(Parto 7ª)

Ĉiuj grandaj urboj ĝenerale kaj precipe Varsovio posedas en sia mezo ian nombron da viroj diversaĝaj, kiuj havas perfekte fiksitan kaj larĝe faman reputacion de glutantoj de virinaj koroj kaj ruinigantoj de virina honoro. Tiuj homoj, tuj depost la momento, kiam la patrinonaturo aperigas sur ilia supra lipo la unuan lipharan lanugon, ĝis la momento kaj ofte eĉ post la momento, kiam la komuna patrino ornamas al ili la kapon per blanketa prujno de grizhareco, faras al si kvazaŭ profesion kaj ĉiutagan okupon el admirado de virinaj ĉarmoj, admirado platona, kie oni alie ne povas, admirado ne platona ĉie, kie oni povas. Ili estas ordinare homoj tre agrablaj, viglaj, spritaj, gajaj, komplezemaj, en societoj ili estas tre dezirataj, en kolegaj rondetoj ili estas admirataj. Ili ofte havas koron ne sole senteman, sed ankaŭ bonan; intence kaj kun antaŭpretigita plano ili neniel volus malutili al iu; kaj se ili tamen ofte kaŭzas malprofitojn, menso malsevera kaj bone ilin komprenanta ne povas sen maljusteco apliki al ili aliajn vortojn krom la evangelia: Dio, pardonu ilin, ĉar ili ne scias, kion ili faras! Cetere, konsiderinte la ordinarecon de la apero, kiun ili per si prezentas, konsiderinte ĉion, kion ili ordinare plenumas kaj kion ili ordinare atingas en la vivo kaj en la socia graveco, tio estas ĝenerale figuretoj, kiuj havas tre malgrandan signifon en la socio kaj por la socio, ili estas bagatelaj ŝaksoldatoj, sur la granda ŝaktabulo de la homaro, mikroskopaj insektetoj, kiuj glitas libere sur la por aliaj tro malglata ŝelo de la vivo. Sekve, konsiderante ilian malgrandecon, oni povus ĉe la prijuĝado de la sociaj aperoj tute preterpasi tiujn gajajn sensignifulojn, aŭ eĉ kun rideto apliki al ili tiun faman ekkrion de la poeto pri la mizera lanugo, se ĉi tiu mizera lanugo, ĉi tiuj eterne moviĝantaj ŝaksoldatetoj, ĉi tiuj eterne gajaj senkulpaj insektetoj ne estus mortige danĝeraj por certa klaso da homaj estaĵoj. Ĉi tiu klaso estas la malriĉaj virinoj. Ni ne parolas jam eĉ pri la koroj, ĉar la koroj ĉe la tiel nomata bela sekso estas ĉiam tre sentema kaj samtempe tute sendefenda loko, tute egale ĉu ili troviĝas sub silkaj aŭ sub lanaj kaj katunaj talivestoj; plej granda bagatelaĵo povas ilin vundi, plej granda bagatelaĵo povas ilin venki. De tio venas la doloroj kaj plendoj, larmoj kaj ĝemoj, ŝirado de haroj kaj grincado de dentoj egale en la salonoj kaj en la subtegmentoj. Sed objekto, kiu en salonoj treege malofte estas difektata de tiuj agrablaj petolistoj, sed en la subtegmentoj, subteretaĝoj, kudrejoj kaj diversaj laborejoj troviĝas tute sub ilia potenco kaj terure de ili suferas — estas la reputacio de virino. En ĉi tiu rilato inter tiuj petolistoj ekzistas tiel grandaj potenculoj, ke ofte sen longa penado, iafoje eĉ sen intenco, per la sola alproksimiĝo, per kelke da paŝoj faritaj apud la virino, per kelke da rigardoj ĵetitaj sur ŝin, ili mortigas ŝian bonan reputacion, ili kreas en la kapoj de la homoj malbonajn suspektojn. Tio estas agrabla frukto de ilia bone fortikigita kaj larĝe fama gloro; agrabla efektive por ili, ĉar ĝi montras antaŭ la mondo ilian vere viran energion, la grandegan potencon de ilia influo en la mondo, la grandegan abundon da impresoj, kiujn ili ricevas kaj ricevigas, kaj da plenumataj faroj; sed eble ne tre agrabla por tiuj, sur kiujn okaze falas la rigardo de la sinjoro de la kreitaĵoj…

