La estinteco de Marta Świcka estis mallonga koncerne la jarojn, simpla koncerne la okazintaĵojn.
Marta naskiĝis en nobela bieno ne tre luksa kaj riĉa, sed bela kaj komforta. La bieno de ŝia patro, kiu troviĝis en la malproksimeco de nur kelke da mejloj de Varsovio, konsistis el kelke da centoj da hektaroj da semotaŭga tero, flororiĉa, sufiĉe granda herbejo, bela betula arbareto, kiu liveris hejtan materialon en vintro kaj belajn promenojn en somero, el vasta ĝardeno plena de fruktarboj kaj el bela dometo kun ses frontaj fenestroj, elirantaj sur rondoforman herbotapiŝe kovritan korton, kun verdaj gajaspektaj fenestrokovriloj, kun balkono kun kvar kolonoj, kiujn ĉirkaŭvolvis puncofloraj faboj kaj trikoloroj kun belaj violkoloraj kalikoj.
Super la lulilo de Marta sekve kantis najtingaloj kaj maljunaj tilioj balancis siajn seriozajn fruntojn, rozoj floris kaj tritikaj spikoj rulis ondojn da oro. Kliniĝadis super ĝi ankaŭ la bela vizaĝo de la patrino kaj per varmegaj kisoj kovradis la nigraharan kapeton de la infano.
La patrino de Marta estis virino bona kaj bela, la patro estis homo klera kaj ankaŭ bona. La sola infano de tiuj gepatroj kreskis meze de amo de homoj kaj de karesoj de bonstato.
La unua doloro, kiu trafis la ĝis tiam sennuban vivon de la bela, gaja kaj vigla knabino, estis la perdo de la patrino. Marta havis tiam la aĝon de dekses jaroj, ŝi malesperis iom da tempo, ŝi sopiris longe, sed la juneco metis sanigan balzamon sur la unuan vundon de ŝia koro, ruĝo refloris sur ŝia vizaĝo, esperoj kaj revoj revenis.
Tamen baldaŭ venis aliaj malfeliĉoj. La patro de Marta, parte pro sia propra nesingardeco, sed precipe kaŭze de ekonomiaj ŝanĝoj, kiuj fariĝis en la lando, enfalis en danĝeron perdi sian posedaĵon. Lia sano ekŝanceliĝis, li antaŭvidis ne sole la ruinon de sia havo, sed ankaŭ la proksiman finon de sia vivo. Tamen la sorto de Marta tiam ŝajnis jam asekurita. Ŝi amis kaj estis amata.
Johano Świcki, juna oficisto, kiu havis jam sufiĉe altan oficon en unu el la regnaj institucioj en Varsovio, ekamis la belan nigrokulan fraŭlinon kaj vekis en ŝi reciprokan senton de estimo kaj amo. Kelke da semajnoj post la edziĝa festo de Marta mortis ŝia patro. La ruinigita nobelo, kiu eble iam revis pli brilantan sorton por sia solinfano, kun ĝojo enmetis ŝian manon en la manon de neriĉa, sed laborema homo; pensante, ke de la momento, kiam Marta foriris de la edziĝa altaro, ŝia estonteco ricevis sufiĉan asekuron kontraŭ la suferoj de soleco kaj la danĝeroj de malriĉeco, li mortis trankvile.
La duan fojon en la vivo Martan trafis granda doloro, sed ĉi tiun fojon ĝin kvietigis jam ne sole la juneco, sed ankaŭ la amo de edzino kaj poste patrino. Ŝia bela loko de naskiĝo perdiĝis por ŝi por ĉiam, transiris en la manojn de fremdaj homoj, sed kompense la amata kaj amanta edzo meze de la urba bruo aranĝis por ŝi molan, varman kaj oportunan neston, en kiu baldaŭ eksonis la arĝentosona voĉo de infano.
Inter familiaj ĝojoj kaj devoj kvin jaroj pasis por la juna virino feliĉe kaj rapide.
Johano Świcki laboris konscience kaj lerte, ricevadis sufiĉe grandan salajron, kiu donis al li la eblon ĉirkaŭigi la amatan virinon per ĉio, al kio ŝi alkutimiĝis depost sia naskiĝo kaj kio enhavis en si ĉarmon por ĉiu kuranta momento kaj trankvilecon por ĉiu morgaŭa tago. Por ĉiu? ne! nur por la plej proksima. Ĉar Johano Świcki ne estis sufiĉe antaŭzorga, por pensi pri pli malproksima estonteco, se tio postulis ian eĉ plej malgrandan rifuzon al si en la nuna momento.
Juna, forta, laborema, li fidis sian junecon, sian forton kaj laboremecon, pensante, ke ĉi tiuj trezoroj neniam elĉerpiĝos. Ili tamen elĉerpiĝis tro baldaŭ. La edzo de Marta enfalis en malsanon malfacilan kaj subitan, el kiu ne savis lin la konsiloj de la kuracistoj, nek la penoj de la malesperanta edzino. Li mortis. Kune kun lia morto finiĝis ne sole la hejma feliĉo de Marta, sed elglitiĝis el sub ŝiaj piedoj ankaŭ la fundamento de ŝia materiala ekzistado.
Ne por ĉiam sekve la edziĝa altaro savis la junan virinon de la suferoj de soleco kaj de la danĝeroj de malriĉeco. La tre malnova aksiomo, ke ekzistas nenio certa en la mondo, efektiviĝis sur ŝi en tiu mezuro, en kiu ĝi estas vera. Ĉar ĝi estas vera ne en plena absoluteco. Ĉio, kio venas al la homo el ekstere, pasas kaj ŝanĝiĝas ĉirkaŭ li sub la influo de iuj miloj da fluoj kaj komplikiĝoj, kun kiuj iras kaj reciproke interligiĝas la sociaj rilatoj kaj aranĝoj, sub la ofte plej terura, ĉar malplej antaŭvidebla kaj antaŭkalkulebla influo de la blinda trafo. Sed la sorto de la homo sur la tero estus efektive tre bedaŭrinda, se lia tuta forto, ĉiuj liaj posedoj kaj garantioj teniĝus nur en tiuj elementoj eksteraj, ŝanĝiĝemaj kaj pasemaj kiel akvaj ondoj, dependantaj de la ordonoj de la ventoj. Jes, ekzistas nenio certa sur la tero, krom tio, kion la homo posedas en sia propra brusto kaj kapo: krom klereco, kiu montras vojojn kaj instruas iri sur ili; krom laboro, kiu lumas la solecon kaj asekuras kontraŭ mizero; krom sperto, kiu instruas, kaj altaj sentoj, kiuj gardas kontraŭ malbono. Ankaŭ ĉi tie la certeco estas nur relativa: ĝin rompas la malserena, sed nevenkebla potenco de malsano kaj morto. Sed tiel longe, kiel senskue kaj regule daŭras kaj disvolviĝas tiu proceso de la homa moviĝado, pensado kaj sentado, kiu estas nomata vivo, tiel longe la homo ne disiĝas de si mem, tiel longe li mem sin servas, helpas, apogas sin sur tio, kion li sukcesis kolekti al si en la estinteco, kio servas lin kiel batalilo en la batalo kontraŭ la komplikiĝoj de la vivo, la ŝanĝigoj de la sorto, la krueleco de la blinda okazo.
Martan trompis kaj forlasis ĉio, kio, venante de ekstere, ĝis nun estis por ŝi amika kaj protekta. La sorto, kiu ŝin trafis, tute ne estis ia sorto escepta, ŝia malfeliĉo ne havis sian fonton en ia stranga, neordinara okazintaĵo, en ia miriga katastrofo, kiu malofte aperas en la historio de la homaro. Financa ruiniĝo kaj morto ĝis nun ludis en ŝia vivo la rolon de detruantoj de la trankvileco kaj feliĉo. Kio do estas pli ordinara? kio precipe ĉe ni estas pli ordinara ol la unua? kio estas pli ofta, pli neevitebla ol la dua?
Marta renkontiĝis vizaĝo kontraŭ vizaĝo kun tio, kun kio renkontiĝas milionoj da homoj, milionoj da virinoj. Kiu ne renkontis ofte en sia vivo homojn, kiuj ploras super la riveroj de Babilono, ĉirkaŭfluantaj la ruinojn de ilia perdita bonstato? Kiu povas prikalkuli, kiom da fojoj en sia vivo li rigardis funebran veston de vidvino, palajn vizaĝojn kaj larmelacigitajn okulojn de orfoj?
Ĉio, kio akompanis ĝis nun la vivon de la juna virino, disiĝis de ŝi, forflugis de ŝi, sed ŝi ne disiĝis de si mem. Kio ŝi mem povis esti por si mem? kion ŝi sukcesis kolekti por si en la estinteco? kiaj armiloj de instruiteco, volo aŭ sperto povis servi ŝin en la batalo kontraŭ la komplikaĵoj de la socia vivo, kontraŭ la mizero, blinda okazo, soleco? En ĉi tiuj demandoj kuŝis la enigmo de ŝia estonteco, la demando pri vivo kaj morto, ne sole por ŝi, sed ankaŭ por ŝia infano.
