeman senton de prizorgo, kvazaŭ kruda mano morne subŝovis ĉirkaŭ li la prizonan kovrilon.

Al li iĝis varmege kaj gaje. Moderiginte per profunda suspiro la batadon de la koro, inundata de espero, Davenant eltiris el la matraco la malgrandan krajonon, senditan antaŭ kelkaj tagoj de Tergens, kaj respondis al Stomador sur la dorsa flanko de la letereto tion plej gravan, pri kio li persiste meditadis dum tiuj tagoj:

«Mi bezonas Ort-on Galeran-on. Se li estas viva, pri li povas rakonti mastro de kafejo Adamo Kishlot; mi forgesis la numeron de la domo, kie loĝis Galeran. La kafejo estis tiam sur la angulo de la Polva kaj la Traflua stratoj. Necesas diri al Galeran, ke lin sciigas pri si la knabo, kun kiu li veturis sur la kabon Baj antaŭ ĉirkaŭ naŭ jaroj kaj kiu donis al li oran moneron por ludo».

Davenant ne subskribis pro singardemo, sed eĉ sen tio tiuj linioj apenaŭ enlokiĝis sur la dorsa flanko de la letereto. Ne kompatante, pro ekscitiĝo, la malsanan kruron, li lamis al la pordo, fiksaŭskultis kaj facile frapis. La provoso estis ĉi tie. Malferminte la pordon, li rapide kaptis la letereton kaj ree ŝlosis Davenant-on, kiu eksidis sur la liton por pensi. Post kelkaj minutoj Cravar tintis per la ŝlosilo al la pordego, kaj Katarina eliris el ombro.

— Prenu tuj kaj foriru, Kat, — diris Cravar. — La prizonestro ekiris kontroli la postenojn. Jen virino… — aldonis li post ŝia dorso. — Atendu do, morgaŭ mi venos!

Ne retroturniĝinte, Katarina silente kapjesis kaj estis en la butiko, kiam Stomador kaj Botredge jam elturmentiĝis pro atendo, komencinte stulte silenti.

— Legu! — diris, anhelante, Katarina. — La tuta poŝto en Poket ne valoras solan mian kapon.

Ŝi ĵetis la letereton sur la tablon kaj, fanfarone apoginte sian flankon per la mano, verŝis por si glason da pipra vodko, kiun ŝi avide eltrinkis.

— Kiel atingis? — demandis admirigita Botredge, kaptante ŝian talion kaj alŝovante al si, dum Stomador penis legi la malfacile distingeblan skribon de Davenant. — Kiel ci atingis, mi demandas?

— La virinaj aferoj estas pli ruzaj, ol ciaj, bravulo, — respondis Katarina. — Mi donis unu oran moneron. Tio estos via ŝuldo, Stomador.

Plu legante, Stomador distrite ĵetis rigardon al ŝi kaj same distrite donis al ŝi tri orajn monerojn.

— Kion ni faru? Tielas nia vivo, — suspiris Botredge, subridante al siaj pensoj pri tiu okazo ĉe la pordego. — Do ĉu ĉio estas sukcesa, oĉjo Stomador?

— Aĥ, kara Kat, — diris Stomador, — ci tiel servis por mi, ke mi malfermas al ci krediton por tuta monato kaj ci povas preni, kion ci deziros. Estas komisiite al mi, vidu, trovi unu homon, kaj ĉar vi nun devas kunpreni ankoraŭ du botelojn da pipra vodko kaj iri dormi, mi ĉi tie sola farados planojn.

Ĉapitro VIII

En la sekva tago, persvadinte Botredge-on komerci anstataŭ si, Stomador ekiris serĉi Galeran-on laŭ la indikoj de la letereto de Tirrey kaj, surmetinte urban kostumon, venis antaŭ ĉio al la adreso de Kishlot, kiu jam antaŭlonge fermis sian «Abomenon». En homriĉa loko Kishlot posedis vendejon de preta piedvesto. Liaj aferoj iris tiom sukcese, ke li intencis malfermi ankoraŭ du tiajn vendejojn. Ne plu uzante jam la kontraŭnaturan, nek iom originalan reklamon, Kishlot trafis al «orejo», kiel li promesis tion en la paroksismo de envio al Davenant; la sekreto de la riĉiĝo de Kishlot estis en aĉetado de grandaj kvantoj da difektita varo kontraŭ duona prezo kaj vendado de ĝi kontraŭ prezo de normala piedvesto. Negrava difekto, evidenta por specialisto, ŝajnis al simpla aĉetanto, eĉ se li ĝin rimarkis, nura hazardaĵo; okaze de plendoj Kishlot volonte ŝanĝadis la difektitan produkton al senriproĉa, sed plendoj estis malmultaj, kaj la varo estis multa.

Kishlot dikiĝis, ellernis ludi sur meĥanika piano kaj svatiĝis al unu gaja vidvino, posedanta propran domon.

— Ĉu Ort Galeran? — demandis Kishlot Stomador-on, kiam eksciis pri la celo de la vizito. — Lia adreso estas konata en kafejo «Ponch». Tie mi renkontis lin, sed min li jam delonge ne vizitis.

— La plej malfacila afero por mi estis trovi vin, — diris Stomador. — Mi pasigis sur la Polva strato ĉirkaŭ du horojn, pridemandante en domoj kaj sur anguloj, mi laciĝis, eksidis en bierejo kaj prenis ĵurnalon. Tiam mi ekvidis, kiel mi estas stulta. Inter anoncoj sur rimarkebla loko estas indikita via vendejo: «La plej bona vendejo de preta piedvesto «Flugiloj de Merkuro» — Adamo Kishlot». Do, mi iru al «Ponch».

— Mi lokigas anoncojn dufoje dum semajno, — bonanime diris Kishlot. Li silentis iom. — Ĉu vi konas Galeran-on?

— Ne. Sed unu homo, mia amiko, konas lin kaj deziras trovi.

Dankinte, Stomador forlasis Kishlot-on kaj ordonis al la ŝoforo de la taksio veturi al kafejo «Ponch».

Baldaŭ eniris li en malvarmetan ejon kun tabletoj el malakito, tegitan per mahagono. Inter ĵurnaloj kaj virinaj ĉapeloj Stomador trairis al la bufedo, kie jam la unua servanto al lia demando pri Galeran, nur iomete serĉinte per la okuloj, almontris altan homon kun blanka kapo, kiu sidis apud spegulo. La brovoj de Galeran estis ankoraŭ nigraj, sed la kolo iĝis vejneca, la haroj sur la kapo griziĝis, kaj en la okuloj kaj buŝsulkoj lumis pacienca ĝisvivado de la vivo, karaktera por homoj, solecaj en maljuneco. Galeran estis trinkanta nigran kafon kaj leganta libron. Ĉe lia tableto estis libera seĝo.

Stomador faris malrapidan riverencon kaj petis permeson okupi la seĝon. Galeran silente kapjesis al li. Stomador eksidis kaj komencis atente rigardi al la najbaro, kiu, levinte la ŝultrojn, rekomencis la legadon. Sentante la rigardon, li levis la kapon kaj, rimarkinte, ke la korpulenta nekonato rigardas al li kun enigma kaj atenda rideto, demandis:

— Ĉu vi ion diris al mi?

— Ankoraŭ ne, sed mi diros, — mallaŭte ekparolis Stomador. — Ĉu vi estas Ort Galeran?

— Sendube.

— Do aŭskultu: en ĉi-tiea prizono sidas James Gravelot, al kiu, kiam li estis ankoraŭ knabo, mi donacis pereantan pro malbona negocado gastejon sur la Taĥenbaka vojo, je kvardek mejloj for de Gerton. Pli ĝuste estas diri, mi forlasis ĝin. Gravelot sukcesis teni sin. Al li helpis la malkovro de la minejoj. Mi ne scias, kiel kaj kial, tamen antaŭnelonge li estis naviganta al Poket sur skuno de kontrabandistoj kaj estis kaptita post batalo kune kun ĉiuj, kiuj restis vivaj. Hodiaŭ nokte mi sukcesis ricevi de li letereton, kiun vi bonvolu legi.

Galeran kun dubo alportis la papereton al la okuloj, sed tuj kiam li legis pri la ora monero, prenita por ludo de Davenant, li ege vigliĝis, eĉ ruĝiĝis pro emocio.

— Ho Dio! Ja tio estas Tirrey! — diris li al si mem. — Kiu vi estas, kara amiko?

— Tom Stomador, je via dispono. Mi posedas butikon kontraŭ la prizono.

— Diablo prenu! Rakontu detale! Iam mi tre bone konis Dav… Gravelot-on.

Stomador nemulte povis aldoni al la komenca klarigo; li rakontis la renkontiĝon kun la junulo, priskribis lian trivitan veston, lian aspekton, sed estis videble, ke li por ĉiam enmemorigis tiun kuniĝon de simpleco, decidemo kaj sendefendeco, kia estis Tirrey, same memorata de Galeran, speciale post lia malapero, kies kaŭzoj baldaŭ evidentiĝis, kiam Frank Davenant venis al Kishlot kaj komencis oratori en cinika tono, plendante, ke la filo forlasis lin. Dum Davenant suferis, penante kontentigi la avidon de la patro, Galeran en tiuj tagoj gajnis en Liss, ĉe neniam antaŭe okazinta, escepta fortuno, dek kvin mil pundojn, kaj kvarono de tiu monsumo konsistigis la parton de la knabo, foririnta perpiede for de la koto, tiel neatendite malpuriginta la helan pordon, jam malfermiĝintan al lia avida animo.

Klariginte al Galeran, ke detalajn informojn pri siaj cirkonstancoj Gravelot povos doni nur post kelkaj tagoj, kiam provoso Fakreged akceptos diurnan deĵoradon en la lazareto, Stomador direktis sin hejmen, enskribinte la adreson de Galeran, kiu jam dum sep jaroj posedis blankan unuetaĝan domon je dek mejloj for de Poket. La domo estis komencanta per si la vicon de ĉebordaj vilaoj, disĵetitaj sur ŝtupegoj de rokoj inter abismoj kaj ĝardenoj. Tiuj nestoj de sun-mara silento estis komunikantaj kun la urbo per vojoj — la ŝosea kaj la unutraka fera. En la domo de Galeran loĝis, krom li, ŝoforo Grubbe kaj junulino Tirsa, fratino de la ŝoforo, plenumanta oficon de servistino kaj mastrumistino.

Galeran loĝis en kvar ĉambroj, meblitaj tiel simple, kiel tion scipovas fari ŝatantoj de klara linio en desegno kaj de melodio en muziko. Delikataj littolaĵoj, elektraj lampoj kun verdaj kloŝoj, fajencaĵoj kun blua arabesko, flekslignaj mebloj, bonega kolekto de koloraj gravuraĵoj, kaj ankaŭ abundo de plurjaraj florantaj vegetaĵoj kaj, komuna por ĉiuj ĉambroj, maldika franca tapiŝo, kies blua desegno estis reflektiĝanta en vitroj de libroŝrankoj, — jen ĉio, kio, prilumata de la suno tra grandaj fenestroj, kviete brilis en la domo. Galeran-on neniu vizitadis. Al la kvindeka jaro lia naturo ellaboris siaspecan antitoksinon, malhelpantan al oni proksimiĝi al li alie, ol en neŭtralaj lokoj, kiaj estis — strato, kafejo, klubo. Li ne malestimis, ne malamis la homojn, sed amis ilin kiel homojn en libroj. Tirrey estis la escepto. Maltrankvile kaj arde rememoris pri li Galeran. Li rekonis en li sian junecon; sed lin savadis la malvarmeto, simila al malvarmeto de menta pastelo, veniganta mediton.

Galeran dum semajnoj sidadis hejme, bredante abelojn, legante aŭ kaptante fiŝojn sur vela boato, kaj dum semajnoj loĝadis en la Poket-a gastejo «Rozo kaj pruno», ludante vice jen bilardon, jen kartojn.

La gajno de Tirrey — tri mil kvincent pundoj, metitaj al kuranta konto, kreis monsumon ses mil, kaj eĉ unu fojon Galeran ne tuŝis tiun monon.

Li atendis, ke la knabo venos kaj dankos lin.

Tirrey venis. Nun endis helpi lin.

Ĉapitro IX

Intertempe la stato de la kruro de Davenant malboniĝis; post provizora plifaciliĝo la genua artiko ŝvelis, la kruro peziĝis, kaj la malsanulo povis nur sidiĝadi, kvankam tio estis malpermesita al li. Se li malofte ekstaradis, por fumi, do li forte riskis, kontraŭ la malpermesoj de la kuracisto. La kuracisto Doble, kiu senkonscie ŝatis Davenant-on, neniom emis urĝi la juĝon kaj, aranĝinte konvenan konsiliĝon, donis kondiĉan ateston, ke la vundito kapablos aperi antaŭ la juĝistaro nur post du semajnoj, tio estas, kalkulante la tagon de la intervidiĝo de Stomador kaj Galeran kiel komencan punkton, — en la dekunua tago post tiam.

Dum tiu tempo la gubernatoro de Gerton jam ĉion sciis pri Gravelot. La patro kaj la filo, ege kontentaj pri la iro de la afero, uzis per siaj malnovaj ligoj necesajn rimedojn kontraŭ diskonigo de la hontinda historio, tial estis anticipe decidite rilate Davenant-on — fari al li verdikton en foresto, sekve de lia rekta konfeso. La prokrasto de la juĝafero pro la malsano de la ĉefa krimulo estis, tiamaniere, nur montro de necesa korekteco. Se la stato de lia kruro vere pliboniĝus, la prezidanto de la milita tribunalo, majoro Stegelson, post konsiliĝo kun la prokuroro decidis en tiu okazo aranĝi la juĝon, ne atendante la resaniĝon de Gravelot. Tiuj internaj rilatoj de oficistoj kaj militistoj, inter ilia plej malbona parto, prezentis fermitan keston, bone konatan al ĉiu specialisto. Ĉe defendo de komuna sekreta intereso ĉio ĉi estas indigniga nur el ekstere, sed interne ĝi estas simpla kaj preskaŭ paca.

Siaflanke, Davenant estis tute certa, ke Georgo Van-Konet bonege scias pri la konsekvencoj de lia fuĝo kaj ne preterlasos okazon anticipe misformi la faktojn aŭ kaŝi ilin, se la arestito komencos senmaskigon. Ne sciante, kion li atendu de la tiom decidema konduto de la potenculoj en tiu okazo, se li sendos al la enketisto skriban depozicion, en kiu krome ne eblus pruvi la ligon de la ago de Gottlieb Wagner kun la partopreno en tiu krimo de Van-Konet, — Davenant atendis la juĝon. Duboj estis ankaŭ en ĉi tio, ĉar la batalo de «Ursino» kontraŭ la doganeja gardistaro neniel rilatis al la diboĉado de Van-Konet ĉe la tablo de «Sekaĵo kaj maro», sed nenion alian Davenant povis elpensi, nur se eble Galeran, se li estas viva, kapablus helpi al li. La stato de la juna mastro de la gastejo estis malbonigata ankaŭ de la pasia tono de la lokaj gazetoj, trovantaj la okazon kun «Ursino» escepta laŭ aŭdaco kaj feroco de la rezistado de la kontrabandistoj. Du gazetraportistoj klopodis ricevi intervjuon kun Tergens kaj Gravelot, sed al ili oni rifuzis.

Vizito de la enketisto ripetiĝis. Ĉi-foje la oficisto venis por konfirmo de la akiritaj de li informoj pri la vera, dua nomo de Davenant kaj pri lia fuĝo el sia gastejo, kiam la doganeja taĉmento trovis du kestojn da multekostaj cigaroj. Davenant ne mensogis: agnoskinte, ke ĉio ĉi estas vero, li rakontis al la enketisto pri la friponaĵo de Gottlieb Wagner, anticipe sciante, ke la enketisto ne kredos al li. Sed eĉ unu vorton pri Van-Konet, timante nekonatajn paŝojn de la malica forto, jam montrinta sian potencon, li ne diris kaj, tolerinte la mokan kritikon de la enketisto rilate de la mistera Wagner, subskribis la depozicion en tia aspekto, en kia li donis ĝin. Kvankam nun la tribunalo havis kaŭzojn opinii lin kontrabandisto kaj tenanto de krimula nesto, li, kiel estis dirite, por ĉio ĉefa decidis atendi la juĝon.

La ekzistadon de la kaptito malfaciligadis kruelaj doloroj, kiujn li devis toleri dum vindadoj. Kvankam post vindado Davenant sentadis ioman plifaciliĝon, tamen lavado de la vundo kaj klopodoj kun ĝi ĉiam estis tre turmentaj. La kuracisto aperadis en akompano de provoso, observanta plenumadon de la reguloj de unuopa tenado de prizonulo. Sulkiĝante pro doloraj sentoj, sed ankaŭ ridetante samtempe, Davenant ordinare ŝercadis aŭ rakontadis tiujn ridindajn historiojn, kiujn li aŭdis sufiĉe dum la naŭ jaroj inter diversaj homoj. La prizonaj servantoj bonege vidis, ke Gravelot ne estas kontrabandisto. Tra Tergens jam iradis en la prizono onidiroj pri kverelo de Gravelot kun iu tre grava persono de la supera administracio, kaj, certe, en ili rolis monduma sinjorino, sed tiuj onidiroj, akceptante nek definitivan, nek fidindan formon, naskis simpation al Gravelot, kaj, nur timante perdi la postenon, la kuracisto ne faris al la prizonulo tiujn gravajn komplezojn, unu el kiuj faris Katarina la Rufa.

Kelkfoje en la kameron de Davenant venadis la prizonestro, malserena grizhara viro kun akra vizaĝo. Skrupule esplorinte la kameron, la fenestron, sendezire murmurinte: «Ĉu la prizonulo havas pretendojn?» — la estro longe rigardadis lastfoje al la grizaj okuloj de Davenant, nekomunikeme observantaj liajn moviĝojn, kaj foriradis. Foje, kun celo elprovi tiun homon, Davenant diris al li, ke li deziras voki la enketiston por tre gravaj sciigoj. Rapida konsidero, glitinta en la okuloj de la prizonestro, esprimiĝis per demando:

— Kiaspecaj sciigoj?

— Unu persono, — diris Davenant, — persono tre fama, ricevis de mi baton en la gastejo…

— Koncerne ĉion, kio ne rilatas al la afero, — interrompis, turniĝante, por foriri, la estro, — vi devas doni skriban klarigon.

Kun tio li foriris, sed Davenant komprenis, ke la ruza administranto agas kune kun la tribunalo kaj ajnan skriban eksplikon de la kaŭzoj de la morna historio li sendos rekte al la gubernatoro aŭ neniigos.

La febro kaj la doloro de la vundo devigadis Davenant-on malpacience atendadi nokton, kiam dormo forkondukadis lin el la prizono en la landon de sonĝoj. Li penis dormi tage, por malpli multe deziri fumi, ĉar pro starado ĉe la vazistaso li devis pagi per rekomenciĝo de la akra doloro en la genuo. Sen aliaj konversaciantoj, krom libroj de la prizona biblioteko, en abomena hela vakuo de la kamero, kie mankis almenaŭ io superflua, tiel necesa por la vido de la homo, Davenant fordonadis sin al fantazioj. Fojfoje li vidadis Kishlot-on kaj la ruĝajn ombrelojn de la knabinoj, ridantaj tiel, ke ridis ĉio ĉirkaŭe. Li vagadis kun la ebria patro, serĉadis en la malhela ĝardeno la ŝlosilon kaj iradis laŭ la nekonata vojo, strebante ĉirkaŭiri la monton, ŝirmantan la hele prilumitan teatron. Sed malplej multe li deziris, ke tiuj junulinoj, de kiuj al li restis stranga impreso — de tenero kaj amo al la vivo, — eksciu, kie li troviĝas. Tiam ili devus rememori lian patron. Kaj en sia animo Davenant kore esperis, ke ili jam antaŭlonge forgesis pri li.

Kelkajn tagojn post kiam la letereto de Stomador estis ricevita de Davenant, komencinta ekde tiu nokto streĉite atendi postajn eventojn, fine de la dekdua horo de tago okazis ordinara ŝanĝo de deĵoroj. La nova provoso ĉirkaŭiris vice ĉiujn unuopajn kamerojn de la lazareto kaj laste malfermis la pordon de Tirrey. Tio estis Fakreged, junulo aĝa ĉirkaŭ tridek jarojn, kun malsaneca koloro de la vizaĝo kaj kun nigraj lipharetoj. Liaj nigraj negrandaj okuloj facile ekridetis kaj, mallaŭte ferminte la pordon, por ke la provoso de la ĝenerala fako de la lazareto hazarde ne aŭdu la interparolon, li eksidis sur la liton ĉe la piedoj de Davenant, kapsignante, ke tiu konservu trankvilon kaj fidon. Sentante la komencon de la eventoj, sed pro singardemo nur silente kaj atende ridetante, Davenant prenis de Fakreged letereton de Tergens, kies skribmanieron li jam konis.

Tergens skribis:

«Fidu la homon, kiu donos tion, senkondiĉe. Li ne povos akiri nur birdan lakton. T.»

— Redonu ĝin, — flustris Fakreged kaj kaŝis la letereton sub la subŝtofon de la kaskedo, — mi ĝin poste neniigos. Nun aŭskultu: ĉion, kion vi bezonas transdoni al iu ajn, vi povas diri al mi parole, tiel estas pli sekure, sed, se necesas skribi, tiam preparu la leteron ĝis la vespero kaj ŝovu ĝin en la restaĵon de la pano, kiun vi ricevas por vespermanĝo, la panon vi povas ĵeti en la bovlon. Kvankam oni al mi fidas, sed singardo neniam malhelpas. Ĉu vi havas krajonon? Jen. Prenu paperon.

Fakreged elprenis el sia notlibreto anticipe preparitajn foliojn, kaj Davenant kaŝis ilin en truon de la matraco.

— Mi jam skribis, — diris li, same hastante ĉion ekscii, kiel Fakreged, evidente, hastis eliri. — Ĉu venis la letero? Kie estas Tom Stomador?

— Oni jam trovis Galeran-on, — haste respondis Fakreged, ekstarante, deirante al la pordo kaj starante dorse al li. Lia mano etendiĝis por preni la pordan anson. — Oni agos plenforte. Stomador havas butikon kontraŭ la prizono.

Ekscitita pro tia kvanto da gravaj kaj surprizaj sciigoj, Davenant feliĉe ekridis. La ekstrema ekscitiĝo esprimiĝis per tio, ke sur lia maldekstra vango aperis intensa ruĝa makulo, okupinta ankaŭ la angulon de la okulo kaj la tempion; kvazaŭ formikoj estis kurantaj en la vango, kaj li senkonscie frotis ĝin.

— Via tuta vango iĝis ruĝa, — diris Fakreged. — Kio estas tio?

— Mi ne scias… mi iĝis nervoza dum la lastaj tagoj, — respondis mirigita Davenant. — Kio ankoraŭ? Kiel fartas Tergens?

Fakreged fiksaŭskultis nedifinitan sonon en la koridoro, svingis la manon kaj elkuris, tuj klakinte per la ŝlosilo.

Tiuj sciigoj resonis en Davenant preskaŭ kiel sento de subita liberigo, — kvazaŭ se jam estus veninta al la prizono veturilo por veturigi lin for de la morna ludo de muroj kaj ŝlosiloj. «Stomador kontraŭ la prizono, — ripetadis Davenant. — Galeran scias pri mi!» La bizareco de homaj renkontiĝoj estis gajiganta lin. Li kuŝis, mallaŭte ridis kaj aŭskultadis fojfoje aŭdiĝantajn sonojn de la prizono, rememorigantajn metalajn eksplodojn, voĉon de fero, paŝojn de ŝtonaj statuoj. Li ekdeziris senprokraste skribi al Galeran pri ĉio, detale kaj precize. La rememoroj revivigis la bildon de tiu homo, al kiu li sentis estimon kaj dankemon. Spirante per la tuta forto de la pulmoj, premantaj la koron, frapitan de la esperoj, Davenant, neglektante la doloron en la kruro, eĉ trovante ĝin agrabla, kiel negravan cirkonstancon, senfortan malutili al la aliaj, pli gravaj cirkonstancoj, ekstaris kaj longe fumis ĉe la vazistaso. Finfine liaj nervoj kvietiĝis, li eksidis por skribi al Galeran, penante lokigi kiel eble plej multe da vortoj sur tiuj tri folietoj, kiujn donis al li Fakreged. Pri iuj aferoj li ne skribis. Tiel, li intencis buŝe rakonti al la provoso pri la mono kaj la arĝenta cervo, kaŝitaj en la fendo de la ŝtono, same buŝe sciigi ĉiujn nomojn — de Van-Konet ĝis Firso.

Dum li estis skribanta, Fakreged metode paŝadis laŭ la koridoro, fojfoje malfermante ferajn giĉetojn de la pordoj kaj pririgardante la kamerojn per atenta rigardo. Malferminte la giĉeton de Davenant, Fakreged renkontis per siaj okuloj la liajn kaj, ne reteninte sin, infanece subridetis pri tiu ludo pri gardisto kaj arestito, kiun ili ludis inter si.

Sciante, ke tia okazo ree aperos ne tre baldaŭ, Davenant transdonis per koncizaj esprimoj, mallongigante vortojn kaj evitante adjektivojn, ĉion esencan de sia historio dum la naŭ jaroj, prisilentinte nur tion, kun kiu celo li foriris el Poket al Liss. Menciinte nomojn de neniu el la personoj de la historio, ennodiĝinta en «Sekaĵo kaj maro», li vespere singarde frapis la pordon kaj transdonis al Fakreged la necesajn nomojn, skrupule klariginte, kian rilaton al li havas tiu aŭ alia homo, kaj ankaŭ kiel trovi la cervon kaj la monon. Kiam Fakreged parkeris la lecionon, kio estis ne malfacila por lia memoro, trejnita en tiaj aferoj, ili disiĝis kaj ne plu interparolis. Vespere Davenant enŝovis sian leteron en nefinmanĝitan panon, kaj arestito, deĵoranta en la lazareto, sub observo de speciale komisiita provoso, kaj ankaŭ de Fakreged, ĉirkaŭiris la kamerojn kaj forprenis la manĝilarojn. Tiuj vizitoj ĉiam okazadis rapide, en silento, sen troaj moviĝoj, sed Fakreged per facila klino de la kapo sciigis la malliberulon, ke tiu ne zorgu pri la pluaĵo. Efektive, en la sekva tago la letero estis ĉe Stomador, kaj li, antaŭ ol alporti ĝin al Galeran, atendanta la komplicon en interkonsentita por tio bierejo, nemalproksime de la prizono, atente tralegis ĝin, kaj poste sur aparta papereto, por ne konfuzi, skribis ĉion, kion diris al li Fakreged aparte de la letero de Davenant. Tiuj nomoj estis: Georgo Van-Konet, Snogden, Weiss, Laŭra Muldwey, filino kaj patro Barket, Petronia kaj Firso.