La sinjoro de la kreitaĵoj marŝas sur strato de granda urbo, flekseblan bastoneton li svingas kiel sceptron. Brilas sur lia kapo la ĉapelo, brilas sur la manoj la gantoj kun duobla kunkudro, brilas sur la brusto ora ĉeneto kaj balanciĝas gracie sur la malluma fono de la surtuto, kiun pretigis la dignaj manoj de la plej granda tajloro Chabou. Kia majesto! Li kantetas duonvoĉe kanteton el La Bela Heleno, kaj penetremajn rigardojn li ĵetas ĉirkaŭen. La randon de la ĉapelo li ofte ektuŝas per la mano, ĉiujn li salutas, ĉiuj lin salutas, ĉiujn li konas, ĉiuj lin konas. Kia digna socia pozicio! Li interrompis sian kantetadon, li etendas la kolon, kaj la piedon li haltigas en la aero simile al ĉashundo, kiu ekflaris ĉasaĵon, li streĉas la rigardon, li ridetas… Tie sur la angulo de la strato preterpasis bela buŝeto, eklumis blanka vizaĝeto, ekbriletis nigraj okuletoj… Antaŭen! kuru kaj pelu! Singarde! la ĉasaĵo estas jam proksime! oni devas kiel eble plej rapide ĝin ĉirkaŭbari, ĉar ĝi povus formalaperi! Li aliras de flanke, li levetas la ĉapelon, li faras saluton plej respektan (ho, ironio!) kaj per voĉo, plene kopianta la hieraŭ sur la scenejo aŭditan voĉon de Pariso, li demandas: ĉu vi permesas, sinjorino, ke mi vin akompanu? Se ŝi permesas, li iras kun ŝi. Se ŝi ne permesas, li iras ankaŭ. Ĉu li ne estas sinjoro de la kreitaĵoj? Dum la irado li renkontas konatojn (li havas da ili tiom, kiom la maro havas da gutoj da akvo), li palpebrumas petole kaj montras per la okuloj la akompanatinon. De tempo al tempo la koro kun pligrandigita forto batas en lia brusto: tio estas la unuaj ektremoj de vekiĝanta papilia amo aŭ eble la ĝojo de triumfo; plej ofte ambaŭ kune. Ĉiufoje kiam ĉi tiu sinjoro de la kreitaĵoj ekvidas belan aŭ eĉ beletan ekzempleron de virina vizaĝo, li ĵuras al ĉiuj kaj antaŭ ĉio al si mem, ke li estas furioze, morte enamiĝinta. Li faras tion kun plena sincera kredo. Lia koro estas vulkano, kiu eksplodas kelke da fojoj en tago. Krom tio li sentas bone, ke la okuloj de la homoj sekvas kun intereso la novan epizodon de la granda epopeo de lia vivo. Tiuj homaj okuloj tiel kutimis vidi lin nevenkebla, ke tuj de la unua paĝo ili divenas, ke sur la lasta ili trovos venkon!

Li alproksimiĝis, sekve li ravis. Li ekrigardis, sekve li venkis. Nek li, nek iu el tiuj, kiuj lin konas, supozas, ke povus esti alie. La gloro de la brava junulo kreskas; la reputacio de la malriĉa virino dronas. En la krono, kiu ornamas lian gajan kapon, elkreskas nova folio de laŭro, sur ŝia malgaja frunto aperas makulo… Tia estis la gaja Aleĉjo, unu el multaj… Lia nura alproksimiĝo kompromitis virinon, interparolo kun li estis por ŝi dekreto de malhonoro…