Materiale tiu juna patrino posedis nenion, aŭ preskaŭ nenion. Kelkaj dekoj da spesmiloj, kiuj restis de la vendo de la meblaĵoj post la pago de malgrandaj ŝuldoj kaj de la kosto de la enterigo de la edzo, iom da tolaĵo, du vestoj prezentis ŝian tutan havon. Grandvalorajn juvelojn ŝi neniam havis: tiujn, kiujn ŝi havis, ŝi vendis dum la malsaneco de la edzo, por pagi la vanajn konsilojn de la kuracistoj kaj la same vanajn medikamentojn. Eĉ la mizeraj meblaĵoj, kiuj troviĝis en ŝia nova loĝejo, ne estis ŝia propraĵo. Ŝi luis ilin kune kun la ĉambro en la mansardo, kaj por ilia uzado, tiel same kiel por la ĉambro, ŝi prenis sur sin la devon pagi en la unua tago de ĉiu monato.
Tio prezentis estantecon malgajan, nudan, sed almenaŭ jam klare difinitan. Nedifinita restis la estonteco. Oni devis ĝin akiri, preskaŭ krei.
Ĉu tiu juna, bela virino kun la gracia talio, la blankaj manoj kaj silkecaj nigraj haroj, dense ĉirkaŭantaj la belforman kapon, posedis ian forton de akirado? ĉu el sia estinteco ŝi elportis ion, el kio ŝi povus krei estontecon? Ŝi meditis pri tio, sidante sur malalta ligna seĝeto antaŭ la ardantaj karboj de la kameno. Ŝiaj okuloj kun esprimo de profunda amo estis fiksitaj sur la vizaĝeto de la infano, kiu trankvile dormis sur la blankaj kusenoj. Por vi, ŝi diris post kelka silento, kaj por mi, pro pano, pro azilo, pro trankvileco mi laboros!
Ŝi stariĝis antaŭ la fenestro. La nokto estis malluma, Marta vidis nenion, nek la krutajn tegmentojn, kiuj staris malsupre de la alta mansardo en formo de multe da levitaĵoj kaj fleksitaĵoj, nek la mallumajn fummalpurigitajn kamentubojn, starantajn super la tegmentoj, nek la stratajn lanternojn, kies malklara brilo ne atingis la altecon de ŝia fenestro. Ŝi ne vidis eĉ la ĉielon, ĉar ĝi estis kovrita de nuboj kaj neniu stelo en ĝi brilis. Sed la bruo de la granda urbo atingis ŝiajn orelojn, senĉesa, kvankam nokta, surdiga, kvankam malfortigita de la malproksimeco. La horo ne estis tro malfrua; en la larĝaj, belegaj stratoj, kiel ankaŭ en la malvastaj mallumaj stratetoj, homoj ankoraŭ iris, veturis, celis plezuron, serĉis profiton, kuris tien, kien vokis ilin la scivoleco de la penso, la volupto de la koro, aŭ la espero de akiro.
Marta metis la frunton sur la interplektitajn manojn kaj fermis la okulojn. Ŝi aŭskultis la milojn da voĉoj, intermiksitajn en unu voĉon grandegan, kvankam neklaran kaj monotonan, sed tamen plenan de flamecaj eksplodoj, de subitaj silentiĝoj, de obtuzaj ekkrioj kaj misteraj murmuroj. La granda urbo aperis antaŭ la okuloj de ŝia imago en la formo de grandega abelujo, en kiu moviĝis, bolis per vivo kaj pelado, multo da homaj ekzistaĵoj. Ĉiu el tiuj ekzistaĵoj posedis lokon, sur kiu ĝi laboris, kaj lokon, sur kiu ĝi ripozis, celojn, al kiuj ĝi iris, ilojn, per kiuj ĝi liberigis al si vojon tra la amaso. Por ŝi, la malriĉa, en senbordan solecon ĵetita virino, kia estos la loko de laborado kaj ripozado? kie estas tiu celo, al kiu ŝi sin direktos? kie ŝi prenos la ilojn, kiuj liberigos la vojon por la malriĉa kaj forlasita virino? Kaj kiaj estos por ŝi tiuj homaj ekzistaĵoj, kiuj tie bruas tiel senĉese kaj kies spirado kaŭzas tiun flamecan murmuron, en kies jen leviĝantaj, jen malleviĝantaj ondoj ŝiaj oreloj nun naĝas? Ĉu ili estos por ŝi justaj aŭ kruelaj, favorkoraj aŭ senkompataj? Ĉu malfermiĝos antaŭ ŝiaj paŝoj tiuj dense fermitaj falangoj, kiuj puŝiĝas al la feliĉo kaj bonstato, aŭ ĉu ili fermiĝos ankoraŭ pli dense, por ke la novevenintino ne malvastigu al ili la lokon, ne antaŭiĝu al iu el ili en la pena puŝiĝado? Kiaj regularoj kaj moroj estos por ŝi favoraj kaj kiaj estos malamikaj, kaj ĉu pli granda estos la nombro de la unuaj aŭ de la lastaj? Sed antaŭ ĉio, antaŭ ĉio — ĉu ŝi estos kapabla mem venki la elementojn malamikajn, fari ĝustan uzon el la elementoj amikaj, el ĉiu momento, el ĉiu bato de la koro, el ĉiu penso, kiu flugos tra la kapon? ĉiujn ektremojn, kiuj tuŝos la fibrojn de la koro, kunigi en unu forton prudentan, persistan, grandan, en tian forton, kiu estos kapabla forpeli mizeron, asekuri la homan honoron kontraŭ humiliĝo, gardi kontraŭ senfruktaj doloroj, malespero kaj — morto per malsato?
En tiuj demandoj koncentriĝis la tuta animo de Marta. Rememoroj agrablaj kaj samtempe mordantaj, rememoroj de virino, kiu iam, estante gracia kaj gaja knabino, per malpezaj piedoj paŝadis sur la freŝa herbo kaj belkoloraj floroj de la hejma vilaĝo; kiu poste, flanke de amata edzo, pasigadis tagojn feliĉajn, liberajn de zorgoj kaj malĝojo, kaj nun en vesto de vidvino staris ĉe la malgranda fenestreto de mansardo, kun pala frunto, apogita sur la kunmetitaj manplatoj; rememoroj de virino, kiuj en la daŭro de la tuta pasinta tago ŝin ĉirkaŭis per amaso da logantaj fantomoj, vundante kaj ŝirante, forflugis nun de ŝi antaŭ la minaca, mistera, sed reale palpebla bildo de la estanteco. Ĉi tiu bildo englutis ŝiajn pensojn, tamen videble ŝin ne teruris. Ĉu ŝi ĉerpis sian kuraĝon el la patrina amo, kiu plenigis ŝian koron? Ĉu ŝi posedis tiun fierecon, kiu abomenas timon? Ĉu… ŝi ne konis la mondon nek sin mem? Ŝi ne timis. Kiam ŝi levis la vizaĝon, sur ĝi estis postesignoj de larmoj, kiujn ŝi elfluigis en la lastaj tagoj, sur ĝi estis la esprimo de kordoloro kaj sopiro, sed timo kaj senespereco sur ĝi ne estis.
La sekvantan tagon post sia transloĝiĝo en la mansardon Marta je la deka horo matene estis jam en la urbo.
Videble ŝi rapidis al ia celo; ia bruliganta penso, maltrankvila espero pelis ŝin antaŭen, ĉar ŝi iris rapide, kaj malrapidigis siajn paŝojn nur tiam, kiam ŝi troviĝis sur la strato Długa. Tie ŝi iris jam ĉiam pli kaj pli malrapide, malforta ruĝo aperis sur ŝiaj palaj vangoj, la spirado fariĝis pli rapida, kiel estas ordinare ĉe la alproksimiĝo de momento tre dezirata kaj samtempe terura, kiu postulas la streĉiĝon de ĉiuj fortoj de la prudento kaj volo, kiu vekas esperon, senkuraĝecon, aŭ eble eĉ malgraŭvolan honton, kaŭzitan de la kutimoj de la tuta vivo, de la serioza noveco de la situacio.
Antaŭ la pordego de unu el la plej grandaj domoj ŝi haltis kaj rigardis la numeron de la domo; la numero videble estis ĝuste tiu, kiun ŝi havis en sia memoro, ĉar post unu iom pli longa kaj pli profunda ekspiro ŝi komencis malrapide supreniri sur la luma kaj larĝa ŝtuparo.
Apenaŭ ŝi pasis dek kelke da ŝtupoj, ŝi vidis du malsuprenirantajn virinojn. Unu el ili estis vestita penplene, eĉ kun eleganteco, kaj havis teniĝon memfidan, vizaĝesprimon trankvilan, kontentan. La dua, pli juna, tre juna, en malhela lana vesto, iom eluzita ŝalo sur la ŝultroj, kun ĉapelo, kiu videble travivis jam pli ol unu aŭtunon, iris kun mallevitaj manoj, kun rigardo direktita al la tero. La iom ruĝaj palpebroj, la pala koloro de la vizaĝo kaj la maldikeco de la talio donis al la tuta figuro de tiu juna kaj sufiĉe bela knabino la esprimon de malgajeco, malforteco kaj laceco. Tiuj du virinoj videble bone konis sin reciproke, ĉar ili parolis inter si intime.