Speciale interesis Stomador-on la ŝtono, en kies fendon Gravelot mallevis la monon kaj la arĝentan cervon. Serĉadon de tiuj aĵoj li prenis por si, sciante, kiom multaj eĉ sen tio diversaj klopodoj atendas Galeran-on. Krome, Stomador ne povis preterlasi la raran okazon de rekta partopreno, ligita per la rememoro pri la loko de la batalo kun la intima flanko de la karaktero de la butikisto. Neniam kaj al neniu li parolis pri ĝi, eĉ malmulte pensis pri ĝi li mem, sed tiu flanko de lia karaktero sola determinadis agojn de la stranga dikulo.

Ekzistas speco de ŝatantoj de pitoreska agado, intrigo kaj emocianta sekreto. Ĝuste tia homo estis Stomador, kies neatendita donaco al Davenant — en la formo de «Sekaĵo kaj maro» — sekvis nur el tio, ke la taverniston tedis atendi en la malmulte vizitata loko aperon de kaleŝego kun personoj de la kvina akto de dramo: estu tio ŝtelo de virino aŭ enigma heredaĵo — tio estis por li indiferenta, sed li sopiris pri neeblaĵo batali kune kun sieĝata gasto kontraŭ spadoj kaj revolveroj, frakasantaj la pordon, barikaditan elinterne per meblaro. Stomador saĝe divenis la specialan vivan rolon de tiaj vespaj nestoj de ĉiaspecaj statoj kaj renkontiĝoj, kiaj estas gastejoj de malmulte loĝataj lokoj, sed deziris li ĉion tian haste kaj intense, kiel multekostajn ludilojn, forgesante, ke la realo plej ofte ligas kaj malligas nodojn malrapide, pli laborante per krajono kaj plumo, ol per intensaj farboj. Kaj, kiel tio ĉiam okazas kun realiĝo de imagoj, la morna malfeliĉo de Davenant, sekvinta el ties natura emo rezisti al malpureco, ŝajnis al Stomador okazintaĵo ordinara, dum la fendo en la ŝtono — fragmento de meritita intrigo… Ĉu tio signifas, ke imago estas pli forta, ol evento? Estas malfacile diri: verŝajne, tio dependas de tio, kiel kaj kun kiu.

Post multaj vagadoj kaj malsukcesoj Tom Stomador estis nun kontentiganta sian soifon de spektanto kaj partoprenanto de pitoreska intrigo per komercado kontraŭ la prizono, li eksentis guston de tiu afero, ĉar li konstante estis informita pri prizonaj dramoj kaj sekretaj komunikadoj kun la kontrabandistoj. Lin absorbis atendado de maloftaj aŭ tragikaj okazoj, kaj da informantoj estis sufiĉe, komencante per parencoj de prizonuloj kaj finante per provosoj, iam babilantaj troe en la malantaŭa ĉambro de la butiko, kie ili fojfoje ludadis kaj drinkadis.

Antaŭ tiu tago, jam en la antaŭa vespero ricevinte prizonan liston de nutraĵoj, kiujn necesis hodiaŭ matene doni al la prizonaj kurieroj, Stomador preparis la varon anticipe, laborante dum parto de la nokto, — ĉion pesis, envolvis kaj metis en korbojn. Botredge anstataŭis lin por la cetera parto de la tago, kaj Katarina venis por helpi. Al la demandoj de provosaj edzinoj, kien malaperis la maljunulo, la kontrabandistoj respondadis, ke Stomador forveturis por viziti malsanan parencinon.

Antaŭ tiu tago Galeran estis ĉe la milita prokuroro, kolonelo Hern, dezirante sciiĝi pri la afero kaj akiri permeson pri intervidiĝo kun la prizonulo. Traktante la militan juĝoproceduron kiel laboratorian sekreton, Hern tre ĝentile kaj esprimplene komprenigis Galeran-on, ke li malaprobas klopodojn de fremdaj personoj, eĉ de tiuj, simpatiantaj al akuzato. Tamen Hern ne povis rezigni de plezuro indiki leĝajn artikolojn, laŭ kiuj kvar homoj — Gravelot, Tergens kaj ankoraŭ du — devis morti sur pendumilo. Tial la konversacio estis daŭranta.

— Mi ne vidas kaŭzojn, — diris Hern, — kial la akuzanta partio devas esti pli modera rilate de Gravelot. Li estis defendanta la kargon de «Ursino» kun furiozo de proprietulo, lia propra konfeso diras pri dek ses viktimoj, al kies familioj la dogana departamento devas nun priklopodi pension. La enketo trovis, ke la falsa Gantrey estas James Gravelot, posedanto de gastejo ĉe unu el la bordaj loĝpunktoj, ege infektitaj de kontrabando. Gravelot fuĝis de la priserĉo, doninta gravajn pruvojn de lia partopreno en la kontrabandaj aferoj. Ne ekzistas faktoj pli konvinkaj, kiel ajn vi volu.

— Vi pravas, — konsentis Galeran, ne dezirante inciti Hern-on per duboj. — Al mi restas ekscii, ĉu ne aperis al la enketo demando pri psika normaleco de Gravelot? La karaktero de lia furioza rezisto permesas ekpensi pri tio. Konservado de kontrabando, eĉ se tio estas pruvita, ne estas preteksto por despero. Aŭ Gravelot estas malsanece ekscitiĝema, aŭ li estis ial devigita rezisti ĝis la lasta ebleco.

Dirinte tion, Galeran ne suspektis, ke li tuŝis la sekretan flankon de la afero, kaj Hern atente ekrigardis al li. La gubernatoro povus forte malutili al la prokuroro, se Hern rifuzus plenumi la peton de la patro fari al la filo amikan komplezon: forigi el la afero, ricevinta neatenditan iron, la nomon de Van-Konet. Tiuj vortoj de Galeran estis la kaŭzo de tio, ke Hern kategorie rifuzis al li pri intervidiĝo kun Davenant. Post la fino de la enketo viziti la prizonulojn povis nur proksimaj parencoj.

La homo, ne havanta altan staton en la socio, per nenio kaj al neniu konata, multe lacigis Hern-on. Li ekstaris.

— La intervidiĝo estas neebla, — ripetis Hern. — Koncerne de la supozata komplikeco de la karaktero de via protektato mi devas rimarki, ke milita tribunalo malhavas rajton enprofundiĝi en mondpercepton de kontrabandistoj, malgraŭ ajna intereseco de tiu demando per si mem.

Kun tio Galeran foriris. La letero de Tirrey klarigis al li ĉion. Sed la atendita de li klareco estis tiom komplika pro la senco de la farota ago, ke li nur svingis la manon, forpuŝante seriozan pripensadon al la vojaĝaj horoj. Antaŭ ĉio li devis veturi al Gerton.

— Traleginte la leteron, — gravmiene deklaris Stomador, — mi komprenis, ke tiu historio ĉirkaŭprenas tri momentojn: la familian momenton, la personan momenton kaj la kriman momenton. Kio koncernas la kaŝitajn en la ŝtono mono kaj aliaj aĵoj, do mi pensas, ke pli bone estos, se pri tio okupiĝos mi, mi konas la ĉirkaŭaĵon. La cetero estas en viaj manoj.

— Jes, iru kaj trovu la monon, — diris Galeran, — kaj mi devos intervidiĝi kun ĉiuj homoj, kies nomojn vi skribis. Gravelot akiris senofendajn kaj malfortajn malamikojn: la gubernatoran familion. La akreco de la afero estas en malfacileco pruvi la ligon inter la mistera ago de Wagner kaj la agoj de Van-Konet. Eĉ pruvinte tion, ni kreos novan, apartan juĝaferon, apenaŭ helpantan al Gravelot.

— Eksterordinara embaraso! — zorgeme kaj solene proklamis Stomador. — Nur via kapo povas venki la aperantajn obstaklojn, sed ne la mia.

— Gravelot batis Van-Konet-on pro ofendo de virino, — daŭrigis Galeran, — kaj se mi allasas, ke la cigaroj estis subĵetitaj kun intenco eviti kompromiton, eblan post kiam la batito forflankiĝis de la duelo, do ajna juristo rajtas trakti tion kiel koincidon. Mallonge dirante, ne ekzistas krimatestoj kontraŭ Van-Konet, kaj, mi ripetas, se ili troviĝus, — nova juĝafero kontraŭ Van-Konet ne senkulpigos Gravelot-on en la juĝafero de «Ursino». Tamen nenio alia restas, krom minaci al la filo de la gubernatoro per diskonigo de la skandalo, por ke tiu uzu tutan sian influon pro mildigo de la sorto de Gravelot. Kaj por tio mi devos akiri atestojn de Barket, lia filino kaj Petronia; eble, estos ne superflue interparoli kun Snogden kaj Laŭra Muldwey. Rilate de tiuj personoj nenion eblas diri anticipe.

— Prave! — ekkriis Stomador. — Vi rezonas, kiel ministro.

— Ve! Kiel ĉantaĝisto. Mi entreprenas ĉantaĝon, tion al vi diros ajna juĝeja kuriero.

— Riska afero estas bati filon de gubernatoro al la vizaĝo, kaj eĉ ĉe atestantoj! — rimarkis Stomador, plu konsternita de la ago de Gravelot. — Mi neniel povas decide diri, ĉu povus mi fari la samon sur lia loko. La demando, ĉiel ajn, estas tikla!

— Li agis bone, — diris Galeran. — Tio estis modesta kaj bonkora junulo. Verŝajne, kreiĝis situacio, kiam silento egalas al vangofrapo al si mem.

Ĝis tiu minuto Stomador dubis pri racieco de la agoj de Gravelot, sed la sincera tono de Galeran forpelis la ombron de la konvencia deco, malhelpinta al la butikisto taksi la konflikton esence.

— Vere, — diris Stomador, — mi konsentas kun vi. Tio estas vero, kvankam malbona, sed vero. Mi konfesu, ke kiam mi legis la leteron, do mi pensis, ke la junulo freneziĝis. Li perdis memregon, kaj ni jen sidas kaj rompas la kapojn, kiel ni nun savu lin. Kio devigas nin pensi pri li? — solvu la problemon. Ja Gravelot por mi eĉ ne estas parenco. Mi sonĝas lin ĉiunokte.

— Do, li necesas al ni — al mi kaj al vi.

Pensinte iom, Galeran decidiĝis aldoni:

— Mi estus tre ĉagrenita pro morto de Kunsgerry, kvankam mi neniam vidis lin.

— O ho! Kio do, ĉu vi deziras memstare mortigi lin?

— Stultaĵo! — ekridegis Galeran. — Kunsgerry loĝas en Skotlando, kie ni, verŝajne, neniam estos. Mi legis en ĵurnalo, ke aktoro de unu teatro, Kunsgerry, rifuzis ludi la ĉefan rolon en nova teatraĵo. Ĝi ne plaĉis al li. Li foriris de sur la scenejo fine de la unua akto. Alia aktoro, laŭ la scenaro, turniĝis al la pordo, ekkriinte: «Ha! Jen, finfine, tiu kanajlo Gard! Li hastas! Mi aŭdas liajn paŝojn!» Sed la pordo restis malplena, kaj Gard, tio estas Kunsgerry, ne venis. La aktoro ripetis, ke «Gard hastas». Neniu hastis. La spektaklo rompiĝis, kaj Kunsgerry pagis grandan monpunon. Do, — diris Galeran, ekstarante kaj skrupule kaŝante la leteron de Davenant, — mi ne scias, ĉu tio estas komprenebla por vi, sed Davenant estas kiel Kunsgerry; li ne povas cedi en la ĉefa, kaj tial mi devas lin savi.

— Kalkulu pri mi kiel vi deziras, — deklaris Stomador, admirigita de la neordinara por li nuanco, kiun donis al la tuta afero lia klera komplico, — mi estas en via dispono. Reveninte, venu nokte al mi, se mi dormos aŭ ne, — mallaŭta triobla frapo sciigos min pri via veno.

Kun tio ili disiĝis. La butikisto forveturis en tramo al la Malnova Fuorto, de kie li devis perpiede iri serĉi la ŝtonon, kaj Galeran en la aŭto, stirata de lia ŝoforo Grubbe, direktis sin al Taĥenbako, antaŭ ĉio strebante pridemandi la servistojn de la gastejo, forlasita de Davenant. Krome, al li estis interese ekvidi, kiel vivis Tirrey, kies aspekton post naŭ jaroj li imagis malklare. Galeran plu memoris lin senliphara. Tiu impone kaj morne disvolviĝanta sorto premis la koron de Galeran, kiel aspekto de forlasita bela domo.

Estis la kvara horo posttagmeze. La vojo — ĝuste la sama, laŭ kiu rapidis Davenant al Liss, — eĉ dum minuto ne restadis malplena; malpezaj kaj ŝarĝaj aŭtoj antaŭadis la vojaĝanton, vidiĝante poste el trans montetoj, sur foraj sekcioj de la ŝoseo, simile al polvantaj, nigraj globoj; grincadis, tintante, veturiloj, stirataj de ebriaj farmbienuloj; fruktoj, sakoj kun nuksoj kaj maizo, pakoj da tabako, meblaro kaj ilaro de transloĝiĝantoj el unu vilaĝo en alian moviĝadis ĉiam renkonten al Galeran. Arda senventeco kun pura ĉielo estis donanta al la pejzaĝo finitan purecon de linioj. Bruna herbo, forbruligita de la suno, transiradis de monteto al monteto per koloroj de cindro, makulita de ŝtonoj, argilo kaj dornaj arbustoj. Al iuj homoj moviĝado helpas rezoni; por Galeran moviĝado estis ĉiam distrita stato, similaĵo de saturita solvaĵo, tuŝo al kiu fare de ekstera forto kreas kristalojn de plej diversa formo. Li ekvidis belan birdon kun helbluaj makuloj sur la blanka plumaro, malrapide superflugintan monteton, interesiĝis pri ĝi kaj demandis Grubbe-n — ĉu ne scias li, kiel nomiĝas tiu birdo?

Grubbe levis la ŝultrojn. Li neniam pensis pri birdoj.

Galeran vidis oranĝkolorajn florojn sur dornaj tigoj, neatingeblaj al la mortiganta forto de la sunaj radioj. En la mondo ekzistis multaj birdoj kaj vegetaĵoj, neniam viditaj de li. «Kiel monotone kaj kiel nescivoleme mi vivis» — pensis Galeran, sentante maltrankvilon, envion al la neekkonita, kio ajn ĝi estu, bedaŭron pri la sojlo de maljuneco kaj iom ridindan deziron vivi duan, al ĉio avidan vivon. Tio estis por lia aĝo mallonga psikozo, sed li subite freneze ekdeziris ekvidi ĉiujn aĵojn en ĉiuj domoj de la mondo kaj navigi laŭ ĉiuj riveroj.

Ĉe la sunsubiro la vojaĝantoj malleviĝis de sur la altebenaĵo, preterinte kvietajn urbetojn de la suda bordo. Estis la oka horo de vespero, kiam la veturilo haltis apud restoracio «Mark Tataner» en Liss. Haste manĝinte ĉi tie, Galeran daŭrigis la vojaĝon.

Ĉe la matenruĝo konturiĝis Taĥenbako. Ne plu haltante, Galeran traveturis la minejan urbeton, veninte al «Sekaĵo kaj maro» je la naŭa kaj kvindek minutoj. Laca, raŭkiĝinta Grubbe haltigis la aŭton apud la ligna ŝtuparo.

Galeran, kies ĉiuj korpomembroj sensentiĝis dum tiuj dek ok horoj da akcelita moviĝo, eliris kaj ĉirkaŭrigardis, pensante, ke iu aperos el la gastejo. Sed nur nun rimarkis li, ke sur la enira pordo estas pendigita seruro, la fenestrokovriloj estas fermitaj elinterne, ĉe la dekstra alo de la domo estas metita tendo kaj tie staras homo, fiksrigardante al la venintoj kun memfido de komercisto, ne havanta konkurencon. Tio estis ĉirkaŭkreskita de nigraj haroj viro kun flava vizaĝo — mikssanga italo. En sia tendo li aranĝis butiktablon, kaj fumo de lia rostilo, bruniganta tranĉaĵojn de porkaĵo, estis disportanta odoron de manĝo. La butiktablo estis pristarigita per boteloj kaj sifonoj.

— Ĉu estas iu en la gastejo? — demandis Galeran, leviĝante sur la dekliveton al la tendo. — Mi deziras vidi la laborantojn de Gravelot — Petronia-n kaj Firson. Kial la pordo estas fermita per seruro?

La komercisto mallarĝigis la okulojn kaj viŝis per la antaŭtuko la grasajn manojn.

— Ĉiuj lokanoj scias tiun historion, — diris li, — sed vi, verŝajne, venis el malproksime?

— Kvankam mi estas el malproksime, — respondis Galeran, kun plezuro eksidante sur tabureton kaj signe invitante alirintan Grubbe-n eksidi apud li, por restarigi la fortojn per vino kaj rostita viando, — kvankam mi estas el malproksime, — mi scias, kial malaperis la mastro. Ĉi tie devas resti du homoj.

— Do jen… atendu, — komencis klarigi la komercisto, ne ŝatanta hasti. — Ĉu vi deziras drinki viskion? Ha! Bone, mi ĉion rakontos al vi. Gravelot fuĝis de la priserĉo, lasinte la mastrumaĵon al Firso. Firso tenis la gastejon malfermita dum kvar tagoj, post tio li kun la virino kaŝite malaperis, kaj eĉ kunprenis la tolaĵojn, la ĉevalon, la ĉaron kaj multajn aliajn aĵojn, kaj tial la polico ŝlosis la gastejon. Mi konsentis ĝin gardi. La loko estas senhoma. Certe, komerci mi rajtas. Al mi oni venadas, ĉar la entrepreno de Gravelot pereis aŭ frostiĝis por iu tempo; oni ne scias, kio okazos al la gastejo, sed nutraĵo kaj trinkaĵo ĉiam troviĝos en mia tendo. Mia nomo estas Arum Pakko — je via dispono. Kotletojn, se vi deziras, vi devos atendi, estas varmega porkaĵo, kolbaso, konservaĵoj.

Vere, estis tiel, kiel rakontis Pakko: la mono, lasita de Davenant al Firso, kaj la hazarda mono de Petronia kunigis tiujn homojn pli rapide, ol longa flirtado. Ĝeniĝante pro tio, ke en liaj manoj restis funkcianta entrepreno, pro kies aferoj ili, eble, devus raporti al Gravelot, Petronia kaj Firso, preninte pli valorajn aĵojn, kaŝiĝis kaj forveturis sur vaporŝipo al Liss, intencante malfermi tie tabakan butikon.

Grubbe nenion sciis pri la planoj de Galeran, kaj tiu ordinara friponaĵo ridigis lin, sed, ekrigardinte al la konsternita mastro, li komprenis, ke tiu rilatis al la afero pli serioze. Ĉesinte ridi, Grubbe rimarkis:

— Jen kiaj kanajloj!

— Jes, Grubbe, tio estas kanajloj, sed mi ilin tre bezonis, — diris Galeran, — serĉi ilin, kompreneble, estas senutile.

Pakko, aŭdante tiun ĉi konversacion, komencis peni ekscii la celojn de la vojaĝantoj, sed Galeran evitis klarigojn. Dum li kaj Grubbe manĝis kaj trinkis, eksilentinta Pakko staris dorse al ili ĉe la enirejo de la tendo kaj, ŝovinte la manojn en la poŝojn, fajfetadis, pririgardante la aŭton, kiel malakceptita fremdulo, rajtanta juĝi ĉion, kaj prisilenti la konkludojn. Tiuj konkludoj reduktiĝis, tamen, al improvizita altigo de la prezo de la brando kaj la manĝaĵo.

Ripozinte, Galeran forveturis, kaj Grubbe post dek kvin minutoj alveturigis lin al Gerton, laŭ la adreso de Barket. La mastro de la metiejo forestis. Tiam Galeran petis la komizon sciigi la filinon de Barket, Marta-n, ke veninta el Poket Ort Galeran deziras paroli kun ŝi pri afero de lia patro.

— Se vi havas neprokrasteblan aferon, — diris Marta, aperante en la metiejo kaj inklinita de la aspekto de Galeran al afableco, ĉiam gvidanta industriistojn, kiam, laŭ ilia opinio, la vizito promesas profiton, — mi kondukos vin en nian kontoron. La patro devas reveni post dudek minutoj, li iris akcepti mendojn por elektra reklamo.

Marta nomadis «kontoro» en certaj okazoj parton de la pasejo el la metiejo al la loĝejo, kie troviĝis la telefono kaj la skribtablo de Barket. Kelkaj kupraj, fajencaj kaj emajlaj tabuloj estis alnajlitaj al la muro, altirante atenton per esprimplena sensenceco de hazarda elekto de tiuj specimenoj de la metio de Barket. Sole sukcese pendis apude: «Akuŝhelpa kliniko de Grandisson» kaj «Buroo de funebraj procesioj de Bayer».

Lacigita de la longa veturado, ne dorminte nokton, Galeran eksidis sur la proponitan al li seĝon kaj retenis Marta-n, kiu intencis eliri.

— Dum via patro ne revenis, — diris li, konkludante laŭ la ekstera aspekto de la junulino, ke nun estos metita komenco de la lukto por Davenant, — mi deziras diri pri la celo de mia vizito al vi.

— Bone, — respondis Marta, haste eksidante kaj ion antaŭsentante, pro kio al ŝi iĝis maloportune spiri. Galeran nomis sin.

— Via helpo estas necesa, — ekparolis li. — Mi tuj klarigos la aferon. James Gravelot estas enprizonigita pro akuzo pri konservado de kontrabando kaj pri rezisto al la borda gardistaro. Ne estas dubo, ke al li estis subĵetita la malpermesita varo — cerbumu vi mem — ĝuste vespere de tiu tago, kiam vi kaj via patro ĉeestis la skandalon en la gastejo de Gravelot.

Marta rapide ruĝiĝis, poste mallevis la kapon. Ŝiaj manoj tremis. Levinte la vizaĝon, ŝi rigardis al Galeran tiel senhelpe, ke li rilatigis tiujn signojn de emocio al ŝia kompato al la suferanto.

— Mi… — diris Marta.

Galeran, atendinte iom kaj vidante, ke ŝi eksilentis, daŭrigis:

— Jes, viajn sentojn mi komprenas. Pensante tiel kaj ĉi tiel, mi konkludis, ke savi Gravelot-on eblas nur per Van-Konet-oj, lasinte al ili elekti aŭ diskonigon de la vangofrapo, kaj ankaŭ de ĉiuj sentaŭgaj diboĉaĵoj de Georgo Van-Konet, aŭ aktivan partoprenon de tiuj influhavaj personoj en la savo de implikiĝinta Gravelot. Sed, por havi sukceson, necesas atestantoj. Mi estas certa, ke vi ne rifuzos atesti kontraŭ la sentaŭgulo. Gravelot, esence, estis defendanta vin. Mi petas pri tio vin kaj intencas peti vian patron.

Marta sukcesis subpremi la konsterniĝon. Preninte de sur la tablo liniilon, ŝi tuŝis per ĝia fino la malsupran lipon kaj, ne deprenante la liniilon, rigardis al Galeran per rondaj, tre helaj okuloj.

— Jen kio… — diris ŝi. — Vi min terure mirigis. Ni nenion scias pri ajna skandalo. Mi, vere, ne scias, kion mi pensu. Cetere vi diras, ke Gravelot estas arestita. Kia teruro! Ni konas Gravelot-on. Mi certigas vin, ĉio ĉi estas plena miskompreno.

Mallevinte la rigardon, ŝi mordetis la finon de la liniilo kaj kun forto elŝiris ĝin el la dentoj, poste, ĵetinte malkuraĝan rigardon al Galeran, ŝi malrapide surmetis la liniilon kaj rektiĝis.

— Vi timigis min, — diris Marta. — Kiel mi tion komprenu?

Galeran malfleksiĝis, dolore restariginte la fermiĝintan spiradon. Lia koro komencis bati, kaj bati malfacile.

— Vi devas tion fari.

— Sed mi nenion povas, mi nenion, nenion scias! Vi, verŝajne, intermiksis! Venas la patro! — faciligite ekkriis la junulino, strebante foriri.

Puŝinte la vitran pordon, eniris ruĝiĝinta pro varmego Barket kun preta afabla rideto, turnita al la vizitanto.

La aspekto de la filino seriozigis lin.

— Kio estas al ci? — rapide demandis li.

— Patro, jen… — Marta ĵetis rigardon al Galeran, — jen tiu venis al ci, pri Gravelot, — aldonis ŝi, malfrue tirinte la ŝultron kaj tuj forirante en la ĉambrojn.

Barket malrapide, per pensanta moviĝo demetis la ĉapelon kaj ekrigardis al Galeran per hele malfermita, streĉita rigardo de mensoganto.

— Jes, jes, — ekbalbutis li, — certe! Mi Gravelot-on konas tre bone. Verŝajne, antaŭ monato mi alveturadis al li kun Marta lastfoje.

Galeran duan fojon nomis sin kaj klarigis:

— Mi estas amiko de Gravelot. Barket, vi estis ĉe li en tiu tago, kiam li batis Van-Konet-on pro mokado pri via filino.

Barket fortiris la kapon en la ŝultrojn kaj elorbitigis la okulojn.

