Al Sinjoro Th. Cart
Profesoro en Liceo Henri IV kaj en la Lernejo de politikaj Sciencoj
tiun ĉi verkon danke dediĉis
Parolante pri Rolandkanto, eminenta scienculo kaj akademiano Gaston Paris diras: «tiu infano jam fortika kaj sana, plena je forteco, boneco kaj kuraĝo… estas jam la granda franca popolo.»
Tute bone, ĉar, efektive, en tiu mezepoka poemo oni jam trovas la ĉefajn ecojn de nia franca nacio:
• unuflanke, tiun deziron porti al aliaj la proprajn ideojn, tiun emon propagandi, kion oni kredas la vero, kaj tiun inklinon batali por la progreso en vicoj unuaj, kiel protagonisto: tiel batalas por Kristo kontraŭ Saracenoj[1] Rolando, glora nepo de Karlo granda!
• aliflanke, profundan senton de nacia unueco, dank’ al kiu, kvankam multaj ekzistas Francujoj malsamaj, kvankam ĉe ni ankaŭ la kutimoj kiel la kostumoj, la moroj kiel la lingvaĵoj ofte estas tre diversaj, tamen pli ol iu ajn nacio ni sentas nin antaŭ la fremdo nur unu popolo, kaj faras eksterlande tiun saman impreson: neniu lando malpli ol Francujo estas «geografia esprimo» kaj jam en tempo de nia Rolando.
Vere franca kaj eĉ france «klasika» estas plie la Rolanda kanto laŭ la simpleco de la agado, laŭ la sobreco aŭ, pli ĝuste, laŭ la malesto de epizodoj—oni nur komparu ĝin kun alia belega poemo, la Nibelungenkanto de la Germanoj—kaj, fine, laŭ la malmulteco de personaĵoj, super kiuj ĉiam aperas tiu nobla figuro: dolĉa Franclando.
D-ro Noël agis tre prave, kiam, kun mirinda lerteco, li tradukis por Esperantistaro la kanton pri Rolando, kiu en mezepoko ĝuis universalan famon kaj estis ĉie tradukata aŭ imitata.
Ĉar, vere, granda estas devo kaj tasko de esperanta beletristiko. Ĝi devas konigi al ni la ĉefverkojn de naciaj literaturoj, kiuj estas kvazaŭ morala vivo, kvazaŭ konscienco de ĉiu popolo. Dank’ al tiu kono ne nur ni pli ĝuste ŝatos unu la alian,—kio jam estas granda profito,—sed ankaŭ, per internacia lingvo Esperanto, plej «konvena» tradukilo, post multaj, multaj jaroj, iom post iom sed tre certe, kolektiĝos trezoro komuna de l’ homa literatura kulturo kaj konstruiĝos kiel muzeo de niaj plej ŝatindaj intelektaj riĉecoj, kien, apud tiu genie tradukita angla Hamleto (por nomi nur ĝin), oni metos sendube, kun aliaj belaj tradukaĵoj, kanton francan pri Rolando.
Samtempe aŭ nur poste, sub influo de tiaj verkoj, naciaj laŭ la deveno, internaciaj laŭ la komuna formo, naskiĝos pure esperanta literaturo. Geniaj aŭtoroj venos, kiuj, senpere pensante kaj skribante internacie, esprimos en siaj verkoj novajn internaciajn sentojn, novan komun-intelektan vivon, novan homan konsciencon.
Kiel Esperanto jam ekzistas apud la aliaj vivaj lingvoj, tiel ekzistos internacia literaturo apud la naciaj, ĉiam vivaj.
Revo! diros kelkaj.
Jes, eble!…
Brave batalinte, mortis Rolando, kaj lia revo efektiviĝis.