— Dio, mia Dio! — diris la pli juna mallaŭte kaj iom ĝemante, — kion mi malfeliĉa nun faros? la lasta espero min trompis. Kiel mi diros al la patrino, ke ankaŭ hodiaŭ mi ne ricevis ankoraŭ lecionojn! Ŝi pli malsaniĝos… kaj eĉ sen tio en la domo estas jam nenio por manĝi…
— Nu, nu, — respondis la pli maljuna per tono, en kiu krom kunsento sonis ankaŭ kordo de forte sentata propra plialteco; — ne malĝoju tiel forte! laboru ankoraŭ iom super la muziko…
— Ha! se mi scius tiel ludi, kiel Vi! — ekkriis la pli juna, — sed mi ne scias…
— Talenton vi ne havas, mia kara! — diris la pli maljuna, — kion fari? vi ne havas talenton!
Tiel parolante, la du virinoj pasis preter Marta; ili estis tiel okupitaj unu de sia kontenteco kaj la dua de sia malĝojo, ke ili ne donis eĉ la plej malgrandan atenton al la virino, kies funebra vesto preterŝoviĝis antaŭ ili. Sed ŝi haltis subite kaj akompanis ilin per sia rigardo. Ili videble estis instruistinoj, kiuj forlasis la lokon, al kiu ŝi nun celis. Unu el ili forlasis tiun lokon kun vizaĝo tre kontenta, sed la dua — kun larmoj. Post duonhoro, eble post kvaronhoro, ŝi ankaŭ malsupreniros per tiu ŝtuparo, per kiu nun ŝi supreniras. Ĉu ĝojo aŭ larmoj estos ŝia sorto? Ŝia koro batis forte, kiam ŝi ektuŝis la sonorilon ĉe la pordo, sur kiu brilis kupra plato kun la surskribo: Informa oficejo por instruistoj kaj instruistinoj, de Ludovikino Żmińska.
Tra malgranda antaŭĉambro, kies pordo malfermiĝis post la eksono de la sonorilo, Marta eniris en vastan ĉambron, lumitan de du grandaj fenestroj, elirantaj sur multehoman straton; en la ĉambro staris multe da belaj mebloj, inter kiuj distinĝiĝis kaj tuj falis en la okulojn tute nova tre eleganta kaj multekosta fortepiano.
En la ĉambro estis tri personoj, el kiuj unu leviĝis renkonte al Marta. Ĝi estis virino de meza aĝo, kun haroj de nedifinita koloro, glate frizitaj sub eleganta blanka kufo, kun sintenado iom rigida. Ŝia vizaĝo kun sufiĉe regulaj trajtoj ne havis ian klare difinitan karakteran esprimon, kaj, tiel same kiel la griza vesto sen iaj ornamoj, butonumita sur la brusto per vico da monotonaj butonoj, ĝi per nenio forpuŝis kaj per nenio altiris. Tio estis figuro, de la kapo ĝis la piedoj portanta la esprimon de oficeco; tiu virino eble estis kapabla en alia tempo kaj alia loko rideti libere, rigardi senteme, per kora movo etendi la manon por manpremo, sed ĉi tie, en tiu saloneto, en kiu ŝi akceptadis la personojn, kiuj bezonis ŝian konsilon kaj helpon, kaj aperadis en la karaktero de oficperistino inter tiuj personoj kaj la publiko, ŝi estis tia, kia ŝi sendube devis esti, ĝentila kaj bonmaniera, sed sindetena kaj singarda. Tiu ĉambro havis ŝajnon de saloneto; sed en efektiveco ĝi estis komercejo tia sama, kiaj estas ĉiuj aliaj komercejoj; ĝia mastrino proponadis siajn konsilojn, klarigojn kaj rilatojn al tiuj, kiuj ilin postuladis de ŝi, interŝanĝe kontraŭ reciproka servo en formo de mono. Ĝi estis ankaŭ puriĝejo, tra kiu pasadis homaj animoj, enirante el ĝi en la ĉielon de akirita laboro, aŭ en la inferon de kontraŭvola senlaboreco.
Marta haltis momenton apud la pordo kaj ĵetis sian rigardon sur la vizaĝon kaj la figuron de la virino, kiu iris al ŝi renkonte. Ŝiaj okuloj, kiuj hieraŭ ĉiuminute pleniĝadis de larmoj, sed hodiaŭ estis sekaj kaj brilantaj, akiris la esprimon de neordinara akreco, eĉ preskaŭ penetremeco. Videble en ili koncentriĝis la tuta pensokapableco de la juna virino kaj penis penetri en la profundon de la persono, kies buŝo devis elparoli juĝon pri ŝia estonta suferado aŭ trankvileco. La unuan fojon en sia vivo Marta nun venis al iu pro negoco; estis unu el la plej gravaj negocoj de malriĉaj homoj: bezono de laborenspezo.
— Estimata sinjorino kredeble havas bezonon al la informa oficejo? — diris la mastrino de la loĝejo.
— Jes, sinjorino, — respondis la venintino. — Mi estas Marta Świcka.
— Volu sidiĝi kaj atendi momenton, ĝis mi finos la interparoladon kun tiuj sinjorinoj, kiuj venis antaŭe.
Marta sidiĝis sur seĝo, kiu estis montrita al ŝi, kaj nur nun ŝi direktis sian atenton al la du aliaj personoj, kiuj troviĝis en la ĉambro.
Tiuj personoj forte diferencis inter si per la aĝo, vestaĵo kaj eksteraĵo. Unu el ili estis fraŭlino, havanta la aĝon de eble dudek jaroj, tre bela, kun rideto sur la rozokolora buŝo, kun bluaj okuloj, kiuj rigardis serene, preskaŭ gaje, en silka vesto de hela koloro kaj malgranda ĉapelo, kiu bele ornamis la hele blondajn harojn. Videble ĝuste kun ŝi Ludovikino Żmińska interparolis antaŭ la eniro de Marta, ĉar al ŝi ankaŭ ŝi sin turnis tuj post la saluta akcepto de la venintino. Ŝi parolis angle, kaj jam de la unuaj vortoj de respondo de la juna fraŭlino oni tuj povis diveni, ke ŝi estas naskita anglino. Marta ne komprenis la paroladon de la du virinoj, ĉar ŝi ne sciis la lingvon, kiun ili parolis, ŝi vidis nur, ke libera rideto ne forlasis la buŝon de la bela anglino, ke ŝia vizaĝo, sintenado kaj maniero de parolado esprimis kuraĝecon de persono, kiu kutimis havi sukceson, kaj kiu plene fidas sin mem kaj la sorton, kiu ŝin atendas.
Post mallonga interparolado la mastrino de la loĝejo prenis folieton da papero kaj komencis rapide skribi ion sur ĝi.
Marta, kiu kun streĉita atento observis la detalojn de la sceno, kiu havis proksiman rilaton al ŝia propra situacio, vidis ke Ludovikino Żmińska skribis la leteron france, metis tie ciferon, esprimantan la sumon de 600 spesmiloj, kaj sur la koverto ŝi skribis unu el la grafaj familinomoj kaj aldonis la nomon de la plej bela strato en Varsovio. Farinte ĉion ĉi tion, ŝi kun ĝentila rideto transdonis la leteron al la anglino, kiu leviĝis, faris saluton kaj eliris el la ĉambro per facilaj paŝoj, kun kapo levita kaj kun rideto de kontenteco sur la buŝo.
— Sescent spesmiloj por jaro, — meditis Marta, — kia riĉeco, mia Dio! kia feliĉo, kiam oni povas tiom multe laborenspezi! Se oni promesus al mi almenaŭ duonon de tiu sumo, mi estus trankvila pri Janjo kaj pri mi!
Meditante tiamaniere, la juna virino kun intereso kaj senkonscia kompato rigardis la personon, kun kiu post la foriro de la anglino la mastrino de la loĝejo komencis interparoladon.
Ĝi estis virino, kiu povis havi la aĝon de ĉirkaŭ sesdek jaroj, malgranda, malgrasa, kun vizaĝo velkinta, kovrita de multo da sulketoj, kun haroj preskaŭ tute blankaj, kombitaj en la formo de du glataj strioj sub ĉapelo nigra, ĉifita kaj de antaŭlonge pasinta modo. Nigra lana vesto kaj silka antikva manteleto pendis sur la malgrasa korpo de la maljunulino, ŝiaj manoj travideblaj, blankaj kaj maldikaj, per maltrankvila movado ĉiam ĉifadis kaj turnadis en la senkarnaj fingroj blankan tolan tuketon, kiu kuŝis sur ŝiaj genuoj. Tian saman maltrankvilecon montris ŝiaj okuloj, kiuj videble iam estis bluaj, sed nun senkoloriĝis kaj senbriliĝis; ili jen leviĝadis al la vizaĝo de la mastrino, jen kovriĝadis per la ruĝaj palpebroj, jen kuradis de objekto al objekto, kvazaŭ spegulante per tio la maltrankvilecon kaj doloran streĉiĝadon de la elturmentita cerbo, kiu serĉis por si ian punkton de apogo, ian rifuĝon kaj kvietiĝon.