Sinjorino Szwejc havis tri filinojn kaj kelke da junaj nepinoj, sekve ŝi konis Alecĵon. Li vizitadis ŝian domon, kaj ŝi eĉ mem rakontadis, ke unu el la fraŭlinoj Szwejc, tiu, kiu kune kun la patrino okupiĝadis per altranĉado, pro li perdis fianĉon. Ĉar kvankam ŝi estis malbela, tamen, havante beletan figuron kaj lertan langon, ŝi iam turnis sur sin la okulon de la sinjoro de la kreitaĵoj. Ne estas do mirinde, ke kaŭze de tiaj cirkonstancoj, sinjorino Szwejc alŝovis siajn okulvitrojn proksime al la okuloj kaj rapide almetis la vizaĝon al la fenestra vitro, kiam ŝi unu matenon ekvidis, ke unu el ŝiaj laboristinoj pasas la korton en akompano de la nevenkebla Aleĉjo. La knabinoj en ŝiritaj vestoj kun flavaj vizaĝoj kaj senkoloriĝintaj kokardoj en la haroj, ankaŭ ĵetis flankajn rigardojn tra la fenestrojn, per la okuloj kaj la fingroj ili sendadis al si reciproke signojn de interkompreniĝo kaj ridetadis. Ĉion ĉi tion rimarkis ankaŭ la filino de sinjorino Szwejc, kiu staris apud la ronda tablo. Ŝi leviĝis sur la piedfingroj kaj ĵetis rigardon tra la fenestron. De la loko, sur kiu ŝi staris, ŝi povis vidi la malgrandajn lipharojn kaj la barbeton de Aleĉjo… sed la lipharoj kaj la barbeto estis liaj… ŝi sentis, ke ŝin kaptis impreso kaj rememoroj. Ŝi elstreĉis ankoraŭ pli la kolon, kaj nun ŝi ekvidis nigran lanan tukon, kiu kovris tute sendube kapon virinan.

— Panjo! — kun kiu el la laboristinoj iras sinjoro Aleksandro? Sinjorino Szwejc forigis sian vizaĝon de la fenestra vitro.

— Kun sinjorino Świcka, — ŝi diris, alproksimiĝante al la tablo.

La frunto de la serioza matrono kovriĝis per densaj nuboj, la «S» en la nomo de Świcka, elirante el la buŝo de sinjorino Szwejc, siblis tre akre.

La pli junaj laboristinoj kaŝe interŝanĝis rigardon. La vizaĝesprimo kaj voĉsonado de la estrino ne promesis agrablajn aferojn.

Unu el ili diris mallaŭte:

— Estos kriado!

— Eble ŝi forpelos ŝin? — demandis alia ankoraŭ pli mallaŭte.

— Oho? — diris tria plej mallaŭte: — ŝi nun eble jam eĉ ne timas tion!

Nun en la kudrejon eniris Marta. Ŝia vizaĝesprimo en tiu tago estis tia, ke jam ĝi sola povus turni sur ŝin la rigardojn de ĉiuj ĉeestantaj personoj, se tiuj rigardoj jam sen tio ne estus preparitaj, por observi ŝin scivole. Ŝiaj okuloj estis ĉirkaŭitaj de malhelaj rondoj, la pupiloj estis kvazaŭ malvivaj. Sur la kaviĝintaj vangoj estis makuloj de sanga ruĝo, la brovojn dividis profunda sulko. Enirante, ŝi levis la pezajn, ŝvelintaj palpebrojn kaj renkontis dekkelke da rigardoj fiksitaj sur ŝi. Ŝi ne aperigis tamen miron nek ian alian senton, ŝi demetis la tukon for de la kapo kaj, preninte la laboraĵon, kiu kuŝis jam preparita sur ŝia tablo, silente sidiĝis. Ŝiaj manoj tremis kvazaŭ en febro, kiam ŝi disvolvis la tolon kaj enkudriligis fadenon. Ŝi klinis malalte la kapon, kiun en tiu tago ĉirkaŭkovris iom senordaj harligoj, kaj ŝi enprofundiĝis en sian laboron. Ŝia mano tremanta kaj ruĝa de malvarmo rapide leviĝadis kaj malleviĝadis kvazaŭ laŭtakte de ia febra kapturna penso. Ŝi spiris rapide kaj malfacile, kelke da fojoj ŝi malfermis la lipojn, por kapti aeron, kiu videble mankis al ŝia brusto. Ĉe la ronda tablo du tondiloj sonis akre kaj tirate.

Sinjorino Szwejc el sub la okulvitroj ĵetadis sur la ĵus venintan laboristinon flankajn rigardojn. La anguloj de ŝiaj plenblovitaj lipoj havis formon, kiu divenigis malbonan humoron. Ŝi ĉesis tranĉi kaj, ne ellasante la tondilon el la sulkabundaj fingroj, diris per tirata tono kaj obtuza voĉo:

— Sinjorino Świcka ne estis ĉe ni hieraŭ.

Marta, aŭdinte sian nomon, levis la kapon.