— Kion vi diras! — ekkriis li. — Pri kio vi rakontas? Klarigu, pro Dio, mi ege maltrankviliĝis!

— Gravelot ne mensogas, — diris Galeran. — Ĉu tio estas tiel malfacila: diri la veron almenaŭ por savo de la homo, al kiu vi rekte ŝuldas?

— Se vi klarigos, en kio estas la afero… Komprenu, ke mi estas ŝokita! Plurfoje mi haltadis en «Sekaĵo kaj maro», sed mi ne povas kompreni, pri kio temas!

Dum almenaŭ minuto ili ambaŭ silentis. Barket estis eltenanta la elokventan rigardon de Galeran kun peno kaj finfine mallevis la okulojn.

— Se vi atestos la kolizion, Gravelot estos savita. Li estas arestita. Detalojn mi jam rakontis al via filino. Ŝi transdonos ilin al vi. Al mi estas malfacile ripeti ilin.

— Mi certigas vin, ke vi kredas al iu klaĉo… — ekparolis Barket, sed Galeran lin interrompis:

— Do, ĉu vi insiste negas?

— Mi negas. Tio estas mia lasta vorto. Sed mi dezirus tamen…

Galeran ne finaŭskultis lin. Balancinte la kapon, li prenis la ĉapelon kaj eliris, ĵetinte dum irado:

— Hontinde, Barket.

Li eksidis en la aŭton, neniom riproĉante sin pro la tiel mallonge kaj decideme rompita interparolo. Estis senutile plu konvinkadi tiujn ion pripensintajn kaj decidintajn homojn pri malnobleco de ilia silento. Galeran ankoraŭ ne malesperis. Al li aperis penso paroli kun Laŭra Muldwey kaj Snogden. Laŭ la karaktero de la okazintaĵoj, kiel ili estis koncize esprimitaj de Tirrey en lia letero, Galeran parte imagis tiujn homojn, ilian rolon apud Van-Konet; li sciis, ke eĉ homo akre malvirta, se al li oni turnas sin kun espero pri manifestiĝo de liaj plej bonaj sentoj, pli probable povas eldiri la veron aŭ perfidi sin mem, ol Barket-oj. Tamen precizan planon li ne havis. Nur hazardo aŭ minuta humoro — speco de nobla malforteco — povis helpi al Galeran en lia sendanka peno — elŝiri el la nature disvolviĝinta komploto tufon de mistera animalo, nomata krimatesto. Forĵetinte pensojn pri ankoraŭ ne estiĝintaj scenoj, kredante al la intuicio kaj esperante nur al ne forlasanta lin forto de la espero, Galeran ekveturis al la gastejo, kie li okupis grandan numeron. Ne sciante, kio estos poste, li deziris havi ejon por akceptado kaj dormado.

— Estu preta, — diris Galeran al Grubbe, — mi devas paroli telefone kaj, eble, mi tuj ree veturos. Se tio ne okazos, vi okupu la numeron 304-an, kiel mi interkonsentis kun la gasteja administranto, kaj la aŭton konduku en la garaĝon. Mi sciigos vin.

La pacienca, senlime laca, sed fidela al Galeran homo, vidante, ke lia mastro estas ĉagrenita, silente kapjesis kaj eltiris el la kesto por instrumentoj botelon da viskio. Eltrinkinte tiom, kiom sufiĉis por forpeli la doloran obtuziĝon de la pasinta nokto, Grubbe kubutapogis sin al la pordeto de la aŭto kaj komencis pririgardadi preterpasantojn. Estis varmege. Li malfortiĝis, kliniĝis kaj ekdormetis.

Kiel estis dirite antaŭe, Laŭra Muldwey kaj Snogden direktis sin al Poket, daŭrigante la delongajn rilatojn kun Van-Konet, kaj baldaŭ Galeran eksciis, ke liaj klopodoj finiĝis senrezulte. Verŝajne, nenio alia restis al li, krom reveni. Li estis parte ĝoja, ke tiuj personoj estas en Poket, sur la loko de la evento; estis ne malfrue peni, tiel aŭ alie, paroli kun ili post la reveno. Interne haltinte, Galeran eksidis en fotelon kaj komencis fumi, retenante la pipon en la dentoj, se la meditado estis senenhave ripetiĝanta, aŭ elprenante ĝin, kiam glitadis trajtoj de ebla agado. Kvankam la plej gravaj atestantoj forfalis, li reviziadis denove la grupon de la homoj, kies memoro estis konservanta la informojn, valoregajn por li, kaj atendis aludon, kiu povus krei fendon en la rezistanta materialo de la malfeliĉo. La solvo de la problemo ne venadis. La sola homo, al kiu povus ankoraŭ turni sin Galeran, ne forlasante Gerton-on, estis Aŭgusto Van-Konet. Nenion sciante pri li, nek pri lia rilato al la filo, Galeran pensis pri lia ekzisto kiel pri fakto, kaj nure. Sed tiu penso revenadis. Ĉe lerto prezenti la aferon tiel, kvazaŭ la atestantoj ekzistas kaj pretas malligi la langojn, la peno povus ion doni. Galeran elbatis el la pipo la cindron kaj vokis la telefonan stacion — por ke ĝi konektu lin kun la kancelario de Van-Konet.

Verŝajne, la telefonaj laborantoj laboris pli diligente, se oni nomadis al ili numerojn kun malgrandaj ciferoj, sed ĉiuokaze laca obtuza voĉo tre baldaŭ prononcis en la orelon de Galeran:

— Jes. Kiu?

Aŭgusto Van-Konet estis sola, elturmentita de nokta paroksismo de podagro, en unu el tiuj distritaj kaj malplenaj statoj, kiam maljunuloj sentas knaradon de la korpo, rememorigantan pri la malvarmo de tombo. Van-Konet pririgardadis la pasintajn jardekojn, demandante sin: «Por kio?» En tia stato de deprimo la enpensiĝinta gubernatoro, ne vokante el la najbara ĉambro la sekretarion, mem prenis la parolilon de la telefono. Tiu mallonga kaprico esprimis rezignacion.

La konversacio komenciĝis per liaj vortoj: «Jes. Kiu?»

— Pro manko de tempo, — diris Galeran, — havante en la manoj tre gravan kaj malĝojan aferon, mi petas informi min, ĉu povas la gubernatoro hodiaŭ akcepti min. Mi estas Elias Ferguson el Poket.

— La gubernatoro estas ĉe la telefono, — milde sciigis Van-Konet, plu kaptita de la deziro de simpleco kaj atingebleco. — Ĉu vi ne povas mallonge esprimi la esencon de via afero?

— Via moŝto, — diris Galeran, cedinte al malklara sento, kaŭzita de la pacienca murmurado de la malgaje sonanta voĉo, — al unu homo en la prizono de Poket minacas milita juĝo kaj mortekzekuto. Via favora enmiksiĝo povus faciligi lian sorton.

— Kiu li estas?

— James Gravelot, mastro de gastejo sur la Taĥenbaka vojo.

Van-Konet komprenis, ke la onidiro disiris, kaŭzinte neatenditan enmiksiĝon de la homo, parolanta nun kun la gubernatoro per tia senpasie respekta voĉo, kia emfazas timon de hazardaj intonacioj, povantaj ofendi la aŭskultanton. Sed la stato de prostracio ankoraŭ ne forlasis Van-Konet-on, kaj sarkasma subrido ĉe la penso pri la neenviinda historio de la filo, elŝiriĝinta el la flavaj dentoj de la maljunulo, estis en tiu tago la lasta tributo al lia podagra filozofio.

— La afero de «Ursino», — diris Van-Konet. — Mi bone konas tiun aferon, kaj eble…

«Ĉu ne estas tutegale?» — pensis li, samtempe decidante, kiel fini la esperigan frazon, kaj kompletigante la penson pri «tutegale» per indiferento al la sorto de ĉiuj homoj. «Ĉu ne estas tutegale — mortos tiu Gravelot nun aŭ post dudek jaroj?» La facila frenezeco de la minuto tiris la gubernatoron fari ion por Ferguson. «La vivo konsistas el loĝejo, vesto, manĝo, virinoj, ĉevaloj kaj cigaroj. Tio estas stulta».

Li ripetis:

— Eble, mi… Sed mi deziras paroli kun vi detale. Do…

La subite aperinta sekretario diris:

— Pardonu mian trudiĝemon: la akcioj de la Sukera kompanio estas venditaj kontraŭ sepcent ses kaj la realigita monsumo — dudek sep mil pundoj — estas ĝirita al la bankoj de Ramon Barroĥ.

Tio signifis, ke Aŭgusto Van-Konet povis nun fari elekton inter tri junaj virinoj, delonge altirantaj lin, kaj aranĝi la jaran bankedon sen partopreno de uzuristoj. La tempioj de Van-Konet eksentis varmon, la deprimo forpasis, la mokita vivo alproksimiĝis kun kantado kaj tamburinoj, la afero de Gravelot brileris per minaco, kaj la gubernatoro fordonis al la sekretario la telefonan parolilon, dirinte per la ordinara akra tono:

— Sciigu al la petanto Ferguson, ke la motivojn kaj esencon de lia peto li povas deklari en la kancelario laŭ la establita formo.

La sekretario diris al Galeran:

— Pro forveturo de sinjoro gubernatoro al San-Fuego mi, la persona sekretario, devas sciigi vin, ke ĉiaspecaj petoj, ekde la unua de la nuna monato, devas esti skribforme donitaj al la persona kancelario.

— Bone, — diris Galeran, ĉion kompreninte kaj ne kuraĝante eĉ per eta montro de insisto ŝanceli la falemajn cirkonstancojn de Davenant.

Sed tiu konversacio sugestis al li konscion de neceso hasti.

Galeran iris malsupren, pagis al la kontoristo diurnan koston de la numero kaj trovis per la okuloj la aŭton.

Grubbe estis dormanta, ŝvita kaj rigidiĝinta en la senkonscieco. Lia kapo estis apogiĝanta per la frunto al la fleksaĵo de la kubuto. Galeran, eksidinte apude, puŝis Grubbe-n, sed la ŝoforo plu senkonscie dormis. Tiam Galeran mem elkondukis la aŭton el la urbo sur la ŝoseon kaj ekrulis ĝin kun venta rapido. Subite Grubbe vekiĝis.

— Kaptu ŝteliston! — kriis li, kaptante Galeran-on, sen ajna kompreno pri tio, kie kaj kial nekonata homo ŝtelas la aŭton.

— Grubbe, rekonsciiĝu, — diris Galeran, — kaj rapide veturu laŭ tiu ĉi vojo: ĝi kondukas reen, al Poket.

Ĉapitro X

En malfrua vespero de la sekva tago Stomador atendis Galeran-on, ludante kun si mem «bastonetojn», la prizonan specon de prenludo.

Dum la tuta tago Galeran dormis. Vekiĝinte en malbona stato, li eltrinkis kelkajn tasojn da kafo kaj direktis sin al la urborando. Apud la prizono li haltis, fiksrigardante ĝian masivon kun dubo kaj decidemo. Da mono li havis sufiĉe. Restis elpensi, kiel li uzu ĝin plej racie.

Stumblante sur kestoj en la malgranda korto de la butiko, Galeran trovis la malantaŭan pordon, frapinte ĝuste tri fojojn. Al detaloj de sekretaj aferoj li donadis signifon de disciplino, bonege sciante, ke bagatela neglekto de la komenco povas forkonduki malproksime for de la bonorda fino, kiel disirado de la linioj de angulo.

Stomador ĉesis ludi kaj malfermis la pordon.

— Reveninte ĉe la tagiĝo, — diris Galeran, — mi tiel laciĝis, ke mi tuj ekkuŝis dormi. Nenion taŭgan donis tiu ĉi vojaĝo. Ne estas eĉ truo, kiun eblus larĝigi, ĉio estas dense fermita ĉiuflanke. La gastejo estas ŝlosita per seruro, la homoj de Gravelot priŝtelis lin kaj malaperis. Barket kun la filino rifuzis — ili ripetas, ke ili ne estis en «Sekaĵo kaj maro». Ĉu vi havas iajn informojn?

— Neniajn, krom tio, ke la kruro de Gravelot fartas pli bone. Gravelot, Tergens kaj la ceteraj atendas en proksimaj tagoj la akuzakton. Mi elprenis el la ŝtono la monon. Kompatinda James! Eĉ la servistoj pripinĉis lin. Kio koncernas min, mi priserĉis ĉiujn ŝtonojn. Da ili estis dek unu, tiaj, kiaj konformis la priskribon. Jam vesperiĝis, makabre bruis la surfo… Kaj subite mia mano palptrovis en la profundo de la flanka fendo de la plej granda ŝtono ion akran! Mi eltiris la arĝentan cervon. Tempesto kaj pafo! La cetero estis samloke. Jen ĝi, ĉio estas ĉi tie, kalkulu.

Ĵetinte atentan rigardon al Stomador, Galeran retenis rideton kaj pririgardis la trovaĵon de la butikisto. Kalkulinte la monon, li donis ties duonon al Stomador, dirante:

— Estonte vi havos elspezojn. Ili povos esti grandaj, kaj tial kaŝu tiun ĉi monon ĉe vi.

La arĝenta cervo staris apud la mano de Galeran. Preninte la skulptaĵeton, Stomador turnis ĝin:

— Kaj kio estas tio, laŭ via opinio? Mi, sincere dirante, longe rompadis la kapon super la demando — por kio James portadis tiun ĉi aĵon kun si? Ĝi kostas nemulte.

— Verŝajne, memoro pri io aŭ donaco, — respondis Galeran, pririgardante la cervon. — La cervo, evidente, estas valora por li. Tial ankaŭ ni konservu ĝin. Kaŝu la cervon, ĝi, eble, valoras pli ol la mono.

La butikisto formetis la monon kaj la figureton en la muran ŝrankon, el kie, interalie, li eltiris botelon da portovino.

— Ho ne! — diris Galeran, vidante liajn gastamajn moviĝojn kun glasetoj kaj la malhela botelo.

Preninte la kontojn de Davenant, la kvitancojn kaj la notlibreton en sian poŝon, Galeran daŭrigis:

— Mi drinkos kun vi, sed nur post la fino de grava interparolo. La kapo devas esti freŝa.

— Ha! Bone… Sed la botelo ja povas stari sur la tablo, mi pensas, — interesiĝis Stomador. — Tiel estas iel pli pitoreske. Ni malgraŭ ĉio sidas «ĉe botelo».

— Sendube. Do, eksidu, Stomador. Ĉu povas iu malhelpi nin?

— Ne, mi neniun atendas kaj al neniu asignis veni en tiu ĉi vespero. Mi scias, pri kio vi deziras paroli.

— Se tiel, via sagaco entute estos utila.

— Ĉu fuĝo?

— Jes.

Sufiĉe silentinte, por ke la atendata opinio sonu aŭtoritate, Stomador levis la ŝultrojn kaj komencis ruli per la polmo sur la tablo la rondajn bastonetojn.

— Tio estas neebla, — diris li malrapide kaj malgaje, kiel homo tute konvinkita. — Antaŭ du jaroj fuĝis tra la muro, turnita al la dezerto, ses ŝtelistoj. Ili trarompis la muron de la malsupra etaĝo kaj elgrimpis el la korto laŭ ŝnurŝtupetaro, kiun surĵetis al ili elekstere iliaj bondezirantoj. Post tio — kaj tio estis la kvina okazo dum la jaro, kvankam ĉiuj okazoj estis malsamspecaj, — la eĝo de la muro estis ĉirkaŭigita per triobla vico de drato de elektra alarmilo; ĉirkaŭ la prizono, ĉe ties tri flankoj, do — en la dezerto kaj en la du interstratetoj, deĵoras provoso, marŝanta de unu al la alia fino de sia itinero. Kio koncernas la kvaran muron — tie observas la deĵoranto ĉe la pordego; li bone vidas la maldekstron kaj la dekstron. Kaj ĉar la muroj estas prilumitaj per elektro, kiel vi tion vidis, serĉante mian domon, do la fuĝo eblas per du manieroj: aŭ debatali la arestiton disde la konvojantoj de la aŭto, kiam oni forveturigas lin en la juĝejon, aŭ instrui la arestiton transflugi la muron simile al koko. Sed eĉ koko ne povos transflugi, ĉar la muro estos neatingebla por ĝi: ĝi altas ses metrojn, do pensu kiel ajn. Kaj de la armita atako ni, mi pensas, prefere nin detenu.

— Jes, mi same pensas. Tamen viaj vortoj ne senkuraĝigis min.

Stomador, sulkiginte la frunton kaj elŝovinte la lipojn, pensis. Nenion taŭgan li sukcesis elpensi.

— Tiel proksime de ni estas Gravelot, — diris Galeran, almontrante per la mano al la prizono, — ke, se ni iros al li laŭ rekta linio, necesos fari ne pli ol tridek paŝojn.

— Jes. Kaj samtempe kvazaŭ de la Tero ĝis la Luno.

— Tiel kaj ne tiel, — respondis Galeran. — Pli verŝajne — ne tiel, ol tiel. Ĉu por vi tre valoras via butiko?

— Kion vi elpensis? Mia butiko… — Stomador taksis en la menso. — Kontraŭ ĝia transdono al mi antaŭ kvar monatoj mi pagis al ĝia antaŭa mastro cent pundojn. Jara profito konsistigus tricent pundojn, kaj la disponeblan varon mi taksas je cent kvindek pundoj. Tamen la prizona administracio klopodas aranĝi propran butikon, kaj, se tio okazos, mi forlasos la entreprenon. Profiton donas nur la prizono. Ceteraj aĉetantoj malmultas.

— Mil kvincent pundoj, — diris Galeran. — Ili estas viaj, la butiko estas mia. Ĉu vi deziras?

— Aŭ mi stultiĝis, aŭ vi diris malklare, mi ne povas kompreni.

— Estus maljuste, — klarigis Galeran, — postuli de vi tian oferon, kiel fordoni la butikon senpage por aranĝo de subfosaĵo. Subfosaĵo estas la sola vojo de savo. Mi aĉetas la butikon kaj aranĝas la subfosaĵon. En la sama nokto, kiam ĉio estos farita, vi forveturos, por ne okupi la lokon de Gravelot. Ĉu vi deziras agi tiel? Miaj konsideroj…

— Haltu, permesu pripensi! — kriis Stomador, kaptinte Galeran-on ĉe la fingroj de la mano, kuŝanta sur la tablo, kaj firme ferminte la okulojn. — Parolu nenion. Lasu min koncentriĝi. Unu momenton. Mi, verŝajne, mem deziras ion tiaspecan. La butiko estas en via dispono. Prenu ĝin. Ankaŭ la mil kvincent pundoj bonas. Mi diras tion ne pro profitemo. Pri ili vi diris konvene… Ve! Mi estas malklera homo, — konkludis li, malfermante la okulojn kaj ŝanceliĝante sur la seĝo pro la ardiĝinta en li pasio al la subfosaĵo. — Mi ne povas esprimi… sed tio, kiel ni sidas… kaj pri kio ni parolas… la lumo de la lampo, ombroj… kaj la botelo da vino! Jes, vi estas ministro! Ministro de komploto!

Jam la mano de la butikisto etendiĝis al la botelo, al kio Galeran nun ne malhelpis. Ekscititaj de la ideo, ili devis kvietigi ĝian absorbantan zumadon, la ĉarmon de ĝiaj unuaj minutoj per ago kaj vino. La unuan botelon baldaŭ sekvis la dua, sed la vino ebriigis nek Galeran-on, nek Stomador-on, nur pli certa iĝis ilia entuziasmo, postulanta komenci.

— Tute ebla afero, — diris Galeran, finante fumi. — Nun ni eliru, pririgardu la batalkampon; kvankam vi delonge konas la topografion de tiu ĉi parto de la urbo, mi devas konformigi miajn impresojn kun la viaj kaj pri io interkonsenti.

Ili eliris, sed ne en la pordeton de la butika korto, sed en la mallarĝan pasejon inter la butiko kaj la plej proksima al la prizono muro de la korto. Tiu ĉi angulo estis preskaŭ ĝissupre obstrukcita per malplenaj bareletoj. Ekstarinte sur ilin tiel, ke videblis la pavimo, Stomador almontris por Galeran la parton de la prizona muro kontraŭ si.

— Tie estas la lazareto, — diris Stomador. — Tamen ĝian precizan situon mi ne konas. Dume tio eĉ ne necesas, mi pensas. Sed ĝi estas ĉi tie, trans la muro, mi scias, ĉar mi foje helpis al provoso treni korbojn kun provianto kaj vidis interne de la korto, dekstre de la pordego, mallarĝan unuetaĝan domon. Botredge estis en la prizono, li scias, ke tiu ĉi domo estas la lazareto. Nun necesas lin pridemandi detale.

— Ni pridemandos Botredge-on.

Galeran transmovadis la rigardon disde la butika barilo al la kontraŭa muro de la prizono, taksante per la okulo longecon de la subtera pasejo. Por tio li uzis la artifikon de kelkaj ĉasistoj, kiam ili dubas, ĉu la plumberŝargo atingos certan celon. Li imagis la larĝon de la strato senteble pli granda ol la reala — dudek metrojn, kaj poste same senteble malpli granda — dek metrojn; dudek plus dek, dividitaj je du, indikis la proksimuman longon de la subfosaĵo disde la butiko ĝis la prizona muro. Necesis determini la dikon de tiu muro, aldoninte trionon de metro por la elira aperturo, kaj la dikon de la butika barilo, malantaŭ kiu li pensis komenci fosi la internan pasejon al Davenant.

— Ĉu ne estos pli bone, — kontraŭis al liaj klarigoj Stomador, — demeti parton de la brika planko en mia ĉambro kaj eliri al la lazareto sub la butiko?

— Ĉe tia malfacila tasko kvar-kvin troaj metroj estas terura afero.

— Estas bedaŭrinde, ke vi pravas; mia ĉambro estas la plej kaŝita loko por laboro.

— Per kio vi kovros la vertikalan ŝakton? Ne per brikoj, certe, kaj ligna ŝildo povos esti rimarkita de nedezirata vizitanto. Tiam oni venados sciiĝi el la prizona kancelario, kiel progresas nia entrepreno. Ne ekzistas io pli bona, ol tiu ĉi angulo. Nokte malestas homoj. Kiam ni trapasos metron kaj duonon aŭ du metrojn de la horizontala direkto en sufiĉa profundo, tiam desupre nenio estos aŭdebla. Matene super la vertikala ŝakto senpeke kuŝados kestoj kaj pajlo. La grundon ni forigados en la ŝedon. Ĉu ĝi estas malplena?

— Tie estas varo, sed ĝin eblas transtreni sub drelikon en la angulon de la korto. — Stomador desaltis de la bareleto kaj akompanis Galeran-on, forlasintan la observan punkton. — Nu, mi al vi diros, ke se tiu ĉi afero sukcesos, la prizonestro sidiĝos en kavon kaj, kiel ia antikva Ijobo, elŝutos sur sian kapon tunon da cindro aŭ sablo, mi ne scias ĝuste, kio estas uzata en tiaj okazoj. Vi faris eraron je triono de metro. Ne necesas pasi trans la prizonan muron eĉ je colo — ni fosu rekte sub la fundamenton. Kiam ni tuŝos ĝin — iomete flanken, kaj la pasejo estas preta.

— Tio estas prava, — konsentis, pensinte iom, Galeran. — Kaj jen kial estas bone pridiskuti tiajn aferojn kune. Prave; tamen ĉe la kondiĉo, ke ni ne eraros pri la distanco, kiam ni komencos fosi la elirejon supren.

— La lokon, kie ni troviĝos, ni determinos tre precize: ni traboros la volbon de la katakombo per longa borilo. La ekstremaĵo, elirinta eksteren, montros, ĉu ni moviĝu ankoraŭ pluen aŭ ĉio jam estas farita.

Tiel ili estis interkonsiliĝantaj duonvoĉe antaŭ la pordo de la butiko kaj ekvidis la longan figuron de Botredge, stumblanta en la mallumo al la kestoj.

— Vi venis tre bonokaze, Botredge. Ĉu por la pipra vodko? Vi ne foriros, ĉar vi pridiskutos kun ni unu gravan aferon.

— Sufiĉas veni ĉi tien, kaj vi restos por longe, — diris Botredge per malvarmuma voĉo, penante pririgardi Galeran-on.

— Necesas, ke vi interkonatiĝu, — turnis sin Stomador al Galeran, kiu, siaflanke, estis observanta, — kia estas Botredge kaj ĉu eblas fidi lin.

Pro singardemo Galeran diris elpensitan nomon — Ort Sidney, — kaj Botredge restis Botredge.

La komplotantoj eniris en la ĉambron. Ne komprenante, pri kia grava afero okazos la interparolo, kaj plendante, ke li dum la tuta pasinta nokto tremadis pro malvarmo sur boato malproksime de la bordo, en atendo de ŝipo kun kokaino, ne veninta pro nekonata kaŭzo, kaj tial malvarmumis, Botredge eksidis kontraŭ Galeran. Stomador eltiris el la ŝranko litran botelon da pipra vodko kaj ladskatolon kun konservaĵo. Post tiam la butikisto eksidis sur sian lokon ĉe la mezo de la tablo.

— Ne timu, Botredge, — diris Stomador. — Sinjoro Sidney estas ne nia, sed malfremda… jen vidu — rezultis kalemburo.

— Do, ĉu ni drinkos? — demandis Stomador de Galeran, kiu jese balancis la kapon, klariginte:

— Nun eblas drinki, la ĉefa afero estas decidita.

— Botredge, — komencis Stomador, — se mi aperos trans la prizona muro ĝuste kontraŭ mia butiko, kio troviĝos antaŭ mi? Kiaspeca bildo?

— Do necesas scii, kion vi intencas kaj kiel. Klaras, ke eblas trafi en kelkajn malsamajn lokojn.

— Vi pravas, — diris Galeran. — La afero estas en tio, ke ni intencas fosi subteran pasejon el la korto de tiu ĉi butiko al la lazareto kaj liberigi Gravelot-on. Alie li ne povas saviĝi. Necesas scii, en kiu loko trans la muro de la prizono estas plej oportune fosi la eliran aperturon.