— Ĉu vi, sinjorino, jam estis iam instruistino? — demandis france Ludovikino Żmińska, sin turnante al la maljunulino. La kompatinda maljunulino moviĝis sur la seĝo, trakuris per la okuloj laŭlonge kaj laŭlarĝe la kontraŭan muron, per konvulsia movo kunpremis la fingrojn ĉirkaŭ sia globe kunvolvita tuketo kaj komencis mallaŭte:
— Non, Madame, c’est le premier fois que je… je… — Ŝi interrompis; ŝi serĉis videble la fremdlingvajn vortojn, per kiuj ŝi povus eldiri sian penson, sed ili forkuris el ŝia laca memoro.
— J’avais… — ŝi komencis post momento, — j’avais la fortune… mon fils avait le malheur de la perdre…
La mastrino de la loĝejo sidis malvarma kaj rigida sur la kanapo. La lingvaj eraroj, farataj de la maljunulino, ŝia malfacila kaj malagrable sonanta elparolado ne aperigis sur la buŝo de la mastrino rideton, tiel same kiel ties turmentiĝo kaj dolora maltrankvileco ŝajne ne vekis en ŝi kompaton.
— Tio estas bedaŭrinda, — ŝi diris, — kaj vi havas nur tiun solan filon?
— Mi lin jam ne havas! — ekkriis pole la maljuna virino; sed subite rememoriĝinte pri la devo montri sian sciadon de la fremda lingvo, ŝi aldonis — il est mourru par désespoir!
La senkoloriĝintaj pupiloj de la maljunulino ne malsekiĝis per larmo kaj ne eklumis eĉ per la plej malgranda brilo, kiam ŝi ekparolis la lastajn vortojn, sed ŝia pala mallarĝa buŝo ektremis inter ia amaso de la ĝin ĉirkaŭantaj sulketoj kaj la kava brusto ektremis sub la antikvamoda manteleto.
— Ĉu vi scias la muzikon? — demandis la mastrino pole, kvazaŭ la kelkaj interŝanĝitaj vortoj jam sufiĉe informis ŝin pri la franca sciado de la maljunulino.
— Mi iam ludis, sed… antaŭ jam tre longe… vere mi ne scias, ĉu mi povus jam nun…
— Nu, eble la germanan lingvon…
Anstataŭ ĉia respondo la maljunulino nee skuis la kapon.
— Sekve kion do, sinjorino, vi povas instrui?
Ĉi tiu demando estis farita per tono ĝentila, sed samtempe tiel seka kaj malvarma, ke ĝi havis la saman signifon, kiel klara rifuzo. Tamen la maljuna virino tion ne komprenis, aŭ penis ne kompreni. La franca lingvo videble estis tiu el ŝiaj scioj, de kiu ŝi esperis plej multe, per kiu ŝi esperis ricevi pecon da pano, kiu devis gardi kontraŭ mizero la lastajn tagojn de ŝia elturmentita vivo. Sentante, ke la starejo elŝoviĝas el sub ŝiaj piedoj, ke la mastrino de la informa oficejo intencas fini la interparoladon kun ŝi, doninte al ŝi nenian informon, ŝi kaptis tiun solan kaj laŭ ŝia opinio lastan tabulon de savo, kaj, ĉiam pli forte ĉifante la tolan tuketon en la tremantaj fingroj, ŝi rapide komencis: La géographie, la histoire, les commencements de l’arithmétique.
Ŝi subite silentiĝis kaj direktis rigidan rigardon al la kontraŭa muro, ĉar Ludovikino Żmińska leviĝis.
— Mi tre bedaŭras, — malrapide komencis la mastrino, — sed en la nuna momento mi scias nenian lokon, kiu povus taŭgi por vi…
Ŝi finis, kaj ŝi staris nun kun manoj kunmetitaj sur la talia parto de sia cindrokolora vesto, tre klare atendante adiaŭon. Sed la maljunulino sidis kiel alforĝita al la loko, ŝiaj ĝis nun moviĝemaj manoj kaj okuloj rigidiĝis, dum la pala buŝo malfermiĝis.
— Nenian! — ŝi elmurmuretis post momento… — nenian! — ŝi ripetis, kaj rigide, kvazaŭ movita de ia forto sendependa de ŝi mem, ŝi malrapide leviĝis de la seĝo.
Ŝi tamen ne foriris. Ŝiaj palpebroj ŝvelis, la pupiloj kovriĝis per vitreca vualo. Ŝi apogis la tremantan manplaton sur la brakparto de la seĝo kaj diris mallaŭte:
— Eble poste… eble iam poste… estos ia loko…
— Ne, sinjorino, promesi mi ne povas, — respondis la mastrino monotone, ĝentile, sed rigide.
Dum kelke da sekundoj en la ĉambro regis plena silento. Subite sur la sulkoplenaj vangoj de la maljunulino ekfluis du riveretoj da senhaltaj larmoj. Ŝi tamen eligis nenian sonon, ne diris eĉ unu vorton, faris saluton al la mastrino kaj rapide forlasis la ĉambron. Eble ŝi hontis siajn larmojn kaj deziris kaŝi ilin kiel eble plej rapide, aŭ eble al alia loko, simila al tiu, kiun ŝi nun forlasis, ŝi rapidis kun nova espero, por ricevi novan disreviĝon…
Nun Marta restis duope kun la virino, kiu devis solvi la demandon pri plenumiĝo aŭ falo de ŝiaj plej karaj esperoj, de ŝiaj plej fortaj deziroj. Ŝi ne sentis sin timigita, sed nur profunde malĝoja.
La scenoj, kiuj en la lastaj minutoj preterŝoviĝis antaŭ ŝiaj okuloj, faris sur ŝia spirito fortan impreson, des pli fortan, ke ĝi estis tute nova. Ŝi ne kutimis vidi homojn, kiuj serĉas laborenspezon, pelas sin pro peco da pano, ŝi ne supozis, ŝi neniam antaŭsentis, ke tiu sinpelado enhavas en si tiom da maltrankvileco, turmentoj, trompiĝoj. Ĝis nun la laboro, ĉiufoje kiam Marta pensis pri ĝi, aperadis en ŝia imago kiel io, pro kio oni bezonas nur kliniĝi, por tuj ricevi la deziratan objekton. Ĉi tie, tuj sur la unua stacio de tiu nekonata vojo, ŝi komencis diveni la ekzistadon de aferoj teruraj, tamen ŝi ne tremis, en siaj pensoj ŝi certigadis sin mem, ke ŝin, virinon junan kaj sanan, iam tre zorge edukitan de plej bonaj gepatroj, ŝin, estintan kunvivantinon de homo inteligenta kaj akiranta sian panon per laboro spirita, ne povas trafi sorto simila al tiu, kiu trafis tiun kompatindan malĝojan knabinon, kiun ŝi renkontis sur la ŝtuparo, kaj tiun centoble ankoraŭ pli malfeliĉan maljunulinon, kiu foriris antaŭ momento kun du fluetoj da larmoj sur la sulkoplenaj vangoj.
Ludovikino Żmińska komencis per la demando, per kiu ŝi videble ordinare komencadis la interparolojn kun la venantaj kandidatinoj por ofico de instruistino.
— Ĉu vi jam okupadis vin per instruado?
— Ne, sinjorino; mi estas vidvino de oficisto, kiu mortis antaŭ kelke da tagoj. Nur nun la unuan fojon mi deziras komenci la profesion de instruistino.
— Ha! sekve vi eble posedas ateston de trapaso de ia el la plej altaj lernejoj?
— Ne, sinjorino; mi ricevis mian edukon hejme.
Tiujn vortojn la du virinoj interŝanĝis inter si france. Marta parolis tiun lingvon sufiĉe bone kaj facile, ŝia elparolado ne estis la plej perfekta, sed ĝi ankaŭ ne prezentis iajn tro gravajn dekliniĝojn.
— Kiujn do objektojn vi povas kaj deziras instrui?
Marta ne tuj respondis. Estas mirinde, ŝi venis ĉi tien kun la intenco akiri por si lokon de instruistino, sed ŝi ne sciis bone, kion nome ŝi povas kaj deziras instrui. Ŝi ne kutimis fari kalkulon pri la spiritaj provizoj, kiujn ŝi posedas, ŝi konsciis nur tion, ke tio, kion ŝi scias, estas tute sufiĉa por virino, kiu troviĝas en tiaj situacioj, en kiuj ŝi troviĝas, por filino de nobelo, por edzino de oficisto. Sed nun ne estis tempo, por longe pripensi; al la memoro de Marta aperis kompreneble tiuj objektoj, super kiuj ŝi en la infaneco laboris plej multe, kiuj prezentis la fundamenton de klereco por ŝi kaj ŝiaj samstatanoj.
— Mi povus doni lecionojn de muziko kaj de franca lingvo, — ŝi diris.