— Ĉu vi diris ion al mi?

— Sinjorino Świcka ne estis ĉe ni hieraŭ.

— Jes, sinjorino, mi prizorgis miajn aferojn en la urbo kaj mi ne povis veni.

— Neakurateco de la laboristinoj koncerne la venadon al la laboro alportas grandan malutilon al la laborejo.

Marta malalte klinis la kapon. Ŝi denove kudris kaj silentis.

Nun jam nur unu tondilo ĉe la ronda tablo sonis kaj knaris, sed ĉiam pli akre.

La fraŭlino, kiu perdis la fianĉon kaŭze de la nevenkebla Aleĉjo, videble sentis sin ĉiam pli kaj pli ekscitita.

Ŝia patrino staris kun vizaĝo turnita al grupo da laboristinoj, kun senmova tondilo en la bruna mano.

— Mi vidis hieraŭ sinjorinon Świcka en la urbo. Sinjorino Świcka staris apud la ŝtuparo de la Sanktkruca preĝejo kun du personoj.

Marta ne respondis. Kion ŝi povus diri? La fakto, pri kiu parolis sinjorino Szwejc, estis tute vera.

— Mi ankaŭ konas la personojn, kun kiuj sinjorino Świcka interparolis hieraŭ sur la strato. Unu el ili antaŭ kelke da jaroj eĉ laboris dum kelka tempo en nia laborejo; sed ne longe, ne longe, ĉar mi tuj rimarkis, ke ŝia kunestado povas doni danĝeran ekzemplon por niaj laboristinoj. Ĉu sinjorino Świcka konas bone tiun virinon? Ŝia kamaradeco povas esti tre danĝera.

— Ne por mi, sinjorino, — unuafoje ekparolis nun Marta. Ŝi ne levis la kapon de super la laboro, sed en ŝia tremanta voĉo sonis obtuza kaj retenata ribelo de virina fiereco, kiu sentas sin piedpremata.

— Ha! sopirĝemis sinjorino Szwejc, — oni ne devas havi tro multe da konfido al si mem. Malmodesteco estas patrino de ĉiuj pekoj. Pli bone estas eviti, multe pli bone estas eviti danĝeran kamaradecon… Kaj ĉu sinjoro Aleksandro Loncki (*Łącki*) estas ankaŭ proksima konato de sinjorino Świcka?

La ĝis nun ĉiam sonanta kaj knaranta tondilo ĉesis soni kaj knari. La fraŭlino kun la nebela vizaĝo, kiu tamen iam altiris al si la rigardon de la sinjoro de la kreitaĵoj, levis la kapon.

— Li certe estas bona kaj proksima konato, panjo, se sinjorino Świcka promenas kun li ĉiutage.

Oni povus pensi, ke tiuj ĉi vortoj estis serpentoj, kiuj volvekovris Martan de la kapo ĝis la piedoj kaj enpuŝis siajn pikilojn en ĉiujn punktojn de ŝia korpo: ŝi subite rektiĝis, levis la kapon de super la peco da tolo, kiu estis etendita sur ŝiaj genuoj, kaj la larĝe malfermitajn okulojn ŝi streĉe direktis al la vizaĝo de la parolanta fraŭlino.

— Kion tio signifas? — ŝi diris malfacile kaj preskaŭ sufokiĝante.

Ŝi ekrigardis ĉirkaŭen. Ĉiuj laboristinoj, eĉ tiuj, kiuj ordinare aspektis plej sensente kaj senmove, sidis nun kun levitaj kapoj kaj kun okuloj direktitaj al ŝi. Sur iliaj vizaĝoj oni povis legi la plej diversajn sentojn: kompaton, scivolecon, mokon. Dum momento Marta restis kvazaŭ ŝtoniĝinta. La puncaj makuloj, kiuj troviĝis sur ŝiaj vangoj, malrapide larĝiĝis, ĝis ili purpurigis la frunton kaj la kolon.