Botredge per nenio montris sian miregon, sed ĵetis ruzan rigardon al Stomador.

— Ĉu vi jam drinkis la pipran vodkon? — demandis li, ne sciante, ĉu li ŝercu aŭ respondu serioze.

— Kiam en mia domo oni ŝercis pri tiaj aferoj?

— Nu, oĉjo Stomador, mi simple demandis. Juĝu vi mem, mi rakontos la aranĝon de la korto trans tiu muro, kiu estas kontraŭ ni, kun la pordego. Maldekstre de la pasejo inter la pordegoj al ĝi limas la loĝejoj de la estro kaj de la vicestro, kaj dekstre, tio estas en la direkto al ni, al la pasejo limas la deponejo de uniformo. Ĝia daŭrigo laŭ la muro estas ĝuste tiu lazareto. Ĉe ties dekstra alo estas ĝardeneto el arbustoj, kien tage oni elkondukas malsanulojn, se permesas la kuracisto. Nur en tiun ĉi ĝardeneton vi povas trafi. Mi drinkos, — diris Botredge, silentinte iom, — kaj poste kune kun vi cerbumos. La afero estas aŭdaca, sen duboj, tamen farebla.

— Kial do nur ci drinkos? Ankaŭ ni drinkos. — Stomador plenigis la glasetojn kaj alŝovis al ĉiu forkon por prenadi viandon el la ladskatolo. Li mem drinkis post ĉiuj kaj, malsata, komencis multe manĝi.

— Kiu kuiras por vi? — deziris ekscii Galeran.

— Neniu, imagu. Mi nutras min per miaj varoj, mi kutimiĝis tiel, pro varma manĝaĵo mi dormemas.

— Sed kiel vi eliros el la lazareto? — diris Botredge. — La pordo kvankam estas en la dekstra alo ĉe la fino de la domo, sed ĝi situas sur la fasado, ĝin vidas la gardisto de la interna pordego. Li sidas tie sur benko, ĉe sia budo, aŭ paŝadas tien-reen.

Ĉiuj enpensiĝis.

— Jen, vi vidas, — diris Stomador al Galeran, — tiu ĉi cirkonstanco estas ne bagatela.

— Tiu pordo kien malfermiĝas? — Galeran klarigis sian penson per movo de la mano for de si kaj al si. — Alivorte, se homo eliras el la lazareto, do ĉu la pordo malfermiĝas maldekstren, al la pordego, aŭ dekstren?

— M… maldekstren, — diris, pensinte iom, Botredge kun certeco. — Jes, maldekstren, ĉar mi laboris en la ĝardeneto kaj vidis ĝin. Kaj mia okulo estas, definitive, kiel foto.

— Tio estas tre grave, ke la pordo, malfermiĝante, ŝirmu per si la irantan homon flanke de la gardisto. — Galeran ree ekpensis. — Nu, kaj nun diru, ĉu vi povas helpi fosi?

— Bonvolu, mi povas.

— Li estas forta, — diris Stomador, — nur aspektas maldika.

Tiam Botredge interesiĝis pri la ĝenerala plano, kaj Galeran rakontis al li ĉiujn supozojn, kiuj jam estis pridiskutitaj kun la butikisto. Ĉio ĉi estis nur komenco. Pli gravaj demandoj — pri distribuo de deĵoroj en la decida nokto de la fuĝo, pri tio, kiu laboros, kien oni metu la grundon, prenitan el la fosaĵo, — aperis per si mem. Sen Fakreged nokte en la lazareto oni ne sukcesos — tia estis la komuna opinio, transdonita por esplorado kaj ellaborado al Botredge, kun helpo de Katarina la Rufa kaj Cravar, kiu komencis sub ŝia influo fari al la kontrabandistoj ĉiam pli gravajn servojn. Galeran deziris ankoraŭ mezuri enhavecon de la ŝedo, de malplenaj kestoj kaj bareloj, obstrukcantaj la malgrandan korton de la butiko. Farinte paperan metron el malnova gazeto, Galeran foriris, dirinte:

— Ju pli multe ni ekscios dum tiu ĉi nokto, des pli facile estos poste.

Kiam Galeran eliris, Stomador kaj Botredge malplenigis po glaso da pipra vodko. Ekvidinte la vaksitajn ludbastonetojn, Botredge prenis ilin en la pugnon, starigis garbe kaj tuj malfermis la manon. La bastonetoj falis unuj sur la aliajn, kiel manpleno da makaronioj.

— Ĉu patro? — diris li, donante signon komenci la ludon.

— Sama, kiel mi.

Stomador malalte kliniĝis super la tablo, rigarde serĉante libere kuŝantan bastoneton aŭ falintan tiel, ke elpreni ĝin eblus, movinte neniun alian. Se la bastoneto, tuŝanta la prenatan, eĉ iomete moviĝus, la ludanto cedus la vicon, kaj la gajninto iĝus tiu, kiu prenus plej multajn bastonetojn. Tio estis malsaneca, ŝtelista ludo, postulanta perfektan kalkulon de moviĝoj.

Komence Stomador forprenis el la amaseto, ie forrulante, ie premante unu finon, por ke leviĝu supren la alia, kvin bastonetojn, poste al li aperis problemo disigi du bastonetojn, almetiĝintajn paralele unu al la alia. Li tiris la pli proksiman al si ĉe la mezo per la fingropinto, sed ne sukcesis abrupte deŝiri ĝin, kaj la dua bastoneto moviĝis.

— Ludu ci. Aŭskultu, ni bezonas trian homon, du homoj ne povas fosadi kaj levadi la grundon supren. Interparolu kun Dan Tergens.

— Pli bona laboranto ne troveblas, — respondis, tirante bastoneton, Botredge. — Sed Dan estos ĉagrenita, ke lian fraton oni pendumos.

— Vi, Botredge, devas scii, — kontraŭdiris Stomador, por kiu ŝanĝo de «ci» al «vi» anstataŭadis intonacion, — ke, se Gravelot fuĝos, estos levita skandala afero kontraŭ Van-Konet, kaj tiam oni ĉiujn indulgos. Sidney estas riĉa, advokatoj kaj gazetistoj komencos helpi al li. Sed nun nenion eblas fari, ĉiuj pasejoj estas fermitaj.

— Mi interparolos, — Botredge demetis okan bastoneton, kaj kun la naŭa eraris. — Sed la ĉefa afero tamen estas ne en tio, — suspiris li. — Stop, vi tuŝis!

— Nenio moviĝis, kion ci mensogas!

— Mi ne estas blinda.

— Do, ludu, se vi tiel obstinas, — diris kun domaĝo la butikisto. — Tio al vi ŝajnas, ĉar viaj okuloj balanciĝas. Je kiu veto ni ludas?

— Je paketo da cigaredoj, oĉjo Tom. La ĉefa afero, mi diras, estas en Fakreged. Eblas sole, se li deĵoros en la lazareto.

— Necesos pensi.

— Pensi devos li, kaj vi klopodu nun iel dormi tage. Tage vi ne devos fosi.

Galeran revenis tre kontenta pri la kalkuloj. Kvankam tio estis kruda kalkulo, li tamen konvinkiĝis, ke la ŝedo facile enspacos dudek kubajn metrojn da malkompaktigita grundo. Kalkulante la ĝeneralan longon de la horizontalaj kaj la vertikalaj pasejoj de la subfosaĵo kiel dek naŭ, eĉ dudek metroj, ĉe alto unu metro kun kvarono por unu metro da larĝo, rezultis ĉirkaŭ dudek kvin kubaj metroj da kompakta maso; malkompaktigita, ĝi havus pli grandan volumenon. Tiujn tridek kvin — kvardek kubajn metrojn da elfosita grundo eblus meti en la ŝedon, kaj la restaĵon lokigi en bareloj kaj kestoj.

Tiamaniere, la plano de la subfosaĵo komencis ricevi realajn trajtojn, kaj ĝiaj ĉefaj linioj konturiĝis sufiĉe klare. Rakontinte pri siaj kalkuloj, Galeran levis la demandon pri akiro de instrumentoj. Tuj kiam ili ekparolis pri instrumentoj, al Galeran kaj al Botredge samtempe venis tre grava penso — la cirkonstanco, pri kiu, strange, ili ne pensis komence, kvankam, ne solvinte ĝin, estus malfacile esperi pri sukceso: kia estas la grundo inter la prizono kaj la butiko?

— Oĉjo Stomador, — ekkriis Botredge, — ni intencas beki ŝtonon. Kial vi kaj mi forgesis pri tio? Sub ni estas kalkoŝtono.

— Ne povas esti! — diris Galeran, kies demandon pri ecoj de la grundo tiel neatendite antaŭis Botredge.

Stomador, gravmiene movinte la okulojn, leviĝis kaj eliris, kunpreninte tranĉilon. Galeran, interkroĉinte la fingrojn, maltrankvile silentis. Botredge, larĝe malferminte la okulojn, rigardis al li kaj fumis, forte enspirante la fumon.

Elfosinte per la tranĉilo negrandan kaveton, Stomador revenis kaj ĵetis sur la tablon blank-flavan pecon.

— Malkompakta travertino, — faciligite deklaris li, viŝante la ŝvitintan frunton. — Eblas tranĉi per tranĉilo.

Galeran atente esploris la ŝtonon. Vere, tio estis pora konka kalkoŝtono de mola speco, malĝuste nomata de ŝtonistoj «travertino», per sia denseco nur iomete pli firma ol stukaĵo.

La fendoj de la fenestrokovriloj komencis paliĝi; estis proksimiĝanta la mateno de la unua tago de la persista lukto por la vivo de Tirrey. Botredge foriris, kaj Galeran eksidis por skribi al la prizonulo pri la esperoj kaj malfacilaĵoj. Tio estis lia unua letereto al la arestito.

Pro singardemo li subskribis «G», kaj ĉion sekretan li petis Stomador-on transdoni parole per Fakreged, kiam tiu havos oportunan okazon.

Ĉapitro XI

Neniam Davenant pensis, ke lia sorto estos kripligita per unu el la plej malfacilaj suferoj — per senigo de libero. Li penis, kiom povis, firme elteni sian trioblan malfeliĉon: la malliberon, la malsanon kaj la minacon de severa puno, tute neevitebla, se ne okazos ia subita sava evento. Eĉ lia penso ne povis esti libera, ĉar, pri kio ajn li pensis, la muroj de la kamero kaj la tagordo estis nedisigeble ĉe li, de ili li ne povis foriri, ne povis forgesi ilin. Sonĝo, la sola ĝojo de prizonulo, ofte rememoradis pri la prizono per vizioj de mirakla fuĝo; tiam vekiĝo nokte ĉe lumo de la ombrigita elektra lampo super la pordo estis eĉ pli turmenta. La sonĝo ripetiĝadis, la fuĝo diversiĝadis kaj, finiĝante feliĉe, forkondukadis lin en ĝardenojn, kunigantajn super akvo belajn insulojn, aŭ Davenant-on oni kaptadis. Li sonĝe vidadis sin en prizono, pensante: «Tio estas sonĝo…» — kaj vekiĝadis en la prizono.

Foje li sonĝis, ke lia voĉo posedas miraklan econ, — la sono de la voĉo obeigas. Davenant frapis la pordon. «Malŝlosu», — diris li al la provoso, kaj tiu obeeme malfermis la pordon. Davenant eliris el la lazareto kaj aliris la pordegon, sciante, ke neniu kuraĝos rezisti al la voĉo, sonanta kiel sekreta deziro de la obeanto mem al tiuj liaj ordonoj. La pordego malfermiĝis, kaj li eliris sur sunplenan straton. Ĝi estis tiu strato, kie loĝis Futroz. Baldaŭ Davenant ekvidis la konatan domon, kaj lia koro ekbatis. Lia patro, subridante, malfermis al li la pordon, dirante: «Do, Tiry, ĉu ci tamen venis?» Davenant ekkuris al la salono. Ĝi estis mirakle prilumita. Rohena kaj Elly sidis tie neniom pli aĝaj, ol antaŭ naŭ jaroj, pri io konsiliĝante inter si; ili distrite kapsalutis lin. Io peza, griza estis alligita al la dorso de ĉiu knabino. «Tio estas mi, — diris al ili Davenant, — ni pafu al celo». — «Nun ne eblas», — diris Roy, kaj ankaŭ Elly diris: «Ne eblas, ni devas porti la ŝtonojn, kaj, ĝis kiam ni metos ilin ĝuste, ni havos nenian ludon». — «Forĵetu la ŝtonojn, — diris Tirrey, — mi estas la voĉo, kaj vi devas obei. Forĵetu!» — kriis li tiel laŭte, ke li vekiĝis, kaj, rompante, kripligante la vizion, penetris en ĝin la prizono.

Ekde la unua tago de tiu entombigita en la muroj vivo Davenant komencis pensi pri fuĝo. Li estis en la urbo, kie li naskiĝis kaj kreskis. La rememoro de la konataj lokoj, domoj, stratoj, kiuj situis proksime de li, sed evidentiĝis neatingeblaj, instigadis lian menson al meditado pri ebleco fuĝi.

Apenaŭ ies fantazio tiel artifikas pri kombinoj kaj absurde logikaj spekulativoj, kiel fantazio de malliberulo de unuopa kamero. La soleco eĉ pli flamigas la fantazion. Malliberuloj de komunaj kameroj almenaŭ havas eblon dividi kun la ceteraj siajn konsiderojn: unu scias tion, alia — ĉi tion, reciproka pridiskutado de la ŝancoj faras eĉ neplenumeblan planon objekto, logike korektebla, kompletigebla; kritiko kaj optimismo kreas iluzion de agado; sed unuopa prizonulo ĉiam estas nur kun si mem, liajn misojn kaj erarojn en kalkuloj neniu povas korekti. La linio de la malplej granda rezisto fojfoje imagiĝas al li la plej malfacila maniero, kaj la malfacilaĵo imagiĝas facila. Lia materialo estas nur tio, kion li vidas antaŭ si, kaj malklaraj imagoj pri ĉio cetera.

En revoj pri fuĝo kiel la unua kaj tute ne ĉiam praviĝanta magneto servas la fenestro de la kamero — ŝajne, la natura eliro, kvankam barita per la krado. La kvadrata fenestro de la kamero de Davenant, turnita al la korto, per la malsupra rando estis atinganta liajn ŝultrojn, tiel ke, uzante la permeson kaŝe fumi, pro kio li pagis, li devis almetadi al la fenestro la tabureton kaj elspiri la fumon en la kloŝon de la vazistaso. La vitroj, farbitaj per blanka farbo, estis kaŝantaj la korton; la fenestro neniam estis malfermata, kaj la duobla krado postulis por fuĝo ŝtalan segilon; sed, se Davenant eĉ havus segilon, la aperturo en la pordo, tra kiu tage kaj nokte provoso ĵetadis rigardojn en la kameron, decide forigadis tian manieron de liberiĝo. Eĉ se supozi, ke la fenestro malfermiĝus per si mem, la malliberulo povus eliri en la korton, en la manegojn de la provoso, gardanta la internan pordegon. Pro ĉio ĉi la versioj de fuĝo, elpensataj de Tirrey, reduktiĝis al forigo de la observado kaj al produktado de ŝnuro kun ankro ĉe la fino, kroĉinte kiun ĉe la eĝo de la muro li povus tiri sin supren per la manoj kaj desalti sur la transan flankon. Forgesante pri la malsana kruro, li forigadis la provoson per diversaj rimedoj — de interkonsento kun li ĝis atako al li, kiam tiu estis eniranta en la kameron, pririgardante la ejon post kontrolo de la nombro de la arestitoj je la naŭa horo de vespero. Li pensadis pri trarompo de tiu muro de la lazareto, kiu estis ankaŭ parto de la ekstera muro de la korto, pri fuĝo tra la fenestro kaj la tegmento, sed malgraŭ ajnaj fabele ruzaj formoj de tiuj fantaziaj ĵetiĝoj inter materiaj baraĵoj, ĉiam lia senfortigita fantazio aŭdis fine de siaj penoj revokon de la malsana kruro. Fojfoje li fartis malpli bone, iam pli bone; la vundo ne fermiĝadis, kaj la ŝvelo de la genuo respondadis dolore ĉe ĉiu serioza peno. Davenant penis kuŝi sur la dorso. Kiam liaj revoj pri liberiĝo aŭ vivaj sentoj, nepermeseblaj por arestito, forte emociadis lin, — la bezono fumi iĝadis nerva soifo. Neglektante la kruron, Davenant lamadis al la fenestro kaj tie fumadis pipon post pipo. Post tiaj moviĝoj lia kruro iĝadis peza, kiel fero, ĝi brulis kaj doloris; matene dum vindado la kuracisto balancadis la kapon, ripetante, ke necesas ne moviĝi, ĉar la vundo de artiko postulas senmovecon.

Je la sesa horo de mateno la pordo de la kamero malfermiĝadis, la deĵoranta arestito sub observo de la provoso metadis sur la tablon ĉe la lito lakton, panon, molkuiritan ovon aŭ laktan rizan kaĉon, poste, rapide balainte la betonan plankon per broso, li ŝoveladis la balaaĵon en keston kaj foriradis al alia kamero, kaj la pordo estis ŝlosata. Tagon post tiam, kiam Galeran nokte interkonsiliĝis kun Botredge kaj la butikisto, la deĵoranta arestito kun lerteco kaj movprecizeco de simio ĵetis en la ledan babuŝon de Tirrey dense volvitan papereton; la provoso ne rimarkis lian faron. Kiam ili ambaŭ foriris, Davenant malfermis la libron, donitan el la prizona biblioteko, kaj sub ĝia ŝirmo komencis legi la letereton de Galeran, kiu konsolis kaj ĝojigis lin, kiel intervidiĝo. Unuafoje skribis al li Galeran, skribis koncize kaj firme. La tono mem de la letereto devis kuraĝigi la prizonulon.

«Kara Tirrey, — skribis Galeran, konservinta la vorton «ci» kiel rememorigon pri la pasinteco, — mi uzis rimedojn por faciligo de cia sorto. La gastejo estas fermita kaj ŝlosita de la loka polico, ciaj laborantoj malaperis, kunpreninte la monon, donitan de ci al Firso. Mia vojaĝo al Gerton evidentiĝis senrezulta. Barket-oj perfidis cin. Ili ne estis ĉe ci en tiu tago. Gravaj rimedoj, kiujn mi entreprenas, povas ĉion plibonigi. Estu trankvila kaj atendu. Al mi estas malfacile imagi cin plenaĝa, kaj tial mi kvazaŭ vidis cin nur hieraŭ. G.»

Larmoj afekciis Davenant-on, kiam li finis la legadon, — tiom mirakla ŝajnis al li tiu ĉi fideleco de rilato al li flanke de la fremda homo, diferencanta de li per aĝo kaj sperto, kiu, eble, metis sin pense sur la lokon de Tirrey pro ia sekreta kuniĝo de iliaj sortoj, pro kompato al la anima linio, kondukinta Tirrey-on en la mondon kaj en la murojn de sufero. Davenant ne komprenis, kion signifas la esprimo «gravaj rimedoj», sed decidis ne pripensi tion ĝis pli trankvila minuto, kvankam nevole li imagis jam la helajn, liberajn stratojn de la urbo.

En tiu tago li spertis ankoraŭ unu afekcion, kies kaŭzo estis kvazaŭ obtuza rido al la vizaĝo de la malklaraj esperoj: ĉirkaŭ la deka horo okazis enmanigo de la akuzakto, transdonita al Davenant post subskribo pri ricevo de la prizonestro. Tio estis folio da teksto, tajpita sur ĉiuj kvar paĝoj, seke, sed detale eksponanta la esencon de la afero kun submeto de la akuzato al la milita tribunalo, kaj signifanta morton.

Dum tuta tiu tago Davenant fumadis, preskaŭ ne deirante de la fenestro, kaj pririgardadis sub la deklivo de la fera kloŝo de la ventolilo tavolojn de nuboj, tratranĉitajn per streko de telegrafa drato.

Ĉapitro XII

Ne perdante tempon, la kvar komplotantoj — Galeran, Botredge, Stomador kaj Dan Tergens, nigrahara rondvizaĝa homo, trankvila, kiel fromaĝo, — komencis la malfacilan laboron de kunigo de la butika korto kun la prizona korto per mallarĝa tranĉeo. Galeran forlasis sian intencon — peni ion ekscii de Snogden kaj Laŭra Muldwey; informiĝinte, li konvinkiĝis, ke homoj de tia speco neniel povas helpi savi Davenant-on.

Vespere de la sekva tago, kiam estingiĝis lumoj en domoj de la urborando, Dan Tergens kun Botredge alportis en la korton de Stomador pioĉon, rompstangon, rastron, borilon, segilon, ŝtalajn kojnojn, du lanternojn, kvar parojn de feltaj pantofloj, mezurrubandon, kvar kompletojn de diktola laborvesto de bruna koloro kaj volvaĵon da ŝnuroj. Tergens kaj Botredge venis nun flanke de la dezerto, kie inter la ŝedo kaj la muro ekzistis fermita per tabuloj pasejo, por ke la provoso ĉe la prizona pordego ne pensu pri ilia portaĵo. Poste la laborantoj penetradis en la korton de Stomador per la sama vojo, tiel ke la provoso ne vidis ilin; same ili ankaŭ foriradis.

Baldaŭ venis Galeran. Li ekvidis, ke la angulo inter la butiko kaj la barilo jam estas purigita disde bareloj kaj alia rubo. Ĉiuj kunvenis ĉi tie, interparolante flustre. La danĝerega parto de la afero estis la trabato de la komenca vertikala ŝakto, — la bruo de moviĝoj kaj batoj de la instrumentoj povis altiri atenton de hazarda preterpasanto, kaj, se tiu ekdezirus rigardi trans la barilon, li ekvidus, ke oni ial nokte fosas puton. Malsamaj opinioj rilate de la profundo de tiu puto prokrastis la komencon de la agado, tamen Galeran sukcesis pruvi neceson de du metroj kaj kvarono de profundo, kalkulante metron por alto de la horizontala pasejo, kaj la ceteron — por diko de la volbo por eviti falon, kiam sur la pavimo moviĝos pezaj ŝarĝaŭtoj, kaj ankaŭ por obtuzigi la danĝerajn en nokta silento sonojn de la laboro.

— La antaŭan muron de la puto, pli proksiman al la prizono, — diris Dan Tergens, jam ne ellasanta el la manoj la pioĉon, — necesas egaligi laŭ la vertikalilo, la maldekstran — same, de ili ni devos preni la direkton.

— En la puto devas esti vaste por komenco de fosado de la horizontala pasejo, — aldonis Botredge, — ne endas, ke la kubutoj kaj la dorso malhelpu al moviĝoj.

— Ĉu povas akvo ĝin superverŝi? — demandis Galeran.

— Apenaŭ, — diris Stomador, — la loko estas alta. Humido, eble, estos.

— Foriru ĉiuj, — decidis Tergens, — ĉi tie estas malvaste. Mi vin vokos. Mi komencas!

Li ŝovelis per ŝpato maldikan tavolon de la supra grundo kaj gruzo, restinta post la konstruado, puriginte kvadratan areon metro je metro. La rando de la ŝpato iĝis blanka pro travertino, la ŝpato skrapis ĝin facile, kiel sekiĝintan koton, desaltadis eĉ negrandaj pecoj. Sed ĉiuj emociite atendis la decidan penetron de la pioĉo, por konvinkiĝi pri efektivigeblo de la ideo. Batinte per la pioĉo trifoje, Tergens ŝovis en la truon la rompstangon kaj facile elrompis tavolon de la mola kalkoŝtono grandan je ĉirkaŭ du futoj.

— Konvenos, — diris li, tuj ekfumante la pipon kaj rigardante en la kavon. — Pacienci kaj batadi, nenion krome. Kaj nun ĉiuj foriru. Atendu, — flustris li, kiam la ceteraj estis forirontaj, — jen por la komenco. Oni diras, ke tio estas bona antaŭsigno.

Li montris rompaĵon de hufumo[8] kaj kaŝis ĝin en la poŝon.

— Vi nur ne forrajdu, — diris Stomador, — vi nun estas tiel hufumita…

Lasinte Tergens-on ĉe lia okupo, iom konata al li, ĉar tiu homo laboris antaŭ kelkaj jaroj en karba ŝakto, la komplotantoj sidiĝis ĉirkaŭ la tablo de Stomador. Botredge komencis ludi kun la butikisto «bastonetojn», kaj Galeran verŝis por si vinon kaj enprofundiĝis en mediton. Hodiaŭ al li diris Botredge, ke Fakreged deĵoros en la lazareto morgaŭ, sed li ne scias, al kiu tago trafos lia sekva deĵoro sur la sama posteno. Krome, la subfosaĵo nenion valorus, se la dua provoso — la deĵoranto de la ĝenerala fako de la lazareto — evidentiĝos necedema al la tento de granda monsumo, kiun decidis doni Galeran, se ĝi necesos. Kiu estos tiu dua? En la prizono servis tridek provosoj, kaj la ordon de deĵoroj kompiladis la kancelario. Ĉiu el la provosoj povis ekmalsani, ricevi forpermeson; iliaj postenoj estis ŝanĝataj periode, sed ne egalmezure. Preskaŭ ne kalkulebla estis la kombino de la provosoj, des pli grava, ke ili ambaŭ devos fuĝi kune kun Gravelot. Tamen Fakreged sciigis, ke li uzos ĉiujn rimedojn por esti deĵoranto en la lazareto, se seriozaj kaŭzoj devigos la aranĝantojn de la fuĝo memstare asigni la nokton de la liberigo de la prizonulo. De Botredge Galeran eksciis, kiel lerte aranĝas siajn aferojn Fakreged, li estis opiniata unu el la plej modelaj servantoj. Tiu cirkonstanco donis al Galeran esperon.

Pasis horo, pasis ankoraŭ duonhoro, sed Tergens estis nek videbla nek aŭdebla; ŝajnis, ke li foriris profunde en la teron kaj vagas tie, pririgardante fosiliojn. Subite la pordo mallaŭte malfermiĝis. Kontenta pri si, anhelanta Tergens aperis antaŭ la sidantoj ĉe la tablo; liaj kruroj ĝis la genuoj estis en blanka polvo, kalko kovris la manikojn de la ĉemizo, kaj la kolo nigriĝis pro ŝvito; li prenis kuŝantan en angulo diktolan vestaĵon kaj komencis alivestiĝi.