— Koncerne la lastan, — respondis la mastrino, — mi trovas, ke vi havas francan elparoladon sufiĉe facilan kaj bonan, kaj kvankam tio ne estas ankoraŭ ĉio, kion oni bezonas por povi instrui, mi tamen estas certa, ke al vi ankaŭ la gramatiko kaj ortografio kaj eble ankaŭ iom la franca literaturo ne estas nekonataj. Koncerne la muzikon… volu min pardoni… mi devas scii la gradon de via artisma klereco, por ke mi povu trovi rimedon fari de ĝi konforman uzon.
Sur la palaj vangoj de Marta aperis ruĝo. Ŝi estis edukata hejme, neniam antaŭ iu submetis sin al ekzameno, ŝi eĉ neniam prezentiĝis kun sia ludado antaŭ la mondo, ĉar kelke da monatoj post la edziniĝo ferminte la fortepianon, kiun aĉetis por ŝi la edzo, ŝi malfermis ĝin poste nur kelke da fojoj, kaj nur tiam, kiam ŝian ludadon aŭdis nur la kvar muroj de ŝia bela saloneto kaj la malgrandaj oreletoj de Janjo, kiu saltadis sur la genuoj de la vartistino laŭtakte de la muziko de la patrino. Kaj tamen la postulo de la mastrino de la informa oficejo havis en si nenion, kio povus esti rigardata kiel ofenda, ĝi estis bazita sur tiu simpla kaj komune akceptita regulo, ke, por diri ion pri la valoro kaj ecoj de objekto, oni devas ĝin antaŭe ĉirkaŭrigardi, taksi kaj almezuri, en kia formo ĝi povos esti bezona kaj konforma. Marta tion komprenis, ŝi leviĝis de la seĝo kaj, depreninte la gantojn, aliris al la fortepiano. Tie ŝi staris momenton kun okuloj direktitaj malsupren al la klavaro. Ŝi rememorigadis al si sian knabinan muzikan repertuaron kaj ŝanceliĝadis, kion elekti inter la komponaĵoj, kiuj iam kaŭzadis al ŝi laŭdojn de la instruistino kaj kisojn de la gepatroj. Ŝi sidiĝis kaj ĉiam ankoraŭ serĉis en sia memoro, kiam la pordo brue malfermiĝis kaj de la sojlo eksonis virina voĉo akra kaj penetranta.
— Eh bien! mame! La Comtesse arrive-t-elle a’ Varsovie?
Kun ĉi tiuj vortoj eniris, aŭ pli vere enĵetis sin en la ĉambron virino vigla, beleta, kun malhela vizaĝkoloro, de meza alteco, en originala mantelo kun punca kapuĉo, akre distingiĝanta ĉe la profunda nigreco de la haroj kaj malheleco de la vizaĝo. La nigraj brilantaj okuloj de la venintino rapide trakuris la ĉambron kaj renkontiĝis kun la figuro de la virino, kiu sidis ĉe la fortepiano.
— Ah, vous avez du monde, madame! — ŝi ekkriis, — continuez, continuez, je puis attendre!
Tion dirante, ŝi ĵetiĝis en brakseĝon, apogis la kapon al la densa parto de la seĝo, krucigis la krurojn, montrante per tio tre belformajn piedojn vestitajn per belaj ŝuoj, kaj, intertransmetante la manojn sur la brusto, ŝi fiksis scivolan, penetrantan rigardon sur la vizaĝo de Marta.
Sur la vangoj de la juna vidvino plifortiĝis la ruĝo, la nova atestanto de ŝia ekzameniĝa ludado ne malgrandigis la malagrablecon de ŝia situacio. Sed Ludovikino Żmińska turnis al ŝi la kapon kun tiu speciala atento kaj vizaĝesprimo, kiu kvazaŭ diras: Ni atendas!
Marta komencis ludi. Ŝi ludis la Prière d’une vierge. En la tempo, kiam ŝi lernis muzikon, la junaj fraŭlinoj ĉie ludadis la Prière d’une vierge, tiun sentimentalan komponaĵon, kies tonoj melankolie kunfandiĝadis kun la lunaj radioj, penetrantaj tra la fenestro, kaj kun la knabinaj sopiroj, elflugantaj el la brusto. Sed la saloneto de la informa oficejo estis lumita de klara, senfantazia taga lumo, la sopiroj de la virino, kiu ludis nun la Prière d’une vierge, ne estis tiaj sopiroj, kiuj flugas «en la regionojn superterajn» aŭ al tiu «kampo vasta, kampo hela, kie rajdas fraŭlo bela», sed tiaj sopiroj, kiuj kaŝitaj, forpremitaj al la fundo de la brusto, tamen ĉiam releviĝas, enverŝante en la orelon de virino-patrino la simplan, teran, trivialan, sed tamen tragedian, minacan, trudiĝeman, ŝirantan krion: panon! laborakiron!
La mallarĝaj brovoj de Ludovikino Żmińska iom kunŝoviĝis, kaj per tio ŝia vizaĝesprimo fariĝis ankoraŭ pli malvarma kaj severa, ol antaŭe; sur la malhela vizaĝo de la francino, kiu larĝe etendite sidis en la brakseĝo, konstante kuradis petolaj ridetoj. Marta sentis mem, ke ŝi ludas malbone. Ŝi nun ne komprenis plu tiun grupon da sentoplenaj tonoj, kiu iam ŝajnis al ŝi anĝela melodio; ŝiaj fingroj perdis la ekzercitecon kaj konfuziĝadis sur la klavoj, ne ĉiam trafante la ĝustan, ŝi eraradis en la pasaĵoj, premadis senbezone la pedalon, forlasadis tutajn taktojn, haltadis kaj serĉadis sur la klavaro la vojon, kiun ŝi perdis.
— Mais c’est une petite horreur qu’elle joue là! — ekkriis la francino, kvankam per duonvoĉo; sed ŝian ekkrion aŭdis ankaŭ Marta.
— Chut! Mlle Delphine! — diris mallaŭte la mastrino de la loĝejo.
Marta frapis la lastan akordon de la sentimentala melodio kaj tuj, ne levante la okulojn nek la manojn de la klavoj, komencis ludi la Nokturnon de Zientarski. Ŝi sentis, kian por ŝi nefavoran impreson ŝia ludado faris sur la virino, kiu tenis en sia mano ŝiajn plej karajn esperojn; ŝi sentis, ke mallerte tuŝante la klavojn, ŝi samtempe elfaligas el la mano unu el la nemultaj iloj de laborakirado, kiujn ŝi fidis; ke ĉiu erara tono, kiu eliras el sub ŝiaj fingroj, disŝiras kaj distranĉas unu el la nemultaj fadenoj, sur kiuj pendas la ekzistado de ŝi kaj de ŝia infano.
— Mi devas ekludi pli bone! — ŝi diris al si en la pensoj, kaj sen minuto da meditado ŝi komencis ludi la malgajan Nokturnon. Kaj tamen ŝi ne ludis pli bone ol antaŭe, ŝi ludis eĉ pli malbone, la komponaĵo estis pli malfacila, en la manoj dekutimiĝintaj de ludado ŝi komencis senti doloron kaj rigidiĝon.
— Elle touche faux! Mame! he! he! comme elle touche faux, — ekkriis denove la francino, pafante per la ridantaj okuloj kaj apogante la graciajn piedojn sur la plej proksima seĝo.
— Chut, je vous en prie, mademoiselle Delphine! — ripetis la mastrino kun iom da malkontenteco, levante la ŝultrojn.
Marta forleviĝis de la fortepiano. Sur ŝia vizaĝo antaŭe iom ruĝa nun aperis purpuraj makuloj, la okuloj brilis de forta ekscitiĝo. Ĝi fariĝis! El ŝia mano elfalis unu el la rimedoj, al kiuj ŝi esperis; unu el la fadenoj, kiuj povis ŝin konduki al la laborenspezo, senespere disŝiriĝis. Ŝi nun jam sciis, ke lecionojn de muziko ŝi ricevi ne povas; ŝi ne mallevis la okulojn kaj per senŝanceliĝaj paŝoj aliris al la tablo, ĉe kiu sidis la du virinoj, kiuj troviĝis en la ĉambro.
— Mi neniam havis talenton por muziko, — ŝi komencis per voĉo sufiĉe mallaŭta, tamen ne intence mallaŭtigita nek tremanta, — mi lernis ĝin en la daŭro de naŭ jaroj, sed tian, por kia oni ne havas kapablon, oni facile forgesas. Krom tio en la daŭro de kvin jaroj post mia edziniĝo mi tute ne ludis.
Ŝi diris tion kun facila rideto. La sur ŝi fiksita rigardo de la penetremaj okuloj de la francino estis por ŝi tre turmenta, ŝi timis ekvidi en tiuj okuloj kompaton aŭ mokon. Sed la francino, ne kompreninte la vortojn de Marta, diritajn pole, oscedis larĝe kaj laŭte.
— Eh bien! Mame! — ŝi sin turnis al la mastrino de la loĝejo, — finu kun mi; mi volas diri al vi nur kelke da vortoj. Kiam la grafino alveturos?
— Post kelke da tagoj.
— Ĉu vi skribis al ŝi pri la kondiĉoj, kiujn mi metis?