— Vi ne havas kaŭzon por koleri, mia sinjorino, vi ne havas kaŭzon por koleri, — diris Sinjorino Szwejc; — jam dudek jarojn mi estas mastrino de laborejo, en kiu ĉiam laboradis samtempe pli ol dudek junaj personoj, mi akiris sekve multe da sperto. Krom tio mi scias, kiaj estas miaj agodevoj rilate al la animoj, kiujn la Providenco konfidas al mia prizorgado; mi ne povas rigardi indiferente, se iu el ili propravole elmetas sin al danĝero. Plue mi havas ja filinojn, tre junajn nepinojn. Kion do la homoj povus pensi pri ili, se nia laborejo, Dio gardu, prezentus iajn ekzemplojn de malĉasteco! Fine, sur la korton rigardas la fenestroj de la loĝejo de unu riĉa kaj diotima sinjorino, kiu estas vera protektantino kaj bonfarantino de nia laborejo. Sankta sinjorino! kion ŝi pensus, se ŝi vidus, ke iu el miaj laboristinoj ĝuste sub miaj kaj sub ŝiaj fenestroj promenas kun juna kaj salona fraŭlo? Cetere, eble ŝi eĉ jam vidis! Vera timego min kaptas, kiam mi ekpensas pri tio, kion mi diros al nia protektantino, se ŝi min demandos pri tio? Ĉu mi diru al ŝi, ke tiun laboristinon mi forigis? Sed eble tio estos kontraŭa al la kristana favorkoreco?…

— Diru al ŝi, ke la laboristino, kiu havis la malfeliĉon renkonti sur ĉi tiu korto junan kaj salonan fraŭlon, foriĝis de ĉi tie mem kaj propravole.

Ĉi tiuj vortoj eksonis tra la granda ĉambro per voĉo klara kaj forta. Marta leviĝis de la seĝo kaj kun alte tenata frunto kaj kun tremantaj lipoj rigardis rekte en la vizaĝon de sinjorino Szwejc.

— Mi estas virino malriĉa, tre malriĉa, — ŝi diris plue, — sed mi estas honesta, kaj vi havis nenian rajton paroli al mi en tia maniero. Ne la Providenco fordonis min al via prizorgado kaj alkondukis min ĉi tien, sed mia propra senkapableco. Mi venis ĉi tien, ĉar aliloke mi ne povosciis labori; vi scias tion tre bone, kaj vi sciis bone ekspluati mian situacion. Mia laboro valoras kelkoble pli, ol kiom vi donas al mi por ĝi… Sed ne pri tio mi volis paroli. Mi faris propravolan interkonsenton kaj mi plenumis ĝiajn kondiĉojn. Suferi mizeron mi devas, sed toleri ofendojn… malgraŭ ĉio… mi ne povas… ne, mi ankoraŭ ne povas! Adiaŭ!

Ĉe la lastaj vortoj ŝi surĵetis la tukon sur la kapon kaj direktis sin al la pordo. La laboristinoj sekvis ŝin per siaj rigardoj, la pli junaj kun simpatio kaj kun speco de triumfo sur la vizaĝoj, la pli maljunaj kun kompato kaj kun ankoraŭ pli granda mirego.

Ĉio, kio okazis al Marta depost hieraŭ: la disreviĝo, kiu ŝin trafis ĉe la libristo; la maldolĉa sento de envio, kiu unuafoje atakis ŝin ĉe la vido de la Kazimira palaco kaj de la lernanta esperplena vira junularo; la vizito en la domo ĉe la strato Krolewska, la malĝoja propono, kiu tie estis farita al ŝi; la sendorma nokto, pasigita inter torento da larmoj kaj flamoj de honto; sed precipe la renkontiĝo kun la homo, pri kiu ŝi sciis, ke li atendis ŝin kun malhonoranta penso en la kapo, — ĉio ĉi tio metis ŝian spiriton en tiun staton de febra streĉo, kiu longe daŭri ne povas, kiu ĉe la plej malgranda ektuŝo eksplodas per neretenebla fulmotondro. Kaj la ektuŝo, kiun kaŭzis la vortoj de sinjorino Szwejc kaj de ŝia filino, ne estis plej malgranda. En la brusto de Marta la ĝis ekstremeco streĉita kordo de sentoj krevis kaj eksonigis ribelan krion kaj suferplenan ĝemon. Ĉu ŝi faris bone, kiam ŝi cedis al la neretenebla eksplodo de virina fiereco kaj de homa digno, ĵetante antaŭ la piedojn de la ŝin ofendinta virino sian lastan pecon da pano? Ŝi ne pensis pri tio, ŝi ne prikalkulis sian agon, kurante tra la longa korto al la pordego, kondukanta sur la straton.