— Iru rigardi, — diris Tergens, frappurigante la pantalonon. — Travertino — kara amiko, kaj nenio krome.

Vigligitaj de lia tono, la komplotantoj hastis al la fosaĵo. Ĉe la muro faŭkis kvadrata kavo, profunda ĝis homa brusto. Alta aro da kalkoŝtonoj amasiĝis antaŭ ĝi; la grundo estis seka palpe kaj rompiĝadis en la manoj, kiel seka pano.

— Venu, mi instruos cin, — diris al Botredge Tergens. — Ĉi tie necesas alkonformiĝi. Se estas malfacile preni per la pioĉo, agu per la borilo, poste la borilon elŝiru, enŝovu la rompstangon kaj balancu, puŝu al unu flanko. Tiam la peco deiros.

Dirinte tiel, li eksilentis, ĉar ne ŝatis troajn vortojn. Venis la tempo de laboro por ĉiuj. Alkonforminte du kestojn, la komplotantoj ŝutadis en ilin per la ŝpato pecojn de kalkoŝtono kaj forportadis en la ŝedon. Tiutempe Botredge, evidentiĝinta multe pli forta ol Tergens, potence krakadis en la puto per elfosata grundo. Anstataŭiginte sian veston per la aĉetita diktola, ne ripozante, nur malofte forirante en la ĉambron por fumi, la kvar homoj ĝis la kvina horo de nokto forigis tutan rubon, finis la vertikalan puton kaj, superkovrinte ĝin per bareloj, disiris, lacaj ĝis kapturniĝo. Al Galeran ili ne permesis fosi. Sciante mem, ke li ne sukcesos kun tio, li ne protestis, sed forportadis la grundon same energie kaj vigle, kiel ĉiuj. Plej malbone fartis Stomador, kiu suferis pro siaj mallongaj brakoj kaj anhelemo, sed li ne malhonoris sin kaj nur spiregis.

Do, ili disiris, kaj kunvenis denove antaŭ la noktomezo. La laboro estis tiel malfacila, ke Galeran, Botredge kaj Tergens dormis dum la tuta tago; senigita de ripozo Stomador vagadis en la butiko, dormetante dum irado, kaj liaj aĉetantoj estis kontentaj, ĉar li mispesadis kaj mismezuradis malprofite al si preskaŭ ĉe ĉiu aĉeto. En la tagmezo venis la Rufa Katarina kaj parte savis lin, komencinte vendi, kaj Stomador tradormis kvar horojn. Post la peza vekiĝo li devis kuraci sin per pipra vodko; per la sama rimedo vigligis sin ankaŭ la ceteraj, ĉiu en sia hejmo. Galeran nenien eliradis; mallevinte la fenestrajn kurtenojn, li sidis en sia ĉambro, kaj vespere prenis varman banon.

Kiam venis la noktomezo, nokta malvarmeto restarigis energion de la komplotantoj, kaj ili komencis trabati la horizontalan pasejon, kies volbo iris angule, kiel unuklina tegmento, por eviti falon. Por determini la direkton, transverse de la ŝakto, supre, Galeran metis lignan laton, direktitan al tiu loko de la prizona muro, kie estis finiĝanta la domo de la lazareto. Ĉe la muro estis marko en formo de ŝtono, lasita tie de Botredge, kiu uzis precizajn indikojn de Fakreged. La direkton en la profundo Tergens determinis per alia, mallonga lato, enbatita en la malproksiman disde la prizono muron de la ŝakto sur ties fundo mem, kaj egaligis per nivelilo paralele al la supra lato. Tiu ĉi malperfekta metode, sed sufiĉa ĉe negranda distanco rimedo kontentigis ĉiujn. Do, foriginte la supran direktantan laton, ili lasis ĝis la fino de la laboro la malsupran, por ke, streĉante disde ĝi alligitan ŝnuron, ili povu fosi pluen.

Tiamaniere, la afero ekiris, kaj la ĉefan laboron ricevis Tergens kaj Botredge. Anstataŭante unu la alian ĉiuhore, ili paŝon post paŝo enprofundiĝadis al la prizono. Labori ili devis precipe per la akra rompstango, sidante sur la tero, pro malgranda alto de tiu tranĉeo, aŭ starante sur la genuoj. Alliginte ŝnuron al negranda kesto, Galeran kaj Stomador eltrenadis ĝin de tempo al tempo plenan de kalko kaj forportadis en la ŝedon. En la korto estis terure multaj piedspuroj kaj rubo. Fininte la laboron, ili purigadis la korton, skrupule lavadis la manojn, purigante la fingrojn disde kalko, ŝoviĝinta sub la ungojn, por ne voki demandojn de aĉetantoj pri kaŭzo de la stranga aspekto de la fingroj. Botredge kaj Tergens, elgrimpante supren por trinki glason da vino, elskuadis el post la kolumo kalkan rubon. Iliaj haroj kaj vizaĝoj iĝis blankaj pro polvo; malgrandaj rompopecoj ofte trafadis la okulojn, kaj ili sufere klopodadis eligi el sub la palpebro incitantajn mikroskopajn pecetojn, mallevinte la vizaĝon en pelvon kun akvo kaj palpebrumante tie kun dentoj, kunpremitaj pro doloro de la okulglobo, ĝis forigadis la kaŭzon de la sufero. Eĉ la diktola vesto tralasadis mordantan polvon, jukigantan la korpon. Tamen entuziasmo pri la laboro kaj ties jam videbla sukceso tenis la laborantojn en la stato de sento de kapturnige danĝera ludo. Lanterno nun brulis interne de la ŝakto, post la dorso de la ŝaktisto, prilumante la vertikalan batalkampon, starantan antaŭ la okuloj per malglata rompiĝo. Malvaste kaj obtuze estis interne; sufoka aero, ŝvito, forta spirado devigadis ofte trinki akvon; siteleto kun akvo estis metita tie, por ne eliradi sen neceso; al Tergens venis sukcesa ideo priverŝadi la grundon per la akvo. Tuj kiam ili komencis fari tion, la polvo malaperis kaj la spirado iĝis pli facila. Galeran malleviĝis malsupren por rigardi, kiel progresas la afero, kaj eksentis siaspecan komforton de la sovaĝe prilumita malalta kaj mallarĝa kaverno, kie ombro de botelo, staranta sur la tero, donis al la tuta vidaĵo karakteron de plakato. Ĉe la veno de la mateno Tergens kaj Botredge estis laborantaj duonnudaj, demetinte la bluzojn, en solaj pantalonoj; iliaj dorsoj, glitaj pro ŝvito, brilis, eligante odoron de varmega korpo kaj vinaj vaporoj. Ili ambaŭ ĉirkaŭligis la kapojn per tukoj.

Nenion sciante pri grundoj, Stomador tiutempe atendis malkovron de enfosita trezoro; lia menso, vojerarinta inter romano kaj butiko, kontemplis ferajn kofrojn, plenajn de oraj antikve stampitaj moneroj. En ekstrema okazo li ĝojus al kranio aŭ al rusta ponardo kiel al pruvo de la sekretoj, kaŝataj de la tera sino. Tamen la elportata de li kalka ŝtonaro malmulte amuzis lin, nur ŝtoniĝintaj branĉetoj, konkoj kaj negrandaj pavimŝtonoj troviĝadis inter la blank-flava maso de la pecoj. Dum la tuta tempo li sentis sin ĉe la limo de eksterordinaraj eventoj, forgesante, ke ili jam venis. Tia kaŝita ekscitiĝo helpadis al li lukti kontraŭ la anhelado kaj la lacego, sed li rimarkeble maldikiĝis, kiam okazis la mateniĝo de la dua tago de la laboro, kaj Botredge pripalpis lin kun dubo, demandante, — ĉu sufiĉos ĉe tia rapida forfluo la graso de lia vivo por ses-sep tagoj.

— Perdante la pezon, — respondis la butikisto, — mi juniĝas kaj pli facile kuradas sur la korto. Kaj kion povas perdi ci? Ci sekiĝis jam en la sino de cia patrino, ĉar ŝi malmulte trinkis.

Ĉe tri metroj la laboro estis haltigita, la korto purigita, kaj, manĝinte ŝinkan femuron, priverŝitan per bona vino, la komplotantoj disiris, preskaŭ falante pro la laco. Galeran kalkulis, ke post kvin tagoj la subfosaĵo estos finita, se ne malhelpos iu neantaŭvidita okazo. En tiu nokto Tergens kaj Botredge ricevis de li po dek pundoj. Lavinte sin, alivestiĝinte, ili iomete freŝiĝis; tuj irinte ludi en unu el ludejoj, ili ambaŭ, certe, forludis la tutan monon kaj samloke kuŝiĝis dormi. Stomador tradormis tri horojn kaj vekiĝis pro sonoro de la vekhorloĝo, streĉita de li. Katarina ne plu helpadis lin, ĉar li, kiel oni nomas tion, eniris en la ritmon, adaptiĝis. En la sekva nokto la komplotantoj antaŭeniĝis ankoraŭ je tri metroj. Dezirante ekscii, ĉu aŭdeblas supre la batoj de la rompstango, Stomador eliris sur la pavimon super tiu loko, kie malsupre estis fosanta Tergens, sed malgraŭ fiksaŭskultado, nenion distingis, krom malfortaj sendirektaj sonoj, similaj al falo de pelta ĉapo. Tiu tre grava cirkonstanco permesus labori subtere eĉ tage, se ne estus neceso tuj forportadi la elfositan kalkoŝtonon, kiu, aliokaze, obstrukcus la pasejon de la vertikala ŝakto, kaj trenadi la grundon eblis nur nokte.

La laboro iris kiel ĉiam kaj finiĝis je la kvina horo de mateno. Vidante siajn sukcesojn, la kvar homoj tiel entuziasmiĝis, ke rigardis la finon de sia plano preskaŭ certe.

Du gravaj sciigoj markis la venantan tagon. En la korton venis alivestita Fakreged, transdoninte al Galeran la akuzakton, ĉirkaŭskribitan sur la marĝenoj per krajono kaj senditan de Davenant per arestito-purigisto, komunikiĝanta kun la ŝipestro Tergens.

Estis dimanĉo. Leginte la mesaĝon de Tirrey kaj la dokumenton, kompilitan seke kaj senkompate, Galeran pro la malgranda tempo, restanta ĝis la tribunalo, kiu estis fiksita al la lundo, ekvidis, ke ne eblas prokrasti. La skrupule mezurita spaco inter la prizono kaj la butiko montris grandan restaĵon da diko de la grundo — dek metrojn kaj kvaronon, ne kalkulante la laboron pri la elirejo.

Okazis speco de milita konsiliĝo, en kiu oni decidis fiksi la tagon de la fuĝo, obeante nur al la neceso. Por ke Tergens kaj Botredge povu labori dum la tuta diurno, Stomador elpensis doni al ili sakojn, kien ili devis metadi la grundon kaj almetadi ilin al la elirejo supren, por ke post la fermo de la butiko Galeran kaj la butikisto portu ilin en la ŝedon.

— Se ni eltenos, — diris Tergens, — do matene aŭ vespere de la lundo la afero estos finita. Necesos drinki. Sobre tion ne eblas fari. Sed se necesas, do ni faros.

La dua grava sciigo koncernis la deĵoradon en la lazareto: la ordo de deĵoroj por la sekva semajno metis Fakreged-on ekde la dekdua horo de la lundo ĝis la dekdua de la mardo al la interna posteno en la domo de la prizono; se Mutas, asignita kiel unu el la deĵorantoj en la lazareto, ne venus, anstataŭi la neveninton, laŭ la vico, devus Fakreged. Li promesis aranĝi tiel, ke Mutas ne venu. Kio koncernis la duan deĵoranton en la ĝenerala fako de la lazareto, Fakreged rekte diris, ke li bezonas tricent kvindek pundojn, tamen ne en monbiletoj, sed en oro.

— Ni devos riski, — diris Fakreged. — Aŭ li prenos la oron tuj en la loko, kiam venos la tempo, aŭ mi lin senkonsciigos per bato.

Post longa interparolo kun Fakreged Galeran konvinkiĝis, ke li estas saĝa kaj decidema homo, kiun eblas fidi. Galeran ne havis oron, kaj li donis al la provoso papermonojn, por ke li mem ŝanĝu ilin. Galeran bonege komprenis, kian efekton elpensis Fakreged. Krome, ili interkonsentis, kiel agi en la decida nokto inter la lundo kaj la mardo. Se ĉio iros sukcese, Fakreged devos sciigi pri tio, ĵetinte trans la muron bastonon kun unu noĉo, kaj ĉe malsukceso — kun du noĉoj. La signalo per unu noĉo signifos: «Eniru kaj forkonduku». Kiel ili interkonsentis, je la unua kaj kvarono de nokto Fakreged malfermos la kameron de Davenant; foriros ankaŭ ambaŭ provosoj; Grubbe kun la aŭto devos stari malantaŭ la korto de Stomador en la dezerto.

Tian aspekton ricevis ĉiuj demandoj de la liberigo.

Ĉapitro XIII

Sur la marĝenoj de la akuzakto Davenant skribis al Galeran pri la tribunalo, pri la malsano kaj pri advokato.

«La tribunalo okazos lunde, je la deka horo de mateno. La emocioj de la hieraŭa tago malbonigis mian staton. Mi ne povas trankvile kuŝi, la nedifiniteco kaj antaŭsento de terura fino vokis tiom da malgajaj pensoj kaj pezaj sentoj, ke regi ilin mi ne kapablas. Mi pene trenas la kruron al la fenestro, kaj, leviĝinte sur la tabureton, fumas pipon post pipo. Fojfoje mi febras, pri kio mi ĝojas; en tiuj horoj la mornaj cirkonstancoj de mia stato ricevas ian ondobrilantan, vitran diafanecon, fantazioj kaj esperoj lumas, kiel helaj ĉambroj, kie aŭdeblas gaja rido, aŭ mi iĝas indiferenta, ricevante eblon fordoniĝi al rememoroj. Ili estas nemalmultaj, kaj ili estas tre klaraj.

La milita advokato, asignita de la tribunalo, estis en mia kamero kaj post detala pridiskuto de la eventoj konkludis, ke mia sola ŝanco saviĝi de la pendumilo estas en silento pri la kolizio kun Van-Konet. Laŭ kelkaj liaj replikoj mi havas bazon opinii, ke li ne kredas al mi aŭ mem tiom bone scias pri tiu okazo, ke ial devas ŝajnigi sin nekredema. Per la interna sento mi ne sentis de lia flanko tre grandan simpation al mi. Estas strange, ke li rekomendis al mi preni sur min la kulpon pri konservado de kontrabando, sed mian partoprenon en la armita konflikto — klarigi per la vundo de la kruro, kaŭzintan blindiĝon pro kolerego. Al mia demando, ĉu mi estos transportita en la juĝejon, li unue respondis eviteme, kaj poste diris, ke tio dependas de opinio de la prizona kuracisto. «Vi nur gajnos, — aldonis li, — se vian aferon oni traktos en via foresto, — la tribunalo estas agordita severe al vi, kaj tial estas pli bone, se juĝistoj ne vidas la vizaĝon, ne aŭdas la voĉon de la juĝato, anticipe incitinta ilin. Krome, ĉe via karaktero vi povas komenci paroli pri Van-Konet kaj vokos dubon pri via sincereco, tiel klare montrita en la pridemandoj». Promesinte fari ĉion, kio dependas de li, li foriris, kaj mi restis en eĉ pli granda maltrankvilo. Mi ne komprenas la advokaton.

Kara Galeran, mi ne scias, per kio mi vokis tiom da favoro kaj zorgemo, sed, se ili estas, plenumu la peton, kiun, verŝajne, mi ne sukcesos ripeti. Se oni min pendumos aŭ enprizonigos por multaj jaroj, fordonu la arĝentan cervon al la infanoj de Futroz, probable, tre plenaĝaj nun, kaj diru al ili, ke mi memoris ilin tre bone kaj ĉiam. Kion mi deziris? Verŝajne, ĉion plej bonan, kion povas deziri homo. Mi deziris tiel forte, kiel, evidente, estas danĝere deziri. Ĉu estas tiel? Dum naŭ jaroj mi sentis konfuzon kaj ŝajnigadis min tavernisto. Sed mi estis trankvila. Tamen ja mi valoras ion, se mi deksesjara komencis kaj kreis vivantan entreprenon. Ho Galeran, mi multon povus fari, sed en tia lando kaj inter tiaj homoj, kiaj, eble, ne ekzistas!

Mi kaj la febro ĉirkaŭskribis tiujn ĉi marĝenojn de la akuzakto. Ĉio, kio estas troa ĉi tie, atribuu al la febro. Finskribante, mi komprenis, ke mi baldaŭ vidos vin, sed mi ne povas klarigi, kiel tio okazos. Plej multe min mirigas tio, ke vi ne forgesis pri mi.

James — Tirrey».

Galeran tre laciĝis, sed lia laco forpasis, kiam li tralegis tiun ĉi vokon el trans la prizona muro. Li legis mense, kaj poste laŭte, sed ne ĉion. Ĉiuj komprenis, ke prokrasti ne eblas.

— Gravelot subtenis la niajn, — diris Botredge, — kaj tial mi fosos tage kaj nokte.

— Laboru, — diris Galeran al la kontrabandistoj, — mi donos al vi centojn da pundoj.

— Vi pagu tiom, kiom konvenas, — respondis Tergens, — ĉi tie la afero estas ne nur en mono. Al kuraĝa homo ni ĉiam ĝojas helpi.

— Kiam mi forlasos la butikon, — deklaris Stomador, — prenu tutan mian varon kaj dividu inter vi. Dum dudek jaroj mi vagadas en la mondo, komencante unu entreprenon, forlasante alian, sed mi neniam trovadis tian amikan kompanion en neordinaraj cirkonstancoj. Ju pli multe oni faras por homo, des pli proksima li iĝas por oni. Do, ni drinku pipran vodkon kaj manĝu ŝinkon. Hodiaŭ, kiel ĉiam dimanĉe, la butiko estas fermita, dormi eblas ĉi tie, kaj morgaŭ vi ĉiuj ripozos sub la tero, samtien mi portos al vi matenmanĝon, tagmanĝon, vespermanĝon kaj tion, kion vi deziros manĝi nokte, do «noktomanĝon».

Restariginte la fortojn per vodko, abunda manĝo, cigaroj kaj pipoj, la komplotantoj malleviĝis en la subfosaĵon. Ili atingis tian gradon de entuziasma laciĝo, kiam la penso pri la celo dominas super ĉiuj ceteraj, kreante heroaĵon. Alkoholo efikis nun nur la cerbon; la konscio estis prilumita hele, kiel per lumo de magnezio. Ekdormante, ili sonĝis la subfosaĵon, vekiĝante — strebis tuj daŭrigi la laboron. Dum ne leviĝis la suno, spiri estis facile, sed post la naŭa horo de mateno sufokeco iĝis tiom forta, ke Tergens ŝvitegis, kaj ju pli li profundiĝadis al la prizona muro, des pli malfacile estis spiri. Por ne implikiĝi dum mallongaj ripozpaŭzoj, la komplotantoj komencis labori pare: Galeran kun Tergens, kaj Botredge kun Stomador. Ne havante eblon rektiĝi, ĉiam fleksiĝintaj, sidante sur la genuoj aŭ en maloportuna pozo, ili devis fojfoje kuŝiĝadi sur la dorson, por, perforte rektigante sin, kvietigi turmentantan doloron de la artikoj. Estas malfacile diri, por kiu estis malpli bone — ĉu por tiu, kiu estis detrenanta pezajn sakojn al unu fino de la pasejo, anstataŭe pli bone kaj forte spirante, ĉar li estis pli proksima al la elira aperturo, aŭ por tiu, kiu estis fosanta, — jen sidante flanke, jen duonkuŝante aŭ starante fleksite.

Labori oni devis per ĉio, kio estis ĉe la mano. Fojfoje Tergens aŭ Botredge enŝraŭbadis la borilon, farante vicon da truoj, kaj ŝancelante la kalkoŝtonon per la rompstango, elŝiradis ĝin poste per batoj de la pioĉo. Okazadis, ke ilin vigligadis facile derompiĝantaj vakuaĵoj, kien la rompstango faladis, kiel tra ovoŝelo, sed renkontiĝadis ankaŭ persistaj lokoj, kiujn necesis bategi. Kiam ili enprofundiĝis jam trans la mezon de la strato, la kalkoŝtono komencis iĝi pli humida, kio indikis proksimecon de fonto, kaj ĝis la malfrua vespero la laboro iris sub timo de akvo, kiu povus superverŝi la pasejon. Sed tio ne okazis. Ĝis la prizona muro la kalkoŝtono restadis humida — maldekstre pli forte, ol dekstre, tamen ne en tia grado, ke povus kreiĝi likva koto. La subfosaĵo eltenis ĝis la fino. Kiam la permane plenŝtopitaj sakoj viciĝis ĉe la muro de la pasejo, Stomador kaj Botredge levis ilin supren kaj elŝutis en la ŝedon, kie jam altis monto da kalkoŝtono. La varo estis forigita: en la ŝedo apenaŭ sufiĉis spaco, por enlokigi la restantan grundon. La matena trafiko jam komenciĝis, kaj tial iĝis danĝere portadi la sakojn tra la korto, ĉar aperus suspekto. Tiam ili decidis disŝuti la kalkoŝtonon laŭlonge de la tuta pasejo, trabatita ĝis la dekunua horo ankoraŭ je du metroj, kaj nokte okupiĝi pri forportado de la grundo en la ŝedon. Tiutempe Stomador apenaŭ povis teni sin sur la piedoj. Tergens eksidis ĉe la elirejo kaj ekdormis, tenante la pioĉon en la manoj; Botredge avide trinkis akvon. Neniu povis nek deziris manĝi. Ili uzis la pipran vodkon, kiu sola redonadis konscian aspekton al la tikantaj nerazitaj vizaĝoj kun ruĝaj pro polvo okuloj. Vekinte Tergens-on, Botredge forkondukis lin en la butikon, kie ĉiuj malvestiĝis, lavis sin per malvarma akvo kaj ekkuŝis nudaj, kun vizaĝoj supren, sur litkovrilojn, sternitajn sur la planko. Pendiginte ĉe la malantaŭa pordo seruron, Stomador enrampis en la butikon tra la korta fenestro kaj fermis la fenestrokovrilojn. Li ekkuŝis apud Botredge.

La sterniĝintaj korpoj de la kvar homoj kuŝis kiel kadavroj. Nur atente rigardante, oni povus rimarki, ke ili malforte spiras, kaj sur iliaj koloj pufiĝas kaj malpufiĝas la vejnoj. Tiu malsaneca dormo daŭris ĝis la kvina horo de vespero. La aerbano plenumis sian aferon — la spirado iĝis pli glata. Tergens ĝemis dum dormo, Stomador saĝe kaj pace ronkis. La unua vekiĝis Galeran, ĉion rememoris kaj vekis la ceterajn, kiuj nur dum momento kuŝis kun sovaĝe malfermitaj okuloj. Ili ekstaris; vestinte sin — manĝis, fartante, kiel post longa zumegado super la kapo. Nun ili interkonsentis tiel: por ke ne ŝajnu stranga la longa foresto de Stomador, la butikisto restas hejme por okazo de apero de klientoj aŭ de Fakreged kun informoj; la ceteraj iras sub la teron kaj estos tie ĝis la veno de la noktomezo, post kio ili intencis denove ripozi. Kiam ili malleviĝis, la butikisto fermis la elirejon per kestoj, sed ne malfaciligante aliron de la aero.

Dum tiu ĉi vespero estis al li tri vizitoj de ordinara speco: edzino de provoso, aĉetinta paketon da tabako kaj ludkartaron, ebria ĵurnala disportisto, neniel kalkulinta, ke Stomador volonte donos al li kredite vinon, kaj tial dezirinta elverŝi siajn sentojn, sed forpelita tre decide, kaj najbaro-legomĝardenisto, forgesinta, por kio li venis. Tamen ĉi-foje Stomador ne regalis lin, dirinte, ke «doloras la kapo». Kiam vesperiĝis, venis la Rufa Katarina, ekfumis kaj eksidis.

— Oĉjo Stomador, Fakreged transdonas al vi novaĵojn: lia deĵoro aranĝiĝis. Sen virino vi, ŝajne, neniel sukcesos.

— Parolu rapide. Jen drinku, rakontu kaj foriru; prefere neniu vidu cin ĉi tie. Ni nun ĉion timas.

— Do, la laboro ĉe vi iras? Mi pensis, ke ili frapas. Nenio aŭdeblas.

— Frapado estas en mia kapo. Ĉu ci parolos finfine?

— Fakreged lasis al mi prilabori Mutas-on, ke tiu kuŝu malsana morgaŭ, je la dekdua horo de tago, kiam deĵorantoj ŝanĝiĝas. Mi tiun aferon aranĝis. Mutas-on drinkigis Velura Lipharulo kaj transdonis lin al mi. Li estas ĉe mi. Vi vidas, mi estas ebrieta. Ni trovis unu homon, kiu kvazaŭe klopodas iĝi provoso. Mutas komencis fanfaroni, kaj tiu lin drinkigas, eĉ monon al li donis. Kaj drinkigados dum la tuta diurno. Matene mi donos al Mutas pulvoron, ke li tradormu pli longe. Ĉio estas en ordo, oĉjo Stomador, kaj tial regalu min.

— Ci estas ne rufa, sed ora, — deklaris Stomador, verŝante al ŝi konjakon. — Drinku kaj foriru. Nu, kielas cia Cravar?

— Do kio Cravar? Li nemalbonas. Komencis venadi kaj eĉ ne tute avaras. Ne eblas diri, ke li estas avara. Mi miris. Nun li deziras edziĝi. Tamen li estas terure ĵaluzema.

— Prenu lin, — diris la butikisto, — alie poste ci bedaŭros.