— Jes, kaj sinjorino la grafino ilin akceptis.
— Sekve miaj kvarcent spesmiloj estas certaj?
— Absolute certaj.
— Kaj mian malgrandan nevinon mi povos havi ĉe mi?
— Jes.
— Kaj mi havos apartan ĉambron, apartan servantinon, ĉevalojn por veturpromenado, kiam mi volas, kaj du monatojn da libertempo?
— Ĉiujn ĉi tiujn kondiĉojn sinjorino la grafino konsentas.
— Bone do, diris la francino leviĝante, — post kelke da tagoj mi venas, por demandi denove pri la alveno de sinjorino la grafino. Tamen se ŝi post unu semajno ne alvenos aŭ ne sendos peti min, mi liberigos min de la interkonsento. Plue atendi mi ne volas nek bezonas. Mi povas havi dek lokojn similajn. Bonjour, Madame.
Ŝi faris facilan kapsaluton al la mastrino kaj al Marta kaj foriris.
Ĉe la sojlo ŝi surŝovis sur la kapon la puncan kapuĉon kaj, malfermante la pordon, ekkantetis false ian francan kanton. Marta la unuan fojon en la vivo eksentis ion kvazaŭ envion. Aŭdante la interparoladon de la franca guvernantino kun la mastrino de la oficejo, ŝi pensis kvarcent spesmiloj kaj permeso havi kun si malgrandan nevinon, aparta ĉambro, servantino, ĉevaloj, longa libertempo! Mia Dio! kiom da kondiĉoj, kiel feliĉa, bonega estas la pozicio de tiu virino, kiu tamen ne ŝajnas tre klera nek tre simpatia! Se oni al mi promesus kvar cent spesmilojn por jaro kaj permesus havi Janjon ĉe mi…
Sinjorino! — ŝi diris laŭte, — mi tre dezirus ricevi ian firman oficon.
Żmińska meditis momenton.
— Tio ne estas absolute nehavebla, sed ĝi ne estas ankaŭ facila, kaj krom tio mi dubas, ĉu ĝi estus oportuna por vi. Mi esperas, ke vi konfesos, ke en la rilatoj kun la personoj, kiuj sin turnas al mi, malkaŝeco estas mia devo. Kun via franca lingvo, kiu estas ne malbona, sed ne tute pariza, kun via malgranda kaj preskaŭ nenia muzika klereco, vi povus fariĝi instruistino nur por komencantoj.
— Tio signifas? — demandis Marta kun frapanta koro.
— Tio signifas, ke vi ricevus 100, 120, maksimume 150 spesmilojn por jaro.
Marta ne hezitis eĉ unu momenton.
— Mi konsentus tian pagon, — ŝi diris, — se oni akceptus min kune kun mia malgranda filineto.
La okuloj de Ludovikino Żmińska, kiuj antaŭ momento esprimis esperigan meditadon, nun malvarmiĝis.
— Ha! — ŝi diris, — vi ne estas do sola, vi havas infanon…
— Kvarjaran knabineton, bonaniman, trankvilan, kiu al neniu farus iam ian malagrablaĵon.
— Mi kredas, — diris Żmińska, — kaj tamen mi ne povas doni al vi eĉ la plej malgrandan esperon ricevi lokon kune kun la infano.
Marta rigardis la parolantinon kun miro.
— Sinjorino, — ŝi diris post momento, — la personon, kiu ĵus foriris de ĉi tie, oni akceptis ja kune kun ŝia malgranda parencino… kaj kun tiom… tiom da aliaj kondiĉoj. Ĉu ŝi estas tiel alte klera?
— Ne, — respondis Żmińska, — ŝia klereco estas tute ne granda; sed ŝi estas fremdlandulino.
Trans la buŝon de la rigidmiena mastrino de la oficejo la unuan fojon en la daŭro de la tuta interparolado glitis nun rideto, kaj ŝiaj malvarmaj okuloj ekrigardis la vizaĝon de Marta kun tia esprimo, kiu kvazaŭ diris «Kio! vi ne sciis do tion? de kie do vi venas?»
Marta venis el la hejma bieno, kie floris rozoj kaj kantis najtingaloj, el la trankvila loĝejeto ĉe la strato Graniczna, kie estis kvar muroj ornamitaj kaj varmigitaj, kiuj ŝirmis antaŭ ŝi ĉirkaŭe la mondon; ŝi venis el regiono, en kiu regas antaŭe naiveco kaj nenionsciado de virgulino, poste gajeco kaj nenionsciado de juna edzino; ŝi venis el tiu rondo da homaj vivoj, en kiu virino mallevas la okulojn kaj sekve nenion vidas, pri nenio demandas kaj sekve nenion scias… Ŝi ne sciis, aŭ ŝi nur pase, preterfluge apenaŭ ion aŭdis pri tio, ke kio estas permesata al Jupitero, ne estas permesata al bovo. La okuloj de Ludovikino Żmińska, malvarmaj, sed prudentaj, kiuj rigardis ŝin nun kun iom da ironio, diris al ŝi tiu virino kun la punca kapuĉo, ŝi, kiu akre parolas, laŭte krias, metas la piedojn sur la seĝon, ŝi estas Jupitero, sed vi, kompatinda ekzistaĵo, triviale naskita sur tiu sama tero, sur kiu naskiĝas ĉiuj niaj infanoj, estas bovo.
— Se vi, sinjorino, povus disiĝi de via filineto, se vi ie ŝin lokus, tiam tre povas esti, ke vi trovus por vi lokon kun cent kvindek spesmiloj por jaro.
— Neniam! — ekkriis Marta, interplektante la manojn, — neniam mi disiĝos de mia infano, mi ne donos ĝin en fremdajn manojn… Ŝi estas ĉio, kio restis al mi sur la tero…
Tiu ĉi ekkrio kontraŭvole elsaltis el la brusto de la patrino, sed Marta tuj komprenis ĝian nekonvenecon kaj sencelecon. Ŝi perforte sin kvietigis kaj komencis trankvile paroli.
— Sekve se mi ne povas havi esperon ricevi oficon firman, volu havigi al mi lecionojn privatajn…
— Lecionojn de franca lingvo? — interrompis la mastrino de la loĝejo.
— Jes, sinjorino; kaj ankaŭ de aliaj objektoj, ekzemple: de geografio, universala historio, historio de la pola literaturo… iam mi lernis ĉion ĉi tion, poste mi legadis, kvankam ne tre multe, tamen mi iom legadis. Laborante super mi mem, mi kompletigus miajn sciojn…
— Ĝi nenion utilus al vi, — interrompis Żmińska.
— Kial, sinjorino?
— Jes, ĉar nek mi, nek iu alia el la posedantinoj de informaj oficejoj povus kun pura konscienco promesi al vi lecionojn de la objektoj, pri kiuj vi parolis…
Marta per larĝe malfermitaj okuloj rigardis la parolantan virinon; ĉi tiu post momenta halto aldonis:
— Ĉar per tiuj objektoj sin okupas preskaŭ ekskluzive viroj.
— Viroj? — elbalbutis Marta, — kial ekskluzive viroj?
Żmińska levis kontraŭ la junan virinon siajn okulojn, kiuj kvazaŭ diris denove: de kie do vi venas? kaj voĉe ŝi diris:
— Verŝajne tial, ke la viroj estas viroj.
Marta venis el la regiono de feliĉa virina senscieco, tial ŝi por kelke da minutoj enpensiĝis pri la vortoj de la mastrino de la oficejo. La unuan fojon en ŝia vivo la sociaj komplikaĵoj kaj problemoj aperis antaŭ ŝiaj okuloj, konfuzite, malklare; sed iliaj intermiksitaj konturoj, farante sur ŝi senkonscian, turmentan impreson, tamen nenion al ŝi lernigis.
— Sinjorino, — ŝi diris post momento, — ŝajnas al mi, ke mi komprenis, kial la viroj estas pli dezirataj, kiam la afero koncernas instruadon; ili posedas klerecon pli altan, pli fundamentan, ol la virinoj…, jes, sed tiu konsidero povas havi lokon nur tie, kie la instruado ricevas jam pli grandan amplekson, kie la kompetenteco de la instruanto devas esti tiel vasta kaj fundamenta, ke ĝi respondu al la bezonoj de la jam maturiĝanta spirito kaj koro. Sed mi, sinjorino, ne havas tiel grandajn pretendojn. Mi volus instrui la komencojn de historio, de geografio, de la historio de nia literaturo…
— Tiujn komencojn ordinare instruas ankaŭ la viroj… interrompis Żmińska.
— Certe tiam, kiam la afero koncernas donadon de lecionoj al knaboj, — rimarkigis Marta.
— Kaj al knabinoj ankaŭ, aldonis la mastrino de la informa oficejo. Marta denove enpensiĝis.
— Sekve, — ŝi diris post momento, — kio do en la regiono de instruado restas por la virinoj?…
— La lingvoj, artoj…
La okuloj de Marta ekbrilis per espero. La lasta vorto de Żmińska rememorigis al ŝi ankoraŭ unu akiran rimedon, pri kiu ŝi ĝis nun ne pensis.
