DUA ĈAPITRO

La mondfama ĉasisto de leonoj ankoraŭ paffaligis kelkajn tigrojn, li skoltis grandegan masklan leonon, poste li dorsapogiĝis en la trogo anhelante.

– Mi estas laca, sed mi devas labori, Roger – li diris spiregante al la junulo, sidanta apud la trogo, kiu skribis per tajpilo. – Ĝis la alveno de la vespera vaporŝipo mi devas mortigi du nigrajn panteroj, kaj mi devas mortpiki la ĉinan piraton, Ju Vat-sung… Aŭ mi nomu lin plie Kun Muj-hun?

– Ĝi estas tute egala en tiu ĉi varmego… – diris la junulo inerte.

– Vi pravas… Mi ne mortpafos alian bestion por la hodiaŭa poŝto… Ankaŭ vi ripozu, Roger, aŭ tamen ne… Atendu! Ĉu ne estus bone, se mi travivus ĝis la vespera poŝto ian teruran krokodil-aventuron?

– Krokodilo estis en la pasinta semajno. Ne eblas skribi ĉiam la saman aferon. Ĉu ne estus bone, se iam vi okupiĝus pri sovaĝaj bubaloj?

– Ili estas danĝeraj bestoj. Sed mi provos tion. Nun diru al la grumo verŝi freŝan akvon en la trogon.

Roger eliris, kaj la granda ĉasisto spiregante kirletis la akvon per siaj inertaj fingroj. Li estis magra, arane-ventra, amareta, kupro-vizaĝa, kurbakrura, malalta homo. Laŭ aspekto, kiel li kuŝis en la trogo, neniu estus dirinta, ke li estas ĉasisto de leonoj.

Kaj li tute ne estis tio.

Ĉu? Jes, ĝi ne estas sensencaĵo. Maljunaj legantoj de magazinoj jam longe komprenis min. Ili jam plurfoje legis ekscitite la hororajn historiojn de Irving Walking, kiam liaj piedoj ekglitis sur terbulo en la momento de la pafo, tiel lia kuglo nur mortvundis la tigron, tiam la bestio ĵetis sin sur la Grandan Ĉasiston kun la plej granda indigno. “Sed mi ne perdis mian memregadon…”

Ofte okazas al Grandaj Ĉasistoj, ke ili ne perdas sian memregadon. Precipe sur la kolumnoj de magazinoj.

Kiu estis sinjoro Irving Walking? Unuavice li ne estis Irving Walking. Sortobato, sed ĝi okazis tiel: li heredis la prozan nomon Braces de sia patro. Bonvolu imagi homon, kiun oni nomas Ŝelko, akcesore li estas ĉasisto de leonoj, kaj li atingis mondfamon sur la kolumnoj de usonaj magazinoj, ĉar li vagadis konstante en la ĝangalo kun maharaĝoj.

Liaj biografistoj jen tiel prezentus la karieron de la Granda Ĉasisto:

Li naskiĝis en Londono, la 8-an de majo en jaro 1902, kaj li ploris tre multe, kiel tute malgranda bebo. Poste li fariĝis komizo ĉe tekstaĵ-firmao, kaj li elmigris en Aŭstralion, kiam li havis dudek jarojn. Post aventurplena kariero li ekloĝis en Borneo, en la sensignifa urbeto Todlang apud la marbordo, kaj li vendis farbitajn kartonojn, koloraj perlojn kaj aliajn ornamaĵetojn al la indiĝenojn. Krome li direktis kvin-ĉambran hotelon, Hotelon Borneo. Tiel fariĝis Samuel Braces ĉasisto de leonoj, angla nobelulo kaj kompreneble eksterserva kapitano ĉe la hindaj lancistoj de lia reĝa moŝto.

Efektive li malamis la tropokon, li timiĝis pro la flugantaj blatoj, li ŝvitis la tutan tagon tiel, kvazaŭ li estus el butero, li konstante perturbis sian stomakon, li timegis la peston, la lepron kaj malarion, li ekploris, kiam miriapodo pikis lin.

Lia kariero komenciĝis tiel, ke traveturanta ĉasisto rakontis siajn kelkajn aventurojn. Braces notis tiujn kaj sendis la historion al la ĵurnalo Thursday Morning Post. Oni publikigis la rakonton, kaj Braces, aŭ tiam jam Irving Walking fariĝis populara. Kial detali? Oni ĵetis dekduojn da laŭnaturaj, sed iom sekaj leteroj de malnovaj ĉasistoj en la paperkorbon, dume oni atendis avide la plej novan raporton de Irvin Walking. “Ĝi havas viv-odoron, kion li skribas, mi devas rekoni tion” – diris iu redaktoro, kiu ankoraŭ neniam en sia vivo flaris la odoron de la ĝangalo.

Kaj Irving Walking (eksterserva kapitano) post nelonge fariĝis populara en Usono, kiel Granda Ĉasisto! kaj granda verkisto!

Dume, kiel sinjoro Braces, li trankviel vendis la kartonon, li direktis sian hotelon kaj ekstermis la plej sangosoifajn bestiojn. Li travivis siajn ĉasadojn ekskluzive en trogo sidante, kaj li diktis ĝin al Roger, kiu vivis kun li ĉi tie pro sensignifa afero, kiu espereble senvalidiĝos post kelkaj jaroj.

La suno jam oblikve brilis sur la moskitoreton, kaj proksimiĝis la tempo, kiam la Granda Ĉasisto forlasos sian trogon por devige aranĝi la aferojn de siaj negoco kaj hotelol.