Sed apenaŭ ŝi eniris en la pordegan arkaĵon, ŝi retiriĝis kvazaŭ antaŭ ia terura fantomo, esprimo de mortiga ofendo kovris ŝian vizaĝon. En la pordega arkaĵo staris ankoraŭ Aleĉjo kaj interparolis mallaŭte kun ia juna viro, kiu staris ĉe la malsupro de la ŝtuparo, per kiu li videble ĵus malsuprenvenis, por iri en la urbon. Marta forsaltis al la kontraŭa flanko. Estis videble, ke ŝi penis nerimarkite formalaperi laŭlonge de la muro; sed ĉu lerta kapreolo povas forkuri de la okulo de sperta ĉasisto?

— Sinjorino! — ekkriis Aleĉjo, sin returnante; — kia surprizo! Mi ne pensis, ke vi tiel frue forlasos hodiaŭ tiun kavernaĉon, kiu (nun lia voĉo mallaŭtiĝis) de kelka tempo fariĝis por mi paradizo, al kiu mi sopiras!

La viro, kun kiu Aleĉjo antaŭe interparolis, forlasis la lastajn ŝtupojn kaj elkuris sur la straton, ĵetante preterflugantan rigardon sur la virinon, al kiu sin turnis lia kamarado, kaj maskante dusignifan rideton per kanteto el Flik kaj Flok. Marta staris ĉe la muro, pala kiel marmoro, kun elrektigita talio kaj kun fulmoj en la okuloj. La gaja Aleĉjo alproksimiĝis al ŝi kun rideto sur la lipoj kaj kun reva rigardo.

— Kion vi volas de mi, sinjoro? — ekkriis la virino.

— Sinjorino! — interrompis ŝian parolon la sinjoro de la kreitaĵoj, — antaŭ kvaronhoro vi forpuŝis min de vi per tre severa vorto, sed mi ne perdas la esperon, ke mia konstanteco…

— Kion vi volas de mi, sinjoro? — ripetis la virino, reakirante sian voĉon, kiun ŝi estis perdinta por momento. — Jes, ŝi diris plue, mi forlasis tiun kavernaĉon, en kiu tamen troviĝis mia lasta rimedo de enspezado, la lasta peco da pano por mi kaj por mia infano. Mi faris tion kaŭze de vi. Per kia rajto vi, sinjoroj, baras la vojon al ni, por kiuj la irado jam sen tio estas tiel malfacila? Ĉu vi havas almenaŭ iometon da koro kaj konscienco, kiam vi persekutas estaĵojn, kiuj jam sen tio ne scias, kie ili povas trovi por si lokon en la mondo? Ho, al vi tio certe kaŭzos nenion malbonan! Al vi la homoj donos por tio laŭdon, al ni ili donos ofendon. Ni perdos la honestan nomon kaj ofte ankaŭ la lastan pecon da pano, vi bonege amuziĝos…

Ŝi diris ĉion ĉi tion rapide, preskaŭ sen respiro, kun akra moko en la voĉo kaj en la okuloj.

— Vi amuziĝos, — ŝi ripetis kun malagrabla rido, — sed permesu, ke virino, kiun vi bonvolis elekti kiel objekton de via amuziĝo, ripetu al vi la vortojn de malnova fablo: Malbone, malbone vi tempon pasigas, vin tio amuzas, nin tio mortigas!…

Dirinte ĉi tion, ŝi pasis preter la miregigita junulo kaj malaperis post la pordego.

La sinjoro de la kreitaĵoj restis sola, klinis la kapon, tuŝis per la mano siajn lipharetojn, direktis konsternitan rigardon al la tero kaj longe staris tiele. Sur lia vizaĝo oni povis vidi honton kaj bedaŭron. Li hontis pri sia malvenko, li bedaŭris la ĉarman kaj kontraŭstaran kaj ĝuste pro sia kontraŭstareco ankoraŭ pli ĉarman bildon, kiu malaperis antaŭ liaj okuloj. Aŭ eble kiam li vidis la virinon kun la flamantaj pupiloj, kun nubo sur la frunto kaj kun lipoj tremantaj de fiera sufero, en li ektremis ia pli serioza sento; eble li eksentis, ke li agis malbone, ke li al iu malgraŭvole faris maljustaĵon. Ho, jes malgraŭvole! «Nin tio mortigas» ŝi diris.