— Artoj, — ŝi eldiris rapide, — sekve ja ne sole muziko… mi lernis pentri… oni iam eĉ laŭdadis miajn pentraĵojn.
— Certe, — ŝi diris, — se vi scias pentri, tio povas iom utili al vi, tamen multe malpli, ol kiom utilus lerteco en muziko…
— Kial, sinjorino?
— Verŝajne tial, ke pentrado estas mallaŭta kaj muziko estas laŭta… Por ĉiu okazo, aldonis Żmińska, alportu al mi provaĵojn de via pentrado. Se vi estas tre lerta en ĝi, se vi estas kapabla pentri ion, kio montrus talenton grandan kaj kleran, mi povos trovi por vi unu aŭ du lecionojn…
— Tre lerta en la pentrado mi ne estas, — respondis Marta; — mi ankaŭ ne pensas, ke mia talento por pentrado estas granda, kaj la instruiteco, kiun mi havas en ĝi, tute ne povas esti nomata alta. Tamen mi scias la pentradon tiom, ke mi povus doni instruon pri ĝiaj plej elementaj reguloj.
— En tia okazo mi ne promesas al vi elementajn lecionojn de pentrado, — diris Żmińska, trankvile krucigante la brakojn sur la brusto. Sed la manoj de Marta interplektiĝis ĉiam pli forte sub la influo de ĉiam pli turmenta sento.
— Kial, sinjorino? — mallaŭte demandis la juna virino.
— Tial, ke tiujn lecionojn donas viroj, — respondis la mastrino de la oficejo.
Marta klinis la kapon sur la bruston kaj senvorte sidis du minutojn en profunda meditado.
— Pardonu, sinjorino, — ŝi diris post momento, levante sian vizaĝon, sur kiu estis pentrita la esprimo de turmenta maltrankvileco, — pardonu sinjorino, ke mi tiel longe okupas vin per mia parolado. Mi estas virino nesperta, mi ĝis nun eble tro malmulte atentis la interhomajn rilatojn, la ordon de la aferoj, kiuj ne koncernis min persone. Mi ne komprenas ĉion, kion vi al mi diras; mia prudento, pri kiu ŝajnis al mi, ke mi ĝin havas, protestas kontraŭ tiuj multaj neeblaĵoj, kiujn vi al mi montras, ĉar ĝi ne rimarkas, kiaj povus esti iliaj kaŭzoj. Ricevo de laboro, de kiom eble pli granda kvanto da laboro, estas por mi pli ol demando pri vivo aŭ morto, ĝi estas demando pri la vivo kaj pri la eduko de mia infano… Miaj pensoj konfuziĝas… mi dezirus ĝuste juĝi pri la aferoj, kompreni… sed… mi ne povas… mi ne komprenas…
Dum Marta parolis tiujn vortojn, la mastrino de la oficejo rigardis ŝin en la komenco indiferente, poste kun granda atento, fine ŝiaj malvarmaj okuloj ekbrilis por pli varma lumo. Ŝi rapide mallevis la rigardon kaj silentis momenton, sur ŝia severa frunto aperis kelke da moviĝantaj sulkoj, malgaja rideto montriĝis por momento sur la ordinare indiferenta buŝo. La oficiala tego, per kiu sin kovradis la mastrino de la informa oficejo, ne defalis de ŝi tute, sed ĝi fariĝis travidiga; tra ĝi oni povis nun rimarki virinon, kiu rememorigis al si ne unu paĝon el sia propra vivo, ne unu bildon el la vivo de aliaj virinoj. Ŝi levis malrapide la kapon kaj renkontis per sia rigardo la sur ŝi fiksitajn, profundajn, brilantajn kaj maltrankvilajn okulojn de Marta.
— Vi, sinjorino, ne estas la unua, — ŝi komencis per voĉo malpli seka, ol kiel ŝi parolis ĝis nun, — vi ne estas la unua, kiu parolas al mi en tia maniero. De ok jaroj, tio estas de la tempo, kiam mi fariĝis estrino de ĉi tiu institucio, konstante venadas ĉi tien virinoj de diversaj aĝoj, klasoj, kapabloj, parolas kun mi kaj diras: ni ne komprenas! Mi komprenas tion, kion ili ne komprenas, ĉar mi multe vidis kaj ne malpli multe mi spertis mem. Sed la klarigadon de la aferoj, kiuj por la personoj nespertaj estas mallumaj kaj ne kompreneblaj, mi ne volas entrepreni, — al ĉiu klarigos ilin sufiĉe la necesaj bataloj, la neeviteblaj disreviĝoj, la faktoj, klaraj kiel tago kaj samtempe mallumaj kiel nokto.
Ia maldolĉa ironio sonis en la voĉo de la nejuna virino kun severaj trajtoj de vizaĝo, kiam ŝi parolis tiujn vortojn. Ŝiaj okuloj ĉiam estis fiksitaj sur la nun jam pala vizaĝo de Marta, en ilia profundo estis iom da tia kunsento, kun kia homo matura, kiu konas bone la mallumajn flankojn de la vivo, rigardas naivan infanon, kiu ilin ĉiujn havas ankoraŭ antaŭ si. Marta silentis. Ŝi estis dirinta la veron: la pensoj konfuziĝis en ŝia kapo kaj neniel povis klarigi al ŝi tion, kio subite aperis antaŭ ŝia imago, okupis ŝian tutan atenton. Nur unu aferon ŝi vidis klare kaj precize: ŝi vidis, ke laboro tute ne estas tia objekto, por kiu la homo, precipe virino, devus nur kliniĝi, por ĝin akiri. Kaj ankoraŭ unu aferon ŝi vidis klare kaj precize: la blankan vizaĝeton de Janjo kaj la grandajn nigrajn okulojn de la infano, kies rigardo pikadis ŝian koron, kiel senĉesa, trudiĝa rememoro pri ia granda, urĝa, neforpelebla bezono…
— Vane vi streĉas viajn pensojn, — plue diris Ludovikino Żmińska, — nenion ili diros al vi, ĉar vi ne vivis ĝis nun meze de mondo reala, vi havis vian mondon antaŭe de fraŭlinaj revoj, poste de familiaj sentoj, kaj ĉio, kio estis ekster tio, vin ne interesis. Vi ne konas la mondon, kvankam vi vivis en ĝi dudek kaj kelke da jaroj, kiel vi ne scias ludi, kvankam vi lernis muzikon en la daŭro de naŭ jaroj. Nu, la faktoj, kiuj de ĉiuj flankoj vin ĉirkaŭos kaj regos vian propran vivon, ili instruos vin pri la mondo, la homoj, la socio. Kio min koncernas, mi nur tion volas, povas kaj devas diri: en nia socio, sinjorino, nur tia virino povas atingi laborenspezon sufiĉan por la vivo kaj asekuri sian sorton kontraŭ grandaj suferoj kaj mizeroj, kiu posedas altan perfektecon en ia sciado, aŭ ian efektivan kaj energian talenton. Ĉiu elementa sciado kaj nesufiĉaj kapabloj akiras aŭ absolute nenion, aŭ maksimume ili akiras pecon da pano sekan kaj malmolan, malsekigatan eble nur per larmoj kaj spicatan — por humiligoj. Mezo ĉi tie ne ekzistas, virino devas en ia fako de laboro esti perfekta, per tiu perfekteco ellabori al si nomon, famon, sekve serĉatecon. Se ŝi staras unu aŭ du ŝtupojn malpli alte en la sciado aŭ en la talento, tiam ŝi ĉion havas kontraŭ si — por si ŝi havas nenion.
Marta aŭskultis tiujn vortojn kun avideco, sed ju pli longe ŝi aŭskultis, tiom pli fariĝis videble, ke ankaŭ en ŝia kapo kolektiĝas tiaj samaj pensoj, en la buŝon puŝiĝas vortoj.
— Sinjorino! ŝi diris, — ĉu ankaŭ ĉiuj viroj devas posedi ian perfektecon, por akiri al si staton liberan de grandaj suferoj kaj mizero?
Żmińska ekridetis mallaŭte,
— Ĉu ili estas perfektaj en ia sciado, tiuj kancelariistoj, kiuj kopias en la oficejoj fremdan skribaĵon, tiuj magazenaj komizoj, tiuj instruistaĉoj, kiuj instruas komencojn de geografio, de historio, de pentrado k.t.p.?
— Sekve, — ekkriis Marta kun nekutima flameco, — sekve pardonu, sinjorino, ke mi ankoraŭ unu fojon ripetas: kial, kial la kampo de laboro por unuj estas malfermita de la komenco ĝis la fino kaj por aliaj ĝi estas mezurata per futoj kaj coloj? Kial mia frato, se mi lin havus, povus doni lecionojn de pentrado, havante tiom same da talento kaj kapablo kiel mi, kaj mi ne povas? Kial li povus kopii en oficejoj fremdajn skribaĵojn, kaj mi ne povas? Kial al li estus permesite ekspluati por si kaj por la siaj ĉion, ĉion kion ajn li posedus en la provizejo de sia menso, kaj mi povas ekspluati nenion, krom ludado sur fortepiano, por kiu mi ne havas kapablon, kaj sciado de lingvoj, kiun mi posedas en malalta grado?