— Vidu… oĉjo Tom, mi estas honesta knabino. Kia mi estas edzino?

Katarina foriris, kaj Stomador eliris al la subfosaĵo kaj, defaliginte la barelojn, ekvidis Galeran-on stari en la puto, pendiginte la kapon sur la manojn, alpremitajn al la vertikala muro. Li estis profunde suspiranta. Botredge kuŝaĉis ĉe liaj piedoj kun malseka ĉifono sur la kapo. Mallaŭte sonis batoj de Tergens, diseriganta la kalkoŝtonon.

— Rekonsciiĝu, — diris la butikisto al Galeran, — eliru ĉiuj, necesas trinki kafon. Alie vi mortos.

— Neniam! — Galeran senkomprene ekrigardis al li. — Kio estas nova?

— Fakreged deĵoros.

— Ĉu jes? — respondis Botredge, levetiĝante. — La koro komencas funkcii.

Fleksiĝinte, elrigardis de malsupre Tergens.

— Ni ĉiuj eliru, — deklaris li. — La fortoj finiĝas. Ni ŝtopis la tutan pasejon. Ripozinte, ni komencos purigi.

Li eksidis apud Botredge, pendiginte la kapon kaj maŝine viŝante la frunton per la mandorso.

Stomador dismetis la piedon pli larĝe, kliniĝis kaj komencis helpi al la senfortiĝintaj laborantoj eliri sur la korton.

Ĉapitro XIV

Lunde dum la tuta tago blovis malvarma vento, kaj tiu cirkonstanco multe faciligis la laboron, transformiĝintan en suferon. La nokto, tute foruzita por forprenado de la ŝtonrompaĵoj el la subfosaĵo, tiel elĉerpis la laborantojn, ke iliaj pensoj de tempo al tempo konfuziĝadis. Ju pli longa iĝadis la pasejo, des pli turmente estis iradi tien kaj reen, fleksiĝante kaj trenante sakojn kun kalkoŝtonaj pecoj. La gratvunditaj genuoj, la manoj, nigraj pro koto kaj sekiĝanta sango, la ŝvelinta kolo kaj doloro en la sakro fojfoje faligadis iun en duonkonscia stato. Al ili restis trabati iomete pli ol du metrojn, sed, elfosinte tutan koridoron por nanoj, ili sentis tiujn du metrojn, kiel torturon. Spite al la obtuzigita konscio kaj la tutplene doloranta korpo, ilia spirito cedis neniajn obstaklojn, simile al ramo. Fojfoje, rigardante en lumo de la lanterno antaŭen kaj malantaŭen, Galeran sentis admiron: tiuj dek kvar metroj da tunelo, perfekte rekta, vokis en li fieron de praviĝanta persisto. Tergens estis rimarkeble perdanta fortojn. Li preskaŭ ne parolis; liaj okuloj senforte fermiĝadis, kaj li, kvazaŭ mortante, por momento iĝadis senmova; Botredge subtenadis siajn fortojn per furioza insultado kontraŭ la prizono, la tribunalo kaj la kalkoŝtono, kaj ankaŭ per vino. Vino kaj tabako estis nun la sola nutraĵo de ĉiuj kvar homoj.

Lunde ekde la unua horo kaj ĝis la sesa horo posttagmeze Tergens, Galeran kaj Botredge forgesiĝis en peza dormo, sidante ĉe la elira aperturo, kaj, kiam venis krepusko, vekiĝis, tuj almetiĝinte al boteloj. Ilin vekis Stomador, kiu devis dum la tuta tago vendadi, dormetante sur la piedoj kaj respondante al la aĉetantoj ne ĉiam konvene. Katarina vizitis lin, aĉetinte por preteksto ladskatolon da kafo.

— Ĉiuj estas kondamnitaj al pendumo, — diris la virino, — Fakreged estas en la lazareto. Nokte je la kvina horo la kondamnitojn oni forveturigos en la fortresan prizonon, kie estas samaj tri kondamnitoj de aliaj juĝaferoj, tie oni ekzekutos.

Teruro, komprenebla por ĉiu, kiu ekamis homon pro tio, kion li faras por tiu, eĥis en la kruroj de la butikisto per tremo de malespero. Li iris kaj vekis Galeran-on, dirinte pri la verdikto. Kvankam estis atendenda nur tia verdikto, tiu sciigo superis ĉiujn artefaritajn rimedojn de vigligo de la nerva sistemo. En silento komenciĝis la laboro.

Je la naŭa horo de vespero la bastono kun unu noĉo batiĝis al la pavimo kaj kuŝiĝis nemalproksime de la butiko. Stomador levis ĝin.

Estus sencela krueleco priskribi tiujn lastajn horojn, prezentantajn nek deliron, nek vivon, duonsvenajn penojn kaj timon morti, se ne sufiĉos la pulso. Sola alkoholo savadis ĉiujn. Ĝis la dekunua kaj duono estis elŝirita de la tero la tuta distanco, difinita per la kalkuloj — kaj demalsupre supren kreiĝis ŝakto, ŝtopita super la kapo per tavolo je futo kaj duono. Grubbe, ricevinta tra Katarina sciigon, alveturis laŭ flanka vojo kaj ekstaris en ioma distanco en la dezerto trans la ŝedo de Stomador. Haste alivestinte sin en malhelajn, simplajn kostumojn, anstataŭiginte la pantoflojn per ŝuoj, preninte monon, revolverojn, ŝlosinte la butikon kaj puriginte la pasejon disde la instrumentoj, tiel ke ĉio estis perfekta ĝisfine, la komplotantoj ekigis la liberigon de Davenant.

Lasinte Tergens-on ĉe la lanterno, meze de la pasejo, Botredge, Stomador kaj Galeran aliris la lastan obstaklon, pendantan super la kapo per plafono el grundo kaj radikoj. Stomador tenis la ŝtupareton preta. La nekredeblaj penoj de la lastaj horoj konsternis ĉiujn. Spiri preskaŭ ne eblis. Tergens, falinte apud la lanterno, sidis, apogiĝante per la dorso al la muro, kaj, etendinte la krurojn, raŭke spiris, pendinte la kapon. Botredge tuŝis lian ŝultron, sed li nur svingis la manon, dirinte: «Vodkon!» Preninte el la poŝo botelon, la kontrabandisto ŝovis ĝin en la genuojn de la kamarado kaj aliĝis al Galeran.

Galeran kaj Stomador, kunpremiĝante en la malvasto, tralasis Botredge-on, la plej altan el ili, por fari al la volbo lastajn batojn. Botredge ne povis agi per la pioĉo supren, li prenis la rompstangon kaj precize je la dekdua kaj kvarono, laŭ la horloĝo de Galeran, enpikis la rompstangon. Falegis hajlo da terbuloj. Flustrinte: «Gardu vin», kvankam al la starantaj kline en la horizontala pasejo Galeran kaj butikisto nenio minacis, Botredge ŝancelis la rompstangon, ankoraŭ pli profunde ŝovis ĝin supren kaj, agante kiel per baskulo, apenaŭ sukcesis mem ŝirmi sin per la mano: la grundo falis kaj surŝutis lin ĝis la genuoj. En la truon verŝiĝis trablovo; la luna ĉielo, dividita de arbusta branĉo, malfermiĝis alte super la kovrita de grundo vizaĝo de la kontrabandisto. Haste almetinte la ŝtupareton, Botredge per la manoj faligis la malglatajn randojn, larĝigis la aperturon kaj frapis siajn flankojn.

— Ni penetris! — flustris Botredge. — Atendu nun!

La aperturo trafis al distanco de du paŝoj disde la muro. La triumfo de la homoj, raŭke enspirantaj la aeron de la prizona korto, estis la supera rekompenco pro la konsumiĝo de la lasta terura tago. Eĉ senfortiĝinta Tergens mallaŭte respondis el malproksime: «Mi drinkas. Aŭdas… Bonega afero!» Ĉiuj tri estis tumultantaj ĉe la aperturo, kiel fiŝoj ĉe glacitruo, atendante, ke tuj malheligos la lunan lumon la ombro de Davenant, eligita de Fakreged el la kamero.

Nenio bruis, nek frapis; nek paŝoj, nek susuro estis supre, kaj subite Galeran ekvidis Fakreged-on, surgenuiĝintan super la kavo. Iliaj rigardoj kunkroĉiĝis. La perpleksa vizaĝo de Fakreged ŝokis Galeran-on.

— Kie li estas? — flustris Galeran. — Donu lin. Saltu ankaŭ vi mem. La veturilo estas preta.

— Fiasko, — diris Fakreged, rompante arbustan branĉon, gratantan lian vizaĝon.

— Kio okazis?

— Li ne povas eliri. Eĉ unu paŝon ne povas fari. Li estas en febro kaj deliro, nur fojfoje balbutas ion racian. Fortojn li ne havas. Mi deziris sidigi lin, li senfortiĝis kaj falis. Dum la tuta tago li fumadis kaj paŝadis. Vespere li iĝis arda, kiel fajro, sed la doktoron ni decidis ne voki, ni mem ne scias, al kio ni esperas. Ĵetinte al vi la bastonon, mi vidis, ke li estas malbona, sed mi pensis — ĝisiros, kaj tie vi lin forportos. Dum la lastaj du horoj lin kvazaŭ fulmo trafis.

Foriginte Mutas-on, Fakreged tamen forte timis, ke lia deĵoro okazos interne de la prizono, kiel estis difinite laŭ la ordo, kaj en la lazareton iros iu alia. Fakreged-on savis lia reputacio de senkompata kaj atenta gardisto, kiun li subtenadis konscie. La cirkonstancoj de la estonta tragedio inklinis la asistanton de la prizonestro al la flanko de Fakreged. La amiko de la kontrabandistoj subaĉetis la duan provoson en la lazareto, Lecan-on, rekte kaj krude malferminte antaŭ li la manojn, plenajn de oro. La artifiko evidentiĝis trafa: neniam vidinta tiom da mono kaj eksciinte, ke la fuĝo estas garantiita, Lecan cedis al la tento kaj konsentis partopreni la liberigon de la kondamnito.

Kvindek pundojn Fakreged prenis por si.

Tiel neelteneble, tiel terure sonis la morna informo, ke Galeran tuj grimpis supren kaj, sufokiĝante pro funebro, trafis en la ĝardenon de la lazareto. Li retrorigardis. Malantaŭ li staris Botredge; Fakreged estis subtenanta elgrimpantan Stomador-on.

— Kaj vi kien iras? — demandis Galeran.

— Ni ĉiuj kune, — diris Botredge. — La nokto estas luna, ni promenos.

En liaj okuloj brilis la malofte aperanta ĉe homoj lumo de plena abnegacio.

— Por kio do mi vivis? — diris Stomador. — Nun nenio estas timinda.

Fakreged glitis al la angulo de la domo, kie la malfermita pordo ŝirmis per si la vidon al la pordego. De tie aŭdiĝis nelaŭta konversacio de la provosoj.

— Do, ni pendu de hareto, — flustris li. — Iru mallaŭte post mi.

Unu post la alia ili penetris en la hele prilumitan koridoron de la ĝenerala fako. Galeran ekvidis palan, tremegantan Lecan-on, kiu, ĵetinte senhelpan rigardon al Fakreged, ricevis respondon:

— Estu preta al ĉio, la retiriĝo estas garantiita.

Aŭdante maltrankvilan moviĝon en la koridoro, kelkaj malliberuloj de la komuna ĉambro vekiĝis kaj kuŝis fiksaŭskultante, kun ekscitiĝo de spektantoj, tumultantaj ĉe la teatra pordo. «Kio estas tie?» — demandis unu. «Oni forveturigas por ekzekuto», — respondis la dua. «Iu mortis», — supozis la tria. El la dek unu estintaj tie malsanuloj nur unu eksentis, en kio estas la afero, kaj ĉar li estis kondamnita al dudek jaroj, do li fermis la orelojn per la kuseno, por ne aŭdi la agacantajn sonojn de la freneze kuraĝa ago.

Lecan restis, por mensogi al la malliberuloj, se ili dezirus voki lin, pro scivolemo, per sonorilo, kaj la ceteraj enprofundiĝis en la koridoron de la unuopaj kameroj kaj aliris la pordon de Tirrey. Aŭdinte la paŝojn, tiu forlasis la malklarajn figurojn de deliro, koncentris la konscion kaj direktis ĝin al la sonoj de la nokto. «Oni venas por mi; kiel malfrue kaj sennecese nun, — pensis li, — sed kiel bone, ke ili venis. Aŭ ĉio ĉi ŝajnas al mi? Ja dum la tuta tempo ŝajnadis io, ĝi forflugas kaj forgesiĝas. Nelonge restis vivi al mi. Kiam la morto estas proksime, ĉio estas ne tute certa. Sed mi ne scias… Mi deziras, — laŭte daŭrigis li, ĝoje kaj sovaĝe rigardante al aperinta antaŭ li Galeran, — ke vi aliru pli proksime. Vi estas Galeran. Ort Galeran, mia amiko…»

Ekvidinte la inflaman vizaĝon de Davenant, Galeran impete aliris lin.

— Ĉu vi vere trafosis la straton transverse?

— Jes, Tirrey, farite, kaj ni venis, — diris Galeran, ankoraŭ esperante, ke la evidenteco de la veninta liberigo levos tiun maldikiĝintan korpon. Li kun peno rekonis tiun junulon, kia estis Davenant. Stranga kaj prema estis tia intervidiĝo, kiam diri oni deziras multon, sed ne eblas perdi eĉ minuton.

Galeran eksidis ĉe la piedoj de Tirrey. Stomador kaj Botredge ekstaris apud la tableto.

— James, mi estas ĉi tie, — flustris la butikisto, — ni ne lasos cin.

— Kaj kiu estas tio? Tio estas Stomador, — daŭrigis Davenant, al kiu en lia stato neniom ŝajnis mirinda la sceno, prezentanta tutplenan riskon. — La rapa pirogo, Stomador, por ĉiam kunigis nin. Ort Galeran, mia amiko. Vi estas tute blanka, kaj ankaŭ mi ja estas sama — interne.

— Vigliĝu, ci estos savita. Ĉio estas preta. Ekstaru, ni veturos al mi, en mian eksterurban domon. La aŭto atendas. Ci forveturos sur vaporŝipo al San-Riolo aŭ al Gel-Gju.

— Nepenseble, Galeran. Verŝajne, vi estas la plej kara homo el ĉiuj, kiujn mi konis iam, kaj mi, ŝajne, konis iun…

— Do ekstaru, stulta!

— Mi estas alkatenita. Mi finiĝis, kiel iranto.

— Trifoje mi publikigadis en ĵurnaloj afiŝon pri ci.

— Mi ne legis ĵurnalojn… Mi longe ne legadis ilin, — diris Davenant.

— Mi revenis du tagojn post cia malapero. Mi havis multan monon. Cia parto estas kelkaj miloj. Ĝi konserviĝis.

— Mi tiam bezonis nur cent pundojn. Aĥ, kiel mi serĉis vin!

Davenant kun amo rigardis al li, dezirante per unu rigardo esprimi ĉion, pri kio estis malfacile paroli. Sulkiĝinte, li levetis la manon kaj, suspirinte, faligis ĝin.

— Jen tiel ankaŭ mi, — diris li, — eĉ malpli multe da forto estas en mi.

Galeran demetis la litkovrilon kaj malrapide mallevis ĝin. La kruro, ŝvelinte, ruĝete brilis; la piedo, kuniĝinte kun la suro, perdis sian formon.

— Ĉu ci ne gardis cin? — diris teruriĝinta Galeran. — Kio do nun?

— Kiel mi povis gardi min? — klare, sed pene diris la malsanulo. — Gardi min, kviete kuŝi kun tomba sablo sur la dentoj! Jes, mi ne povis. Kun mi oni agis malnoble, oni promesis al mi, ke min oni veturigos en la juĝejon, tamen ĉio estis decidita sen mi.

Fakreged enrigardis en la kameron. Pala, tuta koncentriĝinta sur unu penso, kun lipoj, morditaj pro emocio, li pririgardis ĉiujn kaj aliris la liton, gratante la frunton.

— Nemovebla! — diris Fakreged. — Kion vi decidas? Ne turmentu lin.

— Ĉiuj penoj, ĉio perdiĝis, — diris Stomador. — Streĉiĝu, Gravelot. Nur eliri kaj malleviĝi! Tie ni cin forportos!

— Ĉu restis multe da sendanĝera tempo? — demandis Galeran.

— Ĉu gravas la tempo? — respondis Fakreged. — En nia dispono estas tutaj du horoj, ĝis tie oni ekmoviĝos, sed, eĉ se estus tutaj dek, tutegale lin ne eblas elporti.

Vere, forporti Tirrey-on ne eblis. En la mallarĝa turno, ŝirmita disde la okuloj de la korta provoso per la malfermita porda klapo de la lazareta enirejo, homo povus tragliti nerimarkita, nur alpremiĝante al la muro kaj obtuzigante siajn paŝojn. Galeran ekiris al la elirejo, pense altrenis ĉi tien Tirrey-on kaj ekvidis, ke, se la malsanulo eĉ ne krietos, — ili ĉiuj estos momente kaptitaj. Treni la korpon triope evidentiĝis tia ago, kiu postulis ankoraŭ unu metron da spaco, kaŝita disde la okuloj de la provoso, kaj eĉ tion ĉe la kondiĉo, ke la gruzo ne krakos, kaj la pena spirado de la kvar homoj ne rompos la silenton de la prizona korto. Reveninte, Galeran kun malespero ekrigardis al Tirrey.

— Nu almenaŭ iel, Davenant!

Vidante la malfeliĉon de siaj amikoj, senutile riskantaj per siaj vivoj, Davenant koncentris la rigardon sur unu punkto de la muro, levis la kapon kaj streĉiĝis por degliti de la lito. Dum du-tri sekundoj, subtenata de Galeran, li tremis sur la kubutoj kaj falegis, ferminte la okulojn kaj reteninte ĝemon de doloro per tia nekredebla peno, ke la vejnoj pufiĝis sur la frunto.

— Ĉu oni lin ne indulgos? — diris Galeran. — Ja li ne povas eĉ stari.

— Pendumos tutcerte, — respondis Botredge. — Benny Smith estis pendumita post veneniĝo per arseniko, senkonscia, li eĉ ne eksciis, kio okazis.

Glutante larmojn, Stomador kaptis la ŝultron de Galeran, ripetante:

— Sufiĉos… Sufiĉos. Mi ne povas plu. Mi pafos. Por mi nun estas tutegale.

— Foriru, — mallaŭte prononcis Davenant, — ne turmentiĝu. Al mi estas bone, mi estas trankvila. Mi nun vivas forte kaj arde. Malhelpas la malhela akvo, ĝi kovras miajn pensojn, sed mi ĉion komprenas.

— Ĉu ni ataku la pordegon? — diris Botredge. Al li oni ne respondis, kaj li tuj forgesis pri sia propono, kvankam li pretiĝis al ĉio, kiel Stomador kaj Galeran. Ilia stato similis serurojn, trostreĉitajn per ŝlosilo.

Preninte la manon de la kondamnito, Galeran komencis ĝin karesi kaj rideti.

— Pensu, ke mi iomete malfruiĝis, — flustris li. — Ankaŭ al mi restis nelonga vivo. Nenio estas farebla, ni foriros. Tamen pardonu la vivon, per tio ci ĝin venkos. Ĉu ne estas kolero en ci?

— Ne. Estas iomete amare, sed tio forpasos. Ni nur intervidiĝis kaj jam devas disiĝi! Nu, kiel vi vivis?

Botredge komencis laŭte spiri kaj foriris al la fenestro; lia mano nervoze enprofundiĝis en la poŝon. Li revenis, etendante al Davenant revolveron.

— Vi ne maltrafos eĉ kun fermitaj okuloj, — diris Botredge, — vi estas firma homo.

Davenant ĵetis dankan rigardon al li, komprenante la sencon de la ago de Botredge kaj ĝojante al ajna signo de atento, kvazaŭ ne terura morto per la propra mano estis donacita al li, sed gaja jubilo. Li prenis kaj faligis ĝin apud si.

— Mi aranĝos min, — diris Davenant. — Mi komprenas. Kio estas tio? Stomador! Ne ploru, vi, tia granda, korpulenta!

— Kion mi transdonu? — ekkriis la butikisto, svinginte la manon responde al tiuj vortoj. — Ĉu ci havas patrinon, fratinon aŭ knabinon, al kiu ci promesis?

— Ŝi ne ekzistas. Ne ekzistas tiuj, pri kiuj vi demandas.

— Tirrey, — ekparolis Galeran, — tiu ĉi nokto donis al ci grandan potencon super ni. Savi cin ni ne povas. Ni plenumos ajnan cian deziron. Kion ni faru? Diru. Eĉ morto ne haltigos min.

— Kaj min, — deklaris Stomador. — Mi povas resti kun ci. Ni pafos. Neniu eniros ĉi tien!

En tiu momento duonfreneza pro timo Lecan enrompiĝis en la kameron kaj siblinte: «Foriru! Alie mi ĉiujn pripafos!» — estis senarmigita de Fakreged, alsaltinta al Lecan de malantaŭe.

Fakreged elŝiris de la provoso la revolveron kaj batis lin al la kapo.

— Ci jam pereis! — diris li al tiu. — Rekonsciiĝu! Paciĝu! Jen, trinku akvon. Butonumu la pistolujon, la revolvero restos ĉe mi. He, ci, kotaĉo!

— Lecan, ŝajne, pravas, — diris Tirrey. La skuaj agoj, insultoj kaj glaso da akvo rekonsciigis la provoson. Sentante subtenon kaj firman ligon de la tuta grupo, li eliris, balbutante:

— Al mi ŝajnis… sur la korto… Ĉu baldaŭ, finfine?

— Fidu min, — diris Fakreged, — eĉ ne tiaj aferoj okazadis al mi.

— Decidu, — turnis sin Botredge al Davenant. — Ĉio estos farita, eĉ se la koro krevos!

— Ne pensu, — suspiris Davenant, — ne pensu vi ĉiuj tiel bone por unu, kies destino estas perei.

Lia rigardo estis kvieta kaj elokventa, kiel tio okazas en stato de logika deliro.

— Devas veni, — diris li kun profunda konvinko, — unu virino, eksciinta, ke matene mi ne estos viva. Al ŝi oni diris. Ĉu ne la plej bona el la koroj kapablas decidiĝi viziti la mornajn murojn de sufero? Tiu koro malfermiĝis, levinte sin al alta karitato, sciante, ke mi neniam spertis amantan manon, tuŝantan la ardan kapon. Kiel malmulte! Kiel multe! Mi ne scias, kia estas ŝia nomo, kaj mi ne vidas ŝian vizaĝon, sed, kiam vi foriros, mi ekvidos ĝin. En tio estas ĉio. Malbenita estas tiu, kiu ne spertis tian saluton.

— Ni vidos ŝin, kara Tirrey, — diris Galeran, atente aŭskultante la parolon, influitan de deliro kaj soleco. — Kiu diris al ŝi?

— Ŝajne iu el vi, — vigliĝis Davenant, ĉirkaŭrigardante kun peno, — antaŭnelonge iu eliris el ĉi tie.

— Eliris kaj revenis, — neatendite diris Stomador, respondante per rigardo al la atenta rigardo de Galeran.

Ankaŭ Botredge komprenis. La imagoj de la antaŭmorta ekscitiĝo malfermiĝis al ili en sama simpleco, kun kiu parolis Davenant. La nokto de la morta kondamno egaligis ĉiujn. Por multo sufiĉis nur aludo.

— Stomador, — flustris Galeran, deirante kun la butikisto al la fenestro, — ja vi pretas al ĉio…

— Li pretas, mi kune kun li, — diris Botredge, — sed… ĉu vi?

— Ne, mi ne taŭgas, — malgaje respondis Galeran. — Mi estas malsukcesulo. Vi faros pli bone, ol mi, se faros.

Fakreged, aŭskultinta apud la pordo, malserene kapjesis, kiam Galeran per la okuloj demandis lin.

— Jes, — diris Fakreged, — ni ĉiuj decidiĝis al ĉio, almenaŭ pri ni oni parolos kun estimo. Ili iru, nur nelonge, post horo iĝos danĝere.

— Pri kio vi parolas? — demandis Davenant. — Kiel longa estas tiu ĉi nokto! Sed mi ne plendas, mi neniam plendis. Galeran, eksidu sur la liton, vi foriros lasta.

Tiutempe Botredge kaj Stomador, ŝtelirante, penetris en la aperturon trans la muro de la lazareto kaj ekrampis al Tergens; li, suspektante jam la malbonan rezulton, silente rigardis al la kamaradoj, kiuj, kaptinte unu la aliajn ĉe la ŝultroj, disputis, starante sur la genuoj. Al Tergens Stomador signis ne malhelpi.

— Vi aŭskultu, — parolis Botredge, skuante la ŝultrojn de la butikisto, — mi estas pli lerta ol vi kaj povas diri ĉion pli rapide. Mi scias, kion fari.

— Kiel ĉi tie rilatas lerteco? Lasu, malkroĉiĝu, ci ĉion pereigos! — kontraŭdiradis Stomador, mem ne ellasante la ŝultron de Botredge. — Post ci alkuros homamaso…

— Ne obstinu, ni havas malmultan tempon, — interrompis Botredge, — ja tio estas ne kiel venigi pastron. Lia animo suferas. Ĉu ci komprenas?

— Mi ĉion komprenas pli bone ol vi. Liberigu la vojon, mi diras al ci. Ci ne povas esprimi, kiel necesas, de ci ĉiuj forkuros. Mi havas sperton pri tiaj aferoj! Mi esploras psiĥologiajn alirojn kaj havas ĝustan okulon! Kiel povas ci min anstataŭi? Tio estas impertinenta!

— Lasu. Mi kuros trans la angulon al unu vidvino, ŝi estas bonkora kaj ne timema. Ŝi tuj iros. Ŝia filo same estas en prizono, kvankam ne ĉi tie.

