SEPA ĈAPITRO

Alte, en kapturna distanco super la praaj arbokronoj, lumo de stelo penetris tra la densa frandaro. Ni ekbivakis. Estis mirinde, ke Braces kiom da hirudoj kolektis sur sia korpo, relative dum mallonga tempo. Li jam ne plendis. Li nur gratis sian jukantan haŭton sub la nigra ŝmiraĵo, kaj kelkfoje li ekploris. Interese, ke bagatela malfeliĉo trafas plie nur malkuraĝulon. Kiam ni jam estus forigintajn la hirudojn per amoniako, evidentiĝis, ke ankaŭ iksodo estas sub lia haŭto.

Tamen ni skribis ankoraŭ unu daŭrigon, nun jam persistante ĉe la fidela gazetraporto, ke la artikol-serio samtempe konvenu ankaŭ al la taglibro de la ekspedicio. Braces rompante siajn manojn ĵuris, ke ni ruinigos lian karieron, se ni ne skribos en ĝin minimume kelkajn sovaĝajn katojn, sed je lia plej granda malesperiĝo ni forstrekis la bestiojn eĉ el lia antaŭa artikolo.

Fruaŭrore ni iris plu. De tempo al tempo aŭdiĝis krakoj de malproksime. Papaveto grincis per la dentoj, kaj mi rigardis la teron. Kion fari? Iu indiĝeno malaperis. Li certe fuĝis hejmen de antaŭ la fantomoj. La alia forkuris tiam, kiam ni trapasis la senarbejon, kaj knalis pafo. Mulo falis kun oreltranĉa heno…

– Iru plu!.. Rapide, per la sep sakrementoj!.. Transseligu la pakaĵojn, kaj antaŭen! – kriiegis Papaveto. Ni estis senpovaj kontraŭ la embuskatakantoj, kaŝiĝantaj en la densejo. Poste malaperis ankoraŭ niaj tri akompanantoj. Kaj Brances kun tiel verda vizaĝo, kiel ia grandega, nematura pruno, demandis:

– Sinjoro… Sinjoro… Robin… Ĉu ni vere vagas en ia malbenita loko?… Indiĝeno diris tion. Kaj… ke ni mortos…

– Ili pravis – diris Papaveto. – Tiu ĉi loko estas malbenita, kaj eblas, ke pot nelonge vi mortos, sinjoro Braces, kiu okazas tiam, kiam mi vangofrapas iun…

Poste ni atingis marĉon. Nubo de moskitoj, kiel ia giganta abel-svarmo zumis en la ŝimodora, humida varmego. Nur falinta arbotrunko kondukis tra la marĉo. La ponto de la ĝangalo. Ni decidis bivaki dum la nokto.

Stariginte la tendojn, ankaŭ la lasta indiĝeno malaperis.

Ni restis solaj…

Kaj la malproksimaj krakoj konstante ek-ekaŭdiĝis. Ni estis kvarope. Aŭ nur duope. En la plej bona okazo ni povis konsideri Roger-on duonhomo. Beaces estis nur ĝena ŝarĝo por ni. Roger havis febron, ankaŭ mia malario reaperis, kaj la vizaĝon de Papaveto pikis venena areneo, ke tio ŝveliĝis, kiel pugno. Nur Braces estis sana, nur li sola eltenis la vojon bone sub la nigra ŝmiraĵo, tamen li kaŭzis la plej multe da problemo. Vespere li trovis bubonan peston sur si, kaj aŭrore li serĉis spegulon en la prufundo de sia pakaĵo, ĉu li ne blankhariĝis pro la teruraĵoj? Matene pluvegis, kaj la malalte flugantaj vaporoj strangolis niajn gorĝojn. Nun ni devas trairi arbotrunkon, kuŝantan super la marĉo. La arbotrunko estis mallarĝa, kaj ĝi ŝajnis malstabila tabulplatformo por trairi ĝin. La Granda Ĉasisto falis sur sian porteblan tajpilon, kaj li ĵuris je la vivo de sia patrino, ke li ne iros sur la rondforma, mallarĝa arbotrunko. La Granda Verkisto trenis lin post sin, kiel ian spiteman vulpterieron. Braces nun jam petis nur tion, ke oni enterigu lin ne en la ĝangalo, sed oni reportu lian kadavron en Todlang-on. Papaveto rifuzis ĝin, sub tiu preteksto, ke neniu estos idioto pene porti la kadavron de tia homo, kiam ili havas sufiĉe da gravaj pakaĵoj.

Bedaŭrinde iu mulo falis en la akvoherbaĉon, kaj dum la amara henado la bobelanta ŝlimo englutis ĝin. Roger kaj mi pene trakondukis la alian mulon tra la arbotrunko, instigante antaŭe-malantaŭe kaj apogante ĝin.

Ni atingis la transan flankon, kaj post mallonga ripozo ni ekiris. La malproksimaj krakoj ĉesis. Kvazaŭ la morto ne volus postsekvi nin ŝtelumante.

Tagmeze la arbaro maldensiĝis, kaj aperis en la malproksimo la kvarmil metraj, nubo- kaj neĝkovritaj, krestaj pintoj de la monto Kini-Balu. Ne pli ol unu horo ni atingis rapidfluan riveron. Ĝi povis esti nenio alia, ol Kapuas. Ni iris plu kontraŭ la fluo.

La malvarma aeroblovo de sur la monto Kini-Balu konstente efikis tian premon sur la varmegon, ke ni havis neelteneblan kapokramfon, kaj la vento, blovanta el la direkto de la pintoj, kiel arda spiro tuŝis nian vizaĝon.

– Ĝi estas la plej terura insulo en la mondo… – anhelis Papaveto.

Sed post la baldaŭa ripozo ni jam ne sentis lacon. Pli proksime al la piedo de la monto aperis rafiokabanoj, konstruitaj sur palisojn. Tie estas la tribo landak!

Ni alvenis!


Загрузка...