Marta parolis tion per buŝo tremanta. Ŝi ne estis grandmonda sinjorino, kiu sur velura sofo de salono sprite konversacias pri emancipado de virinoj, nek teoriisto, kiu inter la kvar muroj de kabineto pesas kaj mezuras cerbon viran kaj virinan, por trovi inter ili similecon kaj malsimilecon. La demandoj, kiuj elpuŝiĝis el ŝia buŝo, estis demandoj, kiuj ŝiradis la koron de patrino, flamigadis la kapon de malriĉa virino, ŝoviĝadis antaŭ ŝin kiel ŝildo, kiu devas defendi ŝin kontraŭ — morto per malsato!
Żmińska levis iom la ŝultrojn kaj diris malrapide:
— Vi ripetis multfoje la demandon: kial? Ne formulante kategorian respondon, mi diros al vi, ke verŝajne pleje kaj antaŭ ĉio tial, ke la viroj estas kapoj de domoj, patroj de familioj.
Marta rigardis la parolantan virinon kiel orakolon.
La granda brilo de ŝiaj okuloj, kiun antaŭe kaŭzis la scivoleco de la penso kaj la fortegeco de la sentoj, kaŝiĝis nun malantaŭ du larmoj, kiuj elfluis el sub la palpebroj kaj vitrigis la pupilojn. Ŝiaj manoj interplektiĝis kvazaŭ malgraŭvole.
Ludovikino Żmińska leviĝis. En la antaŭĉambro eksonis la sonorilo, anoncante la venon de ia nova persono, la mastrino de la oficejo volis fini la paroladon kun la juna vidvino.
— Mi faros ĉion, kion mi povos, por trovi por vi konforman okupon; tamen ne esperu, sinjorino, ricevi ĝin tre baldaŭ. Ĝenerale en la regiono de la instruado la proponado de laboro multe superas ĝian postuladon. Instruistinoj kun tre alta lingvista kaj artista kapableco estus dezirataj kaj ili ricevus rilate bonegajn lokojn, sed la nombro de tiaj estas plej malgranda, eĉ tro malgranda en rilato al la bezono; sed koncerne la instruadon elementan, sin okupas aŭ volas sin okupi per ĝi tia multego da virinoj, ke tiu ĉi supermezura konkurado ne sole alkondukas la prezon de la laboro al terure malalta cifero, sed ĝi malfaciligas kaj por la plimulto eĉ neebligas la akiron de laboro! Mi tamen ripetas, ke mi faros ĉion, kion mi povos, por trovi por vi lecionojn; cetere ĝi koncernas ja ne sole vian intereson, sed ankaŭ mian propran. Post kelke da tagoj, post semajno, volu veni ĉi tien denove, kaj eble vi trovos jam ian sciigon.
Dirante ĉi tiujn vortojn, la mastrino de la oficejo jam de la kapo ĝis la piedoj estis kovrita de oficiala malvarmeco kaj rigideco, ĉar en la ĉambro aperis nova virina figuro.
Marta foriris. Ŝi malsupreniris la ŝtuparon malrapide. Ŝi ne ploris kiel tiu juna knabino, kiu antaŭ unu horo iris tiun saman vojon, sed ŝi estis profunde enpensa. Nur elirinte sur la straton, ŝi forigis la rigardon de la tero kaj rapidigis siajn paŝojn. En tiu tago ŝi devis ankoraŭ multe fari.
En la domo, kiu estis najbara de tiu domo, en kiu troviĝis ŝia loĝejo, ekzistis restoracio. Marta eniris en tiun ejon kaj petis, ke oni alportadu al ŝi tagmanĝojn. Pro la proksimeco de la loko kaj sub la kondiĉo de malgranda alpago oni konsentis sendadi al ŝi tagmanĝojn en la mansardon por malgranda servisto. Oni postulis nur antaŭan pagon, kiu konsistis el unu kaj duono da spesmiloj por semajno, sumo sufiĉe granda por Marta, kies tuta havo estis ĉirkaŭ tridek spesmiloj.
Malfermante la papermonujon, kiu enhavis en si tiun riĉecon, Marta eksentis ian nedifinitan, sed turmentan maltrankvilecon. Tiu ĉi sento ankoraŭ pligrandiĝis en ŝi, kiam, enirinte en la loĝejon de la domadministranto, ŝi fordonis al li kvar spesmilojn kiel monatan pagon por la luado de la ĉambreto kaj ĝiaj meblaĵoj. Ankoraŭ antaŭ tio ŝi aĉetis en la butiko de necesaĵoj iom da sukero, teo, kelke da bulkoj, malgrandan lampeton kaj iom da petrolo. Ĉio ĉi tio kune forprenis kvaronon de ŝia havo.
Janjo, kiu la tutan matenon estis fermita en la ĉambreto, ĝoje ekkriis, kiam ŝi aŭdis la ŝlosilon turniĝantan en la seruro. Ŝi ĵetis sin al la kolo de la eniranta patrino kaj kovris ŝian vizaĝon per kisoj.
La impreso de la momento estas la sola potenco, kiu forte efikas sur organismoj de infanoj. La estonteco ne ekzistas por ilia penso, la pasinteco rapide elviŝiĝas el ilia memoro. La hieraŭa tago estas jam por infano malproksima estinteco; kio estis, okazis aŭ fariĝis antaŭ kelke da tagoj, malaperas kaj disfluas antaŭ iliaj okuloj en la nebulo de forgeso. Janjo estis gaja.
La mallarĝa radio de lumo, kiu penetris en la mansardan ĉambreton tra la malgranda fenestro, ĝojigis ŝin, la kameno kun la fumkolorigita profundo ŝin scivoligis kaj interesis, ŝi faris konatecon kun la novaj meblaĵoj, ŝi ridis pri la du seĝoj, ĉe kiuj unu piedo estis malpli longa ol la tri aliaj, kaj ŝi komparis ilin kun la kripluloj-maljunuloj, kiujn ŝi vidadis sur la stratoj de la urbo. La soluleco, en kiu ŝi pasigis la tutan matenon, amasigis en ŝia kapeto provizon da pensoj, kiujn la parolavida langeto per rapida kaj laŭta pepado eligadis antaŭ la patrino.
La unuan fojon nun la gajeco de la infano faris preman impreson sur la menso de Marta. Hieraŭ, kiam Janjo ankoraŭ memoris pli bone la malaperintan bildon de la patro, kiam, malĝoja pro la perdo de la muroj, inter kiuj ŝi vivis ĝis nun, kaj de ĉiuj belaj objektoj, kiujn ŝi kutimis vidi, ŝi plorante rifuzadis manĝon, levadis siajn grandajn nigrajn okulojn al la vizaĝo de la patrino kun esprimo de dolora petegado kaj senkonscia teruro, Marta fordonus ĉion, kio ankoraŭ restis al ŝi, por aperigi rideton sur ŝia malgranda buŝeto, ruĝeton de sano sur la palaj vangetoj. Hodiaŭ la arĝentosona ridado de la infano kaŭzis al ŝi nedifinitan, sed pezan maltrankvilecon. Kio do ŝanĝiĝis en ŝia situacio? Ŝi estis soleca kiel hieraŭ, malriĉa kiel hieraŭ, sed inter la hieraŭ kaj hodiaŭ staris tiu prova mateno, en kiu, elirinte unuafoje en nekonatan mondon, ŝi pli precize ol iam antaŭe faris kalkulon pri si mem. Hieraŭ ŝi estis certa, ke, antaŭ ol pasos dudek-kvar horoj, ŝi jam posedos en sia mano la povon labori kaj prikalkuli la esperatan laborenspezon, kiu devos doni certajn difinitajn konturojn al ŝia estonteco. La dudek-kvar horoj pasis, sed la estonteco restis nedifinita. Oni ordonis al ŝi atendi, ne difinante eĉ la tempon de atendado, atendi ion, kio en ĉiu okazo devos esti tre malgranda.
— Kiel do nesperta mi estis, pensante, ke mi ne bezonos atendi, kiel do malprudenta mi estis, esperante de mi mem grandajn aferojn!
Tiel Marta meditis, starante vespere apud la fenestro, tra kiu vidiĝis nigra aŭtuna nokto kaj la granda urbo senĉese bruis.
— Kia amaso! ĉiuj sociaj klasoj, aĝoj, nacioj puŝiĝas tie, tra kie mi intencis iri! Ĉu mi trabatos al mi vojon meze de ĉi tiu amaso, kaj per kio mi trabatos, se mi posedas tiel malgrandajn ilojn por la batalo! Kaj se oni tute ne lasos min sur tiun vojon, se pasos semajno, du, monato, kaj mi ne trovos akirlaboron?
Ĉe tiu ĉi penso malvarma tremo trakuris la korpon de Marta. Ŝi deturnis rapide la kapon kaj ĵetis sur la dormantan kapeton de Janjo tian rigardon, kvazaŭ ŝi subite ektimus pri ŝi, kvazaŭ ŝi subite ekvidus ian teruran danĝeron, kiu pendas super ŝia infano.