— Do ĉu komprenas ci, kion deziras li antaŭ la morto? — siblis Stomador. — Eĉ mi tion ne povas esprimi, kvankam en tia freneza nokto miaj pensoj vekiĝis por la tuta vivo! Li deziras suspiri — ĉu ci aŭdas? — suspiri per la tuta koro, suspiri por ĉiam! Silentu! Silentu! Estos mi, kiu venigos la lastan, nekonatan amikon, saman, kiel lia hela deliro! — en ekstazo flustris Stomador, viŝante larmojn kaj sentante fortojn veki la tutan urbon. — Ho nokto, — diris li, strebante liberiĝi de la troplenigintaj lin emocioj, — kreu estaĵon el radioj kaj ridetoj, el mizerikordo kaj zorgo, ĉar tia estas la animo de la malfeliĉulo, preta morti de la mano de profanuloj! Por kio ni babilu. Ci staru ĉe la prizona elirejo kaj pafu, se necesos!

Botredge estis kontraŭdironta, sed Tergens prenis lin ĉe la kolumo de la bluzo kaj detrenis disde la butikisto, kiu ĵetiĝis, batiĝante per la kapo al la volbo, al la elirejo sur la korton.

— Sidu, — diris Tergens, — la butikisto parolas prave.

Transsaltinte el la korto sur la dezerton malantaŭ la ŝedo, kie tre emociiĝanta Grubbe sidis, ne ellasante el la manoj la stirradon, la butikisto nur svingis la manon al li, signante per tio stari kaj atendi, kaj mem ĉirkaŭiris la kvartalon flanke de la dezerto, elkurinte sur la Prizonan interstrateton pli malalte ol la prizono.

Seka, arda vento estis priblovanta lian sufokiĝantan figuron. Kun nuda kapo, sentante ĉiam senvoĉan vokon malantaŭ si, Stomador ĉirkaŭrigardadis en la nokta vakuo. Li jen iradis, jen kuradis.

La luno embuskis malantaŭ nuboj, nudiginte sian lumantan ŝultron. La senpasia nokta lumo estis ĉirkaŭprenanta ombrojn de domoj. Ankoraŭ ne alkurinte ponton en malaltaĵo, kunigantan la antaŭurbon kun la urbo, Stomador ekvidis du junulinojn, haste revenantajn hejmen. Li ĵetiĝis al ili kun profunda kredo je la inspiranta lin forto, sed, rigidiĝinte pro la neatenditeco, tiuj junulinoj ĉe lia unua vorto: «Helpu al mortanto…» — disiĝis kaj ekkuris for, timigitaj de la sovaĝa aspekto de la hirta korpulenta homo. Ne haltante, ne ĝeniĝante, Stomador trakuris la mallongan kvartalon, kunigantan la ponton kun ŝtupoj de la norda elirejo de la Centra bulvardo, preskaŭ trastrekanta la urbon per rekta linio.

Densa foliaro de malaltaj palmoj bruis kaj ŝanceliĝadis pro la varmega vento, malproksime ludis orkestro de la maŭra rotondo; ĝiaj sonoj estis forportataj de la vento, nur fojfoje sonante klare kaj maltrankvile, kiel vortoj, kiujn ĵetas en pordon homo, foriranta por ĉiam, malproksimen. Preskaŭ ne estis preterpasantoj en tiu nokta horo; sur la fino de la bulvardo unu klara virina figuro en nigra mantilo estis alproksimiĝanta al la ŝtupoj; kiel steloj, brileris ŝiaj okuloj.

— Vivo, haltu pro morto! — kriis Stomador, ĵetiĝante al ŝi. — Kiu ajn vi estu, elaŭskultu la voĉon de la malespero mem! Temas pri mortkondamnito. Mi ne estas ebria, nek freneza, kaj mi tuj ekkredis je vi. Ne trompu min!

Ĉapitro XV

Eĉ la unua monato de la edzineco ne donis feliĉon al la juna virino, tiel arde amanta sian edzon, ke ŝi ne rimarkadis liajn pripensitajn agojn, preparantajn disrompon. Nur dum la unuaj tagoj de la edzeco Van-Konet estis atenta al sia edzino; post la transloĝiĝo al Poket li ĉesis ĝeniĝi kaj rekomencis tiun ordinaran por li vivon, al kiu li kutimiĝis. Li estis malatenta, akra kaj mokema, kiel plenaĝulo, rapide elreviĝinta pri ludilo, prenita de li pro kaprico por nelonga amuziĝo. En tiu tago Consuelo estis krude ofendita de Van-Konet, riproĉinta la edzinon pri ŝia nenobla deveno. Por almenaŭ iomete distri sin, la juna virino iris al koncerto sola, kie, aŭskultinte muzikon, eĉ pli malĝojigintan ŝin, ŝi en meditemo forlasis la koncertejon. Unuafoje tiel peze ne kongruis la sentoj, esprimitaj de la alta arto, kun ŝia amara naiva sperto. Malgaja, sentante deziron resti sola, ŝi, malmulte konante la urbon, malrapide iris laŭ la bulvardo ne en tiu direkto, kien necesis iri, kaj ŝin haltigis Stomador.

Ĵetinte preteran rigardon al li, Consuelo eligis kelkajn hispanajn vortojn kaj intencis iri pluen, sed Stomador tiel gardeme, kvankam arde, kaptis ŝian manon, ke ŝi haltis, ne decidiĝante koleri.

— Ne foriru, ne elaŭskultinte, — parolis Stomador, dismetinte la manojn, kvazaŭ li estis kaptanta ŝin. — Señora[9], estas kondamnita al mortekzekuto mia plej bona amiko, James Gravelot, kaj ĉe la tagiĝo oni lin pendumos. Señora, helpu al mi diri tiajn vortojn, kiuj konvinkos vin! Venu al li kun mi, elaŭskultu kaj adiaŭu lin! Via koro komprenos tiun lastan deziron, por kiu tro malinda kaj kruda estas mia lango, por ke mi povu ĝin esprimi!

Sentante seriozecon de la atako, vidante la malfeliĉan vizaĝon, la senordan veston, jam iomete infektita de la furioza emocio de la maljuna homo, Consuelo diris:

— Pardonu Dio lian pekan animon, se tio estas tiel, kiel vi parolas, bona homo. Kien do vi vokas min?

— En la prizonon, señora. Tio estas ne krimulo, kvankam li estis akuzita pri interpafado kun doganistoj. Neniu kredas pri lia krimeco, ĉar lin pereigis Van-Konet, la filo de la gubernatoro. Gravelot batis tiun sentaŭgulon pro malnobla ago. La venĝo, la timo perdi la profitdonan fianĉinon pereigis Gravelot-on. Sed mankas tempo rakonti ĉion. Mi vidas, ke vi ekkompatis, kaj via bela animo paliĝas, samkiel via vizaĝo, aŭdante pri la krimo. Jen lia lasta deziro, kaj juĝu, ĉu povas tiel diri nigra animo: «Stomador, turnu cin al la unua virino, kiun ci renkontos. Se ŝi estas maljuna, ŝi estos por mi patrino, se juna — iĝos fratino, se infano — iĝos mia filino». Juĝu do, kion ne ricevis la mortanto kaj kiel kruele estos rifuzi al li, ĉar li estas malsana, senmova kaj pretiĝas morti!

Tiu parolo, plena de senartifika sufero, la terura akuzo al ŝia edzo, pro kio tremeris jam io nekorektebla en la animo de la sopiranta juna virino, forigis ĉiujn hezitojn de Consuelo. Ŝi decidiĝis.

— Mi ne rifuzos al vi, — diris Consuelo. — Estas kaŭzo por tio, kaj ĝi estas tro morna, por ke mi penu ĝin klarigi. Ni iru. Konduku min. Kiel ni trairos?

— Ho, pardonu! Nur tra subfosaĵo. La fuĝo malsukcesis, — respondis jubilanta Stomador, preta pro dankemo porti sur la manoj tiun ĉarman estaĵon, tiel kuraĝe decidiĝantan submetiĝi al danĝero. — Kredu aŭ ne, kiel vi deziras, sed almenaŭ dudek alparoloj estis miaflanke, kaj ĉiuj ili estis malsukcesaj. Kaj mi ne bedaŭras, — aldonis li, — ĉar la sorto donis al mi… Vi komprenas, ke tio estas vero, señora.

Malgraŭ la anima obskuro, pli similanta morton, ol la febra ekscitiĝo de Davenant, Consuelo ne povis reteni rideton, aŭskultante la naivan flaton kaj multon alian, kion, haste paŝante apud ŝi, parolis Stomador, ĝis post ĉirkaŭ dek kvin minutoj ili traglitis en la pordon de la butika korto. Honesteco de Stomador estis nun tute klara al Consuelo, tial, kvankam kun ĝeniĝo, kaŭzata de neordinareco de la danĝera okazaĵo, ŝi tamen kuraĝe enrigardis en la mallarĝan ŝakton, malforte prilumitan per la lanterno, dirinte:

— Mi mapurigos min tutan. Donu al mi ion por envolvi min.

Dum tiu tempo, kiam ili estis irantaj, el la interparolo kun Stomador al ŝi iĝis tute krude kaj abomene klara la koro de ŝia edzo, kvazaŭ malkovriĝis malsanaj internaĵoj de aspekte floranta korpo, plenaj de ulceroj. Kaj ŝi deziris elaŭskulti sian verdikton de la kondamnito, kiu, ne sciante tion mem, malimplikis la malpuran mensogon.

Pli rapide ol kato, salte forportanta muson, Stomador ĵetiĝis en sian ĉambron kaj revenis kun littuko, sufiĉe pura. Envolvinte sin kun la kapo, Consuelo ekvidis la elrigardintan el malsupre vizaĝon de Tergens. Ŝin kaptis profunda intereso al la entrepreno, kies morneco kaj emocio per io respondis al ŝia sufero.

— Ankoraŭ ĉio estas kvieta, — kun faciliĝo flustris Stomador. — La nokto favoras al James… Sed ja ĉio estis pripensita vere brile!

La tre juna virino kun vizaĝo de la konscienco mem ŝajnis al Stomador fidema knabino. Li ŝvebis apud ŝi, gardeme subtenante ŝin dum la malleviĝo.

— Mi ĵuras per la dorna krono! Vi estas veraj viroj! — diris Consuelo, enrigardinte en la teruran tunelon, morne prilumitan per la stelo de la lanterno. Vere, eblis admiri tiun laboron. — Almenaŭ tio estas konsolo por mi, — aldonis ŝi, lasinte la butikiston en perplekso koncerne la sencon de ŝia rimarko.

Jam la situo mem de la prizono kontraŭ la angulo de la korto pruvis verecon de la vortoj de ŝia malfeliĉa kondukanto. Nun Consuelo opiniis sia rekta devo kompensi per io la malbonon, kaŭzitan de ŝia edzo; ŝi hastis kaj grimpis fleksiĝinte. Botredge, konsternita de ŝia aspekto, silentis, alpremiĝinte al la muro de la pasejo, por tralasi la virinon. Ŝi surpaŝis lian manon, sed li eĉ ne moviĝis. Tergens rampis antaŭen kaj eksidis ĉe la dua elirejo, etendinte la krurojn. Consuelo kaj la butikisto transpaŝis liajn krurojn kun pli granda komforto, ol kiam ili preteris la longan korpon de Botredge. Por feliĉo de ĉiuj agantaj personoj de la prizona dramo, la vento blovis al iliaj vizaĝoj. Grimpante laŭ ŝtupetoj de la ligna ŝtuparo, Consuelo eliris supren. Ĵetinte la littukon en la aperturon, ŝi sensone trairis post Stomador tiujn dek paŝojn, kiuj estis disigantaj la subfosaĵon disde la pordo de la lazareto, kaj, alpremiĝante al la muro de la angulo, glitis en la helan ejon. El ĉiuj manipuloj de la pasado al la pordo kaj reen tiuj du paŝoj sub ŝirmo de la mallarĝa porda ebeno estis la plej akra elprovo de risko. La korpulenta Stomador, samkiel unuafoje, ekkuŝis apud la pordo sur la flankon, altreninte sin poste per la manoj. Consuelo alpremiĝis al la muro per la dorso, dismetinte la manojn kaj retroklininte la kapon. Samajn antaŭgardojn uzis ĉiuj, ne ekskludante Fakreged-on, kaj se atenti, ke dum la tuta agado estis entute dek tri pasoj de diversaj homoj el la pordo kaj en la pordon de la lazareto, kaj neniu bruis, nek stumblis, do iĝos klare, kia streĉo estis foruzita sur tiu ĉi eta tereno de kaŝita lukto.

En la momento de ŝia apero Davenant jam forgesis, kiu povas veni. Lia senliga parolo, tuŝinte la patron, la fuĝon, Van-Konet-on, la strangan taktikon de la advokato, estis iĝanta malfacila. Kiam li eksilentadis, Galeran paroladis kun li, refortigante lin, kiom li povis, per konsideroj pri ebleco de prokrasto de la plenumo de la verdikto. Jam li intencis adiaŭi kaj foriri, ne kredante pri la serĉoj de Stomador kaj konsciante, ke la danĝero kreskas, kiam Davenant diris:

— Fordonu la arĝentan cervon al Rohena kaj Elly Futroz. Mi ne scias, kiam tio estis — ĉu nun aŭ en la pasinta nokto, ŝajnis al mi, ke mi vidis sur la tablo kandelon, brulantan tage. En la fenestron penetris vento, sed la flamo de la kandelo ne moviĝis, ne estingiĝis, nur tre rapide degelis tiu kandelo…

Fakreged malfermis la pordon, enlasinte Stomador-on kaj la junan virinon, kiu kun teruro ekrigardis al la sterniĝinta homo. Lia elturmentita kaj hela vizaĝo ankoraŭ ne perdis sian, foran de ĉio, esprimon. Lecan, kiun Stomador konsternis ĉe la eniro per deklaro: «Tio estas nevino de la prizonestro!» — forte trenis nun la manikon de Fakreged, por ricevi klarigon de la okazantaĵo kaj peti permeson fuĝi. Ili foriris.

— Tio estis mi… tio estis mi, — ripetadis Stomador. — Mi trovis tiun ĉi feinon… sed ne Botredge… tiun diaĵon, tiun konsolon, tiun kavaliron-knabinon. Ŝi estas knabino. Mi, eble, tridek fojojn haltigadis ĉiajn konvenajn personojn!

La antaŭe falinta humoro de Galeran leviĝis ĝis nevidita alto. En tiu ĉi nokto ĉio plej bona de la homaj koroj estis malkovriĝanta antaŭ li kaj neeblaĵo iĝadis simpla.

— Vi submetiĝas al grandega danĝero, — diris Galeran al la juna virino, konjektante ŝian vivan staton per unu rigardo al ŝi. — Se nin ĉiujn oni malkovros, ni ne evitos batalon, kaj, kvankam ni ne permesos tuŝi vin, la risko tamen estas grandega.

— Por mi tio estas ne tiom timinda, — respondis Consuelo, kun fiera aspekto de homo, konanta sin mem. — Povas okazi nur malagrablaĵoj, sed mi decidis mem.

«Kiu do ŝi estas?» — pensis ĉiuj, sentante, ke Consuelo ne ŝajnigas, sed diras veron. En la kamero ekblovis malklara espero. Davenant profunde suspiris. La malhela akvo provizore foriris el lia konscio, kaj, senmezure feliĉa pri tio plej alta, kion donis al li la sorto inter turmentoj kaj timo, li vigliĝis.

— Mia konscio klariĝis, — ekparolis Davenant. — Mia deliro kondukis vin ĉi tien; tio estis ne tute deliro, — aldonis li, jam kompatante la estaĵon, portantan tiel multan ĝojon nur per sono de sia voĉo, ion tiel veran — ĝuste tian, tiel mirindan kaj belan, kvazaŭ li mem elpensis ĝin. — Ho, — diris Davenant, — mi estas trankvila, mi egalas nun al la plej vivaj inter la vivuloj. Foriru! Pardonu kaj foriru.

— Sed atendu. Mi ankoraŭ ne rekonsciiĝis, kaj vi jam forpelas min. Ĉu vi estas kondamnita al morto, malfeliĉulo?

— Vidante vin, mi dezirus diri, ke mi estas kondamnita al vivo.

Kortuŝita per la nobla tono de tiu malgaja ŝerco, Consuelo devigis sin forgesi pri la propra sufero kaj, ekstarinte ĉe la lito, kliniĝis, metinte la manon sur la bruston de Tirrey.

— En tiu ĉi momento mi estas ne tute fremda homo por vi. Vi vivos. Ĉu estas vera ĉio, kion rakontis al mi mia kondukinto pri via kolizio kun Van-Konet?

— Jes, — diris Davenant, admirigita kaj mirigita de ŝia decidema kaj ĉarma vizaĝo. — Sed ĉiu agus same, kiel agis mi. En ĉeesto de sia amoratino, de siaj amikoj, traveturante post drinka diboĉo al la fianĉino, nenion suspektanta pri liaj aventuroj, pri kio li fanfaronis, publike ofendante ŝin, tuj ĉe la tablo tiu homo ekdeziris ofendi kaj krude ofendis unu preterveturantan virinon. Nemalmulton ricevis de li ankaŭ mi. Mi batis lin en la nomo de la amo.

Consuelo svingis la manojn kaj fermis la vizaĝon. Ne reteninte larmojn, ŝi mallevis la kapon, plorante laŭte kaj amare, kiel batita infano.

— Ne bedaŭru, ne suferu tiel forte! — diris Davenant. — Por kio mi rakontis al vi ĉion ĉi?

— Tiel necesis, — suspiris la malfeliĉulino, leviĝante de sur la tabureto, sur kiun ŝi eksidis, kiam Davenant komencis paroli kun ŝi. — Sed mi nenion sciis! Mi estas Consuelo Van-Konet, la edzino de Georgo Van-Konet, kaj mi savos vin. Mi foriras. Kredu min. Rapide konduku min.

Pro ŝiaj vortoj estiĝis silento, kaj ĉiuj rigidiĝis. Okazis tiu tumulto de silento, kiam la perplekso de la evento superas per sia forto la kapablon tuj respondi al ĝi per racia vorto. Davenant laŭte diris:

— Mi estas savita. Sed vi? Per kio mi vin konsolu? Ne malbenu min!

Ĉio malklara, kaŭzita de la konduto de Consuelo, ekstaris sur sian lokon, kaj Stomador ektimis.

— Pardonu… — balbutis li, — mi petegas, malkovru al neniu, ke tiel okazis, ne pereigu nin ĉiujn!

Consuelo nur ridetis al li. Ĵetinte al la kondamnito varman rigardon, ŝi haste eliris, akompanata de Stomador kaj de panika rigardo de Lecan. Davenant ne plu povis ion diri al la virino, tiel peze submetinta sin al la bato. Galeran eltiris el sub lia kuseno la revolveron kaj svingis al li sian manon, flustrinte:

— Atendu, kaj post duonhoro postulu kuraciston.

La kamero malpleniĝis.

Ekstreme ĝojigita Lecan balbutadis:

— Rapide, rapide!

Kaj, tuj kiam la tri homoj, unu post la alia, malaperis en la subfosaĵo, li flustris post la dorso de Stomador:

— Keston… Du kestojn, almetu al tiu ĉi truo, ni superŝutos ĝin.

La vortojn de Lecan aŭdis Tergens. Kompreninte la tutan signifon de tia propono, li, kiam la pasejo malpleniĝis, altrenis du kestojn kaj starigis ilin unu sur la alian tiel, ke la tabulo de la supra ŝirmis la aperturon demalsupre.

— Kio do okazas? — diris Botredge al Tergens.

— Silentu. Okazas tio, pri kio oni fojfoje pensas nokte, se ne dormas. Tiam ĉio ŝanĝiĝas.

— Ĉu ci deliras? — diris Botredge malgaje.

— Ho ne. Ni eliru. Ĉiuj estas tie, en la butiko.

Kun furiozo, kaŭzita de la sento de la preskaŭ forpasinta danĝero, Fakreged kaj Lecan superŝutis la truon per grundo el la florbedoj kaj pritretis ĝin. Matene okazis granda pluvo, pro kio tiu ĉi loko inter du arbustoj ricevis naturan aspekton.

Senfortiĝinta Fakreged eniris en la kameron de Davenant, kiu longe rigardis al li, kaj poste ridetis.

— Mi estas savita, — mallaŭte prononcis li.

— Kio? Ĉu tiu virino savos vin?

— Ne. Mi ne scias. Mi estas savita tiel, kiel vi komprenas, sed ne deziras diri.

Li eksilentis kaj komencis deliri. Fakreged lavis la manojn, ŝlosis Tirrey-on, skrupule balais la koridoron kaj ĵetis rigardon al la horloĝo. Ĝi montris la duan kaj kvaronon.

— Kvazaŭ tuta vivo pasis, — balbutis Fakreged.

Dum la du kontrabandistoj estis aranĝantaj la barilon el la kestoj, kaj la provosoj estis maskantaj la aperturon, Galeran, Consuelo kaj Stomador kunvenis en la malantaŭa ĉambro de la butiko.

— Savu lin, — diris Galeran al la larmokovrita juna virino. — Mankas tempo enprofundiĝi en la okazintaĵon. Eksidu en mian aŭton.

— Komprenu, kion mi sentas, señora! — eldiris Stomador. — Mi estas tiel afekciita, ke jam ne povas iĝi tia vigla, kiam mi renkontis vin.

Silente preminte lian manon, Consuelo enskribis la adreson de Galeran, kaj li kondukis ŝin al la dezerto, kie Grubbe jam elturmentiĝis, atendante la finon.

— Grubbe, — diris Galeran, — la danĝero por mi forpasis, sed ĝi ne forpasis por Davenant. Memoru, ke nun ci veturigos lian savon.

— Kiu li estas? — demandis Consuelo, eksidante en la aŭton.

— Vi ĉion scios, — diris Galeran, — dume mi nur diros al vi lian nomon: Tirrey Davenant. Unu el la plej bonaj homoj. Mi petas, sciigu min.

Consuelo dum momento pensis.

— Ĉio decidiĝos ĝis la tagiĝo, — diris ŝi kaj, kapadiaŭinte, donis al Grubbe sian adreson.

La ŝoforo devis atendi apud la gastejo ŝian aperon kaj veturigi ŝin reen al la butiko aŭ liveri sciigon de ŝi. Galeran akompanis per rigardo la aŭton kaj revenis en la ĉambron de Stomador.

— Do jen kio okazis, — diris Tergens, penseme mordante la lipharojn. — Ne vidos mia frato la novan tagon. Ne iros la edzino kontraŭ la edzo, tio ja estas certa.

Neniu havis fortojn respondi al li. Apenaŭ movante sin, Stomador alportis kelkajn botelojn da pipra vodko. Ne senkorkigante, debatinte la gorĝojn de la boteloj per batoj de unu botelo al la alia, ĉiu eltrinkis, kiom sufiĉis da spiro.

— Ekstaru, — diris Botredge. — Nun estas danĝere resti ĉi tie. Ni sidos kaj atendos trans la angulo de la korta muro. Se la subfosaĵo malkovriĝos — ni fuĝos.

Ĉapitro XVI

La domo, aĉetita de Van-Konet en Poket, ankoraŭ estis fingarnata kaj finmeblata. La geedzoj estis okupantaj tri luksajn numerojn de la gastejo «San-Riolo», kunigitajn en unu ejon kun aparta elirejo.

Georgo Van-Konet revenis post privata negoca konsiliĝo ĉirkaŭ la unua horo post la noktomezo. Konfirmo de lia posteno de prezidanto de la Akcia societo devis okazi en proksimaj tagoj.

Servistoj diris al li, ke Consuelo ankoraŭ ne revenis hejmen. Pli interesita, ol maltrankviligita de tiom longa foresto de la edzino, oscedante kaj balbutante: «Ŝi jam devus trovi amoranton kaj deklari pri tio al mi», — Van-Konet eksidis en la gastoĉambro, estante tre kontenta pri la progreso de la afero kun la prezidanta posteno, komencis fumi kaj rememori Laŭra-n Muldwey, kiu diris hieraŭ, ke smeralda braceleto, kostanta kvin mil pundojn, ĉe juvelisto Garrick plaĉas al ŝi «ĝis frenezo».

La neglekta, ridetanta malvarmeco de tiu virino kun ĉiam hela vizaĝo incitadis kaj ĉarmadis Van-Konet-on, laciĝintan de la amo de la edzino, scianta nenion, krom fideleco, honesteco kaj sincereco.

Van-Konet sentis mankon de mono. La doto de Consuelo preskaŭ plene foriris por akiro de la akcioj, pago de la kartludaj ŝuldoj, donacoj al Laŭra, Snogden; ĝia solida parto kompensis malversaciojn de la patro, kaj ankaŭ elaĉeton de la hipotekita bieno.

Li enpensiĝis, enpensiĝis hele, trankvile, kiel dorlotato de la vivo, certa, ke la fortuno ne forlasos lin.

«Malaperis la edzino», — pensis, subridante, Van-Konet, kiam la horloĝo batis la duan horon de nokto.

Tiutempe trans la pordo de la duone prilumita najbara ĉambro aŭdiĝis malpezaj, rapidaj, — tiom rapidaj paŝoj, ke la edzo kun maltrankvilo ekrigardis en la direkto de la sonoj. Consuelo eniris kiel ŝi estis — en la nigra punto. Ŝia aspekto, laco, paleco, ŝia postplora, maldikiĝinta vizaĝo antaŭsignis malagrablaĵon aŭ sortobaton.

— Kio okazis al vi? — diris Van-Konet nevole pli signife, ol li deziris.

Li ekstaris. Eĉ pli klare li eksentis la venontan malagrablaĵon.

— Georgo, — mallaŭte respondis Consuelo, rigardante al li kun timo, subpremante suspiron per la mano, almetita al la koro, kaj tuta tremante pro doloro, — iru, savu la homon, en tio estas ankaŭ via saviĝo.

— Kio okazis? De kie vi venis? Kie vi estis?

— Ĉiu minuto valoras. Respondu: ĉu antaŭ monato gastejo «Sekaĵo kaj maro» per nenio restis en via memoro?

Van-Konet ĵetis timigitan rigardon al la edzino, movis la brovon kaj ĵetiĝis en la fotelon, pririgardante siajn fingropintojn, proksime alportitajn al la okuloj.