Roger empaŝis neatendite, kun tiel taŭzita vizaĝo, kvazaŭ kelkaj tigroj kaj krokodiloj estus aperintaj en la antaŭĉambro por prirespondigi Braces-on, rilate la misuzon de ilia aŭtoritato.

– Sinjoro ĉefo! Virino luiis ĉambron ĉe ni… Ŝi alvenis nun… La ĉefredaktoro… letero…

La Granda Ĉasisto transprenis la leteron, li ŝirmalfermis ĝin per siaj humidaj fingroj kaj legis tion. Poste li paliĝis.

La ĉefredaktoro de la plej granda magazino skribis rekomendan leteron en la intereso de la virino al sinjoro Walking (Hotelo Todlang, Hotelo Borneo).


Kara sinjoro Walking!


Mi aldone sendas al vi la ĉi-semajnan numeron de mia ĵurnalo. Sed mi sendus aldone ĉiujn usonajn magazinojn el tiu sama celo por konvinki vin: la publika opinio, kiel unu homo postulas de vi la sekvajn: Prenu sub vian protektadon fraŭlinon Lilian Hednon, organizu ekspedicion, penetru en la ĝangalon de Borneo, kaj revenigu hejmen Arturon Hendon, se nur la dajak-aj kapoĉasistoj ne mortigis lin. Kiam la popolo de Usono eksciis, ke Lilian Hendon mem vojaĝos serĉi sian patron, la legantoj, kiel unu homo, mi ripetas: kvazaŭ ili estus intekonsentintaj, ili amasigis mian estimatan ĵurnalon kaj la aliajn aĉkvalitajn magazinon per miloj da leteroj, postulante, petante, ke la Granda Ĉasisto, Irvin Walking helpu la infanon, serĉantan sian patron. Ni konis vin el viaj verkoj tia homo, kiu jam rigardis en la okulojn de mil sangosoifaj bestioj, akceptu do afable ankaŭ fraŭlinon Lilian Hendon. Kaj nun sekvas du gravaj rimarkoj: mi proponas al vi kvincent dolarojn da rekord-hononarion po daŭrigoj, se vi informos ekskluzive nur la ĵurnalon Thursday Morning Post pri la harstarigaj aventuroj de la sav-ekspedicio. La alia: mi garde avertas vin rifuzi la peton pro iaj ajn kaŭzo. Vi konas Usonon. Eĉ unu vian linion ne eblus publikigi. La popolo forte decidis, ke la Granda Ĉasisto venigos la infanon en sekuran alizon. Ek do! Por kvincent dolaroj estas inde. Kaj eĉ tial estas inde, ke oni ne bojkotu vin. Mi scias, ke vi ne ŝatas tian reklam-ĉasadon. Sed se vi ne entreprenos tion, estus tento al Dio publikigi novelon de vi, mi do ne povus eldoni viajn plurajn manuskriptojn. Nek mi mem ŝatas la sentimentalan manifestiĝon de la popolamaso, sed kion fari? Mi vivtenas min helpe de ili! Maksimume mi povas subpremegi mian profundajn abomenon kaj malestimon, per kiuj mi restis via sincera amiko:


I. G. Neighbour, la ĉefredaktoro de Thursday Morning Post


La Granda Ĉasisto sidis en la trogo konsternita.

– Kio estas en la letero? – demandis Roger maltrankvile.

Fantomeska, timiĝinta voĉo respondis:

– Ke mi organizu ekspedicion… mi penetru… liberigu lin kaj nur tiaĵoj…

– Kion nun fari? Penetru, sinjoro ĉefo, liberigu lin, kaj organizu tion.

La Granda Ĉasisto ekĝemis.

– Vi estas tiel granda besto, Roger, ke oni devus ĉasi vin. Eĉ en la trogo mi ne povas elteni la varmego!

– Diru al la knabino ian pretekstron…

– Vi, krokodilo! Kiel mi parolu kun la knabino, kiel ĉasisto. Ĉu mi aspektas tiel, kiel Granda Ĉasisto?

– Kial? Mi konas faman ĉasiston, li estas tiel malbelega, ke oni apenaŭ povas rigardi sur lin.

– Sed li estas almenaŭ larĝŝultra aŭ alta. Rigardu min – lamentis sinjoro Braces. – Rigardu min! Kiel mi aspektas?

– Terure – konfesis Roger.

– Se mi povus aperi, kiel ĉasisto, ĝi solvus ĉion. Fine ja oni scias pri Irving Walking, ke li estas eksterserva kapitano. Mi ekirus kun la knabino, mi aranĝus ian komedion, ke okazis subita ribelo, kaj oni alvok-ordonis min al militservo. Ankaŭ la usona publika opinio komprenus tion: ordono estas ordono!

Roger frapis sur sian frunton.

– Eble troviĝos iu, kiu surprenus vian nomon por multe da mono. Homo kun ĉasista aspekto! Li ekiros, kiel Irving Walking, li ricevos alvok-oronon al militservo, kaj fino… Ve mia Dio, kio okazis? – li kriis timiĝinte, ĉar la Granda Ĉasisto elsaltis el la trogo kaj ĵetis sin al lia kolo.

– Roger, vi estas geniulo!

Post duonhoro Papaveto sidis en la ĉambro de Braces, post paso de alia kvaronhoro li fariĝis verkisto, kies unua kondiĉo estis, ke li devis baniĝi.


Загрузка...