Notoj

[1]

En ĉi tiu eldono la arkaika «sarazeno» estas ŝanĝita al la PIV-a «saraceno».

[2]

La urbonomo «Saraguso» (laŭ la malnovfranca «Sarraguce») estas ŝanĝita laŭ la PIV-a esperantigo.

[3]

En la originalo fine de multaj strofoj aperas (marĝene) la triliteraĵo AOI, kies signifon oni ne scias. En ĉi tiu traduko al ĝi respondas la vorto Aŭdu.

[4]

Temas pri Aĥeno, la ĉefurbo de Karlo la Granda («Ajkso» estas sensukcesa esperantigo de ĝia franca nomo Aix-la-Chapelle).

[5]

Ŝia nomo estas «Berta»; ŝi estas patrino de Rolando.

[6]

De urbo «Humo».

[7]

Senigi je glavo.

[8]

Sekvo de tiu epizodo post versoj 1411-a kaj 2040-a.

[9]

Pri tiu epizodo estas parolate ĉe verso 812-a.

[10]

Sekvo de tiu epizodo ĉe verso 2040.

[11]

Laŭ PIV ĝesto estas «Eposa poemo de la franca Mezepoko». E. Noël nomis tion «gesto», sed ĉi tiu fundamenta vorto tiun kromsignifon ne havas.

[12]

Pri tiu epizodo estas parolate ĉe verso 812-a kaj post verso 1411.

Загрузка...