Kia penso! Ĉu li intencis iun mortigi? Nenio en la mondo estis pli fremda al lia sentema koro, ol intenco de ia mortigo; nenio estis pli kontraŭa al liaj pensoj, kiuj tute ne havis ian inklinon al dramoj. Kaj tamen kun kia forto ŝi parolis al li! kia dolora fulmo brilis el ŝiaj pupiloj, kiel pala kaj kiel bela ŝi estis! Aleĉjo senŝanceliĝe fordonus en ĉi tiu momento kelke da jaroj de sia senzorga kaj feliĉa vivo, por povi ŝin vidi, petegi de ŝi pardonon, kompensi al ŝi la maljustaĵon, se li ĝin faris al ŝi kaj… akompani ŝin al ŝia loĝejo.

Ha! sed kie estis tiu ŝia loĝejo! li ne sciis. Li sulkis la frunton, klakis malpacience per la fingroj kaj, levante la kapon, ekkriis preskaŭ kolere:

— Nun mi ŝin kredeble jam ne trovos!

En tiu sama momento enkuris el la strato en la pordegon juna fraŭlineto, preskaŭ ankoraŭ infano, en malvasta pelto kaj kun mirinde graciaj botetoj. Kiam Aleĉjo ŝin ekvidis, la esprimo de lia vizaĝo subite ŝanĝiĝis. Li rapide deprenis la ĉapelon, kaj, salutante la belan fraŭlineton, li diris kun rideto:

— Kiel longe jam mi ne havis la feliĉon vidi fraŭlinon Eleonoron! La fraŭlineto videble ne estis malkontenta de la renkontiĝo.

— Ha! sinjoro Aleksandro estas vere tre ĝentila! tre ĝentila! Jam tutan monaton vi ne estis ĉe ni. La avino kaj la onklino jam kelke da fojoj diris, ke sinjoro Aleksandro estas neĝentila.

Sinjoro Aleksandro per revantaj okuloj sekvis la movojn de la rozokoloraj lipetoj, kiuj pepis tiujn vortojn.

— Sinjorino! — li diris, — la koro tiras min al via domo, sed la prudento malkonsilas.

— La prudento! Estus tre interese scii, kial la prudento devas malkonsili al vi vizitadi nin?

— Mi timas pri mia trankvileco! — diris mallaŭte la sinjoro de la kreitaĵoj.

La fraŭlineto ruĝiĝis ĝis la haroj kaj oreloj.

— Nu, ne timu kaj venadu al ni, ĉar alie la avino kaj la onklino vere koleros.

— Kaj vi?

Momento da silento. La okuloj de la fraŭlineto rigardas najlon, elstarantan el la planko de la pordegejo, la okuloj de la venkinto kalkulas la orajn harfasketojn, kiuj el sub la ĉapelo elŝutiĝis sur la blankan frunton.

— Mi ankaŭ vin koleros.

— Ho! se tiel estas, mi venos, mi nepre venos!

La fraŭlineto enkuras en la korton, kien la sinjoro de la kreitaĵoj ne kuraĝas ŝin sekvi. Kun malriĉa laboristino estas alia afero, sed kun nepino de virino, kies domon oni vizitadas, kun fraŭlino Szwejc, kiu, kiel oni diras, havos ĉirkaŭ dekkvinmil spesmiloj da doto, promeni senceremonie sur la korto ne konvenas.

Aleĉjo eliras sur la straton, kaj antaŭ liaj okuloj preterŝoviĝas du virinaj figuroj: la figuro de malriĉa laboristino kun flamo en la indignanta okulo kaj la figuro de bela fraŭlineto kun oraj harfasketoj ĉirkaŭ la blanka frunto. Li jam mem ne scias, kiu el ili estas pli bela kaj pli alloga. Tiu, — li pensas, — estas fiera kaj flama diino; ĉi tiu estas tre ĉarma malgranda diineto! Veron diras la scienculoj: kiaj nekalkuleblaj riĉaĵoj estas disverŝitaj en la granda regno de la naturo! Kiom da nuancoj, kiom da specoj! Kiam homo devas fari elekton, li simple ricevas kapturnon kaj la koro en li fandiĝas. Sed por kio fari elekton? Tous les genres sont bons hors le genre vieux et laid!

Viro! mizera lanugo! vi, ventanima estaĵo!

Загрузка...