— Mi ne vizitas tavernojn, — diris li. — Antaŭ ol mi ekscios la kaŭzon de via konduto, mi devas klarigi al vi, ke mia edzino ne devas malaperadi, kiel servistino, sen veturilo, per maskerada maniero.

— Ne skoldu min. Vi scias, kiel mi ĉagreniĝis hodiaŭ pro viaj kruelaj vortoj. Mi estis en koncerto, por gajiĝi. Kaj jen kio atendis min: okazis renkontiĝo, post kiu mi jam ne povas vivi kun vi. Savu vin mem, Georgo. Savu antaŭ ĉio vian viktimon. Matene estas ekzekutota la homo, kies nomo estas James Gravelot… Do kio… Ja mi vidas vian vizaĝon. Do ĉio ĉi estas vero, ĉu?

— Kio estas vero? — kriis ekkolerinta Van-Konet. — Ĉu tio, ke mi faris dentofrapon al la tavernisto? Jes, mi faris ĝin. Kion ankoraŭ vi alportis el la koncerto?

— Nu, jen kiel mi diros, — respondis Consuelo, al kiu jam restis neniuj duboj. — Mi ne disputos kaj ne krios. En tiu tago, kiam vi estis ĉe mi tia malserena, kiam mi vin tiel forte amis kaj kompatis, vi evidentiĝis malnoblulo kaj krimulo. Mi ne plu estas edzino por vi.

— Ĉu vi bone agis, ludante la rolon de detektivo? Pripensu, kiel vi kondutis! Kiel vi eksciis?

— Mi neniam diros. Mi metas kondiĉon: se vi ne iros senprokraste al generalo Felton, de kiu dependas abolo de la verdikto, kaj ne konfesos ĉion, se necesos, petegante lin sur la genuoj pri indulgo, — morgaŭ la tutaj Poket kaj Gerton scios, kial mi forlasis vin. Al vi oni kraĉados en la vizaĝon.

Van-Konet salte ekstaris, levinte la kunpremitajn pugnojn. Liaj kruroj doloris pro timo.

— Ne pli poste, ol je la kvara horo, — diris Consuelo, ridetante al li kun mortinta vizaĝo.

Van-Konet mallevis la manojn, fermis la okulojn kaj rigidiĝis. Bone konante la edzinon, li ne dubis, ke ŝi faros tiel, kiel diras. Nenion alian, krom renkontiĝon de Consuelo kun iu homo, kiu ĉion rakontis al ŝi, Van-Konet povis elpensi, kaj pro tio oni ne rajtas akuzi lin pri idioteco, ĉar diveni pri komunikado kun la prizono tra la subfosaĵo povus nur klarvidulo.

— Ne vane mi atendis de vi ion tiaspecan, — diris Van-Konet, rigardante al la edzino kun tia malamo, ke ŝi forturnis sin. — Mi ĉiam atendis.

— Kial?

— En vi ĉiam estis malagrabla nuanco de sentakta vigleco, klarigebla per via deveno de la ne tre nobla familio.

— Ĉu per la malnobla deveno?! Mi estis via edzino. Ne ekzistas pli proksima parenceco, ol tiu. Ĉu la amo ne egaligas ĉiujn? Malaltan animon havas tiu, kiu parolas tiel, kiel vi. Min ne eblas ofendi per deveno, mi estas homo, virino, mi povas ami kaj morti pro amo. Sed vi estas nulo. Vi estas profitema malkuraĝulo, turmentanto kaj murdanto. Vi estas unuagrada kanajlo. Mi hontas, ke mi brakumadis vin!

Van-Konet konsterniĝis. Lia interna rezisto al la kolero kaj malfeliĉo de la edzino estis rompita per tiu tiel arde ĵetita vero pri li, al kio povas kontraŭstari neniu. Li ekstaris antaŭ ŝi kaj kaptis ŝiajn manojn.

— Consuelo! Rekonsciiĝu! Ja vi amis min!

— Jes, mi vin amis, — diris la juna virino, deprenante la manojn. — Vi tion scias. Tamen tuj post la nupto vi iĝis malvarma, malpacienca kun mi, kaj mi ofte afliktiĝadis, sidante sola ĉe mi. Vi prenis la tonon de patroneco kaj devigita pacienco. Jen! Mi ne ŝatas patronecon. Sciu: estas facile paroli en kolero, sed restas pezo en la koro, kiam la amo estas elŝirita tiel terure. La amo, mortinta, kuŝas en sango kaj koto ĉe viaj piedoj. Mi aĝis dudek jarojn, kaj nun aĝas tridek. Konfesu ĉion. Havu kuraĝon diri la veron.

— Se vi deziras, — jes, ĉio ĉi estas vero.

— Nu, jen… Mi ne scias, de kie mi ankoraŭ prenas la fortojn por paroli kun vi.

— Ĉar ni divorcas, — daŭrigis Van-Konet, blindigita de soifo de venĝo pro la ofendoj kaj deziranta fini ĉion tuj, — mi povas fari al vi la ceterajn konfesojn. Mi neniam amis vin. Mi daŭrigas la rilatojn kun Laŭra Muldwey, kaj mi ĝojas, ke mi liberiĝas de vi tiel baldaŭ. Ĉu vi estas kontenta?

— Ĉu kontenta?… Ho, sufiĉas! Eĉ ne vorton plu!

— Mi povas ankaŭ…

— Ne, mi petas vin! Kio do okazas al mi? Verŝajne, mi estas tre peka. Do iru. Mi ne indulgos vin.

— Jes. Mi estas devigita, — diris Van-Konet. — Mi savos min. Atendu min.

— Hastu, tiu homo estas danĝere malsana.

— Ho! Ni kuracos lin, kaj mi esperas ricevi vian dankon, mia kara.

Malgraŭ la kaptinta lin timo, Van-Konet tre bone sciis, kion li faru. Saviĝi li povis nur per malespera paroksismo de pento antaŭ Felton, kiu tenis en siaj manoj la superan militan potencon de la regiono. Li ne pentis, sed povis tre lerte ŝajnigi sin freneziĝinta pro malespero kaj pento. Prokrasti li eĉ ne pensis, des pli li ne pensis trompi la edzinon, sciante, ke li estos malhonorigita por ĉiam, se li ne plenumos la kondiĉon, metitan al li. Dirinte: «Atendu. Mi komencas agi», — la filo de la gubernatoro ĵetis sin en sian kabineton kaj konektis la telefonon kun la prizono.

Jam eklumis la fenestroj de la loĝejo de la prizonestro, kaj ankaŭ de la kancelario.

— Ĉu tio estas vi, Topper? — kriis Van-Konet al la estro, aŭskultanta lin. Li konis lin per renkontiĝoj dum kartludo ĉe prokuroro Hern. — Van-Konet, maldormanta pro nedifinita kaŭzo. Ĉu vi hodiaŭ havas grandan tagon?!

— Jes, — diskrete respondis Topper, ne ŝatanta senĝenan tonon rilate de mortkondamnoj. — Mi konfesu, ke mi estas tre okupita. Kion vi deziris?

— Mi diable bedaŭras, ke mi ĝenas vin. Min interesas unu el la bando — Gravelot. Ĉu li same estas asignita por hodiaŭ?

— Apenaŭ, ĉar lia sano estas tre malbona. Li estas preskaŭ sen konscio, la kuracisto antaŭ duonhoro pririgardis lin, kaj, verŝajne, li mortos mem pro sangoveneniĝo. Lin ni lasas, kaj la ceteraj estos forveturigitaj je la kvara horo.

«Definitive, al mi fortunas», — pensis Van-Konet, revenante al la edzino, kun subita penso, tiom fia, ke eĉ lia spirado haltis, kiam li ekrigardis al la afero de ekstere. La tento venkis.

— Consuelita, — diris Van-Konet al la virino, iĝinta lia viktimo, — mi veturas al Felton. Mi ĵuras, ke mi plenumos vian deziron. Ĉu vi povos donaci al mi dek kvin mil pundojn?

— La ĉeko estos preta, tuj kiam vi sciigos min, — respondis Consuelo sen hezito, jam ne suferante pro tiu nova malnoblaĵo, sed tiel atente pririgardante la edzon, ke li iomete ruĝiĝis.

— Ho Dio! Mi estas tute sen mono, — diris Van-Konet. — Tio estas peto, ne ultimato. Vi estas grandanima, kaj mi ne deziras, ke vi opiniu min profitema. Ĉu mi trovos vin ĉi tie?

— Ne.

— Kien do vi iras?

— Tio estas mia afero. Kaj nun liberigu min de via ĉeesto.

— Babilu, kion vi deziras, — diris, forirante, Van-Konet, — tio estas nia lasta konversacio.

Generalo Felton, kun kiu devis paroli Van-Konet, loĝis en negranda unuetaĝa domo, staranta nemalproksime de la gastejo «San-Riolo». Felton ankoraŭ ne dormis, kiam oni raportis al li pri neatendita vizito de Van-Konet. Felton malofte sukcesadis enlitiĝi pli frue, ol je la kvina horo de mateno, pro multeco de gravaj militaj aferoj.

La generalo estis homo de meza alto, kiu tenadis sin tre rekte pro la malnature levita dekstra ŝultro, frakasita en la batalo ĉe Inhalt-Haus. La grizaj, glate kombitaj malantaŭen haroj de Felton estis artifike kaŝantaj la kalvaĵon. En la malbela, nervoza vizaĝo de la generalo lumis vasta, iom kaprica menso de favorato de la milito, travidanta plej etajn nuancojn de komplikaj skemoj, sed povanta erari en simpla multipliko.

— Ĉu ne eblas prokrasti lian viziton por morgaŭ? — diris Felton al la adjutanto.

La adjutanto eliris kaj baldaŭ revenis.

— Van-Konet petas tujan aŭdiencon pro senfine grava afero. Ĝi estas sekreta.

— Kion fari! Invitu lin.

Kiam aperis Van-Konet, neniu, krom la generalo, estis en la ĉambro. Mirigita de la ĉagrenita aspekto de la junulo, kiun li iomete konis, Felton bonanime etendis al li la manon, sed, malespere skuinte la kunmetitajn manojn, Van-Konet ĵetis sin antaŭ li sur la genuojn kaj, ploregante, ekkriis:

— Savu! Savu min, generalo! Mia vivo kaj morto estas en viaj manoj!

— Ekstaru, diablo prenu! — eligis Felton, impetante al li kaj per forto starigante lin. — Kion vi faris?

— Generalo, indulgu la vivon de la senkulpulo, pereigita de mi, — ekparolis Van-Konet kun sincera pasio de homo, despere aganta en danĝero, gvidata de kalkulo kaj timo. — Matene estos pendumita James Gravelot, akuzata pri armita rezisto al la borda gardistaro. Li ne estas kontrabandisto. Mi ordonis subĵeti al li, en lian gastejon sur la Taĥenbaka ŝoseo, falsan kontrabandon por ke per la aresto de Gravelot mi evitu duelon kaj venĝu lin pro la bato, kiun li faris al mi, kiam en tiu gastejo mi malnoble ofendis iun preterveturantan virinon.

— Nemalbone! — diris Felton, konfuziĝinte kaj ruĝiĝante pro tia konfeso.

Ŝokita de la malespero de la sentaŭgulo, li dum kelkaj momentoj estis silente pririgardanta Van-Konet-on, fermintan per la manoj la vizaĝon.

— Do kio… Ĉu ĉio ĉi estas vero?

— Jes, hontinda vero.

— Kiel vi povis tiel malalte fali?

— Mi ne scias… mi drinkis… drinkis multe… mi dronis en malĉasto, en kartludo… Mia volo malaperis. Mi ĵetis min al vi sub influo de mia edzino. Ŝi sukcesis sentigi al mi la teruron de mia konduto. Se Gravelot estos pendumita, mi ne eltenos tion. Mia testamento estas preta, kaj mi…

— Jes, tia eliro estus neevitebla, — interrompis Felton. — Nu, rakontu detale.

Trovante nepriskribeblan plezuron en prikraĉado de si mem, Van-Konet, bone memoranta la predikojn de Snogden pri superhoma intenskoloreco de «animaj nudiĝoj», tiel admirinde precize rakontis la fian historion kun Gravelot, ke Felton iĝis malgaja.

— Mi sincere diros al vi, — diris Felton, — ke mi neniom kompatas vin. Alia afero estas tiu Gravelot. Jen kio: se via pento estas sincera, se vi estas elturmentita de via malhonoro kaj pretas morti por savo de la senkulpulo, ĉu vi ĵuras al mi forlasi tiun vivmanieron, kiu venigis vin al la krimo?

— Jes, — diris Van-Konet, levante la kapon. — Sola tiu ĉi nokto transformis min. Kaŝu mian pekon. Ho, generalo, se mi povus malfermi al vi mian koron, vi skuiĝus pro kompato al la falinto!

— Mi penos kredi. Sed, mi devas konfesi, via aspekto por mi estas netolerebla. Pardonu tiun akrecon de la maljunulo, kiu kutimas esprimi mallonge. Trankviligu vian edzinon. La afero de Gravelot, kaj samokaze ankaŭ de ĉiuj ceteraj, estos reviziita. Mi liberigos Gravelot-on laŭ via persona garantio. Lin oni ne tre serĉos.

— Generalo! — ekkriis Van-Konet. — Per ajnaj suferoj mi pagos al vi pro tiu grandanimeco, donanta al mi rajton spiri!

— Aĥ, — diris Felton, iom mildigita per lia jubilo. — Ĉio ĉi ne konvenas. La vivo, se vi deziras, plenas de abomenaĵoj. Tenu la manojn puraj, kara mia.

Poste li adiaŭis la vizitanton kaj, trarigardinte la aferon de la kontrabandistoj, donis al la adjutanto respektivajn ordonojn, kiuj estis senprokraste telefonitaj al la prizono, al Hern kaj en la kancelarion de la milita tribunalo. Kiel preteksto de la revizio de la afero prezentiĝis la nova cirkonstanco, sciigita de Van-Konet: la partopreno de Wagner, kiun oni devis nun trovi.

Plenuminte ĉiujn formalaĵojn pri dono de garantio por Davenant, liberigata ĝis nova juĝo, Van-Konet venis hejmen kaj eksciis de servistoj, ke lia edzino jam forveturis, preninte unu valizon, kaj diris nenion pri tio, kien ŝi veturas. Tamen, sur la tablo en la kabineto de la forlasita edzo kuŝis sigelita koverto kun telefona numero sur ĝi. Malferminte la koverton, Van-Konet ekvidis ĉekon.

Lacigite suspirinte, li konektis la telefonon kun la loĝejo de Laŭra Muldwey. Ŝi estis dormanta kaj deklaris pri tio per tono de severa riproĉo.

— Ĉu gravas? — kontraŭdiris Van-Konet. — La smeralda braceleto estas via, kara mia, kaj vi morgaŭ ĝin ricevos. Consuelo ne plu estas ĉi tie. Ŝi forveturis por ĉiam.

— Ho! Gravaj novaĵoj. Kial do vi ne vekis min pli frue?

— Ne gravas. Sed ĉu la braceleto?!

— La braceleto estas ĉarma. Mi atendas.

— Bonan nokton, matene mi estos ĉe vi.

Van-Konet forlasis ŝin kaj telefonis al Consuelo. Ŝi atendis en la gastejo, kie loĝis Galeran, okupinte tie negrandan ĉambron antaŭ la forveturo hejmen.

— Kie vi troviĝas? — moke demandis Van-Konet, aŭdinte ŝian maltrankvilan voĉon. — Ĉu tio ne estas la telefono de la paradizo?

— Parolu do, parolu rapide! — ekkriis Consuelo. — Ĉu vi sukcesis?

— Certe. La generalo estis tre komplezema.

— Tiuokaze mi nenion plian bezonas de vi.

— Mi donis mian garantion pri Gravelot. La necesaj dokumentoj, verŝajne, estas jam en la prizono. Vi povas, Consuelita, ricevi vian mortanton.

— Adiaŭ, kruela homo! — diris Consuelo. — Vi trovu koron, kiu kapablos ŝanĝi vin.

— Mi dankas pro la ĉeko, — malĝentile diris Van-Konet. — Al vi ankoraŭ restis mono. Edzon vi havos.

Kun tio li deiris de la telefono, kaj Consuelo, eksidinte en la aŭton de Grubbe, kiu atendis ŝiajn decidojn, direktis sin al Stomador. Nur sola Galeran estis atendanta ŝin apud la butiko. Stomador kaj la kontrabandistoj sidis en la dezerto, malantaŭ la korto.

— Savita! — diris al ili Galeran. — Mi forveturigos lin. La afero estos reviziita. Gravelot hodiaŭ estos libera, sub garantio de sia malamiko, Van-Konet.

— Do ni ne vane laboris, — diris afekciita Botredge. — Tergens, ja via frato same saviĝos. La dua sekvas el la unua. Ja estas tiel.

— Komprenite, — respondis Tergens. — Jen al ĉiuj iĝis bone.

— Vi ne devas fuĝi, — rimarkis Stomador, — sed mi estas preta, mi jam prepariĝis. Neniel mi sukcesas sidi sur unu loko. Transdonu al Gravelot, ke mi varmigis mian maljunan sangon ĉirkaŭ lia malfeliĉo. Kaj kie do estas ŝi, tiu ora… tiu mirakla, kiun mi kaptis?

— Jen ŝi, — diris Galeran, ekvidinte la silueton de Consuelo, iranta de la aŭto.

— Ni dankas vin, — diris Tergens, riverencante al la pala kvieta virino, — ni ekkonis dum unu nokto tiom, kiom oni ne ekkonas dum la tuta vivo!

— Adiaŭ, kuraĝaj homoj, — diris al ĉiuj Consuelo, — mi ne forgesos vin.

Ŝi kisis iliajn malalte klinitajn ebriajn kapojn kaj revenis por eksidi en la veturilon. Galeran donis mil kvincent pundojn al Stomador kaj po ducent — al la kontrabandistoj. Ili prenis la monon, sed malserene, kun ĝeniĝo. Por la provosoj Galeran aldonis al Botredge tricent pundojn: ducent por Fakreged kaj cent por Lecan.

Poste ĉiuj adiaŭis Galeran-on kaj malaperis, dissolviĝis en mallumo. La forlasita butiko restis sen prizorgo, por arbitro de la sorto. Galeran kaj Consuelo forveturis atendi la venon de la tago, por ke ĉirkaŭ la oka horo de mateno voki sanitaran veturilon de la Franca malsanulejo, kaj kun ĝi — la plej bonan kirurgon de Poket, kuraciston Kress-on.

Ĉapitro XVII

Pro la malbona stato de Davenant, kiun decideme prenis sub sian protekton la ĉiopova generalo Felton, la juĝaj kaj prizonaj potenculoj tiel mallongigis la proceduron de liberigo de la arestito, ke, komencinte la klopodojn ĉirkaŭ la naŭa horo de mateno, Galeran jam je la deka kaj duono kune kun la kuracisto Kress kaj la sanitara aŭtomobilo estis ĉe la pordego de la prizono, enveturinte sur ties teritorion kun laŭleĝaj rajtoj.

Davenant estis en tia senhelpa stato, ke vivis nur liaj okuloj, sensencaj, kiel brilo de teaj kuleretoj. Li paroladis absurdaĵojn kaj ne komprenadis, kion oni faras kun li. Por feliĉo de Galeran, kaj ankaŭ de ambaŭ provosoj, travivintaj dum tiu ĉi nokto tiom da emocioj, kiom ili ne spertis dum la tuta vivo, Davenant deliris nur pri konsolo[10]. Laŭ liaj vortoj, ĝi venis al li en nigra punta robo kaj ploris.

La freŝa aero efikis tiel, ke metita en la malsanulejon Davenant provizore rekonsciiĝis. Nun li ĉion memoris. Li demandis, kie estas Galeran, Consuelo, Stomador.

Komenciĝis venta, malserena tago. Al atendantaj Consuelo kaj Galeran eliris Kress kaj invitis ilin veni en la ejon de Davenant.

— Kia estas lia stato? — demandis Galeran la doktoron.

— Baldaŭ komenciĝos la agonio, — respondis Kress, — dume li ĉion konscias kaj deziras vin vidi.

La lastaj gastoj proksimiĝis al la lito de la mortanto — la soleca maljunulo kaj la virino, ĵus komencinta vivi, kun morto en la animo.

— Nun mi baldaŭ resaniĝos, — flustris Tirrey, duonmalfermante la okulojn kaj kun tenera timo rigardante al Consuelo, eksidinta ĉe la litkapo. — Mi estis la kaŭzo de via malfeliĉo, — daŭrigis li, — sed mi ne sciis, ke tiel rezultos. Sed vi ne malgaju. Io similspeca okazis ankaŭ al mi. Necesas venki la malfeliĉon. Vi estas juna, antaŭ vi estas la tuta vivo. Ja estis vi, kiu savis min el la prizono, ĉu?

— Mi plenumis mian devon, — diris Consuelo, — kaj mi ne plu deziras paroli pri tio. Via juĝafero estos reviziita kaj, certe, solviĝos bone.

— La mia jes. Sed ĉu la ilia?

— Ili estas savitaj, — diris Galeran. — La abolo de la verdikto montras, ke la afero limiĝos per kelkaj jaroj da prizono.

— Mi ĝojas, — rapide diris la malsanulo, — ĉar la batalo estis belega. La tribunalo devus kompreni tion. Pri unu afero mi bedaŭras, ke mi ne estis kun vi, Galeran, kiam vi fosis la subfosaĵon. Kaj kie estas Stomador?

— Verŝajne, li jam fuĝis. Lia stato iĝis tre danĝera.

— Certe. Do mi ne estas en la prizono… Vi ne kredos, — turnis sin Tirrey al Consuelo, kiu rigardis al li kun profunda kompato, — kiel bone estas saviĝi! Mi deziras ekstari, iri, viziti la malnovajn lokojn.

Davenant malpacience moviĝis kaj, lacigita, fermis la okulojn. La konscio estis luktanta kontraŭ la malhela akvo. Li palpadis per la manoj sur la brusto kaj ĉe la gorĝo, forpelante nevideblan malvastecon de la korpo, forbruligata de la morta fajro. Lia vizaĝo estis en ŝvito, la lipoj senintence tremeradis, kaj, kliniĝinte, Galeran distingis la lastajn vortojn: «Brilanta… malklara…»

Vidante lian staton, Kress deiris de la fenestro, prenis la manon de Davenant kaj, kuntirinte la brovojn, lasis ĝin.

— Savu vin de la peza impreso, — mallaŭte diris Kress al Consuelo, kiu, kompreninte ĉion, eliris, akompanata de Galeran. En la akceptejo Consuelo liberigis la larmojn, ploregante laŭte kaj senkonsole, kiel infano.

— Tio estas samtempe pri ĉio, — klarigis ŝi. — Por kio mortas mirakla homo, via amiko? Mi ne deziras, ke li mortu.

Ŝi ekstaris, viŝis la larmojn kaj etendis la manojn al Galeran, sed tiu altiris ŝin je la ŝultroj, kiel knabinon, kaj kisis al la frunto.

— Kio, kara mia? — diris li. — La homa koro estas sendefenda, ĉu?! Sed defendita, ĝi estas senigita de lumo, kaj malmultas en ĝi varmega braĝo, ne sufiĉos eĉ por varmigi la manojn. Firmiĝu, forveturu al Gerton kaj atendu. Kvieto denove venos al vi.

Consuelo fermis la vizaĝon kaj eliris. Galeran revenis en la ĉambron. Li atendis, ĝis la korpo ĉesis skuiĝi, fermis la okulojn de Davenant per la mano kun rompitaj ungoj, difektitaj dum la subtera laboro, kaj ekiris enmanigi la arĝentan cervon al la adresato.

Lin akceptis Rohena Lesfield, juna virino en disfloro de la vivo, edzino de la direktoro de la konservatorio.

La salono, kie Tirrey antaŭ naŭ jaroj sidis, admirante la orajn katojn, plu aspektis same, sed ne estis en ĝi tiuj homoj, kiuj tiam konsistigis por la junulo, komencanta vivi, la tutan mondon.

— Mi plenumas komision, — diris Galeran al la demande ridetanta juna virino, — kaj se vi min memoras, do vi divenos, pri kiu temas.

— Vere, via nomo kaj vizaĝo ŝajne estas konataj… — diris Rohena. — Atendu… helpu rememori… Jes, certe. Ĉu la kafejo «Abomeno»?

— Jes. Jen la cervo. Tirrey petis transdoni ĝin al vi.

Galeran etendis al ŝi la aĵeton, kaj Rohena rekonis ĝin. Tiutempe aperis enuanta, pala Eleonora, junulino kun kaprica kaj malpeza vizaĝo. La vivo de la koro jam malafable tuŝis ŝin.

— Elly! Kia antikva polvo! — diris Rohena. — Rigardu, la knabo, kiu estis ĉe ni antaŭ naŭ jaroj, redonas sian premion — la cervon. Ĉu ci memoras?

— Ho, certe! — ekridis la junulino. — Ĉu vi estas la amiko de Tirrey? Mi tuj rekonis vin. Kie estas tiu homo? Tiam li tiel strange malaperis.

— Li mortis en fora lando, — respondis Galeran, leviĝante, por adiaŭe riverenci, — kaj mi ricevis de li leteron kun peto redoni al vi tiun ĉi ŝercan premion.

Estiĝis silento. Neniu subtenis la mornan konversacion, kiu estis ne tute konvena: la fileto de Rohena estis malsana, kaj Elly, iĝinta tre nervoza, instinkte evitadis ĉion dramecan.

— Ni dankas vin, — afable diris Rohena post deca silento. — Do, ĉu li mortis? Kiel domaĝe!

Iomete ŝercinte ankoraŭ pri la temo de «Abomeno», Galeran adiaŭis kaj forveturis hejmen.

— Ja estis io, Elly? — diris Rohena, kiam Galeran foriris. — Io estis… Ĉu ci ne memoras?

— Mi memoras. Ci pravas. Sed mi eĉ sen tio havas malbonan humoron, kaj tial — pardonu, mi ne sukcesos diri.

Загрузка...